Li ne estas kiu ajn. Sian plej grandan atingaĵon li faris kiel interlingvisto per ampleksa kaj kompetenta librego pri la svisa planlingva movado, kiun ankaŭ UEA rekonis per grava premio. Antaŭ dudeko da jaroj li apartenis al la gvidantoj de TEJO kaj poste reprezentis longe UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. Laŭ tiu fono oni jam povas konjekti, ke li konas UEA kaj la movadon bone, kaj tion konfirmis ankaŭ liaj kontribuaĵoj en la reta diskuto, en kiu li kritikis pli-malpli ĉion imageblan en la agado de UEA kaj de la tuta movado kaj ankaŭ tiun de konkretaj korifeoj, precipe Dasgupta kaj Corsetti sed ankaŭ Tonkin kaj Fettes.
Estas tamen troige paroli pri diskuto. Apenaŭ estis aliaj, kiuj subtenis la kritikojn de Künzli aŭ rebatis ilin per kontraŭargumentoj. En vera diskuto unuopaj kontribuaĵoj estas ĉeneroj, tra kiuj la diskuto progresas ĝis iuj konkludoj. Fine de la ĉeno la diskutantoj devus esti pli saĝaj ol en la komenco, sed en uea-membroj ne okazis tiel. Je unua vido pri tio kulpas Künzli mem, kiu tro facile falis en ekscese malĝentilan kaj insultan lingvaĵon, kiun aliaj ne povis digesti. Ne malofte oni proponis elĵeti lin el la listo, kio fine ne bezonis okazi, ĉar Künzli mem eksiĝis. Krom forlasi la retan forumon li ankaŭ anoncis, ke li ne renovigos sian membrecon en UEA. Kelkaj ne povis kaŝi sian jubilon pri tiu anonco, kvankam Buller klopodis bridi ilin memorigante, ke UEA ne havas tro da membroj.
Künzli fuŝis per la elekto de la lingvaĵo, sed pri la manko de diskuto malgraŭ rekorda nombro da intervenoj ne kulpas li sola. Kial saĝaj movadanoj ne povis ignori la ekscesojn de lia stilo kaj vidi tra ĝi la enhavon? Laŭ Künzli saĝaj movadanoj ne plu ekzistas, sed se jes, ili perdis okazon pruvi al la kolera sviso sian ekziston. Verŝajne sobra rezonado estus influinta lian stilon mildige kaj savinta unu anon, eĉ se ne animon por UEA en 2010. Pri la sincereco de liaj celoj ni ne dubas.
Elreviga estis la nevidebleco de la estraranoj de UEA, nekompetentaj laŭ Künzli, precipe Dasgupta, Nourmont kaj Pietrzak. Kial ili ne turnis la disputon en diskuton pri nova laborplano, kiun oni devos akcepti en Havano, sed pri kiu mankas ankoraŭ ĉiu spuro? Ĉiam pli evidentiĝas, ke la estraro ne gvidas la asocion. Ne nur al eksterulo aspektas, ke gvidas ĝin Corsetti. Ke li svingiĝas ĉie, verŝajne ne rezultas el forgeso, ke de du jaroj li ne estas prezidanto. Ĉar ne gvidas tiuj, kiuj devus, en la vakuo aperis Corsetti. Se la elektokomisiono, kiun gvidas Corsetti, reproponos saman estraron, Corsetti gvidos UEA ankaŭ post Havano. En 2001 Buller demisiis, ĉar Corsetti estis elektita. Naŭ jarojn poste li povos konstati, ke por havi Corsetti ne necesas elekti lin.
Komitatano Z
Feliĉe, danke al invitiloj de la Kaliningrada Regiona Esperantista Unuiĝo (KREU) pollandaj esperantistoj denove ekricevas senpagajn vizojn.
9–11 okt grupo da esperantistoj el Pollando venis al Kaliningrado por ligi kontaktojn inter la esperantistoj de la partnerurboj: Gdynia kaj Kaliningrado. En trihora kunveno oni interŝanĝis spertojn pri la publik-utila uzo de Esperanto. Ekzemple, KREU kelkfoje peris kontaktojn de la marista kulturdomo kun pollandaj artaj kolektivoj, kiuj koncertis en Kaliningrado. Urszula Wieczorek rakontis pri la agado en Gdynia: esperantigo de la turisma mapo kaj de la urba retejo, kunlaboro kun la EK Kastelo el Malbork en efektivigo de ĉi-jara Postkongreso. Oni decidis plu flegi kontaktojn inter la esperantistoj de la du urboj kaj fari reciprokajn grup-vizitojn.
Por plimulto de la gastoj ĉi tiu vizito estis la unua vizito ne nur al Kaliningrado, sed ankaŭ al Ruslando. En la muzeo de sukceno ili konatiĝis kun la historio de la “suna ŝtono” kaj belaj artaĵoj el ĝi. La muzeo Friedlanda Pordego per la virtuala ekskurso (bildoj kaj sonoj) promenigis ilin tra stratoj de la iama Kenigsbergo. Estis vizititaj la Katedralo kun la tombo de Kantio kaj aliaj vidindaĵoj.
La partoprenantoj, venintaj el dudek landoj al Poznano por unu semajnfino (18–20 sep), havis malfacilan elekton inter paralelaj programeroj de la jubileaj, jam la 25aj Artaj Konfrontoj en Esperanto. Entute la programo enhavis pli ol kvindek prelegojn, koncertojn, prezentojn, spektaklojn, laborgrupojn, diskutojn, konkursojn, ktp.
La sekreto de l' populareco estas bone konata: la altnivela kultur-kleriga programo allogas multajn partoprenantojn, kiuj venas ne por studi la lingvon aŭ palavri pri la organizaj aferoj, sed por intelekte riĉiĝi kaj por ĝui la Esperantan arton; kaj tia publiko siavice altiras tiujn, kiuj volas lanĉi siajn novajn projektojn aŭ diskonigi la rezultojn de la projektoj anoncitaj. (Ankaŭ ĉi-foje estis anoncitaj la ricevintoj de la statuetoj de Spegulo kaj de la laŭreatoj de la Tutpollanda Esperanta Plebiscito, kiun prizorgas Marian Zdankowski.)
Ĉar la plena listo de la programeroj okupus la tutan paĝon, mi ankaŭ ĉi-foje mencias neniun el la prelegoj kaj laborgrupoj. Sed ja temas pri Artaj konfrontoj, kaj estas mencendaj la plej gravaj artaj prezentoj.
Ĉi-jare la teatra programo estis ne malpli abunda ol la muzika. La profesia trupo Terminus A Quo, kiun multaj povis spekti en Bjalistoko, prezentis en la kongreseja korto la spektaklon Kanoj. La amatora teatra Esperanto-Studio Improvizo el Jalto (Krimeo, Ukrainio) proponis kelkajn skeĉojn. Tradicie, teatraĵon surscenigis la neripetebla sveda poeto Jarlo Martelmonto. La Zamenhofa jaro donis temon al la solspektakloj Doktoro Esperanto de Mario Miglucci kaj Ludoviko-Lazaro de Georgo Handzlik.
Sed la kerno de ARKONES estas muziko. La legenda Martin Wiese plenumis kantojn baladajn kaj lirik-rokajn. Unuafoje prezentiĝis sur la Poznana sceno Iniacialoj DC. Ne estas penseble, ke la miel-vespera koncerto okazus sen Zuzanna Kornicka, kaj ŝi kantis, kaj meritis la aplaŭdadon.
Sed la plej memorinda surscena agado estis tiu de Piĉismo, kiun personigis ties fondinto kaj solisto Glebo Malcev. Post jaroj da eksteresperantuja koncertado li elektis Poznanon kiel la urbon de sia (ĉu nur unufoja?) reveno al Esperantujo. La reveno konsternis tiujn, kiuj memoras lin punka kantisto, ja lia programo Esperanto Esperanto estis eble la premiero de la brumuziko en Esperantujo. Malmultaj ŝatas lian stilon (nois), sed ĉiuj spektintoj memoros lin en Esperant-nazia uniformo, kun arĉo kaj violono enmane, kaj la disŝiritajn pecojn de iu “internacia sendependa magazino” surplanke. Tia estas ARKONES… Bunta kaj loga. Mi nepre revenos post unu jaro.
Pretekste de la aktualigo de la koncepto de la ŝtata sekureco de Ruslando, ili atentigis pri la danĝera nivelo de la tutmondiĝo de la angla lingvo, kiu minacas la sekurecon de la neanglalingvaj landoj, inkluzive de Ruslando. La propagandon de la angla lingvo en Ruslando la aŭtoroj de la letero imputis al akademianino d-rino Irina Ĥalejeva — la rektoro de la Moskva Ŝtata Lingva Universitato kaj grava funkciulino en la kleriga ministerio. La letero proponis okazigi konsultiĝon de reprezentantoj de la Konsilio de Sekureco de Ruslando kaj de REU por ellabori konkretajn rekomendojn en tiu sfero.
La 15an de septembro REU ricevis respondon, kiun subskribis referendario I.Beljajev el la oficejo de la Konsilio de Sekureco. Li konstatis, ke la anglalingva minaco al la sekureco de Ruslando estas troigita, kaj jene skribis pri Esperanto:
Koncerne Esperanton, laŭ konkludo de scienca ekspertizo, kiun, komisiite de la oficejo de la Konsilio de Sekureco de Ruslanda Federacio, faris fakuloj el la Ruslanda Akademio de Sciencoj, en internacia komunikado ĉeso de la uzado de la nacia lingvo avantaĝe al ĉi tiu artefarita lingvo estas interpretebla kiel libervola rezigno de unu el la signoj de la ŝtata suvereneco.En la reta diskutado, kiu sekvis post la respondo de Beljajev, oni atentigis ke, kvankam la subskribintoj indikis siajn postenojn en la asocio, ĝi ne estas oficiala letero de REU, kiu ne komisiis al la du estraranoj skribi ĝin. Aktivuloj kulpigis la aŭtorojn pri la diletanteco kaj ridindeco de la letero al la Ruslanda ŝtatestro. Ĉi tio ne estas nur emocia reago: evidentiĝis, ke la du kunaŭtoroj eĉ ne sciis, ke Irina Ĥalejeva estas membro de la Scienca Konsilio ĉe la Konsilio de Sekureco de Ruslando, kaj ke la “lingva sekureco” de Ruslando logike devas esti ŝia tasko.Aldone, laŭ opinio de fakuloj de la Ruslanda Akademio de Sciencoj, oni ne povas konsideri celkonforma devigan instruadon de Esperanto, ĉar: ĝi estas relative malmulte disvastiĝinta; ĝia rolo de interkultura komunikilo estas malgrava (sed lastatempe ĉi tiu aspekto, kaj ankaŭ la neceso propagandi la rusan lingvon kiel internacian komunikilon, ekhavas primaran signifon por la Ruslanda Federacio); enkonduko de plia studobjekto en la jam troŝarĝitajn altlernejajn programojn povos sekvigi negativan reagon de instruistoj kaj studentoj.
Tamen la supraj notoj ne malebligas fakultativan instruadon de Esperanto en mezlernejoj kaj altlernejoj. Pozitivan rilaton meritas ankaŭ la esperantista movado, kiu bezonas sciencan esploradon kiel originala socikultura fenomeno.
La respondo de la malgrava referendario ne fermas la pordon al la fakultativa instruado de Esperanto kaj rekonas la esperantistaron … almenaŭ kiel esplorobjekton. Ĉu ni atendu etnografian ekspedicion, kiu science esploros nin?
Ĉi-jare ni sufiĉe ofte servis je niaj informtabuloj, sur kiuj neniam mankis via revuo, ĉar ĝi havas ĉarman, allogan, belan aspekton — bravo!
Mi nek scias nek konas tiun komitatanon Z, sed li kondutas/skribas ekzakte kiel tiuj klubanoj, kiuj neniam transprenas veran taskon sed konstante serĉadas iujn verajn aŭ imagitajn mankojn en movado, klubestraro ktp. Esperanto sendube nun travivas profundan krizon, sed antaŭ ĉiu fiplendado aŭ seriozaj analizoj niaj estraroj kaj medioj donu al la movado kuraĝigon. Ni eltenu ĉiun bonan kritikon, sed al kverelantoj ni ne donu podion.
Kun atento mi ĉiam legas informojn pri via urbo kaj regiono. La plej granda ĝojo estas, ke Pollando kaj Ĉeĥio devas rezigni pri la antiruslandaj raketoj, kiuj provokus la starigon de rusaj (atom)-raketoj en via regiono.
Evidente, Korĵenkov parolas pri la t.n. primara kaj sekundara literaturo. En ambaŭ kazoj oni povas distingi inter monografia kaj periodaĵa literaturo. Se temas pri monografioj pri Zamenhof (t.e. biografioj, prilingvaj studoj ktp.), ili estas relative malabundaj kaj facile kompileblaj. Ia-sence tio validas ankaŭ por la kontribuoj de Zamenhof al periodaĵoj: ilin registris Wüster (Zamenhof-Radikaro), Dietterle (Originala Verkaro) kaj poste Itô en sia PVZ-serio.
La kerno de la problemo kuŝas sur du aliaj kampoj:
1. la monografia verkaro de Zamenhof
2. la kaŝita literaturo pri Zamenhof (kaŝita en la Esperanta gazetaro, ofte malfacile alirebla, kaj en kolektivaj verkoj).
La studoj de Holzhaus kaj Maimon plejparte eniris la librojn de tiuj aŭtoroj, sed la fekunda verkado de Golden pri la temo Zamenhof ankoraŭ atendas sisteman registradon kaj klasadon. Estus saĝe, se malgranda teamo dividus inter si la laboron kaj sisteme registrus la artikolojn aperintajn en la tuta gazetaro de Esperanto (kaj ankaŭ ekster ĝi). Nur tiel povas komponiĝi kompleta mozaiko. La registrado plej facile ordiĝus laŭaŭtore kaj kronologie. Sed necesus gvidiloj tra la labirinto kiuj sistemigus la materialon laŭ difinitaj kriterioj: lokoj kie Zamenhof vivis, etapoj en lia vivo, personoj lin kontaktintaj, lingvaj aspektoj ktp. Apenaŭ antaŭtakseblas la amplekso de ĉi laboro kaj la bezonata tempo. Sekve unue necesas kompili liston de la konsultotaj revuoj kaj konstati, kiu(j) biblioteko(j) aŭ/kaj individuoj disponas kompletajn jar-kolektojn, poste iu(j) devas trafolii, registri trovaĵojn (laŭ striktaj bibliografiaj normoj) kaj fari anotaciojn laŭ ŝlosil-vortoj. Por ke zamenhofologio estu scienca, ne sufiĉas nomi ĝin tia… En la fino de tia laboro oni povus apartigi la grenon disde la ventumaĵo kaj kolekti la grenon en unu-du volumojn…
Malpli timiga estas la kompilo de ĉiuj verkoj de Zamenhof, inkluzive de ties eldonoj, represoj kaj eventualaj tradukoj. Laŭ mia provizora takso temas eble pri milo da titoloj. La tuto klasifeblas jene:
La sumo de tiu bibliografio povus esti malŝlosita divers-kategorie:
laŭ editoroj kaj eldonistoj (oni ne forgesu, ke ĝis nun neniu entreprenis
bibliografion de ĉiuj Hachette-eldonoj, nek de Literatura Mondo
ktp.), laŭ aper-lokoj kaj -jaroj kun simplaj resendoj al la ĉefa parto
kaj ties numer-sistemo.
Pro miaj mult-jaraj spertoj en bibliografiaj laboroj (ĵus aperis mia kompleta Waringhien-bibliografio, bibliografioj pri Kalocsay kaj Schleyer estas slipare finitaj) unu-flanke kaj ali-flanke pro la fakto, ke la leonan parton de la Zamenhofaj verkoj mi posedas, mi intencas akcepti la defion kaj ataki la laboron. Eble en 2017, okaze de la cent-jara datreveno de la morto de Zamenhof, Korĵenkov povos proklami, ke la Esperanto-movado havas unu skandalon malpli.
Notoj
1. La Ondo de Esperanto, 2009, №2, p. 18–19; №3, p. 12; №4, p. 12–13.
2. anotacio. Komenta noto pri bibliografia registraĵo D Annotation, F annotation.
3. aŭtopsio. Ekzamenado per propra-okula kontrolo.
4. Haupenthal R. Gaston Waringhien (1901—1991). Bibliografio de liaj publikigaĵoj. [Bad Bellingen]: Edition Iltis, 2009. 57 p.
Sub la antaŭa tro skandala sekretario, estis pli da maltrafaj ol kompreneblaj decidoj. Nun estas finfine nova sekretario, sed la Akademio ankoraŭ kapablas surprizi nin. La plej granda surprizo estas, ke ĉi-jare ili trovis almenaŭ aktivan verkiston. La literatura Nobelpremio al Herta Müller dudek jarojn post la falo de la Muro estas ne nur saĝa kaj politika, sed ankaŭ trafa kaj digna decido. Müller donis voĉon al tiuj sen voĉoj, la sennomaj, senhejmigitaj viktimoj de la komunistaj diktaturoj.
Estis ankaŭ aliaj komentoj. Ekzemple, en la pola gazeto Rzeczpospolita iu supozis, ke tiu premio ankaŭ estas laŭdo por la germana revenĝismo. Tiel Masloń transiras la limon al persekuta manio, kiel pli frue en la plej groteska periodo de la fratoj Lolek kaj Bolek. Feliĉe pli prudentaj polaj komentariistoj ne primitive mezuris laŭ pollanda interna politiko. Kaj kial verki pri germanoj en stalinismaj koncentrejoj estas revenĝismo?
Herta Müller naskiĝis en 1953 en Rumanio, en la regiono Banato. La germana estas la lingvo de la hejmo kaj de la regiono. La rumanan ŝi lernas en la aĝo de 15 jaroj. Tio estis por ŝi la lingvo de la diktatoro Ceauşescu. Aŭtune tiu kvazaŭ ordonis al la naturo, ke ĝi floru, kaj por obei oni ŝprucis verdan farbon al la flaviĝintaj folioj. Poste Müller skribis, ke ŝi pro tio jam ekmalamis la naturon. Tamen la unika forto de la poezia lingvo estas, diras la fakuloj, ke ŝi kombinas la germanan tra rumana medio.
Herta Müller laboris kiel tradukisto en fabriko, sed estis maldungita, ĉar ŝi rifuzis kunlabori kun la sekreta polico, la Securitate. Ŝia unua libro Nadiroj temis pri la vivo en Banata vilaĝo. Ĝi aperis en Rumanio en cenzurita versio en 1982 kaj komplete en okcidenta Germanio. Parto de la vilaĝa loĝantaro tute ne ŝatis la draste senromantikan priskribon de ilia vivo.
La dua libro Prema Tango aperis ankaŭ en Rumanio en 1984. La aŭtoritatoj tiam permesis al ŝi prezenti la libron en okcidenta Germanio, kompreneble Müller estis sub forta observado de la sekreta polico kaj ties lokaj spionoj. Post la reveno, oficiro de Securitate pridemandis ŝin kaj miris, kial ŝi revenis el Germanio. Tiam Müller montris al portreto de la diktatoro kaj diris, ke tiu iru sed ne la popolo. Pli ol 20 jarojn poste Müller rakontis por la unua fojo pri la psika teroro de la komunistaj sbiroj.
La sekreta servo venis kaj iris laŭplaĉe, kiam ni ne estis hejme. Ofte ili intence postlasis signojn, cigaredrestaĵojn, transprenis bildojn de la muro kaj metis ilin sur la liton, rearanĝis seĝojn. La plej horora daŭris kelkajn semajnojn. De vulpofelo sur la planko ili fortranĉis iom post iom la voston, la piedojn, la kapon kaj metis sur la ventron de la vulpo. Oni ne vidis la tranĉojn. Dum purigado mi rimarkis por la unua fojo la fortranĉitan voston. Tiam mi ankoraŭ pensis pri hazardo. Kiam post kelkaj semajnoj la malantaŭa piedo estis fortranĉita, mi ektimegis. Ĝis kiam ankaŭ la kapo estis fortranĉita, mi unue kontrolis la vulpofelon kiam mi revenis al la hejmo. Ĉio povis okazi, la loĝejo perdis sian privatecon. Kiam mi manĝis, mi pensis ĉiam, ke la manĝo eble estas venenita.En 1987 la situacio tamen iĝis neeltenebla — ŝi forlasis Rumanion kune kun la edzo Richard Wagner. Ŝi vivas nun en Berlino.
Ŝia plej aktuala libro, Spirbalancilo, temas pri deportitoj al sovetia koncentrejo. La bazo estas konversacioj kun la amiko Oskar Pastior. Müller intime kaj ame trovas esprimojn por malsato, morto, suferoj — ĉio, kio hantas homojn dum tiu senhomigo en koncentrejo.
Ni legu la komencon de la libro…
Wolfgang Kirschstein
Aŭ ĉiajn miaĵojn mi portas kun mi.
Mi portis ĉion, kion mi havis. Tio ne estis de mi. Ĝi estis necelkonforma aŭ de iu alia. La kofro el porka ledo estis gramofonskatoleto. La kontraŭpolva mantelo estis de la patro. La urba mantelo kun la velura strio ĉe la kolo de la avo. La pufa pantalono de mia onklo Edwin. La ledaj volvogamaŝoj de la najbaro, sinjoro Karp. La verdaj lanaj gantoj de mia onklino Fini. Nur la vinruĝa silka ŝalo kaj la necesujo estis miaj, donacoj de la lasta kristnasko.
Ankoraŭ estis milito en januaro 1945. Pro la timo, ke mi meze en la vintro devis iri al la rusoj neniu-sciis-kien, ĉiu volis doni ion al mi, ion eble utilan, se ne serveman. Ĉiu donis ion al mi kaj pensis ion pri mi mem, ĉar mi estis neŝanĝebla sur la listo de la rusoj. Kaj mi prenis ĉion kaj pensis, ke tiu forveturo en la aĝo de dek sep jaroj okazis en la ĝusta tempo. Ne estus bezonata la listo de la rusoj, sed se ne fariĝos tro aĉa, eble estos eĉ bona por mi.
Mi volis iri for el tiu fingroĉapeleto de eta urbo, kie la ŝtonoj havis okulojn. Anstataŭ timo mi havis tiun prisilentitan senpaciencon. Kaj malbonan konsciencon, ĉar la listo, pri kiu malesperis miaj familianoj, estis akceptebla stato por mi. Ili timis, ke io okazos al mi en la fremda lando. Mi volis iri al loko, kiu ne konis min.
Io jam estis okazinta al mi. Io malpermesita. Estis io stranga, malpura, senpudora kaj bela. Tio okazis en la alnoparko tute malproksime, trans la monteto. De la vojo hejmen mi eniris en la centro de la parko la rondan pavilonon, tie kie dum festotagoj ludis la orkestroj. Mi sidis tie dum iom da tempo. La lumo pikis tra la fajne ĉizelita ligno. Mi vidis la timon de la vakaj cirkloj, kvadratoj kaj trapezoj, interligita per blankaj ĉiroj kun ungoj. Tio estis la desegnaĵo de mia devojiĝo kaj la desegnaĵo en la vizaĝo de mia patrino. En tiu pavilono mi ĵuris al mi mem: neniam plu mi revenos en ĉi tiun parkon.
Tradukis el la germana lingvo Wolfgang Kirschstein
Čeliauskas multe tradukas el la litova lingvo. Lia unua traduko aperinta libroforme estas poemo Homo de la renoma litova poeto Eduardas Mieželaitis, kiun aperigis ŝtata eldonejo en 1986 en la nun nekredebla eldonkvanto 6000 ekzempleroj! La libron ornamas belaj lignogravuraĵoj.
Alia grava traduko atendis sian aperigon preskaŭ du jardekojn. Temas pri verko escepte grava por la litovaj lingvo kaj literaturo. En 1859 episkopo kaj poeto Antanas Baranauskas verkis la poemon Arbaro de Anykščiai por montri riĉecon de la litova lingvo. Ankaŭ por Čeliauskas estis defio pruvi per sia traduko la riĉecon de Esperanto. La libro aperis en 2003 kun belaj ilustraĵoj de Vladimiras Beresniovas.
Entute, Čeliauskas esperantigis preskaŭ sesdekon da litovlingvaj poeziaĵoj de 24 poetoj, ankaŭ versaĵojn de belorusaj poetoj, fragmentojn el poemoj Konrad Wallenrod de Mickiewicz kaj Kavaliro en tigra felo de Rustaveli. En la volumo oni trovas unusolan tradukon el la rusa lingvo — de la konata Konkluda versaĵo de Sergej Jesenin, kies pli trafa traduko estas konata. Eble la traduko de Čeliauskas estis farita helpe de la litova traduko? Li tradukis ankaŭ kantotekstojn. Inter la prozaj tradukoj estas rakontoj, fabeloj kaj teatraĵoj. Sur tricento da paĝoj de la recenzata libro oni povas konatiĝi kun la traduka laboro de la jubileulo.
Regula preleganto en Baltiaj Esperanto-Tagoj, li publikigis multajn artikolojn en Litova Stelo pri esperantologio, historio de Esperanto en Litovio, ankaŭ pri la litovaj lingvo, literaturo, kulturo kaj historio, en kiuj estas sentebla tipe baltlanda vidpunkto al la historio.
Ekde 1995, dum 11 jaroj Petras Čeliauskas redaktis la asocian organon Litova Stelo, ankaŭ ĉiutagajn gazetojn en BEToj kaj SAT-kongreso, kiuj okazis en Litovio. Li verkis litovlingvan libron Nuo Babelio iki Esperanto pri la mondlingva problemo kaj kompilis Bibliografion de Litoviaj Esperanto-eldonaĵoj. 1890—2006. Bedaŭrinde, mankas en la nun prezentata volumo lia propra kompleta bibliografio, kvankam multaj indikoj troviĝas en la librofina biografia skizo.
Kvankam El mia Esperanta skatolo prezentas siaspecan rezulton de lia multjara aktivado, ni scias, ke Petras Čeliauskas daŭrigas sian verkadon kaj tradukadon. Ni deziras al li ĝian realigon per novaj libroj.
Vole-nevole mia atentado, kiel la atentado de ĉiu averaĝa leganto, tradukisto, eldonisto, estas centrita sur la grupo de grandaj lingvoj: la angla, la hispana, la franca… kies aŭtoroj havas certan privilegion, samkiel — en la populara muziko — tiuj, kiuj kantas anglalingve havigas al si, almenaŭ teorie, maksimuman aŭskultantaron. Tiu malekvilibro estas neevitebla malbono ne facile kuracebla. Ni vidas do, ke Esperanto povas esti sukcesa kuracilo, kaj kutime veas pri ĝia tro modesta (ja per la fakto de ĝiaj fizikaj kapabloj del momento) praktika aplikado.
Ĉi-foje traduko rivelis al mi ĝis nun nekonatan nederlandanon, kiu skribis antaŭ jarcento kaj estis sukcesa verkisto, tamen, ve, sur la limigita areo de sia nacia kulturo. Libro de noveloj kun galanta, se ne korteza, titolo estis promesanta kion ajn, sed plej verŝajne — aron de bagateloj. Tiel mi pensis ĝin prenante kaj, bonfortune, eraris.
Ĉar Louis Couperus vere estas klasikulo kaj en tiu kvalito li estas persono de universala — tuttera — dimensio. Favore al mia bona fortuno Couperus, kiu iĝis konata antaŭ ĉio per siaj romanoj, posedis raran flekseblecon stilistan. Tio permesis al la tradukinto prezenti lin sufiĉe riĉe en malgranda libro entenanta dekon da noveloj. Sufiĉe — por senti la talenton kaj ekmemori la nomon; kaj tre nesufiĉe — por kontentiĝi per la amplekso de la legitaĵo. Sed la nomo sonis, kaj en la unua bonŝanco al ĝi mi revenos.
Por diri pli ĝuste, mi volus pli bone koncepti la aŭtoran personecon, esprimitan tiel strange, tiel varie kaj kalejdoskope en la bildoj de la novelaro.
Dek historioj montras plej diversajn tipojn en diversaj epokoj — del antikveco ĝis la nuntempo. Gladiatoro, vagabondoj, maljuna templa virgulino, dukino, etburĝino, turisto, anĝelo, dio… La plumo aŭtora laboras plej diversstile, iam — iom seke, skize li priskribas la situon, sed pli ofte oni eniras densan, intensan verkan substancon, kiel, ekzemple en Morto de Vesta aŭ en Lukrezia. En tiuj, plej ampleksaj, noveloj la kondensitaj imagelementoj de la verko formas kvazaŭ fizikan preskaŭ materian plenecon de la reprezento, kreante lucidan multekoloran palpeblan realecon.
La galerio de tipoj, kreita de la fantazio de Couperus inkludas verajn heroojn (Vesta), ordinarajn karakterojn (Lukrezia), ekstravaganculojn (turisto) ktp ĝis estaĵoj de eksternatura deveno (Dio Jizo). Sed, ŝajne, estas io komuna en ĉiuj, iu filozofio, iu vivostilo, iu mondokoncepto, kiu esprimiĝas fakte kaj akte, kaj, iufoje en aŭtora teksto aŭ en dialogo: “nur paŝadi tiel kiel ŝi devas” (Lukrezia), “ree ekfari la agon, por kiu vi estas naskita” (La amara filozofo). Ĉu tio estas certa fatalismo, ĉu stoika firmeco kun pure homa elemento, tion mi eble ekkonos leginte iun romanon de Couperus.
La traduko de Gerrit Berveling ŝajnas al mi tre bona, precipe tiuj specialaj neregulaĵoj, kiuj imitas certan referencan sintakson. Evidente, la tradukinto sekvis la konsilon de Dio Jizo:
Sed niajn agojn simple ni faru laŭ nia konvinkiĝo kiel plej bone fari ilin.Laŭ mia percepto, la pasintecaj partoj de la novelaro estas preferindaj por atenta lego. Antaŭ konsenti aŭ malkonsenti vi bezonas do gustumi la libron.
Iomete li sentis, ke li venkis la Urbon. Li ne povus rakonti precize, kiel tio okazis, aŭ ĉu tio vere okazis — sed tion li sentis. Kompreneble, verdire li batalis kontraŭ siaj propraj timoj en la lasta jaro. Estis longa epoko, la plej longa en lia vivo. Nun li komencas la duan studjaron en la universitato, sed tiun unuan li neniam forgesos (p. 7).Omar komencas senti la tenton de la libera vivo. Li ankaŭ ekperdas la katenojn de la opresa religio. Ĝuste tio estas minaco por la lokaj gvidantoj de tiu religio. Tial ili deklaras la liberan vivon devojigo de la ĝusta ortodoksa vivmaniero. Imamo Ibrahim deklaras, ke la bonstato estas tento de satano por forlasi la vojon de Alaho. Ibrahim agrese kaj malame rilatas al la socio de la “nekredantoj”. Senprobleme li trovas pravigon eĉ por teroristaj agoj en sia sankta libro: “Mortigu ilin, kie ajn vi trovos ilin” (p. 127 kaj 4:90 en la traduko de Chiussi).
Terorismo kaj la kulto de morto kaj detruo estas ĝuste la temo de Serpentoj en la puto. Vivi volis ankaŭ la knabo Tarik, kiun la mistera Abu Mussa logis al la Urbo per promesoj. Tarik tamen eksplodigis sin kontraŭ sia volo kaj scio, perfidita de Abu Mussa. La ideoj de Abu Mussa estas pura stalinismo en religia vestaĵo.
Kiamaniere reagu la socio al tiu minaco? Plej urĝe estas, ke la kontraŭterorisma polico ne nur malhelpu la krimon, sed ankaŭ defendu la bazon de nia libereco. En la Urbo ili estas en la Verda Fortikaĵo. Ili faras la praktikan laboron, kaj sekvi ĝin en si mem jam estas sufiĉe interesokapta legaĵo. Mi ne malkaŝu tro da detaloj de tiu intrigo, mi nur menciu, ke ĉiam estas novaj turniĝoj kaj novaj aspektoj.
Kontraŭbatali terorismon havas ankaŭ ideologian flankon, ĉar teroristoj estas krimuloj kun ideologio. Kiel reagi al la ideologia aspekto de la defio. Nemere prezentas kelkajn poziciojn.
Ĉu fermi sin (kaj niajn sociojn) kaj vivi aparte, kiel sugestas iu popolista aktorino? Tio estas apenaŭ daŭra solvo.
Spertulino pri kontraŭterorismo tial enkondukas la bildon pri la serpentoj en la puto.
Legantoj, kiuj ŝatas politikan korektecon, verŝajne ne ŝatos la komparon; sed, se ni forprenas la retorikon, postrestas la prudenta konkludo: endas forpreni de la teroristoj la ideologian venenon. Kaj niaj socioj restu sur la vojo de la moderna vivo.
Nia vojo estas la vojo de natura evoluo, kiu kondukas al la tutmondiĝo, al la unuiĝo, por povi kune solvi niajn problemojn (p. 71).La ideologio de multkulturismo tute ne aperas en la libro de Nemere — al mi ĝi ne mankis, ĉar mi opinias, ke ĝi estas sterila kaj nefekunda, sed ties anoj probable malŝatos la romanon Serpentoj en la puto pro tio.
La kontraŭo al la kulto de morto estas celebri la vivon.
En Serpentoj en la puto tio estas la romantikaj rilatoj inter Omar kaj Isabel. Trans la ideologioj, trans la kulturoj ili renkontiĝis sur komuna homa fundamento. Ni esperu, ke ilia amo estu sufiĉe forta por forigi la serpentojn el la puto.
En Serpentoj en la puto vi renkontos ideojn, kiuj eble provokos vin, sed la spirhaltiga komploto vin tute regalos. Bona, bela libro — rekomendinda por ĉiuj, kiuj havas opinion pri kiamaniere ni vivu en moderna socio.
Same kiel Literatura Mondo havis sian modelon en la hungara Nyugat (Okcidento), LF inspiris sin al la itala La fiera letteraria, kies nomon ĝi simple tradukis. Dum la unuaj jaroj LF celis esti la organo de rondo el literaturistoj esperantlingvaj, sed kun komuna itallingva fono: La Patrolo, kiu en sia stabila teamo konsistos el Giorgio Silfer, Carlo Minnaja, Nicolino Rossi (san-marinano), Clelia Conterno, Gaudenzio Pisoni, Gianluigi Gimelli, Tazio Carlevaro (sviso el Tiĉino). La literatura rondo kaj ĝia revuo propulsis la esperanto-kulturon en Italio, en pluraj kampoj.
Iniciatinto de La Patrolo kaj unua redaktoro de LF estas Giorgio Silfer, la plej grava personeco en la grupo. La transnaciiĝo de LF pasas tra lia propra vivo: kiam li migras al Finnlando, la revuo (kiu intertempe transprenis ankaŭ la rolon de Norda Prismo, ĉesinta en 1974) aperas ne plu en Milano, sed en la fora nordo, en Savonio: 1976—1978. Kaj ankaŭ en la tiea komunumo ĝi lasas influan spuron. La tria periodo de LF, inaŭgurita en 1978 ankoraŭ sub la ĉefredakto de Silfer kaj la plua ekzisto de La Patrolo (1969—1979), koincidas kun la migro de Silfer al Svislando. Tie, en Ĉaŭdefono, la 30an de majo 1980 dekkvino da personoj (patrolanoj kaj ne italaj kunlaborantoj de LF, ekzemple la grava finna agento Irma Heikkilä) fondas Kooperativon de Literatura Foiro (LF-koop), kies organo ĝis nun LF estas. Por la okazo, Giorgio Silfer lasas la stirilon de la redakcio, kiun ĝis 1995 ĉefredaktos Perla Martinelli, kaj ekde 1996 Ljubomir Trifonĉovski. Hodiaŭ LF estas presata en Bulgario, ĝia redaktado okazas diverslande kaj ĝi fariĝis ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro.
Literatura Foiro estas kvazaŭ 360-grada belvidejo al la esperanto-kulturo. Se komence la panorama lorno situis ĉe la itala angulo, kaj dua stativo estis lokita al la nordo, ekde la 1980aj LF komencas apliki raŭmismon en sia kulturpolitiko, kio perfekte kongruos kun la idealoj en la Ĉarto de PEN-Klubo. Tie esperanto estas akceptita kiel literatura lingvo en septembro 1993, danke al la klopodoj de la homoj ĉirkaŭ LF: unuavice Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, sed ankaŭ István Nemere, Tazio Carlevaro, Gaston Waringhien. De tiu belvidejo la rigardo atingas trans beletro la kampojn de (plan)lingvistiko (interalie kun eminentaj kontribuoj de István Szerdahelyi), de historio kaj sociologio (kun la kontribuoj de la raŭma generacio, unuavice Jerzy Leyk, Jouko Lindstedt, Sándor Révész, Balázs Wacha, Walter Zelazny, plus Giorgio Silfer), de teatro, muziko kaj kino.
Startante el neniam dementita itala radiko, Literatura Foiro sukcesis tra la jaroj arigi ĉirkaŭ si la grandan plejmulton de la esperanta inteligencio, kaj certe la plej eminentajn, eĉ se inter si konfliktajn, kiel Szerdahelyi kaj Waringhien.
Lingve, LF alprenis klaran pozicion kontraŭ la malaj ekstremismoj de la “praga skolo” kaj la “bona lingvo”: kaj fakte nek Karolo Piĉ kaj Fernando de Diego, nek Claude Piron kaj Corsetti-Löwenstein estis inter ĝiaj aŭtoroj, sendepende de la tamen pozitivaj interpersonaj rilatoj, speciale kun Claude Piron. Socie, LF klare sin esprimis por la raŭmismo en Esperantio: kaj fakte la antiraŭmistoj, kiuj negas la efektivan ekziston de aŭtenta esperanto-kulturo, senkompromise asertatan jam de William Auld, ne situas inter ĝiaj kunlaborantoj. Politike, LF klare subtenas la batalojn de PEN Internacia, inkluzive de tiu pri la lingvaj rajtoj.
Jam de la unua itala periodo (1970—1975) estas rimarkindaj kaj la strebo al aktualeco kaj la atento pri moderna grafiko. Krome necesas mencii la oftajn kontaktojn kun verkistoj ne esperantlingvaj (tiam preskaŭ nur italoj, poste el la tuta mondo), el kiuj ĝermos tre bonaj rilatoj kun la itala intelektularo dum la sekvaj jardekoj (ekzemple kun Umberto Eco kaj Mario Luzi, ambaŭ kandidatoj por la literatura Nobelo).
En la finna periodo (1976—1978) en LF rimarkeblas la konkludo de la polemiko pri “la bros-problemo”, inter Kálmán Kalocsay kaj István Szerdahelyi pri la gramatika kategorieco de la radikoj, kaj la apogo al la kanzonistoj el la magia jaro 1977 (Gianfranco Molle, Olivier Tzaut, Johán Valano): pri la du lastaj ludas rolon ankaŭ la prestiĝo de la premio La Verko de la Jaro, iniciatita ĝuste de LF tiuepoke. Interesa en tiuj jaroj estas ankaŭ la kunlaboro kun la redakcio de Kontakto.
En la unua svisa periodo (1978—1984) maturiĝas la kresko de la revuo al tuta eldonejo. Unu el ĝiaj efikoj estas la portempa transdono de la interlingvistikaj paĝoj al la nova revuo Planlingvistiko, eldonita de LF-koop inter 1982 kaj 1986, sub la redaktado de Jouko Lindstedt (1982—1983) kaj poste György Nanovfszky.
Dum la ĉefredaktado de Perla Martinelli, LF atingas sian apogeon grafike kaj enhave, ankaŭ danke al la evoluo de la teknologio. Strategie tiam ĝi forte subtenas la sendependajn kulturcentrojn (LF-koop mem iniciatas unu el ili, La Kvinpetalon en 1985), kaj des pli intense la muzikan kulturon kaj la parolan kulturon.
La transnacieco de la revuo, kun ĉefaj alkroĉaj punktoj kaj okcidente (Italio, Svislando, Francio) kaj oriente (Hungario, Bulgario) kaj en Skandinavio, firmiĝas sub la ĉefredaktado de Ljubomir Trifonĉovski. Samtempe la enhavon eĉ pli influas la rilatado kun la verkistoj de PEN-Klubo Internacia. Rimarkinda estas la kresko de atento pri teatro kaj kino.
Konklude, konstanta karakterizo de LF estas ĝia elasta kongruo al tuta, multfaceta kultura cirkvito, kiu fine de la 1990aj trovas sistemecon en la Pakto por la Esperanta Civito. Enirinte sian kvinan jardekon, Literatura Foiro daŭre estas en la fokuso de la esperanto-kulturo, atestante ankaŭ (sed ne precipe) per siaj polemikoj, ke “alia Esperantio eblas”.
Couperus, Louis. Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj: Rakontoj / Tradukis el la nederlanda, enkondukis Gerrit Berveling. — Rotterdan: UEA, 2008. — 183 p. — [Recenzoekzemplero].
Čeliauskas, Petras. El mia Esperanta skatolo: Kolekto de tradukoj kaj artikoloj pri esperantologiaj kaj litovaj temoj. — Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2009. — 520 p.; 500 ekz. — [Recenzoekzemplero].
Esperanta-pola konciza frazaro / Kompilis Wiola Misiarek, Andrzej Zejdler. — Białystok: Bjalistoka Esperanto-Societo, 2009. — 8 p. — [Donaco de Aleksander Korĵenkov].
Klag, Walter. Hospitalo sepetaĝa: Koŝmara novelo originale verkita en Esperanto uzante novelon de Dino Buzzati. Vieno: Klag, 2009. 92 p., il. — [Donaco de Walter Klag].
Kongresa libro: 94a Universala Kongreso de Esperanto. Bjalistoko, 25 julio — 1 aŭgusto 2009 / Redaktis Clay Magalhães. — Rotterdam: UEA, 2009. — 144 p., il. — [Donaco de Aleksander Korĵenkov].
Nemere, István. Serpentoj en la puto: Originala romano. — Kaliningrado: Sezonoj, 2009. — 184 p., 400 ekz. — [Donaco de Sezonoj].
Dia Regno, 2009/3;
EAB Update, 2009/47;
Esperanto aktuell, 2009/4;
Esperanto en Danio, 2009/4, Speciala numero;
Esperanto sub la Suda Kruco, 2009/99;
Esperanto, 2009/10;
Femina, 2009/19;
Frateco, 2009/85;
Heroldo de Esperanto, 2009/9,10,11;
Informilo por Interlingvistoj, 2009/3;
Internaciisto, 2009/3;
KAE-Informilo, 2009/68;
La Brita Esperantisto, 2009/967;
La Ondo de Esperanto, 2009/10;
La Revuo Orienta, 2009/8-9;
La SAGO, 2009/57;
Monato, 2009/10;
Norvega Esperantisto, 2009/4;
Scienco kaj Kulturo, 2009/4,5;
Sennaciulo, 2009/9-10.