Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2010. №4 (186)

Infanoj en la Esperanto-urbo Herzberg

Sur la kovrilpaĝo estas infanoj en la Esperanto-urbo Herzberg, kiuj uzas la internacian lingvon kaj Skajpon por interparolado kun siaj britaj samaĝuloj.

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Alen KrisKomentario

Vole de cirkonstancoj ekstrema periferio de RF — la regiono de Kaliningrado — iĝis nun politika centro de la lando. Tiel asertis pasintsemajne la aŭtoritata moskva politologo N. Svanidze. Tiel opinias ankaŭ multaj politike aktivaj ruslandanoj tutvaste de la eksa Sovetio. La kaŭzo estas serio de amasaj mitingoj kiuj perturbis sufiĉe subite la stagnon de la patrolanda politika vegetado. Okazis io nekredebla, precipe por ekspertoj — amorfa, kvazaŭ duonmorta socia korpo sin streĉis kaj per drastaj spasmoj demonstris sian vivpotencon. Aŭ tio estis banala antaŭmorta konvulsio? La anticipa diagnozo ja estis preskaŭ fatala: vasta nekrozo aludis pri la fino de ĉiu konscienca socieco…

Oni pardonu al mi la inklinon al klinikmedicina terminaro, tiu tamen konvenas por nia temo. Temas do pri normo de reago. En la lastaj jaroj la socio ricevis aron de impulsoj kies iritkapablo ne lasas dubi. Kresko de impostoj, varkostoj, komunservaj pagoj, fermo de bibliotekoj, hospitaloj, lernejoj kaj hospicoj, embarasaj ŝanĝoj en la leĝaro, servaj reguloj ktp, ktp. Al tio aldoniĝis vera polica teroro, eĉ terorismo kiel rutina politiko. Lavango de skandaloj, kie policistoj murdis, torturis, amuzatakis homojn, ŝajnis nur malakrigi la percepton. La popolo silentis. Ĝenerale, ĝi silentas ankaŭ nun. Por la loĝantaro de la rusbalta enklavo oni havis eĉ pli. Luda zono estis anoncita okcidentparte, atomcentralo — oriente (tiu lasta — sen minimuma neceso por la regiono). Fine, drasta pligrandigo de aŭta impostado sur teritorio, kie la aŭto tro ofte estas kondiĉo de ekzisto.

Fakte, io estis moviĝinta funde del amastavolo. La bunta plekto de opoziciaj grupoj formis certan interkonsentan konsilion. La duonmiliona Kaliningrado produktis kvinmil- kaj dekmil-personajn mitingojn, la dekoble pli malgranda Ĉernjaĥovsk — trimilpersonan.

Mi skribas ĉi-liniojn antaŭ la 20a de marto. La protesta koalicio planis por tiu tago mitingon kun supozataj dudek mil partoprenantoj kaj la samaj sloganoj del demisio de Putin kaj radikala ŝanĝo de la socia politiko. La mitingo ne okazos, almenaŭ, kiel oficiale permesita aranĝo. Tiel decidis la lokaj aŭtoritatoj, kaj kun tio konsentis la populara heroo de la protesta epopeo aŭtokomerca entreprenisto K.Doroŝok. Tiu nova idolo del amaso klarigis al la ŝokita publiko, ke ekzistas fortega risko de kruela sangoverŝa atako de la flanko de la rabiiĝinta potenco: specialaj armeaj taĉmentoj jam venis aervoje kaj pretas aranĝi terurigan ekzemplan buĉadon.

— Krom tio, — aldonis trankvilige Doroŝok, — la regaj instancoj jam cedis al nia premado kaj konsentis plenumi niajn postulojn.

Ekzistas do sangosoifanta freneziĝinta ŝtatpotenco, kiu tamen jam pretas kviete obei la popolon.

Tute ne mirigas la bonkonduto de la mitinga gvidanto Doroŝok. Kiel sukcesa kaj racia entreprenisto, li sukcese kaj racie komercas per sia publika kapitalo. Iom mirigas la percepto de la amaso: ĝi ne rimarkis la kontraŭdiron en la cititaj argumentoj de sia heroo.

Alen Kris
KrisUrsina@yandex.ru


Malgosia Komarnicka staghantino en la Esperanto-urboLa urbo, en kiu ĉiam okazas io interesa

Herzberg am Harz estas la Esperanto-urbo, en kiu konstante io okazas. Verkante ĉi tiun artikolon, mi havis dilemon, ĉu priskribi ĉion, kio okazis dum la lastaj semajnoj aŭ elekti nur unu eventon? Kiun kriterion apliki?

Mi decidis limigi min nur al Esperantaj eventoj, strikte kunigitaj kun nia movado, ĉar la revuo bezonas spacon por aliaj temoj. Vi tamen povas ĉeesti multajn programojn en nia Esperanta urbo, ĉar la ĉefaj animantoj de la surloka movado, Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar zorgis pri tio, ke la movada kalendaro estu plenplena ĝis la fino de la jaro.

Du tagojn, la 6an kaj la 7an de marto pasigis en Herzberg kvarmembra delegacio de pollandaj fervojistoj. Ili unuafoje vizitis la Esperanto-urbon. Mi akompanis ilin dum tuta ilia restado.

Sabate malgraŭ frosta vetero mi gvidis ilin en la urbo. Ili rigardis antaŭ ĉio la plej gravajn Esperanto-objektojn admirante penan laboron de lokaj esperantistoj. Ili ekvidis ŝildojn kaj informtabulojn en Esperanto. Grava travivaĵo por ili estis vizitado de la Esperanto-ekspozicio en la kastelo kaj fotado ĉe la Zamenhof-monumento (la unua en Germanio). Kutimo jam fariĝis vizitado de la ginsenga vendejo, do ankaŭ la pollandaj gastoj vizitis ĝin. Tie ili ne nur varmiĝis per ginsenga teo sed ankaŭ vigle interparolis kun la ĉarmaj gemastroj Harald kaj Jeong-ok.

Dimanĉe je la 10a horo en la urbodomo atendis nin la urbestro de Herzberg, Gerhard Walter. La renkontiĝo pasis en ege amika etoso kun interparolado ĉefe en Esperanto. Wiesław Libner, prezidanto de PEFA, transdonis al la urbestro donacojn, interalie la belan libron Reĝo Maĉjo la Unua. Ankaŭ la gastoj ricevis donacojn de sinjoro Gerhard Walter, inkluzive de libro pri la historio de Herzberg. Dum ĉi tiu tago la delegacio vizitis ankaŭ la Esperanto-Centron, kie la gastigantoj, Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, montris al ili belan bibliotekon kaj kelkajn gravajn rarajn Esperantajn kolektaĵerojn kaj ili klarigis al la gastoj la laboron de Interkultura Centro Herzberg (ICH).

Ĉeestantoj de la fervojista delegacio travivis neforgeseblajn momentojn en la plena Esperanto-etoso de la urbo kaj ekkonis ege bonkorajn surlokajn esperantistojn.

Alia delegacio venis el la ĉefurbo de Hungario. Grupo de gimnazianoj el Budapeŝto vizitis sian partnerlernejon en Herzberg am Harz, pririgardis la urbon, la Zamenhof-ekspozicion en la kastelo, kie akceptis ilin la urbestro Gerhard Walter.

En la programo estis ankaŭ ekskursoj al la belaj, historiaj najbaraj urboj kaj amikaj kunvenoj kun la gastfamilioj. Tiu ĉi internacia interŝanĝo ekestis danke al la perada laboro de la Esperanto-instruistino Zsófia Kóródy, kiu kunligis sian iaman gimnazion kun gimnazio en la Esperanto-urbo.
La pola delegacieto en ICH
Vespere merkrede, la 10an de marto, la Esperanto-klubo en Herzberg festis la centjaran jubileon de Esperanto en Herzberg. En la urba arkivejo estis retrovita arkivmaterialo pri tiu evento. La 10an de marto 1910 en la regiona gazeto Kreis-Zeitung aperis artikolo, kiu anoncis Esperanto-kunvenon en Herzberg am Harz.

En ĉi tiu merkreda renkontiĝo ekregis specifa etoso. Peter Zilvar vigle prezentis la historion de la Esperanto-movado en Herzberg, montrante kopion de la artikolo el Kreis-Zeitung, kaj poste ĉiuj ĉeestantoj ĉe manĝaĵ-plena tablo ĝoje babiladis kaj eĉ vortludis verkante historietojn el hazarde diritaj vortoj.

La sekvan tagon ni daŭrigis la feston, komune tagmanĝante en ĉina restoracio.

La 11an de marto en la Herzberga bazlernejo Nicolai okazis interparolado per Skajpo inter Herzbergaj infanoj kaj iliaj geamikoj en la urbo Bar Hill en Britio. La virtuala renkontiĝo okazis kadre de la projekto Comenius. Grupoj de 6–9-jaraj infanoj per helpo de komputilo mallonge konversaciis, salutis unu la alian, ĉiuj prezentis sin kaj poste kantis. La infanoj atenteme rigardis siajn alilandajn geamikojn kaj estis feliĉaj ĉeestante tiumaniere preparitan lecionon.

Finante ĉi tiun raporton el la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, mi invitas ĉiujn viziti la multlingvan retpaĝaron kaj legi freŝajn novaĵojn pri la multflanka agado de Interkultura Centro Herzberg: www.esperanto-urbo.de

Małgosia Komarnicka


Vide el Bruselo

Ĉu kaj kiam EU aldonos aliajn lingvojn?

Dafydd ab Iago el Bruselo

En lingvaj aferoj Katalunio ofte montras la vojon al aliaj nacioj sen ŝtatoj. Ekde la restarigo de demokratio la malgranda kataluna nacio revigligas sian latinidan lingvon post jardekoj de premado fare de la hispania registaro sub generalo Franco. Lastatempe Katalunio puŝas por pli granda agnosko de sia lingvo je la eŭropa nivelo. Tio komenciĝis en 2005, kiam la irlanda aldoniĝis kiel oficiala EU-lingvo. La adapto de la eŭropunia regulo №1 de la 1958a jaro ne nur agnoskis la irlandan kiel oficialan lingvon, sed ankaŭ aldonis novan kategorion de “kun-oficialaj” lingvoj por la kataluna, eŭska kaj galega.

Katalunaj aktivuloj jam dum pli ol jardeko premas al la hispana registaro, ke ĝi insistu pri pli grava EU-statuso de la aliaj hispaniaj lingvoj: la eŭska, galega kaj kataluna. En 2005 EU rajtigis uzi en diversaj specifaj situacioj la tri nomitajn lingvojn. Tamen tiu agnosko venis ne danke al la hispania registaro, sed pro premo de galegaj, eŭskaj kaj katalunaj partioj. Ĝi ankaŭ ne estas tre granda donaco.

Oriol Junqueras volas ke en EU estu pli multaj oficialaj lingvoj. (Foto de la Europa Parlamento)Laŭ la nuna hispania registaro, la statuso de kun-oficiala lingvo devas sufiĉi por la plendemaj parolantoj de la aliaj hispaniaj lingvoj. Tamen laŭ membro de la Eŭropa Parlamento, Oriol Junqueras, la hispania registaro ne plenumas eĉ la interkonsentojn kun la eŭropaj institucioj pri la uzado de la kunoficialaj lingvoj. Junqueras, kiu organizis konferencon por premi por plena oficialigo de la nunaj kun-oficialaj lingvoj, ŝajne perdis ĉiun esperon je konstruiva aliro de la nuna hispania registaro.

Junqueras akuzas la hispanian registaron pri neplenumado de promesoj faritaj en 2005. Ekzemple, Hispanio ankoraŭ ne nomumis landan institucion respondecan pri tradukado. Hispanio ankaŭ ne plenumis la promeson traduki gravajn eŭropuniajn dokumentojn katalunen, eŭsken kaj galegen. Plie, la tuta sistemo — laŭ kiu leteroj estas resendataj inter Bruselo kaj Hispanio por tradukado — estas neefika kaj temporaba.

Junqueras, ano de la kataluna partio Respublika Maldekstro (Esquerra Republicana), membras en la Eŭropa Libera Alianco, kuniĝo de maldekstraj regionaj kaj sendependistaj partioj. La Alianco alvokas al plena statuso por la lingvoj kiel la kimra, skot-gaela, kataluna, eŭska, kaj ankaŭ la rusa, parolata de milionoj da homoj en la Eŭropa Unio. Endanĝerigitaj lingvoj, kiel la korsika kaj bretona, devas esti protektataj en EU.

Laŭ Junqueras, bona momento por aldoni kun-oficialajn lingvojn venos en 2012 aŭ 2013. Tiam Kroatio kaj Islando povos plenumi ĉiujn kondiĉojn por aliĝi al la Eŭropa Unio, kaj do necesos oficialigi la islandan kaj la kroatan lingvojn. Tio ne nur aldonos du lingvojn al la ekzistantaj 23, sed ankaŭ povos malfermi la pordon al (ankoraŭ) neoficialaj lingvoj.

Laŭ Junqueras, katalunaj, eŭskaj kaj galegaj partioj devas insisti — kaj minaci ne apogi la centran hispanian registaron — pri la aldono de siaj naciaj lingvoj. Tio ankaŭ malfermos, iom poste, la pordon por la aliaj kun-oficialaj lingvoj: la kimra kaj la skot-gaela.

La prezidanto de la Eŭropa Libera Alianco, Jill Evans el Kimrio, alvokas Eŭropon finfine ŝanĝi sian maldemokratian aliron al neoficialaj lingvoj. “Ni parolas ĉiam pri tio, kiel Eŭropo evoluigu pli bonan rilaton kun siaj civitanoj. Ne ekzistas pli bona metodo por komenci ol uzi la lingvojn kiujn popoloj vere parolas”, — ŝi diris. Aldone al la 23 oficialaj lingvoj, tio ankaŭ signifas paroli la neoficialajn lingvojn de ĉirkaŭ 40 milionoj da homoj en EU.

Dum konferenco en la Eŭropa Parlamento, Evans notis historian okazon por sia propra lingvo, la kimra. “Mi estas tre kontenta pro tio, ke mi estas la unua membro, kiu parolas kimre kun interpretado en la Eŭropa Parlamento. Tio estas historia tago, — diris Evans, prezidanto de la Eŭropa Libera Alianco, kiu ankaŭ kunlaboras kun la verduloj. — Nepras, ke la diskriminacio kontraŭ kelkaj lingvoj finiĝu, kaj estu egaleco por ĉiuj, kiuj vivas en la Eŭropa Unio”.

Flandra membro de la parlamento Frieda Brepoels, ankaŭ el la Eŭropa Libera Alianco, samopinias: “Nepras por la demokratia legitimeco de la Eŭropa Unio ke civitanoj povu sekvi la laboron de la institucioj en siaj propraj lingvoj. Nur tiel ili povos sin senti pli enplektitaj kaj nur tiel ili povas plene partopreni en la eŭropa projekto”.


Kiel efike retumi?

Retumilo estas programo, sen kiu la uzado de interreto apenaŭ estus imagebla. Ni uzas ĝin por serĉado de informoj en la reto, por vizitado de niaj ŝatataj paĝaroj, por kontrolado de retpoŝto k.s. Por multaj uzantoj, kiuj havas malgrandan sperton pri komputiloj, la vortoj “interreto” kaj “retumilo” ofte estas sinonimoj. Oni eĉ ofte ne konscias, ke temas nur pri simpla programo, kaj ke ekzistas pluraj specoj de tiuj programoj. Oni povas elekti tiun retumilon, kiu plej bone kovras bezonojn de “sia posedanto”. Inter ret-uzantoj ofte aperas disputoj pri tio, kiu retumilo estas la plej bona, rapida kaj sekura. Ni preparis en tiu ĉi artikolo etan superrigardon pri la plej konataj ekzistantaj retumiloj kun kelkaj niaj komentoj kaj sugestoj:

Google Chrome

Kreanto: Google
Retejo: http://www.google.com/chrome

Tio estas unu el la plej junaj retumiloj. Unua test-versio de tiu retumilo aperis en la jaro 2008. Ĝi estas senpaga, havas malfermitan kodon kaj ĝi estas unu el la plej rapidaj retumiloj. La programo unue aperis por Vindozo kaj pro tio ĝi plej bone ĝis nun funkcias ĝuste en tiu operaciuma sistemo. Tamen lastatempe komencis evolui ankaŭ versioj por Linukso kaj Mac OS, sed tiuj programversioj estas ankoraŭ en “beta”-versio. La funkciaron de la programo eblas pligrandigi pere de aldone instaleblaj programetoj. La programo estas tradukita jam al multegaj lingvoj, sed Esperanto bedaŭrinde daŭre mankas en la listo.

Internet Explorer

Kreanto: Microsoft
Retejo: www.microsoft.com/windows/internet-explorer

La plej populara retumilo en la mondo, kiun oni komencis ellabori en la jaro 1995. La programo iĝis populara ĉefe pro tio, ke ĝi ĝis nun estis parto de Vindozo — la plej populara operaciuma sistemo. Por uzado de la programo oni kutime bezonas aĉeti Vindozon. La funkciaro de la retumilo en lastaj versioj estas plilarĝigebla per instalado de aldonaj programetoj. La ĉefa problemo estas, ke ankoraŭ multaj ret-uzantoj daŭre uzas tre malnovajn versiojn de tiu ĉi retumilo, kiuj enhavas multe da sekur-truoj kaj malbone subtenas la nunajn normojn, kiuj estas uzataj por kreado de ret-paĝaroj. Pro tio tre ofte oni ne povas ĝui ĉiujn funkciojn de nunaj modernaj kaj interaktivaj paĝaroj. Explorer estis dum longa tempo ja plej uzata kaj konata retumilo, aliflanke ankaŭ unu el malplej sekuraj kaj rapidaj. Ankaŭ pro tiuj ĝiaj ecoj multaj homoj “migris” el ĝi kaj ekuzis aliajn retumilojn, ĉefe Firefox.

Mozilla Firefox

Kreanto: Mozilla Foundation
Retejo: www.mozilla.com/firefox

Tio estas senpaga retumilo, kiu estas ellaborata ekde la jaro 2004. La retumilo funkcias en ĉiuj operaciumaj sistemoj kaj estas tradukita al multegaj lingvoj, interalie ankaŭ al Esperanto! Dank' al ekzisto de amasego da aldone instaleblaj programetoj, tiu ĉi retumilo estas konata kiel la plej agordebla retumilo. Ĝi estas ankaŭ verŝajne la plej “Esperanta” retumilo kaj ne nur pro ekzisto de la traduko al Esperanto. Pere de aldone instaleblaj programoj vi povas aranĝi, ke dum tajpado de tekstoj en tiu ĉi retumilo, ĝi kontrolu ĝustecon de entajpataj Esperanto-vortoj. Ekzistas ankaŭ programetoj, pere de kiuj eblas pli facile meti supersignojn en la paĝaroj…. Ĉu verki pli…

Opera

Kreanto: Opera Software
Retejo: http://www.opera.com/browser/

Unue aperis en la jaro 1994. Longan tempon tiu ĉi retumilo estas pagenda, sed ekde la jaro 2005 preskaŭ ĉiuj versioj de tiu ĉi programo estas disvastigataj tute senpage. La retumilo funkcias en ĉiuj operaciumaj sistemoj kaj haveblas en multaj lingvoj. Ĝi same kiel la aliaj supre priskribitaj retumiloj subtenas instaladon de aldonaj programetoj, kiuj signife pligrandigas funkciaron de la programo. Ekzistas versioj de tiu ĉi retumilo por poŝtelefonoj, poŝkomputiloj ks.

Safari

Kreanto: Apple Inc.
Retejo: www.apple.com/safari/

Unue la programo estis ellaborita por la operaciumaj sistemoj de Makintoŝo: Mac OS X, sed nuntempe ekzistas versioj ankaŭ por Vindozaj komputiloj. La tuta aspekto kaj ĉiuj elementoj estas faritaj en la stilo de la operaciuma sistemo Mac OS X. La programo estas tute senpaga kaj ankaŭ subtenas instaladon de aldonaj programetoj.

Do, kiel videblas, la retumiloj estas diversaj, same kiel iliaj funkcioj. Ne estas celo de la artikolo igi legantojn uzi iun specifan retumilon — nur doni bazajn faktojn pri la plej konataj, por povi decidi, ĉu daŭre uzi sian malnovan (kaj eble ne sufiĉe sekuran, rapidan…), aŭ eble instali novan, kiu povas pliefikigi laboron kun interreto. La aŭtoroj de la artikolo mem uzas plejparte Firefox pro tio, ke ĝi tiom bone kongruas kun Esperanto, kaj Chrome pro ĝia rapideco kaj stabileco. Ajnokaze sendepende de tio, kiun retumilon vi plej ŝatas, ni rekomendas, ke vi ne forgesu ĝisdatigi vian retumilon al la plej lasta versio. Tiamaniere vi povos eviti amason de diversaj problemoj, interalie ankaŭ pri sekureco.

Jevgenij Gaus, Peter Baláž


Nia poezio

Poemoj de Gerrit Berveling

Pastoro de la eta eklezio remonstranta, instruisto pri la ŝrumpanta fako “klasikaj lingvoj”, mult-okupa literatoro en la malgranda kulturrondo Esperantuja, la nederlandano Gerrit Berveling figuras grande en nia beletro. Dek kvar jarojn redaktoro de Fonto, senlaca produktanto de laŭplane dekvoluma Latina Antologio, preleganto, provleganto, predikanto, prezidanto (de E-lingva Verkista Asocio), arbiter de eleganto — li estus vera Proteo, se li ne memorigus samtempe ankaŭ Merkurion kaj… precipe Erasmon, kies novtempa reenkarniĝo li probable estas.

Se mi diros ke egala voĉo aŭdiĝas ĉe Berveling prozisto, Berveling poeto, kaj Berveling beletristo ĝenerale — ĉu tio sonos simile al jenaj vortoj de Christian Declerck?

…lia liriko estas tiel tembunta, tiom stilvaria, diversĝenra kaj diversforma, Biblio-inspirita aŭ idee tendenca, tiel socikritika, movad- kaj kredo-pria, virindefenda, por-okaza aŭ interpersona, kelkfoje pure anekdota aŭ eĉ aforisma, ke la akcento nur escepte kuŝas ĉe literatura belo. Ĉefrolas pensoj. Kaj Berveling pensas memstare…
Jes, penspoeto, menspoeto, Mensch-poeto. Unika voĉo.
István Ertl

Gerrit Berveling (Fotis Ziko van Dijk)Apolono

Apolon' Muzogvida
Apolon' multfaceta
Apolon' senperea
Apolono eterna!

Kiu rabas el son' la muzikon?
Kiu faras el ruĝo aŭ verd',
ja el freŝa gam' de koloroj
belajn bildoteksaĵojn,
ikonojn, portretojn,
sendivenajn abstraktojn?
Kiu kreas la mondon re?

Apolon' Muzogvida
Apolon' multfaceta
Apolon' senperea
Apolono eterna!

Dafna kien forfadas re? L' arboj
kaŝas ŝian gracion for. Vido
turnu turnu retroen vin! Haltu!
Vin avidas ne mava Di'! Kara!
Dafna cerve galopas plu tra la
ja senlaŭra arbar'. Arbar' laŭra
post nelonge etendos sin, kie
seksperfort' Apolonon presk' — Tamen
restis pura la Dio: lin raŭka
Dafna, kri' senespera, lin savis
Zeŭso: Dafna forfadas re. L' arboj
nun de l' laŭra arbar' al Feb' restos
sanktaj: ĉirkaŭ la kap' girlando jen!

Apolon' Muzogvida
Apolon' multfaceta
Apolon' senperea
Apolono eterna!

Gigantserpento serpentumas
Timigas Delfe
Lin mortigas Apolon'
Pastrinon sidigas
Igas orakoli
Foje gargojle
Foje saĝaĵojn
Foje freneze
Foje stultaĵojn

Naskas idon
Por flegi malsanojn
Fine eĉ la sunon konkeras:
Apolon' ne sin limigas
Por Bakĥo ne cedas

Hera

Hera, bov-okula Diino stranga,
Nura ŝercfiguro kun kokra edzo,
Ĉu eĉ iu iam vin serioze
Prenis? Vi plej famas pro kontraŭulo
Tre impona: ja pro Heraklo kiu
Kreskis laŭstature pro via hato.
Ĉu kun via edzo la nupton ŝirmi?
Ĉu akuŝistino fariĝis vere
Vi, post kiam bebon Hefesto ĵeti
Vi kuraĝis el la Olimpo teren?

Ĉu kulti ĉu ne kulti

Tra la mondo la Di-dekduon daŭre
Ĝiaj neniigintoj plu kultivas.
Estis eĉ profesor' Germana foje,
Fama arkeologo, kiu Zeŭson
Ade alvokis beni la laboron.
Ĉe komplika fosado eĉ la Dian
Gvidon petis li: fari lin klarvida…
Mankis por taŭr-ofero nur financoj,
Ne la em'. Sed dimanĉe ĉi-nunulo
La kristanan preĝejon pie kultis.

Formis Eŭropon…

la instru' gimnazia mortigis
la diojn
ĉar por gimnazia edukateco
unuavice gravas la filologia detal'
laŭ tradici' renesanca,
ne la itala frua renesanco
sed precipe la pliposta
la ĝermana,
la holanda
la germana

nenio plu restis de la praa mistero
nur nova tekstkritika eldon'


Nia trezoro

Kredu min, sinjorino!

Verki humure ege malfacilas. Aŭtoro de komedioj, dissenditaj en la brita nacia radio BBC iam asertis, ke morti oble pli facilas ol humuri. Kiu scias? Tamen eble li pravis, ĉar malmultas tiuj, kiuj sukcese kontribuis al tiu ĉi plej malfacila ĝenro “humuro”.

Temas efektive pri elito, al kiu en Esperantujo apartenas i.a. Baghy, Beaucaire, Schwartz kaj sendube Cezaro Rossetti, kies sprite suka romano Kredu min, sinjorino! ankoraŭ popularas 60 jarojn post publikigo en 1950.

Menciu “Rossetti” kaj, malgraŭ la sukceso de Kredu min, sinjorino!, esperantisto pensos pri Reto Rossetti, ne pri la pli aĝa frato Cezaro. Evidente: Cezaro mortis 48-jara en 1950, kompletiginte nur unu romanon; Reto, kontraste, mortis en sia naŭa jardeko, aŭtorinte poemojn, eseojn, novelojn, tradukojn, kaj redaktinte prestiĝajn Esperanto-revuojn. Romanon, tamen, li ne verkis.

Estas interese konsideri, se la kreinto de Kredu min, sinjorino! ne estus mortinta relative junaĝa, ĉu li estus verkinta pliajn romanojn. Se tiel, eble nun oni elspirus unue la nomon de Cezaro, nur due tiun de Reto. Iasence Cezaro Rossetti, kies vivo tro frue estingiĝis, ne permesanta plenan artisman maturiĝon, literature ekvivalentas Schubert, ankaŭ superombratan de lia komponista “frato” Beethoven.

Aŭ eble ne. Kredu min, sinjorino! prezentas — kiel notas Reto en la enkonduko al la dua eldono de 1974 — aŭtobiografion. Tio signifas, ke Cezaro ĉerpis pli el la memoro, malpli el la imago. Nepre leviĝas la demando, ĉu fakte Cezaro posedis sufiĉan imagopovon por verki malpli faktan, pli fantazian verkon. Ne eblas kun certeco respondi.

Tamen helpas rimarko de Reto en la menciita enkonduko. Malgraŭ tio, ke Cezaro estis “verva, diboĉe amuza rakontisto, kiu sciis sorĉi siajn aŭskultantojn ĝis la kvara matene”, li tamen “abomenis la mekanikan taskon tion skribi ĝis la provoko transmeti ĝin en esperanton lin logis”. Tio sugestas, ke verkado ne aparte plaĉis; ke la lingvo Esperanto pli allogis ol rakontado, almenaŭ en skriba formo. Do eble, eĉ se Cezaro estus pli longe vivinta, Kredu min, sinjorino! restus unusola literatura monumento al talenta, sed ĉefe aŭtobiografia, unuromana aŭtoro.

Ĉiaokaze la verko eniris la korojn de legantoj, kaj ne nur en Esperantujo, ĉar ĝi estas tradukita en la hungaran kaj la japanan. Cetere en 1990 ĝi atingis sian trian eldonon (fenomeno malofta en Esperantujo). Kredu min, sinjorino! fariĝis do esperanta klasikaĵo, rekomendita kiel amuza, flua legaĵo por lernantoj.

Samtempe, malgraŭ aŭ eventuale pro sia klasika statuso, ĝi restas io malfacile precizigebla. Geoffrey Sutton, en sia Konciza enciklopedio pri la originala literaturo de Esperanto, nomas la verkon “speco de romano ĝis nun unika en Esperanto”. Unika, ĉar temas pri aŭtobiografio ne en la kutima senco: la aŭtoro ne informas ekzemple pri infanaj jaroj, gepatroj, lernejo, sed tuj ensaltas, plenkreskinte, la profesian vivon. Tiam li rakontas, romane; ne raportas, aŭtobiografie. Alivorte: aŭtobiografion li romanigis.

Helpas sendube la fikcia distanco inter verkanto kaj verkato. La romano estas skribita en la “mi”-formo, kvazaŭ parolus la aŭtobiografiisto mem. Tamen ne rolas Cezaro Rossetti, sed bazarulo Vik. La metion “bazarulo” karakterizas Vik jene: “Ordinare li estas kombino de ĉarlatano kaj trud-vendisto, kaj lin interesas nur la tuja vendado. Li uzas ĉiujn rimedojn, esceptinte pafilon, por devigi la interesaton aĉeti”.

Tiu ĉi priskribo prilumas du gravajn aspektojn de la romano kaj parte klarigas ties popularecon. Unue evidentas, ke malgraŭ la aĝo de la libro ĝi ankoraŭ aktualas — eble, en la nuna mono-mondo, eĉ pli, ol kiam ĝi aperis. Ĉirkaŭ vendado, surmerkatigo pivotas la intrigo; ĉirkaŭ la ruzoj aplikataj de komercistoj por vendi varojn kaj tiel malplenigi la monujojn de siaj viktimoj. Bazarulo restas bazarulo, ĉu kolportante sian fatrason, aŭ ĉu ofertante financajn t.n. servojn. Tiamaniere Kredu min, sinjorino! ne nur distras, sed ankaŭ informas, helpas kompreni la mondon. Prodesse et delectare: instrui kaj agrabli. Jen karakterizaĵo de granda, klasika artaĵo.

La dua aspekto de la romano rekonebla en la citaĵo rilatas al la humuro, kiu trafluas la verkon. Vik informas, ke bazarulo uzas ĉiujn rimedojn por enretigi sian kaptoton, “esceptinte pafilon”. Tuj evidentas la tono de la verko: neniel tro serioza, peza; kaj certe amuza, ridetiga. Ĉi tiun impreson firmigas sekva dialogo. Vik, diskutante kun amiko etimologion, informas, ke ŝajs signifas slange malbonega negoco:

“Ĉu ŝajs estas latina?” demandis Ernesto.

“Ne tute,” mi respondis, “ĝi estas ne latina sed pliĝuste … latrina kaj venas de la germana lingvo”.

Bela, amuza vortludo … kaj, se tia ne tuj sorĉas leganton, tiu apenaŭ indas nomi sin esperantisto. Tiel la aŭtoro dekomence vekas la intereson de sia publiko — kiel bazarulo.

Tiamaniere, dum Vik transformiĝas de senlaborulo al vendisto de senakva kuirilo, veturante tra la lando — Britujo — de foriro al foriro (kaj brile spegulante en Esperanto la lingvaĵon de britaj bazaruloj), la leganto lernas pri la vivo de komercisto tia. Ekzemple trejnado: kiam Vik esploras la eblon labori kiel brosvendisto, la kolegoj ekkantas, honore al la varo. Tiel, notas Vik, la franca “marseljezo” fariĝas parodie la “broseljezo”. Abundas scenoj tiaj.

Kaj, se tiom da riĉaĵoj ne sufiĉas, restas Esperanto. Vik, unue skeptika, kredinte la lingvon “morta”, ĝin eklernas. Li rapide komprenas, ke Esperanto estas “vere vivantaĵo, kaj vivantaĵon oni efektive povas studi ‘dum eterno' … ĝi neniam elĉerpiĝas”. Tamen enŝteliĝas satiro. “Nun mi klare vidas, — diras Vik, — ke Esperanto estas mirinda lingvo, per kiu samlandanoj ne povas kompreni unu la alian”.

Kredu min, sinjorino! estas unu el tiuj Esperanto-romanoj (la Schwartz-a Kiel akvo de l' rivero estas alia) el kiu eblus krei furor-filmon. Tamen, ĝis mi trovos tempon por verki filmlibron kaj bazarule ĝin oferti al riĉa reĝisoro, nur eblas legi la romanon. Kredu min, gesinjorinoj: vi ne bedaŭros.

Paul Gubbins


Malpli estintus pli

La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin / Red. Detlev Blanke, Ulrich Lins. — Rotterdam: UEA, 2010. — 901 p.

1. La ĝenro

Fest-libroj (D Festschrift, termino transprenita ankaŭ en aliajn lingvojn) havas firman tradicion en la ĝerman-lingva sfero akademia. Ilia celo estas omaĝi konatan scienciston, kutime okaze de “(duon)ronda” (60, 65, 70, 75, 80) aniverso. Disĉiploj, amikoj kaj kolegoj kontribuas artikolojn el la fako de la omaĝato. La fest-libroj laŭas striktan skemon: uverturas foto kun subskribo de la jubileulo, sekvas enkonduka eseo (ofte biografia) kaj bibliografio de la publikigaĵoj[1] (ĝi povas laŭokaze situi libro-fine), Tabula Gratulatoria (listo de gratulantoj, kutime pli ampleksa ol la listo de kontribuantoj) kaj la kontribuoj mem (kun aŭ sen subdividoj).

Oni kritikas ĉe fest-libroj mankon de selektivo kaj fortan heterogenon, ankaŭ “recikladon” de artikoloj — riproĉoj validaj ankaŭ por la recenzata volumo.

2. Kritiko

Malgraŭ sia firma establiĝo, fest-libroj ne imunas kontraŭ kritiko. La art-historiisto Henry Keazor (Saarbrücken) citas[2] recenzinton kiu formulis mordan verdikton, nome ke fest-libroj estas obscenaj aranĝoj: oni deklaras iun festo-porko por poste rosti lin surspise[3]… Pro tempo-lima premo, fest-libroj ofte degeneras al ĝena ritualo[4]. Pro manko de tempo kaj trankvilo multaj fest-libroj pleniĝas per materialo ĉerpita el sliparoj kaj tir-kestoj, cirkonstanco responsa pri la hazardeco de la temoj. Pro tio la teksto-speco “fest-libra kontribuo” malkvalifikiĝas kiel sinonimo de scienca bagateleco.

Ni devas ekzameni, ĉu en la kazo de la tonkinalo ĉi riproĉoj konfirmiĝas.

3. Fest-libroj en Esperantujo

La manko de klerigaj institucioj en la Esperanto-movado kaŭzis i.a. eĉ tion, ke la scienca ĝenro “fest-libro” malfrue establiĝis.

En 1985 mi lanĉis kaj la nocion kaj la ĝenron mem per Li kaj Ni (por la 80-jariĝo de G. Waringhien). La ekzemplo imitiĝis:

1998. Menade bal püki bal (Reinhard Haupenthal, 50-jariĝo)
1999. Lingva arto (William Auld, Marjorie Boulton, 75-jariĝo)
2000. De A al B (André Albault, 75-jariĝo)
2001. Studoj pri interlingvistiko (Detlev Blanke, 60-jariĝo)
2003. Klaro kaj Elasto (Fernando de Diego, 80-jariĝo)
2004. Esperante kaj Ekumene (Adolf Burkhardt, 75-jariĝo)
Ekster la strikta kadro movada festlibrojn oni dediĉis al konataj esperantologoj/interlingvistoj, i.a. Otto Back, Hermann Ölberg, Fabrizio Pennachietti, sed nur kun “hazardaj” plan-lingvistikaj kontribuoj.[5] La fest-libro Humphrey Tonkin estas retrofalo en la movadajn dimensiojn. Kvankam Tonkin celebriĝas kiel “elstara literatursciencisto” (kun honora doktoreco de Hartford), la nuna fest-libro ne elkreskis sur la fertila grundo de universitata produktivo, sed en areno kie Tonkin rolas divers-funkcie de jam duona jar-cento: la Esperanto-movado, precipe la asocia vivo de TEJO kaj UEA kaj la universalaj kongresoj de ĉi lasta. En ĉi sfero Tonkin estis kaj plu estas speco de faktoto kaj evidente bezonas la banon en la verdaj amasoj…

4. La kontribuintoj

La fakto, ke la redaktoroj, D. Blanke kaj U. Lins, kuntamburis centon da personoj por iel-tiel kontribui, pruvas ĉi konatecon kaj popularon de Tonkin, sed entenas riskon kondensitan en la fama formulo de Grosjean-Maupin: ju pli multaj, des pli stultaj. Tiel trudiĝas la impreso, ke malpli estintus pli. Sendube tio validas por la tuta bloko X (Anekdotoj kaj rememoroj) kiu impresas kiel ia suplemento de Adoru. Sed en sia emo al dikotomio la editoroj volis “ĵeti iom da lumo sur la homon”. Se temus pri hagiografio… Ne eblas listigi ĉiujn aŭtorojn nek ties geografian distribuitecon, sed eble interesos la aĝo-strukturo kiu oscilas inter 1923 (Li Shijun) kaj 1979 (Baláž) jene:[6]
1920-29:      5
1930-39:    27
1940-49:    35
1950-59:    20
1960-69:    10
1970-79:      6

5. La enhavo

La strikta-sencaj kontribuoj dividiĝas en naŭ blokojn: lingvo-politiko kaj lingvo-planado (2), interlingvistiko (3), anekdotoj kaj rememoroj (10). La cetero apartenas al esperantologio, kvankam la redaktoroj apartigas la sekciojn 5 (historio), 6 (movado kaj komunumo), 7 (apliko kaj disvastigo), 8 (literaturo) kaj 9 (strategio), en efektiveco nur disciplinoj de la esperantologio. La ordo ene de ĉi blokoj ne evidentas: supozatan laŭaŭtoran alfabetecon oni ne trovas.

Se ni plu difinas interlingvistikon kiel sciencon de la plan-lingvoj, la artikolo de Vergara falas el ĉi kadro. D. Blanke (la kioman fojon?) prezentas sian dorlot-infanon GIL konfirmante la impreson, ke li parolas pro domo. Cetere, la enir-kriterio de GIL ne estas la faka kvalifiko de kandidato, sed ĉu li plaĉas al Blanke. Neniel kompreneblas, ke la kontribuo de W. Blanke jam antaŭe aperis en alia fest-libro (por H. Salvesky, 2004) kaj en ŝia volumo Esperanto — Terminologie… (2008). Ankaŭ la artikoloj de C. Gacond (pri CDELI) kaj C. Kiselman (pri hilelismo) jam aperis pli frue kaj ali-loke. Povas esti, ke Tonkin ŝatas revarmigitan gulaŝon, sed kial ŝtopi remaĉaĵon ĉi-libren? La s.m. riproĉo pri renversitaj sliparoj kaj tir-kestoj trudiĝas ĉe la bibliografieskaj listoj de Wandel, Chrdle, Barandovská-Frank (p. 221-222 kun kameleonaj Internet-referencoj).

Persone mi legis kun plezuro kaj profito la artikolojn de Chengtai (pri Elpin), Huĝimoto (pri Takasugi Itirô), Lins (pri komunistaj esperantistoj), Minnaja (pri lingvo-kontrolaj institucioj) kaj Ragnarsson (pri la Shakespeare-tradukoj de Tonkin).

Ftize feblas multaj artikoloj, por ekzemplo tiu de W. Bormann kiu milda-voĉe draŝetas la Civiton sen trafi la kernon de la absurdo. Ĉi taskon neniu kontribuinto kapablis (kuraĝis?) alfronti. La sola kiu povus, fuĝis: Carlevaro. La artikolon de Bormann-filo oni prefere metintus en man-libron por propagandistoj.

Ne eblas ĉi-kadre sublupeigi centon da artikoloj. En sia strebo al vastega aŭtor-gamo la editoroj subfalis la eraron konfuzi kvanton kun kvalito. Lins mem (en iom sinincensa artikolo en Esper- anto 2010: 2, p. 28) konfesas: “Ni lasis al ili mem kion verki”. La rezulto estas tre sentebla malekvilibro kaj nivel-diferenco. Drasta selekto kaj forrifuzo de straso kaj fatraso aldonintus al la valoro de la verko. Kombini makdonaldismon kun alta gastronomio estas sia-speca kvadratigo de la cirklo…

6. La intervjuo de Fettes

Kerna kaj ŝlosila mozaikero montriĝas la enkonduka “biografia konversacio” (p. 20-43). Ĉi intervjuego de M. Fettes rivelas multon, ne nur pri la rilato Lapenna-Tonkin (kaj inverse). Ia-sence Tonkin estas klonaĵo de Lapenna: ambaŭ estas uretraj tipoj (se uzi la terminon de Carlevaro) kaj nepraj narcisoj: manko de populareco estus mortiga por ambaŭ. UEA estis/as por ili areno kun publiko (ofte mediokra) tut-monda. Tie ili matadoris kaj nul taŭro potencis sufiĉe por mortigi la matadoron. Kiam Lapenna tamen instinkte rimarkis la alvenon de tia taŭro, li eliris kaj neniam plu revenis: la arenon li foroferis al la pulĉinela teatro de NEM. 22 jarojn post sia forpaso li tamen sepultiĝis en flanka navo de UEA…

Detaleto en ĉi intervjuo rivelas la enverguron de la literatura flug-kapablo de Tonkin. Demandite kiun verkon de la lastaj 40-50 jaroj li taksas plej elstara, la ŝekspirologo ne hezitis stultigi sin mem per jena diro: “Mi hontas diri tion, sed La Litomiŝla tombejo estas verŝajne inter la plej supraj. Mi hontas diri tion, ĉar subteni Píč estas katastrofa pozicio”. Tiel oni kreas sian Salman Rushdie… Ali-flanke la lingva preciozulo Dasgupta finas sian antaŭparolon jene: “Li estas sufiĉe renesanca, ke mi permesas al mi uzi avangarde litomiŝlan sufikson kaj deziri … feliĉan sepdekjaralon, Humphrey!” (p. 13) Kia katastrofa pozicio!

Nu, pri la povra bengalo Tonkin bon-volas diri jenon: “Sed ni bezonas [literatur-]teoriiston, kiun oni ankaŭ povas kompreni […] eble la plej bona maniero havigi al ni tiun teorion estas dresi Probal. Aŭ interpreti lin!” (p. 37) La mulo… lamulo…

7. Resumo

Persone mi ĝojas, ke mia fest-libra iniciato ne perdiĝis ensable. Certe Tonkin ne restos la lasta en la vico.

La arto labori kune (titolo kiu karakterizas pli la stilon de Tonkin ol la esencon de lia verkado) estas krono kunplektita ne nur de fakuloj kaj specialistoj, sed ankaŭ de huraistoj kaj jodluloj. Tiele al la folioj laŭraj almiksiĝis velkaj kaj maldaŭraj. Se tion oni ignoras, restas bela kvanto da atentindaj kaj legindaj artikoloj kiuj gardos aktualon kaj malbanalon. Ili konsistigas la veran valoron sub la stuko. Al ĉi valoro interna aldoniĝas tiu de la fizika libro kiun makulas preskaŭ nul lingva miso nek komposta fuŝo. En neniu ŝranko ĝi manku.

Reinhard Haupenthal

Notoj

1. Pro tio fest-librojn oni konsideras grava fonto por la scienco-historio.

2. Kp. www.sehepunkte.de/2002/10/3517.html en recenzo pri Ars et Scriptura (Festschrift für Rudolf Preimesberger. Berlin: Mann 2001. 272 p.)

3. spiso: bastono [metala] pinta ĉe unu fino sur kiun oni pikas viandon por rostado kaj turnado [super fajro]; rosto-spiso. Rosti bovon sur spiso. (A spit; D Spieß; F broche; I spiedo; P espeto, Io spiso.)

4. ritualo: ripetata, ĉiam sama, regula procedado laŭ fiksita ordo. (La difinoj de rito en PIV kaj NPIV estas nek kongruaj nek sufiĉaj.)

5. Iom escepta estas la kvar-voluma fest-libraro por Juan Régulo realigita de la universitato de La Laguna: unu volumo estas dediĉita al “esperantismo”.

6. Brent, Charters kaj Pietrzak (*1944) prisilentas sian aĝon, ĉe Ragnarsson (*1930) forfalis person-indikoj (p. 727).


Bukedo da ĉineskoj

Guozhu. Poemoj. Volumo de ĉineskoj: [Elektronika libro]. — Ĉinio: [La aŭtoro], 2010. — 133 p., il.

En la reto aperis nova eLibro Poemoj de Guozhu — Volumo de ĉineskoj. Oni povas legi aŭ elŝuti ĝin ĉe http://www.elerno.cn/elibro/gzĉineske.pdf.

En la volumo estas kolektitaj 180 ĉineskoj — t.e. mallongaj poemetoj ĉinstilaj — en 84 skemoj. Kiujn vers/ rim-skemojn konas ordinara poeto aŭ poezi-ŝatanto? Eĉ la plej erudicia apenaŭ nomos pli ol dekon. Soneto, trioleto, rondelo, balado, limeriko, robajo, hajko, tankao… ĉu io plu? Kaj nun imagu, ke en ĉina poezio ekzistas minimume 84 (onidire, kelkcent) diversaj skemoj! Por leganto tio estas malkovro de tute nova nekonata mondo. Do la poemkolekto rekomendindas jam pro tio.

La poemetoj estis verkitaj de Guozhu ekde 1973 ĝis 2009. Ne nur skemoj, ankaŭ la temoj treege varias. De funebra tago pro tertremo ĝis impresoj pri furora filmo; de admiro pro starto de ĉina kosmoŝipo ĝis mond-rekordo pri amasa fikado. Salutoj kaj gratuloj al amikoj vivantaj, rememoroj pri amikoj forpasintaj — eminentaj kaj nekonataj. Eĉ ĉineskaj resumoj de konataj klasikaj poemoj. Kompreneble, multas ankaŭ priskriboj de bela naturo kaj certe ĉeestas — ja la kolekto estas en Esperanto! — omaĝoj al diversaj movadaj eventoj (iomete pli multaj ol konvenus) kaj ĵuro pri fideleco al memoro de nia Majstro.

La kolekto estas ilustrita per 58 bildoj, inter kiuj estas kaj antikvaj pentraĵoj, kaj modernaj fotoj.

Erarojn mi ne rimarkis — eble pro entuziasma legado. El mankoj mencieblas nur ne ĉiam bona enpaĝigo, dezirindus havi ĉiun miniaturon sur aparta paĝo, sen rompoj.

Bonŝance, en nia epoko “virtualaj” libroj senprobleme atingeblas por literaturŝatantoj. Do — agrablan legadon!

Valentin Melnikov


Afrika Kompilo aperis!

Jam en 1996 Vinilkosmo kunlaboris kun afrikaj artistoj ekzilitaj en Germanio (Denizo Rock Tamba) kaj en Francio (Zhou-Mack). En la dua volumo de Vinilkosmo-Kompil' enestis La hommaŝino de la grupo Afrika Espero de Dennis Rock-Tamba kaj Louison Yambuka, kaj Pro viaj faroj de FreeMagni-Zhou la muzika bando de Zhou-Mack.

En 2007 Vinilkosmo lanĉis la projekton Afrika Kompilo kaj ricevis plurajn reagojn, sed nur malmultaj povis alporti efektive eldoneblajn kontribuojn. La projekto haltis pro manko de rimedoj, malbonkvalita muzikmaterialo, kaj ankaŭ ĉar ĝi startis dum la disko-krizo.

Sed finfine ĝi efektiviĝis danke al Konga Espero, kunlaboro inter Mayoma kaj JoMo, kaj kantoj de Dido Fundu el Vigla Muziko.

En la kompilo estas: Kiu lingvo? (8 titoloj) de Konga Espero, Mayoma kun JoMo Afrikumas (7 titoloj), kaj 3 titoloj de Vigla Muziko. Ili estis miksitaj, mastrigitaj kaj kompilitaj en la Studio de la Trappe/Vinilkosmo sur la disko sub la titolo Afrika Kompilo, kaj eldonita de Vinilkosmo.

Tiu ĉi projekto efektiviĝis danke al internacia solidareco kaj kunlaboro inter artistoj, teknikistoj, grafistoj, produktistoj, kaj subtenaj amikoj el Kongo (Kinŝaso kaj ĉirkaŭaj urboj), Germanio, Hispanio kaj Francio (Donneville, Tournefeuille, Tuluzo, Parizo).

Pri la artistoj pli detale:

KONGA ESPERO

En la komenco de la 1990aj jaroj pluraj Esperanto-artistoj fuĝis el D.R. Kongo al Eŭropo pro la milito. Dennis Rock Tamba kaj Louison Yambuka en Germanio starigis bandon Afrika Espero kiu registris kelkajn kantojn kaj koncertis en KEF 1995 en Kopenhago.

Poste Dennis Rock Tamba preparis kasedan sol-albumon kvintitolan Afrika Nokto. En 2004 La Rolls nova bando, kiun Dennis Rock Tamba kreis en Germanio, eldonis KD-albumon Sunradio. En majo 2005 Denis Rock Tamba estis forpelita de Germanio kun aliaj konganoj post dek ses jaroj de ekzilo, lasinte tie sian filon kaj organizitan vivon.

Post la reveno al Kinŝaso Denis Rock Tamba reaktiviĝis muzike en Kongo kaj renkontis aliajn artistojn. Unue li provis eldoni muzikvideon Libera, sed la projekto ne finpretiĝis…

Dum la pasintjara seminario de ILEI en Kinŝaso renkontiĝis Viktor Lufimpu, Junior Ngangu, kaj Denis Rock Tamba, loĝantaj en diversaj lokoj de Kongo, renkontiĝis kaj kreis muzikgrupon Konga Espero kun aliaj muzikistoj. Malgraŭ la rimedaj malfacilaĵoj ili sukcesis registri en Kinŝaso oktitolan albumeton Kiu lingvo? kaj konsentis eldoni ĝin kadre de Afrika Kompilo.

La muzikstilo de Konga Espero vojaĝas de regeo kaj zuko tra latina ĝis funk-roko, kun engaĝitaj, pacaj, kaj amtekstoj.

VIGLA MUZIKO

Dido Fundu komencis muziki kaj kanti en la lingvo lingala en 1985 en Mbanza-Ngungu (Malsupra Kongo), kiam li ankoraŭ estis en lernejo. Li faris sian unuan koncerton en la Universitato ISP de Mbanza-Ngungu. Lerninte Esperanton, Dido Fundu ekkantis en la internacia lingvo en 1993 kaj nomis sian grupon Vigla Muziko.

Nuntempe la muzikgrupo lokiĝas en Kinŝaso. Estis pluraj provoj inviti Viglan Muzikon al Eŭropo okaze de KEF kaj FESTO, sed ĉiufoje estis malsukceso pro vizoproblemoj. En 2009 Vigla Muziko sukcesis veni al Ruslando kaj tie koncerti. Aliaj projektoj estas en atendo… Inter ili, preparo de plena albumo.

Vigla Muziko registris en Kinŝaso kelkajn titolojn el kiuj tri troviĝas en tiu ĉi Afrika Kompilo.

MAYOMA

Théophile Mayoma Diankembo naskiĝis la 28an de julio 1960 en Kinŝaso. Mayoma esperantiĝis en 1983. Li ekkantis kaj komencis verki Esperanto-kantojn en 1985. Li neniam kantis en muzika grupo, sed ĉiam kantas sola kaj mem verkas kaj komponas siajn kantojn, sen ludi instrumenton.

Mayoma serĉis artistojn kiuj pretus muzikaranĝi kaj kanti siajn kantojn en la internacia lingvo. Li sendis la tekstojn de siaj kantoj al homoj, Esperanto-grupoj, kaj asocioj por trovi kantiston, sed tio ne sukcesis. Poste li provis registri siajn kantojn surkasede kaj sendis ilin same kiel la tekstojn. En 1987 la usona komponisto David Gaines respondis kaj surbendigis du kantojn kaj sendis ilin al Mayoma surkasede.

Post 1992 Mayoma perdis la kontakton kun David Gaines kaj malsukcese serĉis aliajn artistojn kaj produktistojn. Finfine, en 2006 la tuluzano JoMo (Jean-Marc Leclecq) afable konsentis, kaj komence de 2007 JoMo ekregistris liajn kantojn por la Afrika Kompilo de Vinilkosmo.

Speciale por tiu ĉi kompilo JoMo komponis la trilingvan kanton Afriko ne ‘stas vendenda (Esperante), Africa n'es pas per vénder (okcitane), Afrika ezali ya koteka te (lingale).

Afrukumis por vi Flo!


Spegulo, printempo 2010

La kovropaĝon de la printempa Spegulo ornamas desegnaĵo de la pola artisto-esperantisto Andrzej Kołpanowicz.

La redakcia artikolo Esperanto inter brikaj kaj kanajlaj ŝtatoj etendas sian analizemon al la tiel nomataj BRIC-ŝtatoj (Brazilo, Ruslando, Barato kaj Ĉinio) kaj tiuj de la Ŝanĥaja Koopera Organizaĵo. Temas pri la skeptiko kaj timemo de la Okcidento, pri la sekvoj de la financa krizo, homaj rajtoj kaj la klopodoj de UEA promocii Esperanton en ĉi tiuj landoj. Fine, la redakcio sugestas al UEA “reveni al la racio kaj mediti pri tio, kiuj landoj vere povus esti perspektivaj kiel favorantoj de Esperanto”.

En la nova jarkolekto estas proponata serio da artikoloj pri la situacio en Kubo kaj en aliaj latin-amerikaj landoj kun la celo aktivigi diskuton. Dume mankas al Spegulo reeĥo de legantoj.

La unua artikolserio estas Solidaraj kun Kubo. Ĝin malfermas artikolo de la iama gvidanto de la pola Solidarność kaj la eksa pollanda prezidento Lech Wałęsa, en kiu li asertas, interalie, ke “se mi estus vivanta en Kubo, jam delonge estus okazinta revolucio”. Pri Mitoj kaj vero pri Kubo de Castro parolas monda aŭtoritato pri Kubo kaj Latin-Ameriko, Jaime Suchlicki, kuba judo, kiu nelonge studis juron en la Havana universitato kaj migris al Usono kun la familio. En Usono li finis studojn pri historio kaj faris brilan karieron. Sekvas La pli kaj pli komplika situacio en Latin-Ameriko de Miriam Leiva kaj Kie estas la socialismo? de Oscar Manuel Espinosa Chepe, geedzoj, sendependaj ĵurnalistoj el Kubo.

Andreas Künzli en Kun firmaj ideoj kaj ardaj diskutoj antaŭen skizas la historion de UEA per la enhavo de ĝia revuo Esperanto.

Per fragmento el Hunda haŭto la legantoj konatiĝas kun la albana verkisto Fatos Kongoli, en kies romano disvolviĝas la vivo de averaĝa intelektulo, “granda fuŝulo”. La rubriko Novaj libroj detale prezentas la novan volumon de Interlinguistica Tartuensis. Gerrit Berveling enkondukas en la mondon de ĉineskoj, recenzante kelkajn poezi-librojn el Ĉinio. Kelkaj poemoj de Anna Aĥmatova tradukitaj de Kris Long aperas kelkloke en la kajero.

Legis por vi Halina Gorecka


Pri kio temas?

Provu diveni, kio ĝi estas:

Karolo Piĉ havis mallongan. Casanova havis sufiĉe longan. Rasputin havis samlongan kiel Casanova.

Eli Urbanová ricevis ĝin de sia edzo. Sed Giorgio Silfer ne sukcesis doni tion al Perla Martinelli.

Viroj normale havas unu por la tuta vivo. Virinoj povas tion ŝanĝi laŭplaĉe.

Ĉinoj ĝenerale havas malpli longajn, ol eŭropanoj.

La Papo havas ĝin, sed ne uzas.

Ĝi estas … familinomo! Sed ne tio, pri kio vi eble pensis…

Valentin Melnikov


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2010, №4 (186)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2010:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2010.