La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2012. №4 (210)

la Esperanta Biblioteko en Bjalistoko

Sur la kovropaĝo estas foto el la Esperanta biblioteko en la naskiĝurbo de la aŭtoro de Esperanto.


ENHAVO

VORTOJ DE KOMITATANO Z

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

JUBILEO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vortoj de Komitatano Z

Hundoj bojas, karavano vojas

Komitatano ZEĉ la kritikantoj de UEA ne neas, ke malgraŭ ĉio ĝi restas la ĉefa Esperanto-organizaĵo. Verŝajne ĝi restos tia ĝis fora futuro. Kvankam ĝia membronombro falis, ĝi tenas la unuan lokon eĉ pli suverene ol iam ajn. Iam SAT estis preskaŭ same granda, sed nuntempe ĝi estas apenaŭ dekono de UEA kaj nenio plu savos ĝin.

Kritikantoj de UEA pruvas ĝian gravecon, ĉar alie ne indus ĝin kritiki. Ĉio en Esperantujo gravitas ĉirkaŭ UEA, ĉar tiel granda estas ĝia maso. Kelkfoje kritikantoj fondas propran organizaĵon, kies motoro kutime estas unu homo. Kiam la motoro estingiĝas, ĉu pro morto ĉu pro forvelko de entuziasmo de la motoro mem aŭ ties samideanoj, la rivaloj malaperas. Komuna al ili estas, ke ili ne agnoskas esti rivaloj de UEA. Rivaleco signifas konkurencon, kaj agnoski partopreni en konkurenco signifas agnoski la riskon malvenki kaj perdi la vizaĝon. Ĉar malvenko kontraŭ UEA estas tre verŝajna, estas pli saĝe ne prezenti sin kiel rivalon kaj ripete substreki tion.

Ĉi-jare UEA alvokas atenti la centan datrevenon de Tibor Sekelj. Prave, ĉar Sekelj apartenas al nia panteono. En omaĝaj artikoloj oni mencias ankaŭ lian Instituton por Oficialigo de Esperanto kiel modelon pri informado kaj praktika aplikado de Esperanto. Ĝia slogano estis “Pli bona praktiko ol 100-hora prediko”, ĉar ĝi donis ĉefan gravecon al rekta agado. Antaŭ kvardek jaroj ĝi estis protesto al la politiko de UEA de Ivo Lapenna, kiu pli predikis ol agis laŭ IOE. Sekelj diris, ke “UEA ĉefe laboras por UEA”. Lia kompano Giancarlo Fighiera skribis, ke “UEA limiĝis en tro granda parto al administrado kaj liverado de tradiciaj servoj al la membroj”. Laste komitatano Martin Schäffer, kiu el Meksiko reprezentas Germanion ĉe UEA, ricevis la saman enlumiĝon kaj delegis sin fondi “Esperanto Internacia” por la vera agado.

Unu post alia opoziciuloj kiel Sekelj kaj Fighiera fariĝis honoraj membroj de la Asocio, kaj aliaj transprenis iliajn refrenojn. En inversa direkto trafikis Lapenna, kiu el prezidanto fariĝis opoziciulo kaj eĉ apostato. Ankaŭ lia Neŭtrala Esperanto-Movado ne transvivis sian fondinton, sed male Lapenna mem transvivis ĝin, dissolvinte ĝin iom antaŭ ol forpasi.

Kurioza formo de opoziciado estas la Esperanta Civito. Ĝi insiste neas esti iel ajn koncernata de UEA aŭ de la Esperanto-movado entute, sed tamen ĝi daŭre subfosas tiun aserton, ĉar en plej surprizaj kuntekstoj ĝiaj laŭtparoliloj referencas al UEA per mokoj kaj pikoj. Kiel IOE kaj NEM, ankaŭ ĝi turniĝas ĉirkaŭ unu protagonisto. Ŝajnas, ke ĝi nun komencas fronti unuajn simptomojn de ekfalo, kiu pli aŭ malpli frue nepre devis veni. Ĝia rondo de kunlaborantoj ĉiam restis tre malgranda kaj lastatempe suferis perdojn pro forpasoj kaj internaj kvereloj. Kun plezuro Libera Folio do povis raporti, ke la ĉeforgano de la Civito, Heroldo de Esperanto, havas tiel longan malfruiĝon, ke ĝi kvazaŭ tute ĉesis aperi.

Feliĉe UEA ne mortas sed transvivas ĉiujn opoziciojn kaj la plej fuŝajn estrarojn.

Komitatano Z


GalorKvar vizioj: Kiel vivi en la ruiniĝanta Esperantio?

La kvar voĉojn pri la nuntempa stato de Esperanto, kiuj aperis en La Ondo, ne ligas senpera diskuto inter la aŭtoroj, kiuj estas esperantistoj kun signifaj pozicioj en Esperanto: Grigorij Arosev – prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU), Giorgio Silfer – Konsulo de la Esperanta Civito, Trevor Steele – verkisto kaj instruisto, José Antonio Vergara – eksestrarano de UEA. Formo de intervjuo aperas nur kaze de Silfer, la aliaj voĉoj aperas forme de senpera elparolo kiel propraj artikoloj de la aŭtoroj.

Kvar motivoj

Ĉiu el la kvar aŭtoroj specife vidas interrilaton inter la ekstera nuntempa mondo kaj la mondo de Esperanto (kaze de Silfer la ekstera mondo komenciĝas ekster la raŭmisma Civito kaj finvenkistoj kunkreas ĝin). Oni povas esprimi la bazajn alirojn kiel kvar motivojn.

Esperanto iĝas nebezonata. – Grigorij Arosev opinias, ke al la mondaj problemoj apartenas ankaŭ la malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo. Tio okazas ĉe domino de la angla kaj fulma evoluo de teknologioj. Rezulte, angle oni sufiĉe bone interkomunikiĝas baze, ekzemple, en turismo, sen apliko de Esperanto. Ĝi iĝas nebezonata.

Esperanto valoras nur kiel raŭmismo. – Laŭ Giorgio Silfer Esperantion kreas la Nova Esperantio – Civito (raŭmistoj) kaj la Malnova Esperantio (finvenkistoj). La mondo de finvenkistoj estas en krizo: UEA en krizo de identeco, kaj SAT en agonio. La ĉefa problemo de la tuta Esperanto-medio: nesufiĉa empatio kaj sinergio en interhomaj rilatoj koncernas ankaŭ Civiton. Tamen inter finvenkistoj ĝi estas multe pli rapida kaj granda. La Malnova Esperantio mortas.

Esperanto – pli ol lingvo – regresas. – Trevor Steele, komparante la unuan Esperanto-kongreson en Aŭstralio kaj la jubilean kongreson post cent jaroj, konkludas, ke la mondo ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por adopti Esperanton, kiu estas ne nur lingvo, sed ankaŭ internacia pensmaniero. Esperantistoj sin prezentas kiel mikroskopa parteto de la monda loĝantaro. En la alekstera Esperanto-agado okazas regreso, ne progreso.

Nek finvenkismo, nek raŭmismo – Esperanto kiel plivastismo. – José Vergara esprimas konvinkon, ke ĉefe porimperiisma lingvopolitiko kaj la tutmonda merkatigo igis la anglan reganta kaj “forprenis” kampojn espere ligatajn antaŭe kun Esperanto (scienco, komerco, turismo). La ideologio de radikalaj finvenkistoj gvidas Esperanton al neegala batalo kun la angla, kiel Davido kaj Goljato. Samtempe la ideologio de raŭmistoj ŝajnas skolastike memcentrita en la supozata unikeco de iu “Esperanta kulturo”. Eblas la tria vojo – plivastismo.

Esperanto kaj esperantistoj: marĝenaj kaj ekskluditaj

La bildo de Esperanto kaj esperantistoj, kiun prezentas la motivoj, enhavas: malaltiĝon de la valoro de la lingvo kiel internacia komunikilo, eĉ ĝian nebezonon kompare kun la reganta angla, kiu “forprenis” la lokojn iam rezervitajn por Esperanto; krizon de UEA kaj agonion de SAT; ne sufiĉe homajn interhomajn rilatojn de esperantistoj; la mondon nepretan akcepti Esperanton, kiun uzas nur manpleneto da homoj sur la planedo; fiaskon de ideotendencoj – de raŭmismo kaj finvenkismo. Tia estas la bildo de la ruiniĝanta Esperantio.

Esperantio mem situas kiel marĝena kaj ekskludita kompare kun la ĉefaj sferoj de socia vivo. Atestas tion karakterizoj de la loko de Esperanto. La aŭtoroj vidas ĝin ĉefe kiel perdatan, aŭ perditan, se temas pri internaciaj komunikiloj (Arosev); lokon inter lingvoj kun malalta societa prestiĝo (Steele); lokon en unu el strangaj grupoj el socia panoptiko (Vergara); lokon en kulturflegema oazo libera de ruiniĝantaj rilatoj kaj agoj de kredantaj finan venkon (Silfer). Rigardante tiun bildon ni povas supozi, ke ĝi devas elvoki demandojn pri demarĝenigo kaj inkludo de Esperanto kaj esperantistoj. Kvankam al praktika socia vivo apartenas fenomeno de homoj kaj socigrupoj, kiuj adaptiĝis al sia marĝena socia pozicio.

Roloj: inter ĥimera etoso kaj kulturlingvo

Se ni prezentus kontinuon pri roloj de Esperanto (de primaraj al sekundaraj), karakterizitaj far la aŭtoroj, tiam roloj koncentriĝus je fino signita per roloj sekundaraj. Temas pri reduktiĝo de la lingvo al lingvistika interesiĝo kaj absolute ĥimera Esperanta etoso (Arosev), aŭ pri senperspektiva hobio, kvankam Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ internacia pensmaniero (Steele), aŭ pri rolo de malamiko de la angla (Vergara). Ĉe alia fino de la kontinuo konserviĝas komunika rolo de “transnacia kulturlingvo” kiel baza rolo de Esperanto (Silfer).

Kion fari?

Laŭ Arosev, esperantistoj, por ne postresti, devos sekvi aktualajn tendencojn kaj “montri ekzemplon” de moderneco, ĉefe lige kun la ret-uzado, ekzemple, “enretigi” servojn, aktivi en sociaj retoj, enkonduki retan voĉdonadon ktp.

Baze de la raŭmisma vidpunkto de Silfer, raŭmismo mem estas la recepto por agi en la Malnova Esperantio, kio signifas i.a. kreadon de la Nova Maldekstro en Esperantio, la Novan Esperantion – Civiton kiel konsorcion kun paktintoj, federismon, ĉar eblas alternativa maniero organizi Esperantion.

Steele opinias, ke, kvankam ne multo dependas de esperantistoj, ili povas kalkuli, ke potenchavaj neesperantistoj fine komprenos la valoron de la Zamenhofa donaco al la mondo. Des pli, ke la ideo de Esperanto, laŭ Piron, estas tiom bona, ke iam ĝi devos venki. Esperantistoj tamen devas atendi aktive, agante: (1) Ili daŭrigu la propagandon, malgraŭ la limigitaj rimedoj, ke Esperanto restu parto de la monda kultura pejzaĝo. Necesas vivteni la lingvon kaj la idealon; necesas evoluigi la lingvon, ke ĝi estu preta por servi en ia ajn situacio, ia ajn fako. (2) Ili prilaboru terminarojn por ĉiu vivkampo: scienco, filozofio, komerco, religio, politiko, ktp, ke oni povu tuj uzi ĝin. (3) Kaj ili neniam forgesu la idean flankon: Esperanto estas pli ol lingvo.

Laŭ Vergara, nek finvenkismo, nek raŭmismo, sed “plivastismo” – la reale ekzistanta sinteno kiun li rekonas ĉe multaj esperantistoj (kiel li mem). Temas pri homoj kiuj amas Esperanton, travivas ĝin kiel gravan eron de sia vivo, opinias ĝin valorega praktika ilo de tuthomara, tergloba konscio sur/per la plej homa trajto (la lingvo), kaj eventuale provas diversmaniere kontribui al ĝiaj prestiĝo, videbligo kaj pluvivigo. Gravas plivastigi “plivastismon”.

Malgraŭ la bildo de la ruiniĝanta Esperantio la aŭtoroj ne konkludas malvenkon. Male, ili proponas manierojn pluvivi en ĝi.

Danĝera vivo en Esperantio

La vivo tie proponata far aŭtoroj sin prezentas danĝera. Iliaj trankviligaj respondoj ne estas tro konvinkaj. Kvankam la impreso pri la ruiniĝo malfortiĝas, se konsideri ne nur la disfalon, krizon, malaperon de multaj tradiciaj formoj de la Esperanto-vivo, sed ankaŭ aperon de formoj novaj, evoluon de nuntempaj.

Danĝeron elvokas jam iluzia rekono de kaŭzoj de detruo, malgraŭ la plej ofte veraj priskriboj de ĝia manifestiĝo. Tio vidiĝas kaze de “manko de bezonoj”, per kiu Arosev klarigas kaj la plimalvalorigon de Esperanto kiel internacia komunikilo, kaj la malaktivecon de esperantistoj. La merkata procezo, pri kiu li mencias karakterizante vendomarkon, okazanta ankaŭ en Ruslando, estas la esenca kaŭzo de “manko de bezonoj” pri Esperanto, sekve ankaŭ de sintenoj de esperantistoj, el kiuj “neniu bezonas ion ajn” (ekzemple, centran retan informejon, aŭ novan retejon de REU). La merkatan valoron de Esperanto oni ne povas serioze kompari kun la valoro de la angla. Samtempe la merkatigado de socio havas sian esprimon en Esperantio. En socio, en kiu ĉio iĝas varo, ĉio estas por vendi, vole nevole gravas ne nur senti/havi bezonon, sed ankaŭ havi ilojn (monon) por realigi ĝin (en ekonomio tio nomiĝas efektiva bezono). Do “manko de bezonoj”, i. a. de esperantistoj devas esti analizata laŭ tio, kiomgrade temas pri manko de efektiva bezono (ekzemple, nepartopreno en Esperanto-kongresoj pro manko de mono).

Danĝera estas (mi dirus: en si mem kaj por si mem) la Nova Esperantio laŭ vizio de Silfer. Ne nur pro la raŭma narcisismo (kiun alivorte rimarkas Vergara) kaj eĉ ne pro uzado de distingo, kiu favoras dividi esperantistojn. Temas pri baza dependo de ekzisto de la raŭma Civito de la Malnova Esperantio (de kie devenas membroj de Civito, nun proklamita kiel la Nova Esperantio). La “malnova Esperanto-mondo” ruiniĝas, kaj laŭ tiu vizio falo de la Malnova Esperantio elvokos inundon, kiu subakvigos Civiton. La aŭtoro ŝajne ne konscias pri tiu konsekvenco. Li bonintence invitas tiujn, kiuj fine “subite ekvidis”, al Titanic – al Civito, kiu kiel formo de ŝtato (kvazaŭ Neŭtrala Moresneto) estas kontraŭdiro de la Zamenhofa vizio de Esperanto. Bela vojo iĝas “blinda” – fina vojo.

Male al la raŭma Esperantio, la Esperantio de Steele allogas pro la kruela vero pri la mondskale marĝena esperantistaro, kiu mem neniam kaŭzos “triumfon de Esperanto”, kaj tasko aktive agi malgraŭ tio. Ĉar la triumfo eblas, sed dependas de potenchavaj neesperantistoj. Oni rimarkas, ke la danĝero dormas en praktika realigado de tiu sinteno. Kiam senpacienco dominas, ĉar la atendado ŝajnas tro longa, inter esperantistoj formiĝas emo pli kaj pli forte influi potenchavulojn eĉ koste de rezigno je la interna agado, ekzemple, de tiu postulata de Steele. Montris tiun ekstreman aliron la tiel nomata “pola konflikto”. Kiel mi sugestis (La Ondo de Esperanto, 2010, №12), la konflikto de atendoj je la triumfo de Esperanto estas produkto de la Esperanto-movado kaj rilatas al la du ĉefaj tendencoj. La unua baziĝas sur senĉesa popularigado kaj instruado de Esperanto (influoj de Zamenhof, Lanti k. a.). La dua rilatas al la konvinko, ke Esperanto iĝos akceptata mondskale, aŭ pli malgrandskale per decido politika de gravaj ŝtataj institucioj, internaciaj organizaĵoj (influoj de Hodler, Privat k. a.). Ĉe la unua kazo plej gravas desuba aktivado de esperantistoj, kiuj mem kreas bezonon instigante aliajn. Ĉe la dua sufiĉas desupra aktivado de Esperanto-elito kaj politika decido enkonduki Esperanton, kiu kreas oferton. Utile estas nomi tiujn ĉi du tendencojn: desubisma kaj desuprisma. Kaze de la desuprisma sinteno povas aperi sakstrato: potenchavaj neesperantistoj iĝas tro malfortaj por la decido kaj esperantistoj-desupristoj pro rezigno agi interne konfliktiĝas kun la agantaj tiuforme kaj aldone plimalfortigas la sufiĉe malfortan esperantistaron.

Esperantio de Vergara baziĝas je psika sinteno nomata plivastismo. Ĝi elkreskis el kritiko kaj forĵeto de raŭmismo kaj finvenkismo. El tiu ĉi fakto devenas kaj forteco kaj danĝera malforteco de plivastismo. La du kontraŭdiraj tendencoj, kiel ĝuste substrekas Vergara, plenumis sian rolon. Li opinias, ke temas pri “false dupolusa Esperanto-ideologia kampo”. Estas interese, ke la aŭtoro de la kvara vizio memstare sekvas la vojon montritan en la Proklamo de Voss (1991) kaj Proklamo pri elĉerpiĝo de la paradigmo finvenkismo-raumismo (Poznań, 2003). Ambaŭ dokumentoj substrekas, ke ekzistas pluraj movadaj tendencoj, kaj nek raŭmismo nek finvenkismo estas la plej fundamentaj. El studoj pri la movado devenas kelkaj klasifikoj. La bazaj ideo-tendencoj devenas, laŭ mi, de diferenco, substrekita de Jerzy Leyk, inter pure komunika aliro al la rolo kaj funkcio de Esperanto, kiu meritas vastan eklernon kaj rekonon pro la komunikaj valoroj (ekzemple, la grupo de Beaufront), kaj kulturporta kaj socipretenda aliro al la rolo kaj funkcio de Esperanto, kiu proksimigas popolojn kaj esence ŝanĝos sociajn rilatojn (Zamenhof-Hodler-Privat). Alivorte, temas pri elitisma kaj popola tendencoj. Plivastismo estas danĝera, ĉar ĝi malfortas pro la sterila karaktero de “siaj gepatroj”: finvenkismo-raŭmismo, de kies kritiko ĝi aperas, kaj pro sia psika karaktero, grava, sed ne bone servanta al objektiva analizo. Praktike, ĉeestanta en la movado de ĝia naskiĝo.

La komparo paradokse atestas, ke la bildo de la ruiniĝanta Esperantio, kvankam ne ĉiupunkte vera, elvokas principe emon batali eĉ kaze de la marĝena rolo de la lingvo kaj la movado.

Malkovriĝis ankaŭ pensmanieroj, kiuj ne servas al la vera bildo pri ili. Al tiuj ĉi pensmanieroj apartenas la neado de la socie marĝena kaj ekskludita pozicio de Esperanto kaj esperantismo. La prezentitaj vizioj priskribas, kiel, konsciante pri limigoj kaj danĝeroj, oni povas vivi kiel esperantisto en la nuntempaj cirkonstancoj.

Zbigniew Galor

Legu ankaŭ la pritraktitajn artikolojn:

Grigorij Arosev. Kio estas la reala trezoro de REU?

Giorgio Silfer. La Esperanta Civito progresas al nova etapo

Trevor Steele. Ĉu malesperi?

José Antonio Vergara. Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo”


Teamo de E@I kaj lernu.net en Ĉinio

Kvarpersona teamo – Peter Baláž kaj Indrė Pileckytė el E@I, kaj Jevgenij Gaus kaj Neringa Gaus el lernu.net – vojaĝis preskaŭ dum la tuta februaro tra Ĉinio.

Ĉinio estas nuntempe tre alloga lando por investantoj – ĝi iĝas pli riĉa kaj malfermita, kio ebligas multajn evoluojn, kiuj ne estis imageblaj antaŭ kelkaj jaroj. Kiel unu el la nunaj superpotencoj kun grandega merkato (1,3 miliardoj da homoj), ĝi meritas ankaŭ novan strategion por plividebligi tie Esperanton.

E@i en Ĉinio 1

Hongkongo: Kun lokaj esperantistoj apud la Budho-statuo.

Dum la lastaj monatoj efektive rapide kreskas vizitoj kaj registriĝoj en la reta Esperanto-lernejo – lernu.net de Ĉinio. (Kio rekte rilatas kun pli ofta kaj pli amasa uzado de la interreto en la lando.) Nuntempe ĉinaj uzantoj iĝas unu el plej grandaj grupoj, laŭ la kresko de registriĝoj. Pro tio E@I-teamo decidis viziti Ĉinion kaj esplori la landon kun granda potencialo – ankaŭ por Esperanto.

Dum la esplorvojaĝo ni vizitis plurajn urbojn: Pekino, Ŝanhajo, Nankino, Honkongo, Haikou (insulo Hajnano). Ĉie ni estis tre amike gastigataj de lokaj Esperantistoj kaj povis multe diskuti kun ili.

En Pekino okazis kelkaj intervjuoj por la Esperanta redakcio de la Ĉina Radio Internacia, ni ankaŭ vizitis la sidejon de la servo El Popola Ĉinio kaj de Ĉina Esperanto-Ligo.

E@I en Ĉinio 2

Pekino: La Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia

En Hajnano la teamo vizitis la iniciaton de Dennis Keefe Esperanto-insulo, prelegis pri lernu.net kaj pri la agado de E@I, diskutis kun la organizantoj kaj instruistoj tie.

En Ŝanhajo kaj Nankino ni parolis pri ebla estonta kunlaboro kun gravaj personecoj de la tiea movado.

E@I en Ĉinio 3

Ŝanhajo: Vespermanĝo kun gastigemaj lokaj esperantistoj

Ĉi-jare la retejo lernu.net estas rekonstruata. Unu el niaj celoj estis esplori pri la uzado de interreto en Ĉinio, pri la kutimoj, ebloj, sistemoj tie – ja Ĉinio havas multajn malsamecojn pri la retuzado, kompare kun, ekzemple, Eŭropo.

Bone kompreni la interreton en Ĉinio kaj ties uzadon signifas povi pli bone videbligi Esperanton en la reto. Ofte eĉ malgrandaj projektoj, agoj, eventoj povas kaŭzi grandajn ŝanĝojn. E@I volas nun pli forte videbligi Esperanton ankaŭ en ĉinaj retpaĝoj, aranĝi, ke Lernu.net estu facile trovebla paĝaro por la ĉina publiko. Potencialo de Ĉinio estas ankaŭ por Esperanto tre bona okazo por kreski kaj fortiĝi.

Sed ne nur pri reta agado temis dum la vojaĝo. E@I planas estonte okazig(ad)i en Ĉinio Someran Esperanto-Studadon (SES). Pro la sukceso de SES en Eŭropo (ĝi okazis jam kvarfoje, dum la lastaj jaroj kun 190 partoprenantoj el pli ol 25 landoj), la teamo esploris eblajn taŭgajn lokojn por simila aranĝo ankaŭ en Ĉinio. Nia celo estas iam estonte povi organizi tian aranĝon en diversaj kontinentoj, por ebligi al homoj de pli proksime veni kaj lerni “surloke”. Do post SES Eŭropa eble baldaŭ naskiĝos SES Azia.

La vojaĝo multe helpis al E@I kaj lernu.net – ni ekkonis plurajn movadanojn en la lando, starigis utilajn kunlaborajn kontaktojn. Ni multe lernis pri la lando mem, ĝiaj socio kaj kulturo. La uzado de interreto tie ankaŭ estas jam pli klara kaj laboroj por pli bona videbligo de lernu.net kaj Esperanto ĝenerale iĝis pli konkretaj.

Grandan dankon ni volas esprimi al ĉiuj esperantistoj, kiuj helpis al ni dum la vojaĝo – ili gastigis nin, gvidis tra urboj, diskutis. La vojaĝo estis sukcesa paŝo al plifortigo de la rilatoj, starigo de novaj kontaktoj kaj evoluigo de la Azia kunlaboro pri aktivado de E@I kaj Esperanto ĝenerale.

E@I en Ĉinio 4

Bona: Kafejo kun Esperanto-nomo en Nankino.

Aparte ni dankas ankaŭ al ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu grandparte financis la vojaĝon. La vizito okazis kadre de la nova “projektaro”, rekonstruo de lernu.net, sed ankaŭ konstruo de kelkaj novaj projektoj. ESF estas daŭre la plej granda subtenanto de E@I kaj ties projektoj (ja sen ESF lernu.net tute ne ekzistus). Se ankaŭ vi volas subteni plibonigon kaj pliefikigon de la projekto Lernu! kiel ilo por disvastigi Esperanton tra la mondo, kontribuu al la kampanjo “100.000 eŭroj por ESF”, kiun E@I lanĉis omaĝe al 100.000 registritaj uzantoj, kaj nuntempe lernu.net jam havas 113.350 aliĝintojn, kaj registriĝoj daŭre kreskas.

Detalojn pri la kampanjo vidu ĉe: http://kampanjo.ikso.net

Peter Baláž
E@I-kunordiganto


Lingvo kun monda ambicio

Marek Blahuš, ĉeĥa esperantisto kaj staĝanto ĉe la Eŭropa Komisiono, prezentis Esperanton al 110 oficistoj de la Eŭropa Unio, precipe tradukistoj. La du prelegoj, kiuj okazis la 27an de februaro en Bruselo kaj la 1an de marto en Luksemburgo, estis parto de Tradukforumo, interna kleriga aranĝo de EU. Sub la titolo "Lingvoj kun mondaj ambicioj" Esperanto prezentiĝis kune kun la ĉina.

La prelego ricevis tre pozitivajn reagojn, kaj estas notinde ke EU mem invitis la preleganton. Multaj partoprenintoj montris surprizon pri malkovro de Esperanto kiel viva kaj eleganta lingvo kaj entuziasme starigis demandojn, inter kiuj tute forestis la kutimaj antaŭjuĝoj. Ĝuste tiu pozitiva impreso estas la plej valora rezulto de la prelego. Akompanata de buntaj lumbildoj, ĝi finiĝis per komuna kantado de la Eŭropa himno en Esperanto, kies tekston kun tradukoj angla kaj ĉina ĉiu povis forporti sur ricevita folio.

Marek Blahuš


Finnlanda poŝtmarkoVintraj Tagoj en Finnlando

Riihimäki estas urbeto naskita de fervojo, trafika nodo sesdek kilometrojn norde de Helsinki. La tradiciaj vintraj tagoj de EAF (Esperanto-Asocio de Finnlando) kolektis tie kvardekon da esperantistoj la 10an-11an de marto. Sed tiom nur fizike; rete partoprenis pliaj. Katalin Kováts donis retan prelegon pri instruista trejnado ĉe Edukado.net, kaj sub gvido de Anna Löwenstein ni vagadis en la reta mondo Dua Vivo kun kelkaj samideanoj. Estis nova sperto al plejmulto.

Nova estis ankaŭ filma metiejo: Keith Uber reĝisoris produktadon de ses filmetoj, videoklipoj, per plej simplaj iloj. Ĉiu fariĝis stelulo! Vidu en youtube per serĉo “esperanto eaf” kaj vi trovos.

La ĉefa novaĵo dum la tagoj tamen estis malnova, je 90 jaroj: Sylvia Hämäläinen prezentis la historion de nia ILEI-sekcio, kaj estis publikigita ŝia 109-paĝa libro Ni semas kaj semas… Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj 1921-2011. La esperantlingva verko, kun ampleksaj resumoj en la finna kaj sveda, estas mendebla ĉe EAF.

Estis prezentita ankaŭ la projekto 125 jaroj kaj lanĉita speciala poŝtmarko kun ties emblemo. Ne de la landa poŝto, sed speciale mendita de la asocio. La malgranda eldono elvendiĝis, pli mendiĝis – filatelistoj vidu en la EAF-hejmpaĝo.

La dimanĉa jarkunveno de la asocio reelektis Tuomo Grundström prezidanto. Nove estis elektita en la estraron Tapani Aarne el Tampere. Ceteraj anoj estas Päivi Saarinen, Tiina Kosunen, Paula Niinikorpi, Tiina Oittinen, Jukka Nikoskelainen, Börje Eriksson, Keith Uber kaj Robert Bogenschneider.

La asocio kelkfoje nomumis Aganton de la Jaro. Nun estis distingitaj du Merituloj de multaj jaroj: Mikko Mäkitalo kiel redaktoro kaj Ilkka Santtila kiel enpaĝiganto de Esperantolehti “emeritiĝis” kaj lasis al siaj sekvantoj grandan defion teni la nivelon.

Foto: Robert Bogenschneider

Ilkka Santtila iĝas Elstara Aganto (Foto: Robert Bogenschneider)

La tagoj estis finitaj ekskurse al la Finnlanda Muzeo pri Vitro, la ĉefa vidindaĵo en tiu (eks)industria urbo.

Tuomo Grundström


KeefeTeorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)

Studo de Dennis Keefe

Dum jardekoj, oni povas diri ekde la jaro 1887, esperantistoj firme kredadis, ke ilia lingvo estas nova ilo, plene taŭga por la rolo de internacia helplingvo. Esperanto estas neŭtrala, relative facile lernebla, kaj iusence logika. Per tiuj tri trajtoj ĝi, laŭ esperantistoj, klare superis la francan lingvon de la 19a jarcento, kaj la anglan de la 21a. Tamen spite al ĉi tiuj klaraj avantaĝoj, malmulte da homoj antaŭe kaj nun akceptas Esperanton kiel internacian lingvon.

Multe da esperantistoj, kiel multe da aliaj homoj, kredas, ke se nova ideo aŭ nova produkto estas pli bona ol konkurencaj ideoj kaj varoj, ĝi nature estos post nemulta tempo akceptata aŭ aĉetata de homoj. Multo el la moderna fundamento de la fako ekonomiko baziĝis sur la principo de racieco. Racia homo akceptas ideon, se ĝi estas pli avantaĝa ol alia ideo aŭ varo kiu eble kostas pli, aŭ ne funkcias tiel rapide, aŭ ne daŭrovivas tiom da tempo, ktp. Sed estas longa listo de varoj kiuj estas okulfrape pli bonaj ol alternativoj, sed kiuj tamen estas ne rapide akceptataj de la homaro. Esperanto apartenas al tiu listo.

Ni rigardu kelkajn ekzemplojn de pli bonaj ideoj, kiuj tamen ne multe sukcesis. Steve Jobs kaj Apple estigis pli bonan programaron por tablo-komputiloj dum la 1980-aj jaroj, tamen Mikrosofto kaptis tiom da aĉetantoj kaj klientoj, ke ĝi preskaŭ monopolis la tutan merkaton. Sony sukcesis lanĉi pli bonan videon Betamax, tamen gajnis Mitsubishi kun la ne tiel bona VHS-sistemo. Rigardu la klavaron de via komputilo, kaj se vi utiligas la QWERTY-klavaron kiel homoj en Usono kaj en Ĉinujo, vi uzas sistemon kiu postrestas rilate rapidecon kaj logikecon de la klavaro elpensita de Dvorak antaŭ 80 jaroj en 1932.

Eĉ bonaj ideoj (boneco dependas de la perceptado kaj vidpunkto de la celgrupo) ofte bezonas multajn jarojn antaŭ ol esti akceptataj. En Usono, la klare avantaĝa metra mezursistemo ankoraŭ apenaŭ utiligeblas publike. Homoj ne ŝatas rapide ŝanĝiĝi. Homoj estas skeptikaj. Homoj kutime ne volas esti inter la unuaj, kiuj brakumas novajn ideojn kaj novajn produktojn. Esploristoj montris, ke eĉ en Usono, kiu havas tradicion de akceptado de novaj ideoj kaj varoj, eble nur unu el 40 homoj volonte estos la unua el sia socia grupo por provi aŭ aĉeti ion novan.

Kiam mi diras ion novan, mi ne parolas pri io nur iomete nova, sed pri vera, nova elpensaĵo. Ne pensu pri nova gusto en trinkaĵo aŭ pri nova kapablo en via poŝtelefono. Pensu pri la unuaj tablo-komputiloj, la unuaj kontakto-lensoj, la unua telefono, la unua elektra razilo, la unua reciklado-sistemo, la unuaj sekurec-zonoj de aŭtomobiloj, ktp. Tiuj ideoj estas sufiĉe neatenditaj, novaj, ke ni povas klasifiki ilin kiel novaĵoj. Kaj en ĉi tiu difino de novaĵo estas ĉiuj varoj, produktoj, sistemoj kaj ideoj, kiuj estas novaj kaj ankoraŭ ne ofte uzataj en unu komunumo. Por la homaro ankaŭ Esperanto klasifikiĝas kiel novaĵo.

Esperanto estas nova ideo, eĉ se ĝi estis elpensita antaŭ 125 jaroj. Ĝi ne estas komplete nova por la ĝenerala socio, sed ĝi ja estas nova por ĝis 99 elcentoj de la tutmonda loĝantaro, kaj ĝuste pro tia noveco, Esperanto, se ĝi estos akceptita, plej probable sekvos la akceptado-vojon de novaĵoj laŭ la teorio kaj modelo de Rogers – teorio kiun mi klarigos sube. Esperanto ne malkontraŭas kaj kontraŭstaras la kutimajn vojojn de akceptado de novaj ideoj. Pro tio valoras la penon studi la manieron, laŭ kiu novaj iloj, produktoj kaj ideoj kutime, tra jaroj, jardekoj kaj eĉ jarcentoj, sukcese eniĝas en la socio.

EVERETT ROGERS KAJ LIA LIBRO

La libro de RogersEn tradiciaj fakoj de universitatoj oni ne trovos modelojn aŭ profundajn sciojn pri ĉi tiu akcepto-modelo. Ekonomiko substrekas la raciecon de la homoj, sed la akceptado de novaĵoj ne estas tiel racia. Ankaŭ ne klarigas la fenomenon tradiciaj universitataj fakoj psikologio, sociologio, politiko, merkatiko, komuniko kaj aliaj, kvankam ili rande interesiĝas pri la temo. La klara priskribo kaj kompreno de la akceptado de novaj produktoj kaj ideoj troviĝas en la esplorfako, nomata en la angla lingvo “Diffusion of Innovations Research,” kaj en ĉi tiu artikolo mi nomos ĝis esplorado pri disvastiĝo kaj akceptado de novaĵoj (kiel supre menciite, novaĵoj povas esti novaj iloj, produktoj aŭ ideoj).

Unu el la ĉefaj esploristoj pri tiu temo estas Everett Rogers el la Ohia Ŝtata Universitato (Usono). Antaŭ 50 jaroj li verkis sian klasikan libron Diffusion of Innovations (Difuzo de Novaĵoj). Mi tre rekomendas tiun libron al ĉiuj esperantistoj, kiuj volas pli bone kompreni la disvastiĝon de Esperanto laŭ strategia, ne lingvistika, vidpunkto. En la resto de ĉi tiu artikolo, mi klopodos utiligi la ideojn de Rogers el lia libro. Bonvolu memori, ke la ideoj kiujn Rogers kunigis, devenas de preskaŭ mil doktoraj disertacioj kaj miloj da fakartikoloj el pluraj studkampoj: sociologio, psikologio, merkatiko, komunikado, ekonomiko, geografio, politiko kaj agrikulturo. La teorio estas klare priskribata, ofte esplorata, kaj sukcese aplikata en multaj kampoj. Tamen ĝis nun ĝiaj principoj ne estas sufiĉe bone konataj de esperantistoj.

La unua nocio de la teorio de Rogers rilatas al kategorioj de akceptantoj. La fundamenta observo de la esploristoj estas, ke estas kvin fundamentaj grupoj, kiuj akceptas aŭ malakceptas novaĵojn, kaj tiuj grupoj malsimilas inter si. Krome, la novaĵo estas akceptita laŭ sinsekva ordo de, unue, Grupo I; poste, Grupo II; poste, Grupo III; poste, Grupo IV kaj finfine, Grupo V. Tio estas, Grupo II akceptas novan ideon nur post la akceptado de tiu ideo far homoj de Grupo I. El tiu sinsekvo de akceptado logike konkludiĝas, ke firmaoj aŭ organizoj, kiuj volas akceptigi novan ideon, vane laboras se ili provas konvinki la grupojn ekster tiu sinsekvo. Se Esperanto elspezas monon por konvinki homojn el celgrupo II, dum Grupo I ankoraŭ ne ŝatas la ideon, tio signifas ke, laŭ la teorio, mono ne estas optimume investita.

Konklude: ni esperantistoj profitos se ni komprenos tiujn grupojn. Kiuj ili estas? Kiom grandaj ili estas? Kiaj estas la homoj kiuj konsistigas tiujn kvin grupojn?

LA KVIN GRUPOJ

Rogers kaj aliaj esploristoj nomas la grupojn “Innovators” (Novigantoj), “Early Adopters” (Fruaj akceptantoj), “Early Majority” (Frua plimulto), “Late Majority” (Malfrua plimulto) kaj “Laggards” (Postrestantoj). Mi nomos ilin simple Grupo I, Grupo II, Grupo III, Grupo IV kaj Grupo V. Tiuj grupoj ne samgrandas. Grupo I estas malgranda – nur 2.5% el la celloĝantaro, Grupo II – 13.5%, Grupo III – 34%, Grupo IV – 34%, kaj Grupo V – 16%.

La tabelo de Rogers

La membroj de ĉiu grupo povas priskribiĝi laŭ psikologiaj, sociologiaj kaj ekonomikaj kriterioj. Grupo I plej interesas nin ĉar, se la membroj de tiu grupo ne akceptos Esperanton, la membroj de la sekvaj grupoj tute ne akceptos, ĉar tutsimple, Grupo II atendas, ke aliaj homoj unue utiligu la novan ideon. Memoru ankaŭ, ke tiu unua grupo estas elcente malgranda: nur 2.5% el la tuta loĝantaro, aŭ 1 el 40 homoj, apartenas al ĝi. Tiu malgrandeco influos nian tutan strategion.

Kiaj estas la homoj de la ŝlosila Grupo I? Unue, psikologie ili malsimilas al aliaj homoj. Ili estas pli scivolemaj, pli kleraj, ofte havas pli da mono (kio helpas al ili aĉeti novajn produktojn, ekzemple). Ili nature ŝatas novajn ideojn kaj emas eksperimenti. Sociologie, ili ne tre komfortas en siaj lokaj komunumoj; ili serĉas eksteren. Ili legas pri homoj kaj ideoj ekster sia propra, loka kulturo. Ili pli ŝatas riskojn ol la tipa membro de ilia loka komunumo. Ili ofte ne estas plene akceptataj en siaj lokaj kulturoj kaj ofte estas rigardataj kiel iom strangaj. La plimulto (Grupoj II, III, IV, V, do 97.5% el al loĝantaro) ne akceptas ilin kiel plenajn membrojn de siaj lokaj kulturoj.

Do, la membroj de Grupo II ne akceptos Esperanton, se ili ne antaŭe vidos sukcesan akceptadon far Grupo I. Kia estas Grupo II? Dum Grupo I estas eksteruloj de la loka kulturo, la loka komunumo, Grupo II estas plene integrita en la socia kaj komunika sistemoj de la loka kulturo. Ili estas respektataj kaj aŭskultataj de aliaj homoj. Tre malsimile al tiuj de Grupo I, kiujn aliaj homoj kutime ne aŭskultas aŭ sekvas, anoj de Grupo II lerte kapablas utiligi komuniksistemojn, personajn kaj amaskomunikilajn, por akceptigi siajn ideojn. Membroj de Grupo II, simile al tiuj de Grupo I, ankaŭ estas bone edukitaj, sufiĉe monhavaj kaj ŝatas novajn ideojn. Sed ili estas multe pli praktikaj, kaj kapablas klare antaŭvidi la konkretan aplikon de iu nova ideo. Laŭ Rogers, ĉi tiu grupo ampleksas pli ol kvinoble ol Grupo I, kun 13.5 elcentoj de la celloĝantaro.

Grupo III havas fundamentan diferencon disde Grupoj I kaj II. Dum homoj el la du unuaj grupoj interesiĝus pri Esperanto kiel ideo, kiel celo en si mem, eĉ kiel sankta afero, tiuj de Grupo III eble prifajfos tion. Grupo III estas praktikaj homoj. Ili ne serĉas bonan filozofion; ili serĉas ĝustajn, praktikajn aplikojn. Ili ne volas paroli pri ideo; ili volas havi rezultojn: ŝparo da mono, kresko de enspezoj, pli rapida produktado, pli neŭtrala kaj justa interrilato de nacioj, malpli da problemoj ĝenerale, kontentaj dungitoj, kontentaj akciistoj, sukcesaj studentoj, psikologia sano por maljunuloj. Ĉiu havas sian celon, ĉu komercan ĉu idealistan, tamen konkretan celon kiu rilatas la uzon kaj la utiligon de la ideo, sed kiu ne tuŝas la ideon mem. Tiu grupo havas alian grandan trajton: ili volas havi kompletajn solvojn, senriskajn solvojn kaj profitdonajn rezultojn. Ili volas vidi, ke nova ideo vere funkcias, ke ĝi jam havas la tutan infrastrukturon por sukcesigi ĝin, kaj ke ne estas risko, ke post la ekuzo de la ideo, ĝi eble malsukcesos.

Tiaj homoj de Grupo III gravas ankaŭ, ĉar ofte ili decidas por universitatoj, por lernejoj, por registaroj, por firmaoj. Ili estas decidantoj, decidestroj, decidistoj. Ili havas la potencon, la monon, kaj la respondecon decidi por siaj organizoj. Ili ne ŝatas eksperimenti; ili volas vidi la rezultojn de antaŭaj eksperimentoj. Ili ne ŝatas montri la novan vojon. Ili preferas atendi. Atendi longan tempon ĝis ili vidas pruvojn, multe da pruvoj, ke la ideo bonas, bonvojas, kaj antaŭ ĉio, ke ĝi jam sukcese uzeblas. Grupo III estas tre granda, kun ĉirkaŭ 34% el la komunumo, kaj, kompreneble, granda parto el ili ne estas decidistoj, sed individuoj kiuj respondecas nur pri si mem aŭ pri siaj familioj, tamen tiuj individuoj havas la samajn psikologiajn kaj sociaj trajtojn kun la decidistoj – ili preferas atendi ĝis kiam nova varo, produkto aŭ ideo estos jam perfektigita kaj preta, sen risko, por aĉeto kaj utiligado. Ili ne akceptos Esperanton se tiu lingvo ankoraŭ ne estos uzpreta. Uzpreta por ĉiaj uzoj: vojaĝi al Parizo, diplomiĝi ĉe universitato kaj esti dungita per tiu diplomo, rigardi ĉiujn videoludojn en Esperanto ktp, ktp.

Laŭ mi, estus tre pozitiva paŝo en la Esperantaj movadoj, se ni pli atentus tiujn trajtojn de Grupoj I, II, kaj III. Tro ofte ni provas konvinki homojn, kiuj apartenas al la pli pragmatikaj grupoj, speciale al Grupo III. Laŭ la teorio de Rogers, tiaj homoj tute ne atentos nin, ĉar ni parolas pri bonaj ideoj, belaj ideoj, kiuj tamen ne povas estis praktike starigitaj nun, kun rezultoj nun. Tiaj homoj de Grupo III ne decidos favore al ni, eĉ se ili kredus, ke ni havas la plej bonan ideon de la tuta mondo. Ili ne decidas laŭ kriterioj de bona aŭ nebona ideo; ili elektas vojojn laŭ iliaj praktikaj, senriskaj aspektoj.

Se Grupo III ne atentas kaj akceptas nin, ni tute forgesu Grupojn IV kaj V, kiuj reprezentas la alian duonon de la celloĝantaro. Ili sekvas, nur sekvas. Grupo V sekvas Grupon IV, kiu sekvas Grupon III, kiu sekvas Grupon II, kiu ekpaŝos nur post kiam ili vidas sufiĉe da utiligantoj en Grupo I. Krome, anoj de Grupo V akceptos Esperanton, nur se ili estos devigataj akcepti ĝin, ekzemple, kiam ili ne plu havos alian elekteblecon. Ekzemple, kiam neniu plu parolos la anglan en la flughaveno de Parizo aŭ Pekino.

(Daŭrigota)


Vide el Bruselo

Bruselo ne deziras sinesprimi pri la sendependeco

Proksimiĝas la tempo de la plebiscito en Skotlando pri la estonteco de la lando. Ĉu resti aŭ ne en Britio? Unu el la plej grandaj demandoj de la afero estas, ĉu la nova lando restos en Eŭropa Unio aŭ ne. Tamen Bruselo ne emas respondi al la demandoj eĉ, aŭ speciale, de parlamentanoj.

Skotaj sakflutistoj

Unu el tiaj respondoj venis de Maroš Šefčovič, membro de la Eŭropa Komisiono. “Nuntempe la komisiono ne povas esprimi sian opinion pri la afero”, – respondis Šefčovič al tre bona demando de kataluna deputito. La parlamentano volis scii kio okazos se Skotlando iĝos sendependa, kompreneble pro tio, ke multaj homoj, aŭ almenaŭ la plejparto de la politika klaso en Katalunio, volas sendependiĝi de Hispanio.

Šefčovič, aŭ, pli ĝuste, liaj oficistoj, evitis respondi klare – tradicia maniero de Brusela burokrato. Laŭ la komisionano, li ne povas fari alimaniere, ĉar ne klariĝis la kondiĉoj de la plebiscito, kaj ĉar li ne konas la naturon de la rilato inter, unuflanke, Skotlando kaj tio kio restos en Britio kaj, aliflanke, Eŭropa Unio. Šefčovič nur aldonis, ke la membro-ŝtatoj decidas pri la traktatoj kaj la akcepto de novaj ŝtatoj.

En Skotlando mem la demando jam fariĝis parto de la kampanjo. Tre rapide, la prezidanto de la Skotlanda Nacia Partio kaj membro de la Eŭropa Parlamento Ian Hudghton anoncis, ke la respondo de la komisiono donas la pravon al la partio.

“Estas fakto, ke Skotlando, same kun la restaĵo de Granda Britio, jam estas membro de EU… Skotlando kaj la restaĵo de Britio ludos siajn rolojn kiel samrajtaj membro-ŝtatoj, reformante la Traktatojn por agnoski la estontajn ŝtatojn post sendependiĝo”, – anoncis Hudghton al la gazetaro.

Hudghton akuzas tiujn partiojn kaj politikistojn, kiuj kontraŭas sendependecon kaj disvastigas timon pri tio, kio okazus post la sendependiĝo. Inter tiuj homoj estas altpostenaj oficistoj en Londono, kiuj notas, ke Hispanio eĉ hodiaŭ rifuzas agnoski Kosovon kiel sendependan ŝtaton, kvankam ĝi sendependiĝis en 2008. La starpunkto de Madrido, laŭ tiuj Londonaj oficistoj, signifas ke Kosovo ne povas peti membrecon eĉ kiam Serbio sukcese aliĝos. Laŭ tiuj oficistoj, Hispanio rifuzus agnoski la sendependecon de Skotlando pro timo, ke Katalunio kaj Eŭskio petos la samon.

Tamen lastatempe, la eksterlandministro de Hispanio José Manuel García Margallo pli zorge formulas la starpunkton de sia lando. “Se la du partioj en Britio konsentas, ke ĝi konvenas kun la konstitucio skribita aŭ neskribita, Hispanio havos nenion por kontraŭdiri”, – diris la ministro. Estas klare, ke Londonaj oficistoj iom tro facile kaj libere interpretis la opinion de Hispanio.

Alia punkto en ĉi tiu afero estas la facileco kun kiu Londono akceptas la rajton de popolo decidi pri sia propra estonteco. Kvankam la ĉefministro David Cameron provas influi la formon de la plebiscito, oni ne neas la rajton de Skotlando decidi.

Tute alie estas en aliaj landoj. En la sama gazetara konferenco, la hispana eksterlandministro emfazis, ke koncernas nur Brition kaj Skotlandon se ili permesas sendependecon. Tamen la konstitucio de Hispanio, li diris, malpermesas sendependiĝon pro la “esenca unueco” de Hispanio. Tamen estos ŝoko se post sia sendependiĝo Skotlando devos re-aliĝi al la Eŭropa Unio. Skotlandanoj, same kiel irlandanoj, anglianoj kaj kimranoj (kaj ankaŭ danoj) estas civitanoj de EU ekde 1973. Tradicie, Skotlando estas multe pli favora al la Unio ol Anglio. Sed ĉu post sia sendependiĝo, Skotlando devos re-aliĝi, kaj ĉu post Serbio, Montenegro kaj eĉ Turkio? Bedaŭrinde, la Eŭropa Komisiono timas klare respondi pri la temo.

Dafydd ab Iago


Esperanto estas la 64a lingvo ĉe Google Translate

FlagoMaŝintradukado atingis novan mejloŝtonon, kiam la 22an de februaro la plej konata interreta tradukilo Google Translate eksubtenis Esperanton kiel sian 64-an lingvon. Entuziasmon de la esperantistoj plifortigis la aserto, ke ilia lingvo donas multe pli bonajn rezultojn ol aliaj lingvoj kun same malmultaj trejnodatumoj, kaj ke tio estis la ĉefa kialo por la frua lanĉo. La tradukilo de Google tamen havas siajn kapricojn, pro kio oni povas facile konsenti nur pri la grava reklamo efiko por Esperanto, ne tiom pri la kvalito de la tradukoj.

Ekzistas maŝintradukiloj regulbazitaj, kiuj uzas vortarojn kaj gramatikajn regulojn verkitajn de lingvistoj, kaj statistikaj, kiuj uzas algoritmojn verkitajn de programistoj per kiuj la maŝino aŭtomate lernas el granda kvanto de dulingvaj tekstoj jam antaŭe tradukitaj de homo. La Google-Tradukilo estas statistika, dum ĉiuj antaŭaj maŝintradukiloj por Esperanto estis regulbazitaj. Tio ŝuldiĝas precipe al manko de grandaj dulingvaj tekstaroj, kiuj ekzistas ĉefe por la plej prestiĝaj naciaj lingvoj (ekz. tradukaĵoj pretigataj de UN aŭ EU).

Serĉilo kiel Google tamen disponas pri kopioj de multegaj retpaĝoj, kaj ĝi ankaŭ ciferecigis multajn librojn. Ŝajne ĉefe laŭ tiuj tekstoj ĝi "lernis" Esperanton, kaj tial ne bonas uzi por testado frazojn kiuj jam troviĝas plurlingve en la reto (ekz. tekstojn de "lernu!"). Grava rimarko estas ankaŭ ke la tradukado al/el Esperanto ĉiam okazas per la angla kiel interlingvo (ĉar nur por tiu lingvoparo oni kolektis sufiĉajn trejnodatumojn). Tion konfirmis mem dungito de Google, sed tion pruvas ankaŭ jena facila eksperimento: Petu al Google traduki el Esperanto al la rusa la frazon 'La vorto "obvious" ne ekzistas en Esperanto.' La respondo estas 'Слово "очевидно" не существует в эсперанто.'

En direkto angla-Esperanto aperas multaj gramatikaj eraroj, ĉar por la maŝino vorto kun akuzativa finaĵo kaj vorto sen ĝi estas tute sendependaj. La direkto Esperanto-angla suferas pro la riĉa morfologio de Esperanto, pro kiu “skribmaŝino” tradukiĝas, sed “maŝinskribo” ne. En testo kun 16.000 radikoj (ĉefe PIV-aj), la tradukilo tamen rekonis duonon. Ĝi ankaŭ bone elturniĝas pri la ĉapelitaj literoj, ĉar akceptiĝas “ŝipo”, “sxipo”, “shipo”, eĉ “sipo”, kvankam tradukoj povas varii (“ĉeno” = “chain”; “cxeno” = “string”), kaj nerekonita derivaĵo “ŝanĝaĵo” tradukiĝas “Shanghai”. El landonomoj Google uzas “Italujo” sed “Ĉinio”, rekoniĝas tamen ĉiam ambaŭ formoj. El nombraj adverboj ĝi komprenas nur “unue” ĝis “kvare”. La multaj artikoloj en Vikipedio influis ĝian lingvouzon, ĉar “User is drunk” tradukiĝas kiel “Vikipediista estas ebria”. Enŝteliĝis ankaŭ iuj hispanaj vortoj, pro kio “unjustified” tradukiĝas kiel “injustificada”. Tiu mistraduko cetere aperas ankaŭ en maŝintradukitaj trompmesaĝoj, kiujn esperantistojn jam komencis ricevadi.

En komparo kun aliaj tradukiloj en la direkto angla-Esperanto, Google Translate donas pli bone legeblajn tradukojn ol Trukilo kaj Esperantilo, sed kompareblajn kun GramTrans, Apertium kaj Elitrad. Ĝia forta flanko tamen estas la ligiteco al aliaj servoj de Google: Voĉon de angle parolata video en YouTube nun eblas aŭtomate rekonigi kaj la subtekstojn tradukigi en Esperanton. Provu spekti la paroladon de Steve Jobs en Standford ĉe (klaku la ruĝan butonon "CC" sub la video, elektu “Traduki priskribojn BETA” kaj en la falmenuo Esperanton).

Marek Blahuš


ГерценAleksandro Herzen: Iom da suno en friska akvo

Antaŭ ducent jaroj, la 25an de marto (Gregorie: la 6an de aprilo) 1812 naskiĝis Aleksandro Herzen (ruse: Aleksándr Ivánoviĉ Gércen, 1812–1870) – eble, la plej originala figuro en la listo de la rusaj herooj de l' spirito de la 19a jarcento.

Infano ne tute legitima de tute fremdeca patro, li portis la inventitan germanan nomon, sed profitis privilegiojn de nobelo.

Infano de siaj epoko kaj lando kaj samtempe eŭropano, li adoptis, pli ĝuste, adaptis la filozofian modon germanan, la francan socian doktrinon kaj la anglan pasion al natura scienco. Sed li ĉiam restis kritika en la apliko de iuj ajn tendencoj aŭ sekvo de iuj ajn skoloj. Oni povas diri: li ĉie sekvis sian propran padon kiu ofte kondukis lin malproksimen de la rutina vojo.

Ĉu naturdevena, ĉu edukita, lia sendependeco faris lin unika silueto sur la intelekta horizonto de la jarcento.

Herzen estis idea okcidentano, sed tiom kritika rilate al la disvolvo de la Eŭropa civilizacio, ke lia situo povis, laŭvole, konsideriĝi kiel plene kontraŭeŭropista. Samtempe, li ne ĉesis esperi pri la rusa komunumo… Fidela al sia intelekta skrupuleco, li tamen ridetis skeptike, kiam lia amiko Miĥail Bakunin alvokis sin bazi sur la kamparana komunuma saĝo.

Былое и думыAnkoraŭ kiel knabo, Herzen ĵuris lukti por la libero de sia patrio. Scenoj de reala vivo, kiujn li observis ĉirkaŭe, kaj la receptoj de solvo de sociaj problemoj, kiujn li legis en francaj libroj, formis lian projekcion de vivo kaj li iris laŭ tiu projekcio.

Studento de la Moskva universitato, Herzen sin koncentris sur matematiko kaj naturaj sciencoj. Tre tipa por li elekto. Lia denaska inklino al historio kaj literaturo postulis restarigi ekvilibron: specialiĝo mutilas intelekton.

Post sukcesaj studoj, nelonga ŝtatservo, fruktodona literatura laboro kaj du ekziloj kaŭze de “kontraŭleĝa aktivado”, Herzen forlasas – por ĉiam – Ruslandon. Estas la jaro 1847. (Herzen havas 35 jarojn.) Li loĝas komence en Francio, poste (de 1852) en Anglio. Tie, en Londono, li lanĉas sian faman projekton de presa propagando: ege gravan iniciaton por la progresista evoluo de sia patrio.

La titana figuro de Herzen sin apertas trans la ekstrema – mirinda – riĉeco de liaj komunikaj rilatoj. La plej grandaj intelektaj kaj moralaj aŭtoritatoj de Eŭropo de plej diversaj tendencoj kaj politikaj opinioj fieris esti liaj amikoj. Soleca kaj sendependa menso, li ne estis izolita de la komplekso de ideoj kiuj satigis lian penson pli freŝe kaj pli varie ol tiun de multaj famaj sampartianoj.

Herzen kiel socia pensulo kredis la socialisman futuron de la homaro, kio estis sufiĉe komuna kredo de la epoko. Sed, kontraŭ tiu konsola optimismo, li tute ne kredis favoran evoluon de la Okcidenta civilizacio kiun li rigardis deinterne. “Degenero”. Per tiu vorto li difinis la socian proceson en Eŭropo post la franca krizo de 1848. Degenero paŝanta al sistema degenerado. (Kaj kion vi volas? Kion vi povas atendi de la landoj posedataj de butikanoj kaj komercistoj?)

Herzen kiel memora kaj beletra verkisto meritas specialan mencion. Lia lingvaĵo preterpasas la tradicion de Puŝkin. Neregula, originala, kiel la aŭtoro mem, la lingvaĵo de Herzen produktas absolute siaspecan, neripeteblan efekton. Al tiuj, kiuj tute ne konas lin kiel aŭtoron, mi rekomendas trovi kaj legi Pasintecon kaj pensojn, memorverkaĵon kristaligintan lian sperton en unikan dokumenton de historio, valoran specimenon de literaturo kaj sintezan produkton de potenca menso.

Se oni devigus min doni bildan nuancon al tiu fenomeno de kreo kaj personeco, kiu ĉirkaŭprenus en si la heroon de mia kurta skizo, mi preferus tian: iom da suno en friska akvo.

Alen Kris


Kion ni legos en 2012?

La redakcio de La Ondo sendis al pluraj eldonejoj demandon pri eldonaĵoj, aperontaj en la 2012a jaro. Preskaŭ ĉiuj volonte konsentis respondi, dum kelkaj skribis, ke ili ne havas eldonplanon aŭ preferas ne diskonigi ĝin. Kaj nun konatiĝu kun la subaj listoj kaj planu viajn aĉetojn.


Historio de UEAPeter Baláž el Espero (Slovakio)

Espero funkcias en Partizánske (Slovakio) ekde 2003. Jam aperis 20 libroj, 4 DVD-Rom, 2 KD-ROM, 1 muzika KD.

Eldonotaĵoj por la jaro 2012:

Historio de UEA: impona verko de Ziko van Dijk;

– nova poemaro de juna talentita itala aŭtoro Nicola Ruggiero;

– lernolibro de Esperanto en la slovaka Esperanto za tri mesiace, traduko de la ĉeĥa lernolibro de Petr Chrdle;

– reeldono de la lernolibro de Esperanto en la slovaka Esperanto priamou metódou de Stano Marček.

Por E@I okazos eldonoj:

– dua, plivastigita, korektita eldono de la verko Komputeko (angla-Esperanta terminaro de komputilaj vortoj) de Yves Nevelsteen;

– dua eldono de Detala gramatiko de Esperanto de Bertilo Wennergren;

– kvara eldono de DVD-Romo Esperanto elektronike.

KronprincedzinoPaul Peeraerts el FEL (Flandrio, Belgio)

Malgraŭ iom reduktita oficista stabo, la eldonejo de Flandra Esperanto-Ligo daŭre eldonas verkojn de renomaj aŭtoroj. Komence de 2012 aperis La kronprincedzino de John Francis – nova rakonto pri intrigoj, miskomprenoj kaj sekretaj bataloj en mezepoka etoso!

En la presejo nun estas Bildvortaro, multe ampleksigita pli ol 600-paĝa versio de la iama bildvortaro de Rudiger Eichholz, bazita sur la 6a eldono de la granda Duden-Bildvortaro.

Gersi Alfredo Bays el Fonto (Brazilo)

La eldonejo Fonto (Chapecó, Brazilo) aperis en 1980, kaj ekde tiam ĝi eldonis pli ol 120 librojn. Ĉi-jare jam eldoniĝis la kvara volumo de Antologio Latina kaj la dua eldono de la romano Sed nur fragmento de Trevor Steele.

En preparo estas la dua eldono, rekompostita de Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez, tradukita de Fernando de Diego, kiu unue aperis en 1992; Tartufo de Moliero en la traduko de André Cherpillod; Danĝeraj rilatoj de Choderlos de Laclos, tradukita de Jean-Luc Tortel; Ferramentas gramaticais de André Cherpillod en la portugala traduko de Gersi Alfredo Bays; kaj Renkontoj dumvoje de la bulgara verkistino Elena Popova. Kaj aliaj, eble…

Hori JasuoHori Jasuo el Horizonto (Japanio)

Horizonto estas mia persona eldonejo. En aŭtuno 2011 mi eldonis mian propran libron Esperanto-esearo de mondvojaĝanto s-ro Hori en la japana, kaj ĝiaj 500 ekz. elĉerpiĝis en januaro 2012. En 2012 mi jam eldonis la libron Miaj vojaĝoj tra la mondo (Esperante, 400 ekz.) kaj planas eldoni la duan volumon de Esperanto-esearo de mondvojaĝanto s-ro Hori (japane) en aprilo kaj Raportojn el Japanio 15 (Esperante, 400 ekz.) en junio. Mi havas aliajn planojn, sed nun tiuj ne estas certaj.

Irmi Haupenthal el Edition Iltis (Francio)

En sia eldona programo por la jaro 2012 Edition Iltis povas anonci kvar tuj aperontajn novajn titolojn:

– Gonçalo Neves. Zamenhof kaj Volapük;

– Hermann Sudermann. La ekskurso al Tilsit. El la germana tradukis Reinhard Haupenthal;

– Johann Martin Schleyer. Rudolf und Hermine oder Die Liebe macht erfinderisch en la germana, kaj Rudolfo kaj Hermina aŭ La amo igas inventema (tradukis Reinhard Haupenthal) en Esperanto.

R.U.R.Petro Chrdle el KAVA-PECH (Ĉeĥio)

KAVA-PECH (ĉeĥa mallongigo, kiu signifas “Kongresa kaj kleriga agentejo de Petro Chrdle”) fondiĝis en 1992, aperigis 150 librojn, el ili preskaŭ duono tuŝas Esperanton (verkitaj en Esperanto, tradukoj en Esperanton aŭ el Esperanto ĉeĥen, lernolibroj de Esperanto, vortaroj).

Nur du titoloj jam maturiĝis ĝis tia grado, ke mi povas anonci kun bona konscio ilian eldonon en 2012: Karel Čapek: R.U.R. Rossumaj Universalaj Robotoj en la serio Oriento-Okcidento; kaj Petr Chrdle: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj, la tria aktualigita eldono.

Kooperativo de Literatura Foiro (Svislando)

La nuntempe plej grava libroeldona projekto de LF-koop, apud la kvar periodaĵoj, estas la plurcentpaĝa Historio de la esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Ĝi aperos ene de la trijara laborplano 2012–2014.

Vilhelmo Lutermano el MAS (Francio)

La Monda Asembleo Socia (MAS) ne estas vere eldonejo, sed rete funkcianta organizaĵo, kies membroj interalie eldonas siajn verkaĵojn kaj tradukaĵojn. Kvankam ĝi fondiĝis en la jaro 2005, ĝiaj membroj eldonis jam relative multajn librojn, en marto 2012 nia 77a libro estas presata. La libroj de tiu ĉi jaro 2012 estas:

74. Frederiko Engelso. La evoluo de la socialismo de utopio al scienco. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano.

75. Georgo Fulberto: “La kapitalo” koncize. Kun recenzo de Lucas Zeise. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano (resumo de la tuta Kapitalo).

76. Ivan Efremov. Tais el Ateno. El la rusa tradukis Jurij Finkel.

77. Berto Breĥto. Me-ti, libro de turnoj. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano.

78. Eddy Raats. Rakontoj.

Kromaj libroj, ekzemple, tradukitaj el la rusa kaj germana, estas planitaj, sed oni ne povas klare diri nun, kion la verkemaj MAS-anoj ankoraŭ prezentos dum tiu ĉi jaro. La lastaj tri jaroj montras, ke MAS aperigas mezume du librojn monate (sen kalkuli la nur rete aperigitajn tekstojn).

Liven DekUlrich Becker el Mondial (Usono)

La eldonejo Mondial havas sian sidejon en Novjorko (Usono). Ĝia Esperanto-fako (www.librejo.com) eldonas ĉiujare kvin ĝis dek titolojn. En 2012 ni jam eldonis du librojn kun tekstoj originale verkitaj en Esperanto:

– Jorge Camacho. La silika hakilo: poemaro.

– Liven Dek. Ne ekzistas verdaj steloj: 60 mikronoveloj kun suplemento.

Krome aperos en 2012 tri libroformaj eldonoj de Beletra Almanako, la unua en februaro/marto, la dua en junio, kaj la tria en oktobro.

En 2012 la Esperanto-fako de Mondial draste plilarĝigos siajn ofertojn de elektronikaj libroj (www.bitlibroj.com), i.a. per disponigo de pli da titoloj en la populara ePub-formato, kaj pli da retaj bitlibraj vendejoj ofertantaj ilin.

Vito Markovo el EFK SAT (Francio)

Eldona Fako Kooperativa de SAT fondiĝis en 2007. En 2012 devos aperi DVD-forme la multlingva dokument-filmo Esperanto de Dominiko Gaŭtiero. Krome antaŭvidita estas reeldono de ABC de Sennaciismo de Kolĉinski kaj Manifesto de Sennaciistoj de Lanti ene de sama libro kun rekuntekstiga enkonduko de Gary Mickle, kaj aprile aperos (okaze de teatraĵo dum SAT-Amikara kongreso) traduko de Karotokapo de Jules Renard. Aliaj malpli maturaj projektoj estas survoje, interalie, retlibraj eldonoj.

Gerrit Berveling el VoKo (Nederlando)

Entute aperis ekde 1980 ĝis nun ĉe VoKo 55 broŝuroj kaj libroj en du serioj: “Voĉoj Kristanaj” ligitaj al kristanismo en plej vasta senco; kaj “Voko-numeroj” – poemoj, eseoj, literaturo.

Ĉi-jare jam aperis ĉe VoKo la traduko de Pieter-Jan Doumen el la mezepoka nederlanda Karlo kaj Elegasto – romaneto en poezia formo pri Karolo la Granda. Estas presata nun la traduko de la romano Urug de Hella S. Haase, kiun el la nederlanda tradukis mi mem.

Pri planoj koncerne estontajn eldonojn kutime mi ne donas informojn.


Nia trezoro

Nikolao Hohlov

Nikolao HohlovLa 1891a jaro estis feliĉa por la Esperanta poezio: tiujare naskiĝis Kolomano Kalocsay, Julio Baghy, Hendrik Adamson, Georgo Deŝkin... Kaj la 31an de januaro 1891 en Moskvo naskiĝis Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov, famiĝinta inter esperantistoj kiel Nikolao Hohlov.

En Moskvo li lernis en gimnazio kaj en komerca lernejo kaj eklaboris en la ĉefpoŝtejo. En la revolucia jaro 1917 Hohlov konatiĝis kun la polino Vera, kiu baldaŭ iĝis lia edzino. La juna familio ne akceptis la bolŝevistan revolucion kaj forveturis al Ukrainio, kie Hohlov ekservis en la “blanka” armeo. En la armeo Hohlov ekhavis tifon kaj estis savita de la Brita Ruĝa Kruco.

Li preferis ne reveni al Moskvo kaj elmigris, unue al Malto, kaj poste al Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj. Post sep jaroj en Bakar kaj Zagrebo (tie li laboris en Adriatika Banko) en 1928 li revenis en Moskvon, dum lia edzino kun ilia filo Juliusz restis en Varsovio. En Moskvo li laboris kiel ekonomiisto en diversaj entreprenoj. En 1930 li denove edziĝis, kaj en 1931 naskiĝis lia dua filo Leonid. Post la atako de la nazia Germanio, en 1941 Hohlov kun aviadiluzino en kiu li laboris veturis al Taŝkento kun sia familio. El Taŝkento li revenis Moskvon en 1944 kun rompita sano. En 1952, kiam li laboris kiel estro de planfako en la bierfabriko Ostankino, li havis apopleksion kaj post kelkaj monatoj, la 26an de februaro 1953 lia vivo finiĝis.

Hohlov eklernis Esperanton kiel 14-jarulo en 1905. La plej unua kajero de La Ondo de Esperanto, aperinta en februaro 1909, mencias lin kiel aktivan propagandiston de Esperanto en la poŝtoficejo. En Moskvo li okupiĝis pri diversaj movadaj taskoj, precipe pri informado kaj instruado, sed pli gravas, ke en aprilo 1910, kiam li havis 19 jarojn, La Ondo de Esperanto aperigis lian poemon En tombejo. La poemo, datita je la 17a de februaro 1910, estas trosentimentala 44-versa rakonto pri vizito de junulo al la tombo de la amatino.

En 1921 Hohlov kaj Dušan Maruzzi kunfondis en Zagrebo la gazeton La Provo (poste Konkordo), kiu ĉesis aperi en 1928, kiam Hohlov forlasis Zagrebon. En 1922 Maruzzi fondis eldonejon Sudslava Esperanto-Servo, al kiu Hohlov tuj kontribuis per sia traduko de Krucumo de Aleksandr Drozdov (same kiel Hohlov, Drozdov servis en la blanka armeo, elmigris, kaj en 1923 revenis al Ruslando). Ekde 1922 Hohlov kunlaboris kun Literatura Mondo, kie aperis liaj poemoj, noveloj originalaj kaj tradukitaj, ankaŭ artikoloj. Kutime li uzis la pseŭdonimon “Skito”.

La 5an de januaro 1924 en Zagrebo estis prezentita lia unuakta komedio La Morto de la Delegito de U.E.A., eldonita libroforme en 1924 kiel la unua volumo de la “Biblioteko de la Konkordo” en Zagrebo. En 1924 aperis en Lepsiko lia traduko de la Orientaj fabeloj de Vlas Doroŝeviĉ. Post du jaroj sekvis la unuakta vodevilo Granda bruo pro nenio de D. Dobin, kiel la 3a volumo de la “Biblioteko de Konkordo”. En 1928 aperis la teatraĵo Morto de Danton de Aleksej N. Tolstoj kaj la originala poemaro La Tajdo, eldonitaj de Heroldo de Esperanto en Horrem bei Köln.

En Moskvo Hohlov daŭrigis sian esperantistan agadon, interalie, kiel gvidanto de literatura sekcio en la lingva komisiono de SEU, sekretario de la lingva komisiono, kaj gvidanto de la Esperanto-sekcio de la Amikeca Societo VOKS (poste SSOD). Li multe tradukis, sed estas sciata nur unu originala versaĵo, verkita de li post la reveno la 26an de majo 1928:

Viburno

Ĉe serpentuma rivera turno,
ombrante ŝtonojn de moska put',
en la umbela ornam' viburno
sunumas branĉojn sur verda krut'.
Mi ne forgesis – mi ĝin rekonas,
la kamaradon de l' fora jun';
en la animo revide sonas
la pasinteco tra l' muta nun.

Ĉu ne hieraŭ la varman manon
glacie brogis la akva skvam',
kaj lipoj trinkis la mirĉampanon
sub la tintado de l' guta gam'?
Ĉu ne hieraŭ la koro saltis
pro la senbrida plensanga puŝ',
ĉu ne hieraŭ apenaŭ haltis
en kantebrio la arda buŝ'?

Kun la freŝeco de la hieraŭ
tre zorge gardis la frida kor'
ĉi tiun puton ĉe la rivero
kaj la viburnon en la memor',
por ĉe l' revido dolore sveni
en skua ondo de la pasint',
kaj, sveniĝante, rezigne beni
la gutoplendojn de l' plaŭda tint'.

Kune kun Nikolaj Nekrasov li tradukis en 1931 el la rusa la studon de Ernest Drezen Historio de la Mondolingvo. Ĝi aperis en Lepsiko same kiel Per voĉo plena de Majakovskij (1930) kaj La unua soveta blumingo de Staĥanov (1932). Post 1933 li malaktiviĝis; nur en Arĝenta duopo (1937) aperis lia artikolo pri Preter la vivo de Julio Baghy. Lia lasta traduko, kiun Bonifatio Tornado datas je 1948, estis Himno de la demokratia junularo de Lev Oŝanin. Inter la verkoj de Hohlov elstaras lia poemaro La tajdo (1928), kiu entenas 38 poemojn kaj la moton el Art Poétique de Verlaine: “De la musique, avant toute chose...”, kiun Waringhien tradukis: “Muzikon antaŭ ĉio alia!” Kaj laŭ atesto de Ivo Rotkviĉ (1965), Hohlov fajfis melodiojn, kaj sub la sonoj aperis rimoj kaj versoj. Tiel aperis perloj de la Esperanta liriko, ekzemple, La luna ebrio

Jen — ĝi brilas, mia luno,
Virgomaska amlucerno,
Nuda mamo el latuno,
Iritilo de l' eterno…

Jen — ĝi trenas, pala torĉo,
Tra l' cipresoj ombran langon —
Kaj la tero sub la sorĉo
Paroksisme verŝas sangon.

Jen — ĝi paŝas, noktulino
Plej alloga, rafinita —
La komenco kaj kulmino
De l' pasio senevita.

Jen — ĝi tiklas kaj sufokas,
Estingante ĉiun honton,
Jen — ĝi vokas, laŭte vokas:
Serĉu, kaptu kunĝuonton!

Kaj subiĝas la animoj,
Kaj triumfe batas koroj,
Estas for la tagaj limoj,
Kaj ne gardas la honoroj…

Vivajn korojn ligas pare
La magia lumsonato
Por oferi suraltare
Al Eroso kaj Hekato.

Per la flamaj rozkoloroj
Juna virgo amburĝonas…
Kaj anstataŭ la paroloj
Longaj, longaj kisoj sonas…

Ah, — dronante en inspiro
De la tenta nokta disko,
Estas ĝoje — esti viro
Kaj facile — odalisko

La temaro de La tajdo estas varia; apud amversaĵoj estas politika liriko, kiel 1905 kaj Eŭropo, nostalgia Mia Patrujo, ŝerca Maltrafa pafo, filozofia Prolegomeno...

Ni finu per vortoj de Lajos Tárkony:

Granda promeso kaj multa plenumiĝo estas tiu ĉi volumeto. La aŭtoro sentas la lingvon en la pulso, perfekte estras la formon, liaj ritmoj estas freŝaj kaj sane pulsantaj, liaj rimoj estas novaj kaj ofte surprizaj. Li havas freŝajn ekpensojn, plaĉajn metaforojn. Kiu ne sentus agrablan eksciton, kiam li parolas pri “mentodora kaj karese dolĉa vento”, kiam en sia belega poemfresko “Duelo” li malkovras en la skermanta virino “mikson el tigro kaj mimoz'”.
(De paĝo al paĝo. Budapest, 1932, p. 56)

Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ la artikolojn pri Ludoviko Zamenhof kaj Julio Baghy kaj Kálmán Kalocsay, kiuj aperis ĉi-jare en Nia trezoro.


Ĝeneva triopoĜeneva triopo

Beletra kolekto de ĝenevaj aŭtoroj. – Genève: Esperanto-Grupo La Stelo, 2011. – 125 paĝoj.

“Antaŭ kelkaj jaroj la komitato de [la Ĝeneva Esperanto-Grupo] La Stelo ekhavis la ideon eldoni kelkajn verkojn de konataj ĝenevaj Esperanto-aŭtoroj kiel Claude Piron, Madeleine Stakian-Vuille kaj Henri Vatré. Ĉi tiuj tri esperantistoj ne nur vigle agadis por la Esperanto-movado, sed ankaŭ funkciis kiel ĝiaj literaturaj vizitkartoj, do ili estas kvazaŭ neforgeseblaj steluloj de la ĝeneva Esperanto-grupo La Stelo, kiujn indas omaĝi”, – tekstas la dorskovrilo de la libreto. Tute prave.

Madeleine Stakian-Vuille (1910–2004) komencis lerni Esperanton en 1918, en 1930 fondis esperantistan koruson, poste laboris en UEA, ekde 1957 estris la menciitan grupon La Stelo kaj ĝisvivis la jaron 2004. Imagu: 85 jarojn en Esperanto!.. Ŝi verkis, sub stranga pseŭdonimo Mad Mevo, klasikstilajn versaĵojn. Plejparto de ili, el 1930-aj jaroj, nun aspektas sufiĉe arkaike, ankaŭ la temoj (pri tutmonda unueco-frateco, amo al la verda stelo ktp.) banaliĝis, tamen kelkaj ankaŭ nun sonas freŝe kaj ĉarme:

Naskiĝu, burĝonaj floretoj,
Vin benu la roso fekunda;
Ŝiriĝu la verdaj korsetoj
Ŝvelantaj sub pluvo abunda.

(p. 34)

Ĉeestas ankaŭ ŝia interesa artikolo pri popolaj kantoj (presita en la revuo Esperanto, 1935).

Henri Vatré, pseŭdonime ankaŭ Henri Baupierre (1908–1998). Spertaj literaturŝatantoj aprezas lian pastiĉaron Specimene (1962), “kies stilparodioj pri kvardeko (!) da Esperanto-verkistoj pruvis la jaman maturecon de literaturo kun tiom da distingeble propraj voĉoj” (el Vikipedio). Nunaj legantoj, bedaŭrinde, ne tiom bone konas liajn verkojn; se brilajn novelojn Malkovro kaj La kimra Biblio oni povas legi interrete, liajn poeziaĵojn ĝis nun mi ne konis. Fakte, ili “surfaciĝis antaŭ nelonge el subtegmenteja angulo, post preskaŭ duona jarcento. Ene de tiu poemaro fluge kaj flue ruliĝas la vortoj por doni voĉon al emociplena kaŝita amo”, – skribas anonima libro-kompilinto. Alipaĝe pri la samo: “temas pri unika kolekto de pasiaj amokrioj el la 1960aj jaroj direktitaj al unu bela virino kun temperamento slava-itala, kiu siatempe ravis la esperantistojn per teatro kaj distro (ĉu vi konjektas, pri kiu temas? – VMel). Dum la adoratino evidente ne konfirmis lian ardon, Vatré profunde intimiĝis kun la lingvo Esperanto, kreante specialajn delicaĵojn”. Leĝera stilo, liberaj, “blankaj” versoj – ne laŭ mia persona gusto, sed ŝatantoj certe troviĝos, nun tia formo estas laŭmoda, kvankam Vatré verkis tion antaŭ multaj jaroj. Nur unu kurta versaĵo estas klasike rimita, aliaj du – rimitaj neklasike, kaj krome ĉeestas proza miniaturo Portreto en la spegulo – lernu, kiel oni povas priskribi virinajn trajtojn, eble vi, samkiel mi, tuj rememoros la praantikvan Kanton de kantoj

La blua luno
traĵaluzie
rivelos al vi
seniluzie
la nudan floron
de mia juno.
[…]
Sur mia brusto
rebrilas
du kandelingoj
el pala kupro,
lumigu ilin
per via flamo,
mi estu Eva
kaj vi Adamo,
min faru reva
kaj via Damo.

(p. 91-92)

Claude Piron – la plej juna el la triopo, apartenanta al la sekva generacio, sed ankaŭ li, bedaŭrinde, jam forpasinta (1931–2008). Ne necesas klarigoj pri li, ĉiuj ni legis liajn verkojn – aventurojn de malaperinta Gerda, Ĉu-detektivaĵojn, aŭ ion pli seriozan psikologie. Ĉi-libre troviĝas kelkaj liaj poemetoj – la plej atentinda, miaopinie, estas La sufero de l' aliaj, premiita en Belartaj Konkursoj de UEA en 1956. Kaj krome – komedia teatraĵeto La ezoko, aparte atentinda por ruslandanoj, ĉar ĝi priskribas la rusan vivon antaŭ unu jarcento. Ne temas pri “majesta oksikok-arbo”, tamen troveblas amuzaj fuŝetoj rimarkeblaj nur por atentema ruso. La tuta scenaĵeto estas tre sprita (nu, Piron neniam verkis malspritaĵojn…) kaj riĉa je sukplenaj sakraj esprimoj en preskaŭ ĉiu repliko. Mi ne citos ilin, ĉar ĉiuj estas brilaj. Ĝeneralajn insultojn kun variaj komparoj el animala mondo la protagonisto povas toleri, sed kiam sonas insulto specife Esperanta… Do, legu kaj vidu mem, ankaŭ riĉigu vian lingvaĵon…

La libreto estas bona enhave kaj bela aspekte. Bedaŭrinde troviĝas mistajpoj, iuj eĉ ĝenas la komprenon (“Ni” anstataŭ “Ne” sur p. 26). Nu, eĉ Suno havas makulojn…

Valentin Melnikov


Publika Esperanta biblioteko en Bjalistoko

Kiam en 2007 en Jokohamo la urbestro de Bjalistoko promesis krei en la urbo Centron de Esperanto, ĉiuj kredis, ke li realigos per la komunuma mono la revon de esperantistoj el la jaro 1987a. Tio ne eblis. En la rekonstruita malnova domo ĉe la iama reĝa ŝoseo Warszawska dum la 94a UK estis inaŭgurita la nova komunuma kulturcentro Ludoviko Zamenhof, kiu okupiĝas pri multkultureco de Bjalistoko. Esperanto estas nur malgranda peco de ĝia interesosfero.

Mirinda kunlaboro kiu, danke interalie al Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik, komenciĝis antaŭ la Bjalistoka UK inter la Esperanta mondo kaj la Podlaĥia Libraro, donis rezultojn, kiam en la Urbodomo oni cerbumis ĉu eblas en la nova situacio organizi publikan Esperantan bibliotekon kaj certigi monon por ĝiaj elspezoj. La statuto de la Podlaĥia Libraro estis modifita per la aldono al ĝi de la Esperanto-kolekto.

Jan Leończuk – la direktoro de la centjara biblioteko, la plej granda en la regiono – mem poeto, evidentiĝis bonega partnero por esperantistoj. Li decidis malfermi la filion №14 kun Esperantaj libroj kaj gazetoj. La urbestro certigis, ke en la centro Zamenhof oni malmultekoste pruntedonos ĉambron por la venonta biblioteko. Bonega solvo! Kiam venas eksterlandanoj ili tuj estas direktitaj al la Esperanto-Libraro por komenci la aventuron kun la Zamenhofcentro. Mi rakontadas la historion, informante pri ekzistantaj agadoj kaj planoj.

Esperanto-Biblioteko en Bjalistoko

Septembre 2011 mi partoprenis en Herzberg konferencon pri Esperanto-bibliotekoj, dum kiu prof. Detlev Blanke kaj aliaj raportis pri unuecigo de Esperantaj katalogoj, por ke en la tempo de retaj katalogoj “on-line” esperantistoj el la tuta mondo povu kontroli la enhavojn de kolektoj. Malnovaj privataj kolektoj ofte estis katalogitaj laŭ metodoj pripensitaj antaŭ jaroj de iliaj posedantoj, kaj nun ili estas atingeblaj kaj komprenataj nur de la aŭtoroj mem. La posedantoj havas nek emon nek tempon ŝanĝi tion. Librojn oni pruntedonas malofte kaj nur al fidindaj homoj, kiuj garantias redonon. La okuloj de la posedantoj daŭre ĝojas spektante bretarojn plenajn de libroj eĉ se polvo kovras ilin pli kaj pli...

Apartenante al granda provinca biblioteko, la malgranda Esperanto-Libraro uzas ĉiujn rimedojn atingeblajn por publikaj bibliotekoj en Pollando. La universala komputila programo MAK permesas al ĉiu leganto trovi en la ĉefa katalogo de la Podlaĥia Libraro la kolekton “Esperantiana”. Tie troviĝas ĉiu Esperanto-libro priskribita laŭ la universalaj kondiĉoj de la programo. Parton de la Podlaĥia Libraro kreas Podlaĥia Cifereca Biblioteko. 127 malnovaj libroj, kiuj troviĝas en la Esperanto-Libraro, estis ĵus kontrolataj kaj, se estos jure permesite, ni komencos ciferecigi ilin.

99,9% de la kolekto estas donacoj. Ne eblas rakonti pri ĉiuj donacintoj, sed pri kelkaj mi rakontas. Ewa Bondar, longtempa instruistino pri Esperanto, donacis al ni sian tutan kolekton. Post la morto de sia plenkreska filino malsana je kancero, la patrino, likvidante ŝian loĝejon, serĉis novajn uzantojn de Esperanto-libroj kaj trovis la Esperanto-Libraron. Nia Finnlanda gasto sinjorino Synnöve Mynttinen dum la 11aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj demandis pri speco de libroj mankantaj en nia biblioteko, kaj poste pere de UEA sendis al ni 80 librojn por infanoj kaj junularo. Kiam ni renkontiĝis en Kopenhago, kaj mi varme dankegis pro la ricevitaj libroj, ŝi ŝajnis konfuzita kaj tuj proponis, ke ni ankoraŭ serĉu je ŝia kosto ion konvenan en la Libroservo de UEA. Kaj ni aĉetis aldone dek novajn librojn... Berlinanoj sendis al ni eĉ dufoje Johanon Pachter kun la aŭtomobilo plena de libroj kaj gazetoj. Lastatempe li alportis, interalie, ege valorajn jarkolektojn de Pola Esperantisto el la jaroj 1907 kaj 1908 – la unuajn numerojn eldonitajn ankoraŭ en la pola lingvo en Lvovo.

Niaj donacintoj entuziasme donacis al ni siajn amatajn librojn, por ke ni povu malfermi la bibliotekon, kaj baldaŭ pluraj titoloj ripetiĝis. Kion fari por ŝpari lokon por venontaj novaĵoj? La ĉambro havas nur 22 m²! Ĉiumarde en la biblioteko helpas volontulino Zsófia Pataki el Hungario, kun kiu ni komune kreis plenan liston de Esperanto-gazetoj por havi informon por serĉantoj kaj por sciigi nin mem, kio mankas por kompletigi jarkolektojn. Laŭ nia interkonsento, pluraj duoblaj ekzempleroj de Esperanto-libroj baldaŭ estos transportataj al Szeged (Hungario), kie ili trovos novan lokon en la universitata libraro. Post la fino de la volontulado en Bjalistoko, Zsófia revenos tien, kie ŝi gvidos ĉe la Universitato Esperanto-kurson por studentoj.

Legante en la februara Ondo artikolon pri la libroj eldonitaj en 2011 mi havis impreson, ke Bjalistoko iĝis grava centro de eldonado. En 2011 ni sukcesis eldoni sep librojn, kaj ĉi-jare ni planas eldoni pliajn kvin volumojn, inkluzive de poemaro de la Nobel-premiita poetino Wisława Szymborska, kiu mortis la 1an de februaro 2012.

Dum 2011 vizitis la Esperanto-bibliotekon 2959 personoj; ili prunteprenis 1203 librojn. Ni havas 80 konstantajn legantojn, sed ofte agrable surprizas nin homoj, kiuj serĉas materialon pri konkreta problemo. Mi estis feliĉa helpante al du germanoj trovi materialojn por iliaj diplomlaboroj pri interlingvistiko. Kelkaj studentoj de la Bjalistoka Universitato serĉis ĉe ni informojn por prelegoj kaj seminarioj. Gimnazianoj venas por lerni la teorion de Esperanto partoprenante jam la kvaran historian-socian konkurson Babelturo, kunorganizitan de la Bjalistoka Esperanto-Societo kaj la 1a Liceo en Bjalistoko. Niaj instruistoj trovas interesajn materialojn por instrui infanojn kaj aliajn kursanojn.

Ni propagandas Esperanton, montrante librojn al ekskursanoj, vizitantaj Zamenhofcentron, kaj disdonante flugfoliojn. Somere, kiam en BES finiĝas kursoj, ni renkontiĝas merkrede en la biblioteko. Okazas prelegoj en la pola kaj Esperanta lingvoj pri verkistoj ligitaj al Esperanto pere de siaj verkoj. Niaj gastoj povas surloke ludi la tabulan ludon pri Esperanto en Bjalistoko, aŭskulti Esperantajn kantojn, spekti Esperantajn filmojn aŭ serĉi ion en la reto uzante komputilon. Gravas, ke la Esperanto-Libraro vivas, estas atingebla por ĉiuj kaj utila ne nur en Bjalistoko.

Ela Karczewska


Ricevitaj libroj

Beletra kolekto de ĝenevaj aŭtoroj. – Genève: Esperanto-Grupo La Stelo, 2011. – 125 p. – (Recenzoekzemplero).

Korženkov, Alexander. Život Zamenhofa: Život, dielo a myšlienky autora esperanta / Slovenský preklad z esperanta a angličtiny Pavol Petrík; Úvod Peter Baláž, Humphrey Tonkin. – Partizánske: Espero, 2011. – 104 p., il.; 500 ekz. – (Donaco de Espero).

Zamenhof Festo 2011 kun Koreaj samideanoj / Redaktis Reza Kheirkhah. – [Pingtung]: Reza Kreirkhah, 2011. – 32 p., il. – (Donaco de Reza Kheirkhah).


Ricevitaj gazetoj

Bulteno de Esperantista Klubo en Praha, 2011/3;
Esperanto, 2012/2;
Esperanta Finnlando, 2012/1;
Esperanto Aktuala, 2012/1;
Esperanto aktuell, 2011/6, 2012/1;
Esperanto en Azio, 2012/74;
Espéranto en Marche, 2012/1;
Formoza Folio, 2012/14;
Frateco, 2012/95;
Kontakto, 2011/6;
La Ondo de Esperanto, 2012/3;
La Revuo Orienta, 2011/12, 2012/1;
La Sago, 2011/80, 2012/81;
Monato, 2012/2,3;
Norvega Esperantisto, 2012/1;
REGo, 2012/1;
Scottish Esperanto Bulletin, 2012/1.


Juda humuro

Ne zorgu, ili trovos nin!

Abrahamo kaj Ester estas juda paro el Novjorko. Ili faras vojaĝon al Aŭstralio por festi la 40-an datrevenon de sia geedziĝo. Dum la flugo super la oceano okazas paneo ĉe la motoro de ilia aeroplano. La piloto sukcese alterigis la aviadilon sur iu malproksima insulo.

La pasaĝeroj estas ŝokitaj kaj tre embarasitaj. Post unu horo diras Abrahamo al sia edzino: “Ester, ĉu ni pagis al la sinagoga funkciulo por la menditaj sidlokoj?”

Ester: “Ne, mi ne havis la tempon por fari tion”.

Abrahamo: “Kaj la mondonacon al la juda helpfonduso?”

Ester (honteme): “Oh, Dio! Mi simple forgesis aranĝi la pagon”.

Abrahamo: “Kaj la mondonacon al la juda religia seminario, ĉu vi sendis?”

Ester: “Mi preparis la koverton sed ankoraŭ ne enpoŝtigis ĝin”.

Abrahamo (ĝojplene kaj krie): “Ho, mi ĝojegas! Ni estas savitaj! Ne zorgu, ili serĉos nin kaj fine trovos nin!”

El la kolekto de Josef Ŝemer


Donacoj

Savi la vivon! (8)

La oka listo de la donacintoj

Donacoj faritaj ekde la 19a de februaro ĝis la 17a de marto 2012

Anonime (Germanio)
200,00
Anonime (Germanio)
20,00
Anonime, diversaj (Germanio)
125,00
Hans Joachim Böttcher (Germanio)
100,00
Josef Fischer (Germanio)
300,00
Rudolf Fischer (Germanio)
300,00
Armin Kadow (Germanio)
200,00
Gunthild Meyer (Germanio)   anonima sumo
Heinz-Wilhelm Sprick (Germanio)
50,00
Entute ekde 19 feb 2012 ĝis 17 mar 2012  
1.295,00
Je la 18a de februaro 2012
29.632,00
Je la stato de la 16a de marto 2012
30.927,00

Libromendo

Kelkaj personoj el Germanio decidis helpi al Halina alimaniere. Iliaj donacoj estis uzitaj por atanĝi grandan libromendon ĉe la eldonejo Sezonoj kaj tiel disponigi tre altan sumon por la savo de Halina. Ĉi tiu projekto estas grava, ankaŭ ĉar la libroj estas parte disdonotaj al bibliotekoj kaj individuaj Esperanto-parolantoj en evolu-landoj.

Wolfgang Bohr (Germanio)
50,00
Anonime (Germanio)
1200,00
Anonime, 4 diversaj (Germanio)
6850,00
Entute je la 17a de marto 2012  
  8100,00

La monkolekta kampanjo helpe al Halina Gorecka repruvis la solidaremon kaj helpemon de la esperantistaro. Koran dankon pro la malavaraj donacoj, grandaj kaj etaj, kiuj helpis al Halina elteni la problemplenan restadon en Moskvo! La resto, kiu estas nun en nia dispono, estas kaj estos uzata por la postoperacia flegado kaj kuracado, por medikamentoj, por la necesaj ĉiumonataj vojaĝoj inter Kaliningrado kaj Moskvo. La donacojn, kiujn ni ricevas post nia reveno al Kaliningrado, ni publikigas en La Ondo de Esperanto kaj en ĉi tiu retejo.

Aleksander Korĵenkov

Dankon pro la donacoj!

Legu la pli fruajn afiŝojn pri la temo:
Savi la vivon (7)
Savi la vivon (6)
Savi la vivon (5)
Halina estas operaciita. Sukcese. Dankon pro la subteno!
Savi la vivon (4)
Savi la vivon (3)
Savi la vivon (2)
Savi la vivon
Artikolo de Sergej Bronov

La Abonhelpa Fonduso de La Ondo

Pluraj esperantistoj en la mondo deziras legi La Ondon de Esperanto, sed ne povas mem pagi sian abonon. Por abonigi ilin (rete aŭ papere) jam dum dudek jaroj funkcias nia Abonhelpa Fonduso.

Abonhelpa Fonduso 2010

Ĉi tie estas registritaj donacoj, uzitaj por helpabonoj por la jaro 2010.

Tiina Oittinen (Finnlando)
18,00
Gerd Bernhard (Germanio)
12,00
Munkena Esperanto-klubo (Germanio)
38,00
Osmo Buller (Nederlando)
82,00
Douglas Draper (Norvegio)
50,00
Jos. R. Koch (Svislando) 43,00 CHF
28,90
István Ertl (Luksemburgo) 70,00 PLN
17,50
Sergej Bronov (Ruslando) 5067,00 RUR  
119,20
Entute
  365,60

Danke al la Abonhelpa fonduso 17 esperantistoj el 11 landoj en 2010 ricevadis La Ondon.

Abonhelpa Fonduso 2011

Ĉi tie estas registritaj donacoj, uzitaj por helpabonoj por la jaro 2011.

Alex Sousa Santos (Brazilo)
120,00
Tiina Oittinen (Finnlando)
38,00
Marc Bavant (Francio)
38,00
Gerd Bernhard (Germanio)
12,00
Munkena Esperanto-klubo (Germanio)  
38,00
Lovissa Óskardóttir (Islando)
38,00
István Ertl (Luksemburgo)
20,00
Osmo Buller (Nederlando)
42,00
Douglas Draper (Norvegio)
50,00
Bengt Nordlöf (Svedio)
38,00
Jos. R. Koch (Svislando) 13,00 CHF
8,70
Sergej Bronov (Ruslando) 4042 RUR
101,05
Entute
  543,75

Danke al la Abonhelpa fonduso 27 esperantistoj el 15 landoj en 2011 ricevadis La Ondon papere kaj rete.

Ĉiuj sumoj estas en eŭroj.

Donacoj por 2012 estas danke akceptataj. Oni povas donaci retan aŭ paperan abonon de La Ondo al konkreta persono aŭ lando, aŭ lasi la elekton al la redakcio. La pagmanierojn vidu ĉi tie.

Dankon pro la donacoj!

Halina Gorecka


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2012, №4 (210)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2012:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2012.