Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2011. №7 (201)

PressFoto

La kovropaĝa foto ilustras la vortojn de la prezidanto de REU pri la kreskanta rolo de la reto en la nuna mondo, kaj ankaŭ en la landa asocio.
Ne timu komputilon (PressFoto)


ENHAVO

REDAKCIE

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

CIVILIZO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Redakcie

Jackie Huberdeau el Francio, Inga Johanson el Svedio kaj multaj aliaj legantoj de La Ondo demandas: kiel Halina fartas en Moskvo?

Post la transloĝiĝo al Moskvo en la komenco de februaro, Halina estas flegata en la fako de peritonea dializado en la 52a Moskva hospitalo, kies fakestro kaj kuracistoj estas ne nur kompetentaj, sed ankaŭ tre bonvolemaj. Halina estas kontenta pri la nivelo de la flegado, oni faras necesajn esplorojn, kiuj ebligas observi la adekvatecon de la dializado.

Ekde januaro ŝi regule vizitas ankaŭ tutlandan centron de hiperparatireozo, farante la necesajn esplorojn kaj ricevante rekomendojn por kuracado. Dum naŭ semajnoj danke al sponsora helpo de la kompanio Amgent, kiu senpage disponigis modernan efikan medikamenton al dudeko da malsanuloj en diversaj regionoj de Ruslando, Halina efektivigis kuracadon de hiperparatireozo, kiu jam tre malbone efikis al ŝia ostaro, kion atestas speciala esploro de la denseco de la ostaro.

Oni ne povas diri eĉ proksimume, kiam okazos la operacio. Ĉi-jare du el ŝiaj konatoj-samsortuloj estis operaciitaj. Ambaŭ sukcese. Unu el ili devis atendi en Moskvo pli ol du jarojn, sed la alia estis pli bonŝanca, ĉar la greftado okazis nur post kelkaj monatoj da atendado. Intertempe, ĉiumonate estas renovigata esplorado pri ŝia sango por aktualigi la datumojn por ren-atendado. En la proksima monato ŝi devos fari plurajn medicinajn esplorojn por kontroli la staton de la organismo.

Medicinaj zorgoj postulas certan tempon, sed Halina daŭrigas siajn laborojn kiel administranto kaj provleganto en La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj. Komence de junio estis farita nia unua Moskva sonprogramo. Krome, Halina aktive partoprenas en la tutlanda socia organizaĵo de ren-malsanuloj Nephro-liga. Halina kontribuis tekste al la TV programo Telemost pri hiperparatireozo, kunorganizis konferencon pri la rajtoj de pacientoj, en kiu partoprenis pli ol 60 reprezentantoj de 24 Ruslandaj regionoj. Ŝi pretigas leterojn al la sanprotekta ministerio, partoprenas en la socia konsilio ĉe la Moskva kontrola institucio pri sanprotekto, kaj spertiĝas en seminarioj por sociaj organizaĵoj. Tre emocia estis por ŝi ĉeesto dum la socia agado kaj futbala maĉo Homoj por homoj, okazintaj la 29an de majo en la Moskva stadiono Luĵniki subtene al greftado de organoj.

Tre grava evento en nia vivo estas la fino de la universitataj studoj de nia filo Aleksej, kiu la 16an de junio ricevis perfektan noton pro sia diploma verko. Ekde la komenco de la jaro estas li, kiu ĉiumonate vizitas Pollandon por tie ricevi, pagi, enkovertigi kaj dissendi la revuon. Li ankaŭ plenumas libromendojn. En majo li ricevis duonjaran prokraston de la deviga armea servo, kaj almenaŭ ĝis novembro la presado kaj ekspedado de la revuo estos en bona ordo.

Danke al la internacia subteno kaj kuraĝigo, kiujn ni ricevas, la atendado en Moskvo pasas pli trankvil-etose ol ĉe plimulto da aliaj ren-handikapitoj. Dankon al ĉiuj pro la zorgado kaj pro la subteno!

Aleksander Korĵenkov


Grigorij Arosev (Fotis Natalja Saljaeva)

Ĉu Esperanto povas doni ion principe novan al la mondo?

Grigorij Arosev, 31-jara Moskva literaturisto, laboranta en la Ruslanda televidkanalo Kulturo, antaŭ unu jaro iĝis prezidanto de la Rusia Esperantista Unio (la plej juna prezidanto de REU ekde ties fondo en la nuna formo en la “unuiĝa kongreso” en 1994). Okaze de la kompletiĝo de lia unujara prezidanteco ni petis lin respondi kelkajn demandojn.

Via pasintjara kandidatiĝo estis surpriza. Kio motivis vin al tio?

Unue — dankon pro la propono respondi la demandojn kaj tiel konigi al internacia legantaro iujn pensojn kaj opiniojn, kiujn mi havas. Kio pri la kandidatiĝo, mi ja dekomence komprenis, ke ĝi estos surpriza por multaj, ĉar mi dum longa tempo neniel aktivis en la “movado” (la kaŭzojn de neaktivado mi ne menciu, sed ili estis nur privataj, do neniel ligitaj al la movado mem). En iu tago mi konsciis, ke mi multe pensas pri la Esperanto-vivo en nia lando, sekve de kio aperis kelkaj ideoj, kies realigo donus laŭ mi signifan utilon al la movado. Kaj la realigado de tiuj ideoj estas multe pli facila, se realiganto okupas iun landskalan Esperanto-postenon, interalie, ĉar la aferoj postulas financadon — vere malgrandan, sed tamenan. Certe mi povus ankaŭ labori en aliaj postenoj, kaj mi akceptus, se ekprezidus iu alia kaj proponus al mi vicprezidi aŭ estraraniĝi, sed mi “ĉirkaŭrigardis” kaj komprenis, ke tiumomente ne estis seriozaj kandidatoj por la prezida posteno, do mi decidis provi prezidantiĝi — kaj sukcesis. Cetere, mi nepre volas mencii, ke la konsento vicprezidantiĝi de mia ekskonkurinto Svetlana Smetanina, malgajninta la prezidan baloton, estas ege aprezinda el ĉiuj vidpunktoj, des pli, ke iu alia bombaste kaj elmontre malakceptis mian proponon kunlabori kadre de la estraro, sed temas ne pri eksprezidanto Ĉertilov.

Antaŭ tiu decido vi probable (re)legis la statuton de la prezidota asocio kaj vidis, ke ĝi havas du celojn; la unua estas popularigo kaj disvastigo de Esperanto, kaj la dua “plifirmigo de la paco, evoluigo de la internacia kunlaboro en ĉiuj sferoj de la homa agado helpe de la lingvo Esperanto”. Kiel REU realigas siajn celojn?

La menciitaj celoj estas neevitebla deklarendaĵo, sed samtempe ili estas tute teoriaj kaj havantaj malmultan ligon al la realeco. Oni povas diri, ke ĉiu esperantisto, kiam ion skribas aŭ diras en Esperanto, iom popularigas Esperanton en sia medio. Tiuokaze jes, REU ĉiel faras tion. Sed reale ni strebas al multe pli lokaj celoj, kredeble same kiel multaj aliaj landaj Esperanto-asocioj (escepte de plej grandaj kaj plej fortaj): eldoni niajn bultenon kaj jarlibron, labori pri kelkaj novaj projektoj, respondi regule venantajn leterojn k. a.

Se temas pri la celoj kaj defioj, mi memorigas, ke okaze de la proklamo kiel la Esperantisto de la Jaro 2005, Povilas Jegorovas, skribis, interalie, ke “REU ne plenumas la rolon de la tutlanda asocio. Ĝi mem estas kvazaŭ Esperanto-klubo <…> Ĝi ne havas seriozajn kaj gravajn defiojn <…> ne elkreskis el la nivelo de la tendaroj kaj kantoj”. Ĉu li pravis?

Mi legis lian opinion komplete kaj, bedaŭrante, agnoskas lian plejpartan pravecon. Nia lando estas tro granda por esti unueca. Oni povas estimi aŭ malestimi apartajn individuojn, kiuj iam gvidis REU, sed, troviĝante kelkmil kilometrojn for de Moskvo, kie loĝas preskaŭ ĉiuj eksprezidantoj, ankaŭ mi mem, estas tre malfacile akcepti gvidan rolon de la Unio. Homoj agas (se agas!) memstare, kaj apenaŭ ion bezonas de la landa asocio. Certe neniu rifuzus monon, sed REU neniam estis sufiĉe riĉa por sponsori lokan agadon (kvankam iom subteni, jes). Kun granda atento mi legus konkretan konsilon de la estimata Povilas — kiel en la nunaj kondiĉoj REU povas superkreski la nivelon de tendaraj kantoj ktp.

Mi vidas, ke en la laborplano de REU por via mandato mankas mencio pri tendaroj, kiuj, laŭ unu el viaj antaŭuloj “funkciis kiel emocia drogo <…> io, kio donas al la homo eksterordinaran aŭ almenaŭ eksterrutinan plezuron <…> eskapo el teda kaj griza ĉiutageco al Esperantujo — amata lando”. Ĉu tiu nemencio estas signo de elkresko el la tendara nivelo?

Tendaroj kaj aliaj amasaj renkontiĝoj estis kerno de la movado en la 1990-aj jaroj kaj pli frue. Kion donis la tendaroj al ties partoprenantoj? Ripozon, plezuron kaj — ĉefe — interkomunikadon. Oni renkontiĝis kun malnovaj amikoj, akiris novajn, kaj praktikis la lingvon. Nun estas principe alia tempo. Ne parolante pri laŭvorta ripozo (por tio nun ekzistas multegaj aliaj variantoj, inter kiuj Esperanto-tendaroj okupas vere malaltan lokon), por la komunikado ekzistas interreto. Havante deziron, oni povas ĉiutage interkomunikiĝi en Esperanto, kaj ne nur skribe, sed ankaŭ parole — dank' al Skajpo kaj similaj programoj. Mi absolute certas, ke nun ja interreto estas kerno de la movado, kaj ĉiaflanka evoluigo de diversaj retaj servoj (ne nur porkomunikaj!) estu tasko de REU. Kaj ĝuste tial laŭ mi “tendaroj” ne devas esti centro de nia atento. Des pli, ke tiujn ĉiam organizas regionaj aktivuloj — inter kiuj jes povas esti REU-funkciuloj, sed kiuj agas kiel lokanoj, ne kiel REU-reprezentantoj.

Vi planis amasan pridemandadon kaj diskuton pri okazigo de UK en Ruslando. Ĉu, post la fiasko de la klopodado de kelkaj antaŭaj estraroj, nun estas sufiĉe da entuziasmo, laborfortoj kaj subteno por tiu ideo?

Ne estas. Mi ne partoprenis la preparlaborojn por la Moskva UK, sed mi scias, ke estis farita grandega laboro. Neniu el la motoroj de la kongresinvitado fariĝis pli juna kaj pli energiplena, kaj neniu volas ripeti la laboron kun denove ne garantiata rezulto, kaj mi tion bone komprenas. Samtempe mi tute ne vidas aliajn homojn, kiuj volus tion fari (ĉi-okaze “voli” kaj “kapabli” estas tute malsamaj aferoj). Ĉion ĉi mi lernis nelonge post la prezidantiĝo, tial la pridemandado estis planita, sed ĝi ne estos realigita — mi anticipe scias ĝian rezulton. Demando: “Ĉu vi volas, ke UK okazu en Rusio?” Respondoj: “Jes” 90–100%. Demando: “Ĉu vi pretas kunorganizi ĝin?” Respondoj: “Ne” 100%.

En la laborplano de REU apud rutinaĵoj estas kelkaj ret-projektoj: retejo E-kluboj.ru, ret-arkivo de REGo, REU-kluboj en sociaj retejoj, subteno al la reta versio de la vortaroj de Boris Kondratjev. Kio okazas ĉi-terene?

Sociaj retoj estas uzataj por diskonigi novaĵojn de REU, kaj tion ni pli-malpli faras. La retan version de la vortaroj de Kondratjev ni daŭre subtenas (vidu www.eoru.ru), kaj planas ankaŭ partopreni eldonadon de papera versio. La ideo de E-kluboj.ru, laŭ mi, estas tre interesa — kadre de unu retejo havi informojn pri ĉiuj landaj Esperanto-kluboj kaj kolektivoj, samtempe donante al ili eblecon memstare aktualigi informojn pri sia agado, kion (aktualigon) senprobleme permesas la vikia teknologio. Tio eĉ ne estas rekte ligita kun REU — la Unio iniciatis, sed la retejo estas destinita por ĉiuj. Sed bedaŭrinde mi renkontis preskaŭ plenan indiferentecon pri la afero flanke de lokaj kluboj. Mi ne intencas lasi la projekton kaj supozeble okupiĝos pri ĝi, ankaŭ kiam mi eksprezidantiĝos, ĉar mi firme opinias ĝin tre bezonata. Se dum plia jaro E-kluboj.ru ne aktiviĝos, nu, verŝajne ni ĉesigos, ĉar vane elspezi monon, eĉ se malgrandan, oni ne devas.

Samtempe mi volas emfazi, ke esperantistoj en Rusio ĝenerale estas nesufiĉe aktivaj. Ili pretas pagi siajn kotizojn, sed malmulte aktivas — malmulton volas, malmulton bezonas kaj eĉ malmulte diskutas (estas delonge notita, ke retbabiladojn partoprenas ĉiam la sama deko da homoj). Mi, certe, ne parolas pri kelkaj individuoj, kiuj ja motor(ig)as la movadon — redaktoroj, gvidantoj de retejoj kaj kelkaj kluboj, sed pri la baza esperantistaro, por kiu la aktivuloj laboras. Sed tio estas tute alia kaj sufiĉe ampleksa temo, pri kiu mi intencas skribi apartan artikolon por iu periodaĵo.

Por firmigi la pacon kaj evoluigi internacian kunlaboron per Esperanto oni devas kunlabori kun alilandaj Esperanto-asocioj kaj instancoj. Kio okazas ĉi-kampe? Ekzemple, ĉu REU sekvos la sperton de la Germana Esperanto-Asocio, kiu kongresis kune kun la landaj asocioj de Ĉeĥio, Francio kaj (plej laste) Nederlando?

Mi kontaktis kelkajn aktivulojn el aliaj landoj kaj ĉerpis bonajn ideojn pri kelkaj projektoj kaj iniciatoj. Sed la ideo pri kunaj kongresoj, ve, estas preskaŭ malreala pro vizaj kaj distancaj problemoj. Similaj aranĝoj okazas por faciligi la organizadon kaj partoprenon, sed niaokaze rezultus tute male. La sola eventuala varianto estas Ukrainio (ĉar Belorusio havas nek movadon, nek landan asocion), sed pri kiu urbo povas temi — mi nun ne imagas: Ĥarkov? Lugansk? Rostov-na-Donu? Krome mi ne certas, ke la ne ĉiam klare aganta estraro de UkrEA konsentos dividi kun REU sian kongreson.

Kelkaj gvidaj aktivuloj de REU havas nekutimajn konceptojn pri la nuna kaj estonta rolo de Esperanto en Ruslando kaj en la mondo. Kion vi opinias pri tiu rolo kaj pri la loko de la landa asocio en tio?

Laŭ mi, Esperanto nun senrevene perdas sian rolon, kiun ĝi havis antaŭ kelkaj jardekoj. Ĝi ne plu estas “fenestro” al internacia komunikado, ne plu estas sola rimedo ion havi/ricevi. La moderna mondo proponas plurajn alternativojn por inform-serĉado, interkomunikado, vojaĝoj, konatiĝoj. Mi multe ŝatas la movadon kaj la homojn en ĝi, sed faktoj konfirmas, ke por havi tion, kion donas Esperanto (escepte de pure lingva aspekto), oni tute ne devas lerni novan lingvon kaj mergiĝi en novan kulturon.

La amplekso de la intervjuo ne permesas longe argumenti, sed mi certas pri tio. Do la nuntempa tasko de ĉiuj “konsciaj” esperantistoj estas kompreni, ĉu Esperanto povas doni ion principe novan al la novepoka mondo krom, mi ripetu, nur la lingvo mem? Mi, certe, ne havas pretan respondon, sed mi pretas kundiskuti. Nia lando estas kaj estos integra parto de la procedo.

Ĉar jam temas pri via privata opinio, mi demandas vin pri la rolo de Esperanto en via privata vivo, en via laboro kaj en via arta kreado.

Mi fariĝis esperantisto estante eĉ ne 13-jara, do mi kreskis kun (apud, en) la movado. Ĝi donis al mi kaj ion pozitivan (konatiĝojn, vojaĝojn), kaj ion negativan, kiuj sume fariĝis signifega parto de mia vivosperto.

Mia laboro neniel estas ligita kun Esperanto. Tamen la verkado en Esperanto estas daŭre interesa afero, sed, malgraŭ miaj modestaj iamaj sukcesoj en la Esperanta literaturo kaj, lastatempe, en la ruslingva, mi nun tute ne sentas motivon plu verki en Esperanto. Tion kaŭzas ne maldeziro, sed malbezonateco. En nia lando oni publikigas kaj eldonas nur unu aŭtoron, kaj tio ne estas lia kulpo — li verkas laŭ siaj fortoj kaj talento. Evidentas, ke redaktorojn kaj eldonistojn ne interesas aliaj nomoj.

Strange: esperantisto Ivan Naumov ĵus eniris la “mallongan liston” de unu el la prestiĝaj literaturaj premioj, liaj verkoj regule aperas en diversaj periodaĵoj, eldoniĝis lia ruslingva libro, sed lia talento estas plene ignorata flanke de Esperanto-redaktoroj. Pli-malpli same pri mi. Verki ion seriozan en Esperanto kaj poste peti tion eldoni aŭ publikigi? Dankon, ne. Prefere mi verku ruslingve, ĉar mi delonge scias pri interesiĝo flanke de kelkaj ruslingvaj periodaĵoj, kaj planas aperi ankaŭ en aliaj.

Kio estas via slogano?

Ĉion sukcesas tiu, kiu rapidas nenien.

(Intervjuis Aleksander Korĵenkov)


La Ondo jubileis en Moskvo

Gennadij Ŝilo inaŭguras la festkunvenon (Fotis Aleksandr Milner)

Unuafoje en la dudek-jara historio de la ekzistado de la Rusia Esperantista Unio (REU) kaj de la internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto, ambaŭ (re)fonditaj en 1991, ili organizis komunan kunvenon, en kiu tute ne sentiĝis laŭdire malvarmaj rilatoj inter la du establoj.

La 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo okazis festkunveno okaze de la duobla jubileo de La Ondo de Esperanto: la 20-jara datreveno de la relanĉo de La Ondo kaj apero de ĝia 200a numero. La kunvenon komune organizis la redakcio de La Ondo kaj REU. Ĉeestis trideko da esperantistoj. Ĉar ne venis ĵurnalistoj kaj aliaj gastoj, kiuj kutime ĉeestas similajn prezentadojn de La Ondo, la tuta programo okazis en Esperanto.

La rektoro de la universitato Justo Gennadij Ŝilo malfermis la kunvenon kaj prezentis la eldonanton kaj la redaktoron de la jubileanta magazino — Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La rektoro solene enmanigis al ili honoran diplomon pro la longa kaj fidela agado por Esperanto.

Halina estas kontenta pri la eta porokaza “abonkampanjo” Fotis Irina Gonĉarova

Aleksander Korĵenkov rakontis pri la historio de la malnova La Ondo de Esperanto, kiun Aleksandr Saĥarov eldonis en Moskvo dum 1909–1917; poste li traktis la novan historion de la revuo, refondita en majo 1991 en Sverdlovsk (nun Jekaterinburg), estis ekspoziciitaj pluraj revu-numeroj el diversaj “epokoj” de La Ondo kaj Sezonoj. Halina Gorecka detale rakontis pri la enhavo de la jubilea 200-a numero (junio 2011).

La eldonanto kaj la redaktoro respondis la demandojn de ĉeestantoj. Estis voĉlegitaj kelkaj gratuloj, interalie, de la REU-prezidanto Grigorij Arosev, troviĝanta nun eksterlande. Valentin Melnikov rakontis pri sia multjara kunlaboro kun La Ondo de Esperanto kaj dankis al Aleksander Korĵenkov, kiu helpis lin iĝi renoma Esperanto-literaturisto.

Kelkaj dezirantoj abonis La Ondon laŭ speciala rabatita prezo, kaj danke al tio nun La Ondo havas en Ruslando pli da abonantoj ol en la fino de la pasinta abon-jaro. Funkciis ekspozicieto kaj libroservo.

Post la bondezira tosto de la vicprezidanto de REU, Svetlana Smetanina, kiu esprimis la deziron pri pli oftaj kontaktoj inter la landa asocio kaj La Ondo, la redakcio abunde regalis ĉiujn per ĉampano kaj bongustaj manĝaĵoj, ĝuante kiujn la ĉeestantoj interparolis en malstreĉa maniero, plilongiginte la planitan kunvenodaŭron je unu plia horo.

Valentin Melnikov

Vidu fotojn en la albumo de Irina Gonĉarova en Vkontakte


UAMDiplomiĝu per/pri Esperanto en UAM

Ĉu vi volas havi larĝan scion pri esperantologio?

Ĉu vi volas partopreni la kursojn de famaj esperantistaj fakuloj?

Ĉu vi volas havi unikan universitatan kursfinan diplomon?

Ĉu vi volas instrui poste en oficiala kurso?

Ĉu vi volas pasigi instigan semajnon en internacia studema rondo en Meza Eŭropo?

Se jes, aliĝu al la denove startontaj interlingvistikaj studoj de UAM!

La Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, ofertas trijaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko. La kursaro okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun kontribuo de elstaraj esperantologoj kiel Vĕra Barandovská-Frank, Detlev Blanke, Vilmos Benczik, Tomasz Chmielik, Ziko van Dijk, Michel Duc Goninaz, István Ertl, Michael Farris, Zbigniew Galor, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Lidia Ligęza, Aleksander Melnikov, Humphrey Tonkin, Kristin Tytgat, John Wells.

La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri la gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado. Ekde la studjaro 2007/08 realiĝas kunlaboro kun ILEI kaj Edukado.net.

Unusemajnaj intensaj sesioj (surlokaj kursoj kun po 4 studobjektoj kaj ekzamenoj) okazas unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro), intertempe la studentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj konsultiĝas rete kun la prelegantoj. Post pretigo de diplomlaboraĵo kaj fina ekzameno ili ricevos atestilon pri postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj.

Partoprenontoj povas aliĝi por la studjaro 2011/12 ĝis 15 aŭg 2011. La unua sesio okazos 17–21 sep 2011. Tuj poste sekvos dutaga Interlingvistika Simpozio kaj la tradicia ARKONES.

Postuloj: diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de Esperanto.

Kotizo por unu semestro: 1850 zlotoj (ĉ. 460 eŭroj), reduktita 700 zlotoj (ĉ. 175 eŭroj) por B-landoj. Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj danke al Esperanto Studies Foundation, UEA kaj ILEI.

Pluaj informoj kaj aliĝo: interlin@amu.edu.pl, ikoutny@amu.edu.pl
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

Ilona Koutny


Arkones-27ARKONES denove invitas

27aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto ARKONES okazos en Poznań (Pollando) 23–25 sep 2011. La organizantoj promesas impresi partoprenontojn per abunda programo. Ĝi konsistos el tri branĉoj: la unua inkluzivos artajn kaj kulturajn programerojn, la dua — prelegojn kaj klerigajn programerojn, kaj la tria — programerojn ligitajn kun la pasintaj kaj aktualaj defioj de la Esperanto-movado.

ARKONES estas tute aparta kaj karakteriza renkontiĝo, kiu, unuflanke, inkluzivas sciencajn prelegojn kaj seriozajn diskutojn kaj, aliflanke, prezentas abundecon de la Esperanto-kulturo en ĝiaj pluraj aspektoj. Krome, dum la vendreda kaj sabata vesperoj oni invitos partoprenantojn distriĝi per kaj por Esperanto. Bonaj Esperantaj koncertoj kaj agrabla etoso ne malhelpos.

En la nuna Jaro de Junularo oni volas plifortigi la rilatojn kun junaj esperantistoj. Pro tio ARKONES okazas sub la aŭspicioj de TEJO.

Legu pli rete: www.arkones.org

Tobiasz Kaźmierski


La klimata problemo revenis!

José Manuel Barroso pensas, ke Eŭropo estas sur la malbona vojo

En la lastaj jaroj ŝajnis, ke la ekonomiaj problemoj de Eŭropo, en la mensoj de civitanoj kaj politikistoj, pli gravis ol la klimata problemo.

Tamen je la pinto-konferenco de la plej industrie evoluintaj landoj en majo 2001, José Manuel Barroso, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, ne sentis sin bone. Ne nur Ruslando kaj Usono multe pli forte prezentis siajn planojn por kontraŭstari la klimatan defion. Eŭropo kaj la mondo ankaŭ daŭre estas sur la malbona vojo.

“Nia piedo estas senmove sur la akcelilo, kaj ni devas frapi la bremsojn, kaj rapide”, — konkludis Barroso.

Kvankam la prezidanto de la Komisiono parolas forte, daŭre mankas efika politiko por kontraŭi la kreskantan uzon de fosilenergio. Ĉiujare, EU importas energion por 300 miliardoj da eŭroj. La energia fakturo de Eŭropo altiĝis je 70 miliardoj da eŭroj en 2010.

Reveninte al Bruselo, Barroso ordonis pli viglan reagon de Eŭropa Unio. Sed ĉu li vere intencis plenumigi tion kion ili duone kaj ŝajne volas evoluigi?

Parolante en konferenco en junio, Barroso alvokis la Eŭropajn politikistojn pensi kiel sciencistoj kaj agi kiel ĉefoj. Li estis parolinta okaze de la publikigo de speciala raporto de la Unuiĝintaj Nacioj pri renovigeblaj energioj kaj kontraŭstaro al la klimata ŝanĝiĝo.

“La sciencon pri klimata ŝanĝiĝo trafis intensa ekzamenado en lastaj jaroj, sed ĝi restis postrestinta, ekster ĉia racia dubo”, — diris Barroso. Laŭ li, la kialo estas klara: la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo estas ege evidentaj.

“Ni devas elspezi nian tempon por solvi la problemon anstataŭ disputi pri ĝi, — daŭrigis Barroso. — Ekstrema vetero estas sur nia sojlo. Plejparto de la Norda Eŭropo spertis sian plej varman kaj plej sekan printempon inter la ĝis nun registritaj”. Barroso referencis al la fakto, ke la Norda Eŭropo ricevis ne pli ol 25% de la kutima pluvokvanto. Alia problemo estas la plej alta produktado da karbono en homa historio. En 2009 estis rekorda jaro kun 30.6 gigatunoj — salto je 5% kompare kun la antaŭa kaj rekorda jaro 2008.

Dafydd ab Iago


Leterkesto

Tre estimataj kaj karaj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, la “spiritus movens” de la revuo Ondo de Esperanto, akceptu mian gratulon okaze de la duobla jubileo!

Dudek jaroj da eldonado kaj eĉ ducent numeroj de la plaĉa revuo estas vere signifoplenaj ne nur en la senco de la sukcese restarigita tradicio de la iama glora revuo La Ondo de Esperanto. Via revuo distingiĝas inter pluraj Esperanto-revuoj per enhava diverseco, solida fideblo de presataj artikoloj, demokratia prezento de malsamaj aŭtoroj. Vi jam plugis gravan sulkon sur la Esperanto-tereno. Restu plu optimismaj kaj fortaj, estu bonŝancaj kaj laborpovaj por plia fruktodona plugado!

Vytautas Šilas (Litovio)

Mi tutkore subtenas la gratulojn, komplimentojn kaj bondezirojn de viaj legantoj okaze de l' duobla Onda jubileo kaj preskaŭ nenion povas aldoni. La Ondo estas vere sendependa magazino, interesa por Ruslanda kaj internacia legantaro, ĉar ĝia enhavo altprofesie poluriĝas, tradiciaj rubrikoj ne malaperas, la novaj aperas nur laŭ neceso ktp — kiel olda profesia ĵurnalisto mi povus multon komplimente diri.

Antaŭen kaj alten, Ondo!

Vjaĉeslav Roĵdestvenskij (Ruslando)


Savi la vivon

La dua listo de la donacintoj

Donacinto (lando) Sumo (eŭroj)
Trevor Steele (Aŭstralio)
50,00
Alfred Heiligenbrunner (Aŭstrio)
100,00
Michael Cwik (Belgio)
1000,00
Jacques Lemaire (Belgio)
100,00
Eric Walker (Britio)
220,00
Roger Siarri (Francio/Korsiko)
200,00
Françoise Ziegler (Francio)
50,00
Anonima (Francio)
300,00
EsperantoLand (Germanio)
50,00
Karl Breunninger (Germanio)
200,00
Bernhard Eichkorn (Germanio)
100,00
Horst Vogt (Germanio)
110,00
Anonima (Germanio)
10,00
Manuel Parra (Hispanio)
600,00
Geoffrey Greatrex (Kanado)
47,62
Gražina Opulskienė (Litovio)
50,00
Claude Nourmont (Luksemburgio)
100,00
Tobiasz Kaźmierski (Nederlando)
20,00
Jacques Tuinder (Nederlando)
100,00
Peter Baláž (Slovakio)
100,00
Maria Minichova (Slovakio)
100,00
Claude kaj Andrée Gacond (Svislando)
200,00
Oleksandr Petrusha (Ukrainio)
20,00
Anonima (Usono)
100,00
Nick Kalivoda (Usono) $60
41,96
Aria Kauanen (Finnlando) 100 zl
25,38
Studentinoj de Universitato de la Tria Aĝo en Olsztyn 85,00 zl
21,68
Partoprenantoj de la Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Nowy Sącz 400,00 zl
101,52
Daniela Emler (Pollando) 100 zl
25,51
Elżbieta Frenszkowska (Pollando) 113,80 zl
29,03
Marian Możuch (Pollando) 120 zl
30,69
Janusz Pokrzywnicki (Pollando) 200 zl
50,76
Hanna Skalska (Pollando) 1000,00 zl
254,45
Andrzej Sochacki (Pollando) 50 zl
12,69
Bronislav Ĉupin (Ruslando) 585,00 rub
14,62
Vjaĉeslav Roĵdestvenskij (Ruslando) 500,00 rub
12,50
Entute ekde la 6a de majo ĝis la 15a de junio 2011
4.548,41
Je la 5a de majo 2011
17.238,09
Je la 15a de junio 2011
21.786,50

Koran dankon pro la donacoj kaj pro la kortuŝaj sandeziroj! Donacoj estas plu akceptataj. Vi povas sendi donacojn al nia UEA-konto “gore-z” per la kutimaj pagmanieroj. Kelkaj el niaj perantoj volonte helpos ĉe transpago.

Se vi loĝas en Pollando aŭ en Ruslando, vi povas ĝiri zlotojn kaj rublojn (informante nin pri la dato kaj sumo de la pago) al niaj bankaj kontoj:

– en Olsztyn

Bank PEKAO SA I O. w Olsztynie
numer rachunku: 72 1240 1590 1111 0010 3931 7967
Nomo: Alexey Korzhenkov

– kaj en Moskvo

Банк получателя: Сбербанк России ОАО
Отделение 9038/01710
БИК: 044525225
ИНН: 7707083893
КПП: 775003035
ОКАТО: 45286580000
Корреспондентский счёт: 30101 810 4 0000 0000 225 в ОПЕРУ МГТУ Банка России
Получатель: Горецкая Галина Романовна
Номер счёта: 40817 810 4 3805 6109037
Номер банковской карты: 67619600 0087136637

Ni akceptas donacojn per Яндекс.Деньги (счёт 4100138523456) kaj per PayPal (sezonoj@gmail.com).

En La Ondo de Esperanto regule aperos informoj pri la evoluo de la monkolekta kampanjo.

Dankon pro via subteno!

Aleksander Korĵenkov


Murdo de hundo

Kopenhago dum la floranta epoko

Kopenhago dum la floranta epoko

Postrestas la palacoj de la nobeloj, eble la domoj de burĝoj, sed malaperis la kabanoj kie loĝis la “homoj el la keloj” plej malalte aŭ marĝene en la socio.

Dum la “floranta epoko” en Danlando, la 18a jarcento, la domoj en Kopenhago estis plejparte modernaj. Dum la granda incendio en 1728 forbrulis, pro la stulta sinteno de la fortikaĵestro, preskaŭ ĉiuj mezepokaj domoj. La urbo aspektis bele. Sed nur de malproksime. Ene, inter la urbaj remparoj, ĉies nazo spertis tuj, ke la urbo estas same fetoranta kiel ĉiu alia tiutempa urbo.

La kanaloj de la urbo estis plenaj de variaj substancoj, kadavroj de hundoj, katoj, ratoj — kaj homoj, kiuj pro akcidento aŭ krimo flosis en la malklara likvaĵo. Tiama gvidlibro eĉ preskribis, kiel oni povu certiĝi, ĉu la droninto vere estis morta — per blovo de tabakfumo en la anuson. La kuracarto provizis aparaton por tiu procedo.

Alia fonto de la ĉie reganta fetoro estis la malfermaj kloakoj ambaŭflanke de la stratoj. Foje ili estis tiom profundaj, ke infanoj dronis en ili. Kelkloke ili estis provizore kovritaj per bretoj. (Tiam ili povis kaŝi ne nur la kloak-akvon, sed ankaŭ bebojn; tio okazis ekzemple en 1762 ĉe la placo de Sankta Anna). El la domoj oni ĵetis la enhavon de la noktovazoj en la kloakojn, la buĉistoj kaj aliaj nutraĵistoj kontribuis per siaj rubaĵoj, kaj kompreneble sian eblon faris ankaŭ dombestoj — bovinoj, porkoj, ĉevaloj. La nazoj de la 18a jarcento registris la fetoron kaj plendis pri ĝi, iliaj nazoj ne estis pli malsentemaj ol la niaj, sed ili estis kutimaj — vivi en la urbo implikis vivi en stinko.

La merdon forportis la “noktaj viroj”. Ili vivis kiel parioj en la socio. La bona socio traktis ilin kiel homojn sen honoro, ĉar ili faris tiun necesan, sed maldezirindan laboron.

Noktaj viroj en Kopenhago

La murdo de la dorlotbesto

La 29an de septembro 1788 la ambasadoro de Portugalio, Dom Alexandre de Sousa, kun sia sepjara filo Pedro promenis tra Kopenhago. Ili estis inter la stratoj Knabrostræde kaj Badstuestræde. Ili promenis kun hundo, eble pudelo, kiun la ambasadoro donacis antaŭ ok jaroj al sia edzino. Ĝi estis dorlotbesto de la sinjorino kaj fidela ludkamarado de la eta Pedro.

La trankvilon rompis apero de tri ulaĉoj. Ili aspektis minacaj, krome ili estis armitaj per klaboj. Ili estis Lorentz, Hans kaj Christian. Senplue Lorentz levis la klabon — kaj frapis la hundon. La vundita besto kuris inter la piedojn de la mastro, kiu klopodis defendi ĝin kaj sin per sia senefika glaveto. Nenio helpis — Lorentz frapis denove, kaj la hundo iĝis morta. Feliĉe, advokato Kinch preterpasis kaj kondukis la ambasadoron kaj ties ŝokitan filon en iun butikon. Aliaj promenantoj atestis la spektaklon, sed neniu intervenis. Post la sukcesa murdo la tri uloj malaperis.

Hundoj estis tre popularaj en tiu tempo; la honorplenaj burĝoj promenis kun siaj dorlotataj bestoj. Eĉ la plebo dividis sian malriĉaĵon kun hundoj. Krome estis strathundaĉoj, kiuj vagadis tra la urbo, serĉante ion manĝeblan. Ili estis malpuraj, malicaj kaj, se ili estas mordemaj, ili povis transdoni la nekuraceblan rabion.

Kvin jarojn pli frue, en 1783, la kuracisto Johan Clemens Tode kampanjis kontraŭ strathundoj kaj fariĝis pro tio malpopulara ĉe la kopenhaganoj. Ili eĉ ĵetis stratkoton al li kaj ridindigis lin ĉiumaniere. Sed la kampanjo de Tode kulminis, kiam strathundo transdonis rabion al la junulo Michael. Tode priskribis en faka ĵurnalo la etapojn de la malsano kaj morto de tiu malfeliĉa junulo. Michael fariĝis eĉ fama pro tiu priskribo. Antaŭ lia morto la burĝaro de Kopenhago venis por algapi lin, la evoluon de lia malsano, kaj fine la morton de Michael. Lia tragedio estis la triumfo de Tode: la magistrato de la urbo komisiis al la “nokta majstro” kaj al ties helpantoj la ekstermadon de hundoj, kiuj kuris sen gvidanto tra la urbo.

Ni jam menciis, ke la “noktaj viroj” havis la saman statuson kiel karceruloj kun bruliga marko. Ne ĉiu burĝo ŝatis, ke tiuj uloj iris armitaj tra la stratoj. Ĉiu klopodis eviti kontakton kun ili, kaj pro tio neniu intervenis, kiam ili mortigis la hundeton de la ambasadoro.

Dilemo de la policestro

La antaŭa policestro ordonis, ke la hundoj de evidente honestaj homoj estis escepte netuŝeblaj, sed la nuna forigis tiun klaŭzon kaj nun estis la problemo — kion fari? La ambasadoro plendis oficiale ĉe la ministro por eksterlandaj aferoj kaj postulis punon por la plenuminto de tiu aĉa ago. Lorentz, la oficisto de la “nokta majstro” argumentis, ke li nur faris sian laboron. Se li ne estus farinta sian laboron, la magistrato ja povus riproĉi lin. Lorentz eĉ denuncis la fremdulon ĉe la polico, ĉar tiu tiris sian glaveton kontraŭ plenumantan oficiston — ĉu tio ne similis al atako de fremda povo al Danlando?

La policestro devis — vole nevole — pro premo de la ministro doni iun punon. Li konsideris ĉion kaj kondamnis Lorentz al unuhora piloriado. Lorentz ja protestis, sed nenio helpis. La 11an de novembro li devis toleri la mokon de stratbuboj, de la plebo kaj probable ankaŭ de ŝatantoj de hundoj.

Pilorio

Post kelka tempo la magistrato de Kopenhago decidis finfine sekvi la ekzemplon de aliaj urboj: oni kaptis la hundojn surstrate, sed mortigis ilin aliloke.

Wolfgang Kirschstein


Antaŭ 100 jaroj

Zamenhofa omaĝo al Schleyer

Amuza momento

Antverpeno: Spritaj kongresanoj maljungis la ĉevalon de la kaleŝo, en kiu veturis Zamenhof, kaj mem tiris ĝin kun la Majstro tra la kongresurbo (dankon al Roy McCoy pro la skanado de la malnova foto).

Lundo, la 21a de aŭgusto 1911: solena malfermo de la sepa Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno. Kiel jam de 1905 Zamenhof parolas kiel “tradicia malfermanto”. Post enkondukaj ĝentilaĵoj al reĝo Alberto (protektanto), al la urbestraro kaj al la belgaj esperantistoj, li daŭrigis:

Mi uzas ankaŭ la okazon de nia festo, por revoki en vian memoron la nomon de unu viro, kiu havas grandegajn meritojn en nia afero. La prelato Johann Martin Schleyer, kies nomon ĉiu el vi konas tre bone, la aŭtoro de Volapük, antaŭ nelonge festis la okdekan datrevenon de sia naskiĝo, kaj estus nepardoninde, se ni ne uzus la okazon de nia nuna ĝenerala kunestado por esprimi al li tiujn sentojn, kiujn ni ĉiuj havas por li. Li estas la vera patro de la tuta internacilingva movado. Antaŭ li oni ankaŭ revis pri lingvo internacia, oni provis labori por ĝi, sed tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de la revoj. Li estis la unua, kiu diris al si: por lingvo internacia mi volas ne revi, sed labori; dum ĉio ĉirkaŭe dormis, li estis la unua, kiu praktike kreis la internaci-lingvan movadon. Volapük ne estis venkita de Esperanto, kiel multaj personoj pensas tute erare; ĝi pereis per si mem en tiu tempo, kiam la trankvile kaj senartifike laboranta Esperanto estis ankoraŭ tro malforta, por iun venki. Ĝi pereis ne pro sia stranga sonado aŭ pro aliaj similaj kaŭzoj <…>. Mi proponas al vi, ke okaze de la festo de Schleyer ni telegrafe sendu al li, en la nomo de la tuta esperantistaro, nian koran gratulon, nian dankon por lia granda laboro kaj nian deziron, ke li vivu ankoraŭ longe kaj havu la konscion, ke la fruktoj de lia laboro neniam pereos.

Komentario

1. Efektive Schleyer iĝis 80-jara je mardo, la 18an de julio 1911. Ĉi tagon li pasigis en sia hejmo konstanca laŭ jena tag-ordo: je la naŭa li celebris sanktan meson kaj preĝis por bona morto-horo. Li ricevis multajn poŝtaĵojn, vinojn, tortojn, florojn. Preskaŭ ĉiuj lokaj pastroj lin gratulis, ankaŭ la du urbestroj (Weber kaj Hanlik).

2. La analizoj de Zamenhof pri la pereo de Volapük nek lingvistike nek historie sufiĉas: li simpligas, kaj liaj klarigoj havas mito-krean karakteron. La pereon de Volapük akcelis tri faktoroj:

a) ties lingvaj (mal)kvalitoj en komparo kun Esperanto (jen kial okazis transiroj de unu lingvo al la alia);

b) la eraro de Schleyer kredi, ke lingvo estas kvazaŭ patentebla persona proprieto kaj ne socia afero;

c) la rifuzo de obeo kaj reforma ondo kun ĉiam pli da lingvovariantoj dum la stadio de la krea interlingvistiko.

Gonçalo Neves en ĵusa studo Zamenhof kaj Volapük en la fest-libro Instrui Dokumenti Organizi por Claude Gacond montras, ke al la rilatoj de Zamenhof al Volapük kaj Schleyer mankis objektiveco…

3. La 24an de aŭgusto 1911 (ĵaŭdo) Johann Martin Schleyer notas tag-libre:

El la Taglibro

“Ricevis telegramon de la Esperanto-kongreso en Antverpeno, sed ne respondis”. Evidente, la konkurencan entreprenon li plu ignoris, kvankam lia propra projekto jam falis en forgeson, kaj li mem iĝis legenda figuro.

En la jaro 2012 oni festos la 125-jaran ekziston de Esperanto kaj memoros pri la 100a morto-tago de Schleyer. Al ambaŭ eventoj Bavara Ŝtata Biblioteko en Munkeno, dediĉos ekspozicion kaj simpozion kies detalojn oni trovas ĉe: http://www.bsb-muenchen.de/Einzeldarstellung.403+M5d573d27caa.0.html

Reinhard Haupenthal


Rusa Antologio

Poemoj de Kozjma Prutkov

PrutkovEn la antaŭa paĝo de la Rusa Antologio (marto 2011) estis prezentita specimeno de la satira poezio de Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj. Li estas konata ankaŭ kiel ano de la kelkpersona poeta grupo, kiu verkis sub la masko de Kozjmá Petróviĉ Prutkóv.

Laŭ la legendo li naskiĝis la 11an de aprilo 1803 en vilaĝo proksima al la malnova norda Ruslanda urbo Soljvyĉegodsk. Post mallonga armea deĵoro kiel husaro, en 1823 Prutkov forlasis la armeon kaj eklaboris en la Etalona ĉambro (fako de la Financa ministerio pri mezurado kaj kontrolado de noblaj metaloj) kie li laboris kvardek jarojn kaj iĝis ĝia direktoro en la alta rango de efektiva ŝtata konsilisto. Li mortis la 13an de januaro 1863.

Nuntempe oni preskaŭ forgesis la dramojn kaj komediojn de Prutkov, sed plu legataj estas liaj aforismoj Fruktoj de meditado, fabloj kaj poemoj, verkitaj de Aleksej K. Tolstoj kaj de liaj kuzoj Alekséj Miĥájloviĉ Ĵemĉúĵnikov (1821–1908), Aleksándr Miĥájloviĉ Ĵemĉúĵnikov (1826–1896), kaj Vladimir Miĥájloviĉ Ĵemĉúĵnikov (1830–1884).

Ĝis nun oni diskutas, kia tipo estis Prutkov: ĉu pompa rimplektanto, ĉu memironia blagulo, ĉu saĝulo sub la masko de banala malspritulo. Respondo mankas, ĉar la kunaŭtoroj mem ne havis unuecan imagon pri Prutkov, kaj tial ne ĉiam klaras, kiuloke la fikcia aŭtoro verkis parodiojn, imitis famulojn, aŭ verkis originalajn poemojn, laŭ sia ne ĉiam sama talento. Sed klaras, ke aforismoj kaj versoj de Kozjma Prutkov venis en la ĉiutagan rusan lingvon el literaturo same amase kiel citaĵoj el Ivan Krylov kaj Aleksandr Gribojedov. Kaj ili estos citataj, preskaŭ ĉiam sen penso pri la aŭtoreco, tiom longe, kiom oni parolos ruse en ĉi tiu mondo.

AlKo

LA PAŜTISTO, LA LAKTO KAJ LA LEGANTO

fablo

Jen foje portis ien lakton la paŝtist',
Sed je tioma fora dist',
Ke li reveni jam ne povis.
Leganto! Eble vi lin ie trovis?

Rusa AntologioKATERINO

Quousque tandem, Catilina,
abutere patientia nostra?

Cicerono

«Alta rang', orden' ĉe l' sino,
kaj ne oldas mi laŭ jar'…
Katerino! Katerino!»
«Jen, jam pretas samovar'.»
«Vera bildo, jen fascino!»
«Ĉu sur muro? Kie do?»
«Vi — la bildo, Katerino!»
«Jes, en ord', ne dikas tro.»
«Viro — mi, kaj vi — fraŭlino…»
«Kion sekvos tio ĉi?»
«Karban brulon, Katerino,
En la brusto sentas mi!»
«Te' varmegas — jen rutino.»
«Sed amaras te', en ver'.
Kial — diru, Katerino!»
«Ĉu malmulte da suker'?»
«Kvazaŭ mankas!» «Kun rafino,
Estas tute bona spec'.»
«Ho, amare, Katerino,
Estas vivi sen edzec'!»
«Vidvo, fraŭlo — sed en fino
Tute mankas diferenc'!»
«Vi obstinas, Katerino,
Jam finiĝas pacienc'!»

JUNKRO ŜMIDT

Velke pasas la somero.
Prujn' arĝente helas…
Junkro Ŝmidt el revolvero
Sin mortpafi celas.
Haltu, frenezul'! Ripete
Verdo vivoplenos!
Junkro Ŝmidt! Mi ĵuras vete —
La somero venos!

Tradukis el la rusa lingvo Valentin Melnikov


Esperanto en Bydgoszcz

Esperanto en Bydgoszcz pli ol 100 jaroj / Redaktis Andrzej Grzębowski; Tradukis el la pola Regina Grzębowska. Bydgoszcz: Skonpres, 2010. — 24 p. — 3600 ekz.

Post la transloĝiĝo al Kaliningrado en 2001 mi ekserĉis informojn pri la Esperanto-movado en ĉi tiu urbo, kiu ĝis 1946 nomiĝis Kenigsbergo. La serĉado komenciĝis unue en la Enciklopedio de Esperanto, poste en malnovaj periodaĵoj (Esperanto, Heroldo de Esperanto, Germana Esperantisto). Mi rimarkis, ke Kenigsbergaj esperantistoj havis intensajn kontaktojn kun siaj kolegoj el Danzig, Allenstein, Marienburg, kaj kun tiuj el la urbo Bromberg, kiun mi ne tuj sukcesis identigi. Evidentiĝis, ke ĝi estas tre bone al mi konata Bydgoszcz, kiun mi regule vizitis en 1990aj jaroj — la urbo ĉe la rivero Brda, kies malnovajn grenmagazenojn oni kutime montras dum ekskursoj.

Esperanto en Bydgoszcz pli ol 100 jaroj estas 24-paĝa verketo, eldonita okaze de la 100a datreveno de la vizito de Zamenhof al la apuda kurac-loko Ciechocinek, kie kun li renkontiĝis esperantistoj de Bromberg, kaj de pli ol centjara Esperanto-agado en la urbo.

La tekstojn, kiujn esperantigis Regina Grzębowska, verkis kelkaj aŭtoroj. La unuan, plej ampleksan tekston Esperanto-agado en Bydgoszcz — pli ol 100 jaroj pretigis Andrzej Grzębowski, kompletigante, aktualigante kaj redaktante priajn laboraĵojn de Roman Wiktor Rutkowski kaj de Józef Paweł Bieliński. La urbo ĝis 1920 nomiĝis Bromberg kaj apartenis al la Pruslanda provinco Posen (nun Poznań). La unua esperantista societo en la urbo estis fondita en 1908. Ĝin prezidis germano Moritz Kandt, sindiko de la Komerca Ĉambro en Bromberg. Li estis tre aktiva en la landa movado en la jaroj 1908–1912: sekretario de la Germana Esperanto-Societo, komitatano de UEA, okupiĝanta pri komercaj aferoj. Li aktive partoprenis en la kongresaj diskutoj en Augsburgo kaj Antverpeno. Kiam decembre 1908 en Kenigsbergo fondiĝis Orientgermana Esperanto-Ligo (Ogelo), el la tri centraj oficoj la Bromberga grupo ricevis tiun por informado kaj publikigado de informoj. Krome ĝi ricevis prezidantecon por la dujara periodo kaj d-ro Kandt prezidis kunvenojn de la delegitoj de Ogelo. En 1912 pro malsano li devis rezigni siajn postenojn, li mortis en 1918 nur 53-jara. (Pri la kaŭzo de lia eksiĝo ekzistas ankaŭ alia versio.)

La prezento disvolviĝas kronologie. Sekvas priskribo de la Esperanto-agado post la Unua Mondmilito kaj la aligo de la urbo al Pollando. En 1919–1920 en la urbo aperis la ĵurnalo German-Pola Esperantisto kaj estis eldonita la germanlingva lernolibro de Esperanto de Arthur Pankratz “dediĉita al germanoj kaj poloj, por ke ili povu interkompreniĝi pere de neŭtrala lingvo”. La Pollanda parlamentano Arthur Pankratz en la kongreso de la Germana Socialdemokrata Partio en Pollando, okazinta en Bielsko en 1924, akceptigis rezolucion rekomendantan al la partianoj lernadon de Esperanto. En la sama periodo aktivis ankaŭ Leopold Kronenberg, poste profesia esperantisto, lingvoinstruisto.

Precipe aktiva estis la urba Esperanto-vivo komence de la 1930-aj jaroj, kiam fondiĝis pluraj societoj kaj rondoj, interalie en la klasika gimnazio, kie instruis la lingvon Mieczysław Sygnarski, aŭtoro de lernolibro. Ĉi tie aktivis la fratoj Edmund, Stefan kaj Jan Fethke, la lasta kun la pseŭdonimo Jean Forge monde konata literaturisto kaj reĝisoro. Por travivi la tiaman etoson oni relegu lian rakonton Nia nigra filo.

En la 1990aj jaroj mi ofte vizitis la sidejon de Monda Turismo en Bydgoszcz. (HaGo)Post la Dua Mondmilito esperantistoj en Bydgoszcz disvolvis sian agadon en la kadro de la Pola Esperanto-Asocio. Menciindas la publikigo de la 30-leciona kurso de esperanto en la dusemajna ĵurnalo Fakty i Myśli (Faktoj kaj Pensoj). Esperanto, kun kvar aliaj lingvoj, estis enkondukita al amasa Kampanjo de Lernado de Fremdaj Lingvoj, kaj dum kelkaj jaroj okazadis Internaciaj Lingvaj Skoltaj Tendaroj apud Bydgoszcz; tiam la Esperantajn subtendarojn gvidis skoltmajstro Andrzej Grzębowsi. La 1970-aj jaroj estas tempo de amasa intereso pri Esperanto, en Bydgoszcz estis la plej granda filio de PEA kun 6 mil membroj. Esperanto ekde 1976 ĉeestas en la ĉiujaraj Tagoj de Bydgoszcz, kadre de kiuj okazas Tutpollanda konkurso de Esperanto-poezio kaj kanto. Ekde 1990 la internacia organizaĵo Monda Turismo trovis sian hejmon en Bydgoszcz, kiu ĝis nun ĉiuseptembre gastigas la tradiciajn Internaciajn Foirojn de Esperanto-Turismo. Jam dudek jarojn funkcias Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, kie la sola laborlingvo estas Esperanto.

La skizo de Grzębowsi donas koheran bildon pri la historio de Esperanto en Bromberg-Bydgoszcz, kvankam mia intereso estas ne sufiĉe kontentigita. Volonte mi legus pli ampleksan studon, des pli, ke nuntempe oni povas kompletigi ĝin el diversaj fontoj. Ekzemple, ampleksa biografio de Mieczysław Sygnarski, iam publikigita en Pola Esperantisto, nun estas legebla en la retejo Edukado.net.

Fine de la libreto estas la listo de Meritaj esperantistoj de la 20a jarcento en Pollando — ial en ĝi mankas la Esperanto-pioniroj el la Pruslanda periodo, kvankam ĝuste Leopold Kronenberg estis la Esperanto-instruisto de Sygnarski; ankaŭ la fratoj Fethke ne ricevis eĉ etan biografian notaĵon. Makulas la tekston eraroj aŭ mistajpoj en la nomoj: Kant (devus esti Kandt) kaj Atrur anstataŭ Arthur (en la 2a paĝo).

Andrzej Grzębowsi faris ankaŭ dupaĝan resumon pri Rekono de Esperanto en turismo kaj edukado. Apartaj artikoloj sciigas la biografiojn de Kazimierz Małycha kaj de Jósef Paweł Bieliński. Pri la fervojista rondo rakontas Leszek Łęgodowski kaj pri la klubo de nevidantoj Esperanta amiko — ĝia fondintino Helena Skonieczka. Enestas utila listo de la nunaj aktivaj esperantistoj kun koncizaj prezentoj de iliaj aktivadoj.

Mi deziras, ke la libreto servu kiel la bazo por pli ampleksa kaj detala historio de la Esperanto-movado en Bromberg-Bydgoszcz, kun nepra aldono de la historia fono. Al kolektado de informoj oni povas altiri studentojn de ISTK kadre de iliaj fakaj studoj.

Halina Gorecka


Kia vortordo en Esperanto?

Jansen, Wim. Naturaj vortordoj en Esperanto. — Rotterdam: UEA, 2008. — 40 p.

La libro de nederlanda esperantologo Wim Jansen Naturaj vortordoj en Esperanto estas resumo de lia scienca esploro, publikigita en la nederlanda lingvo en 2007. La Esperanta libro, iom simpligita por kompreno de scivola laiko, estas eldonita de UEA en 2008.

La ĉefa valoro de la libro en ĝia Esperanta traduko estas doni sciencan bazon al la logike evidenta maldezirindeco de banalaj prezentoj de Esperanto kiel, interalie, “lingvo kun libera vortordo” (aŭ foje eĉ “absolute libera vortordo”, ĉu?). Jansen montras preferon de certaj vortordoj (do, “naturaj vortordoj”) per studo de tekstokorpuso (jarkolektoj de la revuoj Esperanto kaj Monato) kaj aldone kontrolas la rezultojn per eksperimento: statistike prilaborita enketado de kvardek esperantistoj, profesiaj kaj ne, pri la vortordaj preferoj. La rezultoj, li diras, “montriĝis tre homogenaj”.

Tiel evidentiĝis, ke Esperanto estas SVO-lingvo (do, lingvo, en kiu la “natura” vortordo estas “Mi amas vin”) — 90% (!) de la frazoj en la studita korpuso sekvis ĉi tiun ordon. Jansen klarigas kun ekzemploj, kiel funkcias emfazo de la frazeroj per permutoj.

Simile estas traktataj negacio, substantivaj grupoj, kunokazantaj rekta kaj nerekta objektoj, manieraj kaj gradaj adjektoj.

Speciale mi ŝatus mencii la lingvaĵon de la libro mem — malgraŭ manko de kutimo legi Esperante pri sintakso kaj korpusaj esploroj, mi tamen facile povis legi la negrandan libron de Wim Jansen. La glosaro fine de la libro estas ankaŭ tre utila. Haveblas ankaŭ bibliografio, longa ĝuste tiel, ke ĝi ne iĝu fortimiga.

Malgraŭ tio, ke la antaŭparolo promesas, ke la libro povas esti “helpilo por instruistoj, kursestroj kaj verkistoj de lernolibroj”, por pluraj inter ili ĝi povas ŝajni tro teda aŭ momososa (modern-matematiksciencstila) — tamen pruntepreni la libron kaj tralegi ĝiajn du paĝojn, 35 kaj 36, ja utilos al ĉiu legipova esperantisto. En ĉi tiuj paĝoj estas la ĉapitro “Veroj kaj duonveroj pri la vortordo de Esperanto”.

Vjaĉeslav Ivanov


Ricevitaj libroj

Vidu la kompletan liston

Esperanto en Bydgoszcz pli ol 100 jaroj / Redaktis Andrzej Grzębowski; Tradukis el la pola Regina Grzębowska. — Bydgoszcz: Skonpres, 2010. — 24 p. — 3600 ekz. — [Recenzoekzemplero].

Jansen, Wim. Naturaj vortordoj en Esperanto. — Rotterdam: UEA, 2008. 40 p. — [Recenzoekzemplero].

Kantoj de milito / Komp. Boris Zozulja; Tradukis el diversaj lingvoj Éva Farkas Tatár, Konstantin Gusev, Anastasija Ĵukova, Tivadar Kereszthegyi, Stefan Kiragiev, P. Rajkov, P. Stepanov, Miĥail Ŝcxerbinin, Boris Zozulja. — Rostov-na-Donu: Verda Kukolo, 2010. — 38 p. — [Donaco de Boris Zozulja].

Studprogramoj de AIS pri turismo kaj kulturo en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) — Klerigejo de AIS en Bydgoszcz (AKB) / Kompilis Andrzej Grzębowski. — Bydgoszcz: Skonpres, 2010. — 32 p., il.; 3600 ekz. — [Donaco de ISTK].

Ŝcxerbinin, Miĥail. Orgeno: Elektitaj verkoj. — Rostov-na-Donu: Verda Kukolo, 2010. — 101 p. — [Donaco de Boris Zozulja].

Vidman, Čestmír. Laskavá fantazie = Karesa fantazio: [Dulingva poemaro] / Tradukis el la ĉeĥa Jaroslav Krolupper, Jiří Patera, Margit Turková. — Praha: Petr Dvořák, 2010. — 118 p., il.; 500 ekz. — [Donaco de Jiří Patera].


Ricevitaj gazetoj

Esperanto Aktuell, 2011/2;
Frateco, 2011/92;
Ĝenerala Informilo, 2011/166;
Heroldo de Esperanto, 2011/4;
InKo, 2011/61;
Internaciisto, 2011/2;
La Lanterno Azia, 2011/4;
La Movado, 2011/5;
La Ondo de Esperanto, 2011/6;
La Revuo Orienta, 2011/5;
Monato, 2011/5, 6;
Usona Esperantisto, 2011/2;
Verda Saksofono, 2011/1.


Klara Ilutoviĉ

Al la jubileo de “La Ondo de Esperanto”

Plu verdas la graca planto –
Ne premu fuma rutin'
“La Ondo de Esperanto” –
Mi legas delonge ĝin.

Per kio viviga ondas
La lingva maro sen fin',
“La Ondo” al mi rakontas –
Mi nepre plu legos ĝin.

Vortriĉojn en loga kvanto
Donacas la magazin'
“La Ondo de Esperanto” –
Mi legos dankeme ĝin.

Je sano kaj forto plenas
La lingvaj pano kaj vin'.
“La Ondo” kun ili venas –
Mi legas kaj legos ĝin.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2011, №7 (201)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Andrej Peĉonkin, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2011:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 550 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2011.