Sur la kovrilpaĝo estas monumento al Minin kaj Poĵarskij en Moskvo. (PressFoto)
En nia gazeto tre malofte aperas tekstoj pli ol dupaĝaj, kaj vi eble miras, ke kvaronon de l' novembra Ondo okupas sespaĝa artikolo de Sergio Pokrovskij pri la eventoj, kiuj antaŭ 400 jaroj ĉesigis la internan malpacon kaj eksteran invadon en Ruslando kaj metis komencon de la tricentjara relative trankvila evoluo de la lando.
Sed pri tio legu ekde la 12a paĝo. Mi ŝatus atentigi pri alia jubileo. Je unu nulo malpli granda. Ne antaŭ 400, sed antaŭ 40 jaroj en Zakopane estis fondita Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK) – unu el la plej interesaj esperantistaj projektoj. Unue, ĝi estis unu el malmultaj studentaj unuiĝoj esperantistaj. Due, ĝi agis ekster la kadro de la landaj asocioj ĝenerala (PEA) kaj junulara (PEJ). Trie, ĝi funkciis sub la tegmento de la Asocio de Polaj Studentoj kaj utiligis ties eblojn, kiujn ne havis la movadaj organizoj. Kvare, kaj plej grave, PSEK, laŭ sia Deklaro el la 1980a jaro
... rezignis pri la formalaj Esperanto-movadaj celoj kaj ne provis perfortastile enkondukadi Esperanton en internaciajn studentajn kontaktojn, sed ĝi celis plifaciligi al la pola studentaro apliki Esperanton por kontakti alilingvanojn kaj per tio pliriĉigi la spertojn de la individuoj. Plejparte, la aranĝoj de PSEK karakteriziĝas per tio, ke ili donas laŭeble maksimuman fakan, kulturan, distran ks. profitojn (depende de sia karaktero) al la partoprenantoj. La propaganda flanko estis malpli atentata laŭ la ideo, ke bonaj altkvalitaj agadoj, kiuj helpas al la certa memevoluo de la individuo, pli efikas ekster la Esperanto-medio ol plej zorga dispropagado.
Tion kaj multon alian rememoris PSEK-aktivuloj en festkunveneto je la 28a ARKONES en Poznano. PSEK ne plu ekzistas, sed ĝia ĉefa renkontiĝo plu okazas kun granda sukceso, danke al la nelacigeblaj PSEKanoj – Paweł Janowczyk, Elżbieta Malik, Zbigniew Kornicki, Ryszard Rokicki kaj multegaj aliaj, kies nomoj okupus ĉi tiun duonpaĝon, se mi daŭrigus listi ilin.
Ili sukcesas, ĉar ili sekvas la ideojn de la Deklaro (1980):
Por forigi la konflikton inter la oficialaj celoj de la Esperanto-movado kaj la realaj bezonoj de esperantofonoj estas necese:
– konscii, ke la formale deklarataj celoj de esperantismo estas eble atingeblaj sed en nekonata malproksima futuro;
– starigadi antaŭ si celojn realigeblajn en la daŭro de 10 ĝis 15 jaroj, en la daŭro de unu generacio de aktivuloj;
– intensigi laŭkvalitan kontribuadon al la esperantofona “minoritata” kulturo;
– apliki en la Esperanto-movado strategion “per Esperanto por la memevoluo de la individuo” kontraste al “per individuo al la ĉiu-forma peno disaŭdigi Esperanton” – la individuo estu subjekto, ne objekto en la movado.
Tio povos ne nur malhelpi seniluziiĝon de multaj Esperanto-movadaj aktivuloj sed ankaŭ krei ĉe la esperantlingvaj komunumanoj la senton de celkonscia stabiliĝo. Ĉe neesperantista socio ili efikos ĝuste per sia aŭtenteco, kultureco kaj nesintrudado.
Post 1980 la mondo ŝanĝiĝis, sed la supraj sugestoj plu aktualas...
Aleksander Korĵenkov (PSEK-amiko, invitita
al la sekreta kunveneto por malkorki ĉampanon)
Antaŭ kelkaj semajnoj Osmo Buller informis en la publike legebla komitata listo de UEA, ke ĉi-jare estos supozeble ĉ. 400 individuaj membroj malpli ĉe UEA, kaj ke pro tio la jarfina nombro eble restos sub la limo de 5000. Aldoniĝis la alvoko, ke “necesas varbi membrojn, kiom ajn malmoderne tio eble sonas”, dum “komentarioj nun ne helpas”. Regis silento dum kelkaj tagoj, kiun finis Claude Nourmont per la konstato, ke “varbi por varbi” estas “ne tro promesplena afero” kaj ke oni bezonas “proponojn, kiuj povas entuziasmigi la homojn”. Propono por logi Esperanto-parolantojn ne venis, sed iom poste oni ekdiskutis krei membrokategoriojn por eksteruloj ne parolantaj Esperanton, kio trovis iom da subteno.
Eble estas ŝoko, kiam asocio ene de unu sola jaro konstatas malkreskon de la membronombro de 400 el 5300, do perdon de ĉ. 8%. Sed necesas konsideri, ke la membronombroj de UEA forte ondumas depende de la loko de Universala Kongreso, por kiu membroj ricevas altan rabaton. La ĉi-jara UK en Vjetnamio havis kompreneble relative malmultajn partoprenantojn kompare kun eŭropaj kongresoj kaj sekve ankaŭ ne estis aparta instigo membriĝi, kontraste kun la antaŭa jaro, kiam UEA kongresis en Kopenhago kaj konstatis kreskon de 33 individuaj membroj.
Dum la lastaj sep jaroj estis meza malkresko de ĉ. 169 membroj kaj dum la lastaj 25 jaroj, ekde 1987, de mezume 95 membroj jare aŭ -1,6%. Eble ĉe UEA oni alkutimiĝis al tiu konstanta membroperdo kaj sekve aldone al la Ĝenerala Direktoro (kiu devas zorgi pri la financa ekvilibro kaj la salajroj de la dungitoj inkluzive de la propra) ŝajne neniu vere maltrankviliĝis.
Certe ne tro ĝojiga por UEA entute. Kelkaj eĉ kredas, ke la membronombroj de la asocioj estas indiko pri la ĝenerala grandeco de Esperantujo – aserto, pri kiu mi forte dubas. Tro multaj estis en la pasintaj jardekoj la progresoj ekster UEA – ĉe muziko, en ekstereŭropo, ĉe denaskuloj kaj dum la lastaj jaroj plej videble en la interreto. Supozeble nur la procentaĵo de la asociemuloj inter la Esperanto-parolantoj malkreskas. Multaj ne vidas, kial gravus membri en asocio.
Oni povas konstati, ke la membreco ĉe UEA estas ligita al la ricevado de paperaj eldonaĵoj kiel gvidlibro, jarlibro aŭ revuo Esperanto. Tute ĝenerale paperaj gazetoj multe perdis dum la pasinta jardeko kaj devis lasi iom de sia loko al retaj eldonaĵoj. Ĝis nun UEA ofertas neniun nurretan membrokategorion – nek eblas ricevi jarlibron aŭ revuon nur retpoŝte, nek ekzistas kategorio, kiu ebligus nurretan legadon de gazeto aŭ de delegita datumbazo sen ricevo de papera eldono. Osmo Buller skribis, ke “varbado pro varbado” estas baza tasko en organizaĵo – sed organizaj fakuloj asertas ankaŭ, ke organizaĵo adaptiĝu al la daŭre ŝanĝiĝanta mondo. La nunaj membrokategorioj estas la samaj ekde jardekoj.
Rilate al la ligado de homoj al la asocio la reta oferto supozeble ludas gravan rolon. Rimarkindas, ke la Facebook-paĝo de UEA havas ĉ. 3 mil ŝatantojn, dum la ĝenerala Facebook-grupo “Esperanto” nun havas pli ol 10 mil, la duoblon de la individua membraro de UEA. Tiu fakto kaj la multloka videbleco de Esperanto en la reto ankaŭ forigas la tradician argumenton, ke necesas per la membronombroj montri la parolantojn de nia lingvo. Ne plu. Ekzistas tiom da ofertoj en la reto, ke evidentas, ke ili havas siajn uzantojn – Vikipedio, Firefox, Google Translate, Tatoeba, subtekstigitaj filmoj kaj TED-prelegoj, filmetoj, kantoj ktp. Eble Esperantujo pli kaj pli alproksimiĝas al la stato de naciaj lingvoj, kie membras en lingvo-asocioj nur malgranda elcentaĵo de la parolantoj (ĉ. 1 el 2000 en Germanio). En Litovio kaj Hungario ĉ. 1 el 30 ĝis 50 Esperanto-parolantoj nombritaj en la censoj estas Individua Membro de UEA, do ankoraŭ multe pli ol ĉe naciaj lingvoj…
Sed eble oni devas aliĝi al UEA por vivteni la Universalan Kongreson, ĉu? Nu, la UK-oj estis organizitaj jam antaŭ la ekesto de UEA kaj certe troviĝos organizaj modeloj ankaŭ kaze ke UEA tion ne plu aranĝos. Simile pri la libroservo. Aliaj argumentas, ke necesas havi internacian reprezentanton de Esperantujo. Ne ĉiuj estas plene konvinkitaj pri tio, sed evidente eblas paroli en la nomo de ĉiuj Esperanto-parolantoj ankaŭ, se membras nur dekono de ili.
Eble ni rigardu la komencon de UEA – laŭ la Enciklopedio de Esperanto la kerna celo estis “la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj”. Hodiaŭ tio ŝajne funkcias eĉ sen asocio.
Mia iama espero pri membreco estis, ke la asocioj sukcesas “disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto”, kiel tekstas la unua laŭstatuta celo de la nuna UEA. Bedaŭrinde tio ne funkcias kaj ne videblas evoluo en tiun direkton. Oni povas demandi sin, kio pli zorgigu nin: La meza malkresko de 1,6% de la membroj jare aŭ la fakto, ke UEA, kiu havas jaran buĝeton de duonmiliono da eŭroj, ŝajne uzas nur ĉ. 10 mil eŭrojn por ekstera informado. Iom malmulte, se oni atente relegas la cititan laŭstatutan celon de UEA.
Lu Wunsch-Rolshoven
La retejo de la Senato de Pollando (la supera parlamenta ĉambro) informis, la 17an de oktobro en la Senato estis solenita la 125-jariĝo de Esperanto per tri sinsekvaj eventoj: fonda kunveno de la Parlamenta grupo por subteno de Esperanto, ekspozicio pri la Internacia Lingvo, kaj konferenco “125 jaroj de Esperanto”.
La ekspozicion malfermis Jan Wyrowiński, vicprezidanto de Senato, kiu emfazis, ke Ludoviko Zamenhof venis al la ideo de Esperanto pro la multkultureco de Bjalistoko, en kiu tiam loĝis judoj, poloj, germanoj kaj rusoj. Ankaŭ Wanda Nowicka, vicprezidantino de Sejmo (la dua parlamenta ĉambro) esprimis sian kontentecon pro la konstanta evoluo de Esperanto.
La ekspozicio kaj la konferenco estis pretigitaj de la Pollanda asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE-PL). La konferencanoj parolis, interalie, pri la entrudiĝo de la angla lingvo en Eŭropo, kio senmerite privilegias 13 procentojn da eŭropanoj, kiuj estas denaske anglalingvaj, kaj diskriminacias 87 procentojn da ceteraj eŭropanoj.
Estis menciite, ke Pollando, kiel la naskiĝlando de Esperanto, povas promocii Esperanton kiel parte oficialan lingvon en la Eŭropa Unio, kun statuso simila al tiu de la lingvoj kataluna, eŭska, kimra kaj skota.
Senatano Edmund Wittbrodt, subteninte la formiĝon de la parlamenta Esperanto-grupo, proponis, ke oni prefere ne oponu la anglan lingvon, sed kuraĝigu la instruadon de Esperanto. Parlamentano Tadeusz Iwiński atentigis pri problemoj de popularigado de Esperanto, kiu apartenas al neniu ŝtato aŭ interŝtata organizo, kaj pledis por restarigo de la Esperanto-programo en la Pola Radio.
En la konferenco partoprenis pluraj parlamentanoj, sciencistoj, kaj Pollandaj kaj alilandaj esperantistoj, inkluzive de la japana entreprenisto Etsuo Miyoshi, konata mecenato kaj propagandisto de Esperanto.
Inter la 27a kaj la 30a de septembro 2012 kunvenis en la ĉeĥa urbo Břeclav (suda Moravio) esperantistoj aŭstraj, ĉeĥaj kaj slovakaj, por komune konferenci; kiel gastoj venis ankaŭ partoprenantoj el Germanio, Hungario, Pollando kaj du eĉ el Brazilo, sume 98 personoj. Ĉar la 28a septembro estas en Ĉeĥio ŝtata festo (murdo de Sankta Venceslao), feria tago, la konferenco povis komenciĝi jam ĵaŭde, la 27an de septembro.
Aŭspicion akceptis la urbestro d-ro Oldřich Ryšavý, dank' al kiu povis realiĝi esperantlingva versio de la oficiala urba retejo, kaj la loka ĵurnalo informis pri la konferenco. Tie aperis ankaŭ invito al prelego por la publiko “Esperanto kiel vojo por ekkoni la mondon kaj novajn amikojn”, sed bedaŭrinde oni indikis sole la horon, sed ne tagon de la prelego. Neniu venis el la civitanoj, nur la konferencanoj mem ĉeestis. Malgraŭ tio la rakontado de Petr Chrdle pri liaj vizitoj en Japanio vekis grandan intereson, same kiel ĉi-jaraj travivaĵoj de Stano Marček en Vjetnamio.
Dum la vespera programo Peter Baláž skizis la laboron kaj planojn de la teamo E@I, raportis pri ĉi-jara Somera Esperanto-Semajno (SES) en Nitra, kiun partoprenis ducent personoj. Sekvis ekzemploj de mallongaj filmetoj kun esperantlingva komento aŭ subtekstoj, nome pri la urbo Písek, ŝerca televida reklamo pri jorkŝira terhundo kiel polica poŝhundo, fabelo pri Kuĉjo kaj Maĉjo. Urboj mem ofte volonte akceptas helpon de esperantistoj disfamigi la urbon aŭ regionon per kurtaj videofilmoj inter esperantistoj. La tagon fermis komuna kantado en klubejo de la studenthejmo.
La urbestro Oldřich Ryšavý (parolanta) kaj reprezentantoj de la tri landaj asocioj:
Vladimír Dvořák (Ĉeĥio), Stano Marček (Slovakio), Bernhard Tuider (Aŭstrio).
(Foto: Miroslav Malovec)
La vera konferenco komenciĝis vendrede je la 9-a horo. La urbestro venis saluti la partoprenantojn kaj per lumbildoj prezentis la urbon kaj la regionon, sed lin atendis surprizo – preparita filmeto pri lia urbo kun esperantlingvaj subtekstoj. Sekvis la programero “La tri Esperanto-landoj prezentiĝas”, en kiu la reprezentantoj priskribis la situacion de Esperanto en siaj landoj. Estis projekciita ĉeĥa filmo pri Slovakio kun Esperantlingvaj subtekstoj. Posttagmeze duono de la konferencanoj forveturis buse al la proksima kastelo Lednice, la plej bela moravia kastelo kun granda ĉirkaŭanta parko. Post vizito de la kastelaj ĉambroj, kie la klarigon de ĉiĉeronino esperantigis Pavla Dvořáková, la plej kuraĝaj promenis dum unu horo tra la parko al turka minareto kaj reen, ĉirkaŭ lageto, kie apudvoje kreskas interesaj maljunaj arboj de diversaj specioj.
La vesperan programon malfermis loka folklora infana ensemblo Břeclavánek (eta Břeclavano, Břeclavanĉjo) per pluraj kantoj kaj dancoj akompanataj de violonoj kaj cimbalo, ankaŭ ludataj de neplenaĝaj muzikistoj. La aŭskultantoj fine kunkantis popolajn kantojn esperantlingve. Poste sekvis prelega vespero. Paŭlo Kaščák prezentis la novan radiostacion Verda Stacio, kiu klopodas daŭrigi tradicion de iam tre populara Verda Stacio en Brno (1933-1937) kaj Prago (1946-1951). La nova stacio organizas ankaŭ Esperanto-kurson en kastelo de la urbeto Bartošovice. La tri ĉeestantaj esperantistaj eldonistoj (Peter Baláž, Petr Chrdle, Stano Marček) prezentis novaĵojn de siaj eldonejoj. Ankaŭ ĈEA montris sian kompaktan diskon de voĉlegataj rakontoj de Karel Čapek (kiel ekzemplon oni aŭdis pri Morto de Arĥimedo). Okaze de la ŝtata festo operkantisto Miroslav Smyčka kantis la ĥoralon Sankta Venceslao el la 11a jarcento kaj deklamis Romancon pri Karolo la IVa de Jan Neruda en traduko de Miloš Lukáš.
Sabate matene kunvenis ĉiuj tri asocioj memstare en apartaj ĉambroj kaj diskutis siajn organizajn aferojn, precipe la membrobazon kaj ekonomiajn problemojn. Posttagmeze ĉiuj vizitis urban solenaĵon sub la kastelo okaze de Sankt-Venceslaaj festoj (budoj kun frandaĵoj, trinkaĵoj, memoraĵoj kaj podio kun kantoj kaj folklora humuro). Interesiĝantoj povis viziti sinagogon, Domon de Lichtenstein aŭ preĝejon de Sankta Venceslao, tute modernan, ĉar la malnova estis detruita dum la milito kaj la nova povis esti konstruata nur ekde 1992.
Vespere kunvenis Esperanto-instruistoj sub gvido de Maria Feifičová kaj la tri asociaj komitatoj. Paralele okazis konversacia kurso. En komuna programo en granda salono Margit Turková prezentis la vivon de la ĉeĥa ĵurnalisto kaj satira poeto Karel Havlíček Borovský (1821-1856) “Havlíček en Brikseno – ĉapitro el la ĉeĥa-aŭstra historio – ĉu en la nova perspektivo?” Ŝi menciis ne nur la faman Bapto de caro Vladimir en la traduko de Tomáš Pumpr, sed ankaŭ Tirolajn Elegiojn en la traduko de tie ĉeestanta Jaroslav Krolupper kaj versojn pri Havlíček de Čestmír Vidman, naŭdekjara ĉeĥa poeto kaj esperantisto, al kiu Margit Turková helpas eldonadi liajn nuntempajn verkojn. Slovaka grupo simile skizis la vivon de pastro Ján Maliarik (1869-1946), kiu en sia libro La tuttera ŝtato kalkulis kun Esperanto. Poste ili projekciis kortuŝan, profesie aktoritan filmon pri ĉi tiu apostolo de paco.
La dimanĉa programo estis denove komuna sub titoloj “Vojoj al kunlaboro kaj perspektivoj, Invito al interretaj projektoj” (Vikipedio, Ipernitio, aŭdoprojektoj), “Studu interrete!” (Lernu.net, Slovake.eu). Ján Vajs prezentis prelegon “Surspure de habanoj en Ĉeĥio, Slovakio kaj Aŭstrio”. La habanoj estis antikva etno vivanta en tiu regiono, kie la tri landoj najbaras, restis post ili “habanaj ceramikaĵoj” kaj verŝajne multaj loĝantoj estas iliaj posteuloj, eĉ ne sciante pri tio. Skizitaj estis eblaj kunlaboroj pri aranĝoj (KAEST, SES, Muzea nokto), kunlaboro de Esperanto-muzeoj, interŝanĝo de ekspozicioj, komuna prezento de literaturoj en interreto aŭ kompaktdiske.
Pluaj informoj estas preparataj por la retejo http://www.esperanto.cz/eo/aktualajxoj
Miroslav Malovec
Ewa Kukiełka instruas novajn vortojn.
En la Esperanto-urbo Herzberg am Harz konstante okazas io favora por Esperanto. Ofte venas gastoj el diversaj landoj; la Esperanto-biblioteko konstante kreskas En la baza kaj meza lernejoj kaj en la gimnazio instruas Zsófia Kóródy kaj Ewa Kukielka. Regule okazas klubkunvenoj, kiuj estas la bazo de la Esperanto-agado en la Esperanto-urbo.
En julio 2012 vizitis nin la parolantino de EU en Berlino, deputitino Viola von Cramon. Multaj regionaj politikistoj kaj esperantistoj ĉeestis. Al ĵurnalistoj ŝi diris, ke la Esperanto-Centro estas “diamanto por la Südharz-regiono”.
Intensa kursaro
En julio okazis dusemajna somera Esperanto-kursejo, kiu ofertis intensan lernadon kun pedagogia-metodika faka trejnado, entute 125-horan programon en la 125a jaro de Esperanto. La lernado okazis en grupoj laŭ lingva kapableco sub gvido de Peter Zilvar, Christof Krick, Sebastian Kirf kaj Zsófia Kóródy. La biblioteko de ICH (Interkultura Centro Herzberg) ofertis bonan bazon por praktika laboro kaj memlernado, perfektiĝo. La kursanoj ankaŭ ĝuis ekskursojn, gvidatan urborigardadon kaj komunan amuzan vesperan distradon.
Jubilea Festo
La 26an de julio Gerhard Walter, la urbestro parolanta Esperanton, kune kun estraranoj de Germana Esperanto-Asocio kaj de la Esperanto-Societo Südharz inaŭguris la ekspozicion “125-jara Esperanto” en la konstanta Esperanto-ĉambro de la bela kastela muzeo.
Posttagmeze kaj vespere okazis festo en la Esperanto-ĝardeno de ICH. La honora gasto estis Gerhard Walter. La nova muzikgrupo Senlime kantis en la angla, germana, kaj same kompetente en Esperanto. La bonaj voĉoj, ekzemple la belsona jodlado de la kantistino Kerstin, estas unikaĵo por la Esperanto-publiko.
Gulaŝo sur bivakfajro laŭ la hungara maniero kaj aliaj bongustaĵoj garantiis belan vesperon je la memorinda dato por Esperanto. La gravecon de tio montras la interesiĝo de la gazetaro – ekzemple, artikolo kaj fotoserio en la fama retgazeto Spiegel online – kaj apero de filmreĝisoro de renoma germana televidkompanio.
Hotelo, kafejo, restoracio
Same en julio okazis inaŭguro de la esperantlingva hotelo Zum Pass en Herzberg-Sieber, kiun posedas la esperantistinoj Barbara Khan kaj Teresa Liberska el Poznano, kiuj nun vivas en Sieber – urboparto de la Esperanto-urbo. Ĉi tiu hotelo havas Esperanto-kafejon kaj restoracion, kie oni povas mendi bongustaĵojn en Esperanto.
Esperanto-herbejo
Nova Esperanto-ŝildo estis inaŭgurita sur montoflanko proksime al la Esperanto-Centro, en ĝardeno, kie kreskas fruktarboj kaj arbustoj. Laŭ la planoj ekde la sekva jaro la herbejo povos servi kiel tendumejo por Esperanto-amikoj.
Somera Arbara Lernejo
SALO-7: partoprenantoj el la ĝemelurboj Herzberg am Harz kaj Góra
La sepa Somera Arbara Lernejo (SALO) por gejunuloj el la ĝemelurboj Herzberg kaj Góra, ĉi-jare estis organizita la 4–11an de aŭgusto en Jemielno kaj Góra en Pollando. Zsófia Kóródy kaj Renata Kowalska kun helpantinoj gvidis ĝin. En la programo antaŭtagmeze estis kvarhora Esperanto-instruado kaj posttagmeze komunaj ludoj aŭ ekskursoj. Kelkaj partoprenantoj jam plurfoje spertis la bonetoson de tiuj renkontiĝoj, kaj ilia lingva nivelo pliboniĝas de jaro al jaro.
Tradukseminario
Teorio kaj praktiko kune: la tradukteamo de la projekto “Nacia Parko Harz” la 13–16an de septembro diskutis pri fakterminoj, serĉadis taŭgajn vortojn en la vortaroj kaj faklibroj de la Esperanto-biblioteko de ICH. Aldoniĝis praktika parto: ni vizitis kelkajn partojn de la Nacia Parko por vidi la lokojn, konatiĝi kun la belaĵoj de tiu regiono kaj atingi la supron de la monto Brocken (1142 m).
Eŭropa Tago de Lingvoj
ICH okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj organizis diskutrondon pri lingvaj demandoj kaj lingva demokratio. La anoncitaj eventoj aperis ankaŭ sur la oficiala hejmpaĝo de la Konsilio de Eŭropo. Peter Zilvar prelegis pri minoritataj lingvoj en speciala klubkunveno, en kiu partoprenis klubanoj kaj gastoj el eŭropaj kaj aziaj landoj. Ni traktis ankaŭ la lernfaciligan rolon de Esperanto, komparante similecojn kaj malsimilecojn de niaj gepatraj kaj lernitaj lingvoj. La Eŭropa Tago de Lingvoj estis temo dum kurso de Zsófia Kóródy en la Popola altlernejo KVHS en Osterode. Okaze de la Tago estis publika evento ankaŭ en la regiona gimnazio kun ĉeesto de la direktoro, instruistoj kaj lernantoj.
TORPEDo 8
Ekde la 28a de septembro ĝis la 3a de oktobro okazis la 8a Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia kun prezentado de interesaĵoj el la pedagogia-metodika temaro de Esperanto-instruado kaj spertinterŝanĝo inter fakuloj. Zsófia Kóródy kaj Christof Krick prezentis du lernejajn Comenius-projektojn, en kiuj ankaŭ lernejoj en Herzberg respektive Winterberg kunlaboras. Kun aliaj partoprenantoj, Johannes Mueller kaj Melanie Maradan ekestis diskutrondo pri sciencaj revuoj kaj faka tradukado.
La dua traktita ĉeftemo rilatis al la 125-jara historio de Esperanto. Peter Zilvar prezentis ĝin el la vidpunkto de kolektanto kaj montris unikaĵojn pri Zamenhof, kongresoj kaj aliaj gravaj eventoj, bildkartojn, medalojn, poŝtkartojn kaj glumarkojn. La partoprenantoj, inter ili Reza Torabi kaj Brian Moon, povis konatiĝi kun la valora materialo kaj la aktualaj arkivigaj laboroj de ICH.
Esperanto-urbo kaj ICH kun tutjara varia programo ĝojos pri via vizito, ekzemple, dum la 57a Studsesio kun Zamenhoffesto la 14–16an de decembro kaj dum SANO 3, la alternativa jarŝanĝa seminario kun silvestra balo.
http://esperanto-urbo.de
DE-37412, Herzberg/Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio.
Zsófia Kóródy
“Krio de Morto” post kelkjara paŭzo brue reaperis en Arkones (Fotis Žaneta Nowak)
Pasis nur kelkaj jaroj post translokiĝo de Arkones al la Fervojista domo ĉe la strato Niepodległości en Poznano, sed la loko jam fariĝis kara kaj preskaŭ tradicia por ĉiujaraj partoprenantoj de la aranĝo. La pola nomo de la strato signifas “Sendependeco” kaj ĝi ideale kongruas kun la etoso de la ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Temas pri la sento, kiu okulfrapas (kaj orelfrapas!) tuj kiam oni eniras la kongresejon – de libera, senĝena kaj vasthorizonta arta sinesprimo – kompreneble en Esperanto, sed ne nur pri ĝi. La festivalo laŭ sia enhavo klare dividiĝas al prelega kaj vesperprograma partoj. Kvankam la vespera programo estas tradicie rigardata kiel pli grava, laŭ mi, ambaŭ ili meritas pli detalan trarigardon.
Prelegoj (da ili en la 28a ARKONES estis pli ol 20) temis ĉefe pri literaturo, poezio, strukturo de Esperanto aŭ Esperanto-movado, vaste komprenata. Kelkaj submetiĝas al ĉiuj tiuj kategorioj samtempe (ekzemplo: Prezentiĝo de Esperanto eldonejoj, gazetoj kaj radioj). Ne mankis prelegoj landsciencaj kaj privojaĝaj (unu el la plej interesaj por mi estis La nuntempa Brazilo, pliproksimiginta al mi tiun foran de Eŭropo landon).
Dum la taga programo troviĝis loko ankaŭ por teatraj kaj filmaj spektigadoj. Nekutima miksiĝo de la du ĝenroj estis multimedia unuaktora spektaklo Galileo de Saŝa Pilipoviĉ, preskaŭ rekte aludanta al la situacio kun Esperanto kaj komparanta porveran batalon de Galileo kun niaj penoj diskonigi la Lingvon Internacian. Eĉ pli grandan favoron de publiko elvokis la teatraĵo Historio de Universalaj Kongresoj de Esperanto de Saŝa Pilipoviĉ kaj Georgo Handzlik. Kompareblan sukceson atingis premiero de la nova verko de renoma reĝisoro Roman Dobrzyński – filmo pri estado de Ludoviko Zamenhof en la 1912a jaro en la germana kuracurbeto Bad-Salzbrunn (nun: Szczawno-Zdrój en Pollando) kaj pri nunaj iniciatoj de lokaj esperantistoj en tiu Zamenhof-loko.
La sveda poeto Jarlo Martelmonto estas konstanta partoprenanto de Arkonesoj.
Ankaŭ ĉi-septembre li prezentis novan spektaklon. (Foto: Joanna Filipowicz-Choroszucha)
La vesperaj programoj abundis je koncertoj. Dum la malferma vespero aŭskultantojn lirike enmeditigis Georgo Handzlik, kaj poste JoMo senkompate dancigis ilin per siaj klasikaĵoj. La dua vespero devis esti pli ekzota – vizitantoj de Arkones atendis la regean Zhou-Mack kaj la inferan Krio de Morto (ŝajnas, ke la organizantoj celis ĉiuvespere kapti publikon per stila kontrasto). Bedaŭrinde, Zhou-Mack ne aperis en Poznano, kaj Krio de Morto devis krikantadi ĝis la lasta bis-kanto – malgraŭ la muziko, nekutime “peza” por Esperantujo, la koncerto kolektis multajn muzikemulojn.
Arkones estis kaj daŭre restas unu el la plej unik-etosaj esperantistaj renkontiĝoj – artaĵoj, pendantaj surmure en la koridoro, kafotabletoj, ĉe kiuj vigle interparolas Esperanto-kantistoj, Esperanto-aktoroj, Esperanto-eldonistoj kaj “konsumantoj” de ilia laboro. Eĉ la fakto, ke dum ĉi-jara Arkones funkciis tri (!) libroservoj, klare montras la intelektan kaj kulturan nivelon de la aranĝo (ne ĉiu esperantista renkontiĝo havas almenaŭ unu!). Mi esperas, ke tia vizitindaĵo, kia Arkones, daŭre kreskos je nombro de kultursoifaj partoprenantoj, interesaj prelegoj kaj kvalitaj koncertoj.
Konstantin Tiĥomirov
Legu artikolon de Przemysław Wierzbowski pri Arkones-27 (2011)
Vide el Eŭropo
Laŭ EP-vicprezidanto, milionoj povas protesti, sed finfine ili ne plu protestos ĉar ili devos manĝi.
(Foto de Pere prlpz, Vikipedio)
Imagu tion: En la tempo, kiam la prezidantoj de la Eŭropa Komisiono (EU), Eŭropa Parlamento (EP) kaj Eŭropa Konsilio planas vojaĝi al Norvegio por ricevi la Nobel-premion por paco, vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento alvokas armeon forigi la demokratie elektitan registaron en Eŭropa regiono.
Estas nekredeble, sed vere. Kompreneble, Hispanio ne estas Britio aŭ Belgio. Multaj hispanoj indignas kaj koleras, kiam ili pensas pri baskoj aŭ katalunoj kiuj volas sendependecon. “Ili ne rajtas” kaj “Estas kontraŭ la konstitucio” estas kelkaj el la plej oftaj reagoj. Kaj laste vicprezidanto de EP Alejo Vidal Quadras alvokis la hispanian armeon forigi la nunan katalunan registaron kaj parlamenton.
Kvankam Vidal Quadras apartenas al nobela familio el Katalunio, li dum jardekoj kontraŭstaras ĉiun delegon de la registara povo al Katalunio kaj ĉiun oficialigon de la kataluna lingvo. Post manifestacio, dum kiu milionoj da homoj, laŭ la polico en Barcelono, pace protestis por la rajto voĉdoni pri sendependeco, Vidal Quadras alvokis la armeon enmiksiĝi.
Kiel ĉiu hispania registaro en Madrido ekde la restarigo de demokratio post la morto de la diktatoro Francisco Franco en novembro 1975, Vidal Quadras opinias, ke eŭskoj kaj katalunoj ne havas la rajton decidi pri sendependeco. Tamen la alvoko de la vicprezidanto de EP al la hispania armeo “restarigi” ordon en Katalunio, ŝokis multajn en Eŭropo.
Vidal Quadras alvokis forigi la registaron kaj parlamenton de Katalunio, se ĉi tiuj du demokratie elektitaj instancoj okazigos voĉdonadon pri sendependeco ĉi-monate. La armeo, laŭ Vidal Quadras, devos preni kontrolon de la kataluna polico, kaj la hispania registaro devos kontroli la katalunan registaron Generalitat. “Tio estas ĉio”, li diris. “La popolo ja povas iri al la stratoj. Sed ili ne povas protesti dum pli ol monato. Ili devas manĝi.”
Vidal Quadras, iama profesoro de fiziko, ne estas simpla membro de EP, li estas unu el ties vicprezidantoj. Tamen venis nur malforta respondo de la prezidanto de EP Martin Schulz. Li certigis, ke Vidal Quadras faris siajn deklarojn ne en sia rolo de vicprezidanto de la parlamento.
“Ili respegulas la personan opinion en nacia politika kunteksto”, – diris Schulz. Nekredeble, sed alvoko al armeo forigi demokratie elektitan registaron kaj parlamenton ne estas, laŭ la prezidanto de EP, io por esti juĝita aŭ submetita al disciplina agado.
Almenaŭ Guy Verhofstadt, frakciestro de la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj en EP, kondamnis la eldiraĵon de Vidal Quadras, kiel “relikvon el la pasinteco”, tute maloportunan en la hodiaŭa Eŭropo. Verhofstadt, kiu iam volis esti prezidanto de la Eŭropa Komisiono, aldonis: “Senzorgaj rimarkoj de ĉi tiu ulo subfosas ĉion, por kio demokratoj batalis dum la lastaj 60 jaroj”.
Restas malferma esenca kaj grava demando pri la estonteco de eŭropaj civitanoj el landoj kiel Flandrio, Katalunio kaj Skotlando post ebla pozitiva referendumo por sendependeco. Tiuj ŝtatoj, laŭ oficistoj en Bruselo, ne aŭtomate fariĝos EU-membroŝtatoj. Ekzemple, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso respondis ke, se parto de EU-ŝtato fariĝis sendependa, devos esti trovita solvo por diskuti ĝin kadre de la internacia juro. Pli klare: la Eŭropa Komisiono emas pensi, ke la civitanoj de nova sendependa lando, kiel Katalunio aŭ Skotlando, ne estos EU-civitanoj sen aliĝo de tiuj novaj landoj al EU. Tio ankaŭ signifas, ke firmaoj el tiaj landoj ne povos vendi siajn varojn en EU je la samaj kondiĉoj kiel hodiaŭ.
Tio gravas precipe en la kazo de Katalunio. La hispania ministro pri eksterlandaj aferoj José Manuel García Margallo diris, ke Katalunio “eterne” restos ekster EU. La rankora García Margallo, ŝajne, volas punigi sendependan Katalunion kaj ties civitanojn.
Tute alia estas la publika debato en Britio. La ĉefministroj de Skotlando Alex Salmond kaj de Anglio/Britio David Cameron ridetis pasintmonate en la televid-programoj. Estas klare al ĉiuj, ke eĉ se Cameron kontraŭas sendependecon de Skotlando, li ne kontraŭas la universalan rajton de popolo mem decidi pri sia propra estonteco.
Dafydd ab Iago
La ĉi-jara 100a dat-reveno de la morto de Prelato Johann Martin Schleyer (1831–1912), la aŭtoro de Volapük, rezultigis atentindan eĥon en german-lingvaj ĵurnaloj kaj revuoj. La plej impona manifestacio estis la ekspozicio en la Bavara Nacia Biblioteko en Munkeno (vd. La Ondo de Esperanto, 2012, №6, p. 8; №8–9, p. 9).
En aŭtuno sekvis du pliaj aranĝoj: en la naskiĝ-loko de Schleyer, Oberlauda, la tiea Hejm-landa Asocio aranĝis kunvenon kun prelego pri la vivo de la plej fama filo de la vilaĝo kaj anonciĝis la fakto, ke loka vin-bieno aplikanta bio-dinamikan agrikulturon lanĉis Volapük vinon “Edition J. M. Schleyer” el la vito Müller-Thurgau. El ĉiu vendita botelo unu eŭro fluos al la kreo de nova Volapük-placo en Oberlauda.
La 4an de oktobro la subskribinto faris fest-prelegon en Martin-Schleyer-Gimnazio. Koruso konsistanta el instruistoj kaj gepatroj prezentis la Volapük-himnon. Unua-foje en la fina gimnazia klaso la estontaj abiturientoj povas frekventi kurson pri Schleyer kaj Volapük, en kiu ili devas prezenti referaĵon.
Du libroj pritemaj estas en preparo por baldaŭa eldono: kompleta bibliografio de la verkaro de Schleyer (kun bibliotekaj trov-lokoj) kaj kolekto kun tekstoj en ligo kun la estiĝo de Volapük.
La eldiro de Zamenhof, ke Schleyer estas la vera patro de la internaci-lingva ideo trovis denove brilan konfirmon.
Reinhard Haupenthal
En la komenco de la 2013a jaro lernu.net relanĉiĝos kun komplete nova paĝaro – interalie, kun nova ampleksa kurso, nova biblioteko, kaj novaj forumoj. La nova kurso por komencantoj kreiĝas laŭ nivelo A1/A2 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por instruado de lingvoj. La kurso baziĝos je rakonto skribita aparte por la kurso de eminenta verkisto Anna Lowenstein.
Anna Lowenstein kunlaboras kun edukisto Birke Dockhorn por skribi interesan kaj atentokaptan rakonton, kiu enkondukos gramatikajn elementojn iom post iom, kaj fariĝas lingve pli malfacila en ĉiu ĉapitro. Per la rakonto, lernantoj lernos kiel trakti diversajn kutimajn vivajn bezonojn en Esperanto – kaj ankaŭ kelkajn bezonojn kiuj estas pli specifaj por Esperantujo. La rakonton riĉigos ekzercoj, skribitaj de edukisto Birke Dockhorn, kaj ilustraĵoj kiuj estas kreataj aparte por la kurso.
Erin Piateski
«La jaro estas 1982 (mil naŭcent okdek du).
En la ĉambro estas stranga bruo. Stranga bruo kaj stranga lumo. Kio okazas?
Aperas en la ĉambro granda ŝranko. Kio okazas? Kio estas tio?
Filipo rigardas. Li krias. Li timas.
Viro venas el la ŝranko. “Saluton, Filipo,” li diras.
Filipo timas. “Kiu vi estas?”
La viro diras, “Mi estas Filipo Nakamura.”
Filipo krias, “Sed tio ne eblas. Mi estas Filipo Nakamura!”
La viro diras, “Jes, vi estas Filipo Nakamura. Sed ankaŭ mi estas Filipo Nakamura. Ni estas Filipo Nakamura. Mi estas vi. Mi venas el la jaro 2012 (du mil dek du).”
Filipo svenas»
Antaŭ 400 jaroj, la 25an de oktobro de la jaro 7121ª (gregorie 1612-11-04) la moskva garnizono de caro Vladislavo la 1ª kapitulacis kaj forlasis Kremlon; per tiu evento la rusaj historiistoj (aŭ politikistoj) datas la finon de la Granda Malordo (Великая Смута) en Rusio.
Formale kelkaj epizodoj kaj roluloj de la Granda Malordo similas tiujn de la Milito de la Rozoj en Anglio, okazinta 150 jarojn pli frue; tamen la skalo de la rusia katastrofo estis nekompareble pli vasta: pli ol supraĵa dinastia kverelo en la reganta klaso, ĝi ĝisfunde implikis la tutan socion kaj estis vera civitana milito, la unua en la historio de Rusio.
Absolute maleblas resumi la multajn eventojn de tiu tumulta jardeko en gazeta artikolo; anstataŭe mi skizos kelkajn portretojn kaj precipe uzos la okazon esperantigi kelkajn terminojn kaj nomojn. Por pli bone internaciigi la prezenton de la rusiaj realaĵoj mi profitis la priskribon de la koncernaj eventoj fare de ties eksterlandaj partoprenantoj: la franca kapitano Marĵereto (Jacques Margeret, franca aventurulo kaj kapitano de la gvardio de Falsdemetrio)1 kaj la pola hetmano Ĵulkefski (Stanisław Żółkiewski)2.
La disfalo de Sovetio reaktualigis la temon pri la Granda Malordo, kaj diversaj vortoj kaj konceptoj tiurilataj reaperis en la rusia politiko.
La regado de ĉi tiu caro formale estas ekster la priskribata periodo, tamen maleblas paroli pri la Granda Malordo sen mencii tiun grandiozan figuron, unu el la fokusoj de la rusa historio.
Unu grava trajto de lia regado estis lukto kontraŭ la potenco de la aristokrataro (la bojaroj), al kiuj li kontraŭmetis la klason de ŝtatservistoj (служилые люди, la burokratoj kaj la militistoj), el kiuj poste formiĝis la rusia nobelaro (komencante verki ĉi tiun artikolon mi hezitis uzi la terminon nobeloj, kiu ŝajnis al mi anakronisma; tamen mi konstatas, ke la samtempano Marĵereto uzas ĝuste la vorton noblesse por priskribi la koncernan ordumon). La provoj de la bojaroj reakiri la perditajn poziciojn estis grava malstabiliga faktoro de la Granda Malordo.
Alia gravaĵo estis manko de taŭga sukcedonto. El la 5 filoj de Johano la Timinda post lia morto restis du:
Simile al sia pli aĝa samtempano Henriko la 8ª de Anglio, caro Johano estis homo morala, kaj edziĝadis al siaj amatinoj. Tamen malsimile ol Henriko, kiel ortodoksulo li ne bezonis senkapigi la antaŭajn edzinojn, ja sufiĉis ilin monaĥinigi. Tamen la ortodoksa eklezio ne permesas al siaj anoj edziĝi pli ol tri fojojn; post la kvara edziĝo la caro dum kelka tempo ne povis komunii kiel kateĥumeno. Liaj postaj 4 edziĝoj estis eklezie nevalidaj, kaj s-ta Demetrio, la filo de la lasta (7ª) edzino, formale estis bastardo (Henriko edziĝis nur 6 fojojn).
La rajtojn de Teodoro ja trono konfirmis la Tutlanda Asembleo. La landon regis speciala komitato da regantoj, kiu baldaŭ reduktiĝis al la sola «protektanto» Boriso Godunov' (Борисъ Годуновъ).
La debilmensa caro Teodoro ricevis en la publika opinio de siaj samtempanoj (interalie sub la plumo de patriarko Ijobo) la ŝatatan en Rusio karakteron de «malsaĝulo pro Kristo» (1Kor 4:10), unu el tiuj «malriĉaj en spirito» (Mat 5:3) al kiuj la Regno Ĉiela pli konvenas ol regno tera. Tiu tipo de sankteco estas malmulte konata okcidente – kvankam io simila okazis pri simile debila Henriko la 6ª de Anglio, ĉe kiu komenciĝis la Rozmilito, kaj per kiu finiĝis la Lankastra linio de la Plantagenetoj.
Pluan evoluon de tiu bildo prezentas la tragedio «Caro Teodoro» fare de A. K. Tolstoj'; la caro aperas en ĝi tre simila al la ĉefpersono de «La idioto» fare de Dostojevskij – egala enkorpiĝo de la kristana idealo, egale dispremata de la reala mondo.
Je la sekva nokto post la morto de Johano la Timinda okazis ribelo en Moskvo favore al la malpli aĝa carido. La ribelo plene malsukcesis, kaj regantoj forsendis Demetrion kaj lian patrinon en lian posedaĵon, la Ugliĉan princujon.
La morto de la carido Demetrio
La carido mortis je 1591-05-25, aĝante 8 jarojn. Objektive tiu morto malfermis al la reganto Boriso Godunov' la vojon sur la tronon. Tial multaj historiistoj (ekde la samtempanoj de Boriso) lin kulpigis pri la murdo – simile al la murdo en la jaro 1483ª de la knabo Eduardo la 5ª de Anglio kaj lia frato fare de la Protektanto de la regno la onta reĝo Rikardo la 3ª (ankoraŭ unu similaĵo: la anglaj reĝidoj estis bastardoj). Ankaŭ Puŝkino aliĝas al tiu versio en sia «Boriso Godunov'» – simple ĉar tio ebligis al li verki ŝekspirecan tragedion.
Tamen historie tio ne ŝajnas probabla. Teodoro regis ankoraŭ 7 jarojn, kaj principe povus havi filon (unu jaron pli malfrue, je 1592-05-19, al li naskiĝis filino Teodozia). Morale Boriso povus murdigi, sed se li planus murdon, li ĝin pli lerte aranĝus.
Boriso formis komisionon kiel eble plej aŭtoritatan, kiun estris lia plej grava oponanto Bazilo Ŝujskij (la onta caro). La komisiono konkludis, ke Demetrio sin morte vundis ludante per tranĉilo dum epilepsia atako.
La malfeliĉa princo de Ugliĉo ŝajnis senmorta: trifoje pereinta, li fojon post fojo releviĝos, multigante la suferojn de sia popolo.
Ekde la jaro 1585ª, do dum 13 el la 14 jaroj da carado de Teodoro, Rusion regis lia bofrato Boriso Godunov', ricevinta senprecedencan titolon reganto (правитель), kiun Marĵereto francigas per protektanto de la regno (protecteur du païs – p. 17, simile al la posta titolo de Kromvelo).
Li regis prudente kaj lerte, kaj lasis la landon ripozi post la tumultoj kaj teruroj de la reĝimo de Johano la Timinda. La sukcesa milito kontraŭ Svedio ne rompis tiun ĝeneralan impreson (rezulte de tiu milito Rusio facile reakiris la eliron en la Baltan maron, perdotan dum la Granda Malordo; rezulto pri kiu Petro la Granda pene kaj sange militos 21 jarojn).
Tradicie la eklezion de la Moskva Regno estris metropolito, subordigita al la Konstantinopola patriarko. En la jaro 1589ª Boriso sukcesis promocii metropoliton Ijobon je la rango patriarka kaj tiel sendependigi la nacian eklezion; Ijobo ĉiam estis kaj restis fidela amiko de la Godunovoj.
Je 1598-01-17 mortis caro Teodoro, kaj kun li estingiĝis la dinastio de Johano la Monsako (Иван Калита), reginta Moskvon dum 3 jarcentoj (samkiel la franciaj Valezianoj, estingiĝintaj 9 jarojn pli frue). Laŭ la dinastiaj konsideroj la laŭleĝa sukcedonto estus rurikido princo Bazilo Ŝujskij (pri kiu ni parolos poste); sed tiuj konsideroj malmulte gravis en la tiama publika opinio de Moskvo. Pli gravis rilatoj al la mortinta caro, kaj tiajn havis lia bofrato Boriso Godunov', kaj liaj kuzoj Romanovoj.
Por sin surtronigi Boriso tre zorge plenumis ĉiujn konvenaĵojn. Dum kelkaj monatoj li lasis la bojarojn sin kvereli kaj montri sian malkapablon regi; poste li lasis la Tutlandan asembleon elekti lin caro estkiel elprovitan reganton kaj boparencon de Teodoro.
Tiuj proceduroj estis modelo por la postaj elektoj; interalie, la manifesto pri elekto de Miĥaelo Romanov estas evidenta (kaj mallerta) paŭsaĵo de la manifesto Borisa.
Sur la trono li provis daŭrigi la saman politikon, kaj la du unuaj jaroj de lia carado estis same prosperaj. Sed la jaro 1601ª alportis elementan katastrofon.
Tiuepoke sur la tero estis «la malgranda glaciepoko», proksimume de la jaro 1550ª ĝis la 1850ª. La someroj estis pli mallongaj, la vintroj pli frostaj; sed la vera klimata katastrofo okazis en Rusio en la jaroj 1601ª–1603ª. Supozeble ĝin kaŭzis erupcio de la perua vulkano Vajnaputino (hispane Huaynaputina, de la keĉuaj wajna = juna kaj putina = vulkano) ekde 1600-02-12 – la plej forta erupcio en la Suda Ameriko el ĉiuj historie observitaj. Por la tuta Norda duonglobo la jaro 1601ª estis la plej malvarma el la ĉirkaŭaj 6 jarcentoj (pri la duonglobo suda datumoj mankas).
En la centra Rusio la rikolton de la jaro 1601ª forlavis deksemajna pluvego, kiun jam je la Endormiĝo sekvis neĝo kaj frosto. Ankaŭ la du sekvaj jaroj estis senrikoltaj. Okazis granda malsato en la lando.
Boriso entreprenis energiajn aranĝojn socipolitikajn. Vidvinoj kaj malriĉuloj ricevis monan subvencion. La ŝtataj grenejoj vendis la panon duonpreze. La ŝtato aranĝis transporton de greno el la rikoltohavaj regionoj (ekzemple tiu de Kursko) en Moskvon.
Tiaj mezuroj povus helpi ĉe unujara misrikolto, sed ĉi tiu katastrofo daŭris 3 jarojn. Laŭ la opinio de la samtempanoj, dum la malsatego Rusio perdis trionon da sia loĝantaro.
La rikolto de la jaro 1604ª finis la malsaton, tamen tio ne povis forviŝi la signon: la katastrofo kiel eble plej klare indikis, ke Dio malakceptas la novan dinastion. En Pollando aperis nekonato kiu sin prezentis carido Demetrio, mirinde saviĝinta de murda atenco. Jam je 1604-10-03 komenciĝis la unua Demetriado (1604–1606).
Matene de la tago 1605-04-03 Boriso fartis bone; sed post la tagmanĝo li mortis en kelkaj horoj. Marĵereto sendetale diras, ke de apopleksio; la rusaj fontoj priskribas aliajn simptomojn, pli similajn al veneniĝo. Lia 16-jara filo Teodoro iĝis caro. Sed la subita morto de Boriso plifirmigis la opinion, ke Dio koleras kontraŭ la Godunovoj, kaj la cara armeo, militanta ĉe Kromo (Кромы) transiris al Falsdemetrio. La moskvanoj detronigis Teodoron, kaj je 1605-05-31 la bojaroj mortigis lin kaj lian patrinon.
Johano la Timinda promociis la nobelaron en la reganta elito, kaj deŝovis la aristokrataron. Post la morto de Teodoro Boriso (kiu estis «nova bojaro») alianciĝis kun alia malaristokrata klano, la Romanovoj – kaj kune ili retenis la akiritajn poziciojn de la nobelaro (nu, surtroniĝinte Boriso monaĥigis la ĉefon de la Romanovoj, kiu iĝis lia malamiko kaj poste, patriarko Filareto).
La bojaroj solidare kontraŭstaris la nobelojn – tamen inter si ili senĉese rivalis kaj kverelis (precipe post kiam malfortiĝis ilia komuna malamiko la nova nobelaro). Flegante tiajn kverelojn, Johano promociis inter la bojara ordumo la litvodevenan genton da gediminidoj kontraŭ la tradicia gento da rurikidoj (al kiu apartenis la reganta dinastio).
La gediminidoj konservis la rilatojn kun siaj pola-litvaj parencoj, kaj kiam komenciĝis la problemoj de la Borisa regado konsideris la eblon anstataŭigi lin per la pola reĝido Vladislavo (supozante ke la knabo pli facile ol adolto povus edukiĝi en la moroj kaj religio de la Moskva Regno); sekrete ili faris koncernajn proponojn al la pola reĝo Sigismundo, la patro de Vladislavo – sed malsukcesis.
Dum la granda malsato multaj homoj migris en la malpli katastrofajn regionojn, interalie en Sjeverion kaj najbarajn teritoriojn kozakajn.
Tiutempe la kozakoj estis speco de stepaj vikingoj, homoj fuĝintaj el la tradicia socio kaj vivantaj en «nenies lando». La plej fekundaj teroj de Ukrajnio estis sendefendaj kontraŭ la tataraj invadoj el la sudo. La kozakoj okupis tiun bufran zonon; ofte ili rezistadis la invadojn (kaj ricevadis helpon de la registaro por tio); sed iam ili mem aranĝis rabistajn invadojn kontraŭ siaj najbaroj – Krimeo, Pollando, Persio, eventuale ankaŭ Rusio.
Samkiel okazis pri vikingoj, la postaj epokoj prezentis romantikan bildon de la liberamaj kozakoj; en Ukrajnio la kozaka estraro formis lokan nobelaron anstataŭintan la tute poliĝintan nobelaron de la iama Kieva Regno; en la sudrusiaj regionoj la kozakoj el socia grupo formis specifan etnon.
Tamen en la koncerna epoko la kozakaj bandoj estis kerno de la ribeloj kaj multe profitis el la landa malordo.
La feŭdismaj socioj produktadis tro multe da nobelidoj, malriĉaj kavaliroj grandambiciaj kaj senrimedaj. En la 11ª jc papo Urbano la 2ª sukcesis direkti tiajn aventurulojn en la Krucmilitojn; en la koncerna periodo la polaj aventuruloj trovis similan arenon en la Demetriadoj. La etnobeloj kaj la kozakoj, sociaj antipoduloj, rolis tute simile en la Granda Malordo.
Sendube, la unua Falsdemetrio estas la plej romantika kaj mistera figuro de tiu epoko. La registaro de Boriso kaj poste de Bazilo la 4ª deklaris, ke li estis eksmonaĥo Gregorio Otrepjev; tion kredas pliparto da modernaj historiistoj; mi tamen opinias tion same malprobabla, kiel la version ke li estis la vera Demetrio.
La rusan li parolis kiel ruso, sed ne kiel moskvano; la ikonojn li honoris en maniero ŝoka por la moskvanoj (ĉu tio eblus por eksmonaĥo Gregorio?!)3; li facile komunikis en la pola, iomete scipovis Latinon (kvankam skribis «inperator»), lerte pafis, rajdis, dancis kaj skermis.
Nuncio Rangoni (Claudio Rangoni) raportis (1604):
Demetrio aĝas proksimume 24 jarojn, li estas senbarba, havas viglan menson, ŝatas filologion, estas tre elokventa, senriproĉe deca, tre modesta kaj sobra.
(La carido Demetrio tiam havus 22 jarojn; Marĵereto vidis Falsdemetrion du jarojn pli malfrue, kaj atribuis al li 25 jarojn.)
Ekzistas pluraj portretoj de Falsdemetrio, tamen malmulte fidindaj. Historiisto N. Kostomarov ekzamenante la portreton de Falsdemetrio gravuritan de Luko Kiliano el Aŭgsburgo (Lucas Kilianus, Augustæ Vind. An. MDCVI) komentis, ke «neniu volus pruntedoni monon al nekonata ulo kun tia fia fizionomio aŭ fidi lin en iom grava afero». – Sed Kiliano neniam vidis sian modelon! Kaj aliflanke, ni scias ke Falsdemetrio fascinis la homojn kun kiuj li komunikis, de la kozakoj kaj moskvaj pleboj ĝis la pola reĝo Sigismundo la 3ª kaj sia fianĉino Marina, filino de magnato la vojevodo Sandomera (Sandomierz).
Laŭ la pli fidindaj priskriboj Falsdemetrio estis malalta (malpli ol mezkreska), brunhaŭta (brun de complexion1), tre larĝaŝultra, dikkola, sen talio, tre forta.
Falsdemetrio facile kaj multe promesis al la papo kaj al Sigismundo; sciigite pri lia surtroniĝo, la reĝo kaj la papo tuj sendis gratulleterojn postulante la promesitaĵojn. Tamen Falsdemetrio lerte evitis la temon, uzante la tradician rimedon de la moskva diplomatio. Johano la Timinda sin titolis caro, kio evidente signifis cezaro, imperiestro. La poloj rifuzis agnoski tion, kaj plu titolis la moskvajn regnestrojn ĉefprinco. Falsdemetrio postulis eĉ pli arogantan titolon imperator invictus (nevenkebla imperiestro).
Sigismundo sendis leteron (datitan per 1606-08-23) kun la kutima «ĉefprinco»; Demetrio rifuzis ĝin akcepti. Ŝokite de la aroganteco de la nevenkebla imperiestro, Sigismundo falis en la kaptilon, kaj postan leteron insulte adresis al nobela viro. En tia stato de la rilatoj la promesitaj Smolensko kaj Sjeverio iel forglitis en malproksiman vicon.
La papo estis pli fleksebla, kaj de li Demetrio ja ricevis la adreson Serenissimo et invictissimo Monarchiae Demetrio Joannis, Caesari ac Magno Duci totius Russiae, atque universorum Tartariae regnorum aliorumque plurimorum dominiorum, Monarchiae Moscoviticae subjectorum, Domino et Regi; sed ankaŭ tio malmulte avancigis lian aferon.
Fakte, de post sia eniro en Moskvon Falsdemetrio neniom bezonis la polan helpon: li estis populara kaj lia potenco estis senkontesta. Sed li ne rompis kun la poloj kaj kaj kun la papo, ĉar li havis pli grandajn ambiciojn: li volis esti pli ol caro de Moskvio.
Demetrion ŝatis ne nur moskvanoj, sed ankaŭ poloj, kaj iuj el ili faris projekton pri rusa-pola unio en la persono de Demetrio, anstataŭ la nepopulara Sigismundo la 3ª – interalie dum la ribelo de Zebĵidofski (rokosz Zebrzydowskiego, 1606–1607). Por la vojaĝo el Kremlo al Vavelo Falsdemetrio ja estis pli bone ekipita ol ĵuse por la vojaĝo el Sandomero al Kremlo.
Jam firme establiĝinte en Moskvo, antaŭ sia kronado, li humile demandis la nuncion, ĉu escepte li komuniu laŭ la ortodoksa rito (la ortodoksa kronado entenas komunion kiel sian parton). Kaj antaŭ ol venis la papa malpermeso, li anticipe komuniis katolike, kaj poste dum la kronado ankaŭ ortodokse. 12 jarojn pli frue Henriko la 4ª juĝis, ke Parizo valoras (unu) meson; Falsdemetrio simile juĝis ke Moskvo valoras du komuniojn ☺ Kaj Demetrio esprimis sian kontenton ke lia kronado okazas je la nomfesto de Ignacio Lojolo.
Lia toleremo religia limis skeptikismon: la konfidenculoj kaj sekretarioj de la ortodoksa caro, sekrete konvertita en katolikismon, estis du protestantoj.
Aliflanke, li efektive amis vojevodidinon Marina, kaj la promesojn al ŝia familio li ja iel tenis (kvankam ignori ilin estus pli facile ol la promesojn al la reĝo kaj al la papo).
Alia lia projekto estis granda kontraŭturka alianco de la kristanaj monarkoj, en kiu li rezervis al si eminentan rolon. Prudenta homo juĝos tiujn projektojn ĥimeraj – sed prudenta homo ankaŭ la ĵusan surtroniĝon de Falsdemetrio juĝus afero nerealigebla. (Fakte li komencis prepari militiron direkte al Azovo, kolekti trupojn kaj artilerion.)
Plurrilate Falsdemetrio similas Ĥlestakovon el Revizoro de Gogolo, kaj nemalofte la bojaroj lin atentigis: «Granda caro, vi mensogas.» Antaŭ la veno de sia fianĉino en Moskvon li petis la bojarojn sin deteni de tiaj rimarkigoj; demandite, en kiu alia formo ili sin esprimu, li konfuzite promesis ne plu mensogi (kaj kompreneble ne sukcesis).
Marina Mniszech venas al Moskvo
Atentinde, la diversaj ribeloj kaj tumultoj, unu el kiuj portis Falsdemetrion en Kremlon, sub lia regado iel kvietiĝis.
Dum Falsdemetrio transprenis la potencon, la angla ambasadoro Tomaso Smit (Thomas Smith) estis forveturonta hejmen, malkontenta pri koncedoj kiujn faris Boriso (duonaj doganoj por la angloj) – kvankam moskvaj politikistoj kaj alilandaj komercistoj opiniis ilin troaj. Demetrio lin revenigis kaj promesis sendi ambasadon en Londonon kaj doni ĉarton kiu superos la esperojn de la angloj. Efektive, li subskribis la ĉarton liberigantan la anglojn je ĉiaj doganoj; tio ŝajnis al ili la sopirata monopolo! Tamen Demetrio vidis la aferon alie: li simple neniigis ĉiujn doganojn, ankaŭ por alilandaj negocistoj. La angloj do ricevis nenian avantaĝon.
Ankaŭ interne li faris plej liberalajn reformojn, neniigante ĉiajn profesiajn malpermesojn. Rezulte dum lia mallonga regado Moskvo ĝuis grandan malaltiĝon de la prezoj. Onidire, sub Demetrio Ruslando estis la plej liberala merkato de la mondo.
Malfacilas diri, kiom longe li povus teni tian politikon, precipe konsidere liajn planojn konduki grandajn militojn kaj lian eksterordinaran malŝparemon:
En januaro de la jaro 1606ª, post 6 monatoj da regado de Falsdemetrio, lia sekretario J. Buĉinski (Jan Buczyński) kalkulis la elspezojn de la juna caro je 7 kaj duono da milionoj da zlotoj – t.e. 2½ da milionoj da rubloj, do ne malpli ol kvaroblon de la jara ŝtatbuĝeto!
Ĝis sia morto Falsdemetrio restis populara en la popolo, kiu pardonis al li liajn okcidentajn veston kaj manierojn, eĉ malgraŭ la malamo kontraŭ lia pola sekvantaro. Karakterize, por penetri Kremlon la anoj de la bojara konspiro ĵetis la krion ke la poloj mortigas la bojarojn (kio malmulte impresis la popolon) kaj volas murdi la caron.
Finiĝis la 11-monata gaja karnavalo. La resto de la Granda Malordo estas unutone nigraj jaroj da mizeroj kaj katastrofoj.
La bojaran konspiron aranĝis Bazilo Ŝujskij (Васи́лій Іѡа́нновичъ Шу́йскій), kaj li iĝis la sekva caro. Mi malŝatas pentri historian personon per unu sola farbo, sed mi vere trovas nenian bonan trajton en la lasta rurikido sur la rusia trono. La intereso de ĉi tiu figuro eble estas ke ĝi ideale prezentas la banalan kaj platan tipon de fia aĉulo.
Ne tiom inteligenta kiom perfida kaj ruza, li eble estus nemalbona reganto por tempo paca, sed dum la Malordo li superruzis ĉiujn kaj ankaŭ sin mem. Superstiĉa, li ne hezitis mensoge ĵuri per la nomo de Dio kaj misuzi sanktaĵojn por siaj bezonoj politikaj. Vanta kaj bagatelema, avara, enviema kaj suspektema; ĉiam mensogema kaj ofte miskalkulanta, sed pardonita de Boriso kaj Falsdemetrio; kiam liaj mallertaj konspiroj tamen sukcesis, tio okazis pro malatento de liaj viktimoj.
Lia eminenta deveno ebligis al li suriri la tronon, sed tie li montris sin la plej mizera el la moskvaj regnestroj; eĉ la debilmensa Teodoro aspektis pli dece, danke al la prizorgo de Boriso.
Ankaŭ lia fizika aspekto estis mizera: aĝante ne malpli ol 55 jarojn, li estis maldika, malalta, ĝibeta maljunulo kun sulka vizaĝo, malsanaj okuloj, longa nazo, granda buŝo, maldensaj hararo kaj barbo.
La kadavron de Falsdemetrio la ribeluloj kripligis kaj, metinte sur lian vizaĝon bufonan maskon, prezentis al la publika moko. Rezulte homoj deklaris, ke ili ne rekonas en la kadavro Demetrion, kaj formiĝis la onidiro, ke li ankoraŭfoje saviĝis. La manifesto de Bazilo, evidente mensoga pri la cirkonstancoj, ankoraŭ pli pridubigis la ĉeffakton.
Por rezisti la ĉarmon de la senmorta Demetrio, por lin definitive mortigi, Bazilo decidis lin sanktuligi (1606).
Sub Boriso li estris komisionon, kiu konkludis, ke Demetrio sin mortigis en epilepsia atako. Ĉe la veno de Falsdemetrio Bazilo prezentis novan version, kiu negis la fakton mem de la morto de la carido. Nun, refutante siajn du antaŭajn versiojn, li prezentis version trian: ne estis memmortigo (kio malebligus sanktuligon), ne estis epilepsio (kio en la opinio mezepoka indikis demonposedon), sed estis perfida murdo. Senditoj de Bazilo malfermis la tombon de la carido, kaj trovis tie tute freŝan, senputran kaj bonodoran korpon; en la mano la kadavro tenis nuksojn, kio okulfrape refutis la version pri ludo per tranĉilo.
La kadavron oni transportis en Moskvon kaj entombigis en la cara kirkego, apud la aliaj tomboj de regnestroj moskvaj. Tuj komenciĝis serio da miraklaj kuracoj ĉe la freŝa tombo, klare pruvantaj la sanktecon de la carido (13 kuracoj en la unua tago); sed poste, kiam malsanulo alportita al la tombo mortis surloke, la aliron al la tombo oni malpermesis. Ĉiel ajn, Demetrio de Ugliĉo restas sanktulo de la Rusa ortodoksa eklezio kaj la ĉiela patrono de Ugliĉo.
Falsdemetrio promesis multe kaj al ĉiuj; nun ĉiuj vidis en la bojara konspiro finon de siaj esperoj. Eĉ inter si la bojaroj rivalis kaj kverelis. La tuta lando ribeliĝis kontraŭ la bojara caro, kaj dum la 4 jaroj da sia regado Bazilo regis malmulte pli ol sian ĉefurbon.
En la Moskva Regno ribelo sekvis ribelon, ĉiu atendis venon de mirakle saviĝinta Demetrio – sed Demetrio forestis. Intertempe en Pollando la ribelo de Zebĵidofski malvenkis, kaj la polaj etnobeloj serĉis novan okupon. Ili do trovis duan Falsdemetrion por la dua Demetriado (1607–1608).
Laŭ unu el la probablaj versioj la dua Falsdemetrio estis pastrido kiu servis kiel hejma instruisto en Mohilov'; foje kelkaj polaj aventuruloj vidis lin surstrate, kaj unu el ili rimarkigis, ke tiu malalta mizerulo povas roli kiel Falsdemetrio. S-ro Meĥovicki (pan Mikołaj Miechowicki) kaptis la ideon kaj tuj ĝin realigis, malgraŭ la rezisto de la viktimo. Ekde la komenco la dua Falsdemetrio estis marioneto de la polaj aventuruloj.
En julio de la jaro 1608ª la trupo de la dua Falsdemetrio sin lokis en la apudmoskva urbeto Tuŝino (Тушино), kiu iĝis alternativa ĉefurbo; sekve de tio la kontraŭuloj nomis la duan Falsdemetrion la Tuŝina Latrono (Тушинский вор), kaj la moknomo algluiĝis al li en la historio.
Tiutempe Bazilo permesis al la poloj venintaj kun Falsdemetrio kaj lia edzino Marina iri hejmen. Marina kaj ŝia patro zorgis aranĝi sian vojaĝon tiel, ke pola taĉmento de la Latrono kaptu ilin. La kaptintoj lojale avertis Marinan, ke la Latrono estas ne ŝia edzo sed ia kanajlo; sed ŝi insistis pri rendevuo. Lin ekvidinte ŝi ekkriis: «Prefere morti!» – tamen baldaŭ sin superregis, sekrete al li edziniĝis kaj naskis filon.
Nemalmulte da rusaj moŝtuloj, kaptite aŭ libervole, aperas ĉe la kortego en Tuŝino; inter ili Teodoro Romanov, monaĥigita de Godunov' sub la nomo Filareto, akceptis de la Latrono la oficon de patriarko (paralele kun la moskva patriarko Hermogeno).
La Demetriadoj estis privata entrepreno de individuaj polaj nobeloj. Tamen en septembro de la jaro 1609ª la pola reĝo Sigismundo komencas sian militon.
Tiu pola reĝo estis ankaŭ la hereda reĝo de Svedio; tamen sekve de ribelo la svedan kronon transprenis lia onklo (Karolo la 9ª), kaj la penado ĝin reakiri iĝis la ĉefa zorgo de Sigismundo. Rusion li rigardis kiel rimedon en tiu lukto.
Rezultis duobla pola invado: la privata pola-kozaka Demetriado en Tuŝino, kaj la reĝa sieĝo de Smolensko. La reĝo postulis, ke la tuŝinanoj aliĝu al lia milito; tiuj postulis kompenson por salajro promesita por partopreno en la Demetriado, kaj la unuiĝo fiaskis.
La pozicio de la Latrono iĝis neeltenebla, kaj je 1610-01-05 li fuĝis el Tuŝino en Kalugon (Калуга, alia urbo apudmoskva); la kozakoj lin sekvis, la bojaroj restis kun la poloj, kaj estrate de la «patriarko» Filareto (Romanov) ili revenis al la ideo inviti la reĝidon Vladislavon cari en Moskvo. Ĉe Smolensko Sigismundo akceptis iliajn sufiĉe liberalajn kondiĉojn por sia filo Vladislavo.
Bazilo provis helpi Smolenskon, tamen la de li senditan trupon disbatis la pola militestro Ĵulkefski, kiu kun negranda taĉmento venis apud Moskvon. Samtempe en Moskvo popola ribelo detronigis Bazilon (1610-07-29), kiun la ribeluloj perforte monaĥigis; la bojara partio formis provizoran Sepbojaran regadon (Семибоярщина), dum la popola partio de Zaĥaro Lapunov (Ляпуновъ) preparis eniron en Moskvon de la dua Falsdemetrio kaj liaj kozakoj.
Timante la kozakojn, la Sepbojara komitato (4 el kies anoj, cetere, estis gediminidoj) transdonis la urbon al Ĵulkefski, kondiĉe ke tiu ĝin defendos kontraŭ la Latrono.
Ĵulkefski tre lerte kondukis la interparolojn surbaze de la kondiĉoj por elekto de la reĝido Vladislavo ellaboritaj de la Tuŝinaj bojaroj kaj aprobitaj de Sigismundo. La moskvaj bojaroj faris nur kelkajn malliberalajn ŝanĝetojn; ili kunvenigis kelkajn troveblajn en Moskvo deputitojn de la Tutlanda Asembleo, kiuj do aprobis la elekton; Filareto, kiu reprenis sian antaŭan rangon de metropolito, kun kelkaj bojaroj iris al la sieĝata Smolensko por prezenti al Sigismundo la diplomon pri elekto de Vladislavo. Multaj urboj ĵuris fidelon al la caro Vladislavo Sigismudido (Владиславъ Жигимонтовичъ).
Kaj en Moskvo, kaj poste Ĵulkefski sin montris homo tre simpatia kaj taktoplena. Eĉ kun la maljuna patriarko Hermogeno, ortodoksa fundamentisto, restaĵo el la epoko de Johano la Timinda, li sukcesis amikiĝi kaj atingi reciprokan respekton. Ŝajnis ke sian nekredeble malfacilan mision li kondukis al feliĉa fino – sed lia tuta konstruaĵo estis bazita sur trompo. Meze de la intertraktado pri la kondiĉoj, dum kunsido de la Tutlanda Asembleo, li ricevis novan instrukcion de sia reĝo. Sigismundo ŝanĝis sian decidon, li rifuzis sendi la reĝidon, li decidis simple aneksi Rusion kaj regi ne kiel prizorganto de elektita caro, sed kiel konkerinto.
Ĵulkefski klare vidis nerealigeblon de tiu freneza plano, kaj silente ignoris la instrukcion; supozeble li esperis, ke la plenumitaj faktoj devigos la kontraktantojn respekti la realon.
Sekve de tio Sigismundo baldaŭ revokis Ĵulkefskion. La moskvanoj sincere bedaŭris tion. Sigismundo akceptis la hetmanon kolere, li malŝate forĵetis la prezentitan de tiu kontrakton, kaj diris: «Mi ne lasos mian filon esti moskva caro».
Sigismundo postulis similan obeon de Filareto kaj aliaj moskvaj senditoj; tiuj rifuzis, kaj li arestis ilin kiel ribelulojn.
La novaj estroj de la pola garnizono en Moskvo estis pli obeemaj ol Ĵulkefski, kaj adoptis la konduton de konkerintoj; tio nature sekvigis ribelon; la pola garnizono incendiis la lignan urbegon, kaj profitante la konfuzon kune kun la bojaroj sin ŝlosis en la moskvaj fortikaĵoj. Ŝlosite kun la poloj, la patriarko Hermogeno tamen diskonigis al la regnanoj, ke li liberigas ilin je la ĵuro al Vladislavo.
La milito daŭris, sed Sigismundo restis implikita ĉe Smolensko, kaj neniam sukcesis malbloki la moskvan garnizonon.
Por aliancigi al si Prusion, Sigismundo konfidis al la Brandenburgia princo-elektisto administradon (1605) kaj poste la tronon (1611) de la Orienta Prusio, el kio rezultis persona unio de Brandenburgio kaj Prusio; antaŭ ol pasos du jarcentoj ĝi pereigos Pollandon.
Intertempe je 1610-12-21 la duan Falsdemetrion mortigis lia tatara gvardiano (estis privata venĝo); tiu hazarda incidento iel resobrigis la socion, kiu ne plu cedis al la ĉarmo de la nomo (la tria Falsdemetrio estis tute malgrava epizodo). La civitanoj komencis ariĝi en volontulajn armeojn (ополчения) por rezisti al la prirabon fare la kozakoj, poloj, dungosoldatoj, svedoj, krimeanoj; por kunvenigi vere reprezentan Tutlandan Asembleon kaj elekti novan caron.
La dato omaĝata de ĉi tiu artikolo koncernas la Duan volontulan popolarmeon, organizitan de Niĵegoroda negocisto Kosmo Minido (Кузьма Мининъ, poste Козьма Миничъ) kaj princo Demetrio Poĵarskij (Пожарский). La iniciato estis de Kosmo, ankaŭ la invito de la princo estis lia ideo; Poĵarskij lasis sin persvadi, kondiĉe ke la organizajn kaj la financajn aferojn prizorgos Kosmo Minido, kiu ricevis mirindan titolon «De la tuta lando elektita homo» (Выборный всею землёю человек). La kunlaboro de la du homoj, tiom malegalaj ordume, estis tre ŝoka por la aristokratoj, tamen tre sukcesa.
La movado havis ankaŭ reprezentan estraron, kiu iom post iom akceptis registarajn funkciojn, sed kiun oni ne rajtis nomi «asembleo» (соборъ, la sama vorto estas uzata por koncilio), ĉar la klerika ordumo en ĝi ne estis reprezentita. Tial oni nomis ĝin «Landa konsilio», ruse soveto (совѣтъ), la eterna konstanto de la rusia historio.
La volontula armeo laŭbezone alianciĝis kun la kozakoj, sed ĝenerale tenis distancon rilate al ili. La dungosoldatojn ĝi tute ne akceptis (ankaŭ Marĵereto, kiu intertempe sin promociis ĝis la rango kolonela, ricevis rifuzon).
La plej grava batalo okazis je la 1ª kaj 2ª de septembro de la jaro 1612ª, kontraŭ la trupoj de hetmano Ĥodkeviĉ (Jan Chodkiewicz), kiun Sigismundo estis sendinta por malbloki la polan garnizonon, kaj kiun la hetmano malgajnis. Perdinte la esperon ricevi helpon, la garnizono do kapitulacis du monatojn pli malfrue, do post 19-monata sieĝo.
La pola garnizono forlasas Kremlon (Pentraĵo de Ernest Lissner)
Modestaj kaj virtaj, kiel la Patroj-fondintoj de Usono, Kosmo Minido kaj Princo Poĵarskij plenumis sian faron kaj revenis en sian privatan vivon, sen plenumi grandan krimon aŭ interesan eraron.
La Grandan Malordon kaŭzis koincido de pluraj katastrofoj, eksteraj kaj internaj: la estingiĝo de la dinastio; la klimata katastrofo; la malstabilo kaŭzita de la reformoj kaj teroro de Johano la Timinda, precipe la egoismaj kvereloj en la reganta elito.
La lando estis grave vundita: eĉ 50 jarojn poste pluraj okcidentaj regionoj nombris nur duonon de sia antaŭ loĝantaro kaj ankoraŭ malpli grandan onon da plugita kamparo. La Moskva Regno perdis plurajn gravajn teritoriojn okcidente, inter ili la eliron al la Balta maro.
La lando perdis do la tutan 17an jarcenton. Nur Petro la Granda povis daŭrigi la reformojn komencitajn de Boriso Godunov'.
Fine de la Granda Malordo la lando faris la saman elekton, kiel ĉe ties komenco: ĝi elektis same malaristokratan caron kiel Boriso, Miĥaelon Romanovon. La Romanovoj apartenis al la sama ŝtupo de la orduma hierarkio, la sola diferenco estis, ke ili estis malpli kapablaj intelekte. La terura krizo havis nenian rezulton – krom eble tiun, ke la bojaroj definitive perdis sian antaŭan rolon.
1. Estat de l'empire de Rvssie, et grande dvché de Moscovie par le Capitaine Margeret, à Paris, MDCLXIX.
2. S. Żółkiewski: Początek i progres wojny Moskiewskiej.
3. Mi ne scias precize, kiel eraris Falsdemetrio; sed pri lia pola fianĉino Marina estas sciate, ke ŝi kisis la sanktajn bildojn sur la lipojn. Por ortodoksulo ikono prezentas sanktulon proksimume tiel, kiel por katoliko la papo reprezentas Kriston; sekve kisi la piedojn, la baskon aŭ la benantan manon estas kiel kisi la papan ŝuon. Estus skandalo se Marina kisus la papon en la buŝon.
Nia trezoro
Marjorie Boulton naskiĝis en majo 1924 kaj eklernis esperanton en 1949. Anglino, poeto, biografo kaj literatura kritikisto, ŝi estas unu el la plej grandaj Esperanto-aŭtoroj.
Mi estas tri. La digna lektorino
kun la krajon' kritika libron legas.
En nigra robo, pri la origino
de l' dramo primitiva ŝi prelegas.
Dume, en koro, primitiva dramo
okazas, ĉiam freŝa kaj terura;
sub nigra robo brulas nun pro amo
virino simpla en dezir' tortura.
La lektorino pensas. La virino
baraktas, krias, nur angoron sentas.
Sed la poet', per arta disciplino,
observas ilin ambaŭ, kaj komentas.
Ne malofte, poemoj de Boulton sukcesas naski komplican rideton ĉe la leganto. Ŝi estas virino tenera, humana, kompatema. Ŝia riĉa interna vivo kaj ŝia persona marko malavare disfloras ĉiupoeme, kaj fakte ajna-ĝenre, ĉar temas pri viv-sinteno. Ŝiaj preferataj temoj estas la propraj spertoj kaj emocioj, kaj ankaŭ la konscio pri maljusto. Marjorie Boulton, virino ĉiusence granda, kaŝas sub aspekto milda kaj erudita pasian sensivon.
Mia Dio,
mi povas esti idiota!
Kial mi prenis vian leteron,
kaj – ho konfeso!
ĝin kisis kun pasio!
Je mia aĝo,
per iluzio memhipnota,
nur kisi la paperon
kaj senti dum kareso
brulvundon sur vizaĝo!
Nur ses jarojn post ŝia esperantistiĝo aperis la 286-paĝa poemaro Kontralte ĉe Stafeto. Tiam ŝi aĝis 31 jarojn kaj jam spertis pri publikigo sialingve: jen originala poemaro en la angla, jen tradukitaj poem-libroj el alilingvaj poetoj, jen kritikaj literatur-libroj. En Kontralte la aŭtora intelekto analizas pasiojn per poemoj navedaj inter la koro kaj la cerbo. La lingvaĵo ĉiam proksimas kaj tre komunikemas.
Meze inter la du ĉeflibroj de Boulton aperis Cent ĝojkantoj, aro da kurtaj poemoj forme perfektaj pri ĉiutagaj temoj tra simpatia lupeo. Kaj vera majstroverko de minora ĝenro.
Erari estas home, ĉu ne?
Mi ne dezirus bati pune
presistojn, pro nur unu, du, tri
eraroj; ili povas nutri
la koron iom per ridetoj.
“La herbon manĝis multaj bretoj.”
“Sed la krimulo tuj foriris,
inter ĉefstrutoj li kuiris.”
“La pastro banis la geedzojn.”
“Ŝi havas multajn korp-bulecojn.”
Sed suspektigas pri komploto:
“Marjorie Boulton, nia poto.”
Ankaŭ ĉe Stafeto aperis Eroj en 1959, kiam Boulton estis 35-jara. Jen pliaj 200 poemoj teme tre variaj (amo, libero, viv-respekto, esperantismo…). Ĉi libro markis la plenan artan maturecon de nia aŭtorino, kaj ĝi konsistigas unu el la plej bonaj originalaj poemaroj de la Esperanto-beletro.
Oni kutime ne citas Boulton kiel ampoeton. En diversaj lokoj, revuoj, antologioj ktp aperis poemoj de Boulton kiuj preskaŭ ĉiam rilatas al homaj sentoj tamen ne al amaj sentoj. Sed ŝi ja estas ankaŭ ampoeto. Longa nereciproka amo suferigis nian aŭtorinon kaj inspiris multajn ties versojn. Same en Kontralte kiel en Eroj, aperas serioj da ampoemoj sub la titoloj La ora branĉo kaj Folioj de la ora branĉo, eble la plej belaj el ŝia tuta produktado. Nereciproka amo, jes ja, ĉar ĝi vekas ĉe “la Amato”, kiu jam edzas, eventuale nur kompaton.
Via hararo –
miraklo de ordinaro…
Kisante ĝin
mi trovus ĝin altaro.
Viaj palpebroj…
nur personaj tenebroj…
Kisante ilin
mi trovus ilin mortigaj febroj.
Kaj viaj lipoj,
normalaj tipoj…
Sed kisante ilin
mi svenus sanga pro anĝelaj vipoj.
Konjekteble, tiu longa amo difinis la tutan personeco-evoluon de Marjorie Boulton. Kaj tia fidela amo, tia persekuto de iluzioj, daŭris ne malpli ol kvin jarojn.
Mi estas preterŝulde plene kvita.
Dekfoje pagis mi per tia pun'.
ŝi diras en la Adiaŭaj sonetoj, kaze ke ŝi entute kulpis ion ajn. Sed ŝi sukcesas eltiri ion pozitivan:
kvankam kruela estis la rimed',
profunde mi ellernis mian mion.
Rimleteroj – jen libreto kiu estas vera elmontro de lerto kaj talento – kvarmana! Sub rigor-formaj rondeloj, Marjorie Boulton kaj William Auld “duelas” kaj babilas laŭlonge de 84 rondel-poŝtkartoj kiujn ili interŝanĝis en 1953-54. Ili parolas i. a. pri arto, homa naturo, (mal)verkemo, religio, cenzuro, eventuala postmorta vivo, la gepatra kaj esperanto, naciismo, edukado, amikeco, junula entuziasmo, E-(mal)movado… kaj meze de ĉio ĉi, ili rimportretas unu la alian! Leganto ofte ridetas, foje ridas, foje ekpensas…
Du el estas poemaro publikigita en 1985, kies unuan parton verkis Marjorie Boulton. Tiu triparta libro montras ĉefe psikan evoluon. La unua parto, Mondrigarde, ĝenerale pli pesimismas ol la junulaj verkoj; certe plu enestas strebo al justeco kaj kompato al la doloroj en la mondo, sed la legado postlasas ian amaran guston, eble pro la neevitebla mikso de peniktuŝoj optimismaj kaj pesimismaj. Profunde impresas la neatendita krudeco de la tristega poemo Okazis.
La dua parto, Ame, rilatas al amo kalma, multe pli serena ol en la antaŭaj poemaroj, multe pli matura, sen tia forbruliga pasio de la juneco. Kaj serieto da Specimenoj de modoj ampoeziaj povas nur ĝojigi la leganton.
La tria parto, Ridete, realportas ne nur ridetojn sed foje ankaŭ ridegojn: katoj, esperantismo, bestfabeloj, ĉiutagaĵoj… denove plenaj de simpatio kaj surprizo.
Marjorie Boulton ĉiam estis tre katema – ŝi fakte prezidas la Kat-Amikaron – kaj kompreneble katoj rolas en ne pokaj ŝiaj poemoj. Kat-ŝatantoj eble eĉ pli frandus la poemojn leginte ankaŭ la ĉarman Dek du piedetoj, tutan proz-libreton pri katoj kun amuza anekdotaro el la unuaj kat-spertoj de la aŭtorino.
Antonio Valén
Kion mi legis? Eble biografion? La eldonejo anoncas, ke la “romano baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky”. Fama foto el la koncentrejo Esterwegen montras sur la kovrilpaĝo [1] memkontentan gvatiston kaj Ossietzky.
Aŭ ĉu mi legis romanon? La rakontanto estas fikcia Erich Schwalbe, kiu naskiĝis en 1896 en Germanio kaj fuĝis de la nazia diktaturo al Aŭstralio. Post la falo de la Muro en Berlino, lia nepo demandas pri la germanaj radikoj de la avo. Kaj la avo rakontas pri sia plej bona amiko ekde la infanaĝo – Kurt Lenz, “forgesita heroo el epoko, kiam herooj grandparte mankis” (p. 12).
Trevor Steele kreas fikcian, paralelan historion. Ĉio el tiu mondo estas ebla historio, sed ne ĉio okazis (almenaŭ ne laŭ nia scio). Tio estas interesa por tiuj, kiuj kapablas disigi inter ambaŭ variantoj, sed konfuzas tiujn, kiuj ne havas detalan scion pri la epoko. Eĉ pli malbone estas, ke tiuj, kiuj ekinteresiĝas pri Ossietzky sen havi antaŭan scion pri li, tute ne havas gvidilon, kiam ili troviĝas en fikcio kaj kiam ne [2]. Evidente Steele subtaksas la edukitecon de siaj legantoj, ĉar li spicas la tekston per piednotoj. Tiel li atentigas, ke Kant estas fama filozofo (p. 304) kaj ke en 1789 komenciĝis la franca revolucio (p. 207). Tiuj aĵoj, se ili entute necesas, aperu en la teksto.
La libro temas ankaŭ pri la epoko kaj ties istoj. Steele ŝatas ĵeti nomojn, ekzemple: “… li intervjuis aŭ almenaŭ alparolis Rosenberg, Streicher, Esser, Dinter, Frick, kaj Röhm” (p. 100). Bone, nun ni scias, ke Steele povas nomi fruajn naziojn, sed kion la leganto prenu de tio? Ili restas nur nomoj. Cetere: Steele profunde konas la epokon – sur ĉiu paĝo ni spertas, ke li abunde konatiĝis kun la idearo de tiu tempo. Evidente li eĉ trasuferis la legadon de proto-nazia “sango kaj tero”-romano.
Ankaŭ la kontribuantoj de Novaj Folioj (la nomo de Weltbühne [Monda Scenejo]) en la romano neniam fariĝas vivaj personoj. Ofte ili estas enkondukitaj kvazaŭ suflorantoj por Kurt Lenz. Interesaj verkistoj kiel Tucholsky, Mehring aŭ Mühsam restas unudimensiaj roluloj. Steele ankaŭ celas negermanajn legantojn “kiuj probable ne multon scias” (p. 133) pri tiuj eventoj kaj “eble bezonas iom da klarigo” (p. 91). Ili ne retrovas la etoson de tiu epoko en la romano, kiel ĝi eble aperas en La pia danco, ne tro bona libro de Klaus Mann.
Anstataŭ vivajn personojn ni havas debatojn. Kiam ajn ili renkontiĝas, ili debatas pri politiko. Ili apenaŭ havas vivon ekster la Novaj Folioj. Steele eĉ pardonpetas pri tio (p. 267 kaj 298). Mi pli volonte pardonus, se la politiko ne nur estus rekreo de vanaj debatoj, sed se ili ankaŭ reliefigus la vivon ekster la redaktejo. La redaktejo de Novaj Folioj aperas kiel ebura turo, kiu nur foje havas kontakton kun tendencoj en la tiutempa socio.
La du personoj, kiuj iom reliefiĝas en la libro estas Hitler kaj Kurt Lenz. Pri Hitler ni lernas, ke li estas furzanta kukvoranto kaj hipnota deloganto. (Post 200 paĝoj ni jam scias, ke Hitler furzas kaj mi jam pensis, ke Steele estas iom tro obsedita de tiu difekto ĉe Hitler.) Sed Steele donas neniun klarigon por la fascino, kiun multaj (kaj ne nur) germanoj spertis tiutempe. Jes, Hitler nun aperas kiel ridinda ulo, sed de fikcia atestanto de la epoko mi atendas pli multtavolan priskribon. La malo de Hitler estas Kurt Lenz. Lenz ne estas oratoro kiel Hitler, ĉar li balbutas [3].
Do, mi emas rekomendi tiun libron kiel batalon inter du tendencoj. Unuflanke estas la intelektulo Kurt Lenz, kiu volas justan kaj solidaran socion, aliflanke Hitler – kruda potenculo, avida je povo kaj preta uzi nudan brutalecon por akiri sian celon.
Eble ni lernu el tiu libro, ke spirito kaj intelekto, eĉ spritaj artikoloj ne sufiĉas, kiam tia minaco aperas.
Wolfgang Kirschstein
1. Nur piednote: la kovrilo estas aparte aĉ-stila, inspirita de la flago de la nazia ŝtato. Espereble la eldonejo ne pagis por tiu dezajno.
2. La efiko de tiu tekniko estas potenciale malkleriga. Ekzemple mi retrovis fikcian aserton el la romano Darwin's Dreams de Sean Hoade kiel fakton en popularscienca artikolo.
3. Ĝenis min dum la legado daŭra atentigo pri t-tio k-kiam ajn L-lenz m-malfermis la b-buŝon.
Ĉi-jare la Nobela komitato donacis al mi novan verkiston. Mi devus danki ilin pro atentigo pri tiu evidente interesa verkisto. Ofte oni konsideras nur tiujn verkistojn, kiuj vivas en iu okcidenta lando. Tial ideologio ankaŭ funkcias kiel ŝtopilo, kaj pro tio la verkoj de Mo Yan ne estas vaste konataj.
La ŝtataj amaskomunikiloj bonvenigas la premion por Mo Yan kiel la unuan Nobelpremion por ĉino. Tio signifas, ke ili ne kalkulas la premion por Gao Xingjian en 2000. Kaj ili forgesis ankaŭ la Pacpremion por Liu Xiabo en 2010, ĉar Liu estas por la potenculoj de la komunista ŝtato subfosanto de ilia ŝtata ordo. Ekde tiam frostas la rilatoj inter Norvegio kaj Ĉinio. Eble atribuo de la premio al verkisto ene de la sistemo senfrostigos la rilatojn inter ambaŭ landoj.
“Mo Yan”, – tiujn vortojn kun la signifo “ne parolu”, “ne malkaŝu viajn pensojn kiam vi estas ekstere” diris la gepatroj al sia filo, naskita kiel Guan Moye. Kiam la frenezaĵoj de la “kultura revolucio” furiozis en Ĉinio, li devis forlasi la lernejon kaj labori en kamparo kaj poste en fabrikoj. La komunistoj sub la gvidado de Mao Zedong opiniis, ke tia okupado estas pli eduka ol lernejo. Kiam li estis 20-jara, li sukcesis aliĝi al la armeo, spite al antaŭa klasifiko kiel “malbona elemento”.
En la armeo li povis studi kaj tie li fariĝis verkisto kun la pseŭdonimo Mo Yan.
Spertuloj pri la ĉina literaturo asertas, ke Mo malkaŝas la aĉajn aspektojn de la nuntempa ĉina socio, speciale per uzado de ruzaj personoj el la vasta folkloro. Tie liaj protagonistoj suferas senlime, kaj samtempe ankaŭ la povo de la tiranoj estas senlima.
Mo do kritikas, sed ne ribelas. Li estas dungito de la ŝtato kaj tiel li devas akcepti la regulojn de la Granda Frato. La reĝimo ja povas mordi, kiel Mo spertis en 1995. Tiam li verkis romanon, kiu ne plaĉis al la aŭtoritatoj kaj devis verki senkulpiĝon. Intertempe li estas tiel fama en Ĉinio, ke li ne plu timas la cenzuron. Probable li cenzuras sin mem kaj scias, kion li povas aŭdaci. Modesta kritiko estas pli bona ol neniu kritiko; la verkoj de tiuj, kiuj vivas ekster Ĉinio ne havas grandan eĥon en Ĉinio. Ni devus ankaŭ aŭdi tiujn, kiuj havas kritikan distancon kaj tamen restas en la sistemo.
Wolfgang Kirschstein
La lupo fotis nian grasan porkon. Mi sciis, ke li portos la filmon al fotovendejo ĉe la pontokapo por procezigi ĝin, tial mi rapidis tien kaj atendis malantaŭ la pordo. Mia hundo estis malantaŭ mi, ĝiaj nukoharoj starigitaj, grumblo turniĝis en ĝia gorĝo. La komizo en la vendejo senpolvigante la vendejtablon ordonis al mi eligi la hundon de tie. “Nigrulo, – mi diris, – iru hejmen”. Kiam li obstine rifuzis, mi prenis lin ĉe la orelo kaj klopodis fortiri lin. La rezulto estis kolera mordo al mia pantalono. “Vidu, – mi diris al la komizo, montrante la truon en mia pantalono, – li ne iros”. Ŝi nur senvorte gapis al li. La lupo alvenis ĉirkaŭ la deka dum tiu mateno. Li transformis sin mem en helhaŭtan mezaĝan viron en blu-kakia tuniko, kiu ege paliĝis pro troa lavado. Spuroj de kreto sur la maniko indikis, ke li estis instruisto de matematiko en altlernejo. Sed mi sciis, ke estis lupo. Li povis transformi sin je iu ajn li deziris, sed li ne povis mistifiki min. Li kliniĝis super la vendotablo, prenis la filmon el sia poŝo kaj estis dononta ĝin al la komizo, kiam mia hundo atakis lin mordante lian pugon. Ŝrika krio akriĝis el lia buŝo kaj lia dikfela vosto ŝveliĝis en lia pantalono. Sed tio malfortiĝis preskaŭ subite. La kapablo trankviliĝi tiom rapide indikis, ke liaj taoismaj praktikoj jam estis treege evoluintaj. Mia hundo lasis lin kaj forkuris kaj mi rapidis por kapti la filmon el lia mano. Tio kaŭzis alarmitan gapon kaj krion de la komizo: “Kion vi imagas al vi mem, fari tian kaprican akrobataĵon?” – “Li estas lupo”, – mi ekkriis. Ĝi reagis ŝajnigante la aspekton de iu malbone traktita kun iuspeca amara rideto kaj etendis siajn manojn por pruvi senkulpon de la akuzo kaj senpovon por refuti ĝin. “Redonu la filmon”, – postulis la komizo, sed tiam li jam iris el la pordo kaj mi sciis, ke li malaperos senspure atinginte la eksteran pordon. Kiel atendite, la strato estis dezerta, neniu animo videblis.
Kiam mi revenis hejmen, nia porko kuŝis tie kun ŝire malfermita ventro, danke al tiu lupo. Mia hundo, grave vundita, kaŭris en la angulo kaj hurletis lekante siajn vundojn.
El la angla elĉinigo de Howard Goldblatt
tradukis Wolfgang Kirschstein
Legu artikolojn de Wolfgang Kirschstein pri pli fruaj literaturaj nobelpremiitoj:
Wolfgang Kirschstein. Kiu ŝi estas?: Elfriede Jelinek, nobelpremiito pri literaturo 2004
Wolfgang Kirschstein. Nobela embaraso: Harold Pinter, nobelpremiito pri literaturo 2005
Wolfgang Kirschstein. Libroj, kiuj lumigas homojn: Orhan Pamuk, nobelpremiito pri literaturo 2006
Wolfgang Kirschstein. Amikaro de Doris: Doris Lessing, nobelpremiito pri literaturo 2007
Wolfgang Kirschstein. Iom pala pro la rusto: Jean-Marie Gustave Le Clézio, nobelpremiito pri literaturo 2008
Wolfgang Kirschstein. Pejzaĝoj de senhejmeco: Herta Müller, nobelpremiito pri literaturo 2009
Wolfgang Kirschstein. “Literaturo estas fajro”: Mario Vargas Llosa, nobelpremiito pri literaturo 2010
Wolfgang Kirschstein. “T en tekstamaso”: Tomas Tranströmer, nobelpremiito pri literaturo 2011
Bulgakov, Miĥail. Hunda koro / Tradukis el la rusa Klara Ilutoviĉ. Fatalaj ovoj / Tradukis el la rusa Ludmila Novikova. – M.: Impeto, 2012. – 184 p.; 400 ekz. – [Aĉeto].
Parzyszek, Jarosław. Doktryna Zamenhofa. – Zielona Góra: Ogólnopolski Komitet Studenckich Kół Esperanckich, 1987. – 8 p., 500 ekz. – (Materiały szkoleniowe Studenckiego Ruchu Esperanckiego). – [Donaco de Paweł Janowczyk).
Reza, Jasmina. Arto: [Teatraĵo] / Tradukis el la franca ILO. – Thaumiers: La KancerKliniko, 2011. – 31 p. – [Donaco de La KancerKliniko].
Steele, Trevor. Kvazaŭ ĉio dependus de mi: Romano. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2009. – 343 p. – [Recenzoekzemplero].
Эсперанто с Юлио Баги: Рассказы = Baghy, Julio. Rakontoj / Пособие подготовила Ирина Кротова. – М.: Восточная книга, 2012. – 240 с.; 1000 экз. – (Метод обучаещего чтения Ильи Франка) – [Donaco de Anatolij Sidorov].
Bulteno de la Esperantista Klubo en Prago, 2012/2;
Esperanto en Danio, 2012/4;
Esperanto en Skotlando, 2012/199;
Esperanto, 2012/9;
Ĝenerala Informilo, 2012/174;
KAE-Informilo, 2012/80;
La Brita Esperantisto, 2012/973;
La Gazeto, 2012/161;
La Lanterno Azia, 2012/8-9;
La Ondo de Esperanto, 2012/10;
La Revuo Orienta, 2012/8-9.
Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2013:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.