Sur la kovropaĝo inter Wolf-Dietrich Fehrenbacher (urbestro de Aalen), kaj Françoise Eriksen staras nia konstanta kunlaboranto Floréal Martorell, ĵus ricevinta la Esperanto-Kulturpremion de Aalen por 2012. Ni gratulas lin! (Fotis Inge Simon)
Rigardo el la fenestro de nia redakcio al la senfoliiĝintaj arboj pruvas, ke baldaŭ ekvintriĝos en la norda hemisfero. Tio signifas, interalie, ke ĉi tiu kajero de La Ondo, estas la lasta en ĉi tiu jaro. Kaj en la lasta redakcia kolumno, mi (mis)uzas mian redaktoran rajton por iomete halti kaj retrorigardi al la baldaŭ finiĝonta 2012a jaro.
Kia ĝi estis por ni? Nu, ĝi estis pli trankvila ol la jaro 2011a, kiun ni preskaŭ plene pasigis en Moskvo, malproksime de la hejmo, ŝanceliĝante inter timoj kaj esperoj… Sed trankvila nur rimas kun facila, – tia ĝi ne estis. Ekzemple, Halina dum la unua postoperacia jaro devis ĉiumonate viziti Moskvon por konsulti fakulojn, kiuj mankas en provinco. Pro tiuj vojaĝoj, pro neprokrasteblaj riparlaboroj en la hejmo, kaj pro aliaj urĝaĵoj ni rapide komprenis, ke ni apenaŭ sukcesos plene reveni al la multflanka agado, kiun ni efektivigis ĝis novembro 2006, kiam pro sankialoj ĝi estis grave reduktita.
Do, ni devis elekti agad-prioritatojn, kaj ni decidis, ke plej grava estas La Ondo de Esperanto. Al ĝi ni donis niajn tempon kaj fortojn. Kaj, ĉar multaj el vi skribis (kaj diris) al ni pri sia kontenteco rilate al nia gazeto, ni esperas, ke nia ĉefa tasko estis kontentige plenumita. Ni diligente daŭrigos ankaŭ venontjare, kaj jam en januaro vi vidos kelkajn novaĵojn (la unuan vi rimarkos en ĉi tiu paĝo, kiu ne havos redakciajn komentariojn, sed … nu, vi mem vidos, kio aperos ĉi-kolumne post unu monato).
La dua prioritato estis donita al la reto. Nia novaĵretejo La Balta Ondo preskaŭ ĉiutage (escepte de la semajnoj, kiujn ni pasigis eksterhejme – en sanatorioj, en niaj naskiĝurboj… – kaj lacigaj tagoj dum kiuj ni de la 9a matene ĝis la 3a postnoktomeze estis okupegataj pri la redaktado de La Ondo) proponis novan tekston; pligrandiĝis nia ĉeesto en la sociaj retoj; ampleksiĝis (kvankam malpli ol ni deziris) nia kolekto de senpagaj e-libroj; ekfunkciis nia eta ruslingva informretejo…
La ceteraj agadoj stagnis. Sed nun ni ĝojas anonci, ke post kelkaj monatoj kadre de la libroserio Mondliteraturo aperos du novaj libroj de Sezonoj: Aventuroj de Ŝerloko Holmso de Arthur Conan Doyle kaj Voĉleganto de Bernhard Schlink. Kaj antaŭ la jarfino aŭdiĝos nova sonprogramo de Radio Esperanto.
Fine de septembro, post dujara foresto, ni finfine reaperis en Esperantujo (en Arkones) kaj venontjare ni planas veni ne nur al nia ŝatata Arkones, sed ankaŭ al BET en Litovio, kaj al UK en Rejkjaviko.
Ĝis revido en Arkones, BET kaj UK! Ĝis reaŭdo en Radio Esperanto! Ĝis novaj rerenkontiĝoj en La Ondo kaj en la reto!
Aleksander Korĵenkov
Wolf-Dietrich Fehrenbacher (urbestro de Aalen), Floréal Martorell (la premiito),
Françoise Eriksen (amikino de Flo). Dr. Rainer Kurz (vicprezidanto de FAME).
(Fotis Karl Heinz Schaeffer)
Aalen. – La FAME-fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj aljuĝis sian 13an kulturpremion al la konata Esperanto-muzikisto kaj -eldonisto Floréal Martorell el Tuluzo. Tiel oni aprezis la 24-jarajn meritojn de Flo por la kulturo kaj muziko en la lingvo internacia Esperanto.
La Urbestro de Aaalen, Wolf-Dietrich Fehrenbacher, bonvenigis la gastojn kaj alte taksis la gravecon de la muzikkulturo en Esperanto pro ĝia herolda efiko de la internacia idearo, kiun flegas la esperantistoj. Dum la festa matineo en la urba biblioteko Gunnar Fischer, la konata DĴ Kunar kaj GEA-komisiito por moderna Esperanto-muziko, profunde parolis pri la grava rolo de muziko por la movado kaj speciale ties junularo kaj elokvente sukcesis montri, kial ĝuste Flo indas ricevi tiun kulturpremion de la FAME-fondaĵo.
En Esperanto, tute kontraŭe al la aliaj kulturoj, la lingvo kaj ties uzantaro evoluiĝis sur skriba, ne buŝe parolita, bazo kaj propra Esperantokulturo ekestis nur poste: el la identeco de la aplikantoj, kiuj uzis la lingvon en ĉiu ajn kampo. Post longa “periodo de popolkantoj”, en la 1970aj jaroj de la antaŭa jarcento kreiĝis pli kaj pli da populara muziko, kaj en la 1980-aj jaroj ankaŭ la rokmuziko venis al Esperantujo.
Kaj ĝuste tiun evoluon grave akcelis kaj ebligis la franco Floréal Martorell, kiu en 1987, la jubilea jaro de Esperanto, komencis lerni ĝin. kaj tre baldaŭ komencis evoluigi asocion por Esperanto-rokmuziko, kiu fondiĝis en 1988 sub la nomo kaj etikedo EUROKKA. Du jarojn poste li fondis propran eldon-firmaon Vinilkosmo en la vilaĝo Donneville ĉe Tuluzo, kiu tuj avancis al centra rolulo en la merkato pri moderna Esperanto-muziko.
Kial la muziko tiel gravas en la Esperanto-kulturo, la laŭdanto tre bele ilustris: muziko ebligas komunan travivaĵon aŭskultante, ĉu sole ĉu komune, dancante, kantante; ĝi instigas al aktivado, videbligas emociojn, por ke eksteruloj povu kapti la sentitan etoson.
Vinilkosmo prizorgas la Esperanto-muzikon en ĉiuj fazoj de ĝia ekesto: rekvizicio de grupoj, produktado de kompaktdiskoj, surmerkatigo de la eldonaĵoj. Ek de 2001 oni eĉ disponas pri propra studio. La revuo Rok-Gazet', kies 11 eldonoj aperis ĝis 2003, iĝis la plej grava periodaĵo pri la moderna Esperanto-muziko kaj trovis legantojn en pli ol 80 landoj.
Se oni celas skizi la amplekson de la vivoverko de Flo, oni rigardu en la katalogon de Vinilkosmo: en ĝi listiĝas 45 propraj produktaĵoj kaj -eldonaĵoj de Vinilkosmo, kaj entute 114 kompaktdisk-titoloj (intertempe aperis plia: do jam 46/115). Ke ĉio ĉi ne eblis sen giganta persona engaĝiĝo, tio estas fakto evidenta; ke liaj dankvortoj donas preskaŭ senfinan liston de kunlaborantoj, tio nur substrekas lian personan modestecon.
Kortuŝis, precipe la Germanajn gastojn, la dankvortoj de Floréal, kiu komencis: “Por mi estas emocie, veni ĉi tien kiel amika gasto en frateca etoso…” La sorto de lia familio estas ligita al Germanujo, ĉar dum la dua mondmilito, la patro de lia patrino, hispana respublikano, kiu troviĝis en franca internigejo por hispanaj rifuĝintoj, estis forportita de la nazioj en la koncentrejon Mauthausen kaj pereis tie.
Estas do ne mirinde, ke la tuta muzika laboro de Flo en EUROKKA kaj Vinilkosmo por la Esperantokulturo rekte celas (tion li mem eksplikis en liaj dankvortoj) al interkompreniĝo, unuiĝo kaj paco inter la popoloj en la tuta mondo.
Tial la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen solene distingis la muzikiston Floréal Martorell per la 13a Esperanto-Kulturpremio de Aalen, kio estas ligita al monpremio de tri mil eŭroj.
Utho Maier
1991 Claude Gacond kaj Itô Kanzi (2 premioj)
1992 Richard Schulz kaj Bruno Vogelmann (2 premiitoj)
1994 Heroldo de Esperanto kaj Spomenka Štimec (2 premiitoj)
1996 Gersi Alfredo Bays (eldonejo Fonto)
1998 Marjorie Boulton
2000 William Auld
2002 ADORU (Adolf Burkhardt, Bernhard Eichkorn, Albrecht Kronenberger)
2004 Muzikgrupo Kajto
2006 Interkultura Centro Herzberg
2008 Internacia Esperanto-Instituto
2010 Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
2012 Floréal Martorell
Legu ankaŭ:
– La 12a Esperanto-Kulturpremio de Aalen (2010)
– Dankparolado okaze de la transdono de la 12a Esperanto-kulturpremio de Aalen
JoMo kantas en Odeso.
La 10-11an de novembro en Odeso (Ukrainio) okazis la sesa Lingva Festivalo Ĉielarko de lingvoj. Ĝia iniciatinto estis Odesa junulara Esperanto-klubo Verdaĵo. La celo de la Festivalo estis prezenti samvalorecon de ĉiuj lingvoj de la mondo, montri vastan buntan diversecon de ili, dum ĉiu estas siaspece eminenta kaj esprimas neforigeblan parton de la komuna spirita riĉeco de la homaro.
Ĉi-jare la lingva ĉielarko estis aparte multkolora. Estis prezentitaj 31 lingvoj. Ĉiuj lingvoj (krom Esperanto kaj latino) estis prezentitaj de la naturaj portantoj. Finiĝis la tago per koncerto de JoMo.
Hindoj kaj ciganoj en la Odesa LF.
La Festivalo daŭris du tagojn. En la dua tago, dimanĉe, okazis Konkursoj de poliglotoj de kvin studentaj kaj naŭ lernejaj teamoj. La premiojn por la prezentantoj kaj por venkintoj de la konkursoj disponigis departemento de kulturo kaj turismo de la Odesa regiona administracio.
Tatjana Auderskaja
Kutime la unua oktobra semajno estas rezervata por la Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo, kiun organizas grupeto da entuziasmaj esperantistoj el Barcelono kaj Sabadell sub la gvido de Luis Serrano Pérez.
La ĉi-jara jubilea 20a Semajno okazis la 6–13an de oktobro en la ĉemara urbo Cambrils, je 16 km sude de Tarragono. Ĉi-foje la aranĝo atingis rekordan nombron da partoprenantoj. Alvenis 144 gesamideanoj el 13 landoj. Ni loĝis en la granda kvarstela hotelo Cambrils proksime de la plaĝo, kiu etendiĝas je 18 kilometroj laŭ la maro. Multaj profitis la posttagmezajn paŭzojn por promenadi laŭ ĝi kaj bani sin en Mediteraneo. Nia aranĝo estis la lasta de tiu ĉi sezono dum kiu la hotelo funkciis. La prezoj estas malpli altaj ol dum la someraj monatoj.
La dimanĉan inaŭguron ĉeestis kaj bonvenigis nin la urbestrino de Cambrils kaj du membroj de la urbestraro. Nome de UEA salutis la ĉeestantaron Barbara Pietrzak el Pollando. Ŝi pli poste prelegis pri la 125-jariĝo de la Unua Libro. La saman temon oni ankaŭ pritraktis en debato, kiun gvidis Luis Serrano. Ĉiutage (krom la tuttaga ekskurso) Rodica Todor el Rumanio animis kun granda sukceso la Esperanto-kurson. Pro ŝia profesia psikologia sperto la kurso fariĝis interesa kaj sekvis ĝin multaj entuziasmaj lingvoŝatantoj. Ŝi eĉ havis ideon krei komunan libron pri la temo “Kial restas multaj personoj ĉiamaj komencantoj kaj kiamaniere ni povus solvi tiun fenomenon?”
Gian Carlo Fighiera el Italio alloge prezentis la verkon de Victor Hugo La Belulino, la Monstro kaj Nia Damo. La geedza paro Michèle kaj Hubert el Belgio klarigis kiel plibonigi sian Esperanto-lingvoscion per prelegoj. Josée Boccadifuoco el Francio rakontis kortuŝan biografion de siaj gepatroj Rememoro de milito. Jūratė Bušienė kaj Aldis Bušs el Latvio konigis al ni informojn pri la baltaj landoj: Litovio, Latvio kaj Estonio. Pri sia lando ili montris film-fragmentojn el kultura kaj festa vivo kaj rakontis pri sistemo de instruado en Latvio. Krome ni eksciis, kio estas hipofeo: planto kun oranĝaj beroj enhavantaj multe da vitamino C. Manfred Sona el Germanio enkondukis kaj klarigis interesan temon: “Baza enspezo senkondiĉa”. Ĝi estus bona rimedo por forigi malriĉecon kaj doni kondiĉojn, por ke ĉiu povu vivi digne. La prezidanto de HEF (Hispana Esperanto-Federacio) José Antonio del Barrio rememorigis gravajn hispanajn esperantistojn de antaŭ la hispana intercivitana milito.
Pro la ĉiutaga vespera hotela programo ne eblis okazigi kelkajn el niaj vesperaj programeroj. Tial iuj geanoj pli frue enlitiĝis, aliaj profitis dancadon, spektis flamenkan prezenton kaj magiaĵojn. Tamen ni ĝuis la du interkonajn vesperojn kun hispana ŝaŭmvino “Cava” kaj ankaŭ vesperon kun “cremat” (bruligita rumo kun aldonaj spicaĵoj).
La premio Ada Sikorska estis ĉi-foje aljuĝita al Vilhelmo Lutermano, kiu multe laboras por Esperanto. Li prizorgas la retforumon MAS, redaktas Esperanto-version de Le monde diplomatique kaj eldonas Esperanto-librojn. Li loĝas en Kubo kaj pro tio li ne povis transpreni la premion persone.
En la Semajno kutime estas unu tuttaga kaj du duontagaj ekskursoj. Dum la unua duontaga ekskurso ni vizitis la Esperanto-muzeon en Pau d'Ordal kaj la vinkelon Massana. Tie ni gustumis kaj povis aĉeti diversspecajn vinojn. La dua duontaga ekskurso celis la monaĥejon de Escornabou. Ĝi estis plurfoje renovigita kaj nun servas kiel muzeo. Apuda rigardejo donis eblecon observi belan kaj vastan ĉirkaŭaĵon. La tuttaga ekskurso estis iom nekutima. Unue ni vizitis planetarion en la urbo Castelló. Poste ĉiuj 90 ekskursantoj estis invititaj al la hispana specialaĵo “paella”, kiun antaŭ niaj okuloj preparis s-ro Conejero en sia hejmo. La afabla akcepto fare de la familio estis por ni vere agrabla surprizo. Ni ankaŭ gustumis kelkajn fruktojn el la ĝardeno de la gastigantoj.
Regalado per “paella” en la 20a Semajno
La Semajno estis sukcesa, la vetero favora, hotela manĝo abunda, la etoso gaja kaj amika. Koran dankon al niaj fervoraj organizantoj kaj kunhelpantoj pro la bona laboro, kiu ebligis al ni ĉeesti tiun ĉi ŝatatan aŭtunan eventon. Ĝis revido venontjare denove en Katalunio.
Liba Gabalda
La 8an de novembro 2012 en Bjalistoko estis malfermita nova, tristela hotelo Esperanto. Ĝi situas en la centro de la urbo, je 200 metroj de la palaco Branicki, vid-a-vide al la granda parko Planty. La nova hotelo ofertas 36 lokojn en dulitaj ĉambroj kaj en du apartamentoj “Zamenhof” kaj “Kawelin” kaj apartenas al la firmao Casablanka, kiu posedas ankaŭ la kafejon Esperanto en la urboplaco de la naskiĝurbo de la aŭtoro de Esperanto.
La urbestro de Bjalistoko Tadeo Truskolaski en la solena malfermo de la hotelo diris Esperante: “Ni, loĝantaro de Bjalistoko, estas fieraj pro la fakto, ke ĝuste en nia urbo naskiĝis Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la internacia lingvo Esperanto”. El la tuta mondo venis gratulmesaĝoj al Justyna Lewkowicz – la estro de la hotelo.
Fine de la solenaĵo okazis lotumado, dum kiu nia volontulino Arina Osipova gajnis la eblecon tranokti senpage en la apartamento Zamenhof kaj la aŭtoro de ĉi tiu artikolo ricevis kuponon por senpaga dupersona vespermanĝo en la eleganta restoracio Kawelin.
Bedaŭrinde, pro la paneo de la malmola komputila disko kun preparita Esperanto-materialo, dume mankas Esperanto-versio de la hotela retejo, sed Przemek Wierzbowski promesis solvi rapide la problemon.
Elżbieta Karczewska
Sekvas tri internaj fotoj:
La 1an de novembro 2012 estis lanĉita nova adresaro por Esperanto-parolantoj ĉe la retpaĝo www.adresaro.org. Temas pri la Tutmonda Esperanto-Adresaro. Ĝin kreis la fondaĵo Esperanto Internacia, kiu laboras ĉefe por Esperanto-informado kaj -instruado. La Ondo de Esperanto pridemandis s-ron Martin Schäffer, kiu estis la ĉefa iniciatinto de la projekto.
Ĉu vi povas klarigi al ni la bazan ideon de la adresaro?
La ĉefa ideo de la adresaro estas doni al la Esperanto-uzantoj rimedon por kontakti unu la alian kaj serĉi kontaktojn. La adresaro estas iom speciala, ĉar ĝi kombinas plurajn ideojn, nome servon por personoj, kiuj serĉas korespondamikon, servon por Esperanto-vojaĝantoj kaj ĝeneralan adresaron, kiu permesas serĉon laŭ fakgrupoj, hobioj kaj aliaj kriterioj.
Bonvolu klarigi, kiujn specialajn eblecojn ofertas la adresaro?
En la “koresponda parto” eblas, ekzemple, elekti laŭ tradicia (poŝta) korespondado, laŭ reta korespondado aŭ laŭ reta babilado pere de Skajpo. En la “turisma parto” uzanto povas serĉi senkostajn tranokteblecojn, tranokteblecon kontraŭ eta pago, hotel-peradon, urbo-gvidadon, aŭ sendon de turismaj informoj. Krome vojaĝanto povas serĉi personojn, kiuj helpas dum restado en iu urbo aŭ kiuj pretas je renkontiĝo por konatiĝi kaj komune trinki aŭ manĝi ion.
Kiuj personoj realigis la projekton?
La ĉefa iniciatinto estis mi. La ĉefprogramisto estis Dima Ŝevĉenko el Ruslando, sed krome helpis multaj aliaj personoj per konsiloj, ideoj kaj kontrolado de la paĝo.
Ĉu vi opinias, ke la nova retejo estos tre populara?
Nu, mi supozas ke relative multaj homoj registriĝos, ĉar ĝi ofertas plej diversajn servojn kaj serĉeblecojn, kiuj ne ekzistas ĉe aliaj retpaĝoj. Menciindas, ke la aliĝo estas tute senkosta. Ankaŭ ekzistas la ebleco aliĝi kiel “Amiko”. Personoj, kiuj aliĝas kiel “Amiko” kontribuas finance (ĉefe idealisme) por subteni la projektojn de la fondaĵo, sed “Amikoj” ankaŭ havas etajn avantaĝojn. Ili ekzemple povas vidi la plenajn kontaktinformojn de la aliĝintoj (se ili permesis tion).
Unuflanke la apero kaj ekfunkciado de la Adresaro vastigas oferton en Esperantujo, aliflanke ĝi eble malpliigos la uzantaron de similaj projektoj, ekzemple, de Pasporta Servo...
Prave vi skribas, ke pere de la nova oferto Esperantujo fariĝas pli bunta. Pasporta Servo estas tre bona projekto, kiu specialiĝas pri la oferto de senkostaj tranokteblecoj. Mi multe helpas al Pasporta Servo kaj estas Landa Organizanto por pluraj latinamerikaj landoj. Simple, estas rekomendinde registriĝi en la du retejoj. Laŭ mia opinio tio vere ne estas problemo, ĉar estas facile registriĝi. Oni ĝenerale bezonas malpli ol dek minutojn. Serĉantoj de senkostaj tranokteblecoj simple serĉu en la du paĝoj. En aliaj kazoj la Tutmonda Esperanto-Adresaro ofertas plej diversajn serĉeblecojn kaj ofertojn.
Kiujn projektojn ĝis nun subtenis Esperanto Internacia?
Menciindas, ke Esperanto Internacia estas relative nova fondaĵo, do ne eblis subteni multajn projektojn. En la mallonga ekzistotempo la fondaĵo danke al mecenatoj tamen subtenis diversajn projektojn, kiel ekzemple informan kaj instruan vojaĝon al Nikaragvo, eldonadon de informbroŝuro pri Esperanto por Malto, gazetaran agadon okaze de la jubileo en Meksiko, Esperanto-kurson en la nacia universitato de Nikaragvo kaj standon ĉe la kongreso de la Tutmondaj Verduloj en Senegalo. Aktuale ĝi subtenas la seminariojn de Scio sen Bariloj kaj Mireille Grosjean en Benino kaj Senegalo. Krome la estraro jam decidis pozitive subteni la unuan Indonezian Kongreson de Esperanto. Fariĝante “Amiko”, uzantoj de la adresaro subtenas rekte tiajn agadojn.
Ĉu vi jam havas ideojn pri plibonigo de la adresaro?
Jes, jam ekzistas multaj ideoj, kiujn ni planas realigi. Nun tamen ankoraŭ ne estas klare, kiuj ideoj estas relative facile realigeblaj el programista vidpunkto. En la dezir-listo estas ekzemple mapsistemo, la ebleco enmeti la familian situacion por tiuj, kiuj deziras tion, versio por poŝtelefonoj, sistemo por aŭtomate presi la gravajn informojn (se la homoj tion permesas), enmeto de serĉo laŭ lingvoj kaj lingvo-konoj, serĉado de lingvoamikoj aŭ -helpantoj. Krome ekzistas la ideo, ke ankaŭ personoj, kiuj ne parolas Esperanton povas oferti tranokteblecojn por Esperanto-parolantoj. Tio speciale gravas en ofte vizitataj turismaj lokoj. Alia ideo estas, enmeti al la adresaro liston de landaj asocioj kaj fakasocioj.
Kaj pri la movado? Ĉu ĝi ankaŭ servos al la movado?
Nu, jam la faciligado de kontaktoj, laŭ mia opinio, helpas al la movado. Krome ekzistas ankaŭ rekta helpo. Uzantoj havas la eblecon montri la pretecon helpi al la movado per plej diversaj agoj. Krome ekzistas la intenco ebligi listigon de Esperanto-organizaĵoj (landaj asocioj, lokaj grupoj, fakasocioj). Fine Esperanto-organizaĵoj povus uzi la adresaron ankaŭ por la propra membroadministrado.
Ni dankas pro la intervjuo, gratulas pro la iniciato kaj deziras sukceson al la Tutmonda Esperanto-Adresaro kaj al la fondaĵo Esperanto Internacia.
Legu ankaŭ intervjuon pri Esperanto Internacia
Vide el Bruselo
Pluraj organizaĵoj el Germanio, Svislando kaj Britio kontraŭas patentadon de genetike adaptitaj ĉimpanzoj. La patento kun la numero EP1456346 estis donita de la Eŭropa Patenta Oficejo (EPO) en februaro 2012 al la usona kompanio Intrexon.
Certe povas esti, ke estas medicina uzado de la genetike adaptitaj ĉimpanzoj, kiuj havas DNA-fragmentojn devenajn el insektoj kaj destiniĝas por uzado en farmacia esplorado. Tamen aro de neregistaraj organizaĵoj, kiuj kontraŭas misuzadon de animaloj, argumentas ke tiu patento transiris etikajn limojn en patenta leĝo. Eble pli grave, la patento povas krei komercajn stimulojn por pliaj eksperimentoj kaj certe la – novaj – animaloj ne estos traktataj bone.
“Bestoj devus esti konsiderataj kiel infanoj kaj traktataj kun respekto kaj protektataj kontraŭ komerca misuzado. Oni absolute ne povas pravigi la patentadon por grandaj simioj. Estus, fakte, ofendo al nia propra specio”, – diris Christoph Then el la neregistara organizo Testbiotech. – “La Eŭropa Patenta Oficejo klare transiris limojn akceptitajn de la eŭropa socio”.
La NRO-oj ankaŭ plendas ke la EPO donis ĉi-jare jam tri patentojn por genetike modifitaj ĉimpanzoj. Du el la patentoj estis por la usona firmao Intrexon kaj unu al alia usona firmao Altor BioScience. La NRO-oj timas ke baldaŭ estos patentitaj ankaŭ musoj, ratoj, kunikloj, katoj, hundoj, bovinoj, kaproj, porkoj, ĉevaloj, ŝafoj kaj aliaj simioj.
Ekde 1992 EPO jam donis ĉirkaŭ 1200 patentojn pri bestoj. Pluraj patentoj estis donitaj pri grandaj simioj. Tamen pluraj membroj de la Eŭropa Unio malpermesas eksperimentojn kun grandaj simioj. En 2010 EU akceptis direktivon, kiu malpermesas la uzadon de grandaj simioj en esplorado krom en esceptaj cirkonstancoj.
“Scienco konfirmas en ĉiuj novaj studoj, kiel proksimaj estas ĉimpanzoj al homoj, surbaze de la kognitivaj kapabloj, socia vivo, kulturo, uzo de iloj kaj eĉ de la kapabloj kunsenti kun malfortuloj”, – diris profesoro Christophe Boesch, prezidanto de la Fondaĵo por Sovaĝaj Ĉimpanzoj.
Dafydd ab Iago
Reprezentantoj de Kun Peng Power (Bei Jing) Technology Co., Ltd ĉe la Ruslanda stando
En IKEF-China 2012 – la 6a Jarkunveno de ĉinaj Esperanto-komercistoj – okazinta ekde la 29a de oktobro ĝis la 2a de novembro 2012 en Ĉangŝa – oni aŭdis pri nova sukceso en la kampo de Esperanto-komerco. Helpe de la Internacia Lingvo reprezentantoj de la kompanio TjumenNIIgiprogaz (subfirmao de la konzerno Gazprom) partoprenis la ekspozicion “Water Expo China 2012” kaj aranĝis du prezentaĵojn.
Unuaj paŝoj al tio estis faritaj antaŭ ĉirkaŭ duonjaro, kiam komenciĝis korespondado inter du Esperanto-komercistoj: la ĉino Long Zhang (Urso) kaj la ruso Stanislav Belov (Stano). Kiel estro de la PR-sekcio de la menciita ruslanda firmao, Stanislav serĉis novajn vojojn por promocii la akvopurigan teknologion “Vodopad” (Akvofalo), kiu estis kreita en lia firmao kaj sukcese uzata en Ruslando. Ordinare tia intertraktado postulas longan tempon kaj diversajn certigojn, sed la reciproka fido, tiom kutima en Esperanto-komunumo, helpis superi multajn barierojn kaj rapidigi la procezon.
Post korespondado kaj sola mallongdaŭra renkontiĝo en la 97a UK en Hanojo, la ĉina firmao Kun Peng Power (Bei Jing) Technology Co., Ltd, kies direktoro estas Gavin Cui, amiko de Long Zheng, alvenis invito al la ruslandaj partneroj partopreni la ekspozicion “Water Expo China 2012” la 29–31an de oktobro kaj okazigi en Ĉinio kelkajn prezentaĵojn de la teknologio “Vodopad”.
Rezulte de tio du reprezentantoj de TjumenNIIgiprogaz, inkluzive de la esperantisto Stanislav Belov, vojaĝis al Pekino kaj laboris tie dum ses tagoj. En tiu tempo ili promociis la teknologion de sia firmao en la ekspozicio kaj aranĝis du gravajn prezentaĵojn en la grandega konstrua korporacio Beijing Urban Construction Group Co., Ltd (jara buĝeto $8,65 mlrd) kaj la Akvoscienca Akademio de la Pekina Pedagogia Universitato. Ambaŭfoje la akvopuriga teknologio elvokis gravan intereson kaj estis aktive diskutata el vidpunkto de ĝia aplikado en la ĉina merkato.
La du reprezentantoj de TjumenNIIgiprogaz ĉe la stando
Fine estis subskribita interkonsento pri kunlaboro inter la firmaoj Kun Peng Power (Bei Jing) Technology Co., Ltd kaj TjumenNIIgiprogaz, kies celo estas promocio de produktoj kaj servoj de la ruslanda firmao en la ĉina merkato.
Menciindas, ke ĉiuj antaŭaj preparoj kaj intertraktoj okazis en Esperanto. La fonta lingvo por plejmulto da prezentaĵoj, broŝuroj kaj filmetoj (tradukitaj al la ĉina kaj la angla) ankaŭ estis Esperanto. Dum la laboro en Ĉinio la Internacia Lingvo estis vaste uzata kiel pontolingvo.
Stanislav Belov
La 2012a jaro estis denove fruktodona por E@I rilate al novaj EU-projektoj. Estas aprobitaj tri el la ses monpetoj, en kiuj E@I estis envolvita. En ĉiuj tri E@I estos partnero – do ĝi ne kunordigos la projektojn, sed partoprenos en ili kiel partnero. Tio ankaŭ havas avantaĝojn, ĉar la kunordigado estas kutime la plej burokrata kaj temporaba afero, dum partnero povas plene koncentriĝi al la praktikaj laboroj.
Ei-lingvoinfo.jpg
1. lingvo.info. Temas pri rekonstruo de Lingva prismo, kiun E@I kreis (kunlabore kun kelkaj organizoj) en 2003. La paĝaro celas per interesa, amuza formo prezenti diversajn lingvojn, lingvan diversecon kaj prilingvajn temojn (lingva ekologio, ekonomio, lingva politiko ktp.).La projektideon komune ellaboris EEU, E@I kaj Studio Gaus el Germanio: EEU kiel kunordiganto kaj verkanto de la ampleksa monpeto kaj E@I kaj Studio Gaus kiel antaŭaj kreintoj de la paĝaro kies ideo estis la nova projekto. En sep el naŭ organizoj, partoprenantaj en la projekto, estas envolvitaj Esperantistoj! Do la projekto estos preskaŭ pure peresperanta. Kunlaboro de EEU kun E@I (kun grava helpo de ceteraj partneroj) povas trafe kontribui al plua konkreta helpo de la Esperanto-movado al malgrandaj kaj minoritataj lingvoj kaj al nerekta varbado por Esperanto, ĉar en ĝi inter informoj pri aliaj lingvoj troveblos ankaŭ informoj pri Esperanto. La retejo estos preparita en 17 lingvoj, inter kiuj ankaŭ Esperanto.
2. Global E-learning estas projekto kun la celo krei portalon – multlingvan, multmedian kurson pri tutmondaj temoj (angle: “global education”). Ĉefe temos pri ekologio, sed la ĉefa trajto estas konsciigi homojn, kiel interrilatas unuopaj aferoj en la nuna tutmondiĝanta epoko. Estos ankaŭ la temo de lingva ekologio. E@I planas ankaŭ realigi Esperanto-version de la retejo. Du el la kvar partneraj organizoj estas Esperantaj.
3. Speak and Learn estos poŝtelefona (kaj tabulkomputila) aplikaĵo, ebliganta lerni bazajn esprimojn kaj frazojn en diversaj lingvoj de la Eŭropa Unio. Planata estas plurplatforma aplikaĵo, kiu funkcios en ĉiuj nunaj operaciumaj sistemoj (Android, iOS, Windows 8). E@I planas aldoni Esperanton inter la elekteblaj lingvoj.
Krom eklaboro pri tri la novaj EU-projektoj, E@I plu realigas gravan lingvan retejon www.deutsch.info kun la celo krei senpagan retpaĝon por lernado de la germana. Estas planataj kursoj de la germana por la niveloj A1, A2 kaj B1, la kerno de la nivelo B1 estos precipe situacioj gravaj por enmigrantoj. Krom tio en la retejo troveblos informoj pri Germanio kaj Aŭstrio, precipe utilaj praktikaj informoj kaj konsiloj pri restado kaj laborado en ambaŭ landoj. La retejo funkcios en naŭ naciaj lingvoj kaj en Esperanto.
Bone funkcias ankaŭ la pasintjare realigita EU-projekto Slovak Online. Registriĝis jam pli ol 5000 uzantoj el 170 landoj. La retejon vizitis jam pli ol 200 mil unuopaj personoj, ĉiutage vizitas ĝin pli ol 1000 homoj. La retejo funkcias en ok lingvoj, inkluzive de Esperanto. Estas grave, ke la Eŭropa Komisiono elektis la retejon Slovak Online inter la plej bonaj projektoj (angle: “best practise projects“). Tio pruvas, ke la laboro de E@I iĝas pli ofte rimarkata ankaŭ de „ekstera“ mondo.
Ankaŭ en 2013 E@I lanĉos kelkajn novajn EU-projektojn. Jam komenciĝis detala pripensado de iliaj celo kaj enhavo. Espereble ankaŭ ili kontribuos al pli ofta videbligo de Esperanto en la [ne nur reta] mondo.
Peter Baláž
E@I-kunordiganto
Lasta-tempe la ĵus mortinta pola aŭtorino Zofia Banet-Fornalowa (1929–2012) publikigis broŝuron pri la bopatro de Zamenhof, Sender Silbernik (1832–1906), okaze de la restarigo de lia tombo-monumento en la Juda Tombejo de Varsovio.
Bedaŭrinde, la verketo tute ne donas plenan bildon pri la personeco de Silbernik nek starigas la genealogion de lia familio. La neglekto similas tiun de la patrina familio de Zamenhof, pri kiu konatas nur la nomo kaj la vivo-datoj de la patrino. Nur malmultaj scias, ke Boris Kotzin, kiu verkis libron pri la ekesto de Ido, estis nepo de Silbernik kaj ke unu filo Silbernik estis konata esperantisto (i. a. ĉefdelegito de UEA) en Usono.
Mi provis listigi almenaŭ la artikolojn aperintajn pri Silbernik kaj estus danka por eventualaj kompletigoj.
Ĥavkin, N. B. Aleksander Silbernik // Esperanto Internacia, 1946, №10, p. 150-151.
Levite, Max. Aleksander Silbernik / Tradukis N. B. Ĥavkin. // La Revuo Orienta, 1956, №8, p. 234-235.
Holzhaus, Adolf. Aleksander Zilbernik – unua mecenato de Esperanto // Israela Esperantisto, 1974, №51, p. 5-6.
Holzhaus, Adolf. Aleksander Zilbernik // Israela Esperantisto, 1977, №62, p. 6-7.
Holzhaus, Adolf. Aleksandr Zilbernik // Oomoto, 1977, julio-decembro, p. 117-118.
Holzhaus, Adolf. Aleksandr Zilbernik // Revista Portuguesa de Esperanto, 1979. №29, p. 63-65.
Holzhaus, Adolf. La gefiloj de A. Silbernik. // Bulgara Esperantisto, 1982. №6, p. 16. [P. 17: Pranas Sitonis: La domo de A. Zilbernik, kun foto].
Haupenthal, Reinhard. Nova teksto de Zamenhof // Dialogo, 1980, №1, p. 11-14. [Enhavo: faksimilo de letero de Zamenhof de 1906-04-04; nekrologo de Z. el Lingvo Internacia, 1906: №8, p. 246-247.]
Golden, Bernard. Kiel nomiĝis la bopatro de d-ro Zamenhof: S. Silbernik aŭ A. Silbernik // Israela Esperantisto, 1991, №108, p. 14-16.
Holzhaus, Adolf. Aleksandro Zilbernik, bopatro de L. Zamenhof // Litova Stelo, 1992, №3 (85).
Banet-Fornalowa, Zofia. En la 90-a datreveno de la morto de Aleksandro Silbernik // Heroldo de Esperanto, 1996, №14, p. 2-3.
Banet-Fornalowa, Zofia. Familio Silbernik – eminentuloj for de la lumo // Israela Esperantisto, 2006, №144, p. 3-7.
Šilas, Vytautas. Aleksandro Zilbernik, la unua subtenanto de Lazaro Ludoviko Zamenhof // Litova Stelo, 2006, №6, p. 9-10.
Banet-Fornalowa, Zofia. Omaĝe al Aleksandro Silbernik. Warszawa, Łódź: Z. Banet-Fornalowa, 2012. 40 p.
Reinhard Haupenthal
Varengoj. Pentraĵo de Viktor Vasnecov
1150 jaroj ne estas tre ronda jubileo, tamen la redakcio de La Ondo decidis omaĝi la datrevenon de evento, per kiu komenciĝas la skribita historio de Ruslando. (Samtempe, en la jaroj 862a/863a, okazis ankoraŭ unu epokfara evento: S-ta Cirilo elpensis slavonan alfabeton; sed pri tio mi jam rakontis en ampleksa eseo[1].)
Laŭ la Komenca Kroniko[2], jeno okazis antaŭ 1150 jaroj en Novgorodo la Granda, en la nordokcidenta Rusio:
En la jaro 6370ª [3]
Ili [la novgorodanoj] forpelis la varengojn trans la maron, sen doni al ili tributon, kaj komencis meme sin regi; kaj ne estis inter ili justo, kaj leviĝis gento kontraŭ gento, kaj estis ĉe ili tumulto, kaj komencis ili inter si militi. Kaj inter si ili diris:
– Ni serĉu por ni princon, kiu nin regu kaj juĝu laŭ justo.
Kaj ili iris trans la maron al la varengoj, al la rusoj; ĉar tiuj varengoj nomiĝis rusoj, kiel aliaj nomiĝas svedoj, norvegoj, angloj, gotoj – tiel do ĉi tiuj.
Diris al la rusoj la ĉudoj [suom-estona tribo] kaj la slovenoj [orientslava tribo] kaj la kriviĉoj [orientslava tribo] kaj la vepsoj [suom-estona tribo]:
– Nia lando estas granda kaj abunda, sed en ĝi mankas ordo; do venu nin regi kaj estri.
Kaj troviĝis tri fratoj kun siaj parencoj, ili kunprenis ĉiujn rusojn kaj venis: Ruriko, la plej aĝa, sin instalis en Novgorodo, la dua, Sineuso, en Beloozero [malnovrusa urbo en 9a–14a jc], la tria, Truvoro, en Izborsko.
La Komenca kroniko estiĝis 250 jarojn post la ĉi-supre raportita evento, en Kievo (do je la distanco 1200 km suden); ne estas mirinda, ke ne ĉiuj detaloj de la rakonto estas fidindaj.
En la rakonto aperas varengoj kaj rusoj; iuj uzas la vorton sinonime, tamen inter ili estis diferenco.
La varengoj (malnovruse варѧ́гъ [va'ręgŏ], mezgreke βάραγγος; en la malfrua norena, væring) estis skandinavaj aventuruloj kiuj serĉis dungoservon en la orienta Eŭropo kaj Bizancio (M. Vasmer [Fasmer] derivas varengojn el la praĝermana war, norena vár – ĵuro, garantio, fidelo; varengoj estus do “ĵurintoj”). “Varengo” estas profesio, kvankam oni ja parolis pri “la varengaj landoj” (landoj el kiuj devenas varengoj), kaj la Balta maro estis nomata “la Varenga maro”. Okcidente oni preferas la vorton vikingoj, tamen tiuj lastaj preferis iom aliajn okupojn.
Alia klarigenda vorto estas “ordo”. La koncerna vorto malnovrusa (нарядъ) certe povis havi la signifon “ordo”, kaj ĝuste tiel ĝi estas interpretata en multaj verkoj, kiel ekzemple en la ŝerca skizo de la rusa historio fare de A. K. Tolstoj', kiun mi citis en la julia numero; [4].); sed en la historio de Novgorodo ĝi egale bone povis signifi kontrakton inter la novgorodanoj kaj ilia princo (tiu signifo ankaŭ plu vivas en la moderna rusa lingvo kiel dokumento specifanta komisiitan laboron, “labor-ordono”). Interalie tia kontrakto fojfoje entenis malpermeson al la princo restadi en la urbo sen permeso de la urba estraro.
En la posta historio tiaj kontraktoj ĝenis la sukcedintojn de Ruriko. Post lia morto (869a p.K.) regis lia parenco Olgo (Ольгъ, de la norena Hælgi). Olgo konkeris Sjeverion kaj Kievon (882a p.K.), kiun li faris ĉefurbo de la regno, kaj kie li regis ne estkiel laŭkontrakta dungito, sed laŭ la rajto de konkero.
En la posta historio tiaj kontraktoj ĝenis la sukcedintojn de Ruriko. Post lia morto (869ª p.K.) regis lia parenco Olgo (Ольгъ, de la norena Hælgi). Olgo konkeris Sjeverion kaj Kievon (882ª p.K.), kiun li faris ĉefurbo de la regno, kaj kie li regis ne estkiel laŭkontrakta dungito, sed laŭ la rajto de konkero.
Kontraste al la varengoj, “rusoj” (русь) normale ne aperas malnovruse en la funkcio de dungitoj; la kronikisto mem ĉi tie prezentas ilin kiel etnon (el kiu devenas la koncernaj varengoj). La teorioj, kiuj provas klarigi tiun etnonomon, estas multaj; bedaŭrinde, mankas spaco por prezenti la plej amuzan (“rusoj kiel ursoj” – lingvoscience sprita, sed historie nefidinda) kaj tiun, kiun mi opinias la plej versimila
(“rusoj kiel skitoj” – ĝi estas tro komplikita). Jen du versioj pli simplaj.
Eble tiu etnonomo signifis svedoj, kaj estas pruntita el la suomugraj lingvoj (suome Ruotsi signifas “Svedio”, Ruotsalainen estas “svedo”). Karakteriza estas la sufikso -ь (malnovruse ĝi sonis kiel mallongega [ĭ]), kiu regule aperas en la nomoj de la suomugraj gentoj, responde al ilia finaĵo -i: suomi → сумь, vepsoj → весь ktp; tio sugestas la suoman peradon
22 jarojn pli frue frankaj kronikistoj notis viziton de “rusoj, kiujn ĉi tie ni nomas normanoj” (Rusios, quos alio nîs nomine Nordmannos appellamus[5]). Tamen se temas pri alternativa nomo de la normanoj-vikingoj, iom strangas ke tiun nomon ne konas la kronikistoj, kiuj speciale ĝin glosis.
La etimon de la suoma vorto oni supozas en la norena Róþsmenn (aŭ Róþskarlar), do “remuloj” aŭ “remistoj”. Oni konjektas, ke krom “la homoj de la vikoj”, kiuj navigis sur la maro per velŝipoj, estis aliaj vikingoj, kiuj navigis riverojn per remilaj boatoj.
Unu el la malfacilaĵoj de la sveda versio estas, ke la Komenca kroniko mencias svedojn paralele al la rusoj:
tiuj varengoj nomiĝis rusoj, kiel aliaj nomiĝas svedoj, norvegoj, angloj, gotoj …
Verdire, la kroniko datas de posta epoko, kaj referencas pli malfruajn realaĵojn. Tamen atentindas la nemencio de danoj, kaj ĝuste kun dano multaj historiistoj identigas Rurikon de la rusaj kronikoj: temas pri Roriko de Dorestado, princo el la reĝa dinastio Skjoldida de Hedebuo.
La norena nomo ᚺᚱᚬᚱᛖᚲ (Hrørek), aŭ ᚺᚱᚯᚱᛖᚲᚱ (Hrœrekr), praĝermana Hrōþirīk(i)az (t.e. “glorriĉa”), latinigata en la kronikoj per Roric, Rorich, Rorik kaj responda al la hispanaj Rodrigo / Ruy / Rui, estis maloftega tiutempe en la Nordo; preskaŭ ĉiuj konataj uzoj rilatas al posta periodo (ekde la 10ª jc). La sola tiutempa Hrørek konata el la okcidentaj kronikoj estas la indikita skjoldido.
Li naskiĝis iam inter la jaroj 810a kaj 820a; lia patro estis la 9a reĝo de Hedebuo. En la jaro 850a Roriko militakiris la tiam grandan urbon Dorestadon en Frislando, kiun Lotario la 1a devis al li cedi (kondiĉe ke Roriko kristaniĝos); sed tio ne sufiĉis al Roriko, li militakiris Hedebuon en la 857a kaj prirabis Bremenon en la 859a. Sekve de tio la imperiestro senigis lin je ĉiaj posedaĵoj, kaj nenia plua agado de Roriko estas raportita ĝis la jaro 870a.
Resume, la rusaj kronikoj donas du datojn: la jam menciitan jaron 862an, kaj la jaron 879an, kiam Ruriko mortis. La okcidentaj kronikoj donas pli da datoj pri Roriko:
Du datoj aperas en la interesa intervalo; tamen ili koncernas ne agojn de Roriko, sed supozojn de la samtempanoj pri liaj intencoj. Ekzemple, jen la koncerna raporto el Bertenaj Analoj:
(867) Inde revertens, hostem ad patriae defensionem per regnum suum indicit quasi contra Nortmannos, putans Rorigum, quem incolae, qui Cokingi novo nomine dicuntur, a Fresia expulerant, cum aŭiliatoribus Danis reverti. [Annales Bertiniani]
(Revenante de tie [de Frankfurto], li [Lotario la 2a] kunvokis militistojn de sia regno, liadire por defendi la patrujon kontraŭ la normanoj, ĉar li antaŭtimis Rorikon (kiun la lokanoj, kies nova nomo estas Kokingoj, forpelis el Frislando) reveni kun dana helpo.)
Anstataŭ rekonstrui la norenan formon de la nomoj Синеусъ kaj Труворъ (eblaj konjektoj estus Signjotr kaj Torvald), kelkaj historiistoj supozis, ke la kronikisto miskomprenis norenan tekston en kiu temis pri “sine hus” (sia domo, t.e. sinekdoĥe “kun siaj familianoj”) kaj “tru voring” (kun sia fidela kompanio); sume do “venis Ruriko kun sia familio kaj fidela kompanio”.
Tiu teorio prezentas lingvajn malfacilaĵojn, kaj nun estas preskaŭ tute forlasita; iel ajn, la fratoj havas nenian menciindan rolon en la historio, kaj ilia mencio aspektas kiel tradicia trajto folklora (kvankam tipe temas pri du fratoj, kiel Romulo kaj Remo ktp). Pli interesa estas frapa koincido de la invita frazo en la Komenca kroniko kun la invita frazo el la “Agoj de saksoj” fare de Vidukindo Korveja (Vidukindus Corbeius: Res Gestae Saxonicarum):
Cent jarojn post la veno de Ruriko kaj 150 jarojn antaŭ la kompilo de la Komenca kroniko Vidukindo tiel rakontis pri invito al saksoj veni kaj regi Britujon en la 5a jc:
Kaj la senditoj [el Britujo] deklaris: Noblaj saksoj, la malfeliĉaj britoj, konsumitaj de senĉesaj invadoj de malamikoj, en sia malespero aŭdinte pri viaj gloraj venkoj, nin sendis al vi por petegi vin ne lasi ilin sen helpo. Grandan, vastan sian landon, je ĉiaj bonaĵoj abundegan, ili pretas submeti al via potenco.
(Et procedentes legati: Optimi, inquiunt, Saxones, miseri Bretti crebris hostium incursionibus fatigati et admodum contriti, auditis victoriis a vobis magnifice patratis, miserunt nos ad vos, supplicantes ut ab eis vestra aŭilia non subtrahatis. Terram latam et spatiosam et omnium rerum copia refertam vestrae mandant ditioni parere.)
Mirinda koincido de la formulo. Eble simpla koincido. Sed eble la tutmondiĝo ne estas tiom nova fenomeno, kiel ni kutime supozas.
1. Pokrovskij S. Slavonaj skriboj // La Ondo de Esperanto, 1998, №12;; 1999, №1, 2).
2. La Komenca kroniko (ruse Начальная летопись aŭ Повесть временных лет) – la plej antikva kroniko de la Kieva Regno (kompilita ĉ. 1113 p.K.).
3. La kroniko nombras la jarojn ekde Adamo (vd pri tio nian studaĵon: Kristanaj kalendaroj, La Ondo de Esperanto, 1998, №1–3), kun jarŝanĝo je la 1ª de marto; do, inter la marto 862 p.K. kaj la februaro 863 p.K.
4. Pokrovskij S. 250 jarojn antaŭe // La Ondo de Esperanto, 2012, №7, p. 16.
5. Liutprand: Antapodosis 1, 11 (kaj simile en Annales Bertiniani ĉe la jaro 839ª).
Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslanda Imperio) en la familio de Fajba Voljfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motelj, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno La Ondo aperigas ĉi-jare serion da artikoloj, verkitaj surbaze de dokumentoj trovitaj en bibliotekoj kaj arkivoj.
En la oktobra Ondo vi povis konatiĝi kun tri dokumentaroj pri Marko Zamenhof, trovitaj en la Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo (ruse РГИА = RGIA) en Peterburgo[1], kaj ĉi-foje ni daŭrigas la temon. Ni rememoru, ke RGIA estas unu el la plej grandaj kolektejoj de dokumentoj en la mondo. Ĝi enhavas pli ol sep milionojn da dokumentoj. La arkivo estas dividita je pli ol mil fondaĵoj (ruse: фонд), konsistantaj el multegaj fakoj (ruse: опись). En ĉiu fako estas pluraj dokumentaroj (ruse: дело = afero), kiuj konsistas el unu ĝis miloj da dokumentoj, kiuj povas esti unupaĝaj kaj plurcentpaĝaj.
En la fondaĵo №733 estas konservataj 109 mil 823 dokumentaroj de la Ministerio pri Popola Klerigo de Ruslando. La fako №189 de ĉi tiu fondaĵo enhavas 661 aferojn pri porjudaj lernejoj el la jaroj 1863–1881, inter kiuj estas la tri menciitaj “aferoj”[2] pri la patro de Doktoro Esperanto.
Bedaŭrinde, mankas nomindekso por la fondaĵo №733, kaj ne eblas facile trovi ĉiujn dokumentojn pri iu certa instruisto. Mi do decidis trovi almenaŭ la aferon pri la emeritiĝo de Marko. Dum unu plena labortago mi rigardadis mikrofilmojn de la manskribitaj enhavtabeloj de la pensiiĝaj fakoj, kaj fine mi trovis la fakon №139 kun aferoj pri instruistoj, kiuj emeritiĝis dum 1903–1904. Entute en la fako №139 estas 606 aferoj. La afero №521 havas harstarige plumpan titolon:
Laŭ la pledo de la estro de la Varsovia Lerneja Regiono, Afero pri rekono de la rajto je pensio de la eksa instruisto de la germana lingvo de la Varsovia reala lernejo, Ŝtata Konsilisto Motelj Zamenhof.
La afero enhavas 14 dokumentojn sur 20 paĝoj. Ni vidu, pri kio temas…
La estro de la Varsovia lerneja regiono Aleksandr Nikolajeviĉ Ŝvarc la 21an de novembro 1903 sendis pledon al la ministro pri popola klerigo, Vladimir Gavriloviĉ Glazov. Li skribis, ke la direktoro de la Varsovia reala lernejo[3] turnis sin al li
… por asigni al la eksa instruisto de la germana lingvo en la paralelaj fakoj de la nomita lernejo, Ŝtata Konsilisto, judismano Motelj /Mark/ Zamenhof, emeritan pension pro lia 35-jara ŝtata servado en la ofico instruista, en la plena sumo de lia plej granda jarsalajro, pagita al li en lia ofico, t. e. po 900 rublojn dum jaro.[4]
Tamen Ŝvarc frontis problemon, ĉar Zamenhof ne havis formalan rajton je la ŝtata pensio. Kiel ni scias el lia ofica listo[5], en 1858 li plenumis en la Grodna gubernia instruista komisiono ekzamenon por la ofico de instruisto en ŝtataj porjudaj lernejoj, kaj en 1875 li sukcese ekzameniĝis en la historia-filologia fakultato de la Imperiestra Varsovia Universitato kaj ricevis la rajton instrui la germana lingvon en ŝtataj gimnazioj kaj aliaj lernejoj[6]. Sed instrurajta atestilo ne sufiĉis por pensio. En la teritorio de la Pola Reĝolando estis regulo, ke la judaj instruistoj por ricevi ŝtatan pension devis havi universitatan diplomon. Tiun M. F. Zamenhof neniam ricevis.
Malgraŭ tio Ŝvarc, emfazinte, ke
Zamenhof dum sia tuta servado en la Varsovia lerneja regiono estis konsiderata kiel uzanto de ĉiuj rajtoj de la servado, estis promociita en la rangtabelo ĝis la Ŝtata Konsilisto <…> kaj konsiderante la longan kaj fervoran ŝtatan servadon de Zamenhof, kiu estis rekompencita … per Imperiestraj ordenoj[7]
petis la ministron rekoni la rajton de Zamenhof je pensio en la sumo egala al lia lasta salajro, t. e. 900 rubloj jare.
La kleriga ministerio subtenis la peton de la estro de la Varsovia lerneja distrikto kaj la 6an de decembro 1903 petis la financan ministerion asigni pension al Zamenhof[8].
La 7an de julio 1904 la vicministro de la financa ministerio, Miĥail Dmitrijeviĉ Dmitrijev, sciigis la klerigministron, ke la financa ministerio interkonsente kun la departemento pri la ŝtata kontrolo[9] proponis al la emerita komisiono de la gubernioj de la Pola Reĝolando asigni pension al Zamenhof, malgraŭ ties aparteno al la juda religio[10].
La 16an de julio la financa ministerio sendis al Ŝvarc informon[11] pri ĉi tiu decido.
La proceduro moviĝis malrapide, sed evidentiĝis, ke iu tre atente sekvas ĝin.
Ĉi tiu atenta interesato estis Sumer Davidoviĉ Goldljust, loĝanta en la Varsovia strato Dolgaja 18. La 5an de novembro 1904 li sendis al la kleriga ministerio peton, kiu sciigas al ni fakton ĝis nun nekonitan. Jen la teksto (en kiu mi korektis la plej krudajn mallogikaĵojn kaj erarojn):
Peto
Ĉi-kune mi kunsendas pagordonon, donitan la 16an de februaro 1890 de la Varsovia komerca juĝejo kun №342 por la akuzito Marko Zamenhof, loĝanta en Varsovio.
La akuzito Marko Zamenhof ĝis la komenco de la 1904a jaro servis kiel instruisto en la Varsovia reala lernejo, kaj surbaze de la salajro, kiun li tie ricevis, mi ĝis nun partoprenis en divido, fare de la Varsovia komerca juĝejo, de lia salajro inter liaj kreditoroj. Sed ekde la nuna 1904a jaro, la supre menciita Marko Zamenhof eksiĝis. En la pensia fako de la Varsovia fisko estas neniu mono por li.
Pro tio, mi havas la honoron tre humile peti vian Altan Generalan Moŝton:
1. Se ĉi tiu Marko Zamenhof nun ricevas pension, reteni ĝin surbaze de la kunsendata pagordono;
2. (a) kaj se la nomito nun ricevas neniun pension, (b) aŭ se ĉi tiu kazo apartenas al alia Ministerio, resendi la pagordonon al mi kun mencio de la loko, al kiu mi adresu min».[12]
Bedaŭrinde, la serĉado de la arkivo de la Varsovia komerca juĝejo ne estis sukcesa, kaj do dume ne estas eble konatiĝi kun la dokumento №342 de la nomita juĝejo. Estas evidente, ke la monpuno, ricevita de Zamenhof estis tre alta – ja eĉ lia konstanta pagado dum pli ol 13 jaroj ne sufiĉis por kovri la pagendan sumon. Kiun delikton li faris? Kiam la juĝejo komencis esplori la kazon? Kiom Zamenhof devis pagi? Ĉu pro ĉi tiu kazo lia filo Ludoviko skribis: “En la fino de 1889 ni restis sen kopeko!”[13]. Nova fakto. Kaj novaj enigmoj…
Alia novaĵo en la supra peto de Goldljust estas la nomo de nia protagonisto. Al la pli frue uzataj Mordeĥaj, Motelj, Mordĥe, Mordka, Mark, Markus (kaj aliaj eventualaj formoj) ĉi tie aldoniĝas Marko – ruse Марко. Tute identa kun la Esperanta nomformo!
Ni plufoliumu la aferon.
La kleriga ministerio pritraktis la aferon, kaj la 4an de decembro 1904 ĝi plusendis al Ŝvarc kaj al la estro de la Varsovia polico, barono Karl Stepanoviĉ Noljken, la peton de Goldljust kaj akompanajn leterojn[14] por laŭleĝe aranĝi pagadon el la pensio de Zamenhof al Goldljust.
Ŝvarc, ricevinte la leteron, esploris la kazon kaj respondis al la ministerio, ke Motel (Mark) Zamenhof dume ne ricevas pension, ĉar ankoraŭ ne estas klarigitaj liaj rajtoj por pensio dum lia laboro en elementaj lernejoj de la Vilna lerneja regiono, kaj do ne estas eble preni monon el lia pensio[15]. La kleriga ministerio la 31an de januaro 1905 sendis al barono Noljken klarigan leteron[16] kaj la pagordonon de la juĝejo por redono al Goldljust. Ve, ĉi tiu pagordono same kiel la kompleta servolisto de Mark Fabianoviĉ Zamenhof, pli frue resendita al Varsovio, verŝajne, malaperis dum la Dua mondmilito.
Aŭ eble ĝi ŝimas en iu neatendita loko?
Ĉu troviĝos pliaj dokumentoj pri Zamenhofoj? Nu, se ili troviĝos, tio okazos ne per si mem, sed nur se iu persiste serĉos ilin…
1. Korĵenkov A. Tri dokumentoj pri Marko Zamenhof // La Ondo de Esperanto, 2012, №10, p. 18–21.
2. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 54, 160, 492.
3. Tiam la direktoro de la Varsovia reala lernejo estis princo Konstantin Moisejeviĉ Argutinskij-Dolgorukov, filo de generalo Moisej Zaĥaroviĉ Argutinskij-Dolgorukov, armeno, heroo de la Kaŭkaza milito (1817–1864) kaj pranepo de la fama Jozefo, Katolikoso (= Patriarko) de ĉiuj armenoj. Same kiel Marko Zamenhof, K. M. Argutinskij-Dolgorukov estis ŝtata konsilisto.
4. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 1.
5. РГИА, ф. 776, оп. 20, д. 582, л. 3–7.
6. Legu pli en la artikolo: Korĵenkov A. Mark Fabianoviĉ Zamenhof, instruisto en ŝtataj lernejoj // La Ondo de Esperanto, 2010, №3, p. 3–6.
7. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 2.
8. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 3–5.
9. Ĉi tiu departemento (Государственный Контроль) estis speciala organo ĉe la Konsilio de ministroj. Ĝia tasko estis kontrolado de la ŝtata buĝeto kaj de la buĝetoj de la ministerioj. Tiutempe ĝin gvidis generalo Pavel Ljvoviĉ Lobko.
10. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 6.
11. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 7.
12. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 8.
13. Zamenhof L. Mi estas homo. Kaliningrado: Sezonoj, 2006, p. 104.
14. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 10, л. 11.
15. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 12.
16. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 14.
Korĵenkov A. Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto
Korĵenkov A. Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto (2)
Korĵenkov A. Tri dokumentoj pri Marko Zamenhof
Al Mao Zifu (1963), kiu fermas la ĉi-jaran serion de La Ondo pri niaj plej elstaraj poetoj, ni omaĝas per papere premiera aperigo de recenzo, kiun en 2007 Marc van Oostendorp verkis por sia lego-blogo en la nederlanda.
Ĝin tradukis István Ertl.
«Iam, antaŭ pli ol dudek kvin jaroj, mi aĝis dek tri jarojn kaj legis libreton kun la titolo Esperanto: Ĉu utopio aŭ realo? Tio instigis min lerni Esperanton, kaj mi neniam plu liberiĝis de tiu lingvo. Unu el la rakontoj en tiu libreto kiuj tiam fascinis min temis pri disidentaj ĉinaj poetoj, kiuj en prizono daŭre verkis, sur neceseja papero, poemojn en Esperanto, kiuj estis poste kontrabanditaj el la malliberejo.
Mi ne plu legas tiel multe en Esperanto, kiel konstateble ankaŭ el miaj raportoj en ĉi tiu retejo, sed la sensacian aperaĵon de la lasta jaro mi ĵus tamen legis: volumon de ĉino kiu ne laŭlitere sidas en prizono, tamen ja estas fermita en sia korpo.
Mao Zifu naskiĝis en 1963, “en fora vilaĝo”, kiel li diras en Skizo de la aŭtoro komence de tiu ĉi volumo. Li studis matematikon, iĝis instruisto kaj iom sukcesa atleto, kiam en 1985 li estis akcidente trafita de traktoro kaj iĝis komplete paralizita. De tiam li fariĝis pensiulo, kaj en 1986 li lernis Esperanton – kvin jarojn post mia lerno. Kaj nun li publikigis dikan poemaron, la plej potencan kiun mi iam ajn legis en tiu lingvo, kantoj de anteo.
Mi trovas kantoj multe pli bona ol, ekzemple, La Infana Raso de la lastjare forpasinta William Auld. Ĉi lastan volumon mi taksas pli kiel iom malfortan reagon al T.S. Eliot, kvazaŭ Waste Land kun iom pli optimisma, esperantisma mesaĝo, verkita tute en la moderna stilo de la frua dudeka jarcento.
Ĉio estas pli interesa ĉe Zifu: la temaro, multe pli profunda, foje pli sovaĝa, pli despera, kaj feliĉe ne multe rilata al la Esperanto-ideologio, ja malmulte poezia. Kaj precipas ankaŭ la tono, la stilo, kiuj ĝuste havas multon por fari kun la internacieco de Esperanto. Senprobleme la poeto saltas de okcidentaj troĥeoj al japane hajkecaj versoj, de la greka mitaro (Anteo) al hindua filozofio, de libera verso al rimo. Krome li abunde uzas la eblojn de la lingvo; en ĉiuj recenzoj kiujn mi legis pri la libro, la recenzantoj raportas ke iujn vortojn ili devis serĉi en vortaroj. El tio foje rezultas mirindaj tekstoj, kiuj, se kompari al iu el la nederlanda poezio, plej proksimas al Leo Vroman:
aj
faja
majo
pagajo
en havaja
kajo
feto gaja
ĉe baj…baj
sonĝe rampas sur himalajon
vidas tamen, najo
voras kobajon
rajo
frajon
samurajo
sipajon
kia kamajo!
ho, jesajo,
kie idilio arkaja?
Tiom kosmopolita vizio el tiom prizonita korpo, verkita en internacia lingvo kiun preskaŭ neniu parolas: ĉu eblas io pli korskua?»
Marc van Oostendorp»
Sed kiu estas, biografie, nia poeto, “la neniam venkebla venkito” (Miguel Fernández)? Mao Zifu sin prezentas en la supre aludita Skizo de la aŭtoro
Skizo de la aŭtoro
Naskiĝo en 14jan1963, en fora vilaĝo.
Ludiloj grunda kaj ŝtona. Nutraĵoj hordea, napa kaj batata. Sorto.
Studento en la normala universitato de la provinco Hunan, Ĉinio, intertempe, flugpilka teamano de la fakultato pri matematiko, dum sept1980-jul1984.
Sen groŝo en la poŝo, ofta promenanto kun samĉambranoj de la monto al la strando ĉirkaŭ la universitato. Fortuno.
Instruistiĝo en sept1984 ĉe mezgradfaka lernejo.
Permesita perspektivo antaŭ la mano. Destino.
Paraliziĝo je 23mar1985 danke al traktoro-stiristo samaĝa kiel mi.
Juneco kaj revo krevis en momento. Fatalo.
Pensiulo ekde okt1985.
Mortanto vivanta. Rezignacio.
Esperantisto en la ĉelo depost 1986. Providenco.
Celibulo por ĉiam ne pro religio; liberkredanto pri la religioj orientaj kaj okcidentaj. Scivolemo.
Verkisto/versisto. Tempopasigo.
Membreco en Esperantlingva Verkista Asocio ekde okt1997. Taŭgo?
Sola jam ne izolita. Komputilo – kunulino neniam perfida. Saŭdado.
Kaj staru, fine, poemo ĉu-membiografia.
naskiĝloko
mi suferis je ĉiuj malsanoj,
nur krom nostalgio.
kvankam en sia man-etendo,
tiom da jaroj ekster mi la loko.
tamen ĉe kaplevo
mi ĉiam vidis:
floroj mortis de sunfajro,
arboj falis de inundo.
nudaj virinoj ŝarĝatas
per idoj kaj ŝtonoj;
virojn sin distras bubaj
spektante hundparan koiton,
kaj militon de bovoj.
mi suferas je nostalgio,
krom korpaj malsanoj.
sur ĉi lokon, mi ektrovas:
la vilaĝanoj duelas por orero.
mi volus aĉeti ridon
de kuzinoj per pensio tutjara.
mian nealtan rangon regalas
ĥoro per dancoj sur la manoj…
Kunmetis: István Ertl
Trevor Steele en siaj romanoj ofte traktas akrajn sociajn kaj historiajn temojn, sen mildigo aŭ plibeligo. Ĉi-foje temas pri koloniado de Aŭstralio fine de la 19a jarcento, kun akuta konflikto, milito inter la civilizoj eŭropa kaj aborigena.
Tragedio estas en tio, ke ĉiu siaflanke pravas, almenaŭ sincere opinias sin prava. Britoj kredas, ke ili disvastigas civilizon tra la mondo, indiĝenoj defendas sian kutiman vivmanieron – alian ili ne imagas. Funkciuloj el Londono ordonas trakti nigrulojn humane, loka polico kaj bienposedantoj scias, ke tio ne eblas, se oni celas plu vivi en la setlejo. Jen loka moŝtulo demandas publike: “Ĉu la tero apartenas al ni, kiuj tenas ĝin laŭ brita leĝo kaj produktas lanon kaj viandon, aŭ al sovaĝuloj, kiuj nenion utilan faras per la tero?” (p. 65)
La ĉefa heroo, juna aborigeno Jangabara, estas multtalenta kaj pensema. Li ne volas blinde obei antikvajn tabuojn – ĉar ne ricevis respondon, kial oni obeu – kaj pro tio li estis forpelita de sia tribo. Li provas vivi kaj labori ĉe blankuloj, lernas rajdi, pafi per fusilo, paroli angle…
Juna anglo Billy Dixon, iom naiva, strebas al bonstato. Komence li kun aliaj aventuremuloj provas serĉi oron – sen granda sukceso. Poste li eklaboras ĉe bieno, kaj tie konatiĝas, eĉ amikiĝas kun Jangabara. Billy rakontas al li pri diversaj landoj, pri vivo de eŭropanoj, legas al li librojn. Jangabara foje eĉ savas vivon de la facilanime nesingarda Billy, kaj kiam ties esperita “fianĉino” evidentiĝis ruza putino, trompinta multajn virojn kaj fuĝinta kun ilia mono – Jangabara eĉ instigas sian amikinon (fakte, edzinon) sekse konsoli la deprimitan Billy…
Iliaj dialogoj tuj memorigas pecojn el Vojaĝo al Kazohinio. Oni same facile rimarkas deflanke, kiom konvenciaj kaj mallogikaj estas la eŭropaj “valoroj”, la bazo de tuta eŭropa kulturo.
“Billy, kial vi uloj volas tiom da tero? Kie estas ostoj de viaj antaŭuloj? Kie estas viaj sanktaj lokoj? En via hejmo aŭ…” li gestis al la ruĝaj areoj sur la mapo, “aŭ alia loko?”
<…> “ĉe ni ne plu gravas la loko, kie kuŝas la ostoj de la antaŭuloj. Kaj ni ne bezonas sanktajn lokojn. Ni povas fari hejmon ie ajn.”
“Sed… se aliaj uloj havas hejmon tie, kiel vi povas?” (p. 92)
… Strangaj homoj, tiuj angloj. Volis havi ĉies teron, sed evidente ne havis ligojn eĉ kun la propra. (p. 94)
Mi iom parolis al Jangabara pri la or-febra fenomeno. Li skuis la kapon: vi angloj estas ja strangegaj, li diris. Kial tiu speco de ŝtono (mi devis instrui al li la vorton metalo) igas vin kuri kiel frenezuloj en dezerton? Ĉu vi povas ĝin manĝi aŭ trinki? Ĉu ĝi plibonigas vian amoradon? (p. 98)
La blankuloj havis tiun strangan koncepton mono. Jangabara povus kompreni, se ili volus havi pli da manĝaĵoj, pli da virinoj, senlaboraj tagoj, vestoj, tabako… sed mono? Iam Billy diris ŝerce, ke mono estas ciferoj en libro en banko. Tio klarigis nenion al Jangabara. (p. 143)
… se la klimato estas tia ĉi, kial ni ne simple redonu la teron al la nigruloj kaj reiru al nia propra lando? Nu jes, sed kial ni entute havas imperion? La imperio estas historia necesaĵo. Ĝi alportas multan bonon al la mondo. Kiel angloj rezignu pri sia glora historia rolo? Tiel devas esti, kaj iom da ŝvitado estas la kosto. (p.162–163)
Tamen, ne eblas vera amikeco inter blankulo kaj aborigeno. Kaj kiam Jangabara devas fari malfacilan elekton – ĉu plu agi por blankuloj, kie li faras jam karieron (sed certe li neniam iĝus egala al blankuloj) – aŭ reveni al sia popolo, protekti ties teron kaj la vivon mem – li elektas reveni. Kaj li eĉ mortigas sian ŝajnamikon, kiu tro fidis la “civiliziĝon” de Jangabara. Mortigas ne volonte, sed Billy intertempe pro kreskanta monavido pli kaj pli perdas siajn bonajn trajtojn…
Ne eblas konscii (almenaŭ ĝis lastaj ĉapitroj) – kiel en aliaj primilitaj verkoj, ke jen tiu flanko estas “nia”, kaj la alia – “fremda”. Nur en la fino ĉio plene evidentiĝas… “ili memoru, ke ili batalas por sia sola hejmo, dum la blankuloj batalas por forrabi la teron de aliaj homoj, do la Banubi havos pli puran motivon.” (p. 236)
Jangabara revenas al sia popolo, iĝas la gvidanto kaj admirata heroo. Li instruas samtribanojn pafi kaj rajdi, nun ili ofte venkas la blankajn invadintojn.
Kaj la milito inter la civilizoj plu daŭras. Sed la fortoj ne egalas. Nigruloj murdas kelkajn blankulojn, blankuloj murdas multoble pli da nigruloj. Kaj Jangabara ŝanĝas la taktikon: li sola kaŝe atakas bienojn kaj policejojn, lasante spurojn, pruvante ke li povas fari ion ajn; liaj helpantoj disvastigas falsajn informojn pri liaj planoj… Blankaj policistoj furiozas pro sia senpovo.
Sed Jangabara estas tro naiva pri homaj interrilatoj, li kredas, ke ĉiuj nigruloj estas solidaraj kontraŭ blankula agreso – do li ne distingis perfidulon en sia “adoptita frato” Macky. Tio fine kaŭzas lian malvenkon kaj pereon.
La libro estas verkita per bonega lingvaĵo, sen troaj neologismoj (kelkaj specialaj vortoj, kvankam neglositaj, bone kompreneblas el kunteksto). Rimarkindas kelkaj freŝaj kaj trafaj esprimoj: “oldfraŭlinaj viroj” (t. e. tro molkarakteraj, timemaj, nedecidemaj); “rajdis grupope”; “neamika, `mi-estas-via-ĉefo'-tono”; “la [neŝlosita] seruro… forblufus tiun homon”. Fuŝa angla lingvo, parolata de aborigenoj, estas transdonita sprite kaj konvinke.
Trevor Steele priskribas la realon tia, kia ĝi estis – ne evitante krudajn, iam eĉ naŭzajn detalojn. La libro celas ne ŝatantojn de amromanoj, sed pensemajn homojn kun firmaj nervoj. Kun la rezonoj en la epilogo – pri “superaj” kaj “malsuperaj” rasoj, pri ebla estonta cedo de brita civilizo al iu alia – oni povas konsenti aŭ ne, sed oni nepre pensos. Ankaŭ pri esenco de kapitalismo kaj imperiismo, pri kaŭzoj por nuna “tutmondeco” de la (plejparte fuŝa) angla lingvo, pri evoluo de moralo kaj multo plia. Legu kaj pensu…
Valentin Melnikov
Jen la dua albumo de Emanuele Rovere, kies antaŭa debuta disko Duonvoĉe… tutkore impresis min tre freŝe kaj kolektis faskon da favoraj recenzoj. Same kiel la antaŭa albumo, tiu ĉi prezentas aron da diverslingvaj popularaj kantoj adaptitaj al Esperanto. Aldone, en tiu ĉi albumo la aŭtoro kuraĝis prezenti ankaŭ kelkajn proprajn komponaĵojn.
La ĝeneralaj enhavo kaj sono restis la samaj: dominas helaj kaj tre melodiaj kantoj, multaj el kiuj estas monde konataj ŝlagroj (ekzemple, Io stulta, kiu estas adapto de Somethin' Stupid fare de Clarence Carson Parks, aŭ Hieraŭ mi – adapto de Yesterday fare de The Beatles). La muzik-aranĝoj estas same riĉaj, harmoniaj kaj sufiĉe variaj. La kantado de la artisto (kiu ja avertas, ke lia “nuna voĉo estas nur pala ombro de la iama”), miaimprese, eĉ riĉiĝis kaj fortiĝis kompare kun la antaŭa albumo. La prononco daŭre estas tre klara; ankaŭ la kvalito de la tekstoj malgraŭ ilia relativa simpleco estas sufiĉe alta, kvankam la aŭtoro (kiu samtempe rolis kiel tradukinto de ĉiuj tekstoj) evidente traktas la originalajn vortojn sufiĉe libere, almenaŭ la adapto de Yesterday tekste realiĝis ne kiel traduko, sed kiel pli-malpli memstara artaĵo inspirita de la originalo. Ankaŭ la temaro de la kantoj restis la sama: krom en la lasta kanto ili ĉiuj temas pri la amo (kaj tiu lasta, titolita Auschwitz kaj temanta pri pacismo kaj tutmonda frateco, bone resumas la mondpercepton de la aŭtoro kaj trafe kronas la diskon).
Novaĵo en tiu ĉi albumo iĝis tri originalaj kantoj, komponitaj de Emanuele mem. Sone, tekste kaj melodie ili tre proksimas al la ĝenerala stilo de la albumo kaj sonas sufiĉe bele, kvankam laŭ la kvalito ili antaŭvideble ne povas digne konkurenci kun la famegaj ŝlagroj, kiuj tamen restas la esenco de la disko.
La diskon akompanas tekstolibreto; la karaokeaj versioj de la kantoj ĉi-foje, bedaŭrinde, ne aperas.
Paroli pri la mankoj de la diversrilate interesa kaj bonsona albumo estas malfacile, sed mi nepre devas plendi, ke en multaj kantoj la voĉo de la kantisto ŝajnas esti ne sufiĉe laŭta (verŝajne dum studia miksado oni iel trosurdigis la voĉ-trakon). Ankaŭ la elekto de la kantoj ĉi-foje rezultigis iom malpli brilan kolekton kompare kun tiu, kiu estis prezentita en la debuta albumo. Sed tiu ĉi opinio estas, kompreneble, plej subjektiva.
Ĉiuokaze, Ĉu plu ekzistas amo? certe iĝis inda posteulo de la antaŭa albumo kaj mi sincere rekomendas ĝin al ĉiuj ŝatantoj de belaj melodioj kaj sincera kantado.
Paŭlo Moĵajev
Privata kuriero rekte el la Hanoja UK kunportis al mi freŝan eldonaĵon de UEA, redaktitan de Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin. La eseoj pri la Esperanto-kulturo Pri homoj kaj verkoj tuj surgenuigis min. Esperantistoj ne tro entuziasme enprofundiĝas en la literaturon de la Zamenhofa lingvo. Lastatempe japanoj entreprenis ion pozitivan kaj fekundan tiurilate por stimuli beletran utiligadon.
Jen estas taŭga gvidilo por ĉiuj gesamideanoj – ankaŭ al komencantoj. Konvena longeco efike stimulas legemon. Carmel Mallia (1929-) el la mediteranea insulo Malto en sia kontribuaĵo interese kaj el nova vidpunkto prezentis kaj analizis la konatan poemon La Vojo de Zamenhof. Tiaj tekstoj facile forigas barilojn, kiuj kelkfoje povas bremsi legemon pri poeziaĵoj.
Lena Karpunina (1963-), rusino el Taĝikio, kiu nun vivas en Germanio, elektis interesan titolon por sia eseo: “Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn”. Ŝi mem aperigis du librojn: La Bato kaj Neokazinta amo ĉe la Flandra Esperanto-Ligo. Trafajn argumentojn ŝi notas pri eldonado en Esperantujo kaj nelegemo de esperantistoj. Iom kaprice agadas iuj eldonistoj, kiuj tute hazarde elektas presotajn librojn. Grandioza escepto estas hispano Régulo Pérez sur la insulo Tenerifo. Inter la jaroj 1952 kaj 1975 aperis sub la marko Stafeto entute 94 libroj. Tiaj geniaj eldonistoj naskiĝas ne ofte, eble unufoje en jarcento, – konstatas Lena Karpunina. Unu kaŭzo por la nelegemo de esperantistoj estas, ke oni ne instruas ĝian literaturon aŭ faras tion tre malofte. Tamen Vilmos Benczik kaj William Auld siatempe multon faris ĉi-kampe.
Pri la periodoj de la Esperanta literaturo skribis Jukka Pietiläinen kaj Geoffrey Sutton. Jam en la jaro 1984 William Auld prezentis kvar tempajn stadiojn literaturajn en la Esperanta Antologio, kaj nur heziteme li algluis por ili jenajn etikedojn: 1. Primitiva romantismo; 2. Matura romantismo; 3. Parnasismo; 4. Postparnasismo. Jukka Pietiläinen (1966-) prezentas mejloŝtonajn erojn el la centjara periodo 1887–1987 kaj demandas, ĉu jam antaŭvideblas la komenco de la kvina periodo. La iamaj antologioj ne ampleksis prozon, kiun devus inkluzivi novaj kolektoj. Tial la nomo de la kvina kolekto devus esti pli vasta. Geoffrey Sutton (1947-) faras pripensindan proponon tiurilate: “5. Eksperimenta poezio kaj Popularigo de la romano”. Ni ja konas gigantan literaturan enciklopedion de Sutton, eldonitan de Mondial anglalingve en Novjorko (2008).
Necesas ankoraŭ mencii Sten Johansson (1950-), kiu multflanke kaj rave prezentis la konatan svedan verkiston kaj tradukiston Stellan Engholm (1899–1960). La alia eseo de Johansson kun la titolo Bohemia amoro – Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová sidigis min sub la noktan legolampon per forta altiro. Lakone mi konstatas: indas ekkonatiĝi. Mi rekomendas.
Tuj post la tralego de la nova literatura verko de UEA mi mendis rekte el Malto kelkajn publikaĵojn de Carmel Mallia. Kompreneble ankaŭ la Libroservo ĉe UEA en Roterdamo tiucele helpas. Tre sincere kaj dankeme mi manpremas al la respondeculoj de la Universala Esperanto-Asocio pro tio, ke maljuna veterano danke al la libro Pri homoj kaj verkoj entuziasmiĝis kaj plivigliĝis. Mirinde efikis ĉi tiu 143-paĝa perleto.
Jorma Ahomäki
(Foto de André Hampartzoumian)
Vinilkosmo anoncis pri eldono de nova albumo en Esperanto: Okcitanio. Floréal Martorell (Flo), la respondenculo de Vinilkosmo, nomis min unu el la “kulpantoj” pri la apero de la disko. Tio ĝojigas kaj timigas min samtempe. Ĝojigas pro tio, ke realiĝis mia delonga revo; timigas, ĉar eble la ideo pri tio, ke mem Patric, fama “trobadoro de Okcitanio”, kiel oni ofte nomas lin, kantu en Esperanto siajn kantojn, ŝajnos al iu “freneza”. Ja Patric neniam estis esperantisto, kaj miaj antaŭaj provoj kantigi lin en Esperanto estis malsukcesaj.
Ĉio ŝanĝiĝis pasintjare, kiam mi kaj Svetlana Smetanina, vicprezidanto de REU, partoprenis en IREM-11 (Interasocia Renkontiĝo de Esperantistoj de Mediteraneo), okazinta en aprilo 2011 en la sudfrancia urbo Seto (Sète).
Antaŭ la vojaĝo mi eldonis en Moskvo la kantaron Okcitanaj kantoj en Esperanto, kun 17 kantoj de Patric kaj kelkaj tradiciaj okcitanaj kantoj, al kiuj Patric donis duan vivon en siaj albumoj. Pri tradukado de la kantoj el la okcitana kaj la franca lingvoj laboris pluraj personoj. Laŭvortajn tradukojn faris rusinoj Svetlana Smetanina, Maria Novikova, Tatjana Loskutova. La ĉefan rolon en tiu ĉi prepara parto ludis francia esperantisto André Andrieu, sen kies kompetenta tradukado, redaktado kaj komentado de la kantotekstoj apenaŭ realiĝus la projekto. Mia tasko estis poezie aranĝi la tradukaĵojn.
Por tiuj, kiu ne estas konataj kun la kantoj de Patric, mi klarigas, ke Patric estas pseŭdonimo de fama okcitana bardo, verkanta kaj plenumanta en la okcitana kaj la franca lingvoj siajn kantojn, kiuj aperis en 18 albumoj. Li koncertas ne nur en Francio, sed ankaŭ en ĉiuj mondopartoj. La unuan fojon Patric aperis en Esperantujo en 1998, kiam li prezentis sian programon en la Nacia vespero de la 83a Universala Kongreso en Montpeliero. Li tiam kantis nur en la naciaj lingvoj, pro kio kongresano plendis en la Kongresa Kuriero: “Kio pleje ĝenis min, estis, ke mi nenion komprenis… Oni certe trovus homon, kiu koncize povus redoni la enhavon…”
Kaj post pluraj jaroj mi neatendite por mi mem decidis “reagi al la plendo” per tradukado de kantoj de Patric. Unue, mi ekde la unua aŭdo estis ravita pro la magiaj melodioj de la kantoj de Patric, kaj tiu amo restis en mia animo por la tuta vivo; due, danke al Interreto mi ekhavis eblecon akiri multajn albumojn de Patric kaj ricevi kune kun la diskoj la tekstojn de la kantoj. Tiel aperis ideo pri kantaro en Esperanto.
Kaj nur en Seto, kie mi konatiĝis kun Patric (li koncertis en IREM-11, kaj JoMo interpretis kelkajn kantojn por la publiko kaj plenumis du kantojn de Patric en Esperanto), aperis ideo pri albumo de Patric en Esperanto. Tiun ĉi ideon subtenis Flo kaj JoMo (Jean-Marc Leclerсq). Estis ili, kiuj sukcesis konvinki Patric-on kanti en Esperanto por la albumo Okcitanio. Krom Patric en la projekto partoprenis grupo de sudfranciaj esperantistoj, organizita de JoMo kiel koruso. Ili kantis kun Patric en tradiciaj popolaj okcitanaj kantoj.
La albumo ĵus aperis. Nun aperis ebleco konatiĝi kun fragmentoj de la registraĵoj kaj mendi la diskon ĉe Vinilkosmo
Diskoservo: http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd113&lng=e
Elŝutejo (mp3 kaj ogg): http:// www.vinilkosmo-mp3.com/patric-c-76_198.html
Elŝutejo (senperda formato flac): http://cd1d.com/fr/album/okcitanio
Ludmila Novikova
La 10an de novembro 2012 forpasis eminenta ĉina esperantisto Li Shijun, internacie konata kiel Laŭlum.
Li Shijun naskiĝis la 29an de marto 1923 en kampara familio en la provinco Hebei, sed devis forlasi sian hejmon pro la invado de la japana armeo. Li laboris kiel ĵurnalisto kaj instruisto de la lingvoj ĉina, angla kaj Esperanto en mezaj kaj superaj lernejoj.
Kun Esperanto li konatiĝis en 1939 per broŝuro kaj en 1940 aliĝis al koresponda kurso. Post unu jaro li ekpartoprenis la movadon, propagandante kaj instruante la lingvon. En majo 1950 estis fondita la revuo El Popola Ĉinio, kaj li iĝis unu el la tri ĝiaj dungitoj. Danke al siaj kapabloj li poste fariĝis vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj de la Ĉina Esperanto-Eldonejo, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Instituto. Li emeritiĝis en 1989.
Li elĉinigis plurajn verkojn de Mao Zedong, porinfanajn bildrakontojn ktp, sed plej grandan rekonon li ricevis pro tradukoj de verkoj el la ĉina beletro, inter kiuj estas romanoj Aŭtuno en la printempo kaj Frosta nokto (ambaŭ de Bakin), Noktomezo (Mao Dun), Ĉe Akvorando (klasika romano, kutime atribuata al Shi Nai'an), Romano pri la tri regnoj (Luo Guanzhong), Kvar generacioj sub la sama tegmento (Lao She), Pilgrimo al la Okcidento (Wu Cheng'en); epopeoj Aŝma, Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang (Li Ĝji); dramo Qu Yuan (Guo Moruo); novelaroj Mirrakontoj de Liaozhai (Pu Songling), Ĉinaj klasikaj poemoj ilustritaj. Li Shijun kuntradukis verkojn antologiajn Ĉina antologio, Noveloj el antikva Ĉinio kaj Noveloj de Lusin, Poemaro de Li Bai k. a., verkis kaj kompilis vortarojn kaj lernolibrojn, verkis multegajn artikolojn kaj recenzojn por El Popola Ĉinio kaj aliaj gazetoj ĉinaj kaj alilandaj. Dum sia 40-jara laboro li tradukis por El Popola Ĉinio tekstojn kun ĉ. du milionoj da ideogramoj kaj poluris tradukojn kun kvar milionoj da ideogramoj.
Li estis membro de la Ŝtata Komisiono por Juĝo pri Kompetenteco de Superaj Tradukistoj. Pro sia ĵurnalisma agado ekde 1991 li ricevadis specialan subvencion, kiun la ĉina registaro donas al eminentaj fakuloj. Liajn meritoj estas rekonitaj ankaŭ en Esperantujo: membro de la Akademio de Esperanto (1983–2009), honora membro de UEA (2004), honora prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, honora komitatano de la Ĉina Esperanto-Ligo. Laŭreato de la premioj de la Fondaĵo Grabowski (2003), de la Ĉina Tradukista Ligo (2010), de la Ĉina Esperanto-Ligo (2011) kaj de la premio de OSIEK pro la traduko de Ĉe akvorando (2011).
Ni funebras kaj kondolencas.
La Ondo de Esperanto,
La Balta Ondo, Sezonoj, Radio Esperanto
Banet-Fornalowa, Zofia. Omaĝe al Aleksandro Silbernik. – Warszawa, Łódź: Zofia Banet-Fornalowa, 2011. – 40 p., il. – [Donaco de Robert Kamiński].
Min trafis feliĉ' esti rusa poeto (Poetoj juddevenaj en la rusa poezio de la 20-a jarcento) / Kompilis, tradukis el la rusa Mikaelo Bronŝtejn. – M.: Impeto, 2012. – 80 p.; 300 ekz. – [Aĉeto].
Pri homoj kaj verkoj: Eseoj pri la Esperanto-kulturo / Redaktis Michela Lipari, Humphrey Tonkin; Enkonduko de Humphrey Tonkin; Postparolo de Nicola Minnaja. – Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2012. – 143 p. – [Recenzo-ekzemplero].
Steele, Trevor. Flugi kun kakatuoj: Romano. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2010. – 256 p. – [Recenzoekzemplero].
Żelazny, Walter. Ludwik Zamenhof: Życie i dzieło. Recepcja i reminiscencje. Wybór pism i listów. – Kraków: Nomos, 2012. – 292 s. – [Donaco de Walter Żelazny].
EAB Update, 2012/59;
Esperanta Finnlando, 2012/4;
Esperanto, 2012/10;
Femina, 2012/30;
Heroldo de Esperanto, 2012/7,10;
Informilo por Interlingvistoj, 2012/3;
Internaciisto, 2012/110;
Kontakto, 2012/4;
La Ondo de Esperanto, 2012/11;
La Revuo Orienta, 2012/10;
Le Monde de l'Espéranto, 2012/582;
Literatura Foiro, 2012/257,258;
Monato, 2012/10;
REGo, 2012/5;
Scienco kaj Kulturo, 2012/3,4;
Verda Saksofono, 2012/2.
Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2013:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.