Oni diras, ke la longe atendataj momentoj venas surprize. Tio repruviĝis en nia kazo… Kiel kutime, je kvarono post la unua nokta horo sabata, la 10an de septembro, ni ankoraŭ ne dormis (mia labortago, sojle de la semajno, kiam La Ondo estas preparata, estas 18-hora, ekde la 9a matene ĝis la 3a nokte). Subite sonoris la poŝtelefono de Halina. Vira voĉo demandis:
– Ha lo! Ĉu Halina?
– Mi estas…
– Antaŭ kelkaj horoj ni ricevis renon, kiu, laŭ la ĉefaj kriterioj en nia komputila bazo, plej taŭgas ĝuste por vi. Ĉu vi estas preta al grefta operacio?
Halina senhezite deklaris sian pretecon (poste ŝi ripetis ĝin skribe), kaj frumatene ni iris metroe al la Scienc-esplora instituto de greftado kaj artefaritaj organoj Ŝumakov. Post tri horoj da pliaj esploroj kaj analizoj, je 10h40m la operacio komenciĝis. Ĝi daŭris ĉirkaŭ kvar horojn. Post dudek horoj da postoperacia restado en reanimejo, Halina estis transportita en hospitalan ĉambron, kie, se ĉio iros plu glate, ŝi pasigos tri, kvar aŭ kvin semajnojn. Ŝia sano kontentige progresas, kaj ni esperas, ke fine de oktobro ni forlasos Moskvon kaj la 6an de novembro festos la naskiĝdatrevenon de Halina en nia Kaliningrada loĝejo, kiun ni ofte sopiris dum nia Moskva atendado.
Ĉi tiu “aventuro”, kiel kelkaj nomas ĝin, komencita antaŭ iom pli ol unu jaro, fine de la pasintjara aŭgusto, ne finiĝus sukcese, kaj ni devus rezigni, se ni ne ricevus grandan subtenon de la esperantistaro, kiu ebligis al ni transvivi la plej komplikitan periodon en nia vivo. Koran dankon al ĉiuj kiuj subtenis finance, al ĉiuj kiuj bondeziris, al ĉiuj kiuj preĝis por Halina!
Nia filo Aleksej, senprokraste venis per aviadilo (la reguloj de EU postulas 26-horan atendadon post la aĉeto de fervoja bileto el Kaliningrado al Ruslando, dum kiu Litoviaj diplomatoj devas (mal)aprobi tiun vojaĝon), kaj li dum unu semajno helpis Halinan en la hospitalo, dum mi devis okupiĝi pri la oktobra Ondo. Li ankaŭ pendolis inter la hospitalo kaj nia luata loĝejo, ĉiutage farante unu aŭ du trihorajn tien-reenajn vojaĝojn. Post lia reveno al Kaliningrado, estas mi, kiu ligas Halinan kun la mondo.
Amikoj de Halina, kiuj volas telefone interparoli kun ŝi, petu ĉe mi mailto:sezonoj@kanet.ru la numeron de ŝia poŝtelefono.
Dum la febraj horoj ni ne povis adekvate zorgi pri la revuo, kaj mi, la redaktulo, petas pardonon de la abonantoj pro tio, ke la oktobra kajero estas nekutime ĥaosa kaj pli ol kutime mistajpo-plena. Ekzemple, mankas en ĝi la listoj de la ricevitaj libroj kaj gazetoj, mankas nova konkurstasko kaj la solvoj de la antaŭa, mankas la listo de donacoj al la fondaĵo, kiu reale savis la vivon de Halina.
Mi ankaŭ petas, ke pardonu min miaj konatoj kaj amikoj en Belarusio kaj Litovio, kiuj helpis ĉe planado de mia septembrofina esplorvojaĝo – mi nepre venos iam dum la vintro. Krome, la unuan fojon ekde nia ekloĝo en la urbo de Kantio, nek mi, nek Halina partoprenas ĉi-jare nian amatan ARKONES, kaj nia filo anstataŭas nin en Poznano.
Aleksander Korĵenkov
«Ĉu eblas la mondo, kie multaj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, kunekzistas en relativa egaleco, kaj kie komunikado je tutmonda skalo estas egale alirebla kaj por riĉuloj kaj por malriĉuloj?»
La supra frazo estas la devizo de Esperantic Studies Foundation (ESF; Fondaĵo por Esperantaj studoj). Malmultaj esperantistoj aŭdis la nomon de ESF. Sed eble vi iam uzis lernu.net aŭ edukado.net. Eble vi aŭdis pri Springboard to Languages (Lingvosaltilo) aŭ pri la laboro de Renato Corsetti pri la trejnado de instruistoj en Afriko. Aŭ povus esti, ke iam vi spektis la instruan filmon Pasporto al la Tuta Mondo aŭ la inform-filmon Esperanto estas..., aŭ eble vi spektis dokument-filmon pri Esperanto de Sam Green. Eble vi iam traserĉis la korpuson tekstaro.com por trovi la historian uzon de iu vorto, aŭ aŭdis pri la plurjara laboro de UEA por konservi la enhavon de Biblioteko Hodler. Se vi faris tiujn aferojn, vi povas danki al ESF, ĉar tiuj projektoj ne povus ekzisti sen la financa subteno de ESF. Ĉiuj el tiuj projektoj (kaj multaj aliaj) ricevis gravan financan subtenon de ESF.
Ĉiuj tiuj projektoj estis realigitaj dum la lasta jardeko, sed ESF ekzistas ekde 1968. Rakontas E. James Lieberman, unu el la fondintoj de ESF: “Humphrey Tonkin, Jonathan Pool kaj mi estis la fondinta triopo de ESF en 1968. Tra 30 jaroj (dume aliĝis David Jordan kaj Mark Fettes) ni eldonis raportojn kaj novaĵleteron por informi lingvistojn kaj edukistojn pri la ekzisto de Esperanto kaj ĝia merito kiel science esplorinda afero”.
Per la subvenciado de sciencaj studoj kaj edukaj projektoj, ESF celas plibonigi komprenon de Esperanto mem, plibonigi instruadon kaj lernadon de Esperanto en Nord-Ameriko kaj tutmonde, kaj plibonigi komunikadon inter esploristoj kaj edukistoj, kiuj interesiĝas pri interlingvaj temoj.
En la pasinteco ESF plejparte plenumis sian laboron per subtenado de sciencaj esploroj kaj Esperanto-kursoj en Nord-ameriko. ESF donacis monon al esploristoj, kiuj studis Esperanton kaj interlingvistikajn temojn, kaj subtenis komunikadon inter tiuj esploristoj. Delonge ESF subtenas la Nord-Amerikan Someran Kursaron (NASK), usonan Esperanto-kursaron, kiu okazas ĉiu-somere ekde 1970.
ESF ankoraŭ subvencias esploristojn kaj Esperanto-kursojn, sed multajn jarojn post la fondiĝo de ESF la mondo ŝanĝiĝis. Aperis interreto, kaj en 1999 ESF ricevis signifan monsumon per la testamento de Bill kaj Catherine Schulze, konataj usonaj esperantistoj. ESF subite povis subteni multajn projektojn, kiuj estus nepenseblaj nur kelkajn jarojn antaŭe, pro la novaj teknologiaj kaj financaj rimedoj disponeblaj al ĝi.
En 2002 naskiĝis lernu.net, kiu nun estas la plej granda Esperanto-komunumo en la mondo. D-ro Lieberman, kunfondinto de ESF, rakontas ke “Niaj laboroj havis malgrandan efikon ĝis la Interreto, kiam, per lernu.net, io grava naskiĝis”. Lernu.net estas senpaga paĝaro, kiu ofertas multege da lerniloj kaj aliaj rimedoj al siaj lernantoj; senpaga, kio tamen ne signifas senkosta. Lernu.net ricevis financan subtenon de ESF dum ĉiuj 9 jaroj de ĝia ekzisto, sume pli ol 280.000 EUR. Laŭ Lieberman, “danke al la subteno de Bill kaj Catherine Schulze, ESF povis fari tion”.
Danke al la subteno de ESF, lernu.net kreskis al komunumo de pli ol 103.000 uzantoj. La paĝaro estas tradukita en 37 lingvojn. Kvankam la moderna Esperanto-movado estas grandparte centrita en Eŭropo, kaj kvankam plej multaj lernu!-uzantoj (pli ol 48.000) ja loĝas en Eŭropo, lernu! havas pli ol 2600 uzantojn el Afriko, pli ol 3000 el Oceanio, pli ol 11.500 el Azio, kaj pli ol 35.000 el Ameriko. Preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo estas reprezentitaj en la lernu!-uzantaro. Estas lernu!-uzantoj el Birmo, Afganujo kaj Reunio (insuleto en la Hinda oceano); estas lernu!-uzantoj en Turkmenujo, en la Palestinaj Teritorioj kaj en Bocvano. Estas lernu!-uzantoj en amaso da landoj, kiuj ne havas Esperanto-asocion. Tiuj lernantoj ne havas instruistojn pri Esperanto, sed pere de Interreto, lernu! portas senpagajn Esperanto-kursojn al iliaj hejmoj.
Por festi la registriĝon de la 100.000-a uzanto de lernu.net, lernu!-teamo kunlabore kun E@I lanĉis donac-kampanjon por subteni ESF. La celo estas kolekti 100.000 eŭrojn por ESF antaŭ la 15a de decembro, 2012. Sen ESF Esperantujo ofertus malpli da servoj al Esperantistoj kaj al tiuj, kiuj volas lerni Esperanton, kaj estas deziro helpi al ESF daŭrigi sian bonan laboron. Tio estas tre ambicia tasko, sed ĝi povas esti realigita, se multaj Esperantistoj subtenos tiun iniciaton. Speciale por tiu ĉi kampanjo estis funkciigita aparta retpaĝo kampanjo.ikso.net, ĉe kiu eblas trovi detalajn informojn pri la kampanjo kaj pri la ebloj donaci.
Pli da informoj vi trovos ĉe http://kampanjo.ikso.net/
Erin Piateski
(lernu!-teamano kaj E@I-aktivulo)
En nia retejo La Balta Ondo kaj en la blogo de E@I http://blogo.ikso.net/ krom la supre presita artikolo de Erin Piateski estas ankaŭ esprimoj de subteno por la donac-kampanjo de pluraj esperantistoj, kiuj ricevis helpon de ESF por siaj projektoj.
Preskaŭ tricent esperantistoj vizitis la Esperanto-Kulturdomon Kastelo Greziljono ĉi-somere. La Esperanto-Kulturdomo mem organizis kvar staĝo-semajnojn kun meze dudeko da partoprenantoj kaj sep organizantoj, plejparte volontuloj.
Ĉiu semajno havis sian apartan temon: pedagogio inter la 17a kaj la 23a de julio (seminario “Esperanto en la oficiala instruado”, Esperanto-ekzamenoj...); alternativa semajno, samtempe kiel Universala Kongreso, kun vegetaraj menuoj, biciklado kaj prelegoj pri Barata alternativa kuracado; turisma semajno inter la 30a de julio kaj la 6a de aŭgusto, inkluzivanta ses ekskursojn al turisma ĉirkaŭaĵo kaj kurson pri franca lingvo por alilingvanoj; kaj festa semajno de la 15a ĝis la 24a de aŭgusto kun partopreno de tutaj familioj, distraj kaj artaj aktivaĵoj. Tiun ĉi vizitis 20 ĉinoj. Kompreneble okazis krome en ĉiu semajno du aŭ tri diversnivelaj kursoj pri Esperanto, aktivaĵoj (jogo, kanto, danco, teatro, bindado...).
Krom la 150 gastoj de niaj kvar semajnoj, cento partoprenis en FESTO, kunorganizita de JEFO kaj Vinilkosmo inter la 8a kaj la 15a de aŭgusto, kaj pli ol 30 en somera universitato de Eŭropo-Demokratio-Esperanto, inter la 2a kaj la 4a de septembro.
Sed por financi nian vastan programon pri renovigo de la kastelo, ni devis trovi ankaŭ neesperantistajn gastojn. Tial ni luigis la kastelon inter la 4a kaj la 17a de julio al somerferiado kun arta programo por dudeko da knabinoj, kaj inter la 25a de aŭgusto kaj la 1a de septembro al matematika asocio Animath, kiu devis elekti kvardekon el pli ol 150 kandidatoj por trejnado al Internacia Olimpiado pri Matematiko.
Tiu ĉi somero kuraĝigas nin por la jam komencitaj laboroj: aldono de hejtiloj en ĉambroj, duŝoj, renovigo de la arboj, ktp. Eble baldaŭ nova ŝtuparo por la ĉambroj de la dua etaĝo?
François Lo Jacomo
Membro-ŝtatoj de la Eŭropa Unio kun troaj ŝuldoj devos malhisi siajn flagojn ĝis duono de la flag-masto. Tio estas unu el la plej amuzaj ideoj, proponitaj de la germana membro de la Eŭropa Komisiono Günther Oettinger. Efektive, Oettinger respondecas pri energio kaj ne estas konata kiel spertulo en ekonomiaj kaj financaj aferoj. Oettinger ankaŭ proponas, ke impostoficistoj el aliaj EU-landoj helpu la grekan ŝtaton kolekti impostojn, ĉar la grekoj evidente ne kapablas ĝis nun fari tion.
La vortoj de la germana komisionano kaŭzas protestan ŝtormon en la malfeliĉaj landoj kaj aldonas nenion konkretan al la debato pri superado de la ekonomia kaj financa krizo en Eŭropo. Eĉ la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso, ŝajnis kritiki tiajn stultajn proponojn. “En la kakofonio de kritikoj, rebatkritikoj, magiaj kugloj kaj miraklaj universalaj kuraciloj, kiuj ĉiutage estas proponataj, la vero tute ne aŭdeblas. Solidaj, fareblaj kaj betonaj proponoj jam estas faritaj kaj interkonsentitaj”, – Barroso diris en la Eŭropa Parlamento.
Tamen la prezidanto de la Komisiono agnoskas, ke Eŭropo tro malfrue reagis kaj interkonsentis la solvojn. Kaj eĉ nun, kun Grekio kaj aliaj landoj, starantaj sojle de bankroto, Eŭropo ne rapide enkondukas kaj efektivigas la interkonsentitajn proponojn.
La Pollanda financministro Jan (Jacek) Vincent-Rostowski, ankaŭ en la Eŭropa Parlamento, pentris preskaŭ senesperan bildon de la Eŭropa situacio: “Sendube ni estas en danĝero kaj Eŭropo estas en danĝero. Se la eŭrozono disfalos, la Eŭropa Unio ne vivos multe pli longe”. Rostowski plie citis lastatempan studon de la svisa banko UBS, laŭ kiu eliro el la eŭrozono kostus al la pli malfortaj EU-landoj ĉirkaŭ 40-50% de iliaj respektivaj malnetaj enlandaj produktoj en la unua jaro. En postaj jaroj, la landoj kiel Grekio, Portugalio, Hispanio kaj Italio, povus perdi plie 10-20%.
Laŭ la svisa raporto eĉ riĉaj landoj, inkluzive de Germanio, dum la unua jaro perdus 10-25% de siaj respektivaj malnetaj enlandaj produktoj. Poste ili alfrontus pli malaltan ekonomian kreskon kaj pli altan senlaborecon.
“Ni estas puŝantaj Grekion en truon, el kiu ĝi ne elmergiĝos sen malpezigi sian monon. Greka bankroto estas nur demando de tempo”, – diris Derk Jan Eppink por la eŭroskeptikaj konservativuloj.
En la Eŭropa Parlamento, Barroso provis trovi pozitivan noton. “La signalo, kiun mi ricevas plurfoje kaj denove de niaj tutmondaj partneroj, inkluzive de la grupo G20, estas tio, ke la mondo atendas pli integran Eŭropon. En la epoko de la tutmondigo, ĉiuj atendas, ke Eŭropo estu pli forta kaj unueca”, – diris Barroso. Tiuj vortoj estas ege malfacilaj por plenumo en la nuna tempo.
Dafydd ab Iago
Mi emas komenti iun aspekton de la interesplena artikolo de Dafydd ab Iago Eŭropo falanta, aperinta en la numero 202 de La Ondo de Esperanto. Temas pri la problemoj de li menciitaj rilate al la pensioj en Hispanio.
Pensio estas repago al la maljunaj gelaboristoj ekvivalenta al la sumoj devige ŝparitaj tiucele dum ilia labora vivo. Tiuj devigaj ŝparoj, almenaŭ en Hispanio, estas deduktataj fare de la dungistoj el la salajroj, kaj pagataj al ŝtata organo, la t. n. “Socia Asekuro”, kiu investas kaj prizorgas finance la kolektitan monon por garantii la repagon al la emeritiĝintoj. Tiu sistemo, ĝis nun, funkcias senprobleme en Hispanio. Mi mem estas pensiulo, kaj ricevas akurate la pagon ĉiumonate.
La problemo aperis rilate al specialaj pensioj kiujn oni pagas al maljunaj viroj kaj virinoj kiuj ne faris la devigan ŝparon, interalie, ĉar ili neniam ricevis salajron aŭ ricevis ĝin dum mallonga tempo kaj ne havas rajton ricevi la normalan pension. Tiuj pensioj (hispane: “Pensiones no contributivas”) estas pagataj ne de la centra hispana Ŝtato, sed de la ŝtateroj, la t. n. “Aŭtonomaj Komunumoj”.
Pro la krizo, efektive ekzistas problemoj por la pago de tiaj specialaj pensioj en kelkaj hispanaj komunumoj. Sed la normalaj pensioj estas pagataj akurate fare de la centra Ŝtato.
Dario Rodriguez (Madrido, Hispanio)
Oktobre 2011 finiĝas la mandatperiodo de la nuna estraro de Rusia Esperantista Unio (REU), kaj per ĉi tiu artikolo, kiu nepre ne estas laŭvorta raporto pri la farita agado, mi prezentas kelkajn ideojn pri la Unio kaj pri la Esperanto-movado ĝenerale, kiuj aperis dum ĉi tiu tempo. Io estis koncize dirita en mia intervjuo en La Ondo de Esperanto julio 2011), sed nun mi volas pli detale prikomenti la situacion. Ĉar ĉio sube menciita estas nur mia opinio, mi ne aldonu post ĉiu tezo vortojn “laŭ mi”, ĉar tio estas memevidenta.
Nia lando estas integra parto de la mondo, kaj ni alfrontas la samajn problemojn, kiel la planedo entute. Inter tiuj problemoj estas malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo. La angla dominas jam delonge, sed la fulma evoluo de teknologioj nun permesas ĝin reale uzi ĉiutage, ne elirante el la hejmo kaj foje eĉ simple tenante poŝtelefonon enmane – afero, kiu praktike ne estis imagebla proksimume antaŭ la jaro 2000. Pere de interreto oni povas rapide interkomunikiĝi en baza (foje eĉ primitiva) angla, kaj esti tute kontenta pri la rezulto: oni povas nun ekscii ĉiun necesan informon kaj konversacii kun ajna homo sen apliko de Esperanto.
Sendube, homo kiu estas jama esperantisto, preferus demandi alian esperantiston pri io ne ligita kun la movado, sed konvinki neesperantistojn pri tio estas malfacile (kaj foje eĉ tute neeble – ekzemple, oni neniel povas rezervi hotelĉambron aŭ trajnbileton, uzante Esperanton, sed uzante la anglan jes povas, kaj foje uzante nur la anglan). Ankaŭ akirado de amikoj funkcias bonege preter Esperanto – pere de sociaj retoj (Facebook k.a.). Senpaga vojaĝado pere de Pasporta servo – unu el tradiciaj Esperanto-allogaĵoj – ne (plu) estas unika, ĉar jam delonge ekzistas similaj neesperantlingvaj servoj kiel Couchsurfing, Hospitality Club ktp. Do kiel baza kaptilo ĉefe restas lingvistika interesiĝo kaj absolute ĥimera, nepalpebla kaj malfidinda “Esperanta etoso”. Tio estas universala problemo. Sed krome gravas ankaŭ tio, ke por rusianoj estas sufiĉe malfacile ellerni fremdan lingvon, kaj preskaŭ ĉiuj prave direktas siajn fortojn por lernado de la angla, franca ktp, kiuj estos nepre utilaj por ili, malkiel Esperanto. Oni memoru, ke averaĝa homo ne posedas elstarajn lingvajn kapablojn, kaj konsiderante fortojn kiuj estas elspezendaj por tia studado, por Esperanto restas malmulta motivado. Mi ne diras, ke ellerni Esperanton fariĝis malpli facile ol pli frue, sed nun jes estas malpli facile trovi motivon kaj konvinki homojn por tio.
Pro grava maldensiĝo de alfluo de novaj homoj, kaj konsiderante, ke malnovaj Esperanto-aktivuloj fojfoje malaperas – ĉu pro forpaso, ĉu pro definitiva estingiĝo de la deziro okupiĝi pri Esperanto, ĉu pro aliaj aferoj – aperas problemo kiu jam senpere tuŝas REU: la kvanto de novaj aktivuloj, kiuj pretas aktivi en REU estas preskaŭ nula. Notu, ke ne temas pri novaj esperantistoj entute.
En nia lando ja estas homoj kiuj efektive estas aktivaj kaj faras multajn utilajn aferojn por Esperanto-movado. Bedaŭrinde, ili estas malmultaj, sed ili jes ekzistas. La problemo estas, ke ili okupiĝas pri siaj aferoj, kiujn ili elpensis, “naskis”, kaj nun vartas kaj prizorgas. Tio estas privataj iniciatoj. Oni komprenas, pri kio temas – pri kluboj (ekzemple, MASI, gvidata de Irina Gonĉarova), pri eldonejoj (Sezonoj, Impeto), pri redaktoroj (La Ondo, REGo, iom pli frue – Komencanto), pri vortaristoj (fakte la vortaristo, ĉar nun ĉefe temas pri Boris Kondratjev), pri retaj aktivistoj, kiuj gvidas plurajn retejojn (Andrej Grigorjevskij, Vjaĉeslav Ivanov), pri organizantoj de renkontiĝoj – regionaj, tutlandaj kaj internaciaj – kaj kelkaj aliaj.
Krome oni konsciu, ke la angla vorto “brand” (ni traduku ĝin “vendomarko”) estas ne simpla vorto. Sezonoj estas vendomarko. Impeto estas vendomarko. REGo estas vendomarko. La granda rusa-Esperanta vortaro, kvankam ĝi ankoraŭ ne aperis, jam estas vendomarko, eĉ se nun malpli kosta, ol aliaj (oni kredu, ke post apero la situacio ŝanĝiĝos). Ankaŭ REU estas vendomarko, sed bedaŭrinde ne tre altvalora. Sekve neniu racia persono pretas transdoni sian vendomarkon al REU. Sed vendomarko ja estas vendomarko, do teorie ĝi estas vendebla-aĉetebla, sed REU ne estas aĉetopova. Tamen posedantoj ne farus tion ne nur financrezone. Ja unuavice ili (posedantoj) volas, ke ilia afero ekzistu plu almenaŭ sur la sama nivelo kiel antaŭe, kion neniu anticipe povas garantii. Samtempe preskaŭ neniu el posedantoj de siaj Esperanto-entreprenoj havas sufiĉe da tempo por ion fari por REU. Estas kelkaj, sed nemultaj, kaj ilia agado, kvankam ĉiuokaze aprezinda, ne kovras ĉiujn problemojn.
Sed tio estas nur unu flanko de la problemo. La alia estas pli grava kaj pli ampleksa, kvankam nomebla koncize: neniu bezonas ion ajn. Homoj en Rusio pretas pagi siajn kotizojn, kaj ja pagas, homoj subtenas nin per vortoj, sed reale ili nenion bezonas. La afero estas pruvebla per du facilaj ekzemploj.
REU lanĉis la retejon “e-kluboj.ru” – surbaze de la vikia teknologio. La ideo estis unuigi en unu retejon informojn pri ĉiuj kluboj de Rusio. Dank' al vikia motoro informo estas korektebla facilege kaj do teorie povas esti aktualigata eĉ ĉiusemajne, se necesas. Post ĉiuj preparlaboroj (aĉeto de retnomo, teknika agordo, mana kreado de paĝoj por ĉiuj urboj), kiam venis tempo por plenigi la paĝojn per informoj – afero simpla, postulanta ne pli ol duonhoron, aŭ eĉ malpli – estiĝis silento. Evidentiĝis, ke homoj tion ne bezonas, kvankam mi daŭre opinias la ideon tre bona, speciale kiam temas pri tiom granda lando kiel Rusio. Mi povus, sendube, atingi la rezulton per senĉesa bombardado per leteroj kaj memorigoj, sed por tio mankas tempo. Neformala nomumo de persono, kiu ŝajne pretis respondeci, ankaŭ estis senutila. Povas esti, iam en estonto mi mem faros tion…
Alia ekzemplo estas la nova retejo de REU. Ĝin faris Andrej Grigorjevskij, elspezinte por tio kolosan tempon. Krom la ekstera aspekto (kiu, konsciate, ne estas supermoderna, sed almenaŭ pli aktuala, ol estis pli frue), ĝi enhavas ankaŭ multegajn internajn funkciojn, kiuj estas atingeblaj por simplaj uzantoj (ne nur por la administrantoj). La statistiko montras, ke la retejo estas sufiĉe malvaste uzata. Ne pro komplikeco – ĝi estas facilega, kaj ĉiam oni pretas helpi pri ĝi. Sed pro tio, ke homoj ne multe bezonas ĝin.
Antaŭ la elektiĝo ni multe pensis pri libroservo, pri ĝia reformo kaj modernigo. Estis atingita interkonsento kun privata persono, kiu pretis pagi grandan monsumon el propra poŝo por krei retan librovendejon de REU. Poste mi rezignis la ideon, ĉar jam ekzistas tia vendejo en alia loko kaj duobligi aferojn estus stulte. Sed mi rezignis ne nur pro tio. Evidentiĝis, ke tio estus vana perdo de mono kaj tempo, ĉar laŭ ĉiuj prognozoj la vendejo estus tre malofte uzata – ĉiuj libroj estas aĉeteblaj senpere ĉe eldonejoj aŭ ekzistantaj perantoj, kaj REU ne havas proprajn librojn por vendi (fakte havas, sed ne tiom multajn por krei retan vendejon tiucele).
Sed tio ne estas sufiĉa kaŭzo por ne plu aktivi en la reto – eĉ male. Se ni ne volas ĝenerale postresti, ni ne nur devas sekvi aktualajn tendencojn, ni devas ankaŭ “montri ekzemplon” de moderneco. Ni devas “enretigi” laŭeble multajn kutimajn servojn. La unuaj paŝoj estas sukcese faritaj – ni transiris al nur-retpoŝta dissendado de Bulteno de REU. Ni klopodas (kvankam ne ege sukcese pro tempomanko) aktivi en sociaj retoj. Ni esperas baldaŭ enretigi la tutan arkivon de la gazeto REGo. Krome mi planas proponi al la membraro oficialigi distancan partoprenon en REU-konferencoj kaj akcepti plej gravajn decidojn (temas pri ŝanĝoj en la Ĝenerala regularo, probable eĉ elekto de estraro) rete – do anstataŭ poŝta voĉdonado transiri al retpoŝta. Kvankam mi tute ne celas, ke konferencoj estas ne plu bezonataj. Diskutado kaj “vivaj” konversacioj estas same bezonataj, kiel pli frue kaj neniu reta interkomentado tion anstataŭos. Sed ni devas konscii ŝanĝojn en la mondo – se plejparto de la membroj ĉiuokaze ne povas veni al ĉeesta konferenco, sed povas alimaniere partopreni laboron de la Unio, kial ni malpermesu tion al ili?
Unuigante la du bazajn supre menciitajn problemojn oni povas konkludi: se homoj nenion bezonas, sendube ili ankaŭ ne pretas aktivi. Trovi homojn por multaj taskoj, kiuj ja abundas, estas malpli facile. Oni ne povas simple nomumi kaj devigi homojn ion fari – nun estas alia tempo. Same ne funkciis en REU teorie bonega sistemo, proponita antaŭ kelkaj jaroj – konsilio de spertaj esperantistoj kun “teknika” estraro (kvankam oni notu, ke el la lingva vidpunkto konsilio ne povas esti super estraro, ĉar estraro ja estras, do ĝi devus nomiĝi alimaniere, sed tio ne gravas). La sistemo vere estas bonega, sed ĝi montriĝis ne funkcikapabla en niaj kondiĉoj – kvankam troviĝis plenumantoj (“teknika estraro”), kiu faris sian laboron tute bone, la konsilio mem ne povis funkcii pro multegaj kialoj, inter kiuj estas troamasiĝo de homoj tie, pro personaj miskomunikaj problemoj, sed ankaŭ pro tio, ke homoj reale malmulton bezonas ekster siaj privataj interesoj.
Kial sufiĉe multaj homoj daŭre pagas kotizojn al REU? Mi pozitive miras, sed ne scias. Verŝajne, pro bona rilato al la movado kaj pro deziro iel subteni ĝin, eĉ se multaj el ili havas sufiĉe nebulan imagon pri ĝi, pri la movado. Sed tio estas avantaĝo kaj en tio mi vidas realan perspektivon. REU ricevas iom da mono – ĉu per kotizoj, ĉu per io alia (vendado de varoj, fojfoja okazigo de renkontiĝoj). Krome REU posedas sian ĉefan trezoron – la membraron. Niaj membroj estas personoj, kiuj ne nur pagas kotizojn, sed ankaŭ havas unikajn spertojn, diversflankajn movadajn sciojn kaj scipovojn, kio estas uzinda. Sekve REU povas esti centro de subteno (ne nur financa) de apartaj iniciatoj. Tio estas vere perspektiva vojo por REU, kaj ni strebos tion efektivigi laŭ niaj modestaj povoj.
Ĉi tiu artikolo aperas pli-malpli samtempe en La Ondo de Esperanto kaj REGo. Mi dankas ties ĉefredaktorojn – sinjorojn Aleksander Korĵenkov kaj Georgij Kokolija – pro la tre amika konsento publikigi neekskluzivan materialon.
Grigorij Arosev
prezidanto de REU
Ekde la 1a de julio 2011 la societo E@I (Edukado@Interreto) havas sian oficejon! En la urbo Partizánske (kie la organizo estas ankaŭ oficiale registrita) ĝi ricevis lokon por sia unua fizika sidejo. Temas pri ĉambro de 60m², rekte en la urbocentro (la oficejo situas en t. n. “Domo de servoj”, tuj malantaŭ la urbodomo).
Danke al la kunlaboro kaj helpo de la urbodomo (ĉefe la urbestro Jozef Božik) povas nun E@I pli efike labori en sia oficejo pri novaj projektoj kaj aktivaĵoj. La ejo estas al E@I disponigita kontraŭ simbola unu eŭro jare.
Dum la lasta junia semajno okazis ekipado de la oficejo – necesis plene farbi/kolorigi la ĉambron, kaj plenigi ĝin per la bezonata meblaro – labortabloj, seĝoj, ŝrankoj ktp. Nun la oficejo enhavas laborlokojn por kvin personoj (kiuj efektive dum la somero ankaŭ okupis la oficejon).
Post la Somera Esperanto-Studado, aŭguste okazis oficiala akcepto de E@I-teamo ĉe la urbestro de Partizánske, Jozef Božik. Peter Baláž, Jevgenij Gaus kaj Erin Piateski dankis al li pro la malavara disponigo de la oficejo, kaj la urbestro persone konfirmis sian apogon al Esperanto kaj al la agado de E@I. Li esprimis sian deziron en proksima estonto ankoraŭ pli intense kunlabori kaj videbligi Esperanton en la urbo, kaj la urbon inter la esperantistoj.
Unika kaj tre bonvena iniciato estis realigo de tri individuaj staĝoj de studentoj el malsamaj eŭropuniaj landoj per la programo Erasmus, laŭ la antaŭa ekzemplo de Marek Blahuš. Ĉi-somere tiel en Partizánske ĉe la E@I-oficejo staĝis Juan Diego Díaz Bautista el Hispanio, Matthieu Desplantes el Francio kaj Miroslav Hruška el Ĉeĥio.
La staĝantoj laboris jam en la nova oficejo de E@I, krome reprezentis la organizon dum kelkaj Esperanto-aranĝoj kaj aldone helpis organize dum SES.
En la estonto E@I volas plu proponi tian eblon kaj jam nun serĉas novajn staĝantojn. Simile ekde vintro ĝi planas registriĝon ĉe la Eŭropa Volontula Servo (EVS), por tiel povi akcepti ankaŭ pli longtempajn volontulojn kaj ne nur el eŭropuniaj universitatoj.
La unua retejo de E@I por instrui nacian lingvon estas www.slovake.eu. La projekto Slovak Online, subtenita de la Eŭropa Unio (pere de la agentejo EACEA), naskiĝis surbaze de spertoj atingitaj dum la kreado de lernu.net. La nova multlingva paĝaro, per kiu eblas lerni la slovakan lingvon kaj konatiĝi kun Slovakio kaj ĝiaj historio, kulturo kaj vidindaĵoj uzeblas ankaŭ en Esperanto.
La retejo funkcias nur ekde majo, sed jam registriĝis ĉe ĝi pli ol 1000 personoj. Nuntempe ĝi funkcias en sep lingvoj, sed planataj estas ankoraŭ pliaj – aldoniĝi devus, ekzemple, la rusa aŭ la hungara.
Ankaŭ pere de tiaj ĉi iniciatoj kaj projektoj esperantistoj povas montri (kaj pruvi), ke ili vere subtenas lingvan diversecon kaj pretas defendi kaj protekti ankaŭ malgrandajn, minoritatajn lingvojn.
Se vin interesas komercaj kontaktoj kaj la hispana lingvo, bonvolu viziti la novan paĝaron www.espa2.eu. Ĝi estas produkto de projekto ESPA 2.0 kadre de Programo de Tutviva Lernado de EU “Leonardo da Vinci”, en kiu E@I zorgis pri tradukoj al la slovaka kaj ĉeĥa lingvoj.
Temas pri platformo kun konsiloj kaj iloj por konstruado de komercaj kontaktoj inter la Centra kaj Orienta Eŭropo kaj Hispanio, kiu ebligas ankaŭ studadon de la moderna komerca hispana lingvo.
La celpubliko estas malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj el la Centra kaj Orienta Eŭropo, kiuj interesiĝas pri kunlaboro kun firmaoj en Hispanio. La retejo ĝis nun ekzistas en 11 lingvoj (Esperanto ankoraŭ mankas).
Post Slovak Online, la unua granda projekto kiun E@I realigis per EU-mono, venis ĉi-somere, ĝuste dum SES, informo de la agentejo EACEA pri aprobo de plia projekto – ĉi-foje E@I konstruos retejon por instrui la germanan lingvon: Deutsch Online.
La projekto estos eĉ pli ampleksa (kaj kosta) ol tiu pri la slovaka lingvo: Partoprenos ĝin ok partneroj el ses landoj. La tuta buĝeto estas 485 mil 857 eŭroj. El tiu sumo 75%, t. e. 364 mil 391 eŭroj, venos el Bruselo. La projekto komenciĝos en novembro 2011 kaj la kreado de la tuta platformo daŭros du jarojn, ĝis novembro 2013.
E@I planas monpeti ankaŭ venontjare por lingvo-lernigaj retejoj, ankaŭ por aliaj lingvoj.
Peter Baláž
Sidas mi en la plej luma, plej vasta kaj plej agrabla ĉambro de la Antverpena Esperantocentro. Dekstre de mia skribtablo, kun, kompreneble, komputilo estas impona librobretaro, kun multaj libroj. Tri el la bretoj estas okupitaj de niaj propraj eldonoj. Nur dekon da jaroj mi respondecas pri la eldonagado de FEL, kaj hodiaŭ mi, je mia miro, konstatis ke mi scias tre malmulte pri la jaroj antaŭ ol mi “respondecis”. Jen do! Ĉu Esperanto havas historion?
Mia ĉefo petis min verki artikoleton, panoraman, pri nia eldonado.
Kio nepre tuj frapas ĉiun objektivan spektanton estas ke grava karakterizo de ĉio kio rilatas al nia eldonejo estas prestiĝa! Ni laboras – mi ŝatus skribi rezidas, sed PIV ne permesas al mi uzi la verbon en tiu senco – en klasikburĝa, impona konstruaĵo, ĉe la ĉefavenuo de la plej grava flandra metropolo. Ofte vizitas nin eksterlandaj esperantistoj, kaj tiam ni kun fiero montras al ili nian riĉecon.
Se oni bone informis min, nia unua libr(et)o aperis en 1982. Ĝi estis kompostita kaj enpaĝigita de la tiama Grafika Centro de UEA (en Antverpeno, sub gvido de Paul Peeraerts) sed presita de Torben Kehlet. Sur la kovrilo estis indiko, ke la eldonisto estis “Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno”. La verkinto estis Rik de Roover, kaj la titolo La Aventuroj de Ŝpar- kaj Alia Porketoj. Estas libreto taŭga por verdaj infanoj.
Rapide poste la Centro akiris presmaŝinon kaj povis mem zorgi presadon (sed ne bindadon) de libroj. FEL daŭrigis la honorigon de flandraj esperantistoj per aperigo de Jaĥto veturas for… kaj veturigas la morton de Deck Dorval (1983). Estis iu krimromano, kaj en nia eldonado poste ankaŭ nepre ne mankos la krimromanoj! Fama estas la serio de Ronald Cecil Gates, kiu aperis inter 1991 kaj 2006.
Kelkajn jarojn poste, en 1983, ni akceptis transpreni la eldonon de la prestiĝa serio “Stafeto-libroj”, kies daŭrigo, post naskiĝo en la Kanariaj Insuloj (Régulo Perez) estis certigita de Torben Kehlet. La serion simbolas la bela konata ilustraĵo el la Vivo de la Plantoj. Unua libro en nia parto de la serio estis de Johán Valano Ĉu rakonti novele? … krimnovelaro. Sekvos multaj libroj al kiu nia prijuĝa komitato donos la honoron enlistiĝi en la serion. Entute ĝis nun, tridek kvin. Plejparte la “Stafeto-libroj” estas altvaloraj, prestiĝaj, originalaj verkoj, romanoj, novelaroj, aŭ eĉ teatraĵoj, sed tamen ni ankaŭ, pro diversaj kialoj, enigis gravajn tradukaĵojn.
Demandu al iu ajn Esperantologo citi la nomojn de niaj plej prestiĝaj kaj respektataj aŭtoroj, kaj vi certe aŭdos la nomojn de Anna Löwenstein, Lena Karpunina, Sen Rodin, Trevor Steele, Edwin de Kock, Chris Declerck… kaj li eble eĉ ne mencios – ĉar konsideros tro memevidentaj kaj konataj – Auld kaj Waringhien. De ĉiu el tiu ĉi listo de ok nomoj ni publikigis verkojn. Kiu kuraĝos diri ke li ne legis Neokazinta Amo (LK 2007), Bildoj pri Norda Lando (SR 2006), La ŝtona urbo (AL 1999), Kvazaŭ ĉio dependus de mi (T S 2009), Spitaj – kiel hidrargo (CD 2008), Sub fremdaj ĉieloj (EdK 2007), Sub la signo de socia muzo (WA 1987), Beletro sed ne el katedro (GW 1987)?
La rolo de nia lingvo en la diskonigo de la monda literaturo certe ne estis neglektita! Ie, iam, ial, iel … Zamenhof skribis: “Seneko ne estas por ili tro serioza” (vidu PIV, ĉe Seneko) kaj FEL eldonis verkon de Seneko, en brila traduko de Gerrit Berveling, kiu parolas latinan same glate kiel esperantan. Ni eldonis la prestiĝan Grafo de Monte-Kristo (A. Dumas/Moirand) el la franca, la faman Venecio de Th. Mann el la germana, Pinokjo el la itala; Sagao de Njal el la islanda, Dormanta Hejmaro el la bengala. Se mi ne mencias la nomojn de aŭtoroj kaj tradukantoj… estas por ke vi ĝuu iom da ĝojo pro rekono kaj rememoro!
Ni ne profitis nur de la gloro kaj aŭreoloj de famuloj, sed ankaŭ al junaj talentitaj homoj ni donis eblecon lanĉi sin! Juna afrika talento, Jean Codjo, publikigis ĉe ni libretojn, kiuj elstaras pro sia rekteco, honesteco, malkaŝemo kaj kiuj donas rektan aliron al la koro kaj animo de la aŭtoro (i.a. Dialogo inter surduloj). Kaj li ne estis sola sur tiu saltobreto.
Por ni la mondo ne limiĝas al literaturo. Ankaŭ scienco estas io tre grava en la homa socio. Ni sukcesis konvinki Alberto Fernandez kunigi en unu libron, la plej interesajn kontribuojn kiujn li dum multaj jaroj aperigis en diversaj revuoj, kaj tiel naskiĝis Kalejdoskopa Rememoro, kun sciencaj kaj sociaj kontribuoj. Sed ni ankaŭ sukcesis eldoni tradukojn de prestiĝaj sciencaj verkoj, tutmonde admirataj. Kiam Origino de Specioj (Darvino/Klivo Lendon) estis prespreta, UEA decidis konsideri ĝin kiel numeron unu, en nova prestiĝa serio Scienca Penso.
Ni ne forgesis ke ni apartenas al la Movado. Ni ĝojis ke ni povis, finfine, pli bone konigi filinon de Ludoviko Zamenhof, Lidja Zamenhof al la tutmonda esperantistaro. Ni eldonis tradukon de la angla biografio Vivo de Lidja Zamenhof sed ankaŭ lasis Lidja-n mem paroli en Originala Verkaro de Lidja Zamenhof. Tro malmulte estas sciate, ŝajnas, ke ni ankaŭ eldonis faksimilon de la Unua Libro en la franca. Plie aperis Fundamentoj en diversaj naciaj lingvoj, kaj diversaj pliaj estas prespretaj. Baldaŭ ni aperigos libron pri kiu Zamenhof, la patro kaj la filo, revis: apudmeto de la Proverbaro de patro kaj filo (oklingva). Kaj baldaŭ iros en presejon, nova, moderna eldono de Esperanta Bildvortaro, kiu certe trovos ĉe multaj sian lokon apud la kara PIV.
Ni konscias ke la estonto de paperlibroj iĝas duba… sed esperas ke paperlibroj iĝos prestiĝaĵoj. Tamen jam en 2008 ni vendis bitlibrojn (e-librojn) kaj nepre daŭrigos fari tion.
Ni ne sukcesis mencii eĉ nur la sesonon de la prestiĝaj verkoj kiujn ni aperigis, kaj nur povas inviti vin daŭrigi esploradon en niaj retpaĝoj:
Petro Desmet'
Kiom da filmoj en Esperanto vi spektis? La facila demando kaŭzas ĉe averaĝa esperantisto malfacilajn pripensojn. Mi dubas, ke tiu kvanto superos kvin. Bedaŭrinde, kinarto estas neglektata de la Esperanto-komunumo, kiu daŭre vivas en la teksta mondo. Kaj la tekstoj jam dum kelkaj jardekoj ne havas influon al eksteraj homamasoj.
La modernaj teknologioj kaj modernaj manieroj de distribuado permesas al amatoroj krei kaj distribui aŭdvidan kulturon. Kaj foje evidentiĝas, ke ne grandaj filmoproduktantoj, sed jam kutima interreto liveras al ni aparte talentajn homojn, kiuj inspiras aliajn ktp.
Ĉu eble valoroj, kiujn propagandas esperantistoj, jam meritis esti esprimataj per movbildoj?
La krea unuiĝo Filmoj sen limoj estis kreita ĝuste por krei modernajn aŭdvidajn materialojn komence surbaze de jam kreitaj verkoj kaj poste krei proprajn filmojn.
Kiel logika kaj natura daŭrigo de la dujara agado de Filmoj sen limoj naskiĝis projekto okazigi la unuan Esperantan Kinofestivalon. La evento neniam antaŭe okazinta en Esperantujo devis plenumi kelkajn celojn: unue, motivigi esperantistojn krei videan materialon; due, kolekti kaj prezenti modernajn filmojn pri kaj en Esperanto; trie, rompi la ekzistantajn stereotipojn kaj imagon pri la mondo de esperantistoj kaj neesperantistoj. Do, la kinofestivalo okazis de la 10a ĝis la 13a de julio 2011 en San-Paŭlo (Brazilo) dum tri samtempaj grandaj kongresoj: Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE), Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) kaj Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK).
De la 1a de aprilo ĝis la 20a de junio 2011 ĉiu deziranto povis partopreni konkurson kaj produkti videojn kun daŭro 5, 15 aŭ 30 sekundoj. Tiuj filmoj konsistigis la konkursan programon de la kinofestivalo. Dum du monatoj ni ricevis 21 videojn el 13 landoj.
Pri la nekonkursaj filmoj ne estis manko al ni, kiel eventuale oni povus imagi. Ni sukcesis kolekti 15 filmojn el sep landoj.
La ĉefa temo de la malferma kaj ferma filmoj estis la aspekto de Esperanto kaj Esperanto-komunumo per la okuloj de neesperantistaj filmoproduktantoj. La dokumenta filmo The Universal Language (La Universala Lingvo) de la usona reĝisoro Sam Green, aŭtoro de Utopio en kvar movimentoj, prezentis la ideon de internacia lingvo pere de intervjuoj kun esperantistoj, ĉefe filmitaj dum la 92a Universala Kongreso en Jokohamo, kaj famaj esperantistoj kiel Humphrey Tonkin kaj Renato Corsetti. La filmo montris sian aktualecon kaj diferencon inter la imagoj de esperantistoj kaj deekstera aspekto. La kongresa publiko splitiĝis je du partoj: ŝatantoj kaj malŝatantoj de la filmo. Post la filmoprezento okazis sufiĉe interesa diskuto inter la spektantoj pri la temo Ĉu esperantistoj trompas sin?
La ferma dokumenta filmo Esperanto de franca reĝisoro Dominique Gautier, farita laŭ mendo de Sennacieca Asocio Tutmonda, enhavis ĉion por kontentigi la mendanton. Ĝi prezentis alian vidpunkton pri Esperanto, ĝuste tiun, kiun ni kutimas aŭdi de esperantistoj, en Esperantaj revuoj kaj dissendolistoj. Ankaŭ ĉi tiu filmo vekis diskuton inter ĉeestantoj. Kaj ni esperas, ke baldaŭ ĉiu deziranto povus kompari tiujn filmojn.
La mallongaj ludfilmoj Conlang: the movie (Planlingvo: la filmo) de usona reĝisorino Marta Masferrer, Que sera, sera de norvega reĝisoro Geir Greni, Senmova de turkia reĝisorino Tuğçe Madayanti Sen, profesie produktitaj dum la lasta tempo, enhavas temojn pri Esperanto kaj esperantistoj. La unuan fojon oni povis spekti la unuan profesian animacian mallongan filmon Ĉapeloj de Simmon Keith Barney el Usono sur granda ekrano.
La programon de naciaj filmoj konsistigis la novega dokumenta filmo Polaj Spuroj de Rogener Pavinski (Brazilo), kiu, laŭ nia opinio, meritas ĉeeston de naciaj kaj internaciaj kinofestivaloj; ĝi prezentis la historion de polaj enmigrintoj en Argentino dum la dua mondmilito. Alia dokumenta filmo Ja tair ja tajer, Vojaĝo en Palestino prezentis la longdaŭran israelan-palestinan konflikton de la malofte aŭdata vidpunkto de palestinanoj. Multaj spektantoj diris, ke la filmo ŝanĝis ilian opinion pri la konflikto.
La arta programo konsistis el ne malpli interesaj filmoj. Atako de lunaj zombioj de la usona reĝisoro Christopher R. Mihm estis dublita en Esperanto. Ĝin prezentis en la kinofestivalo Duncan Charters, kiu dublis unu rolulon en Esperanton. Mallongaj filmoj de la germana reĝisoro Martin Schreier ne nur vekis intereson de la spektantoj, sed eĉ la plendon pri tio, ke estis prezentita erotika filmo kun subtekstoj en Esperanto.
Per tiu kolekto de mallongaj filmoj ni tute neatendite rompis la stereotipon pri tio, ke Esperanto estas sankta lingvo, lingvo por bonaĵoj kaj pozitivaj temoj. Kaj pri tio ni plenkore fieras.
La pinto de la festivalo iĝis la 40-minuta arta danca filmo The Cost of Living (La kosto de vivado) de la brita reĝisoro Lloyd Newson. La filmo estis varme akceptita pro ĝia nekutima prezento de aktualaj temoj pri diskriminacio de handikapuloj, samseksemuloj kaj liberaj artistoj.
Al la festivalo venis filmoprodukta kompanio SET Cavalheiro, kiu konsistas el la filma Esperanto-familio Cavalheiro. La patro Pedro Cavalheiro estas fama brazila esperantisto, tradukisto kaj artemulo, Olavo Cavalheiro estas aktoro, kaj Heitor Cavalheiro estas fakulo pri specialaj efektoj. Olavo kaj Heitor estas denaskaj esperantistoj. Dum viva renkonto kun ili ducento da kongresanoj eksciis multon interesan pri filmoproduktado en Brazilo, spektis vivajn specialajn efektojn: sekuran flamon, artefaritan neĝon, flugantan junulinon k. a.
Krom distrajn programerojn la partoprenantoj povis viziti kadre de la programoj de TAKE kaj BEJK prezenton de Verda Filmejo, metiejon pri subtekstigado, prelegon pri problemoj de aŭtoraj rajtoj kaj libera kulturo kaj la interagan metiejon Esperanta kinarto. La plej kreema arto.
Malgraŭ kelkaj malglataĵoj la spektantoj estis ravitaj, kaj en siaj enketaj respondoj ili vidas la aranĝon memstara arta kultura evento kun diversspecaj artaj metiejoj kaj prezentoj.
La kinofestivalo ne povus okazi sen helpo de niaj partneroj. Ni kore dankas al TEJO kaj E@I pro la subteno de la konkursa programo, al la germana fondaĵo FAME kaj privataj personoj, inter kiuj estas Jader Rodrigues da Silva (Brazilo), pro la subteno al la nekonkursa programo. Dum la tuta periodo de la konkurso de Esperanta Kinofestivalo nin informade subtenis la podkasto Varsovia Vento kaj la revuo Kontakto.
La organizantoj estas kontentaj kaj jam esploras la lokon por la sekva Esperanta Kinofestivalo. Ĉu ĝi okazos? Tio dependas de esperantistoj kaj de entuziasmo de ĝiaj organizantoj, sed jam nun ni povas diri, ke la evento povus montri Esperanto-movadon per aliaj rimedoj al la ekstera mondo, kiu kutimiĝis al profesiaj aŭdvidaj materialoj.
Longas la vojo de Esperanta kinarto al profesiaj filmoj, sed ni esperas, ke tio okazos iam en la proksima estonteco. Ni devas kolekti niajn fortojn por efektivigi plej kuraĝajn ideojn. Ĉiu el ni povas helpi kaj krei laŭ sia kapablo kaj maniero. La tempo venis.
Aleksander Osincev
La aŭtoro de tiu ĉi ĉarma albumo, italo Emanuele Rovere, laŭ lia propra priskribo, prezentita en la enkonduko, estas amatora muzikisto, kiu de sia junaĝo ŝategis muzikon kaj eĉ ludis en “bonkvalitaj amatoraj grupoj”.
Tuj senteblas, ke la aŭtoro ne nur ŝatas muzikon, sed ankaŭ havas bonan guston pri belaj melodioj. Kaj malgraŭ ĉiuj aŭtoraj sinpravigoj (de la speco “mia nuna voĉo estas nur pala ombro de la iama”) lia kantmaniero estas sufiĉe interesa, iom diskreta, sed tamen dolĉe intima kaj vere tutkora. La rezulto de tiu miksaĵo de popularaj kaj vere belaj melodioj, prezentitaj de sincera voĉo kun ĉarma Esperanto-prononco estas ja ege bona!
La albumon konsistigas la Esperantaj tradukoj (plenumitaj de la aŭtoro mem) de diversaj popularaj ital- kaj (foje) angla-lingvaj kantoj, inter kiuj troveblas veraj internaciaj ŝlagroj. La itala (aŭ napola, se paroli mallarĝasence pri kelkaj el la muzik-pecoj) muzika tradicio ja estas tutmonde agnoskita kaj ŝatata; kelkajn el la prezentitaj kantoj mi ŝatas eĉ en la rusaj tradukoj kaj plenumoj.
Ĉiuj kantoj estas leĝeraj, helaj kaj melodiaj; la muzik-aranĝoj eble sonas iom simple (ĉar parte sintezilecaj), tamen sufiĉe akorde kaj ege harmonie kun la voĉo de la kantisto. Tekste plej ofte en ili temas pri la amo, sed foje ili tuŝas ankaŭ la sociajn demandojn, kiel en la kanto de Adriano Celentano kaj Mariano Detto “La knabo de strato Gluck”. Inter la aliaj famegaj kantoj mi nepre menciu “Nun aŭ neniam” (kiu estas iom libera adapto de la mondfama kanto de Giovanni Capurro kaj Eduardo di Capua “Ho sole mio”), “Ŝin mi amas” adapto de la kanto de The Beatles “And I Love Her”) kaj la kanton de Stevie Wonder “I Just Called to Say I Love You” (la titolo de la adapto – “Vokis mi nun por diri, ke mi amas vin”). Ankaŭ la kanto “Rezignu” (iom libera adapto de la mondfama “Torna a Surriento” verkita de la fratoj De Curtis) tre agrable kaj eĉ kortuŝe impresis min.
La elekto de la muzika materialo estas do tute senriproĉa kaj eĉ laŭdinda; eĉ por mia 30-jarula orelo la nostalgiaj sonoj de la popularaj kantoj de la 20a jarcento sonas ege plaĉe. La muzika prezento kaj la voĉo de la kantisto, kiel jam dirite, estas eble iom diskretaj, sed tute harmoniaj kaj agrablaj.
Koncerne la tradukojn, ili ĉiuj estas relative simplaj kaj klaraj lingve, kvankam foje eĉ tro liberaj rilate al la enhavo (kelkajn tradukojn mi komparis laŭ miaj povoj kun la originalaj kaj alilingvaj tekstoj – la konkludo estas, ke indas paroli pli verŝajne pri la Esperanto-adaptoj, ne pri la tradukoj); foje la tekstoj trouzas adasismojn kaj simplegajn rimojn (ekzemple: “mi – vi” aŭ “min – sin”), ankaŭ la ritmo estas multloke “tre loza”, tamen – feliĉe! – la tradukinto sukcesis eviti misakcentojn kaj perditajn akuzativojn.
La diskon akompanas tekstolibreto (kun kelkaj mistajpoj kaj iom stranga maniero transskribi la proprajn nomojn – ankaŭ la nomon de la kantisto, kiu estas prezentita kiel “Manŭel”). Kiel apartaj muzikaj trakoj (ne kiel mp3-dosieroj) estas prezentitaj ankaŭ la karaokeaj versioj de ĉiuj kantoj. Fine mi diru, ke la prononco de la kantisto estas mirinde klara, kio plifirmigas la ĝenerale bonan impreson pri la albumo.
Resume do dirindas, ke la albumo malgraŭ la iom simpla prezento kaj senartifika aspekto nepre meritas la atenton de tiuj, kiuj ŝatas belajn kantojn aŭ eĉ simple bonan muzikon – la elekto kaj la plenumo de la melodiaj kaj sinceraj kantoj neniun lasos senemocia.
Paŭlo Moĵajev
Post la sukcesega FESTO 2010 en Donneville ĉe EUROKKA/Vinilkosmo estis malfacile fronti novan defion por 2011, tamen la organiza teamo kuraĝis prepari FESTON 2011. La teamo stariĝis ĉirkaŭ la kerno de JEFO kun la partnereco de EUROKKA por la arta programo. Taŭga loko estis trovita en la Esperanta Kastelo Greziljono ĉe Baugé en la Luara valo, vera pilgrima loko por esperantistoj el la tuta mondo. Somere 2006 tie jam okazis FESTO.
Ĉi-jare estis instalitaj du scenejoj: la ĉefa en la malantaŭa korto de la kastelo subĉiele, kaj la pli eta scenejo en la plej granda ejo apud la kastelo funkciis, kiam la granda scenejo ne povis esti uzata pro pluvo. La drinkejo funkciis ĉefe nokte kvazaŭ drinkeja dancejo por la noktemuloj kaj bieremuloj, kaj en la pli trankvila gufujo oni babilis, teumis kaj umadis ĉe kandeloj.
Tagaj programeroj ne estis tre pezaj, kelkaj atelieroj: kantado, ĵonglado, promenado, prelegoj, sportumado kaj ekskursa tago en la kasteloj Ussé kaj Brissac. Post la vespermanĝoj ekis la vesperaj programoj.
La unua vespero (lunde, la 8an de aŭgusto) estis interkona kun ludoj por interkonatiĝi; por malkovri la kastelon kaj ties ĉirkaŭaĵojn la partoprenantoj serĉis la kastelan fantomon … La vespero finiĝis en la drinkejo ĉirkaŭ Emĉjo kiu gitarludis kaj Kvenĉjo kiu akordionis kunkantigante la tutan ĉeestantaron ĝis malfrunokte.
Marde estis prezentado de FAMo kaj Tarek el Parizo. La duopo enkondukis kanzonan repertuaron per akordiona akompanado (FAMo) kaj darbuko (Tarek) por ritmigi kaj kadencigi la komponaĵojn de FAMo aŭ tradukitajn kantojn el franca kanzonaro. Sekvis post FAMO hiphopa koncerto de Platano, la repisto de La Pafklik. Li entuziasmigis kaj dancigis la homojn, kvankam pro klaviklo, rompita en la Kieva IJK, li devis repi kun brako blokita. Jen talenta repulo repumanta eĉ nur unubrake!
Merkrede, post fajna preparado de la ekstera scenejo kun kolora lumigado de la kastelo kiel malantaŭa fono de la scenejo, ekis koncerto de la jam fama Pariza pianisto-kantisto Gijom kun tre personaj kanzonaj komponaĵoj. Lia koncerto interplektiĝis kun la sekva de la svedoj el La Perdita Generacio, kaj okazis komuna parto pere de fabela sciencfikcia kanta rakonto.
La koncerto de La Perdita Generacio (LPG) estis sukcesa. Multaj novaj kantoj buntigas la repertuaron, kaj jam estas materialo por nova albumo. La sveda bando varmigis la eksteran scenejon kaj plian fojon dancigis la publikon ĝis laciĝo. Postnoktomeza spektaklo-fino forpuŝis la partoprenantaron en la drinkejon kaj gufujon …
Ĵaŭde, post la ekskurso en la kasteloj, oni povis malkovri sur la ekstera scenejo la kvinopan italan bandon Rêverie kun progresiva folk-baroka stilo. La muziko vagadis inter la kastelo kaj la herbejo kie homoj sidis kaj kuŝis, atente aŭskultante la muzikon esplorante la stelojn en la ĉielo. Rêverie prezentis sian tute freŝan albumon Revado: revada magio, la kastelo, la muzikistaro, la lumoj sub la steloj… la vagada muziko kun riĉaj komponaĵoj multinstrumentaj kaj ensorĉa ina voĉo…
Vendrede la roka vespero surscenejigis la germanan inan bandon 42, kiu konsistas el la du fratinoj Helen kaj Hanna Geyer, kiuj ellasis rokgrunĝan sonon el siaj elektra gitaro kaj drumo, por kelkaj kantoj Johanes Müeller gastis kiel basisto..
Duaparte Scarlet el Angers ofertis viglan elektro-rokkoncerton. Scarlet estas promesplena bando kiu tre verŝajne elmergiĝos el la franca scenejo, kvankam la kantistino Dorota estas pola kaj kantas en la angla.
Sabate la ĉefa scenejo migris al la granda salono pro malbona vetero, kie anstataŭ la anoncita juna regeulo Jonny M, kiu ne povis veni, LPG faris sian duan koncerton, malsaman ol la unua, kun nova kanto kreita en Greziljono. Kaj ili sukcesis: la ekstera koncerto de LPG estis bonega, sed la endoma koncerto estis fajriga! Imagu la plenŝtopitan grandan salonon de Greziljono, la tuta salono varmege dancis kaj vibris, kvazaŭ la bando kaj la publiko estis unu sola estaĵo… Neforgesebla etoso..
Post LPG surscenejiĝis Inicialoj dc – la frankfurta elektropopa artisto. Lia koncerto okazis en du partoj. La unua parto estis pop-eca kun trankvilaj melodioj ripozigaj. Surekrane filmoj sinkroniziĝis kun la muziko, kiel por muzika kinejo. La dua parto iĝis diskejo kun pli elektronikaj kaj sekvencitaj ritmoj danc-allogaj, kaj fine de la koncerto homoj volis danci pli kaj pli…
La koncertejo postkoncerte transformiĝis al diskejo, kaj ĝis la 3a horo nokte la sonteknikisto Flo iĝis DĴ per nur Esperanto-muziko… Vera espoteko! Post la 3a horo la festo daŭris en la drinkejo kaj en pli ŝveba etoso en la gufujo.
Dimanĉe okazis la internacia vespero en la granda salono kun multaj kontribuantoj po unu aŭ du numerojn… kaj fine la kantateliero prezentis kelkajn kantojn kiuj estis prilaboritaj dum la semajno…
La fermo estis gaja, kaj partoprenantoj petis pli longan aranĝon kvazaŭ ili ne volus forlasi la Festecan mojosan etoson.
Okazis kunveno por priparoli la venontan FESTO, kaj abundis ideoj kaj proponoj. FESTO 2012 estas jam sur la reloj, kaj plej verŝajne ĝi okazos proksime de Strasburgo ĉe unu aŭ alia flanko de la limo, centre de Eŭropo por esti pli facile atingebla de ĉiuj. Estas antaŭvidata granda FESTO (antaŭ la fino de la mondo!). Jam rezervu unu semajnon kompletan aŭ eĉ pli por la evento dum venonta aŭgusto!
Flo!
Originala prozo ĉeestas en la dek-unua Beletra Almanako per mallongaj verkoj de Jakvo Schram, Mikaelo Bronŝtejn kaj Cindy McKee. Liven Dek, Jorge Camacho, Cindy McKee, Tacuo Huĝimoto kontribuas poezie.
Oni trovas en ĉi tiu almanako du tradukitajn prozaĵojn: Ronde, ĉiam pli proksimen de Vladimir Colin (el la rumana Jozefo E. Nagy) kaj Neverŝajna rakonto de Bouba Rimbaud (el la hispana Jorge Camacho). Tradukita poezio venas de Iulian Tănase (Ionel Oneţ el la rumana), Gerður Kristný (Baldur Ragnarsson el la islanda).
La Generacio de 1927 kaj la tradici-tipa kastilia liriko estas originala eseo de Miguel Fernández. Per la traduko de István Ertl oni konatiĝas kun la eseo Unu nekredebla Facebook-vivo en sesdek unu simplaj meditoj de la nederlandano Arjen van Veelen.
La sekcio artikoloj prezentas legaĵojn diverstemajn: Renato Corsetti kaj Sen Rodin debatas pri neologismoj; Cindy McKee prezentas sian retejon Verkoj.com. Per la tradukoj de Joxemari Sarasua aperas Laŭdo de fikcio de Bernar Freiría kaj Mirigu min de César Mallorquí. Sen Rodin en Kion ni faru? meditas pri la nuna politika situacio en Italio. Mensa malsano de Pedro Hernández Úbeda pritraktas depresion. Julia Sigmond esprimas sian opinion pri la unuaj dek numeroj de Beletra Almanako.
Da recenzoj aperas malpli ol en la recenzoriĉa deka BA. Jozefo Horvath recenzas du romanojn de Stephan Lang: La Transilvania nupto kaj La talpoĉasisto. Anna Löwenstein analizas la duvoluman tradukon de La grafo de Monte-Kristo de Dumas. Einar Faanes prikonsideras la dulingvan verkon (Esperanta kaj norvega) La postcifereca manifesto de Rasmus Fleischer publikigitan kiel pdf-dosiero. Joxemari Sarasua aŭtoris recenzon pri Blanko sur nigro de Rubén Gallego, kaj Jorge Camacho pri Sagao de Njal kaj pri Vundebla loko de Gerður Kristný.
En la fino oni trovas recepton de sunflora kuko de José Manuel Martín en la traduko de Jorge Camacho. Fotoj de José Manuel Martin trafe ilustras ĝin.
Halina Gorecka
En la marta Ondo aperis nia kutima abonstatistiko por la jaroj 1998–2010 kaj la listo de la landoj kun pli ol 10 abonantoj en la pasinta jaro: Ruslando 78, Pollando 58, Germanio 35, Francio 34, Brazilo 27, Finnlando 26, Hispanio 25, Belgio 18, Italio 17, Serbio 17, Usono 17, Britio 16, Svedio 12, Ĉeĥio 11, Japanio 11.
Dum la 13 eldon-jaroj ni ricevis sume 6005 individuajn kotizojn el 55 landoj. Plej multaj kotizoj dum tiu tempo venis el Ruslando – entute 1354 (22,5%). Tamen la procentaĵo de la Ruslandaj abonantoj malkreskas: de 51,9% en 1998 ĝis nur 15,3% en 2010. Pli ol 200 abonoj dum 1998–2010 estis kolektitaj en dek jenaj landoj:
Ruslando |
1354
|
Pollando |
618
|
Francio |
356
|
Germanio |
353
|
Usono |
292
|
Finnlando |
273
|
Britio (UK) |
266
|
Svedio |
225
|
Brazilo |
223
|
Italio |
217
|
Malgrandaj landoj ne povas superi la grandajn laŭ la abonkvanto, sed la relativan staton vidu en la suba statistiko pri la nombro da abonoj pagitaj dum 1998–2010 por unu miliono da loĝantoj. (Nur landoj kun pli ol 25 abonoj entute). Da tiuj landoj estas tridek. Jen la listosupro:
1. Islando 151,4 (48 abonoj / 0,317 mln)
2. Finnlando 50,6 (273 abonoj / 5,39 mln)
3. Estonio 40,2 (54 abonoj / 1,34 mln)
4. Litovio 27,7 (92 abonoj / 3,32 mln)
5. Svedio 24,1 (225 abonoj / 9,34 mln)
6. Danlando 19,1 (106 abonoj / 5,53 mln)
7. Belgio 17,0 (184 abonoj / 10,8 mln)
8. Latvio 16,5 (37 abonoj / 2,24 mln)
9. Pollando 16,2 (618 abonoj / 38,1 mln)
10. Svislando 14,8 (115 abonoj / 7,78 mln)
11. Kroatio 12,8 (57 abonoj / 4,43 mln)
12. Norvegio 12,3 (61 abonoj / 4,96 mln)
13. Ruslando 9,47 (1354 abonoj / 143,0 mln)
14. Aŭstrio 6,09 (51 abonoj / 8,37 mln)
15. Serbio 5,79 (57 abonoj / 9,85 mln)
Same kiel antaŭ kvin jaroj, kiam ni unuafoje faris tian esploreton, okulfrapas la eŭropeco de la supra landolisto kaj la populareco de La Ondo en la landoj nordiaj kaj baltaj. En Islando la probableco renkonti abonanton de La Ondo estas, ekzemple, 160-oble pli granda ol en Usono.
Se en la tuta mondo oni abonus same aktive kiel en Islando (unu abono dumjare por 84 mil loĝantoj, aŭ 11,65 abonoj por unu miliono da loĝantoj), La Ondo havus pli ol 80 mil abonantojn en la tuta mondo, inkluzive de ĉ. 1600 en Ruslando kaj ĉ. 3600 en Usono. Jen laboro por nia ekspedisto!
AlKo
Bronka sidas en Tel-Aviva kafejo. Pasas ŝia amikino Henja, kiu vidas, ke ŝi estas tre malgaja.
Henja: “Kio okazis, karulino?”
Bronka: “Nu, antaŭ tri monatoj mia patrino mortis kaj postlasis al mi 50 mil siklojn.”
Henja: “Ho, mi bedaŭras aŭdi. Mi kondolencas vin”.
Bronka: “Kaj antaŭ du monatoj mia patro mortis, postlasinte al mi 30 mil siklojn.”
Henja: “Ho, terure. Akceptu miajn kondolencojn”.
Bronka: “Kaj antaŭ unu monato mia onklino mortis kaj postlasis al mi 20 mil siklojn.”
Henja: “Kion vi rakontas?! Tri kazoj de morto dum tri monatoj. Terure!”
Bronka (preskaŭ ploranta): “Jes. Kaj ĉi-monate nenio!”
El la kolekto de Josef Ŝemer