La kovropaĝa foto estas dediĉita al datreveno. Ne al tiu de Rousseau, kiun la mondo festas ĉi-monate, sed al la 20-jariĝo de la Ibera grupo, eble la plej aktiva en la nuna Esperanta literaturo. En la 71a Hispana Esperanto-Kongreso oni festis ĉi tiun eventon, kaj Javier Guerrero fotis la Iberan kvaropon antaŭ la monumento al Miguel de Cervantes en Campo de Criptana; de maldekstre: Miguel Gutiérrez Adúriz, Miguel Fernández, Jorge Camacho, Abel Montagut. La Ondo aliĝas al la gratul-ĥoro!
“Ne amu min, amu la mian!”, – diris foje Nikolao Berdjaev. Tiu formulo ideale konvenas al la personeco de Jean-Jacques Rousseau, naskiĝinta antaŭ 300 jaroj, la 28an de junio 1712 en Ĝenevo. La franca filozofo havis dumvive duoblan famon: abstraktan kaj konkretan, art-sciencan kaj individuan, kaj la du famoj ĉiam pli disiĝis ĝis lia fizika morto. Poste, ĝis nun, restis leĝe la unua, kiu estas gloro.
Rousseau, sendube, estas granda stilisto. Lia prozo portas ŝarĝon de inspiro, li elektrizas la temon, la objekton de la skribo, la procedon de la lego kaj – nature – la leganton. Estas troa la demando: ĉu oni povas atingi tiun kaj tian efikon per sole stilistaj artifikoj? Do ne, – malgraŭ oftaj akuzoj pri kontraŭdireco, diletantismo, malprofundo de lia idearo, la enhavo de la verkoj de Rousseau restas la baza parto de lia dumviva kaj postmorta sukceso.
Sed kia paradokso, homo kiu diras ke la kulturo pereigas – al la publiko kredanta la progreson, kiu asertas ke ne la penso sed la sento meritas respekton – al la publiko diiganta la racion, tiu homo iĝas spirita aŭtoritato, profeto, la plej influa persono de la intelekta horizonto de sia epoko!
Verŝajne, ni devas rigardi pli ol la ideologian surfacon, pli ol sloganojn kaj ĉefvortojn – por riveli veran enhavon de la mesaĝo de Rousseau.
“La natura rajto, kiel ajn difinita, ne povas permesi ke infano gvidu maljunulon, ke stultulo regu la saĝulon, kaj ke eto da homoj dronu en lukso dum la ego bezonas la plej necesan”. Ĉu tiun citaĵon oni konsideru racionalista, ĉu sensualista? Ĝi estas tamen racia kaj samtempe – plena de sento.
“Rezigni sian liberecon signifas rezigni sian homan valoron, sian rajton de homo, eĉ ties devojn”. Ĉu ne racia kaj samtempe senta estas tiu apologio de libereco?
“Kaj kio koncernas la riĉecon – neniu homo devas esti tiom riĉa por aĉeti la alian, kaj neniu tiom povra por esti devigita sin vendi”.
La lasta citaĵo tuŝas doloran kordon de nia hodiaŭa civilizacio. Ĝi ŝirpasas tiun eternan nervon de la socia kunekzisto. Jean-Jacques Rousseau ne restas por ni kiel etapo de penso, kiel historia tipo, kiel heroo de panteono – li ree estas – soldato en la armeo de la universa justeco, en tiu armeo, kies taĉmentoj batalas nun sur la stratoj de urboj de la mondo – jen en Nov-Jorko, jen en Londono, Parizo, Ateno, Romo, Moskvo, Barcelono.
Nia postmodernisma epoko taŭgus por ilustri la Rusoan paradokson pri la regresa efiko de scienca kaj arta progreso. Jean-Jacques Rousseau apenaŭ komprenus la diskurson de Jacques Derrida. Ne tial ke ĉi-lasta kaŝas en si tro komplikan scion. Sole ĉar ĝi principe rezignis la sencon.
Feliĉe por ilia memrespekto, la nunaj gigantoj spiritaj neniom divenas pri tiaj mankoj – por tio ili jam ne havas necesan nocian instrumentaron.
Alen Kris
Televida programo pri Esperanto (Fotis Stanisław Mandrak)
Serĉante en mia arkivo iujn informojn mi hazarde trovis la artikolon kun intervjuo farita en 2003 de loka ĵurnalistino. Ŝi demandis min, interalie, pri nerealigitaj revoj. “Viziti Albanion”, – estis la respondo. Mi naskiĝis en malgranda urbeto en la Malsupra Silezio. Ĝin ekloĝis diversaj familioj, kiuj pro ŝanĝo de limoj post la 2a Mondmilito serĉis novajn eblecojn por vivi en paco: eĉ grekoj kaj albanoj kaj ŝajnas al mi, ke precipe infanoj vivis tiam en harmonio partoprenante la saman bazan lernejon.
En 2012 Tomasz Chmielik tradukis al Esperanto la libron Hunda haŭto de la nuntempa albana verkisto Fatos Kongoli, kaj per komunaj fortoj de sponsoroj, i.a. de la alzasano Edmond Ludvig kaj de la Podlaĥia Libraro, ĝi estis eldonita en Bjalistoko. Tiu ĉi evento naskis la ideon vojaĝi al Albanio kaj renkontiĝi kun la aŭtoro. Poloj, latvino kaj svedo interkonsentis rete la renkontiĝon en Tirano la 14an de aprilo.
En la flughaveno noktomeze atendis nin profesoro Bardhyl Selimi – loka organizanto de nia restado. Dua grupeto venis de Krakovo tra Kroatio per buseto. Nia celo estis ne nur konatiĝi kun la lando, sed ankaŭ promocii Esperanton montrante, ke en diversaj landoj ĝi povas esti uzata dum internaciaj renkontiĝoj. 50-minuta televida intervjuo pri Esperanto farita kun ni estis spektebla en la tuta Albanio. Okazis ankaŭ renkontiĝo en la Akademio de Sciencoj kaj en la Ministerio pri Kulturo, Sporto kaj Junularo, prelego en la Tirana Universitato por studentoj de fremdlingvoj. Jola Kieres el Nowy Sącz instruis amuze gestudentojn Esperanton uzante la metodon de Cseh, Bardhyl tuj kaptis okazon por skribi sur la tabulo la kontaktadresojn por venontaj kursanoj.
Universitataj studentoj en Tirano atente aŭskultas prelegon pri Esperanto
(Fotis Stanisław Mandrak)
La plej grava momento de nia restado estis la renkontiĝo kun la aŭtoro de la libro. Supozante, ke ĝi temas iomete pri la biografio de li mi atendis renkontiĝon kun iu frustrita donĵuano, tamen ne... Modesta, ĉarma en interhomaj rilatoj, parolata mallaŭte kaj ege kortuŝe, li multe impresis nin.
Okaze de la prezento de lia libro ĉe la Akademio de Sciencoj renkontiĝis politikistoj, akademianoj, reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj, diplomatoj, esperantistoj kaj pluraj ĵurnalistoj. Mi admiris la facilecon, kun kiu Bardhyl Selimi tradukis simultane la paroladojn de Tomasz, de Fatos kaj de aliaj parolantoj. Aplaŭdon vekis la informo, ke danke al la universala lingvo Hunda haŭto atingis Pollandon, Luksemburgion, Usonon, kaj eĉ Madagaskaron. Tomasz havis okazon rakonti pri aliaj libroj de albanaj aŭtoroj tradukataj al Esperanto.
Kion devus fari Esperantistoj en via urbo por allogi reprezentantojn de sep televidstacioj, minimume 10 ĵurnalistojn el lokaj kaj landaj gazetoj, reprezentantojn de radiostacioj? Ĉi-foje sufiĉis, ke oni antaŭinformis pri renkontiĝo de la fama verkisto, kies verko estis eldonita en lingvo rara kaj ekzotika, tamen parolata en 120 landoj. La vorto “Esperanto” estis unusola, kiun ni komprenis provante legi la venontan tagon la gazetojn. Ni alportis 50 ekzemplerojn de Hunda haŭto en Esperanto por ricevi aŭtografojn de la aŭtoro. Bondezirojn por la Podlaĥia Libraro skribis ankaŭ la iama ambasadoro de Albanio en Pollando.
Al ĉiuj eminentuloj ni enmanigis salutmesaĝon de la direktoro de la Podlaĥia Libraro en Esperanto en la formo de privata letero kaj po du libroj eldonitaj esperantlingve en Bjalistoko. Ili ĉiuj tuj provis legi!
Albanio estas por mi mirinda lando de kontrastoj. Alia lingvo, alia mentaleco. Mi supozis vidi rusan provincon kaj ŝokis min supermodernaj domoj situantaj apud ruinigitaj dometoj. La malnova urbocentro de Tirano fakte ne ekzistas. Survoje al provinco tristigis nin skeletoj de iamaj fabrikoj, kiuj produktis uzante la rusan aŭ la ĉinan teknologiojn kaj nun estas fermitaj pro manko de mendoj. En modernaj vendejoj nur la lingvo de prezslipoj montras en kiu lando vi estas, ĉar produktoj estas vere internaciaj. Ĉu vi povas imagi 1000 parojn da uzitaj ŝuoj pendantaj sur la palisetaro uzata kiel ekspozicio? Eĉ tian vendejon mi vidis en Tirano. Sciante, ke en Albanio 25% de la landa produktado donas agrokulturo mi esperis viziti subĉielajn bazarojn plenajn de nutraĵo kaj orientaj dolĉaĵoj. Bedaŭrinde, oni vendis tie nur uzitajn aŭ ĉinajn vestaĵojn.
Shaban Hasani – nia gvidanto dum turismaj ekskursoj – rakontis, ke multaj albanaj familioj havas eksterlande sian reprezentanton, kiu pli frue fuĝis aŭ lastatempe leĝe forveturis por malleĝe labori kaj sendi monon al la patrujo. Pri la terura tempo de regado de Enver Hoxha rakontas ekspozicio en la Historia Muzeo de Tirano. Tio jam pasis, kaj albanoj denove vekiĝas sen timo. De la 7a horo matene kafejoj jam estas plenaj de viroj, kiuj trinkante ege fortan kafon pritraktas aferojn. Promenante laŭlonge de la plaĝo en Durres oni admiras modernajn ripozdomojn kaj bluajn basenojn kun kristala akvo por malgrandaj infanoj. Apude estis videbla truo de iu konduktubaro, per kiu ripozdomo (?) elfluigas malpuraĵojn la maron. Sur multaj tegmentoj de altaj kaj malaltaj domoj estis instalitaj grandegaj ujoj por kolekti akvon, ĉar en diversaj kvartaloj de Tirano kaj en aliaj urboj ĝi estas porciumata.
Tirano, la ĉefurbo de Albanio (Fotis Stanisław Mandrak)
Ĉe la Universitato mi vidis ordeman, bone vestitan junularon sed surstrate videblaj estis modestaj homoj: nek elegantuloj, nek mizeruloj. Plaĉis al mi, ke viroj ĉiam ŝajnas esti freŝrazitaj kaj havas kurte tonditajn harojn. Ĉiuj aspektis pacemaj kaj paciencaj: alridadis kiam ni provis interkompreniĝi. Laŭ mi ili ne havas kompleksojn. Generalaj impresoj estas tre pozitivaj kaj mi esperas reveni Albanion post kelkaj jaroj por vidi tion, kion mi ne sukcesis vidi dum mia kelktaga restado. Espereble nia alveno helpis al lokaj esperantistoj varbi por Esperanto junularon kion ni el la tuta koro deziris al niaj ĉarmaj gastigantoj adiaŭante ilin.
Elżbieta Karczewska
En la Pollanda Senato (la supera ĉambro de la parlamento) la 9an de majo okazis renkontiĝo de reprezentantoj de la Estraro de EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) kaj de la Estraro de la Pollanda Asocio EDE kun la vicprezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński kaj aliaj parlamentanoj kaj reprezentantoj de la Pollanda-Japania grupo de la Senato. La renkontiĝo estis dediĉita al la 125a datreveno de la kreo de Esperanto.
Honora gasto de la renkontiĝo estis Etsuo Miyoshi, prezidanto de la kompanio Swany, filantropo kaj granda populariganto de Esperanto. Etsuo Miyoshi diris, interalie: “Providenco donis al vi Zamenhofon. Esperanto estas lingvo konata en la tuta mondo kiel Pollanda eltrovo”. Li emfazis, ke multaj eminentaj sciencistoj, verkistoj, politikistoj, papoj kaj Nobelpremiitoj kun granda aprobo opiniis pri Esperanto.
Dum la renkontiĝo oni diskutis ŝancojn utiligi Esperanton mondskale. Gastoj instigis al fondo de parlamenta grupo por apogi Esperanton. Je la fino de la renkontiĝo la vicprezidanto de la Senato enmanigis al Etsuo Miyoshi la Senatan memor-medalon.
Pli frue, la 6an de majo Etsuo Miyoshi renkontiĝis en la urbo Sopot kun la senatano Edmund Wittbrodt kaj kun membro de la Eŭropa Parlamento Jan Kozłowski.
Laŭ www.senat.gov.pl
De maldekstre: Thomas Jansen, Milan Kučan, Gianni De Michelis, Giorgio Rossetti, Stjepan Mesić, Nikola Rasić.
“Kia estus Eŭropo nun, se ne ekzistus Eŭropa Unio?” Por respondi al tiu demando, kunvenis ekde la 9a ĝis la 11a de majo en Triesto, nord-orienta Italio, 140 personoj el pluraj Eŭropaj landoj.
Fakte Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kunlabore kun la Triesta Esperanto-Asocio okazigis tritagan konferencon al kiu partoprenis ne nur gravuloj (pri kiuj mi diros poste), sed – plej grave – sesdeko da neesperantistaj studentoj pri ĵurnalismo el universitatoj de Aŭstrio, Ĉeĥio, Kroatio, Slovenio kaj Slovakio, kiuj ne nur aŭskultis la prelegojn, sed debatis poste en laborgrupoj, sub gvido de universitataj profesoroj, la ideojn, la temojn de la prelegoj mem. La Konferenco estis ĉefa parto de projekto financita fare de la programo “Eŭropo por la civitanoj”.
Mi partoprenis plurajn tiajn internaciajn aranĝojn, sed mi devas diri ke ĝi estis vere kaj tute profesie organizita kaj malfacilas trovi ion kritikindan.
Unu tagon antaŭ la malfermo, alvenis speciala medalo de la prezidento de la Itala Respubliko, Giorgio Napolitano, kiel premio por la organizanta asocio; okazaĵo tre malofta en Italio. Kompreneble post tio ŝajnas preskaŭ ŝablonaj la patronecoj de Regiono, Provinco, Komunumo kaj Universitato Triesta!
Sed ni revenu al la konferenco, kiun mi ĝuis de tute nova vidpunkto. Mi sidis fine de la salono, en interpretista budo, kaj havis tute alian rigardon al la tuto. La salono estis plenplena, la homoj ne endormiĝis, pluraj intervenis en la debato, ne per rutinaj konstatoj sed per pensigaj demandoj, sed… ĉu povintus esti aliel kiam oni havis la eblecon aŭskulti du eksajn ŝtatprezidentojn, du eŭroparlamentanojn, unu eksministron pri eksterlandaj aferoj, unu eksprezidanton de la kristan-demokrataj partioj de la Eŭropa Parlamento, la prezidanton de la Unesko-Centro de Trieste, kelkajn diplomatojn, kaj universitatajn profesorojn, kaj – atentu bone – preskaŭ ĉiuj el ili ne estis esperantistoj!
Ĉu vi jam pentas ke vi ne veturis al Trieste? Tute prave!
Estis tre interese aŭdi en la historia sesio pri la origino, kialoj kaj disvolviĝo de la Eŭropa unuiĝo far Thomas Jansen, iama prezidanto de PPE. Kaj pri la starpunkto de la sloveno Božo Repe, universitata profesoro en Ljubliana, pri la ĵusa aliĝo de lia lando al EU. Kaj fine, pri la influo de Eŭropa Unio por atingi pacon en Nord-Irlando, kompreneble el la voĉo de Seán Ó Rian, diplomato kaj prezidanto de EEU.
Kaj en la politika sesio aliaj gravaj kontribuantoj: Stjepan Mesić, iama prezidento de Kroatio, parolis tre vigle pri ĉu la sudorienta Eŭropo havas alian alternativon krom Eŭropa Unio? dum lia kolego Milan Kučan, iama prezidento de Slovenio, lando kiu jam estas en EU, parolis pri spertoj el la plurnacia ŝtato Jugoslavio kiel mesaĝo al EU. Estis poste la vico de Eŭro-parlamentano Giorgio Rossetti kiu traktis tiklan temon: “Ekonomio kaj/aŭ politiko? Eŭropa integriĝo ĉe decida vojkruciĝo”: ĉu iu temo povus esti pli aktuala ol tio?
Sekvis la sesio pri ekonomio, en kiu tri universitataj profesoroj (Mladen Staničić el Kroatio, Franćois Grin el Svislando, kaj Stefano Amadeo el Italio), pritraktis la fiskan kunordigadon, la dinamikon de lingvoj: ĉu la lingva ekonomio povas helpi kaj la socian solidarecon en EU post la traktato de Lisbono.
La lasta sesio temis pri la homaj rajtoj kaj estis tie alfrontataj: la problemo de la handikapitoj precipe rilate al instruado, fare de prof. Paolo Alessi, de la tiea universitato kaj prezidanto de la Unesko-Centro de Trieste; la identeca karaktero de lingvoj, fare de Zlatko Tisljar, sekretario de EEU kaj la religio kaj la Eŭropa identeco far Antonio Cancian, eŭrodeputito, fluganta al Trieste de Bruselo nur por partopreni la konferencon.
Sed tio ne estis ĉio! Ĵaŭde posttagmeze la organizantoj regalis la konferencanojn kaj la lokan publikon per tre interesa Publika Ronda Tablo pri la graveco de EU por konservado de la paco en Eŭropo kaj en la mondo, al kiu aktive kontribuis Stjepan Mesić, Milan Kučan, Gianni De Michelis (eŭrodeputito, iama itala ministro pri eksterlandaj aferoj) kaj d-ro Thomas Jansen.
Mi konscias ke tiu ĉi simpla listigo de temoj kaj homoj vekas en la legantoj la bedaŭron pro malĉeesto, sed vi havos almenaŭ la okazon legi la prelegojn ĉar estos, kompreneble, eldonataj la aktoj de la konferenco.
Ĝuu la legadon, samkiel oni ĝuis la aŭskultadon de la prelegoj de tiu impona konferenco, nova ĉenero en la jam longa ĉeno de altnivelaj kongresoj kaj konferencoj plej diversaj, zorgata de la Triesta Esperanto-Asocio sub la firma gvido de la prezidanto Edvige Tantin Ackermann.
Michela Lipari
La kongresanoj en la bela kongresejo (Fotis: Pedro Hernández)
En la ĉarma urbeto Almagro (provinco Ciudad Real) disvolviĝis de la 27a de aprilo ĝis la 1a de majo la 71a Hispana Kongreso de Esperanto. La kongresurbo kun malpli ol dekmil loĝantoj multe prosperis en la 17a jarcento sub la influo de la bankista germana familio Fugger, dum la regado de la imperiestro Karolo la 5a. Restas pluraj tiuepokaj konstruaĵoj, inter kiuj elstaras la Ĉefa Placo, kun verdaj duetaĝaj domoj, la Almacén de Fúcares (magazeno konstruita por stoki grenon kaj ĉefe hidrargon el la proksimaj minejoj de Almadén), la monaĥejo Convento de la Asunción de las Monjas Calatravas aŭ la Palaco de la Grafoj de Valparaíso, centra ejo de la kongreso konstruita en la jaro 1699.
Aparte belas la Corral de Comedias aŭ komedikorto, sentegmenta teatrejo de la 17a jarcento, kiu konserviĝas senŝanĝe. Okaze de la tradicia spektaklo, nur la vestaĵoj, ĥar-aranĝoj kaj la fotiloj de la publiko “krom la fakto, ke ili babilis Esperante kaj ne en la Cervantesa lingvo” klarigis ke ni vivas en la 21a jarcento.
Dum la kongreso, Alejandro Pareja gvidis la lingvajn kursojn por komencantoj kaj Jorge Camacho rolis kiel lerta interpretisto en la vizito en Almagro, ĉe la vin-gustumado kaj dum la ekskurso al la ventmuelejoj en Campo de Criptana.
Samkiel pasintjare en San Lorenzo de El Escorial, denove oni prelegis per peĉakuĉoj, vigla metodo en kiu oni komentas 20 bildojn po 20 sekundoj.
Dimanĉe okazis ĝenerala kunveno de HEF por pretigi agadojn okaze de la 125a datreveno de la lingvo, kaj Toño del Barrio estis konfirmita kiel prezidanto. Poste, ne nur la pli ludemaj kongresanoj ĝuis la prezentadon de Talismanoj, kartludo kreita de Abel Montagut ĉirkaŭ “Don Quijote kaj verdaj Donkiĥotoj”.
Inter la artaj agadoj, krom la projekciado de filmoj pri Esperanto, oni devas elstarigi Vivu la Teatro, prezentita de Ana Manero kaj Miguel Fernández kaj partoprenita de dekduo da esperantistoj kaj de la aktorino Laura Pascual, kiu bonege rolis en fragmento de la Sanga nupto de Federico García Lorca (tradukita de Miguel Fernández).
Ankaŭ muziko ege kontribuis al la amika etoso. Kvaropo Sinkopo koncertis post la solena inaŭguro, kaj lunde la tre simpatia loka kanzonisto Alejandro Cerro preparis la vojon por la koncerto de Kaj Tiel Plu. La kataluna grupo ludis plurajn tradiciajn okcitanajn kaj sefardajn kantojn esperantigitajn de ili kaj ankaŭ popolkantojn de la Hispana Enlanda Milito.
La kongreso omaĝis la Iberan Skolon okaze de ĝia 20a datreveno kaj ĝuis la partoprenadon de Miguel Fernández, Miguel Gutiérrez Adúriz, Jorge Camacho, Abel Montagut kaj “ilia muzo” Ana Manero.
Mardon matene, Ana Manero prezentis la novajn atingojn kaj celojn de la Bitoteko, fierinda projekto de HEF malfermita al la tuta esperantistaro. La Bitoteko celas disponigi rete librojn kaj gazetojn en aŭ pri Esperanto, kiuj estas nun publika havaĵo (ekster aŭtor-rajtoj), kaj fari tion laŭ profesia formo el bibliografia vidpunkto. Bitoteko antaŭ nelonge pligrandigis sian videblecon danke al la eniro en la oficiala retejo Hispana kaj celas «plenumi certajn kondiĉojn pri specifaj metadatenoj» por esti baldaŭ serĉebla ankaŭ pere de Europeana.
Krom la menciitaj prelegantoj kaj respondeculoj de la programeroj, la kongreso sukcesis danke al la prizorgoj de Jesús García Cano, Raúl Martínez Anguita kaj aliaj membroj de la Loka Kongresa Komitato kaj de la senlaca prezidanto de HEF Toño del Barrio. Kaj kompreneble ankaŭ danke al la cento da partoprenintoj, de la sepjaraĝa ĉarma denaskulino kiu vigligegis la lasttagan aŭkcion ĝis Eduardo Larrouy, naŭdeknaŭjara junulo el Bilbo, esperantisto de okdek jaroj. La hispana gazetaro sufiĉe bone eĥis la eventon, kiu nun estas plejparte ĝuebla danke al la pluraj filmetoj enretigitaj en la kanalo de la Hispana Esperanto Federacio en Youtube.
Javier Guerrero
La 17an de aprilo 2012 en la ŝtata muzika teatro de Kaŭno (Litovio) okazis solena ceremonio “Vilaĝaj lumradioj de Litovio 2011”, organizita de la Litovia agrikultura ministerio. En la branĉo "Vilaĝa libroportanto” laŭreatiĝis konata litova esperantisto Petras Čeliauskas el la urbeto Švėkšna – multjara redaktoro de la gazeto Litova Stelo, tradukisto, Honora Membro de UEA.
Evidente Čeliauskas estas elektita ankaŭ pro tio, ke antaŭnelonge estis premiere prezentita lia ampleksa enciklopedio Švėkšna: žmonės, kraštas, įvykiai (Švėkšna: homoj, regiono, eventoj), pri kiu li laboris dum multaj jaroj.
La ceremonion partoprenis kaj ĉiujn laŭreatojn gratulis la Litovia prezidento Dalia Grybauskaitė. Dum la prezentado estis montrita mallonga filmeto pri Čeliauskas, oni montris librojn, kiujn li verkis kaj tradukis, ankaŭ librojn en Esperanto. En la festo prezentiĝis konataj kantistoj, dancistoj, orkestro. Okaze de la evento en la katedralo de Kaŭno okazis speciala sankta meso dediĉita al la laŭreatoj. Litoviaj amaskomunikoloj raportis pri la laŭreatoj, ankaŭ pri Petras Čeliauskas. La tuta ceremonio estis filmita de Litova Ŝtata Televido, kiu montros specialan programon la 1an de majo je la 12a horo.
Povilas Jegorovas
Bone disvolviĝas nova projekto de la Itala Esperantista Federacio, lanĉita de la konata esperantisto Brunetto Kassini, pri establo de la Internacia Centro de Interkulturo en Mediteraneo en la urbo Mazara del Vallo (Mazaradelvalo) ĉe la okcidenta bordo de la insulo Sicilio.
Ekde januaro 2012 Esperanto estas instruata en deko da lernejoj, du liceoj (scienca kaj arta), al instruistaro de la urbo kaj oficistoj de la urbodomo. Pli ol 500 personoj estas lernantaj la internacian lingvon en la urbeto. La prepara laboro, varbado, reklamo estis grandiozaj. La skipo de instruistoj-volontuloj estas internacia, nun estas laborantaj hungarino Márta Kovács kaj rusino Svetlana Smetanina kun organiza helpo de Kassini.
La infanoj estas ĉarmaj, bedaŭrinde multege pli bruaj kaj maldisciplinemaj ol ni atendis, sed talentaj kaj scivolemaj. Rekta metodo de instruado de fremdaj lingvoj ne estas konata ĉi tie, pro tio estas tre granda intereso flanke de instruistaro kaj aliaj plenkreskuloj, kiuj miras pri entuziasmo de esperantistoj-instruistoj.
La rilato flanke de lernejoj, instruistaro kaj direktoraro estas ege afabla kaj respektoplena, ili estas helpopretaj kaj dankemaj, malgraŭ magra ekipo de lernejoj. En preskaŭ ĉiuj klasoj krom dudeko-trideko da infanoj, tabulo kaj kreto estas nenio -- neniuj teknikaĵoj kaj aliaj helpomaterialoj. Granda ŝoko por mi estis, ekzemple, foresto de interlecionaj paŭzoj kaj konstanta restado de infanaro en la klasĉambroj dum la tuta lernoperiodo. Des pli agrable estas vidi, senti kaj aŭdi la rezultojn post tiom malfacila, streĉa kaj peniga laboro!
Antaŭnelonge 75 miaj infanoj en la lernejo Boscarino sukcese ekzameniĝis kaj ricevis diplomojn de Itala Esperanto-Instituto. Fine de la lernojaro atendatas ankoraŭ kelkaj centoj da ekzamenotoj.
La projekto estas perfekta! Bezonatas granda kaj konstanta laboro de italaj esperantistoj pri ellaboro de unuecaj lernoprogramoj por ĉiu aĝogrupo, pri livero de bezonataj lernomaterialoj, pri plua laboro kun lernejanoj, pri starigo de internaciaj kontaktoj, organizo de reciprokaj vizitoj, plifortigo de laboro de la respondeca teamo de ĉi projekto.
En aŭgusto 2012 en ĉi tiu belega urbo ĉe Mediteraneo okazos la 79a kongreso de italaj esperantistoj, al kiu jam aliĝis centoj da esperantistoj el la tuta mondo. Ĝi estos nova instigo por la urbanoj plu lerni la lingvon, certiĝi pri funkciado de Esperanto, ekhavi amikajn kontaktojn, montri sian kulturon kaj historion.
Svetlana Smetanina
La 9an de junio 2012 okazos eksperimentcela Tutmonda Skriba Ekzamensesio, kiun Katalin Kováts, en la nomo de la Ekzamenkomisiono de UEA, lanĉis kaj organizas tra la tuta mondo.
Danke al vasta informado kaj kampanjo tra retlistoj kaj la paĝaro de www.edukado.net kolektiĝis nekredeble granda kvanto de kandidatoj. La eksterordinaran ekzamentagon, kiam en du etapoj, en la sama tempo skribos sian teston en 29 urboj de 17 landoj (de Eŭropo ĝis Japanio, kaj aparte en tri landoj de Latinameriko) 380 kandidatoj, gvidos ĉ. 50-personoj, speciale trejnitaj lokaj organizantoj. La ekzamenojn en pluraj lokoj patronos ankaŭ neesperantistaj funkciuloj de klerigaj institutoj (direktoroj de kulturcentroj, estroj de lingvistikaj katedroj ktp.) kaj sekvas lokaj amaskomunikiloj, kio donas bonan eblon por informado pri la Esperanto-movado kaj pri ties “seriozeco”.
La ekzameneblo la plej grandan intereson vekis en Francio, kie en naŭ urboj (Arras, Avinjono, Clermont-Ferrand, Fontaine-Grenoble, Liono, Limoĝo, Parizo, La Roche-sur-Yon kaj Tuluzo) entute 125 francaj kandidatoj ekzameniĝos, kaj tiel Francio duobligos la magian ciferon, ĉar jam estas aliaj 125 francoj kiu trapasis la KER-ekzamenon.
La plej multnombra kandidataro (42) kunvenos en la Meksika urbo Tecámac. Menciindas ankaŭ la aktiva partopreno de ruslandanoj, kiuj en du urboj – Moskvo (34) kaj Jekaterinburgo (22) – entute kun 56 personoj partoprenos la eventon. En Moskvo aliĝis al la sesio plej multe da personoj por la nivelo C1, kaj tial la estraro de UEA decidis subvencii okazigon de parola ekzamensesio, kiucele Katalin Kováts kaj Renato Corsetti en decembro vojaĝos al la Ruslanda ĉefurbo.
Kun la trapasintoj de la rekorda ekzamentago la kvanto de KER-diplomitoj en julio tre verŝajne atingos 940–950 homojn.
Kvankam en tiu maniero nur unu parton de la ekzameno eblos trapasigi (ĉar por la parola parto necesas alvojaĝigi du akreditigitajn komisionanojn) la eblo mezuriĝi kaj akiri ŝtate rekonatan lingvoatestilon, eldonitan de la prestiĝa hungara lingvoekzamena centro ITK, allogis multajn esperantistojn. Sekve de tio eblos, ke la Ekzamenkomisiono de UEA ankaŭ estontece ripetos la Mondan Ekzamentagon kaj plivastigos la eblojn de kompletigaj parolaj ekzamensesioj.
Katalin Kováts
La sesa Lingva Festivalo okazinta la 22an de aprilo en la Ruslanda Sankt-Peterburgo allogis ĉ. 250 partoprenantojn al la nova ejo, granda teknika universitato ITMO. Ĉe la universitato funkcias studenta fremdlingva klubo, kiu afable kunorganizis la eventon helpante la esperantistajn aktivulojn.
Entute 29 lingvoj estis prezentitaj, kaj la du prezentoj de Esperanto logis plenan ĉambron. Inter la novaĵoj de la ĉi-jara festivalo estis plilongigo de la prezentoj ĝis 50 minutoj, novaj prezentitaj lingvoj (la islanda, la grenlanda, la eŭska). Plej furoris la Lingvokoncerto, en kiu lingvisto kaj kantistino Maria Konoŝenko kantis en ses lingvoj kaj komentis ilian fonologian strukturon.
Laŭ la enketado, publiko de la festivalo restis tre kontenta kaj planas partopreni la eventon denove, sekvaprintempe. Kelkaj peterburganoj verŝajne veturos aŭtune al la najbara urbo Velikij Novgorod por partopreni tie la lingvan festivalon, kiu estas planata por la sepa de oktobro.
Vjaĉeslav Ivanov
Sur la foto: Sargylaana Sandaar prezentas la jakutan lingvon. (Fotis Sergej Andrejsons)
En la junia kajero de La Ondo de Esperanto, nun presata en Pollando, aperis la artikolo Nova vento en Bruselo de Dafydd ab Iago. Ĝi estas la centa artikolo, verkita de ĉi tiu kimra ĵurnalisto, loĝanta en Bruselo, en la rubriko Vide el Bruselo, en kiu li traktas diversajn (ne nur lingvajn) aspektojn kaj problemojn de la nuntempa Eŭropo. La redakcio de La Ondo gratulas Davidon okaze de la jubilea artikolo kaj deziras al li pliajn interesajn tekstojn en Esperanto kaj en aliaj lingvoj!
La celo de la unua oficiala vizito de François Hollande estis la najbara Germanio.
Nekredeble rapide oni forgesas malnovajn politikistojn en Bruselo. Dum la lastaj kvin jaroj Nicolas Sarkozy aperis kiel nova vento, pozitive kaj negative. La eksa prezidento de Francio gajnis – certe ne tute laŭmerite – malbonan reputacion, pro siaj troigoj kaj daŭra energio, pro la peno esti iu kiu volis decidi ĉion, ĉie kaj preskaŭ ĉiam.
En urbo tre diplomatia kiel Bruselo, la ĉefurbo de Eŭropo, oni volonte forgesas iun tiel. Ankaŭ diplomatoj de la baldaŭ 28-ŝtata Eŭropa Unio (EU) post lia forigo el la franca kaj Eŭropa scenejoj, pretegis forgesi la maltrankviligan Sarkozy, kaj ili volonte bonvenigis la seriozan homon, kia estas François Hollande, la nova prezidento de Francio.
Tamen la rilato inter Hollande kaj la germana kanceliero Angela Merkel unue ŝajnis fonto de zorgo. Pro siaj grandecoj, ekonomiaj kaj politikaj fortoj, Francio kaj Germanio havas esencan gravecon por la estonteco de Eŭropo. Dum la lastaj jaroj, la politika koncepto “Merkozy” (Merkel + Sarkozy) estis grava en Bruselo. Se Francio kaj Germanio volas aŭ ne volas ion, tiam aliaj landoj apenaŭ povas eviti ilian decidon.
La ege proksima kunlaboro de Sarkozy kun kanceliero Merkel estis precipe grava en la periodo de la ekonomia kaj financa krizo. Tio eĉ puŝis Merkel-on al grava eraro: ŝi transpaŝis la limon de deco pro sia – tamen diplomatia – apogo de Sarkozy kontraŭ Hollande dum la ĵusa elektokampanjo en Francio.
Sed nun ŝajnas, ke la nova koncepto “Merollande” rapide gajnas terenon. La rilato ne estos la sama. Sarkozy estis, tute fizika persono, ofte kisante kaj brakumante la timidan kaj nefizikan Merkel.
Komence la germanaj diplomatoj provis klarigi al proksimuloj de Sarkozy, ke la puritana Merkel – ŝi ja estas filino de evangelia pastro – ne ŝatas tro multe tuŝi kaj esti tuŝata. Sed tiuj atentigoj ne alvenis al Sarkozy, aŭ li ne povis fari alie kiel tuŝi, brakumi kaj eĉ kisi por montri varman bonvenigon. Probable Merkel iom post iom eĉ alkutimiĝis al la tro sudeca amikeco de Sarkozy.
Ne tia estas la nova prezidento Hollande. Li preferas manpremon al kisoj kaj brakumoj. Sed, se temas pri rilatoj kun Germanio, li ne havas elekton. Li devas tre proksime kunlabori kun Merkel por respondi al la gravegaj defioj, kiujn frontas Eŭropo kaj ties komuna mono – eŭro.
Estas ja bone senti novan venton de Parizo. Hollande estas viro kun multaj praktikaj ideoj. Unu el la unuaj decidoj de Hollande estis tranĉi je 30% la salajrojn de ministroj kaj de si mem kiel prezidanto. Tiuj proponoj, kompreneble, ne estas ŝatitaj de la plej malmulto de politikistoj en Bruselo.
Hollande jam influas la prezidanton de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso. La lasta promesas planon por puŝi “ekonomian kreskon”, kvazaŭ la ideo venas nur de lia persono. Kompreneble, Barroso ne malkaŝas kiom da mono estos disponebla por promocii ekonomian kreskon en Eŭropo.
Dafydd ab Iago
Verkante por La Ondo du artikolojn koncerne la malkovrojn de Everett Rogers kaj aliaj esploristoj pri rapidigo de la akceptado de novaj ideoj, mi mem rompadis al mi la kapon, provante trovi ion por antaŭenigi Esperanton. Mi ne sukcesis. Ĝis nun miaj provoj estas grandparte senrezultaj, kaj eble longtempe estos tiaj.
En 2012 mi ne scias pri tio multe pli ol en 2001, kiam mi komencis pensi pri la apliko de la Teorio de Rogers al Esperanto, instruante Esperanton por NASK ĉe la Universitato de San Francisko. Ĝuste en librovendejo apud ĉi tiu universitato mi aĉetis la libron Diffusion of Innovations de Everett Rogers.
Danke al ĉi tiu kaj aliaj verkoj, mi povas priskribi la teorion de Rogers kaj pli bone kompreni la psikologiajn kaj sociajn trajtojn de nuntempaj esperantistoj, kaj eventuale kompreni kiaj estos esperantistoj de la venonteco, sed mi ankoraŭ ne komprenas, kiel oni povos antaŭenigi nian aferon.
Mi nur povas konsoli min per la raporto, kiun mi skribis antaŭ jaroj por universitata kurso pri reklamado. Tie mi studis, interalie, la metodojn kiujn la fikomercistoj, kiuj fabrikas kaj vendas cigaredojn (pardonu la altrudon de mia persona vidpunkto tiurilate), utiligis por reklami cigaredojn. Mia studo devigis min analizi ĉirkaŭ milon da tiaj reklamoj aperintaj dum pluraj jardekoj, ĉefe inter la jaroj 1935 kaj 1975.
Dum mia esplorado pri la cigaredoj Marlboro, la fama varmarko kiu sukcesege kreis la kampanjon de Vakero Marlboro, mi lernis, ke oni tute hazarde malkovris tiun sukcesan manieron varbi fumantojn. Imagu, hazarde! Ili estis inter la plej alte pagataj, la plej spertaj, la plej lertaj pri ĉio komerca, tamen, ili ne kapablis per racio, per laboro, per longa listo de bonaj ideoj, trovi ĝuste tiun ideon – la Vakero kun sia cigaredo sur ĉevalo – kiu nekredeble sukcesigis la vendadon de ilia produkto.
La homoj de Marlboro provadis diversstilajn reklamojn. En revuaj reklamoj en la 1950aj jaroj ili utiligis por reklamo foton de inĝeniero, poste foton de laboristo, kaj poste de ŝipestro ktp. Ili uzis fotojn sur reklamo en diversaj landopartoj, poste en aliaj. Finfine, ili statistike malkovris, ke unu el la fotoj altiris pli da atento, tiu de la vakero. Tute neatendita rezulto. Malkovrinte tion, kio bone efikis, ili utiligas ĝin tutmonde dum ses jardekoj. Jen bona leciono el kiu ni esperantistoj povas lerni.
Reklami Esperanton estas pli komplike, ol reklami Marlboron. La homoj de la firmao Philip Morris kaj ties reklam-agentejo Leo Burnett estis profesiuloj kun grandaj budĝetoj. Ili sciis, ke varo aŭ marko sukcesas ne nur per lerta reklamado. Reklamado estas nur parto de la tiel nomata merkatiko-mikso, en kiu rolas la produkto mem, la prezo-strategio, la efika sistemo de distribuado kaj vendado, kaj finfine la informado konsistas ne nur el reklamado, sed el tuta gamo da metodoj por promociado, el publikaj rilatoj, kaj el profesiaj vendosistemoj. Kaj merkatiko estas nur malgranda parto de strategio kaj taktikado.
Sed estas aliaj kialoj, pro kiuj la tasko por Esperanto estas multe pli komplika ol tiu por Marlboro. La homoj kiuj planas reklamadon de tradiciaj produktoj, kiaj cigaredoj kaj trinkaĵoj (dank' al la ĉielo en multege da landoj ne plu permesatas reklamoj de cigaredoj), scias, kia devas esti la mesaĝo, kaj kie tiu mesaĝo devas esti metita. Ili scias pro jaroj kaj jardekoj da sperto kaj statistikumado, ĉu necesas pli uzi la televidon aŭ la ĵurnalojn aŭ la interreton.
La fakuloj ankaŭ scias, kiaj mesaĝo-stiloj pli bone funkcias. Se ili reklamas televide, ili antaŭscias, kiaspecaj programoj bone funkcias por tia aŭ alia varo. Bonaj fakuloj pri reklamado scias, kiuj tagoj kaj horoj plej taŭgas por specifaj anoncoj, kiom da ripetoj bezonatas antaŭ ol la reklamo vere ekefikas kaj kaj kaj. Esperantistoj tute ne scias, kiu radia aŭ televida programo funkcios pli bone, kaj ne scias, ĉu reklamado per televido aŭ per radio aŭ per gazetaro pli efikas. Nia manko de sperto ege altigos la kostojn de niaj eventualaj informado-kampanjoj kaj malplialtigos la deziratan efikon.
Aldona defio por Esperanto estas, ke ĝi ankoraŭ apartenas al la kategorio “nova ideo”. Ni ankoraŭ ne havas sufiĉe da sperto kaj ne faris sufiĉe da provoj por scii, kiaj aliroj estos la pli efikaj por reklami kaj varbi. Restas al ni fari eksperimentojn kaj provojn. Tia metodo povos doni fruktojn. Ni probable devas, kiel ĉiuj profesiuloj de reklamado, fari diversajn provojn, observi la reagojn de la publiko, kaj nur poste komenci meti nian monon kaj nian laborforton en tiun aŭ alian metodon.
Mi konfesas, ke mi estas blinda pri tio, kio estas la plej efika maniero montri Esperanton al neesperantistoj, kaj mi supozas, ke ankaŭ multe da aliaj homoj estas same blindaj. Kaj eĉ se kelkaj esperantistoj klarvide scias, kiel reklami en sia propra kulturo, en sia propra lando, tio tute ne signifas, ke ili scias kiel transiri kulturajn kaj landajn limojn. La fako internacia merkatiko estas plenplena de ekzemploj de eĉ tre spertaj firmaoj kiuj fiaskis, provinte etendi sian sukcesan modelon de unu lando al alia lando.
Mi supozas, ke spite al miaj deziroj kaj klopodoj, mi eble neniam malkovros la sekreton por antaŭenigi Esperanton. Tamen, mi kredas, ke aliaj homoj ja trovos ĝin, kaj probable hazarde, post eksperimentado. Post tia malkovro, mia devo, nia devo, estos helpi al ili disvastigi sian ideon kiel eble plej bone, efike kaj rapide. Mi esperas, ke UEA simile pensas.
Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Ĉinujo
Legu ankaŭ la dupartan studon de Dennis Keefe Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto
“En Esperanto eblas ĉion esprimi”. Kiam mi en 2007 laboris kiel tradukisto de komputilaj programoj, mi ofte demandis min, ĉu tio veras ankaŭ por tutnovaj teknikaj vortoj. Kaj mi efektive ilin trovis. Plejofte ne en PIV, nek en tradukvortaroj. Sed en Reta Vortaro, Komputada Leksikono kaj en traduklistoj de skipoj kiuj tradukas komputilajn programojn en Esperanton.
Kiam mi esploris la aferon de pli proksime, mi iom seniluziiĝis. Daŭris longe por trovi bonajn tradukojn kaj ne ĉiam proponintoj de vortoj konsentis. Novaj komputilistoj-esperantistoj eklernis la lingvon kaj tuj ektradukis programojn, ĉefe malfermitkodajn. Ĉar ili ne trovis komputilajn vortojn en vortaroj, ofte ili mem inventis “ion strangan”, kvankam tamen foje jam dum jardeko cirkulis tute akceptebla vorto. Aperis neologismoj abunde kaj en malsamaj programoj por samaj aferoj aperis malsamaj vortoj. Terure!
Ne nur komputilistoj uzis kaj plu-uzadas komputilajn vortojn. Ekde kiam aperis la Interreto, nia socio rapide ŝanĝiĝis kaj en la gazetaro kaj dum prelegoj oni ekparolis pri Facebook, Vikipedio, retpoŝto k.s. Bedaŭrinde pli kaj pli da “strangaj vortoj” estis uzataj. Kaj neniu korektis, ĉar eĉ spertaj esperantistoj la vortojn ne konis. Nek trovis en la vortaroj kiujn ili kunportis…
En majo 2007 mi ĉeestis laborsemajnfinon en Cambridge por traduki OpenOffice.org al Esperanto. Okazis tie altkvalitaj diskutoj; evidentiĝis ke dum pluraj jaroj kelkaj homoj laboris jam pri la projekto. Sed neniu notis la konkludojn! En tiu momento mi decidis fari la projekton Komputeko: prikomputila terminokolekto. Por ke la kono ne perdiĝu; por ke multaj esperantistoj povu profiti de nia laboro.
Mi kreis retejon www.komputeko.net. En ĝi mi publikigis kelkmil vortojn kun tradukoj al pluraj lingvoj. En mia laborejo mi jam havis liston plurlingvan; ankaŭ en naciaj lingvoj ne ĉiam facilas trovi bonan tradukon por usonangla termino. Poste mi aldonis multajn vortojn kaj poluris la listojn. Mi provlegis tradukojn de programoj, komparis kaj diskutis. Iom post iom la kvalito kreskis (ĉefe de la parto angla-Esperanto) kaj pli da homoj ekuzis la retejon. Mi faris listojn de plej oftaj vortoj kaj tiujn sendis al vortaristoj por ke ili konsideru aldoni ilin al la venonta eldono de sia vortaro.
Kelkaj homoj demandis min pri papera eldono de la Komputeko. Papera eldono de prikomputila vortaro en Esperanto? Al mi ŝajnis esti stranga ideo. Sed pli kaj pli da homoj insistis. Esperantistoj ŝatas vortarojn kaj gravas havi la eblecon ilin palpi. Finfine mi konsentis pri tio, ĉefe post kiam iu al mi donis la argumenton ke “prikomputila terminaro estas la plej bona pruvilo ke Esperanto estas moderna lingvo; estas bonega kaj tre interesa varbilo!”.
Bone, do ni kreu paperan version. Ĉu 100 ekzempleroj? Eldonisto Peter Baláž insistis pri 500 (!) ekzempleroj kaj ni presis la unuan eldonon en majo 2008. Ene de duonjaro ĝi elĉerpiĝis. Ni ne volis tuj represi ĝin kaj finfine atendis kvar jarojn antaŭ ol krei duan eldonon.
Ne temas pri simpla represo; multaj homoj sendis al mi korektojn kaj sugestojn kiujn mi traktis. Estas kelkaj kromaj bildoj kaj klarigoj, ĉapitroj pri ĉapelitaj literoj, ekzemplaj frazoj el Vikipedio kaj mi aldonis kvinlingvan liston (Esperanto-angla-franca-nederlanda-ĉeĥa) de 400 ofte uzataj prikomputilaj vortoj. La nova eldono de Komputeko estas interalie havebla en la libroservoj de UEA kaj FEL. Se vi havas komentojn aŭ volas iĝi pluvendisto de la libretoj, vi povas kontakti E@I pere de la adreso info@komputeko.net
Yves Nevelsteen
Legu recenzon de la 1an eldono de Komputeko.
Ĉiuj recenzoj, paroloj, eseoj pri Ķurzēns mencias la Kaloĉajajn vortojn: “Kantisto de vivsopiro, de malkontento, de amara spito kontraŭ malvastaj horizontoj. Li havas preskaŭ solan temon: la senpovon de junulo malsata je l' vivo. Sed sur tiu sola temo li faras variaĵojn konsterne riĉajn.” Tiu estas la prezento de la latvo Ķurzēns (1910–1959) en Dekdu poetoj, aperinta ĉe eldonejo Literatura Mondo en 1934. Temis pri tre talenta junulo, filo de gimnazia instruisto pri matematiko, junulo aktiva ankaŭ en la movado: apenaŭ pli ol dudekjara li estis redaktoro de La Ondo de Daugava (1932–34), vicprezidanto de Latvia Esperanto-Societo, ekde 1933 versoj el lia plumo pluras en Literatura Mondo.
Dudek poemoj en la Kaloĉaja antologieto, kvindek naŭ en la persona kolekto Mia spektro ampleksanta la periodon 1931–1935 (sed aperinta ĉe Literatura Mondo nur en 1938), kiu tamen (bedaŭrinde!) forsarkas tri el la antaŭaj. La dua eldono, en 1985, kolektas la poemojn de la antaŭa eldono, la tradukojn de Ķurzēns el la latva kaj la tradukojn fare de Elvira Lippe el la latvaj poemoj de Ķurzēns. Posta eldono ĉe Sezonoj (1987) kun titolo El “Mia spektro” reaperigas, en tre modesta mimeografiita vesto, nur liajn originalajn esperantajn poemojn de la eldono de 1938, kun enkonduko de William Auld kaj biografiaj notoj de Mirdza Burgmeister. Nenio alia de li.
La vivdestino ne estis tro favora: el sia naskiĝurbo Alūksne li venis al Rigo, kie li lernis esperanton kiel mezlernejano kaj kie li diplomiĝis; ŝtatoficisto post abiturientiĝo, li studis ekonomikon, la milita ŝtormo kun okupado de Latvio fare de Sovetio, poste Germanio, poste denove Sovetio, lin portis al Germanio kaj nur en 1945 li revenis al sia lando, sed pro personeckulto estis deportita al norda Ruslando kie li restis dum kelke da jaroj. La movado en Latvio estis rekonstruita en 1957, sed li ne plu partoprenis ĝin. Lia humoro, jam nigra pli frue, lin kondukis al deprimiĝo, kaj en hotela ĉambro la 3an de aŭgusto 1959 li mortigis sin. En sia adiaŭa letero al la edzino Anna li skribas: “Mi ne plu havas forton kaj ĉefe, jam delonge havas nenian sencon, ankoraŭ kaj ankoraŭ daŭrigi tiun ne esprimeble stultan per nenio pravigeblan, jam delonge ĝis ekstremo tedintan komedion, kiun ne sciate pro kio, oni kutimas nomi per nobla kaj sonora vorto – la VIVO.”
Se iom supraĵe resumi la Kaloĉajan prezenton, la poezio de Ķurzēns estas unuteme pesimisma. Pesimismo de dudekjarulo, kiu ne malaperas kun la paso de la jaroj. Tamen tiu unutemeco tiom nigra ne estas prikonsentebla. Alternas pensoj ja nigraj pri morto kaj pri senceleco de la vivo kun aliaj tamen tute alispiraj, ĝojaj, plezurcelaj. Penso pri rapidritma vivo sencela estas jam de 1933:
Mi rapidas tra la vivo, mi ne haltas dum la iro –
ja nenio plu min tenas, ne katenas min sopiro.
Sub la flekse ŝova ŝuo de fokstrota pulsa ĝuo
fordegelu miaj tagoj en ebrio kaj delir'.
Haku gaje la minutojn ĝesa1 ritmo brutambura,
horojn portu for al foroj violona fajfo kura,
en murmuro monotona de la voĉo saksofona
pasu mia viv' kaj ĉesu – sen postlas' de ia spur'.
[1. Nun “ĵaza”]
Oni trovas aliteraciojn kaj ritmon kiuj memorigas pri Hohlov, kaj tiutempa malmultlinia recenzo de K. R. C. Sturmer en The British Esperantist (1939) trovas tion paŭsaĵo, ne rimarkante la originalecon. Aparte atentinda, kaj atentata de Auld, la “abortita” rimo per la lastaversa elizio, stilapartaĵo de Ķurzēns, troviĝanta ankaŭ en aliaj liaj poemoj.
Tradukoj el la latva lin anoncas en Literatura Mondo (majo 1933), kaj la “Redakcia poŝto” samnumera lin kuraĝigas: “Viaj tradukoj […] montras traduk-kapablon, kiu, se vi pli vaste vin dediĉos al la interpreto de poezio, vin certe levos inter niajn plej bonajn poemtradukistojn (ili ne estas tro multaj).” Sekvas pliaj tradukoj; dudek kvar poeziaĵoj tradukitaj aperas en Literatura Mondo, oktobro 1934, la latva numero. Ankaŭ ĉe traduko Ķurzēns majstras ĉe aliteracioj; jen ekzemplo en Momento de ĝojo de Vilis Plūdonis:
Verdherbajn kampojn mi travagas sola.
Varmspire min karesas la somer'.
Ĉiela bluo fluas super ter'.
En ravaj revoj dronas mi, senvola.
Kontestas mi. En kor' deziroj ĉesas.
Anim' fandiĝas kun la univers'.
Kaj ĉio, ĉio iĝas bela vers'.
Por esti ĝoja, kiom nur necesas.
Originalaĵoj debutas en la oktobra numero de 1933. Tute gajaj, kongruaj kun la junula aĝo:
Hodiaŭ min regas ekscito,
hodiaŭ mi estas ne mi;
lavange la sango min pelas,
la sentoj ventege ribelas,
kaj regas min stranga ekscito:
hodiaŭ mi pensas pri vi.
Ne maloftas la instigo al senbrida ĝuado, neglekte pri fino:
Kial ne ĵetiĝi haste
En la kirlon de diboĉo,
Kial ne mankapti draste
Kaj ne trinki ĝojo-vinon?
Ja la fino
Venos mem.
Amon li ne forgesas: en Al amikino iama li preskaŭ dorlotas malsane palan amikinon: foru la malsan' / Ke ree floru ĝoj' sur via vojo.
Ankaŭ William Auld, en la enkonduko al El “Mia spektro”, evidentigas unutemecon: la senespera, senkolora senceleco de lia vivo. La ripetado de koncepto “sen” bone portretas la maltrafitajn aspirojn de la poeto. Tamen de tempo al tempo li ŝajnas trafi al feliĉo, kiel en Subita ĝojego:
Hodiaŭ radias la mondo junbrila
en fluo de l' bluo serena.
Mi volus forpaŝi kun “vivu!” jubila,
kun kapo senĉapa, kun koro facila
kantante, laŭ vojo sunplena.
Kvankam lia produktado ampleksas entute kvin jarojn, kaj la originalaj poemoj estas entute sesdek du, do en ĝenerala literaturhistorio li estus menciinda per piednoto, senmortajn spurojn li ja lasis. La Esperanta antologio transdonis al la populara kulturo dek kvar el la poemoj de Ķurzēns. Certe restas en la memoro la versoj de la Aŭtuna elegio (majo 1934):
Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas
kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj;
kaj same, lace iros la minutoj
de mia viv', sencela kaj enua.
Kaj same en Ĉu tio do – la vivo? aŭdiĝas, kaj plurestos en la memoro, la krio:
Ĉu vere nur por nin al tombo treni,
ĉu vere nur por morti ni naskiĝis?
Ĉu tio do – la viv'?
Ne, ne! Neeble!
Ankoraŭ devas, devas io veni!
Carlo Minnaja
Iam La Leciono estis avangarda dramo, nuntempe ĝi jam estas klasikaĵo, eĉ sukcesa, ĉar dum 55 jaroj ĝin oni ludas sur la scenejo de la eta “Teatro de la Huchette” en Parizo. La verkisto notis pri tio: “Granda sukceso en malgranda teatro estas pli bona ol malgranda sukceso en granda teatro”.
Spektantoj do eĉ post tiom da jaroj povas preni ion de tiu leciono.
Nia lecionisto estas la profesoro, malgranda oldulo kun blanka mentonbarbo. Li estas unue ekscese ĝentila, tre timida, voĉo mallaŭta pro timideco, tre deca, tre profesoreca. Li daŭre frotas al si la manojn: de tempo al tempo malĉasta brileto en la okuloj, rapide bridita. Nova lernantino anoncas sin, en griza kitelo, blanka kolumeto, tekon sub la brako. La lernantino soifas kleriĝi – ankaŭ ŝiaj gepatroj opinias, ke simpla, ĝenerala kulturo, eĉ se ĝi estas solida, ne plu sufiĉas niaepoke. La profesoro konfirmas tion: Hodiaŭa vivo iĝis tre kompleksa kaj ampleksa scio estas la vojo al sukceso.
La profesoro ekzamenas unue la scion de la lernantino en la geografia fako (Parizo estas la ĉefurbo de…?) kaj gratulas ŝin abunde, ĉar ŝi diras la ĝustan respondon: Vi konas vian landan geografion ĝis la pinto de viaj ungoj, tutparkere, ĉu ne?
La servistino eniras kaj klopodas bridi la entuziasmon de la profesoro, ŝi konsilas al li kvietiĝi: Vi pli bone farus ne komenci per aritmetiko kun la fraŭlino. Aritmetiko lacigas, eĉ nervozigas.
La profesoro ne aŭskultas, sed daŭrigas la ekzamenon (Kiom estas unu plus unu?) kaj plene kontentas pri la adiciaj kapabloj de la lernantino: Vi estas grandioza. Vi estas superba. Mi varme gratulas vin, Fraŭlino.
Sed tuj montriĝas, ke la subtrahaj kapabloj de la fraŭlino estas tre nekoheraj. Vane la profesoro klopodas klerigi ŝin: Ni havas la nombron kvar kaj la nombron tri, kun por ĉiu nombro egala kvanto da unuoj; kiu nombro estas la pli granda, la pli eta nombro aŭ la pli granda nombro? Pli kaj pli strangiĝas liaj klopodoj: Vi havas du orelojn, mi prenas unu, mi manĝas unu, kiom da restas al vi? Finfine la lernantino koncedas, ke ŝi ne povis fidi sian rezonadon. Tial ŝi parkere lernis ĉiujn eblan rezultojn de ĉiuj eblas multiplikoj.
Konstatinte ke la lernantino estas tiel malmulte progresinta pri specialaj matematikoj la profesoro ŝanĝas la fakon. Nun temas pri la elementoj de lingvistiko kaj de kompara filologio. Denove la servistino eniras kaj provas nepre malhelpi tiun parton de la leciono: la filologio kondukas al katastrofoj …
La profesoro jam komplete perdis sian antaŭan timidecon kaj plenaŭtoritate li eksplikas sian sensencan kurson pri la lingvoj novhispanaj. La lernantino fariĝas pli kaj pli malkomforta, ŝi havas dentdolorojn kaj vane ŝi provas eviti la profesoron.
Finfine ŝi submetiĝas al la frenezaj asertoj de la profesoro: Por ekscii distingi ĉiujn tiujn diversajn lingvojn, mi jam diris ke nenio pli bonas ol la praktiko… Por pli bona praktiko li trovas en sia tirkesto tranĉilon: Domaĝe, ke estas nur tiu-ĉi; sed ni provos uzi ĝin por ĉiuj lingvoj!
Kaj per praktiko la profesoro demonstras la frazon: La tranĉilo mortigas. – La leciono estas finita, jam la kvardeka de tiu tago. La servistino riproĉas la profesoron kaj li klopodas ekataki ŝin, sed du vangofrapoj sufiĉas por haltigi lin. Ili surmetas brakbendojn, kun insigno, eble la nazia svastiko. Kune ili forigas la korpon de la lernantino. Post nelonge sonoras la pordosonorilo – alvenas la 41a lernantino.
Evidente eblas kompreni tiun tekston sur diversaj niveloj. En la dramo mem Ionesco aludas al la temo. La dogmo de la profesoro estas: Nepras ne nur integri, sed ankaŭ malintegri. Tia estas la vivo. Tia la filozofio. Tia la scienco. Ionesco demonstras la malintegrigan povon de ideologioj – tio sufiĉu pri la temo.
Traduki Ionesco'n estas defio, ĉar speciale en la frenezaj elŝutoj pri lingvistika filologio estas aludoj, kiuj nur plene funkcias en la franca. Ekzemple Ionesco ludas kun la sonoj ku to, kio estas la normala vorto por “tranĉilo” (couteau), sed kio ankaŭ sonas kiel “cou tôt” (gorĝo baldaŭ). Tiam la tradukanto devas rezigni. Sed en aliaj fojoj – daŭre dum la filologia sesio – Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil traktis la tekston iom tro liberale. Ne eblas meti piednotojn en la teatro, do necesas trovi aliajn vortludojn kaj ŝercojn, sed la traduko devas – bedaŭrinde – esti pli pala ol la originalo. Sed la traduko funkcius sufiĉe bone sur scenejo kaj tio estas la plej grava. Jen ĝenerale bone legebla traduko de grava teatraĵo de la 20a jarcento.
Ĝi havu multe da legantoj kaj elĉerpiĝu baldaŭ.
Wolfgang Kirschstein
Pri kio temas en ĉi mondfamiĝinta, Oskar-premiita filmo The Help ( 2011), t. e. Servistaro aŭ Servistinoj?
Resumo aspektas ne tre originale. Nigrulinoj (nun oni nomus ilin afrik-usonaninoj), servistinoj en malgranda urbeto, estas ĉiam humiligataj kaj malrespektataj de siaj posedantoj (jes, nome tiel, ĉar oni daŭre transdonas ilin kaj eĉ testamentas). Apartaj necesejoj en domo, malafablaj rimarkoj, malrespekta traktado – ĉio ĉi jam multe videbliĝis en antaŭaj filmoj kaj libroj pritemaj. Ankaŭ pri lukto de humiligataj nigruloj por siaj rajtoj ni multe legis, aŭdis kaj spektis. Do, ĉu laŭvica politik-korekta historio? Ne, la afero estas multe pli komplika.
Ĉio menciita vere okupas gravan lokon en la filmo, sed per tio ĝia enhavo ne tute elĉerpiĝas. La aŭtoro de la samnoma romano Kathryn Stockett kaj la reĝisoro Tate Taylor prenis pli vastan, ĝeneralan vidpunkton al la problemo kaj analizas staton kaj konduton de ambaŭ flankoj – blankaj humiligantoj kaj nigraj subprematoj. Kaj tio donas neatenditan rezulton!
Evidentiĝis, ke sklaveco trafis ne nur la servistaron, sed ankaŭ la sinjoraron. Blankuloj estas same malliberigitaj de siaj superstiĉoj, timoj, stereotipoj kaj ne nur rilate al nigraj servistinoj, sed ankaŭ al si mem. Sorto de blanka fraŭlino estas destinita jam ekde la fino de la lernejo. Ŝi devas posteniĝi en iu ne tre komplika, sed ofte vizitata de viroj entrepreno kaj atendi, ĝis iu fianĉinigos ŝin. Poste ŝi por ĉiam revenas hejmen, kie pasigas sian tempon en babilado kun amikinoj, ioma prizorgado de la hejmo (plejparton de la laboro plenumas nigraj servistinoj) kaj naskado de geinfanoj, kies edukadon ankaŭ prizorgos nigraj plebaninoj. La socia vivo minimumiĝas ĝis bonfaraj vesperfestenoj, inkluzive de tiuj profite al la Afrikaj infanoj – jes, nigraj, sed tre malproksimaj, do preskaŭ neekzistantaj.
Ili eĉ inter si trovas maloportunajn homojn, ne indajn je amikeco kaj estimo. Ĝojplena, sed naiva blanka junulino, edziniĝinta al enviinda junulo, estas ignorata de loka “dama klubo” malgraŭ sia bonvolemo. Eĉ plej noblaj el blankulinoj estas sklavigitaj de sia ĉirkaŭaĵo. Do la patrino de la ĉefa heroino (Allison Janney) fakte estas devigita elpeli maljunan nigrulinon (Cicely Tyson), kiu edukis ĉiujn ŝiajn infanojn kaj pasigis tutan vivon en ĉi domo – ja tion postulis gastoj, indignaj pro la sendependa konduto de nigrulinoj.
La ĉefa heroino de la filmo – blanka junulino (Emma Stone) – havas pli fortan volon kaj deziras alian vivon. Kiun? Ŝajne, unue ŝi mem ne certas pri tio. Ĝenerale ŝi sekvas la komunan vivofluon kaj diferenciĝas nur per siaj pensemo kaj malinklino al rapida edziniĝo kontraŭ iu ajn prezo. Sed kiam ŝi faras sian unuan tute sendependan, malkutiman paŝon kaj komencas skribi vivrakontojn de nigraj servistinoj, ŝi komencas aliiĝi, do sendependiĝi. Paŝon post paŝo okazas liberiĝo de ambaŭ – aŭdanto kaj rakontanto.
Libereco estas multekosta akiraĵo, do kontraŭ ĝi ĉiu pagas altan prezon. Blanka ĵurnalistino perdas sian koramikon, kiu ne sukcesis transpaŝi la limojn de sia mondpercepto. Nigraj servistinoj perdas laboron, unu estas akuzita je ŝtelo, alia foriris de la edzo – ebriulo, kiu ofte batadis ŝin. Sed la celo valoras tion.
Fine de la filmo servistino (Viola Davis), ĵus elpelita kaj akuzita, demandas sian persekutantinon (Bryce Dallas Howard): “Ĉu vi mem ne laciĝis?” Kaj laŭ ties aspekto evidentiĝas jesa respondo. La nigrulino foriras – humiligita, sed libera. La blankulino restas – ekstere venkinta, sed interne tute dispremita de sia sklaveco kaj malamego.
Kaj en la memoro emerĝas malnova devizo: Liberecon oni de donas – oni ĝin prenas.
Stanislao Belov
Por Jorge Camacho la 125a datreveno de Esperanto estas preteksto por listi plurajn aliajn, jen naskiĝ- aŭ mort-datrevenoj, tiuj por ekkonstruo de la Ejfel-turo, aŭ de la domo, kie situas la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Ankaŭ la 20-jariĝo de la ibera grupo ĉeestos tra la ĉi-jaraj BA. Tion certigis en sia prezento la ĉefredo.
Originala prozo malfermas la buntan enhavon de la februara almanako: La kri' de Mari' de Ulrich Becker, Tange de Miguel Fernández, La nigrevestitaj virinoj de Júlia Sigmond, Kurkulio de Tim Westover.
La branĉon de originala poezio uverturas La plenumo de William Auld (Manuel Pancorbo priskribas la cirkonstancojn de ĝia muzikigo en sia artikoleto). Plie, poeziaĵoj de Baldur Ragnarsson, Aleksandro Mitin, Jorge Camacho, Dolors Godoy, Carmel Mallia, Mao Zifu, Gonçalo Neves, Benoît Philippe, Patricia Romero. La teatraĵo Justa juĝo de Doron Modan aperas almanake pro ĝia premiiteco en la Belartaj Konkursoj de UEA (2011).
Dekkvino da kontribuaĵoj estas eseoj kaj artikoloj. Estu menciataj almenaŭ kelkaj. Jam aperis tekstoj de César Mallorquí, ĉi-foje li donas dek konsilojn al juna verkisto (la lasta tekstas: Estu preta akcepti, ke vi ne estas verkisto). La metiejo de Sten Johansson temas pri Vidpunkto kaj voĉo en prozo. La dudekjariĝo de la ibera grupo ricevas la unuajn priajn kontribuojn de Giulio Cappa kaj Baldur Ragnarsson. La sekreta malsano de la esperanta poezio de Julius Balbin (1973) ricevas komentojn de Ralph Dumain kaj Ken Miner, Zofia Banet-Fornalowa kontribuas lian biografion. Pliaj personoj ricevas omaĝojn: Bernard Golden, Enrico Dondi, Christa Wolf, Arthur Benton.
La anglalingva romano A Curable Romantic [Kuracebla Romantikulo] de Joseph Skibell, en kiu temas, interalie, pri Zamenhof kaj Esperanto, estas honorita per du recenzoj (Anna Löwenstein kaj Esther Schor). Intervjuo de István Ertl kun la aŭtoro de la romano aperas almanakofine. Inter la aliaj recenzoj en la unua ĉi-jara almanako mi mencias la recenzan eseon de La silika hakilo de Jorge Camacho, kiun verkis Nicolino Rossi.
Ĉiuj fotaj ilustraĵoj en la 13a Boao rilatas al kosmo.
Halina Gorecka
Inter la ok poemaroj, kiuj kandidatis por La Verko de la Jaro 2011, nur du estis aŭtoritaj de virinoj, ambaŭ el Bulgario. La abonantaro de Literatura Foiro per voĉdonado metis ilin sur la unuajn du lokojn, kun diferenco de unu voĉo. La premion La Verko de la Jaro 2011 gajnis la hajkaro Kardo sur kasko de Ivaniĉka Maĝarova kun 7 ricevitaj voĉoj, ĝin sekvas alia hajkaro: Rudimentaj momentoj de Lilia Nikolova kun 6 voĉoj.
Sekvas en la listo Esperanta versado de Jaroslav Krolupper (4 voĉoj), Epizodoj de Lode Van de Velde (3 voĉoj), La fontoj nevideblaj de Baldur Ragnarsson (2 voĉoj) kaj La silika hakilo de Jorge Camacho (1 voĉo). Ne ricevis voĉojn Orgeno de Mihail Ŝĉerbinin kaj Poemoj pri diversaj universoj de Sébastien Garant.
La premio La Verko de la Jaro estas aljuĝata per referendumo de la abonantaro de Literatura Foiro, kiu iniciatis la premion en 1975 kaj aljuĝis ĝin ĝis 1986. Sekvis dek-jara paŭzo ĝis la premio reviviĝis en 1997, ekde tiam la premio estas atribuata al poezio en neparnombraj jaroj kaj al prozo en la jaroj parnombraj. Nuntempe la premion administras la Esperanta PEN-Centro.
Listo de la libroj gajnintaj la Premion La Verko de la Jaro:
1976: Ĉu vi kuiras ĉine? de Johán Valano
1977: De tempo al tempo de Giorgio Silfer
1978: La granda kaldrono de John Islay Francis
1979: Ĉu li bremsis sufiĉe de Johán Valano, La turoj de l’ ĉefurbo de Mauro Nervi
1980: Sur la vivopado de Nicolino Rossi
1981: La Litomiŝla tombejo de Karolo Piĉ
1982: Lappar, la antikristo de Endre Tóth
1983: La blinda birdo de István Nemere
1984: Ne aljuĝita
1985: La monto de István Nemere
1986: La alta akvo de István Nemere
1997: El miaj sonoraj soloj de Miguel Fernández
1998: Durankulak de Sabira Ståhlberg, La Tunelo de Marco Picasso, Pajleroj kaj stoploj de William Auld, Tien de Johán Valano
1999: Karnavale de Abel Montagut
2000: Neniu ajn papilio de Trevor Steele
2001: Havenoj de Mauro Nervi
2002: La fermata konko de Julian Modest, Krias la silento de István Nemere, Tilla de Spomenka Štimec
2003: Cetercetere de Jarlo Martelmonto
2004: Memor’ mortiga de Sten Johansson, Tarokoj kaj epokoj de Christian Deklerck
2005: Ĉiuj dioj estas for. Novjorkaj poemoj de Ulrich Becker
2006: Hodler en Mostar de Spomenka Štimec
2007: La lingvo serena de Baldur Ragnarsson
2008: Ĉu vi konas Blaise Cendrars? de Manuel de Seabra
2009: Kajto de Mikaelo Bronŝtejn
2010: Vizaĝoj novelaro de diversaj aŭtoroj
2011: Kardo sur kasko de Ivaniĉka Maĝarova
Halina Gorecka
Beletra Almanako, 2012/13;
Bulteno de Esperantista Klubo en Praha, 2012/1;
Esperanta Finnlando, 2012/2;
Esperanto aktuell, 2012/2;
Esperanto, 2012/4;
Femina, 2012/29;
Heroldo de Esperanto, 2011/11, 2012/3;
Informilo por Interlingvistoj, 2012/2;
La Brita Esperantisto, 2012/972;
La Lanterno Azia, 2012/3,4;
La Ondo de Esperanto, 2012/5;
La Revuo Orienta, 2012/3,4;
Literatura Foiro, 2012/255;
Norvega Esperantisto, 2012/2;
REGo, 2012/2;
Scienco kaj Kulturo, 2012/1;
Svisa Esperanto-Societo Informas, 2012/1.
La 28aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto ARKONES okazos en Poznań (Pollando) ekde la 21a ĝis la 23a de septembro 2012. La programo tradicie konsistos el tri branĉoj, el kiuj la unua inkluzivos artajn kaj kulturajn programerojn, la dua — prelegojn kaj klerigajn programerojn, kaj la tria — programerojn ligitajn kun la Esperanto-movado kaj ĝiaj pasintaj kaj aktualaj defioj.
ARKONES estas tute aparta kaj karakteriza aranĝo, kiu de unu flanko inkluzivigas sciencajn prelegojn (ĝi okazas tuj post la sesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM) kaj seriozajn primovadajn diskutojn, kaj de la alia prezentas abundecon de la Esperanto-kulturo en ĝiaj pluraj aspektoj. Krome, dum la vendreda kaj sabata vesperoj oni invitos partoprenantojn distriĝi per kaj por Esperanto. Bonaj koncertoj kaj agrabla etoso ne malhelpos.
Ĉi-jare ni denove emfazos nian specialan zorgon pri gejunuloj: membroj de la Pola Esperanto-Junularo partoprenos senpage, kondiĉe de aliĝo antaŭ la 15a de septembro. Aliaj junuloj ĝuos rabaton. Kaj ne forgesu, ke ARKONES okazas sub aŭspicioj de TEJO!
Ni ŝanĝis la loĝigan oferton. Anstataŭ mendi loĝadon en studenta domo, oni povos rezervi liton en pli proksima kaj tute ĉarma junulargastejo. Ĝi estos tute je nia dispono kaj — kredu min — ĝia karaktero bone akordiĝos kun la etoso de nia festivalo.
Poznań estas facile atingebla aviadile, trajne kaj aŭte. Antaŭ ol vi preparos valizojn kaj varbos amikojn, vizitu nian retpaĝon www.arkones.org kaj plenigu la aliĝilon.
Paweł Janowczyk, ul. Bielska 13A, PL 61-435 Poznań, Pollando
+48 (61) 8755879
Tobiasz Kaźmierski
Legu ankaŭ artikolojn pri:
– ARKONES-26 (2010) artikolo de Halina Gorecka
– ARKONES-27 (2011) artikolo de Przemysław Wierzbowski
Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2012:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.