La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2012. №1 (207)

Dennis Keefe

Sur la kovropaĝo estas la Esperantisto de la Jaro 2011 Dennis Keefe, kiu instruas ne nur Esperanton.


ENHAVO

REDAKCIE

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vortoj de Komitatano Z

Lingvaj dorsosakuloj

Vortoj de Komitatano ZAntaŭ jardekoj Lapenna militis kontraŭ ekstremistoj, kiuj kompromitis la movadon antaŭ la ekstera mondo. La granda oratoro eĉ sukcesetis, kvankam unuopaj dorsosakuloj en mallongaj pantalonoj ne ĉesis trovi la vojon al urbaj akceptoj. Eĉ pli ol la nivelo de la ekstera sinmontro de la movadanoj al Lapenna gravis la nivelo de ilia argumentado kaj ne laste la lingva nivelo, eĉ la rego de la propra nacia lingvo. En la Principaro de Frostavallen Lapenna fiksis en 1956 sian plu valoran kodekson pri informado kaj eĉ pri la ĝusta konduto.

La ideoj de Frostavallen pluvivas en la Gvidlinioj por Informado, kiun UEA represas en ĉiu Jarlibro. Tamen ne ĉiu legas sian Jarlibron, ekzemple la grupo, kiu sin nomas Pola Sekcio de EDE. Ĝiaj membroj fieras pri siaj kontaktoj kun polaj politikistoj, sed oni povas timi, ke la bildo pri Esperanto, kiun tiuj ĉi ricevis, ne estas tiu, kiun deziris Lapenna. La lingvaĵo en la sinlaŭdoj de la pola EDE estas fuŝa kaj laŭdire tiu de ĝiaj pollingvaj leteroj ne estas pli bona. Nenio stranga en tio. Ju pli verve iu reklamas Esperanton, des pli verŝajne temas pri iu, kiu mem ne bone regas la lingvon, kiun li trudas al aliaj. Propagandistoj emas ne kompreni, ke la plej bona reklamo por Esperanto estas tiuj, kiuj parolas ĝin perfekte.

Laŭ Trevor Steele la lingva nivelo en la aŭstralia movado estas pli alta ol antaŭ 100 jaroj. Li certe konas siajn homojn, sed lia konstato ne validas universale. Foliumante malnovajn revuojn oni bedaŭras ne nur la malaperon de multaj gloraj titoloj sed ankaŭ la lingvan falon. Feliĉe nia LOdE zorgas pri si ankaŭ lingve, sed la revuon de UEA oni ne povas trankvile doni en ĉies manojn. Tamen ĝia redaktoro estas akademiano, sed en la supera lingva institucio oni trovas nek Mark Fettes nek István Ertl, dum kies periodoj Esperanto estis ankaŭ lingve modela. Lingva fuŝulo Stano Marček certe ne estas, sed pri la neglataĵoj en lia revuo kulpas la multe kritikata manko de redaktado. Verki lernolibrojn eble postulas tro da tempo de la redaktoro. Dorsosakuloj tamen ne mankas en la Akademio de Esperanto kaj simplaj samideanoj kun plezuro ridas pri lingvaj bonzoj, kiuj regas akuzativon malpli bone ol ili, kaj nenio pli ol tio subfosas la reputacion de la Akademio.

Jam de unu kaj duona jaroj laborgrupo preparas strategian planon por UEA, sed ĝis nun oni nenion aŭdis pri ĝi. Nenio miriga en tio sed jes en tio, ke oni metis kune la serioze pensantan Mark Fettes, la populiston Renato Corsetti kaj ties ardan kritikanton José Vergara. Ili ne povus naski paperon, kiu ne estus miŝmaŝa kunflikaĵo kaj same nekohera kiel numero de la Oficiala Organo. Feliĉe tio ne multe damaĝos, ĉar ankaŭ la malnovan planon neniu rigardis post la akcepto. Bona plano tamen povus esti utila – nur necesus, ke verku ĝin unu homo, prefere Fettes. Inter ĝiaj prioritatoj ne manku la plialtigo de la lingva nivelo de la verda popolo. UEA mem denove estu modelo ankaŭ lingve, komencante de ĝiaj revuo kaj estraro.

Komitatano Z


Dennis Keefe – la Esperantisto de la Jaro 2011

Dennis KeefeLa Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010).

En ĉi tiu jaro 16 kandidatigantoj proponis 19 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis la voĉojn:

Dennis Keefe — 12 voĉoj
Hori Yasuo — 4 voĉoj
Peter Baláž — 3 voĉoj
Stefan MacGill, Perla Martinelli, Floréal Martorell — 2 voĉoj
Tri kandidatoj ricevis po unu voĉon.

Dennis Keefe, 60-jara usona instruisto, nun en la universitato en Nankino (Ĉinio), internacie konata iniciatinto de Lingvaj Festivaloj, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2011 pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.

En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2011.

Koran gratulon al Dennis Keefe!

Halina Gorecka,
sekretario

Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (Kroatio): vicprezidantino de IKUE
Višnja Branković (Italio): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (Italio): vic-prezidanto de IEF
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto
Lee Jung-kee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): ĝenerala sekretario de SAT
Bruno Masala (Francio): komitatano de IKUE
Cindy Mc Kee (Usono): reviziisto de La Karavelo kaj respondeculo de verkoj.com
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro
José Antonio Vergara (Ĉilio): prezidanto de ISAE

Elektantoj

Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito
Anna Jausions (Francio): prezidantino de OSIEK
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto
Tahira Masako (Japanio): estraranino de JEI, kunlaboranto de KAEM
Geraldo Mattos (Brazilo): doktoro pri lingvistiko
Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): eksprezidanto de EAF
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio
Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): komitatano de UEA, sekretario de GEA
Josef Shemer (Israelo): sekretario kaj estrarano de ELI
Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro

Sekretario

Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto

Pliajn informojn pri la projekto La Esperantisto de la Jaro kaj intervjuojn kun ĉiuj antaŭaj laŭreatoj legu rete ĉe http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-jaro.htm


REU informas

Georgij Kokolija, kiu dum multaj sinsekvaj jaroj estis komisiito de REU pri retlistoj ĉe yahoogroups (reu-agado kaj esperanto-rus-informoj) ne plu okupas tiun postenon, kvankam la oktobra konferenco konfirmis lian komisiitecon. La kaŭzo estas rekonceptado de la retlistoj, pro kio Georgij bonvole transdonis la moderigajn rajtojn al mi kiel al la prezidanto de la landa asocio.

Krome la Estraro de REU decidis liberigi sinjoron Kokolija ankaŭ de la kompilado de la Bulteno de REU, kion li faris nur pro tio, ke fakte mankis koncerna homo en la Estraro, kiu okupiĝus pri tio. Provizore la Bultenon kunredaktos mi kaj Arina Osipova, la estrarano de REU pri regiona agado.

Grigorij Arosev
prezidanto de REU


Prilingvaj debatoj ĉe kafo

kafoSlovakio profitos de multkulturismo! Oni malpermesu ŝuldon! Savado de ekonomioj de EU-membroŝtatoj estas detrua! Nia mondo paŝas al (mal)libereco! Tio estas nur kelkaj el la tezoj diskutataj dum “debatoj ĉe kafo”, kiujn organizas la Eŭropa Komisiono. En ĉiu debato prezentas sian opinion du fakuloj – la tasko de unu el ili estas defendi la tezon, la oponanto strebas malkonfirmi ĝin. La diskutoj Café Eŭropa estas destinitaj por larĝa publiko. La celo estas plialtigi konsciencon kaj subteni komunan diskuton pri elektitaj temoj rilatantaj al EU kaj ĝiaj membroŝtatoj. Publiko povas aŭskulti argumentojn de fakuloj, aliĝi al la diskuto, starigi demandojn kaj fine surbaze de la prezentitaj informoj krei propran opinion.

Por decembro 2011 en kvin Slovakiaj urboj estas preparitaj kvin debatoj kun la tezo “La angla kiel oficiala lingvo de EU sufiĉas!”.

La celo de la debatoj estas strebi serĉi kaj trovi respondojn al demandoj pri hodiaŭa lingva sistemo en la Eŭropa Komunumo. Slovakaj esperantistoj estis invititaj partopreni kiel oponantoj de la tezo. Rastislav Šarišský, vicprezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, akceptis la inviton por la unua duelo la 6an de decembro en Bratislavo.

Kontraŭ li sidiĝis anglikano Peter Bojo, kies tasko estis defendi la anglan en la rolo de la unusola oficiala lingvo de EU. Ĉeestis ĉ. 50 homoj, inter ili kelkaj esperantistoj el Slovakio, ankaŭ Nico Huurman nuntempe vivanta en Aŭstrio. La oponantoj ricevis po 10 minutojn por prezenti siajn opinion kaj ideojn. Post tio la gvidanto kompletigis la prezenton per kelkaj demandoj. Komenciĝis diskutado inter la oponantoj, publiko rajtis starigi demandojn kaj prezenti sian opinion. Peter Novotníček, la ĉefredaktoro de la revuo Esperantisto Slovaka, ĉeestis la eventon, kaj la etoson li priskribas tiel:

Unu el argumentoj por la angla estis tio, ke jam nun la lingvo funkcias kiel „monda“ lingvo, kaj multaj studoj, disertacioj ktp. estas verkataj ĝuste en la angla. Sed laŭ la ĝenerala etoso reginta en la ejo ŝajnis, ke homoj preferas serĉi aliajn solvojn de la lingva problemo. Rasťo prezentis Esperanton kiel neŭtralan pontan lingvon kaj proponis instrui al infanoj unue dum 2 jaroj Esperanton kaj poste ajnan lingvon laŭplaĉe. Alia sinjoro el publiko proponis la latinan kiel komunan lingvon, kaj argumentis per ĝia precizeco. Evidentiĝis ke pluraj ĉeestintoj ne estus kontraŭ Esperanto en la funkcio de komuna lingvo, sed ili timis, ĉu ĝi estas jam sufiĉe evoluinta por plenumi ĉiujn komunikajn bezonojn. Ne plaĉis al ili perforta penetrado de la anglaj kulturo kaj vivmaniero en nian vivon, ĉar ĝuste tion alportas al ni la deviga angla.
Debato

Demaldekstre: Rastislav Šarišský, la diskutgvidanto, Peter Bojo (Fotis Peter Novotníček)

Al la diskutado kontribuis la juna esperantistino Eva Fitzelová. Ŝi trafe atentigis, ke dum ni volas lerni la anglan (ĉar ni slovakoj ĉiam deziras ekplaĉi al la politike “pli forta” nacio), multaj angleparolantoj komencas lerni la ĉinan. Sed kion faros ni, slovakoj, kiam ŝanĝiĝos la monda politika situacio kaj ni vere estos devigataj lerni la ĉinan? Ĉu ne ripetiĝos la situacio pri la rusa lingvo, kiun niaj gepatroj estis devigataj lerni kaj nun ĝi estas por ili senutila? Pro sia trafa kontribuo ŝi ricevis de organizantoj donacon, belan tason.

La defendanto de la tezo Peter Bojo reagis per aserto, ke ne estas problemo interkompreniĝi en Ĉinio per la angla. Tiam Rastislav Šarišský tralegis al ĉiuj mesaĝon de Petro Baláž, kiu nun estas en Ĉinio:

Se iu ekparolos al vi pri tio, kiel facile oni interkompreniĝas ĉie per la angla, salutu de mi tiun personon :) Mi estas nuntempe en Ĉinio kaj la anglan parolas ĉi tie eble unu homo el miliono (simile kiel mi spertis en Japanio). Kiam mi ne estus ĉi tie kun Shanshan el la Esperanto-redakcio de la ĉina radio, mi estus perdita (eĉ kiam mi regus 1000 lingvojn).

Ĉu oni venis al ia konkludo? Oni interkonsentis, ke la angla sufiĉe multe influas nian kulturon, kaj pro tio estus eble pli bone havi neŭtralan pontan lingvon. Esperanto tamen ne estas ankoraŭ en la konscienco de la slovakoj kiel evoluinta, matura lingvo. Estas defio por ni pli multe koncentriĝi pri tiu ĉi kampo dum prezentado de Esperanto.

Dum la sekvaj dueloj ni povos denove vidi esperantistojn kiel oponantojn de la tezo, ekzemple, Jozef Reinvart en Trenčín kaj Stano Marček en Banská Bystrica.

Katarína Nosková


poster

Unuafoje en Ruslando

La 4an de decembro en la arta gastejo de la publika biblioteko Belinskij en Jekaterinburgo okazis la Ruslanda premiero de la dokumenta filmo The Universal Language (La universala lingvo) de la Novjorka reĝisoro Sam Green.

Post la spektado 21 spektantoj alte taksis la filmon kaj diskutis kelkajn problemojn, kiujn prezentis la reĝisoro. Li sobre traktas la nuntempan Esperanto-movadon kaj la ideon de la internacia lingvo. La intervjuoj kun eminentaj esperantistoj interplektiĝis kun unikaj arĥivaj dokumentoj, kaj ili kreas absolute spektindan majstroverkon laŭ la formo kaj enhavo.

La respondeculoj de la arta gastejo entuziasmiĝis pri la ideo prezenti pliajn filmojn en kaj pri Esperanto probable kun subtekstoj en la rusa por konatigi neesperantistajn vizitantojn de la plej granda scienca biblioteko de la regiono kun la ideo de la internacia lingvo.

Aleksander Osincev


Vide el Bruselo

El unu venas kvar lingvoj

Eŭropa Unio (EU) foje ŝajnas miraklo. Eĉ en la mezo de la plej granda minaco al la unuiĝo de la plej diversaj Eŭropaj landoj, ĝi akceptas novan membron: Kroation. La pligrandiĝo de EU per Kroatio signifas ankaŭ la daŭrigon de la promeso farita al sud-orientaj Eŭropaj landoj – se ili akceptas demokration kaj daŭrigas siajn reformvojojn, ili povos aliĝi al EU.

La pligrandiĝo de EU per Kroatio sekvas la aliĝon de Rumanio kaj Bulgario en 2007 kaj de la dek centreŭropaj landoj en 2004. Ĝi ankaŭ estas klara signalo al tiuj, kiuj pro diversaj kialoj kritikas la koncepton de la unuiĝinta Eŭropo, ĉu dekstre, ĉu maldekstre: Eŭropo daŭrigos sian vojon al unuiĝo.

Tamen daŭre mankas komuna lingvo. Akceptante Kroation, EU aplikas la unuan decidon (1958/1), laŭ kiu rajtas esti lingvoj de EU nur tiuj, kiuj estas oficialaj sur la teritorio de membro-ŝtato. Kompreneble, en Kroatio oficiala estas la kroata, same kiel la serba en Serbio. Kaj nun oficialas la bosna en Bosnio, kaj la montenegra en Montenegro.

Zagrebo

Zagrebo, la ĉefurbo de Kroatio (Foto EK)

Ni ĉiuj konscias, ke lingvoj ja ŝanĝiĝas, sed ĉu en periodo de malpli ol 20 jaroj eblas, ke el unu serba-kroata lingvo aperu kvar apartaj lingvoj? Pere de unuiĝo en EU, la popoloj de la sud-orienta Eŭropo retrovos iom de sia antaŭa komuneco. Tamen lingve EU disigas ilin kaj kreas diferencojn, kiuj antaŭe ne estis.

Bedaŭrinde, funkciuloj de la Eŭropa Komisiono daŭre insistas, ke la diferenco inter la serba, montenegra, bosna kaj kroata estas esence samaj, kiel inter la ĉeĥa kaj slovaka, aŭ, por uzi nordeŭropan ekzemplon, inter la dana, norvega kaj sveda. Pro tio oni bezonos iom post iom apartajn tradukskipojn por la sudslavaj lingvoj. Ĉu EU devas akcepti la belgan aŭ luksemburgan version de la franca kiel apartajn lingvojn? Ĉu la irlanda versio de la angla meritas apartan tradukservon?

Ne tiom ĝenas la malŝparo de Eŭropunia mono por tradukoj al la sudslavaj lingvoj. Tamen tio estas oficialigita, je tempo kiam milionoj da eŭropanoj estas senlaboraj kaj kiam membro-ŝtatoj bezonegas monon por pagi bazajn sociajn servojn. Aliflanke, la samaj funkciuloj daŭre neas la eblecon uzi la gepatran lingvon por milionoj da eŭropanoj kiuj parolas katalune, kimre, galege, baske, kaj ankaŭ por tiuj, kiuj parolas ruse, turke kaj arabe en EU.

Multlingvismo ŝajnas esti nura slogano en EU. Pro la ĉiam kreskanta graveco de la angla, en 2005 ĉirkaŭ 70% de ĉiuj Komisionaj dokumentoj estas unue skribitaj angle. Nun ni alproksimiĝas al la magia nombro 90%.

Ĵus antaŭ la pli frua pligrandiĝo de la EU, La Ondo de Esperanto enketis pri la lingvaj efikoj. Ĉu la Komisiono antaŭvidas ankaŭ apartajn servojn por la kroata, bosnia kaj serba lingvoj, ni tiam demandis? “Estas tro frue por komenti tion”, – agnoskis en 2005 Frédéric Vincent, priparolanto de la Komisiono. (La Ondo de Esperanto, 2005, №8-9). Ses jarojn poste EU ankoraŭ ne scias, kion fari.

Dafydd ab Iago


Dat-revene kaj rememore

Feliĉa estas, kiu kun plezuro
Parolas pri la patroj, kiu ĝoje
Rakontas pri iliaj grandaj agoj
kaj en la fino de la bela vico
Sin mem fiere vidas.
(Goethe, Ifigenio 5, 3)

2012 portos du gravajn dat-revenojn: pasos 100 jaroj de la morto de Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de Volapük, kaj 125 jaroj de la publikigo de la unua lerno-libro de Esperanto. Ambaŭ dat-revenoj estas kaŭzo por Bavara Ŝtata Biblioteko en Munkeno aranĝi tri-monatan ekspozicion pri planlingvoj kaj fakan simpozion.

volapuko

Eltriraĵo el la titol-folio de la revuo “Cogabled volapükelas”,
ŝerc-revuo de la Munkena Volapuka Klubo, 1886, №1.

Ĉi-foje ni retrovagigas la rigardon al la jaroj 1837 (175 jaroj), 1862 (150 jaroj), 1887 (125 jaroj), 1912 (100 jaroj), 1937 (75 jaroj) kaj 1962 (50 jaroj).

1837

Naskiĝis Mark Fabianoviĉ Zamenhof (01-27, Gregorie 02-8, Suwałki), la patro de Lazarj Markoviĉ Zamenhof.

1862

En tiu jaro naskiĝis la poste konataj esperantistoj Alfred Edward Wackrill (02-11, London), Mavro Špicer (04-01, Našice), Albert Steche (09-09, Leipzig), Vasilij Devjatnin (?, Lisovo, Orjola gub.) kaj la idisto kaj posta deputito Wilhelm Heinrich Peus (07-24, Elberfeld).

1887

Naskiĝis Hector Hodler (1-10, Genève), kunfondinto de UEA.

1912

La 8a UK okazis en Krakovo kaj Zamenhof retiriĝis en privatecon. V. N. Devjatnin pied-iris de Parizo al Krakovo kaj ludis gravan rolon en la propagando de la (fiaskinta) projekto “Parkurbo Esperanto” ĉe Munkeno.

Laŭlonge de la jaro 1912 naskiĝis: Tibor Sekelj (02-14, Spiška Sobota), Pol Denoel (02-22, Liège), Hasegawa Teru (03-07, Sarukaŝi), Jean-Jacques Mahé (pseŭd. Lorjak, 04-12, ?), Tadros Megalli (04-28, Fajun), Albert Goodheir (06-12, Utrecht), Boĵidar Popović; (10-26, Klivovac).

Mortis: Amatus van der Biest (01-22, Antwerpen), William Thomas Stead (04-15, dronis kun la ŝipo Titanic) kaj Henri Dor (10-20, Lyon). En Innsbruck forpasis 03-04 la aŭtoro de la cifer-lingvo, Ferdinand Hilbe.

Sur la libro-merkato aperis: originalaĵoj de H. A. Luyken (Paŭlo Debenham), John Merchant (Tri angloj alilande), G. Deŝkin (Versaĵoj) kaj du tradukoj de Grabowski (Halka de Wolski kaj Mazepa de Słowacki). Same eliris la unuaj historiografiaj verketoj de Fiŝer kaj Privat.

1937

En la 50-jara jubileo de Esperanto la UK okazis en Varsovio. Tiu-jare forpasis:

Alfred Michaux (?, Boulogne-sur-Mer), Ernest Drezen (10-17, ekzekutita), la idisto Jules Gross (06-24, Martigny), Juliette Vatré-Baudin (01-11, Genève), Albert Schramm (10-25, Tübingen), Vovevolad Pavloviĉ Ivanov (11-24, Bulgario), Vladimir Sutkovoj (sam-tage).

Naskiĝis Roman Dobrzyński (11-04).

Inter la originalaĵoj de nia literaturo menciindas la furor-libro La verda koro de Baghy, Juneca ardo de Barthelmess kaj Forgesitaj homoj de Cicio Mar. Du memor-libroj gardis transtagan valoron: Arĝenta duopo (por Baghy kaj Kalocsay) kaj Ora libro de la Esperanto-movado. Eliris la serio “Muusses Esperanto-Biblioteko” en Nederlando.

1962

Pasos duona jar-cento post la morto de Jean Ribillard (02-16, Papeete, Tahitio) kaj de Edmond Privat (08-28). Fariĝos 50-jara la fama aŭtoro helveta Andreas Erwin Künzli.

La eldonejo Stafeto publikigis la Zamenhof-biografion de Boulton, la poemaron Ekzilo kaj azilo de Baranyai kaj la pastiĉojn Specimene de H. Vatré.

La UK okazis en Kopenhago.

Reinhard Haupenthal


Savi la vivon (6)

La kvina listo de la donacintoj

Klaus Perko (Aŭstrio) 100,00
Jean Amouroux (Francio) 100,00
Anonima (Francio) 300,00
Madette Ast (Francio) 20,00
Anne Jausions (Francio) 60,00
Geneviève Martin (Francio) 21,00
Mougin-Robillard (Francio) 30,00
Rosa Raspall (Francio) 25,00
Pierre Royer (Francio) 50,00
Jacques Roŭ (Francio) 200,00
Jacques Roŭ (Francio) 150,00
E-rondo Neŭbrandenburgio (Germanio) 300,00
Anonima (Nederlando) 25,00
Entute ekde 16 okt ĝis 10 dec 2011 1381,00
Je la 15a de oktobro 2011 26.638,45
Je la 10a de decembro 2011 28.019,45

La monkolekta kampanjo helpe al Halina Gorecka brile sukcesis kaj repruvis la solidaremon kaj helpemon de la esperantistaro. Koran dankon pro la malavaraj donacoj, grandaj kaj etaj, kiuj helpis al Halina elteni la problemplenan restadon en Moskvo!

La resto, kiu estas nun en nia dispono, estas kaj estos uzata por la postoperacia flegado kaj kuracado, por medikamentoj, por la necesaj ĉiumonataj vojaĝoj inter Kaliningrado kaj Moskvo. La donacojn, kiujn ni ricevas post nia reveno al Kaliningrado, ni plu publikigos en La Ondo de Esperanto kaj en ĉi tiu retejo.

Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ la pli fruajn afiŝojn pri la temo:

Savi la vivon (5)

Halina estas operaciita. Sukcese. Dankon pro la subteno!

Savi la vivon (4)

Savi la vivon (3)

Savi la vivon (2)

Savi la vivon


Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (17)

de Halina Gorecka

Teritoriaj dividoj

Pro la eventoj de la Novembra revolucio la 9an de novembro 1918 Imperiestro Vilhelmo II abdikis, kaj 19 jan 1919 okazis elektoj por la Nacia Asembleo. La elektitaj deputitoj kunvenis ne en Berlino, kaptita de tumultoj, sed en Weimar. La Asembleo elektis la prezidenton kaj kancelieron de Deutsches Reich (Germana Regno).

Laŭ la Versajla packontrakto Germanio devis cedi parton de sia teritorio kaj siajn koloniojn. Kadre de nia rakonto nin interesas nur la orientaj teroj. Pollando ricevis kelkajn distriktojn en la malsupra fluo de Vistulo, kaj la 71-kilometran strion ĉe la Balta Maro, pro kio la Orienta Prusio estis fortranĉita de la ĉefa Germanio per la Pola Koridoro, nur 30-kilometra en la plej mallarĝa loko.

El la Orienta Prusio estis eligita nova administra unuo, la Libera Urbo Dancigo (nun Gdańsk), kun 95-procente germanlingva loĝantaro — sub la kontrolo de la Ligo de Nacioj, sed en la Pollanda dogana regiono.

Prussia

La Danciga Koridoro disigis la Orientan Prusion dis de la cetera Germanio.
La cifero 1 signas la Liberan Urbon Dancigo
.

Pri tiutempaj cirkonstancoj diras, ekzemple, informilo pri la 2a Danciga Esperanto Kongreso (10–14 aŭg 1923): “Por la trajnveturo al Dancigo necesas vizoj en la pasporto: por regnaj germanoj — germana deklaro pri nedanĝereco kaj pola vizo, por ceteraj eksterlandanoj — pola vizo kaj por vojaĝoj tra germanaj regionoj — germana vizo…” (Germana Esperantisto, 1923, №5, p. 78).

La estontecon de la sudaj distriktoj de la Orienta Prusio (Marienwerder kaj Allenstein) devis solvi plebiscito.

Varmia-Mazuria plebiscito

Aligo de Varmio, Mazurio kaj Ĉevistula regiono al Pollando estis argumentata per multnombra pola loĝantaro tiea. Ĉiuj loĝantoj de ĉi tiu parto de la Orienta Prusio devis voĉdoni, ĉu aliĝi al la refondita Pollando, ĉu resti en Germanio. La plebiscito estis efektivigata sub kontrolo de la Ligo de Nacioj.

La plebiscito, okazinta la 11an de julio 1920, montris, ke la pola loĝantaro ne rapidis unuiĝi kun Pollando. En la distrikto Allenstein (Olsztyn) por Germanio voĉdonis 363.209 homoj, por Pollando 7.980. En la distrikto Marienwerder (Kwidzyn) 96.894 homoj favoris Germanion, kaj 7.947 Pollandon. 84,3% de la loĝantaro voĉdonis por Germanio. Rezulte de la plebiscito al Pollando transiris nur ok subdistriktoj (kvin en la Ĉevistula regiono kaj tri en Mazuroj), la riverhaveno en Korzeniewo kaj la fervojponto en Opalenie.

Ribelo en Memellando

Norde de Nemano la Orienta Prusio perdis la urbon Memel (nun Klaipėda) kun la plejparte germanlingva distrikto Memellando, kiu estis transdonita sub la protekton de la Ligo de Nacioj, lokinta tie francan garnizonon. En januaro 1923 en Memel ekflamis ribelo kun la postulo de aliĝo al Litovio. La Litovia registaro subtenis la ribelintojn. Fine, post unujara traktado en 1924 Memellando iĝis aŭtonomia regiono de Litovio.

La nova “insula” situo de la Orienta Prusio izolis ĝin de la teritorioj, kun kiuj ĝi havis intencajn ekonomiajn, historiajn kaj kulturajn ligojn. Estis interrompita, interalie, la transita Ruslanda transporta kaj vara trafiko — gravega enspezfonto de la provinco.

Streĉiteco politika

En kaj ĉirkaŭ la fortranĉitaj teritorioj ekestis streĉa politika situacio, pro la teritoriaj pretendoj de Pollando. En la dua duono de 1919 la politika kaj armea elito de la Orienta kaj Okcidenta Prusio starigis projekton de memstara orienta ŝtato por respondi la ambiciojn de la najbara lando per armeaj rimedoj.

Realigo de tiu plano renkontis kontraŭstaron de la armea gvidantaro de Germanio, ĉar ĝi ne konformis al la ekstera politiko de la Regno, laŭ kiu la Orienta Prusio devis nepre resti en Germanio. Sed solvi la disputon kun Pollando (kaj Litovio) per armea forto en la kondiĉoj de la respubliko de Weimar ne eblis pro la senarmiĝo de Germanio antaŭvidita de la Versajla packontrakto. La malkonkordo estis reguligita per diplomatiaj rimedoj.

La situacio reboniĝas

En 1922 en la itala Rapallo Germanio kaj Soveta Ruslando starigis diplomatiajn rilatojn, kaj Orienta Prusio ekhavis en la oriento gravan komercan partneron. Samjare estis lanĉita avia linio Moskvo-Kenigsbergo. Inter la pasaĝeroj de la unua aviadilo, alteriĝinta la 10an de majo 1922 en la Kenigsberga flughaveno Dewau, estis la rusa poeto Sergej Jesenin kaj lia usona edzino Isadora Duncan. Ruslando ekpartoprenis per ekspozicio de eksportaj varoj en la Germana orienta foiro, kiu ekde 1920 disvolviĝis en Kenigsbergo. En aprilo 1923 en Kenigsbergo ekfunkciis konsulejo de Soveta Ruslando.

La 1an de aprilo 1924 en Kenigsbergo estis fondita akcia societo “Orient- prusia radio”. La radiostacio estis konstruita dum unu monato apud la pordego Sackheimer. La provelsendoj estis faritaj la 1an de majo, kaj ili estis ricevataj en la urba teatro. Ekde la 14a de junio komenciĝis regulaj elsendoj, komence nur du fojojn tage en la formo de klasikmuzikaj koncertoj, fine de la jaro la programoj plilongiĝis kaj alternis ilin informaj sciigoj.

Baldaŭ la programoj intensiĝis, inter ili estis ankaŭ “Kurso de Esperanto” — instruprogramo, kiun gvidis la loka esperantisto Gustav Schattat. La Esperanto-programoj okazis dufoje en semajno, krom la lecionoj estis ankaŭ paroladoj kun kontribuoj de Konrad Nitz. Radia Esperanto-parolistino estis ankaŭ Agnes Wermke. Dum la UK en Dancigo (1927) la radio-stacioj de Dancigo kaj Kenigsbergo aŭdigis salutparoladojn de diversnaciaj kongresanoj nacilingve kaj en Esperanto.

En januaro 1927 la Regna registaro akceptis specialan programon de helpo al malgrandaj kaj mezaj entreprenoj de la Orienta Prusio. Al ili estis disponigitaj kreditoj, ankaŭ al forstprilabora kaj farunprodukta industrioj.

Pro la perdo de Dancigo kaj Memel reaktiviĝis la Kenigsberga haveno. La ŝtato surprenis zorgojn pri ĝia vastigo kaj modernigo. Estis konstruitaj grendeponejoj — la plej grandaj en Eŭropo, aperis novaj gruoj, fridujoj. Pligrandiĝis la havena ŝiparo. Al la havena sistemo aldoniĝis novaj fervojaj linioj.

Sed proksimiĝis la monda krizo…

(Daŭrigota)


GrassEl “Mia Jarcento”

de Günter Grass

En 1999 aperis Mia jarcento de Günter Grass — cent mallongaj rakontoj, mozaikeroj de la dudeka jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio, kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de nia dudeka jarcento.
Jam dek ĉapitroj el Mia jarcento de la nobel-premiito Grass aperis en La Ondo de Esperanto, elektite kaj tradukite de Wolfgang Kirschstein.
Nun ni proponas la dek-unuan eron, pri Georg Heym.

1912

Kvankam mi gajnis mian vivpanon kiel bordogardisto ĉe la akvoadministracio en Potsdamo, mi tamen verkis poemojn, en kiuj krepuskis la fino de la mondo, kaj la morto plenumis sian oficon, do mi estis preta al ajna hororo. Tio okazis meze de januaro. Du jarojn antaŭe mi unuafoje spertis lian prezenton en la kazino Nollendorf, kie dum merkredoj renkontiĝis la Nova Klubo en Kleist-strato. Poste pli ofte, ĉiam kiam eblis la longa vojaĝo. Miaj sonetoj apenaŭ kaptis atenton, sed li ne estis preteraŭskultebla. Poste mi spertis lian vortpovon en la Novpatosa Kabaredo — ankaŭ Blass kaj Wolfenstein ĉeestis. En bruantaj kolonoj la versoj preterpasis. Marŝo de monotonaj monologoj, kondukanta rekte al la buĉejo. Sed poste la infaneca giganto eksplodis. Estis kiel la erupcio de Krakatoa en la antaŭa jaro. Tiam li jam verkis por L' Ago de Pfemfert, ekzemple tuj post la plej aktuala Maroka krizo, kiam la tuta situacio estis malcerta kaj ni jam aŭdacis esperi, ke ni baldaŭ ekbatalos, li verkis la poemon La milito. Mi ankoraŭ aŭdas: “Sennombre la kadavroj en la fragmito etenditaj / de l' birdoj de la morto blanke kovritaj”. Entute blanka kaj nigra estis liaj favoratoj, speciale blanka. Ne estis miraklo, ke sur la rivero Havel, jam de monatoj frostiĝinta, sur la senlime irebla blanka surfaco, troviĝis tiu nigra truo, kvazaŭ atendante lin.

Kia perdo! Sed kial, ni demandis nin, la Vossa Ĵurnalo ne aperigis nekrologon pri li? Nur mallonga notico: “Marde posttagmeze referendario d-ro Georg Heym kaj kandidato de la jurista fakultato Ernst Balcke dum glacikurado vid-al-vide al Kladow falis en truon, kiu estis hakita por akvobirdoj”.

Nenio plu. Sed tio pravas. Ni rimarkis la akcidenton de la insulo Schwanenwerder. Mi de la akvoadministracio kaj mia asistanto kune kun kelkaj glacikurantoj atingis la danĝeran lokon, sed ni trovis nur, kiel evidentiĝis poste, la bastonon de Heym kun la elegante ornamita kapeto kaj liajn gantojn. Eble li volis helpi la falintan amikon kaj same falis sub la glacitavolon. Aŭ Balcke tiris lin kun si. Aŭ ili ambaŭ volis morti kune.

Krome la Vossa menciis, kvazaŭ tio estus grava, ke li estis filo de eksa armea advokato Heym, loĝanta en Reĝovojo 31 en la kvartalo Charlottenburg. La patro de la mortinta kandidato Balcke estis bankisto. Sed nenio, neniu vorto pri la motivoj, kiuj logis la du junulojn intence forlasi la sekuran glacivojon, markitan per pajlofaskoj kaj bastonoj. Nenio pri la interna mizero de nia, jam tiam, perdita generacio. Nenio pri la poemoj de Heym. Ja la juna eldonisto Rowohlt eldonis liajn poemojn. Post nelonge devintus aperi liaj rakontoj. Nur en Berlina Tagĵurnalo post la raporto pri la akcidento estis mencio, ke la droninto ankaŭ aktivis literature kaj antaŭnelonge aperigis volumon da poemoj La eterna tago. Spuroj de bela talento estis rimarkeblaj. Spuroj! Ridinda estas tio.

Ni de la akvoadministracio partoprenis la serĉadon de la kadavro. Miaj kolegoj ja mokis min, kiam mi konstatis, ke liaj poemoj estis “terure eminentaj” kaj citis liajn plej freŝajn versojn: “La homoj staras fronte en la stratoj / kaj gapas al la gravaj ĉiel-markoj”, — tamen ili ne laciĝis jen kaj jen haki truojn en la glacio de Havel kaj per la tiel nomataj mortoankroj traserĉi la grundon. Kaj mi, apenaŭ reveninte al Potsdamo, verkis la poemon Mortoankro, dediĉe al Heym, kiun Pfemfert komence volis aperigi, sed poste resendis ĝin kun bedaŭro al mi.

Je unu jaro pli junan Balcke, kiel rapidis notici la Krucĵurnalo, rimarkis fiŝkaptisto tra la glacio en Havel. Li hakis truon en la glacio kaj prenis la kadavron per ŝiphoko. Balcke aspektis paca. Sed Heym altiris, kiel embrio, la piedojn al la korpo. Konvulsia, la vizaĝo distordita, la manoj frotvunditaj. Kun sketŝuoj sur la piedoj li kuŝis sur la krustiĝinta glacio. Nur de ekstere li estis fortika bubo, sed interne li estis disŝirata de la konflikto inter diversaj voloj. Li, kiu abomenis ĉion armean, kelkajn semajnojn antaŭ la morto kandidatiĝis kiel volontulo ĉe la unua Alzaca infanteria regimento en Metz. Samtempe li estis plena de planoj en tute alia direkto. Li volis, kiel mi scias, verki dramojn…

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

Notoj

Grass nur pale redonas la sintenon de la generacio antaŭ la Unua Mondmilito, kiu abomenis la burĝajn valorojn. Kelkaj (ankaŭ la fikcia rakontanto de 1912) atendis la militon por forigi la malnovan ordon, sed kiam okazis la milito, ili spertis, ke la reala kaj literatura hororoj estas malsamaj aferoj. Apokalipso kaj morto estis centraj temoj de tiuj verkistoj, kiel montras la titolo de la antologio La krepusko de l' homaro (1920).

1. La Nova Klubo estis fondita en 1909. Georg Heym (1887-1912), aŭtoro de ĉ. 500 poemoj, aperis en la klubo en 1910. Ernst Balcke (1887-1912) ankaŭ havis kontaktojn kun tiu klubo. La Novpatosa Kabaredo kreskis el tiu klubo. Ernst Blass (1890-1939) kaj Alfred Wolfenstein (1888-1945) verkis en ekspresionisma stilo.

2. L'Ago, redaktita de Franz Pfemfert (1879-1954), aperis inter 1911 kaj 1932. La redakcia linio estis maldekstre de la socialdemokratoj.

3. La dua krizo en Maroko okazis en 1911 kaj estis plia paŝo de la Germana Regno al la Unua Mondmilito.

4. Ernst Rowohlt (1887-1960) fondis gravan eldonejon.

5. Alzaco de 1871 ĝis 1919 estis sub la administrado de Germanio.


Nia trezoro

La rubriko Nia trezoro celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon. En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En la 2009a jaro, la jaro de la centjariĝo de La Ondo de Esperanto, la rubriko prezentis la Esperantan gazetaron per artikoloj pri dek gravaj Esperanto-gazetoj. En la 2010a jaro en Nia trezoro aperis artikolserio pri la plej gravaj romanoj originale verkitaj en Esperanto, kaj pasintjare en la fokuso estis Esperanto-eldonejoj.
Ĉi-jare ni prezentos la plej interesajn Esperanto-poetojn.

Zamenhof (1859–1917) ĉu nia unua poeto?

ZamenhofĈiu movado, kiu socie fariĝas eĉ iom influa, tre baldaŭ formas al si sian propran “mitologion”, minimume por la propra membraro. Ankaŭ la Esperanto-movado faris al si tian fondohistorion; unu el ĝiaj plej konataj vortigantoj estas Edmond Privat kun sia Vivo de Zamenhof (1920).

De ekstere Zamenhof al multaj samtempuloj supozeble impresis kiel revulo, neglektinda laŭ la plimulto — sed li daŭrigis. En nia Esperanto-mitologio li fariĝis la milda okulkuracisto, kiu vartis siajn malriĉajn pacientojn. Sed ne certas, ke tion li elektis pro altruismo — povas esti, ke kiel “iom fremda homo” li ne trovis pli bone pagatan lokon. Cito el lia letero al Bolingbroke Mudie de 27 jan 1914: “mi volas konservi mian liberecon; ankaŭ mi ne povas — per forpuŝo de mia tre malfacile akirita medicina klientaro — elmeti al grandega danĝero la tutan estontecon de mia familio” (Orig 3, p. 2638-2639). Tio montras ke Zamenhof povis malfacile trovi klient- aron. Kiel ajn — li daŭrigis.

Por mi persone precipe tiu “l' obstino, l' espero kaj la pacienco” karakterizas lian agadon. Mem laŭsperte sciante kiom da obstino necesas por sistema traduklaboro super grandaj projektoj, mi nur povas admiri lin. Sed li faris multege pli ol nur tion: Zamenhof inspiris kaj grandparte administris la estiĝantan movadon. Pensu pri la Adresaroj kiujn regule li aperigis pri novaj esperantistoj. Pensu pri la multaj leteroj kiuj restas de li en la mirinda kolekto de Itô Kanzi — la trivoluma originalaro (Orig), foje mendoj de unuopuloj pri broŝuroj aŭ libroj, foje eĉ konteltiroj.

Unu el liaj ĉefaj poemoj miatakse estas La Vojo, teksto en la bona tradicio de la sociaj movadoj: teksto lingve sufiĉe nekomplika, tre taŭga por entuziasmigi la membrojn de la propra grupo. Tiaj himnoj aperis ĉu en eklezioj, ĉu en socialismo, ĉu alimovade.

La Vojo

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
Ni semas kaj semas konstante.
“Ho, ĉesu!” mokante la homoj admonas, –
“Ne ĉesu, ne ĉesu!” en kor' al ni sonas:
“Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos”.

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco –
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

(1896)

Zamenhof supozeble ne mem konsideris sin serioza poeto. Tamen, lia poeteco troviĝis dise en lia agado: En siaj fruaj jaroj, inter 1879-81 li okupiĝis pri gramatiko de la jida lingvo. Ĉe tio li ankaŭ aldonis kelkajn poemetojn por montri la plej oftajn metrikojn (La tradukon vidu en Orig 1, p. 23). La nura fakto, ke tiujn li aldonis, jam montras ke kiel ajn la nocio poemverkado por li gravis. Alie li ne enmetus tion en bazan gramatikon pri tiu lingvo.

Fakte, ankaŭ en la diversaj formoj de Praesperantoj li verkis poemetojn; fama estas lia “Lingwe Uniwersala”:

Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp' está.
La tot' homoze in familje
Konunigare so debá.

Kiel ajn, sen ia hezito oni povas konstati, ke por Zamenhof ne estis senchave okupiĝi pri lingvo internacia, se en ĝi ne eblus verki ankaŭ poezie. La poezio mem miaopinie kunkreis la lingvon. Bedaŭrinde mi ne retrovas, kiu unua diris, ke Zamenhof eble ne estas granda poeto en siaj versoj, sed lia lingvo mem estas granda artverko. Mi plene konsentas.

Parolante pri aŭtoro kiel poeto, kutime oni ne atentas tradukaĵojn. Tamen, certe en tiel frua periodo de nia lingvo tradukoj estas ege gravaj. Ekzemple ni rigardu iom la fabelon “Abocolibro” — en la eldono de 1990 je p. 567. Ni vidas, ke Zamenhof tute ne tradukis ekzakte. Li faris proprajn poemetojn el la vers-paroj. Ekzemple:

A Abelo

Abelo ĉiam zumas, zumas,
Kaj sian devon ĝi plenumas.

B. Baleno

Baleno en la oceano
Elspiras akvon per fontano.

C. Citrono

Citrono estas frukto flava,
Agrabla, kvankam acidhava.

Resume: ni ne sanktigu nian Zamenhofon. Sed ni ja malkaŝe rekonu, ke lia lingvo estas mirinda poezia ilo, taŭga por ĉiuj uzoj. Dank' al lia obstino kaj pacienco!

Gerrit Berveling


ĈeĥovFriponoj kontraŭvole

Novjara blagaĵo de Anton Ĉeĥov

En la hejmo de Zakario Kuzmiĉ Djadeĉkin okazas vespera festo. Oni celebras la Novjaron kaj gratulas la mastrinon Melanja Tiĥonovna okaze de ŝia nomtago.

Gastoj multas. La publiko estas respektinda, solida, sobra kaj pozitiva. Neniu kanajlo. La vizaĝoj montras admiron, agrablon kaj dignon. En la salono sur granda sofo sidas la loĝejmastro Gusev kaj la butikisto Razmaĥalov, de kiu la familio Djadeĉkin aĉetas kredite. Ili rezonas pri fianĉoj kaj filinoj.

— Nune malfacilas trovi la homon, — diras Gusev, — kiu estas nedrinkema kaj serioza… homo kiu estas laboranta… Malfacilas!

— La ĉefa afero en la hejmo estas — ordo, Aleksio Vasiljiĉ! Tio ne estos, se en la hejmo ne estos tiu… kiu… en hejmo ordo.

— Se ordo mankas en la hejmo, do… ĉio tiele… Da stultaĵoj multas en ĉi mondo… De kie la ordo venos? Hm…

Apud ili sur seĝoj sidas tri maljunulinoj kaj admire rigardas al iliaj buŝoj. En la okuloj legeblas miro pri la “saĝo kaj sagaco”. En angulo Gurij Markoviĉ, la baptopatro de la infanoj de la gemastroj, rigardas al ikonoj. En la dormoĉambro aŭdeblas bruo. Tie sinjoridoj ludas loton[1]. La vetsumo estas unu kopeko. Ĉe la tablo staras kaj ploras gimnaziano de la unua lernojaro Kolja. Li volus ludi, sed oni ne lasas lin al la tablo. Ĉu li kulpas, ke li estas tro malgranda kaj ne havas kopekon?

— Ne ploraĉu, stultulo! — oni admonas lin. — Nu, kial ci ploraĉas? Ĉu volas, ke patrino vergu cin?

— Kiu tie ploras? Ĉu Kolĉjo? — aŭdeblas patrina voĉo el la kuirejo. — Ne sufiĉe mi lin batis, aĉulon… Barbara Gurjevna, pinĉu lian orelon!

Sur la gesinjora lito, kovrita per paliĝinta indiena tuko, sidas du fraŭlinoj en rozkoloraj roboj. Antaŭ ili staras Kopajskij, eble dudektrijara junulo servanta en asekurkompanio, en face[2] tre simila al kato. Li amindumas.

— Mi ne planas edziĝi, — li memadmire diras, fortirante perfingre la altan akran kolumon disde la kolo. — La virino estas lumanta punkto en homa menso, sed ŝi povas pereigi homon. Malica estaĵo!

— Sed la viroj? La viro ne povas ami. Faras ĉiajn krudaĵojn.

— Kiom vi naivas! Mi ne estas cinikulo nek skeptikulo, tamen mi komprenas, ke la viro ĉiame staros en plialta punkto rilate sentojn.

El angulo en angulon, kvazaŭ lupoj en kaĝo, paŝadas Djadeĉkin mem kaj lia pliaĝa filo Griŝa. Iliaj animoj brulas. Dum la tagmanĝo ili forte drinkis kaj nun deziras refreŝiĝi. Djadeĉkin iras en la kuirejon. Tie la mastrino ŝutas sukeran pulvoron sur kukon.

— Melinjo, — diras Djadeĉkin. — Tempas porti zakuskojn. Gastoj ŝatus manĝeti…

— Ili atendu. Vi tuj drinkos kaj manĝos ĉion, sed kion mi proponos je la noktomezo? Ne mortos vi. Iru for… Ne tumultu antaŭ mi!

— Nur po glaseto, Melinjo… Nenian deficiton vi pro tio spertos… Ĉu?

— Jen mia puno! Iru for, mi al vi diras! Sidu kun la gastoj! Kial vi umas en la kuirejo?

Djadeĉkin profunde suspiras kaj eliras el la kuirejo. Li iras rigardi la horloĝon. Ĝi montras ok minutojn post la dekunua. Ĝis la dezirata momento restas kvindek du minutoj. Terure! La atendado de drinko estas la plej peza el inter ĉiuj atendoj. Preferindas dum kvin horoj atendi trajnon en frosto, ol dum kvin minutoj atendi drinkon… Djadeĉkin rigardas la horloĝon kun malamego kaj, iom paŝinte tien-reen, movas la grandan montrilon je kvin minutoj antaŭen…

Kaj Griŝa? Se oni nun ne lasos lin drinki, li iros en restoracion kaj drinkos tie. Morti pro enuo li ne konsentas…

— Panjo, — li diras, — la gastoj koleras, ke vi ne donas manĝaĵojn! Estas vera fiaĵo… Mortigi nin per malsato!.. Donu po glaseto bonvole!

— Atendu… Malmulte restis… Baldaŭ jam… Ne umu en la kuirejo.

Griŝa frapas per la pordo kaj iras por centan fojon rigardi la horloĝon. La granda montrilo estas senkompata! Ĝi restas preskaŭ sur sama loko.

— Ĝi malfruas! — Griŝa konsolas sin kaj per sia fingro movas la montrilon antaŭen je sep minutoj.

Kolja kuras preter la horloĝo. Li haltas antaŭ ĝi kaj komencas kalkuli tempon… Li treege volas plej baldaŭ ĝisvivi la momenton, kiam oni krios “hura!” La montrilo per sia senmoveco pikas lin en la koron. Li surgrimpas seĝon, timeme ĉirkaŭrigardas kaj ŝtelas kvin minutojn de la eterno.

— Iru, rigardu, quelle heure est-il[3]? — unu el la fraŭlinoj ordonas al Kopajskij. — Mi mortas pro sen- pacienco. Ja estas Nova jaro! Nova feliĉo!

Kopajskij riverencas, ŝovas ambaŭ piedojn sur la planko kaj rapidas al la horloĝo.

— Diablo prenu, — li balbutas, rigardante la montrilojn. — Kiom longe ankoraŭ! Kaj manĝaĉi mi terure volas… Katinjon mi tutnepre kisos, kiam oni huraos.

Kopajskij deiras de la horloĝo, haltas… Iom meditinte, li revenas kaj mallongigas la malnovan jaron je ses minutoj. Djadeĉkin trinkas du glasojn da akvo, sed… brulas la animo! Li paŝas, paŝas, paŝadas… La edzino jen kaj jen pelas lin for el la kuirejo. La boteloj, starantaj sur fenestrobreto, ŝiras lian animon. Kion fari! Mankas fortoj por pacienci! Li refoje kaptas la lastan rimedon. La horloĝo estas je lia dispono. Li iras en la infanĉambron, kie pendas la horloĝo, kaj trafas la vidaĵon, malagrablan por lia patra koro: antaŭ la horloĝo staras Griŝa kaj movas la montrilon.

— Vi… vi… vi kion tie faras? Ha? Kiucele vi movis la montrilon? Stultulo vi estas! Ha? Kial tio? Ha?

Djadeĉkin tusas, hezitas, terure grimacas kaj svingas sian manon.

— Kial? Ha-a-a… Ja movu ĝin, ke ĝi mortiĝu, kanajla! — li diras kaj, forpuŝinte la filon de la horloĝo, movas la montrilon.

Ĝis la Novjaro restas dek unu minutoj. La patro kaj Griŝa iras en la salonon kaj komencas prepari la tablon.

— Melinjo! — krias Djadeĉkin. — Tujas Novjaro!

Melanja Tiĥonovna elkuras el la kuirejo kaj iras kontroli la edzon… Ŝi longe rigardas la horloĝon: la edzo ne mensogas.

— Nu kion fari nun? — ŝi flustras. — Sed ja pizoj por ŝinko ankoraŭ ne kuiriĝis! Hm. Jen puno. Kiel mi surtabligos?

Kaj, iom pensinte, Melanja Tiĥonovna per sia tremanta mano movas malantaŭen la grandan montrilon. La malnova jaro rericevas dudek minutojn.

— Ili atendu! — diras la mastrino kaj kuras en la kuirejon.

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov

Notoj

1. Loto (R лото, A lotto, F loto). Ludo, en kiu ludantoj sur siaj ludkartoj kovras numerojn aŭ bildojn, kiujn unu el la ludantoj hazarde prenas el sako kaj laŭte anoncas. Ĉi tiu ludo estas priskribita ankaŭ en la rakonto Infanoj de Ĉeĥov, en kiu estas plena frazo el Friponoj. (Infanoj en la Esperanta traduko de Aleksander Korĵenkov aperis en La Ondo de Esperanto, 2004, №3).

2. En face. Aspekto de vizaĝo rekte (ne profile) rigardata (fr.).

3. Quelle heure est-il?. Kioma horo estas nun? (fr.).


Liberalulo

Novjara rakonto de Anton Ĉeĥov

Belegan kaj admirindan bildon prezentis la homaro en la unua tago de la nova jaro. Ĉiuj ĝojis, jubilis, gratulis unu la alian. En la aero sonis plej sinceraj kaj koraj bondeziroj. Ĉiuj estis feliĉaj kaj kontentaj.

Nur la gubernia sekretario Komprenov estis malkontenta. En la novjara tagmezo li staris sur unu el la ĉefurbaj stratoj kaj protestis. Ĉirkaŭpreninte per la dekstra brako lanternofoston, kaj per la maldekstra forskuante ion nekompreneblan, li balbutis aferojn nepardoneblajn kaj puneblajn… Apud li staris lia edzino kaj tiris lin je maniko. Ŝia larmoplena vizaĝo esprimis malĝojon.

— Idolo! — ŝi diris. — Puno mia! Okuloj viaj senhontaj, mahametulo! Iru, mi al vi diras! Iru, dum restas tempo, kaj subskribu! Iru, ebria muzelaĉo!

— Neniakaze! Mi estas klera homo kaj ne deziras obei al sovaĝeco. Iru vi mem por subskribi, se vi volas, sed min lasu!.. Mi ne deziras esti sklavo.

— Iru! Se vi ne subskribos, estos malbono al vi! Oni forpelos vin, kanajlo, kaj tiam ĉu mi mortu pro malsato? Iru, hundaĉo!

— Estu tiel… Do mi pereos… Ĉu por la vero? Ja eĉ tuj!

Komprenov levis la manon, por svinge forpuŝi la edzinon, kaj desegnis per ĝi enaere duonrondon… Preteriranta distrikta policisto en nova mantelo haltis por sekundo kaj, turnante sin al Komprenov, diris:

— Hontu! Bonvolu konduti laŭ la ekzemplo de la ceteraj personoj!

Komprenov sentis rimorsojn. Li honteme ekpalpebrumis kaj forprenis la manon disde la lanternofosto. La edzino profitis tiun momenton kaj ektiris lin je maniko laŭ la strato, zorgeme evitante ĉion, al kio oni povus sin kroĉi. Post ne pli ol dek minutoj ŝi altrenis la edzon al la dom-enirejo de lia estro.

— Nu, iru, Aleĉjo! — ŝi tenere diris, kondukinte la edzon sur la peronon. — Iru, Aleĉjeto! Nur subskribu kaj revenu. Kaj mi pro tio al vi aĉetos konjakon por temanĝo. Ne skoldos vin, kiam vi ebriiĝos. Ne pereigu min, orfinon!

— Haaa… hm… Ĝi, do, estas lia domo? Perfekte! Bonege! Tuj ni subskrrribos, diablo prenu! Ni tiel subskribos, ke li longe memoros! Ĉion mi al li skribos sur tiu papero! Mi skribos mian opinion! Kaj poste — li min pelu! Kaj estos via kulpo, se li min forpelos! Via!

Komprenov ŝanceliĝis, puŝis la pordon perŝultre kaj brue eniris. Tie ĉe la pordo staris la pordisto Jegor kun freŝe razita, novjara fizionomio. Ĉe tableto kun paperfolio staris Vezuviev kaj Nigraporkov, la kolegoj de Komprenov. La alta kaj magra Vezuviev estis subskribanta, kaj Nigraporkov, malgranda variol-makulita hometo, atendis sian vicon. Sur la vizaĝoj de ambaŭ estis skribite: “Feliĉan Novjaron!” Videblis, ke ili estis subskribantaj ne nur fizike, sed ankaŭ morale. Vidinte ilin, Komprenov malŝate ridetaĉis kaj kun indigno volvis sin en la peltaĵon.

— Certe! — li ekparolis. — Certe! Ĉu eblas ne gratuli lian moŝton? Ne eblas ne gratuli! Ha, ha! Necesas esprimi siajn sklavajn sentojn!

Vezuviev kaj Nigraporkov mire rigardis al li. Neniam en la vivo ili aŭdis tiajn vortojn!

— Ĉu tio ne estas malklereco, servilemo? — daŭrigis Komprenov. — Ĉesu, ne subskribu! Esprimu proteston!

Li pugnofrapis la folion kaj disŝmiris la subskribon de Vezuviev.

— Vi ribelas, via moŝto! — diris Jegor, saltinte al la tablo kaj levinte la folion super la kapo. — Pro tio, moŝto, oni vin povos… ĉu vi scias, kiel?

Tiam la pordo malfermiĝis, kaj en la domon eniris alta aĝa viro en ursofela peltaĵo kaj orumita triangula ĉapelo. Tiu estis Veleleptov, la estro de Komprenov. Ĉe lia eniro Jegor, Vezuviev kaj Nigraporkov tuj kramfe rektiĝis. Ankaŭ Komprenov rektiĝis, sed rikanis kaj ektordis lipharon.

— Ha! — diris Veleleptov, vidinte la oficistojn. — Vi estas… ĉi tie? Hm… jes… amikoj… Kompreneble… (evidente, lia ekscelenca moŝto estis ebrieta). Kompreneble… Ankaŭ al vi gratulon… Dankon, ke vi ne forgesis… Dankon… Hmm… Estas agrable vidi… Mi deziras al vi… Kaj vi, Komprenov, ĉu jam trempiĝis? Ne gravas, ne konfuziĝu… Drinku, sed saĝon ne perdu… Ĉiuj drinku kaj gaju…

— Ĉia ŝtono por homa bono, via moŝto! — riskis enmeti Vezuviev.

— Nu jes, kompreneble… Kiel vi diris? Kie ŝtono? Nu, iru do… kun dia beno… Aŭ ne… Ĉu vi jam faris viziton al Nikita Proĥoroviĉ? Ĉu ankoraŭ ne? Bonege. Mi donos al vi librojn… portu al li… Li donis al mi legi du jarkolektojn de “Migranto”… Do ĝin necesas reporti… Iru kun mi, mi al vi donos… Demetu la paltojn!

La oficistoj demetis siajn paltojn kaj iris post Veleleptov. Komence ili eniris en la akceptejon kaj poste en grandan, lukse ornamitan salonon, kie ĉe ronda tablo sidis la general-edzino mem. Ambaŭflanke de ŝi sidis du junaj damoj, unu surhavis blankajn gantojn, la alia nigrajn. Veleleptov lasis la oficistojn en la salono kaj iris en sian kabineton. La oficistoj perpleksiĝis.

Dum ĉirkaŭ dek minutoj ili staris silente, ne moviĝante kaj ne sciante, kion fari per la manoj. La sinjorinoj interparolis france kaj jen kaj jen levis al ili la okulojn… Turmento! Finfine el la kabineto aperis Veleleptov, tenante grandan faskon da libroj en ĉiu mano.

— Jen, — li diris. — Transdonu al li kaj danku… Tio estas “Migranto”. Mi fojfoje legis vespere… Kaj al vi… dankon, ke vi ne forgesis… venis por omaĝi… Ĉu vi miajn oficistojn rigardas? — Veleleptov turnis sin al la damoj. — He, he… Rigardu, rigardu… Ĉi tiu estas Vezuviev, ĉi tiu — Nigraporkov… kaj ĉi tiu estas mia Komprenov. Foje mi eniris en la deĵorejon, kaj li, tiu Komprenov tie maŝinon rolis. Jen kia! Pŝ! pŝ! pŝ! Fajfas, per la piedoj frapas… Tiel nature aspektis… Hmm, jes… Nu, prezentu! Montru al ni.

La sinjorinoj fiksis siajn rigardojn al Komprenov kaj ridetis. Li tusetis.

— Mi ne scipovas… Mi forgesis, via ekscelenco… — li balbutis. — Mi ne povas kaj ne volas.

— Ne volas? — miris Veleleptov. — Ĉu? Bedaŭrinde. Ne povas vi respekti la oldulon… Adiaŭ… Domaĝe… Iru…

Vezuviev kaj Nigraporkov puŝis la flankon de Komprenov. Kaj li jam mem ektimis sian rifuzon. Antaŭ liaj okuloj ĉio kirliĝis… Nigraj gantoj miksiĝis kun la blankaj, la vizaĝoj tordiĝis, la mebloj eksaltis, kaj mem Veleleptov transformiĝis en grandan ordonantan fingron. Iom starinte kaj ion balbutinte, Komprenov alpremis “Migranton” al la brusto kaj eliris straten. Tie li ekvidis sian edzinon, palan kaj tremantan pro malvarmo kaj timego. Vezuviev kaj Nigraporkov jam staris apud ŝi kaj, forte gestante per manoj, samtempe rakontis ion teruran al ambaŭ ŝiaj oreloj. “Kio okazos?!” — legeblis en iliaj figuroj kaj movoj. Komprenov, senespere rigardinte la edzinon, ekiraĉis kun la libroj post la kamaradoj.

Reveninte hejmen, li ne tagmanĝis kaj ne trinkis teon… Nokte lin vekis koŝmaro.

Li ekstaris kaj rigardis en mallumon. Nigraj kaj blankaj gantoj, vangoharoj de Veleleptov, ĉio ĉi ekdancis antaŭ liaj okuloj, turniĝis, kaj li rememoris la okazinton.

— Bruto mi estas, bruto! — li grumblis. — Protestu, azeno, se vi volas, sed ne aŭdacu ne estimi la superulojn! Ĉu malfacilis prezenti maŝinon?

Li ne plu povis ekdormi. La tutan nokton ĝis la mateno lin turmentis rimorsoj, angoro kaj plorĝemoj de la edzino. Rigardinte matene en spegulon, li ekvidis ne sin mem, sed fremdan fizionomion, palan, malgrasan, tristan…

— Mi ne iros al la oficejo! — li decidis. — Tutegale… La sama fino!

La tutan duan tagon de la nova jaro li dediĉis al paŝado inter la ĉambroanguloj.

Li paŝadis, suspiris kaj pensis:

— Ĉe kiu eblus trovis revolveron? Ol tiel vivi, pli bonas… ja vere… Kuglon en la frunton, kaj fin'…

En la tria tago li pro la angoro fuĝis al la oficejo.

“Kio okazos?!” — pensis ĉiuj oficistoj, rigardante lin de malantaŭ siaj inkujoj.

Same pensis ankaŭ Komprenov.

— Do kio? — li flustris al Vezuviev. — Li forpelu! Al li mem malbonos, se mi senigos min je vivo.

Je la 11a horo venis Veleleptov. Irante preter Komprenov kaj vidinte lian palan, forte maldikiĝintan, timigitan vizaĝon, li haltis, kapbalancis kaj diris:

— Ja forte vi tiam kaptis, frato! Ĝis nun la muzelo ne reenkadriĝis. Necesas esti pli modera, amiko… Malbone… Ĉu malfacilas la sanon perdi?

Kaj, frapinte la ŝultron de Komprenov, Veleleptov iris plu.

“Ĉu nur tio?!” — ekpensis la tuta kolektivo.

Komprenov ekridis pro plezuro. Eĉ pepis birde — tiel agrable al li estis! Sed baldaŭ lia vizaĝo ŝanĝiĝis… Li serioziĝis kaj montris malestiman grimacon.

— Estas via feliĉo, ke tiam mi estis ebria! — li grumblis, postrigardante al Veleleptov. — Via feliĉo, alikaze… Ĉu vi memoras, Vezuviev, kiel mi lin forbatis?

Reveninte el la oficejo hejmen, Komprenov tagmanĝis kun granda apetito.

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov

Юон

Pentraĵo de Konstantin Juon. “Ponto super la rivero Moskvo”


Ĉu nova UEA estas bezonata?

Derks, Johan. Gvidlibreto por Komitatanoj. 2011. – Zaječar: Derks, 2011. – 28 p., il.

Gvidlibreto por komitatanoj

“Krizo en UEA”, – ĉi tiun esprimon mi aŭdas dum tiom da tempo, kiom mi konscias, kio reale estas tiu organizo, en kiu mi membras dum jardekoj. Kaj mi iom konas la historion de la Esperanto-movado, pro kio mi scias, ke tiaj (kaj pli profundaj) “krizoj” ekzistis ankaŭ multe pli frue. Sekve, la “kriza” stato estas normala stato de UEA.

Plendoj pri nedemokratieco de UEA ekzistas same longe. (Parenteze: tio same koncernas la landan asocion, en kiu mi membras, malgraŭ tio, ke la reguloj de ĝia funkciado estas pli demokratiaj ol tiuj de UEA – do, ĉiu Esperanto-asocio funkcias en stato de konstanta krizo!) La Estraro konfliktas kun CO, la komisionoj estas neglektataj, apartaj komitatanoj, estraranoj kaj oficistoj estas traktataj malafable, kaj (preskaŭ) ĉie regas ĥaoso. Oni bezonas drastajn reformojn por ricevi novan, bone funkciantan UEA, kiu, akompanate de tamburoj kaj trumpetoj, rapide atingos la celon en gloro.

La broŝuro de Johan Derks Gvidlibreto por Komitatanoj celas priskribi la nunajn malbonaĵojn de la Estraro sub la prezido de Probal Dasgupta, mobilizi la “sanajn fortojn” en la Komitato por rompi la situacion kaj ricevi la novan, bone funkciantan ordon. Krom abundaj citaĵoj el diversaj diskutoj, kiuj ilustras la nunan malbonan gvidadon, pro kiu la plibonigaj proponoj ne estas akceptataj, la broŝuro enhavas ankaŭ kolekteton de artikoloj de kelkaj famuloj kun certaj reformproponoj. Do, la aŭtoro ne estas nur grumblanta solulo…

Estas bone, ke la libro jam en la titolo turnas sin al la komitatanoj (kvankam ĝia publikigo paperforme montras esperon je apogo de “simplaj” membroj). Tamen mi supozas, ke nur malmultaj dividos la patoson de la aŭtoro – la Komitato kaj la Estraro estas ne perfektaj, sed ili ja funkcias, kaj neniu povas antaŭvidi, ĉu ili funkcios pli bone post plej saĝaj ŝanĝoj. Tial tiuj, kiuj sentas realan neceson de reformoj en la laboro de UEA, legos ĝin kun utilo, ĉiuj ceteraj – kun pli aŭ malpli granda intereso. Sed mi supozas, ke revolucio en Esperantio en proksima tempo ne okazos – ja almenaŭ mi ne sentas la realan bezonon por ĝi.

Nikolao Gudskov


Pli danca, ol kanta

Kapriol'! Aventur': KD. – Terband: TRbandstudio, 2009.

KapriolLa grupo Kapriol'! aperis en 2009, kaj de tiu tempo ĝi prezentis sin multfoje en Esperanto-aranĝoj (interalie, en KEF, FESTO kaj ARKONES). La kvaropo prezentas tradiciajn kaj tradici-similajn nederlandajn dancojn kaj kantojn (ankaŭ originalajn, t. e. memverkitajn).

Por bone imagi la ĝeneralan sonon de la muziko rememoru la kantojn de Kajto – vi ricevos sufiĉe ĝustan impreson (tio ne mirindas, ja du membroj de Kapriol'! – Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse – antaŭe ludis en Kajto). Laŭ la asertoj de la grupanoj mem, “ili ludas kaj malnovan muzikon per novaj muzikiloj kaj memfaritan muzikon per malnovaj muzikiloj” – kaj tio estas absolute vera, almenaŭ koncerne ĉi tiun diskon, ĉar kelkaj ĝiaj fragmentoj prezentas, fakte, bizaran miksaĵon inter modernaj kaj tradiciaj melodioj kaj ritmoj; ankaŭ kombino de akordiono kaj diversaj ŝalmoj/flutoj kun moderna (sed modera!) drumo sonas iom neordinare.

Entute la albumo enhavas 13 pecojn. Du el ili estas al mi bone konataj – tio estas la kantoj Soleco kaj Tosto el la albumo Flugdrako de Kajto, tamen en iom plibeligita muzikaranĝo. La reston mi aŭskultis kun sufiĉa intereso. La unua (senteksta kaj originala) komponaĵo, priskribita kiel la tradicia danco bureo, sonas peze kaj iom preme malgraŭ la preskaŭ marŝa ritmo. La dua muzikpeco prezentas la tradician dancon skotiŝo kun moderna – eĉ Esperanto-rilata – teksto; ĝi sonas gaje kaj eĉ petole. La tria peco prezentas iom sombran tradician dancon andro; ĝia teksto temas pri tio, ke “sen aventur' la vivo estas vana nur”. La kvara peco denove estas senteksta kaj originala – kvieta valso, iom post iom transformiĝanta al minora polko. La kvina peco (originala) iom elfalas el la ĉefa stilo de la disko – ĝi sonas preskaŭ kiel moderna populara lirika kanto (se ne konsideri la tradician muzikan veston). La sesa peco (tradicia skotiŝo) komence sonas tre originale (preskaŭ psikedele, se uzi modernan slangaĵon) pro la uzo de iu malofta tipo de flutoj; poste la flutojn anstataŭas basgitaro kun multaj sinkopoj, sed finfine ĉio revenas al “normala” popola muziko akompanata de sensenca silabado. Post la jam menciita Soleco sonas senteksta originalaĵo, prezentanta neatenditan miksaĵon de harmonioj kaj melodioj modernaj kaj popolaj. Naŭe sonas popolstila originalaĵo sufiĉe plaĉa por la orelo. Sekvas du muzikpecoj, originala kaj tradicia (ambaŭ sentekstaj); kronas la albumon la jam menciita Tosto kaj ĉarma 3-partia kanon-kantado.

Evidentas do, ke la albumo rezultis ege pli danca, ol kanta – ses pecoj el 13 estas tute sentekstaj, en ĉiuj ceteraj la tekstoj estas relative mallongaj kaj abunde diluitaj de la muzikaj intervenoj. La malmultaj tekstoj malgraŭ sia simpleco foj-de-foje iom lamas sence kaj gramatike, la vorto “ŝtormo” ial misprononcatas kiel “ŝturmo”. La elparolo de la kantistoj, kompense, estas tre bela kaj klara. La tekstolibreto enhavas malgrandajn (eble, eĉ tro!) priskribojn de la ludataj dancoj kaj ĝeneralan prezenton de la grupo. La muzikaj plenumo, aranĝoj kaj registrado estas laŭdindaj: ĉio, inkluzive kantadon, sonas ege ekvilibre kaj bonkvalite.

Mallonge: eĉ malgraŭ ioma seniluziiĝo (mi, fakte, esperis trovi sur la disko nur popolajn muzikojn sen modern-stilaj spicoj) mi estis tre pozitive impresita de la albumo – la neordinara plektaĵo de la tradicia kaj moderna artoj ja sonas sufiĉe “popole” kaj interese. La disko certe estas rekomendinda por la ŝatantoj de tradici-stila sono, tamen ankaŭ ĉiuj aliaj muzikemuloj trovos sur ĝi interesan kaj originalan muzikan materialon.

Paŭlo Moĵajev

La disko estas mendebla ĉe Vinilkosmo


DostojevskijNova senpaga e-libro de Sezonoj

En la elŝutejo de Sezonoj aperis nova senpaga elektronika libro (e-libro) Fjodor Dostojevskij en Esperanto de Aleksander Korĵenkov.

Kiel prelego ĝi estis unuafoje prezentita la 15an de julio 2002 en la lanĉo de la novelaro Blankaj noktoj de Dostojevskij kadre de la 1a Balta Esperanto-Forumo en Kaliningrado. Poste ĝi estis legita en Poznano (Pollando), Glasgovo (Skotlando), Kaŭno kaj Birštonas (Litovio), kaj en Sabadell (Katalunio). Ĝi aperis, iom reduktite, en La Brita Esperantisto (aŭtuno 2003, №955). En 2005 la prelegoteksto estis eldonita kiel la dua kajero en la kleriga serio Sed ne el katedro. Ĉe la pretigo de la elektronika eldono la aŭtoro iom ampleksigis la komencan (biografian) parton.

Same kiel ĉiuj eroj de la serio Sed ne el katedro, ĉi tiu eseo estas kleriga, ne scienca. Ĝi nur celas rakonti al la ĝenerala esperantista legantaro (ne al literaturologoj kaj kritikistoj) pri la ĉefaj vivoŝtupoj de Fjodor Dostojevskij kaj prezenti ĉefajn specifaĵojn de la stilo de Dostojevskij kaj ilian transdonon en Esperanto.

La nova e-libro enhavas ankaŭ la novelon de Dostojevskij La kampulo Marej kaj bibliografion de verkoj de Fjodor Dostojevskij, eldonitaj en Esperanto. Ĝi estas la dek-dua eldonaĵo en la e-libra kolekto de Sezonoj kaj la oka ero en la serio Virtuala Biblioteko.

Ĝi estas senpage elŝutebla en la formatoj (prezentomanieroj, dosierformoj) pdf (por poretebla aŭ surtabla komputilo) kaj epub (por e-legilo): http://esperanto.org/ Ondo/Libroj/Libroj.php

La e-libroj de Sezonoj estas destinitaj por privata legado, ne por pludistribuo. Se niaj libroj plaĉas al vi, rekomendu ilin al aliaj kaj faru donaceton al la eldonejo, ekzemple, per la donacbutono PayPal en la elŝutejo.

Halina Gorecka


Ricevitaj libroj

Vidu la plenan liston.

Boŝevski, Tome; Tentov, Aristotel. Laŭ spuroj de la skribo kaj de la lingvo de antikvaj makedonoj / Tradukis el la makedona Boriŝa Miliĉeviĉ. — Prilep: La Progreso, 2011. — 86 p., il. — [Donaco de La Progreso].

Derks, Johan. Gvidlibreto por komitatanoj. 2011. — Zaječar: Derks, 2011. — 26 p., il. — [Recenzoekzemplero].

Makedona antologio / Kompilis Koce Solunski, Metodi Galeski; Antaŭparolo de Slobodan Mickoviĉ; Tradukis el la makedona Dalibor Brozoviĉ, Boriŝa Miliĉeviĉ, Trajko Mirĉeski, Ladislav Reĵek, Jozefo Velebit k.a. — Prilep: La Progreso: 1981. — 155 p., il.; 4000 ekz. — [Donaco de La Progreso].

Turisma Esperanto-Kalendaro por la 2011 jaro / Kompilis Andrzej Grzębowski. — Bydgoszcz: Skonpres, 2010. — 16 p., il. — 1000 ekz. — [Donaco de Esperantotur].

Бодуэн де Куртенэ, Иван Александрович. Языковедение и язык: Исследования, замечания, программы лекций. — М.: Изд-во ЛКИ, 2010. — 216 с. — (Лингвистическое наследие ХХ века). — [Aĉeto].
С. 157–173. Вспомогательный международный язык.

Григорьевский, Андрей Анатольевич. Эсперанто: Полное описание и учебный словарь. — М.: Импэто, 2011. — 32 с.; 1000 экз. — [Aĉeto].

Пирон, Клод; Гончарова, Ирина Германовна. Учебник языка эсперанто: Начальный курс. — М.: АСТ; Восток-Запад, 2007. — 193 с.; 2000 экз. — [Aĉeto].


Ricevitaj gazetoj

Esperanta Finnlando, 2011/5;
Esperanto, 2011/11;
Femina, 2011/27;
Ĝenerala Informilo, 2011/169;
Informilo por interlingvistoj, 2011/3-4;
Internaciisto, 2011/4;
La Lanterno Azia, 2011/11;
La Ondo de Esperanto, 2011/12;
Norvega Esperantisto, 2011/5;
Scienco kaj Kulturo, 2011/5.


Juda humuro

Ne eblas venki judon…

En Francujo antaŭ multaj jaroj antisemito eniris drinkejon kaj vidis tie iun, kiu aspektis judece. Li tuj mendis multekostan vinon por ĉiuj ĉeestantoj, escepte de la judo. Ĉiuj klientoj drinkis kun ĝojo, sed la senglasa judo aspektis same ĝoja kaj eĉ multe ridetis.

La antisemito koleriĝis kaj denove mendis vinon por ĉiuj ĉeestantoj, escepte de la judo. Sed la sama afero ripetiĝis: la judo multe ridetis kaj aspektis tre kontenta.

La antisemito ege miris kaj demandis la verŝiston:

— Kiu estas tiu ĉi judaĉo?

— La posedanto de la drinkejo.

Laboro

Du judoj sidas en publika necesejo.

Rabinoviĉ: Kion vi pensas: ĉu tio, kion ni faras nun, estas fizika laboro aŭ intelekta?

Bronŝtein: Certe intelekta, ĉar se ĝi estus fizika, ni jam delonge dungus homojn por tio.

El la kolekto de Josef Ŝemer


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2012, №1 (207)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Andrej Peĉonkin, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2012:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2011.