Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2011. №4–5 (198–199)

La raketo Vostok

Sur la kovropaĝo estas la raketo Vostok (Oriento) helpe de kiu antaŭ kvindek Jaroj Jurij Gagarin faris la unuan ĉirkaŭteran kosmoŝipan flugon en la historio de la homaro. (PressFoto).


ENHAVO

REDAKCIE

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

CIVILIZO

LINGVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Savi la vivon

Savi la vivon

Post la aperigo de la redakcia kolumno en la marta Ondo ni ricevis multajn kortuŝajn leterojn. Ni kore dankas al ĉiuj, kiuj sendis sandezirojn kaj esprimis sian pretecon subteni nin en la nuna tre malfacila situacio. Denove ni vidas, ke amikeco kaj solidareco en Esperantujo estas pli ol vortoj – ili estas ecoj de la adeptoj de la internacia lingvo.

Kelkaj amikoj (ekzemple, Sergej Bronov, kies leteron vi povas legi) decidis ne atendi, kaj tuj subtenis nin; sed la pli multaj demandis pri la manieroj, en kiuj oni povas helpi al Halina transvivi en Moskvo dum la atendado de operacio kaj post ĝi.

Oni povas helpi multmaniere. Ni mencias kelkajn.

Se vi, via klubo, aŭ via asocio eldonas informilon paperan aŭ/kaj retan, aperigu artikolon aŭ alvokon, por ke ankaŭ tiuj, kiuj ne legas La Ondon, sciu pri nia problemo. Rakontu pri ĝi ankaŭ en klubkunveno, en renkontiĝo. Uzu la pretan artikolon en nia retejo aŭ mem verku resumon de ĝi.

Kontaktu bonfarajn fondaĵojn kaj mecenatojn, kiuj helpas neriĉajn personojn en krizaj situacioj, rakontu al ili pri nia kazo kaj petu helpon aŭ konsilojn pri helpo.

Abonu La Ondon por via klubo aŭ/kaj por viaj konatoj. Aĉetu niajn librojn kaj instigu aliajn (ekzemple, la organizantojn de tradiciaj esperantistaj renkontiĝoj) mendi ilin en iu el la libroservoj aŭ rekte ĉe ni. Viaj abonoj kaj aĉetoj faros pli prospera nian etan entreprenon, el kies profito ni vivtenas nin dum dudek jaroj.

Fariĝu dumviva abonanto. Kontraŭ 1000-eŭra kotizo vi ricevados La Ondon papere (kaj elektronike, se volos) tiom longe, kiom ĝi aperos.

Kontribuu al nia savfonduso. Laŭ proksimuma takso, ni bezonas 20–26 mil eŭrojn (la sumo dependas de la longeco de la restado en Moskvo). Ni mem disponas ĉ. 6 mil eŭrojn (jam 5 mil, ĉar unu monato pasis), do la mankanta sumo estas 14–20 mil eŭroj.

Viajn donacojn vi povas sendi al nia UEA-konto “gore-z” per la kutimaj pagmanieroj. Kelkaj el niaj perantoj volonte helpos ĉe transpago.

Se vi loĝas en Pollando aŭ en Ruslando, vi povas ĝiri zlotojn kaj rublojn (informante nin pri la dato kaj sumo de la pago) al niaj bankaj kontoj

– en Olsztyn
Bank PEKAO SA I O. w Olsztynie
numer rachunku: 72 1240 1590 1111 0010 3931 7967
Nomo: Alexey Korzhenkov

– kaj en Moskvo
Банк получателя: Сбербанк России ОАО
Отделение 9038/01710
БИК: 044525225
ИНН: 7707083893
КПП: 775003035
ОКАТО: 45286580000
Корреспондентский счёт: 30101 810 4 0000 0000 225 в ОПЕРУ МГТУ Банка России
Получатель: Горецкая Галина Романовна
Номер счёта: 40817 810 4 3805 6109037
Номер банковской карты: 67619600 0087136637

Ni akceptas donacojn per Яндекс.Деньги (счёт 4100138523456) kaj per Pay-Pal (sezonoj@gmail.com).

En La Ondo de Esperanto regule aperos informoj pri la evoluo de la monkolekta kampanjo.

Dankon pro via subteno!

Aleksander Korĵenkov


JUrij GagarinJubileo de la kosmotago

Antaŭ 50 jaroj, matene la 12an de aprilo 1961, la sovetia armea piloto Jurij Gagarin per la kosmoŝipo Vostok 1 faris la unuan en la mondo flugon ĉirkaŭ la terglobo.

Kvankam tiu flugo estis rezulto de klopodoj de multegaj sciencistoj kaj armeanoj, inter kiuj elstaris la ĉefkonstruinto de Vostok (Oriento) Sergej Koroljov, ĝuste Gagarin estas menciata, kiam temas pri la “kosmotago”.

Dum jardekoj Gagarin restas homo, kiun konsiderenda plejparto de loĝantoj de Sovetunio daŭre traktas pozitive aŭ neŭtrale — verŝajne, unika okazo. Certe, ekzistas individuoj, kiuj ne ŝatas ĉion, ankaŭ Gagarin-on, sed ili estas treege malmultaj. La unua kosmonaŭto ĝis nun estas heroo por la ruslandanoj. Kelkaj kialoj de tio estas evidentaj, kelkaj ne.

Gagarin — sovetiano! — la unua en la mondo flugis en kosmon, kio signifis grandiozan paŝon antaŭen ne nur el scienca vidpunkto, sed ankaŭ el la geopolitika. Nikita Ĥruŝĉov en 1957 diris, ke Sovetunio devos ĉiuflanke “atingi kaj superi” Usonon, kaj kvankam li parolis pri la ekonomio, la sukcesego de la flugo de Gagarin estis grava pluso en tiu kontraŭstaro. (Kvankam estas senduba fakto, ke ĉi tiu kontraŭstaro estis nur unuflanka; nome Sovetunio konkuris kun Usono, almenaŭ deklarnivele, sed ne reciproke.)

Krome, Gagarin per siaj 108 enorbitaj minutoj donis al homoj, kiuj ne havis sciencan kleron, esperon pri la baldaŭ venonta “kosma erao”. Ĝi ne venis ĝis nun — sed tio estas alia afero, Gagarin ja ne kulpas.

Fine, Gagarin estis tre simpatia juna viro (fluginta en la kosmon estante nur 27-jara), kiun ĉiuj memoras bonkore ridetanta. Ankaŭ gravis, ke li naskiĝis en eta provinca vilaĝo, do estis vera “filo de la popolo”.

Sed samtempe, malgraŭ cinikeco de sekvaj vortoj, Gagarin estas, kaj, kredeble, estos same grava por nia historio, ĉar li ĝustatempe mortis (fakte — pereis). La morto ne estis ĝustatempa por liaj familianoj, sed por lia renomo — jes. Li restis legenda homo, heroo, kiun la popolo malmulte konas. Sendube oni scias sufiĉe multon pri lia vivo — ekzemple, ke li, kiel unu el plej famaj vivantaj homoj, post la flugo multe vojaĝis tra la mondo, laboris en centro de kosmonaŭta pretigo, kaj krome estis deputito de la Supera Soveto de USSR ekde 1962. Ĉio estas sciata, sed ĉio ĉi estas jam en tre malproksima pasinteco. Se Gagarin vivus nun (kio estus tute reala, ja li havus nur 77 jarojn), li aŭ devus fariĝi senrezerva ermito, aŭ aktive partopreni socian-politikan vivon. Ĉu li restus same amase respektata, se li rakontus pri siaj politikaj preferoj? Ĉu li estus sufiĉe riĉa por ne misuzi sian famecon, nome ne filmiĝi en reklamvideoj aŭ televidaj babilprogramoj? Ĉu ne suferus lia reputacio pro neeviteblaj aperigoj de fotoj aŭ fiartikoloj en skandala gazetaro sub mistitoloj: “Ŝokaj konfesoj de bonevino de Gagarin”?

La aŭtoro de ĉi tiu artikolo en oktobro 2010 ĉeestis renkontiĝon de junaj verkistoj kun Aleksej Leonov, la unua kosmonaŭto, kiu eniris “malferman kosmon” (laŭ Vikipedio, la ago nomiĝas “eksterveturila agado”, ĉar temas ankaŭ pri situacioj, kiam kosmonaŭtoj plene eliras el la kosmoŝipo — ekzemple, sur la lunan surfacon). Leonov, naskita samjare kun Gagarin, aspektis tute bone, entuziasme rakontis pri siaj “aventuroj” kaj vigle respondis demandojn. Sed estis klare videbla, ke sian rakonton li de jaroj scias parkere kaj demandoj ĉiam estas ŝablonaj (kvankam demandintoj sincere kredis esti originalaj), do por li tio estas “bizneso”, rimedo de mongajno. Ĉu Leonov estas riproĉinda pro tio? Tute ne. Sed ĉu imageblas Gagarin en tia situacio? Same ne…

Lige kun tio oni nepre menciu la filinojn de Gagarin, Jelena kaj Galina, kiuj, malgraŭ evidente bonstata vivo, neniam spekulis per nomo de sia patro. Jelena Gagarina aktuale estas ĝenerala direktoro de Kremlo (de ĝia historia parto, kiu inkluzivas kelkajn katedralojn kaj la faman muzeon “Armilejo”). Ŝia posteno estas alta, sed absolute eksterpolitika. Galina Gagarina estas docento en ekonomia universitato. Kaj Jelena, kaj Galina, sendube, estas ofte intervjuataj, sed estas klare videbla, ke ili ne intencas misuzi la nomon de Jurij Gagarin.

Por la legendeco de Gagarin kontribuas ankaŭ la cirkonstancoj de lia pereo aviadil-katastrofe la 27an de marto 1968. Ĝis nun oni ne scias precize, kio okazis. La oficiala versio tekstis, ke pro ŝanĝiĝo de fluga situacio la pilotoj (kune kun Gagarin pereis lia kolego Vladimir Serjogin) faris abruptan manovron kaj ne sukcesis rektigi la aviadilon. Ekzistis ankaŭ aliaj versioj. Laŭ unu el tiuj, kiujn faris sendependaj sciencaj profesiuloj, inkluzive de la menciita Leonov, la flugmaŝino de Gagarin estis aerpuŝita de alia aviadilo. Iuj akuzis altrangan armeanon Nikolaj Kuznecov, kiu pro malbona vetero devintus nuligi la flugon de Gagarin kaj Serjogin, sed ne faris tion. Kromaj versioj de la katastrofo, tre malverŝajnaj aŭ simple idiotaj, estas jenaj: la komploteca (Gagarin konfliktis kun altranguloj kaj tiuj aranĝis la katastrofon), konspirologia (li mem imitis sian morton por plu vivi kun alia nomo) kaj eĉ nifologia (li ne pereis, sed estis forportita de aliplanedanoj).

La tutlanda funebro, anoncita pro la morto de Gagarin, estis la unua en la historio de Sovetunio, kiu okazis ne pro la forpaso de aktuala ŝtatestro. Poste komenciĝis aktiva kultivado de la personeco de Gagarin — lian nomon ricevis pluregaj stratoj kaj placoj tra la lando kaj eĉ mondo, variaj instancoj, kosmaj objektoj kaj eĉ hokea trofeo! Sed, kiel jam dirite, oni ankaŭ nun ne akceptas tion negative. Jurij Gagarin estis la unua kosmonaŭto, kaj pioniroj kutime estas estimataj longan tempon.

Grigorij Arosev


Vide el Bruselo

Eŭropo senpova kaj malrapida

Dafydd ab Iago el Bruselo

Lingvo gravas, sed grandaj katastrofoj, kiel la marta sismo kaj cunamo en Japanio, substrekas la bazon de ĉiu lingvo: vivo. Sen vivo ne estas lingvo. Pro tio, kiel esperantistoj, ni devas direkti niajn pensojn al Japanio, kaj ne nur niaj samideanoj.

Ĝuste en ĉi tiu tempo en Bruselo oni diskutas la sekurecon de atomfabrikoj en Eŭropo. Multe parolas la germano Günther Oettinger, respondeca pri energio en la Eŭropa Komisiono. Post la sismo en Japanio, kaŭzinta problemojn al nukleaj atomcentraloj, 15–16 mar Oettinger diskutis kun Eŭropaj ministroj kaj altnivelaj oficistoj respondecaj pri la uzo de nuklea energio. Li ankaŭ kunvenigis membrojn de la Eŭropa Parlamento, kiuj, ŝajne plejparte, subtenas pli da kompetenteco je Eŭropa nivelo por la Komisiono kaj ankaŭ por la Parlamento.

Oettinger promesas, ke Eŭropo interkonsentos ĝis junio pri novaj kriterioj por kontrolado de la 143 atomfabrikoj en la Eŭropa Unio. EU ankaŭ provos konvinki apudajn landojn — Ruslando, Turkio, Svislando kaj Ukrainio — interkonsenti pri novaj kriterioj por sekureco. Je la fino de la jaro Eŭropo devos fini la kontroladon de siaj atomfabrikoj.

Ĉu tio estas sufiĉa?

Kompreneble, la alta respondeculo de la Komisiono pri energio respondas al la grandega timo de eŭropanoj. Li ankaŭ reagis rapide, proponante striktan kontroladon nur kelkajn tagojn post la katastrofo en Japanio. Bedaŭrinde, Oettinger ankaŭ devis konfesi, ke la Eŭropa Unio ne havas la povon haltigi atomcentralojn, kiuj ne kunformas al la sekurecnivelo starigita en EU. Efektive, la Eŭropa Komisiono ricevis nur “ĝeneralan subtenon” por kontrolado de atomcentraloj danke al la emocio kaj publika atento sekve de la katastrofo en Japanio. Sed la Eŭropaj parlamentanoj estas nur “konsultitaj pri atom-energiaj aferoj”. Sub la Traktado de Euratom, nur ŝtatoj-membroj havas la rajton decidi pri proponoj de la Komisiono. Plej ofte tio signifas, ke la reguloj ne estas faritaj por embarasi la ŝtatojn, eĉ se oni konscias pri la nepreco eviti nukleajn incidentojn. Pro tio la ŝtatoj-membroj, sed ne la Eŭropa Komisiono, respondecas pri la kontrolado de atomcentraloj, kaj Eŭropo do ne povas decidi pri la fermado de malnovaj kaj malsekuraj atomcentraloj. Oettinger do emfazas, ke estus malprave konkludi rapide pri la sekureco de atomcentraloj en Eŭropo.

Tio estas la sama mesaĝo de pluraj, plejparte dekstraj, politikistoj en la Eŭropa Parlamento. La hispana parlamentano Alejo Vidal-Quadras, kiu estas ankaŭ profesoro pri nuklea fiziko, alvokas al la EU ne troigi en sia reago. “Ni devas eviti reduktojn kaj panikajn reagojn”, — li diris.

Tamen estas granda ŝanĝo en la menso de germanaj politikistoj en Bruselo. La konservativulino Angelika Niebler kaj la liberalulo Jorgo Chatzimarkakis nun alvokas al plia kompetenteco por la Eŭropa Unio. Ili volas kundividitan respondecon inter la ŝtatoj-membroj kaj la Komisiono. Plie, Chatzimarkakis nun alvokas por laŭplana fino de nuklea energio en Eŭropo.

Rebecca Harms el Germanio estas konsternigita pri la svaga koncepto de la kontrolado, proponita de la Eŭropa Komisiono. “Ĉiuj nukleaj reaktoroj devas esti submetitaj al rigoraj, sendependaj testoj por garantii la sekurecon”, — ŝi diris. Harms timas, ke estus preskaŭ neebla sekurigi la efikon de diversaj samtempaj mankoj kaj katastrofoj. Harms, germana verdulo, kompreneble alvokas la Eŭropan Union al decido ĉesigi la uzadon de atoma energio kaj koncentriĝi pri renovigeblaj energioj.


Ni povas helpi al Halina kaj Aleksander!

En la marta numero de La Ondo de Esperanto ĝia redaktoro Aleksander Korĵenkov informis pri grava problemo de sia edzino, fondinto de la revuo kaj elstara esperantistino Halina Gorecka: ŝi bezonas vivnecesan operacion kaj pro tio ili devas portempe transloĝiĝi (atendante la operacion) al Moskvo – unu el la plej multekostaj urboj de la mondo, ĉar nur tie oni povas fari tiujn operaciojn.

Dum dudeko da jaroj Halina kaj Aleksander estas “profesiaj esperantistoj” kaj ne havas aliajn enspezojn krom la ricevatajn pro sia eldona agado (verŝajne la plej nobla agado por la lingvo Esperanto).

Ni ĉiuj scias, kiom modestaj estas tiuj enspezoj, kaj ili certe ne sufiĉos por ilia nuna vivado en Moskvo kaj por grandegaj elspezoj, necesaj por tiu nesimpla operacio. Mi konas ilin ambaŭ jam dum jardekoj kaj scias, kiom memstaraj kaj netrudemaj ili estas, strebante neniuokaze zorgigi aliujn per siaj malfacilaĵoj. Ni – iliaj amikoj – sciis pri la problemo de Halina, sed ne sciis, kiom grava ĝi iĝis nun. Kaj se Aleksander sciigis nin pri ĝi, sekve iliaj propraj rimedoj vere estas ne sufiĉaj.

Sed ni povas helpi al Halina! Ĉi tie gravas ĝuste la vorto povas (anstataŭ ebla vorto “devas”), ĉar nia esperantista komunumo estas ne malmultnombra kaj per komunaj fortoj kapablas solvi multajn problemojn, ankaŭ vivhelpon por tiuj, kiuj senrezerve dediĉis sian vivon por nia kara afero, do – por ni mem.

Mi pretas sendi 50 mil rublojn (1250 eŭrojn) al ilia banka konto. Mi certas, ke Halina kaj Aleksander ne restos solaj fronte al sia malfeliĉo kaj ni kune venkos la problemon kaj plu, kiel ĝis nun, havos inter ni ilin – poresperantajn, aktivajn kaj sindonajn!

Sergej Bronov
prezidanto de Krasnojarska Esperantista Klubo
esperantisto ek de la jaro 1974


La povo de onidiroj

Poste oni nomis tiun tagon “la freneza merkredo”. Tiun senton absolute ne havis la loĝantoj en la vilaĝoj de la meza Jutlando la 29an de marto 1848. Alvoko estis distribuita ĉie kaj senprokraste: la loka vokto admonis ĉiujn virojn kolektiĝi subite je tagmezo.

Io estis tute ne en ordo. Amase ili kolektiĝis kaj, apenaŭ la vokto komencis rakonti al la asembleo pri la situacio, rajdisto aperis kaj anhele informis, ke ribeluloj konkeris la najbaran urbon, kaj ke jam forbrulis la tuta urbo. Iu aŭdis, ke okazis revolucio en la sudaj germanlingvaj duklandoj. Ĉiuj agaciĝis, kaj nur unu prudente demandis, ĉu vere li vidis la malamikon. Jes, la rajdisto konfirmis, fidindaj atestantoj efektive vidis la malamikon. Kaj kial dubi — ĉu eble li simpatiis kun la ribelo?

Provizore estis iom da dubo pri la identeco de la malamiko, sed iu diris, ke estis Kristiano Aŭgusto II, la duko de Aŭgustenburgo, kiu ribelis kontraŭ la dana reĝo. Vere, li jam en 1846 anoncis sian pretendon al la dana trono. Ne tute senkiale. En januaro 1848 mortis reĝo Kristiano VIII. La nova reĝo, lia filo Frederiko VII, havis jam 40 jarojn kaj du eksedzinojn, sed ankoraŭ ne sian propran filon, kiu heredu la tronon. La reguloj estis komplikaj: unu regularo valoris por la dana reĝlando, alia por la duklanda heredaĵo. Tial la pretendo de la duko ne estis tute prenita el malplena aero.

Jen la problemo

La dana reĝo estis ankaŭ duko de Ŝlesvigo kaj Holstinio. La rilatoj inter Danlando kaj la duklandoj Ŝlesvigo, Holstinio kaj Laŭenburgo estas ege komplikaj kaj ne kontentige eksplikeblaj sur unu paĝo. Lordo Palmerston, iama angla ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke nur tri personoj plene komprenis tiun rilaton: la unua mortis, la dua freneziĝis, kaj li, la tria, jam plene forgesis ĉion.

Vi nur memoru tiom:

La dana reĝo regis ankaŭ en tiuj duklandoj. Ŝlesvigo estis dana feŭdo, sed Holstinio germana. En Holstinio estis movado, kiu havis la romantikan ideon, ke la duklandoj estu “eterne nedividitaj” kaj ili prenis tiun sloganon el traktato el la jaro 1460. Ili opoziciis la strebon de la dana reĝo ligi Ŝlesvigon pli proksime al la dana reĝlando; anstataŭe ili volis, ke kaj Ŝlesvigo kaj Holstinio, kiel teritorio kun germanlingva loĝantaro, proksimiĝu al la Germana Federacio.

Tiam estis tagoj de revolucio en Eŭropo. En februaro la francoj forpelis la reĝon, en marto la popolo leviĝis en Berlino, Vieno kaj Italio. Kial ne ankaŭ en la duklandoj?

La centro de la germanaj patriotoj estis en Kijlo. Tie disvastiĝis alia onidiro — la plebo en Kopenhago post manifestacio blokis la reĝon. Ili kredis, ke la reĝo Frederiko ne plu kapablis agi. Pro tio ili formis provizoran registaron. La armea ministro, la pli juna frato de la duko de Aŭgustenburgo — jes, tiu laŭdira ribelulo — per simpla truko la 24an de marto okupis la plej gravan garnizonon de la reĝo en la duklandoj. La plejmulto de la soldatoj aliĝis al la provizora registaro.

La “ribelo” daŭras

En fabelo Andersen ilustras la povon de onidiroj: Unu plumo falis kaj kiam la kokinoj disvastigas la novaĵon finfine estas kvin kokinoj, kiuj mortis. Por la vilaĝanoj sendube estis pli ol unu plumo, sed tiutempe la komunikado ne estis kontentiga, kaj onidiroj kuris pli rapide ol oficialaj komunikoj.

Tre baldaŭ iuj konfirmis la suspekton: la duko de Aŭgustenburgo liberigis la plej harditajn krimulojn el la karcero de Rendsburgo. Ili minacis ĉiujn, kiuj ne aliĝis al la ribelo fare de la provizora registaro. Ili bruligis vilaĝojn kaj masakris la loĝantojn. En tiu situacio la vilaĝanoj organizis sin. Unue ili enfosis siajn plej valorajn havaĵojn, poste ili forĝis glavojn el plugiloj por fronti la malamikon. Kaj poste ili konstatis, ke estis nek malamiko, nek bruligitaj ruinoj, do la malamiko ne marodis en ilia regiono.

Dume la onidiro flugis pli norden. Fine tiu onidiro estis anstataŭigita de alia: la dragonoj el elita kazerno masakris ĉiun forkurintan rabiston, kaj tiel finiĝis la ribelo de la liberigitaj rabistoj — neniu mortis, nur iu ŝufaristo ne aŭdacis atendi la alvenon de la rabistoj kaj pendumis sin anticipe por eviti masakron.

Post la unua Ŝlesviga milito

Dum 1848–1851 estis kelkaj bataloj pro Ŝlesvigo kaj Holstinio. Danlando fine regajnis la kontrolon de la duklandoj, nenio ŝanĝiĝis. La duko de Aŭgustenburgo estis ekzilita pro sia simpatio kun la provizora registaro. La Ruslanda imperiestro Nikolao I proponis jam en 1851 kandidaton por la dana trono kaj tiu fariĝis en 1863 reĝo Kristiano IX. Li estis konata kiel la “bopatro de Eŭropo”.

Unu el la pli unuaj agoj de Kristiano IX estis subskribi novan konstitucion, spite al konsiderindaj skrupuloj, ĉar tiu konstitucio inkluzivis Holstinion en la reĝlandon. Kristiano volis nepre eviti la antaŭvideblan konflikton kun Bismarko, kaj vere li tuj trovis taŭgan pretekston por solvi la statuson de Ŝlesvigo. Danlando ankoraŭ rememoras ĉiujare tiun malvenkon de 1864. Pacan solvon kaj taŭgan landlimon inter Germanio kaj Danlando kreis nur plebiscito en la regiono post la Unua Mondmilito en 1920.

Kial rakonti tion?

Hodiaŭ ni eble ridetas pri la eventoj ĉirkaŭ la freneza merkredo, sed ankaŭ hodiaŭ eblas plusendi onidirojn per sms. La interreto plusendas ajnan sen filtro kaj fine eble ekestos Twitter-revolucio.

La “freneza merkredo” estis plejparte kamparana agado kaj montris al la bienuloj ilian povon. Tial okazis almenaŭ parta liberigo de la kamparanoj. La aŭtoritatoj en 1848 reagis plurloke senhelpe kaj la popolo ĉesis definitive kredi, ke la aŭtoritatoj scias, kion ili faras. Kaj tiu dubo persistas.

Kristiano IX, la bopatro de Eŭropo, havis ses infanojn kaj plurajn nepojn, inter kiuj la Ruslanda imperiestro Nikolao II, la Brita reĝo Georgo V, kaj aliaj monarĥoj.

Wolfgang Kirschstein


Adam SmithAdam Smith pri la lingvo

Eseo de Bo Sandelin

Aleksandr Puŝkin klare montras la fakon de la famo de la skota filozofo Adam Smith (1723–1790) en sia versromano Eŭgeno Onegin (tradukis Valentin Melnikov):
sed legis li Adamon Smiton,
kaj spertis pri ekonomik' –
do rezonadis kun efik',
kiel la ŝtat' akiras monon,
kaj kial ne necesas or',
se kontentigas manlabor'
pri simpla varo la bezonon.
T. e., Smith estas konata kiel ekonomikisto. Sed, same kiel liaj filozofiaj samtempuloj, li havis vastajn interesojn, kaj la lingvo estis unu el tiuj. Eble legado de nur lia plej konata verko, An Inquiry into the Nature and Causes of the Wealth of Nations (1776), rezultus en dubo pri tiu aserto. En tiu libro li kritikas, ke supraĵa kono pri latino en la lernejoj estas konsiderata pli grava ol elementa kono pri geometrio kaj meĥaniko. Sed tie temas pri prioritatoj en baza edukado. Li mem volonte legis latinajn klasikulojn kaj spicis siajn prelegojn per latinaj esprimoj.

Kial Smith interesiĝis pri la lingvo? Serĉante la respondon, ni ne povas preterlasi liajn spertojn de skoto. La lingvo ja estas socia markilo, kaj la skota dialekto de la angla havis malaltan prestiĝon. Epizodo en Select Society, diskutforumo kreita de Smith kaj aliaj, montras kiel delikata la lingvo estis por la skotoj. Charles Townshend, angla politikisto kiu poste estis grava por Smith, estis invitita aŭskulti debaton en la societo. Post la fino, li sarkasme plendis, ke li ne komprenis la skotan dialekton: “Kial vi ne lernis paroli la anglan lingvon, same kiel vi jam lernis skribi ĝin?”

Tiu eldiro verŝajne rapidigis la fervoron de iuj skotaj intelektuloj paroli la “veran” anglan lingvon. Post kelkaj jaroj Select Society fondis specialan organizon kaj dungis instruiston el Londono, kiu lernigu la “korektan” anglan elparolon. Sed tio ankaŭ vundis la skotan memfidon.

Krom la skota kaŭzo, erudicia eŭropano tiutempe nepre devis koni plurajn lingvojn, i.a. la grekan kaj la latinan, por legi la esencan literaturon kaj esti ĝuste erudicia eŭropano. Listo pri libroj poseditaj de Smith montras, ke proksimume triono estis en la franca, triono en la latina, greka aŭ itala, kaj triono en la angla lingvo.

La vortaro de Johnson

Frua frukto de la lingvointereso de Smith estis lia recenzo de A Dictionary of the English Language de Samuel Johnson. Tiu recenzo unue estis publikigita en la unua numero de Edinburgh Review en 1755. Poste ĝi estas republikigita kelkfoje, antaŭnelonge en Essays on Philosophical Subjects.

La vortaro de Johnson havis pli altan kvaliton kaj estis pli ampleksa ol la antaŭaj anglaj vortaroj. Tial ĝi havas gravan historian lokon. Smith laŭdas ĝin, sed estas tamen iom kritika. Temas precipe pri la dispozicio. Kiel sistemulo, Smith opinias ka la gramatiko devus direkti la dispozicion. Verkante longajn alternativajn artikolojn pri la vortoj but kaj humour, Smith montras kiel Johnson povus plibonigi la prezentadon.

Smith malkaŝas sin kiel ekonomikisto en la fino. Laŭdinte kaj rekomendinte la libron, li konkludas ke ĝia graveco fine dependas de ĝia uzado, t.e., li aplikas merkatan principon:

“Ĝia merito devas esti determinita de la ofteco laŭ kiu oni turnas sin al ĝi. Tio estas la plej korekta testo de ĝia valoro: kritiko povas esti falsa, privata prijuĝo senbaza; sed se tia verko estas multe uzata, ĝi ricevis sankcion de la publika aprobo.”

Edinburgh Review estis revuo por recenzoj. «Ĝia motivo estis la skota soifo pri “mem-plibonigo”, kaj ĝi esprimis la kuriozan miksaĵon de nacia fiereco kaj sento de malsupereco (precipe koncerne la lingvon), kiu estis tiel karakteriza por la 18-jarcenta Skotlando», skribis John Bryce en la enkonduko de la represo de la recenzo. Ke Smith elektis recenzi ĝuste la vortaron de Johnson en la unua numero de la revuo, tial povas estis rigardata kiel parto de programo, li opinias.

Retoriko kaj beletristiko

Kiam Smith en 1751 fariĝis profesoro pri logiko ĉe la universitato de Glasgovo, li lekciis ankaŭ pri retoriko kaj beletristiko. Tio tre interesis lin, kaj li daŭrigis tion en la “privata” klaso, kiun li poste instruis fariĝinte profesoro pri moralfilozofio.

Bedaŭrinde, per helpo de du amikoj li bruligis siajn prelegnotojn tuj antaŭ sia morto, sed danke al retrovitaj notoj de du studentoj, la enhavo de 29 lekcioj pri retoriko kaj beletristiko, kiujn Smith faris en 1762–1763, estas savitaj al la posteuloj. La unua triono temas pri la lingvo kaj ties evoluo. El ĉiuj aspektoj, kiujn li sisteme pritraktas, parte per ekzemploj de klasikaj aŭtoroj, ni elektu kelkajn fragmentojn.

Smith sin montras kiel lingva puristo. Li malŝatas, ke “bona angla vorto” kiel ekzemple unfold preskaŭ estis forpuŝita de la franca develope, ĉar la franca ne povis same bone transigi la enhavon al anglalingva leganto. Tamen, li rimarkigas ke fremda vorto post kelka tempo povas esti naturalizita kaj fariĝi same konata kaj uzebla kiel malnovaj anglaj vortoj.

La vortoj de la angla lingvo eble bezonas pli da zorgado ol tiuj de aliaj lingvoj, ĉar novaj vortoj “senĉese forpuŝas niajn proprajn originajn, tiel ke la provizo de niaj propraj nun fariĝis tre malgranda kaj ankoraŭ malgrandiĝas”. Ni rekonas la argumenton en la nuna debato, sed nun, inverse, temas pri penetro de anglaj vortoj en aliajn lingvojn.

La prelegoj №12–30 temas pri diversaj manieroj fari buŝan aŭ skriban prezentadon. Malsamaj reguloj direktu historiajn, poeziajn, panegirajn, sciencajn kaj jurajn prezentadojn. Oratoro aŭ verkisto celas aŭ prezenti nur kelkajn faktojn, aŭ konvinki iujn pri la vero de aserto. La lastenomita, konvinkiga kazo reprezentiĝas de du specoj de diskurso: la retorika kaj la didaktika.

La retorika diskurso ĉiel celas konvinki pri certa demando. Tial oni pligrandigas ĉiujn argumentojn por la partio, kiujn oni volas favori, kaj malgrandigas aŭ kaŝas la argumentojn por la kontraŭa partio.

La didaktika diskurso, kontraŭe, intencas korekte montri la argumentojn de ambaŭ partioj, laŭ Smith. Ĉiu argumento ricevas sian ĝustan pezon, kaj la celo ne estas konvinki pli ol la argumentoj mem kapablas.

Du metodoj estas uzataj en didaktika diskurso. Laŭ la unua, ni akceptas unu aŭ kelkajn fundamentajn principojn, kiuj jam estas konataj aŭ komence demonstritaj. Ili poste helpas nin klarigi diversajn fenomenojn. Smith nomas tiun metodon Newtona, kaj ĝi estas “sendube la pli filozofia kaj … multe pli genia kaj tial pli engaĝanta ol la alia”. Ĝi helpas nin kompreni dependecojn inter diversaj okazaĵoj, kiuj alie ŝajnus neklarigeblaj. Smith poste mem uzas tiun metodon en Wealth of Nations.

La malpli bona dua didaktika metodo implicas, ke ni komence diras, ke ni klarigos certajn aferojn, kaj poste por ĉiu unuopa afero uzas klarigan principon, kiu povas esti aŭ unika aŭ uzita antaŭe. Tio estas nekohera metodo, kie “ĉio estas klarigita por si mem, sen ia referenco al io alia”. Smith atribuas ĝin al Aristotelo.

La origino de la homa lingvo

La mallonga tria lekcio pri retoriko kaj beletristiko temis pri la origino kaj evoluo de lingvoj. Tiun temon Smith pli detale evoluigis en la eseo Considerations Concerning the First Formation of Languages and the Different Genius of Original and Compounded Languages, kiu unuafoje publikiĝis en The Philological Miscellany en 1761. La ideon pri la temo Smith verŝajne ricevis de pluraj fontoj: Rousseau, Girard, Mandeville.

“La demando pri la origino de lingvoj estas multe diskutita sed neniam plene solvita”, laŭ moderna enciklopedio. En la 19a jarcento tiom da teorioj pri la temo floris, ke la influa Société de Linguistique de Paris en 1866 anatemis pluan diskuton. Nur en la 1990aj jaroj la temo revekiĝis, stimulita de progreso en esploroj pri la cerbo. La biologia evoluo de la homo fariĝis grava por kompreni la originon de la lingvo.

La homo de Smith, kontraŭe, estis anatomie preta de la komenco, kreita de Dio. Tial li povis limigi la analizon je la socia kaj kultura evoluo de biologie neŝanĝanta specio. Smith ne bezonis konsideri la evoluciteorion de Darwin jarcenton poste.

La analizo de Smith pri la origino de lingvo necese estas spekulativa aŭ dedukta el supozoj, ĉar mankas al li empiriaj komencaj faktoj. Dugald Stewart, la unua biografo de Smith, nomas la metodon de Smith teoria historiokonjekta historio. Smith baziĝas sur “konataj principoj pri la homa naturo”, kiuj ebligas provizorajn konkludojn pri la proceso laŭ kiu la diversaj elementoj de lingvo aperis.

Precipe la unuaj partoj de la eseo povus esti nomataj “teoria historio”. Tie Smith pritraktas vortkategoriojn. Li opinias ke nepersonaj verboj kiel pluit, pluvas, verŝajne estis la unuaj vortoj. Venit povus signifi la tutan okazaĵon, kiam leono venas, kaj esti tiu vorto, kiun la timigitaj sovaĝuloj elkriis, kiam ili ekvidis tian beston. (La sovaĝuloj evidente parolis la latinan.) Pli malfrue en la evoluo de la lingvo, venit ne indikis, ke ĝuste leono venas. Tiam aldona vorto estis bezonata por montri tion, kio venas, ekzemple venit ursus, urso venas, aŭ venit lupus, lupo venas.

Kvankam Smith kredas, ke la unuaj vortoj estis verboj, li unue pritraktas substantivojn. Se renkontiĝas du sovaĝuloj, kiuj neniam lernis paroli kaj kiuj elkreskis en malsamaj lokoj, ili bezonas iel komunikiĝi. Ili tiam eligas certajn sonojn, kiam ili volas indiki individuajn objektojn, ekzemple certan kavernon, certan arbon aŭ certan fonton. Poste, “kiam pli vasta sperto de tiuj sovaĝuloj igis ilin observi, kaj iliaj bezonoj devigis ilin mencii aliajn kavernojn kaj aliajn arbojn kaj aliajn fontojn, ili nature donus al ĉiu nova objekto la saman nomon, kiun ili alkutimiĝis uzi por tiu simila objekto, kiun ili unue konis”.

Smith montras al parenca fenomeno: Infano lernante paroli, nomas paĉo aŭ panjo ĉiun personon, kiu venas al la hejmo. Ĝi donas al ĉiuj viroj kaj virinoj la nomojn, kiujn ĝi lernis uzi por du individuoj. Do, laŭ Smith certa substantivo unue signifas ion individuan, sed poste estas pli vaste uzata por similaj aferoj.

Tamen, baldaŭ oni bezonis diferencigi inter individuaj objektoj en grupo. Tiel originis du aliaj specoj de vortoj, adjektivoj kaj prepozicioj. La adjektivo “verda esprimas certan kvaliton” kaj la vortoj “verda arbo, ekzemple, povus servi por distingi certan arbon de aliaj, kiuj estis velkintaj aŭ sensukiĝintaj”. Prepozicioj kiel super kaj sub indikas rilaton inter la objektoj.

Troviĝas ankaŭ alia principo por distingi aferojn unu de la alia: per sufiksoj. Smith nun prenas ekzemplojn de la formoriĉa latino, kie rilatoj multe pli ol en la angla estas esprimataj per sufiksoj anstataŭ per prepozicioj kaj pronomoj.

La evoluo de novaj lingvoj

Ŝanĝado kaj evoluo estis en la centro de la intereso de Smith, kiam temis pri la lingvo, la ekonomio aŭ io alia. Observinte la diferencon inter la angla kaj malnova lingvo kiel latino, li havas fundamenton por principa rezonado pri lingvoevoluo. Li konstatas ke la maljunaj lingvoj estis formoriĉaj kun multaj deklinacioj kaj konjugacioj. Tial io, kio estas dirata per pluraj vortoj en juna lingvo, eble bezonus nur unu vorton en maljuna lingvo. “En latino veni, venisti, venit sufiĉe indikas, sen ia aldono, la okazaĵojn esprimitajn per la anglaj propozicioj I came, you came, he it came.

La evoluo for de la formoriĉaj lingvoj komenciĝis, kiam homoj de malsamaj nacioj miksiĝis sekve de migrado aŭ militkonkero. Tiam tiuj, kiuj volis komprenigi sin, devis lerni la alian lingvon. Multaj homoj estis ekstreme konfuzitaj pro ties komplikaj deklinacioj kaj konjugacioj. Ili kompensis sian nescion pri la fleksiaj formoj per “ajna ŝanĝo, kiun la lingvo povus permesi al ili”. Anstataŭ uzi unu vorton kun certa fleksio, kiu donus certan signifon, ili povus uzi plurajn vortojn. “Lombardo, kiu volus diri `mi estas amata', sed kiu ne memoris la vorton amor, nature penus anstataŭigi sian nescion dirante ego sum amatus.

Poste Smith klarigas la diferencon inter maljuna lingvo kiel la greka, unu iom pli juna kiel latino, kaj aliaj eĉ pli junaj kiel la franca, la itala kaj la angla. La grekoj formis sian lingvon preskaŭ tute memstare, kaj kutimis krei novajn esprimojn el sia propra lingvomaterialo. “Tial la deklinacioj kaj konjugacioj de la greka estas multe pli komplikaj ol tiuj de iu ajn alia eŭropa lingvo, kiun mi konas”, Smith diras.

Latino estis miksaĵo de malnovaj toskanaj dialektoj kaj la greka. Ĉar komplika morfologio erodiĝas, kiam lingvoj renkontiĝas, la deklinacioj kaj konjugacioj de latino estis “multe malpli komplikaj ol tiuj de la greka”.

La franca, siavice, estis formita el latino kaj la lingvo de la frankoj, dum la itala originis el latino kaj la lingvo de la antikvaj lombardoj. Tial la morfologio de la franca kaj la itala estis eĉ pli simpla ol la morfologio de latino.

La angla, fine, estis kombino de malnovaj saksaj lingvoj kaj la franca, kiu enpenetris post la normanda okupo. La angla do havis eĉ pli simplan morfologion ol la franca, kaj kompensis tion per pli kompleksa sintakso, kie i.a. la vortordo estis grava.

Ĝenerale, “ju pli simpla iu lingvo estas en sia sintakso, des pli kompleksa ĝi devas esti en siaj deklinacioj kaj konjugacioj”, kaj inverse. Tiu principo ankoraŭ validas.

Kion montras la lingvoanalizo de Smith?

Ni supre resumis la esencon de la verkado pri lingvoj de Smith. Kiom ĝi koincidas aŭ malkoincidas kun la nuna opinio eble ne tre gravas. Interese estas, ke ni ĉi tie havas unu el la fontoj pri la ĝenerala sinteno al scienco de Smith.

Unue, liaj lekcioj kaj i.a. Considerations Concerning the First Formation of Languages montras, ke liaj sciencaj interesoj estis vastaj kaj etendiĝis ekster la ekonomiko, pro kiu li estas ĉefe konata. Tia vasteco karakterizis multajn el la tiutempaj sciencistoj.

Due, same kiel en lia ekonomika verkado, ŝanĝado kaj evoluo estas en la fokuso (tamen ne koncerne la anatomian evoluon de la homo, kiu estis nekonata).

Trie, Smith donas ekzemplon de diversaj metodoj laŭ la cirkonstancoj. La origino de la lingvo estas analizata ĉefe per dedukto el supozoj pri la homa konduto, dum lia analizo pri la diferenco inter lingvoj havas ankaŭ induktajn elementojn.

Kvare, same kiel en Wealth of Nations, li pensas laŭ la modelo de tuta sistemo, kie diversaj aferoj dependas unu de la alia. Ekzemple estas dependeco inter la morfologio kaj la sintakso de lingvo, tiel ke kompleksa sintakso kompensas malriĉan morfologion, kaj inverse.


Ryszard RokickiQuo vadis, Esperanto-lingvistiko?

de Ryszard Rokicki

Quo vadis, Esperanto-lingvistiko?” estas la unua ero en la triartikola ciklo de Ryszard Rokicki. En la venontaj kajeroj de La Ondo de Esperanto aperos pliaj tekstoj: “Mia apliko de lingvistiko al Esperanto” kaj “Plurformismo en Esperanto”. Komentoj estas bonvenaj.

Estas konate, ke Zamenhof avertis movadanojn kontraŭ la opinioj de lingvistoj. Malgraŭ tio, apliko de lingvistiko al Esperanto vekas kutime pozitivajn emociojn.

Ĝenerale, rezultoj de lingvistikaj studoj estas interesaj krom por lingvosciencistoj mem, ankaŭ por etnolingvanoj en la sferoj de lingva korekteco kaj lingva instruado. Ŝajnas, ke multaj profesiaj lingvistoj ne rifuzus priskribi gramatikon por didaktikaj kaj lingvo-perfektigaj celoj, malgraŭ ke tiu priskribo estas io tute alia, ol priskribo de lingvo por sciencaj celoj.

Lingvistikaj diskutoj inter esperantologoj kutime estas pens-stimulaj, foje tamen impresas iom kurioze. Ekzemple konata usona lingvisto, Ken Miner en sia Noto pri la recenzo de Alen Kris1 prezentas erudicie faktojn pri la terminaro uzata de lingvistoj kaj konstatas tute prave, ke la terminoj uzataj en PMEG ne estas tio, «kio nomiĝas en la lingvistika literaturo “tradicia gramatiko”»2. Per la konstato, ke ili estas maltradiciaj, la artikolo lerte sugestas, ke ili estas modernaj, t. e. iel konformaj al la hodiaŭa lingvistiko. Tiumaniere ĝi kredigas al lingvistike nesperta leganto, ke la kritikaj rimarkoj de Alen Kris estas tute vanaj kaj eble eĉ ne intencitaj de li mem! Se mi ne konsiderus tiun artikolon nur kiel admonan kaj trukan ŝercon lingvistan, mi spite demandus: Kial tiuj “modernaj” terminoj estas troveblaj nur en PMEG kaj ĝin koncernaj artikoloj kaj ne estas uzataj de la profesoro mem en la liaj?

Lingvistiko estas unu el tiuj sciencoj, kie oni povas relative senkonsekvence erari aŭ misvoji. Tio ne okazas al pianisto, ĉar la aŭskultantoj kun “bona orelo” tuj kaptos la misinterpretojn, nek al inĝeniero, por ne paroli pri kuracisto. Kompreneble, ĉiu iam eraras, sed la pezo de la konsekvencoj por lingvistoj ne estas sama, kiel ĉe multaj aliaj fakuloj. Kiel ni ĉiuj spertas, Esperanto vivas kaj evoluas sendepende, ĉu ĝi estis priskribata de la FdE, de PAG, aŭ de PMEG, sendepende, ĉu esperantologoj-gramatikistoj apogas la teorion pri inversa vortefiko aŭ pri la gramatika karaktero de Esperantaj radikoj, aŭ negas ilin. Ĉu ni sekvos novajn teoriojn, aŭ ne, la lingvo mallamos plu en sian pli-malpli brilan estontecon.

Ĉu nia lingva komunumo bezonas lingvistikajn studojn pri Esperanto? Ĉu nur kelkaj lingvistike interesitaj esperantologoj-hobiuloj bezonas havi publikon por siaj prezentoj?

Iom amare impresas la konstato de Detlev Blanke, ke … “en la esperantista komunumo la intereso pri aktiva scienca laboro estas subevoluinta. Tio validas ne nur por interlingvistiko kaj esperantologio, sed ankaŭ por la faka apliko ĝenerale”.3 Iom poste, en la sama artikolo venas pli esperiga vortumo: “Brilaj esceptoj tamen ekzistas”.

Lingvistikaj priskriboj estas kutime malfacile kompreneblaj por lingvistike nespertaj legantoj. La faka terminologio estas ne nur komplika en si mem, sed ĝi ankaŭ varias de skolo al skolo, kio faras por multaj esperantistoj la lingvistikan aliron des pli malalloga. Kutime priskribo de la lingvo konsistas el du partoj: leksiko (kie troviĝas la lingvoelementoj) kaj gramatiko (reguloj krei el la lingvoelementoj tekstojn). Ekzistas diversaj manieroj prezenti, kiel el la en leksikon amasigitaj lingvoelementoj oni povas konstrui tekstojn. Ili varias ankaŭ laŭ celoj atingotaj.

Priskribante lingvon, ekzemple, por kompari ties gramatikon kun alia(j) lingvo(j) priskribita(j) de siaj samfakaj kolegoj, oni aplikos alian manieron ol por priskribi la lingvon por didaktikaj celoj (verkante gramatikajn klarigojn por lernolibro de koncerna lingvo). Tute alie aspektos la lingvopriskribo, se la lingvisto deziros elprovi iun novan lingvopriskriban teorion aplikante ĝin al la lingvo Esperanto4.

Ĉiu priskribo de la lingvo estos ĝusta en sia kategorio kondiĉe, ke ĝi estas laŭeble (maksimume) senkontraŭdira, senerara kaj tuteca, t. e. plene kovranta la lingvan materialon — pritraktanta ĉiujn lingvajn fenomenojn, kiujn ĝi celis priskribi. Ĝi tamen, eĉ se maksimuma sur ĉiu kampo, ne estos facile aplikebla por celoj aliaj ol la difinitaj de la priskribanto antaŭe. Alikaze povas okazi profundaj koliziaj miskomprenoj. Ekzemple, Alen Kris sentis sin duonidiota5 legante PMEG — ŝajnas tute malprave, ĉar ĝi estis verkita ne por legantoj kiel li; ja multaj aliaj ĝuas la manlibron kaj alte aprezas la priskribojn de la aŭtoro!

En Esperanto-lingvistiko (ankaŭ en la ĝenerala lingvistiko) foje okazas, ke la medio interesiĝas ne tiom, ĉu la lanĉata teorio estas prava kaj vera, kiom pri tio, kiu aŭtoras ĝin. Se oni nur ekscios, ke difinitan tezon prezentis aŭtoritatulo, oni facile akceptas ĝin kaj kundeklaras ĝin vera kaj prava. Se la teorio venas de iu, kiu ne ĝuas aŭtoritatecon en la medio, oni inklinas trakti ĝin kun rezervo aŭ pretertraktas ĝin sen enprofundiĝi en la enhavon, — tiun sorton spertis, interalie, la ideoj de Sándor Révész6. Rigardante la jarcentan diskutadon pri la gramatika karaktero de la radikoj ni povas rimarki, ke, ekzemple, la PAG-aŭtoroj subtenas siajn teoriojn per la aŭtoritateco de Ferdinand de Saussure, kies frato donis fundamenton por la teorio pri la gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj. István Szerdahelyi, kontraŭante la PAG-teoriojn, argumentis, interalie, per la aŭtoritateco de Pierre Janton kaj de la sovetia lingvisto Viktor Grigorjev. Michel Duc Goninaz analizante la problemon7 citas apoge, interalie, István Szerdahelyi, ktp. Iel okazas, ke ni tro ofte emas sekvi preferatajn aŭtoritatulojn ol mem studi kaj poste konkludi.

Malgraŭ ĉio ĉi, estas nekontesteble, ke lingvistikaj esploroj de Esperanto estas necesaj por la Esperanto-Movado. Apliko de lingvistiko al Esperanto havas almenaŭ du ĉefajn celojn. Unuavice montri, ke en la Movado ekzistas fakuloj, kiuj kapablas moviĝi en la scienca lingvistika medio kaj povas esti traktataj kiel seriozaj partneroj en sciencaj debatoj. Duavice, per objektivaj studoj pri diversaj lingvaj fenomenoj, praktike helpi al instruistoj, lernolibraj, gramatikaj kaj vortaraj aŭtoroj kaj ankaŭ lingvokonsciaj esperantistoj, kiuj deziras pliperfektigi siajn lingvokonon kaj lingvosenton.

Esperantologio devas ankaŭ disponi pri sciaro kaj argumentoj, kiuj ebligas reagi adekvate, t. e. konforme al la interna sistemo de Esperanto kaj la realaj komunikaj bezonoj al proponoj pri lingva evoluo (aŭ eĉ ŝanĝoj) ĉe individuaj esperantistoj.

En la lastaj jaroj netrotakseblan rolon sur tiu kampo plenumas la retejo pri esperantologio Lingva Kritiko (http://lingvakritiko.com), prizorgata ekde kelkaj jaroj de Bertilo Wennergren kaj kelkaj invititaj esperantologoj. Interesaj kaj pens-stimulaj estas ne nur la artikoloj mem, sed ankaŭ la komentoj, skribataj jen de fakuloj, jen de amatoroj.

Referencoj kaj notoj

1. Temas pri kritika recenzo de PMEG fare de Alen Kris en La Ondo de Esperanto, 2006, №11.

4. Tiel procedas, ekzemple, Ken Miner en sia Croft-Modelo por la Esperanta Radiko-kategorieco, adaptante al Esperanta priskribo la funkcio-gramatikan modelon de William Croft:

5. “Pasas pli ol duoncento da similaj glosoj, kiuj faras iom demencan impreson. Aŭ la aŭtoro petole ŝercas, aŭ Pacienca Leganto (kaj mi samkompanie) estas rigardataj kiel duonidioto(j), ĉe kiu(j) mankas plej 3elementaj konceptoj (Alen Kris. Amaraj provoj // La Ondo de Esperanto, 2006, №11).

6. Révész, Sándor. Radikkarakteroj kaj elementaj vortstrukturoj // Acta Interlinguistica. Varsovio, 1982.

7. Duc Goninaz, Michel. Szerdahelyi kaj la “gramatika karaktero de la radikoj” // Abunda fonto. Poznań, 2009.


Muntajo de Serge SireLa viro kiu vivis por aliaj

Novelo de Jerome K. Jerome

Kiam ni unue renkontiĝis por paroli, li sidis kun sia dorso kontraŭ tondita saliko, fumante argilan pipon. Li fumis ĝin tre malrapide sed tre skrupule. Post ĉiu enspiro li forprenis la pipon de sia buŝo kaj svingis sian ĉapon por forblovi la fumon.

“Ĉu malagrablas?” mi demandis de malantaŭ arbo, samtempe pretigante min por forkuri, pro tio ke la respondoj de knabegoj al la demandoj de knabetoj estas kutime tiaj, ke oni evitu ilin.

Je mia surprizo kaj trankviliĝo — ĉar rerigardante mi perceptis ke mi antaŭe subtaksis la longon de liaj kruroj — li ŝajnis konsideri la demandon natura kaj taŭga, respondante kun senafekta sincero: “Ankoraŭ ne.”

Mi ekdeziris komfortigi lin — sinteno kiun li ŝajnis kompreni kaj ŝati. Elirante subĉielen, mi sidiĝis kontraŭ li kaj rigardis lin dum kelka tempo en silento. Tiam li diris:

“Ĉu vi iam provis trinki bieron?”

Mi konfesis, ke ne.

“Ho, ĝi estas aĉaĵo”, li respondis kun senintenca tremo.

Forgesante aktualajn ĝenaĵojn pro malĝoja rememoro de la pasinteco, li plu fumis sian pipon senzorge kaj senpense.

“Ĉu vi ofte trinkas ĝin?” mi demandis.

“Jes”, li respondis malgaje; “ni ĉiuj uloj en la kvina klaso trinkas bieron kaj fumas pipojn.”

Pli profunda nuanco de verdo eksternis sin sur lian vizaĝon.

Li subite ekstaris kaj ekiris al la heĝo. Antaŭ ol li atingis ĝin, li tamen haltis kaj parolis al mi, sed ne turnante sin reen.

“Se vi sekvos min, knabeto, aŭ rigardos, mi batos vian kapon”, li diris rapide kaj malaperis kun ŝpruca sono.

Li foriris je la fino de la jarduono, kaj mi ne revidis lin ĝis ni ambaŭ estis junaj viroj. Iam poste mi okaze renkontis lin sur Oksfordostrato, kaj li invitis min veni kaj pasigi kelkajn tagojn kun liaj parencoj en Surio.

Mi trovis lin pala kaj malfeliĉa, kaj de tempo al tempo li vespiris. Promenante trans la parko li pligajiĝis multe, sed tuj kiam ni revenis al la domopordo li ŝajnis reordigi sin, kaj li komencis vespiri denove. Li manĝis nenian ajn vespermanĝon, nur gustumante glason da vino kaj diserigante pecon da pano. Rimarkante tion mi ekzorgis, sed liaj parencoj — fraŭlina onklino, kiu mastrumis la domon, du pli aĝaj fratinoj, kaj miopa kuzino kiu forlasis sian edzon en Hindujo — estis evidente ĉarmitaj. Ili rigardetis unu al la alia kaj kapjesis kaj ridetis. Unu fojon, perdita en pensado, li glutis pecon da pankrusto, kaj tuj ili ĉiuj aspektis doloritaj kaj surprizitaj.

En la salono, dum distra sentimentala kanto fare de la kuzino, mi kaŝe pridemandis lian onklinon pri la afero.

“Kio misas pri li?” mi diris. “Ĉu li malsanas?”

La maljunulino ridis mallaŭte.

“Unu tagon vi estos tia”, ŝi flustris gaje.

“Kiam?” mi demandis, ne multe timigita.

“Kiam vi enamiĝos”, ŝi respondis.

“Ĉu li enamiĝis?” mi demandis post paŭzo.

“Ĉu vi ne povas vidi, ke jes?” ŝi respondis iom malestime.

Mi estis juna viro, kaj la afero interesis min.

“Ĉu li neniam vespermanĝos ĝis li renormaliĝos?” mi demandis.

Ŝi turnis sin akre al mi, sed verŝajne decidis ke mi estas nur stulta.

“Vi atendu ĝis via tempo venos”, ŝi respondis, skuante siajn buklojn kontraŭ mi. “Via vespermanĝo ne gravos al vi — se vi vere enamiĝos.”

En la nokto, ĉirkaŭ duono post la dek-unua, mi ŝajnis aŭdi paŝojn en la koridoro, kaj ŝtelirante al la pordo kaj malfermante ĝin, mi vidis la figuron de mia amiko en tualeta robo kaj pantofloj iri suben laŭ la ŝtuparo. Mi eksupozis, ke lia cerbo kripla pro problemoj kaŭzis al li somnambulajn tendencojn. Parte pro scivolo, parte por prizorgi lin, mi surmetis pantalonon kaj sekvis lin.

Li metis sian kandelon sur la kuirejan tablon kaj iris rekte al la manĝoŝranko, de kie li poste revenis kun du funtoj da malvarma bovaĵo sur telero kaj ĉirkaŭ litro da biero en kruĉo; kaj mi foriris, dum li ekprenis vinagritajn kukumojn.

Mi helpis dum lia geedziĝa ceremonio, kie ŝajnas ke li penis montri pli multan ekstazon ol iu ajn homo kapablas senti; kaj dek kvin monatojn poste, hazarde rimarkinte anoncon en la naskorubriko de Tempo, revenante hejmen el la urbocentro mi vizitis lin por gratuli lin. Li paŝis tien kaj reen laŭ la koridoro kun sia ĉapelo surmetita, paŭzante intermite por gustumi malallogan pladon da malvarma tranĉaĵo de ŝafaĵo kaj glason da limonado, kiuj restis sur seĝo. Rimarkinte ke la kuiristo kaj ĉambristino vagas en la domo evidente enuantaj pro manko de farendaĵoj, kaj ke la manĝoĉambro, kie li malpli obstrukcus, estas malplena kaj bonorda, mi unue ne povis kompreni la motivon por lia intenca elekto de malkomforto. Mi tamen retenis miajn pensojn kaj demandis pri la patrino kaj bebo.

“Ne povus esti pli bone”, li respondis kun vea ĝemo. “La kuracisto diris, ke li neniam spertis pli kontentigan kazon.”

“Ho, mi ĝojas aŭdi tion”, mi respondis. “Mi timis, ke vi estas zorgigita.”

“Zorgigita!” li kriis. “Mia kara ulo, mi ne scias, ĉu mi staras sur mia kapo aŭ miaj piedoj” (li ja donis tian impreson). “Ĉi tio estas la unua manĝero kiu pasis tra miaj lipoj dum dudek kvar horoj.”

Tiumomente aperis flegistino je la supro de la ŝtuparo. Li alkuris al ŝi, renversante la limonadon pro sia ekscito.

“Kio okazas?” li demandis raŭke. “Ĉu ĉio en ordo?”

La maljunulino rigardis lin kaj lian malvarman kotleton, kaj ridetis aprobe.

“Ili fartas bonege”, ŝi respondis, karesante lian ŝultron patrinece. “Ne zorgu.”

“Mi ne povas trankviliĝi, sinjorino Ĵobsono”, li respondis, sidiĝante sur la fundan ŝtupon kaj apogante sian kapon kontraŭ la balustrado.

“Kompreneble vi ne povas”, sinjorino Ĵobsono diris kun admiro; “kaj vi ne estus taŭga viro se vi povus.” Tiam mi ekkomprenis kial li portis sian ĉapelon kaj manĝis malvarmajn kotletojn en la koridoro.

La sekvan someron ili luis belan malnovan domon en Berkŝiro kaj invitis min viziti de sabato ĝis lundo. Ilia loko estis proksima al la rivero, do mi pakis flanelan kompleton en mian valizon, kaj dimanĉan matenon mi venis malsupren en ĝi. Li renkontis min en la ĝardeno. Li portis frakon kaj blankan veŝton, kaj mi rimarkis ke li konstante kaŝrigardis min, kaj ke io ŝajnis ĝeni lin. Ni aŭdis la unuan matenmanĝan sonorilon, kaj tiam li diris, “Ĉu vi ne havas iujn taŭgajn vestaĵojn kun vi?”

“Taŭgajn vestaĵojn!” mi kriis, haltante en maltrankvilo. “Kial, ĉu io misas?”

“Ne, ne tiel”, li klarigis. “Mi celas vestaĵojn por iri al preĝejo.”

“Preĝejo”, mi diris. “Vi certe ne iros al preĝejo en tiel bela tago, ĉu? Mi sentis min certa, ke vi ludos tenison, aŭ iros al la rivero. Vi ĉiam kutimis tiel.”

“Jes”, li respondis, nerve skuante rozujon per branĉeto, kiun li ĵus prenis. “Vidu, ne temas ĝuste pri ni. Maŭdo kaj mi preferus tion, sed nia kuiristino, ŝi estas skota, kaj iomete severa en sia pensmaniero.”

“Kaj ĉu ŝi insistas, ke vi iru al preĝejo ĉiun dimanĉan matenon?” mi demandis.

“Nu”, li respondis, “ŝi taksas ĝin stranga se ni ne iras, kaj do ni kutime iras, nur en la mateno — kaj vespero. Kaj posttagmeze kelkaj el la vilaĝaj knabinoj vizitas, kaj ni faras iomete da kantado kaj tiajn aferojn. Mi neniam ŝatas ofendi ies sentojn, se mi povas eviti ĝin.”

Mi ne diris, kion mi pensis. Anstataŭe mi diris, “Mi havas tiun lanan kompleton, kiun mi portis hieraŭ. Mi povas surmeti ĝin, se plaĉos al vi.”

Li ĉesis frapi la rozujon kaj kuntiris siajn brovojn. Li ŝajnis peni rememori ĝin en sia imago.

“Ne”, li diris, kapneante, “mi timas, ke ĝi ŝokus ŝin. Estas mia kulpo, mi scias”, li aldonis pente. “Mi devus antaŭinformi vin.”

Tiam ideo venis al li.

“Mi ne supozas”, li diris, “ke vi emus ŝajnigi malsanon kaj resti en lito nur por la tago?”

Mi klarigis, ke mia konscienco ne permesus al mi partopreni tian mensogon.

“Ne, mi supozis, ke ne”, li respondis. “Mi devos klarigi ĝin al ŝi. Mi pensas, ke mi diros ke vi perdis vian valizon. Mi ne volus, ke ŝi pensu malbone pri ni.”

Poste iu dekkvaroble distanca kuzo mortis, lasante al li grandan heredaĵon. Li aĉetis bienon en Jorkŝiro kaj fariĝis “graflanda familio”, kaj tiam li ekhavis verajn problemojn.

De majo ĝis mezaŭgusto, krom iom da fiŝkaptado, kiu kutime finiĝis per pieda malsekiĝo kaj malvarmumo, la vivo estis iom trankvila; sed de frua aŭtuno ĝis malfrua printempo li trovis la laboron definitive laciga. Li estis bulforma viro, tute terurita de pafiloj, kaj seshora marŝado kun peza pafilo trans plugitaj kampoj, inter amaso da senzorgaj homoj, kiuj konstante pafadis nur colon for de aliaj nazoj, ĝenis kaj elĉerpis lin. Li devis ellitiĝi je la kvara matene dum malvarmaj oktobraj matenoj por ĉasi vulpidojn, kaj du fojojn semajne tra la vintro — krom kiam benita frosto donis al li mallongan ripozon — li devis peli la ĉashundojn. Tio, ke li kutime finis kun nenio pli serioza ol nuraj kontuzoj kaj etaj spinaj ŝokoj, probable ŝuldiĝis al lia bonŝanco esti malgranda kaj grasa. En densa arbaro li kutimis fermi la okulojn kaj rajdi rapide, kaj dek metrojn antaŭ rivero li komencis pensi pri pontoj.

Tamen li neniam plendis.

“Se vi estas kampara ĝentlemano”, li kutimis diri, “vi devas konduti kiel kampara ĝentlemano kaj akcepti la malglatajn aferojn kun la glataj.”

Poste malica fatalo kaŭzis, ke iu spekulacio duobligis lian riĉaĵon, do necesis ke li eniru la parlamenton kaj akiru jaĥton. La parlamento kaŭzis al li kapdolorojn, kaj la jaĥto kaŭzis al li naŭzon. Tamen ĉiusomere li plenigis ĝin per multaj luksemuloj kiuj enuigis lin, kaj li forvelis por monato da mizero en Mediteraneo.

Dum unu krozo liaj gastoj estigis ege interesan vetskandalon. Li mem estis malsana en sia kajuto tiutempe kaj sciis nenion pri ĝi; sed la opoziciaj ĵurnaloj, eksciinte la rakonton, facilanime nomis la jaĥton “flosanta infero”, kaj La policaj novaĵoj publikigis lian portreton kiel la ĉefkrimulon de la semajno.

Poste li eniris kulturan rondon regatan de diklipa studento. Ĝis tiam lia plej ŝatata literaturo estis el la speco de Corelli kaj Frandaĵoj, sed nun li legis verkojn de Meredith kaj la Flavan Libron kaj penis kompreni ilin; kaj anstataŭ la Gajecon, li vizitadis la Sendependan Teatron kaj nutris “sian animon” per nederlandaj ŝekspiraĵoj. Kion li ŝatis en arto estis bela knabino apud dometa pordo kun juna fraŭlo en la fono, aŭ infano kaj hundo farantaj ion ridigan. Oni admonis lin, ke ĉi tiaj aferoj estas malĝustaj, kaj devigis lin aĉeti “Impresaĵojn” kiuj stimulis lian hepaton plej profunde ĉiufoje kiam li rigardis ilin — verdaj bovoj sur ruĝaj montetoj sub roza lunlumo, aŭ skarlatharaj kadavroj kun koloj tri futojn longaj.

Li diris humile, ke tiaĵoj ŝajnis al li nenaturaj, sed ili respondis, ke la demando tute ne temas pri naturo; ke la artisto vidis aferojn tiel, kaj ke kion ajn vidis artisto — ne gravas en kia stato li estis, kiam li vidis ĝin — tio estis arto.

Ili prenis lin al festivaloj de Vagnero kaj privataj ekspozicioj de Burne-Jones. Ili voĉlegis al li ĉiujn neĉefajn poetojn. Ili rezervis lokojn por li en ĉiuj teatraĵoj de Ibsen. Ili prezentis lin en ĉiuj plej sentemaj rondoj de artista socio. Liaj tagoj estis unu longa festeno de alies ĝuado.

Unu matenon mi renkontis lin elirantan laŭ la ŝtuparo de la Arta Klubo. Li aspektis laca. Li estis survoje al privata ekspozicio en la Nova Galerio. Posttagmeze li devos ĉeesti amatoran prezenton de la Cenci fare de la Societo Shelley. Poste sekvos tri literaturaj kaj artaj hejmkunvenoj, vespermanĝo kun hinda gravulo kiu parolas neniun vorton en la angla, Tristano kaj Izoldo en la Koventĝardena Teatro, kaj balo ĉe lordo Salisbury por fini la tagon.

Mi metis mian manon sur lian ŝultron.

“Venu kun mi al Epinga Arbaro”, mi diris. ”Kvarĉevala vetkuro komenciĝos en Ĉaringkruco je la dek-unua. Estas sabate, kaj certe estos multaj homoj tie. Mi ludos keglojn kun vi, kaj ni provos ĵeti pilketojn al kokosoj. Vi antaŭe estis lerta kun la kokosoj. Ni povos tagmanĝi tie kaj reveni je la sepa, manĝeti en Trokadero, pasigi la vesperon en Imperio, kaj vespermanĝi en Savojo. Kion vi diras?”

Li staris hezitante sur la ŝtuparo, kun la sopirantaj okuloj.

Lia kaleŝo haltis apud la trotuaro, kaj li eksaltis kvazaŭ el sonĝo.

“Mia kara homo”, li respondis, “kion homoj dirus?” Premante mian manon, li sidiĝis, kaj la servisto fermis la pordon post li.

Tradukis Russ Williams

Pro ĉi tiu traduko Russ Williams iĝis laŭreato de Liro-2010 en la branĉo “Prozo tradukita el la angla”.

Notoj

1. Ilustritaj Policaj Novaĵoj (The Illustrated Police News). Ĉiusemajna ĵurnalo aperinta en Londono dum 1864–1938.

2. Corelli, Marie (aŭtente: Mary Mackay, 1855– 1924). Brita verkistino, kies romanoj antaŭ la Unua Mondmilito estis ŝatataj de publiko kaj forte kritikataj de fakuloj pri literaturo.

3. Frandaĵoj el ĉiuj interesaj libroj kaj periodaĵoj de la mondo (Tit-Bits from all the interesting Books, Periodicals, and Newspapers of the World). Brita ĉiusemajna magazino (1881–1984)

4. Meredith, George (1828–1909). Angla verkisto kaj poeto, aŭtoro de la populara romano La egoisto (1879).

5. La Flava Libro (The Yellow Book). Brita trimonata literatura revuo (1894–1897).

6. GajecoSendependa Teatro. En Gajeco (The Gaiety Theatre, 1864–1939) estis prezentataj (muzikaj) komedioj kaj aliaj popularaĵoj. La Sendependa teatro (1891–1897) de la Sendependa Teatra Societo (Independent Theatre Society) estis fondita en Londono de la nederlandano Jacob Thomas Grein (1862–1935) por prezentado de nekomercaj dramoj kun arta valoro.

7. Burne-Jones, Edward Coley (1833–1898). Brita pentristo, vitralisto kaj dezajnisto.

8. Ibsen, Henrik (1828–1906). Norvega dramverkisto kaj poeto, unu el la fondintoj de la modernismo en teatro.

9. Cenci [Ĉenĉi]. Kvinakta tragedio, verkita en 1819 de Percy Bysshe Shelley (1792–1822).

10. Tristano kaj Izoldo. Mezepoka legendo, el kiu fontis pluraj kavaliraj romanoj en la 12a jarcento.

11. Lordo Salisbury, Robert Gascoyne-Cecil (1830– 1903). Brita politikisto, trifoja ĉefminstro de Britio (1885– 1886, 1886–1892, 1895–1902).

12. Epinga Arbaro. Arbaro nord-oriente de Londono.

13. … ĵeti pilketojn al kokosoj. Tradicia brita foirludo, en kiu oni ĵetas lignajn pilketojn al kokosoj por ricevi premiojn.


Liro: Prozo tradukita el la angla

Ekde la 2001a jaro en la literatura konkurso Liro ĉiujare (escepte de la 2009a jaro, kiam en Liro estis nur originalaj branĉoj) estas proponata konkurs-branĉo pri proza tradukado el la angla lingvo. Preskaŭ ĉiuj premiitaj tradukoj jam aperis en La Ondo de Esperanto kaj iam aperos en antologieto de anglalingva novelarto, kiu enhavos ankaŭ kelkajn aliajn interesajn novelojn.

La listo de la laŭreatoj

Liro-2001. O Henry. The Cop and the Anthem.
Laŭreato: Sten Johansson (Svedio).

Liro-2002. Saki. The Lost Sanjak.
Laŭreato: Sten Johansson (Svedio).

Liro-2003. Mark Twain. The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County.
Laŭreato: Michael Ansaldi (Usono).

Liro-2004. Edgar Allan Poe. The Devil in the Belfry.
Laŭreatoj: Jean-Luc Tortel (Francio); Russ Williams (Usono).

Liro-2005. Mark Twain. Journalism in Tennessee.
Laŭreato: Jean-Luc Tortel (Francio).

Liro-2006. Ambrose Bierce. A diagnosis of death.
Laŭreato: Edmund Grimley-Evans (Britio).

Liro-2007. James Joyce. Eveline.
Laŭreato: Russ Williams (Pollando/Usono).

Liro-2008. Jack London. Aloha Oe.
Laŭreato: Scott Page (Usono).

Liro-2010. Jerome K. Jerome. The man who lived for others.
Laŭreato: Russ Williams (Pollando/Usono).

Halina Gorecka
sekretario de Liro


Nia trezoro

Literatura Mondo

La “Dua periodo” de la revuo Literatura Mondo, post la eklipsiĝo en 1926, komenciĝis per la numero de januaro 1931, kun la samaj ĉefredaktoroj Baghy kaj Kalocsay, redaktoroj Bodó kaj Szilágyi kaj plena taĉmento de tridek kvar ĉefkunlaborantoj.

En tiu numero, kiu enhavis uverture gratulojn de gravuloj pro la resurekto, estis reklamataj ses verkoj eldonotaj dum la jaro. La restariga elemento estis la eniro de nova posedanto, teknika aranĝanto kaj administranto Vilmos Bleier, jam administranto de la Hungara Esperantista Societo Laborista ekde 1924. Tre agema aktivulo, ĉefe en la laborista movado, eksa komercisto kaj diverstipa manlaboristo, li donis elanon al la eldona iniciato, rimarkinte ke la libromerkato povas havi potencialan aĉetantaron pli ampleksan ol literatura revuo. Tial li alprenis la tradician nomon de “Literatura Mondo” por starigota eldonejo.

Eldonejoj kun literatura fono estis tradicio en Hungario: en la komenco de 1921 Pál Balkány estis fondinta la Hungaran Esperanto-Servon, ĉe kiu aperis la unua Kaloĉaja kolekto Mondo kaj Koro. Samtempe Baghy fondis la Esperantan Rondon Amikan, kiu publikigis lian manskribitan poemfaskon Bukedo, ĉerpitan el la aperonta Preter la vivo.

La nomo mem “Literatura Mondo” estis funkciinta kiel eldona marko, kvankam ankoraŭ ne kiel oficiale establita eldonejo, jam plurajn jarojn pli frue, en la unua periodo de la gazeto. Fakte sub tiu prestiĝa ombrelo aperis en 1924 Modernaj Robinzonoj de Theodor Schwartz: sur la kovrilpaĝo estas skribite Eldono de “Literatura Mondo”, dum la interna paĝo mencias kiel eldoniston la firmon “Globus Presartinstituto Akcia Societo” kaj la daton 1923. La dat-duopo eble klariĝas per tio, ke la verko estis aperinta felietone dum sep numeroj de la revuo, de junio ĝis decembro 1923. “Globus” estis la presejo el kiu eliris la gazeto, do konfuzo inter la funkcio de eldonisto kaj presisto estas komprenebla. Krome, la diversaj libroj aperantaj dum tiuj jaroj estis reklamataj kiel mendeblaj ĉe la revuo, kies administrado do funkciis, se ne kiel eldonejo, tamen kiel vigla distribua servo ankaŭ de alifirmaj eldonaĵoj, ekzemple de Hirt, Heroldo, Esperanto Publishing.

La unua verko kiu surportas “Literatura Mondo” kiel la nomon de establita eldonejo estas la romano Hura! de Baghy, tiamaniere reklamata: “Ĝi estas langomontro al la nuna kulturo tiom hipokrita, faranta ĉion por la mono kaj nur por la mono”. La verko estis eldonita en 1930, do pli frue ol la unua numero de la nova serio de la revuo. Laŭ la frontispica komento, ĝi estas “Ne romano, nur grimaco”, kaj la optimisma dediĉo “Al la revantoj por la nova Homo” diras multon kaj pri la aŭtoro kaj pri la eldonejo mem.

Naskiĝis tiam la poste famiĝinta emblemo, kun la flago metita kiel akso sur terglobo skize vestita per meridianoj kaj paraleloj.

Iom konfuziga estas la uzado en la engazeta reklamado de la formoj “Eldonejo de Literatura Mondo” kaj “Eldonejo Literatura Mondo”, kvazaŭ temus pri du entreprenoj malsamaj; fakte la administra kunigo de la eldonejo kaj de la gazeto venas preskaŭ tuj, por ke la konstanta deficito de la revuo (ĝi neniam superis 600 abonantojn) povu kvitiĝi tra la bilanca aktivo de la libroservo kaj de la eldonejo, kies verkoj aperis en 2000 ekzempleroj kaj ĝuis bonan vendadon.

La libroaperigo estis jam planita por 1931: unu libro ĉe ĉiu dua monato, kaj ili aperis akurate: de Forge Mister Tot aĉetas mil okulojn, de Kalocsay Streĉita kordo, de Baghy Infero (aperinta poste sub titolo Sur sanga tero, por ne krei konfuzon kun la Infero de Dante), de Szilágyi Moderna fabelo (aperinta poste sub titolo Trans la fabeloceano) kaj la romano kiu ricevos premion ĉe lanĉita konkurso (premio unuanime atribuita poste al Homoj sur la tero de Engholm).

Specimenaj ĉerpaĵoj el la libroj eldonotaj aperadis premiere en la revuo, allogcele; tiel pri Parnasa gvidlibro, tiel pri la Infero de Dante, tiel pri El la “Verda Biblio” de Lejzerowicz, tiel pri Eterna bukedo; vere la gazeto kaj la eldonejo vivis simbioze. Meritplena estis ankaŭ la represo de jam elĉerpitaj verkoj, kiel poemaro Preter la vivo kaj novelaro Dancu marionetoj, ambaŭ de Baghy.

La krizo de 1931 frapis Eŭropon, sed la librofako de Literatura Mondo floris, ankaŭ profitante, per granda kuraĝo kaj financaj ĵongloj, la ondadon de la kurzo inter la hungara mono kaj la dolaro. Kaj la promesoj por 1932 estis plej optimistaj: la Hungara Antologio sin prezentis kiel “la plej bela kaj la plej impona” inter la antologioj. Preskaŭ ekvilibra estis eldonado de originalaĵoj kaj de imponaj tradukoj; inter ĉi lastaj, la Infero de Dante, la Romaj elegioj de Goethe, la duvoluma Arthistorio de Hekler, ĉiuj tradukitaj de Kalocsay.

Alia genia ideo de Bleier estis la fondo en 1933 de la Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj, kiu jam en la unua jaro atingis preskaŭ mil aliĝintojn: temis pri asocio kiu permesis, per interligita strukturo de abonoj kaj antaŭmendoj de la eldonaĵoj de Literatura Mondo, trioniĝon de la kostoj de stokado kaj distribuado.

La eldonejo estingiĝis kune kun la revuo en 1939, pro la antaŭmilita kriza situacio en Eŭropo. Dum sia okjara vivo ĝi aperigis okdekon da volumoj, inter kiuj kelkajn el la plej gravaj verkoj ne nur en la literatura kampo, sed ankaŭ en la didaktika, kiel Lingvo, Stilo, Formo de Kalocsay, Parnasa Gvidlibro de Kalocsay-Waringhien, La tuta Esperanto de Seppik, kaj en la dokumenta, kiel la Enciklopedio, iniciatita de Ŝirjaev kaj redaktita de Kökény kaj Bleier. La lasta eldonaĵo presita en Hungario estis la Svisa Antologio, redaktita de Baur (1939).

Klopodoj teni la presadon aktiva ekster la militanta Eŭropo apenaŭ sukcesis, ĉar la konflikto envolvis Ĉinion kaj Hongkongon, kien estis veninta komisiito de la eldonejo por esplori eblecojn de ĝia transportado tien. Bleier, fuĝinta al Parizo, tie mortis en 1940.

Entute la eldonejo ĉirkaŭ Literatura Mondo produktis ĉ. 8000 paĝojn, plejmulto el kiuj estis ege valora. Ĝia lasta streĉo estis la antologieto Naŭ poetoj, jam presita, sed ankoraŭ malpreta por surmerkatigo; el la milito saviĝis nur kelkaj nebinditaj kopioj. Sep jarojn post la fino de la milito alia kuraĝulo, Juan Régulo Perez, transprenos la torĉon de belliteratura eldonado.

Carlo Minnaja


Ne prozo

Otira, Darik. Vojaĝo al kuniĝo: Konfesoj de seksobsedito. — Novjorko: Mondial, 2010. — 362 p.

Pseŭdonimulo Darik Otira ĉe la eldonejo Mondial aperigis 362-paĝan romanon Vojaĝo al kuniĝo kun subtitolo “konfesoj de seksobsedito”.

Estas iusenca defio recenzi ĝin, ĉar temas pri interesa fenomeno: la aŭtoro tutkore volas ŝoki la legantojn, sed tiuj apenaŭ ŝokiĝas. Estas pli facile imagebla dumlega enuiĝo, ol ŝokiĝo de averaĝa leganto, kiu vivas en la moderna socio. Ĉar la aŭtoro apenaŭ volis enuigi legantojn, evidentas koncepta mistrafo. Aŭ, kio ŝajnas pli reala, simpla malfruo. Nun la mondo (kaj, kiel unu el la eroj, ties esperantlingva parto) pli efike skueblas per aliaj temoj: terorismo, netoleremo, financaj maĥinacioj, ekologio. Troa seksumado (cetere, eĉ malgeja!) nun ne estas tia ŝoka temo. Probable eĉ antaŭ jardeko estis alie, sed ne nun.

La aŭtoro kun aprezinda pedanteco priskribas la seksan vivon de junulo Rikardo, kiu ekde adoleskanteco havas nehaltigeblan amordeziron. Sentante ĝin, li konstante kontentigas ĝin. La romano, specife ties unua duono, estas malinteresa ne pro kvanto da priskribitaj amoraj aktoj, sed pro manko de ĉio cetera. Rikardo nur seksumas kaj nenio pli. Verŝajne estus naive postuli de Darik Otira priskribojn de ĉirkaŭa medio aŭ sentoj de la protagonisto tiel, kiel farus Vladimir Nabokov aŭ Iris Murdoch. Sed la aŭtoro de Vojaĝo al kuniĝo povus iom pli postuli de si. Kiam temas pri erotika romano, kaj Vojaĝo ja pretendas, oni atendas ne nur rakontojn pri la amorado. Ekzemple, s-ro Otira preskaŭ neglektas priskribojn de virina korpo, kio povus esti plej alloga parto de la romano — ja virinoj estas abundaj tie, do teorie estas amaso da beleco, kiu tute ne videblas entekste. Same pri eventoj, kiuj ne havas rektan rilaton al la seksaj aventuroj de Rikardo. Tio estas akceptebla, kiam temas pri negranda rakonto, sed ne pri tiom ampleksa romano.

Parolante pri Vojaĝo, oni trovas, ke ja estas historio (temo), sed mankas prozo. Ĉio en la teksto estas ligita kun la temo. Bona romano devas gvidi leganton en sian mondon — en la mondon, kiun konstruas la aŭtoro en ĉiu sia teksto (refoje: des pli, kiam temas pri tiom granda verko). Sed kiam la tuta teksto laboras nur por la temo, prozo ne aperas, mondo ne naskiĝas. Kion ni scias pri la vivoj de plejpartego de liaj partnerinoj? Kiuj eventoj okazas en Britio kaj Germanio, la loĝlandoj de Rikardo? Kion la protagonistoj sonĝas, ĉu ili malsanas, kio estas iliaj revoj, intencoj? Ni ne scias, sed sciunte ion, ni pli komplekse vidus la tutan bildon. Absoluta malkompleteco de la romano estas ĝia baza malavantaĝo.

Alia misflanko de la romano estas ties finalo. En la dua duono Rikardo troviĝas en konstanta rilato kun junulino, kio malebligas oftajn kokrojn, sed “kompense” li envolviĝas en pornografian industrion (interalie, ĉi tiu parto de la teksto, kiu povintus esti ankaŭ interesega, fariĝas rezulte eĉ teda pro ripetiĝo de samaj agoj). Ĉi tiu historio, kiu pro evidentaj konsideroj ne povus finiĝi bone, kondukas Rikardon unue al ŝanĝo de loĝloko, kaj poste al ruinigo de lia privata vivo. La ĉapitroj 78 kaj 79 (el 80) de Vojaĝo estas ties pinto. Tie preskaŭ mankas eventoj (kaj, feliĉe, enestas nur unu seksumo), sed estas ege interese legi pri suferoj kaj moralaj turmentiĝoj de Rikardo, kiujn kaŭzis nur lia miskonduto. La aŭtoro finfine detaligis sentojn de sia protagonisto. Sed bedaŭrinde la aŭtoraj penoj ne sufiĉis por la finalo. Verŝajne li (aŭ “ili”, se temas pri grupo de aŭtoroj — laŭ kelkaj supozoj tio estas reala) estis jam tro laca de verkado kaj preferis voki “dion el maŝino”. Ene de tri paĝoj la situacio, ĝis tiam absolute senespera, mirinde stabiliĝis. Tio lasas postguston de literatura amatoreco, kio estas des pli domaĝa, ĉar la mallertegan finalon antaŭas menciitaj preskaŭ majstraj ĉapitroj.

Preskaŭ tra la tuta romano iras movada linio. Rikardo posedas Esperanton, vizitas renkontiĝojn (IS, IJK, IJS) kaj eĉ kunfondas klubon en unu el siaj loĝlokoj. Certe, tio estas senpere ligita kun amoraj aventuroj, sed ĉi-aspekte la aŭtoro estas eĉ laŭdinda. Estas vaste konata, sed malofte agnoskata fakto de fojfoja malĉasto, kiu regas en Esperanto-kongresoj kaj seminarioj. S-ro Otira priskribis ĝin sufiĉe detale. Plia pluso de la libro estas kurioza teoria studeto pri pornografio en la 50a ĉapitro.

Oni povus ankaŭ analizi la lingvaĵon de Vojaĝo al kuniĝo, esplori ĝian strukturon, fari kelkajn konjektojn pri la vera nomo de la aŭtoro, sed ĉi-kuntekste tio estas plene malnecesa. Provo prezenti krudan koitadon esperantlingva artobjekto rezultis ne tre sukcesa.

Grigorij Arosev


Ricevitaj libroj

Vidu la plenan liston.

Ausländer, Rose. Momentoj el eterno = Augenblicke aus Ewigkeit: [Dulingva poemaro] / Tradukis el la germana Franz-Georg Rössler. — Gerlingen: Eld. Blajĥero, 1989. — 116 p., il. — [Donaco de Germana Esperanto-Biblioteko].

Bronŝtejn, Mikaelo. Dek tagoj de kapitato Postnikov. — 2a eld., reviziita kaj korektita. — M.: Impeto, 2010. — 352 p.; 400 ekz. — [Donaco de Svetlana Smetanina].

Bronŝtejn, Mikaelo. Urbo Goblinsk: Romano. — M.: Impeto, 2010. — 304 p.; 400 ekz. — [Donaco de Svetlana Smetanina].

Dek gazetoj: Artikolaro / Kompilis Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2010. — 32 p.; 500 ekz. — (Serio Nia Trezoro; Vol. 2). — [Donaco de Sezonoj].

Dek libroj: Artikolaro / Kompilis Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2010. — 32 p.; 500 ekz. — (Serio Nia Trezoro; Vol. 1). — [Donaco de Sezonoj].

Germana antologio (ekde la plej frua epoko ĝis. ĉ. 1700) / Tradukis el la germana Wilhelm Herrmann, Helmut Rössler. — Gerlingen: Eld. Blajĥero, 1985. — 328 p., il. — [Donaco de Germana Esperanto-Biblioteko].

Otira, Darik. Vojaĝo al kuniĝo: Konfesoj de seksobsedito. — Novjorko: Mondial, 2010. — 362 p. — [Recenzoekzemplero].


Ricevitaj gazetoj

Esperanto, 2011/3;
Esperanto aktuell, 2011/1;
Esperanto en Danio, 2011/1;
Esperantolehti, 2011/1;
Globusoj, 2010/1,2;
Ĝenerala Informilo, 2011/165;
La Lanterno Azia, 2011/1,2;
La Movado, 2011/719,720;
La Ondo de Esperanto, 2011/3;
Monato, 2011/2,3;
REGo, 2011/1;
SES Informas, 2011/2;
Tempo 2010/109.


Juda humuro

Telefonado

— Halo! Ĉu estas vi, Jakobo?
— Jes, mi estas Jakobo.
— Sed via voĉo ne sonas kiel tiu de Jakobo.
— Nu, sed mi estas Jakobo.
— Ĉu vi vere estas Jakobo?
— Certege!
— Aŭdu, Jakobo, mi estas Davido. Ĉu vi povas pruntedoni al mi kvindek dolarojn?
— Jakobo ĵus eliris. Mi diros al li, ke vi vokis.
El la kolekto de Josef Ŝemer


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2011, №4–5 (198–199)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Andrej Peĉonkin, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2011:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 550 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2011.