Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2010. №11 (193)

Lev Tolstoj (Portreto de Ilja Repin)

La surkovrila portreto de Lev Tolstoj, kreita de Ilja Repin en la aperjaro de la Unua Libro,
memorigas, ke li forpasis antaŭ cent jaroj, la 7an (Gregorie: la 20an) de novembro 1910.
Ni omaĝas la genian verkiston, pensulon kaj amikon de Esperanto per reaperigo de Dio — unu por ĉiuj.

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

LINGVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vortoj de Komitatano Z

La sengvida cirko

La renova estraro de Probal Dasgupta gvidas UEA jam trionan jaron, sed verajn vivosignojn ĝi ne donis. Ŝajnas ankaŭ troige diri, ke ĝi gvidas. Se komunumo havas gvidanton, oni sentas lian ĉeeston, sed ĉu UEA estas gvidata, jen la demando. Sekvante retlistojn oni konkludas, ke la gvidanto de UEA estas Renato Corsetti. Eĉ la retlisto de la komitato de UEA igas tiel konkludi. En la raraj fojoj, kiam iu komitatano komentas ion en tiu apatia forumo, la respondo venas de Corsetti, malofte de la prezidanto aŭ alia estrarano.

Ekzemplo pri la gvido-konfuzo estis la tumulto ĉirkaŭ la kontrakto kun redaktoro Stano Marček. En Havano la unua estraro de Dasgupta nuligis ĝin kaj decidis anonci konkurson pri la posteno, lasante ankaŭ al Marček la eblecon kunkonkursi. Tuj post la publikiĝo de la decido ŝatantoj de la nuna redaktoro ekkolektis nomojn por ĝia nuligo. Ankaŭ en tio aperis manko de reĝisorado. La decido publikiĝis hazarde kaj por tiu neatendita situacio la estraro ne estis preparita. La reta filmpaĝo de UEA montras la farsecan scenon, en kiu Amri Wandel laŭdas la redaktoron kaj tuj poste Barbara Pietrzak kaj Dasgupta anoncas, ke pro multaj kritikoj la kontrakto de la redaktoro estis revokita. Post la kongreso la nova estraro nuligis la nuligon kaj faris novan decidon, kiu daŭrigas la redaktorecon de Marček tiom longe, kiom li mem volas.

Interesan malkaŝon pri la kaĉo en la gvidado de UEA kaj pri postkulisaj scenoj en Havano faris Libera Folio. Laŭ ĝi la nova estraro estis timigita de koleriĝo de Humphrey Tonkin pri la intenco serĉi alian redaktoron. Al Libera Folio li pravigis sian malkonsenton per nekonvinka klarigo, ke gravas ne la redaktoro, sed la komunika strategio de UEA ĝenerale kaj ĝia retpaĝaro precipe. Ankaŭ sen la intelekto kaj sperto de Tonkin oni scias, ke ne povas esti duarange, kiu redaktas, kaj kiel, la plej gravan revuon en Esperantujo. Pri tia defendo Stano Marček mem povas fari al si iom da demandoj.

Kelkaj komentistoj, laŭ kiuj la revuo fariĝis klubeca kaj intelekte anemia, en la fino ĝemis rezignacie, ke se la membraro volas, ĝi havu tian revuon, kian ĝi meritas. Estrarano Wandel prenis aplombe la flankon de la klubanoj kontraŭ “la intelektuloj de Libera Folio”. Anna Löwenstein, kiu lanĉis la petskribon en Havano, estas unu el la ideologoj de la klubanoj per siaj plumaĵoj por la “bona lingvo” kaj kontraŭ la “poetoj, kiuj detruas ĝin”. Lastatempe ŝi disvastigis ankaŭ eseon, en kiu ŝi kritikas UEA kiel malmodernan organizaĵon, en kiu nenio ŝanĝiĝas. Ŝi devus ĝojkrii pri la ebleco, ke unu el la plej ŝlosilaj funkciuloj de tiu dinosaŭro povus baldaŭ ŝanĝiĝi, sed ŝia postulo pri ŝanĝoj ne ŝajnas koncerni ŝiajn amikojn. Por kompletigi la cirkon, ŝia edzo Renato Corsetti trovis tute bona la proponon de la estraro pri nova redaktopolitiko, ne rimarkante, ke la teksto, kiun li legis, estis la malnova principaro el 1994. Feliĉe li estas en bona societo: konsulo Silfer faris la saman eraron en sia reta tamtamo.

Komitatano Z


Dankon!

La 10an de oktobro en la urba biblioteko de Aalen (Germanio) okazis festa transdono de la Esperanto-kulturpremio, kreita de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen, kiun ricevis la geedzoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov (Kaliningrado, Ruslando). Ĉi-sube estas la teksto de la dankparolado, legita de Aleksander Korĵenkov.

De maldekstre: Karl Heinz Schaeffer, Rainer Kurz, Aleksander Korzhenkov kaj Michael Steffel en Aalen. (Foto: pfl)
Karaj gesinjoroj, kolegoj, samideanoj!

Estas granda honoro ĉeesti la hodiaŭan ceremonion kaj esti en la sama vico kun Bill Auld, Itô Kanzi, Bruno Vogelmann, Marjorie Boulton kaj aliaj eminentuloj — multe pli gravaj kaj famaj ol ni — kiuj pli frue ricevis la Esperanto-kulturpremion de la urbo Aalen.

La hodiaŭa festo iusence kronas nian trion-jarcentan Esperanto-laboradon, kiu komenciĝis, kiam ni estis entuziasmaj studentoj, ĝue ekzercantaj la novlernitan lingvon per korespondado kaj legado, partoprenantaj junularajn tendarojn, etosumantaj kun geamikoj. Baldaŭ aldoniĝis dimensio organiza — kluboj, kursoj, ekspozicioj, renkontiĝoj, prelegoj, artikoloj. Poste Esperanto iĝis por ni ne nur la lingvo de gajaj kunvenoj, sed kulturlingvo. Kaj antaŭ 19 jaroj ĝi iĝis ankaŭ nia sola profesio.

Feliĉe, ni ne devas nun rakonti la vojon, kiun ni iris de magraj samizdataj broŝuroj ĝis la verkoj kia La Mastro de l' Ringoj. Sed estas nia devo dividi la hodiaŭan honoron kun tiuj, sen kies helpo kaj kuraĝigo hodiaŭ antaŭ vi starus alia(j) persono(j).

Ĉi tial la dankojn kaj la laŭdojn, kiujn ni hodiaŭ ricevas, ni plusendas al ili. Kelkaj jam forlasis ĉi mondon, dum multaj ankoraŭ aktivas en Esperantujo.

Ni dankas al Ludoviko Zamenhof, kies lingvo interkonatigis nin, kaj kies vivo kaj ideoj inspiras nin al plua agado.

Ni dankas al Nikolai Lozgaĉev, Viktor Sapoĵnikov, Aleksej Birjulin, Gafur Gazizi, Andrej Peĉjonkin, Nikolaj Danovskij, Jaan Ojalo, Antonina Apollo kaj al ĉiuj, kun kiuj ni komencis nian kulturan aktivadon.

Ni dankas al Viktor Kloĉkov, Vjaĉeslav Gusev, Aleksandr Karvacki, Viktor Kudrjavcev, Tatjana Kulakova, Jelena Morozova, Viktor Zaĥarov, Nadeĵda Ŝeveljova, Aleksandr Zagvazdin, Aleksej Aleksandrov, Lidija Jerofejeva, Vladimir Vyĉegĵanin, Bronislav Ĉupin kaj al multaj nenomitaj aktivuloj, kiuj helpadis nin dum nia pli ol 20-jara Esperanto-aktivado en Uralo.

Ni dankas al Vilmos Benczik, Árpád Máthé, Ryszard Rokicki, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, kiuj ebligis al ni en la malfacilaj kondiĉoj de Sovetunio ekpartopreni la esperantistan vivon internacinivele.

Ni dankas al Bill Auld, Fernando de Diego, István Nemere, Sergio Pokrovskij, Valentin Melnikov, Daniel Luez kaj al ĉiuj aŭtoroj kiuj disponigis kaj disponigas siajn originalajn kaj tradukajn verkojn al nia eldonejo.

Ni dankas al István Ertl, Peter Baláž, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Serge Sire, Alen Kris, Andrzej Sochacki kaj al multaj konstantaj kunlaborantoj, kiuj helpas ĉiumonate pretigi por vi La Ondon de Esperanto.

Ni dankas al Aleksandr Duliĉenko, Ilona Koutny, Detlev Blanke, Humphrey Tonkin, Mark Fettes, Andreas Künzli, Walter Żelazny kaj al ĉiuj, kiuj science kaj organize helpas al niaj esploraj, bibliografiaj kaj klerigaj projektoj.

Ni dankas al Flo Martorell, Natalia Striĵnjova, Glebo Malcev, Julia Sol, Olga Akunina kaj al ĉiuj, kies voĉo, muziko kaj konsiloj faras nian kultur-agadon ne nur papera, sed ankaŭ sona per Radio Esperanto.

Ni dankas al Osmo Buller, Pasquale Zapelli, Ionel Oneţ, Simo Milojević, Povilas Jegorovas, Marian Zdankowski, Paweł Janowczyk, Eduardo Kozyra, Irek Bobrzak, Elżbieta Karczewska, Tuomo Grundström, Anna Ritamäki-Sjöstrand, David kaj Jean Bisset, Hèctor Alos i Font, Andreas Emmerich, Natalia Ŝoroĥova, Anatolij Ionesov kaj al multaj aktivuloj, kiuj diversmaniere helpadis nin kaj transdonis al ni sian grandan movadan sperton.

Ni dankas al la ĵurnalistoj Tamara Lomakina, Irina Klimoviĉ kaj Albert Adylov, kiuj objektive kaj honeste informis kaj informas pri nia agado.

Ni dankas al la perantoj, kiuj diskonigas La Ondon en kvardeko da landoj.

Ni dankas al pli ol tridek anoj de la teamo prizorganta la elekton de La Esperantisto de la Jaro, al la juĝkomisionanoj de Liro kaj de la Internacia Fotokonkurso; sen ili tiuj projektoj ne ekzistus.

Ni dankas al nia dua generacio — al Aleksej Korĵenkov kiu multe helpas en pretigado kaj ekspedo de la revuo kaj en niaj retprojektoj, kaj al Tatjana Korĵenkova kiu laŭeble helpas nian laboron.

Ni dankas al ĉiuj niaj legantoj, abonantoj kaj aŭskultantoj, por kiuj ni laboras, kaj danke al kies aĉetoj, abonoj kaj kuraĝigo nia eta profesia entrepreno jam preskaŭ dudek jarojn funkcias en la tre komplikitaj cirkonstancoj de la esence amatora komunumo.

Ni dankas al ĉiuj individuoj, institucioj kaj fondaĵoj, kiuj helpas nin per donacoj, subvencioj, pruntoj kaj premioj. Ni dankas al tiuj, kiuj donace sendas al ni librojn, gazetojn kaj diskojn. Danke al vi ni scias, ke amikeco, interhelpo kaj solidaro en Esperantujo estas pli ol vortoj.

Ni dankas ankaŭ al niaj konkurenculoj kaj kritikantoj — tute sincere, sen vi nia vivo estus malpli interesa.

Fine permesu kore danki al FAME-fondaĵo kiu starigis la Esperanto-kulturpremion, kaj al la Esperanto-Grupo Alena, la urbadministracio de Aalen kaj la urba biblioteko, kiuj kune kun la FAME-fondaĵo okazigis la hodiaŭan feston.

Ni estas fieraj pro tio, ke ni estas la unuaj premiitoj el Ruslando, kie Esperanto naskiĝis kaj ekevoluis antaŭ pli ol 120 jaroj, kaj ni promesas ke la premio, kiun vi atribuis al ni, estos laŭeble uzata por subtenado kaj evoluigado de internacia interkompreniĝo kadre de nia agado gazet- kaj libro-eldona, kulturkonkursa kaj sonprograma.

Koran dankon!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov


ARKONES XXVI

Post multaj jaroj la ARtaj KONfrontoj en ESperanto forlasis la lernejon Łejery apud la Citadelo de Poznano kaj translokiĝis al la Fervojista Kulturdomo, kie rezidas la klubo E-Senco, kaj kiun gvidas esperantisto Wiesław Libner. La ŝanĝo de la ejo finance savis la aranĝon, al kiu ĉi-jare venis ducento da personoj. La nova ejo havis nur unu mankon: ne estis la tre populara en Łejery manĝoĉambro, en kiu oni povis dum pluraj horoj konversacii kaj diskuti ĉe teo, kafo aŭ biero.

Ĉio cetera estis bonega: kelkaj ĉambroj por prelegoj, aparataro por projekcii bildojn, granda salono Spegulejo por koncertoj kaj aliaj amasaj aranĝoj, kaj eĉ samkonstruaĵa hoteleto. Aldone: la urbocentra situo kaj, kiel kutime, belega aŭtuna vetero, kiu emigis multajn promeni en Poznano. Mi inklinas al la opinio (krakovanoj pardonu min), ke ĉi tiu urbo estas la plej bela en Pollando.

La tri tagoj (24-26 sep) havis riĉegan programon. kaŭzante plendojn pri neceso elekti inter samtempaj interesaj eroj. Nur la vesperaj aranĝoj malhavis alternativon, krom koridorumado, kompreneble. Entute kvardeko da prelegoj, koncertoj, prezentoj, diskutoj, spektakloj, konkursoj ktp konsistigis la programon. La kleriga kaj scienca nivelo estis nekutime alta por esperantista renkontiĝo danke al tio, ke al la programo kontribuis profesoroj el la Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato UAM.

Kiel kutime, la organizantoj zorgis pri eminenta muzika programo. Fluto kaj gitaro — kune kaj solinstrumente, prelego-koncerto de Manuel Rovere, unika muzikluma spektaklo-koncerto de SoloTronik kun komuna kriado “Ar ko nes, Ar ko nes, Ar ko nes!!!” La nederlanda Kapriol'! dancigis en balfolka stilo, kiu signifas festan balon kun tradiciaj dancoj: parodancoj kiel skotiŝo aŭ polko, vicodancoj kaj rondodancoj. La grupo ne nur muzikis kaj kantis, sed ankaŭ instruis dancadon al dezirantoj.
Kapriol kantas en ARKONES (Foto Maria Mickle)
Abundis ankaŭ la teatra programo. La neripetebla Jarlo Martelmonto prezentis sian novan scenejverkon. Prezentiĝis la kabareda grupo La oraj pantalonoj en arbustoj kaj Adam Chrupczak. Ivo Miesen aranĝis fotoekspozicion pri someraj aranĝoj kaj siaj vojaĝoj. Oni ne povas imagi ARKONESon sen kvizo de Marian Zdankowski. Dum la miel-vespero estis anoncita rezulto de la Tutpollanda Esperanto plebiscito en kvar kategorioj:

Amiko de Esperanto: Jerzy Szmajdziński;
Esperantisto de la Jaro: Nina Pietuchowska;
Loka Esperanto-aktivulo: Mariusz Majewski;
Pro la tuta Esperanto-agado: Bogdan Dembiec.
Dek kvin personoj, sukcese pasigintaj KER-ekzamenojn, ricevis diplomojn.

Multegajn fotojn pri ARKONES oni povas trovi en Facebook, Ipernity kaj en la retejo: http://arkones.org/

Halina Gorecka
Arkones 26 (Foto Andrzej Sochacki)
Laŭreatoj de la plebiscito – Bogdan Dembiec, Nina Pietuchowska, Mariusz Majewski – stastaras kun diplomoj inter Halina Komar kaj Marian Zdankowski (Fotis Andrzej Sochacki)


Vide el Bruselo

La franca malpli uzata

Dafydd ab Iago el Bruselo

Komence la franca estis lingvo potenca kaj diplomata. Estis memkomprenebla uzi kaj esti devigata uzi la francan kiel komunikilon en la Eŭropaj institucioj. Tamen en la lasta jardeko la franca suferas atakon rilate al sia uzado ene de la institucioj de la Eŭropa Unio.

En 2009 nur 8.32% de ĉiuj dokumentoj, tradukitaj en la Komisiona tradukservo, estis originale francaj. Preskaŭ 75% de ĉiuj dokumentoj, tradukitaj de la Komisiono, estis skribitaj angle. En la germana, la tria “procedura lingvo”, estis skribita nur sensignifa (2.74%) parto de la tradukitaj dokumentoj.

Prezidento Sarkozy pushis la francan en Bruselo, sed vane (Wikimedia Commons)La statistiko montras la malplialtiĝon de la uzado de la franca. En 1997 la angla estis la fontlingvo por 45% da dokumentoj, kaj la franca havis la honoran nombron 41%, kaj lingvo de Goethe kaj Schiller nur 5%. Eĉ en 2000 la franca estis signife reprezentata kiel procedura lingvo en la Komisiono: tiam 32% de ĉiuj dokumentoj estis originale franclingvaj, kaj 26% en 2004 — la jaro kiam deko da novaj centreŭropaj landoj aliĝis al la Eŭropa Unio. Sed post du jaroj, en 2006, la parto de la franca abrupte reduktiĝis ĝis 14%. En 2008 inter 1.8 milionoj da paĝoj tradukitaj, nur 12% havis la francan kiel la fontlingvon (72% la anglan, 3% la germanan, kaj 13% aliajn lingvojn). La nombrojn por 2009 vidu en la komenco de la artikolo.

Komparu mem: 41% en 1997 kaj 8,32% en 2010. Jen la lingva efiko de la pligrandiĝo de la Eŭropa Unio. En 2004 kaj 2007 aldoniĝis dek du novaj lingvoj, kaj, kune kun la irlanda oficialigita en 2005, en EU nun estas 23 oficialaj lingvoj. Preskaŭ ĉiuj novaj oficistoj el la centra kaj suda Eŭropo, nek pretas, nek povas lerni unu plian fremdan lingvon samnivele kiel la anglan. Kaj eĉ se ili volas, la daŭra kaj ĉiutaga uzado de la angla, kiel la “komuna” lingvo ene de la Eŭropaj institucioj, lasas al ili nek spacon nek tempon lerni la francan.

Spite al la evidenta malgraveco de la 22 aliaj lingvoj, la Eŭropa Komisiono deklaras, ke ĝi egale traktas siajn 23 oficialajn lingvojn. Ĝi ankaŭ insistas pri la fakto, ke estas apogataj pli ol 60 indiĝenaj Eŭropaj lingvoj. Oficistoj klarigas, ke la lingva politiko estas evoluigata por respekti la lingvan diversecon kaj por promocii multlingvismon.

Tiaj asertoj ne konvinkas la francan ĵurnaliston Jean Quatremer. Li certas, ke neanglaj parolantoj estas malfavorataj. Li kritikas la fakton ke la gazetara servo de la Komisiono favorigas la anglan, kaj ke departementoj financaj kaj ekonomiaj funkcias nur angle.

“Malgraŭ tio, ke la Eŭropa Centra Banko havas sidejon en Frankfurto kaj ĝia prezidanto estas franco Jean-Claude Trichet, ĝi laboras nur angle, eĉ se Britio ne estas membro de la eŭro-zono”, — atentigas Quatremer. “Ĉi tiu unulingvismo donas grandegan privilegion al anglalingvaj amaskomunikiloj, kiuj disponas je konkurenca avantaĝo senprecedenca, kaj, ankaŭ al denaskaj parolantoj de la angla. Fine novzelandano aŭ aŭstraliano ricevos laboron en la Eŭropaj institucioj pli facile ol hispano, polo aŭ franco”, — konkludas la ĵurnalisto.


Komputile

Subtekstigo de film(et)oj

Subtekstoj (aŭ: subtitoloj) estas tekstoj akompanantaj projekciatan filmon kiuj helpas al ĝia kompreno. En certaj landoj, kie ne ekzistas tradicio de dublado (anstataŭigo de la originalaj voĉoj per tradukaĵo), tio estas la kutima maniero prezenti fremdlingvan videomaterialon. Ĉar dublado estas tre kosta kaj postulas profesiecon, tio ankaŭ estas la tipa solvo por amatora tradukado, inkluzive de plej multaj esperantigoj. Esperantigitaj filmoj diskonigas nacilingvajn kulturojn kaj amaso da filmetoj en la interreto estas de unuopuloj subtekstigita Esperanten kaj libere spektebla por amuzo aŭ kiel instruilo.

Verda Filmejo estas hodiaŭ la plej ampleksa retejo pri filmoj en Esperanto. Iniciatita de REJM kaj estrata de la juna ruso Aleksander Osincev, ĝi montras jam pli ol 100 kontribuojn pri la Esperanta filmoarto, ofte akompanatajn per ligilo al esperantigo de la filmo kaj senpage spektebla antaŭfilmeto. Ligado al pirataj elŝutejoj de filmoj estas polemikata ero de ĝi. Sed la aŭtoro ankaŭ starigas oficialajn rilatojn kun produktistoj kaj jam sukcesis enigi Esperanton en la oficialan eldonon de kelkaj filmoj. La retejo enhavas ankaŭ videokursetojn pri subtekstigado kaj kunlaborantoj pri tradukado kaj provlegado estas daŭre serĉataj, foje eĉ salajrataj.

La dissendolisto Subtitoloj / Subtekstoj ĉe Yahoo! Groups [groups.yahoo.com/group/subtitoloj] estas la plej aktiva diskutejo pri esperantigo de filmoj, kun 173 membroj kaj 678 mesaĝoj en la arĥivo. Membriĝi rajtas ĉiu ajn.

YouTube estas la plej konata reta stokejo kaj spektejo de filmetoj maksimume 10-minutaj. Per la ŝlosilvorto “Esperanto” tie troveblas pli ol 5.000 filmetoj, ekzemple raportoj pri aranĝoj, prezentoj de Esperanto-muziko aŭ nacilingva varbado, sed ankaŭ Esperante dublitaj aŭ subtekstigitaj filmetoj. Ĉiu povas libere alŝuti novan filmeton, kaj ekz. E@I disponigas tie sian filmon Esperanto estas (ankaŭ la nacilingvajn tradukojn), jam tie spektitan pli ol 100.000-foje.

dotSUB estas stokejo de filmetoj kiu ebligas ilian facilan subtekstigadon. Unu persono alŝutas filmon, alia povas transskribi la originalan voĉon en subtekstojn, kaj pliaj traduki ilin en diversajn lingvojn. Hodiaŭ ĝi enhavas pli ol 300 videojn en Esperanto.

Overstream estas ilo por aldoni subtekstojn al filmetoj jam troviĝantaj en YouTube, Vimeo.com, MySpace kaj aliaj stokejoj. Per eta truko, la kreitaj subtekstoj aperas super la originala videobildo kaj jam ekzistas 180 tiaj surskriboj en Esperanto — laste, ekzemple, de E@I por la ĉeĥa video Facebook vs. realeco.

La Ponto estas unika reta ilo por komunuma tradukado de filmaj subtekstoj. Iniciatis ĝin argentinaj esperantistoj, kaj kvankam ĝi nun ŝajnas ne plu prizorgata, plurfoje oni ĝin sukcese uzis kaj nun estas tie (ek)esperantigitaj 74 filmoj.

Kiel spektilo de videoj rekomendindas la plursistema programo VLC media player, kun bona subteno de diversaj formatoj kaj unikodaj subtekstoj. Iom eksmoda BS Player disponas Esperanto-interfacon.

Subtekstoj utiligeblas ankaŭ por tute “seriozaj” celoj: La populara usona konferenco TED kies 18-minutaj prelegoj de famuloj sub la frapfrazo “ideoj disvastigindaj” estas oficiale libere spekteblaj en la reto instigas volontulojn multlingvigi la videojn per subtekstigado. El la 802 prelegoj, nur 19 estas nun tradukitaj en Esperanton (sed preskaŭ ĉiuj en la ĉinan!). Stimulo de ĉi tiu agado estos programero de la scienca Esperanto-konferenco KAEST, okazonta novembre en Slovakio.

Marek Blahuš


Muta naturo

Studaĵo de Sergio Pokrovskij

Demando

Kiel nomi en Esperanto la pentrartan ĝenron kiu konsistas en prezentado de nevivaj objektoj? La ĝenron kies specimenojn oni trovas jam en la antikvaj civilizoj; ekzistantan kaj okcidente, kaj oriente; kaj kiun, en la tradicio okcidenta, tiom influis la pentristoj nederlandaj? Kiel konvenas, ni komencu per PIV.

La respondo de PIV

PIV difinas ion similan en la 4ª ekzemplo pri la 6ª senco de la vorto naturo (kursive aperas ekzemploj, kiujn mi numeris por oportunigi referencadon):
* natur/o
(…) 6 Objekto de la arto, kontraste kun la artaĵoj:
  1. pentri, desegni laŭ laŭ la naturo (ne laŭ la fantazio);
  2. figuroj pli grandaj ol laŭ la naturo;
  3. reveni al la pura naturo;
  4. muta naturo [Kalocsay] (fruktoj, mortintaj bestoj, ktp kiel objektoj de pentrado)
La ekzemploj ilustras iom malsamajn sencojn1, tamen almenaŭ (1) kaj (2) prezentas naturon estkiel prototipon rilate al bildo; kaj supozeble ĝuste tiun kontrastigon celas la iom neklara difino.

Laŭ la difino de PIV, se trakti ĝin serioze, malnova bildo prezentanta persikojn ne estas muta naturo. Tiun lastan (t.e. la realajn fruktojn) oni jam delonge formanĝis.

Tamen apenaŭ la aŭtoroj pripensis tiun difinon serioze; pli probablas, ke ili destinis la terminon por la signifo rekte kontraŭa al la de ili difinita (t.e. por indiki la bildon, ne ties prototipajn aĵojn).

La naturisma grundo

Tutcerte surbaze de la esperanta materialo normala esperantisto neniam inventus por la koncerna signifo la strangan terminon muta naturo; evidente, la kaloĉajaĵo kombinas la difektojn de misterminoj nacilingvaj. Kaj apenaŭ naiva esperantisto, en kies kultura tradicio tiaj misterminoj ne ekzistas, divenos la celatan signifon.

La adjektivo muta estas ŝuldata al la tradicio ĝermana: la nederlanda stilleven (1650), kiun paŭsis la germana Stilleben, la angla still-life. Ĝi respondas al “kvieta, silenta, senmova”; iam ankaŭ al malviva (la angla still-born, malvive naskita).

La dua parto ĝermana normale signifas vivo, tamen ĉi-okaze ĝi respondas al la ĉi-supra difino de naturo; kp la germanan

Lebensgröße = natura grando
Sed eblas ke la nederlanda leven signifis ekzistado (Dasein), kio estus iom malpli stranga, sed apenaŭ pli trafa.

La sumo estas amuza duobla oksimoro: oni parolas pri vivo celante objektojn senvivajn; kaj krome, oni celas ne la objektojn mem, sed ilian bildon.

Surbaze de ĉi tiu epiteto CEED2 tradukas still life per senmovaĵo; simile, la terminoj ĉeĥa zátiší kaj la slovaka zátišie proprasence signifas “kvietiĝo, silentiĝo, kvieta loko” (kp la rusan затишье).

La franca nature morte, “malviva naturo”, aperis (1752) kiel raciigo de la sama esence fuŝa esprimmaniero ĝermana. La epiteto iĝis pli trafa; sed la konfuzo inter bildo kaj prototipo konserviĝis kaj eĉ akriĝis.

Termino netradukinda

Matenmangho (1731) de Jean-Baptiste-Simeon Chardin (1699-1779)Pluraj lingvoj akceptis tradukprunton el la germana; ekz-e la gepatra lingvo de Kalocsay uzas la terminon csendélet (csend = silento, élet = vivo, ekzisto).

Multaj lingvoj akceptis tradukprunton el la franca: la pola martwa natura, la itala natura morta.

Pluraj lingvoj adoptis fonetikan transskribon de la termino franca kiel simplan, neanalizeblan vorton unuradikan: la rusa-bulgara натюрморт, la turka natürmort, la litova natiurmortas ktp. Oni eĉ speciale emfazis la francecon per la vokalo ю, ü, iu responda al la franca u, diferencigante ĝin disde la latindevena pruntvorto natura.

Ĉi tiu tria solvo estas la plej racia: ĝi donas la internaciecon de la sonformo, sen difekti la pruntantan lingvon per misa memklarigo. Ja la traduko neniom helpus kompreni: en la lingvoj uzantaj tradukprunton oni komprenas ne danke al la traduko, sed malgraŭ la traduko3. Krome, ruslingve kaj malviva naturo, kaj kvieta vivo (kaj muta naturo) restas libere kombinitaj esprimoj, uzeblaj (kaj uzataj) rektasence.

Tia unubloka prunto povas prezenti avantaĝon eĉ kiam la originala formo estas derivaĵo sencohava. Ekz-e la franca pays·age kaj la germana Land·schaft estas formitaj tute racie, kaj principe ne maleblus ilin paŭsi per land·aĵo; tamen pejzaĝo ja estas pli oportuna kaj pli preciza (ĉar landaĵo povus krome havi multajn aliajn signifojn, kiajn cetere havas Landschaft en la germana4).

Ankaŭ la ĉi-supre menciita traduko per senmovaĵo ilustras danĝeron pri alisenca interpreteblo de la paŭsaĵoj. Per si mem ĝi neniel pensigus ruslingvanon pri pentrarto; sed eventuale ĝi povus pensigi pri недвижимость (= immobilier, nemoveblaĵo, real estate).

La “muta naturo”

Bedaŭrinde, Esperanto estas tro latinida, kaj tial la racia solvo rusa-turka al ĝi ne aplikeblas: naturmorto ne aspektas tiom unuradika, kiel pejzaĝo5. Principe, eblus prunti el la nederlanda; sed stilevo min ial ne entuziasmigas.

La solvo kaloĉaja estas perversa, sed tiu perversaĵo havas sian spriton. El du misterminoj, senmova vivo kaj malviva naturo, li faris hibridon silenta naturo, kiun la ĝermanoj rekonu pro la senmoveco/silento, kaj la latiniduloj pro la naturo. Ambaŭ rekoniloj estas neraciaj kaj fremdaj al la celata signifo, ambaŭ estas pecoj de maltrafa idiomaĵo nacilingva; sed ili funkcias por tiuj en kies menson tia idiomaĵo estas enkonstruita.

Verdire, tiu ĥimero estas iom pli malbona ol la mistermino franca (ĉar malviva estas la sola ĝusta karakterizaĵo, dum silento estas maltrafa).

Kaj supozeble por proksimigi la sonformojn, Kalocsay anstataŭigis la hungaran silenton (kiu jam hungare deviis de la senco ĝermana) per ankoraŭ pli devia muta, kiu tamen sonas tre simile al la franca morta; kp

nature morte
naturo muta
Nu, la kalemburo perdiĝas en la kutima vortaranĝo “muta naturo”.

Resume, muta naturo probable povas kontentigi tiujn, kiuj serĉas eksteran solvon surbaze de la okcidentaj idiomaĵoj; ĝi estas maltaŭga por tiuj, kiuj serĉas solvon racian kaj oportunan.

Ke muta naturo estas neracia, tio ŝajnas sufiĉe evidenta. Temas nek pri naturo, nek pri muto. Muzikiloj aŭ horloĝoj (kaj precipe vekhorloĝoj) ne estas mutaj, sed povas aperi en la koncernaj bildoj. Akvariaj fiŝoj, testudoj ktp, eĉ mutaj homoj, estas mutaj sed ne pri ili temas.

Koncerne la oportunon, min ĝenus frazo kiel

Sur la muron li pendigis tri mutajn naturojn.
Ruslingve “три натюрморта” estas same ordinara, kiel “tri portretoj”; sed “tri mutaj naturoj” sonas por mi groteske.

Kaj ruse, kaj angle facilas trovi (ekz-e per Guglo) centojn da rektasencaj uzoj de “немая природа” aŭ “mute nature”; kompreneble, neniu el ili havas la kaloĉajan signifon. Ekz-e

Advance warning of Katrina's path was wrested from mute Nature by meteorological calculations and satellite imagery.

At least creationists have a written historical document that is said to be the word from the Creator which requires less interpretation than mute nature.

Here the Benjaminian insight into the relationship between mute nature and expression of art assumes a very decisive role.

Nenio mirinda, ke multaj vortaroj serĉas alian solvon. Ekz-e la vortaro slovaka-esperanta6 proponas “senvivaĵ-pentraĵo”n. Logike neriproĉebla, tamen iom longa (kvankam pli oportuna ol la duvorta muta naturo; kaj senvivaĵ-pentraĵon oni almenaŭ povas pendigi sur la muron).

Terminoj memklarigaj

La bazo de la naturisma skolo (ankaŭ de PIV kaj PAG) estas ĝia profunda malfido je la propraj rimedoj de Esperanto. Por ĝi nur la eksteresperanta tradicio estas respektinda, nur la fremdlingva leksiko estas valora. Originalajn solvojn propre esperantajn ĝi malakceptas.

Tio ĝenerale estas ofta inter la fakaj homsciencistoj — lingvistoj, historiistoj, kuracistoj ktp. Male, la inĝenieroj ŝatas ludi per la propraj rimedoj de la lingvosistemo, krei originalajn solvojn, kaj ĝuste tiajn solvojn plej alte taksi.

Tio memorigas al mi la rakonton pri ŝaho kiu ŝatis poezion. Foje li ricevis gazelon de eminenta poeto; la gazelo ege plaĉis al la ŝaho, tiel ke li ordonis doni al la poeto po unu perlon pro ĉiu nobla rimo tradicia, kaj elbati po unu denton pro ĉiu nova rimo originala. La parnasisma skolo tre similas la poeziaman ŝahon.

Kalocsay serĉis solvon en la materialo ekstera; sed la propra lingvomaterialo de Esperanto disponigas la bezonatajn rimedojn je sia baza nivelo: Esperanto entenas la morfemojn ul kaj kiuj servas por kontrastigi la personecon kaj objektecon.

Tial la plej evidenta solvo estus diri aĵpentraĵo (kiel oni diras “marpentraĵo” por la franca marine, la angla seascape); aŭ aĵbildo; aŭ eĉ pli simple kaj aŭdace aĵ·aĵo (analogie al pays·age kaj Land·schaft).

Eble tio ŝajnus nesufiĉe preciza; oni povus indiki, ke normale temas ne pri unu aĵo, sed pri arta komponaĵo, pri pluraj aĵoj iel dismetitaj. Ĝuste tiun ideon uzas la suoma vorto asetelma por nomi la koncernan ĝenron pentrartan (jen ekzemplo por la naturistoj: ne ĉiuj lingvoj sklave kopias fuŝajn modelojn!). Oni do povus diri aĵaranĝo (kiel oni diras hararanĝo, floraranĝo ktp).

Esperanto disponigas multajn eblojn al tiuj, kiuj pretas akcepti ĝian povon; la sola problemo estas la elektembaraso: kion oni elektu inter aĵbildo, aĵpentraĵo, aĵaĵo, aĵaranĝo

Al mi plaĉas aĵpentraĵo: ĝi estas facile komprenebla, ĝi koheras kun samtipa marpentraĵo, ĝi ebligas formi terminon aĵpentristo (simile al portretisto, pejzaĝisto, marpentristo); samkiel portreto (kaj malkiel pejzaĝo) ĝi malkonfuzas la naturon (t.e. la prototipajn aĵojn) disde ties bildo.

Sed naivan esperantiston povas konfuzi duobla uzo de la vortero , unuafoje kiel plensenca radiko, kaj duafoje kiel sufikso (persone al mi ĝuste tio plaĉas, ĉar tio faras la vorton pli interesa); probable la vorto aĵbildo estas do pli rekomendinda. Cetere, ĝi havas siajn avantaĝojn: pli mallonga; kaj pli ĝenerala (ekz-e eblas paroli pri aĵbildo brodita, fota ktp).

Notoj

1. Probable maleblas pluraligi la ekzemplon (1): anstataŭ “li multe pentris laŭ la naturoj” oni normale dirus “li multe pentris laŭ (la) naturo”; kp “li vendis tri mutajn naturojn”. — La intencon de la ekzemplo (3) mi ne komprenas.

2. P. Benson: Comprehensive English-Esperanto Dictionary. ELNA, 1995.

3. En la franca vortaro de Robert la termino nature morte havas apartan artikolon, sendependan je la artikolo nature (el kiu ĝi tamen estas referencita). Tamen PIV imitas la filologie malpli kleran vortaron Petit Larousse, kiu traktas nature morte sub nature.

4. La precizema rusa lingvo ĉerpis el ambaŭ fontoj kaj specialigis la sencojn de la pruntaĵoj: la pentrarta termino estas la francdevena пейзаж, dum la germandevena ландшафт priskribas la geografian aŭ orografian realaĵon. Stepo, tundro, dezerto, tajgo; montaro, ebenaĵo ktp estas specoj de ландшафт; la diferenco estas kiel inter portreto kaj antropologia tipo.

5. Tamen tia misanalizebla radiko jam ĉeestas en la Fundamento: procento estas eĉ misprezentita kiel derivaĵo de cent, kiel pro·cent·o.

6. Št. R. Seemann: Esperanta-slovaka kaj slovaka-esperanta vortaro. Bratislavo, 1970.


Boris PasternakFeliĉo ekster difinoj: Boris Pasternak

de Grigorij Arosev

La finiĝanta jaro 2010 entenis, same kiel ĉiuj aliaj, multegajn jubileojn, sed inter aliaj — la 120-jariĝon de la naskiĝo kaj la 50-jariĝon de la morto de Boris Leonidoviĉ Pasternak, unu el plej elstaraj ruslingvaj verkistoj.

Konstatu, ke ĵus ne estis menciita lia nacia aŭ ŝtata aparteno. Sendube pli ol duonon (43 jarojn) de la vivo li pasigis, estante civitano de USSR, sed li naskiĝis kaj formiĝis en tute alia lando — Ruslanda imperio. Lia unuaj versaĵoj aperis aprile de 1913, kaj lia unua poemkolekto (Ĝemelo en nuboj) — fine de la sama jaro. Do estus malvero diri ke Pasternak estis nur “sovetia” verkisto. Samtempe li preskaŭ neniam publike kontraŭstaris Sovetunion, kaj dum certa tempo li eĉ estis rekonata kiel “ĉefa landa poeto” (tia titolo, kompreneble, oficiale ne ekzistis, sed oni traktis la verkiston ĝuste ĉi-maniere). Pasternak reagis je okazintaĵoj ĉirkaŭ si pli kaj pli akre nur fine de la vivo, kiam komenciĝis problemegoj pro eksterlanda publikigo de Doktoro Ĵivago kaj persekutado pro la atribuo de Nobel-premio al li.

Estus erare diri pri li “rusa” verkisto. Li ne estis rusa laŭ la deveno (sed juda), sed li la tutan vivon ĉiel negis sian rilaton al juda kulturo, substrekante kaj emfazante, ke el la nacia vidpunkto lia tasko estis asimiliĝi — do evidentas ke li ne opiniis sin plene rusa (kio, konsiderante lian rolon en literaturo, estas vere stranga). Isaiah Berlin, fine de 1945 veninta en Moskvon kaj konatiĝinta kun Pasternak, poste rakontis: “Li ege ne volis tuŝi ĉi tiun temon — tio ne signifas, ke ĝi aparte ĝenis lin — sed simple estis por li tre malagrable. Li volus, ke ĉiuj judoj asimiliĝu. Mi rimarkis, ke ajna mencio de judoj aŭ Palestino kaŭzis por Pasternak videblan suferon”. (Dmitrij Bykov, Pasternak, Moskva, 2006)

Do fakte li estis nek ruslanda, nek sovetia, nek rusia, nek rusa, nek juda. Same estas malfacile difini lian literaturan rolon. Li estis kaj restas unu el la kolosoj de la ruslingva poezio de la 20-a jarcento. Sed lia ĉefa verko, kiu donis al li tutmondan famon, estas ja la romano pri Jurij Ĵivago, do prozaĵo. Samtempe liaj tradukoj el Goethe, Schiller, Shakespeare, Calderon fariĝis klasikaj — legataj, ŝatataj kaj ĝis nun uzataj en surscenigoj kaj ekranigoj. Nur pri dramverkado li ne multe spertis — li eklaboris pri sia unua dramo Blinda belulino nelonge antaŭ la morto kaj ne sukcesis fini ĝin (li verkis nur la unuan akton), do kiu scias, kio rezultus, se li sukcesus…

Ĉio ĉi ne estas hazardo, sed tute logika ĉeno, se rigardi lian tutan vivon komplekse. Kun granda malŝato li rilatis al diversaj organizaĵoj — burokrataj kaj literaturaj, ĉiel evitis ilin. Li membris en la Unio de verkistoj, kaj eĉ iom aktivis komence de ties ekzisto (ĝuste dum la unua kongreso de la unio Nikolaj Buĥarin, fama sovetia politikisto, proponis rekoni Pasternak-on “la plej bona poeto de Soveta Unio”), sed neniam en la komunisma partio. En sia juneco li ioman tempon apartenis al la futurisma grupo Centrifuga, sed post ĝi aliĝis nenien. Eĉ lia Nobel-laŭreateco fariĝis maltradicia, kvankam certe li preferus esti tute ordinara ricevinto, sed ne skandale malpropravola rifuzinto (por esti precizaj ni menciu, ke Pasternak ne estis unika ĉi-rilate — antaŭ kaj post li okazis libervolaj kaj devigaj rezignoj de la premio).

Pasternak ĉiam estis ekster ĉiuj imageblaj limoj, difinoj kaj nocioj.

Lia sorto aspektas preskaŭ ideala kompare kun plejparto de liaj “samplumanoj” de la 20-a jarcento. Jes, li longan tempon spertis malfavoron de la potenculoj. Jes, li estis persekutata kaj turmentata pro atribuo de Nobel-premio, kaj rezulte de tio li malsaniĝis kaj forpasis. Jes, lia lasta amata virino, Olga Ivinskaja kune kun sia filino nemalmultajn jarojn pasigis en prizono — pro la proksimeco kun li. Tamen responde al ĉiuj “jes, li…” ekzistas multaj “sed”-oj. Pasternak mortis 70-jara kaj en propra lito — malkiel la suicidintaj Jesenin aŭ Majakovskij. Pasternak vivofine ne estis malriĉa — malkiel Blok, mortinta 41-jara en mizerego. Pasternak eĉ unu tagon ne pasigis en mallibero, malkiel Mandelŝtam kaj multaj aliaj.

“La vivo estis bona. Mi ĉion sukcesis”, — li diris kelkajn tagojn antaŭ la morto. Multaj homoj mencias lian unikan elradiatan energion de feliĉo, optimismon kaj viv-amon. Pasternak estis kvazaŭ naskita por feliĉo, por ĝojo, por ĉies admiro kaj ŝato, kaj la vivajn malfacilaĵojn li postvivis digne kaj firme. Tragikajn erojn de sia vivo li taksis nur hazardo, lia ĝenerala humoro estis absolute vitala, feliĉa kaj inspira.

Konsolas, en lumo malforta
apenaŭ falanta sur lit',
konscii min mem kaj la sorton
plej kara donaco de vi.
Cetere, ankaŭ ĉi sinteno estas maltradicia por la rusa poezio, kiu kutimas spleni pro malreciproka amo kaj civitana malkontento. La feliĉon (literaturan kaj vivan) de Pasternak nepre eniras tragedio, sed li ne lamentas pro tio. Li respekte traktas ties skalon. Dmitrij Bykov mencias, ke ĉiuj plorantaj virinoj en poemoj de Pasternak unuavice estas elstare belaj.

Eĉ la lasta vorto en lia vivo estas tre karakteriza. Malgraŭ la turmenta malsano (pulma kancero) li restis en plena konscio. Kelkajn sekundojn antaŭ la morto li diris al la edzino: “Pardonu”. Kaj post ioma paŭzo: “рад” [rad]. (Rekta traduko — “ĝoja” aŭ “ĝojas”, sen pronomo aŭ substantivo.) Pasternak ĝis la pleja fino ne perfidis sian ĝeneralan direkton — direkton de animo, koro kaj talento. Ĉio, kion li verkis, estas promeso de feliĉo kaj pli bona vivo — laŭ li, ĉiuj estos pardonitaj kaj absolvitaj. Tion li sincere kredis dum la tuta vivo — ĉiujn sepdek jarojn, tri monatojn kaj dudek tagojn.


Dio – unu por ĉiuj

(Surata kafejo)

Rakonto verkita de Lev Tolstoj
laŭ Bernardin de St Pierre

Ĉi tiu rakonto de Tolstoj, eldonita en 1891, baziĝas sur Le Café de Surate (1790) de Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre (1737–1814). La Esperanta traduko aperis kiel la unua ero en la Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj (Posrednik, 1912). La faksimilo estos legebla en nia retejo. Ni dankas al Maksim Griŝin, kiu rekonigis la skanitan tekston por publikigo en La Ondo. Ĉi-sube ni aperigas ankaŭ la antaŭparolon de la estro de Posrednik Ivan Ivanoviĉ Gorbunov-Posadov (1864–1940), kiu aperis en ĉiu ero de la Tutmonda Biblioteko.


Por kio estas eldonata “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”

“Unu animo en ĉiuj”, — vere diras L. Tolstoj. Tial ĉefa tasko de homa vivo estas ĉiam pli granda frata unuiĝo de homoj, de gentoj kaj de popoloj kaj, plue, unuiĝo de ĉio vivanta sur la tero.

Nia eldona firmo “Posrednik” (Peranto), kiu estas fondita de L. Tolstoj en 1885 jaro, kaj kiu nun estas esperantia entrepreno, starigis kiel sian taskon eldonadon de libroj, disvastigantaj ideojn de la frata unuiĝo de homoj kaj de ĉio vivanta en mondo. Pro tio, ke la internacia lingvo Esperanto estas kreita nome por tia celo de la unuiĝo de homoj de ĉiuj gentoj kaj popoloj, nia eldona firmo nun komencas eldonadon de libroj en lingvo Esperanto.

Plej alta, plej ĝojiga unuiĝo de homoj estas unuiĝo en komunaj sentoj de frateco, de amo, de heroa kaj modesta ĉiutaga sindonemo, de kompatemo rilate al ĉiuj vivaj estaĵoj, de frata kunhelpado kaj kunlaborado de homoj por komuna bono. Pro tio libroj de esperanta fako de nia eldona firmo estos celantaj ĉefe disvastigadon de tiuj ĉi sentoj, de tiuj ĉi ideoj.

Serio de niaj esperantaj eldonaĵoj estas nomata “Tutmonda Biblioteko” kaj estas dediĉita al la memoro de nia amiko Lev Nikolaeviĉ Tolstoj, granda predikanto de la unuiĝo de ĉiuj vivoj en mondo.

Komencante tiun ĉi aferon, ni forte esperas subtenadon de ĉiuj, kunsentantaj al la afero. Tiu ĉi subtenado povas esprimiĝi en komunikadoj al ni de verkoj kaj de artikoloj, presitaj en iaj ajn lingvoj kaj plej konformantaj al la fundamentaj ideoj de “Tutmonda Biblioteko”, kaj en helpado de kiel eble plej vasta disvastigado de libretoj de “Tutmonda Biblioteko” en ĉiuj landoj, kie estas uzata la lingvo Esperanto.

Amikoj en ĉiuj landoj! akceptu saluton de nia frata amo. Ni laboru amike kune por komuna sankta al ni celo.

Ĉefa redaktoro-eldonanto de firmo “Posrednik”

I. Gorbunov-Posadov


Lev TolstojDio – unu por ĉiuj

Estis en la hinda urbo Surato kafejo. Venis tien el diversaj landoj traveturantaj fremduloj kaj ofte interparoladis.

Eniris tien foje persa scienculo-teologo. La tutan vivon li studis esencon de Dieco, legis kaj skribis librojn pri tio. Longe li pensis, legis kaj skribis pri Dio, lia cerbo tropleniĝis, intermiksiĝis ĉio en lia kapo, kaj li eĉ ĉesis kredi Dion.

Eksciis pri tio la caro kaj ekzilis lin el la persa regno.

La tutan vivon rezonante pri la praa kaŭzo, komplikiĝis la malfeliĉa teologo, kaj anstataŭ kompreni, ke li mem perdis la saĝon, ekimagis, ke ne estas plu Saĝego, reganta la mondon.

Havis tiu teologo sklavon — afrikanon, akompanantan lin ĉie. Kiam la teologo eniris la kafejon, la afrikano restis ekstere apud la pordo, kaj sidiĝis sur ŝtonon, sub varmega suno; li sidas kaj forpelas de si muŝojn. La teologo mem kuŝiĝis sur sofon en la kafejo kaj ordonis doni al li tason da opio. Kiam li eltrinkis la tason kaj la opio ekmovis lian cerbon, li sin turnis al sia sklavo.

— Nu, sklavo malŝatinda, — diris la teologo: — diru al mi, kiel ci pensas, ĉu ekzistas Dio aŭ ne?

— Kompreneble, ekzistas! — diris la sklavo kaj tuj eltiris el sub la zono malgrandan lignan idolon. — Jen, diris la sklavo, — jen tiu dio, kiu gardas min, dum mi vivas en la mondo. Tiu dio estas farita el branĉo de la sama sankta arbo, kiun adoras ĉiuj en nia lando.

Ekaŭdis tiun dialogon inter la teologo kaj sklavo aliaj ĉeestintoj en la kafejo kaj ekmiris.

Mirinda ŝajnis al ili la demando de la mastro kaj ankoraŭ pli mirigis ilin la respondo de la sklavo.

Bramano, aŭdinta la parolojn de la sklavo, sin turnis al li kaj diris:

— Malfeliĉa sensaĝulo! Ĉu estas penseble, ke Dio povas troviĝi sub la zono de homo? Estas nur unu Dio — Bramo. Kaj tiu Bramo superas la tutan mondon, ĉar li kreis la tutan mondon! Bramo estas sola, granda Dio, — tiu Dio, por kiu oni konstruis la templojn sur la bordoj de la rivero Gango; tiu Dio, al kiu servas Liaj unikaj pastroj — bramanoj. Nur tiuj pastroj konas la veran Dion. Pasis jam dudek mil jaroj, multaj perturbacioj okazis en la mondo, kaj tamen tiuj pastroj restas Ia samaj, kiaj ili estis ĉiam, ĉar Bramo, sola vera Dio, protektas ilin.

Tiel diris la bramano, certa, ke li konvinkos ĉiujn, sed la ĉeestanta tie hebrea monŝanĝisto kontraŭdiris al li.

— Ne, — diris li. — La templo de la vera Dio estas ne en Hindujo!.. Kaj Dio protektas ne la kaston de la bramanoj! La vera Dio estas ne Dio de bramanoj, sed Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo. Kaj protektas la vera Dio nur sian popolon Izraelan. Dum ekzistas la mondo, senĉese Dio amis kaj amas sole nian popolon. Kaj se nuntempe nia popolo vivas dispelita sur la tero, tio estas nur provo de la fideleco, sed Dio, laŭpromese, ree kunvenigos sian popolon en Jerusalemon, por ke, restariginte la mirindaĵon de la antikveco — Jerusaleman templon, Li faru Izraelon regantan super ĉiuj nacioj.

Tiel diris la hebreo kaj ekploris. Li volis daŭrigi la paroladon, sed aŭdinta tion italo interrompis lin.

— Malvere vi opinias, — diris la italo al la hebreo. — Vi atribuas al Dio la maljustecon: Dio ne povas ami unu popolon pli, ol aliajn. Male, se li eĉ estis antaŭe protektanta Izraelon, — jen pasis jam 1800 jaroj, de kiam Dio ekkoleris, ĉesigis sian protekton kaj dispelis tiun popolon tra la tero, tiel ke ĝia kredo ne nur ne disvastiĝas, sed apenaŭ ie restas. Dio al neniu popolo montras preferon, sed vokas ĉiujn, kiuj deziras savon, rifuĝi ĉe la sola romo-katolika eklezio, ekster kiu oni ne povas sin savi.

Tiel diris la italo. Sed alia ĉeestanto — protestanta pastro, paliĝinte, respondis al la katolika misiisto:

— Kiel vi povas certigi, ke nur via konfeso ebligas la savon? Ne, sciu, ke savitaj estos nur tiuj, kiuj, laŭ la Evangelio, servados Dion en spirito kaj vero, laŭ la leĝo de Jesuo.

Tiam turko, oficisto de surata dogano, kiu sidis tie, fumante pipon, gravmiene sin turnis al du kristanoj.

— Vane vi estas tiel konvinkita pri la vereco de via roma kredo, — diris li. — Pasis jam ĉirkaŭ sescent jaroj, post kiam vian kredon anstataŭis la vera kredo de Mahometo. Kaj, kiel vi mem vidas, la vera kredo de Mahometo ĉiam pli kaj pli disvastiĝas kaj en Eŭropo, kaj en Azio, kaj eĉ en la klera Ĥinujo. Vi mem konfesas, ke la hebreoj estas forlasitaj de Dio, kaj, por pruvi tion, vi diras, ke la hebreoj estas malŝatataj, kaj ilia kredo ne disvastiĝas. Konfesu do la verecon de la kredo Mahometa, ĉar ĝi superregas kaj konstante disvastiĝas. Sin savos nur la kredantoj je la lasta Dia profeto Mahometo. Kaj eĉ el tiuj — sole la Omaranoj, ne la Alianoj, ĉar ili neprave kredas.

Post tiaj vortoj, la persa teologo, el la sekto de Ali, volis kontraŭdiri. Sed en la kafejo tiutempe fariĝis disputego inter ĉiuj ĉeestantaj alilanduloj de diversaj kredoj kaj konfesoj. Estis tie kristanoj abisenaj, hindaj, lamaoj, ismaelitoj kaj fajradorantoj.

Ĉiuj disputadis pri la esenco de Dio kaj pri tio, kiamaniere oni devas Lin adori. Ĉiu asertis, ke nur en lia lando oni konas la veran Dion kaj la veran kulton al Li. Ĉiuj disputadis, kriadis. Nur unu ĥino, disĉiplo de Konfucio, sidis trankvile en angulo de la kafejo kaj ne partoprenis je la disputado. Li trinkis teon, aŭskultis, kion oni parolis, sed li mem silentis. La turko, rimarkinte lin dum la disputado, sin turnis al li kaj diris: Helpu min almenaŭ ci, bona ĥino. Ci silentas, sed ci povus diri ion por mia utilo. Mi scias, ke ĉe vi en Ĥinujo nun estas enkondukataj diversaj kredoj. Viaj komercantoj ne unu fojon diris al mi, ke viaj ĥinoj el ĉiuj aliaj kredoj preferas la mahometanan kaj volonte konvertiĝas. Subtenu do miajn vortojn kaj diru, kion ci pensas pri la vera Dio kaj Lia profeto.

— Jes, jes, diru, kion ci pensas, — sin turnis al li ankaŭ aliaj.

La ĥino, disĉiplo de Konfucio, fermis la okulojn, pripensis kaj poste, malferminte ilin, liberigis siajn brakojn el la larĝaj manikoj de sia vesto, kunigis ilin sur la brusto kaj ekparolis per voĉo mallaŭta kaj trankvila.


— Sinjoroj, — diris li, – al mi ŝajnas, ke la apartiĝemo de l' homoj, pli ol io ajn, malhelpas ilian interkonsenton pri la religio. Se vi bonvolos aŭskulti min, mi klarigos al vi tion per ekzemplo.

Mi marveturis el Ĥinujo al Surato sur angla ŝipo, ĉirkaŭirinta la mondon. Survoje ni albordiĝis ĉe la orienta bordo de la insulo Sumatra, por preni akvon. Tagmeze ni elŝipiĝis kaj sidiĝis ĉe la bordo de la maro en la ombro de la kokospalmoj, proksime de la vilaĝo insulana. Ni sidis — kelkaj homoj el diversaj landoj.

Dum ni estis sidantaj, al ni venis blindulo.

Tiu homo blindiĝis, kiel mi sciiĝis poste, dank' al tio, ke tro longe kaj obstine rigardis la sunon, dezirante kompreni, kio estas la suno. Li volis scii tion, por posedi la lumon de la suno.

Klopodadis li longe, utiligante ĉiujn sciencojn: li deziris forpreni kelkajn radiojn de la suno, kapti ilin kaj enŝtopi en botelon.

Longe li klopodis kaj ĉiam rigardis al la suno, sed nenion povis fari; al li okazis nur tio, ke pro la suna lumo malsaniĝis liaj okuloj, kaj li blindiĝis.

Tiam li diris al si:

— La lumo suna ne estas fluido, ĉar tiastate oni povus ĝin transverŝi, kaj pro la vento ĝi ondiĝus, simile al akvo. La lumo suna ne estas ankaŭ fajro, ĉar tiuokaze ĝi estingiĝus en la akvo. La lumo ne povas esti spirito, ĉar oni vidas ĝin, kaj ne korpo, ĉar oni ne povas ĝin movi. Do ĉar la lumo suna estas nek fluido, nek fajro, nek spirito, nek korpo, — ĝi estas nenio.

Tiel li konkludis, kaj samtempe, pro tio, ke li ĉiam rigardis la sunon kaj ĉiam pensis pri ĝi li perdis la vidsenton kaj la saĝon. Fariĝinte tute blinda, li jam tute certiĝis pri tio, ke la suno ne ekzistas.

Kun tiu blindulo venis ankaŭ lia sklavo. Li sidigis sian mastron en la ombro de la kokosarbo, levis de la tero kokoson kaj komencis fari el ĝi noktan lampeton. Li faris la meĉon el kokosa fibro, elpremis el la nukso oleon en la ŝelon kaj trempis en ĝi la meĉon. Dum la sklavo estis preparanta sian lumigilon, — la blindulo, ekĝeminte, diris al li:

— Nu, sklavo, ĉu mi ne vere diris al ci, ke la suno ne ekzistas? Ci vidas, kiel mallume estas. Kaj oni diras — suno… Sed kio estas la suno?

— Ne scias mi, kio estas la suno, — diris la sklavo. — Ĝi min ne interesas. Sed la lumon mi konas. Jen mi pretigis la lampeton, al mi estos lume, ankaŭ al ci mi povos fari servon per ĝi kaj ĉion trovi en mia tendo.

Kaj la sklavo prenis en la manon sian ŝelon.

— Jen, — diras li, — mia suno.

Apude sidis lamulo kun lambastono. Li aŭdis tion kaj ekridis.

— Verŝajne, ci estas naskeblinda, — diris li al la blindulo, — se ci ne scias, kio estas la suno. Mi diros al ci, kio ĝi estas: la suno estas fajra globo, kaj tiu globo ĉiutage sin levas el la maro kaj ĉiutage sin kaŝas inter la montoj de nia insulo; tion ni ĉiuj vidas, kaj ci vidus ankaŭ, se ci povus.

La fiŝkaptisto, sidinta apude, aŭdis tiujn vortojn kaj diris al la lamulo: — Oni tuj vidas, ke ci nenie estis, krom cia insulo. Se ci ne estus lama kaj ŝipiradus sur la maro, ci scius, ke la suno subiras ne inter la montoj de nia insulo, sed kiel ĝi leviĝas el la maro, tiel vespere denove subiras en la maron. Mi parolas ĝuste, ĉar ĉiutage ĝin vidas per miaj okuloj. Aŭdis tion la hindo.

— Mi miras, — diris li, — kiel intelektulo povas paroli tiajn stultaĵojn. Ĉu estas eble, ke fajra globo subakviĝas kaj ne estingiĝas? La suno estas tute ne fajra globo, sed Diaĵo, nomata Deva. Tiu Diaĵo veturadas sur ĉaro tra la ĉielo ĉirkaŭ ora monto Speruvja.

Okazas, ke malbonaj drakoj Ragu kaj Ketu atakas Devon, englutas ĝin, kaj tiam fariĝas mallume. Sed pastroj niaj preĝas, por ke la Diaĵo sin liberigu, kaj tiam ĝi liberiĝas. Nur tiaj malkleraj homoj, kiel vi, neniam vojaĝintaj ekster sia insulo, povas imagi, ke la suno lumas sole por ilia insulo.

Tiam ekparolis alia ĉeestinto — mastro de la egipta ŝipo.

— Ne, — diris li, — tio ankaŭ ne estas vera, la suno ne estas Diaĵo kaj iras ne nur ĉirkaŭ la Hindujo kaj ĝia ora monto. Mi multe marveturis sur la Nigra maro, kaj apud bordoj de l' Arabujo, mi estis ankaŭ sur Madagaskaro, kaj sur la Filipinaj insuloj, — la suno lumigas ĉiujn landojn, ne solan Hindujon, ĝi ne iradas ĉirkaŭ unu monto, sed ĝi leviĝas ĉe la insuloj de Japanujo, — tial tiuj insuloj estas nomataj Japen, — tio signifas en ilia lingvo — naskiĝo de l' suno, kaj ĝi subiras malproksime, malproksime, okcidente, post la insuloj de Anglujo. Mi ĝin bone scias, ĉar mi mem vidis multe kaj aŭdis multe de l' avo. Kaj mia avo ŝipiradis ĝis randoj mem de la maro.

Li volis paroli plu, sed angla ŝipano de nia ŝipo interrompis lin.

— En neniu lando, krom Anglujo, — diris li, — oni scias pli bone pri tio, kiel iras la suno. La suno, — ni ĉiuj ĝin scias en Anglujo, nenie leviĝas kaj nenie subiras. Sed ĝi marŝas senĉese ĉirkaŭ la tero. Ni bone ĝin scias, ĉar ni mem ĵus ĉirkaŭveturis la teron kaj nenie tuŝis la sunon. Ĉie ĝi tiel same, kiel tie ĉi, matene aperas kaj vespere malaperas.

La anglo prenis bastonon, desegnis sur la sablo cirklon kaj komencis klarigi, kiel iras la suno en la ĉielo ĉirkaŭ la tero. Sed li ne sciis bone klarigi kaj, signante la piloton de sia ŝipo, diris:

— Li tamen estas pli instruita, ol mi kaj pli bone klarigos al vi ĉion ĉi.

La ŝipgvidisto estis homo prudenta, — tial li aŭskultis la interparoladon silente, ĝis kiam oni lin demandis. Sed nun, kiam ĉiuj sin turnis al li, li komencis paroli kaj diris:

— Ĉiuj vi trompas unu la alian kaj trompas vin mem. La suno ne rondiras la teron, sed la tero rondiras la sunon, — plie, ĝi moviĝas ĉirkaŭ si mem, turnante al la suno dum dudek kvar horoj kaj Japanujon, kaj la Filipinajn insulojn, kaj Sumatron, sur kiu ni sidas, kaj Afrikon, kaj Eŭropon, kaj Azion, kaj multajn aliajn landojn. La suno lumas ne por unu sola monto, ne por unu sola insulo, ne por unu sola maro kaj ne por unu sola terglobo, sed por multaj similaj planedoj. Ĉiu el vi povus kompreni tion, se li rigardus supren al la ĉielo, sed ne al siaj piedoj, kaj ne pensus, ke la suno lumas nur por li aŭ por lia patrujo.

Tiel diris saĝa direktilisto, multe vojaĝinta tra la mondo kaj multe rigardinta supren al la ĉielo.


— Jes, eraremo kaj malkonsento de la homoj pri la kredo devenas de l' apartiĝemo, — daŭrigis la ĥino, disĉiplo de Konfucio. — Kiel oni komprenas la sunon, tiel same — Dion. Ĉiu homo volas, ke li havu sian apartan Dion, aŭ, almenaŭ Dion de sia patrujo. Ĉiu nacio volas enfermi en sian templon Tiun, Kiun ne povas enhavi la tuta universo. Kaj ĉu povas ia templo egalvalori tiun, kiun Dio mem konstruis, por kunigi en ĝi ĉiujn homojn per unu kredkonfeso kaj unu religio?

Ĉiuj homaj temploj estas faritaj laŭ la modelo de tiu templo — mondo Dia. En ĉiuj temploj troviĝas baptakvujoj; estas arkaĵoj, lumingoj, sanktfiguroj, surskriboj, libroj de leĝoj, oferoj, altaroj kaj pastroj. En kia templo estas tia baptujo, kiel la Oceano, tia kupolo, kiel la ĉiela, tiaj lumingoj, kiel la suno, la luno, la steloj, tiaj sanktfiguroj, kiel vivantaj, amantaj, helpantaj unu la alian homoj? Kie estas la surskriboj pri la Bonegeco de Dio, tiel kompreneblaj, kiel la bonfaroj ĉie dissemitaj de Dio por la feliĉo de la homoj? Kie estas tia leĝolibro, tiel klara al ĉiu, kiel la skribita en lia koro? Kie estas la oferoj, similaj al la oferoj de l' abnegacio, kiujn la amantaj homoj faras por siaj proksimuloj? Kaj kie estas la altaro, simila al la koro de bona homo, kie Dio mem akceptas la oferon? Ju pli alte homo komprenos Dion, des pli bone li Lin konos. Kaj ju pli bone li konos Dion, des pli li proksimiĝos al Li, imitos Lian Bonegecon, kompatemon kaj amon al homoj.

Sekve, tiu, kiu vidas tutan lumon de la suno, plenigantan la mondon, ne mallaŭdu kaj ne malestimu superstiĉulon, vidantan per sia idolo nur unu radion de la sama lumo; li ne malŝatu ankaŭ senreligiulon, kiu blindiĝis kaj tute ne vidas la lumon.

Tiel diris la ĥino, disĉiplo de Konfucio, kaj ĉiuj ĉeestantoj en la kafejo eksilentis kaj ne plu disputis pri tio, kies kredo estas pli bona.

Tradukis el la rusa Anna Ŝarapova

Noto

Urbo iom norde de Bombajo, havinta antaŭe tre gravan komercan signifon.


“Literaturo estas fajro”

Nobela kuraĝo

Ŝajne, la Nobela Akademio nun serioze klopodas regajni sian longe perditan prestiĝon: doni la premion por paco al Liu Xiaobo, malliberigito en ĉina karcero, estas sendube kuraĝa decido. Kaj la komunistaj diktatoroj jam furioze blekas kaj konfirmas, ke tio ja estis necesa por memorigi, ke la homaj rajtoj valoras nenion en tiu lando.

La atribuo de la literatura Nobel-premio al Mario Vargas Llosa konfirmas evidentan paradigmoŝanĝon ĉe la svedoj. Vargas Llosa estis jam delonge evidenta kandidato kaj nun — finfine! — li ne plu estas la gajnonto de la “sekva jaro” (kiel diris Borges, kiu neniam ricevis ĝin, probable pro politikaj preferoj). La maldekstruloj etikedis Vargas Llosa novliberalulo, kaj tiu vorto estas en tiuj rondoj tiom fia, ke vi ne plu estas membro de la bona socio.

Nu, estu tiel, ankaŭ ekzistas aliaj nedoktrinemaj pensmanieroj. Vargas Llosa havis simpatiojn por la maldekstrema politiko, sed, kontraŭe al sia kolego Gabriel García Marquez, li preferis ne fariĝi la putino de Castro, la dorlotita diktatoro de sudamerikaj maldekstruloj. Laŭdire Marquez neniam pardonis tiun “perfidon” (sed ĉu ne estas li, kiu perfidis siajn antaŭajn idealojn?). Vargas Llosa ja riproĉas ĉiun reĝimon, kiu ne estimas la homajn rajtojn, kaj tial ankaŭ la dekstruloj atakas lin: homaranisto ne povas esti amiko de ajna ideologio.

La vivo estas eltenebla pro la arto

La verkaro de Vargas Llosa estas ampleksa kaj ne ĉiam facile komprenebla. En siaj tiel nomataj “totalaj noveloj” Vargas Llosa klopodis redoni ĉiujn aspektojn de la vivo, respeguli la kompleton de la socio. La leganto estas same kiel la protagonistoj de la novelo sen orientiĝo kaj devas mem trovi la sencon de sia ekzisto. Ekzemploj por tio estas La verda domo (1965) kaj Konversacioj en “Katedralo” (1969). Senkompate Vargas Llosa analizas la koruptajn strukturojn de Peruo (“Kiam ekzakte ni komencis ekfuŝi nin mem?”).

La unuaj verkoj estis tujaj sukcesoj, sed en sekvaj verkoj li forlasis la esoterajn paŝojn kaj klopodis verki en pli simpla kaj rekte komprenebla maniero, uzis humuron kaj ne timis tuŝi la popularan ĝenron krimnovelo. Tial Pantaleón kaj la vizitulinoj estas esence parodio de La verda domo.

Vargas Llosa estis aktiva ne nur ĉe la skribotablo, sed li klopodis partopreni en la politika vivo de sia lando. En 1990 li volis fariĝi prezidento de Peruo, sed lia programo de privata iniciatemo kontraŭ ŝtata aŭtoritato estis tro radikala por tiu tempo. Pro tio li malgajnis, kaj Alberto Fujimori venkis. (En 2000 Fujimori fuĝis de la lando, ĉar lia koruptemo fariĝis neeltenebla por la peruanoj.)

Literaturo estas armilo

Danke al sia politika malvenko Vargas Llosa dediĉis sin — feliĉe por ni! — denove al la literaturo. Sed lia voĉo estas aŭdata en Peruo. Ekzemple, antaŭ nelonge la prezidento de Peruo intencis lanĉi leĝon por amnestii kulpantojn de la militista diktaturo. Vargas Llosa verkis artikolon pri la hontaj aspektoj — kaj preskaŭ tuj la prezidento mallanĉis sian leĝon. Honesteco estas la plej efika armilo de Vargas Llosa.

En 2006 aperis La fiagoj de malbona knabino, lia unua amromano, laŭ memdeklaro de la verkisto. Iuj argumentas, ke tio estas ĝisdatigo de Sinjorino Bovary. Majstre Vargas Llosa interplektas la intrigon, kiu situas en Kubo, Afriko, Japanio, malsamaj urboj de Eŭropo dum tri jardekoj. Kaj iel la knabino ĉiam sukcesas ĉeesti, kiam iu grava historia evento okazas, kvazaŭ ŝi estus sur “blua biciklo”. Eble stilistike Vargas Llosa rajdas ankaŭ sur tiu bicikleto. En tiu novelo li pli detale ol en siaj antaŭaj verkoj esploras seksajn temojn.

Kaj nun ni povas senpacience atendi pri kio sonĝas la kelto en la baldaŭ publikigota novelo de Vargas Llosa. Kaj kiam ni povos ĝui ĝin en Esperanta traduko?

Wolfgang Kirschstein


Ne nur krim-romano

Huch, Ricarda. La lasta somero: [Kriminala romano] / Tradukis el la germana Reinhard Haupenthal. — Bad Bellingen: Edition Iltis, 2009. — 107 p.

Laŭ la enkondukaj informoj, La lasta somero, romaneto de la germana aŭtorino Ricarda Huch (1864–1947), estas lerneja legaĵo, tamen ŝatata, de germanaj gimnazianoj. Temas, plu laŭ la enkonduko, pri krim-romano kun didaktikaj kvalitoj kaj pro tio merite sidanta en la oficialaj instru-programoj.

Konfesende krim-romanoj neniam vekis ĉe mi grandan intereson, eble ĉar la ĝenron mi rigardis — sendube malĝuste — iom rigida kaj antaŭvidebla.

Tamen difini La lasta somero kiel nur kriminalan romanon probable lamas kaj maljustas, same se oni reduktus ĝin al psikologia aŭ eĉ politika romano.

Efektive, sur la krim-intriga fono la leganto trovas ankaŭ subtilan psikologian portreton de la personoj kaj plurflankan prezenton de iliaj ideologiaj spronoj kaj pravigoj en la konvulsie prerevolucia Peterburgo komence de la dudeka jar-cento. Anarkiistoj, teroristoj, malnov-reĝimuloj kaj revoluciaj studentoj el bon-havaj familioj plektas intrigon lerte dozitan kaj atento-kaptan.

Aparta trajto de la romano estas ĝia strukturo, sen tria-persona rakont-voĉo kaj konsistanta nur el la leteroj, kiujn interŝanĝas la diversaj rolantoj. Dank' al tia plur-voĉa tekniko eblas spuri la agojn kaj motivojn el malsamaj kaj ŝanĝiĝantaj perspektivoj, kiel en mozaiko, kio tamen je la fino liveras al la teksto solidan kaj unuecan karakteron.

La esperantigo de Reinhard Haupenthal, unu el niaj grandaj tradukistoj kaj portanta valizon kun mult-jara meti-spertado, respondas al la atendoj, kaj fluas de la komenco ĝis la fino. Nur eble neinicita leganto dankus glosareton kun klarigoj pri kelkaj vort(er)oj, kiuj ankoraŭ ne sidas en la “normiga” NPIV, sed ja aperas en ĝia neoficiala “suplemento” (t. e. la Neologisma Glosaro de H. Vatré): ĵuĵuo (bagatela luksaĵeto); oferti (uzata sinonime al proponi), suĵeto (temo de beletra verko), -im (sufikso esprimanta unu solan agon), k.a.

Resume, agrabla legaĵo kun murdito (aŭ eble ne…?).

Joxemari Sarasua


Klasika detektivromano, kiu restas leginda

Conan Doyle, Arthur. La ĉashundo de la Baskerviloj: Krimromano / Trad. el la angla, antaŭpar. William Auld. — 2a eld. — Kaliningrado: Sezonoj, 2010. — 168 p. — (Serio Mondliteraturo; №6).

Jen unu el la plej famaj detektiv-rakontoj de la monda literaturo — apud multaj noveloj, unu el kvar romanoj de Arthur Conan Doyle pri la privata detektivo Ŝerloko Holmso. Ĝi aperis en 1901/1902, kaj ĝian daŭran popularecon montras la ekzisto de pli ol dudek filmadaptoj, el kiuj unu el la plej lastaj, de BBC, aperis en 2002.

La rakonto havas la tipajn elementojn de detektivrakonto: mistera morto, sinsekvo de indikoj, parte klarigaj, parte perpleksigaj, danĝeraj situacioj por la enketantoj, kaj majstra detektivo, kiu travidas la enigmon kaj ĉe la fino ĉion klarigas, ankaŭ por la leganto, konversacie en salono. Ĉi tiu rakonto havas ankaŭ kelkajn aliajn elementojn, kiuj certe kontribuis al ĝia populareco: nokto kaj nebulo, soleca erikejo, danĝera marĉejo, kiu povas engluti beston aŭ homon, kaj kompreneble la fantoma hundo, kiu punvizitas la posteulojn de kruela kaj sovaĝa aristokrato. (La kombinaĵo de detektivado kaj supernatura teruro estas do pli malnova ol la debuto de Skubi-Du en 1969!) Cetere, la elementoj estas lerte kombinitaj en viglan kaj leginstigan intrigon kun koncizaj sed bildigaj priskriboj de lokoj kaj agado.

Ŝerloko Holmso (kiu aperis en 1887 kaj baziĝas sur vera homo, doktoro Joseph Bell) estas unu el la plej konataj fikciaj personoj de la mondo, sed ne ĉiam oni konas lin de la originalaj verkoj, en kiuj montriĝas pli kompleksa personeco ol en multaj postaj adaptoj. Li estas lertega en multaj fakoj, sed ekscentrulo, tro aroganta, kaj uzanto de drogoj (kvankam nur tabako estas menciita en ĉi tiu rakonto).

Lia asistanto, doktoro Vatsono, aperas en multaj filmoj kiel mokinda malspritulo, sed en la originalaj rakontoj li estas la rakontanto, kompreneble, kaj nenia idioto. La rilato inter la du estas fakte interesa elemento de la rakontoj, kaj oni povas vidi, ke Holmso, kvankam li ofte ŝajnas trakti lin malĝentile, certagrade dependas de Vatsono. Ĝuste en ĉi tiu rakonto Vatsono ludas grandan kaj aktivan rolon, ĉar Holmso sendas lin antaŭen al Devono, kun Henriko Baskervilo kaj doktoro Mortimero, kaj tie Vatsono mem detektivas, sendante siajn raportojn al Londono. Tio estas lerta movo fare de la aŭtoro, ĉar ĝi ebligas pli malrapidan disvolvon de la intrigo. Holmso ne estas ideala karaktero por longa rakonto, ĉar li emas tro rapide solvi misterojn, kaj li ne emas diskuti siajn pensojn. Vatsono kiel esploranto, sendanta siajn raportojn, funkcias pli bone. Kompreneble, Holmso reaperas antaŭ la fina senmaskigo.

Temas pri traduko farita de William Auld, eldonita de kompetenta eldonejo, kaj eĉ pri dua eldono. Tial oni ne atendus trovi multajn erarojn en la teksto, kaj efektive mi trovis tre malmultajn. Mi tamen sukcesis detekti kelkajn eraretojn kaj aferojn dubindajn aŭ almenaŭ diskuteblajn el lingva vidpunkto.

Jen mia listo, kun alternativoj en parentezo: aliam (alifoje); Beilvero (Belivero); Belarusio (Belorusio); brulite (brulinte); Frenklendo (Franklando); geBarimoroj (Barimoroj — kiel aliloke); maltrompigita (sentrompigita); Marsini (Marcini, Marĉini); Mikelfesto (Miĥaelfesto, Mikaelfesto); rafineco (rafiniteco); Regentstrato (Regentostrato — kiel aliloke); subtegmentejo (subtegmento); terurigi (teruri); tiukaze (tiuokaze — kiel aliloke); tiumonente (tiumomente); trampli (distreti); vigilio (vigilo, atendado). Cetere, sur paĝoj 49 kaj 81 surprize mankas “la” antaŭ “Desmondoj” kaj “Stepeltonoj”, respektive.

Multe pli facilas rimarki erareton ol lerte tradukitan frazon, speciale kiam oni ne komparas ĉiun frazon kun la originalo, sed unu trafa kaj supozeble originala esprimo tamen kaptis mian atenton: “mi prenis la Medicinan Registron kaj elfoliumis la nomon”. Certe ne ĉiu ekhavus la ideon traduki la anglan frazon ĝuste tiel, kaj eble tiu ekzemplo taŭgus por ilustri unu manieron, en kiu tradukado postulas kreemon.

Ĉe la fino de la libro estas paĝo da notoj. Estas malfacile scii, kion oni prinotu en tia teksto. Oni povus verki noton pri preskaŭ ĉiu propra nomo, sed tiel oni donus informojn, kiujn la leganto apenaŭ bezonas por kompreni la rakonton kaj facile trovus per Guglo aŭ Vikipedio, se li hazarde volus scii. Ĉi tie la notoj inkluzivas ok liniojn pri du pentristoj menciitaj en la teksto, sed kiom da legantoj vere volas scii iliajn datojn, naskiĝlokojn, kaj tiel plu? Aliflanke mankas noto pri: ciklopido (iu speco de papilio — ne la pavopapilio de la dorsa kovilo), skotdrapa, Stanfordo, Vaterloo. Cetere, min interesus scii, kiuj el la menciitaj lokoj (ekzemple la Grimpena Marĉo) vere ekzistas, se tiu demando estus facile respondebla. Tamen, aliajn legantojn tio verŝajne tute ne interesus.

Dum aŭgusto kaj septembro mi laboris pri listo de cent “plej legindaj tradukoj en Esperanto” (vidu http://esperanto.net/literaturo/tradukita/). Mi decidis enmeti La ĉashundon de la Baskerviloj, antaŭ ol mi povis finlegi ĉi tiun duan eldonon. Finleginte ĝin, mi certe ne bedaŭras mian decidon. Ĝi ja estas leginda, kaj mi ŝatus aldoni konsileton: indas legi ĝin atente. Eblas ja legi ĝin rapide, kaj ankaŭ ĝui ĝin tiel, sed vi eble pli ĝuos ĝin, se vi atentos pri la detaloj, pri kiuj ankaŭ la aŭtoro atentis. Eltrovu ĉe la fino, ĉu vi notis ĉion, kion Ŝerloko Holmso notis. Eble vi eĉ rimarkos indikon, kiun Holmso preteratentis!

Edmund Grimley Evans


Esperanto, la muzika lingvo

Kvankam la muzik-merkata krizo plu persistas, la nuna jaro estas fruktodona, kaj pluraj projektoj estas realigitaj kaj realigataj.

Dolchamar aperigis la albumon Trejn tu noeŭr. Ĉar ĝi estas plurlingva miksita projekto, naskiĝis la ideo reeldoni duan albumon tutesperantan, kaj nun la finna bando registris la Esperanto-voĉojn kaj remiksas la tuton por preparo de la albumo Trajn' nenien, aperonta plejverŝajne fine de novembro ĉe Vinilkosmo.

Vinilkosmo estas membro de la federacioj de sendependaj eldonejoj cd1d (distribuejo), Felin (Franca federacio) kaj FLIM (Mezpirenea federacio). FLIM ĉiujare organizas Forumon de Alternativoj por la Muziko (FAM), kiu ĉi-jare okazos komence de novembro.

En FAM Vinilkosmo organizos koncertan vesperon en la Tuluza muzika klubo Mandala kun kvar artistoj/grupoj, inter kiuj Inicialoj dc el Frankfurto, kiu lanĉos tie sian albumon Urbano, produktitan ĉe Vinilkosmo. Ĉi tiu elektropopa albumo prezentas Esperanto-kantojn kaj la muzikvideon Berlino sen vi.

http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/282404

Je la venontjara Pasko en la franca mediteranea urbo Sète okazos interasocia renkontiĝo IREM. Ĉar 2011 en Francio estos la jaro de Georges Brassens, IREM en Sète, la naskiĝurbo de la artisto, organizos grandan spektaklon en Esperanto de Jacques Yvart pri Brassens en la festsalonego de la urbo Salonego Georges Brassens.

Tiuokaze Vinilkosmo, kiu planis nur reeldoni la elĉerpitan ses-titolan albumon de Jacques Yvart Georges Brassens en Esperanto, faros pli ampleksan reeldonon aldonante al ĝi sep pliajn kantojn por la albumo Brassens plu.

En IREM prezentiĝos FAMo, Jacques Yvart, Kaj Tiel Plu, Kapriol'!, Teatro-Trupo de Tuluzo, JoMo kaj Solniŝka. Dominique Gautier premiere prezentos sian filmon pri Esperanto.

IREM ankaŭ estos unu el la punktoj de la turneo de la folka bando Kapriol'!. La bando trairos Belgion kun koncertbalo en Bruselo kaj Francion kun koncertoj en Le Mans, St-Brieuc, Bordoza regiono, Tuluza regiono, Arieĵo, IREM en Sète, Kresto kaj fine en PSI en Germanio.

Dum la Havana UK oni malkovris la junan kuban bandon Amindaj, kiu ludas salson kaj kuban muzikon en Esperanto. La koncertoj de Amindaj estis tiel sukcesaj, ke oni lanĉis kampanjon por financi registradon de ilia unua albumo. Ĉar Amindaj ne povas forlasi sian landon, la registrado okazos en Kubo, kaj, se la kvalito de la sonregistraĵo estos alta, Vinilkosmo eldonos la albumon.

De pluraj monatoj Platano reĝisoras la projekton kaj jam kolektis 15 proponojn el pluraj landoj. Dubindas, ke HipHopa Kompilo 2 pretos antaŭ la jarfino, sed kiu scias?..

Rogener Pavinski, kunlaboranto de Vinilkosmo kaj la redaktoro de Kontakto baraktas por la Metala Kompilo.

Jim PetitEl la nord-orienta franca urbo Colmar, Jim Petit lanĉis la projekton Turna Tero — mond-muzika koncepto, kiun li prilaboras dum pluraj monatoj per koncertoj kaj registraĵoj. Oni povas aŭskulti kaj ĝui registraĵojn kaj videon en lia paĝo ĉe Mondomix:

http://mymondomix.com/jimpetit

En Kinŝaso la bando Konga Espero registris muzikvideojn de tri siaj kantoj el la Afrika Kompilo, kiujn Vinilkosmo disponigos en sia elŝutejo en rubriko “Videoj” por subteni la muzikan agadon de la bando en Kongo.

Jonny MJonny M estas la artista nomo de la 20-jara germano Jonas Marx, kiu dediĉas sin al la germana regea muziko. Laŭ la principo mem lerni kaj provi, li instalis ĉiam pli profesian hejman studion kaj intertempe li komisias la miksadojn al Goldi (Goldvibes Records).

Kompreneble li ankaŭ spertis malsukcesojn. Sed kun multe da fantazio, energio, entuziasmo kaj amo al sia hobio, li povas multon atingi. Jonny M neniam rezignas kaj provas konstante peri siajn mesaĝojn al la homoj, por plibonigi la mondon.

Fine de la pasinta jaro li publikigis sian albumon Europareggae ĉe “reggaetown.de”. Antaŭ kelkaj monatoj aperis la EP Harte Töne ĉe “oleejah.de”.

http://www.myspace.com/jonny-m

Li lernas Esperanton kaj planas Esperanto-albumon, kaj jam pretigis sian unuan Esperanto-regeon En somero, kiu estas ĉe Youtube

http://www.youtube.com/watch?v=KP3px4HUzpg

Esperanto ĉiam rezervas al ni surprizojn kaj novaĵojn en la arta kaj ĉefe muzika kampo… Se vi restas atentaj kaj serĉemaj, vi konstatos ke Esperanto-muziko vivas kaj viglas, kvankam la Esperanta komunumo ne plu vigle interesiĝas pri akiro de Esperanta muziko sur diskoj aŭ per elŝutoj. Sed ĝis kiam?

Muzikumadis por vi
Flo!


Spegulo, aŭtuno 2010

La kovropaĝon de la aŭtuna Spegulo ornamas desegnaĵo de la pola artisto-esperantisto Andrzej Kołpanowicz. Kiel la redakcia materialo aperas Programoj kaj ideoj de I. Lejzerowicz, represita el Pola Esperantisto de la fora jaro 1928a.

En la rubriko Solidaraj kun Kubo aperas impresoj de la franca esperantisto Robert Pontnau pri Kubo en la 49a jaro de la revolucio. Fragmento el Malserene de la meksika verkisto kaj eseisto Octavio Paz koncentriĝas al la historio de Pollando, precipe en la 20a jc. Ĝi estas tradukita de Tomasz Chmielik same kiel la eseo Komunumo de la pola pastro Józef Tischner temanta pri la etiko de Solidareco. La sama tradukanto prezentas ĉerpaĵon el la Raporto pri la milita stato (1982–1984) de Marek Nowakowski. Pri la tri aŭtoroj enestas biogramoj.

Andreas Künzli, ne trovinte informojn ĉe Lins kaj Dratwer, faras “malkovron”, ke Stalin lernis Esperanton. Sed en Soveta Unio tiu fakto estis konata, kaj dum la “perestrojka” periodo eĉ nia regiona tagĵurnalo Na Smenu! aperigis verkon de Trockij, kiu menciis tion. Krom la rilato de Stalin al la internacia lingvo, Künzli esploras liajn opiniojn pri la nacia demando kaj pri la lingvoscienco. En la rubriko Novaj libroj estas prezentataj du artikolaroj: la unua kajero de Homarane kun detala analizo de la kontribuaĵoj, prezentitaj en la unua Simpozio pri Homaranismo ĉe KCE en aŭgusto 2009; kaj Abunda fonto, dediĉita al la hungara (inter)lingvisto István Szerdahelyi. Lidia Ligęza recenzas du poemarojn, Teneraj rigardoj de Helena Dobaczewska-Skonieczka (tradukis el la pola Urszula Tupajka) kaj dulingvan (Esperantan kaj polan) Verdaj aventuroj de Halina Kuropatnicka-Salamon.

Sekvas omaĝo al la forpasinta historiisto Tony Judt (1948–2010). Kaj en la fino estas publikigata verdikto pri la statuetoj de Spegulo, kiujn por la tria fojo aljuĝis la redakcio pro honesta kaj sindonema laborado por la Esperanto-movado; ĉi-foje al Humphrey Tonkin, Baldur Ragnarsson kaj Adam Pleśnar. Por omaĝi “bravajn klopodojn kaj komunan penegon de la kongresaj [94a UK. — HaGo] organizantoj” la statuetojn ricevas bjalistokanoj Aleksander Sosna, Elżbieta Karczewska, Jan Leończuk kaj la Bjalistoka Esperanto-Societo.

Halina Gorecka


Ricevitaj libroj

Vidu la plenan liston de la libroj ricevitaj ekde 2003.

Bokarjova, Antonina. Sciencisto, esperantisto, patro: Eŭgeno Bokarjov. — M.: Impeto, 2010. — 143 p., il.; 300 ekz. — [Donaco de Anatolij Sidorov].

Conan Doyle, Arthur. La ĉashundo de la Baskerviloj: Krimromano / Trad. el la angla, antaŭpar. William Auld; Notoj de Aleksander Korĵenkov. — 2a eld. — Kaliningrado: Sezonoj, 2010. — 168 p.; 400 ekz. — (Serio Mondliteraturo; №6). — [Donaco de Sezonoj].

Esperanto — instrumento de fakuloj: Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco “Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko” (KAEST), Dobřichovice, 2008 / Red., enkond. Zdenĕk Pluhař. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. — 134 p. — (Serio Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko, Vol. 6). — [Donaco de KAVA-PECH].

Huch, Ricarda. La lasta somero: [Kriminala romano] / Trad. el la germ., antaŭpar. Reinhard Haupenthal. — Bad Bellingen: Edition Iltis, 2009. — 107 p. — [Recenzoekzemplero].

Kongresa libro: REK-26. Sankt-Peterburgo, 2010 / [Komp. Anatolij Sidorov]. — [SPb]: [O.K. de REK-26], 2010. — 43 p., il.; [300 ekz.]. — [Donaco de Svetlana Smetanina].

Линецкий, Михаил Яковлевич. Золотая книга эсперанто: Полный учебник международного языка. -- Киев: Изд. дом "Богдан", 2006. — 160 с., ил.; 30 000 экз. — [Donaco de Anatolij Sidorov].


Ricevitaj gazetoj

Bulteno de Esperantista Klubo en Praha, 2010/2;
Esperanto, 2010/10;
KAE-Informilo, 2010/72;
La Brita Esperantisto, 2010/969;
La Ondo de Esperanto, 2010/10;
La Revuo Orienta, 2010/8-9;
Literatura Foiro, 2010/246;
Monato, 2010/10;
Norvega Esperantisto, 2010/4;
Pola Esperantisto, 2010/1,2,4;
REGo, 2010/5;
Spegulo, 2010/3;
Usona Esperantisto, 2010/5.


Anekdotoj el Pollando

Virino havas en sia vivo tri periodojn:
— En la unua periodo ŝi nervozigas sian patron.
— En la dua periodo ŝi nervozigas sian edzon.
— En la tria periodo ŝi nervozigas sian bofilon.

Al florvendejo eniras viro kaj anoncas, ke li volas aĉeti florojn.
Vendistino: Kompreneble. Pri kiuj vi pensas?
Kliento: Mi mem ne scias. Hm….
Vendistino: Permesu, ke mi helpu vin. Pri kio vi kulpas?

— Rigardu kia belega virino!
— Sed memoru pri tri infanoj!
— Nekredeble! Ŝi jam havas tri infanojn!
— Ne ŝi, sed vi havas….

Tradukis membroj de la Esperanto-Klubo en Olsztyn.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2010, №11 (193)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2011:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2010.