La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2011. №11 (205)

PressFoto

La kovropaĝa foto el la parko de Pavlovsk, apud Peterburgo memorigas, ke ĉi tiu kajero estas la lasta aŭtuna Ondo. La nova abonperiodo komenciĝas. La Ondo jam aboneblas por 2012. Ne nur papere. (Foto el PressFoto)


ENHAVO

REDAKCIE

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Redakcie

Ne nur papere

Ĉi tiun tekston Aleksej Korĵenkov prezentis la 25an de septembro en kunveno dediĉita al elektronika eldonado kadre de la tradicia renkontiĝo ARKONES 27 en Poznań (Pollando).

La Ondo de Esperanto

Nia eldonejo strebas sekvi la ĉefajn tendencojn en la elektronika eldonado. Ekde la 1998a jaro, la tuta materialo de La Ondo de Esperanto estis plene publikigata rete en la hiperteksta formato (t.e. prezentomaniero, dosierformo) html.

Sed post kelkaj jaroj evidentiĝis, ke ĝuste pro la pleneco de la senpaga reta versio, pluraj legantoj preferis legi ĝin rete sen aboni. Pro tio ekde la 2005a jaro, en la reta versio de La Ondo aperas nur la plej grava materialo. Post tiu ŝanĝo kelkaj personoj, kiuj dum jaroj alkutimiĝis legi la tutan Ondon rete, diris al ni, ke ili ŝatus daŭrigi la legadon de La Ondo en la reto, eĉ se necesos modesta pago.

La ideo estis jena: estu starigita nova retejo, kun eniro permesata nur al la pagintoj, en kiu plu aperu la plena hiperteksta versio de nia magazino, eventuale ankaŭ libroj. Sed post iom da hezitado ni malakceptis ĉi tiun ideon, ĉar, observinte la praktikon, ni konstatis, ke multaj revuoj neesperantaj proponas al siaj elektronikaj abonantoj ne hipertekstajn versiojn, sed abonon en portebla dokument-formo pdf, kiu donas al la elektronikaj abonantoj la saman revuon, kiun havas la paperaj abonantoj, danke al la senpaga programo Adobe Reader kaj aliaj similaj programoj

Post kelkaj eksperimentaj numeroj en la 2006a jaro, en la jaro 2007a komencis aperi pdf-versio de La Ondo. La kvina jaro baldaŭ kompletiĝos. La unuan tagon de ĉiu nova monato la abonantoj ricevas per propramana elŝutado aŭ per retpoŝto la plej aktualan Ondon kun freŝan movadaj informoj, artikoloj, recenzoj, konkurs-taskoj.

La statistiko montras, ke la elektronika versio de nia magazino iĝas ĉiam pli populara. Nun ĉiu sesa Ondo-abono estas elektronika.

Abonjaro Abonoj entute E-abonoj Procentaĵo
2007 539 19 3,5%
2008 573 43 7,5%
2009 543 52 9,6%
2010 509 61 12,0%
2011* 545 93** 17,0%

*Je la 1a de septembro 2011. Probable ĝis la jarfino aldoniĝos kelkaj pliaj abonantoj, sed la procentaĵo supozeble ne grave ŝanĝiĝos.

**El la 93 ĉi-jaraj pdf-abonoj, 83 estas rektaj abonoj, kaj 10 abonoj estas donacitaj de brazila amiko al neriĉaj esperantistoj.

Vi povas senpage elŝuti du numerojn de la Ondo el nia retejo. La elektronika versio de La Ondo estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj ĉe niaj perantoj en pluraj landoj.

La jam aperintaj elektronikaj kajeroj de La Ondo de Esperanto iĝos publike legeblaj kun kvinjara prokrasto, do en la venonta jaro ni enretigos la tutan jarkolekton 2007.

Libroj

Ni longe hezitis pri elektronika libroeldonado. Ja se temas pri libroj, malpli gravas la aktualeco, kio estas la ĉefa avantaĝo de elektronika revuo. Sed pasintjare ni komencis eksperimenti ankaŭ pri elektronikaj libroj (= e-libroj, aŭ bitlibroj) en nia retejo. Je la nuna momento tie estas ok senpagaj e-libroj, unu aĉetebla e-libro (elŝutebla por konatiĝo kiel provlibro), kaj du numeroj de La Ondo de Esperanto. La plej nova libro estas Palto (Шинель) de Gogol; ĝi estis aldonita la 9an de septembro 2011.

Kiosko

La uzataj dosierformoj estas pdf kaj epub.

Pri pdf vi jam scias. Epub-libroj utiligas la teknologion de la elektronika papero; tiajn librojn oni legas per multaj specoj de legiloj (angle: e-book). Sed oni povas legi epub-librojn en komputilo helpe de, ekzemple, senpaga programo Adobe Digital Editions kaj de aliaj legoprogramoj. La uzantoj de Fajrovulpo (Firefox) povas legi epub-librojn en ĉi tiu retumilo helpe de la senpaga kromprogramo EPUBReader, kiu havas, interalie, fasadon en Esperanto.

Laŭ la statistiko, kiun vi povas vidi en la retejo mem, oni elŝutis jam pli ol dek mil ekzemplerojn de e-libroj. La plej ofte legata estas tiu, kiu estis plej frue alŝutita – La Pika Damo de Aleksandr Puŝkin. Da ĝi estas elŝutitaj jam 1216 ekzempleroj en la pdf-versio kaj 669 ekzempleroj en la epub-versio, sume 1885 ekzempleroj. Tiom da venditaj ekzempleroj certe ne havus papera libro, se ĝi ekzistus (reale la Esperanta teksto de La Pika Damo aperis en la bonega kolekto Rusa Novelaro, el kies 500 ekzempleroj nur iom pli ol duono estas disvenditaj dum ok jaroj).

Ni esperas, ke oni ne nur elŝutas e-librojn, sed ankaŭ legas ilin.

Ĝis la jarfino en nia retejo aperos unu plia senpaga libro kaj unu libro aĉetebla – Historio de Esperanto de Aleksander Korĵenkov. Estas planate prezenti al la monda esperantistaro ankaŭ la sep komencajn ĉapitrojn de la Dikensa Pikviko en la traduko de Bill Auld, kiu en 1999 komencis sian laboron, sed ne povis fini ĝin pro malsaniĝo.

Vizitu nian retkioskon!
http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

Aleksej Korĵenkov
Aleksander Korĵenkov


SilferLa Esperanta Civito progresas al nova etapo

Giorgio Silfer estas la nuna Konsulo de la Esperanta Civito. Okaze de la fino de lia mandato ni metis al li kelkajn demandojn, kiujn li afable konsentis respondi.

Vi prezidis la Esperantan Civiton, en la konstitucia ofico de Konsulo, dum la jarkvino 2007–2011. Kial vi ne rekandidatas al la konsuleco?

Konsulo fariĝas la kandidato numero 1 de la listo kiu gajnas la baloton. La Verda Listo ĉefkandidatigis Walter Żelazny por 2002–2006, min por 2007– 2011, Marie-France Conde Rey por 2012–2016. Ne havi ĉiam la saman gvidanton karakterizas la politikan kulturon de la Nova Maldekstro en Esperantio, kiu ne estas klasbatala, sed civilrajto-defenda. Mi multe ĝojus, se ni havus baldaŭ Konsulinon, interalie ĉar nek UEA nek SAT en sia tuta historio havis prezidantinon – la nova Esperantio ne povas esti masklisma.

La ĉefaj atingoj de via konsuleco?

Prefere ni diru de la dua parlamenta mandato, ĉar la laboron plenumis ne nur la gvidanto, sed ankaŭ la tuta ekzekutiva (Kapitulo) kaj leĝodona povoj (Parlamento), helpe de la stabo kaj de ĉiuj aktivuloj. Dum la unua mandato necesis kompletigi la normaron el la Pakto kaj el la Konstitucio: tial oni produktis pli da leĝoj, direktivoj kaj reglamentoj ol en la dua. Dum la nuna jarkvino ni zorgis precipe pri la kreo de la strukturaj kaj organizaj rimedoj: por diplomatie rilatadi (legacioj), por la financado (Fondumo Pro Esperanto), sed ankaŭ por la familia juro. La Parlamento, precipe la Senato, fortiĝis kaj spertiĝis; la Kapitulo same; ni formis diversajn kadrojn, laŭ reto de volontulaj buralistoj (anstataŭ salajrataj burokratoj). Konsekvence ni atingis sukcesojn en eksteraj rilatoj, ekzemple kun aliaj subjektoj de internacia juro, kiel la Kabinda Respubliko (Cabinda).

Fotis Anna Bartek

La flagetoj de la Esperanta Civito kaj de la Kabinda Respubliko
sur la estrado de la lasta parlamenta sesio en Milano, 3 junio 2011.
La esperanta havas nigran rubandon, funebre pro civitano
Leen Deij, ĵus mortinta. (Fotis Anna Bartek)

Kio plej malkontentigis vin?

La malrapideco en la evoluo de la Civita konfederacio, nome la malfacilaĵoj en la procezo de koherigo de la paktintaj establoj. Tio manifestiĝis precipe ĉe la establoj kies membraro nur minoritate praktikas raŭmisman metodon. La kvalita kresko de la kolektivoj ankoraŭ tro malfruas, kompare kun la kvalita kresko de la individuoj.

Ekster la Civito, kio karakterizas la lastajn jarojn en Esperantujo?

La definitiva kriziĝo de la finvenkismo, jam ekde 2001. Tion asertas ne nur la raŭmistoj, sed ankaŭ ĉiu ne raŭme orientita historiisto, de Ziko Sikosek per Esperanto sen mitoj ĝis Humphrey Tonkin per Lingvo kaj popolo. Fakte la finvenkismaj strukturoj kaj servoj (unuavice UEA kaj SAT) multe pli rapide regresas ol la raŭmismaj (nome la Esperanta Civito) progresas. Interalie, parto de nia progreso estas la transpreno de socikulturaj agadterenoj kie la finvenkismo cedis aŭ eĉ fiaskis: verkistoj, feminismo, naturamikoj, kvalita kresko en Afriko… La krizo de identeco estas evidenta en la malnova Esperantio. Por SAT jam oni parolas pri agonio. Por UEA la sinkado daŭras pli longe, ĉar pli da individuoj estas sentimentale aŭ finance ligitaj al ĝi; sed eble ĝuste la lasta stadio pli rapidos ol por SAT.

Sed interesaj aktivadoj ofte okazas ekster UEA kaj SAT. Ekzemple, temas pri la asocio E@I, pri la grupo kiu okupiĝas pri kino, pri la kompleksa agado en Herzberg, Poznano, Bjalistoko, Tuluzo, pri la universitata instruado en Ĉinio… Finfine, la plej granda esperantista grupo estas ne UEA, sed la uzantaro de Lernu!

La interesaj aktivadoj okazas precipe ekster UEA kaj preskaŭ ĉiam ekster SAT, nuntempe. Se ne temas pri raŭmistoj, mi distingus inter tri tendencoj. Unue, la entreprenoj, kiuj vivtenas sin per nia lingvo kaj ĝia uzantaro: Sezonoj en Ruslando, E@I en Slovakio, Edukado.net en Nederlando… ilin financas parte la propra klientaro, parte Esperantic Studies Foundation; kaj tra tiuj ili ree gravitas ĉirkaŭ UEA (la kolosa debitejo de Esperantio), kvankam ili ne strebas aparte influi ĝin. Due venas la opoziciuloj kun propraj alternativaj strukturoj, kiel Martin Schäffer kun sia meksika fondumo, aŭ Lu Wunsch kun EsperantoLand. Trie, la politikaj partioj: E-D-E, Unu Mondo, la radikaluloj de Marco Pannella (kaj Giorgio Pagano) – ĉi-lastajn UEA oficiale anatemis. Se tamen ili ĉiuj ne liberiĝos komplete de la finvenkisma pensmaniero, ilin reensuĉos ĝuste UEA.

Kial la menciitaj opoziciuloj ne serĉas kunlaboron kun la Civito?

“Opoziciuloj” estas de du tipoj: unuj opinias ke la strukturo estas ankoraŭ reformebla kaj savebla, aliaj jam ne plu. En la unua tipo situas esence finvenkistoj, do estas normale ke ili ne serĉas kunlaboron. Kontraŭe, ekzemple, en la Ruĝa Listo por la Civita Senato vi trovas homojn de la dua tipo, precipe la marksisme orientitajn (kaj la prezidanto kaj la sekretario de IKEK havas la esperantan civitanecon). Probable ili opinias ke la klasbatala esperantistaro havas futuron en la nova Esperantio, pli ol en SAT. Simile, la homoj de la dua tipo, jam rezignintaj pri la reformeblo de UEA, rilatas pozitive kun la Esperanta Civito: ankaŭ la de vi menciita aktivulo. Aliflanke, ne kredu ke la Civito ekzistas por kolekti opoziciulojn al du mortontaj asocioj: ni laboras por, ne kontraŭ.

Kiu estas la ĉefa problemo de Esperantujo?

Se temas pri la interhomaj rilatoj, la malsufiĉa kapablo krei empation kaj sinergiojn. Tio ne pliboniĝis per la enveno de interreto, eĉ male. La finvenkismaj strukturoj akcelas tiun malkapablon, alivorte forpuŝas homojn. En la raŭmismaj la konflikteco estas multe pli malgranda. Sed ankaŭ la Esperanta Civito devas fronti la defion krei empation kaj sinergiojn.

En tiu ĉi kunteksto gravas ankaŭ la manko de referencaj modeloj, nome nekontesteblaj figuroj kiuj, eĉ se ne ĉiuj aprobas iliajn farojn, en la esperanto-mondo ŝajnas relative imitindaj dum sufiĉe longa periodo. Certe UEA kaj SAT ne havas plu tiajn admiratojn kia estis Privat aŭ Lapenna, antaŭ ol oni ponardis ilin ĉe la dorso aŭ ĉe la brusto…

Kiu estas la recepto de la Esperanta Civito por eliri el la supre aluditaj krizoj kaj problemoj?

La raŭmisma, kiun fakte nur la Esperanta Civito aplikas plene. La Ondo de Esperanto koncize priskribis ĝin en 1999, №5, legebla ankaŭ rete ĉe http://esperanto.org/Ondo/H-silf55.htm

Kiujn konkretajn pladojn la Civito kuiris laŭ ĉi tiu recepto?

Tiujn, kiujn antaŭvidis la Pakto kaj la Konstitucia Ĉarto, laŭ la politika programo de la Verda Listo (iel analoga al la socialdemokrata plus la ekologiisma, se ni estus en Germanio), kiu gajnis la elektojn por la Senato en 2001 kaj en 2006. Kvankam mi devas emfazi ke ĉiuj gravaj decidoj estis alprenitaj ankaŭ kun la subteno de la opozicioj: la Blanka Listo ekde 2001 (iel analoga al la kristan-demokrata) kaj ankaŭ la Ruĝa Listo ekde 2006 (iel analoga al Linke / [ekstrema] maldekstro).

Interne, ni perfektigis la strukturon, aprobante la necesajn normarojn pri la Civitana Registro, la balotoj, la legacioj, la referendumo, la Civita banko, la mutuala rabata sistemo ktp. Krome ni alprenis decidojn pri specifaj temoj, ekzemple la simbolo uzenda por la unua helpo: la Senato aprobis la ruĝan kristalon anstataŭ la ruĝa kruco (sen la apogo de la Blanka opozicio); aŭ la familia juro, kiu inkluzivas interalie la manieron nomi sin en Esperantio (ĉu antaŭnomo aŭ postnomo?). Ĉio ĉi demonstras ke eblas alternativa maniero organizi Esperantion. Specife pri la lingvo, estis kreita la Lingva Komitato (kiu celas respondi al lingvaj demandoj el la Civitaj instancoj), estis lanĉita la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, estis organizita la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, la sola kiu aplikas al esperanto ĉiujn ses nivelojn de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Rilate al la paktintaj establoj, ni laboris por plibonigi la nemoveblaĵojn en proprieto de niaj paktintoj, kaj por doti ĉiujn establojn per propra domo: tio plene sukcesis por KCE kaj LF-koop, estas realigata por SIPU en Afriko kaj por ENa en Hispanio, ne sukcesis por FEM kaj PEN.

Civito en Afriko

Afrikaj kadroj de la Esperanta Civito trejnataj de Giorgio Silfer en Buĵumburo:
en la unua plano Martin Mbazumutima, kandidato al la Civita Senato en 2011. (© LF-koop)

Ĉe la eksteraj rilatoj, la Pakto sendube propulsis la aktivecon en literaturistaj medioj, kies pivoto estas Esperanta PEN-Centro; difinis la rolon de KCE kiel ĉefa lingvotesta centro, en rilato kun la Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj; revivigis la naturamikan esperanto-movadon; helpis al la vigliĝo de feminisma movado. Rilatoj estis establitaj ankaŭ kun Monda Socia Forumo, mondialismaj organizoj, la Organizo de Nereprezentataj Popoloj (UNPO): en ĉi-lasta ni renkontis la kabindanojn, kiuj inspiris sin al nia konstitucio por verki la propran, de la Kabinda Respubliko.

Temas plejparte pri laboro organiza kaj ekstera, sed malpli pri servoj al la esperantistaro, kiujn ofertas la tradicia movado kun riĉa elekto de kongresoj, renkontiĝoj, fakaj konferencoj, ekskursoj, vojaĝoj, delegitoj, festivaloj kaj staĝoj en pluraj landoj kaj mondregionoj; kaj ankaŭ libroj, gazetoj, retforumoj, retejoj ktp. Kion la Civito ofertas al siaj membroj

La alternativeco de la nova Esperantio situas ankaŭ en la fakto, ke nia konsorcio devas esti subsidua al la paktintoj. Tio kongruas kun federismo, kiun la Esperanta Civito aplikas pro la raŭma metodo, male al la centralisma filozofio de la finvenkismaj asocioj. Konsekvence, la Kapitulo ne iniciatas mem, sed stimulas, helpas, kunordigas la iniciatojn de la paktintoj. Tio estas deduktebla jam el mia antaŭa respondo. La Esperanta Civito ne anstataŭas paktintajn eldonejojn por produkti librojn aŭ gazetojn, nek paktintan lernejon por fari kursojn aŭ organizi lingvotestajn sesiojn. Ni ne konas la paradokson de UEA, kiu lanĉas novan ekzamenaron konkurence al sia propra aliĝinta asocio ILEI! Aliflanke, ekzistas servoj efektive Civitaj, kiel la mikrokredita servo ĉe Fondumo Pro Esperanto, aŭ la rabatoj pro direktivo Hiltbrand (tial, ekzemple, en Ruslando vi pagas duone la abonojn al Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto kaj Femina, se vi havas la esperantan civitanecon), aŭ la ĵus aprobita Tempo-Banko, kiu funkcios ekde 2012.

En via antaŭa intervjuo (La Ondo de Esperanto, 2003, №2) vi skribis: “Mi ĝojus, se almenaŭ la Esperanta Civito stimulus la ekeston de revuoj en gravaj, plurnaciaj idiomoj, redaktataj de Esperantianoj, kiuj okupiĝus pri ĉiuj aspektoj de planlingvistiko, unuavice esperantologio, sed ankaŭ lingva inventado, literaturaj planlingvoj, piĝinismoj kaj kreolismoj, sekretaj kaj sanktaj lingvoj, kontaktologio ktp”. Ĉu intertempe okazis provoj en ĉi tiu sfero, kiuj ĝojigus vin, aŭ nur Language Problems and Language Planning plu plenumos tiun rolon?

Jes, ekzemple en Italio, kaj ne nur lige kun nia paktinta establo Itala Interlingvistika Centro. Sed mi opinias nun, ke estus pli oportune akiri spacon en jam ekzistantaj revuoj: ekzemple persvadi la redakcion de trilingva (angla, franca, hispana) renoma literatura revuo dediĉi numeron al la literaturoj en inventita (esperanto), piĝina (Tok Pisin) kaj kreola lingvoj (ladino), havante esperantlingvajn fakulojn kiuj kapablas redakti tiun numeron.

Post la decembra baloto vi ne plu devos plenumi la konsulajn devojn, kaj do ricevos iom da tempo por aliaj aferoj. Kion vi planas fari?

Kadre de la Esperanta Civito probable mi gardos du oficojn: senatano (se reelektita de la esperanta popolo) kaj prezidanto de Fondumo Pro Esperanto (se renomumita de la nova Kapitulo). Mi dediĉos min precipe al la financado de la nova Esperantio. Ekster tio, mi verkos kaj vojaĝos, ofte partoprenante en neesperantistaj internaciaj kongresoj.

Ĉu vi kredas ebla tion, ke simile al Vladimir Putin, kiu post unuperioda “ripozo” rekandidatiĝos por la posteno de la prezidanto de Ruslando (en Esperantujo oni konas la ekzemplojn de Stettler kaj Tonkin en UEA), kaj rekandidatos por 2017–2021?

La Konstitucio ne malpermesas rekandidatiĝojn al la konsuleco, sed nek la Verda Listo proponos nek mi akceptos tion. Nia demokratio ne bezonas dumvivajn prezidantojn.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov


Profesorino Koutny premiita pro interlingvistika agado

Ilona KoutnyIlona Koutny, posteulo de profesoro Szerdahelyi kaj iama instruisto en la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Universitato, Budapeŝto, Hungario), fondinto kaj gvidanto dum 13 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, Pollando), la 27an de septembro 2011 ricevis premion de la rektoro de UAM pro sia plurjara organiza kaj didaktika laboro por la Interlingvistikaj Studoj.

La premio estis donita la 27an de septembro 2011 dum festa kunveno tuj post la fino de la starta sesio de la nova interlingvistika grupo.

En julio d-rino Koutny estis nomumita profesoro de UAM, kie ŝi antaŭ du jaroj iĝis ankaŭ estro de la Ugro-Finna Katedro. Tiu ĉi rangaltigo kaj premio kontribuas al la firma pozicio de interlingvistiko en UAM. La vicdekano, prof. Kaliszan dum la inaŭguro de la nova interlingvistika grupo kaj de la sekva Interlingvistika Simpozio, tie ankaŭ la vicdirektoro de la Lingvistika Instituto, prof. Zabrocki, kaj dum la bankedo la dekanino, prof. Tomaszkiewicz, emfazis la gravecon de la interlingvistikaj studoj en la Novfilologia Fakultato kaj laŭdis la iniciaton de Ilona Koutny.

La redakcio de La Ondo tre volonte aliĝas al la laŭdoj kaj gratuloj kaj deziras al Ilona, proklamita kiel la Esperantisto de la jaro 2008, pliajn sukcesojn kaj atingojn en la grava laboro, kiun ŝi plenumas en UAM.


Arkones

ARKONES – tradicie moderna

La 23an–25an de septembro en la fervojista domo de la Pollanda urbo Poznano okazis ARKONES – ARtaj KONfrontoj en ESperanto. La programon plenigis trideko da prelegoj kaj prezentaĵoj – libroprezentoj, prelegoj pri historio, lingvo kaj amasinformado, kunvenoj primovadaj kaj aliaj.

Konforme al la nomo de la aranĝo valoras koncentriĝi pri la artaj programeroj, kiuj ne elrevigis.

La muzikan parton, precipe vesperan, ĉefe efektivigis artistoj partoprenantaj en ARKONES de jaroj.

Dum la malfermo koncertis elektronike Solotronik kiu neordinare interpretis La Esperon. Viglajn polajn kanzonojn gitarludis kaj kantis Zuzanna Kornicka, kaj kantojn diverslandajn – Anjo Amika.

Arkones

Radosław Nowakowski en ARKONES (Fotis Joanna Filipowicz-Choroszucha)

Radosław Nowakowski el la muzikbando Osjan hipnotigis la aŭskultantaron pere de Monodrumo, elsorĉante el diversgrandecaj tamburoj sian miraklan, buntan historion. Libro-instalaĵo de la laste menciita aŭtoro dekoris la ĉefan salonon kaj konsistis el interesaj bild-tekstaj, eksterordinare binditaj kaj presitaj libroj. Dum la noktoj dancejen invitadis Aleksej Korĵenkov.

Tri teatraj programeroj trovis siajn lokojn dum ĉi tiu semajnfino. Nemalhavebla estis la spektaklo AL, SUB, APUDE de la svedo Jarlo Martelmonto, kiu kun helpo de du bravuloj prezentiĝis per vortoj kaj koloraj dekoraĵoj. Kelkajn amuzajn unuaktajn spektakletojn baze de rakontoj de Ĉeĥov kaj Gogol preparis la teatro Improvizo el Jalto (Ukrainio). Kaj junulara teatra grupo el Bjalistoko ludis spektaklan version de la libro Kato-Koloro, porinfana fabelo eldonita en kvar lingvoj antaŭ unu jaro.

Arkones

Aktoroj, lernantoj el Bjalistoka liceo post la prezento de la spektaklo
Kato Koloro en ARKONES (Fotis Joanna Filipowicz-Choroszucha)

Danke al juna hungaro Szabolcs Szilva ĉiuj vizitantoj de la aranĝo povis baze lerni la lingvon internacian dum lia tritaga kurso. Zsófia Kóródy, Ilona Koutny kaj Katalin Kováts en solena etoso enmanigadis diplomojn kaj gratulis al ĉiuj, kiuj finis aŭ komencis ĉi-jare la interlingvistikajn studojn kaj la instruistan trejnadon ĉe la Universitato Adam Mickiewicz.

Tradicie okazis miel-vespero kun medo-regalo kaj ĉe apuda lago estis komuna fotado. Spekteblis la filmoj The Universal Language de Sam Green, Polaj spuroj de Rogener Pavinski kaj Japana printempo de Roman Dobrzyński.

Listigo de la programeroj ne sufiĉas por priskribi la aranĝon. Tiuj, kiuj ĝin ne partoprenis kredu, ke ĝia tradicio (ARKONES okazis jam 27-foje!), kultura etoso kaj originala, modernarta programo kaŭzas, ke pluraj homoj trovas tiun ĉi eventon la plej altkvalita en la Pollanda Esperanto-movado. Kaj ĉio danke al la Poznanaj organizantoj, precipe Paweł Janowczyk kaj Tobiasz Każmierski – ilia superhoma laboro por fari ARKONESon laŭeble bona meritas ĉies laŭtan aplaŭdon kaj partoprenon venontjare!

Przemysław Wierzbowski


Meksiko: Kongreso de rekordoj!

Inter la 16a kaj la 18a de septembro okazis en Guadalajara la 11-a Meksika Esperanto-Kongreso. Temis pri kongreso de rekordoj. La kongreson partoprenis 45 homoj el kvar landoj. Tiel ĝi estis inter la plej internaciaj kongresoj kaj samtempe inter plej grandaj meksikaj kongresoj. Venis reprezentantoj el 11 federaciaj meksikaj ŝtatoj.

Elstaraj eksterlandaj gastoj akompanis nin. Nian inviton sekvis Duncan Charters (ILEI-vicprezidanto, Usono), Georgo Handzlik (muzikisto kaj aktoro; Pollando) kaj Jean-Marc Leclercq (JoMo, muzikisto el Francio). La partoprenantoj povis sekvi multajn bonkvalitajn prelegojn, kiuj rilatis al la kongresa temo: La instruado de Esperanto en Meksiko; malfacilaĵoj, defioj kaj proponoj, ekzemple “Instruado de Esperanto en Meksiko“ de Daniel Moreno, “Lerni Esperanton por lerni aliajn lingvojn” de Juan Mario Morales de la Torre aŭ “Planado kaj organizado de kursoj” de Edgar Noel López Borja. Ankaŭ nia gasto el Usono prelegis. Duncan prezentis ege interesan temon “Modernaj teknologioj por Esperanto-lernado”.

Grava temo ankaŭ estis la “informado” pri Esperanto. En la koncerna laborgrupo ni baze eksciis, kial entute gravas informi pri Esperanto kaj kiel plej taŭge fari tion. Nur per informado ekestos novaj Esperanto-parolantoj kaj novaj parolantoj gravas por la ŝatantoj de la Esperanto-kulturo kaj por la idealistoj de la movado (homoj, kiuj volas ke Esperanto havu pli gravan rolon en la monda lingvo-ordo). Tre amuza estis la intervjuoj kun fikciaj radiostacioj. Unu de la ĵurnalistoj estis ege malica kaj demandis tre stultajn kaj ĝenajn aferojn. Pli bonŝanca estis la alia intervjuito, kiun intervjuis bona kaj informita ĵurnalisto. Esenco de ambaŭ intervjuoj estis, ke oni devas bone prepari la aferon kaj ke oni devas laŭeble lasi bonan, pozitivan kaj simpatian impreson ĉe la aŭskultantoj. Oni sciu kiun mesaĝon oni volas transdoni kaj oni donu ŝancon al la aŭskultantoj retrovi la lingvon. Oni ankaŭ informu kie lerni ĝin.

Foto de Martin Schäffer

Duncan Charter, vicprezidanto de ILEI kun la estraro de la nove fondita meksika ILEI-sekcio
(Foto de Martin Schäffer)

Dum la kongreso fondiĝis Meksika ILEI-sekcio. Ĝin estros la juna Esperanto-instruisto Carlos Fernando Hernández (Querétaro). Aliaj estraranoj estas Manuel García Juarado Taracena (Monterrey) kaj Gabriela Reyes Zárate (Oaxaca). Ankaŭ reelektiĝis nova estraro por Meksika Esperanto-Junularo. Ĝin estros Sergio Romero (Querétaro). Aliaj estraranoj estas: David López Rueda (San Luis Potosí), Ulises Franco kaj Edgar López (ambaŭ Guadalajara) kaj Carlos Hernández (Querétaro).

Foto de Martin Schäffer

Dum la kunveno de Meksika Esperanto-Junularo (Foto de Martin Schäffer)

Formalaĵoj ankaŭ gravas kaj tial ni ne forgesu mencii la ĝeneralan asembleon de Meksika Esperanto-Federacio. La estraro raportis pri la farita laboro dum la jaro 2010 (farita pro agadoj de la estraro, sed ankaŭ de meksikaj aktivuloj). Speciale menciinda estis la sukcesoj en universitatoj kiel la kursoj en la universitato de Baja California (UABC), Querétaro (UAQ) kaj urbo de Meksiko (UNAM). Menciindas alia rekordo: Meksika Esperanto-Federacio sukcesis atingi novan membro-rekordon dum la kongreso. Entute nun 167 pagantaj membroj apartenas al ni. Ili venas el 20 meksikaj federaciaj ŝtatoj.

Ni ne forgesu mencii la bonegan kulturan programon; speciale la kulturan vesperon. La registaro de la federacia ŝtato Jalisco multe helpis al ni kaj ni povis aranĝi tiun vesperon en la kultura domo de Jalisco. La vespero estis malferma al la loĝantaro. Ni povis ĝui elstarajn artistojn, kiel la faman francan kantiston JoMo, José Gabriel Jiménez Rendón (pianisto de la nacia lernejo pri muziko de la UNAM), Armando Hernández Tellez (fagotisto de la “teatro pri belartoj) kaj Ana Lilia López Diaz (fagotistino de la nacia lernejo pri muziko de la UNAM), Leonardo Jáuregui Soto (kanto) kaj konatan rokgrupon de Guadalajara “Les Peatones”. La lasta grupo ne nur kantis hispane, sed ankaŭ surprizis nin per kelkaj kantoj en Esperanto.

Foto de Martin Schäffer

Grupfoto dum la kultura vespero (Foto de Martin Schäffer)

Dum la meksika vespero ni povis ĝui kantojn de Georgo Handzlik. Sabate Georgo krome prezentis la teatraĵon “Ludoviko Zamenhof”. La aŭskultantoj entuziasme aplaŭdis.

Dimanĉe matene la partoprenantoj lace, sed ege kontente veturis hejmen. Eta grupo tamen ankoraŭ ne povis veturi hejmen ĉar dumkongrese okazis ekzamenoj kaj la parola parto okazis post la fino de la kongreso. Entute kvin homoj ekzameniĝis (4 faris la bazan ekzamenon de ILEI (egalas al nivelo B2 laŭ la referenckadro) kaj unu persono faris la mezan ekzamenon (egale al nivelo C1). Jen alia rekordo!

Martin Schäffer


La unua Lingva Festivalo en Baŝkortostano

LF en Ufa

La 23an-24an de septembro 2011 en Ufa, la ĉefurbo de Baŝkortostano (en Ruslando) okazis la unua lingva festivalo sur la baŝkira tero. La amasa aranĝo pasis solide kaj impone. Estis riĉa kleriga programo: 88 prezentantoj konigis al la vasta inteligenta publiko 42 lingvojn.

En la festivalo partoprenis tri spertaj kaj unu komencanta esperantistoj: Nina Cvileneva, Nikolao Ŝigajev, Gafur Gazizi kaj Diana Mironova – la ĉefa kunorganizantino de la unua lingva festivalo en la ĉefurbo de Baŝkortostano.

La festivalon protektis Ministerio de klerigo de Baŝkortostano, Baŝkortostana Unesko-komitato, kaj la “gastiganto” de la festivalo – Baŝkortostana ŝtata universitato.

La festivalo plaĉis al multaj partoprenintoj, kaj estis decidite ke la lingvaj festivaloj estu tradiciaj ankaŭ en Baŝkortostano.

Gafur Gazizi


AfiŝoEŭropa Tago de Lingvoj en la Usona kultura centro

La 9an de oktobro en la Usona kulturcentro, situanta en la Fremdlingva biblioteko en Moskvo, okazis lingva festivaleto, dediĉita al la dekjariĝo de la Eŭropa Tago de Lingvoj (la 26a de septembro). Ĝin okazigis la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI, kiu jam kvin fojojn organizis grandajn Lingvajn Festivalojn en Moskvo.

La direktoro de la Centro Kore Gleason kaj la vicdirektoro Irina Ĉernenjkaja vizitis nian 5an festivalon kaj proponis okazigi lingvan festivaleton en la Usona kulturcentro, ĉar en Usono loĝas tiom da popoloj, ke ajna prezentota lingvo certe troviĝos en la landaro. Niaflanke, ni petis ĉiun lingvoprezentanton mencii en sia rakonto la staton de la koncerna lingvo en Usono.

Post la malfermo kaj salutvortoj Miĥail Derbasov rakontis pri la Eŭropa Tago de Lingvoj, kaj Kore Gleason angle prezentis la lingvan situacion en Usono. Nikolao Gudskov prelegis pri Esperanto en Usono. Oleg Ĉajka kantis en Esperanto.

Poste sekvis tri serioj de lingvaj prezentoj, po tri lingvoj en ĉiu:

1) Esperanto, la franca kaj la latva
2) La rusa, la kartvela, la cigana
3) La pola, la hispana kaj ֠daŭre ֠la kartvela.

Dum la prezentadoj okazis tradicia gustumado de elitaj ĉinaj teoj. En granda paŭzo tre vigle pasis lingva kvizo de Miĥail Ĥaminskij. Fine de la festivaleto estis enmanigitaj diplomoj, kaj la programon finis diverslingva koncerto. La etoso estis tre kora, malstreĉa kaj pozitiv-plena.

Fotis Irina Gonĉarova

La festivaleto en la Usona kulturcentro allogis ĉ. 160 homojn (Fotis Irina Gonĉarova)

La festivaleto gastigis ĉirkaŭ 160 homoj, inter kiuj estis multaj unuafojaj vizitantoj de la Usona Centro kaj de la Lingva Festivalo. Unu el ili skribis al mi: “La unuan fojon mi vizitis Lingvan Festivalon, kaj min simple surprizegis la amika etoso. Ĉio faritis kun tioma sindono, tioma inspiro… Fantaste! Grandan dankon al vi pro la organizo de la Eŭropa Tago de Lingvoj!”

La plej grava atingo estas la novaj amikoj de la Lingvaj Festivaloj, do, novaj eventualaj organizantoj, kaj, certe, la firmiĝo de la interrilatoj kun la Usona Kultura Centro - ja evidentas, ke ni emas kunlabori pli kaj pli.

Irina Gonĉarova


Vide el Bruselo

La samaj malnovaj eraroj

Tri jarojn post la komenco de la krizo kaj de la enorma ŝtata subvenciado al la financa sektoro, Belgio, Francio kaj Luksemburgio ripetis la saman eraron. Oni kalkulas, ke la belga ŝtato ŝuldiĝis je 4000 eŭroj po belgo por garantii la ŝuldojn de la banko Dexia.

La falo de la banko Dexia ligiĝis kun pruntoj al la greka ŝtato. Pro la nekapablo repagi siajn ŝuldojn pro la greka ŝtato Dexia perdis la konfidon de aliaj bankoj kaj monpruntojn. Tamen la malfacila situacio de la banko ne malhelpis ĝin pagi unu milionon da eŭroj al sia franca ĉefo Pierre Mariani en 2009 eĉ se, lastajare, li gajnis nur 300 mil eŭrojn.

Post la aĉeto de la banko fare de la belga ŝtato la ĉefo de direktora konsilio de Dexia, Jean-Luc Dehaene, anoncis ke li ne plu akceptos sian salajron de 88 mil eŭroj. Ĉu la eksĉefministro de Belgio donas bonan ekzemplon al aliaj politikistoj kaj industriĉefoj? Bedaŭrinde, estis ne facile por Dehaene ne insisti pri salajro en la bankrotinta banko. Li jam ricevas ĉirkaŭ 100 mil eŭrojn jare de la Eŭropa Parlamento, sed li devis pro sia aĝo ĉi-jare rezigni pri 80 miloj de InBev – la plej granda bierproduktanto en Belgio. Oni ankaŭ devintus mencii liajn oficojn en pliaj tri firmaoj, de kiuj la eksĉefministro enpoŝigis preskaŭ 100 mil eŭrojn en 2010. Tamen pro sia aĝo li ankaŭ tie ne plu ricevas "poŝmoneton".

Foto de EK

Eŭropaj moŝtuloj sin helpas el la kasoj de krizaj bankoj. (Foto de la Eŭropa Komisiono)

La agado de politikistoj kaj industriĉefoj estas ne nur belga problemo. En Hispanio, unu el la eŭro-landoj plej trafitaj de la krizo, evidentiĝis ke la direktoroj de malsanaj bankoj profitas de la financa subteno per la hispana ŝtato. Finfine, oni maldungis la ĉefinon de la malsana banko Cajo de la Caja de Ahorros del Mediterráneo. Spite al la enorma financa helpo de la ŝtato, la direktorino María Dolores Amorós mem decidis sian propran salajron: 593 mil 40 eŭroj jare. Kaj post la maldungo ŝi havas pension 30 mil 791 eŭroj ĉiumonate.

Dafydd ab Iago


E@IE@I: tri novaj projektoj

Esperanto elektronike – la tria eldono

Kvin jarojn post la unua eldono (somero 2006) aperis jam la tria eldono de la disko Esperanto elektronike. Por la nova eldono estis kolektita nova riĉa materialo – aldoniĝis ĉirkaŭ 2GB da novaj eroj: libroj, gazetoj, kantoj, filmetoj ktp.

Esperanto elektronikeDanke al kunlaboro de pluraj Esperanto-organizoj kaj unuopuloj aperis eĉ pli riĉa disko, kun multaj interesaj kaj valoraj aferoj. Ekzemple, en ĝi estas pluraj jarkolektoj de gravaj Esperanto-gazetoj: La Ondo de Esperanto, Esperanto, Monato, Kontakto, Informilo por Interlingvistoj. Kunlabore kun Vinilkosmo estas aldonitaj 20 novaj kantoj, enestas ĉiuj partoj de la filmo Esperanto estas… Aktuale ankaŭ aperas pli nova Esperanto-versio de Vikipedio kaj tute nove estis aldonita la tuta Esperanto-versio de la projekto Tatoeba kun 83.939 frazoj en Esperanto kune kun ĉiuj iliaj ekzistantaj alilingvaj tradukoj.

E@I produktis 6000 diskojn, kaj danke al antaŭmendoj efektive restis nur 500 ekzempleroj. La tuta nova eldono aperis danke al la plej granda antaŭmendo de Francio, kie la landa asocio UFE mendis 3000 ekzemplerojn. La prezo de nur unu eŭro por unu ekzemplero de la disko ebligas pli facilan kaj pli amasan aĉeton kaj distribuon de ĝi.

Adreso kun pliaj detaloj: http://dvd.ikso.net

Mendi la DVDjn eblas ĉe: dvd@ikso.net

Gajnintoj de lernu!-konkurso

Eva Fitzelová el Slovakio gajnis la ĉefpremionLa retejo lernu.net starigis ĉi-jare konkurson okaze de 100 mil uzantoj ĉe lernu! kun valoraj premioj:

– Portebla komputilo Acer Aspire (Intel Dual core P6100 (2.0GHz), 4GB RAM, 320GB, 15.6", Windows 7 Home Premium);

– Portebla minikomputilo Asus Mini Notebook Computer (Intel Atom N270 Mobil CPU (1.6GHz), 1GB RAM, 160GB, 10.1", Windows XP Home).

Por partopreni la konkurson necesis krei amuzan kaj interesan reklamon pri lernu! Tio povis esti mallonga filmeto, interesa foto, aŭ bele desegnita bildo. Entute venis pli ol 60 laboroj, el kiuj 58 estis akceptitaj por la konkurso.

La voĉdonado finiĝis, kaj en oktobro estis elektitaj gajnintoj de la konkurso. La unua gajninto, kiun elektis lernu!-uzantoj, estas Eva Fitzelová el Slovakio, kies bildo (vidu ĉi-sube) kolektis plej multe da voĉoj. La dua gajninto, kiun elektis la teamo, estas Daniel Voß, el Germanio, kiu sendis al la konkurso interesan filmeton.

La premiita konkursaĵo

La teamo de lernu! gratulas ambaŭ gajnintojn kaj dankas al ĉiuj, kiuj partoprenis la konkurson. La tutan liston de konkursaĵoj kaj la rezultojn de la voĉdonado vi povas vidi ĉe:

http://lernu.net/mia_lernu/konkursoj/centmil/rezulto.php

E@I-kampanjo por ESF

Kun ambicia celo kolekti 100 mil eŭrojn ĝis la fino de 2012 por la fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation) lanĉis ĉi-somere E@I novan donac-kampanjon. (Legu pli detale en la oktobra Ondo.) Dum la lastaj semajnoj estis starigita retejo kie eblas observi la progreson de la donacado, legi novaĵojn kaj ankaŭ informojn pri ESF.

http://kampanjo.ikso.net/

Peter Baláž
E@I-kunordiganto


Ĉu malesperi?

de Trevor Steele

Aŭstralia Esperanto-kongreso okazis ĉi-jare en la sama universitato de Adelajdo, kie antaŭ cent jaroj okazis la plej unua Esperanto-kongreso en Aŭstralio. Trevor Steele, komparinte la programojn kaj la komunajn fotojn (antaŭ la sama domo) notas la altiĝon de la lingva kaj kultura nivelo, sed atentigas, ke la nunaj kongresanoj estas malpli multaj kaj pli maljunaj ol tiuj antaŭ cent jaroj, kaj la societa prestiĝo estas nun sendube malpli alta.

“Esperanto ŝajnas senperspektiva hobio de manpleno da homoj, kiuj pensas eble idealisme, sed ne realisme, – konstatas Steele kaj demandas: Ĉu do rezigni? Malesperi?”.

DU KONGRESOJ

Ĉi-jare okazis landa Esperanto-kongreso en Aŭstralio. La nivelo de la prezentaĵoj estis ĝenerale bona, kaj du elstaraj alilanduloj, Humphrey Tonkin la intelektulo-oratoro kaj JoMo la kanzonisto, estas pintuloj en siaj fakoj.

La kongreso celis celebri cent jarojn da kongresoj en Aŭstralio: la unua ĉi-landa kongreso okazis en la sama urbo, Adelajdo, eĉ en la sama domaro de la Universitato de Adelajdo, kiel antaŭ 100 jaroj. Ne eblas ne kompari kelkrilate la du kongresojn.

Ne estas dubo, ke la lingvonivelo de 2011 multe superas tiun de 1911. La broŝuro produktita kiel resumo de la kongreso de 1911 eksplicite diras de tempo al tempo, ke s-ro X. parolis en Esperanto – oni devas do konkludi, ke grandparte la angla estis parolata, kaj la malmultaj citoj en Esperanto ne imponas lingve (“la mondon estas sufichi grandan por ni”). La kongreso de 2011 daŭris pli ol semajnon, estis tute esperantlingva, kaj proponis programon riĉan je diverseco. Tiu de 1911 estis kelktaga kaj malriĉa kulture: baze oni klarigis (grandparte angle), kial Esperanto estus utila en komerco, en edukado, en scienco, ktp., kaj krome oni aŭskultis kantadon en Esperanto kaj ekskursis.

1911

Adelajdo 1911: La unua Esperanto-kongreso en Aŭstralio

2011

Adelajdo 2011: Cent jarojn poste en la sama loko estis fotitaj la partoprenantoj de la jubilea kongreso

Do ja certe estis lingva progreso en la jarcento. Sed fotoj de la du kongresanaroj sobrige pensigas: niaj nunaj anoj estas malpli multaj kaj averaĝe pli maljunaj ol tiuj antaŭ cent jaroj, kaj la societa prestiĝo estas nun sendube malpli alta. En 1911 Esperanto estis io nova, atentokapta. Patronis la kongreson la guberniestro, episkopoj, ministroj, la urbestro, aro da universitataj profesoroj, kaj dekoj da aliaj gravaj homoj. Ŝajnas, ke eĉ homoj, al kiuj lingvoproblemoj ne multe influis la vivon, tamen volis esti parto de tiu freŝa kampanjo. Kaj ŝajne ĉiuj kredis, ke Esperanto nehaltigeble venkos baldaŭ, ja la ideo estis tiel logika kaj la lingvo mem tute taŭga. Tion diris konvinkite eĉ neesperantistoj: la guberniestro, la urbestro, la ministro pri edukado, kaj aliaj eminentuloj.

Ho ve! Ĉi-foje, kvankam la LKK informis ĉiujn ĵurnalojn en Suda Aŭstralio pri la kongreso, apenaŭ venis eĥo. Malgraŭ dekoj da afiŝoj pendigitaj en universitatoj, neniu studento aŭ instruisto montris intereson. Jes, ĉe la inaŭguro profesoro reprezentis la universitaton, sed lia kelkminuta paroladeto temis pri la universitato, ne pri Esperanto. Kampanjoj por persvadi la poŝtan instancon eldoni poŝtmarkon kun aludo al Esperanto, kaj por nomi iun straton en Adelajdo laŭ Zamenhof aŭ Esperanto, neniel sukcesis.

PROGRESO AŬ LA MALO?

Observanto, kiu scius nenion pri la interna vivo de nia Esperanto-movado, devus konkludi, ke en la alekstera agado fakte estis regreso, ne progreso, dum la cent jaroj. Kaj mi suspektas, ke la saman konkludon oni povus fari en plejmulto el la landoj, kie iam estis relative vigla Esperanto-movado. (Mi konscias, ke tia vidpunkto estas iom eŭropcentra: certe Esperanto pli viglas nun en Afriko, ekzemple, ol antaŭ cent jaroj).

Studado de la membrostatistiko de UEA estas tristiga. La grafikaĵo iras suben, suben. Kelkaj atentigas, ke hodiaŭ oni ne emas aliĝi al kluboj aŭ asocioj, oni povas venigi la mondon al si per interreto kaj la televida ekrano. Nu jes, estas statistikoj, kiuj indikas, ke ie estas kelkaj miloj da homoj, kiuj lernas kaj uzas Esperanton pere de la interreto, kaj tiaj homoj malofte sentas bezonon membriĝi en la oficiala movado.

Sed eĉ se estus miliono da kaŝitaj komputil-esperantistoj, ni estus mikroskopa parteto de la monda loĝantaro.

Kial mankas progreso? Ĉu ni devas forigi la ĉapelitajn literojn por havi “normalan alfabeton”? Ĉu ni devas importi multajn vortojn el aliaj lingvotradicioj, ekzemple la ĉina, araba, svahila? Ĉu ni devas trovi pli efikajn manierojn por havigi monon? Ĉu ni devas entute modernigi niajn agadmanierojn?

Ĉiuj argumentoj, kiuj kulpigas la lingvon mem pri la stagnado, malvalidas. Eĉ homoj, kiuj opinias Esperanton senperspektiva iluzio, foje cedas, ke ĝia strukturo estas admirinda. La sola “lingva” argumento, kiu iom validas, nome ke Esperanto donas avantaĝojn al homoj, kies unua lingvo estas eŭropa, multe pli validas, se temas pri la angla. Neniu povus serioze aserti, ke Esperanto estas perfekta aŭ absolute simpla – ĝi ja havas akuzativon, refleksivon, transitivajn kaj netransitivajn verbojn, kiuj prezentas problemojn por la plimulto de la uzantoj. Sed kompare kun iu ajn nacia lingvo, pri kiu mi havas iom da sperto, la Zamenhofa elpensaĵo estas elstara kombinaĵo de reguleco kaj esprimpovo.

Jes, do kial la perspektivoj ŝajnis tiom pli brilaj en 1911 ol en 2011?

LA MONDO ŜANĜIĜIS

En 1911 la internacia lingva situacio estis tre malsimila al la nuna. Tiutempe la franca ankoraŭ estis la plej prestiĝa lingvo, sed la angla kaj germana iĝis ĉiam pli fortaj konkurencantoj. Pli kaj pli da homoj sentis la bezonon de internacia lingvo, kaj la verdsteluloj esperis, ke oni prudente decidos elekti neniun el la tri, sed anstataŭe neŭtralan, relative facile lerneblan lingvon.

Hodiaŭ tiu situacio draste ŝanĝiĝis: la angla forbalais ĉiujn rivalojn kaj fakte multrilate plenumas la rolon de internacia pontlingvo. Jes, ni scias, ke la angla estas malfacila kaj tre neregula, sed ŝajne centmilionoj da neanglalingvuloj akceptis, ke necesas elspezi multe da mono kaj doni multe da tempo al lernado de tiu “internacia” idiomo. Aktuale penseblas, ke la plej efika obstaklo al “tutmonda angla” estas la leviĝanta potenco de Ĉinio. Ĉu la ĉinoj kontentos akcepti la anglan lingvon en internaciaj rilatoj, aŭ ĉu ili ekspluatos sian ekonomian superecon por postuli ankaŭ lingvajn/kulturajn avantaĝojn?

Esperanto ŝajnas senperspektiva hobio de manpleno da homoj, kiuj pensas eble idealisme, sed ne realisme.

ĈU DO REZIGNI? MALESPERI?

De tempo al tempo oni aŭdas pri kabeintoj, kiuj evidente venis al tia konkludo. Sed la plejmulto el ni estas obstinaj, persistaj, kaj ne volas rezigni pri la ŝajne sizifa tasko.

Kaj se la angla vere atingus tiun statuson, kiun ni celas por Esperanto, ĉu tio ne estus granda beno por la homaro? Jes. Sed la rolon plenumus Esperanto multege pli efike: kaj krome, kiel Zamenhof emfazis, Esperanto estas pli ol lingvo: ĝi estas manifestaĵo de internacia pensmaniero. Tion oni ne povas diri pri iu ajn nacia lingvo.

Kaj internacia pensmaniero ne estas plu luksaĵo: la pretervivado de nia planedo dependas de ĝi. Detruado kaj malpurigado de la naturo ne haltas ĉe landlimoj. Financa krizo en unu lando povas signifi tutmondan krizon. Kiel ni kontraŭos la trovarmiĝon de la planedo, se ni pensas plue en naciaj, religiaj, aŭ kulturaj kadroj? Kaj kiel ni rompu barilojn inter grupoj, se ni ne povas interparoli unu kun aliaj?

Ŝajnas vere, ke la mondo ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por adopti Esperanton. La decidoj pri tiaj aferoj estas ankoraŭ en la manoj de la potenculoj de la mondo, kaj ili ja profitas de la prestiĝo de siaj lingvoj. Zamenhof revis pri kunlaboro inter gentoj, al kiu unuiga lingvo estus nur la unua paŝo. Al tio ni povas aldoni, ke ni luktas ne nur por kunlaboro sed ankaŭ por egaleco. Kompreneble adopto de tuthomara lingvo povus katalizi la estiĝon de tia pli bona mondo, sed ĉu eblas esperi, ke la lingvo triumfos, antaŭ ol la homoj plimaturiĝos? Ĉu la multspecaj krizoj instruos, devigos la homaron maturiĝi pli rapide, ol nuntempe imageblas?

NE MULTE DEPENDAS DE NI

Se ni esperantistoj estas tiel malmultnombraj, evidente la eventuala triumfo de Esperanto venos ne pro niaj penoj, sed pro tio, ke potenchavaj neesperantistoj fine komprenos la valoron de la Zamenhofa donaco al la mondo.

Estu nia konsolo, ke la lingva problemo, kiu aĝas same kiel la homo, estus relative facile solvebla, kaj la solvo povus veni en surprize mallonga tempo. Eĉ post tutmonda adopto de Esperanto restus problemoj pro kulturaj kaj religiaj diferencoj, sed almenaŭ ni havus lingvan rimedon por komenci serĉi solvojn.

Mi iam aŭskultis prelegon de Claude Piron pri tiu ĉi temo. Li diris, ke ne gravas, ĉu la esperantistoj bone aŭ malbone propagandas. La ideo, laŭ Piron, estas tiel evidenta kaj altira, kiam oni vere ĝin pripensas, ke iam ĝi devos venki.

Mi emas konsenti kun Piron. Mi scias, ke mi ne vidos grandajn progresojn dum mia vivo, sed mi havas kvazaŭreligian fidon, ke jes ja iam Esperanto (eble en iom modifita formo) estos akceptita por la rolo intencita de ĝia aŭtoro.

Kaj tiu intenco estis ne nur lingva. La iama internacia lingvo estos esprimo de homa konscio pri la neceso kunlabori.

Ĉu do tia “kredo” implicas la sekvon, ke ni ne devas ion ajn fari? Ĉu sufiĉas nur atendi, ĝis la historia vento turniĝos? Nu, neniofarado signifus baldaŭan finon de la tuta nobla projekto; Esperanto ja povus malaperi. Kion ni do faru? Ni ja daŭrigu la propagandon, eĉ se niaj rimedoj estas tre limigitaj, ke Esperanto restu parto de la monda kultura pejzaĝo. Necesas vivteni la lingvon kaj la idealon; necesas evoluigi la lingvon, ke ĝi estu preta por servi en ia ajn situacio, ia ajn fako. Ni prilaboru terminarojn por ĉiu vivkampo: scienco, filozofio, komerco, religio, politiko, ktp., ke oni povu tuj uzi ĝin. Kaj ni neniam forgesu la idean flankon: Esperanto estas pli ol lingvo. Per tio, ke mi estas esperantisto, mi implicite esprimas mian pretecon renkonti ĉiujn aliajn homojn sur lingve neŭtrala tereno. Mi ne volas gajni pro la prestiĝo de mia unua lingvo, kaj mi ne volas esti en stato de malavantaĝo pro tio, ke via unua lingvo estas eventuale pli prestiĝa ol mia.

Intertempe ni agu ankaŭ “raŭmisme”: ni ĝuu nian komunan internacian ligilon kaj la riĉaĵojn, kiujn ĝi alportas al ni. Ekzemple, la ĵusa aŭstralia kongreso, ne priatentata de la publiko, evidente tre plaĉis al la partoprenantoj. Ni fidu, ke iam ĉiuj volos kunĝui.

Trevor Steele


Валерий ШумаковValerij Ŝumakov el la konstelacio Skorpio

de Halina Gorecka

“Mi estas optimisto.
Ĉar tio, pri kio mi okupiĝas,
ne permesas pesimisman humoron.
Necesas ĝis la fino
konservi kredon je sukceso”.

(Valerij Ŝumakov)

 

La 9an de novembro 2011 estas la 80a naskiĝdatreveno de la akademiano Valerij Ŝumakov, fondinto de la moderna Ruslanda transplantologio kaj scienco pri artefaritaj organoj. Dum pli ol 33 jaroj li gvidis en Moskvo la instituton de transplantologio kaj artefaritaj organoj, kiu nun havas lian nomon. Sed ne nur instituto. La nomo “Kirurgo Valerij Ŝumakov” estas donita al stelo en la konstelacio Skorpio.

Plena listo de liaj inventoj, atingoj kaj ordenoj kaj premioj okupus plurajn paĝojn. Ŝumakov, la unua en Sovetunio efektivigis greftadon de koro, hepato kaj pankreato. Ĝis siaj lastaj vivotagoj li gvidis la evoluigon de ĉiuj direktoj de la Ruslanda transplantologio: ekde greftado de organoj kaj histoj ĝis ksenotransplantado (grefto de bestorganoj al homo) kaj kreado de artaj organoj. Miloj da miaj samlandanoj ŝuldas sian vivon persone al la kuracisto Ŝumakov.

Valerij Ŝumakov naskiĝis la 9an de novembro 1931 en Moskvo, en la familio de inĝeniero-konstruisto. Firma decido iĝi kuracisto aperis ĉe la 14-jara lernejano post foliumado de anatomia lernolibro. Li aliĝis al la 1a medicina instituto kaj brile finis ĝin en 1956. Revante iĝi kardiokirurgo, Ŝumakov elektis specialiĝon en topografia anatomio, kiun la plejparto da studentoj opinias komplika kaj sendanka studobjekto. La pene akiritaj konoj igis lin, en la epoko de mallarĝa specialeco, kirurgo-universalisto: li virtuoze efektivigis operaciojn ne nur je koro, sed ankaŭ je renoj, bronkoj, hepato kaj pankreato.

Komence de la 1970aj jaroj Valerij Ŝumakov kun la usona kardiokirurgo Michael Ellis DeBakey ekgvidis la Sovetunian-Usonan grupon pri kreado de artefarita koro. Pli ol dudek jarojn daŭris la kunlaboro inter la du ŝtatoj.

En la postaj jaroj specialistoj de la instituto de transplantologio, unuavice li mem, efektivigis centojn da esploroj pri la problemaro de prognozado kaj preventado de reagoj de forpuŝo, kontraŭimuna terapio, konservado kaj kvalitaltigo de greft-organoj. La instituto aktive partoprenis en kreado de la landa sistemo de eligo, konservado kaj interŝanĝo de organoj, kunlaborante en ĉi tiu sfero kun ĉiuj landoj de la “Sovetunia bloko”.

Komenciĝis provoj pri kreado de artefaritaj biologiaj sistemoj, reproduktantaj funkciojn de hepato, pankreato, lieno. Estis kreita la tekniko de envivigo al sukermalsanuloj de beta-ĉeloj de pankreato prenitaj el gen-modifitaj bestoj.

Tamen la ĉefan taskon la instituto longe ne povis plene realigi. Preskaŭ dudek jarojn Ŝumakov kaj liaj kolegoj dediĉis al akceptigo de diagnozo de morto de cerbo sufiĉa kondiĉo por elkorpigo de organoj. Sed ĉi tiun koncepton oni konsideris nekonforma al la socialisma moralo. Rezulte kreiĝis sakstrata situacio: ja renoj, elkorpigitaj post la halto de koro, taŭgas por grefto, sed hepaton, koron kaj bronkojn necesas eligi nur el la korpo kun la funkcianta koro. La sola fonto de tiaj organoj estas viktimoj de kraniaj-cerbaj traŭmoj nekunigeblaj kun vivo. Tamen la reguloj ne permesis opinii ilin mortintaj ĝis la halto de la koro.

Nur en februaro 1987 aperis provizora permesa dokumento de la sanprotekta ministerio. La unua provo estis malsukcesa, kaj okaze de plia malsukceso la fama kirurgo havus grandajn problemojn kun la “superaj estroj”. Sed la dua operacio pri grefto de koro estis sukcese farita de Ŝumakov la 12an de marto 1988 – bonŝance por la Ruslanda scienco. La pacientino kun nekuracebla kormalsano post la grefto vivis pli ol ok jarojn.

Nur danke al la penoj de Ŝumakov la instituto de transplantologio sukcesis travivi la unuajn jarojn post la perestrojko. Kun minimuma financado oni daŭrigis esplorojn, ekuzis novajn metodojn de organ-greftado. Oni sukcesis eviti komerciĝon: en la plej malfacilaj jaroj du trionoj da pacientoj estis operaciataj en la instituto senpage, la plenan koston pagis nur alilandanoj.

Neniam ĉesis la laboro super la ĉefa projekto de Valerij Ŝumakov – artefarita koro, kiu kapablus konservi vivkapablon de paciento en daŭro de kelkaj jaroj. Sed sen sufiĉa financado oni ne plu povis konkuri kun la impete evoluanta Usona transplantologio, baziĝanta ankaŭ sur la Ruslandaj laboraĵoj. En 2000, kiam en Usono komenciĝis la unuaj enplantadoj de la artefarita koro AbioCor, la Ruslandaj sciencistoj ne sukcesis ricevi eĉ 10 milionojn da rubloj (400 mil dolarojn) por daŭrigi la esplorojn.

Dum sia tuta vivo Valerij Ŝumakov batalis kontraŭ nekompreno kaj antaŭjuĝoj, bremsantaj la evoluon de transplantado en nia lando. Li sukcesis atingi multon: ekzemple, danke al lia persona pledado reprezentantoj de la Rusa ortodoksa eklezio oficiale deklaris permesata la uzadon de kadavraj organoj en medicino.

Valerij Ŝumakov havas du gefilojn kaj kvar genepojn. La edzino de Ŝumakov, Natalja, multajn jarojn laboris kiel anestezisto. Lia filo, kirurgo Dmitrij, nun estas vicdirektoro pri scienca laboro en la instituto de transplantologio. Lia filino Olga estas arteksperto en la galerio Tretjakov. Laŭ la propra konfeso, Valerij Ŝumakov en sia laboro ĉiam iris rande de la ebleco, tenante sin je la devizo: “Antaŭen kaj neniun paŝon retro!”

Liaj konatoj rakontas, ke li ŝatis pasigi festojn kun la familianoj kaj amikoj. Precipe li ŝatis naskiĝtagojn de proksimuloj, Novjaron, Kristnaskon kaj Paskon. Li ŝatis foje fumi bonan cigaron kaj trinki viskion kun sodakvo, manĝi kankrojn, barĉon, ŝafan raguon. En somera tago li, se eble, naĝis en rivero aŭ lago. Multfoje li transnaĝis Volgon. Liaj ŝatataj prozistoj estis Aleksej Tolstoj, Ĉeĥov, Stendhal, Jack London. El la poetoj li preferis Puŝkin, Jesenin, Bayron.

Forta viro, vivĝuanto, kapabla rezisti batojn de la sorto kaj … kora nesufiĉo (insufficiaentia cordis). Valerij Ŝumakov faris operaciojn ĝis siaj lastaj tagoj. Li savadis homojn. Sed lin la operacio ne savis – lia koro estis tro eluzita. Li mortis dimanĉe, la 27an de januaro 2008.


Savi la vivon (4)

La monkolekta kampanjo brile sukcesis kaj repruvis la solidaremon kaj helpemon de la esperantistaro. Koran dankon pro la malavaraj donacoj, grandaj kaj etaj, kiuj helpis al Halina elteni la problemplenan restadon en Moskvo! Post la operacio Halina fartas bone – pli bone ol plimulto de ŝiaj operaciitaj samsortuloj.

Vidu ĉi-sube la liston de la donacoj, ricevitaj ekde la 18a de aŭgusto ĝis la 15a de oktobro:

Muriel Shackleton (Britio) 22,73
Pavel Polnicky (Ĉeĥio) 150,00
S. Beglaryan (Francio) 50,00
Mihaelo Castaing (Francio) 76,88
Anne Jausions (Francio) 20.00
Christiane Altrogge (Germanio) 28.00
Horst Vogt (Germanio) 50,00
Ranieri Clerici (Italio) 200,00
Kleno Fantin (Italio) 40,00
Treffle Mercier (Kanado) 41,21
Anonima (Nederlando) 10,00
Jarl Hammarberg (Svedio) 22,10
E-Klubo de Stockholm (Svedio): Åke Ahlrén, Hans Dahl, Sten Hannerz, Ole kaj Kaisa Hansen, Ulrika Hoppe, Claes-Göran Ingestedt, Sven Linnér, Bertil Nilsson, Yngve Sörman, Marianne Westman, Nekonato 382,93
Maria Jackowska (Pollando)100 zl 23,00
Halina Oleszek (Pollando) 100 CAD, 100 zl 95,46
Hanna Skalska (Pollando) 500 zl 118.48
Eric Smith (Britio) 20 GBP 22,80
Larisa Ŝapoŝnikova (Ruslando) 4000 rub 91,68
Entute ekde 19 aŭg ĝis 15 okt 2011 1445,27
Je la 18a de aŭgusto 2011 25.193,18
Je la 15a de oktobro 2011 26.638,45

La resto, kiu estas nun en nia dispono, estas kaj estos uzata por la postoperacia flegado kaj kuracado, por medikamentoj, por necesaj ĉiumonataj vojaĝoj inter Kaliningrado kaj Moskvo. La donacojn, kiujn ni ricevos post nia baldaŭa reveno al Kaliningrado, ni plu publikigos en La Ondo de Esperanto, kies eldonanto kaj redaktoro laŭ siaj fortoj plu laboros por Esperantujo: verkante, tradukante, redaktante, eldonante, prelegante.

Aleksander Korĵenkov


Poemoj de Afanasij Fet

ФетKiam oni parolas pri Afanásij Afanásjeviĉ Fet, oni ne povas eviti la implikitajn cirkonstancojn de liaj nomo kaj deveno. Liaj gepatroj estis germanoj: asesoro Johann Foeth kaj Charlotte Becker. En septembro 1820 la graveda 22-jara Charlotte sekrete fuĝis el Germanio kun la 45-jara Ruslanda bienisto Afanasij Neofitoviĉ Ŝenŝin kaj ekloĝis en ties bieno Novosjolki (Mcenska distrikto, Orjola gubernio).

En ĉi tiu bieno la 23an de novembro (Gregorie: la 5an de decembro) naskiĝis la filo de Charlotte, kiu estis ortodokse baptita kiel Afanasij kaj registrita kiel filo de Ŝenŝin. En 1822 Charlotte ortodoksiĝis kaj kiel Jelizaveta Fet edziniĝis kun Ŝenŝin. Sed en 1834 la konsistorio de Orjol decidis, ke, ĉar la knabo naskiĝis antaŭ la geedziĝo, li devas porti la familinomon de sia germana patro, do li iĝis Fet (foje: Fjot) kaj perdis la Ruslandan civitanecon kaj ne povis heredi la nobelecon de Ŝenŝin. Li ricevis hejman edukadon, poste lernis en la germana pensionato en la urbo Werro, Liflanda gubernio (nun Võru en Estonio), kaj en 1838 studentiĝis en la filozofia fakultato de la Moskva universitato.

Kiel 20-jara studento Fet publikigis sian unuan poemaron kaj komencis kunlabori en Oteĉestvennyje zapiski (La analoj de la Patrujo), kie aperis multaj liaj poemoj. En 1845 Fet armeaniĝis kaj servis kiel oficiro ĝis 1858. En la 1850aj jaroj li kunlaboris en Sovremennik (Samtempulo), sed forlasis ĝin pro politikaj kaŭzoj. Pliaj poemaroj aperis en 1850 kaj 1856, kaj la plej bonaj en la unua volumo de lia verkaro (en la dua estis tradukoj) en 1863, kiam li jam aĉetis bienon Stepanovka en la distrikto de sia naskiĝo kaj loĝis tie kun sia edzino Maria el la fama kuracista familio Botkin.

Li fariĝis prosperanta bienisto kaj ofte verkis kontraŭreformajn eseojn en la rubriko El vilaĝo por la konservativa Russkij vestnik (Ruslanda heroldo). En 1873 li rericevis sian familian nomon Ŝenŝin kaj la nobelecon, sed plu subskribis siajn verkojn kiel Fet. En 1881 li aĉetis palaceton en Moskvo, revenis al poezio kaj publikigis kvar volumojn de Vesperaj fajroj. Li forpasis la 21an de novembro (la 3an de decembro) 1892 en Moskvo.

Liaj poemoj elstaras pro la delikata lirikeco kaj muzikeco, bonega kono de la homo, sentoj, naturo, animstato.
Precipe famaj estas liaj “senverbaj poemoj” (ekzemple, la du supraj ĉi-paĝe). La poeton de l' belo pro lia “pura arto” ofte kritikis la “progresemuloj”. Li ankaŭ multe tradukis el la lingvoj klasikaj kaj la germana, interalie, la tutan Horacion kaj Faŭston.

* * *

Bildo rav-serena,
plej amata nun:
Blanka vast' ebena,
Ronda plena lun',
Volbo diafana,
Brila neĝo nur,
Kaj de sled' lontana
La soleca kur'.

* * *

Ŝtorm' en ĉielo vespera,
bruo kolera de mar' –
ŝtormo en maro kaj pensoj,
multa turmenta pensar' –
ŝtormo en maro kaj pensoj,
ĥor' de kreskanta pensar' –
nigra nubaro fluganta,
bruo kolera de mar'.

* * *

Mia vitej' transfenestre kreskadas plej bele,
Lumon forŝirmas. Kaj jen – de la fenestro duon'
Supre kaŝitas en densaj verdaĵoj, kaj inter folioj
Kvazaŭ intence sub vitr' ekas flaviĝi grapol'.
Kara, sufiĉas, ne tuŝu! Por kio spirit' de l'detruo!
Vi por vinbero-plukad' manon etendos al kort', –
Blankan kaj pufan maneton najbaroj facile rekonos,
Kaj ili diros: ŝi lin kaŝe vizitis en hejm'.

* * *

Ĉio bruas en viv' multkolora,
Tamen vanas gajec' de l' medi':
Mi sen vi sopiregas, angora,
Vi rideton forportis de mi.
Kaj malofte, nur kiam vesperas,
Post enuoj kaj penoj de l' tag',
Via bildo por mi reaperas,
Kaj ridetas mi al la imag'.

* * *

Per kora sango skribatas al vi ĉi asertoj,
Ja, pro l' disiĝo por ambaŭ doloras la spertoj,
Vanas ja, por malsanul' al libero aspiri,
Al travivaĵoj malnovaj ne eblas reiri,
Kaj ja en ĉio, nutrinta la amon pasian,
nun pli facilas por ni skoldi unu alian.

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov


Sufiĉe interesa, apenaŭ bezonata

Cavadi, Augusto. Mafio klarigata al turistoj / Tradukis el la itala, prinotis kaj adaptis Michela Lipari, Carlo Minnaja. – Trapani: Di Girolamo, 2011. – 64 p.

Mafio klarigata al turistoj

La libreto Mafio klarigata al turistoj deklarate aperis ĉe Di Girolamo, kiu krome publikigis ĝin en ses aliaj lingvoj. Sur la dorskovrilo estas skribita: “La esperanta versio estas adaptita kaj prinotita cele al vasta internacia publiko…”, do oni povas esperi, ke la laboro estis farita konscience.

Natura sagaceco rajtigas kompreni, ke evidente temis pri iu kampanjo, kiun okazigas la eldonejo, volante laŭeble plejmulte disvastigi la libron (alia demando, kiucele ili lanĉis la tuton). Verŝajne do italiaj esperantistoj, iel eksciinte pri la afero, proponis envicigi Esperanton. Se tiel, ili faris tute bone, ĉar la ekstera mondo ricevis plian pruveton, ke Esperanto estas tute samrajta kaj sampova lingvo, kiel la ceteraj.

Sed leviĝas demando, ĉu esperantistoj mem bezonas ĝin, la libron? Oni apenaŭ povas imagi esperantiston, kiu, planante sian viziton en Italion (ni ne forgesu, ke oni anoncas la libron kiel porturistan!), aĉetos (cetere, kie?) libron ne pri vidindaĵoj de Romo, Florenco, Venecio, sed pri sicilia mafio, des pli – en Esperanto.

La afero estas des pli ambigua, ĉar la libro mem, kvankam intence tro malkonciza, prezentas vere interesajn faktojn, kiujn oni legas se ne plezure, sed almenaŭ kun vera interesiĝo. Kelkaj faktoj estas bone konataj, sed kelkaj ne. Ekzemple estis sufiĉe interese legi la mallonge prezentitan historion de Giovanni Falcone, murdita juristo. Krome la libro neniigas la miton pri “mafio nobla, kavalireca, lojala en sia interno kaj protektanta la malfortulojn” – ĝi neniam ekzistis, ĉar interalie “ĝi neniam produktis varojn aŭ servojn, sed prirabis tiujn, kiuj… klopodis krei ion pozitivan”. Sciate, ke kelkaj kinofilmoj (plejĉefe, certe, La baptopatro) prezentas mafion sufiĉe romantika kaj jes ja nobla kaj kavalireca.

Krome la aŭtoro interese priskribas la rilatojn inter mafiaj viroj kaj virinoj, rakontas pri trakto de la mafio fare de eklezio, kaj faras konkludojn, ke ĉar “perfido kaj dezirego al perforto apartenas… al la genetika posedaĵo de la homaro […] ni devos ankoraŭ dum longa tempo alfronti la organizitan krimularon mafistilan… sed ne poreterne… kiel ĉiuj homaj fenomenoj ĝi havas komencon, evoluon kaj havos do finon”.

Ni menciis “intencan malkoncizigon” de la libro, sed fakte temas pri teksto, kiu estas iom pli ampleksa ol ordinara granda artikolo, sed kiun oni tre volis fari libro kaj jes faris. Konsiderante la ĝeneralan amplekson de la libro (64 paĝoj), grandan tiparon, multajn vakajn paĝojn kaj ok (!!!) foliojn kun ial itala vorto annotazioni (notoj), la penoj estas troevidentaj kaj iom amuzaj.

Mi konsilus al la rajtoposedantoj iom poluri la tekston, forigi vakajn lokojn kaj “annotazioni”, fari el la libro por-legan dosieron (PDF aŭ simile) kaj proponi ĝin senpage al la Esperanto-publiko. Tiel la interesa teksto ricevos meritan kvanton da legantoj.

Konstanten Krysakov


Rekomendinda. Por 50 familioj

Mattos, Geraldo. La bona pineto. – Chapecó: Fonto, 2008. – 23 p.

La bona pinetoPorinfanaj libroj en Esperanto treege malmultas, kaj plejparte ili estas tradukoj de naciaj fabeloj, aŭ tre simplaj versaĵetoj. Do la libreto de Geraldo Mattos La bona pineto estas preskaŭ unika.

Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6–7-jaraj. La literoj estas grandaj – sed ne tiom, kiom en aliaj libroj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas – nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo. Do supozeble la gepatroj devas voĉlegi la fabelon, kaj eventuale proponi al la infano mem ilustri ĝin poste. Mi ne rerakontos la enhavon – ĝi estas pli-malpli tipa por fabeloj, ankaŭ la moralaĵo estas klara: necesas fari bonon al homoj, kaj malfortulo ofte estas pli helpema ol fortulo.

La fabelo estas verkita en modela Esperanto sen simpligoj. La stilo estas tipe fabeleca, kun ie-tie ripetataj ritme-rimaj frazoj, kiel “…nokto, kiam la ventoj de la nuboj kaj la dentoj de la bestoj eliras ĉasi kaj frakasi…”, aŭ “…de la rigida arbo, de la rapida birdo kaj de la fluida rivero”. Kelkaj esprimoj apenaŭ konvenas – ja “peto, kiun pafis la arko de lia buŝo per la sago de lia lango” en porinfana fabelo sonas iom nenature. Aliflanke, ne tre konvena por 6–7-jaruloj estas la frazo “la brazila pino, science nomata araŭkario”; kaj por geknaboj pliaĝaj tro naive aspektus la tuto cetera. La gepatroj devas scii, kio estas Parnasa Gvidlibro kaj esti pretaj klarigi tion al la infanoj.

Do, oni devas perfekte posedi Esperanton (la infanoj – denaske) por ĝui tiun fabelon. Se ĝi aperus, kiam mia filino estis 6–7-jara – mi tre ĝojus. Entute, en la mondo troviĝas eble nur 50 familioj, por kiuj La bona pineto plene utilas – sed al tiuj ĝi vere rekomendindas.

Valentin Melnikov


VinilkosmoIncendio ĉe Vinilkosmo

Nia muzika redakciano Flo Martorell informis ke la nokton de la 18a-19a de septembro fajro grave damaĝis Vinilkosmon – unu el la plej sukcesaj Esperanto-entreprenoj, kiun Flo fondis en Donneville. Li skribis al ni kelkajn horojn post la incendio:

La ekzercejo 7, kie ekzercis tri rokaj bandoj, kaj la stokejo de Vinilkosmo / EUROKKA (kie estis la sonsistemo, materialo por la studio, kaj la plej granda parto de la stoko de la K-diskoj de Vinilkosmo) estas detruitaj pro incendio.

Unu el la bandoj ekzercis tie ĝis la 22a horo, kaj verŝajne la incendio komenciĝis post ilia foriro. Iom post la noktomezo malŝaltiĝis la elektro, kaj tiam mi ekserĉis la kialon. Subite mi kaj mia frato konstatis la fajron, sed la tegmento jam brulis, kaj ne eblis ion fari. Ni tuj vokis la fajro-brigadon, kiu venis post 15 minutoj kaj laboris ĝis la 4a kaj duono. Eble cigaredo estis malbone estingita, aŭ ili ne malŝaltis la elektron forirante – mi ne scias, la asekurkompanio faros enketon.

Estas vera katastrofo por Vinilkosmo kaj EUROKKA kaj por la Studio de La Trappe, ĉar ni perdis grandan parton de nia sonmaterialo kaj la diskostokon… La fajro-brigadistoj provis savi kion ili povis, kelkaj centoj da diskoj estis savitaj … la tuta sonmaterialo estas detruita.

La fajro-brigadistoj faris ĉion, por ke la apuda registrejo kaj ripozejo ne ekbrulu. Feliĉe, ili sukcesis kaj la studio estis savita, sed la perdita materialo kruele mankos… Feliĉe neniu persono estis vundita.

Ni kunsentas kun Flo kaj esperas, ke li sukcesos restarigi Vinilkosmon, kiu laboras por la tuta esperantista komunumo. Ni alvokas niajn legantojn mendi la restintajn diskojn kaj uzi la mp3-elŝutejon de Vinilkosmo. Intertempe klariĝis ke centoj da diskoj estas savitaj, sed la tekstolibretoj estis damaĝitaj – tiuj diskoj estas aĉeteblaj kontraŭ forte rabatita prezo.

Detalojn pri la mendebleco vidu en la reto:

http://vinilkosmo.com


Tomas Tranströmer

T en tekstamaso

2011 ne estis escepto; ĉiam oktobro ekkirlas la karuselon kun la kandidatoj por la Nobel-premio en literaturo. Kaj elfalis, kiel kutime, la “kutimaj suspektinduloj” — Amos Oz el Israelo, Haruki Murakami el Japanio, Adonis kun libana pasporto, kaj ankaŭ la lastminuta “favorato” Bob Dylan.

Tiuj, kiuj bone konas Tomas Tranströmer, diras, ke la decido estas prudenta kaj saĝa; tial la felietonoj en la tuta mondo nuntempe arigas superlativojn post superlativoj. Por la aliaj validas tio, kion skribis sveda tagĵurnalo: “Nun la tuta mondo volas legi liajn poemojn”. Tranströmer jam estas la plej tradukita sveda poeto – li jam haveblas en 55 lingvoj, sed estas evidente nur ŝatata de la feliĉa malplimulto. Almenaŭ en Svedio li estas bone vendanta verkisto: la eldonkvanto de Funebra Gondolo de 1996 atingis 30 mil ekzemplerojn, kio estis sensacio sur la malgranda sveda libromerkato.

Do, nun estas ankaŭ por ni la tempo por konatiĝi kun li. Tranströmer ne skribis multe – lia kompleta verkaro, ekde 17 poemoj de 1954 entute ampleksas malpli ol 400 paĝoj. Li densigas, aŭ kiel diris kritikisto: se bezonatas 10 vortoj, iuj uzas 100 kaj Tranströmer unu. Densigo estas la signo de li. Kaj ankaŭ klaraj bildoj, kiuj ebligas novan aliron al la mondo, tiel la Nobela komitato.

Trankvila giganto

Antaŭ du jardekoj Tranströmer havis apopleksion. Ekde tiam li preskaŭ ne plu povas paroli kompreneble. Nur la edzino Monica komprenas komplete, kion li volas diri. Dum intervjuoj Tranströmer komencas diri kiom multe li povas kaj poste la edzino kontinuas la fadenon kaj la edzo aprobas – bela harmonio de spiritoj. Tranströmer defiis la handikapon. Li devis batali kontraŭ la perdo de la lingvo. Li ĉiam ŝatis vojaĝi. Li sukcesas denove vojaĝi kaj ankaŭ aperas de tempo al tempo dum lirikaj kunvenoj eĉ en Ĉinio. Li estis antaŭ sia malsano unu el la plej vojaĝemaj poetoj – spuroj de vojaĝimpresoj tra la mondo aperas dise:

Juna sinjorino ploris ĝuste en sia manĝaĵo en la hotelo post tago en la urbo.

Li ankaŭ povas denove ludi pianon per lia sana maldekstra mano. Muziko estas unu el la temoj de Tranströmer. En sia juneco li volis fariĝi muzikisto. Li ne atingis tiun celon, sed li estis preskaŭ profesia pianisto:

La kvin kordoj diras ke ni ne povas fidi ion alian kaj ili sekvas nin parton al la vojo tien Kiel kiam la lumo estingiĝas sur la ŝtuparo kaj la mano sekvas — konfide – la blindan manrelon kiu gvidas tra mallumo.

Tranströmer estas sendube meritplena verkisto. La kvalito estas, ke liaj poemoj temas pri la ekzistanta mondo en naturmetafizika robo. Premii preskaŭ silentan verkiston probable estas ankaŭ signalo kontraŭ la amasaj subnivelaj literaturaĵoj, kiuj altrudas sin ĉie sur la merkato. Tranströmer konscias pri tio. Ie li skribis pri la mikreco de sia verkaro, ke ĝi estas kiel “T en tekstamaso”, do facile pretervidebla. La verkoj de Tranströmer neniam obeis al modoj – Tranströmer ja estas engaĝita verkisto. Sed neniam li falis en la kaptilon de politika kliŝo aŭ kiĉo.

Sed tio estas ankaŭ la manko de tiu elekto. La verkaro de Tranströmer jam estas kompleta. La Akademio elektis verkiston, kiu ne plu donas novajn impulsojn, kaj kies plej grava epoko estis antaŭ kvindek jaroj.

La premiito de 2010, Mario Vargas Llosa, daŭre donas novan intelektan stimulon al tiuj, kiuj ankoraŭ legas. Espereble en la sekva jaro la Akademio trovos premienda kandidaton kun pli aktiva voĉo en la nuna kaj estonta tempo.

Wolfgang Kirschstein


Legu artikolojn de Wolfgang Kirschstein pri pli fruaj literaturaj nobelpremiitoj:

Wolfgang Kirschstein. Kiu ŝi estas?: Elfriede Jelinek, nobelpremiito pri literaturo 2004
Wolfgang Kirschstein. Nobela embaraso: Harold Pinter, nobelpremiito pri literaturo 2005
Wolfgang Kirschstein. Libroj, kiuj lumigas homojn: Orhan Pamuk, nobelpremiito pri literaturo 2006
Wolfgang Kirschstein. Amikaro de Doris: Doris Lessing, nobelpremiito pri literaturo 2007
Wolfgang Kirschstein. Iom pala pro la rusto: Jean-Marie Gustave Le Clézio, nobelpremiito pri literaturo 2008
Wolfgang Kirschstein. Pejzaĝoj de senhejmeco: Herta Müller, nobelpremiito pri literaturo 2009
Wolfgang Kirschstein. “Literaturo estas fajro”: Mario Vargas Llosa, nobelpremiito pri literaturo 2010


Ricevitaj libroj

Cavadi, Augusto. Mafio klarigata al turistoj / Tradukis el la itala, prinotis kaj adaptis Michela Lipari, Carlo Minnaja. – Trapani: Di Girolamo, 2011. – 64 p. – [Recenzoekzemplero].

Homarane: Kajero en esperanto pri socio, filozofio, religio. Jaro 1, numero 1 / Redaktis Bertil Nilsson. – La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2010. – 213 p. – [Recenzoekzemplero].

Jarlibro 2011 / Redaktis Roy McCoy. – Rotterdam: UEA, 2011. – 286 p., il. – [Donaco de UEA].

Mattos, Geraldo. La bona pineto. – Chapecó: Fonto, 2008. – 23 p. – [Recenzoekzemplero].

Nordenstorm, Leif; Lörnemark, Christer; Korženkov, Aleksandr; Grundström, Tuomo. Tohtori Zamenhof ja kansainvälinen kieli / Alkusanat Daniel Tarschys. – Helsinki: Suomen Esperantoliitto ry., 2011. – 146 p. – [Donaco de Tuomo Grundström].


Ricevitaj gazetoj

Beletra Almanako, 2011/11;
Bulteno de Esperantista Klubo en Praha, 2011/2;
Esperanto Aktuell, 2011/4;
Esperanto en Danio, 2011/4;
Esperanto sub la Suda Kruco, 2011/107;
Esperanto, 2011/7-8,9;
Esperantolehti, 2011/4;
Frateco, 2011/93;
KAE-informilo, 2011/75;
Kontakto, 2011/3;
La Brita Esperantisto, 2011/971;
La Lanterno Azia, 2011/7,8-9;
La Ondo de Esperanto, 2011/8-9,10;
La Revuo Orienta, 2011/7,8-9;
Monato, 2011/8-9;
Norvega Esperantisto, 2011/4;
REGo, 2011/4;
Scienco kaj kulturo, 2011/4;
Scottish Esperanto Buletin, 2011/2;
SES informas, 2011/3,4.


Du glasoj da portovino

Sinjoroj A kaj B havis 16 uncojn da portovino kaj du 8-uncajn glasojn. La glasoj estis subskribitaj kaj havis mezurstrekojn. La sinjoroj plenigis la glasojn, sed hundeto, kiu ankaŭ tre ŝatis portovinon, subite fortrinkis 5 uncojn el la glaso de sinjoro B. Samtempe la perpleksa sinjoro B fortrinkis 3 uncojn el la glaso de sinjoro A.

– Aŭskultu min, – diris s-ro A, – estus maljuste, se nur vi suferos pro la hundo. Mi verŝos portovinon el mia glaso al la via, por ke ni havu la saman kvanton da vino.

– Mi konsentas, ke ni devas dividi la perditajn 5 uncojn inter ni, sed ne forgesu, ke mi fortrinkis 3 uncojn el via glaso, – diris s-ro B kaj verŝis enhavon de sia glaso en la glason de s-ro A, – vidu, mi redonis ilin al vi.

– Nun ni dividu la restaĵon, – aldonis B, kaj A verŝis duonon da portovino el sia glaso en la glason de B.

– Vidu, ni havas saman rezulton, kiun ni havus, se ni uzus mian proponon, – diris A, – ni ambaŭ havas po duono da glaso, kaj do ni estas kvitaj.

Demando: Ĉu la du sinjoroj bone kalkulis? Se ne, bonvolu restarigi la justecon. (Estus bone se vi solvos la enigmon mense, sen papero). La respondon sendu al la redakcia adreso poŝte aŭ rete antaŭ la 5a de decembro 2011.

Aleksej Korĵenkov


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2011, №11 (205)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Andrej Peĉonkin, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2012:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 550 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2011.