Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA MAGAZINO. 2009. №3 (173)

Bjalistoko

Sur la kovrila kaj dorsa paĝoj estas fotoj pri Bjalistoko kaj Podlahio, afable disponigitaj de la Bjalistoka urbestraro.

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ZAMENHOF-150

CIVILIZO

LINGVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vortoj de Komitatano Z.

Kiu revekos la esperon?

Retvoĉdona epidemio iras tra Esperantujo. UEA-estrarano José Antonio Vergara, kiu mem prelegis en iu UK pri epidemioj, fariĝis tute lirika en siaj laŭdoj pri la reta kampanjo por subteni proponon al prezidento Obama pri instruado de Esperanto en usonaj lernejoj. Tiun kampanjon lanĉis la rusa mediaktivulo Oleg Izjumenko, kaj ĝi superregis la movadan novaĵmerkaton en januaro. Iuj eĉ pretis proklami lin Esperantisto de la Jaro, kiam oni ankoraŭ prifestis la pasintjaran laŭreatinon Ilona Koutny, kiu bezonis du jardekojn da silenta laborado por esti distingita.

Ŝajnas, ke la esperantistoj fariĝis same momentismaj kiel la cetera mondo. Skribante tiujn ĉi liniojn meze de februaro mi ne plu vidas la nomon de Izjumenko, kiam mi enŝaltas la komputilon, sed invitoj al reta voĉdonado pri tio kaj jeno ne ĉesis. Ankaŭ ne mankas postuloj, ke UEA subtenu ilin same kiel la Obama-kampanjon, kiu ricevis indulgeman aprobon de Osmo Buller. Lia aprobo venis kun prokrasto, eble pro interna konsiliĝo pri ĝusta sinteno al la surpriza popola movado. Se tia konsiliĝo okazis, ĝi lerte solvis la dilemon. UEA ne ligiĝis al la kampanjo per estrara decido, sed la direktoro nur murmuris, ke plivastigo de la instruado de Esperanto estas statuta celo de UEA kaj do subteninda. Tion la kampanjistoj povis preni kiel oficialan apogon kaj la pli sobraj animoj kiel nuran konstaton.

La retvoĉdona febro estas simptomo de pli funda malsano: la movado, ĉekape UEA, ne havas strategion, sed oni saltas de unu hazarda ago al alia, kio ne konsistigas ĉenon de celkonscia agado. Siatempe la Manifesto de Prago kreis senton pri komuna agado por iuj celoj. Oni kritikis diversajn erojn en ĝi, kio estis natura, ĉar diri kompleksajn aferojn per du-tri frazoj lasas spacon por tio, sed esperantistoj amase aliĝis al ĝi per siaj subskriboj kaj dum kelkaj jaroj ĝi estis sur ĉies lipoj. Ne gravas, ĉu ili konis ĝian enhavon. Amasoj ne studas programojn kaj manifestojn nek eĉ supraĵe legas ilin. Se aktivuloj legas kaj ekentuziasmas, ili kontaĝas aliajn. La Manifesto trafis en 1996 komunumon, kiu troviĝis en senkonsila apatio post la batoj, kiujn ĝi suferis per la disfalo de la bastionoj en orienteŭropaj landoj kaj pro la ĉiam pli supervenka antaŭeniro de la angla, ankaŭ ĝuste en tiuj landoj. Per sia manifesto Mark Fettes tuŝis tiun akupunkturan punkton en la kolektiva menso de esperantistoj, kiu katalizis novan esperon ĉe ili.

Ĉiu entuziasmo emas velki, ĉar la vivo ĉiam revenas al la ĉiutaga prozo. Laŭ la cirkonstancoj tio okazas pli aŭ malpli rapide. La Obama-tajdo glatiĝos rapide pro la ekonomia krizo. La Manifesto de Prago ŝoviĝis flanken, ĉar Fettes forlasis la scenejon kaj la novan estraron de Kep Enderby forlogis la tento provi reliefigi sin mem per iu alia nova ideo. Nenion novan ĝi trovis krom pavimi sakstraton, kiu kondukis al la demisioj en Zagrebo. Ĉu la lastatempa reapero de referencoj al la Manifesto fare de UEA-estraranoj estas provo reveki la iaman entuziasmon? Laŭdinda sed verŝajne vana provo. Kial ne provi resurscenigi ĝian aŭtoron? Kiel Obama, ankaŭ Fettes reprezentas la jarkolekton 1961.

Komitatano Z


Strato Zamenhof, domo 26En la naskiĝurbo de Doktoro Esperanto

Bjalistoko atendas la 94a Universalan Kongreson de Esperanto

En Bjalistoko oni tuj sentas Esperanton. Veninte ĉi tien trajne, en atendo de eventuala renkontanto mi promenas en la stacidoma ĉefsalono kaj tuj trovas Esperantajn klarigojn en la informtabeloj. Ĉi tiu sento, la sento pri niaeco de Bjalistoko ne forlasas min dum mia tuta restado en la ĉi-jara kongresurbo.

De la stacio mi venas al la sidejo de la loka Esperanto-Societo (strato Piękna 3), mia provizora loĝejo, kun granda memorŝtono pri konstruota Monda Esperanto-Centro apud la enirejo. Tiu konstruota Centro neniam estis ekkonstruita, ĉar la epoko ŝanĝiĝis…

Kun Jarosław (Jarek) Parzyszek mi promenas tra la strato Zamenhof kaj spektas sur la muro de la domo 26 belan trietaĝan dekoraĵon, kreitan de la bjalistoka pentristo Andrzej Muszyński – infanoj en la supra balkono, Zamenhof en la balkono sub ili kaj du lokaj esperantistoj Jakobo Ŝapiro kaj Abrahamo Zbar en la fenestro sub la Majstro… Apude estas stando klariganta, ke ĉi-loke iam staris la familia domo de la Zamenhofoj.

Vicurbestro pli entuziasma ol la esperantistoj

Sed Esperanto-Centro ja estas konstruata. Alia centro. En alia loko. En la strato Warszawska 15 estas nun rekonstruata duetaĝa domo. Kvankam ĉe la unua ekvido de domo kaduka mi iom dubis pri la eblo rekonstrui ĝin dum mallonga tempo, la vicurbestro de Bjalistoko, Aleksander Sosna, certigas, ke ĝi estos malfermita antaŭ la kongreso.

“La urbo investis en la projekton pli ol dek milionojn da zlotoj kaj poste ni devos pagi ankaŭ la funkciadon, ĉar la esperantistoj ne kapablos vivteni sian Centron, – li diras kaj ŝerce aldonas: – se ni ne konstruigos ĝin, mi eksiĝos el la vicurbestra posteno”. Krom la Esperanto-Centro Zamenhof la urbo planas starigi novan monumenton Zamenhof, kiel donacon de Bjalistoko al la monda esperantistaro.

Bjalistoko: Projekto de la Esperanto-Centro Zamenhof
Ĉi tiun centron la urbestraro de Bjalistoko proprakoste konstruos por la monda esperantistaro kaj poste kovros la kostojn de la funkciado.
Sed ĉu ni, esperantistoj, pretas subteni la Centron Zamenhof per regula vizitado?

Aleksander Sosna kaj la redaktoro de La OndoSosna tre entuziasmas pri la kongreso, kaj li estas ankaŭ la prezidanto de LKK. Li rememoras pri la jam legenda vojaĝo de la urba delegacio al Jokohamo en 2006, kiu decidigis la kongreson en la naskiĝurbo de la Iniciatoro de Esperanto, kaj esperas ke esperantistoj de la mondo, malgraŭ la krizo, amase kunvenos ĉi-somere en Bjalistoko. Li volonte respondas miajn demandojn pri la kongresejo, loĝado, manĝado (ankaŭ pri vegetara manĝado), pri invitiloj kaj vizoj, pri diservoj, kaj pri promociado de Esperanto en la urbo. Li tamen emfazas, ke la urbo nur subtenas la kongreson finance kaj idee, sed organizas ĝin UEA pere de LKK.

Post unuhora konversaciado kun la vicurbestro, en kiu ĉeestas ankaŭ Elżbieta (Ela) Karczewska kaj Nina Pietuchowska, ni iras en la oficejon de Ela, unu el la du vicprezidantoj de LKK. Ĉi tiun ĉambron la urbestraro disponigis al LKK, kaj ĝuste ĉi-ĉambre la kongreso estas preparata. Ela rakontas tre detale pri la kongresa programo, speciale pri la artaj aranĝoj, kiuj estos nekutime riĉaj kaj interesaj.

Kun ŝi en la ĉambro laboras ankaŭ juna esperantisto Przemysław (Pŝemek) Wierzbowski, kiu ĉe nia alveno estis prilaboranta novan gvidlibron pri la urbo, kiun ricevos la kongresanoj.

ZEOj obsedas

Forlasinte la urboficejan domegon, mi lasas min al la gvido de Nina, kiu promenigas min tra la urbocentro. Ni haltas apud la Zamenhofa monumento en la skvaro inter la stratoj Spółdzielcza kaj Malmed, ĉe la domo de Jakobo Ŝapiro kaj memortabulo pri li en la strato Lipowa, ĉe la liceo №6 en la strato Warszawska, iama Reala Gimnazio kun memortabulo sciiganta ke en ĝi lernis la juna Ludoviko.

La sortimento de ZEOj en la urbo estas granda. Jarek promenigas min aŭte kaj montras la stratojn Esperantystów kaj Antoni Grabowski, la novan bazlernejon №52 kun la nomo Zamenhof, kaj la porinfanan hospitalon Ludoviko Zamenhof. En ĉi tiu hospitalo – kiu estas la plej granda domo inter ĉiuj ZEOj en la mondo – troviĝas la salono Esperanto kun konstanta ekspozicieto pri la Internacia Lingvo kaj la ekzercosalono Lidja Zamenhof ekipita de la Bahaa Esperanto-Ligo.

Ĉiuj ekzistantaj kaj konstruotaj ZEOj (entute 15) estas kunigitaj kadre de la nova turista itinero Esperanto – unu el la kvar oficialaj urbaj itineroj apud la juda, ekzotika kaj kuirarta itineroj. Ĉe kelkaj Esperanto-punktoj jam estas instalitaj informstandoj en la pola, angla kaj Esperanto. Ĉe la Zamenhofa monumento oni starigos multmedian informilon en kiu oni povos spekti kaj aŭskulti prezenton pri la lingvo.
 
Monumento en la skvaro inter la stratoj Spółdzielcza kaj Malmed
La juna Ludoviko lernis ĉi tie

Ŝajnas, ke ZEOj obsedas min senĉese. Por la dua vespero mi estas invitita al Esperanto-leciono en la kafejo Esperanto, kiu situas en la koro de Bjalistoko – ĉe la malnova urbodomo sur la legenda foirplaco.

“Blovo de Esperanto”

“Ĝi estas nova kafejo, malfermita pasint-somere. La nomon Esperanto Cafe iniciatis nek la urbo, nek la esperantistoj, sed la posedantoj, – Pŝemek klerigas min. – Temas pri entrepreno kiu posedas kelkajn gastronomiejojn en la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Ili trovis ke pro la esperantista mondkongreso estus utile fondi kafejon, kie gastoj estos servataj esperantlingve, kaj ja estos la ebleco gajni”.

La kafejo, kies salono povas samtempe akcepti cent personojn kaj multajn dekojn somere en la teraso, estas pli ol duone plena. Ja estas ne ordinara leciono, sed la kursfina solenaĵeto. En Esperanto Cafe okazis januare tri lecionoj, antaŭe ili pasis en la kafejo Fama. “Estis ne kutimaj tedaj lecionoj, – rakontas juna kursanino, – sed kvazaŭ renkontiĝoj kun la lingvo, prezento de esperantistoj lokaj kaj gastaj, de la Esperanta kulturo. Pŝemek instruis nur tre bazan vortprovizon prepare al pli funda eklerno de Esperanto”.

Kun plezuro mi revidas kelkajn LKKanojn, ankaŭ la vicurbestron Sosna, kiu trovis en sia streĉa tagordo tempon por vidi novajn esperantistojn. Li invitas min al la tablo, ĉe kiu mi konatiĝas kun Tomasz Wiśniewski, la aŭtoro de la pollingva libro Ludwik Zamenhof, eldonita en la jubilea jaro 1987. Tomasz nun gvidas popularan televidkanalon, kies skipo ĉeestas, kaj ĉe kiu lastatempe funkcias Esperanto-programoj.

Bela surprizo: “viva” muziko. Klezmera grupo Chanajki (kontrabaso, violono, akordiono kaj kantistino) prezentas tradiciajn kantojn en la jida, kiujn oni bone konas en la Orienta Eŭropo kaj en Ruslando: Kringoj, Cigaredoj, Dona-Dona… Tio kreas iom nostalgian humuron, kiu daŭras dum la tuta vespero. Joanna lerte gvidas la programon, en kiu ankaŭ mi devige partoprenas – ja la afiŝo informas pri la hodiaŭa gasto, la redaktoro de La Ondo de Esperanto.

Tamen kafejo estas kafejo, kaj en la menuo, apud tradiciaj manĝoj polaj kaj internaciaj estas kelkaj specifaĵoj, ekzemple:

Dum la kongreso trovu tempon por gustumi ion el tiuj. Unu eŭro valoras ĉ. 4,70 zlotojn.

TV Esperanto

La televida skipo insiste petas intervjuon. Neplanitan. Post mallonga rezisto mi kapitulacas kaj ekrespondas iliajn demandojn. Kompreneble, en Esperanto.

Se temas pri la televido, la unua Esperanto-programo aperis antaŭ unu jaro. Iniciatis ĝin la Bjalistoka urbodomo, laŭ la ideo de Ela Karczewska kaj Bjalistoka Esperanto-Societo. Financas ĝin la urbo Bjalistoko. Ekde julio 2008 ĝin gvidas Pŝemek, unue en ITVC, kaj nun en TV Białystok.

Entute aperis 18 programoj, kaj ĉiuj programoj estas elŝuteblaj el la reto. Reveninte hejmen, mi spektis la 19an programon, kiu memorigis al mi la vesperon en la kafejo, sed krome enestas en ĝi ankaŭ raporto pri la peto de la bjalistoka urbestro honori UEAn per la Nobel-pacpremio, sinprezento de Pafklik kaj ties nova lumdisko, konkurso pri lignaj kabanoj, kaj tradicia prezento de historia poŝtkarto bjalistoka.

[PS. Post la prespretigo de la papera eldono en la reto aperis la 20a programo kun la dua parto de la intervjuo kun la redaktoro de La Ondo. La tuta intervjuo estas spektebla ankaŭ en la pola versio.]

Devo de “ĉiu vera esperantisto”

Je la tria (kaj lasta) tago mi renkontiĝas kun Zbigniew Romaniuk, konata esploranto de la historio de Bjalistoko kaj de Podlahio. Li preparas novan studon pri Zamenhofoj en Bjalistoko, kiu enhavos kelkajn nekonatajn erojn. Post la renkontiĝo Jarek veturigas min al la juda tombejo, apenaŭ prizorgata en la lastaj jaroj.

La urbo ŝanĝiĝis. Preskaŭ nur juda en la tempo de Ludoviko, kun minoritatoj pola, litova, belorusa, rusa kaj germana, ĝi iĝis preskaŭ nur pola, kun iom da belorusoj kaj litovoj en kaj apud la urbo.

Precipe bedaŭrinda estas la malapero de la judoj. Antaŭ kelka tempo mortis la lasta judo, kaj nun restas neniu en Bjalistoko por bruligi la ĥanukajn kandelojn. Nur la tombejo, stratnomoj kaj monumentoj atestas pri la epoko, kiam en la urba foirejo nur unu butiko apartenis al nejudo. En la arbareto Pietrasze staras monumento al bjalistokanoj mortigitaj tie, inter alie Jakobo Ŝapiro kaj lia familio.

Tiun epokon memorigas ankaŭ la vojaĝanta ZEO – la trajno Zamenhof cirkulanta inter Bjalistoko kaj Bielsko-Biała. Tamen mi iras ne sud-okcidenten al la urbo de Georgo kaj Margareta Handzlik, sed orienten al Grodno, kie atendas min universitata profesoro, esploranto de la vivo de Zamenhof en Grodno, iama centro de la gubernio al kiu Bjalistoko apartenis. Mi do elektas alian trajnon. Sur la kajo mi kaj Jarek ĝisrevidas. Sed iam mi revenos al Bjalistoko, urbo tre kara por mi.

Almenaŭ unu fojon viziti la urbon, en kiu naskiĝis Ludoviko Zamenhof kaj en kiu li vartis sian infanan ideon pri lingvo paciga, estas preskaŭ devo de “ĉiu vera esperantisto”. Kaj la 94a Universala Kongreso ĉi-julie estas bonega okazo por plenumi ĉi tiun devon.

Aleksander Korĵenkov

Dankon al la urbestraro de Bjalistoko pro la disponigitaj fotoj!


Esperanto en Kaliningrado

La duan februaran dimanĉon en la Marista kulturdomo okazis jarkunveno de Kaliningrada Regiona Esperantista Unuiĝo (KREU), kiu traktis la pasintjaran aktivadon kaj voĉdone daŭrigis por unu jaron la mandaton de la gvidorgano.

Estis prezentitaj someraj aranĝoj okazontaj en Pollando, en kiuj partoprenos lokaj aktivuloj. La 150-jara jubileo de Zamenhof estas bona preteksto por intensigi la informadon. Ideo pri omaĝa kunveno, eventuale en la pollanda konsulejo, trovis subtenon de KREUanoj.

La sekretario de la Internacia Fotokonkurso de La Ondo anoncis la rezulton kaj enmanigis la diplomon de la laŭreato al Olga Ŝipovalenko (vd. la suban foton). Fine, oni tostis je prospero de la Esperanta afero, frandis bongustaĵojn kaj amike interbabilis.

Halina Gorecka


E@I prezentas

Flugiloj de malfacila vento

Flugiloj de malfacila vento (FMV) estas gramatika kaj metodika seminario, lanĉita de ILEI en kunlaboro kun E@I, kies primara celo estas prepari kompetentajn junajn instruistojn de Esperanto. Kromaj celoj estas altigi la nivelon de junaj Esperanto-parolantoj kaj plibonigi la gvidadon kaj organizon de Esperanto-kursoj. Ĝuste pro tiu celo la seminario okazas dum pluraj junularaj aranĝoj kaj konsistas el du partoj: gramatika, kies celo estas sistemigi kaj profundigi gramatikajn sciojn de Esperanto, kaj metodika, kiu provizas lernantojn je la plej gravaj instrumetodoj de Esperanto.

Ĉiu interesato rajtas partopreni seminarion. La seminario estas senpaga, tamen postulas nepran membrecon en ILEI: nemembroj de ILEI, kiuj volas partopreni iun seminarion, povas surloke membriĝi.

La nomo de la seminario estas aludo al verso el La Espero de Zamenhof. La ŝanĝo de la vorto “facila” al “malfacila” implicas, ke Esperanto (kaj instruado de ĝi) ne ĉiam estas tiel facila, kiel oni imagas tion.

La teamo de la projekto klarigis la elektitan nomon de la agado en decembro 2003:

Hodiaŭ ekzistas pluraj aferoj kiuj malfaciligas instruadon de Esperanto, aparte al kaj fare de gejunuloj. Ekzemple:

— malalta lingvonivelo ĉe multaj junuloj,

— malmulte da junaj Esperanto-instruantoj ekzistas,

— malabundas materialo taŭga por junuloj,

— malestas eblecoj peti monon de eksteraj fondaĵoj por Esperanto-instruado kaj

— malfacilas trovi interesiĝantojn (almenaŭ en la okcidento) kaj / aŭ instigi komencintojn daŭrigi la lernadon.

Alivorte: ni laboras en MALfacila vento...

FMV bonvenigas junajn instruemulojn, kiuj havas fortan deziron lanĉi kurson de Esperanto, sed bezonas profundigi siajn teoriajn sciojn pri instruado kaj ricevi praktikajn konsilojn kaj sperton.

La unua FMV okazis en Kovrov (Ruslando) kadre de IJK_2004. Ekde tiam la seminario regule okazas ĉe diversaj grandaj Esperanto-aranĝoj kun junulara partopreno.

Inter la plej senteblaj rezultoj de la Flugiloj de Malfacila Vento estas la Manlibro pri instruado de Esperanto — sub la redaktora gvido de Katalin Kováts kontribuis 13 aŭtoroj. La libron, kies kvara eldono aperos ĉi-somere, samkiel komencajn seminariojn subtenis finance Esperantic Studies Foundation.

Por povi efike okazigi la seminariojn aperis en jaro 2006 subprojekto Gvidu la “Flugilojn!” — kiu pretigas jam relative spertajn esperantistojn plu gvidi la FMV-seminariojn tra la mondo. Por la “Gvidu”-kandidatoj ekzistas sufiĉe severaj kondiĉoj. Tiuj devas esti gejunuloj kun pedagogia aŭ/kaj lingvistika klero, kun instruista sperto, libere parolantaj en Esperanto kaj pretaj dediĉi sin por gvidado de FMV en esperantistaj aranĝoj.

En 2009 FMV revigliĝas. Estas planataj pluraj seminarioj kaj kreo de aparta retpaĝo. Plia celo por proksimaj jaroj estas disvastigi Flugilojn al aliaj kontinentoj (ĝis nun ĉiuj okazis en Eŭropo).

Eblecon partopreni en Flugiloj-seminario havos ankaŭ ĉeestontoj de SES (Somera Esperanto-Studado), kiun kunorganizas E@I kaj SKEJ kun faka kontribuo de ILEI.
flugiloj@gmail.com

Peter Baláž,
E@I-kunordiganto


Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (13)

de Halina Gorecka

Napoleono atakas Pruslandon

Lime de la 18a kaj 19a jarcentoj la Sankta Roma Imperio de la Germana Nacio troviĝis en la stato de profunda politika dispeciĝo. Ĝin konsistigis pli ol 300 feŭdaj posedaĵoj: reĝlandoj, princlandoj, episkopejoj kaj aliaj ŝtat(et)oj kun siaj propraj interesoj.

La nova Pruslanda reĝo Frederiko Vilhelmo III (1770–1840, reĝo ekde 1797) daŭrigis la strebadon de Frederiko II al hegemonio de Pruslando, sentante kontraŭstaron de la Habsburgoj. Frederiko Vilhelmo estis malforta, malkuraĝa kaj hezitema ŝtatestro. Li promesis helpon al Aŭstrio, sed nenion faris post la invado de Napoleono en 1805, esperante pro la neŭtraleco al Francio akiri Hanovron kaj aliajn nordajn teritoriojn. Tiun rekompencon li ja ricevis, sed nur kontraŭ rezigno pri Ansbach kaj aliaj lokoj.

Kiam Napoleono venkis la Aŭstrian kaj Ruslandan armeojn ĉe Austerlitz, jam ne eblis ignori alvokojn de la aliancanoj. La Pruslanda armeo havis frakasan malvenkon ĉe Jena (La 14an de oktobro 1806). La 27an de oktobro 1806 Napoleono eniris Berlinon. La Pruslanda reĝo fuĝis al Kenigsbergo. En oktobro-novembro 1806 Pruslandaj garnizonoj en Erfurt, Lübeck, Stettin, Magdeburg kaj aliaj kapitulacis sen batalo. Historiistoj nomis tion “malgloro de la prusaj fortikaĵoj”. Tio elvokis malestimon de Napoleono, ĉar neniu ŝtato, krom Pruslando, malvenkis senbatale.

Frederiko Vilhelmo petegis Napoleonon ĉesigi la militon, sed Napoleono iĝis pli postulema, kaj la milito daŭris. Pruslandon apogis Ruslando, kiu sendis du armeojn por malhelpi al la francoj transiri Vistulon. Pluraj persistaj bataloj signis la vintron 1806/07. Inter ili la batalo ĉe Preußisch Eylau (nun Bagrationovsk en Kaliningrada regiono), la unua en kiu Napoleono ne akiris la kutiman brilan sukceson: grandegajn perdojn havis ambaŭ militantaj flankoj. Post la okupo de Dancigo kaj malvenko de la Ruslanda armeo apud Friedland (nun Pravdinsk en Kaliningrada regiono), la Napoleona armeo okupis Kenigsbergon.

Reĝino Luiza

Ankoraŭ kiel juna kronpirnco, Frederiko Vilhelmo partoprenis en la militoj kontraŭ la revolucia Francio. Dum tiuj kampanjoj li konatiĝis kun la princino Luise von Meclenberg-Strelitz kaj enamiĝis al ŝi. Fine de 1793 Luiza iĝis lia edzino.

Ŝin distingis mirinda beleco, saĝeco kaj afableco. Ŝi restas la plej fama virino de Pruslando. Ŝin respektis ĉiuj loĝantoj de Kenigsbergo kaj nomis ŝin “spirita mentoro” kaj idealo de virineco.

Iĝinte reĝino, Luiza baldaŭ allogis la korojn de siaj regatoj, ŝi aliĝis al la partio de reformoj. Ŝi akompanis sian edzon, kiam la reĝo aŭtune 1806 ekiris militen. Ŝi aranĝis kontraŭnapoleonajn manifestaciojn. Post la malvenkoj, por entuziasmigi la armeon ŝi venis al la militistaro surĉevale en la armea uniformo. Napoleono ordonis publikigi en la francaj ĵurnaloj artikolojn, kiuj kun malica ironio kaj sarkasmo traktis la reĝinon Luiza.

Post la batalo ĉe Jena la reĝa kortego fuĝis al la Orienta Pruslando. La 8an de decembro 1806 Luiza venis al Kenigsbergo, sed por nelonge. Baldaŭ, en januaro 1807, grave malsana, ŝi daŭrigis sian fuĝadon for de Napoleono laŭ la Kurŝa terlango al Memel (nun Klaipėda en Litovio).

La packontrakto de Tilsit

Okupinte la tutan Pruslandon, Napoleono minacis la limon de Ruslando. Aleksandro I, la imperiestro de Ruslando, devis konsenti pri pactraktado en Tilsit (nun Sovetsk en Kaliningrada regiono). Sen havi armeon kaj aliancanojn, ankaŭ Frederiko Vilhelmo sekvis lian ekzemplon. La franca kaj Ruslanda imperiestroj renkontiĝis meze de la rivero Nemano, sur floso en pavilono inter kvar okuloj. Nur sekvatage en la dua renkontiĝo partoprenis la Pruslanda reĝo, kiun Napoleono traktis humilige, dirinte al tiu nur kelkajn vortojn, sen inviti lin al tagmanĝo de la imperiestroj.

Napoleono deziris likvidi Pruslandon kiel memstaran ŝtaton kaj proponis al Aleksandro dividi ĝin inter Francio kaj Ruslando. La Pruslanda reĝo estis konsternita kaj petis helpon de Luiza.

Luiza haste venis al Tilsit por peti Napoleonon pri indulgo. Luiza kaj Napoleono longe interparolis sen atestantoj. Sed ŝia misio restis sensukcesa, kvankam Napoleono admiris ŝian belecon: “Mi aŭdis, ke Vi estas belega inter la reĝinoj, sed mi ne sciis, ke Vi estas belega inter la virinoj”.
Renkontigho de Napoleono kaj Luiza
Post la 12-taga traktado, la 9an de julio 1807 estis subskribita la packontrakto de Tilsit. Nur danke al la persisto de Aleksandro I, kiu tre simpatiis kun Luiza, Frederiko Vilhelmo konservis la “Oldan Prusujon”, Pomerion, Brandenburgion kaj Silezion. Ĉiuj aliaj provincoj estis forprenitaj. Pruslando devis pagi grandegan kontribucion. La sekvaj kvin jaroj estis malgaja tempo por la Pruslanda reĝo kaj por ĉiuj Pruslandaj patriotoj, precipe post la morto de la reĝino Luiza (1810).

En 1807–1812 en Pruslando estis efektivigitaj administraj, sociaj, agraraj kaj armeaj reformoj, kiujn iniciatis ministro Stein, generalo Scharnhorst, generalo-feldmarŝalo Gneisenau kaj grafo Gardenberg.

En 1812, antaŭ la invado en Ruslandon, la franca imperiestro devigis Aŭstrion kaj Pruslandon subskribi kontrakton, laŭ kiu tiuj ŝtatoj devis disponigi al Francio armeajn kontingentojn. En la Orienta Prusujo koncentriĝis potencaj trupoj de la franca armeo por la ekspedicio al Ruslando.

La 12–17an de junio 1812 Napoleono troviĝis en Kenigsbergo; li ekzamenis la urbon kaj ties ĉirkaŭaĵon, inspektis siajn taĉmentojn (divizion Juna gvardio, la nederlandan kaj vestfalian regimentojn), kiuj iros al Ruslando. Interese, ke dum la inspektado li rajdas ĉevalon kun la nomo Moskva. Pruslando mobilizis por la milito 21 mil personojn, kiuj konsistigis t.n. prusan divizion.

Informoj pri la pereo de la Napoleona armeo en Ruslando elvokis patriotan entuziasmon en Pruslando. En marto 1813 Frederiko Vilhelmo publikigis alvokon Al mia popolo, per kiu li alvokis al liberiga milito kontraŭ la francaj okupantoj. Kiel ano de la kontraŭnapoleona alianco, la Pruslanda armeo en 1814 eniris Parizon.

Daŭrigota


Geraldo MattosAdjektivo kaj participo

de Geraldo Mattos

Vere mi estas mania homo, sed unu el miaj tiaj malsanoj ŝajnas al mi treege malagrabla, ĉar ĝi puŝas min al eseetoj pri niaj participoj, kaj miajn okulojn ĝi cele gvidas al tiuj okazoj kaj lokoj, kiujn mia Esperanto trovas eraraj.

Se mi kaptas revuon aŭ libron kaj ilin mi komencas foliumi kaj legi, ne nur mistere, sed eĉ misgrunde, tuj aperas al miaj sorĉitaj okuloj kaj al mia mistikla cerbo unu post alia de la sama revuo aŭ de la sama libro... participo, laŭ mi en nekonvena formo!

La lasta viktimo frapita de mi — tute senvole kaj tuj postpente! — estas unu el la revuoj, kiujn mi plej estimas pro ĝiaj temaj kaj lokaj diverseco kaj bonelekteco: La Ondo de Esperanto. Cetere, mi amas la lagojn, la riverojn kaj la marojn... Ĝuste en la spaca mezo de la novembra revuo, paĝoj 14 kaj 15, miaj scivolaj fingroj plukis po unu erara elekto de participoj en ĝiaj kvar kolumnoj:

1-a kolumno, sub Kontraŭ anglalingva imperialismo [4-a desupra teksta linio]:

“Watson notis, ke probable EU baldaŭ havos plian lingvon, la turkan, post kiam estos atingita fina akordo inter la du komunumoj de la insulo Cipro”. [atingata]
2-a kolumno, sub Helpi junajn afrikajn esperantistojn [meza linio de la 4-a §]:
“Dum mia unusemajna restado en Lokossa mi aĉetis keston de sapo kaj transdonis ĝin kun restinta mono al la direktoro de la orfejo, li kaj la infanoj ege dankas al ĉiuj!” [restanta]
3-a kolumno, sub Kial ni ne aĉetas librojn [unua frazo de la numero 5]:
“La plej grava punkto, pri kiu ĉiuj debatintoj konsentis: por intensigi la aĉetadon kaj legadon de libroj en Esperanto, necesas urĝe plibonigi la lingvonivelon de la esperantistaro”. [debatantoj]
4-a kolumno, sub Vikipedio por vi [unua frazo de la lasta §]:
“Kvankam kunlabori al Vikipedio estas relative facile, interesitoj ĉefe komence havas multajn demandojn kaj hezitas kontribui”. [interesatoj]
La paradiza peko ĉe la participoj estas ĉiam la sama pomo: la pasinteco ĉiam estas pli bona ol la estanteco... Ne nur tamen la odoro de la pomo allogas niajn senzorgajn samideanojn, sed unualoke iliaj instruaj libroj kaj plej ofte iliaj denaskaj lingvoj.

La instruaj libroj kulpas de tio, ke ili prezentas la participojn sinonimaj al adjektivaj frazoj, kiaj ili rarisime estas: -anta: kiu -as / -inta: kiu -is / -onta: kiu -os / -ata: kiun -as / -ita: kiun -is / -ota: kiun -os. Ili ĝustas, se nur ni parolas pri la nuna momento!..

Fakte, participo estas simpla adjektivo, kiu ĉiam konservas sian sencon, sendepende de la tempo de la verbo, en kies frazo ĝi aperas:

-anta kaj -ata: dum iu [io] -as / -is / -os iun [ion]

-inta kaj -ita: post ol iu [io] -as / -is / -os iun [ion]

-onta kaj -ota: antaŭ ol iu [io] -as / -is / -os iun [ion]

Niaj denaskaj lingvoj — kaj mi mem ne tute liberiĝis de la portugala! — ordinare havas unu solan participon kun skandalaj polisemioj [itala kaj portugala lingvoj]:

  1. Se temas pri transiraj agoverboj, la participo estas estinta kaj pasiva: marcato / marcado [markita].
  2. Se temas pri transiraj statoverboj, la participo estas estanta kaj pasiva: amato / amado [amata].
  3. Se temas pri netransiraj verboj, la participo estas estinta kaj aktiva: andato / andado [irinta].
  4. La sama formo povas esti jen aktiva jen pasiva: aver amato / ter amado [amanta] / essere amato / ser amado [amata].
Se niaj gepatraj lingvoj influas nin, la rezulto estas io babela...

Esperanto estas regula kaj senescepta lingvo, kaj tial ĝia precipa regulo estas la sekvanta: kio validas por unu, tio validas por ĉiu. El tio sekvas:

Se mortinta, mortinte kaj mortinto estas senescepte postmorti kaj portita, portite kaj portito estas senescepte postporti, ni devas konkludi, ke la estinta participo ĉiam indikas la tempon post -i, kaj neniam la tempon dum -i!..

Niaj neprudentaj samideanoj simple sekvas la suprajn anomaliajn sencojn, kaj uzas unu solan estintan participon en aktiva kaj pasiva formoj:

1 ... post kiam estos atingita. Tiaj frazoj kun -os -ita nepre indikas staton, sed la kunteksto aludas ne la finon de la stato, sed la finon de la ago: post la ago venas stato, sed kio diable venas post la stato krom nenia plua stato? Rezulto de la instruo:

... kiu atingis: atingita.
2 ... kun restinta mono. Post la resto estas nenia resto... Rezulto de etnolingva imito.

3 ... ĉiuj debatintoj konsentis. Debatintoj ne konsentas, sed nur debatantoj. Rezulto de etnolingva imito, sed ni devas elekti inter debatantoj, debatintoj, debatontoj....

4 ... interesitoj ĉefe komence havas. Al interesitoj nenio plu interesas, sed nur al interesatoj. Rezulto de etnolingva imito, sed vortara skandalo, ĉar donas la estintan participon, kiu vere sencas post la interesiĝo, sekve ne plu interesata: Benson [angla], Grosjean-Maupin kaj aliaj [franca], Krause [tri germanaj], Le Puil, Danvy kaj aliaj [franca], Minnaja [itala], Rhodes [angla]. Aliaj savas nian verdan mondon: Almeida [portugala] Bendix [dana], Costa [brazila], Gutiérrez [hispana], Honfan [ĉina], Waringhien [franca].

Ni tamen havas ses participojn kun iliaj dek ok formoj!..


Nia trezoro

Lingvo Internacia

En aŭgusto 1895 Zamenhof anoncis, ke la Esperantisto ne plu aperos. Tiutempe sveda studento Valdemar Langlet (1872–1960) kun sia amiko-esperantisto vizitis Ruslandon. En Odeso li priparolis la situacion kun ruslandano Vladimir Gernet (1870–1929), kaj ili decidis pri eldonado de Lingvo Internacia – “monata gazeto por la lingvo Esperanto”. Laŭ ilia interkonsento ĝin eldonis la esperantista klubo en Upsalo (Svedio), kaj Gernet estis ĝia redaktoro kaj financa direktoro.

La provnumero aperis en decembro 1895. Laŭ la redakcia ĉefartikolo ĝia celo estis “vastigado kaj prilaborado de la lingvo internacia Esperanto”. Ke prilaborado ne estis reformado, kiu antaŭ unu jaro skismigis la esperantistaron, klarigas la redakcio, alvokante ĉiujn amikojn de Esperanto kune “ellabori bonan kaj detalan gramatikon de la lingvo Esperanto en la lingvo Esperanto” kaj helpi kreadon de faka leksiko, dum la reformadon oni rezervis al “la tutmonda kongreso, aŭ internacia societo de homoj, sufiĉe spertaj por tia laboro”.

Foliumante la malnovajn jarkolektojn 1895–1902, oni tamen sentas, ke la deklaritaj celoj apenaŭ estis realigataj, kaj ke en la revuo, krom la intencitaj prilingvaj artikoloj, plejparte aperis primovadaj informoj kaj beletraĵ(et)oj.

Lingvo Internacia principe malsamis de la Esperantisto, en kiu Zamenhof multe verkis mem kaj redaktis ĉiujn alies tekstojn, kaj tiel, malgraŭ eventuala malkontento de kelkaj aŭtoroj, la legantoj ricevis gazeton kun laŭeble modela lingvaĵo. Gernet estis pli tolerema, kaj la tekstoj en la unuaj jarkolektoj montras, ke tiam eĉ konataj aŭtoroj nesufiĉe lerte uzadis la lingvon.

Kvankam Zamenhof de tempo al tempo kontribuis al Lingvo Internacia, li apenaŭ influis la enhavon kaj la eldonpolitikon de la revuo, kaj en №6–7 (1896) li klarigis, ke li malofte kunlaboras en Lingvo Internacia ne pro malkontento pri ĝi, sed ĉar li volas, ke Esperanto ne plu dependu de la iniciatoro, kaj ke “la senpersoneco kaj memstareco de nia afero ĉiam pli kaj pli fortiĝu”.

Du problemoj premis la novan revuon. Unue, la presprovaĵoj estis sendataj el Upsalo al Odeso, kaj post la korektado Gernet resendis ilin al Svedio. Pro tio la revuo ofte malfruis, kaj la aktualeco de la novaĵoj estis dubinda. Due, la abonantoj estis tro malmultaj. En la unua eldonjaro (1896) estis 517 abonantoj, el kiuj pli ol duono (266) en Ruslando, 104 en Francio, 52 en Svedio kaj 40 en Germanio. Sekvajare estis 526 abonantoj (320 en Ruslando), kaj 486 en 1898.

Por ĝustatempigi la eldonadon en decembro 1897 la redaktoro de Lingvo Internacia iĝis upsalano Paul Nylén (1870–1958), sed la revuo plu malfruis. Zamenhof, malkontenta pro la malfruado, ŝanĝis sian sintenon kaj la 17an de marto 1898 skribis al Nylén pri sia preteco transpreni la redaktadon kaj eldonadon de Lingvo Internacia, sed la 30an de aprilo 1898 li skribis, ke tio “estas al li malpermesita” (Ĉi tiujn kontraŭdirajn leterojn komentas Ludovikito en sia Historieto de Esperanto, p. 170–171), kaj Nylén plu redaktis ĝin.

Dum la unua jarduono 1899 Lingvo Internacia tute ne aperis kaj, finfine, ekde 1900 la presadon surprenis Pál Lengyel (1868–1932) en Hungario. Nylén redaktis ĝin ĝis septembro 1901, kiam Lengyel iĝis redaktoro-eldonanto-presanto-administranto de Lingvo Internacia, kiu tiujare havis nur 338 abonantojn.

Sed jam en januaro 1902 la redaktadon akceptis juna parizano Paul Fruictier (1879–1947). Tio estis bona solvo, kaj la jarkolekto 1902 estis multe pli bona ol la antaŭaj: ekaperis regule ilustraĵoj, la enpaĝigo iĝis pli legebla, kaj laŭ la eldonanto (kiu ne publikigis la statistikon) la abonantaro ekkreskis.

En septembro 1904 Pál Lengyel ekloĝis en Parizo, kaj la 12an de februaro 1905 en Parizo fondiĝis Presa Esperantista Societo (PSE) – la unua esperantista entrepreno en la mondo kun prezidanto Théophile Cart (1855–1931), komerca direktoro Fruictier kaj teknika direktoro Lengyel. Dum 1905–1906 Lingvo Internacia aperis du fojojn monate, kaj poste ĝi ĉiumonatiĝis. Fruictier restis redaktoro de Lingvo Internacia ĝis 1907, kiam Cart ekredaktis ĝin.

La jaroj 1907–1914 estis la plej prosperaj por Lingvo Internacia, kiu antaŭe estis en la ombro de L'Espérantiste de Louis de Beaufront. Ĝi aperis regule kaj bonkvalite, kun enhavo serioza, kaj kun direkto klare profilita kontraŭ de Beaufront kaj idistoj, kontraŭ Bourlet kaj Hachette, kontraŭ Sebert kaj la Centra Oficejo, por la klasika Esperanto. Iom post iom Lingvo Internacia iĝis la plej grava esperantista informgazeto (La Revuo estis la ĉefa literatura) laŭrajte portanta subtitolon “Centra Organo de la Esperantistoj”, kun interesaj redakciaj artikoloj de Cart (legu ekzemplon sube).

La mondmilito metis la finon al Lingvo Internacia. La provo restarigi ĝin en 1920 malsukcesis. Aperis entute 252 kajeroj sur 6574 paĝoj. Ludovikito represis la jarkolektojn 1895–1902 en Ludovikologia dokumentaro (vol. XI kaj XII en 1993, vol. XIII en 1996), sed ankoraŭ neniu kompilis indekson almenaŭ por la plej fruaj jarkolektoj.

Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto, 2009, №3 (173).


Suplemento

LA ESPERANTISTA POPOLO

Ĉu la Esperantistaro estas popolo? – Jes, certe!

Ĉu la Esperantistaro estas nacio? – Ne, certe ne!

Tiuj, kiuj klopodus por doni al ĝi oficialan reprezentantaron, registaron kaj leĝaron, por fari el ĝi apartan nacion, kun ĝiaj estroj, partioj kaj klientaroj, sukcesinte, mortigus Esperanton.

Se, tion dirante, mi eraras, oni montru al mi mian eraron ĝentile kaj per argumentoj.

* * *

Esperanto mem estas lingvo, kaj nur lingvo.

Ĝi devas penetri ĉien, en ĉiujn rondojn, en ĉiujn naciojn, en ĉiujn ekleziojn. Ĝi devas esti en nia internacia kaj eĉ nacia vivo, kiel la ruĝa fadeno, kiu kuras tra la ŝnuregoj de la angla ŝiparo.

Kiam la lingvo kaj per ĝi, konscie aŭ senkonscie, penetros ĉien ĝia spirito, ĝia interna ideo.

Sed tiu ĉi, – se mi eraras, oni ree pardonu, – des pli facile, des pli certe ĉien penetros, ju malpli ni parolos pri ĝi kaj simple propagandos la lingvon.

Ĝin ni ĉien semu kaj dissemu. Tia tasko sufiĉas al nia nuna forto.

Pri la estontaj kaj gravaj fruktoj de nia laborado ni ne dubu.

La venko de Esperanto estos pli ol nur venko de lingvo!

Th. Cart

Lingvo Internacia, 1910, №5, p. 193–194.

Rusa antologioBaratynskij

Poemoj de Jevgenij Baratynskij

Jevgénij Abrámoviĉ Baratýnskij (ankaŭ: Boratynskij) naskiĝis 19 feb 1800 en poldevena nobela familio en Tambova gubernio. En 1812 li eklernis en la Peterburga oficira lernejo, sed en 1816 li estis eksigita pro ŝtelo, kaj al li estis malpermesita ŝtata servo. Nur en 1819 li ekservis kiel simpla soldato en Peterburgo, kaj en 1820 kiel suboficiro li estis sendita por kvin jaroj al garnizono en Finnlando. Oficiriĝinte en 1825, li sekvajare edziĝis kaj forlasis armeon.

Baratynskij verkis precipe elegiojn. Ili estis unuafoje presitaj en 1819. Li novisme enmetis en siajn elegiojn psikologion kaj filozofion. Puŝkin alte taksis lian Konfeson (1823) la plej bona rusa elegio kaj ŝatis ankaŭ lian finnan poemon Eda (1824). Grandan popularecon havis ankaŭ Festenoj (1820), Balo (1828, ĝi aperis en Du versrakontoj kune kun Grafo Nulin de Puŝkin) kaj Ciganino (1831). En la 1830aj jaroj la verkoj de Baratynskij iĝis ĉiam pli mornaj kaj senesperaj. En 1827 kaj en 1835 aperis liaj poemaroj sub la modesta titolo Versoj, kaj en 1842 estis eldonita lia tria poemaro Krepuskoj.

Aŭtune 1843 Baratynskij forveturis al Francio, kaj poste al Italio. En Napolo li subite malsaniĝis kaj mortis 29 jun 1844.
 

Disiĝis ni; la ĉarmo kaj admiro
Nur efemeris en la vivo-bol';
Por mi neniam sonos am-parol',
Kaj ne varmigos min la ama spiro!
Mi ĉion havis, perdis en moment';
Ekdormis mi... tuj sonĝo amoplena
Degelis! Sole nun amaro ĝena
Al mi postrestis de feliĉa sent'.

<1820>

Komence penso trovas sin
En densaj vortoj de poemo —
Malklara, kiel virgulin'
Por la monduma neglektemo;
Kaj poste, pli kuraĝa jam,
Edifas ŝi kun preciozo,
En bril' de ĉiaspeca fam' —
Edzino, sperta pri la am',
En romanista flua prozo;
Plu, babilema oldulin',
Venanta kun aroga ŝriko,
Ŝi en gazeta polemiko
Banalon semas laŭ rutin'.

<1837>

Konstante en purpur' kaj oro,
En belo de pasi-torent',
Vi ne suspiras kun doloro
Pri perdo de juneca sent'.
Ol jun-gracioj vi pli ĉarmas!
Pli pompas sunsubir', ol tag'!
Pli korpas vi, pli arde varmas
Ol vivaj, brila ombr-imag'!

<1840>

PLENDO

Plago de bela somero, muŝo veinda, vi kial
Flirtas, por mia sufer', jen ĉe l' vizaĝ', jen ĉe l' man'?
Kiu pikilon provizis, kapablan ĉesigi arbitre
Penson en fluga liber', kison de arda amor'?
Vi el pacema revanto, el fil' de eŭropa dorloto
Faras la sciton sovaĝan, streban al mort' de rival'.

<1841>


Mikhail KorotkovIo devas okazi

Originala novelo de Miĥail Korotkov

Gastante en la urbeto de sia infanaĝo, Kedrin senzorge iradis de la patrina domo al la domoj de la frato, fratino, avino, ĝojis pro renkontoj, agrablaj konversacioj, pro vodkumo kaj bierumo kun la frato kaj malnovaj lernejaj amikoj. Kaj neatendite li eksentis ion konfuzan, antaŭe nekonatan.

Li sentis, ke baldaŭ, baldaŭ eble hodiaŭ, eble morgaŭ okazos io neevitebla. Li ne povis antaŭvidi kio estos: malsano, malfeliĉo aŭ eĉ morto aŭ male: amoro, riĉeco, feliĉo. Pli verŝajne okazos io terura. Se tiel, la teruron devas ne vidi antaŭ ĉio la patrino kaj la gefratoj, kompreneble. Do, kvankam estis vespero, li devis urĝe forveturi.

Li kunmetis sian sakon kaj longe ne povis decidi, kion li diru al la patrino. Nu, kion: devo, laboro, cirkonstancoj. Li finfine eliris el la patra ĉambro kie li gastante lokiĝis kaj, brakuminte la patrinon, diris al ŝi:

— Mi devas forveturi, panjo. Oni vokas min al la laboro.

— Ĉu? — panjo levis la okulvitrojn sur la frunton. — Kiel? Ĉu vi ricevis malbonan telegramon?

— Ho, panjo, kia stranga vi estas. En nia tempo oni ne bezonas telegramojn.

— Ha, oni telefonis do. Ĉu grandaj malagrablaĵoj?

— Ne, ne maltrankviliĝu. Nenio serioza, sed mi devas esti tie.

— Ho, kia do estas via laboro!.. Knabo mia... Vi devis pli frue diri. Mi kuirus ovojn...

— Eh, panjo. Vi kuiris al mi ovojn kaj fritis kotletojn antaŭ kvardek jaroj... Bonega estis la tempo... Sed, panjo, nun homoj vivas alie. Vi vidas, kun kia sako mi vojaĝas: razilo kaj paro de tolaĵoj. Vojaĝanto nun bezonas nur monon, kaj li ĉion havos. Sed monon mi havas, vi ja scias, ke mi laboras kiel azeno.

Kedrin volis senzorge ridegi, sed la rido estis negaja.

— Ho, fileto... Nu, se oni atendas vin... Kion fari? Ni volis ankoraŭ aranĝi adiaŭan vesperon.

— Panjo, mi tre volus tian vesperon, sed... Komprenu.

— Nu, knabo mia, kion fari? Se vi tiel ŝatas vian laboron... Vi povus ja ĵeti la laboron kaj ripozi, vi estas jam sufiĉe aĝa. Valeĉjo kaj Klanjo eĉ ne laboras jam, sed vi estas la plej aĝa... Nur al ni du Dio donis la sorton vivi longe kaj feliĉe.

— Jes, panjo, feliĉe, ni vivos ekskluzive feliĉe. — Li ankoraŭfoje provis senzorge ekridi. — Pro tio bonvolu ne ĝeni vin...

* * *

Nun, paŝante laŭ nezorgata stepa vojo, li rememoris la vortojn de la patrino pri la feliĉa vivo. Pri tiu enigma fenomeno sciis ĉiuj parencoj, sed laŭtvoĉe paroli pri ĝi estis nekonvene.

Tiu fenomeno koncernis nur lin, la patrinon kaj la avinon. Kedrin estis 65-jara, sed lia reala aĝo estis ĉirkaŭ tridek jaroj. Li ne nur aspektis 30-jara, tia li estis ankaŭ anime. La patrino estis 84-jara, sed ĉiuj gekonatoj taksis ŝian aĝon je 45–50 jaroj. Same ŝi ankaŭ sentis sin. La avino estis jam 106-jara, sed ankoraŭ plena je vivo, havis sufiĉe da fortoj mastrumi dometon, ĝardenon, kokidojn. Ŝi aspektis pli maljuna ol ŝia filino, sed ne tre.

Tio estis agrabla donaco de la naturo: kiu ne volus esti eterne juna? Kiom da eminentaj pensuloj serĉis en la mezepoko la filozofan ŝtonon, kiom forbrulis sur ŝtiparoj de l' inkvizicio aŭ mortis en mizero kaj maljuneco. Tiom da vivoj senrezulte pereis — sed la ŝtono malestas.

Kedrin ricevis ĝin dum la naskiĝo senpage, uzis ĝin kaj silente ĝojis.

Jes, silente. En la juneco li ne sciis pri tiu donaco, li rimarkis ke li heredas la avinon kaj la patrinon antaŭ eble dek kvin jaroj, kiam liaj gefratoj, amikoj kaj konatoj neatendite maljuniĝis. Ĉu povis Kedrin fanfaroni per sia juneco? Kompreneble, li povis ĝui ĝin nur silente.

Kaj la ĝojo post jaroj fariĝis malgajo. Kedrin restis juna, energia, plena de planoj por futuro, revoj, ŝatis vinon kaj virinojn, sed ĉirkaŭantaj lin homoj maljuniĝis, fariĝis teduloj, enuigaj grumbluloj, ĉagreniĝis pro malbona sano, malgranda pensio, pro la nuntempa junularo, pro malestimaj gefiloj kaj genepoj. Interrilati kun ili estis ĉiam malpli interese; ili mire kaj malkomprene rigardis lin, kiam li komencis paroli pri foraj landoj kaj planedoj, realaj vojaĝoj aŭ fantastaj flugoj, pri novaj eltrovoj en la scienco, pri novaj libroj, prozistoj kaj poetoj. Iom post iom ĉiuj kunuloj restis en la pasinteco.

Liaj pli junaj frato kaj fratino ŝajnis al li pli onklo kaj onklino. Iam li kun Valerio estis ardaj amantoj de la rusa vaporbanejo. Ĉi-somere en la banejo de Valerio eĉ betula bankvasto ne estis. “Eh, maljuneco, — plendis la frato, — betulo apud la banejo kreskas, sed mi ne havas fortojn leviĝi sur ĝin por pretigi bankvastojn. La dorso doloras, la gamboj doloras...” Kiam li maljuniĝis? Ŝajnas, antaŭnelonge ili duope vaporbanis sin laŭ ĉiuj reguloj: frapis unu la alian per bankvasto, poste kuŝis en neĝo, poste trinkis bieron...

La kuzo Georgo iel nerimarkite malaperis. Ŝajnas, antaŭ kelkaj jaroj ili ankoraŭ kune bonege diboĉis, sed ĉi-jare la patrino diris pri Georgo: “Ho, li jam delonge mortis. Mi telegrafis al vi, sed vi tiam en eksterlando estis...”

Li havis normalan familion: edzino, filo. Sed kiam ilia filo komencis aspekti kiel pli aĝa frato de la patro, kaj la edzino — kiel patrino de ambaŭ, la edzino ne eltenis mokajn ŝercojn de najbarinoj kaj foriris de Kedrin.

Maljuniĝis ankaŭ la tuta mondo ĉirkaŭ li. Li preskaŭ ĉiujare venis dum forpermeso en sian urbeton Istoki, vagadis en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, sed de jaro al jaro tio ĉi iĝis ĉiam pli malĝoja. Dum li restis juna, la ĉirkaŭa mondo maljuniĝis. En la iam verdaj arbaroj kaj sur freŝaj herbejoj li renkontis ĉiujare pli kaj pli multe da mortaj arboj, sekiĝintaj fontoj, senakviĝintaj riveretoj kaj lagetoj.

En la malnova parko, kie li unuafoje kisis knabinon, plimulto de arboj sekiĝis, oni elhakis la tutan parkon kaj plantis novan. La nova estis sur la sama loko, sed ĝi estis nekonata, fremda parko.

Apud Istoki estis lago, sur kies bordo li kun siaj nedisigeblaj amikoj Serĝo kaj Petro sidadis dum kvietaj lunhelaj vesperoj. Ili sidadis ĝis meznokto aŭ eĉ pli malfrue, parolis pri futuro, pri la senco de l' vivo, kiel ili refaros ĉi mondon kiam iĝos plenaĝuloj. Nun la lago, iam grandega, malprofundiĝis, malpligrandiĝis preskaŭ duoble, ĝiaj bordoj kovriĝis per densejo de kano, la akvo verdiĝis.

Serĝo estis talenta pentristo, partoprenis en multaj ekspozicioj de Japanio ĝis Usono. Sed lia pentrista kunularo vivis bohemie, senorde, ebrie, kaj Serĝo forpasis antaŭ dudek jaroj. Ĉiam ironiema Petro verŝajne ekde la infanaĝo estis poeto kaj parodiisto, li ĉiam ridigis ilian malgrandan kompanion. Sed Petro delonge forveturis eksterlanden, kaj tie liaj spuroj perdiĝis.

La brilanta juna vivo de Kedrin fariĝis ĉiam pli kaj pli malplena. Iam li venis en la gepatran hejmon kaj povis pasigi la tutan forpermeson kun la patrino, gefratoj kaj lernejaj kunuloj, vagante en ĉirkaŭaĵoj de Istoki. Sed tiu ĉi mondo, amata en la infanaj kaj junaj jaroj, fojon post fojo aliiĝis, kaj ne al plibono, jaron post jaro ĝi fariĝis pli fremda.

Li jam ne povis vivi en Istoki la tutan forpermesan monaton. Post unu semajno lia angoro pro la aliiĝanta, maljuniĝanta mondo iĝis neeltenebla, kaj li trovis kialon forveturi. Same ankaŭ hodiaŭ, nur ĉi-foje aldoniĝis antaŭsento de io eksterordinara.

Li decidis forveturi tuj vespere, ne atendi morgaŭan matenan buson. Li iros piede ĝis la ĉefvojo, kaptos samvojan aŭton aŭ kamionon por atingi la fervojan stacion. En Istoki fervojo ne estis.

Irante preter la iam amata lago, sur kies bordo kreskis nun la nova parko, li atentis malnovan ventmuelejon. Li aŭdis kelkfoje, ke iu entreprenema homo aĉetis tiun muelejon, paginte ĝin kiel hejtlignon. Onidire li aranĝis en la muelejo originalan rusan tavernon, kiu estas tre vizitata de la urbeta junularo.

“Tie oni povas verŝajne drinketi kaj manĝi”, — pensis Kedrin kaj direktis sin al la taverno.

Ĝia interno estis vere pli ol originala. Kelkaj lignaj tabloj estis nefarbitaj, sed sufiĉe puraj. Apud la tabloj staris kamparanaj ĉaroj plenaj de pajlo, pajlo kuŝis ankaŭ sur la planko. Sur du muroj pendis krudaj vilaĝaj gobelinoj. Sur la tabloj staris argilaj potoj kaj argilaj teleroj kun sekala pano. La aero odoris per kvaso, fungoj, fenkolo, ajlo kaj deko da aliaj aromoj agrablaj por la rusa flarsento. Apud unu tablo sidis sur ĉaroj tri junuloj, trinkis bieron kaj nelaŭte interparolis.

Sed vere frapanta estis kelnerino. Kvankam ŝi estis en bunta rusa sarafano kaj blanka tuko, Kedrin tuj komprenis ke ŝi estas ne el ĉi tiu mondo. Kvazaŭ knabinon el bona inteligenta familio, kiu ŝatas la romanojn de Turgenev, la poemojn de Lermontov, la muzikon de Ĉajkovskij, oni enĵetis en vulgaran ebrian kompanion.

— Bonan vesperon, — ŝi modeste ridetis al Kedrin. — Sidiĝu kie al vi plaĉas, ni ĝoje gastigos vin. Jen la menuo.

— Ĉu oni ĉe vi sur ĉaroj sidas? — Kedrin ankaŭ ridetis al ŝi.

— Se vi tre volos, vi rajtas eĉ kuŝi sur pajlo, ĉe ni estas permesite.

Ŝi foriris kaj Kedrin kun intereso komencis legi la menuon. Ha, kelkaj specoj de vilaĝa vodko: kun aromoj de konjako, de rumo, de ĝino. Aha, oni scipovas ja. Indas ĉion gustumi. Plu. Ĉio pure rusa: peklitaj fungoj, peklitaj kukumoj, malvarma kvasa supo, rostova fiŝsupo, pelmenoj*, flanoj, kuko. Bonege. Kedrin decidis, ke li ne simple drinketos kaj manĝos, li restos ĉi tie pli longe. Ne pro vodko kaj la rusa kuirarto, sed pro la kelnerino. Kie ankoraŭ oni povas renkonti tian inspiritan vizaĝon? Neordinara junulino, paroli kun ŝi estos tre interese.

La kelnerino venis por mendo. Kedrin mendis, ne gravas kiun vodkon, kiujn manĝaĵojn. Dum ŝi forestis, Kedrin pripensis estontan konversacion. Do, nenian vulgarecon, banalecon, tiu junulino estas super tiu koto.

— Kiel vi nomiĝas? — demandis li kiam la kelnerino alportis pleton kun argilaj teleroj.

— Aliona, — ŝi modeste mallevis la okulojn.

— Ĉu? Kia rara kaj bela nomo.

— Tion mia paĉjo elpensis.

— Via patro estas poeto.

— Ne, li estis pentristo.

— Ĉu estis?

— Jes, li forpasis. Tute neolda estis.

— Sed kial forpasis?

— Pro troa amo al vodko, — suspiris ŝi.

“Jes, mi ne eraris, — pensis Kedrin. — Simpla kaj pura junulino. Certe ŝi ne estas kutima kelnerino, kapabla flirti kun la unua veninta kliento, ridegi je liaj vulgaraj ŝercoj, elteni liajn voluptajn altedojn. Ne, ŝi trovas sin ĉi tie okaze. Plej verŝajne cirkonstancoj aŭ?..”

— Aliona, ĉu vi ŝatas vian laboron?

— Pro kiu ĝojo? — Ŝi malgaje ridetis.

— Nu, tie ĉi estas tiel interese, rusa vilaĝa etoso.

— Interesa estis nur la unua tago, eble ankoraŭ la dua. Kiel mi komprenas, vi estas urbano, sed tie ĉi oni devas simple, — ŝi denove ridetis, — resti viva.

— Aha, vi ne revis do pri tiu ĉi laboro. Vi revis pri io alia, ĉu ne?

— Certe pri alia.

— Mi supozis tion. Aliona, mi vere estas el fora urbo, kaj al mi estas tre interese konversacii kun vi. Ŝajnas, vi estas rara junulino por Istoki. Eble vi estas nura tia en ĉi urbeto.

— Ankaŭ vi ŝajnas interesa homo. Vi verŝajne estas vojaĝanto kaj povas multe rakonti, — ŝi ekridetis. — Tien ĉi venas ja simplaj homoj, nu, tro simplaj. Ili babiladas pri nenio. La plej bona konversacio kun ili estas silento.

Kedrin estis frapita de la profundeco de tiu penso. “La plej bona konversacio kun ili estas silento”. Ŝajnas, proksimume tiel sonas unu el postulatoj de zen-buddismo. Sed de kie ŝi povas en tiu ursangulo koni ion pri zen-buddanoj? Kiom tiu knabino devis suferi pro aroganteco, malbona eduko de ŝia medio, ĝia idioteco, senkaŭza malico, pro vilaĝa senceremonieco, pro tiel nomata sankta simpleco, pro eterna malkompreno inter homoj pensantaj kaj stultuloj, ke ŝi memstare venis al la penso, al kiu buddanoj iris dum jarcentoj!

Tiumomente de la flanko de tri junuloj trinkantaj bieron aŭdiĝis nekontentaj elkrioj.

— He, Lenka! Muzikon! — kriis unu el junuloj.

Aliona foriris ŝalti magnetofonon, eksonis iu senenhava moderna pop-kanto. Ŝi revenis kaj sidiĝis kontraŭ Kedrin.

— Antaŭe ĉi tie sonis nur rusaj kantoj kaj romancoj, — ŝi sciigis. — Ili plej harmonias kun la ĉirkaŭumo de la dek naŭa jarcento. Sed poste vizitantoj postulis tiun bagatelaĵon, — ŝi montris al la magnetofono kaj ridetis kvazaŭ pardonpete.

— Do, Aliona, se via laboro ne urĝas vin, — Kedrin sidiĝis pli oportune sur la pajlo, — kaj se vi ne kontraŭas, ni parolu pri viaj iamaj revoj, nu, pri aliaj laboro kaj vivo, ne tiuj, — Kedrin ĉirkaŭmontris la ejon.

— Kial do la revoj devas esti iamaj? Kia vi estas! Ili estas nunaj.

Al Kedrin estis tre facile konversacii kun ŝi, kaj li sentis ke ankaŭ al ŝi tiu konversacio estas kiel ekspiro de freŝa aero.

— Bone, nunaj, do nunaj, — li afable ridetis al ŝi. — Sed en la infanaĝo vi ankaŭ pri io revis. Pri kio: ĉu pri kino kaj teatro aŭ pri vojaĝoj kaj kosmodromoj?

Ŝi ridetis:

— Mi komprenas, ke vi ŝercas, sed mi revis pri ĉio ĉi kaj ankoraŭ pri multo.

— Ho!

— Kaj estas profesio kiu povas ĉion ĉi unuigi.

— Ĉu verkisto?

— Jes, preskaŭ. Mi volas iĝi ĵurnalistino, plej bone internacia. Ĉirkaŭvojaĝi Afrikon, Sudamerikon, Ĉinion, Hindion, ĉu vi imagas?

— Kaj kio malhelpis?

Ŝi sopirĝemis.

— Se paĉjo estus viva, mi studus en universitato, sen mono studo estas ja neebla. Panjo perlaboras nemulte, kaj ankoraŭ pli juna fraĉjo... Sed mi nepre studos. Perlaboros monon ĉi tie kaj studos...

Kedrin forgesis ke la tempo pasas, ke li volis eliri sur la ĉefvojon kaj veturi ĝis la stacio. Kiam li rememoris pri la fluanta tempo, estis jam post meznokto. Al tiu momento li multon eksciis pri Aliona. Ŝi ĉiam estis scivolema infano. “Ŝi ankaŭ nun, — kun rideto pensis Kedrin, — estas la sama scivolema infano”. El la konversacioj kun Aliona Kedrin eksciis, ke en diversaj tempoj ŝi lernis Esperanton kaj Slavonon, la antikvan rusan literaturon, la antikvan ĉinan poezion (en la istokian bibliotekon mirakle trafis kvarvoluma almanako de ĉinaj poetoj), legis Volteron kaj Rousseau'on, ĉinajn kaj japanajn prozistojn kaj poetojn. Pri multaj libroj kaj aŭtoroj, kiujn Aliona menciis, Kedrin nur sciis ke ili ekzistas.

Kun tia vasta sfero de interesoj oni povas esti nur ĵurnalisto. Ŝi (kia saĝa infano) komprenis tion delonge. Fininte la lernejon ŝi jam bone parolis angle kaj germane kaj havis egan deziron lerni aliajn lingvojn: kiel vojaĝi tra Ĉinio parolante nur angle kaj germane? Ŝi volis lerni la ĉinan, sed en la urbeta biblioteko ne estis lernolibro. Kedrin iom konfuziĝis: li post la universitato parolas nur rompitan anglan, germane scias du-tri vortojn.

La taverno laboris la tutan tagnokton. Kedrin komence miris: kiu venos meznokte al taverno en urbeta limkvartalo? Sed poste li konvinkiĝis, ke vizitantoj venas dum la tuta nokto. La ĉefvojo, kien Kedrin sin direktis, estis tute proksima, ofte ŝoforoj preterpase venis en la tavernon, parkis kamionojn apude kaj gaje pasigis tempon, iufoje ĝis mateno. La mastro de la taverno ne eraris, drinkejo sur tiu loko profitis verŝajne sufiĉe bone.

Aliona laboris dek du horojn dum tago, la sekvantan diurnon dek du horojn dum nokto, poste havis du liberajn diurnojn. Sabatoj kaj dimanĉoj tie ne signifis. Hodiaŭ por Aliona estis labora nokto. Komencinte la laboron je la oka vespere ŝi laboros ĝis la oka matene. De tempo al tempo venis kelkaj ŝoforoj, drinkis, kriis kantojn, disverŝis bieron sur tablojn kaj finfine foriris dormi en siajn kamionojn. Venis alia grupeto. Tia estis la tuta nokto.

Kedrin volis paroli, paroli, paroli kun Aliona, sed ŝi ofte foriris priservi vizitantojn. Dum ŝia foresto li gustumis ĉiujn specojn de vodko, trinkis multe, sed tute ne estis ebria. Li estis ekzaltita sen vodko. En lia malplena kaj sopira vivo aperis hela radieto — Aliona.

«Ne, — li pensis, — mi devas ne forlasi tiun junulinon ĉi tie. Ŝi edziniĝos al tia idioto kiu kriis “He, Lenka, muzikon!” kaj oni povas konsideri ke ŝi pereis por ĉiam».

Kio estas lia sento al ŝi? Ĉu kutima amoro de viro al virino? Ho Dio, ŝi povus esti lia filino aŭ eĉ nepino. Kedrin negaje ridis. Aŭ amo de plenkreskulo al infano? Dio, ŝi ne estas lia filino, kia stultaĵo! Sed tamen sen ŝi la ĉirkaŭanta lin mondo estos pli kaj pli dezerta — mortantaj homoj, mortaj arboj, sekiĝintaj riveroj kaj lagoj. Nur ŝi en tiu maljuniĝanta mondo restos juna kaj bela.

Preterirante lin, ŝi ĉiufoje ridetis, pro kio lia koro ĉiufoje degelis. “Kiel ŝi ridetas? — li meditis. — Ĉu bonkore aŭ bonanime aŭ kiel al malnova amiko aŭ ankoraŭ iel?” Subite lin trapikis la penso: “Kiel mi forgesis, ke hodiaŭ devas io okazi? Aha, ĝi jam okazis. La amoro! Nu certe, Aliona ridetas al mi kiel al malnova amiko. Ŝi estas neindiferenta al mi, alie por kio ŝi pasigus kun mi tiom da tempo? Jes, kio devis okazi, jam okazis.

— Aliona, — li diris serioze, kiam ŝi iom liberiĝis kaj sidiĝis kontraŭ li. — Al mi plaĉas via plano iĝi internacia ĵurnalistino. Mi volas al vi ion proponi. Venu en mian urbon kaj eniru en mian universitaton. Mi tie finis la matematikan fakultaton, kaj vi finos la ĵurnalistan. Mi helpos en ĉio kio estos bezonata. Mi ankoraŭ ne renkontis tiajn saĝajn kaj interesajn junulinojn kiel vi.

Aliona nenion respondis, nur ridetis, ŝajnas danke, kaj forkuris labori plu. Nu bone, pensis Kedrin, bone ke ŝi ne diris “ne” kaj ridetis danke. Pri detaloj ni parolu, kiam ŝi finos sian laboron.

Neatendite sur Kedrin ŝarĝis sin la tuta laceco de la pasinta sendorma nokto. La plej granda deziro estis fali sur la pajlon kaj droni en dormo. “Freŝa aero estas necesa, — pensis li, — ĉi tie la atmosfero estas saturita de vodko kaj biero, al diablo, eksteren, eksteren!”

— Aliona, — li diris al la veninta junulino, — mi bezonas eliri, ial laciĝis. Jen la pago, sed mi ankoraŭ revenos. Mia sako kuŝu ĉi tie. Mi baldaŭ revenos...

Aliona mire kaj eĉ time rigardis lin:

— Kio okazis al vi? Vi estas tiel pala!

— Nenio. Ne gravas. Mi iom spiros ekstere kaj revenos. Kaj trinkos ankoraŭ vian firmaan vodkon.

Li iris al la lago. Nun ĝi malprofundiĝis kaj ĝis ĝia bordo estis ĉirkaŭ tricent metroj. Kedrin lace paŝis, kaj ĉiu sekvanta paŝo estis pli kaj pli malfacila. Kial la gamboj tiel doloras, estas tiel pezaj, kial la dorso kurbiĝas, kial en la oreloj bruas, kion, diablo, ĉio ĉi signifas?

Jen la lago, iam amata kaj nun delonge fremda kiel ĉio en Istoki kaj ĉirkaŭe. Ĉu vere sur tiu ĉi bordo li kun Serĝo kaj Petro planis futuron antaŭ... he-e... antaŭ kvardek kvin jaroj? Revis refari la mondon, fari ĝin bela kiel kanto kaj perfekta kiel madonoj de Rafaelo. Knaboj, knaboj.

Kedrin venis al la rando de la bordo, kliniĝis super la akvo kaj vidis — kion? Li fortiriĝis en plena teruro. Ĉu estas li? Li time rigardis ankoraŭ unufoje kaj sufokante teruron longe pririgardis la respeguliĝon. Kompreninte ĉion, li ĝemis, ĝemegis, eble lupe hurlis. El la spegulo de l' akvo lin rigardis oldulo, proksimume 65–70-jara.

Kedrin malfeliĉe pririgardis sian respeguliĝon, nekonfideme tuŝante la faltoplenan vizaĝon kaj grizan hararon. Ĉu vere? Ĉu povas tiel esti? Hieraŭ ĉio estis: juneco, sano, fortoj, allogeco kaj enigmeco por junaj virinoj, kaj hodiaŭ — ĉio malestas.

Konvinkiĝinte, ke ĉio estas ĝuste tiel, ke ne estas eraro, optikiluzio, miraĝo, li sidiĝis sur malnovan duone disbatitan boaton, kuŝantan renverse sur la bordo, kaj longe sidis senpense, ne sciante, pri kio pensi. La patrino diris ion pri longa kaj feliĉa vivo. Ve! La vivo restis nelonga kaj apenaŭ feliĉa. “Ne meditu, ne meditu pri tio, — li ordonis al si. — Pro tiuj pensoj oni povas freneziĝi”.

Kiam la ruĝa suno leviĝis super la horizonto, li forlasis la lagon kaj direktis sin al la ĉefvojo, penante ne pensi pri la malnova muelejo, la taverno kaj pri la juna kelnerino...

Noto

Pelmenoj (ruse: пельмени). Kuiritaj pastobuloj farĉitaj per viandaĵo, fiŝaĵo, aŭ legomoj, iom pli grandaj ol ravioloj.

Pro ĉi tiu rakonto Miĥail Korotkov iĝis laŭreato de Liro-2008 en la branĉo “Originala prozo”.


La vojo estas la celo

Verne, Jules. Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj: Romano / Tradukis el la franca Jean-Luc Tortel; Antaŭparolo, notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2008. — 208 p. — 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; Vol. 15).

Kiam Stendhal en 1827 vojaĝis de Parizo al Romo, li devintus kalkuli almenaŭ pri 12 ĝis 15 tagoj da vojaĝo. Ĉar Stendhal foje haltis por vidi la allogaĵojn survoje (“du matenoj sufiĉis por Florenco”), por la vojaĝo li tamen bezonis 24 tagojn.

Fileas Fogg, la protagonisto de Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj de Jules Verne, estis tute alispeca vojaĝanto. Dum tiu tempo li jam estintus hastinta ĝis ie en Hindlando. Danke al la fidela traduko de Jean-Luc Tortel nun eblas ankaŭ en esperanta vesto refari tiun ekspresvojaĝon ĉirkaŭ la mondo.

Flegmo vetkuras kontraŭ la tempo

Fogg ne estas tradicia vojaĝanto, kiu vidas la mondon por edukaj celoj. Li nur vojaĝas ĉirkaŭ la mondo, ĉar tio estas ebla en la moderna mondo, kaj jen la sola pravigo por fari la vojaĝon. Fogg estas karikaturo de tiel nomata flegma anglo. Verne atribuas al li plurajn ekscentraĵojn. La moderna vivo tre konvenas al Fogg por flegi obsedan akuratecon en sia domo pura, ordigita, severaspekta, puritaneca. Tie horloĝoj indikas ĉie en la domo ekzakte la saman horon. Fogg funkcias kvazaŭ aŭtomate: “Se li promenadis, li ĉiam egalpaŝis sur la marketrita planko de la enireja halo, aŭ sur la rondira galerio tegmentita de kupolo ...” nu ktp.

Afable Verne nomas lian vivmanieron “originala”, sed ĉu li vere ŝatis sian protagoniston?

La novdungita franca (!) servisto de Fogg, Jean Trapasul', modelita laŭ Sancho Panza, estas fidela apendico al sia mastro. Li estas — kompreneble — pli simpatia ulo, kiu kun admirenda pacienco eltenas la kapricojn kaj ĉiam novajn eltrovaĵojn de sia mastro. Estas tamen li, kiu spertas la mondon dum tiu vojaĝo, estas li, kiu aldonas kalejdoskopan buntecon al la iom banala intrigo de la romano. Alimaniere la libro estus tiel interesa kiel vojaĝtabelo.

Ni elektu hazardan fragmenton por gustumi almenaŭ unu el travivaĵoj de Trapasul':

Tuj post la foriro de Fiks el la opiejo, du kelneroj portis profunde dormantan Trapasulon al la kuŝejo por la fumintoj. Sed lia fiksa ideo persekutis lin en liaj sonĝaĉoj; post tri horoj batalante kontraŭ la narkotaĵo li vekiĝis, skuata de la penso, ke li ne plenumis sian taskon. Li forlasis tiun ebriulan kuŝejon, stumblante, apogante sin al la muroj, falante kaj restariĝante, senhalte kaj nerezisteble pelate el la opiejo de ia instinkto kaj eliris kriante kvazaŭ en sonĝo: “Al Karnatiko! Al Karnatiko!”

Nu, ni ja scias, ke ankaŭ Fileas Fogg havas homan koron, ĉar en Hindlando li savis junan vidvinon de la ŝtiparo, kaj tiel li havis je la fino de la romano almenaŭ virinon por edziĝo, kaj tiel ja finiĝas ĉio en perfekta ordo.

La libro de Verne ja estas historia distrado. Hodiaŭ ĝin ankoraŭ eblas legi kiel ateston de tiu kredo, ke la teknika progreso estas nebremsebla. Tiu kredo sinkis iam, probable kune kun la ŝipo Titanic.

Embaraso de riĉeco?

Malnova romano bezonas klarigojn. Je la fino de la libro estas kvin paĝoj kun klarigoj. Kiam mi klopodas traduki ion, mi ĉiam demandas min (kaj ĉiam estas en dubo), kion endas klarigi kaj kio ne nepre estas klarigenda. Tiun dubon mi havas ankaŭ en ĉi tiu eldono.

Ĉu vere estas necesa por la kompreno de la libro, ke Fogg loĝas en numero 14 kaj ne 7 de Savile Row? Kial nur kelkaj vortoj pri la situo de la Reform Klubo, sed nenio pri ĝi kiel angla situacio? Verne ŝatas elmontri sian konon pri la mondo, tre ofte per apliko de iuj fakterminoj.

La libron, kiel tiu de Verne, mi volis legi en la ĝardeno, ĉe la plaĝo aŭ por distri min en la trajno. Tiam mi ne nepre havas iun PIVon ĉemane por lerni pri topveloj, stajveloj kaj kromĵibo. Aŭ eble ne ĉiuj memoras, kio estas thago. Do por tiuj komplikaj (almenaŭ por mi) vortoj mi ŝatus vidi iun klarigon. Nekompreno de tiuj vortoj ja ne bremsos la komprenon de la libro, sed tamen mi petas alian strategion por espereble estontaj eldonoj de la verkaro de Verne..

En la mondon venis nova sento

Lasta rimarko: Iu Pirro eldonis en 1868 sian Universalglot, projekton esence tre similan al la Lingvo Internacia de D-ro Esperanto. Universalglot falis en la puton de forgeso, sed Esperanto floras. Ĉu eble pro tio, ke intertempe, eblis ĉirkaŭvojaĝi la mondon dum 80 tagoj?

Wolfgang Kirschstein


La tria “Beletra Almanako”

Prezentante BA3 Jorge Camacho informas pri kelkaj ŝanĝoj. Ioma pligrandiĝo de la formato havigos pli da spaco, sekve, pli da enhavo. Ekde 2009 oni enkondukas la sistemon de jarabono (planata aperritmo: februaro, junio, septembro), kvankam plu eblos aĉeti unuopajn almanakojn. Estas anoncita la temo de BA4: sciencfikcio, fantasto kaj fabeloj. Bedaŭrinda, laŭ mi, estas forigo de biografietoj.

Jam la duan jaron estas prezentataj premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de UEA, kiujn kompletigas la raporto de la Prezidanto, ankaŭ mia ŝatata ĝenro. Humphrey Tonkin konstatas problemojn en ĉiuj konkursaj branĉoj, krom la poezia kaj proza. Precipe malforta en 2008 estis esea branĉo. Ĉu oni provu enkonduki, eĉ se eksperimente por unu jaro, recenzan konkurson?

Cetere, en BA3 la recenza rubriko plu tenas altan nivelon kaj per la nomoj de niaj “verdaj” kritikistoj, kaj per la recenzataj verkoj. Jorge Camacho pri Ordeno de verda plumo de Pleadin kaj pri tri monografioj de Korĵenkov (pri Ĉeĥov, pri Dostojevskij, kaj pri la Esperanta gazetaro), István Ertl pri Ĉu vi konas Blaise Cendrars? de Seabra, Christian Declerck pri Verse reversi de Philippe, Petro Braŭn pri Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj de Pío Baroja (tradukis Sarasua). Miroslav Malovec recenzas la kolekton de la Zamenhofaj ideologiaj tekstoj Mi estas homo, Keyhan Sayadpour Zanjani — Kun diablo en la korpo de Radiguet, Anna kaj Mati Pentus Princo Serebrjanij de Aleksej K. Tolstoj (tradukis Ŝidlovskaja).

Aperas mallongaj prozaĵoj de Sten Johansson, Francisco Javier Moleón kaj Luiza Carol. Poezio ĉeestas multe pli abunde per originalaĵoj (Anja Karkiainen, Michael Cayley, Anneke Buys, Carmel Mallia, Gerrit Berveling) kaj tradukaĵoj (Arĥipoeto, Markku Toivonen, Pietru Caxaro, Mihaly Babits, Geo Bogza).

Trevor Steele eseas pri sia sperto en la grandmonda libroindustrio Aventuroj de naivulo en la oceano de literatura business.Verki poezion en Esperanto estas prelegoteksto de Baldur Ragnarsson en la Internacia Kongresa Universitato (Roterdamo, 2008).

La titolan kaj enajn paĝojn garnas sep fotoj de Óscar López.

HaGo


Ricevitaj libroj

  • Baranova, Juratė. Saĝo kiel terapio = Išmintis kaip terapija: En la litova kaj Esperanto / Tradukis el la litova Gediminas Degėsys. — Vilnius: Trys žvaigždutės, 2008. — 352 p., il.; 2000 ekz. — [Donaco de LitEA].
  • d' Arroi, Ŝarlerik. Senfrokiĝinto. — Thaumiers: La KancerKliniko, 2008. — 19 p., il. — (La KromKancerKliniko; №23). — [Donaco de La Kancerkliniko].
  • Dulce, Julieta. A Dança das Rosas = Danco de la Rozoj: En la portugala kaj Esperanto / Tradukis el la portugala Célio Martins. — Rio de Janeiro: CELD, 2008. — 24 p., il. — [Donaco de CELD].
  • Esperanto. Wie ich es sehe. 5a eld. — [Vieno]: [Klag], [2009]. — 36 p., il. — [Donaco de Walter Klag].
  • Klar, Walter. Esperanta filatelo Aŭstria. 1949 ĝis 2008. — Vieno: Klag, 2009. — 8 p., il. — [Donaco de Walter Klag].
  • Manlibro pri Olimpikaj vortoj: En Esperanto, ĉina, franca, angla / Prefaco de Chen Haosu. — Beijing: Foreign Languages Press, 2008. — 16 + 190 + 28 p., 6 tabeloj, il. — [Donaco de Li Jianhua].
  • Mota, Rogério. Alma nua = Simpla animo: En la portugala kaj Esperanto. — Rio de Janeiro: CELD, 2008. — 24 p., il. — [Donaco de CELD].



  • Juda humuro

    Letero al la mastro

    Vespere, post la laboro, foriris kune la sekretario kaj la kasisto.

    Sekretario: “Jam tedis al mi nia estro. Dum 20 jaroj mi servas lin suferante de lia malbonkoreco, sed ĝis nun mi nenion diris al li. Mi ĉiam retenis min. Sed hodiaŭ mi perdis la paciencon kaj skribis al li leteron.”

    Kasisto: “Kion vi skribis en ĝi?”

    Sekretario: “Mi skribis ĉion! Mi skribis ke li estas terura homo, tirano, malbonkonduta. Mi skribis ke ĉiuj laboristoj malamas lin. Mi libere verŝis mian koleron je li.”

    Kasisto: “Stultulo vi! Kion vi faris? Hodiaŭ vi skribis al li kaj morgaŭ li maldungos vin!”

    Sekretario (timigita): “Kial li maldungos min?”

    Kasisto: “Li maldungos vin tuj post kiam li legos tion, kion vi skribis pri li.”

    Sekretario: “Kion signifas ‘kiam li legos tion, kion vi skribis pri li'? Kiumaniere mia letero atingos lin?”

    Kasisto (mirigite): “Ĉu vi ne diris ke vi skribis al li leteron?”

    Sekretario (kvietiĝinte): “Certe mi skribis, sed ĉu mi diris ke mi sendis?”

    El la kolekto de Josef Shemer


    Donacoj en 2008

    Abonhelpa fondaĵo

    Osmo Buller (Nedelando) 128.00 eŭroj
    Dorota Burchard (Pollando) 16.00 eŭroj
    Bernhard Eichkorn (Germanio) 20.00 eŭroj
    István Ertl (Luksemburgio) 27.00 eŭroj
    Esperanto-klubo Munkeno (Germanio) 62.00 eŭroj
    Jukka Pietilainen (Finnlando) 13.00 eŭroj
    Entute, dum 2008 266.00 eŭroj

    Fondaĵo Amiko

    Anonima (Ruslando) 28.50 eŭroj
    Carlos Enrique Artime (Hispanio) 13.00 eŭroj
    Douglas Draper (Norvegio) 40.00 eŭroj
    Jos. Koch (Svislando) 29.30 eŭroj
    Luis Serrano Perez (Hispanio) 29.00 eŭroj
    Jacques Tuinder (Nederlando) 62.00 eŭroj
    Entute, dum 2008 201.80 eŭroj

    Fondaĵo Ilaro

    Anonima (Francio) 111.00 eŭroj
    Anonima (Ruslando) 6.00 eŭroj
    Osmo Buller (Nederlando) 35.00 eŭroj
    Choe Taesok kaj Vida Ĉojene (Litovio) 200.00 eŭroj
    Michael Cwik (Belgio) 111.00 eŭroj
    Bernhard Eichkorn (Germanio) 100.00 eŭroj
    Roger Siarri (Francio) 350.00 eŭroj
    Pedro Zurita (Hispanio) 48.00 eŭroj
    Entute, dum 2008 961.00 eŭroj

    Danke al la fondaĵo Ilaro en januaro ni aĉetis pli potencan komputilon, kaj la marta kajero de La Ondo estis la unua, kiun ni faris per ĝi. Post baldaŭa aĉeto de kelkaj pliaj akcesoraĵoj Ilaro preskaŭ elĉerpiĝos, sed ni ne intencas fermi ĝin, ĉar modernigado estas io, kio neniam finiĝas, kaj vi povas helpi ĉe tio kaj ĉe abonigo por tiuj, kiuj deziras legi La Ondon, sed ne povas mem pagi sian abonon.

    Donacojn bonvolu sendi al nia UEA-konto “avko-u”, aŭ al vialanda peranto de La Ondo. Loĝantoj de Ruslando, Pollando kaj Litovio rekte kontaktu la redakcion por interkonsenti pri la plej oportuna pagomaniero.

    Eĉ la plej etaj sumoj estas bonvenaj.

    Koran dankon al ĉiuj donacintoj!

    Halina Gorecka


    La Ondo de Esperanto

    SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO

    2009. №3 (173)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
    Telefono: (4012) 656033
    Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2009:
    — Internacia tarifo: 38 eŭroj
    — Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
    — Ruslanda tarifo: 450 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
    — Elektronika abono: 12 eŭroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
    Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

    Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2009.