Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2010. №1 (183)

Foto de Bang Jee-young

Sur la kovrilpaĝo estas foto, farita de Mateusz Hołownia ĉi-somere en la malfermo de la Centro Zamenhof en Bjalistoko.

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

LINGVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Redakcie

Antaŭ unu jaro ĉi tiun kolumnon komencis la konata ŝerco pri la rilatoj inter la jaroj antaŭa, kuranta kaj venonta, laŭ kiu la sekva jaro ĉiam estos “meza”, t.e.: pli malbona ol la antaŭa, sed pli bona ol la postsekva. Se oni taksas la revuojn, laŭ la evoluo de la abonkvanto, la pesimisma ŝerco realiĝis, ĉar post la rekorda jaro 2008a nia abonantaro falis preskaŭ al la nivelo de la “malgrasa” jaro 2007a. La nuna abonkampanjo montras, ke la malkresko daŭras — aĉeto de kulturaj varoj ne estas prioritata en la cirkonstancoj de la ekonomia krizo.

Sed, se oni taksas la revuojn laŭ la legindeco, la jaro estis pli ol “meza”. Pluraj el vi ŝatis la kontribuaĵojn pri la jubilea kongreso en Bjalistoko, kiuj aperis antaŭ, dum kaj post la kongreso. Kaj precipe multajn laŭdojn ni ricevis pro la materialo publikigita okaze de la 150a naskiĝdato de Zamenhof.

Ĉi-jare ni, kvankam iom malpli ofte, daŭrigos la zamenhofologian temaron, kaj jam post unu monato vi legos novajn informojn pri la patro de nia Ludoviko, Mark Zamenhof, kiujn la redaktoro de La Ondo trovis en arkivaj dokumentoj. Cetere, via redaktoro rakontos pri sia laboro en la “deviga” venont-numera intervjuo, kiel la Esperantisto de la Jaro 2009. En februaro vi retrovos pliajn tradiciaĵojn: la rezultojn de Liro kaj de la Internacia Fotokonkurso, kaj la statistikon pri la libroeldonado en Esperantujo.

Sed vi trovos en la revuo ankaŭ novajn rubrikojn kaj novajn temojn en la malnovaj rubrikoj.

Post la pasint-jara rakontado pri siaj propraj projektoj, Esperanto@Interreto ĉiumonate prezentos pli vastajn prikomputilajn temojn. Ĉi-foje lernu pri la tajpado de la literoj Esperantaj en la ordinara komputilo, kaj poste vi legos respondojn al aliaj demandoj, ekzemple: Kiun retumilon uzi kaj kial? Kiuj Esperanto-retejoj meritas nian atenton? Kiel pli efike uzi sian komputilon kaj Interreton por Esperanto-agado? Kiel protekti sin kaj sian laboron?..

En Nia trezoro vi konatiĝos kun la plej gravaj romanoj verkitaj en Esperanto. La romanoj estas elektitaj per reta konsultado de elstaraj fakuloj pri la Esperanta literaturo.

Poezion vi trovos en ĉiu numero, ĉar, krom la Rusa Antologio, kiun ĉiun trian monaton pretigos Valentin Melnikov, regule aperos Nia poezio, kies rubrikestro István Ertl premiere proponas poemojn de Jorge Camacho.

Legu do… Ni ne ŝanĝis la abontarifon (escepte de Ruslando, pro la senvaloriĝo de la rublo). Tio iĝis ebla danke al du malavaraj amikoj (el Eŭropo kaj el Azio), kiuj pagis, en la formo de “dumvivaj abonoj”, konsiderindan sumon kiu helpos la aperadon de la revuo almenaŭ dum du jaroj. Ni kore dankas ĉi tiujn amikojn, kiuj modeste decidis resti anonimaj. Ni dankas ĉiujn, kiuj reabonis kaj reabonos, kaj kiuj kun sia kotizo sendis kaj sendos kontribuon al la Abonhelpa Fonduso kaj al la fondaĵo Amiko. Ni esperas, ke vi restos kun La Ondo en la nova jaro.

Gajan Kristnaskon!
Bonan novan jaron 2010!

HaGo, AlKo

Dat-revene kaj rememore

Feliĉa estas, kiu kun plezuro
Parolas pri la patroj, kiu ĝoje
Rakontas pri iliaj grandaj agoj
Kaj en la fino de la bela vico
Sin mem fiere vidas.
(Ifigenio I, 3)
La jaro 2009 staris plene sub la signo de la 150-jara dat-reveno de la naskiĝo de Lazar Markoviĉ Zamenhof. Ĉi dat-reveno konsciigis, ke eĉ 92 jarojn post la morto de Zamenhof multaj detaloj el lia vivo restas nekonataj kaj eble, pro manko de dokumentoj, neniam plene klariĝos. Kio validas por li, tio validas eĉ pli por lia vasta familio, por lia bofamilio Silbernik kaj en mezuro eĉ pli granda por la plimulto el la historiaj figuroj de la Esperanto-movado kaj ŝuldiĝas al ia konscio-manko kaj kultura vakuo ĉe multaj esperantistoj. Pacienca edukado kaj rekonsciigo pri dat-revenoj tro ofte silente forgesataj eble povos plibonigi la situacion. Ĝis nun neniu kompilis Ĉiaman Memor-Kalendaron en kiu oni facile trovus la datojn de naskiĝo kaj morto de la plej gravaj esperantistoj kaj de adeptoj de aliaj plan-lingvoj, same kiel historiajn eventojn. Jen alia tasko kiu povus logi eĉ historie interesitan amatoron…

2010 retrovagigu la rigardon al kvar jaroj de la paseo: al 1960 (50 jaroj), 1935 (75 jaroj), 1910 (100 jaroj) kaj 1860 (150 jaroj). Jen kelkaj sondoj al la paseo.

1960

La 50-jaruloj de 2010 festu. La 45a UK okazis en Bruselo. En tiu jaro niajn vicojn forlasis: Stellan Enghom (01-25), Carl Barthel (02-12), Henriko Fisher (02-13), K.R.C. Sturmer (03-18). František Omelka (06-23), Max Butin (07-21), Giorgio Canuto (10-29), Antonio Paolet (12-17) kaj certe multe da forgesitoj… Retrospektive, la jenaj verkoj aperintaj en 1960, meritas atenton ĝis hodiaŭ: el la originalaĵoj: Unufingraj melodioj (Auld), Koloroj (Baghy), Vitralo (Francis), Pinta krajono (Rossetti), Nur tri kolorojn (Urbanová); el la tradukoj: Otelo (Shakespeare/Rossetti) kaj la Zamenhof-biografio de Boulton — kun la escepto de Baghy ĉiuj STAFETO-eldonoj.
 
Ĉi tiujn librojn antaŭ 50 jaroj eldonis “Stafeto”. Ĉu iu nuntempa eldonejo aperigos ĉi-jare kvar librojn, pri kiuj historiisto fieros en 2060?

1935

La UK okazis en Romo. Inter la libro-eventoj de la jaro estis: Dekdu Poetoj, Sur sanga tero (Baghy), Verkoj de Fez (Felikso Zamenhof) kaj Interpopola Konduto (Privat) sur la kampo originala, dum inter la tradukoj rimarkindis: Ĉeĥoslovaka Antologio kaj Vivo de Arnaldo (Mussolini/ Kalocsay). Inter la nefikciaĵoj debutis Plena Gramatiko de Esperanto (Kalocsay/Waringhien)…

Mortis: Gaston Moch (?), Louis de Beaufront (01-08), Arnold Behrendt (02-24), Heinrich Arnold (10-10), Charles Richet (12-04) kaj naskiĝis: Vlastimil Novobilský (02-15), Tacuo Huĝimoto (06-29), Hermann Behrmann (07-12)…

1910

La jaro 1910 spertis i.a. la unuan Katolikan Esperanto-Kongreson kun la fondiĝo de IKUE en Parizo, la unuan UEA-kongreson en Augsburg kaj la 6an UK en Vaŝingtono.

La libro-merkaton markis La logika bazo de la vort-farado en Esperanto per kiu René de Saussure lanĉis la principon de neceso kaj sufiĉo. Beletre la jaron distingis: Marta (Orzeszko/Zamenhof), Patroj kaj filoj (Turgenev/ Bein). Charles Verax aperigis sian Enciklopedia Vortareto Esperanto.

Forpasis: Lev Nikolajeviĉ Tolstoj (11-20) kaj Paul Berthelot (11-02), en la mondon venis… Mario Dazzini (?), Willem P. Roelofs, Hendrik Arie de Hoog (03-24), W.J.A. Manders (04-24), Emilija Lapenna (05-09), Nikolajs Ķūrzēns (06-25), Brian Price Heywood (10-01), Frederik Skeel-Giørling (10-14), Karl Schulz (11-26).

1860

En 1860-01-10 August Theodor von Grimm (vd. p. 8) verkis sian programon de plan-lingvo longe antaŭ ol Schleyer kaj Zamenhof ellaboris siajn projektojn…

Naskiĝis: Otto Jespersen (07-11), Felicien Menu de Ménil (07-16), Paul Christaller (08-21), Aleksandr Dambrauskas (02-26).

Reinhard Haupenthal


Impona kongreso en Nankino

Chen Haosu starigis klarajn celojn al la esperantistoj de la plej multe loghata lando en la mondo.Ĉirkaŭ tricent personoj, inkluzive de alilandaj gastoj kaj lokaj aŭtoritatoj, partoprenis la malfermon de la 8a Ĉina Esperanto-Kongreso, kiu okazis 3–5 dec 2009 en la Nankina Universitato.

La malferman ceremonion prezidis Yu Tao, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). Chen Haosu, prezidanto de ĈEL kaj de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, en sia parolado diris, interalie:

La 17a kongreso de la kompartio elmetis la strategion de granda prospero kaj granda disvolvo de la kulturo. Ni devas profunde esplori kaj pripensi, kiel Esperanto trovos sian pozicion en tiu ĉi grandioza afero, faros pli grandan kontribuon al konstruado de socialismo kun ĉinaj trajtoj, precipe ludos pozitivan rolon en interkomunikado de Ĉinio kaj la mondo, sub la premiso de reformado kaj pordomalfermo, kaj kiel realigi la supre menciitajn gravajn taskojn.
Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldon-Distribua Administracio kaj vicprezidanto de ĈEL, notis la sukcesojn de la ĉina Esperanto-movado, kiu “plenplene montris la pozitivan rolon de Esperanto en kultura interŝanĝo kaj socia harmonio” kaj alvokis sekvi la kongresan temon: “Altigu nivelon de instruado kaj aplikado de Esperanto por servi al konstruado de harmonia mondo”.

Post la inaŭguro komenciĝis la laborprogramo. La partoprenantoj diskutis la raporton de ĈEL. Oni proponis intensigi la propagandon kaj instruadon de Esperanto. En la diskuto pri la instruado, oni decidis organizi komisionon por reguligi la instruadon de Esperanto, normaligi la lernolibrojn kaj konfirmi la kvalifikecon de la instruistoj por progresigi la Esperanto-instruadon en Ĉinio.

En apartaj kunsidoj siajn problemojn kaj taskojn diskutis la fakaj asocioj de fervojistoj, medicinistoj, instruistoj, komercistoj k.a. Okazis laborkunsidoj de prezidantoj kaj ĝeneralaj sekretarioj de lokaj Esperanto-asocioj, seminarioj pri azia kongreso kaj pri Granda Vortaro Ĉina-Esperanta. Estis elektita por la venontaj kvar jaroj nova estraro de ĈEL, kaj Chen Haosu restis kiel la prezidanto por la dua sinsekva periodo. La kongresanoj ĝuis plurajn artajn prezentojn.

La kongreso finiĝis per la himno La Espero. La 9a kongreso okazos post du jaroj.

(Laŭ materialo de ĈIIC)

Chen Haosu, kiu estas prezidanto ne nur de ĈEL, sed ankaŭ de la landa Amikec-Asocio, starigis klarajn celojn al la esperantistoj de la plej multe loĝata lando en la mondo. 


Vide el Bruselo

La sendanĝera bonhumora ĉefo de Eŭropo

Dafydd ab Iago el Bruselo

Ekster Eŭropo oni surpriziĝis. Kiel oni povas elekti senvizaĝan nekonatan politikiston fronte al la monde konata kaj sperta Anthony Charles Lynton Blair, eksa ĉefministro de Britio? Usonaj, japanaj kaj aliaj diplomatoj en Bruselo havas multe da malfacilaĵoj por klarigi, kiel Eŭropo faras decidojn pri la postenoj. Post tiom da militoj kaj pro tiom da nacia fiereco — certe de la grandaj Eŭropaj nacioj — ŝajne nepras elekti iun, kiu certe ne minacos, nek aŭdacos. Pli gravas, ke Eŭropaj ĉefoj plu venos al Bruselo kaj staros antaŭ la televidkameraoj.

Herman Van RompuyTia homo estas la nova prezidanto de la Eŭropa Konsilio Herman Van Rompuy, eks-ĉefministro de Belgio. Li venkis, kie la eks-ĉefministro de Britio Tony Blair fiaskis, kaj li fariĝis la ĉefo de la Eŭropa Konsilio, la kuniĝo de la Eŭrop-Uniaj ĉefoj. Sed la “elekto” (ne okazis publika voĉdonado) de Van Rompuy, kaj de lia nekonata subulo Catherine Ashton, montras kiom feroce la Eŭropaj ĉefoj gardas ne nur sian povon sed ankaŭ la aliron al televidkameraoj. Ili ne volis fortan unuan prezidanton de la Eŭropa Unio.

“Nek sinjoro Van Rompuy nek baronino Ashton estas tiuj, kiujn oni nomas graveguloj. La elekto de ili indikas preferon por malpli ambicia komenco de ĉi tiuj postenoj”, — komentis Jonny Dymond, korespondanto por BBC News en Bruselo.

Van Rompuy akceptis la prezidantecon la 1an de decembro. Kiel la unua posedanto de la prezida posteno en la Eŭropa Konsilio, li havos gravan efikon al siaj posteuloj. La unuaj agadoj de Van Rompuy, kiu travojaĝis Eŭropon, jam montras ke li estos malambicia. Liaj alparoladoj dum la vizitoj de la Eŭropaj ĉefurboj ja indikas lian grandan zorgon ne ofendi aŭ tuŝi iun ŝtaton. En Slovenio li promesis “kontinuecon” kaj “koherecon”. En Milano Van Rompuy parolas pri “zorga aŭskultado” kaj konsiderado de la interesoj kaj senseblecoj de ĉiuj. En Bruselo Van Rompuy konfesas al ĵurnalistoj, ke li ne faros iun ajn politikan deklaron dum la unua monato.

La prezidanto de la Eŭropa Konsilio estas “elektita” por la periodo de du jaroj kaj ses monatoj. Ekzistas ebleco renovigi la oficon nur unufoje. Kvankam la nova ofico estis elpensita por doni homan “vizaĝon” al la Eŭropa Konsilio, oni jam havas dubojn pri ĝia efikeco. La mallonga periodo de ofico nur donas la okazon al la postenenhavanto ekkoni la dosierojn kaj labormanierojn. Sed ĝuste tiam la ofichavanto devos forlasi la postenon.

Eŭropo, kuniĝo de 27 landoj kaj pli ol 500 milionoj da homoj, nun havas la “ĝustan” homon por ĝin gvidi. Ĝi “elektis” homon kiu ofendos neniun. Simile okazis la “elekto” de la alia pinto-posteno — Alta Reprezentanto de la Unio pri Eksterlandaj Aferoj kaj Sekureca Politiko de la Eŭropa Unio. Simile al Van Rompuy, oni ne komprenis ekster Eŭropo: kial oni elektis duarangan politikistinon Catherine Ashton fronte al aro da aliaj eblecoj. Dum certa tempo eĉ la nuna brita eksterlandministro estis menciata.

“Kiom respektinda kaj amika ŝi eble estas, ŝi ne ŝajnas taŭgi al la ideala profilo de Eŭropa ministro pri eksterlandaj aferoj”, — diris observanto. 


E@I-informas

Skribu ĉapelitajn literojn sentime

Antaŭnelonge aperis nova versio de Esperanto Klavaro (EK). EK estas programo, kiu kapabligas vin tajpi Esperanto-literojn kun ĉapeletoj je ĉiuj Vindozaj programoj kiuj subtenas Unikodon: dokumento-redaktilo, retumilo, retpoŝtilo k.a. EK funkcias sub Vindozo 95/98/ME kaj Vindozo NT4/2000/XP/Vista. Sufiĉas do instali tiun ĉi programon en vian komputilon, kaj vi povas ĝui vian tajpadon, uzante la ĝustajn supersignojn.

EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj klavoj. Bildsimbolo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto (angle: system tray), kaj vi povas aktivigi aŭ malaktivigi EK-on, klakinte sur ĝi per la maldekstra musbutono. Vi povas ankaŭ, klakinte per la dekstra musbutono, voki menuon, kiu ebligas voki la agordo-fenestron, voki helpon aŭ haltigi la programon.

La programo EK estas farita de Jurij Finkel (Ruslando). Detalajn priskribojn de la instalado kaj agordado vi trovos en la retejo de EK: www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html

Agordo de EK

Defaŭlte, literoj “c”, “g”, “h”, “j” kaj “s” sekvataj de “x” kaj de “h” estas aŭtomate anstataŭataj per ĉapelita versio. Vi do povas tajpi kiel ĝis nun, uzante x- aŭ h-sistemon, kaj la programo konvertas vian “ŝ” aŭ “sh” al “ŝ” kaj simile. Estas pluraj nomoj, kiuj komenciĝas per Ch (kiel Chantal); tial estas utile malaktivigi la h-anstataŭigon. Se vi volas aperigi x-on en teksto, sufiĉas tajpi ĝin dufoje. Vidu dekstre la agordo-ekranon.

Cimoj

Verkante tiun ĉi artikolon, ni konstatis problemeton uzante EK en Google Docs je Internet Explorer. Ne estis problemo pri retumilo Google Chrome aŭ pri Firefox — programo, kiu pro diversaj kialoj estas konsilinda.

Uzi EK en ret-mesaĝoj

Ofte esperantistoj plendas, ke ili ne povas uzi supersignojn en sia retpoŝta komunikado. Efektive, eblas uzi ilin, sed necesas konscii, ĉu via retkesto (aŭ la agordoj de provizanto de via retkesto) subtenas Unikodon. Jam multaj subtenas ĝin, por ebligi al homoj senprobleman komunikadon. Ekzemple, uzante retkeston ĉe gmail de Google ni ne spertis ajnan problemon pri supersignoj.

Ŝajne la plej konata granda “malamiko de supersignoj” en tiu ĉi kampo estas la firmao Yahoo — iel ĝi konstante sukcesas ignori tion, ke la mondo ne estas uniforma, kaj ĝi ne volas helpi al siaj klientoj. Se do vi kapablas akcepti ĉapelitajn leterojn, rekomendindas ankaŭ ilia verkado — en la 21a jarcento indas altigi nivelon de nia lingvo ne nur enhave, sed ankaŭ teknike.

Yves Nevelsteen kaj Peter Baláž


Herzberg: la Esperanto-urbo kaj la urbo de amikeco

Herzberg am Harz, urbo kun ĉirkaŭ 15 mil loĝantoj, situas meze de Germanio, ĉe la suda flanko de la Harz-montaro je la kruciĝo de la federaciaj vojoj 27 kaj 243. Apude troviĝas la arbaroj de la nacia parko Harz. Super la urbo videblas la 950-jara kastelo, kiu estas la plej granda faktrabkastelo en Malsupra Saksio.

Multajn pliajn historiajn informojn pri Herzberg oni povas trovi en la reto, en enciklopedioj, en gvidlibroj. Oni povas legi ankaŭ tion, ke ekde julio 2006 laŭ decido de la urba konsilantaro la urbo uzas la oficialan kromnomon “Esperanto-urbo”.

Tamen ekzistas travivaĵoj, kiujn vi povas sperti nur surloke en la Esperanto-urbo. Ĝi estas vizitinda ne nur pro la klerigaj aranĝoj de la Interkultura Centro Herzberg (ICH), la bela pejzaĝo kaj la interesa historio, la informtabuloj en Esperanto, sed ankaŭ pro la bonkoraj homoj (ĉu Esperantistoj aŭ ne), pro nekutimaj travivaĵoj kaj foje eĉ historiaj eventoj.

Kiam mi alvenis unuafoje al Herzberg pasint-aŭtune por ĉeesti TORPEDon 4 mi ne sciis, ke post unu jaro mi venos ĉi tien denove por pasigi 10 monatojn kiel volontulino en la Esperanto Centro. Kaj de tiu momento mi vivas tute alian vivon… Se mi skribus nur pri plusoj de mia restado ĉi tie neniu kredus je tio… Granda minuso por mi estas disiĝo kun miaj familianoj, ne sufiĉas ĉiutagaj skajpadoj, SMS-adoj… Pro manko de mono ni povas viziti nin tre malofte. Mia financa kontrakto sufiĉas nur por pagi mian loĝejon kaj manĝaĵon. Sed en nia vivo ni ne ĉion povas kalkuli per mono. Estas valoraĵoj, kiujn oni ne povas aĉeti per mono… Tiujn valoraĵojn mi spertas estante en Herzberg.

Heleno Fantom en la Esperanto-urboEkzemple, hodiaŭ, je la tago de Sankta Nikolao mi kun la fama Heleno Fantom el Britio malgraŭ pluvo vizitis la urbon. Ni estis surprizitaj, vidante feston sur la Kristnaske ornamita ĉefplaco de la urbo. Imagu malgrandajn butikojn kun multaj sortimentoj, feliĉajn loĝantojn kiuj aĉetas memoraĵojn, babilas aŭ trinkas varman kafon. Vidu lokan blov-orkestron speciale vestitan, kaj aŭskultu Kristnaskan muzikon kaj bondeziron por la nova jaro, kaj kantu kun la lokuloj laŭ invito de la dirigento. Flaru multajn bonodorojn, kiujn oni povas renkonti nur dum tiu aranĝo, nekutimaj al mi. Eĉ unu minuton ni ne sentis nin fremdaj. Ni preskaŭ tuj fariĝis unuecaj kun la partoprenantoj de la hodiaŭa renkontiĝo.

Ĉi tiu urbo havas magian forton. Ĉi tie loĝas kelkaj etnaj grupoj, flegantaj siajn proprajn kulturon, religion, kutimojn kaj morojn. Ĉiuj vivas amike, estimante apartecon de la aliaj. Mi plibonigas mian konon de la germana lingvo en kurso por turkaj virinoj. Niaj renkontiĝoj estas specifa travivaĵo por mi. La virinoj estas vestitaj per longaj, nigraj manteloj, kaj sur la kapoj ili ĉiam havas kaptukojn. Ili estas surprizitaj, ke mi, havante mian propran familion, plenumas miajn revojn laborante en alia lando; kaj min surprizas, ke ili bezonas subskribon de nia instruistino post ĉiu leciono. Malgraŭ granda diferenco inter niaj kulturoj, mi konstatas, ke homoj ĉiam deziras amikecon, pacon kaj estimon, kaj ili scipovas ĝoji eĉ pro malgrandaj aferoj.

Dirante pri amikeco mi nepre devas mencii pri internacia geedza paro vivanta en Herzberg: Harald Schicke (germano) kaj Yeong Ok (koreino). Ili posedas ĉe la ĉefstrato ginsengo-butikon, kiun mi vizitas de tempo al tempo. Mi ege ŝatas interparoladi kun Yeong Ok, ĉar ŝi havas tute alian ol mi vivrigardon kaj sperton. En ilia butiko ĉiu trovos specifan, neforgeseblan kaj nekutiman etoson, kiu plibonigos ne nur sanstaton, sed ankaŭ animstaton. Mi ŝatas interparoli kun Yeong Ok pri nia vivo, pri ĉiutagaj problemoj, ĉar ŝi ĉiam trovas bonan solvon, ŝi scipovas mildigi nian eŭropan vivrigardon kaj certe mian tro energian/eksplodan karakteron.

Se vi estos en Herzberg pli longe aŭ vi alvenos marte vi povos ĉeesti renkontiĝon de la kanto-grupo Buntaj birdoj. La grupo konsistas el lokaj esperantistoj, amikoj kaj gastoj. Ĝia estro estas Otto Kern — konata persono ne nur en la Esperanto-movado, sed ankaŭ en la urbo. Li estas ege simpatia, ŝercema homo, kun kiu ĉiu ŝatas pasigi tempon. Otto kontribuas al la projekto Comenius per instruado de grupo de infanoj en loka bazlernejo. Antaŭ unu monato la grupo vizitis Hungarion por programo kun la partneraj lernejanoj el Hungario kaj Britio. La nepino de Otto rekonis min kaj Helenon Fantom en la loka butiko kaj salutis nin Esperante.

Sabate okazos festa manĝo en la restoracio Mamma Mia, kie eblas mendi kvinpintan picon Esperanto. Partoprenos lokaj aŭtoritatoj kaj esperantistoj por komenci festi la Zamenhofan datrevenon. Tri tagojn poste mi partoprenos la inaŭguron de la Zamenhof-monumento fare de la urbestro Gerhard Walter. Ĝi estos historia momento, ĉar la unua en Germanio.

Venu al Herzberg — la Esperanto-urbo.

Małgosia Komarnicka

Interkultura Centro Herzberg / Germana Esperanto-Centro
DE-37412 Herzberg/Harz Grubenhagenstr. 6.
Tel.: 0049/(0)5521-5983
esperanto-zentrum@web.de
http://esperanto-urbo.de


Ryszard Rokicki prelegas pri kunmetitaj vortoj en Arkones (Fotis Andrzej Sochacki(Akcento en kunmetitaj vortoj

Eseo de Ryszard Rokicki

1. Fono: profesoro Szerdahelyi kaj la “Tria Fundamento”

Dum la 72 UK en Varsovio estis planita prelego de prof István Szerdahelyi Diakrona kaj sinkrona esperantologio. Pro lia malsano ĝi ne okazis, sed la ĉefajn tezojn oni povis legi en la konferenca kajero de Informilo por Interlingvistoj. Tio estas siaspeca esperantologia testamento de la profesoro, ankoraŭ aktuala kaj atendanta sian plenumiĝon. En la konkludo Szerdahelyi dividis la evoluon de Esperanto en tri periodojn:

— La unuan periodon, ĝis la 1920aj jaroj, karakterizas ĉefe la konserva funkcio de la Zamenhofa Fundamento (FdE). La ribelemuloj aŭ forlasis la lingvan komunumon aŭ akceptis la Bulonjan Deklaracion. Lingva primitivismo, diletantismo kaj — sur certaj teritorioj — profetismo kaj sekteco karakterizas tiun periodon.

— Kvalita ŝanĝo okazis en la dua periodo pro la ekfunkciado de la Budapeŝta Skolo. Kreiĝas nova literatura lingvo markita per novstila uzado de la ĝis tiam ekzistantaj rimedoj. La unua Fundamento ne plu sufiĉas. Aperas la dua konsistanta el la signifaj verkoj: Plena Vortaro, Plena Gramatiko, Parnasa Gvidlibro, kaj la ligilo, mezurilo kaj informilo de la tiama Esperanto-kultura movado — Literatura Mondo.

— La tria periodo ligiĝas al formiĝo de aplika lingvistiko en la 1960aj jaroj, kio pozitive influis la formiĝon de la scienca esperantologio. La granda manko de tiu ĉi periodo estas, ke ne formiĝis la Tria Fundamento, kaj do la tasko de la esperantologoj estas ĝuste kreo de tiu tria Fundamento, kiu adekvatus al la hodiaŭa lingva kaj lingvouza statoj. La Esperantaj PIV kaj PAG estas nur daŭrigo de la antaŭaj verkoj, kaj ili retrorigarde reprezentas la pasintan staton.

Bedaŭrinde la prijuĝo de Szerdahelyi ankoraŭ restas prava, eĉ pli: en kelkaj kazoj, ekzemple, la akcento de la kunmetitaj vortoj, la esperantologio ne nur ne evoluis, sed faris paŝon malantaŭen. Tiun temon mi volas prezenti kaj diskutigi.

2. Motivoj

Oni povas sin demandi, kial okupiĝi pri tia tre marĝena temo, kia la akcento en la kunmetitaj vortoj. La senpera kialo de mia ekokupiĝo pri la problemo estis mia amiko, kiu pretigis novan lernolibron de Esperanto kaj deziras provizi ĝin per disko kun tekstoj por aŭskultado. Li liveris la tekstaron al profesiaj legistoj, turnante ilian atenton al prononco de certaj konsonantoj, vokaloj kaj akcento en kunmetitaj vortoj. Unu el la legistoj, juna movada aktivulo, instruisto de Esperanto, sugestis al la lernolibra aŭtoro ne insisti pri la kromakcento en kunmetitaj vortoj ĉar laŭ PMEG de Bertilo Wennergren “ekzistas neniuj reguloj, sur kiu silabo aperu la kromakcento”.

3. La fenomeno akcento (ĝenerale)

Por fronti la problemon, oni devas almenaŭ skize orientiĝi pri la akcento. Ĝi estas prononcfenomeno, kiu povas, sed ne devas aperi en la parolo. Por nia diskuto sufiĉas konscii, ke en la akcentohavaj lingvoj, la rolo de la akcento estas informi pri gravaj (el la komunika vidpunkto) vortoj — nocisignoj, al kiuj la parolanto laŭdezire turnas la atenton de la aŭskultanto.

Akcentohavaj silaboj povas esti lokitaj diversmaniere.

En lingvoj kun konstanta akcento-loko la situo de la akcenta silabo dependas nur de la loko, kiun ĝi okupas en la prononcata vorto, ekzemple, la antaŭlasta, kiel en la pola aŭ Esperanto;

En lingvoj kun loza akcento-loko la situo de la akcenta silabo dependas ne de la fonetika aspekto de la vorto, sed de ĝia morfologia strukturo. Tipan ekzemplon prezentas la rusa: “rUki” (manoj) kaj “rukI” (de [la] mano) aŭ la angla “Import” (importi) kaj “impOrt” (importo);

En lingvoj kun libera akcento-loko la situo de la akcenta silabo estas ajna enkadre de la prononcata vorto, pri tio decidas nur la parolanto. Ĝin oni trovas i.a. en la lingvo zirana (зырянский), parolata en la nordo de la Eŭropa Ruslando.

Kiajn praktikajn profitojn de la akcenta fenomeno povas havi la lingvouzantoj? Jen ili:
 
Profitoj de la
lingvouzantoj
Aperloko de la akcento en la vorto
Informiĝas pri la minimuma nombro de akcentaj vortoj en la frazo
Informiĝas, kie komenciĝas aŭ finiĝas akcentaj vortoj en la frazo
Loza aper-loko
jes
ne
Libera aper-loko
jes
ne
Konstanta aper-loko
jes
jes

Depende de la maniero kiel lokiĝas la akcentoporta silabo en la strukturo de la vorto, la aŭskultanto estas atentigata pri la minimuma nombro de akcentaj (nocisignaj) vortoj en la frazo. Kaze de la konstanta aper-loko, la parolanto ricevas aldone informon, kie komenciĝas aŭ finiĝas tiuj vortoj.

4. Akcento en la kunmetitaj vortoj

Jen pure praktika demando, kiu aperas ne nur antaŭ la lernolibraj aŭtoroj, sed ankaŭ antaŭ ni, simplaj instruistoj. Nome, kiun respondon doni al inteligenta, scivolema lernanto-pensuĉjo, se li demandos aŭ obĵetos pri la ĝusteco de nia prononcmaniero rilate la vortojn kunmetitajn sintakse kaj morfologie. Kiel do prononci tiu-tipajn silabosinsekvojn?
[di plo ma la bo ra ĵo] — [di plo mo la bo ra ĵo] — [di plom la bo ra ĵo]
[ko mi ta ta kun si do] — [ko mi ta to kun si do] — [ko mi tat kun si do]
[o ra ĉe no] — [o ro ĉe no] — [or ĉe no]

FdE, PAG kaj PMEG komentarias la prononcmanieron diversmaniere.

4.1.Akcento laŭ la Fundamento de Esperanto

Laŭ Zamenhof, la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo (t.e. la lasta silabo de la radikalo aŭ la radiko). Danke al tiu regulo la uzantoj tuj rekonas:

— kiom da vortoj (nocisignoj) troviĝas en la parola teksto;

— kie finiĝas unu vorto kaj komenciĝas la sekva; tio estas tre helpa por lingve nespertaj esperantistoj. Zamenhof ne reguligis aparte la akcentadon en kunmetitaj vortoj — evidente li opiniis la 10an regulon sufiĉa.

4.2. Akcento laŭ la Plena Analiza Gramatiko

La aŭtoroj de PAG, pli-malpli, jene difinas la regulojn akcenti la Esperantajn kunmetitajn vortojn:

1. Du akcentoj ne povas sekvi senpere unu la alian.

2. En kunmetitaj vortoj la akcento de flankelemento malaperas kaj transdoniĝas al la antaŭa silabo, se tia ekzistas. Ĝia loko ofte estas markita:

— per pli longa prononco de la vokalo (se la vortkunmeto ne estas sufiĉe ofta — por faciligi la komprenon),

— per mallonga, se la vortkunmeto estas relative ofta.

3. Ekzistas variantoj, kie la akcento havas la formon de plilonga vokalprononco.

4.3. Akcento laŭ la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

La aŭtoro de PMEG jene difinas la akcentoregulojn en kunmetitaj vortoj:

1. Kromakcentoj povas aperi en longaj vortoj, precipe en kunmetitaj vortoj.

2. Kromakcentoj estas ĉiam libervolaj. Oni povas prononci akcentante ajnan silabon de la difinanta vortelemento (aŭ entute ĝin ne akcenti): matenmAnĝo, matEnmAnĝo aŭ mAtenmAnĝo.

3. Se oni sentas la vorton kiel unu tuton, oni elparolas ĝin sen kroma akcento aŭ transŝovas la akcentolokon unu silabon antaŭen, ekzemple: matenmAnĝo aŭ mAtenmAnĝo,

4. Se oni volas distingi la partojn de la kunmetaĵo, oni tiam kvazaŭ elparolas la vorton matEno, kiu havas akcenton sur E: matEnmAnĝo.

5. Alia rimedo por distingi la partojn de kunmetita vorto estas enmeti mallongegajn paŭzetojn inter la partojn, ekzemple: konk|ludo (kunmetita) kontrastas al konklUdo (nekunmetita).

5. La solvo: klereco + simpleco = facileco

Ĉu tiu ekvacio respegulas la intencojn de Zamenhof kaj la ideon de la helpa lingvo internacia kia Esperanto. Klareco kaj simpleco de la supre prezentitaj tri sistemoj estas diversaj. Ĉe unu ekstremo estas FdE, kiu havas neniun regulon; ĉe la alia la multnombra kaj ambigua regularo de PAG, kiun foje spitas la reguloj de PMEG. Ĝenerale, la reguloj de PAG kaj PMEG ne ĉiam kongruas inter si. Ekzemple, la kategorio de longeco de vokaloj ne aperas en PMEG, sed nur en PAG; dum en PAG mankas la kategorio de paŭzeto, kiu estas en PMEG. Zamenhof evidente trovis superflua difini apartan regulon pri la akcento en kunmetitaj vortoj.

La 10a regulo (“la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo”) plene sufiĉas por priskribi la akcenton ne nur sur la sintaksa nivelo (en la vortoj aperantaj en la frazoj) kaj la morfologia nivelo (en vortoj elradikaj aŭ derivitaj), sed ankaŭ la akcentadon sur la transira nivelo, kia estas la morfologia vortkunmeto. Strange, ke la aŭtoroj de PAG kaj PMEG decidis plibonigi la Zamenhofan sistemon aldonante siajn dubindajn regulojn. Retorika demando: Kial oni daŭre deziras ŝanĝi la Zamenhofan gramatikon anstataŭ lerni kaj apliki ĝin?

Ioma, eĉ amatora scio pri la esenco de la akcenta fenomeno ĝenerale kaj la t.n. sobra rezonado sufiĉas por solvi la problemon (eĉ ne starigante ĝin). Se iu tamen nepre volas plibonigi la Zamenhofan lingvo-priskribon, mi sugestas ŝanĝi nur la vortumon de la 10a regulo, sed nepre konservi ties spiriton, ekzemple: “la akcento aperas sur la lasta silabo de la radiko (respektive: radikalo)”. Jen, kiel simple kaj adekvate:
Tavoloj de la eldiro Formoj depende de la eldirtavoloj
Enfraza apero laborAĵo por diplOmo komitAto kunsIdas ĉEno estas el Oro
Sintaksa kunmeto diplOma laborAĵo komitAta kunsIdo Ora ĉEno
Vortkunmetaĵo diplOmo-laborAĵo komitAto-kunsIdo Oro-ĉEno
Morfologia kunmeto diplOmlaboraAĵo komitAtkunsIdo OEno

Estas la parolanto, kiu decidas, ĉu akcenti la silabon aŭ ne, sed tiu ne decidas, kiun silabon akcenti — li/ŝi simple obeas la 10an regulon, krom se nepre deziras enkonduki la sian (kaj havas por tio nerefuteblan motivon). Tion oni tamen ne faru en gramatikaj manlibroj.

6. Konklude

La instruista fakularo, des pli la aŭtoroj de gramatikaj manlibroj rolas duoble:

— kiel lingvistoj, oni devas priskribi kaj instrui la lingvon tia, kia ĝi estas, eĉ se la lingvaĵo enhavas formojn dubajn.

— kiel heredintoj de la Bulonja Deklaracio, oni devas rekomendi la ĝustan Fundamentan lingvouzon.

Roli kiel lingvisto — des pli, se oni ne estas tia — ne estas facile. Supozeble la aŭtoroj de la priakcentaj artikoloj en PAG kaj PMEG trovis la demandon pri la akcento en kunmetitaj vortoj nesolvebla per la Plena gramatiko de Esperanto en la Zamenhofa Fundamento, kaj, serĉante respondon, ili eble apogis sin sur siaj propraj lingvosento kaj komunikaj spertoj. Tioj tamen nek kovras, nek reprezentas la tutan lingvokomunumon, sekve donas al ili neniun rajton deklari la aliajn regulojn ol tiujn de Zamenhof.

Roli kiel heredinto de la Bulonja Deklaracio — des pli, se oni ne sentas sin tia — ankaŭ ne estas facile. Oni devas “deĉifri” el la Fundamento ankaŭ tion, kio en ĝi estas prezentita latente. Ĝuste tio estas tre malfacila tasko, ĉar oni devas havi lingvan senton analogan al tiu de Zamenhof. Tio okazis al Grabowski kaj Kabe, por nomi liatempajn samlandanojn. Sed, ĉu same al la aŭtoroj de PAG kaj PMEG?

Trovi la solvon signifas trovi la ĝustan ekvilibron inter ambaŭ: tio estas unu el defioj antaŭ kiuj staras la instruistoj de Esperanto. Helpe povas servi la fakto, ke en Esperanto funkcias ne nur la kutimaj lingvaj dikotomioj kiel:

lingvaĵo ĉiutaga / lingvaĵo formala;
lingvaĵo literatura / lingvaĵo ordinara;

sed ankaŭ eble la plej grava dikotomio:

lingvaĵo de spertaj uzantoj / lingvaĵo de komencintoj.

En nia lingva komunumo estas pli multaj progresantoj (lingve nespertaj parolantoj) ol spertuloj, uzantaj la lingvon same ofte, kiel en etnolingvaj komunumoj. Tiu fakto havas ankaŭ gravan metodologian pezon, se ni volos lingvistike fronti Esperanton kaj priskribi ĝin. Fuĝi de la problemo kaj priskribi nur sian propran lingvaĵon laŭ sia propra lingvosento estas ia solvo (aplikata foje eĉ fare de profesiaj lingvistoj), sed solvo truka kaj riska, se temas pri lingvo planita, kia Esperanto.

Rimarkinde estas, ke lingve spertaj esperantistoj perceptas multajn kunmetitajn vortojn kiel unu nocisignon nekunmetitan kaj prononcas la vorton sen kroma akcento, ekzemple: matenmAnĝo. La kroma akcento aperas nur, kiam oni havas utilon de ĝi. Ekzemple, en interparolo kun komencantaj esperantistoj. Du-akcenta prononco de la vortoj “matenmanĝo” aŭ “vespermanĝo” faciligas komprenon al la komencantoj, ĉar tio informas ilin, ke la formoj konsistas el po du radikoj kaj sekve reprezentas nocion perceptatan de la parolanto duelementa. Apliki la du-akcentan prononcon inter spertaj parolantoj, ne plu bezonantaj redundajn informojn, povas sentiĝi balasta.

En ĵargonaj, etnolingvecaj aŭ simple neglektaj aŭ eraraj prononcoj oni supozeble povas renkontiĝi kun transŝovo de la akcento aŭ plilongigo de la prononcdaŭro (kiel priskribite en PAG) aŭ eble eĉ kun ŝanĝo de la kutima akcento-formo al paŭzeto (kiel tion notis PMEG) k.s. Tioj tamen estas prononcoj karakterizaj por difinitaj parolantaroj kaj uzataj ene de la koncerna prononcgrupo. Ekster tiuj ili ne estas rekomendindaj. Tiuj prononcmanieroj ne faciligas la komprenon al malspertaj lingvouzantoj kaj en ekstremaj kazoj povas kaŭzi eĉ mis- aŭ malkomprenon. Sekve, mi proponas trakti plurajn, foje nebulajn ĉi-koncernajn regulojn en PAG kaj PMEG nur kiel penon priskribi (nian/sian) propran eraremon, neglektemon, aŭ teniĝon al la gepatrolingvaj kutimoj karakterizajn por difinitaj grupoj da lingvo(mis)uzantoj.

La 10a Zamenhofa regulo estas nur unu — klara, simpla kaj tuteca. Kial ne sekvi ĝin? Kiucele pli malfaciligi la jam malfacilan lingvon Esperanto?

Sugestoj al la PAG/PMEG-posteulo(j):

Por ke gramatika manlibro funkciu kiel fidinda konsultlibro por progresantoj, ĝi devas enhavi:

— plenan priskribon de la fundamenta Esperanto (la norma Esperanto);

— plenan priskribon de la uzado en plej diversaj komuniktavoloj (la vivanta Esperanto)

— komentariojn pri la duboj aŭ diferencoj inter la “vivanta” kaj “norma” Esperanto (se tiaj ekzistas) kaj objektivajn klarigojn kaj pritaksojn el la vidpunkto de ilia kongruo kun la Fundamento kaj ilia komunika valoro, tiel ke la komencintoj mem povu konscie decidi, kiun formon elekti por sia progresanteco. Nepre oni evitu formuli en dubaj kazoj deklarojn kaj regulojn elkatedre, ĉar ankaŭ gramatikisto rajtas ne scii precizan respondon, tamen lia tasko estas almenaŭ serĉi kaj esplori, se ne trovi ĝin. 


Antaŭ 150 jaroj

Plan-lingva praulo kaj lia programo

La elpaŝo de August Theodor von Grimm (1804–1878)

Ideoj kaj rezonoj pri la plej taŭga plan-lingvo antaŭiris la enmondiĝon kaj ekfunkcion de la unuaj projektoj kun praktika signifo: Volapük (1879/80) kaj Esperanto (1887). Pioniro ĉi-kampa estis la nun forgesita August Theodor von Grimm, edukisto de la caridoj en Peterburgo. Ankaŭ liaj verkoj (vojaĝ-priskriboj, romanoj kaj biografio pri Aleksandra Feodorovna, imperiestrino de Ruslando) falis en forgeson. Konserviĝis lia tombo en la rus-ortodoksa tombejo de Wiesbaden.

Sub la dato de 1860-01-10 li verkis Programo por la formado de komuna lingvo kaj publikigis ĝin sur la kovriloj de la Vortaro de la germana lingvo (1860–1865) de Daniel Sanders (1819–1897). Ĉi programo antaŭvidis:

  1. revuon kiel diskut-forumon;
  2. mon-rimedojn por financi la projekton;
  3. fondon de societo por akceli la projekton.
La enkonduko entenas ideojn poste disvolvitajn de Zamenhof en ties eseo Esenco kaj estonteco…. Ŝajnas, ke Grimm en sia kriteria katalogo anticipis aspektojn de Esperanto: 1. logikeco; 2. riĉeco; 3. eŭfonio; 4. facila lernebleco. Jam Grimm pledis por la principo de la plan-lingva naturalismo.

La finiĝanta 19a jar-cento efektive spertis tri diskut-forumojn por interlingvistoj: Interpretor (1889-1890), Le Kosmopolit (1892/93) kaj Linguist (1896-1897), kies enhava kaj laŭaŭtora analizo restas postulato. En ili ni renkontas nomojn poste famiĝintajn, i. a. Julius Lott, Antoni Grabowski, Woldemar Rosenberger kaj Edgar von Wahl.

Realiĝis ankaŭ la fondo de societoj: jam antaŭ Grimm la pariza Société Internationale de Linguistique (1858–1859), la madrida Sociedad de Lengua Universal (fondita en januaro 1860) kiu favoris la projekton de la hispana pastro kaj princ-edukisto Bonifacio Sotos Ochando (1785–1869), krome American Philosophical Society malaprobis la projekton de Schleyer donante preferon al Esperanto.

Kvankam la teksto de Grimm lasis spurojn en la plan-lingva faka literaturo, ĝi rekonatiĝis nur 130 jarojn post sia apero en mia broŝuro pri Grimm.

Grimm ne plu spertis la aperon de Volapük, des malpli tiun de Esperanto. Pro tio restas spekulativa la demando ĉu li aliĝus al la movadoj kreitaj de la du projektoj. Ĉar la ideo ne fremdis al li, oni ne povas ekskludi tion.

Referenco

Haupenthal, Reinhard. August Theodor von Grimm, forgesita prapatro de la interlingvistiko. Saarbrücken, 1990.
Haupenthal, Reinhard. August Theodor von Grimm. Ein vergessener Ahnherr der Interlinguistik. Saarbrücken 2007. (Vastigita, germana eldono)

Reinhard Haupenthal


Nia poezio

Poemoj de Jorge Camacho

Jorge Camacho (Fotis Cristbal Manuel)Jorge Camacho [Ĥorĥe Kamaĉo], madridano, naskiĝis en 1966 en Zafra, en la hispana regiono Ekstremaduro. Eklerninte Esperanton en 1980, li baldaŭ kunlaboris ĉe vasta gamo da Esperanto-revuoj kaj ofte premiiĝis en Belartaj Konkursoj (Nova Talento en 1989). Post laboroj kiel i.a. instruisto de la hispana kaj ĉiĉerono, de 1995 ĝis 2009 li interpretistis ĉe la Eŭropa Unio. Nun li universitate docentas pri interpretado kaj ĉeflaboras en la hispana nacia biblioteko. Ano de la “ibera grupo”; akademiano (1992–2001); de 2007 ĉefredaktas la periodaĵon Beletra Almanako.

El lia verkaro elstaras la rakontaro Sur la linio (1991), liaj kontribuoj al la poemaro Ibere libere (1993) kaj novelaro Ekstremoj (1997); la primovada satiro La Majstro kaj Martinelli (1993); la sinsekvaj poemaroj Celakantoj (2004), Saturno (2004), Eklipsas (2007), Koploj kaj filandroj (2009).

Ĉe Camacho mejloŝtonan pinton “de nia realisma tradicio” vidas Mauro Nervi; Ragnarsson metas emfazon al lia “politike humanisma konscio” kaj “indigna socikritikado”; Miguel Fernández trovas ĉe Camacho “sisteman ellaboritan arton sur- baze de simboloj, konceptismaj formuladoj… kaj ekzistadismaj anim-skurĝoj”.

La nun premiere aperantaj tri poemoj ilustras kelkajn tem-preferojn de Camacho, volonte ekvidanta l'on eterne homan en praa silika hakilo — kaj elpinglanta por publika kritiko eterne homajn mis-ecojn.

Vidu pli pri Jorge Camacho ankaŭ en la reto:

http://jorgecice.blogspot.com/
http://esperantarespubliko.blogspot.com/

István Ertl


la silika hakilo

malgraŭ tiom da instruoj
la historio ne komenciĝis ĉe la oldaj
sumeraj kojnosignoj aŭ praĉinaj hancioj
antaŭ sesdek, tridek jarcentoj, sed dekmilojn
da generacioj pli frue kaj profunde en la tempo.
ni prenu, ekzemple, silikan ŝtonhakilon aŭ bifacon
de ia kuzo de la rekta homo, la hom' metia, laborista,
kaj legu ĝin. ni tenas en la nuna mano formon perfektan,
tajlitan malkrude el la kruda ŝtono, el la ŝton' unike taŭga
inter kelkaj dekoj da similaj. niaj fingroj tenu, prenu firme
ĉi fragmenton el silika roko, per preciza frapserio perkutitan
al pura migdal', al tranĉa diamanto. ni palpu la duran frukton
de lerta manlabor' kaj de teĥniko plej maturaj, lernitaj zorge,
parkere hereditaj, pludonitaj. ni legu ĉi solidan dokumenton
estiel protokolon pri l' kapablo projekti fajnajn ilojn, trafajn
ĉasilojn kaj armilojn viv-esencajn; pri la kreo celkonscia
de funkcioj kaj formoj; pri ĉi ties diligenta konservado
en angul' trezoreja de la cerbo; pri la komunika art':
ĉu ne mirinda teksto? ĉi ŝtonan hakilon ni legu
kiel bravan epopeon pri sennomaj herooj,
sage pioniraj je la mondo sanga, ŝtala;
aŭ kiel spegulbildon de l' venusoj
pufe vilendorfaj, lertamane
faritan, forĝitan, finitan
por batui, embuski
kaj klingi
bestojn
ope

17.12.2008

hancioj. Skribsignoj de la ĉina lingvo, ekvivalentaj je la japanaj kanĵioj

en la ŝedo

sekrete,
en ŝedo de la cerbo,
trezor' da klingoj
— hakiloj, lancoj, sagoj

en ŝedo de l' animo,
prete,
la venen'
de latentaj vortoj, agoj

12.2.2009

al gejofobiuloj

vi, kiu mokas,
mordas, atakas,
kritikas, skoldas,
predikas, sakras,
damnas, kondamnas
— kion vi timas?
kion vi maskas?

kio vin tentas?
en la silento
de via ĉambro,
per viaj fingroj,
per viaj manoj,
kion vi faras?

kion vi sentas,
sonĝas, deziras?
kion vi diras?
kion vi kaŝas?

23.6.2009 


El Mia Jarcento

de Günter Grass

1910

Do nun mi rakontu, kial la buboj ĉi tie alkroĉis al mi tiun karesnomon, nur pro tio, ke mia nomo estas Berta kaj mi havas abundan korpon. Tiam ni estis loĝantaj en la fabrika urbeto. Ĝi estis de la laborejo kaj tre proksime al la fabriko. Pro tio ni havas la tutan fumon. Sed kiam mi estas plendanta, ĉar la tolaĵo denove fariĝis griza dum sekigado kaj kiam la infanoj daŭre estis tusantaj, tiam diris la patro: “Lasu Berta, kiu ricevas salajron de Krupp, tiu devas rapide esti ĉe la laborejo”.

Tie ni loĝis dum ĉiuj jaroj ĝis antaŭ nelonge, kvankam ĝi estis mallarĝa, ĉar ni pluluis la ĉambreton malantaŭe, tiun kontraŭ la kunikla stalo, al du personoj, tiujn ni nomas manĝantaj luantoj, kaj mi ne trovis lokon por la trikmaŝino, kiun mi aĉetis de mia propra ŝparmono. Sed mia ulo ĉiam diris al mi: Lasu Berta, la ĉefa afero estas, ke ne pluvas enen.

Li laboris en la fandejo. Tie ili estis fandantaj kanontubojn. Tio ja estis nur kelke da jaroj antaŭ la milito. Tiam estis laboro. Kaj tiam ili fandis iun umon, pri kiu ili fieris, ĉiuj, ĉar tia umego antaŭe ne estis en la tuta mondo. Kaj de nia urbeto multaj laboris en la fandejo, eĉ niaj du luantoj, ili ĉiam estis parolantaj pri tiu umo, spite al tio, ke ĝi estis treege sekreta. Sed ĝi ne estis komplete preta. Laŭdire ĝi estis iuspeca bombopafilo. Tio estas tiu speco kun la stumpaj tuboj. Diametro 42 centimetroj onidire. Sed ĉiufoje la fandado de la tubo misis. Ankaŭ ĉio cetera daŭris. Sed mia patro ĉiam diris: “Se vi demandas min, ni ja sukcesos en tio, almenaŭ antaŭ ol fariĝos serioze. Aŭ, se vi pensas pri Krupp, tiu finfine vendos la umon, eble eĉ al la caro de Ruslando”.

Sed kiam fariĝis serioze, kelkajn jarojn poste, tiam ili ne vendis ĝin, sed ili nur pafis per tiu umo de granda distanco eĉ al Parizo. Ĉie oni nomis ĝin Dika Berta. Ankaŭ tie, kie neniu konis min. La fandistoj en nia urbeto estis la unuaj, kiuj donis al la umo mian nomon, ĉar mi ja estis la plej dika en nia urbeto. Tio tute ne plaĉis al mi, ke ili ĉie parolis pri mi, eĉ en regionoj, kie mi ne estis konata, sed spite mia ulo diris al mi: “Estas sen malica intenco”. Sed kanonoj neniam plaĉis al mi, eĉ se ni vivis de tiaj aĵoj de Krupp. Kaj se vi demandas min: ne malbone vivis. Eĉ anseroj kaj kokinoj ĉirkaŭkuris en nia fabrika urbeto. Preskaŭ ĉiuj manĝigis porkon en sia ŝedo. Kaj dum printempo tiom da kunikloj ĉie.

Laŭdire ilia Dika Berta ne multe utilis dum la milito. La francoj preskaŭ mortis pro rido, kiam la umo ankoraŭfoje mispafis. Kaj mia ulo, kiun tiu Ludendorff prenis al Landsturm, pro tio nun estas kriplulo, kaj ni ne plu rajtas loĝi en la fabrika urbeto, sed nur en luita ĝardenlaŭbo, kie ni vivas de mia ŝparita mono, ĉiam diras: “Lasu Berta. Laŭ mi, vi rajtas eĉ ampleksiĝi. Plej gravas, ke vi restu sana”.

Tradukis el la germana lingvo Wolfgang Kirschstein

Notoj

1. Dika Berta estis kanono, uzita de Germanio dum la unua mondmilito (vidu la suban foton). Kutime oni atribuas la nomon al Bertha Krupp. Berta en la rakonto de Grass estas fikcia persono.

2. Erich Ludendorff (1865–1937) decidis post 1916 kune kun Hindenburg la strategion dum la unua mondmilito; ili funkciis kiel diktatoroj.

3. Landsturm (germane: la popola sturmo). Speco de milicio, kies anoj ĝis la aĝo de 42 jaroj tiutempe plenumis akcesorajn servojn dum la milito. 


Foje eraras eĉ Maigret

Simenon, Georges. Maigret eraras: Krimromano / Tradukis el la franca Daniel Luez; Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2009. — 128 p.; 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 17).

Se en altekosta loĝejo juna virino estas trovita kun kuglo en la brusto kaj sen armilo apude, tiam ne estas banala memmortigo, sed kazo por komisaro Maigret.

Tion prave konkludas unu el la helpantoj de la polico. La viktimo, iu Louise Filon, estis antaŭe konata kiel Lulu. Tiam ŝi perlaboris sian monon kiel surstrata prostituitino. Certe tia virino ne havas la monon por pagi loĝejon en burĝa najbareco. Ŝiaj propraj havaĵoj estas modestaj kaj tute ne kongruas kun la ĉirkaŭaĵo. Certe iu riĉa adoranto pagas por la antaŭa Lulu, sed kiu? La purigistino, kiu trovis la kadavron, ne estas tro kunlaborema, ĉar ŝi malestimas la medion, en kiu tiu vivis. Cetere, ŝi estas malnova “konatino” de Maigret kaj pro tio ŝi deziras kiel plej eble malmulte da kontakto kun la polico. Saman malemon montras la pordistino de la domo. Tamen ŝi malkaŝas, ke Louise havas junan amanton, iun Peĉjon, muzikiston, kiu neniel povus pagi tiom kostan apartamenton. Kial li kuris el la domo en tre malkvieta stato ĝuste je la tempo, kiam okazis la murdo? Louise estis graveda — ĉu Peĉjo estas la patro aŭ iu alia? Ĉu la murdisto?

Maigret kaj liaj kunlaborantoj sukcesas rekonstrui la fatalan vesperon. Maigret, kiel kutime, metas eron apud eron kaj finfine montriĝas, kiu murdis kompatindan Louise. Vere, finfine, ĉar nur sur la antaŭlasta paĝo Maigret sukcesas malkaŝi la identecon de la murdinto.

Estus troigo nomi la intrigon de tiu romano “streĉa”. Kiu serĉas spirhaltigajn eventojn devas serĉi aliloke. Estas distre, ja eĉ amuze legi tiun malnovmodan romanon, sen poŝtelefonoj kaj serĉoj pere de Google. Maigret eraras preskaŭ elvokas la etoson de la bonaj malnovaj tagoj kiam sufiĉis por komisaroj cerbo kaj intuicio.

En ĉi tiu romano Simenon, kiel kutime, liveras detalajn kaj akre observitajn portretojn. Centre estas tri virinoj, kiuj en ia maniero rilatas al la murdinto. Simenon ne bezonas multe da vortoj por aperigi la personon antaŭ nia interna rigardo, ekzemple jen la portreto de la purigistino:

Ŝi estis tre malalta. Kiam ŝi sidis, ŝiaj piedoj apenaŭ atingis la plankon, kaj ŝi surhavis ŝuojn tro grandajn por ŝi, ŝia robo estis tro larĝa kaj tro longa. (p. 9)
La personoj ankaŭ malkaŝas sin pere de sia lingvouzo. Jenon la pordistino diras pri Louise:
— Ĉu vi bone konis ŝin?

— Ne tro. Ŝi ne restadis en mia pordistejo, nur iomete malfermis la pordon pasante por demandi ĉu ŝi ricevis poŝtaĵojn. Ŝi sentis sin ne tro komforte en tiu ĉi domo, ĉu vi komprenas?

— Vi volas diri, ke ŝi ne estis de la sama medio kiel viaj aliaj luantoj?

— Jes. <…> Mi havas neniun kialon por malbone paroli pri ŝi. Ŝi estis kvieta, ne aroganta.

— Ĉu ŝia purigistino neniam diris ion?

— S-ino Brault kaj mi ne parolas unu al la alia.

— Ĉu vi konas ŝin?

— Mi ne emas koni ŝin. Mi vidas ŝin iri supren kaj malsupren. Tio sufiĉas al mi. (p. 14)

Ĝi estas la kvina romano en la Maigret-serio de Sezonoj. Entute Simenon verkis pli ol 400 romanojn, do ni rajtas atendi ankoraŭ multe. Mi esperas, ke Daniel Luez, kiu ankaŭ ĉi foje trafe, fidele kaj elegante esperantigis tiun romanon, iam sentos la tenton prezenti al ni alian romanon el la ampleksa verkaro de Simenon, eble foje ion sen Maigret. La elekto estus granda.

Wolfgang Kirschstein


Vere malgaja historio…

Malfrua Somero (ps.). Malgajaj sonetoj / Antaŭparolo de Etelka Kiss-Jakupović. — Beogrado: E. Kiss-Jakupović, 2009, 80 p. — 500 ekz.

“Malfrua Somero”, t.e. serba aŭtoro kun zorge kaŝita nomo, verkis 68 “malgajajn sonetojn”. Pasis pli ol dudek jaroj post lia morto, kaj jen lia iama amikino, objekto de lia malfeliĉa amo, decidis eldoni la poemojn, ke ili ne perdiĝu, ĉar, ŝiaopinie, “Esperanto meritas ilin”, kaj “la gesamideanoj devas legi ankaŭ tiujn belegajn, sincerajn kaj kortuŝajn poemojn”.

Do, kion ni fakte ricevis?

Por ke la lingvo estu internacia… mi volis diri, por ke la versaĵo estu soneto, ne sufiĉas nomi ĝin tia. La poemetoj havas po 14 liniojn, plia simileco al sonetoj fakte ne videblas. La verslinioj estas nesolide kurtaj. Anstataŭ la kvinpieda jambo, nepra por sonetoj — aperas plejparte tripieda amfibrako, forte lamanta. Rimoj havas necesan skemon nur en la verstrioj, sed ne en la kvaroj. Kaj mem rimoj estas aŭ enuigaj adasismoj, aŭ fuŝaj “asonancoj”: “vidas-rememorigas” (p. 11), “premas-eltenos” (p. 13), “povus-volus” (kelkfoje!) ktp., por ne daŭrigi la liston, mi diros: tiaĵoj troviĝas sur ĉiu paĝo. La pinto estas sur p. 31: en unu soneto troviĝas jenaj “rimoj”: aminda-inda, tiam-iam, ebla-neresanigebla. La rimo “ĝarden'-tamen” (p. 30) igas dubi, ĉu la aŭtoro ĝenerale imagas, kio estas akcento kaj ritmo…

Mi komprenas, ke la aŭtoro vere suferis (mi mem iam estis en tia stato). Tamen, por esti bona poeto, ne sufiĉas nuraj amsuferoj — necesas ja havi talenton kaj studi poezian teknikon. Kaj, memkompreneble, libere posedi la lingvon.

La vortoj — tro bombastas. Rozoj, larmoj, sendormaj noktoj… koro, kiu krevas pro doloro (estus tre strange, se tiu rimo ne aperus). Hazardan rendevuon sur parka benko (bela foto de tia benko en vintra parko ornamas la kovrilpaĝon) la aŭtoro konstante rememoras: tridek tagojn poste (p. 28-31), sesdek tagojn (p. 38); post naŭdek tagoj ŝi konsentis pri nova renkontiĝo — kaj li denove fervore verkas pri tio (p. 41-42); pasis duonjaro — jen novaj sonetoj (p. 65-66, 68). Jen li pentas, ke estis ne sufiĉe afabla kun ŝi (p. 45), tamen ŝi konsolis lin. La aŭtoro firme decidis ne plu verki sonetojn (p. 32, 34, 37, 39) — tamen verkas plu. La soneto LVII (p. 67) estas titolita “la lasta”, sed ĝin sekvas plia deko…

Multas gramatikaj eraroj, ofte aperas superflua “la” apud posedpronomoj. Plurloke estas koŝmara vortordo: “sed” enŝovita meze de sintagmo; “ne tuŝis plu via min man'” (p.20), “jen tombo gepatroj de ŝiaj” (p. 22), “kun via vin vidis amato” (p. 26), “ke malgraŭ ĉu volo sincera” (p. 40), “folioj de l' arboj ĉar falis”, “mi sidas kun plena animo / de tristo kaj malespero” (p. 49), “aŭ juno pri mia funebras” (p. 50), “ni estis brakumo en prema” (p. 59), “hodiaŭ tre volas mi esti / soleca medito en mia” (p. 61), “mi legis okuloj kun larmaj” (p. 64) — denove, mi citas nur kelkajn el multaj ekzemploj.

Tamen, la malreciproka amo ne estas egoisma, kiel tio ofte okazas ĉe aliaj personoj. La aŭtoro komprenas, ke li neniam feliĉos. Do li nur ĝojas pro momenta rigardo, man-tuŝo, brakumo, danco… Li nenion pretendas, kaj strebas fari al ŝi bonon, senkondiĉe. Li eĉ dankas ŝian amaton, “ĉar kiun plezuron li donas, / de mi vi akcepti ne povas…” (p. 26); “prepari ĝojon / por vi — la solvo sola” (p. 21), “Kion mi, vanta, deziras? / La vivo al vi nun plu ridu, plezurojn de l' vivo vi vidu” (p. 52), “nur veo postrestas, / ĉar al mi ne eble estas / vin fari homo feliĉa” (p. 54).

Vere malgaja historio… Kompatindas ĉiuj: kaj la multsuferinta aŭtoro, kies amo neniam iĝis reciproka. Kaj ŝi, kun rimorsoj, ke ŝi ne povis respondi liajn sentojn — pro feliĉa amo al alia viro kaj pro siaj moralaj konvinkoj. Kaj la leganto…

Valentin Melnikov


Bjalistokaj prezentaĵoj

Bjałostockie Studio Piosenki. Bjalistokaj prezentaĵoj: K-disko. — [Białystok]: Studio WeM K. Sypytkowski, 2009.

Kiam dum la solena malfermo de la 94a Universala Kongreso de Esperanto sur la scenejon neatendite eliris simpatiaj junaj homoj kaj ekkantis en Esperanto per belaj voĉoj en estrada, eĉ iom ĵaza, maniero, tio vere aspektis kiel freŝa vento dum UK. La gejunuloj kantis tute profesie. Estis senteble, ke la kolektivo estas ne amatora. Kun granda plezuro ĉeestantoj ĝuis tiun surprizon. Bedaŭrinde, ĉio bona iam finiĝas. Do, post kelkaj kantoj la gekantistoj foriris de sur la scenejo kaj la kongresa programo plu daŭris. En riĉaj programaj artaj eventoj publiko ne povis ĉeesti ĉie, sed tiun kantantan grupon ĉiu kongresano aŭdis almenaŭ dufoje — en la solena malfermo kaj en la solena fermo. La plej feliĉaj spektis ĝin eĉ trifoje, ĉar estis ankoraŭ la sama programo de la kantgrupo dum la nacia vespero.

Bonaj, facile memorigeblaj melodioj, kantataj de la kantgrupo, allogis min jam dum la unua renkontiĝo kun ili. “Kiel bone estus denove aŭdi ilin post la kongreso”, — mi pensis. Kaj certe tiel okazis. Ŝajnas, ke la organizantoj de la UK aŭdis miajn (kaj ne nur miajn!) pensojn, ĉar, reveninte hejmen, mi trovis inter multaj aĵetoj en mia kongresa sako la diskon kun ĝuste tiuj kantoj, kiuj tiel plaĉis al mi dum la kongreso.

Dek kantoj, lokitaj en la disko, estas diversaj kaj laŭ la enhavo, kaj laŭ la humoro. Ĉar la disko estis speciale produktita por la Esperantista kongreso, la unua kanto certe estas (1) La espero. Poste denove laŭ certa logiko lokiĝas du kantoj pri Bjalistoko: (2) Bjalistokaj prezentaĵoj kaj (3) Kio nova en Bjalistoko. En sekva grupo de kantoj temas pri lirikaj sentoj de kantantoj. En ĝi sinsekvas pli rapidaj kaj dancprovokaj kaj pli malrapidaj, iuj el kiuj havas internacian ĝenran koloron — jen valsan, jen blusan: (4) Malŝparas la knabar', (5) Kiajn kolorojn uzi, (6) Pli da fort', (7) La valso antaŭ spegulo, (8) Se sento scii povus, (9) Bluso pri la fojna bazaro. Kaj finas la tuton la plej (laŭ mi) populara kanto de polaj aŭtoroj (teksto de R. Ulicki, muziko de J.A. Laskowski) en brila traduko de Lidia Ligęza, kies nomo mankas en la kantolisto, sed estas en la danklisto — (10) La bazaroj koloraj.

Jam la produktado de la disko estas granda merito de la organizantoj de la arta programo de la UK. Kompreneble, kanti en fremda lingvo ĉiam estas malfacile. Pro tio kutime aperas fuŝa prononco “kijajn”, “mija” k.t.p., kiu en iuj kantoj iomete frapbatas la esperantistajn orelojn. Pro tio aparte agrable estas aŭdi la perfektan Esperantan prononcon en la 7a kanto (solistino P. Popławska) kaj en la lasta kanto.

Bone produktita sonregistrado (Studio WeM K. Sypytkowski) kaj miksado kun postproduktado (M. Kubik) permesas al aŭskultanto ĝui belajn voĉojn, kaj bela diskkovrilo (K. Matuszkiewicz) prezentas Bjalistokon kiel lokon ligitan kun la kreinto de la lingvo kaj kun la 94a UK.

Certe, celado al perfekteco ne havas limojn. Al mi, ekzemple, mankas tekstoj kaj notaroj de la kantoj kaj fotoj de la kantistoj. Krom tio, en La espero novaperintaj en la melodio ĥromatismoj sonas (laŭ mi) iomete strange, ĉar ĉiuj jam alkutimiĝis al tradicia pli simpla melodio. En la kantoj 4a kaj 5a ne koincidas la akcentoj en la muziko kaj la teksto, pro kio aperas nekutimaj en Esperanto vortoj: knabino, ankaŭ, ĉiu, tagoj, steloj.

Sed malgraŭ ĉiuj mankoj mi pretas aŭskulti la diskon denove kaj denove, ĉarmita de la bela muziko, belaj voĉoj, juneca sincero kaj entuziasmo de la kantistoj.

Irina Mironova
Docento de Akademio pri korusa arto (Moskvo)


Nia trezoro

Sen titolo

En Nia trezoro ĉi-jare ni prezentos Esperanto-romanojn. La serion komencas Sen titolo de ruso, vilaĝa pastro Ivan Gennadjeviĉ Ŝirjajev (Ŝirjaev, 1877–1933). Ĉi tiu romano pri la lernojaro 1897/1898 el la junaĝo de Esperanto-pioniro kaj seminariano eble estas la plej frua romano originale verkita en Esperanto, kvankam oni eldonis ĝin nur en 1995. La suba teksto baziĝas sur la recenzo de Sergio Pokrovskij, aperinta en La Ondo de Esperanto, 1999, №12.


Ivan Shirjajev. Sen titoloŜirjaev, Ivan. Sen titolo: Originala romano / Edit. Herbert Mayer. — Vieno: Pro Esperanto, 1995. — 336 paĝoj. — (Plena verkaro; Vol. 3).

La romano komenciĝas per banala beletra kliŝo pri hazarde aĉetita manuskripto de iu nekonata “Pastro J. Ŝ…..v”. Evidente oni povas legi “Johano Ŝirjaev”, sed la aŭtoro plene rajtus malakcepti tiun identigon. La ĉefa romanpersono sin nomas “Joĉjo”, al kio en la romano respondas la plena nomformo “Jozefo”, ne “Johano”.

Do, la intenco de la Antaŭparolo estas klara kaj sufiĉas por pardoni la kliŝon: ĝi liberigas la aŭtoron, kiu povas jen identiĝi kun Joĉjo, jen sin de li distancigi. Tiom pli ke jam en la unuaj ĉapitroj oni trovas sin en la serioze sincera etoso de rusa literatura verko el la epoko de Tolstoj kaj Ĉeĥov.

Ne estas mia intenco min ridindigi per apudmeto de Tolstoj kaj Ŝirjaev, tamen … tamen ili ja apartenas al unu sama kultura tradicio, kaj la temo de Infanaĝo, la unua libro de Tolstoj, laŭteme iom proksimas al Sen titolo, eble la unua originala romano en Esperanto (en la Postparolo de la editoroj la leganto trovos detalan pridiskuton ĉu vere ĝi estas la unua).

Jen epizodo kiu unue pensigis min pri la Infanaĝo de Tolstoj:

La plej aĝa frato, kun profundpenseco kaj mokemo, tiom propraj al ĉiuj veraj instruituloj, klarigis, ke Esperanto estas unu el la t.n. artefaritaj lingvoj, kiuj naskiĝas kiel fungoj post pluvo, kaj … mortas atentata de neniu, kaj ke artefarita lingvo estas sensencaĵo, je kiu povas interesiĝi nur stultuloj. “Se vi deziras lerni fremdan lingvon, vi lernu la lingvon germanan”, — li aldonis, — “kaj Esperanton ni lasu al stultuloj…”
Tiom konvinkiga parolo de la “instruito” tamen ne havis la deziratan efikon; kontraŭe, ĝi nur pligrandigis la scivolon de la knabo, kiu ĉiutage aŭdis ke la frato, la onklo kaj la gepatroj nomis lin ĝuste “stultulo”, kaj tiu cirkonstanco havis decidigan signifon.
Tolstoj parolis pri “la dezerto de l' adolesko”; kaj Joĉjo,
Joĉjo havis karakteron kaŝeman kaj li ĝenerale nevolonte lasis scii iun pri siaj sekretoj … nun, kvazaŭ timante ion, kvazaŭ ne dezirante, ke oni submetu al mokoj lian lingvon (en sia animo Joĉjo nomis la lingvon ne Esperanto sed “mia lingvo”, ĉar ŝajnis al li, ke krom li neniu estas kapabla inde taksi ĝin kaj ŝati), li nenion diris eĉ al la patrino.
Esperanto okupas tre gravan lokon en la romano de Ŝirjaev, kaj ĝia efiko estas duflanka. Ni jam vidis ke ĝi altiris mokojn de la prudentuloj; poste ĝi kaŭzos al Joĉjo problemojn en la seminario kie li lernas. Aliflanke, ĝi konsolas kaj kuraĝigas lian animon, kaj malfermas al li la mondojn, geografian kaj socian, pri kiaj la humila seminariano neniam pensus.

Mi ne scias kiom da vero kaj kiom da fantazio estas en la rilatoj de Joĉjo kun Olnjo Veselov kaj la grafidinoj Trubaĉev. Tamen efektive, en tiu epoko Esperanto renkontadis ne nur mokojn de la skeptikuloj sed ankaŭ simpation de eminentuloj kaj altranguloj, precipe en la romantika socio rusa. (Fakte, la periodo inter 1896–1904 estis tre malagrabla por Esperanto en Ruslando. La antaŭe fonditaj kluboj malaperis, kaj malaprobo de la oficialuloj senteblas ankaŭ en la romano. Ni tamen parolas pri la sinteno de la intelekta elito, pri homoj kiel grafo Tolstoj, inter kiuj tiutempe oni pli ofte renkontadis favoran aprezon de Esperanto ol nun.)

Vere mirindas, kiom facile kaj flue Ŝirjaev prezentas scenojn el la tiama rusa vivo. Oni facile rekonas la realaĵojn konatajn per la samtempaj rakontoj de Ĉeĥov, la tuta romano havas klarajn, nekonfuzeble rusajn kolorojn (escepte la klasikisman Antaŭparolon, kies scenejo povus situi ie ajn en la mondo); kaj ĉio ĉi en tre normala, bona Esperanto. Precipe interesa estas la rakonto de popolano el ĉap. 40: sen ajna vulgaraĵo leksika aŭ gramatika Ŝirjaev tre klare sentigas la popolan parolmanieron. Li ne kripligas la vortojn (rimedo tro evidenta kaj tro uzata de mallertaj verkistoj), li atingas sian celon prezentante la profundan strukturon de la popola parolo (ripetoj, manko de logikaj ligiloj ktp). Fakte tio estas ankaŭ pli adekvata al la pensmaniero de la popolano, kiu ja neniel celis aĉigi sian parolon; tutsimple li sekvis alian, popolan parolnormon.

La romano entenas multe da tiaj ingitaj noveloj, rakontatajn aŭ verkatajn de la romanpersonoj. Per si mem ili ofte estas valoraj, sed ili konsiderinde bremsas la ĉefrakonton, precipe por la leganto moderna, kiun la televido kutimigis al pli efekta prezento de malpli komplikita materialo.

Tamen esperantologie la romano estas tre interesa fonto. En la recenzata eldono la lingvaĵo de la aŭtoro estas iom korektita, kaj kiom la libro gajnis en la agrablo de facila legado, tiom ĝi perdis kiel fonto de scienca studo. Tio estas vera dilemo, ĉar la esperantistoj ne estas sufiĉe riĉaj por havi kaj sciencan, kaj faciligitan eldonojn (sed eble la Interreto povus helpi?). La editoroj resumis siajn ŝanĝojn en la Postparolo, tamen sen preciza lokindiko; tial mi ne povus citi frazon el la romano kaj certi ke mi citas lingvouzon de Ŝirjaev (kaj ne preferon de la editoro). Mi preferus ke ĉiu vorto ŝanĝita estu en iomete alia tiparo ol la ĉefteksto (nur iomete alia, tiel ke la diferenco ne ĝenu la legadon, ne saltu en la okulojn — sed estu tamen konstatebla se onin ekinteresis iu lingva detalo kaj oni ekzamenas la tekston de la frazo pli atente, eventuale kun lupeo).

Tio ne estus malfacila por la nuna tipografio, eĉ tute amatora. Bedaŭrinde, la tipografia prezento de la libro estas ĝia plej grava difekto; kaj la bindaĵo estas tiom nefortika, ke ĝi rompiĝis antaŭ ol mi finis la legadon.

Tamen mi sincere dankas al la eldonejo Pro Esperanto kaj al la Internacia Esperanto-Muzeo de Vieno ke ili savis el la pereo kaj disponigis al la publiko tre valoran verkon de nia literaturo.

Sergio Pokrovskij


Ricevitaj libroj

Golec, Jozefo. Ekslibrisoj de la gdiniaj esperantistoj de laborejo de Jozefo Golec / Tradukis el la pola Edward Jaśkiewicz, Edward Kozyra. — Sopot: [s.e.], 2008. — 9 p., il. — [Donaco de la Konversacia Esperanto-Rondo, Gdynia].

Postuła, Edyta. Gdansko — la urbo de libereco / Tradukis el la pola Tomasz Chmielik, Henryk Kosicki. — Gdańsk: Fundacja Centrum Solidarności, [2009]. — 24 p., il. — [Donaco de la Konversacia Esperanto-Rondo, Gdynia].

Somero, Malfrua (ps.). Malgajaj sonetoj / Antaŭparolo de Etelka Kiss-Jakupović. — Beogrado: Etelka Kiss-Jakupović, 2009. — 80 p. — 500 ekz. — [Recenzoekzemplero].

Simenon, Georges. Maigret eraras: Krimromano / Tradukis el la franca Daniel Luez; Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2009. — 128 p. — 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; №17). — [Donaco de Sezonoj].

Verne, Jules. Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj: Romano / Tradukis el la franca Jean-Luc Tortel; Antaŭparolo, notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2008. — 208 p. — 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; №15). — [Donaco de Sezonoj].

Республика Коми: Энциклопедия. Т. 3. — Сыктывкар: Коми книжное издательство, 2000. — 424 с., 16 с. цв. вкл., ил. — 5000 экз. — [Donaco de Anatolij Sidorov].
С. 337. Артеев А. Эсперанто.


Gazetoj

Spegulo, Vintro 2009

La vintra kajero fermas la duan jarkolekton de Spegulo, socikultura revuo en Esperanto. La redakcia mesaĝo omaĝas al Tadeo Chrobak, forpasinta antaŭ kvin jaroj. La redakcio de Spegulo komsideras lin sia spirita patro. Estas li, kiu kunfondis la faman ARKONES en Poznań, lerte gvidis en ĝi podiajn diskutojn, kaj eldonis revuon bEdaŭrinde.

Dupaĝa kroniko de la jaro 1989 montras, kiel malvolviĝis la eventoj laŭmonate kaj laŭlande. Per la redakcia kompilado kaj traduko prezentiĝas ĉefaj punktoj el la parolado de la pola politologo kaj diplomato Włodzimierz Marciniak, en ĉi-jara konferenco “Solidareco kaj la falo de la komunismo”. Li analizas tri grupojn de kaŭzoj de la fino de la komunismo en la Orienta Eŭropo. La vivrakonto de Robert Pontnau Transe de la muro bildigas personajn impresojn pri Berlino en aŭgusto 1968.

Andreas Künzli en sia eseo Inter cionismo kaj reformjudismo esploras la solvojn de la juda problemo proponitajn de Zamenhof kaj de judaj intelektuloj, kiuj agis en la vivtempo de Zamenhof. Kompletigas la eseon fragmento el libro de Florian Sokolov.

Paroladon de Leszek Kołakowski Edukado por malamo, edukado por digno, prezentitan ĉe la akcepto de la premio de germanaj librovendistoj en 1977, tradukis Tomasz Chmielik.

Ionel Oneţ tradukis Kelkajn notojn pri digno de la rumana filozofo Andrei Pleşu, kiu asertas, ke “la orient-eŭropa spaco estis, inter 1945 kaj 1989, medio privilegia por la ekzercado de digno. Ĉiu vivepizodo estis testo.”

Estas anoncita baldaŭa apero de Podlaĥia Antologio, kies ideo naskiĝis dum la literaturaj aranĝoj en la Bjalistoka UK. En ĝi oni trovos poeziaĵojn de preskaŭ sepdek aŭtoroj el la naskiĝregiono de Zamenhof. Memoru de Jan Leończuk (tradukis Tomasz Chmielik) aperas kiel gustumo de la antologio.

Subskribite “la redakcio” en la rubriko novaj libroj estas analizataj kelkaj lastatempe aperintaj libroj pri la historio de Esperanto. Tomasz Chmielik tradukis recenzon de Bogusław Bakuła pri la anglalingva Konciza enciklopedio de la originala literaturo de Esperanto de Geoffrey Sutton, kiun publikigis pollanda faka revuo.

HaGo


Juda humuro

Israela limonado

Internacia firmao decidis reklami sian limonadon en Israelo. Ili preparis grandegan belan ŝildo-reklamon, kiu konsistis el la jenaj tri “kronologiaj” bildoj, kiuj aperas unu apud la alia:

La unua bildo: Viro kuŝas en suna tago sur la plaĝo de Tel-Avivo, senforta kaj duonsvenanta.

La dua bildo: La sama viro trinkas tiun limonadon.

La tria bildo: La sama viro plene refreŝiĝinta kaj energiplena.

Post kelkaj tagoj telefonas la brita ĉefdirektoro de la firmao al la reprezentanto en Tel-Avivo, ankaŭ brito: “Nu, kiaj estas la rezultoj de nia reklamado?”

Respondis la brito: “Mi bedaŭras, sed ni forgesis, ke la judoj legas de la dekstra flanko maldekstren…”

El la kolekto de Josi Shemer


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2010, №1 (183)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2010:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2009.