Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2011. №1 (195)

Vintra foto de Aleksej Korzhenkov)

Kvankam oni multe parolas pri la ĝenerala varmiĝo de la klimato, la du lastaj vintroj en Eŭropo estas nekutime fruaj, malvarmaj kaj neĝoplenaj. Tion montras kovropaĝa foto de Aleksej Korĵenkov, kiun li faris en la Altaj Tatroj.
Ni deziras gajan Kristnaskon kaj bonan novan jaron 2011 al ĉiuj legantoj!


ENHAVO

REDAKCIE

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Katalin Kovats (Fotis Andrzej Sochacki)Katalin Kováts: la Esperantisto de la Jaro 2010

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

La listo de la laŭreatoj

1998 William Auld (Skotlando)
1999 Kep Enderby (Aŭstralio)
2000 Hans Bakker (Nederlando)
         Mauro La Torre (Italio)
         Jouko Lindstedt (Finnlando)
2001 Osmo Buller (Finnlando/Nederlando)
2002 Michel Duc Goninaz (Francio)
2003 Dafydd ab Iago (Kimrio/Belgio)
2004 Helmar Frank (Germanio)
2005 Povilas Jegorovas (Litovio)
2006 Bertilo Wennergren (Svedio)
2007 Peter Zilvar (Germanio)
2008 Ilona Koutny (Pollando)
2009 Aleksander Korĵenkov (Ruslando)

La rezulto de la voĉdonado

En ĉi tiu jaro kandidatigantoj proponis 21 kandidatojn, al kiuj la elektantoj jene donis la voĉojn:

Katalin Kováts 10 voĉoj
Heidi Goes, Perla Martinelli 3 voĉoj
Stefan MacGill 2 voĉoj
Peter Baláž, Gerrit Berveling, István Ertl, Zsófia Kóródy, Stefan Maul, Humphrey Tonkin 1 voĉo

Katalin Kováts, hungarino loĝanta en Nederlando, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2010 pro la diversmaniera antaŭenigo de profesieca instruado de Esperanto, interalie, pro la popularigo kaj okazigo de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj pro la renovigo de la porinstruista retejo edukado.net.

En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2010.

Koran gratulon al Katalin!

Halina Gorecka
sekretario 


Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (Kroatio): vicprezidantino de IKUE
Višnja Branković (Italio): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (Italio): prezidanto de IEF
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Hori Yasuo (Japanio): eksprezidanto de KAEM
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto
Lee Jung-kee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): ĝenerala sekretario de SAT
Bruno Masala (Francio): komitatano de IKUE
Cindy Mc Kee (Usono): reviziisto de La Karavelo kaj kunredaktanto de Sennacieca Revuo
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro
Yamasaki Seikô (Japanio): membro de la Akademio de Esperanto
José Antonio Vergara (Ĉilio): eksestrarano de UEA

Elektantoj

Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito
Anna Jausions (Francio): prezidantino de OSIEK
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto
Geraldo Mattos (Brazilo): doktoro pri lingvistiko
Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): eksprezidanto de EAF
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de La Merkato
Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): komitatano de UEA, sekretario de GEA kaj de MEF
Josef Shemer (Israelo): sekretario kaj estrarano de ELI
Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro

Sekretario

Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto

Pliajn informojn pri la projekto kaj intervjuojn kun ĉiuj antaŭaj laŭreatoj legu rete ĉe
http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-jaro.htm


Esperanto-urbo Herzberg – plia sukcesa jaro

Centoj da homoj el multaj landoj vizitis nin dum 2010. La preskaŭ plena dua granda gastlibro atestas pri famaj gastoj, interesaj eventoj, gajaj horoj, amikaj rilatoj, kontentaj vizitantoj. Ĉi-sube ni resumas por La Ondo la plej gravajn okazintaĵojn en laŭtema strukturo.

Instruado, projektoj

En aprilo finiĝis la dujara Comenius-projekto kun gelernantoj el la bazaj lernejoj de Miskolc (Hungario), Bar Hill (Britio) kaj Herzberg (Germanio). Por la sukcesa EU-projekto oni uzis Esperanton kiel la komunan pontlingvon por neŭtrala aliro al la kulturoj de la eŭropaj najbaroj. Okazis granda adiaŭa festo en la bazlernejo en Herzberg kune kun la gepatroj, instruistoj, infanoj, politikistoj, projekthelpantoj kaj gastoj. Danke al Esperanto la infanoj amikiĝis kaj lernis ŝati aliajn lingvojn kaj kulturojn.

La daŭrigo de la sukcesa Grundtvig-projekto kun la partneroj en Pollando kaj Slovakio estis unu el la prioritatoj. Temas pri klerigado de homoj, kiuj superas la aĝon de 50 jaroj. Oni esploras la lernfaciligan efikon per Esperanto. Pluraj partoprenantoj, kiuj komencis sian intensan lingvan-metodikan trejnadon dum Torpedo-5 en Herzberg en oktobro 2009 sukcese trapasis UEA/KER ekzamenojn dum somera seminario en Slovakio en 2010.

Grava tasko estas fakultativa instruado en la urbaj bazlernejo kaj gimnazio. Estas muziko por la oreloj se gepatroj foje demandas: “Ĉu mia infano rajtas lerni Esperanton?”

Ankaŭ eksterlerneja instruado estas en la repertuaro de la Interkultura Centro Herzberg (ICH): regulaj lingvokursoj en ĉiuj niveloj (A1-C1), preparado al ekzamenoj, seminarioj, trejnado kaj pluklerigado de Esperanto-instruantoj estas troveblaj en nia jarkalendaro.

Staĝantoj, helpantoj

Dum 2010 kelkaj staĝantoj ricevis la ŝancon movade spertiĝi kaj lingve perfektiĝi sub la gvido de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar en la Esperanto-Centro. Danke al la bone ellaborita Grundtvig-projekto kaj invito de ICH, t. n. Grundtvig-asistanto povis staĝi en la Esperanto-urbo. Małgorzata Komarnicka bone utiligis tiun preskaŭ unujaran periodon por fari sekretariajn laborojn por ILEI.

Daŭras la tradicie bonaj interrilatoj de ICH kaj la korea Esperanto-movado. En la lastaj jaroj tio ebligis viziton de pluraj spertiĝemaj koreaj junuloj. Ili estas ĉiam amike akceptataj.

Novaj staĝantoj, junaj kaj maljunaj entuziasmaj kunlaborantoj estas atendataj por helpi la varian agadon de ICH en la nova jaro. Ni alvokas al komuna konstruado de la Esperanto-urbo!

Eventoj

Renkontiĝoj abundis en la Esperanto-urbo, inter ili ni mencias nur du aparte memorindajn. En julio 2010 okazis la internacia OSIEK-konferenco kun tre interesa programo, fakprelegoj de famaj esperantistoj, ekzemple, d-ro Detlev Blanke, d-ro Ulrich Lins, prof. Michel Duc Goninaz, Tom Witkam kaj aliaj. Elstaran kantvesperon prezentis Jacques LePuil. Armela LeQuint ekspoziciis siajn plenfantaziajn pentraĵojn en la urba biblioteko.

Jam la kvinan fojon ICH organizis — kun financa subteno de la urboj Herzberg kaj Góra (Pollando) — renkontiĝon de ĝemelurbaj gejunuloj. La sukcesa kunferiumado ĉi-jare okazis en Herzberg-Sieber. Estis ĝojige sperti la bonan interparoladon, amikiĝon de samaĝuloj. Estas nepre daŭriginda kaj daŭrigota agado, eĉ kun verŝajna partopreno de alilandaj gejunuloj.

Nova kamiono kontrau rasismoKulturo, turismo

La regiono kaj la urbo ofertas multajn vidindaĵojn, interesaĵojn, kiuj paŝo post paŝo ricevas ankaŭ sian Esperantan karakteron. La urbestro Gerhard Walter donacis tri grandajn Esperanto-flagojn, kiujn nun la urbo hisas antaŭ la urbodomo, ekzemple, dum ŝtataj festotagoj.

Elstara sukceso estas la atingo de konstanta “Esperanto-ĉambro” en la loka kastelmuzeo. Tie nun ni povas montri la valorojn de Esperanto, varbi por servoj kaj informi pri la internacia lingvo. Jam okazis tie ekspozicioj pri Zamenhof kaj pri porinfanaj libroj en Esperanto.

La biblioteko kaj arkivo en la domo de ICH kreskis dum 2010. Pli ol 8000 libroj, ĉ. 20.000 gazetoj, 1000 turismaj broŝuroj, 300 filmoj, 500 diversaj sonunuoj k.a. estas en la elektronike registrita katalogo kaj estas atingeblaj por vizitantoj surloke kaj por alilokaj uzantoj laŭ interkonsento. Ni volas, ke tiu materialo estu alirebla, kaj ni fieras pri tio, ke nia Esperanto-domo estas preskaŭ ĉiam atingebla telefone kaj rete, kaj ĝi provizas studemulojn per kompetenta faka helpo.

Fondaĵo, financoj

La disvastigon de Esperanto kaj subtenon de la Esperanto-agadoj en kaj por la Esperanto-urbo celas helpi la nova “Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg”. Laŭ la intenco ĝi fariĝos solida bazo por konservi la jam atingitajn Esperanto-rezultojn en la urbo kaj por helpi la kreadon de unika “Esperanto-modelurbo”.

La persista plurjara laborado montras jam kelkajn videblajn fruktojn. Sur multaj vojoj ni progresas kaj alvokas al internacia subteno, kunirado, kunkreado.

Nova jaro, novaj defioj

Ĉiam pli da homoj en la urbo kaj en la internacia Esperanto-movado klare ekvidas, kiajn ŝancojn la lingvo kaj la lingvouzantoj ricevas ĉi tie, kaj tiu modelo, tiuj spertoj bone subtenas kaj fortigas ankaŭ en aliaj urboj kaj landoj la aktivulojn por nia lingvo.

Grandaj defioj atendas nin en 2011. Ni deziras al ĉiuj legantoj de La Ondo de Esperanto sukcesan, rezultoplenan, bonan novan jaron! ICH

La ĉefo de la distrikto Osterode am Harz Bernhard Reuter inaŭguris novan kamionon por kvarlingva varbado (angle, germane, pole kaj Esperante) kontraŭ rasismo. La kamiono traveturos Eŭropon. Pro la neŭtraleco kaj vera internacieco oni elektis Esperanton kiel plej okulfrapan lingvon.

Sur la foto: la projektgvidanto Thiemann kun reprezentantoj de ICH Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar.


La faka vivo en Esperanto evoluu

KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) estas hodiaŭ unu el la plej gravaj agadoj stimulantaj la sciencan kaj fakan uzon de Esperanto.

Origine temis pri komuna aranĝo de la sciencteknikaj sekcioj de la ĉeĥa kaj slovaka landaj asocioj de UEA, kiu okazis sepfoje inter 1978 kaj 1989, kaj reviviĝis en 1998 kiel ĉiudujara evento aranĝata de KAVA-PECH, ĝis kiam en la jaro 2010 transprenis ĝin la junulara organizo E@I. Ankaŭ pri tiu historio de la du gravaj serioj de sciencteknikaj aranĝoj en la Meza Eŭropo oni povis aŭdi forme de prelego dum KAEST 2010, kiu okazis de la 18a ĝis la 21a de novembro en Modra-Harmónia, nur 30 km de la slovaka ĉefurbo Bratislavo.

Partoprenis 52 homoj el 15 landoj kaj la ĉi-jara ĉeftemo estis “Modernaj teknologioj por Esperanto”, kun aparta atento al komputila lingvistiko. La ĉefan programon de la konferenco (de la vendreda vespero ĝis la dimanĉa tagmezo) ja konsistigis prelegoj (entute 34 en du paralelaj blokoj, ekde memregaj aŭtomobiloj ĝis kuracaj plantoj), sed danke al plilongigo de la aranĝo (kiu komenciĝis ĵaŭde) ne mankis ĉi-foje loko ankaŭ por aktivaĵoj praktikaj (Vikipedia trejnado), popularsciencaj (prezento de kelkaj esperantigitaj filmetoj el www.ted.com), kulturaj (komuna kantado), kulinaraj (vingustumado) aŭ turismaj (duontagaj ekskursoj). Ĉion ĉi ankoraŭ sekvis dimanĉe kaj lunde en pli intima etoso Esperanta komputil-lingvista kolokvo, per si mem unika laborkunveno de pintaj aktivuloj tiukampaj, subvenciita de IEI. Okazis ankaŭ rara diskuto pri terminologia laboro.
Marek Blahus prelegas en KAEST (Fotis Peter Balaz)
Transdono de KAEST al E@I montriĝis bona decido, ankaŭ ĉar pro la apero de junuloj (triono de la ĉeestintoj) la averaĝa partoprenanto revenis en malemeritan aĝon (45). Tio eĉ donas esperon por la planita revigliĝo de ISAE. Siajn reprezentantojn sendis UEA, ILEI kaj la Pola Radio. En la retejo http:// www.ikso.net/kaest/ jam nun elŝuteblas la uzitaj prezentaĵoj, sekvos videoregistraĵoj de elektitaj prelegoj kaj printempe ankaŭ prelegkolekto — aĉetebla papere kaj elektronike.

Marek Blahuš


Vide el Bruselo

Eŭropo falas pro WikiLeaks

Dafydd ab Iago el Bruselo

La granda skandalo ĉirkaŭ la retejo wikileaks.org, aŭ wikileaks.ch tuŝas preskaŭ ĉiujn landojn de la mondo. Tiuj landoj, kiuj ankoraŭ ne estas menciitaj en la diplomataj “kabloj” aŭ depeŝoj, certe ricevos mencion, se estos publikigitaj ĉiuj dokumentoj. Ankaŭ Eŭropo multe figuras en la dokumentoj, jen je la landa, jen je la Eŭropunia nivelo.

Unu el la plej grandaj demandoj por Eŭropo estas: ĉu la Eŭropaj leĝoj kaj rajtoj estas respektataj. Eĉ la plej aĉa krimulo havas rajtojn (kaj devojn). Ĉu ankaŭ en la kazo de Julian Assange, la ĉefo kaj fondinto de WikiLeaks? Klare, ne.

La Eŭropa Unio kun granda pompo deklaras sin la hejmo de la homaj rajtoj, kie la politikaj kaj sociaj rajtoj estas respektataj. La kazo de Assange klare montras la gravan kondiĉon de la Eŭropunia rajto-protektado: ĝi povas esti kaj estas nuligita, se granda potenco tiel decidas.

Unu el la plej bazaj homaj rajtoj estas la rajto je vivo. “Ni devas trakti sinjoron Assange same kiel iun ajn altan teroristan celon”, — diris Jeffrey T Kuhner en la renoma Washington Times. William Kristol, ekskabinetestro de la iama vicprezidanto Dan Quayle, demandis: “Kial ni ne povas uzi niajn diversajn ilojn por ataki, forpreni aŭ neŭtraligi Assange kaj liajn kunlaborantojn, kie ajn ili estas?” Pli sincera estis la fama publicisto Jonah Goldberg: “Kial Julian Assange ankoraŭ ne estas morta?” Laŭ la usona konservativulo John Hawkins, la Centra Inform-Agentejo (CIA) jam devintus mortigi Assange. Eĉ Sarah Palin, estonta kandidato por la Usona prezidenteco, komparas Assange kun la ĉefo de Al Qaeda. Ĝis nun Eŭropo ne reagis al tiuj deklaroj, kvankam minaco de mortigo estas punenda krimo.

Grava estas ankaŭ la silento pri evidenta premo fare de la Usona registaro kaj Usonaj politikistoj al diversaj entreprenoj. Amazon, ekzemple, nuligis la kontrakton kun wikileaks.org pri “gastigo” de la retejo. Pro tio la retejo estas neatingebla aŭ malfacile atingebla. Ankaŭ Eric Besson, la franca ministro respondeca pri industrio, provis malpermesi francajn ret-entreprenojn gastigi wikileaks.org. “Francio ne povas gastigi retejojn, kiuj atencas la konfidencon de diplomataj rilatoj kaj endanĝerigas homojn protektatajn per diplomata sekreteco”, — skribis Besson al la instanco reganta la interreton en Francio. Tamen ankaŭ en tio la Eŭropa Unio restis silenta. Feliĉe, konscienca juĝisto nuligis la peton de Besson, kaj miloj da homoj kreis retejojn-spegulojn de wikileaks.org.

Pli grava estas la tranĉo de financaj rilatoj kun WikiLeaks. La unua ekzemplo estas la interreta pago-servo PayPal: “PayPal por ĉiam restriktis la konton de WikiLeaks pro malobservo de la akceptebla uzpolitiko de PayPal. Tiu deklaras, ke nia pago-servo ne povas esti uzata por aktivaĵoj kiuj instigas, antaŭenigas, faciligas aŭ instrukcias aliajn al kontraŭleĝa agado”. PayPal, kvankam Usona entrepreno, devas respekti Eŭropajn leĝojn en Eŭropo, kaj ĝis kiam WikiLeaks kaj Assange restas nekondamnitaj, ili ne estas kulpaj en Eŭropo.

La plej farsa ago rilatas al la preteksto por aresti Assange en Londono surbaze de Eŭropa arest-mandato farita de sveda justico pro unue konsentita seksumado kun du virinoj ĉi-somere. Ĉu Assange transiris la limon de la konsentita seksumado, aŭ ĉu li estas viktimo de Usona premo al la jura sistemo en Svedio? Ĉiuokaze, Assange nun estas malantaŭ baroj por respondi al demandoj pri tio, ĉu li seksperfortis laŭ la difino, nekutime larĝa por Svedio.

Eva Diesen, advokato kaj esploristo ĉe la Stokholma Universitato, rimarkigas, ke la kondamno-indico estas malalta, parte pro manko de materialaj indikoj en la kazo de Assange. Ekde aŭgusto, kiam la plendoj estis registritaj, tri prokuroroj malakceptis malfermi enketon. Tiaj neklaraj laŭleĝaj moroj estas normo por enketado de sekskrimoj en Svedio, laŭ Diesen.
Assange - Wikimedia Commons
Julian Assange (Wikimedia Commons)


Pri la forgesita teksto de Zamenhof

La forgesita teksto (LOdE, 2010, №12, p. 16) estas mallonga, sed ege interesa por mi kiu modeste provas ĉitempe kompari la “neŭtraligon” de homaranismo kun la “foriĝo” (le retrait) de la imitemdezira teorio de René Girard. En tiu teksto, la kuracisto antaŭ la malsanulo neŭtraligas ĉiujn arbitrajn trajtojn kiel la religion, la morojn, ktp., kaj koncentriĝas sur la “pure homaj” bezonoj. Tiele, la kuracisto iĝas ideala modelo de la homarano.

Siaflanke, la imitemdezira teorio (de la 1990aj bazita sur la malkovro de la spegulaj neŭronoj) tre klare distingas “homajn bezonojn” kaj “kulturan arbitrecon” (sub diversaj avataroj), kiun Girard interpretas kiel sisteman — sed placeban — perforton kiu evitas pli gravan perforton de “ĉiuj kontraŭ ĉiuj” kaŭzitan de ĝeneraligita homamasa blinda interimitado (imitemdezira krizo). Oni ne povas eltiri la deziron ekster la homo, sed la homo povas ĝin redirekti al modeloj kiuj kulture… emas foriĝi. Laŭ Girard, paco — se eblas — akiriĝas je tiu prezo: kultura foriĝo.

Girard traktas malrekte la temon en la kvina ĉapitro de “Achever Clausewitz” pri la radikala foriĝo de Hölderlin. En sia libro Psychopolitique la ĵirarda psikiatro Jean-Michel Oughourlian proponas pliajn modelojn: Gandhi, Martin Luther King kaj Mandela. Mi aldonus Thoreau, kaj mi ne certas ke oni iam ne devos aldoni ankaŭ… Zamenhofon.

Se la komparo ne estas tute maltaŭga, kaj se Korĵenkov estas fidinda (ni ne dubu), oni nun povas kompreni pli ĝuste kial Zamenhof ĉiam vidis Esperanton kiel akcesoran fronte al sia ĉefa intereso — la paco interpopola — kaj kial li finfine emis turniĝi eksteresperantujen por trovi pli atentemajn orelojn:

La lastan version de la homaranismo Zamenhof intencis disvastigi ne en Esperantujo (li sensukcese faris tion en 1913), sed en la tuta mondo, kaj ne per Esperanto, sed per la plej grandaj naciaj lingvoj. Ĉu li poste malgravigus la interesojn de la esperantistoj, kiuj klare preferis la kongresecan Esperantujon, sed ne la strebadon al la spirita unuiĝo de la homaro? Ni ne scias… la kvara versio restas la lasta.
(Korĵenkov A. Homarano. Kaliningrado: Sezonoj, 2009, p. 270–271.)
Michel Légaré (Kebekio)


Pedro HernandezPli da oferto por la estonto

Mi legis la artikolon de Renato, kaj mi ne povas ne konsenti. Kiel prezidanto de HEF, mi povas diri ke la problemoj pri la malkresko de la membraro ne malsimilas en UEA kaj en la lokaj asocioj.

Miaopinie, estas du punktoj, kiuj povus difini la situacion:

1) La mondo ŝanĝiĝas, kaj tio signifas unue, ke la bezonoj por la ekzisto de esperantaj asocioj ĝenerale, ne el la vidpunkto de la “movado”, sed de la uzantoj mem, preskaŭ malaperis. Nun ne necesas, almenaŭ en Eŭropo, havi klubon aŭ asocion por aĉeti libron, por komuniki kun lokaj kaj eksterlandaj esperantistoj, por esti informita pri Esperanto-aranĝoj… Ĉion oni povas havi rete. Do, la ideo devas esti radikale ŝanĝi la filozofion de la asocioj kaj repensi la verajn servojn, kiujn ili povas provizi al la uzuntoj kaj aliĝuntoj. Alidirite, se oni volas vendi varon, oni ne devas reklami kial tiu varo estas bona por la vendanto, sed kial ĝi bonus por la aĉetunto.

2) La asocioj devas radikale moderniĝi. En la plejmulto de la asocioj, inkluzive de UEA, ŝvebas ia odoro de kadukeco, de nostalgio, portreto de Zamenhof inkluzive, kaj strebo organizi kongresojn kiel antaŭ cent jaroj. Tio povas esti agrabla etoso por homoj kiuj partoprenis UK dum la lastaj 50 jaroj, sed ni ne pensu, ke tio povus esti alloga por novaj esperantistoj, ĉefe junuloj, freŝbakitaj en Interretaj kursoj.

Mi donos ekzemplon. Mia unua UK estis Florenco, kaj du aferoj, kiujn mi partoprenis, mi neniam plu partoprenus. Temas pri la bankedo kaj pri la oficialaj ekskursoj. Kial? Ĉu la manĝo ne bonis, ĉu mi ne amuziĝis, ĉu la ekskursoj ne estis kvalitaj??? Jes, sed eble tro, kaj tro elitaj. Mi povas imagi, ke en la tempo de Zamenhof la partoprenantoj de la UK estis pli similaj inter si laŭ la financaj kapabloj, aĝo (se estis junuloj verŝajne estis kiel aldono al la gepatroj), kaj ĉiuj kune partoprenis ĉiujn aranĝojn.

En la nunaj kongresoj, la partoprenantoj estas ege diversaj, riĉaj kaj malriĉaj, estas homoj el la tuta mondo, multaj kiuj partoprenas helpataj de malavaro de aliaj pli riĉaj esperantistoj, homoj kiuj iras al kvinstela hotelo, kaj homoj kiuj iras al amasloĝejo. Tamen la bankedo estas multekosta, la ekskursoj estas multekostaj, kaj la plejmulto de la homoj ne povas elspezi tiun monon. Finfine, miasperte en tiuj aranĝoj en Florenco partoprenis nur maljunaj homoj el okcidentaj landoj kaj Japanujo, kaj tute ridinda procento de la partoprenantoj en la UK.

Mi supozas ke multaj jam pensas pri pravigoj (financaj bezonoj, tradicio, ktp.), sed diable, kiel vi volas, ke homoj tiom engaĝiĝu al movado, kiu diskriminacias ilin pro ilia malriĉeco, por aliĝi al UEA??? Miaopinie, en la UK pli bone ne estu oficiala bankedo, eble estus pli bone, laŭnecese, organizi ion privatan por la gravuloj, sed ne kiel programeron, aŭ organizi ian komunan manĝon, partopreneblan de ĉiuj. La kulturaj aranĝoj, kaj unue la ekskursoj, devus esti alireblaj almenaŭ al la plej granda parto de la partoprenantoj. Kaj alia tradicio estas la okazigo de diservo. Karaj, nia movado estas ege diversa, eĉ religie (aŭ malreligie). Diservo devus esti programero kadre de IKUE, sed ne kiel parto de la ĝenerala programo de la UK. Aŭ ĉu por tio UEA ne devas esti neŭtrala???

Do, la recepto estas simpla: malpli da tradicio, malpli da La Espero, malpli da nostalgio, kaj multe pli da kompreno de la nuna socio kaj ties funkciado, kaj pli da oferto por la estonto, kaj la estonto ne estas jam tiuj, kiuj kunvenas en loka klubo, sed tiuj, kiuj lernas la lingvon rete, havas neniun kontakton kun nevirtualaj esperantistoj, kaj bezonas instigon kaj kialigon por ekpartopreni la realan movadon.

Mi ne plu havas kongresetan aĝon, mi estas 45-jara, sed la estraro de nia asocio estas tre juna (mi estas fakte la “oldulaĉo”, kiel dirus iu nia samideano), kaj ni konscias pri la urĝa bezono adaptiĝi al la nuna junularo, interalie per la sociaj retoj. La alia, tradicia, nostalgia mondo, sendepende ĉu ni ŝatas aŭ ne, simple forpasas.

Pedro Hernández
Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio


Martin SchaefferNi ne devas senti malesperon

Renato Corsetti pravas multflanke en la artikolo Subeniro kaj falo de UEA. Por la jaro 2010 la ciferoj eĉ estas pli drastaj. Laŭ prognozoj UEA en 2010 jam havos malpli ol 16 mil membrojn. El tiuj ĉirkaŭ 5.300 individuaj membroj kaj 10.500 asociaj membroj. Vere katastrofa situacio por UEA.

En la hodiaŭa tempo multaj “servoj” de UEA estas troveblaj en la reto. Oni ne plu devas esti membro de asocio por praktiki Esperanton. Samtempe UEA malmulton faras sur la kampoj “instruado de Esperanto” kaj “informado pri Esperanto” (UEA-membroj jes faras, sed UEA apenaŭ finance subtenas). La personoj, kiuj do volas subteni Esperanton pro idealismo ankaŭ perdas la intereson pri membriĝo en UEA. En la libro La Rondo Familia de Nikola Rašiė aperas rezulto pri enketo farita inter la membroj de UEA. La idealismaj motivoj por multaj membroj de UEA en la tempo de la enketo estis tre gravaj por membriĝo. Ĉe la demando “Kio estas plej subteninda en la agado de UEA?” la plej altan valoron ricevis “informado pri Esperanto, lingvaj problemoj”.

UEA laŭ mia opinio devus dediĉi pli da financaj rimedoj al tiu kampo kaj redukti la kostojn en la administra sektoro. Ĉe ŝanĝo de UEA, ni do nepre atentu pri tiu punkto.

Nek Renato Corsetti, nek mi, nek la Esperanto-movado tamen devas senti malesperon. Pro la reto, la movado nun ĉie en la mondo kreskas. Neniam la movado estis tiom sendependa de UEA kiel nun. La situacio do estas multe pli pozitiva ol oni pensas, se oni nur vidas la membronombrojn de UEA.

Martin Schaeffer


Vojaĝo en 2067

de Wolfgang Kirschstein

En 2009 pro la insidoj de financaj fi-guruoj mi perdis mian laboron. Mi estas nun en tia situacio: tro maljuna por esti dungita denove, sed tro juna por ricevi pension. Tial tre bona nepala amiko kaj mi decidis fariĝi komercistoj. Mi estas Wolfgang, li Tanka, tiel naskiĝis Wotanimport. La vojaĝo havis tri celojn — vidi la landon, kontaktiĝi kun produktantoj kaj, precipe por Tanka, ĝui la hinduan Tihar-festivalon.

Antaŭ la vojaĝo mia patrino demandis min: kiamaniere imagi Nepalon. Mi devis respondi, ke mi ne sciis, do estis nenio alia por fari ol malfermi la okulojn, vidi kaj observi, kiel kamerao. En la flughaveno afiŝo bonvenigas nin al “mistera Nepalo”, kvazaŭ estus rekta vojo al Ŝangri-la. Ni vojaĝis ne por fuĝi el la realeco, tial ne taŭgas deklaro pri “spirita vojaĝo”. La paradizo probable ne estas ĉi tie, sed kio estas?

LA URBO VEKIĜAS

Mi kuŝas en la lito kaj aŭskultas la sonojn de la urbo. Fore estas iu mania koko; ne nur matene, sed ankaŭ vespere ĝi frenezas kaj klopodas anonci la aŭroriĝon. Ĝi almenaŭ sukcesas atentigi pri sia ekzisto. La kokerikadon akompanas jelpo de strataj hundoj. Strataj hundoj abundas en Kathmandu; dum la tago ili evitas la atenton de la homoj, sed nokte estas ilia tempo. Kiam ne estas trafiko, ili reĝas en la stratoj. Ili jam konas la trafikon, por mi estas ankoraŭ konfuze, sed la trafiko obeas alternativajn regulojn, kiujn mi devos lerni. La plej grava reguligilo de la trafiko estas la hupo, manke de aliaj signaloj. Kiam estas la horo de la koko kaj de la hundoj, la veturiloj kapablas veturi sene, sed kiam estas pli ol unu aŭto, hupado estas persista kaj intensa. Jam iras homoj surstrate. Populara estas tiu gargara sputo, kiun la ĉinaj komunistoj klopodis ekstermi — ankaŭ tie sen aŭdebla rezulto. Jam la suno leviĝas malantaŭ la montaro. Dum tagoj sunaj estas grandioza vido al la fora montaro. El iuj fenestroj aŭskulteblas la matena adora himno Om jai jagadiŝ hare: “Ho, dio de l' tuta universo, ho, pova dio de l' tuta universo, la agonioj de la konsekritoj, la malesperoj de la konsekritoj estas forigitaj de Vi, ho reganto de l' tuta universo”. Ni estas pretaj por komenci la tagon.
Malproksime videblas la montaro en Patan

RELIGIO

Ni alvenis dum la lastaj tagoj de la 15-taga festivalo Daŝajn kaj spertis ankaŭ Tihar-on, la duan festivalon laŭ la graveco, kvintagan. Dum Daŝajn la pli aĝaj benas la junulojn per aplikado de tika. Ankaŭ mi estis konsiderita kiel junulo (ĉar ja estas homoj pli aĝaj ol mi) kaj ricevis tiun ornamon. Tika konsistas el ruĝa farbo, rizo kaj jahurto. La ruĝa koloro ankaŭ estas simbolo por la sango, kiu unuigas la familion, tial mi kvazaŭ fariĝis membro de la familio.
La verkinto kun siaj novaj gefratoj
Dum Tihar estas simila ceremonio por gefratoj, kaj la fratinoj akceptis min kvazaŭ kiel fraton. Bedaŭrinde por la hinduoj la homaro ne estas unu granda rondo familia. Volonte mi estus vizitinta la famajn templojn de la monda heredaĵo, sed ve! ne eblas: ĉe la eniro de la temploj estas la ofenda barilo: “Nur por hinduoj”. Same kiel la blankuloj de Sudafriko, la hinduaj dioj ŝajnas timi la renkontiĝon kun aliuloj (ĉu vere tiuj dioj estas tiom malfortaj, ke rigardo de nekredantoj povas ĝeni ilin?) Mi diskutis tion kun iu dano loĝanta en Nepalo, kiu argumentis, ke ni devas respekti tiun sintenon. La nevidebla pliigas la misteron de la lando, li diris. Tiel argumentas multkulturistoj, sed mi ne intencas respekti sintenon, kiu deklaras min nepura. Eĉ eŭropano havas foje memestimon.

Por Budho ne gravas, kiu vizitas kaj rigardas lin. Ĉio estas libere alirebla en la temploj de la budhistoj. Budho naskiĝis en regiono, kiu apartenas al Nepalo, sed nun la kredo de budhistoj estas en precipe hindua ĉirkaŭaĵo. Tiu frazo tamen ne estas komplete vera, ĉar estas pluraj lokoj, kiujn kaj hinduistoj kaj budhistoj adoras. Budho estas ankaŭ parto de hinduismo, kaj la religioj iel influis unu la alian, sen komplete fariĝi sinkretistaj.
Svayambunath estas sankta loko por hinduistoj kaj budhistoj
Religio estas videbla ne nur ĉirkaŭ la temploj. Interese estas, ke por la sanktaj almozpetantaj viroj, la sadhuoj, nur mi, sed ne mia mono, estis malpura. Nur unufoje iu petis bakŝiŝ ĉe budhista templo, sed tiu ne montris malplenan siteleton, sed donis almenaŭ iun benon anstataŭe. Religio ankaŭ influas la vivon de homoj, kaj ne ĉiam en pozitiva direkto, ekzemple kiam guruoj trovas datojn por okazigi eventojn. Okazas, ke knabino devas interrompi sian studadon, se guruo opinias, ke la plej bonŝanca dato por edziniĝo estas antaŭ la kompletigo de la edukado — kaj tradiciemaj homoj sekvas tiun konsilon. Tio montras, ke Nepalo daŭre estas survoje al la vojo de moderna socio.

EDUKADO

Ĉie en la urbo estas afiŝoj pri lernejoj; ŝajnas, ke estas granda malsato por lerni ion. Scio estas povo; konoj montras la vojon el malriĉeco. Afiŝoj alvokas studi en Japanio kaj Koreio. Eŭropo mankas en tiu bukedo, kiu denove konfirmas mian impreson, ke politikistoj en mia kontinento profunde ronkas, dum la mondo ŝanĝiĝas. Ni ne fariĝas socio de konoj per malgrandigo de lokoj por lerni; tio estas la plej taŭga maniero por forŝpari la estontecon de mia kontinento. Azio lertiĝas, dum Eŭropo stultiĝas.

Alia, same grava, vojo al evoluo estas stabila politika sistemo. Sed en Nepalo la ordo ne ĉiam estas funkcianta. Se plaĉas al la maŭistoj en Nepalo, ili lamigas la tutan landon per ĝenerala striko (tion ili faris pli frue en 2010). Se la lando ankaŭ estonte dependos de la kapricoj de la komunistoj, la vojo al evoluo estos barita.

Espereble, tio ne okazos, kaj mi spertis, ke mi enamiĝis en la landon. Mi fartis bone en Nepalo, mi ŝatis ĉion, vivis kun la neperfektaj flankoj de la vivo. Nenio estas senespera, ĉio estas riparebla kaj plibonigebla, kiel la truoj sur la vojoj.

Ni esperas, ke nia eta komerco fariĝos sukceso, kaj mi antaŭĝojas profundigi miajn impresojn en 2068. En Nepalo la tradicia kalendaro estas pli vaste uzata ol la okcidenta; kaj la sekva jaro estos la 2068a. Kaj kial finfine mi ŝategas Nepalon? La “mistiko” de la lando tamen kaptis min.


Nia Trezoro

Ĉi-jare en la kleriga rubriko Nia trezoro ni prezentos dek plej gravajn Esperanto-eldonejojn.

Hachette

En la pionira periodo de Esperanto, Zamenhof kaj liaj samtempuloj mem eldonis siajn verkojn ĉe diversaj presejoj, ekzemple, ĉe Kelter en Varsovio kaj ĉe Tümmel en Nurenbergo. La eldonado ne estis kunordigita, ofte aperis libroj hazardaj aŭ/kaj lingve fuŝaj. La unuan grandskalan provon de sistema eldonado de libroj en/pri Esperanto entreprenis la Pariza eldonejo Hachette et Cie.

Ĉi tiu eldonejo, fondita en 1826 de Louis Christophe Hachette (1800–1864), ekinteresiĝis pri Esperanto danke al la esperantisto kaj matematikisto Carlo Bourlet, kies lernolibrojn Hachette eldonadis. Bourlet aranĝis en julio 1901 kontrakton inter Zamenhof kaj Hachette. Laŭ ĝi Hachette komencis eldonadon de “Kolekto Esperanta aprobita de Do Zamenhof”, kaj Zamenhof ricevis procentaĵon de ĉiu eldonaĵo el la “Kolekto”. Li ankaŭ devontigis sin publikigi siajn librojn nur ĉe Hachette.

Louis de Beaufront reprezentis Zamenhofon ĉe Hachette. Per tio Beaufront ricevis la kontrolon pri la Esperanta literaturo (kaj procentaĵon de ĉiu vendata libro), kio ne plaĉis al Bourlet kaj aliaj Parizaj Esperanto-gvidantoj. En januaro 1903 la kontrakto estis rearanĝita avantaĝe al Zamenhof. En junio 1903 Beaufront perdis la fidon de Hachette, kiu ekuzis la servojn de Bourlet.

Ĝis la unua mondmilito la rolo de Hachette en la Esperanta libroeldonado estis grandega. Kvankam Zamenhof asertis, ke ĉiu povas libere eldoni Esperanto-verkojn, estis klare, ke la plej valoraj (kaj plej debitaj!) libroj aperas ĉe Hachette, kaj tio reduktis la ŝancon de aliaj eldonejoj. Sed la ekskluziva pozicio de Hachette estis ankaŭ pozitiva. Ĝi havis filiojn en multaj landoj, kaj ĉiu deziranto povis facile aĉeti ĝiajn librojn en/pri Esperanto tra tiu reto, ankaŭ danke al la jar-almanako de Hachette kun regula paĝo pri Esperanto.

La serĉilo Trovanto de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno registras 372 librojn de Hachette. La rezulto ne estas absolute fidinda: mankas kelkaj reeldonoj; almenaŭ du libroj ne rilatas rekte al Esperanto; aliflanke registriĝis kelkaj duoblaĵoj kaj libroj eldonitaj de aliaj eldonejoj. Sed manke de alia bibliografio, ni uzu la Vienan liston por koncize prezenti la eldonaĵojn de Hachette.

En la unua eldonjaro 1901 aperis nur du lerniloj de Beaufront, sed poste la eldonado intensiĝis: 1902 — 14 libroj, 1903 — 21, 1904 — 29, 1905 — 37, 1906 — 43. En 1907 Hachette rekordis kun 57 libroj pri/en Esperanto eldonitaj dum unu jaro! Post la Ido-krizo la eldonado kontinue ŝrumpis: 1908 — 45, 1909 — 29, 1910 — 29, 1911 — 21, 1912 — 17, 1913 — 9, 1914 — 7 (kelkaj libroj malhavas indikon pri la eldonjaro).

Eĉ nun, kiam la libroproduktado iĝis ege pli facila kaj malpli kosta ol antaŭ cent jaroj, neniu el la Esperanto-eldonejoj aktivas simile al Hachette, kiu dum 14 jaroj (1901–1914) surmerkatigis ĉ. 350 librojn — averaĝe 25 librojn jare. La nuna statistiko, bazita sur la rubriko Laste aperis en la revuo Esperanto, montras, ke dum la lastaj 19 jaroj (1991–2009) la plej aktiva Esperanto-eldonejo estas UEA kun 138 eldonitaj libroj — averaĝe 7,3 libroj jare, malpli ol triono de la jara produktado de Hachette.

La plej eldonataj aŭtoroj ĉe Hachette estis Zamenhof (66 libroj, inkluzive de 21 eldonoj de la Fundamento en Esperanto kaj en aliaj lingvoj), Beaufront (32) kaj Théophile Cart (28).

Hachette primare zorgis pri lerniloj por francoj. Multaj havis plurajn reeldonojn, kiel Commentaire sur la grammaire Esperanto de Louis de Beaufront (ĝi unue aperis ĉe alia eldonejo) kaj L'Esperanto en dix leçons de Théophile Cart kaj Maurice Pagnier. Grandan (eĉ skandalan) efikon havis la Esperanta-franca vortaro de Émile Grosjean-Maupin.

Aperis ĉe Hachette ankaŭ prilingvaj verkoj internacie valoraj (Vortaro de Esperanto de Kabe, Matematika terminaro de Raoul Bricard, Provo de marista terminaro de Rollet de l'Isle, Histoire de la langue universelle de Louis Couturat kaj Léopold Leau k.a.), kaj, plej grave, Zamenhofaj verkoj kun ĉiama graveco: Fundamenta Krestomatio kaj Fundamento de Esperanto, kaj ankaŭ Lingvaj Respondoj kaj Proverbaro Esperanta.

Esperantaj prozajhojAnkaŭ Zamenhofaj tradukoj estis ofte eldonataj. Post reeldono de Hamleto ĉe Hachette aperis liaj tradukoj de La revizoro (Gogol), Ifigenio en Taŭrido (Goethe), La rabistoj (Schiller), Georgo Dandin (Molière) kaj de aliaj mondliteraturaj perloj, inkluzive de pluraj libroj el la Malnova Testamento. Ĉi tiuj tradukoj antaŭ libroforma eldono aperis en La Revuo, lanĉita de Hachette en septembro 1906 kun la subtitolo “Internacia monata literatura gazeto, kun la konstanta kunlaborado de D-ro L. L. Zamenhof, Aŭtoro de la lingvo Esperanto”.

En la ombro de la Zamenhofaj tradukoj restis verkoj tradukitaj de aliaj. Ni menciu almenaŭ Polan antologion, kompilitan kaj tradukitan de Kabe, kaj ties tradukon de La faraono de Prus.

Kvankam inter la unuaj eldonaĵoj de Hachette estis Esperantaj prozaĵoj kun verkoj ne nur tradukitaj sed ankaŭ originalaj, kiujn Beaufront eltiris el sia L'Espérantiste, originalaj beletraĵoj estis maloftaj. Tamen inter ili estis Kastelo de Prelongo kaj Ĉu li? de Henri Vallienne — la plej frue eldonitaj originalaj Esperanto-romanoj (Sen titolo de Ŝirjaev ja estis pli frue verkita, sed oni eldonis ĝin multe pli poste).

La fino venis abrupte. La 12an de aŭgusto 1913 Bourlet mortis, kaj Hachette, sen lia insistado, perdis intereson pri Esperanto. La esperantistoj restis sen sia plej grava eldonejo, kaj Zamenhof sen sia ĉefa enspezo, pri kio li amare skribis al Cart la 16an de decembro 1913:

Se mi en la lastaj 9–10 jaroj povis vivi sen zorgoj kaj eĉ permesi al mi ĉiujare 5 aŭ 6-semajnan libertempon, por rebonigi mian sanon, — tiun povon donis al mi nur la enspezoj, kiujn mi ricevadis de Hachette pro miaj laboroj. Nun, kiam Hachette ne volas plu eldonadi miajn verkojn, mi devas serĉi iun alian rimedon…
Aleksander Korĵenkov


Anatolij RybakovAnatolij Rybakov: historio de sia lando

de Grigorij Arosev

Januare 2011 centjariĝas Anatolij Rybakov — sovetia verkisto, kiu postvivis areston, falsan akuzon, ekzilon, militon, literaturan rekonon, abundan gratifikon, nepublikigon de sia ĉefverko kaj post jaroj furoron pro tamena publikigo.

Li naskiĝis en 1911 en Ĉernigov (nun en Ukrainio) en juda familio, sed ekde 1919 kune kun la gepatroj ekloĝis en Moskvo, en la fama strato Arbat. Post la lernejaj jaroj li laboris en uzino, komence estis ŝarĝisto, poste — ŝoforo. Estante 22-jara li estis arestita pro “kontraŭrevolucia agitado kaj propagando” — tre tipa kulpigo por la paranoja politika sistemo de la Sovetuniaj 1930-j jaroj. La kondamno estis 3-jara ekzilo. Post la liberiĝo Rybakov ne rajtis loĝi en pluraj grandaj urboj, do li devis vagabondi kaj labori en plej pezaj “postenoj” kun minimuma apliko de intelekto, sed maksimuma — de fizikaj fortoj.

Dum la Dua Mondmilito Rybakov aktive militservis de la komenco ĝis la fino, partoprenis multajn batalojn. Pro lia elstara servado la ŝtato ne plu konsideris lin juĝita, kvankam plena rehabilito okazis nur en 1960.

Ĉio ĉi aspektas citaĵo el enciklo(aŭ viki-)pedio, sed tio ne estas formalaĵo — ĉiuj scioj estas senrezerve bezonataj por klare vidi la radikojn kaj devenon de liaj verkoj. Jam tre baldaŭ post la milito (1947) Rybakov publikigis sian unuan porjunularan verkon — novelon Marklingo (Kortik), kiun sekvis daŭrigo — La bronza birdo (Bronzovaja ptica, 1956). Apenaŭ troviĝus ruslingva adoleskanto, kiu ne legis ĉi tiujn novelojn. Malgraŭ la ideologia atmosfero, ambaŭ noveloj estis tre popularaj — krom bazaj klarigendaj valoroj (familio, amikeco, fideleco ktp), estis tuŝitaj ankaŭ aliaj allogaj por lernejanoj temoj — misteraj sekretoj, spionado, heroaĵoj.

Kronologie la romanon Infanoj de Arbat (Deti Arbata) Rybakov verkis antaŭ sia alia mejloŝtona laboraĵo, La peza sablo (Tjaĵolyj pesok), sed ĉi-lasta gazetforme aperis pli frue. Fakte Infanoj de Arbat estis la unua parto de verko, poste fariĝinta trilogio, sed eĉ la unuan parton oni publikigis nur post 20 jaroj. Kialo de tia trakto de Infanoj de Arbat estis eksplicita antistalinismo de la romano. Stalin estis montrita ne nur monstro, sed, plej grave, timema histeriulo, absolute malaŭdaca kaj senkuraĝa homo. (“Honesteco, sincereco, amo ne estas politikaj kategorioj. Oni havas en politiko nur politikan kalkulon”, — diras Stalin en la teksto.) Rybakov estis inter la unuaj, kiu per publika “skriba vorto” subtenis la supozon, ke Stalin estis ĉiuflanke avertata pri tio, ke milito kontraŭ USSR povos komenciĝi fine de junio 1941 (kaj poste oni menciis eĉ precizan tagon), sed li ĉiel neglektis la avertojn, titolante la sovetiajn informantojn “kanajloj kaj malamikoj”. Nun tio estas preskaŭ konfirmita fakto, sed ne tiam.

Centre de la romano estas Aleksandr Pankratov, juna viro, kiu pro mallerte verkita epigramo por murgazeto estis arestita kaj kondamnita por trijara ekzilo. Post ĝia fino li ne povis enveturi Moskvon pro malpermeso, do li devis iri al alia urbo, kie li laboris kiel ŝoforo. La saman laboron li tre brave plenumis dum la milito. Ĉi tiuj, kaj multegaj aliaj koincidoj, ne lasas dubi: Rybakov verkis surbaze de sia propra sperto. Li verkis pri senrajteco de sovetiaj civitanoj, pri teruraĵoj de NKVD, pri absoluta mallibero de homoj — kaj ne gravas, ĉu homo estis “granda” aŭ “malgranda” (t.s. potencohava aŭ ne). Plej simplajn homojn premas pli potencaj, pli potencajn premas eĉ pli potencaj, tiujn — plej potencaj, kaj super ili estas Stalin, kiun premas lia paniko, timo, persekutomanio kaj ĵaluzo. Neniu estas libera. Kaj ne vane la dua parto de la romano nomiĝas La timo…

La romano (ties unua parto) estis publikigita nur en 1987, en unu el plej aŭtoritataj moskvaj literaturaj gazetoj. Ĝi vekis neeviteblajn diskutojn pri la historio de la lando, pri la tendencoj kaj sekvoj. Krome, dank' al Infanoj de Arbat la procedo de “literatura revenigo” iĝis preskaŭ torenta. Post la Infanoj en USSR aperis Arkipelago GULAG de Solĵenicyn, Rakontoj de Kolyma de Ŝalamov, Doktoro Ĵivago de Pasternak, Ni de Zamjatin kaj multaj aliaj.

La peza sabloLa peza sablo aperis en 1978. Formale laŭhumore ĝi estas absolute alia, la aŭtoro tie preskaŭ prikantas Sovetunion. Sed ĉar la baza temo havas neniun rilaton al politiko de USSR, oni povas taksi tion iusenca ruzaĵo — Rybakov kvazaŭ petis legantojn (kaj, ĉefe, redaktorojn-cenzuristojn) ne heziti pri lia lojaleco. “Mi nek kredis nek kredas iun ajn dion. Ruso, judo, beloruso — por mi ne estas diferenco. Sovetunio edukis min internaciisto”, — preskaŭ en la unua paĝo deklaras la rakontanto, Boris Ivanovskij.

La romano montras la tragedion de la juda popolo per ekzemplo de simpla granda familio, loĝanta en trankvila urbeto de Ĉernigova provinco (prototipo: reala urbeto Ŝcxors) — do oni vidas, ke ne vane estis menciita ankaŭ la naskiĝloko de Rybakov… La peza sablo dividiĝas je du partoj, en la unua “ĉio estas bona” — la familio vivas kaj relative bonfartas, certe alfrontas diversajn malfacilaĵojn, foje eĉ la morton de proksimuloj, sed la ĝenerala humoro estas optimisma. Preskaŭ en la pleja mezo ĉio krute ŝanĝiĝas — komenciĝas la milito, la urbeton eniras nazioj kaj tuj komencas ekstermi la judojn.

Nun, kiam la tuta mondo vaste scias pri la holokaŭsto (nelaste dank' al la konataj filmoj La listo de Schindler kaj La vivo estas bela), estus malfacile mirigi cinikan homon, kiu la unuan fojon prenus por legi La pezan sablon. Jes, ĉio estas la sama — getoj, limigoj, flavaj steloj, malsato, malsukcesaj provoj eskapi, poste amasa pafmortigo… Sed normalan homon neniu el tiaj historioj lasas indiferenta.

Krome meritas atenton malkutima por sovetia literaturo tuj videbla (eĉ intence vidigata!) paralelo inter La peza sablo kaj la Sankta Skribo. La epigrafo por la tuta romano estas verso el la Genezo: “Kaj Jakob servis pro Raĥel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, ĉar li amis ŝin”. La du protagonistoj de la romano estas Raĥil Raĥlenko, tre bela junulino, loĝinta en Ukrainio, kaj Jakob Ivanovskij, svislandano, kies prapatroj devenis el la samaj lokoj. Jakob kaj Raĥil ekamis unu la alian, kaj, spite al diversaj malfacilaĵoj, geedziĝis. Kompreneble la historioj el la Genezo kaj la romano de Rybakov tre diferencas, sed mencii la Biblion kaj aludi je simileco komence de verko estis tre kuraĝa ago.

Anatolij Rybakov estis tre talenta verkisto, li scipovis lerte plekti teman fadenon kaj teni streĉon ĝis necesa momento. Sed la ĉefa valoro de la menciitaj romanoj estas ke ili aspektas absolute versimilaj. Eĉ pli: se iu volas esplori la historion de la Ruslanda imperio kaj de USSR de 1900 ĝis 1945, oni povas legi nur La pezan sablon kaj Infanojn de Arbat, kaj preskaŭ ĉio iĝos klara. Neniuj lernolibroj transdonos la etoson de la aŭtentikeco, kiun oni sentas, legante la romanojn de Rybakov.

Fine de sia vivo li okupiĝis plejparte pri socia agado — prezidis la sovetian PEN-centron (1989–1991), sekretariis en la Verkista Unio. Lia lasta verko, Romano-rememoroj, aperis en 1997. Sekvajare li forpasis en unu el novjorkaj hospitaloj.


GrassEl “Mia Jarcento”

de Günter Grass

En 1999 aperis Mia jarcento de Günter Grass — cent mallongaj rakontoj, mozaikeroj de la dudeka jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio, kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de nia dudeka jarcento. Jam naŭ ĉapitroj el Mia jarcento de la nobel-premiito Grass aperis en La Ondo de Esperanto, elektite kaj tradukite de Wolfgang Kirschstein. Nun ni proponas la dekan eron, en kiu temas pri fikcia letero, verkita antaŭ cent jaroj.

1911

Mia kara Eulenburg, se mi ankoraŭ rajtas nomi vin tiel post la severa makulado fare de la gazetŝmiraĵoj de tiu kanajlo Harden, kiuj igis min grumblante obei al la ŝtata bonfarto kaj perfidi mian sincere fidelan vojaĝkunulon kaj amikan konsilanton. Tamen, kara princo, nun mi petas vin triumfi kune kun mi. Nun ĝi okazas. Hodiaŭ mi nomumis grandadmiralo flotministron Tirpitz, kiu en Reichstag tre trafe riproĉis la maldekstrajn liberalojn. Ĉiuj miaj skizoj pri la formado de la floto, kies detalemon vi tiom ofte milde kritikis, ĉar mi dum tedegaj kunsidoj senlace ĝuis mian etan talenton kaj notis — por nia admono — sur dosierujoj kaj eĉ en tro sekaj dosieroj la batalŝipon “Charles Martel” de Francio kaj ties armitajn kirasŝipojn de la unua klaso, antaŭ ĉio “Jeanne d'Arc” kaj ankaŭ la nove konstruitajn en Ruslando, ĉefe la armitajn ŝipojn “Petropavlovsk”, “Poltava” kaj “Sevastopol” kun ties pafilturoj kiel koncentritan mararmean povon. Kion ni povis kontraŭi al drednaŭtoj de Anglio antaŭ la leĝoj pri la floto liberigis niajn manojn? Eble kvar armitajn kirasŝipojn de la Brandenburga klaso — nenion plu. Sed tiu ampleksa skizaro pri la imagebla malamiko trovis nun respondon, kiel vi, kara amiko, povas lerni el la kunsendata materialo, ne plu estas projekto, sed plugas jam la Nordan kaj la Baltan Marojn aŭ estas en la ŝipkonstruejoj en Kiel, Wilhelmshaven kaj Dancigo.

Mi scias, ke ni perdis jarojn. Bedaŭrinde niaj uloj estis tre malkleraj en rebus navalibus. Oni devis evoluigi en la popolo ĝeneralan movadon, eĉ entuziasmon pri marameaj aferoj. Estis bezonataj mararmea asocio, mararmea leĝo, kaj la angloj — aŭ, mi prefere diru, miaj amindaj anglaj kuzoj — helpis kontraŭvole, kiam ili dum la milito kontraŭ la buroj, vi memoras, kara amiko, kaperis ĉe la orientafrika marbordo du el niaj vaporŝipoj tute kaj komplete kontraŭleĝe. Tiam estiĝis granda indigno. Tio helpis en Reichstag. Tamen mia eldiro “Ni germanoj devas kontraŭi la anglajn drednaŭtojn per niaj armitaj ”Neniontimuloj” kaŭzis iom da bruo. (Jes ja, kara Eulenburg, mi scias, mia plej granda tento estas kaj restas la novaĵagentejo Wolff.)

Sed nun surakviĝis la unuaj realigitaj revoj. Kaj poste? Tirpitz zorgos pri tio. Por mi restas la sankta plezuro ankaŭ estonte skizi batalŝipojn kaj armitajn kirasŝipojn. Nuntempe mi sidas antaŭ la skribotablo, kiel vi scias, sur selo, ĉiam preta por ataki. Post la kutima rajdado estas por mi matena devo en aŭdaca skizado surpaperigi nian ankoraŭ junan mararmeon fronte al malamika supernombro, sciante, ke Tirpitz, same kiel mi, fidas al grandŝipoj. Ni devas esti pli rapidaj, pli moviĝemaj, pli armitaj. La koncernaj ideoj flugas al mi. Dum tiu krea akto la grandŝipoj kvazaŭ faletas el mia kapo. Hieraŭ aperis antaŭ miaj okuloj la grandaj kirasŝipoj “Seydlitz” kaj “Blücher”, kaj poste ili eliĝis el miaj manoj. Kompletajn eskadrojn mi vidas aperi en batallinio. Ankoraŭ estas manko de batalŝipegoj. Nur pro tio submarŝipoj devos atendi, opinias Tirpitz.

Ho, se nur vi, mia plej bona amiko, estetikulo kaj ŝatanto de la artoj, estus kiel antaŭe proksima al mi! Kiom aŭdace kaj klarvide ni ekbabilus! Kiom fervore mi forigus viajn timojn. Jes ja, kara Eulenburg, mi volas fariĝi paca reganto, sed reganto armita…

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

Notoj

1. Imperiestro Vilhelmo II (1859–1941) skribas ĉi tiun (fikcian) leteron la 27an de januaro 1911 al Philip Friedrich Alexander, princo de Eulenburg kaj Hertefeld, Grafo de Sandels (1847–1921), germana politikisto kaj diplomato, amiko de la imperiestro.

2. La ĵurnalisto Maximilian Harden (aŭtente: Felix Ernst Witkowski, 1861–1927) aperigis en 1906 la artikolon Vilhelmo la Paca. Harden asertis, ke princo Eulenburg kaj ties kunuloj influis la imperiestron en malbona maniero. Poste Harden akrigis siajn atakojn, asertante, ke la rondo ĉirkaŭ Eulenburg estis samseksama kliko. En la posta skandalo princo Eulenburg perdis siajn ŝtatajn postenojn; ankaŭ la reputacio kaj influo de Vilhelmo II malkreskis.

3. Alfred von Tirpitz (1849–1930), la estro de la germana mararmeo ĝis 1916, la 27an de januaro 1911 ricevis la rangon grandadmiralo (Großadmiral). Tirpitz planis fortigi la mararmeon kaj tiel fariĝi konkuranto de Britio. Jam en 1891 Germanio konstruis kvar ŝipojn laŭ la modelo de la ŝipo Brandenburg.

4. Reichstag (la germana parlamento) decidis pri la konstruo de pli granda floto en 1898 kaj 1900 kaj denove en 1908 kaj 1910.

5. Rebus navalibus. Maraj aferoj, marnavigado (lat.).

6. Vilhelmo II mencias siajn anglajn kuzojn, ĉar la brita imperiestrino Viktorino estis lia avino. La kapero de la germanaj ŝipoj okazis fine de 1899 — komence de 1900.


Kvar etapoj de Iltis

Haupenthal, Reinhard. Iltis: Ein Verlag, seine Geschichte, seine Werke = Iltis: Eldonejo, ĝia historio, ĝiaj verkoj. — Bad Bellingen: Edition Iltis, 2010. — 76 p. — (Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik; №17).

Diskutinte pri ĉi-jara temo de la kleriga rubriko Nia trezoro, ni fine elektis la Esperanto-eldonejojn, ĉar la Esperanto-eldonado estas samaĝa kun la lingvo mem. Bedaŭrinde, la eldonejoj ricevis malmultan atenton en nia movad-historio — Enciklopedio de Esperanto (1933) kaj Esperanto en perspektivo (1974) enhavas nur malmultajn informojn pri ili. Aperis nur du membiografiaj verkoj de eldonistoj: tiuj de la germano Teo Jung kaj la ruso Aleksandr Saĥarov. La rikolto ne estas abunda, kaj ĉi tial estas salutinda la ĵusa apero de la grandformata (A4) 76-paĝa libro pri la eldon-agado de Iltis.

Ĉi tiu libro, same kiel multaj eldonaĵoj de Iltis, estas dulingva, en Esperanto kaj en la germana, kio ebligas ĝian distribuadon kaj uzadon ekster Esperantujo.

Post la enkonduko Haupenthal prezentas la etapojn de sia agado. La eldonado sub la nomo Artur E. Iltis (registrita artista nomo) komenciĝis en 1968, kiam la 23-jara studento Reinhard Haupenthal ekhavis ideon eldoni kelkajn verketojn. Li unue represis la satiran primovadan artikol-serion Kiel (mal) venkigi Esperanton de Kanguruo el Germana Esperanto-Revuo. Sekvis kelkaj pliaj represoj.

La dua etapo (1975–1988) estas ligita kun la kultura aktivado en Sarlando (Kulturaj semajnfinoj, libro-servo, la revuo Dialogo, eldonado de libroj). En 1983 vide al la centjara jubileo de Esperanto estis lanĉita “Jubilea Eldon-Serio” kun kvin sekcioj: Beletro originala, Beletro tradukita, Esperantologio, Interlingvistiko, Scienco. En ĝi aperis 62 titoloj, eldonitaj plejparte de Sarlanda Esperanto-Ligo.

La tria etapo ligiĝas kun la nomo de la presejestro Ortwin Deubert, kiu sub la marko Iltis-Verlag (Iltis-Eldonejo) dum 1989–1996 aperigis 35 titolojn en “Iltis-serioj” kun la sama divido. En 1997 komenciĝis nova vivo de Iltis “sur propraj piedoj” kiel entrepreno de Irmi Haupenthal. Novan fokuson de la eldonejo formas titoloj de kaj pri Johann Martin Schleyer kaj Voläpuk. De la jaro 2007 aperas serio “Broŝuroj pri esperantologio kaj interlingvistiko”, en kiu, kiel la 17a seriero, aperis la recenzata libro.

Post la historio sekvas bibliografia parto, kiu prezentas kompletan liston de la eldonaĵoj en la alfabeta ordo de la aŭtoroj aŭ verkoj, se temas pri pluraŭtoraj verkoj. Entute 260 bibliografiaj priskriboj, kun asteriske notitaj iom pli ol dudek titoloj formale aperintaj ĉe aliaj eldonejoj, sed kadre de la eldon-agado de Iltis.

Sekvas analizo de la bibliografio, unue, kronologia detaligo laŭ la kvar menciitaj periodoj. Due, laŭaŭtora detaligo kun indikoj pri landa aparteno, vivodatoj, originala aŭ traduka monografioj, kontribuoj al kolektivaj verkoj, la tuto tabelforme. Apartaj tabeloj por la tradukitaj aŭtoroj kaj la tradukintoj. Ĉeestas eĉ detaligo laŭ la jaroj de naskiĝo kaj morto, tiel la plej frua aŭtoro estas Molière (1622–1673) kaj la plej juna Esther Haupenthal (1970–). La plej multaj verkoj, kvindek tri, estas (kun)aŭtoritaj de Reinhard Haupenthal. Sekvas Karolo Piĉ (15), Johan Martin Schleyer (12), Wilhelm kaj Hans Wingen (12), Fernando de Diego kaj Henri Vatré po 8.

La Iltisaj aŭtoroj estas el 33 landoj, plej multaj kompreneble el Germanio (46), sekvas Francio (17), Britio (14), Svislando (13), k.a. Aperas ankaŭ tabeloj de la serioj de Iltis.

En la libro estas priskribitaj aliaj aktivaĵoj ligitaj al Iltis, inkluzive de la Literatura Manifesto '87 de la Iltisa Skolo. Estas tuŝataj la rilatoj de Iltis kun la Praga Skolo, Schulz kaj la iberianoj. Pri la revuo iltis-Forumo (1989–1995) estas nur mallonga notico kun listigo de la kunlaborintaj aŭtoroj. Fine troviĝas referenc-listo.

La libro, donanta kompletan bibliografion de ĉiuj Iltis-titoloj kaj superrigardon pri la Iltis-aŭtoroj estas valora kontribuo al la historio de la Esperanta kulturo kaj la bibliografia scienco.

Halina Gorecka


Multvizaĝa libro

Vizaĝoj: Novelaro 2000–2009 / Redaktis Leif Nordenstorm, Sten Johansson, Lena Karpunina, Perla Martinelli, Tim Westover. — Stockholm: Eldona Societo Esperanto, 2010. — 175 p.

VizaghojDe temp' al tempo en Esperanto aperas kolektoj de selektitaj (do supozeble, la plej bonaj) noveloj, el la tuta literaturo aŭ el aparta ĝenro aŭ regiono. Menciindas 33 rakontoj (1964), Trezoro (1989), Sferoj (sciencfikcio, pluraj volumoj), Tempo fuĝas (1995, el “Monato”), Vivo kaj morto de Wiederboren (1998, humuraĵoj), El ombro (2008) k.a.

En 2001 aperis Mondoj, el noveloj senditaj de aŭtoroj mem el la tuta mondo kaj poste selektitaj. Promesita dua volumo de Mondoj ne aperis, kaj nun laŭ pli-malpli sama metodo kolektiĝis la novelaro Vizaĝoj. La laboron faris kvin redaktantoj el diversaj landoj. Kutime tiakaze redaktoroj agas 2–3-ope, do neeviteble rememoriĝas rusa proverbo pri sep vartistinoj kaj nezorgata infano… sed tion dume flanken.

La aŭtoroj estas plejparte konataj, kelkaj estas plurfojaj laŭreatoj de la Belartaj Konkursoj de UEA, sed estas ankaŭ tute novaj nomoj. Por la libro estis elektitaj 29 el 79 proponitaj kontribuaĵoj. La subtitolo “Novelaro 2000–2009” ne superfluas: la noveloj respegulas aŭ la nunan vivon, aŭ nunan literaturan modon. Kelkaj tamen estas ”ekstertempaj".

Leif Nordenstorm en la antaŭparolo skribas, ke nur unu el la noveloj estis publikigita libroforme. Reale, krom Ĉu vi scipovas ludi tomlandilon? de Carol (indikite) libroforme aperis ankaŭ Peco de kablo de Bronŝtejn; La unua de aprilo de Gabrielli aperis jam en Trezoro (1989). Kelkaj pliaj noveloj aperis en revuoj.

La enkonduka eseo de Sten Johansson La Esperanta novelarto dum 120 jaroj estas vere valora, kun multaj gravaj informoj.

Mi jam menciis: esence la kolekto laŭ la principoj de la kompilado, laŭ la prezento ktp. similas al Mondoj (KLEKS, 2001), eĉ se ĝi aspektas pli modeste. Ankaŭ la sama manko senteblas: kiel iu siatempe skribis pri Mondoj, “kelkaj aŭtoroj rimarkindas nur pro sia ekzota deven-lando” (fakte, temas pri unu sama aŭtoro en ambaŭ novelaroj)… Aliaj aŭtoroj estas delonge famaj; eble iamaj iliaj verkoj vere valoris, sed ĉi-kolektaj, ho ve…

Tenu la flamon brulanta! de Leen Deij — bagatel-humura rakonto pri amatora spektaklo en lernejo; Dubo de Vimala Devi — pri fiaskanta svatado; Cirkvita perturbo de Paul Gubbins — ne nomebla aliel ol deliraĵo; mistika hororaĵo La violeta zontuko de Giorgio Silfer — ne klaras, kiucele la aŭtoroj verkis tiujn pecojn kaj kial redaktoroj elektis ilin.

Rampo-lernejo de Gbeglo Koffi estas anekdoteca rakonto pri malfidela edzo. Tro bagatela por vera novelo kaj tro longa por simpla anekdoto.

Du mikronoveloj de István Nemere fakte temas pri nenio. Kompare kun tio, Sep rakontetoj de Jorge Camacho per nur po kelkaj linioj (foje — malpli ol tri!) igas leganton multe mediti…

Kelkaj aŭtoroj plu ekspluatas siajn ŝatatajn temojn. Iufoje tio eĉ bonas, sed ne ĉiam.

Mikaelo Bronŝtejn en Peco de kablo, kiel ĉiam, priskribas vivon de laboristoj en nordruslanda urbeto dum sovetia tempo, tiom insiste, ke leganto, mem ne vivinta en USSR, povas finfine kredi, ke ĉiu sovetia laboristo estis drinkulo, kaj ke sovetianoj vere ne rajtis fari eĉ unu paŝon sen sankcio de timegindaj sekurec-servoj.

Leif Nordenstorm en Signoj dum ŝtormo rakontas pri vivo de nordanoj en praantikva epoko, pri hazarda renkontiĝo de du junuloj el diversaj gentoj kaj la provo (sukcesa!) de interkompreniĝo. Eĉ en pratempo povis renkontiĝi ne tribanoj de Lupo kun tribanoj de Boaco, “sed homoj kun homoj”. Nu jes, iom naive, sed ĉiam plu aktuale, precipe nun.

Lena Karpunina en Ordinara vizaĝo prenis iom nekutiman por si temon — pri vivo ne en Sovetio, sed en Germanio (kie ŝi mem nun loĝas). Tamen, kiel ĉiam, ŝi skribas pri malfeliĉa suferanta virino, senlime tolerema. Kiel ĉiam, la aŭtorino celas, ke legantinoj larmetu finleginte… tamen la pli pensemaj espereble komprenos, ke eĉ krudkaraktera edzo meritas amon, ĉar iam nur li povas solvi seriozajn problemojn, kiujn virino trafas pro sia facilanimeco.

La inico de Ulrich Becker temas pri la unua seksa (geja) sperto de 18-jara knabo. La nuna modo postulas agnoski, ke tio estus “normala” kaj bona — sed ni vidas, ke nura kaprico de riĉa usonano (ja riĉaj usonanoj certas, ke la tuta mondo devas obei ilin!) neripareble perturbis la tutan vivon de la knabo, kaj lia futuro iĝis tre duba. Kiom pli feliĉa li estus sen tia “inico”…

Mao Zifu en Unu monato simple kaj sincere rakontas pri sia vivo. Por ni sanuloj malfacilas trasenti la suferojn de handikapulo, ne povanta moviĝi — kaj aliflanke, lian ĝojon pro veno de printempo, kaj lian ligitecon kun la tuta mondo dank' al Esperanto. Estas enmetita longa peco el artikolo pri li, supozeble aperinta en iu gazeto — temas ĉefe pri ebleco de geedziĝo de handikapuloj. Mao meditas pri amo kaj (ne)ebla edziĝo: “Ol certe imageblan rezulton fiaskan mi preferas nekomencon”…

Ĉu vi scipovas ludi tomlandilon? de Luiza Carol bone reprezentas la humanisman stilon de la aŭtorino, kvankam estas iom tro dolĉa kaj pro tio ne versimila.

Rulkreskaĵo de Tim Westover samstilas kiel liaj noveloj en Marvirinstrato, pri stranga fabela mondo, ĝi same vekas filozofiajn pensojn, diversajn en ĉiu leganto.
 

Kelkaj noveloj eble ne estas ĉefverkoj, sed legi ilin agrablas.

En La urbo de Massimo Acciai obstine ripetiĝas “Bruno ne havas urĝon, la urbo bone zorgas pri li”, kaj nur lastfraze ĉio klariĝas. La ideo tamen tute ne estas freŝa.

En la ĉarma rakonteto Rememoroj pri dolĉa patrino de Ruben Feldman Gonzalez milda ironio poiomete transformiĝas en spritegan sarkasmon.

En Pordo al la maro de Sten Johansson temas pri vivodramo de apudmaraj loĝantoj, sed sen iaj konkretaĵoj, per nuraj aludoj.

Vivogumo de Geraldo Mattos — simpla skizeto pri vivo de brazilaj malriĉuloj.

Io devas okazi de Miĥail Korotkov — fantazia rakonto pri homo, kiu vivis sen maljuniĝi, kaj subite perdis tiun miraklan trajton ĝuste tiam, kiam al li ekbrilis espero pri onta feliĉo.

Raita Pyhälä en Post unu vivo kune iel daŭrigas la temon de Karpunina — pri zorgopleno de geedza vivo kaj ties celo. Ankaŭ ĉi tie virino opiniis sin malfeliĉa kaj revis divorci, kiam la infanoj plenaĝiĝos, sed…

La ŝtelo-manao de Sen Rodin estas pens-instigaj rememoroj de maljuna instruisto pri iam progresema eksperimenta lernejo kaj solvo de morala problemo.

Feliĉan Kristnaskon de Trevor Steele priskribas kelkajn horojn el la vivo de ordinara oficulo kun multaj problemoj, kaj tamen kun ioma espero je bona solvo.

Geedza ringo de Paulo Sérgio Viana rakontas pri internaj suferoj de virino, perdinta la ringon post multaj jaroj da geedza vivo.
 

Pri kelkaj noveloj — verkitaj de virinoj — mi ne sukcesis vortumi klaran opinion. Eble ĉar viro neniam komprenos virinan animon. Tiuj estas:

Iam, ne dimanĉe de Judit Felszeghy — historieto el vidpunkto de maljuna hundo.

La unua de aprilo de Lina Gabrielli — iom stranga interna monologo de amanta virino. Verŝajne talenta, sed ne trovinta resonon en mia animo.

Ŝtelisto Hadit kaj lia frato de Etel Zavadlav — stranga fabelo pri maljuniĝo de virino.
 

Kaj kelkaj noveloj estas vera trezoro.

Ducent mejloj ĝis Talooska de István Ertl estas la plej ampleksa kaj miaopinie la plej valora verko en la libro (indas akiri la tutan libron pro tiu novelo, kaj eble pro 2–3 aliaj). La moto: “Pri ĉia similo inter ĉi tiu historio kaj la realo kulpas la realo”. Ie li jam skribis tion… nu jes, en La Postdomo. Tamen alia frazo en la moto pensigas, ke ĉi-foje la realo vere kulpis tro. Komence iom tenaca, poste animskua rakonto — pri tio, ke nuna (okcidentkultura) homo estas tro katenita de diversaj reguloj, tro timema kaj malfidema antaŭ fremduloj, emas eviti personan respondecon… kaj el tio iam aperas fatalaj malfeliĉoj, kvankam ŝajne neniu kulpas. Pri tio, ke oni prefere ne forlasu kutiman loĝlandon (almenaŭ — ne faru tion senpripense). Kaj se oni tamen firme decidis migri — faru tion kun sobra menso, nepre lernu lingvon de la cellando kaj estu singardema, se vi ne plene komprenas ion.

Go-ludo de Christian Rivière estas vojaĝpriskribo, transformiĝanta en akran kontraŭmilitan pamfleton. Necesus traduki ĝin al amasaj lingvoj, ke homoj pripensu prezon de moderna usondevena “libero” kaj “demokratio”…

Nekrologo de Lenke Szász instigas al meditoj pri vera amikeco, pri tio, kiom diferencas reala homo kaj ties percepto far apuduloj. Eĉ al la plej bona amiko oni malfacile konfesas sekretojn profunde kaŝitajn en la animo… kaj vera amiko gardos tiujn sekretojn.

Kaj la jam menciitaj Sep rakontetoj de Jorge Camacho.
 

La librofinaj biografietoj videble estas kompilitaj haste, pro tio ili enhavas erarojn faktajn kaj gramatikajn. La lingva nivelo estas diversa: ekzemple, ĉe Karpunina ĝenas la ruseska sintakso kaj la uzo de “komisio” en la senco de “komisiono”. Ĉe iuj aŭtoroj troveblas brile trafaj esprimoj, kiel “molaj nuboj florbrasikaj” (M. Acciai), “urbocentraj turistomelkejoj”, “eks pri la bone konstruitaj amfrazoj de l' iamo, nun celtrafas vortoj el ekster vortaroj” (I. Ertl).

En kelkaj noveloj tajperaroj oftas, en aliaj tute ne estas. Evidente ne ĉiu el la redaktoroj agis same respondece.

Do — ne tute kohera kolekto, kun vasta temaro kaj diversaj niveloj kaj stiloj. Tamen vere atentinda kaj liveranta adekvatan resumon de la Esperanto-literaturo 2000–2009.

Valentin Melnikov


Subgrunda Esperanto-muziko reaperas. En Ruslando

Dek jarojn post la apero de la kompilo Esperanto Subgrunde nova projekto estas en preparo por revigligo de punkaj, hardkoraj, krustaj, grinckoraj, brumuzikaj (nojzaj) kaj traŝaj Esperanto-bandoj sub la arta reĝisorado de Vladimir Kontraŭ el la Ruslanda urbo Ivanovo.

Lastatempe Vladimir serĉas kaj instigas bandojn el la punka kaj hard-kora movado por partopreni per kontribuoj al nova tiustila kompilo.

Tio estas okazo por malnovaj bandoj reaperi por pli ampleksa malkovro, kiel ekzemple por la pola anarkipunka bando de Lukaso Pendumito http://www.ipernity.com/home/34329 aŭ por la japana anarkikrusta bando Voĉo Protesta http://vkontakte.ru/club19535209.

Tamen Vladimir trovis novajn bandojn, kiuj strebas prepari kontribuojn en Esperanto por tiu nova projekto, temas ĉefe pri rusaj bandoj, kiuj estas ne papagaj, sed vere esperantistaj. Du el ili estas novaj kaj ankoraŭ neniam koncertis, kaj tri aliaj bandoj registros Esperanto-kantojn speciale por la kompilo.

Nigra KatoDo, entute kvin bandoj.

Social Zero estas sufiĉe konata fortviolenta bando el Reutov, Ruslando. La basisto Mitja estas komencanto. Ili unuafoje registros kanton en Esperanto, speciale por la projekto http://vkontakte.ru/club17141488.

Nigra Kato http://vkontakte.ru/club20785533 estas nova anarkipunka bando en Moskvo. Ĝi havas interesajn tekstojn en Esperanto, kaj ĝi jam komencis provludi. Ĉiuj kantoj de Nigra Kato estos en Esperanto. La kantisto, Nikolao Krjukov http://vkontakte.ru/id19958124 estas sperta esperantisto. Krom li en la bando estas du Esperanto-komencantoj, unu el ili ludas ankaŭ en Social Zero.

Death Before Revolution bru(nojza) grinckora bando el Ivanovo, Ruslando. Ĉi tiu bando estas jam sperta. La bandanoj estas multlingvistoj. Verŝajne ili iam registros albumon en Esperanto, en la angla, en la latina, en la franca kaj en aliaj lingvoj. Sed ĝis nun iliaj kantoj estis kutime tute sen tekstoj, nur kun krioj: http://vkontakte.ru/club2398440.

Kacbatalo http://vkontakte.ru/club19589778 estas la novkreata bando de Vladimir Kontraŭ el Ivanovo. Ĝi ankoraŭ ne estas kompleta, kaj plu estas serĉataj drumisto kaj basisto. Vladimir verkis jam multajn tekstojn kaj li mem estos la kantisto… Li esperas komenci provludojn en januaro aŭ en februaro 2011. Kacbatalo ludos kruston kaj stratpunkon en Esperanto kaj en la rusa.

Mary Crimen estas alia bando, en kiu Vladimir Kontraŭ antaŭe gitarludis; ĝi ĉesis aktivi, sed ili intencas reregistri unu kanton en Esperanto, kiun ili havis.

Platano el La Pafklik ankaŭ partoprenos per hiphophardkoro.
 

Verŝajne aliaj bandoj aldoniĝos…

Ekzemple, dubindas ke Piĉismo rifuzos aliĝi al la projekto; tie estas la ĝusta medio, en kiu Glebo naĝas … Pardonu … blekaĉas ☺

Krom tio Vladimir iniciatis la kreon de virtuala grupo “Punko en Esperanto / EsperantoKoro” ĉe http://vkontakte.ru/club17961254, kie eblas trovi referencojn al la Esperanto-Punkhardkora scenejo: punko / hardkoro / metalo / nojzo (brumuziko) / roko en Esperanto.

Por kunligi tiun movadon Vladimir kaj Nikolao de Nigra Kato decidis starigi distribuejon-eldonejon Hej hula!! http://vkontakte.ru/topic-17961254_23445741 kaj eĉ arigas materialon por eldoni Esperanto-fanzinon.

Punkroko reorganiziĝas anarkie kaj promesplene el Ruslando.

Hej hula!! Punkrokon al ĉiuj!!

Kompilita de Flo
helpe de Vladimir Kontraŭ


Ricevitaj libroj

Vidu la kompletan liston.

Haupenthal, Reinhard. Iltis: Ein Verlag, seine Geschichte, seine Werke = Iltis: Eldonejo, ĝia historio, ĝiaj verkoj. — Bad Bellingen: Edition Iltis, 2010. — 76 p. — (Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik; №17). — [Recenzoekzemplero].

Kozyra, Edward. Esperanto-angla-pola vortaro. Vol. 1. — Malbork: Wo-To, 2009. — 326 p. — [Donaco de Edward Kozyra].

Kozyra, Edward. Esperanto-angla-pola vortaro. Vol. 2. Indekso pola-Esperanto; Mini-frazaro: Vojaĝo. — Malbork: Wo-To, 2009. — 242 p. — [Donaco de Edward Kozyra].

Malovec, Miroslav. Gramatiko de la ĉeĥa lingvo / Antaŭparolo de Petro Chrdle. 2a eld. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2008. — 28 p. — [Donaco de KAVA-PECH].

Popova, Elena. Rim-enigmoj / Antaŭparolo de Petro Chrdle. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. — 56 p., il. — [Donaco de KAVA-PECH].

Schaeffer, Karl Heinz. La Germana Esperanto-Biblioteko — 15 jarojn en la nova hejmo Aalen — Historio, aktuala stato, perspektivoj = Die Deutsche Esperanto-Bibliothek — 15 Jahre im neuen Heim in Aalen — Geschichte in Rückblick und Ausblick. Aalen: Germana Esperanto-Biblioteko, 2003. — 28 p. — [Donaco de la Germana Esperanto-Biblioteko].

Vizaĝoj: Novelaro 2000–2009 / Redaktis Leif Nordenstorm, Sten Johansson, Lena Karpunina, Perla Martinelli, Tim Westover. — Stockholm: Eldona Societo Esperanto, 2010. — 175 p. — [Recenzoekzemplero].


Ricevitaj gazetoj

Beletra Almanako. 2010/9;
Dia Regno. 2010/3;
Frateco. 2010/10;
Ĝenerala Informilo. 2010/164;
Heroldo de Esperanto. 2010/12,13;
Kontakto. 2010/4;
La Ondo de Esperanto. 2010/12;
La Revuo Orienta. 2010/10;
Literatura Foiro. 2010/247;
Norvega Esperantisto. 2010/5;
Spiritisma Esperanto-Informilo. 2010/142;
Svisa Esperanto-Societo Informas. 2010/4;
Verda Saksofono. 2010/28.


Juda humuro

Anonctarifo

Icĥak kaj Ŝlomo estis bonaj amikoj. Ŝlomo mortis. Icĥak venis al la redakciejo de la loka gazeto por aperigi nekrologon. Li skribis sur la mendilo: “Ŝlomo mortis”. La oficistino legis kaj diris al li: “La minimuma prezo estas por kvin vortoj”. Post iom da pensado Icĥak skribis: “Ŝlomo mortis. Mi vendas aŭton”.

Kies mono?

En eta urbo en Rumanio okazis monkolekta kampanjo por financi la rekonstruadon de la sinagogo. Multaj judoj alportis monon. Ankaŭ loka prostituitino venis kun mondonaco. La monkolektantoj ne sciis, ĉu ili rajtas ricevi la monon de la pekulino, kaj ili turnis sin al la rabeno. — Rabeno, ĉu ne estas peko ricevi ŝian monon por nia sinagogo? — Kial peko? Ĝi estas mono de niaj komunumanoj.

El la kolekto de Josef Ŝemer


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2011, №1 (195)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Andrej Peĉonkin, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2011:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2010.