Sur la kovropaĝo estas printempa foto, kiun Halina Gorecka faris en Kaliningrado proksime de nia redakcio.
Vespere, la 29an de marto min atingis informo pri la ĵusa morto de Josi Ŝemer. Preskaŭ tuj mi aperigis ruslingvan noton pri tio en mia vivoĵurnalo, kaj ĝia traduko aperas ĉi-sube.
Malgajiga novaĵo venis el Israelo. Antaŭ kelkaj horoj finiĝis la vivo de Josi Ŝemer, fama inter esperantistoj, kiuj konis lin kiel la prezidanton de ELI, la redaktoron de Israela Esperantisto, kolektanton kaj populariganton de la juda humuro. Sed ĉefe, ĉiuj sciis, ke Josi estas persono bonega kaj subtenema, neniam malesperanta, ĉiam preta helpi kaj konsili.
Mi konatiĝis kun Josi koresponde antaŭ unu jardeko, kiam li iĝis la unua abonanto de nia gazeto en Israelo, kaj unuafoje ni renkontiĝis en esperantista mondkongreso somere 2005 en Vilno, ĉi tiu “Norda Jerusalemo”. Ekde tiam verŝajne ne pasis semajno, dum kiu ni ne interŝanĝis kelkajn retmesaĝojn. Josi pasigis plurajn horojn en bibliotekoj, serĉante (kaj trovante!) en malnovaj judaj eldonaĵoj materialon, kiun mi bezonis; li tradukis ĝin el la hebrea kaj trovis tiujn, kiuj tradukis por mi el la juda. Li ĝojegis somere 2009 en Bjalistoko, ekvidinte sian nomon en la listo de personoj, kiujn mi dankis en mia ĵus eldonita Homarano (kaj li aĉetis dek ekzemplerojn!). Kaj tuj poste li diris, kun iom ruza palpebrumo: “Aleksandro, verŝajne mi ne tute vane vivis mian vivon, ja mi estas dankata en libro, kiun ruso verkis kaj eldonis en Ruslando”.
Sed ne! Ni ne ofte konversaciis pri aferoj. Ni plejparte babilis pri ĉio kaj nenio. Eĉ pri tio, kio kutime restas ekster la kadro. Ekzemple, evidentiĝis ke bondeziranto (tiaj entuziasmuloj ne mankas ankaŭ inter la adeptoj de Esperanto) kalumniis min antaŭ li, kaj Josi konfesis, ke pro tio li komence timis interparoli pri delikataj naciaj temoj kun “la antisemito Korĵenkov”, sed poste li malbridis sin… Ankaŭ por mi estis tre interese interkomunikiĝi kun judo, kiu neniam loĝis en Ruslando kaj Sovetunio, kiujn li konis nur onidire, ofte tro naive kredante la Israelan kaj Usonan propagandon.
Mi povus daŭrigi, sed nun mi venas al pli malgaja temo.
Same kiel mia edzino Halina, li atendis grefton. Li tre ĝojis, eksciinte ke ŝia operacio en Moskvo sukcesis, kaj li afektis kuraĝon per pli malpli jenaj vortoj: ja eĉ se en Ruslando oni facile eltenas greftadon de koro kaj renoj, do tia bagatelo, kia medolo, eĉ ne meritas atenton, des pli en Israelo, lando kun elstara medicino, kaj ni baldaŭ rerenkontiĝos en iu kongreso bonetose, interparolos reale, sed ne virtuale.
Antaŭ unu monato li estis operaciita. Komence ĉio estis normala, sed en la lastaj tagoj de marto lia sano draste malboniĝis. Kaj jen – kara amiko Josi, fidela kamarado, neprofitema helpanto, nia abonanto kaj kunlaboranto (dum kelkaj jaroj en nia gazeto aperis lia jud-humura rubriko) forlasis nin. Li ĉiujn forlasis. Ni ne renkontiĝis. Aĥ, Josi, Josi… Kiel malgaje…
Aleksander Korĵenkov
La ruslingva originalo de ĉi tiu teksto.
Unue, bonvolu akcepti nian gratulon. Ĉu vi iĝis la unua nefranclingva prezidanto?
Mi dankas por la gratulo. Plej verŝajne, la unua nefranclingva prezidanto estis Hermann Platiel, kiu naskiĝis en Germanio en 1890, laboris kiel dungito de SAT en Lepsiko inter 1929 kaj 1932 kaj estis prezidanto de la Plenum-Komitato (kiu tiutempe nomiĝis “direkcio”) inter 1933 kaj 1935. Mi singarde skribas nur “plej verŝajne”, ĉar eĉ se la franca ne estis lia denaska lingvo, li certe lernis ĝin dum sia restado en Parizo, kiu komenciĝis pli malpli en la sama periodo. Li ja estis politika rifuĝinto, kiu fuĝis el Lepsiko, unue tra Hispanio, post la povokapto de la nazioj. Hazarde kaj iel simetrie, mi mem estas franclingvano vivanta en parto de Germanio, kie plej multaj lokuloj parolas la ŝvaban dialekton. Cetere, notu ke mia ĵusa antaŭulo Jakvo Schram, kvankam loĝanto de la oficiale dulingva Belgio, ne parolis la francan lingvon.
Kiun rolon havas la prezidanto en SAT?
Ene de SAT mem, ne vere ekzistas prezidanta rolo. La prezidanto de la Plenum-Komitato prezidas dum la kunvenoj de tiu ĉi instanco kaj havas decidan voĉon, kiam en balotado estas egala nombro de voĉoj por kontraŭaj opinioj. Sed tiu ĉi privilegio praktike malofte uziĝas, ĉar ĝenerale la simpla saĝo konsilas en tiaj kazoj plu daŭrigi la interŝanĝadon de argumentoj. La PK mem ne estras la asocion, sed estas taskita prizorgi administrajn taskojn konforme al la deziroj esprimitaj de la membroj. Krome, ĉar SAT devas respekti la leĝojn de Francio, kie ĝi estas registrita, la prezidanto de la PK kutime estas samtempe ankaŭ la laŭleĝa respondeculo pri la asocio.
Via antaŭulo Jakvo Schram, kiu prezidis la Plenum-Komitaton ekde 2003, skribis, ke “la fratoj Vito kaj Vinko Markovo faris puĉon en SAT kaj forpelis min kiel prezidanton”. Bonvolu komenti ĉi tiun aserton de k-do Schram.
Jakvo per ĉi tiuj vortoj esprimas koleron pri malebligo de lia esprimlibereco pere de senaverta filtrado en la interna asocia forumo “SAT-diskuto”. Tiun filtradon la PK post bilancado klare malaprobis. Tial ĝi verkis regularon pri la mastrumado de SAT-diskuto por eviti similajn okazaĵojn en la estonteco. De tiam la mastrumantoj estas petitaj formale konsulti la PK-on antaŭ ol ekpreni filtrado-decidon.
Scivolantoj pri ĉiuj detaloj kaj pri la kunteksto de ĉi tiu okazaĵo povos legi pli detale en la agadraporto de la PK, kiu aperos en la majo-junia numero de Sennaciulo.
La supre menciita konflikto okazis sur la fono de la daŭra membrokrizo de SAT. En 1949 SAT havis 5134 membrojn, kaj UEA – 5927. Sed pasintjare la membronombro de SAT estis 755, nur 15% de la postmilita nombro, dum UEA kun la pasintjaraj 5321 membroj ne multe malkreskis kompare kun la postmilita epoko. Kial, laŭ vi, tio okazas?
Tio ŝuldiĝas al pluraj malsamaj faktoroj, pri kies respektiva graveco eblas debati. Kelkaj el la ofte cititaj estas:
– manko de poresperanta propaganda linio, emancipita de tiu de UEA;
– troa fokusiĝo pri internaj aferoj kaj pasintaĵoj ekster la kadro de prihistoriaj studoj;
– influo de militeca kulturo, kiu taksas nedezirinda la elmontron de malfortaj flankoj al la “ekstero”, kaj foje kondukas al nekonscio pri ili.
SAT prezentas sin ne unuiĝo de esperantistoj, sed sennacieca asocio, kiu uzas Esperanton kiel sian laborlingvon por la klasaj celoj de la tutmonda laboristaro. Sed la diversaj laboristaj tendencoj (socialisma, komunisma, anarkiisma...) havas malsamajn ideojn pri tiuj celoj kaj pri la maniero atingi ilin. Kiuj el ĉi tiuj doktrinoj estas la plej proksimaj al la nuna SAT?
En SAT ne kundiskutas socialistoj kaj komunistoj, liberecanoj kaj pacistoj, ekologiistoj kaj ĉielarkistoj, liberpensuloj aŭ sennaciistoj, sed kamaradoj kun kamaradoj. Tiuj tendencaj distingoj utilas ĉefe por organizi la informadon pri Esperanto kaj SAT en unu el tiuj celgrupoj. La komuna punkto, kiu unuigas SAT-anojn, estas la preteco kaj emo interŝanĝi ideojn kaj praktike kunlabori inter malsamopiniantoj.
Bonvolu doni la modernan difinon de sennaciismo.
Mi citu la difinon de Vikipedio, kiu estas la rezulto de grupa cerbumado de interesiĝantoj antaŭ kelkaj jaroj:
«Sennaciismo estas termino priskribanta politikajn konceptojn vortigitajn unuavice, sed ne nur, de Eŭgeno Lanti, kiuj kunigas iujn aŭ ĉiujn el la jenaj tendencoj kaj ideoj:
a) radikala kontraŭnaciismo,
b) universalismo,
c) tutmondismo,
ĉ) agnosko de la historia tendenco al lingva unueciĝo de la homaro kaj foje eĉ la strebo akceli ĝin,
d) neceso de tiusenca eduko kaj organizo de la monda proletaro, kaj
e) la utilo de Esperanto kiel instrumento de tiusenca edukado.
Kvankam naskiĝinta en la sino de SAT, sennaciismo ne estas ties oficiala ideologio».
Unu el la statutaj celoj de SAT estas “servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al tiu de SAT”. Ĉu kaj kiel tiu perado okazas?
Tio certe estas unu el la agadterenoj, sur kiuj eblus kaj indus multe progresi. Momente okazas ĉefe reciproka informado inter SAT-anoj pri iliaj respektivaj ceteraj agadokampoj.
Kiajn rilatojn SAT havas kun esperantistaj asocioj ĝeneralaj (unuavice kun UEA kaj la Esperanta Civito), kun maldekstraj (MAS kaj IKEK), kaj fakaj (ILEI, IFEF, IKUE, E@I k. a.).
SAT regule sendas respondeculojn al UK por saluti la kongreson, deĵori en la movada foiro kaj gvidi informkunvenon pri SAT. Krome, la bankaj servoj de UEA estas grava helpo al la financaj movoj inter diversaj landoj okaze de kotizpagoj aŭ kongresoj.
Kun IFEF ekas nun pli intensaj rilatoj. Estas pripensata kongreso samloke en 2015, ankaŭ eble kun la partopreno de ILEI.
Kun MAS okazis pasintjare eldono de la libro Raportoj el Japanio de Hori Jasuo, kiu en 2011 abunde traktis la konsekvencojn de la katastrofo de Fukuŝimo.
Kun E@I ĵus konkretiĝis tre atendita projekto kun la disponigo de beta-versio de la reta PIV ĉe vortaro.net. E@I ankaŭ disponigis sian tradukejon por la subtitoligo de la dokumentfilmo pri Esperanto de Dominiko Gaŭtiero, kiu devus aperi DVD-forme dum la venontaj monatoj.
Eĉ pli draste ol la membraro falas la kongresanaro. Referencante al la menciita 1949a jaro, ni scias, ke tiujare al la 22a Kongreso de SAT en Francio aliĝis pli multaj kongresanoj (1630) ol al la 34a UK en Britio (1534), sed nun la Kongresoj de SAT allogas apenaŭ cent personojn, dum la kongresoj de UEA plu kunigas ĉ. 1500 personojn. Ĉu en SAT oni pensas pri ŝanĝo de la kongresa koncepto por repopularigi ĝin?
Jam okazis diversaj ŝanĝoj dum la lastaj jaroj. Ekzemple, estis klopodoj diversigi la kongresajn programerojn, aldonante apud klasikformataj prelegoj pri socikulturaj temoj ankaŭ sociajn forumojn, kun mallonga enkonduko kaj pli abunda diskutotempo. Unu el la kongresaj laborkunsidoj estis anstataŭita de laborgrupoj, dum kiuj eblas al neŝatantoj de mikrofonoj kaj podioj esprimiĝi pli facile. Estas krome streboj uzi pli klerige la ekskursan tempon, utiligante ĝin por trejni sian observemon pri socikulturaj fenomenoj, kaj veki pripensadon anstataŭ senkritika pasiva akceptado de turismaj informoj.
Sed daŭre estas pripensata la starigo de nova ekvilibro inter tiuj aktivaĵoj, kun pli trafa interrilatigo de la diverstipaj programeroj.
Dum jaroj SAT estis fama kiel la eldonejo de PIV, sed ekde 2007 SAT aktiviĝis eldone ankaŭ danke al sia Eldona Fako Kooperativa. Kion ĝi jam eldonis kaj eldonos?
La eldonkooperativo jam eldonis freŝe verkitajn originalajn Esperanto-verkojn, ĉu beletrajn (La aliulo de Serĝo Elgo, Tuikero la Harkio de Roĝero Kondono), ĉu prozajn (Parizo Lumurbo de Djemil Kessous kaj la sinteza parto de Mortopuno). Ĝi ankaŭ disponigis tradukite diversstilajn nuntempaĵojn, kiel la novelo Sonĝoj de Kristalo de Jérôme Leroy, la pamfletoj Indignu de Stefano Hessel kaj Traktaĵo pri ateologio de Mikaelo Onfrajo, aŭ Plano B – Mobilizo por savi civilizacion, referencverko pri mediprotektaj problemoj de Lester R. Brown. Sed ĝi ankaŭ ne neglektas pli klasikajn verkojn, kun la reeldonoj de For la Neŭtralismon ! de Lanti kaj Abolo de la laboro de Bob Blak, al kiuj aldoniĝas freŝdataj esperantigoj de eltiraĵoj el Kanto Ĝenerala, poemego de Pablo Neruda, de la Kompendio pri la Kapitalo de Karlo Markso de Karlo Kafiero, kaj de tekstokolektoj pri Mortopuno, pri La Itala socialismo kaj Esperanto, kaj pri La Pariza Komunumo de 1871.
Pluraj aliaj libroj estas en preparo, kaj la kooperativo ankaŭ produktis dokument-filmon pri Esperanto el vidpunkto de neesperantista reĝisoro Dominiko Gaŭtiero. Krome estas planoj pri muzikaj diskoj kaj partituroj.
Kiel fartas nun Sennaciulo, la oficiala organo de SAT?
Ĝi aperas ĉiudumonate en amplekso de 32 paĝoj, prizorgate de redaktoskipo el pli ol deko da membroj. Por ĉiu numero estas dosiero pri iu socipolitika temo. Ne nur SAT-anoj verkas en Sennaciulo. Grava lastatempa atingo estas la distingo inter ĉefredaktado kaj enpaĝigo, faciligita de la fakto ke du malsamaj homoj, ne PK-anoj, plenumas ilin.
Ĉu vi povas citi ekzemplon pri agado de unuopaj membroj nome de SAT?
Kelkaj pacistaj aktivuloj faris lastatempe tre gravan laboron nome de SAT. Inter la gravaj atingoj antaŭ kelkaj jaroj estis helpo pere de Esperanto al senminiga kampanjo en Kroatio, letero al ambasadejoj, aliĝo al monda koalicio pri pafaĵoĵetoj el bomboj, kaj eldono de Esperanta traduko de libreto pri koncentrejo en la sudfrancia urbeto Gurso, kiu estos senpage disponigita al partoprenantoj de la SAT-kongreso en Jalto.
Fine, kion vi planas fari por SAT en la proksimaj monatoj antaŭ la Jalta Kongreso de SAT?
Unue estas abundo da traktendaj administraĵoj. Mi nepre devas malŝarĝi min de kelkaj taskoj, interalie pri la Eldona Fako Kooperativa. Krome mi deziras organizi vastaskalan cerbumadon pri starigo de konkreta agadkampanjo kunlabore kun IFEF pri starigo de mastrumado de fervojoj serve al la ĝenerala intereso. Tio povus ankaŭ sproni al samtipaj pripensoj sur aliaj kampoj. Krome mi opinias, ke unu el miaj gravaj taskoj estas daŭra aŭskultado kaj preciza informiĝo pri la agado de unuopaj membroj por nutri la sociskalan cerbumadon, kaj interrilatigo de kamaradoj kun similaj interesoj.
Sukcesojn! Ni volonte donos spacon por informi pri SAT.
Koran dankon por la propono! Mi esperas, ke la venontaj jaroj riĉos je raportindaĵoj.
Apero-6 estas tradicia renkontiĝo de la Moskva junulara Esperanta klubo EK MASI. Ĉi-foje ĝi okazis la 16an–18an de marto 2012 en la apudmoskva bieno-ripozejo Jerŝovo. Ĝi celas engaĝi en la Esperant-lingvan medion klubanojn kaj kursfinintojn. Tial ne nur ĉiuj programeroj, sed ankaŭ ĉiutagecaj kaj personaj komunikadoj okazas nur en Eperanto, kion facilis konstati, ĉar ĉiuj 45 partoprenantoj kune loĝis en unu dometo.
Duono da aperanoj estis gejunuloj, ses el ili ankoraŭ lernas la bazan kurson. Multe helpis al la elstara lingva disciplino partopreno de spertuloj, inter kiuj estis dek gastoj el aliaj urboj. Mikaelo Bronŝtejn prelegis pri la fratoj Strugackij kaj prezentis sian koncert-rakonton pri la historio de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado). Koncertis ankaŭ Mikaelo Povorin kaj Lena Melnikova. En ĉi aranĝo estis abundo de bonegaj gitaristoj-kantistoj: Sergeo Straŝnenko el Rigo, Svetlana Dudaleva el Jaroslavl, Oĉjo Ĉajka el Moskvo.
La riĉa programo konsistis ankaŭ el esperantologiaj kaj lingvistikaj prelegoj, teatraĵeto, poezi-kanta vespero, dancklasoj, metiejoj pri desegnado kaj pupetfarado, amuzaj lingvaj ludoj kaj komuna kantado kaj, vere, multo alia. La modela celkonformeco kaj altega lingva kaj programa nivelo venigas nin al la preteco pli aktive inviti al la aranĝo eksterlandajn esperantistojn. Ni volonte faras tion pere de La Ondo kaj jam nun invitas al Apero-7, planata por la 22a–24a de februaro 2013. Bonvenon!
Irina Gonĉarova
Libroj kaj aliaj dokumentoj de/pri Zamenhof (Fotis Valentina Kulikauskienė)
Ampleksa ekspozicio dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto kaj iniciatita de Litoviaj ĵurnalistoj-esperantistoj, ekfunkciis en la vasta vestiblo de la prestiĝa biblioteko de la Litovia Scienca Akademio.
La 6an de aprilo okazis la solena inaŭguro, kiun ĉeestis membroj de la Akademio, scivolaj legantoj kaj reprezentantoj de la Vilna esperantistaro. Post sonigo de la esperantista himno La Espero, la malfermajn paroladojn diris la direktoro de la biblioteko, konata sciencisto pri historio de litova literaturo, tradukisto el la latina kaj helena lingvoj d-ro Sigitas Narbutas, kaj prezidanto de la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) kaj samtempe vicprezidanto de la Litova Ĵurnalista Asocio Audrys Antanaitis.
La ekspozicio, kiu funkcios dum du semajnoj, kiel sian anoncafiŝon utiligis la jubilean bildon de la brita esperantisto Peter Oliver. Eksponitaj estis ĉefe Litoviaj publikaĵoj. Multaj lernolibroj, inter ili, la unua porlitova lernolibro de Esperanto (1890), statutoj kaj jarraportoj de la unuaj Vilna kaj Kaŭna Esperanto-societoj, eldonaĵoj de la antaŭmilita kaj nuna Litova Esperanto Asocio (LEA) kaj ties revuo Litova Stelo.
Lerniloj de Esperanto (Fotis Valentina Kulikauskienė)
Inter kelkaj arkivaĵoj estis, ekzemple, la responda letero de la Esperantista Interhelpo pri iniciato de LEA aranĝi Litovian civitanecon al membroj de Zamenhofa familio por savi ilin. En aparta stando estas materialo pri UEA kaj ties Universalaj Kongresoj. Kompreneble, estis prezentitaj ankaŭ kelkaj gravaj forpasintaj litovaj esperantistoj, iliaj publikaĵoj.
Litovaj membroj de TEĴA
Vide el Bruselo
Kiom kostas demokratio? Tiu demando devus koncerni ĉiujn politikistojn en Bruselo. Bedaŭrinde, nur malmultaj vere konscias pri la ebleco kaj neceso tranĉi la kostojn.
Tamen certa membro-ŝtato de la EU – Francio por mencii la nomon – jaron post jaro evitas, ke Eŭropa Unio decidu pri tre grava malŝparo de nia mono. Ĉiujare “oni” elspezas 180 milionojn da eŭroj por teni la duan parlamentejon kaj veturi al Strasburgo. Ankaŭ elspezataj estas 20 mil tunoj da CO2 ĉiujare por veturi tien kaj reen.
La Eŭropa Parlamento en Strasburgo: ankoraŭ simbola, sed tre multekosta
(Foto: Wikimedia commons)
Mi devas konfesi, ke, same kiel la plejparto de miaj kunuloj, mi malamas veturi Strasburgen, eĉ se mi amas la urbon. Ĉiumonate la hoteloj kaj restoracioj profitas de ni, petante “parlamentajn” prezojn, kiuj foje duobliĝas. Ni – bruselanoj – ankaŭ malamas la dek aŭ pli da horoj, kiujn ni perdas por veturi tien kaj reen. Tamen nepras agnoski la simbolan signifon, kiun havis Strasburgo por francoj post la dua mondmilito. Nur 60 jarojn poste estas ankaŭ aliaj simbolaj – kaj eĉ pli simbolaj – lokoj kiel Varsovio, Berlino, Prago kaj Sarajevo.
Tre signife, parlamentanoj voĉdonis, en raporto pri la buĝeto de la parlamento, por ŝanĝo en rezolucio kiu alvokas, ke la Eŭropa Parlamento (EP) havu nur unu sidejon – kompreneble, en Bruselo kune kun la Eŭropa Komisiono, Konsilio kaj la Komitato de la Regionoj.
La rezolucio tamen agnoskas, ke laŭ la traktatoj eĉ unu membro-ŝtato povas eviti decidon pri la sidejo. Pro tio Francio povas daŭrigi la malŝparon de centmilionoj da eŭroj ĉiujare, teorie senfine. Ankaŭ Luksemburgio timas, ke, se oni ŝparos en Strasburgo, oni ankaŭ ŝparos rilate al kunvenoj de la Konsilio en Luksemburgio kaj eĉ movos la administraciajn servojn de la parlamento al Bruselo.
Pro la memintereso de ĉi tiuj tri ŝtatoj ne eblas repensi la elspezadon de la parlamento – kiu sumiĝas al ĉirkaŭ 1,8 miliardoj da eŭroj ĉiujare. En la rezolucio, skribita de la kimra deputito Derek Vaughan, nur tre time estas voĉdonita por limigi la “naturan” kreskon de parlamentaj elspezoj al 1,9%. Laŭ Vaughan, tio estas “granda gajno”.
Bedaŭrinde, ne estis diskutita kaj certe ne voĉdonita, ŝparado kaj redukto de la parlamenta buĝeto. La rezolucio tre svage menciis la eblecon pripensi la temon de tranĉadoj, sed nur en la lasta parto de la jaro.
Kompreneble, parlamentanoj ne voĉdonas por redukti siajn bazajn salarojn, kiuj ĉirkaŭas 6.200 eŭrojn post impostopagoj. Kaj eĉ se la rezolucio mencias la intencon redukti la elspezojn por veturado kaj hoteloj, ne estas konsiderate redukti la eblecojn por ruzoj.
Ekzemple, lastaj akuzoj tuŝas la EPaninon el la centr-okcidenta Anglio, Nikki Sinclaire. Ŝi estas akuzita pri malhonesta ricevo de ĉ. 1000 eŭroj el la mono de la Eŭropa Parlamento por veturi per sia propra aŭto al Strasburgo. Sed laŭ la asertoj ŝi flugis al Strasburgo, paginte nur ĉ. 300 eŭrojn. Kompreneble, la 700-eŭra diferenco ne revenis al la konto de la parlamento.
Sed estas pli ol 750 parlamentanoj, kiuj povas uzi la samajn trukojn – kaj preskaŭ ĉiusemajne – por malhoneste gajni “iom” pli ol la baza salajro de 6.200 eŭroj. Alia maniero por gajni – ankaŭ tre simpla – estas substreki registron en la parlamento por “pruvi” sian ĉeeston. Per tio oni ricevas 304 eŭrojn tage por esti en la alia parlamentejo. Mi mem vidas, kiel parlamentanoj substrekas “ĉeeston” kaj tuj malaperas. Sed ili ja estas tre okupitaj!
Dafydd ab Iago
La unua parto de la studo de Dennis Keefe Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto, vekis grandan intereson. Publikigita en la reto la 28an de marto, ĝi rapide iĝis la plej populara teksto en nia retejo kun 1466 paĝovizitoj dum 40 tagoj. Ĝi estas ankaŭ la plej diskutata materialo en la retejo – aperis jam 53 komentoj. Hodiaŭ ni proponas la duan parton de la artikolo de Dennis Keefe kaj invitas la legantojn diskuti ĝin (kaj ankaŭ la unuan parton).
Kion fari por antaŭenigi Esperanton, utiligante la teorion de Everett Rogers? Ŝajnas ke nur Grupo I, do unu homo el 40, aŭ 2,5% el la loĝantaro pretus akcepti en la unuaj paŝoj nian mesaĝon, nian lingvon. Mi ne diros, ke ni celu nur tiun unuan grupon. Ni memoru, ke la teorio de Rogers estas teorio, modelo kiu helpas klarigi la situacion en kiu Esperanto nun sin trovas, sed ĝi ne estas kuirlibro, kiu donas al ni facilan recepton por antaŭenigi la lingvon. Tamen, ni sciu, ke ekzistas grandega grupo da homoj, ĝis 97.5%, kiuj estas iasence sekvantoj, kiuj akceptos Esperanton nur post kiam tiuj de Grupo I faros la unuajn paŝojn.
Se la novaj ideoj disvastiĝas tra tiuj kvin grupoj, unu post la alia, kiel asertas Rogers, kaj tiu proceso eĉ por klare bonaj produktoj kaj ideoj povas daŭri jarojn, jardekojn kaj eĉ jarcentojn (pensu pri la jam menciita metra sistemo en Usono), ĉu ekzistas metodoj por rapidigi la akceptadon de novaĵoj? Ĉu la ampleksa teorio de Everett Rogers parolas pri tio?
La respondo estas jes, kaj tiuj metodoj povas aplikiĝi al Esperanto. Mi nun skizos kvar el tiuj metodoj: altan videblecon, malaltan komplikecon, relativan avantaĝon kaj facilan ekproveblecon.
Unue, esploristoj konstatis, ke grava faktoro por rapida disvolviĝo estas videbleco. Ĉu la nova ideo facile vidiĝas aŭ ne? Tiu faktoro parte klarigas kiel vesto-stilo povas rapide modiĝi, multe pli rapide ol, ekzemple, nova baterio-sistemo por poŝtelefonoj. Por Esperanto, unu defio estas kiamaniere vidigi la nocion Esperanto? La starigo de miloj da Esperantaj flagoj aŭ Esperantaj varmarkoj ne helpos, se la vorto Esperanto ne aperas klare sur tiuj simboloj. Probable estas bezonata kampanjo de publikaj rilatoj por pligrandigi la kvanton, grandon kaj kvaliton de artikoloj pri Esperanto en ĵurnaloj, revuoj kaj en aliaj amaskomunikiloj, fizikaj kaj virtualaj. Kapablas fari tion publikrilatistoj. Ili bezonas pli centran rolon en la strategio de la Esperanto-Movado.
“Kiel vidigi Esperanton” estas granda temo, pri kiu oni povas paroli, sugestante ideojn kiuj efikis antaŭe kaj novajn strategiojn kiuj efikos nun. Ne sufiĉas dekoj da artikoloj, bezonatas miloj, ĉar ni loĝas en la mondo, kie milionoj da reklamaj mesaĝoj sendiĝas ĉiutage. Verda guto en blua oceano ne sufiĉas.
Alia faktoro kiu kapablas plirapidigi la akceptadon de nova ideo rilatas komplikecon. Ju malpli la nova ideo estas perceptata kiel komplika, des pli rapide ĝi disvastiĝas. Unu el la ĉefaj kialoj de la rapida disvastiĝo de komputiloj en organizoj en la jaroj 1960–80aj estas, ke IBM sciis konvinki estrojn de firmaoj, ke la komputilo estis ege facila ilo. IBM sukcesis ne pro tio, ke ili havis la plej bonajn komputilojn; ili sukcesis, ĉar ili simpligis la vojon por aĉetantoj de mezbonaj iloj. En la posta epoko de la personaj komputiloj Apple faris ion similan por la ĝenerala publiko. Apple scias, ke la konsumantoj volas ne nur rapidan kalkulilon; ili volas kompletan solvon, kaj ankaŭ belstilon.
Esperantistoj, kiuj uzas Esperanton, estas konvinkitaj, ke ilia lingvo estas malkomplika, sed ĉu la neuzantoj perceptas ĝin tia? Ne pensu, ke ĉiam jes. En studo por kurso pri merkatiko kaj esplorado, kiun mi faris ĉe la Universitato de Ilinojso en 1992, en grupo de pli ol cent diverslandaj studentoj la plejparto pensis, ke Esperanto estas tiel malfacila kiel la ĉina lingvo! Tio estas grava mispercepto de la ĝenerala publiko, almenaŭ de tiuj doktoriĝantaj studentoj de tiu jardeko en Usono. Starigi al homo en iu lando la demandon, ĉu li aŭdis pri Esperanto, ne sufiĉas. Ni devas scii ankaŭ kion tiu homo pensas pri Esperanto. Estas multe da misperceptoj pri Esperanto, kaj tio bremsas niajn movadojn.
Por rapidigi la akceptadon de Esperanto, laŭ la teorio de Rogers, necesas ankaŭ montri, ke nia lingvo havas siajn avantaĝojn. Tio ne estas tiel simpla, kiel multaj esperantistoj supozas. Avantaĝo ne rilatas partan avantaĝon, ĝi rilatas sisteman, kompletan avantaĝon. Ekzemple, preskaŭ ĉiuj kiuj ekkonsideras aliĝi al la Esperanto-komunumo aŭdas kaj aŭdadas pri la grandaj avantaĝoj de nia Pasporta Servo: vojaĝi malmultekoste, ekkoni homojn en aliaj landoj, ktp. Tamen, vojaĝantoj kiuj volas viziti aliajn landojn je malalta prezo, ne tiom interesiĝas pri tio, ke unu parto de la vojaĝo estas malmultekosta, sed pri tio, ke la vojaĝo estu malmultekosta en sia tuto. Do, kiam mi estis en Japanio, mi ne daŭre utiligis la Pasportan Servon, ĉar la domoj estis tiel distancaj inter si, ke kostus al mi pli da mono iri trajne de unu senpaga Pasporta domo al alia ol resti en pagataj hoteloj kaj vojaĝi iom malpli. En la Pasporta Servo estas ne tiom bezonataj disaj domoj, kiom logika, sinsekva itinero da domoj por fari kompletan restadosistemon.
Ni ankaŭ konsideru, ke la relativa avantaĝo estas percepto en la menso de tiu aŭ alia celgrupo. Ne ĉiuj – tio estas unu el la bazaj principoj de merkatiko – havas la samajn gustojn. Estas granda grupo da esperantistoj, kiuj ne volas utiligi Pasportan Servon ĉar ili volas pagi, certe ŝparante monon, sed pagante iom. La sukceso antaŭ jardekoj de la pagataj restadoj de Phillipe Buttinger de Londono certe estas klara montro de tio.
La koncepto relativa avantaĝo estas ĉe la koro de sukcesa atingo de la unuaj celgrupoj post la Grupo I. Homoj de Grupo I povas akcepti la ideon eĉ se ĝi ne estas tre praktika aŭ profitdona. Tamen homoj en postaj grupoj bezonas vidi konkretajn avantaĝojn nun, kaj ne en fora estonteco. Ofte tio signifas, ke tiu produkto aŭ ideo devas esti ŝanĝita, modifita, perfektigita por la uzo de specifa grupo da uzantoj. Por la kazo de Esperanto, tio signifas, ke se la firmao IBM volus utiligi Esperanton por eksperimenta provo (ekzemple, kunlabora grupo de 50 homoj el 20 landoj, kun malsimilaj lingvoj, por krei novan programaron por utiligo en malaltnivele disvolviĝintaj nacioj en la suda hemisfero), IBM postulus specialan, rapidan, profesian, jam pretan solvon por ili. Proponante la Internacian Lingvon, ni esperantistoj ne ŝanĝus la lingvon Esperanto mem, kompreneble, sed ni ja devus krei kurson de Esperanto je tre alta profesia nivelo por la specialaj bezonoj de IBM. Tio povus signifi kurson de 8 horoj ĉiutage, en Singapuro aŭ en Brazilo dum du monatoj. En la unua monato tiuj 50 diverslingvaj homoj lernus la ĝeneralan lingvon Esperanto, kaj en la dua monato ili lernus ĉion pri komputiloj per kaj en Esperanto. Tia kurso ne ekzistas. Do, IBM ne mendus kursojn de Esperanto, kaj IBM ne akceptus Esperanton eĉ por eksperimento, ĉar ankoraŭ ne ekzistas kursomaterialo kaj instruistoj por starigi tian novan kurson. Relativa avantaĝo devas esti celgrupo-trafa avantaĝo, kiam ni pensas pri grupoj post Grupo I. Ni eble havos multe da kreiva kaj pena laboro antaŭ ni, se ni volas enigi Esperanton en tiujn postajn celgrupojn.
La teorio de Rogers ne sufiĉe pritraktas la transsalton de Grupo I al postaj segmentoj. Sed esperantistoj povas iom inspiriĝi per la speciala adapto de la teorio farita de Geoffrey A. Moore, kiu dum la du lastaj jardekoj studis la fenomenon de la morto de la ciklo de la disvastiĝo de novaj varoj kaj ideoj en la tre konkurenc-kapabla Silikona Valo Kalifornio. Por kompreni, kial multaj eĉ bonaj ideoj naskiĝas sukcese sed mortas neklarige en Fazo I aŭ Fazo II, analogaj al niaj Grupo I kaj II, Moore argumentas, ke ekzistas barilo inter la homoj, kiuj rapide akceptas novajn ideojn, parte ĉar ili estas novaj, kaj la homoj kiuj akceptos tiujn ideojn nur ĉar ili estas, unue, profitdonaj tuj, kaj due, ĉar ili estas stabilaj, senriskaj, jam plene maturiĝintaj.
La libroj de Moore kiuj pritraktas tiun fenomenon nomiĝas Crossing the Chasm (Transirante la abismon), kaj Inside the Tornado (En la koro de tornado). Kvankam Moore studas ĉefe altteknologiajn produktojn, liaj tre interesaj observoj kaj konstatoj povas aplikiĝi al la disvastiĝo de Esperanto. Tiu temo, eble, meritos postan artikolon.
Alia principo de rapidigo de la ekakceptado de novaj varoj kaj ideoj estas la kapablo de la aĉetanto aŭ konsumanto ekprovi malgrandkvante la novaĵon. Novaj interesatoj volas provi per specimenoj antaŭ ol plene akcepti novaĵon. Tiu principo jam malkovriĝis en la unua scienca esploro pri etendiĝo de novaĵoj, kiu realiĝis en Usono en la ŝtato Iovao en la jaroj 1928–1943. Tie la esploristoj Ryan kaj Gross malkovris, ke farmbienistoj, kiuj utiligadis la novan, pli profitdonan, hibridan maizon, komencis utiligi tian maizon ne grandskale, sed malgrandskale. Unue, tiuj homoj ekprovis ĝin ege malgrandkvante, kaj nur poste kiam ili konstatis, ke la produkto bone funkcias, ili vere akceptis la ideon kaj komencis utiligi ĝin en grandaj kvantoj. Montriĝis, ke preskaŭ ĉiuj novaj ideoj profitas de la kapablo unue montri ĝin, manĝigi ĝin, trinkigi ĝin, provigi ĝin etkvante.
Lokaj asocioj de Esperanto povas profiti multe de la nocio ekprovo. Mi konstatis, ke en multaj lokaj grupoj oni plejparte invitas homojn partopreni longajn kursojn: dumonatajn, trimonatajn kaj eĉ pli longajn. Aŭ longa kurso aŭ nenio. Se, tamen, antaŭ la komenco de tiu kurso, estus invito al provleciono, de unu ĝis du horoj, la interesatoj povus ekvidi la lingvon kaj konstati ĉu Esperanto taŭgas aŭ ne por ili. Estas plej probable, ke lerta utiligado de provleciono kaj posta, longa kurso povas multobligi la kvanton da novaj gelernantoj. La sperto de Lingvaj Festivaloj montras tion klare. En la Festivaloj en Francujo, Ruslando kaj Ĉinujo centoj da novaj gelernantoj venis al postfestivalaj, plentempaj kursoj de Esperanto, ĉar ili antaŭe spertis 40-minutan provlecionon dum la Lingvaj Festivaloj kun posta invito al plentempa kurso.
Estas aliaj manieroj rapidigi la akceptadon de Esperanto. Kaj estas multaj aliaj partoj de la teorio de Rogers. La teorio de Rogers kaj la laboro de centoj da esploristoj en pluraj studokampoj kreis vastan trezoron da praktikaj kaj teoriaj informoj por la Esperanto-movadoj. Ankoraŭ restas multo por diri, multo por kompreni kaj multo por apliki.
Aldone estas praktikaj kaj teoriaj principoj de la akceptado de teknologiaj varoj, priskribataj de Geoffrey A. Moore en la menciitaj libroj. Tiuj ideoj ankaŭ helpos al Esperanto sukcese plivastiĝi. Sed la plej grava leciono de la Teorio de Rogers restas: se vi volas sukcesigi novan ideon, novan varon, unue koncentriĝu ĉe tiuj homoj kiuj pli rapide kaj pli facile akceptos ĝin, ĉar ĉiuj aliaj homoj atendos, ke aliaj homoj agu unue, por poste sekvi ilin. Utiligi tempon kaj monon por konvinki la sekvantajn grupojn da homoj estas malŝparo de energio, misuzo de tempo kaj perdo de investita mono.
Esperantistoj legu kaj studu la principojn de Rogers, kaj ankaŭ neesperantistoj kaj kontraŭuloj ekkonu la Teorion de Rogers, ĉar tiam la malesperantistoj malkovros, ke ili ne estas speciale kontraŭ la lingvo Esperanto; ili nur estas membroj de la granda plimulto kiu kontraŭas ĉion novan: la ideojn de Koperniko kaj Galileo, vaporŝipojn, elektrajn lampojn, telefonojn, radion, televidon, komputilojn, Interreton kaj Esperanton kaj – parenteze – ankaŭ la teorion de Rogers. Tia estas la teorio ĉu ne?
Dennis Keefe
Universitato de Nankino,
Ĉinujo
La 11an de aprilo 2012
La 4an aprilo 2012 estis lanĉita longe atendata projekto – ekfunkciis reta versio de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (reta PIV). Ĉe la adreso www.vortaro.net nun troveblas plena versio de PIV, kiu nuntempe en la datumbazo havas 16846 artikolojn kaj 47859 variaĵojn de leksikaj unuoj.
La realigo de la reta versio de PIV estas komuna projekto de SAT (kiu disponigis la enhavon) kaj E@I (kiu prizorgis realigon de la teknika laboro kaj zorgis pri la monkolekta kampanjo). Jam en la jaro 2010 komenciĝis la monkolekta kampanjo por kolekti minimume dek mil eŭrojn por pagi ĉiujn bezonatajn laborojn el tiu mono kaj sekve proponi la uzon de la vortaro al ĉiu ajn senpage.
En majo 2011 estis kolektita la bezonata sumo (efektive alvenis eĉ pli da donacoj ol la minimume bezonataj dek mil eŭroj) kaj komenciĝis la reala laboro pri la reta versio de PIV. Post la dekmonata laboro en aprilo ĉi-jara aperis la unua, “beta”-versio de reta PIV ĉe facile memorebla kaj taŭga retadreso: www.vortaro.net
La vorto “Esperanto”, elskribita de la reta PIV
Sed la laboro pri PIV ne finiĝis – la enhavo de PIV konstante pliboniĝos. Ankaŭ teknike ĝi estos konstante plibonigata. La ĉefa strebo estis aranĝi, ke la interfaco de la vortaro estu por la uzantoj kiel eble plej simpla kaj facila. Planataj estas pluraj aldonaj funkcioj, kiuj aperados iom post iom, por ebligi bonan testadon de la tuto. Baldaŭ devos aperi eblo komenti unuopajn vortojn, diskuti ilin, proponi plibonigojn, k. t. p. (iaspeca forumo por ĉiu vorto). Same aldono de bildoj por unuopaj vortoj estas preparata (por ke la vortaro vere iĝu “ilustrita”).
La uzado de la vortaro – danke al la financa subteno de esperantistoj – estas kaj estos senpaga por ĉiuj. Nuna ununura kondiĉo estas, ke por uzi la paĝaron, necesas unue registriĝi. Se vi jam estas registrita ĉe iu el la paĝaroj de E@I, ekz. ĉe lernu!, vi povos simple uzi la samajn datumojn.
Por la estonteco estas pluraj plibonigaj planoj kaj ideoj, sed unue la teamo bezonas prilabori la mankantajn modulojn kaj testi bone la paĝaron. Eble estonte aperos ankaŭ eblo aĉeti elŝuteblan kaj instaleblan PIV por sia komputilo aŭ poŝtelefono. Pri tiuj temoj tamen bezonatas unue interkonsentoj kun SAT, kiu daŭre restas la posedanto de la aŭtoraj rajtoj de la vortaro.
Pri la novaĵoj rilataj al PIV oni povas informiĝi ankaŭ tra “Vizaĝlibro” ĉe: http://www.facebook.com/vortaro.net
La teknika teamo esperas, ke la uzantoj helpos plibonigi la retejon, sendante komentojn, rimarkojn kaj raportetojn pri la spertitaj problemoj aŭ simile. Oni sendu siajn komentojn rekte al la teamo
Peter Baláž kaj Jevgenij Gaus
E@I-estraranoj
“Bonvenon! Faru la rondon!” Tiu salutfrazo malfermas ĉiun lecionon de la elementa Esperanto-kurso FaRo, funkcianta ekde 2000 ĉe la Moskva junulara Esperanta klubo EK MASI. La 4an de aprilo 2012 sukcese ekzameniĝis la gekursanoj de FaRo-35. La evento logis la atenton ne tiom pro la bela vicnumero 35, kiom pro la nekredeble alta lingva nivelo de la kursfinintoj. Iliaj sukcesoj repruvas, ke Esperanto lerneblas dum dek lecionoj – se la gejunuloj estas sufiĉe motivitaj por frekventi la kurson kaj plezure lerni. Por festi ne estis tempo – tuj startis la 36a FaRo kaj la daŭriga kurso, al kiu aliĝis ĉiuj kursfinintoj de FaRo-35. Tamen indas marki la belan numeron…
Dum pli ol dek jaroj la kurso funkcias danke al kursfinintoj, kiuj venigas siajn konatojn al la sekva kurso. Unuopuloj venas rimarkinte la reklamon en niaj interretpaĝoj. Nun aperis nova tendenco. La tri lastaj kursoj formiĝis el la organizantoj kaj gastoj de la Lingvaj Festivaloj, kiujn EK MASI organizas jam dum sep jaroj. La plurjaraj klubaj aranĝoj por ekstera publiko (ne pri kaj ne per Esperanto) ne nur kreas pozitivan imagon pri esperantistoj, sed ankaŭ logas la gejunulojn aliĝi al la kompanio, do, veni al la Esperanto-kurso.
Gejunuloj estas aktivaj kaj saĝaj. Ili ŝatas lerni, sed laciĝis de universitataj instrumetodoj. Ili emas rapide ricevi la rezulton. Tial la kurso estas mallonga (dek lecionoj, dufoje semajne), interaktiva kaj rektmetoda. Komence tio ŝokas la lernantojn, poste ĝuigas. Kaj plej multo el la venintoj, malgraŭ neignorinda streĉo, eltenas la tutan lernperiodon.
Por FaRo-finintoj estas proponata la daŭriga kurso, 5<@150>6-leciona, kie ni klasik-metode (ĉetable kun skribaj ekzercoj) poluras la gramatikon – sed la instruado daŭras en Esperanto. Krome estas organizataj lingvaj enmergiĝoj (la plej menciinda estas “Apero”) kaj aliaj kutimaj agadoj – regulaj Konversaciaj Rondoj, komunaj aliurbaj kaj eksterlandaj vojaĝoj kaj organizado de Lingvaj Festivaloj kaj aliaj aranĝoj por ekstera publiko.
Jam centoj da gejunuloj lernis en FaRo, multaj. Venas natura demando: kial la Esperanto-movado en Ruslando (kaj eĉ en la FaRo-nesto, Moskvo) ĝis nun tiom magras?
Sed tio estas jam tute alia temo.
Irina Gonĉarova
Rusa Antologio
Jákov Petróviĉ Polónskij (Яков Петрович Полонский) naskiĝis la 6an (Gregorie, la 18an) de decembro 1819 en neriĉa nobela familio en la urbo Rjazanj. Post studoj en la Rjazana gimnazio kaj en la jura fakultato de la Moskva Universitato li laboris en ŝtataj oficejoj en Odeso, Tifliso (Tbilisi) kaj Peterburgo. Ekde la 1860a jaro dum 36 jaroj li okupis gravajn postenojn en la Komitato de eksterlanda cenzuro kaj en la Ĉefa Administrejo de Presaferoj (bone konata al esperantistoj) en Peterburgo. Mortis la 18an (30an) de oktobro 1898 en Peterburgo.
Jakov Polonskij ekverkis poemojn en la gimnazia aĝo (sian unuan poemon li montris en 1837 al la estonta imperiestro Aleksandro II), kaj ekde 1840 liaj poemoj aperis en literaturaj gazetoj. Lia unua poemaro estis eldonita en 1844, sekvis pliaj libroj poeziaj kaj prozaj ĝis la kvinvoluma Plena Verkaro en 1896. Precipe populara kaj ĝis nun legata estis lia amliriko, elstara forme kaj enhave.
Multaj el liaj lirikaĵoj iĝis romancoj, muzikigitaj de Ĉajkovskij, Raĥmaninov, Dargomyĵskij, Tanejev kaj aliaj komponistoj, kaj nur malmultaj nuntempaj rusoj scias, ke Kanto de ciganino (“Mia fajro en nebulo…”) estas ne popolkanto, sed lia poemo, verkita en 1853. (AlKo)
VESPERO
La flam' de velkanta aŭroro
disŝutis fajrerojn ĉiele,
jen maro lumanta scintilas;
sur vojo laŭ bord' estingiĝas
tintila sonor' malagorda,
la kanto de gajaj koĉeroj
en densa arbaro perdiĝis,
jen mev' en nebul' diafana
ekbrilis kaj tuj malaperis.
Blankŝaŭma tavol' balanciĝas
Ĉe ŝton' griza, kvazaŭ lulile
Dormanta infan'. Kiel perloj,
La gutoj de roso freŝiga
Ekpendis sur branĉoj kaŝtanaj,
En ĉiu rosero trembrilas
La flam' de velkanta aŭroro.
* * *
Aĥ, sur balkon' – tia belo, karulo! rigardu: en for' –
Lag' tie sube lumanta spegulas en lum' de aŭror';
Cigno plej blanka langvoras, naĝante en sia medi',
kaj ne forfuĝos de ĝi – same vi, ho amato, de mi…
Eĉ se pri via medi' konvinkadas obstine vi min,
Ke estas mondo ĝi, sed ne la ard' kaj de mi juna sin'!
* * *
Mia kanto, por flui je larĝa torent',
Ĉielruĝon atendas matene:
ke ne nokta mallum', sed aŭror'-orient'
speguliĝu en ĝi ardoplene.
Ĉirpu birdoj liberaj, arbaro-dormul'
nun vekiĝu, beligu sin pleje,
Kaj ne ĝenu min strigo per sia ulul',
Blinda, sidu ĝi fore, denseje.
* * *
Atingis la deksesan jaron
jam apud mi najbarinet';
Ŝi havas bluan okulparon,
tre strikta tenas ŝin korset'.
“Bonjour!” – al ŝi mi diris foje,
salutis kun respekta klin'.
De tiam, je renkonto nepre
papava ruĝo kovras ŝin.
Kun mi paroli ŝi evitas,
samkiel panjo – tima stat'…
Ho Dio! kial ŝi hezitas?
ne mus' ŝi estas, mi – ne kat'…
Ve, kaŭzon tute mi ne trovas…
Sinjoroj, sed en ver' –
tremolo, eĉ se vent' ne blovas –
per ĉiu tremas folier'.
Tradukis el la rusa Valentin Melnikov
Estas iom amuze, kaj por kelkaj tio fariĝos malkovro, ke origine Severjanin taksis sian pseŭdoniman familinomon integra parto de la nomo, kaj skribis ĝin kun (post) streketo: Igor-Severjanin. La vorto signifas “nord(i)ano”, kaj tiel la poeto volis esti pli proksima al caroj, kiuj kvankam havis kutiman familinomon (ekzemple Romanov – la lasta cara dinastio), tradicie havis ankaŭ kromnomon – Petro la Granda, Aleksandro la Liberiganto ktp. Post kelka tempo la kromnomo Severjanin fariĝis “plenrajta” familinomo, kontraŭ la origina ideo.
Reale la poeto nomiĝis Igor Lotarjov (Игорь Васильевич Лотарёв). Li naskiĝis la 3an (Gregorie: la 16an) de majo en la jaro 1887a, speciale kara por esperantistoj, kaj laŭ la patrina linio liaj prauloj estis Karamzin kaj Fet. Severjanin okupiĝis pri versfarado ekde la infanaĝo, daŭrigis en la adoleskanteco, kvankam liaj poemoj ne altiris atenton de legantoj kaj kritikistoj. La juna Severjanin tiam devis proprakoste eldoni kelkdek broŝuretojn, kiujn li dissendis al redakcioj kaj famaj literaturistoj. La broŝuretoj estis vere “maldikaj” – ĉiu enhavis po 2-5 versaĵoj. En 1909 Lev Tolstoj, ricevinte tian libreton, indigniĝis kaj publike riproĉegis la poeton (onidire, la granda verkisto estis plej frapita de la versoj “Enpiku tirilon en la korkan elaston / kaj la virinaj rigardoj ne estos timidaj” – rekta traduko). Tamen la majstra skoldo servis bone por Severjanin: li fariĝis kritikata de ĉiuj flankoj, kaj gazetaro, ĉiam ŝatanta skandalemajn personojn, volonte ekpublikigis liajn versaĵojn, ĉar li estis jam konata. Tion sekvis pli kaj pli oftaj publikaj voĉlegoj kaj prezentiĝoj.
En 1911 Severjanin, kune kun alia plumkolego, anoncis lanĉon de la nova skolo – egofuturismo. Ĝi fondiĝis kadre de la jam ekzistinta futurismo, sed enhavis kelkajn tute specialajn trajtojn: kultivado de trorafinitaj perceptoj, elmontra memamo, uzado de alilingvaj kaj kreado de novaj vortoj. Ekzemple, ĝuste Severjanin elpensis ruslingvan vorton бездарь (sentalentulo). Li eĉ elpensis apartan vorton por siaj versaĵoj – li nomis tiujn poezoj (поэзы). La menciita memamo estis unu el plej kernaj eroj de poezio de Severjanin. Lia tre fama poezo tekstas: “Mi estas geniulo Igor-Severjanin, / ekstazigita de mia venko” (1912). Krom Severjanin mem la egofuturisman grupon konsistigis kelkaj aliaj poetoj, inter kiuj relative konata estis nur Georgij Ivanov. En la antaŭrevolucia tempo Severjanin apogis kaj subtenis junajn poetojn, kies plejparto lasis neniun spuron en la literaturo.
Lia triumfo komenciĝis en 1913, post kiam li eldonis la libron Tondrobolanta kaliko. Baldaŭ Severjanin rifuzis partopreni iujn ajn literaturajn unuiĝojn, preferante ne dividi sian famon. La sekvintaj libroj vekis ioman seniluziiĝon ĉe kritikistoj, ĉar la poeto reuzis (foje trouzis) manierojn kaj metodojn el la Tondrobolanta kaliko, aldonante nenion novan.
Februare 1918 en la Moskva Politeknika Muzeo okazis elekto de “la reĝo de poetoj”. Ĉiuj dezirantoj rajtis konkuri por la titolo. Elektado estis sekreta kaj komuna. Kvankam multaj poetoj partoprenis la eventon, reale nur du homoj pretendis la “reĝecon” – la 31-jara Severjanin kaj la 25-jara Vladimir Majakovskij. La kalkulado montris, ke Severjanin venkis, sed kun ne granda avantaĝo. Kelkaj futuristoj (al kies grupo apartenis ankaŭ Majakovskij), ĉeestintaj la vesperon, deklaris la elekton malvalida.
La evento mem estis ĉefe amuza, sed Severjanin taksis ĝin tute serioze – post kelkaj tagoj aperis lia nova libro kaj sur la kovrilo estis skribita lia nova titolo – “La reĝo de poetoj”. Post iom da plia tempo futuristoj aranĝis poezian vesperon kun la slogano “Ĉiuj reĝoj – for!” (nur antaŭ unu jaro okazis detroniĝo de Nikolao la Dua, do tronrenversemo tiam estis sufiĉe moda).
Samjare li forveturis en Estonion, kiu ĝis 1917 estis parto de la Ruslanda Imperio, poste dum mallonga periodo la lando estis soveta, kaj fine de 1918 ĝi estis okupita de germanaj trupoj. Malgraŭ tio Severjanin decidis tien veturi por ripozo kaj fine restis en Estonio por ĉiam. Verŝajne tio estis prava decido, eĉ se farita intuicie. Apenaŭ la poeto havus feliĉan vivon kaj sukcesan poezian karieron en Sovetunio. La lastaj jaroj de la vivo de la eksreĝo de poetoj estis plenaj je malriĉo kaj mizero. Sed estas dubinde, ke Severjanin ĝisvivus eĉ la 50-jariĝon, se li restus en Moskvo aŭ Leningrado...
Laŭ literaturologiaj pritaksoj, Severjanin estas la sola ruslingva poeto, kiu tiom multe verkis pri la naturo kaj vivo de Estonio. Krome li multege tradukis estonajn poetojn en la rusan. Severjanin mortis pro koratako en 1941, kiam Tallinn jam estis Sovetia kaj jam denove okupita – de la nazia armeo.
Kvankam la estona verka periodo de Severjanin daŭris multe pli longe, ol la antaŭa – 23 jarojn – ĝi ne estas (por amasa publiko, ne por sciencistoj) bone konata nun. Unu el la kaŭzoj estas, ke lia malfrua liriko forte malsimilas tion, kion la legantoj tradicie ŝatis en liaj poezoj.
La versaĵoj de Severjanin foje estis tradukataj en Esperanton. Verŝajne, la unua faris tion Hilda Drezen. En la almanako Sezonoj aperis kvar versaĵoj de Severjanin tradukitaj de Nikolai Lozgaĉev. Unu el tiuj estas ĉi-apude. Krome en Cerbe kaj kore aperis kvar pliaj tradukoj – po unu de Vjaĉeslav Busarev kaj Oleg Dadajev kaj du plume de Ivan Lubjanovskij. Fine estas prezentata nova traduko, farita speciale por ĉi tiu artikolo. Temas pri la kredeble la plej fama ruslingva poemo de Igor Severjanin, kiun multegaj homoj memoras kaj scias parkere – Ananasoj ĉampane (Ананасы в шампанском).
Grigorij Arosev
Por la amaso klaras nur geni'!
Sed ĉu imitu ĉiu la genian?
La vojon propran ne perfidu ni
kaj sciu bone lokon nian.
Ne kantu por l' amas'. Nek por person'!
Sen tim' pri l' cirkonstanc', kantu por kanto!
Eĉ se ĉi kant' – momenta vaka son', –
kredu, troviĝos via adoranto.
Individuon skoldu la amas':
ĝi krudas, ĝi profanas, ĝi barbaras.
Ĝin flatu plu nur la sklavula ras',
tamen por vi – l' espero caras...
Tradukis Nikolai Lozgaĉev
Ananasoj ĉampane, ananasoj ĉampane –
bongustaĵo mirinda kaj akra fajrum'.
Mi aspektas norvege, mi aspektas hispane,
inspiriĝas impete kaj aspiras al plum'.
Ĉirpo aeroplana! Sprintoj aŭtomobilaj!
Ventfajfado de trajnoj! Flugilado de sled'!
Iu – jen trokisita, jen draŝita humile!
Ananasoj ĉampane – jen vespera obsed'!
En nervoza damaro, kiu akras kompane,
tragedion de viv' faras mi revofars'...
Ananasoj ĉampane! Ananasoj ĉampane!
Tuj el Moskv' – Nagasaken! El Novjorko – al Mars'!
Tradukis Grigorij Arosev
La esencon de la verkado de Eŭgeno Miĥalski prezentis en unu el siaj plej brilaj rimportretoj Kolomano Kalocsay:
Miĥalski, flirta papilio,
Rapsodo de l' printempa viv'
Se lin turmentas kis-soif,
Konsolas lin la rim-ebrio.
<…>
Kaj — jen la ĉefa antaŭ ĉio:
Fieras li (ne sen motiv')
Pri la malkovro, ke pasiv '
Dialektikas kun pasio.
Kompreneble, la difino “flirta papilio” devenas el la fama poemo de Miĥalski
Estas mi – papili'
gajflirtanta en aero,
dancas mi, ĝojas mi
tutan tempon dum somero.
De la lun', ĝis la sun'
kun korjun'
flugas mi;
de la ter', de mizer',
de sufer'
fuĝas mi.
Eŭgeno Miĥalski (Евгений Иосифович Михальский, 21 jan 1897 – 15 okt 1937) naskiĝis en la Ukrainia urbeto Letiĉev, lernis en gimnazio en Voznesensk (ankaŭ Ukrainio), poste loĝis en Saratov, Odeso, Doneck (tiam Stalino)… Kvankam lia vivo estis ligita kun Ukrainio, li estis multe pli ligita kun rusaj kulturaj kaj lingvaj tradicioj (li estis bibliotekisto kaj instruisto de la rusa lingvo kaj literaturo), kiujn tre sukcese greftis al la kulturo Esperanta.
Konatiĝinte kun Esperanto en la aĝo 14-jara, li en 1917 provis fondi Esperanto-revuon kaj verkis poemojn. Atentu bone: en 1917, la revolucia jaro! Lia mensa kresko troviĝis sub influo de la grandiozaj sociaj eventoj, kaj revolucia konscio venis al li “el la ĉirkaŭa aero”. Revolucieco senteblas ne nepre (eĉ ne ĉefe) en liaj “sociaj” poemoj, sed ankaŭ en la plej intimaj lirikaĵoj. Tiun vojon iris tiuepoke ankaŭ la rusaj poetoj, apartenantaj al la futurista skolo – kaj Miĥalski evidente apartenis al iliaj adorantoj, speciale de ĝia plej fama reprezentanto Vladimir Majakovskij. Kiel ĉiuj futuristoj, kiuj serĉis novajn internajn eblecojn en la nacia lingvo, nia poeto provis trovi ilin en la lingvo internacia, kaj sukcesis malkovri profundan filozofian sencon eĉ en pure gramatikaj formoj de nia lingvo:
“Is” – “As” – “Os”
tri elementoj de l'Tuto,
finito, vivato, ĥaos –
problemo de Absoluto.
Li okupiĝis pri organizaj aferoj, eldonis kaj redaktis revuojn, sekretariis en IAREV, sed pure kreaj poeziaj okupoj estis multe pli gravaj por li kaj por la historio. Tamen li ne estis fekunda verkisto – lia literatura heredaĵo konsistigas nur unu volumon, kaj plej granda parto de liaj poemoj, eldonitaj siatempe en kvin libretoj, estis verkita inter 1917 kaj 1923. Poste lia kreivo fariĝis malpli intensa – kiam la revolucia elano en la lando estingiĝis, la poeto ne plu havis kreimpulsojn.
Poemoj ĉiutemaj – amaj, filozofiemaj, socialaj… Ĉio kreiĝis samperiode. Eldonante sian “jubilean” kolekton Prologo, dediĉitan al la dekjariĝo de la verkado, li sagace elektis ĉion la plej elstaran, kion li verkis en sia frua kaj pinta periodo…
Ĝis la lastaj tagoj de sia vivo Miĥalski restis arda esperantisto, kiu zorgis pri la internacilingva kulturo, laŭeble adaptiĝante al la ĉiam malboniĝantaj sociaj kondiĉoj. Iuj provoj savi la movadon en la totalisma sistemo, kiu finkreiĝis komence de la 1930aj, komence helpis, sed nenio povis helpi kontraŭ la granda teroro de 1937–38 – ĝi kiel asfalta glatigilo ruliĝis super sovetiaj esperantistoj, dispreminte la movadon kaj pereiginte multajn aktivulojn. Pereis ankaŭ Miĥalski. Ĉesis la vivo, sed restis la poemoj, kiuj vivos tiom, kiom vivos nia lingvo.
La plej ĉefa trajto de la verkoj de Miĥalski estas la profunde travivita mondkoncepto dialektika (en la Hegela-Marksa senco). Oni povas ĝin akcepti aŭ malakcepti, sed ĝi estas natura rezulto de la vivobservo en la revolucia epoko, kiam kontrastoj, kontraŭdiroj fariĝas tre akraj, kaj la bataloj inter ili – nudaj kaj krudaj, sed samtempe el tio naskiĝas io nova.
Tiu dialektiko en la socia vivo riveliĝas jam en la plej fruaj poemoj de Miĥalski, sufiĉas rememori lian poemon Fajro kuracas (ĉu ne esprimas kontraŭdiron jam la titolo?):
Antaŭen kaj antaŭen! Al novaj idealoj!
Al nova viv-konstruo! Al nova viv-rimed'!
Ni eĉ ne haltu antaŭ kruelaj sangbataloj!
Ni ne kompatu, premu la florojn sur la bed'!
Atentu: la linioj estis verkitaj la 10an de oktobro 1917, ankoraŭ antaŭ la Oktobra renverso, tia estis la ĝenerala humoro de junaj inteligentuloj dum la revolucio… Tiel marksismo por la revolucia generacio estis nature kaj facile akceptata, kaj Esperanto fariĝis ĝia esprimilo:
“Is – as” = estiv'
sekvigas “os”-energion,
tiel socia viv'
produktas konscion.
Dialektikajn kontrastojn li trovas ankaŭ en si mem, kaj la dialektikan lukton li ekvidis eĉ en la rilatoj inter la virino kaj viro, kaj ĝi plene penetris lian amlirikon:
Mi kaj vi: jen kontrasto, jen sumo,
mi kaj vi: jen eksplodo, jen fal',
mi kaj vi: jen abismo, jen lumo,
mi kaj vi: jen nur “de”, kaj jen “al”…
Tute alia estis la posta epoko, kiam la marksisma dialektiko iĝis kompleto de rigidaj oficialaj dogmoj, transformiĝinta je formo de nova religieca skolastiko. Sincera homo en tiuj kondiĉoj apenaŭ povas elvivi – ĉu fizike, ĉu personece. Miĥalski ja tion klare vidis:
Hom' ne povas resti longe sen idoloj,
detruinte unujn, kreas la aliajn…
Nur varias formoj, sed ne la simboloj,
kaj neniam oni venas finstacion…
Kaj mi serĉas, volas trovi la eliron
por min liberigi je medio verma.
Ho, ĉu mi sukcesos venki la vampiron?
Aŭ min mem minacas la ekstermo…
Tre granda atingo de Miĥalski en la poezio estas alta erotikismo. Amliriko en Esperanto ekzistis antaŭ li, sed neniam ĝi ensorbis erotikon. Erotiko en la arto estas, verŝajne, la plej komplika afero – ĝi devas esti tre sincera kaj forme altnivela por ne gliti en puran fiziologion kaj eĉ pornografion. Jen fragmenteto el Amaj melodioj:
Nin ĉirkaŭas freŝgirlando el la floroj,
de l'muziko bela rava son' …
Vokoj-ploroj el verando kun mistiko
de ribela fluas violon'.
Inspirite de ĉi-sonoj mi cin kisas,
tremas cia kortuŝite brust',
nin kulisas floraj kronoj … mi cin premas,
dolĉo mia … benas nin arbust'.
La krea heredaĵo kaj la biografio de Miĥalski estas esploritaj sufiĉe detale. Liaj poemoj eniris diversajn antologiojn kaj krestomatiojn kaj estas vaste konataj en Esperantio. Tio montras, ke intereso al la poeto ne estingiĝas. Por iuj verkistoj tio foje ne servas bonan servon – ili “bronziĝas”, memoro pri ili rigidiĝas, kaj la verkoj, eĉ konataj, fariĝas malvivaj. Tamen al Miĥalski tio ne rilatas – liaj verkoj estas plu freŝaj – la homo, kiu jam ilin konas, ĉiam revenas al ili por relego, kaj por la homo, kiu la unuan fojon kun ili konatiĝas, ili fariĝas vera revelacio.
Nikolao Gudskov
La Italia muzika grupo Rêverie estis fondita en 1996 kaj ekkoncertis en 1999. La muzikistoj penas realigi modernan muzikon, ĉerpante inspiron el la tradiciaj muzikaj fontoj. Sian dominantan stilon la muzikistoj difinas kiel “etno-progresivan”. La grupo kuraĝe eksperimentas ne nur muzike, sed ankaŭ lingve – en 2011 ili koncertis en multaj Esperanto-aranĝoj, prezentante la aktualan dulingvan duoblan albumon Revado.
La muzikaĵojn en tiu albumo mi preferus nomi ne kantoj, sed muzikaj historioj, buntaj kaj variaj, akompanataj de tekstaj sufloraĵoj. La tekstoj estas malpli longaj, ol la muzikoj, ne ĉiam estas rimitaj, kelkaj pecoj estas tute sentekstaj. Tamen, kompense la teksto kaj muziko ĉiam troviĝas en iu mirinda reciproka ligiteco, ili ambaŭ ne nur sonas, sed pulsas, spiras, etendiĝas, fluas kaj evoluas kune kaj paralele. Ne estus troigo diri, ke preskaŭ ĉiu ero de la albumo prezentas etan simfonion, kiu igas la aŭskultanton jen pensi kaj fantazii pri pli-malpli realaj, “surteraj” temoj, jen turni sian atenton al sia interno, al la mirinda mondo de revoj kaj psikaj travivaĵoj.
En la muziko de la albumo interese kombiniĝas kaj alternas pli-malpli trankvila akustika muziko jen popular-stila, jen pli tradicia (sonas gitaroj, fluto, klarneto, violonĉelo, mallaŭtaj perkutiloj) kaj la modernaj elektronikaj, “ŝvebaj”, foje eĉ psikedelaj sonoj. Iuj komponaĵoj pli proksimas al unu el tiuj polusoj, la aliaj – al la kontraŭa, tamen neniam la muziko sonas ekstreme; nur kelkfoje ĝi iĝas pli “dura” kaj rokeca. Multas riĉaj harmonioj, nekutimaj ritmoj, lertaj interludoj kaj multvoĉaj instrumentaj pecoj. La bone pripensita strukturo kaj sufiĉe ekvilibrigita enhavo de la albumo ebligas paroli pri ĝi kiel pri koncepta albumo – vere malfacilas disigi iujn apartajn kantojn disde la aliaj.
Kiel vera gemo meze de la albumo elstaras la kanto Plurmiljaraj knaboj. Ĝi komenciĝas brave kaj preskaŭ ritme de irlandaj dancoj, sed poste surprize transformiĝas al kortuŝa baladeca kaj akustika metafora rakonto pri la fratoj Isaako kaj Iŝmaelo, kiuj en la fundo de la animo frate amas kaj sopiras unu la alian, eĉ pensas preskaŭ samvorte, sed ne povas superi la “longan barilon de betona malĝoj'”, kiu ekstaris inter ili. Laŭ mi, ĝi estas la plej pinta ero de la albumo kaj enhave, kaj muzike, kaj plenume.
Koncerne la teknikan flankon mi opinias la albumon senriproĉa: troveblas eĉ ne unu misa noto, mistajpo, gramatika eraro aŭ mislokita akcento. La elparolo estas ege klara, la registraĵ-kvalito – tre profesia. La sola afero, aspektanta iom pale sur la fono de la tuto, estas la voĉtembro de la kantistino – dum en malalta registro ĝi sonas tute bone, en la alta ĝi foje sonas “plate”, iom pike, kaj, se uzi muzikan terminologion, malriĉe je kromtonoj. Tamen, eĉ tio post ioma alkutimiĝo al la albuma etoso iĝas natura elemento de la tuta prezentaĵo.
Fine de la recenzo mi malkaŝu, ke la albumo estas duobla. En la skatolo vi trovos du diskojn kun la sama enhavo, tamen sur la unua disko la kantoj estas prezentitaj Esperante, dum sur la dua – itale. La tekstolibreto enhavas tekstojn en Esperanto kaj la itala; krome, ĉiuj tekstoj estas po-linie tradukitaj al la angla. Konsiderante ĉion ĉi, necesas diri, ke en lertaj manoj la albumo povas servi ankaŭ kiel utila kaj efika propagandilo por eksteruloj.
La albumo nepre meritas atenton pro sia alta kvalito kaj interesa enhavo. Iuj eble trovos ĝin iom “fora de la realo” kaj nekutima, sed tia ĝi ja estas – varia, iom stranga kaj neantaŭvidebla! Aŭskultante ĝin penu iom streĉi la imagopovon, mergiĝu en la mondon de revoj kaj intimaj psikaj travivaĵoj – kaj la muziko de la albumo ensorĉos vin. Kaj, mi certas, vi plezure cedos al tiu sorĉo pli ol unufoje.
Paŭlo Moĵajev (Ukrainio)
Esperanto estas la sola sukcesa planlingvo el pli ol 1000 lingvoprojektoj. Laŭ Detlev Blanke, kiu analize pritraktis la sukcesajn ĉefkialojn de Esperanto[1], unu el la kialoj estas tio, ke ĝia kreinto Zamenhof profunde kaj diversflanke komprenis la lingvan spiriton, kiun li kunfandis en la disvolviĝon de Esperanto. Pro tio la esplorado pri Zamenhof neniam ĉesas ĝis nun de la naskiĝo de Esperanto.
Laŭ nekompleta statistiko, dum cent jaroj 1910–2010, eldoniĝis pli ol cent biografiaj artikoloj kaj libroj pri la vivo de Zamenhof[2], el kiuj plej vaste konataj estas la biografioj verkitaj de Privat (1920), Boulton (1960), Holzhaus (1969), Maimon (1978), Centassi kaj Masson (2001) k. a. Tiuj biografioj kaj artikoloj ege valoras por komprenigi nun pri Esperanto kaj vivo de Zamenhof.
Tamen ĉi tiuj verkoj, faritaj plejparte de esperantistoj kaj verkitaj en Esperanto, celas esperantistajn legantojn. Estas sendube, ke Esperanto kun Zamenhof estas proksime rilatanta, sed Zamenhof ne vivas en vakuo kaj utopio. Por pli profunda kompreno oni devas serĉi respondojn en la socia, ekonomia kaj politika medioj. En ĉi tiu senco la libro de Künzli estas valora provo por plenigi truon en la esplorado pri Zamenhof.
Lia libro, kiel unu el la serio de la “juda problemo” en Orienta kaj Okcidenta Eŭropo, estas eldonita de la germana eldonejo Harrassowitz. Tio indikas, ke unuflanke la enhavo estas strikte ligita kun la “juda kulturo”, aliflanke la aŭtoro studas pri Esperanto kaj Zamenhof en pli larĝa perspektivo. La libro enhavas 538 paĝojn kun preskaŭ cent fotoj. Mi opinias, ke la esplorantoj pri Zamenhof devas havi talenton lerte scii la rusan kaj Esperantan lingvojn, edukiĝi pri historio, kaj posedi sufiĉajn kondiĉojn por uzi historiajn datumojn. Ĉi tiujn menciitajn kvalitojn plene posedas Andreas Künzli. Nun ni sekvante lin eniru en la vivon de Zamenhof.
La prefaco kaj la enkonduko en la komencaj 7 paĝoj klarigas la perspektivon de la juda kulturo, kaj eksplikas la gravecon kaj neceson studi Zamenhofon en la vidpunkto de socia kaj politika vidpunktoj en lia erao.
En la 2a ĉapitro la aŭtoro esploras la nomon kaj la staton de la familio Zamenhof, kio ne estas problemo por nuntempaj homoj. Tamen en la tempo de Zamenhof lia juda identeco, la naskiĝloko en Pollando aparteninta al Ruslando, la Julia kaj Gregoria kalendaroj kaj aliaj faktoroj interplektitaj kreas problemojn kaj ofte perpleksigas studantojn pri Zamenhof.
La aŭtoro de ĉi tiu libro klopodas ordigi tiujn problemojn. Tiucele li aldonas al ĉi tiu ĉapitro 42 piednotojn. La piednotigo estas grava karakterizaĵo de la libro. La piednotoj unuflanke montras multecon kaj profundecon de la esplora laboro de la aŭtoro, aliflanke ankaŭ la grandan kredindecon de la konkludoj.
En la 3a ĉapitro (p. 26-68), la aŭtoro skizas la politikan medion, la problemojn kaj la situacion de judoj en Ruslando kaj Pollando. Tio estas tre utila, por ke legantoj komprenu la vivscenejon de Zamenhof. La 4a ĉapitro (p. 67-76) prezentas la situacion de Białystok, la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof.
En la 5a ĉapitro (p. 88-96) la aŭtoro priskribas la hejmon, la familion kaj la patron de Ludoviko Zamenhof, kaj en la 6a ĉapitro (p. 88-96) la elementan kaj mezan lernejojn, la universitaton, la profesion, la geedziĝon kaj aliajn personajn informojn pri Zamenhof.
En la ĉapitroj 7-8 (p. 97-106), la aŭtoro priskribas la talenton de Zamenhof en lingvoj. En la 10a ĉapitro (p. 107-113) Künzli priskribas cionismon kaj la vidpunkton kaj opinion de Zamenhof pri ĝi.
En la ĉapitroj 10-14 (p. 114-147) la aŭtoro prezentas la historion de Esperanto, la simplan gramatikon, donas specimenon de Esperanta teksto, kaj skizas rilatojn inter Esperanto kaj ĝiaj fontolingvoj.
En la 15a ĉapitro (p. 148-159) la aŭtoro priskribas cenzuran sistemon en Ruslando, precipe la cenzuradon pri Esperanto kaj aliaj planlingvoj. Ekzemple, por cenzuri verkojn en Volapuko estis cenzuristo, kiu eĉ lernis ĝin. En la 16a ĉapitro la aŭtoro simple priskribas la suferadon de Zamenhof por serĉi laboron.
La 17a ĉapitro (p. 165-177) temas pri hilelismo, proponita de Zamenhof en 1901 por solvi judan problemon. La aŭtoro priskribas la studadon pri la loĝdomo, la parencoj, la amikoj kaj la laboro de Zamenhof en la 18a ĉapitro (p. 178-185). La 19a ĉapitro (p. 186-195) temas pri antisemitismo en Germanio, Aŭstrio kaj Francio.
En la 20a ĉapitro (p. 196-210) la aŭtoro priskribas la unuan UK-on en 1905. En la ĉapitroj 21-24 (p. 211-249) la aŭtoro prezentas homaranismon, lanĉitan de Zamenhof en 1906, kaj la kritikojn kaj reagojn pri ĝi. Por faciligi komprenigon la aŭtoro komparas diversajn ideologiajn vidpunktojn de tiamaj judaj erudiciuloj. Estas notinde, ke la Zamenhofa ideologio ĉiel rilatas al lingvo. La evoluo de la Zamenhofa ideologio estas resumita en tri etapoj: (1) Neŭtrala lingvo por la judoj (aŭ la religio); (2) Neŭtrala lingvo de lando (aŭ la religio) por solvi internajn etnajn problemojn; (3) Neŭtrala lingvo de la homaro (aŭ la religiaro).
En la ĉapitroj 25-30 (p. 250-312) la aŭtoro priskribas UKojn en 1906-1914, kaj la Ido-skismon. Ĉi tiuj historiaj okazaĵoj grave rolas por komprenigi legantojn pri la frua evoluo de Esperanto.
En la 31a ĉapitro (p. 313-322) la aŭtoro priskribas la lastan periodon de Zamenhof, historion korpreme afliktan. La unua mondmilito komplete detruis la belan homaranismon de Zamenhof. En la ĉapitroj 32-34 (p. 323-340) Künzli priskribas la kredon de Zamenhof kaj la situacion de liaj posteuloj.
La 35a ĉapitro (p. 341-349) enhavas la kronologion de la vivo de Zamenhof; la 36a ĉapitro (p. 350-365) estas bibliografia. En la 37a ĉapitro (p. 366-375) estas prezentataj la ĉefaj zamenhofologiaj esploroj. La lasta ĉapitro 38a (p. 376-398) kun la titolo Esperanto hodiaŭ kaj morgaŭ priskribas la perspektivon kaj problemojn de Esperanto.
En la fino de la libro estas apendicoj. Apendico 1 (p. 399-421) konsistas el kvar biografiaj tekstoj: letero al Borovko pri la origino de Esperanto (1896), letero al Michaŭ (1905), biografia skizo de Leono Zamenhof (1910), artikolo pri hilelismo de Josef Meisl (1917).
En la 2a apendico (p. 422-500) estas tekstoj pri hilelismo: Zamenhofa broŝuro (1901), letero al Javal (1905), intervjuo (1907), studo de Zamenhof pri la jida lingvo (1909).
Apendico 3 (p. 501-518) inkludas la Zamenhofajn paroladojn en kelkaj Universalaj Kongresoj, kaj la Bulonjan deklaracion.
Apendico 4 (p. 519-534) enhavas Dogmojn de hilelismo (1906) kaj la lastan version de homaranismo (1917).
Ĝenerale, Andreas Künzli penas analizi kaj esplori diversajn aspektojn de la vivo kaj verkoj de Zamenhof en la vidpunkto de la “juda problemo”, surbaze de detalaj, ekzaktaj kaj kredindaj materialoj abundaj. Do la konkludoj en la libro estas evidente kredindaj. Devas esti agnoskite, ke la frua celo de Zamenhof estis solvi nur la judan problemon. Kun la disvastigo de Esperanto la ideologio de Zamenhof ne plu estis limigita al la juda problemo, sed estis vastigita al la tuta mondo. Ĉi tiun punkton mencias ankaŭ la aŭtoro, kiu ĉiam substrekas la ligon inter la libro kaj la juda problemo, eble pro la neceso de la serio “Juda kulturo”.
Miaopinie la libro estas elstare rimarkinda inter la esploraj verkoj pri Zamenhof, kvankam iuj problemoj estas tro simple traktitaj, kaj la ligoj inter la ĉapitroj povus esti pli bonaj, eble pro tro multaj implicitaĵoj. Eta makulo ne povas difekti la jadon. Jen leginda kaj bonega libro. Estus pli efike, se la libro estus eldonata ankaŭ en la angla.
Verkis Liu Haitao (Ĉinio)
Tradukis Trezoro (= Huang Yinbao)
Referencoj
1. Blanke, D. Causes of the relative success of Esperanto // Language Problems & Language Planning, 2009, №3, p. 251–266.
La modernaj transportiloj kaj komunik-rimedoj ebligas al dekoj da milionoj da homoj senpere konatiĝi kun apartaĵoj kaj valoroj de kulturoj de aliaj popoloj. Ekde la unuaj kontaktoj kun ĉi tiuj kulturoj oni rapide konvinkiĝas, ke reprezentantoj de ĉi tiuj kulturoj diverse reagas je la ekstera mondo, ili havas siajn proprajn vidpunktojn, valorsistemojn kaj kondutnormojn, kiuj grave diferenciĝas de la akceptataj en ilia propra kulturo.
Tiel en la situacio de diferenciĝo aŭ nekoincido de iuj ajn kulturaj fenomenoj de alia kulturo kun la akceptitaj en “sia” kulturo aperas la koncepto “fremda”.
La opozicio “sia – fremda” trapenetras ĉiujn aspektojn de la interpersona komunikado kiel ĉe enkultura komunikado, same tiel ĉe interkultura komunikado, sur ĝia bazo povas realiĝi unu el la alternativoj.
En la unua kazo la opozicio “sia – fremda” estas konstanta kadro de perceptado, sub kies influo la persono ankaŭ plue kunagas kun aliaj komunikantoj. Ĉi-kaze “fremda” estas interpretata kiel malamika, portanta potencialan minacon, kaj la rezultoj estas konceptataj en la paradigmo “minaco – danĝero – singardemo – streĉatentemo – antipatio – ksenofobio”. Ĉi tio fremda estas fonto de nedifineco, danĝero, kiu estas entenata ĝuste en tiu ĉi nedifineco – mi ne scias kiel tiu fremda povas konduti.
En la dua kazo la opozicio “sia – fremda” transformiĝas en la opozicion “sia – alia”: ĉi tie fremda estas perceptata kiel alia, t. e. neportanta potencialan danĝeron kaj la rezultoj de ekkono de la mondo estas traktataj en la paradigmo “scivolemo – intereso – simpatio – admiro – konstanta bonvola kaj estima rilato”.
Ĝuste pri la kultura diverseco kaj edukado en ĝiaj kondiĉoj, al interkultura pedagogio kaj al la universala lingvo kiel ilo de interkultura edukado estas dediĉita la prezentata monografio de Przemysław Paweł Grzybowski. Li estas doktoro pri pedagogio, instruisto en la universitato Kazimiro la Granda en Bydgoszcz (Pollando), aŭtoro de pluraj publikaĵoj pri interkultura edukado. Kiel instruisto de Esperanto li estis engaĝita en edukajn iniciatojn diverslande. Ankaŭ kiel volontulo li akiris praktikajn spertojn en la pritraktata sfero, ne nur renkontante fremdulojn, sed nature estante mem fremdulo en diversaj lokoj.
La esperantlingva monografio estas verkita surbaze de lia pollingva doktoriĝa disertacio. Tial ne mirigas ĉeesto de pli ol ducent verkoj cititaj en la teksto, kiuj estas grandparte pollingvaj, sed nemalhaveblas ankaŭ tiuj en la lingvoj angla, franca, germana…
Bedaŭrinde, la kompetento de la aŭtoro pri la historio kaj kulturo de Esperanto malsuperas tiun pri la edukado, kaj la koncerna ĉapitro estas fragmenteca kaj ne donas necesan sciaron al la leganto. Mi notu nur la kuriozan periodigon de Esperanto, el la ses periodoj du havas la saman karakterizon: “stagnado pro la milita kaoso” (1914–1919 kaj 1939–1945). Kaj nun ni troviĝas (ekde 1945) en la periodo de “multeflanka evoluo de la Esperanto-movado en la tuta mondo, perfektigado de la lingvo, simpligado de skribo, pliriĉigado de vortaro”.
La dua parto entenas adresojn de retpaĝoj de institucioj, asocioj kaj projektoj kun kultura diverseco. Plue sekvas 62-paĝa bibliografio de verkoj pri kultura diverseco dividita je sekcioj. Kompletige estas aldonitaj kvar suplementoj kun studprogramoj de ISTK/AKB.
Halina Gorecka (Ruslando)
Afrika Kompilo naskiĝis longe kaj pene. Post la lanĉo de la projekto en 2007 kaj la alvoko al Afrikaj muzikistoj venis pluraj reagoj sed “malmultaj povis alporti efektive eldoneblajn kontribuojn”. Tamen en 2009 la laboro reviviĝis kaj rezulte aperis en 2010 ĉi kompilaĵo en tri partoj – du albumetoj – Kiu lingvo? (8 titoloj far Konga Espero registritaj en Kinŝaso, ĉefkantataj de Viktor Lufimpu) kaj Mayoma kun JoMo Afrikumas (7 titoloj), inter kiuj sin metis tri titoloj de Vigla Muziko de Didu Fundu, ankaŭ registritaj en Kinŝaso.
La eldonejo notas, ke la projekto efektiviĝis danke al internacia solidareca interŝanĝo kaj kunlaboro inter artistoj, teknikistoj, grafistoj, produktistoj, kaj subtenaj amikoj el Kongo, Germanio, Hispanio kaj Francio.
Evidente estis bonŝanca koincido en tempo kaj loko de multaj kontribuontoj aŭ renkontiĝi aŭ iel kontaktiĝi inter si, ke aperis io freŝa kaj nepre mejloŝtona en la muzika Esperantujo. Dum longaj horoj de reaŭskultado mi sentis aŭreolon etosan de ĉies integrigaj klopodoj: ke la plenumantoj aŭdeble ĝuas la por ili relative novajn sonojn de la lingvo kant-uzata (sen tro zorgi pri ĝusteco pri normoj lingvaj, pri iuj sonoj, pri akcentoj foj-foje pli sekvantaj la muzikan logikon ol la striktajn regulojn de Esperanto – ni konsideru tion specifaĵoj kvazaŭ necesaj). Iam anstataŭ la presitaj vortoj vi aŭdas ion alian, sed samsignifan, ekzemple: “Nur landlimoj nin disigas” iĝis “…separas”.
La tuta disko impresas kortuŝe pro la surface evidenta naiveco de la tuta enhavo – kaj muzike kaj tekste. La kantado, preskaŭ ĉiam plurvoĉa estas senriproĉe harmonie entonigata. La instrumentojn centras ritmiloj – drumoj, perkutiloj aŭdeble “afrikece ekzotikaj” (se mi, kun Eŭropa muzikkutimo, povus tiel aserti).
La stiloj ne tre varias (roko, baladoj, regeo, repo). Iam la muziko sonas preskaŭ minimumisme, iam kvazaŭ primitiv-harmonie – mi ofte sentis, ke mankas la pleneco enhava. De unu kanzono al alia mi ofte subite impresiĝis ne tiel kiel eble atendintus; ekzemple, la klare rokeca Mi staras tie sonas ial artefarite al mi, kaj la sekvanta La bela floro estas agrable pli riĉa pri pli komplikaj ritmoj.
Nu, ni ĉiuj scias la respondon je la demando “Kiu lingvo por la homaro?”, ĉu ne? La unua kanzono firme subtenas ĉi ideon (sed ĉu nepre indas propagandi Esperanton inter esperantistoj?). Aliaj titoloj en ĉi sekcio preskaŭ poluse distingiĝas ĉu per “politika” temo (Libero, Malpaco en Afriko, Nur landlimoj nin disigas) kaj eterne homaj temoj de amo, belo kaj ĉio pri interhomaj rilatoj. Iom strange: kial la kantanto bedaŭras ke lia karulino loĝas en Afriko.
Mi trovas la tekstan enhavon pli ol averaĝe primitiva (kio ne signifas negativon). Apenaŭ mi ne trovas tekston de Malpaco en Afriko ĥaosa kaj preskaŭ senlogika (Jen suferoj sed ni ja parolas Esperanton).
La ideo de Esperanto nepre estas la solvo de ĉiuj problemoj de Afriko, kvankam ne trudata, estas sentata. Kiu scias, eble ili pravas.
Dido Fundu el Vigla Muziko plu portas la ideo(logio)n de Konga Espero; en Danko al Zamenhof minimumas ĉio – kaj la melodio, kaj la harmonio kaj la teksto kvazaŭ nur-el-sloganoj. Kaj mi tutkore subtenas lin kaj subkantas ĝue, eĉ spite al tio, ke min distras la gitaro agordita en iom alia tonalo, simile kiel en la sekvanta Djelly, amkanzono kiu plenegas de fortega emocio; ne gravas denove, ke la akcento sekvas pli favore al la melodio kaj ritmo ol la lingva regulo kaj la muzikiloj ne sonas unuece agorditaj – eble tio estas nepra parto de la pejzaĝo kion mi simple ne pretas tuj akcepti?.. Kaj Sciu, ke la am' aldonas al la emocio, ĉar la am' “Pleje gravas / Ekde vivkomenc' […] Ni konsentis geedziĝi […] Sed hodiaŭ vi kaŝas min / For, for, por ke mi malaperu u u”.
Ĉu ekzotike? Oni juĝu mem. Mie, Dido Fundu sonas, danke al la kontribuo de multaj, tre sincere kaj freŝe.
Fine, pri la sekcio Mayoma kun jOmO. El la akompana broŝuro – cetere tre bonkvalita, eleganta, bunta kaj kun bonaj bildoj de la plenumantoj – ni ekscias ke Mayoma dum multaj jaroj klopodis enmondigi siajn kantojn antaŭ ol JoMo en 2007 eklaboris kun li, kaj ili registris kelkajn kantojn kiuj eniris ĉi kompilon. JoMo aranĝis muzike ĉiujn titolojn (kaj ankaŭ verkis unu – la lastan, krom la aliaj verkitaj de Mayoma).
La pecoj en ĉi sekcio esence diferencas de la aliaj du – ĝuste pri la aranĝo. Kantas ili ambaŭ – en bela duvoĉo, belegajn melodie kaj harmonie kantojn, ĉefe pri nur-inter-homaj-rilatoj-temoj. Mi sentas ioman mankon de ekvilibro/ harmonio inter la tre deca, diligenta kaj bela muzika flanko kaj, mie, preskaŭ senenhavaj kanzontekstoj.
Ĉu vi scias – kun bele nuancaj instrumentoj, aldonaj voĉaj partioj en tradicia baladeca stilo, kaj la teksto kun minacoj al la celata virino, se ŝi ne iĝos lia ŝi bedaŭros (Ĉu vi scias?). Sur mia kuŝej' “[…] serĉis mi lin… kaj mi ne trovis…” Rekta kritiko en Mi ne havas konfidon pri vi – ĉar vi estas ĵaluza / fumema / ebria ktp, kial havi konfidon? Ĉu eblas disputi pri tiu aserto? Eble plej min amuzis la emocia kaj intelekta nivelo de la protagonisto de Lasu min fari la muzikon – videble li ne lasis sian bebecon, kiam li ne sciis, kion fari en sia vivo, kaj nur la muziko ŝajne klaras kiel celo. Eble tia vojo taŭgus por iuj, sed mie, eĉ amuze-muzike-distre – sonas bizare.
Tre plaĉas la voĉa harmonio en Nokt' sen dormo. La teksto senambigue insistas, ke oni ja bone scias, kial oni ne povas dormi nokte, kiam amo plenigas onian koron. Kaj post la danc-popa peco La knabino de mia koro kun la baspartio ondiginta min kaj energia ritmo, sekvas la lasta titolo, kiu kronas la albumon – Afriko ne ’stas vendenda, kiun verkis JoMo mem. Ĝi sonas en tri lingvoj – Esperante, okcitane kaj lingale (Afrika ezali ya koteka te). Simple brila. Temas pri eta infano, kiu devas portadi akvon anstataŭ iri lernejon. Ĉu la infano restos viva aŭ, kiel Biko (al kiu kanzone kontribuis Peter Gabriel) pereos en ĉi oceano de maljusto, restas malfermita demando. La kanzono impresas tiel, ke ĝi kvazaŭ volus penetri alian dimension per ŝajne dissonaj harmonioj.
Mi tre rekomendas atente aŭskulti ĉiujn pecojn de la Afrika Kompilo. Krom la kliŝaj ekzotikaĵoj kaj amuziloj vi povos aŭdi iom pli kaj eksenti kaj ekkompreni la vekiĝantan animon de la granda kontinento Afriko.
Andrej Peĉonkin (Ruslando)
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo! Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. — Bydgoszcz: Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. — 248 p. — [Recenzoekzemplero].
Künzli, Andreas. L. L. Zamenhof (1859–1917). Esperanto, Hillelismus (Homaranismus) und die “jüdische Frage” in Ost- und Westeuropa. — Wiesbaden: Harrassowitz. 2010. — 564 p., il. — (Serie Jüdische Kultur; Band 23). — [Recenzoekzemplero].
Werner, Jan. Versa neversa mozaiko: [Originala kaj traduka prozo kaj poezio]. — Brno: Jan Werner, 2012. — 116 p., il. — [Donaco de Jan Werner].
EAB Update, 2012/57;
Esperanto sub la Suda Kruco, 2012/109;
Esperanto, 2012/3;
Femina, 2012/28;
Ĝenerala Informilo, 2012/171;
Internaciisto, 2012/2;
KAE-Informilo, 2012/78;
Kontakto, 2012/1;
La Gazeto, 2012/158;
La KancerKliniko, 2012/141;
La Lanterno Azia, 2012/2;
La Ondo de Esperanto, 2012/4;
La Pacifika Kuriero, 2011/1;
La Revuo Orienta, 2012/2;
La Sago, 2012/82;
La Verda Lupeo, 2011/158;
Le Monde de l'Espéranto, 2011/580;
Monato, 2012/4.
Humuro
En Filipinoj – iam hispana kolonio, poste sub Usona regado, fine sendependa – apud la ĉefa lingvo tagaloga kaj regionaj idiomoj, la angla estas vaste uzata, kaj ĝi transprenis la pozicion de la antaŭe reganta hispana lingvo. Tamen la hispana ne tute malaperis: la indiĝenaj idiomoj estas certagrade influitaj de la hispana, kio rimarkeblas ankaŭ en la religiaj rilatoj. La antaŭnomoj estas plejparte hispanaj, la familiaj nomoj ofte same.
Vizitante tiun sunplenan landon dum Kristnasko, mi estis afable invitita al simpla bambua kabano, kie la loĝantoj preparis artefaritan Kristnaskan Arbon. Sur muro pendis granda folio kun bildo pri Sankta Nikolao, kiun oni nomas angle Santa Claus.
La naŭjara Oliveros sidis longe kontemplante la bildon. Subite li diris:
– Santa Claus estas gejo!
– Kion vi diras, knabo! De kie vi ricevis tiun ideon? – miris la patrino de Oliveros.
La knabo havis bonan klarigon:
– Santa estas virina epiteto: Santa Maria, sed la viraj sanktuloj havas San: San Antonio, San Pedro.
Torvid Edvardsen
Dum la pasintjara Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakio) evidentiĝis, ke la ejo – studenthejmo Zobor – estas tre taŭga por internaciaj aranĝoj. La favora situo ne tro malproksime de la ĉefurbo Bratislavo, bona ekipaĵo de la ejo kaj agrabla sinteno de lokuloj konvinkis la organizantojn (E@I kun Slovakia Esperanta Junularo), ke ankaŭ SES 2012 okazu en la sama loko.
Ĝi komenciĝos la 21an de julio (tuj post la kongreso de EEU en Irlando) kaj daŭros ĝis la 29a (antaŭ UK en Vjetnamio). Samtempe temas pri la kvina fizika renkontiĝo de lernu!-uzantoj, kaj ni antaŭsupozas partoprenon de multaj novuloj, pri kiuj zorgos tradicie “anĝeloj”, spertaj esperantistoj pretaj helpi kaj konsili.
La ĉefa parto – instruado de Esperanto – okazos en pluraj grupoj sub gvidado de elstaraj instruistoj. Divido al grupoj estos farita laŭ testo, kiun faros partoprenantoj post alveno kaj kiu helpos ekscii, sur kia nivelo oni troviĝas. Instruemuloj povas aliĝi al seminario “Flugiloj de malfacila vento”, kiun gvidos Xosé Conde el Katalunio. Posttagmeze atendas riĉa programo – ekskursoj, prelegoj, kreaj metiejoj, nacia vespero, internacia vespero, paroligaj rondoj kaj sportaj ludoj, vespere eblos amuziĝi en diskoteko kaj koncertoj, spekti filmojn, aŭ ripozi de bruo en trankvila etoso de Gufujo. Preparitaj estas koncertoj de Georgo Handzlik kaj Martin Wiese, kaj nova teatraĵo de Georgo Handzlik kun Saŝa Filipoviĉ.
Al SES 2012 aliĝis jam pli ol 120 personoj, kaj eble ni eĉ superos la rekordon el la pasinta jaro (191 personoj el preskaŭ 30 landoj). Tio ĝojigas nin, ĉar pri sukceso de la aranĝo decidas ĉefe ne ĝiaj organizantoj, sed partoprenantoj, kiuj komune kreas perfektan internacian etoson, kune lernas kaj amuziĝas, helpas aliajn kiel “anĝeloj”, konversacias kun komencantoj, instruas sian lingvon dum lingvokursetoj, aŭ prezentas siajn landon kaj kulturon dum solena vespero. Ju pli bunta partoprenantaro, des pli bone – do ne hezitu kaj aliĝu kiel eble plej frue (ĝis fino de aprilo validas dua aliĝperiodo kun malpli alta aliĝkotizo). Aliĝilo, samkiel ĉiuj gravaj informoj pri la aranĝo, troveblas ĉe http://lernu.net/ses.
Katarína Nosková
Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2012:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.