Sur la kovropaĝo estas foto el la 7a Moskva Lingva festivalo, kiu allogis 1400 personojn – neniam ĝis nun en Ruslando kunvenis tiel multaj homoj en aranĝo, preparita kaj okazigita de esperantistoj. (Fotis Irina Gonĉarova).
1. Novjarfesto laŭ la Gregoria kalendaro.
Antaŭ 225 jaroj (1788) la angla gazeto The Daily Universal Register ŝanĝis sian nomon al The Times, kiu restas unu el la plej influaj tagĵurnaloj en la mondo.
Antaŭ 150 jaroj (1863) aperis Manifesto pri liberigo de sklavoj en Usono.
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis barono Pierre de Coubertin (1863-1937), kreinto de la modernaj Olimpikoj.
3. Antaŭ 125 jaroj (1888) Marvin Stone (Usono) patentis ŝalmon por kokteloj.
4. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la germana kantisto kaj poeto Till Lindemann (1963-), ĉefkantisto de la grupo Rammstein.
5. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Johano Karlo I (1938-), reĝo de Hispanio (1975-).
6. Epifanio laŭ la Gregoria kalendaro.
7. Kristnasko laŭ la Julia kalendaro
8. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Miyamoto Masao (1913-1989), japana esperantista poeto, eseisto, tradukisto.
9. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Richard Nixon (1913-1994), la 37a prezidento de Usono (1969-1974).
10. Antaŭ 150 jaroj (1863) en Londono ekfunkciis la unua en la mondo metropoliteno.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Gustáv Husák (1913-1991), la lasta prezidento de ĈSSR (1975-1989).
12. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Swami Vivekananda (1863-1902), disĉiplo de Ramakriŝno, fondinto de la Ramakriŝna (Vedanta) movado.
14.Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la slovaka esperantisto Anton Zachariáš (1939–2000).
Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la ĉina esperantista poeto Mao Zifu (1963-).
15. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Aleksandr Marinesko (1913-1963), kapitano de la sovetia submarino S-13, kiu torpedis, interalie, la germanan ŝipon Wilhelm Gustloff.
17. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis David Lloyd George (1863-1945), ĉefministo de Britio (1816-1922), kaj la rusa teatra reĝisoro, pedagogo kaj aktoro Konstantin Stanislavskij (1863-1938), kreinto de la “Sistemo de Stanislavskij”.
19. Epifanio kaj Bapto de Jesuo laŭ la Julia kalendaro.
20. Antaŭ 75 jaroj forpasis la serba esperantisto Stevan Živanović (1900-1938), poeto kaj vortaristo.
21. Antaŭ 50 jaroj mortis la hungara esperantisto-tradukisto Károly Bodó (1903-1963).
22. Antaŭ 150 jaroj komenciĝis la Januara ribelo (1863-1864) en la Pola Reĝolando kaj apudaj regionoj.
Antaŭ 225 jaroj naskiĝis la angla poeto Bajrono (1788-1824).
24. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Ernst Heinkel (1888-1958), germana projektisto kaj konstruisto de aviadiloj, interalie de la aviadilo He 111 vaste uzata dum la dua mondmilito.
25. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la sovetia poeto kaj kantisto Vladimir Vysockij (1938-1980).
Antaŭ 75 jaroj estis ekzekutita la elstara sovetia lingvisto, orientalisto kaj poligloto Jevgenij Polivanov (1891-1938).
26. Antaŭ 250 jaroj naskiĝis Jean-Baptiste Jules Bernadotte (1763-1844), militestro dum la Napoleonaj militoj, marŝalo de Francio, reĝo de Svedio kun la nomo Karlo XIV Johano (1818-1844), fondinto de la Bernadota distanio, kiu ĝis nun reĝas en Svedio.
Antaŭ 225 jaroj (1788) estis fondita Sidnejo, la unua eŭropana urbo en Aŭstralio.
Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la portugala futbala trejnisto José Mourinho (1963-), sub kies gvido la popularaj teamoj Porto, Chelsea, Internazionale kaj Real Madrid gajnis multajn naciajn kaj internaciajn pokalojn.
27. Internacia memortago pri la viktimoj de Holokaŭsto.
29. Antaŭ 325 jaroj naskiĝis Emanuel Swedenborg (1688-1772), sveda teologo, sciencisto kaj viziulo, fondinto de la Nova Eklezio.
Antaŭ 50 jaroj forpasis la usona poeto Robert Frost (1874-1963), kvarfoja laŭreato de la poezia premio Pulitzer.
30. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Beatrikso (1938-), reĝino de Nederlando (1980-), kaj Islom Karimov (1938-), prezidento de Uzbekistano (1991-).
Blovas pesimisma vento tra Esperantujo. Finiĝis la tempoj de “Esperanto triumfonta”, forviŝiĝis la rezolucio de Montevideo, kaj Pola Radio fermis siajn pordojn al nia lingvo. Nigraj voĉoj ne mankis en La Ondo. Ververe kun ĉirkaŭ 800 aliĝintoj la Hanoja kongreso sendas nin en la pasintecon, al nivelo kiu apenaŭ superas la partoprenantaron de la Unua, la heroa kongreso en Boulogne-sur-Mer! Kaj ni ne parolu pri la UEA-membrofalo, temo kiu stimulis pli da inko kaj larmoj ol la Niagara akvofalo.
Sed ĉu ni enfermiĝu en nostalgio kaj plubedaŭru pasintajn tempojn, kulpigu la aktualan vivon kaj mondon? Fakte la historio de Esperanto ĉiam estis malfacila vojo kaj konstante postulis de siaj agantoj persistajn strebojn. Ora periodo ne ekzistis. Adaptiĝo al la cirkonstancoj foje kondukis al korŝiraj kaj ne ĉiam fruktodonaj kompromisoj. Sed la movado ne ĉiam kapablis adaptiĝi kaj en aliaj tempoj, ĝi rifuzis evolui kaj preferis flegi sian propran vilaĝon kun hejmaj bardoj kaj eternaj klaĉoj. Tiu estas eble normala pozicio provokita de kolektiva malsukceso-sento. Tipe nostalgiema estas Pola Retradio, kvankam ne malinteresa elsendo, kiu kutime inaŭguriĝas kun arkiva registraĵo de almenaŭ antaŭ 50 jaroj. Ni esperu ke en Rejkjaviko, kie oni diskutos pri insuloj kaj lingvo, la esperantistoj kaptos la okazon pridiskuti sian propran insulecon. Kaj ĉu ankaŭ prirevi novajn horizontojn? Ĉar se la memplorado kaj alikulpigo estas tre ŝatata sporto en Esperantujo, la memkritiko ne vere floras. En la lastaj jardekoj, la esperantistoj mem konstruis sian izolecon kiu provizas iaspecan komforton.
Ni kaj la ekstera mondo… Se vi deziras prezenti esperanton al nekonato, kion vi montru? Mi ne parolas pri la ideo de esperanto, sed pri la vivanta esperanto. El la esperanta gazetaro, nur Kontakto estas grafike montrebla al la ekstera publiko. La resto de la gazetaro, kies enhavo ne ĉiam estas tute senvalora, tamen ofte aspektas kiel magraj antaŭkomputilaj grizaj samizdatoj. Literatura Foiro kaj Monato prezentas la samajn logotipojn jam jardekojn. Malmultaj periodaĵoj superas 24 paĝojn. Tiuj broŝuroj interesas nur konvinkitojn aŭ almenaŭ ellernintojn. Eĉ en la naciaj lingvoj, revuoj kiuj ne periode ŝanĝas sian grafikan prezenton kaj evoluigas, foje nur marĝene, sian redaktorecan formulon, perdas legantojn. Kial nia gazetaro ne suferus la saman fenomenon? Ĉar ni estas pli idealismaj (tio estas pli bonaj kaj celkonsciaj) ol la aliaj legantaroj? Mi dubas pri tio. La gazetaro devas konstante reinventi siajn modelojn. En niaj gazetoj pasas la tempo, ĉio restas sama: aspekto, temoj, aŭtoroj. Vi abonas unu jaron kaj jam havas sufiĉan ideon pri la enhavo de tuta venonta (aŭ pasinta) jardeko. Revuoj devus veki la legantojn ne endormigi ilin!
Do se ni pretendas ke ni ne kapablas, pro fortomanko, renovigi nian presitan produktaĵon, ni montru al la interesato la interreton kie la aferoj estas pli facile kaj rapide evoluigeblaj. Sed tie tamen nenio nova, escepte de kelkaj mistrafaj efemeraj brazilaj eksperimentoj. La retejo de UEA, sed ankaŭ la plejmulto de la esperantaj retejoj, klare malmodiĝis kaj ne sukcesis fariĝi la informcentralo, kiun la interreto ebligas, ne nur pro grava enhavomanko sed ankaŭ pro nekapablo enkapsuligi la novajn kontaktrimedojn. La retejo rolas kiel simpla cifera versio de kio estis antaŭe presita broŝuro. Same mornaspektas la reta libroservo de la asocio. Ĝi vendas librojn nur al la aĉetantoj, kiuj jam decidis aĉeti, kaj tute ne stimulas aĉetadon. Certe ni nun disponas pri interreta PIV, granda avantaĝo, sed plejmultaj movadaj retejoj restas senmovaj, ne eta kontraŭdiro. Nur Libera folio kaj verŝajne Lernu instigas al regula reveno. Kiu deziras aliĝi al senmova movado? Mi konas neniun.
Do se la interreto ne sukcesis allogi nian interesaton, ni kunportu lin al renkontiĝo. Ja ne estas pli bona okazo por vidi la lingvon en vivanta etoso. Ho ve! Se vi sukcesas eviti la familiecajn rondojn kunvenantajn en disfalantaj antaŭurbaj kulturdomoj, jam vi sukcesis ion. Se vi partoprenas unuafoje al tiuj renkontiĝoj, malfacile vi integriĝos al la specifa esperanta vivmaniero kiu posedas siajn proprajn kodojn: mikso de ekstremistaj vivkonceptoj kaj baza amasloĝejpasio, grupbilda fetiĉismo kaj supraĵa sed ofensiva kontraŭanglalingvismo. La novulo ofte sin demandas: kion mi umas en tiu medio? Sed se li revenos duan fojon, tiam li ĝuos la samajn prelegojn, koncertojn, teatraĵojn kaj … la saman kompanion. Ĉar la esperantistoj malvolonte cirkuligas la kulturon inter si. Grupoj preferas inviti jam konatajn rolantojn de la esperanta kulturo ol malkovri talentojn kiuj agas en aliaj partoj de Eŭropo. Vilaĝa vivo. La Ryanair revolucio ankoraŭ ne trafis la movadon.
Lasu tiam la lokajn renkontiĝojn kaj flugu al Universala Kongreso, ĉi-foje per regula flugkompanio kiu pretendas “sponsori” la renkontiĝon. Tiam vi falos en la kontraŭan ekstremon. Planitaj kiel megakongresoj, la UK-oj akceptas malpli ol 1000 personojn. La sistemo estas bone elprovita, eble eĉ eluzita kaj bezonus iom da adaptiĝo al la nuntempoj. Tradicio tie skleroziĝis. Ni preterlasu diskuton pri la kongresaj temoj: rezultante el mikso de konformismo kaj kompromiso, ili aspektas simple gurditaj. Ili tiom sensignifiĝis, ke la revuo eĉ ne vere preparas kaj nutras la temojn. Dum la kongreso ili forvaporiĝas en pokaj dormantaj kunsidoj kaj artefaritaj respondoj. Neniu plu kredas je tiuj temoj, eĉ ne la estraro kiu mole defendas ilin.
La ĉefa problemo: tiu indiferenteco fariĝis iom tro videbla.
Sed oni ne partoprenas UK-on nur pro la temo, prave. Oni partoprenas ĉar oni deziras travivi iun kolektivan okazaĵon. Tiu ne konstrueblas sur la aero, nur ĉar temas pri la plej ampleksa kunveno de la movado. Tiu motivo ne sufiĉas. Aliĝuntoj volas partopreni unikan eventon. La nuna formulo longe elĉerpiĝis, kaj la organizantoj ne sukcesas krei ĉiujare specialan eventecon, konstrui decidigan kialon, pro kiu ĉiu devus aspiri esti parto de ĝi. Fakte, se vi ĉeestis en Hanojo aŭ en Kopenhago, en Roterdamo aŭ kie ajn, vi fakte partoprenis pli malpli la saman kongreson. Do kial reveni? La UK-oj ne nur devas esti simplaj rendevuoj sed fariĝu eventoj. Eventoj ne naskiĝas de hazardo, aŭ nur malofte.
Ni eksciis, ke lastjare UEA varbis 620 novajn membrojn, kio estas tre digna rezulto kaj rebatas la simplan ideon ke la tempo de asocioj finiĝis. Kontraŭe la esperantistoj bezonas UEA, kaj la homoj aliĝas. Sed samjare la asocio verŝajne perdis pli ol 1000 anojn, el kiuj espereble ne ĉiuj mortis. Preter la cifero-milito, ne kaŝeblas la abisma problemo. UEA plu vivas kiel amasa organizaĵo, sed ĝi konsistas hodiaŭ el individuaro kies membroj posedas tre malsimilajn konceptojn de asocio. En antaŭaj tempoj, la asocio estis trafita de mondpolitikaj interesoj, kiuj stimulis ĝin de ekstere. Tiu estis ankaŭ tempo de funda engaĝiĝo en la internaciaj organizaĵoj. La diplomata laboro poste marĝeniĝis en la aktiveco de la asocio. La politika mondo ne plu rigardas esperanton kiel propagandan vehiklon, ĉar ĝi fariĝis lingvo kiel la aliaj: simple unu el la sesdeko da lingvoj de Google aŭ de la babeltura Wikipedia. Ne pli ol tio, sed ankaŭ ne malpli. Iagrade la imago de la lingvo normaliĝis, granda sukceso. Sed kio nun? Kiel ĝi plukreskos? La movado devas nun ĉerpi en si mem siajn vivmotivojn kaj ne atendi ke ili venu de la ekstero. Tiu situacio ofertas enorman veton.
Ĉu eble venis tempo por iom ŝanĝi la aeron? La mensaj bildoj ofte ligiĝas al teritorioj. Kial ne translokiĝi? Roterdamo havis sencon en 1950aj jaroj kiel simbolo de rekonstruata Eŭropo. Hodiaŭ neniu eksterulo povas kompreni, kial UEA sidas en tiu komerca havenurbo, ĉar bedaŭrinde la asocio posedas neniun ŝipon por ludoni. Tempo sendube ankoraŭ ne estas por kompleta ekstereŭropiĝo de la sidejo, sed aliaj urboj en la malnova kontinento estas aktuale multe pli allogaj kaj vekaj. Eblus ankaŭ multlokiĝi kaj pli proksime akompani la lastajn geografiajn evoluojn de la movado. Kontraŭe, oni restas en la malnovaj muroj, kiuj ne plu gastigas la realecon. Nura ekzemplo: la du francaj asocioj plu havas en Parizo du apartajn sidejojn kun longaj surstrataj montrofenestroj, sed penas, pro manko de deĵorantoj, malfermi la pordojn al la publiko. Ĉu tio havas sencon, financan kaj operacian, kiam eĉ la plej riĉaj flugkompanioj fermis preskaŭ ĉiujn urbajn oficejojn? Oni povas sin demandi, ĉu la movado foje ne vivas super siaj rimedoj kaj samtempe suferas kronikan monmankon.
Kion nun bezonas la movado estas la nura valida demando en la evoluo de UEA. Absorbi – kaj akcepti – la diversecon de la agadoj kaj helpi pluvivigi interesajn sed malfortajn iniciatojn. Granda parto de la esperantista agado, malgraŭ forta persona engaĝiĝo, situas sub la nivelo de vivtenebleco kaj malfacile trovas la necesajn monrimedojn. Kun kelkaj groŝoj, ĉiutage en la mondo, esperantistoj faras miraklojn. Sed tiuj ne restu efemeraj.
Rigardu la lastajn diskutojn pri Pasporta Servo: ĉiuj konsentas pri ĝia pluekzisto, eĉ paperforme, sed neniu formulas ekonomian modelon. Couchsurfing siaflanke trovis ĝin. Ni estas tro malgrandaj por preni la modelojn de la normala ekonomio, kaj ni devas memorganiziĝi. Ni ne kreskos se ni ne kapablos komunigi esencajn servojn, kompetentecojn, ejojn kaj ilojn. Kaj kiu alia ol UEA povas organizi tiun infrastrukturon? La asocio ĝis nun ne sukcesis transiri al operacia platformo, kiu respondas, akompanas, subtenas la movadan evoluon kaj stimulas ĝian diversecon. Ĝi enfermiĝis en sia rolo de tegmenta organizaĵo sed devus eble serĉi sian novan energion kaj freŝan labormanieron ekster la kutimaj muroj de ruiniĝanta domo.
Pascal Dubourg Glatigny
La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011).
En ĉi tiu jaro 15 kandidatigantoj proponis 21 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis la voĉojn:
Peter Baláž – 7 voĉoj Hori Yasuo, Stefan MacGill –5 voĉoj Kalle Kniivilä – 4 voĉoj Mireille Grosjean, Perla Martinelli – 3 voĉoj Kvar kandidatoj ricevis po 2 voĉojn, tri kandidatoj ricevis po unu voĉon.
Peter Baláž, 33-jara slovaka esperantisto, kunordiganto de la asocio Edukado@Interreto (E@I) estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2012 pro starigo, evoluigo kaj prizorgo de gravaj retaj projektoj; modela kunlaboro kun landaj kaj Eŭropaj instancoj; okazigo de la Somera Esperanto-Lernejo kaj de la scienca konferenco KAEST; eldono de gravaj diskoj, libroj, broŝuroj kaj filmoj en/pri Esperanto; kaj pro tio, ke li sukcesas stimuli kaj (re)aktivigi multajn talentajn gejunulojn, kiuj sen tio eble perdus intereson pri Esperanto.
En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun Peter Baláž, kiun ni gratulas okaze de la elekto kiel la Esperantisto de la Jaro 2012.
Halina Gorecka, sekretario
Elektokomisiono
Proponantoj
Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE
Višnja Branković (Italio): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (Italio): vicprezidanto de IEF
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto
Lee Jung-kee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Cindy Mc Kee (Usono): reviziisto de La Karavelo kaj respondeculo de verkoj.com
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro
Sibayama Zyun'iti (Japanio): vicprezidanto de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta
José Antonio Vergara (Ĉilio): prezidanto de ISAE, Esperanto-aktivulo de la plivastisma partio
Elektantoj
Jennifer Bishop (Aŭstralio): ILEI-sekciestro por Aŭstralio, komitatano de UEA
Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito
Anna Jausions (Francio): prezidantino de OSIEK
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): profesoro de UAM, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto
Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM
Geraldo Mattos (Brazilo): doktoro pri lingvistiko
Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de la koopera societo Esperanto-Gården
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio
Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): komitatano de UEA, sekretario de GEA
Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro
Sekretario
Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto
Konciza prezento de la antaŭaj laŭreatoj
Legu pli pri la projekto en la retejo de La Ondo de Esperanto
Inter la 16a kaj la 19a de novembro okazis la 12a Meksika Esperanto-Kongreso kun la ĉeftemo “Esperanto – 125 jarojn kunigante popolojn, fratigante kulturojn” en la urbo Querétaro, kiu troviĝas en la centro de la lando.
Temis pri rekorda evento, ĉar neniam antaŭe tiom multaj partoprenis la Meksikan Esperanto-kongreson. Estis entute 73 aliĝoj el 3 landoj: Brazilo, Usono kaj Meksiko (ĉeestis Esperanto-parolantoj el 16 diversaj meksikaj urboj de naŭ meksikaj subŝtatoj).
Gastigis la kongreson du gravaj universitatoj, en kiuj lokaj aktivuloj instruas la lingvon: la Lingva Fakultato de la Aŭtonoma Universitato de Querétaro (UAQ), la plej grava en Querétaro, kaj la Universitato pri la Ideoj.
Vendrede dum la interkona vespero oni ricevis la kongresan materialon, kune vespermanĝis, konatiĝis kun aliurbanoj kaj eksentis la Esperantan etoson.
Sabate ĉe la oficiala inaŭguro la direktorino de la Lingva Fakultato salutis la kongresanojn kaj dankis pro nia decido kongresi en UAQ. Ŝi speciale dankis la lokanojn Carlos Hernández kaj Sergio Romero, ĉar ili organizis Esperanto-kursojn ĉe la fakultato. Podianoj havis la okazon voĉlegi la salutojn de diversaj famaj organizaĵoj kaj personoj, kiel ekzemple Probal Dasgupta (prezidanto de UEA), Stefan McGill (prezidanto de ILEI), Renato Corsetti (eksprezidanto de UEA), Katalin Kováts (edukado.net) kaj Synnöve Mynttinen (helpantino kaj mecenato de la asocio). Fine la prezidantino de la Meksika Esperanto-Federacio (MEF) solene malfermis la kongreson.
Tuj poste la partoprenantoj havis la okazon partopreni plej diversajn prelegojn, staĝojn aŭ laborgrupojn. La veterano de la meksika movado, Fidel Figueroa parolis pri la kongresa temo kaj siaj spertoj ĉe la interfratiĝo de popoloj, Guadalupe Vega kaj Joaquín Rosillo instruis La Esperon. Vespere la homoj renkontiĝis en la ludsalono por lerni kaj praktiki la lingvon amuze, ili aniĝis al teamoj ĉefe dependante de persona intereso kaj lingva nivelo.
Tiun tagon ankaŭ okazis la ĝenerala asembleo de MEF, en ĝi reelektiĝis kiel prezidantino Mallely Martínez, kiu ankaŭ prezidis la asocion dum la lasta periodo, David López estas la nova ĝenerala sekretario, kiel kasistino restas Morayma Martínez. Krome integriĝis al la estrarteamo Ulises Franco kaj Erika Juárez kiel membroj.
Dimanĉe en la Universitato pri la Ideoj okazis kunsidoj de la Meksika ILEI-sekcio kaj de Meksika Esperanto-Junularo, kie oni faris planojn por la estonteco. Martin Schäffer parolis ĝenerale pri “Esperanto – 125 jaroj”, kaj Araceli Aguilar prelegis pri la vivo de Lidia Zamenhof kaj kion ŝi nun farus por la movado. La ĉefaj gvidantoj de la loka movado, Carlos Hernández kaj Sergio Romero prelegis pri speciala maniero de konatigo de Esperanto al la ekstera mondo kaj pri planlingvoj, respektive.
La ekstera publiko povis partopreni hispanlingvan prelegon pri Esperanto kaj rapidkurseton. La kulmino de la tago estis la altkvalita kultura vespero kun muzikaĵoj, pantomimo, dancoj kaj la multlingva ĵaza grupo Angelas Productions; tiam ankaŭ okazis la transdono de kelkaj KER-atestiloj al ĉeestantoj, kiuj faris sian skriban ekzamenon en junio.
Lunde okazis la fermo, en kiu la lokaj organizantoj de la kongreso transdonis la respondecon al aktivuloj de la ĉefurbo de la lando, kie okazos en novembro 2013 la 13a Meksika Esperanto-Kongreso.
Post adiaŭo de kelkaj, kiuj ne povis partopreni la ekskurson, la restantaj kongresanoj ekveturis al la “magia vilaĝo” San Bernal, kie ili povis ĝui la belegan rigardon de la tria plej granda monolito de la mondo “Peña de Bernal”.
Estis belega kongreso kun multaj partoprenantoj, aŭ kiel skribas la nova kongresano Armando Aguayo en tvitero: “La 12a Meksika Esperanto-kongreso estis amuzega!! Hieraŭ mi revenis al mia hejmo. Mi neniam forgesos la kongreson”.
Martin Schäffer, Mallely Martínez
Memorinda kunveno en la kulturcentro JoCa en Kotonuo.
De maldekstre: Adjé Adjévi, Mirejo Grosjean, Latifou Gbadamassi kaj Privas Tchikpe.
La 11an de novembro 2012 okaze de ekzamensesio de ILEI/UEA en Kotonuo (Benino) kunvenis Adjé Adjévi el Lomeo (Togolando), kunordiganto de Afrika Komisiono (AK) de UEA; Privas Tchikpe el Kotonuo, prezidanto de la asocio “Scio Sen Bariloj” (SSB); Mirejo Grosjean, membro de SSB; kaj Latifou Gbadamassi el Lokossa (Benino), prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE).
Oni konstatis, ke okazadas Tutamerika Kongreso de Esperanto kaj Azia Kongreso de KAEM, kaj demandis: “Kial ne okazigi tutafrikan kongreson?” Tia evento endas, nepras, eblas. SSB pretas organizi ĝin kunlabore kun AK de UEA kaj ABeE ekde la 29a de decembro 2013 ĝis la 4a de januaro 2014 en Kotonuo.
La celoj de la Afrika Kongreso
– Ebligi kunvenon de minimume po unu persono el ĉiuj 17 afrikaj landaj asocioj (LA) de UEA.
– Ebligi kunvenon (fizikan) de Afrika Komisiono.
– Ebligi kunvenon de esperantistoj el la tuta mondo kun afrikanoj.
– Ebligi al la beninaj komencantoj rilati kun eksterlandanoj.
– Ebligi al nebeninanoj viziti Beninon kaj konatiĝi kun ĝia riĉa kulturo (Porto Novo, Abomey, Ouidah, Ganvié).
Pro la fakto, ke malmulte da afrikanoj povos mem pagi flugon aŭ busveturadon al Kotonuo, SSB proponas, ke unu Landa Asocio (LA) el la “nordo” (inkluzive de Aŭstralio kaj Novzelando) subtenu finance la vojaĝon kaj restadon de unu aŭ pluraj membroj de unu LA en Afriko. Se eblas, tiu norda LA sendu almenaŭ unu sian membron por ebligi konatiĝon. Povas partneriĝi kun afrika LA ankaŭ lokaj kluboj aŭ federacioj kiel la Rodanalpa federacio en Francio. Kompreneble, jam ekzistantaj kontaktoj inter la nordo kaj la sudo povus enkadriĝi.
La membroj de LKK: Privas Tchikpe (prezidanto); Adjé Adjévi, Mirejo Grosjean, Latifou Gbadamassi (membroj). Aliaj membroj ne decidpovaj aldoniĝos.
Mireille Grosjean
Ekde 2010 la tradicia KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) estas organizata de la asocio E@I, kiu du jarojn poste denove okazigis ĝin en Modra-Harmónia, Slovakio. Por fakaj sekcioj/grupoj E@I ĉiufoje proponas “trafi du celojn per unu ŝtono”: fakkunsidi antaŭ aŭ post KAEST en la sama ejo kaj ĝui aldone la programon de la konferenco. Ĉi-jare la eblon utiligis estraranoj de ILEI, kies kunsido okazis en Modra-Harmónia antaŭ la malfermo de KAEST.
KAEST mem daŭris kvar tagojn: ekde la 15a ĝis la 18a de novembro oni povis aŭskulti fakajn prelegojn, aliĝi al diskutoj aŭ spertiĝi pri kontribuado al Vikipedio. Kiel la ĉeftemo estis elektita “Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj”. Aldone, danke al kunlaboro kun Vikimedio Slovakio okazis vikipedia trejnado por komencantoj kaj spertuloj. La trejnadon finance subtenis la Fondaĵo Vikimedio, materiale Vikimedio Ĉeĥio, Vikimedio Pollando kaj Vikimedio Aŭstrio. La unua KAEST-vespero estis dediĉita al interkonatiĝo de partoprenantoj per pluraj interkonaj ludoj kaj al gustumado de bonkvalitaj lokaj vinoj. Sume dum la konferenco aŭskulteblis pli ol 30 prelegoj. Partopreno estis vere internacia, venis 45 personoj el 11 landoj.
Speciale por KAEST E@I pretigis sian novan DVD Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2012 - la aktuala stato de Vikipedio de oktobro 2012 en Esperanto, kun pli ol 170 mil artikoloj. La diskon ricevis ĉiu partopreninto, nun ĝi ankaŭ aĉeteblas ĉe E@I kontraŭ nur 3 eŭroj.
Kompare kun la antaŭa KAEST (2010) rimarkeblis certagrada “ŝovo” en la enhavo. Kvankam la suma nombro de la prelegoj restis komparebla, en 2010 pro la ĉeftemo “Modernaj teknologioj por Esperanto” la prelegoj estis pli teknike orientitaj. Kompreneble, kun la nova temo venis ankaŭ aliaj elementoj, kaj la orientiĝo iĝis pli pedagogia. Ĉiukaze estis ege interese aŭdi pri la plej novaj iniciatoj kunigantaj lingvolernadon kaj modernajn teknologiojn, ekzemple, pri retaj vortaroj aŭ pri la nova projekto Duolingo). La temoj de la prelegoj estis tre diversaj – plej multaj rekte rilataj al Esperanto (projekto Muzaiko, instruado de Esperanto al triaaĝuloj, prezento de Herzberg aŭ projekto RITE ktp.), sed ankaŭ aliaj, ekzemple: fungoj, grotoj, slavaj lingvoj ktp.
Ne nur teorio, sed ankaŭ praktiko en KAEST:
Speleologo kaj vojaĝanto Ján Vajs instruas la ligadon de nodoj (Fotis Peter Baláž)
Ne eblas nomi ĉiujn, jen almenaŭ eta gustumo de prezentitaj aŭtoroj kaj temoj: Zsófia Kóródy “Lingvoinstruado ne (nur) per kreto”, Barta Demeyere “Pri projektoj ViVo kaj Kono”; Marek Blahuš “Ciferecigo de la Zamenhofaj adresaroj”; Miroslav Malovec “Problemoj de pedagogia terminaro”; Stano Marček “Esperanto per rekta metodo en 32 lingvoj”; Vinko Markovo “La eduka rolo de SAT”. Okazis ankaŭ du tre interesaj distancaj teleprelegoj, realigitaj de Katalin Kováts (RITE kaj liberaj studoj ĉe www.edukado.net) kaj José Antonio Vergara (Senco kaj estunteco de ISAE).
Persone min agrable surprizis TED-filmoj (el la angla: Technology, Entertainment, Design), 15-minutaj filmregistritaj prelegoj kun Esperantaj subtitoloj. Mi forte rekomendas spekti la elektitajn filmetojn en la reto. Kiel kutime, pri la plej bonaj ideoj oni malfacile ekscias, en ĉefaj amaskomunikiloj verŝajne ne estas spaco por ili…
La tekstoj de ĉiuj kontribuaĵoj aperos en preparata prelegkolekto. Senpage ĝin ricevos ĉiu partopreninto, kaj poste ĝi ankaŭ aĉeteblos en libroservoj. La sekva KAEST okazos post du jaroj – en 2014.
Detalajn informojn kaj kompletan liston de prelegoj eblas trovi ĉe http://kaest.ikso.net. La organizantoj kore dankas al ĉiuj, kiuj ajnmaniere subtenis la ĉi-jaran konferencon.
Katarína Nosková (E@I)
La 18an de novembro en la Nacia Esplora Universitato “La Alta Lernejo pri Ekonomiko” (NIU VŜE) okazis la sepa Moskva Internacia Lingva Festivalo (MLF-7) kun ĉ. 1400 partoprenantoj. La festivala strukturo estis kutima: solena malfermo kun parado de la programkontribuantoj kaj kelkaj koncertaj numeroj, la sep paraleloj de programeroj (sume: 70 lingvoj prezentataj po dufoje, 20 lingvistikaj prelegoj, kaj 10 naci-kulturaj eventoj) kaj la solena fermo kun granda koncerto kaj enmanigo de diplomoj kaj premioj.
MLF-7 estis neordinara evento de kelkaj vidpunktoj. Unue, ĝi estis la dua granda MLF ĉi-jare post la februara MLF-6 en la Ruslanda Universitato de Interpopola Amikeco. Due, unuafoje en nia dispono por la malfermo, koncertoj kaj fermo estis aparta duetaĝa konstruaĵo – la Kultura Centro de NIU VŜE, kun du koncertejoj por 250 kaj 500 sidlokoj, kaj por la baza programo – tri etaĝoj de la ĉefa studa konstruaĵo kun 30 klasĉambroj kaj teknikaĵoj. Trie, la ritmo de la preparlaboroj kaj la paso de la aranĝo estis perfekte akurata. Kvare, estis lanĉita la titolo “Honora partoprenanto de la Moskva Lingva Festivalo” por la aktivuloj, kiuj sep fojojn seninterrompe kontribuis al la festivalo. Kaj kvine – laste, sed ne balaste – okaze de la 125-jariĝo de Esperanto estis organizita riĉa kaj varia Esperanto-programo. Pri ĝi – pli detale.
En la malfermo la direktoro de la MLF kaj la anoncistoj dum la parado de la lingvoprezentantoj emfazis, ke la Lingvajn Festivalojn lanĉis kaj organizas esperantistoj, kaj ke ĉi tiu festivalo estas dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto.
La unuan fojon en la festivala historio la kvar prezentadojn de Esperanto faris kvar diversaj homoj: Georgij Kokolija, Mikaelo Bronŝtejn, Vjaĉeslav Ivanov, kaj Paŭlo Moĵajev. La plurmedian prelegon “125 jaroj al la internacia lingvo Esperanto: historiaj paĝoj” faris Nikolao Gudskov. Unuhoran koncerton “Esperanto+” prezentis Paŭlo Moĵajev en kelkaj lingvoj.
Alia speciala evento estis la Esperanta gastejo “Konatiĝu: esperantistoj!”, kiun gvidis Irina Gonĉarova. Ĉi tie kunvenis ĉiuj supre menciitaj eminentaj festivalanoj, aliaj esperantistoj kaj kelkdekoj da scivolemuloj el la publiko – por pasigi kune 40 minutojn en amika, neformala etoso, konatiĝante, kantante kaj festante la jubileon de Esperanto. Unu el la honoraj gastoj – la ambasadoro de Germanio en Ruslando, esperantisto Ulrich Brandenburg, flamigis la tri ciferformajn kandeletojn 1-2-5 okaze de la datreveno.
La scenaro de la Solena Fermo kun la bonkvalita koncerto temis pri LA historio de MLF: do, pri la Junulara Esperanta Klubo MASI, la Esperanto-kursaro FaRo, la kluba agado por la Eŭropa Tago de Lingvoj, kaj PRI la Lingvaj Festivaloj. Inter ceteraj art-programeroj kantis en Esperanto Oĉjo Ĉajka kaj Paŭlo Moĵajev.
La tutan tagon funkciis Esperanto-stando kun libroj, tradukitaj en Esperanton el diverslingvaj literaturoj, kie oni povis informiĝi pri la Esperanto-movado kaj kulturo. Ĉi tie (kaj ankaŭ ĉe la akceptejoj) ĉiuj Esperanto-parolantaj ĉeestintoj povis preni – donace okaze de la jubileo – la blankan insignon kun la verda steleto kaj la vortoj: “Mi parolas Esperante”, kiun oni devis porti dum la Festivalo, kaj eĉ esperantistoj mem surpriziĝis, kiom multas ni ĉi tie! Bonega reklamo – ĉu ne? Preskaŭ same bona, kiel la plej grava kaj efika estas la informiteco de ĉiu ĉeestanto kaj neĉeestanto, ke tiu ĉi festo – de pli ol mil homoj aspirata, atendata kaj amata– estas ideo kaj laboro de esperantistoj! Pri tio ne lasos forgesi niaj prifestivalaj retpaĝaroj, grupoj kaj eventoj en sociaj retoj, la multkoloraj afiŝoj kaj flugfolioj, la bela verdkolora programo, sen kiu ajna homo neeviteble perdiĝus en la Festivalo. Ĉie oni povas legi kaj aŭdi: la eventon organizas la Moskva Esperanto-Asocio MASI.
Irina Gonĉarova
direktoro de MLF,
gvidanto de la Moskva Esperanto-Asocio MASI
Vide el Bruselo
Kvankam Eŭropo historie respondecas pri klimata ŝanĝo, malriĉaj landoj kiel Bangladeŝo plej multe pagas.
(Foto el Vikimedia Komunaĵo)
Se oni farus enketon, esperantistoj verŝajne estus inter la plej agademaj kaj apogemaj, kiam temas pri ekologiaj aferoj kaj haltigo de la klimata ŝanĝiĝo. Ne multaj inter ni malkonsentas, ke la homo ekde la komenco de la industriigo kaŭzas la ĝeneralan varmiĝon de la atmosfero sur nia planedo ĉefe per uzado aŭ enaerigo de forcejaj gasoj kiel karbona dioksido.
Tamen esperantistoj ne povos multe esperi post la fiasko de la pintkunveno de la mondaj ĉefoj en Doho, la ĉefurbo de Kataro. La pintkunveno en Doho kaj la ceteraj pintkunvenoj – ekzemple, en Kopenhago – montras, kiom kaj kiel la ĉefoj ne povas interkonsenti pri devigaj agoj por savi la planedon. Ni proksimiĝas al la situacio, kie senaktiveco en la klimata kampo estos kutima kaj ŝajne daŭros dum la nuna jardeko.
Tamen evidentiĝas, ke milionoj da homoj jam alfrontas inundojn kaj malsaton pro la klimata ŝanĝiĝo. Plej multe suferas la homoj en malriĉaj landoj. Kompreneble, Eŭropo povas laŭmerite kritiki Usonon kaj aliajn riĉajn landojn pro ties senagado. Malgraŭ siaj promesoj, la novelektita Usona prezidento Barack Obama ne ŝanĝis la ege konservativan Usonan klimatpolitikon. Tamen ankaŭ Eŭropo perdas sian progreseman bildon, kiam temas pri klimataj aferoj.
Jam nun Eŭropo havas politikojn, kiuj kondukus al redukto de elsendoj de forcejefikaj gasoj en la Eŭropa Unio je 27 elcentoj kaj eble je 30 elcentoj.
Laŭ Wendel Trio, direktoro de Klimat-agada Reto Eŭropa, EU malŝparas ŝancojn konvinki aliajn per bona ekzemplo: “Ili scias, ke fakte iliaj emisioj estos multe pli malaltaj. Se ili volas montri al aliaj evoluintaj kaj evoluantaj landoj, ke ili estas seriozaj kiam temas pri la eblo eviti mondan varmiĝon pli ol je 2 gradoj, ili devas alporti ion al la tablo”.
Malbonŝance, Eŭropo ne volas multon alporti al la tablo. Pollando rifuzas ĉiujn altigojn de ambicio en klimataj devigoj je Eŭropa nivelo. Eŭropo mem nur malrapide komencetos ekde la venonta jaro diskuti: kiujn klimatcelojn ĝi volas por 2030.
Dafydd ab Iago
La rezultoj de la Ruslanda censo de la jaro 2010 indikas, kiel jam raportita en La Ondo de Esperanto (2012, №2), ke 992 ruslandanoj indikis, ke ili scipovas Esperanton. La ĵus publikigitaj pli detalaj raportoj malkaŝas, ke el tiuj parolantoj de Esperanto 223 troviĝas en urbo Moskvo, 91 en la urbo Sankt-Peterburgo, 53 en Moskva regiono, 45 en Krasnojarska regiono, 39 en Krasnodara regiono, 38 en Sverdlovska regiono, 38 en Ĉuvaŝa respubliko, 24 en Novosibirska regiono, 23 en Samara regiono kaj 19 en Ivanova regiono. En Kaliningrada regiono troviĝas 8 esperantoparolantoj. Esperantoparolantoj troviĝas en 70 el 83 regionoj de Ruslando.
La publikigitaj raportoj malkaŝas ankaŭ la etnecon de la esperantistoj. El ili 821 estas rusoj (82,8%), 27 ĉuvaŝoj, 24 tataroj, 16 judoj, 15 ukrainoj, 12 kartveloj kaj 62 anoj de aliaj naciecoj. Interese, ke inter udmurtoj troviĝas neniu esperantoparolanto, kvankam en 2000 aperis lernolibro de Esperanto en la udmurta lingvo.
Inter la lingvoj parolataj de ruslandanoj Esperanto troviĝas en la 120a loko. Proksimume same multe da parolantoj kun Esperanto havas la selkupa (1023), la gunziba (1012) kaj la teleŭta (975) lingvoj. La anglan scipovas laŭ la censo proksimume 7,5 milionoj da ruslandanoj (6,1% el tiuj, kiuj indikis konon de lingvoj). Kompare kun la censo en 2002 la nombro de parolantoj de la angla kreskis je duonmiliono, dum malkreskis la nombro de parolantoj de preskaŭ ĉiu alia lingvo, aparte lingvoj de naciaj minoritatoj. Ankaŭ la nombro de ruslandanoj kiuj scipovas la germanan kaj la francan malkreskis. En raporto de la censo en 2002 Esperanto ne estis menciata inter la parolataj lingvoj.
Parton el la falo de parolantoj de lingvoj klarigas la fakto, ke la popolnombro de Ruslando falis de 145,2 milionoj al 142,9 milionoj kaj la nombro de personoj, kiuj ne indikis la konon de lingvoj, kreskis de 1% ĝis 3,2%.
2002 | 2010 | |
Rusa | 142.573.285 | 137.494.893 |
Angla | 6.955.315 | 7.574.303 |
Tatara | 5.347.706 | 4.280.718 |
Germana | 2.895.147 | 2.069.949 |
Ĉeĉena | 1.331.844 | 1.354.705 |
Baŝkira | 1.379.727 | 1.152.404 |
Ukraina | 1.815.210 | 1.129.838 |
Ĉuvaŝa | 1.325.382 | 1.042.989 |
Avara | 784.840 | 715.297 |
Armena | 904.892 | 660.935 |
Franca | 705.217 | 616.394 |
La raportoj troviĝas ĉi tie.
Tie serĉu:
Итоги Всероссийской переписи населения 2010 года в отношении демографических и социально-экономических характеристик отдельных национальностей, Приложение 4. Владение языками населением по субъектам Российской Федерации
Том 4. Национальный состав и владение языками, гражданство. 6. Владение языками населением наиболее многочисленных национальностей
Jukka Pietiläinen
Legu ankaŭ la artikolon de Aleksander Korĵenkov Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
E@I speciale por KAEST 2012 produktis sian novan eldonaĵon. DVD Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2012 estas eksterreta (angle "offline") eldono de la aktuala stato de Vikipedio en Esperanto je oktobro 2012, kun pli ol 170 mil artikoloj.
La disko havas ankaŭ utilan arkivan signifon, ĉar ja prezentas ĉi-jaran staton de la projekto Vikipedio en la lingvo Esperanto. Aldone ĝi estas utila por homoj, kiuj ne havas oftan ret-aliron, tamen uzas komputilon. (E@I planas, ekzemple, sendi certan kvanton de la diskoj al aktivuloj de la Afrika Esperanto-movado.) Tiel eblas ĝin uzi ankaŭ en Esperanto-kluboj aŭ organizoj, aŭ utiligi dum instruado de Esperanto.
Kompreneble la kvalito de la artikoloj ne ĉiam estas elstara – kiel oni kelkfoje prave kritikas. Tamen la forto de la projekto estas ĝuste la kunlaboro – se la fakuloj kaj lingve spertaj esperantistoj ne kunlaboros, neniam ni havos kvalitan enhavon en Vikipedio…
De la disko lanĉiĝas la enhavo pere de speciala programo “Kivix”, kiu estis speciale kreita por kompili eksterretajn versiojn de diverslingvaj vikipedioj. La ĉefa kompilanto de la disko estis Marek Blahuš, kiu kunlaboris kun pluraj personoj de la Vikipedio-movado por ke la tuto bone kaj glate funkciu. Okazis ankaŭ kunlaboro kun la ĉi-jare fondita Vikimedio Slovakio (Wikimedia Slovenska republika), en kies fondiĝo kaj gvidado estas envolvitaj kelkaj slovakaj esperantistoj.
E@I planas eldonadi ĉi-specan eksterretan Vikipedio-diskon dum ĉiu KAEST, do ĉiun duan jaron. La diskon ricevis ĉiu partopreninto de KAEST, nun ĝi estas aĉetebla ĉe E@I kontraŭ nur 3 eŭroj por unuopuloj, kaj kontraŭ nur 2 eŭroj por libroservoj (ekde 3 pecoj).
Peter Baláž
E@I-kunordiganto
Nia regno estas granda kaj abunda,
sed ordo mankas en ĝi.
Nestoro, la kroniko, paĝo 8
1
Geknaboj, donu degnon
por ava rememor'.
Tre riĉas nia regno,
sed ordo estas for.
2
Komprenis la praavoj
en antaŭlonga hor',
ke oni estas pravaj,
kaj ordo estas for.
3
“Ni por decido pretu, –
aŭdiĝis en la fin', –
Ni al varengoj petu,
ke ili regu nin.
4
Germanoj scias randojn
de lumo kaj obskur'.
Ja riĉas nia lando,
sed ordo mankas nur”.
5
Senditoj tuj ekiris
al Nord', kaj kun pasi'
al la varengoj diris:
“Vi venu al Rusi'!
6
Ni donos plensufiĉe
da altetitra or'.
Ja vivas ni tre riĉe
sed ordo estas for”.
7
Varengoj konsternite
ekpensis: “Kio do?
Se venis la invito –
ni ne timidu tro!”
8
Kaj venis jen tri fratoj –
mezaĝa eta hord'.
Kaj vidas: riĉas l' ŝtato,
sed tute mankas ord'.
9
Ekpensis: “Ni ĉi-lande
tre riskas je la mort'.
Es ist ja eine Schande,
Wir müssen wieder fort”.
10
Sed la plej aĝa Rjurik
senigis sin de tim':
“Fortgeh'n wär' ungebührlich,
Vielleicht ist's nicht so schlimm.
11
Eĉ se nebonas lando
Kaj lamas la ĉeval',
Wir bringen's schon zustande,
Versuchen wir einmal”.
12
Do, forte dek sep jarojn
regadis ĉi sinjor'.
Abundis ajnaj varoj,
sed ordo estis for!
13
Post li regadis Igor,
Oleg direktis lin.
Das war ein großer Krieger
sagaca laŭ inklin'.
14
Kaj poste regis Olga,
kaj Svjatoslav kun ŝat'.
So ging die Reihenfolge
en la pagana ŝtat'.
15
Kaj kiam do Vladimir
aperis ĉe la tron',
Da endigte für immer
Die alte Religion.
16
Li kriis ĉepopole:
“Se estas vi pagan',
baptiĝu vi bonvole!”
Kaj startis tuj Jordan'.
17
“Perun' terure aĉas!
Li dronu en la put'!
Kaj baldaŭ ni aranĝos
ordegon – sen diskut'!”
18
Kaj li invitis popojn
el Istanbul', Aten'.
La popoj tuj multope
aperis, kaj sen ĝen'
19
kantadas kaj incensas
en ĉiu tag' kaj hor'.
Sed ĉiuj nepre pensas:
ja ordo estas for!
20
Vladimir triste mortis
sen kre' de orda sav'.
Kaj jen ekregis forte
La Granda Jaroslav.
21
Probable liaj planoj
al ord' nin gvidus pli;
sed inter la infanoj
dividis landon li.
22
La servo estis fia,
ĉar l'idoj, kun kuraĝ',
ekdraŝis un' l'alian
per ajna taŭga aĵ'.
23
Tataroj tion sciis,
forpelis timon tuj,
la gatjojn vestis, kriis,
kaj venis al Rusuj'.
24
“Pro tiuj ĉi disputoj
doloras la krani'.
Ĉi tie post minutoj
la ordon faros ni.”
25
“Tributon donu!” – krioj.
(Sanktuloj! Kia band'!)
De tiam multaj fioj
okazis en la land'.
26
Senĉese dumsemajne
perfidas fraton frat'.
La ŝtat' ja riĉas ŝajne,
sed mankas ord' en ŝtat'.
27
Ivan' La Tria venis,
kaj diris jen Ivan:
“Ni longe vin eltenis,
ne pluas mi infan'!”
28
Jen venis la libero,
kaj vere ĝojas kor'.
Abunde riĉas l'tero,
sed ordo estas for.
29
Post li – Ivan' la Kvara,
de l'Tria nep' – ne pli!
Spertega estis caro.
Edziĝis ofte li.
30
Ivan' la Terurega –
jen estis lia nom'.
Li estis en la rego
tre serioza hom'.
31
Regado lia saĝis,
sed krudis ĝis ekstrem'.
Sed ordon li aranĝis –
perfektan, sen problem'!
32
Fiaĵoj ne okazis
kun tiom bona car'.
Sed aĥ! Ivan forpasis,
en iu damna jar'.
33
Post li ekregis Fjodor,
de la Terura fil'.
De l'patro – antipodo,
ŝatant' de sonoril'.
34
Boris', bofrato lia,
tre saĝa je admon',
vizaĝe simpatia,
eksidis sur la tron'.
35
Kun li aperis kresko,
prospero kaj bonstat'.
Naskiĝis ordo preskaŭ
en nia kara ŝtat'.
36
Sed ve, nom-uzurpanto
invadis sen valiz',
kaj kantis tian kanton,
ke mortis car' Boris'.
37
L'fripono en la fino
sur loko de la car'
kun sia fianĉino
rikanis (kia par'!).
38
Li estis knab' sentima,
kaj klaris lia cel',
sed baldaŭ poloj krimaj
aŭdacis je ribel'.
39
Malŝaton ni ne kaŝis,
kaj jen en iu hor'
ni ilin forte draŝis
kaj ĉiujn pelis for.
40
Vasilij regi pretis,
sed baldaŭ lin Rusuj'
insiste, firme petis,
ke li foriru tuj.
41
Revenis poloj multaj,
kun la kazaka ar'.
Bataloj kaj tumultoj,
kondamnoj kaj insultoj,
42
Kazakoj, poloj multaj
nin draŝas. Kaj rezulte
ni sen la caro, stultaj,
malĝojas en amar'.
43
Skuiĝis l'ter' terure,
sed ordo mankis plu.
Ja sen regad', nature,
ne eblas evolu'.
44
Por iel ordon naski,
por regu cara vol',
Jen Minin kaj Poĵarskij
kaj en amas' popol'
45
forpelis polojn bone.
Proksimis la trankvil'!
Elektis ni portrone
la caron Miĥail.
46
Komplot', revolucio?
Ne scias ni ĝis nun.
Somero estis tiam,
ankoraŭ ne aŭtun'.
47
Salutis Varsovio,
salutis Vilno nin.
Tre riĉis lando nia,
sed mankis ord' en fin'!
48
Naskiĝis Petro Granda
post caro Aleksej.
Kaj venis por la lando
Epoko nova plej.
49
Car' Petro jen tre krudis,
jen drinkis ĝis malsan'.
Kun ordo li ne ludis,
samkiel car' Ivan'.
50
Li diris: “Sur la trono
min regas la kompat'.
Sed havas mi bastonon,
por vi mi estas patr'!
51
Vi baldaŭ tra la pordo
al ordo venos jam!”
Kaj iris por la ordo
al urbo Amsterdam'.
52
Tienis li ne vane:
eksciis ni pri raz',
vestiĝis holandane
(miraklas la okaz'!).
53
Akuzo estas vana,
tro nigras mia farb'.
Por la stomak' malsana
utilas tre rabarb'.
54
Probable l'maniero
tro fortis por la greg',
sed ordo iĝis fera
ĉe lia firma reg'.
55
Sed en la tombon iris
Car' Petro en matur'.
Prosperi ni deziris,
sed ordo mankis nur.
56
Jen milde, jen pli draste
regadis nin post li
da caroj malpli vaste,
carinoj – multe pli.
57
Biron' (dum caris Anna)
regadis, ho ĝendarm'!
Viv' estis kuvo bana
ĉe li, daß Gott erbarm!
58
Elizabet' decidis,
ke gajas viva flu'.
Ŝi sin neniam bridis,
sed ordo mankis plu.
59
Eĉ Katerina provis
pri kaŭzo de l'malbon'
konjekti, sed ne povis
kompreni de la tron'.
60
“Madame, kun vi efekte
la ord' prosperos do”, –
Leteris tre respekte
Voltero kaj Didro'.
61
Vi regu, vi surtronu,
sed urĝe al Rusuj'
liberon nepre donu.
Liberon donu tuj”.
62
“Messieurs, – sen tim' oponis
ŝi tuj, – vous me comblez”, –
Al ukrainoj donis
terpecojn multajn tre.
63
Post ŝi ekregis Pavel,
la malta kavalir'.
Sed tamen ne tre brave
li caris, en verdir'.
64
Car' Aleksandr' L' Unua
al reĝa venis dom'.
Ne estis li tre brua,
sed tre ĝentila hom'.
65
Kaj kiam nin bonfarte
per centmilhoma trup'
ekpremis Bonaparte,
ektremis tiu bub'.
66
Ŝajnegis: tia krizo
ne povas kreski plu.
Sed jen! ni en Parizo
ĉe l' fama reĝ' Loulou.
67
En lando estis bunta
prospero kaj disflor'.
Kaj estis ter' abunda.
Sed ordo estis for.
68
Priskribus ion nunan
mi ne pensante tro,
sed antaŭtimas punon
mi de monsieur Veillot.
69
Surŝtupi certajn ŝtonojn
danĝeras. Kun bonvol',
pri l' nunaj tempoj bonaj
ne estu nun parol'.
70
Ni lasu tron-problemojn,
ek – al ministra ar'.
Mi aŭdas… aŭdas ĝemojn?
Kaj kriojn! Ho, koŝmar'!
71
Mi vidas, ke sen tristo
(ĉu temas pri obsed'?)
veturas la ministroj
en la infana sled'.
72
De l'monto, laŭte, rule,
In corpore, kun kri',
al siaj posteuloj
anoncas: “Estas ni!”
73
Jen Norov, jen Putjatin,
jen Panin, jen Metlin,
jen Brok, kaj jen Zamjatnin,
jen Korf, jen Golovnin.
74
Por ĉi-amasa klubo
ne eblas kalkulad'.
Kaj ili glitas suben
laŭ unu-sama pad'.
75
Mi vere pekis preskaŭ:
l'kronika lamas pens'.
La bildo pitoreska
martelas en la mens'.
76
Liriko trovis neston
en mi, verkanta vir'.
Mi petas, sankta Nestor,
min benu per inspir'.
77
Vi vidas mian celon,
kaj diligenton eĉ.
Do, lasu ĉi novelon
finverki jam la streĉ'.
78
Do, tute sen rezisto
finiĝas ĉi versar'
post la naskiĝ' de Kristo
en sesdek oka jar'.
79
Vidante, ke malbone
ĉi tie fartas ni,
tre sufiĉegan homon
al ni donacis Di'.
80
Por nia ĝoj' malkaŝa,
vi, lumo de aŭror',
aperu nun, Timaŝev,
malordon pelu for.
81
Se ion mi, malĉasta,
en tiu ĉi poem'
priskribis kun trohasto,
aŭ troa detalem'
82
En fino kaj komenco,
ke vivu vera pur',
korektu la esencon,
ne damnu verkon nur.
83
Kompilis kun kortremo
ĉi libron, simplan plej,
monaĥo obeema,
sklav' Dia Aleksej.
[84]
Por la poemon glori
(por bono, ne por mal'!),
tradukis ĝin Grigorij,
ŝatanto de futbal'.
La germanlingvaj frazoj enestas ankaŭ en la originalo, kaj sekve la lastaj vortoj en koncernaj versoj estas rimvortoj. Kelkaj rimoj ripetiĝas kelkfoje (“tuj – Rusuj'”), la tradukinto pardonpetas pro tio. Ege ofte en Esperanto la rimvorto estas “for”, sed tiel estas ankaŭ en la rusa – la vorto “нет” (ĉi-okaze: “mankas”) estas uzata preskaŭ en ĉiu strofo.
Dankon al István Ertl pro valoraj korektoj de la teksto.
G. A.
Ĉi tiu poemo estis verkita de grafo Aleksej K. Tolstoj en 1868, kaj ĝi tuj ekcirkulis tra Ruslando en miloj da reskribitaj kopioj. Nature, pro la folkloriĝo de la teksto, ĝia titolo kelkfoje ŝanĝiĝis, la strofoj jen perdis, jen retrovis la numerojn; pluraj personoj provis verki daŭrigon – foje kun evidenta sprito, sed kutime kun dubinda sukceso.
La Esperanta traduko de Grigorij Arosev laŭas la tekston de la “kanona” versio de la unua publikigo en 1883. La tekston garnas ilustraĵoj de V. Porfirjev, aperintaj en 1906 en la revuo Strekoza (Libelo).
Sekvante la rusan editoran tradicion de la Historio, ni donas nur malmultajn notojn: temas pri klarigoj de fremdlingvaj esprimoj kaj pri kelkaj miskompreneblaj historiaĵoj. Informojn pri ĉiuj menciitaj personoj, ekde la duonlegenda Novgoroda princo Gostomysl ĝis Aleksandr Timaŝev, kiu iĝis ministro pri internaj aferoj en 1868, oni povas facile trovi en enciklopedioj paperaj kaj retaj.
La traduko de Grigorij Arosev, kiu eklaboris pri ĝi antaŭ naŭ jaroj, estas neplanita, sed tre utila kompletigo de la projekto Rusa Antologio, kadre de kiu en La Ondo jam aperis Esperantaj tradukoj de verkoj de 19 rusaj poetoj.
AlKo
1. Ja tio estas honto; ni devas iri for (germ.).
2. Foriri estus honte, eble tio ne estas tre malbone (germ.).
3. Ni sukcesos, provu ni (germ.).
4. Li estis granda batalanto (germ.).
5. Tia estis la sinsekvo (germ.).
6. Tiam venis fino de la malnova religio (germ.).
7. Dio de tondro en la slava mitologio, ĉi-okaze estas simbolo de paganismo.
8. Ernst Johann von Biron (1690-1772) estis favorato de la imperiestrino Anna, kaj regento de la Ruslanda Imperio post ŝia morto. Ekde tiam cirkulis onidiroj pri la “bironismo” – tempo de denuncoj, mortekzekutoj kaj similaj kruelaĵoj, kiujn kvazaŭ faris germanoj kontraŭ rusoj. La onidiroj ne estas sufiĉe pruvitaj ĝis nun.
9. Laŭvorta traduko: “Ni sidis kvazaŭ en bankuvo”. Traktoj de ĉi tiu verso povas esti variaj kaj parte ligitaj kun la antaŭa noto. Unu el la versioj estas ke estis tro da malliberuloj en prizonoj, kaj ili sidis tre dense, kvazaŭ homoj en bankuvo.
11. Sinjoroj, vi estas tro bonkoraj pri mi (fr.).
12. Temas pri tio, ke Katerina la Granda disvastigis la servutecon ankaŭ je Ukrainio.
Permesu al mi komenci per la konstato, ke ni havas antaŭ niaj okuloj la libron en ĉiu dimensio eksterordinaran! Polaj humanismaj kaj sociaj sciencoj “ne pekas” pri la originaleco de la esploroj kaj temoj, kiuj tre ofte estas importataj (ekzemple, ni nun havas la modon pri la postkolonialismaj studoj, dum samtempe preskaŭ neniu memoras alian tradicion en tiu temo, la verkon de Daniel Beauvois). En ĉi tiu kunteksto, la libro de Walter Żelazny estas honorinda escepto, kiu de la unua ĝis la lasta paĝo starigas demandojn neniam starigitaj aŭ starigas ilin alimaniere ol tradicie. Ĝi estas monografio dediĉita al la vivo kaj verko de Ludoviko Zamenhof, kies vivo, kiel prave rimarkas la aŭtoro, estas kutime reduktita al la lingvo Esperanto, silentigante aŭ malakceptante la temon de la juda identeco kaj la manieron, en kiu ĝi determinis la sorton de la Zamenhofaj agoj.
Żelazny estas granda specialisto de la lingvopolitiko, same en historiaj kaj nuntempaj dimensioj (kelkaj interesaj ĉapitroj de preskaŭ etaj monografioj pri ligvo-sociaj kaj politikaj problemoj estas integraj partoj de la libro). Samtempe li perfekte orientiĝas en la komplikaĵoj de diversaj ideologiaj tendencoj de la juda diasporo el kiuj elkreskis diversaj politikaj kaj kulturaj programoj de la judaro en la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj. Ĉio ĉi permesas al li enskribi la intelektajn aventurojn de Zamenhof en ĉi tiun epokon, kio estas kreopova komentario al la eksterordinara verko de la kreinto de Esperanto.
Ĉi tiu historia dimensio de la disertacio de Walter Żelazny estas rimarkinda, ĉar la aŭtoro priskribas la sorton de sia heroo ĝuste en la larĝaj lingvaj dimensioj, kiujn spertis la loĝantoj de Rusujo kaj Pollando en la dua duono de la deknaŭa jarcento kaj la komenco de la dudeka, principe la judaj amasoj, priskribitaj ne kiel izola grupo, sed kiel la socio en la diverstipa ligo kun la ĉefe lingva kaj kultura ĉirkaŭaĵoj.
La detektivado de la agoj de Ludoviko en lia libro ne fermiĝas kune kun la morto de Zamenhof (1917), sed daŭras ĝis la nuntempo, per la priskribo de la sorto de la lingvo Esperanto mem, precipe en la kunteksto de la dudekjarcentaj totalismoj (ekzemple, lingvistiko en Sovetio dum Stalin), kaj per la priskribo de sorto de la lingvo en la internaciaj organizoj kiel la Ligo de Nacioj, kaj la Eŭropa Komunumo.
Nur en ĉi tiu kunteksto oni povas legi en la plena dimensio – unuafoje en ĉi tiu skalo – la humanisman mesaĝon de la verko de Zamenhof, komprenante ties jud-komunuman dimension ene de la juda diasporo, kaj samtempe ties universalan aspekton, kaj komprenante ambaŭ aspektojn ne kontraŭdire, sed kompletiĝante (kio ne estis ĝis nun la regulo en perceptado de la verkaro de Zamenhof).
Submetante al la skrupula legado de tekstoj de Zamenhof la aŭtoro de la libro celas, laŭ mi sukcese, “redifini Zamenhofan penson”, purigi ĝin “de la memcenzura kamuflaĵo”. Oni devas konsenti kun la aŭtoro, ke ni estas ankoraŭ sur “la virga tereno por la ekzegezo de la Zamenhofa penso”. Historia kono de diversaj, foje filigranaj kuntekstoj ankaŭ permesas al la aŭtoro priskribi la sorton de la influo de la ideoj de Zamenhof, eĉ tie kie estus malfacile konjekti, ekzemple, belega ĉapitro pri la rilato inter la Orwella “New speak” kaj Esperanto, apogiĝanta je detalaj biografiaj datumoj.
Walter Żelazny scipovas operacii pri la kono de historiaj, kulturaj kaj biografiaj detaloj, sed samtempe neniam perdi la vidon de la horizontoj de antropologio, kulturaj studoj kaj politikaj sciencoj. Kaj la kombinaĵo de la du polusoj – rafiniteco kaj ĝeneraligo de sola rakonto (kiu estas finfine mistero de li kiel verkisto) – kaŭzas, ke la libron de Żelazny oni legas kiel intelektan detektivan romanon laŭ recepto de Stieg Larsson.
Krom la historia parto de la libro de Żelazny, la disertacio havas tre klaran mesaĝon de la nuntempo, nome la studon de tio, kion la aŭtoro konsideras esti la lasta el la grandaj malegalecoj inter homoj, nome, neegaleco en la aliro al la tutmonda komunikado. Ĝi komencas de la provo respondi je la lingva demando de la judoj mem, por kiuj la hebrea estis jam mortinta lingvo, kaj la jida, la neperfekta anstataŭanto. (La aŭtoro atentigas, ke la unua penado de Zamenhof, forĵetita de li mem, estis provo plibonigi la jidan).
Tiu ĉi historia perspektivo kombinita kun la sperto de partopreno en la postmodernismo (interreto, maŝintradukado) donas al la aŭtoro la distancon en la pritakso unuflanke de la eterneco de Zamenhofa penso kaj verko, aliflanke ĝi memorigas pri la provizoreca venko de internaciaj lingvoj (sufiĉas analizi la falon de la kariero de la franca). Tiu ĉi perspektivo donas neatenditan aktualecon de la Zamenhofa penso, faranta lin la ĉefrolulo kaj pioniro de la temoj de granda kultura graveco (inkluzive de la ekonomia kaj politika aspektoj). La aldona valoro de la libro estas la ŝanco legi la elektitajn fragmentojn el la verkoj de Zamenhof, en la vigla traduko de Żelazny mem.
Resume, la libro de profesoro Walter Żelazny estas granda, originala – kaj internacie grava kontribuo (oni devas traduki ĝin al aliaj lingvoj) – kaj samtempe granda scienca sukceso. Ĝi estas sukcesa provo restarigi nian (polan, judan kaj eŭropan) heredaĵon de Ludoviko Zamenhof, kies ĉeesto en nia kultura konscio estas klare marĝena. La libro de Żelazny estas interdisciplina monografio, esenca por lingvistoj, kulturteoriistoj, historiistoj, politikaj sciencistoj, grava por kompreni aktualajn eventojn en la internacia politiko. Mi forte rekomendas la libron de profesoro Walter Żelazny.
Prof. dr hab. Krzysztof Kłosiński
(Krzysztof Kłosiński estas direktoro de la Instituto de la pola literaturo en la Silezia Universitato en Katowice.)
En la dumkongresaj paroligaj kursoj por komencantoj mi regule uzas fotojn de konataj movaduloj aŭ famaj personoj, ekzemple, por instrui la diferencon inter kio kaj kiu. Laste en Hanojo, kiam tiucele mi montris la foton de Probal Daŝgupta, la konstato, ke la persono estas viro, estis ankoraŭ ĝusta. Sed je la demando “Kiu li estas?” jam ne venis respondo. En la salono sidis trideko da personoj, kaj ne nur komencantoj, kiuj je unu tago antaŭe minimume dum du horoj sidis antaŭ la podia tablo, kie la estraro de UEA estis “ekspoziciita”. Nu, kion fari? Interne konsternite, tamen kun leĝera humuro mi donis la unuan movadhistorian lecionon en mia paroliga kurso. Eble post ĝi Probal estis pli ofte salutata de miaj kliniĝintaj komencantoj, kiuj balbute diris: “Saluton, Sinjoro prezidanto”.
Instrui lingvon sen ties kulturo kaj (movad)historio estas nenatura penso kaj malbona strategio. Malgraŭ tio la plimulto de la lernolibroj pri Esperanto neglektas tiun punkton aŭ limiĝas je prezento de la vivo de Zamenhof kaj kelkaj bazaj konoj.
Poste vakuo, nek pli da informoj, nek movadumado. Ne estas mirige do, ke la kursanoj ne ekhavas ligojn al la lernata lingvo kaj ties kulturo, kaj forlasas la kursojn.
La libro Bonvenon en nia mondo celas kompletigi la lernilojn, en kiuj mankas movadaj informoj; helpi tiujn kursgvidantojn, kiuj ne havas sufiĉe da spertoj kaj konoj propravive enmovadigi siajn kursanojn.
La kompilaĵo de Bent Jensenius, verkita komplete en facila Esperanto kaj jam uzebla ekde la nivelo B1, prezentas al la legantoj en 27 ĉapitroj gravajn, nuntempajn realaĵojn el la Esperanto-movado. La legaĵoj kaj sekvaj dialogoj pri la temoj formas la kernan parton de la libro. Kvankam la eldonaĵo ne celas esti lernolibro, la ĉefpartojn sekvas dialogoj kaj iom da didaktikaj demandoj por plifaciligi la prilaboradon de la lernitaĵoj. Fine de la libro troviĝas ideoj por rolludoj, aparte grupigitaj por A-roluloj kaj B-roluloj, tuŝantaj duonon de la ĉapitrotemoj. Bedaŭrinde mankas rememoriga numerigo de la temoj kaj ankaŭ ĉe la ĉapitroj ne estas indiko pri ekzisto de koncerna rolludo. Tiujn informojn la uzantoj mem devas kompletigi.
La unuopaj lecionoj ampleksas 3-4, kelkfoje iom pli da paĝoj, ĉiam inklude ilustraĵojn aŭ fotojn. Librokomence troviĝas enhavtabelo, sed pro la riĉeco de la informoj multe helpus en la uzo laŭtema indekso.
Pri la libro mi mem havas proprajn spertojn, ĉar mi uzis ĝin kiel akompanan materialon dum trisemajna intensa lingvokurso dum NASK. Ah, ĉu vi ne scias kio estas NASK? Nu, jes. Estus bone skribi, ke aĉetu la libron Bonvenon en nia mondo, kaj vi ekscios… sed bedaŭrinde ne. Tiu fama kursaro, kiu jam de pli ol 40 jaroj ekzistas en Usono, ne eniris la libron. Eble tial estis komence de mia kurso iom malfacile akceptigi la libron al miaj tieaj lernantoj. Ĝi estis kompletiga legolibro en la kurso, kies enhavon la kursanoj eksterlecione legis kaj prilaboris kaj ni nur pridiskutis la temojn en la lecionoj. Tiel la kursanoj ekhavis informojn pri kelkaj Esperanto-institucioj kaj organizaĵoj (UEA, Centra Oficejo, Akademio, Esperanto-Muzeoj), ekkonis kulturcentrojn kaj aranĝojn kiel Grezijono, Internacia Fervojista Ski-semajno ktp. La libro vekis ankaŭ legemon, prezentante la Esperanto-periodaĵojn kaj tuŝante la temon literaturo. Ne mankas en ĝi pruvoj pri apliko de la lingvo en la reto (kursoj de lernu.net, reta korespondado kaj babilado, Vikipedio); dum vojaĝoj (bicikle, piede, kaj per Pasporta Servo) kaj, ekzemple, por ĝemelurbaj rilatoj. Sceno de dumkongresa aŭkcio aŭ korvarmiga raporto pri Bona Espero portas la leganton al diversaj eroj de nia tutmonda movado kaj por lerta instruisto tuj donas ideojn por ekzercoj kaj aktivaĵoj.
Mia listo pri la temoj ne kompletas kaj ankaŭ la ĉi-supran grupigon mi mem devis improvizi, ĉar la libro sen ajna malkaŝebla logiko vicigas la temojn unu post la alia. La elekto de la aŭtoro kelkfoje ŝajnas subjektiva, sed estas tutnormale kaj bone, ja bonŝance ne eblas en 27 ĉapitroj prezenti nian riĉan kulturon kaj movadon. Ni nur malmodeste kuraĝas esperi, ke ĉe engrupa aŭ enklasa uzo de la libro la instruistoj ekhavos ideon kompletigi la materialon laŭ propraj spertoj kaj konoj, kaj eble aldonos ĉapitrojn pri NASK, SES kaj NR, edukado. net kaj pri la “Pinĉilumado”, Oomoto, Afrika Movado ktp. kaj prezentos kelkajn gravulojn de nia Esperantujo.
Bonvenon en nia mondo estas kiel libro kun receptoj. Elektu el ĝi eron laŭ ajna vicordo, bone pretigu ĝin, spicite per propraj gustoj kaj spertoj, forkonsum(ig)u ĝiajn erojn kaj ekhav(ig)u apetiton legi, informiĝi plu, partopreni en aranĝoj. Kaj tiel pli verŝajnas, ke viaj lernantoj ne nur la lingvon lernas, sed fariĝos ankaŭ esperantistoj.
Katalin Kováts
Nia trezoro
La Ruslanda ĵurnalisto kaj eldonisto Aleksej Suvorin skribis:
Ĉe ni estas du caroj: Nikolao II kaj Lev Tolstoj. Kiu el ili estas pli forta? Nikolao II nenion povas fari pri Tolstoj, ne povas ŝanceli lian tronon, sed Tolstoj sendube ŝancelas la tronon de Nikolao kaj de ties dinastio.
Lev Nikolájeviĉ Tolstój (Лев Николаевич Толстой, 1828–1910) naskiĝis en fama nobela familio, kies pluraj anoj eminentiĝis en diversaj sferoj de la vivo. Lev Tolstoj, post (malsukcesaj) universitataj studoj, mondumado, armeo, eksterlanda vivo, pedagogiaj eksperimentoj, literaturaj provoj, famiĝis pro siaj romanoj Milito kaj paco (ni ne diskutu la titolon), kaj Anna Karenina. Tamen en la 1880aj jaroj li preskaŭ ĉesis verki beletron. Surbaze de liaj verkoj sociaj, filozofiaj kaj didaktikaj en Ruslando formiĝis la tolstojanisma movado laŭ la spirito de la Evangelia “Prediko sur la Monto”. La ideoj de amo, pardonemo, neperforta kontraŭstaro al malbono, spirita kaj morala memperfektiĝo trovis adeptojn en ĉiuj tavoloj de la Ruslanda socio, precipe inter la pacifistoj kaj vegetaranoj.
Ne estas mirinde, ke pluraj anoj de la alternativa movado tolstojana interesiĝis pri la alternativa lingva komunikilo Esperanto. Siaflanke, Esperanto-aktivuloj ekvarbis tolstojanojn por sia lingvo kaj strebis altiri la atenton de Tolstoj mem, ĉar la apogo de la “dua caro” donus prestiĝon al la nova lingvo.
La 18-jara studento Vladimir Majnov, esperantisto kun dubinda posta reputacio (funkciulo de la sekreta polico, laŭ Drezen, kaj “sensignifa junulo, malalta polica oficisteto”, laŭ Stojan) sendis al Tolstoj la Unuan Libron, kaj Tolstoj la 13an de septembro 1889 respondis al li:
Mi atente tralegis la lernolibron de la internacia lingvo, kiun vi sendis, kaj mi opinias, ke ĉi tiu lingvo tute kontentige konformas al la postuloj de la internacia eŭropa (Eŭropo kun kolonioj, inkluzive de Ameriko) lingvo. Pri la tutmonda lingvo, konsideranta Hindujon, Ĉinujon kaj Afrikon, ankoraŭ fruas pensi. Mi opinias ĉi tiun aferon – lernadon de unu lingvo fare de la eŭropanoj – afero gravega, kaj pro tio mi tre dankas vin pro la sendo kaj laŭ miaj fortoj mi klopodos disvastigi ĉi tiun lingvon kaj, ĉefe, la konvinkon pri ĝia neceso.
Tolstoj plenumis sian promeson. En lia verkaro oni trovas menciojn pri Esperanto en pluraj leteroj, tag- kaj not-libroj. Tolstoj ĉiam restis pozitiva al Esperanto, kaj, kiel bonega konanto de la homoj, kapablis distingi inter la bonega ideo kaj ties portantoj. Ekzemple, la tagon de lia citita letero al Majnov, li skribis en sia taglibro “[Mi] Skribis al Straĥov kaj Majnov pri la lingvo Esperanto. Bonega afero”. Aliaj enskriboj sekvis post leteroj de Majnov, kiu donis al Tolstoj mentorecajn konsilojn: “stulta letero de Majnov” (6 dec 1889) kaj “Por Majnov estas nur unu rimedo – silento. Tio ja utilos por li, devigos lin rekonsciiĝi” (16 jan 1890). Same pri la esperantistino Anna Ŝarapova, bofratino de lia sekretario Pavel Birjukov, kies konduton li taksis “ekstrema grado de egoismo kaj frenezo” (5 feb 1898) kaj pri kiu li plendis: “Ŝin okupas Esperanto, kaj ŝi parolas, parolas senĉese. Necesas esperi, ke ŝi forveturos…” (16 jul 1907). Tamen li ja permesis, ke ŝi traduku liajn verkojn al Esperanto, same li permesis tion al Maria Ŝidlovskaja, Aleksandr Saĥarov, Joseph Eydelnanth kaj aliaj. Li ankaŭ kun danko akceptis honoran membrecon en esperantistaj organizaĵoj.
Sian plej gravan tekston pri Esperanto Tolstoj skribis la 27an de aprilo 1894 responde al Vasilij Kravcov, kiun esperantistoj el la urbo Voroneĵ petis ekscii la opinion de Tolstoj pri la ideo de la internacia lingvo ĝenerale kaj pri la konformeco de Esperanto al ĉi tiu ideo.
Tolstoj respondis, ke interkompreniĝo estas grava kondiĉo por ke la homoj iĝu unu anaro kun unu paŝtisto de racio kaj amo. Por tio Tolstoj vidis kvar solvojn. Unue, la lingvoj mem kunfandiĝu en unu komuna lingvo – sed tio, se ebla, okazos post tre longa tempo. Due, ĉiu homo sciu multajn lingvojn por en iu el tiuj lingvoj interkomunikiĝi kun ĉiuj ceteraj homoj. Trie, oni elektu iun lingvon, kiun ĉiuj lernu. Kvare, ĉiuj homoj de diversaj popoloj kompilu unu faciligitan internacian lingvon, kaj ĉiuj lernu ĝin. La kvaran solvon li trovis la plej racia kaj la plej rapide realigebla.
Responde al la dua demando Tolstoj skribis pli rezerveme, ke Volapuko ŝajnis al li tre malfacila, kaj Esperanto tre facila por ĉiu eŭropano. Li tamen atentigis, ke, kvankam por la eŭropano Esperanto ja estas facilega, alia lingvo necesas por la efektiva tutmondeco, do por kunligi ankaŭ hindojn, ĉinojn, afrikanojn kaj aliajn. Menciinte, ke ricevinte la gramatikon, vortarojn kaj artikolojn en Esperanto, li post du horoj povis libere legi en ĉi tiu lingvo, li konkludis:
En ĉia okazo la oferoj, kiujn alportos ĉiu homo de nia Eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon por la lernado de tiu ĉi lingvo, estas tiel malgrandaj, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se ĉiuj, – almenaŭ la Eŭropanoj kaj Amerikanoj – ĉiuj kristanoj, – ellernos tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon. Mi ĉiam opiniis, ke ekzistas nenia pli kristana scienco, ol la sciado de lingvoj, tiu sciado, kiu donas la eblon komunikiĝi kaj ligiĝi kun plej granda nombro da homoj. Mi vidis multajn fojojn, kiel homoj tenadis sin malamike unuj kontraŭ la aliaj nur dank' al la meĥanika malhelpo por reciproka komprenado. Kaj tial la lernado de Esperanto kaj la vastigado de ĝi estas sendube kristana afero, kiu helpas al la kreado de la Regno de Dio, tiu afero, kiu estas la ĉefa kaj sola difino de la homa vivo.
Ĉi tiujn vortojn, iom mallerte tradukitajn (evidente de Zamenhof) kaj publikigitajn en la 7a numero de Esperantisto (1894), esperantistoj uzadis kiel varbilon por sia lingvo. Kuraĝigita de la subteno de Tolstoj, Zamenhof starigis kunlaboron kun la tolstojanisma eldonejo Posrednik. Unuafoje la rubriko Folieto de “Posrednik” aperis en la februara Esperantisto (1895). En ĝi estis publikigita la eseo de Tolstoj Prudento aŭ kredo. Pro ĝi la cenzuro malpermesis la eniron de la gazeto en Ruslandon, kie ĝi havis plej multajn abonantojn. Kvankam la malpermeso estis baldaŭ nuligita danke al klopodo de Tolstoj, Zamenhof ne rekomencis la eldonadon de sia gazeto.
Sed ĉi tiu malagrabla epizodo kaj la suspekto de la Ruslanda polico pri malutila kunlaboro de la esperantistoj kaj tolstojanoj, estas nur kromrezultoj de la grandega utilo, kiun Tolstoj donis al Esperanto. Ĉu ni, esperantistoj, iam kompensos tion per eldono de liaj ĉefverkoj en Esperanto?
Aleksander Korĵenkov
Sezonoj eldonis la novelon de Tolstoj La Morto de Ivan Iljiĉ (tradukis Valentin Melnikov) en 1997 kaj la romanon Resurekto (tradukis Viktor Sapoĵnikov) en 2000. Krome, Sezonoj enretigis kvar faksimilajn broŝurojn el la Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj, kiujn Posrednik eldonis en 1912. Ĉi tiuj kvar libretoj estas senpage elŝuteblaj en nia kolekto de elektronikaj libroj.
Vidu la kompletan liston
Gebirtig, Mordeĥaj. La hejmon havis mi…: Kantoj / Tradukis el la jida Mikaelo Bronŝtejn; Teksto kaj biografiaj notoj de Tomasz Chmielik. – Białystok: Książnica Podlaska, 2011. – 61 p., il.; muzika disko. – [Donaco de Tomasz Chmielik].
Jensenius, Bent. Bonvenon en nia mondo: Primovada legolibro en la Internacia Lingvo Esperanto. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. – 128 p., il. – [Recenzoekzemplero].
Kamiński, Robert. Zamenhof/Esperanto-Objektoj. Pola listo = Polska lista obiektów związanych z Ludwikiem Zamenhofem i międzynarodowym językiem Esperanto. – Lodzo: Lodza Filio de PEA, 2012. – 24 p., il. – [Donaco de Robert Kamiński].
Esperanto, 2012/12;
Esperanto aktuell, 2012/5;
Esperanto sub la Suda Kruco, 2012/111;
La Lanterno Azia, 2012/10;
La Ondo de Esperanto, 2012/12;
Monato, 2012/11;
Norvega Esperantisto, 2012/5;
Sud-Rejna Kuriero, 2012/46;
Svisa Esperanto-Societo Informas, 2012/4.
– Ve al ni! Ve al ni!
– Kio okazis, kial vi lamentas?
– Ĉio multekostiĝas! Ĉio multekostiĝas!
– Ne ĉio multekostiĝas!
– Kio ne multekostiĝas? Kio?
– La abonprezo por la revuo La Ondo de Esperanto restas la sama!
– Kial indas legadi la interretan Ondon?
– Ĉar ĉe la komputila ekrano eblas sidi en ĉifonita sportkostumo, kun nerazita vizaĝo, rukti post hieraŭa drinkvespero, sed tutegale ŝajnigi sin kultura kaj bonedukita persono.
Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2013:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.