Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2010. №12 (194)

Lingva festivalo en Cheboksaro (Fotis Irina Jakovleva)

En aŭtuno (nord-hemisfera) komenciĝas studjaroj, kaj esperantistoj intensigas siajn informadon kaj varbadon. Interalie, en Lingvaj Festivaloj, en kiuj la esperantistaj organizantoj ne nur elstarigas sian lingvon, sed ankaŭ apogas multlingvecon kaj multkulturecon per lingvoprezentoj, lecionetoj, kaj koncertoj. Sur la kovropaĝo estas juda danco en la 15a Lingva Festivalo en Ĉeboksaro. (Fotis Irina Jakovleva)

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Ĉu komenco de la fino?

Iutempe mi faris prognozon pri ebla rivaliĝo inter Dmitrij Medvedev kaj Vladimir Putin. Post ok jaroj de sia rego Putin devis havi laŭleĝan paŭzon, kaj tiu paŭzo personiĝis tiumomente en lia teamano Medvedev. Putin preferis lin el la duo antaŭelektita, kie alia kandidato — Sergej Ivanov — ŝajnis al la prezidento pli danĝera en perspektivo. La celo de la interprezidentecano estis simpla kaj maksimume klara — gardi la lokon kaj konservi ĝin ĝis la reveno de Putin.

Sed, kiel mi diris en la komento, la loko de prezidento subhavas certan rezervon, kiu kapablas ŝanĝi la situon. Tiu rezervo estas neniel mistera. Vole-nevole eĉ la plej obeema prezidento devas selekti teamon, vole-nevole li ĉirkaŭigas sin per rondo de konsilistoj, raportistoj, administristoj, servistoj kaj ĉambristoj. Kaj iom post iom tiu teamo akiras trajtojn de memstara eco kaj aĵo kaj ekhavas siajn proprajn interesojn. Kaj plej koncize tiu sumo de interesoj esprimiĝas en la formulo “Der Wille zur Macht”. Tia volo al povo neeviteble direktas la teamon puŝi la marioneton al memstara politiko. Tiel, iom post iom, obeema anstataŭanto ŝanĝas la psiĥologion kaj iĝas konkuranto.

Eble, “Der Wille zur Macht” estas iom tro forta esprimo, sed ni povas diri simple — la instinkto de memprotekto, kaj nenio ŝanĝiĝos en la esenco.

Nun ni povas vidi klaran realigon de tiu fatala dispozicio.

La unuaj signaloj de ankoraŭ kaŝita konflikto en la dueto Putin-Medvedev aperis antaŭ unu jaro, kiam politikaj simulantoj opoziciaj en la parlamento komencis subite en publiko esprimi malkontenton pri la konduto de la reganta partio en tiamaj lokaj reelektoj. Sekvis mitingo de “unuiĝinta opozicio” en Kaliningrado, kaj tuj — paŭzo, ĉar tiu neatendite ampleksa mitingo ŝajnis minaci la stabilecon politikan.

Kaj jen, ĉi-aŭtune, nova sismo de subtera streĉo: kaj surface oni observas la ostracismon de Jurij Luĵkov.

Luĵkov, membro de la teamo de Putin, estis la tria ĉefa figuro en la Nova Ruslando. Urbestro dekokjara de Moskvo, li opiniis sin neŝancelebla elemento en la putinista tektoniko de la povo. Lia falo evidentigis novan bilancon de fortoj.

La teamo de Putin ne rapidas kapitulaci. Sed oni devas konstati, ke ĝi perdis la iniciativon kaj kontentiĝas per propagandaj manipuloj televidaj kiuj celas-recelas sugesti al la publiko la saman bildon de la potenca politikisto Putin: Putin en aviadilo, Putin en bolido de “Formulo 1”… la eterna ripeto sen aludo de antaŭa efekto.

Jam oni eĉ ridas.

Kaj rido… rido estas komenco de la fino politika.

Alen Kris


Renato CorsettiSubeniro kaj falo de UEA

Subeniro

Estas tre malfacile por mi verki ĉi tiun artikolon, ĉar agnoski la subeniron de UEA dum mia aktiva vivo signifas agnoski mian propran malsukceson. Sufiĉas rigardi la grafikaĵon en http://eo.Wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA.

Surbaze de la informoj en tiu artikolo kaj la statistiko aperinta en la aprila numero de la revuo Esperanto, jen la ciferoj de la kuniĝintaj individuaj kaj asociaj membroj de UEA en tri ekzemplaj jaroj:

1987 — 43.642
1999 — 19.170
2009 — 18.318

Se oni konsideras nur la individuajn membrojn oni ricevas similan bildon. Ili iras de 7.281 en 1987 al 5.713 en 2009. La ĝenerala tendenco estas nemiskompreneble subenira.

Jam multaj provis doni klarigojn, kaj ili ĉiuj estas parto de la vero: la ekssocialismaj landoj de orienta Eŭropo ne plu pagas por tre altaj membronombroj, la interreto ebligis altiĝon de la nombro de lernantoj de Esperanto, kaj ĝi samtempe proponis al ili manierojn facile komuniki kaj organiziĝi senpage.

Ĉu vi volas praktikan ekzemplon? En la retlisto "La Bona Lingvo" estas cento da homoj, kiuj vigle laboras kaj diskutas. Ili tamen rezistas formale aliĝi al asocio pri tiu temo, eĉ se la aliĝkotizo estas nula.

Kompreneble kelkaj ne rezistas la tenton de simplaj klarigoj, kaj kulpigas pri la falo de la membraro Corsetti-n aŭ Osibov-on aŭ la redaktanton de la revuo aŭ la sekretarion de la loka klubo en Pfaffenheim. Sekvante tian logikon, mi kulpigus Waringhien-on, ĉar li enmetis tro da novaj radikoj en PIV.

Sed io ĝenas min ankoraŭ pli ol la falo de la membronombro, tio estas la falo de entuziasmo rilate al la celoj de la Esperanto-movado pli ĝenerale kaj de UEA tute aparte. Tiu manko de entuziasmo ne estas problemo nur de la Esperanto-movado. Tamen por ni ĝi estas pli danĝera. Ni estas movado kun granda celo: disvastigi neŭtralan duan lingvon, atingi lingvan justecon en la mondo, certigi la lingvajn homajn rajtojn de ĉiuj. Se ni rezignas pri tio, ni povus same utile, aŭ eĉ pli utile, amuziĝi per fiŝkaptado.

Supreniro

Tamen tio, pri kio mi kaj la legantoj ĉefe interesiĝas, estas la situacio de Esperanto pli ol la situacio de UEA.

Se oni fidas la nuntempan biblion, tio estas Vikipedio, oni trovas ciferojn pri ĉiuj fenomenoj de Esperanto kaj Esperantujo en la lastaj jardekoj. Vidu, ekzemple, http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo. Kompreneble oni uzu tiun fonton singarde, sed tiuj ciferoj kongruas kun la sperto de ĉiu reta uzanto.

En la lastaj jardekoj dum la membronombroj de UEA iris suben kune kun la entuziasmo pri la estonteco en industriaj landoj, Esperanto havis renaskiĝon en la reto kaj ekster Eŭropo.

Rilate al la reto mi nur montru ĉi tiun grafikaĵon, kiu montras la vizitantojn al la paĝoj de lernu.net inter novembro 2004 kaj aprilo 2009:

La tendenco estas evidente suprenira.

La samon oni trovas, se temas pri Afriko aŭ Azio.

Falo

Kial ekestas ĉi tiu kontrasto inter subeniro kaj supreniro? Mi ne vere scias, sed mi provos konjekti kune kun vi.

UEA restis senŝanĝe la asocio, kiun Hodler fondis kaj Lapenna modernigis en aliaj historiaj momentoj. La mondo verŝajne volas ion alian. La junaj lernantoj en la reto ne volas pagi kaj ne volas aliĝi. Ili sentas lojalecon (kelkfoje veran kaj profundan) nur al sia komputila marko kaj al sia komputila mastruma sistemo.

La homoj ekster Eŭropo plejparte ne povas pagi membro-kotizojn, eĉ se ili pretus. Ĉiuokaze ili ne sentas grandan identiĝon kun asocio bazita en Eŭropo kaj tro eŭropece funkcianta.

Certe je la nuna ritmo de perdo de membroj, UEA havos la forton por vivi kun ĉiam malpli da servoj kaj ĉiam pli marĝena en la vivo de Esperantujo, ankoraŭ 10 jarojn, eble 20.

Ĉu ankoraŭ estas tempo por savi UEA-n?

Tamen, laŭ mi, ankoraŭ estus ebleco ŝanĝi la sorton de UEA kaj mi nur bedaŭras ne esti 40-jara por provi kuntreni homojn fari tion. Mi nun povas nur konsili.

Unue, ni agnosku, ke ni eraris. Due ni kolektu ĉiujn kolekteblajn junajn fortojn ekzistantajn. Trie ni aŭskultu iliajn konsilojn. Tion devus fari la estraro de UEA, se ĝi kapablas. Tion devus helpi, ne rezisti, la ceteraj strukturoj de UEA.

Poste oni devus lanĉi kune kelkajn projektojn. Eble la ĉefa estus kreado de granda paĝaro, kiu fariĝus la Tutmonda Kunligejo kaj Oficejo, kaj transprenus la rolon de la nuna Centra Oficejo. En ĝin devus esti enmetitaj nepre reta kurso pri Esperanto en multaj lingvoj (praktike lernu.net evoluigita kaj financata ankaŭ de UEA), retejo pri instruado (sama afero rilate al edukado.net), ligoj al ĉiuj landaj asocioj kun kiuj oni devus kunlabori (eble parto de la paĝaro povus nomiĝi ni-estas-en-la-sama-boato-net). La Tutmonda Kunligejo kaj Oficejo devus esti preta registri esperantistojn ankaŭ sen kotizoj.

Samtempe oni devus lanĉi ankaŭ kelkajn mondajn projektojn pri kiuj esperantistoj povus voli doni monon aŭ almenaŭ laboron. Mi donas ekzemplojn:

  • Lingvaj homaj rajtoj por ĉiuj,
  • Esperanto en la aviadila trafiko,
  • Esperanto en Ameriko,
  • Instruado de Esperanto laŭleĝe en la lernejoj de ĉiuj landoj.
  • Temas evidente pri nuraj ekzemploj. La vera listo povas esti tute malsama.

    Eble tiel oni farus provon por revenigi la malaperintan entuziasmon kaj ŝanĝi la etoson de homoj sur Titanic, kiuj kverelas inter si.

    Se esperantistoj kaj neesperantistoj pretus doni monon kaj laboron por la administrado de idealismaj kaj entuziasmigaj projektoj, eble malaperus ankaŭ la granda koŝmaro pri falanta membronombro, kaj ĉiuj laborus kune por io inda.

    Mi reemfazu: neniu individua homo kulpas pri la stato de UEA. Simple la mondo ŝanĝiĝis kaj UEA ne. Ni provu kune ŝanĝi ĝin.

    Renato Corsetti


    Ĉeboksaro: gustumi la buntecon

    14–24 okt en Ĉeboksaro, la ĉefurbo de Ĉuvaŝio (Ruslando) pasis la 15a Internacia Lingva Festivalo.

    Ĝin organizis Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko kun subteno de Ministerio pri edukado kaj helpo de pluraj organizoj: volontula centro Sodruĵestvo, Fremdlingva lernejo Jazik dlja uspeha, nekomerca organizo Edelvejs, ĉuvaŝkultura movado Ĥaval k a.

    La Lingvajn Festivalojn organizas esperantistoj por neesperantista publiko. Ili helpas diskonigi celojn kaj agadon de esperantistoj kaj disvastigi la aprezon al la lingva diverseco, toleremo, justeco kaj paco.

    La Festivalo daŭris dek tagojn laŭ la kutima skemo: je la komenco gazetara konferenco. Dum la unua semajno pasis karavanoj — lernejaj festivaletoj dum kiuj kutime prezentiĝas kvin lingvoj. Niaj lingvoprezentantoj vizitis 13 lernejojn en la ĉefurbo kaj en provinco de Ĉuvaŝio: ne malpli ol 1500 paroj da okuloj gustumis buntecon de multkulturismo kaj multlingveco. Kaj la lastan semajnfinon Ĉuvaŝa Ŝtata Pedagogia Universitato akceptis la Lingvan Festivalon mem, kiu malkovris novajn sciojn pri lingvoj, kulturoj, landoj kaj homoj.

    Entute estis prezentitaj 46 lingvoj, dialektoj kaj kodlingvoj. Aparte menciindas lingvoj kiuj ankoraŭ ne aperis inter la muroj de la festivalejo: nord-okcidenta dialekto de la maria lingvo, aragona, ĉokve, pikarda, tuvaa.
    Chuvasha danco en Cheboksaro (Fotis Irina Jakovleva)
    Al la Festivalo venis volontuloj el Germanio, Finnlando, Turkio, Ĉeĥio kaj Hispanio, invititaj de la volontula centro Sodruĵestvo. Ili ne nur gastis en Ĉeboksaro, sed ankaŭ partoprenis la tutan programon de la festivalo inkluzive de la gazetara konferenco, karavanaro kaj la Festivalo mem.

    Krom volontuloj eksterlandaj, venis gastoj el Moskvo, Kazano, Uljanovsko, Ufo… Kiel ĉiam, abundis studentoj de la Ĉuvaŝa Ŝtata Universitato. Rimarkiĝis ankaŭ junaj gepatroj kun infanoj — tiuj gepatroj iam partoprenis la organizadon de antaŭaj Festivaloj.

    Dum la Festivalo ni daŭrigis la tradicion de vasta uzado de la ĉuvaŝa lingvo. Per tio ni emfazas la gravecon kaj utilecon de la lokaj lingvoj, inverse al kutimo konsideri la ĉuvaŝan lingvo por paroli inter kamparanoj.

    Sekvajare tuj post la 16a Lingva Festivalo en Ĉeboksaro okazos la tutlanda esperantista kongreso.

    Danil Kapitonov


    Jose Manuel Barroso, prezidanto de EK, ne havas monon por lingva diverseco.Ne! al la lingvoj en danĝero

    Dafydd ab Iago el Bruselo

    La Eŭropa Komisiono (EK) decidis ne plu financi la asocion, kiu defendas malpli uzatajn lingvojn en Eŭropo. Pro ĉi tiu decido la Reto por Promociado de Lingva Diverseco (Angle: Network to Promote Linguistic Diversity, NPLD) ne plu ricevos financadon ekde la 1a de januaro 2011.

    Eĉ pledoj de altrangaj politikistoj ne ŝanĝis la decidon de EK. La decido havos klarajn negativajn sekvojn por neŝtataj aŭ endanĝerigitaj lingvoj, kiujn parolas entute ĉirkaŭ dekono de la loĝantaro de la Eŭropa Unio (EU).

    La ĉesigo de la financado estas logika sekvo de la ŝanĝo de la EU-reguloj en 2007. Projektoj defendantaj malmulte parolatajn lingvojn ekde tiam devas konkurenci kun aliaj lingvaj projektoj. Ne estas diferenco, kiam temas pri financado, inter subtenado de instruado de la angla aŭ defendado, ekzemple, de la soraba lingvo parolata en orienta Germanio de malpli ol 60 mil homoj.

    NPLD fondiĝis en 2007 kun la celo repreni la torĉon kiun lasis fali la Eŭropa Buroo por Malpli Uzataj Lingvoj (Angle: European Bureau for Lesser Used Languages, EBLUL). Pro la antaŭa decido de la Komisiono, EBLUL ne povis esperi je daŭra financado simple pro la fakto, ke dum preskaŭ 30 jaroj ĝi estas la sola eŭropnivela organizo por defendado de malpli uzataj lingvoj. En Bruselo oni taskigis la britajn funkciulojn pri juraj demandetoj pri la leĝeco de financado de organizo protektanta endanĝerigitajn lingvojn.

    Ĉiuokaze, funkciuloj en Bruselo parolas pri manko de “aldona valoro” kaj de “specifeco” en la asocio por lingva diverseco. “Ĝi estas maljuna. Pro tio ni estas elrevigitaj vidante ke la Komisiono ne financos ĝin”, — konfesas Meirion Prys Jones, prezidanto de NPLD. Prys Jones, kiu estas ankaŭ ĉefo de la Kimra Lingva Estraro, alvokas, ke EU faru la protektadon de malpli uzataj lingvoj grava tasko je EU-nivelo. La granda problemo por malgrandaj kaj neoficialaj lingvaj komunumoj estas, ke ili ne povas facile plenumi la kompleksajn postulojn de la EU-gvidantaro. Sen la asocio, kiu helpas ilin, estos por ili preskaŭ neeble fari subvencipetojn por siaj projektoj.

    “Estas manko de konscienco en la Komisiono, kiam temas pri protektado de la lingva diverseco. Malfacilas gravigi ĉi tiun ideon”, — diris spertulo, kiu ne volis vidi sian nomon en La Ondo pro tio, ke li multe laboras kun la Komisiono. Tiu spertulo diras, ke pro la tranĉado en la financado fare de EU, en Bruselo estos malpli da pledado por malpli uzataj kaj endanĝerigitaj lingvoj.



    Indonezio: Novaj Esperanto-kluboj

    Ekde la komenco de la pasinta jarcento estis esperantistoj en Indonezio. La Esperanto-agado tre viglis inter la du mondmilitoj kaj en la kvindekaj jaroj ĝis la mezo de la sesdekaj jaroj.

    De kelkaj jaroj mi esploras pri tiu movado, preskaŭ nekonata en la nuna Esperanto-mondo. Pasintjare mi unuan fojon instruis Esperanton en tiu grandega lando, kiu tiam havis nur manplenon da esperantistoj, plejparte havantaj neniujn aŭ tre malmultajn kontaktojn kun la ekstera movado. En septembro-oktobro ĉi-jare mi reiris al Indonezio por instrui kaj esplori pri la movada historio tie.

    Ĉi tie mi volas rakonti pri la kluboj kreitaj dum tiu ĉi lasta vizito. En la ĉefurbo Ĝakarto kreiĝis la 3an de oktobro la klubo Esperiga suno. La estraro konsistas el Abdul Haris, Ilia Sumilfia Dewi kaj Edwina Roesmayanti. La klubo nun havas lecionojn du-foje monate en dimanĉo kaj la samajn lecionojn ankaŭ en merkredo, tiel ke la membroj havu pli da eblecoj ĉeesti. La lecionojn gvidas Haris kaj Ilia, kiuj ricevis subvencion de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado) por ĉeesti la Komunan Seminarion decembre en Vjetnamio.
    Chielarka revo
    Rijanto Husadha (dua viro de maldekstre sur la supra foto), kiu eklernis Esperanton antaŭ pli ol duona jarcento, reentuziasmiĝis kaj ekde septembro instruas ĉiun merkredon al instruistinoj, direktoro kaj aliaj kadruloj de la privata lernejo Kesatuan en Bogor. Mi vizitis la grupon kaj gastinstruis tie la 6an de oktobro. Tiuokaze estis starigita la Esperanto-klubo Ĉielarka revo. Rijanto Husadha estis elektita kiel prezidanto. La direktoro de la lernejo, Jan Horas V. Purba (sur la foto la dua viro de dekstre), iĝis vicprezidanto, la lerneja respondeculo pri informadiko Ajie Bagus Kurnia (la unua viro de dekstre) iĝis kasisto, kaj unu el la instruistinoj, Asri Yuniar (la kvara staranta virino de dekstre), sekretario. Ne aperas sur la foto Pryo Handoko, plia estrarano, kiu antaŭ jaroj sola eklernis Esperanton kaj nun aktive tradukas lernu.net al la indonezia. Do du estraranoj ne apartenas al la lernejo, tiel garantiante ke la klubo funkcios por la tuta urbo, ne nur por la lernejo. Ili jam antaŭvidis lokon por biblioteko.

    Mi instruis Esperanton en ok urboj, sur tri insuloj, kaj kompreneble ne eblis en ĉiu urbo tuj krei klubon. Estus ankaŭ vane insisti pri tio ĉe komencantoj aŭ eĉ ĉe nekomencantoj se ili ne jam sentas sin pretaj por tio. Tamen ankaŭ en aliaj urboj io okazis. Ekzemple en Semarang, Imam Prayogo jam de kelkaj monatoj gvidas grupon da studentoj, al kiuj mi donis lecionon la naŭan de oktobro. Ili nomis sian grupon Espera arbo sed preferas simple resti lernogrupo, kaj ne jam iĝi klubo kun estraro.

    Sekvatage en Yogyakarta kreiĝis — ankoraŭ sennoma — klubo, kies estraranoj estas precipe universitataj studentoj: prezidanto Rahmat Hidayat, sekretario Dahlia E.P. kaj kasistino Ade Silviana Devi.

    En pluraj aliaj urboj miaj lernantoj kaj aliaj entuziasmuloj (pere de la Facebookgrupo pli kaj pli da indonezianoj komencas lerni Esperanton memstare) daŭre lernas kaj esperas starigi klubon. Mia persona espero estas ke tiuj kluboj tiom fortiĝos ke ili estos kapablaj krei landan asocion.

    Homoj kiuj iam korespondis kun indoneziaj esperantistoj, aŭ havas aliajn informojn pri la historio de la movado en Indonezio, bv. kontakti min rete: heidi.goes@gmail.com aŭ letere: Heidi Goes, Assebroeklaan 2, BE-8310 Brugge, Belgio. Koran antaŭdankon.

    Heidi Goes


    Kiel esperantistoj perdas sian komunumon

    de Zbigniew Galor

    Certe vi aŭdis, Kara Leganto, ke la vojo al la fina venko per ĉiutaga instruado de Esperanto estas plena de embarasoj, penoj kaj rezulte ĝi estas nek tro efika nek certa. Sume, ne tro alloga. Male al ideo de alia vojo, kompreneble libera de tiuj ĉi limigoj: jen politikistoj decidas, ke Esperanto estas devige instruata. Tio sendube devas okazi dank' al instigo de esperantistoj. Imagata skalo de la “fina venko” — urba, regiona, landa, interlanda, kontinenta, monda — dependas nur de iliaj ambicio kaj sento de politika realeco. Apartenas al la imagoj ankaŭ historia alvoko de esperantistoj al la ĉinia estraro: ĝi decidu, ke Esperanto iĝu la dua lingvo de ĉinoj. Sur tiu ĉi fono la ideo, ke la pollanda parlamento/registaro decidu, ke Esperanto estu devige instruata en pollandaj lernejoj, estas eĉ modesta. Tion celas la unua flanko de “pola hejma milito” — tiel sensacie nomita estas la diskuto en Libera Folio. La diskuto elvokis sintenojn malproksimajn de provo kompreni la konflikton, kiu esprimiĝas en ĝi. Tamen la konflikto malkovras sian ideologian fonton, devenantan el la ĝisnuna evoluo de la Esperanto-movado, kaj montras, kiel disfalas la (landa) Esperanto-komunumo. Ne pravas tiuj, kiuj traktas ĝin kiel absurdaĵon aŭ kiel nur “internan aferon” de poloj.

    1. Kontraŭdiroj kaj konfliktoj

    Historio de la Esperanto-movado estas ankaŭ historio de kontraŭdiroj kaj konfliktoj. Ido-skismo, puĉo en Hamburgo, konflikto en CO aŭ afrika konflikto — kelkaj ekzemploj pli konataj. Ekzistas ankaŭ histori-ideologiaj kontraŭdiraj tendencoj kune kun distingoj je neŭtrala/politike engaĝiĝinta, dekstra/maldekstra k.a.. Krom ili okazas “kvereloj” en Esperantaj kluboj kaj asocioj malproksime de centroj. Tiuj ĉi malofte eliras en lumon tagan.

    La “kverelo” en la Pola Esperanto-Asocio iĝis jam malfermita konflikto. Kaj la konflikto mem elvokis rimarkon de eksterlandaj esperantistoj. Ĝi aktivigis ankaŭ kelkajn personojn (kaj la Civiton ), por kiuj la konflikto estas nur preteksto ironie priridi siajn “deĵorajn” kontraŭulojn. Indas memori, ke ironio estas principe esprimo de senarmeeco. Vidiĝas ankaŭ troigo, karakteriza por (kultura kaj politika) Esperanta folkloro kies reprezentato iĝis A. Künzli, svisa esperantisto kaj historiisto, nenion komprenanta en la konflikto kaj en la pollanda realeco, sed senhezite instruanta la pollandan ŝtatprezidanton, kiumaniere li punu la malbonan PEA, kaj kion faru la membroj kaj la prezidantino de PEA.

    2. Aferoj kaj homoj

    La esenco: kelkaj esperantistoj kreis Iniciatan Grupon Esperanto por EU (IGEEU), kiu celas enkonduki devigan instruadon de Esperanto en pollandaj lernejoj per decido de la pollanda registaro. Ili konstatas, ke tio estas ununura efika vojo por evoluigi la lingvon, ĉar PEA (kaj UEA) nenion faras.

    Homoj, kiuj tiel opinias estas (krom F. Witucki) membroj de PEA : E. Kozyra (vicprezidanto de PEA!), K. Krzyżak, S. Rynduch (dumviva membro). Iliaj kritiko kaj akuzoj rilatas al la prezidantino de PEA, H. Komar, kaj al la apogantaj ŝin membroj de PEA.

    En ĉi-jara ARKONES (24–26 sep, Poznań), dum konfronto evidentiĝis, ke por ambaŭ flankoj la kaŭzo de la konflikto estas malsama. Por la prezidantino la kaŭzo estas leteroj senditaj de IGEEU al altaj reprezentantoj de la pollanda politika vivo, kiuj, laŭ ŝi, estas neformalaj, kompromitaj por la Esperanto-movado. Por la IGEEU tio estas ofendaj karakterizoj de ĝiaj membroj disvastigataj far Komar. Do, laŭ la prezidantino la kaŭzo devenis de la agado de la grupo en neesperanta medio. Laŭ la grupo ĝi estas ligita kun ŝia personeco.

    Ankaŭ la ebleco solvi la konflikton estis malsame vidata. S-ino Komar konstatis, ke ŝi ne komprenas la agojn kiuj celas konstrui domon komencante de tegmento. S-ro Krzyżak diris, ke la kondiĉo estus ĉesigi ofendadon de la grupanoj. La konstato de la prezidantino signifis, ke ŝi ne vidas eblecon solvi la konflikton.

    3. Tri konfliktoj

    Sub nomo de la “pola hejma milito” ekzistas tri fundamentaj konfliktoj, ĉiuj en ekstrema formo: 1) ideologia konflikto; 2) organiza laborkonflikto ; 3) personeckonflikto. La bazan rolon ludas ĉi tie la ideologia konflikto.

    La ideologia konflikto estas historia produkto de la Esperanto-movado kaj rilatas al du ĉefaj tendencoj. Ambaŭ devenas de malsamaj respondoj al tre praktika demando: kiel progresigi la lingvon en la socio, en la mondo? La unua respondo baziĝas sur senĉesa popularigado, t.e. instruado de Esperanto (influoj de Zamenhof, Lanti k.a.). La dua rilatas al konvinko, ke Esperanto iĝos akceptata mondskale, aŭ plimalgrandskale (ekzemple, en Eŭropo aŭ en iu lando) rezulte de decido politika de gravaj ŝtataj institucioj, internaciaj organizaĵoj (influoj de Hodler, Privat k.a.). Ĉe la unua kazo plej gravas desuba aktivado de esperantistoj, kiuj mem kreas bezonon, instigante aliajn. Ĉe la dua sufiĉas desupra aktivado de Esperanto-elito kaj politika decido enkonduki Esperanton (ekzemple, en ĉiujn lernejojn), kiu kreas oferton. Oni povas nomi tiujn ĉi tendencojn desuba/desupra, aŭ bezona/oferta.

    Edward Kozyra, la motoro de la grupo, celanta aparteni al la partio EDE (Eŭropo — Demokratio — Esperanto), kiu celas enkonduki Esperanton en eŭrop-uniajn strukturojn, estas certa, ke tiuspeca politika decido (ekzemple, de la pollanda parlamento) elvokos edukadon de amaso da Esperanto-instruistoj. Ne havante bazan scion pri la Esperanto-edukado en Pollando, li senhezite prezentas falsan bildon pri ĝi (kiel montris tion I. Koutny koncerne al universitataj kursoj).

    La organiza laborkonflikto rilatas al fakto, ke la membroj de la iniciata grupo — samtempe membroj de PEA — kaj la prezidantino de PEA laŭ la organizaj (statutaj) principoj devas kunlabori baze de sama organiza politiko (ĉi-kaze desuba). Tamen la grupo akceptas tute kontraŭan politikan aliron al la disvastigado de la lingvo — desupran. La pezeco de ambaŭflankaj akuzoj atestas, ke okazas akra batalo pri organiza potenco (en majo devas okazi baloto en PEA).

    La konflikton nutras ankaŭ kontraŭdiro inter du preferataj formoj de organiza agado: senperaj kontaktoj flanke de la prezidantino (kaj ligitaj al ŝi esperantistoj) kaj peraj kontaktoj flanke de la grupo de E. Kozyra — agado pere de “leteretoj”.

    Konflikto de personecoj. Nur kun granda ĝeneraligo eblas diri, ke en la konflikto s-ino Komar ŝajnas reprezenti tipon de principulo kaj s-roj Kozyra, Krzyżak, Rynduch tipon de pragmatikulo, por kiu kuranta celo estas pli grava ol la akceptataj principoj.

    4. Eŭrovenko?

    Kiel eblas, ke ĝuste en Pollando tiom forte en absolute ekstrema formo aperis la desupra tendenco danĝera por la malfacile atingita unueco de la pollanda Esperanto-organizaĵo? Favoras al ĝi fenomenoj eksteraj kaj internaj. Al la unuaj apartenas la plilarĝigo de EU kaj la rezultoj de sistema transformo.

    La evoluo de EU elvokis ĉe esperantistoj esperojn je “rapida eŭrovenko”: Esperanto iĝu eŭropunia lingvo (aŭ/kaj eŭropa identigilo laŭ la ideo de Z. Tiŝljar). Similan rolon la evoluo de EU plenumas en neesperantista medio, EU estas tie traktata kiel solvo de ĉiuj problemoj en la nov-aliĝintaj ŝtatoj.

    Parto de esperantistoj vidas en la nova realeco la plenumon de historia justeco kaj ne kapablas pensi pri sociaj fenomenoj alie ol per emocioj. Tiun sintenon plifortigas idealismo kiel plej populara memidenteco de plej multaj esperantistoj. Ilia aliro al socio rezultas i.a. forme de specifa interpreto de la konstato: “Ni vivas en demokrataj cirkonstancoj kaj ni devas ankaŭ tiel agi”, — tiel Rynduch argumentas en Libera Folio pri la neebleco akcepti malpermesojn devenantajn de “gvidanta funkcio” en PEA. Sed politika demokratio en ŝtato ne estas la sama kiel organiza demokratio. Krome, ambaŭ enhavas rajtojn kaj devojn! La aŭtoro de la supra konstato ŝajne pensas pri libereco kaj demokratio laŭ la modelo de liberum veto (pasinta formo de individua pola parlamenta libereco, limigita nek fare de aliaj parlamentanoj, nek per iuj ajn principoj).

    Al la internaj fenomenoj apartenas: senorientiĝo pri la komunumo kaj movado kaj kontraŭdiro inter la “vera socio” kaj “help-socio” (laŭ la iama termino de S. Révész).

    Ĉu esperantistoj kreas komunumon aŭ movadon? Senorientiĝo pri tio estas elemento de la nuntempa Esperanto-medio. Sian rolon en la formado de tiu ĉi stato ludas la raŭmisma ideologio, pli ofte prisilentata ol kritike analizata en UEA. Paradigmo de la “bona” komunumo kiel konkurenca al la “malbona” movado, influis ankaŭ la konscion de UEA-membroj. Kune kun la falo de la Berlina Muro komenciĝis kolapso de la ĝisnuna Esperanto-komunumo en Pollando kaj en aliaj landoj. La nun ekzistantaj Esperanto-komunumoj estas malfortaj. Plimalfortigas ilin ankaŭ idealisme blindaj, sed bonintencaj, agoj de desupristoj, kiuj ne bezonas la Esperanto-komunumon por evoluigi Esperanton! Desupristoj bezonas nur favorajn politikistojn. La Esperanto-komunumo estas plimalfortigata pli forte, se desupristoj mem — kiel kaze de la pola konflikto — estas membroj de la Esperanto-komunumo.

    Se la Esperanto-medio estas speco de “helpsocio”, tio signifas ke Esperantujo servas kiel helpo en realigado de sociaj roloj (ekzemple: de politikisto, poeto, instruisto ktp.), kiujn esperantistoj en sia propra “reala socio” iel efektivigi ne povas, kvankam volas. Tio signifas, ke en la esperantista “helpsocio” oni devas distingi ankaŭ interesojn de tiuj, kiuj strebas kompensi mankojn de sia neesperantista vivo, ankaŭ en netipaj formoj, kiuj povas esprimiĝi kiel ekzotikaj, folkloraj por la Esperanto-medio.

    Tre favora cirkonstanco por netipaj agantoj estas malfortigo de la komunuma ligo inter esperantistoj, t.e. samtempe plimalfortigo de la kontrola funkcio de la komunumo. La pola konflikto montras, ke perdo de la komunuma ligo rezultas el realigado de desupra socipolitika tendenco traktata kiel ekstreme, absolute, fundamente kontraŭa rilate al la desuba tendenco. Tion akompanas neglekto de iuj ajn organizaj principoj.

    La tiel nomata “pola konflikto” nek reduktiĝas al la pollanda aspekto, nek la pollanda aspekto estas la plej grava. La konflikto esprimas desupran tendencon — aspekton de la monda Esperanto-movado.


    Omo, la lingvo de homo

    de Halina Gorecka

    LA UNUA LIBRO

    Vengerov. Projekto de scienca kaj internacia lingvoAntaŭ cent jaroj, en oktobro 1910, en la presejo de Jakov Ŝubin en la Urala urbo Jekaterinburg aperis broŝuro Projekto de scienca kaj internacia lingvo. Ĝia aŭtoro, pentristo Vladimir Vengerov, naskiĝis la 28an de aŭgusto 1883. En sia junaĝo li studis eksterlande, sciis fremdajn lingvojn kaj jam kiel junulo ekserĉis vojon al tuthomara lingvo.

    Ekloĝinte en Jekaterinburg, Vladimir Vengerov pentris, instruis pentroarton, partoprenis en ekspozicioj (liaj pejzaĝoj estas en la muzeo de tiama gubernia ĉefurbo Permj), okupiĝis pri fotado kaj fotoarto, prespretigis bildkartojn.

    Vengerov aperigis sian unuan libron en la 27-jara aĝo, same kiel Zamenhof. Ankaŭ lia broŝuro estas modesta: 51 paĝoj, formato 12×17 cm, griza kovrilo. Vengerov dissendis ĝin al akademioj, bibliotekoj, societoj; ankaŭ al potenculoj, interalie, al la Imperiestra Kortego.

    La aŭtora moto tekstas: “La lingvo devas esti preciza, kompleta, bela kaj facila vorta esprimilo de la interna mondo de homo kaj, samtempe, konciza, racia, fleksebla kaj facile lernebla en sia teknika flanko”.

    Ĉu iu etna lingvo estis/estas tia? Vengerov detale ekzamenis la eblecon apliki lingvojn etnajn kaj listis amason da faktoroj malhelpantaj al ili iĝi vere racia lingvo: pozicia legado, nefonetikeco, superflua kvanto de signoj kompare kun la fonemoj, homonimeco, sinonimeco, plursenceco de radikoj.

    Vengerov precipe kritikis la fenomenon, kiun li nomis “historiismo”, t.e. deflankiĝo de la enhavo for de ĝia formo kaj de la origina motivigo. Li skribis: «“Pater” patro, devenas de la vorto “Pa” gardi kaj signifas “gardisto”; “bhratar” frato signifas “portisto”, “река” rivero — “fluanta”, “берег” bordo — “gardanta”. Kun tempopaso frato ne plu estas portisto, kaj bordo ne gardas… Preskaŭ ĉiuj antaŭaj aspektoj formortis por ni, kaj ni eĉ ne scias ĉiujn el ili. Ni konservis la formojn, sed ili jam estas malplenaj, ni aplikis al ili nian enhavon, sed tion ni nenie difinis, per nenio esprimis».

    Ĉi tiu ideo estas malofta, eble eĉ unika en interlingvistiko.

    Analizinte la etnajn lingvojn, Vengerov proponis sian propran projekton kaj skizis ĝiajn principojn kaj regulojn.

    LA DUA LIBRO

    Vengerov. Omo - lingvo de homoLa eldonon de la unua broŝuro sekvis la Unua Mondmilito, du revolucioj kaj interna milito en Ruslando. Nur meze de la 1920aj jaroj Vengerov reaktiviĝis, kaj lia 241-paĝa libro Omo — lingvo de la homo: Kurso de tutmonda lingvo aperis en Sverdlovsk (la bolŝevista urbonomo de Jekaterinburg) en la 1927a jaro.

    La 60-paĝa unua parto estas dediĉita al la ĝenerala strukturo de lingvoj. Post pritrakto de la etnaj lingvoj, Vengerov prezentis la historion de la lingvoprojektado kaj, interalie, ripetis la kutimajn kritikojn al Esperanto kaj Ido.

    Sekvas Gramatiko kaj ekzemploj de la lingvo Omo. La bazan gramatikon Vengerov esprimis sur tri paĝoj en ses tezoj: logika, leksika, fonografia, etimologia, sintaksa kaj taktika. Poste sur kvindeko da paĝoj li donis klarigojn kaj ekzemplojn, kiujn ni resumas ĉi-sube.

    1. Fonetiko kaj grafiko

    La sonsistemon de Omo konsistigas 25 fonemoj, esprimataj per 25 respektivaj literoj: 5 vokaloj kaj 20 konsonantoj (inkluzive la duonvokalon “y”). La vortoj havas akcenton sur la antaŭlasta silabo. La alfabeto ekzistas en du skriboj.

    La latina:

    A, B, C, D, E, F, G, H, I, J [ĵ], K, L, M, N, O, P, Q [ĉ], R, S, T, U, V, X [ŝ], Y [j], Z.

    La Oma literaro:

    2. Leksiko

    En la antaŭparolo al la Omo-rusa vortaro (ĝi okupas duonon da libro) Vengerov klarigis siajn principojn. Unue li devis “evidentigi memstarecon kaj internan kunligitecon de tiu aŭ alia grupo da nocioj, kiujn eblus kunligi inter si per unu bazo”. Laŭ modelo de la scienca terminologio, Vengerov formis semantikajn grupojn kaj difinis la titol-vorton, kiu plej logike kaj kun pleja oportuneco servis kiel elirpunkto por la tuta grupo, ekzemple: varm por varmeco, varma, varmvagono, varmigi, varmego, malvarmigi, malvarmo, malvarmigilo, temperaturo, kalorio ktp. Okaze de trolongeco estis enkondukataj neologismoj: atmosfermovo — vento.

    La konkretaj formoj de la titol-vortoj estis elektataj laŭ jenaj kriterioj:

    3. Morfologio.

    Vengerov prezentis logikan sistemon kun pluraj propraj terminoj, sed ni priskribu ĝin per la tradicia aparato.

    3.1. Substantivo estas formata el la titol-vorto per la finaĵo —o, kiu povas esti ellasata: bosko arbaro, qiel ĉielo, xton ŝtono, lomo homo. Pluralo estas formata helpe de la finaĵo —i, xtoni, lomi, boski. Akuzativo havas la finaĵon -n, kiu ne estas deviga kaze de la rekta vortordo. La gramatika genro mankas. Ekzistas nur la difina artikolo la.

    3.2. Adjektivo havas la finaĵon -a. Adjektivoj akordiĝas kun substantivoj nek kaze, nek nombre: Verda kverki (verdaj kverkoj); Mi vidas ruda koloro (Mi vidas ruĝan koloron).

    La komparativo estas formata per plu … kam kaj maplu … kam: Su es plu bona, kam tuo (Ĉi tio estas pli bona ol tio); Ti logas maplu, kam li (Vi loĝas malpli fore ol li).

    La superlativo estas formata per pley kaj mapley: Pley bona parko in la urbo.

    3.3. Verbo.

    La aktiva verbo en infinitivo finiĝas per -ey, la pasiva per -ety: lektey (legi, esti leganta), libey (ami, esti amanta); lektety (esti legata), libety (esti amata).

    Estas ses finaĵoj de indikativo: la aktivaj estas la Esperantaj -as, -is, -os; sed krome estas tri pasivaj -at, -it, -ot: ni portat (ni estas portataj), vi portit (vi estas portitaj), zi portot (ili estas portotaj).

    La ĝenerala kopulo estas es, kiu havas ankaŭ tempajn formojn: as, is, os.

    Li estas gaja (ĝenerale).

    Li estas gaja (en la nuna momento).

    Neĝo estos akvo.

    Oni povas uzi ankaŭ la formojn esis, esas, esos. Ekzemple: Mi esis in teatro.

    La finaĵo de imperativo estas -u. Ekzemple: Portu akvo. Por montri ĝustan tempon oni povas aldoni antaŭ la finaĵo -u la tempindikojn: a, i, o: kantau = kantu nun, sendou letro = sendu (poste) leteron, punitu = estu punita.

    Kondicionalo estas formata per la finaĵo -us. Same oni povas aldoni la tempindikojn a, i, o: Se le prometius, le venaus = Se li promesus (en pasinto), li (nun) venus.

    Participo estas formata el verbo per la ses finaĵoj same kiel en Esperanto: -anta, -inta, -onta; -ata, -ita, -ota.

    3.4. Personaj pronomoj: mi mi, ti ci, li li (ĝenerala), le li, lu ŝi, lo ĝi; ni ni, vi vi, zi ili (ĝenerala), lei ili (vira), lui ili (virina), loi ili (nevivaj). Senpersona pronomo on: On parlas = Oni parolas. Posesivo formiĝas per la aldono de la finaĵo -a al la persona pronomo. Korelativoj estas bone sistemigitaj en tabelo.

    3.5. Numeraloj. Nul, un, du, tri, kvar, kvin, sis, sep, ok, nay, dek, 11 unoun, 12 unodu … 19 unonay, 20 dudek, 21 duoun … 29 duonay, 30 tridek … 90 naydek, 100 cent, 101 centoun, 110 centodek… Por pli grandaj oni uzas dividon je triciferaj kategorioj de dekstre maldekstren, kiuj nomiĝas qo: la unua (ĝis mil) unqo, la dua (miloj) duqo, milionoj triqo ktp. Ekzemple, 13.457.040 unotri triqo kvarokvinosep duqo nulokvaronul (unqo).

    3.6. Prepozicioj, subjunkcioj, konjunkcioj en Omo grandparte similas al tiuj en Esperanto kaj Ido.

    3.7. Vortfarado en Omo okazas per vortkunmetado kaj afiksado. Aglutineco permesas vaste uzi prefiksojn (23) kaj sufiksojn (66). Kelkaj estas tre nuancitaj: -mo (monato laŭ la ordo), -to (tago de semajno), -uk (resto) ktp.

    4. Sintakso.

    Omon karakterizas manko de akordigo inter substantivo kaj adjektivo, nedeviga uzo de la akuzativa finaĵo. La vortordo kutime estas rekta.

    Sur deko da paĝoj Vengerov donas modelajn frazojn en Omo. Inter ili estas tute simplaj (“Bona mateno, syor!” — “Yel”, rediris le. — “Kil ti fartas?” — “Dank, bone!”) kaj iom malfacilaj, kiel ĉi tiu: Mi tivis promeney ne pro, ke mi ziris tuo, mer nur pro, ke algis mia kapo (Mi iris promeni ne pro tio, ke mi deziris tion, sed pro tio, ke doloris min la kapo).

    Fine de ĉi tiu sekcio estas fragmento el la novelo “Vesperoj en bieno apud Dikanjka” de Nikolaj Gogolj:

    Qarma es luvo Dnipr, kany as kalmo, kany libere, legate ripigas li inter boski te monti sian akvin plenega. Nik ekmovetas, nik raketetas, ti garas — qa tivas — (ot) ne tivas lia largajo mayesta, te es sembas, ke tuta li es muldita dal vitro te ke blua spegula voyo nemezurebla sur largo, senfina sur longo, serpentalijas in verda mondo. Tany es plaqe al zolo termega cirgarey de alto te plonjey radi en matermo del akvo vitrala, te — al qeborta boski klare revidey sin in luvo.

    OMYAT

    Por ligi la adeptojn de la nova lingvo (omoni) kaj propagandi ĝin estis kreita Omyat kun Centromyat kiel la organo. En la Dua Libro estas “Prastatuto del Omyat” (29 t. 8 m. 1925 y.) kaj aliĝilo.

    Vladimir Vengerov, la autoro de la lingvo OmoLa 2000-ekzemplera libro estis vendata en librovendejoj de Sverdlovsk. Plurajn ekzemplerojn Vengerov dissendis al institucioj kaj eminentuloj. En Sverdlovsk li reklamis sian lingvon per afiŝoj kun jena teksto: “Ĉiu homo devas paroli en la komunehoma lingvo Omo! Lernu, propagandu kaj vivigu ĝin!” En la Sverdlovska presejo Granit aperis poŝtkarto kun la rusa teksto “Lernu la komune homan lingvon Omo — la plej simplan, precizan kaj racian”.

    En 1928 N.F. Kurenŝĉikov eldonis serion da poŝtkartoj kun Uralaj naturbelaĵoj, ĉiu en la kvanto de 5000 ekz. Probable la fotojn pretigis Vengerov, kiu multe vojaĝis en la Uralaj montoj kaj arbaroj. Jen kelkaj titoloj: №9. Monto Kaĉkanar; №12. “Sep fratoj” [rokoj]; №76. Insulo sur la Iseta lago; №92. Rivero Ĉusovaja. Ŝtonroko Olenij…

    Tiuj bildkartoj ĝis nun reaperas en Uralaj brokantejoj. Sur ĉiu poŝtkarto estas reklamoj de Omo: “Malgrandaj amikaj penoj por helpi la lingvon Omo kreos kaj evidentigos grandegajn valorojn”; “Senescepta logikeco de la lingvo Omo kreos neprecon de ĝia disvastigo kiel lingvo scienca kaj komunehomara”; “Interesoj de mastrumado, politiko, scienco, arto, interesoj de la homo kaj de la homaro postulas rapidegan disvastigadon de la universala lingvo Omo”; “La tasko de la momento — ĉiamaniera evoluigo de la internaciaj ligoj. Organizu lernejan kaj grupan instruadon de la lingvo Omo”…

    Vengerov sukcesis interesi samurbanojn pri Omo. Laŭ Viktor Kloĉkov, al Omyat aliĝis ĉirkaŭ mil membroj. En Sverdlovsk funkciis rondetoj por lerni Omon. Historiisto Arkadij Korovin rakontis, ke en 1934–35 en lia lernejo instruisto Pavel Pervuŝin gvidis Omo-rondeton. Kalerija Kronaĉeva rakontis siajn impresojn pri la konatiĝo kun Vladimir Vengerov en 1938: “li estis laca, afliktita kaj ofendita pro la multjara senrezulta batalo kun la potenculoj por la vivo kaj agnosko de sia kreaĵo”.

    Vengerov estis tre klera; li ofte vizitis legejon de la regiona publika biblioteko. Li registris patenton (№295 de 19.11. 1926) de “kalkulcirklo” por akordigi la rusan kaj metran sistemojn kaj proprakoste eldonis ĝin. Sur ĝia kovrilo ni trovas reklamon: “Lernu la vere homan lingvon Omo. Omo malfermas plej grandajn atingojn”. Li laboris kiel fotisto, kiel ekonomiisto en planorganizaĵo, fine en la Biologia Instituto de la Akademio de Sciencoj. Vengerov kunaŭtoris la libron Arbaroj de Uralo kaj la revuon Arbara mastrumado.

    ĈU DESUBE AŬ DESUPRE

    La antaŭmilitaj, dummilitaj kaj la unuaj postmilitaj jaroj estis malfavoraj por la planlingvaj movadoj. Nur post la morto de Stalin, Vengerov reprovis atentigi pri Omo. Li sendis leterojn al la Centra Komitato de la KPSU, al Kongreso de KPSU. Funkciulo el CK de KPSU responde rekomendis al la Sverdlovska regiona partia komitato kontaktiĝi kun Vengerov. Post liaj klarigoj, la regiona komitato siavice rekomendis al la estro de la filologia fakultato de la Urala ŝtata universitato kontaktiĝi kun la aŭtoro. Sed tio donis neniun rezulton.

    Vengerov komprenis, ke disvastigo kaj uzado de internacia lingvo en nur unu urbo estas sensenca, sed aliloke mankis propagandistoj de Omo. Li do provis agi desuprisme. La 18an de februaro 1959 li skribis al la Tutmonda Packonsilio, ke “necesas agnoski la rajton de ĉiu homo je libera esprimado kaj senpera interkompreniĝo” por kio urĝe necesas “finprilaboro kaj enkonduko de unueca tuthomara lingvo aldone al la naciaj lingvoj, kiel garantio de rapida klerigado, komuna progreso de kulturo kaj vera feliĉo de la homaro!” Li leteris al Nikita Ĥruŝĉov, al la ĵurnalo Pravda, al eksa ĉefsekretario de CK de la Taĝikistana Komunista Partio akademiano Babaĝan Gafurov (tiutempe direktoro de la Orientologia instituto de la Akademio de Sciencoj).

    Al Dmitrij Panov, direktoro de la Instituto de scienca informado, Vengerov proponis aldoni la principojn de Omo al la aŭtomatigado, kiu “rapide evidentigus malakordojn en la terminologio, sugestus necesajn formojn kaj forte proksimigus momenton de la unuigo de la homaro per la komuna lingvo…”.

    Li ricevis ne nur rifuzojn, sed ankaŭ pozitivajn taksojn, interalie, de la Hungaria kaj Uzbekistana Sciencaj Akademioj. Sed li jam estis maljuna. En 1958 kun Vengerov kontaktiĝis Vsevolod Stepanov el Leningrad, kiu eklaboris pri evoluigo de Omo. En sia letero al Vengerov li skribas: “Kolosa estas la amplekso de laboro necesa por kompleta efektivigo de Viaj ideoj”.

    Vladimir Vengerov mortis 29 jul 1959. Lia Omo havis la sorton de multaj aliaj projektoj. Nun ĝi estas konata al negranda nombro de interlingvistoj, sed la strebado de Vengerov praktike servi al la homaro meritas estimon.


    La kuracista sinkompreno de Zamenhof

    Nekonata Zamenhofa teksto retrovita

    Eĉ pli ol 90 jarojn post la morto de Zamenhof disfoje ankoraŭ emerĝas nekonataj korespondoj. Sed okazas ankaŭ, ke ali-kategoriaj tekstoj eskapis la kolektojn de Dietterle (1929) kaj Itô Kanzi (PVZ). Precipe la unua devintus sisteme traserĉi ĉiujn eldonaĵojn inter 1887 kaj 1917 por certi, ke nenio el la plumo de Zamenhof preterglitis.

    Ni prezentas tekston el 1909, kiun evidente ankaŭ la Zamenhof-biografioj de Korĵenkov (2009) kaj Künzli (2010) ne konas. Ĝi montras la idealisman sintenon de Zamenhof ankaŭ en rilato al lia profesio, en epoko, kiam la medicino ankoraŭ ne degeneris al industrio kaj sekve al grava faktoro ekonomia. Ĉu hodiaŭ li dirus la samon?

    Reinhard Haupenthal


    Zamenhof. La antauparolo al la jarlibro de TEKA (1909)Antaŭparolo

    La medicino apartenas al tiuj sciencoj kaj profesioj, kiuj pli ol ĉiuj aliaj havas karakteron pure “homan”. La kuracisto havas antaŭ si ĉiam nur homon, kiu bezonas lian helpon kaj lin ne interesas, al kiu gento aŭ lando la kuracisto apartenas. Ne sole fremdlanduloj, sed ofte eĉ rekte militantaj malamikoj de lia nacio turnas sin konfide al kuracisto, kaj li ne havas la rajton rifuzi aŭ eĉ gradigi sian helpon pro ia nacia simpatio aŭ antipatio.

    Tial ordinare en nenia alia klaso da homoj la idealoj pure homaj trovas tiom multe da partianoj, kiom inter la kuracistoj. Kaj la plej fundamenta el tiuj idealoj, la reciproka kompreniĝado inter la homoj, trovis ĉiam multe da amikoj inter la kuracistoj.

    Multaj malsanuloj ofte spertas sur si mem, kiel grava ĝi estus, ke medicina helpo konu neniajn lingvajn barojn. Forigon de tiuj baroj celas la Tutmonda Esperanta Kuracista Asocio, kies fondiĝon ni ĝoje salutas. La asocio alportos grandan utilon al la medicina scienco, al la kuracistoj kaj al la malsanuloj.

    L. L. Zamenhof

    (Laŭ T.E.K.A.-Jarlibro. 1909. I. vol. Kötzschenbroda-Dresden: Tutmonda Esperanta Kuracista Asocio, 1909, p. 7.)
     

    Ĉi-dekstre estas reproduktitaj la titolpaĝo de la jarlibro de TEKA kaj la sepa paĝo kun la antaŭparolo de Zamenhof, kiujn ni aperigas, danke al kolego Haupenthal, okaze de la Zamenhofa Tago.


    NekrasovPoemoj de Nikolaj Nekrasov

    Nikoláj Alekséjeviĉ Nekrásov (1821–1878), filo de malriĉiĝinta rusa nobelo-armeano kaj klera polino (fraŭline Helena Zakrzewska) kutime estas nomata la plej granda rusa popola poeto. Efektive, en siaj poemoj, precipe en la 5000-versa poemego Kiu bone vivas en Rusujo (1863–1877) li ne nur prezentis vastan panoramon de la kamparana Ruslando, sed li faris tion per lingvo tre proksima al la popola, tamen ne primitiva, sed esprimriĉa kaj belsona. Liaj poemoj Patrujo (1846), Poeto kaj civitano, Saŝa (1856), Kolportistoj (1861), Rusaj virinoj (1872), Al semantoj (1876) kaj aliaj estis popularaj en tiutempa opozicia “demokratia” movado.

    Multaj versoj el la popolecaj kaj civitanaj poemoj de Nekrasov estas eĉ nun ŝatataj kaj citataj, ankaŭ kantataj; kaj en ilia ombro restas lia liriko (ekzemple, la ciklo dediĉita al Avdotja Panajeva), elegioj, satiroj, publicista verkaro, kaj lia redaktado de la revuoj Samtempulo kaj La Patrolandaj Kronikoj. (AlKo)

    VANJKA*

    Ridinda sceno! Stulta fiakrist',
    por plaĉi al la pasaĝer' bonstata,
    purigas jungo-ŝildojn kun persist'
    sur ĉevalaĉo magra, turmentata.
    Ĉu same vi, ho aĉetebla bel',
    al falsa bril' strebante, inter haroj
    kirlumas diligente, laŭ model',
    sur kapo, duonkalva jam de jaroj?
    sed ambaŭ vi – stultulo la koĉer',
    kaj vi, kombita plej ridinde damo, –
    ne ridon vekas enanime – sed, en ver',
    por mi videblas ĉie dramo.

    * Vanjka (Ivaĉjo). Kutima voknomo por fiakristoj de plej malalta klaso.

    <1850>

    * * *

    Ne scias mi eston de homoj ceteraj, –
    por mi pleje karas la bonoj surteraj.
    Mi amas la teron, la sunon laŭ vol',
    deziras, esperas, pasias ĝis bol'.
    Avidas l' orel', scivolemas okulo,
    kaj mi en deziroj malsatas, ardulo.
    Do kial mi ĉiam sopiras en ploro,
    por vana malĝoj' disipiĝas la koro?
    Mi kial ne iras laŭ larĝa vojeg'
    por bonoj de l' vivo, en bunta homgreg'?

    <1855 aŭ 1856>

    ELEGIO

    Kaprica modo al ni diras kun leĝero,
    Ke tro malnovas temo – “de popol' sufero”,
    Kaj ke forgesi tion devas poezi'.
    Ne kredu, junaj! Ja ne malnoviĝas ĝi.
    Se jaroj povus ĝin oldigi laŭ bonvolo!
    Prosperus dia mond'!.. Sed ve, dum la popolo
    Treniĝas en mizer', al vip' obee nur,
    Samkiel magraj brutoj sur falĉita rur',
    Priploros Muzo l' sorton, servos al libero,
    Ne eblas unuiĝ' pli firma sur la tero!..
    Dum festas hom-amaso kun jubil' kaj kant',
    Rememorigo pri popolo-suferant',
    De l' potenculoj al popol' atent-altiro –
    Ĉu eblas ja destin' pli inda por la liro?..

    Dediĉis liron mi al la popola bon'.
    Kaj eĉ se mortos mi lasita, sen rekon',
    Mi servis ĝin – do sentas kor' trankvil-efikon…
    Ne ĉiu militant' damaĝas malamikon,
    Sed – iru al batal'! Kaj sort' decidos tuj…
    Mi vidis tagon: ne plu sklavoj en Rusuj'!
    Mi verŝis dolĉajn larmojn en raviĝo kora…
    “Sufiĉas jubiladi en naiv' adora, –
    Alflustris Muzo min. – Pluiru, jen kondiĉ':
    Liberas la popol', sed kio pri feliĉ'?..

    Ĉu aŭdas kantojn mi dum rikoltado grena,
    Aŭ vidas maljunulon en plugado pena,
    Ĉu gaja knabo kun ludemo kaj fajfad'
    Al patro portas manĝon laŭ herbeja pad',
    Ĉu brilas kaj sonoras falĉilar' rapida –
    Mi serĉas la respondon al demand' insida,
    Bolanta en la mens': “Ĉu dum pasinta jar'
    Pli tolereblas jam laboro sur kampar'?
    Kaj pro libero nuna, post sklavec' jarcenta,
    Ĉu fine venis ŝanĝo klara, evidenta
    Al sorto de popol'? Al kantoj en vilaĝ'?
    Aŭ sonas tie plu malĝojo kaj domaĝ'?..”

    Vespero venas jam. De l' revoj obsedite,
    Tra kampoj kaj herbejoj vagas mi medite,
    Preteras fojnostakojn en krepuska dens',
    Kaj kanto per si mem formiĝas en la mens',
    Esprim' de meditado ĵusa en sekreto:
    Por kamp-labor' mi vokas benon en kvieto,
    Por malamik' – insulton sendas en kruel',
    Kaj por amik' – plenpovon petas de l' ĉiel',
    Kaj laŭtas mia kant'!.. Tra kampoj ĝi resonas,
    Kaj eĥo de montaro la ripetojn donas,
    Replikis la arbar'… Naturo – en atent',
    Sed mia prikantato en vesper-silent',
    Al kiu la poetaj revoj apartenas,
    Ne aŭdas min, ho ve! – kaj la respond' ne venas…

    <1874>

    Tradukis el la rusa Valentin Melnikov


    Zamenhof: Biografia skizo

    Korĵenkov, Aleksander. Zamenhof: Biografia skizo / Antaŭparolo de Halina Gorecka. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2010. — 64 p., 600 ekz. — (Serio Scio; №9).

    Korzhenkov. ZamenhofJen la 9a titolo en la serio Scio, aldoniĝanta al aliaj du famaj prizamenhofaj verkoj: la antologio Mi estas homo kaj la studo Homarano, ambaŭ redaktitaj de la nuntempa ĉefkompetentulo pri la temo, Aleksander Korĵenkov.

    La publiko miros, ke aperas en Esperanto verko pli malgranda ol la supre menciita Homarano, kiu ŝajnas prezentiĝi kiel ĝia resumo.

    Tamen la naskiĝo estis alicela. Esperantic Studies Foundation decidis aperigi en la angla lingvo skizan biografion de Zamenhof, konsiderante, ke kutime la nemultaj linioj, kiuj aperas pri li en la ordinaraj enciklopedioj, malprecizas kaj malkompletas pri nomo, nacieco, politika agado, filozofia pensado, evoluo de liaj ĉefaj ideoj: preskaŭ nur la lingvo de li iniciatita estas menciata, pri la cetero, apenaŭ kelke da vortoj, se entute.

    Tia biografio estis komisiita al Korĵenkov en Esperanto kaj aperis, tradukite kaj adaptite de Ian Richmond, en majo 2010 sub la titolo Zamenhof: The Life, Works, and Ideas of the Author of Esperanto (eld. Mondial, Nov-Jorko). Ĝi estas modelo por versioj en aliaj etnaj lingvoj, kaj, celante neesperantistan publikon, ĝi ankaŭ enhavas informojn pri la lingvo mem.

    La originala esperantlingva skizo ne aperis prese tiam, ĉar la esperantistoj ja havis je dispono la multe pli ampleksan verkon Homarano, sed ĝia (tro) rapida elĉerpiĝo (dua eldono estas planata por la venonta somero) igis oportuna la aperigon de la originala skizo, sen tamen iuj elementoj certe konataj al esperantisto. Sed intertempe venis novaj malkovroj, kaj do la ĵus aperinta Zamenhof ne koincidas kun la pasintjara originalo kaj havas novaĵojn eĉ kompare kun la antaŭa volumo (ekzemple pri la patro, Marko Fabianoviĉ Zamenhof). Tial la verko altprocente prezentas temojn kaj datumojn kiujn ne nur la ordinara, sed eĉ la tre sperta esperantisto, tute ne konas.

    La tralego de la idealoj de Zamenhof, de lia vivo, de la malfacilaĵoj kiujn li trafis por disvastigi siajn ideojn, ne lasas la leganton, eĉ spertan esperantiston, sen kortuŝo. Lia migrado de unu loko al alia por serĉi establiĝon kiu donu sufiĉajn monrimedojn por li kaj por lia abunde kreskanta familio; liaj seniluziiĝoj pri malakcepto de liaj etikaj ideoj eĉ inter la amikoj kiuj akceptis la lingvon; la daŭra timo, ke lia judeco povas ĝeni, do oni ne tro disproklamu ĝin; la sento de mallibereco, preskaŭ sklaveco, kiun donis al li la rolo de Majstro, de kiu li volis kiel eble plej frue liberiĝi: ĉio ĉi skulptas figuron negajan, suferan, malfirman.

    La diversaj versioj de lia etika doktrino, unue proponita al limigita rondo kun nomo hilelismo, poste tra daŭre evoluantaj broŝuretoj proponata al la tutmondo kiel homaranismo, la plumnomoj per kiuj li sin kaŝis, la deziro kunigi la homaron distingante la esencon de la aspiro al paca intergenta vivo disde la akcesoraj formoj religiaj kaj moraj: denove ĉio ĉi montras la timon esti miskomprenata, kontraŭata. Zamenhof devis moviĝi ekvilibre en medioj malsamaj: rigora judismo de la unuaj adeptoj, rigida katolikismo de Beaufront kaj Dombrowski, fakta ateismo de la ĉefaj francaj intelektuloj: la Preĝo sub la verda standardo ne plaĉis al iuj, la klara prezento de la interna ideo riskis ofendi aliajn, la patoso de liaj paroladoj estis cenzurita, vortoj kiel “gento”, “nacio”, “popolo” devis esti uzataj tre singarde, laŭ la ĉirkaŭa medio, por ne agaci ies orelojn: Zamenhof moviĝis preskaŭ en minita kampo, strebante ne malplaĉi al amikoj, ateistoj, katolikoj, reformemuloj, konservativuloj, intelektuloj kiuj ĉiuj klopodis lin direkti, lin konsili, lin (jes ja, ni diru tion klare) malhelpi en lia aspiro al libereco. Esperanto estis jam propraĵo de la diversaj movadgvidantoj, Zamenhof komencis esti pli embaraso ol avantaĝo.

    Ŝajnus absurdaĵo aserti, ke Zamenhof kabeis; kaj tamen certe lia ĉefa intereso fariĝis ne plu la lingvo, kiun li tamen daŭre flegis per tradukoj, sed la klopodo krei homaranisman organizon, kun centra templo en neŭtrala lando, kie okazu kunvenoj, kaj kie la familioj lernu konduti homarane agnoskante la akcesorecon de la diversreligiaj moroj. Por tiu celo li klopodis mobilizi la esperantistojn, kiuj ŝajnis al li la plej fekunda tereno por tiu agado, sed li ricevis akcepton tre malvarman; jam la Bulonja Deklaracio estis frostiginta ĉiujn etikajn ligojn de la lingvo, kaj la postaj elpaŝoj trafis al opozicioj diversdevenaj, jen el judaj gazetoj, jen el polaj, do ĝuste el la medioj en kiuj li devis vivi. Cetere la nepreco de komuna lingvo kiel centra kuniga elemento por la homaranisma filozofio malaperas; Esperanto vivas kaj sukcesas, kvankam modeste, per si mem, en alia medio.

    Ĉion ĉi Korĵenkov prezentas en tre preciza kaj bone dokumentita maniero; sed leganto memoru, ke ne temas pri rakontita historio, sed ja pri biografia skizo; tial ege oftas eldiro de faktoj tra mallongaj frazoj, sen komentario. Malgraŭ tio, la legado estas fascina kaj la sinsekvo de la okazaĵoj kaptas la leganton; la aŭtoro ne elmetas juĝojn, li klopodas diveni kaŭzojn de tiu aŭ alia ago aŭ sinteno de Zamenhof dum lia longa vojo de cionismo ĝis tutmondismo, de la unuaj diskutoj pri ebla komuna tero por hebreoj ĝis komuna centra loko por kunveno de homaranoj, de la junaĝa judmora praktikado ĝis preskaŭa indiferento por la religioj kaj fine ĝis ebla realproksimiĝo al la ideo de postmorta vivopluo. Lia baraktado inter la lingvaj reformproponoj ĝis la konsciiĝo pri esperantista popolo kiu sian lingvon jam havas, kaj do akordiĝon kun la Delegitaro oni povas simple neglekti; tion Korĵenkov interpretas sagace, surbaze de plena kompreno pri la homo, tamen sen esperantismaj misvidoj. Li amas sian protagoniston, sed elmetas lin aperte al la juĝo de la historio.

    Ampleksa bibliografio kontribuas al la scienceco de la verko.

    Carlo Minnaja


    Ulrich Becker (Fotis Detlev Blanke)Mi neniam kontentas

    Novjorka intervjuo

    Ulrich Becker (1958) estas Germano, al multaj konata kiel verkisto (La aĵoj kaj la sezonoj, Ĉiuj dioj estas for, Novjorkaj poemoj). Mi renkontis lin ĉi-septembre en Novjorko kiam li en rolo de eldonisto lanĉis la anglalingvan romanon Reluctant Messiah de Trevor Steele.

    Certe multaj konas vin ankaŭ pere de via longjara Germania esperantumado (redaktado, kunorganizado de la berlina UK…), sed de 1999 vi vivas kaj laboras en Usono.

    Mia vera okupiĝo estas nun projekt-manaĝero dungita de malgranda firmao. Mi manaĝeras tradukadon el kaj en ĉiujn lingvojn, organizas fremdlingvan sonregistradon, dubladon, kreas subtitolojn, ĉion, kio rilatas al son-, vid- kaj aŭd-materialoj.

    Ĉu vi mem tradukas?

    Nur en la germanan kaj ne jurajn, medicinajn, tro teknikajn materialojn. Plej volonte mi tradukas art- kaj literatur-rilatajn tekstojn, ekz. por fotistoj, modaj katalogoj.

    Via dua laboro estas eldonisto de la eldonejo Mondial, kiun la esperantistaro renkontadas pere de, ekzemple, Beletra Almanako. Kiom da libroj vi jam publikigis?

    De 2004 proksimume 150, se mi enkalkulas ambaŭ uzatajn lingvojn: la anglan kaj Esperanton.

    Ĉu Mondial ekzistas de 2004?

    De 1996. Ĝi estis fondita en Berlino.

    Do, ni reiru al Germanio. Vi studis la francan kaj la rusan en Humboldt-Universitato en Berlino kaj laboris kvin jarojn kiel lingvoinstruisto en gimnazio ĝis venis voko de Detlev Blanke, la gvidanto de la Esperanto-Asocio de Germana Demokratia Respubliko (GDREA) en Kulturligo de GDR. Kial li elektis ĝuste vin? Kaj kia estis via ĝistiama rilato al Esperanto?

    Pri Esperanto mi legis la unuan fojon en iu taggazeto kiel infano. Mi estis 17-jara kiam mi vidis E-lernolibron en vendejo, aĉetis ĝin kaj ene de duonjaro mi parolis la lingvon. Mia unua vizito al Esperanto-kunveno tre negative impresis min, tial mi nur abonis gazetojn, hejme legis ilin, sed dum longa tempo ne iris inter la samideanojn. Nur sep jarojn poste mi reprovis kaj renkontis interesajn homojn en Berlino, decidis partopreni traduk-konkurson organizitan de la organo de GDREA, der esperantist, kaj gajnis ĝin. Pro tio, kiam en 1988 Detlev bezonis novan dungiton por sia oficejo, li alvokis min.

    Kiajn taskojn vi ricevis?

    Mi okupiĝis pri instruaj kaj organizaj aferoj: verkis kaj gvidis korespondan kurson, skribis artikoletojn kaj recenzojn kaj helpis organizi aranĝojn.

    Kaj kion pri eldonado?

    En Berlino ni eldonis dum kvar jaroj malpli ol dek librojn. Mi laboris en Kulturligo ankaŭ post la grandaj politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj, kaj kiam tiu ĉi organizo akumulis multe da interesa materialo ekz. historiajn esplor-tekstojn, por povi eldoni ilin, kolego en Kulturligo kaj mi registrigis en 1996 en Germanio novan entreprenon: Mondial.

    Nun ĝi estas Usona entrepreno. Ĉu vi estas la posedanto?

    Ne. Dum longa tempo mi ne havis la vizon bezonatan por posedi ĉi tie firmaon.

    La retpaĝaro de Mondial listas ne nur beletraĵojn, sed ankaŭ verkojn pri lingvistiko, politiko, psiĥologio, geja literaturo… Kio estas la plej sukcesa?

    Tio daŭre ŝanĝiĝas. Se iu temo aŭ iu homo estas en la novaĵoj, la pria literaturo vendiĝas pli bone.

    Granda parto de viaj publikaĵoj estas reeldonoj.

    Laŭ la usona leĝo ĉiu libro de antaŭ 1923 estas senkopirajta. Tio, kompreneble, helpas.

    En Esperanto vi aperigis, ekzemple, la vortaron de John Wells, verkon de Wera Blanke, de Aleksander Korĵenkov kaj vian propran Esperanto in The New York Times (1887-1922).

    Vidu, ankaŭ tie mi ĉesis ĉe la jaro 1922, ĉar la kopirajto por la Times-artikoloj el la postaj jaroj kostus ege multe.

    Mi miris, ke vi kuraĝis eldoni la multekostan Esperanto Literature de Sutton kaj des pli mi miris kiam mi eksciis, ke jam preskaŭ 400 ekzempleroj estis venditaj de ĝi.

    Tiu sukceso ŝuldiĝas al la escepte kvalita laboro de Sutton kaj al la granda entuziasmo de esperantistoj. Ili kredas, ke la libro estas grava, ke ĝi devas esti disvastigata, kaj do atentigis pri ĝi siajn bibliotekojn, universitatojn… Mi aldonu, ke eldoni vortarojn kaj lernolibrojn ne estas risko, ili ĉiam bone vendiĝas.

    Ĉe tia kvanto de eldonaĵoj certe necesas helpantoj.

    Jes, mi havas regulajn provlegantojn, iun kiu faras gazetarajn komunikojn, dezajniston de kovriloj…

    De kie vi havas la konojn pri tiu kompleksa laboro?

    Mi studis libroeldonadon en Pace-Universitato. Nun mi fieras ke Mondial estas ĝis nun ŝajne la sola Esperanto-eldonejo, kiu estas komplete en la internacia librovenda retejo.

    Kie vi presigas viajn publikaĵojn?

    Mi uzas du presejojn de la sama firmao, unu estas en Usono, unu en Britio, kaj baldaŭ plian en Aŭstralio.

    Ĉu vi ŝatus fari la eldonistan laboron plentempe?

    O, jes!

    Ĉu do Ulrich la eldonisto kontentas?

    Mi neniam kontentas. Ĉion eblas fari pli perfekte, pli efike. Relative mi tamen ne malkontentas, sed se mi havus pli da tempo, pli da financa potenco…

    Kion vi planas por la venonta jaro?

    Mi scias, ke parton de miaj eldonotaĵoj mi trovos “survoje”, sed mi havas ankaŭ liston de titoloj publikigotaj ĝis la malfrua printempo de 2011 (vidu www.librejo.com). Unu el ili estas la anglalingva traduko de Modernaj Robinzonoj de Tivadar Soros (Teodoro Ŝvarc): Crusoes in Siberia, tradukita kaj redaktita de Tonkin, kun antaŭvortoj de liaj du famaj filoj: Paul kaj George Soros.

    Nenia ripozado?

    Novjorko faras la homojn entreprenemaj kaj kreemaj. Ĉi tie oni laboras. Eble tre maljuna mi volos pacon, sed ne nun.

    Intervjuis Katja Steele


    Ricevitaj libroj

    Vidu la plenan liston

    Jarlibro de Rusia Esperantista Unio. 2004 / Kompilis Nikolaj Gudskov, Georgij Kokolija, Miĥail Ĉertilov, Viktor Aroloviĉ. — M.: REU; Impeto, 2004. — 20 p. — [Donaco de Grigorij Arosev].

    Jarlibro de REU. 2006. — Ŝumerlja; M.: REU, 2006. — 23 p. — [Donaco de Grigorij Arosev].

    Korĵenkov, Aleksander. Zamenhof: Biografia skizo / Antaŭparolo de Halina Gorecka. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2010. — 64 p.; 600 ekz. — (Serio Scio; №9). — [Donaco de Sezonoj].

    Maĝarova, Ivaniĉka. Kardo sur kasko = Бодил на шлема: Hajkoj = хайку / Antaŭparolo de Olja Nedkova. — Sofia: Amadeus, 2010. — 64 p., il. — [Donaco de Ivaniĉka Maĝarova].

    Parès, Yvette. La afrika medicino, mirige efika / Tradukis el la franca Jacques Roŭ; Prefaco de Jean-Pierre Willem. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2006. — 200 p. — [Donaco de KAVA-PECH].

    Stampa, Siegfried. Ĵim' la migrulo: Aventuroj de juna leopardo / Tradukis el la germana Rüdiger Sachs. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2007. — 176 p., il. — [Donaco de KAVA-PECH].

    Ulrich, Hans. Paolo, la lernanto de Leonardo da Vinĉi / Tradukis el la nederlanda Benata Hengstmengel-Koopmans. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2008. — 112 p., il. — [Donaco de KAVA-PECH].


    Ricevitaj gazetoj

    Dia Regno, 2010/4;
    EAB Update, 2010/51;
    Esperanta Finnlando, 2010/4-5;
    Esperanto aktuell, 2010/5;
    Esperanto en Azio, 2010/69;
    Esperanto en Danio, 2010/5;
    Esperanto, 2010/11;
    Ĝenerala Informilo, 2010/163;
    Internaciisto, 2010/4;
    Juna Amiko, 2010/2;
    La Arĝenta Gruo, 2010/5,6,7;
    La Lanterno Azia, 2010/10;
    La Movado, 2010/715,716;
    La Ondo de Esperanto, 2010/11;
    Litova Stelo, 2010/3;
    Monato, 2010/11;
    Scienco kaj Kulturo, 2010/5;
    Spiritisma Esperanto-Informilo, 2010/141;
    Tempo, 2010/2.


    La Ondo de Esperanto

    SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2010, №12 (194)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Andrej Peĉonkin, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
    Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
    Telefono: (4012) 656033
    Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2011:
    — Internacia tarifo: 38 eŭroj
    — Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
    — Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
    — Elektronika abono: 12 eŭroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
    Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

    Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2010.