Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2010. №8–9 (190–191)

foto de Radojica Petrovic

La somero varmis ankaŭ en Esperantujo. Al la varmego de l' naturo (en la norda hemisfero) aldoniĝis la varmega etoso en la esperantistaj renkontiĝoj. Kiel kutime la duobla postkongresa Ondo enhavas multajn raportojn kaj fotojn pri la kongresa sezono, inkluzive de la surkovrila foto de Radojica Petrović pri la Konferenco de ILEI en la varmega Kubo.

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Alrn KrisBruliga somero en Kaliningrado

La somero ne estas politike aktiva periodo ankaŭ en nia ne tre politike aktiva teritorio ĉe la Balta bordo. Tamen ĉi-jare la varmega sezono ne kondukis la publikon al socia siesto. Serio da mitingoj jarkomence indikis seriozajn streĉojn interne del popola vivo kaj la severa (por ne diri — brutala) reagado de la ŝtatpotenco nur alportis dinamikon en la testudan pason de la politikaj procesoj: sekvis serio da protestaj pikedoj centre de Kaliningrado, kaj (signo de certaj ŝanĝoj) aktivuloj de strata opozicio komencis gajni unu post alia siajn juĝajn aferojn kontraŭ la policista teroro. La streĉo kulminis perspektive de granda mitingo, okazonta la 21an de aŭgusto, kies organizantoj anoncis la regionan guberniestron Georgij Boos la ĉefa celo de sia atako.

Boos estas forta iritstimulo de la ĉi-loka popolo. Ambicia moskvano, membro de la Kremla teamo, li importis en la regionon avidajn metropolajn klanojn kaj provokis perturbojn en la interna ekvilibro de la politikaj kaj ekonomiaj fortoj.

La intrigo de la kazo de Boos konsistis en la ordo de la reelekto del guberniestro. Ĝuste en aŭgusto finiĝis la jarkvino de lia regado, kaj nun, laŭleĝe, la reganta partio (“ursoj” aŭ “Unueca Ruslando”) devis proponi siajn kandidatojn por la guberniestreco al la prezidento Medvedev. Je unu semajno antaŭ la mitingo tute subite la lokaj “ursoj” prezentis sian kandidatan liston sen la nomo de Georgij Boos.

Iom perpleksaj unuamomente, la mitingontoj ne rifuzis la kunvenon, donante al ĝi pli abstraktajn kritikajn sloganojn celantajn la monopolon de unu politika partio (UR) kaj unu politika persono (Putin). La atakoj kontraŭ Putin, tre modestaj jarkomence, iĝis ĉiam pli fortaj paralele kun la evoluo de nova regiona politika organizaĵo: Komitato de Socia Memdefendo. Disvolvita en horizontala dimensio, tiu “mobila” asocio kumulis la plej radikalajn elementojn de la protesta amalgamo kaj scipovis fari la sloganon de la demisio de Putin ŝlosila vorto de politika renoviĝo.

Kiel lastkomente, mi skribas ĉi-vortojn unu tagon antaŭ la 21a de aŭgusto kaj povas nur aŭguri pri la eventuala bilanco de tiu kun- kaj kontraŭstaro en la politika zenito de nia bruliga somero sen siesto.

Alen Kris


Malriĉa sed funkcianta UK

La 95a Universala Kongreso en Havano estis unu el plej malgrandaj dum la postmilita periodo, kvankam ĝi superis kongresojn en Portland (1972) kaj Vancouver (1984). Tamen la unua kongreso en Havano en 1990 estis pli granda, tiam estis 1617 registritaj kongresanoj, dum nun estis nur 1002. El tiuj ĉ. 180 estis kubanoj, malpli ol en 1990. Unu el la kialoj estis, ke malfacilis kaj multekostis, kompare al la malgranda enspezo, veni al Havano el aliaj partoj de Kubo. Kelkaj kubaj kongresanoj eĉ tranoktis en la oficejo de Kuba Esperanto-Asocio. Laŭdire salajro de kubanoj estis malpli ol cent eŭroj monate, eble nur kelkdek eŭroj. Unu hotela nokto kostus du monatajn salajrojn. Ankaŭ la kongresa libro estis senteble magra kompare kun pasintaj jardekoj. Nuraj 96 paĝoj estis multe malpli ol kutimaj 128 aŭ 144 de la pasintaj jaroj.

Mi ne ĉeestis la antaŭan UK-on en Kubo en 1990, sed surbaze de la rakontoj, la lando multe ŝanĝiĝis. Turismaj organizoj estis multe pli profesiaj ol en 1990: ne estis grandaj problemoj kun hoteloj, kvankam deko da kongresanoj, kiuj mendis la apudkongresejan hotelon Palco, devis tranokti unuajn du-tri noktojn en alia hotelo. Ankaŭ transporto al pli foraj kongresaj aranĝoj okazis ĝenerale sen problemoj kaj malfruoj. Lokaj esperantistoj ricevis laŭdojn pro organiza kapablo. Mi plej spertis la laboron de antaŭkongresaj kaj ekskursaj gvidantoj: ili estis vere profesiaj. Tamen la malriĉeco de la lando kaj homoj havis ankaŭ sian influon al organizado: laŭdire unu ĉiĉerono svenis dum la ekskurso ĉar ŝi/li ne matenmanĝis, kaj la ekskurso devis viziti malsanulejon survoje.

La atmosfero en la kongresejo estis trankvila. Kontrolo ja estis kiel en ĉiuj kongresejoj, sed malpli rigora ol ekzemple en Pekino. Kubanoj libere rakontis pri ĉiutagaj problemoj, sed opozicia sinteno ne estis videbla.

La usona salutanto ricevis la plej fortan aplaŭdon dum la malfermo. La kialo por tio estis la malpermeso de usona registaro viziti Kubon sen aparta permeso, kiun povis ricevi nur apartaj grupoj kiel universitatanoj. La salutanto forte kritikis tiun praktikon. Nur tri usonanoj aperis en la kongresa libro, kvankam troviĝis almenaŭ deko da usonanoj en la kongresejo. Eventuale usonano, kiu vizitas Kubon sen permeso, povas riski relative grandan monpunon.

Tamen eĉ la rektoro de la kongresa universitato estis usonano, kun oficiala permeso viziti Kubon, Humphrey Tonkin. La kialo estis ke mankis kubano, kiu povus, aŭ havus tempon, rektori kaj sekve la serĉado iris al najbaraj landoj. Krome, du usonaj prelegantoj de IKU tute ne alvenis pro similaj problemoj. Unu el ili, eksa kubano, havis problemojn ambaŭflanke, ĉar lia kuba pasporto malnoviĝis. Tamen tiuj prelegoj, aŭ almenaŭ unu el ili, estis faritaj de aliaj, surbaze de senditaj tekstoj.

Temis pri elektojaro kaj la nova estraro estis elektita, tamen nur kun unu vere nova estrarano, Stefano Keller. Du aliaj novaj estis estraranoj iam pli frue. Tamen la ĉefa novaĵo en movada politiko estis la nedaŭrigo de la kontrakto de redaktoro de Esperanto, Stano Marĉek. Temis pri la lasta decido de la malnova estraro, kiu ne estis unuanima, kaj tio kaŭzis etan skandalon en la kongreso, kie defendantoj de Marĉek kolektis subtenon por la redaktoro. Krome en komitato aperis diskuto pri la buĝeta politiko de UEA, tamen, iom mirige, praktike mankis diskuto pri la strategia plano, kio ja devus esti tiu ero, kie oni diskutu pri estontaj buĝetoj. Ja ĉiukaze necesis akcepti buĝeton por jaro 2011, alikaze necesus aŭ perpoŝta voĉdonado aŭ la asocio restus sen buĝeto dum la unua duono de la venonta jaro.

Ankaŭ la kultura programo estis relative magra. Aparte la eksterkuba programo. Unu el la perloj estis esperanta versio de Canto General, kiun prezentis origine franca, sed internaciigita, esperanta grupo Interkant'. Kuba kultura programo tamen estis eble eĉ pli riĉa ol kutima nacia kultura programo. La nacia vespero temis plene pri muziko, grava por Kubo, sed eble la kuba kulturo enhavus ankaŭ ion alian por prezenti. Eventuale temis ankaŭ pri neceso ŝpari kostojn. Nu, ankaŭ la kongresa rezolucio estis rekorde mallonga.

Mi partoprenis ankaŭ antaŭkongresan vojaĝon en Kubo kaj havis eblecon konatiĝi kun Kubo pli proksime. Ankaŭ ekster la ĉefurbo la vivo estas malriĉa, sed laŭokule ne mizera. Oftaj transportaj iloj estas ĉevaloj, aŭ kamionoj, kie homoj staris aŭ sidis sur la ŝarĝplato. Kubo estis eble la plej malriĉa lando, en kiu okazis la kongreso dum pasintaj jardekoj. Eventuale la nuna Kubo estis eĉ malpli riĉa ol Kubo en 1990. La lando havas nuntempe du-valutan sistemon, ordinaraj pesoj kaj ŝanĝeblaj pesoj, laŭ kongresa dialekto: kukoj (CUC). Por eksterlandano apenaŭ eblis uzi ordinarajn pesojn, kiuj ebligas al kubanoj vivi en baza nivelo, dum aferoj por turistoj estis vendataj nur per ŝanĝeblaj pesoj, kio ne faris la landon aparte malmultekosta por eksterlandanoj. Prezoj estis eble duono el kutimaj eŭropaj, aŭ foje en eŭropa nivelo.

Unu el la solvoj por superi transpagajn barojn estis kupono donita al ĉiu kuba kongresano por libroservo. La kuponon eblis uzi nur ekde ĵaŭdo, do restis tempo por pagipovaj aĉetantoj aĉeti pace, dum en ĵaŭdo la libroservon plenigis kubanoj. Alia kialo por malfrua uzeblo de kuponoj estis, ke UEA kolektis kroman monon por kubanoj ankoraŭ dum la kongreso, kaj tio rezultis la kreskon de valoro de kupono de 30 ĝis 33 ŝanĝeblaj pesoj. Laŭ miaj observoj kubanoj aĉetis plejparte lernolibrojn kaj vortarojn, kiuj tuj elĉerpiĝis, kaj ankaŭ muzikon kaj T-ĉemizojn. Ankaŭ vestaĵoj estas deficitaj en Kubo.

Kubo ja estas la sola lando, kiu ekologie ne superas siajn naturajn rimedojn sed kie la vivo ne estas mizera. Bazaj manĝaĵoj ŝajne sufiĉas kaj akireblas per aĉetlibro malmultekoste kaj sanservoj estas en modela stato. Kubanoj, almenaŭ parto, tamen sopiras pri konsumeblecoj. Krome nenia rasismo videblis: laboristaj grupoj estis ofte miksitaj, kaj ĉiukoloraj homoj faris ĉiujn laborojn. Ja apenaŭ estis homoj plene nigraj aŭ plene blankaj, sed ĉiuj miksitaj.

Jukka Pietiläinen


La kongresa rezolucio

La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj,

Konsiderante, ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas

– ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco de la homaro;

– ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj

– ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn,

Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj,

kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.

Havano, 24 julio 2010


La 6a Azia Kongreso

La 6a Azia Esperanto-Kongreso okazis 19–23 jun en Ulanbatoro. La nombro de la aliĝintoj estis 254 el 33 landoj kaj efektive partoprenis 215 el 27 landoj.
Esperantistoj en Ulanbatoro (Fotis Arai Tosinobu)
19 jun okazis Interkona Vespero en la etoso internacia kaj amika, kiu aŭguris la sukceson de la kongreso. La kongreso malfermiĝis dimanĉe per saluto de la prezidanto de KAEM (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado) Lee Jung-kee, kaj sekvis ĝin gratulsaluto de la ĉefministro de Mongolio Sukhbaatar Batbold (anstataŭanto legis ĝin), Hori Jasuo parolis pri la kongresa temo “Azia harmoniiĝo per Esperanto”. Poste landaj reprezentantoj salutis, kaj finiĝis la inaŭguro per kantado de La Espero.

En la dua tago okazis kunsidoj kun jenaj respondeculoj: Kongresa Univer- sitato (Sasaki Teruhiro), Mongola Historio (Dagva Gereltogtokh), Ĝemelaj Urboj (Nakacu Masanori), Junulo (Okuŭaki Toŝiomi), Mongola Eksprese (Myagmar Altantsetseg), KAEM nepublika, Rememore al Lee Chong-yeong (Park Yong-song), Konversacio (Renée Triolle), Kaligrafio en la tuta Azio (Hori Jasuo). Vespere okazis Nacia Vespero en la armea teatro.

Sekvatage okazis pliaj fakkunsidoj kaj vespere aŭkcio, kies profito iris al UEA-konto “Espero” por savi esperantistajn viktimojn en katastrofoj, kaj Oratora Konkurso, en kiu al Franciska Toubale el Aŭstralio estis aljuĝita la unua premio. Sekvis kantoj, dancoj kaj akrobataĵoj de geknaboj, kiuj devenas de malriĉa kvartalo kaj estas vartitaj kaj gvidataj de bonkorulo.

La laborprogramo daŭris dum la tuta sekva tago ĝis la Internacia Vespero. Komence de ĝi pli ol 20 partoprenantoj parade montris sin en sia nacia kostumo, kaj poste ili montris siajn talentojn: muzikludojn per saksofono, trumpeto, violono, pajnoŝalmo, akordiono kaj etnaj, nekutimaj mondaj muzikiloj, fasonparado de kimono-virinoj, maniero vesti sin per kimono, Noa danco (japana tradicia teatraĵo), Tajĝiĉuano ktp.

23 jun okazis la fermo. Estis prezentitaj la novaj estraranoj de KAEM: prezidanto Sasaki Teruhiro (Japanio), vicprezidanto Wang Ruixiang (Ĉinio), membro Hoang Ngoc Boi (Vjetnamio), sekretario Park Yong-sung (Koreio)

La 7a Azia Kongreso okazos en Israelo en 2013 por eviti la kolizion kun la UK en Hanojo en 2012. Poste AK okazos en ĉiu dua jaro.

Hori Jasuo


IKUE jubileis en Parizo

Okaze de sia cent-jara jubileo IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) decidis kongresi 27 jun – 3 jul 2010 en Parizo, la urbo de sia fondiĝo. Bedaŭrinde oni trovis tie kongresejon nur por 80 homoj, tiel ke jam preskaŭ duonan jaron antaŭ la kongreso ĉiuj lokoj elĉerpiĝis. Tiuj, kiuj sukcesis, povis esti feliĉaj: ni povis loĝi en benediktana monaĥinejo apud la mondfama Baziliko de la Sankta Koro (Sacré-Cœur de Montmartre), sur monteto de kie prezentiĝas vasta panoramo de Parizo.

Dum en 1910 en Parizo preskaŭ 600 homoj ĉeestis la inaŭguron de la unua IKUE-kongreso, cent jarojn poste ni estis preskaŭ dekoble malpli.

La 63a kongreso de IKUE okazis en malfacila tempo por la Katolika Eklezio. “Eventuala diskuto pri ekzistantaj skandaloj en la Eklezio neniom valoras por IKUE, do ne valoras pridiskuti ilin”, — opiniis iuj, dum aliaj trovas grave lerni el ili. La temo do tamen menciiĝis ĉe Ronda Tablo pri la demando “Kion signifas esti katolika esperantisto?”, kie mi klopodis veki komprenon por pli progresemaj ideoj. Tiaj ideoj ja povas fonti el tre estiminda sopiro — la sopiro de homoj pri eklezio, kiun ili povas tutkore ami. IKUE klopodas konstrui pontojn inter katolikoj el diversaj landoj, kaj per ekumena dialogo ankaŭ inter kristanoj de diversaj konfesioj. Estus bone, se IKUE klopodus konstrui pontojn ankaŭ inter katolikoj kaj la sekulara mondo.

Same kiel antaŭ cent jaroj, ankaŭ ĉi-foje ni preĝis por la unueco de la kristanoj, kaj diskutis pri tio, kia estu tiu unueco. En la unua kongreso, oni konkludis (kvankam eble ne unuanime), ke tia unueco povas ekzisti nur sub gvido de la Papo. Ĉi-foje menciiĝis ankaŭ pli modernaj ideoj — ekzemple la penso pri “unueco en diverseco”, aŭ la espero de la teologo Hans Küng pri “nuligo de homfaritaj dogmoj, kiuj disigas la kristanojn”. Ĉar IKUE kunigas katolikojn kun malsamaj opinioj kaj malsamaj kulturaj fonoj, ne ĉiam facilas trovi interkonsenton. Ĉiukaze, en siaj retejo kaj revuo, IKUE plu traktos temojn unuavice el vidpunkto de Vatikano, ekzemple per traduko aŭ resumo de Papaj dokumentoj. Kiu deziras legi alispecajn opiniojn en Esperanto, povas aboni al MonatoDia Regno, por kiuj verkas i.a. la eksaj IKUE-aktivuloj Stefan Maul kaj Jacques Tuinder.

La kongreso enhavis belajn spiritajn travivaĵojn, ekzemple esperantlingvan meson kun ducent (parte neesperantistaj) partoprenantoj en la Kapelo de la Mirakla Medalo. En agrabla rememoro restas ankaŭ la “anĝela” kantado de la benediktaninoj dum iliaj preĝoj.

La atmosfero en la kongreso estis tre frata kaj amika. Dum en mia lando katolikaj episkopoj insultis unu la alian kaj la katolika laikaro dissplitiĝis inter la pli progresema Centra Komitato de la Germanaj Katolikoj kaj la pli konservativa, papisma Forumo de Germanaj Katolikoj, la IKUE-anoj respektoplene kaj amike rilatas unu al la alia. Okaze de la kongreso, la Papa Konsilio por Laikoj laŭdis IKUE pro “konstanta kaj totala fideleco al la Instruado de la Eklezio”. Iuj kantis la Papan Himnon (“Benedikton la 16an, benu Dio, gardu lin”) el tuta koro, dum aliaj emfazus, ke himnojn meritas unuavice Dio kaj Jesuo. Sed ĉiuj sentis sin anoj de unu komunumo.

Ulrich Matthias

PS. La aŭtoro uzas la vorton katolika en la senco romkatolika (La red.).


Somera Esperanto-Studado 2010

2–10 jul okazis en Piešťany (Slovakio) la populara Somera Esperanto-Studado 2010. Jam la kvaran fojon partoprenas ĝin esperantistoj de ĉiuj lingvokonaj niveloj — ekde veraj komencantoj ĝis spertuloj. Jam la trian jaron SES estis kunigita kun renkontiĝo de lernu!-uzantoj. La aranĝo okazis en Hotela Akademio de Ľudovít Winter. Organizis ĝin E@I kaj Slovakia Esperanta Junularo.

La unua — tute neantaŭvidita — sukceso estis en la nombro da partoprenantoj. Aliĝis sume 219 personoj, venis 190. Por komparo: la pasintjaran SES partoprenis 90 homoj. Grandan rolon ludis ankaŭ la malproksimeco de ĉi-jaraj IJK kaj UK, pro kio multaj eŭropaj esperantistoj serĉis iun “pli proksiman” aranĝon. Plej multe da partoprenantoj venis el Pollando, Slovakio, Germanio, Hispanio kaj Francio, tamen ne mankis esperantistoj el Kanado, Usono aŭ Ĉinio. La plej malproksiman vojon trairis vojaĝante al SES esperantisto el Paragvajo.

La grandega interesiĝo estis por la organizantoj ja tre agrabla surprizo, tamen “danke” al tio aperis poste kelkaj malfacilaĵoj, ĉefe dum ekskursoj, kiam iĝis sufiĉe malfacile teni la grupon kaj konvinki la homojn, por ke ili restu kune kun sia grupo kaj ne disiĝu.

La partoprenantoj estis dividitaj en kvar grupojn laŭ siaj lingvokonoj. La komencantojn instruis Stano Marček (Slovakio), komencintojn Dalia Pileckienė (Litovio), plian grupon instruis Petra Smideliusz (Hungario). La grupon de spertuloj gvidis Marta Kovács (Hungario). Paralele okazis la metodika seminario Flugiloj de Interkultura Vento, kiun gvidis Radojica Petrović. Novaĵo estis instruado por nevidantaj personoj — kunlabore kun LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj). Multaj eluzis la eblecon plenumi KER-ekzamenon kaj diligente prepariĝis por ĝi dum la semajno sub gvidado de Zsófia Kóródy. Ŝi ankaŭ diligente zorgis pri la parto de la programo por la projekto “Esperanto 55+”, kiun financas EU-programo Grundtvig. Pere de ĝi povis veni al SES 25-homa pollanda grupo, kiu spertiĝadis pri la instruado de Esperanto por povi ĝin sekve instrui en la universitatoj de la tria aĝo. Pri novuloj zorgis multaj “anĝeloj”, spertaj esperantistoj, kiuj volonte helpis kaj konsilis al aliaj.

El la programo ni menciu almenaŭ koncertojn, ekskursojn, specialajn “hotelakademiajn” kursojn — koktelistan kurson kaj “carving” (ornaman legomtranĉadon), aŭ kurson de la japana batal-arto aikido, kiun partoprenis ankaŭ blinduloj. La membroj de LIBE aktive partoprenis ankaŭ la kursojn de la slovaka lingvo, dum kiuj eĉ montriĝis, ke la plej lerta kaj diligenta kursano estas Riikka Kannisto el Finnlando.

Por la lasta vespero la organizantoj preparis “neforgeseblan” programeron, paŝadon sur braĝo. Ĝi iĝis neforgesebla ĉefe por la organizantoj mem, ĉar malgraŭ antaŭaj preparoj kaj elprovado “sur la propra haŭto” kelkaj kuraĝuloj ricevis brulvezikojn sur siaj piedoj. Ni pardonpetas pro tio kaj esperas, ke la piedoj de ĉiuj malfeliĉuloj estas jam en ordo. Plej verŝajne kaŭzis tion la varmegaj ŝtonetoj (ne la braĝo), kiuj bedaŭrinde enmiksiĝis inter la braĝerojn.

Nun, unu monaton post SES ni povas konkludi, ke la aranĝo bone sukcesis. Ni esperas, ke la semajno estis utila kaj kontribua por la partoprenintoj, sed ĉefe — ke oni simple ĝuis la tempon pasigitan en SES.
SES: la komuna foto (Fotis Andrzej Sochacki)
Katarína Nosková
kunorganizanto


SAT: Mirinde bona kongreso

La 84a Kongreso de SAT okazis komence de aŭgusto en la pitoreska urbo Braŝovo, ĉe Karpatoj en Rumanio, kun 82 partoprenantoj el 17 landoj.

La kongresejo estis en la lernejo Andrei Saguno kie la kongreso estis malfermita en ĉeesto de reprezentantoj el politiko, sindikatoj kaj la landa Esperanto-Asocio en Rumanio.

Laŭ la kutimo de SAT-kongresoj, okazis ankaŭ ĉi-jare la jarkunsido de SAT dum sinsekvaj laborkunsidoj. La laborkunsidoj traktis la raporton de la Plenum-Komitato, la revuojn de SAT. Okazis prelegoj kun debatoj pri multaj temoj. Estis akceptite, ke SAT uzos estonte la servojn de etikaj bankoj, ktp.

Aparte menciinda estas la zorgo, kiun la lokaj organizantoj donis al turismaj kaj kulturaj aranĝoj. Okazis, interalie, vizito al Raŝnov, Sibiu, la urbo de Andreo Cseh, kaj ekskursoj al Bukureŝto kaj Sigiŝoara.

La teatraĵo de Eugen Ionescu La kalva kantistino, prezentado de la Koruso de gimnazio 25, kaj la koncerto de Kanzoneta (lernantoj el la liceo Johannes Honterus) ricevis grandan aplaŭdon kiun ili meritis.

Entute: mirinde bona kongreso, kie ne nur SAT-membroj trovis la amikecon kiu kutimas en SAT. SAT, kiu nun post tempo malbona revenis kun entuziasmo necesa por fari sian laŭstatutan taskon.

Post unu jaro SAT kongresos en Sarajevo (Bosnio-Hercegovino).

Jakvo Schram


ILEI konferencis en Kubo

La Hotelo Kanimao (Canimao) ĉe la rivero Kanimaro (Canimar), dekon da kilometroj oriente de Matanso (Matanzas), ĉe la plej norda parto de la marbordo de Kubo, provizis intimetosan kunvenejon al esperantistaj instruistoj, instruemuloj kaj studentoj por la 44a konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), dudek jarojn post la unua ekstereŭropa ILEI-konferenco okazinta same en Kubo. Sesdeko da partoprenantoj venis el 26 landoj de ĉiuj kontinentoj krom Afriko. Tamen kelkaj afrikaj studentoj de la Universitato de Matanso vizitis la konferencan lingvan festivalon.

La konferenca temo Edukado por kultura proksimiĝo estis komuna fadeno de la tradiciaj konferencaj programeroj: prelegoj, laborgrupaj kaj komitataj kunsidoj, vespera distra programo (interkona, kuba, latinamerika, internacia kaj adiaŭa vesperoj), lingva festivalo kaj ekskursoj.

Tute praktikan kontribuon al la konferenca temo donis la trejnseminario Flugiloj de interkultura vento por instruistoj, instruantoj kaj instruemuloj de Esperanto. Partoprenis 22 seminarianoj el sep latinamerikaj kaj tri aliaj landoj, el kiuj 17 havis stipendion de ILEI, Amerika Komisiono de UEA aŭ TEJO. Ĝi estas unu el serio de kvin samcelaj seminarioj en Eŭropo, Ameriko, Azio kaj Afriko kiujn ĉi-jare ILEI organizas aŭ finance subtenas per tiucele ricevita subvencio de UEA kaj el propra kaso de la projekto Interkulturo.

Jen kelkaj pritaksoj de la seminarianoj:

— Tio, kion mi certe lernis kaj uzos kiel instruisto, estas la grupaj aktivaĵoj, en kiuj oni devas akordiĝi, diskuti, kunpensi. La kunigo de diversaj konoj, ne nur de la gvidantoj, sed de ĉiu partoprenanto, riĉigis la enhavon de planitaj (kaj neplanitaj) aktivaĵoj.

— La interkulturaj ludoj kaj taskoj evoluigis nian interkulturan komprenon.

— Mi kredas, ke estas tre bone uzi didaktikajn situaciojn kie la lernantoj partoprenas aktive, ne nur aŭskultante. Interŝanĝo de ideoj kaj partopreno de aliaj seminarianoj estis gravaj por ke la ludoj kaj situacioj, kiuj estis kreitaj dum la seminario, estu produktivaj.

La tradicia Lingva Festivalo de ILEI en la centro de Matanso altiris atenton de pasantaj urbanoj, kiuj miksiĝis kun la konferencanoj por ĉeesti prezentojn pri dudeko da lingvoj (ekzemple: la kreola de Haitio, indiĝenaj lingvoj en Meksiko, variaĵoj de la hispana lingvo en Ameriko, hebrea, serba, japana…). Unu el la partoprenintoj komentis:

“Estas mirinde, ke tiel simple oni povas okazigi eventon, en kiu oni prezentas buntan mozaikon de lingva kaj kultura diverseco. Lokanoj povis sperti tiun diversecon sciante, ke Esperanto estas ĝia perilo. Tio estas ege grava, ĉar hodiaŭ ankoraŭ ekzistas homoj, kies priesperanta bildo estas tiu de iaspeca hegemonia unulingvismo. Mi demandas, kial oni ne organizas similan eventon dum UK?”

Dankinte la organizantojn kaj gastigantojn pro la agrabla kaj plursence riĉiga semajno, la konferencanoj kunveturis al la UK en Havano. La sekva konferenco okazos en Kopenhago 2011.

Radojica Petrović


FREŜO refreŝigita

FREŜO, deĉifrebla kiel Frusomera Renkonto de Esperantistoj Ŝatantaj Olŝtinon, akiris novan subtitolon: “Forumo de Esperanta Kulturo”. Jen formalaĵo, kiu atentigas pri alia aspekto de la aranĝo, okazanta ekde 15 jaroj (kun paŭzoj) en la ĉefurbo de la nordorienta pollanda regiono Varmio kaj Mazurio, kiun karakterizas belaj historiaj postrestaĵoj ene de mirinda naturo.

La nova subtitolo konfirmas, ke FREŜO jam delonge eliris el la esperantista katakombo. Ĝi estas oficiale rekonita kiel programero de la Olŝtina Arta Somero, kiu ĉiujare dum la feriaj monatoj pulsas en Olŝtino kaj speciale en ĝia ĉarma mezepoka kvartalo. Ĝuste tiuloke Jean Marc Leclercq, konata kiel JoMo, okul- kaj orel-frape markis la ekziston de la Esperanta kulturo. Zamenhof mem verŝajne inspiris tiun ĉi talentan francon allogi la neesperantistan publikon amase spekti kaj danci lian Esperantan kantadon.

Tradicie la aranĝo estis turisma kaj distra, sed ĉi-foje aperis ankaŭ programeroj rilatantaj al gravaj historiaj eventoj aktuale festataj en Pollando. FREŜO reagis al la Internacia Jaro de Ŝopeno jam dum la inaŭguro, kies rutinajn paroladojn dividis verkoj de la genia komponisto plenumataj de la junaj lokaj virtuozoj Julia Rumińska kaj Michał Tyczyński. Alian tagon estis prezentita la filmo Ŝopeno revenas al Majorko kaj okazis prelego pri la jubileulo, naskiĝinta antaŭ 200 jaroj. Ne povis manki ankaŭ temoj rilatantaj al 600-jara datreveno de granda mezepoka batalo ĉe Grünwald kaj 100-jara datreveno de la premiera prezento de Ĵurkanto de Feliks Nowowiejski laŭ la vortoj de la pola poetino Maria Konopnicka.

Andreo Gielert, loka esperantisto, invitis ĉiujn al la granda mezepoka batalo sur Grünwald-kampoj. En la riĉe ilustrita prelego li prezentis skizan historion de Teŭtona Ordeno, rilatojn inter poloj kaj teŭtonoj en la 14a kaj la 15a jarcentoj kaj fine la batalon mem.

Kiel nun aspektas la batalkampo partoprenantoj de FREŜO povis vidi dum la sabata busa ekskurso. Dum ĝi oni vizitis ankaŭ la etnografian muzeon en Olsztynek kaj la historian “Episkopan Vojon” en la loko Bałdy, kie okazadis la 3a Varmia Kermeso.

Alia karakteriza eco de la Olŝtina aranĝo estas videbla ĉeesto de la lokaj eminentuloj. Foje ŝajnis, ke ili propraokule deziris konfirmi la ĝustecon de sia malavara subvencio de la aranĝo. Jen la sekreto, kial FREŜO estas mirinde malmultekosta. Tio estas facile klarigebla: la organizantoj ĝuas bonajn rilatojn kun la lokaj decidpovuloj kaj kapablas konvinki ilin, ke valoras investi en la esperantistan agadon, ĉar ĝi videble servas al la urbo. FREŜO estas organizata de tri familioj: Frenszkowski, Gielert kaj Zdankowski (kaj Wacłava Ledzińska). Ili estas esperantistoj, kaj malgraŭ tio laboras… konkorde.

Pli ol sesdek partoprenantoj el Pollando, Britio, Francio, Germanio, Hispanio kaj Ruslando estis tre kontentaj pro la nova loko de FREŜO. Ĝi okazis en la kvartalo Kortowo, kiu apartenas al Varmia-Mazuria Universitato. Kortowo ŝanĝiĝas somere en vastan ripozejon por studentoj kaj infanoj kaj trapasantaj turistoj. Ĉirkaŭis nin verdaj arboj, blua lago, gajaj gejunuloj kaj brila suno.

La programo estis tiel planita, ke la partoprenantoj rajtis ĝui la belan tempon laŭvole, sed havis eblecon partopreni interesajn ekskursojn, ĉeesti piknikojn, kaj partopreni seriozajn prelegojn, kiel tiujn de Aleksander Korĵenkov pri Mark Zamenhof aŭ de Halina Gorecka pri Kaliningrado, kiu situas apenaŭ 130 km for de Olŝtino.

Ĉiutage okazis kvizoj, gvidataj de Marian Zdankowski. Li estas vera majstro de tiuspeca intelekta distro, kiu kontribuas plialtigon de la scio pri Esperanto kaj ĝia movado. La partoprenantoj de la kvizo rivaladas por gajni tute valorajn premiojn. Ĉi-jare venkis:

1. Mirosława Kubicka,
2. Teresa Pomorska,
3. Ewa Caban,
4. Stephen Lyons,
5. Halina Oleszek.
Krome okazis prelegoj pri historio kaj antikvaĵoj de Varmia-Mazuria regiono, pri Feliks Nowowiejski kaj Maria Konopnicka. En la programo estis ankaŭ ekskurso al Barczewo, la naskiĝurbo de Feliks Nowowiejski, kie oni vizitis muzeon dediĉitan al la komponisto, kelkajn preĝejojn kaj iaman sinagogon; vizito de muzeo de Varmio kaj Mazurio en la Olŝtina kastelo; spektaklo en la planetario; promenado en la arbarĝardeno en Kudypy apud Olsztyn, kie ni vidis, kiel kreskas plantita unu jaron antaŭe Lariko-Ludoviko, memoriganta la 150-an naskiĝdatrevenon de Zamenhof.

FREŜO, daŭre refreŝigata, indas pli vastan partoprenon de esperantistoj.

Roman Dobrzyński


BET-46

La 46ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn 26 jun – 4 jul akceptis la orient-litovia urbo Visaginas, proksime al la landlimoj kun Latvio kaj Belorusio. Ĉi tiu multnacia urbo, en kiu litovoj estas minoritato, estas la plej juna urbo en Litovio, ĝi aĝas nur 35 jarojn, kaj ĝia ekesto ŝuldiĝas al la ekkonstruo de la Ignalina nuklea elektrocentralo en 1975. La urbon ĉirkaŭas pinarbaroj, altegaj pinoj abundas ankaŭ en la urbo mem, danke al kio la aero estas bonega.

Pli ol 150 partoprenantojn el 18 landoj gastigis la Profesia Studcentro pri teknologio kaj entreprenado, disponiginta al BET ĉiujn necesajn teknikajn ekipaĵojn por prelegoj, studhoroj kaj koncertoj. Dezirantoj plibonigi siajn lingvajn konojn vizitis lecionojn de diversnivelaj ĉiutagaj kursoj.

Por kleriĝemuloj funkciis Somera Universitato. La prelego-salonoj estis plen-plenaj, tion kaŭzis ne nur altnivelaj prelegantoj kaj interesaj temoj, sed ankaŭ senalternativeco de la programo por spertuloj. Petras čeliauskas, la aŭtoro de la libro Litovio dum jarcentoj, prezentis ciklon da prelegoj pri la historio de Litovio, pri la origino kaj specifaj trajtoj de la litova lingvo, pri sia regiono Ĵemajtio, ĝiaj popolo kaj dialekto, kaj pri la batalo ĉe Grünwald, kiu havas ĉi-julie la 600-jaran jubileon.

La 29an de junio, je la Rom-katolika tago de S-taj Petro kaj Paŭlo, oni honoris per kverkaj kronoj tiunomajn BET-anojn. Ĉi tiu tradicio estis surprizo por multaj el la alilandanoj. Por kvardeko da partoprenantoj la urbestro de Visaginas aranĝis akcepton kun malmultaj paroloj kaj abunda regalo manĝa kaj drinka.

Okazis ekskurso al la ĉefa vidindaĵo de Visaginas, Ignalina nuklea elektrocentralo, kies du blokoj estis haltigitaj en 2005 kaj 2009. Alia ekskurso ebligis konatiĝon kun la naturaj kaj arkitekturaj riĉaĵoj de Litovio en la Aukštaitija nacia parko. Estis vizitita unika etnografia muzeo de abelbredado en Stripenkiai. En la vilaĝo Ginučiai la celo estis akvomuelejo, kie konserviĝis la malnovaj instalaĵoj. Plia vizito estis al la ligna preĝejo en Palušė kaj la monto Ladakalnis kun belega vidaĵo al ses lagoj.

La riĉa koncerta programo de BET efektiviĝis nur parte: pro la morto de la Litovia eksprezidento Algirdas Brazauskas estis anoncita tritaga funebro. Sed antaŭ tio la multnacia Visaginas estis arte prezentita de la rusaj kantensemblo Rodnik kaj dancensemblo Rodniĉok, la ukraina folklora ensemblo Kalyna, kantistino Anna Turanosova-Abra. Kaj, kompreneble, la loka esperantista familia bando Asorti.

Kutime por la Litoviaj BEToj, ankaŭ la nuna estis bone organizita. La ĉiutaga gazeto La arĝenta gruo publikigis la aktualan programon, raportojn pri la okazintaĵoj, anoncojn, kaj multajn fotojn (bedaŭrinde, preskoboldo estis senripoza). Bone prizorgita estis manĝado en la studcentro, kiu ne ignoris la bezonojn de vegetaranoj. Pro la varmega vetero multaj fuĝis al la urba lago, kaj la vesperojn oni povis agrable pasigi en liberaera bierejo en amika babilado.

Halina Gorecka


KAEST revenas en Slovakion

Ekde la 18a ĝis la 21a de novembro 2010 en la okcidentslovakia urbeto Modra-Harmónia okazos nova etapo de KAEST-oj. Ĝin ĉi-foje organizas E@I, kiu en la sama loko organizis ankaŭ SES en 2008 kaj 2009.

KAEST estas mallongigo de Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko.

KAEST konsistas el diversspecaj fakaj prelegoj en Esperanto, kiuj plenumas du celojn:

Al diversaj fakuloj-esperantistoj donas KAEST eblon prezenti sian fakon en “verda lingvo”, konatigi homojn kun ĝi, sciigi pri specifeco de iu konkreta fako, profesio, scienco/tekniko.

Al publiko-partoprenantoj KAEST donas eblon sekvi interesajn prezentojn, ekscii interesaĵojn pri diversaj aferoj, larĝigi sian terminaron kaj diskuti pri sciencaj/teknikaj temoj.

La aranĝo ja komenciĝis en Slovakio (tiam sub la nomo AEST), sed dum la lastaj dek jaroj ĝin tenis viva Petro Chrdle kun siaj helpantoj en Dobřichovice, apud Prago. Nun E@I, kune kun helpemaj slovakiaj esperantistoj transprenis la organizadon de la aranĝo. Tiel post longa tempo KAEST revenas en sian “naskiĝlandon”.

La ĉeftemo de KAEST 2010 estas “Modernaj teknologioj por Esperanto”. Ĉar la organizadon transprenis E@I, ĉi-jare okazos kelkaj ŝanĝoj, kompare kun la ĝisnunaj KAEST-oj en Ĉeĥio. La konferenco plilongiĝos — ĝi daŭros ekde la ĵaŭda posttagmezo ĝis la dimanĉa tagmezo, por ke povu partopreni ankaŭ homoj de pli foraj landoj. La programo pliriĉiĝis je interesaj kulturaj programeroj kaj je pli da praktika scienco — oni havos eblon “tuŝi” la sciencon, pli aktive vidi ĝian funkciadon.

Ĉi-jare do la programo konsistos el kelkaj partoj:

— prelegoj (en du paralelaj blokoj: ĉeftemaj kaj alitemaj)

— trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.)

— fakaj diskutoj (pri certa temo)

— vespera programo (vingustumado, film-prezento, babilado ks.)

— duontagaj ekskursoj (laŭ interkonsento kaj mendoj)

La ambicio de KAEST 2010 estas oferti lokon por interŝanĝado de informoj pri la plej diversaj fakoj en Esperanto. Ĝi celas ebligi kreskon de la faka uzo de Esperanto kaj riĉigon de la terminologio en Esperanto. Ĉar nur kaze de vere vasta uzeblo de nia lingvo ni povas ĝin fiere prezentadi al la ekstera publiko. Unu el grandaj malavantaĝoj de Esperanto estas ĝia malofta uzeblo en la faka medio. Tiun ĉi mankon volas aranĝoj kiel KAEST provi malgrandigi.

Ni do elkore invitas ĉiujn aliĝi kaj prelegi, aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2010. Se vi deziras kontribui al la aranĝo per prelego, bonvolu kontakti nin kaj proponi vian prelegon.

Detalajn informojn kune kun la aliĝilo vi trovos rete ĉe: www.ikso.net/kaest

Demandojn direktu al:

petro@ikso.net

+421 902 203369

Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

Peter Baláž, kunorganizanto


La esperanta nacio

Dafydd ab Iago el Bruselo

Esperantistoj vivas dise en Eŭropo sen nacio kiun ilin unuigas. Same vivas naŭ ĝis dek ses milionoj da romaoj (aŭ ciganoj, se vi preferas la iom negativan sed pli tradician vorton). Al Eŭropo romaoj prezentas problemon, aŭ defion en la lingvaĵo de politikistoj. Unuflanke, ili vere enkorpigas la Eŭropan filozofion, vojaĝante de lando al lando, kaj parolante siajn gepatrajn lingvojn kaj la diversajn ŝtatajn lingvojn de la Eŭropa Unio. Aliflanke, dudek jarojn post la fino de la komunismaj registaroj en la orienta kaj centra Eŭropo, romaoj daŭre ne integriĝas kun la lokaj popoloj.

Por tio en Eŭropo eĉ ne mankas mono. Estas tiom da fondusoj, ke la avara Rumanio eĉ ne povos plene uzi la monon, kiun Eŭropa Unio pretas doni. Inter 2007 kaj 2013 ĉirkaŭ 13 miliardoj da eŭroj de la Eŭropa Socia Fonduso estos elspezitaj por integriĝo de romaoj kaj aliaj grupoj en malfacilaj sociaj situacioj. La mono celas faciligi aliron al loĝejoj, edukado, trejnado kaj laboro. “Mankas ne mono, sed la bona vojo ĝin uzi”, — agnoskas funkciulo en Bruselo.

Laŭ la burokrata tradicio de Bruselo, eŭropaj funkciuloj nun kontraktas bone pagatajn eksterajn fakulojn por studi la problemon kaj emfazi la plej efikajn projektojn kaj strategiojn.

La franca ŝtata sekretario respondeca pri eŭropaj aferoj Pierre Lellouche ĉi-somere atakis Bruselon pro — laŭ li — mankanta efikeco spite al troa elspezo de mono pri integrigaj strategioj. Li petis de Belgio, kiu nun prezidas EU, kaj de aliaj membro-ŝtatoj urĝan debaton pri integriĝo de romaoj. La franca politikisto kritikas problemojn de la junulara krimeco kaj la trafiko de infanoj kaj junuloj. Lellouche ankaŭ kritikas la alvenon en Francio de “homoj kiuj ne volas integriĝi en socio” kaj ties malemon respondeci por si mem.

wikimediacommonsFrancaj politikistoj rimarkigas, ke, ekzemple, Bulgario, Rumanio kaj Slovakio malsukcesis starigi efikan politikon por integrigi romaojn kaj faciligi al ili laborpostenojn, loĝejojn kaj sociajn rimedojn por partopreni la “normalan” vivon.

Ankaŭ en Bruselo oni komentas ke orient- kaj centreŭropaj ŝtatoj ne profitas de la eŭropaj financaj ebloj por kunlabori kun romaoj kaj iliaj asocioj. Evidente, Rumanio estas la plej malbona en la klaso. Estas ĉirkaŭ 2 milionoj da romaoj en Rumanio, kvankam la registaro en Bukareŝto insistas pri nur 537 mil romaoj. Aliaj landoj kun grandaj romaaj komunumoj estas Slovakio (500 mil) kaj Bulgario (750 mil).

“Rumanio ne faris sian laboron, — klarigis romaa aktivulo Ciprian Necula al unu el la raraj francaj ĵurnalistoj. kiuj enketis en Rumanio mem pri la situacio de romaoj. — La ŝtato permesis flori al homa trafiko kaj prostituado kaj surpapere kreis kelkajn projektojn celante kontentigi eŭropanojn”.

Ĉi-somere la franca prezidanto Nicolas Sarkozy instigis al la detruado de ĉ. 500 neleĝaj romaaj tendaroj en Francio. Francio estas la plej elstara ekzemplo de kontraŭromaa politiko, sed ne la sola. Italio en 2008 eligis milojn da romaoj al Rumanio kaj Bulgario. Tia politiko daŭras. Ankaŭ Germanio, Danlando kaj Svedio plu resendas “hejmen” milojn da romaoj, precipe al Kosovo, kie ili frontas diskriminacion, terurajn vivokondiĉojn kaj senesperon. “Estas klara kaj sistema programo de EU-registaroj celanta romaojn”, — diras Anneliese Baldaccini, advokato ĉe Amnesty International en Bruselo.

“Malriĉeco, diskriminacio kaj aro da aliaj aferoj faris neeltenebla la vivon de romaoj en iliaj gepatraj landoj”, — diras Robert Kushen, direktoro de la Eŭropa Centro por la Rajtoj de Romaoj en Budapeŝto. Li alvokas, ke EU sekurigu por romaoj la rajton de libera movado en la Unio.

Tamen ne ŝajnas, ke la Eŭropa Komisiono faros multe por protekti romaojn uzante la bazan rajton de libera movado. “La ebleco ellandigi la romaojn estas respondeco de la ŝtatoj-membroj”, — konstatas Matthew Newman, porparolanto de Viviane Reding, la eŭropa respondeculo pri justico. La ŝtatoj mem decidas kiel apliki la principon de libera movado. En aprilo ĉi-jara Reding mem agnoskis, ke la situacio de la romaoj eĉ plimalboniĝis.


REU kaj la Peterburga REK

En la julia Ondo mi legis du kritikajn notojn pri la Peterburga REK, kiu okazis fine de majo. Kvankam pasis jam tri monatoj post la fino de la kongreso, aspektas natura almenaŭ nun koncize reagi nome de REU.

Sendube ĉiuj menciitaj en du artikoloj fuŝoj estis signifaj makuloj, kaj mi pardonpetas al ĉiuj (inkluzive de Aleksander Korĵenkov), kiuj iel suferis pro mallertaj organizaj nuancoj de REK. Ankaŭ estas tre bedaŭrinde, ke neniu verkis ion alian por La Ondo (kvankam kelkaj homoj estis petitaj), sekve tie aperis nur negativaj impresoj pri la kongreso, kiu baze estis sukcesa kaj ricevis plurajn dankojn de la partoprenintoj.

Krome menciendas, ke la estraro de REU (nek tiama, nek des pli la nuna, elektiĝinta ĝuste en Peterburgo) ne havis rilaton al teknika organizado de la kongreso. Tio ne estas pravigo de la fuŝoj, sed nur klarigo, ke en REK pri tiaĵoj okupiĝis homo, kiu ne havis sufiĉan sperton, kio kaŭzis kelkajn problemojn.

Samtempe mi riskas promesi, ke por sekvaj E-renkontiĝoj, kiujn (kun)organizos REU, ni konsideros ne nur bonan sperton, sed ankaŭ malbonan. Ĉiuj esperantistoj estas varme atendataj en la sekva kongreso de REK (kiu okazos oktobre'2011 en Ĉeboksary).

Grigorij Arosev
prezidanto de REU


Dankon, Kubo! Dankon, Esperanto!

Post kvar-semajna restado en klinikoj en Santiago de Kubo mi feliĉe kaj sane revenis hejmen. Mia vojaĝo estis iom komplika kaj mi bezonis dum la tuta tempo medicinan protekton. Min trafis malsano, jam forgesita pli ol 60 jarojn, kies kaŭzo estis la forpelo kaj postmilita mizerego.

Estis necesa vivgrava, tuja operacio, kiu senprokraste okazis.

En Kubo mi renkontis bone organizitan, altnivelan medicinan servon, kies kuracistoj kaj flegistoj posedas altan, ofte internacian, sperton. Al ili mi sincere dankas, ke ĉio bone finiĝis.

Pro mia nescio de la hispana lingvo mi bezonis ĉiutagan helpon de Esperanto-amikoj, kiuj dum siaj vizitoj zorgis pri la komunikado inter mi kaj la medicinaj fakuloj. Tie mi parolis nur Esperanton kaj povis per tio solvi bazan interkomprenon. Pro mia restado multaj dekoj da homoj eksciis pri Esperanto kaj kelkaj eĉ serioze interesiĝis. Mi ankaŭ povas substreki, ke la vere elkore praktikata medicina prizorgado havas grandan influon al la resaniĝo de pacientoj.

Kore mi dankas al ĉiuj, kiuj tiutempe salutis min aŭ nur informiĝis pri mia situacio, mia edzino ĉion peris per poŝtelefono al mi.

Werner Pfennig


Ŝipo sur la Traka Maro

Originala novelo de Jozefo Kiss

Jozefo Kiss naskiĝis 7 mar 1942 en la sudhungarlanda urbo Békéscsaba. Instruisto de la slovaka kaj rusa lingvoj. Esperantistiĝis aŭtodidakte en 1957, en la 1960–70aj jaroj ofte partoprenis en la Somera Esperanto-Universitato en la urbo Gyula, instruis Esperanto en lernejoj. En la 1980aj jaroj kunlaboris kiel tradukanto en Hungara Vivo, poste ekverkis originale por Debrecena Bulteno. Nun Kiss vivas en la nordhungarlanda urbo Gyöngyös. Li jene skribas pri si mem:
“En relative egalanima stato mi pasigas nun miajn tagojn de emerito, servante la pasiojn, la hobiojn de ŝako, de legado de antikva (ĉefe greka-romia) literaturo, kolektante diverslandajn monerojn kaj poŝtmarkojn. Ankaŭ la naturon mi ŝatas, la montaran aeron — samtempe estas por mi refreŝige kaj kvietige observi la malgrandajn surterajn bestojn kaj la birdojn”.


Febla borealo ŝveligis la velojn: la direkto de la vento koincidis kun tiu de la veturo. La komerca ŝipo reveture al Ateno pasis per dormigaj ŝancelmovoj inter la obstinaj sed moderaj ondoj. Jen iu-tiu ondo kelkfoje alpremiĝis petole al la ŝipo, ke la naĝanta lignokonstruaĵo skuiĝu iom, tamen tiu ondoobstinaĵo rezultigis krome nur tion, ke Filotea sur la ferdeko eligis el sia buŝo afekte timiĝintan “ho, ho” voĉtorenton direkte al iu homfrata orelo laŭ sia espero. Ja da tiaj oreloj estis je la dispono unu-du en la proksimo; eĉ en tiun de Zenobios nevole penetris la voĉoformo — liaj ridetmuskoloj loziĝis iomete, tamen la rigardon li tenis senŝanĝe en la direkto de la foraj bordoj de Trakio.

La fantaziado, la cerbolaboro komencis flirti, vagadi simile al ripaj lignolamenoj de la ŝipo kaj kiel la almozantaj mevoj vage flirtis en la kaprica ventofluo; en la sama fojo la tikla ridado de la knabino preteririgis la menson de Zenobios disde la rememoroj de la renkonto kun la poeto, kaj la fakto, ke jenas la knabino, devige nomata ekde nun Filotea pro subita kaj arbitra decido de la ŝipestro, kiel li mem flustris intime: “je kongrua inspiro de liberaj ideoj kaj dinamikaj efektivigoj” — nu, tiu ĉi fakto lokis Zenobios denove en staton de konkreta realeco. Ĉi-maniere la estonta sorto de tiu ĉi sarmata knabino absorbis ree Zenobios, dum li observis la deklivojn de la kontinento kaj tiun faron la aŭtunaj sunradioj agrabligis plaĉe. Ĉu poste, kiel Ilarion promesis inter siaj planoj, li dungos Filotean kiel dancartistinon aŭ kiel instruantinon pri certa korpokulturo en iu gimnazio de Ateno? Ternatos kaj lia rondo de filozofoj certe atentos ŝin kaj trovos plezuron en la esceptaj atrakciaĵoj de la knabino — en la loĝio de aristokratoj eĉ la monujoj malfermiĝos pli larĝaj, se ekplaĉos la noveca korpospektaklo, la pantomimo. Sed povos okazi, ke tiu ĉi freŝkreska, ardanta estulino elglitos el la nefidinda gardo de la ŝipestro en iu malzorga momento, kaj realigantoj de malutilaj intencoj irigos la knabinon al kurbaj stratoj je nokta laboro ĉe la montopiedo Likabetos. En la imago, en la volbo de kunsenta animo de Zenobios tuj aperis la elverŝiĝa amaro de la knabina patro, se li ekscios, kiom la fato mizerigos la vivhumoron kaj honeston de Filotea en tiu ĉi lasta kazo; ja la patro destinas sian filinon al brila kariero en la majesta Ateno. Ankaŭ la patro Ĝurondibra estas honesta kaj li ligis kontentigan kontrakton kun Ilarion apud la bordo de Hister, kiam por Filotea la ŝipestro promesis liveri figon, sekigitan vinberon, olivon, bonkvalitan ŝtofon al ŝia patro, sekvajare Ĝurondibra sendos post la filino rekompence ankoraŭ ŝamon, vulpopelton kontraŭ la frandaĵoj, ĉar la sarmataj arbaroj abundas je primaraj portantoj de tiaspeca pelto, krom tio la patro de Filotea estas eminenta ĉasisto.

En la ferdeka aperturo aperis la ŝipestro Ilarion, samtempe la ŝipposedanto — danke al la ĉielloĝantoj, aŭ prefere kiel favorato de la romia inspektisto en la haveno de Pireo. Malantaŭ li la lanugbarba Dimitrios venis flutante, kun kokfieraj saltetoj, gajigante sin jam nun al posta esperata amuzaĵo ferdeka.

Ilarion alpaŝis al Zenobios: iom da tempo ankaŭ li kontempladis la trakan pejzaĝon, profunde spirante la freŝan aeron.

— Eble morgaŭ ni atingos la insulon Lesbo, — li diris post nelonge. — Se la ventoblovo malfortiĝus, oni mallongigos la nenifaron de la servodeĵorantoj. Estas grava la stabila antaŭeniro.

Ilarion ŝatis uzi eŭfemismojn. Li nomis la akvoŝovelulojn, tio estas la galerulojn: vojaĝocertigantoj, ŝultrohavaj atlasoj, voluptemaj muskolkolosoj en sia lingvaĵo de floroj. Dekduo da tiuj katenitoj kunpremiĝis en la stomako de la ŝipo. Cetere lia ŝipo estis duremilvica, ĉe neceso oni povis ĝin utiligi ankaŭ por militaj taskoj — sed Ilarion tenis sin flanke de tiaspeca eventuala apliko kaj pli volonte navigaciis komercajn vojliniojn.

— Nu, ni rigardu, kion scipovas ĉi tiu knabino, — li puŝpikis la flankon de Zenobios, dronanta en siaj pensoj. — Korplezurige ludu la melodion al danco, Dimitrios, — li instigis la fluthavan bubon.

Jen grinco, jen krako de la ŝipoĉarpentaĵo puŝiĝis en la blovsonojn de la muzikilo eble pro tio, ke ili povu abundigi per ampleksa kaj kompakta tono la cetere malriĉan sonaron.

Eĉ Poseidon aprobe lasis, ke subite varma juktiklo diskuru en la vejnoj de la tri viroj esperantaj baldaŭ fariĝi atestantoj de supozeble gracia danco, miraklo kiu vekas sopiron, kaj atestantoj de brilo de amindaj virinaj korpopartoj, ĉar tra la maldika tolo de la kitone vestita Filotea erotike reliefiĝis la fortoplena brusto, la afroditece belaj nepasemaj mamomontetoj.

Ilarion turnis sin al la knabino, li gestadis al ŝi kaj stimulis ŝin por danci por prezenti la talenton. Ŝi malvolonte faris kvar-kvin dancopaŝojn kaj, ĉar la moviĝo en la donace ricevita kotorno estis nekutima, post minuto ŝi mishumora rigidiĝis en pozo de malseka kapreolo.

— Delasu la melismojn de Delos kaj la sonornamaĵojn, Dimitrios, ludu korĝojige, kvazaŭ vi irigus dinamikon en tendenon de langvoraj kapreoloj. Pensu pri la vekitaj sovaĝbestoj en la sarmata arbaro, — acerbe humoris Ilarion.

Dimitrios rememoris kompreneble ne pri la vekitaj sovaĝbestoj, sed pri la dornaj kaj pikantaj arbustoj, pro kiuj li ricevis multe da skrapvundoj, kiam Ĝurondibra invitis la societon al “arbara promenado”.

Filotea malbonhumore residis sur la trabon. Ŝi ne petis el la servitaj delikataĵoj: la ŝafofromaĝo kaj ruĝa vino. Kun taŭzita mieno ŝi rigardis la krestan maron.

— Nu, tio estas nur duonsukceso. Mi povus diri: Ohi epitihia. Ne sukceso, — resumis sian malplaĉon Ilarion. La fiasketo tamen lin ne tro malagordis: li trempadis kanditan oranĝoŝelon en ruĝan vinon kaj suĉadis ĝin.

Ankaŭ Zenobios faris rimarkon pri la viditaĵoj:

— La malkovrindaĵo kelkfoje antaŭenkuras de si mem, la rapidigo tiam ne alportas oportunon. Ĝi kaŭzas inhibicion. Imagu vin en la situacio de la knabino. Ŝi estas inter nekutimaj cirkonstancoj, en fremda loko, ĉirkaŭata de fremduloj, disigita disde la gepatroj, kaj ŝin atendas malcerta estonto, tute alia mondo… Traktu ŝin takte. Ni ne forgesu: ŝia patro konfidis ŝin al niaj ŝirmoflugiloj.

— Bone. Oni esperu, ke ŝia talento en Ateno disvolviĝos. Sole iom da scivolemo petolis kun mi.

Kvazaŭ iluminiĝo devenanta de Zeuso estus metinta aŭreolon de paco sur la du nejunajn grekojn, tiel kontente ili aŭskultis la muzikon de la patrujo fare de Dimitrios, kiu daŭre persistis kaj fervoris en la sorĉo por povi ekmovi la langvoran knabinon.

La ŝipestro milde puŝpikis sian kunulon.

— Zenobios, vi ankoraŭ apenaŭ rakontis pri via renkonto kun Publius. Mi deziras aŭdi pri tio, ja tamen tio povis esti granda okazo. Kiel li pasigas la ĉiutagojn?

Jam de tagoj oni povis atendi ĉi tiun neformeteblan demandon. Nature, ke la scivolemulo interesiĝas pri la vivo de la poeto.

Minutoj pasis, ĝis fine la malnova amiko de la ekzilita poeto elvokis kaj vortigis la rememorojn pri la amar-dolĉa renkontiĝo — la drinkaĵo de Dionizo havis en tio nemalmultan rolon.

— Mi jam menciis, — komencis Zenobios detali kaj dividi sian travivaĵon, — kun kiom da ĝojo mi brakumis mian malnovan amikon romian post multegaj jaroj. Ankaŭ tion mi diris, ke la magistrato de la loka greka kolonio zorgas pri lia provizado, eĉ meĉo estas asignata por li po dek tagoj, ĉar en lia ĉambro regas duonlumo, la vezikomembrano kovranta la muraperturon enlasas internen nur moderan helon. Sur lia kuŝejo ŝvelis bonodora fojno en tolsako, kiun geta virino ŝanĝas de tempo al tempo, sed vintre ne. Dum la unua tago de mia vizito Publius min regalis per flano plenigita per kazeo; ni ekkuŝis laŭ la romia moro, kiam neatendite aperis iu juna geta knabino en la pordo, kiu alportis rostitajn fiŝetojn kiel kompletigaĵon. Je tio ni komencis joviali, ĉar mi kredis aktuala kaj trafa iun malnovan ĉikanon: “Ĉu vi estas tiu, Publius, kiu kaptas la fiŝon el la maro, kaj se jes, ĉu vi staras nuda en la akvo same kiel Pan staras en ĝi purigante sin, ĉu ĝistalie aŭ ĝiskokse, por ke la sala akvo ellavu la salon el la sulkoj de via subkorpo, sekve de kio utilo kaj puriga ĝuo kunfandiĝas, do ekonomio kaj higieno, kiuj pariĝas tiel ĉi feliĉe, kaj ĉu mi diru, kiun vian korporganon la ezokoj opinias logaĵo, poste frandaĵo por si mem?” — sed en tiu minuto la juna knabino jam ne ĉeestis en la ĉambro. “Jen malaperas el hejm', ŝi de ŝercoj fuĝas evite”, — murmuris la gastiganto la heksametron improvizitan, samtempe finante la acerban ironion de la momento, ĉar kiel mi vidis la malriĉan, mi povus diri mizeran instalaĵon, la certeco preterportiĝis, ĉu oni ekhavos ankoraŭ humoron je plua primoko. Li glatigis sian maldensan hararon blankiĝintan kaj malrapide, kun stoika apetito maĉis la frititan fiŝon. “Vi vidas, la cirkonstancoj faras min apatia. Amnestio ne venas, kvankam mi jam nudigis min sentrilate en miaj epistoloj senditaj en Romon”. Mi rimarkis ruĝajn makuletojn sur lia kruro, kiam li suprentiris la vestoteksaĵon. Ĉu ili estis piko de kulo aŭ iksodo? Ĉu mi frontos ankoraŭ kromajn signojn de lia kadukeco? “Terure granda doloro estas al vi kaj al ni, kiuj konas vin, — diris mi konsterniĝante pli kaj pli kaj spertante la disvolviĝantajn dimensiojn de lia mizero, — ke vi devas vivaĉi en tiu ĉi malafabla regiono, nekredeble malproksime de via adorata Romo kaj de via familio. Prefere mi kunportus vin en Atenon”. “Kontraŭleĝe mi ne rajtas vivi aliloke”, — li diris. ”Kaŝate vi daŭre esperas la retiron de la imperiestra edikto, la repaciĝon de la reganto. Mi opinias, ke post via Ars amatoria vi estus devinta ne plu verki. Ja vi mem skribis ie en la rulaĵo: `Se mi havus cerbon saĝan, mi ekmalamus rajte la verkadon'. Se per viaj pli postaj verkoj vi ne estus fervorinta konstante antaŭ la okuloj de la cezaro, eĉ se tiuj verkoj demonstrus tiel nomatan rekonsciiĝon, vian lojalecon, la homa malzorgemo post iom da tempo sen tio venigus la juste-maljuste koleranton en agrable indiferentan staton de forgeso. Nature ĉi tiel nur mi, la simpla `daskalos' scipovas rezonadi, formante la situacion je malkomplika figuro, ĉar vi vidas, mia stulto malhelpas la rekonon de tio, ke fakte la poeta ambicio ne allasas modestecon, aŭ almenaŭ ĝi ne rigardas tion aprobe kaj ĝi trovas kariero abortita, se iu kontentiĝas pri la titolo de unulibra poeto. Unulibra poeto ja kun ŝanco de forgesiĝo, sed samtempe kun certeco de seninsulto. Ĉu decas daŭre vigli antaŭ la imperiestro, veki en li kondiĉitan reflekson, senĉese memorigi lin pri la al li ne plaĉaj ekscesoj en via Ars amatoria — ecce videsne?” — Je miaj senbridigitaj frazoj impulsiĝemaj Publius demandis min surprizite: “De kie vi scias pri miaj epistoloj senditaj en Romon? — kaj poste li aldonis en ĉagrenita tono: — Mi konfesas eĉ hodiaŭ: eĉ eron da malpermesitaj doktrinoj mi ne instruis en miaj am-versaĵoj kaj oni senkaŭze serĉadis en ili la ofendon de leĝoj, ĉar mi ĉiam estis singardema por fari ion kontraŭ la nobla virto. Cezaro opiniis malkaŝi dekadencon en mi kaj pro tio portas mi la nunan sorton. Aliparte komponi distikojn kaj heksametrojn signifis por mi instinktan donitaĵon, oni povas diri: devigon. Kial do mi estus devinta ilin sufoki en mi? Foje mi menciis al vi, ke en mia infanaĝo de portado de purpurbordera togo mi kalkanum-frapetis la daktilojn kaj spondojn sur la pavimo de nia domo en Sulmo, dume mi skandis poemon de iu elstara poeto-antaŭulo. Tamen eblas, ke vi havas pravon. Kial do ordonas la ĉielloĝantoj, ke la mortemulo ree frontu siajn erarojn krepuske de la vivo kaj li ne kapablu eviti ilin kaj ke ili deprimu lin tagon post tago, ke la mortemulo sopiru al Orkuso senĉese, penante pri porto de korpa kripliĝo?” Amaro eruptis el li; doloron li sentis en la spino kaj ĝemetis, kiam li etendis la manon supren al la rustike rabotita breto por juglando, kiun li proponis al mi. “Mi mem plantis ĉi tie juglandarbojn. Tuj ĉe la enirejo komenciĝas la peristilo”. “Kaj ĉu la juglandarboj konsistigas la kolonojn al ĝi?” — spitis mi krude, ja ĉe mia alveno en tiu ĉi “peristilo” mi vidis nur ligustrojn kaj buksoarbustojn krom juglandarboj; sub ili nigra kato siestis. “Kaj se vi pluiras, — li daŭrigis, malatentante mian interdiron, — vi trovus locus sordidus, alinome latrinon en vulgara lingvo. Se la urinveziko streĉiĝas”. Sed ĝi ankoraŭ ne streĉiĝis. En la angulo mi rimarkis liuton. “Produkto de propramana lerto, — fanfaronis Publius konjektante mian interesiĝon. — Mi sonigas ĝin eĉ plurfoje tage je mia distro: dum la pinĉado mi aŭdas la muzikon de sirenoj pasiovekaj tiel, ke mi sentas min hejme, en Latium aŭ en Campania. Okazas, ke mi iras al la maro, tie mi muzikas sola, mi envolvas min per milda narkotiteco, per miksaĵo de sonoj kaj sopiroj, antaŭ miaj okuloj ree aperas la fea pejzaĝo de Neapolis, eĉ pli la adorata Romo kaj mia familieto. Ankaŭ Jupitero helpas min en la revado, ĉar post tio nokte en la sonĝoj miaj karuloj min karesas kaj anoncas al mi favorajn novaĵojn pri pliboniĝo de mia sorto”. “Nu, mi povas imagi la amaron de vekiĝo”, — aldonis mi kompate kaj kunsente. Kredu al mi, Ilarion, mi estis senpova diri ion ajn post tio, ne restis forto en mi por konsoli lin, tiom paralizis min la malĝojega vivo de mia amiko kaj tiu vekiĝinta agnosko, ke jam tute ne reviviĝos espero je lia rehejmiĝo, kaj lia malinda konsumiĝo estas neevitebla ĉi tie en la ekstera rando de la vivebla mondo. La muraperturon tiam Phoebus komencis jam orumi adiaŭe per siaj radioj, kiam la nigra kato enpromenis en la ĉambron. Ĝi frotis sin al la mastro, al la vundohava kruro, kaj ĝi memrespekte atendigis sian tutan flatan estaĵon je tiu minuto, kiam ĝi povos ricevi sian parton en karesado, en dorlotado, absolute preskribitaj al ĝi. Danke al favoro de la momento mi fariĝis atestanto de emocia kunaparteno de du orfaj estuloj, atestanto de intima simbiozo de antropos kaj zoon. “Ĉu estas permesate desegni vin ambaŭ ĉi tiel?” — mi demandis, montrante iom da entuziasmo. Li hezitis, sed lasis la aferon al mi. “Faru, se la eternigon vi trovas bona por la posteularo. Sur la breto vi trovas rulon, sur kiu sin proponas malplena spaco ĝuste por bilda figurado pri dando estiĝinta katoamika”, — ironiis li. Tamen li gardis la stoikan, ne tro pasian humorstaton: “Bonvolu depreni tiun papiruson, sur kiun mi skribis titole: Tiberius triumphans”. Ĝis krepuskiĝo la desegno estis preta. La sekvan matenon Publius lignon hakadis en la peristilo ĉe mia alveno. “De tago al tago estas granda peno zorgi pri mi. Herkulaj taskoj”, — li diris dum li videble elĉerpiĝis. Ni eksidis sur longan lignotabulon. Mi meditis ioman tempon, fine mi ekmemoris la Naŭan libron. Ĉar li jam menciis la nomon de la simpatia filo de Alkmene, ankaŭ mi faros iun alian historieton temo de parolo kaj paraleligos ĝin kun la antaŭa, pere de kiu supozeble mi diros al li novaĵon, sed provizore la tagiĝa postrosa lumbrilo lanĉis la nimbon de nia nacia heroo al pormomenta pritrakto. “Apoteozo de Heraklo, — li murmuretis antaŭ si. — Ĉu staras ankoraŭ tiu statuo sur la agoro?” — demandis li kun revo kaj li ĵetis la rigardon longe suden. “Jes, ĝi staras, — mi diris al li. — Centurioj kaj censistoj ĝin admiras same kiel ankaŭ ni admiris antaŭ jaroj. Nu, en iu el viaj verkoj, en Metamorfozoj la ĉielloĝantoj levis Herkulon inter sin post lia torturmorto. Antaŭ nelonge ja mi informiĝis pri aŭgurado de la haruspekso en Boiotio, laŭ kiu dekkvinjara mirinfano el Judeo leviĝos ĉielen plenkreskul-aĝe al sia dia patro, same post torturmorto. Pri tio vi certe ne scias”. “Dankon al vi pro la novaĵoj, mia bona amiko Zenobios. Metu en vian menson ĉi tiun saĝon nematuran kiel respondon, kiun mi improvizas en distiko cele de konsidero jene: `Sorto vin estras al tasko reala, sed montri la venkon Nur la plej bonaj kapablas inter ĉieluloj'”. Ĉu vi jam perceptas, Ilarion, ke tiu spiritfajrera eldiraĵo havas tiom konvinkan forton al la kredigo de lia altranga intelekta noblaĵo kaj ercofrapaĵo. Li ankoraŭ scipovas freŝe prezenti siajn vortoformaĵojn kaj atikecon, kvankam la imperiestra deklaro — metafore dirante — fendis lian vivon. Cetere tiu deklaro, alinome relegacio, signifis por li iaspecan konsolon, kiel li rakontis al mi, antaŭ ĉio el la vidpunkto de lia familio kaj de alireblo de liaj verkoj, ĝuste pro tio li tute ne uzis la apelacion tiel nomatan ius provocationis kaj li ne deziris turni sin al la senato, krom tio li estimis obeemon kaj malignoris la ordonon de la princepso, ĉar li rigardis la observon de la romia virto trankvila kaj samtempe promesa apelacio al la revizio de la rigora procedo, se la afero tiel doniĝos. La juĝo efektiviĝu ad personam, al poeto en poezia poluro, se ĝi aŭdeblas en pimpa formo de aliteracio, des pli bone: Recipe relegationem! Mi diris al Publius: “Fakte Octavianus per sia longdaŭra meditado lasis al vi tempon, jarojn, ĝis li alvenis al la kruela decido, ke vi povu fini la Metamorfozojn kaj povu komenci la pompan kalendaron, la Fasti. Pri tiu cezara hezito vi donas mencion en la verkaro Tristia. Ke mi transformu la formulon cinika: li certigis por vi longajn poezikreajn jarojn en la prokrasto. — La lastan frazon mi pripentis iomete sed mi daŭrigis. — Responde je via hieraŭa demando mi diras, ke la kopiojn pri viaj kreitaĵoj akiras Kostas, mia disĉiplo en Quirinalis por tintaj sestercoj. Li estas tiom bone edukita, ke li transsendas ilin al mi en Atenon fare de siaj konfidenculoj. Vere viaj epistoloj agitas min plej multe. Ili estas plenemociaj, korbataj. Pro la malĝojo ili havas aŭtenton; ilia efiko ne paliĝas. La ordono de fato, ke la sankta seriozeco ĝuste ĉi tie devis konvertiĝi al vi. Bedaŭrinde konate, je kia prezo”. Mi eksilentis, ĉar mi vidis sulkiĝon sur lia vizaĝo. Per tio, ke por mallonga tempo ni prenis decidon je senvorteco en la fruaŭtuna tepido, ne malutilis al ni, kaj en la silento nur grekaj, getaj parolŝiraĵoj aliris nin sporade el la foraj ŝirmomuroj, trans kiuj oni konjektis malplaĉan agadon de armitaj barbaroj rajdantaj. En gracio pompantaj hirundoj kaj aliaj birdoj entuziasmis en la aero, ili arkfaris sian flugon tien-reen, antaŭ ni la nigra kato ridetige membrostreĉis, sole el Publius elŝprucis la vuala voĉo de malĝojo kaj neforpuŝebla apatio: “Jam de ok jaroj… Jam ne tre mi deziras dekdufoje spekti la plenan arĝentoplaton de luno surĉiele en sensonĝaj noktoj… falis jam la baraktint' pezturmentita turpe. Aŭdu ĝin eĉ sen heksametro: `Pauper ubique iacet'”. La fajra disko de la ĉielo, la brulĉaro de Phoebus altiĝis super ni. Ie aŭdiĝis febraj gongoj, kaj survoje ekaperis la geta knabino enmane korbon tenanta. Ŝi venis kun bongustaj viando kaj pasteĉo: la magistrato sin distingis per la regalo kaj afablumis je la honoro de la greka gasto. Ni manĝis triope, ĉar ankaŭ la nigra kato aliĝis al ni. Mi raportis pri mia familio, pri la ĝenerala situacio en Ateno kaj la eltenebla superregado de romianoj. Mi promesis al li, ke la desegnon mi venigos al lia edzino kaj mi donos novaĵon al li pri ŝi kaj lia filino Perilla. Li tenere ĉirkaŭbrakumis min, kvazaŭ tiu ago povus kuniri kun la desegno al lia edzino en Romo. Li ĝojis pri ĉiuj miaj vortoj kaj admiris min, pro tio ke mi ankoraŭ kapablas plekti planojn en mia aĝo de sesdek jaroj, en kiu aĝo li ankaŭ estas. Mi ekvidis larmoguton en liaj okuloj. Ja, nia lasta renkontiĝo tutverŝajne. Mi premis lian magran korpon al mi kaj esperigis lin aludante pri la neelĉerpeblo de animo: li verku plu sen perdi la memfidon, aktivadu en la peristilo, alproprigu la lingvon de la geta knabino kaj babiladu kun ŝi, instruu ŝin. “Eble okazos, ke dankemaj, fieraj posteuloj starigos monumenton je via memoro ĉi tie antaŭ la domo”, — nutris mi dube la langvoran kredon. Mi ekiris al la haveno sur la polva vojo kaj retrorigardante mi vidis: Publius staras senmove, sekvas min per rigardo, jen li levas la okulojn super mi al malproksimo, li estiĝis tuj statuo, transformiĝis, per transsubstanca adaptiĝo li fariĝis kvazaŭ strikta rolulo de la Metamorfozoj; tiu mistika posttagmezo plene lin sorĉis tia, plimultigante per sunradia ardo. Jes, li staris rigide, same kiel lia kara kato ĉe la piedoj, kaj mi kvazaŭ estus aŭdanta, ke li diras: “Vale in aeternum”, sed verŝajne nur halucino petolis al mi kaprice, ĉar malmulto mankis ke mi rekuru al li por kunresti kun li ĝismorte aŭ por kapti lin kaj kunporti en Atenon eĉ neglektante la leĝojn.
Monumento de Publius Ovidius Naso en Constanta (Rumanio)Finante la raporton, Zenobios tute ekscitiĝis kaj per refleksa mienfalto de amaro li atestis la realecon de la elvokita travivaĵo kaj ĝian efikon al li. Peza sento direktis la meditadon de li kaj de Ilarion al ununura sombra tereno, al tiu de malgajiĝo kaŭzita de senpovo: al tio, ke paralele kun la pereo de tiu ĉi romia poeto finiĝos la brilega ora epoko literatura en la plej perfekta, plej impona imperio.

Ilarion ĉagreniĝe balancis la kapon kaj riproĉis sin pro tio, ke li tro longe ĝuadis la gastamon de Ĝurondibra, poste la negocajn traktadojn kunigitajn kun ekzotika ekskurso, unuvorte la bradipecan senruliĝemon de la tuta sarmata kutimaro kaj regularo diplomatia, sekve de kio li perdis la ŝancon renkonti la poeton-grandulon almenaŭ dum unu horo, eĉ kiel maljunan, kadukan, ekzilitan. La amara sento kvazaŭ translokiĝis en lin de lia ŝipkunulo post la aŭskulto de travivaĵoj, tamen li apenaŭ tekstigis ian kromdiraĵon, demandon sur liaj lipoj, kion Zenobios atribuis al tio, ke la ŝipestro kiel tolerema akceptanto de la longa rakonto denove prifunkciigas en si la elvokitajn bildojn, la detalojn, kaj tio estas ja interna laboro, neglektanta superfluan parolon. Laŭdajn vortojn Ilarion tamen diris pri la desegno, sur kiu la kato igis lin eĉ rideti iom. Li turnadis, legetis la rulaĵon titolitan Tiberius triumphans, kaj ĉar li priatentis konstruadon de turo sur la proksima bordo, li metis la rulaĵon surbenken kaj iris al la kontraŭflanka barilo. Li vokis tien ankaŭ Zenobios.

— Tutcerte lumturo estas konstruata tie, — li diris.

Tiu ĉi konstruaĵo elpaŝanta el monotoneco de la marvojaĝo vekis nature ankaŭ la interesiĝon de Filotea kaj Dimitrios, kvankam ili jam komencis ian zumkantan-kantikan duet-ludon kun obtuza melodio. Intime, kun incito de amikiĝemaj okuloj unu por la alia kaj en glora konkordo.

Ilarion puŝis la ripon de sia olda vojaĝanto. Li montris al Filotea kun komplica rideto kaj rimarkigis:

— Ĉi knabino estis antaŭe simila al laca kariatido. Kaj nun… Kvazaŭ oni estus depreninta ŝarĝon de ŝia kapo… aŭ de ŝiaj piedoj.

Ĉar ja Dimitrios ĝuste tiam komencis malligi la rubandon de la kotorno kaj liberigi ŝiajn piedojn; kompreneble dume la mano kaj la maleolo kunfrotiĝis, kompreneble post tio elgargariĝis la milde voluptemaj sonoj “hu, hu” tra la gorĝo de la knabino.

En tiu ĉi momento iom forta ventoblovo ŝiriĝis el la borealo, ĝi kaptis kaj traĵetis la rulaĵon lasitan je sia sorto tra maldensaj stangetoj de la barilo kaj batfaligis al la luktantaj ondoj. La rulaĵo ankoraŭ iom baraktis kontraŭ la elementoj sed baldaŭ kapitulacis al la marabismo. 


Pro ĉi tiu novelo Jozefo Kiss iĝis laŭreato de la literatura konkurso Liro-2009 en la branĉo Originala prozo.



La 32a MIKF: Politiko abundis, gajnis Frato

Revuo de Grigorij Arosev

La konkursa parto de la 32a moskva internacia kinofestivalo (MIKF), tradicie okazinta en junio, estis plenigita de filmoj, kiujn oni povas konvencie nomi “politikaj”. Konsiderante, ke plejparto de tiuj filmoj estis faritaj en ekssocialismaj landoj kaj estis dediĉitaj al ĝuste tiu epoko, tio ne povas esti hazardo, sed konscia elekto de programa direktoro de MIKF Kirill Razlogov (fama fakulo pri kino, gvidanta sian propran televidan programon Kult' kino). Razlogov kaj aliaj festivalestroj sendube konscias, ke “politika nostalgio” estas nun bezonata kaj aktuala, kaj spektantoj volas denove mergiĝi en la pasintecon, por pere de kino kompreni, kio estis bona tiam, kio estis malbona. Samtempe tiaj filmoj estas averto por la nunaj moŝtuloj — ege gravas ne ripeti antaŭajn erarojn (tia risko, bedaŭrinde, nun reaperis).

Germanio prezentiĝis per la filmo Boxhagener platz (en la rusa traduko komence estis aldonita vorto “Berlin”, dank' al kio rezultiĝis klara aludo al la majstroverko de R.W.Fassbinder Berlin, Alexanderplatz, sed la simileco estas nur en la titoloj — feliĉe). Ne temas pri aparte elstara filmo — estas multaj politikaj konversacioj kun sufiĉe ordinara temlinio, bazita sur esplorata krimo. La filmon “savas” aktorino Gudrun Ritter, kiu rolas virinon, malgraŭ sia aĝo daŭre sentantan bezonon esti amata kaj amanta, pro kio ŝi edziniĝas ses- aŭ sep-foje. Samtempe la karaktero prezentata de Ritter ne estas komika aŭ farsa — ne facila tasko!

Malsimila laŭ etoso, sed simila laŭ ĝenerala humoro estas la filmo de la klasikulino de la hungaria reĝisora arto Márta Mészáros. Ŝi portis al Moskvo la filmon Utolsó jelentés Annáról (La lasta denunco pri Anna), bazitan sur reala historio de Anna Kéthly — hungara politikistino el la registaro de Imre Nagy (1956). Laŭ la filmo, literatura kritikisto Peter estas sendita al Londono, kie loĝas Anna, por konvinki ŝin reveni en Budapeŝton. En La lasta denunco temas ne nur pri politiko, ĉeestas ankaŭ lirikaj linioj, interalie, ligitaj rekte kun Kéthly, tamen la kerno estas intelekta debato, logika duelo inter Anna kaj Peter, ambaŭ prezentantaj tute malsamajn vivkonceptojn kaj vidpunktojn.

Malpli politika enhave, sed rakontanta pri la malnova tempo estas la bulgaria Stŭpki v pyasŭka (Spuroj sur sablo). Unu el plej simplaj, sed samtempe kortuŝaj filmoj — junulo Slavi malreciproke amis belan Nelli, kaj decidis fuĝi el Bulgario en Okcidentan Eŭropon. Post 20 jaroj li revenas, rakontas sian historion al hazardaj homoj kaj provas retrovi sian amon.

Kvankam kaj Gudrun Ritter, kaj Enikö Eszenyi (Anna Kéthly) altnivele plenumis siajn partojn, la premion por la plej bona virina rolo ricevis Vilma Cibulková (Zemský ráj to na pohledSurtera paradizo, Ĉeĥio). Ne estas mirinde, ke ĉeĥa filmo milan fojon rakontas pri la eventoj de 1968, sed samtempe ĝi metas akcenton egale sur personajn kaj sociajn aferojn. Kroma plusego de la filmo estas absoluta manko de negativaj protagonistoj, kaj aparte amuzas la spektantojn kreiĝinta ama — ne, ne triangulo! — minimume dekangulo, kiun lerte gvidas la ĉarma Marta, plenumata de Cibulková.

La premion por la vira rolo gajnis albana aktoro Nik Xhelilaj, kiu estas ĉefprotagonisto Arben en La albano. Arben volas edziĝi, sed por “elaĉeti” sian fianĉinon li bezonas grandan sumon, do li kontraŭleĝe veturas en Germanion, kie li provas ĉian laboron. Diference de la aliaj, ĝi prezentas aktualajn problemojn de moderna socio, sed estas absolute klare, ke situacio, kiun trafis Arben, ne estas hazarda — ĝin kaŭzis la multjara mispolitiko de Albanio (same kiel de pluraj aliaj landoj). La albano havas tre malklaran kaj mallertan finalon, sed tio estas riproĉo al la reĝisoro, sed ne al la aktoroj, kiuj bone faris sian laboron.

Fortegan filmon prezentis la pola reĝisoro Jan Kidawa-Błoński — Różyczka (Rozeto). Ĝi meritas apartan studon (kiun ĝi ricevos — se ne jam ricevas) en Pollando, sed nun ni koncize menciu, ke Rozeto estas inspirita de la vivo de la verkisto Paweł Jasienica (lia filino oficiale avertis gazetaron, ke se oni ligos la nomon de Jasienica kun ĉi tiu filmo, oni ricevos juĝprocezon). Eventoj okazas en 1967. La nejuna verkisto, en la filmo nomata Adam Warczewski, edziĝas kun la bela junulino Kamila, kiu evidentiĝas agentino de la pollanda sekurservo. Iom post iom ŝi decidas ne plu spioni kontraŭ Warczewski, sed “la granda frato” ne lasas ŝin libere vivi, kio kondukas al granda privata katastrofo — komplete ruiniĝas la vivoj de minimume tri homoj. Rozeto estas filmita sur altega nivelo, ĉio estas preskaŭ senriproĉa. Ne ĉiujn agojn de la protagonistoj oni akceptas, sed tio ne estis celo. Homoj en ĉi tiu filmo estas pentritaj ĝuste tiaj, kiaj ili estas — kontraŭdiraj, naturaj, farantaj bonon kaj malbonon. Pro tio la decido de la ĵurio, gvidita de Luc Besson, doni al Rozeto la premion por la plej bona reĝisorado aspektas absolute prava kaj merita.

Sed, malgraŭ la ĝenerala tendenco, la ĉefpremion ricevis la venezuela filmo Hermano (Frato), kiu rakontas pri la nuna tempo kaj estas absolute eksterpolitika. En Karakaso loĝas du fratoj — Julio kaj Daniel. Iutage Daniel vidas, ke amiko de Julio per hazarda pafo mortigas ilian patrinon. Daniel nenion diras al Julio. Frato estas pri savo kaj mortigo. Pri ludo kaj pri vivo. Pri forto kaj malforto. Pri amikeco kaj perfido. Inter ĉi tiuj absolute malsamaj nocioj ekzistas limo, kiu ne ĉiam estas evidenta kaj klara. Alia avantaĝo de la filmo estas bonkoreco kaj ironio — malgraŭ la teruraj okazintaĵoj, post la fino oni sentas entuziasmon kaj vivodeziron. Frato estas elstara filmo.

Dum la konkurso estis montritaj multegaj bonaj filmoj (kaj ekster ĝi — multe pli)..

La festivalon malfermis Ces amours-la (Tia amo; internacia titolo — Virino kaj viroj) de la kinopatriarko Claude Lelouch. Sendube, se ĉi tiu filmo partoprenus la konkurson, ĝi ricevus ĉiujn premiojn, sed ve — Virino kaj viroj estis montrita en Moskvo nur unufoje. Kontraŭe la ferma filmo, Eksterordinaraj aventuroj de Adel, nova laboraĵo de Besson, jam baldaŭ post MIKF estis vaste montrita tra la lando.


Pleniĝu via menso

Verda Disco: KD / Tradukis el la pola Przemysław Wierzbowski. Białystok: [s.e.], 2009.

“Insulo de kulturo” en la Zamenhofa naskiĝurbo Białystok kaj aliaj fortoj eldonis pasintjare, cetere el la urba buĝeto kaj kiel “senpagan suplementon al Gazeta Wyborcza” eble neniam antaŭe spertitan muzikprojekton kun la defieta titolo Verda Disco, eble alude al populara muzikstilo el la 1980aj jaroj. La muzika lumdisko sin nestas en modesta kartona ujo gaje-bunte ilustrita okaze de la jubilea UK tie. Estas eklektika kolekto da pecoj far polaj bandoj, evidente speciale aranĝita porokaze en Esperanto, kiu plejparte sonas en 16 kantoj. Sur la koverto mi trovas la fieran “Podlaĥio verkas en esperanto” — kiel mi divenas, temas pri geografia nomo.

Ĉiun titolon akompanas ligilo al koncerna retpaĝo, kio stimulas al esploro pri la novaj kulturtavoloj kiuj invadis Esperantujon. Kaj vere, vi povas trovi abunde da kromaj informoj tie — pri la plenumantoj, kun detaloj tekstaj, bildaj kaj videaj. Iujn ligilojn mi plezure konservis por posta sekvado (nur unu ligo intertempe malvalidiĝis).

De la unuaj sekundoj de via aŭskultado vin atakas aroga, industria, teĥnopeco agrese aroga kaj energia far Red Emprez “Tiom sola”, kiu tuj humurigas vin pri io vere eksterordinara, kaj intrigas pri pluo. Vi apenaŭ ion komprenas tekste (serĉo de ĉi kaj ceteraj tekstoj rete ne sukcesas), sed tio ne gravas — eblos streĉiĝi poste!

En mia juneca tendara esperantujumo (kiam ĉe la lignofajro sonis nur simplaj gitarakordoj kaj sinceraj, sed ofte tiom mallertaj voĉoj) mi ĉiam strebis al kaj aprezis provojn profesie muziki. Ĉi sento verŝajne ĉiam estos kun mi kiel certa indikilo pri Esperanta muziko. Kaj jen mi plu aŭskultas kaj trovas brilegan bluson “Flugu kun mi” de Devil Blues. Ĉu mi regurdu la banalaĵon ke ne nur la angla lingvo taŭgas por la stilo? Mia intereso jam kreskis enorme.

Plu sekvas diversstilaj pecoj — far la grupoj Bolo Young “Amikoj” (kun refreno “Ĉio fia, ĉio fi'…”) — malserena kaj elokvente preciza blusrok-balado kun absolute despera humoro kaj pura ina vokalo kapta; Schody [Ŝtuparo] “Nur mantelo” — eble tro elementaj harmonie kaj akcentaj nur en-sin-koncentriĝa manifestiĝado de iuj energioj, kiujn la aŭskultanto evidente divenu el la rapida ritmo kaj sinsekvo rapida de la akordoj, kun distordita tembro; kaj jen vi plu falas en laŭ iuj “veran” muzikon rubmetalan kiam gravas nepre senmelodiaj voĉadoj raŭkaj — mi povas aprezi la lertecon gitaradan, sed mi preferu ke oni tordu sian realecon sen mi.

Daŭre, jam io alia — mi ĝojas denove iom aŭdi la tekston de ĉi hiphopa peco “Demarŝe” de Cira&Nikon gaste Hukos: “La hiphop-kontraŭuloj estos malvenkintoj!” — penas min konvinki la energia voĉo. Nu, la slogano ne inspiras min, eĉ ne amuzas, dum mi rimarkas ke mi nevole piedfrapas kaj korpon movas laŭ la ritmo. Mi volonte kredus ke la muzikistoj mem volas kredi ke hiphopo kontribuos al la Esperanta Afero. Mi nepre trastudu la tekston, eble mi ion pli komprenos. Sed kiel precize ili vortumas en Esperanto!

Zerova “Nenomita loko” — trankvila monotona balado kun recitado kvazaŭ eltelefone kaj kantado mistone, kun evoluanta akompano impresas antaŭŝtorme kaj morne. La pecon sekvas iom simila humore sed pli energia monotona “Danco” de Sami Myzycy gaste Diana Giurow — permesu al vi dancon kaj dronon en senpenson; kaj vera animkrio de Rima “Iluzi' finiĝas” — rubmetala. Sed ĝi ne tiom trafas min kiom la sekvanta “Malsekura” de Zero-85 — brila multvoĉa malserena, komplikharmonia, energia bombo. Eble la plej forta en la albumo.

Sed jen la sekvantaj tri — “Interna knabino” (de Bright Ophidia) — ŝoka roka balado frapa — kun kaptaj gitaraj partoj kaj tre klara teksto kiun ŝire elkorigas la kantisto; klasikec-opereca “La Aŭtuna” de la duopo Miłka & Chociei — nun pleje ŝatata de mi; kaj U2-eca “Humiligu min” de Emptv.

La diskon kronas energia, virtuoza kaj konvinka “Vi estas” de 5set5, “Kie nun estas?” de Złodzieje Rowerów — “progresemroke” pezmetala; kaj “Naskiĝfesta kanto” de My a — kvazaŭ lulkanto kun recitado — “Silente sidante dum longaj horoj”…

Sendube la farintoj sukcesis en la strebo krei ponton inter popoloj per montrado de multkultureco de sia regiono Podlaĥio — pruvo ke Esperanto plu sin ekspansias al diversaj kulturaj areoj. Nu, ne ĉiam mi trovas harmonion inter la tekstoj (kiujn mi ne ĉiam komprenas sen speciale streĉiĝi), la muzikaj ideoj (kiuj iam ŝajnas meĥanike transmetitaj el la senvaloraj amas-kulturaj produktoj), kaj la plenumado (sed vere, ofte tre tuteca, lerta). Pri la kanzontemoj diskuti eble ne indas — ĉiuj ja elektas ĉion por si — ĉu la plenumantoj intence frandas la humoron de soleco? La morna aspekto dominas, sed ne nepre despera. Vi havas strangetan emon denove ion ŝalti kaj droni almenaŭ por iom, en la kreaĵo de niaj bravaj samtempuloj-samlingvanoj-samteranoj.

Kaj ne gravas ke iam, sekve la ritmon kanzonan, tiu aŭ alia plenumanto ne tre strikte sekvas la akĉentajn kaj vokalajn regulojn prononcajn kaj ke la vorto “sia” ne uzeblas kun la dua persono…

Iuj aprezos la kolekton taŭga fonmuzikaĵo. Iuj plezure sin tordos dance je la koncernaj ritmoj. Cetere, ĉiam pretu stumbli surprizete je freŝa akordo aŭ ludlertaĵo. La ĝenerala impreso estas… pleneco — da muzikaj ideoj, tembroj, ritmoj, stiloj. Sendube vi sekvas certan modon kiu plenigas vian atenton kaj menson. Sed ĉu longaj horoj restas por nia sidado silenta dronaŭskulta?

Andrej Peĉonkin (Ruslando)


Spegulo, Somero 2010

La ses-paĝa redakcia mesaĝo en la somera Spegulo estas dediĉita al UEA: membro-statistiko, abonnombroj, aliĝoj al la Kuba UK, funkciado de la komitato kaj la furor-listo de la libroservo. En la rubriko Solidaraj kun Kubo aperas resuma politika raporto pri la jaroj 1989–2010 kun listo de retejoj pri kubaj politikaj aferoj kaj homaj rajtoj. Sekvas biografio de Fidel Castro Ruz titolita La historio ne plu absolvos lin.

Per kompilo kaj traduko de Tomasz Chmielik aperas la unua parto de La Katyń-raporto, en kiu estas prezentitaj fragmentoj de atestaĵoj pri tiu tragedio. Ĉi tiun temon daŭrigas la versaĵo Aŭgusto 1940 de Anna Aĥmatova en la traduko de Kris Long. La dua parto de la studo Kun firmaj ideoj kaj ardaj diskutoj de Andreas Künzli ampleksas la jarojn 1955–2001 en la historio de UEA per ĝia revuo Esperanto.

En la bibliografia rubriko estas prezentataj du libroj aperintaj okaze de la UK en Bjalistoko: Ĉio komenciĝis ĉe la Verda. Pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto de Zbigniew Romaniuk kaj Tomasz Wiśniewski kaj la reeldono de Babiladoj de bonhumora Zamenhofano de Jakobo Ŝapiro.

Halina Gorecka


La kvina Cejano

Cejano estas nacia estona floro. La samnoman almanakon eldonas ekde 2003 la Tartua Esperanto-Societo. La 5a kajero sur 80 paĝoj enhavas kelkajn sekciojn. En Dokumentoj aperas mesaĝo de la ĝenerala direktoro de Unesko pri la Internacia Jaro de Lingvoj 2008, rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de UN pri la Internacia Jaro de Akordiĝo 2009 kaj informo pri la inaŭguro de Esperanto-Centro en Bjalistoko.

La sekva sekcio estas Interlingvistiko. Esperantologio. Historio. Ĝin malfermas informoj pri la konferenco Internaciaj lingvoj en kunteksto de eŭrolingvistiko kaj interlingvistiko (Tartu, 2009). Detlev Blanke precizigas pri La epizodo Weltdeutsch kaj Wilhelm Ostwald. Enn Ernits kontribuas estonlingvan artikolon pri la bengala esperantisto Lakshmiswar Sinha, kiu faris kvarmonatan prelegvojaĝon en Estonio fine de 1930. Ankaŭ estonlingve Ott Kurs rakontas pri la renaskiĝo de Esperanto en Tartu en 1956. Dek unu paĝojn okupas tezoj Estonio de Soveta Unio al Eŭropa Unio de Madis Linnamägi por la prelegvojaĝo en Francio en 2005.

La sekcio Personoj. Esperanto kaj mi estas grandparte dediĉita al la fama slavisto kaj interlingvisto Aleksandr Duliĉenko, kiu en majo 2009 ricevis honoran doktorecon en la universitato de Trier (Germanio). Lia festprelego pri mikrolingvoj aperas germanlingve.

En la literaturaj paĝoj aperas versaĵoj kaj anekdotoj. La sekcio Kulturhistorio enhavas artikolon pri la religia centro de baltaj gentoj Romuva. La kajero havas ankaŭ aliajn movadajn kaj kulturajn informojn kaj 16 paĝan kolorfotan suplementon en la fino.

Halina Gorecka


Ricevitaj gazetoj

EAB Update, 2010/50;
Esperanta Finnlando, 2010/3;
Esperanto aktuell, 2010/3;
Esperanto en Azio, 2010/68;
Esperanto en Danio, 2010/3;
Esperanto sub la Suda Kruco, 2010/102;
Esperanto, 2010/6,7-8;
Ĝenerala Informilo, 2010/162;
Heroldo de Esperanto, 2010/7;
Informa Bulteno, 2010/2;
Informilo por Interlingvistoj, 2010/71;
Informilo, 2010/7-8;
KAE-Informilo, 2010/71;
La Arĝenta Gruo, 2010/1,2,3,4;
La Movado, 2010/712,713;
La Ondo de Esperanto, 2010/7;
La Pacifika Kuriero, 2010/1;
La Revuo Orienta, 2010/6;
La Sago, 2010/64;
Litova Stelo, 2010/1,2;
Lumo, 2010/1;
Monato, 2010/6,7;
Norvega Esperantisto, 2010/3;
REGo, 2010/3,4;
Scienco kaj Kulturo, 2010/3,4;
Spegulo, 2010/2;
Tempo, 2010/106;
Usona Esperantisto, 2010/4.

Anekdotoj el Pollando

— Maria, vi post unu litro da vodko aspektas kiel belulino!

— Petro, ĉu vi freneziĝis?! Tio estas mi, Marko! 


Edzino: Karulo, morgaŭ estos jubileo de nia geedziĝo. Kiel ni solenos ĝin?

Edzo: Eble per minuto de silento. 


Akuŝistino proksimiĝas al la atendanta patro kun tri novnaskitaj beboj sur la brakoj:

— Ĉu vi ne timas pro tiom da infanoj?

— Ne, — respondas la patro.

— Do prenu ilin, mi tuj kuros por alporti la sekvajn.

Tradukis membroj de la Esperanto-Klubo Olsztyn


ARKONES-26

E-Senco, Kultur-Socia Societo en Poznań invitas legantojn de La Ondo de Esperanto partopreni la 26-ajn ARtajn KONfrontojn en ESperanto ARKONES. ARKONES-26 ĉi-jare okazos la 24an–26an de septembro tuj post la studsesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. La aranĝon aŭspicias la Universala Esperanto-Asocio kaj ĝia junulara sekcio TEJO.

La programo denove abundos je muziko, spektakloj kaj prelegoj. Ĉi-jaraj muzikaj steluloj estas la folka Kapriol'! (Nederlando) kaj la elektronika SoloTronik (Hispanio). Ambaŭ delonge ne koncertis en nia parto de Eŭropo, do des pli indas veni.

UM JE UME, UM EN JEE – sub tiu enigma titolo kaŝiĝas nova verko de Jarlo Martelmonto, kiun li preparis speciale por ARKONES. Apartan repertuaron prezentos ankaŭ la kabaredo La Oraj Pantalonoj en Arbustoj.

Krom la spektakloj kaj koncertoj partoprenindaj estas prelegoj, kies temoj tuŝas ne nur arton sed ankaŭ lingvistikon, lingvan politikon kaj Esperanto-movadon.

ARKONES celas ne nur venigi vin al la oficialaj programeroj. Nia movado evoluas ankaŭ danke al noktaj diskutoj kaj koridoraj renkontiĝoj. Tio certe ne mankos en Poznań. Eblos ankaŭ facile viziti pitoreskan urbocentron aŭ efike elspezi en la libroservo. Plenan kaj daŭre kreskantan programon vi trovos en la retejo.

Post la dekjara gastado de ARKONES en la lernejo Łejery la Konfrontoj okazos en la Fervojista Kulturdomo, en la koro de Poznań, inter la muroj, kiuj jam akceptis esperantistojn, i.a., dum la Internacia Fervojista Kongreso.

Aliĝu ĉe http://arkones.org/partopreno/aligilo

Aliaj kontaktebloj:
Tel.: +48-509-400-317 (Tobiasz Kaźmierski)
Poŝte: Paweł Janowczyk, ul. Bielska 13A, PL 61-435 Poznań, Pollando.

Vizitindaj retejoj:
http://www.arkones.org
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

Bonvenon!


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2010, №8–9 (190–191)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2010:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2010.