Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA MAGAZINO. 2008. №12 (170)

Mao Zifu

Lige kun la Tago de la Libro, literaturo estas la temo ne nur de Komitatano Z, sed de la tuta kajero, sur kies kovrilo estas la ĉina Esperanto-poeto Mao Zifu.


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

LINGVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vortoj de Komitatano Z

Akademiozo

Ne mankas al ni akademioj. Ekde la ĉi-jara UK estas almenaŭ kvar tiaj, ĉar Esperantlingva Verkista Asocio transformiĝis al Akademio Literatura de Esperanto (ALE). Nun preskaŭ ĉiuj iom aktivaj verkistoj nialingvaj estas akademianoj. Tiurilate aliaj lingvoj ne povas konkurenci kun Esperanto, sed kun la nivelo de nia literaturo tiu sinpromocio ne havas ligon.

La akademiecon de Akademio de Esperanto la esperantistoj certe agnoskas. Oni ne dubas pri ĝia legitimeco, ĉar ĝi estis proponita de Zamenhof kaj fondita kvazaŭ per kolektiva decido de la kongreso en Bulonjo. Ankaŭ ALE estis fondita dum UK sed sen ties aŭtoritato, ĉar ĝi naskiĝis en la faka kunsido de EVA kaj ŝajne ne ricevis atenton en la oficiala programo, kie publika aplaŭdo al anonco pri ĝia fondo estus povinta doni popolan benon al ĝi. Denaskan prestiĝon donus ankaŭ, se ALE estus iniciatita de instanco, kiu mem havas prestiĝon. Plej nature tiu estus Akademio de Esperanto, sed ĝi mem havas Literaturan Sekcion kaj ne povis senti bezonon pri io nova kaj aparta. Ĉar ALE ne ricevis aŭreolon de akademieco kiel doton ĉe sia fondo, ĝi devos klopodi akiri ĝin en la praktiko.

Dum 25 jaroj EVA ne sukcesis certigi konstantan aktivecon. Tiu sperto devus malkuraĝigi ĝian promocion akademio, sed la optimisma prezidanto Mauro Nervi verŝajne vidis ŝancojn, kiuj al aliaj ne estas evidentaj. Laŭ la raportoj ankaŭ en EVA ne regis entuziasmo por fondi ALE, kio ŝajnas esti propra ideo de Nervi. Mi ne scias, kiom longe la plano estis kovata, sed impreson pri hasto oni ja ricevas. Eĉ pri la nomo regas konfuzo: laŭ la statuto ĝi estas Literatura Akademio de Esperanto, sed ĝia retejo uzas tiun, el kiu devenas la mallongigo. Pri tiel elementa afero seriozaj akademianoj devus esti pli striktaj!

Nia historio plenas de iniciatoj, kiuj disfloris, ĝis mortis la protagonisto aŭ estingiĝis ties propra entuziasmo. En la Jarlibro de UEA plu fantomas Scienca Akademio Comenius. Ĝi estis fondita en 1983, sed baldaŭ oni ĉesis aŭdi pri ĝi, ĉar mortis Paul Neergaard, kies ideo ĝi estis. Ĝi estis serioza akademio en tiu senco, ke en ĝi plimulto devis esti membroj de naciaj akademioj, sed ĝi ne transvivis la iniciatinton, ĉar mankis natura bezono de tia institucio. Samjare fondiĝis ankaŭ Akademio Internacia de la Sciencoj, kiu fariĝis multe pli sukcesa kaj arigis mirindan kvanton da scienculoj, kvankam plimulto membris nur formale sen partopreni en la agado. Nun AIS agonias, ĉar malsaniĝis ĝia patro kaj motoro Helmar Frank. Lia energio estis fenomena, sed ĉe li realismo cedis tro multe al entuziasmo. Anstataŭ starti modeste kaj lasi la aferon kreski laŭgrade, li starigis dekomence tiel pezan strukturon, ke tutmonde dissemita libervolularo ne povis ĝin vivteni. Troigita ekstera pompeco krome subfosis ĝian seriozecon ĉe sobraj observantoj, ĉar la malkongruo kun la realo estis tro kria.

Ĉar ni nun havas literaturan akademion, ni deziru al ĝi sukceson por pruvi sian utilon kaj eble eĉ neceson. Pesimismon oni pardonu, ĉar ĝin trudas la sperto pri EVA kaj pri la Literatura Sekcio de la lingva Akademio, kiu jam vane serĉis por si niĉon.

Komitatano Z


Ĉu legokrizo (ankaŭ) en Esperantujo?

La Ondo de Esperanto jam okazigis kvar “Rondajn Tablojn”: pri la Esperanto-gazetaro, pri libroeldonado, pri la (mal)sukcesoj de la jaro 2007 kaj pri la centjariĝo de UEA. La kvinan temon sugestis la artikolo de Paulo Sérgio Viana Kial esperantistoj preskaŭ ne aĉetas librojn? en la novembra “Ondo”. Ni proponis al kelkaj verkistoj, eldonistoj, redaktoroj, librovendistoj kaj legantoj respondi la tri subajn demandojn:

1. Ĉu nuntempe oni efektive aĉetas/legas malpli da Esperanto-libroj ol antaŭe?

2. Ĉu la (supozata) mallegemo/malaĉetemo en Esperantujo havas specifajn kialojn kompare kun la “Granda mondo”?

3. Ĉu la situacio en nia libromerkato estas plibonigebla? Se jes, kiel?

La ricevitajn respondojn ni publikigas en decembro — ja ĝuste en decembro okazas la Tago de la Esperanta Libro.

Respondoj


Jorma AhomaekiJorma Ahomäki (Finnlando)

Leganto

1. Kiel evoluis literatura kampo el vidpunkto de ordinara legemulo sur loka nivelo dum la pasintaj kvin jardekoj, pri kiuj mi havas iujn spertojn? Estas malfacile diri ion ĝenerale validan. Antaŭ kelkaj jardekoj oni prezentis librorecenzojn eĉ en klubaj kunvenoj kaj en societaj bultenoj. Nun regas sur tiu ĉi tereno preskaŭ plena silento. Nur iuj unuopuloj ĉi-rilate aktivas. Iom simpligite oni povas konkludi jene: niaj antaŭuloj estis pli favoraj ol nuntempuloj por legi kaj aĉeti literaturajn verkojn. Tamen la hodiaŭaj eblecoj lige kun relative alta vivnivelo donas por la problemo pozitivajn aŭgurojn estontece.

2. Esperantistoj vivas dise en la mondo. Tiu fakto rakontas pri malfacilaĵoj sur libro-merkato. Nia internacia gazetaro kontentige raportas pri freŝaj eldonaĵoj, sed nur hejmlande oni tuj vidas kaj povas propramane foliumi novajn nacilingvajn verkojn. Modele funkcias la Libroservo de UEA. Lunde matene mi telefonas mian mendon al Roterdamo kaj jam merkrede alvenas per aerpoŝto tra hejma letertruo la pakaĵo. Kompreneble tuj eblas komenci avidan legadon. Oni povus publikigi sur paĝoj de niaj periodaĵoj pli da etaj informoj kelkliniaj pri nova, ĵus aperinta literaturo.

3. “Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata, sed ne balbutata” — substrekas Boris Kolker en sia Vojaĝo en Esperanto-lando. Jen unu el solvoj por plibonigi la nunan, iel tre tristan situacion inter literaturamantoj. La afero ne estas facila, sed ni ekagu por atingi kreskantan nombron de legantoj kaj aĉetantoj, kiuj kuraĝe retumos al eldonejoj kaj libro-servoj siajn plioftajn mendojn. Jen malnova finna biblioteka slogano: “Legu pli — tiam vi supozos malpli”.


Gersi BaysGersi Bays (Brazilo)

Eldonejo Fonto

1. EfektivEGe! Ĉiam malpli! Ĉe mi la problemo estas la internaciaj poŝtaj kostoj.

2. Certe gravega problemo en la esperantista merkato estas la sendokostoj. Unuopan libron ne eblas vendi internacie… la sendokosto estas pli alta ol la kosto de la libro! Ankaŭ mendoj de libroservoj estas ĉiam malpli grandaj, kaj tio malebligas la vendadon. Ankaŭ ene de la lando la kostoj malfaciligas la vendadon. Tiu diabla “globalizado”(?), kvazaŭ brazilano, ĉino ktp gajnus kiel EU-ano!!!

3. Mi ne vidas solvon.


Ulrich BeckerUlrich Becker (Usono)

Eldonejo Mondial

1. Mi dubas pri tio. La ĝustan respondon povus doni nur libroservoj aŭ eldonejoj kiuj ekzistas/-is dum pluraj jardekoj. Verŝajne la libroservo de UEA povus doni interesajn statistikojn tiurilate, por ke oni povu vidi tendencojn. Mia eldonejo havis rekordan jaron en 2008 (ĝis nun, meze de novembro) vendinte 1047 librojn. Eĉ se oni subtrahas la du numerojn de la libroforma Beletra Almanako en 2008, restas vendoj de pli ol 600 unuopaj libroj, inter ili 234 libroj venditaj tra ekstermovadaj vendokanaloj (lokaj librovendejoj, retvendejoj kiel amazon.com ktp.) Ĉu tio estas malmulte? Certe, kompare kun nacilingvaj librostatistikoj. Sed oni ne forgesu, ke la kerno de aktivaj esperantistoj konsistas el nur kelkaj dekmiloj da homoj. La plej granda parto de niaj “milionoj” estas eternaj komencantoj aŭ balbutantoj.

2. Krom la Esperanto-lingvonivelo — ne. La kialoj por nelegado estas ĉie la samaj, en kaj ekster Esperantio: neintereso pri libroj, manko de mono, manko de edukado, manko de komunikado pri legitaj libroj (lego-kluboj), manko de instigo al librolegado. La financa faktoro estas eble la sola faktoro kiu ludas eĉ pli gravan rolon en Esperantio ol ekster ĝi: Esperanto-libroj devas esti sendataj defore, en la plej multaj kazoj, kaj tio multe kostas, aldone al la librokostoj. Nur malofte eblas simple iri al librovendejo ĉirkaŭ la angulo, trafoliumi kaj aĉeti Esperanto-libron.

3. Ĉio ĉiam estas plibonigebla. En Esperantio ĉefe jenaj faktoroj:

— La kvalito de multaj libroj (kvalito de la enhavo, kvalito de la ekstera aspekto kaj de la presado).

— La haveblo de esperantlingvaj libroj en ekstermovadaj kanaloj; por tio eldonantoj partoprenu en la internacia ISBN-sistemo kaj donu en siaj retpaĝoj la ISBN-numerojn kun la titoloj. Tiel iu ajn en Usono facile povas aĉeti libron el Japanio, kaj inverse.

— La Esperanto-instruistaro komprenigu al siaj lernantoj ke la daŭra lego de libroj necesas al la evoluo de la lingvokono, en la kazo de Esperanto eĉ pli ol ĉe naciaj lingvoj: pro la malofteco de buŝa komunikado en Esperantio, la meminstruo de esperantistoj devas okazi pli per presita materialo ol tio okazas en naciaj lingvoj; la nelego estas unu el la kialoj por la armeo de eternaj komencantoj, kaj niaj instruistoj devas atentigi pri tio kaj instigi siajn lernantojn al kontinua legado post la fino de la kurso.

— Necesus iu reto de interŝanĝo de libroj; la Esperanto-libromerkatoj estas dividitaj kaj ne sufiĉe interagas. Mi ne havas pretan ideon, sed pro financaj kialoj libroj el unu parto de la mondo ne atingas la aliajn angulojn (krom tra la libroservo de UEA). Estus tre bone se iu kreus retan vendejon de uzitaj libroj (laŭ la sistemo de amazon), kie homoj povas revendi siajn librojn kontraŭ multe pli malalta prezo, tiel helpante legontojn en pli malriĉaj landoj.

— Laste: La kulturo de recenzado en Esperantio estas katastrofa. Tri kvaronoj de la librorecenzoj, kiujn mi legas, estas stultaj. Redaktoroj pli bone atentu ke ili uzu la servojn de kompetentuloj. La unua, plej grava eraro de redaktoroj estas ke ili pensas ke ilia “genia” regula recenzanto povas recenzi ĉiun ajn libron. Tio estas garantio por fuŝo, sed ne redakta laboro. Oni ĉiam serĉu laŭeble specialiston en la fako aŭ temo de la libro. Nuntempe multaj revuoj pli-malpli misgvidas siajn legantojn pri la kvalito de libroj kaj misedukas ilin.


Tomasz ChmielikTomasz Chmielik (Pollando)

Eldonejo Libro-Mondo

1. Mi opinias, ke oni aĉetas same multe da libroj kiel en la pasintaj jaroj. La nombro da legantoj iom malkreskas, sed tuj aperas novuloj, kiuj ekvilibras ĉi perdon. La merkato restas sama. Mi taksas, ke la kvanto da esperantistoj, kiuj reale partoprenas la kulturan Esperanto-vivon, oscilas ĉirkaŭ tricent, do oni povas facile kalkuli, por kiom da homoj ni verkas, tradukas kaj eldonas librojn. Tio ne ŝanĝiĝas de jaroj. Imagu, ke dum la UK-oj, kiuj estas plej grandaj aranĝoj esperantistaj, ĉiujare la rekordoj de vendado de la plej furoraj titoloj estas inter 20 kaj 30. Tio vere estas hontiga rezulto kun 1800 ĝis 2500 kongresanoj averaĝe.

2. Mi pensas, ke esperantistoj, precipe tiuj, kiuj eniras la movadan vivon, bezonas klerigon. Mi sidis dum la roterdama UK kaj observis homojn enirantajn tien, kie troviĝis la libroservo. Estas du grupoj. Iuj venas kaj tuj elektas la titolojn, kiujn ili trovas en amasego da ofertataj varoj. Aliaj aperas, prenas kelkajn librojn, vidas neniondirajn aŭtorajn nomojn, titolojn, malkapablas loki tiun aŭ tiun verkon en literatura epoko kaj eliras, kaj mi certas, ke ili neniam plu revenos. Ili estas perditaj. Do, ankoraŭfoje mi ripetas klerigon, kaj ankoraŭfoje klerigon.

3. Seriozajn recenzojn, rondojn de libro-ŝatantoj en Esperanto-kluboj diverslande, pli oftajn renkontiĝojn kun aŭtoroj — jen tion ni bezonas. Tiajn problemojn ni ne spertas en nacilingvaj literaturoj, kie la oferto pli riĉas kaj la eblecoj aliri al dezirataj aŭ malkovrataj libroj pli varias kaj pli allogas. Ni bezonas esplorojn pri nia libromerkato, ke ni povu ekkoni ŝatojn kaj malŝatojn de legantoj. Eble estus inde pripensi komunan serion da esperantaj klasikaĵoj, kiuj laŭ unueca aspekto, kun valora scienceca enkonduko pri la koncernaj aŭtoro kaj verko povus esti publikigataj ne tro multekoste laŭ kunlaboro de diversaj Esperanto-eldonejoj.

Malkovrinda estas la tuta mondo de sonlibroj, kiuj ne oftas en Esperantujo, kaj tiuj, kiuj haveblas, elrevigas legantojn per avarega reĝisorado sona kaj muzika, kaj malinstigas al aĉeto pro enuigaj voĉoj de lektoroj, kiuj ankaŭ ne malofte sonas fuŝe laŭ prononco.

Mi konscias, ke estas malfacile antaŭvidi kaj lanĉi titolon, kiu furoros. Mi inkliniĝas al la opinio, ke inter Esperanto-eldonaĵoj devus tamen esti plej diversspecaj verkoj, kiuj kontentigos ĉies preferojn.

Gravas ankaŭ la prezo, de kiu dependas aĉetemo. Sed mi opinias, ke pli-malpli la eldonkostoj ekvilibriĝis. Ĉu tamen ne interese estus fondi klubojn de legantoj, en kiuj laŭ sistemo de favorpreza abono la membroj povus ricevi novaĵojn. Tio multe helpus planadon de eldona politiko ĉiulande.


Istvan ErtlIstván Ertl (Luksemburgio)

Tradukisto

1. Laŭ mi, ne — aŭ se jes, tiam ne signife malpli. Ĉiuokaze, oni ne forgesu ke hodiaŭ ekzistas multe pli da manieroj por konsumi — kaj por krei! — Esperantan kulturon ol ekzistis antaŭ 50 jaroj, aŭ eĉ nur antaŭ 10 jaroj. Sekve, malplia librolega tempo kaj malpliaj elspezoj por libroj iusence kompensiĝas per aliaj kulturaj tempopasigoj.

2. Averaĝa Esperanto-parolanto malpli facile kaj malpli spontane legas en sia lingvo ol averaĝa parolanto de etna lingvo. Esperantisto, eĉ se librema, ne povas havi la iluzion konstrui reprezentivan mondliteraturan bibliotekon nur en Esperanto. Aliflanke, en Esperantujo supozeble pli altas la proporcio de tiuj kiuj aĉetas libron pro ia solidara devosento ol ĉe anoj de etnaj lingvoj.

3. Unuavice per la plibonigo de la distribua reto. Malgraŭ la plikajpliaj prezentaj ebloj de Interreto, homoj ankoraŭ bezonas tuŝi kaj foliumi libron por konvinkiĝi pri ties aĉetindo.


Perla Martinelli (Italio)

Prezidanto de la Esperanta PEN-Centro

1. Vi kunmetas du malsimilajn temojn, necesas ilin disigi por iom pli klare fokusigi la situacion. Ja legi kaj aĉeti ne samas, tion jam diris — kun milda amareco — eĉ Zamenhof, parolante pri gazetabonoj komence de nia historio. Laŭ mia sufiĉe longa sperto, mi dirus ke la legemo de la esperantistoj ne estas nun averaĝe pli malforta ol antaŭe, ankaŭ ĉar nia kulturo ne proponas televidon kaj preskaŭ ne kinon. Sed veraj legantoj, kiujn fascinas la magio mergiĝi en artan mondon fantastan, sen alia kialo ol la propra plezuro, neniam estis legioj: ili plu ne estas.

2. La esperanta libromerkato suferas pro du handikapoj: la kosto (ne nur pro la efektiva prezo de la libro, produktata etkvante, sed ankaŭ pro la poŝta afranko) kaj, lige kun la unua, la distribua sistemo. Konkreta fakto estas la malfacilo aĉeti librojn en nia lingvo, ankaŭ ĉar ilin oni ne povas normale trovi en librovendejoj. Jes, oni povas aĉeti laŭ la libroservaj katalogoj, kaj nun ankaŭ rete, sed ĉu tio vere stimulas? Oni enamiĝas al libro ne nur pro ĝia titolo aŭ supozata enhavo, sed ankaŭ pro la prezento, la papero, la litertipoj…

3. LF-koop, kiu siatempe iniciatis la produktadon de kasedoj funkciantaj iom kiel legitaj libroj — la Esperanta Songazeto — nun lanĉis per La Infana Raso deklamita de William Auld la esperantan ekvivalenton de la KD-libroj jam disvastiĝintaj ĉe la ne-esperantista publiko. Jen moderna vojo certe sekvinda. Rilate al la normala produktado, mi opinias, ke niaj eldonejoj faras ĝenerale bonan laboron kaj produktas interesajn librojn, indajn je legado. Sed oni ne sufiĉe ilin reklamas, kaj mankas kontentiga distribua reto. Precipe la distribua sistemo ŝajnas pli kaj pli en krizo: la libroservoj malmultiĝas, la rabatsistemo ne taŭgas, pli kaj pli evidentiĝas stranga situacio: kiu ajn rajtas eldoni kion ajn, sed poste la merkato funelas al unu granda libroservo en Roterdamo, tiel ke praktike ekzistas monopolo en la distribuado. Kaj tio malfavoras sanan konkurencon, do malstimulas la iniciatemon de minoraj libroservoj, malprofite al la legemuloj.


Mine YositakaMine Yositaka (Japanio)

Japana Esperanta Librokooperativo

1. Jes. En Japanio esperantistoj emas aĉeti malpli ol antaŭe pro maljuniĝo.

2. Ne. Ekstere, ne tiom en Esperantio, sed oni emas legi pli leĝerajn kaj pli praktikajn.

3. Niaj legantoj preferas aĉeti kaj legi librojn kun pligrandaj literoj, kaj ni klopodas kontentigi ilin. Cetere, nia libroservo dissendas retleterojn de novaj libroj, kaj tio iomete vekas aĉetemon de niaj membroj.


Paul PeeraertsPaul Peeraerts (Belgio)

Flandra Esperanto-Ligo

1. Mi ne havas tiun impreson. Unu el la unuaj libroj eldonitaj de FEL estis Ĉu rakonti novele? de Claude Piron. Ni vendis de ĝi 1000 ekzemplerojn. Unu el la lastaj estis La ŝtona urbo, ni vendis de ĝi 1200 ekzemplerojn. Se la enhavo estas bona, libroj ja bone vendiĝas, eĉ en nia malgranda merkato.

2. Mallegemo ne; malaĉetemo eble jes. La granda plimulto de la Esperanto-libroj estas vendata perpoŝte. Altiĝas la afrankokostoj kaj forte reduktiĝis la fidindeco de la diversaj poŝtoservoj. Pli kaj pli la legemuloj nur notas titolojn de verkoj, kiujn ili juĝas interesaj, kaj esperas iam dum iu renkontiĝo aĉeti ilin senafranke kaj senriske.

3. Mi havas la impreson, ke la merkato riskas iĝi supersaturita. Aperas jen kaj jen iu furorlibro, sed aperas bedaŭrinde ankaŭ multaj apenaŭ vendeblaj verkoj, kiujn libroservistoj tamen vole-nevole aĉetas kaj stokas, sed kiuj ne alte levas la Esperanto-kulturon, nek prosperigas la ekonomian farton de tiuj libroservoj. Eldonistoj devus pli forte kribri, kaj riski diri “ne” al tro entuziasmaj, sed ankoraŭ tro malmaturaj verkistoj. Ankaŭ mi kelkfoje falis en tiun kaptilon!


Maria SandelinMaria Sandelin (Svedio)

Blogposedanto

1. Tion mi ne scias, sed supozeble tiel estas, ĉar temas pri internacia tendenco.

2. Nu jes. Esperantlingvaj libroj konkuras kun neesperantlingvaj laŭ malegalecaj kondiĉoj pri la atento de legantoj kaj aĉetantoj. Kompare kun libroj eldonitaj en aliaj lingvoj, esperantlingvaj libroj ofte estas pli amatorece faritaj, kaj kiam temas pri la kvalito de la enhavo kaj pri la ekstero de la libroj. Krome mankas tiu kutima subteno de la ĉirkaŭa socio forme de la eduksistemo, bibliotekoj, librovendejoj kaj efika surmerkatigo. Aliflanke kiel kontraŭpezo al tiuj ĉi faktoroj ekzistas sento de lojaleco kaj identiĝo (al konatoj, al la movado, al la fenomeno Esperanto ktp.) kiu certe foje igas homojn aĉeti librojn en Esperanto kiujn ili cetere ne aĉetus.

3. Jes, oni povus pli atenti kion eldoni kaj kiel, atentante samtempe la merkaton kaj la propran integrecon, same kiel faras kvalitaj eldonejoj en aliaj lingvoj. Ekzemple, kiam temas pri beletraj tradukoj en Esperanto, oni ofte elektas klasikaĵojn, jam ekzistantajn en brilaj tradukoj nacilingve, pro kio la motivo de esperantlingva legado ŝajnas malforta. Mi multe pli volonte vidus tradukojn de nova, ankoraŭ malmulte konata kaj tradukata literaturo. Tiel Esperanto povus funkcii kiel vera literatura ponto. Mi tamen komprenas, ke en la praktiko ekzistas problemoj rilataj al tio kiu pretas traduki kion k. s. Ĉi-lasta do estas respondo ankaŭ al la punkto 2.


Humphrey TonkinHumphrey Tonkin (Usono)

Eksprezidanto de UEA

1. Kompare kun, ni diru, antaŭ tridek jaroj, verŝajne aperas pli da titoloj nuntempe. Pensu nur pri romanoj. Antaŭ kvardek jaroj ekzistis entute nur manpleno da romanoj en Esperanto. Nun la nombro plenigus almenaŭ du brakojn. Mankas, tamen, sento de librokulturo en Esperanto. En la epoko de Literatura Mondo, kaj poste la epoko de Norda Prismo kaj Nica Literatura Revuo — kaj eĉ la epoko de la unuaj numeroj de Literatura Foiro — oni kvazaŭ sekvis la karierojn de la verkistoj en Esperanto, kiuj rolis kiel publikaj figuroj. Tiu kerno de ĝenerale rekonataj verkoj kaj verkistoj mankas nuntempe: oni ne povas certi, ke kulturita esperantisto legis sian porcion de la poemoj de Kalocsay aŭ Auld, aŭ la noveloj de Francis. Kiel iam diris Oksforda profesoro pri iom simila problemo, “Tiam ekzistis literaturo; nuntempe estas nur libroj”. Tamen ekzistas kelkaj lumaj punktoj en la hodiaŭa ĉielo: la naskiĝo de Beletra Almanako, kiu eble iam ludos rolon similan al tiu de la menciitaj revuoj; iom pli konscia aliro al la Belartaj Konkursoj de UEA; la fondo de Akademio Literatura de Esperanto kiel posteulo de la iama EVA.

2. Mi konsentas kun tiuj, kiuj montras al la absolute primitiva organizado de la Esperanta libromerkato. Laŭ mia sperto, nur la eldonejo Mondial sisteme utiligas la rimedojn de Amazon kaj similaj retaj amasvendejoj. Kaj eĉ nia ĉefa libroservo (tiu de UEA) apenaŭ utiligas la normalajn modernajn praktikojn de librovendado. Estas apenaŭ kredeble, ekzemple, ke UEA pagigas de la aĉetantoj aldonan procentaĵon pro tio, ke ili utiligas kreditkartojn….

3. Reliefigi la literaturon pli klare en nia gazetaro kaj aliaj komunikmedioj; publikigi tie rekomendojn pri legindaj verkoj kaj bonajn recenzojn; krei vizitindajn retejojn al kiuj oni povas sin turni por frandi la Esperanto-literaturon kaj ekkoni la ĉefajn verkistojn; uzi la Universalajn Kongresojn kiel montrofenestrojn de nia literaturo; aperigi antologiojn, simplajn legaĵojn, seriojn de klasikaj verkoj — kaj ilin vendi efike; pli sisteme klopodi eldoni verkojn interesajn al la mezaj esperantistoj.

Mallonge: ĉion fari por krei librokulturon en nia Esperanto-komunumo. Jes, belus plialtigi la lingvan nivelon de la esperantistoj por ke ili pli avide legu — sed same belus legigi la esperantistojn por ke ili plibonigu sian lingvan nivelon….


Mao ZifuMao Zifu (Ĉinio)

Poeto

1. Sendube jes.

2. Certe. Nuntempe ne troviĝas tiu fako aŭ profesio de esperanto kiu povas vaste doni al oni panon. Lernante esperanton nur por distriĝi esperantistoj ne bezonas legi tiujn klasikajn librojn tradukitajn el naciaj lingvoj kiujn eldonistoj ŝatas senlace kaj senĉese publikigi. La klasikaĵojn ni konis kaj legis post kiam ni ellernis la literojn. En la merkato mankas verkoj legindaj originale en esperanto mem. Oni devas pruvi esperanton ĉiopova en kreado de novoj sed ne nur en renovigo de oldoj.

3. Unue, eldoni pli da originalaj verkoj, nepre ne ĉiam tradukojn el klasikaĵoj. Due, instigi verkistojn honorarie eble plibonigus la situacion. En la Esperanto-merkato mankas originalaj verkoj allogaj, ĉar verkistoj ne havas entuziasmon verkante senpage.


Madeleine de Zilah (Francio)

La Gazeto

1. Laŭ mi, ne. Sed mia vidpunkto estas limigita: la libroservo de La Gazeto estas modesta, la “klientaro” ne granda; ĉu eble pli elita, pli legema, pli avida je kulturo, ol la averaĝa esperantisto. Ekzemple, dum la ĉi-jara konferenco de OSIEK, la averaĝa nombro da aĉetitaj libroj estis 4 por unu partoprenanto. Krome, mirigas min, kiom da esperantistoj mendas rete aŭ poŝte, sen vidi la libro(j)n.

2. La “Granda Mondo” certe aĉetas kaj legas malpli ol la Esperanto-mondo. Mi vidis Esperanto-bibliotekojn imponajn ĉe laboristoj, aŭ ĉe mezaj oficistoj, funkciuloj, kiajn mi neniam vidus en nacia literaturo ĉe similaj ne-esperantistaj homoj. Simple, la kultura sento, la scivolemo, estas pli grandaj en Esperantujo, ol en la “Granda Mondo”. Almenaŭ en la eta Esperanto-mondo, kiun mi konas. Vi scias, ke ni vivas kiel ermitoj sur nia barko.

3. Paroli pri libromerkato, pli precize pri merkato, aŭ pri komerco, en nia Esperanto-mondo, ŝajnas al mi ne digne. Nia celo, almenaŭ mia, tute ne similas al tiu de la libromondo (eldono, vendo ktp). Konvinki homon, ke la plej granda riĉigo estas legado de bona libro; konscii, ke la plej granda kreaĵo de homo estas verkado de libro; jen, kio gravas; tio grandparte dependas de edukado.

En la (universitata) urbo, kie ni loĝis kiam ni estis sur grundo, malaperis tri librovendejoj dum la pasintaj 12 jaroj. Restas tri. Posedanto de unu el la tri kulpigas la reton kaj la supraĵajn konojn trovitajn en ĝi. Mi ne konsentas: ni trovas elstarajn informojn, sciigojn, eseetojn pri raraj temoj, kiuj, libroforme, utilus al tre malmulte da homoj, do tiaj libroj ne vendiĝus. Ni trovas librotitolojn elstarajn, lige kun niaj studoj ktp ktp.

Pri Esperanto gravegas, kiel Piĉ skribis oftege, ke ĉiu libro estu konata, ke abundu informetoj pri novaj libroj, eĉ se malfacile estas trovi bonvolemulojn kaj spacon en revuoj por recenzoj. 


“Evidente”: Esperanto praktikata

Dum kelkaj jaroj Jacques Tuinder, prezidanto de la fondaĵo Evidente, korespondis kun blinda kaliningrada esperantistino Ludmila Plungina. Multfoje ŝi sendis al Nederlando receptojn por okulvitroj, kiujn bezonas neriĉaj malbonvidantoj. Laŭ siaj eblecoj Evidente mendis la bezonatajn okulvitrojn kaj senpage havigis ilin.

Evidente strebas sendi fakulojn al neriĉaj landoj. Ĉi-novembre ili venis al Kaliningrado por esplori vidkapablon kaj elekti taŭgajn lensojn kaj muntumojn por la plej malriĉaj homoj. La socia organizaĵo “Defendo de rajtoj kaj antaŭenigo de interesoj de handikapitoj” zorgis pri la surloka realigado helpe de la regiona sociala ministerio. Esperanto servis kiel kontakt-lingvo.

450 personoj ricevis helpon de du spertaj oftalmologoj. Dum tri tagoj la teamo laboris en la ejo de Blindula asocio en Kaliningrado, dum la cetera tempo en maljunulejoj kaj en lernejoj por infanoj kun san- kaj vid-problemoj.

Unu vesperon Jacques Tuinder pasigis en agrabla kunveno kun kaliningradaj esperantistoj. Li rakontis pri siaj infanaĝaj impresoj, familio, profesiaj okupoj, sed pleje pri la agado de Evidente, precipe en afrikaj landoj. Donacojn ricevis kaj la gasto, kaj la gastigantoj.

Kelkaj kaliningradaj amaskomunikiloj interesiĝis pri la misio kaj intervjuis Jacques Tuinder kaj la organizantojn.

Halina Gorecka


Eŭropa Komisiono financas studadon pri “vehikla” lingvo

de Dafydd ab Iago el Bruselo

Preskaŭ ne eblas por unuopuloj superrigardi centojn da diversaj alvokoj, kiujn la Eŭropa Komisiono (EK) publikigas ĉiumonate. Kadre de la sepa esplor-programo por 2007–2013 EK publikigis alvokon al studado de la lingvoproblemo en Eŭropo.

Ĝis 13 jan 2009 oni povas sendi proponojn kiel elspezi maksimume € 2,7 mln por esplori la temon “Vehiklaj lingvoj en Eŭropo en la periodo de tutmondiĝo: historio, politiko, praktiko”. La kondiĉo de EK estas, ke la projektojn kunproponu almenaŭ tri sendependaj organizoj el la ŝtatoj de la Eŭropa Unio (EU).

Laŭ Ĵeromo Vaŝe la kondiĉoj por kandidatiĝo ne permesas multe da esplorado pri Esperanto. “Laŭ la titolo, ĉiuokaze la lingvo internacia povus esti nur eta parto de la esplorata kampo. Se entute la plenumantoj atentos ĝin, tio estos granda atingo ene de malgranda kaj malmulte atentata dokumento inter miloj da similaj dokumentoj”, — rimarkas la franco. Li ankaŭ notas en la retforumo de Libera Folio la grandan laboron bezonatan por kandidatiĝo pro la formalaĵoj, kiuj postulas, ke proponanto konsistu el almenaŭ tri jure sendependaj organizaĵoj.

“Ĉi tiu alvoko ŝajnas defio al esperantistaj spertuloj, por ke ili organizu sin kaj montru la efikon de Esperanto”, — opinias José Manuel Gaspar Martins, portugala profesoro kaj membro de esperantista Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo. “Post tiom da malagrablaj spertoj pri EU kaj Esperanto, ĝi povas esti provo ĉu montri akcepton por klarigi la eblecojn de Esperanto, ĉu montri ke la esperantistoj eĉ ne sukcesus organizi tian proponon”. Gaspar Martins pretas kunlabori — el la socia-ekonomika vidpunkto — pri propono. Sed li bezonus spertulon pri lingvistiko aŭ por gvidi la proponon.

Amin Maalouf (Foto de la Audvida Departemento de EK)Ankaŭ ne promesodona estas la ĝisnuna sinteno de la Komisiono pri la angla. Plej freŝan ekzemplon donis la laborgrupo, kunmetita de Leonard Orban, kiu respondecas en EK pri multlingvismo (LOdE, 2008, №4). La Proponoj de la Grupo de intelektuloj por interkultura dialogo, publikigitaj en septembro 2008, diras ke la elekto de lerninda(j) lingvo(j) estas “persona afero”. Ĉi tiu grupo, gvidata de Amin Maalouf, libana aŭtoro kaj franca ŝtatano, proponis, unue, lingvon de komunikado laŭ la nivelo de “internacieco” kaj, due, lingvon persone adoptitan.

Ankaŭ Orban, en gazetara konferenco, substrekis ke EK ne povas doni “internacian statuson” al iu lingvo, ĉar en EU nur ŝtatoj-membroj havas la plenan kompetenton organizi siajn eduksistemojn. Tamen en la situacio, kie ĉiu lingvo-komunumo batalas kontraŭ la aliaj, Orban evidente ne mencias, ke la angla pli kaj pli gajnas.

En la nuna alvoko de EK pri studado de vehiklaj lingvoj en Eŭropo oni povas vidi ankaŭ la deziron plifortigi la konojn kaj argumentojn pri la lingva aspekto de la tutmondiĝo. La politiko de EK ekde 2002 nur proponas, ke ĉiu EU-civitano eklernu du lingvojn. Kompreneble tio ankaŭ reprezentas bonan kompromison inter Francio, Germanio kaj Hispanio — kaj diversgrade Italio — pri la merkato por lingva studado. Sed neniu povas konkurenci kun Anglio, kiu enpoŝigas pli ol 15 miliardojn da eŭroj jare danke al la vendado de sia lingvo al fremduloj. 


Ukrainio: por pli da inform-sekureco

Laŭ la kieva inform-agentejo Novyj Region, Ukrainio kontraŭstaros enportadon de presaĵoj el Ruslando kaj Bjelorusio.

Bohdan ChervakLa 12an de novembro pri tio skribis en la ukrainia tagĵurnalo Denj (Tago) direktoro de la ŝtata amaskomunikila departemento Bohdan Ĉervak.

Laŭ li temas pri kultura ekspansio, ĉar la ukrainian libromerkaton 90-procente plenigas libroj el Ruslando kaj Bjelorusio, kaj en la orientaj kaj sudaj regionoj de Ukrainio ukrain-lingvaj presaĵoj preskaŭ forestas. Tio malhelpas al la funkciado de la ŝtataj kaj justicaj organoj, de la lernejoj, de la medicinaj, sciencaj, kulturaj kaj socialaj instancoj.

«La libro estas ne nur grava apartenaĵo de la nacia kulturo kaj de la popola spirito, ĝi estas ankaŭ grava faktoro, influanta la staton de la nacia inform-sekureco, same kiel radio, televido, gazetaro kaj interreto», — asertis la departementestro, kaj atentigis, ke en Ukrainion devas ne penetri kontraŭukrainaj presaĵoj el Ruslando.

«La batalon por la ukraina libro oni povas gajni nur ĉe komunaj koordinitaj agoj de ĉiuj ŝtataj organoj, ankaŭ de tiuj, de kiuj dependas la ŝtata inform-sekureco: Ŝtata Doganservo, Ŝtata Impostadministracio, Ŝtata Limgardista Servo, Ukrainia Sekurecservo k. a.», — konkludas Bohdan Ĉervak.

«Sed La Ondo de Esperanto pro eventuala malpermeso enlasi en Ukrainion presaĵojn el Ruslando ne havos damaĝon kompareblan kun la malpermeso enlasi en Ruslandon La Esperantiston en la jaro 1895», — komentas Halina Gorecka, la eldonanto de La Ondo, ĉar ĉi tiu internacia magazino havas nur … du abonantojn en Ukrainio. — «Kaj al ili ni jam longe sendas la revuon el Pollando», — ŝi aldonas kun rideto.

Ibrahim Bryzgalov


Manĝi marmeladon sur fotelo ne estas facile aŭ: pri kelkaj problemoj de semantika strukturado

de Michel Duc Goninaz

Enkonduke: Karakterizaĵoj de la esperantlingva leksiko

Kiel en ĉiu ajn leksiko, la morfemoj de Esperanto estas arbitraj. Arbitraj estas ankaŭ ilia nombro kaj iliaj interrilatoj. La bildigo de la eksterlingva mondo estas organizita diverse laŭ la lingvoj, sed en neniu ĝi estas strukturita sistemece laŭ la principo de la sciencaj nomenklaturoj. La leksikaj unuoj prezentas do interpretojn de la socia sperto en “semantikaj kampoj”, loze organizitaj. Unu leksika unuo povas aparteni al pluraj tiaj kampoj. Ekz-e domo apartenas al la aro “loĝejoj” en la serio “domo, palaco, kabano, barako…”, al la aro “ejoj por diversaj funkcioj” en la serio “domo, kastelo, preĝejo, magazeno…”. La sola rimedo por iom strukturi la leksikon estas la eltrovo de signiferoj submorfemaj, kiuj povas informi pri la diferencoj inter samkampaj terminoj.

Tio ne signifas, ke tia analizo ĉiam sukcesas. Laŭ atestoj de akademianoj, “estas nemalmulte da vortoj kiel kekso, biskvito, vermiĉelo ktp, kies senco tre malsimilas en diversaj partoj de Esperantujo”. “X kaj mi lastatempe partoprenis diskuton pri tio, kio estas marmelado por anglo, germano kaj ruso, kaj en la fino oni devis helpi sin per bildoj por kompreni, pri kio oni parolas”. La sola malĝustaĵo en tiu rimarko estas, ke la diferencoj ne dependas nepre de la nacieco, eĉ ne de la nacia lingvo. Ene de la sama lingvo ekzistas tiaj diverĝoj, do nemirinde, se ankaŭ en Esperanto: por Parizano écurie entenas nur ĉevalojn, por Savojano ĝi entenas precipe bovinojn. Konataj estas la sencodiferencoj inter la samaj anglalingvaj vortoj en diversaj partoj de Anglalingvio. Sed ni konfesu, ke la malsamaj interpretoj de marmelado malpli gravas, ol tiuj de libereco.
 

En la Akademia diskuto oni provis 
solvi la problemon brakseĝo (maldekstre)
/ fotelo (dekstre) per bildaj argumentoj.

Ĉu la “skemismo” de Esperanto povas helpi en la klopodo pri strukturado?

La skemismo de Esperanto, ofte emfazata de la propagandistoj, signifas nur, ke por iuj vortoserioj nia lingvo imitis kaj plivastigis regulaĵojn, ekzistantajn en iuj aliaj lingvoj. Tiu skemismo evidentiĝas per la vasta uzado de derivaĵoj kaj kunmetaĵoj. Sed tio ne signifas, ke la kunmetitaj elementoj liveras la sencon de kunmetaĵo, kiu estas ĉiam arbitra kaj konvencia. Zamenhof kaj la postaj gramatikistoj rimarkigis kaj akceptis, ke ne ĉiuj kunmetaĵoj estas “logikaj”, ke iuj povas esti nomataj “idiotismoj” aŭ “esperantismoj”: J. Wells donas la ekzemplojn de kamparo, vortaro, vagonaro, sed al la listo povas aparteni registaro, fervojo, terpomo, voĉdono, necesejo, amindumi, neforgesumino, kaj ĝi povas esti eĉ pli longa, ĉar la plej uzataj kunmetaĵoj estas fakte novaj leksikaj unuoj, kies sencon oni devas lerni, kaj por kiuj multaj lingvoj havas apartajn radikojn, ekz-e lernejo, preĝejo, tranĉilo k.a. Kiel prave rimarkigis Edmond Privat, “kiam oni diras mirinda oni ne pensas pri miri”.

La skemismo estis oportuna por la aŭtoro de la unua leksiko de Esperanto kaj restas tia ĝis certa grado por la lingvouzantoj, kiam temas pri serioj, kiuj en etnaj lingvoj prezentas elementojn de reguleco: ad-vortoj por agoj, in- kaj id-vortoj por bestoj, ist-vortoj por profesiuloj, mal-vortoj k.a., sed eĉ por tiuj aroj oni ne parolu pri “logiko”, ĉar ĉiam enestas konvencio, “silenta interkonsento” pri la atribuota senco: ist ne esprimas la samajn rilatojn en fizikisto, pianisto, dentisto; same in ne esprimas la samajn rilatojn en virino, katino, fratino.

Oni rajtas diri, ke la kunmetaĵoj de Esperanto estas pravigeblaj, ĉar ili samvaloras, kiel simplaj radikoj en iuj aliaj lingvoj (lernejo = école, Schule, iskola k.a. ) aŭ en Esperanto mem: voĉdoni = baloti, neforgesumino = miozoto. Leksikografo donos pri miozoto difinon pli-malpli precizan (“genro el boragacoj, kun skorpioidaj cumoj el radformaj floroj”) dum simpla lingvouzanto eble diros: “ĝi estas floro”. Sed neforgesumino, kun 5 morfemoj anstataŭ 1 (se ne kalkuli la komunan -o), ne donas pliajn informojn. Ĝia sola, tamen grava, pravigo estas ĝia metaforeco kaj poezieco.

Obĵeteblas, ke multaj kunmetaĵoj estas senpere analizeblaj: manĝoĉambro probable ne bezonas difinon, diference de salono. Sed preĝejo ja bezonas difinon, same kiel templo, kaj terpomo, kiu ja ne estas pomo, bezonas difinon, same kiel pomobatato. Fingringo restos misteraĵo por iu, kiu nenion scias pri la mankudrado — kaj la franclingva estas multe pli simpla. Ferindustrilaboristino estas rapide deĉifrebla malgraŭ sia komplekseco. Sed naftokrizo estas komprenebla, nur se oni akiris informojn pri la reala situacio, aludata per la vorto krizo.

La arbitreco de la leksiko klarigas, ke vortoj apartenantaj al samaj semantikaj kampoj ne havas la saman strukturon, kaj tiu konstato ne bezonas la apogon de iu teorio pri laŭdira “gramatika” karaktero de la “radikoj”: la gurdata paro broso/kombilo, la multaj paroj, kiaj salono/kuirejo, advokato/juĝisto, neniel povas pravigi “gramatikan” pritrakton de tiu fenomeno, precipe se oni ekzamenas parojn, kiaj virtuozo/muzikisto, emerito/pensiulo, tajloro/ŝuisto, ruso/usonano, Usono/Rusujo, en kiuj la teorio pri la “gramatika karaktero” neniel povas aplikiĝi. 


Kerne: Kio estas seĝo?

C. Piron asertis, ke fotelo estas speco de seĝo, kio subkomprenigas, ke la termino fotelo eble senutilas, ĉar brakseĝoapogseĝo povas sufiĉi – al kio Waringhien rebatis, ke seĝo respondas al la franclingva chaise ne al siège: ambaŭ fotelo kaj seĝo estas do subspecoj de sidiloj. La problemo, naskiĝinta pro la nekoheraj nacilingvaj tradukoj de la Universala Vortaro de la Fundamento, plu daŭras: dum nelga diskuto ene de la sekcio pri la ĝenerala vortaro de la Akademio, aŭdiĝis eĉ la propono “maloficialigi” la vorton fotelo, uzatan de unu jarcento kaj oficialigitan en la 8-a Oficiala Aldono antaŭ pli ol tridek jaroj. Fotelo troviĝis en la vortaroj de Verax (1910), Boirac (1909), Wüster (1923), ĉar ĝi estis uzata de Kabe en la traduko de La Faraono (1907). Malfacilas ĉi-foje kulpigi la francojn, ke ili kreas neologismojn, aldonante -o al franclingvaj vortoj: la franca formo fauteuil, de ĝermana deveno, certe kontribuis al la internaciigo de tiu termino, sed Kabe evidente prenis la esperantlingvan fotelo el la pola lingvo (oni devas logike konjekti, ke li ne prenis ĝin el la hungara, kvankam la rezulto estus sama!). Ignoreblas la anti-fotela interveno, kiel avataro de la anti-neologisma fanatikeco. Sed la starigitan problemon oni ne povas forĵongli, ĉar kelkaj argumentoj, uzataj dum tiu diskuto, rivelis, ke akademianoj ne havas la saman koncepton pri tiel simpla objekto. Jen ili kun miaj komentoj:
Tiuj, kiuj parolas pri “fotelo” kaj supozas, ke ĉiuj esperantistoj kaptas la diferencon inter tiu nocio kaj “brakseĝo”, eraras en sia supozo. Bonvolu ne trudi al ni ĉiuj diferencon, kiun perceptas nur kelkaj.
Sed uzi vorton, kiun eble ne ĉiuj uzas, ne signifas “trudi” ĝin al aliaj.
“fotelo”n mi neniam uzas. Aliflanke, “seĝo” por mi estas supernocio, ankaŭ tabureto por mi estas speco de seĝo, samkiel la seĝoj en aŭto aŭ aŭtobuso.
Por tiu kolego, seĝo estas ia ajn sidilo. Tio ŝajne ne kongruas kun la plej kutima uzado de tiu termino.
Por mi franco, la diferenco inter “fotelo” kaj “brakseĝo” tute ne estas klara <…>. La ofico de franca Akademiano nomiĝas “fotelo”, sed en la Akademio de Esperanto oni eĉ ne havas brakseĝojn…
Evidente la franca lingvo havas nur unu vorton por fotelo kaj brakseĝo. Sed Esperanto ne estas la franca lingvo. Koncerne la Akademion, R. Schwartz estis certe influata de la prestiĝa nuanco de la vorto fotelo, kiam li skribis:
Pli bone estas diri
stultaĵojn, kiel mi,
ol ronki sur fotelo
de la Akademi'.
En la itala estas tute klara distingo inter la simpla “sedia a braccioli” (brakseĝo) kaj “poltrona” (fotelo). Mi ne vidas kaŭzon forsarki unu el la du terminoj, kiuj nur laŭ unu eco koincidas: la fakto ke oni povas apogi la brakojn. Abunda nombro da aliaj kvalitoj (ŝtofa remburo, sidkomforto, eventualaj flankaj vandoj de la sido ĝis la brakapogilo, prezo ĉe teatro, ktp) malkoincidas, kaj tio pravigas la ekziston kaj cetere jam abundan sendamaĝan kaj senĝenan uzadon de la du malsamaj terminoj.
Esperanto ankaŭ ne estas la itala lingvo, sed la konstato, ke ambaŭ lingvoj prezentas la saman diferencon inter brakseĝo kaj fotelo, estas tute ĝusta.
Plej verŝajne la komenca signifo de “brakseĝo” kovris pli vastan semantikan kampon; ĉe la apero de “fotelo” kiu okupis sian pli malvastan kampon, la signifo de brakseĝo laŭgrade restriktiĝis al tiu parto de la komenca kampo ne kovrita de “fotelo”.
Tio estas tute ĝusta analizo, aplikebla al la tuta semantika sistemo. Kiam aperas nova termino, tio ŝanĝas la semantikajn limojn de tiuj, kiuj apartenas al la sama kampo.
Certe la NPIV-difino de “fotelo” kiel simpla sen-plua-vorta sinonimo de “brakseĝo” neglektas nuancojn kiujn verŝajne tamen multaj uzantoj sentas; do oportunus formuli pli bone tiun difinon, anstataŭ forsarki la terminon.
Tiu ĉi rimarko tute ĝustas, kaj mi volonte faras memkritikon. Dum la reviziado de PIV, mi malprave neglektis la diferencon inter fotelo kaj brakseĝo. Tamen la Akademio jam donis tute prudente en la 8-a Oficiala Aldono (1975) ĉiujn necesajn detalojn por kompreni la semantikan enhavon de fotelo:
fotel-o. Komforta kaj sufiĉe ampleksa sidilo, kun brak- kaj dors-apogiloj, por unu persono. (Ordinare, la fotelo estas malalta kaj ĉiuflanke kusene remburita, dum la brakseĝo, pli malpeza, havas apartajn brakapogilojn kaj pli similas al ordinara seĝo).
Klaras, ke tiu difino ne ampleksas ĉiujn uzojn de la franclingva fauteuil (kiu povas esti el tolo, vimento ks). Tie montriĝas, ke PIV (ankaŭ la nova) malprave difinas fotelon kiel simplan sinonimon de brakseĝo. Aliflanke, la diskuto montris, ke pluraj akademianoj ne atentis la difinon, donitan de la Akademio antaŭ pli ol 30 jaroj.

Tiu diskuto pri fotelo unuavice starigas la problemon pri la senco de seĝo, kiu, inter aliaj nomoj de sidiloj, (benko, benketo, tabureto, skabelo, sofo, kanapo, divano, trono) estas certe la plej ofte uzata. Ŝajnas, ke ĝi entenas la jenajn signiferojn: (supernocio: sidilo) kun piedoj, por unu persono, kun dorsapogilo. La difino de PIV (“meblo, destinita por la sido de unu persono.”) estas do nesufiĉa. Laŭ PIV ekzistas ankaŭ apogseĝobrakseĝo: “seĝo kun dorso kaj brakoj por sin apogi sidante”. Sed la registrado de kromseĝo, faldseĝo, ferdekseĝo, ĥorseĝo, klapseĝo, rulseĝo, pufseĝo, al kiuj oni povus aldoni la sintagmon la Sankta Seĝo, donas la impreson, ke seĝo en tiuj kunmetaĵoj havas la tre vastan sencon de sidilo. Sed tio ne plene veras, kiel atestas la ekzisto de la terminoj tabureto, skabelo, trono, fotelo (se konsideri nur la unupersonajn sidilojn). Eble pli ĝustas akcepti, ke seĝo okupas centran, kvazaŭ hegemonian lokon en la konstelacio de la sidiloj, sen esti vera “supernocio”.

Fotinto dum akademia kunsido rimarkigis la cheeston kaj de braksegho kaj de fotelo. (Fotis F. Lo Jacomo)Kiel por la marmelado, unu diskutanto provis solvi la problemon brakseĝo/fotelo per bildo, kaj fotinto dum akademia kunsido rimarkigis la ĉeeston kaj de brakseĝo kaj de fotelo. Feliĉe, la Ŝvarca konjekto ne praviĝis.

Tiu eta diskuto montris, ke en nia lingvo kiel en aliaj, la semantikaj limoj ne estas fiksitaj sennuance kaj senŝanĝe laŭ iu abstrakta logiko. Strebo al interkompreniĝo postulas tre atentan analizon de la signiferoj de la vortoj reale uzataj, por determini la interrilatojn de terminoj semantike najbaraj.

Notoj

1. Vidu ekzemplojn en la ĉapitro “semantiko” de la verko de J. Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto.

2. En la sama verko.

3. En Esprimo de sentoj en Esperanto, malnova verko plu releginda.

4. “La problemo estas solvita!” — ekkriis Zamenhof (laŭ la letero al Borovko), sed malprave li konkludis, ke la derivitajn aŭ kunmetitajn vortojn “oni ne devas aparte ellernadi”.

5. En La bona lingvo.

6. En privata letero, ne publikigita.


Iom pala pro la rusto

La Nobel-premio por literaturo estas bedaŭrinde ankoraŭ unu el la plej prestiĝaj premioj de la mondo. Ĉiuj memdeklaritaj spertuloj klopodas diveni la gajnonton, sed ofte la komitato surprizas ne nur ilin, sed ankaŭ la legantojn. Ofte pro stranga elekto.

La nekonsideritoj

En 2008 estis alimaniere. Jam komence de oktobro ni sciis, kiu ne gajnos la premion. La konstanta sekretario de la Sveda Akademio, Horace Engdahl, deklaris en intervjuo al AP, ke ne hazarde tiu premio plej ofte iras al verkisto en Eŭropo, ĉar tie li vidas la centron de la monda literaturo. Eŭropo allogas persekutitajn verkistojn de Azio kaj Afriko. Kaj pro tio, daŭrigis Engdahl, Usono estas tro izolita ĝuante sian propran fipopularan kulturon por esti grava. “Usono ne tradukas sufiĉe por partopreni la grandan dialogon de la literaturoj”. Kaj la amaskulturo malaltigas la kvaliton.

Al la akademia sekretario ne mankas memfido. Ni do sciis sufiĉe frue, ke nek Thomas Pynchon, nek Don DeLillo, nek Philipp Roth, nek Richard Ford, nek Anne Tyler, nek John Updike, nek Joyce Carol Oates, nek Cormac McCarthy, nek E. Annie Proulx, nek Edward P. Jones, nek T. C. Boyle, nek Paul Auster, nek Jonathan Franzen, nek Siri Hustvedt, nek Jonathan Safran Foer (la listo povus esti pli longa) iam ricevos la premion, se ĉio iros laŭ la opinio de Engdahl. Plej trafe komentis tiun arogantan sintenon Giles Foden en The Guardian: “Bullshit”. Poste Engdahl iom indigne sentis sin miskomprenita, sed verdire, kion eblas miskompreni en liaj simplaj eldiroj?

La Akademio de Nesciantoj

La dua deklaro de Engdahl estas eĉ pli ekster la tagordo. Ekzemple, ke en Usono verkas preskaŭ nur Khaled Hosseini (el Afganio), Chimamanda Ngozi Adichie (el Niĝerio), Bei Dao kaj Ha Jin (Ĉinio), Daniel Alarcón (Peruo), Norman Manea (Rumanio), Gary Shteyngart (naskiĝis en “St. Leninburg”), Aleksandar Hemon (Bosnio), Horacio Castellanos Moya (Salvadoro) kaj multaj aliaj, kiuj donas freŝajn impulsojn al la literaturo de Usono kaj gajnas premiojn tie. Estas ĉagrenige ke homo, kiu tiom klare malkonas la nuntempan literaturon, administratas la plej gravan literaturan premion en la mondo.

Le ClezioLa Premiito

La Komitato do elektis verkiston el Eŭropo, Jean-Marie Gustave Le Clézio. Oni povas demandi: pro kio? Same kiel Pinter aŭ Lessing li jam pasis la pinton de sia kreiveco. Post 1980 ne venis multe da valoroj verkoj de Le Clézio, sed vico de preskaŭ modele malbonaj verkoj.

Sed ni komencu je la origino. En la 50aj jaroj regis en Francio la nova romano: abstraktaj romanoj aŭ speco de “intelekta gimnastiko” tedega por la publiko. Kiam en 1963 Le Clézio publikigis la romanon La Protokolo, la kritiko vidis en tiu “bela junulo de Nico” revenon al pli tradiciaj formoj. Le Clézio tamen ne komplete lasis la eksperimentojn.

Terra amata (originala titolo de romano de 1967) eble estas la plej eksperimenta lia verko. Li uzas diversajn kodojn (morsan alfabeton, gestlingvon, desegnan lingvon transformitan al vorta priskribo, fremdajn lingvojn) kaj aplikas diversajn stilekzercojn. Li ankaŭ inkluzivas la leganton en la verkon. La verkisto skribas, sed la verko estiĝas nur en la kapo de la leganto. Kaj eĉ post finlegado la universo de la romano ankoraŭ ne finiĝas. La lastaj vortoj al la leganto estas: “Nun estas via vico por kunagi”.

La juna Le Clézio eksplikis sian filozofion en la esearo La materia ekzisto. Tamen la demando (de kie? — kien?) ne estas originala, nek estas la respondo. Ĉiu studento de filozofio povas doni similajn respondojn post la unua semestro.

Tiuepoke Le Clézio draste draŝas la kapitalistan okcidenton (eble pro tio li fariĝis taŭga kandidato por la komizoj en Stokholmo). La urboj ne estas loĝeblaj, postkuri materialajn valorojn estas vanto kaj tiel plu, mallonge: universala mizero. La vivo estas tragika. Ni ne bezonas francan junulon por scii tion, sed Le Clézio diras tion en originala maniero, foje eĉ en brila maniero. Iom post iom liaj protagonistoj lernas forlasi la opresan socion, do la okcidentan civilizacion. La feliĉon eblas retrovi vivante en agordo kun la naturo, ju pli sovaĝe kaj ekzotike, des pli feliĉe. La plej grava verko de tiu tendenco estas probable La Dezerto (1980). Lajla estas infano de l' dezerto kaj kredas je la fortoj de la naturo. Ŝi devas portempe vivi “inter la sklavoj” en Marsejlo, sed fine ŝi sukcesas reveni al la perdita paradizo, la dezerto. Kaj ekde tiam li remaĉas la modelon de La Dezerto, foje kun iom da sukceso, kaj tiam li estas kiel Rousseau je reduktitaj kalorioj, pli ofte tamen sen troa sukceso kaj tiam li kvazaŭ paŭsas La Bluan Lagunon.

Alternativoj?

Akademio Goncourt donis sian premion ĉi-jare al Atiq Rahimi, rifuĝinto el Afganio, la premion Booker ricevis Aravind Adiga el Bharato, kaj tiel plu. La literaturo, juna kaj aŭdaca, ankoraŭ troveblas. Tiuj verkoj eble ne estas perfektaj, sed ili plenas de entuziasmo kaj spiras novan vivon en la literaturon. Por ricevi la Nobel-premion por literaturo necesas esti ankoraŭ vivanto. La rusto en la skribomaŝino ne ĝenos la sekretarion.

Epilogo: kaj plu misjuĝoj

Ekde 2005 la mafio (pli precize: la Camorra) en Italio minacas la vivon de la verkisto Roberto Saviano. Li priskribis la metodojn de tiu krimorganizaĉo. Kaj tio finis la privatan vivon de Saviano. “Mi volas aĉeti propran domon, mi volas enamiĝi, manĝi kun miaj amikoj…”, — diris Saviano, kiu praktike estas en la kaptiteco de la mafio. Por rehavi sian propran vivon, Saviano pripensas forlasi Italion. Tio ja signifus venkon de la mafio… malvenkon de demokratio. Tiamaniere interpretas manpleno da nobelpremiitoj (Dario Fo, Miĥail Gorbaĉov, Rita Levi Montalcini, Günter Grass, Orhan Pamuk kaj Desmond Tutu) en preskaŭ senprecedenca ondo da solidareco kun Saviano.

Nur la Sveda Akademio kaj ties sekretario postulas, ke ili ne “enmiksiĝu en politikaj aferoj”. Por Engdahl temas pri “nura polica afero”. Ĉu li rapide forgesis, ke li fanfaronis pri Eŭropo kiel tereno de libera esprimo? Kun la ago de tiu sekretario la Nobela premio draste kaj rapide perdos sian moralan valoron. Bedaŭrinde kaj ankoraŭ senbremse.

Wolfgang Kirschstein


Nia trezoro

Impona, sed ankoraŭ amatora

OV, LZ, PVZ: sub ĉi sigloj kaŝiĝas kaj resumiĝas tri etapoj en la editorado de la Zamenhofa verkaro. En 1929 unuan provon realigis la germano Johannes Dietterle (1866–1942) per sia Originala Verkaro kiu celis kunigi la tiam konatajn traktaĵojn, artikolojn, paroladojn, leterojn kaj poemojn de Zamenhof. Baldaŭ post la dua mond-milito (1948) la franco Gaston Waringhien (1901–1991) prezentis du volumojn kun Leteroj de Zamenhof, ĉefe al la esperantistaj aktivuloj en Francujo ĝis 1914. De tiam, ie kaj tie, sed ankaŭ en libro-forma leter-kolekto de Adolf Holzhaus (1892–1982) aldoniĝis multaj novaj korespondoj tiel, ke inter 1973 kaj 1992 la japano Itô kanzi (1918–2005) povis entrepreni la sisteman kolekton de la konata materialo. Al sia entrepreno li donis la barokecan nomon (ĉiam per la tipaj minuskloj de Itô): iam kompletigota plena verkaro de l. l. Zamenhof. Ĝi dividiĝas en tri sekciojn:
I. Volumoj 1–10 bis (fakte 16 volumoj): 1973–1992. 5817 p. Ili entenas la kompletan originalan verkaron de Zamenhof en kiu la leonan parton prezentas leteroj.
II. Tradukoj (7 volumoj): 1984– 1990. 3687 p.
III. Aldonaj dokumentoj (10 volumoj): 1982–1992. 2993 p.
Por faciligi la konsulton ĉefe de la korespondo kaj por restarigi plene la principon de la kronologio, Itô aldone aperigis tri-voluman eldonon iom reviziita plena verkaro de l. l. Zamenhof (1989–1991) kun entute 2981 paĝoj.

Kvazaŭ ĉi 35 volumoj ankoraŭ ne sufiĉus, li realigis alian ambician planon: rehavigi, per fotorepresoj, ĉiujn verk(et)ojn aperintajn inter 1887 kaj 1899. Tiujn titolojn el la pratempo de Esperanto li nomis (kiel jam pli frue Waringhien) inkunabloj kaj kunigis ilin en serio tute senprecedenca: ludovikologia dokumentaro kun sume 21 volumoj kaj 9685 paĝoj. La reeldonon de la Kolekto aprobita de Zamenhof li ja ankoraŭ planis, sed ne plu povis efektivigi.

Sed ni turnu nin al la 16 volumoj de PVZ en ties unua sekcio, la vera kerno de PVZ. Kiel Itô aranĝis ilin?

Kiel kreskinta organika tuto la volumaro dividiĝas fakte en du seriojn: la efektivaj originalaĵoj (artikoloj, paroladoj, sed ĉefe leteroj):

PVZ 2 (1974): 1887–1891: ni laboru kaj esperu!
PVZ 3 (1974): 1892–1895: antaŭen al laboro!
PVZ 4 (1975): 1896–1900: tamen la afero progresas!
PVZ 6 (1979): 1901–1904: kun gradaj paŝoj eksterlanden!
PVZ 7 (1980): 1905–1906: klopodis organizi, sed vane!
PVZ 8 (1980): 1907–1908: por kaj kontraŭ reformoj!
PVZ 9 (1991): 1909–1917: mortinta, sed senmorta!
PVZ 10 (1985): 1887–1917: postrikolto de ludovikaĵoj
Kiel videble, la titoloj de ĉi ok volumoj iel signalas etapojn en la esperantista vivo de Zamenhof kun ties suproj kaj malsuproj, malfaciloj kaj sukcesoj. Ĉirkaŭ ili orbitas aliaj ok volumoj kun aldonaj dokumentoj, klarigoj kaj suplementoj:
PVZ 1 (1973; 2. eld. 1987): unuaj libroj por esperantistoj
PVZ 1bis (1979): la inkunabloj de esperanto
PVZ 5 (1976): hebreo el la geto: de cionismo al hilelismo
PVZ 6bis (1988): la franca periodo de esperanto kaj louis de beaufront
PVZ 7bis (1984): la neforgeseblaj kongresoj
PVZ 8bis (1989): kiel esperanto venkis?
PVZ 9bis (1989): konfliktoj inter esperantistoj
PVZ 10bis (1990): milito ĉion detruas: 1912–1914
En ili Itô komentas la tekstojn de Zamenhof kaj por la nun-tempa leganto metas ilin en la historian kuntekston. Tiele ni ekscias pri la paralelaj klopodoj de Zamenhof pri religia superstrukturo (hilelismo/homaranismo), pri la rolo de Louis de Beaufront kaj aliaj pioniroj en Francujo kaj pri la emocia-stabiliga rolo de la fruaj kongresoj. PVZ 8bis aludas al simila titolo de Lev Ivanoviĉ Ĵirkov (Kial venkis Esperanto?, 1931), kies kvintesenco estis, ke la inerto de la poŝtmarko-kolektantoj venkis la konkurencon de Ido. Kvankam la abundo de la materialo imponas, ĝi impresas tro senkohera kaj ne spertis la homogenigon kiun Itô faris al la tekstoj mem per la menciita tri-voluma originalaro. Ja sentiĝas la bezono de konciza scienca komentario al la tekstaro de Zamenhof, ties scenejoj kaj la roluloj tie agantaj.

En 1987, okaze de dua eldono de sia PVZ 1 Itô humure kaj ironie memoris pri mia kritiko el 1973 (“valora, sed diletanta”), sed neniam kuspiĝis pro ĝi. Male, ĝis la fino ni havis frukto-donan kunlaboron el kiu enhave profitis lia entrepreno. Formale kaj procedure mi lin lasis: neniu kontestos la apartan ĉarmon de liaj postparoloj nek eĉ de lia cigno-kanta pri nia pvz-ado (2004), des malpli de liaj interesaj demandoj kaj atentoj pri aspektoj en la vivo de Zamenhof (kies “senlegendan” biografion li verkis en 1982) kaj de la historio de Esperanto de li verkita en 1998, sed ĉio ĉi restos ligita al lia aparta personeco kaj ne liberigos la futuran zamenhofan filologion de la dirita neceso pri scienca komentario nek de la restarigo de aŭtentaj tekstoj surbaze de ankoraŭ ekzistantaj originaloj kaj/aŭ faksimiloj. Eble tiel estiĝos la fine kompletigita plena verkaro de zamenhof. Ĝis tiam la nuna kolekto servos tiel al la amatoroj kiel al la biografoj de Zamenhof. Ĝia disponeblo en grandaj sciencaj bibliotekoj tial tre dezirindas. Certe la impona verkaro postlasita de Itô kanzi kronas, sed espereble ankaŭ finos la epokon de amatoreco.

Bibliografiaj notoj

ZAMENHOF, L. L.:

Originala verkaro. Kol. kaj ord. de Joh. Dietterle. Leipzig: Hirt, 1929. 604 p.

Leteroj. La tragedio de lia vivo […]. Prezentado kaj komentado de G. Waringhien. Paris: SAT, 1948. 2 vol. 767 p.

Leteroj. [Ed.] Adolf Holzhaus. Helsinki: Fondumo Esperanto, 1975. 329 p.

Iam kompletigota plena verkaro de L. L. Zamenhof. Kioto: Ludovikito, 1973–1992. 18 vol. 5817 p.; Parto dua. [Tradukoj.] 1984–1990. 7 vol. 3687 p.; Parto tria. 1982–1992. 10 vol. 2993 p.

Iom reviziita plena verkaro. Originalaro. Kioto: Ludovikito, 1989–1991. 3 vol. 2750 p.

Ludovikologia dokumentaro. Kioto: Ludovikito, 1991–2004. 21 vol. (1–19, 25–26). 9685 p.

Reinhard Haupenthal


Dorota TerakowskaLa kvina telero

Novelo de Dorota Terakowska

La kvina telero de la kvakova ĵurnalistino kaj verkistino Dorota Terakowska (1938–2004) aperis en ŝia kolekto Homo, jen la bona adreso (Dobry adres to człowiek, 2004). La eldonejo Wydawnictwo Literackie, post interkonsento kun la heredantoj de Dorota Terakowska, permesis senpage aperigi la Esperantan tradukon en La Ondo.

Vigilio (pole Wigilia) estas antaŭkristnaska familia vespermanĝo en Pollando. En ĝi oni dividas blankapanajn oblatojn, bondeziras, kaj manĝas dek du senviandajn pladojn (la menciitaj ravioloj, pole uszki, estas farĉitaj ne per viando), inter kiuj devas esti fiŝaĵo. Tradicie sur la vigilia manĝotablo estas malplena telero por neatendita gasto.


Mian neantaŭviditan vigilian teston pri homeco mi plenumis apenaŭ mezbone. Estas vero, ke plej multajn embarasojn kaŭzas al ni niaj propraj infanoj, kaj ĝuste ili plej rapide malkaŝas nian malperfektecon.

Ĉiujare, kiam miaj filinoj aranĝis antaŭkristnaskan vespermanĝan tablon, mi memorigis al ili kun nobla patoso:

— Memoru pri la tradicia aldona malplena telero por neatendita gasto! Ĉiam povas aperi iu soleca aŭ malfeliĉa, kaj Kristnasko ja estas festo de amo al proksimulo!

— Jes, — ili diris kun komprenemo kaj starigis kvin manĝilarojn sur la tablon: por panjo, por paĉjo, por si mem kaj por tiu iu.

Sincere, tiu kvina telero ĉiam restis malplena. Jen bela simbolo. Tiujare, en 1986, ŝajnis ke estos same, ĉar kial povus esti alie? Kiu fremdulo kuraĝus frapi ies pordon dum la vigilia vespero, la vespero rezervita por la familia intimeco? Jes, iun fojon venis najbarino kaj demandis, ĉu mi povas doni al ŝi tri pecetojn da fiŝo, ĉar ŝi tiom ekŝatis sian karpon, ke ŝi ne povas ĝin mortigi (“Ĝi alfluas, aŭdante mian voĉon kaj levas faŭketon por karesi ĝin”, — ŝi diris kortuŝite. Do mi donis al ŝi rapide tri porciojn, ĉar rakonto pri la spirita vivo de ŝia karpo malbone influas mian propran spiritan vivon. Ne hazarde mi plej ŝatas la sanktan Franciskon el Asizo.)

Kasia jam aranĝis la tablon, la edzo bongustigis brasikon, ravioloj estis preskaŭ finkuiritaj, sed ie malaperis Małgosia. Ŝi havis nur taskon promenigi hundon, sed la hundo kuŝis sub la tablo, kaj Małgosia malestis. Ĝuste kiam la ravioloj finkuiriĝis iu frapis la pordon.

— En tiu momento? — koleriĝis la edzo.

— Jes, en tiu momento? — mi ripetis.

Kasia malfermis larĝe la pordon. Sur la sojlo staris ridetanta Małgosia kaj… nekonata, konfuzita maljunulino.

— Kiu ŝi estas? — flustre demandis la edzo kaj la pli aĝa filino.

— Jes, kiu? — mi ripetis, sed Małgosia jam tiris la nekonatinon en la loĝejon, senvestigante ŝin el dika tuko, malnova mantelo kaj du puloveroj.

— Ankaŭ ŝuojn, por ne kotigi plankon, — diris la maljunulino, etendante siajn krurojn en grandaj feltŝuoj.

— Momenton, — mi ekkriis kun kreskanta kolero. — Małgosia, kiu estas tiu sinjorino?

— Tiu sinjorino estas por la kvina telero, — diris entuziasme Małgosia.

— Por la kvina telero? — ripetis la edzo kun brilo de komprenemo en la okuloj.

— Sed la kvina telero ĉiam staras malplena, — prudente rimarkis la pli aĝa filino.

— Malplena, ĉar ĝi atendas, — rompis ŝin Małgosia, demetante la duan ŝuon de la piedo de la maljunulino, sur ŝiaj piedoj restis nur truhavaj ŝtrumpoj, ne certe puraj.

Mi eksentis, ke interne mi bolas ne malpli ol la kuirataj ravioloj kaj, kiam la embarasita edzo kaj ne malpli konsternita Kasia kondukis la maljunulinon en la ĉambron, mi entiris Małgosian en la kuirejon.

— Kion vi faraĉas? — mi grumblis. — Vi venigas en la hejmon fremdan personon, kiu eble estas ŝtelistino? Kaj kiam? Dum la vigilia vespero?! Ĉu vi freneziĝis?!

— Sed la kvina telero … — senhelpe flustris Małgosia. — Vi ĉiam diris, ke ĝi atendas iun malfeliĉan kaj solecan, kaj tiu maljunulino vere estas soleca kaj malfeliĉa! Mi pruntis ŝin el maljunulejo speciale por ni!

— Vi pruntis?! Jesuo… — mi komencis kolere kaj… eksilentis. Subite mi ekkonsciis, ke post kelkaj horoj, noktomeze, mia hundo kaj du katoj komencos interparoli homvoĉe, sed mi grumblas! Mi grumblas pri la kvina telero, pri kiu mi tiom rezonas, kiam komenciĝas la vigilia surtabliga ceremonio. Mi suspiris profunde kaj finis la frazon: — Jesuo… do, vi bone faris.

Dum la dividado de oblato la maljunulino rakontis pri siaj du filinoj kaj filo, kiuj ie ankaŭ dividas inter si oblaton, sed ili ŝatas havi ĉe la tablo neniujn maljunulinojn — nek siajn, nek fremdajn, ĉar la maljuneco detruas ilian bonhumoron. Manĝante ruĝan barĉon kun ravioloj, ni eksciis kiel okazadis vigiliaj vespermanĝoj en la orienta Pollando. Tie dum la vigilia vespero altabliĝis dek ses personoj el kvar generacioj. Poste, manĝante fiŝon, ni eksciis, ke la maljunulino estis instruistino, sed “ĉiam venas tago, kiam nek propraj, nek fremdaj infanoj bezonas vin”.

— Ĉu tiel? Kaj ni? — demande diris Małgosia, kaj iel strange mi eksentis min pli certe.

Dum la manĝado de brasiko kun fungoj la maljunulino rakontis pri sia mortinta edzo (“Li tro ŝatis virinojn, sed almenaŭ mi ne enuis kun li”.), kaj ĉe konsumado de kazea kuko ŝi petis kvar aldonajn pecojn por siaj kunloĝantinoj, kiujn neniu pruntis.

Poste, kiam la filinoj akompanis la maljunulinon ĝis ŝia loĝloko, la edzo lavis la vazaron, la hundo kaj du katoj diskrete interparolis homvoĉe, mi ekmeditis pri la neatendita testo pri homeco, kiun mi plenumis apenaŭ mezbone… Mi meditis pri tiu stranga limo inter teoria kaj reala amo al la proksimulo. Ĉar plej facile estas meti la kvinan teleron kaj kalkuli je tio, ke ĝi restos malplena — jen bela simbolo.

Do mi deziras al vi neatenditan gaston dum la vigilia vespero kaj batalu kun vi mem, kiel mi iam. Kaj ekparolu fine homvoĉe.

Tradukis Dorota Burchardt


Temo pli profunde studenda

Laube, Jiří. Ĉu kultura integriĝo de Eŭropo? Jes, sed nur per demokratia simbiozo de la kulturaj. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2008. — 32 pĝ.

Kurta kiel kluba prelego, sed ne facile enkadrigebla en la horizonto de la esearo, eble pro tio ke, kiel diras ĝia aŭtoro, verkita de fakulo laŭsiadire ne pri ĉiuj sciencoj esee referencitaj kaj pro tio ke la sinsekvo de la ideoj foje similas pli apudmeton ol reciprokan ligiĝon. Tamen el ĝi ŝprucas originaleco, kies centron — laŭ la recenzanto — oni povas resumi tiel: Esperanto estas ponto inter la du kulturoj de Eŭropo, tiu hebrea kaj tiu kristana, kies lingvoj — la antikva hebrea kaj helena-latina — ne nur iam prezentis “nevenkeblan abismon”.

Certe, tial oni des pli akcentas la iaman kaj nunan distanciĝon inter la du kulturoj, ju pli originala kaj valida aperas la funkcio de Esperanto tiusence. Ĉi-rilate la aŭtoro plezuriĝas rimarkigi, ke la hebrea kulturo baziĝas sur la movo de vorto-ideoj (“kvazaŭ survoje”) same kiel la nomadeco, iama kaj nuna, de la hebrea popolo, dum la helena-latina, kaj ĝenerale la eŭropaj lingvoj, preskaŭ fiksiĝas en la “nocio”: Movo = nova realiĝo, Nocio = solidiĝo. Pardonpetante pri tiu skizumaĵo kaj pri la jena citaĵo naskiĝinta el miaj preferataj taskoj: tio memorigas pri disputo inter Sokrato kaj Kratilo en la tiunoma Platona dialogo, en kiu kontraŭ heraklitistoj Sokrato observas, ke se la aĵoj tiom daŭre ŝanĝiĝas la nomado mem fariĝas neebla, kaj Platono por forfuĝi el la “panta rei” inventis la solidecon de la hiperuraniaj ideoj. Kiel ajn, ekscesa aŭ ne, tiu distingilo inter vorto-konceptoj en movo kaj blokanta “nocio”, ekscitis en la aŭtoro la ideon pri Esperanto trapenetrita de du tute tre malsamaj kulturoj, nome tiuj kiuj faris kaj faras Eŭropan integriĝon. Esperanto, do, estas utila por semi komprenadon kaj homan akceptadon de tio, kio kuŝas en la semida kulturo, inkluzive de islamo, kaj tiel ĝi favoras la pliintegriĝon.

Rilate la integriĝon ne estas subtenata nur tiu ideo: estas asertata ankaŭ, ke la integriĝo en la Eŭropa Unio (sed certe ne ekskludiĝas la multaj facetoj de la realo de Eŭropo kun ties, ekzemple, diversaj kaj malsamaj kristanismoj) povas realiĝi nur en kunteksto de demokratio. Facilas konsenti kun li, kaj oni ne faras maljustaĵon al la eseo se la aŭtoro por tion elmontri ne disponas pri oportuna spaco por ĝustigi se ne elfosante ion de la pensadoj de kelkaj famaj nomoj.

Rilate famajn nomojn, li apoge al si citas Chomsky, el kiu estas akceptata, kiel io definitiva, la koncepto-malkovro de la “genera gramatiko”, ĉar ĝi ĉeestus en la parolantaro de ĉiu lingvo regulante la ties evoluon kaj kulturenhavan formiĝon, kiu krome estus io aparta. Certe, la teorioj de tiu lingvisto povas helpi Esperantan lingvismon malgraŭ lia estimo-manko al Esperanto. Kaj mi, por kreskigi la atenton de niaj lingvistoj, demandas: ĉu Esperanto sin konstruas kaj evoluas ene de sia “genera gramatiko” kiu respektu la kanonojn de la Chomsky-a genera gramatiko, aŭ ĉu en ĝin oni enirigas ion devigan?

Rilate devigojn, Laube sinapoge profitas alian faman libron, la Kolizion de Civilizacioj de Samuel Huntington, laŭ kies centra ideo tia kolizio estas neevitebla. Samfamaj fakuloj obĵetas, ke la kulturoj estas ĉiam en silenta aŭ aperta dialogo kaj, do, ne eblas kolizio. Se Jiří Laube profitas ĝin, tio ne signifas ke lia tezo pri la interkomprenado kaj plia reciproka akceptado pere de Esperanto inter la du fontaj kulturoj de la eŭropa kultura karakterizo perdas sian originalecon.

Tamen tiu originaleco foje perdas reliefon pro la ignorata multfaceteco de la vortoj “kulturo”, “kulturoj”. Ankaŭ dum legado de ĉi tiu eseeto venas deziro pri io plia, ĉar la multfacetan “kulturon” ne eblas entenigi tra unusola “nocio”. Okazas same ankaŭ ĉe aliaj niaj verkistoj kaj ĉi tie certe pro la fidoplena nekribrado de konceptoj.

Lasta noto, tre marĝena. Estas dirate, ke en la katolika eklezio la problemo de la lingvo estas ankoraŭ ne solvita. Sed laŭ mi ĝi estas solvita surbaze de la principo: en la liturgio oni uzu la lingvon enlande parolatan — el tio la daŭra adekvatigo en la respekto de la kredo — dum en la oficialeco restas la latina, valida super ĉio pro ĝia tradicia forto kaj precizeco. Kaj Esperanto? Ankaŭ ĝi trovos lokon, kreskante kun la kresko de ĝia parolantaro. Certe, temas nur pri la opinio de la recenzanto.

Mi rezignas diri ion pri la Esperanto de la aŭtoro multelingve praktikanta kaj estimata nialingva verkisto, ankaŭ pro tio ke ne ĉiuj recenzantoj emas tion obsede flari, ĉar Esperanto jam eliris el la infaneca stato, kaj nun iras al tiu kiu ŝajnas esti, laŭ mi, la centra ideo inda je atento. Mi deziresprimas, same kiel la aŭtoro mem, ke aliaj fakuloj bonvolu studi la temon pli profunde, ĝin amplekse larĝigu laŭ la laŭdinda intuicia ligo de ideoj, inter kiuj elstaras tiu nefacila sed sugestia, laŭ kiu Zamenhof lasis, konscie aŭ ne, en sia kreaĵo la ĝermojn de reciproka fekundiĝo kaj integriĝo inter la fontoj de la du kernoj de la eŭropa kulturo.

Fine iomete pri la aŭtoro: ĉeĥa esperantisto, post reveno el malliberejo, en kiu li longe restis “pro krimoj kontraŭ la komunista reĝimo”, kaj post multfacetaj intelektaj laboroj, li nun estas pensiulo. Okaze de lia 85-jariĝo oni publikigis ĉi tiun broŝuron, kiu resumas liajn ekkonojn pri la kulturaj radikoj de la eŭropa civilizo.

Armando Zecchin


Invitprojekto

Raportoj pri la Invitprojekto. 20 invititoj el Azio al la 92a UK en Jokohamo / Antaŭparolo de Hori Jasuo. — Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 2008. — 72 pĝ., il.; 500 ekz.

Japana Esperanto-Instituto (JEI) invitis al la 92a Universala Kongreso en Jokohamo dudek aktivajn esperantistojn el naŭ aziaj landoj, kiuj estis selektitaj el 54 kandidatoj. Por ĉiu persono estis trovita japana prizorganto, kiu fiksis la tagordon de sia invitoto dum la restado en Japanio kaj zorgis pri la invitado. Dum speciala Amika Kunsido JEI kuraĝigis la invititojn diligente, sed ĝue, partopreni en la Kongreso.

La celo de la projekto estis atingi, ke la UK en Azio havu azian etoson. La projekto, laŭ ĝiaj iniciatintoj, sukcesis.

Hori Jasuo, prezidanto de la invitkomitato, priskribas la projekton kaj problemojn renkontitajn por efektivigi ĝin. Aldonita kasraporto montras la elspezojn por la invititoj: kongresa kotizo, vizaranĝado, flugoj, dumkongresaj loĝado kaj manĝado, asekuro. La prizorgantoj kaj/aŭ la lokaj Esperanto-societoj kovris la elspezojn dum la eksterUKa programo.

Plie la libro enhavas dudek raportojn de la invititoj, ĉiun akompanas fotoportreto de koncernato, foje aldoniĝas ankaŭ grupaj fotoj. Komence estas bazaj informoj: nomoj persona kaj familia, nacieco, okupo, naskiĝdato kaj prizorganto. La raportoj enhavas impresojn pri la Kongreso kaj pri Japanio, pri renkontiĝoj kun japanaj samideanoj kaj oficialuloj, pri ekskursoj. La prizorganto donas superrigardon pri la tagoj de la invitito en Japanio. Multaj faris ankaŭ tre interesajn konkludojn pri la personeco, konduto kaj kutimoj de sia prizorgato.

Bona ideo, bona realigo, kaj bona postrikolto — broŝuro trioble pli ampleksa ol La Ondo. Espereble ĝin studos kaj utiligos organizantoj de estontaj kongresoj.

HaGo


Libro vere bonkvalita

Al-Amily, Husejn. La trezoro: Kolekto de 3.000 proverboj kaj anekdotoj el la araba kaj islama kulturo / Antaŭpar. Renato Corsetti. — [Roterdamo]: Araba Komisiono de UEA, 2008. — 137 pĝ., il.

En la konscio de okcidentanoj la adjektivoj “araba” kaj “islama” iĝis preskaŭ sinonimoj, nuntempe trouzataj de mondamaskomunikiloj kun la substantivoj “minaco” kaj “terorismo”. La akuzoj ne estas tute senbazaj — inter diversspecaj ekstremistaj organizaĵoj la islamaj okupas sian “indan” lokon. Tamen ju pli malbone oni konas ion, des pli da superstiĉoj oni havas pri tio — esperantistoj ja ofte sentis kaj sentas proprahaŭte la pravecon de tiu diraĵo! La Trezoro de Husejn Al-Amily plenumas la noblan celon konatigi neislaman legantaron kun la antikva kultura tradicio de la araba popolo.

La sorto de la popoloj estas tiu kiel de la homoj: unuaj ĉiam ĝuas ĝian favoron, aliajn ĝi eĉ ne rimarkas kaj ili restas en la ombro de la unuaj; kaj la triaj, kvazaŭ laŭ kaprico de fortuno, jen atingas la pinton de sia gloro kaj potenco jen mergiĝas en abismon de mizero kaj malforto.

La sorton de tiuj lastaj plene trasentis araboj. Kiel sablovento de sia dezerta hejmlando ili enflugegis en la mondon, portante sur la pintoj de siaj lancoj lumon de ĵusnaskita religio, rompante landlimojn, absorbante popolojn kaj gentojn; dum du generacioj ili kreis gigantan imperion de Atlantiko ĝis Pamiro kun brila kulturo kaj scienco prosperintaj en dekoj da homplenaj urboj.

Post kelkaj jarcentoj la imperio disfalis sub la batoj de novaj mondkonkerantoj kaj pro internaj perturboj. Finfine ili perdis eĉ la efemeran privilegion gvidi la islaman mondon — post morto de la lasta arabdevena kalifo tiun titolon proprigis al si la Osmana sultano.

Nur en la 20a jarcento sur la ondo de naci-liberiga movado araboj reakiris sendependecon, tamen dividitaj je dekkelkaj ŝtatoj fronte al multaj eksteraj kaj internaj problemoj kiel malriĉeco, politika malstabileco kaj religia obskurantismo.

Dum la jarcentoj de la ekzisto de la araba popolo formiĝis ties kulturo en konstanta reciproka interŝanĝo kaj pliriĉiĝo kun kulturoj de la najbaroj. Vivosperto de generacioj, moralaj principoj, ideoj pri la homo kaj universo sublimiĝis en abundaj proverboj de araboj. En la libro ili estas alfabet-orde vicigitaj laŭ temoj: de “abundo”, “aĉulo”, “advokato” ĝis “vole-nevole”, “vortoj”, “vualo”. Kune kun arabaj proverboj estas ankaŭ kurdaj, persaj, mezorientaj k.a.; apude troviĝas citaĵoj el Hadisoj — konsiloj de la Profeto.

Entute pli ol 2000 proverboj en 416 temoj akompanataj per mallongaj rakontoj (anekdotoj) kaj garnitaj per belegaj ilustraĵoj kaj arabstilaj miniaturoj.

Iuj el prezentitaj proverboj estas komunaj por multaj popoloj kaj ne enhavas ion specife araban, aliaj estas tute nekompreneblaj sen komentoj. Ekzemple, “li portis daktilojn al Basra” klariĝas per komento, ke Basra abundas je daktil-palmoj. Iuj aspektas tute moderne: “Rigardu antaŭ ol vi trinkas kaj legu antaŭ ol vi subskribas”.

Interesa estas la citaĵo el la Korano pri judoj: “Vi estas distingitaj inter nacioj, ĉar vi malhelpas malbonon kaj sekvis la ordonon por bono”.

Iom ŝancelas la opinion pri la araba militemo jenaj diraĵoj: “Instigo al malpaco estas pli grava ol murdado” kaj “Kredanto fanatika pri sia kredo estas ulo sen kredo”.

Kelkaj estas veraj perloj de saĝo kaj ironio: “Estu bona al via edzino, por tenti la najbarinon”, “Rapida geedziĝo estas malrapida pento”, kaj “Se ĉiuj homoj diras, ke vi estas azeno, danku al Dio kaj bleku”.

La ampleksa temaro, multaj komentoj donas sufiĉe tutecan bildon pri la materia kaj kultura vivo de la araboj kaj de la islama oriento. Per tiaj libroj reale efektiviĝas la rolo de Esperanto kiel internacia ligilo kaj komprenigilo.

Tute superflua, miaopinie, estas nur la transliteruma tabelo de la araba alfabeto: unue, ĝi prezentas nur komencan formon de literoj el kvar eblaj depende de loko de litero en la vorto; due, sen konciza gramatiko kaj vortaro ĝi estas sentaŭga por la leganto.

Fine mi povas sincere diri, ke la libro estas vere bonkvalita forme kaj enhave. Ĝi nepre trovos siajn legantojn.

Nikolaj Penĉukov


Bela kajero el Ĉinio

Espero.com.cn aperas unu fojon jare kiel papera kolekto de artikoloj aperintaj en la reta El Popola Ĉinio. La 64-paĝa ĉi-jara eldono enhavas la plej interesan materialon el la antaŭa jaro 2007.

Kvaronon da spaco okupas artikoloj pri la 17a Tutlanda Kongreso de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), sendube grava evento por la tuta ĉina socio. Oni trovas komunikon pri la kongreso mem, organizan strukturon de la Centra Komitato de KPĈ kaj biografiojn de la membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de CK KPĈ. Sekvas rakontoj pri modelaj KPĈ-membroj: partia funkciulo, lernejdirektorino, fakulo pri pandoj, mineralogo, urboficisto. En Retrorigardo estas mallongaj informoj ligitaj kun Ĉinio.

Ampleksa rubriko Harmonia socio prezentas kontribuojn pri diversaj regionoj en Ĉinio kaj kiel homoj aranĝas sian vivon tie; sur konkretaj ekzemploj oni montras la pliboniĝon de la popola vivo. Interesaj artikoloj konigas tetrinkejojn en Pekino kaj Hutong-ojn, stratetojn de malnova urbo de Pekino, Hongkongon antaŭ dek jaroj revenintan al la patrolando, kaj la realan vivon en la legenda Shangri-La.

Ekonomio havas kontribuon pri agronomo, inventinta hibridan rizon, kaj pri mineralaj fontoj en Tibeto.

En Homo kaj naturo ni konatiĝas kun du medioprotektantoj: juna lernejanino el Pekino kaj sciencisto esploranta la regionon de Ĉomolangma.

Kuirarta rubriko per buntaj fotoj rakontas pri stratbudo de etmanĝaĵoj. La kvar finaj paĝoj estas dediĉitaj al la Esperanto-movado kaj -libroj.

La kajero mendeblas rete ĉe elpc@china.com kontraŭ nur 3 eŭroj.

HaGo


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO

2008. №12 (170)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2009:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 450 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 650 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2008.