La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2011. №8–9 (202–203)

Foto de Kalle Kniivila

Iom escepte ni aperigas en la dua paĝo la oficialan kongresan rezolucion, ĉar la rezolucio mem estas escepta -- ĝi estas direktita ne al la ekstera publiko, sed al la esperantistaro. Tamen La Ondo ne devas entrepreni specialajn kunagigajn strebojn, ĉar ni ĉiam donas atenton al ĉiuj interesaj eventoj kaj projektoj, sendepende de la aĝo de ties partoprenantoj kaj organizantoj. Same estas en ĉi tiu postkongresa kajero kun kovropaĝa urbocentra foto el Kopenhago (fotis Kalle Kniivilä), kie en UK laŭdire plejmultis grizharuloj, kaj kun la dorspaĝaj grupfotoj el Kievo kaj Nitra, kun multaj junaj partoprenantoj.


ENHAVO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


La kongresa rezolucio

Ni, la partoprenantoj en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj al Kopenhago el 66 landoj por komune dialogi pri la iniciato kiun UN lanĉis per la proklamo de Internacia Jaro de la Junularo,

efektiviginte multvidpunktan diskutadon pri tiu temo, en etoso de interkomprenemo kaj efika komunikado,
ĉerpinte el niaj unuopaj kaj kolektivaj spertoj kiel anoj de diversaj socioj, aĝogrupoj, etnoj, seksoj, mondbildoj, politikaj sintenoj kaj religiaj konvinkoj,
agnoskinte la kontribuojn de la junularo al la socio kaj la neceson malfermi ŝancojn por ĝia partopreno en la kolektivaj decidoprocezoj, por taŭge alfronti la diversajn defiojn kaj ŝancojn de la nuna realo -- sociekonomiajn, ekologiajn, politikajn, teknologiajn ktp -- cele al la estonteco de la homaro kaj la planedo,
konstatinte ke tra la epokoj kaj kulturoj, la diversaj generacioj rilatis inter si laŭ variaj modeloj kaj strategioj, kun foja estiĝo de aparta junulara kulturo, kaj ke en la Esperanto-movado mem tio esprimiĝis ekz. per la efike avangarda rolo plenumita de ties junulara branĉo en apartaj historiaj turnopunktoj,

rekomendas
ke la unuopaj organizaj instancoj kaj sociaj medioj de la Esperantaj movado kaj komunumo aktive strebu al la kreado de taŭgaj kondiĉoj por kontakto, alproksimiĝo kaj kunlaborado inter junuloj kaj aliaĝuloj, ke la anoj de la malsimilaj aĝogrupoj en Esperantujo iĝu pli konsciaj pri la potencialo kiun por intergeneracie kontentigaj rilatoj liveras la esperantisma ideo mem de reciproka respekto kaj ambaŭdirekta bona volo,

alvokas
al UEA, TEJO kaj iliaj respektivaj landaj organizoj pliproksimigi tempe kaj geografie siajn kongresojn, same internaciajn kiel landajn kaj regionajn, per kunordigita decidado, al konkretaj paŝoj ĉiunivele por kunagigi esperantistojn rete kaj eksterrete agantajn, same por enmovadigi perretajn lernintojn de la lingvo, kiel por helpi la tradician movadon adaptiĝi al la nuna epoko.

Kopenhago, 30 julio 2011


96a UKPluva, sed malskandala kongreso

96a Universala Kongreso de Esperanto

Kopenhago, la 23–30an de julio 2011

Legu pri pli fruaj Universalaj Kongresoj en nia Kongresa rubriko.

 

La 96-a Universala Kongreso en Kopenhago estis eble la plej malskandala, kaj eble la plej pluva, dum la pasinta jardeko. Nu, la manko de skandaloj temis nur pri la movada flanko. Ne estis kvereloj, kritikoj, maldungoj, demisioj aŭ grandaj internaj skandaloj. La kongreso okazis tuj post la ekstremdekstraj bombo kaj atako en Norvegio kaj la malfermo honoris viktimojn de la atako. Plej kortuŝe estis la reago al la norvega landa saluto ”La amo venkos malamon. Amu!” kiun la kongresanoj honoris ekstarante.

Pri la senproblemeco de la kongreso atestis ankaŭ la ĉeesto de ĉiuj laborantoj de CO jam komence de la programero “Centra Oficejo respondas”. Kutime iu, plej ofte la Kongresa Sekretario, forestis por solvi iun problemon. Eĉ sendrata interreto funkciis en la kongresejo, ĉu la unuan fojon? Ankaŭ la demandoj al la Centra Oficejo, kaj same al la Estraro estis apenaŭ kritikemaj. Nu, la demandoj por la estraro ne estis aparte altkvalitaj (temis i.a. pri elekto de kongresloko, plendoj pri pasintjaraj decidoj, manko de kunveno de iu faka asocio), sed la respondoj ankaŭ ne tre imponis.

Pluvis preskaŭ ĉiutage, nur la ekskursa tago, feliĉe, estis senpluva. Pluvo ne aparte malhelpis tiujn, kiuj restis en la kongresa hotelo (ĵus pretiĝinta) kun koridoro al la kongresejo, sed ja tiujn, kiuj elektis malpli kostan loĝadon. Metrostacio estis de kelkcentmetroj de la kongresejo, kiu ankaŭ situis meze de nenio, en ia arbustaro aŭ erikejo. Krome inter la du turoj de la hotelo, la plej mallonga vojo de la metrostacio al la ĉefa enirejo de la kongresejo (jes, necesis ĉirkaŭiri duonon de la kongresejo por trovi malfermitan pordon), formiĝis ia ventokoridoro, kaj temis pri sufiĉe forta vento. La kongresejo cetere estis en ordo, kvankam la elekto de restoracio estis malgranda, aparte por vegetaranoj, kaj kiel kutime malfacile troveblis salono Hodler, kie kunvenis la komitato.

La kongresa urbo estas inter la plej multekostaj urboj en la mondo, sed ĉio ja estas relativa: troviĝas diverskostaj hoteloj kaj aliaj loĝeblecoj, kaj ankaŭ manĝoj. Kaj malgraŭ la monopol-instiga situo, la prezoj en la kongresejo ne estis pli altaj ol en la urbo ĝenerale.

Fotis Kalle Kniivilä

Ombrelo estis populara aĵo en la Kongresa Libroservo, eĉ super ABZ de amo,
eldonita antaŭ 39 jaroj en Kopenhago. (Fotis Kalle Kniivilä)

La kongreso videblis ankaŭ en la urbo. En la ĉefa piedira strato estis pendigita slogantukoj pri la kongreso, Esperante. Tamen ili restis nur dum la unua duono de la kongresa semajno. Unu el tiuj slogantukoj estis vendita en aŭkcio per malgranda sumo: ĝi ja ne facile uzeblus, kiel tablotuko ĝi estas tro granda kaj kutimaj hejmoj ne havas lokon por pendigi tiaĵojn. En la aŭkcio, cetere, nur la Zamenhofa poŝtkarto (1100 kronoj) superis la kongresan numeron unu de la venonta UK (999 kronoj), kaj ili du ĉiujn librojn kaj jarkolektojn de gazetoj.

Iel la kongreso estis interna por esperantistoj, ekzemple la kongresa rezolucio estas direktita nur al esperantistoj, sen aludoj al mondaj problemoj aŭ alvokoj al registaroj, kaj laŭ Brian Moon, kiu kutime tradukis ĝin en la anglan, ne indas traduki rezolucion al ajna alia lingvo. Strategio klare mankas kaj tion ne eblas forigi per filozofiaj vortoj, aŭ per nekompreno pri la rolo de komitato kaj de estraro en la gvidado de la asocio. Ne klaras, ĉu la komitato fakte akceptis reformon de la elektosistemo, aŭ ĉu la decido estos konfirmita en Hanojo venontjare. Tio tamen ne gravas, ĉar venontjare ne okazos elektoj. Interese estis vidi Osmo Buller kaj Renato Corsetti en la sama flanko esprimante dubojn pri la utilo de la reformo. Plej aktive la komitato tamen diskutis pri la portempa forigo de branĉo Kanto el Belartaj Konkursoj, sed laŭ la komitata tradicio (voĉdoni ĉiam ’por’), ĝi estis akceptita.

La ĉefa skandalo de la kongreso temis pri la uzo de la angla, aŭ de naciaj lingvoj. En la malfermo la dana direktoro de la Kopenhaga oficejo de la Loĝantara Fonduso de UN, s-ino Pernille Fenger, tamen parolis la danan, sed mankis la klarigo, ke la traduko venos post la tuta dekminuta parolado. Enuinte pro la nekomprenata nacilingvaĵo unu kongresano venis diri al ŝi, ke ‘ni ne komprenas’ aŭ ion similan (ne aŭdeblis al la publiko). La reago de la parolanto estis tuja -- angle: mi povus paroli angle, sed mi estis petita paroli dane, la traduko venos poste. Nu, certe pli da kongresanoj komprenus angle ol dane, sed granda parto certe ne komprenus, kaj ne ĝuus la anglan version. En la urbodomo la vicurbestrino pri kulturo parolis la anglan, kio kaŭzis laŭtan proteston, kiu feliĉe estis silentigita per ”ni estas gastoj ĉi tie”. Interese, ke iuj teleroj de la urbodomaj patkukoj portis signon “senalkohola”, ĉu do, la aliaj estis kunalkoholaj? Nu, ĉiukaze estis havebla ankaŭ vino. Ankaŭ dum la ekskursa tago unu loka ĉiĉerono estis mendita paroli la anglan.

Krome en nacia vespero la reĝisoro de la gronlanda kantoensembleo enkondukis la kantojn en la angla, kaj la postulema publiko reagis kaj per vorto ”mikrofono” kaj per krio ”ni ne komprenas”, sed feliĉe la lasta estis silentigita, dum la reĝisoro prenis kelkajn paŝojn al la mikrofono. La nacia vespero okazis en amuzparko Tivoli, kien la kongresanoj ricevis senpagajn biletojn. Feliĉe la loko estis koncertejo endoma kaj ne subĉiela. Jes, pluvis ankaŭ dum tiu vespero.

Lingvopolitiko kaj praktiko de UEA videblis ankaŭ en komitataj diskutoj. La reformo de la retejo de UEA estas bezonata i.a. pro tio, ke ne eblas tra retejo aĉeti lernolibron de Esperanto sen scipovi Esperanton, kiel reprezentanto de TEJO kritikis. Nu, ankaŭ parton de la problemo solvus la uzo de la angla.

Dum la ekskursa tago tiuj kongresanoj, kiuj ne ekskursis laŭ la kongresaj ofertoj svarmis al Christiania, la alternativula urbeto, kie malferme vendiĝis certaj specoj da narkotikaĵoj, sed kie biero ne estis servata en vegetarana restoracio (sed ja en la apuda vendejo). Alternativa vivmaniero klare interesis alternativulojn-esperantistojn.

Jukka Pietiläinen


IJK-67: sukcesa, sed tamen…

Inter la 14a kaj 21a de julio en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio, okazis la 67a Internacia Junulara Kongreso. Ĝin partoprenis ĉ. 250 homoj el ĉ. 30 landoj (pli ĝusta statistiko ankoraŭ ne haveblas; oni scias precize nur la kvanton de la retaj aliĝintoj — 319 el 35 landoj). La ĝenerala opinio de multaj partoprenantoj, enketitaj de mi, estis pli-malpli la sama: la kongreso sukcesis, sed la organizaj fuŝoj estis pli multaj, ol kutime dum IJKoj.

La kongresejo troviĝis ĉe la urbo-rando en porjunulara gastejo (en ĝi loĝis ankaŭ neesperantistoj, kiuj foje estis sufiĉe agacataj de la esperantista nokta aktivado; feliĉe, oni sukcesis evitigi konfliktojn); apudis la lernejo, en kiu ĉefe okazis la kongresaj programeroj. Tamen la solena malfermo de la kongreso okazis en la centro de la urbo, kio kaŭzis la unuan malfacilaĵon por la partoprenantoj: ne ĉiuj sukcesis atingi ĝin, kaj la rean veturon al la kongresejo la plimulto devis fari memstare (ĉar oni mendis nur unu buson). Antaŭ la malfermo okazis iom ĥaosa gazetar-konferenco, kiu tamen rezultigis menciojn pri la kongreso en la novaĵ-programoj de du tutlandaj televid-kanaloj: Ukrainio kaj STB. La programo de la malfermo konsistis ĉefe el la prezentaĵoj de diversstilaj Ukrainiaj muzikaj kolektivoj. Amuze kaj bizare (almenaŭ por mi): ĉio sur la scenejo okazis en la ukraina lingvo kun posta tradukado al Esperanto (evidente iom haste organizita).

La programo de la kongreso estis pli-malpli tradicia kaj sufiĉe riĉa. La partoprenantoj manĝis en apuda restoracieto (la unua vespermanĝo estis prokrastita je pli ol unu horo pro miskomprenoj inter la kuiristoj kaj la organizantoj) kaj havis la okazon lukti kontraŭ la somera varmego naĝante en lagetoj en la proksima parko aŭ duŝante sin en la kongresejo mem (multaj plendis pri manko de la varma akvo, sed, kiel mi scias, tion kaŭzis problemo pri la akvoprovizo en la tuta distrikto). Krom la kutimaj tagaj klerigaj programeroj okazis multaj vesperaj koncertoj; estis organizitaj ankaŭ la ekskursa kaj sporta tagoj. Ne eblas ne diri, ke la programo dum la tuta kongreso estis retajlata, flikata kaj preskaŭ plene reverkata plej haste kaj neatendite, kio foje kaŭzis problemojn kaj al la partoprenantoj, kaj al kelkaj ĉef-respondeculoj pri la apartaj programeroj. Feliĉe, almenaŭ la TEJO-aktivaĵoj pasis pli-malpli sukcese, doninte al la organizo novan estraron kaj novan prezidanton.

Fotis Ivo Misen

La gajaj vizaĝoj de kongresanoj dum koncertoj elokvente atestas,
ke la unua IJK en Ukrainio, malgraŭ organizaj fuŝoj, efektive estis sukcesa.
(Fotis Ivo Miesen)

Tamen kompense oni devas nepre laŭdi la koncertan programon, kiu kvalite multe superis la klerigan — la organizantoj sukcesis inviti multajn popularajn kaj interesajn artistojn. Dum la kongreso koncertis jOmO, Martin Wiese, Ĵomart kaj Nataŝa, Platano (Cyrille Poullet el la rep-bando Pafklik) kaj kelkaj aliaj. Bedaŭrinde, mankis granda halo por la vesperaj programeroj (la lernejo ja havis tiun halon, sed oni ne povis ĝin uzi post iu difinita horo) — rezulte ĉiuj koncertoj okazis en sufiĉe malgranda ejo preskaŭ sen seĝoj, kio tamen ne multe malhelpis la publikon.

La plej agrabla kaj neatendita surprizo por la partoprenantoj ĉe la fermo de la kongreso estis finfine ekvidi la tutan organizan teamon, kiu dum la tuta kongreso (ankaŭ dum la malfermo) estis preskaŭ nevidebla (aŭ videbla nur parte).

Foto de Ivo Miesen

IJK-67 en Kievo (Fotis Ivo Miesen)

Mi sincere esperas, ke la kongreso, kiu donacis al multaj homoj multege da interesaj kaj agrablaj impresoj, iom instruos la organizantojn kaj la tutan Ukrainian Esperanto-movadon, kies internaj streĉoj kaj konfliktetoj jam delonge forkonsumas multe da utiligebla energio — pli da kunlaboro ja certe povus rezultigi malpli da organizaj malperfektaĵoj, je kiuj riĉis la unua IJK en Ukrainio.

Paŭlo Moĵajev


Logo

44a Konferenco de ILEI: Rekorde kaj pozitive en renoma universitato

La 17-23an de julio 2011, la 44a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) okazis en Kopenhago, kun la temo ’Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado’, kaj kun 35 prelegoj(prezentaĵoj aŭ diskutrondoj) inter 103 partoprenantoj el 35 landoj, i. a. Brazilo, Meksiko, Ĉilio, Kubo, Benino, Ganao, Indonezio, Nepalo, Japanio, Korea Respubliko, Ĉinio, Kanado, Usono, Aŭstralio kaj 21 eŭropaj landoj. La prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, en sia festparolado parolis pri lastatempaj konferencoj; el la ses inter 2007 kaj 2012, kvar okazis aŭ okazos ekstereŭrope, du el ili partopren-rekordaj por ekstereŭropaj aranĝoj. La ĵusa konferenco, kvankam en Eŭropo, havis rekorde internacian karakteron. La konferenco tradicie kaj kvalite spegulis la tri pilierojn de ILEI-konferencoj, kun faka, labora kaj distra program-fadenoj.

Stefan MacGill prelegas en Kopenhago (Fotis Trezoro)

Faka programo abundis. Kulmina programo estas simpozio organizita de ILEI, kunlabore kun la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Monda Lingvo-Problemo (CED) kaj la humanistika fakultato de la Universitato de Kopenhago. La temo estas “Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado”. Ne nur esperantologoj, sed ankaŭ eksteraj konataj fakuloj pri komunikado kaj lingvistiko partoprenis. La vicprezidanto de ILEI, Duncan Charters, enkondukis tiun temon skizante la historion de aranĝoj kie esperantistoj kaj neesperantistoj kunlaboris tra lastaj jaroj por esplori diskriminaciajn praktikojn en transnaciaj kontaktoj, parolis pri kontraŭaj evoluoj ĉe lingvoelektoj en edukado – dum iuj iniciatoj enportas novajn lingvojn, aliaj tendencoj gvidas al kreskanta limigo de elektebloj. Li donis konkretajn ekzemplojn pri nebona funkciado de tradukservoj kaj komunikado en sciencaj konferencoj laŭ la nunaj modeloj. Dek naŭ personoj prelegis en la simpozio. Pri ĝi vidu pliajn detalojn ĉe http://ilei.info/konferenco/2011/simpozio.php kaj http://ilei.info/novajxoj/simpozio2011_raporto.php.

En kvin konferencaj salonoj okazis 35 prelegoj, prezentaĵoj aŭ diskutrondoj en kvar tagoj. Programon de la seminario “Flugiloj de interkultura vento” realigis Duncan Charters el Usono, Julián Hernández el Kubo, Zsófia Kóródy el Germanio/Hungario kaj Radojica Petrović el Serbio. Ĝi temis pri metodiko de Esperanto-instruado inkluzive de instruplanado, didaktikaj aspektoj de la Esperanto-gramatiko, lingvo kaj kulturo en pedagogiaj programoj, teknologio je la servo de lingvo-instruado, kiel instrui simple kaj efike en naturaj cirkonstancoj, kaj pri interkulturaj lingvaj ludoj.

Apartajn prelegojn pri diversaj temoj prezentis Zsófia Kóródy (“Pri la lingvoekzamenoj” kaj “Subvencioj kaj projektoj en la praktiko”), Lee Jungkee el Korea Respubliko (“Esperanto-kurso en Koreio”), Stefan MacGill el Hungario/Novzelando (“La projekto ‘esperanto125’”), Ronald Glossop el Usono (“Kial Ĉinio estas fekunda kampo por Esperanto”), Agneta Emanuelsson el Svedio (“Pri Valdemar Langlet”), Martin Schäffer el Meksiko/Germanio (“Informado pri Esperanto: kiel artikoli gazete kaj respondi al ĵurnalistoj”). Legu la plenan programon ĉe http://ilei.info/konferenco/2011/programo.php.

Aparte populara estis “Erarologio” de Rob Moerbek el Nederlando, kiu, pro granda interesiĝo de konferencanoj, daŭriĝis eksterplane per matenaj sesioj antaŭ la cetera programo. Simile Duncan Charters ripetis dum lunĉpaŭzo la prelegon pri lernteknologioj por tiuj kiuj ne povis ĉeesti la unuan prezenton ĉar allogis ilin aliaj, neeviteble paralelaj programeroj.

Ronald Glossop kaj Latifou Gbadamassi (Benino) per komuna prezento de la multjara projekto “Infanoj ĉirkaŭ la mondo” kaj ties specifa apliko en Afriko tra “Infanoj ĉirkaŭ Afriko” enkondukis debaton pri Afrika perspektivo de ILEI-agado. Simile Mireille Grosjean (Svislando) kaj Heidi Goes (Belgio), per prelegoj, respektive, “Aziaj etosoj” kaj “La indonezia Esperanto-movado: historio kaj estonto”, enkondukis debaton pri ILEI ekstereŭrope kun aparta atento pri ILEI en Azio renkonte al la 45a konferenco okazonta en Ĉinio, 2012.

La “Universitatan tagon” (ĵaŭdo, la 21a de julio) enkondukis Mallely Martínez Mateos el Meksiko (“Kiel enkonduki Esperanton en universitatojn: spertoj el Meksiko”) kaj Yu Jianchao, Ĉinio (“Esperanto-eduko en Ĉina Komunikada Universitato”). En paralelaj sesioj Martin Schäffer prezentis la projekton “Esperanto Internacia”, kaj Peter Baláž (Slovakio) kaj Marek Blahuš (Ĉeĥio) la atingojn kaj planojn de E@I.

En la tradicia ILEI-konferenca festivalo, la konferencanoj prezentis 20 lingvojn kaj kulturojn (2 el Afriko, 5 el Azio) inkluzive de diversaj skribsistemoj kaj elementoj de la koncernaj kulturoj. Laŭkutime, la konferenco ankaŭ omaĝis la lingvon de la gastiganta lando per dusesia kurseto “Dana eksprese” (Jonas kaj Mathias Dalmose kaj Bent Jensenius).

Laboraj ŝancoj vidiĝas. Dum la konferenco okazis kunveno de komisionoj pri lerneja kaj universitata agado, laborrondo por sekciestroj de ILEI kaj diskutsesio pri la perspektivoj por estontaj konferencoj, dum kiu oni montris lumbildojn pri la venontjara konferencejo en Kunming kaj klarigis la preparlaborojn. Okazis en tri tagoj sep horoj da komitat-kunsidado; la 32 komitatanoj akceptis la jarraporton, financajn rezultojn kaj revizoran raporton por 2010. La komitato nomumis du novajn honorajn membrojn (nia multjara kasisto Bertil Andreasson el Svedio kaj nia antaŭa prezidanto Mauro la Torre el Italio) kaj novan ligan sekretarion, Huang Yinbao (Trezoro) el Ĉinio. Ĝi nuligis tri nefunkciantajn sekciojn, sed akceptis novan en Meksiko – rikolto de la semado dum la pasintjara konferenco. Aldoniĝis reprezentanto en Ganao kaj kontaktpersonoj en Indonezio kaj Nepalo. La elekto-komisiono estis reelektita kun la sama konsisto por la sekvaj tri jaroj. La komitato altigis modeste la membro-kotizojn kaj abonojn por Juna amiko, sed ILEI akceptos ĝis la jarfino kotizojn por 2012 kaj 2013 laŭ la nunaj tarifoj. La ĉefa komitata tasko, efike kaj kunlaboreme plenumita, estis trakto de trideko da modifproponoj al la liga Statuto kaj Interna Regularo. La plimulto estis aprobitaj, sed kelkaj defiaj alineoj estis plusenditaj al la regulara komisiono kaj al reta diskutado inter komitatanoj.

Distraj aferoj ne mankis – okazis interkona frandvespero, dana vespero, dancado, kantado, ekskursoj, ludado de diversaj muzikoj kaj adiaŭa vespero, abunda fotado kaj promenado tra la bela urbo. La distroj kaj amikecaj kaj Esperantaj etosoj tuj mallongigis la distancon inter la konferencanoj.

Huang Yinbao (Trezoro), Radojica Petrović, Stefan MacGill


SAT-kongreso en Sarajevo

Kongreso de SAT

Ĉi-jara, la 84a SAT-kongreso, okazis inter la 30a de julio kaj la 6a de aŭgusto en Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino, kie iam okazis la terorisma ago, fariĝinta preteksto por la unua mondmilito.

Ĝi estis ne tro multnombra (ĉirkaŭ 70 partoprenintoj), sed tre bone organizita (ĉefa danko pro tio al Senad Ĉoliĉ) kaj saturita de diversaj kaj altnivelaj programeroj. Tiuj estis seminario pri la kongresa temo “Tutmondiĝo kaj nacia fenomeno”, kiun majstre gvidis prof. François Lo Jacomo; prelegoj pri lingvaj aspektoj de operaciaj sistemoj (Samir Ribić), pri la sorto de fervojoj kaj fervojistoj antaŭe kaj nun (Pavlin Boevski), pri scienc-populara literaturo en Esperanto (Nikolao Gudskov) kaj aliaj; libroprezentoj de Spomenka Štimec kaj Senad Čolić…

Ankaŭ la arta programo estis altnivela pro partopreno de bosniaj profesiaj muzikistoj, al kiuj aliĝis esperantistoj: aktoro Saŝa Pilipoviĉ, kiu prezentis sian aŭtobiografion en formo de solspektaklo, gitaristo Lino Markov kaj aliaj.

Kongresoj de SAT kutime distingiĝas per “alternativa turismo”: vizitoj al entreprenoj, renkontiĝoj kun sindikatestroj ktp. Ĉi-jare okazis io alia: apud la ordimaraj ekskursoj al interesaj lokoj estis ekskursoj al la lokoj, memorigantaj la antaŭnelongan kruelan militon, okazintan en Bosnio inter malsamaj “etnaj” (pli precize: konfesiaj) komunumoj, loĝantaj en la lando. Kvankam la milito ĉesis antaŭ 15 jaroj, kaj ĝiaj signoj jam ne tro videblas, ĝi postlasis multajn cikatrojn, kiuj ankoraŭ longe doloros. Tial ekskursoj al la “milita tunelo”, elfosita dum la sieĝo de Sarajevo printempe de 1993 por organizi provizadon de sufokata urbo, kaj al la urbeto Srebrenica, apud kiu en 1995, sub bonvolema observo de la UN-taĉmento, estis mortigitaj pli ol 8000 senarmilaj rifuĝintoj, estis treege elvokivaj. En Sarajevo, Tuzlo kaj aliaj urboj oni ofte montris lokojn, kie pacaj loĝantoj pereadis pro bomboj aŭ teroristaj atakoj. Tial la problemo pri paco, kaj laboro de la pacista frakcio de SAT, fariĝis centra por la Kongreso. Kunsido de la pacista frakcio okazis en kulturdomo de Srebrenica.

Tre enhavriĉa estis ankaŭ la postkongresa programo, okazinta en Hercegovino, kiu inkludis viziton al la kroatia urbo-perlo Dubrovnik sur la Adriatika bordo. En Hercegovino la partoprenintoj ne nur vizitis elstarajn vidindaĵojn, sed ankaŭ renkontiĝis kun lokaj esperantistoj, apartenantaj al diversaj etnaj-konfesiaj grupoj, kio donis “stereoskopian bildon de la situacio en tiu belega, sed multe suferinta kaj pene trankviliĝanta lando. La lasta renkontiĝo en la urbo Trebunje okazis kun la fama esperantisto Simo Milojević, kie li nun loĝas, kaj kien ĵus antaŭ nia vizito revenis de UK.

Olda Koboldo


SES 2011

SES: ĉu ankaŭ alikontinente?

Ekde la 30a de julio ĝis la 7a de aŭgusto 2011 en la ĉarma Slovakia historia urbo Nitra okazis la kvara SES — Somera Esperanto-Studado, kiun ĉi-jare partoprenis sume 191 homoj el 28 landoj.

Ĝia celo estas proponi al uzantoj de la portalo lernu.net vivan renkontiĝon kaj tiel plibonigi ilian nivelon de Esperanto per antaŭtagmezaj kursoj laŭ iliaj niveloj kaj diversaj distraj posttagmezaj programoj kaj prelegoj. Tamen ne mankas ankaŭ jam la tradicia seminario “Flugiloj de malfacila vento” por interesatoj pri instruado de Esperanto, kiun gvidis ĉi-jare Radojica Petrović, Julián Hernandez kaj Xosé Conde.

La aranĝon kunorganizis E@I kaj SKEJ, kunlabore kun pluraj slovakaj esperantistoj kaj staĝantoj de E@I.

SES 2011 - Fotis Peter Baláž

La instruteamo de SES: Xosé Conde (Hispanio), Nina Pietuchowska (Pollando), Dalia Pileckienė (Litovio), Radojica Petrović (Serbio), Márta Kovács (Hungario), Stano Marček (Slovakio), Petra Smidéliusz (Hungario), Julián Hernandez Angulo (Kubo). (Fotis Peter Baláž)

Partoprenantoj de kvara SES povis ĝui riĉan programon — ekzemple: dimanĉe promeno tra la urbo, marde grimpado al la apuda monto Zobor, merkrede du tuttagaj ekskursoj: unu al Bratislava, la dua al Topoľčianky. Kompreneble, dum la tuta semajno oni povis elekti inter multaj prelegoj, interalie pri Vikipedio, E@I, Slovakio aŭ “Kiel mastrumi sian tempon”.

Ĉiutage post la vespermanĝo partoprenantojn atendis riĉa kultura programo. Plej ofte temis pri koncertoj, interalie, de la sveda grupo La Perdita Generacio, kiu sukcesis ne nur kantigi sed ankaŭ dancigi homojn, aŭ de la familia litova muzikgrupo Asorti. Sed ne mankis ankaŭ nacia vespero kun koncerto de la slovaka familio Hlbocký (du gepatroj kaj sep infanoj!), kiu kantis popolajn kantojn. Post la koncerto okazis inter partoprenantoj populara vingustumado. Ĵaŭde okazis internacia vespero, dum kiu oni povis spekti aziajn dancojn, lerni anglan kanton aŭ ĝui denove du kantojn de kvin belaj polinoj el la grupo Junaj voĉoj (dum SES ili havis ankaŭ apartan koncerton Vento el Montaro). En la fino de la internacia vespero estis komuna fotado. Ĉiam post la vespera programo en la salono okazis ankaŭ nokta programo, do gufujo, trinkejo kaj filmejo, en kiu oni povis ĉiuvespere spekti filmojn kun subtiloloj en Esperanto.

SES 2011 - Fotis Peter Novotníček)

Sabate, dum la adiaŭa vespero organizantoj anoncis, ke pro la sukceso kaj bone elektita loko SES okazos la sekvan jaron plej verŝajne denove en Nitra. Samtempe inter organizantoj komenciĝis diskutoj pri postaj jaroj — unu el la proponoj estas organizi SES en jaro 2013 en Germanio, tamen sub kondiĉo, ke prezoj ne estos multe pli altaj ol en Slovakio, por ke la SES daŭre estu favorpreza ankaŭ por homoj el malpli pagipovaj landoj. Alia propono estas organizi plurajn SES-ojn dum sama jaro, sed en malsamaj kontinentoj, ĉar la vojaĝkostoj por homoj el Azio aŭ Aŭstralio (eĉ de tiu lando venis unu partoprenanto) estas vere altaj. Eble do en proksima estonto aperos ankaŭ SES-oj en Ĉinio, Aŭstralio aŭ Brazilo…

Pozitiva raporto pri Esperanto kaj SES aperis en ĉefaj televidaj novaĵoj en privata televido Markíza, en loka televido Nitrička, samkiel en pluraj gazetoj kaj retaj novaĵ-servoj.

Informoj pri SES (kun ligiloj al fotogalerioj, artikoloj ktp.) troveblas ĉe: www.lernu.net/ses

Miroslav Hruška
E@I-staĝanto


Pollando: Du gravaj eventoj

La 25–29an de junio 2011, en la pitoreska urbo Wągrowiec okazis la 2a Grandpolia Esperanta Somero (GES-2), en kiu krom polaj esperantistoj partoprenis gastoj el Germanio, Hungario, Italio, Serbio kaj Ĉinio.

Dum la unua tago la aranĝon honoris per sia ĉeesto membro de Sejmo (la parlamento de Pollando) Tadeusz Tomaszewski, kiu tralegis salutleteron de la vicprezidanto de Sejmo, Jerzy Wenderlich, la Alta Protektanto de GES.

Dum la diskutado Tomaszewski sugestis, ke en Sejmo eblas kaj indas krei Parlamentanan Klubon de Esperanto-amikoj, kiu helpos disvastigi Esperanton en la parlamento kaj en Pollando en kunlaboro, interalie, kun la Pola sekcio de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE).

La Pola Sekcio de EDE (EDE-PL) formiĝis surbaze de la iniciata grupo “Esperanto por EU”, likvidita por ke ĝiajn taskojn transprenu jam pli multaj membroj de EDE-PL.

Kun reprezentantoj de la Eŭropa Federacio de EDE, d-ro Eŭgeno Macko (vicprezidanto de EDE-Federacio) kaj d-ro Blazio Wacha (prezidanto de EDE-HU) ni diskutis eblecojn de agado sur la Eŭropa politika scenejo kaj de disvastigo de Esperanto en Eŭropo.

Dum GES-2, krom la politikaj, okazis ankaŭ la kultur-turismaj aranĝoj. Pastro Stanislao Stolc celebris en la loka preĝejo la Sanktan Meson en Esperanto, dum kiu, loka koruso kantis la himnon de Eŭropo pole kaj Esperante kaj poste religiajn kantojn en Esperanto.

La itala kantisto Manuelo Rovere kaj la ĉinino Fan Qiu Ju en la urba biblioteko prezentis koncerton en Esperanto. Ĝin ĉeestis la vicurbestro de Wągrowiec, Grzegorz Kamiński, kiu post la koncerto en la nomo de la urbestro, Stanisław Wilczyński, invitis ĉiujn al komuna manĝo en la plej bona urba hotelo.

30 jun la partoprenantoj forveturis al Malborko por grava evento en la Parko de la Mondo, kie tiutage oni inaŭguris du Esperanto-memorŝtonojn.

La unua ŝtono memorigas la japanan propagandiston kaj mecenaton de Esperanto Etsuo Miyoshi. Etsuo Miyoshi, laŭ la iniciato de Kazimiro Krzyżak, kun la apogo de lokaj aŭtoritatoj kaj de la ministro de eksterlandaj aferoj Radosław Sikorski, estis distingita de la prezidento de Pollando Bronisław Komorowski per Kavalira Kruco de Meritordeno por Respubliko Pollando pro grandaj meritoj por promociado de la pola kulturo kaj de la internacia lingvo Esperanto. La ordenon al Etsuo Miyoshi donis la vicvojevodo de Pomerio, Michał Owczarczak.

Estuo Miyoshi (sidanta) kun ordeno

La Esperanto-ŝtonon Kaŝubio, donacitan de la prezidanto de EDE-PL, Francisko Witucki, malkovris kaŝuba delegacio sub la gvido de la vojevodo de Pomerio Roman Zaborowski.

Post muzika parto Kazimiro Krzyżak kaj Eduardo Kozyra enmanigis al kelkaj politikistoj kaj aŭtoritatoj skribajn dankesprimojn. Pastro Stanislao Stolc celebris la Sanktan Meson en Esperanto kaj aspergis apud la preĝejo la Esperanto-memorŝtonon Vatikano, kiu memorigas la papon Johano Paŭlo II. Pri la evento raportis lokaj kaj regionaj gazetoj, Malborka Televido kaj Radio Gdańsk.

EDE-PL


BET-47: Folkloro tra jarcentoj

BET-47

La 47aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-47) okazis la 9–16an de julio 2011 en la Latvia vilaĝo Mālpils, je 60 kilometroj sud-oriente de Rigo. En la la Profesia mezlernejo de Mālpils, kiu akceptis BETon, kunvenis 116 partoprenantoj el 14 landoj.

Dum BET oni povis viziti paroligan kurson, kiun majstre gvidis Nina Pietuchowska (Pollando), komencantojn pri Esperanto ekinteresis kaj laŭ Cseh-metodo instruis Tuomo Grundström (Finnlando), kurso de la latva lingvo gvidata de Biruta Rozenfelde altiris intereson de multaj BET-anoj.

Tradicie funkciis Somera Universitato, kie oni prelegis pri Esperanto-turismo, futurologio, projekto Komputeko, E@I ĝenerale, pri Nacia parko en Jeloustono kaj eĉ montris ĉielon en virtuala planetario. Ĉar la temo de BET-47 estis Folkloro tra jarcentoj, oni povis aŭskulti latvajn fabelojn, legendojn, popolajn kantojn kaj rakontojn pri ilia kolektado, pri la konata latva Esperanto-vortaristo Eduards Jaunvalks kaj liaj tradukoj de latvaj popolkantoj, konatiĝi kun la malnova latva jarciklo kaj ekscii kiel folkloro konstruis naciojn.

Krome okazis kvizoj kaj ludoj, kolektiĝis rondeto de rakontantoj kaj la unuan fojon en historio de BET-oj estis organizita aŭkcio. Diservon en Esperanto gvidis katolikaj pastroj Māris Laureckis (Latvio) kaj Marius Dyglis (Litovio).

Dum BET-47 oni ekskursis tra vilaĝo Mālpils, vizitis ankaŭ Mālpils bienon. Tuttaga ekskurso okazis al urbo Sigulda en la tiel nomata “Svislando de Vidzeme” — pitoreska ĉirkaŭaĵo de antikva valo de la rivero Gauja, unu el la plej belaj kaj popularaj turismaj lokoj en Baltio. Poste oni vizitis la Muzeon-naturparkon de Turaida, kastelon de la liva reĝo Kaupo, tombon de Turaida Rozo. Fine de la ekskursa tago oni vizitis fortikigitan 9–10-jarcentan vilaĝon de latgaloj en Āraiši sur laga insulo.

Dum vesperoj okazis koncertoj de folkloraj ensembloj de Mālpils, folklora grupo Muzikistoj de Maskaĉka el Rigo, konata Esperanto-kantistino Austra Pumpure kaj ensemblo Animo el Liepāja. Partoprenantoj de BET-47 multe kantis, dancis kaj eĉ kune kun folklora grupo festis Johanfeston laŭ antikvaj latvaj tradicioj.

La ĉiutaga informilo de BET-47 respegulis la aktualan programon, raportis pri okazintaĵoj, publikigis opiniojn de partoprenantoj. Oni konkludis, ke BET-47 estis bone organizita, interesa, kaj donis eblecon konatiĝi kun la latva kulturo kaj sincere kontakti inter reprezentantoj de diversaj landoj, popoloj, lingvoj kaj kulturoj.

Margarita Želve


RA plena de suno

Renkontiĝo de Amikoj (RA), tradicia aranĝo de la Novosibirska E-klubo, okazis ĉi-somere en Krimeo (Ukrainio) kun 56 personoj el tri landoj. RA okazis jam la sesan fojon, ĉi-foje fore de Siberio, kie ĝi naskiĝis. Sed kial ne? Ja por siberianoj estas grave ekhavi pli da suno.

Kaj ni estis vere plenaj de suno, suno en la ĉielo, suno sur niaj T-ĉemizoj, ankaŭ la etoso estis suna: varma kaj agrabla. Tamen ĉiumatene ni kuris ne al maro, sed al kurso. Funkciis tri kursoj (por infanoj, komencantoj, kaj progresantoj), kiujn gvidis Anĵela Belenko, Lena Ŝaravina kaj Katerina Arbekova.

Esperanto-kantojn instruis Vladislav Bondarkov el Kievo. Vespere okazis koncertoj, poezia, teatra kaj luda vesperoj, konkursoj. En la teatra vespero jaltanoj (Ukrainio) prezentis du teatraĵojn. Ĉiu tago estis dediĉita al io. Ekzemple, en la tago de amo ĉiu partoprenanto havis sekretan amikon, por kiu li faris ion agrablan. Ĉiuj ŝatis ĉi tiun tagon, ĉar vere estis tre agrable dum la tuta tago ricevi donacetojn, aŭdi komplimentojn kaj reciproke fari agrablaĵojn por aliaj.

Ĉi-foje ni okazigis du konkursojn, por viroj kaj por virinoj: ni serĉis la Sinjoron kaj Sinjorinon de Tarĥankut — tiel oni nomas tiun parton de Krimeo kie ni esperantumis. Jen la gajnintoj: Nina Kovaljova el Krasnojarsko kaj Sergej Jermolin el Petrozavodsko. Dum la unuaj tri tagoj ni ludis “la lastan heroon”. Evidentiĝis, ke la plej sportema, brava kaj inteligenta inter la partoprenantoj estas la moskvanino Aleksandra Fedenko. Trejnisto pri karate, ŝi venigis al RA grupon da siaj lernantoj, por ke tiuj lernu Esperanton. La geknaboj lernis tre diligente kaj progresis pli rapide ol la simila grupo de komencantoj-plenkreskuloj. Ili multe kantis kun Vladislav Bondarkov kaj senĉese ludis Esperanto-ludojn.

Sed la maro logis nin kaj ni naĝis, kaj ekskursis al diversaj lokoj por naĝi. Bona ekskurso estis al la glora urbo Sebastopolo: panoramo de la Krimea milito, ŝiparo, mar-promeno en ŝipetoj… Dek tagoj pasis tre rapide…

Ni jam havas novajn planojn. RA estas ege moviĝema, sekvont-jare ĝi revenos al oriento. Ni decidis okazigi la sepan renkontiĝon denove apud la lago Bajkalo. Serĉu informojn en nia retpaĝo: www.ra.nsk.ru

Katerina Arbekova

RA

RA-6: Lernantoj el Moskvo kun sia trejnisto A. Fedenko kaj la gitaristobV. Bondarkov.


Intensa NASK en Kalifornio

NASK

Tri semajnoj da lernado en nur sep tagoj! Ĉu eblas? Tio estis la defio por la 42a Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), kiu okazis la kvinan fojon ĉe la Universitato de Kalifornio, en San Diego la 2–10an de julio ĉi-somere.

Trideko da partoprenantoj el dek usonaj ŝtatoj kaj el ses aliaj landoj diligente provis lerni tiom, kiom eblis en tiu mallonga periodo. (La plej longan vojaĝon faris lernanto, kiu venis el Kazaĥujo!) La kursaro aperis en mallonga formo kiel provo allogi pli da studentoj kaj malaltigi la kostojn por la partoprenantoj.

La klasanoj frekventis formalajn lecionojn matene kaj neformalajn programojn posttagmeze kaj vespere. Ili spertis diversajn grup-agadojn, prezentojn, ludojn kaj ekskursojn. Aparte interesaj estis la prezentoj pri la hejmlandoj kaj ŝtatoj de la lernantoj.

La vizitantoj Gilda Muñoz Bonilla el Meksiko kaj la nova prezidanto de Esperanto-USA Orlando Raola aldonis iom da ŝanĝo en la rutino per siaj prezentoj. Eĉ la kutima feria tago, la 4an de julio — la tago de la sendependeco de Usono — estis studtago. Tiun tagon ĉiuj sidis en klasĉambroj en la mateno, sed poste ĉiuj sidis aŭ staris apud klifo aŭ sur alta konstruaĵo en la vespero por spekti la piroteknikaĵojn de la najbaraj urbetoj.

La plaĉa vetero de la San-Diega regiono permesis vizitojn dum la semajno al la apuda plaĝo kaj al aliaj vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo.

Fotis Ana Velitchkova

En NASK-42 oni ne nur studis: De maldekstre: Vicky Crickett,, Kinen Carvala kaj Thomas Rusch esploras la marbordon ĉe la golfeto La Jolla Cove. (Fotis Ana Velitchkova)

La intensa studado finiĝis per festeto la lastan tagon. Krom la manĝetoj kaj trinkaĵoj aŭdiĝis muziko kaj babilado, multe da babilado. Oni povis aŭdi, ke multege da lernado ja okazis dum tiu mallonga periodo.

Ĉi tio rezultis danke al la tri senlacaj instruistoj: Bertilo Wennergren (Svedujo/Germanujo), Birke Dockhorn (Germanujo) kaj Lee Miller (Usono), la helpinstruisto kaj redaktoro de la NASKa Fasko Hoss Firooznia, profesoro de lingvistiko ĉe UCSD Grant Goodall, kaj lokano Mar Cardenas.

Ellen M. Eddy,
Administranto de NASK-2011


Eŭropo falanta

En ĉi tiu aŭgusto estas malfacile pensi, ke Eŭropo sukcesas en sia misio. La daŭraj financaj problemoj de la Eŭropa Unio (EU) kaj ties mono, la eŭro, montras, kiom fragila estas la fundamento de EU.

En Hispanio la ŝtato pli kaj pli malfacile pagas bazajn servojn. Eĉ malsanaj pensiuloj devas multe atendi, foje dum monatoj, por ricevi bazajn pagojn. Ĉie en Hispanio la lokaj kaj regionaj administracioj ŝuldas nekredeblajn sumojn kaj foje tutsimple ne pagas kontraktitajn servojn kaj produktojn.

La situacio en Hispanio estas, kompreneble, simila al la situacio en Greklando, Irlando, Portugalio kaj Italio. Sed tio ne plu estas problemo de tiel nomataj periferiaj ŝtatoj. Nun oni pli ofte parolas pri la ŝtatŝuldaj problemoj en Belgio kaj eĉ en Francio.

Aliflanke, estas kvazaŭ komedio vidi, kiom malrapide reagas Eŭropaj ĉefoj al la financaj minacoj. Kiom da pintkunvenoj en Bruselo produktis “solvojn”, kiuj poste ne plu altiras la avarajn merkatojn?

Plej grave, estas la maljusteco malantaŭ la nuna krizo. Por solvi la financajn problemojn de bankoj, Eŭropaj ŝtatoj elspezis enormajn sumojn kaj endanĝerigis siajn kredit-reputacion kaj solventecon. Monatojn poste komenciĝis la tranĉoj en publikaj servoj.

Eble la britoj, svedoj kaj danoj ĝojas pro tio, ke ili ne enkondukis la eŭron. Tamen ne estas problemo de la mono, sed de ŝtatoj kiuj malŝparis enormajn sumojn por savi bankojn kaj poste tro malrapide reagis al la kruela merkato.

Guy Verhofstadt diras pri EU-estroj: Tro malmulte, tro malfrue

En Bruselo oni nur esperas ke iam venos adekvata respondo de EU-estroj.

“La eŭro estas la fondamento de nia ekonomia sukceso kaj la simbolo de la politika unuiĝo de nia kontinento”, — konstatis, meze de aŭgusto la germana ĉefministrino Angela Merkel kune kun sia franca kolego Nicolas Sarkozy. “Ĝi reprezentas la deziron de Eŭropo fortigi sian evoluon kaj respondi kune al defioj de nia tempo”, — daŭrigis la du politikistoj en komuna letero.

Kelkajn horojn poste la eksa ĉefministro de Belgio Guy Verhofstadt kritikis Merkel kaj Sarkozy. Verhofstadt rimarkigis, ke la merkato jam negative reagis al la timidaj reform-ideoj de Sarkozy kaj Merkel. “Kiam la Eŭropaj ĉefoj komprenos, ke ili daŭre faras la samajn erarojn, reagante tro malmulte kaj tro malfrue? — diris Verhofstadt, kiu estas ĉefo de la liberala grupo en la Eŭropa Parlamento. — Grandega paŝo al federala Unio estas bezonata, se oni devas savi la eŭron”.

Dafydd ab Iago


Savi la vivon

La tria listo de la donacintoj

Donacinto (lando)
Sumo
(eŭroj)

Christian Declerck (Belgio)
50,00
Ivo Durwael (Belgio)
25,00
Hilmar Ilton Santana Ferreira (Brazilo)
47,62
Brita Kristana E-Organizo (Britio)
110,00
Miland Joshi (Britio)
11,49
L. J. Lane (Britio)
22,73
Esperanto-Asocio de Skotlando (Skotlando/Britio)
100,00
Glasgova Esperanto-Klubo (Skotlando/Britio)
60,00
Raita Pyhälä (Finnlando)
500,00
I. Ensuque (Francio)
100,00
Anne Jausions (Francio)
24,00
H. le Bihan (Francio)
100,00
D. Lacambre (Francio)
200,00
A. Leonard (Francio)
50,00
Laurent Vignaud (Francio)
13,00
Horst Vogt (Germanio)
110,00
Ina Tautorat (Germanio)
100,00
Abel Montagut (Katalunio/Hispanio)
50,48
Francisko Lorrian (Kanado)
47,62
Spomenka Štimec (Kroatio)
20,00
Bert de Wit (Nederlando)
50,00
Rob Moerbeek (Nederlando)
100,00
Nikola Rašić (Nederlando)
100,00
Els van Dijk (Nederlando)
50,00
Ton Witkam (Nederlando)
100,00
Jarl Hammarberg (Svedio)
22,17
Roland Larsson (Svedio)
100,00
Bruno Graf (Svislando)
81,97
Christoph Scheidegger (Svislando)
81,97
Anonima (Nekonata lando)
500,00
Esperantistoj el Katowice per Adam Wilkus (Pollando) 300 zl
75,00
Lidia Ligęza (Pollando) 500 zl
126,26
Marian Łaba (Pollando) 100 zl
25,31
Hanna Skalska (Pollando) 1000 zl
251,25
Jevgenij Tiĥonov (Ruslando) 1000 rub
23,81
Entute ekde la 16a de junio ĝis la 18a de aŭgusto 2011
3.406,68
Je la 15a de junio 2011
21.786,50
Je la 18a de aŭgusto 2011
25.193,18

Koran dankon pro la donacoj kaj pro la kortuŝaj sandeziroj! Donacoj estas plu akceptataj. Vi povas sendi donacojn al nia UEA-konto “gore-z” per la kutimaj pagmanieroj. Kelkaj el niaj perantoj volonte helpos ĉe transpago.

Se vi loĝas en Pollando aŭ en Ruslando, vi povas ĝiri zlotojn kaj rublojn (informante nin pri la dato kaj sumo de la pago) al niaj bankaj kontoj:

– en Olsztyn

Bank PEKAO SA I O. w Olsztynie
numer rachunku: 72 1240 1590 1111 0010 3931 7967
Nomo: Alexey Korzhenkov

– kaj en Moskvo

Банк получателя: Сбербанк России ОАО
Отделение 9038/01710
БИК: 044525225
ИНН: 7707083893
КПП: 775003035
ОКАТО: 45286580000
Корреспондентский счёт: 30101 810 4 0000 0000 225 в ОПЕРУ МГТУ Банка России
Получатель: Горецкая Галина Романовна
Номер счёта: 40817 810 4 3805 6109037
Номер банковской карты: 67619600 0087136637

Ni akceptas donacojn per Яндекс.Деньги (счёт 4100138523456) kaj per PayPal (sezonoj@gmail.com).

En La Ondo de Esperanto regule aperas informoj pri la evoluo de la monkolekta kampanjo.

Dankon pro via subteno!

Aleksander Korĵenkov


Antaŭ dudek jaroj

Probable, la leganto tuj konstatos, ke la titolo de ĉi verko estas pruntita ĉe Jaroslav Hašek. Kvankam la grado de la persona partopreno de la ĉeĥa satiristo en la Pragaj tumultoj de 1897 draste malsamas kun tiu de la engaĝiteco de la aŭtoro de ĉi tiuj linioj en la Ruslandaj eventoj de aŭgusto 1991, ilin kunigas unu komuna trajto: rememoro pri ĉio vidita kaj travivita. “Feliĉas, kiu al ĉi mond' en ties plaga horo venis”, — diris la rusa poeto Fjodor Tjutĉev.

Tamen, tute sincere, en la realo tiu “horo” (pli ĝuste, tri-kvar tagoj) apenaŭ faris “plagan” impreson. Se esti preciza, la aŭtoro estis inter la lastaj enlandanoj, kiuj eksciis pri la okazaĵoj — la 19an de aŭgusto 1991, inter la 11a kaj la 12a horoj laŭ la loka Kaliningrada tempo. Tiam li estis laboristo en la provianta butiko de sia patrino, kaj tiu cirkonstanco emigis lin al neglektado de la labor-disciplino. La antaŭan nokton la aŭtoro pasigis en studenta komunloĝejo, post abunda drinkado, kaj al la civilizo li revenis, kiel dirite, nur tagmeze. Lin renkontis kolera krio de la estrino:

“Kie vi vagaĉas. Ja en la lando estas ŝtatrenverso!..”

“Gloron al Vi, Sinjoro”, — estis la unua reago de la aŭtoro, kaj la dua estis malfermo de unu el la boteloj da moldava Pinot, kestoj kun kiuj plenŝtopis la butikan deponejon. Du glasoj da blanka vino kun tre stranga indiko pri la alkoholeco (sur la etikedo estis: 6–14%) pacigis lin kun la realo kaj akcelis lian fatalismon agorde kun la vortoj de Puŝkin: “Sama destin', nur estu vin' ... jen havu ĝin!”

Sed diri, ke la aŭtoro estis tute indiferenta, estus peki kontraŭ la vero. Necesas konfesi, ke li subtenis la puĉon. Kompreneble, ne per agoj: dum la tri antaŭaj jaroj (1988–1990) li estis aktiva antikomunisto, kaj eĉ transirinte, unu jaron antaŭ la aŭgusta puĉo, el la “demokratia” opozicio al la opozicio “patriota”, li ne povis perforte rompi sin. La tiamaj gvidantoj de Sovetunio por li tute ne estis “siaj”, kaj la aŭtoro povis subteni nur la ideon mem (“Ho, mitralojn ĉi tien, mitralojn!”, — diris Vasilij Ŝuljgin en 1917), sed ne ĝian konkretan realiĝon, kaj tute ne la “realigantojn”. Vespere, finfine enŝaltinte televidilon, li kun la tuta lando adekvate aprecis la tremantajn manojn de la “plenumanto de la prezidentaj devoj” Gennadij Janajev. Ankaŭ la programo, prezentita de la puĉistoj (precipe ĝia lasta artikolo pri solvo de la provianta problemo per faciligo de la proceduro de disponigo de apudurbaj parceletoj al la civitanoj), tute ne donis bazon por taksi la intencojn de la puĉistoj seriozaj.

Tri puĉistoj en TV

Tri “puĉistoj”: Ministro pri eksteraj aferoj Boris Pugo,
vicprezidanto de USSR Gennadij Janajev,
vicprezidanto de la Konsilio pri defendo de USSR Oleg Baklanov
en gazetara konferenco la 19an de aŭgusto 1991.

Do, firme kredante, ke okazas io “verŝajne ĝusta” la rememoranto tre skeptike akceptis la okazaĵojn kaj elektis la pozicion de flanka observanto. Ankaŭ la grandega plumulto de liaj samlandanoj pasigis ĉi tiujn aŭgustajn tagojn same kiel antaŭ aŭ post unu jaro —zorgante pri sia ĉiutaga pano. La “ŝtatrenverso” en la ĉefurbo, zorgigis la provincanojn ne pli profunde ol eventoj en Bankoko aŭ Bonaero.

Probable, ĝuste pro tio la rememoranto estas informita pri tiuj eventoj ne pli ol la ceteraj — en la limo de ĉapitro en lernolibro de historio. Poste oni eksciis, ke la 18an de aŭgusto la puĉontoj konigis sian planon al Miĥail Gorbaĉov. Tiu ne subtenis ilin, sed ial li ankaŭ ne kontraŭstaris — evidente, por ĉiu okazo. Kaj la sekvan tagon, je la ortodoksa festo de la Transformiĝo, al Moskvo venis soldatoj kaj tankoj. Dum konsiderinda tempo ili ricevis neniun ordonon agi, kaj, kiam la ordono estis ricevita, ili ne plenumis la ordonon.

Ĝenerale, se temas pri la armeo, ĝi estis je la flanko de la puĉistoj, krom kelkaj tre sagacaj kaj bone informitaj generaloj, kiuj esperis persone profiti transiron al la demokratia alo. Sed la plejparto de la superaj armeaj ĉefoj formale subtenis la ribelon (pro tio ili poste estis eksigitaj aŭ eksiĝintaj), sed nur formale — ja surloke estis nenio, kion ili devus subteni per sia forto, ĉar ekster la centro de Moskvo en la lando okazis nenio.

Eksa samklasano de la aŭtoro de ĉi tiuj linioj, tiutempe servis en mararmea infanteria brigado en Baltijsk (germane: Pillau). Laŭ lia rakonto, je la tago de la puĉo oni alvokis ĉiujn al la brigada placeto, kie la generalo tre entuziasme (“jen finfine!”) anoncis al ili pri la enkonduko de la eksterordinara stato en la lando kaj esprimis la certecon, ke la subuloj plenumos ĉiun ordonon de la Ŝtata Komitato pri Eksterordinara Stato (ruse: ГКЧП = GKĈP). Post tri tagoj la armeanoj denove estis vokitaj al la placeto, kaj la sama generalo, jam per sia ordinara voĉo, rapide elbuŝigis: “La prezidento denove ekplenumis siajn devojn, la laŭleĝeco estas restarigita, la kontraŭkonstitucia puĉo fiaskis”. Ĉi tiel estis travivita la ŝtatrenverso en ĉi tiu arme-divido.

Je kelkaj dekoj da kilometroj de Baltijsk, en Kaliningrado, malmultenombraj reprezentantoj de la demokratia opozicio klopodis fari ion realan por aranĝi reziston al la puĉo. Kelkaj el ili per la aŭtomobilo Zaporoĵec veturis por “ribeligi” iun armean taĉmenton. Tie oni iom draŝetis la venintojn, forŝiris pordon de la aŭtomobilo, kaj veturigis ilin al milico (tiel en Sovetunio estis nomata polico), de kie ili estis tuj liberigitaj. Dum la tutaj tri tagoj la milicanoj montris mirindan lojalecon al la Kaliningradaj subtenantoj de Jeljcin: la negrandan konstantan manifestacion sur la Venkoplaco — la ĉefplaco de la urbo — neniu ĝenis, kaj fine montriĝis, ke la manifestaciantoj estas venkintoj.

Sed en Moskvo estis pli varme. La verkisto kaj historiisto Valerij Ŝambarov jene rememoris la eventojn ĉe la Domo de Sovetoj de RSFSR, konata kiel la Blanka Domo:

La 20a de aŭgusto, 20:00, La Blanka Domo. Proksime al ĝi, ĉe la metrostacio Barrikadnaja, en la avenuo Kalinin, oni per laŭtparoliloj kaj simple per raŭkiĝintaj voĉoj vokas virojn al helpo, “por defendi la lastan terpecon de la libera Moskvo”. Amasiĝas 10–15-personaj grupoj da manifestaciantoj. Maljuna virino histerie krias: “Sufiĉas manifestacii! Necesas iri tien!” Oni torente iras al la Blanka Domo de ĉie, de ĉiuj proksimaj metrostacioj, laŭ ĉiuj stratoj. Super la Domo de Sovetoj ŝvebas aerostato kun pendantaj grandegaj standardoj: la trikolora Ruslanda, la flava-blua Ukrainia, sub ĝi ankoraŭ du. Mi ne scias, kiuj. Armenia? Litovia? Sed tute ne gravas. La aerostato mem servas kiel standardo, kiel la celo, al kiu oni iras. Viro provas haltigi la homojn. Li nomas sin KGBano. Oni devas konfesi, ke en tiuj cirkonstancoj li estas vera kuraĝulo, se li ne estas frenezulo. Same, tute raŭke li kriadas: “Ne iru tien!”. Ankaŭ lin ĉirkaŭas homamaso. Apud la Blanka Domo oni konstruas barikadon el strataj necesejoj. Fetorego. La necesejoj ŝanceliĝas kaj falemas flanken. La trikolora Ruslanda standardo estas sur la fusilo de la laboristo en la monumento pri la ribelo en la jaro 1905a. La trikoloro estas ĉie. Sur barikadoj, sur tankoj, inter la homoj. La tuto aspektas kiel fortikaĵo kun linioj de barikadoj ĉirkaŭe, tankaj kanonoj, giganta Blanka Domo en la centro, dekmiloj da homoj ĉirkaŭ ĝi, kaj amasego da standardoj. Tio impresas de ekstere. Sed interne estas malordego. Nur unu el la barikadoj estas sufiĉe firma. La ceteraj tute ne kapablas rezisti al tankoj. La minacaj centmilimetr-kalibraj kanonoj ne enhavas pafaĵojn. Kurioze, la atakontoj scias tion, sed la defendantoj — ne scias. Sloganoj. Multaj pri puĉuloj kaj pri faŝismo: “For la okopon da bojaroj!”, “Jazov — merdo!”, “Janajev — feĉulo!” [...] “Al la lasta batalo kontraŭ la ruĝventruloj!”, “Sen maltrafo pafu bolŝevistojn!”, “8, 7, 6, 5, 4, 3, 2, 1, 0!”, “Puĉistoj, kapitulacu! Vi havos neniun punon! Nek vilaojn, nek pensiojn, nek privilegiojn!” [...] Totala malordo. Amasoj da homoj alfluas kaj forfluas. Du junulinoj kaj du junuloj interparolas: kien ili fuĝu, se komenciĝos batalo. Ili decidas direkti sin pli proksime al ambasadoj.
Moskvo, aŭgusto 1911

La Kaliningradaj demokratoj la 21an de aŭgusto sekvis la okazaĵojn en Moskvo, aŭskultante la programojn de “Radio Libero” sur la ĉefplaco. La postamento de la monumento Lenin transformiĝis al tribuno por spontanaj paroladoj. Maljuna opoziciulo, ne sukcesinte regi siajn emociojn, mortis sur la tribuno mem — lia koro paneis. Kiam la radio informis, ke la puĉistoj kapitulacis, Kaliningrado reagis: kvar el la manifestaciantoj, ankaŭ Alen Kris bone konata al la legantoj de La Ondo, supreniris sur la tegmenton de la urbodomo, en kiu situis la urba komitato de KPSU kaj la urba plenumkomitato, kaj levis la Ruslandan trikoloran standardon — inter la unuaj en la lando. Oni povas diri, ke estis turnita paĝo en la historio.

Nur poste evidentiĝis, kio efektive okazis sub la vualo de ĉi tiu tragikomedia foireca spektaklo, sed tiam la eŭforio regis en la animoj kaj en la koroj. Temas pri la animoj kaj koroj de tiuj malmultaj, kiuj propravole estis engaĝitaj en la ritan dancadon sur la placo. Sed, ripete, la plejparto de la loĝantaro rilatis al ĉi tiuj eventoj kiel al spektaklo, ne pli. La rusoj denove konfirmis sian reputacion de tro ŝtateca popolo. Ŝtateca ne en la senco de la lojaleco al la ordo, sed en la senco de nekapablo al memorganiziĝo, nekapablo entrepreni ion sen ordono de la estraro. Kaj dum la tagoj de la puĉo, kaj en la sekvaj du jardekoj la dominanta rilato de la “konservativa” parto de la socio al ĉio, okazanta en la lando, estis la sola: “Se oni kondukos nin — ni iros; se ne — do ne...” Kion fari? Bedaŭrinde, ni estas tiaj, kiaj ni estas. Efektive, en aŭgusto 1991 ja estis ordono, sed la estraro, malgraŭ la altaj rangoj kaj oficoj, evidentiĝis tro senaŭtoritata kaj necerta pri si mem. La rusa popolo ne akceptis tiun ordonon kiel ordonon veran kaj decidis atendi kaj observi. Ĝi observas ĝis nun...

Sed eble tute ne gravis la personecoj de la gvidantoj de la puĉo. Ekzemple, unu el la iniciatoroj de la “renverso”, brava generalo Valentin Varennikov, en 1994 rifuzis akcepti amnestion en la afero GKĈP, kaj la tribunalo absolvis lin, ĉar evidentiĝis, ke li faris nenion kontraŭleĝan. Ĉu digne? Sendube, jes. “Elstaris viroj niatempe...”, — diris Lermontov. Sed la afero, kiun ili tre heziteme defendis, havis jenan econ — ĝi estis historie malgajnota. La grandega regno en tiu stato, en kiu ĝi estis en aŭgusto 1991, estis mortkondamnita. La meĥanismoj de ĝia memlikvido, metitaj ankoraŭ ĉe la formiĝo de Sovetunio, jam delonge funkciis plenpotence. La gvidantaro de GKĈP nur sugestis la ideon, ĝi montris, al kiu direkto oni povintus iri, sed samtempe ĝi montris ankaŭ, ke fari tion neniu arde deziras — eĉ ne la gvidantoj mem.

La nuntempa historiisto Andrej Zubov skribis: “Plua uzado de perfortaj metodoj flanke de GKĈP kondukus al komenco de sanga interna milito kun katastrofaj konsekvencoj; kaj la puĉistoj ne kuraĝis”. Tamen ni scias, ke post du jaroj iliaj kontraŭuloj verŝis la sangon tute trankvile, ĉar ili firme sciis, ke ili defendas sian propran potencon kaj siajn proprajn riĉaĵojn. Sed en aŭgusto 1991 estis preskaŭ neniu deziranto defendi “la antikvan fabelon”. Tute male, konato de la aŭtoro, kiu tiutempe laboris en unu el la Kaliningradaj distriktaj komsomolaj (t. e., junkomunistaj) komitatoj, rakontis, ke la komsomolaj oficistoj tuj post la publikigo de la ukazo de Jeljcin pri malpermeso de KPSU tre rapide ŝtelis el la komsomola oficejo meblojn kaj aparatojn.

La 19an de aŭgusto de tiu memorinda jaro sur la Venkoplaco de Kaliningrado la aŭtoro renkontis sian konaton — samideanon kaj drink-kunulon. Ili interŝanĝis rigardojn kaj salutis unu la alian en maniero preskaŭ sakrilegia: “Kristo Resurektis!” — “Vere Resurektis!” Sed jam la 21an de aŭgusto, la konato sur la ĉefplaca tribuno diktis salutan telegramon al Jeljcin. La rememoranto tiel ofendiĝis, ke poste li dum tuta monato ne interparolis kun sia konato. Verŝajne, tio estas komprenebla el la ordinara homa vidpunkto, ja tiam la aŭtoro estis apenaŭ 19-jara.

Albert Adylov


MKKF-33

En “La Ondo” pri “La ondoj”

Revueto pri la 33a Moskva Internacia Kinofestivalo

Se pasintjare unu el la ĉefaj festivalaj tendencoj estis “provo lerni de la pasinto” — en pli ol plejparto de la konkursaj filmoj en 2010 temis pri la socialisma epoko, ĉi-jare estis preskaŭ oficiale deklarita, ke la ĉeftemo estas “reveno”. Sendube la menciita fenomeno estas tre multfaceta, kaj oni povas atribui ĝin preskaŭ al ĉiu kinaĵo, sed la festivalo liveris vere “revenajn” pecojn. Pri ĉiuj oni povas verki apartan eseon, ĉar ĉiuj meritas, sed ni provu limigi nin per mallongaj revuetoj.

Ni komencu per la hungara-rumana filmo, kiu ja titoliĝas La reveno (Visszatérés, reĝ. Judit Elek). Katrina, mezaĝa juda virino, kune kun la familio aŭte veturas al sia patrujo — kie ŝi antaŭ multaj jaroj estis mirakle savita, ĉar ĉiuj ŝiaj parencoj estis portitaj al Auschwitz. La edzo de Katrina esperas, ke tiu vojaĝo iom trankviligas ŝian animon. La reveno ne estas aparte elstara filmo, ne laste pro la jam tre uzita temo de militaj koncentrejoj, sed ĝi estas tre sincera kaj multemocia.

La itala filmo La facila vivo (La vita facile, reĝ. Lucio Pellegrini) rakontas pri iom alispeca reveno — pri kuracisto Mario, kiu ne estis tre honesta en financaj aferoj kaj pro tio fuĝis el Romo en Afrikon, kie li laboras ĉe volontula misio. Sed Mario ne volas reveni kaj restas en Afriko, kvankam li konstante konversacias kun siaj amikoj: ĉu reveni aŭ ne? La filmo estas tute profesie farita, kun sufiĉe da ridindaj epizodoj, sed ĝin fuŝas troa “holivudismo”: fojfoje estas tro da bildoj kaj maltro da sentoj.

La bildkarto de la 99-jara japana klasikulo Kaneto Shindô estas historio de simpla kamparano, kiu venas al vidvino de sia pereinta armea amiko por simbole transdoni al ŝi bildkarton, kiun ŝi sendis al la edzo. La mortinta soldato tiel volis sciigi al la edzino, ke li sukcesis legi ŝian lastan leteron, sed ankaŭ la postvivinto revenas hejmen kaj trovas ĝin tute vaka… La filmo estas vera majstroverko — la aĝo neniel influis la talenton de Shindô, kiu, interalie, prenis la ĉefpremion de la Moskva festivalo rekordajn tri fojojn (1961, 1971, 1999).

Tute alispeca estas la filmo de la juna sudkorea reĝisoro Wong Ching Po La venĝo. Historio de amo (Fuk sai che chi sei), kvankam ankaŭ ĝi rakontas pri siaspeca reveno, klare respeguliĝanta en la titolo — la protagonisto revenas, por venĝi pri/pro sia amo. Ĉi tiu verko estis anoncita kiel “enhavanta amason da sangaj kruelaj scenoj”, sed reale evidentiĝis, ke kvankam jes la filmo abundas je sango ktp., ĉio estas absolute nemalhavebla. La venĝo laŭmerite ricevis la premion por la plej bona reĝisorado.

La foriro

Sceno el “La foriro” de Václav Havel

Sufiĉe elstara kaj priparolata fariĝis La foriro (Odcházení) — reĝisora debuto de … Václav Havel, la mondfama dramaturgo kaj eksprezidanto de Ĉeĥio. Havel prezentis historion pri kanceliero Riger, kiu devas demisii kaj ene de du tagoj forlasi la delonge loĝatan bienon. La filmo estas emfaze teatreca — ĉar Havel kreis teatran dramon, tamen ne surscenigis, sed filmis ĝin.

Montevideo

Ne “reven-tema”, sed nepre menciinda, ĉar tuj ŝatita de la publiko, estis la serba filmo Montevideo, la Dia vizio (Montevideo, Bog te video). En 1930 en nacian futbalan federacion de Jugoslavio venis invito partopreni la unuan mondpokalon, okazontan en Montevideo, kaj do la piedpilkistoj kaj ĉirkaŭuloj dediĉas ĉiujn fortojn por proksimigi la revon. La filmo brave konfirmas la faman eldiron, laŭ kiu “futbalo ne estas la vivo. Futbalo estas multe pli”, kaj krome ĝi estas specimeno de plena optimismo. Oni ne scias, kiel la kreintoj sukcesis tion, sed estas fakto: ekde la unua ĝis la lasta minutoj Montevideo plenigas spektantojn per vitalaj emocioj kaj ĝojo. Ne hazarde ĝuste Montevideo ricevis la premion de spektantoj…

Des pli paradoksa fariĝis la decido de la ĵurio, ĉi-foje prezidita de Geraldine Chaplin, kiu atribuis la ĉefpremion al la bona, sed tute mallaŭta kaj silentema hispana filmo La ondoj (Las olas) de Alberto Morais. Spektante ĝin, oni ekscias, kiel post 60 jaroj maljunulo Miguel revenas (ja revenas!) el Madrido en malgrandan landliman urbeton, kie li restis kiel rifuĝinto en sia adolesko. Miguel rememoras tiun tempon kaj provas trovi respondojn al demandoj, turmentintaj lin dumvive. Laŭsupoze La ondoj fariĝis kompromisa decido, ĉar la ĵurio ne povis interkonsenti pri aliaj eventuale laŭreataj filmoj.

Ekster la konkursa programo tradicie popularegis la programo 8,5, kiu ĉiam prezentas po naŭ filmoj senescepte elstaraj. Ĉi-foje temis pri Pina — 3D-formata dancofilmo pri la ĵus forpasinta Pina Bausch, Carlos — pri la teroristo Ilich Ramírez Sánchez, Nigra Venuso — ŝoka historio de la sudafrikanino Sarah Baartman, La muelejo kaj la kruco — filmo inspirita de la fama Bruegel-pentraĵo La vojo al Kalvario, kaj kelkaj aliaj.

Ĝuste en 8,5 estis montrita la jam konata Melankolio — ĉi-momente la plej freŝa laboraĵo de Lars von Trier, kiu rakontas pri pereo de la mondo, kiun kaŭzas la planedo Melankolio, proksimiĝanta al la Tero. Oni memoras la skandalon ĉirkaŭ eldiroj de von Trier dum la maja kinofestivalo en Kanno. Ni ne juĝu la reĝisoron, kiu evidente tro ŝatas nervigi publikon kaj ĉi-foje misvojiĝis en propraj vortoj. Gravas, ke Melankolio estas ege bona kaj, kio gravegas, bilde bela filmo. Admirinda estas Kirsten Dunst, plenuminta la ĉefan rolon de Justina. Dunst, ĝis nun ĉefe memorata kiel “amikino de Spiderman”, finfine transiris limojn de unu rolo kaj prezentis vere interesegan karakteron de homo, kiu indiferentas absolute pri ĉio.

Grigorij Arosev


Nia Trezoro

Tutmonda sonoro

Eldonejo de Hungara Esperanto-Asocio

La revuo kaj eldonejo Literatura Mondo starigis altajn normojn por ajna sekvonto, kaj dum la same Budapeŝta, sed movade vast-temara revuo Hungara Vivo (1961–90) de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) nur grade kaj parte sekvis sian prestiĝan antaŭulon en la beletra kampo, la eldona agado de HEA, duonan jarcenton post Literatura Mondo, sukcesis kvante superi tiun kaj, eble, kvalite egali ĝin.

Ĉi tiuj atingoj dankeblas plejparte al unu homo, Vilmos Benczik (1945- ), kiu inter 1977 kaj 1990 gvidis la eldonan agadon de HEA. En tiu periodo sub la sceptro de Benczik aperis Esperantaj libroj — ofte en miloj da ekzempleroj — almenaŭ ĉiun duan monaton, kun eĉ po deko da titoloj en la pintaj jaroj 1982, 1984 kaj la jubilea 1987.

Trezoro

Multajn librobretojn ornamas plu la kromkovrile prun-blua Tutmonda sonoro (1981), poezia monumento de kaj al Kalocsay, la helverda Hungara antologio (1983), aŭ la oranĝo de la duvoluma, milpaĝa Trezoro (1989). La dua prezentis, precize 50 jarojn post samtitole antaŭula verko, panoramon de la hungara beletro, dum la tria elmontris, kun impona ambicio, la vastan gamon de la Esperanta novelarto. (Anekdote, de Trezoro mi mem posedas vere trezoran ekzempleron. Ĉar mispreso lasis en ĝi plurajn paĝojn blankaj, mi petis kelkajn el la aŭtoroj enverki ion por mi. Tiel mi povas posedi — ekzemple — bindite unuekzempleran, manskriban prozaĵon de Camacho.)

Lappar la antikristo

Multaj libroamantoj trovis plezuron ĉe HEA per la distraj Eŭlalia kaj Mariagnes de Lorjak aŭ la pli profundaj Adolesko de Vaha kaj Lappar, la antikristo de Tóth, emociojn per teatraĵoj de Julian Modest aŭ Vojaĝo al disiĝo de Štimec, streĉon per Adiaŭ, Kuzko! de Kníchal aŭ Tiu toskana septembro de Tavanti/Ertl. Eblis riĉigi konojn pri niaj klasikaĵoj per HEA-reeldonoj de Baghy, Kalocsay, Szathmári, Szilágyi. Ne mankis tradukoj el la hungara beletro, el Ady, Heltai kaj Karinthy (mem esperantisto), Móricz, Petőfi, Attila József… Pedagogiajn celojn efike servis grandkvante eldonitaj lerniloj, de La verda koro de Baghy kaj la ilustritaj kajeroj Esperanto por ni de Mikulás ĝis la utilegaj Gvidlibro por supera ekzameno kaj Baza literatura krestomatio, kaj eĉ Esperanta-kamboĝa vortaro.

Gvidlibro por supera ekzameno

Pri ĉio ĉi Esperantujo relative bone konscias, sed malpli konate estas ke, ĉefe en la 1980-aj jaroj, la HEA-eldonejo funkciis ankaŭ hungarlingve, ofte pri libroj malmulte aŭ neniom rilataj al Esperanto. Verŝajne mondrekorda estas la sistema aperigado de Esperanto-beletraĵoj en hungara traduko: sinsekvis hungarigoj de la porinfana Kumeŭaŭa de Sekelj, la krimromanoj Varmas en Romo de Tavanti (1988), Ŝia lasta poŝtkarto de Elgo, Kazinski venas tro malfrue de Dorval (1990), sed ankaŭ Maŝinmondo de Szathmári (1989). En la jaro de politika liberaliĝo, 1989, ĝeneralan publikon celis dokumentaĵo pri la ŝakista familio Polgár, aŭ libro pri la manipulita proceso (1949) kontraŭ László Rajk.

Simptome por tiuj hektikaj tempoj, tra-Esperanta hungarigo de La finna vojo de Kekkonen estis aperonta, aŭtune de 1989, kvazaŭ substreke al la esperoj de Hungario fariĝi neŭtrala kiel Finnlando — sed dum la kelkaj semajnoj da traduko kaj presado la politika evoluo superis eĉ tiun stadion, kaj fine la libro dronis en senatento, prefacite de la intertempe signif-perdinta politikisto Imre Pozsgay.

Alia kuriozaĵo estas la tute mala sorto de la dulingva, ilustrita seks-lernilo Kulturo de la amo / Bildlibro pri la seksa vivo de Vilmos Szilágyi, atinginta rekordan eldonkvanton de 246 mil ekzempleroj, kun represo je 40 mil.

Kulturo de la amo

Ĝi fariĝis certe la plej amasa libro Esperanta de ĉiuj tempoj, kaj eble ankaŭ tiu tutsocie plej profundefika (kun eventuala escepto de la Unua Libro). Plejpartege ja aĉetis ĝin kleriĝemaj neesperantistoj. (Tiutempe HEA povis eĉ permesi al si televidan reklamadon de siaj eldonaĵoj — mi ne memoras ĉu ankaŭ pri la verko de Szilágyi…)

Sur kampo granitaSed la sendiskuta stelulo de HEA estis, en ambaŭ lingvoj, István Nemere. Tra la 1980aj jaroj, de post la rakontaro La naŭa kanalo (1981), en rapida ritmo aperis en Esperanto liaj romanoj La fermita urbo, Sur kampo granita, La blinda birdo, Febro, La monto, La alta akvo, Terra, Serĉu mian sonĝon, Dum vi estis kun ni, Vivi estas danĝere, Vi povas morti nur dufoje… Kaj ofte HEA eldonis ankaŭ hungaran version de la samaj titoloj, plezurigante la kreskantan Nemere-fanaron kaj — sian monujon. En intervjuo Nemere asertis ke en Esperanto li klopodas aperigi siajn plej bonajn verkojn. Bonŝance, ĉe HEA li trovis tre bonajn zorgantojn pri liaj verkoj, kaj pri liaj tajperaroj. (Interna klaĉo ĉe HEA rakontis pri Nemerea ŝafo, kiun oni devis korekti al ŝranko, kaj iu vagonaro kiu manuskripte ankoraŭ mis-enhavis la literon i…)

La eldonaĵoj de HEA ĝuis vastan debiton, same tra la tutmonda merkato Esperanta kiel en multaj librovendejoj, eĉ kioskoj, de Hungario. Kial ĉi tiu eksterordinara sukceso? Pro escepta historia konstelacio: la pli kaj pli kapitalisma socialismo de la tiama Hungario. Unuflanke: apud la malmultaj, peze funkciantaj ŝtataj eldonejoj nur kelkaj sociaj organizaĵoj rajtis eldone agadi, inter kiuj HEA; aliflanke, al entreprenema “vulpeto” jam eblis trovi kaj profitige ŝtopi la merkatajn breĉojn neglektitajn de la ŝtataj eldon-mamutoj.

Samtempe, se rigardi translimen, al HEA prosperis komerci same okcidenten kiel orienten. Specife, la eblo fari interŝanĝ-komercon kun Sovetio certigis altajn eldonkvantojn, pro la vasteco de la verda merkato tiulanda. Alispeca komerco floris kun okcidento: mi mem (kaj certe ne mi la sola) aĉetis dekojn da, ĉefe, Nemere-verkoj je hungaraj prezoj, por pluvendi ilin kontraŭ valuto okcidenta.

La fino de tiu ĉi florado venis draste, praktike samtempe kun la forvelko de la revuo Hungara Vivo. Ĝuste ĉi ties lasta numero (1990, №5-6) konsistis trione el reklam-katalogo de 78 eldonaĵoj, preskaŭ ĉiuj de HEA mem. (La reta katalogo de UEA registras 93 HEA-eldonaĵojn, el kiuj okdeko datiĝas el la 1980-aj jaroj.) Kelkaj titoloj aperuntaj ĉe HEA (precipe reeldonoj de Baghy) fine vidis lumon sub la marko Fenikso, presitaj onidire en Aŭstrio. Post 1990, da manuskriptoj restis en la tirkestoj de la Eldona Fako de HEA cento, se ne pli. Kelketaj ja aperis — sed estus interese scii kie ripozas la aliaj, kaj kiom ili valoras…

István Ertl


Trafe al celo

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 1: Paroliga metodo kun ekzercaro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2008. — 152 p., il.; disko.

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 1: Paroliga metodo kun ekzercaro. Gvidlibro por instruistoj. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2008. — 166 p., il.; disko.

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 2: Paroliga metodo kun ekzercaro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2010. — 178 p., il.; disko.

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 2: Paroliga metodo kun ekzercaro. Instruista gvidlibro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2010. — 184 p., il.; disko.

La lernolibroLa unua lernolibro kaj gvidilo por instruistoj, eldonita en Brazilo en 2008, la unuajn interesatojn atingis dum la Bjalistoka UK. Granda formato kaj la aspekto de la libroj tuj memorigis la kutimajn lernolibrojn kiujn oni uzas en lernejoj por instrui fremdajn lingvojn.

Efektive, la celo de la aŭtoro, sperta brazila lingvoinstruisto Josias Barboza, estis produkti instrukompleton kiu plibonigus la efikecon de la instruado kaj plialtigus la prestiĝon de Esperanto en lingvolernejoj. Nun jam ekzistas du volumoj kun akompanaj sondiskoj kaj du gvidlibroj por instruistoj kun lumdiskoj kaj elŝutebla helpoteko kiu prezentas bildojn kaj ekzercaron.

La lernolibro por gelernantoj estas samtempe ankaŭ ekzercolibro: oni povas rekte tie respondi demandojn, solvi taskojn, eĉ desegni. Esperanto por lernejaj klasoj celas instrui verajn komencantojn, sed la tuta enhavo estas destinita por proksimume 150 horoj da lernado, do ĉe la fino de la dua volumo oni atingas la nivelon B2. Ĉar la ĉefa celo estas tuj paroligi homojn, en la lernolibro abundas dialogoj, desegnaĵoj, bildoj kaj ekzercoj por ripetado polurante la prononcadon.

Ĉe la fino de la lernolibro estas laŭpaĝa vortlisto, kaj lernanto povas tuj noti la tradukon de novaj vortoj al nacia lingvo aŭ priskribi novan vorton en Esperanto. Aperas iom da gramatiko en partetoj nomataj “gramatikaj gutoj”, sed ili nur donas ĉefajn indikojn, kaj la ĝenerala metodo por lerni la internacian lingvon restas paroliga. Iom ĝene aspektas la uzado de punkto por montri la apartajn radikojn ĉe la vortofarado aŭ indiki la prefiksojn, sed aliaflanke tio helpas al lernantoj kompreni, kiam vorto estas kunmetita kaj deĉifri ĝin. Ĝenerale la aŭtoro fidas je inteligenteco de la lernantoj, ĉar ofte la lernantoj aŭ devos diveni la signifon de frazo logike aŭ demandi la instruiston, sed demandi en Esperanto.

DiskoPor ekzerci tre bone helpas ankaŭ sondiskoj, ĉar kutime komencantoj dum lecionoj aŭdas nur sian instruiston kaj ebleco sperti diversajn voĉojn estas tre bonvena. Ne ĉiam la voĉoj de la sondisko prononcas perfekte, sed eĉ tio estas bona sperto, ja en Esperantujo ankaŭ ni apudas diversajn, kelkfoje ne tre klarajn parolmanierojn, kaj gravas ilin kompreni.

Samtempe kun la instruado de la lingvo estas prezentitaj ĉefaj scioj pri Esperanto, kulturo kaj komunikado. La formato de la libro tre bone konvenas por fari kopiojn, se ne ĉiu lernanto komence povas havi la propran ekzempleron. La aŭtoro pripensis ankaŭ tion kaj en la reta paĝaro www.lernejajklasoj.net (parto “Servoj”) li disponigis por senpaga elŝuto printeblan elĉerpon de la komencaj ok paĝoj de ambaŭ porlernantaj libroj.

La instruista gvidlibro donas multajn utilajn ĝeneralajn konsilojn kiel organizi la kurson, kaj detalajn indikojn kiel uzi lernomaterialon dum la leciono. Tio povas esti tre utila kaj kuraĝiga por tiuj, kiuj nur komencas instrui, sed ankaŭ multe helpas al spertuloj. Simboloj kiuj indikas, ĉu ekzercojn atente aŭskulti, ĉu legi, ĉu skribi, ankaŭ estas utilaj kaj ŝparas tempon. La gvidlibro havas marĝenojn kie jam estas utilaj konsiloj de la aŭtoro, kaj ankaŭ la instruisto povas enmeti siajn proprajn notojn. Estas ankaŭ indikita, pri kiu paĝo de la lernolibro temas, do instruisto havas ekzaktan kopion de la lernolibro, nur por oportuno la ekzercoj estas tuj ĉe la materialo de la leciono, ne en la aparta ekzercaro kiel en lernolibro.

La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.

La granda laboro, farita de Josias Barboza kaj de la teamo kiu helpis lin, atingas la celon: la instrukompleto estas vere valora kaj altnivela. Tre pozitive ĝin taksis spertaj esperantistoj kiel Katalin Kováts, Renato Corsetti, Stefan MacGill, Kurt Fischer; kaj nun al multaj esperantistoj, kiuj instruas la lingvon, restas aldoni Esperanto por lernejaj klasoj al sia trezorejo. Des pli bone kaj celtrafe estus, se eblus aĉeti la librojn kaj per ili ekinstrui la grupon.

Gražina Opulskienė


Katalin faris miraklon

Kováts, Katalin. Stelsemantoj en la ora nordo: Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj. — Den Haag: E-duKati, 2011. — 159 p., il.

Stelsemantoj en la ora nordo

En Stokholmo Katalin Kováts lanĉis sian novan verkon Stelsemantoj en la ora nordo dum la printempa renkontiĝo de Sveda Esperanto-Federacio; ĝi vere meritis kortuŝan baptofeston en la sveda ĉefurbo en majo 2011. Al la nomo de la libro apartenas epiteto “Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj”.

Jam dum la unua foliumado ekestis forta legemo kaj konatiĝo pri la vivo-fazoj de la hungardevena rumano Tiberio Morariu (1901–1987), kies ĉefa stabejo dum lia agado kiel Cseh-instruisto situis en Svedujo. Tute nova, fascina mondo malfermiĝas antaŭ niaj okuloj, kiam ni sekvas la tiutempan agadon en la movado. Nova ĉapitro pri Esperanto en Nordio varmigas mian koron kaj donas energion por lukti antaŭen sur mia propra vivovojo.

Estas malfacile trovi trafajn vortojn por Katalin pro la tre sukcesa agado kun la biografio de Tiberio Morariu. Indas tamen raporti pri agado de Cseh-instruistoj. Jam en 1960 mi konatiĝis kun la metodo en Bruselo sub la gvidado de ĝia fondinto mem.

Flue kaj bele kuras la aŭtorina teksto. La leganto trovas multajn interesajn detalojn, ofte tute nekonatajn por la nuntempulo. Ankaŭ Morariu mem ricevis lokon kun propraj verkaĵoj; ili estas talente kaj belstile kreitaj.

Ĉio en la nova eldonaĵo atestas pri vere aktiva agado dum la 1930aj kaj 1940aj jaroj. El la aktivado de la pasinta generacio ni povas hodiaŭ ĉerpi sekvindajn ekzemplojn ankaŭ por la hodiaŭa agado. Multajn konatajn agemulojn Katalin prezentas. En la sesdekaj jaroj mi apartenis al la kunlaborantaro de Ernfrid Malmgren (1899–1973). La originalajn kaj tradukitajn verkojn de Stellan Engholm mi antaŭ jaroj avide konsumis. Eliza Kehlet — la filino de gesinjoroj Weide el Hamburgo — ricevis ĉarmulinan rolon en la spertoj de Tiberio, kiu iam donis moneron al ŝi. Eliza, tiam apenaŭ dujara, rapide krietis “mono”.

Morariu estis ravita pro la esprimkapablo de ŝieto (bela kombinaĵo!). Ankaŭ nia konata Cseh-instruisto kreive uzis la Zamenhofan lingvon. Estas ĉiam tre agrable trovi tiajn lingvajn juvelojn en la teksto.

Dum la 1930aj kaj 1940aj jaroj Esperanto bele floris. Hodiaŭ ni havas velksezonon, kaj la movado iel stagnas, kvankam en la reto ni vidas multajn pozitivajn fenomenojn.

Tre kolore kaj trafe Katalin prezentas la agadon de niaj antaŭuloj. Morariu atingis bonajn rezultojn, neniel li ŝparis siajn fortojn. Lia familia vivo certe suferis pro la konstanta vojaĝado pro lia instrua agado.

Mirinde rapide Katalin sukcesis kolekti bazan fontmaterialon por la verko kaj ĉion talente, belstile redaktis kaj libroforme distribuis al la esperantistoj en Nordio kaj kompreneble al ĉiuj movadanoj en la tuta mondo.

Modeste mi kapablas prezenti ĉi tiun majstroverkon de la konata hungarino Katalin. Estas necese mem tralegi la libron kaj ĝui pri grandiozaj atingaĵoj de la Cseh-instruistoj. Efike kunlaboris Henrik Seppik, Lorenz Friis, Elinjo Pähn kaj multaj aliaj. Temas pri biografio, en kiu la teksto trotas kaj galopas flue.

Al mi la verko estas enciklopedio pedagogia. Kiam propraj fortoj malpliiĝas, mi havas jen bonegan vitaminpilolon. Indas resti kiel eble plej ofte ĉe la teksto kaj ĝin ripeti denove kaj denove. Katalin faris miraklon kreitan kun amo, kaj ŝi lasis monumenton por nuntempuloj pri pasintaj tagoj oraj. Ne eblas preteriri, necesas tuj havigi la verkon por aktiva konsumado.

Jorma Ahomäki
Diplomita Cseh-instruisto
(Bruselo, 1960)


Liro kaj Internacia Fotokonkurso ne okazos ĉi-jare

Dum la lastaj jaroj konsiderindan popularecon en Esperantujo ĝuis du tradiciaj konkursoj, ĉiujare organizataj de La Ondo de Esperanto: literatura konkurso Liro kaj Internacia Fotokonkurso.

Bedaŭrinde, en la 2011a jaro ĉi tiuj konkursoj ne okazos pro la malfavoraj cirkonstancoj de Halina Gorecka, kiu dum pluraj jaroj plenumas la sekretariajn devojn en ambaŭ konkursoj. La redakcio de La Ondo de Esperanto petas pardonon kaj komprenemon de tiuj, kiuj planis partopreni, kaj precipe de tiuj, kiuj sendis siajn kontribuaĵojn, sen atendi oficialan anoncon pri (ne)okazigo de la konkursoj.

La redakcio de La Ondo.


La dua eldono de Homarano aperis

Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. — 2a eldono, korektita. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. — 360 paĝoj; 500 ekz. — (Serio Scio; Vol. 8). — ISBN 978-609-95087-4-0. — Prezo: 27 eŭroj.

Aleksander Korĵenkov. Hoimarano

La 30an de julio 2009 en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kadre de la 94a Universala Kongreso de Esperanto estis prezentita la unua eldono de ĉi tiu libro. Laŭ la kutimo de tiaj ceremonietoj, ĉeestantaj kongresanoj gratulis kaj deziris rapidan disvendiĝon de la libro kaj baldaŭan reeldonon. Aŭskultante ilin, mi kontente kapjesis kaj ridetis, sed kun iom da skeptiko interne: ja mi bone scias, ke en Esperantujo oni konsideras bona rezulto disvendiĝon de libro dum du-tri jaroj…

Mirinde, sed la bondeziroj realiĝis! Jam ses monatojn post la Bjalistoka prezentado nia stoko komplete elĉerpiĝis – jen plezuro por la aŭtoro-eldonisto-librovendisto! Kaj, pli grave, tio estas signo de la daŭra intereso de nia legantaro pri Zamenhof kaj ties ideoj! Pri tiu intereso atestas ankaŭ multaj entuziasmaj reagoj voĉaj kaj skribaj, ricevitaj post la eldono, pro kiuj mi dankas al ĉiuj reagintoj.

Unu jaron post la eldono de Homarano aperis ĝia japana traduko, prizorgita de plurdekpersona traduk-teamo. Intertempe, laŭ mendo de Esperantic Studies Foundation (ESF), kiu decidis eldoni modernan biografion de Zamenhof en lingvoj naciaj, mi verkis resumon de Homarano, kaj la 15an de decembro 2009, je la tago de la 150-jariĝo de Zamenhof, en la retejo de ESF aperis ĝia angla versio Zamenhof: The Life, Works, and Ideas of the Author of Esperanto, tradukita de Ian Richmond. Baldaŭ poste la angla teksto estis eldonita libroforme, kaj en junio 2010 ĝi aperis ankaŭ en Esperanto kun la titolo Zamenhof: Biografia skizo.

Tamen tiuj, kiuj ne sukcesis aĉeti Homaranon kaj kiujn ne kontentigis la mallonga Biografia skizo, petis reeldonon. Kaj kiam tiujn petojn kompletigis mendoj de libroservoj, ni kapitulacis. Do la dua eldono aperas en 2011, sed ne, laŭ nia plano, en 2017 – la jaro de la centa mortodatreveno de Zamenhof.

Kvankam ni havis je dispono unu jaron ĝis la reeldono, tio estis tro malmulta tempo pro laciga kaj temporaba pendolado inter Kaliningrado kaj Moskvo; kaj post la necesa instaliĝo en Moskvo ni ne plu povis konsulti niajn bibliotekon kaj arkivon en Kaliningrado. Krome ni devis ĉiumonate eldoni La Ondon de Esperanto kaj fari amason da pliaj aferoj. Sed malgraŭ la komplikitaj cirkonstancoj, ni faris nian plejeblon, kaj la dua eldono estas pli ol simpla reeldono.

Unue, danke al multaj libervolaj helpantoj, en ĝi estas korektitaj pluraj miskompostaĵoj kaj kelkaj faktaj eraroj, kiuj makulis la unuan eldonon. Koran dankon! Sed korektante la erarojn, mi tute ne korektis la koncepton – Homarano plu restas libro pri Zamenhof, pri liaj vivo, verkoj kaj ideoj, kaj mi plu klopodis ne deflankiĝi al akcesoraj temoj politikaj kaj historiaj, krom (nemultaj) kazoj, kiam deflankiĝoj estis neeviteblaj por kompreno de iuj epizodoj.

Due, la nuna eldono, malgraŭ la iom pli densa enpaĝigo, estas je 40 paĝoj pli ampleksa ol la antaŭa. Ĝi ampleksiĝis, interalie, pro nova materialo, trovita de mi en la Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo (Peterburgo), pri Mark Fabianoviĉ Zamenhof, kies vivo en la unua eldono estis ne tute ĝuste prezentita pro mia trofido al la antaŭaj zamenhofologiaj studoj. Mi ankaŭ profitis utiligi la intertempe aperintajn aktojn de la esperantologia konferenco en Bjalistoko kaj de la homaranisma simpozio en La Chaux-de-Fonds (ambaŭ en 2009), kaj, plej laste, la surdiskan kolekton de la kvar PVZ-eroj, kiujn Itô Kanzi (Ludovikito) kompilis, sed ne sukcesis eldoni. Ĉi tiu eldono enhavas ankaŭ nomindekson kaj, imite al kelkaj Ludovikitaj volumoj, du recenzojn.

Ne ĉio, kion mi intencis fari antaŭ la reeldono, planita por 2017, estas realigita, sed mi estas kontenta pri la rezulto de mia laboro en la malfavoraj kondiĉoj de la okazonta, okazanta kaj okazinta transloĝiĝo. Ĉi tiu rezulto ne estus atingebla sen la konstanta helpo de mia edzino, Halina Gorecka, kiu, spite al siaj tre gravaj sanproblemoj, abnegacie dediĉis centojn da horoj al plurfoja provlegado kaj kontrolado de la teksto.

Kiel aŭtoro kaj eldonisto de ĉi tiu libro, kaj ankaŭ kiel admiranto de Zamenhof, mi esperas, ke ankaŭ la dua eldono ĝuos sukceson ĉe la legantoj.

La dua eldono de Homarano estis aĉetebla en la libroservo de la 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.

Post la kongreso oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno (strato Zamenhof, domo 5).

Aleksander Korĵenkov

Legu pli detale pri la libro.


Beletra Almanako 10

La deka kajero de Beletra Almanako

La islanda poeto Baldur Ragnarsson ricevas ĉi-numere omaĝon: kvin freŝaj poemoj el lia plumo, sed ankaŭ li rememoras pri Juan Régulo Pérez kiel eldonisto kaj verkisto tra propra sperto de multjara rilatado. Krome, Nicolino Rossi esploras la Ragnarssonan fenomenon en sia recenzo de lia plena verkaro La lingvo serena, kiu, aldone, inspiris la italon al poeziaj Pensoj kaj pripensoj.

Originalaj prozaĵoj venas de la regulaj BA-aŭtoroj Sten Johansson, Jorge Camacho, Cindy McKee kaj Bjørn A. Bojesen. Poezion kontribuas Mikaelo Bronŝtejn kaj István Ertl.

Sten Johansson eseas pri Dialogo en prozo, garnante sian tekston per pluraj ekzemploj. Eseo de Ken Miner fokusiĝas al Niĉeo kiel filologo. Gonçalo Neves konigas akran tekston pri la nuntempa socio Prometeo de la hispana verkisto Manuel Vincent. 11 pensoj de la rumana aŭtoro Nichita StĂnescu aperas per la traduko de Ionel Oneţ. Plian rakonton de Ĝoni Ramonov tradukis el la rusa Slavik Ivanov. Jorge Camacho tradukis el la majorka (kataluna) du poemojn de sia bofrato Llorenç Ballester, inspirita de la vojaĝo en Himalajo.

Riĉa elekto de artikoloj diverstemaj: Wael Al-Mahdi pri La nuntempa psikologia ŝanĝiĝo en la araba mondo, Jean Amouroŭ mallonge skizas la interesegan vivon de Jean Ribillard. Eseo de Miguel Fernández prezentas la personecon de la hispana poeto Miguel Hernández en la kadro de la Arĝenta Epoko. Aperas ankaŭ lia Alvoko al la ibera grupo por kunlaboro en la grandioza projekto Generacio 27. Verki pri Verda Majo inspiris al Jorge Camacho legado de ŝia unuvoluma verkaro dum lia vojaĝo al Tajvano. Aparte rava estas la artikolo de César Mallorquí Bibliomanio, kies rakonton ni vidis ankaŭ en BA-9.

Nekutime ampleksa por la Esperanta gazetaro estas la recenza sekcio de BA — ĉi-foje sur 34 paĝoj estas 10 recenzoj, interalie, pri La sekreta miraklo de Borges (A. Giridhar Rao), La liberiĝo de la juĝisto de Ferenc Szilágyi (Antonio Valén), Nu, kaj do? de Sen Rodin (Ricardo Felipe Albert Reyna), Dek gazetoj (Jorge Camacho), La eta princo de Antoine de Saint-Exupéry (Jorge Camacho), Kvazaŭ ĉio dependas de mi de Trevor Steele (Sten Johansson kaj István Ertl) k.a.

Resume: denove leginda almanako, kiun ornamas pentraĵoj de Marta de la Sota.

Halina Gorecka


Ricevitaj libroj

Vidu la plenan liston.

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 1: Paroliga metodo kun ekzercaro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2008. — 152 p., il.; disko. — [Recenzoekzemplero].

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 1: Paroliga metodo kun ekzercaro. Gvidlibro por instruistoj. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2008. — 166 p., il.; disko. — [Recenzoekzemplero].

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 2: Paroliga metodo kun ekzercaro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2010. — 178 p., il.; disko. — [Recenzoekzemplero].

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 2: Paroliga metodo kun ekzercaro. Instruista gvidlibro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2010. — 184 p., il.; disko. — [Recenzoekzemplero].

Kováts, Katalin. Stelsemantoj en la ora nordo: Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj. — Den Haag: E-duKati, 2011. — 159 p., il. — [Recenzoekzemplero].

Okcitanaj kantoj en Esperanto / Kompilis, tradukis el la okcitana kaj franca Ludmila Novikova. — Moskvo: Impeto, 2011. — 40 p.; 500 ekz.; disko. — [Donaco de Ludmila Novikova].


Ricevitaj gazetoj

Beletra Almanako, 2011/10;
EAB Update, 2011/54;
Esperanto Aktuell, 2011/3;
Esperanto en Azio, 2011/72;
Esperanto en Danio, 2011/3;
Esperanto en Skotlando, 2011/198;
Esperanto sub la Suda Kruco, 2011/106;
Esperanto, 2011/6;
Esperantolehti, 2011/3;
Femina, 2011/26;
Ĝenerala Informilo, 2011/168;
Heroldo de Esperanto, 2011/5,6,7,8,9;
Informilo por interlingvistoj, 2011/2;
Internaciisto, 2011/3;
Kontakto, 2011/2;
La Gazeto, 2011/ 154,155;
La Lanterno Azia, 2011/5,6;
La Movado, 2011/7,8-9;
La Ondo de Esperanto, 2011/7;
La Revuo Orienta, 2011/4,6;
Le Monde de l'Espéranto, 2011/578;
Literatura Foiro, 2011/251;
Monato, 2011/7;
Norvega Esperantisto, 2011/3;
REGO, 2011/3;
Scienco kaj Kulturo, 2011/3;
Usona Esperantisto, 2011/3.


Juda humuro

Kial frizistojn?

Tio okazis antaŭ pli ol 100 jaroj en Dvinsk (nun Daugavpils, Latvio). La juna judo Izaak iris al sia dunganto — nejuda fabrikestro — kaj diris:

— S-ro direktoro, mi ne plu povas labori por vi. Ĉiuj viaj nejudaj laborantoj estas antisemitoj.

— Kio? Kion vi rakontas? — la estro miris. — Eble ĉe ni estas unu aŭ du antisemitoj, sed certe ne ĉiuj.

— Mi diras al vi, ke ĉiuj estas antisemitoj. Cetere, mi faris teston: Mi prezentis al ili la saman demandon kaj ĉiuj respondis same. Ĉiuj estas antisemitoj!

— Kiun demandon?

— Mi demandis, kion ili opinius se oni ekstermus ĉiujn judojn kaj ĉiujn frizistojn?

— Ĉu frizistojn? Sed kial frizistojn?

— Nu, vi vidas: ankaŭ vi!..

El la kolekto de Josef Ŝemer


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2011, №8–9 (202–203)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Andrej Peĉonkin, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2011:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 550 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2011.