Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2010. №3 (185)

La legejo de la universitata biblioteko en Varsovio

Sur la kovrilpaĝo estas la legejo de la biblioteko de la Varsovia Universitato laŭ albumo el la jaro 1900. Supozeble ĉi tie iam estis ankaŭ Mark kaj Lazarj Zamenhof. Kion ili legis?..

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

  • Aleksander Korĵenkov. Mark Fabianoviĉ Zamenhof, instruisto en ŝtataj lernejoj

EVENTOJ

  • Aŭspicioj al ARKONES kaj BET
  • Diplomoj pro fidela membreco
  • Utopio en kvar movadoj
  • Konstrui vilaĝon en Makambo
  • 12 komitatanoj B proponitaj
  • David Ryan. Novzelandanoj kongresis
  • Arkadiusz Zychewicz, Małgorzata Baczyńska, Irek Bobrzak. Jes al JES!
  • Renato Corsetti. Subteno el Britio
  • Flandra kazo provizore fermita
  • Latifou Gbadamassi, Pierre Houenavo. ABeE resumas kaj planas
  • Paulo Sérgio Viana. BEL-Konferenco tradiciiĝas
  • Ilona Koutny. Poznano la kvara sesio
  • Hokan Lundberg. Ĉu lastfoje en Stokgolmo?
  • Petro Chrdle. Esperanto, ĉu prevento kontraŭ Alzheimer-malsano?
  • Tiina Oittinen. La fascina lingvo
  • Pierre Jagueneau. Ekspozicia omaĝo en Angers
  • La Verko de la Jaro 2009
  • Probal Dasgupta. Esperanto kiel pontolingvo
  • KCE: monatfino zamenhofologia
  • 1450 adresoj en Pasporta Servo
  • Peter Baláž. SES por lernemaj kaj instruemaj
  • IFEF: kvarafoje en Bulgario
  • Marian Zdankowski. Frusomera FREŜO vokas
  • Ulla Luin. Kongresi en Esperanto-Domo
  • Nekrologoj
  • Unufraze (10 informoj)

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vortoj de Komitatano Z.

La perdita honoro de iu Gbeglo Koffi

Lernejestro Gbeglo Koffi, eksa afrika emblemulo de UEA, bruligis unu ponton post alia en siaj rilatoj kun UEA kaj ties gvidantoj. Enigma silentanto inter la estraranoj, kiu sur kongresaj podioj impresis kiel kamparano abrupte ĵetita el vilaĝo al ĉefurbo, evoluis en laŭtan kriĉulon en movadaj retlistoj. Aklamata en 1998 kiel la unua afrikano, kiu iĝis estrarano de UEA — eĉ se nur por dormi en la kunsidoj de la ekzekutivo, laŭ Michela Lipari — li nun vekas malŝaton kaj ĉagrenon ĉe siaj iamaj apogantoj.

Kio misiris kun la togolandano? En si mem nenio eksterordinara okazis. La monda aklamo estas fragila kaj disflugema, kiel spertas ankaŭ la unua nigra ŝtatestro usona, sed ĝi ankaŭ facile blindigas kaj la apetito kreskas dummanĝe. Gbeglo Koffi iris longe de sukceso al alia. Elirinte el la estraro de UEA li trovis sin en la Akademio, ankaŭ tie la unua nigrulo. Pri lingvoscio li eĉ ne bezonas honti apud iuj kunakademianoj, ĉar almenaŭ akuzativon UEA bone plantis en Afriko. Sian ĉefan sukceson, starigon de propra lernejo en bela konstruaĵo, li tamen rikoltis ekstermovade, kvankam tio ne eblus sen lia bonŝanca kunvojaĝado en la movado. Al neniu alia afrikano la lernado de Esperanto alportis tiel grandiozan sukceson kaj materian prosperon. La lernejon UEA ne povos forpreni de li, sed ĝi restos lia ankaŭ, kiam la lasta unuamondano perdos paciencon pri li.

La kvintesenco en la retaj litanioj de Koffi estas mono. Dorlotita de UEA kiel la ĉefa afrikano, li abunde realigis la revon pri materia plibonfarto, kiun multaj afrikanoj flaras ĉe Esperanto. Kiam materiaj avantaĝoj estas la ĉefa antaŭen-pelilo, konkurado, envio kaj ĵaluzo fariĝas des pli krudaj, ju pli limigita estas ilia fonto, ĉi-kaze la poŝoj de UEA kaj de ĝiaj solidaraj kaj ofte naivaj membroj. Naivaj estis ankaŭ la gvidantoj de UEA, kiam por “afrikanigi” la gvidadon de la afrika agado ili fondis oficejon en Togolando, pli precize en la loĝejo de Koffi. Inter ĝiaj taskoj estis decidi pri la distribuo de subvencioj de UEA. Estis blinde ne vidi, ke tiu aranĝo favorus Koffi ankoraŭ pli ol li jam estis favorata kaj pli egaligus la afrikan agadon al togolanda agado. Baldaŭ oni rimarkis la eraron kaj decidis interveni submetante la oficejon rekte al la ĝenerala direktoro. Manke de detaloj ekstera observanto demandas sin, kial ne estis tiel dekomence, ĉar tion ja preskribas pri la oficejoj de UEA ĝia statuto. Koffi rifuzis submetiĝi al Osmo Buller, kies reputacion li jam kiel estrarano provis subfosi per asertoj pri fraŭdecaj agoj kaj seksaj perversaĵoj, kun la sola rezulto detrui sian propran reputacion. Post sia historia estraraniĝo la iama fieraĵo de UEA tiom marĝenigis sin per siaj aĉaj ĉikanaĵoj, ke lian nomon en analoj savos nur forgeso de ĉio, kio okazis poste.

Koffi postulas Afrikon por afrikanoj. Postulante regon super sia helpmono UEA agas kiel ĉiu subvencianto, kiu disponigas sian monon por certaj celoj. Prave. Ankaŭ la mono verŝata al Afriko servu tion, kion la decidfarantoj de UEA juĝas utila al la monda movado.

Komitatano Z


La angla venkas

Dafydd ab Iago el Bruselo

La Eŭropa Unio estas granda eksperimento. Ŝajne neniam en la historio de la homaro kunfluis tiom pace la evoluo de tiom da diversaj nacioj. Ĉiam antaŭe la unuiĝon puŝis perforto aŭ domino de unu nacio super alia(j). Tamen sub tiu ŝajno de egaleco, la unuiĝo realiĝas ĉiam pli angle.

Nun eĉ la plej lingve nesentemaj en Bruselo ŝokiĝas. Antaŭ la ekfunkcio de la nova Eŭropa Komisiono estis diskutata interna dokumento, laŭ kiu 20 el la 27 proparolantoj estus denaskaj parolantoj de la angla, kiuj pli kapablas komunikiĝi en la pli kaj pli anglalingva EU.

Laŭ la reguloj ĉiu membro-ŝtato havas la rajton je unu membro de la Eŭropa Komisiono. Tio signifas ke estas ankaŭ 27 proparolantoj, kiuj respondecas pri rilatoj kun ĵurnalistoj kaj amaskomunikiloj en siaj respektivaj kampoj. La proparolantoj ne nur garantias, ke Eŭropo estas en la menso de 500 milionoj da homoj, ili ankaŭ grave influas la komunikad-politikon de la Eŭropa Komisiono.

Bonŝance eĉ la plej anglalingvemaj altrangaj burokratoj konstatis, ke ne eblas doni 20 el 27 postenoj al parolantoj de nur unu el la 23 oficialaj EU-lingvoj. “La proceduro de la postenigo ankoraŭ daŭras, kaj ŝanĝoj eblos”, — diris la ĉefa proparolantino Pia Ahrenkilde Hansen. Post kelkaj tagoj kaj multe da plendoj, la nova listo montris ke “nur” 12 el la 27 proparolantoj estas denaskaj parolantoj de la angla.

“Post la pligrandiĝo en 2004 ni vidis la komencon de nova inklino al favorigo de funkciuloj kiuj havas la anglan kiel gepatran lingvon en la salono de gazetaro, — klarigis Lorenzo Consoli, prezidanto de la Asocio Internacia de la Gazetaro. — Tio prezentas la riskon favorigi la lingvan kriterion dum selektado de proparolantoj malavantaĝe al la kvalifikoj aŭ komunikkapabloj… La lingva domino de la angla povas havi efikojn kulturajn kaj politikajn”.

“En EU-institucioj la angla disvastiĝas je la kosto de aliaj potencialaj pontlingvoj, aparte la franca kaj germana. La malpli internaciaj lingvoj de la ceteraj membro-ŝtatoj havas en la realo malmultajn rajtojn. Alivorte, ekzistas silenta akcepto de la hierarkio de la EU-lingvoj”, — notis Robert Phillipson en sia brila analizo Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj. La kialo estas klara: la manko de komuna lingvo, ĉar laŭ la unua decido (1958/1) rajtas esti lingvoj de EU tiuj, kiuj estas oficialaj sur la teritorio de membro-ŝtato.

Phillipson klare montras la mallogikecon de la lingva politiko en EU. Unu post alia novaj lingvoj aldoniĝas, sed la statuso de la oficiala lingvo malfortiĝas. En 1958 la kvar ĉefaj lingvoj de la fondoŝtatoj (la nederlanda, franca, germana kaj itala) teorie havis egalajn rajtojn. Tamen poste oficialiĝis la dana kaj angla en 1972. En 1981 venis la greka. La portugala kaj hispana oficialiĝis en 1985; la finna kaj sveda en 1994; la litova, estona, hungara, latva, malta, pola, ĉeĥa, slovaka kaj slovena en 2004. En 2005 aldoniĝis la irlanda; kaj en 2007 la bulgara kaj rumana.

“Probable la egaleco de oficialaj lingvoj ĉiam estis fikcia. La franca estis la ĉefa lingvo dum la fruaj jaroj de la EU-Komisiono en Bruselo kaj restas tia sur kelkaj kampoj, — atentigis Phillipson. — La germanoj akceptis tion, kvankam politikaj kaj komercaj estroj foje plendas, ke germanaj interesoj suferas pro tio, ke la germana fakte ne havas la samajn rajtojn”.

La malfortiĝo de la statuso de la oficialaj lingvoj (krom la angla, kompreneble) daŭros. En 2012 Kroatio verŝajne aliĝos al EU, kaj tiam la kroata estos la 24a oficiala lingvo. Post jaroj aldoniĝos la serba, montenegra kaj bosnia. Kvankam antaŭ dudek jaroj oni konsideris ĉi tiujn lingvojn variantoj de la serba-kroata, EU nur devas agi laŭ la regulo 1 de la Konsilio de 1958. Laŭ ĝi ĉiu ŝtato rajtas aldoni la oficialan lingvon, menciitan en sia konstitucio. Por la interpretservoj komenciĝos granda problemo: ĉu antaŭvidi interpret-loketojn por interpretistoj el kvar lingvoj aŭ nur el unu?

Ĉu antaŭvidi apartajn interpretloketojn por la kroata, serba, montenegra kaj bosnia lingvoj? (Foto de la Eŭropa Parlamento)


Uzado de mapoj en Interreto

Esperantistoj estas ege vojaĝemaj. Tial estas bone scii pri utilaj servoj, kiuj estas troveblaj en interreto por facile kaj rapide vojaĝi. Mapoj en interreto povas servi al ni trovi bezonatan lokon, aranĝon, gastigonton ktp.

Google Maps kaj Google Earth

Verŝajne la plej konata tiaspeca servo internacia estas la retejo de Guglo Google Maps http://maps.google.com/

Alia utila ilo de la sama firmao por pli bone konatiĝi kun nia Tero (ne nur urboj, stratoj, sed same riveroj, maroj, montoj, arbaroj ktp.) estas Google Earth: http://earth.google.com/. Ĝi estas instalenda programo en diversaj lingvoj kaj por ĉiuj tri operaciumaj sistemoj: Vindozo, Linukso kaj Makintoŝo.

La aplikaĵo Google Earth ebligas al vi aperigi satelitajn fotografaĵojn de iu ajn loko sur Tero, vidi mapojn, terenon, eĉ 3D-konstruaĵojn, ekde galaksioj ĝis oceanaj fosegoj. Vi havas eblon esplori riĉan geografian enhavon, konservi lokojn, kiujn vi vizitis kaj kunhavigi ilin al aliaj. Inter ĝiaj funkcioj troviĝas historiaj fotografaĵoj el la tuta mondo, datumoj pri fundoj kaj akvonivelo de oceanoj de maristaj fakuloj aŭ trarigardoj kun eblo registri sonon kaj voĉon.

OpenStreetMap — liberaj mapoj de la mondo

La fakto, ke preskaŭ ĉiuj supozataj liberaj mapoj havas leĝajn aŭ teknikajn restriktojn, kiuj malhelpas al ni uzi la datumojn kree, produktive aŭ noveme, kaŭzis naskiĝon de la projekto OpenStreetMap (http://wiki.openstreetmap.org), kies celo estas kreado de liberaj geografiaj kartoj de la mondo, ekzemple, aŭtaj kaj biciklaj mapoj ktp. (La ĉefa mondmapo videblas ĉe: http://www.openstreetmap.org/)

Por krei karton redaktantoj uzas ĉefe datumojn akiritajn per GPS-sistemo, kiuj estas sekve kontrolataj kaj redaktataj. Ĝi baziĝas sur kolektiva kunlaboro kaj malfermit-koda ideo. Kunlabori aŭ alimaniere subteni la projekton povas iu ajn. Eĉ tiu, kiu ne posedas GPS-navigilon, povas helpi, sufiĉas bonaj konoj de tereno kaj JOSM. En lasta tempo la nombro da registritaj redaktistoj sufiĉe kreskas — en marto 2009 estis 100 mil, nun la nombro duobliĝis.

La datumoj kaj bildoj estas disponeblaj laŭ la permesilo de Kreiva Komunaĵo: CC by-sa 2.0 aŭ alia permesilo, kiu kongruas kun ĝi. Datumoj, kiuj malobeas jenan kondiĉon, devas esti forviŝitaj, same kiel ĉiuj ŝanĝoj, kiuj iamaniere rilatas al ili. Do atentu pri la datumoj, kiujn vi enmetas.

Kaj speciale por ni esperantistoj jam ekzistas la unua mapo en Esperanto, rigardu ĝin ĉe: http://cassini.toolserver.org/tile-browse/browse-eo.html.

Maps For Free

Diversspecaj mapoj ofertataj ankaŭ sub la permesilo GNU Free Documentation License. Krom kutima aŭta mapo eblas aperigi satelitajn fotografaĵojn, terenon kaj reliefon, kun eblo aldoni diversajn tavolojn (akvospacoj, dezertoj, arbaroj ktp.). Ĝi enhavas ankaŭ ilon por integri deziratan mapon en ekzistantajn Google Maps projektojn.

http://www.maps-for-free.com/

Diverseco enhava kaj lingva

En la reto troviĝas pluraj mondmapoj en diversa kvalito kaj kun diversaj servoj, tamen problemo estas ofte lingvo de ilia interfaco. Kelkaj, kiel Bing Maps (posedata de Microsoft) disponigas vere multajn lingvojn por la interfaco, aliaj ofertas nur kelkajn, ekzemple: Mappy (http://en.mappy.com/), Mapquest (http://www.mapquest.com/) aŭ Yahoo Maps (http://maps.yahoo.com/). Krom ili ekzistas kompreneble multegaj naciaj mapo-paĝaroj.

La retaj maposervoj tamen servas ne nur dum vojaĝado kaj serĉado de vojo aŭ tranokto. Oni utiligas la servojn diversmaniere; dum la tertremo en Haitio OpenStreetMaps vere rapide reagis kaj publikigadis tre aktualan mapon de la lando. La mapo estis aktualigata en 5-minutaj tempintervaloj, kio multe helpis kaj plifaciligis la situacion por surloka helpo.

Katarína Nosková, Peter Baláž


PushkinPoemoj de Aleksandr Puŝkin

Kutime en la rubriko Rusa Antologio ni kelk-fraze skizas la vivon kaj kreadon de ĉiu prezentata poeto, sed estus strange memorigi la vivojarojn kaj la ĉefajn verkojn de la plej granda rusa poeto Aleksándr Sergéjeviĉ Púŝkin. Prefere legu senpreface kelkajn liajn versaĵojn en novaj tradukoj de Valentin Melnikov.

AL LA VARTISTINO

Ho amikin' de temp' amara,
Kaduka mia kolombin',
En solo, en densej' arbara
Delonge vi atendas min.
Vi sub fenestro de kabano
Angoras, kvazaŭ en deĵor',
Kaj en sulkoza via mano
Trikiloj lantas dum labor'.
Tra l' forgesita pord' rigardas
Vi al lontana nigra voj';
En via brusto preme ardas
Sopiro, zorgoj kaj malĝoj'.
Al vi jen ŝajnas…

* * *

Mi amis vin. Kaj mia am', envere,
Ne tute estingiĝis en anim';
Sed ĝi ne plu vin tuŝu eĉ pretere;
Ne volas mi ĉagreni iel vin.
Mi amis vin senvorte, senespere,
Premata de ĵaluzo kaj fascin';
Mi amis plej sincere kaj tenere —
Ke nun alia same amu vin.

* * *

Ermitoj piaj, kaj la inoj ĉaste helaj,
Por levi kore sin al sferoj transĉielaj,
Kaj por firmigi l' koron en batal', enŝtorme,
Kunmetis preĝojn di-adorajn plej multforme;
Sed el ĉi tiuj preĝoj sole min inspiras
Nur tiu, kiun sacerdot' ripete diras
En tagoj de malĝojo dum Karesma Fast';
Al mia buŝo venas ĝi plej ofte, sen prokrast',
Subtenas la falinton per la fort' mistera:
Sinjoro mia! Pekon de senag' sufera,
Potenc-avidon, ĉi kaŝitan mord-serpenton,
Al mi ne donu, ankaŭ vantan elokventon.
Vidigu, Disinjor', de miaj pekoj multon,
Ke mia frat' de mi ne havu la insulton;
Spiriton de toler', humilo, am-ador'
Kaj de ĉasteco — revivigu en la kor'.

AL ĈAADAJEV

Pri am', esper', kvieta gloro
Trompita estis naivul';
Degelis juna rev' en foro,
Samkiel sonĝo aŭ nebul';
Sed brulas plu en ni pasio:
Sub jugo de fatal-potenc'
Ni per anim' sen pacienc'
Aŭskultas vokon de Patrio.
Atendas kun sopira ĝuo
Ni sanktan tempon de liber',
Samkiel pensas kun esper'
Junul-amant' pri rendevuo.
Dum per libero ardas ni,
Dum koroj vivas por honoro,
Amik', dediĉu al Patri'
Impetojn noblajn de la koro!
Ascendos — kredu, kamarad'! —
La stelo de feliĉo rava,
Rusi' vekiĝos el dormad',
Kaj niajn nomojn filo brava
Alskribos sur ruin' de krad'!

MALLIBERULO

Mi sidas post krad' en malseka karcer'.
Aglido, kreskinta en la malliber',
Malgaja amik', kun flugila svingad',
Sangantan nutraĵon disbekas ĉe l' krad'.

Li bekas, kaj ĵetas, rigarde al ĉel',
Kun mi kvazaŭ samon havante por cel';
Li vokas min per la rigardo kaj kri'
Kaj, ŝajne, parolas: “Forflugu do ni!

Ni, birdoj liberaj, ekflugu sen dub'
Al for', kie monto blankadas post nub',
Al for', kie bluas la mara lini',
Al for', kie vagas nur vento… kaj mi!.."

* * *

Kartvelajn montojn kovras noktkurten';
Aragvo antaŭ mi bruegas.
Malpezas mia sent'; mi tristas en seren',
En mia tristo vi plu regas,
Nur sole vi… malĝojon mian kun amar'
Nenio ĝenas, ne formovas;
La koro brulas plu, kaj amas — simple ĉar
Ne ami tute ĝi ne povas.

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov


Nia trezoro

Metropoliteno

William Auld diversloke diras pri Metropoliteno de Vladimir Varankin: “forgesita ĉefverko”, “unu el la plej interesaj kaj maturaj el niaj originalaj romanoj”, kiun “ni dece ŝatu”. Eldonita en la malbonaŭgura jaro 1933 de EKRELO en Amsterdamo, ĝi havis limigitan disvastiĝon pro la aperigo en la klasbatala medio kaj pro la politika situacio. Reeldoninte ĝin en 1977, TK elvokis la romanon el la forgesiteco. Pli vastan konatecon ebligis du samtempaj reeldonoj en Moskvo kaj Jekaterinburg en 1992.

Varankin. MetropolitenoLa romano komenciĝas en Berlino, aprile 1928. La sovetia inĝeniero Vitalij Zorin en la germana ĉefurbo studas la konstruadon de metropoliteno, ja li estas plurjara proponanto de la metrokonstruo en Moskvo, kie la transporta situacio estas kriza. Varankin uzas nekutiman verkmanieron: en la unua parto de la romano alternas du rakontoj, mi-forma taglibro de Vitalij kaj li-forma rakonto el la romano, kiun tiu verkas en Berlino.

La unua perspektivo rilatas al la aktualaj eventoj en Berlino; krom spertiĝi pri konstruado de metropoliteno, Vitalij partoprenas en la aktivado de la germanaj ruĝfrontanoj, agitantaj kontraŭ konstruado de kirasŝipo kiel signo de la germana militemo, disvolviĝas amikaj/amaj rilatoj de Vitalij kaj kamaradino Alice Berg. La dua perspektivo pentras Moskvon unu jaron antaŭ lia alveno al Berlino. Ni vidas lukton de Vitalij kontraŭ Moskvaj burokratoj, kiuj kontraŭstaras konstruadon de metropoliteno. Lia privata vivo statas nekontentige, ni ekscias pri malboniĝantaj rilatoj kun la edzino Olga, kiu pro la longa vivo en mizero ĉiam estas grumblema kaj malĝoja, kvankam kompatinda.

La unua parto de la romano finiĝas per la forveturo de Vitalij el Germanio al Moskvo sojle de la 1a de majo 1929. La verkata de li romano venas samtempe al la tago antaŭ la forveturo el Moskvo al Germanio. Laŭ la aŭtoro “ĉi tie kunfluiĝas la pasinto kun la estanto”.

En la dua parto per la taglibro de Alice Berg ni ekscias pri la bataloj sur Berlinaj stratoj la 1an de majo, pri ŝia veno en Moskvon kaj renkontiĝo kun Vitalij. Intertempe dum la foresto de la edzo, Olga eklaboras kaj ŝia karaktero pliboniĝas. La fino de la romano estas nereale optimisma. Danke al la partia purigado malamikoj estas senmaskitaj, kaj metropoliteno en la proleta ĉefurbo estas konstruota per la fortoj de la sovetia popolo. Ankaŭ la ŝanceliĝado de Vitalij inter la du virinoj ricevas solvon.

La romano multrilate estas biografia, laŭ la aserto de Feina, filino de Varankin: “Olga estas mia patrino, Feino estas mi, la patro estas la protagonisto”.

Vladimir Varankin naskiĝis en 1902 en Niĵnij Novgorod en la familio de malaltranga oficisto. En 1920 li finis gimnazion. Post la morto de la patro pro la militaj vundoj en 1921, li vivtenis la patrinon kaj pli junajn fratojn. Li eklaboris en elektroproduktejo, poste aliĝis al la kavaleria lernejo, en kiu li laboris kiel politika organizanto, bibliotekisto kaj klubestro. Fine de 1922 kune kun la lernejo li translokiĝis al Tverj kaj fine de 1927 al Moskvo. Li finis fakultaton de sociaj sciencoj ĉe la Moskva ŝtata universitato kaj instituton pri eksteraj rilatoj. Eklaboris kiel direktoro de teknikumo de fremdaj lingvoj, kiu poste transformiĝis je la 2a Moskva ŝtata pedagogia instituto de fremdaj lingvoj kaj gvidis ĝin ĝis sia aresto. En 1935 li eklaboris ankaŭ en la Moskva historia-arkiva instituto kiel docento kaj estro de la katedro pri ĝenerala historio. Membro de la komunista partio ekde 1925.

Varankin lernis Esperanton en la lasta gimnazia jaro kaj tuj aktiviĝis. Li aranĝis propagandajn spektaklojn, eldonis la gazeton Ruĝa Esperantisto, verkis, tradukis. Lia aktivado estis rimarkita, en 1921 li eniris en la Centran Komitaton de la ĵus fondita SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio). Li gvidis kursojn ĉeeste kaj koresponde, okupiĝis pri la metodiko de propagando de Esperanto, verkante artikolojn por la gazetoj de SEU. En 1927 li partoprenis la 19an UK en Danzig. Li verkis la libron Teorio de Esperanto. Helpilo por superaj Esperanto-kursoj (1929) kaj kunaŭtoris la lernolibron Esperanto por laboristoj (1930). En 1932 en La Nova Etapo aperis fragmentoj el Metropoliteno. Laŭ rememoroj de lia unua edzino li verkis ankaŭ ruslingvan romanon, kiun li laŭtlegis hejme al esperantistoj, sed ĝi ne konserviĝis. Li edziĝis al Avgusta Muravina en 1923, ili havis la filinon Feina, la disiĝo okazis en 1931. Lia dua edzino Maria Galinovskaja estis esperantistino.

En la nokto inter la 7a kaj 8a de februaro 1938 Vladimir Varankin estis arestita kaj akuzita pro «partopreno en la faŝisma spiona organizaĵo “Unia Centro”, ekzistanta en USSR sub la ŝildo de la organizaĵo de esperantistoj, kaj celinta la renverson de la soveta potenco per spionado, sabotado kaj per terorismaj agoj kontraŭ la gvidantoj de VKP(b) kaj de la Soveta Registaro». La mortkondamno estas subskribita la 3an de oktobro 1938. Li estis rehabilitita en 1957.

Pri la lingvaĵo de Varankin ekzistas diversaj opinioj: de “brila” kaj “alternativa” ĉe Auld ĝis “simple fuŝa, atestanta pri nesufiĉa alproprigo de Esperanto” ĉe Benczik. Nu, la romano estis verkita sojle de la 1930aj jaroj, kiam nemultaj originalaj romanoj ankoraŭ ne starigis firman tradicion, kaj la Plena Vortaro, aperinta fine de 1930, apenaŭ estis en la manoj de Varankin dum la verkado. Krome, pro la kreskanta izoliĝo de Sovetio, la sovetiaj esperantistoj estis malproksimaj de la internacia Esperanto-komunumo. Sed plej grave, en Metropoliteno konstateblas kompleta manko de redaktado, pro kio sampaĝe najbaras formoj korekta kaj erara (ekzemple, aŭtomobilo kaj maŝino). En la 3a eldono (Jekaterinburg, 1992) en la teksto estis forigitaj la plej krudaj eraroj. La stilo, kiun kelkaj recenzintoj nomis “slava”, eĉ kreis supozon, ke Varankin verkis Metropolitenon ruslingve, sed ne havante eblecon eldoni ĝin, mem tradukis en Esperanton. Konante lian profesian kaj socian engaĝitecon, oni facile kredas, ke al Varankin mankis tempo por polurado.

Metropoliteno aperis ankaŭ en la angla kaj la rusa lingvoj. Estas interese, ke kontraste al Varankin, la romanheroo ne estas arda esperantisto, kvankam plurloke Esperanto estas menciita en la romano, ekzemple: “verki en la fremda lingvo estas pli malfacile. Estas multe pli simple pri Esperanto. Du monatoj sufiĉis. Nun mi perfekte ĝin posedas”.

Halina Gorecka


La libro kiu transpasas sian aĝon kaj transdonas sian saĝon

Lapenna, Ivo. Elektitaj paroladoj kaj prelegoj (Suplemento al Retoriko) / Antaŭparoloj de Gaston Waringhien, Osmo Buller. — 2a eld., kompletigita. — Rotterdam: UEA, 2009. — 166 p.

Lapenna. Elektitaj paroladoj kaj prelegojNi estas de longe en la dudekunua jarcento, kiam filmoj, diskoj, videoj alproprigis al si la plejan parton de la hodiaŭa informado. Ĉu do plu valoras eldoni libron kun la teksto de paroladoj, eĉ reeldoni, kun malgranda suplemento, verkon de 1966? La simpla teksto donas nur la enhavan parton de oratoraĵo, kaj en la kazo de Ivo Lapenna, tiu ne estis la plej granda parto kompare al la sono de liaj vortoj kaj al la vido de liaj gestoj. Libro kiu estis epokfara ĉe sia unua apero riskas arkaikiĝi ne pro sia enhavo, sed pro la teknologio kiu hodiaŭ prezentas aliajn pli efikajn manierojn ĝui paroladon.

Sed la eldoninto akceptis la riskon; fakte, se oni legas, la vervo de la oratoro estas divenebla el la paĝoj, ĝi elsaltas preskaŭ nature: la paroladoj estas bone konstruitaj laŭ la tekniko jam prezentita en alia verko de Lapenna, Retoriko (kaj la verko mem surportas subtitolon: “Suplemento al Retoriko”). Unue saluto al la ĉeestantoj kaj eniĝo en la etoson, poste la kerno de la parolado, plejofte kun temo pri Esperanto kaj ĝia movado, aŭ pri problemoj de internaciaj rilatoj, tiom karaj al la oratoro, kaj, ĉe konkludo, optimisma fino, kiu altiras aplaŭdojn.

En sia antaŭparolo al la unua eldono de 1966 Gaston Waringhien diris: “Libro analoga al ĉi tiu ekzistas en Esperanto nur unu: la Paroladoj de L.L. Zamenhof”. Ni povus aldoni, ke malgraŭ la paso de la jardekoj ek de tiam, la diro restas prava. De la Majstro aperis pluraj eldonoj de liaj paroladoj, sed de aliaj nenio estis kolektita kun la sama celo: Privat, Tonkin, Frank, Silfer, Wells, Waringhien mem kaj tuta aro da prelegantoj prezentis oratoraĵojn kaj en inaŭguroj, kaj en la Internacia Kongresa Universitato, kaj en amaso da aliaj ĉiuspecaj kunvenoj. Kompreneble, dise en gazetoj kaj libroj aperis multo de ĉiu el la menciitoj kaj de granda nombro da aliaj, sed plia verko celanta skribe transponi oratoraĵojn de unu sola persono fakte ne aperis.

Analizi la paroladojn de tiu tempo donas certagrade ian melankolian senton: la elano de optimismo, la konscio pri la ĝusteco de la entreprenita vojo, la fiereco pri la atingota celo ne plu estas ĉiam la ĉefa trajto de la paroladoj nunaj, eĉ se farataj en analogaj cirkonstancoj, kiel, ekzemple, la UK-aj inaŭguroj. Tiufacete la paroladoj de Lapenna similas pli multe la zamenhofajn ol similas la liajn la vortoj de liaj posteuloj. En ĉi lastaj regas pli ofte racio ol emocio, historia perspektivo ol prognozo pri la estonteco. Tial la paroladoj de Lapenna fariĝis klasikaĵoj, for de nia tempo kiel momenta ekzemplo de vervo, sed ĝuste tial daŭre instruaj kaj primeditindaj.

La verko dividiĝas tipografie en tri partoj: la unua kaj la dua, entenantaj respektive paroladojn kaj prelegojn, reproduktas senŝanĝe kaj eĉ samkomposte la unuan eldonon; la tria, klasita kiel “Aldono”, entenas du inaŭgurajn paroladojn, do enhave ĝi estas simple daŭrigo de la unua. Intertempe aperis, en la lastegaj jaroj, kvindiska serio kun paroladoj de Ivo Lapenna: sed nur tri el ili estas la sona originalo de paroladoj de la libro, do la libro restas esence neripetita unikaĵo. Se temas pri UK-inaŭguraj paroladoj, ili estis preskaŭ ĉiam poste presitaj en la organo de UEA, tial pacienca biblioteka elfosanto povus ilin ne malfacile spuri; sed aliaj estis eldiritaj ekster tiu kadro, do ili aperas nur ĉi tie. Mi menciu kiel ekzemplon la mesaĝon de 1953 al la novzelandaj esperantistoj, kie la finaj frazoj tekstas:

Tute certe venos denove la tempo — eble pli baldaŭ ol oni kutime supozas — kiam la tuta mondo estos malfermita por la Internacia Lingvo kaj kiam, ĝuste tial, la homoj sentos la bezonon pri ĝi ankoraŭ pli intense. Utiligante la lingvon ĉiusence en la nuntempo ni samtempe ĉiam pensu ankaŭ al tiu estonteco, por kiu ni ĉiuj laboras. Estas nia tasko kaj devo konservi la lingvon, evoluigi ĝin ĉiam pli por povi ĝin transdoni en ankoraŭ pli perfekta formo al la estontaj generacioj. Nia respondeco precipe en la nuna momento estas granda, sed mi ne dubas, ke ĉiu, kiu komprenas la esencon de la Internacia Lingvo kaj de ĝia funkcio, faros sian devon.

El tiuj malmultaj linioj reliefiĝas la fido en la lingva instrumento, en la estonta pli justa, ne nur lingva sed ankaŭ socia, ordo, la memdisciplino por la atingo de la celo, la certeco pri la responsokapablo de la popolo: karakterizoj kiuj distingis Ivon Lapenna dum lia tuta vivo esperantista.

Ĉe foliumado de la libro pasas sub la okuloj temoj gravaj: la internacia kunlaboro, la kultura valoro de la internacia lingvo, la lingva diskriminacio, la humanisma internaciismo, la ideologiaj elementoj de esperantismo, la arta kreado en Esperanto, la rolo de UEA. Aperas la paroladoj de la glora Montevidea aventuro ĉe UNESKO, ankoraŭ ĝis nun nesuperita klimakso de la agnosko de Esperanto fare de internaciaj institucioj. Instruaj vortoj pri kiel oni defendas nian aferon, kiel oni pledas, kiel oni informas pri gravaj tutmondaj problemoj: el ili oni povas profite ĉerpi solidajn argumentadojn, efikajn frazojn, tre rafinitajn vortojn, kvankam Lapenna uzis tute simplan vortaron, facile kompreneblan al ĉiu fininto de unuagrada lingvokurso. Lia arto estis konstrui poezian enhavon el simplaj vortoj kaj teni, per sia oratoreco, la atenton de la publiko eĉ dum sufiĉe longaj frazoj. La du paroladoj aldonitaj en la nuna eldono, eldiritaj inaŭgure en Helsinko (1969) kaj en Vieno (1970), pritraktas la teknologian antaŭensalton de la homo fronte al la postrestinta soci-politika ordo: homoj iras sur la lunon, sed ne kapablas interkompreniĝi kun la najbaroj.

Kompare kun la 120 paĝoj dediĉitaj al la paroladoj, iel magre povas impresi la ĉ. 50 dediĉitaj al la prelegoj. Ni memoru, ke Lapenna prelegis ege abunde: en la Someraj Universitatoj, en la Internaciaj Seminarioj de Germana Esperanto-Junularo, en la Kulturaj Ferioj en Grésillon; ĉie ajn kie li partoprenis ion, li prelegis. Ofte pri juraj problemoj, sed, laŭ la aŭdantaro, ankaŭ pri la movado, la strukturo de UEA, la grandeco de la kreinto de Esperanto. Plektiĝas en tiuj prelegoj la fakulo kaj la movadano, la rigora argumentado de la profesoro kaj la entuziasmo de la fidela adepto, la serioza sciencisto kaj la respondeculo pri la antaŭenigo de Esperanto tra unueca asocia strukturo. La ampleksa prelego pri la grandeco de Zamenhof, fadeno de prelegaro de Lapenna dum la Zamenhof-jaro (1959), povas ankoraŭ nun esti utiligata kiel modelo de sobreco, serioza dokumentado kaj ĝusta kombino inter la rigardo al pasinteco kaj aspiro al pli bona estonta komunikado.

Jen do libro kiu transpasas sian aĝon kaj transdonas sian saĝon al la novaj generacioj. Inter la diversaj celebradoj kiuj memorigis Ivon Lapenna en la centa datreveno de lia naskiĝo en 1909, la reeldono de ĉi tiu verko estas certe la plej grava.

1. Pri uzado de vortoj kaj verbaj tempoj, ekzemple komparo inter -os-modo kaj -is-modo, eble interesas la jena studo: C. Minnaja. Statistika analizo de la paroladoj de Ivo Lapenna // Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft, 41, 2, Juni 2000, p. 83–90.

2. En Eseoj memore al Ivo Lapenna (Kehlet, 2001), la nomo de tiu pens- kaj kondut-maniero, iĝis “humaneca internaciismo”, laŭ posta uzado fare de Lapenna mem.

Carlo Minnaja


Nun kleru kaj dancu

Kaj Tiel Plu. Surplacen venu vi. — Donneville: Vinilkosmo, 2009.

La disko ekas per instrumentaĵo kun unue enigma titolo Nun oni povas scii kaj pruvi. Aŭdinte la unuajn taktojn de ĉi bela melodio, mi tuj sensis, ke temas pri trobadora kanto. Instigate al ĉi karaokeo, per esploro Vikipedia mi trovas la daŭrigon Dio bone rekompencas bonfarintojn — de la fama trobadoro Raimbaut de Vaqueiras vivinta turne de la 12-13 jc. Mi malfermas la akompanantan libreton kaj trovas tekstojn por ĉiuj titoloj en Esperanto kaj okcitana krom pliaj originalaj fontolingvoj, klarigojn pri la fontoj kaj la dancoj — mazurko, bureo, rumbo, skotiŝo kaj aliaj, kaj bildojn priajn. Kaj mi dronas en la vojaĝo.

Estas jam tria albumo ekde la banda reaktiviĝo en 1998 — bona kleriga vojaĝo kun plejparte danca muziko — tradiciaj melodioj jen okcitana, jen kataluna, sefarda, kroata, kabila (ĉu multaj el ni scias pri ĉi 11-miliona popolo dise loĝanta inter Kanariaj insuloj kaj la oaza urbo Siwa en Egiptujo?), dana/sveda, angla kaj aliaj. Multas soniloj: gitaro, mandolino, kontrabaso, violono, flutoj, gambovjolo, akordiono kaj kio ankoraŭ, plus ĉiam bela ĥoro da bele sinkombinantaj gevoĉoj aldone al la soloistaj.

Tre atente kaj diligente ellaboritas la muzikaranĝoj — ĉiuj instrumentoj sonas nature, ĝuste — ofte aŭdatas belaj transiĝoj de unu parto al alia. La muzikistoj lerte evitas monotonecon de takto al takto, ilia plenumado igas vidi ilin kvazaŭ koncerte. Cetere en ilia retejo eblas trovi skemon pri ilia kutima dislokiĝo dumplenuma.

Antaŭ jaroj mi vidis sporade trafintajn min video-pecojn kun KTP — kaj notis por mi kiom aŭtente bele kaj stilece ili plenumis muzikon. Ĉi nova albumo ĉiom kaj abunde bunte konfirmas tion. La endiska video montras bandanojn muziki en sia muzikstudio, kaj rakonti pri siaj sentoj, faroj, rilatoj al la kreado kaj ĝenerale pri sia kunvivado.

Aŭskultante unu titolon post la alia, mi sentas kaj aprezas la multjarcentan tradicion kaj valoron de popolmuziko kiu iam eble naive, eble simplece sed transdonas la koron kaj animon de homoj kun simplaj sed aŭtentaj vivĝojoj tra malfacilaĵoj: jen knabino kreskis je strikta okulo de la panjo — kaj ripetas ties sorton; jen sefarda rabeno zorgas pri sia edzino; jen eternaj amkonfliktoj (“via edzino misamatas, ŝin donu al mi…” — kiomgrade tio eblis en ilia realo?).

Parto de la titoloj estas nur-instrumentaĵaj — unu, kun enigma literumo UIAE — komponita de KTP mem, sonas perfekte stilece laŭ la spirito kaj la muzikenhavo de la albumo. Vi povas kompari kiel oni dancas Svedie kaj Angluje kun interŝanĝataj partneroj. Aŭ lerni kiel kalkuli de naŭ ĝis unu, kantante pri birdoj (iam en Sovetiaj Esperanto-tendaroj kantatis “Dek boteloj pendas de la mur'”…). Kun intereso mi rimarkis unu kanton soni alie ol tiu, kiun mi kredas aŭdi iam. Kaj jen hipnota ritme kaj melodie kabila kanto imagiga pri severaj viroj en sekeco Sahara — mi plezure konatiĝis kun la literoj de ties originala lingvo.

Kaj tre konvinkas la morala forto de la defendantoj de Madrido kontraŭ faŝistoj en 1939 — la konkluda titolo.

La disko invitas pliajn serĉojn kaj esplorojn — pri la dancoj, lokoj, manieroj. La aldonaj karaokeaj versioj instigas kuni. Sendube la bando, kiu afable gastigas muzikistojn, ne perdas sian unikecon, brave sin perfektigas kaj serĉas pliajn fontojn, havas longan vojon antaŭ si plenan da kreado kaj similbrilaj atingoj. Dankon al ili kaj ĉiuj kiuj klopodis tion liveri al la internacia publiko.

Andrej Peĉonkin


Abunda fonto ne nur por Esperanto

Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi / Red. Ilona Koutny. — Poznań: ProDruk; Steleto, 2009. — 407 p., il.

Abunda fontoIstván Szerdahelyi (1924–1987) estis elstara esperantologo kaj fondinto de la Esperanto-fako en la Universitato Eötvös Loránd (ELTE). Li multe kontribuis por science trovi la lokon de Esperanto inter la lingvoj naturaj kaj planitaj, lingvistike esplori Esperanton kaj profesie trejni instruistojn kaj lingvistojn pri Esperanto.

La nuna memorlibro kolektas la kontribuaĵojn el liaj disĉiploj kaj kolegoj en vasta senco por la 85-jara datreveno de lia naskiĝo. La volumo enhavas kelkajn valorajn fotojn kaj 50 kontribuaĵojn kun variaj longecoj kaj temoj. Laŭteme, tiuj eseoj estas aranĝitaj en la sekvajn partojn:

  • Prezento kaj rememoroj;
  • Lingvoplanado kaj lingvopolitiko;
  • De esperanta gramatiko al ĝenerala lingvistiko;
  • Lingvopedagogio;
  • Literaturo;
  • Esperantaj leksikografio, movado kaj la cetero.
  • Ne eblas recenzi ĉiujn eseojn en tiu ĉi mallonga teksto. Do, mi nur mencios kelkajn el 50 kontribuaĵoj, kiuj ĉefe apartenas al ĉi tri partoj: lingvoplanado, ĝenerala lingvistiko kaj lingvopedagogio. Per la parto “prezento kaj rememoroj”, la leganto povas bone koni profesoron Szerdahelyi el multaj flankoj. Tie ĉi ankaŭ troviĝas 27-paĝa bibliografio pri esperanto-agado de István Szerdahelyi. Ĝi estas grava fonto pri kaj por Szerdahelyi.

    Barandovská-Frank traktas la temon pri praesperanto. La temo estas interesa, kvankam eble ne estas klare ĉu necese enkonduki tiaĵojn en planlingvon. Sakaguchi enkondukas nekonatan planlingvon el Pollando: Paraglot, kiu estas aposteriora projekto. Schiller diskutas akcepton de Esperanto kaj la mondlingvo-problemo en la hungara (lingvistika) gazetaro ĉirkaŭ la jarcentŝanĝo 19a/20a. La konkludo estas signifa ne nur por Hungario.

    Wacha (Vaha) detale esploras vortokategoriojn en lingvopriskribo, planlingvoj kaj lingvoprojektoj. Blanke lokigas la germanan en la Eŭropa Unio. La eseo ankaŭ utilas al koni la ĝeneralan lingvosituacion de EU kaj kiel mezuri la gravecon de lingvoj. Gados listas la ŝancojn de Esperanto en la nuntempa mondo. Fakte, la artikolo ĉefe temas pri faktoroj, kiuj influas kaj eble influos la disvastigon kaj disvastiĝon de Esperanto.

    Sub la titolo “Apud la vorteroj: la vortila kromvojo”, Dasgupta argumentas kiel PVM (Plenvorta Morfologio) analizas Esperanton. Duc Goninaz ligas Szerdahelyi al la teorio pri la “gramatika karaktero de la radikoj”. Li konstatas, ĉiflanke, ke Szerdahelyi donis al ni la imitindan modelon de libera kaj sentabua teoriumo. En la artikolo “Sintaksa genro de esperantaj radikoj”, Rokicki prove respondas la demandon, kiel oni prezentas radikojn kapvorte. Alivorte: ĉu aŭ kiel esprimi la sintaksan karakteron de la radikoj en la vortaro? Post ekzameni morfemkombinaĵojn en Esperanto, Bujdosó konkludas ke la praktika potenco de la morfemkombinado ne estas tiom forta kiel Zamenhof sugestis, kaj ke la facileco de Esperanto devenas de ĝia reguleco. Simonnet diskutas la skriberojn de Esperanto. Katalin Horváth eseas pri polisemio, sinonimio kaj Esperanto. Kelkaj ekzemploj montras, ke tiuj fenomenoj ankaŭ ekzistas en Esperanto. Tio eble estas la rezulto de natura evoluado de Esperanto aŭ esenca aspekto de iu ajn vivanta lingvo. Waseda ekzamenas la esprimon de moviĝo en Esperanto, la hungara kaj japana lingvoj el la vidpunkto de kogna lingvistiko. Kuznecov detale analizas la koncepton “Babel-turo” multaflanke kaj konstatas, ke la Babela turo multe pli estas simbolo de lingvoscienco ĝenerale ol de interlingvistiko.

    Barcsay prezentas la kulturan fonon de Esperanto en diversaj lernolibroj por junuloj kaj plenaĝuloj. Corsetti historie ekzamenas la lernofaciligan valoron de Esperanto. Kovács retrorigardas lingvajn ekzamenojn pri Esperanto kaj ĝian ligon al Komuna Eŭropa Referenckadro. Kováts diskutas kiel oni moderne aliras malnovajn ideojn kaj rezultojn en Esperanta instruado. Gacond metodike analizas la personajn pronomojn en Esperanto. Jozefo Horváth enkondukas nin al la Pirata Metodo. Csiszár-Salomon esprimas dubojn kaj demandojn pri familia lingvouzo de Esperanto.

    Haupenthal respondas la demandon: kio estas kaj kial ni bezonas Historian Vortaron de Esperanto. Jozefo Horváth donas historion, principojn kaj horizonton de Esperanta-Hungara Meza Vortaro elektronika. Fine, la redaktoro de la libro, Ilona Koutny, fermas la volumon per la artikolo “Esperanta leksikografio en la epoko de komputiloj”.

    La titolo diras la veron, ke la libro estas abunda fonto pri esperantologio kaj interlingvistiko. La libro estas en bona presado, kun kelkaj koloraj bildoj, tamen la stilo ne estas tute unuforma. Do, enhave ĝi estas riĉa, praktike ne estas facile trovi la bezonitajn erojn pro la manko de necesaj indeksiloj.

    Liu Haitao


    La Ondo de Esperanto en la kriza jaro 2009

    En la jaro de sia centjariĝo, La Ondo de Esperanto ricevis 543 abonkotizojn. Ĉi tiom estas je 30 kotizoj malpli ol en la rekorda jaro 2008. Proksimume la saman nombron da abonantoj nia magazino havis dum la jaroj 2005–2007.

      
     
    1998
    1999
    2000
    2001
    2002
    2003
    2004
    2005
    2006
    2007
    2008
    2009
    Ruslando
    147
    133
    122
    115
    101
    98
    104
    92
    93
    91
    95
    85
    Aliaj landoj
    136
    170
    238
    257
    305
    407
    421
    450
    452
    448
    478
    458
    Entute
    283
    303
    360
    372
    406
    505
    525
    542
    545
    539
    573
    543
    En plej multaj landoj la abonantaro restis senŝanĝa aŭ malkresk(et)is, precipe en Ruslando (-10), Finnlando (-5), Italio, Litovio kaj Pollando (-4). La plej granda pasint-jara kresko estis en Serbio (+6). Entute, La Ondo de Esperanto dum 2009 estis legata en 50 landoj.

    Jen landoj kun pli ol dek abonantoj (interkrampe estas la abon-nombroj por 2008):
     
    Ruslando 
    85 (95) 
    Usono
    22 (25)
    Pollando
    58 (62) 
    Italio
    21 (25)
    Francio
    41 (41) 
    Serbio
    18 (12)
    Germanio 
    34 (32) 
    Svedio
    16 (18)
    Brazilo
    26 (25) 
    Belgio
    15 (17)
    Britio
    23 (24) 
    Danlando
    10 (11)
    Finnlando
    23 (28) 
    Japanio
    10 (11)
    Hispanio
    22 (22) 
    Svislando
    10 (9)

    Dum la monda krizo ĉiuj vendoj (escepte de ĉiutagaĵoj) falas, precipe de varoj luksaj kaj "kulturaj". Tiusence la 5,23-procenta falo de nia abonantaro ja estis neevitebla. Bedaŭrinde, la ricevataj abonlistoj atestas, ke la malkreskado daŭras ankaŭ ĉi-jare. Ĉu ni sukcesos denove havi pli ol 500 abonantojn? Ĉiu leganto povas helpi tion per reabono, informado en kluboj kaj renkontiĝoj, kaj per donaco al nia Abonhelpa Fonduso.

    AlKo


    Ricevitaj libroj

    Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi / Red. Ilona Koutny. — Poznań: ProDruk; Steleto, 2009. — 407 p., il. — [Recenzoekzemplero].

    Lapenna, Ivo. Elektitaj paroladoj kaj prelegoj / Antaŭpar. Gaston Waringhien, Osmo Buller. — 2a eld., kompletigita. — Rotterdam: UEA, 2009. — 166 p. — [Recenzoekzemplero].

    Pasporta Servo 2010: La listo de gastigantoj de TEJO / Komp. Alexandre Baudry. — Rotterdam: TEJO, 2010. — 210 p., il. — [Donaco de Halina Gorecka].

    Ŝtatoj, landoj kaj lingvoj de la mondo / Red. Andrzej Grzębowski. — Bydgoszcz: Skonpress, 2009. — 16 p.; 5000 ekz. — [Donaco de ISTK].

    van Dijk, Ziko. Vikipedio por vi. Kiel ĝi funkcias, kiel vi kontribuas. — Partizánske: Espero, 2008. — 64 p., il.; 1000 ekz. — [Donaco de Peter Baláž].

    Vojaĝo en Hirosima. Gvidlibro pri la urbo de monumentoj. — Hirosima: Hirosima Esperanto-Centro, 2007. — 64 p.; il. — [Donaco de Hirosima Esperanto-Centro].

    Варанкин, Владимир Валентинович. Метрополитен / Пер. с эсп. А.Александрова; Предисл. М.Бронштейна. — М.: Импэто, 2008. — 240 с.; 500 экз. — [Aĉeto].

    Юзефович, Леонид. Казароза: [Роман]. — М.: Зебра Е, 2005. — 240 с.; 5000 экз. — [Aĉeto].


    Ricevitaj gazetoj

    Bulteno de Esperantista Klubo en Praha, 2009/3;
    Esperanto en Azio, 2010/66;
    Esperanto sub la Suda Kruco, 2009/100;
    Esperanto, 2010/1;
    Heroldo de Esperanto, 2009/16;
    Kataluna Esperantisto, 2009/351-352;
    Kontakto, 2009/5,6;
    La Ondo de Esperanto, 2010/2;
    La Revuo Orienta, 2009/12, 2010/1;
    La SAGo, 2010/61;
    Le Monde de l'espéranto, 2009/572;
    Literatura Foiro, 2009/242;
    Monato, 2010/1,2;
    Okazas, 2009/572;
    REGo, 2010/1;
    Spiritista Esperanto-Informilo, 2009/137;
    Tempo, 2009/105;
    Usona Esperantisto, 2010/1;
    Verda Saksofono kaj Triskelo, 2009/5.

    Juda humuro

    Ne mensogu!

    Iun sabaton en la sinagogo la rabeno anoncis, ke la venontan sabaton li predikos pri la peko de mensogado. Li diris:

    — Mi petas vin legi hejme ĝis tiam la 28an ĉapitron el la libro Levidoj.

    Venis sabato. Post la matena preĝo, tuj antaŭ la prediko, la rabeno demandis la viran publikon:

    — Kiu el vi legis hejme la 28an ĉapitron el Levidoj?

    Ĉiuj manoj estis supren levitaj.

    Ridetis la rabeno kaj diris:

    Levidoj havas nur 27 ĉapitrojn. Nun mi komencos paroli pri la peko de mensogado!

    Josi Shemer


    Donacoj en 2009

    Abonhelpa fondaĵo

    Anonima (Francio) 114.00 eŭroj
    Gerd Bernhard (Germanio) 12.00 eŭroj
    Sergej Bronov (Ruslando) 2790.00 rubloj
    Osmo Buller (Nederlando) 162.00 eŭroj
    Nora Caragea (Germanio) 20.00 eŭroj
    István Ertl (Luksemburgio) 20.00 eŭroj
    Jos. Koch (Svislando) 28.00 eŭroj
    Munkena EK (Germanio) 62.00 eŭroj
    Entute, dum 2009  488.00 eŭroj

    Danke al la Abonhelpa fondaĵo 18 esperantistoj el 14 landoj en 2009 ricevis La Ondon.

    Fondaĵo Amiko

    Anonima (Francio) 200.00 eŭroj
    Carlos Enrique Artime (Hispanio) 8.00 eŭroj
    Sergej Bronov (Ruslando) 4000.00 rubloj
    M. Cramer 20.00 eŭroj
    Douglas Draper (Norvegio) 40.00 eŭroj
    Tatjana Kulakova (Ruslando) 3500.00 rubloj
    Pedro Zurita (Hispanio) 8.00 eŭroj
    Entute, dum 2009  456.00 eŭroj

    Fondaĵo Ilaro

    Anonima (Francio) 186.00 eŭroj
    Entute, dum 2009  186.00 eŭroj

    Kasraporto

    En la kaso je 31 dec 2008 961.00 eŭroj
    Donacoj dum 2009 186.00 eŭroj
    Aĉetoj en 2009 -867.00 eŭroj
    En la kaso je 31 dec 2009  280.00 eŭroj

    Danke al Ilaro ni aĉetis novan pli potencan komputilon. Donacojn bonvolu sendi al nia UEA-konto avko-u, aŭ al vialanda peranto de La Ondo. Eĉ plej etaj sumoj estas bonvenaj.

    Koran dankon al ĉiuj donacintoj kaj donacontoj!

    Halina Gorecka

    La Ondo de Esperanto

    SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2010, №3 (185)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Andrzej Sochacki
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
    Telefono: (4012) 656033
    Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2010:
    — Internacia tarifo: 38 eŭroj
    — Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
    — Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
    — Elektronika abono: 12 eŭroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
    Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

    Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2010.