En la 11a paĝo ni publikigas deklaron pri Homaranismo, kiun ĉi-jare subskribis sep personoj. Estas utile, antaŭ konatiĝo kun la nova deklaro, legi kelkajn subajn frazojn, kiujn Zamenhof verkis antaŭparole al Deklaracio pri Homaranismo, “speciala kaj tute difinita politika-religia programo”, en 1917 nur du monatojn antaŭ sia forpaso.
Sub la nomo “Homaranismo” (el la Esperanta vorto “Homarano”, kiu signifas: “Membro de la homa familio”) mi volas paroli pri strebado al “homeco”, al forigo de intergenta malamo kaj maljusteco kaj al tia vivmaniero, kiu iom post iom povus konduki ne teorie, sed praktike al spirita unuiĝo de la homaro.
Ĉar oni min konas kiel aŭtoron de la lingvo Esperanto, tial multaj personoj eble identigos la Homaranismon kun la afero de Esperanto; tio tamen estus eraro. Dum la esenco de Esperanto estas politike kaj religie absolute indiferenta kaj la interna Esperantisma ideo prezentas nur nedifinitan fratecan senton kaj esperon, kiujn ĉiu esperantisto havas plenan rajton ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed eĉ ĝenerale akcepti aŭ ne akcepti ilin, – la Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, kiu prezentas mian kredon pure privatan kaj la aliajn esperantistojn tute ne koncernas.
Sed se en rilato al Esperanto mia politika-religia kredo estas mia afero tute persona, en ĉiuj aliaj rilatoj ĝi havas en si absolute nenion personan. Tio, kion mi nomas “Homaranismo”, ne estas io nova, elpensita de mi persone; ĝi prezentas principaron, kiun – eble en malsama detala formo, sed proksimume en la sama esenco – jam de longe konfesis kaj konfesas en sia koro multaj homoj el ĉiuj tempoj, landoj kaj gentoj. Al tiuj homoj mi nun min turnas.
<…>
Oni ne intermiksu erare la Homaranismon kun la tiel nomata kosmopolitismo; oni ankaŭ ne pensu tute erare, ke, batalante kontraŭ la akre disiga genta dividiteco de la homaro, la Homaranismo volas mortigi la ekzistantajn lingvojn kaj religiajn kredojn. Kiel honesta patriotismo, instigante la civitanon strebi al plena unuanimeco kaj frateco inter liaj samlandanoj, tute ne malpermesas al li ami sian urbon pli ol la aliajn urbojn de sia lando, sian familion pli ol la aliajn, paroli hejme sian specialan dialekton kaj havi en sia koro sian privatan kredon, tiel la Homaranismo tute ne postulas de sia partiano, ke li forrifuzu sian tute naturan amon al sia patrujo, al sia gepatra aŭ eduka lingvo, sian fidelecon al sia religia kredo: ĝi postulas nur, ke li konservu ĉion ĉi tion por si mem, ke li ne altrudu siajn gentajn aŭ aliajn apartaĵojn al aliaj homoj; ke tion, kio malfeliĉe disigas la homojn, li ne rigardu kiel altan, ĉiuforte kultivindan virton: ke el siaj kvankam naturaj, sed tamen ja nur egoismaj preferoj li ne faru al si idolon nek batalan standardon <…>
Mi kundividas plurajn elementojn el la interesa analizo de Trevor Steele (LOdE, 2011, №11), sed ne lian konkludan miksaĵon de iom da raŭmismo kun speco de milda finvenkismo celanta teni Esperanton viva ĝis la mondo maturiĝos por ĝi.
Ja veras ke antaŭ longe estis tempo en la historio de la tutmonda socio kaj ĝia lingva sistemo, kiam ankoraŭ eblis imagi iomajn ŝancojn ke konstruita interlingvo povus ĝui ĝeneralajn agnoskon kaj enkondukon kiel pli racia kaj justa ilo por plenumi la kreskantan bezonon je internacia lingvo. Inspiritaj de tiu nobla idealo, dum pluraj jardekoj multaj esperantistoj pene strebis atentigi la mondon pri ties “lingvoproblemo” kaj pri Esperanto kiel taŭga solvo por ĝi, bedaŭrinde kun tre limigitaj atingoj en tio.
Dume tamen, nek planite nek atendite, la mirindaj trajtoj de Esperanto mem kaj la intensaj agemo, kreemo kaj kunkonstruemo de la homoj vivigintaj ĝin sukcesis doni al la ĝenerala ideo “lingvo por internaciaj rilatoj” pli konkretan, fakte tute Zamenhofan enhavon, nome plej diversajn interhomajn rilatojn trans ĉiuj baroj.
Malgraŭ tiu etskala fenomeno, tra kompleksaj historiaj procezoj, ĉefe sed ne nur klarigeblaj per imperiisma lingvopolitiko kaj la tutmonda merkatigo de ĉio ekzistanta, estis la angla lingvo kiu iĝis pli kaj pli reganta en la uzoterenoj kiujn la esperantistoj de antaŭaj generacioj kredis “nature rezervitaj” por la iam triumfonta Esperanto (scienco, komerco, turismo, ktp). Tiu evoluo, rapide akceliĝinta dum la lastaj du jardekoj, ja havas ege maljustan flankon, sed ĝi iĝis fakto de la nuna mondo kaj ties komunikteknologia revolucio.
Do, en tiel profunde ŝanĝiĝinta scenejo, Grigorij Arosev (LOdE, 2011, №10) tute pravas je tio kion li diagnozas kiel “malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo”, laŭ la kriterioj kiujn la tradicia Esperanto-propagando antaŭe emfazis kiel ĉefaj allogaĵoj de nia lingvo (kontaktoj en aliaj landoj, ktp). Li ankaŭ agnoskas ke la homoj prave emas lerni pli utilan fremdan lingvon ol Esperanton.
Fronte al tiu nuna procezo, ĉe ni estas iuj kiuj opinias tiujn lernantojn de la angla nur pasivaj viktimoj de la cirkonstancoj aŭ malkuraĝaj submetiĝemuloj, kaj insistas ke la ĉefa ekzistokialo de Esperanto plu restas batali kontraŭ la uzado de nacia lingvo kiel internacia lingvo (“hieraŭ la franca, hodiaŭ la angla, morgaŭ la ĉina”). La sole inda motivo subteni Esperanton estus do la morala respondeco rezisti la potencorilatojn kiuj nun privilegias la anglan lingvon.
Ja tiu David-kontraŭ-Goliata, epopea sinteno estas forte alvoka, sed mi timas ke per tio la plej radikalaj finvenkistoj fakte ŝarĝas la porEsperantan agadon per absurde tropostula eksterproporciaĵo, kies sola efiko verŝajne estas ŝajnigi nin marĝenaj kontraŭemuloj, strangaj defendantoj de malvenkinta iluzio, ne plu sencohava. Se ni emfazas tiun bildon de heroa rezistmilito kiel ĉefan motivon por lerni Esperanton (ĉar ĝi estus la sole vere inda por plenumi la rolon de internacia lingvo, male al la uzurpanta angla) ni plu fremdigos la ceterajn homojn disde nia tamen ja liberiga, emancipa fenomeno.
Esperanto ja estas ilo por ŝanĝ(et)i la mondon, sed eble ne tute precize laŭ tiu ekstreme ambicia programo, al kies venkoŝanco komplete mankas kredindeco. Multo estas jam atingita (eĉ se je modesta skalo), ke danke al Esperanto multe da bono okazis al konkretaj homoj en pluraj generacioj, tiel ke ĝi daŭre fascinas novulojn kaj trovas novajn terenojn, dum ĝi riĉigas la vivon de tiuj trovintaj ĝin.
Ĝuste la dogma misiemo ŝajne emas senvalorigi preskaŭ ĉion de la reala Esperanta vivo, ĉar ĉio tio (la amikiĝoj, la libroj, la muziko, ktp) estus aŭ kromefiko aŭ nura sinindulgemo, eble iom interesa sed ne la “vera” celo de Esperanto kaj do deflankiga, malŝpara de tempo kaj energio.
Ĉi-rilate, mi opinias ke la Manifesto de Raŭmo (1980) trafe kaj tre kuraĝe esprimis siatempe kritikon al iuj ne plu utilaj mitoj en la Esperanto-agado (dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UN devas adopti Esperanton) kaj prave emfazis la indecon disvastigi Esperanton por realigi ĝiajn pozitivajn valorojn (sendiskriminaciaj kontaktoj inter ordinaraj homoj, novtipa internacia kulturo, ktp). Ĉu tamen la vera raŭmismo havis la apenaŭan kulturflegeman karakteron kiun atribuas al ĝi iuj finvenkistoj?
Mi konfesu ne multe interesiĝi pri iu supozate distinga, specifa Esperanta kulturo, sed pri la aspektoj tiel universalaj kiel plurece apartaj de la homara kulturo, kiuj ne hazarde ankaŭ trovas Esperanton por sin esprimi. La milda tropo uzita en tiu manifesto pri la esperantularo kiel “mem elektita diaspora lingva minoritato” estas bela, sed povus esti miskomprenata kiel apartiganta nin disde la ceteraj homoj, kvazaŭ estus io esence speciala en la fakto esti esperantulo.
Lastatempe mi emas nomi “plivastismo” la reale ekzistantan sintenon kiun mi rekonas ĉe multaj esperantuloj (kiel mi mem). Temas pri homoj kiuj amas Esperanton, elvivas ĝin kiel gravan eron de sia vivo, opinias ĝin valorega praktika ilo de tuthomara, tergloba konscio sur/per la plej homa trajto (la lingvo), kaj eventuale provas diversmaniere kontribui al ĝiaj prestiĝo, videbligo kaj pluvivigo, ankaŭ de ties organiza branĉo (UEA, ktp). Samtempe tamen, malgraŭ la severa admono de iuj finvenkistoj, ili permesas al si ĝui la intense homigan rolon kiun Esperanto ludas en siaj respektivaj vivoj (per kultura kreado, intelekta stimulo, diversspecaj emocioj, egaleca amikiĝo kun aliaj homoj, alternativa ŝatokupo, ktp) kaj samtempe kelkaj el ili faras kion ili povas por malferme inviti aliajn homojn kunkonstrui tiun ĉi novspecan fenomenon kaj fari ĝin eĉ pli ampleksa, pli plureca, pli interesa. Oni sincere bonvenigas ĉiun ajn iniciaton iel ajn kontribuantan al la plivasteco de tio atingita de Esperanto, ekzemple, la esperantigo de sciencaj verkoj aŭ la kreskanta ĉeesto de esperantuloj en sociaj retoj kiel Facebook. Temas pri sinteno kiu atribuas valoron al ĉio ajn kio jam nun helpas pligrandigi kaj pliriĉigi nian mondeton Esperantujo.
Kiel tre speciala homa kaj fakte homiga iniciato, la motivoj okupiĝi pri Esperanto evoluas kaj estas plurecaj, kiel ĉio homa.
José Antonio Vergara
Hasta planado plus streĉa laboro kaj lastmomenta improvizado produktis sukcesan kongreson.
Spite al la financa monda krizo kaj al la ne tute favora veterprognozo la 35-a Kataluna Kongreso de Esperanto sukcese okazis en la kataluna ĉefurbo, Barcelono, de la 28-a ĝis la 31-a de oktobro, plus unutaga postkongreso en la apuda urbeto Subirats, ĉe la Esperanto-Muzeo.
La Kongresejo estis la kultura centro La Farinera en la kvartalo Clot, tamen ankaŭ oni okazigis aranĝojn en la kafejo Horiginal, en la tombejo de Montjuïc, en la muzika centro Tradicionàrius kaj eĉ surstrate tra la urbo.
Kvankam temis pri nacia kongreso la ĉeestantaro estis sufiĉe multnacia: preskaŭ 140 aliĝintoj alvenintaj el la kongreslando, Okcitanio, Francio, Italio, Svislando, Flandrio, Slovenio, Nederlando, Svedio, Kimrio, Brazilo kaj eĉ Tajvano.
Ofte oni prave diras ke unu el la problemoj en la Esperanto-movado estas la aliro al la neesperanta mondo, parte pro certa fermiteco de la movado mem, kaj parte pro la indeferenteco aŭ la negativa sinteno de la nacilingvaj amaskomunikiloj.
Kataluna Esperanto-Asocio plene konscias pri tio kaj tial starigis en siaj agadprincipoj konstantan engaĝiĝon en la kataluna socio, kion nia nacia kongreso klare respegulis:
Antaŭ la kongreso sendado de perreta informado al la enlanda ĵurnalaro, okazigo de katalunglingva antaŭprezento de la kongreso en la sidejo de Òmnium Cultural (gravega kultura asocio dediĉita al la defendo de la katalunaj lingvo kaj kulturo).
Dum la kongreso okazis prelegoj katalunlingve pri Esperanto, la koncertoj estis malfermaj al neesperantistoj… Dank’ al tiu laboro ni sukcesis reeĥon en diversaj komuniloj: tutpaĝa artikolo en la alternativa semajngazeto La Directa, mezbona elsendo ĉe la loka televidstacio BTV, mencio en la plej aŭskultata radistacio RAC1, kaj aparte favora dupaĝa artkolo en la dimanĉa eldono de la ĵurnalo ARA.
Malfacilas la tasko raporti pri ĉiuj la diversaj eroj de la kongreso kiu estis enhave varia kaj okazis diversloke tra la urbo, kaj eĉ ekster ĝi, inkludante la postkongreson. Jen rapida laŭtaga resumo de la kongreso:
Vendrede la afero komenciĝis posttagmeze, dum kelkaj amuziĝis lernante popoldancojn kun Mon Cardona, aliaj povis sekvi la katalunlingvan prelegon de Ramon Rius: “kial E-o estas tiom altira”. Jam en la nokto kongresanoj kaj eksteruloj povis spekti la koncerton de Vera Girard kaj JoMo. Post la ĉarmo kaj velura voĉo de Vera sursceniĝis la muzika torento, JoMo, kiu senlace muzikis kaj kantis okcitane, esperante, katalune kaj eĉ en la lingala lingvo!
La sabato estis la plej densa kongrestago: kun ioma mediterranea prokrasto
okazis la inaŭguro kun partopreno de la familianoj de nia pioniro Jaume
Grau Casas kaj de magistartano de la urbeto Subirats kiu invitis nin
postkongresi tie.
Tuj ekis la prelegoj, kaj la embarasa elekto ĉu aŭskulti la prelegon de
Zlatko Tišljar pri lingva politiko en Eŭropa Unio, rekte ligita al la
kongresa temo aŭ artismumi? Tiukaze denove oni devis decidi ĉu aniĝi al
la korusa ateliero de Carles Vela aŭ al la poezia komisiono de la genia
vortĵonglisto Jorge Camacho?
Tuj poste Katalin Kováts prelegis pri io tre persona, la lingva
edukado de sia filo en multlingva medio kaj la malfacilaĵojn kiujn ŝi
nekredeble spertis en la, nur ŝajne internacieca nuntempa Nederlando.
Samtempe Kevin de Laet rakontis pri la lingva politiko en Belgujo.
En la lasta triono de la matena programo eblis elekti inter prelego pri
poezio de Jorge Camacho, la talismanoj de Abel Montagut aŭ katalunglingva
prelego de Jordi Solé pri la elstara verkaro de Delfí Dalmau.
Dum ĉio ĉi okazis, manpleno da infanoj homlupludis vartataj far’
de Gemma Aramadans kaj Montse Franquesa en apuda salono; en la akceptejo
eblis aĉeti librojn en la libroservo kaj KD-oj el la bunta stoko de
Vinilkosmo kiu starigis ankaŭ sian budon.
Ĉe la tagmanĝo la vegetaranoj povis ĝui la menuon de la kongreseja kafejo dum la aliaj devis serĉi manĝejon en la ĉirkaŭaĵo.
Post la paŭzo la aktivuloj de KEA laborkunvenis, tiuj de KEJ asembleis,
dum la aliaj kongresanoj disiĝis por ĉeesti la diversaj prelegoj. Eblis
elekti inter prelego de Abel Montagut pri Jules Verne aǔ la prezento
de la strategio de Eǔropa Esperanto-Unio far de Zlatko.
Tuj poste nia verva Boris Mandirola prezentis TEJO-n al junularo dum
Rubeno Fernández elstare prelegis pri lingvistiko el ege filozofia
vidpunkto. Kiel kolofono Katalin Kováts rakontis pri la aktualega
Esperanto-instruado pere de la reto kaj samtempe ronda tablo okupiĝis pri
ligva diverseco en EU.
Nokte kongresanoj kaj eksteruloj povis ĝui la koncerton de Kaj Tiel
Plu. La tuta ĉeestantaro spektis ĉarman repertuaron de melodioj
diversepokaj kaj diverslingvaj, kaj la plej kuraĝaj eĉ povis ilin danci.
Dimanĉe la kongreso malkongresejis, buso portis kvindekon da kongresanoj al la tombejo de Montjuïc. Tie troviĝas en la malnova ŝtonejo Fossar de la Pedrera uzata de la diktaturo kiel amastombo kie kuŝas la restaĵoj de kelkaj miloj da viktimoj de faŝismo dum nia civila milito kaj la sekva frankisma diktaturo. Tie ni omaĝis ĉiujn la internaciajn brigadanojn inter kiuj ankaǔ troviĝis esperantistoj. Dani Cortijo rakontis pri la historiaj faktoj de la brigadanoj, tujsekve Gregor Benton, filo de de brita brigadano rakontis al ni per precizaj kaj sinceraj vortoj pri sia patro kaj lia vivo. La rememoro al tiuj homoj, duoble heroaj, kiuj riskis la propran vivon en fora lando pro idealo de alstrebo al pli bona mondo emociigis nin ĉiuj kaj larmoj fluis el multaj okuloj. Lokigo de florbukedo kaj ludado de la peco Kanto de la birdoj far de Ferriol Macip kolofonis la plej kortuŝan eron de nia kongreso.
Posttagmeze oni denove renkontiĝis en la urbocentro. En rapida promeno
nia historiisto Dani Cortijo gvidis nin tra la malnova Barcelono, li
malkovris por ni nekonatajn faktojn kaj senvualigis misterojn kaj mensogojn
de la historio de la kongresa urbo.
La kuna piedirado portis nin ĝis la kafejo Horiginal, tie ni sidiĝis
en aparta salono kie triope starantaj korusanoj mute ĉirkaŭis nin, subita
mangesto de Carles Vela, kaj la voĉoj envolvis la tutan salonon kaj
majstre karesis niajn orelojn. Bonega komenco por ĉarma korusa koncerto
dum kiu alterne kantis TutPEKo, Cor Acord kaj la kongresanoj kiuj sekvis la
kongresan atelieron.
Post la vespermanĝo la ibera bardo Jorge Camacho gvidis la poezian
vesperon dum kiu oni povis frandi diversajn mallongajn poemojn laŭ elekto
de la ĉeestantoj mem. Eblis konstati ke la laboro de la poezia komisiono
estis sukcesa kaj fruktodona ĉar kelkaj el la poemoj laŭtlegitaj estis
verkitaj de la komisionanoj mem.
Se temas pri poezio oni pensas pri skribitaj poemoj sed ankaŭ ekzistas
la buŝa poezio kaj en la vespero oni ĉeestis la amikan duelon inter
Xabier el Eŭskio kaj Ferriol el Katalunio, kiuj disputis en
poeziimprovizado. Komencis ili du sed iom post iom aliaj ĉeestantoj
kuraĝis partopreni la vortan pacan batalon!
Lunde ni atingis la finon de la kongreso. Jorge fingvidis la poezian komisionon, Boris prezentis la laste fonditan Nitobe-asocion kaj ties celoj pri lingvaj rajtoj. Zlatko faris la konkludan prelegon kaj lanĉis defion por la katalunaj esperantistoj, kadre de la centjariĝo de la naskiĝo de Tibor Sekelj traduki katalunen lian plej popularan verkon: Kumeŭaŭa, filo de ĝangalo.
La kongreson oni fermis per komuna adiaŭa tagmanĝo en la kafejo Horiginal. Post paperaviadila batalo inter la tagmanĝintoj ni forlasis la restoracion, tamen la grupo ankoraŭ ne disiĝis definitive. La LKK kreis novan koncepton en la Esperanto-kongreso: “antaǔpostkongreson”. Denova enurba vojaĝeto ĝis la kultura centro Tradicionàrius, tie ni okazigis kaŝtanfeston, tipe kataluna aǔtuna tradicio dum kiu oni manĝas kaŝtanojn, etajn kukojn nomataj “panellets” kaj trinkas dolĉajn vinojn kaj likvorojn. Ĉar improvizado spicis plurfoje nian kongreson ankaǔ dum la kaŝtanfesto oni improvizis versetojn kaj kantojn, oni dancis laŭ la akordeono de Mon Cardona, kaj tiel ni feliĉe fermis la kongreson.
Marde, dank’ al la kunlaboro de la asocio “Amikoj de la Muzeo” kaj de la urbestraro de Subirats (la nura publika institucio kiu helpis la kongreson) okazis la postkongreso en la vilaĝeto Sant Pau d’Ordal (municipo de Subirats) kie situas la Esperanto Muzeo fondita de S-ro Lluís Hernández Izal. Je la alveno la proksimume 40 postkongresanojn estis akceptitaj de la urbestro kaj du aliaj magistratanoj en la urbodomo. Post la nepraj prelegoj kaj salutoj oni regalis nin per kuko kaj donaceto, kaj kune kun la aŭtoritatuloj oni vizitigis nin lokan kelon kie oni instruis nin pri la vitokulturado kaj vinproduktado, ne hazarde ni troviĝis en la regiono Penedès, famkonata pro la vin- kaj ŝaumvinproduktado. En la muzeo ni estis akceptitaj de la familio Hernández kaj la nuna zorgantino de la muzeo Montserrat Piñeiro, tie oni sciigis nin pri la projektoj rilatantaj la muzeon kaj ni povis kuriozumi la milojn da libroj, revuojn, fotojn, afiŝojn, kaj diversajn objektojn de la kolekto. Post la interesa vizito okazis kuntagmanĝo kiu definitive fermis la kongresan aktivadon.
Alfons Tur
La serenan posttagmezon de la 7a de oktobro, en trejneja instanco inter montetoj en la urbo Seongnam, sude de la korea ĉefurbo Seulo, iom post iom amasiĝis koreoj, kaj vespere, du busoj da japanoj aldoniĝis. Jen la komenco de la 43a Korea Kongreso de Esperanto por koreoj, la 98a Japana Esperanto-Kongreso por japanoj, sed ili ja celas la Komunan Esperanto-Kongreson de Japanio kaj Koreio. Ĝi estas la frukto de la projekto, koncipita antaŭ du jaroj, kaj estis preparita, ĉefe per interreta kontakto, de la Tegmenta Komisiono por la Komuna Kongreso (TEKO), kiu kunigas ambaŭ landajn organizantojn. Mi, kiel unu el la TEKO-anoj, priskribos la kongreson.
Entute, ni havis 500 aliĝintojn, el kiuj 342 el Japanio, 147 el Koreio kaj 11 el aliaj landoj. Efektivaj ĉeestantoj estis ĉ. 300. La tuto de la aranĝoj, loĝado kaj manĝado okazis en la Centra Trejnado-Instituto de Korea Saemaul-Movado. Multaj dormĉambroj estas laŭ la korea planka konstruo. Samtempe kaj samloke estis la 30a Komuna Seminario inter Ĉina, Japana kaj Korea Junularoj (KS), kun kiu estis la komunaj solenoj Malferma kaj Ferma.
Nu, mia plumo denove iru al la 7a vespere. Ni TEKO-anoj, post la unua kunsido vizaĝ-al-vizaĝa vizitis la ŝtuparitan lekciejon, jam estis Interkona Vespero. Tie estis muzikoj, pupteatraĵoj ktp, kaj fine oni amuzis sin per karaokeo.
La 8an matene, ĉe la Malferma Soleno, la reprezentantoj de la tri organizoj salutis, nome mi el Japana Esperanto-Instituto, Park Wha-Chong el Korea Esperanto-Asocio, kaj Jung Eun-Kyung el Korea Esperanto-Junularo por KS. Poste sekvis festparoladoj ktp. Bedaŭrinde, vjetnama invitito ne povis veni pro viza problemo. Estis prelegoj, i.a. de Gotoo Hitosi, pri japana esperantisto Ooyama Tokio, en la tempo kiam Koreio estis aneksita al Japanio. Paralele okazis fakkunsidoj kaj propraj programeroj de KS. Inter la fakkunsidoj estis tiuj de SAT kaj ILEI, internaciaj organizaĵoj; estis la unua ŝanco por la membroj de SAT kaj de ILEI, ke du-lande la membroj interkonatiĝas.
La vespermanĝo de tiu tago, en la sama trejneja manĝejo, estis iom luksa. Anstataŭ kutimaj pladoj de rizaĵo, supo kaj tri kuiraĵoj, estis diversaj specialaĵoj, ankaŭ suŝioj, kukoj kaj fruktoj. Poste oni ĝuis la Festan Vesperon. Tie koreaj dancistinoj regalis nin per la tradiciaj dancoj, kaj sekvis teatraĵetoj. Unu el ili, La rakonto de Chung-hyan de la korea grupo KTP, estis ludita ankaŭ de japana KTP-ano Kawanisi Teturo, unu el la TEKO-anoj.
Aktoroj el la korea tradicia teatraĵo
La 9an antaŭtagmeze daŭris fakkunsidoj, i.a. pri la manĝkulturoj ambaŭlandaj. Posttagmeze, en la Ferma Soleno, estis premiadoj japanflanka kaj koreflanka, plus tiu de la literatura konkurso, en kiu 2 japanoj kaj 1 koreo estis premiitaj. La simbola verdstela flago estis transdonita, koreflanke al la membro de Seulo, japanflanke al la membro de Hokajdo, kie okazos la venontjaraj kongresoj. La kongreso estis finita de la kanto La Tagiĝo, gvidita de la fakkunsidintoj de la Korusa Fakkunsido.
Ambaŭlandaj organizintoj de la Komuna kongreso en la ferma soleno
Post la fino pli ol cent kongresanoj, ĉefe japanoj, havis ekskurson al la urbocentro de Seulo, gviditaj de koreaj samideanoj. La KS-anoj havis sian propran ekskurson. Multaj koreoj forlasis la ejon en tiu dimanĉa vespero, sed pli ol cent japanoj ankoraŭ tranoktis. Ĉirkaŭ cent japanoj havis postkongresan vojaĝon la 10–11an de oktobro, gvidite de koreaj samideanoj kaj profesiaj ĉiĉeronoj parolantaj la japanan lingvon. La celo de la vojaĝo estis transpasi la Korean Duoninsulon kaj viziti la Orientan Marbordon kaj la monton Sorak.
Jen aparte pri presaĵoj. Krom la Kongresa Libro (kies ĉefa parto brajle presita), japanflanke oni eldonis, monaton antaŭ la kongreso Trilingvan Interparoladon en KD kaj broŝuro – nome frazoj en Esperanto, la japana kaj la korea, kaj disdonis al ĉiuj aliĝintoj. Koreflanke, oni eldonis kaj vendis la libron Esperanto kaj mi, en la korea kaj Esperanto, pri voĉoj de samideanoj pri sia esperantista vivo.
Resume, mi supozas, ke la komuna kongreso sukcesis “mal-krokodiligi japanojn / koreojn” kaj la celo de la temo, “Esperanta amikeco kaj interkompreniĝo trans la maro” estis bone atingita.
Sibayama Zyun'iti
La 27a Rusia Esperantista Kongreso, okazinta en Ĉeboksary la 20–23-an de oktobro 2011, pasis sufiĉe sukcese, kaj samtempe ĝi estis interesa sperto. La unuan fojon en la landa historio kongreso estis samtempigita kun lingva festivalo (LF) – unu el plej gravaj neesperantlingvaj aranĝoj, kiun tradicie okazigas esperantistoj. Apartan guston aldonis la fakto, ke laŭinforme ĝuste en Ĉeboksary naskiĝis la ideo de LF. Notindas, ke REK pli frue jes okazis samtempe kun aliaj Esperanto-aranĝoj (kun la arta festivalo EoLA).
La du antaŭaj REKoj okazis en la nord-okcidenta parto de la lando (en Sankt-Peterburgo kaj Tiĥvin), do la ideo estis doni eblecon kongresi al alia regiono, nome Ĉevolgio. Tial estis atingita interkonsento kun Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa respubliko pri okazigo de REK-27 tie.
Ne ĉio estis simpla dum la preparado, sed la kongreso okazis. Precizan kvanton de partoprenantoj oni ne povas mencii, ĉar, kiel dirite, la du aranĝoj pasis samtempe kaj kelkaj esperantistoj (specife temis pri lokanoj) vizitis ne ĉiujn aranĝojn. Sed, malprecize dirante, estis ĉirkaŭ tridek partoprenantoj el deko da landpartoj. Estis prezentitaj ne nur centraj kaj proksimaj regionoj, ekzemple, venis tripersona delegacio el Novoĉerkassk (Rostova regiono). Tiuj esperantistoj estas aparte salutindaj, ĉar ili nur ĉi-jare kreis sian klubon kaj jam aktive vizitas Esperanto-renkontiĝojn.
La kongreso en Ĉeboksary kvante kaj kvalite restis en ombro de la samtempa 16a Lingva festivalo,
en kiu estis prezentitaj 38 lingvoj kaj kelkaj lingvaj kaj naciaj asocioj.
La prezentaĵoj alloĝis multajn junajn interesatojn. (Fotis Irina Jakovleva)
La programo konsistis el ĉi-sekvaj partoj: la ekskursa (oni vizitis ĉeboksarajn muzeojn, kaj krome estis aranĝita busa-pieda ekskurso tra la urbo), la lingvofestivala (krom LF mem oni vizitis ankaŭ studentan lingvan konkurson, kiu tradicie okazas ĉiufoje vendrede – LF kutime startas sabate), la distra (okazis du koncertoj) kaj la movada (konferenco de REU).
La plej grava manko estis ja malalta kvanto de partoprenantoj. Unuflanke tio estis antaŭvidebla, ĉar Ĉeboksary estas ne tre facile atingebla el aliaj urboj, sed aliflanke oni povis esperi, ke apude loĝantaj esperantistoj deziros partopreni kaj venos. Bedaŭrinde tio realiĝis ne plene, kaj parton de respondeco pri tio sendube prenas la organizantoj pro nesufiĉe aktiva reklamado kaj informado pri la kongreso, kio estas aparte domaĝa, ĉar la kongreso mem rezultis interesa kaj bone organizita el la teknika vidpunkto (dankon al ĉeboksaraj esperantistoj).
La konferenco de REU, okazinta kadre de la kongreso, elektis novan estraron, kiun plu prezidos la aŭtoro de ĉi tiu artikolo, krome la gvidorganon eniris alfabetorde Irina Gonĉarova (Moskva regiono), Jurij Karcev (Uljanovsk), Arina Osipova (Jekaterinburg) kaj Svetlana Smetanina (Moskvo).
La sekva REK okazos en 2013 plej verŝajne en Vladimir; ĝusta decido ankoraŭ ne estas akceptita.
Grigorij Arosev
En la belega urbo Sevilo la 21–23-an de oktobro 2011 okazis la 16a Andaluzia Esperanto-Kongreso, dediĉita al la festado de la centjariĝo de Esperanto en Sevilo. Pli ol 50 homoj aliĝis al la kongreso, kaj inter ili mi mencias kelkajn, kiuj riĉigis la programon per interesaj paroladoj kaj atelieroj.
Nia kara samideanino Rafaela Urueña, emerita profesorino pri
internacia juro, prelegis pri “La graveco de la protektado de la
medio”; ŝi, kiel kutime, parolis klare kaj saĝe pri la grava
nuntempa temo kaj klarigis al ni la problemojn de la medio kaj eblajn
solvojn.
Antonio Rodríguez Gash, klimatologo, laborulo de Andaluzia Televido,
prelegis detale pri Sevila Esperanto-Asocio (SEA) kaj ĝia centjara
historio.
Rafael Mateos el Onubo, emerita lingvoinstruisto kaj tre agema
esperantisto, kiu dum la lastaj ses jaroj instruis Esperanton en la publika
biblioteko de Onubo, poste en la kastelo Greziljono, Hungario, Ukrainio kaj
Ĉinio, parolis pri La lingva instinkto de Steven Pinker.
La
tradukisto Jorge Camacho, kiu dum dek jaroj membris en la Akademio de
Esperanto kaj tradukis kaj verkis kelkajn librojn kaj kiu nuntempe
kunredaktas Beletran Almanakon, prelegis kaj gvidis kun granda
sukceso, tre interesan atelieron pri “Kiel poemi kaj deklami
poezion”.
José María Rodríguez Hernández, juristo, redaktoro
de Gazeto Andaluzia kaj Internacia Juro kaj sekretario de
AEU, prelegis pri la historio de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Li estas
kunfondinto de ĉi asocio en 1983 kaj sindonema esperantisto, kies valoron
agnoskis la membroj de AEU kaj ĉi-jare oni decidis premii lin per
memor-tabulo, kiun li ricevis dum la kongresa bankedo.
Kompreneble, en ĉiuj kongresoj oni ĝuas ekskursojn aŭ longajn promenadojn, kaj la urbo Sevilo estas loko por longe promeni, ĉefe tra la juda kaj mezepoka kvartaloj. Antonio Rodríguez Gash, Sevila spertulo pri la urbo, gvidis la grupon tra mallarĝaj sed belegaj stratoj rakontante detale pri eventoj kaj artaj konstruaĵoj. En Sevilo inter aliaj nombraj monumentoj kaj konstruaĵoj staras la dua pli granda gotika katedralo en la mondo La Giralda kaj la dua plej grava artmuzeo en Hispanio kun verkoj de Murillo, Velázquez, El Greco. Ni ĝuis belan filmon en esperanto, filmitan en la Madrida Liceo de Esperanto en 980, kaj projekciadon de fotoj pri la historio de Esperanto en la urbo, fotoj aperontaj en la libro Cent jaroj da Esperanto en Sevilo, kies aŭtoroj estas Antonio Rodríguez Gash kaj Juan de Dios Montoto.
SEA regalis la ĉeestantojn per bongusta fritita fiŝo en alloga restoracio apud la rivero Gvadalkiviro, la deserto konsistis el bongusta torto desegnita per esperantaj motivoj, kaj por fini la feston, ni tostis per Cava Esperanto, speciala trinkaĵo produktita en Katalunio
Dimanĉe ni ĝuis bongustan ĉokoladon kun tipaj kukoj en la alloga kaj tipa Flamenka Rondo “Pies Plomo”, kie ni daŭrigis la kongreson per prelegoj kaj amuzaj babiladoj. La ĉefa temo estis AJEU, juna grupo de Andaluzio kaj anekdotoj pri la historio de Esperanto en Sevilo. La kulmino de ĉi mirindega kongreso estis koncerto en la monaĥinejo Santa Rosalía, kie dum pli ol unu horo ni ĝuis belegan muzikon kaj fine fragmenton el la Esperanta himno La Espero.
La prezidanto de AEU ĝuas en flamenka etoso
Poste kelkaj grupetoj sub suna ĉielo faris la lastan promenadon kaj tagmanĝis en diversaj restoracioj de la urbo. La venonta Andaluzia kongreso okazos en la historia urbo Ronda, kaj jam ni laboras por okazigi fruktodonan kongreson.
Ángel Arquillos
Prezidanto de AEU
La unua Moskva Lingva Festivalo por Lernejanoj (MLFL-1) sukcese pasis la 30an de oktobro en la Pedagogia kolegio №5 en Moskvo.
Du kialoj kaŭzis ĝian aperon: manko de konvene granda ejo por la ordinara Moskva LF kaj okulfrapa abundo de registriĝantaj lernejanoj kaj lernejaj instruistoj (pli ol 90). La organizantoj – la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI – staris antaŭ elekto: tute ne okazigi la festivalon ĉi-jare, aŭ okazigi ties malgrandan version. La aferon solvis registriĝo de 42 lernejanoj el la urbo Kaluga, planintaj veni pro la LF al Moskvo dum la lernejaj ferioj. Trompi la esperojn de tiu ĉi grupo ni ne rajtis. Do – estu la nova festivalo – speciale por lernejanoj!
Pro manko de tempo ni ne strebis adapti tiun ĉi festivalon al la interesoj de lernejanoj (kion tutcerte ni faros, se la MLFL iĝos tradiciaj). La kaŭzita “adapto” estis nur en duoble malpli granda kvanto da programeroj kompare kun la, ekzemple, antaŭa MLF.
Do, estis prezentitaj “nur” 34 lingvoj (el kiuj 11 dufoje, Esperanto trifoje) kaj 10 prelegoj. La diapazono estis vasta: de popularaj (kiel la japana) ĝis nekonataj (kiel la afrika jaure), de disvastigitaj (kiel la hispana) ĝis formortantaj (kiel la liva), de la antikvaj (kiel la antikva rusa) ĝis la junaj (kiel la novhebrea). Ĉi-jare senkonkurence kiel planlingvo solis Esperanto.
Kiel kutime, la esencan programon kadris la Solena Malfermo kun kelkaj koncerteroj kaj la Solena Fermo, kiu laŭ si mem estas fakte la Koncerto. Ambaŭ pasis bonege. Tio signifas, ke ĉio komenciĝis kaj finiĝis perfekte laŭplane, kaj ke la kvalito de la artaĵoj estis vere bonega. Speciale indas mencii la anoncaranĝadon de la ferma koncerto, organizitan kiel vojaĝo de Elli-Dorothy al la sorĉisto en la lando Oz. Ĝi estas unu el la meritoj de la nova MLF-teamo, pri kiu nepras diri almenaŭ kelkajn vortojn.
MLFL estis realigita de la draste renovigita teamo, kiu kreiĝis post la Eŭropa Tago de Lingvoj en la Usona Kultura Centro, okazinta la 9an de oktobro. La 14an de oktobro volontuloj, nekonataj al mi kaj inter si, kolektiĝis en iu Moskva kafejo, distribuis la “tekojn” kaj la 30an de oktobro okazigis la priskribatan festivalon. Rave kaj brave! La gejunuloj impetegas al la sekvaj venkoj surkampe de la LF-agado. Fakte, por mi la apero de tiu ĉi nova kolektivo de kreemaj gejunuloj estas la plej grava atingo de la 1-a MLFL.
Irina Gonĉarova
Jam la 19an fojon okazis en Bratislavo (Slovakio) la plej granda Slovakia librofoiro Biblioteko, kunigita kun la ekspozicio Pedagogio. Apud diversaj librovendejoj, edukaj institucioj kaj didaktikaj helpiloj en la foiro prezentiĝis ankaŭ Edukado@Interreto (E@I). Dum kvar tagoj, ekde la 3a ĝis la 6a de novembro 2011, deĵoris ĉe la stando slovakaj esperantistoj, kiuj informis pri lingvaj projektoj de E@I – paĝaroj por senpage lerni lingvojn: lernu.net por Esperanto, espa2.eu por la hispana, slovake.eu por la slovaka kaj la nova projekto por la germana. La vizitintoj povis ankaŭ informiĝi pri la ideo de Esperanto kaj pri funkciado de ĝia movado en Slovakio kaj eksterlande, kaj aĉeti lernomaterialon aŭ literaturon en la lingvo.
Multaj vizitintoj de la foiro aliĝis al konkurso de E@I kaj de la eldonejo Espero. La tasko – respondi sep demandojn pri lingvoj de la mondo (Lingva kvizo) – ŝajnis al plejparto de homoj sufiĉe malfacila, tamen ne estis kialo por bedaŭri – en lotumadon por premioj eniris ĉiuj respondoj, eĉ kun eraroj. Tiuj, kiuj senerare respondis la tutan kvizon, akiris aldone la plej novan eldonon de Esperanto Elektronike.
Komparante kun la antaŭaj jaroj, dum kiuj ni starigis Esperanto-budon en la Biblioteko, ni povas vidi gravan ŝanĝon: ĉi-jare ni prezentis ne nur Esperanton (ĝian ideon, movadon, literaturon…), sed la spektro plilarĝiĝis je projektoj pri aliaj lingvoj. La vizitintoj evidente pli serioze interesiĝis pri Esperanto, vidante ĝin egalvalore lokita apud aliaj lingvoj, ĉefe kiam ili eksciis, ke la laborlingvo en E@I kaj ankaŭ de plejparto de la utilaj projektoj estas Esperanto. Oni do vidis, ke ĝi povas vere bone servi kiel pontolingvo en internacia komunikado, kaj ke la rezulto estas kvalitaj, utilaj, vere multlingvaj retejoj.
Katka Nosková
En novembro la Eŭropa Patenta Oficejo (EPO) aŭdis alvokojn de internacia firmao Unilever kaj retiris patenton, antaŭe donitan al israela petanto por tomato. Tamen EPO ne akceptis definitivan decidon, sed plusendis la kazon al apel-instanco.
La revokita patento EP 1211926 protektus semojn kaj tomatojn derivitajn tra tradicia kultivado. Esence, la israela eltrovanto kombinis tomatojn de sia regiono kun plej komunaj varioj. Rezulte, la tomatoj nun havas reduktitan akvoenhavon. Pro tio ili interesas grandajn manĝaĵfirmaojn, specife por fari manĝaĵojn jam pretajn, ekzemple, keĉupon. La patento estis retirita sekve al plendo de la internacia firmao Unilever por protekti siajn proprajn komercajn interesojn.
En la lasta jaro EPO ne donis patentojn al petantoj por protekti tradiciajn agrokulturajn metodojn. Tamen produktaĵoj ricevitaj per tiaj metodoj restas patenteblaj. La nuna decido pri la israelaj tomatoj reprezentas historian etapon. Se la lasta apel-instanco de EPO konsentos, ne plu eblos patenti agrokulturajn produktaĵojn normale kultivitajn.
Post la disdonado de pli ol cent tiaj patentoj, EPO jam alfrontas plurajn tiklajn kazojn, ekzemple pri patentado por brokolo fare de la brita firmao Plant Biosciences, porkoj de la usona firmao Newsham Choice Genetics, kaj bovoj de grupo de novzelandaj kaj belgaj entreprenistoj kaj sunfloroj fare de la hispana ŝtato.
“Institucio kiu deklaras kiel industriajn «inventaĵojn» tomatojn, brokolojn kaj melonojn, subfosas sian propran legitimecon”, – diris Christoph Then el la neregistara organizaĵo Greenpeace. Laŭ Then, ĉi tiu unua decido de EPO estas grava sukceso por ĉiuj, kiuj malakceptas la patentojn por plantoj kaj animaloj. “Tamen homoj ne povas fidi je EPO”, – atentigis Then. Li alvokas al nova konvencio reganta EPOn, kiu donos demokratian kontrolon fare de Eŭropaj registaroj. Laŭ Then, EPO faras decidojn favore al la bioteĥnologia industrio.
La argumento de Greenpeace kaj aliaj estas, ke konsumantoj, kultivistoj kaj produktistoj de nutraĵoj en evolulandoj kaj en Eŭropo estos eĉ pli dependaj je grandaj internaciaj nutraĵfirmaoj.
Dafydd ab Iago
La dua Simpozio pri Homaranismo, organizita de Kultura Centro Esperantista (KCE) kun la apogo de Scienca Instituto Zamenhof (SIZ) kaj de Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK), komisiis al tri prelegintoj la preparon de konkluda deklaro. La tekston redaktis ĉefe sen. Bertil Nilsson, kiu submetis ĝin al la diskutlisto de SIZ, la plej aktiva vojnodo por zamenhofologoj.
La debato kondukis al la konkludo, ke estu publikigita deklaro kiu ne estu atribuita anonime al la tuta kunveno (laŭ bedaŭrinda tradicio, kiun rompis unuafoje la Manifesto de Raŭmo), sed havu individuajn subskribojn. Krome, la deklaro estu la fundamento por invito al kongreso en Ĉaŭdefono, 2014. Jen la teksto kun la unuaj subskriboj:
a) Homaranismo celas nuligi aŭ mildigi etnajn kaj religiajn konfliktojn en la mondo kaj konstrui pacan kunvivadon de popoloj.
b) Homaranismo ne estas religio, kvankam ĝi devenas el la hebrea monoteismo, por kiu komence Zamenhof pensis krei apartan sekton (sub la nomo Hilelismo).
c) Homaranismo ne estas ideologio, sed proponas metodon, kiel krei interetnan kulturon, kiu povas eviti interpopolajn konfliktojn.
d) Do, homaranismo celas ne nur respekti homojn kiel individuojn, sed ankaŭ homojn kiel partumantojn de apartaj kulturoj.
e) Ĝis nun tiu problemo estas nek teorie, nek praktike solvita, malgraŭ diversaj streboj tiudirekte.
Ni memoru, ke LLZ estis kuracisto. Li konstatis, ke la homaro suferas. Li faris anamnezon, diagnozon, prognozon. Li konstatis, ke la dus-funkcio konsistas en la sinidentigo. En sia bezono identigi sin kun io pli granda ol si mem, la homoj identigas sin kun malsamaj grupoj. Tio kaŭzas la malsanon. Li decidis, ke sinidentigo kun unu sama grupo, la homaro, estus vojo al sano. Li preskribis certan vivreĝimon por atingi tion. Lia metodo por akceptigi sanigan vivreĝimon estis unue injekti ĝin en malgrandan grupon, kiu poste kontaĝos ĝin al la tuta homaro. Por ne veki kontraŭstaron la motivigo por ŝanĝita vivreĝimo devis esti tre vasta. Se sekve de tio ĝi ankaŭ enhavus placebajn elementojn, tute ne estis grava. Kiel sperta kuracisto li kompreneble ne anoncis, ke tio estas placebo, tio ĉi ne. Tial estas vane spekuladi pri ia homaranismo, kiu ekzistus kiel ia filozofia vivkoncepto de LLZ mem. Se ni konsultas kuraciston, ni ja ne atendas, ke li prezentu sian propran kredon aŭ filozofion, sed ke li faru lertan diagnozon kaj donu efikan preskribon.
Krome, la saniĝo povas havi stadiojn kaj ili povas varii inter personoj. Evidente LLZ kredis, ke kelkaj personoj tuj povas plene identigi sin kun la homaro. Sed en la unuaj generacioj aplikantaj la novan vivreĝimon li konsideris duoblan identecon pli realisma celo.
La psikologo William James verŝajne tre bone komprenis Zamenhof. Ne estas hazardo, ke Edmond Privat estis invitita prelegi al liaj studentoj.
Duobla identeco: Se mi elmigrus al Francio, lernus la francan, adaptiĝus al la franca socio aŭ eĉ karierus en ĝi, parto de mia identeco certe restus sveda ĝis mia morto, sed alia parto fariĝus franca. Nu, la metodo de LLZ kaj ni [en la Esperanta Civito] estas aldoni al niaj jamaj identecoj unu identecon saman (esperantian-homaranan) por ĉiuj, eĉ sen elmigro.
Esperantistoj ofte tro reklamas Esperanton al si mem kaj neglektas informadon de tiuj kiuj ĝin ankoraŭ ne parolas. Tiun konkludon mi lastatempe faras ĉiam pli ofte, kaj ankaŭ mia esploro pri la kvalito de prezentiĝo de Esperanto en la nacilingvaj versioj de la interreta enciklopedio Vikipedio konfirmis tiun fenomenon. Kaj tamen vikipediaj artikoloj kutime aperas supre de la interretaj serĉrezultoj, do al ili nia atento devus direktiĝi unuavice.
En aŭgusto 2011 mi esploris la artikolojn "Esperanto" en dek plej grandaj lingvoversioj de la Vikipedio – la angla, hispana, rusa, germana, japana, franca, portugala, pola, itala, nederlanda – kaj aldone en la ĉeĥa, la dana (pro la Kopenhaga UK) kaj en Esperanto mem. Por ĉiu artikolo mi faris kvantan pritakson de ĝia kvalito pere de diversaj indikiloj: kiomfoje ĝi jam estis redaktita, kiom da bildoj troviĝas en ĝi, kiom da referencoj al fontoj enestas, kiom da signoj la teksto ampleksas, kiom da redaktantoj priatentas ĝin, ĉu ekzistas voĉlegita versio de la artikolo. Ankaŭ interesis min, ĉu la artikolo efektive parolas pri la nuntempo de Esperanto: Mi kontrolis ĉu ĉeestas mencioj pri UEA, TEJO kaj la koncernaj LA kaj LS, kiuj lastaj UK kaj IJK estas menciitaj (se entute iuj), ĉu oni parolas pri interreto (lernu!). Bona ideo estas ankaŭ ĝenerale rigardi kiuj jaroj aperas tra la artikolo.
La rezultoj ne donas pozitivan bildon kaj indikas, ke multe da laboro estas ankoraŭ farenda: Tuj la plej vizitata artikolo (angla – 68 mil legantoj monate) eble estas ankaŭ la plej redaktita (3976 redaktoj), sed mankas en ĝi informoj pri EAB kaj Esperanto-USA, kaj ekzisto de Esperanto-junularaj organizoj estas tute prisilentata. La lasta UK eksplicite menciita estas tiu de 1905, la IJK tiu de Raŭmo (pro la manifesto). Krom la verda stelo kaj jubilea simbolo enestas nur kovriloj de la unua libro kaj de Monato kaj slipeto el la islanda penismuzeo.
Alia artikolo kun multa atento, la pola, enhavas nur du bildojn, kvin fontindikojn, mankas PEA, kaj ĝi mencias neniun eventon el la jaroj 2009-2011. La dana artikolo ja mencias la UK-on, sed la leganto ne ekscias ke en 2011 ĝi okazis en Kopenhago! Ene de la esploritaj vikipedioj, Esperanto estas plej atentata en la ĉeĥa, kie ĝi estas la 1406a plej legata el ĉiuj 200.000 artikoloj, kaj en la rusa (1635a el 750.000). Tion tamen facile superas la esperantistoj, kiuj vizitas sian esperantlingvan artikolon pri Esperanto kiel la 5an plej oftan!
Estas tamen ankaŭ laŭdindaj esceptoj, kiel la itala artikolo: kun multaj fontoj, pluraj bildoj kaj premiita de la itala vikipediista komunumo, kvankam ja kun mencio de Ĝangalo kaj neniu rememoro de la Florenca UK (2006). Elstara, ankaŭ laŭ decido de la neesperantista vikipediista komunumo, estas la artikolo ĉeĥa: Pri ties evoluo, kompletigo kaj konformigo al ĉiuj normoj laboregis en 2007 duopo de esperantistoj-vikipediistoj (Petrus Adamus kaj mi – Blahma), subtenataj de la loka komunumo kaj de UEA kiu afable donis permeson pri reuzo de “Ĝisdate pri Esperanto” por ŝtopi la breĉon en la rakonto pri historio kiu antaŭe haltis ĉe la dua mondmilito.
La vikipediajn artikolojn ofte uzas ankaŭ ĵurnalistoj, kion povas atesti nia ĉeĥa sperto – jam plurfoje oni aŭdis en radiaj kaj televidaj raportoj pri Esperanto frazojn aŭ listojn (ekz. de famaj esperantistoj) precize kopiitajn el la Vikipedio. Ja Vikipedio ne estas ilo de propagando kaj neŭtraleco en informado necesas; aliflanke, se ne ni esperantistoj verkas tie pri Esperanto en nia nacia lingvo, kiu alia havas la scion por tion fari? Dum la Esperanta Vikimanio en Svitavy kreiĝis grupeto kiu intencas lanĉi kampanjon por multlingvigi la ĉeĥan artikolon pere de Esperanto. Post unuaj eksperimentoj ni publikigos la alvokon.
Marek Blahuš
Konkluda diskuto dum Esperanta Vikimanio 2011 en Svitavy (Fotis Marek Blahuš)
Ekde la 26a ĝis la 30a de oktobro 2011 en la ĉeĥa urbo Svitavy okazis seminario pri Vikipedio omaĝe al dekjara jubileo de ĝia Esperanto-versio. La ĉeforganizanto de la unua internacia renkontiĝo de esperantistoj-vikipediistoj estis Pavla Dvořáková (Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kun kontribuo de E@I.
Spertiĝi pri kontribuado al Esperanta kaj alilingvaj versioj de la reta enciklopedio Vikipedio venis pli ol 30 komencantaj kaj spertaj vikipediistoj el ok landoj (Ĉeĥio, Slovakio, Pollando, Hungario, Belgio, Nederlando, Germanio kaj Francio). La trejnadon gvidis, interalie, Chuck Smith, la fondinto de la Esperanta versio de Vikipedio, kaj Miroslav Malovec, kiu – instigita de Chuck Smith – fondis la ĉeĥan version.
Ĉar en la gastiginta urbo Svitavy ekde 2008 havas sian sidejon Esperanto-Muzeo, oni utiligis la restadon en la urbo por viziti ĝin. En la muzeo (la Domo de Ottendorfer) okazis parto de la programo, malfermita por publiko – solena prelega matineo omaĝe al dekjariĝo de la Esperanta Vikipedio.
El la rezultoj de Vikimanio menciindas precipe plibonigo de diverslingvaj versioj de 17 vikipediaj artikoloj (interalie, pri Svitavy, Pardubice, Oskar Schindler kaj Valentin Oswald Ottendorfer) kaj pliriĉigo de Vikipedia Komunejo je 11 fotografaĵoj. Multaj artikoloj estis kompletigitaj laŭ siaj sperte ellaboritaj Esperanto-versioj, kio montras praktikan valoron de la pontolingvo ankaŭ al publiko.
La aranĝo sukcesis veki grandan interesiĝon de lokaj kaj naciaj amaskomunikiloj – amaso da mencioj kaj raportaĵoj spekteblas/legeblas rete (vidu ilian liston).
Katka Nosková
En la 8–9-a numero de La Ondo de Esperanto en la rubriko Ricevitaj libroj aperis informo pri la aperinta libro Okcitanaj kantoj en Esperanto.
En la informo estas kelkaj misaj momentoj:
Unue, laŭvortajn tradukojn el la okcitana kaj la franca lingvoj faris ne mi (mi bedaŭrinde ne posedas tiujn ĉi belajn lingvojn), sed miaj helpantoj: Andrè Andrieu, Svetlana Smetanina, Tatjana Loskutova kaj Maria Novikova. Mi nur poezie adaptis la tradukaĵojn.
Due, la disko de okcitanaj kantoj en Esperanto estas nur planata (estis interkonsento kun Vinilkosmo pri la eldono, kiun Flo Martorell antaŭnelonge denove certigis malgraŭ la septembra incendio en la studio). Do, estas espero, ke la projekto efektiviĝos.
Ludmila Novikova
En la prezento de la postkongresa artikolo Ĉu malesperi? de Trevor Steele, la jena frazo de li estis elstarigita: “Esperanto ŝajnas senperspektiva hobio de manpleno da homoj, kiuj pensas eble idealisme, sed ne realisme” (LOdE, 2011, №11, p. 15).
Permesu min ŝanĝi unu vorton:
Finvenkismo ŝajnas senperspektiva hobio de manpleno da homoj, kiuj pensas eble idealisme, sed ne realisme.
Ne estas nur du elekteblaj sintenoj: finvenkismo aŭ raŭmismo. Mi rimarkis la teniĝon al tiuj du en la artikolo de Steele.
Esperanto ne devas esti tutmonda lingvo por esti sukcesa. Esperanto ne estu traktata kiel minoritata lingvo de iu diaspora etno!
Esperanto estas lingvo en kiu tradukistoj rajtas ŝanĝi la vortordon por pli proksimiĝi al la strukturo de la fontlingvo. Tradukistoj rajtas konstrui vorton kiu proksimiĝas al vorto en la fontlingvo.
Esperanto estas lingvo kiun rakontistoj ĝuas muldi laŭplaĉe kaj laŭbezone, por prezenti pli artajn verkojn.
Esperanto estas lingvo kiun pacamantoj brakumas kaj uzas kiel simbolon de paca kaj egal(ig)a interkomunikado.
Esperanto jam estas sukceso por tiuj uzantoj. Inter ili, mi. Ni ne atendas venkon; eble ni eĉ ne volas venki la mondon. Kaj ni estas tro inkluzivemaj por konsideri la ideon de raŭmismo. La plivastismo priparolata de José Antonio Vergara (vd. p. 3) estas multe pli prudenta sinteno ol finvenkismo, kiu suferas rigidajn doktrinecon kaj propagandon. Plivastismo, la emo kunhavigi oportunaĵon aŭ utilaĵon kun najbaroj, venos nature en niaj interagoj kun aliaj.
Sed, finvenkistoj, vidu la kontraston de Linukso kun Vindozo. Linukso estas libera, malfermita sistemo por funkciigi vian komputilon, kreita de tutmonda komunumo. Vindozo estas multekosta sistemo kiun vi ne vere posedas aŭ rajtas regi post via “aĉeto”. Tamen, Vindozo estis kaj estas pakita kune kun la PC-komputilo, do preskaŭ ĉiu en la mondo uzas Vindozon. Linukso do, ne havis ŝancon sukcesi kontraŭ Vindozo. Sed nun, malgraŭ ke la pliparto de uzantoj devas lerni pri la ekzisto, devas elŝuti kaj instali Linukson, malgraŭ tio, uzo de Linukso komencas sori. La plivastiĝo de bona ideo okazas, malgraŭ monopolo. Ne malesperu. Nur ne rampu en izolan splenon de la raŭmisma kokono, post via raŭpa elreviĝo pri forkonsumanta triumfo.
Raŭmistoj – nu, mi ne volas paroli al minoritato kiu ne ekzistas.
Sed jes, realistoj ekzistas en Esperantujo, Trevor. Plej verŝajne, ni ne kongresumas.
Cindy McKee
La artikolo pri la Brazila eldonejo Fonto fermas la ĉi-jaran ciklon Nia trezoro de La Ondo de Esperanto, en kiu oni prezentis plej gravajn eldonejojn de Esperanto-libroj, ekde la legenda Pariza Hachette ĝis la nun aktivaj FEL, Iltis kaj Fonto. Ĉiuj ĉi-jaraj tekstoj de Nia trezoro aperos en 2012 ankaŭ broŝurforme.
La eldonejo Fonto naskiĝis en 1980 pro tio, ke Torben Kehlet – por kiu Fonto tiutempe kompostis plurajn verkojn (vidu poste) – ne konsentis, por festi la 400-jaran datrevenon de la morto de l' fama Portugala poeto Luís de Camões, eldoni ties verkon La Luzidoj. Li diris: “Se vi tiom ŝatas ĉi tiun verkon, do eldonu ĝin!” Gersi Alfredo Bays efektive intencis eldoni nur du librojn: La Luzidoj kaj la verkon de sia amiko Jorge Amado (La morto kaj la morto de Kinkas Akvobleko), tiam la plej fama brazila romanverkisto (por kiu li kunlaboris reviziante librojn). Sed tuj venis amaso da proponoj (pere de William Auld)… kaj ĝis nun li ankoraŭ ne haltis en eldonagado.
La revuo Fonto naskiĝis pro la sama kialo: Kehlet volis eldoni literaturan revuon kaj intencis revivigi Nordan Prismon. Ĉar oni bezonis du monatojn por reagi… li perdis la entuziasmon pri literatura revuo, kaj diris: “Se vi volas eldoni revuon, do tion faru vi!”
Gersi Bays havis amaseton da “nomoj” por la revuo kaj eldonejo… kiujn li vortare serĉis… ĝis li atingis “Fonto”. Jen la nomo! Kelkajn jarojn poste, kompostante la verkon Rikolto li miregis pri tio, ke Juan Régulo Pérez “preskaŭ” elektis tiun nomon… Nun, kiu kredos tion?!
Li komence kompostis librojn por Torben Kehlet: Esperantologiaj Studoj de Eugen Wüster (lia unua komposto-laboro!), Ĉiu ĉiun de Teo Jung, verkoj de Johán Valano Ĉu li bremsis sufiĉe k.a. De la komenco grave konsilis William Auld pri la elekto, kion eldoni, poste la revuon redaktis kelkajn jarojn Daniel Luez, Gerrit Berveling depost 1993 transprenis la redaktadon. Sed la eldonadon mem fakte daŭre prizorgis Gersi Bays mem, kiel teknika redaktoro.
Gersi Alfredo Bays en sia oficejo
Same kiel TK/Stafeto kaj FEL, ankaŭ Fonto plukonstruis sur la heredaĵo de Stafeto: same kiel ĝi – baze nur la laboro de unu persono (Régulo Pérez en Stafeto, Gersi Alfredo Bays en Fonto); same kiel ĝi – nur libroj kun enhave bona kvalito; eĉ multe pli da titoloj ol Stafeto, entute pli ol 130 ĉe Fonto. Kaj ankoraŭ aperas novaj libroj, plej laste dulingva poemaro (latina kaj Esperanta) de Jozef Rumler.
Fonto klare spronis multajn talentulojn: sur ĝiaj paĝoj kaj en ĝiaj libroj pluraj gravaj aŭtoroj debutis. El la originala proza literaturo ni menciu ekzemple: Trevor Steele Sed nur fragmento, Eli Urbanová Hetajro dancas, Gersi Alfredo Bays La profeto el Pedras, Gerrit Berveling Ajnasemajne kaj Fadenoj de l' Amo.
Specialan lokon meritas Juan Régulo Pérez – Rikolto (red. Reinhard Haupenthal kaj Gaston Waringhien) kun arego da eseoj. Kaj la krestomatia libro de Gerrit Berveling Mia Pado: tekstoj el 25 jaroj, same pluraj eseoj de Geraldo Mattos pri nia lingvo: pri la participa sistemo, ktp.
Ankaŭ aperis esearoj ligitaj al la Akademio de Esperanto: Jubilea libro de Akademianoj – Centjara Esperanto en 1987 (red. Geraldo Mattos) kaj Lingva Planado kaj Leksikologio (red. Christer Kiselman kaj Geraldo Mattos, Zagreb 2001); tute speciala temo estas la didaktika verko de Yamasaki Seikô Enkonduko en la Japanan. Ni ne forgesu la brilajn eseojn de William Auld en Kulturo kaj Internacia Lingvo.
Geraldo Mattos montris iom neatenditan flankon, kiam li aperigis ĉe Fonto eĉ instrulibrojn pri la Latina: Iter Latinum kaj Latine Loquere.
En la poezia tereno ni fieras pri La infana raso de William Auld (kun portugallingva paralela versa traduko de Leopold H. Knoedt); Josef Rumler Lasta ĉevalo; Eli Urbanová Vino, virino kaj kanto; Geraldo Mattos La libro de Nejma, La libro de Adoro kaj Barbaraj sonoj kaj sonetoj.
Traduke aperis amaso da verkoj el plej diversaj lingvoj: de Reinhard Haupenthal el la germana, de Geraldo Mattos el la portugala, de Kris Long el la rusa, de Leopold H. Knoedt \kaj aliaj el la portugala, de Hilda Dresen el la estona, de Ionel Oneţ el la rumana, de Fernando de Diego el la hispana kaj angla, Tomáš Pumpr el la ĉeĥa, k.a. Aperis pluraj tradukoj de Gerrit Berveling: Antologio Latina (4a volumo presata, el la latina), La Bona Mesaĝo de Jesuo (la kvar evangelioj, el la greka), La Duakanonaj Libroj el la greka (3a volumo ĉe VoKo), Lukio aŭ azeno el la greka, La konspiro de Katilino el la latina, Du Virinoj el la nederlanda.
Enrico Dondi riĉigis nian literaturon per pluraj tradukoj el la itala: de Dante la trivoluma Dia Komedio, Vivo Nova, La Floro, kaj Jerusalemo Liberigita de Torquato Tasso. William Auld venis kun Omaĝoj – poemtradukoj plejparte el la angla. Fernando de Diego tradukis el la hispana: de Gabriel García Márquez Cent Jaroj da Soleco, de Pablo Neruda Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto; kaj el la angla: de Ernest Hemingway La oldulo kaj la maro, de Robert Louis Stevenson D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde. Sten Johansson tradukis el la sveda la libron de Selma Lagerlöf La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, kaj Gaston Waringhien el la persa de Umar Kajjam La Robaioj ktp ktp ktp.
Ni ne forgesu pri didaktikaj verkoj, speciale Gerda malaperis! de Claude Piron kaj pluraj aliaj.
Tra la jaroj Fonto foje kompostis librojn, kiuj aperis sub aliaj “markoj”. Gersi Alfredo Bays ja disponis pri bonegaj aparatoj por komposti kaj produkti librojn. Pluraj laŭdis lian aglokulan fidindecon. Tiel li zorgis pri vere fakula aspekto de pluraj eldonaĵoj de aliaj eldonejoj. Ni pensu pri UEA kaj la epokfara 4a eldono de Plena Analiza Gramatiko de Esperanto de Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien, kelkaj numeroj de Literatura Foiro, La Eta Princo (Kanada Esperanto-Asocio, 1984), kelkaj libroj por la eldonisto Haupenthal (la plej konata: La Litomiŝla Tombejo), tre multaj libroj de la Eldonejo Lorenz (Brazilo), libroj kaj vortaregoj de Brazila Spiritisma Federacio kaj de VoKo (La Praevangelio laŭ Jakobo, Beatrijs: Mezepoka Nederlanda Legendo kaj Erasmo de Roterdamo Antaŭparoloj al la Nova Testamento).
La eldonisto Gersi Alfredo Bays ricevis la premiojn Grabowski kaj FAME.
La revuo ĉesis aperi, sed ĝi plu estas disponebla “papere” kaj ankaŭ (plena kolekto) en disko.
La eldonejo mem ankoraŭ plu agadas.
Gerrit Berveling, Gersi Alfredo Bays
En tiu loko la rivero havis sinuon, tiel ke estiĝis kvazaŭ duoninsulo.
Elirinte el la arbar-densejo kaj ekvidinte malproksime brilantajn en la sunlumo riverpecojn, disigitajn fare de siluetoj de arbotrunkoj, Strekaĉov transmetis la fusilon sur la alian ŝultron kaj per poŝtuko viŝis la ŝviton de la frunto.
Kaj tuj li trafis variolmarkitan viraĉon, kiu sidis sur la stumpo de faligita arbo, profundiĝinte en la legadon de iu ĵurnalpeco.
La viraĉo, aŭdinte paŝojn, flankenmetis la ĵurnalon, levis sur la frunton siajn grandegajn okulvitrojn kaj, detirinte de la kapo senforman kaj strangaspektan ĉapelaĉon, klinsalutis Strekaĉovon.
– Salut'.
– Saluton, amiko. Devojiĝis mi, ŝajne.
– Kaj kie vi loĝas?
– Mi somerumas. En Ovsjankino. Tie mi loĝas.
– Je ĉirkaŭ ok verstoj de ĉi lok'…
Li atente ekrigardis la lacan ĉasanton kaj demandis:
– Ĉu io necesas al vi?
– Kio?
– Nu, povas esti, via moŝto deziras ion, do mi havas.
– Sed kio vi estas?
– Terluisto, – grave respondis la viraĉo, tretinte de unu piedo al la alia.
– Ĉu ĉi tiun terenon vi luas?
– Ĝust' tiel.
– Kaj do, ĉu vi grenon semas ĉi tie?
– Ja kian grenon, via moŝt'! Eĉ ne pensis mi pri greno. Ĉi tie nur aĉaĵoj kreskas – nek arbo taŭga, nek herbejo uzebla troveblas. Ĉie nur tempest-rompaĵoj, trunkoj falintaj kaj arboj sekaj.
– Kaj, do, ĉu vi ĉi tie… fungojn kolektas, berojn?
– Ne estas ĉi tie fungoj bonaj. Kaj ankaŭ la beroj, preterdire, taŭgas nur por la diablo.
– Jen strangulo, – miris Strekaĉov. – Sed por kio tiam vi tiun terenon luas?
– Tamen, kiel diri, via moŝt', ĉia tero estas donita al homo por iu celo, kaj se la kreskado ne okazas, do, kiel homoj diras, oni devas, se ne unumaniere, do alimaniere, sian profiton havi.
Tiun frazon kun nekaptebla senco la viraĉo elparolis tre serioze kaj eĉ glatigis per sia raspa mano sian tre maldensan barbon, aspekte similan al la morna “luita” tereno: nek haroj, nek glata loko – nur rompaĵoj kaj sekaĵoj.
– Do per kio vi vivas?
– Per somerumantoj mi min vivtenas.
– Do vi laboras por ili, ĉu ne?
La ruza rida rigardo de la viraĉo priserĉis la vizaĝon de la ĉasanto, kaj ridetaĉis la viraĉo ruze, sed bonanime.
– Por kio mi laboru por ili! Ili laboras por mi.
– Ja mensogas vi, onklo, – malkontente murmuris la ĉasanto Strekaĉov, pendigante la fusilon sur la ŝultron kaj intencante foriri.
– Ne, mensogi ni ne povas, – kontraŭis la viraĉo. – Por kio mensogi! Pro tio oni ja ne laŭdas! Ĉu vi inojn ŝategas?
– Kion?
– Iuj de nia sekso mirinde ŝatas la virinojn.
– Kaj?
– Do, mi okupiĝas, por tiel diri, ĝuste pri la virina sfer'.
– Kiun?!!
– Ja tion ni tuj diros al vi – kiun…
La viraĉo elprenis el la sino arĝentan horloĝon, malfermis ĝin kaj, proksimiginte ĝin al siaj okuloj, enpensiĝis. Li longe cerbumis pri io.
– La edzino de Ŝestakov, devas esti, malsanas nun, ĉar kvin tagojn ne estas vidata, do, kion ni nun havas? Tiel, mi pensas, nun estas la temp' por somerumantoj Maslobojevoj kaj Ogrizkinoj. La Maslobojevoj, krom la guvirnistino, al vi neniel utilas, ĉar la mastrino mem estas maldika, kiel stango, dum la filinoj estas tiel junaj, ke eĉ ne meritas atenton. Male, pri sinjorino Ogrizkina vi tutcerte kuntentos. Ŝi estas virino en plena beleco, kaj pere de la servistino Agaŝa bankostumon subĵetis mi al ŝi tian, ke donu ĉion – kaj eĉ tio ne sufiĉas. Pli frue ŝi ja portaĉis ion tian, ke eĉ ne kumpreneblas kion: ĉu estis kaftano plisita, ĉu kvazaŭ palto. Sed se ne stringas – miaj sinjoroj treege malkuntentas. Ne intiresas, jen kiel! Sed ĉu mi kontraŭas?.. Se decidus mi, do sen ĉio, kiel oni diras. Ili ja perdus nenion, ĉu ne? Ĉu mi pravas?
– Nur diablo komprenas, pri kio vi parolas, – incitiĝis la ĉasanto.
– Efektive, – konsentis la viraĉo. – Vi ne kumprenas, ĉar vi loĝas malproksime, sed niaj viroj de Okromĉedelovo neniam min forgesas. “Jeremej, ĉu estas io nova? Jeremej, ĉu freŝiĝis la ripertuaro? Ja mi, povas esti, deziras vidi ĉi tiun, kaj tiun ne deziras, kaj kien malaperis tiu, kaj kion faras ĉi tiu?” Unuvorte, mi estas ĉe ili la plej grava person'.
– Ĉe kiu?
– Ĉe la somerumantoj.
– Ĉu ĉe tiuj, trans la rivero?
– Kial ĉe tiuj? Se tiuj ekscius – ili bategus min tiel, ke ĝis la fino de l' mond' ne forgeseblos. Sed mi ja parolas pri okromĉedelovanoj. Ĉi tie, trans tiu monteto, estas ĉirkaŭ cent somerdomoj. Do mi profitas de ili.
– Ja kiel vi profitas, pajaco?!
La viraĉo gratis la nukon.
– Ja kia vi estas nekumprenanta! Kiel kaj kion… Sufiĉas sidigi sinjoron en kavon – kaj jen, ĝuu la vivon. Rigardu certe, por kio pagendas. Por sinjorino Ogrizkina mi, amiko, prenos ne malpli ol rublon. Ankaŭ la junulinoj de Ŝesterenko – ĉiun guston kuntentigos – ĉu estas peko preni unu rublon kaj kvaronon kontraŭ tia vidaĵo? Sinjorino Drjagina, Semenenko, Kosogorova, Lakina… Ĉu malmultas?..
– Do, ĉu vi, – divenis Strekaĉov, – baniĝantinojn montras sur via tereno?
– Ĝust'! Tiu bordo, do, estas ilia, kaj ĉi tiu, do, estas mia. Ili nenion perdas, sed mi profitas.
– Jen kanajlo, – ekridis Strekaĉov. – Do kiel vi inventis tion?
– Ja dependas, sinjoro, kiu kian cerbon de la Dio ricevis… Jen mi iras lastjare al la rivero fiŝkapteti kaj vidas: kia mirindaĵo! Sub unu arbusto somerumanto blankas, sub alia arbusto somerumanto blankas. Kaj el ĉiu okulparo pintas binoklo. “Ĉu ili freneziĝis ĉiuj?” – mi pensas. Tiam mi ja pri binokloj eĉ ne aŭdis. Nu, mi iras, do, pli proksimen al la rivero… Ehe, mi vidas. Jen je via dispono kaj brunulinoj, kaj blundulinoj, kaj dikaj, kaj magraj, kaj maturaj, kaj junaj. Jen kio! Nu, kiam, do, mi plenstature sur la bordo aperis – ili tuj ekŝrikis: “For, fiulo, for, aĉulo, kiel vi aŭdacas!” Kaj ekblekadis! De tiam mi do ĉion cerbkumprenis klare.
– Kaj, do, la terenon vi speciale luis?
– Specale. Sesdek rublojn por la somero fordonis. Ĉu ne lerte? Kaj kvar binoklojn mi mendis, kaj arbustojn plantis, kaj kavojn elfosis – jen kumforto unuagrada. Oni sidas, do, en malvarmeto, en kavo sur benketo, maldekstre estas botelo da biero (mi mem ofertas: eble vi deziras? Nur kvarono da rublo), maldekstre, do, da biero botelo, dekstre cigaredoj… – ne vivo, sed plezuro!
La ĉasanto Strekaĉov frapetis per la fusilo je pendanta arbobranĉo kaj kvazaŭ preterpase demandis:
– Ĉu bone videblas?
– Ja se kun binoklo, do kvazaŭ tuj apud – mandistance! Kaj kiu binoklon inventis, – munumenton li meritas!.. Eble, vi bonvolus provi?
– Nu, kion vi diras, – konfuzite ridetis la ĉasanto. – Kaj se ili min rimarkos de tiu bordo?
– Neniel tio eblas! Ĉar tiel mi ĉion aranĝis. Kvazaŭ arbusto; sed malantaŭ la arbusto estas kavo, kaj en la kavo benketo. Kion do, sinjoro… provu. Nur (li levis la manon al la frunto kaj esplor-rigardis la alian bordon, kie flavis la banejo)… nur rublo kaj sesdek kopekoj estas la negoco.
– De kie tiu kalkulo?!
– La kalkul' estas simpla, via moŝt': sinjorino Ogrizkina baniĝas nun – ili estas damo rimarkinda, bonvolu konvinkiĝi mem – rublo, kaj Drjagina kun la filino, dek kvin kopekojn mi petas, kaj ankaŭ neniel eblas guvirnistinon Lavrovskaja je malpli ol dudek kopekoj taksi. Kvank' ili estas guvirnistino, sed neniel al nobelulinoj malsuperas. Bankostumeto estas tia, kvazaŭ ĝi entute forestus…
– Do, nu… vi… tion…
– Ĉi tien, via moŝt', bonvolu, jen du ŝtupetoj suben… Kaj tie ĉi la kapon vi klinu, por ke oni ne rimarku de tie. Jen tiel, bonvol'. Kaj nun vi povas aranĝi vin… Kial ne mendi biereton freŝan? Tuj-minute mi viŝos la binoklon, ja ĝi ial nebuliĝis… Bonvolu rigardi.
* * *
Krepuskis…
Laca kaj malsatiĝinta Strekaĉov elrampis el sia kaŝejo kaj, trovinte la fusilon, demandis la variolmarkitan viraĉon, dolĉe dormetantan sur faligita arbo:
– Kiom mi ŝuldas?
– Ses rublojn kaj dudek, via moŝt', kaj por la biero duonrublon.
– Ses rublojn kaj dudek?! Ja pro kio tia, do, tiom? Verŝajne, vi fraŭdas.
– Indulgu, kiel eblas, via moŝt'… Ni taksu sinjorinon Ogrizkina je rubl', kaj la guvirnistino ĉe ni ĉiame duonrublon kostas, kaj Drjagina – kaj la etulinojn mi tute ne kalkulas – kaj la triopo de Sinjakovoj kun la avinjo, kaj…
– Nu bone, bone… Ja kian bagatelon vi kalkulas!.. Ricevu!
– Estu feliĉa! Mi humile dankas vian moŝton!..
Kaj, palpebruminte tre intime, la viraĉo flustris:
– Kaj en miaj tria kaj kvina numeroj de post la tagmezo sidas niaj, de Okromĉedelovo. Jam estas tute mallume, sed ne eblas elpeli ilin. Gajuloj, donu Dio sanon al ili. Feliĉon al vi!
Tradukis el la rusa Anna kaj Mati Pentus
Laŭda mencio en Liro-2010.
Kiam ni fariĝos papilioj,
ni evitos retojn de kaptiloj.
Ŝvebos ni en ombroj de tilioj,
tre diverskoloraj kaj subtilaj.
Ni okazos samaj kaj aliaj,
estos ni damaĝaj kaj utilaj
kiam ni fariĝos papilioj,
kiam ni fariĝos papilioj.
Kiam ni memoros la futuron,
vintro cedos lokon al somero.
Ni kuraĝe planos forveturon,
esperante je duonlibero,
sed verŝajne ni alfrontos muron.
Vi ne ŝatos guston de ĉi bero
kiam ni memoros la futuron,
kiam ni memoros la futuron.
Kiam venos tempo rekomenci,
perke gliti preter sejnoj, retoj,
ni ne plu scipovos pacienci,
hake iri tra tabuoj, vetoj,
Dio nin konjektos rekompenci,
sendepende de senditaj petoj.
Kiam venos tempo rekomenci,
ni fariĝos simplaj ventblovetoj –
kiam venos tempo rekomenci,
kiam venos tempo rekomenci.
Laŭda mencio en Liro-2010.
La celo de la intelekta ekzerco de Anatolo Gonĉarov estas kolekti citaĵojn de konataj opiniantoj de la Esperanto-movado “pri la problemoj de Esperanto” kaj raŭmisme komenti ilin.
La citaĵoj estas ĉerpitaj precipe el kvazaŭ-oficialaj periodaĵoj kiel Literatura Foiro, Esperanto, La Gazeto, El Popola Ĉinio, Fonto, La Ondo de Esperanto, Heroldo de Esperanto, en kiuj aperis diverstendencaj artikoloj pri motivado kaj identeco de esperantisto kaj karaktero de la Esperanto-movado.
La prezenton de citaĵoj uverturas la svisa eksinterlingvisto Tazio Carlevaro, kiu diagnozis el la vidpunkto de profesia psikiatro, eble ne sen humuro, sed verŝajne ankaŭ tute serioze, ke en la kazo de la esperantistoj temas pri speco de frenezuloj, psikopatoj kaj ksenoglotuloj; kiel konsolon li aldonis, ke esperantistoj ne estas la solaj tiaj, sed psikologie kompareblaj kun lingvistoj, poetoj, aŭtoroj de teatro, ktp. Sekvas eldiro de Trevor Steele, kiu ĝojas, ke li havas la privilegion troviĝi inter esperantistoj, kiujn li konsideras la elito de la homaro, dum Giorgio Silfer konsideras Esperanton eĉ kiel solvon de la lingva problemo. Claude Piron opiniis, ke Esperanto estas bona lingvo, ĉar ĝi solvas komunikproblemojn en psike pli sana maniero ol la angla tion faras. Daniele Vitali aliĝis al la Esperanto-movado, ĉar li komprenis, ke li eniris plaĉe utopian mondon. Por Eli Urbanová esperantistoj estas kvazaŭ unu familio, por Edgar de Zilah eĉ io pli alta. Por Nikolin la malkovro de Esperanto respondis al iu persona bezono. Giuseppe Vallente eĉ sentas sin proprahejme en Esperantio, ĉar tiu hejmo peras varmecon, kiel konfirmis en tiu vico alia esperantisto. Iu ĉina samideano skribis, ke Esperanto estas komunikilo por kultura interŝanĝo. Jen la esenco de la unuaj 11 citaĵoj. Sekvas aro da similtipaj pledoj, kiuj probable taŭgas por La Kancerkliniko, sed apenaŭ por la serioza Esperanto-propagando. La troigitaj konsideroj pri Esperanto kulminas preskaŭ patologie en la konfeso de Gonĉarov, ke li “suferis” je la malsano “esperantozo”, ĉar tiom fanatike li okupiĝis pri ĝi. Por Baghy (1966) esti esperantisto signifis kvazaŭ denaskan destinon. Tomasz Chmielik interpretas la esperantismon kiel diasporan fenomenon kaj komparas ĝin kun la sorto de la judaro, kiu longe vivis en diasporo. Laŭ Carlo Minnaja Esperanton savis la “interna ideo”. Dank' al Esperanto Walter Żelazny en la 70aj jaroj trovis kelkajn amikojn. Laŭ Ulrich Lins (1986) la granda plimulto de la esperantistoj ĉiam opiniis, ke Esperanto simbolas la naturan sopiron de la homaro al paco. Ktp.
Ĉiuj ĉi iom ridindaj frazaĵoj kontrastas kun jena demando: Kial la mondo ĝin ne adoptis, se ĝi estas supera afero (de Zilah), unika fenomeno (MacGill), feliĉigilo (Hans Bakker), vivmaniero (Enderby), kultura identigilo (Silfer), ne nur lingvo sed komunumo kun difinita karaktero (Rátkai), vivanta lingvo de vivanta popolo (Duc Goninaz), finfine unika ekzemplo de praktika realigo de la eŭropa civitismo kaj socikultura avangardo (Silfer), eĉ nacio (Karolo Piĉ)? Pro kio Esperantujo ne evoluas (Żelazny) kaj kial esperantistoj vivas ne nur izolite, sed socilime, do rande de la socio (Silfer) kiel efemera kuriozaĵo (dirus la recenzanto)?
Krom la litanio de fanfaronoj kaj fantazioj, kiuj havas sendube religiecajn, sektemajn trajtojn, reprezentiĝas inter la citaĵoj ankaŭ pli raciaj voĉoj, precipe en la dua parto (mankas sistemigo laŭ temoj kaj eble ankaŭ laŭ jaro de la farita eldiro).
Ekzemple Willem Verloren van Themaat kredis, ke la diasporeco de Esperanto ne plu sufiĉas, se Esperanto volas solvi la mondan lingvan problemon. Valdas Banaitis observis, ke novaj Esperanto-kursoj nutras nur amatoran movadon, subtenas ĝian vegetadon, sed ne antaŭenigas Esperanton en ĝia internacia, interlingva kaj propedeŭtika roloj. Trevor Steele plendas pri tro da komencantoj dum la meza nivelo mankas, kaj Valentin Melnikov spertis, ke post la fino de la elementaj kursoj nur tre malmultaj personoj restas aktivaj en la Esperanto-medio. Ĉe preskaŭ ĉiuj esperantistoj, kiujn Claude Gacond renkontis, konstateblis preskaŭ absoluta sci-vakuo pri la Esperanto-kulturo. Plej radikale sin anoncis Georgo Kamaĉo, kiu konfesis (2002): “Mi emas kabei … Perdiĝis la emo iri al kongresoj, kie post kvinjara partopreno oni renkontas konstante la samajn vizaĝojn, la samajn gurditajn temojn.” Pro tio li simple “fajfas pri la sorto de niaj institucioj aŭ pri la estontado de nia lingvo.” Gonĉarov lasas ĉi tiun citaĵon sen komento. Ankaŭ Gonçalo Neves forlasis la Esperanto-movadon, sed restos interesata pri planlingvismo. Alian ekstremon de esperantisteco reprezentas Renato Corsetti, kiu kiel konvinkita pracelano, laŭ propra klarigo, estas relative indiferenta je la komunumo de Esperanto-parolantoj kaj de la kulturaj kaj literaturaj valoroj kaj anstataŭ tio ĉefe celas disvastigi Esperanton kiel rimedon por interkompreniĝo inter neesperantistoj. Miroslav Malovec eĉ vidas en la finvenkismo la plej grandan obstaklon al la disvolviĝo de Esperanto, ĉar ĝi implicas koncepton de altrudo. Laŭ Kalle Kniivilä la mondo vere aŭskultos nin nur se ni havos ion valoran por diri. Pola Studenta Esperanto-Komitato postulis jam en 1983, ke la esperantistoj devas starigadi antaŭ si celojn realigeblajn en la daŭro de 10–15 jaroj kaj altigi la kvaliton de la Esperanto-kulturo. Bertil Englund preferas limigitan nombron de bone parolantaj individuoj ol amase balbutantaj eternaj komencantoj, kaj Nikolao Gudskov entute kredas (1994), ke la fina venko ne eblas. Fine Esperanto estas ne pli ol minoritata lingvo (de Seabra) kaj ĉio mankas al ni por formi nacion (de Zilah).
Kiel adepto de la Esperanta Civito, kiu laŭ Jouko Lindstedt ne estas serioza afero, Gonĉarov ŝajnas apogi plimulte la fremdajn opiniojn kaj asertojn de li elektitajn, kiuj evidente formas la tutecon de lia persona mondkoncepto raŭmisma. Eĉ la kritikajn esprimojn li bonvenigas, ĉar ŝajnas, ke li subkomprenas ilin kiel admonon por plibonigi la situacion de Esperanto, kiun li mem konsideris senespera antaŭ ol li mem resurektis kiel esperantisto kadre de la Esperanta Civito. Povas esti, ke multaj esperantistoj vidas la aferojn same aŭ simile kaj konsentus pri multaj eldiroj en la 80 citaĵoj.
Per la prilaboraĵo de Gonĉarov la finvenkismo ricevis raŭmisman vizaĝon kaj la raŭmisma propagando novan pravigon. Ruza truko, kiun la ĉaŭdefonaj civitistoj certe aplaŭdos. Sed ĉu kun pura konscienco? En la kazo de la Gonĉarova ekzerco temas pri nenio alia ol la evidenta provo transformi finvenkistojn al raŭmistoj kaj uzurpi la tradiciajn finvenkismajn argumentojn por vendi ilin kiel raŭmismajn ideojn. Per ĉi tiu klopodo la antagonismo inter finvenkismo kaj raŭmismo ne nur atingis novan kulminon, sed estas ankaŭ definitive kondukita kvazaŭ al absurdo.
Andreas Künzli
La nomo Konversacia vortaro lasas supozi, ke ĉi tiu libro proponas parolturnojn uzeblajn kaj necesajn por sukcese konversacii, kutimajn dialogerojn – kiel komenci interparolon, kiel enkonduki temon, kiel ŝanĝi al alia temo, kiel esprimi opinion, dankon, proponon ktp… Tamen en la libro surprize troviĝis nek tio, nek la alia. La libro entenas alfabetordan liston de vortoj kaj ties difinojn – kaj ĉi tie finiĝas simileco kun vortaro, aŭ kun tio, kion oni kutime komprenas kiel vortaron.
Malgranda enkonduko prezentas historian informon pri la libro mem: la kvanton kaj cirkonstancojn de reeldonoj, krome la redaktoro Ed Borsboom donas klarigojn pri la aspekto (desegnaĵoj, kovrilo) kaj la enhavo (vorttrezoro, modifo de kelkaj lingvaj momentoj). Verŝajne, ĉiu esperantisto, kiu iam partoprenis Ĉe-kursojn, scias, pri kio temas en kazo de Konversacia vortaro – temas ne pri vera vortaro, sed pri kolekto de (ofte ŝercaj) difinoj de vortoj, kiujn dum lecionoj laŭ Ĉe-metodo naskis la lerngrupo. La redaktoro citas vortojn de Andreo Cseh el la unua eldono: “La libreto volas esti nur modesta memoraĵo pri la horoj de la konversacioj”.
En la 6a eldono troveblas ŝanĝoj – la kvanto da vortoj kreskis de 479 en la unua eldono ĝis 613 en la nuna. Hazarda listo, aperinta pro la ŝato de Andreo Cseh skribfiksi apartajn difinojn (do, ne temas pri sistema aliro), estas nun plenigita per kelkaj novaj radikoj, uzataj de modernaj Ĉe-instruistoj, kaj per necesaj Esperantaj vortoj el modernaj presaĵoj. La ilustraĵoj de Jesse van Dijl – novaĵo de la nuna eldono – realigas gajan spiriton de Ĉe-lecionoj kaj inter aliaj bildoj redonas tipe Ĉe-metodajn terminojn (ekzemple: cinciminciĉurmur).
Kiam klariĝas, ke la libro proponas materialon ne scienckarakteran, sed ludan, vi povas trankvile ŝanĝi perplekson al ĝuo kaj bonhumore legi strangajn difinojn, kelkaj el kiuj jam vivas en la komunumo en formo de anekdotoj (ekzemple: elegante levi piedojn = danci). Aliaj difinoj montros al vi multajn nociojn en nova lumo, same kiel infana racio nove kaj neatendite interpretas malnovajn kaj jam delonge konatajn aĵojn.
Oksana Burkina
Jen hiphopa kompilo centprocente en Esperanto. Simile al uzantoj de la internacia lingvo, la artistoj estas disaj tra la tuta planedo. Partoprenis produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el deko da landoj: Germanio (Jonny M.), Brazilo (Tone), Kanado (Diablo), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Slovakio (Marteno), Svedio (Carina), kaj Svisio (Tinitus)!
Male al la unua hiphopa kompilo, lanĉita en 2009, kiu estis eksperimentaĵo, la dua estas profesie produktita kaj prezentas konfirmitajn artistojn kiajn Eterne Rima kaj Platano de La Pafklik, kiuj ambaŭ eldonis antaŭ nelonge siajn proprajn albumojn, sen forgesi Dolchamar, kiu venas el la poproka universo, sed kiu estis la unua bando kiu repis en Esperanto.
Muzikaĵoj de la kompilo estas tre diversaj, irante de klasika novjorka hiphopo (Lasta kanto de Platano), viglaj kantoj (Diru mi nun de Jonny M.), pop-rok (Tritaga afero de Dolchamar), ĝis ornamaĉa dirty-south (Fidela de Eterne Rima).
Same kiel en ĉiuj rep-kompiloj, tiu ĉi enhavas eksperimentojn kaj neelpenseblajn kunlaborojn inter la artistoj en vera internacia etoso.
Jen la sesa Esperanto-albumo de Kajto, unue prezentita en la Kopenhaga UK en julio 2011. Nun, Kajto ekzistas kiel duopo Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer, kiuj kune faris ĉi tiun albumon Duope, denove montrante bonkvalitan laboron, kiel ili ĉiam faris.
La nova albumo proponas 14 novajn titolojn en Esperanto kun variaj ritmoj kaj etosoj laŭ la pop-folk-stilo kiu estas ilia. De la poezia Surbordigitaj al la ribela Ne permesas Panjo, aŭ de la amkanto Mi estas Rozo ĝis la abundeca Rave kun vi, jen riĉaj melodioj kaj belaj tekstoj, modestaj kaj gajaj, melankoliaj kaj humuraj.
Por akompani siajn kantojn, Nanne kaj Ankie uzas diversajn muzikilojn kiaj gitaro, mandolino, koncertino, kontrabaso, akordiono, banĝo, kaj zimbalono.
La unua albumo de la grupo Amindaj, fondita en aŭgusto 2009 de Graciela Morgado Rodríguez, prezidanto de la Urba Klubo de Esperanto en Contramaestre, estas ankaŭ la unua veninta de Kubo!
La grupo konsistas el junaj amatoroj kaj art-intruistoj, engaĝitaj en la Esperanto-movado, kiuj jam prezentiĝis sur diversaj scenejoj en Kubo, aparte dum la 95a UK kaj dum la 66a IJK en julio 2010 en Havano.
La ok kantoj de ĉi tiu albumo, ĉiuj en Esperanto kompreneble, estis elektitaj inter dudeko, plej multaj komponitaj de Julián Hernández Angulo en la varma kuba tradicio, kun violono, gitaro, kontrabaso, marakoj, kubaj skrapiloj guajo kaj guiro, kongoj, bongo, sonorilo, treso. Estas tamen kelkaj malnovaj kantoj, tradukitaj kaj adaptitaj de Maritza Gutiérrez, kiel la internacie konataj Chan Chan de Francisco Repilado (Compay Segundo), la Son de la Loma de Miguel Matamoros, kaj eĉ versio – laŭ kuba maniero – de La Bambo.
Amindaj en KD aŭ en koncerto kun du dancistinoj, Adita kaj Gricel, estas ne nur muzika grupo, sed ankaŭ kultura projekto vere malkovrinda.
Dek titoloj por gustumi la belsonecon de Esperanto kaj dek titoloj en la itala, karakterizitaj pere de elvoka sono. Jen kion proponas Rêverie, profesia itala bando kreita en 1996 de la milana muzikisto, komponisto kaj gitaristo Valerio Vado.
Rêverie arte eksperimentas la uzon de pluraj lingvoj en siaj kantoj, inter kiuj Esperanto, la friula (grava regiona lingvo en nord-orienta Italio), la renesanca angla de Shakespeare, kaj kompreneble la itala.
Ĉerpante inspiron el la radikoj de la muzik-tradicioj renesanca kaj baroka italaj, eŭropa kaj mediteranea kulturoj, la fajna kunfandiĝo de tradiciaj kaj elektronikaj sonorecoj atingas sonon kiun Rêverie difinas kiel “etno-progresivan”, kreante propran etoson kortuŝanta ĉiujn generaciojn kaj sentemojn.
De vojaĝoj de tuaregaj komercistoj ĝis senlimaj horizontoj de la silkovojo, de la ruĝaj sunsubiroj sur la arbaroj de la granda Nordo ĝis la oceanaj profundoj, ĝi estas odo al la bezono de la homa spirito vaste iradi kaj ĉiam serĉi novajn horizontojn.
Mendu ĉe Vinilkosmo:
http://www.vinilkosmo.com/
Elŝutu (mp3, ogg) en la elŝutservo:
http://www.vinilkosmo-mp3.com/
Flo!
Cseh, Andreo. Konversacia vortaro / Redaktis, enkond. Ed Borsboom. – 6a eld. – Hago: IEI, 2010. – 111 p., il.; 300 ekz. – [Recenzoekzemplero].
Gvidlibro 2011 / Redaktis Roy McCoy. – Rotterdam: UEA, 2011. – 96 p., il. – [Donaco de UEA].
Haupenthal, Reinhard. EKRELO: Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo: Ein Verlag, seine Bücher und ihr Standort = Eldonejo, ties libroj kaj ilia trov-loko. – Bad Bellingen: Edition Iltis, 2010. – 39 p. – (Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik; Heft 20). – [Donaco de Edition Iltis].
Strugackij, Arkadij; Strugackij, Boris. Fabelo pri la triopo: [Romano] / Tradukis el la rusa Mikaelo Bronŝtejn. – M.: Impeto, 2010. – 192 p.; 500 ekz. – [Donaco de Svetlana Smetanina].
Sveinsson, Sigurbjörn. Blondulo: Fabelo / Tradukis el la islanda Hallgrímur Sæmundsson. – Garðabær: Hallgrímur Sæmundsson, 2007. – 48 p., il. – [Donaco de Hallgrímur Sæmundsson].
Ŝtatoj, landoj kaj lingvoj de la mondo / Redaktis Andrzej Grzębowski. – 2a eld., kor. – Bydgoszcz: Skonpres, 2010. – 16 p. – [Donaco de ISTK].
EAB Update, 2011/55;
Esperanto aktuell, 2011/5;
Esperanto*Info, 2011/1;
Esperanto, 2011/10;
Ĝenerala Informilo, 2011/167;
KAE-Informilo, 2011/76;
Kataluna Esperantisto, 2011/357;
Kontakto, 2011/4;
La Lanterno Azia, 2011/10;
La Movado, 2011/726;
La Ondo de Esperanto, 2011/11;
La Sago, 2011/76;
Monato, 2011/10;
REGo, 2011/5;
Tempo, 2011/111;
Verda Saksofono, 2011/30.
Foje, dum Ludoviko Zamenhof komencis meti sukeron en sian kafon per kulereto, lia edzino Klara diris al li:
– La kulereto estas malseka, ĉi tial ne la tuta sukero falas el ĝi en la tason.
– Mi scias, – diris Doktoro Esperanto, – sed mi kirlas kafon per kulero metante sukeron lastfoje.
– Tiukaze, vi metas pli da sukero ol vi deziras, ja sukero gluiĝas ankaŭ al la dorsa flanko de la kulero. Memkompreneble, mi opinias, ke vi ne intencis meti iom pli ol kuleron da sukero.
– Jes, mi deziras meti precize tiom da sukerkuleroj, kiom mi metas, kaj al mi bonŝancas fari tion.
Kiom da sukerkuleroj metis Zamenhof en sian kafon?
La respondon sendu al la redakcio poŝte aŭ rete tiel, ke ĝi atingu nin antaŭ la 10a de januaro 2012.
Aleksej Korĵenkov
Joseph Goebbels, la nazia ministro pri propagando, vizitas lernejojn tra Germanio. En unu el ili li petas la lernantojn volontule diri patriotismajn sloganojn.
– Heil Hitler, – krias knabo.
– Tre bone, – respondas Goebbels.
– Deutschland über alles, – deklamas alia.
– Bonega, – reagas la ministro. – Nun io pli profunda, pli forta, pli potenca!
Tiam eta knabo levas sian manon. Goebbels petas lin paroli.
Diras la knabo:
– Nia popolo vivos eterne!
– Mirinde, – ekkrias Goebbels. – Kiel nomiĝas la knabeto?
– Israel Goldberg, – la instruistino respondas.
El la kolekto de Josef Ŝemer
Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Andrej Peĉonkin, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2012:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 550 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.