Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2009. №5–6 (175–176)

Dancistino el Fair Play Crew (Fotis Marek Gainski)

Sur la kovrilpaĝo estas dancistino el Fair Play Crew, kiun vi vidos ĉi-julie en Bjalistoko. (Fotis Marek Gainski)

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ZAMENHOF-150

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Alen KrisKomentario de Alen Kris

Unu hektaro bezonas unu uzbekon! — Tiun formulon de agrikultura bonstato mi aŭdis surprize de farma neofito. La serioza, preterpasa kaj certa tono de tiu aserto ne lasis lokon por dubo: ĝi ne estis revelacio de mia kunparolanto, li simple ripetis banalaĵon de komuna uzo. Unu uzbeko por unu hektaro estis baza nocio de kalkulo pri la racia agrikultura ekonomio, kaj kiel alfabeta vero ĝi neniom bezonis diskuton. Dek kvar uzbekoj por mia modesta persono — ĉar mi posedas dek kvar hektarojn — konsistigas la fundamenton de mia ekonomia prospero. Iom da milionoj da gastlaboristoj por nia rusbalta inkludo sufiĉas por solvi niajn regionajn problemojn.

Ja ni bezonas gastlaboristojn, — sendispute, sendebate, senbrue, senhezite tiu ideo iĝis aksiomo de nia socia konscio. Ne la manko de la loĝantaro nutris tiun paradoksan opinion. Amasoj de senlaboraj indiĝenoj tute vaporigas ĉiun suspekton pri iu malsufiĉo. La racia motivo sin apogas sur rezonoj pri la kosto de la laborforto. La socia opinio salutas tiun klarigon de la enmigra ŝtatpolitiko, kaj oni povas nur miri pri la unuanimeco, kiu ligas la plene klaran intereson de la entreprenistoj (tre minoritataj en la komuna maso de la civitanoj) kun la tute svagaj reprezentoj de la labora-senlabora parto de la popolo. La miro kreskas, se oni konsideras, ke la sama plejmulto ĉiom trankvile rilatas al la planoj de la evakuo de la loĝantaro de nordorientaj regionoj — laŭ la motivoj de tro alta kosto de ilia civiliza infrastrukturo.

— Ni bezonas labormanojn por evoluigi la landon, — deklaras la ŝtatviroj.

— Ni ne havas laborlokojn pro la krizo, — aldonas ili, speciale por la kuncivitanoj. Kaj vane oni serĉus voĉon el opozicio, kiu atakus tian logikan malkoincidon.

Strange aŭ inverse (tre laŭrange), socialistoj, komunistoj kaj demokratoj kongruas en la punkto absolute liberala: laŭ la kriterioj de la ekonomio la indiĝena loĝantaro malutilas al la disvolvo de la teritorio. Nuancoj ne gravas. La socialistoj insistas pri filantropio, la komunistoj postulas respekton del nacia fiereco, la demokratoj lamentas pri kresko de la ksenofobio.

Kaj la ksenofobio, vere, kreskas. Spite al la konscia abstrakta trankvilo de la publiko koncerne la alvenon kaj ĉeeston de la gastoj (“Ja ili laboras por ni kvazaŭ senpage!”) la subkonscia konkreta irito kaj kolero serĉas eliron en aktoj agresaj, plejparte senmotivaj. Litovoj, moldavoj, belorusoj sukcesas miksiĝi kun la amaso. Sed la uzbekoj! Ili ŝajnas invadi la areon. Bronzehaŭtaj nigreharaj viroj videblas marrande kaj profunde de vilaĝoj. Kontraŭ bonaj atendoj ili ne estas turistoj. Ili fosas grundon, ebenigas terenojn, miksas betonon, glatigas asfalton. Tie ili masonas la vilaon por novruso, ĉi tie — perlaboras ties bienkampon. Dimanĉe iuj ripozas: sinordigas modeste — korpe kaj veste — en kaj ĉirkaŭ siaj furgonoj-vagonetoj, kaj — per grupoj, sen troa bruo — promenas laŭstrate. Iliaj familioj atendas ilin kaj ilian necertan monon ie sude, tre malproksime. Iam ili revenos hejmen, al siaj edzinoj kaj sunoplenaj ĝardenetoj, anstataŭigitaj de siaj najbaroj, nevoj kaj filoj.

La orfoj de du teroj, ili glitas preter ni en sia propra paralela dimension, kaj ni, orfoj de nia grundo, rigardas ilin kvazaŭ trans vitro.

Tia estas la nova tergloba mondo. La patrioj ne bezonas plu sian infanaron. La kapitalo bezonas cirkuladon de la laborforto. Kaj la homaro bezonas la kapitalon. Ĉar, kiel diris Karl Marx, por la disvolvo de la produktado la historio rajtas oferi ne nur unuopulojn, sed ja tutajn klasojn kaj popoltavolojn.

Alen Kris


Bjalistoko: la kultura programo

Mi ŝatas la momenton, kiam plena de scivolo, post la ricevo de la kongresaj dokumentoj, mi unuafoje malfermas la kongresan libron por elekti interesajn punktojn de la programo. De tempo al tempo mi nervoziĝas kiam mi devas forstreki interesan prelegon aŭ prezentadon por elekti alian, same por mi interesan, kaj pro tio mi jam antaŭvidas mienojn de kelkaj samideanoj volantaj spekti absolute ĉion.

La Bjalistoka Esperanto-Societo aranĝis la unuan devigan selektadon jam de la momento, kiam UEA anoncis, ke BES estos ĝia ĉefa kunlaboranto por la Kongreso.

Kontaktis nin “multaj konataj vizaĝoj”, sed aŭdinte, ke la kongresa buĝeto ankoraŭ ne ekzistas, ili malaperis. Restis la plej fidelaj: Asorti, JoMo, Ĵomart kaj Nataŝa, Georgo Handzlik. Mi tre dankas al ili. Ili estis kiel la radikoj de la venonta programo. Sed ĉar ilin jam konas la tuta Esperanta mondo, permesu, ke nun mi rakontu pri aliaj artistoj.

Al LKK prezentis sin novaj lokaj kaj landaj entuziasmuloj, pretaj krei por la kongreso ion unikan, kion vi povos spekti nur en Bjalistoko.
Chanajki Band (Fotis Rafal Grabowski)
La urbo emfazas sian multkulturecon, do lige kun ĝi, ni prezentos al vi la ĉarman ukrainan ensemblon Czeremszyna, la litovan Dautenis, la belorusan Małanka, la polan Klekociaki, la judan Klezmer Chanajki Band. Kun la loka folkloro de Podlaĥio konatigos vin la brila ensemblo Kurpie Zielone.

La tempon, kiam Bjalistoko estis privata urbeto de la hetmano Jan Klemens Branicki, ĉirkaŭata de ligna palisaro kaj loĝata de palacaj servistoj kaj metiistoj, rememorigos du ensembloj ludantaj barokan muzikon: ensemblo de rektaj flutoj Cantio Polonica kaj ensemblo de antikva muziko Capella Antiqua Bialostociensis.

Venu ĝustatempe por partopreni la unuan koncerton en la Salono Zamenhof: jam sabate vespere Irena Urbańska el Krakovo omaĝe al Ludoviko kantos belegajn judajn kantojn en la versioj juda kaj esperanta.

La Bjalistoka Studio de Kanto prilaboris en Esperanto kantojn pri Bjalistoko kaj eĉ registris ilin. La lumdiskon serĉu en viaj sakoj kun la kongresa materialo. Aŭskultu, kunkantu kaj portu ĝin hejmen por prezenti al viaj familioj.

Certe ne nur junularo deziros partopreni la koncerton de Supernova — rokbando el Brazilo, en kiu anas Rogener Pavinski (voĉo kaj basgitaro), Leandro Souza (elektrogitaro), Roger Borges (sinteziloj) kaj Romulo Felicio (drumo). Ĝi naskigis en 2004. La unua albumo de Supernova estis lanĉita en oktobro 2006 de Vinilkosmo. “Pasio en Katen'”, “Alia Mondo Eblas”, “Stela Nokto” — jen la plej konataj en la movada medio junulara ekzemploj de potenca roko kun melodiaj voĉoj, frapa gitarumado kaj vigla ritmo. La grupo iĝis populara ankaŭ pro la unua profesie realigita muzikvideo.
Budhaj monahoj (Fotis Marcin Szarkowski)
Ĉu vi estas preta rezigni tion por partopreni koncerton de budhaj monaĥoj en la filharmonio?

Ĉiutaga demando, kion elekti: ĉu kongresan balon, ĉu la koncerton de Bjalistoka Filharmonio sur la Urba Placo kaj kunkantadon de la Odo al ĝojo en Esperanto? Ho… okazos veraj dilemoj!

Dum la kvar unuaj kongresaj tagoj en Bjalistoko daŭros Festivalo de kulturoj. Urbocentre, sur la granda scenejo, apud Café Esperanto, kie iam la eta Ludoviko Zamenhof vagadis inter ĉevalĉaroj, prezentos sin kvardek ensembloj el la mondo. Multkultureco venos ĉi-foje Bjalistokon.

Ĉu vi scias, ke mia urbo estas fama pro bonegaj dancistoj? Niaj francaj Esperanto-amikoj el Saint Aubine de Luigne antaŭ kelkaj jaroj invitis bjalistokanojn por “ornami” la feston de ĝemelaj urboj. Venis la infana dancgrupo Pląs kaj la popoldancgrupo Małanka. Krom oficialaj koncertoj ĉiuvespere sur la kampadejo, kie ni loĝis, la grupoj koncertis por propra plezuro. Jam la duan vesperon la kampad- ejo estis plenplena de loĝantoj de la najbara urbeto. Mi esperas, ke ili same plaĉos al la kongresanoj. Nuntempajn junularajn dancstilojn montros gejunuloj el la ensemblo Fair Play Crew kaj DanceOffnia. Ili estas niaj “eksportvaroj”, pri kiuj ni estas fieraj.
Fair Play Crew (Fotis Marek Gainski)
Dum kvar tagoj funkcios literatura kafejo FAMA. Sur ĝia scenejo koncertos bardoj kun kaj sen barboj.

Kompreneble ne mankos teatraĵoj. Imagu, ke iutage, dum la vespermanĝo en vian loĝejon eniras oficistoj kaj informas vin, ke de hodiaŭ landa limo iras tra la mezo de via manĝoĉambro, eĉ tra la mezo de via manĝotablo! Rusoj dirus: situacio kiel en la komedio de Gogol, poloj — kiel ĉe Sławomir Mrożek.

Enirbiletojn por la spektakloj Domo ĉe limo en la dramteatro kaj Fasada ĉe la Pupteatro vi ricevos jam sabate en la informejo. Rapidu, ĉar la kvanto da lokoj estas limigita. Ne perdu la eblecon!

Terminus a Quo (Fotis Edward Gramont)Sur la granda scenejo en la salono Zamenhof vi spektos unuaktoran dramon pri juna Ludoviko, teatraĵon Terminus a Quo kun japana prezento de Kanoj kaj la Junularan Kulturdomon kun la muzika prezento de la Bjalistoka Babelturo. Ni ne povas kontesti ke ĝi estas mirakle retrovita teatraĵo de la 10-jara Ludoviko Zamenhof!

Saŝa Pilipović el Serbio prezentos dramon de Bronstein pri kapitano Postnikov kun du aliaj aktoroj. La muzikon komponis Elena Puĥova. Ĝi estos multimedia historia prezento. En la kafejo FAMA planas prezenti sin la kabaredo Lumbago.

Studentoj kaj instruistoj el la Muzika Universitato proponos multmedian prezentadon Bjalistoko en nuksa ŝelo. De baroko ĝis hodiaŭ!

Sciante, ke pro diversaj kialoj ne ĉiuj dancas, ni decidis organizi la kongresan balon en aliaj kondiĉoj. En la salono Zamenhof estos speciala spaco por dancantoj, sed ankaŭ restos sidlokoj por tiuj, kiuj nur spektos kaj admiros la artistojn kaj dancantojn. Koncertos la popolensemblo Czeremszyna, japana muzikisto Leo Sakaguĉi kaj fine vi aŭskultos klasikan muzikon de Andreas Band. Laculoj povos refreŝigi sin en la najbara gastronomia tendego.

Ĉu vi aŭdis pri franca fotisto Yann Arthus-Bertrand, kies hobio estis foti la teron el la ĉielo? Ĝuste sub la titolo Tero el la ĉielo ni komune malfermos en la urbocentro ekspoziciegon, kiun ĝis nun spektis pli ol 120 milionoj da homoj en la mondo. Reprezentantoj de 61 landoj, partoprenantaj la 94an UK-on, starigos samtempe siajn piedojn sur grandega mapo de la mondo en la loko, kie situas iliaj hejmlandoj. Vi bezonos multe da tempo por trarigardi la tutan ekspozicion.

Kiu el vi havis jam ŝancon spekti la konstruadon de “mandalo” fare de budhaj monaĥoj? Ili venos speciale al Bjalistoko el Tibeto por montri tion al la kongresanoj kaj bjalistokanoj.

La plej fama paro de polaj vojaĝantoj: Elżbieta Dzikowska kaj ne plu vivanta Tony Halik kolektis materialon por la ekspozicio pri siaj vojaĝoj. Ĝi estas tre impona kaj speciale por vi alvenos Bjalistokon. Sur grandaj bildoj vi vidos mirindajn aspektojn de lokoj kiujn vi plej probable neniam persone vizitos, kaj pri kiuj vi nur povus revi.

Kaj ĉu vi ankoraŭ trovus iomete da tempo por akcepti la inviton de la Fondaĵo de princo Ostrogski kaj spekti en la Palaca Ĝardeno de Branicki ekspozicion pri Bjalistoko?

Ĉiu esperantisto certe legis, aŭ provis legi, Sinjoron Tadeon — la faman poemon de Adam Mickiewicz, tradukitan de Antoni Grabowski. La varsovia ĵurnalisto Roman Dobrzyński proponis esperantigi filmon kaj montri ĝin dum la Kongreso. Nia ĉefa argumento dum longaj interkonsentaj traktadoj kun la reĝisoro kaj la filmproduktanto estis, ke koreo aŭ usonano neniam imagos la ĉirkaŭaĵon kaj etoson de la epoko, en kiu okazas la intrigo. Danke al nia insistemo kaj la financa subteno de la urb- estro de Bjalistoko ni sukcesis. Venu nepre al la salono Zamenhof por ĝui la etoson! Antaŭ la projekciado Roman Dobrzyński mallonge prelegos por faciligi la komprenon de la filmo.

Kaj, kiam vi jam estos spektinta ĉion supre priskribitan, restos ankoraŭ speciala montrado de modoj, surstrata teatra parado Kto, lirikeca malnova filmo kun akompananta pianludo, kie sur ekrano “li amas ŝin kaj mortas por ŝi. Ni kredas ĉar ankaŭ ni estas enamiĝintaj…”, parado de malnovaj aŭtomobiloj kaj liberaera koncerto de Night Compt Blues.

Amantoj de klasika muziko havos ŝancon partopreni koncerton en la romkatolika baziliko aŭ aŭskulti koruson en la ortodoksa katedralo.

Por gastoj dum la festa bankedo ludos kaj kantos aktoroj de la Pupteatro.

La konstruentrepreno, kiu rekonstruas la domon por la venonta Zamenhof-Centro daŭre deklaras, ke ĝi estos ĝustatempe preta. Tio signifas, ke la kongresaj gastoj havos okazon spekti la plej modernan en la tuta Pollando multmedian ekspozicion pri la juna Ludoviko. Aldone ni preparas unuajn portempajn ekspoziciojn de Esperanto-filatelaĵoj, ekslibrisoj, puntoj kaj poŝtkartoj.

Invitas vin muzeoj kaj galerioj. La Medicina Universitato preparas grandan ekspozicion pri kuracistoj en la familio Zamenhof. La galerio Montparnasse planas surstratan prezenton de modo de diversaj jarcentoj.

Iutage en la parko Planty, ĉe lumfontanoj en la Aleo de Enamiĝintoj vespere koncertos por bjalistokanoj kaj por la kongresanoj JoMo. Certe li kantos nur pri amo.

Multajn diversajn kulturajn programerojn la organizantoj antaŭvidis en lokoj atingeblaj por urbanoj kaj la kongresanoj. Estos okazo por konatiĝi.

Se mankos al vi tempo por ĉio dum la Kongreso — revenu ankoraŭfoje kun via familio. La gastama Bjalistoko atendos vin!

Ela Karczewska


La nova prezidento de Litovio kaj Esperanto

la 17an de majo per grandega plejmulto da voĉoj (pli ol 68%) kiel la nova prezidento de Litovio estis elektita 53-jara Dalia Grybauskaitė — membro de la Eŭropa Komisiono (EK) pri financaj programoj kaj buĝeto.

Antaŭ ol fariĝi membro de EK (en 2004) ŝi okupis gravajn postenojn en la registaro de Litovio. Pri ŝia rilato al Esperanto afable konsentis respondi la prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio (LEA), Povilas Jegorovas, kiu havis kun ŝi tri kontaktojn pro Esperanto.

La unua kontakto estis komence de januaro 2001, kiam ŝi estis vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj prezidanto de itala-litova fondaĵo. Tiam LEA petis monon de tiu fondaĵo por eldoni du tradukojn el la itala: La serĉado de perfekta lingvo en Eŭropa kulturo de Umberto Eco kaj Unu voĉo por la tuta mondo (romano pri Zamenhof) de Vitaliano Lamberti. “Ŝi invitis min kaj interesiĝis pli detale pri la projekto kaj pri eblecoj de ĝia bonkvalita efektivigo, — rakontas Jegorovas. — Post kelkaj tagoj aperis ŝia decido doni al nia asocio por tiu projekto 27262,50 USD. Estas interese, ke ĝi estis la sola kultura projekto, kiun financis tiu fondaĵo, ĉiuj aliaj estis teknikaj, medicinaj k.s.” La subvencio sufiĉis por eldoni la du librojn kaj ankaŭ lernolibron de Esperanto de Antanas Mekys.

“Duafoje ni kontaktiĝis en printempo 2003, kiam komenciĝis preparlaboroj por la 90a Universala Kongreso de Esperanto, — daŭrigas la prezidanto de LEA. — Tiam Dalia Grybauskaitė estis ministro de financoj de Litovio. Litova Esperanto-Asocio tiam petis de la litovia registaro monon por komencaj preparlaboroj. La financa ministerio, kiun ŝi gvidis, subtenis nian peton, kaj la registaro en majo asignis al LEA 50 mil lidojn por komencaj organizaj aferoj”.

“La tria fojo estis en 2005 antaŭ la 90a UK en Vilno, — fine diras Jegorovas, kiu estis la ĉeforganizanto de tiu sukcesa kongreso. — Mi proponis al ŝi iĝi membro de la Honora Komitato de la Kongreso. Tiam ŝi jam laboris en EK. Ŝi volonte konsentis kaj skribe konfirmis la konsenton”.

Tio klare montras la pozitivan rilaton al Esperanto de Dalia Grybauskaitė, kiu, interalie, parolas (vere parolas) litove, ruse, pole, angle kaj france. 


Oksana Burkina (Fotis Sergej Andrejsons)Nova esperantologia disertacio

La 23an de aprilo 2009 en kunsido de konsilio pri defendo de doktoraj kaj kandidataj disertacioj ĉe la Sankt-Peterburga Universitato estis prezentita disertacio Prononca normo en Esperanto de la Peterburga filologo Oksana Viktorovna Burkina.

Ŝi sukcese defendis la disertacion. La prezenton de ŝia disertacio sekvis vigla diskutado, en kiu oni menciis tre altan sciencan nivelon de la prezentita verko kaj gravan rolon de tiu kaj tiuspecaj esploroj por la moderna ĝenerala lingvistiko. La aŭtoro de la disertacio ricevis proponojn publikigi ĝin parte aŭ plene en fakaj periodaĵoj kaj libroforme.

La redakcio de La Ondo de Esperanto, kies fidela abonanto kaj okaza kunlaboranto Oksana estas, kore gratulas la novbakitan kandidaton de filologiaj sciencoj kaj deziras al ŝi pliajn kaj pluajn sukcesojn en scienco, precipe en esperantologiaj esploroj.

LOdE


Vide el Bruselo

La galega lingvo minacata

Dafydd ab Iago el Bruselo

Katedralo de Santiago de Compostela nokte (wikimedia commons)Laŭ polica raporto, pli ol 20 mil homoj (pli ol 50 mil laŭ la organizantoj) manifestaciis en majo por la rajto uzi la galegan lingvon. La manifestacio sekvis regionajn elektojn en marto, kiam la hispana Popolpartio (PP) gajnis plimulton en la galega parlamento, danke al nur unu deputito. La manifestacio en Santiago de Compostela, la galega ĉefurbo, alvokis por la “rajto vivi en la galega”. La manifestaciantoj volas, ke la galega registaro ŝanĝu sian lingvan politikon. Ili timas, ke la galega estos sub minaco pro tio, ke PP nun denove regas.

Dum la kampanjo PP promesis nuligi kelkajn leĝojn favore al la galega. Laŭ PP, la hispana devas esti protektata en Galegio per politiko de “libera elekto” de la lingvo. Aktivuloj de la galega lingvo protestas, ke minacata estas ne la hispana, sed la galega — lingvo tre simila al la portugala, parolata en ĉi tiu nord-okcidenta parto de Hispanio. PP ankaŭ celas nuligi la Lingvan Akton, kiu reguligas la uzadon de la galega en la lernejoj. Ĉi tiu leĝo antaŭvidas, ke almenaŭ 50% de la klasoj estu instruataj en la galega.

La nova registaro fine de majo klarigis al publikaj sindikatoj sian proponon rilate al publikaj dungitoj. Pro tio, ke la plejmulto de homoj en Galegio parolas la galegan, ĝia kono estis unu el la kondiĉoj por fariĝi ŝtata dungito en la regiono. La ideo estas, ke ĉiuj regionaj ŝtatdungitoj devas koni la lingvon de la vasta plimulto de la homoj en la regiono. Reformante la Leĝon de la Publika Servo de Galegio, la nova registaro promocios la “liberan elekton”. Tio signifas, ke regionaj dungitoj ne nepre devos koni la galegan kaj povos esti dungitaj kun nura kono de la hispana.

La pravigo de la nova leĝo — laŭ la teksto mem — estas, ke la hispana kaj galega estas “kun-oficialaj” en Galegio. “La publikaj povoj devas garantii la normalan kaj oficialan uzadon de la du lingvoj, — tekstas la leĝo-teksto. La regiona registaro ankaŭ volas promocii la “movecon” de galegoj en Hispanio kaj pro tio volas eviti “barierojn lingvajn”, kiuj — laŭ ĝi — povos aperis, se oni tro promocios la galegan. Unu el la sindikatoj jam reagis, ke la leĝopropono montras la “malamon” de la nova registarestro Alberto Núñez Feijóo al la galega. Laŭ proparolanto de la sindikato CIG-Ensino Anxo Louzao, en la hispana gazetaro, la parlamenta plimulto de la PP en Galegio ne donis la rajton malestimi la lingvon kaj starigi politikon konduke al ĝia ekstermo. 


Nia Trezoro

La revuo Esperanto

La revuon Esperanto fondis en 1905 la franca esperantisto Marcel Paul Berthelot. La unua numero aperis 18 jun 1905 en Céret (orientaj Pireneoj). Charles Lambert estis la redaktoro. №21 estis publikigita 5 aŭg 1906 kun la administra adreso en Ĝenevo/Bellgarde dulingve en Esperanto kaj la franca.

Post la malapero de Berthelot en Sudamerikon la gazeton transprenis Hector Hodler en Ĝenevo. Preferataj temoj tiutempe estis la ideo pri la konsuloj kaj konsulejoj, disvastigo de Esperanto en komerco, scienco, armeo, eklezio, pacifismo, studentaro. Aperis landa kroniko, literatura felietono, ankaŭ politiko. La gazeto plurfoje ŝanĝis siajn paĝonombron kaj formaton. Per sia 31a numero Esperanto fariĝis la oficiala organo de UEA, starigita en aprilo 1908 en Ĝenevo. Dum la mondmilito Hodler aperigis siajn elstarajn artikolojn Milito kaj homa energio kaj La pacproblemo: Novaj vojoj. Hodler volis pruvi, ke la lingvo kaj movado Esperanto estas intime ligitaj kun la pacproblemo.

Post la frua forpaso de Hector, en 1920 Edmond Privat daŭrigis la redaktan kurson de sia forpasinta kolego. Sed anstataŭ tro da longspiraj artikoloj pri pacismaj, socipolitikaj kaj socialaj temoj, kiujn Hodler ŝatis trakti en plena longeco, la ĵurnalisto Privat preferis mallongajn enkondukajn tekstojn pri konkreta temo. Aparta atento estis atribuata al movadaj kaj lingvaj temoj, al internaciaj kongresoj kaj al la evoluo en Ligo de Nacioj. Privat en la 1930aj jaroj komprenis la fortiĝon de la naciismo kaj ne hezitis bedaŭri tion sur la paĝoj de Esperanto.

Kiam en 1934 en Stokholmo Privat ne estis reelektita en la komitaton de UEA, aperis redakcia vakuo, kiun en 1935 provizore plenigis Robert Kreuz. Per la decido transloki la Centran Oficejon de UEA el Ĝenevo al Londono kaj per la anonco de generalo Bastien en 1936 pri fondo de la Internacia Esperanto-Ligo (IEL) la internacia Esperanto-movado disduiĝis. Dum IEL lanĉis novan periodaĵon Esperanto Internacia (ĝin redaktis Teo Jung, Cecil Goldsmith kaj Mason Stuttard), la malnova UEA kun sia tradicia Esperanto restis kun Hans Jakob en Ĝenevo. Intertempe la Dua Mondmilito eksplodis. En 1940 Jakob trovis lokon en Palais Wilson, kie li daŭrigis la eldonadon de Esperanto. Post la reunuiĝo de UEA kaj IEL en 1947 Jakob daŭrigis la redaktadon de Esperanto. Ĉar tuj post la Dua Mondmilito komenciĝis la Malvarma Milito, Jakob ne hezitis de tempo al tempo komenti tiun novan tragedion inter Oriento kaj Okcidento. Ekde №542 (1951), sekve de enketo inter la legantoj, oni ŝanĝis la grandecon de la gazeto al la populara formato de la Diĝest-kajeroj. Kiam fine de 1954 estis akceptita la fama Esperanto-rezolucio de Unesko en Montevideo, la organo de UEA reeĥis per vastaj klarigoj pri ĝi. Sed en la jaro 1955 venis la fino por Jakob. La julia numero estis lia plej lasta, kaj la respondeco por la gazeto transiris al la skota literaturisto William Auld.

En novembro la Centra Oficejo de UEA translokiĝis de Britio al Roterdamo, kie la revuo onte estis redaktata. Sub la nova redaktoro la revuo radikale ŝanĝis sian aspekton kaj koncepton. Koloraj kovriloj estis enkondukitaj. Literaturo ricevis pli da atento. Alia novaĵo estis la enkonduko de la rubriko La Juna vivo, kiu respegulis la kreskantan agadon de la esperantista junularo. La redaktoreco de Auld ne estis longa. La numerojn inter septembro 1958 kaj decembro 1960 redaktis s-ino Kirsten Zacho en parta kunlaboro kun H.V. Rasmussen en Danlando. En januaro 1961 reaperis Auld, kiu respondecis pri la numeroj ĝis novembro 1962. En 1960 estis enkondukita nova grafika koncepto.

La 38-jara Auld forlasis la redaktorecon kun “miksitaj sentoj”. Unu kialo por lia demisio estis, ke la komunikado inter Skotlando kaj Nederlando, kie troviĝis la presejo, ne montriĝis oportuna. La redaktadon transprenis la nederlandano Victor Sadler, naskita kiel brito en 1937. Multaj defioj atendis lin, ĉar la asocio kreskis, kaj kun ĝi la diskutoj kaj problemoj. Vastan atenton sub Sadler trovis la agado ekster Eŭropo kaj lingvaj demandoj. Apud la aktivismo de Lapenna, ekde 1964 prezidanto de UEA, multiĝis kritikaj voĉoj kontraŭ malfavoraj tendencoj, pri stagnanta agado, pri nesufiĉe alta kvalito kaj pri indiferenteco al la sorto de Esperanto. La problemoj, kiujn Lapenna havis kun la movado, kaj la problemoj, kiujn la movado havis kun li, kondukis finfine al lia eksiĝo el UEA en 1974.

Sadler demisiis kiel redaktoro sed restis direktoro de la Centra Oficejo, poste ĝenerala direktoro de UEA ĝis 1983. Ekde 1974 sub la nova redaktoro Simo Milojević, bosnia ĵurnalisto laboranta en la Centra Oficejo, kaj prezidanto Humphrey Tonkin, oni celis reatingi ian normalecon. Rapida estis la kresko de Esperanto-agadoj en la socialismaj landoj kaj en Azio, kie ekzemple en Irano kaj en Hinda Unio Esperanto iom ekfuroris. Sub Milojević la revuo ricevis modernan aspekton kaj profesinivelan redaktadon kun varia kaj interesa enhavo.

Sadler retiĝis post sia 20-jara servo. Ekde 1 maj 1984 Milojević fariĝis ĝenerala direktoro de UEA, kaj Geoffrey Sutton akceptis la taskon kiel nova redaktoro de Esperanto por 1984–1986. Sed baldaŭ la redaktadon devis transpreni Osmo Buller, Milojević kaj Mark Fettes. La ĉi-lasta dum 1987–1991 klopodis daŭrigi la tradicion de la revuo, donante emfazon al lingvopolitikaj temoj. Li montriĝis sufiĉe lerta kaj engaĝita redaktoro, kiu kapablis levi la ĝeneralan intelektan nivelon kaj enkonduki personan akcenton. En 1990 la revuo Esperanto ricevis freŝan grafikan aspekton, kaj la titolo ricevis novajn litertipojn.

Kiam Fettes demisiis, inter 17 kandidatoj estis elektita la hungaro István Ertl. Sian intelektan talenton kaj emon al literaturo li pruvis senprokraste en 1992 per la speciala numero al Gaston Waringhien, kiu forpasis en decembro 1991. Kiam en januaro 1993 mortis Juan Régulo Perez, Ertl pretigis elstaran eldonon dediĉe al tiu eminentulo. Liaj intervjuoj kun Martinet, Eco, Selten, Nemere vekis la intereson de la legantoj. La ambicio de Ertl estis la senriproĉa lingvaĵo. En januaro 1995 Esperanto ricevis renovigitan veston. Nu, la bona volo trakti ĉiujn temojn kaŭzis ioman perdiĝon en temprioritatoj, krome okazis kronika malfruo en la aperritmo.

Ekde 2002 la gazeto estas redaktata-kompilata de Stano Marček en Slovakio.

Andreas Künzli


La kvara Beletra Almanako

La kvara boao estas dediĉita al sciencfikcio, fantasto kaj fabeloj. Kiel ponto al la serio Sferoj, kiu grave kontribuis al evoluigo de tiu ĝenro en Esperantujo en 1982–2000, rolas recenzo pri la lasta volumo Sferoj 10.

Du reaperigoj notindas: Kosma rubaĵo de Bernard Golden kaj Arnim de István Ertl. Liven Dek, la patro de Sferoj, ĉeestas per kvar minirakontoj. Lia prelego Esperanto, la fantasta lingvo, prezentita en la itala sciencfikcia kongreso en 1994 estas publikigata sen ĝisdatigo, tiel, ke ĝi servu kiel la bazo por kompilota bibliografio.

Bjørn A. Bojesen esperantigis sian novelon Kornon kontraŭ krud', per kiu li antaŭ jardeko venkis en porjunula konkurso norveglingva. Higinio García en Rifuzita memuaro fantazie kunplektas la Tolkienan kaj Esperantan mondojn. Pri aventuroj de la ĉiela infano rakontas Rinko Kubota en Feliĉo de unu talanto.

Per la interpreto de Gunnar Gällmo aperas specimeno de la sveda bildstriisto Lars (Lon) Olsson Fulmotonĉjo. Piedokataklismoj. Ionel Oneţ tradukis el la rumana rakonton de Victor Martin kaj Jorge Camacho poemon de la hispana verkistino Nuria Barrios.

Anna Löwenstein en sia eseo pri Harry Potter esploras la kialojn de la populareco de la libroserio pri la juna magiisto. Laŭ ŝi, la libraro de Rowling bone enkadriĝas en la kategorio de la brita infanliteraturo, nome, lerneajna rakonto, kiu datiĝas de la 19a jarcento. Temas pri la vivo en loĝlernejo.

La recenza fako estas ampleksa. Mao Zifu kaj Michael Cayley recenzas la trivoluman epopeon La Mastro de l' Ringoj de Tolkien kaj prian libreton de Korĵenkov. Luiza Carol analizas la jam kvinlibran serion utopia de la eldonejo Bero. Donald Broadribb donas sian juĝon pri La mirinda historio de Petro Schlemihl de Chamisso, Anna Löwenstein pri Kaj staras tre alte de Trevor Steele. Jorge Camacho recenzas la libron Ormuzdo kaj Arimano de Almqvist, kaj Miguel Fernández Eklipsas de Camacho.

Ĉi-foje la specialaj ilustraĵoj por boao venas de Leo Ki.

Halina Gorecka


Spegulo. Printempo 2009

Andreas Künzli sian sperton pri kritikado de ekzistaĵoj en la Esperanto-movado sistemigis en la redakcia artikolo Kritiko — ne dankon?! Li konsultis plurajn elstarajn esperantistojn pri la temo kaj faris certajn konkludojn.

La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, respondis al demandoj de Spegulo pri la organizaĵo mem, pri la Universalaj Kongresoj k.a. La Zamenhofan jubileon omaĝas republikigo de la konata biografio, verkita de lia frato Leono antaŭ cent jaroj kaj poste reeldonita, interalie, de Ludovikito.

Dudekpaĝa eseo de Tomas Venclova Vilno: la mito pri disiĝo kaj la mito pri kuneco (tradukis el la angla Tomasz Chmielik) montras la ĉefurbon de Litovio kiel urbon, kiun litovoj, poloj, judoj kaj belorusoj rekonis kiel propran centron de siaj tradicio kaj kulturo.

Pri la rivaleco de Bulgario kaj Rumanio, sed ne nur, eldiras Gabriel Guirgiu en La necesa Albanio (tradukis Ionel Oneţ) — laŭ mi, la plej bona teksto en ĉi tiu Spegulo.

Ĉi-kajere estas lanĉita Orienteŭropa enciklopedieto, kiu pritraktos terminojn kaj nociojn el diversaj kampoj. La unua fenomeno, kiun traktas Andreas Künzli, estas Vodko. Li ankaŭ artikolas pri la usona politologo Huntington kaj ties libro La Kolizio de la Civilizoj.

Troviĝas ankaŭ fragmento el la baldaŭ aperonta libro Reguloj de vivo de Janusz Korczak (tradukis Tomasz Chmielik).

Jerzy O. rakontas pri la usona blusisto Muddy Waters. Mikaelo Bronŝtejn prezentas kaj interpretas rezultojn de la enketo farita en la jarŝanĝa IF, kies ĉeftemo estis Literaturo.

Kurioze, en la fino estas Antaŭparolo de Kazimierz Leja.

Legis por vi Halina Gorecka


Versoj perversaj al sterka verko

La Pafklik. Fek al Esperanto: K-Disko. — Donneville: Vinilkosmo, 2009.

La Pafklik. Fek' al Esperanto
Ĉi-foja recenzo kruelos beste…
Mi repon ne ŝatas, diru honeste.
Laŭ mi, sin okupi pri stulto hiphopa
maldignas por klera junul' eŭropa.
Prefere afrika maŝin' muskola
strebu domini en tiu skolo,
ol aŭdi la francojn per slang' bandita
fanfaroni pri aŭdac' kaj heroeco mita.
Do, pagas nun — ‘stas mia kulpo,
ke agresivas la karno pulpa,
ke grumblas voĉ' juna, preskaŭ ina,
ja tiu arest' en la jar' dumilkvina
kaj sekve longdaŭra enu' prizona
okazis pro prova dozo Klingona,
kiun mi ŝanĝis je ekvivalento mona
(konspire, kiel sovetia spiono)
al ĉi naivaj adoleskoj kun rozaj lipoj bubeskaj.
Mi tiam sukcese komercis Volapukon en nigra getto
kaj ruze tentis junularon al debuta danĝera injekto.
Se virgan vejnon pikis aidosa dorno,
do pipro subventron fikis en etoso porna.
Mi ĉiam aprezis forte drogi
kaj lertis diletantojn delogi —
bezonis gesklavojn por ĉio pretajn,
ja distribuon atribuas narkoreto.
Do, tiuj ŝatantoj de bum bum kanabumo,
Tokiponon pogrande vendis kaj gajnis solidan monsumon,
subite ekrealis koŝmaro malica —
iĝis viktimoj de plana provoko polica.
En malliberejo plej naturis geja stilo —
ĝuste de tiam Platano kun Katakana ekrevis pri pafiloj.
Kaj verdan lingvon ili ne plu fumas —
blasfemas, se Esperanta cigaredo eklumas.

Ŝajne mi pruvis, ke ĉi-tipa ri(t)mumo facilas —
decidu mem: kiom sensencas, kiom utilas,
des pli ne mankas fama prononco terura,
nur francajn orelojn ial neniel tortura.
Aldonu la sakrojn amasajn, probable en vian adreson —
ĉu sufiĉas kaŭzoj por perdi la intereson?!
Tamen tempas demeti prokuroran mantelon —
surfeki l' albumon ne havas mi celon.

Malgraŭ la harmonio malfilharmonia,
Pafklika destin' — por vasta aŭditorio:
eblas danci, amuze fingrojn pozi,
kun junino sursofe brakume ripozi.
L'uloj viglas, ion modan rakontas —
furze tiklas, neniun hontas.
Sonpaletro abundas, akuratas bruoj/drumoj/notoj —
eĉ Mazi ne gratas kaj Putina anekdoto pri malseka pispoto.
Gratule por (mem)ironio restis libera loko —
ne nura Tian'An'Men-ajn klaŭnojn el ViTubo primoko.

Ĝenerale, oni kakis aktuale, do normale (ne male) —
subtenu produkton del' disk' populara per leda monuj' malavara.

Glebo Malcev

Ricevitaj libroj

El ombro: Antologio de prozo el Rusio / Komp., antaŭpar. Grigorij Arosev, Nikolaj Gudskov. — M.: Impeto; REU, 2008. — 100 p.; 300 ekz. — [Donaco de Svetlana Smetanina].

Esperanto kunligas nin: [Artikolaro] / Antaŭpar. Chen Haosu. — Pekino: Ĉina Fremdlingva Eldonejo. 2008. — 223 p., il.

Korĵenkov, Aleksander. Unu Ringo ilin regas: John Ronald Reuel Tolkien en Esperanto: Prelegoteksto. — Kaliningrado: Sezonoj, 2008. — 16 p.; 300 ekz. — (Serio Sed ne el katedro; №4). — [Donaco de Sezonoj].

Oraj kantoj por RET-07 / Komp. Garik Kokolija. — [M.]: [G.Kokolija], 2007. — 48 p. — [Aĉeto].

van Dijk, Ziko. La Asocio: Skizoj kaj studoj pri la historio de UEA. — Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2008. — 301 p., il.

Бронштейн, Моисей Цалевич. Десять дней капитана Постникова / Пер. с эсп. Анатолия Радаева. — М.: Импэто, 2007. — 368 с., илл.; 500 экз. — [Aĉeto].

Буркина, Оксана Викторовна. Произносительная норма в эсперанто: Автореферат на сосикание учёной степени кандидата филологических наук. — СПб.: Санкт-Петербургский государственный университет, 2009. — 27 с., 130 экз. — [Donaco de la aŭtoro].


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO. 2009, №5–6 (175–176)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2009:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 450 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2009.