La prezidantino de PEJ Dorota Rodzianko en la Esperanto-budo dum la Forumo en Krynica. (Foto: Peter Baláž)
Vortoj de komitatano Z
Raportoj pri la UK en Hanojo elstarigas la junecon de la loka esperantistaro. Ankaŭ tiu, kiu ne partoprenis la kongreson, povas konkludi tion el la fotoj, kiujn kongresanoj afiŝas en la reto. Estus interese vidi ankaŭ statistikojn pri la aĝostrukturo de tiu ĉi nekutima UK, sed verŝajne nur tre malmultaj UK-oj, se entute iu alia, estis organizitaj de tiel juna loka laborforto kiel tiu en Hanojo.
Al la kongresanoj el landoj kun laca, maljunula movado Hanojo devis esti esperiga sperto: almenaŭ en Vjetnamio kaj iuj aliaj aziaj landoj la Afero ŝajnas havi estontecon. En Vjetnamio ankaŭ la aŭtoritatoj ŝajne rilatas al Esperanto amike, ĉar ili disdonis ordenojn al pluraj esperantistoj kaj ankaŭ al Universala Esperanto-Asocio mem, kiu post pli ol duona jarcento en Roterdamo ankoraŭ atendas sian unuan nederlandan medalon.
Tamen, okcidentanoj ne nur pasive kovu esperon pri hela estonteco en Azio, sed ili, kaj kun ili UEA, flegu la tiean movadon. La graveco de la aziaj tigroj rapide kreskas en la monda ekonomio kaj monda vivo ĝenerale, sed tio ne reflektiĝas en la diskuto pri la strategio de UEA nek en la konsisto de la diskutantoj. Al azianoj tiu diskuto verŝajne estas volapukaĵo kaj apenaŭ tuŝas tion, kiel ili perceptas sian esperantistecon kaj kion ili atendas de UEA. Ĉe iuj ĝi povas plifortigi la senton pri duarangeco, kiu sento jam estas forta pro la privilegia facileco de Esperanto por okcidentanoj.
UEA havis jam tri prezidantojn el Azio kaj po unu-du azianojn en kelkaj estraroj. Ili tamen ne lasis tre profundajn spurojn kaj ne sukcesis esence ŝanĝi la okcidentan orientiĝon de UEA. La vaste respektata Lee Chong-Yeong el Koreio eĉ pli verve fokusiĝis al EU ol liaj antaŭaj kaj postaj kolegoj. Se Azio ne ricevas apartan atenton en la strategio de UEA, aziano en la estraro apenaŭ povas esti pli ol dekoracio, krom se tiu estas aparte forta personeco.
Historiistoj iam pristudu, ĉu antaŭ 30 jaroj UEA faris saĝan strategian elekton, kiam ĝi decidis esperantigi Afrikon. Tiu celo eĉ relative sukcesis, ĉar en iama dezerto de Esperantujo aperis multaj verdaj oazoj. Ilia vivtenado tamen kostis multe da mono, kiu apenaŭ donis tiom da movada rento, kiom oni atendis. Feliĉe UEA reviziis sian afrikan agadon kaj nun celas per malpli da mono pli altan kvaliton de la movado anstataŭ pli granda kvanto. Se ne antaŭ 30 jaroj, ĉu nun estu la vico de Azio?
Bona evoluo estas, ke UK jam okazis kelkfoje en Azio. Multaj azianoj ricevis la ŝancon sperti sian esperantistecon en la plej vera maniero, en vid-al-vida kontakto kun alilandanoj. Tio en si mem estas ege valora. La laboraj diskutoj de UEA tamen ankaŭ en aziaj UK-oj ŝajnas esti samaj kiel en Eŭropo anstataŭ uzi la ŝancon ekscii rekte de azianoj, kion por ili povus signifi UEA.
Almenaŭ postkongrese la gvidantoj de UEA tenu varmaj la kontaktojn kun siaj novaj vjetnamaj konatoj, ĉar tio, kion ili pensas, gravas por la estonteco de UEA multe pli ol tio, kion oni legas en la retlistoj.
Komitatano Z
Kion ni faru tiucele uzante la scion de fakuloj pri varbado kaj merkatiko? Jen la demando, kiun Lu Wunsch-Rolshoven (EsperantoLand) metis al si, kiam Sam Green, reĝisoro de la filmo The Universal Language, petis kontribuon por la retejo esperantodocumentary.com. Sekvas mallongigita versio de lia eseo.
Esperanto-varbado kaj -merkatiko. Unu afero delonge mirigas min: La Esperanto-komunumo (aŭ pli precize la asocioj) asertas, ke oni deziras disvastigi la uzadon de Esperanto, sed en la praktiko la membronombroj stagnas aŭ malkreskas. Kial?
Unu el la kernaj kaŭzoj laŭ mi estas, ke en la Esperanto-asocioj apenaŭ estas fakuloj pri varbado kaj merkatiko. Mi celas “libertempajn fakulojn”, homojn, kiuj legis kelkajn librojn pri tiuj fakoj, partoprenis semajnfinajn seminariojn kaj praktikas tion lige al Esperanto. La disvastigo de Esperanto, la kreskigo de la Esperanto-parolantaro, apenaŭ eblas sen baza scio pri varbado. Jen kelkaj faktoj el diversaj libroj kaj el la praktiko:
Varbado transportu la utilon, la allogon de la produkto. Do la surskribo “Esperanto” ne multe utilas kaj “Esperanto, la internacia lingvo” ja iom informas, sed ne jam logas. Kontraste sloganoj kiel “Amikoj en la tuta mondo – Esperanto, la internacia lingvo” aŭ “Vojaĝi al multaj landoj – Esperanto, la internacia lingvo” ligas pozitivajn ideojn kun Esperanto. Tia prezento de diversaj utiloj de Esperanto kreas allogon ĉe la celitaj homoj.
Varbado bezonas belecon. Plejparte estas la subkonscio, kiu igas nin agi; logas nin belaj aferoj kaj la atendo de plezuro. Se afiŝo estas bela, ĝi igas multajn homojn plu rigardi ĝin. Gravas la grafika aranĝo, eble bildoj de homoj kaj de vojaĝoj, naturo aŭ urboj.
Varbado bezonas ripetadon. Se informo pri Esperanto atingas homon dekfoje, oni havas proksimume la kvindekfojan probablon, ke tiu homo vere eklernos Esperanton, ol se la informo atingas tiun homon nur unufoje. Do ni uzas niajn tempon kaj monon multe pli efike. Sekve estas saĝe koncentri sin al malgranda celgrupo – lernantoj de unu gimnazio, studentoj de du/tri universitataj institutoj kaj la apuda studenta manĝejo.
Novaj aferoj atingas la publikon per unuopaj grupoj. Egale kiun novan aferon oni surmerkatigas, preskaŭ certe en la unua fazo oni atingos nur ĉ. du procentojn de la entute eblaj klientoj, asertas la teorio pri Disvastiĝo de Novaj Aferoj. Temas pri t. n. pioniroj (aŭ novigantoj), homoj malfermaj al novaj aferoj, ofte junaj homoj, altnivele edukitaj. Ili akceptas la novaĵon, ĉar ĝi estas interesa. Ni ne asertu, ke jam multaj homoj uzas – kontraste eblas elstarigi, ke estas nur malmultaj homoj, sed speco de elito, kiu jam uzas la novan aferon.
Nur post la pioniroj venas la “fruaj adoptantoj”, ofte opinigvidantoj en la socio. Sed ni ankoraŭ ne sukcesis elĉerpi la grupon de pioniroj: Ekzemple inter studentoj ofte nur ĉ. triono scias, kio estas Esperanto, kaj kutime nur tre supraĵe. Se ni sukcesos bone informi kaj privarbi lernantojn ekde 14 jaroj kaj studentojn, plej verŝajne ni sukcesos plurobligi la nombron de Esperanto-lernantoj kaj -parolantoj en tiuj grupoj.
La teorio de disvastiĝo de novaj aferoj helpas ankaŭ klarigi, kial la klopodoj disvastigi Esperanton ĉe politikistoj apenaŭ sukcesis kaj havas nur malgrandan probablon sukcesi: Politikistoj kutime ne estas pioniroj. Ili subtenas aferojn, kiujn multaj civitanoj deziras. Politika agado do verŝajne povos havi sukceson nur post la varbado de la pioniroj kaj la fruaj adoptantoj.
Necesas multa varbado. Ni kalkulu ekzemple kun 1000 studentoj, kiuj vizitadas universitatan instituton. Prefere ni ĉiun informu ĉ. dekfoje. Do ni devas krei 10.000 kontaktojn – rigardojn al afiŝo sur biciklo, al gluetikedo, al flugfolio, al varba pulovero ktp. Ni havas ŝancon nur pri ĉ. 10 studentoj, kiuj eventuale lernos Esperanton en la nuna fazo de pioniroj. Multa laboro por ŝajne malgranda rezulto, sed ĝuste tio necesas. Kaj ni estu efikaj: Afiŝoj, gluetikedoj kaj T-ĉemizoj bezonas malpli da tempo ol disdonado de flugfolioj.
Indas kontroli la efikon de varbado. Tre utilas scii, kiom da homoj konas la nomon “Esperanto” antaŭ kaj post varbokampanjo kaj kiom ligas al Esperanto ideojn kiel “rapide lernebla lingvo” aŭ “kontaktoj en cent landoj”. Tiel oni pli bone komprenas la efikon de varbokampanjo ol per la nura rezulto laŭ nombro de kursanoj. Ne necesas fari tion tre science: Meti tri ĝis kvin demandojn al tridek homoj jam donas iom da bazo por prijuĝi; tia enketo fareblas ene de unu aŭ du horoj.
Necesas iom da mono. Malfacilas decidi kiom da mono necesas kaj estas pluraj metodoj por tio. Verŝajne elspezi 3-5% de la jara elspezo por informado kaj varbado ebligas iom da kresko, 10% supozeble kondukos al pli signifa kresko. Nuntempe multaj Esperanto-asocioj uzas nur ĉ. 1% de la jara elspezo por informado (kaj la membraroj malkreskas…).
Ne indas elspezi multan monon antaŭ ol oni scias, kiel fari tion. Eble dum pluraj jaroj oni dediĉu 5% de la jara buĝeto al rezervo por varbado kaj elspezu tiun ĉi monon nur post kiam edukiĝis Esperanto-varbfakuloj. Se vere neniu pretos studi pri varbado, oni povos post kelkaj jaroj remeti la monon al la ĝenerala kaso.
Libroj. Mi multe ĉerpis el du libroj de David Ogilvy, Konfesoj de varbisto (ĉapitroj ekde Kiel kreiĝas grandaj kampanjoj) kaj Ogilvy pri varbado (ĉapitroj kiel Varbado kiu vendas kaj Rekta varbado). Pri malmultekosta varbado informas Jay Conrad Levinson en la diversaj libroj de la serio Guerilla Marketing. Pri “disvastiĝo de novaj aferoj” (Diffusion of Innovations) skribis Everett Rogers en sia iom longa, sed bone legebla libro; aplikis tiujn ideojn al la mondo de komputiloj Geoffrey A. Moore en Crossing the Chasm kaj Inside the Tornado – indas transformi la ideojn el la komputila mondo al nia Esperanto-temo.
La fakuloj pri varbado kaj merkatiko certe ne agas plene laŭ la idealoj de la Esperanto-komunumo. Tamen ilia scio estas valorega por pli sukcese disvastigi nian lingvon kaj ĝiajn idealojn. Esperanto kaj Zamenhof meritas tion.
Lu Wunsch-Rolshoven
(EsperantoLand)
La solena malfermo de la 45a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estis sendube la plej impona en la Liga historio, kun la plej altrangaj akceptantoj iam ajn altiritaj. Podie sidis naŭ solenuloj, ses personoj alparolis la 300-kapan publikon. Eĉ kun dulingva prezentado, la ceremonio restis ĝis unuminuta precizeco ene de la antaŭvidita horo.
La unua preleganto estis la antaŭa vicestro de la provinco Junnano, Liang Gongqing, kiu jene priskribis la provincon: “Ĉi tie estas okulfrapaj belaj artoj de diversaj nacioj, buntaj popolaj bildoj de diversaj nacimalplimultoj, kun briloj de longa historia kulturo”. Ĉeestis plie la nuna provinca vicestro.
Responde, la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, dankis al Liang Gongqing pro la bonvenigo kaj provinca apogo por la konferenco. Danko direktiĝis al Duan Yongxing, longtempa esperantisto kaj prezidanto de la gastiganta Profesia Artkolegio de Kunmingo, pro la materia kaj arta helpo de la kolegio. Li skizis la historion de ILEI-konferencoj – ĝis 2006 obstine eŭropaj kun nur tri esceptoj. Ekde 2007 okazis tutmondiga eksplodo, kulminanta en la Kunminga konferenco. La saluto venis al fino per observoj pri la konferenca temo.
La tria parolanto estis la prezidanto de la kolegio, kiu parolis en Esperanto kaj ricevis ĉinan tradukon. Li diris interalie: “Lingvo, kiel ilo de amasa komunikado, karakteriziĝas ofte per kunfandiĝo de pensoj kaj karamboloj de saĝofajreroj. Esperanto, kiel ponto inter lingvoj, dissemas ideojn de espero, paco, amikeco kaj amo”.
Nome de LKK parolis Gong Xiaofeng (Arko) kun bonvenigo al la partoprenantoj el 19 landoj. La landajn salutojn prezentis Bharat Kumar el Nepalo, reprezentante la aziajn sekciojn, kaj Aurora Bute el Rumanio, nome de la neaziaj. Antaŭ la malfermo, en akcepto por la alvenantaj ĉinaj gastoj, ni tuŝis la deziron de la provinco kaj kolegio vastigi siajn artajn kontaktojn pere de Esperanto al landoj, kie tiuj ĝis nun ne ekzistas. Tio inkluzivus reciprokajn studvizitojn aŭ liveron de artinstruistoj. Klare ĉi tie ekzistas malferma sinteno al Esperanto kaj de ĝiaj praktikaj ebloj.
Sekvis spir-haltige mirinda arta koncerto kun eroj el plej diversaj regionoj de Ĉinio. Aprezema publiko ĉeestis; plie al cento da konferencanoj aldoniĝis ducento da studentoj kaj instruistoj el la kolegio, por plenigi la halon.
Kiam tradicio kaj moderno intertuŝiĝas: jen popmuzika kvarteto,
kiu digne povus roli eĉ en plej prestiĝa televida spektaklo, ie ajn en la mondo.
La konferenco altiris 113 aliĝintojn, kun 104 surlokaj partoprenintoj. Do, temis grandmezure pri la plej granda ekstereŭropa ILEI-konferenco iam ajn, kaj la plej granda entute de la lastaj 26 jaroj (ekde kiam ni havas informojn). La komitato akceptis du novajn honorajn membrojn, Li Shijun (Laulum) kaj Li Weilun, kiu prelegis kaj kursgvidis dum la konferenco.
La komitato de ILEI akceptis tri novajn sekciojn el Mongolio, Nepalo kaj Vjetnamio. La nova estraro de ILEI por la sekvaj tri jaroj rompis plurajn rekordojn. Rekorde granda (9 membroj pro la laboro-kresko), rekorde ina (5 el 9), rekorde renovigita (6 novuloj) kaj rekorde tutmonda (4 kontinentoj).
Fariĝis tradicio, ke ILEI kadre de sia konferenco starigas dialogon kun neesperantistaj universitatanoj spertaj pri lingvoj kaj kulturoj. Tio realiĝis en tuttaga simpozio kun deko da prezentantoj, ĉiu prilumanta iun aspekton de la kongresa temo: “La arto de komunikado, komunikado de artoj”. La temo aparte aktualas en la provinco Junnano, kiu entenas loĝantojn kun ĉ. 25 etnaj grupoj, la plimulto kun apartaj lingvoj, alfabetoj, kutimoj kaj artformoj. Grandas la bezono por komunikado inter tiuj malplimultoj. La prelegoj okazis en la ĉina kaj Esperanto. Tradukoj estis montritaj ekrane por rapidigi progreson kaj permesi seninterrompan paroladon. Diskuto-tempo restis post ĉiu prelego. La 150-seĝa aŭditorio estis plena.
Lastatage okazis sukcesa Lingva Festivalo, en kiu estis prezentitaj 18 lingvoj, kio altiris ankaŭ studentojn el la kolegio. La impona ferma ceremonio prezentis ĉefe kantajn kaj dancajn erojn. Ĝi finiĝis per 25-kapa koruso, kiu kantis la himnon La Espero laŭ vigla interpreto; tio estis la komencpunkto por konferencfina koncerto. Ties finon markis adiaŭaj kantoj en Esperanto, dum kiuj videblis fone sur giganta ekrano cento da profesinivele faritaj fotoj el nia konferenca semajno. Kronis la vesperon piroteknika spektaklo.
Stefan MacGill
[Inaŭguro de la 68a IJK en Hanojo: prezidanto de LKK Phượng Nguyễn (en Esperanto: Flama Floro)
kaj vicprezidanto de TEJO Michael Boris Mandirola. (Foto: Lê Minh Thu)]
La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso komenciĝis la 5an de aŭgusto, unu tagon post la fermo de la 97a Universala Kongreso en la sama urbo, Hanojo – ĉefurbo de Vjetnamio. La samlokiĝon kaŭzis neatendite deviga ŝanĝo de planoj pri IJK, kiu origine devis okazi en Japanio; la japanaj gejunuloj komence de la jaro informis al TEJO ke ili ne sukcesos organizi la kongreson, kaj sekve vjetnamoj kuraĝe transprenis la taskon, kaj ene de duonjaro brile sukcesis.
Venis al la kongreso 145 partoprenantoj el 27 landoj.
La oficiala malfermo de la kongreso okazis la matenon de 6a de aŭgusto. En la domo de Unuiĝo de Amikecaj Organizoj, kun ĉeestantaj gravuloj kaj reprezentantoj de amaskomunikiloj, Nguyễn Thi Phượng (Flama Floro, prezidantino de LKK) kaj Michael Boris Mandirola (vicprezidanto de TEJO) inaŭguris la 68an IJK-on. Sekvis la unua kunsido de la Komitato de TEJO, kiun momente vizitis la prezidanto de UEA Probal Dasgupta, salutinta la Komitaton nome de UEA. Posttagmeze okazis Lingva Festivalo, gvidita de Olga Ŝilajeva, kadre de kiu la kongresanoj povis partopreni prezentojn pri diversaj lingvoj kaj lingvajn fulm-kursojn. La pli malfrua hanoja surakva pupteatraĵo, tradicia vjetnama arto, altiris tiom da interesiĝantoj ke eĉ ne sufiĉis biletoj por ĉiuj.
La venontan matenon oni kune ekskursis al Maŭzoleo de Ho Chi Minh kaj al la Literatura Templo – la unua universitato de Vjetnamio. La ekskurson akompanis forta pluvo, tute kutima en Vjetnamio por tiu ĉi periodo de la jaro, sed sufiĉe surpriza por la eŭropanoj. Posttagmeze estis organizita aŭkcio, la celo de kiu estis kolekti monon por la apudhanoja orfejo “S.O.S.” – estis vendataj libroj, ĉapeloj, memoraĵoj, ludoj, alkoholaĵoj kaj aliĝnumero 1 al la venontjara IJK; sume oni sukcesis kolekti pere de la aŭkcio pli ol 350 eŭrojn (preskaŭ 9,000,000 dongoj). Tiuj estis transdonitaj al la orfejo la venontan tagon.
Antaŭ la komenciĝo de la vespera programo tiutaga Michael Boris Mandirola solene transdonis al Rafael Henrique Zebretto kaj Alvaro Motta diplomojn pri elstara agado – distingon aljuĝatan fare de la Estraro de UEA. Ili ricevis tiujn ĉi diplomojn pro la sindediĉa laboro por Esperanto antaŭ kaj kadre de la tutmonda pridaŭripova konferenco Rio+20 en Brazilo.
La sekva tago komenciĝis per vizito de la Etnologia Muzeo, prezentanta la historion de la nacioj kiuj loĝis kaj loĝas en Vjetnamio (nur en la nord-okcidenta regiono troviĝas 5 minoritatoj). Posttagmeze la Komitato de TEJO estis diskutanta la jaran raporton de 2011/2012 kaj la Estraran laborplanon por 2012/2013; dume la ceteraj partoprenantoj ĝuis tre interesan koncerton kun Vjetnamaj tradiciaj muzikiloj. Sekvis diverstemaj prelegoj, kaj la tago estis konkludita en burĝa restoracio Sen (“lotuso” en la vjetnama), kiu ofertis nelimigitan elekton de manĝoj de diversaj tipoj kaj pluraj kuirartoj. Rizo, insektoj, viandaĵoj el strangaj korpopartoj, vegetaĵoj el strangaj plantoj, ĉiuj videblis sur la teleroj. La okupitajn per maĉado kongresanojn surprizis granda naskiĝtaga kuko – evidente, la Vjetnama Esperanto-Junulara Organizo havis jubileon! Post kantado de “Feliĉan naskiĝtagon!”, spontanee ekis kanto-batalo inter vjetnamoj kaj “cetero de la mondo”. Se tio ne sufiĉus, ĉirkaŭ la deserta tablo ariĝis granda rondo kaj oni ekdancis La Bambon rekte en la restoracio.
Tio ne malhelpis la ĵaŭdan matenon komenci eĉ antaŭ la 6a horo. Ĉiuj kongresanoj estis veturigitaj al Ba Vì – montara regiono okcidente de Hanojo. Tie, en leĝera etoso, okazis pluraj ludoj, konkursoj, dancadoj kaj noktaj babiladoj. La pluvego sekvis la IJK-n ankaŭ tien kaj meze de teama tasko-konkuro komplete ĉiujn malsekigis. Kombinante akvon kun akvo, la partoprenantoj ensaltis la naĝejon, kaj tie kunnaĝis La Bambon – verŝajne unika okazaĵo en la historio de IJK-oj.
Post la ripoza dua tago en Ba Vì, reveninte en Hanojon, oni spektis monologon pri la sendependeco de Brazilo, kiun sekvis prezento de tradicia brazila kampara geedziĝo kun ties gaja kampara danco Kvadrilo – ĝin partoprenis preskaŭ ĉiuj kongresanoj. La venonta mateno alportis kun si la solenan fermon de la 68a IJK kaj transdonon de la kongresa flago al Israelo – lando de la venontjara kongreso.
Estis anoncita la kongresa rezolucio, kiun aprobis pli antaŭe la komitatanoj:
La komitato de TEJO kunveninta en Hanojo, Vjetnamujo, kadre de la 68a Internacia Junulara Kongreso, ĝojas je la plenumo de valoroj kiel Amikeco, Frateco kaj Amo, kiuj estas bazaj valoroj por la Esperanto-movado kaj kiuj plene ĉefrolas en internaciaj Esperanto-renkontiĝoj.
La internacia junulara Esperanto-movado povas fieri pri tio, kaj ekzempli al la mondo pri sia internacikomunumeco. Tio tamen ne estas nur celo en si mem, sed ankaŭ inspiro kaj motivigo por junaj aktivuloj labori kaj kontribui al la disvastigo de Esperanto kiel interhoma komunikilo kaj solvo al internacikomunikaj problemoj.
En la junulara movado jam estas kutime labori kaj por evoluigo kaj fortigo de la Esperanto-komunumo kaj kulturo, samkiel por la disvastigo de la lingvo internacia, neŭtrale homa. Ni kredas ke la TEJO-agado povas esti pli komplete kaj amplekse difinita kiel raŭmisma finvenkismo.
Sergeo Gōren, Paweł Fischer-Kotowski, Karina Mąkosa
Se vi loĝas norde de Florenco, de la montaro Apeninoj ĝis la Norda Poluso, vi ne povas kompreni, kio estas Mazaradelvalo. En la itala Mazara del Vallo, sed simple nomita de la kongresanoj: Mazaro. Temas pri urbeto ĉe la maro, fondita de fenicoj, gravigita de araboj, kiam ili konkeris Sicilion, kaj poste dum jarcentoj malbone administrata de hispanoj kaj italoj.
Ĝi estas urbeto ĉe la Meza Maro, pli simila al Kalamato en Grekujo ol al Bolonjo en Italujo. La homoj estas similaj al la turkoj de Anatolio, al la grekoj, al la urbaj araboj de Norda Afriko. La maro estas la sama. Pro la varmo la publika vivo komenciĝas vespere post la 8a horo kaj daŭras ĝis la noktomezo.
Cetere en Mazaro mem vivas tre granda kaj integriĝinta komunumo de tunizianoj, kiuj transprenis la tradician ekonomian agadon, la fiŝkaptadon. “Integriĝinta” signifas, ke ĝi rajtas paroli la araban, havas siajn moskeojn, sed ankaŭ sendas siajn infanojn al la italaj lernejoj, lernis la lokan dialekton, ktp. Bela ekzemplo de multkultureco en la praktiko.
En tiu kunteksto inter la 18a kaj la 25a de aŭgusto okazis la 79a Itala Kongreso de Esperanto.
La urbestro alparolas la kongresanojn en la malfermo (Foto: Ranieri Clerici)
La ŝerca adjektivo en la titolo “kvazaŭitala” aludas al la fakto ke el la 340 partoprenintoj el 34 landoj pli ol du trionoj estis eksterlandanoj. La nombro 340, kiel decas en sudaj landoj, signifas “ne malpli ol”, ĉar ni ne scias la precizan nombron de la aliĝintoj (ni ne estas nord-eŭropanoj finfine).
La programo estis abundega. En unu tipa tago, la lundo, vi povis elekti ĉu viziti la ekspozicion pri Esperanto, kiu senmove restis je dispono de la civitanoj en la urbodomo, aŭ la libroservon, kiu senmove restis je dispono de la kongresanoj en la kongresejo. Vi povis partopreni la metodologian seminarion de Katalin Kováts pri lingvoinstruado aŭ la seminarion “Sed homoj kun homoj” de Kristin Tytgat kaj Elisabeth Schwarzer. Temis pri malfacila elekto. Ambaŭ estis tiom seriozaj, kiom oni povas timi, kaj ambaŭ estis finance subtenataj de EU-instancoj.
Gražina Opulskienė (la sesa de maldekstre) kun siaj kursanoj (Foto: Svetlana Smetanina)
Sed, se via intereso estis lingva, vi povis elekti inter la baza kurso pri Esperanto de Aida Čižikaitė, la progresiga kurso de Maria Butan kaj la superan kurson de Gražina Opulskienė. Sed, aliflanke, se vi estis neitalo kaj volis lerni la italan, jen por vi la kurso de Davide Astori.
Tio baze okazis ankaŭ en la posttagmezo, kiam aldoniĝis ankaŭ la kutimaj organizaj programeroj. En la lundo tiuj estis: asemblea kunveno de la Itala Instituto pri Esperanto, kunveno de la Itala Esperantista Junularo, kunveno de la delegitoj de UEA, de la asocio ARCI, prelego pri la nova entrepreno Kosmo, kiu serĉas subvenciojn por esperantistaj asocioj. Al tio aldoniĝis kulturaj prelegoj, pri muziko de la grupo Kajto, pri la esperantistoj kiel nova etno de Aleksander Melnikov, kaj prezentado de libroj en Esperanto.
Sed ne estis paco ankaŭ en la vespero. Post la vespera spektaklo por la neesperantista publiko oni provis kapti vin per kulturaj prelegoj pri la Meza Maro kaj per alloga junulara vespera programo. Ne demandu min, kion ili faris. Mi scias nur ke en la mateno iuj vekiĝis kun la naĝkostumoj de iuj aliaj en ĉambro de ankoraŭ aliaj kongresanoj. “Ili estas junaj”, – oni diras ĉirkaŭ la Meza Maro.
Ne mirige, ke multaj, eble tro multaj kongresanoj, estis tiel timigitaj de tia abunda programo, ke ili decidis ekskursi la tutan tagon.
En Sicilio oni povas ekskursi dum ĉiuj sep tagoj de la kongreso, ĉar la ondoj de fenicoj, grekoj, romanoj, araboj, normandoj kaj hispanoj postlasis tiom da temploj, moskeoj kaj katedraloj, kiom turismema turisto povas nur prirevi. Se italoj estus poloj, ili povus aranĝi tie tiom da turismo, kiom sufiĉus por bonfartigi la tutan landon, sed italoj kaj nuntempaj sicilianoj, kiel mi diris antaŭe, insiste misadministras Sicilion kaj revas pri helpoj el Bruselo.
Ĉiuokaze mi diru unu lastan aferon. Mi diris, ke la socia vivo okazas de la oka horo vespere ĝis noktomeze. Tiam familioj kun malgrandaj beboj kaj infanoj (mezmarano oni iĝas ne naskiĝas) promenas, aĉetas glaciaĵojn, esperas esti rigardataj de aliaj kaj rigardas aliajn. En ĉiu mezmara lingvo estas vorto aparta pri tiu speco de malrapida promenado (“dar vuelta” en la hispana). Kiam oni alvenas al la ĉefa placo oni rigardas la spektaklojn aranĝitajn de la urbestraro dum la somero.
Nun okazis, ke dum la kongresa semajno, tiuj koncertoj estis en Esperanto. De Jomo al Kajto kaj al Kim, por mencii nur tri tre konatajn. Tio kune kun la centoj da afiŝoj, kiujn la urbo afiŝis pri la kongreso, igis ĉiun mazaranon konscia pri la ekzisto de Esperanto.
“Se temas pri rozoj, ili certe floros”, – diras alia ĉi tiea proverbo, alivorte se iu devus fariĝi esperantisto, li certe post ĉi tiu anonckampanjo fariĝos esperantisto.
Mazaro estas por ni facila urbo, ĉar la urbestro estas konvinkita pri Esperanto, kaj revas fari el Mazaro specon de Herzberg, de Esperanto-urbo. Sed ni provas ankaŭ en similaj lokoj.
La venontan jaron venu al la kvazaŭitala kongreso en Kastelaro (Castellaro) apud Sanremo (San Remo) ĉe la lazura marbordo.
Renato Corsetti
Jam la 22a Ekonomia Forumo okazis ekde la 4a ĝis la 6a de septembro 2012 en la Pollanda kuracurbeto Krynica-Zdrój. Kaj ĉi-jare la sepan sinsekvan fojon ankaŭ Esperanto estis denove prezentita dum la Forumo.
Kunlaboro de pluraj Esperanto-organizoj ebligas la ĉeeston en tiu ĉi prestiĝa kaj grava evento. La Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiel la oficiala partnero, kutime starigas sian teamon de prelegantoj por la diskut-panelo. UEA kunfinancas la partoprenon de prelegantoj kaj same la Esperanto-standon. Pluraj volontuloj de PEJ (Pola Esperanto-Junularo) deĵoras en la Esperanto-budo por informi pri la lingvo, disdoni informilojn ktp.
La partopreno de Esperanto en la Forumo iĝis ebla danke al bona persona kontakto de Halina Komar kun la ĉeforganizantoj de la aranĝo kaj danke al ŝiaj helpemo kaj persistemo. Menciindas ke neniu alia civitana organizo tie havas sian budon, la Forumo estas kutime tre kosta por tiuj, kaj nur kelkaj grandegaj firmaoj prezentiĝas en kelkaj lokoj. Nur Esperanto ricevas daŭre senpage la eblon prezentiĝi.
Ĉi-jare la ĉefa temo de la Ekonomia Forumo estis: “Novaj vizioj por malfacilaj tempoj: Eŭropo kaj la mondo, konfrontantaj la krizon”.
Dum la Forumo okazas kutime pli ol ducento da prelegoj kaj diskutoj, ofte eĉ dek samtempe.
Partoprenis ĉ. 2 mil 500 personoj el la tuta mondo; ĉefe el Eŭropo kaj Azio, sed ankaŭ el Usono, Kanado k. a. Pluraj prezidentoj, ministroj, politikistoj, bankistoj, ekonomikistoj kaj amaso da ĵurnalistoj partoprenis la kunvenojn.
Eŭropa Esperanto-Unio proponis panel-diskuton kun la temo: “Kulturo: ĉu ankaŭ eŭropa, aŭ nur nacia?” Jozef Reinvart, Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor prezentis plurajn fenomenojn, rilatajn al la temo – ĉiam tuŝante ankaŭ Esperanton (de diversaj vidpunktoj).
Ĉi-jara partopreno kaj prezento de Esperanto en la Ekonomia Forumo estis sukcesaj: la panel-diskuto, disdonado de informiloj, kvizo pri Esperanto kun premioj, kaj tre bone videbla, sesmetra Esperanto-stando videbligis nian lingvon ekde la komenco ĝis la fino.
Hejmpaĝo de la Forumo: http://www.forum-ekonomiczne.pl/
Peter Baláž
EEU-estrarano
La 3an de septembro, je la nacia festotago de San-Marino, la 33a Sanmarineca Universitata Sesio estis malfermita de la rektoro de Warszawska Szkoła Zarządzania – Szkoła Wyższa (WSZ-SW; Varsovia Lernejo de Direktorado – Altlernejo), prof. dr. hab. Andrzej Zawiślak, kaj la prezidanto de AIS San-Marino, OProf. Hans Michael Maitzen. La gastiganta instituto esprimis sian intencon apliki la internacian lingvon Esperanto por kontaktoj al siaj alilandaj partneraj institucioj kaj alstrebi stud-kursaron kun kursoj en Esperanto. La SUSejo, pretere, antaŭ la Dua Mondmilito estis sidejo de la Ligo de Nacioj en Varsovio.
Salutojn okaze de la inaŭguro transdonis reprezentantoj de UEA, ILEI kaj Silezia Esperanto-Asocio. Por la gastoj nesciantaj Esperanton okazis interpretado en la polan. Du pollandaj esperantistaj sciencistoj prelegis por la ekstera publiko pri aspektoj de la interlingva komunikado kaj la mondaj lingvaj problemoj: prof. dr. hab. Ilona Koutny prelegis en la internacia lingvo Esperanto kaj projekcie montris tekstojn en la pola; prof. dr. hab. Walter Żelazny prelegis en ambaŭ lingvoj.
En la inaŭguro de la Varsovia AIS-sesio
La scienca programo de la sesio konsistis el kursoj pri interlingvistiko, scienca etiko kaj galaksia astronomio, ĉiuj je post-abiturienta nivelo por ebligi la partoprenon de alifakanoj. En liberaj prelegoj kelkaj AIS-anoj raportis pri sia scienca laboro aŭ pri aktualaj sciencaj temoj. Dr. Werner Fuß prelegis pri la demando, kial vivuloj enhavas certajn molekulojn nur en unu el du simetriaj formoj, kaj kalkulis la probablojn de diversaj eblaj klarigoj.
Paralele al tiu scienca programo la AIS-senato intertraktis kun la estraro de WSZ-SW pri kunlaboro kaj ellaboris intencdeklaron, kiu estu bazo ne nur de la planado, sed ankaŭ de eblaj subvencipetoj pri komunaj projektoj. La deklaron subskribis reprezentantoj de la du partneroj kaj krome oficialuloj de la asocio TNOiK (Scienca Societo pri Organizado kaj Direktado), kiu kunordigos la kunlaboron. Unua paŝo estu instigi alilandajn partnerojn de WSZ-SW al la lernado de Esperanto por uzi tiun lingvon en faka kaj organiza kunlaboro.
Kadre de la sesio okazis studfina ekzameno sur magistra nivelo. Małgorzata Komarnicka, kiu ankaŭ elstare engaĝiĝis en la organizado de SUS 33, defendis sian disertaĵon, kiu komparas diversajn aspektojn de la traktado de la nocio “feliĉo” en psikologio, filozofio kaj arto. Rekone de ŝia laboro AIS alvokis ŝin kiel adjunkton sciencan (ASci) al sia Scienca Sektoro. AIS alvokis dum SUS 33 ankaŭ du novajn profesorojn kaj unu plenrajtan docenton.
SUS 33 estis ne granda, jam pro la mallonga prepartempo. Oficiale aliĝis 15 AIS-anoj, el kiuj unu ne povis alveni pro vizaj problemoj, kvankam sendis profesie verkitan invitleteron. Krom tiuj AIS-anoj ĉeestis proksimume la sama nombro da lokanoj (anoj de WSZ-SW kaj aliaj interesuloj, precipe esperantistoj), de kiuj AIS ne postulis oficialan aliĝon.
WSZ-SW estis ĝis nun la teĥnike plej bone ekipita SUS-ejo. Eĉ kiam la AIS-prezidanto OProf. Maitzen, kiu kiel astronomo preferas fingran kontakton al siaj prezentaĵoj, petis pri tablokamerao por la projekciilo, tio ne estis problemo. Krome konvenis la eblo manĝi en la altlernejo kaj tiel ŝpari tempon dum la tagmeza paŭzo.
AIS konsideras SUS 33 sia modesta kontribuo al la 125-jariĝo de Esperanto, ĉar ĝi okazis en la urbo, kie aperis ties Unua Libro. En vespera programo lokaj esperantistoj montris al la SUS-anoj la varsovian Zamenhof-straton kaj la lokon de la domo de Zamenhof. Varsoviaj esperantistoj ankaŭ afable kontribuis per interpretado dum la sesio.
Ankoraŭ ne okazis decido pri loko kaj tempo de la sekva AIS-sesio. AIS certe konsideros reveni al Varsovio kaj WSZ-SW..
Reinhard Fössmeier
senata sekretario de AIS
Ĉi-jare la vica, 85a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Jalto (Krimeo, Ukrainio) la 11–18an de aŭgusto kun la ĉeftemo “Kontraŭdiro inter kresko de naciismo kaj tutmondiĝo”.
Por loĝantoj de la tuta eksa Sovetunio la vorto “Krimeo” elvokas pozitivajn emociojn, memorigante pri la suno, karesa maro, ekzotika por nordanoj mediteranea naturo… Ne hazarde fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcento Jalto estis la ŝatata somera rezidejo de la rusiaj caroj. Tial ĝi vekis intereson de pluraj ukrainianoj, rusianoj, kazaĥianoj. Sed por homoj ekster tiu mondregiono Jalto, pro iom komplika atingebleco, ne fariĝis, bedaŭrinde, tiom alloga, kaj da ili venis relative malmulte. Rezulte, do, estis nur iom pli ol 60 partoprenintoj: el Hispanio 3, el Francio 18, el Germanio 1, el Bulgario 1, el Kazaĥio 4, la ceteraj el Rusio kaj Ukrainio.
Tamen la kongreso, malgraŭ kelkaj organizaj misoj (ne estis antaŭpreparita eksterlabora programo, kaj ĉio okazis nekutime improvize, kvankam finfine ja okazis…), pasis sukcese. Malmultekosta kaj bona loĝado kaj manĝado en tuja proksimeco al la kongresejo multe moligis ĉiujn ceterajn misojn. Plej gravas, ke la viglaj kaj aferemaj laborkunsidoj montris grandan allogon ne nur por membroj, sed ankaŭ por la gastoj, kiuj, spertinte la kamaradecan etoson de SAT, volonte aliĝadis dum la kongreso al la asocio. Laŭ la rezulto de la diskutoj estis akceptita la Deklaracio (vidu sube) kaj difinitaj la taskoj por la laboro de la asocio. El la laboroj de la SAT-frakcioj indas mencii tiun de la pacista, delonge la plej aktiva. Cetere, pro la graveco de tiuj laboroj al praktike ĉiuj SAT-membroj, ĝi dum la Kongreso transformiĝis je Pacista fako.
Ankaŭ eksterlaboraj programeroj estis diversaj kaj interesaj: koncerto de Paŭlo Moĵajev, prelego pri Lingvaj Festivaloj de Irina Gonĉarova, prezento de malgrandaj teatraĵoj laŭ rakontoj de Ĉeĥov fare de la Jalta Esperanta teatra grupo (kiun gvidas la ĉeforganizinto de la Kongreso Jefim Zajdman), okazinta en la korto de la domo-muzeo de la verkisto, k.a. Dum la Kongreso kaj la postkongresa periodo estis variaj ekskursoj al caraj palacoj en Livadio (kie en 1945 okazis Konferenco de la “Granda triopo”) kaj Masandro, mondfama urbo-heroo Sebastopolo kaj aliaj interesegaj lokoj, ligitaj kun malproksima kaj proksima historio kaj riĉa naturo, kio multe riĉigis la spiriton de la partoprenintoj. La maro estis varma, sed la vetero ne varmega – estis eĉ kelaj pluvegoj – kaj tio multe kontribuis al la bona humoro de la kongresanoj.
La «Barbula frakcio» de SAT en Jalto
Pro bonaj impresoj pri la etoso de la Kongreso, pluraj partoprenintoj jam aliĝis al la sekva, 86-a Kongreso de SAT, kiu okazos en aŭgusto 2013 en Madrido.
Nikolao Gudskov
La 85-a SAT-Kongreso okazinta en Jalto (Ukrainio) de la 11a ĝis la 18a de aŭgusto 2012,
— Insistas ĉe la registaroj de Ĉinio, Hindio, Pakistano, Israelo, Rusio kaj Usono por ke ili subskribu kaj ratifu la konvencion de Otavo, kiu malpermesas ĉiujn kontraŭpersonajn minojn, kaj la konvencion de Oslo kiu malpermesas iujn pafaĵoĵetojn el bomboj,
— Petas de Ukrainia Prezidento, kiu subskribis kaj ratifis konvencion de Otavo, ke ĝi rapide detruu sian stokon je preskaŭ 6 milionoj da kontraŭpersonaj minoj,
— Petas liberigon de ĉiuj politikaj malliberigitoj kaj aparte kontraŭas subpremadon al politika liberesprimo en la mondo,
— Esprimas siajn kontenton pri la politika konsciiĝo leviĝanta en la tuta mondo, kaj subtenon kaj kunsenton al la homoj suferantaj pro la politika kaj ekonomia subpremoj,
— Esprimas sian solidarecon kaj emfazas sian pluan kunlaboron kun nuntempe disvolviĝantaj sociaj movadoj – aparte salutas agadon de sociaj aktivuloj agantaj en Rusio kaj Kazaĥio, kiel estis raportite ĉi-kongrese al ni,
— Esprimas sian indignon pri la abomene maljustaj politikoj aplikataj de registaroj tra la mondo kaj pri la kruela subpremo de pacemaj protestantoj – aparte en Kazaĥio, kie dekoj da strikintoj estis mortigitaj kaj centoj reprezaliitaj.
Por atingi FESTOn 2012 necesis veturi tra la Ĵurasa montaro kaj veni al la skistacio de Métabief piede de la Ora Monto (Mont d'Or) ĉe la limo inter Francio kaj Svislando. Estas belega montara loko kaj ankaŭ relative disa kun tamen la koncertejo en la centro. La suno kaj la bela vetero ankaŭ varmigis la etoson kaj ebligis al la partoprenantoj sunumi, bani sin en montaraj lagoj kaj ekskursi en la montaro, en la urboj Besançon kaj Neuchâtel en Svislando.
La interkona vespero okazis vendrede, la 17an de aŭgusto, kaj konsistis ĉefe el ludoj kaj poste estis malfermo de la trinkejo kun fona muzika etoso, kaj homoj babilis ĝis ne tro malfrue post noktomezo.
Sabate vespere la koncerto de Zhou-Mack Mafuila donis viglan kaj varmdancigan tonon laŭ la ritmoj de la Afrika rumbo kaj regeo por la malfermo de la arta programo de FESTO 2012.
Zhou-Mack, ĉefkantisto kaj ritmgitaristo, estis akompanita de ses muzikistoj. Ili prezentis plejparte kantojn el la Esperanto-albumo Originoj. Kelkaj kantoj estis en la lingala kaj kikonga lingvoj, afrikaj lingvoj el Kongo. La publiko estis ĉarmita kaj kontribuis dancante kaj kunkantante la rekantaĵojn. Post la koncerto DĴ Leo startigis la diskejon kiu dancigis homojn ĝis la 4a horo.
Dimanĉe Espo Despo el Kopenhago okupis la scenejon kvarope. Ilia miksaĵo de popolmuziko kaj roko kun Balkanaj influoj surprizis la ĉeestantaron, kiu reagis dancante, kaj Amir, la kantisto kaj gitaristo de la bando, entuziasmigis la publikon kiu plu volis kaj repetis pliajn kantojn ĉe la fino.
Espo-Despo (Fotis Sjoerd Bosga)
Sekvis ilin Stoïc Drama, roka triopo el la proksima urbo Belfort kun vigla rokkoncerto. Elstara kaj peza sono de gitaro, baso kaj drumo de junaj muzikistoj tre promesplenaj… La voĉo de la kantistino-gitaristino estis sorĉa kaj tre bone kongruis kun la muziko. Tuj sekve la koncertejo transformiĝis je diskejo de DĴ Leo, kiu sonigis ĝis la 5a matene.
Gijom kaj Espo-Despo sur la scenejo (Fotis Flo Martorell)
Lunde, la 19an, la vespero disvolviĝis laŭ kabareda etoso per koncerto de Gijom ĉe voĉo kaj piano akompanata de Espo Despo akustike. La rezulto estis elstara, kaj tiu kunludado alportis alian dimension pro la muzikaranĝoj al la repertuaro de Gijom, kiu kutime akompanas sin de nura piano…
[Dolĉamar (Fotis Sjoerd Bosga)]
La dua parto estis koncerto de Dolĉamar. Por tiuj, kiuj konas Dolcxamar kun X kaj Dolchamar kun H, estis vera surprizo la nuna versio de Dolĉamar kun Ĉ. La nova Dolĉamar konsistas el Pieĉjo (Patrik Austin) kiu ne plu ludas sursceneje kutimajn instrumentojn sed elektronikaĵojn kun kantoj el la albumoj Lingvo intermonda kaj Trajn' nenien. La muziko elektroniĝis laŭ la aktuala danciga klubeca stilo. La publiko remalkovris malnovajn kantojn de Dolcxamar kaj Dolchamar sub alia sono-vesto kaj malgraŭ tio ili kunkantis kaj dancis. Tiu nova muzikvojo de la artisto ankaŭ malfermas perspektivon por nova muzikĝenro en Esperanto kaj antaŭvidigas prilaboron de nova albumo de Dolĉamar post pli malpli du jaroj. Post la sukcesa koncerto, DĴ Leo revenis por reaktivigi la diskejon.
Jonny M (Fotis Flo Martorell)]
Marde okazis regea vespero kun Jonny M, kiu koncertis kun la asisto de DĴ Leo ĉe miksiloj. La stilo de Jonny M, kvankam regea, malsimilas al tiu de Zhou-Mack Mafuila, ĝi havas pli elektronikajn sonojn kaj foje randas ĉe la limoj de hiphopo. Jonny M ardigis la scenejon, la publiko bonege akceptis la artiston kaj kunludis kun li, reeĥante lian entuziasmigan energion. La publiko kaj la artisto kunfandiĝis. Post la koncerto DĴ Leo faris sian lastan diskejan vesperon ĝis la 2a nokte.
Billy Fumey (Fotis Sjoerd Bosga)
Merkrede prezentiĝis la loka artisto Billy Fumey, kiu kantis en la arpitana (francprovenca lingvo). Billy akompanas sin per akustika gitaro kaj revivigas per siaj kantoj la arpitanan lingvon laŭ folka stilo. Postkoncerte homoj gufumis ĉe la fajro ĝis malfrunokte.
Ĵaŭde, la 22an de aŭgusto, estis la lasta tago de FESTO. Vespere la kvarpersona Pariza teatrotrupo Kvak prezentis la teatraĵon Karotkapo de Jules Renard. La aktoroj bonege interpretis la rolojn.
Kvak (Fotis Sjoerd Bosga)
Post la spektaklo ekis internacia vespero, en kiu la organiza teamo sin prezentis kun la helpantoj kaj kunlaborantoj, kaj pluraj partoprenantoj muzikis, kantis kaj skeĉis. La belgaj partoprenantoj prezentis Amikejon en Belgio, kie okazos FESTO 2013 – la unua post la fino de la mondo!
Raportis festece por vi
Flo!
Fotis Flo! kaj Sjoerd Bosga
La brazilano Roberto Ribeiro estas la sola aktiva kontribuanto al Neciklopedio (http://neciklopedio.wikia.com), kiu estas eble la plej granda reta kolekto de humuraj tekstoj en Esperanto. La Ondo intervjuis lin pri ĉi tiu malmulte konata projekto.
Roberto, klarigu kio estas Neciklopedio kaj kiel ĝi rilatas al la enciklopedio Vikipedio.
Neciklopedio estas parodio de Vikipedio. Teknike ĝi similas al Vikipedio, kvankam ĝi ne apartenas al ĝi. Ekzistas neciklopedioj en multaj lingvoj – la plej grandaj en la portugala, angla, itala, hispana kaj germana, sed ekzistas eĉ en la latina. Pro kulturaj kaj leĝaj kialoj, la angla kaj la germana neciklopedioj devas averti pri “netaŭgeco por infanoj” kaj “risko ofendiĝi”. La Esperantan Neciklopedion en 2007 “trovis malplena” Chuck Smith (la fondinto de Vikipedio en Esperanto). Eble li ja kreis ĝin, sed pro ŝerco nomis sin nur “trovinto”?
Kiel vi malkovris Neciklopedion, kio plaĉas al vi en ĝi?
Mi estis frua kunlaboranto de Vikipedio, kiam ĝi estis ankoraŭ eta projekto. Kiam Vikipedio iĝis fama, ĝi allogis multajn homojn kaj aperis postuloj pri lingva kaj enhava kvalito. Eĉ akademianoj kaj verkistoj komencis redakti ĝin! Mi, kiel meza esperantisto, kiu ofte eraras, preferis post kelkaj jaroj da laboro (mi redaktis pli ol 25 mil artikolojn) forlasi la projekton kaj lasi ĝin al spertuloj. Multaj el la lingvaj eraroj de Vikipedio estas mia kulpo!
Mi konis la portugalan neciklopedion kaj kiam mi trovis la Esperantan, estis tie nur ducent artikoloj. Nun ĝi havas 2 mil 200. En Neciklopedio, oni povas skribi sen multe atenti pri gramatikaĵoj aŭ diskuti kun akademianoj, ĉar “humuro” ne bezonas perfektan lingvaĵon. Mi opinias Neciklopedion grava por propagando de Esperanto, ĉar ĝi helpas al la publiko kompreni, ke per Esperanto eblas ankaŭ ŝerci.
Kiam idistoj volis akapari la nomon “Neciklopedio” por sia neciklopedio, internacia komitato ekzamenis Idon kaj Esperanton kaj decidis favore al Esperanto. Kurioze, multaj idistoj vizitas nian neciklopedion, ĉar mi kreis tie multajn mokaĵojn pri ili kaj ilia lingvo. Mi eĉ aŭdis pri juna esperantisto, kiu eksciis pri la Ido-skismo pro Neciklopedio.
Vi estas nun la sola aktiva aŭtoro de Neciklopedio. Kiam vi komencis kaj kio igas vin daŭrigi? Ĉu vi serĉas kunlaborantojn?
Mi komencis redakti Neciklopedion antaŭ tri aŭ kvar jaroj. Foje aperas iu alia, kiu redaktas kelkajn artikolojn, ĉefe la aŭstraliano Kalidoso. Sed ĉar nur mi partoprenas konstante, oni klasifikis la neciklopedion “ekzistanta sed neaktiva”.
Neciklopedio estas vikio, do ĉiu povas kunlabori. Kiu ne havas sufiĉan lingvokapablon por verki en Vikipedio, tiu povus ekzerciĝi en Neciklopedio. Multaj preferas okupiĝi nur pri “seriozaj” projektoj, sed eble iu ŝatos ankaŭ amuziĝi, kiel mi. Kredu al mi, ke verki estas eĉ pli amuze ol legi!
Fine, bonvolu rekomendi al niaj legantoj kelkajn interesajn artikolojn.
Tio malfacilas, ĉar ĉiu havas sian preferon. Mi ŝatas la artikolon pri Sonja Elen Kisa kaj Historio de la Mondo. Jorge Camacho diris al mi, ke al li plaĉis la artikolo pri Merdomanĝanto la 1-a. Mia filino ŝatis la artikolon pri Gronlando. Laŭ mi ĉiu komencu per siaj propraj lando kaj urbo, ĉar ŝercoj pri konataj aferoj estas pli kompreneblaj.
Intervjuis Marek Blahuš
La eta Lev kun siaj famaj gepatroj-poetoj en 1915 aŭ 1916.
Longa homa vivo en la lastaj jarcentoj estas interalie promeso de drastega ŝanĝo de ĉirkaŭa medio. Ekzemple la verkisto Bernard Shaw naskiĝis en 1856, en la jaro de la invento de celuloido, kaj mortis en 1950, kiam estis prezentita la unua kreditkarto. Krome li vivis dum regado de preskaŭ 30 britiaj ĉefministroj kaj postvivis plurajn gravegajn eventojn, interalie ambaŭ mondmilitojn. Sed mi aŭdacas opinii, ke malgraŭ tiom da ŝanĝoj Shaw naskiĝis kaj mortis en ŝtato, kiu ĉiam restis pli-malpli sama.
Sortoj de homoj, naskitaj en la komenco de la 1910aj en la Rusia imperio, kaj evitintaj mort(ig)on dum la interna milito 1914–1918, malsataj jaroj, Stalina reprezaliado, kaj same la mondmilitoj, estas efektive mirindaj. Ili naskiĝis en unu ŝtato, preskaŭ la tutan vivon loĝis en alia, kaj siajn lastajn jarojn pasigis en tria. Tian vivon havis Lev Gumiljov – elstara sciencisto, filo de Anna Aĥmatova kaj Nikolaj Gumiljov. La 1a de oktobro estas la tago de la centjariĝo de Lev Gumiljov.
Apenaŭ estas alia rus(i)a triopo “patro-patrino-infano” same grava por la rusa kulturo. La gepatroj estas mondfamaj poetoj, kiuj ne bezonas apartan prezenton. Ili geedziĝis en aprile 1910, post du jaroj naskiĝis Lev. En 1914 la interrilatoj de Aĥmatova kaj Nikolaj Gumiljov malvarmiĝis, kaj en 1918 ili divorcis – pli frue ili ne faris tion, ĉar antaŭ la revolucio oni ne povis divorci havonte la rajton poste denove edz(in)iĝi. Bedaŭrinde la vivovojo de Nikolaj Gumiljov estis tre kurta – li estis false akuzita je komploto kaj pafmortigita en 1921. La preciza dato de lia morto kaj la loko de la enterigo estas ĝis nun nekonataj. Male, Anna Aĥmatova vivis longe (1889–1966) kaj spertis ĉion – famon, rekonon, malfeliĉon kaj persekuton. Multaj sortaj elprovoj estis ligitaj kun la filo Lev.
En la unuaj jaroj li loĝis aparte de la patrino – en la urbeto Beĵeck ĉe sia avino. Nur en 1930 li rekuniĝis kun Aĥmatova. Li studentiĝis ĉe la historia fakultato de la Leningrada universitato en 1934 jam havante mallongan sperton de malliberiĝo. Jam en 1935 li estis eksstudentigita kaj arestita la duan fojon, ĉi-foje pro “kontraŭsovetia konduto” (liaj samstudantoj denuncis lin). Ambaŭ malfeliĉoj daŭris nelonge – dank' al letero de Aĥmatova al Stalin, Lev estis liberigita kaj reakceptita en la universitaton. Sed en 1938 li denove estis arestita kaj pasigis kvin malfacilegajn jarojn en la prizono – en la severa norda urbo Noriljsk. La kaŭzo de la aresto estis absurda: Gumiljov oponis sian pedagogon, kiu asertis, ke Nikolaj Gumiljov neniam vizitis Abisenion, kiu jes vizitis ĝin. La pedagogo ne sciis, ke lia “aroga” studento estis la filo de la poeto. Jam post la denunco oni atribuis al Lev gvidadon de studentoj-teroristoj. Ĝuste tiam, inter 1935 kaj 1940, Anna Aĥmatova verkis sian faman poemon Rekviemo, kie interalie estis jenaj versoj (laŭvorta traduko):
La edzo estas en tombo, la filo estas en prizono
Preĝu pri mi.
Post la liberiĝo li devige restis en Noriljsk. En 1944 li propravole soldatiĝis kaj servis ĝis la fino de la mondmilito. En 1946 li finfine diplomiĝis, kaj post du pliaj jaroj iĝis kandidato de historio (en Sovetunio kaj nun en Rusio la unua scienca grado estas “kandidato de scienco” kaj nur la dua, supera, “doktoro de scienco”).
Sed en novembro 1949 li estis arestita la kvaran fojon (pro “kontraŭsovetia agado”) kaj kondamnita por dek jaroj da mallibero. Nur en 1956, tri jarojn post la forpaso de Stalin, li estis liberigita.
En 1961 kaj 1974 li sukcese doktoriĝe disertis pri respektive historio kaj geografio, tamen post la dua fojo oni rifuzis atribui al li la duan doktoran gradon. En la unua scienclaboro temis pri la pratjurkoj, la temo de la dua estis “Etnogenezo kaj biosfero de la Tero”.
Ĝuste la etnogenezo fariĝis unu el plej gravaj laboroj de lia vivo. Lev Gumiljov proponis komplekson de novaj metodoj de la etnogeneza esploro, kiujn konsistigas samtempa pristudo de historiaj scioj pri la klimato, geologio, geografio, arkeologio kaj kulturo. La bazo fariĝis lia originala “pasiula teorio de entogenezo”, pere de kiu Gumiljov klarigis konsekvencojn de la historia procedo.
Lev Gumiljov ĉe sia labortablo
La vorto pasiulo nur svage tradukas en Esperanton la originan terminon passionarij (angle: passionarity). Mi uzas la radikon pasi- nur pro la simileco kun la origina vorto, ĉar la senco estas pli komplika kaj profunda. Laŭ Gumiljov, pasiuloj estas homoj, kiuj denaske kapablas absorbi el la ekstera medio pli da energio, ol necesas nur por persona konserviĝo kaj reproduktiĝo. Tiaj homoj uzas la energion por konscie ŝanĝi la ĉirkaŭan medion. Pasiuloj estas novtipaj homoj kiuj rompas la vivajn tradiciojn, pro kio ili konfliktas kun la socio. Ili sin organizas en grupojn, kiuj fariĝas kernoj de novaj etnoj, kaj proponas novajn ideologiojn.
Gumiljov ekzemple opiniis la prarusojn (antaŭ la 14a jarcento) kaj la nunajn rusojn malsamaj etnoj, kaj la unuaj same diferenciĝas de la pli frua etno – slavoj. Laŭ Gumiljov, etnoj diferenciĝas unu de la alia ne per kulturo, nivelo de edukiteco aŭ metodoj de produktado, sed per kondutaj stereotipoj, kiujn homo en la unuaj monatoj absorbas de siaj gepatroj kaj samaĝuloj, kaj poste uzas dum la tuta vivo. En ĉiu etno funkcias ne konsciaj decidoj, sed perceptoj kaj kondiĉitaj refleksoj.
Tamen la teorio de Gumiljov ne estas agnoskita de ĉiuj, kaj pluraj sciencistoj akre kritikis ĝin. Krome severe kritikitaj estis ankaŭ liaj teorioj kaj supozoj pri kelkaj ŝajne-sendubaj faktoj el la landa historio… Nur en 1991 li fariĝis akademiano de la naturscienca Akademio.
Sergej Beljakov, nuntempa biografo de la sciencisto, mencias en sia libro: “Restintaj fotoj de Lev Gumiljov embarasas. Ŝajnas, ke foje anstataŭ li estis fotitaj aliaj homoj”. Infanaĝe kaj en adoleskanteco li similis la patron, aspektante knabo el bona familio. Sed kompreneble prizono influegis lian eksteron. Laŭ Beljakov, “de la foto, farita en decembro 1949 (el la krima dosiero) nin rigardas ankoraŭ sufiĉe juna vizaĝo de iu kaŭkaziano. Post du jaroj (foto el la prizono apud Karaganda) Gumiljov kvazaŭis oldan uzbekon aŭ kazaĥon”. Sed jam ekde la 1950aj jaroj li multege similis la patrinon kaj ne nur vizaĝe, sed ankaŭ voĉe. Por ĉiuj la simileco estis evidenta, sed Gumiljov mem ne multe ŝatis tion.
En la jam menciita Rekviemo Aĥmatova skribis: “Vi estas mia filo kaj mia hororo”. Gumiljov riproĉis ŝin, ke siatempe ŝi ne faris ĉion necesan por liberigi lin el la prizono. Ŝi opiniis la riproĉojn maljustaj. Apenaŭ nun ni povas kompreni, kiu pravas, sed ĉiuokaze la situacio, kune kun malfeliĉaj junaj jaroj, kiam, post la reveno el Beĵeck, Gumiljov loĝis kun la nova edzo de Aĥmatova (Nikolaj Punin malbone traktis la junulon, kio eĉ pli malfaciligis lian vivon), ne servis por bono de iliaj interrilatoj. En la lastaj kvin jaroj de sia vivo Aĥmatova tute ne interkomunikiĝis kun sia filo.
Lev Nikolajeviĉ Gumiljov forpasis la 15an de junio 1992 en Sankt-Peterburgo, jam post kiam USSR oficiale disfalis. Sendube post la kvar arestiĝoj kaj pluraj aliaj kurbiĝoj de sia sorto kaj de la sortoj de aliaj homoj, li ne povis lojale akcepti la sovetiajn ideologion kaj politikon. Junaĝe li revis pri reestabliĝo de la monarkio. Post la dua enprizonigo li evitis politikajn interparolojn, sed li ne fariĝis obeema. Ankaŭ en la lastaj jaroj, kiuj estis pli liberaj, li povis diri aŭ skribi ion kontraŭsovetian. La ruiniĝo de USSR fariĝis por li nek surprizo, nek malĝojo.
La nomon de Gumiljov havas la Eŭroazia universitato en Astano (Kazaĥstano). Li edziĝis en 1967, sed ne havis infanojn. La vivo de Lev Gumiljov estas ekzemplo de kuraĝo, persistemo kaj fideleco je la scienco.
Grigorij Arosev
Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en la urbo Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslando) en la familio de Fajba Voljfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motelj, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno La Ondo jam aperigis artikolon[1] pri liaj pedagogiaj verkoj, surbaze de la librokolekto en la Ruslanda Ŝtata Biblioteko (Moskvo). Nun ni prezentas pliajn dokumentojn pri Marko Zamenhof, kiuj estis trovitaj en la Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo (Sankt-Peterburgo).
Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo (ruse РГИА = RGIA) estas unu el la plej grandaj kolektejoj de dokumentoj en la mondo. Ĝi enhavas pli ol sep milionojn da dokumentoj. La kolekto estas dividita je pli ol mil fondaĵoj (ruse: фонд), konsistantaj el multegaj fakoj (ruse: опись).
En la fondaĵo №776 estas konservataj dokumentoj de la Ĉefa Administrejo pri Presaferoj de la Ministerio pri Internaj Aferoj de Ruslando, ofte nomata la Polica Ministerio. En la 20a fako de la 776a fondaĵo troviĝas 1539 dokumentaroj el la jaroj 1878–1895. Inter ili estas la dokumentaro (ruse: дело = afero) №582 pri “allaso de la instruisto de la germana lingvo Zamenhof al laboro en la Varsovia Cenzura Komitato”[2]. Ĉi tiu afero entenas 11 dokumentojn inkluzive de “Formulara listo pri la ŝtatservado de la instruisto de la germana lingvo de la Varsovia 1a Vira Progimnazio[3] Mark Fabijanoviĉ Zamenhof”, kompilita je la 25a de februaro 1883.[4] Ĉar mi trovis ĉi tiujn dokumentojn nur en oktobro 2009, mi ne povis uzi ilin en la unua eldono de Homarano[5], premiere prezentita fine de julio 2009 en Bjalistoko. Sed surbaze de la afero №582 mi verkis studojn pri la kariero de Marko Zamenhof en ŝtataj lernejoj[6] kaj pri lia cenzurista agado[7], kaj en 2011 mi utiligis la trovitajn dokumentojn en la dua eldono de Homarano[8].
El la servolisto ni scias, ke Marko Zamenhof ricevis hejman edukadon kaj en 1858 plenumis en la Grodna gubernia instruista komisiono ekzamenon por la ofico de instruisto en ŝtata lernejo por judoj.
Tiuj lernejoj (ruse: еврейские казённые училища) estis fonditaj en Ruslando, por ke judoj povu ricevi ne nur la tradician religian kleron, sed ankaŭ la ĝeneralan, kiu helpus al ili integriĝi en la socio. Sed, ricevinte la instrurajton, la 21-jara Marko ne uzis la rajton kaj dediĉis sin al pli enspezigaj librotenado kaj privata instruado. Nur ok jarojn poste, la 3an de aprilo 1866, li eklaboris kiel instruisto de la rusa lingvo kaj aritmetiko en la 2a Bjalistoka lernejo por judoj. Lia ŝtata salajro estis tre malgranda: nur 160 rubloj jare, sed samtempe li plu laboris private. En la ŝtata porjuda lernejo li instruis ĝis la 5a de novembro 1873.
En la ŝtat-oficistaj listoj mankas privataj okupoj, pro kiuj la ŝtato ne pagis salajron, nek donis ordenojn kaj pensiojn. Tamen en RGIA estas troveblaj iom da informoj pri privataj instruistoj – ja la ŝtato ne povis plene lasi edukadon de siaj ŝtatanidoj al arbitro de entreprenemaj klerigistoj, kaj tiuj siaflanke petadis de la ŝtato subvenciojn, impostajn avantaĝojn k. s.
En majo kaj novembro 2010 mi denove iris Peterburgen por serĉi en RGIA spurojn de Marko Zamenhof en la fondaĵo №733, kie estas entute 109 mil 823 aferoj de la Ministerio pri Popola Klerigo de Ruslando. Mi trovis kvar aferojn, kiuj koncernas la patron de Doktoro Esperanto. Tri el ili estas en la fako №189, kiu enhavas 661 aferojn pri porjudaj lernejoj el la jaroj 1863–1881. Ni vidu ilin laŭvice.
JUNA INSTRUISTO VERKIS LERNOLIBRON
En Bjalistoko Marko Zamenhof realigis sin en la kleriga sfero ne nur kiel pedagogo kaj organizanto, pri kio oni scias el pluraj fontoj, sed ankaŭ kiel aŭtoro. En la arkivo ni trovas aferon №54 kun la titolo “Pri peto de la judo Zamenhof pri subvencio por presado de la lernolibro de la germana lingvo, kompilita de li”[9]. Ĝi konsistas el du dupaĝaj dokumentoj. En la unua dokumento la Bjalistoka loĝanto Markus Zamenhof (Маркусъ Заменгофъ) la 16an de februaro 1864 petas la Ministron de Popola Klerigo, Lian Altan Generalan Moŝton, Efektivan Ŝtatan Konsiliston Aleksandr Vasiljeviĉ Golovnin doni monon por eldoni sian lernolibron de la germana. En la dua dokumento, datita la 7an de aprilo 1864, la ministro rifuzas, ĉar jam estas eldonita granda nombro da lernolibroj.
Tiutempe Marko Zamenhof estis nur 27-jara, kaj poste li daŭrigis siajn klopodojn, kaj ni scias, ke lia Lernolibro de la germana lingvo por rusa junularo[10] estis prespermesita la 5an de decembro 1870 kaj aperis en 1871 en Varsovio. Ĝi havis 14 eldonojn, la lasta aperis en 1899; Krome aperis almenaŭ sep eldonoj de lia lernolibro de la germana por la dua studjaro kaj almenaŭ ses eldonoj por la tri studjaro[11].
SUKCESA SUBVENCIPETO
Oni scias, ke en Bjalistoko Marko Zamenhof eklaboris unue kiel librotenisto kaj hejma lingvoinstruisto en la riĉa Bjalistoka familio Zabludovskij. La 21an de aŭgusto 1864[12] li fondis privatan lernejon-internulejon (девичiй пансiонъ) por judaj knabinoj, en kiu li mem instruis[13]. En 1865 en ĝi lernis 63 knabinoj. La duklasa lernejo de Motelj Fabijanoviĉ (Мотель Фабиянович) Zamenhof konkurencis kun simila lernejo de Avraam Samujloviĉ Kagan kaj Lev Avraamoviĉ Plonskij kun 83 lernantinoj en 1865[14]. Pri ĉi tiu lernejo de Zamenhof oni povas ekscii en la afero №160 el la fako №189 de la 733a fondaĵo. La afero havas iom mallertan titolon “Afero de la Departemento de la Popola Klerigo koncerne la peton de la kuratoroj observantaj la funkciadon de la popolaj lernejoj en Bjalistoko pri ĉiujara pagado de subvencio el la kandela imposto[15] al Zamenhof, posedanto de porknabina lernejo en Bjalistoko”[16].
Ĉi tiu afero, komencita la 13an de majo 1866 kaj finita la 15an de septembro 1873, enhavas 18 dokumentojn sur entute 20 folioj.
La unua dokumento, skribita sur ambaŭ flankoj de du folioj, eble estas la plej interesa, ĉar ĝi pozitive karakterizas Zamenhofon kaj ties lernejon, kaj ni aperigas ĝin komplete, kun korekto de nur kelkaj mallertaĵoj – ja eĉ tiuj judoj, kiuj okupiĝis pri edukado en la juda urbeto Bjalistoko ne kapablis verki ruse same bonstile kiel la rusaj verkistoj.
[delo160-2.jpg]
Al Lia Alta Generala Moŝto,
Sinjoro Ĉefprokuroro[17] de la Sankta Sinodo
kaj Ministro de la Popola Klerigo,
grafo Tolstoj
De la subskribintaj kuratoroj, elektitaj de la Bjalistoka Juda Komunumo
por observado de la funkciado de Popolaj Lernejoj en Bjalistoko.
Humila Raporto
En la urbo Bjalistoko ekde aŭgusto 1864 funkcias privata Porjuda knabina lernejo, en kiu lernas preskaŭ 80 junulinoj, inter kiuj 18 sen pago, posedata de la instruisto Motelj Zamenhof, tre konscience efektiviganta la aferon de instruado de infanoj kaj ĝuanta ĝeneralan favoron de la loĝantoj de la urbo Bjalistoko, pri kio raportis s-ro Direktoro de Bjalistokaj Lernejoj la 29an de novembro 1865, en la dokumento №965, al Sinjoro Estro de la Vilna Lerneja Regiono.
En ĉi tiu raporto s-ro Direktoro de lernejoj, sekve de la peto de la Bjalistoka Juda Komunumo, farita de la Bjalistoka Negocisto de la 1a gildo[18] Volkovyskij, kaj pro sia propra konvinko pri la senduba utileco de ĉi tiu lernejo, petis ĉiujare pagi al Zamenhof 300-rublan subvencion el la kandela imposto, ĉar la malgranda monsumo, kiun la Lernejestro kolektas de la lernantoj, tute ne kompensas la konsiderindajn elspezojn de la lernejo. Sed ĉi tiu subvencipeto dume restas neplenumita, ĉar s-ro Estro de la Vilna Lerneja Regiono en sia letero al s-ro Grodna Guberniestro sciigis, ke ĉar la Ministerio de la Popola Klerigo pro la malgranda sumo de la Kandela imposto rifuzas doni subvenciojn al privataj lernejoj kaj, ne vidante la eblecon doni ĉi tiun subvencipeton al la pritrakto de la Ministerio, petis s-ron Grodnan Guberniestron helpi en serĉado de lokaj rimedoj por subteni ĉi tiun lernejon. Pro tio s-ro Grodna Guberniestro en decembro 1865 ordonis al la Bjalistoka Urbestraro proponi al la Bjalistoka Juda Komunumo ekokupiĝi pri serĉado de lokaj rimedoj por subtenado de ĉi tiu Lernejo. Poste la Bjalistoka Urbestraro, per sia tagordero №1092 de la 22a de aprilo ĉi-jara, sciigis al ni, ke laŭ ĝia propono la Bjalistoka Juda Komunumo kompilis komunuman decidon pri tio, ke ni, kiel elektitoj por observado pri starigo kaj funkciado de porjudaj Popolaj lernejoj en Bjalistoko, pledu pri ĉi tiu afero en la Ministerio de Popola Klerigo, ĉar tute mankas lokaj rimedoj por doni la petitan subvencion al la Lernejestro Zamenhof.
Konsiderante, unuflanke, la pozitivan utilon, kiun alportas la privata Lernejo de Zamenhof en la grava afero de la rusa edukado de Judaj knabinoj en Bjalistoko, kiun utilon rekonas kaj la Lerneja kaj la Gubernia Estraroj, kaj, aliflanke, konsiderante neeblon de plua ekzistado de ĉi tiu utila kaj bezonata Lernejo sen ekstera helpo, kaj konsiderante, ke siaflanke la Bjalistoka Juda Komunumo krom la ĉ. 1900-rubla sumo, ĉiujare pagata kiel la kandela imposto, havas grandajn elspezojn por la du popolaj lernejoj fonditaj en Bjalistoko kaj por la refondita ĉe la urba Talmudtorao[19] duklasa instruado de la rusa lingvo por la malriĉaj Judaj Knaboj, pro kio la Komunumo ne plu havas rimedojn por subteni privatajn lernejojn, kiuj tamen laŭ la leĝoj povas ricevi subvenciojn el la kandela imposto, kaj konsiderante ke la alia Lernejo por Judaj knabinoj, posedata de Kagan kaj Plonskij en Bjalistoko, nun ĝuas subvencion el la menciita imposto, ni kuraĝas humile peti Vian Altan Generalan Moŝton fari decidon pri disponigo de ĉiujara 300-rubla subvencio el la sumo de la kandela imposto al la Lernejestro Zamenhof por administrado de ĉi tiu establo tre utila por ĉiuj, por ebligi per tio al Zamenhof plu administri la menciitan lernejon, kiu estas ne nur tre utila, sed ankaŭ ĉiuflanke modela.
David Mikeleviĉ Zabludovskij
Isaak […]ckoviĉ Nejmark
Mendelj Voljfoviĉ Rajnes
Lejzer Ŝmuleviĉ Poljak
La 10an de majo 1866
u. Bjalistoko[20]
La postaj dokumentoj enhavas, interalie, konsenton de la ministerio[21], kiun subskribis la vicministro grafo Ivan Davydoviĉ Deljanov, posta ministro (1882–1897) kaj baptopatro de Nikandr Vasiljeviĉ Zjusmen, kiu, kiel ĉefcenzuristo de jidaj kaj hebreaj eldonaĵoj, en 1888 intrigos por eksigo de Marko Zamenhof el ties cenzurista posteno en Varsovio[22], kaj plurajn aliajn dokumentojn, inkluzive de la kvitanco[23] pri ricevo de 300 rubloj, subskribita de Marko Zamenhof (vidu ĉi-sube).
La du lastaj dokumentoj en ĉi tiu afero estis faritaj en septembro 1873, kiam la Zamenhofa familio estis sojle de forveturo al Varsovio.
La 6an de septembro 1873 Miĥail Afanasjeviĉ Malinovskij, vicestro kaj administranto de la Vilna Lerneja Regiono, kiu ampleksis kelkajn okcidentajn guberniojn de Ruslando, surbaze de la peto de la direktoro de la Bjalistokaj lernejoj, Pjotr Osipoviĉ Ronĉevskij, petis la klerigan ministerion disponigi al Zamenhof 150 rublojn pro la senĉesaj malsanoj[24] en la familio. La agado de Marko Zamenhof, kiu estis samtempe instruisto en la 2a Bjalistoka porjuda popola lernejo kaj posedanto de la lernejo por judaj knabinoj, estis nomita “utila <…> kaj en la instruado de la juda junularo kaj en la sfero de pedagogia literaturo”[25]. Jam la 15an de septembro la ministerio konsentis kun la subvencipeto[26]. Cetere, ĉi tiu sumo estis konsiderinde granda por provinca instruisto – la saman sumon li estis ricevanta pro instruado dum la tuta lernojaro en la ŝtata porjuda lernejo.
MARKO Z. CEDAS SIAN LERNEJON
En la 189a fako de la 733a fondaĵo de RGIA, estas ankoraŭ unu afero, kiu interesas nin – afero №492 “Pri transdono de la Bjalistoka lernejo por judaj knabinoj, posedata de Zamenhof, al la instruisto Gvirc kun pagado de ĉiujara 300-rubla subvencio”[27]. La afero konsistas el nur du dokumentoj.
La unua dokumento estas letero de la estro de la Vilna Lerneja Regiono, Nikolaj Aleksandroviĉ Sergijevskij, sendita la 11an de oktobro 1873 al la kleriga ministerio. El ĝi ni ekscias, ke unu jaron pli frue, la 8an de aŭgusto 1872, komence de la lernojaro 1872/73, Marko Zamenhof, kun permeso de la estro de la Vilna Lerneja Regiono, ŝanĝis la proprietecon de sia propra knabina lernejo al komuna posedo kun sia kolego kaj samnaciano Iosel Noĥimoviĉ Gvirc[28], kiu, same kiel li, instruis ankaŭ en la Bjalistoka ŝtata porjuda lernejo.
Ni ekscias ankaŭ, ke unu jaron poste Zamenhof, kun preteksto de sia malbona sano, petis permeson transdoni sian lernejon al plena posedo de Gvirc. La estro de la Vilna Lerneja Regiono, apogante sin je la opinio de la direktoro de la Bjalistokaj lernejoj Pjotr Osipoviĉ Ronĉevskij taksis la instruiston Gvirc kapabla sole administri la lernejon kaj petis la ministerion transdoni la lernejon de Zamenhof kaj Gvirc al plena posedo de Gvirc kun plupagado de la 300-rubla subvencio[29].
Evidente, tiutempe la poŝto funkciis multe pli bone ol nuntempe, ĉar jam post naŭ tagoj, la 20an de oktobro 1873 la vicministro Deljanov permesis transdoni la lernejon al Gvirc kaj konservis la 300-rublan subvenciadon, kiun ĝuis Marko Zamenhof – pri tio tekstas la dua dokumento en la afero №492[30].
Forcedinte sian privatan instruadon, Marko Zamenhof komence de la lernojaro 1873–1874 daŭrigis sian instruistan laboron en la 2a Bjalistoka ŝtata lernejo por judoj. Sed li laboris nelonge. La 5an de novembro 1873 li ricevis la petitan forpermeson el la ŝtata servo[31]. Li ne plu havis privatajn kaj ŝtatajn devojn kaj povis iri kun sia familio al Varsovio por daŭrigi tie sian ŝtatoficistan karieron en la Ministerio de Popola Klerigo, sed jam en gimnazia nivelo.
Krom la tri supre prezentitaj dokumentoj en la 189a fako inter pli ol cent mil aferoj de la klerig-ministeria arkivo (fondaĵo №733) estas ankoraŭ unu, kiu enhavas tre surprizajn informojn pri Mark Fabianoviĉ Zamenhof, pri kiuj pli frue skribis neniu esploranto de la Zamenhofa familio. Pri tio temos en unu el la sekvaj Ondoj.
Aleksander Korĵenkov
REFERENCOJ KAJ NOTOJ
1. Korĵenkov A. Verkoj kiuj donas honoron al la verkinto // La Ondo de Esperanto, 2012, №2, p. 20–21; 2012, №3, p. 12–13.
2. РГИА, ф. 776, оп. 20, д. 582.
3. En progimnazioj, establitaj en Ruslando en 1864, oni instruis laŭ la programo de la unuaj kvar gimnaziaj klasoj.
4. РГИА, ф. 776, оп. 20, д. 582, С. 3–7.
5. Korĵenkov A. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. Kaliningrado; Kaunas, 2009.
6. Korĵenkov A. Mark Fabianoviĉ Zamenhof, instruisto en ŝtataj lernejoj // La Ondo de Esperanto, 2010, №3, p. 3–6.
7. Korĵenkov A. Vera trezoro de oficista saĝo: la Varsovia cenzuristo M. F. Zamenhof // La Ondo de Esperanto, 2010, №4, p. 10–14.
8. Korĵenkov A. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. 2a eld., kor. Kaliningrado; Litova Esperanto-Asocio, 2011.
9. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 54.
10. Заменгоф М. Учебник немецкого языка для русского юношества. Курс первый. Варшава, 1871.
11. Korĵenkov A. Verkoj kiuj donas honoron al la verkinto // La Ondo de Esperanto, 2012, №2, p. 20.
12. Zbigniew Romaniuk surbaze de informoj en la Grodna arkivo montras, ke la lernejoj de Zamenhof kaj de Kagan kaj Plonskij funkciis jam en 1862, kaj ke Zamenhof skribis denuncojn al polico (Romaniuk Z. Zamenhofowie w drodze do i w Białymstoku. Brańsk, 2009, p. 24.)
13. Адрес-календарь служащих в Гродненской губернии лиц гражданского, военного и духовного ведомств на 1867 год. Гродно, 1867, С. 92.
14. Памятная книжка Гродненской губернии на 1866 год. II. Отдел статистический. Гродно, 1866, С. 49. (La familia nomo estas indikita kiel Замейнгофъ = Zamejnhof).
15. Kandela imposto (свечной сбор). Imposto, kolektata de judismanoj kaj uzata por klerigo de ili. La ŝtataj porjudaj lernejoj estis financataj el ĉi tiu imposto, kaj la resto estis donata al privataj lernejoj por judoj.
16. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 160.
17. Ĉefprokuroro (Обер-прокурор). Reprezentanto de la Ruslanda Imperiestro en la Sankta Sinodo de la Rusortodoksa Eklezio. Grafo Dmitrij Andrejeviĉ Tolstoj havis ĉi tiun oficon dum 1865–1880, kaj dum 1866–1880 li estis ministro pri popola klerigo. (Poste li estis ministro pri eksteraj aferoj.)
18. Gildo (гильдия). Rango de komercistoj depende de la posedata kapitalo. La komercistoj de la plej alta, 1a gildo (kun la deklarita kapitalo pli ol 50 mil rubloj) rajtis havi eksteran komercon, posedi marŝipojn ktp. Tiutempe en Ruslando 2% da komercistoj apartenis al la 1a gildo, 5% al la 2a gildo, kaj 93% al la 3a gildo.
19. Talmudtorao (талмудтора). Elementa religia lernejo por malriĉaj judoj.
20. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 160, Л. 1–2.
21. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 160, Л. 7.
22. Korĵenkov A. Homarano, 2a eld., p 51–54.
23. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 160, Л. 18.
24. “… en mia infaneco mi tre ofte estadis malsana”, – skribis Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Zamenhof L. Mi estas homo / Komp. A. Korĵenkov. Kaliningrado, 2006, p. 103).
25. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 160, Л. 19.
26. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 160, Л. 20.
27. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 492.
28. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 492, Л. 1.
30. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 492, Л. 2.
31. РГИА, ф. 776, оп. 20, д. 582, Л. 4.
Nia trezoro
“Mi konsilas al vi ne eldonigi ankoraŭ ĉi tiujn poemojn. <…> Ĉie malespero, barakto, morto, sango. <…> Kiel mi jam diris, mi ne estas amatoro de la antiintelekta poezio, nek ĝia eksperto. Kaj oni ne povas esti certa, ĉu mi ne eraras en la pritakso de io, kio infektis la poezion de la tuta mondo. Eble ne infekto ĝi estas, sed io grandioza, por kies apreco mi estas tro stulta aŭ tro maljuna”. Tiel tekstas letero de Kálmán Kalocsay al Baldur Ragnarsson, aperigita en la prologo al Ŝtupoj Sen Nomo (1959), la unua poemaro de la islanda poeto. Evidente Kalocsay estis nek tro stulta nek tro maljuna, li nur ĝis la radikoj firmis ĉe malmodernisma grundo kaj kredeble vidis en la poezio de Ragnarsson atencon kontraŭ la tiam juna poezia vivo de nia lingvo. Ni danku la obstinon de Juan Régulo Pérez kiu eldonis la poemojn.
Dua poemaro, Esploroj, aperis en 1974. Dume Ragnarsson esperantigis islandan literaturon (rimarkindas la poemaro Sub stelo rigida de la intertempe famiĝinta Þorsteinn frá Hamri) kaj verkis plurajn faklibrojn, aperigis du islandlingvajn poemarojn (Sub muroj de veteroj, 1962; kaj Prokrasto, 1970). Ekde Esploroj, la poeto malpli ofte poemis en Esperanto, kvankam li sin dediĉis al eseado kaj recenzado kaj ĝenerale aktivis en la movado.
Kiam diskoniĝis la morto de William Auld (la 11an de septembro 2006), la Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) devis trovi novan kandidaton de la esperantistaro al Nobel-premio pri literaturo kaj vidis en Baldur Ragnarsson la plej taŭgan. Mauro Nervi, tiam prezidanto de EVA, redaktis la plenverkaron de Ragnarsson kiun Edistudio publikigis en 2007 kun la titolo La Lingvo Serena, kaj invitis lin prelegi en la Itala Kongreso en Pisa samjare. Post tiu sperto la poeto ne ĉesis verki novajn poemojn kaj aperigis ĉe Mondial (Novjorko) La Neceso Akceptebla (2008, LNA) kaj La Fontoj Nevideblaj (2010, LFN).
La poetiko de Baldur Ragnarsson impregnitas je modernismo; sed kiel difini la modernismon? Klarigo iel supraĵa restus ĉe la manko je rimoj kaj klasika ritmo, sed bonan respondon donis, malgraŭvole, Kalocsay mem: la modernisma poezio parolas malpli al intelekto, celebras “pasion kaj volon super racio kaj sistemigo” (Ragnarsson B. La Poezia Arto // La Lingvo Serena. Pisa: Edistudio, 2007, p. 529–592.) kaj revolucias la lingvon semantike kaj gramatike. Eĉ la rilato inter la poeto kaj la leganto draste ŝanĝiĝas: la leganto ne plu ricevas “plezuron”, sed ankaŭ “streĉon”; por kompreni la modernisman poezion la leganto devas pli ol antaŭe senti sin aktiva kunforĝanto de la versa senco. Jen, ekzemple, modernisma poemo rimohava en kiu ĉiutagecaj vortoj (kiel cigno) morfologie ŝanĝiĝas kaj aperas neomorfismoj, t. e. “nekutimaj kunmetoj, eble laŭokaze formulitaj, kies senco foje ne estas tuj evidenta” (Tonkin H. Tradiciismo renkontas modernismon // La Lingvo Serena, p. 90.):
Vidante neĝon cigni krudosubon
mi sentas flokoflagron tra l' animo,
sur mensovolbo puroŝutan nubon
kaj haltas ĝoje sur la penspavimo;
rigardas kiel kovras mensokoton
kristaloj de eterna bel' kaj paco,
kaj mi decidas rompi mian troton
por ne makuli puron de l' surfaco;
spiritkomplikon benas dolĉa laco.
(Ŝtupoj Sen Nomo, DUA, XIII)
En Esploroj Ragnarsson mem klarigas sian poetikon: “Por mi poezio estas esploro; kaj maniero kapti disfluantan senton por ĝin fiksi en spaco kaj tempo. <…> Ofte tiu esploro ŝajnas egali kreon, sed efektive ĝi ĉiam estas trovo de io ekzistanta, sed antaŭe nekonita aŭ nespertita aŭ nerimarkita”. La poeto iasence rekreas la realon, aŭ plibone, iĝas rigardilo (ja la signifo de la islanda vorto por poeto: “skáld”) por la realo kaj per la vortoj estigas antimondon kiu renverse spegulas la efektivon. La novaĵo, tamen, de tiu ĉi poemaro estas la Ragnarssona provo poemi malpli oblikve, sed rekte, fakte kaj senorname, samkiel la greko Kavafis, kiu tre influis la islandanon ne nur en Esploroj, sed ankaŭ en liaj novjarmilaj poemaroj La neceso akceptebla kaj La fontoj nevideblaj. La granda influo de Kavafis sentiĝas plene en la poemoj kiuj pritraktas historiajn rolantojn kiel Pompeo (LNA, p. 20) aŭ Temuĝin (LFN, p. 10) aŭ Trakiaj bovinoj (LFN, p. 22), kiuj servas por redoni unikan perspektivon respektive pri vivesplorado, ambicioj kaj “ekmirado en serĉado de saĝo”. Alia rimedo uzata de Ragnarsson estas la aludoj, citoj kaj nuntempigo de islandaj mitologiaj roluloj por priskribi la rolon de la poetoj kaj de la poezio: tial ekzemple aperas Huginn kaj Muninn, la korvoj de Odino, kiuj respektive signifas Penso kaj Menso, flugintaj “tra ĉiuj mondoj / konkretaj kaj spiritaj por kolekti / informojn raportindajn al sia mastro je matenmanĝo”, haltintaj rande de la balkono por iom ripozi sed ankaŭ por kolekti la raporton de la poeto liverotan al Odino, ankaŭ dio de la Poezio. Rimarkindas, ke tia dialogo estas senvoĉa, komunikiĝas mense, sed rekte inter ili, same kiam Ragnarsson rekte citas nomojn de poetoj kiel Kavafis, Leopardi, Shelley kaj la gravuloj en la unua poemo en Ŝtupoj Sen Nomo, li fakte alparolas ilin, kvazaŭ ili ĉiuj sidus ĉe unu sama ronda tablo, ja liberaj je titoloj, grupigoj, skoloj kaj epitetoj: ili troviĝas kune en la poemokrea procezem
Kaj alia ĉeftemo en la du lastaj poemaroj estas la reveno: ĉu iel implicite li plu referencas al la filozofio de Pjeturss (Vidu: (a) Ragnarsson B. Ŝtupoj Sen Nomo, Unua, XXII // La Lingvo Serena, p. 159–162. (b) Tonkin H. Tradiciismo renkontas modernismon // La Lingvo Serena, p. 82–83.) laŭ kiu, kiam ni mortos, ni reiros al la planedoj originaj? Sendube la morto estas konstanta kaj ĉeesta en lia rezonado en la formo de la reveno: pro tio svarmas poemoj en kiuj li rakontas pri la kamparo, pri sia junaĝo kaj la homoj kiuj gravis por li; li sentas la alproksimiĝon de la “reveno” kaj strebas ne forgesi tiujn detalojn kiuj estis tiel gravaj dum la vivo. Sed li ne ĉesos rakonti ĉar, kiel la poeto Fernazo (LNA, p. 36) li povos “iom rezisti la romiajn legiojn <…> almenaŭ ĝis la fino de la poemo” ĉar li plutenas la fidon al propra Muzo kiu diris al li “Ne timu, kvankam la mondo estas vualita de mallumo, havu kuraĝon, daŭrigu vian laboron”.
Ni, la juna generacio, ŝuldas al Baldur Ragnarsson la skuon kiu silente kaj tamen efektive tremigis la literaturan terenon, kreis montojn el ebenaĵoj, trafendis pravalojn por favori fjordojn.
Nicola Ruggiero
Rusa antologio
Alekséj Nikolájeviĉ Pleŝĉéjev (Алексей Николаевич Плещеев) naskiĝis la 22an de novembro (Gregorie: la 4an de decembro) 1825 en neriĉa, sed glor-historia nobela familio en Kostroma. Li ekstudis en suboficira lernejo, poste en la Peterburga universitato, sed ne finis la studojn kaj en 1845 dediĉis sin al literaturo. Tiutempe li aliĝis al la socialisma rondeto de Miĥail Petraŝevskij. Same kiel multaj rondetanoj (ankaŭ Dostojevskij, kiu dediĉis al Pleŝĉejev sian romanon Blankaj noktoj), en 1849 li estis arestita kaj mortkondamnita, kaj antaŭ la ekzekuto ricevis pli mildan punon – servadon en armeo. En 1856 li oficiriĝis, eksarmeaniĝis, edziĝis, renobeliĝis, poste ekloĝis en Moskvo kaj Peterburgo. Li laboris en redakcioj de tiutempaj literaturaj gazetoj ĝis 1890, kiam, ricevinte grandegan testamenton, li ekloĝis en luksa apartamento de la Pariza hotelo Mirabeau. Aleksej Pleŝĉejev mortis la 26an de septembro (la 8an de oktobro) 1893.
En 1846 aperis lia unua poemaro, en kiu estis la poemo Antaŭen!, kiu famigis lin kiel revolucian poeton, kaj en la ombro de tiu renomo restis liaj postaj poemoj lirikaj, porinfanaj verkoj, noveloj, dramoj kaj multaj tradukoj el la franca kaj germana. Sed dekoj da liaj poemoj disvastiĝis tra la tuta Ruslando kiel kantoj kaj romancoj, danke al Ĉajkovskij, Musorgskij, Rimskij-Korsakov k. a. Eble lia alvoko “… en forgeso pri kverel' kaj malkonsent', / obee al la alta instruad' de Kristo, / en unu famili' kuniĝu ĉiu gent'!”, proksimaj al similaj versoj de Puŝkin kaj al verkoj framasonaj, trovos ŝaton de la esperantista legantaro. (AlKo)
ELEGIO
(laŭ kanto de iu franca poeto)
Jes, mi vin amas, ĉarma kreitaĵ' tenera,
Vi estas pala stel' en nuboj de vesper',
arom' de rozo, spiro de ventet' leĝera,
aŭ son' de trista kant', sonanta ĉe river';
Amata kiel sonĝo, dolĉa sinforgeso
Sur mara bordo apud susuranta kan', –
Sen larmoj, sen ĵaluz', sen streboj al eksceso;
jen mia am' al vi – rev' pri pasinta van'…
Rigardas mi al vi, pasinta emocio
en mian menson venas, forgesita am',
kaj ĉio longe jam per dub' mokita, ĉio
de duboj forpuŝita, ne revenos jam.
Senzorga ĝu' por mi ne estas la destino:
Jen kuŝas antaŭ mi longega morna voj';
Kaj hastas mi admiri vin, ho infanino,
Almenaŭ por moment' ripozi de malĝoj'.
1846
POST LEGADO DE ĴURNALOJ
Deprime legas mi la sangoplenajn paĝojn,
kun vortoj pri konfliktoj gentaj, pri minac' –
samkiel vidas mi deprime la vizaĝojn
en familio, kie regas plu malpac'.
Profunde amas mi Patrujon kaj tutkore
deziras mi, ke ĝi floradu en prosper',
sed fremdajn gentojn mi ne traktas malfavore,
en mia kor' ne estas loko por koler'.
Rakonto pri herooj en batal-kruelo
min per ekstazo brula ne vigligas jam;
kaj sendas ardajn preĝojn mi al la ĉielo,
ke al malmolaj koroj nun descendu am'.
Ke pasu tagoj de koler', malĝoj' kaj tristo,
ke, en forgeso pri kverel' kaj malkonsent',
obee al la alta instruad' de Kristo,
en unu famili' kuniĝu ĉiu gent'!
1854
NASKIĜLANDE
Klinas sin malĝoje
Ĉe ravin' saliko,
Kaj ravino-fundo
Plenas de urtiko.
Orfan tombon flanke
Mi sur kampo vidis:
Sian tristan sorton
Iu mem decidis!
Ŝtipsimile nigras
Fore jen domaĉo;
Ĉu l' povrul' devenis
El tiu vilaĝo?
Tie – laborego,
Premo senespera…
Kaj naturo ĉie
Estas plej mizera!
Kavoj kaj montetoj,
Mutas la kamparo;
Super ĝi flugadas
Krie monedaro…
Ŝiras mian koron
Tiu ĉi imago…
Tristas mi fremdlande,
Ankaŭ hejme – plago.
1862
* * *
Savitas jam laŭ via volo
Kor', laca pro batala streĉ'.
Jen via am' – por mi konsolo,
Kaj vortoj – la plej sankta leĝ'!
Azilon mornan vi surtere
Transformis tuj al la eden',
Al viv' min vekis vi, kaj vere
Redonis la kvieton jen.
Nun mi denove sentas ĝojon,
Rigardas rekte kun aŭdac',
En viv' malkovris novan vojon,
Laŭ ĝi rapidas mi sen lac'!
1879
Tradukis el la rusa Valentin Melnikov
La franclingva verkisto Georges Simenon estas unu el la plej legataj verkistoj en la mondo. Entute, oni eldonis pli ol 500 milionojn da ekzempleroj de liaj verkoj en kvardeko da lingvoj. En 1999 danke al Daniel Luez, al ĉi tiuj lingvoj finfine aldoniĝis ankaŭ Esperanto – per la romano Maigret hezitas.
La sukceso de ĉi tiu libro instigis la tradukanton kaj la eldonejon Sezonoj aperigi kvar pliajn librojn pri Maigret en la internacia lingvo: Maigret kaj la maljuna damo (2002), Amiko el la junaĝo de Maigret (2004), La flava hundo (2007), Maigret eraras (2009).
Ĉar la presita stoko de Maigret hezitas elĉerpiĝis antaŭ kelkaj jaroj, la eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) decidis donaci la libron al la esperantista legantaro en elektronika formo.
Maigret hezitas estas la dek-kvina eldonaĵo en la e-libra kolekto de Sezonoj kaj la dek-unua ero en la serio Virtuala Biblioteko.
Ĝi estas senpage elŝutebla en la prezentomanieroj (formatoj, dosierformoj) pdf kaj epub:
http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php
La e-libroj de Sezonoj estas nur por privata legado, ne por pludistribuo. Se niaj libroj plaĉas al vi, rekomendu ilin al aliaj. Vi ankaŭ povas per la pagosistemo PayPal fari donacon al la eldonejo.
Halina Gorecka
La dua albumo de la hiphop-artisto Eterne Rima estas konceptalbumo. Krude la unua duono de ĝi konsistas el rakontoj pri la krima subgrundo, precipe pri organizita krimo kaj narkotaĵvendado.
La artisto pozas en la kovrila foto kun krona medaliono, aludo al lia pasintalbuma kanto Reĝo de la strat' kaj ĝenerale al gangsterrepaj kliŝoj de spito, grandema memlaŭdo kaj eventuale ŝtelitaj vestaĵoj. En lia jako estas bildoj pri samplilo el Akai MPC-serio, aparato, kiun multaj hiphopaj produktistoj uzis por kapti kaj kunmeti ritmaĵojn el malnovaj vinildiskoj. La artisto – civilnome Igor Wasilewski – tamen ne specialiĝas pri samplado sed pri sintezila elektronika muziko. Li verkas krome sub la artista nomo Lunatiko, kiu estas ĉefe konata pri sia tre belsona kanto Planedo Esperanto el la Elektronika Kompilo (Vinilkosmo, 2003).
Taglibro de brutulo prezentas la malbonulan parton de la duobla artista personeco de Wasilewski. La kantoj legeblas kiel krimnoveletoj. Prave, ĉar vortoplena hiphopo estas plej oportuna muzikstilo por Esperanto, kies gazetoj ĉiukaze pli interesiĝas pri la teksto ol pri la muziko.
Sed atendu kun la verda korektskribilo! La tekstoj de Eterne Rima estas skribitaj kunlige al la muziko kaj ili ne nepre funkcias sen ĝi. Vidu ekzemple: “do ekagu ek! Kaj ne perdu fek tempon. Dekfoje vi eraros, nur la pek' estas tio ke vi fuŝon faros” (el la kanto Estro). Ne temas pri trompo; la teksto ja eterne rimas, sed por trovi la rimojn necesas la oreloj. La plej oportuna maniero ĝui la albumon estas aŭskultante legi la kantotekstojn, kiuj venas kun la kd.
Eterne Rima ŝajne jam tiom sukcese ludis per siaj “gangsteraj” aspekto kaj kantotekstoj, ke almenaŭ en recenzo pri lia antaŭa albumo Samideano oni serioze ofendiĝis. Tio estas troiga, ĉar vera gangsterrepo ankoraŭ ne eblas en Esperanto. Usonaj hiphopistoj estas konataj de sia riĉa lingvo, kiu inkluzivas multan slangon, kodvortojn kaj eĉ propran ortografion – ekzemple la bandonomo Boyz N Da Hood (Knaboj en la kvartalo; devus esti Boys in the Neighbourhood). La tekstoj de Eterne Rima pli-malpli sekvas la regulojn, kiujn donis Kalocsay kaj Waringhien en la Parnasa Gvidlibro (1932).
Tamen abunda novumado ne necesas al Esperantaj hiphopuloj – du aŭ tri unuopaj “neologismoj” sufiĉas por ŝoki fundamentistojn. Karakterize por sia purlingvemo ankaŭ Eterne Rima volonte nomas sian ritman kantostilon rep', en-PIV-igita volapukaĵo, kiu estas proponita de iuj leksikonistoj por eviti dusencecon. La originala nomo de tiu stilo estas “rap”.
La muzikstilo hiphopo jam antaŭe atingis pli malgrandajn lingvojn ol Esperanto. Tre konindaj ekzemploj estas la artistoj Nuuk Posse kaj Amoc, kiuj repas respektive en la gronlanda kaj en la Enar-samea lingvoj. En siaj hejmregionoj tiuj artistoj estas traktataj kiel herooj kaj batalantoj por sia lingvo. Esperanto diferencas. Ni preferas vidi kiun ajn novan fenomenon kiel potenciale la lastan najlon al la ĉerko de la lingvo de Zamenhof.
En la posta duono de la albumo Eterne Rima traktas pli personajn temojn, sed ankaŭ politikajn demandojn. La poldevena artisto loĝas en Japanio kaj estis tuŝata de la pasintjara tertremo kaj atomenergia katastrofo en Fukuŝima. Li esprimas siajn sentojn pri la tertremo en Trankvila estu tero kaj repas kunlabore kun Jonny M por verda energio en Por pli bona mondo. En Pri tio mi parolas Eterne Rima malkovras sian malfidon pri politikistoj kaj la televido.
Muzike Eterne Rima sukcesas krei minacan etoson por la brutulaj kantoj, sed lia sintezila sono plej belas diskofine kaj aparte en Tokio, laŭdkanto por lia nuntempa hejmurbo. La brutulaj kantoj povus profiti de pli organika sono kun kelkaj ritmaj kaj instrumentaj samploj.
Eterne Rima havas iom malfortan kantovoĉon. Tial repado estas bona elekto por li, eĉ se li ne atingas la dinamikecon de siaj sammuzikanoj Jonny M kaj Tone. Liaj tekstoj kaj ideoj tamen faras la muzikon aŭskultinda. Tiel Eterne Rima similas al la kantisto-verkistoj Lou Reed kaj Serge Gainsbourg, kiuj malgraŭ manko de granda voĉo preferis mem prezenti siajn kantojn. Ankaŭ ili kelkfoje ŝokis homojn – kaj gajnis (mal)laŭdegojn en literaturaj rondoj.
Patrik Austin
Mi plene kulpas pri pli ol dujara prokrasto de la recenzo (la redakcio eĉ tente ekmotivis min per honorario, honeste dirante, ne tre rapidiginta la aferon), ĉar mi nek aŭskultas, nek ŝatas la repon, des pli la Esperantan. Ne opiniu min rasisto, sed blankula fanfarona fingrogesta klaŭnado ja vere abomenindas, sen ŝanco de egalrajta konkurenco kun afrikdevenaj gangsteroj, vulgare ornamitaj en kilogramojn da falsa oro sur ĉiuj partoj de muskolaj ebonitaj korpoj, kutime malemaj lerni nian karan lingvon.
Ĉi-okaze la albumeto aperis en la tropika Brazilo, perfekte reganta la ritmosenton, ekzemple, dum burleskaj mambadaj karnavaloj, kompare kun, ekzemple, la francoj, kvankam same fora de la idealo, kiel pluraj hiphopaj projektoj de Vinilkosmo, sed ĝi almenaŭ ne vokas vomspasmojn, kio en nia situacio jam estas kaŭzo por gajo.
Sub la pseŭdonimo Tone sin kaŝas Antonio Moreira Filho, lerte kaj energie deklamanta proprajn lirikaĵojn preskaŭ sen fifamaj portugalprononcaj “mundoj” kaj glutaj diftongoj. La muzikon diligente profesinivele registris eĉ tri komponistoj en diversaj sonstudioj, tamen la aŭtora diferenco tute ne disonancas, eble pro simile simplaj, eĉ primitivaj, aranĝoj, miscele maksimume akcenti atenton al la tekstaro. Laŭ mi, la poezio sufiĉe sensencas kaj naivas, didaktike filozofias, samtempe juneske malprofundas kaj etpezas, imprese iujn strangajn listojn ekde Hiroŝimo ĝis volapukisto.
La plej granda parto el kvar titoloj, kreitaj de Slim Rimografia en Mokado Records, komenciĝas per la sekteca propaganda himno Nova kanto je la vortoj de Aleksandras Dambrauskas. Repe, ritme, sone kaj Kantu, kantu, kantu kara nepre furoros dum kongresaj bierdiskotekoj. El la Zamenhofa Ho, mia kor' oni sukcesis mastrumi longan sentimentalan amromancon Ĉu kun ĉarma koruso de malĉastaj feinoj, taŭga kiel afrodizia fono por nokta fikado. Paron da sekvaj kanzonoj Horo por la koro kaj Flanken metu miksis DJ Nato_PK en PDD Studio – la sintezilo pli modernas, la baso pli fortas, la efekto iom deprimas. La lastan Dancu kune, dancu plu akompanas la grupo NhoCuné Soul kun tradiciaj instrumentoj en “Moving Sound Studios” – nome por ŝvita flirta sebskuado apud plaĝaj palmoj.
Mi nenion imagas pri la sorto de la artisto, nek de la distribuanto, nek ĉu oni fine desegnis la kovrilon por la promo; ŝajne eĉ la kontakta retpoŝto ŝtelitis, ĉar ĝi dissendis anglalingvan spamon, sed mi sincere deziras al Tone trovi normalan eldonejon – li meritas ĝin.
Glebo Malcev
Hori Yasuo estas konata japana aktivulo, aŭtoro de libroj kaj artikoloj, eldonisto… Kiel instruisto de la angla li verkis ĉiusemajne por siaj studentoj mallongajn anglalingvajn eseojn pri diversaj landoj por interesigi la studentojn pri fremdaj landoj kaj instigi ilin al lingvolernado. Ĉiun eseon akompanis demandoj pri la eseo kaj pri la lando mem.
Poste li decidis utiligi la eseojn por Esperanto, tradukinte ilin al la internacia lingvo kaj verkinte novajn por la libroforma eldono. Entute la grandformata libro enhavas 22 dupaĝajn eseojn. La maldekstra paĝo enhavas grandliteran eseon pri koncerna lando kaj demandojn, kiujn oni povas utiligi en grupa laboro. Sur la dekstra paĝo estas du pliaj tekstoj en malpli grandaj literoj. Por ĉiu eseo estas mapo kaj foto(j). La libro povas uziĝi en grupa studado kaj kiel eksterkursa legolibro. Ĝi ebligas konatiĝi kun multaj landoj per la persona percepto de vojaĝema esperantisto.
Halina Gorecka
Bydgoszcz kaj itineroj de Ludoviko Zamenhof en Pollando kaj Eŭropo / Redaktis Andrzej Grzębowski. – Bydgoszcz: Skonpres, 2012. – 20 p.; 3000 ekz. – [Donaco de ICKT “Kujavio kaj Pomerelio”].
Hirotaka Masaaki. Kiel verki hajkon en Esperanto. – Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 2012. – 60 p. – [Donaco de Japana Esperanta Librokooperativo].
Hori Yasuo. Miaj Vojaĝoj tra la Mondo: [Eseoj]. – Gunma: Horizonto, 2012. – 48 p., il. – [Recenzoekzemplero].
Nevelsteen, Yves. Komputeko: Prikomputila terminkolekto. – 2a eld., kun pli ol 500 aldonoj kaj modifoj. Partizánske: Espero, 2012. – 124 p., il.; 500 ekz. – [Donaco de Espero].
Esperanto aktuell, 2012/4;
Esperanto en Danio, 2012/3;
Esperanto*Info, 2012/3;
Frateco, 2012/97;
Kataluna Esperantisto, 2012/350;
La Ondo de Esperanto, 2012/8-9;
La Sago, 2012/85;
Monato, 2012/8-9;
Norvega Esperantisto, 2012/4;
Svisa Esperanto-Societo Informas, 2012/3.
Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2012:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.