La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2012. №7 (213)

Foto de

La kovropaĝa foto: En Tecámac (Meksiko) okazis la plej amasa ekzameno kun entute 39 kandidatoj. Post la ekzameno oni fermis kaj kopiis la dokumentojn en ĉeesto de la ekstermovada kontrolisto (Foto: José Cruz Pacheco)


ENHAVO

VORTOJ DE KOMITATANO Z

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vortoj de Komitatano Z

Survoje al la Fettes-erao

Komitatano Z

La strategia komisiono de UEA prezentis post preskaŭ dujara naskado sian frukton, Strategian vizion por UEA. Ĝis nun ĝi apenaŭ vekis diskuton. Plej vigle devus diskuti pri ĝi la komitatanoj, ĉar la komisiono estis elektita de ili, kaj ili ankaŭ devos formale akcepti aŭ rifuzi la novan dokumenton. Kiel ĉiam, la komitatanoj tamen restas flegmaj kaj indiferentaj. Nur kiam okazas mortoj aŭ jubileoj, la reta diskutlisto de la UEA-parlamento vekiĝas por kondolenci aŭ gratuli. Por la reputacio de la supera organo de UEA estus eĉ pli bone, se ĝia reta forumo ne estus publika, sed nur la komitatanoj mem rajtus legi ĝin kaj skribi en ĝi. Tio ne plaĉus al la kruckavaliroj de demokratio kiel Johan Derks kaj Ian Fantom, sed ni ne miru, se ĝuste la publikeco bridas iujn diri sian opinion, eĉ kiam oni tion petegas. Proforma demokratio malmulte valoras, se la kosto estas malefika funkciado de la Komitato kaj sekve de la tuta UEA. Oni devus en UEA havi la kuraĝon rezigni pri superfluaj demokratiaĵoj, des pli, ĉar iliaj plej laŭtaj postulantoj malhavas apogon de membroj. Ekzemple la menciita Derks estis la malplej voĉdonita kandidato en la lasta elektado de komitatanoj B kaj lia samideano Fantom fariĝis marĝenulo en sia landa asocio.

La indiferenton de la komitatanoj pri la vizio dividas ankaŭ la ordinaraj membroj. Ankaŭ tio ne estas mirinda, ĉar la popolo ne legas programojn ĉiukaze. La entuziasmo ĉirkaŭ la Manifesto de Prago ne signifis, ke la miloj da subskribintoj legis ĝin. Parto certe legis, ĉar ĝia avantaĝo kompare kun la vizia dokumento estis ĝia mallongeco, nome unu paĝo anstataŭ dudek, sed por plej multaj la enhavo ne estis la kialo subskribi la Manifeston. Temis pri tio, ke meze de la 90-aj jaroj la prestiĝo de UEA estis kreskanta, ĉar ĝia tiama gvidantaro vekis fidon ĉe la membroj. Nur pri fido temas kaj ĝuste ĝi mankas, ĉar jam de pli ol dek jaroj la membroj ne prenas siajn ĉefajn gvidantojn serioze. Esperantistoj, kaj precipe la membroj de UEA kiel ilia elito, ne estas stultaj, eĉ se ili nenion diras, same kiel la babilemuloj ne estas saĝaj nur pro tio, ke ili ade parolas. En la ekstera mondo populistoj foje sukcesas mistifiki amasojn, sed en UEA la populismo de Renato Corsetti rikoltis neniun venkon, eĉ male. La lastan jardekon karakterizas daŭra malkresko de la membraro kaj proporcie eĉ pli granda forfuĝo de la abonantoj de la revuo, la ĉefa respegulanto de la populismo per siaj raportoj pri “pozitivaĵoj” kaj grupaj fotoj el Esperanto-renkontiĝoj.

La komunaĵo de la nova vizio kaj la Manifesto de Prago estas ilia ĉefa aŭtoro Mark Fettes. Siatempe li estis unu el la fidovekantoj kaj lia blazono ankaŭ poste ne makuliĝis, ĉar li restis flanke dum la Corsetti-erao. Lian popularecon konfirmis ankaŭ lia unua loko en la elektado de komitatanoj B antaŭ du jaroj. Plej saĝe estas jam nun konsenti pri lia elekto kiel la sekva prezidanto de UEA kaj survoje al Rejkjaviko lasi al li la eblecon kunmeti sian estraron.

Komitatano Z

La pli fruaj komentarioj de Komitatano Z estas legeblaj en la rubriko Vortoj de Komitatano Z en la retejo de La Ondo de Esperanto.


Katalin Kováts

KER: Eksterordinara ekzamentago por 356 kandidatoj

La 9an de junio 2012 sukcese okazis la Tutmonda KER-ekzamensesio, kadre de kiu en 29 lokoj de 17 landoj ekzameniĝis 356 personoj. La Ondo pridemandis d-rinon Katalin Kováts, la iniciatinton kaj organizanton de ĉi tiu evento.

Ĉu ĉio finiĝis bone, ĉu vi kontentas?

La preparo kaj la ekzamentago finiĝis, sed la laboro daŭras. Nun okazas kontrolado de la testoj en Budapeŝto, venos la kalkulo kaj publikigo de la rezultoj kaj poste la produktado kaj sendado de la atestiloj. Krome dankleteroj, raportoj, analizoj kaj artikoloj, intervjuoj… do, amaso da laboroj ankoraŭ.

Kiom da personoj laboris por tiu tutmonda kampanjo?

Tio dependis de la programfazoj. Ekde la naskiĝo de la ideo, la okazigo de la kampanjo, informado, trovo kaj trejnado de sesdeko da surlokaj helpantoj, aligo de kandidatoj, preparo de la testoj, presado, alpoŝtigo de la testoj, reĝisorado kaj raportado dum la ekzamentago, ĉio ĉi okazis en kaj el mia hejmo. Gravis ankaŭ ellabori la tutan proceduron kun ties dokumentado kaj krei la infrastrukturon, ja ĉio estis nova. Dum la tago mem helpis 60 lokaj personoj, kaj en la posta fazo en Budapeŝto laboras 3-4 pliaj personoj, kun kiuj mi havas daŭran kontakton.

Kiucele vi organizis tiun tutmondan kaj kial nur skriban sesion?

Mi volis kontentigi tiujn, kiuj ne povas vojaĝi al grandaj eventoj. Eĉ se ne la kompleksan version, ili tamen havu la eblon almenaŭ je la skriba parto, por kiu ne necesis delegi du akreditigitajn ekzamenantojn. Aliflanke la skriba parto pli facilas, do, en tiu sukcesi povas veki plian apetiton. En Ruslando kaj Meksiko ja okazis tiel, tie jarfine estos la parolaj sesioj.

Ĉio pli facilos kiam ni sukcesos atingi, ke la Budapeŝta centro volu kaj poste sukcesu oficiale modifi la regulojn cele al apliko de parte virtuala ekzameno. Longa burokratia vojo… sed espereble irebla.

Ĉu vi dekomence certis pri centoj da kandidatoj?

Ne, mi eĉ ne revis pri tio. Unue mi pensis pri ĉ. 50–60, poste pensante pri la jubileo iel mi strebis atingi 125. Sed 356 estas super ĉiuj imagoj.

La ĉiam kreskanta kvanto ja komplikis vian laboron.

Ne la kvanto de la kandidatoj, sed la kvanto de la lokoj. Trovi kaj trejni por ĉiu loko almenaŭ du personojn, kontroli la ejojn kaj lokajn cirkonstancojn, tio prenis energion. Estas du lokoj, kun kies gvidantoj mi interŝanĝis pli ol po cent mesaĝojn. Fine tamen en ĉiu loko oni faris ĉion eblan por sekvi la preskribitajn instrukciojn. Post plurmonata prepariĝo agrablis la festo je mondskala dimensio kaj oni fieris pri sia partopreno.

Fieris antaŭ kiu?

Certe ene de la movado, kompreneble, sed kio eĉ pli gravas: tiu evento estis “tre serioza afero”, pri kiu eblis informadi ekstermovade. Ni klopodis trovi patronojn, envolvi lokajn funkciulojn por doni pli da prestiĝo al la evento. Vicurbestro, lernejestroj, universitataj profesoroj, direktoro de biblioteko, ĵurnalisto ricevis kaj portis la sigelitajn kovertojn kun la testoj al la ekzamenlokoj. Aperis pluraj gazetartikoloj, televidaj novaĵoj kaj intervjuo, ĉie kun pozitivaj eĥoj. Oni menciis la 125-jaran jubileon de la lingvo kaj komparis nian ekzamenon al seriozaj, oficialaj abiturientaj ekzamenoj. Tiaj agnoskoj multe gravas kaj por la movado kaj por la lokuloj. Jam por tio valorus ripeti la kampanjon.

Ĉu vi planas fari el tio tradicion?

Origine temis pri unufoja okazo, aŭ almenaŭ provo. La faritaj enketoj indikas, ke pluraj lokoj volas refari la ekzamenon, kaj jam aperis novaj urboj sur la estinta ekzamenmapo. Do, verŝajne ni devos cedi al la petoj, des pli, ĉar multaj aferoj jam pretas, eble necesos ŝanĝi nur kelkajn aferojn en la proceduro.

Kiuj estis la plej multkandidataj ekzamenlokoj?

La plej grandaj estis vilaĝo en la regiono de Tecámac en Meksiko kun 39 kandidatoj kaj Moskvo kun 30. Al ambaŭ lokoj vojaĝis kandidatoj eĉ de 400-kilometra distanco. Tute male, francoj diaspore okazigis sesiojn, en naŭ urboj de la lando. Cetere ili havis sume la plej multajn, 118 kandidatojn.

Sed ni ne subtaksu lokojn kun malmultaj ekzamenitoj. Estis kortuŝe, ke en unu loko kvar personoj subiĝis nur por ke unu movhandikapa kandidato povu surloke trapasi la delonge deziratan ekzamenon.

Se temas pri nombroj, kiom da personoj ĝis nun trapasis la novtipajn ekzamenojn de UEA-ITK?

Dum kvar jaroj ekzameniĝis entute 925, kaj ĉ. 900 sukcesis. Precizan statistikon mi pretigos aŭtune, post la lastaj tri someraj sesioj, kiuj okazos en Hanojo, dum SES en Slovakio kaj en Sicilio dum la Itala kongreso.

Ĉu gravas atingi iun nombron, ekzemple la magian mil?

Nu, materie mi neniel estas interesata en tio. Tamen por la altiĝo de la kvalito de la esperantistaro estus bone, se la ekzamenatestilo fariĝus parto de la Esperanto-identeco. Aliflanke por la baldaŭa kvalitkontrolo – fare de la britia Asocio de Lingvo-Testistoj (ALTE) – necesis atingi difinitan kvanton de ekzamenokazoj. Tio jam estas plenumita, sekve restas nur aliaj kelkcent punktoj, kie nia laboro devos konformi al la reguloj. Ni esperas, ke ankaŭ la sistemo mem sukcese trapasos la kvalitekzamenon.

Kiuj momentoj estis la plej malfacilaj?

La lastaj noktoj. Mi ne povis dormi pro la timo, ke eble mi miskalkulis, kaj estos kovertoj kun malĝusta kvanto de testoj.

Kaj ĉu estis?

Bedaŭrinde jes, sed Zamĉjo helpis min. La eraro okazis en loko, kie eblis ĝin tuj nerimarkate solvi. Mi estis savita.

Katalin Kováts

Katalin akceptas postekzamenajn raportojn de lokaj responsuloj

Kaj la plej ĝojigaj momentoj?

Estis pluraj. Je la 9a matene, kiam en la sama momento en 24 lokoj oni malfermis la kovertojn, mi staris sola ĉe mia komputilo. Estis bona sento, sed tre solecaj minutoj ĝis la unuaj telefonaj konfirmoj, mesaĝoj kaj fotoj, kiuj ligis min al ĉiu loko aparte. Sed estas korvarmigaj ankaŭ la ricevitaj poŝtkartoj kun la bildoj de la urboj kaj centoj da subskriboj de la kandidatoj. Tiujn mi nepre konservos kiel perlojn pri la evento.


En 2014 Bonaero! Sed poste?..

Ĉi-jare la 97a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Hanojo (Vjetnamio), post unu jaro la 98an UKon gastigos Rejkjaviko (Islando). Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA, la 99a UK en la jaro 2014 okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino.

“Argentino gastigos UK-on por la unua fojo, sed Esperanto havas tie jam longan tradicion. La lingvo estis enkondukita en la landon en 1889 fare de la pola rifuĝinto Polasky. La landa asocio de UEA, Argentina Esperanto-Ligo, estis fondita en 1941. Ĉar unu el ĝiaj kunfondintoj estis Tibor Sekelj, estas bela koincido, ke la elekto de Argentino okazis ĝuste en la jubilea jaro de la 100a datreveno de lia naskiĝo”, – klarigas la Roterdama "Gazkomo".

Bonaero

Kurioze, la elekto de kongreslando lastatempe mirinde koincidas kun la venkinto de la futbala mondpokalo de FIFA, okazanta ĉiun kvaran jaron. Vidu mem: en 1998 UK okazis en Francio, kaj Francio gajnis la mondpokalon. En 2002 la esperantistoj kongresis en la Brazila urbo Fortalezo, kaj tiujare Brazilo perbatalis la mondpokalon en Japanio kaj Koreio. En 2006 UKon akceptis la bela itala urbo Florenco, kaj la piedpilkistaro de Italio sukcesis gajni la mondpokalon en Germanio. Nu, kvar jarojn poste, en 2010, tiu regulo ne validis, ĉar la kongreslando Kubo ne partoprenis tiujaran mondpokalon en Sudafriko, kiun gajnis Hispanio – la eksmetropolo de Kubo. Sed danke al UEA la Argentinaj futbal-majstroj post du jaroj havos bonegan ŝancon iĝi mondĉampiono en la najbara-rivala lando Brazilo...

LilleDume ne estas decidite, kie okazos la jubilea 100a UK, sed oni scias, ke la Unuiĝo Franca por Esperanto jam anoncis, ke ĝi kandidatas por akcepti ĝin en 2015 en norda Francio, en la regiona ĉefurbo Lille (Lillo) kun tuta tago en Bulonjo-ĉe-Maro, kie en 1905 okazis la plej unua UK.

Aleksander Korĵenkov


IFK-64: Bonega publika prezento

IFEK

Internacia fervojista parado en la Esperanto-urbo Herzberg (Foto: ICH)

La 64a Internacia Fervojista Kongreso (IFK), okazinta la 19–25an de majo 2012 en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, laŭ la opinio de pluraj famaj kaj aktivaj esperantistoj estis la plej sukcesa fervojista kongreso dum la lastaj jardekoj. Partoprenis 160 aliĝintoj el 21 landoj, sed kun multaj okazaj vizitantoj la nombro superis 200.

La solena inaŭguro okazis dimanĉe, la 20an de majo, en plenplena lerneja aŭlo, kie la prezidantino de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) Rodica Todor el Rumanio malfermis la kongreson, kaj lernantoj deklamis La vojon de Zamenhof. Post la festparolo de la prezidanto de GEFA (Germana Esperanta Fervojista Asocio) Achim Meinel, salutoj de landaj delegitoj, transdono de honordiplomoj, oni aŭskultis belan kantadon de fervojista koruso el Hanovro.

En la malfermo parolis ankaŭ Margarete Zavoral, la ĉefino de la germana sekcio de fervoja socialorganizaĵo BSW, kaj la urbestro Gerhard Walter, kiu en flua Esperanto tutkore bonvenigis la kongresanojn alvenintajn el kvar kontinentoj, eĉ el la foraj Brazilo, Meksiko kaj Ĉinio.

La komunan fotadon sekvis nekutima evento – parado de kongresanoj en fervojistaj uniformoj kaj kun flagoj de la reprezentitaj landoj tra la urbo al la urbodomo. Loka tamburista orkestro gvidis la multkoloran procesion, en kiu kunmarŝis ankaŭ la fervojista koruso el Hanovro en siaj elegantaj uniformoj.

Posttagmeze ĉe la stacidomo, en ĉeesto de centoj da homoj el la urbo kaj regiono, estis inaŭguraj Esperanto-placo kaj Joachim-Gießner-Vojo. La eksa stacidomestro Joachim Gießner – unu el la plej multflankaj talentuloj en la tuta Esperanto-movado – loĝis en Herzberg kaj dum ĉ. 30 jaroj estis prezidanto de IFEF. Ĉe la nova Esperanto-placo ludis la fama blovorkestro Sieber. La estrino de la stacidoma kiosko kreis novan trinkaĵon: bongustan “Esperanto-bovlaĵon”.

Lunde la oficialan urban akcepton plenumis vicurbestro Ulrich Schramke en la kavalira salono de la Welf-kastelo. Poste oni povis rigardi la ekspozicion pri fervojo kaj Esperanto en la Esperanto-ĉambro de la muzeo. En la sekvaj tagoj okazis fakprelegoj pri fervojaj temoj, fakkunsidoj, seminario de ILEI, kiu la unuan fojon aranĝis ĝin en IFEF-kongreso. Rodica Todor kaj Stefan MacGill en Herzberg subskribis dokumenton pri estonta kunlaboro inter la du fakaj asocioj de UEA.

La varia programo enhavis ekskursojn al la Unukornula Groto en Scharzfeld, al la universitata urbo Göttingen, kaj al la historia Harz-urbo Goslar. La tuttaga ekskurso ofertis veturadon per la fama etŝpura trajno tra la Harz-montaro al Wernigerode. En la riĉa kultura programo enestis filmprezentado en Esperanto pri la 175-jariĝo de la germanaj fervojoj, balo kun la dancmuzika grupo Arĝentaj Birdoj, kiuj kantis ankaŭ en Esperanto; bonega vespero kun la Esperanto-kantistoj Ralph Glomp el Hamburgo kaj Manuel el Italio. Verŝajne ĉiuj longe memoros ankaŭ la nacian vesperon kun la duhora prezentado de la folklora muzik-danca grupo Harzklub Pöhlde.

La loka organizanto de la kongreso, Interkultura Centro Herzberg, gvidata de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, zorgis pri vasta reklamo: en la urbo ĉie pendis grandaj afiŝoj pri la kongreso, kaj entute regis bonega etoso kun la unika atmosfero de la ununura oficiala Esperanto-urbo de la mondo. Ĵurnalistoj kaj fotistoj sekvis la eventojn kaj raportis pri tio preskaŭ ĉiutage en la loka kaj regiona gazetaro.

Peter Zilvar, Zsófia Kóródy


Kroatio: La deka kongreso

Foto de Siniša Milašinović

La dekan fojon kongresis la kroata esperantistaro en sia jubilea kongreso en Koprivnica la 22an–24an de junio ĉi-jare. Aliĝis preskaŭ 180 geesperantistoj el Kroatio kaj 14 aliaj landoj de kvar kontinentoj, el kiuj alvenis ĉirkaŭ 140 kongresanoj.

La unuan kongresan tagon oni rezervis grandparte por la jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo (KEL) kiu daŭris pli ol ses horojn (duoble pli ol planite). Pro tio dum la unua kongresa tago malfruis aŭ entute ne okazis la aliaj planitaj programoj. El pluraj planitaj prelegoj okazis nur la prelego de Zlatko Tišljar La vivfilozofio de Tibor Sekelj kaj la publika prezento de la libro Sonĝoj kaj ombroj de Zdravko Seleš. Pro la sama kaŭzo malfruegis ankaŭ la koncerto de la itala kantisto Manŭel kaj prokrastiĝis la amika vespero de malnovaj brigadanoj-esperantistoj.

La organizantoj esprimis sian grandan bedaŭron pro tia evoluo de la programo, ĉar ĉio estis zorge planita, sed pro la internaj problemoj de KEL diskutitaj en la jarkunveno, la planoj fiaskis. Dum posttagmezaj horoj, por ĉiuj kongresanoj estis organizita vizito al Muzeo de nutrado.

Tamen, la dua kongresa tago estis brila. La programo komenciĝis kaj finiĝis maksimume akurate. El la politikaj funkciuloj partoprenis kaj salutis la kongreson la anstataŭanto de la departementestro Ivan Pal kaj la konsilistino de la urbestrino Helena Hećimović, kiuj tre favore parolis pri Esperanto. En la kultura programo partoprenis la Kulturarta societo “Koprivnica” per la kroata kaj Esperanta himnoj, per la kanto “Koprivnica” (la urba himno) kaj per du koreografioj de la regiona folkloro.

“Kaposvár salutas Koprivnicon” estis interesa maniero kunligi per Esperanto la ĝemelajn urbojn Kaposvár (Hungario) kaj Koprivnica (Kroatio). Per la iniciato de esperantistoj, el Kaposvár venis speciala Esperanto-sendito de la urbestro Károly Szita. Li estis la kapoŝvara esperantisto Béla Apáti Kóvacs, kiu alportis specialan salutleteron al la urbestrino de Koprivnica, Vesna Želježnjak.

En la daŭro de la programo estis omaĝita la forpasinta kroata aktorino Vida Jerman, al kiu pasintjare estis atribuita la premio “Kalendulo” establita de la kroata esperantisto Neven Kovačić. Riĉigis la programon per sia kabaredaĵo Posttagmezo kun Saša la konata Esperanto-artisto Saša Pilipović, kaj longan koncerton prezentis la operkantisto Neven Mrzlečki el Zagrebo. Aparte estis omaĝita la Esperanta poeto Đuro Rašan okaze de lia centa naskiĝdatreveno. La kultura programo finiĝis per kantado de Eŭropa himno (prezentita de Neven Mrzlečki), ĉar Kroatio troviĝas ĉe la sojlo de la plenrajta membreco en la komunumo de eŭropaj ŝtatoj (tiun statuson ĝi akiros komence de julio 2013).

La Organiza komitato de la kongreso regalis ĉiujn kongresanojn per komuna tagmanĝo en la Hotelo “Podravina”, post kio venis busoj kiuj transportis ilin al senpaga sed riĉa kongresa ekskurso.

La unua ekskursa celo estis la vilaĝo Koprivnički Bregi, kie estis inaŭgurita nova ZEO: memortabulo al Ilija Puhalo (1899–1937) okaze de la 75a datreveno de lia morto.Li estis unu el la ĉefaj figuroj de la fervojista Esperanto-movado kaj la persono kiu pleje elstaris en la disvastigo de Esperanto en la nordkroataj regionoj. La memortabulon kune malkovris la estro de la Komunuma konsilio Darko Sobota nome de la komunumo Koprivnički Bregi kaj Josip Pleadin nome de Dokumenta Esperanto-Centro, kiu iniciatis la starigon de la tabulo.

Post tio la kongresanoj vizitis la vilaĝon Hlebine, la lulilon de la kroata naiva (pentro)arto. La lasta celo de la ekskurso estis la urbeto Đurđevac, kie tiutage okazadis la fina festo de la turisma kaj kultura manifestacio “Picokijada”. La kongresanoj spektis nekutiman teatraĵon en la ekstera scenejo, kiu okazis nokte kun multaj aktoroj, statistoj, rajdantoj kaj sonaj kaj lumaj efektoj. Post la teatraĵo, je la noktomezo, estis spektita ankaŭ la impona piroteknika spektaklo.

Por la tria kongresa tago estis preparita malstreĉiĝo en la urbaj naĝbasenoj kaj aparte riĉa pikniko en la vinberejo de Josip Kolarević apud Đurđevac.

El specialaj kongresaj programoj menciindas, ke en la montrofenestroj de la biblioteko kaj legejo Fran Galović en Koprivnica estis prezentita ekspozicio rilate al la 125-a datreveno de Esperanto. Kunlabore kun Filatelista societo de Koprivnica estis lanĉita filatela koverto, kaj la Kroata poŝto la 23an de junio uzis specialan poŝtan stampon en sia oficejo en Koprivnica.

La kongreson oficiale aŭspiciis la departemento Koprivnica-Križevci kaj la Urbo Koprivnica, sed sian financan kaj alian helpon donis pluraj sponsoroj. La organizanto de la kongreso estis Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, komisiita de KEL. La Organiza komitato konsistis el naŭ aktivuloj kiuj la tutan laboron plenumis sub la lerta gvidado de sia sekretario Josip Pleadin.

Dokumenta Esperanto-Centro eluzis la kongresan partoprenon de la brazila geedza paro Gilberto kaj Aparecida Menegasso por organizi la postkongresajn prelegojn “Brazilo – koninda lando”, kiuj okazis la 26-an de junio en Bjelovar kaj la 27-an de junio en Sisak kaj Petrinja.

Menciindas, ke la geedzojn Menegaso en oficiala vizito akceptis ankaŭ la urbestro de Bjelovar, kaj la iniciaton salutis per sia letero la ambasadoro de Brazilo en Kroatio, Luiz Fernando G. de Athayde.

Davor Grgat


Trilanda kongreso en Berlino

Foto: Andrzej Sochacki

Ensemblo el Nowy Sącz ĉiuvespere koncertis en Berlino (Foto: Andrzej Sochacki)

De la 25a ĝis 28a de majo ĉirkaŭ Pentekosto, kiun sekvas en Germanujo ŝtata feritago lunde, okazis en Berlino la Komuna Esperanto-Kongreso de la dana, germana kaj pola Esperanto-asocioj, al kiu venis entute 255 partoprenantoj el 18 landoj. La kongreso estis samtempe la 89a Germana Esperanto-Kongreso, kiu same kiel kelkaj antaŭaj okazis kunlabore kun la najbara landa asocio por igi la kongreson pli interesa, allogi pli da partoprenantoj kaj pligrandigi la eblecojn praktiki Esperanton. Trafe la temo de la kongreso do estis “Partneroj en Eŭropo”, kiun la partoprenantoj prilumis aŭskultante prelegojn, en organizita debato kaj praktike dum la daŭro de la kongreso.

Vendredovespere la iama prezidanto de la Germana Esperanto-Junularo, nuna estro de la Germana Esperanto-Instituto, kaj ekster Esperantujo en Germanujo konata ĉefe pro sia aktiveco en la piratpartio, profesoro pri lingviko Martin Haase prezentis idealojn kaj realojn de la Eŭropa Unio kaj ties demokratio, samtempe montrante eblecojn plibonigi ĝin per la koncepto de likva demokratio.

Likva demokratio estas maniero de grupa decido, kiu kunigas ecojn de rekta demokratio kaj de reprezenta demokratio. Ĉiu grupano (aŭ civitano) povas aŭ mem voĉdoni pri iu propono aŭ transdoni sian voĉon al alia. Tiu transdono povas limiĝi je certaj decidoj, temoj aŭ esti tute ĝenerala. La transdono estas dumtempa kaj la transdoninto povas fini ĝin dum ajna momento, ekzemple mem voĉdonante. Por tiu sistemo indas uzi komputilprogramon kiel “Liquid Feedback”, populara en la germana piratpartio.

Foto: Andrzej Sochacki

Kim Henriksen kun polaj korusanoj kant(ig)as la Eŭropan himnon en Esperanto (Foto: Andrzej Sochacki)

Post tiu klera komenco, kongresanoj kantis gvide de Kim kaj koruso el la pola urbo Nowy Sącz la Eŭropan himnon laŭ versio de Broccatelli. Pliaj temrilataj programeroj estis interalie prezento kaj diskuto de eblaj roloj de Esperanto en Eŭropa Unio de la lingvisto Detlev Blanke kaj la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio Seán Ó Riain, podia diskuto pri ĝemelurbaj rilatoj kaj prezento de Eŭropuniaj projektoj utiligantaj Esperanton.

En la vespera programo ravis la partoprenantaron ĉiuvespere la pola koruso, kiu en varia konsistigo kantis polaj kaj Esperantajn kantojn kaj prezentis teatraĵeton. Elstara programero estis la Historio de Universalaj Kongresoj – teatraĵo de Saŝa Filipoviĉ kaj Georgo Handzlik, kiu en ekzemplodona Esperanto ironie prilumis la gloran pasintecon kaj mokis kongresajn kutimojn. En trilanda vespero kantis tri bardoj el tri landoj diversstile: Kim el Danujo, Stefo el Germanujo kaj Georgo Handzlik el Pollando. Ĉiu siamaniere interesis la publikon, kiu en granda aŭlo kun bonega sceneja tekniko povis sekvi la spektaklon. La tagan programon gastigis novkonstruita kvartala renkontiĝejo, kiu provizis bonegan lokon por babili, manĝi - kaj partopreni la programerojn.

Foto: Felix Zesch

Ridantaj gejunuloj (Foto: Felix Zesch)

Interesega granda urbo kaj varma somera vetero estis du malamikoj de la kongreso, kiuj motivigis konsiderindan kvanton da partoprenantoj ne ĉeesti kelkajn programerojn kaj memstare esplori la urbon. Tio eblis ankaŭ dum la ekskursa tago, en kiu la organizantoj proponis vojojn ekkoni la urbon per kaj transe de la kutimaj turistaj itineroj. Surprize multaj aliĝis al ekskurso en la proksiman Spree-arbaron, kiu jam gastigis la Junularan Esperanto-Semajnon en 2010 kaj plaĉas al turistoj pro riveretplena arbaro kaj la minoritata kulturo de la soraboj.

La kvaran tagon de la kongreso partoprenantoj jam devis adiaŭi unu la alian. Restos en memoro la sento, ke ne nur dum la kongreso ni estas "partneroj en Eŭropo". Espereble la plektitaj kontaktoj kaj (ek)flegitaj amikecoj kontribuas al interkompreno kaj eble ankaŭ al pliaj projektoj.

Felix Zesch


AEPA-2012: Esperanto, ne nur babil-lingvo

AEPA

Inaŭguro de AEPA-2012: Anton Minev (vicurbestro de Karlovo), prof. Christer Kiselman, prof. Renato Corseti, prof. Boĵidar Leonov, prof. Ilia Hristov, d-ro Michael Cwik, inĝ. Nikolaj Uzunov.

En Karlovo-Sopot (Bulgario) 15–22 jun 2012 okazis la kvara internacia simpozio “Apliko de Esperanto en la profesia agado” (AEPA-2012). Ĝin kunorganizis Bulgara Esperanto-Asocio (BEA), AIS-Bulgario, Internacia Universitato Karlovo, Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista (TOLE) kaj la Regiona Estraro de la Bulgaria Scienc-Teknika Asocio. La altaj protektantoj estis la urbestro de la komunumo Karlovo d-ro Emil Kabaivanov kaj la urbestro de la komunumo Sopot Veselin Liĉev.

La simpozio estis solene inaŭgurita en la Solena Halo de la urbodomo de Karlovo en ĉeesto de reprezentantoj de oficialaj instancoj, universitatoj, sciencaj organizaĵoj kaj amaskomunikiloj. Anton Minev, la vicurbestro de Karlovo, emfazis la pozitivan rilaton de la urbestraro al la agado de la Internacia Universitato Karlovo kaj al la internacia Esperanto-movado kaj esprimis certecon, ke ankaŭ estonte la loka esperantistaro daŭrigos sian agadon por konfirmo de la Karlova regiono kiel scienc-eduka Esperanto-centro.

La oficialaj lingvoj de la simpozio estis Esperanto kaj bulgara, sed kiel laborlingvoj rolis ankaŭ la naciaj lingvoj de la neesperantistaj partoprenantoj. Danke al la rekta tradukado “nacia lingvo – Esperanto – nacia lingvo”, ĉiu neesperantisto havis la eblecon prelegi kaj partopreni la diskutojn.

Dum la simpoziaj tagoj prelegis prof. Renato Corsetti kaj Roberto Pigro (ambaŭ pri lingvistiko), prof. Christer Kiselman (Kiel plej bone faldi triangulon), prof. Boĵidar Leonov (Apliko de Esperanto en la patenta agado), Colo Petkov (Naturkuracado per mineraloj), Ivan Necev (La arkitekturaj monumentoj en la regiono Karlovo-Sopot), inĝ. Kosta Nesev (La karlovano Ĝon Noĉev – unu el la konstruktoroj de “Apolo”) k. a.

Interesaj kaj aktivaj estis la diskutoj gviditaj de d-ro Michael Cwik: “Kian Eŭropon ni volas kaj kiel?”, “Solidareco en la Eŭropa Unio, sed kiamaniere?”, “Kiamaniere garantii la kulturajn kaj lingvajn identecojn en mult-kultura ĉirkaŭaĵo?”, “Kia strategio por konservi la lingvan diversecon kaj samtempe ebligi mult-flankan efikan komunikadon?”, “Ĉu ni devus ŝanĝi la ĉarton pri fundamentaj rajtoj de EU por konservi kaj garantii la publikajn tradiciojn en kulturo, lingvo kaj religio je la loka nivelo?”

Kadre de la simpozio okazis la religia seminario “La rolo de la religio por la edukado de la juna generacio”. La seminarion partoprenis reprezentantoj de diversaj religioj, substrekintaj la rolon de la religio eduki la junularon obei la noblajn principojn de la religia etiko, moralo, toleremo kaj kunlaboro inter la kreduloj, sendepende de ilia religia aparteneco.

AEPA-2012 estis baza aranĝo en la programo de BEA “125 jarojn Esperanto” kaj kontribuis por propagando pri Esperanto, plialtigo de la intereso flanke de la oficialaj instancoj al la internacia faka Esperanto-agado. La simpozio ludis rolon por apliko de Esperanto en la profesiaj kontaktoj. Tiamaniere ĝi sukcese plenumis sian bazan celon – prezenti antaŭ la neesperantistaj fakuloj kaj oficialuloj, ke Esperanto estas ne nur komuna lingvo por babilado, amuziĝo kaj kontaktoj inter la esperantistoj, sed Esperanto povas esti kaj devas esti oficiala lingvo por kontaktoj kaj kunlaboro en diversaj sciencaj kaj profesiaj fakaj simpozioj.

Boĵidar Leonov


EAB ricevis la premion Cigno

Kun ĝojo mi sciigas, ke la Estraro de Fondaĵo Cigno decidis aljuĝi la Premion Cigno 2012 al Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Ilia modela informa agado instigis, interalie, la aperigon de artikoloj en gravaj ĵurnaloj kiel The Telegraph kaj The Economist kaj pro ilia informa kampanjo kadre de la Internacia Festivalo de Lingvoj ĉe la Universitato de Sheffield ankaŭ la vaste spektata televida programo BBC Matenmanĝo atingis pli ol milionon da homoj.

La decido pri la premioto ne estis facile farebla, ĉar aliaj Landaj Asocioj kiuj partoprenis la konkurson, montris serioze bravajn klopodojn por konigi la publikon pri nia lingvo. Tio montras valoran engaĝiĝon ene de la Landaj Asocioj prioritatigi la informan agadon. Gratulon al ĉiuj!

Fondaĵo Cigno estis starigita en decembro 2011 por premii la agadon de Landa Asocio ene de la Eŭropa Unio, kiu plej bone informis la eksteran publikon pri Esperanto dum la periodo de unu jaro.

Ayako Kawakita
Prezidanto de Fondaĵo Cigno


Mini/BMW gratulas Esperanton

Mini/BMW

La kompanio Bayerische Motoren Werke (BMW grupo) kun siaj markoj BMW, MINI, Husqvarna Motorcycles kaj Rolls-Royce estas unu el la plej sukcesaj produktantoj de altkvalitaj aŭtomobiloj kaj motorcikloj en la mondo. Ĝi havas 25 fabrikojn en 14 landoj kaj tutmondan disvendan reton kun reprezentejoj en pli ol 140 landoj. En 2011 BMW-grupo tutmonde vendis proksimume 1,67 milionoj da aŭtomobiloj kaj pli ol 113.000 motorciklojn.

Laŭ ĵusa informo de EsperantoLand la aŭtomarko “Mini” de BMW la 24an de majo gratulis Esperanton okaze de la 125a naskiĝdatreveno, dezirinte en Esperanto “feliĉan naskiĝtagon”. La prestiĝa entrepreno BMW eldonis gazetaran komunikon pri tio en la germana lingvo.

La gratulo disponeblas ankaŭ en Esperanto. Ĉi-sube estas ĝia plena teksto (kun kelkaj korektitaj mistajpoj)

Feliĉan naskiĝtagon! MINI gratulas al Esperanto pro la 125a datreveno de la naskiĝtago.

La “mondlingvon” kaj MINI kunligas siaj longaj historioj kaj la kosmopolita konscio.

Munkeno. MINI gratulas pro la 125a naskiĝtago al la internacie konata kaj preskaŭ tutmonde uzata artefarita lingvo Esperanto. Kaj la brita altkvalita aŭtomobilo, kies antaŭa modelo unuafoje produktiĝis en 1959, kaj Esperanto havas longan, eventoplenan historion kaj vastan popularecon tra plej diversaj kulturoj. La kreado kaj disvastigo de la planlingvo Esperanto estas la verko de la okulkuracisto kaj lingvisto Ludwik Lejzer Zamenhof. Li publikigis en 1887 sub la pseŭdonimo “Doktoro Esperanto” en Varsovio libreton, en kiu li priskribis la fundamenton por tutmonde komprenebla kaj universale uzebla lingvo. 125 jarojn poste oni parolas Esperanton en ĉiuj kontinentoj. Internacia historio de sukcesoj – tutsimila al tiu de la aŭtomobilo MINI.

Ludwik Zamenhof naskiĝis en 1859 kiel filo de lingvo-instruisto en la nun pola urbo Białystok, kiu tiam apartenis al Rusio. Celante verki facile lerneblan kaj neŭtralan lingvon kun klara kaj simpla gramatiko por la internacia interkompreniĝo de popoloj, li kreis la planlingvon Esperanto. Por fari tion, li kombinis elementojn de latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvoj. Rapide formiĝis en kelkaj eŭropaj ŝtatoj la unuaj Esperanto-asocioj, sed la politikaj cirkonstancoj de la 20a jarcento plurfoje malfaciligis la disvastigon de la lingvo. Kiel elemento de la interkompreniĝo de popoloj Esperanto tamen havis ĉiam kreskantan akcepton tra ĉiuj kontinentoj.

Same kiel la MINI, kiu hodiaŭ estas en pli ol 100 merkatoj en la tuta mondo, ankaŭ Esperanto evoluis al internacia fenomeno. La artefarita lingvo hodiaŭ estas parolata en pli ol 100 landoj. Radiostacioj en Ĉinio, Kanado, Koreo, Aŭstralio kaj aliaj landoj regule elsendas en Esperanto, kaj ankaŭ en la interreto la planlingvo estas tre ŝatata. La serĉilo Google, la interreta telefonservo Skype, la reta enciklopedio Wikipedia kaj la retumilo Firefox “parolas” Esperanton. Dum la jardekoj ekestis daŭre kreskanta komunumo de amikoj kaj uzantoj de la lingvo – en sia strukturo simile diverseca kaj kosmopolita kiel la internacia MINI-komunumo.Malgraŭ la historiplena aĝo Esperanto daŭre restis juna kaj aktuala.Paralele al la kreskantaj postuloj de la tutmondiĝo kaj la nuntempa,moderna vivstilo Esperanto daŭre adaptas sian kreskantan vortaron al la novaj cirkonstancoj kaj defioj. Tiamaniere Esperanto samtempe signifas tradicion kaj modernigon – tutsame kiel la MINI.

Mallonge dirite: MINI kaj Esperanto havas kelkajn komunajn trajtojn.Ambaŭ estas kosmopolitoj, kunligas generaciojn kaj kontinentojn. Eĉ se ili havas siajn radikojn en Eŭropo, ili tamen hejmas en la tuta mondo. Pro tio MINI deziras en plej esperanta Esperanto “Feliĉan naskiĝtagon!” kaj ĉion bonan por la venontaj 125 jaroj!


Vide el Bruselo

Ĉu ankoraŭ savi la planedon?

Foto: EK

La prezidanto de EK Barroso flugis al Rio por nemulton diri (Foto: Eŭropa Komisiono)

Daŭraj diskutoj pri la problemoj de la eŭro-zono grave efikas al la laboro kaj ambicioj de la Eŭropa Unio en aliaj kampoj. Dum longa tempo politikistoj en Bruselo fieris, prave aŭ neprave, pri sia laboro por la klimato. Nun pli kaj pli ŝajnas, ke ne plu eblas progresi sen ŝanĝi la decido-sistemon, kiu ebligas nur al unu el la 27 EU-landoj bremsi la akceptadon de gravaj decidoj.

Kiam temas pri rezoluta reago al la klimat-minacoj, Pollando nun ludas la rolon, kiun antaŭe ludis Britio. En marto kaj junio ĉi-jare kaj en junio 2011 Pollando diris “ne” al pli ambicia malaltigo de karbono-emisioj. Pollando malakceptas ĉiujn menciojn de la vorto “karbono” cele al malaltigo de nia dependeco de fosiliaj brulaĵoj.

Kvankam la financa krizo enfokusigas la amaskomunikilojn ne pri mediprotektado, sed pri financo, la ontaj mediaj problemoj daŭre tuŝas ĉiujn sur la planedo. Eĉ se EU interkonsentis pri nova leĝaro por stimuli energian efikecon, ĝi ne atingos la celon ŝpari ĝis 2020 dudek procentojn de la energio kiun ni uzas. EU-landoj ne povis interkonsenti pri pli da devigo por atingi tiun celon.

Devigo mankas ankaŭ por fortigo de la Eŭropa karbonmerkato, kiu celas malpliigi forcejgasajn ellasojn (EU ETS laŭ la anglaj sigloj). Tio estas ŝlosila parto de la celado haltigi la klimatŝanĝojn. Sed nun la prezo, kiun pagas firmaoj ellasantaj karbondioksidon, estas tiom malalta, ke ili ne havas stimulon investi en novaj teĥnologioj, kiuj movus la Eŭropan ekonomion al senkarbona estonteco.

Kapti iom da rigardoj kaj esti filmata en alia kunteksto estis, sendube, unu el la kialoj por vojaĝo de kvin komisionanoj, inkluzive de José Manuel Barroso, prezidanto de la Komisiono, kun eskorto de pli ol 60 homoj, al granda konferenco en Rio-de-Ĵanejro.

Ili estis en la plej bunta urbo de Brazilo por festi la dudekan datrevenon de la UN-pintkunveno por medio kaj evoluo en Rio-de-Ĵanejro. Tie la komisionestro Barroso parolis pri la verda ekonomio kiel grava ŝlosilo por movi homaron al daŭripova evoluo. “Tio signifas promocii ekonomion kiu respektas la limojn de nia planedo, kreante bonajn laborpostenojn, plifortigante socian koherecon, atakante malriĉecon kaj plibonigante nutraĵan sekurecon”, – li diris.

La vortoj de Barroso aspektas tre ambiciaj. Kaj la pintkunveno en Rio-de-Ĵanejro vere pritraktis gravajn demandojn por certigi bonan laboron, energion, daŭripovajn urbojn, nutraĵan sekurecon, daŭripovan agrikulturon, akvon kaj respondante al katastrofoj kaj minacoj por niaj maroj.

Tamen Mara Yannakoudakis, konservativa membro de la Londona parlamento, ne konsentas kun la alta elspezado por la konferenco, kiu ja ne donis rimarkeblajn rezultojn. Ŝi kritikis la koston de pli ol 500 mil eŭroj por flugigi al Rio kvin membrojn de la Eŭropa Komisiono kun 60-persona akompanantaro. Ŝi taksas la ellasojn de karbonaj emisioj, kaŭzitajn de la flugado, je 300 tunoj. Pro tiuj superaltaj kostoj, la media komitato de la Eŭropa Parlamento decidis ne vojaĝi al Rio. Sed ne tiel agis la Eŭropa Komisiono sub la prezidanto Barroso. “Konservi la planedon ne devus kosti la teron”, – diris Yannakoudakis. Ankaŭ ŝi estas membro de la medioprotektada komitato de la Eŭropa Parlamento.

Dafydd ab Iago


ESF

ESF: La estraro ŝanĝiĝis

Kadre de planita transiro, Humphrey Tonkin emeritiĝis de la prezidanteco de ESF (Esperantic Studies Foundation) dum la aprila kunsido de la ESF-estraro. La Estraro unuanime aprobis Vic-prezidanton Mark Fettes kiel lian sukcedanton.

Tonkin estis prezidanto de la Fondaĵo ekde ĝia fondiĝo en 1968.

“La gvido de d-ro Tonkin estis esenca por la disvolviĝo de ESF”, – diris Fettes, profesoro de la universitato Simon Fraser en Kanado. – “Mi tre kontentas ke li restos en la Estraro, kie ni povos daŭre profiti de lia sperto kaj saĝo”.

En lia fina Prezidant-raporto al la Estraro, Tonkin rimarkis ke ESF iras en “novajn direktojn” per “grandskala investado en klopodoj plividebligi Esperanton en la interreto”.

“Estas granda ŝanĝiĝo por ni, kvankam ĝi estas la kulmino de nia laboro dum la lasta jardeko”, – konfirmis Fettes. “Ni transiras de ĉefemfazo pri esplorado kaj akademia studado al pli anticipa investado en la disvolviĝo de la interreta Esperanto-komunumo. Ni vidas ĉi tion kiel aliron kiu, longperspektive, ebligos nin ampleksigi ankaŭ nian tradician esplor-rolon”.

Aliaj ŝanĝiĝoj en la Estraro: Derek Roff elektiĝis Vic-prezidanto, aliĝante al jama Vic-prezidanto Grant Goodall. Anna Bennett kaj Bonnie Fonseca-Greber restas en la Estraro kiel Kasisto kaj Sekretario respektive, kune kun estraranoj Geoffrey Greatrex kaj Wally Du Temple.

Timothy Reagan, iama Ekzekutiva Direktoro de ESF, forlasas la Estraron pro lia baldaŭa transloĝiĝo al Kazaĥio, kie li servos kiel Dekano de nova postdiploma lernejo pri edukado en la universitato Nazarbajev. Reagan tamen daŭre servos kiel membro de la ESF-konsilantaro.

ESF


La Artista Datumbazo reaktiviĝas

Artista Datumbazo

La Artista Datumbazo estis kreita en la jaro 2005 de E@I, EUROKKA kaj TEJO, sub la gvido de David Emil Wickström, kiu tiam aktivis en ĉiuj tiuj organizoj.

La datumbazaro malaktiviĝis ekde 2008 pro manko de kunlaborantoj. Dum lastaj monatoj okazas reaktualigo, ĝisdatigado kaj restrukturigo (samtempe kun la teknikaj ŝanĝoj de la tuta retejo) fare de nova teamo (anoj de E@I, EUROKKA, Muzaiko, TEJO, kaj UEA).

La celo estas kompletigi kaj vivigi la Artistan Datumbazon en pli ampleksa formo kaj kun novaj artaj kampoj – krom muziko aldoniĝos ankaŭ teatro, literaturo, kino/video ktp. La renovigo daŭros la tutan someron kaj ni povas esperi, ke la publika remalfermo de ĝi okazos tuj post la somero 2012 kun novaj vesto kaj funkcioj. La nova retejo estos t. n. Vikio-paĝo – kiel komunuma portalo, kie ĉiu rajtos kontribui al ĝi kaj estos bonvena vigligi, ĝisdatigi, pliriĉigi ĝin.

Al kio povas utili la Artista datumbazo?

La projekto Artista Datumbazo estas tre grava ilo por la vivanta Esperanto-kulturo. Ĝi utilas por strukturi kaj helpi la organizadon de kulturaj interŝanĝoj inter ĉiuj agantoj por la Esperanto-kulturo (artistoj, grupoj, organizantoj, gazetaro, disvastigado de Esperanto-kulturo, ktp.). Ĝi faciligas la kontaktojn, por trovi artistojn por organizi koncertojn kaj festivalojn, sed ankaŭ helpas al artistoj, kiuj organizas turneon, aŭ por trovi koncertojn, produktejojn, eldonejojn, gazetojn por recenzoj, radiojn, praktikajn konsilojn, modelojn, lingvan terminologion, teknikon, ktp. Ankaŭ ĝi utilas por interligi artistojn inter si kaj okazigi interesajn interŝanĝojn, malkovrigi la vivantan Esperanto-kulturon kaj varbi por ĝi.

Helpu, kunlaboru, kontribuu, subtenu!

Ekzistas pluraj ebloj helpi realigi la projekton:

a) Artistoj. Kiuj ankoraŭ ne anoncis sin por ĝisdatigo aŭ eniro en la Artistan Datumbazon, bonvolu kiel eble plej baldaŭ kontakti la teamon de AD ĉe: artista@ikso.net

b) Volontuloj. Se vi havas kelkajn liberajn horojn kaj emas helpi por vivteni la Artistan Datumbazon (diversmaniere, laŭ la aktualaj bezonoj kaj ebloj), bv. kontakti nin.

c) Donacantoj. Se vi emus finance subteni la projekton, eblas fari tion plurmaniere. Vi povas donaci monon al la UEA-konto de E@I “ecxi-v”, aŭ sendi per PayPal al la adreso: financoj@ikso.net (Bonvolu mencii “Artista Datumbazo” en la mesaĝo por ricevanto.) La donacita mono estos uzita ĉefe por reklamado de la projekto (presado de informiloj, afiŝoj, glumarkoj), kaj por teknikaj pagoj (servilo-kostoj ktp.).

Teamo de la renovigata Artista Datumbazo

artista@ikso.net http://artista.ikso.net

Peter Baláž (E@I),
Flo Martorell (Vinilkosmo)


250 jarojn antaŭe

LA HISTORIA JARO

Iom multe da datrevenoj el la rusa historio okazas ĉi-jare. Pensante pri ili mi ĉiufoje rememoris la ŝercan “Historion de Rusio de Gostomislo ĝis Timaŝev” (1868) fare de Aleksio K. Tolstoj (pli aĝa malproksima parenco de la granda romanisto). Mi ne konas esperantigon de tiu amuza poemeto, kaj tial – kvankam mi ne estas versisto – mi tradukis kelkajn verskvarojn, rilatajn al miaj temoj:

“Nia lando estas granda kaj abunda, sed en ĝi mankas ordo”.

Komenca kroniko[1],
la jaro 6370ª (862 p. K.)

     1
Aŭskultu, knaba bando,
resumon de l' konkord':
Abundas nia lando,
sed mankas en ĝi ord'.

     2
En denso da nebuloj
de l' frua histori'
komprenis la prauloj
ke mankas ord' ĉe ni.

     3
Decidis la civito:
“Ĉar mankas disciplin'
varengojn ni invitu
bonorde regi nin.

     4
Ĝermanoj inĝenias
pri aĵoj de la mond';
kaj nia land' suferas,
ĉar en ĝi mankas ord'."

Nu, pri la varengoj mi verkos alifoje, nun ni saltu en la 18-an jarcenton:

     55
De l' pinto de la grando
forŝiris Petron mort';
jen, plu abundas lando,
sed ree mankas ord'.

     56
Diversa geularo
surtrone sekvis lin;
malofte estis caro,
sed ofte ja carin'.

En la galanta 18ª jc Rusion plejparte (dum 66 jaroj) regis imperiestrinoj: Katarino la 1ª (2 jaroj, 1725–1727); Anno (10 jaroj, 1730–1740), Elizabeto (20 jaroj, 1741–1761), Katarino la 2ª (34 jaroj, 1762–1796).

     58
Elizabet' la gaja
festenis sen enu',
amuz' multiĝis fraje,
sed ordo mankis plu.

Elizabeto Petrovna

LA GAJA CARINO ELIZABET'

La gregoria jaro 1762ª komenciĝis per la morto (je la 5ª de januaro) de carino Elizabeto Petrovna.

Ŝia 20-jara regado havis sian gloron – kaj militan (pri tio poste), kaj civilan. Interalie, fondiĝis la Moskva universitato; aperis la definitiva slavona teksto de Biblio (la Elizabetana Biblio), ĝis nun uzata de la Rusa ortodoksa eklezio; ŝi abolis la mortopunon.

Elizabeto estis konscia pri sia respondeco koncerne la imperion, kaj tial postulis, ke ĉiuj decidoj pri la ŝtata regado ricevu ŝian aprobon; tamen ŝi ankaŭ tre ŝatis siajn amuzojn, kaj ne povis dediĉi al la ŝtatregado pli ol po 15 minutojn tage. Rezulte ŝiaj ministroj facile persvadis ŝin pri necesaj aranĝoj, krom en du aferoj: kiam temis pri mortopuno (kion ŝi ĉiam rifuzis), aŭ pri milito (pri kio ŝi postulis konvinkajn argumentojn).

Samkiel Elizabeto de Anglio, ŝi malvolis meti super sin monarkan edzon, kaj ŝia geedziĝo kun Aleksio Razumovskij restis sekreta. Konscia pri siaj imperiestraj devoj, Elizabeto zorgis doni al la trono heredonton, kaj venigis el Holstinio sian 13-jaran nevon, nepon de Petro la Granda.

PETRO KAJ KATARINO

Petro la 1ª volis ĉiel eŭropigi Rusion, aranĝi la landon laŭ la germana maniero – kaj liaj reformoj restis aktualaj dum la tuta 18ª jc:

     49
Car' Petro ŝatis ordon,
samkiel car' Johan'[2];
malmildan havis moron
kaj estis li bakĥan'.

     50
Li diris: “Mi kompatas
la landon en malord';
sed mi al ĉiuj patras,
kaj skurĝos vin kun fort'.

     51
La ordo estos ĉie
ĉe la novjaro jam”.
Por serĉi ordon iris
la car' al Amsterdam'.

Ankaŭ sian familion li volis germanigi, kaj la decido edzinigi sian filinon Anno Petrovna al Karolo-Frederiko la duko de Holstinio estis unu el liaj lastaj faroj. La duko estis malbela, malsanema kaj neinteligenta; duonon da liaj posedaĵoj tiutempe okupis Danio (tial li almoze venis al la Peterburga kortego); tamen li estis nevo de Karolo la 12ª de Svedio, kaj eventuala heredonto de ties trono. La bela Anno Petrovna forte rezistis, sed devis cedi.

Je 1728-02-21 en Kilo (germane Kiel) al la gedukoj naskiĝis filo, Karolo-Petro-Ulriĥo, la onta Petro la 3ª; Anno Petrovna mortis samjare, kaj 11 jarojn poste (1739) mortis la patro. Venigite en Rusion, la orfa duko devis konvertiĝi en ortodoksismon (kie li retenis la baptonomon Petro), kaj en la jaro 1745ª Elizabeto edzigis lin al princidino Sophie Auguste Friederike von Anhalt-Zerbst-Dornburg, kiu ĉe sia konvertiĝo ricevis la ortodoksan baptonomon Katarino. Pro sentimentala motivo Elizabeto volis ke la heredonta paro havu la samajn nomojn, kiel ŝiaj gepatroj: Petro kaj Katarino.

Petro III kaj Katarino II

Petro III kaj Katarino II

LA DUKO DE HOLSTINIO

Venigite en Rusion, Katarino tre diligente eklernis la rusajn lingvon, religion, historion, la rilatojn kaj morojn de la aristokrataj familioj. Ŝia fervoro por la nova patrujo kortuŝis la socion, kaj ŝi sukcesis esti akceptata kiel rusino.

Male, ŝia edzo por sia tuta vivo restis germana patrioto kaj duko de sia malgranda Holstinio. Li tamen volonte akceptus la svedian kronon, kiun de lia nomo Elizabeto rifuzis[3].

Kaj kiel konvenis al germana junulo el protestanta familio, Petro idoligis Frederikon la Grandan de Prusio, kaj laŭte diskonigadis sian admiron. Li revis servi al Frederiko kiel simpla leŭtenanto. Li forte kontraŭstaris ĉiun decidon kontraŭprusian, kaj dum la Sepjara Milito Elizabeto devis eksigi lin el la Ŝtata Konsilio pro lia malkaŝa pozicio favora al la kontraŭulo.

LA SEPJARA MILITO (1756–1763)

La tutan finon de la regado de Elizabeto okupis la mondoskala Sepjara milito. Ĉi tie nin interesas nur ĝia orienteŭropa dimensio, sen la koloniaj bataloj inter Francio kaj Britio. Do, en Eŭropo,

LA MIRAKLOJ DE LA BRANDENBURGA DOMO

La unua grava batalo rusa-prusa okazis je 1757-08-30 ĉe la vilaĝo Granda Jegersdorfo (germane Groß-Jägersdorf) en la Orienta Prusio. La rusa armeo venkas, tamen sian venkon ne profitas, kaj post ses tagoj komencas sin retiri, kvazaŭ post malvenko. La kaŭzo estas simpla: la rusa armeestro marŝalo Apraksin ricevis sciigon, ke Elizabeto estas mortonta; oni sciis pri la intencoj de la heredonto kaj antaŭtimis ties malfavoron.

Tiaj strangaj retiriĝoj post gajnita batalo ripetiĝis fojon post fojo; je 1759-08-12 la armeo de Frederiko estis neniigita en la batalo ĉe Kunersdorfo (nun la pola Kunowice); kiam la venkintoj ne profitis la venkon kiu jam tiam povis decidi pri la fino de la milito, Frederiko nomis tion en letero al sia frato miraklo de la Brandenburga domo.

La batalo ĉe Kunersdorff

La armeo de Frederiko estis ruinigita ĉe Kunersdorff, sed la Ruslanda armeo
ne persekutis la etan restaĵon de la disbatita armeo kun kiu Frederiko II fuĝis en Berlinon.

(Sekvajare, je 1760-10-09 rusa taĉmento helpate de aŭstrianoj por kelkaj tagoj tamen okupas Berlinon; sed neniel provas ĝin reteni.)

Komence de la jaro 1762ª la situacio de Frederiko estis senespera. Komencinte la militon kun 250 mil homoj, Frederiko nun apenaŭ povis arigi 60 mil. Britio jam atingis siajn celojn, kaj rigardis la aferon de Frederiko perdita; tial la britiajn subvenciojn la nova registaro decidis ĉesigi.

La morto de Elizabeto venis kiel “la dua miraklo de la Brandenburga domo”, tute eklipsante la unuan. Petro la 3ª tuj ĉesigis la militadon; li senkondiĉe redonis al Prusio ĉiujn aneksitajn teritoriojn (la Orienta Prusio jam kvar jarojn estis administrata kiel rusia provinco, ties enloĝantoj ĵuris ŝtatanecon de la imperio; neniu dubis, ke tio estas definitiva aranĝo, kaj la koncernaj instrukcioj de Frederiko al lia peterburga sendito temis nur pri eventuala kompenso al Frederiko je la kosto de Pollando – kiu lasta, cetere, neniel partoprenis en la milito).

Rompante la aliancon kun Aŭstrio, Petro faris kun Prusio kontrakton “pri paco kaj amikeco” en Peterburgo je 1762-05-15.

Nun Petro volis servi Frederikon kiel holstinia kolonelo (ioma promocio kompare kun la antaŭa “leŭtenanto”), kaj komencis prepari trupojn por kunaj operacioj en Germanio. Vane Frederiko insistis, ke Petro unue lasu sin kroni kiel imperiestro de Rusio (ial Frederiko pli aprezis aliancon kun la imperiestro de Rusio ol kun la duko de Holstinio); Petro la 3ª mortis ne surmetinte la rusian kronon.

Je la 19ª de junio Rusio kaj Prusio kontraktis pri milita alianco: Rusio estis disponigonta siajn trupojn por milito kontraŭ siaj hieraŭaj aliancanoj.

Monaton poste, post la ŝtatrenverso, Katarino rompos la kontrakton pri alianco, sed lasos valida la packontrakton. Rusio ne plu partoprenos ĉi tiun por ĝi senutilan militon. Tamen la mallonga regado de Petro la 3ª sufiĉis por savi Prusion:

Tiun militon partoprenis homoj lertaj, homoj inĝeniaj, homoj prudentaj – kaj unu frenezulo. Kaj la frenezulo gajnis danke al “ĝia sankta moŝto la Hazardo”, kiel li mem volonte diradis. Tiun “Hazardon” helpis lia talento militestra, lia kuraĝo, kaj la angla oro, sen kiu maleblus la duelo de lia malgranda lando kontraŭ la tuta kontinenta Eŭropo. Sed se Elizabeto estus vivinta ankoraŭ kelkajn monatojn, la dinastio Hohencolerna pereus…[4]

Resume, la dispartigo de Prusio fiaskis, Prusio plifirmigis sian pozicion kaj povis partopreni en la anstataŭaj dispartigoj de Pollando.

LA LIBEROJ DE LA RUSIA NOBELARO

Petro IIILa leĝofara agado de Petro la 3ª estis eksterordinara. Dum la 186 tagoj de sia regado li postlasis 192 diverstemajn, sed plejparte tre utilajn, aktojn registritajn en la Plena leĝaro de la Ruslanda Imperio (sen nombri la privatajn ordonojn pri promocioj, rekompencoj ktp).

Petro ĉesigis persekuton de la malnovritanoj kaj de ceteraj alikonfesianoj; liberigis la eksteran komercon; fondis la unuan Ŝtatan bankon; enkondukis eternan ekzilon kiel punon al bienulo mortiginta sian servutulon. Alŝtatiginte la ekleziajn bienojn, li liberigis ties servutulojn.

Li establis psiĥiatrian servon por la frenezuloj (antaŭe tio estis zorgo de la monaĥejoj) kaj muzikan lernejon por popolanoj.

Tamen lia plej grava akto estis la “Manifesto pri la libero de la nobelaro” (18/29 feb 1762).

En sia lukto kontraŭ la tradicia aristokrataro Petro la 1ª sin apogis sur la ŝtatservistojn (la oficiroj kaj burokratoj), el kiuj li volis fari ion similan al la okcidenta nobelaro, tamen pli meritokratan. Tiuj ŝtatservistoj ricevadis do bienojn pro kaj por sia dumviva servo al la ŝtato.

Sub imperiestrino Anno la nobeloj ricevis la rajton forlasi la ŝtatservon (konservante la bienojn) post 25 jaroj da ŝtatservado. Nun Petro la 3ª tute abolis la devigan ŝtatservon por la nobeloj.

La Manifesto de la 18ª de februaro, abolante la devigan servon por la nobelaro, nenion diras pri la nobela rajto je servuto, kies fonto estas la ŝtatservado. Laŭ la historia logiko kaj socia justo je la sekva tago, la 19-an de februaro, devus sekvi abolo de la servutismo; kaj efektive ĝi okazis je la 19ª de febru aro, tamen 99 jarojn poste.
[Kluĉevskij: Kurso pri la rusia historio. Prelego 72ª]

Ĉi tiun logikon Petro la 3ª ne komprenis. Li simple volis fari nobelaron same parazita klaso, kiel en la Okcidento. Sed iuj kamparanoj ja tiun konkludon tiris, kaj okazis kelkaj ribeloj. Per speciala manifesto (19ª jun.) Petro konfirmis netuŝeblon de la nobelbiena servutismo.

Tamen ĉiuj postaj uzurpuloj de lia nomo (ankaŭ la plej fama, Pugaĉov) proklamis tiun abolon de servutismo.

LA ŜTATRENVERSO KAJ MORTO

Malgraŭ siaj eksterdubaj heredaj rajtoj, diligento kaj multaj prudentaj ediktoj Petro la 3ª malhavis firman apogon en la socio. La ŝokan pacon kun Prusio, kiu vanigis ĉiujn oferojn de la longa milito, akompanis pluaj stultaĵoj: la onta milito kontraŭ la hieraŭaj aliancanoj, la prusia uniformo trudita al la armeo (surmeti la uniformon de la multfoje venkita malamiko aspektis kiel insulta moko).

Petro malfidis la rusojn, kaj precipe (kaj tute prave) la gvardion, kiun li volis anstataŭigi per nova gvardio holstinia; al la gvardio certe malplaĉis tiaj intencoj.

La familia vivo de Petro kaj Katarino ne estis sukcesa. Ambaŭ geedzoj havis siajn amaferojn eksterfamiliajn, kaj Petro konsideris divorcon. Katarino estis ŝatata en la gvardio, kaj profitis lian foreston el Peterburgo je la nomfesto de Petro (28 jun / 9 jul) por aranĝi ŝtatrenverson.

Neniu volis subteni Petron krom liaj holstinianoj; tamen Petro malvolis rezisti kaj abdikis kondiĉe ke li povos reveni en sian Holstinion. Pri tio Katarino lin trompis: Petro iĝis arestita kaj post 8 tagoj li mortis ĉe tre suspektindaj cirkonstancoj. Komenciĝis la brila regado de Katarino la Granda, “la orepoko de la rusa nobelaro”.

La kronado de Katarino II

La kronado de Katarino II okazis la 22an de septembro (Gregorie: la 2an de oktobro) 1762.

KONRADO VALENRODO SUR LA RUSIA TRONO

Ŝajnas al mi, ke Petro la 3ª pli meritas atenton de romantikisma poeto ol Konrado Valenrodo, pri kiu Mickeviĉo verkis romantikan poemon (1828). Unue, ĉar la historio de Petro estas reala, dum la versio de Mickeviĉo estas elpensaĵo. Kaj due, ĉar Petro neniam sin makulis per fia trompo, li ĉiam malkaŝe deklaris sian admiron pri Frederiko la Granda kaj sian germanan patriotismon.

La grava diferenco tamen konsistas en tio, ke la perfido de Konrado estis kontraŭgermana, dum Petro perfidis la imperion pro Germanio (kaj sia Holstinio). Tio apenaŭ povus inspiri polan poeton.

Petro la 3ª multrilate similis sian patron (malbela, malsanema, neinteligenta); tamen li certe estas figuro romantika kaj eĉ tragika. Tiurilate lin similis lia filo Paŭlo, kiun Puŝkino nomis “la plej romantika el niaj imperiestroj”.

NOTOJ

1. La Komenca kroniko (Ruse: Начальная летописьПовесть временных лет) estas la plej antikva kroniko de la Kieva Regno.

2. Aludo pri Johano la 4ª (1530–1584):

     30
Johano la Timinda –
jam klaras el la nom',
ke estis li solida
kaj serioza hom'.

     31
Ne per afablaj vortoj,
ne sen inteligent'
li tian kreis ordon –
nu kiel en dezert'!

3. Lia sveda avino edziniĝis al la duko de Holstinio sen sankcio de la parlamento, kaj tial estis senigita je la hereda rajto. Tamen ĉe la fino de la sveda-rusa milito, la venkita Svedio esperis mildigi la packondiĉojn proklamante Petron-Ulriĥon heredonto de la sveda trono. La parlamento tiam ne sciis, ke Elizabeto decidis rezervi la nevon por Rusio; rezulte la svedan kronon ricevis Adolfo-Frederiko, la onklo de Petro. Ĉiel ajn, nur per Rusio Petro povus ricevi la svedan kronon.

4. Waliszewski K. La Dernière des Romanov, Élisabeth I, 1902. Ĉap. 3ª.

Sergio Pokrovskij


Kion fari, Zam? Ram pam pam!

Eterne Rima. Samideano: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2010.

Samideano

Preninte la diskon Samideano de Eterne Rima kun 18 mezlongaj kanzonoj, kun prologo kaj epilogo, mi alvizaĝis defian taskon priopinii tion, kio por mi plejparte ne ekzistis dum mia vivo – la hiphop-kulturon kaj ties “muzikon”, ankaŭ nomatan “repo”. Min apenaŭ interesis tio, kio ne estas vera kanto, kiam oni uzas almenaŭ iun melodion voĉe. Do strikte dirante, mi ne opinias tion vera “muziko”.

La historio de ritma recitado iras profundege en la pasinton, sed en nia kazo temas pri tute konkreta stilo komerca kiu “vendiĝas”. Laŭ iuj teorioj, estis speciala sekreta programo ensociigi krimecan konduton per tia muziko kaj rilataj kulturaĵoj, cele pliajn profitojn de la investintoj en privatajn prizonojn en Usono. Sed tio estas alia historio.

La akompana libreto (tradicie bele eldonita de Vinilkosmo) informas, ke sub ĉi bela nomo figuras “fervora muzikisto, repulo kaj kantisto” Igor Wasilewski, naskita en Polujo kaj vivanta en Japanio. Li kontribuis al aliaj albumoj, inter ili Elektronika Kompilo, ĝis li revenis al hiphopo novskolmuzike oscilanta inter Dirty South, Crunk, R&B kaj kalifornia stilo. Skrupulemuloj povas facile esplori pri kio temas. Li mem komponas la muzikon, verkas tekstojn kaj faras produktadon.

Evidente la pleja pezo enhava kuŝas sur la tekstoj, ĉar pri la “muziko” mi diru nur, ke jes ĝi similas, identas kun la nun havebla fluo da tia materialo. Mi eble ne kompetentas pri la profundaj nuancoj karakterizaj pri ĉi stilo, sed mie preskaŭ ĉiuj eroj sonas simile inter si. Ankaŭ sur pluraj paĝoj de la broŝuro aperas similaj fotaĵoj de Igor kun senŝanĝa mieno, tamen kun variaj fonoj kaj vestaĵoj.

Ni atentu la tekstojn. Aparte intrigas “gepatra averto” pri “ofenda enhavo” “al tro sensitivaj delikatuloj”. Nu, ja tio estas integra parto de la kulturo, ĉu ne…

Unue notindas, ke la repulo havas brile senriproĉan prononcon – la diskon eblas kaj indas uzi kiel modelon instrue (ankaŭ por trejni la riĉan leksikon, sed singardeme pri eble tro frue uzitaj neologismoj: ekspekti, bizneso, pelmelo…). La rimoj en la tekstoj estas ĝenerale trafaj – ĉu tion faciligas la naturo de la repo, ne postulanta striktajn ritmajn limigojn, do ebligante pli da manovro? Ankaŭ gramatike ĉio estas ĝuinda, kvankam iam la definita artikolo “la” mankas aŭ misas.

La plenumanto nomas sin “rep-majstro” kiu faras “espo-repon en tiu stranga lingvo”, ke ni ne povas ne konkludi ke per repo “kreiĝu nova historio” kaj la merito de Igor estas, ke li uzas ĉi stilon por la Esperanta publiko. Kial ne? Ankoraŭ unu ilo por fiere fanfaroni, ke ankaŭ en nia kara lingvo eblas tiom digne repi.

Pri kio repas la repulo? Nu, pri sia loko en la vivo (Reĝo strata) – kun videbla emo al megalomanio; pri penoj sin identigi en la spaco kaj tempo (“kreiĝas nova historio”). Ĉu la naiva sklavo tra sia ĉiutageco atingos sian celon? Pri penoj kompreni, kion li signifas por si kaj sia kara virino. En la albumsamtitola peco Samideano staras demandoj “Ĉu vi atendas ĝis la fina venko?” – “Mi ne batalas, [la] mondon ne ŝanĝas, ĉar ne eblas… tio ja kompreneblas…” – jam filozofio kompleta. Dialogante kun sia alia egoo pri certaj fundamentaj ideoj rilataj al Esperanto, la repulo tamen ne venas al respondo je “Kion signifas la familia rondo?”

Kiel kompreni la fanfaronajn “mi havas stilon […], sur mi arĝenta ĉen'” – ĉu narcisisme kaj ke tio estas delikata satiro? En Jam ne plu estas mok' ni aŭdas “Ni estas frenezuloj / vi estas la saĝul' / aŭskultu min kacul'”… Mi komprenas ke uzi “fortajn” fek-vortojn plifaciligas la liveron de la mesaĝo (laŭ Ivan Jefremov, en socioj kun plia akumulita malico), sed kiel normala homo mi apenaŭ akceptos iam ĉi rektan insulton kontraŭ mi.

Videble nia heroo serĉas, kio absolute salutindas – “ion eksteran” (ĉu la interna ideo ie sin kaŝas), “alian frekvencon”, “la veran potencon”… Ĉu ni do ricevas novan manieron varbi anojn en nian Esperanto-parolantan komunumon per freŝaj metodoj kiel primoko kaj belaj frazoj kiel “manĝu merdon, stultul'… kacul'”?. Tra agreso – al adoro de nova idolo iva je esprimo! Jo! Mi penis imagi min fandiĝi kun la agresema raŭkvoĉa filingvaĵa protagonisto, eĉ por medicina celo esplora… Ne, mi ne sukcesis.

Promesita al mono – ĉu satiro aŭ himno, se li klare stampas ke “per mono ĉion [li] ricevos”? En Ne kalkulu ni aŭdas “faru nenion, ĉar morgaŭ la aferoj iros kontraŭ vi … [la] vivon kaptu, ĉar vi perdiĝas” – eble plej ŝatebla peco, pro la klare sentebla kaj sukcesa provo prezenti unuecan koncepton, des pli ke prezentatas la plej komprenebla konkludo de ĉio – “sub tero kuŝos vi”. Sincera alvoko esti pasiva. Nu, ni ja scias/komprenas ke tio estas nur satiro, provoko. Aŭ… primoko de… mi… ĉiuj… pri kio?… Mi konfuziĝas.

Plue, mi apenaŭ trovas vere aliajn temojn. Nu, en Oro kaj poluro, denove, sklavecaj revoj kaj disŝiroj inter emoj al oro kaj ceteraj luksaĵoj, unuflanke, kaj la fantoma realaĵo ke ĉi mondo svarmas je parazitoj, aliflanke. Ĉu esti barono kaj konsenti ĝui la belaĵojn, droni en luksaĵoj, aŭ sin venkitigi al jam kiomfoja ŝpruco elinterna de mortigema humoro? Kien fuĝi?

Ankaŭ pri amo temas en Ŝia ĉiel' – tre konvinka kanzono pri la eterna ideo, ke tamen ne eblas kaj ne endas aĉeti la amon. Kaj en alia priama peco, freŝe kun rokaj ecoj (Rokulino) ni sekvas historion de despera amo al rokulino, kiu ve ne ŝatas repon – abismeniga antagonismo. Mi preskaŭ ploris. Igor, forĵetu tiun dinosaŭrinon, ja la roko estas morta kaj historio!

Kaj albumfine nia heroo penas esplori motivojn, kialojn por ke oni povu sin okupi pri “espo” kaj kialojn de ties malsukcesoj (Vera senc') kaj rekte konsultas nian Majstron (Zam) pri kion tamen fari nun, ĉar li estas “lasta instanco, unusola ŝanco” pri ĉu dormi aŭ ne dormi kun virino ktp. La ideo estas vere iom tro ekzotika, se temas pri Zamenhof, sed arto estas arto… Kaj la bildo de Z. estas ĉarma, kvankam li respondas eterne rime nur per “ram pam pam”. La Epilogo glorigas la “du literojn”, E kaj R, do la aŭtoron mem.

Konklude: megalomanieca enhavo kun neniuj novaj aŭ freŝaj ideoj, griza “muziko” por specifaj emuloj, bela elparolo, iom da insulta agreso kaj neresponditaj demandoj, perfekta produktado kaj eldono. Ĉu mi interesiĝos pri pluaj eldonoj?

Andrej Peĉonkin


Nia trezoro

Lajos Tárkony

Lajos Tárkony

Ekzistas genio kiu verkas abunde kaj fekunde, preskaŭ nebareble – sed koste de kvalita malegaleco. Alia genio malofte inspiriĝas, kreas pene, dubeme – sed naskante, kiel perlo, gemojn. Kalocsay kaj Baghy apartenis al la unua tipo, dum Lajos Tárkony al la dua speco.

54 jaroj da verke aktiva esperantisteco postlasis nur du kompletajn, memstarajn Tárkony-volumojn: la kritikan esearon De paĝo al paĝo (1932, 1976) kaj poemaron kun praktike lia tuta poezia verkaro: Soifo (1964). Maljuste reduktas la signifon de Tárkony lia nesintruda personeco, nemontriĝemo: pri li oni apenaŭ skribas en Literatura Mondo, dum Baghy kaj Kalocsay centras en disputoj kaj en la publika atento. Ĉu atribui al ĉi modesta retiriĝemo la dufoje ŝanĝon de (verkista) nomo? Denaske Lajos Totsche, li ekverkis kiel Lali Blond, kaj postmilite iĝis Lajos Tárkony.

Tárkony ĉiam restis fidela samtempe al unu periodaĵo: ĝis 1949 al Literatura Mondo, kaj ekde 1961 al Hungara Vivo. La vera altira forto instiga restis por li ĝisfine la kvazaŭpatro Kalocsay:

Vi, KALOCSAY, puŝis mian plumon,
al vi mi dankdediĉas ĉi volumon,
kiel la Tero siajn fruktojn donas,
dankante maturigan sunolumon.

Pri Tárkony malmulton konkretan ni scias, antaŭ ĉio el intervjuo de Vilmos Benczik (Hungara Vivo, 1975, №6, p. 1-2): “Kompreneble mi naskiĝis (Budapest, 1902), havis kvin fratojn, post la abiturienta ekzameno fariĝis studento de jurscienco, sed pro malsano mi devis ĉesigi la universitatajn studojn. Poste mi oficistis ĝis mia pensiiĝo”.

Esperanton li ekkonis printempe de 1919, per sessemajna kurso, en sia piarista gimnazio. El lia verkaro malmulto konkludeblas pri lia vivo: frua morto de la patrino lasis vundon sencikatran; gimnazio estis ŝirma nesto; sekvis vivo kun griza, ĉiutaga ofica devo. Multa malsano, certe jam junaĝe. La mondmilito, en kiu li supozeble ne soldatas, teruras lin, antaŭsentinton. Poste, politike sen engaĝo, li tamen entuziasmas en la ĝoja etoso de liberiĝo (“La unua de majo”) – kvankam, eble, li intencis nur eksperimenti per pli libera versformo… Post la Granda Fasto de la 50-aj, liaj ĉeftemoj fariĝas memoroj pri la plibeliĝinta juneco kaj la homa pasemo ĝenerale.

Se elekti unu poemon de Tárkony, tiu sendube estu Adiaŭo, proponebla inter la dek plej belajn poemojn en Esperanto.

Adiaŭo

Tagmez'. Somera ard'. Soleca benko
ĉe pinarbara rando. Post du horoj
ekiros mia vagonar'. Silento.
Langvore revas en la varm' la floroj.
Inter ni ŝvebas ia festa sento
pri adiaŭ', disigaj vojoj, foroj.

Soifo

Kaj nun, lasthore, la unuan fojon
por kis' amika lipojn vi proponas,
kaj tutan mian solon kaj malĝojon
en ununuran kison mi ordonas.
Unua, lasta via kis': sur vojon
kiel donacon dolĉan vi ĝin donas.

Kaj post la kiso, jen rigardo hasta
al la kolormagi' de via juno.
Ho, ĉi rigardo lasta, trista, ĉasta,
ho, kurta hor' de ĉi pasema kuno:
en koron tranĉas kun impeto drasta
l' efemerec' de ĉia homa nuno.

L' arbar' postenas post ni kaj ĝin mute
la sun' surŝutas per radiogarboj.
Mi tenas vian manon, lante tute
enretas nin la bunte brilaj farboj,
kaj, kiuj foje en ĉerkformo glute
nin manĝos, ie staras jam la arboj.

La poemo belas pro rigoraj formo kaj komponiteco: jen puraj tririmoj (krom en la unua strofo: “benko – silento – sento”), jen la fabele bela “Langvore revas en la varm' la floroj”, en kiu oni unue perceptas la petolan ludon de konsonantoj v-r, r-v, v-r kaj de kvarfoja l, trifoje pied-lanĉa por fine atingi akcentan silabon; poste klariĝas la eĉ pli delikata ludo de vokaloj: dum mankas la tro alta “i” kaj la tro malalta “u”, la restantaj tri vokaloj fajne harmonias (a-o-e // e-a // e-a // a-a // o-o): post “montriĝo” de ĉiu el ili, dufojan diverstonan (e-a) vokon prirespondas dufoje unutona paro, tamen ne monotona.

La unua strofo majstre koncizas: tri versoj skizas, peniktuŝe, la tempon absolutan (“Tagmez'. Somera…”) kaj relativan (“Post du horoj ekiros mia vagonar'”), la lokon (“Soleca benko ĉe pinarbara rando”), la etoson (“ard'”, “Silento”). Post la kvara verso (konkura kun la Unuversaj universoj de Waringhien), kiu pentras fonen la naturon, aperas en la kvina tiu “ni”, pri kiuj la poemo temas; kaj fine, antaŭkonjekteble kaj konklude, ni venas al ilia animstato, al tiu “festa sento pri adiaŭ' ”.

Jen en la dua strofo io “okazas”; la paradokse lasta kaj unua kiso. La impreson de paradokso fortigas kiasma ripeto l.: “lasthore, la unuan fojon…” kaj 5.: “Unua, lasta via kis'”.

Triastrofe, la individuan sperton vastigas al ĝenerale homa konkludo la versoj 5-6. La triston de la adiaŭo, konforme al la enhavo, akrigas la fonetika dureco de versoj 4 kaj ĉefe 5: “ho kurta hor' de ĉi pasema kuno: / en koron tranĉas kun impeto drasta…”

La kvara strofo teme revenas al la unua, sed ĝi montras ciklecon, refermiĝon sur du niveloj; krom repentri la arbaron de la unua strofo, ĝi mem komenciĝas kaj finiĝas per “arbar'”, “arboj”, daŭraj gardantoj de la paro: envive ili postenas starante, enmorte ili “glute nin manĝos”. Senteblas pli rezignacio je la komuna homa fino ol ribelo kontraŭ ĝi. Se ni ne konus Tárkony, eble surprizus nin la poemfino, ne strikte ligita al la ama temo, sed fakte, krom la arbo-motivo ĝin pravigas la melankolia tono, kies kutima eliro ĉe Tárkony estas la morto-penso.

Tárkony kiel originala poeto karakteriziĝas per ĉie-ŝveba melankolio: tristo, kiu fontas esence el sia soleca karaktero, introvertemo. Tria plej grava figuro de la budapeŝta skolo, Tárkony estis unu el la plej signifaj Esperanto-poetoj, kies unuvoluma viv-verkaro aparte elstaras per sia riĉo kaj strukturo. Kiel tradukanto li riĉigis kaj la tradukitan Esperanto-literaturon kaj – pli grave – evoluigis sian propran poezian lingvon. Kiel kritikisto li produktis relative malmulte, sed lia rolo estis pionira sur tiu tereno.

István Ertl


Literatura konkurso Liro-2012

Liro

Post unujara paŭzo (2011) La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro. Ĉi-jare estas proponitaj du originalaj kaj du tradukaj branĉoj:

  1. Originala prozo
  2. Originala poezio
  3. Traduko el la angla: The man who would manage de Jerome K. Jerome
  4. Traduko el la rusa: Beglec de Anton Ĉeĥov

En la originalaj branĉoj (1, 2) oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj, en la tradukaj branĉoj (3, 4) – nur per unu verko.

La originaloj de la tradukendaj tekstoj estas elŝuteblaj en la retejo de La Ondo de Esperanto.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2012.

Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn rete, en apartaj mesaĝoj, al la adreso sezonoj@yahoo.com. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La organizanto ĝis la 1a de januaro 2015 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizanto en okazo de libroforma eldono.

Bonŝancon!

Halina Gorecka
sekretario de Liro

Legu la rezultojn de la pli fruaj konkursoj.


Ricevitaj libroj

Vidu la plenan liston.

Amo al bono, vero, belo: Rekolekto por junularo / Tradukis el la pola Stanisław Płachta. – Pilica-Biskupice: [Stanisław Płachta], 2012. – 59 p. – [Donaco de Stanisław Płachta].

Gudskov, Nikolao. Kiel la homo ekis pensi: Eseoj pri la helena filozofio. – M.: Impeto, 2012. – 288 p.; 300 ekz. – [Aĉeto].

Ionesco, Eugène. La leciono: Komika dramo / Tradukis el la franca Armela LeQuint, Ĵak Le Puil. – Thaumiers: La KancerKliniko, [2010]. – 40 p. – [Recenzoekzemplero].

Neves, Gonçalo. Zamenhof kaj Volapük. – Bad Bellingen: Edition Iltis, 2012. – 44 p. – [Donaco de Reinhard Haupenthal].

Sudermann, Hermann. La ekskurso al Tilsit: Litova rakonto / Tradukis el la ]germana, enkondukis Reinhard Haupenthal. – Bad Bellingen: Edition Iltis, 2012. – 44 p. – [Donaco de Reinhard Haupenthal].

Nomen est omen: Сб. статей к 60-летию Николая Борисовича Вахтина (от непослушных учеников). – СПб.: Издательство Европейского Университета в Санкт-Петербурге, 2010. – 334 с., илл.; 300 экз. – (Studia Ethnologica; Вып. 7). – [Donaco de Antolij Sidorov].

С. 51-72. Буркина О. Выдуманный язык и его невыдуманные носители.


Ricevitaj gazetoj

Esperanto en Azio, 2012/75;
Esperanto en Danio, 2012/2;
Esperanto, 2012/5,6;
Frateco, 2012/96;
Kontakto, 2012/2;
La Gazeto, 2012/159,160;
La Lanterno Azia, 2012/5;
La Ondo de Esperanto, 2012/6;
La Revuo Orienta, 2012/5;
Le Monde de l'Espéranto, 2012/581;
Literatura Foiro, 2012/256;
Monato, 2012/5,6;
Norvega Esperantisto, 2012/3;
Scienco kaj Kulturo, 2012/2;
Tempo, 2012/114;
Verda Saksofono, 2012/31.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2012, №7 (213)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2012:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2012.