Nova UEA-estrarano estos nur Stefano Keller. Pro sia nekonateco la svisa hungaro ne vekas apartajn sentojn. Ni lasu lin surprizi pozitive, sed cetere ni povas nur ĝemi de elreviĝo kaj miri, ke inter 6000 membroj de UEA oni ne trovis pli da freŝaj vizaĝoj. La silento, kiu ekregis en la komitata retlisto pri la propono, estas komprenebla, kvankam ekster la supera organo iuj akre kritikis ĝiajn membrojn pri tiu senvorteco. Decis tamen honteme silenti, ĉar la komisiono kuiris sian proponon el la ingrediencoj, kiujn donis al ĝi la komitato. Nur la komitatanoj rajtas proponi estraranojn. Certe ankaŭ la komisiono devus serĉi kandidatojn, sed la komitatanoj malhavas moralan rajton akuzi ĝin pri pasiveco, se ili dividas saman kulpon. Pinton de hipokriteco atingis Edvige Ackermann, kiu skoldis la komisionon pri diktado, ĉar ĝi ne proponis alternativajn kandidatojn, precipe por la prezidanteco. La laŭta damo antaŭe membris en du elektokomisionoj kaj povis atendi la saman respondon al siaj krioj, kiun ŝi mem siatempe donis: malgraŭ persistaj penoj la komisiono ne trovis pli da kandidatoj.
La malkontentuloj ĉesu plendi kaj venontfoje aktiviĝu sufiĉe frue por proponi kandidatojn, kiujn ili ŝatas. Reĝimoj ne iniciatas revolucion. La sukceso de la estraranoj en la elekto de komitatanoj B tamen igas pensi, ke la malkontento ne havas vastan bazon. Mirindas cetere, ke ne multaj atentis la malvenkon de eŭropanoj en la balotado: Barbara Pietrzak sola sukcesis apud kvin alimondanoj. Finfine nur eŭropanoj grumblas pri aferoj en UEA, sed la estonto eble apartenas al aliaj. Alimondanoj povas havi aliajn pensojn kaj pacience atendi, ĝis la asocio falos en iliajn manojn. Nu, de la dua teamo de Dasgupta ni apenaŭ povas esperi pli ol donis la unua, sed ni ekatendu la jaron 2013. La CO almenaŭ zorgos pri la domo, dum io interesa eble koviĝos sub la surfaco.
2. Krom SES 2010 ĉi-somere mi verŝajne ripozos ekster Esperanto-aranĝoj kaj laboros pri diversaj novaj projektoj de E@I. Krome ni pretigas por novembro aranĝon KAEST (www.ikso.net/kaest). Post la somero, komence de septembro mi estros la inform-budon de EEU en la Ekonomia Forumo en Krynica. Kaj partopreno en Arkones dependos de plej diversaj aferoj.
3. Laŭ mi UKoj devus pli malfermiĝi – kaj al pli vasta Esperanto-publiko
(ĉefe per malplikostigo, por ke aranĝoj vere estu plurmilaj, eĉ se ne
nepre en luksaj ejoj), kaj al ekstera publiko (“malferma tago” dum
ili). El tiu vidpunkto Bjalistoko estis bonega ekzemplo, indus sekvi tian
organizadon. Oni ne bezonas luksegajn hotelojn, multe pli ĝojus “ordinaraj”
esperantistoj pri akceptebla prezo, kiu ebligus renkontiĝon de 4–5 mil
esperantistoj. Tiel paradokse eblus eĉ gajni finance; se venos pli da
homoj, kiuj pagas malpli, rezulto povas esti finance pozitiva.
2. Mi evidente partoprenos la Universalan Kongreson en Kubo. Mi bezonas respondi la demandon kial ne rilate al la UK, sed rilate la nepartoprenon en aliaj aranĝoj: temas pri la devo ĉi-jare verki plurajn ampleksajn tekstojn en kaj pri Esperanto.
3. La Universalaj Kongresoj aktuale plenumas tradiciajn bezonojn. Iuj
partoprenantoj havas pri tiuj kongresoj suplementajn aŭ alternativajn
atendojn – laŭ ili pli konformajn al la nun sentataj bezonoj. La atendoj
estas sufiĉe diversspecaj, kaj ne povas ĉiuj esti samtempe plenumataj.
Sed mi bonvenigas la debaton, kiu furoras.
2. En Japanio okazas ĉiun jaron Japana Esperanto-Kongreso kaj kelkaj regionaj kongresoj. Jam en majo kaj junio okazis kvar regionaj kongresoj. Mi estis respondeculo pri Kantoo-Kongreso, kies teritorio estas Tokio kaj la ĉirkaŭaj ses gubernioj. En la venonta semajno mi partoprenos en la 6a Azia Kongreso en Mongolio kaj poste en la UK en Kubo. Fine de aŭgusto mi partoprenos en Nordorienta-Ĉina Kongreso en la urbo Dandong.
Kiam mi komencis lerni Esperanton diligente kaj serioze, mi promesis al mi kvar aferojn, kaj unu el ili estas partopreni laŭeble ofte en Esperanto-aranĝoj. Mi estas maljuna kaj ne povas agadi multe, sed eĉ tia jam velkanta arbo povas gajigi la kongresan arbaron per la partopreno. Por ebligi multajn partoprenojn, mi ŝparas monon kaj tenas min sana. Renkonti amikojn en tiuj kongresoj donas al mi pli da energio.
3. Ĝenerale mi estas kontenta pri la UKoj, sed por adapti nin pli bone
al la situacio, ni bezonas pli da diskutoj pri la enhavo de UKoj. En la
lastajara kongreso partoprenis ege malpli da homoj ol mi antaŭvidis. Kial
tiom malmulte en la jubilea kongreso? Povas esti, ke io okazas en la Esperanto-mondo.
Ni devus analizi la situacion pli detale.
Mi opinias, ke la nuna Esperanto-movado estas pli kaj pli vigla. Plimultiĝo
de junaj esperantistoj kaj disvolvo de UK estas la du bonaj atestoj.
2. La UKon, evidente kaj neeviteble, estante estrarano de UEA. Kaj ankaŭ la postkongreson en Kubo por pli bone konatiĝi kun la kongresa lando. BET-46: mi ŝatas la regionon, la etoson, kaj mi esperas partopreni la kunvenon de TEĴA. Kaj ankaŭ aranĝojn en Kvinpetalo, i.a. la koncerton de Kajto.
3. Facila demando, malfacila respondo! Universalaj Kongresoj estas sukcesaj
aranĝoj en sia nuna formo, kaj mi ŝatas ilin (se mi ne ŝatus, mi ne
partoprenus jam 44 UKojn). Sed mi ankaŭ konscias, ke iaj ŝanĝoj necesas.
Ĉu ŝanĝi la strukturon, ĉu organizi ĝin alimaniere, ĉu pli malfermi
ĝin, ĉu okazigi ĝin malpli ofte (favore al pli da kontinentaj kunsidoj),
ĉu eblas trovi novan manieron ĝin financi? Mi klopodas imagi, kiel ni
faris en iuj laborgrupoj, kiel povus disvolviĝi estontaj ĉefrenkontiĝoj
de la Esperanto-movado, sed pri tio vi devus fari alian intervjuon.
2. Mi jam partoprenis la SAT-Amikaran kongreson en Hillion, kiu estis mirinde bone organizita. La Beneluksan Kongreson, al kiu mi povis modeste kunlabori, kaj pri kio mi poste aŭdis multajn favorajn kritikojn. Dum la Skotlanda Esperanto-Kongreso, mi estis la gastpreleganto, kaj mi spertis plej amikan etoson en regiono kiu estas mirinde bela. Perfekta ekvilibro inter turismaĵoj kaj debatoj. Restas al mi ĉi-jare nur la SAT-kongreso en Braŝovo, kie krom la jarkunsido de SAT, la partoprenantoj povas gustumi riĉan turisman aranĝon.
3. Ĝis nun mi partoprenis nur unu UKon en Roterdamo. Ne estante membro
de UEA, mi preferas ne kritiki la kongreson. Tamen mi esperas ke estonte
mi aŭdos pli da Esperanto kaj malpli da krokodilado… Plej verŝajne
UK instigas la partoprenantojn al pli profunda lernado de la lingvo universala,
precipe parole.
2. Mi planis iri al Kaiserlautern pro Heroldo de Esperanto, sed ne havis tempon.
3. La sorto de UKoj estas pli kaj pli intime kaj ekskluzive ligita al
la sorto de UEA. Tio ne estas bona por UKoj, evidente. Sed ankaŭ ne por
UEA, ĉar UKoj efikas al la membraro pli malfidelige ol fidelige.
2. Mi kaj miaj geamikoj, samideanoj, samklubanoj kaj simpatiantoj entreprenos Eŭropan vojaĝon kun partopreno de la Itala nacia kongreso unue, por viziti novajn allogajn lokojn, ekzemple, la sudan Francion, Andoron, Hispanion; due, por sperti la organizadon de nacia kongreso en Italio.
3. UKoj estas bonaj, sed tute oni ne atentas novajn esperantistojn,
kiuj, bedaŭrinde, post UK-partopreno malaperas.
2. Ĉar mi vivas for de Eŭropo, la “koro” de Esperantujo, mi “kontentiĝos” per la du eventoj okazontaj en Kubo: la UK kaj ILEI-konferenco. Mi ege ŝatus partopreni ankaŭ la prestiĝan kulturan kunvenon ARKONES en Pollando, sed bedaŭrinde tio ne okazos…
3. Mi persone tre multe ĝuas la UKojn kaj ĉiam revenas hejmen kun
“reŝargitaj baterioj”. Sed mi samtempe konfesas, ke mi ne vidas grandan
progreson atendatan de la plej granda Esperanto-evento: ne okazis en la
UKoj de la 21a jarcento iu granda revolucio. Krom kelkaj bonaj ŝanĝetoj
en la enhavo, la skeleto restis sama kaj la ĉielon UEA intertempe ne sukcesis
faligi, eĉ ne ete, malgraŭ ke la mondo multe ŝanĝiĝis.
La malfacilaĵoj, kiujn multaj homoj spertas, pri ĉeesto de kongresoj (precipe pro kostoj kaj distancoj) diktas, ke ni ŝanĝu nian metodon administri UEA kaj enkonduku pli aktivan utiligon de la reto. Iuj homoj rezistas tion, preferante la privilegian kaj esence eŭropocentran sistemon, kiun ni nun uzas. Tiuj samaj homoj foje plendas, ke la vojaĝkostoj de ekstereŭropaj estraranoj estas tro grandaj por nia asocio – tiel plifortigante la eŭropocentran influon. Mi esperas, ke tio ŝanĝiĝos. Por ke asocio estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia!
Mi ankaŭ serĉas vojon por ĉeesti la italan kongreson, pro lanĉo
de la itala traduko de mia redakto de Modernaj Robinzonoj, la unua
esperantlingva libro de Tivadar Soros.
2. La UKon, i.a. pro mia respondeco kiel estrarano en la periodo 2007–2010, kaj tial ke mi prelegos IKU-e.
3. La UK restas nemalhavebla pinta evento de Esperantujo. Mi tamen diru
ke estus bone zorge pripensi kaj decide enkonduki gravajn reformojn, por
ke ĝi skue liberigu sin de la rutinaj ŝablonaĵoj kaj fariĝu vere aktiva
laborforumo de la Esperanto-movado. Ĝi estas vere impresa renkontiĝo
de “homoj kun homoj”, sed aparte de homoj… kiuj povas pagi la kotizon,
flugadon, loĝadon, ktp. Belus ke la fizika renkontiĝo invitus homojn
el plej diversaj lokoj al neĉeesta partopreno, per utiligo de Skajpo,
ktp. Estus bone establi Lingvan Festivalon kiel konstantan programeron
de nia migranta UK, al kiu la kongresanoj mem kontribuus. Tiel ĝi allogus
la lokajn lingvemulojn, kaj konkrete pruvus ke ni sincere celebras la lingvan
diversecon.
Mi ne povas bone juĝi pri la aktualaj UKoj, ĉar mi ne plu partoprenis
ekde 2001. Mi sentis mankon de zorga kaj vasta traktado de Esperanto-temoj.
Krome, UKoj estas jam tre grandaj. Do laŭ mi venis la tempo establi plian
internacian kongreson, kiu vere estos kongreso pri Esperanto, ĝia komunumo
kaj disvastigo – kun kultura kaj turisma programo, kompreneble.
Sube estas la teksto, ricevita en Varsovio la 20an de majo.
Eduardo Kozyra
Al Estimata Sinjoro
Bronisław Komorowski
Prezidanto de la Pollanda Sejmo
Estimata Sinjoro Prezidanto.
Laŭ la artikolo 193 de la Regularo de la Pollanda Parlamento mi transdonas al la manoj de la Prezidanto de la Pollanda Parlamento la skriban interpelacion pri instruado de Esperanto, direktitan al la ministro de Nacia Edukado.
Estimata Sinjorino Ministro,
la lingvo Esperanto, kreita de Ludoviko Zamenhof, estas granda lingvistika atingaĵo, pro kiu ni poloj devus esti tre fieraj. Trista fakto estas, ke ĉi tiu lingvo malgraŭ sia populareco en la tuta mondo, ne estas aprezata en la lando, en kiu ĝi ekestis.
La ĉefaj kvalitoj de Esperanto estas ĝiaj simpleco kaj facileco de la lernado. Kiel montras la esploraj rezultoj en aliaj landoj, kunigo de la lernado de Esperanto kun lernado de aliaj lingvoj, ebligas pli bonan lernadon.
Polaj esperantistoj de multaj jaroj klopodas oficialigi Esperanton en la publikaj lernejoj. Tamen sur ĉi tiu vojo estas leĝaj problemoj, ligitaj kun la falsa klasifiko de la lingvo kiel artefarita. Tio malebligas alligi Esperanton al la fremdaj lingvoj, kiujn lernantoj povus elekti kiel devigan studobjekton.
La Ministerio de Nacia Edukado havas eblecon iniciati programon, kies celo estus oficialigo de Esperanto en la Pollandaj lernejoj. Tia solvo kuraĝigus junajn polojn ekkoni la universalan lingvon, kies valorojn konas iliaj samaĝuloj en aliaj landoj.
Mi tre petas sinjorinon ministron respondi, ĉu la Ministerio de Nacia Edukado planas entrepreni agadon al la celo de popularigo kaj diskonigo de Esperanto inter polaj gelernantoj, kaj, se jes, en kiu formo ĝi estos realigota.
Belgio ne baldaŭ havos novan registaron. Optimisme, la gajnintoj esperas starigi novan registaron en septembro 2010. Tio signifus, en la plej bona kazo, ke almenaŭ triono de la sesmonata belga prezido de la Konsilio de Eŭropo estos senregistara. Multaj observantoj kredas, ke Belgio bezonos pli da tempo por starigi novan registaron. Post la voĉdonado en 2007, la politikaj partioj bezonis 294 tagojn por starigi registaron.
Belgio disfalas malrapide sed certe. La ĉefo de la Nova Flandra Alianco (NFA), Bart De Wever, malferme diras, ke li volas, ke Belgio malaperu. Tamen li estas sufiĉe inteligenta por ĉiam substreki, ke la sendependa Flandrio venos nur post jaroj de negocado kun la franclingva Belgio.
NFA venkis en junio kun ĉ. 30% da flandraj voĉoj. Unuafoje, malferme sendependista partio gajnis la plej grandan nombron da voĉoj en Flandrio. NFA volas, ke Belgio unue evoluu al konfederacio. La centra ŝtato respondecu nur pri la defendo kaj eksterlandaj aferoj. Kaj la konfederacio post iom da tempo povos malaperi. Tiel Flandrio iĝus sendependa ŝtato.
Aliflanke de la lingva muro, en Valonio, gajnis la franclingvaj socialistoj. Kvankam Belgio frontas gravegan buĝetan deficiton, la socialistoj volas altigi la sociajn elspezojn. Belgio nun ŝuldas ĉirkaŭ 340 miliardojn da eŭroj, do — sian malnetan enlandan produkton por unu jaro. Sen registaro ĝi ne povas redukti la buĝetan deficiton kaj tiel riskas la samajn financajn atakojn, kiujn suferas Grekio. Spite al tiaj problemoj, la Socialista Partio gajnis ĉ. 37% da voĉoj en Valonio per politika programo promesanta pli da elspezoj.
La politikaj elitoj en Belgio ŝajne komencas akcepti, ke ili devas reformi la ŝtaton. “La rezulto de la voĉdonado en Belgio povas esti vidata de la internacia komunumo kiel granda problemo. Tamen la realeco estas tute alia, — diris Elio di Rupo, ĉefo de la valonaj socialistoj. — Mi estas konvinkita, ke ni atingos akcepteblan kompromison kaj ekvilibran institucian akordon. Ni faros ĉion por stabiligi nian landon”.
Aliflanke, Bart De Wever komprenas ke, oferante la postenon de la ĉefministro al la plej granda franclingva partio, li gajnos iom da fido en la suda parto de la lando. Tamen De Wever estas ankaŭ memorata kiel homo kiu diris: “Estas multe da simpatiaj valonoj, sed ŝajne mi neniam ilin renkontas”. Tiaj citaĵoj longe restas en la kapoj de franclingvaj belgoj.
1. Kiel oni povas (mis)uzi terminojn “en kalumnia, respektive, ofenda maniero”?
2. Artur E. Iltis estas mia nomo artista uzata de 1968 kaj registrita en mia legitimilo, kiel legeblas en baldaŭ aperonta libro pri la historio de Iltis-eldonejo. Ĝi havas nul rilaton kun “putoro”.
3. Mi parolis pri “uretra tipo” apogante min sur konstato de Tazio Carlevaro. Eichhorn sekve devus fakumi kun sia tiĉina kolego ĉi-teme. Desegnaĵo de Friedrich Dürrenmatt La senhonorigita Minotaŭro (1958) klarigas la situacion: ankaŭ oratoro de sia piedestalo pisas sur sian publikon...
4. Io lasta: antaŭ ol la psik-analizo terminigis vortojn kiel narciso, edipa komplekso k. a., ili sidis en la mitologio kaj en la literaturo, sekve estis pli universale konataj ol tra la fakulaj terminaroj. Jen kial Freud, ĉe la lego de Sonĝeskoj de Schnitzler tiris la ĉapelon ekkonante, ke la poeto venas al samaj konkludoj, nur ali-maniere.
Si tacuisses...
En la unua, historia rubriko oni povas trovi eĉ adresojn de preskaŭ ĉiuj lokoj, kie estis kunsidoj de REK antaŭ cent jaroj, sed la adreso de la nuna kongresejo tute mankas (krom la aludo sur la lasta kovrilpaĝo — verda steleto apud la metrostacio).
Post nemultaj salutvortoj sekvas la plej granda rubriko — priskribo de la salonoj de la kongresejo. La titoloj de artikoletoj parolas pri tio: Saĥarov-salono, Borovko-salono k.t.p. Sed en ĉi tiu rubriko pri salonoj ne estas eĉ unu vorto; kie ili lokiĝas, sur kiu etaĝo, ŝajne estas ŝtata sekreto. En la sekva rubriko estas kelkaj “tre gravaj” informoj pri la salonoj — kvanto da sidlokoj kaj tabloj (strange, ke ne kvanto de fenestroj kaj kvalito de planko). Sed la lokiĝo kaj etaĝo ankaŭ tie mankas.
La sekva rubriko, la programo, estas prezentita per la plej maloportuna maniero — laŭ la salonoj. Por elekti la plej interesan programeron el kelkaj samtempaj, oni devas ĉiufoje tralegi la tutan programon anstataŭ unu aŭ kelkajn apudajn liniojn.
La sekva rubriko, la organiza komitato, estis farita tre bone, eĉ kun belaj fotaĵoj, kiuj helpis al mi trovi la prezidantinon de OK. Mi demandis ŝin pri lokiĝo de vica programero, sed ricevis respondon ke ŝi tion ne scias, ĉar ŝi respondecas pri la kongreso entute. Bedaŭrinde inter la respondeculoj de OK mi ne trovis respondeculon pri informado.
Uzi la lastan rubrikon, la liston de la partoprenantoj, estas tre maloportune, ĉar ĝi estas organizita per nekonata principo (nek laŭlande, nek laŭalfabete), aŭ simple senprincipe.
Miaj riproĉoj al la Kongresa libro estus superfluaj, se la informado dum la kongreso estus plena kaj ĝustatempa. Tamen ĝi estis kaosa kaj neoportuna. Ĉiuj ŝanĝoj en la tagordoj estis reflektitaj sur papereto pendigita en nebone lumigita loko en la unua etaĝo. La organizantoj pro nekonata kaŭzo ne povis kopii ĝin kaj pendigi apud ĉiuj salonoj, ŝparante la tempon al ĉiuj ĉeestantoj kaj evitante la malfruiĝon al komenco de vica programero.
La originaleco de la kongreso konsistis ankaŭ en tio, ke dum la solenaj inaŭguro kaj fermo ne sonis la Esperanto-himno! Mi mem ne tre ŝatas, kiam amaso de ne tre muzikkapablaj homoj per malagrablaj voĉoj kantas longan himnon, sed unu aŭ du strofoj estas neeviteblaj en ĉiu Esperanto-kongreso.
La organizantoj devintus preni kiel modelon la sperton de multaj UKoj kaj landaj kongresoj, sed ne inventi originalan stultaĵon.
Aleksander Korĵenkov
kiu ne ricevis la Kongresan libron
Pro tio estas eta miraklo, ke, preskaŭ cent jarojn post lia morto, la privata biblioteko de Johann Martin Schleyer (1831–1912) saviĝis. Komence de la 1920aj jaroj ĉi biblioteko estis transprenita de la svisa volapükisto Jakob Sprenger (1872–1951) kaj ekspluatita ĉefe de Johann Schmidt (1895-1977). La biblioteko de ĉi lasta estis vendita divers-direkten: al CDELI, al IEMW, al la subskribinto kaj al la industriisto Hanns Martin Schleyer (1915–1977), pranevo de la prelato kaj viktimo de germanaj teroristoj. Post la morto de Sprenger li reaĉetis komence de la 1950aj jaroj de ties filino la tutan bibliotekon de sia praonklo kaj dum jar-dekoj ĝin gardis en sia domo en Stuttgart. Kiam mortis lia vidvino Waltrude en 2008 la filoj devis dissolvi la gepatran domon kaj kontaktis la subskribinton, kies agado en la Prelato-Schleyer-Komitato estis konata al ili. En februaro 2010 la biblioteko estis transprenita en Stuttgart kaj transportita al Malaucène kie ĝi nun estas registrata por estonta katalogo.
Okazas intertraktoj kun unu el la plej gravaj bibliotekoj germanaj por ke la Schleyer-biblioteko tie deponiĝu kiel corpus separatum kaj servu por estontaj esploroj. La biblioteko enhavas, krom verkoj pri lingvistiko, teologio kaj aliaj sciencaj fakoj, ankaŭ la 23 tag-librojn de Schleyer de 1863 ĝis 1912 kies faksimila eldono estus vere defia tasko por la interlingvistiko.
Nesufiĉa financado, mizera provizo de la katedroj, manko de scienca literaturo, malaltaj salajroj de la profesoroj markas la universitatan ekzistadon ĝis la unuaj jardekoj de la 19a jc. En 1806 en Albertina studis nur 332 studentoj, el ili 101 teologoj, 220 juristoj, 8 medicinistoj; en la filozofia fakultato, en kiu oni studis matematikon kaj la natursciencojn, estis nur tri studentoj.
La renovigo de la Kenigsberga universitato komenciĝis dank' al tri favoraj cirkonstancoj. La plej grava estis la historia, kiun difinis la Napoleonaj militoj. Unu el la postsekvoj de la patriotisma inspiro estis unuiĝo de la spiritaj fortoj de la lando, ĝenerala vigliĝo de la intelekta vivo. Influis ankaŭ la ideoj de la Franca revolucio alportitaj de la okupanta armeo. En la lando komenciĝis la ŝtata reformado. Pro la malvenkoj Frederiko Vilhelmo III pasigis preskaŭ du jarojn en Kenigsbergo kaj tio atentigis lin pri la bezonoj de la urbo kaj pri la plorinda stato de la universitato. La reĝo, ne sen la influo de Vilhelm Humboldt, decidis vigligi la sciencan kaj instruan agadon de Albertina.
La tria kialo estis la konateco, kiun akiris la universitato, danke al la gloro de la Kenigsberga saĝulo Immanuil Kant (Kantio). Kvankam la filozofo ne plu vivis, lia patrujo iĝis vaste konata en Germanio kaj ekster ĝiaj limoj.
Malgraŭ la militaj perturboj la Kenigsberga universitato iom post iom akiris solidan sciencan pezon, precipe en la fizikaj-matematikaj sciencoj kaj en medicino. En la juna generacio de instruistoj venintaj al Kenigsbergo la plej grava figuro estis Frederiko Vilhelmo Bessel (1784–1846), astronomo, geodeziisto kaj matematikisto. Veninte al Kenigsbergo en 1810, en 1813 li finkonstruis astronomian observejon, kies direktoro li restis ĝis sia morto. Li reformis la teorion kaj praktikon de la astronomiaj observoj kaj ilian prilaboron. El la observejo de Bessel la scienco ricevis precizegajn stelkatalogojn, novajn pliĝustigitajn valorojn de la ĉefaj parametroj, karakterizantaj la strukturon de la Sunsistemo, solvon de la ĉiama problemo pri distanco ĝis la steloj ktp. En geodezio la ĉefa laboro de Bessel estis kalkulado de la precizegaj parametroj de la figuro de la Tero, kiujn oni aplikadis dum pli ol cent jaroj. Li havas meritojn ankaŭ en matematiko. Lian nomon havas speciala klaso de transcendaj funkcioj kaj linea diferenciala ekvacio, kiu produktas cilindrajn funkciojn.
Bessel estis nek kabineta profesoro, nek pedanto en la ĉiutaga vivo. Al la sciencaj atingoj grandparte kontribuis la etoso de reciproka bonvolemo, kiun formis la personeco de Bessel inter la homoj ĉirkaŭantaj lin. Li havis proksimajn amikojn, multajn kolegojn kaj korespondantojn, ĝuis profundan respekton de siaj disĉiploj. Bessel ĉiam havis aktivan vivmanieron: li plezure naĝis en la maro, laboris en la ĝardeno, ŝatis promenadojn, estis pasia ĉasanto. Oni povis renkonti lin kun fosilo enmane en la ĝardeno, ĉirkaŭanta la observejon, plantita de la direktoro mem.
La matematika skolo formiĝis en Kenigsbergo danke al la aktiva agado de la junaj kolegoj kaj amikoj de Bessel, matematikisto Carl Jacobi (1804–1851) kaj fizikisto Franz Neumann (1798– 1895). Laŭ reĝa ordono ili venis el Berlino al Kenigsbergo en 1826. Ĉi tie ili kreis siajn elstarajn verkojn, okupis gvidajn poziciojn en la scienco, fondis familiojn. En Kenigsbergo Jacobi pretigis sian teorion de la elipsaj funkcioj, faris esplorojn en la analiza mekaniko k.a. Neumann daŭrigis siajn esplorojn pri kristalografio, poste lin altiris fiziko de kristaloj; uzante matematikajn metodojn, li okupiĝis pri elektrodinamiko.
La amikeco de la du sciencistoj rezultigis la faman fizikan-matematikan seminarion Neumann-Jacobi, malfermitan en la loĝejo de Neumann en 1834. En la seminario unuafoje en la Eŭropaj universitatoj estis enkondukita la triunueca sistemo de la studoj, funkcianta ĝis la nuna tempo: lekcio (rakontado de la teorio), seminario (ĉiuflanka diskutado de la teorio kaj solvado de taskoj), laboratorio (fizika eksperimento).
Fruktodone evoluis en la 19a jc ankaŭ la medicina fakultato. Dum 17 jaroj laboris ĉi tie Karl Ernst Baer (1792–1876), la patro de embriologio, invitita el Derpt (Ruse: Jurjev; estone: Tartu). Li estis profesoro pri zoologio kaj botaniko, poste ankaŭ pri anatomio. En 1831 li estis elektita kiel prezidanto de la Fizika-ekonomia societo. Por vigligi ĝian agadon Baer proponis enkonduki publikajn prelegojn. Jam ĉe la tria prelego la vasta salono ne povis enteni ĉiujn dezirantojn. En sia Aŭtobiografio la observema kaj prudenta Baer priskribas ne nur la universitatan vivon, sed ankaŭ la sociajn morojn kaj kutimojn en Kenigsbergo. Li estis atestanto de la tumultoj dum la epidemio de ĥolero en 1831.
Al la medicina fakultato apartenis ankaŭ la botanika ĝardeno, kiun fondis la bopatro de Bessel, profesoro Karl Gottfried Hagen (1749–1829). Li estis ŝerce nomata “la tuta fakultato”, ĉar li instruis kvin objektojn: zoologion, botanikon, mineralologion, fizikon, kemion. El siaj propraj monrimedoj li malfermis la unuan en Germanio universitatan farmakologian laboratorion. Li fondis ankaŭ la universitatan mineralologian muzeon. La botanika ĝardeno de la universitato estis fondita proksime al la monteto Butterberg surbaze de malnova parko. (Nun la ĝardeno apartenas al lernejana ekologia centro.)
Halina Gorecka
Rolas en la romano kvin ĉefaj personoj kun malsamaj sintenoj al la milito. La rakonto okazas tuj antaŭ kaj dum la du mondmilitoj. Do, temas pri du paralelaj fadenoj, kiuj aperas per alternaj epizodoj ene de ĉiu ĉefa ĉapitro. En la fina triono de la libro Francis kunplektas tiujn fadenojn.
Inter la flankaj personoj ni trovas verajn militemulojn, sed la ĉefaj roluloj, kaj multaj el la malĉefaj, ne entuziasmas pri la militoj. Tamen iliaj reagoj tre malsamas. Ni trovas veran paciston, kiu rifuzas soldatiĝi, kaj aliajn, kiuj libervole rekrutiĝas. Ĉu vere libervole? Nu, Francis klare montras, kiel limigita estas la libereco de tia elekto. La aŭtoro tre bone prezentas ankaŭ sintenojn kaj reagojn de virinoj al la militoj, kaj iliajn sociajn rolojn, kiuj grave ŝanĝiĝas dum la milita tempo.
En la unua mondmilito la militagoj mem okupas gravan parton de la rakonto. Francis prezentas ilin tre lerte, timige kaj senmaske. Li kunvenigas nin en la tranĉeojn de Flandrio kaj ne hezitas scenigi ties inferon kun persista konsekvenceco. Tiuj eroj de la romano estas grava kaj preciza dokumento pri la teruraj krimoj de la militgvidantoj. Ni travivas ĝin tute el la perspektivo de la simplaj soldatoj, la homa materialo kies karno kaj mensoj estas muelataj de la militmaŝino.
La duan militon ni apenaŭ spertas en formo de konkretaj bataloj. Jano, junulo iom nematura, pendolanta inter ciniko kaj revemo, iĝas flugisto. Lia vivo en la aerarmeo estas amplekse rakontata, tamen ni preskaŭ ne spertas verajn batalscenojn. Rolas pli multe lia angoro kaj liaj klopodoj trakti tiun angoron, per kolero, alkoholo, malestimo al virinoj kaj ĝenerala naŭziĝo pri la vivo. Kaj same kiel ĉe la unua milito, Francis elektis apenaŭ mencii la grandajn perspektivojn de la milito — la militon de la politikistoj, generaloj kaj postaj historiistoj. Li restas ĉe la milito de la ordinaraj homoj, soldatoj kaj civiluloj, patrinoj kaj fianĉinoj.
Francis konstruis sian verkon tre lerte kaj sukcese. Ankaŭ la detala tajlado ofte estas tre bona. La epizodoj varias laŭ longo kaj rakonta stilo. Preskaŭ ĉiu epizodo estas memstara, ne rekte ligita al alia epizodo, kvankam li ofte klopodis krei lertan transsalton de epoko al epoko, de persono al persono, sendube por emfazi la partan paralelecon de la du fadenoj. Nur du-trifoje li provis pli malfacilan metodon: miksi la du epokojn en unu sama epizodo, kun pli “glitaj” transiroj. Ĉefe tio okazas en la fina ĉapitro, kiu iomete similas konkludan epilogon, iom pli filozofian ol la ĉefa parto de la romano.
La rakonta maniero estas efika kaj bona. Kutime la perspektivo tre proksimas al la ĉefrolulo en ĉiu epizodo. Dialogoj formas grandan parton de la verko, kaj plej ofte Francis montras mirindan talenton krei vivajn, konvinkajn, realecajn interparolojn kiuj esprimas multon sen tro elokventi. Li sukcesas bone variigi la stilon de parolantoj, depende de persono kaj situacio. Eble tamen oni ne sentas klaran tempodiferencon inter la esprimmanieroj de la du epokoj. Ofte la dialogoj estas tre longaj, sed ili neniam iĝas tedaj. Male, la ampleksaj dialogoj igas la tutan romanon facile legebla, malgraŭ ĝia dikeco.
En la rakonto aperas ne nur la eksteraj agoj kaj diroj de la personoj, sed ankaŭ la pensoj kaj sentoj, ĉefe de la kvin ĉefaj roluloj. Tamen plejparte mankas la ekstera medio, en kiu situas la homoj. Post preskaŭ 600 paĝoj mi kvazaŭ konas tiujn personojn kaj iliajn interrilatojn, tamen kun malmultaj esceptoj mi ne vidas antaŭ mi la lokojn, kie ili vivis. Tre malofte Francis prezentas al ni la pejzaĝojn, la stratojn, la domojn, la ĉambrojn, la lumon, la sezonojn. La homoj pensas kaj sentas, sed ili malmulte sensas, perceptas. Nu, troviĝas kelkaj esceptoj. En la militfrontaj epizodoj de la unua mondmilito rolas la ruina kaj kratera pejzaĝo sulkita de tranĉeoj, kie oni konkeras kaj malkonkeras arbarojn kaj vilaĝojn jam videblajn nur sur la mapo.
La skeptika sinteno de pluraj ĉefroluloj al la milito estas baza temo
de la verko. Eble ĝia plej kerna punkto estas pridemandado en tribunalo
de 1940, kie la militrifuzanto Donald devas defendi sin antaŭ juĝantoj.
Francis metis tiun vorto-duelon pri pacismo precize en la mezon de sia
verko, kaj ŝajnas al mi, ke Alia trafa epizodo okazas sur Flandra batalkampo de la unua mondmilito.
Tie ni spertas kiel Dunkan, kiu atendante en la tranĉeo legas romanon
de Jane Austen, perdas la libron dum atako, poste devas retreti kun siaj
kamaradoj, kaj finfine, post nova turniĝo de la batalo revenas en la originan
tranĉeon, dum centoj kaj miloj da homaj kadavroj kuŝas pelmele sur la
ĉirkaŭa tero, kaj tie li retrovas sian libron.
La romano de Francis enhavas tiom da eroj bone traktitaj, ke ne eblas
ĉion mencii. La rilaton inter Jano kaj lia fratino Laŭra li montras ĉefe
per tre trafa dialogo inter ili. Bone prezentita estas la evoluo de la
juna, ambicia Ina en edzinon kaj patrinon zorgeman kaj plendeman pri la
senrespondeco de viroj. Menciindas ankaŭ la politikaj temoj, ekzemple
la militsubteno de la socialdemokrataj partioj, kaj la militkritiko de
la skota revoluciulo Maclean.
La stilo kaj lingvaĵo de Francis en ĉi tiu verko ĝenerale estas tre
plaĉa kaj flua. Mi jam menciis la trafajn dialogojn, kiuj ankaŭ lingve
plej ofte estas bonaj. La rakonta stilo estas bona, kutime trankvila, senurĝa.
La vortelekto kaj frazaranĝo kutime estas bonaj, laŭ normala internacia
stilo.
La romano de multaj jaroj estas elĉerpita en la libroservoj. Malfacilas
kompreni, kial oni ne reeldonas ĝin. Pli ol aliaj verkoj ĝi meritus tion.
Similan impreson mi ricevis ĉe la lego de Homarane, nova frukto
el la varieteo de la Civito, kies artikoloj apenaŭ rilatas al la Zamenhofa
kimero. La projekto hilelismo/homaranismo estas nenio alia ol obsedo de
Zamenhof kiu, definitive kaj senrevene, apartenas al la historio. La juda
historiisto Josef Meisl (1883–1958), bofilo de Saul Pinchas Rabbinowitz
(1845–1910), konato de Zamenhof el ties cionisma periodo, diras, ke li
“estis ĉiam solulo, revulo kaj fantaziulo”, “apartulo!” kaj liajn
ideojn nomas “klerula kimero, fantazia revo de feliĉigisto de la mondo.”
(Josef Meisl. Der “Hillelist // Der Jude. Berlin: 1917/18,
№4, p. 274–276.)
Efektive, nek dum lia vivo nek poste liaj pseŭdoreligiaj ideoj trovis
apogon. Eĉ pli ol la lingva reform-projekto de 1894 ili apartenas al la
ruboj postlasitaj de la aŭtoro de Esperanto kaj atestas nur tion, ke dum
sia tuta vivo li balanciĝis kiel kano en vento. Ĉio dirinda pri ĉi temo
jam diriĝis post la studoj de Caubel, Janton kaj Maimon. La historion
de la Zamenhofa projekto detale kaj elĉerpe pritraktas Christer Kiselman
en la recenzata volumo. Post ĝi oni povus meti dikan punkton fino-faran.
La studoj de Kiselman kaj Janton kaj la kolekto de la koncernaj tekstoj
(inkluzive de tiuj el 1914 ĝis nun preteratentitaj) povus formi volumon
por definitive fermi la ĉapitron.
Sed la bombastologio de la Civito, en sia karakteriza patoso, parolas
pri “homaranistiko”, kaj “aplikata homaranismo”, kvazaŭ temus
pri io reala kaj palpebla.
Tio validas aparte por la slango de Silfer: praraŭmismaj trajtoj, raŭmisma
fenomeno, raŭma vojo... Per ĉi deliro Silfer intencas “enkasigi”
historiajn figurojn de la Esperanto-movado kiujn li difinas “praraŭmistoj”
(Zamenhof, Adam, Privat) kaj kiujn li prenas sub la Civitan mantelon laŭ
la moto: “Nathan, Ihr seid ein Christ!” (Natan, vi estas kristano!).
Eĉ se oni provos tordi ŝnurojn el sablo, la asertataj paraleloj kaj
modeloj ne ekzistas, nek kun Masaryk (C. Minnaja), nek kun Gandhi (H. Masson),
nek kun Mazzini kaj Garibaldi (P. Penacchio) kaj des malpli kun Comenius
kaj Obama (!!!) (J. Karhan).
Banet-Fornalowa, kiel ĉiam supraĵe babilema, simple rakontas stultaĵojn
(p. 126–127) neniel kongruajn kun la faktoj prezentitaj de Kiselman (p.
50). Ŝi maĉas sen diri unu solan novaĵon.
Pro la neniiĝo de la privata biblioteko kaj arkivo de Zamenhof kaj
de signifa parto de lia korespondo (precipe el la antaŭesperanta tempo,
sed ankaŭ de la ricevitaj leteroj) multaj detaloj de lia vivo kaj pensado
restos por ĉiam en mallumo. La esencan problemon formulis A. Künzli:
“Ĉar Zamenhof neniam referencis al io ajn, kion li legis, aŭ al
iu ajn grava aŭtoro <...>, ni ne scias, ĉu Zamenhof konis aŭ legis
la programajn verkaĵojn de la menciitaj aktivuloj” [Pinsker, Sokolov,
Herzl, Dubnov, Geiger]. (Spegulo, 2009. №4)
Efektive Zamenhof trioble fiaskis: lian hilelismon la sam-gentanoj apenaŭ
priatentis, la homaranismon ignoris la esperantistoj, lian lingvon la mondo
rifuzas.
En junio Sezonoj (Ruslando) kunlabore kun la Litova Esperanto-Asocio
presigis en Kaŭno kvar novajn librojn.
Mendu ĉe via kutima libroservo. En Ruslando, Litovio kaj Pollando oni
povas rabatite aĉeti ĉi tiujn kaj aliajn librojn de
Sezonoj —
mendu ĉe nia redakcia adreso.
Haupenthal, Reinhard. Die Wien-Aufenthalte von Lazar Markoviĉ Zamenhof
(1859–1917) und seine ophthalmologischen Studien bei Ernst Fuchs (1851–1930).
— Bad Bellingen: Edition Iltis, 2009. — 48 p. — (Schriften zur Esperantologie
und Interlinguistik; Heft 15). — [Donaco de Reinhard Haupenthal].
Malkovru Esperanton. Fascina Lingvo. Partizánske: E@I, 2009.
— 23 p., il. — [Donaco de Peter Baláž].
Odkryj Esperanto. Fascynujący Język: [Pola versio] / Trad.
el Esp. Czesław Żadziłko. Partizánske: E@I, 2009. — 23 p., il. —
[Donaco de Peter Baláž].
— Ni ne vidis unu la alian jam delonge. Kiel vi fartas?
— Bone. En ĉi tiu momento mi skribas miajn vivmemoraĵojn.
— Estas grandioze! Ĉu vi jam atingis la momenton, kiam mi pruntedonis
al vi 500 rublojn?
La gepatroj de la junulino estas konsternitaj, sed ne volante preterlasi
la bonan okazon ili fine konsentas, ke ilia filino senvestiĝu antaŭ la
estonta bofilo.
Post detala priesplorado Leon deklaris:
— Mi ne volas edzinigi ĉi tiun fraŭlinon. Ŝia nazo estas tro granda!
Moris: “Kiel vi fartas?”
Boris: “Bone. Kaj vi?”
Moris: “Mi konstruigas domon.”
Boris: “Bonege. Kiom da ĉambroj?”
Moris: “Unu.”
Boris: “Vi pravas. Malpli da ĉambroj ne havas sencon.”
El la kolekto de Josi Ŝemer
La triobla fiasko de Zamenhof
Homarane: Kajero en esperanto pri socio, filozofio, religio. Jaro
1, numero 1 / Redaktis Bertil Nilsson. — La Chaux-de-Fonds: Kooperativo
de Literatura Foiro, 2010. — 213 p.
Recenzante
la libron Granda galerio zamenhofa (1973) de Adolf Holzhaus, Fernando
de Diego jene esprimis sian embarason: sur p. 469 “troviĝas foto de
la aŭtoro staranta apud blanka urso <...>. La foto estas ne malmulte
amuza kaj per si mem valoras preskaŭ la duonon de la prezo de la libro,
sed mi tute ne povas kapti, kion komunan ĝi havas kun Zamenhof... eĉ
se la urso parolus esperanton!” (Boletín. 1975, №72, p. 22).
Kvar novaj libroj de Sezonoj
Arthur Conan Doyle. La ĉashundo de la Baskerviloj. Tradukis el
la angla William Auld. 2a eldono. 168 paĝoj. Serio Mondliteraturo;
№6. Prezo: 15 eŭroj.
La ĉashundo de la Baskerviloj estas la plej fama krimromano en
la mondo, konata en multaj lingvoj kaj en pluraj filmaj versioj. Danke
al la traduko de William Auld Ŝerloko Holmso kaj d-ro Vatsono ekparolis
Esperante en 1998. Ĉar antaŭ kelkaj jaroj la unua eldono elĉerpiĝis,
Sezonoj
faris la duan eldonon.
Aleksander Korĵenkov. Zamenhof. 64 paĝoj. Serio Scio; №9.
Prezo: 6 eŭroj.
Ĉi tiu biografia skizo baziĝas sur la materialo de la jam elĉerpita
Homarano
(2009) kun aldono de kelkaj novaj faktoj. Intertempe aperis ĝia angla
versio.
Dek libroj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. 32 paĝoj. Serio
Nia
trezoro; №1. Prezo: 4,5 eŭroj.
Prezento de libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve,
socie kaj kulture: La Unua Libro, Fundamenta Krestomatio, Fundamento
de Esperanto, Plena Vortaro de Esperanto, Parnasa Gvidlibro, Enciklopedio
de Esperanto, Plena Gramatiko de Esperanto, Esperanta Antologio, Esperanto
en Perspektivo, Plena verkaro de L.L. Zamenhof. La tekstojn verkis
Halina Gorecka, Reinhard Haupenthal, Aleksander Korĵenkov, Andreas Künzli,
Carlo Minnaja.
Dek gazetoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. 32 paĝoj. Serio
Nia
trezoro; №2. Prezo: 4,5 eŭroj.
Prezento de la plej gravaj Esperanto-gazetoj: La Esperantisto, Lingvo
Internacia, Esperanto, La Revuo, La Ondo de Esperanto, Heroldo de Esperanto,
Literatura Mondo, El Popola Ĉinio, Literatura Foiro, Monato. Verkis
István Ertl, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Andreas Künzli, Stella
Meester.
Ricevitaj libroj
Buzzati, Dino. Sette piani. Klag, Walter. Hospitalo Sepetaĝa.
— Vieno: Klag, 2009. — 52 p., il. — [Donaco de Walter Klag].
Ricevitaj gazetoj
Dia Regno. 2010/2;
Esperanto en Azio. 2010/67;
Esperanto sub la Suda Jruco. 2010/101;
Esperanto. 2010/5;
Femina. 2010/22;
Frateco. 2010/88;
Ĝenerala Informilo. 2010/161;
Heroldo de Esperanto. 2010/4,6;
Internaciisto. 2010/2;
Juna Amiko. 2010/1;
Kontakto. 2010/2;
La Gazeto. 2010/148;
La Merkato. 2010/99;
La Movado. 2010/710,711;
La Ondo de Esperanto. 2010/6;
La Revuo Orienta. 2010/4,5;
Le Monde de l'Espéranto. 2010/574;
Literatura Foiro. 2010/244;
Mikrofone. 2009/28, 2010/29;
Norvega Esperantisto. 2010/2;
Okazas. 2010/574;
Spriritisma Esperanto-Informilo. 2010/139;
Usona Esperantisto. 2010/2,3.
Juda humuro
Memoro
Rabinoviĉ renkontis sian amikon Goldberg en la strato.
Granda nazo — malbonkazo
Leon, junulo el tre riĉa familio, deziris edziĝi. La svatisto rekomendis
al li junulinon el najbara urbeto. Tiam Leon deklaris, ke li ne intencas
“aĉeti katinon en sako” kaj volas unue vidi la kandidatinon sen vestoj.
Minimumo
Du judoj renkontiĝis.
La Ondo de Esperanto
SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2010,
№7 (189)
Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd
ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Glebo Malcev,
Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato,
Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2010:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la
recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso
(ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.
Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo
de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ
de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.
© La Ondo de Esperanto, 2010.