La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2012. №8–9 (214–215)

Hanojo

La Hanoja kongresejo (Foto: Jukka Pietiläinen)


ENHAVO

REDAKCIE

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Foto: Stanislao BelovHanojo – eburtura kongreso

97a Universala Kongreso de Esperanto

Hanojo, 28 jul – 4 aŭg 2012


Kongreso malgranda, magra, eburtura, diversaĝa kaj varmega, tiuj ĉi eble estas la ĉefaj karakterizoj de ĉi-jara Universala Kongreso en Hanojo, la Vjetnamia ĉefurbo. La kongreso estis la plej malgranda dum la lastaj 28 jaroj kaj havis nur 866 aliĝintoj, kaj eble nur sepcenton da partoprenantoj. La kongresurbo estis simple tro fora kaj eble tro malbonveniga pro la varmo kaj humideco, eble influis ankaŭ la ekonomia krizo en diversaj partoj de la mondo. Tamen la kongreso donis eblecon al 150 vjetnamaj esperantistoj, plejparte novaj kaj junaj, eblecon partopreni UK-on same kiel al dekoj da esperantistoj el aliaj landoj de la regiono. Ankaŭ diversaj sanproblemoj alvenis al miaj oreloj pli ol neniam antaŭe en UK-oj, ĉu pro la lokaj kondiĉoj iom defiaj, ĉu pro la maljuniĝanta aĝstrukturo de la kongresanoj.

Foto: Stanislao Belov

La kongresa libro nur 88-paĝa, tiom magra ke ĝi facile malaperis en sako inter paperoj. Ne nur la listo de aliĝintoj plenigis malpli da paĝoj ol kutime, ankaŭ la programo estis pli magra ol kutime. En la retejo de UEA la programo aperis nur du tagojn antaŭ la UK, pro simpla forgeso en la Centra Oficejo. Se oni vere bezonus la programon pli frue, oni estus plendinta al CO, sed venis neniu plendo pri tio. Nu, certe utilas scii la programon pli frue, sed tio neniel estas esenca.

Foto: Stanislao Belov

Eble granda parto de (Eŭropaj) kongresanoj spertis ian kulturan ŝokon dum la unuaj tagoj. Estis tro varme kaj humide, homoj manĝantaj kaj vendantaj manĝaĵojn surstrate, malorda trafiko sen respekto al trafiklumoj. Tio ne ĝenis tiujn pli riĉajn kongresanojn, kiuj restis plejparte ene de la kongresejo, kiu estis kvinstela hotelo, sufiĉe for el la realoj de la apudstrata vivo. Se en apudaj manĝejoj tute bonaj eblis manĝi per du eŭroj, jam unu biero en la hotelo kostis kvin, same estis pri kafo kaj kuketoj. Certe multaj, inkluzive de la prezidanto de UEA, preferis manĝi aliloke, ne nur pro la kosto, sed ankaŭ pro la fakto, ke eĉ per mono ne eblis ricevi manĝaĵon rapide en la kongresejo. Tamen la plejparto de kongresanoj povis ankaŭ renkontiĝi kun la strata vivo de ordinaraj vjetnamoj. La kvinstela hotelo, kiel ankaŭ CO-anoj konfesis, malbone taŭgis por la esperantistaj kongresoj: la gardistoj tamen neniel ĝenis la kongresanojn, eĉ se sidantaj en kafejo sen mendi ion, sed tamen la kontrasto fariĝis sufiĉe okulfrapa.

Nu, la alia solvo, la teknika universitato, kie okazis la solenaĵoj kaj vesperaj programoj, ne havis klimatizilojn kaj krome estis eble eĉ pli for de la meza hanojano. Tie dum la inaŭguro kaj aliaj programeroj super la podio aperis fiksita tekstpanelo kun teksto en la vjetnama, kiu laŭ Gugla tradukilo signifas “Vjetnama komunisma partio vivu la glora”. Tio ne ĝenis kongresanojn, ĉar malmultaj ĝin komprenis, kaj temis pri fiksita panelo, kiun ne eblus facile forpreni aŭ kovri. La sama teksto videblis ankaŭ plurloke en la urbo.

Kongreso en milde aŭtoritata lando havis bonan rilaton kun la aŭtoritatoj. Malofta gasto en la inaŭguro estis la alta protektanto, la vjetnama vicprezidanto, Nguyễn Thị Doan, kiu ankaŭ salutparolis. Krome unu el la kulminoj de la inaŭguro estis la transdono de la Medalo de Amikeco al UEA. La prezidento de Vjetnamio decidis aljuĝi tiun honoron al UEA “por rekoni la grandan apogon de UEA kaj de la internacia esperantista komunumo al la vjetnama popolo dum ties nacidefendado, rekonstruado kaj disvolviĝado”. Tamen kiel montriĝis en postaj diskutoj, UEA neniel helpis Vjetnamion dum la milito, sed male kontraŭstaris subtenantojn de Vjetnama popolo nome de neŭtralismo. Nu, medalon oni akceptu eĉ se senmerite. Tamen multaj esperantistoj, ankaŭ partoprenantoj de la nuna UK, kontraŭstaris la Vjetnaman militon en siaj landoj.

Foto: Stanislao Belov

La urbestra akcepto okazis ne en la urbodomo, sed en eble pli reprezenta hotelo. Laŭ la azia kutimo la gastoj ricevis ankaŭ donacojn, inter alie vazon, 50 centimetrojn altan (feliĉe ne pezan), kiu plenigis sufiĉe da spaco en la valizoj de la kongresanoj. La urbestra akcepto ofertis pli buntan nacian programon ol la nacia vespero mem, kiu estis aparte magra por kompari kun kelkaj aliaj kongresoj. Nura kant- kaj dancgrupo kun tamburistoj. Mi certas, ke la vjetnama kulturo estus pli multflanka. Nu, la urbestra akcepto kompensis la aferon per populara kantisto, muziko kaj dancoj.

La noveco de la vjetnamaj esperantistoj videblis ankaŭ en realigo de programeroj. Dum ekskursoj, inkluzive la antaŭkongresan ekskurson, la esperantista ĉiĉerono ne kapablis traduki kaj necesis improvize peti angleparolantan kongresanon traduki el la angla. Same necesis en la postkongresa ekskurso, kie la tro granda nombro da partoprenantoj igis gvidadon problema, necesis du aŭtobusoj kaj la ekskurso havis nur unu esperantistan ĉiĉeronon. Ankaŭ la angleparolantaj vjetnamaj profesiaj ĉiĉeronoj estis foje nur malfacile kompreneblaj, eĉ por denaskuloj. Vjetnamoj ankaŭ ne aperis inter la prelegantoj de IKU, sed troviĝis unu kontribuanto por la esperantologia konferenco. Krome prelegoj pri Vjetnamio estis multaj kaj multflankaj.

Foto: Stanislao Belov

Feliĉe, post tiu ĉi varmega kongreso sekvos du agrable malvarmetaj. Ja la Bonaera UK okazos dum la sudhemisfera vintro.

Jukka Pietiläinen (Finnlando)

Fotoj de Stanislao Belov (Ruslando)

Legu artikolojn pri ĉiuj UKoj ekde la 1991a jaro en nia retejo.


La kongresa rezolucio

Tradicie, en la fermo de la Universala Kongreso oni prezentas la tekston de la kongresa rezolucio, kiu estas oficiala deklaro de la kongreso al ekstera publiko. Ĉi-jare la komisiono pri la kongresa rezolucio (Mark Fettes, Amri Wandel kaj Mireille Grosjean) pretigis la tekston pli frue, por ke oni povu ĝustatempe traduki ĝin nacilingven. La vendredan matenon la Komitato de UEA aprobis la tekston, kiu estas ĉi-sube.

125-jara, Esperanto konstruas pontojn al pli justa kaj paca mondo

Kunvenante en Hanojo, Vjetnamio, de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2012, pli ol 800 partoprenantoj el 62 landoj en la 97a Universala Kongreso de Esperanto rekonfirmas la gravecon de lingvo konstruita sur la idealoj de paco, amikeco, kaj reciproka respekto.

Por homoj el ĉiuj landoj kaj vivofonoj, Esperanto proponas praktikan kaj potencan rimedon por rekta kontakto, reciproka interkonatiĝo kaj profunda amikiĝo.

Por mondo kie ankoraŭ abundas konfliktoj kaj maljustaĵoj, Esperanto proponas kulturon de paco, kiun kunkonstruas en egaleca etoso homoj el ĉiuj kontinentoj.

Por internacia komunumo kiu klopodas realigi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn de Unuiĝintaj Nacioj, Esperanto proponas kompletigan evoluvojon al tutmonda partnereco, en kiu kunlaboras ne nur ŝtatoj kun ŝtatoj, sed homoj kun homoj.

125 jarojn post sia apero, Esperanto estas ĉiam pli vaste uzata kiel ponto al amikeco, paco, kaj disvolviĝo – evoluo akcelata per la disvastiĝo de alia tutmonda komunikilo, Interreto. Tion oni vidas interalie per la ĉi-jara aldono de Esperanto kiel 64a lingvo en la ret-tradukilo de Google.

Ni invitas homojn el ĉiuj landoj utiligi kaj kunkonstrui tiun ponton, cele al pli justa kaj paca mondo, kie disfloras ĉiuj lingvoj kaj kulturoj.


Karavane al UK

La aventuro komenciĝis en Moskvo

La aventuro komenciĝis en Moskvo

Ĉi-jare estis planitaj du karavanoj laŭ la Trasiberia fervojo al Hanojo, sed nur unu sukcesis: 22 esperantistoj atingis la ĉefurbon de Vjetnamio kaj partoprenis en la Hanojaj UK kaj IJK.

Verŝajne, ilia entrepreno, organizita kadre de la projekto La Vojaĝo (www.vojaĝo.info) estis la plej ekstravaganca maniero atingi la kongresejojn. La karavano el Moskvo al Hanojo startis la 8an de julio, kiam la plimulto de la partoprenantoj kunvenis en la Ruslanda ĉefurbo por ekvojaĝi laŭ la Trasiberia fervojo.

Grupe kunveturis kongresanoj el ses landoj – Brazilo, Nederlando, Norvegio, Francio, Usono kaj Ruslando. La itinero de la vojaĝo trapasis plurajn urbojn – unue, Moskvon, kie la karavananoj pasigis du tagoj. Poste estis Jekaterinburgo, la unua urbo en la Azia parto de Ruslando, apud la limo de Eŭropp kaj Azio.

Bajkalo

Poste la karavano dum du tagoj veturis trajne al Bajkalo, la plej granda lago en la mondo. Ĉi tie la vojaĝantoj vizitis ankaŭ la valon Tunkinskaja kun monta torento kaj akvofalo, varmajn fontojn, kaj fine ŝipveturis laŭ la lago Bajkalo al la malnova Ĉirkaŭbajkala fervojo.

Post Ruslando estis la vico de Mongolio.

Karavano

Mongola limgardisto bonvojaĝigas la karavanon.

Bedaŭrinde, la grandaj ŝtopiĝoj en la mongola ĉefurbo ne permesis viziti ĉiujn ĉefajn vidindaĵojn de Ulanbatoro, tamen la karavananoj sukcesis viziti la gigantan statuon de "la mastro de la mondo" Ĝingis-Ĥano kaj aĉetis mongolajn memoraĵojn.

Trajno tra la dezerto Gobio kaj nokta buso alportis la grupon al Pekino, kie ili tuj renkontiĝis kun esperantistoj el aliaj landoj kaj kune vizitis la Ĉinan Grandan Muron.

La Granda Muro

Kun aliaj esperantistoj ĉe la Granda Ĉina Muro

Kaj la lasta sinĵeto – veturo al Naningo, kaj fine al Hanojo. Malantaŭe restis pli ol 8500-kilometra vojo, vidindaĵoj de tri landoj, sukcesoj kaj malsukcesoj, kaj la senpreza sperto de vojaĝo per la lingvo Esperanto.

Hanojo

La karavano finiĝis en Hanojo, sed vojaĝoj per Esperanto tute ne ĉesis tie. La sperto akirita ĉi-jare baldaŭ helpos realigi novajn projektojn en la kampo de peresperanta turismo.

Vadim Biserov


La 9a Eŭropa kongreso en Galivo

EEU

La solena malfermo: la urbestrino de Galivo Terry O'Flaherty, la prezidanto de EEU
Seán Ó Riain, iama Konsilistino Mary Leahy (Foto: Peter Baláž)

La 9a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) okazis inter la 16a kaj 20a de julio 2012 en la irlanda urbo Galivo (angle: Galway; irlande: Gaillimh) kun 157 partoprenantoj el 28 landoj, de Ruslando ĝis Kubo.

La prezidanto de Irlando, Michael D. Higgins, estis la patrono kaj sendis tre pozitivan kaj kuraĝigan mesaĝon pri Esperanto. Li menciis, ke Esperanton studis la fondinto de la irlanda laborista partio, James Connolly, poste mortpafita kiel unu el la ĉefoj de la ribelo de 1916. Ankaŭ la irlanda ministrino pri Eŭropaj aferoj, Lucinda Creighton, sendis gravan mesaĝon, en kiu ĉiu vorto gravas. Ambaŭ substrekis ke “Esperanto apartenas al la komuna Eŭropa kultura heredaĵo”.

Malfermis la kongreson la urbestrino de Galivo, Terry O Flaherty, kaj iama urba konsilistino kiu aranĝis la inviton al Galivo por EEU, Mary Leahy.

La kongresa temo, “Lingvolernado en Eŭropo: lerni pli, kosti malpli” estis aparte interesa por la irlanda neesperantista publiko, kaj certe vekos daŭran intereson pri Esperanto en Irlando. Multaj el la LKK-anoj jam eklernas Esperanton, kaj eĉ la urbestrino diris ke ŝi intencas fari tion.

Tri neesperantistaj irlandaj fakuloj prelegis en Esperanto. Inter ili estas tutlande konata persono, la nacia komisiito por oficialaj lingvoj, Seán Ó Cuirreáin, kiu raportas ĉiujare rekte al la irlanda parlamento. La komisiito faris ankaŭ ege pozitivan intervjuon pri Esperanto kaj ties lernfacileco en TG 4, kie ankaŭ montriĝis Maja Tišljar kiel denaskulino kiu legis tre konatan poemon de la irlanda literaturo en Esperanto, La Noktomeza Kortumo de Brian Merriman. La 2 aliaj fakuloj irlandaj estis de la universitato de Galivo mem, d-ro Nollaig Ó Muraíle, kaj de Belfasto, d-ro Eoghan Mac Éinrí, por Nordirlando.

Prelegis gravaj fakuloj esperantistoj kiel Wim Jansen, Renato Corsetti, Angela Tellier, Michele Gazzola, Nikola Rašić, Zlatko Tišljar, Jozef Reinvart, Tim Morley, Paul Gubbins, k. a.

Abundis la ekskursa programo tra tre bela regiono de Irlando kaj ankaŭ kulturaj programoj, aparte elstaris irlanda nacia vespero kun la fama irlanda muziko kaj dancoj. Tre ŝatata estis la teatraĵo Ludoviko de Georgo Handzlik.

La organoj de EEU havis siajn kunsidojn: dufoje kunsidis la asembleo, kiu akceptis la raportojn kaj laborplanojn kaj diskutis pri la ĉefaj punktoj de la nuna politiko de EEU: kiel agi pri la demando de popola iniciato post kiam la EK malakceptis registri nian proponon pri iniciato rilate la Eŭropan himnon (okazos apelacio) kaj pri nia estonta agado en Platformo pri multlingvismo establita de la Eŭropa Komisiono, en kiu malfermiĝas novaj ebloj. La estraro kunsidis unufoje, ĉefe traktis la demandon de la financoj de EEU, kaj akceptis inviton ke la 10a kongreso de EEU okazu en 2014 en la slovaka urbo Nitra.

Aparte substrekendas ke la kongreso ankaŭ vekis la iom dormantan movadon en Irlando kaj engaĝiĝis ĉirkaŭ la kongreso neantaŭvideble multajn irlandajn esperantistojn (pli ol 15).

La kongresa rezolucio estas turnita al la ekstero, ĉefe al la irlanda registaro kaj al la Kipra konferenco pri multlingvismo kiu okazos en septembro 2012.

La kongreso certe atingis sian celon plikonsciigi la irlandajn edukinstancojn pri la ŝanco uzi Esperanton kiel propedeŭtikilon, ne nur por lerni neirlandajn lingvojn sed ankaŭ por pliefikigi la lernadon de la irlanda lingvo mem. La kongreso interalie invitis la irlandan registaron nomi inter siaj prioritatoj dum la prezidado de EU en la unua duono de 2013 la multlingvismon. Tion ankaŭ subtenas la Eŭropa Komisiono, kaj ni esperas sukcesi en tio.

La irlandaj amaskomunikiloj montris grandan intereson, publikiĝis 11 intervjuojn en irlanda televido (dum la ĉefaj novaĵoj de TG4 je la 19a horo vespere la 17an de julio), irlanda nacia radio kaj anglalingve (2 FM, la plej aŭskultata nacia radio de la tuta lando, kun Colm Hayes, la 18an), kaj irlandlingve (Raidió na Gaeltachta la 13an, Raidió na Life por Dublino la 18an, BBC Uladh por Nordirlando la 24an), kaj en la gazetaro (ekzemple, Irish Times, la FAZ de Irlando la 17an; kaj en multaj lokaj gazetoj).

Seán Ó Riain
Prezidanto de EEU


IEK: Sciencfikcio kaj Robotoj

IEK

Konferencanoj en la Litomiŝla tombejo ĉe la lasta ripozejo de Karolo Piĉ (Foto: Petro Chrdle)

Sur la kovrilpaĝo de la junia Ondo aperas la kvar membroj de la Ibera Grupo. Venis al ni Abel Montagut en 2008, kiam IEK (Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK) okazis en Slovenio, kaj Miguel Gutiérrez Aduriz ĉi-jare por IEK, kiu okazis de la 14a ĝis la 20a de julio 2012 en la ĉeĥa urbeto Svitavy.

“Sciencfikcio kaj Robotoj!” estis la temo en nia rondo, elektita en Herzberg-am-Harz antaŭ du jaroj. Pri ĝi prelegis unue Petro Chrdle, kiu ĵus eldonis la dramon R.U.R. de Karel Čapek. Li prelegis pri la du fratoj Čapek, ĉar Josef proponis la vorton “roboto”, kiu iĝis tutmonda. Je la fino de la semajno ni spektis teatraĵon tiele titolitan, kaj altnivele rolludis junuloj de la urba liceo, kiuj bele elparolis Esperanton. Reĝisoris Radka Oblouková.

Petro III kaj Katarino II

Istvan Nemere
(Foto: Petro Chrdle)

Toon Witkam, kiu proponis la temon, prezentis la verkon Terra de István Nemere, kiu mem venis kaj parolis pri la estiĝo de la vivo sur la Tero kaj demandis sin, ĉu eble ĝi devenis el alia kosmoparto dismetita de alia estaĵo pli matura, kaj pri la evoluo de la vivo en la Tero. Li estas konvinkita, ke iam la homo estos devigata elmigri de sia medie difektita planedo al eble alia galaksio.

Miguel Gutiérrez enmetis mirindan gamon de interesaj ideoj, kiuj instigis viglajn reag-diskutojn ĉe la aŭskultantaro. Li ricevis multe da aplaŭdoj, eĉ se ne ĉiuj konsentis pri la proponitaj ideoj. La temo tuŝis filozofiajn terenojn: “De kie devenas la vivo?” kaj “Estonte, kiun rolon elprenos robotoj?” Ni debatis pri la danĝero, kiu kaŝiĝas en tiu evoluo. Li ankaŭ prezentis numerojn de sia libroserio Sferoj (SciencFikciaj eroj).

IEK

Miguel Gutiérrez prezentas sian legendan (ankaŭ leg-endan) serion “Sferoj”
(Foto: Eric Laubacher)

Mikaelo Bronŝtejn regalis nin per fotoj kaj rakonto pri la fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij, sciencfikciaj aŭtoroj konataj ne nur en Ruslando, kaj kunportis diversajn verkojn de ili.

Mélanie Maradan surprizis nin pri Zorg-robotoj: ili jam ekzistas en Japanio, helpas handikapulojn, kiuj povas plenumi neniun taskon. Ili estas stirataj helpe de voĉaj komandoj. Sed kiel alparoli ilin? Estas bezonata nova lingvo, kiu malebligas ambiguajn, miskompreneblajn komandojn. Ŝi kunlaboras en tiucela projekto.

Ĉar ni kunvenis en ege bela biblioteko de la Ottendorfer-domo, Detlev Blanke kaj Miroslav Malovec gvidis la seminarion: “Esperanto-Bibliotekoj kaj Arkivoj. Kiel savi la materialon?” Grave estas jure certigi statuson ankaŭ de la propraj kolektoj ĝustatempe.

Dumtempe, Stano Marček gvidis Esperanto-kurson al dudeko da lernantoj, entuziasmigitaj de lia metodo.

Akceptis nin la urbestro David Šimek kaj Jana Pernicová, membro de konsilio de Pardubice-regiono. Nia aranĝo estis mirige bone organizita de Petro Chrdle, kiu bedaŭrinde diris, ke li faras tion por la lasta fojo, ĉar li deziras nun dediĉi sian tutan tempon al eldonado. Libuše Dvořaková, prezidanto de la Klubo de Esperanto-Amikoj en Svitavy, ĉarme, efike kaj diskrete klopodis pri ĉio kun tuta teamo.

Ni aŭskultis koncertojn de Mikaelo Bronŝtejn kun Elena Puchova kaj Dmitrij Dovžik, kantojn en la hispana, ĉeĥa kaj aliaj lingvoj de Miroslav Smyčka kaj Pavla Dvořaková. Gerrit Berveling prezentis al ni siajn tradukojn de Antologio Latina, Margit Turková deklamis omaĝe al la fantazianto Čestmir Vídman, kaj Russ William kaj Anna Skudlarska prezentis al ni filmon, kiun ili lerte subtitoligis Esperanten: Seksmisio, kies fino estas tute neatendita!

Foto: Eric Laubacher

Ne mankis solena ekumena diservo, kiun gvidis pastroj Gerrit Berveling kaj Zdenĕk Gerhard Klimeš kun helpo de laiko Pavel Polnický.

Svitavy ekde nun disponas pri ĵus plantita tilia Esperanto-arbo, kies apudstarantan memorŝtonon senvualigis kune OSIEK prezidantino Anne Jausions kaj la urbestro Pavel Šimek.

Multe da surprizoj rezervis al ni la temo, sed ankaŭ la malkovro de la regiono: ne nur la beleta urbo Svitavy, sed ankaŭ tiu, kiu fondis ĝin: Litomiŝlo, kaj unufoje pli, post la vizito de tiu ĉi urbo, tre bone tradukita de Pavla Dvořáková, ni honoris la tombon de Karolo Piĉ, same kiel en 2001. Alian tagon Moravská Třebová senvualigis al ni siajn monumentojn.

Je la fino, la OSIEK-Premio estis atribuita al István Ertl pro lia traduko de Sensorteco de Imre Kertész.

La sekva IEK okazos de la 20a ĝis la 26a de julio 2013 en Saint-Amand-Montrond, meze de Francio kaj estos organizita de Ĵak LePuil kaj Armela Le Quint. La temo estos: Esperanto kaj Muziko.

Anne Jausions


SES 2012: rekorda kaj perfekta

SES

La 29an de julio finiĝis ĉi-jara Somera Esperanto-Studado 2012. Ĝi tradicie okazis en Slovakio kaj organizis ĝin Edukado@Interreto kun helpo de siaj staĝantoj kaj de Slovakia Esperanta Junularo. Partoprenis rekorda nombro da homoj – 250 personoj de 23 landoj. Origine aliĝis per reto 292 personoj.

Unuavice, surprizis – kaj multe ĝojigis! – nin la alta nombro de aliĝintoj. Tiu ĉi kresko de interesiĝo devigas nin konformigi ĉu programon, ĉu instruadon, sed pli kaj pli gravas ankaŭ elekto de SES-ejo mem. Trovi taŭgajn ejojn por internacia evento vizitata de 200-300 personoj kun favoraj prezoj kaj bonaj kondiĉoj estas ja granda defio… Ĉi-jare okazis SES ankoraŭ en la pasintjara loko – en la belega historia urbo Nitra, en la studenthejmo Zobor. Venontjare ni planas translokigi ĝin al Martin, urbo kun granda historia signifo por la slovakoj kaj la slovaka lingvo. Kapacito por loĝigo estas tie pli ol 800 lokoj.

La programo konsistis el antaŭtagmeza instruado; posttagmeze okazis prelegoj, kursetoj, lingvaj kursetoj, kreivaj metioj. La vesperoj apartenis al kulturo, koncertoj kaj diskotekoj. Historia momento venis dum vespera koncerto de Martin Wiese – sursceneje aliĝis al li Bertilo Wennergren, kaj ni povis aŭskulti komune du membrojn de la fama, tamen ne plu ekzistanta rokbando Persone… Ĉiujn amuzis la kabareda farso Historio de Universalaj Kongresoj. Du aktoroj, Georgo Handzlik (aŭtoro) kaj Saŝa Pilipoviĉ, belege parodiis kutimojn de esperantistoj dum organizado de internaciaj kongresoj.

Instruado pasis en rekordaj 10 grupoj kun 14 instruistoj. La lernantoj estis dividitaj en grupojn laŭ unuopaj lingvoniveloj, laŭ lingva testo dum la unua tago. Du grupoj lernis en apuda restoracio U zlatej svini (Ĉe la Ora Porko), kie ili ankaŭ tagmanĝis kaj kafumis dum antaŭtagmeza paŭzo. Ĉi-jare venis novaĵo por komencantoj – ne plu instruis nur la slovako Stano Marček. Lin helpis Mateusz Kulka el Pollando, nuntempa staĝanto de E@I. Kaj duono de novuloj kleriĝis sub la gvidado de Christophe Chazarein el Francio, kaj lia noveca instrumetodo ĝenerale multe plaĉis.

SES

Ĵaŭdo, la 26a de julio, apartenis al granda festado – ja nia lingvo festis sian 125-an naskiĝtagon! Vespere okazis speciala programo: ekzameno pri parkera kantado de Esperanta himno, aranĝita de Societo por parkere kanti la himnon La Espero. Dume spontane ekestis eĉ versio en „gesta lingvo“, ni povas ĝin jam spekti ĉe Youtube. Sekvis konkurso pri la plej verde vestita SES-ano, ŝerce nomita “verda pornografio”, kaj tri kuraĝuloj konkuris en kvizo kun pli aŭ malpli ruzaj demandoj el Esperantio. Sed organizantoj kaŝite preparis ankoraŭ unu surprizon – sur tabloj aperis verdaj kukoj kun lerte faritaj jubileaj flagetoj kaj verdaj trinkaĵoj. Dum la aranĝo okazis dufoje gustumado de bonkvalitaj slovakiaj vinoj – unu oficiala en la SES-ejo, dua dum duontaga ekskurso al Topoľčianky. Fervoraj, ĉiujaraj vizitantoj de SES jam certe estas veraj vinfakuloj.

La lastan tagon, dum la adiaŭa vespero Xosé Conde el Katalunio kantis siajn versetojn, kiuj ironie kaj ridige resumis kaj pozitivajn, kaj negativajn flankojn de SES.

Mencioj pri SES 2012 aperis en pluraj slovakaj amaskomunikiloj. En novaĵretejoj, retaj gazetoj, eĉ en reta novaĵ-elsendo de regiona televido kaj en radio-elsendoj. Listo de Esperanto-mencioj el Slovakio troveblas en la reto.

La etoso estis simple perfekta. Unue, ni havis internacian organizan teamon kaj la tutan aron da “anĝeloj”; due, venis esperantistoj el 23 landoj. Ĉiuj komune sukcesis krei nekredeblan, vere internacian etoson de amikeco. Estas ĉiam ĝojige vidi ne plu lingvajn barojn, sed homojn el ĉiuj eblaj landoj komune kleriĝi, amuziĝi kaj helpi unu al la alia… Tial sinceran dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis al tio, al la bonega etoso reganta ekde la unua tago ĝis forveturo. Laŭ la “modesta” opinio de la organizantoj, ni sukcesis konservi la altan kvaliton de la lastaj jaroj, eble eĉ plialtigis ĝin – sed tion devas prijuĝi partoprenintoj mem. Kaj ni kredas, ke kun multaj el ili ni renkontiĝos ankaŭ venontjare en la urbo Martin.

SES

Katarína Nosková
SES-kunorganizanto

Fotoj: CC-BY-SA E@I


IKUE: “Mi kredas je unu Dio”

IKUE

Komuna foto antaŭ la katedralo de Pécs

La 65a Kongreso de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) arigis sepdekon da partoprenantoj inter la 14a kaj 21a de julio en Pécs.

La inaŭguro okazis en la ŝtona muzeo apud la katedralo kun ĉeesto de la episkopo de Pécs, d-ro György Udvardy, kiu diris, interalie: “Estas ĝoje vidi, ke la partoprenantoj de la kongreso estas kune laŭ tiu nova maniero de frateco kaj unueco, ke ili ekkonas unu la alian kiam ili okupiĝas pri la nova komuna lingvo, formas kulturon pere de la lingvo Esperanto. Pere de tia lingvo kiu disponas pri la adekvata aprobo de la oficejoj de la Sankta Seĝo por la riĉigo de niaj kristanaj kredo kaj kulturo”.

Lige al la kongresa temo “Mi kredas je unu Dio”, la kongresanoj havis eblecon aŭdi tri altnivelajn prelegojn de lokaj fakuloj, ankaŭ la prelegon de la episkopo “Naturo de la kredo – kredo kiel donaco”. Ilin al Esperanto tradukis sac. Attila Szép, la episkopa kanceliero.

Al la temo de la kongreso kontribuis ankaŭ kongresanoj. Carlo Sarandrea, la sekretario de IKUE kaj redaktoro de Espero Katolika kaj de la Esperantoelsendoj de la Radio Vatikana prezentis la Apostolan leteron “Porta Fidei” per kiu Benedikto la 16a anoncas la Jaron de la Kredo. “Unu Dio, unu Eklezio: multaj kredoj – unu homaro” estis la temo de la prelego de Stefan Lepping. Pri la unua volumo de la libro de Benedikto la 16a Jesuo de Nazaret parolis Gottfried Noske. “Kredo kaj racio” bazita je la encikliko de Johano Paŭlo la 2a Fides et ratio estis la prelego de Agota Kirschne. “Sankta Maŭro episkopo de Pécs, benediktana abato de Pannonhalma” kaj “Paŭlanoj: la ununura hungara vira ordeno” estis du prelegoj de sac. Attila Szép. La lumbildprezenton “Lumo fine de la mondo” pri la Jakoba vojo tra Lourdes, Fátima kaj Montserrat al Santiago de Compostela, kiun ili mem faris, prezentis Rita Rössler-Buckel kaj Franz-Georg Rössler.

La prelegon “Liszt Franz kaj la koncepto de la muzika unueco” prezentis geedzoj Rössler. Ili ankaŭ prizorgis la Muzikan Horon. Ĉe la adiaŭa vespero la kongresa kantgrupeto prezentis la kanton IKUE en urbo Peĉo kiun verkis Franz-Georg Rössler. Tutvesperan orgenkoncerton prezentis Stefan Lepping.

La kongresa programo disvolviĝis en la Cisterciana gimnazio Ludoviko la Granda sur la ĉefa placo de Pécs kaj parto de la prelegoj en la konferenca salono de la Episkopa palaco. La mesoj okazis en la katedralo kaj la preĝejo-moskeo vidalvide al la gimnazio.

La celo de la tuttaga pilgrimo estis la plej granda hungara Maria pilgrimejo Máriagyűd. Tiutage oni vizitis ankaŭ Siklós kaj Villány. Alia duontaga pilgrimo direktiĝis al Bátaszék kaj Szekszárd.

Post la meso en Szekszárd, malantaŭ la preĝejo kaj proksime al la domo de la familio Kirsch, oni inaŭguris la tabulon omaĝe al diakono Johano Kirsch (1961–2012) apud du tabuloj: pri la unua hungara esperantisto Gábor Bálint, kaj pri Pál Lengyel – la unua esperantisto en Szekszárd. Ĉi-maniere oni omaĝis la 125 jarojn de Esperanto kaj 100 jarojn de la unua IKUE-kongreso en Budapeŝto. La tabulon malkovris sac. Lajos Kobor kaj Zsófia Kirsch, filino de Johano Kirsch. La florkronon metis la vicprezidantoj de IKUE Marija Belošević kaj Miloslav Šváček. Tiu tago havis ankaŭ tre kortuŝan finon per preĝo ĉe la tombo de Johano.

IKUE

La Asembleo de IKUE krom diskuto de la pasinta agado, diskutis pri la venontjara kongreso, kiu okazos en la regiono de Trento (Italio). Probable ĝi estos ekumena, kune kun KELI.

La kongreso havis apartan filatelaĵon – poŝtmarkoj kun la motivoj de la gastiganta urbo kaj aldone simbolo de la kongreso kaj portreto de Johano Kirsch. Krom la spirita riĉigo al la kongresanoj restis belaj rememoroj, kaj al la movado unu plia ZEO!

Marija Belošević


Gaja jubilea tago en Bjalistoko

Belostoko

La 26an de julio en la Esperanto-Kafejo en Bjalistoko Ludoviko Zamenhof mem promociis sian Unuan Libron reeldonitan okaze de la 125-jariĝo de la unua eldono.

Lia sekretario Konrado amuze prezentis sian Majstron kaj lian verkon. Zamenhof respondis demandojn de partoprenantoj kaj poste disdonis 100 ekzemplerojn de sia libro. La partoprenantoj plenigis deklarojn lerni Esperantoj. Dek el ili ricevis de Ludoviko memormonerojn.

Estis anoncita la 3an okazigo de la literarura konkurso pri prozo Miaj fascinoj pri Esperanto. Dum la prezentado de Esperantajn lernolibroj multaj personoj ricevis CD Esperanto. Kelkaj deklaris, ke ili iam lernis Esperanton kaj nun planas reveni al la Esperanto-agado.

Belostoko

Ege sukcesa estis nia ago “Ni dividu librojn inter ni”. Sur grandaj tabloj ni ekproponis al preterpasantoj senpage 1743 librojn en diversaj lingvoj. Homoj alportis sakojn plenaj da libroj por lasi ilin kaj preni aliajn. Ĉe la fino restis nur kelkaj, vere malinteresaj.

Lokaj amaskomunikiloj afable raportis pri nia agado.

La aranĝon partoprenis Maria Morawska el la "Muzeo ĉe Wola" en Varsovio kaj ĵurnalisto Roman Dobrzyński. Meze de la novembro 2012 en la Varsovia muzeo estos malfermita ekspozicio “Zamenhof en Varsovio”. Bjalistokanoj subtenos la organizantinon per diversaj materialoj. La bjalistokano Ludoviko Zamenhof kaj la direktoro de la Podlaĥia Libraro estos honoraj gastoj dum la malfermo de la ekspozicio. Ĉi-okaze probable okazos historia renkontiĝo post multaj jaroj de la avo kaj de la nepo Zamenhof.

Ela Karczewska

Fotis Marta Wierzbowska


Jubilea festo en Olsztyn

Olsztyn

La malfermo de la Olŝtinaj Tagoj en la urba kulturcentro (Fotis Brygida Gielert)

Esperantistoj el Olsztyn (Olŝtino, la ĉefurbo de la regiono Varmio kaj Mazurio en la nord-orienta Pollando) festis la 125an jubileon de Esperanto de la 5a ĝis la 10a de julio 2012 en la Olŝtinaj Tagoj de Esperanto (OTE).

Ĉi-jara aranĝo daŭrigis la tradicion de la eventoj, kiujn organizis esperantistoj en Olsztyn dum lastaj jaroj. Tamen ĉi-jare la nomo kaj formo de aranĝo estis tute alia. Ĝi havis kulturan kaj sciencan karakteron kaj rilatis al du gravaj eventoj: la 125-jara jubileo de Esperanto kaj la 70a mortodato de Lidia Zamenhof.

Partoprenis 50 geesperantistoj el Aŭstrio, Belarusio, Danlando, Germanio, Litovio, Nederlando kaj el diversaj regionoj de Pollando. Ili loĝis en studenta domo en la Olŝtina universitata kvartalo Kortowo.

La inaŭguro okazis en la urba kulturcentro kun esperantistoj kaj invititaj gastoj. Dum la oficiala parto informon pri Jubilea Jaro kaj la programon de Olŝtinaj Tagoj de Esperanto prezentis la prezidantino de la Varmia-Mazuria Societo de Esperantistoj (VMSE) Elizabeta Frenszkowska (Esperante) kaj la vicprezidanto de VMSE Andreo Gielert (pole). Post tralego de salutvortoj, kiuj venis de multaj esperantistoj, la kunvenintojn alparolis la vicurbestrino de Olsztyn, kiu tralegis gratulleteron de la urbestro Piotr Grzymowicz, direktoro de la urba kulturcentro, estrino de la kulturfako de la urba oficejo, kaj alilandaj esperantistoj. Post la oficiala parto Helena Biskup prezentis la dramon de Mario Migliucci Doktoro Zamenhof.

La ĉefa programero de OTE estis simpozio “Kultura kaj mondkoncepta diverseco de Esperanta ideo”, dum kiu prelegis: Anneke Schouten-Buijs el Nederlando pri “Mondunuigaj instruoj de la Bahaa Kredo”, Andreo Gielert el Olsztyn kaj Agnieszka Szopińska el Nacia Spirita Societo de Bahaanoj en Pollando pri “Lidia Zamenhof – esperantistino kaj bahaanino”. Roman Dobrzyński prezentis sian filmon pri la Bahaa Kredo Ŝafejo de la Naŭa Profeto. Okazis ankaŭ vespero dediĉita al Lidia Zamenhof kaj ekskurso al iama nazia koncentrejo en Treblinka, kie Lidia estis mortigita.

Krom tio dum OTE okazis prelegoj pri diversaj temoj ligitaj kun Olŝtino aŭ Esperanto. La simpozio kaj prelegoj okazis en la konferencejo de la Varmia-Mazuria Universitato. Roman Dobrzyński prezentis alian sian filmon Japana printempo. Oomoto 2009 kaj rakontis pri sia restado en Japanio.

Kadre de la aranĝo okazis du ekspozicioj kaj prezentadoj de Esperantaj libroj – de Krzysztof Śliwiński el Varsovio pri kultura kaj mondkoncepta diverseco de la Esperanta ideo, kaj de Esperantaj libroj kaj publikaĵoj el la Esperanto-libraro en Bjalistoko preparita de esperantistinoj el tiu ĉi urbo.

La partoprenantoj ekkonis turismajn kaj kulturajn valorojn de Olsztyn, promenante en la Olŝtina malnova urboparto kaj vizitante Muzeon de Varmio kaj Mazurio en la Olŝtina kastelo. Ili ankaŭ veturis al la apudolŝtina arbarĝardeno en Kudypy, kie kreskas la arbo Lariko Ludoviko, plantita tie okaze de la 150a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof. En la modernigita Olŝtina planetario oni spektis novan programon.

Partoprenantoj de OTE povis kontroli propran scion pri Esperanto, pri la Esperanta movado kaj pri Olsztyn dum konkurso. Ĉiuj bonege amuziĝis dum pikniko kun fajro ĉe lago, kantante Esperantajn kantojn kaj manĝante diversajn pladojn.

La organizantoj esperas, ke la Olŝtinaj Tagoj sukcesis kaj plaĉis al ĉiuj partoprenantoj. Ni esperas, ke ili bone rememoros la tagojn, kiujn ili pasigis en Olsztyn.

Elizabeta Frenszkowska,
Adam Frenszkowski


BET-48: Malgranda sed amika

BET-48

La 48aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis la 4–8-an de julio en Pala, Estonio kun 44 esperantistoj el dek landoj. Nian renkontiĝon salutis loka komunumestro Esperante.

Kadre de BET-48 okazis Interlingvistika konferenco omaĝe al la 70-jariĝo de la slavisto kaj interlingvisto profesoro Aleksandr Duliĉenko. La konferencon gvidis Madis Linnamägi el Tartu kaj la studoj aperos en la deka volumo de la universitata serio Interlinguistica Tartuensis. Inter la prelegantoj estis profesoro Duliĉenko, kiu konatigis siajn multnombrajn sciencajn eldonaĵojn.

Okazis en Pala tradiciaj programeroj: kursoj por komencantoj, koncerto kaj ekskursoj. Je nia dispono estis ejoj de loka lernejo.

Por konservi ekvilibron inter la serioza kaj amuza partoj, antaŭtagmeze estis ebleco aŭskulti prelegojn, post tagmanĝo atendis nin aŭtobuso por ekskursoj. La nacian vesperon plenigis dancoj kaj kantoj de loka folklora ensemblo.

Kvankam la nombro da partoprenantoj ne estis granda, la kvalito de la prelegoj pro tio ne suferis. Kontraŭe, kelkaj raraj aŭ malpli raraj gastoj de Estonio, kiel Giorgio Silfer, Brian Moon, Michael Cwik kaj aliaj parolis interese, kaŭzante viglan diskuton. La paroladoj de Claude Nourmont estis kuraĝigaj kaj optimismaj.

Unu el la ekskursoj estis al la muzeo de estona klasikulo, poeto Juhan Liiv, kie okazis komuna deklamado de liaj esperantigitaj versaĵoj el la libro Al abelujo ĝi flugas. Dum alia ekskurso ni rigardis ĵus renovigitan kastelon de Alatskivi kaj poste vizitis muzeon kaj preĝejon de malnovrita rusortodoksa eklezio. Jam pli ol tricent jarojn ili loĝas en kelkaj vilaĝoj en tiu regiono. Kun la historio de la rusortodoksa kristanismo kaj kun la malnovritana kulturo en Estonio nin konatigis Pavel Varunin.

Baltiaj renkontiĝoj estas kvazaŭ kunvenoj de amikoj. Bedaŭrinde, lastatempe niaj vicoj maldensiĝas kaj la plej doloriga problemo plu restas varbado de novaj membroj. Almenaŭ ĝis nun ni sukcesis konservi pozitivan fonon por Esperanto, kaj oni rilatas al ni amike. Se en diversaj novaĵ-elsendoj ni aŭdas ĉefe pri konfliktoj kaj katastrofoj, sciigoj pri esperantistaj renkontiĝoj estas kvazaŭ pozitiva kontrasto al ili. Nian agadon reeĥis loka radio.

Tõnu Hirsik


NASK

NASK: Denove mallonga kaj intensa

Post la sukcesa septaga intensa programo en 2011, la organizantoj de la 43a NASK (Nordamerika Somera Kursaro de Esperanto) decidis aldoni unu plian tagon kaj starigi la kursaron ekde la 25a de junio ĝis la 4a de julio 2012 en la pli centra Usona ŝtato, Teksaso. Ni ricevis inviton okazigi la programon ĉe la Universitato de Teksaso en Dalaso, tuj je la fino de la Usona Esperanto-Kongreso samloke. Tiel kongresanoj kiuj volis perfektigi sian parolkapablon en Esperanto (kaj ŝpari vojaĝkostojn!) povis resti en la sama moderna loĝejo kaj facile iĝi studantoj de NASK. Multaj tion faris kaj troviĝis inter la 36 partoprenintoj de la trinivela kursaro.

La internacia instruista teamo konsistis el Spomenka Štimec de Kroatio, Tim Westover de Usono kaj Birke Dockhorn de Germanujo. Bertilo Wennergren de Svedujo aldonis siajn talentojn por kelkaj tagoj kaj Hoss Firooznia de Usono gvidis la eksterklasajn aktivojn kaj redaktis la tagĵurnalon La NASKa Fasko.

Multaj talentuloj troviĝis inter la partoprenintoj el 13 usonaj ŝtatoj kaj ses pliaj landoj. Ili kontribuis al la diversaj prezentaĵoj dum la posttagmezaj kaj vesperaj programeroj: muziko, spertoj de ĉasanto de tornadoj, geologia klarigo pri nekutimaj rokformoj, kiel krei per balonoj, kantado, malicaj komputilaj programoj, kaj similaj. Mabel Isabel Ojeda montris filmojn de Argentino kiel allogaĵojn por la UK en 2014.

La intensa oktaga kursaro finiĝis per disdono de atestiloj kaj festeto. Ni esperas fari similan aranĝon kadre de la Usona Esperanto-Kongreso en 2013, verŝajne ĉe universitato en Norda Karolino.

Ellen M. Eddy
administranto de NASK


Renkontiĝo de Amikoj: Denove ĉe Bajkalo

Renkontiĝo de amikoj

La trian fojon ĉe la lago Bajkalo okazis Renkontiĝo de Amikoj (RA). Jam la sepa laŭvice. Ĝin partoprenis 39 esperantistoj el 12 urboj de Ruslando. Plejparte, oni venis por ĝui la sovaĝan naturon de la Bajkala regiono.

Dum la renkontiĝo estis artaj metiejoj, amuzaj dancoj, voĉ-trejnadoj kaj lernado de Esperanto-kantoj. Ni piedmarŝis apud la ripozejo kaj kuraĝis naĝi en la lago. Ni vizitis muzeojn kaj ekskursis. Por komencantoj kaj progresantoj okazis ĉiutagaj Esperanto-kursoj.

Tre bone prezentis sin la grupo el Ĉeboksari. Ili alportis vestaĵojn el Ĉuvaŝio, fotojn de sia urbo, aktive teatrumis kaj partoprenis la programon de RA-7.

Renkontiĝo de amikoj

Multaj partoprenantoj ricevis diplomojn kaj medalojn pro sia aktiveco: Nikolao Neĉaev – la plej romantika poeto, Jelena Jaroŝenko – la plej sportema virino (Malgraŭ sia aĝo ŝi piedmarŝis 16 km laŭ la montaro), Irina Romanova – la plej ĉarma dancgvidanto. La diplomon de Sinjorino Angara ricevis Natalja Platonova kaj Sinjoro Bajkalo iĝis Vladimir Kostjunin.

Kiel ĉiam, la etoso estis bonega kaj ni nepre renkontiĝu sekvontjare. RA-8 estas planata en Krimeo (Ukrainio).

Katerina Arbekova


IJS en perfekta loko

Internacia Junulara Semajno (IJS) okazas ĉiusomere kaj estas la plej granda renkontiĝo de Hungara Esperanto-Junularo (HEJ). Ĉi-jare estis la 23a fojo kun kvindeko da partoprenantoj el 15 landoj. La vilaĝo Nőtincs, kie okazis la renkontiĝo, havas preskaŭ 1300 loĝantojn kaj troviĝas ĉirkaŭ 50 kilometrojn for de Budapeŝto.

La kunvenejo “Nenie-insulo Travivaĵparko” estis perfekta elekto: parko kun bestoĝardeno, propra arbara teritorio, ludplaco, scenejo kaj multaj lokoj por babilado kaj amuzado. Tie troviĝis ankaŭ ĉevalejo kiun rajdemuloj povis uzi kontraŭ eta pago. Ni dormis en lignaj dometoj ligitaj per pontetoj.

La programo estis ege varia. Ĉiun tagon malfermis matena gimnastiko. La sekva konstanta punkto estis kursoj de Esperanto por diversaj niveloj. Ni ankaŭ havis la eblecon lerni la hungaran, la nederlandan, la katalunan, la latinan kaj la 123-vortan tokiponon. Malgraŭ la belega vetero lernantoj ne mankis.

Ĵaŭde okazis tuttaga ekskurso al la proksima urbo Vác. Ni promenadis tra la urbo aŭskultante rakontojn de la gvidantino. Posttagmeze ni komencis akvobatalon! Ĝi estas kutima dum IJS, sed ĉi-jare okazis sen ĉeesto de fajrobrigado kiu ŝprucigintus akvon, tamen estis amuzege! Ni batalis ĉe urbocentra fontano ĝis la lasta seka fadeno en niaj vestaĵoj.

Dum la sama tago, post vespermanĝo, oni anoncis serĉadon de specialaj monbiletoj “IJS-mono”, kaŝitaj en strangaj lokoj en nia loĝteritorio. Post la kolektado ni povis pliriĉiĝi ludante en kazino. La monon ni uzis la sekvan tagon dum la aŭkcio. Tie estis multe da donacoj (libroj kaj eksterordinaraj, amuzaj objektoj ofte ligitaj kun Esperanto).

Ceteraj interesaĵoj dum tiu tempo estis koncertoj de Stefo Schneider kaj JoMo, popoldanckurso, kurso de ĵonglado, komuna kantado, vingustumado. Ĉiutage okazis “nokta universitato” dum kiu oni povis diskuti diversajn temojn. Ĉe la IJS-ejo troviĝis lago al kiu ni volonte promenadis por plaĝumi, naĝi kaj amuziĝi. Aparte de la programo okazis urborigardado de Budapeŝto.

Marta Wierzbowska


Keefe

Transiri tiun damnindan verdan abismon!

La kvara artikolo de Dennis Keefe

Dum pli ol kvindek jaroj sociologoj kaj psikologoj starigadis la Teorion de la Disvastiĝo de Novaĵoj. Tiu teorio provas priskribi kaj klarigi, kiel novaj varoj, metodoj kaj ideoj estas nur iomete post iomete akceptataj de homoj.

En mia unua artikolo pri la ĉi tiu teorio (LOdE, 2012, №4), mi prezentis la ĉefajn ideojn de Everett Rogers, la plej sperta fakulo pri tiu teorio. Rogers asertas, ke estas kvin subgrupoj da homoj kiuj reagas malsimile al novaj ideoj: Grupo I (novigantoj), Grupo II (fruaj akceptantoj), Grupo III (frua plimulto), Grupo IV (malfrua plimulto)) kaj Grupo V (postrestantoj).

La akceptado de novaj ideoj trapasas tiujn kvin grupojn laŭorde, unu post la alia. Alivorte, homoj de Grupo II ne akceptas novan ideon se ili antaŭe ne vidas homojn de Grupo I utiligantajn la ideojn. Do, en la 1990aj jaroj estis homoj kiuj volonte ekuzis poŝtelefonojn (Grupo I), kaj estis homoj (Grupo II) kiuj aĉetis poŝtelefonon nur post kiam ili vidis sufiĉe da aliaj homoj utiligantaj tiajn telefonojn. Kaj la lasta Grupo V akceptos iun novan ideon, nur se ili estas devigataj akcepti ĝin. Oni povas diri, ke anoj de la Grupo V aĉetos veturilon aŭ komencos veturi per buso nur post la malapero aŭ malpermeso de la lasta ĉevalo sur la strato!

En mia dua artikolo (LOdE, 2012, №5), mi listigis kelkajn trajtojn de novaĵoj (varoj, ideoj, metodoj) kiuj helpas al tiuj aĵoj plivastiĝi pli rapide. Ekzemple, se la varo estas perceptata kiel pli simpla, ĝi disvastiĝas pli rapide. Se la varo videblas facile, ĝi pli rapide disvastiĝas, kaj tiel plu. Do poŝtelefono mem pli rapide disvastiĝos ol iu servo ene de la poŝtelefono, kiu ne videblas.

Estas probable, ke la Teorio de Rogers multflanke aplikeblas al Esperanto. Ĝi povas aplikiĝi al la ĝenerala, lingva nivelo, tio estas, ĉu la lingvo Esperanto akiras pli kaj pli da parolantoj aŭ ne. La teorio ankaŭ povas utiliĝi ĉe parta analizo. Ekzemple, en junio okazis granda KER-ekzameno en la komunumo Esperanto. La unuaj ekzamenitoj probable kundividas psikologiajn trajtojn de la Grupo I. Sen rigardi la statistikojn, mi aŭdacus diri, ke komence estis ege malmulte da homoj kiuj volis ekzameniĝi, poste estis pli kaj pli. Homoj de Grupo II, nur “vidinte” aliajn homojn ekzameniĝi, ekvolis fari simile.

Sed la Teorio de la Disvastiĝo havas problemojn. Spite al la multnombraj sciencaj studoj kaj eble 1000 doktoraj disertacioj pri la temo, Rogers avertas nin pri la baza problemo de tiaj esploroj: preskaŭ ĉiuj esploris nur jamajn sukcesojn. Sciencistoj plejparte trarigardis novajn varojn kaj ideojn nur post la fina, sukcesa disvolviĝo, do nur post la tuta procezo I, II, III, IV kaj V. Sed por ĉiu nova varo, kiom da ili plene sukcesas? Laŭ Phillip Kotler, aŭtoro de multaj libroj pri merkatiko, ĝis 95% de novaj varoj malsukcesas post lanĉo sur la merkato. Tiuj novaĵoj trapasas nur fazojn I kaj, eventuale, II.

Ĉu Esperanto estas sukcesa ideo kiu trapasis almenaŭ fazojn I, II kaj III, do 2.5%, 13.5% kaj 34%, aŭ entute 50% el la koncerna loĝantaro? Aŭ ĉu Esperanto estas ankoraŭ en la fru-disvolviĝa fazo nomata Grupo I? Eventuale, en Grupo II? Kaj eble nia lingvo ĉiam tie restos kaj mortos? Ĉar probable neniu sciencisto kaj esploristo konsiderus Esperanton kiel sukcesintan ideon, mankas al ni esplorado kaj informado, kiu prilumas la vojon por disvolviĝo el la fazo Grupo II en tiun de Grupo III kaj poste. Ja la grandaj nombroj de uzantoj troviĝas nur post Grupo II. Grupoj I kaj II estas pioniroj, esploremaj homoj, aventuremaj kaj mense malfermataj homoj kiuj facile akceptas novajn ideojn, kaj tiuj de Grupoj III, IV kaj V, 84% el nia loĝantaro, estas homoj kiuj akceptas ideojn nur kiam tiu ideo plene montras, ke ĝi estas praktika, tuj utiligebla, profitdona, kaj ĉiel kontentiga.

Chasm

Pri tiu manka parto de la Teorio de Rogers donas kelkajn ideojn Geoffrey Moore. Moore laboris dum jaroj kun firmaoj en la fama Silikona Valo en Kalifornio. Tie li observadis la lanĉon kaj falon de multaj altteknologiaj produktoj. Moore starigis al si la demandon: kial kelkaj varoj, la minoritato, sukcesis, kaj kial aliaj varoj, la majoritato plene malsukcesis, malaperinte por ĉiam eĉ se tiuj varoj estis plenplenaj je avantaĝoj?

Kun sperto de konsilisto de altteknologiaj kompanioj de Kalifornio, Moore verkis du sukcesajn librojn Crossing the Chasm (Transirante la abismon), kaj Inside the Tornado (En la koro de tornado). Estas en tiuj du verkoj klarigoj: kial multe da novaj produktoj povas lanĉiĝi sukcese en la fazoj Grupo I kaj Grupo II, sed ne transiras en la fazojn, kie troviĝas ne nur la plejparto de eventualaj klientoj, sed la klientoj kiuj havas la monon por ekaĉeti kaj la buĝeton por daŭre utiligi la novajn ideojn.

La nocio “Transirante la abismon” estas la kerno de la samtitola libro. La ideo esence estas, ke post sukcesa lanĉo en la merkato de nova varo, speciale teknologia varo, homoj de Grupo I kaj Grupo II ofte entuziasme akceptas la varon, sed la homoj de Grupo III plejparte rifuzas ĝin. Tio kreas rapide kreskantajn vendojn en la unua kaj dua fazoj (danke al Grupoj I kaj II), kaj malkreskantajn vendojn tuj poste. Fakte, la varo malaperas baldaŭ poste pro nevendado: Grupoj I kaj II jam aĉetis, sed Grupo III rifuzas aĉeti. Jen la profunda abismo, la barilo kaj la morto de tiu produkto. Do, anstataŭ havi novaĵon kiu sukcese trapasas la kvin fazojn, ni havas novaĵon kiu frue mortas ĉe la fino de fazo 2.

Tabelo

Kvankam la ideoj de Geoffrey Moore plejparte rilatas novajn altteknologiajn varojn de la Silikona Valo, la situacio en Esperantujo estas simila: entuziasmaj kaj aventuremaj homoj fiere alproprigas la novan lingvon, dum la plejparto de la homoj rifuzas ĝin, ĉar ili ne vidas, kiel tiu lingvo povas servi ilin nun. Estas profunda abismo inter idealistoj kaj praktikaj homoj.

Moore asertas, ke por transsalti la abismon, oni devas scii, ke la homoj de la Grupo III fundamente malsimilas tiujn de la Grupoj I kaj II. Ano de la Grupo III ne pensas pri morgaŭ, li pensas pri nun. Li ne pensas pri idealoj; li pensas pri realeco. Li ne pensas pri semoj; li volas vidi plukopretajn frukto-arbojn. Ne sufiĉas al li diri, ke via ideo estas bona se… Vi devas diri, ke via ideo nun donos al li profiton, nun kapablas malplialtigi liajn kostojn, kaj nun havas konkretajn, videblajn, palpeblajn, jam montritajn avantaĝojn. La Grupo III volas vidi pruvojn, ke tiu nova ideo jam vere funkcias, kaj jam funkcias bone, kaj jam funkcias senriske – finance, socie kaj psikologie.

Tio verŝajne validas ankaŭ por Esperanto. Ja estas homoj, kiuj entuziasme lernas la lingvon, eĉ se tio ne donas tujan profiton, sed la plejparto de nia mondo volas vidi avantaĝojn nun, se ili investas tempon kaj monon por fari ion novan. Tiuj homoj, kiuj staras ĉe la alia flanko de la granda barilo, estas praktikaj homoj, sed esperantistoj estas plejparte idealistoj. Alivorte, esperantistoj troviĝas cis-montare; Grupo III loĝas transmontare. Tiu montaro, tiu barilo, tiu abismo estas impone granda.

Idealistoj povas komenci movadon por antaŭenigi Esperanton, sed ege malfacile la movado disvastiĝos sen la ekpartopreno de la granda plimulto de la socio: la homoj de Grupo III, antaŭ ĉio, kaj poste, tiuj de Grupoj IV kaj V. Esperantistoj, la idealistoj, staras antaŭ socia, psikologia, komerca barilo. Kiel transsalti tiun barilon?

Por transiri la barilon inter Grupo II kaj Grupo III, la unua rekomendo de Moore estas eviti celi ĉiujn de tiu Grupo III. Celante ĉiujn, laŭ Moore, oni atingos neniun. Tiu baza rekomendo de Moore obeas la fundamentan principaron de merkatiko. Oni devas, anstataŭe, celumi tre tre limigitajn celgrupojn en Grupo III. La ŝlosilo estas trovi subgrupojn en Grupo III kiuj povas profiti de Esperanto nun, ne morgaŭ. Tiuj subgrupoj devas vidi kaj kompreni ĝuste, kiel Esperanto povas doni konkretajn avantaĝojn al ili nun.

Estus interese provi nomi tiajn subsegmentojn de Grupo III. Ĉiu interesgrupo (ŝakludistoj, vegetaranoj, ŝatantoj de Mikaelo Jackson), ĉiu asocio (Green Peace, bestoprotektantoj, kato-ŝatantoj), ĉiu urbo, ĉiu urbeto, ĉiu kvartalo (enmigrinta kvartalo), ĉiu klubo, ĉiu lernejo, ĉiu aĝotavolo (inter 3 kaj 4 jaroj, inter 80 kaj 85 jaroj), ĉiu religia subgrupo (Oomoto kaj 100 usonaj eklezioj), ĉiu socia klaso (senhavuloj, la nekredeble riĉaj kiel Georgo Soros), ĉiu neesperanta lingvokomunumo (Parolantoj de la keĉua, maoria kaj de la cigana lingvoj), ĉiu fizikostatulo (blinda, muta, mensohandikapita, nelegkapabla, malrapidlernkapabla), ĉiu etna grupo (Navaja, Zunia, Seminola, indianoj de Usono), ĉiu firmao (IBM, Google, Apple, Ben kaj Jerry's) kaj ĉiu internacia portempa projekto (dekmiloj da tiuj projektoj kiuj kunlaboras nun). Estas probable dekmiloj, centmiloj da (sub)grupoj. Kaj estas eĉ pli da subgrupoj kiam oni prikonsideras, ke sukcesa subsegmentado povas utiligi samtempe plurajn el la supraj trajtoj. Ekzemple, la subgrupo de homoj kiuj aĝas pli ol 65 jarojn, kaj kiuj nun loĝas en kamparo en lando kie la angla lingvo estas malŝatata.

Kompreneble, la listigo de la subsegmentoj tute ne sufiĉos por starigi sukcesan strategion. Inter tiuj subgrupoj oni devas trovi ĝuste tiujn, kiuj povas jam nun sukcese utiligi Esperanton. Se estas la kategorio urbetoj, Herzberg la Esperanto-Urbo. Se estas religio, ekzemple, la bahaanoj. Se estas interesgrupoj, la vegetaranoj. Se estas lernejoj, la multaj lernejoj en Ĉinujo kiuj nun prikonsideras la utiligon de Esperanto por la kvinjaruloj.

Moore probable konsentas kun tia pensmaniero por transiri la barilon, por sukcesigi bonan ideon, kiu sen bona flegado, mortos en la fazo de Grupo I aŭ II. Sed Moore ankaŭ substrekos, ke estas nepre, ke oni proponu kompletan, ne partan, solvon al ĉiu individua celgrupo. La entuziasmuloj de la Grupoj I kaj II facile akceptas, ke la nova ideo ankoraŭ ne estas perfektigita. Tiaj homoj volonte aĉetis la unuajn telefonojn de antaŭ unu jarcento, akiris la unuajn aŭtomobilojn kvankam ili paneadis tre ofte. Tamen la praktikaj homoj de la Grupo III neniam alproprigos novan ideon, se antaŭ ili ne staras kompleta solvo. Kion tio signifas por Esperanto?

Por pli bone kompreni, kio estas kompleta solvo rilate la lingvon Esperanto, imagu jenan situacion: Morgaŭ matene UEA ricevas telefonaĵon de la direktoro pri trejnado de la firmao IBM. IBM klarigas al Osmo Buller, ke ili volas fari eksperimenton por vidi, ĉu Esperanto povas esti utiligata en kelkaj internaciaj kunlaboraj projektoj de IBM. Sinjoro Buller afable dankas al IBM pro la demando, kaj sendas al ili liston de ĉiuj Esperanto-kursoj en la tuta mondo por la venontaj 12 monatoj. La listo havos pli ol 200 kursojn, sed neniu el ili konvenos al IBM.

Kara leganto, legu plu.

IBM, kiu volas sendi 30 homojn el 20 landoj (Usono, Ĉinujo, Egiptio kaj similajn) por intensa kurso de 8 horoj ĉiutage dum 6 semajnoj poste trovas, ke la listo de Osmo ne havas eĉ unu kurson en la tuta mondo kiu almenaŭ etete similas al la bezonoj de IBM. Por fari tian kurson, IBM devas sendi siajn homojn al la Esperanto-urbo Herzberg dum sep tagoj en februaro, poste al semajnfina kurseto ie en Hungario en marto, poste al speciala semajno en Grésillon en aprilo. Poste IBM sendos la lernantojn al Usono por 8-taga kurso ĉe universitato eble en San-Francisko, eble en Teksaso, ktp, ktp. Kaj en tiu kursaro ne troviĝas eĉ unu leciono pri komerco aŭ pri komputiloj aŭ pri organizado, tio estas, estas nenio pri la veraj bezonoj de IBM. IBM volas ne nur lerni Esperanton, ili volas ankaŭ utiligi ĝin por solvi komputilajn, komercajn kaj organizajn problemojn. Per ĉi tiu ekzemplo, oni povas klare vidi, ke la nuntempaj kursaj proponoj por la praktikaj homoj de Grupo III, kiuj volas kompletajn solvojn – ne idealistajn proponojn – tute ne taŭgas.

Ni povas konkludi, utiligante la Teorion de Moore kiel bazon, ke se esperantistoj volas eniri en la fazon III, priskribitan de Moore kaj Rogers, ili devas eble pensi multe pli malgrandskale kaj limigi siajn klopodojn al tre limigitaj kaj konkretaj celgrupoj, kiuj povas utiligi Esperanton nun. Samtempe, ni devas ie iam starigi kompletajn kursojn, kiuj ankaŭ respondas al specifaj bezonoj de tiuj limigitaj celgrupoj. Se tiuj du fundamentaj paŝoj, celado de tre specifaj grupoj kaj propono de kompleta solvo ne okazos, restas nur unu metodo kiu povas helpi: miraklo.

Ho, tiu damninda verda abismo!

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Ĉinujo

Legu ankaŭ:

Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)
Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)
Dennis Keefe. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto


Vide el Eŭropo

Artefarita Esperanto-stila Eŭropo

Verŝajne Herman Van Rompuy, la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio (EU) ne scias multon pri la lingvo Esperanto. Van Rompuy, ĉiam bonintenca, certe neniam intencas ofendi, sed ja faris. Somere, li, aŭ almenaŭ liaj parolad-aŭtoroj, substrekis la neceson eviti “artefaritan Esperanto-stilan Eŭropon”.

“La plej granda problemo en Eŭropo nuntempe ne estas deficito de demokratio. Neniam estis tiom da diskuto kaj voĉdonado pri la Unio. Eŭropa politiko fariĝis enlanda politiko”, – diris Van Rompuy somere en la belga urbeto Loveno. “La plej granda problemo estas deficito de konvinko. Eŭropo ne plu povas esti neeviteblaĵo aŭ demando de destino, ĝi devas esti pozitiva projekto.”

Ĉio bona ĝis nun, sed Van Rompuy aldonis: “Eŭropo ne bezonas novan fundamentismon kun la celo engluti popolojn kaj naciojn en artefaritan Esperanto-stilan Eŭropon. Ankaŭ ĉi tie ni bezonas ekvilibron, `unuecon en diverseco', ĉi-foje kun emfazo pri unueco”.

Van Rompuy

La negativaj vortoj de Van Rompuy aldoniĝas al tiuj de la Eŭropa Komisiono (EK), rifuzinta registradon de civitana iniciato – peticio kun la titolo Rekomendu kantadon de la Eŭropa Himno en Esperanto.

La Komisiono konsideras, ke ne ekzistas leĝa bazo, kiu permesus proponon por leĝa akto en la formo de via iniciato, nome la establon kaj kantadon de la Eŭropa himno en Esperanto”, – skribis Van Rompuy, ĝenerala sekretario de la Eŭropa Komisiono al Seán Ó Riain, prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

“Specife, se konsideri kiel leĝan bazon la Traktatan titolon pri kulturo, ĉi ties ĝenerala celo estas kontribui al la disvolviĝo de la kulturoj de la Ŝtatoj-Membroj, – daŭrigis Day. – Ĝis la nuna momento ŝajnas, ke neniu Ŝtato-Membro igis la antaŭenigon de Esperanto parto de sia politiko pri kultura heredaĵo, kaj ĝi ankaŭ ne povas esti konsiderata parto de la komuna kultura heredaĵo”.

“Ĉu oni atendis ion alian?” – demandis sin la svisa esperantisto kaj interlingvisto Andreas Künzli en la retforumo de Libera Folio. – “Kial skandalo? Nenia skandalo! Sed tute normala afero kaj respondo. Ĉu oni ankoraŭ ne komprenis, ke lingvo, kiel Esperanto, kiu ne estas oficiala en EU, havas nenian signifon, povas ludi nenian rolon, kvazaŭ ĝi havas nenian ekzistorajton?” Künzli aldonas, ke se oni dirus kaj skribus cent aŭ milfoje la samon, certaj esperantistoj daŭre ne kredus kaj ripetus la samajn embarasajn agadojn.

La celoj de la civitana iniciato pri la Eŭropa himno, laŭ EEU, estis plifortigi la komunan Eŭropan identecon, la partoprenon de la civitanoj en la Eŭropa integriĝo, kaj sekurigi la samecon de respekto por ĉiuj Eŭropaj lingvoj. EEU havis en la komitato de subtenantoj por la iniciato subtenantojn, kiel nobelpremiito Reinhard Selten el Germanio kaj la konata politikisto Marco Pannella el Italio. Se la Eŭropa Komisiono akceptintus la proponon, EEU devus kolekti 1 milionon da subskriboj en la 27 EU-landoj por ebligi al la Eŭropa Komisiono konsideri tian leĝan proponon.

Dafydd ab Iago


Harrison

Harry Harrison forpasis

La renoma verkisto Harry Harrison forpasis la 15an de aŭgusto 2012 en Crowborough (Anglio). Li naskiĝis la 12an de marto 1925 en Stamford (Konektikuto, Usono). Harrison lernis Esperanton en sia junaĝo kaj estis membro de UEA ekde 1945. En 1985 li estis elektita al la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis ankaŭ honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Irlando kaj honora membro de la Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (nun Esperanto-USA).

Harrison famiĝis pro siaj sciencfikciaj romanoj, en kiuj ofte aperas mencioj pri Esperanto kiel lingvo de la estonta mondo kaj ankaŭ specimenaj tekstoj en Esperanto. La plej fama parto de lia verkaro estas la serio pri la Rustimuna Ŝtalrato. Unu libro de la serio, La naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato, aperis en kolektiva Esperanta traduko en 1996 ĉe Sezonoj kaj estas nun senpage elŝutebla. Jam pli frue Sezonoj eldonis lian novelon La stratoj de Aŝkelono (1994, tradukis William Auld). La unua Esperanta traduko de verko de Harrison estis La verda estonteco, sciencfikcia novelo pri Irlando, kiu aperis ĉe Esperanto-Asocio de Irlando en 1984. En 2001 Impeto eldonis tradukon de lia romano La kaptita universo.

Ni funebras kaj kondolencas.

La Ondo


Novaj-malnovaj eldonaĵoj de E@I

Detala gramatiko

Ne nur pri retaj projektoj okupiĝas la organizo Edukado@ Interreto. Eĉ se ili estas la plej grava laborkampo, dum lastaj jaroj iĝis tre fruktodona ankaŭ ĝia eldona kampo. Danke al tio aperis pluraj gravaj, interesaj Esperanto-verkoj.

Tri eldonaĵoj aperis antaŭnelonge. Efektive ĉiuj tri estas reeldonoj – korektitaj, kun aldonaĵoj, pliriĉigitaj. La bezono de reeldono nur konfirmas iliajn gravecon kaj utilon. Ĉiu el ili malsamas, sed same ĉiuj estas tre gravaj en sia medio, efektive temas pri preskaŭ preskribaj verkoj por koncernaj fakoj/medioj:

Bertilo Wennergren. Detala Gramatiko de Esperanto. 220 paĝoj. 12 eŭroj.

Bertilo Wennergren, akademiano kaj verkinto de la fama PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) verkis alian gravan gramatikan libron: tiun ĉi. Ĝi baze estas malpli ampleksa versio de PMEG, sed ĝi uzas ĉefe la tradiciajn gramatikajn terminojn. La verko estis kreita origine por la bezonoj de la reta kursejo www.lernu.net. Tamen ĝia utilo povas iĝi pli granda, sekve ĝi nun aperas ankaŭ en libra formo, jam kiel dua, plibonigita eldono.

Komputeko

Yves Nevelsteen. Komputeko. 114 paĝoj. 6,60 eŭroj.

Komputeko estas mallongigo de prikomputila terminokolekto. En la dua eldono aperas 7.800 komputil-rilataj kapvortoj en la usonangla lingvo kun traduko al Esperanto. Kompare kun la unua eldono estas pli ol 500 aldonoj kaj modifoj.

Troviĝas en ĝi ankaŭ kelkpaĝa multlingva vortareto (usonangla, nederlanda, franca, ĉeĥa) kun kapvortoj en Esperanto kaj kelkaj paĝoj kun bildoj kaj klarigoj. Kompare kun la unua eldono la libro enhavas 24 novajn paĝojn, plurajn novajn ĉapitrojn, ktp.

Esperanto elektronike

Esperanto elektronike

En julio 2012 eldoniĝis jam la kvara eldono de la disko, en la kvanto 3000 ekzempleroj (entute jam aperis 21 mil pecoj). Ĝi lanĉiĝis dum SES 2012 en Nitra, kie la 26an de julio po unu ekzemplero estis donacita al ĉiu el la 250 partoprenantoj okaze de la 125a jubileo de Esperanto.

Por tiu ĉi eldono nun estas speciala prezo – nur 0,90 EUR/peco, ĉe mendo de 100 (aŭ pli da) ekzempleroj. La kovrilo estas 2-lingva, EO-EN (aŭ ekzistas ankaŭ FR-EO versio). La disko enhavas amason da nova materialo, kolektita ĉi-jare. Aperas surdiske ekzemple: 24 novaj E-kantoj; 14 novaj libroj; Tatoeba: ĝisdatigita al 160 mil frazoj (duoblo de la 3a eldono); Forvo: nova eksterreta versio (6000 registritaj vortoprononcoj); Wikimedia Commons: indekso de 1837 fotoj en kategorio Esperanto kun miniaturoj; Novaj jarkolektoj de: Internacia Pedagogia Revuo 2005-2010, La Ondo de Esperanto 2011, Monato 2011, Esperanto 2011, Kontakto 2011, Informilo por Interlingvistoj 2011.

La tri reeldonitaj verkoj haveblas en kutimaj libroservoj.

Se vi interesiĝas pri pli granda mendo-kvanto, bv. kontakti rekte E@I ĉe: info@ikso.net.

Peter Baláž E@I-kunordiganto


Antaŭ ducent jaroj: Borodino

Antaŭ ducent jaroj, la 26an de aŭgusto (Gregorie: la 7an de septembro) 1812 ĉe la vilaĝo Borodino, je 125 km okcidente de Moskvo, okazis 12-hora batalo inter la Granda Armeo de Napoleono kaj la Ruslanda armeo, gvidita de Miĥail Kutuzov, kiu iĝis la plej sanga (laŭ la nombro de mortigitoj kaj vunditoj) inter la ĝisnunaj unutagaj bataloj en Eŭropo. La batalo ne evidentigis venkinton. Laŭ Napoleono ĉi tiu batalo estis “la plej bela kaj la plej terura, la francoj montris sin indaj je venko, kaj la rusoj meritis iĝi nevenkeblaj”. Okaze de la hodiaŭa ducentjariĝo de la Borodina batalo ni aperigas komentarion de Alen Kris, kiu aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto

Borodino

La Batalo ĉe Borodino, la 7an de septembro 1812 de Louis Lejeune (1822).

La frenezeco de la milito sin montras en ĉiu milito. Eble, la frenezeco de la rusa kampanjo de 1812 portis en si iun enorman spektron de absurdismo.

La plano de Napoleono havis, certe, sian logikon. Dorlotita de sukcesoj despoto, li deziris domini la mondon. Konkeri Ruslandon, poste iri kune kontraŭ Hindion: dolĉa perspektivo sin bani en la suda oceano, dolĉa gloro de la posedanto del universo. La pli konkreta plano same ne estis sensenca. La imperiestro ne intencis pasi tro profunden. Venki la rusan armeon ĉe la limo, restitui Pollandon en ĝia historia dimensio, fini per la paco, kiu igus la caron lia satelito. Oni atendis atakon de la rusa armeo. Tamen la prudentaj Ruslandaj stabestroj ne rapidis aktivigi la situon. La aŭdaca ofensiva propono de Bagration ne iĝis bazo de ilia strategio.

– Mi disbatos la rusojn antaŭ Smolensko! – deklaris Bonaparto.

– La francoj batalu kontraŭ niaj vastaĵoj! – replikis Aleksandro.

La batalo kontraŭ la vastaĵoj ŝajnas la plej stranga el bataloj. La imperiestro ne povis plu atendi. La somero restis la tempa dimensio de liaj iniciatoj. Poste lin estis kontraŭstaronta severa aliancano de la rusoj – generalo Frosto.

La milito kontraŭ nevidebla malamiko en arbar- kaj marĉplenaj spacoj, kiam la linio de la provizado iĝas ĉiam pli longa kaj maldika kaj la provianto – ĉiam pli ekzotika kaj maltrovebla. Julie la triono de la franca armeo estis banale, sed fatale neŭtraligita de la disenterio. Neniu sturma potenco kompareblis kun tiu silenta armilo de morto. Tiutempe la rusaj trupoj retiriĝis orienten, lasante post si detruitajn vojojn, bruligitajn vilaĝojn kaj malplenajn urbojn.

Frenezaĵo: antaŭ la kampanjo oni serioze diskutis la projekton ribeligi la rusajn kamparanojn, pere de aerostatoj, de kiuj oni disĵetu kontraŭfeŭdajn agitfoliojn.

Pasis la trupoj, en vana sopiro pri decida batalo. Pasis la sovaĝa orienta somero, degelis de drasta ventra malsano la ega (komence duonmiliona) armeo.

En la proksimo de Smolensko la imperiestro ekhezitis, li sentis la densiĝon de absurdo. Se la caro venus interparoli, se la rusaj strategoj komandus la grandan batalon. Tiam, kiel ĉiam antaŭe, mortus centmiloj kaj fariĝus triumfo de milita genio.

La strategoj gardis sian prudentan principon, ili cedis la teron kaj ŝparis la homojn. Ĉiam pli absurda, la logiko sugestis al la imperiestro iri plu.

Ĉu Borodino estis necesa defenda rimedo? Evidente, ne. Ĝi estis la cedo de tiuj, kiuj forlasis sian teron kaj formetis sian ideon de kavalira rivaleco. 50–60 miloj da mortoj iĝis la pago pro la kavalireco. Masakro en kiu forpasis la plej kuraĝaj soldatoj de ambaŭ partoj de Eŭropo. Absurdo de la ludo je la monda politiko, kie la ekspeono certigas la universon ke ĝi ja iĝis reĝo.

La granda kaj bravega batalo finiĝis per nenio: la francoj ne disbatis la rusojn, la rusoj de haltigis la francojn. La invada armeo eniris la incendian Moskvon kaj stagnis en angoro. Ĝin ĉirkaŭis fremda dezerto. Al ĝi proksimiĝis la severa malamiko generalo Frosto.

Imagu la eventojn sen troa detaligo. Pli ol kvincent miloj da homoj penetras la teritorion je pli ol 1000 kilometroj, mortas pro malsanoj, mortigas kaj estas mortigataj, poste haltas kaj retroiras: mortas pro malvarmo, mortigas kaj estas mortigataj, fine – pereas preskaŭ ĉiuj.

Pro kio? Por kiu?

La fiera centra heroo de ĉi tiu historio restis vivi kaj plu drivi en la akvoj de la granda Eŭropa politiko. Centmiloj da ceteraj herooj ne trafis la historian fokuson kaj dronis en rivero de forgeso. Vere, ili meritis pli bonan sorton. Mi pensas, ke digna tasko por diligentaj historiistoj estus revenigi ilin al la memoro del homaro.

Alen Kris


MIKF

Fatraso, Kanibalo kaj Damaĝantoj

La 34a Moskva Internacia Kinofestivalo (MIKF) el la oficiala vidpunkto fariĝis triumfa por la britia kino. Estis du konkursoj por ludfilmoj (la ĉefa kaj Perspektivoj), kaj en ambaŭ venkis reprezentantoj de Britio: respektive Junkhearts (la tradukon de ĉi vorto ni traktu aparte en sekva alineo) kaj The Wreckers (La damaĝantoj). Krome la ĉefrolulo en Junkhearts Eddie Marsan ricevis premion por la plej bona vira rolo, kaj en la konkurso de dokumentaj filmoj venkis Searching for Sugarman (Serĉante Sugarman-on), kie Britio estis unu el kunproduktantoj. La menciitaj rezultoj de la ĉefa konkurso estas des pli mirindaj, ĉar du aliajn tieajn premiojn – por la plej bonaj reĝisoro (Andrej Proŝkin) kaj virina rolo (Roza Ĥajrullina) prenis la rusia filmo Orda (La hordo). Estis tre nekutima decidmaniero de la ĵurio, ĉi-foje prezidata de la brazila klasikulo Héctor Babenco, ne ĉar Junkhearts kaj La hordo ne meritas la premiojn, sed ĉar nun ŝajnas, ke la aliaj konkurintoj estas ne tre altnivelaj. Tradicie ĉiujn kvar premiojn de la ĉefa konkurso ricevas malsamaj filmoj, do entute kvar. Ĉi-foje estis duoble malpli, kvankam estis kroma premio "Speciala mencio".

Do, la plej bona filmo fariĝis Junkhearts. Unue, ni provu traduki la titolon. Ruslingve la filmo nomiĝas Отбросы (Fatraso, forĵetaĵo), kio fakte estas "junk" en la angla. Sed ial en la rusa traduko estis neglektita la vorto "hearts" (koroj). Probable tio okazis ĉar ne estas facile diri bele en la rusa Fatrasaj koroj. Ni do uzu ĉi tiun varianton, kvankam tiu en la rusa ankaŭ estas trafa, ĉar la vorto "отбросы" krom la forĵetendaj objektoj signifas ankaŭ homojn, "la sociajn restaĵojn". Ĝuste pri tiuj temas en Fatrasaj koroj. Frank, ekssoldato, estas turmentata de la pasinteco, kiam li faris fatalan kaj nekorekteblan eraron – dum militservado li neintence mortigis virinon kaj etan infanon. Por regajni iom da viva energio li proponas al senhejma junulino Linnet ekloĝi en sia hejmo. Iuj postaj eventoj estaj prognozeblaj, iuj ne, sed ĝenerale Fatrasaj koroj lasas fortegan impreson, kaj Eddie Marsan (Frank) tute prave estis honorita de la ĵurio.

Junkhearts

La hordo rakontas pri la 14a jarcento kaj la potenco de La Ora Hordo, tiutempe reganta en la plejparto de Eŭroazio. La baza temo estas neatendita blindiĝo de la ĥanino Tajdula. La moskva metropolito kaj miraklofaranto Aleksio estas vokita por kuraci ŝin, kaj de tio dependas la sorto de la tuta Moskva princlando. Tre bona filmo, rekonstruanta la spiriton de la oriento, tiamaj intrigoj kaj mezepoka krueleco.

La "Specialan mencion" ricevis la meksika filmo Fecha de caducidad (Validofino) – historio de la morto de viro, kiu (la historio) estas montrata de tri vidpunktoj – lia patrino, ŝia najbarino kaj alia viro, kiu estas suspektata je la mortigo. La kinaĵo ne estas tre elstara, tamen estas tre ĝojiga, ke la konkurson partoprenis filmo el Meksiko, des pli – reĝisorita de tre talenta virino (Kenya Marquez).

Krome memorfiksiĝis la italia A.C.A.B. (All Cops Are BastardĈiuj policistoj estas bastardoj), rakontanta pri ĉiutaga vivo kaj laboro de policista draŝbrigado, batalanta kontraŭ futbalaj miszelotoj, eksterleĝaj enmigrintoj kaj aliaj. Bonega flanko de la filmo estas, ke neniu estas montrita plene prava kaj plene malprava. La vero estas ie meze, sed plurajn problemojn kaŭzas ŝtato, kiu foje devigas konduti foje tute absurde.

La pollanda 80 milionoj kaj la hungaria As ajto (La pordo) tradicie por MIKF prezentis temojn el la socialisma pasinteco de la landoj. La finna Vuosaari kaj la estonia Üksik saar (Soleca insulo) ambaŭ estas miksaĵoj de historioj pri sufiĉe akraj problemoj de la nunaj homoj.

Multe priparolata iĝis la kroata Ljudožder vegetarijanac (Kanibalo-vegetarano). La filmo levas ne tre novan temon de malleĝaj abortigoj, kaj Kanibalo ne ricevus sian porcion da atento, se ne estus detale filmita sceno de abortigo – spektantoj vidas, kion la doktoro faras kaj kio poste kuŝas en la kirurgia telero – aspektas ege imprese kaj ŝokige. Sed ĉu bezonate?

Kiel dirite, la konkurson Perspektivoj gajnis La damaĝantoj – historio de geedzoj, subite malkovrantaj mensogon, kiu preskaŭ ruinigas iliajn rilatojn. La filmo apenaŭ estas la plej forta inter ĉiuj montritaj, sed sendube la ĵurion impresis la nun treege fama aktoro Benedict Cumberbatch, ĉefrolanta en La damaĝantoj. Do tia aljuĝo de la ĉefpremio estis iusence simbola gesto.

Eksterkonkurse furoregis la usona Moonrise kingdom (La plenluna reĝlando), kortuŝa kaj samtempe amuzega historio de du adoleskantoj, kiujn gardas adoltoj, kaj (denove!) britia The angels' share (La anĝela parto), ironia komedio pri kvar skotaj duonkrimaj malsukcesuloj, kiuj strebas iel ŝanĝi siajn vivojn.

Konstantaj legantoj de niaj revuoj memoras, ke pasintjare la ĉefan premion gajnis hispania filmo La ondoj. Estas agrable anonci, ke rusianoj povos spekti ĝin la 15an de julio en la televidkanalo Kultura je la 23:35.

Grigorij Arosev

En nia retejo estas artikoloj de Grigorij Arosev pri du antaŭaj festivaloj

MIKF-32 (2010)
MIKF-33 (2011)


Nia trezoro

William Auld

Bill Auld

Nenies nomo tiom sinonimiĝis kun la Esperanta poezio kiom tiu de William Auld (1924–2006). Senriske de trolaŭdo, eblas diri ke Auld difinis la ĝenron de la postkaloĉaja erao, kaj ke nia poezio restas en lia ombro ĝis hodiaŭ.

Debutante sur la verda scenejo en 1952 kiel membro de la t. n. skota skolo, Auld kaj liaj kamaradoj Dinwoodie, Rossetti kaj Francis ekredifinis la poezion per sia kunpublikigita poemaro Kvaropo. Sed en Spiro de l' pasio, la Aulda volumero, la stilo ne tro devias de la parnasisma rimemo, malkiel postaj liberversaj kaj nerimaj eksperimentoj, komence en lia ĉefverko La infana raso (1956).

Ĉi tio akordas kun la retrospektiva disepokigo de la Esperanta poezio fare de Auld en lia postparolo de la Esperanta Antologio (1982), en kiu li difinas la Postparnasismon, kies pinta figuro li sendube estas, kiel etendanta de 1956 ĝis 1982. Neniom celante maltro aprezi la genion kaj novemon de posteuloj, mi pretendas, ke la Postparnasismo daŭras plu hodiaŭ, jam 30 jarojn poste.

Naskiĝinte en 1924, Auld konatiĝis kun Esperanto kiel 13-jaraĝa skolto. Esperantumado poste karakterizis grandan parton de lia vivo, kiel atestas la titolo de la rimleteraro El Unu Verda Vivo (1978). Liaj poemleteroj al diversaj gravaj figuroj de la tiuepoka movado ne estas nur poezie kaj persone interesaj, sed ankaŭ povus esti historiografie gravaj per sia bildigo de la tiama Esperantuja etoso. Auld estis longdaŭra amiko ne nur de sia eldonisto Juan Régulo Pérez, sed ankaŭ fame de Marjorie Boulton, de kies kunkorespondado naskiĝis la ĉarma volumo Rimleteroj (1976), kiu donas al la leganto senton de intima okulumo en la privatan mondon de du literaturaj gigantoj, kiuj sprite babilis kaj pri ĉiutagaĵoj kaj pri pli altaj humanismaj kaj artaj temoj.

En sia eseo La poeto William Auld, Edwin de Kock demandas kiomgrade Auld vere distingeblas de la parnasanoj, kaj Auld mem agnoskas grandan ŝuldon al siaj antaŭvenintoj, ekzemple en poemo omaĝe al Kalocsay:

Li estas nia mentor' kaj patro kara; –
sed pli, li donis al ni la pretan liron

Sed se Parnasismo “streĉis la kordojn” de la Esperanta liro, Auld ekbardis per tiu liro je nova filozofia nivelo, rime kaj nerime, por ilustri profunde homaman, akre kritikan sed forte optimisman konceptaron rilate ne nur la Esperantan aferon sed, pli vaste, la tutan homaron. Por Auld, la homaro samtempe etas kaj gigantas-etas je kosma-tempa skalo, kiel malmultvorte sed majstre ilustrite en la deka kanto de La infana raso (terformiĝo / [granda blanka spaco] / vivapero / [granda blanka spaco] / Sargono / Aleksandro / Zamenhof); la homaro stumblas kiel infano kun militoj, diskriminacio, kaj ĉiaspecaj barbaraĵoj, kaj mem apartenas al nur tre malvasta kosmero.

Sed samtempe, Auld vidas en ĝi profundan potencialon por maturiĝo, saĝiĝo, grandioziĝo. Ĉi tiun neparadokson li esprimas, ekzemple, per arte samversaj antinomioj en la unua kanto: la sinsekvaj generacioj estas maldika, forta, obstina, fragila vivfadeno. Ĉi tiaj taksado de la aktualo kaj optimismo rilate la futuron akordas kun la profunda esperantisteco de la poeto, kaj – iom aliforme, sed klare elfonte de – la interna ideo de la tradicia esperantismo. Humanismo certe ne originas en Esperantujo, sed nia lingvujo flegas ĝin tiom, ke estas neniu surprizo ke Auld fariĝis nia laŭreato, ke tia homaranisma voĉo leviĝis el nia kulturo.

Sed uzo de la vorto homaranismo eble maltaŭgas konsiderante la fortan sekularismon de Auld, kiun li substrekadis ekde sia poeta debuto. Auld ikonoklaste malakceptas ĉiun aŭtoritatecon sen radiko en la racio, kaj anatemas ĉiujn formojn de religio, vidante turniĝon for de supernaturaj fortoj kaj direkte al estonteco difinita de la homoj mem kiel parto de la antaŭe menciita homara maturiĝo. En la dektria kanto de La infana raso, ekzemple, li klare kaj rekte esprimas ĉi senton:

Dio estas grandioza,
tial ĝi ne degnas rilati persone
kun atomoj nomataj homoj.
Evoluigi nian genion kaj nian amon:
jen la sola vera religio.
Nia espero:
feliĉo de niaj posteuloj.
Nia fido:
perfektigeblo de la homoj.

Dum religia pensmaniero atomskaligas homojn, Auld esperas plibonigi kaj plialtigi la staton de la homaro sur la tero, materiisme sed ankaŭ intelekte, kompate, kaj racie. La jena elĉerpaĵo el Al Homo sapiens resubstrekas la saman sintenon.

Homaro!

Vi estas mia ununura dio.
Kernas en vi la sola savespero
por mondo ĵusnaskita per konscio
de l' bebe po-ioma homa klero.
Ĝis venis vi, la mondo ne ekzistis,
krom kiel pensofeto en utero

de l' vivimpulso, ĉar al ĝi rezistis
raciomank' kaj bruta memsufiĉo.
La Potencul' vi estas, estos, estis,
kaj ĉio kroma estas superstiĉo.

Kvankam li plej elstaras kiel poeto, Auld verkis ankaŭ plurajn prozaĵojn, eseojn, kaj lernolibrojn.

Li ankaŭ vaste kaj impone tradukis el la angla kaj skota, ekzemple de Ŝekspiro, Byron, Fitzgerald, Wilde, Tolkien, kaj Burns. El tiuj tradukoj de mi legitaj, nome iuj de Ŝekspiro kaj Tolkien, mi kiel anglalingvano povas certigi ke la esperantigoj de Auld majstre transdonas la senton kaj sencon de la originalaj, kaj ke ili ŝajnas preskaŭ egale fluaj kaj senpene verkitaj.

Mi mem konatiĝis kun la poezio de Auld nur tuj post lia morto en 2006, kiam li 81-jaraĝe forpasis en Dolaro. Kiel freŝdata lerninto de Esperanto, mi tuj avide kaj mirigite legis La infana raso. Meditante pri la forpaso de la verkinto, mi sentis min dum la legado kiel ero de “ĉen' senintermita” de Auld-aprezantoj, kiu certe daŭros longe post niaj mortoj, tiom longe kiom restas esperantistoj.

Anglalingva nekrologo en Scotsman, en kio ŝajnas al mi trafa priskribo, tekstis: “inter la postmilita generacio de Esperantaj verkistoj, neniu pli lertis je vekado de la dormanta beleco de la lingvo ol William Auld”.

Nick Kalivoda

Legu ankaŭ:

Intervjuo kun Auld
Pikviko: La lasta traduko de Bill Auld


Mozaiko kaj nevidebla lumo

Tomić, Senka. Lampiro en mozaiko = Svitac u mozaiku: [Poemaro] / Postparolo de Zlatoje Martinov. – Beograd: Interpress, 2011. – 96 p., il. – 200 ekz. – (Biblioteka Esperanto, №3).

Lampiro en mozaiko

La libro de Senka Tomić Lampiro en mozaiko enhavas kvardekon da “modernstilaj, liberformaj poemoj en la serba kaj en Esperanto”. Jam kelkfoje mi recenzis dulingvajn poemarojn, kie Esperanton paralelas slava lingvo, eĉ se ne libere regata de mi. Ĉiam estas interese kompari. Ĉi-foje ne temas pri traduko, nur ĉe unu peco estas menciita tradukinto, evidente la aŭtorino verkis en du lingvoj samtempe.

En ĉiu libro mi dekomence legas prezenton, antaŭ- aŭ postparolon por imagi, kio min atendas. Do ankaŭ nun. Sur p. 89 Zlatoje Martinov skribas (mi citas laŭlitere):

… ŝian enprofundiĝon en la lingvon tra tempaj tavoloj, ne estas hazarda afero, sed kontraŭe tio estas ago kiu revenigas al la vortoj ilian trezoron kiu estas perdita tra la ĉiutagaj nepoetaj utiligoj de la lingvo. Ĉi tiu poeta “purigo” de la lingvo estas ankoraŭ unu poeta provo en la impresa vico de l' similaj, ke al si mem kaj al aliaj oni montru pravigon de la propra poezio. Neniu poeto donas al sia leganto pretaj solvoj kaj ne donas finfinajn respondojn por starigitaj demandoj. La tasko de ĉiu poeto estas nur starigi demandojn kaj gvidi la leganton tra galerio de sia majstreco.

Plurfoje mi legis ion similan en aliaj poemlibroj, ofte eĉ sen gramatikaj eraroj. Ĉiakaze, dankon pro la averto…

Nu jes, “moderna” poezio. Libera de ĉio – de rimoj, ritmo, interpunkcio, sencaj ligoj inter la vortoj kaj eĉ de la senco ĝenerale. Konforme al la modo. Kvankam tiu modo jam sufiĉe malnovas. Jam pasintjarcente mi skribis:

Bona poezio trovas resonancon en homa animo, oni ĉiam denove revenas al ŝatata poemo, ripetas ĝin en diversaj cirkonstancoj, serĉante konsilon aŭ konsolon. Oni parkerigas la poemon en junaĝo kaj povas reciti ĝin post jardekoj – certe, se ĝi indas. Ritmo kaj rimoj estas la plej efika memorfiksilo, kaj se publiko aprezis la poemon – tiu povos vivi jarcentojn. Tamen, ĉu iu kapablas precize reciti ion el nunaj “avangardaj” poeziaĵoj, lozaj kaj plumpaj, almenaŭ duonjaron post tralego? Certe ekzistas trafaj metaforoj, freŝaj vortkombinoj k. s., tamen kial rifuzi la plej potencan armilon, fidele servantan dum jarcentoj?
(Cerbe kaj Kore, 1998, №1, p. 5–6)

Ni vidu la promesitajn demandojn kaj iru tra la galerio de ŝia majstreco. Jen:

per vidspaco mi etendas
seman akvon
verso falas sur mian okulon
mi ekpalpebrumas en dolor'
kaj vokas, vokas
Infanecon
(Infaneco, p. 11)

Jen plu:

Man-ondoj en pezo de lumo
Forrajdis ien ĝis tagiĝo
tra longaj padoj de lunperiodoj
per rideto de si (ĝis) la luno
(Mi meznokto, p. 13)

Bele, ĉu? Tamen, ĉu vi ion komprenis? Preskaŭ ĉiun pecon eblas citi, ĉie estas la sama, hmm, aŭtora stilo. La paralelaj tekstoj, miakomprene, identas – ja ne estas problemo traduki, se ne necesas konservi ritmon kaj rimojn; ne klaras, kiu lingvoversio aperis pli frue, kaj eĉ ne gravas. Fojfoje iu vorto ial staras enkrampe – kaŝita senco en tio ne kapteblas.

Jen plia fragmento:

Mia rideto rekonas
la vian
post longa serĉado
en ombro
de elbruligita subkonscio
en memama boneco
kiu rekonas
nur sin
tra si-mem
(La rideto, p. 47)

Unu negrandan poemeton mi citu plene:

Lumigilo

Mi forvagis
je vortoj
nun tranoktas
je vejnoj plensangaj
kaŝita en ombroj
de la nokto
Sed
tiu mallumo
tiu trafluado
en tiu belega
postrestado
ĉu ne,
tio estas mi
tio estas ekzistado

Eble sufiĉas. Decidu mem, ĉu kaj kiel la aŭtorino respondis la demandojn pri senco kaj motivo de propra verkado, menciitajn en la postparolo; ĉu vere post la ekkono de ŝia poezio, ŝajnas ke ni estas pli eblecriĉaj por ilin respondi. Aŭ eble vi, traleginte ĉion ĉi, decidos, ke ankaŭ vi mem povas verki sammaniere. Tiakaze konsideru mian konsilon, esprimitan antaŭ multaj jaroj:

fine mi riskus proponi tre efikan manieron por verki modernajn poeziaĵojn: preni ajnan mezaĝan, laŭeble kleran viron, ebriigi lin ĝis tia stato, ke li ankoraŭ povu paroli, sed ne plu klare pensu; paroligi, registri lian paroladon kaj surpaperigi ĝin, kun ne pli ol po tri vortoj en ĉiu linio. Tiamaniere vi havos ŝancon iĝi moda kaj ŝatata poeto – se vi, certe, al neniu malkaŝos la sekreton de via krea metodo…
(La Ondo de Esperanto, 1998. №7, p. 15–16)

Valentin Melnikov


Aleksandro Mitin

Aleksandro Mitin: Esperantisto kaj poeto – danke al interreto

Aleksandro Mitin, 27-jara diplomita kemiisto el Niĵnij Novgorod, fariĝis la unua ruslandano, kiu prenis la unuan lokon en la poezia branĉo de la Belartaj konkursoj de UEA. Li, pli frua laŭreato de Liro, afable konsentis rakonti pri si al niaj legantoj.

Bonvolu rakonti pri via esperantistiĝo.

Mi esperantiĝis en 2008, kaj ĝis nun mi ne povas kompreni, kial tio okazis. Pri Esperanto mi aŭdis kaj legis antaŭe. Sed nur tiam mi subite-hazarde decidis rigardi, kiel do funkcias tiu nekutima lingvo. Mi eĉ la daton memoras – la lasta dekado de aprilo. Mi ekvidis Esperantajn skribaĵojn en la blogo de konato, do intereso aperis. Tio iam okazas al mi: aperas subita deziro pri io ekscii, legi, rigardi k.t.p.

Komence mi vizitis la paĝaron Lernu! Kelkajn tagojn poste mi trovis en librovendejo la libreton de Nikolao Gudskov kun Esperanta gramatiko. Kurson mi ne vizitis. Bedaŭrinde, en Niĵnij Novgorod, eĉ se restas esperantistoj, preskaŭ forestas movado, do mi iĝis esperantisto nur dank' al interreto.

Kiam vi komencis verki versaĵojn en Esperanto?

Mi lernis novajn vortojn per tradukado! Ankaŭ per la poezia. Kiam mi estis komencanto, mi simple “faris provon” traduki kantojn por trejnado. Komence estis laŭvorta traduko. Poste en interreto mi trovis rimvortaron kaj per tiu helpilo provis fari jam artajn tradukojn. Certe, la unuaj provoj estis teruraj. Sed dum plibonigado de miaj lingvoposedoj, mi revenadis al tekstoj kaj retradukadis ilin, ĝis mi vidis, ke estas jam sufiĉe bone. Kaj, provante trovi rimon per vortaro, mi fojon kaj fojon plu vidis la samajn vortojn kun traduko, do ili loĝiĝis en mia memoro.

Komence mi nur tradukis. Kaj kredis, ke mi mem ne havas tiom da propraj ideoj por diri ion gravan. Aŭ simple “ion”. Kaj guto de vero en tiuj pensoj prezentiĝis: iam mi dum unu-du monatoj versas multe kaj iam – preskaŭ nenion. Mian unuan versaĵon Sebastopolo mi verkis en aŭtuno 2009, kaj en 2011 mi ŝanĝis kelkajn liniojn antaŭ publikigi ĝin.

Ĉu vi verkas ankaŭ ruslingve?

Ruse mi preskaŭ ne verkas. Mi ne havas problemojn kun ritmo, sed la plej malfacila estas serĉo de rimoj. Oni senprobleme povas dum kelkaj sekundoj rememori sufiĉe da rimoj, sed post tagoj subite kompreni, ke forgesiĝis la plej taŭga vorto. Kiu estas uzata ĉiutage, sed la poeto ne pensis pri ĝi kiel pri rimo. Ankaŭ necesas memori, ke multe da ĝustaj rimoj en la rusa lingvo jam iĝis tro banalaj, do evitindaj aŭ eĉ evitendaj. En Esperanto dume estas alia situacio kaj aliaj tradicioj. Estas strange, sed versi Esperante povas esti pli facile ol ruse.

Ĉu vi sciis, ke ĝis la jaro 2012 neniu rusia esperantisto fariĝis laŭreato de la Belartaj Konkursoj (kvankam sovetia foje jes)? Nur antaŭ kelkaj jaroj Helena Melnikova prenis la trian lokon… Kion ĉi tiu fakto signifas por vi?

Certe, estas agrable por mi esti venkinto. Mi sciis pri Eŭgeno Belonenko, ĉar mi tralegis la nomojn, premiitajn en la poezia branĉo. Bedaŭrinde, estas malfacile trovi tiun tekston de li. Estas surprizo, ke mi estas la unua laŭreato, ni rusianoj ja havas multajn poetojn. Iuj, verŝajne, eĉ ne partoprenas.

Ĉu vi verkas konscie pri iu certa temo, aŭ vin vizitas inspiro, kaj vi ne scias, pri kio temos en verkota poemo?

Mia poemo-gajninto diras ĝuste pri inspiro! Kiel kaj kiam ĝi venas. Sed inspiro nur montras la ideon por mi, kaj poste komenciĝas pripensado. Ofte la ideo povas esti ŝanĝita, iam – ne. Kaj iam novan nuancon por la poemo al mi donas hazarde trovita rimo. Ekzemple, la ideo de Feliĉulo, kiu gajnis Liron, estas komence iom alia. Sed kiam mi la ideon klarigas por mi mem, ĝi ŝanĝiĝis.

Vi fariĝis laŭreato de Liro kaj de la Belartaj. Laŭ via opinio, kial vi estas premiata? Kio faras viajn poemojn plej bonaj, kompare kun ĉiuj ceteraj?

Mi ne atendis, ke la ĉefan premion ricevos ĝuste Inspiro. Mi sendis tri poemojn, kaj pensis, ke, se mi gajnos ion, do tio estos Amiki kun aliurbanoj (kiu nenion ricevis). Aŭ Rivero Honto (Honora mencio). Kial venkis Inspiro? Verŝajne, la priskribita situacio estas konata por ĉiu, kiu versas. Vivhorloĝo (honora mencio de lasta jaro) havis, krom temo, ankaŭ onomatopeon. Feliĉulo en Liro? Eble pro la temo.

Intervjuis Grigorij Arosev


Aleksandro Mitin

Amiki kun aliurbanoj

Amiki kun aliurbanoj
Estas malfacile…
Memori premojn de la manoj,
Plendi malhumile,
Ke nun soleco estas sorto.
Nur post preskaŭ jaro
Aŭdiĝos la saluta vorto
Por la ne-najbaro.
Ne vidi unu la alian,
Revi pri revido.
Kaj amikecon incendian,
Ardan, sen perfido,
En koro gardi. Ĉiam timi –
Povas malaperi
Post tempo ĝi… Kaj trapilgrimi
Sonĝojn. Kaj esperi…

Brakumi dum renkonto nova
En duonebrio.
Kaj resti tiel ĉi – senmova.
Kaj atendu ĉio!
Atendu nun kutim' senforma,
Splena kaj postiĉa!
Kaj poste sekvos nokt' sendorma,
Estos temp' feliĉa.
Vi kiel fartas, kion faras
Dum interrenkonto?
Amikoj vortojn ne avaras,
Fluas la rakonto.
Rapide pasos la semajno,
En plej kara rondo…
Kaj ploro… Ploro ĉe la trajno
Al soleca mondo.

Ju malpli oftas la vizitoj,
Des pli oni ĝuas.
Amikoj tiaj iĝas mitoj,
Kiujn vi konstruas.
Se proksimiĝos la adresoj,
Iĝos vi najbaroj,
Sed tre diversos interesoj.
Ne similos faroj,
Ĉu tiam ofte vi renkontos?
Diru ja -- por kio?
Feliĉo tra kutim' ne fontos,
Svenos la pasio
Kaj ard'. Vi kun malsamaj planoj
Vivos malsimile.
Amiki kun aliurbanoj
Estas tre facile!!!


Beletra Almanako, 2012, №14

Beletra Almanako

La proza sekcio de la 14a almanako enhavas du novelojn: La ringo de Mikaelo Bronŝtejn kaj Nova vivo de Steven K. Smith. Poezie ĉeestas Ricardo Felipe Albert Reyna, Ivan' Naumov kaj Nicola Ruggiero. Traduke kontribuas Einar Faanes per elangligo de la rakonto La ĉirkaŭfermo de Tamas Dobozy.

Teatro gastas en BA per versa monologo de Karnasko Sansón Carnasco kontraŭ Don Quijote, verkita de Abel Montagut kaj prezentita de li en la 71a Hispana Kongreso de Esperanto.

La forpasintajn verkistojn omaĝas Gerrit Berveling (Eli Urbanová) kaj Baldur Ragnarsson (John Francis). Memore pri Péter András Rados estas reaperigita lia traduko el Janus Pannonius. Al kunfestado de la 20-jariĝo de la Ibera Grupo kontribuas esee Miguel Fernández pri la jaroj da amikeco kaj kreado.

Pri la anglalingva libro Unue kiel tragedio, poste kiel farso de Slavy Žižek meditas Nick Kalivoda, atentiganta, ke “ni vivas en kriz-epoko, en kiu akompanas la maldekstran revolucian potencialon la atentinda potencialo de novaj faŝismoj…” La eseo de Ana Manero prezentas la situacion kaj viv-itineron de la plej gravaj politikistinoj, verkistinoj kaj alispecaj artistinoj el la epoko de la Dua Respubliko de Hispanio.

Pro la longaj tekstoj en ĉi tiu BA aperas sola recenzo de Wim Jansen pri la Historia Vortaro de Esperanto 1887–1888 de Gonçalo Neves.

Serio da fotoj de Liven Dek montras poetape la ceramikadon de Pedro Ullate, de kolektado de argilo ĝis la fina produkto kovropaĝe. Okaze mi ŝatus montri tion al amikino, kiu ankaŭ okupiĝas pri ceramikado.

Halina Gorecka


Ricevitaj libroj

Vidu la tutan liston.

Gvidlibro 2012 / Redaktis Roy McCoy. – Rotterdam: UEA, 2012. – 96 p., il. – (Donaco de UEA).

Ilutoviĉ, Klara. Elkore: Poemaro. – M.: Impeto, 2012. – 112 p.; 200 ekz. – (Aĉeto).

Jarlibro 2012 / Redaktis Roy McCoy. – Rotterdam: UEA, 2012. – 288 p., il. – (Donaco de UEA).

Svitac u mozaiku: [Poemaro] / Postparolo de Zlatoje Martinov. – Beograd: Interpress, 2011. – 96 p., il. – 200 ekz. – (Biblioteka Esperanto, №3). – (Recenzoekzemplero).


Ricevitaj gazetoj

Beletra Almanako, 2012/14;
EAB Update, 2012/58;
Esperanta Finnlando, 2012/3;
Esperanto aktuell, 2012/3;
Esperanto en Azio, 2012/76;
Esperanto sub la Suda Kruco, 2012/110;
Esperanto, 2012/7-8;
Ĝenerala Informilo, 2012/172,173;
Heroldo de Esperanto, 2012/2,5;
Informilo por Interlingvistoj, 2012/2;
Internaciisto, 2012/3;
KAE-Informilo, 2012/79;
Kontakto, 2012/3;
La Lanterno Azia, 2012/289,290;
La Ondo de Esperanto, 2012/7;
La Revuo Orienta, 2012/6,7;
Monato, 2012/7;
REGo, 2012/3-4;
Scottish Esperanto Bulletin, 2012/2;
Svisa Esperanto-Societo Informas, 2012/2.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2012, №8–9 (214–215)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2012:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2012.