Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA MAGAZINO. 2008. №11 (169)

Foto de Olga Shipovalenko

Sur la kovrilpaĝo estas aŭtuna foto de Olga Ŝipovalenko (Kaliningrado).

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Redakcie

Antaŭ dek jaroj, en oktobro 1998, mi skribis en La Ondo:
… estas preskaŭ nekredeble, ke en Esperantujo ankoraŭ ne ekzistas honora titolo por persono plej elstare rekomendinta sin, malkiel en la Granda Mondo, kie la gazetaro faras la ĉiujaran proklamadon de “la homo de la jaro” tradicia institucio. Multaj sportaj, kulturaj kaj amatoraj komunumoj ĉiujare elstarigas inter siaj anoj la plej eminentajn. La Ondo de Esperanto decidis ŝtopi la breĉon kaj iniciatis la proklamon de la esperantisto de la jaro. Per tiu honora titolo estos distingata persono, kiu je la koncerna jaro plej multe kontribuis al Esperanto.
La unua laŭreato en 1998 iĝis la skota poeto William Auld. Ĉe la elekto la internacia komisiono konsideris la vastan amaskomunikilan eĥon pro lia kandidatigo al la literatura Nobel-premio, la kompletigon de la kolosa tradukprojekto “Tolkien en Esperanto”, kaj liajn prudenton kaj volfirmon en la afero pri La Manto.

La aŭstralia juristo Keppel Enderby, tiutempe prezidanto de UEA kaj de Esperanta Jura Asocio, estis proklamita la Esperantisto de la jaro 1999 pro fortikigo de Esperantujo kaj progresigo de la eksteraj rilatoj de UEA.

Sekvajare estis kunelektitaj tri personoj: Hans Bakker pro la sukcesa agado por Esperanto en Afriko, Mauro La Torre pro la projekto Interkulturo, kaj Jouko Lindstedt pro la prizorgo de BJA-listo, okazigo de seminario pri la 20-jariĝo de la Manifesto de Rauma kaj pro la Hejma vortaro.

Post eta modifo de la Regularo, kiu komplikis (sed ne malebligis) kunelekton de kelkaj personoj, kiel la esperantisto de la jaro 2001 estis elektita Osmo Buller, kiu per sia demisio en 2001 finis la rezultoriĉan deĵorperiodon kiel Ĝenerala Direktoro de UEA.

Michel Duc Goninaz estis elektita la Esperantisto de la Jaro 2002 pro la Nova Plena Ilustrita Vortaro, kies reviziadon li gvidis.

Dafydd ab Iago, kimra ĵurnalisto laboranta en Bruselo, iĝis laŭreato en 2003 pro la aktiva informa laboro en la Brusela Komunikad-Centro.

OProf. Dr. sc. cyb. habil. Helmar Frank, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj, estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2004 pro la sukcesa kunordigo de la agadoj de AIS kaj de ties Universitataj Sesioj.

La prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas laŭreatiĝis en 2005 pro la sukcesa realigo de la 90a Universala Kongreso de Esperanto kaj de la 4a Nitobe-Simpozio en Vilno, pro la modela ekstera agado, kaj pro la eldonado de gravaj libroj pri Esperanto en la litova lingvo.

Lin sekvis en 2006 Bertilo Wennergren, distingita pro sia Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.

Pasintjare Peter Zilvar estis elektita la Esperantisto de la Jaro pro sia diversflanka agado por kaj per Esperanto en Herzberg — la Esperanto-urbo.

La aventuro daŭras, kaj post du monatoj ni ekscios la nomon de la Esperantisto de la Jaro 2008.

AlKo


Interlingvistika jubileo en Poznań

La septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj en la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań (Pollando) estis escepta, ja kompletiĝis la unuaj dek jaroj de la Studoj.

Parto de la tria grupo plenumis sian finan ekzamenon post trijara studado prezentante sian diplomlaboraĵon. Gratulojn al Marc Bavant (“La viva genro preter akordo. Interagoj de semantiko kun sintaksa rolmarkado”, Francio); Kirilo Brosch (“Vortfarado el la vidpunktoj de la hindeŭropista lingvoscienco kaj de esperantologio”, Germanio); Anne Jausions (“La plej oftaj malfacilaĵoj de franclingvaj Esperanto-parolantoj”, Francio) kaj Horst Vogt (“Komunikad-problemoj en la institucioj kaj en la membroŝtatoj de Eŭropa Unio — ĉu teorie kaj politike solveblaj?”, Germanio).

Samtempe ekzameniĝis kaj ricevis instruistan diplomon de ILEI (kadre de la unujara komuna kurso de UAM kaj ILEI, organizita la unuan fojon en la studjaro 2007/08) tri aliaj partoprenantoj: Juratė Bartaškienė (“Utiligo de poemetoj, rimaĵoj kaj kantoj en la lingvoinstruado”, Litovio); Witold Czerwiński (“Pedagogia vortareto Esperanta-pola”, Pollando) kaj Edit Slezákné Tar (“Instruado de akuzativo je diversaj niveloj”, Hungario).

Malgranda, sed entuziasma nova grupo komencis siajn studojn 13–17 sep. Alvenis po du partoprenantoj el Brazilo, Irano, Kroatio kaj Usono, po unu el Francio, Grekio, Koreio kaj Ukrainio. Du afrikanoj, bedaŭrinde, ne ricevis polan vizon — ili nur virtuale povas sekvi la unuan semestron. La ĉeestantoj aŭskultis kursojn pri ĝenerala kaj Esperanta fonetiko de John Wells (kun interesaj ekzemploj), pri Esperanta kulturo de Aleksandr Melnikov (kiu ĉerpis ankaŭ el sia nova libro pri vortludoj) kaj Zbigniew Galor, pri la unua periodo de Esperanta literaturo de Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik, pri komunikado de Ilona Koutny (kie la partoprenantoj nature povis sperti la diferencojn kaj similecojn en la metakomunikado).

Post la sesio kolektiĝis pli ol 80 homoj en la moderna konferencejo de UAM por la du-taga (18–19 sep) simpozio Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko. Alvenis grandparto de la kursgvidantoj, malnovaj kaj novaj studentoj de la Studoj, krome specialistoj kaj interesiĝantoj pri interlingvistiko el 22 landoj (de Germanio tra Ruslando ĝis Brazilo kaj Irano) por kune festi la dek-jariĝon de la Studoj.

La riĉa programo de la simpozio komenciĝis per malferma bloko, kie gvidantoj de UAM (vicrektoro de UAM Zbigniew Pilarczyk, vicdekano de la Novfilologia Fakultato Jerzy Kaliszan kaj vicdirektoro de la Lingvistika Instituto Jan Wawrzyniak) esprimis sian aprecon pro la 10-jara ekzisto de la Interlingvistikaj Studoj kaj bondeziris por la simpozio. En tiu kadro okazis la konciza anglalingva prelego de John Wells (kun Esperanta prezentaĵo), la pollingva prelego de Jerzy Bałczerowski, eksdirektoro de la Lingvistika Instituto pri interlingvistiko kaj lingvistiko (kun Esperanta disdonaĵo). Fine Ilona Koutny, iniciatinto kaj gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj prezentis datumojn el la 10 jaroj de la Studoj (kun pola prezentaĵo).

La faka parto de la simpozio okazis en sep sinsekvaj sekcioj, inter kiuj la unuaj tri traktis lingvistikajn aspektojn ĵaŭde, vendrede okazis prelegoj en du kulturaj sekcioj antaŭtagmeze, movado kaj metodiko estis traktataj posttagmeze. Entute 32 prelegojn ni povis aŭskulti (de prelegantoj el 15 landoj) kaj mallonge diskuti pri la starigitaj problemoj. La programo realiĝis laŭplane.

La lingvistikaj prelegoj prezentis vastan gamon da temoj: frazmelodion en Esperanto (John Wells), elekton, klasifikon kaj kombinadon de morfemoj (Iván Bujdosó, Kiril Brosch, Ryszard Rokicki), vortkategoriojn (Blazio Wacha), problemojn de genroj (Marc Bavant) kaj de personpronoma sistemo (Michael Farris). Semantiko (Michel Duc Goninaz) kaj frazeologio (Sabine Fiedler) same aperis en la programo. Detlev Blanke klarigis, kiel informi en lingvistikaj medioj pri interlingvistiko, Brian Moon raportis pri Esperanto kaj multlingvismo. Vera Barandovská spuris virinojn aktivajn en lingvokreado. La prelego de Aleksandr Melnikov traktis lingvokulturologian aspekton.

La kulturaj sekcioj entenis prelegon pri la periodigo de Esperanto-literaturo de Tomasz Chmielik, prezenton de virina poezio far Lidia Ligęza, glosaron de Piĉ far Josef Dörr. Alicja Sakaguchi traktis realaĵojn el traduka vidpunkto, Nina Daniljuk komparis la vortsimbolojn de la ukraina folkloro kun la Esperantaj. La temaron vastigis prezento de la 50-jara historio de la Pola Radio far Barbara Pietrzak, la rolo de Esperanto en muzeoj de Teresa Nemere. Zbigniew Kornicki meditis pri la esenco kaj estonteco de Esperanto-kulturo. Ni povis aŭskulti problemojn de botanika terminaro de Alain Delmotte kaj la komunikadproblemojn en EU far Horst Vogt.

En la sekcio pri movado aperis temoj kiel informi eksterulojn pri Esperanto de Jukka Pietiläinen kaj entute informi sen mitoj dank'al Ziko van Dijk. Peter Baláž informis nin pri la abundaj projektoj de E@I kaj Zbigniew Galor skizis sociologiajn esplorojn pri la Esperanto-movado. Aleksander Korĵenkov emfazis la aktualecon de zamenhofologio.

La lasta sekcio pri metodiko same vigligis la partoprenantojn per la prezento de Lingvolanĉilo far Angela Tellier, la Komuna Eŭropa Referenckadro far Katalin Kováts. La propedeŭtikan valoron de Esperanto analizis Małgorzata Nitkowska kaj la tipajn erarojn de francoj en Esperanto Anne Jausions.

En la fermo okazis disdono de atestiloj por la diplomiĝintoj de la Interlingvistikaj Studoj kaj por tiuj, kiuj finis la unujaran instruistan kurson realigatan en UAM kunlabore kun ILEI.

Ĵaŭde vespere ĉiuj partoprenantoj kunvenis por la bele aranĝita bankedo. La ĉeestanta dekanino de la Novfilologia fakultato povis sperti aŭtentan Esperantan etoson kaj interparoli kun kelkaj partoprenantoj. Vendrede vespere la semajnfina kultura aranĝo ARKONES bonvenigis la konferencanojn per diskutrondo, prezento de la irana kulturo kaj multe da muziko…

Ilona Koutny


La mirinda ARKONES

Iam eta renkontiĝo de kelkaj dekoj da artemaj kaj lingvemaj pollandaj (eks)studentoj, Artaj Konfrontoj en Esperanto, iom post iom fariĝis la plej grava inter la tradiciaj esperantistaj renkontiĝoj en la Orienta Eŭropo.

La altnivela kultura programo logas multajn partoprenantojn, kiuj venas ne por studi la lingvon sed por intelekte riĉiĝi per ĝi kaj por ĝui la Esperantan arton, kaj tia publiko siavice altiras tiujn, kiuj volas lanĉi novajn projektojn aŭ anonci la rezultojn de la projektoj lanĉitaj.

La 24a ARKONES, kiun Poznań akceptis 19–21 sep 2008, konfirmiĝis kiel projekto-lanĉa renkontiĝo. Du novaj diskoj estis lanĉitaj: Eksplodigos vian domon de la skandinavia bando La Perdita Generacio kaj Hej! de la argentina kanzonisto Alejandro Cossavella. Estis prezentitaj multaj aliaj projektoj — eldonaj, edukaj, teatraj, retaj, filmaj kaj turismaj. Inter ili la iniciato de la socikultura revuo Spegulo, decidinta distingi tiujn, “kiuj per diversaj klopodoj kaj honesta agado rimarkinde progresigas la internacian lingvon en la Centra kaj Orienta Eŭropo, kiuj en konkordo malbaras vojon al novaj celoj kaj kun estimo kaj respekto servas al ĉiuj Esperantlingvanoj”.

La unuajn statuetojn de Spegulo ricevis la animanto de ARKONESoj Paweł Janowczyk, la eldonanto de La Ondo Halina Gorecka, la admirinda organizanto Povilas Jegorovas, la kroata aŭtoro kaj redaktoro Josip Pleadin, kaj — ve, posteume — Tadeusz Chrobak, kiun Spegulo nomis “nia spirita gvidanto”.

La redakcio de Spegulo intencas aljuĝi siajn statuetojn ĉiujare en ARKONES, same kiel ĉi tion faras Marian Zdankowski, la redaktoro de la revuo FREŜO, kiu ankaŭ ĉi-foje anoncis la rezulton de la Tutpollanda Esperanta Plebiscito kaj solene disdonis diplomojn al la ĉeestintaj laŭreatoj.

La programo enhavis kvindekon da prelegoj, koncertoj, prezentoj, spektakloj, laborgrupoj, diskutoj, konkursoj kaj prelegoj. Ja ARKONES komenciĝis tuj post la fino de la Interlingvistika Simpozio en la loka universitato kun multaj eminentaj interlingvistoj, kiuj plejparte restis por prelegi en la semajnfina ARKONES.

Tamen mi ne intencas listigi ĉiujn programerojn (vidu rete: www.arkones.org), ja la plena listo okupus la tutan paĝon, kaj mencio de nur kelkaj nomoj eble aspektus ofenda al la nemenciitoj. Krome, mi mem malmulton partoprenis, kvankam mi ja kontribuis per du prelegoj kaj prezentado de niaj libronovaĵoj kaj de La Ondo. La ceteran tempon mi pasigis, interparolante pri gravaj aferoj kun kunlaborantoj kaj kun aŭtoroj, akceptante kotizojn (pli ol kvardek), respondante demandojn de legantoj, bierumante kaj babilante kun amikoj, inter kiuj multajn mi vidas unu fojon en la jaro — nur fine de septembro en ARKONES.

Mi revenos ankaŭ post unu jaro, kaj mi senhezite rekomendas veni al Poznań al ĉiuj, kiuj deziras ĝui niajn artajn atingojn, aŭskulti interesajn prelegojn, esti inter multaj virtuozaj esperantoparolantoj sen movadaj jarkunvenoj kaj sen lingvokursoj, en altspirita internacia etoso de ARKONES.

AlKo


Graham WatsonKontraŭ anglalingva imperialismo

Parolante en konferenco pri malpli uzataj lingvoj en Eŭropo, la ĉefo de la liberala grupo en la Eŭropa Parlamento, Graham Watson, devojiĝis de la preparita teksto de sia parolado.

“Kiel skoto, mi estas pli kaj pli konsternata de la danĝeroj de la kreskanta imperialismo de la angla lingvo. Povus esti io, pro kio ni povas kulpigi niajn usonajn kuzojn”, — diris Graham Watson, elektita en sudokcidenta Anglio. Agnoskante la nerespekton de internaciaj traktatoj de pluraj EU-ŝtatoj kun malpli uzataj lingvoj, Watson diris ke la Eŭropa Unio devas forgesi pri landlimoj, kiam temas pri lingvoj. La liberaluloj en la Eŭropa Parlamento lastatempe lanĉis kampanjon por ununura lingvo. La kampanjo konsternis plurajn homojn en Bruselo, ĝis kiam ili vidis ke temas pri “simpla kaj klara lingvo”.

“Kelkaj ŝtatoj havas malpli pozitivan historion. Tro ofte en la pasinteco registaroj evitis sian devon agnoski kaj sekurigi la lingvojn parolatajn en siaj teritorioj, — daŭrigis Watson. — Kiel al liberalulo, oni ne devas klarigi al mi, ke ĉiuj ŝtatoj devas plenumi siajn internaciajn devojn”.

Ankaŭ se la Eŭropa Unio volas esti je la flanko de la civitanoj, ĝi devas strebi, ke laŭeble multe estu ebla en la propra lingvo de la civitano. Watson notis, ke probable EU baldaŭ havos plian lingvon, la turkan, post kiam estos atingita fina akordo inter la du komunumoj de la insulo Cipro.

La konferenco okazis la 14an de oktobro, je la komenco de la pintkunveno de la ĉefoj de EU.

Dafydd ab Iago


Kial esperantistoj preskaŭ ne aĉetas librojn?

En la oktobra Ondo Paulo Sérgio Viana, raportante pri la 73a Esperanto-Renkonto de la Paraíba Valo, skribis, ke tie oni debatis pri la temo “Kial wsperantistoj preskaŭ ne aĉetas librojn?” Li volonte konsentis pli detale rakonti pri la debato.

La debato daŭris pli ol unu horon. Post 10-minutaj paroladetoj de kvar homoj intervenis ĉeestantoj. Jen la resumo:

1. Neaĉetado de libroj ne estas nur Esperanto-movada fenomeno. Almenaŭ en Brazilo ĝi estas ĝenerala fenomeno. Eĉ homoj, kiuj frekventas kursojn de fremdaj lingvoj, post la kurso malofte aĉetas librojn en la lernitaj lingvoj.

2. Unu preleganto emfaze insistis, ke la problemo ne estas de aĉetado, sed de legado kaj de kulturo. Se oni ne edukas en la familio kaj en lernejoj, ke legado estas esenca kutimo por kleriĝo, tiam infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj ne akiras tiun kutimon.

3. Interreto kaj televido kompreneble iom malhelpas aĉetadon kaj legadon de libroj, pro la troa rabado de tempo. Aliflanke, tre malofte homo legas longajn tekstojn sur ekrano de komputilo. La kulturo, perata de tiuj rimedoj, estas multe pli supraĵa ol tiu, kiun peras libroj.

4. Diabla cirklo formiĝas pro la malsufiĉa komercado de libroj en Esperanto. Oni ne facile povas aĉeti la librojn, ĉar ili ne estas disponeblaj facile; ĉar oni malmulte aĉetas ilin, oni malfacile povas intensigi la disponigadon de la varo. Krome, por brazilanoj libroj el Eŭropo estas iom tro multekostaj.

5. La plej grava punkto, pri kiu ĉiuj debatintoj konsentis: por intensigi la aĉetadon kaj legadon de libroj en Esperanto, necesas urĝe plibonigi la lingvonivelon de la esperantistaro. Por tio estus tre bonvenaj facillingvaj tekstoj. Sed ĉefe gravas, ke la esperantistoj mem decidu, ke ili ne estu eternaj komencantoj.

6. Oni menciis la fakton, ke ne ĉiam Esperantaj eldonejoj publikigas librojn, kiujn la plej multaj esperantistoj deziras legi. Estus interese esplori pri la tipo de literaturo, kiu plej ofte plaĉas al Esperanta publiko.

7. Fine, oni aludis la eblecon pri novteknologiaj libroj: sonlibroj kaj libroj legeblaj per porteblaj komputiletoj.

Paulo Sérgio Viana


Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (12)

de Halina Gorecka

Legu la antaŭajn ĉapitrojn.

Reĝo-filozofo

En 1740 post la morto de Frederiko-Vilhelmo I la tronon heredis lia filo Frederiko II (1712–1786), kiu sukcesis uzi la hereditan potencon kun rafinita makiavelismo por garantii al sia lando la hegemonan rolon en Germanio.

Frederiko-Vilhelmo IEsence gravas ne tio, ke li estis adepto de milito, kiu estis por li nur politika ilo, sed ke li ĉiam efektivigis “kabinetajn militojn” kun limigitaj rimedoj kaj celoj, sen pasio kaj sen malamo, racie kontrolante siajn eblojn. Li estis sendube la plej elstara realpolitikisto. Tiu ĉi dando, saturita per la franca kulturo, “malagrabla fizionomio”, kiel epitetis lin lia patro, homo, kiu kuraĝis preferi muzikon kaj filozofion al biero kaj tabako, post multaj jaroj de interna protesto kontraŭ la patra reĝimo, montris sin la plej metoda kaj plej konscienca el Hohencollern-oj. Amiko de Voltero, fantaziema kreanto de Sanssouci, li ekregis siajn regatojn kun pasio kaj lerto. Per du militoj li sukcesis konservi konkeritan Silezion, la plej riĉan provincon de Aŭstrio. Li partoprenis en la unua disdivido de Pollando, kio ebligis al li kompakte kunigi siajn orientajn provincojn.

En la interna politiko Frederiko II daŭrigis klopodojn de siaj antaŭuloj pri koloniado de la teritorioj. Li ne plu atendis bonŝancajn eksterajn cirkonstancojn, sed organizis laŭplanan migradon. Specialaj agentoj varbis en eŭropaj landoj kolonianojn, kiuj estis distribuataj inter la provincoj novaj kaj malnovaj. Koloniigo iĝis aparta branĉo de la pruslanda administrado, kiel kolektado de impostoj kaj rekrutigo.

Frederiko II ne havis apartan ŝaton por sia orienta provinco. Oni scias nur pri tri liaj vizitoj al la Orienta Prusujo. Li dediĉis al ĝi tiom da atento, kiom necesis por apogi tie la reĝan potencon. Sojle de la milita kaj politika katastrofo de la Sepjara milito (1756–1763), li eĉ pretis rezigni pri la Prusa provinco favore al alia teritorio. Tion klarigas la prioritatoj de la politiko, kiun efektivigis Frederiko II dum sia regado. Posedaĵoj de la pruslanda reĝo estis dissemitaj tra tuta Germanio, kaj la Prusa provinco estis tute izolita de la Germana imperio. Antaŭ Frederiko estis strategia celo akiri novajn teritoriojn, kiuj devus transformi Pruslandon en unuecan (teritorie) ŝtaton. Tial ne mirigas lia eldiro, ke “el ĉiuj eŭropaj provincoj por ni ne estas pli taŭgaj ol Saksujo, pola Prusujo kaj sveda Pomerio”.

La Sepjara milito

En la du sileziaj militoj (1740–1742, 1744–1745) Pruslando akumulis rimedojn por kontraŭstari al la gravaj eŭropaj potencoj. Dank' al la akiro de Silezio la loĝantaro de la reĝlando kreskis je duono, la enspezoj — je triono.

En Eŭropo ŝanĝiĝis la tradicia sistemo de militaj-politikaj unioj, kion oni eĉ nomis “diplomatia revolucio”. Formiĝis novaj aliancoj. Aŭstrio, Francio, Ruslando, Hispanio, Saksujo, Svedio, unuflanke; kaj Britio (kun Hanovro), Pruslando kaj Portugalio, aliflanke.

La militon provokis akriĝo de batalado inter Britio kaj Francio por transoceanaj kolonioj (temo ekster nia rakonto) kaj kunpuŝiĝo de la pruslanda politiko kun la interesoj de Aŭstrio, Francio kaj Ruslando. Alianco de “la tri virinaĉoj”, kiel sarkasme epitetis ĝin Frederiko II, ne havis unuecan planon kaj tio savis lin. Venkon de la pruslanda armeo en 1757 ĉe Rossbach kaj Leuthen neniigis la venko de la aŭstria-ruslanda armeo ĉe Kunersdorf (1759). Pli frue, en januaro 1758 ruslanda armeno venis en Kenigsbergon, kiu dum kvar jaroj estis administrata de Ruslando.

En 1761 Pruslando estis rande de katastrofo, sed la situacio ŝanĝiĝis unumomente, kiam post la morto de ruslanda imperiestrino Elizabeto II (25 dec 1761) la tronon okupis Petro III, granda adoranto de Frederiko II. Li packontraktis en 1762 kun la pruslanda reĝo kaj eĉ disponigis al li ruslandan korpuson. Post la faligo de Petro III, Katerina II nuligis la kontrakton, sed ne rekomencis la militon. Sen la ruslanda helpo Aŭstrio kaj Francio ne daŭrigis la militon. Laŭ la packontrakto kun Aŭstrio kaj Saksujo Pruslando ricevis Silezion.

Pruslando ekpretendis la rangon de grandregno, kvankam ĝia aneksemo ricevis rebaton. Rusa historiisto Sergej Solovjov skribis eĉ pri “militotimo” de Frederiko II, kiu preferis vastigi Pruslandon per saĝo kaj ruzo, anstataŭ glavo.

Post la milito la ekonomio de Pruslando ruiniĝis, kaj la reĝo unuavice zorgis pri restarigo de la mastrumado. Kampuloj povis forlasi la armeon. Provincoj damaĝitaj dum la milito ne pagis la impostojn, Silezio dum ses monatoj, Pomerio dum du jaroj. La ŝtato disponigis grandajn sumojn por refunkciigi fabrikojn. Estis altigitaj impostoj por luksaĵoj enportataj el eksterlando, interalie, por kafo. Ĝuste tiun periodon karakterizas grandioza konstruado en Berlino kaj Potsdamo.

La unua divido de Pollando

En la 18a jc Pollando krizis ekonomie kaj politike. La najbaraj ŝtatoj — Aŭstrio, Pruslando kaj Ruslando — pli kaj pli ofte enmiksiĝis en la internajn aferojn malhelpante politikajn reformojn. En 1772 la tri ŝtatoj malkaŝe agresis kontraŭ Pollando kaj dividis parton de ĝia teritorio. Aŭstrio ricevis Galicion, Ruslando — orientan Belarusion kaj la polan parton de Livonio. La akiron de Pruslando ni prezentu pli detale: Varmio (aligita al Orienta Prusujo), Marienburga, Ĥelma kaj Pomeria vojevodioj kaj parto de Grandpolujo (la teritorio ricevis la nomon Okcidenta Prusujo). Ĝuste post tio ĉi komenciĝis amika korespondado de Frederiko II kun Katerina II.

La lastaj vivojaroj

Komence de la 1780aj jaroj Frederiko II kun la unuarangaj juristoj ellaboris novajn leĝojn, i.a. Ĝeneralan civilan justicon. Li multe verkis. Pasigante siajn tagojn en laboro, konstante ĉirkaŭita de homoj, li restis soleca. Liaj amikoj kaj kunbatalantoj mortis. Oni atribuas al li la frazon: “Mi iĝis historio de mi mem”. Iom post iom la fortoj forlasis Frederikon II, kaj li mortis nokte 16/17 aŭg 1786.

Lia testamento pri la enterigo en lia ŝatata Sanssouci estis efektivigita nur 205 jarojn poste, 17 aŭg 1991.

Daŭrigota 


Nia trezoro

Esperanto en perspektivoEsperanto en perspektivo

Temas pri unu el la ĉefaj libroj en Esperanto, kiu detale pritraktas la historion de la Esperanto-movado ĝis la komenco de la 1970aj jaroj.

Ĝi ampleksas 844 paĝojn (kun indekso) kaj aperis en 1974 ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Rotterdam, pli precize ĉe Centro de esploro kaj dokumentado pri la monda lingvoproblemo (CED).

La verko estis iniciatita de la tiama UEA-prezidanto kaj CED-direktoro Ivo Lapenna (1909–1987), kiu pensis pri pliampleksigo de sia konciza manlibro La internacia lingvo el 1954. Fine de la 1960aj jaroj estis planoj ankaŭ pri nova Enciklopedio de Esperanto. Ambaŭ ideoj eniris la koncepton de EeP. En la antaŭparolo Lapenna menciis, ke la libro estis frukto de propono kolekti ĉiujn faktojn pri UEA, kiam en 1954 ĝi estis proponita por ricevi la Nobel-premion pri paco.

La verkego konsistas el ses ĉefaj partoj.

La unua parto temas pri Esperanto kiel Solvo de la Lingva Demando en Mondaj Kadroj, la dua parto traktas la literaturon, la tria parto portas la titolon “En Servo de Kulturaj Interŝanĝoj, Praktikaj Celoj kaj Internacia Solidareco”, la kvara parto enhavas la Historion kaj Nuntempan Organizon de la Esperanto-Movado, la kvina parto estas dediĉita al la Atakoj kaj Apogoj, kaj la lasta sesa parto analizas Perspektivojn por la Estonteco.

Kiel ĉefredaktoro Lapenna verkis grandparton de la pluraŭtora monografio, nome ĉapitrojn, kiuj unuavice koncernas la Esperanto-movadon:

Ĉapitroj 1, 2, 4 kun konciza historia trarigardo, pri la aktuala situacio, pri faktoroj influantaj la lingvo-evoluon kaj la instruadon de Esperanto. En ĉapitroj 11–13 li verkis pri formoj de kulturaj aplikoj (belartaj, oratoraj konkursoj, teatro ktp.), pri uzo por praktikaj celoj (delegita reto, radio, turismo ktp.) kaj pri instrumento de internacia kompreniĝo (ekz. universalaj kongresoj). Ĉapitro 18 estas dediĉita al la konstruado de moderna UEA (1948–1973). En ĉapitro 20 li prezentis diversajn Esperanto-instituciojn. Kaj li transprenis ankaŭ ĉapitrojn 22 kaj 23 por trakti la demandojn de komuna lingvo antaŭ internaciaj institucioj kaj esencaj antaŭkondiĉoj por rapidigi la progreson de Esperanto.

Al Tazio Carlevaro (1945–), tiam apenaŭ 30-jara talenta esperantologo/ interlingvisto, estis konfiditaj ĉapitroj 3 kaj 5–10 pri la Esperanta kulturo, Esperanta literaturo (originala kaj traduka beletro, scienca kaj faka literaturo), fakaj terminaroj kaj periodaĵoj. Li ankaŭ pretigis la indekson kunlabore kun Henri Vatré.

La tria kunverkanto, Ulrich Lins (1943–), bone konata en la Esperanto-movado kiel ĝia eminenta historiisto, ricevis la taskon kontribui en ĉapitroj 14–17 pri la komencoj de la organizita Esperanto-movado (unua UK, UEA, Ido-skismo), inter 1908 kaj 1947. Krome Lins prilaboris la vastan ĉapitron pri landaj kaj fakaj Esperanto-organizaĵoj kaj pri TEJO. En ĉapitro 19 estas prezentita la laborista Esperanto-movado, kaj en ĉapitro 20 li aldonis la artikolojn pri Akademio de Esperanto, muzeoj kaj bibliotekoj.

En ĉapitro 21 Lins prezentis siajn studojn pri la persekutoj kontraŭ esperantistoj, precipe en nacisocialista Germanio kaj komunista Sovetunio. Tio estis tre tikla temo, ĉar en tiu tempo ne eblis publike paroli pri la stalinismaj krimoj en la orienta bloko, kaj tamen la ĉefan libron en Esperanto devis ricevi ankaŭ la esperantistoj en la mallibera mondo. Sed la historio de la movada organizado ĝis la dua mondmilito plenigis longtempan mankon, kaj kiel konate poste aperis aparta libro de Lins La danĝera lingvo.

Kiam en Sovetunio kaj en Orienta Eŭropo oni eksciis, ke en EeP aperos ĉi-tema ĉapitro de Ulrich Lins, oni ege ekscitiĝis, eĉ en partiaj medioj. Laŭ postulo de la Konsiliĝa renkontiĝo de gvidantoj de socialismaj Esperanto-organizaĵoj, Nikola Aleksiev oficiale protestis ĉe UEA, postulante nepublikigon de tiu materialo, sed tio jam ne plu efikis.

Victor Sadler, la direktoro de la Centra Oficejo de UEA, estis la teknika redaktoro de la libro kaj rilatis kun la presejo. Simo Milojević, la redaktoro de Esperanto, okupiĝis pri la aranĝado de ilustraĵoj en la verko; por iomete krei ekvilibron al Lapenna, kiu foje malmulte aŭ tute ne menciis neŝataton, la ruzulo ankaŭ mem decidis pri elekto de prezentindaj personoj. Ankaŭ multaj aliaj homoj iel kontribuetis al la verko.

Pro deziro de Lapenna pliampleksigi ion, aldoni pliajn ĉapitrojn, reverki ion, la libro ne fariĝis preta en 1972, kvankam oficiale ĝi estis finredaktita la 30an de junio de tiu jaro. Iuj ĉapitroj estis finitaj en 1973, kaj nur en 1974 la verko pretis por la eldonado kaj aperis post la Hamburga UK.

EeP estis vendosukceso malgraŭ “spirhaltiga” (laŭ Benczik) prezo (70 guldenoj) kaj estis elvendita proksimume en 1987. Do ĝi jam delonge estas elĉerpita kaj tre malfacile akirebla, des pli ke dua eldono ne estis produktita, eĉ ne pirata (kiel ĉe PIV). Fakte ekzistis la ideo plulabori kadre de nova eldono de la Enciklopedio de Esperanto. Sed ŝajnas, ke oni cedis favore al la ideo, kiu komencas esti realigita kadre de Vikipedio.

Recenzoj pri EeP aperis en Esperanto (UEA) 2/1975, Heroldo de Esperanto 7/1975, Literatura Foiro 31-32/1975, Interlingvistika Informa Servo 1/1975, LPLP 3/1979, Horizonto 28, La Espero 2/1975, Hungara Vivo 3/1975, der esperantist 70/1975, GDR-Paco 1975, La Pacaktivulo 103/1975, Sennaciulo 7/1975, Boletín 72/1975, Starto 2/75, Bulgara Esperantisto 38/1975, La Brita Esperantisto sept/75. Kritikata estis, ekzemple, la multloke troa patosa retoriko de Lapenna, la evidente misproporcia prezento de iuj temoj kaj liaj eventualaj mistaksoj de gravaj demandoj. Anstataŭ precizaj fontindikoj, aperis nur bibliografioj fine de la ĉapitroj.

Ĉiukaze, la jaro 1974 fariĝis por Lapenna ankaŭ kulmina pro la fakto, ke finiĝis lia influo en UEA. Dum la 59a Universala Kongreso en Hamburgo li publike eksiĝis el ĉiuj siaj funkcioj en UEA, post kiam li konstatis, ke li perdis la plimulton en la UEA-komitato. Ankaŭ la orienteŭropanoj ne plu volis apogi lin.

Andreas Künzli


Ricevitaj libroj

Borges, Jorge Luis. La sekreta miraklo: Prozo kaj poezio / Kompilis István Ertl. Tradukis el la hispana Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Fernando de Diego, Liven Dek, István Ertl, Higinio García, Kris Long, Gonçalo Neves, Joxemari Sarasua, Francisco Veuthey; Antaŭparolo de Jorge Camacho; Notoj de István Ertl, Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2008. — 200 pĝ.; 400 ekz. — (Serio Mondliteraturo; №16). — [Donaco de Sezonoj].

de Kock, Edwin. Sub fremdaj ĉieloj / Antaŭparolo de Arno Kucharzik. — Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2007. — 286 pĝ. — (Serio Stafeto; №32). — [Recenzoekzemplero]. Jarlibro de Rusia Esperantista Unio 2007. — M.: REU, 2007. — 32 pĝ., il. — [Aĉeto].

Melnikov, Aleksandr. Esperanto — lingvo de kulturo kaj personeco. — M.: EJU Justo, 2007. — 96 pĝ.; 200 ekz. — [Aĉeto].

Urbanová, Eli. Prefere ne tro rigardi retro. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2007. — 128 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Григорьев, Виктор Петрович. Из прошлого лингвистической поэтики и интерлингвистики. — 2-е изд., доп.  — М.: Едиториал УРСС, 2004.  — 192 с.; 500 экз.  — [Aĉeto].

Колкер, Борис Григорьевич. Международный язык эсперанто: Полный учебник  = Internacia lingvo Esperanto: Plena lernolibro. — М.: Импэто, 2007. — 264 с.; 1000 экз. — [Aĉeto].


Halina Gorecka kun la statueto de Spegulo (Fotis Aleksej Korzhenkov)Dankon!

Estis granda surprizo por mi trovi mian nomon inter la laŭreatoj de la premio de la soci-kultura revuo Spegulo. Surprizo, ĉar mian agadon mi neniam supertaksis kaj konsideris ĝin io tute ordinara, tio, kion faras tre multaj, iuj eventuale pli bone kaj pli lerte. Preskaŭ tri jardekojn mi estas ĉe la flanko de mia amiko kaj edzo, Aleksander Korĵenkov, kaj ĉio farita kaj atingita okazis danke al liaj kuraĝigo kaj subteno. Des pli, ke apud tia persono ne eblas resti apatia stagnulo. Li eĉ cedis antaŭ multaj sociaj kaj organizaj aktivecoj miaj, kiuj foje damaĝis nian komunan laboron, ĉar li komprenas, ke sen tio mi velkos. Mi dankas lian toleremon.

Sed ja pli forta estas la honorsento pro la premio, kies unuaj laŭreatoj prezentas tiom respektindan societon. Mi estas feliĉa, ke amikeco kaj kunlaboro ligas min kun du el la aliaj laŭreatoj, Paweł Janowczyk kaj Povilas Jegorovas — du Paŭloj, kies personajn kvalitojn, grandanimecon kaj sindediĉon al nia verda afero mi alte aprezas.

Mi kore dankas la redakcion de Spegulo pro la aljuĝita premio kaj simpatia statueto, kiu nun bele ornamas nian laborĉambron.

Halina Gorecka


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO

2008. №11 (169)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2008:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 650 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2008.