Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2011. №2 (196)

Katalin Kovats

Katalin Kováts (fotita de Illo Subat) laŭmerite ridetas sur la kovropaĝo, ja ŝi iĝis la Esperantisto de la jaro. Sed la fotito en la dorspaĝa foto Libroservo havas malmultajn ĝojpretekstojn, kvankam Lovísa Óskarsdóttir, la fotintino, rajtas fieri — pro ĉi tiu foto ŝi iĝis laŭreato de nia 13a Internacia Fotokonkurso.


ENHAVO

TEMO

RONDA TABLO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Katalin KovatsInstruantoj de Esperanto estas la “soldatoj” de nia movado

Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2010

En la januara Ondo ni informis, ke Katalin Kováts iĝis la Esperantisto de la Jaro 2010. Katalin naskiĝis en 1957 en Budapeŝto. Ŝi estas lingvisto, kun instruistaj diplomoj pri matematiko, Esperanto, rusa kaj itala lingvoj, doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto en la lernado de la itala lingvo en kazo de hungaraj infanoj. Ŝi iniciatis kaj redaktas la porinstruistan retejon www.edukado.net, trejnas Esperanto-pedagogojn kaj respondecas pri la KER-ekzamenoj. Aldone, ŝi estis vicredaktoro de Internacia Pedagogia Revuo dum 15 jaroj kaj estas lingva kontrolisto de Monato de preskaŭ 20 jaroj. Ŝi esperantistiĝis 25 jarojn antaŭe kaj gvidis ĝis nun ĉirkaŭ cent kursojn kaj trejnadojn en trideko da landoj.

Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

En la pasintaj jaroj mi plurfoje estis nomumita, kio ĝojigis min. La ĉi-jara elekto estas rekono de mia laboro kaj rekono de la graveco de instruado kaj ekzamenado de Esperanto, la du terenoj kie mi multe aktivas. La fakto, ke la komisionanoj rimarkis kaj taksis grava tiun agadon estas por mi stimulo daŭrigi eĉ kun pli granda elano, kaj espereble estas ankaŭ alvoko al la esperantistaro kunlabori kaj partopreni en tiuj laboroj. Sekve mi tre ĝojis, ke pere de mia honorigo la instruista laboro ricevis atenton.

La Esperantisto de la Jaro estas elektata ekde la 1998a jaro, kaj nur unu fojon, en 2008, la diferenco inter la laŭreato kaj la dua kandidato estis pli granda ol ĉi-jare. Kio, laŭ vi, kaŭzis tiel unuaniman elekton ĉi-foje?

Estis relative multe da “bruo” (en la pozitiva senco de la vorto) ĉirkaŭ la rekonstruo de www.edukado.net por kio mi ene de kelkaj monatoj sukcesis kolekti 35 mil eŭrojn, kaj per tre granda kaj persista laboro savi la tre riĉan kolekton. La lanĉo de la nova paĝaro komence de oktobro estis sekvata de pli ol 2000 membroj kaj multaj aliaj samideanoj. Ankaŭ la sukcesa starto de la KER-ekzamenoj kaj “enirigo de Esperanto” en la Konsilion de Eŭropo estas atingaĵoj, kiuj kulminis en la lastaj du jaroj kaj estas taksataj kiel gravaj lingvopolitikaj sukcesoj. Do, verŝajne tiuj koincidoj en la sama periodo klarigas la relative grandan nombron de voĉdonoj de la elektintoj.

La tri plej subtenitaj kandidatoj en 2010 estas virinoj. Ĉu tio estas hazarda?

Estas interese, ke vi demandas tion. Mi legis la nomojn, konas la personojn, sed tute ne rimarkis tiun komunan trajton de la kandidatoj. Ĉu estas iu feminisma aliro aŭ malatento? Por mi malantaŭ la nomoj estas nur personoj kun siaj karakteroj, agadoj, kvalitoj kaj atingaĵoj, kaj tute ne aperas ligoj al iliaj sekso kaj nacieco. Laŭ mi estus bone se ĉiu pensus tiel kaj ne estus ajnaj distingoj inter viroj kaj virinoj.

Vi estas elektita la Esperantisto de la Jaro 2010 pro la “diversmaniera antaŭenigo de profesieca instruado de Esperanto”, kaj unue, “pro la popularigo kaj okazigo de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro”. Bonvolu rakonti pri ĝi.

La novtipaj ekzamenebloj havas gravan signifon, ĉar pere de ili Esperantujo havas ŝtate agnoskatan ekzamensistemon, kiu konstruiĝis laŭ la plej modernaj eŭropaj kriterioj kaj viciĝas inter la prestiĝaj ekzamensistemoj de la grandaj institutoj kaj ekzamencentroj. La diplomojn, kiujn ĝis nun akiris preskaŭ 300 personoj el 38 landoj, multaj povas utiligi por siaj laboro kaj studoj. La novtipaj KER-ekzamenoj donas pretiĝon al Esperanto en la ekstera mondo, ankaŭ inter lingvistoj, fakuloj pri ekzamenado kaj instruado. Laŭ la kvanto de diplomitoj Esperanto povos eliri el la kategorio de hobio aŭ “movado de stranguloj” kaj esti agnoskata kiel vera interkomunikilo, lingvo kun kulturo kaj ĝin fleganta intelektularo. Espereble post kelkaj jaroj oni ne bezonos kampanjojn kaj listojn por nombri kiom da esperantistoj estas en la mondo, sed ni povos fiere deklari kiom da KER-diplomitoj estas en la movado kaj ties alta cifero estos mezurilo pri prestiĝa lingvo(re)kono. Venos tempo kiam estos avantaĝo aŭ rekta postulo posedi lingvoatestilon por akiri movadajn postenojn, gvidantajn rolojn aŭ instruistajn laborojn.

La dua motivo estas la porinstruista retejo edukado.net. Kio pri ĝi?

Instruantoj de Esperanto estas la “soldatoj” de nia movado. Pere de ili ni ricevas novajn membrojn, novajn esperantistojn kies lingvaj kapabloj multe gravas kaj por la individuo kaj por la komunumo. Kvankam ekzistas centoj da lerniloj, la instruantoj de la internacia lingvo plejparte estas nur entuziasmaj amatoroj, kiuj bezonas helpon, gvidadon, konsilojn kaj konkretajn materialojn por sia laboro kaj por sia pluperfektigo. En tio helpas mia retejo kun la 600 pretaj ekzercoj kaj materialoj, 450 detale prezentitaj libroj kaj lerniloj, forumo, korespondebloj, kursinformoj kaj aliaj servoj. La kreita komunumo kaj metiejo donas kunlaboreblojn al la kolegoj kiuj ofte ne nur profitas sed ankaŭ disponigas siajn kreaĵojn al la aliaj.

Ĉu via porinstruista aktivado en Esperantujo estas via sola laboro, aŭ vi laboras ankaŭ ekster Esperantujo?

Ĝis 2001, kiam mi vivis en Hungario, mi laboris en pedagogia altlernejo kaj poste en lingvistika katedro, trejnis instruistojn, gvidis interlingvistikajn seminariojn, en la 1990-aj jaroj eĉ Esperanto-fakon. Ekloĝante en Nederlando kun mia franca edzo, mi restis hejme kun nia fileto. Miaj du ĉefaj taskoj estis la fileto kaj ties bona eduko, kaj edukado.net kaj ĉi-rilata agado. Estas kelkaj jare ripetiĝantaj kursoj, kiel tiuj en Poznań kaj la aranĝoj dum la kongresoj. Verdire en la lastaj 10 jaroj mi nenion alian faris ol esperantumis.

Ĉu tiom gravan rolon Esperanto havas en via vivo?

Fakte jes. Unuavice ĝi estas nia familia lingvo. Kompare kun la hungara, franca kaj nederlanda lingvoj, kiujn ni parolas en diversaj kombinoj, Esperanto estas la sola lingvo, kiun ni ĉiuj bone regas kaj en kiu nia triopo tute nature interkomunikiĝas. Aldone, lastatempe ne nur ni instruas ĝin kun Sylvain, sed ekinstruis Esperanton ankaŭ mia 25-jara filino, Petra Smidéliusz, kiu nun komencas agadi en la movado. Aliflanke Esperanto estas ankaŭ la ligilo al la ekstera mondo, al la amikoj kaj disĉiploj tra kontinentoj. Ĝi faras nian vivon riĉa, malferma kaj senlima. Kaj ankaŭ komforta kaj pro tio mi ne ĉiam kontentas. Se ĝi ne ekzistus, mi verŝajne jam multe pli bone parolus la nederlandan kaj la francan… Sed eĉ tiu malavantaĝo ne povas malaltigi ĝian altan valoron en mia vivo.

Neniu laŭreato evitis respondi du niajn tradiciajn demandojn. Unue: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

Mi jam esperis, ke mi povos, eĉ devos iom sen Esperanto ripozi sur la insulo kaj kunporti aliajn legaĵojn. Sed, do, bone, ni rigardu… la unua kandidato estas Bona Espero de Roman Dobrzyński por ke mi povu denove admiri la heroan laboron de Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kaj eble ankaŭ mi trovus kaj povus savi kelkajn perditajn infanojn sur tiu insulo. La alia kandidato estas la jarkolektoj de La Praktiko, kiujn mi tre ŝatas legi por lerni kaj entuziasmiĝi pri la senlaca agado de la Cseh-instruistoj en la 1930-aj, 1940-aj jaroj, nia Ora Epoko. La tria estus eble la digna Festlibro de Humphrey Tonkin, kiun mi ankoraŭ ne sukcesis finlegi kaj el kiu mi certe lernos pri la arto labori kune kun miaj kolegoj kaj samtempuloj.

Due, pri viaj planoj.

Mi havas multajn planojn, kaj eĉ pli multajn ideojn por krei pliajn planojn. La plej gravaj kaj urĝaj laboroj estas fini la transkonstruadon de www.edukado.net kaj lanĉi la retan instruistan trejnadon ĉe edukado.net (RITE). Mi estas finkompilanta la pedagogian materialon de la projekto KATEDRO, kies produkto per filmitaj lecioneroj kaj manlibro instruos kiel bone instrui. Ŝvebas en mia kapo ideoj de tri libroj, el kiuj la plej urĝa estas la memorlibro omaĝe al Tiberio Morariu kaj lia agado en Svedio (aperos en majo 2011, okaze de la sveda kongreso). Alia, pli granda verko estos la libroforma aperigo de miaj Artoŝoko-kursoj, materialoj surbaze de la vivo kaj agado de Vincent van Gogh. La tria eldonaĵo estas aŭdkomprenaj tekstoj kaj ekzercoj, parte jam konataj el la reteja rubriko Monda Mozaiko.

Krom esperantumado mi ŝatus ankoraŭ krei kelkajn verajn mozaikartaĵojn, statuetojn kaj bildojn, por kio vere apenaŭ restas tempo; havi pli da tempo por pasigi ĝin kun mia familio kaj por legi, lingvojn lerni… sed por tio mi verŝajne devos transloĝiĝi al tiu insulo, kiun vi menciis.

Kaj, fine, kiuj estas viaj deziroj por la sekvaj jaroj?

Bona sano kaj tempo, multe da tempo, tagoj de minimume 48 horoj… Ĉu vi povas aranĝi?

Intervjuis Aleksander Korĵenkov


Jaro 2010: niaj atingoj kaj fiaskoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej tradicia estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2010 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”

El la dek kvin demanditoj, dek du sendis siajn respondojn.

  • Grigorij Arosev
  • Peter Baláž
  • Renato Corsetti
  • Probal Dasgupta
  • Hori Jasuo
  • Ilona Koutny
  • Li Jianhua
  • Jakvo Schram
  • Giorgio Silfer
  • Spomenka Štimec
  • Humphrey Tonkin
  • José Antonio Vergara


  • Grigorij ArosevGrigorij Arosev

    Ruslando

    Prezidanto de Rusia Esperantista Unio

    Se paroli ĝuste pri movado (ne pri kulturo aŭ simile), do laŭ mi ĉefa evento estis tio, kion formulis s-ro Corsetti en sia artikolo, kiu decembre aperis en La Ondo de Esperanto — pri subeniro kaj falo en UEA. La esenco de la artikolo sendube koncernas ne nur UEA, sed ankaŭ plurajn aliajn Esperanto-organizaĵojn, kaj tutmondajn, kaj naciajn. Sed UEA senironie ĉiam estas modelo — kaj kiam temas pri io bona, kaj pri io malbona, do agnosko de krizo en tutmonda asocio estas signalo por la tuta esperantistaro. Krome valoras (ek)konscio, ke UEA devas ŝanĝiĝi. Vojoj kaj rimedoj estas ankoraŭ serĉataj, sed sufiĉe gravas almenaŭ tia konstato. La samon mi streĉe pripensas rilate REU — nome, kion ni faru, por ke rusiaj esperantistoj ektraktu REU bezonata. Peza tasko. El aliaj memorindaj eventoj, laŭ mi ankaŭ gravas okazigo de kongresoj en nefacila lando — Kubo. Inter libroj por mi elstaras romano de M. Bronŝtejn La urbo Goblinsk.


    Peter BalazPeter Baláž

    Slovakio

    Kunordiganto de E@I, estrarano de EEU, eldonisto (www.espero.sk)

    Plej pozitivaj aferoj de 2010:

    — apero de Wiki Trans de Eckhard Bick: http://epo.wikitrans.net/
    — rekonstruo de www.edukado.net – ĝia nova aspekto kaj funkcioj
    — SES 2010 – kun 190 partoprenantoj (www.lernu.net/ses)
    — interkonsento de E@I kun SAT pri kreo de la reta PIV (vortaro.net)
    — KAEST 2010 (http://kaest.ikso.net/)
    — unua E@I-staĝanto: Marek Blahuš (financata de EU-projekto Erasmus)
    — papera eldono de „Detala Gramatiko de Esperanto“ de Bertilo Wennergren (http://www.ikso.net/eo/projektoj/eldonaĵoj.php)
    — La Civitana Platfomo por Plurlingveco, starigita en 2009 far la Europa Komisiono – kun la partopreno de EEU en ĝi.
    — Prezento de Esperanto kaj de EEU dum la Ekonomia Forumo en Krynica

    Plej negativaj aferoj de 2010:

    — ĝis nun nesufiĉa monkolekto por la realigo de la reta PIV
    — malbela kampanjo pri maldungo de Stano Marček kiel redaktoro de revuo Esperanto (la problemoj de UEA tute ne tuŝas en la redaktado de ties revuo)

    Jenajn aferojn mi povas rekte kopii de mia pasint-jara respondo, bedaŭrinde ili daŭre validas:

    — manko de adaptiĝemo de niaj gvidaj organoj de la Esperanto-movado al novaj kondiĉoj kaj ŝanĝiĝanta mondo (ne nur estas afero de la jaro 2009, sed ĝi daŭris ankaŭ en ĝi);
    — subtaksita kaj malfeliĉe realigata modernigo de Pasporta Servo;
    — ofta amatoreco de la Esperanto-agado, malkapablo de starigo de klaraj celoj kaj strategioj por ilia atingo.


    Renato CorsettiRenato Corsetti

    Italio

    Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio

    La plej pozitivaj elementoj en la jaro 2010-a ŝajnas al mi la jenaj:

    — pli kaj pli firma ĉeesto de esperantistoj en la reto (de Vikipedio al lingvaj kursoj de Esperanto en ĝeneralaj lingvo-instruaj programoj, ktp.);
    — firmiĝo de la movado ekster Eŭropo (Ekzemple: Azia Kongreso en Mongolujo);
    — aparta entuziasmo pri la celebrado de la Zamenhof-festoj ĉi-jaraj, kies emblemo estis la sukcesa evento en Nova Jorko. Ĉiuokaze la festado ofte kun orientiĝo al la ekstero montras, laŭ mi, la vivecon de la esperantista komunumo kaj la deziron agi por la bazaj celoj de la movado.

    La plej malpozitivaj elementoj ŝajnas al mi la jenaj:

    — la stagnado de la klopodoj evoluigi UEA-n al projekto-organizaĵo ĉefe pro la manko de homoj pretaj transpreni taskojn en tiu kampo kaj la relanĉo de internaj kvereloj;
    — la superrega interesiĝo pri la interno de la komunumo pri sendanĝeraj kaj facilaj temoj fare de nia intelektularo, kiu kuniras kun la malinteresiĝo pri la ekstero kaj kun la manko de subteno al la agantoj.


    Probal DasguptaProbal Dasgupta

    Barato

    Prezidanto de UEA

    Ĉi-jare mi plej pozitive taksas la aperon de la festlibro La arto labori kune, granda verko emfazanta la kolektivecon de niaj laboroj, diference de PIV kaj PAG, kiuj estis individuaj heroaĵoj kun kolektiva apogo, kaj ankaŭ diference de Esperanto en perspektivo, aperinta ĝuste en la momento, kiam eklipsiĝis ĝia piramidisma doktrino.

    Plej negative estas, laŭ mi, ke niaj plej energiaj iniciatemuloj ne trafis agordi niajn urĝosentojn kun la urĝeco — evidenta al ĉiuj — de la ekologia krizo kaj la neceso — ne al ĉiuj evidenta — labori por demokratia eliro el tiu krizo. Se mi uzus ĉi tiun lokon por prezenti recepton mian sur tiu tereno, tio estus senhonta reklamo pri ideoj, kiujn mi ne sukcesis alikanale vendi al Esperantujo. Mi domaĝas al vi — kaj al mi — tian embarason.


    Hori JasuoHori Jasuo

    Japanio

    Eksprezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado, eldonisto

    La granda sukceso por nia klubo Gunma, kiu situas en la meza parto de Japanio, estis la unua Esperanto-ekspozicio kaj eldono de Esperanto Movado en Gunma 1906-2010. Precipe ĉi lasta estas notinda — la movado en Gunma havas jam 104-jaran historion, kaj finfine ni povis eldoni la libron en B5-formato kun amplekso 176 paĝoj.
     
     
     


    Ilona KoutnyIlona Koutny

    Pollando

    Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano)

    Sen detale trarigardi la eventojn de 2010 mi mencias kelkajn, ĉefe proksimajn al mia agadsfero, instruado, kaj al Pollando.

    La renaskiĝo de la elstara instruista portalo Edukado.net kun novaj servoj montras la gravan rolon de personecoj por Esperanto-movado — Katalin Kováts prave elektiĝis la Esperantisto de la jaro — kaj la solidarecon kiu ebligis la financadon. ILEI spertis revigliĝon dank' al Stefan MacGill. Denove startis instruista trejnado en UAM, Poznano.

    Gravas la eksteraj rekonoj de Esperanto-agado kiel: akiro de Grundtvig-projekt-subteno kaj premio por Halina Komar, PEA-prezidantino; publika honorigo de Zsófia Kóródy pro ŝia agado por la Esperanto-urbo Herzberg, de Edward Kozyra en Malbork, podia diskuto dum la Ekonomia Forumo en Krynica, parolo de Soros dum la Novjorka Zamenhof-tago.

    Scienca agado kun freŝaj fortoj: la konferenco KAEST en Slovakio, organizita far E@I kaj reapero de komputolingvistoj; reorganizado de ISAE; prosperanta vikipedia kontribuo.

    Alvenis malbonaj novaĵoj kiel la forpaso de Maŭro La Torre kaj la fajro en Bona Espero. Ĉagrenis min la pola konflikto, kiu estis diskutata internacie kaj atestas, ke esperantistoj ofte preferas postkuri siajn idealismajn celojn anstataŭ racie kunlabori.


    Li JianhuaLi Jianhua

    Ĉinio

    Konstanta konsilanto de Pekina Esperanto-Asocio

    La plej pozitiva evento en la jaro 2010 estas kalkuli kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo per la retejo http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo. Ĉar nun neniu povas diri la detalan nombron de esperantistoj en la mondo, kio malfavoras al konigo de Esperanto al neesperantistoj. En la retejo, oni povas registri sin per simpla farado.

    La negativa afero estas ke la retejo http://radioaktiva.esperanto.org.uy havas teknikajn problemojn kaj ni ne povas viziti ĝin. Mi esperas, ke ĝi refunkcios plej baldaŭ.


    Jakvo SchramJakvo Schram

    Belgio

    Prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT

    Ni havis bonegan SAT-Kongreson ĉe piedoj de la Karpatoj en Rumanio en la belega urbo Braŝovo. La Eldona Faka Kooperativo de SAT bone funkcias kaj eldonas regule interesajn librojn, tradukojn, iom tro ofte laŭ mia prefero, sed nu, paŝon post paŝo, la precipe junuloj faras sian laboron, lernas la metion. Bonega afero. SAT fartas bone, mi nepre volas mencii tion. Ankaŭ bone estas, ke la tradiciaj asocioj, eldonejoj, revuoj, restas en movo. Plejofte dank' al volontuloj, kiuj estas la veraj gravaj esperantistoj.

    Negativa: La diversaj ttt-paĝoj en kiuj aperas mensogoj pri homoj, sen la eblo korekti ilin. Plej aĉa estas HeKo en kiu la “gvidanto” aŭ ĉefredaktanto aperigas ĉiun eblan rubon, sen fari plej etan kontrolon pri la vero. Sen konsideri kiel li aŭ ŝi vundas homojn, fifamigas asociojn ktp, ktp. Ne estus malbona se tiu fiherbo malaperu el la reto por ke homoj kiuj havas intereson pri Esperanto ne tuj havas negativan bildon leginte aŭ klopodi kompreninte la aĉaĵojn de tiu paĝaro. Estas tute strange ke tiuj homoj ne komprenas kian damaĝon ili faras. Libereco ŝajne estas la plej perfortata ero en tiu grupo.


    Giorgio Silfer

    Eŭropo

    Verkisto, instruisto kaj organiza konsilisto, Konsulo de la Esperanta Civito

    En 2010 sendube pozitiva estis la disvastiĝo de esperanto kiel rekvizito, aŭ eĉ parolata lingvo, en teatro (Finnlando kaj Usono), en muzikaj prezentoj (du malsamaj en Svislando) kaj en kino (Turkio, Usono kaj aliloke). Ĉiuj tiuj utiligoj okazis preskaŭ ĉiam sendepende de esperantistoj, laŭ iniciatoj de gaĝaj komponistoj, verkistoj, reĝisoroj.

    En literaturaj medioj, male, la prestiĝo de nia lingvo kiel arta perilo kreskis danke al la aktiva ĉeesto de verkistoj niaj en PEN Internacia, kies prestiĝo mem firmiĝis danke al du Nobel-laŭreatoj, niaj kolegoj Vargas Llosa kaj Liu Xiaobo.

    Negativa estas la nov-antisemita kampanjo de Jorge Camacho kaj Yves Bellefeuille (precipe), kiuj tamen trovis panon por siaj dentoj en personoj kapablaj pacience kaj argumente malmunti iliajn tezojn kaj ilin entute. Oni rimarku, ke tiuj personoj estas nek israelanoj nek hebreoj. Do fine estas pozitive, ke disvastiĝas la konscio pri la ekzisto de nov-antisemitismo en (antiraŭmismaj) medioj, kaj ke ne nur raŭmistoj kapablas reagi al tio.

    Negativaj estas la krizoj krevintaj dum UK en Kubo: manko de demokratio en UEA, la kazo Stano Marček, krizo en la rilatoj kun afrikanoj… kaj tamen kun pozitiva sekvo, ĉar formiĝis konscio en parto de la UEA-anaro pri tiaj problemoj: ĝuste ĉe tiuj, kiuj ankoraŭ esperas en la ebleco ŝanĝi elinterne tiun asocion.


    Spomenka StimecSpomenka Štimec

    Kroatio

    Verkistino, sekretario de Kroata Esperanto-Ligo

    La plej pozitivaj agoj en 2010 estis, ke la 13an de januaro la delegacio de EEU estis akceptita de la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Jerzy Buzek, kaj ke Zamenhof-festan programon en Nov-Jorko partoprenis George Soros. Pozitiva ago estis ke la Eŭropa Komisiono akceptis raporton pri la tradukprojekto de la Kroata Esperanto-Ligo… Negativa estis, ke mortis tiom da valoraj homoj, kiuj multe mankos.


    Humphrey TonkinHumphrey Tonkin

    Usono

    Eksprezidanto de UEA

    Permesu al mi respondi ĉi-jare per iom persona respondo. Min surprizis komence de la jaro la impona festlibro, kiun aperigis UEA honore al mi — volumo pri kiu mi antaŭe aŭdis onidirojn, sed kiun Detlev Blanke kaj Ulrich Lins, la redaktoroj de la libro, aperigis esence sen mia scio. Lastatempe ĝojigis min scii, ke la libro tre bone vendiĝas. Por mi la jaro bele finiĝis per aperigo de mia anglalingva traduko de Modernaj Robinzonoj de Tivadar Soros. La lanĉon ĉeestis la filo George Soros, kiu tiel agnoskis la pozitivan influon de Esperanto en la propra vivo, eĉ se li restas nekonvinkita pri la valoro de la lingvo en la nuna tempo. Min ankaŭ plezurigis la surscenigo en Novjorko de la anglalingva komedio de Julia Cho The Language Archive, kiu ĉarme utiligis Esperanton, eĉ kun mallonga Esperanto-leciono. Tra la dumonata prezentogamo de la teatraĵo kelkaj miloj da spektantoj, verŝajne antaŭe nesciintaj pri Esperanto, traspertis tiun lecioneton.


    Jose Antonio VergaraJosé Antonio Vergara

    Ĉilio

    ISAE-aktivulo, eksestrarano de UEA

    Min ĝojige aŭ kuraĝige impresis kelkaj faktoj, ekzemple:

    — la digna celebrado per impona Festlibro de la 70-jariĝo de Humphrey Tonkin, la plej grava kaj pluraspekte valora esperantisto dum la lastaj kvindek jaroj;

    — la subvenciita partopreno de latinamerikanoj el diversaj landoj (eĉ Bolivio kaj Haitio!) en niaj Kubaj eventoj (UK, IJK, ILEI-trejnseminario), danke al la iniciata kaj kunordiga laboro de mia diligenta amiko Martin Schäffer;

    — la kreskanta ĉeesto de Esperanto kaj ekapero de freŝbakitaj esperantuloj en la interreto, ekzemple, en novaj medioj kiel Facebook;

    — la agado de la Novjorka oficejo de UEA kaj ĝia altnivela Zamenhof-taga simpozio en la sidejo de UN;

    — la komuna franca-germana Esperanto-kongreso, al kiu mi emas atribui simbolan signifon pro la longa historio de militoj inter tiuj du landoj.

    La forpaso de Mauro La Torre perdigis nin je vere aprezinda homo, kiun mi opinias etika kaj intelekta heroo de la Esperanto-movado.


    La Bjalistokaj Zamenhofaj Tagoj — inter la elstaraj eventoj

    Kio ŝanĝiĝis en Bjalistoko en 2010? — demandas nin amikoj, esperantistoj, iamaj kongresaj gastoj el diversaj partoj de la mondo. Nu, Esperanto kreskigis novan radikon danke al kunlaboro kun la Podlaĥia Libraro.

    La 11aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj havis sian ĉefpunkton en la Esperanto-libraro. Je komfortaj kondiĉoj ni akceptis unuajn gastojn antaŭ ol ekfunkciis la akceptejo. Vendredon ni nomis “la tago de kortuŝoj” ĉar estis enmanigataj premioj al laŭreatoj de la literatura konkurso “Mia aventuro kun Esperanto”. La ĉefpremion gajnis Wacław Rekowski el Starogard Gdański. Tekkomputileto, fondita de vicurbestro de Bjalistoko Aleksander Sosna, certe utilos al verkado de sekva konkursaĵo en julio 2011. (13 dec 2010 lian verkon Belulino publikigis Gazeta Wyborcza, la amasinformila patrono de la konkurso.) La duan premion, ankaŭ tekkomputileton, fondis la Podlaĥia Libraro. Gajnis ĝin Antoni Choroszucho, membro de Pola Esperanto-Asocio de 1948, kiu en taglibra formo priskribis sian esperantistan karieron dum jaroj. La trian premion, muzikludilon, fondis Bjalistoka Esperanto-Societo por Przemek Wierzbowski pro bona rakonto pri ĵurnalisto el la intermilita periodo, kiu ekamis Esperanton. Ses aliaj personoj ricevis de la Podlaĥia Libraro belegajn albumojn. Ĉiuj verkoj estis publikigitaj en la unua numero de Bjalistokaj kajeroj.

    Ni pripensis: kiel danki al Aleksander Sosna pro lia ĉiama helpo. Sur granda ruĝa kartona koro skribis siajn nomojn ĉiuj partoprenantoj de la 11aj BZT. Donacon de ĝi al nia amiko akompanis laŭtegaj aplaŭdoj.

    Evidentiĝis ankaŭ, ke li — apud direktoro de la Libraro Jan Leończuk, Elżbieta Karczewska kaj Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) — estis premiita per statueto de Spegulo pro kontribuo al evoluo de Esperanto.

    Honora membro de BES, Gerardo Klingenhöfer, alportis el Erlangen la 4-lingvajn edukajn libretojn Avo Paŭlo, eldonitajn kiel komuna projekto de esperantistoj el Erlangen kaj Bjalistoko. La naŭjara bjalistokanino Ula Kida, aŭtorino de 7 el 20 ilustraĵoj publikigitaj en la libreto, ricevis de li sian aŭtoran ekzempleron.

    Danke al la financa subteno de la Podlaĥia Libraro kaj bonvolo de tradukistoj Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik ni fiere prezentis eldonplanon de la Esperanto-Libraro por 2011: kvin libroj kaj du literaturaj almanakoj.

    La sabatajn prelegojn — de Lidia Ligęza pri polaj kutimoj kaj de Tomasz Chmielik pri la Esperanta gazetaro — akompanis Roman Dobrzyński parolanta pri La Zamenhof-Strato.Ĉu vi scias, ke post la publikigo de ĉi tiu libro romkatolika pastro ricevis la titolon “justa inter la nacioj de la mondo”? Rakontis pri tio la prezentita filmo Oazo de ĉiuj sanktuloj.

    Junaj klezmeraj muzikistoj el la bando Young Folk Crew regalis la naskiĝtagajn festantojn per elstara koncerto. Laŭ multaj aŭskultintoj ili estis same bonaj kiel la prezentiĝintaj tuj post ili profesiuloj el Eliezer Mizrachi Jewish Oriental Mystic Music el Vroclavo.

    Kiam en la Centro Ludoviko Zamenhof oni malŝaltis ĉiujn lampojn, en la klubejo ĉe la strato Piękna komenciĝis longaj vesperoj. Kune kun la alvenintaj gastoj ni havis la okazon rememori, rakonti, kune ridi...

    La dimanĉa ekskurso gvidis nin al Krynki, kie okazis renkontiĝo kun la belorusa verkisto Sokrat Janowicz. Ja esperantistoj trovas forton en la diverseco!!!
    Rakontoj el Bjalistoko (Fotis Joanna Filipowicz-Choroszucho)
    Kaj kiam ni revenis vespere el natur-rezervejo en Poczopek, ĉirkaŭvolvitaj per odoro de fajrejo, kun vangoj ruĝaj pro frosto, ni estis invititaj en la Centron Ludoviko Zamenhof al “Rakontoj el Bjalistoko”. Ĉu vi memoras la kongresan prezentadon de la elstara muzikgrupo Klezmer Chanajki Band? Ĉi-foje la kantistino, en kafeja etoso trinkante kafon, legis gazeton el la intermilita periodo, interalie, pri Jakobo Ŝapiro, kaj dum paŭzoj kantis judajn kaj Esperantajn kantojn. Ni tiel longe aplaŭdis kaj kriis “Rebeka, Rebeka”, ke ŝi decidis refoje kanti ekzakte tion.

    Laŭ mendo de la Urba Oficejo en Bjalistoko estas eldonota kultura gvidlibro pri la urbo. Unu el ĝiaj ĉapitroj estas dediĉita al interesaj eventoj en Bjalistoko. La Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj troviĝas inter la elstaraj.

    Ela Karczewska, Przemek Wierzbowski


    Vide el Bruselo

    http://commons.wikimedia.org/wiki/File:DSC07069_Santa_Claus_in_Sanok_2010.JPGForgesita Kristnasko

    Dafydd ab Iago el Bruselo

    Francaj membroj de la Eŭropa Parlamento Philippe Juvin kaj Constance Le Grip akuzas la Eŭropan Komisionon pri diskriminacio kontraŭ kristanoj pro tio, ke ĝi ignoris Kristnaskon. La du parlamentanoj alvokas la Komisionon retiri la kalendaron distribuitan al pli ol 21 mil lernejoj. Ili rimarkigas, ke la kalendaro enhavas judajn, hinduajn, islamajn kaj siĥajn feriojn, sed ne la kristanajn.

    La reago de Juvin kaj Le Grip sekvas tiun de ilia partia kolego Nicolas Sarkozy, kiu aŭdace parolis pri religia purigado en Mezoriento, komentante perforton kontraŭ kristanoj en Egipto kaj Irako.

    Por Juvin kaj Le Grip, forgesi la kristanismon signifas ignori sian identecon. “La kristanaj radikoj de Eŭropo estas veraj. Eŭropo estas rezulto de malrapida procezo, kiu havas siajn radikojn en Grekio, Romio kaj ankaŭ, kompreneble, en la kristanismo. Digno kaj libereco, egaleco kaj frateco estas kristanaj valoroj”, — diras Juvin kaj Le Grip.

    La Komisiono eldonis 3.2 milionojn da kalendaroj por 12–17-jaruloj, kiuj kostis ĉ. 5 mln eŭroj. Komisiona proparolanto agnoskis, ke en la kalendaro mankas la kristanaj festoj, “pro eraro en administrado de la teksto”, kiu estos ĝustigita en la sekva eldono. Tamen ne estas ŝanco plenumi la deziron de la francaj dekstruloj kaj retiri la kalendaron el la lernejoj.

    Laŭ Michael Privot, direktoro de la Eŭropa Reto Kontraŭ Rasismo, la du parlamentanoj devus meti sin en la lokon de religiaj malplimultoj, kies festoj dum jardekoj estis neglektataj en oficialaj kalendaroj. “Eble ili konscios pri la graveco de tiaj simboloj por la membroj de religiaj malplimultoj, kaj tiel ili estonte pli emos subteni alvokojn de etnaj kaj religiaj malplimultoj por reciproka kompreno kaj agnosko”, — diris Privot.


    EU prokrastas pri la irlanda

    Dafydd ab Iago el Bruselo

    La Konsilio de EU decidis daŭrigi por pliaj kvin jaroj la escepton pri la irlanda tradukado de EU-tekstoj. La EU-institucioj plu estos devigataj traduki en la irlandan nur la regularojn, komune adoptitajn de la Eŭropa Parlamento kaj de la Konsilio.

    EU-fontoj konfirmis al La Ondo, ke estas malfacile trovi sufiĉan nombron da altkvalifikitaj fakuloj. Oficistoj de la Konsilio optimiste parolas pri plimultigo de tekstoj en la irlanda dum la tempo de la escepto. La Konsilio promesas, ke la Eŭropaj institucioj plu favore traktos iniciatojn pri propralingva aliro de irlandlingvanoj al informoj pri la agado de la Eŭropa Unio.

    La Regulo 920/2005 aldonis la irlandan al la listo de la oficialaj EU-lingvoj. Ĝi ŝanĝis la Regulon 1/1958 kiu fiksis la nombron de la oficialaj lingvoj (nun 23). Tamen post la oficialiĝo de la irlanda kiel EU-lingvo (1 jan 2007) estas tre malfacile trovi kvalifikitajn irlandlingvajn tradukistojn por labori en Bruselo kaj Luksemburgo. Nun 35 irlandaj tradukistoj estas utiligataj en ĉiuj EU-institucioj, kompare kun ĉ. 150 por la normalaj oficialaj lingvoj. Malpli ol dek irlandlingvaj tradukistoj laboras en la Eŭropa Komisiono kompare kun 60–70 por la aliaj lingvoj. Iom pli bona estas la situacio en la Konsilio de EU, kie estas 15 irlandlingvaj tradukistoj. Tamen aliaj novaj lingvoj rapide altigas nombron da tradukistoj; ekzemple, en la Konsilio estas jam 27 ĉeĥaj tradukistoj.

    La situacio de la irlanda ne baldaŭ pliboniĝos. Ĉe la dutaga EU-ekzameno por irlandlingvaj tradukistoj, en februaro 2010, estis 75 kandidatoj. Nur 13 el ili sukcesis. La irlanda registaro konscias pri la problemo. Nova strategio por la jaroj 2010– 2030 estis lanĉita en decembro 2010. Laŭ ĝi, la registaro certigos efektivigon de la decido de la 2005a jaro por fari la irlandan plene oficiala EU-lingvo. La registaro, malgraŭ la financa krizo, intencas subteni maŝintradukadon, optikan rekonadon, voĉrekonadon, parolteknologion, kaj lingvoinstruajn programojn. La plano celas pliigi la nombron de ĉiutagaj irlandlingvaj parolantoj de 83 mil al 250 mil post 20 jaroj.


    Libroproduktado sub lupeo (1991–2010)

    “Manietuloj”, — ofte nomas nin, esperantistojn, personoj pli prudentaj, kiuj ne perdas siajn tempon kaj monon por la lingvo, elpensita de iu Ruslanda judo antaŭ pli ol 120 jaroj. Sed min ankaŭ esperantistoj foje nomas same, ĉar mi kalkulas librojn, kiujn mi neniam vidis. Sed ĉar mia manieto trovas aprobon de fakuloj, kiuj uzas la rezultojn, mi kuraĝe daŭrigas, kaj ankaŭ ĉi-februare mi diskonigas la tradician revuon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Hungara Vivo.

    La bazo de la statistiko estas la rubriko Laste aperis en la revuo Esperanto. Ĉi tiu rubriko listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tiu statistiko ne estas tute fidinda por ĉiu aparta jaro, ja en Laste aperis estas libroj, eldonitaj ankaŭ multaj jaroj sed nur en la koncerna jaro ekvenditaj de UEA, kaj de jaro al jaro la nombroj tre varias. Tamen la resuma statistiko por pluraj jaroj glatigas la fluktuadon kaj bone vidigas la ĉefajn tendencojn en nia “eldon-industrio”.

    Unu libro ĉiulabortage

    La pasinta jaro repruvis la tezon, ke dum la lasta jardudeko ĉiujare aperas ĉirkaŭ 200 libroj en/pri Esperanto kun la suma paĝonombro 26 mil. La pasinta jaro estis tre tipa: 204 libroj sur 28 mil 232 paĝoj — multe pli ol en 2009, kiam pro lokomanko en la jarfinaj numeroj de Esperanto pluraj libroj (ekzemple, ĉiuj libroj de KAVA-PECH), eldonitaj en 2009 registriĝis nur en 2010.

    Ĉar ne ĉiuj libroj estas registrataj en Roterdamo, precipe se temas pri lerniloj eldonataj “memeldone” por enlandaj bezonoj (ekzemple, en Ĉinio), k. s., ne estus troigo diri, ke en Esperantujo ĉiun labortagon aperas unu nova libro.

    Ĉu 200 libroj jare estas multe aŭ malmulte? Ni komparu. Ekzemple, en Ruslando en 2008 aperis 123.336 libroj, kaj en 2009 — 127.596. Tio estas 600-oble pli ol en Esperanto, sed en Ruslando estas 140 milionoj da loĝantoj, dum la esperantistaro, laŭ proksimumaj taksoj varias inter 40 ĝis 200 mil, aŭ eble 1000-oble malpli ol Ruslando. Do 200 libroj por 40–200 mil personoj estas en ordo.

    Kiaj libroj pli multas? Dependas de la jaro. Vidu la suban tabelon.
     
     
    1991–2000
    Sume aŭ averaĝe
    2001–2010
    Sume aŭ averaĝe
    2001–2010
    Sume aŭ averaĝe
    2009
    2010
    Nombro de libroj en/pri Esperanto
    2107
    1913
    4020
    158
    204
    Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
    251.276
    276.616
    527.892
     24.272
     28.232
    Nombro de la eldonintoj
    650
    567
    1038
    88
    94
    Averaĝa paĝonombro de unu libro
    120.3
    145,2
    131,1
    153
    138
    Averaĝa prezo de unu libro (EUR)
    8,22
    11,4
    9.7
    11,8
    12.36
    Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Eo
    296
    307
    603
    17
    32
    Originala beletro
    258
    214
    472
    27
    20
    Traduka beletro
    458
    361
    819
    20
    50
    Planlingvistiko kaj esperantologio
    229
    211
    440
    26
    16
    Esperanto (historio, kulturo, movado)
    241
    299
    540
    23
    38
    Politiko, historio, filozofio
    166
    228
    394
    25
    29
    Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
    182
    93
    275
    6
    6
    Religio
    105
    93
    198
    7
    6
    Aliaj temoj
    172
    107
    279
    7
    7

    En 2009 plej multis originala beletro (27), lingvistiko (26) kaj politiko (25); sed en 2010 en la statistiko supris tute aliaj ĝenroj: traduka beletro (50, kompare kun nur 20 antaŭ unu jaro), libroj pri Esperanto (38, precipe pri la historio de Esperanto) kaj lernolibroj (32). Sed laŭ la dudekjara statistiko nia plej populara ĝenro estas traduka beletro (819 volumoj), kiu grave postlasas la lernilaron (603), dum komence de la jaroj 1980aj lerniloj estis pli multaj ol beletraj tradukoj. Ĉu pro reorientiĝo de niaj eldonistoj al la bezonoj de la spertularo, aŭ pro ŝrumpo de la ekstera intereso? La komparo inter la du jardekoj edidentigas la grandan kreskon de libroj pri Esperanto (precipe pri la historio) kaj de la soci-politika literaturo (ne laste, danke al MAS) kaj la falegon de la sciencaj libroj (de 182 al nur 93).

    Multaj kaj malfortaj

    Kutime, ĉiujare estis malsamaj eldonĉampionoj, sed lastatempe estis du dujaraj periodoj. En 2007 kaj en 2008 ĉiujn superis Stano Marček kun pluraj lingvaj versioj de sia lernolibro; kaj en 2009 kaj 2010 plej multe eldonis MAS (Monda Asembleo Socia) prizorgata de Vilhelmo Lutermano. Inter la 18 eldonaĵoj de MAS estas kvin klasikaĵoj de Markso kaj Engelso (kune kaj dise) kaj aliaj politikaĵoj, ekzemple, Enkonduko en la studadon de Markso, Engelso kaj Lenino de Jozefo Ŝlejfŝtejno tradukita de Lutermano mem.

    2010. Libroj

    MAS (FR)
    18
    Mondial (US)
    13
    Ed. Iltis (DE)
    10
    KAVA-PECH (CZ)
    9
    B. Lemarchand (FR)
    6
    La Blanchetière (FR) 
    6
    UEA (NL)
    6
    Edistudio (IT), FEL (BE) 
    po 5
    Impeto (RU), KEU (HR) 
    po 5
    SAT (FR), Sezonoj (RU) 
    po 5

    Sed multaj libroj ne egalas al multaj paĝoj. Ekzemple, la ses broŝuroj de Michel Kenton, kiuj ebligis al B. Lemarchand esti alte en la librolisto, kune havas nur 96 paĝojn, malpli ol unu averaĝa libro. Plej multe da paĝoj pasint-jare produktis la Novjorka Mondial, ankaŭ danke al la tri volumoj de Beletra Almanako.

    2010. Paĝoj

    Mondial  2748
    MAS 2536
    FEL 1638
    UEA 1485
    KEU 1105
    KAVA-PECH  1008
    Impeto
    984
    Fonto (BR)
    919
    Edistudio
    724
    Ed. Iltis
    614

    Entute, dum 1991–2010 surmerkatiĝis 4020 libroj de pli ol 1000 eldonintoj. Sed ne diru, ke en la mondo estas mil Esperanto-eldonejoj, ja pli ol 700 el ili riĉigis nin nur per unu volumeto dum 20 jaroj. Pli ol cent eldonis tiuperiode po du librojn. Nur 33 eldonejoj produktis pli ol 20 librojn dum 20 jaroj, do averaĝe almenaŭ unu libron jare; kaj nur 6 eldonejoj kontribuis pli ol 80 librojn, do almenaŭ unu libron ĉiusezone.

    Plej alte en la listo estas UEA kun 144 libroj. Sed tio estas nur 7 libroj jare. UEA, nia plej aktiva nuntempa eldonejo, estas multe malpli aktiva ol Hachette, kiu antaŭ cent jaroj eldonis ĉ. 350 librojn dum 1901–1914 — averaĝe 25 librojn jare. Multas sed malfortas niaj eldonejoj. Amuzas min ke, kvankam libroeldonado estas nia akcesora tasko, malpli grava ol La Ondo de Esperanto (precipe dum la lastaj jaroj), pli aktivas ol Sezonoj nur kvin Esperanto-eldonejoj en la tuta mondo.

    1991-2010. Libroj

    UEA
    144
    Libro-Mondo (PL) 
    133
    FEL
    111
    Fonto
    85
    Impeto
    82
    Sezonoj
    81
    KAVA-PECH
    71
    Ed. Iltis
    70
    Bero (US/NL) 
    58
    ĈEE (CN)
    55

    1991-2010. Paĝoj

    FEL
    19.713
    UEA
    17.478
    Libro-Mondo 
    17.477
    Fonto
    13.653
    Impeto
    13.478
    Sezonoj
    12.882
    Arĥivaro E.Privat (CH) 
    12.553
    KAVA-PECH
    12.292
    Ludovikito (JP) 12.085
    ĈEE 
    11.796

    Francio devancis Germanion

    Kvankam en la mondo plej multe da libroj aperas en Usono kaj Ĉinio, ĉi tiuj landoj ne estas inter la plej produktantaj en Esperantujo, kie plej supre alternas Francio kaj Germanio.

    2010. Libroj

    Francio
    50
    Germanio
    17
    Ruslando
    14
    Nederlando
    13
    Usono
    13
    Italio
    12
    Ĉeĥio
    12
    Slovakio
    10
    Pollando
    9
    Kroatio
    7

    2010. Paĝoj

    Francio
    4917
    USA
    2748
    Nederlando 
    2529
    Italio 2327
    Kroatio 1735
    Germanio 1706
    Belgio 1638
    Ruslando 1482
    Ĉeĥio 
    1247
    Brazilo 1233

    Ĉi-jare Francio eldonis rekorde multajn 50 librojn kaj post plurjara dua rango saltis antaŭen kun 405 libroj. Krom en Francio kaj Germanio ankaŭ en Pollando, Nederlando kaj Ruslando aperas almenaŭ unu nova Esperanto-libro ĉiumonate.

    1991–2010. Libroj

    Francio
    405
    Germanio
    374
    Pollando
    305
    Nederlando
    283
    Ruslando
    243
    Brazilo
    210
    Japanio
    210
    Usono
    184
    Italio
    161
    Belgio
    148

    1991–2010. Paĝoj

    Francio 
    45.786
    Germanio 
    44.597
    Japanio
    38.038
    Ruslando
    35.772
    Pollando
    35.237
    Nederlando 
    32.106
    Brazilo
    30.393
    Belgio
    24.126
    Svislando
    23.864
    Italio
    23.399

    Entute, tra 20 jaroj Esperanto-libroj estis eldonataj en 61 landoj — inter ili estas sep landoj de eksUSSR (inkluzive de USSR mem), en kiuj aperis sume 410 libroj, pli ol en Francio.

    La supraj linioj traktas la kvanton de la eldonitaj libroj. La kvaliton oni ne povas taksi surbaze de Laste aperis, kaj eble nur en Roterdamo kaj Vieno oni povus legi ĉiujn novaĵojn kaj aperigi la eseon “La Esperanta literaturo en la pasinta jaro”.

    Venont-kajere aperos statistiko pri la fontolingvoj de la tradukitaj libroj.

    Aleksander Korĵenkov


    Liro: VinjetoLiteratura konkurso Liro-2010

    La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2010 (Aleksej Birjulin, Michel Duc Goninaz, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 39 konkursaĵojn de 22 aŭtoroj el 10 landoj: Brazilo, Britio, Francio, Germanio, Kanado, Pollando, Rumanio, Ruslando, Svedio, Usono. (Pasintjare partoprenis 28 konkursaĵoj de 21 aŭtoroj el 5 landoj.)

    La 15an de januaro 2011 la juĝkomisiono anoncis la rezulton de Liro-2010.

    Originala prozo

    Laŭreato

    Edmund Grimley Evans (Britio) pro Dank' al Dio

    Laŭda mencio

    Paulo Sérgio Viana (Brazilo) pro Lirika kanto

    Originala poezio

    Laŭreato

    Aleksandro Mitin (Ruslando) pro Feliĉulo

    Laŭdaj mencioj

    Grigorij Arosev (Ruslando) pro Papilioj;
    Rustam Karapetyan (Ruslando) pro Virino staras ĉe fenestro

    Traduko el la angla (The man who lived for others de Jerome K. Jerome)

    Laŭreato

    Russ Williams (Pollando)

    Traduko el la franca (L'ami Joseph de Guy de Maupassant)

    Laŭreato

    Jean-Luc Tortel (Francio)

    Laŭda mencio

    Thierry Tailhades (Francio)

    Traduko el la rusa (Американец de Arkadij Averĉenko)

    Laŭreato ne estas anoncita, ĉar partoprenis nur du verkoj.

    Laŭda mencio

    Anna kaj Mati Pentus (Ruslando)

    La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn.

    Konforme al la regularo la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2013 havas ekskluzivan rajton publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

    Legu pliajn informojn pri Liro, ankaŭ la listojn de la pli fruaj laŭreatoj.
     

    Gratulon al la laŭreatoj!
    Dankon al la partoprenintoj!

    Halina Gorecka
    sekretario de Liro-2010


    Aleksandro Mitin

    Feliĉulo

    Mi vere estas feliĉul'.
    Mi loĝas bonan mondon.
    De la pasinto, el nebul'
    Ni iras en estonton.

    Ni estas ĝojaj dank' al Li –
    La plej genia homo,
    Kreint' de nia idili'!
    Glorsonu Lia nomo!

    Dum jaroj mondon gvidis frid'
    Malsato kaj malsano.
    Sed poste ekis Lia gvid',
    Kaj nun pro Lia plano

    Ne scias ni pri plag', mizer',
    Pli multe trinkas, manĝas.
    Forgesis ni pri l' vort' “danĝer'”
    Ĉar gardon Li aranĝas.

    Ne batas nin pluveg', nek neĝ', –
    Ĉar staras muro ŝirma.
    Sen iu eta tru' aŭ breĉ',
    La kaĝo estas firma.

    Sed daŭras ekster nia land'
    Malsato kaj amaro.
    Do kial? – voĉas la demand', –
    Forkuris la najbaro?

    Ja baldaŭ estos granda fest'.
    Jen kuŝas kuirkrado...
    Mi estas la obeza best',
    Nutrata por buĉado.

    Kaj morgaŭ iĝos mi rostbef' –
    Honora perspektivo!
    Kaj tio estas mia dev',
    La senco de la vivo.

    Pro la supra poemo Aleksandr Mitin iĝis laŭreato de Liro-2010.



    Nia trezoro

    Ferdinand Hirt kaj filo

    La svisa presisto Jean Borel (1868–1946) ekde 1903 zorgis pri tio, ke la tiam ankoraŭ malforta Esperanto-movado en Germanujo ricevu novan impeton per propaganda materialo, informiloj pri Esperanto kaj precipe per lia propra lernolibro furorinta ĝis la 1920aj jaroj. Krom li aktivis Franckh en Stuttgart (i.a. per la lerno-libro de Alfred Hermann Fried, 1864–1921), Heckner en Wolfenbüttel (kie la lerno-libro de Albert Schramm (1880–1937) ĝisvivis multajn eldonojn). Al ili aldoniĝis Friedrich Ellersiek (1880–1959), foje en kunlaboro kun Borel kaj Friedrich Ader en Dresdeno.

    Post la unua mond-milito la movado rapide restabiliĝis. Kvankam ne kun la sama elano kiel Hachette, tamen lasante gravajn spurojn, en Leipzig engaĝiĝis la eldonejo Hirt, kies entrepreno, fondita de Ferdinand Hirt (1810–1879) en Vroclavo, en la dua generacio de Arnold Hirt (1843–1928), konata kiel lerno-libra eldonisto, sin dediĉis ankaŭ al Esperanto. La interveno de la nazioj metis finon al ĉi agado kaj la stokoj transiris al la Cseh-Instituto en Hago, kie ankoraŭ jar-dekojn ili treniĝis sur la bretoj...

    Hirt eldonis tri kategoriojn de Esperanto-libroj:

    1. lerno-librojn kaj vortarojn (por garantii la instruadon kaj la disvastigon de la lingvo),
    2. beletraĵojn, precipe la serion Internacia Mondliteraturo,
    3. esperantologiajn verkojn.
    Inter la lerno-libraj aŭtoroj menciindas: Anton Casari, Arthur Degen (1879–?), Franz Scheibenreiter (1898–?), Emil Stark, Georg Streidt kaj Wilhelm Velten (1841–1928), inter la vortaristoj Paul Bennemann (1885– 1954), kies du vortaroj (Eo-D, 1923 kaj D-Eo, 1926) longe restis modeloj. Iel kompareblaj estis nur la vortaroj de Paul Christaller (1860–1950) el 1910 (2a eld. 1923): D-Eo, kaj de Karl Minor (1891– 1946): Eo-D.

    La starto de la pedagogiaj eldonaĵoj estis la Bildotabuloj por la instruado de Esperanto (1919) de Thora Goldschmidt, kiuj jam en 1923 spertis trian eldonon. Krom lerno-libroj Hirt eldonis ankaŭ la lego-libron Tra la mondo (du partoj) kaj Internacia Kantaro, ambaŭ de Bennemann.

    Hirt zorgis ankaŭ pri la originala beletro de Esperanto, i. a. per la debut-romanoj de Jan Fethke (Jean Forge, 1903–1980), Abismoj (1923) kaj Saltego trans jarmiloj (1924). La antaŭmilita aŭtoro Heinrich August Luyken (1864– 1947) daŭrigis sian roman-verkadon ĉe Hirt per Stranga heredaĵo (1922) kaj Pro Iŝtar (1924). Kun Henri Vallienne (1854–1908) kaj ties Kastelo de Prelongo (1907) kaj Ĉu li? (1908) li estis inter la unuaj roman-verkistoj de nia lingvo. La pli fruaj estis Paŭlo Debenham (1911, represo 1992) kaj Mirinda amo (1913).

    Ĉe la ĝenerala publiko pleje konatis la malmulte-kosta serio Internacia Mondliteraturo (sam-noma serio aperis en 1911–1913 en Magdeburg: tri tiamajn titolojn Hirt reeldonis) kun tradukoj el 14 literaturoj: angla (Irving, Poe), bulgara (Stamatov), flandra (Eekhoud), franca (Balzac), germana (Chamisso, Goethe, Raabe), japana (Ariŝima), jidiŝa (Ŝalom-Aleĥem), kataluna (Bertrana), kroata (Ŝimunović), nederlanda (Beets), pola (Niemojewski, Sienkiewicz), rumana (Sadoveanu), rusa (Doroŝeviĉ, Puŝkin, Turgenev), sveda (Strindberg). Inter la tradukintoj troviĝas nomoj ĝis hodiaŭ konataj: Grau Casas, Hohlov, Morariu, Muĉnik, Wüster, Lidja Zamenhof. La tradukoj de Goethe kaj Sienkiewicz estis represitaj en la nuna tempo. La serion gvidis Johannes Dietterle.

    Sed ankaŭ ekster la serio aperis beletraj kaj fakaj titoloj, por ekzemplo: Palaco de danĝero (Wagnalls), La malŝparulo (Raimund), Aŭstralio. Lando kaj popolo (Delsudo/Laiho).

    Atentindas la kontribuo de Hirt al la faka literaturo esperantologia. Ĝi eldonis plurajn epok-farajn verkojn de Eugen Wüster (1898–1979), la patro de la terminologia scienco:

    Maŝinfaka Esperanto-vortaro prielementa (1923)
    Enciklopedia Vortaro Esperanto-germana (1923–1929)
    Zamenhof-Radikaro (1927)
    Per ili Wüster fariĝis la plej grava leksikologo de Esperanto: lia Enciklopedia Vortaro (EV) (bedaŭrinde torsa, ĝi finiĝas ĉe kor'; la cetero de la manoskripto ekzistas kiel mikrofiĉo ĉe IEMW) restas nesuperita atuto ĝis la nuna tempo. En 1930 en Literatura Informilo Alexander Schwarz ĵetas rigardon post la kulisojn de la EV-redakcio. Ankaŭ la Zamenhof-Radikaro estas unua ŝtupo al la revata Zamenhof-konkordanco de William Bailey (ekzistanta kiel mane skribita sliparo).

    Hirt zorgis ankaŭ pri reaperigo de du bazaj verkoj de Edmond Privat: Vivo de Zamenhof (klasikaĵo ĝis nia tempo) kaj Historio de la lingvo Esperanto (du volumoj). Same ĝi eldonis, sub redakto de Walter Lippmann (1895–1986), germanan prilaboron de la Zamenhofaj lingvaj respondoj kaj la germanan version de la raporto de Ligo de Nacioj.

    Okaze de la 70a dat-reveno de la naskiĝo de Zamenhof en 1929 Hirt prezentis sub la redakto de Johannes Dietterle (1866–1943) la imponan volumon Originala Verkaro, t.e. kolekto de ĉiuj artikoloj, traktaĵoj, paroladoj, eseoj, poemoj kaj (ĝis tiam konataj) korespondoj de Zamenhof. Longe ĝi restis grava referenc-verko por zamenhofologiaj studoj, malgraŭ siaj difektoj, mankoj kaj eraroj. Ne pro nenio oni ĝin represis en 1983 en Japanujo. El la koresponda parto profitis ankoraŭ la Zamenhof-volumaro de Itô Kanzi (1918–2005), dum por la ceteraj tekstoj li reiris al la fontoj.

    Jam pli frue (1921) la sama Dietterle editoris kolektivan volumon La vendreda klubo al kiu kontribuis membroj de la Esperanto-klubo Leipzig, kun kelkaj artikoloj kiuj ne perdis sian valoron, i. a. de Dietterle mem pri Leibniz, de Lippmann pri la Lingvaj Respondoj, de Petzold pri la unuaj jaroj de Esperanto en Leipzig, de E. Wunderlich pri la Ŝtata Saksa Esperanto-Biblioteko kaj denove de Dietterle pri Albert Steche (1863– 1943), tiam prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.

    Por teni kontakton kun klientoj kaj libro-amantoj Hirt eldonis Literatura Informilo (ses kajeroj inter printempo 1924 kaj somero 1930) kiu ne nur prezentis la novaĵojn de la eldonejo kaj konigis recenzajn eĥojn, sed enhavis ankaŭ (ĝis nun) legindajn artikolojn.

    Aparta merito de la Hirt-eldonoj estis ties estetika aspekto: bela ekstero, plaĉa tipografio kaj tre bona blanka papero.

    Unu planon Hirt ne sukcesis realigi: Tutmonda Scienca Literaturo kun tradukoj de la “plej gravaj modernaj scienculoj de la tuta mondo”.

    Hirt (Paŝtisto) ja prezentis nutran paŝtejon al la verdaj ŝafoj...

    Reinhard Haupenthal


    Ege valora helpilo

    Simon, Karl-Hermann. Lexicon silvestre: Kontribuoj pri la multlingva vortaro de la forstfako. — Eberswalde: Förderverein Lexicon silvestre, 2010. — 183 p.

    En la jaro 1981 estiĝis — kaj ĝis hodiaŭ estas plu prilaborata en Eberswalde (tiam GDR) — impona verkego Lexicon Silvestre: multlingva vortaro de la forstfako. La iniciatinto kaj kunordiganto de tiu projekto estas la forstsciencisto kaj leksikografo d-ro Karl-Hermann Simon.

    Honore al lia 80-jara naskiĝfesto estas eldonita la ĉi tie priparolata libro. En ĝi estas kolektitaj la plej gravaj eseoj, en kiuj d-ro Simon, plej ofte kun kunaŭtoroj, inter 1990 kaj 2003 estis prezentinta la vortaron al la publiko kaj klariginta la gvidliniojn de la vortara laboro. La libro enhavas sep germanlingvajn kaj sep esperantlingvajn eseojn. Al ĉiu eseo estas antaŭmetitaj resumoj en la germana, la angla kaj Esperanto.

    En tiuj eseoj estas detale priskribite, per kiuj trajtoj Lexicon Silvestre distingiĝas de aliaj vortaroj, ĉu de forsta ĉu de alia fako.

    Sekvante la konsilon de la fondinto de la scienca terminologio, Eugen Wüster, d-ro Simon kaj lia teamo eliris ne de fakaj terminoj, sed de la korespondaj nocioj. Tiujn nociojn ili kolektis, donis al ili numerojn laŭ la Forstfaka Dekuma Klasifiko (Forest Decimal Classification = FDC) kaj verkis por ili koncizajn difinojn. Evidentiĝis, ke la plej taŭga lingvo por tiu unua paŝo estas la planlingvo Esperanto, kiu tial fariĝis la gvidlingvo de la tuta projekto. Tio estis ebla, ĉar en la komenca fazo ĉiuj kunlaborantoj estis esperantistoj. Post kiam nocio estis difinita, ĝi ricevis sian nomon, t.s. estis trovita ĝia termino. Poste la noci-difinoj kaj la terminoj estis tradukitaj al aliaj lingvoj.

    Ĉar la forstfaka terminaro en Esperanto ankoraŭ ne estis sufiĉe evoluinta kaj al la kunlaborantaro de Lexicon Silvestre apartenis preskaŭ ĉiuj esperantlingvaj fakuloj pri forsto, la esperantlingvaj terminoj povas esti rigardataj kiel normigaj kaj preskribaj. Por la aliaj lingvoj, en kiuj jam ekzistas forsta terminologio, estis kolektataj la ekzistantaj terminoj el la literaturo, la terminaro estas do priskriba (deskripta). Ĉar ne ekzistas kompetentaj fakuloj esperantlingvaj por la plej multaj etnaj lingvoj, estis varbitaj al la vortar-prilabora teamo ankaŭ ne-esperantistoj, kiuj hodiaŭ estas la plimulto de la nun 70-kapa kunlaborantaro.

    Ekde 1995 la vortaro estas libroforme eldonata en unuopaj partoj, kiuj enhavas po ĉirkaŭ 1000 terminojn en unu lingvo. Terminoj de diversaj lingvoj, kiuj rilatas al la sama nocio, estas ligitaj per sama numero. Ĝis hodiaŭ aperis 9 partoj (Prima Pars ĝis Nona Pars) en la plej intense prilaboritaj lingvoj (inkluzive Esperanton). Entute ekzistas versioj en 15 lingvoj, kvankam kelkaj de ili aperas nur en la unuaj partoj.

    La libro donas valorajn informojn kaj modelon al ĉiu, kiu serioze okupiĝas pri terminologia aŭ fakvortara laboro — egale en kiu fako aŭ en kiu lingvo:

    Unue, estas priskribata detale la vojo ekde la nocio, tra ties enkadrigo en la dekuman klasifikon ĝis la finfina asigno de termino — jen preskriba kaj jen priskriba.

    Due, estas elstarigita la rolo de Esperanto — ne nur kiel unu de la cellingvoj, sed precipe kiel la neŭtrala ilo por plejeble precize kaj sendepende de etnolingvaj kromsignifoj difini nociojn. Tiu rolo de Esperanto koncernas nur la vortaristojn — por la uzanto ĝi estas nevidebla, por li Esperanto estas nur unu de la prilaboritaj lingvoj.

    Trie, en la uzul-interfaco ĉiuj lingvoj estas traktitaj absolute samrajte. Pro tio la titolo de la tuta verkego ne estas esperantlingva — ĉar Esperanto estas ja unu de la cellingvoj — sed latina.

    Kaj kvare — sed tio estas tipa nur por verkantoj esperantlingvaj — la vortara teamo laboris tute senpage, krom modesta subteno de la laborofico Eberswalde ekde 1991 ĝis 2008. Ĉar ne ekzistas rimedoj por protekti la verkon kontraŭ ŝtelkopiado, la libroj eĉ devas esti vendataj kontraŭ tiom malalta prezo, ke la kopiado ne valoras la penon.

    Ĉar la principoj de terminologia kaj vortara laboro tute ne estas konataj inter la plej multaj vortaristoj, la libro estas ege valora helpilo por ĉiu, kiu okupiĝas aŭ interesiĝas pri terminologio kaj verkado de vortaroj kaj konas Esperanton aŭ la germanan lingvon.

    Hans Dieter Quednau


    Libroj instruantaj ami, amiki, protekti la naturon

    Härtling, Peter. Avinjo / Tradukis el la germana Nora Caragea. — Frankfurt am Main: N. Caragea, 2000. — 79 p., il.

    Pausewang, Gudrun. La avo en la ĉareto / Tradukis el la germana Nora Caragea. — Frankfurt am Main: N. Caragea, 1999. — 63 p., il.

    Pausewang, Gudrun. Kuniberto kaj Kilevamba / Tradukis el la germana Nora Caragea. — Frankfurt am Main: N. Caragea, 2001. — 111 p., il.

    Schindler, Georg. Fabloj kaj fabeloj / Tradukis el la germana Nora Caragea. — Frankfurt am Main: N. Caragea, 2001. — 83 p., il.

    Pausewang, Gudrun. La infanoj en la arboj / Tradukis el la germana Nora Caragea. — Frankfurt am Main: N. Caragea, 2008. — 61 p., il.

    Mi ricevis por recenzado kvin porinfanajn librojn. Ĉar ili ĉiuj estas por infanoj kaj junuloj, kaj originale skribitaj en unu lingvo (la germana), kaj tradukitaj de unu persono, Nora Caragea, mi decidis verki unu komunan recenzon. Kiel kunrecenzanton — tute nature — mi prenis mian kvinjaran filon.

    Do, ni komencis de la elekto: kiun libron legi unue. La plej grava kriterio evidentiĝis la titolo. Kaj la unuan vicon gajnis La infanoj en la arboj. Kiel la duan libron mia kvinjarulo ekvolis aŭskulti La avo en la ĉareto — post kiam mi klarigis, pri kiu ĉareto temas. Persone mi pensis, ke ni antaŭ ĉio legu la libreton Fabloj kaj fabeloj, ĉar ĝi konsistas el mallongaj rakontoj, kaj ni povus interrompi la legadon laŭbezone. Mi klarigis, ke la aliaj libroj estas longaj rakontoj po unu por tuta libro. Sed mia kunrecenzanto persistis, kaj li evidentiĝis prava. La infanoj en la arboj estis tralegita je unu spiro, sen paŭzoj. La filo postulis la sekvan, sed pro cirkonstancoj ĝi estis legita nur sekvatage. Kaj same seninterrompe.

    La dua kriterio de la infana elekto estas la kovrilbildo. La kvinjarulo ekinteresiĝis pri helikoptero sur la kovrilo de Kuniberto kaj Kilevamba. Kaj kiam ni eklegis, ni ne bedaŭris. La libro estis “finita” dum du vesperoj, la historio tre plaĉis al ni ambaŭ.

    La tria logilo por infanoj estas la internaj bildoj. Kaj, strange por plenkreskuloj, ili ne nepre estu ilustraĵoj por la fadeno de la rakontoj. Sed kiam la bildoj tamen reprezentas la vicon de eventoj el la rakonto, tio certe pli interesigas la leganton/aŭskultanton.

    En la recenzataj libroj la ilustraĵoj estas plenumitaj en diversaj stiloj, sed ĉiuj grizaj, nekoloraj, kio ĝenerale ne tre plaĉas al infanoj. Mia kunrecenzanto diris, ke ili estas “normalaj”, nek bonaj, nek malbonaj. Ĉiuokaze, dum mia laŭtlegado li kun intereseto spektis ilin.

    Kaj fine, malgraŭ komuna opinio de plenkreskaj eldonistoj, por infanoj gravas ke ankaŭ la literoj aspektu alloge — eĉ se ili ne legas mem, nur aŭskultas kaj rigardas. Gravas kaj la elektita tiparfasono, kaj la grando de la literoj kaj tekstoblokoj, kaj la kontrasto inter la papera kaj teksta koloroj. Kaj certe gravas, ke plenumiĝu “la universala regulo”: por ju pli malgrandaj infanoj estas destinita la libro, des pli grandaj literoj devas esti uzataj. Feliĉe, la eldonisto de la recenzataj libroj obeas ĉi regulon. Kaj mia kolegeto kun plezuro legis la titolojn de ĉapitroj en Avinjo, Kuniberto kaj Kilevamba kaj Fabloj kaj fabeloj.
     

    Pri kio ja tekstas la libroj? La infanoj en la arboj rakontas pri malriĉa multinfana familio Santana, kiu loĝas rande de praarbaro. Iutage Mastro Ripoll, la posedanto de la tuta tereno, volas forbruligi la arbaron por akiri spacon por novaj kampoj. Kaj ĝuste la infanoj Santana kun amika helpo de eta Umberto Ripoll, la filo de la Mastro, savas la arbojn.

    La avo en la ĉareto estas “ĉarma rakonto pri avo kaj lia nepo Pepito, pri literoj, ”tiuj diablaĵoj", pri la vivo, ĝia senco kaj ĝiaj ĝojoj", kiel diras la dorsa kovrilo de la libro mem.

    Kuniberto kaj Kilevamba estas bona ilustraĵo al tio, ke “ĝis hodiaŭ sur nia terglobo ekzistas homoj, kiuj suferas pro malsato, malsanoj kaj sekvoj de militoj aŭ aliaj katastrofoj; ili preskaŭ aŭ efektive pereas mizere. Aliflanke homoj, kiuj ne scias aŭ eĉ ne volas ekscii pri tiaj faktoj... Sed en ĉi tiu libro temas pri paro, kiu meminiciate dediĉas sin por savi la vivon de la loĝantoj sur la insulo Sisimanio. Kuniberto kaj Kilevamba ne simple alportas nutraĵojn por la suferantaj homoj, sed per kunlaboro ankaŭ de aliaj agantoj ili deziras trovi eliron el la katastrofo”.

    En Fabloj kaj fabeloj “rakontas antaŭ ĉio bestoj, sed ankaŭ arboj kaj floroj, krome kelkaj homoj kaj eĉ objektoj, pri plej diversaj eventoj. Ili pensigas nin pri ni mem kaj nia mondo, nia naturo kaj la ĉiutaga vivo”.

    Avinjo estas historio pri kvinjara knabo, kies gepatroj mortas. “Unue li tute ne komprenas, kio okazis. Lia avino decidas zorgi pri li. Kaj Kalle konstatas, ke ĉio estas tute alia ol antaŭe kun la patro kaj patrino... Iom post iom ili alkutimiĝas unu al la alia kaj entreprenas komunan vojaĝon. Kiam Kalle estas dekjara, Avinjo malsaniĝas. Tiam montriĝas, ke ankaŭ ŝi bezonas lin...” Kvankam temas pri kvinjara infano (komence), la libro estas dediĉita al pli aĝaj geknaboj (mia propra kvinjarulo metis ĝin en la lastan lokon en listo laŭ intereseco).

    Nun iom da kritiko. Verdire, la misoj malmultas kaj ne tre ĝenas. En La infanoj en la arboj (p. 32) estas stila sed ne gramatika ĉueraro: dum la tuta historio rakontatas en la as-tempo (prezenco), ĉi tie, unufoje kaj senbaze, la aŭtoro uzas is-finaĵon.

    En La avo en la ĉareto (p. 21) ni legas: “Sur la brako ŝi portis sian etan infanon”, sed sur la apuda ilustraĵo ni vidas la virinon teni la infanon en tuka bebportilo — do, tute ne sur la brako. Ĉar mia eta kolego siatempe spertis tiun specon de bebportado (kaj vidadas ĉe sia frateto), li tuj atentigis pri tiu malkongruo. Bedaŭrinde, mi ne havas la germanlingvan originalon kaj ne scias, ĉu temas pri miso de la aŭtoro aŭ de la tradukinto.

    En Kuniberto kaj Kilevamba (p. 14) estas uzita esprimo “ekdormis ŝiaj piedoj”, feliĉe kun piednoto (“sensentiĝis”). Kiom rajtas la tradukinto paŭsi germanajn tropojn, mi ne scias. Persone mi internaciigus ilin. La tradukinto ankaŭ estas influita per ĝenerala tendenco misloki vorteton “ankaŭ” (p. 20, 32, 60), kiu normale devas stari antaŭ vorto, al kiu ĝi rilatas.

    En Avinjo ni denove renkontas la saman situacion kun esprimtropoj, ĉi-foje sen ajna piednoto: “En la lernejo ne plene funkciis.” (p. 40). Ne sciante, ke en la germana lingvo la frazoj kiel “Es geht!” estas tute normalaj, oni malfacile povas diveni, kio ne plene funkciis en la lernejo.

    Ĝenas min, ruson, la maniero uzi la citilojn — verŝajne la germantradicia. En La infanoj en la arboj tio estas tolerebla, sed en La avo en la ĉareto oni stumblas, legante la unuan fojon, ĉar ne tuj kompreneblas, kiu parolas momente. Kaj kiam oni laŭtlegas al infano, imitante diversajn voĉojn, tio gravas. Kaj en Avinjo la citiloj ĉe diraĵoj tute forestas.

    Entute la libroj estas bonaj, sufiĉe altkvalite produktitaj (se ne konsideri iliajn molajn kovrilojn, kio ne rekomendindas al porinfanaj libroj), kaj ne simple distraj, sed instruantaj ami, amiki, protekti la naturon; libroj pri la vivo kaj ĝiaj malgrandaj kaj grandaj ĝojoj. En Esperantujo porinfanaj libroj ne multas, des pli de tia nivelo. Nur ĉinoj rimarkeble aktivas sur tiu kampo, sed ili plejparte specifiĝas por tute malgrandaj infanoj, kiuj mem ne jam scipovas legi. Do, la iniciato de Nora Caragea estas ĉiel laŭdinda kaj subtenenda.

    Ikar Akimenko


    Enkonduko en la lingvoriĉon

    Fiedler, Sabine; Rak, Pavel. Ilustrita frazeologio / Antaŭparolo de Detlev Blanke. — 2a eld. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. — 143 p., il.

    La reeldono de la jam konata frazeologiaĵkolekto surgrimpis la 8an lokon en la Furorlisto de la Bjalistoka UKo. Ne mirige, tiu populara libreto enhavas ĉion, kion povas bezoni komencinta kaj progresanta esperantisto, deziranta plibonigi sian lingvaĵon. Do, krom la frazeologiaĵoj mem — entute pli ol sesdek frazeologiaj esprimoj, kiujn la aŭtorino ĉerpis el sia pli frua scienca studoverko, klarigojn de la signifo, po du uzekzemploj — cititaj de diversaj eldonaĵoj (kun detalaj fontindikoj), simpatiajn desegnaĵojn de Pavel Rak ilustrantajn iliajn signifojn — tre konvenaj por faciligi memoradon de signifoj de la frazeologiaĵoj. Kaj laste (sed ja ne balaste) sekcion kun “Similaj esprimoj en aliaj lingvoj” — po 3-4 por ĉiu frazeologiaĵo, plej ofte en la germana, angla, franca kaj ĉeĥa lingvoj, sed ankaŭ en aliaj, foje eĉ en la indonezia. Sugestinde, laŭ mi, estas rearanĝi estonte tiun sekcion kaj decidi aŭ pri pli demokrata reprezentiĝo de aliaj lingvoj aŭ inverse elekti nur kelkajn, sed jam por la tuta verko. Per tio la libro fariĝus por la koncernaj etnolingvanoj eĉ pli alloga kaj eble surgrimpus pli alten en la furorlistoj de niaj libroservoj.

    La frazeologiaĵoj, la uzekzemploj kaj la desegnaĵoj bone integriĝas kaj formas tutecajn po-2-paĝajn unuojn. Per siaj didaktika ĉarmo kaj lerto, ili elegante kaj profesiece enkondukas nin en la riĉon de la lingvo kaj espereble helpas veki ĉe la leganto pli profundan intereson pri Esperanta literaturo kaj kapablon ĝui ĝin.

    Ryszard Rokicki


    Dat-revene kaj rememore

    Feliĉa estas, kiu kun plezuro
    parolas pri la patroj, kiu ĝoje
    Rakontas pri iliaj grandaj agoj
    Kaj en la fino de la bela vico
    Sin mem fiere vidas.

    (Goethe, Ifigenio I, 3)

    Ankaŭ sojle de la 2011a jaro ni retrovagigu la rigardon al kvar jaroj de la paseo: al 1861 (150 jaroj), 1911 (100 jaroj), 1936 (75 jaroj) kaj 1961 (50 jaroj).

    1861

    Antaŭ la apero de la plej gravaj plan-lingvoj (Volapük kaj Esperanto) naskiĝis kelkaj el niaj pioniroj en 1861: la sveda pioniro Axel Rumstedt (01-28), Siegfried Lederer (06-30) kaj la franco Célestin Rousseau (09-22).

    1911

    La 7a UK okazis en Antverpeno.

    Aperis jenaj libroj kun transtaga signifo: la Plena Vortaro Eo-Ea de Emile Boirac, la Vortaro de Esperanto de Bein, la vortaro D-Eo de Paul Christaller kaj la Poliglota Vade-Mecum de Internacia Farmacio de Rousseau, sed ankaŭ la poemaro Unuaj agordoj de Elski/Elska (t. e. Stanisław Braun kaj Stanisław Karolczyk).

    En 1911 naskiĝis Dante Bertolini (01-02), Charles Meray (01-02), Peter Zacho (05-28), Tacuo Nakamura (07-24), Marianne Vermaas (09-23), Marcel Erbetta (12-09), Jan Filip (12-09) kaj niajn vicojn forlasis Rupert Kniele (07-31), historiografo de Volapük, la jam menciita Siegfried Lederer (09-08) kaj Gabriel Robin (12-26).

    1936

    La 28a UK okazis en Vieno.

    Inter la libro-eventoj de la jaro elstaris: El la Verda Biblio (Lejzerowicz) kaj Maria kaj la grupo (Baranyai).

    En februaro okazis la malpermeso de Esperanto en Germanujo far Martin Bormann. Naskiĝis Simo Milojevič (12-14) kaj inter la mortintoj troviĝis la interlingvisto Ernst Beermann (01-01), John Merchant (01-09), Robert Kreuz (01-31), Mavro Špicer (08-04), Juan Font Giralt (08-15).

    1961

    La 46a UK okazis en Haronsgate.

    En tiu jaro niajn vicojn forlasis: Immanuel Olshvanger (02-07), Louis Bastien (04-10), Camille Rogister (12-22). Kiu ankoraŭ (kon)scias pri ĉi lasta?

    La libro-merkaton en 1961 pliriĉigis verkoj de Jan Fethke (Jean Forge) (Verda raketo), Edwin de Kock (Ombroj de la kvara dimensio), Stefo Urban (Nova Ezopo), la traduko de Malsata ŝtono (Tagore), la vortaroj de Albault/Léger (F-Eo) kaj de Alfonz Pechan (Hu-Eo, Eo-Hu), sed ankaŭ la ampleksa Simpozio pri ata/ita.

    Reinhard Haupenthal


    La plej lasta Spegulo

    La vintra kajero de Spegulo 2010 estas la dek-dua entute kaj la lasta post la trijara ekzistado. En la redakcia artikolo la eldonanto Kazimierz Leja klarigas la ĉesigon de Spegulo per ekonomia faktoro — la kvanto da abonantoj ne atingis la ekonomian minimumon.

    La plej ampleksa materialo estas la 25-paĝa artikolo de Edward Malewicz La magia rondo de Esperanto-instruado, en kiu li unue prezentas la metodojn de fremdlingvo-instruado tra jarcentoj, kaj analizas du internacie konatajn, tradukitajn al dekoj da lingvoj, lernolibrojn de Esperanto. Li rimarkigas:

    ... Esperanto restis en la magia rondo de tiuj du [gramatika-traduka kaj la rekta. — HaGo] metodoj, nun rigardataj kiel malmodernaj, neekonomiaj kaj neefikaj. En komparo kun nuntempaj lernolibroj por instruado de naciaj lingvoj, precipe la plej grandaj, la ... analizitaj du Esperantaj lerniloj prezentiĝas kiel ekzotikaj kuriozaĵoj”. Fine li eldiras esperige, ke, danke al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano “daŭre kreskos la nombro de kvalifikitaj Esperanto-instruistoj, ... kaj ke ne diletantoj, sed profesiuloj ekverkos Esperanto-instruilojn.
    Kosmopolitoj estas parolado de la nederlandano Ian Buruma okaze de la akcepto de Erasmus-Premio en 2008.

    Tra pluraj kajeroj de Spegulo estis prezentataj multaj aŭtoroj el Balkanoj. Ankaŭ en tiu ĉi: intervjuo kun kroata verkistino Dubravka Ugrešić loĝanta en Nederlando, kaj tri eseoj de la slovena verkisto kaj eseisto Drago Jančar.

    Mi konsilas al la redakcio enretigi la tekstojn de Spegulo kun tema kaj aŭtora indeksoj, ja pro la eta eldonkvanto poste ili estos preskaŭ netroveblaj surpapere.

    Halina Gorecka


    13a Internacia Fotokonkurso

    En la 13a Internacia Fotokonkurso, organizita en 2010 de La Ondo de Esperanto, partoprenis 40 fotoverkoj de 10 aŭtoroj el 7 landoj (Brazilo, Islando, Kanado, Pollando, Ruslando, Serbio, Svedio).

    La 9an de januaro 2011 la juĝkomisiono (Albert Adylov, Andrej Budnik, Aleksander Korĵenkov, Maria Sokolova) anoncis la rezulton:

    1a premio (€ 50 kaj abono de La Ondo de Esperanto)

    Lovísa Óskarsdóttir (Islando) pro Libroservo

    2a premio (€ 25 kaj abono de La Ondo de Esperanto)

    Vladimir Merkulov (Ruslando) pro Montaro en Kalifornio

    3a premio (abono de La Ondo de Esperanto)

    Barbara Chodera (Pollando) pro Araneo

    Laŭdaj mencioj:

    Vladimir Merkulov (Ruslando) pro Panoramo de Moskvo de la 38a etaĝo kaj Panoramo de Kremlo. Antikva urbo Rjazanj
    Roland Larsson (Svedio) por nesubskribita foto

    Speciala premio pro la plej bona foto pri la temo Familio (50 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto)

    Olga Ŝipovalenko (Ruslando) pro Kie vi estas, panjoj?

    Laŭda mencio

    Barbara Chodera pro Familio

    La plej bonaj fotoj aperos en La Ondo de Esperanto. Ĉar la nombro da konkursaĵoj draste malkreskis en la du lastaj jaroj, la juĝkomisiono pretigos novan Regularon, laŭ kiu ankaŭ fotoj, senditaj elektronike, estos akceptataj.

    Dankon al la partoprenintoj!
    Gratulon al la laŭreatoj!

    Halina Gorecka
    sekretario de la konkurso



    Ricevitaj libroj

    Vidu la kompletan liston.

    Barandovská-Frank, Vĕra. Latinidaj planlingvoj. — Parderborn: Akademia Libroservo, 2010. — 48 p. — [Donaco de Vĕra Barandovská-Frank].

    Chrdle, Petr; Chrdlová, Stanislava. Esperantem za tři mĕsíce. — 3 vyd. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2006. — 184 p., il. — [Donaco de KAVA-PECH].

    Clelia. Mozaiko / Tradukis el la franca Daniel Luez. — [Laon]: [Daniel Luez], 2008. — 110 p.; 50 ekz. — [Donaco de Daniel Luez].

    Fiedler, Sabine; Rak, Pavel. Ilustrita frazeologio / Antaŭparolo de Detlev Blanke. — 2a eld. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. — 144 p., il. — [Recenzo-ekzemplero].

    Romaniuk, Zbigniew; Wiśniewski, Tomasz. Ĉio komenciĝis ĉe la Verda. Pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto = Zaczęło się na Zielonej. O Ludwiku Zamanhofie, jego rodzinie i początkach esperanta / Tradukis el la pola Przemysław Wierzbowski. — Łódź: Księży Młyn, 2009. — 100 p., il. — [Donaco de Zbigniew Romaniuk].

    Simon, Karl-Hermann. Lexicon silvestre: Kontribuoj pri la multlingva vortaro de la forstfako = Beiträge zum multilingualen Wörterbuch des Forstwesens. — Eberswalde: Förderverein “Lexicon silvestre”, 2010. — 183 p. — [Recenzoekzemplero].

    Vizaĝoj: Novelaro 2000–2009 / Redaktis Leif Nordenstorm, Sten Johansson, Lena Karpunina, Perla Martinelli, Tim Westover. — Stockholm: Eldona Societo Esperanto, 2010. — 175 p. — [Recenzoekzemplero].


    Ricevitaj gazetoj

    Antaŭen, 2010/4;
    Bulteno de Esperantista Klubo en Prago, 2010/3;
    Dia Regno, 2010/5,6;
    EAB Update, 2011/52;
    Esperanta Finnlando, 2010/6;
    Esperanto, 2010/12, 2011/1;
    Esperanto aktuell, 2010/6;
    Heroldo de Esperanto, 2010/14;
    Informilo, 2010/12;
    Informilo por Interlingvistoj, 2010/4;
    Juna Amiko, 2010/3;
    La Gazeto, 2010/150;
    La Lanterno Azia, 2010/11;
    La Ondo de Esperanto, 2011/1;
    La Revuo Orienta, 2010/11;
    Monato, 2010/12;
    Norvega Esperantisto, 2010/6;
    REGo, 2010/6;
    Spegulo, 2010/12;
    Svisa Esperanto-Societo Informas, 2011/1;
    Tempo, 2010/108;
    Usona Esperantisto, 2010/6.

    Antikvaj Enigmoj

    Tradicie ni proponas al vi enigmojn, kiuj aperis en La Ondo de Esperanto antaŭ cent jaroj, do en la antikva epoko de Esperantujo.

    1. Kiun parton de ĉambro vi devas ripeti dufoje por ricevi vorton, kiu signifas bruetadon?

    2. La divenota vorto estas fiŝo; metu supersignon sur unu el literoj, kaj vi ricevos muzikilon de paŝtisto.

    3. Kun “b” mi estas piedvesto, kun “d” — posedaĵo de fianĉino, kun “k” — sur strato dum pluvoriĉa tago, kun “r” — parto de regimento, kun “p” — min oni povas vidi en kuirejo.

    4. Kiumaniere per kvarfoja sinsekva ŝanĝo po unu litero, la vorto “homo” transformiĝos en “muŝo”? Kiuj estas tiuj ĉi tri vortoj, starantaj inter “homo” kaj “muŝo”?

    La respondoj devas veni al la redakcio poŝte aŭ rete antaŭ la 15a de marto 2011.


    Juda humuro

    Eksterlande

    En komunisma Pollando judo estas pridemandita de la sekureca servo:
    Enketisto: “Ĉu vi havas parencojn en eksterlando?”
    Judo: “Ne”.
    Enketisto: “Kiu estas Ĥaja Goldbaum el Tel-Avivo?”
    Judo: “Mia fratino”.
    Enketisto: “Ĉu vi havas parencojn eksterlande?”
    Judo: “Ne”.
    Enketisto (kolere): “Kion signifas ne? Kiu estas David Kohen el Jerusalemo?”
    Judo: “Mia frato”.
    Enketisto: “Diable, nun mi redemandas vin: ĉu vi havas parencojn en eksterlando?”
    Judo: “Ne, certe ne. En la tuta familio mi estas la sola, kiu loĝas en eksterlando”.

    Bonkorulo

    Judo nervoza sidis sur benko en la parko senĉese sakrante kaj blasfemante.
    Demandis lin preterpasanto: “Kio okazis, sinjoro?”
    Respondis la judo: “Sidiĝu kaj mi rakontos al vi”.
    La homo tuj sidiĝis kaj tiam la judo plu rakontis:
    “Vidu kiom da stultuloj estas en la mondo: Iu frenezulo ĵus farbis tiun ĉi benkon sen meti averto-ŝildon Freŝa farbo!

    El la kolekto de Josef Ŝemer


    La Ondo de Esperanto

    SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2011, №1 (195)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Andrej Peĉonkin, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
    Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
    Telefono: (4012) 656033
    Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2011:
    — Internacia tarifo: 38 eŭroj
    — Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
    — Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
    — Elektronika abono: 12 eŭroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
    Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

    Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2010.