La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2012. №2 (208)

Dennis Keefe

Kompreneble, en la februara kajero de La Ondo estas pluraj tekstoj kaj fotoj pri la Zamenhof-Tagaj kaj Silvestraj aranĝoj, ankaŭ pri JES en Gdansko. Foto pri ĝi videblas ankaŭ sur la kovropaĝo: la ĉeforganizanto Irek Bobrzak kaj la ĉefgasto Lech Walęsa. (Fotis Ivo Miesen)


ENHAVO

REDAKCIE

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Redakcie

La februara kajero de La Ondo de Esperanto ĉiam estas iom speciala. Ne nur pro tio, ke ĝi estas je kvar paĝoj pli ampleksa ol la aliaj Ondoj. Ja ni pretigas ĝin en la mezo de la unua monato de la jaro, kaj ĉiujare en ĝi aperas tekstoj, kiuj diversmaniere resumas la pasint-jaran agadon.

Ne ĉiun el la kutimaj februaraĵoj vi trovas ĉi-foje, ĉar ni devis pasint-jare rezigni la organizon de la konkurso Liro kaj de la Internacia Fotokonkurso, kies rezultoj ĉiam estis anoncataj en la februara Ondo. Tamen ĉiujn aliajn tradiciajn februarajn tekstojn vi trovas ankaŭ nun.

Dennis Keefe, kiu nun instruas en la Esperanto-Insulo, respondas al niaj demandoj. Pro la interesaj respondoj de Dennis, ĉi-jare la tradicia intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro duoble superis la kutiman amplekson, kaj la temaro ne estas elĉerpita – atendu lian artikolon pri la maniero disvastigi Esperanton, kiun li nur kelkfraze skizis en sia respondo.

En nia tradicia Ronda Tablo la (eks)gvidantoj de UEA, SAT, Civito kaj aliaj aktivuloj rakontas pri la pasint-jaraj sukcesoj kaj fiaskoj en Esperantujo. Ĉiu el ili havas sian propran imagon kaj sian propran stilon, kiuj ne povas plaĉi al ĉiu. Sed Esperantujo estas tia, kia ĝi estas, kaj la respondoj aperas tiaj, kiaj ili estas – sen cenzuro kaj kombo. (Ĉi klarigon ni faras pro iu, kiu dum jaroj private kaj publike ĉikanas nian gazeton ĉar liaj verkoj, farĉitaj per obscenaĵoj, ne aperas en La Ondo, dum aperas verkoj de tiuj, kiujn li ne ŝatas.)

En ĉi tiu Ondo vi trovos ankaŭ la tradician revuon de la pasint-jara libroproduktado, kaj vi rimarkos, ke nia eldonmarko Sezonoj mankas en la listoj por 2011. Efektive, ekde 2006, ni devis pro sanproblemoj draste redukti nian Esperanto-aktivadon, rezigni la instruadon, vojaĝojn, organizadon, kaj nia ĉefa zorgo restis nur La Ondo. Ankaŭ nia eldonado ŝrumpis – dum kvin jaroj ni nur reeldonis pli fruajn verkojn (Tolkien, Nia trezoro), aperigis rezultojn de la delonge komencitaj projektoj (Borges, Homarano…) aŭ eldonis verkojn pretajn, kiuj preskaŭ ne bezonis redaktadon. Kaj en 2011 aperis nur la dua eldono de Homarano. Sed danke al la sukcesa operacio ni ekrevenas al la eldonado, kaj jam ĉi-jare enmondiĝos kelkaj libroj de Sezonoj, pri kiuj ni baldaŭ informos.

Ĉi-kajere aperas ankaŭ nia abon-statistiko, mirinde pozitiva pro la kresko je 47 abonoj. Post la transiro de la 500-persona abonantaro ni neniam havis tiel grandan kreskon. Ne fali reen estas defio, sed ĉiu el vi povas helpi: per (re)abono, diskonigo de La Ondo en kluboj kaj renkontiĝoj, abonigo de tiuj kiuj mem ne povas pagi la abonon, kaj per donaco al nia Abonhelpa fonduso.

Ni esperas, ke vi restos kun La Ondo ankaŭ ĉi-jare!

HaGo, AlKo


Jaro 2011: Niaj atingoj kaj fiaskoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej konata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2011 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”

Ni invitis 16 Esperanto-aktivulojn, el kiuj respondis 13 personoj; dek viroj kaj 3 virinoj; sep eŭropanoj, tri azianoj, tri amerikanoj. Inter la respondintoj estas nunaj kaj eksaj gvidantoj de UEA kaj de SAT kaj de la Esperanta Civito, du prezidantoj de landaj asocioj de UEA, eldonistoj, ĵurnalistoj, filologoj.

Kiel klarigite en la redakcia kolumno de la februara Ondo, ĉiu el la partoprenantoj de la “Ronda Tablo” havas sian propran imagon kaj sian propran stilon, kiuj ne povas plaĉi al ĉiu. Sed Esperantujo estas tia, kia ĝi estas, kaj la respondoj aperas tiaj, kiaj ili estas – sen cenzuro kaj kombo.

Grigorij Arosev

Peter Baláž

Renato Corsetti

Probal Dasgupta

Hori Jasuo

Ilona Koutny

Vinko Markovo

Cindy McKee

Jakvo Schram

Giorgio Silfer

Humphrey Tonkin

José Antonio Vergara

Elena Zhang


Arosev Grigorij Arosev

Ruslando

Prezidanto de Rusia Esperantista Unio

En 2011 mi ne tre atente sekvis la internaciajn novaĵojn, tial ekster niaj landaj aferoj mi menciu nur la unuan IJK en Ukrainio. Sed ĉefaj eventoj estas por mi ligitaj kun REU. Pozitivaĵoj estas la nova estraro, kiu eklaboris post la oktobra konferenco, kaj agado de la nova estraranino Arina Osipova (mi mencias ŝin aparte ĉar ŝia envolviĝo kaj partopreno estas jam grava). Estas pluraj novaj ideoj kiujn ni, certe kun la ceteraj estraranoj, esperas realigi en 2012 kaj poste.

Plia impreso estas samtempe kaj pozitiva kaj negativa: temas pri mia artikolo “Kio estas la reala trezoro de REU?”, kies samtempa aperigo en La Ondo de Esperanto kaj Rusia E-gazeto kaŭzis multajn reeĥojn, inter kiuj estis kaj subtenaj, kaj oponaj (kio estas bona, ankaŭ la kritikaĵoj, se ili estas esprimataj etike kaj ĝentile), kaj senbaze insultaj kaj eĉ ofendaj (malbone). Ĉio ĉi konvinkis min pri la ĝenerala praveco, kvankam kelkaj aferoj estas formulendaj per aliaj vortoj.


BalážPeter Baláž

Slovakio

Kunordiganto de E@I, estrarano de EEU, eldonisto

Mi dividos mian respondon al “internaj” mal/sukcesoj – kiuj rekte rilatas min kaj “eksteraj” mal/sukcesoj – kiujn mi povis observi.

Internaj sukcesoj: okazigo de SES 2011 kun 191 partoprenintoj el 25 landoj; nova lingva EU-projekto “Deutsch Online”; finpretigo de la retejo slovake.eu; eldono de libro Život Zamenhofa – slovaka traduko de la verko de Aleksander Korĵenkov; sukcesa fino de la Interlingvistikaj Studoj en Poznań; la unua Esperanta Vikimanio en Svitavy.

Internaj malsukcesoj: malfruo kun funkciigo de du gravaj retaj projektoj: aktuale.info kaj bretaro.net; daŭre relative malmultaj E@I-aktivuloj, ekzemple, en Azio.

Eksteraj sukcesoj: vigla funkciado kaj kresko de Edukado.net kaj la agado de Katalin Kováts ĝenerale (RITE, KER-ekzamenoj ktp.); daŭrigo de Interlingvistikaj Studoj en Poznań (estis risko de nuligo de la studoj); progresoj en ILEI-agado (konferenco, eldonado, reformoj); resaniĝo de Halina Gorecka kaj financa helpemo de esperantistoj por tio; lanĉo de la Esperanto-retradio Muzaiko; daŭra informado de Libera Folio kaj daŭre profesie eldonata Beletra Almanako.

Eksteraj malsukcesoj: malfeliĉa provo forigi redaktoron de la revuo Esperanto (anstataŭ unue havi klaran ideon pri la redakto-politiko kaj strategio pri moderna informado ĝenerale); ioma stagnado en UEA-moderniĝo.


CorsettiRenato Corsetti

Italio

Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio

La plej negativa estas la daŭra manko de konkretaj iniciatoj ĉe UEA por reigi ĝin la centro de la movado. Eble estas nur mi, kiu serĉas centron, kiun la movado ne plu bezonas. Aliflanke ankaŭ la aliaj “centretoj” ekzistantaj fartas same malbone kaj same malmulte interesiĝas pri la “laboro de Zamenhof”, alivorte la plivastigo de la nombro de Esperanto-parolantoj. Tamen estus bele, se ekzistus centro por helpi la laborantojn por Esperanto.

La plej pozitiva estas la aranĝo de la kurso en la Esperanto-insulo en suda Ĉinujo, kio montras ankaŭ fizike kiel la eblecoj movadi estas moviĝantaj al aliaj mondopartoj.


DasguptaProbal Dasgupta

Barato

Prezidanto de UEA

Mi plej ĝojis pri la ĉi-jaraj trafoj ĉe internaciaj organizaĵoj – ekzemple, la sukceso de la reprezentantoj de UEA sub la gvido de Stefano Keller akceptigi en preparkonferenco en Bonn amendon en la projekto de la 64-a NRO-konferenco de UN (la tiel nomata “Rio-plus-20”, kiu enfokusigos la medion) favore al lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco, eĉ kun propono konsideri la potencialon de neŭtrala internacia lingvo. Pri alia grava ekzemplo respondecas Mélanie Maradan, kiun UEA elektis kiel komisiiton por rilatoj kun Internacia Normiga Organizaĵo (ISO) kaj kun la terminologia informejo Infoterm. Ŝi, interalie, atingis, ke en la teknika komitato ISO/TC 37 (kiu okupiĝas pri la “terminologio kaj aliaj lingvaj kaj enhavaj resursoj”), ĉiuj kvar subkomitatoj (SC 1 “principoj kaj kunordigado”, SC 2 “terminografiaj kaj leksikografiaj labormetodoj”, SC 3 “sistemoj por administrado de terminologio, scio kaj enhavo”, kaj SC 4 “administrado de lingvodatenoj”) unuope akceptu UEA kiel membron.

Elstarigon de negativaj eventoj ni uzu kiel okazon por iom amuzi nin. En tiu humoro mi elstarigas mian nedisponon de martelo por prezidule malfermi kaj fermi la Universalan Kongreson en Kopenhago. Espereble ne tro malbone impresis miaj elturniĝoj. Se oni ne povas ripari la fuŝetadon, oni almenaŭ plenpulme ridu pri ĝi – en movado kie la ridado estas ege necesa kaj ne sufiĉe ofte disponebla, almenaŭ mi povas kontribui mian neofendiĝon pri tio.


Hori JasuoHori Jasuo

Japanio

Eksprezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado, eldonisto

Tri sukcesoj:

1. La komuna kongreso inter Japanio kaj Koreio. La unuan fojon en nia historio Japana Kongreso kaj Korea Kongreso okazis en Koreio, samperiode kaj samloke kaj samenhave. Ĝi estis granda sukceso tre memorinda por la movado en Azio.

2. Hori Jasuo daŭre sendadas raportojn pri la japana katastrofo de 2011, kiuj estas ankaŭ en lia libro Tertrema Katastrofo de Japanio 2011 Taglibro. Ĉi tiu raportado montras plian utilecon de Esperanto, kiun oni antaŭe ne ofte rimarkis.

3. La libro Esperanto-esearo de mondvojaĝanto s-ro Hori aperis en la japana lingvo en oktobro. Post unu monato la tuta eldonkvanto (350 ekz.) elĉerpiĝis, kaj tuj sekvis la dua preso. Ĉi tiu libro montras, kiel utila estas Esperanto, kaj kiom multe oni povas riĉigi sian vivon per Esperanto.


Ilona KoutnyIlona Koutny

Pollando

Gvidanto de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz

En la tereno de instruado estis kelkaj pozitivaj eventoj:

– startis la kvina interlingvistika grupo en UAM (Poznań), kie la universitataj gvidantoj rekonis mian interlingvistikan agadon kiel valoran;

– komenciĝis plene reta instruista kurso de esperanto kaj plialtiĝis la nombro de KER-ekzamenitoj (eĉ ekster Eŭropo) dank' al la senlaca laboro de Katalin Kováts;

– organiziĝis la Esperanta Insulo, plenmonata instruado de Esperanto, de metodiko kaj de aliaj kursoj dank' al la sindediĉo de Denis Keefe;

– aktive reprezentiĝis UEA ĉe UN.

Elstare grandan negativan eventon nun mi ne vidas, sed daŭre mankas la fortoj por serioza esplorlaboro, efika varbado por Esperanto, anstataŭ kunlaboro okazas pli ofte kvereloj.


MarkovoVinko Markovo

Germanio

Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

La plej pozitiva estas la maturiĝo de la Esperanta kinarto, kiu esprimiĝis per la okazigo de la internacia festivalo Kino sen limoj en San-Paŭlo. SAT kontribuis al ĝi per antaŭpremiera disponigo de la dokumenta filmo Esperanto de Dominiko Gaŭtiero, produktita de ĝia eldona fako kooperativa. Aliaj menciindaĵoj estas la publikigo, en la retpaĝoj de SAT, de la raportoj el Japanio de Hori Jasuo post la katastrofo en Fukuŝimo, kiuj utilis kiel rekta fonto por nacilingva informado, kaj la partopreno de esperantistoj kaj SAT-anoj el diversaj landoj en la indignula movado. SAT mem rekte kontribuis per reta disponigo de la traduko de la furora verko de Stefano Hessel Indignu!

La plej negativaj estis la akcidenta forbrulo de parto de la sonmaterialo kaj diskostokoj de Vinilkosmo, kaj la kutima sed ĉiam malfacile kompensebla malapero de aktivuloj pro morto aŭ pro gravaj sanproblemoj.


Cindy McKeeCindy McKee

Usono

Reviziisto de La Karavelo kaj respondeculo de verkoj.com

Kiel iu, kiu sidas ekster la kutima fizika medio de Esperantujo, mia vidpunkto nepre estas iom aparta.

La plej okulfrapa sukceso, laŭ mi, estas la sukceso de lernu.net. La mejloŝtono de 100 000 registritaj uzantoj ĉe lernu.net estas solida pruvo ke diversaj homoj opinias Esperanton interesa kaj lerninda lingvo.

Fiaskado: Mi ne povas fingromontri al unu konkreta okazo, sed la tendenco “spami”, t. e., trudmesaĝi kiel propaganda maniero, estas hontinda. Ekzemplo estas la Tutmonda Twitter-tago, en kiu Esperantistoj uzu la servon Twitter por sendi kiel eble plej multajn mesaĝojn pri Esperanto. (Ho, mi ĵus sukcesis fingromontri.)


SchramJakvo Schram

Belgio

Eksprezidanto de la Plenumkomitato de SAT

Grava, laŭ mia opinio, estas la laboro de tiuj homoj kiuj agadas por prezenti bonkvalitajn revuojn kaj la laboro de Katalin Kováts kiu, en la tempo kiam homoj malpli ŝatas sekvi kursojn pri Esperanto en propra regiono, daŭre luktas por doni altkvalitan edukadon al tiuj, kiuj uzas la reton. Ankaŭ pozitiva estas, ke la fratoj Vito kaj Vinko Markovo faris puĉon en SAT kaj forpelis min kiel prezidanton. Mi dankas ilin por forigi min el totalisma strukturo.

Negativa estas la aĉa maniero, kiel Georgio Silfer manipulas la verojn uzante HeKon, Heroldon, kaj la strukturo kaj agado de la Civito, kiu kvazaŭ kiel eta ŝtato fifamigas la idearon de Zamenhof. La opereta maniero kiel ili donas unu al alia infanecajn titolojn. Vere, estas mia espero, ke tiu makulo al Esperanto kiel eble plej baldaŭ malaperos, por ke ĉesu la sensencaj atakoj al aktivuloj kiuj ne adoras, sanktigas Silfer kaj lian klikon.


SilferGiorgio Silfer

Eŭropo

Verkisto, instruisto kaj organiza konsilisto, konsulo de la Esperanta Civito (2007-2011)

En 2011, pro personaj konatoj, multaj en Esperantio sentis kaj doloron kaj feliĉon. Grandan doloron donis, ekzemple, la forpaso de Leen Deij, mentoro kaj dojeno de la Esperanta Civito. Kaj grandan ĝojon donis, ekzemple, la resaniĝo de Halina Gorecka, unu el la motoroj de Sezonoj.

Negativa estis la senkompata atakado kontraŭ Stano Marček, al kiu Osmo Buller eĉ atribuis la ĉefan respondecon pro la membrokrizo de UEA, en la unua mesaĝo kiun li rajtis fari post la reveno oficejen, kun la rekomendo de la kuracisto fari nur tion kio plaĉas al li… Sed negativa estis ankaŭ la defenda insisto pri Stano Marček, kvazaŭ li estus martiro de ia persekuto. Fakte la problemo situas trans la (efektiva aŭ supozata) mediokreco de redaktoro Marček: la problemo estas la finvenkisma malkapablo interrilati kun la personoj – se ne homame, almenaŭ humure.

Pozitiva estis la definitiva foriro de Jakvo Schram el SAT. Tamen negativa la fakto, ke ĝi okazis tro malfrue por savi tiun asocion.

Kompreneble mi ne silentas pri la sukcesa ekspansio de la Esperanta Civito, sed pri tio eblas legi en lastatempa intervjuo en LOdE. Al ĝi necesas aldoni la demokratian disvolviĝon de la ĵusaj elektoj por la Senato, el kiuj fontas tre pozitiva novaĵo: la nova Konsulo estas virino, Marie-France Conde Rey. Nek la Akademio de Esperanto, nek UEA, nek SAT ĝis nun havis prezidantinon.


TonkinHumphrey Tonkin

Usono

Eksprezidanto de UEA

Ne malfacilas identigi la plej grandan atingon de la jaro. Temas pri la registro de la centmila membro de Lernu.net. Petro Baláž kaj liaj kolegoj prave komprenis antaŭ kelkaj jaroj, ke la reto estos la ĉefa kanalo por la lernado de Esperanto, kaj ke ĝi rapide fariĝos la plej aktiva socia areno por gejunuloj. Tiel ili sekurigis la estontecon de nia lingvo. Sed ili ne solas: ankaŭ per edukado.net oni efike uzas la reton por plibonigi la nivelon de Esperanto-instruado kaj krei novan entuziasmon por Esperanto-instruado. Kaj la instruista asocio ILEI ĉiam pli kaj pli efike agadas sur paralela trako, donante pozitivan impulson per bona organizado kaj bona respondemo al bezonoj.

Fiaskoj? Ili certe okazis, sed plejparte tuj malaperis en obskuron. Pli ĝenerale mi diru, ke mi estas daŭre ĝenata de tiu speco de esperantisto, kiu ŝajne envenis la movadon ĉefe por akuzi la aliajn esperantistojn pri jenaj kaj jenaj mankoj. Ni ankoraŭ elspezas multe tro da energio en tiuj internaj bataloj. Aliflanke, granda parto de la movado ŝajne restas en sia rutino kaj ne volas, aŭ ne kapablas, pensi originale kaj novige. Ili memorigas min pri la fama difino de frenezeco: ripeti la saman aferon fojon post fojo kaj esperi pri alia rezulto.


VergaraJosé Antonio Vergara

Ĉilio

ISAE-aktivulo

Laŭ perspektivo kiun mi agnoskas esti komplete subjektiva, mi taksas pozitive:

– ke lernu.net trapasis la centmil-membran sojlon;

– la okazigon de la Unua Esperanta Kinofestivalo;

– la iniciaton por Esperanto-Insulo en Hajnano;

– la ILEI-Simpozion pri la lingva aspekto de la sciencaj komunikado kaj edukado, en la Universitato de Kopenhago;

– ke nova, vigla estraro de ISAE glate transprenas la valoregan agadon de d-ro Rüdiger Sachs;

– ke denove okazis kunigo de kelkaj landaj aŭ mondopartaj kongresoj, kiel la korea-japana aŭ la brazila kun la tutamerika TAKE, ĉar simbole signifa kaj Esperante (= hom-interlige) efika;

– ke oni elektis d-ron Detlev Blanke Honora Membro de UEA, ĉar mi forte admiras lin kiel homon, movadan gvidinton kaj rigoran fakulon pri Esperantaj studoj kaj interlingvistiko;

– ke Halina Gorecka kaj ŝia familio ricevis konkretan solidaron el Esperantujo… kaj novan renon.

Mi bedaŭras la malkreskon de la UEA-membraro.


ZhangElena Zhang

Ĉinio

Redaktoro de El Popola Ĉinio

La 20an de majo 2011 okazis kunveno de 60-jariĝo de Ĉina Esperanto-Ligo, kun la temo “Marŝi kun espero”. Sinjoroj Li Shijun, Xie Yuming kaj Li Sen kaj sinjorino Tan Xiuzhu estis premiitaj per Premio por la Tutviva Atingo en la ĉina Esperanto-movado. Sinjoroj Li Shijun kaj Xie Yuming ambaŭ estas tre bonaj tradukistoj de Esperanto. Ili jam tradukis la kvar monumentajn klasikajn romanojn de Ĉinio. Sinjorino Tan kune kun siaj stabanoj servigis Esperanton al internacia kultura interŝanĝo, al reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio; sinjoro Li Sen eldonis multajn Esperanto-librojn por lokaj esperantistoj per sia propra mono kaj daŭre klopodas plenenergie por Esperanto-movado de internaciaj fervojistoj. Decembre sukcese okazis la 9a Ĉina Kongreso de Esperanto.


La naskiĝtago naskiĝurbe

La naskiĝtagon de la iniciatinto de Esperanto niaj samideanoj kutimas celebri tre diverse – per prelego kaj prezento, per tago de Esperanto-literaturo, per amika rondo kun kuko kaj vino… En Bjalistoko ni penis ĉiujn ĉi ideojn kunigi proponante de la 9a ĝis la 11a de decembro Bjalistokajn Zamenhof-Tagojn.

La 12a eldono de la festo okazis en agrabla etoso kun partopreno de kelkdeko da poloj el pluraj urboj, gastoj el Italio, Germanio, Belorusio, Moldavio kaj Latvio. Ĝi komenciĝis vendrede vespere en la Centro Ludoviko Zamenhof per prelego de Stanisław Dobrowolski kiu resumis la historion de la Bjalistoka Esperanto-Societo (en decembro – ekzakte 20-jara). Sekvis literatura parto: direktoro de la regiona biblioteko, inkluzive de la Bjalistoka Esperanto-libraro, enmanigis premiojn en nia 2a konkurso de prozo. Oni prezentis novajn librojn inter kiuj estis dulingva eldono de Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano de Jakobo Ŝapiro. Al muzika vojaĝo tra malnova, multnacia Bjalistoko invitis la klezmera bando Hanajki, prezentante premiere la teatraĵon Rivke kaj ŝiaj sonĝoj.

Sabate okazis prelegoj (Zsófia Pataki pri la hungara movado, Tomasz Chmielik pri la Esperantaj bibliotekoj, Stanisław Mandrak pri Esperanto en polico) kaj spektaklo de infanoj lernantaj Esperanton en sia infanĝardeno. Ĉiuj neesperantistoj povis pruvi sian scion pri la verda movado en eta kvizo. La posttagmezo estis tradicia: kiel de multaj jaroj oni solenis ĉe la monumento de Zamenhof kaj okazis romkatolika meso en Esperanto. Poste estis plurlingva koncerto de gejunuloj el la ensemblo Young Folk Crew, kiu – sincere – depost la pasintjaraj prezentaĵoj elstare progresis je voĉkantado. Amuza estis prezento de havajaj dancoj fare de grupo en kiu ludas kelkaj esperantistinoj. Ni prezentis du ekspoziciojn (Esperantaj poŝtaĵoj de Stanisław Mandrak kaj humuraĵoj de Pavel Rak). La vesperon finis naskiĝtaga festokuko kaj la spektaklo Roma Triptiko de artistoj el Nowy Sącz. Ĉiuj, kiuj restis dimanĉe, povis partopreni ekskurson tra la regiono.

Kiaj mi trovas la lastajn Zamenhof-Tagojn? Kiel ĉiam tre gajaj kaj relative sukcesaj. Mi ĝuas amikan etoson kaj vidas poioman sukceson de la loka movado. Se vi deziras kontribui en ĉi festo, viziti – eble eĉ por la unua fojo – la urbon de Ludoviko, ni elkore invitas. Ĝis la sekva jaro!

Belostoko

Kuko kaj vino en la naskiĝtago de Zamenhof (Fotis Joanna Filipowicz-Choroszucha)

Przemysław Wierzbowski


Novjara Renkontiĝo nun dekjara

Novjara Renkontiĝo

La gaja jubilea NR (Fotis Fred Dreyer)

Dekjariĝis la Novjara Renkontiĝo – fine de 2002 ĝi komenciĝis per kvintaga kunveno de 49 homoj en Fürstenberg norde de Berlino; inter tiuj estis deko da infanoj. Jam tiam infanoj gravis dum NR – intertempe ili havas sian propran regnon. Granda teamo zorgas pri ili, amuzas ilin kaj mem amuziĝas. Kaj la gepatroj kaj iliaj amikoj povas ĝoji pri unu semajno, dum kiu la infanoj havas ludkunulojn de mateno ĝis vespero; ofte dum NR-oj mi vidis mian propran filinon dum nur kelkaj minutoj tage.

NR kreiĝis, ĉar en Germanio mankis jarfina Esperanto-renkontiĝo por la generacio inter 30 kaj 50 jaroj. Ili estis tro maljunaj por IS, kiu tiam estis plenplena kun pli ol 300 partoprenantoj. Kaj multaj ne tro emis iri al IF, kiu disiĝis de IS komence de la 1980aj jaroj kaj sekve jam havis pli altan mezan aĝon. Krome ankaŭ IF estis granda renkontiĝo kun ĉ. 200 homoj kaj la organizanto HDP klare diris, ke li ne volas plian kreskon. Do indis organizi plian renkontiĝon.

La dua NR okazis en Tecklenburg apud Münster, proksime al Nederlando kaj Belgio; estis tutsemajna aranĝo, venis 60 homoj kaj la unuan fojon venis Christoph Frank, kiu ekde tiam estas kunorganizanto: li zorgas pri la infana programo, prezentas spektaklojn kaj okupiĝas pri la aranĝo de aliaj prezentoj. Aliaj kunorganizantoj dum la jaroj estis Gabi Schnell (tiam: Rothe), Julika Rosenstock, mia filino Iris kaj ekde tri jaroj Betti Maul-Propadović kaj Nicky Janssen. Ne penseble, kia estus NR sen ili, grandan dankon!

La tria NR okazis en Marienburg, sur monto kun bela rigardo al la rivero Mozelo. Venis jam 153 homoj, kio prezentis organizan defion, ĉar la ejo mem havis nur 105 litojn… En la postaj jaroj ni novjare festis dufoje en Frankfurt kaj en Saarbrücken kaj po unufoje en Trier kaj en Föckinghausen (oriente de Dortmund). Estis inter 150 kaj 195 partoprenantoj, kutime ĉirkaŭ 60 infanoj kaj junuloj, el kiuj la duono estas denaskuloj.

Post la kuniĝo de IS kaj AS al JES, kiu okazas en Pollando aŭ apud Pollando en Germanio, kreiĝis Novjara Internacia Semajno, programo por junuloj inter 14 kaj 35 jaroj ĉe la okcidenta limo de Germanio. Ĝi logas ĉefe junulojn ĝis 20 jaroj.

Pasintjarfine 177 homoj el 15 landoj kunvenis en Bitburg apud Trier – ĉefe el Belgio, Germanio kaj Francio, iom el Nederlando kaj Svislando, la aliaj el deko da aliaj eŭropaj landoj kaj el foraj Siberio, Kanado kaj Malio.

Ĉi-foje la 10a Novjara Renkontiĝo, organizata de la asocio EsperantoLand, estis la plej granda jarfina Esperanto-renkontiĝo.

La porinfanan programon “Tempo kaj maŝino”, zorge preparitan de Christoph Frank, Nicky Janssen kaj Betti Maul-Propadović multe helpata de siaj tri filinoj, povis ĝui sesdeko da infanoj kaj junuloj. Ili kantis aŭ manlaboris, partoprenis en pupteatro aŭ la filmkreada “Holivudeto”, konstruis elektromotoron aŭ aŭteton kaj partoprenis en la ludoposttagmezo “La tempomaŝino”. La pli aĝaj junuloj povis partopreni kadre de la porjunula programo, la 3a Novjara Internacia Semajno, ekzemple en geokaŝludoj, ĵonglado, filmprezentoj aŭ ekskursoj kaj krome memstare organizis sian tempon per diversaj ludoj, muziko kaj interparolado. La 16-jarulino Klára Ertl prezentis interesan prelegon pri “Hormonoj, feliĉo kaj filozofio” ripetitan pro peto de la publiko.

La bona prizorgado de infanoj permesis al la gepatroj kaj aliaj plenkreskuloj ĝui sian propran programon. Eblis konatiĝi kun vasta gamo de temoj – de budaismaj meditado kaj filozofio, sana manĝado, la ideo de salajro de vivo (baza enspezo por ĉiu), tra la estonteco de literaturo, la invento de nombroj, sorobana kalkulado, iksode portitaj malsanoj ĝis prezento de ŝparema aŭtomobilo, Burundo, Malto, enmigrado aŭ limoj por infanoj. Oni ofertis ankaŭ diversajn prelegojn rilate al la evoluigo de Esperantujo – la vortarprojekto ViVo, subtekstigo de filmoj, ĵurnalismo, varbado, politika agado, elita klubo, UEA kaj kiel kreskigi la nombron de infanlibroj en Esperanto (prezentiĝis la Bildlibro de la Tero kaj Hirthara Petro).

La Novjara Renkontiĝo proponis ankaŭ plurajn dancgrupojn – tango, liniodancoj, cirklodancoj, dancateliero de la muzikgrupo Kapriol' kaj polonezo; oni povis senstreĉiĝi per gimnastiko kaj eklerni aŭ majstriĝi en Go-ludo. Eblis ankaŭ kanti ĥore kaj kanti kanonojn, kion gvidis Saskia Idzerda kaj Jesper Jacobsen, jam dum multaj jaroj fidelaj kontribuantoj al la muzika programo de NR. Plian kanon-kantadon prezentis la grupo Kapriol', kiu ĝuigis la gastojn ankaŭ per bela kaj multe ŝatata koncerto.

En aliaj vesperoj okazis interalie kvizo pri eŭro kaj Eŭropo, prezento de fabelo kaj kantoj de Viéra el Tuluzo, surpriza vespero okaze de la dekjariĝo de NR, ludoj kaj fine adiaŭa vespero kun kontribuoj de partoprenantoj. Kaj meze de la semajno, kompreneble, estis la Silvestra festo kun bongusta bufedo kaj dancado ĝis malfrua nokto. Christoph Frank – multjara kaj meritplena kunorganizanto kaj teatroprezentanto dum NR – dufoje bele prezentis sian teatran rakonton Aleksandro kaj la mekanika muso.

Kompreneble ne mankis kursoj por komencantoj, progresantoj, progresintoj kaj konversaciemuloj, kiujn gvidis Jean-Luc Kristos, Gunter Neue kaj Peter Weide. La vesperan senstreĉiĝon en la trinkejo spertoplene organizis Helmut Klünder kaj Gunter Neue. Kaj por kompreni la devenon de unu el la trinkaĵoj ni ekskursis al ekspoziciejo de la bierfarejo de Bitburg.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand


JES: Impresoj de unuafojulino

Foto de Ivo Miesen

Michael Boris Mandirola metas demandon al Lech Wałęsa,
kiu staras inter Irek Bobrzak kaj Agnieszka Mozer. (Fotis Ivo Miesen)

De la 27a de decembro 2011 ĝis la 1a de januaro 2012 okazis la tria Junulara Esperanto-Semajno (JES) en la bela Pollanda urbo Gdańsk kun ĉirkaŭ 200 partoprenantoj. La bone elektita JESejo troviĝis en la urbocentro, kaj ĉiuj vidindaĵoj estis facile atingeblaj. La amasloĝejo kaj la manĝejo estis en la lernejo, kie okazis la taga programo, kaj la junulargastejo troviĝis en apuda strato. La koncertoj kaj la solena malfermo okazis en alia domo proksime al la JESejo, en sufiĉe granda salono, kie oni povis danci aŭ spekti la koncertojn sidante.

Ĉar ĝi estis mia unua novjara renkontiĝo, mi ĝuis ĉiun sekundon de ĝi, kaj mi tre ĝojis ke mi povas kunfesti kun tiel multaj esperantistoj. La programoj ĉiutage estis interesaj kaj koloraj. Miaj plej ŝatataj estis la prelego de Muzaiko, la urba ludo, la prezentado de la pola popoldancgrupo, kaj la ateliero de arta juvelaro. Krom tio okazis kurso por lokaj infanoj, programo por novuloj, diversaj prelegoj, trejnadoj de Muzaiko, esperantaj kursoj, ĵonglado, ekskursoj en la urbo, renkontiĝo kun la nobelpremiito Lech Wałęsa, ktp…

Ĉiuvespere okazis koncertoj en la koncertejo. Dum la unua vespero la litova Asorti dancigis la publikon, poste Gijom koncerencis (miksaĵo de koncerto kaj konferenco). Duanokte Inicialoj DC, Kimo kaj la Danĝera amuzis nin, kaj sekvontvespere Johannes kaj La Perdita Generacio. La plej kortuŝa momento de la aranĝo estis, kiam la bando petis la publikon, ke ĉiu brakumu iun, ni formis longajn brakumajn vicojn kaj kune kantis. Mi timas, ke neniu faris foton, ĉar ĉiu partoprenis en la granda brakumado.

Foto de Ivo Miesen

En JES Kim Henriksen koncertis kun sia filo kaj ties bando (Fotis Ivo Miesen)

Post la koncertoj la noktan programon ĉiu povis elekti el inter la diskejo, karaokeo, gufujo kaj drinkejo. Ni bone atingis la lastan tagon de la jaro kun ĝismatena kantado.

Mi tre dankas al ĉiuj organizantoj kaj partoprenantoj, kiuj donacis al mi la plej bonan renkontiĝon kaj novjaran balon. La plej interesa en ĉi tiu Silvestro por mi estis tio, ke ĉiu kulturo havis eblecon celebri laŭ sia propra metodo. Ni alvenis el diversaj tempozonoj kaj celebris la novjaron ankaŭ laŭ la tempozono de la aliaj partoprenantoj. Ankaŭ mi trovis la manieron, kiel celebri laŭ la hungara tradicio. Mi konigis en la anonctabulo kaj anoncigis per la DĴ, ke post noktomezo ĉiu venu kanti la hungaran himnon al la ĉambro, kie mi jam antaŭe skribis la tekston surtabulen. Post la noktomezo ni kune kantis nian himnon ĉirkaŭ 20-ope.

Foto de Ivo Miesen

Organiza teamo de JES (Fotis Ivo Miesen)

Zsófia Pataki


La 28a Internacia Festivalo en Xanten

Fotis Brian Moon

Kurso pri farado de vitraj bidoj (Fotis Brian Moon)

La jarfina Internacia Festivalo enhavas altkvalitan programon kaj riĉan originalan Esperanto-kulturon el pluraj landoj de la mondo. Dumtage ni ĝuas diversajn seriozajn prelegojn kaj la vesperaj programoj estas pli distraj. Al la ĉi-jara 28a IF, okazinta ekde la 27a de decembro 2011 ĝis la 3a de januaro 2012 en Xanten, aliĝis 121 geesperantistoj el 17 landoj. La plej foraj venis el Japanio, Brazilo, Israelo, Ruslando. Inter la ĉeestantoj ne mankis la germana ambasadoro en Ruslando kun sia edzino.

La programo komenciĝis per interkona vespero kun multaj amuzaj programeroj. En la unua tago estis pritraktita la kadra temo Benelukso, kiu komenciĝis per forumo lerte prezentita de Claude Nourmont kaj Kristin Tytgat. Poste ĉiutage eblis elekti inter pluraj programeroj. Inter la plej interesaj apartenas vojaĝprelegoj. Ĉi-foje ni spektis bildojn de Tanzanio, Namibio, Laoso, Armenio, Indonezio. Ne malpli interesa estis prezento kaj scienca klarigo de Amri Wandel pri “Novaj planedoj kaj sunsistemoj”.

Fotis Brian Moon

Prelegas Ziko van Dijk (Fotis Brian Moon)

Pri la tradicia sporta evento en Nijmegen informis Rob Keetlaer; pri japana tertremo, cunamo kaj ties postsekvoj prezentis filmojn gesinjoroj Huĝimoto. De Ziko van Dijk ni eksciis pri la historio de enciklopedioj kaj fono de Vikipedio. Ni akiris informojn pri Esperantaj retoj, pri la armena skribaro, pri korea ginsengo, pri alta sango-premo kaj kolesterolo. Eblis mediti, gimnastiki, danci kaj partopreni en atelieroj pri prilaborado de steatito (sapŝtono) kaj farado de bidoj por sinplibeligo dum la silvestra vespero. Okazis Esperanto-kursoj, aŭtoraj horoj, estis prezentitaj novaj libroj, admiron vekis ekspozicio pri fabelaj mondoj kaj interesaj bildfabeloj prezentitaj de Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko el Ruslando.

Kiel kutime, ankaŭ ĉi-jare okazis jam la 5a Internacia Vintra Universitato, en kiu multaj partoprenantoj ekzameniĝis kaj ricevis diplomojn.

Fotis Brian Moon

Bardas Georgo Handzlik (Fotis Brian Moon)

En la semajno ni ĝuis rusan, nederlandan, israelan kaj internacian vesperojn. Plaĉan gitarkoncerton kaj brilan prezentadon de la teatraĵo Ludoviko prezentis Georgo Handzlik. Post ĉiuj vesperaj programeroj ni translokiĝis al la jam fama “Knajpo”, kie ni interbabilis kaj ĝuis bonan etoson ĝis malfruaj horoj.

Ne mankis la tradiciaj silvestra bufedo kaj balo inaugurita per polonezo. Sekvis plurfoja festado de Nova Jaro laŭ diversaj horzonoj. Novjara promeno laŭ la lago refreŝigis la partoprenantojn.

Du duontagaj ekskursoj celis promenon en la urbo Xanten kaj en la apuda arkeologia parko. La tuttagan ekskurson gvidis Kees Ruig al proksima nederlanda urbo Nijmegen, kie ni piede promenis kaj poste navigis ŝipe sur rivero Waal. Bongustis la patkukoj manĝitaj surloke.

La festivalo estis bone organizita de nia ŝatata HDP (Hans-Dieter Platz) kaj ni ĝojatendas la venontan ĉi-jarfine en Dortmund.

Liba Gabalda


Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!

Ankaŭ ĉi-foje, la 25an de decembro 2011 post la tradicia Kristnaska mesaĝo en la placo Sankta Petro, Papo Benedikto la 16a diris siajn bondezirojn en pli ol 60 lingvoj. Post la maoria kaj samoa kaj antaŭ la gvarania kaj latina (la lasta) la Papo bondeziris en Esperanto: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!” [Aŭdu ĉi tie.]

Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske kaj Paske, grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton “Esperanto”. La iniciato estis gvidata, kiel tradicie, de la itala samideano Giovanni Conti.

Foto de IKUE

La paneloj kun la vorto ESPERANTO (http://www.ikue.org)

Antaŭ la apero de la Papo en la centra loĝio de la Baziliko, la itala televido montris frontlinie la panelojn kun “Esperanto”, kaj la raportisto de la itala elsendo diris: “Unu el la lingvoj, kiujn la Papo uzos por diri siajn bondezirojn estos Esperanto, kiu estas la lingvo...” Poste li ŝanĝis temon por anonci la aperon de la Papo.

La Esperanto-panelojn oni remontris dum la elsendo plurfoje, aparte dum la Esperant-lingva saluto de la Papo.

La esperantlingvaj salutoj estas je la 30a minuto kaj 30 sekundoj en ĉi tiu programo

En la sama filmraporto je la 10a minuto oni povas vidi la vorton “Esperanto” ĵus antaŭ la apero de la Papo, sen komento.

Pli da fotoj estas en la retejo de IKUE surbaze de kiu estas kompilita la supra raporto.


Kiom da esperantistoj en Ruslando?

Laŭ la rezulto de la censo je la 14a de oktobro 2011 la nombro de la konstanta Ruslanda loĝantaro estis 142,9 milionoj da homoj je 2,3 mln malpli multe ol registris la antaŭa censo – 145,2 mln en la 2002a jaro.

Ruslando nun estas la oka plej loĝata lando en la mondo post Ĉinio (1335 mln), Barato (1210 mln), Usono (309 mln), Indonezio (238 mln), Brazilo (191 mln), Pakistano (165 mln), Bangladeŝo (147 mln). Antaŭ ok jaroj ĝi estis la sepa.

Moskvo kaj Peterburgo plu kreskas

74% da ruslandanoj loĝas en urboj kaj 26% en vilaĝoj.

La plej grandaj Ruslandaj urboj (miloj da loĝantoj) estas:

Urbo
2010
2002
Moskvo 11514,3 10126,4
Sankt-Peterburgo
4848,7
4661,2
Novosibirsk
1473,7
1425,5
Jekaterinburg
1350,1
1293,5
Niĵnij Novgorod
1250,6
1311,3
Samara
1164,9
1157,9
Omsk
1154,0
1134,0
Kazanj
1143,5
1105,3
Ĉeljabinsk
1130,3
1077,2
Rostov-na-Donu
1089,9
1068,3
Ufa
1062,3
1042,4
Volgograd
1021,2
1011,4

Ruslando, pli maljuna kaj pli virina

Inter la du censoj Ruslando maljuniĝis. La averaĝa aĝo kreskis ĝis 39 jaroj kompare kun 37,7 jaroj en 2002. Inter la loĝantoj de Ruslando estas 66,1 milionoj da viroj (46,2%) kaj 76,8 milionoj da virinoj (53,8%). Por 1000 viroj estas 1163 virinoj; en 2002 por 1000 viroj estis 1147 virinoj. La averaĝa nombro da infanoj naskitaj de unu virino (pli ol 15-jara) malkreskis de 1,51 en 2002 ĝis nur 1,47 en 2010.

Rusoj, tataroj, ukrainoj kaj aliaj

Sian nacian apartenon ne indikis 5,6 mln da homoj (preskaŭ 4,0%), dum en 2002 nur 1,5 mln da homoj (1%) ne indikis ĝin. Inter la indikintoj, la dek plej grandaj naciaj grupoj estas (milionoj da homoj):

Nacio
2010
2002
Rusoj
111,02 (80,9%)
115,89 (80,6%)
Tataroj
5,31 (3,87%)
5,55 (3,87%)
Ukrainoj
1,93 (1,41%)
2,94 (2,95%)
Baŝkiroj
1,58 (1,15%)
1,67 (1,16%)
Ĉuvaŝoj
1,44 (1,05%)
1,64 (1,14%)
Ĉeĉenoj
1,43 (1,04%)
1,36 (0,95%)
Armenoj
1,18 (0,86%)
1,13 (0,79%)
Avaroj
0,91 (0,66%)
0,81 (0,57%)
Mordovoj
0,74 (0,54%)
0,84 (0,59%)
Kazaĥoj
0,65 (0,47%)
0,65 (0,46%)

Inter pluraj naciaj grupoj estas (miloj da loĝantoj, kun la lokoj laŭ la loĝantonombro), interalie:

16. Belorusoj 521,4
23. Germanoj 394,1
28. Ciganoj 204,9
33. Judoj 156,8
51. Poloj
47,1
60. Litovoj
31,3
62. Ĉinoj
28,9

Esperanto – nur la 120a

4,5 milionoj da respondintoj ne indikis la posedatajn lingvojn, inter la ceteraj la rusan lingvon menciis 137,5 milonoj da homoj.

La plej posedataj lingvoj en Ruslando (milionoj da posedantoj)

1. Rusa 137,5 (99,4%)
2. Angla
7,57 (5,48%)
3. Tatara
4,28 (3,09%)
4. Germana
2,07 (1,50%)
5. Ĉeĉena
1,35 (0,98%)
6. Baŝkira
1,15 (0,83%)
7. Ukraina
1,13 (0,82%)
8. Ĉuvaŝa
1,04 (0,75%)
9. Avara
0,72 (0,52%)
10. Armena
0,66 (0,48%)

Esperanton indikis 992 personoj. Ĝi estas en la 120a loko inter la lingvoj gunziba (1012) kaj teleuta (975).

Inter la kvin elekteblaj planlingvoj en la resuma tabelo krom Esperanto (992) estas ankaŭ Ido kun 9 personoj kaj Edo kun nur 1 scianto. Slovio kaj Intelingua tute ne estis menciitaj.

Kvankam probable ne ĉiuj konantoj de Esperanto estis censitaj, kaj inter la sciantoj eble ne ĉiuj indikis Esperanton, la nombro 992 ŝajnas sufiĉe realisma. Do, almenaŭ unu ruslandano inter ĉ. 150 mil scias Esperanton, aŭ inter unu miliono da ruslandanoj estas 7 esperantistoj.

Ni komparu kun alilandaj censoj:

Ekzemple, en 2001 en Hungario 4 mil 565 personoj indikis Esperanton. Ĝi estas en la 18a loko en la lingvolisto kun averaĝe 445 esperantoparolantoj por unu miliono da hungarianoj.

La censo en Litovio (2001) montris 844 personojn, kiuj scias Esperanton, kiu estas je la 16a loko en la lingvolisto kun averaĝe 245 esperantoparolantoj por unu miliono da litovianoj.

En 2006 la Novzelanda censo evidentigis 123 esperantoparolantojn, aŭ ĉ. 30 parolantojn por unu miliono da novzelandanoj. Esperanto en Novzelando estas, same kiel en Ruslando, en la 120a loko en la lingvolisto.

Eblas kompari ankaŭ kun la socia reto “Вконтакте” en kiu estas registritaj 4 mil 468 esperantoparolantoj en Ruslando. Sed mia esploreto en du urboj montris, ke pluraj personoj notis tie Esperanton ŝerce, aŭ kiel ekzotikaĵon, aŭ kiel lernointencon, kaj ke nur ĉ. 15-20% efektive konas Esperanton almenaŭ je tre primitiva nivelo.

Aleksander Korĵenkov


KeefeDennis Keefe: Mi fieras esti esperantisto

Intervjuo kun Dennis Keefe, la Esperantisto de la Jaro 2011

Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Kiam mi eksciis, ke mi iĝis la Esperantisto de la Jaro, mi kortuŝiĝis kaj pensis pri mia familio, fakte. Pri mia iam kvinjara filo, Nikolo, kun kiu mi ludadis korbopilkon en Esperanto, kaj pri mia iam sesjara filino, Maria-Helena, kiu ĉiam faris siajn BEK-ekzercojn, ĉar ĉe la fino mi donis al ŝi peceton da ĉokolado. Mi pensis pri la familio, ĉar kvankam ke ili bone akceptis mian esperantistecon, ili pensis, ke mi estis eble tro idealista, kaj ke mi devis koncentriĝi pli pri mia kariero ĉe la komerca lernejo HEC en Parizo. La konkreta anonco pri tiu premio ne estis, tamen, tute surpriza. Ekaperis antaŭsignoj: homoj kiuj mesaĝe diris, ke ili proponis min por enlistiĝo; demandoj pri tio aŭ alio por enmeto en artikolon de La Ondo de Esperanto, ktp. Tamen mi pensis, ke ĉio ĉi estis rutino por ĉiuj enlistanoj, mi ne tiumomente kredis, ke homoj plejparte voĉdonos al mi por tia premio.

Vi estas internacie konata kiel la inventinto de la Lingvaj Festivaloj. Bonvolu rakonti.

Mi kreis Lingvajn Festivalojn en la urbo Tours de Francujo en la jaro 1995. Jam en la unua jaro prezentiĝis 32 lingvoj en mallongaj kursetoj de 40 minutoj. En la posta jaro estis 65 lingvoj, kaj en la tria jaro estis 85 lingvoj kun proksimume 250 kursetoj. La reago de la amaskomunikiloj estis profunda, speciale ĉe radio kaj televido. En la tria jaro estis multaj eble ĝis 15 radiaj kaj televidaj programeroj pri la Lingva Festivalo, inkluzive almenaŭ du tutlandajn televiderojn. Eble ne miloj sed milionoj da homoj aŭdis pri Esperanto pro tiuj festivaloj.

Mi lanĉis Lingvajn Festivalojn en Usono kaj Ĉinujo kun similaj rezultoj. Mia ununura festivalo en Usono, ĉe la Universitato de Ilinojso, 65 lingvoj kun 150 kursetoj, estis vaste komentita de la loka televido kaj gazetaro. En Ĉinujo, la Universitato de Nankino akceptis mian planon por starigi Lingvan Festivalon kiel eventon en la Internacia Jaro de Lingvoj de Unesko, kaj laŭ la raporto de Unesko pri tiu jaro, verŝajne la Nankina Festivalo estis la plej ampleksa prezentado de lingvoj en la tuta mondo tiujare: 67 lingvoj, 256 kursetoj kaj pli ol 13 mil 500 ĉeestantoj en la kursetoj. La kurso de Esperanto ĉeestiĝis de ĉirkaŭ 1450 homoj, kaj el ili 225 ĉeestis postajn kursojn de Esperanto. Rekordo, almenaŭ en Ĉinujo. La gazetara reago, kiu ofte prezentis Esperanton estas simile vasta: naŭ ĵurnalaj artikoloj kaj kvin televidaj programeroj. La Ĉina internacia novaĵ-agentejo Xinhua ankaŭ disvastigis raportojn kaj fotojn internacien.

La populara akcepto de Lingvaj Festivaloj, la potenco favore prezenti Esperanton al neesperantistoj indikas, ke la Festivaloj povas okupi fortan strategian rolon en la disvastigo de Esperanto. Laŭ mi, Lingva Festivalo estas ideala projekto por ĉiuj Universalaj Kongresoj, kaj mi kaj Gian Carlo Fighiera prezentis ĝin tiel ĉe UEA en Roterdamo antaŭ multe da jaroj, sed ĝis nun, kvankam kun forta aprobo de José Antonio Vergara, la ideo ne sukcese survojiĝas. Bedaŭrinde, ĉar Lingva Festivalo, kun Esperanto kiel sponsoro, indikas, ke Esperanto estas la amiko de ĉiuj lingvoj. Kaj Lingva Festivalo estas konkreta montro al la publiko, ne filozofaj vortoj kiuj perdiĝas sur la papero de filozofa verkisteto.

Nekredebla laboro! Kaj ĝi ne estas la sola, pro kiu vi iĝis la “heroo de la jaro” en Esperantujo. La internacia elektokomisiono aparte emfazis vian instruadon, interalie, en Ĉinio.

Mi estas unu el la multaj homoj kiuj dum tre longa tempo provadis instrui Esperanton Mi kursogvidis en, unue, Hispanio, poste Francujo, Usono, Japanio kaj nun Ĉinujo. Kelkaj lokoj estas konataj: Liceo de Esperanto en Madrido, Grésillon kaj Plouezek en Francujo, NASK en San-Francisko kaj Oomoto en Japanio. Aliaj lokoj estas malpli konataj. kiaj iu kaŝita monaĥejo Duobao Si en Ĉinujo aŭ kursoj en la urbeto Lunay en Francujo. Lastjare en Ĉinujo mi instruis Esperanton pli ol 300 horojn, kaj triono estis en oficialaj programoj ĉe la universitato.

Vi ja instruas Esperanton en tuta aparta maniero. Bonvolu rakonti pri tio.

La ĉefa trajto de miaj kursoj estas, ke ili estas tre netradiciaj. Ekzemple, la daŭro de mia vintra, feria kurso en Ĉinujo estas pli ol 200 horoj. Kelkaj el miaj kursoj estas tre intensaj, ĝis ok horoj ĉiutage. Mi ne instruas la sufiksojn kaj prefiksojn, sed lasas la lernadon de ili por hejmstudado per mia libro NESPO. Mi tute ne komencas la instruadon per prononcado, kaj fakte ne instruas la prononcadon rekte. Eble la plej netradicia parto de mia kurso estas, ke mi instruas ege malmulte, kaj lasas ĝis 90% de la tuta tempo por praktikado en malgrandaj grupetoj, sen instruisto. Mi kreis du kursojn: BEK kaj PEPAS, kaj unu metodon: la Valencian Metodon. Iom post iom mi enretigas ĉiujn miajn ekzercojn de Esperanto ĉe www.bekkurso.info. Nun tie troviĝas eble 500 paĝoj da materialo. Sed mi devas konfesi al vi, ke mi ankoraŭ ne bone komprenas kiel fari bonan kompletan kurson, nek mallongan kurson. La problemo eble kuŝiĝas en la paradokso de lingvolernado: facile oni povas priskribi la gramatikon de Esperanto, eĉ al ĉinoj, tamen krei fluajn parolantojn kiuj bone memoras kaj utiligas la vortojn, tio estas alia afero.

Kaj kio estas la Esperanto-Insulo?

Esperanto-Insulo estas nova projekto kiun mi skizis por la ĉinaj esperantistoj antaŭ preskaŭ du jaroj, kiam mi instruis Esperanton sur la insulo Hai Nan Dao, aŭ Hajnano. Mi verkis raporton rekomendante, ke la loka asocio tie kaj la ĉinaj esperantistoj starigu servo-centron por aziaj kaj eŭropaj esperantistoj. Tion ilin nun volas fari, kaj inter la 12a de januaro kaj la 13a de februaro 2012 ekestiĝos la unua internacia Esperanto-Insulo, kun pli ol 110 gelernantoj el eble 24 landoj. Detala informo pri Esperanto-Insulo troviĝas ĉe www.esperanto-insulo.info.

La Esperanto-Insula programo evoluos paralele laŭ tri direktoj: BEK-kurso por komencantoj, metodika seminario por instruistoj, kaj Universitato de Esperanto. Kio ĝi estas?.. Ĉu io simila al AIS?

Ne tiel simila al AIS, mi sekvas grandparte la modelon de la Universitato de Berkeley kaj de Yale. Mi nun klopodas starigi la Universitaton de Esperanto kune kun profesoroj Ron Glossop kaj Federico Gobbo. Tiu projekto tre diferenciĝas de tiu de AIS pro multaj kialoj. Unue, la kursoj estas nur tiuj kursoj, kiuj jam instruiĝis en normalaj universitatoj. Due, ĉiu kurso daŭras 40 horojn proksimume, Trie, la kursoj estas bazaj kaj sufiĉe ĝeneralaj por, ke ĉiuj normalaj universitatanoj povu ĉeesti ilin. La kursoj estos filmitaj kaj estos videblaj en la Interreto, kaj poste estos ĉies propraĵo laŭ la principoj de Kreiva Komunumo. La unuaj kursoj okazos en Esperanto-Insulo, sed ili estas sendependaj de tiu insulo, kaj venontece povas okazi ie ajn. Mi fakte, ne bone komprenas la modelon de AIS. Kiel dirite, la modelo Universitato de Esperanto pli baziĝas sur la modelo de la Universitato de Yale kies kursoj videblas ĉe oyc.yale.edu. Rigardu ĉe Yale kiaj estas la kursoj, kaj vi bone kaj rapide komprenos, kiaj, mi kredas, povas esti la kursoj de la Universitato de Esperanto.

Ĉu vi ricevas helpon de Esperanto-asocioj, edukejoj kaj klerigejoj por realigo de viaj projektoj?

Jes kaj ne. Jes, en la senco, ke multe da esperantistoj helpis al mi starigi projektojn diversloke: la lokaj asocioj de Madrido kaj de Valencio en Hispanujo permesis al mi starigi eksperimentajn kursojn kaj de tiaj kursoj naskiĝis BEK. El la ok homoj kiuj kunlaboris por estri la unuan Lingvan Festivalon en Tours, sep estis esperantistoj. Esperanto-Insulo estas nur mia ideo plibonigi la ideojn de la ĉinoj, ekzemple Arko, Trigo kaj Trezoro, fari efikajn, internaciajn, vintrajn kursojn, enĉinuje nomataj VEK. La Universitato de Esperanto estas klopodo popularigi la kompleksajn ideojn de AIS, do la ideo mem devenas de Helmar Frank kaj aliaj esperantistoj. Ekster Esperantujo estis la forta apogo de la Universitato de Nankino en Ĉinujo, kaj la helpo de la Universitato de Ilinojso en Usono.

Sed, ĝis nun mi mem, plejparte el mia propra poŝo financis la starigon de BEK, de la Lingvaj Festivaloj, de la Esperanto-Insulo kaj de la Universitato de Esperanto. Sed diri tion ne estas diri, ke mi forte finance apogis tiujn agadojn. Tute ne. Ĉiuj el tiuj agadoj starigeblas aŭ sen mono aŭ preskaŭ tute sen mono. Tiuj projektoj ne bezonas monon. Punkto. La grandaj Lingvaj Festivaloj de Francujo kaj de Usono kostis al mi eble 300 eŭrojn entute, kaj pensu ke tiuj tri jaroj de Festivaloj estigis eble ĝis 6 televidajn programerojn, du el ili tutlandaj, kaj eble 15 radiajn programerojn, kaj kelkaj el ili regione kaj tutlande. En la lasta Lingva Festivalo de Ĉinujo estis pli ol 250 instruantoj kaj 400 kursetoj, kaj ĉiuj instruis tiujn kursojn volontule (la kosto mem de la starigo estas ege malalta, tamen la Universitato utiligis multe da mono por reklami pri ĝi). Por BEK, mi devas pagi eble 30 eŭrojn ĉiujare por havi mian retejon www.bekkurso.info. Estas nenia subvencio por la Esperanto-Insulo kaj la Universitato de Esperanto. La ŝlosilo estas trovi senpagajn klasĉambrojn, kaj fari agadojn kiuj ege interesas al la partoprenantoj kaj volontuloj. Piednote, post kiam mi forlasis Francujon en 1997, kaj poste la lokanoj estris la Lingvan Festivalon tie, ili komencis ricevi grandajn subvenciojn de la loka registaro (iom ĉar TF1 kaj la bone konata ĵurnalistino Claire Chazal famigis la trian Lingvan Festivalon de 1997). Subite estis du Festivaloj ĉiujare kun subvencioj de miloj da eŭroj (eble pli ol 20 mil en la unuaj jaroj). Mi tre bedaŭras tion, ĉar fakte, oni ne bezonas monon por starigi Lingvan Festivalon; oni ne bezonas luksaĉojn. Sed tion ĝis nun multe da homoj ne bone komprenas.

Sed vi ja okupiĝas ne nur pri Esperanto-projektoj…

Mia profesia vivo inkluzivas laboron kiel estro de produktado ĉe fabriko, merkatikisto kaj vendisto ĉe IBM, estro de multaj universitataj programoj en Usono, Francujo kaj nun Ĉinujo. Mia instrua laboro inkluzivis kursgvidadon ĉe la Universitaton de Ilinojso, École Polytechnique en Francujo, HEC ankaŭ en Francujo kaj konsiderata kiel la unuaranga komerca lernejo de Eŭropo (laŭ Financial Times). Mia specialaĵo estas instruado de merkatiko kaj strategio. Mi instruis la anglan lingvon ĉe Berlitz en Madrido antaŭ 30 jaroj, Mi havas du dujarajn magistrajn diplomojn: unu pri komerco, MBA, kaj unu pri lingvo-Instruado, ambaŭ ĉe la Universitato de Ilinojso. Kvankam mi neniam studis lingvojn antaŭ la aĝo de 25 jaroj, mi nun flue parolas kvin: la hispanan, la francan, la germanan, Esperanton kaj la anglan. Mi ankaŭ parolas kaj skribas ĉine, tamen nur ĉe tre baza nivelo.

Keefe

Dennis Keefe instruas

Eble la plej granda honoro de mia vivo estas, ke mi gajnis la Konkurson pri Vortoj ĉe la Universitato de Arizono, kaj havas la rekordon por la 50 jaroj de la konkurso. Eble tiu rekordo ankoraŭ staras; mi ne scias. Eble vi jam divenis mian ŝatokupon: legi vortarojn!

Legante la Esperantan gazetaron kaj la ret-diskutojn, oni ofte miras pro la amatoreco de la esperantistaro kaj pro la tro malnovaj manieroj de lingvo-disvastigo, dum pluraj movadoj kaj sociaj grupoj sukcesis krei pri si pli pozitivajn imagojn ol la esperantistoj. Ĉu vi havas ideojn pri la kaŭzoj de la relativa stagnado de la esperantistaro?

Vi ĵus tuŝis unu el miaj plej ŝatataj diskuttemoj en Esperantujo, kaj estas vasta listo de kialoj pro kiuj la Esperanto-Movado nuntempe stagnas, sed ne estas la kulpo de la esperantistoj mem. Unu el la ĉefaj obstakloj bone klariĝas de la teorio de Everett Rogers pri la Etendiĝo aŭ Difuzado de Novaj Ideoj (Ideo povas esti koncepto, industria varo, alt-teknologia kreaĵo, ktp.) Unu el la bazaj nocioj de tiu teorio estas, ke la homoj kiuj unue akceptas novan ideon malsimilas al aliaj homoj kiuj eventuale poste akceptos la saman ideon. Fakte, estas kvin grupoj aŭ segmentoj menciitaj de Rogers: la unua grupo, novigantoj (innovators), estas nur 2.5% el la socio, kaj por disvastigi novan ideon, unue oni devas konvinki tiun grupon. Posta grupo, fruaj akceptantoj (early adopters), reprezentas 13.5% el la socio, kaj la posta grupo, frua plimulto (early majority) inkluzivas 34%.

Ne estas spaco ĉi tie por bone klarigi, kiamaniere tiu sistemo funkcias, sed la ĉefa eraro de la esperantistoj, kaj mi mem faras tian eraron, estas ke ni utiligas multe da tempo kaj inko por konvinki la vastan publikon pri la boneco de Esperanto, dum Rogers kaj ni scias, ke fakte, tiu plimulto neniam akceptos Esperanton se ili ne vidas, unue, homojn kiuj jam utiligas ĝin, kaj tiuj unuaj homoj apartenas al tiu unua malgranda grupo. Ni havos multe malpli da kapdoloroj se ni dediĉos nin al la varbado de nur tiuj novigantoj unue, kaj post kiam tiuj homoj akceptos kaj uzos Esperanton, ni povos transiri al aliaj celgrupoj.

Kion vi pensas pri la projekto mem Esperantisto de la Jaro?

Mi tre tre ĝojas ricevi tiun premion, ĉar mi pensas, ke Esperanto estas granda parto de mia vivo kaj mi ege fieras esti esperantisto. En ĉiuj el miaj kursoj ĉe la universitatoj en Francujo, Usono, kaj en Ĉinujo, mi ĉiam parolas volonte pri Esperanto al miaj studentoj. Tamen, mi ne pensas, ke mia ricevo de la premio helpas tiom al la Esperanto-Movado. Pli gravas aliaj individuoj kaj speciale motivigitaj teamoj. Mi ĝojas se ili sukcesas. Mia laboro estas sukcesigi ilin kaj iliajn ideojn. Mi ĝojas kiam ili povas fari tion kion ili volas. Bezonatas premioj por teama laboro, sed ke tiu teama laboro estu vere mezurebla kaj utila kaj eble nova. Se mi donus premiojn, ne estus al homoj kiaj mi, sed al tiaj homoj. Mi ankaŭ kredas, ke la bonaj verkistoj de Esperanto bezonas pli da atento. Mi bedaŭras, ke mi ne talentas por esti verkisto, sed mi ĉiam kredas, ke la verkistoj estas ĉe la kerno de la eventuala sukceso de Esperanto.

Ĉiu laŭreato respondas al du tradiciaj demandoj. Unue: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo (ne al Hajnano)?

Antaŭ ĉio, PIV aŭ NPIV. Ĉiam estas ĝuo legi tiun vortaron! Due, Don Kiĥoto. Plezuro. Kaj trie, mi kunprenos unu el la klasikaj libroj de Ĉinujo tradukita de Laulum. Mi jam legis la Romanon de la Tri Regnoj, kiu estas unu el la kvar grandaj ĉinaj klasikaĵoj. Do eble mi prenu la libron Ruĝdoma Sonĝo, ĉar la rakonto lokiĝis en Nankino, kie mi nun loĝas.

Due, pri viaj planoj, kompreneble, post la Esperanto-Insulo…

Krom plimaturigi BEK, longdaŭrigi Esperanto-Insulon, oficialigi la Universitaton de Esperanto, kaj plidisvastigi Lingvajn Festivalojn, al mi plaĉus kunlabori kun projektoj por starigi novan virtualan Bibliotekon de Esperanto (kun homoj ĉe la kerno kaj estrado), krei mezurado-sistemon por Esperantaj agadoj, kaj krei veran dialogon pri strategio kaj Esperanto. Mi jam antaŭe de tempo al tempo menciis tiajn temojn en la retdiskuto-listoj kaj en Libera Folio, tamen tiaj mesaĝoj perdiĝas en amaso de komentoj pri lingvaj fenomenoj, kritikoj de aliaj esperantistoj kaj alispecaj ekstertemaj komentoj. Estas tre probable, ke la plejparto de la bonaj Esperantaj strategioj kuŝas nekonataj, sed malkovrindaj, kaj tiuj strategioj ne ekvideblos sen la kunlaboro kaj teama interkonsento de multaj esperantistoj kiuj ne pensas same aŭ eĉ simile. Kaj antaŭ ĉio, eksperimentoj en diversaj landoj gravas por starigi sukcesajn strategiojn. Mi mem ne scias kion fari, sed se aliaj eksperimentas, ni komencos lerni, kaj mia revo estus, ke la movadestroj de Esperanto permesos al la movadanoj iĝu parto de granda lernanta organizo (vidu tiurilate la verkadon de Peter Senge de la universitato MIT).

Ke viaj planoj realiĝu!

Intervjuis Aleksander Korĵenkov


Vide el Bruselo

Eŭropo ne volas malsamajn nomojn

Esperanto estas ne nur lingvo sed ankaŭ komunumo. Esperantistiĝinte, pluraj el ni eĉ elektas novan nomon por uzo en la komunumo. Persone min, la internacia lingvo kaj agado en ties komunumo pensigis pri mia propra identeco kaj pri malegaleco de lingvoj, inkluzive de mia propra lingvo – la kimra.

Sed ĉu tio igis min, same kiel multajn el miaj samlandanoj, oficialigi la kimran formon de mia nomo, sed ne la anglan? Aŭ ĉu estas la konata “troigismo” de samlandanoj ekster siaj landoj? Same kiel la islanda nomsistemo, la kimra indikas la apartenon al familio per indiko de la patro kaj ne per la familio-nomo. Kion tio signifas praktike? La “familinomo” de mia filo ne estas la sama kiel la mia. Li nomiĝas ne “ab Iago” ĉar li ne estas filo de Iago, sed de mi, Dafydd. Sekve, li nomiĝas “ap Dafydd”.

Foto de Dafydd ab Iago

Eŭropo enmiksiĝas en la familinomojn de beboj (Foto: Dafydd ab Iago)

Ankaŭ islandanoj havas similan sistemon. La islanda kantistino Björk Guðmundsdóttir estas bona ekzemplo. Ŝi estas filino (dóttir) de Guðmund. Simile, Unnur Vilhjálmsdóttir, kiu gajnis la beleckonkurson “Miss World” en 2005, estas filino de Vilhjálm.

Malsamaj leĝoj pri familinomo koncernas ĉiam pli multajn homojn en Eŭropo. Pli kaj pli da eŭropanoj kaj homoj el la tuta mondo ne nur vivas en alia Eŭropa lando sed ankaŭ edz(in)iĝas kun homoj el aliaj landoj. En la Eŭropa Unio la libera cirkulado de civitanoj estas reguligata per diversaj leĝoj, inkluzive de la rajto vivi kaj labori en alia EU-lando sen suferi diskriminacion.

Kompreneble, kiam estis skribataj la Eŭropaj traktatoj, ne estis menciita la rajto havi la saman nomon en diversaj landoj. Tamen la Eŭropa Kortumo en Luksemburgio dum la lastaj dek jaroj prijuĝis plurajn kazojn kaj konkludis, ke ŝtato diskriminacias se ĝi devigas homojn havi du malsamajn familinomojn.

Konsideru kazon de hispano kiu edziĝas kun belgino, sinjorino Dupont. La gefiloj de iu sinjoro Sanchez Lopez, por uzi oftan nomon, nomiĝus Sanchez Lopez en Belgio – se patro agnoskas siajn gefilojn ili aŭtomate kaj senescepte ricevas la familinomon de la patro. Sed en Hispanio ili nomiĝus Sanchez Dupont. Tio efektive signifas, ke la gefiloj havus du malsamajn familinomojn en du landoj de la Eŭropa Unio.

Belgio, kiel multaj landoj – ankaŭ Francio, Nederlando kaj Germanio – havas tre simplan sistemon, laŭ kiu la familinomo de la patro fariĝas, kvazaŭ aŭtomate, la familinomo de la infanoj. En aliaj landoj ekzistas pli da elekto, sed ankaŭ foje tre striktaj leĝoj.

Se nia sinjoro Sanchez Lopez edziniĝus kun sinjorino de slava lando kiel Pollando, Ĉeĥio, Slovakio kaj Bulgario, liaj filinoj normale devintus havi “inan” familinomon, kiu estas alia ol la familinomo de la filoj. Tio efektive signifas ke filinoj havas la finaĵon ~a, ~eva aŭ ~ova en siaj familinomoj.

Multe da landoj en la okcidenta Eŭropo ankoraŭ ne akceptas, ke gefiloj de la samaj gepatroj povas havi “malsamajn” familinomojn. Ili ankaŭ ne akceptas, ke gefiloj havas alian familinomon ol tiu de la patro.

Ĉu tio estas Eŭropa problemo? Certe jes, ĉar pli kaj pli da homoj vojaĝas kaj vivas en alia Eŭropa lando. Havi malsamajn familinomojn en diversaj pasportoj kun la sama foto eble ŝajnas amuza. Ni imagas James Bond kun librejo da pasportoj. Sed en ĉiutaga vivo havi du malsamajn familinomojn ofte signifas amason da burokrataj problemoj. Kiu volas pruvi sian identecon ĉiutage?

Pro tio la Eŭropa Komisiono esploras la ideon lanĉi juran proceduron kontraŭ Belgio kaj aliaj landoj, se ili ne tuj registras infanojn kun la nomoj kiujn ili portas (aŭ rajtas porti) en aliaj landoj. Se la Eŭropa Komisiono gajnos la kazon en la Eŭropa Kortumo, mi persone ĝojos. En mia kazo, tio signifas, ke nia dua infano ne havos du aŭ eĉ tri malsamajn familinomojn en tri landoj de la Eŭropa Unio.

Dafydd ab Iago


Interreta tempovojaĝado

Ĉiu, kiu havas sperton pri kreado/prizorgado de retejoj scias, ke la laboro ne finiĝas per lanĉo de la retejo kaj per aldonado de novaj tekstoj. Modernaj teknologioj rapidege evoluas, progresas kaj oni devas sekvi ilin – daŭre prizorgi kaj plibonigi sian retejon ankaŭ el la teknika flanko. Lasi retejon sen ŝanĝoj dum kelkaj jaroj povus signifi, ke por novaj interret-uzantoj ne plu ĉiu enhavo restos atingebla kaj legebla senprobleme.

Ekzemple, la retejo de slovakaj esperantistoj www.esperanto.sk “dormis” dum pluraj jaroj – mankis rimedoj por prizorgi ĝian aspekton, por renovigi ĝin – kaj kvankam la enhavo restis alirebla, ĝeneralaj postuloj kaj bezonoj ŝanĝiĝas. Ni sentis bezonon renovigi ĝin, doni al la retejo pli modernan, “malpezan” aspekton.

Antaŭ nelonge la revo realiĝis kaj okazis kompleta rekonstruo. Sed post iom da tempo la situacio ripetiĝos: kio hodiaŭ ŝajnas al ni nova, moderna, perfekta, post mallonga tempo iĝas malnova, arkaika. En la interreta mondo 5–10 jaroj estas ege longa tempo.

guglo

Guglo en decembro 1998

Rememoru nur, kiel retpaĝoj aspektis antaŭ tiu tempo. Kiel aspektis Guglo en siaj komencoj, Youtube, Vikipedio, Lernu!… Se vi ne plu memoras, refreŝigu vian memoron per paĝar-arkivoj: datumbazoj de miliardoj da paĝoj, konservitaj malnovaj retejoj de antaŭ multaj jaroj.

Ekzemplo estas la servo WayBack Machine, per kiu vi povas rigardi historion de retejoj, eĉ tiuj ne plu ekzistantaj. La servon prizorgas neprofita organizo Internet Archive kaj la arkivo enhavas milionojn da retpaĝoj, arkivataj ekde la jaro 1996 ĝis nuntempo.

Lernu!

Lernu! en februaro 2003

Kiel uzi la servon?

Ĉe la ĉefpaĝo http://www.archive.org/ (en la sekcio “Web”) entajpu la adreson de la retejo, kies historion vi deziras rigardi (pli precize: rigardi, kiu enhavo troviĝis en la konkreta domajno dum la jaroj). Aperas kalendaro kun tempolinio, sur kiu vi povas serĉi deziratan daton. Koloraj markoj indikas, ke por tiuj ĉi datoj disponeblas arkivaĵo.

Ni rigardu la menciitan www.esperanto.sk. Por ĝi aperas kalendaro ekde 1998. Post klako sur la jaro 1998 ni ekscias ke ekzistas arkivaĵoj por la 3a kaj 12a de decembro. En la unua arkivaĵo troviĝas paĝo de la revuo Esperantisto Slovaka. Poste aperas anstataŭ tio reklamo pri tradukistaj servoj. Ekde oktobro 2003 ekaperas la aspekto, kiu restis ĝis aprilo 2011, kiam okazis kompleta rekonstruo. Kvankam la paĝoj ofte aperas sen bildoj, la servo transportas nin en pasintecon kaj donas al ni belan imagon pri la tuta evoluo de retejo.

www.esperanto.sk

Danke al interret-arkivoj ni povas rigardi multajn famajn, hodiaŭ ne plu ekzistantajn paĝarojn. Tiel troveblas arkivaĵo por eLibrejo de Franko Luin (tamen la elektronikaj libroj ne plu atingeblas per arkivo), aŭ la retportalo Ĝangalo funkciinta ĝis 2008. Aŭ scivolemuloj povas rigardi, por kio servis la domajno esperanto.com pasintece, ĝis kiam ĝi estis aĉetita por “Esperanto-komunumo”.

Ne opiniu ke la afero havas nur “nostalgian” utiligon. La arkivoj helpas konservi nepresitajn dokumentojn kun kultura, historia kaj arta valoro por postaj generacioj, konservi la plej diversajn konojn kaj informojn.

Tamen atentu pri alia flanko de la konservado – plene konsideru sekvojn de publikado de ajnaj personaj informoj ĉe interreto! Ne kredu, ke la informoj post ŝanĝo de retej-enhavo malaperas por ĉiam…

Katarína Nosková


Mark ZamenhofVerkoj, kiuj donas honoron al la verkinto

Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslando) en la familio de Fajba Volfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motel, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno ni aperigas artikolon pri lia verkista agado en la pedagogia sfero.

“Inter la aŭtoroj de saĝaj verkoj la saĝulo Zamenhof famiĝis per siaj utilaj verkoj, kiuj estis akceptitaj en ŝtataj lernejoj fare de la ministro pri klerigo, kaj ĉiuj ĉi verkoj donas honoron al ilia verkinto”[1], – skribis Naĥum Sokolov la 26an de januaro (la 7an de februaro) 1888 en la hebrelingva Varsovia gazeto Hacefira.

Pri kiuj verkoj temas? Adolf Holzhaus estis la unua, kiu en 1969 listigis kelkajn librojn de Marko Zamenhof[2]. Sed nenion konkretan pri tiuj libroj li povis skribi, ĉar li ne vidis la librojn mem kaj nur uzis reklampaĝon de la dua eldono de la Kompara frazeologio. Nur post 40 jaroj Zbigniew Romaniuk donis pli ĝustajn bibliografiajn indikojn[3] pri kelkaj el la libroj.

Kie oni serĉas kaj trovas librojn? En bibliotekoj! Do – al biblioteko. Nome, al la Ruslanda Ŝtata Biblioteko (RŜB, eksa biblioteko Lenin) en Moskvo, tre proksime al Kremlo.

La serĉilo en la reta katalogo de RŜB[4] rapidege kompilis liston de la libroj de Mark Fabianoviĉ Zamenhof, kiujn la biblioteko posedas. Da ili estas 36. Pli ĝuste 35, ĉar unu el la libroj (Заменгоф М.Ф. Город и деревня в преступности. М., 1913) estis verkita ne de nia Marko, sed de Miĥail Fabianoviĉ Zamenhof, filo de Fabian Joseleviĉ Zamenhof, kiu siavice estis filo de Josel Fabianoviĉ Zamenhof – la frato de Marko, konata inter la esperantistoj kiel onklo Jozefo. Do, 35 titoloj.

La retaj informoj ne estas centprocente fidindaj. Ni ĵus vidis, ke oni erare atribuis al Mark Zamenhof, libron de nepo de lia frato, Miĥail Zamenhof (lia filino Zoja Miĥajlovna Zamenhof iom aktivis por Esperanto). Krome, en la enskriboj estas erar(et)oj. Kaj, fine, RŜB posedas ne ĉiujn eldonojn. Mi do kelkfoje venis al RŜB por esplori ĉiun el la titoloj (sed ne ĉiujn reeldonojn). Ni vidu la rezulton.

Mark ZamenhofLERNOLIBRO DE LA GERMANA LINGVO

Marko Zamenhof verkis kaj eldonis tri lernolibrojn de sia kurso de la germana lingvo. La unua havas la titolon Lernolibro de la germana lingvo por rusa junularo kun la subtitola klarigo: “Laŭ tre sukcesa metodo kompilis M. F. Zamenhof”. Ekde la 6a eldono ĝi transformiĝis al: “Laŭ tre sukcesa metodo kompilis M. F. Zamenhof, instruisto de la germana lingvo de la Varsovia Reala Lernejo”.

La unua eldono[5] aperis en 1871 en la presejo de I. Goldman en Varsovio. Ĝi estis cenzure prespermesita la 5an de decembro 1870. Fine de sia antaŭparolo la 33-jara Bjalistoka instruisto Zamenhof skribis:

Mi tre deziras, ke ĉi tiu lernolibro ricevu pli vastan aplikosferon, kaj ke ĝi servu kiel sukcesa kaj fundamenta lernilo, kia ĝi estis ĝis nun ĉe instruado de la germana lingvo en la lernejo, kiun mi tenas.[6]

La 10an (22an) de decembro 1871 en la gazeto St. Petersburger Zeitung ĉi tiun lernolibron recenzis nenomita fakulo el la Sankt-Peterburga Universitato, kiu skribis, interalie:

Inter la multenombraj germanaj gramatikoj kaj ekzercolibroj por la rusa junularo ĉi tiu kajereto meritas altgradan atenton. Kompare kun la ekzistantaj gramatikoj ĝi ofertas la grandan avantaĝon de trafa kaj komprenebla prezento de la malfacilaj reguloj pri substantivo kaj verbo. Samtempe la tuto estas aranĝita praktike kaj facile uzeble. Ĉiu regulo estas klarigita en sekva ekzerco, por kiu la aldonitaj vortoj estas parkere lernendaj, laŭ taŭgaj ekzemploj, tiel ke la lernanto klare konsciiĝas pri la lernita gramatiko. La disdivido kaj aranĝado de la materialo estas tre superrigardebla, la laŭŝtupa progreso de la facila al la pli malfacila estas reguligita zorgeme, kaj la prilaboraĵo fakte povas esti taksita de la aŭtoro prave kaj rajte kiel laŭ la laŭcela metodo. Ĉi tio kaj la klara kaj konciza esprimmaniero tra la tuta kajero, la evitado de ĉio, kio povus senutile ŝarĝi la memoron de junulo, same kiel la brile elektitaj ekzercoj – ĉio kune helpos al la kajero gajni multajn amikojn, kaj ni ne dubu, ke la lernejojn, en kiuj ĝi estas enkondukita tuj post la apero, baldaŭ sekvos multaj aliaj.[7]

La lernolibro ja sukcesis, ĉar la lasta eldono posedata de RŜB[8], aperis en 1899 en la Varsovia presejo de Aleksandr Gins kiel “la 14a eldono, grave kompletigita”. Ĝi estis prespermesita la 22an de decembro 1898.

En la katalogo de RŜB estas registritaj kvin eldonoj de ĉi tiu lernolibro: la 1a, 10a, 11a, 12a, 14a.

Mark ZamenhofLA DUA GERMANA LERNOLIBRO

La germana kurso de Marko Zamenhof estis triŝtupa. La lernolibro por la dua jaro konsistis el:

– gramatiko kaj ekzercoj (p. 1-61),
– rusaj artikoloj tradukendaj germanen (p. 62-80),
– germanaj tekstoj, inkluzive de poeziaj, tradukendaj rusen (p. 81-118),
– rusa-germana vortaro (p. 119-128),
– germana-rusa vortaro (p. 129-145).

Ĉi tiun dividon mi prenis el la sesa eldono[9] presita en 1890 ĉe Aleksandr Gins en Varsovio (prespermesita la 12an de novembro 1889). Krom ĝi en la katalogo de RŜB estas nur la 7a eldono (1896). Ne estas klare, ĉu sekvis plia(j) reeldono(j) post la 7a.

Por gustumi la materialon, vidu fragmenton, tradukendan el la rusa al la germana, sed tradukitan de mi Esperanten:

La homo estas dotita per parolkapablo. Ĉi tiu kapablo estas ĝia ĉefa avantaĝo kompare kun la bestoj. La homoj, kiuj parolas la saman lingvon, konsistigas la saman popolon. Tiamaniere, ĉiuj rusoj parolas la saman lingvon – la rusan. Same, la germanoj. Same, la angloj k.t.p.[10]

Ankaŭ en ĉi tiu lernolibro estis presita recenzo de la sama fakulo el la Sankt-Peterburga Universitato, unue aperinta en St. Petersburger Zeitung, 1872, №86:

Ĉi tiu dua parto de la tre utiligebla lernolibreto, kiun ni rekomendis al atento de niaj legantoj jam antaŭ kelka tempo, montras la samajn kvalitojn kiel la unua, kiu entenas la morfologion. Ĉiuj reguloj de la sintakso estas prezentitaj superrigardeble koncize kaj klare kaj eksplikitaj per taŭgaj ekzemploj. Se unuflanke ĝi estas praktika kaj bona, aliflanke ne malmulte valora kvalito de la libreto konsistas en tio, kio mankas, t.e. kio estas neglektata kiel negrava. Tiel multon, kio nur ŝarĝas la infanajn kapojn kiel nenecesa balasto, la aŭtoro eliminis ĝustavide, kaj instruistoj kaj lernantoj dankos tion al li.[11]

Mark ZamenhofLA TRIA LERNOLIBRO, AŬ KRESTOMATIO

Ankaŭ de la triaŝtupa lernolibro en RŜB estas registritaj nur du eldonoj – la 5a (1892, prespermesita la 9an de decembro 1891) kaj la 6a (1899, prespermesita la 16an de novembro 1898), ambaŭ presitaj ĉe Gins. La 6a eldono havas la subtitolon “Krestomatio kaj libro por tradukado kun du vortaroj”. Tio perfekte klarigas la enhavon de la lernolibro, kiu konsistas el 140 paĝoj da tekstoj rusaj por traduki germanen, 102 germanlingvaj paĝoj tradukendaj rusen, kaj ambaŭflankaj vortaroj. Volonte mi aperigus ĉi tie kelkajn tekstojn, ekzemple Pri la amo al la patrujo (p. 20), sed eble estus utile doni du specimenajn leterojn. Evidente, ili estis verkitaj pli frue, eble, kiam Ludoviko studis en Moskvo aŭ laboris en Ĥerson for de la gepatroj. Tio donas neatenditan kromsencon al la leteroj.

1. Amata filo!
Mi ne scias la kaŭzon de via longa silento. Pro la bona funkciado de niaj poŝtejoj tute ne eblas supozi, ke leteroj ne atingas la adresojn. Kaj sciante viajn tenerajn sentojn al la gepatroj kaj al la familio, ne eblas pensi, ke vi ignoras korespondadon kun tiuj, kiuj vin amas eble pli ol sian propran vivon. Kruele ĉagrenas nin la penso, ke vi malsanas, kaj vi devas elkonduki nin el ĉi tiu turmenta stato kaj skribi per la plej frua poŝta sendo pri via sano kaj pri la kaŭzo de via silentado. Trankviligu nin per via letero, kiun ni atendas kun turmenta senpacienco.
Via patro P. P.

2. Kara paĉjo!
Kun sincera ĝojo mi renkontas ĉi tiun tagon, la tagon de Via anĝelo, je kiu mi ricevas la okazon denove ripeti al Vi, kiel sincere mi amas Vin kaj kiel forte mi deziras al Vi ĉian feliĉon. Mi ne volas elokventi antaŭ vi per superfluaj frazoj, ĉar la multvorteco ne estas esprimo de la vera sento; aldone, verŝajne ankaŭ Vi mem estas certa, ke ne nur en ĉi tiu tago, sed ankaŭ en ĉiuj tagoj de mia vivo mi deziras al Vi feliĉon, prosperon kaj serenan animan trankvilon.
Via obeema filo N.[12]

Mark ZamenhofMi ne mencias metodikon, ĉar mi estas analfabeta pri ĝi. Sed estus interese kompari la ekzercojn kaj tekstojn el la tri lernolibroj de Marko kun la lerniloj de Ludoviko, ekzemple, kun la Ekzercaro. Ĉu Doktoro Esperanto utiligis la sperton de sia patro, kiun la famega cionisto Sokolov nomis “saĝulo”?

KONCIZA GRAMATIKO

En RŜB estas konservata la 5a eldono de la 14-paĝa Konciza populara germana gramatiko (Kompare kun la rusa)[13], prespermesita la 13an de septembro 1891 kaj presita en 1892 ĉe Gins kun la kutima mencio de la posteno de Marko Zamenhof en la Varsovia Reala Lernejo. Senpretenda broŝureto, simila al amaso da koncizaj Esperantaj gramatikoj. Laŭ reklamoj, presitaj en aliaj libroj de M. Zamenhof, aperis almenaŭ sep eldonoj de ĉi tiu gramatiko.

Ni ne scias, kiam aperis la unua eldono, sed sendube antaŭ la 1887a jaro. La sama demando: Ĉu iu esploros ĉi tiun broŝuron de Marko por scii, ĉu ĝi influis Ludovikon ĉe la verkado kaj polurado de la sespaĝa Plena Lernolibro en la Unua Libro, kiu poste evoluis al la Fundamenta gramatiko de la lingvo Esperanto en nia netuŝebla Fundamento?

Aleksander Korĵenkov

(Daŭrigota)

REFERENCOJ

1. Korĵenkov A. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. 2a eld. Kaliningrado; Kaunas, 2011, p. 50. Tradukis Josef Ŝemer.

2. Holzhaus A. Doktoro kaj lingvo Esperanto. Helsinki, 1969, p. 15-16.

3. Romaniuk Z. Zamenhofowie w drodze do i w Białymstoku. Brańsk, 2009, p. 26-27.

4. http://www.rsl.ru/ru/s97/s339/

5. Заменгоф М. Ф. Учебник немецкого языка для русского юношества. Курс первый. Варшава, 1871.

6. Samloke, p. II.

7. Citata laŭ la 10a eldono de la lernolibro (Varsovio, 1890), kie ĝi estas tuj post la antaŭparolo. Tradukis Andreas Künzli.

8. Заменгоф М. Ф. Учебник немецкого языка для русского юношества. Курс первый. 14-е изд., значит. доп. Варшава, 1899.

9. Заменгоф М. Ф. Учебник немецкого языка для русского юношества. Курс второй. 6-е изд., испр. и доп. Варшава, 1890.

10. samloke, p. 63.

11. samloke, p. III. Tradukis Andreas Künzli.

12. Заменгоф М. Ф. Учебник немецкого языка для русского юношества. Курс третий. 5-е изд., испр. и доп. Варшава, 1892, с. 74.

13. Заменгоф М. Ф. Краткая популярная немецкая грамматика (сравнительно с русскою). 5-е изд. Варшава, 1892.


Nia trezoro

Julio BaghyJulio Baghy, homo homa

La hungara aktoro Gyula (ekde la esperantistiĝo: Julio) Baghy (1891–1967), siavice filo de aktoro kaj de sufloristino, jam juna verkis poemojn kaj novelojn hungarlingve; sed rekrutite en la hungara armeo por la unua mondmilito li malsaniĝas kaj la hospitalo kie li troviĝas estas konkerita de la rusoj. Komenciĝas sesjara militkaptiteco, travivita en diversaj kampoj kaj tendaroj, puŝite ĝis Siberio. Dum tiu tempo li komencas poeti en Esperanto (lernita en 1911) kaj instrui la lingvon al siaj diversnaciaj samsortanoj.

Post longa revenvojaĝo tra sudaj maroj fine li atingas Budapeŝton kaj komencas fervore agadi: verviganto de la E-Rondo Amika, gvidanto de kursoj, organizanto de literaturaj vesperoj, tuj en la redakta komitato de Literatura Mondo.

Post premiere manskribita kajereto Bukedo, en 1923 aperas la poemaro Preter la vivo, parte verkita ankoraŭ en Siberio kaj dum la reveno hejmen; enestas ankaŭ pecoj muzikitaj, plejparte de lia kunulo en militkaptitejo, Miĥaelo Sárosi. Poezian antaŭulon Baghy rekonas en Privat, kies temojn, kiel pri papilio kaj pri tombejo, li sporade tuŝas.

Ĉefaj temoj? Junula amo al knabinoj, tuthomara amo, hororo pri la milita besteco, virinoj solaj kaj malfeliĉaj. Multo biografia enestas: la seniluziiĝo pri la edzino, kiu ne atendis lin dum tiom da jaroj, la tenera patra amo al la filino. Baghy vidas ĉion tra persona lupeo: pronomo “mi” superabundas, la “ni” rivalas laŭ ofteco.

En tiu volumeto hodiaŭa kritikisto malkovrus pli ol unu mankon: konceptoj tro ripetitaj, iuj versoj preskaŭ nur kejlaj, pluraj rimoj preskaŭ ŝablonaj. Sed la melodio de la versoj, la tute simpla lingvo, la temaro perfekte kongrua kun la “internacia pacifism-esperantisma romantikismo” igos lin amata: Baghy fariĝas la unua poeto legata de sia popolo. Lia melankolia tristo, la tragike finiĝintaj amoj sorĉas la leganton:

Ne estas por mi ĝojo en la viv',
nek flor' printempa, nek sunbrila flamo…
Ĉe orfa tombo ĉe la montdekliv'
Mi preĝas plore pri l' entomba amo.

Li ŝatas alpreni la rolon de vagabondo: mizera, senespera, vivanta nur apud kaj per siaj versoj. Apud forno (ripetita temo) li priploras la malfeliĉon de sia dispeliĝinta familio, kaj ankaŭ sopiro al morto estas temo ripetita…

Tamen ne malofte montriĝas majstra traktado de aliteracioj kaj sonalternoj, helpata de la tipografia aranĝo:

Ond'
post ond'
en danca rond',
zuma kaj brua,
ĉe fulmotondro skua
jen sible susure ĝemas,
jen muĝe murmure blasfemas
kaj ĵetas sin al rip' de l' baraktanta ŝip'
por peli ĝin per puna fort', pacigi nin kun tera sort'
– en mort'…

Aperos poste aliaj poemaroj pli rafinitaj teknike, sed vere novajn inspirtemojn li ne trovos plu. Lia famo kreskas ĉefe pro la noveloj kaj la romanoj, kaj lia vivo iĝas malpli premata, sed pli intensa: li aktoras kaj reĝisoras en la UK-oj, iniciatas la tagon de la libro je la naskiĝtago de Zamenhof, gvidas Cseh-metodajn kursojn diverslande. Lia ĉeesto plurloka, lia bonkora vizaĝo de amema instruisto, lia homeco kaŭzas, ke multaj lernantoj aŭ konatoj lin nomas “Paĉjo” (ankaŭ mi, kiu tre agrable restis kun li dum la UK en Bolonjo, 1955).

Lian popularecon nutras la sinsekve aperantaj verkoj: romano Viktimoj (1925) kun sia daŭrigo Sur sanga tero (1933), poemaro Pilgrimo (1926), la satira romano Hura! (1930). Baghy poeto osciladas inter espero kaj pesimismo, kvankam la dua forte superas la unuan. Sian trian poemaron La vagabondo kantas (1931, 2a eld. kompletigita 1937) li mem nomas “simplaj versoj”; fakte li gurde ripetas siajn rimojn kaj temojn, helpate de lulanta melankolio:

Ludas la cigano:
violono ploras.
Pri l' pasinta amo
koro rememoras…

En 1937 aperas romaneto La verda koro pri la vivo en Siberio, la Esperanto-kursanoj, embria amo inter la kursestro (identiĝo de Baghy mem) kaj loka junulino. Sukceso vasta, represoj multaj dum duona jarcento: verkon kun Esperanto kiel ĉeftemo la publiko avidas.

La mieldolĉe siropa amnovelo Printempo en la aŭtuno (1931) transdonas stafetbastonon al la plej granda produkto de la postmilita Baghy kaj eble de la esperanta poezio entute: la triakta lirika dramo Sonĝe sub pomarbo (1958) kvazaŭ plenumas deziron esprimitan en tiu novelo. Du gejunuloj, Adamo kaj Eva, sonĝas kaj filozofumas sub la Pomarbo, simbolo de la eterna Vivo; ĉirkaŭ ili orbitas mitologiaj kaj modernteknikaj figuroj, la “homunkuloj”, la Faŭno, la Nimfo kaj la saĝa Strigo, kiu ilin admonas tiel:

La Vivo ŝajnas monstra maro;
sur ĝi la Homo – ludoŝip'.
Ne gravas kvanto de la varo
nek la kvalito nek la tip'.
La ŝipo serĉas rodon; fate
ĉe bord' perdiĝas ĉiam cel';
do onfrapite sortpelate
ĝi velas plu kun dub' esper'
kaj ek laŭtajde ondorajde
de ondosupro al ondvalo
ŝanĝinte ofte revojn trajte
sed nesciante pri l' kialo.
Kialon senlimec' ne havas
(la monstra maro ludas nur)
la ŝipon lulo, skuo trafas;
ĉe ĉiu ondo – aventur'.
La Homo, estro de la Ŝajno,
imagas sin ja suveren',
nur pensas pri la ebla gajno,
disipas forton en la pen'
kaj ek plenvele novacele
nescie pri la ŝiporompo
li drivas fide kaj sinpele
ĝis glutas lin la – ondotombo.

La grandajn temojn de la vivo Baghy traktas alimaniere ol Auld, sed same intense: la sonĝo permesas al li alveni al pura, eksterfilozofia poezio. Kelkaj aliaj verkoj, poeziaj, novelaj kaj teatraj sekvos en la postaj jaroj, sed tion kion Baghy povis diri, li jam diris sonĝante sub pomarbo.

Carlo Minnaja


Nia libroproduktado en la 2011a jaro

Ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ricevis kaj ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Ĉi tia statistiko estas iom lama, ĉar ne ĉiujn novajn librojn ricevas kaj vendas la Roterdama libroservo; krome, Laste aperis registras ankaŭ “malnovajn novaĵojn”. Sed ĝi, precipe la resumaj tabeloj por pluraj jaroj, donas imagon pri la stato de libroeldonado en Esperantujo,

Pasint-jare la komentario estis ampleksa, ĉar estis revuitaj du kompletaj jardekoj, kaj la fontolingva parto aperis en marto, sed ĉi-foje estas pli da nombroj, kaj malpli da vortoj.

1991–2010.
Sume aŭ averaĝe
2009
2010
2011
1991–2011.
Sume aŭ averaĝe
Nombro de libroj en/pri Esperanto
4020
158
204
172
4192
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
527.892
  24.272
  28.232
  19.775
547.667
Nombro de la eldonintoj
1038
88
94
78
1066
Averaĝa paĝonombro de unu libro
131,1
153
138
115
130,6
Averaĝa prezo de unu libro (EUR)
9.7
11,8
12.36
10,28
9,75
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Eo
603
17
32
18
621
Originala beletro
472
27
20
13
485
Traduka beletro
819
20
50
26
845
Planlingvistiko kaj esperantologio
440
26
16
37
447
Esperanto (historio, kulturo, movado)
540
23
38
26
566
Politiko, historio, filozofio
394
25
29
33
427
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
275
6
6
7
282
Religio
198
7
6
7
205
Aliaj temoj
279
7
7
5
284

La pasinta jaro estis pli magra ol averaĝe, aperis 172 libroj, kaj la libroj evidente malgrasiĝis ĝis nur 115 paĝoj. Feliĉe, ili iĝis ankaŭ malpli kostaj. Sed (mal)flusoj okazas ĉiujare, kaj ni ne donu tro da atento al ĉi tiu malkresketo.

Pasint-jare libroj en/pri Esperanto atingis Roterdamon de 78 eldonintoj, el kiuj 28 estas novaj. Inter la 172 eldonaĵoj estas 98 veraj libroj pli ol 48-paĝaj kaj 74 malpli ampleksaj broŝuroj, sed en nia statistiko ili ĉiuj estas konsiderataj kiel libroj.

Atentinda estas la nekutima tem-bildo: “laste aperis” nur malmultaj beletraĵoj (39 kompare kun 70 en 2010), dum multiĝis libroj esperantologiaj kaj interlingvistikaj (63 kompare kun 54).

Kial tio okazis?

La beletrofalon klarigas tio, ke en 2010 surmerkatiĝis pli multaj beletraĵoj ol kutime, sed la plimultiĝon de libroj priesperantaj kaj interlingvistikaj kaŭzis hazardo: la libroservo de UEA dum 2011 ricevis kaj ekvendis 29 tiutemajn broŝurojn, kiujn André Cherpillod eldonis en sia vilaĝo Courgenard sianome kaj sub la eldonmarko La Blanchetiére dum la lastaj dek-kelkaj jaroj.

Se la dokta esperantologo Cherpillod eldonus nur ununome, li certe ricevus la ĉampionan palmokronon, sed, ĉar li havis du eldonejojn, la plej multaj libroj al nia merkato la trian jaron sinsekve venis el alia franca vilaĝo, Embres-et-Caltelmaure, kie Vilhelmo Lutermano kun la eldonmarko MAS produktis 26 librojn kaj broŝurojn, plejparte pri temoj politikaj, de/pri Markso kaj Engelso (kune kaj dise), Lenin, Pleĥanov, Dimitrofo (t.e. Dimitrov) kaj aliaj maldekstraj aŭtoroj malnovaj kaj nuntempaj, kiujn li plejparte mem tradukis. MAS unualokas ankaŭ paĝonombre.

2011. Libroj       2011. Paĝoj  
MAS (Francio)
26
  MAS 3045
A.Cherpillod (Francio)
19
  Mondial 1844
La Blanchetiére (Francio)
10
  Ĉina Fremdlingva eldonejo (Ĉinio) 1282
Impeto (Ruslando)
8
  Impeto
999
Mondial (Usono)
8
  Lexicon Silvestre (Germanio)
705
Iltis (Germanio)
7
  Horizonto
644
KAVA-PECH (Ĉeĥio)
4
  Iltis
558
Horizonto (Japanio)
4
  KAVA-PECH
525
W.Nüesch (Svislando)
4
  A.Cherpillod
492
UEA (Nederlando) k. a.
3
  Dana Esperanto-Asocio
458

Estas iom maltrankvilige, ke tute nenion eldonis tiuj, kiuj dum pluraj jaroj estis en la supro de la listo: Libro-Mondo de Tomasz Chmielik, Fonto, Bero, Ĉina E-Eldonejo, Societo Lorenz… Nur po unu libro venis el FEL (La Jaro), Sezonoj kaj Edistudio. Ĉu provizora malaktiviĝo? Ni vidos, eble post unu jaro de iu el ili laste aperos dudeko da titoloj…

La resumaj tabeloj por 21 jaroj ne multe ŝanĝiĝis kompare kun la 20-jara tabelo, krom ke Impeto devancis Fonton kaj en la unua deko fine aperis MAS.

1991-2011. Libroj     1991-2011. Paĝoj
UEA 147     FEL 19863
Libro-Mondo (Pollando) 133   Libro-Mondo 17477
FEL (Belgio) 112   UEA 17763
Impeto
90
  Impeto 14477
Fonto (Brazilo)
85
  Fonto 13653
Sezonoj (Ruslando)
82
  Sezonoj 13242
Iltis
77
  KAVA-PECH 12817
KAVA-PECH
75
  Arĥivaro E.Privat (Svislando) 12553
MAS
64
  Ludovikito (Japanio) 12085
Bero (Usono/Nederlando)
58
  Ĉina Esperanto-Eldonejo (Ĉinio) 11796

Francio, kies eldonaĵoj antaŭ unu jaro finfine superis tiujn de Germanio, daŭrigis la antaŭenmarŝon. Dum la dudek unu jaroj de la statistikado, ankoraŭ en neniu lando aperis tiel multaj libroj kaj broŝuroj (entute 62, el ili 55 en la du menciitaj vilaĝoj) pri/en Esperanto! Surprize falis la eldonado (nur po unu libro) en Brazilo kaj Belgio.

2011. Libroj       2011. Paĝoj
Francio 62   Francio 4143
Germanio 18   Germanio 2376
Ruslando 12   USA 1844
Pollando 11   Ruslando 1545
Nederlando
9
  Ĉinio 1508
Usono
8
  Pollando
888
Ĉeĥio
7
  Japanio
886
Japanio
7
  Nederlando
836
Italio
4
  Ĉeĥio
806
Svislando
4
  Danlando
458

Tamen la resumaj tabeloj restis preskaŭ senŝanĝaj, kaj ili respegulas la realan staton de la Esperanto-eldonado en la mondo dum la lastaj 21 jaroj. Same kiel en la individua membraro de UEA kaj en la partoprenantaro de la Universalaj Kongresoj plej altas Francio kaj Germanio.

1991-2011. Libroj       1991-2011. Paĝoj
Francio 467   Francio 49929
Germanio 392   Germanio 46973
Pollando 316   Japanio 38924
Nederlando 292   Ruslando 37317
Ruslando 255   Pollando 36125
Japanio 217   Nederlando 32942
Brazilo 211   Brazilo 30647
Usono 192   Belgio 24276
Italio 165   Svislando 24064
Belgio 149   Italio 23693

En la pasinta jaro mi verkis apartan artikolon pri la libroj tradukitaj. Ĉi-jare mi nur mencias, ke danke al la multaj tradukoj de politikaĵoj el la germana, eldonitaj de MAS, la germana lingvo superis la francan kaj iĝis la lingvo el kiu oni plej multe tradukas en Esperanton.

2011       1991-2011
Germana 22   Germana 166
Rusa
6
  Franca 161
Franca
5
  Angla 144
Pola
3
  Rusa
82
Ĉina
2
  Pola
58
Hispana
2
  Ĉina
52
Itala
2
  Portugala
52
Japana
2
  Japana
50
Latina
2
  Itala
45
Portugala
2
  Jida
45

Plej multe tradukis Vilhelmo Lutermano por MAS – entute 15 librojn kaj broŝurojn, ege pli multe ol la sekvantoj: la sviso Willy Nüesch kiu tradukis el la germana kvar librojn de la aŭstra antropozofo Rudolf Steiner, kaj la nederlandano Gerrit Berveling kun tri tradukoj.

Nature, André Cherpillod danke al siaj broŝuretoj, eldonitaj en dek kelk lastaj jaroj iĝis la plej populara aŭtoro: dum 2011 UEA ekvendis 25 liajn librojn, dum la dua plej eldonita aŭtoro estas la jam menciita Steiner kun kvar libroj, kiun sekvas Karlo Markso kaj Hori Jasuo kun po tri libroj.

Bonan legadon!

Aleksander Korĵenkov


Korĵenkov - Zamenhof (slovaka)Zamenhof en la slovaka

[Zambio-slovaka.jpg]

La 12an de decembro 2011 okazis en la Pola instituto en Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio, solena vespero okaze de Zamenhofa Tago. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 40 personoj, plejparte el Slovakio. Same kiel pasintjare, ankaŭ nun por la publiko estis preparita programo kun prezentoj rilataj al Zamenhof kaj Esperanto.

La publiko konatiĝis i.a. kun la revuo Esperantisto Slovaka, nova Esperanto-literaturo kaj per foto-prezentacio kun gravaj Esperanto-aranĝoj okazigitaj en 2011 kaj aranĝoj planataj por 2012. Alia programero estis spektado de unu ĉapitro de la filmo Esperanto estas. Prelegoj estis interplektitaj per kultura programo – slovakia folkloro Lúčnica de du junaj slovakaj kantistinoj, popolaj kantoj kaj deklamo de poemo en Esperanto.

Korĵenkov - ZamenhofLa ĉefa programero estis lanĉo de nova verko de la eldonejo Espero — slovaka traduko de la Zamenhofa biografio de Aleksander Korĵenkov. Per ĉi tiu libro iom pleniĝis malplena loko sur slovaka merkato kun Esperanto-rilata literaturo, ĉar slovaklingvaj libroj pri Esperanto, ĝiaj historio, evoluo kaj iniciatinto nur malofte aperas.

Korĵenkov - Zamenhof (angla)La libro estas elstara traduko de slovaka esperantisto Pavol Petrík el la angla kaj Esperanta eldonoj. La originan tekston verkis en Esperanto la Ruslanda ĵurnalisto kaj zamenhofologo Aleksander Korĵenkov en 2009. Tuj poste Ian Richmond tradukis ĝin al la angla. Kaj nun estis prezentita la slovaka versio kun transprenita origina enkonduko de Humphrey Tonkin. La slovaka versio transprenis ankaŭ „Ĝisdate pri Esperanto“ – serion de etaj ĉapitroj pri Esperanto-movado, kiu ĉi tie troviĝas fine de la libro. Tamen la unuopaj ĉapitretoj estis pliriĉigitaj je ilustraĵoj kaj je informoj destinitaj speciale por la slovaka legantaro. Aldonaj fotoj el la vivo de Zamenhof aperis ankaŭ en la biografio mem, kaj en bibliografia listo de rilata literaturo troveblas pliaj slovakaj „ĝisdatigoj“.

La verko detale priskribas la Zamenhofan vivon, liajn originon, familion, pensojn, ideojn, samkiel la socion de la epoko en kiu li vivis. La publiko ofte kunigas Zamenhofon nur kun ideo kaj kreo de internacia lingvo. Tiu ĉi libro pruvas, ke liaj ideoj estis multe pli larĝaj kaj ke lia spirito ne limiĝis je lingva problemaro.

La eldono de la libro estas la unua kontribuoj de slovakaj esperantistoj al la 125a jubileo de la internacia lingvo en 2012. La eldonon finance subtenis la Pola instituto mem, kaj slovakaj esperantistoj.

La libro mendeblas kontraŭ 4,90 EUR ĉe la eldonejo ESPERO http://espero.sk.

Katarína Nosková


Verda salato sur bela plado

Sen Rodin. Nu, kaj do?: Rakontoj, raportoj, recenzoj, revoj. – Kluĵo: Exit, 2010, – 160 p.

Sen Rodin estas plumnomo de la malnova itala esperantisto (ekde 1940, kiam li estis okjara) Filippo Franceschi. Nu, kaj do estas lia dua libro, kaj la unua aperis nur en 2007 (Bildoj pri norda lando).

Sen Rodin - Nu kaj do?En tiu ĉi libro li kolektis ĉion, kio aperis elsub lia plumo (aŭ klavaro) dum lastaj jaroj. Rezulte sub unu kovrilo troveblas beletraĵoj fikciaj (kaj eĉ fantastaj, kiel Perdita ŝanco kaj La terno), rakontoj, bazitaj sur rememoroj kaj vivosperto (Sekso en la scienca liceo, La ŝtelo-manao k.a.), literaturologiaj skizoj (La aventuroj de Pinokjo), meditoj pri Esperanto (Nu, kaj do?, Gramsci kaj Esperanto, Esperanto k.a.). Unu el la gravaj temoj, kiuj elvokas ĉe la aŭtoro indigniĝon kaj sarkasmon en kelkaj eseoj, estas burokrataj reguloj kaj senanimaj oficistoj (Sankta Maria, Moderna poŝto). Unu eseo estas eĉ nekutimforma nekrologo pri Madeleine de Zilah (Silanverinoj), verkita en la formo de fajna poezieca fantasta skizo... Kelkaj pecoj (Kluĵo, Arboj) estas dediĉitaj al Rumanio – kiu, kiel eblas kompreni, fariĝis lastatempe la dua propra lando por la aŭtoro.

La miksaĵo el pecoj de diversaj ĝenroj konsistigas, tamen, iun koheran tuton, kiu prezentas la animon kaj pensmanieron de malnova arda esperantisto, kun certa verda mondkoncepto kaj firmaj konvinkoj kaj, samtempe, poezieca rilato al ĉio ajn. Tial la bunta divers-speca “salato” neatendite aspektas tute organika!

Nepre indas laŭdi la fluan kaj belan lingvaĵon. Plezuras legi. Nur unu makuleto ekzistas ĉi-rilate: la aŭtoro konstante uzas la misteran ekstervortaran vorton “kozo”. Laŭ la kunteksto ĝin plej ofte (sed ne ĉiam!) eblas interpreti kiel “okazaĵo”, “afero”, “evento”... Sencon enkonduki ĝin (des pli sen klarigoj) mi ne trovas, kaj por la ruslingvano tiu stranga neologismo sonas terure ridinde!

Necesas aparte laŭdi la aspekton de la libro. Kutime niaj libroj entenas nur nudajn tekstojn. Tiu ĉi libro, male, estas ne nur aranĝita kun bona gusto, sed ankaŭ ornamita de originalaj profesinivelaj ilustraĵoj far Serena Franceschi. Tial la libron agrablas ne nur legi, sed eĉ simple teni en la manoj. Do, tre impona estas la plado, sur kiu “la salato”estas prezentata de la aŭtoro.

Ĝenerale, la libro estas rekomendenda por ĉiuj legantoj, kiujn interesas Esperanto-kulturo entute, aparte al tiuj, kiuj ŝatas legi kaj iom mediti pri la legitaĵo.

Nikolao Gudskov


Omaĝo al Brassens

Yvart, Jacques. Brassens plu. – Donneville: Vinilkosmo, 2011.

Jacques Yvart - Brassens pluEn sia artikolo Duobla jubileo de Georges Brassens Jacques Yvart skribis, ke “Brassens certe estas la plej grava kanzonisto-poeto de la 20a jarcento” (LOdE, 2011, №10). Apenaŭ Brassens certe estas la pleja en la mondo (probable en Eŭropo jes) – ekzemple, Bob Dylan aŭ Leonard Cohen estas ne malpli certaj gravegaj poetoj-kanzonistoj, kvankam ĉiuj ili laboris/as en variaj malsimilaj stiloj. Sed nepre ili ĉiuj estas en la pleja supro, do ankaŭ Brassens.

La prezentata albumo nomiĝas Brassens plu – kio jam estas sufiĉe bona ĝia priskribo. Temas do pri la kantoj de Brassens plenume de Yvart, kaj tio ne estas la unua tiaspeca albumo. En 1998 Yvart jam aperigis diskon kun same simpla titolo Jacques Yvart kantas Georges Brassens. La nova albumo estas omaĝita al la 90-jariĝo de la naskiĝo kaj 30-jariĝo de la morto de Brassens, kiuj ambaŭ okazis en 2011.

El la malnova albumo en la novan eniris ĉiuj ses kantoj (La geamantoj sur la verda benk', La pluvombrelo, Kanto por la kampul', En akvo de la klara fonto, Povra Marteno kaj Tuj la kompanar'), kaj krome sep pliaj (La longa vico, La ĉevaleto, La lamanta reĝo, La marista amo, Oĉjo Leon', Johano la Neavertinto kaj Milito).

Ne ĉiuj kantoj estas verkitaj de Brassens – en kelkaj li aŭtoris nur la muzikon, kaj al unu (Johano la Neavertinto) li havas formale neniun rilaton, ĉar ĝian tekston verkis Norge, kaj muzikon – Yvart mem. Sed la kanto laŭ sia spirito estas tute “Brassensa”, kaj do estas tute harmonie enplektita en la albumon.

La kanto Povra Marteno, kvankam ne nova en la repertuaro de Yvart, tutegale fortege frapas kaj pleje impresas. Ankaŭ en aliaj kantoj ne ĉiam temas pri plena feliĉo aŭ kontento pri la vivo, sed la muziko ĉie estas leĝere optimisma aŭ almenaŭ neŭtrala. Povra Marteno estas tute alia – kanto pri pezega sorto de kamparano (“Por perlabori sian vivon / de frumateno ĝis vesper' / iris li por ŝpati la teron / en ĉiu lok', ĉiu veter'”) postlasas preskaŭ animan doloron en ĉiu aŭskultanto, nelaste pro taŭga muzika aranĝo. Sendube tia kanto devis esti en la albumo por variigi la ĝeneralan humoron.

Aparte menciendas ankaŭ la kanto Milito, la lasta surdiske. Ni aŭdas konfesojn de soldatoj, kiuj rakontas pri sia armea ekzisto, kaj evidentiĝas, ke ili estas tute ordinaraj homoj, kiuj ne volas morti:

Ŝatas ni la militparadojn,
ili stimulas korbatadojn.
Sed tuj malsamas la rakont',
kiam proksimas ni de front'.

La teksto estas kantata nur akompane de tamburaj sonoj kaj la refrenon kantas vira koruso, kiu pli forte emfazas akrecon de la teksto.

La omaĝo al Brassens fariĝis tre belaspekta kaj belsona. Sendube, temas pri unu el plej grandaj ĝeneralaj atingoj de Vinilkosmo – la diskeldonejo, kiu dum multaj jaroj faras kolosan laboron por la Esperanto-muziko.

Grigorij Arosev


La Ondo de Esperanto en la 2011a jaro

En la jaro de sia duobla jubileo (la 20-jariĝo de la relanĉo kaj la apero de la 200a numero ekde la refondo) La Ondo de Esperanto ricevis 556 abonkotizojn, je 47 kotizoj pli multe ol en la 2010a jaro. Pli multaj abonantoj estis nur en la rekorda 2008a jaro. La Ondo en 2011 estis legata en 49 landoj, je kvar landoj pli multe ol antaŭ unu jaro.

1998
1999
2000
2001
2002
2003
2004
2005
2006
2007
2008
2009
2010
2011
Ruslando
147
133
122
115
101
98
104
92
93
91
95
85
78
86
Aliaj landoj
136
170
238
257
305
407
421
450
452
448
478
458
431
470
Entute
283
303
360
372
406
505
525
542
545
539
573
543
509
556

La kresko okazis pro la bonega laboro de niaj perantoj, pro nia propra aktivado (ĉefe en ARKONES en septembro 2010), kaj pro la deziro helpi la redakcion, kiu dum la tuta 2011a jaro laboris en tre komplikitaj kondiĉoj. Koran dankon!

Al la kresko plej multe kontribuis Brazilo (+11) pro la solidara donaco de dek abonoj, Ruslando (+8), Francio (+7), Germanio (+6) kaj Usono (+6). La plej granda malkresko okazis en Finnlando (-6) kaj en Hispanio (-4).

Jen landoj kun pli ol dek abonantoj (enkrampe estas la nombroj por 2010):

Ruslando 86 (78)
Pollando 59 (58)
Francio 41 (34)
Germanio 41 (35)
Brazilo 38 (27)
Usono 23 (17)
Hispanio 21 (25)
Finnlando 20 (26)
Belgio 19 (18)
Britio 18 (16)
Italio 16 (17)
Serbio 15 (17)
Svedio 15 (12)
Japanio 14 (11)
Ĉeĥio 11 (11)
Danlando 10 (8)

Ni esperas, ke ankaŭ en la nuna jaro La Ondo de Esperanto havos pli ol kvincent abonantojn, kvankam tiu nombro estos nur pene atingebla. Ne nur pro la malfavora ekonomia situacio en la mondo. Ja ekde septembro 2010 ni partoprenis neniun esperantistan renkontiĝon kaj do ne povis mem akcepti abonkotizojn por la nuna jaro, dum kutime en kongresoj kaj renkontiĝoj ni ricevas 60–80 kotizojn ĉiujare.

Aleksander Korĵenkov


Ricevitaj libroj

Vidu la plenan liston

Bydgoszcz: Esperanto-kontaktoj en la mondo / Redaktis Andrzej Grzębowski. – Bydgoszcz: Internacia Centro pri kulturo kaj turismo “Kujavio kaj Pomerelio”, 2011. – 20 p., il.; 3000 ekz. – [Donaco de ICTK].

Gonĉarov, Anatolo. Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj. Thaumiers: La KancerKliniko, 2010. – 24 p. – [Recenzoekzemplero].

Instrui – Dokumenti – Organizi: Fest-libro pro la 80a naskiĝ-tago de Claude Gacond / Editoris Irmi Haupenthal, Reinhard Haupenthal. – Bad Bellingen: Edition Iltis, 2011. – 394 p., il. – [Donaco de Edition Iltis].

Rodin, Sen (ps. de Filippo Franceschi). Nu, kaj do?: Rakontoj, raportoj, recenzoj, revoj / Antaŭparolo de Donald Broadribb. – Kluĵo: Exit, 2010. – 160 p., il. – [Recenzoekzemplero].

Дуличенко, Александр Дмитриевич. История интерлингвистики: Уч. пособие. – М.: Высшая школа, 2007. – 184 с.; 2000 экз. – [Aĉeto].


Ricevitaj gazetoj

Beletra Almanako. 2011/12;
Esperanto en Azio. 2011/73;
Esperanto en Danio. 2011/5;
Esperanto. 2011/12;
Femina. 2010/23;
Frateco. 2011/94;
Ĝenerala Informilo. 2011/170;
Heroldo de Esperanto. 2011/14;
Internaciisto. 2010/3, 2012/1;
KAE-Informilo. 2012/77;
La KancerKliniko. 2010/134,135; 2011/137,138,139,140;
La Lanterno Azia. 2011/12;
La Ondo de Esperanto. 2012/1;
La Revuo Orienta. 2011/10,11;
Le Monde de l'Espéranto. 2011/579;
Literatura Foiro. 2011/252,253;
Monato. 2011/11,12; 2012/1;
Norvega Esperantisto. 2011/6;
REGo. 2011/6;
Tempo. 2011/112.


Juda humuro

Granda apetito

Josel vetis je unu rublo, ke li eniros la bakejon kaj manĝos tie 25 pastobulojn kun prunoj. Bedaŭrinde li supertaksis siajn eblecojn. Li sukcesis manĝi nur 20 bulojn kaj tiam devis ĉesi. Rigardante melankolie la kvin restantajn bulojn li konstatis malĝoje:

– Se mi scius ke tiel okazus, mi estus manĝinta tiujn ĉi unue!

Eraro kiu kostas

Tio okazis en Usono. Moris venis al la rabeno por peti konsilon.

Moris: “Rabeno, ĉu estas honeste, kiam homo profitas de eraro farita de alia homo?”

Rabeno: “Ne. Homo nepre ne havu profiton pro eraro de alia!”

Moris: “Ĉu vi certas, Rabeno?”

Rabeno: “Tutcerte!”

Moris: “Do, se vi estas tiom certa, bonvolu redoni al mi la cent dolarojn, kiujn mi pagis al vi por edzigi min!”

Josef Ŝemer


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2012, №2 (208)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Andrej Peĉonkin, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2012:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2012.