La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2013. №2 (220)

Foto de Irina Goncxarova

Peter Baláž, la Esperantisto de la Jaro 2012 (Foto: Jozef Baláž).


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Krucvortenigmo
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Fotoraportoj (Adjévi Adjé, Aleksandr Osincev/Jekaterina Zamyslova, Ivo Miesen)
  • Kolofono

Kalendaro

Februaro 2013: Jubileoj kaj memordatoj

1. Antaŭ 10 jaroj (2003) la usona kosmopramo Columbia kun sep astronaŭtoj disrompiĝis kaj forbrulis dum sia 28a flugo.

2. Antaŭ 775 jaroj (1238) la armeo de ĥano Batuo konkeris Moskvon.

3. Antaŭ 525 jaroj (1488) la portugala ŝipestro Bartolomeu Dias iĝis la unua eŭropano, kiu atingis la Kabon de Bona Espero kaj venis al la Hinda Oceano.

Dias

4. Monda kontraŭkancera tago.

5. Antaŭ 225 jaroj naskiĝis Robert Peel (1788-1850), ĉefministro de Britio (1834-1835, 1841-1846), reforminto de la brita polico, kies anoj omaĝe al li (Bobby estas karesformo de Robert) estas familiare nomataj Bobbies en Anglio kaj Peelers en Norda Irlando.

Borovko

7. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la ruslanda esperantisto Nikolaj Borovko (1863-1913).

8. Antaŭ 50 jaroj (1963) en Irako okazis ŝtatrenverso, rezulte de kiu la potencon akiris la Araba Socialisma Partio Ba'ath.

9. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis sovetia ukraina esperantisto Aleksandr Koroleviĉ (1913-1995), aŭtoro de la populara ruslingva Libro pri Esperanto (1989).

11. Antaŭ 175 jaroj (1838) komenciĝis regula trafiko en la unua ruslanda fervojo Sankt-Peterburgo – Carskoje Selo.

13. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ĥalid bin Abdul-Aziz Al Saud (1913-1982), reĝo de Saŭda Arabio (1975-1982).

Dargomyĵskij14. Tago de S-ta Valenteno ĉe okcidentaj kristanoj.
Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la rusa komponisto Aleksandr Dargomyĵskij (1813-1869).

15. Antaŭ 250 jaroj (1763) en Hubertusburg (Saksio) estis subskribita packontrakto inter Pruslando, Aŭstrio kaj Saksio, per kiu finiĝis la Sepjara milito (1756-1763).

17. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la usona basketbalisto Michael Jordan (1963-), konsiderata kiel la plej fama figuro en la historio de la basketbalo.
Antaŭ 25 jaroj forpasis (probable suicide) Aleksandr Baŝlaĉov (1960-1988), poeto, kantisto kaj gitaristo, unu la plej famaj sovetiaj rokmuzikistoj.
Antaŭ 25 jaroj en Vieno naskiĝis Natascha Maria Kampusch (1988-), kiu la 2an de marto 1998 estis kaptita de Wolfgang Priklopil, kiu tenis ŝin en sia kelo dum 3096 tagoj.

Северный полюс 1

19. Antaŭ 75 jaroj (1938) finiĝis la 274-taga funkciado de la unua surglacia drivanta esplorstacio Norda Poluso 1.
Antaŭ 75 jaroj forpasis la unua litova esperantisto Aleksandras Dambrauskas (1860-1938).

20. Antaŭ 25 jaroj (1988) eksterordinara sesio de la regiona soveto de la Aŭtonoma regiono Montara Karabaĥo akceptis decidon pri transiro el Azerbajĝana SSR al Armena SSR.

21. Internacia tago de la denaska lingvo. Antaŭ 500 jaroj forpasis Giuliano della Rovere (1443-1513), kiu kiel Julio II estis Papo (1503-1513).

22. Antaŭ 100 jaroj en Meksiko okazis ŝtatrenverso dum kiu estis murdita la ŝtatprezidento Francisco Ignacio Madero González (1873-1913).
Antaŭ 225 jaroj en Dancigo naskiĝis la germana filozofo Arthur Schopenhauer (1788-1860).
Antaŭ 100 jaroj forpasis la svisa lingvisto Ferdinand de Saussure (1857-1913), la kreinto de strukturismo en lingvistiko.

23. Tago de Defendanto de l' Patrujo en Belarusio, Ruslando, Ukrainio kaj kelkaj aliaj ekssovetiaj landoj.

24. Antaŭ 550 jaroj naskiĝis la itala humanisto kaj filozofo Giovanni Pico della Mirandola (1463-1494).
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la sovetia verkisto Emmanuil Kazakeviĉ, kiu verkis en la jida kaj rusa lingvoj.

Fric 1

Kronado de Frederiko I en la Kenigsberga kastelo (1701)

25. Antaŭ 300 jaroj forpasis Frederiko I (1657-1713), la unua reĝo de Pruslando (1701-1713).

26. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la rusa verkisto kaj socia aganto Aleksandr Proĥanov (1938-), redaktoro de la gazeto Zavtra (1993-).

27. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la usona verkisto kaj scenaristo Irwin Shaw (1913-1984).

28. Antaŭ 200 jaroj (1813) en Kalisz estis aranĝita alianco de Ruslando kaj Pruslando kontraŭ Napoleono.
Antaŭ 50 jaroj forpasis Raĝendra Prasad (1884-1963), la unua prezidento de la sendependa Barato (1950-1962).
Tago de Kalevala en Finnlando.

Kalevala

La estonteco certe ne estos enua

Intervjuo kun Peter Baláž, la Esperantisto de la Jaro

Peter Baláž

En la januara Ondo ni informis, ke la 33-jara slovaka aktivulo Peter Baláž, kunordiganto de la asocio Edukado@Interreto (E@I) estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2012. Hodiaŭ li estas nia gasto.

Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Tio samtempe surprizis kaj ĝojigis min. Mi sciis, ke mi estis proponata plurfoje en pasintaj jaroj, kaj mi ne vere atendis ke oni elektos ĝuste min ĝuste ĉi-jare. Estas certe bona sento, kiam oni pozitive taksas vian laboron. Aliflanke, mi konscias ke ekzistas multaj homoj, kiuj same (aŭ eble eĉ pli) meritus la titolon, eble ili nur ne estas tiom videblaj aŭ konataj.

Ni aŭdis, ke via nomumo vekis intereson de la amaskomunikiloj en Slovakio. Kio okazis?

Jes, efektive aperis pluraj artikoloj pri mia premiigo, ĉefe en la retaj novaĵ-portaloj. Pri tio mi povas danki ĉefe al slovakaj esperantistinoj Katka Nosková kaj Eva Fitzelová, kiuj verkis gazetaran komunikon kaj dissendis ĝin al amaskomunikiloj. Pluraj el ili aperigis la informon. Persone mi tion prenas kiel bonan ŝancon videbligi Esperanton, pri kiu oni ja ne ĉiutage informas. Do la premio iĝis ankaŭ bona reklamo por Esperanto en Slovakio.

La asocio E@I, kiun vi kunordigas, havas sidejon en Slovakio, sed ne vi fondis ĝin. Kiel vi fariĝis estrarano?

E@I ekestis en 1999 kiel neformala laborgrupo de junaj esperantistoj, sub TEJO. Ĝia aktivado iom post iom kreskis ĝis tia grado, ke en la jaro 2005 pluraj aktivuloj eksentis bezonon de propra organizo, kun pli vastaj agadkampo kaj homforto. Mi ekaktivis en E@I en 2003 (en tiu jaro mi ankaŭ fondis mian etan eldonejon Espero), kaj en 2005 unu el kunfondintoj de ĝi kaj de lernu.net, Hokan Lundberg, proponis al mi transpreni la kunordigadon. Mi tre ŝatis la tiaman agadon kaj akceptis la taskon, tute ne antaŭvidante, kion ni estonte faros. Ni decidis registri la organizon kaj eklabori memstare pri pluraj Esperanto-projektoj.

Ekde tiu tempo mia vivo estas forte ligita kun Esperanto.

Kiel E@I malsamas de la tradiciaj organizoj? Ĉu ĝia modelo havas ankaŭ malavantaĝojn?

Kompare kun “tradiciaj organizoj” ni estas ĉefe “projektbazita organizo” – ni elpensas, kreas unuopajn (ofte tute malsamajn) projektojn, por kiuj serĉas aparte teamojn, financojn, enhavon ktp. La membreco en E@I estas senpaga, tamen pluraj projektoj (ekzemple, lernu.net) bezonas enspezojn – ankaŭ tial ni relative ofte okazigas monkolektajn kampanjojn, al kiuj povas homoj kaj organizoj kontribui. Sed tiu ĉi modelo (“crowd sourcing” = komuna/amasa financado), bedaŭrinde ne estas tiom konata, ke ĝi sufiĉu por nia agado. Tial ni estas dankaj al ESF, kiu dum dek jaroj subtenas diversajn niajn projektojn. Eblas diri, ke sen ESF jam E@I ne ekzistus aŭ realigus nur minimumon de la ĝisnuna agado.

Kion, laŭ vi, aparte bezonas junaj esperantistoj? Kial ili nun tiom amase venas al serioza kursaro kiel Somera Esperanto-Studado (SES) aŭ eĉ scienca konferenco kiel KAEST?

Nuntempaj junaj esperantistoj laŭ mi bezonas la samon, kiel ĉiuj antaŭaj – kuraĝigon, subtenon, ekzemplajn modelojn, kelkfoje konsilon kaj spacon por propra sinrealigo. Se ni sukcesas al ili liveri tion, la movado povas kreski, progresi kaj moderniĝi.

Al SES venas homoj ĉefe por lerni Esperanton – estis strange, ke ne ekzistis granda eŭropa somera Esperanto-lernejo. Do ni decidis proponi ĝin, kaj dum kelkaj jaroj ĝi famiĝis kaj tradiciiĝis. Ĉiu trovas en SES ion por si, ĉu komencanto, ĉu la plej sperta esperantisto. Kaj proponi SES-on al la lernantoj de lernu.net montriĝis tre bona maniero enmovadigi tiujn homojn – tion ni efektive sukcese faras dum lastaj jaroj. Forta flanko de SES estas la taŭga mikso de “seriozeco” (antaŭtagmeza lernado de Esperanto), tradicia Esperanto-programo (prelegoj, manlaboroj, ludoj, ekskursoj) kaj amuziĝo (teatraĵoj, koncertoj, diskotekoj).

KAEST estas alia; tien venas homoj, kiuj interesiĝas pri scienco kaj tekniko kaj emas pri tio diskuti en Esperanto. Estas domaĝe, ke ne ekzistas pluraj tiaj aranĝoj tra la mondo – sen bona kaj moderna terminologio kaj faka uzo de la lingvo ĝi ne vere povos progresi.

Oni rimarkas, ke projektoj de E@I okupiĝas ne nur pri Esperanto.

Jam en 2005 ni sciis, ke en E@I ni okupiĝos ne nur pri Esperanto, kaj tial la oficiala nomo estas “Edukado@Interreto”, anstataŭ la originala “Esperanto@Interreto”. Ankaŭ celoj de la organizo laŭstatute pri tio klare diras:

“La vizio de E@I estas paca kaj harmonia mondo en kiu ĉiuj civitanoj povas facile kaj rapide komuniki tutmonde. La ĉefaj celoj por atingi tion estas:

  • instigi interkulturan lernadon kaj internaciajn kunlaboron kaj komunikadon;
  • subteni lernadon kaj uzadon de interretteknikoj kaj lingvoj;
  • helpi validigadon de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj ties Deklaracion de homaj rajtoj”.

Certe, la plej gravan rolon por ni havas kaj havos Esperanto. Sed ni volas utiligi nian sperton por krei utilajn projektojn ankaŭ por aliaj – kaj ankaŭ per tio montri, ke esperantistoj ja kapablas fari ion bonan, utilan kaj praktikan ankaŭ por la “ekstera” mondo.

Tiel ĉi ekestis la retejo por instrui la slovakan lingvon: www.slovake.eu, kaj nun estas kreata retejo por instrui la germanan lingvon: www.deutsch.info. Kaj venos ankaŭ aliaj.

Se E@I sukcesos proponi plurajn lingvoinstruajn retejojn, ankaŭ opinio pri Esperanto povas por pluraj homoj ŝanĝiĝi. Ekzemple neniu povas nei, ke ĝuste esperantistoj kreis la unuan multlingvan retejon por instrui la slovakan. Kiam aperis gazetara komuniko pri slovake.eu, ni klarigis, ke la projekto ekestis surbaze de spertoj pri lernu.net por instrui Esperanton. Oni menciis tion en la amaskomunikiloj, kaj dum sekvaj tagoj venis pli multaj vizitantoj ankaŭ al lernu.net.

Danke al nia engaĝiĝo al edukado-projektoj E@I decembre iĝis membro de “Civitana platformo por multlingvismo” ĉe la Eŭropa Komisiono.

Krom edukado kaj interreto, vi agas por Esperanto ankaŭ ĉe eŭropa nivelo, precipe per Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

En 2005 mi iĝis estrarano en ambaŭ organizoj: EEU kaj E@I. Laŭ mi ĝuste Eŭropo povas esti ŝlosila areo por disvastigi Esperanton en pli granda skalo – pro diversaj kialoj politikaj, sociaj, lingvaj, geografiaj… Mi ne komprenas esperantistojn, kiuj fervore kontraŭas la ideon, ke Esperanto iĝu lingvo uzata en EU – ili argumentas per tutmondeco de la lingvo. Sed ja ankaŭ Eŭropo estas parto de la mondo! Kaj se Esperanto iĝus oficiale uzata ĉi tie, mi garantias, ke amaso da aliaj landoj kaj mondopartoj sekve ekuzus/eklernus ĝin – kio helpos al la lingvo rapide transiri de iu “eŭropa lingvo” al tutmonde uzata, komuna por ĉiuj. Simple ne eblas transsalti iujn evolu-ŝtupojn. Mi preferus, ke la lingvon uzu duonmiliardo da eŭropanoj, ol kelkmil homoj tra la tuta mondo. Ĉar tuj post kiam ĝin oni praktike ekuzus en EU, aliaj mondopartoj (ekzemple, Suda Ameriko kaj Ruslando) aldoniĝus tre rapide – same kiel oni nun uzas la anglan en diversaj mondopartoj (eĉ kie tio estis nepensebla antaŭ kelkaj jaroj), oni ekuzus aŭtomate Esperanton.

Paradokse, la nuna financa krizo (verdire, morala krizo de valoroj) povas helpi al Esperanto (ankaŭ al aliaj alternativaj movadoj, solvoj). Nur en la malfacila tempo oni ekserĉas solvojn, komencas pli serioze trakti problemojn; kaj Esperanto ja estas unu el taŭgaj solvoj por pluraj niaj problemoj. Necesas nur pacience kaj tamen profesie ĝin prezenti – en ĝusta maniero kaj momento.

Kio inspiras vin daŭrigi vian laboron?

Eblus diri: “interna ideo”. Pli precize, iu interna sento, ke mi faras ion utilan, sencohavan kaj prosperan. Mi havas senton, kiun esprimis foje Claude Piron, ke Esperanto estas tiom bona inventaĵo, ke ĝi iam (pli aŭ malpli frue) devos amase disvastiĝi tra la mondo. Kaj al tio mi per mia agado volas helpi.

Mia unua instigo por okupiĝi entute pri Esperanto estis la libro Ni ne estas senpovaj de la slovaka aŭtoro Marian Repka. Ĉi tiu libro ŝanĝis mian tutan vivon. Kiam mi legis ĝin, mi sentis, kvazaŭ la libro estus verkita por mi. En ĝi estas priskribita kvinpaŝa vojo por atingi pacon en la mondo. Kaj la unua paŝo estas “lerni la internacian lingvon Esperanto”. Mi ekinteresiĝis pri la temo kaj eklernis. Mi jam pli frue konis la aŭtoron (verkantan ĉefe esoterajn librojn), kaj pere de meditado (kiu estas la kvina paŝo por atingi la pacon en la sama libro) mi venis al Esperanto. Ekde tiu tempo mi provas kontribui al la realigo de paco.

Balaz

Supozeble, vi okupiĝas ne nur pri viaj labortaskoj. Kion vi faras libertempe, kiam vi havas la eblon respiri?

Efektive mia Esperanto-agado uzurpas nun plejmulton da mia tempo. Aliflanke ekzistas proverbo: “Faru kion vi amas, kaj vi neniam plu devos iri labori.” Tio ĉi vere validas por mi – mi jes laboras relative multe, sed malofte mi sentas, ke mi laboras. Mi pasie okupiĝas pri Esperanto, do ne estas iu sufero labori, mi ofte ŝanĝas la taskojn, do ili ne povas facile enuigi min.

Tia ĉi vivstilo jes ja havas ankaŭ negativajn flankojn – ĉefe ĝi influas mian privatan vivon. Ofte ne facilas por proksimuloj elteni tian labordependulon.

En “libera” tempo (kiam mi ne okupiĝas pri Esperantaj taskoj) mi foje ŝatas spekti filmojn (ĉefe scienc-fikciajn), aŭskulti muzikon (ofte metalan), legi librojn (pro mia pasio pri libroj mi eĉ fondis eldonejon). Aldone mi okupiĝas pri esplorado de la homa konscio (pli facile dirite: meditado) kaj finfine ĉi-jare rekomencis pli aktive sportumi.

Kvankam niaj aktivuloj okaze de intervjuo kutime prezentas Esperanton kaj Esperantujon alloga kaj moderna, en internaj esperantistaj diskutoj oni konstatas multe da pesimismo kaj defetismo, ĉefe pro la stagnado aŭ krizo en la tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto?

Malgraŭ ĉiuj plendoj kaj signoj de stagnado mi estas optimisma – Esperanto laŭ mi kreskos pli kaj pli – eble alimaniere, ol kelkaj imagas. Certe malfortiĝas la tradiciaj strukturoj, sed aliflanke kreskas abunde tute novaj vojoj, ebloj por praktiki la lingvon.

Laŭ mi, nun Esperanto kaj ĝia movado trairas iaspecan purgatorion. Kiom longe ĝi daŭros, dependas de ni mem – aktivuloj kaj movadanoj, Esperanto-uzantoj. Niaj hodiaŭaj decidoj influas la aspekton de la morgaŭa Esperanto-movado. Ankaŭ la problemoj de la ekstera mondo povas kontribui al pli rapida disvastiĝo de Esperanto. Ofte ni forgesas provi alparoli aliancanojn – kaj dum lastaj jaroj daŭre kreskas kvanto de alternativaj movadoj, kun kiuj estus utile kunlabori por atingi niajn celojn. Ankaŭ la ekstera mondo evoluas, do estus naive pensi, ke nia movado povas resti sama, dum ĉio ĉirkaŭe ŝanĝiĝas.

Neevitebla demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

Dependas de cirkonstancoj. Mi preferus kunhavi iPad aŭ alian e-legilon kun sunenergia ŝargilo kun amaso da ciferecaj Esperanto-libroj ene. Se tio ne eblus, kaj mi tutsola devus tie resti, tiam simple estu tri tre dikaj libroj, romanoj, por ne tro enui. Alikaze, se estas ŝanco de tie eskapi aŭ havi kompanion, mi preferus kunhavi PIV kaj PMEG apude, aldone eble verkon Ni ne estas senpovaj de Marian Repka (kiu venigis min al Esperanto) aŭ tradukon de paroloj de Jiddu Krishnamurti (en Esperanto estis eldonitaj du liaj libroj laŭ mia scio).

Kaj, fine, pri viaj planoj?

Planoj ne mankas – male, kutime ili eĉ troas. Nia filozofio ĉiam estas realigadi projektojn, kiuj mankis, ni strebas “plenigi la truon”. Samon ni volas daŭrigi, en la spirito de la mesaĝo de Gandhi: “Estu la ŝanĝo, kiun vi volas vidi en la mondo”.

Do ĉi-jare aperos la rekonstruita lernu.net kaj deutsch.info, finfine ekfunkcios aktuale.info, verŝajne estos lanĉita nova aranĝo-retejo kaj vendejo.net, plifortiĝos kunlaboro pri Vikipedio, somere okazos SES-2013. En 2014 probable okazos SES eĉ en tri landoj: Brazilo, Slovakio, Ruslando, kaj ni volus estonte okazigadi SESon en diversaj mondopartoj por ebligi al pli da homoj partopreni someran Esperanto-lernejon. Baldaŭ okazos elektoj por la nova estraro.

Mi planas ankaŭ pli aktive okupiĝi pri eldonado de Esperanto-libroj (kaj papere kaj ciferece), ekzemple ni lanĉas ideon de reeldono de valoraj malnovaj Esperanto-verkoj.

Mi ankaŭ planas pli engaĝiĝi en aliaj, neesperantaj aktivecoj (kiuj tamen havas proksiman rilaton al Esperanto), ekzemple: vegetaranismo/veganismo, meditado, eko-loĝado, Vikipedio…

La estonteco certe ne estos enua.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov kaj Marek Blahuš

Fotis Jozef Baláž

Legu ankaŭ la prezenton de la pli fruaj laŭreatoj de la titolo La Esperantisto de la Jaro.


Ni ne forgesos vin, Majstro

Foto: Joanna Filipowicz-Choroszucha

Miaj filoj atestas, ke mi plej bone funkcias en danĝeraj situacioj, kaj se ĉio iras glate mi enuas aŭ antaŭvidas malfeliĉon. Antaŭ la 13aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj mi havis okazon travivi multe da neatenditaj situacioj, preni gravajn decidojn por ripari la scenaron, kiu ŝajnis bonege planita jam antaŭ longe. Ekzemple, kiam mi preskaŭ mortis pro timo, precize en la lasta momento la eldonejoj liveris al la Zamenhofcentro stokojn da menditaj libroj kaj diskoj.

Kutime la Esperanto-Libraro funkciis kiel akceptejo por multaj gastoj, kiuj jam matene alvenis Bjalistokon. Estis okazo demandi pri novaĵojn, pridiskuti proponojn…

La juna historiisto Wiesław Wróbel malfermis la programon, prezentante en bildoj kaj dokumentoj longan historion de la konstruado de la monumento al Zamenhof en Bjalistoko. La unuan fojon la ideon prezentis Jakobo Ŝapiro kaj dum dekoj da jaroj ŝanĝiĝis projektoj kaj opinioj pri ĝia lokigo.

Direktoro de la Podlaĥia Libraro jam la trian fojon komune kun Brunetto Kasini – prezidanto de la Fondaĵo Zamenhof – enmanigis premiojn al gajnintoj de la literatura konkurso Miaj fascinoj pri Esperanto. Donacante al ĉiuj Bjalistokajn kajerojn №3 kun alsenditaj verkoj, ni esperis kuraĝigi homojn skribi venontjare sian propran historieton kaj sendi ĝin al la konkurso.

Lastmomente oni eksciis, ke ne povas veni la albana ambasadoro por promocii la dulingvan libron Polino kies aŭtoro Bajram Karabolli estis albana diplomato laborinta en 1995 en Varsovio. Ne gravas – ni faris tion same bone. Rakontante al ĉeestantoj pri la sorto de Nia Polino, kiel ofte okazas, mi preskaŭ komencis plori. Bone, ke tuj anstataŭis min Konrado, kiu fakte prezentis la programon dum la tuta aranĝo. Lidia Ligęza legis mem sian novan, dulingvan poemaron Epizodoj kaj kun plezuro metis la aŭtografon sur la titola paĝo al petantoj.

Foto: Joanna Filipowicz-Choroszucha

La unuan fojon en Bjalistoko prelegis Teresa Nemere. Prezentante Tibor Sekelj – eminentan esperantiston kaj vojaĝemulon, ŝi diris Ĉiuj vojoj al li apartenis… Kiu ankoraŭ ie en la mondo ne partoprenis la prelegon de Robert Kamiński pri ZEOj devas bedaŭri. Kiom da argumentoj por oni povas kapti kaj uzi ilin poste en diskutoj kun homoj, kiuj kritikemas al Esperanton!

La Kultura programo estis miaopinie alloga kaj distra. La unuan fojon prezentis sin blindaj aktoroj en kabaredo. Mi admiris ilian elparolon en Esperanto, kvankam ili antaŭ nelonge komencis la lernadon de la lingvo kaj sincere dirite, kiel veraj aktoroj, ili ellernis la tekston parkere. Helenka Biskup prezentis en la pola lingvo la monodramon Doktoro Esperanto. Ankaŭ ŝi daŭre plibonigas la scenaron. Imagu la finan scenon: Ludoviko mortas! Komence la aktorino, poste unu post la alia spektantoj venas al la tablo kun la bildo de Zamenhof kaj simbole metas la ŝtoneton por honori la mortinton. Ni ne forgesos vin, Majstro!

Foto: Joanna Filipowicz-Choroszucha

La aranĝon partoprenis la urbestro de la sicilia urbo Mazara Del Vallo, kiu venis kun sia oficisto por subskribi kun la urbestro de Bjalistoko deklaron pri kunlaboro surbaze de Esperanto. Estis interkonsentite, ke aprile vizitos Sicilion junulara muzikbando, funkcianta en la Zamenhofcentro, kaj junie, dum la Tagoj de Bjalistoko, Pollandon vizitos simila itala grupo por prezenti eksterlande sian kulturon.

Foto: Andrzej Sochacki

Ŝajnis al mi, ke la tuttaga tradicia ekskurso tra la regiono povus esti malinteresa por niaj italaj gastoj venantaj el antikva urbo, tamen mi eraris. Nia gvidantino Iza ĉi-jare prezentis al ni la koron de la ortodoksa religio en Pollando. Imagu mirindajn preĝejetojn kun belegaj ornamaĵoj, lernejon de ikonpentrado, lokojn famaj pro historiaj okazaĵoj en la tempo, kiam Bjalistoko estis nur malgranda, privata urbeto. Bona vojaĝgvidanto estas trezoro, kaj ni posedas ĝin! Frostis, kaj junularo aranĝis duelon je longaj pendglacioj pendataj de tegmentoj de malgrandaj, lignaj dometoj. Kelkaj viroj provis uzi ilin kiel kornoj.

Kaj vespere… Ho, vendrede, sabate kaj dimanĉe vespere en la klubejo ni kantis, ludis, trinkis kaj drinkis, spektis elektronikajn materialojn ĝis ;s noktomezo. Junularo konspiris en angulo – ni ofte aŭdis salvon de rido. Ĉu pri ni maljunuloj, aŭ pri aliaj aferoj – ne gravas. Ankaŭ ni ridegas ĉe tabloj. Deĵorantinoj posttagmeze preparis sandviĉojn por tiuj, kiuj vespere vizitas la klubejon kaj kiuj tranoktas tie. Ne valoras serĉi manĝovendejojn. Noktoj okazis vere mallongaj, kvankam ili estis vintraj. Dankante al la gastoj pro ilia alveno, mi jam scias, ke kun kelkaj el ili mi renkontiĝos la 12an de januaro en montaro dum Esperanta karnavalo.

La 13aj Tagoj de Zamenhof finiĝis kaj mi povas finfine ripozi. Ha, ĉu vere? Estas fino de la jaro! Tuj mi devas skribi financan raporton al nia ĉefa sponsoro, la urbestro, kaj novan projekton por la jaro 2013, ĉar intertempe oni anoncis sekvan konkurson en la urbodomo. Miaj filoj simpatie alridas – mi ne enuas!

Ela Karczewska


if

La 29a Internacia Festivalo

[If-logo.jpg]

Kial vintre vojaĝi el Islando, Israelo, Japanio, Kanado, Ruslando aŭ aliaj landoj de Eŭropo al la urbo Dortmund en la eksindustria regiono Ruhr? Kompreneble pro IF, la fama Internacia Festivalo, kiu okazis inter la 27a de decembro 2012 kaj la 4a de januaro 2013, majstre organizita de Hans-Dieter Platz, alivorte HDP.

La 29a eldono – jam! – kun siaj tradicioj kaj evoluoj… Kaj kion raportu iu, kiu ĉeestis senescepte ĉiujn antaŭajn festivalojn?

Nekutime la renkontiĝo okazis en vere centra urbocentro, kun allogaj butikoj en rabatsezono… tamen tio ne delogis la IF-anojn de la seriozaj programeroj, kaj la prelegoj estis bone vizitataj.

Pluraj prelegoj okazis pri la kadra temo “komputilo/interreto”, kaj iom pli multe (sed ne malpli interese) ekster ĝi. Tiel estis tuta bukedo da temoj traktitaj, kiel ekzemple pri la gaŭlromia kulto de helpemaj diinoj, pri fabelaj mondoj kaj novjarfesto, pri Birmo, pri plantoj kiuj helpas je oftaj malsanoj… Mikaelo Bronstein “stelojn jungis al revado” prezentante sian novan romanon pri la sorto de esperantistoj en la Stalina epoko. Enkadre de Internacia Vintra Universitato okazis pluraj kursoj, kaj 37 kursanoj akiris diplomon de AIS ĉu pri astronomio (kurso de Amri Wandel), ĉu pri muziko (kurso pri violono de Hannes Larsson), ĉu pri la sociaj retoj (kurso de Dima Ŝevĉenko), pluraj el ili kun la maksimumo da poentoj.

Tre interesaj estis partoprenigaj kursoj: muzikimproviza ateliero, prilaboro de steatito, bid- kaj juvel-farado.

Pri la sukceso de iuj programeroj kiel la bierseminario, mi nur citu komenton de partoprenintino: “Kvankam mi ne trinkas bieron, interesis min la bierseminario de Harald Schicke”. La vesperaj programeroj invitis nin al Israelo, al Ruslando, al kvizumo kaj al prezentado de muzikaj kaj ŝercaj kontribuoj.

Foto: Brian Moon

Jarŝanĝa nokto: bufedo laŭ la tradicia bufeda ordo, balo kiu malfermiĝis per belega polonezo, interŝanĝo de kisoj kaj bondeziroj je la ŝanĝiĝa horo de la diverslandaj partoprenantoj (fakte la japana estas jam for kiam komenciĝis la tuta festado).

Plurfoje okazis vizitoj en la urbo. La tuttaga ekskurso kondukis nin tra la Ruhr-regiono. Unue ni iris al Bochum por vidi la planetarion; tamen ĝi restas por ni mistera nigra truo, ĉar ni vidis nur la ekspozicion en la ekstera galerio. Poste ni estis en eksa koaksigejo en Essen, kie ni ankaŭ tagmanĝis, kaj iris al Ruhr-muzeo, kiun ni tamen ne vere vizitis.

Sed kio plej imponas en IF?

Daŭre ĝi estas eksterordinara renkontiĝejo, kie apudas eldonisto el Japanio, islanda fiŝkaptisto, la ambasadoro de Germanio en Rusio, profesoro pri astrofiziko en la universitato de Jerusalemo, rusa bardo kun barbo, akademianoj kaj multaj same interesaj homoj.

Kaj se vi demandas al iuj ajn partoprenintoj, pri kio ili plej memoras dum tiu ĉi semajno? Nek pri la kursoj, nek pri la ekskursoj sed pri la etosoplenaxxxKnajpo. Kie oni proponas diversajn bierojn, vinojn, koktelojn kaj ankaŭ ginsengon, teojn, kafon. Kaj kie okazas ĝis malfrue en la nokto agrabla t(d)rinkado kaj amikaj babiladoj.

Ŝoka informo estis, ke baldaŭ ĉesos tiu agrabla renkontiĝo. Neeble! Ja ĉi-jare estis nur okdeko da partoprenantoj, sed la etoso estis des pli familieca. Jam kelkaj el la kutimaj partoprenantoj serĉas solvon, por ke post la venontjara 30a IF plu daŭru la tiel ŝatata kaj eksterordinara renkontiĝo kreita de HDP, kiun ni varme dankas pro la grandega kaj persista laboro.

Claude Nourmont

Verso de Eŭgeno Miĥalskij.

El la germana vorto “Kneipe”, etosplena gastejo.

Legu ankaŭ artikolojn pri la 27a kaj la 28a IF.


Festoj en la Esperanto-urbo

En la jaro de la 125-jariĝo de Esperanto ni multon faris en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz. Dum 2012 okazis multaj gravaj paŝoj antaŭen sur diversaj agadkampoj, pri kiuj aperis pluraj artikol(et)oj kaj fotoj en La Ondo.

Kvazaŭ krono de la tutjara agado iĝis la tradicia Zamenhof-festo kun ĉ. 100 partoprenantoj. La 15an de decembro venis la klubanoj, la partoprenantoj de la semajnfina 57a Studsesio, geamikoj kaj multaj gastoj el Pollando kaj Kazaĥstano danke al la kunlaboro inter ICH kaj la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz. La grupvojaĝon al Herzberg organizis Andreo Grzębowski. La grupanoj pasigis la tutan festan tagon en Herzberg, vidis la urbon kun Zsófia Kóródy, vizitis la Esperanto-muzeon en la kastelo kaj la ICH-bibliotekon en la Esperanto-Centro.

La festvespero okazis en la nova Esperanto-hotelo Zum Pass en Sieber, kien venis ankaŭ Gerhard Walter, urbestro de Herzberg por saluti la kunvenintojn.

La programo enhavis retrorigardon al 2012 kun resumo pri la tutjara agado de la Esperanto-Centro kaj honorigon de merituloj. Inter ili estis prof. Rüdiger Sachs, prezidinto de ISAE kaj antaŭa redaktoro de Scienca Revuo, kiu ricevis valoran Zamenhof-medalon pretigitan de la medal-artisto Peter Götz Güttler. La programon riĉigis deklamo de Zamenhofaj poemoj, muziko kaj donacado el la plena sako de Sankta Nikolao, abunda kaj bongusta vespermanĝo en la amika etoso de la festaj horoj…

Prelegoj pri sano, sana kaj alternativa vivmaniero, komuna kuirado, manĝado, kune deciditaj programoj, arbara migrado, ekskursoj, turismo, internacia partoprenantaro, amika etoso, bonfarto, malalt- aŭ senkotiza partopreneblo – jen la ĉefaj trajtoj de la alternativa novjara seminario SANO 3, kiu post du sukcesaj jaroj estis organizita parte en Herzberg, parte en la al ĝi apartenanta vilaĝo Sieber, kie la Esperanto-hotelo Zum Pass ofertis mirindan silvestran balon kun abundaj festaj manĝoj, dancmuziko kaj dancado.

El la varia programo jen kelkaj: prelegoj pri daŭripoveco kaj Esperanto, pri la sekreta lingvo de migradmuzikistoj, pri novjaraj kutimoj en diversaj landoj, pri Hispanio kaj flamenko-muziko. Pluraj ekskursoj riĉigis la programon.

ICH


JES

Kvarfoje JES!

“Brila movada programo. Kremo de la Esperantaj muzikistoj. Mojosaj homoj kaj vigla esperantisma etoso. Venontjare nepre venu ankaŭ vi!” – tiel mi prezentus SMS-e la aranĝon al amiko, kiu ne povis partopreni en la 4-a Junulara Esperanto-Semajno. Ankaŭ mi preskaŭ ne venintus, sed JES simple valoras partoprenon.

JES

JES-4 en Naumburg: Publiko dum la spontana novjarkantado de “La Perdita Generacio” (Foto: Ivo Miesen)

Preskaŭ 260 homoj verŝajne opiniis same kaj decidis veni al la germania urbo Naumburg (Saale), lokita ĉirkaŭ 70 kilometrojn sud-okcidente de Leipzig. Post grimpado sur la ĉarman monteton en la pinto oni povis trovi la junulargastejon baptitan por la koncerna semajno “JES-ejo”. Ĝi estis vera palaco de plezuroj – en unu konstruaĵo troviĝis ĉio bezonata por travivi (kaj kiel travivi!): prelegejoj, koncertejo, manĝejo, dormejoj kaj eĉ pli...

Ni memorigu, JES estas posteulo de la kunigitaj germania Internacia Seminario kaj pollanda Ago-Semajno. Ĝi okazas ĉiam alterne en Pollando kaj Germanio, organizata de la Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj kun Varsovia Vento. Laste ĝi okazis inter la 28a de decembro 2012 kaj la 4a de januaro 2013. Kiel kutime ĝi logis precipe junularon. Ĉi-foje la mojosa distra programo estis taŭge kompletigita de la bone tajlorita movada programo.

Tin, tin! Mia telefono pepas. “Ĉu vere la aranĝo estas tiom bona?” – mi legas respondon de la amiko. Mia mesaĝo povas ampleksi nur je 160 signoj, tial mi tajpas kurtan mesaĝon: “Jes, jes, jes, jes!”.

1) JES, ĉar la distra programo kunordigata de Leo Sakaguchi kaj Jonas Marx mojosas! Fakte ĉi-jare ĝi ne estis por mi surpriza. Mi ja tute facile povis antaŭvidi, ke al JES denove venos la plej bonaj Esperanto-muzikistoj kaj la koncertoj seniluziigos nur por unu momento – ĉiufoje post la lasta kanto. Sendevigas min rakonti pli la nura mencio de la nomoj Platano, Jonny M, LPG, Danĝera; kaj estis ja ankaŭ aliaj!

JES

En JES-4 debutis tute nova grupo La Okulvitroj, kiu konsistas duone
el la grupo 42 (fratinoj Geyer) kaj duone el la grupo La Kuracistoj
(Gunnar kaj Sebastian) — ili entuziasmigis kaj dancigis la ĉeestantaron. (Foto: Ivo Miesen)

2) JES, ĉar regas junulara etoso – juneco, freŝeco, novaj ideoj, aktivismo, entuziasmo. JES estas siaspeca jarkomenca ŝargo je vivenergio, renkontiĝejo de la Esperanto-amikoj, kunvenejo de la aktivuloj kaj, laste sed ne balaste: ankaŭ rendevuejo (tio ne nepre tuje garantias novajn denaskulojn, ĉar la slogano “TEJO protektas vin...” estis esence realigita per livero de kondomoj).

3) JES, ĉar ĝi ebligas al la junularo emfazi siajn opiniojn pri la movado kaj ĝiaj aktualaj problemoj; kaj inverse – ĝi ankaŭ ebligas aŭdi la voĉon de la junuloj parolantaj pri la nuntempo kaj estonteco de la Esperanta movado. La brila movada programo, kunordigata de prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, donis al mi la unuan okazon partopreni en tiom vastaj junularaj diskutoj pri la neŭtraleco de la Esperanto-organizoj kaj la ŝajna konflikto inter la “organizita” kaj “neorganizita” movadoj. Estas ĝojige, ke la junuloj emas transpreni la laŭtparolilon por esprimi siajn vidpunktojn, ke ili interesiĝas pri la estonteco de Esperanto kaj nia komunumo. Michael Boris Mandirola kiel membro de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj prezentis al la publiko unuopajn erojn de la strategia vizio de UEA kaj diskutigis pri la eblecoj realigi ilin kadre de TEJO.

Fine, estas tre bone, ke la partoprenantoj de JES volas ankaŭ lerni kaj plispertiĝi – progresanta Esperanto-kurso de Irek Bobrzak estis unu el la plej frekventataj programoj. Paralele kuraĝa dekduo partoprenis en almenaŭ kvar el kvin sesioj de la aktivula trejnado de TEJO kaj ricevis diplomojn konfirmantajn ilian partoprenon en la kurso pri organizado de Esperanto-aranĝoj.

4) JES, ĉar ĝi estas plene esperanteca, oni volus diri “ĝis la lasta cendo”. La 4a JES estis la unua granda renkontiĝo, dum kiu vaste uziĝis la nova-malnova Esperanto-valuto stelo. La 1-, 3- kaj 5-stelaj plastaj moneroj estis la sola pagilo akceptata en la trinkejo. Oni rajtis trinki neniun bieron, neniun kolaon, eĉ ne guton da akvo, sen uzi la ruĝajn, flavajn kaj verdajn plastopecojn kiuj estas jam la sekva reenkarniĝo de la ideo pri Esperanto-mono. La monŝanĝejo lokiĝis en la giĉeto apuda al la trinkejo kaj ĉiun 5-eŭran monbileton ĝi ŝanĝis al 21 steloj, kiuj poste rapide enfaladis en la trinkejan kason kontraŭ ambrozia pico kaj diversspecaj nektaroj.

“Mi certe venos denove por JES. Ĉu ankaŭ vi? Ĝis la revido en Pollando!” – estis mia lasta SMS antaŭ endormiĝo post la laciga festado de la nova jaro kun esperantistoj.

Paweł Fischer-Kotowski

Legu ankaŭ artikolojn pri JES-2 kaj JES-3.


Por homoj de ĉiuj aĝoj: “Revoj kaj sonĝoj”

Entute 161 homoj el 14 landoj ĉeestis en la 11a Novjara Renkontiĝo, kiu okazis de la 27a de decembro 2012 ĝis la ĉi-jara 3a de januaro, apud la germana urbo Xanten (okcidente de la Ruhr-regiono).

En la unua jardeko de sia ekzisto la Novjara Renkontiĝo (NR) sukcese akiris la famon esti la vintra renkontiĝo por Esperanto-familioj – kun riĉa infana programo por la diversaj aĝogrupoj. Ankaŭ ĉi-jare la gaja infanaro el sep landoj, ĉ. 40-kapa, plene ĝuis la riĉan oferton – ĉefe manlaboroj, ludoj kaj kantoj, grandparte kadre de la renkontiĝa temo“revoj kaj sonĝoj”.

Intertempe multaj el la iamaj infanoj fariĝis junuloj kaj nun gaja grupo de dudeko da junuloj inter 12 kaj 20 jaroj denove formis belan kunularon kaj bone amuziĝis dum la jarfina semajno. Pli kaj pli la Novjara Internacia Semajno por junuloj, kadre de NR, allogas kunfestantojn.

Foto: Klara Ertl

Dum NR „ambro por ludoj estas necesa afero, kaj la renkontiĝo havas siajn klasikajn ludojn.
De maldekstre: Thomas (13-jara, Belgio), Louise (14-jara, Francio), Samy (16-jara, Belgio) (Foto: Klara Ertl)

En NR dum la jaroj kreskis ankaŭ la prelega programo, kun trideko da diversaj ofertoj, kiu allogas homojn de ĉiu aĝo. Ĉi-foje eblis interalie sekvi prezentojn pri ekstersunsistemaj planedoj, modernaj hejtsistemoj, subkonscia rasismo, financa krizo, amo, Japanio, la venonta Azia Kongreso en Israelo, Ruando (dudek jarojn poste), la projekto Mazingira, Vikipedio kaj libera scio, fotado, ludoj, maŝintradukado, nederlanda biciklo-kulturo, dormado, kondutdependeco, alttalentuloj, persona evoluo, la lingvoprojekto Lidepla kaj budaismaj meditado kaj filozofio. Oni povis partopreni krome en tradukateliero, filmoateliero (kaj spekti aliajn filmojn), en teatra kurso, diversaj masaĝorondoj, trikado, harplektado, ĵonglado, Mahjong-kurso, senstreĉiga gimnastiko, jogo, teatrosporto kaj svingodancado. Aŭ simple iom revadi en la revosalono belege ornamita de Christoph Frank. Kaj kompreneble ni traktis ankaŭ Esperanton mem – temis pri la Esperanto-centroj, nia estonteco (“Kien ni iras?”), Esperanto en politiko kaj la aktualeco de fina venko. Malfacilis enui dum NR…

Pri Esperanto-lernantoj zorgis Mazi-prezentado kaj pliaj kursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacio. Instruemuloj povis sekvi enkondukon en la Cseh-metodon.

En la arta programo ni havis plurajn koncertojn – de jOmO, Tone el Brazilo kaj de la Tuluza fabelrakontistino kaj kantistino Vjera – ĉiuj tri entuziasmigis sian publikon. Vjera prezentis ankaŭ fabelojn kaj laŭtlegis ĉapitrojn el La eta princo. Christoph Frank prezentis la (pup-)teatraĵon La sonĝofranduleto. Kantigis la partoprenantojn en pluraj rondoj Saskia Idzerda kaj Jesper Jacobsen. Kaj en la adiaŭa vespero partoprenantoj impresis per sia arto kaj lerto.

Foto: Alina Brücker

Iom ni ankaŭ forlasis la ejon – por diversaj promenoj, laŭ la apuda lago kaj al la urbocentro de Xanten, kaj ankaŭ al la Arkeologia Parko de Xanten, kie prezentiĝas la romia historio de la urbo. La skoltema junularo kompreneble ankaŭ iom eksterumis.

La internacia renkontiĝo de pli ol cento da homoj kompreneble allogis ankaŭ la gazetojn de la regiono, radion kaj televidon, kiuj ĉiuj afable raportis pri ni.

Venontjarfine Novjara Renkontiĝo kun la Novjara Internacia Semajno por junuloj plej verŝajne okazos en Saarbrücken, germana urbo apud la franca landlimo. Do: Bona bazo por la internacia Esperanto-renkontiĝo. Antaŭĝojas bonvenigi ankaŭ vin la organizantoj Nicky, Betti, Christoph kaj

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Legu ankaŭ artikolojn pri la 9a kaj pri la 10a Novjaraj Renkontiĝoj de EsperantoLand.


KS: Komunumo pere de unu lingvo

De la 28a ĝis la 30a de decembro 2012, la 31a Komuna Seminario (KS) okazis ĉe la monto Takao apud Tokio. KS estas ĉiujara komuna junulara evento, gastigata laŭvice en Japanio, Koreio kaj Ĉinio. Ĉi-foje Japana Esperanto-Junularo (JEJ) okazigis ĝin kun la temo “Ĝisfunde utiligu kaj ĝuu Esperanton”.

Inter la programeroj estis ludoj uzantaj Esperanton kaj prezentantaj respektivajn kulturojn, kiujn eĉ komencantoj povis partopreni. Ankaŭ estis lecionoj, debatoj, fakkunsidoj pri vegetarismo, pri tradukado, gaja vespero k. a.

Inter la 54 partoprenantoj estis pli ol 30 junuloj, ĉefe japanaj kaj koreaj, kaj kelkaj el aliaj landoj, inkluzive de Ĵon – reprezentanto de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO). En la seminario oni decidis akcepti VEJOn al organizado de KS, kaj do KS okazos ekde nun en kvar landoj laŭvice.

Nuntempe la Vjetnama Esperantujo estas vigla, kaj VEJO sukcesis pri UK kaj IJK lastjare. Tamen, simile al aliaj landoj, ili bezonas uzi Esperanton praktike. En aziaj landoj mankas al junularo sperto, kvankam oni bezonas kreskigi novajn esperantistojn. Tio estas komuna tasko inter la landoj. Tial nun la forto de VEJO estas bezonita por nia KS.

La internacia lingvo estas grava por la Orienta Azio, ĉar inter la landoj lingvoj ŝajnas ne havi similecon malsame ol en Eŭropo, kaj eĉ iliaj literoj estas tute sendependaj; krom iom da “kanĵi”, ĉinaj ideogramoj. Tial Esperanto faciligas nian interkomprenon, kiel la vera internacia lingvo, ankaŭ en estonteco.

En Orienta Azio tamen troviĝas komunaj punktoj. La sistemo “Eto” estas unu el ili. En tiu ciklo de jaroj devene de Ĉinio, 12 bestoj simbolas 12 jarojn. Ĝi troviĝas ankaŭ en Japanio, Koreio kaj Vjetnamio kun iom da diferenco pri kelkaj bestoj. Komence de la KS, la partoprenantoj grupiĝis laŭ sia “Eto” kaj prezentis sin laŭvice.

Ankaŭ nuntempe troviĝas politikaj problemoj en la Orienta Azio; ekzemple pri teritorio, pri historio ktp. Televido kaj gazetaro ne ĉiam raportas amike pri la landoj reciproke. Tial estas grava, ke ni azianoj interparolas kaj provas interkompreniĝi pere de unu sama lingvo sendepende de iu ajn nacio.

Mi esperas, ke nia KS ankaŭ estonte estos celata por amikeco inter la landoj, kaj por la junulara Esperanto-movado en Azio.

Mamija Midori


unesco

UEA en NRO-konferenco de Unesko

De la 12a ĝis la 14a de decembro kunvenis en Parizo la Internacia Konferenco de la Neregistaraj Organizaĵoj (NRO) havantaj oficialajn rilatojn kun Unesko. El 371 organizaĵoj 110 aliĝis al la konferenco, sed reale ĉeestis 97. Pluraj delegitoj ne povis veni, ĉar ili ne ricevis vizon ĝustatempe. Nome de UEA, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko jam ekde 1954, partoprenis Renée Triolle kaj Barbara Despiney, la konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe Unesko.

La konferenca temo estis Kulturo kaj kulturoj: rekunigi universalecon kaj diversecon, pri kiu enkonduke parolis la franclingva kongolanda verkisto Alain Mabanckou. Li emfazis, ke Afriko, ekzemple, ne estas io unueca kaj ke afrikanoj ekster Afriko kreas aliajn Afrikojn kaj afrikajn kulturojn.

La temo estis traktata en atelieroj. En tiu pri “Kulturo kaj edukado” prelegis Catherine Deremble, kiu gvidas la Unesko-komisionon pri interkultura dialogo por paco. Laŭ ŝi, pro la multaj devenoj de la eŭropaj lernejanoj, la edukado devas garantii la transdonon de ĉies origina kulturo. Al ŝia eldiro, ke por doni al la gejunuloj la necesajn ilojn por, interalie, kulturaj interŝanĝoj, “necesas konsideri, ke la angla estas necesa en tiu perspektivo”, Triolle rebatis, demandante, kiel konservi la kulturan diversecon, se jam 95% de la kulturo de la mondo ŝajnas esti anglalingva, kaj la lokajn sciojn, se estos nur unu maniero pensi.

En la labora parto oni elektis la prezidanton de la Internacia Konferenco por dujara periodo. El kvar kandidatoj elektiĝis Patrick Gallaud, kiu vizitis la 87an UK en Fortaleza en 2002. Oni elektis ankaŭ la membrojn de la Ligokomitato, kiu kunordigas la kunlaboron de NRO-oj kaj iliajn rilatojn kun la organoj de Unesko.

Krom ĉeesti la kunsidojn kaj plurfoje interveni en la diskutoj, la reprezentantoj de UEA aranĝis ankaŭ ekspozicion pri Esperanto. Por ke la delegitoj povu pli bone konatiĝi kun la aliaj NRO-oj kaj iliaj agadoj, la konferenca programo enhavis duhoran “liberspacan sesion”, dum kiu ĉiu rajtis starigi ekspozicion.

unesco

Renée Triolle (maldekstre) kaj Barbara Despiney kun Patrick Gallaud,
la nova prezidanto de la Internacia Konferenco de NRO-oj.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2012, N-ro 485.


Mandrak

Pollando, la krizo superita?

La eksterordinara landa kunveno de la delegitoj de Pola Esperanto-Asocio kunsidis la 19an de januaro 2013 en Varsovio. La kunveno akceptis novan statuton de PEA kaj elektis novan estraron:

Stanisław Mandrak (prezidanto)
Barbara Pietrzak (vicprezidanto)
Robert Kamiński (sekretario)
Alina Mozer
(kasisto)
Anna Maria Koniecpolska-Bień (estrarano pri junularaj aferoj)
Paweł Fischer-Kotowski (estrarano)
Teruo Matsumoto (estrarano)
Łukasz Żebrowski (estrarano)

La nova estraro havas provizoran karakteron kaj la elektitaj ok personoj devas nur enkonduki la preskribojn de la nova statuto kaj okazigi la unuan ĝeneralan kunvenon.

Laŭ la nova statuto la supera organo de PEA ne plu estas delegita kunveno, kiu kunsidis ĉiun trian jaron, sed ĝenerala kunveno, en kiu rajtas partopreni ĉiuj individuaj membroj de la asocio. Tia kunveno devos unuafoje okazi ĉi-jare, espereble jam en junio 2013.

Paweł Fischer-Kotowski


Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!

Ankaŭ ĉi-foje, la 25an de decembro 2012 post la tradicia Kristnaska mesaĝo en la placo Sankta Petro, Papo Benedikto la 16a diris siajn bondezirojn en pli ol 60 lingvoj. La Papo bondeziris en Esperanto. Li diris: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!” [Aŭdu ĉi tie.]

Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske kaj Paske, grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton “Esperanto”. La iniciato estis gvidata, kiel tradicie, de la itala samideano Giovanni Conti. La tutmonda televida elsendo montris ilin dum la Papo eldiris la Esperant-lingvan bondeziron.

papo

Ĉeestis Patrizio Cilli, Giovanni Daminelli, Isabel Leòn Fonseca, Felice Sorosina, Filomena Canzano, Francesco Maurelli, Luca kaj Vito Tornillo, Elio Bonomolo, Jitka Skalická, Ranieri Clerici kaj Giovanni Conti. Carlo Sarandrea realigis la fotografadon.

papo

La Esperantlingva bondeziro de la Papo estas spektebla: video MPEG
video MP4


Pli da fotoj estas en la retejo de IKUE surbaze de kiu estas kompilita la supra raporto.

Sukcesa KER-ekzameno en Moskvo

Moskva

Inter la plej impresaj aranĝoj, okazigitaj ĉi-jare omaĝe al la 125-jariĝo de Esperanto, estis la junia tutmonda KER-ekzameno, kies iniciatinto kaj ĉeforganizanto estas Katalin Kováts. Pro la bona organizado de la junia skriba ekzamensesio kun pli ol 30 ekzamenitoj Moskvo ricevis premion havi parolan parton de KER-ekzameno.

La parola parto de la ekzameno okazis en la Ruslanda ĉefurbo la 8-9an de decembro. Por akcepti la ekzamenon al Moskvo venis Katalin Kováts mem kaj la eksprezidanto de UEA Renato Corsetti.

Al la decembra ekzameno aliĝis pli ol 30 personoj: junuloj, aĝuloj, aktivuloj de la landa kaj Moskva movadoj. Komfortan hejmecan ejon por la dutaga streĉa laboro prezentis la ŝtata klasika lernejo №1199 en la sud-okcidenta parto de Moskvo. Du plenaj tagoj da streĉa, sed tre interesa kunlaboro en laboratoria, skriba kaj parola partoj en ĉiuj tri niveloj, laŭ anticipaj antaŭkalkuloj, montris tre pozitivajn rezultojn.

La nivelon C1 trapasis 16 personoj, kiuj esprimis la plej bonegajn sentojn pri la afableco de la ekzamenantoj kaj pri la perfekta etoso dum la tuta sesio. Oni esprimis deziron pli ofte ekzameniĝi kaj fari similajn sesiojn ne dum du tagoj, sed pli longe. Agrablaj kaj tre nekutimaj opinioj!

Mi dankas ĉiujn partoprenintojn, admiras la fervoran laboron de Katalin Kováts kaj Renato Corsetti dum la prepara periodo kaj dum la tuta ekzamensesio!

Svetlana Smetanina


REU konferencos en aprilo

reu

Konforme al la Ĝenerala regularo de REU (Rusia Esperantista Unio), kiu tekstas: “La Estraro anoncas pri la dato, loko kaj proponata Tagordo de la Konferenco en la Organo de REU ne malpli frue ol tri monatojn antaŭ la dato de la Konferenco” (art. 3.2), mi nome de la Estraro de REU anoncas, ke la 27a Konferenco de REU okazos en Moskvo la 13-14an de aprilo.

La adreson de la konferencloko oni diskonigos poste. Aliurbaj partoprenantoj, bezonantaj tranokton, estas bonvenaj konsulti la estraron pri la afero. Oni petas aliĝi eventualajn partoprenontojn por scii, kiom da personoj planas partopreni la konferencon. Aliĝi eblas en la retejo de REU.

La proponata tagordo

  1. Raporto de la estraro, akceptado de la raporto;
  2. Diskutado pri la perspektivoj de la movado en Rusio;
  3. Elekto de prezidanto;
  4. Elekto de estraro;
  5. Elekto de komisiitoj kaj respondeculoj.

Ĉiuj membroj de REU estas invitataj kompletigi la tagordon kaj proponi kandidatojn (sinproponoj eblas) por la postenoj en la estraro, inkluzive de la prezida posteno. Mi atentigas, ke, kvankam la Ĝenerala regularo (art. 6.4) permesas al unu persono ofici dum tri sinsekvaj mandatperiodoj, mi ne restos en ĉi tiu posteno. Sekve REU havos novan prezidanton.

La plej grava punkto de la tagordo estas la dua. Laŭ mi, nun estas taŭga (aŭ eĉ vivbezona) momento por pridiskuti la staton de la movado en Rusio kaj en la mondo, la rolon de REU en ĝi, perspektivojn kaj eblecojn de/por ili (la movado kaj REU). Probable post la konferenco komenciĝos principe nova erao en nia movado.

Grigorij Arosev
prezidanto de REU

Legu ankaŭ la artikolon Kio estas la reala trezoro de REU? de Grigorij Arosev kaj intervjuon kun li.


BET-49

BET-49

La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49) okazos la 6-14an de julio 2013 en la orientlitovia urbo Utena. BET-49 funkcios en la moderne ekipita kolegio de Utena, kie oni povos libere uzi ĉiujn ejojn kaj servojn (salonoj, teknikaĵoj, muzikiloj, komputiloj kun libera reta aliro k. a.). BET-49 ĝuos helpon kaj kunlaboron de la urba gvidantaro – la urbestro de Utena Alvydas Katinas akceptis la proponon esti alta protektanto de BET-49.

BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio kaj ĝi celas: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon.

Utena

En la programo: somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindaĵoj, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, diservo, baza konatiĝo kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj k. a. Ĉiutage aperos la gazeto de BET.

La organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankaŭ sinproponojn.

Poŝta adreso: p. k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio.
Telefonoj: +370-687-12219, +370-686-69875
Retadresoj: litova.ea@mail.lt, pjegorovas@takas.lt, irenaa@takas.lt

Pliaj informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Utilaj turismaj informoj pri Utena en la litova, rusa, kaj angla lingvoj estas en la retejo www.utenainfo.lt.


Vide el Bruselo

De laktolagoj al laktejegoj en Eŭropo

lakto

Pli kaj pli da laktaj bovinoj ne plu vidas la tagan lumon en Eŭropo (Foto de Eŭropa Komisiono)

Dum jardekoj la eŭropa Komuna Agrikultura Politiko produktis laktolagojn. Hodiaŭ politikistoj pripensas reformadon de la plej kosta eŭropa politiko, kiu ankaŭ produktas novan tipon de laktofabrikoj kun miloj da bovinoj. Tie la bovinoj ne plu vidas la lumon de la tago kaj ne plu povas moviĝi.

La NRO Kompato en Terkulturado komencis en Bruselo sian batalon kontraŭ tiuj novtipaj laktofabrikoj. Ĝi argumentas surbaze de la artikolo 13 de la Eŭropa Traktato, kiu postulas, ke EU, formulante sian agraran politikon devas “plene” konsideri la bonfarton de bestoj.

Krom zorgoj pri poluado kaj sano, Kompato en Terkulturado klopodas konvinki politikistojn kaj oficistojn en Bruselo, ke ili devas konsideri la rajtojn de la bestoj. Laŭ tio, la laktofabrikoj, kie miloj da bovinoj en la sama ejego estas devigataj produkti ĝis 30 litrojn tage kaj kelkfoje eĉ 60 litrojn, estas kontraŭlaŭleĝaj, aŭ almenaŭ ne plu financeblaj pere de la Komuna Agrikultura Politiko. Laŭ la NRO, la novaj fabrikegoj prezentas teruran fizikan torturadon por la bestoj.

Plie, la bovinoj, kiuj estas tiel mistraktataj, elĉerpiĝas jam post tri lakto-cikloj, kaj dum sia vivaĉo ili produktas eĉ malpli da lakto ol la bovinoj vivantaj nature. Kompato en Terkulturado argumentas, ke oni ne bezonas tiajn grandajn laktejojn, kie bovinoj estas profitcele mistraktataj por dum relative mallonga tempo produkti grandajn kvantojn de lakto. Krome, tiuj fabrikegoj bezonos, laŭ la NRO, multe da plia investado por aĉeti nutraĵojn de grandaj internaciaj firmaoj. Malpli kosta kaj multe pli humana solvo estas lasi al la bovinoj vidi la sunlumon kaj manĝi herbojn, kiel ili faras jam dum miloj da jaroj.

Registaroj devus helpi al laktoentreprenoj koncentriĝi pri altkvalita lakto de malgrandaj bienoj. Ĉi tio pli facile permesus lakto-produktantojn gajni pere de altkvalitaj produktoj. Solvo povas esti EU-direktivo kiu malpermesus la mistraktadon de bovinoj kontrolante, ekzemple, ke bovinoj havas aliron al paŝtejoj dum la sezono kiam kreskas herbo. Tamen oficistoj en Bruselo ankoraŭ ne konsideras tiun eblecon. “La Eŭropa Komisiono rifuzas leĝon pri protektado de laktobovinoj. Ni alvokas la Komisionon repensi ĝian starpunkton”, – diris Peter Stevenson de Kompato en Terkulturado.

Dafydd ab Iago


Vortoj de komitatano Z

De B al Buller

komitatano z

Ni estas denove meze de elektoj en UEA post la oficiala starto per la alvoko pri kandidatoj por komitatanoj B. Ilia nombro minacis fali al kvin, sed UEA tamen sukcesis komenci la sesan milon da individuaj membroj kiel altosaltisto, kiu faris validan rezulton kun tremanta stango malantaŭ si.

La komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn, sed ilia elektado interesas la membraron malpli ol tiu de la estraranoj. Per 10-oble pli da komitatanoj A la povon en UEA havas la landaj asocioj, kvankam ili kontribuas al la financoj de UEA nur 1/20 de la kotizoj de la individuaj membroj. Tiu misproporcio estas ŝanĝenda por pliproksimigi la Asocion al la membroj. Post tia ŝanĝo en la statuto la B-elektoj fariĝus pli interesaj, ĉar temus pri elekto de influa parto de la Komitato.

Pri la estraraj elektoj oni ankoraŭ malmulton scias. En januaro la elektokomisiono raportis al la komitato, menciante nur Mark Fettes, kies kandidatiĝo por prezidanteco estis konata jam longe. Lia elekto ŝajnas certa, ĉar ne cirkulas onidiroj pri iu ajn rivalo. Eĉ Amri Wandel ŝajne ĉesis ambicii por la plej grava seĝo sur la podio. Ne certas, ĉu li entute retenos sian lokon en la estraro, ĉar por la komitatanoj eble jam sufiĉas liaj tri periodoj. Ĝuste Wandel iniciatis, kun Stefan MacGill, la “demokratiigon” de la elektoregularo, sed se li volos daŭrigi kaj ne estos elektita, li eble trovos mankojn ankaŭ en la nova. Lia amiko MacGill siavice apenaŭ povos akompani Fettes kiel alia eksoficisto en la estraro post sia demisio kiel prezidanto de ILEI por dediĉi sin al la revuo Juna Amiko, kies redaktado laŭ li ne lasas tempon por io alia.

La komisiono ne raportis, kiuj nunaj estraranoj pretas daŭrigi. Oni povas supozi, ke Probal Dasgupta sekvos la ekzemplon de siaj antaŭuloj ekde John Wells, kiuj restis ekster la estraro dum la tujsekva periodo. Kun prokrasto revenis nur Humphrey Tonkin kaj Lee Chong-yeong por malfeliĉa aventuro kun Renato Corsetti. Se tri periodoj barus la vojon al Wandel, tio koncernus ankaŭ Claude Nourmont, sed la aliaj estraranoj estas en sia unua aŭ dua periodo.

Por ke la membraro havu senton pri ŝanĝo, la estraro devus ŝanĝiĝi kiel eble plej plene. La ŝanĝoj en la regularo tamen postulas fari la elekton same kiel tiun de la komitatanoj B: ĉiuj kandidatoj estos sur sama listo kaj elektiĝos tiuj kun plej multe da voĉoj. Tia maniero eble favoros la antaŭajn oficulojn kaj nur hazardo povos rezultigi estraron, kies anoj kapablos kunlabori kiel teamo. La regularo permesas al la komisiono fari konsilojn pri “teamkunmetoj”, sed tiaj konsiloj povos facile veneni la atmosferon. Ni ne miru, se post la UK oni sopiros la tempon, kiam eĉ prezidanton oni elektis el du kandidatoj. Laste tio okazis en 1989 inter Wells kaj Yosimi Umeda kaj en 1986 inter Tonkin kaj Werner Bormann.

La elektoj ne ĉesos en Rejkjaviko. Pro la pensiiĝo de Osmo Buller la estraro alfrontos elekton, kiu ne estos facila. Buller mem ofte pledis por reinstalo de direktoro de la CO, kiu estus natura trejniĝo por la ĝenerala direktoreco, sed por tio komencas esti malfrue. En la vizioj de Fettes la CO havas gravan lokon, sed se ĝia stabileco estos skuita, la ŝanĝo sub Fettes riskos esti kiel tiu promesita de Obama.

Komitatano Z

Legu ankaŭ la Vortojn de Komitatano Z, kiuĵ aperis en la 2012a jaro

Al pli azia estonteco de UEA
Survoje al la Fettes-erao
Hundoj bojas, karavano vojas
Lingvaj dorsosakuloj


Jaro 2012: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej tradicia estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni invitis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2012 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”

El la 17 invititoj respondis (same kiel pasint-jare) 13 personoj; 11 viroj kaj du virinoj; sep eŭropanoj, du azianoj, kvar amerikanoj. Inter la respondintoj estas (eks)gvidantoj de UEA kaj de SAT kaj de la Esperanta Civito, du prezidantoj de landaj asocioj de UEA.

Kiel klarigite en la pasinta jaro, ĉiu el la partoprenantoj de la “Ronda Tablo” havas sian propran imagon kaj sian propran stilon, kiuj ne povas plaĉi al ĉiu. Sed Esperantujo estas tia, kia ĝi estas, kaj la respondoj aperas tiaj, kiaj ili estas – sen cenzuro kaj kombo.

Grigory Arosev
Peter Baláž
Renato Corsetti
Probal Dasgupta
Dennis Keefe
Katalin Kováts
Vinko Markovo
Cindy McKee
Etsuo Miyoshi
Martin Schäffer
Giorgio Silfer
Humphrey Tonkin
José Antonio Vergara

Arosev

Grigory Arosev

Ruslando

Prezidanto de Rusia Esperantista Unio

La plej grava evento, kiu okazis en la jaro de la 125-jariĝo de Esperanto, por mi estis aldono de Esperanto kiel plia traduklingvo ĉe la servo Google Translate. Mi opinias, ke tio estas multe pli signifa agnosko de la valoro de Esperanto, ol multo alia. En Rusio sukcese okazis du KER-ekzamenoj kaj krome la 26an de julio en unu el rusiaj ŝtataj televidkanaloj estis menciita jubileo de Esperanto. Specife “nia” ĝojo estis venko de nia samlandano en poezia branĉo de la Belartaj konkursoj de UEA. Plia ĝojo, liveriĝinta jam en 2013, estis tamena atingo de la magia nombro 5000 – kvanto de la UEA-membroj.

Bedaŭrinde la jaro ankaŭ estis markita per kelkaj tre doloraj forpasoj en nialanda movado. Kelkaj el la forpasintoj estis gravegaj por la movado, kaj ilia manko sentiĝos ankoraŭ longan tempon.

Balaz

Peter Baláž

Slovakio

Kunordiganto de E@I, estrarano de EEU, eldonisto

Mi dividos mian respondon samkiel antaŭ unu jaro al “internaj” mal/sukcesoj kiuj rilatas min kaj mian agadon, kaj “eksteraj” kiujn mi povis observi.

Internaj sukcesoj: okazigo de SES 2012 kun 250 partoprenintoj – je 60 homoj pli ol dum la antaŭa jaro!; okazigo de KAEST 2012 kunlabore kun kaj subtene de Wikimedia Slovakio; uzantaro-kresko ĉe la retejo slovake.eu; akcepto de tri novaj EU-projektoj, en kiuj E@I partneros; lanĉo de la reta PIV; reeldono de Detala Gramatiko de Esperanto, Komputeko, DVD Esperanto elektronike kaj eldono de DVD kun eksterreta versio de la tuta Vikipedio en Esperanto; eldono de Historio de UEA de Ziko van Dijk; EEU-kongreso en Galway kun vasta amaskomunikila informado pri Esperanto en Irlando.

Internaj malsukcesoj: prokrasto de lanĉo de aktuale.info; malrapida kolektado de financa subteno por ESF-kampanjo; daŭre relative malmultaj E@I-aktivuloj ekster Eŭropo, ekzemple, en Azio.

Eksteraj sukcesoj: JES-4 en Naumburg (vere profesie realigita); daŭra kresko de Muzaiko; funkciado de Libera Folio; daŭrigo de Interlingvistikaj Studoj en Poznań; kreado de la Strategia Plano de UEA fare de la Strategia komisiono.

Eksteraj malsukcesoj: daŭra stagnado de la tradicia movado, neemo (aŭ nekapablo?) moderniĝi; sorto de la projekto kaj misfunkciado de la retejo Pasportaservo.org.

Corsetti

Renato Corsetti

Italio

Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio

Plej pozitivaj: la disvastigo de Esperanto en Indonezio; la pliaj progresoj de la Ĉina Radio pri radiaj kaj televidaj elsendoj; la Kongreso en Hanojo, kiu metis la mondan esperantistaron en komuniko kun la vjetnama; la nova versio de la reta kurso de Carlos Pereira; la relanĉo de nova versio de “lernu”; la multaj agadoj faritaj de esperantistoj tra la mondo por la Jaro 125a de Esperanto.

Plej negativaj: la paroladoj en la komitata kaj en aliaj listoj pri la venontaj elektoj en UEA; la nekapablo de UEA meti sin konvinke je la antaŭfronto de la disvastigado de Esperanto; la disvastigo de la uzo de Fejsbuko, kiu ja permesas multe pli vastan komunikadon, kvankam la ecoj de la rimedo mem ŝajnas puŝi al supraĵaj kaj banalaj komunikoj kaj diskutoj; la rezigno de la estraroj de kelkaj landaj asocioj disvastigi Esperanton en sia lando.

Dasgupta

Probal Dasgupta

Barato

Prezidanto de UEA

Zenitaj: la februara lanĉo de Esperanto kiel la 64a traduka lingvo ĉe Google; la plue kaj senbrue sukcesaj numeroj de Kontakto sub la redakto de Rogener; la plua furorado de Muzaiko; la taŭge lanta kaj singarda antaŭeniro de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj; la akcepto de nova elekto-regularo fare de la Komitato de UEA en Hanojo; la ekspozicio de la Bavara Ŝtata Biblioteko pri Volapük kaj Esperanto.

Nadira: la malsukceso de la estraro kaj administracio de UEA pretliveri novan retpaĝaron kiel promesite al la membraro. Mia hazardida koneto de latineroj limigas min al Mea maxima culpa; tial mi min detenas de kolektiva sinkulpigo kaj restas ĉe individua pardonpetado.

Nekneka: la fakto, ke multaj el ni, aŭdante pri la ekzisto de persono nomata Nadira, nepre supozus ŝin alloga junulino, dum ni neniel reagus, se ni aŭdus pri la ekzisto de persono nomata Zenita. Ĉu konkludi, ke la paneoj estas pli allogaj ol la trafoj? Ha ne, ni konkludu, ke la homoj estas ŝovinisme kontraŭjapanaj en sia pensmaniero, ĉar vidu, evidente la nomon Zenita nepre portus japana junulino, kies gepatroj kutimas… zeni siajn infanojn! (Mi vetas, ke tuj tri esperantistaj paroj emfaze nejapanaj baptos siajn infanojn Zenita por spiti min. Nia popolo tre zorgas pri simboloj.)

Keefe

Dennis Keefe

Usono / Ĉinio

Iniciatoro de Esperanto-Insulo kaj de Universitato de Esperanto

Eble oni povas rigardi la sukcesojn tra du lensoj: tiuj kiuj ekis ĉi-jare; kaj tiuj kiuj estiĝis antaŭe sed daŭre bone funkciadas. Vera sukceso estas kutime longdaŭra.

Kio bona naskiĝis en 2012? Multo, sed mi parolos pri nur unu: la ekapero de Guglo kun Esperanta tradukeblo. Kvankam ne altnivele bona, tiu tradukilo estas indiko de la parta akceptemo de Guglo por Esperanto. Antaŭ ĉio, tamen, la enmeto de Esperanto en Guglon, estas forta merkatiko-armilo, se ni bone kaj lerte utiligos ĝin.

Kio sukcese daŭras? La muziko kaj radio daŭras. Vinilkosmo ĉiam kreas Esperantan kulturon. Muzaiko kaj Radio Verda daŭras. Esperanta Retradio de Anton Oberndorfer daŭre produktas unu radio-podkaston ĉiutage.

Malsukcesoj: La nedaŭrigo de la ege bona TED-prelegaro en Esperanto lastaŭtune. La troa interatakado de esperantistoj. Kritiki ideojn, bone. Komenti agojn, bone. Paroli negative pri aliaj esperantistoj, kial?

Ni ege bezonas esti pli toleremaj.

Kovats

Katalin Kováts

Nederlando

Lingvisto, redaktoro de www.edukado.net

Mi tre aprecas la profesiajn kaj multflankajn agadojn kaj sukcesojn de E@I, ĝojas pro la diversmaniera revigliĝo de ILEI, plia fortiĝo de Muzaiko, altkvalitaj elsendoj de Esperanta Retradio, kiuj kontribuis multe al la progresoj dum 2012.

Eble mi ŝajnos malmodesta, se mi mencias kiel la plej grandan atingaĵon de la jaro 2012 la Tutmondan Ekzamentagon, kadre de kiu 356 personoj ekzameniĝis samtage en 29 lokoj de 21 landoj tutmonde. Tio okazis danke al la serioza kunlaboro de sepdeko da personoj. La evento eltiris grandan pozitivan eĥon en la ekstermovadaj, naciaj amaskomunikiloj. Kvankam la aranĝo estos ripetota en junio 2013 la samajn rezultojn verŝajne ne eblos superi. Aŭ tamen? Ni vidu.

Ĉiel ajn en 2012 ni ekhavis la 1000-an KER-kandidaton, kaj ankaŭ tio estas mirinda rezulto, kiu pruvas, ke kun centrigita, bona organizado eblas atingi grandajn aferojn kaj disvastigi bonajn iniciatojn.

Ĝuste al tio rilatas miaj negativaj sentoj. Estas elrevige vidi, ke manke de bona kunordigado, komunaj celoj kaj strategioj en diversaj lokoj oni paralele investas energion, tempon, monon, kaj pro la disipitaj fortoj malmultaj el la bonaj iniciatoj kapablas transvivi la komencajn malfacilaĵojn kaj altiri sufiĉan atenton kaj konatecon. Nia movado estas ne nur geografie, sed ankaŭ politike kaj administre tre diaspora, sekve ne sufiĉe efika.

Markov

Vinko Markovo

Germanio

Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

Inter la pozitivaj atingoj menciindas la reta disponigo de provo-versio de la elektronika PIV, rezulte de kunlaboro inter SAT kaj E@I. Alia gravaĵo estis la preleg-turneo de Hori Jasuo tra Francio, kiu konkrete montris al centoj da aŭskultantoj kiel Esperanto povas utili por ricevi freŝajn informojn el foraj mondopartoj.

Inter la bedaŭrindaĵoj kuŝas la malfruo en pluraj projektoj de la eldonkooperativo de SAT, notinde pri la dokumentfilmo de Dominiko Gaŭtiero, kie la mastrumado de subtekstoj en 21 lingvoj montriĝis pli komplika ol antaŭvidite. Sed multe pli gravaj estas la administraj kaj ekonomiaj baroj, kiuj malfaciligas la rektajn kontaktojn inter esperantistoj kaj ilian liberan cirkuladon. Unu el la plej amaraj memorigoj pri la ekzisto de ĉi tiuj baroj en 2012 estis la rifuzo al Kara An, aktivulo el Suda Koreio, viziti Japanion kaj tie partopreni kunvenon pri “Sociaj Movadoj en Orienta Azio”, tio pro administra decido de la japana registaro.

McKee

Cindy McKee

Usono

Reviziisto de La Karavelo, respondeculo de verkoj.com

Okazis en 2012 historie signifa evento. Google aldonis Esperanton al la gugla tradukilo. 200 milionoj da homoj uzas la guglan tradukilon ĉiun monaton. Tiuj homoj vidas Esperanton inter la lingvoj. Neniuj ludiloj eniras la lingvan tradukilon de Google. Nur lingvoj. Nenioma propagando povus efiki kiel tiu decido de Google efikis. Google donis al la lingvo Esperanto tutmondan videblecon kaj seriozan statuson.

Eventoj kiuj negative efektis la sintenon de homoj rilate Esperanton… mi memoras neniujn gravajn.

Miyoshi

Etsuo Miyoshi

Japanio

Mecenato de Esperanto

Mi pensas, ke la plej grava evento en la jaro 2012 estis la festado de la 125-jariĝo de Esperanto ĉe la Pollanda parlamento, okazinta la 17an de oktobro – epokfara evento, ĉar por la unua fojo Esperanto estas tiel omaĝita en parlamento.

Mi konsideras, ke ni faris per ĉi tio la unuan paŝon antaŭen, sed kun ĉagreno mi akceptis, ke neniu internacia organizo zorgas pri Esperanto. Ĉu tio estas alvoko al UEA kaj aliaj organizoj fariĝi pli videblaj al la socio per sia agado?

Schaeffer

Martin Schäffer

Germanio / Meksiko

Ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio

Laŭ mia opinio la jaro 2012 ĝenerale estis tre pozitiva jaro. Pro la jubileo de Esperanto aperis amaso da gazetartikoloj en plej diversaj partoj de la mondo. Ĝenerale oni havas la impreson, ke Esperanto kreskas en la reta mondo. Tre pozitivaj estas la projektoj de Dennis Keefe: la Esperanto-insulo kaj la Universitato de Esperanto. Grandega sukceso estis la unua Tutmonda KER-ekzameno kun 360 partoprenantoj el 29 urboj, kiun organizis Katalin Kováts. Mi tre kontentas, ke en novembro aperis adresaro.org, nova reta adresaro por Esperanto-parolantoj.

Bedaŭrinde ankaŭ estis negativaĵoj. Malagrable estis, ke la Eŭropa Komisiono rifuzis la proponon de EEU pri la kantado de la Eŭropa himno en Esperanto. La situacio de Pola Esperanto-Asocio estas maltrankviliga. Krome grandajn zorgojn oni devas havi pro la daŭre falanta membraro de UEA – 5005 membroj estas minus-rekordo. Grava tasko por la estonto estas plibonigi la fortecon de UEA.

Silfer

Giorgio Silfer

Eŭropo

Verkisto, instruisto kaj organiza konsilisto, konsulo de la Esperanta Civito (2007-2011)

Sur internacia nivelo estas grava la resurekto de Esperanta Naturamikaro, akceptita de la Naturamika Internacio la 6an de oktobro 2012. ENa heredas la rolon de TANEF, malfondita en 2006. Sed dum TANEF en Esperantio estis kuplita al SAT, ENa aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito; ĝi povus aliĝi ankaŭ al SAT aŭ UEA, se (laŭ la statuto) almenaŭ du trionoj de la membraro estus individuaj SAT-anoj aŭ UEA-anoj. En la momento de la aliĝo al la Pakto, du trionoj havis la Esperantan civitanecon, kaj ankoraŭ nun pli ol la duono. Oni rajtas aserti ke, kion unu speco de finvenkismo malgajnis, tion raŭmistoj regajnis.

Ses tagojn post la agnosko fare de NAI estis inaŭgurita la Esperanto-Domo en Andaluzio. Ankaŭ tiu ĉi estas rimarkinde pozitiva evento, ĉar ĝi pruvas la kreskon de tiuj Domoj kiel referenco por nia popolo. La ekspansio en la sektoro de nemoveblaĵoj vidas la tradiciajn movadojn, speciale UEAn, en granda malfruo.

Pozitiva estas ĝenerale la aktiveco ĉe internaciaj organizoj, fare de diversaj subjektoj: eble maturiĝis la tempo por iu granda ofensivo, ne en finvenkisma stilo (por ke UN aŭ EU adoptu esperanton kiel laborlingvon), sed por plene raŭmisma agnosko pri nia lingvo kiel kultura valoro de la homaro, eĉ sendepende de ĝia eventuala alvokiĝo kiel lingvo de granda komunikado.

Negativa estas la perdo de la EU-subvencioj por TEJO, kio duonigas ĝian buĝeton, bedaŭrinde en malfacila momento por du el ĝiaj ĉefaj servoj (Pasporta Servo misfunkcianta, IJK nuligita en Japanio kaj aranĝita haste en Hanojo).

Negativa pli kaj pli estas la flava ĵurnalismo, kun la kampanjoj orkestritaj de Kalle Kniivilä kaj lia retgazeto kontraŭ Stano Marček antaŭe, agentejo Kosmo kaj TEJO en 2012.

Negativa estas la malfruo de Heroldo de Esperanto, malgraŭ la laŭdinda strebado de ĝia ĉefa redaktoro (do ne ĉefredaktoro) Anna Bartek. Ne pro la malfruo en si mem, sed pro la tro sporada apero de objektiva informilo pri Esperantio.

Tonkin

Humphrey Tonkin

Usono

Eksprezidanto de UEA

Pasintjare mi citis la centmilan membriĝon en Lernu.net kiel plej grandan sukceson. Tiu membrokresko daŭras, sed ne decas daŭre citi la saman aferon. Verdire, troviĝas pluraj aliaj interesaj iniciatoj ĉe la reto – je unu ekstremo la impona novaĵa programo de Radio Televido Esperanto kaj je alia ekstremo la absurdaj komentarioj de Sonja-Sophie. Kiel pruvoj, ke Esperanto vivas kaj prosperas, ili nepre meritas atenton. Ĉe nia gazetaro du nenovaj imponaĵoj estas la daŭra konserviĝo de la alta kvalito de du kulturaj revuoj – Beletra Almanako kaj Literatura Foiro – kaj unu nova: la escepte bona redakta nivelo de Kontakto.

Fiaskoj? Ne precize fiasko, sed daŭre ĝenas min la ŝajna nekapablo de la “tradicia” Esperanto-movado adekvate adaptiĝi al novaj ventoj. Ekzemple, UEA meritas grandegan laŭdon pro la kuraĝo salti al Vjetnamio por kongresi en 2012, sed mallaŭdon pro la konsterne tradicia kongresa programo.

Vergara

José Antonio Vergara

Ĉilio

Prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista

El strikte persona vidpunkto de engaĝiĝinta observanto/partoprenanto de nia fenomeno, dum 2012 por mi gravis:

la alpreno de Esperanto kiel la 64a traduklingvo ĉe Google, ĉar temas pri serioza agnosko al ĝi kiel reala, utiligebla lingvo; la diskonigo de la proponita Strategio Vizio de UEA kaj la rekomendo flanke de la Elekta Komisiono, ke Mark Fettes iĝu la nova prezidanto; la transiro de Scienca Revuo al la reta epoko, eĉ se ankoraŭ iom stumbla, kaj la plifirmigo de la kunlaboraj rilatoj de ISAE al ILEI kaj KAEST; la elstara ekspozicio kaj simpozio pri konstruitaj interlingvoj en la Bavara Ŝtatbiblioteko omaĝe al la 100a datreveno de la morto de la Volapük-kreinto kaj al la 125-jariĝo de Esperanto, ĉar digna atentigo al tiu ĉi aparta kreoklopodado de la kolektiva homa aventuro.

Negative mi taksas la malkreskon de la UEA-anaro.


Nia trezoro

Jules Verne

“Esperanto estas simpla, fleksebla, harmonia lingvo, kiu taŭgas same por eleganta prozo kiel por harmoniaj versoj. Ĝi kapablas esprimi ĉiujn pensojn kaj eĉ la plej fajnajn sentojn de la animo… Ĝi estas la ideala internacia lingvo”.

Verne

Ĉu citaĵo el propaganda broŝuro pionir-epoka? Ne: temas pri frazoj el la lasta romano de franca verkisto-fantaziulo, kies revoj, kvankam ili plejparte jam plenumiĝis, ĉiam plu revigas la homojn: Jules Verne [pron. ĵil vern, 1828-1905].

La esperantisteco de Verne estas bone konata almenaŭ ekde 1977, kiam Marcel Delcourt kaj Jean Amouroŭ artikolis pri “Jules Verne kaj la internacia lingvo” en la revuo Franca Esperantisto (nov.-dec., p. 88). Dank' al ili ni scias ke:

Verne bone konis la internacilingvan demandon, ĉar li amikis kun fervora volapukisto, deputito Raoul Duval. Kiam propaganda prelego de la E-pioniro Théophile Cart komence de 1903 instigis fondon de Esperanto-klubo en Amiens, la urbo kie Verne vivis, la verkisto tuj akceptis fariĝi ties honora prezidanto, je la peto de la klubestro Charles Tassencourt (negocisto, konsula agento de Usono kaj amiko de Verne) kaj de Joseph Delfour. Tutmonda Jarlibro Esperantista de la eldonejo Hachette baldaŭ enlistigis la adreson de la verkisto.

Verne promesis al siaj amikoj Tassencourt kaj Delfour dediĉi romanon al la meritoj de Esperanto. Li eĉ komencis ĝin sub la labortitolo Voyage d'études (Esplorvojaĝo), kaj roligis en ĝi certan Nicolas Vanof, pasian esperantiston. Sed la 24an de marto 1905 (kvar monatojn antaŭ la Bulonja kongreso) Jules Verne mortis. La filo Michel ankoraŭ eldonigis dekon da romanoj sub la patra nomo, el kiuj plurajn li mem verkis, uzante nur ideojn kaj motivojn el la postlasitaj manuskriptoj. Tia sorto trafis ankaŭ Esplorvojaĝon, kiu inspiris L'étonnante aventure de la mission Barsac (La stranga aventuro de la misio Barsac, 1914), romanon sen aludo al Esperanto.

Ĉu ni iam ekscios kion do Jules Verne verkis pri la internacia lingvo? Tion ni povis ekesperi kiam la Pariza eldonejo Le Cherche Midi lanĉis sian kritikan eldonserion de Verne-aj manuskriptoj. En aprilo 1993 aperis ĉe tiu eldonejo la kolekto San Carlos et autres récits inédits (San Carlos kaj aliaj rakontoj unuafoje aperantaj): kvar noveloj kaj du roman-komencoj. La volumo enhavas tiujn 50 paĝojn da Esplorvojaĝo kiuj ja estis verkitaj!

Ni povas nur provi diveni (same kiel Michel Verne per sia Misio Barsac) kiel la aŭtoro estus elvolvinta la intrigon. (“Ĝi estas la lasta verko pri kiu mia patro laboris”, – skribis Michel al la eldonisto.) La tempo de Jules Verne sufiĉis nur por kanvasi la romanon. Ni legas pri ekspedicio alvenanta al la kolonio Franca Kongo por determini ĉu ĝiaj loĝantoj estas “politike maturaj” por mem elekti deputitojn en la metropolan parlamenton. Sed apenaŭ ekmarŝas la ekspedicio, la romano interrompiĝas.

Afrika interlingvo

Estas tamen certe ke Esperanto kerne rolus en Esplorvojaĝo: ĝia heroo André Deltour lernas la lingvon, kiu estas prezentata kiel graviĝanta interlingvo en Centra Afriko. Evidente, nur la du prisatirataj figuroj, parlamentanoj Isidore Papeleu kaj Joseph Denisart, ne kapablas nek volas lerni ĝin: ili sole celas ĝui ekzotan vojaĝon ŝtatopage.

La propagando kiun Verne enbuŝigas al Nicolas Vanof, hodiaŭ sonas amuze amatora kaj eksmoda. Ataki Volapukon, juĝi la internaciecon de Esperanto laŭ latinida mezurilo, aprezi ĝin kiel “la plej rapidan vehiklon de la civilizacio” (evidente, blankula) – jen kio klare situigas la tekston en ĝia epoko. Sed ke konganoj komunikiĝu pere de Esperanto, kaj ne per la franca – tio eĉ hodiaŭ sonas revolucia ideo…

(Laŭ Ertl I. Eksterordinara vojaĝo al Esperanto // Esperanto, 1993, №11, p. 182.)

Esplorvojaĝo estis eldonita en Esperanta traduko de István Ertl kiel speciala literatura numero de la revuo Franca Esperantisto en aprilo 1994. La teksto spertis strangan sorton: “Esperanto” Radikala Asocio el Italio reeldonis ĝin pirate en trilingva volumo, franca-Esperanta-itala. Anstataŭ peti la rajton uzi la tradukon, ERA retajpigis ĝin kun preseraroj, kaj eĉ neis sian ŝtelon.

La kataluna verkisto Abel Montagut montriĝis tute fascinita de Jules Verne kaj specife de Esplorvojaĝo. Unue, en 2003 li publikigis katalunlingvan romanon El Manuscrit de Jules Verne, kiu ekscite miksas la temon de nekonata kaj retrovata Verne-manuskripto kun subtemoj esperant(ism)aj. Poste, en 2008-2009 li dokte kaj konvinke eseis (en Libera Folio kaj Beletra Almanako) pri la demando kial Verne interrompis la verkadon de tiu promesita romano Esperanto-rilata jam ĉe la kvina ĉapitro, kaj kial li neniam revenis al ĝi. La kialo estas tute ne tiu banala kiun oni imagus, nome ke en 1903, la jaro de la ekverko, la aŭtoro estis jam tro malsana, mortonta du jarojn poste.

Ne, temas pri io alia, io pli ide-rilata. Nome, Jules Verne celis pentri en Esplorvojaĝo afrikan landon kie regas relativa respekto inter blankaj koloniantoj kaj lokaj koloniatoj, specife lingve, ĉar la komunikada lingvo tie iĝas pli kaj pli Esperanto. Sed ĝuste kiam Verne estis intense okupiĝanta pri la verko, en aŭgusto 1903 ĉiuj ĵurnaloj frontpaĝe diskriis la hororaĵojn okazantajn en Kongo, privata posedaĵo de la belga reĝo Leopoldo. Verne, kiu estis tre sentema pri la versimileco historia kaj geografia de siaj verkoj, vidis sin devigata reformuli la tutan projekton. Fakte, li poste skize preparis novan, pli vastan planon kun la labortitolo Sahara urbo, sed ankaŭ tiu plano restis stumpa.

Nia nelacigebla Montagut ne facile liberiĝis de la temo. En 2009 li eldonis, sub la nomo “M. Jules Verne” (M. = Michel? Monsieur? Montagut?), franclingvan verkon, Le dernier voyage extraordinaire – Voyage à Terre-Noire (La lasta eksterordinara vojaĝo – Vojaĝo al Nigra-Tero), kies ĝenron li nomas “literatura rekonstruo”. Fakte, temas pri harmoniiga kunfando de la ekzistanta romankomenco kaj de tio kion la filo Michel Verne poste eldonis sub la patra nomo.

Mirinde ke Jules Verne neniam ĉesas esti ne nur pasiiga legaĵo, sed eĉ inspira verkofonto!

István Ertl

Legu ankaŭ la artikolon de Aleksander Korĵenkov pri Lev Tolstoj.


Nia libroproduktado en la 2012a jaro

La 22an fojon ekde la jaro 1991 aperas en La Ondo resumo de la jara libroproduktado en Esperantujo, daŭriganta la iniciaton de Vilmos Benczik en Hungara Vivo. Malfacilas ĉiam elpensi enkondukajn frazojn pri la principo de la statistikado, kaj mi nur ripetas, ke la statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ricevis kaj ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro.

Estas klare, ke ĉi tiu bazo ne estas tute ĝusta, ĉar, unue, la Roterdama libroservo ricevas ne ĉiujn Esperanto-librojn; due, Laste aperis anoncas ankaŭ librojn eldonitajn pli frue. Tamen ĝi donas bonan imagon, precipe la resumaj tabeloj por pluraj jaroj.

Unuavide ŝajnas, ke la paĝosuba tabelo estas iom malgajiga, ĉar en 2012 surmerkatiĝis nur 153 libroj kompare kun 172 antaŭ unu jaro.

1991–2010.
Sume aŭ averaĝe
2010
2011
2012
1991–2012.
Sume aŭ averaĝe
Nombro de libroj en/pri Esperanto
4020
204
172
153
4345
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
527.892
  28.232
  19.775
  23.144
570.811
Nombro de la eldonintoj
1038
94
78
78
1087
Averaĝa paĝonombro de unu libro
131,1
138
115
151
131
Averaĝa prezo de unu libro (EUR)
9.7
12.36
10,28
11,31
9,80
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Eo
603
32
18
17
638
Originala beletro
472
20
13
19
504
Traduka beletro
819
50
26
41
886
Planlingvistiko kaj esperantologio
440
16
37
20
467
Esperanto (historio, kulturo, movado)
540
38
26
20
586
Politiko, historio, filozofio
394
29
33
22
449
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
275
6
7
4
286
Religio
198
6
7
7
212
Aliaj temoj
279
7
5
3
287

Sed ne forgesu, ke pasintjare estis rikoltitaj nur 98 veraj libroj pli ol 48-paĝaj kaj 74 malpli ampleksaj broŝuroj. En 2012 enlistiĝis 120 libroj pli ol 48-paĝaj kaj nur 33 broŝuroj. Tutsimple, malpliiĝis kelkpaĝaj broŝuroj, kaj la suma paĝokvanto kreskis, kaj la averaĝa paĝokvanto de unu libro superis 150 paĝojn. Rezulte, ni ricevis en 2012 pli da legomaterialo ol en 2011.

Same kiel pasint-jare, al Roterdamo venis libroj de 78 eldonintoj, el kiuj 21 (28 eldonintoj antaŭ unu jaro) estas novaj.

La temaro proksimiĝis al la averaĝa. En 2011 estis 63 esperantologiaj kaj interlingvistikaj eldonaĵoj – inter ili 29 broŝuroj, kiujn André Cherpillod eldonis en sia vilaĝo Courgenard sianome kaj sub la eldonmarko La Blanchetiére dum la lastaj dek-kelkaj jaroj. Ĉi-jare UEA ricevis malpli da liaj eldonaĵoj, kaj do “nur” 40 libr(et)oj (en la sekva parto de la teksto ni ne dividos la eldonaĵojn je libroj kaj broŝuroj) pri Esperanto kaj interlingvistiko riĉigis nian libromerkaton – je 23 malpli ol pasint-jare. Jen la kaŭzo de la ŝajna falo.

Same kiel en 2011, plej multaj libroj aperis en la franca vilaĝo Embres-et-Caltelmaure, kie Vilhelmo Lutermano kun la eldonmarko MAS produktis 13 librojn kaj broŝurojn pri temoj sociaj kaj politikaj, plejparte tradukitaj de la nelacigebla Lutermano mem. Kvankam ĉi tiom nur duonas kompare kun 2011 (26 titoloj), MAS plu estas plej supre librokvante kaj paĝonombre.

2012. Libroj

        2012. Paĝoj  

MAS (FR)

13   MAS 3406

Impeto (RU)

9   Fonto 1748

Fonto (BR)

8   Mondial 1674

Mondial (US)

8   Impeto 1471

La Blanchetiére (FR)

7   V. Karpenko (UA) 990

Iltis (DE)

7   FEL (BE) 989

A. Cherpillod (FR)

5   Horizonto (JP) 742

UEA (NL)

3   W. Nüesch 705

Verda Kukolo (RU)

3   Verda Kukolo 531

W. Nüesch (CH) k.a.

3   Korea E-Asocio (KR) 496

Dum kelkaj sinsekvaj jaroj venas neniu eldonaĵo de la iam tre aktivaj Libro-Mondo de Tomasz Chmielik, Bero de Ionel Oneţ kaj Arĥivaro Edmond Privat. Neniom eldonis en 2012 Sezonoj kaj Edistudio. Aliflanke, Fonto post unu senlibra jaro revenis kun ok volumoj.

Unuafoje en la plejlisto aperas la Kieva eldonejo de Vadim Karpenko, kiu eldonis la 990-paĝan Esperanto-ukrainan vortaron de Volodimir Pacjurko kaj Eugen Kovtonjuk – ĝi estas la plej “dika” libro aperinta pasint-jare en nia libromerkato!

En la resuma tabelo eldoneja la unuan fojon aperis la Nov-Jorka eldonejo Mondial de Ulrich Becker, kiu (ankaŭ pro la 15 Beletraj Almanakoj, kiujn UEA vendas kiel apartajn librojn) forpuŝis el la deko Beron. MAS kaj Iltis promociiĝis je unu ŝtupo.

1991-2012. Libroj

      1991-2012. Paĝoj  

UEA

150   FEL 20852

Libro-Mondo (PL)

133   UEA 18106

FEL

114   Libro-Mondo 17477

Impeto

99   Impeto 15948

Fonto

93   Fonto 15401

Iltis

84   Mondial 13329

Sezonoj (Ruslando)

82   Sezonoj 13242

MAS

77   KAVA-PECH 12936

KAVA-PECH (Ĉeĥio)

76   Arĥivaro E. Privat (Svislando) 12553

Mondial

64   Ludovikito (JP) 12085

Plejparte pro la eldonemo de Cherpillod kaj Lutermano, Francio denove okupis la unuan lokon kaj libro- kaj paĝo- kvante kun pli da eldonitaj titoloj ol kune Germanio kaj Ruslando, kiuj estas sur la dua kaj la tria lokoj.

2012. Libroj

      2012. Paĝoj  

Francio

30   Francio 3995

Germanio

13   Brazilo 2309

Ruslando

12   Ruslando 2002

Brazilo

11   Usono 1876

Usono

11   Germanio 1273

Japanio

8   Japanio 1150

Italio

6   Italio 1115

Nederlando

6   Ukrainio 990

Pollando

6   Belgio 989

Slovakio

6   Svislando 828

La lando-orda resuma tabelo por 22 jaroj restis senŝanĝa en ambaŭ listoj. Same kiel en la individua membraro de UEA kaj en la partoprenantaro de la UKoj plej altas Francio kaj Germanio – la du ĉefaj kolonoj en la nuna Esperantujo.

1991-2012. Libroj

      1991-2012. Paĝoj  

Francio

497   Francio 53.924

Germanio

405   Germanio 48.246

Pollando

322   Japanio 40.074

Nederlando

298   Ruslando 39.319

Ruslando

267   Pollando 36.693

Japanio

225   Nederlando 33.542

Brazilo

222   Brazilo 32.956

Usono

203   Belgio 25.265

Italio

171   Svislando 24.892

Belgio

151   Italio 24.808

Danke al politikaj tradukaĵoj de MAS, la germana lingvo denove okupis la unuan lokon kaj plidistanciĝis de la franca en la resuma listo, en kiu nur la tria estas la angla, la fontolingvo de la plej multaj tradukoj en la “granda mondo”.

Lingvoj. 2012

      Lingvoj. 1991-2012  

Germana

14   Germana 180

Hispana

7   Franca 167

Franca

6   Angla 146

Rusa

5   Rusa
87

Itala

4   Pola
58

Ĉeĥa

3   Ĉina
53

Malta

3   Portugala
53

Nederlanda

3   Japana
50

Angla

2   Itala
49

Latina

2   Jida
45

Krome, aperis 6 tradukoj el Esperanto, kaj rezulte jam 125 libr(et)oj origine Esperantaj legeblas en aliaj lingvoj. Temas plejparte pri la lernolibro de Stano Marček kaj la broŝuro de E@I Malkovru Esperanton, kiuj jam aperis en pluraj lingvoj.

Fine, pri la plej aktivaj aŭtoroj kaj tradukantoj.

Denove la plej ofte eldonata originala aŭtoro estas André Cherpillod kun entute 12 libroj kaj broŝuroj. Lia dominado estas granda, la duan lokon okupas Hori Jasuo kun nur tri libroj. Inter la pluraj dulibraj aŭtoroj estas ankaŭ Ludoviko Zamenhof.

Ne ŝanĝiĝis ankaŭ la aŭtoro plej tradukata en Esperanton – la fondinto de la esotera kristana doktrino “antroposofio” Rudolf Steiner kun tri libroj tradukitaj de la sviso Willy Nüesch. Inter la dulibruloj estas, interalie, Stano Marček, Karlo Markso kaj Ivan Jefremov.

Vilhelmo Lutermano ankaŭ en 2012 tradukis en Esperanton plej abunde – 8 librojn. Lin je granda distanco sekvas la jam menciita Willy Nüesch kaj la maltano Carmel Mallia, kies tri tradukojn UEA ricevis pasint-jare.

Bonan legadon!

Aleksander Korĵenkov


Bildvortaro

Bildvortaro en Esperanto

Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.

La moderna lingvoscienco nombras multajn tipojn de vortaroj. Tiuj povas esti enciklopediaj aŭ lingvistikaj, unu- aŭ kelklingvaj, historiaj aŭ modernlingvaj… Ili povas prezenti ne vortojn, sed pli etajn elementojn, morfemojn. Aŭ male – vortokunmetojn, idiomaĵojn. Sed preskaŭ ĉiam la bazo, “motoro” de la vortaro estas la vorto. Bildojn oni kutime metas por montri la ĝeneralan aspekton de la priskribata objekto aŭ por skrupule esplori detalojn. Ilustraĵoj, kiuj prezentas pli vastan nociaron, amason da objektoj en ties kutima kontakto, estas pli oftaj en porinfanaj libroj kaj lingvolerniloj. Vi certe imagas tiajn. Kamparo, arboj, ĝardeno, domo, tubo, fumo, suno. Apenaŭ la aŭtoroj celos montri tie ne “arbon”, sed speciale “moldornan kastaneon”, ne “domon”, sed “unuetaĝan lignan loĝejkonstruaĵon kun ringe betonita fundamento kaj dudekliva tegolita tegmento”.

Kial tamen la bildo ne fariĝu bazo de multe pli ampleksa vortaro? Se per unu desegno eblas montri dek vortojn, kial ne eblas tuj prezenti centon?

El multaj provoj la plej konata al la esperantistoj estas la germana Duden – Das Bildwörterbuch. Ĝuste ĝi estas la fundamento por la Esperanta Bildvortaro de Rüdiger Eichholz, aperinta en 1988.

Pasis preskaŭ kvaronjarcento, ŝanĝiĝis multo ĉirkaŭ ni, kaj venis tempo por la nova eldono: Bildvortaro en Esperanto de Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath. Ĝi baziĝas sur la sesa eldono de la germana prototipo (Duden – Das Bildwörterbuch. Mannheim: Bibliographisces Institut GmBH, 2005).

Bildvortaro

Kiam oni parolas pri “nova eldono”, tio signifas, ke la aŭtoro aldonis ion novan, forigis ion arkaiĝintan, redaktoroj trovis erarojn, kiujn preteratentis ĉe la antaŭa eldono. En nia kazo eblas paroli pri absolute nova libro. Certe la aŭtoroj tenis ĉe-mane la verkon de ilia eminenta antaŭulo. Sed jen kion ili mem diras pri kvanto de ŝanĝoj:

En la antaŭa eldono tabulo 100, “ŝuoj”, montras kaj nomas 48 erojn, la nova eldono en tabulo 58 montras 57, sed nur 8 estas samaj!

La nova-malnova verko prezentas al ni la tutan ĉirkaŭan mondon en 415 tabeloj-bildoj kun ĉirkaŭ 30 mil nocioj. Por la vortaro tio estas sufiĉe serioza amplekso. Memorante des pli, ke temas preskaŭ ekskluzive pri la nomoj de diversaj objektoj. Do el la tuta leksiko la libro prezentas ĝenerale nur substantivojn. Tamen al kiu la Bildvortaro povus esti utila?

Infanoj de la tuta mondo ŝatas enigmoludon. Ne ĉiam estas facile diveni objekton, kiun priskribas la enigmo. Tute specialan lokon okupas enigmoj intence absurdaj, en kiuj la objekto estas nerekoneble kaŝita pere de “aŭtora” volo.

– Divenu, kio ĝi estas? Verda, fiodora, pendas sur la muro kaj fajfas.

– Mi ne scias.

– Haringo.

– Kial ĝi estas verda?

– Malfreŝa.

– Kial ĝi pendas?

– Mi estas posedanto – kion volas, tion kun ĝi faras.

– Kial ĝi fajfas?

– Por ke neniu divenu!

Mi tre ŝatas jenan mistikan objekton: “malgranda, blanka, staras sur televidilo”. Ĝi estas muŝo. Kaj sian neordinaran koloron ĝi ekhavis, “ĉar estas vestita en noktoĉemizo”.

Foliumante tabelojn de la Bildvortaro en Esperanto, mi trovis amason da similaj noktoĉemize vestitaj muŝoj. Enigma korbeto kun reguliloj kaj mezuriloj, staranta ĉe horloĝisto (“Horloĝisto, 261”), evidentiĝas esti “mezurpupitro por elektronikaj komponantoj”, stranga aparateto, plej simila al modelo de tornilo, – “maŝino por rulumi, poluri, rondigi kaj detranĉi aksojn”. Kaj paralelepipedo, supran parton de kiu ni vidas super same nedivenebla “V-rimena transmisiilo”, – “rulebla pecoŝranko”. Bone posedante Esperanton, mi povas kompreni, kion servas la nomita objekto, sed la bildo ofte ne havas perspektivon fariĝi “ankro” nek en la direkto “jena objekto havas jenan nomon”, nek inverse. Mi povas konstati nur, ke en la horloĝista metiejo oni povas trovi “maŝinon por rulumi kaj poluri”, kaj ke sur la bildo mi trovas amason da tute nekompreneblaj instalaĵoj, aparatetoj kaj instrumentoj.

La tabelon “Filmo I (filmado), 131” invadis amaso da homoj – 18, se mi ne eraris post kvinfoja rekalkulo. Du el ili, sidantaj sur platformo de dolio, estas tute fremdaj ĉi tie kaj nomiĝas neniel. La enuanta viro maldekstre evidentiĝas esti “direktoro de produktado”. En la alia angulo same enuas “dekoraciestro”. La viro, kiu sidas kaj svingas la maldekstran manon, estas “reĝisoro”. Alia viro, kiu sidas, ne svingas la manojn, sed kaŝe puŝas la stativon de kamerao kaj supozeble malhelpas filmi, tute neatendite estas “kameraisto”, dum laboras kun la kamerao nur “helpkameraisto”. Kion klarigis al mi la bildo? Nur tion, ke ĉe filmado svarmas homa tumulto, kaj inter tiuj oni foje povas trovi direktorojn de produktado, kameraistojn kaj ceterajn. Ĉu la flanko maldekstre de la kamerao estas nepra pozicio por rekoni la nomitan direktoron de produktado? Ne. Ĉu la ĉeflumigisto ĉiam iradas kun longa bastono kaj ŝovas ĝin en lumigilojn? Same, mi esperas, ne.

En la tabelo “ŝuoj” estas prezentitaj 31 specimenoj de ŝuoj kaj 57 nocioj. Sed ja tute ne estas klare laŭ la bildo, ke “vintra boto” havas “PVC-plandumon”, “senkudra PVC-pluvboto” – “diafanan plandumon”, banbabuŝo – “sportplandumon” aŭ “poloan plandumon”.

Aldonan konfuzon alportas tio, ke la lasta eldono de la originala germana vortaro tutcerte estas plene kolora, dum ĝia esperanta versio – nur kun 16-paĝa kolora suplemento librofine. Speciale pikanta okupo estas rigardi la nigra-blankan tabelon “Koloroj” (166), kie per diversdensaj grizaj pecetoj estas prezentita la tuta bunto de la ĉielarko. La bildo ripetiĝas kolore sur la paĝo 798, sed ĉiuj 28 nomoj de koloroj restas nur ĉe la griza originalo, paĝo 318. (“Komence lernu salti – poste ni plenigos la basenon per akvo”, – ŝercas anekdoto pri tiu 480-paĝa distanco.)

Certe en pluraj tabeloj ĉio estas elĉerpe klara kaj ege oportuna. Brile esplorita estas la temo de veloj, velŝipoj kaj velado [ŝajnas iom stranga granda distanco inter velado (tabeloj 100, 101) kaj velŝipoj (372, 373, 374), kvankam en ambaŭ oni listigas veltipojn; la samo okazas ankaŭ pri aŭtoj, motorcikloj, ĉevaloj ktp – kaj koncernaj -adoj]. Matematikaj signoj, birdoj, mamuloj, vestoj, pli-malpli anatomio kaj multo alia povas esti utila por la homoj, kiuj pli ofte rekonas objekton vide, ol laŭnome.

(Mi substrekas, ke mia tuta kritiko rilatas al la germana originalo, ne al la estimataj samideanoj Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath, kies fervora multjara laborego rezultigis la aperon de la Bildvortaro en Esperanto.)

Pensante pri ĉio ĉi, mi ne sukcesas difini grupon, por kiu estas destinita la germana bildvortaro kaj pluraj ties tradukoj. Por fakuloj ĝi estas tro primitiva. La enkonduko klare diras, ke tiu verko ne estas faka terminaro. Por komencantoj ĝi estas tro komplika. Ili feliĉe vivos dum pluraj jaroj sen scii la nomojn de muzikaj simboloj kaj kemiaj aparatoj. Eble la vortaro utilos por ĵurnalistoj kaj verkistoj, kiuj ofte bezonas mergiĝi en iun temon sen tro ŝarĝi la cerbon.

Fine, mi nepre rekomendus Bildvortaron en Esperanto kiel amuzan ilustritan libron por familia legado. Mi bone memoras, kiel mi mem en infanaĝo tagon post tago esploris multvoluman enciklopedion, ravita pri senfine komplika mondo ĉirkaŭ mi.

Aleksandr Osokin


Quo vadimus, homines?

Orwell, George. Mil naŭcent okdek kvar / Tradukis el la angla Donald Broadribb. – 2a eld. – Nov-Jorko: Mondial, 2012. – 288 paĝoj.

1984

«Ne diru kun sopir': “ne plu” / Sed kun dankemo: “estis ili”»*Donald Broadribb, brila esperantologo, vortaristo, recenzisto, redaktoro, kaj tradukisto el la angla, helena kaj hebrea, ve, forpasis oktobre 2012 en Aŭstralio, lasinte al ni tradukon de la romano 1984 far George Orwell (plumnomo de Eric Arthur Blair) – unu el la plej ŝatataj kaj citataj britaj aŭtoroj en la 20a jarcento.

La romano estas prave konsiderata unu el la plej gravaj kontraŭ-tiranismaj (mal)utopioj, fonto de konategaj citaĵoj kaj nocioj (Granda Frato, novparolo, duoblapenso, pensakrimo…) kaj defioj pripensendaj kaj ne-tuj-facile solveblaj, kiujn la homaro alfrontas dum tuta sia registrita kelkjarmila historio: kio estas Libero, Vivcelo, Vivenhavo, Valoroj? Ĉu ni, homoj, bezonas “ŝtaton”? Ĉu gravas/indas scii la veran historion (kiun fakte kreas registoj)? Ĉu la ŝtato rajtas mortigi? Ĉu oni prefere restu sklavo sed viva ol pereu en ĥaoso? Ĉu io ajn entute de ni dependas?

Oni plu diskutas kaj disputas pri la mesaĝo de la verko, ties literaturaj ecoj, la politikaj emoj kaj mondrigardo de la aŭtoro kiu dum sia nelonga vivo (1903–1950) sukcesis partopreni gravegajn eventojn kaj dramece evoluigi sian mondrigardon – de konservatismema oficisto en Birmo ĝis socialisto kaj arda ano de trockiismo dum lia partopreno en la Hispana interna milito en 1936, en kiu li vidis kiel drame ŝanĝiĝis la socia situacio post la venko de Franko kaj kiel lie la “komunistoj” fakte kunlaboris kun la faŝistoj. Ĉu ne tiam li konceptis la tiom trafajn bildojn en la verkota La Besto-Farmo – kies ĉefa ideo estas perfido de idealoj kaj misuzo profitcela?

Laŭ iuj esploristoj, Orwell restis ĉiam “socialisto”. Ĉu povus “socialisto” verki tiom kontraŭtiranian romanon? Ja laŭ iuj, “socialismo” egalas stalinismon, gulagon, tiranion… – se nur komenci demandi. Socialismo kun homa vizaĝo?

La “oligarĥia kolektivismo” (korporacia komunismo, ĉu ne la sama afero ol faŝismo?), prezentita de la “renegato” Goldstein en la romano, evidente reflektas ideojn de la aŭtoro pri Stalino kaj la reĝimo, kiun tiu kreis en la konata lando.

Winston Smith, la protagonisto, ano de la reganta ĉiompotenca “Partio” gvidata de “GF”, vivas en oligarĥia socio – fakte sklavposeda – de preskaŭ absolute domina “duoblapenso”, kie ne nur mankas plej elementaj necesaĵoj eĉ por la partianoj, regas totala mensogo, timego, envio, malico, socia dispecigo, obtuzigo de la ordinara vivo, ĝisnaŭzaj neelteneblaj malmoralaĵoj, apatio, manko de ajna solidareco kaj kompatemo, inteligento aŭ espero, preteco tuj perfidi senrimorse, sed forestas la vivosenco mem, ĉar, laŭ la registoj, ne ekzistu normalaj homaj interrilatoj, nek pensantaj memorkapablaj individuoj, nek paco nek io ajn – la mem historio ne ekzistas, kaj veraj kompreneblaj nocioj ne rajtas ekzisti – “milito estas paco”. Cetere li mem laboras ĝuste kiel eliministo de la historio…

Li serĉas lastajn eblojn resti integra homo, esperas trovi samideanojn kaj ke la proloj ivos ion ŝanĝi, kaj mem ribelas kontraŭ la sistemo per kvazaŭ ŝanca amafero kun kolegino Julia – junulino kiu sie volis venĝi la Partion – sed neeviteble trafas en la ferajn tenajlojn de la reĝimo, kiu nesciate seninterrompe gvatis ĉiujn liajn movojn, evidente de la trea komenco (mistike Winston sonĝis anon de la “Interna Partio” O'Brien, diri “Ni renkontiĝos en la loko kie mankas mallumo” jarojn antaŭ ol tiu rivelis sin al li kiel Fratarano rolonta ĉefa ŝajnkomplotanto sed evidentiĝonta lia ĉefa torturonto kaj “sanigonto”, aŭ kiel oni sciis ke li vidis pruvon ke unu el la vaporigotaj revolucigvidantoj vere ekzistis). Neelteneblaj torturoj finfine “sanigas” lin kaj senigas de ajnaj fajreroj resti vera homo.

“Duoblapenso” – eble centra nocio de la romano, kompleksa, ne simple komprenebla, detale pritraktita, kvazaŭ kvantumfizika – samtempe havi du malajn opiniojn, sciante ke ili sin kontraŭdiras, kaj kredante ambaŭ; konscie malkonsciiĝi, kaj poste, denove, malkonsciiĝi pri la hipnotiĝo kiun oni ĵus faris en si.

Eĉ por kompreni la vorton necesis uzi duoblapenson. Ĉu ni ne vidas, se bone atenti, signojn de tio en la agoj kaj diroj de iuj el ni?

La traduko estas individueca, preskaŭ senriproĉa kaj modela, pli bona ol la fonta, saturita per ĉiam zorgaj kaj ofte agrablaj eltrovaĵoj – krom ke la historio tenas vin streĉa, vi ĝuas la glatan liveradon. Jen kelkaj menciindaj tradukaj solvoj el tre longa listo: “Senscio” (ignorance); “ŝalma flamo” (blowlamp); “senekzistigo” (annihilation); “mencieto en taŭga loko” (a hint in the appropriate quarter); “resaltema” [gazono] (springy [turf]); “planis mangrenadon” (designed a hand-grenade); “Olduleto” (old boy [adrese]); “publoj” (pubs); “Vi pensis pri trompi min”; “tutdume”; “trapensi”…

Tamen iujn nemultajn vortojn mi trovus misaj aŭ almenaŭ pridiskutindaj, ekz. “Preter la maro” (beyond the sea) – eble tamen “fore post la maro”; “preter la malfruaj kvindekaj jaroj (beyond the late fifties) – eble tamen ”antaŭ la fino de la kvindekaj jaroj"; “lerta vizaĝo” (clever face) – eble tamen “inteligenta”, aŭ “saĝa” [kvankam ŝajne taŭgas en “Tre lerta sepjarulino, ĉu ne?”(Pretty smart of a nipper of seven, eh?) (pri ido kiu sukcesis lerte denunci); “senfina dialogado” – kiam temis pri “monologo” de Winston kun si mem, sed ŝajne taŭgas; “Departemento de Reserĉado” – Research Department – ĉu tamen “esplorfako” (-departemento)?; “nefamiliara” [besto] (unfamiliar) animal – eble “ekzotika”.

La tradukinto ne tro zorgis imiti iujn ne-tre-normajn anglajn lingvaĵojn (de “proloj”), verŝajne prave, ja Esperanto estas tro regula por ĝin kripligi sen drastaj postsekvoj.

Aparte interesaj estas La principoj de novparolo en la apendico – kvankam iel la formalaj meĥanismoj similas al tiuj de Esperanto, kvankam kompreneblas, ke la du lingvoj havas malsamajn celojn.

Ĉu la antaŭvidita mondo ne realiĝis aŭ realiĝos jam antaŭ la jaro 2084, kiel supozas Broadribb? Mi samopinias kun tiuj, kiuj vidas ke la orŭela socio iĝas nuna realaĵo, sed en oble hororiga formo, se bone pensi.

Antaŭ nelonge min mirige ŝokis miaj propraj supozoj, ke Orwell fakte apologias la malhomigan reĝimon kaj la fina frazo “Li amas Grandan Fraton” estas celo de la homoj – fina paciĝo kun si mem, kun la realeco, kaj saviĝo – kvazaŭ estus dilemo inter resti homo aŭ iĝi “sana” angsoce en la ĉion-stringa amo de la Granda Frato.

Ja ortodokso estas nekonscio, kaj ĉu ne estas beno resti feliĉa en la permesitaj framoj, sen la devo ion decidi, peni kaj dubi? La demandoj restas kaj nur ni, la homoj de nia dume sole havebla planedo, povas decidi kaj fari kion ni povas, ĉiu el ni, de kiu ĉio plia kaj plua dependas.

Andrej Peĉonkin

NOTO

* Vasilij Ĵukovskij. Rememoro / Tradukis el la rusa Valentin Melnikov // La Ondo de Esperanto, 2008, №7.


Iom pala daŭrigo

Kajto. Duope: KD. – Burgum: Windrose Music, 2011.

Kajto

La muzika bando Kajto certe ne bezonas longan prezenton. La popolstilaj akustikaj muzikaĵoj kaj kantoj de tiu nederlanda kolektivo de multaj jaroj ĝuas merititan atenton de la verda popolo. Bedaŭrinde, de kelka tempo la grupo ne plu ekzistas kiel tuto, sed per ĉi disko du ĝiaj motoroj, Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer, daŭrigas la tradicion jam longe konatan al la esperantistaj muzikemuloj.

La ĝenerala sono de Kajto en tiu ĉi albumo preskaŭ ne ŝanĝiĝis: la muzikoj uzas simplajn melodiojn, harmoniojn kaj akustikajn muzik-aranĝojn. Tre karakteriza estas ankaŭ la riĉa plurvoĉa kantado. La muziko sonas jen gaje, jen melankolie lirike; enestas unu tute senvorta valseto. La tekstoj estas plejparte simplaj lingve kaj enhave. Tamen malantaŭ tiu simpleco foje riveliĝas jen kortuŝa am-liriko, jen ĉiutaga filozofio, prezentata leĝere kaj nedokte (kiel, ekzemple, en ĉarma trilingva kanono kun mallonga mesaĝo “Aliuloj jam sufiĉas, vi estu vi mem”). Iuj kantoj sonas tute popolstile; enestas ankaŭ ĉarma viglaritma amuzaĵo “Skifla muziko”. La plenumo estas tre bona kaj kun tre klara elparolo.

Rezultas do tipe “kajteca” albumo de simplaj kantoj, eventuale aparte taŭgaj por komencantoj. Tamen senteblas, ke ĉi albumo rezultis iom pli “simpla” ol la antaŭaj: la malnovaj diskoj de Kajto, laŭ mi, prezentis iom pli grandan seriozecon rilate al la tekstoj kaj iom pli grandan ellaboritecon rilate al la muziko.

Bedaŭrinde, ankaŭ la kutimaj mankoj restis preskaŭ la samaj: la tekstoj enhavas kelkajn malglataĵojn (ekzemple: “plej boneble” anstataŭ la simpla “plej bone”, “geamikojn ŝi havas ne” anstataŭ “ŝi ne havas geamikojn” k. a.) kaj eĉ perditan akuzativon. La lasta muzikaĵo anstataŭ kroni la diskon prezentas longegan multlingvan kaĉon: oni penis ĉenkanti la frazon “Mi amas vin” en preskaŭ 20 diversaj lingvoj (inter tiuj almenaŭ la rusa prononco estis aĉega), el kio rezultis nur tedega miaŭado. La tekstolibreto krom prezenti la tekstojn kaj ties mallongajn resumojn en multaj lingvoj enhavas kuriozaĵon: la Esperantaj priskriboj uzas strangegan ortografion (ekz., oni skribas “ĝ” kiel “dzj”, “ĥ” kiel “x” ktp.), dum la tekstoj mem enhavas normalajn literojn. Ĉu vere tiel malfacilis uzi la ĉapelojn?

Malgraŭ la entute bona impreso pri la disko, mi ne povas eviti la konkludon, ke fone de la antaŭaj diskoj de Kajto tiu ĉi aspektas pala kaj iom haste preparita. Al ĝi tute ne malhelpus iom pli zorga elekto de la materialo. Ĉiuokaze, la Kajto-tradicio daŭre restas atentinda fenomeno en nia muzika kulturo, kaj mi kuraĝe rekomendas la diskon al ĉiuj, kiuj ŝatas tiun tradicion.

Paŭlo Moĵajev


Beletra Almanako, 2012, №15

BA-15

Laŭ la interkonsento inter Mondial kaj UEA, ĉi-numere aperas verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj kaj raporto de la prezidanto de BK Humphrey Tonkin. Ĝuste la konkursaj rezultoj estas en la fokuso de la tradicia prezento far Jorge Camacho, pli ĝuste “evidenta malesto de kvalito” kaj sekvas plia konstato: “nuntempe eble duono de la premiitaj verkoj estas skribaĵoj submediokraj”. Ĉio ĉi emigas la kunredaktistojn de BA rekonsideri la kontrakton kun UEA.

Originala prozo: Magia plumo de Bjørn A. Bojesen kaj MI kaj la placebo de Sen Rodin.

Sep skizoj Nigraj marĝenoj de la urdua verkisto Saadat Hasan Manto aperas en la traduko de A. Giridhar Rao. Mallonga enkonduko antaŭas elĉerpon el Rakonto de Kjeŭ de Nguyen Du (diversaj tradukintoj el la vjetnama), aperinta en 2012 en la serio Oriento-Okcidento. Poemoj de la hispana poeto kaj eseisto Antonio Orihuela aperas tradukite de Patricia Romero kaj Jorge Camacho. Odon pri Buitenzorg tradukis el la nederlanda Gerrit Berveling.

La fina parto de la eseo de Miguel Fernández Konfesinde: ni vivis kaj plu vivas omaĝas la dudekjariĝon de la Ibera Grupo. Du tekstoj rilatas al sanproblemoj. Taglibro de mia apopleksio de John Wels prezentas la okazaĵojn antaŭ la cerb-atako kaj registras detale progresadon al viv-normaliĝo. La verkista talento de Cindy McKee sentigas al la legantoj suferojn kaŭzatajn de migreno, kies dolor-atakoj subite kaptas kaj tenas en siaj ungegoj.

Aperas rekonstruoj de du paroladoj per kiuj partoprenis en la Oratora konkurso okazinta en la Vjetnamia UK Rafael Henrique Zebretto kaj Nohill Lee. Fragmento el La Respubliko de Platono omaĝas ties tradukinton Donald Broadribb. La politikan analizon de la agado de Breivik prezentas la sveda ĵurnalisto kaj historiisto Henrik Arnstad (trad. Robin Iversen Rönnlund). Pascal Dubourg Glatigny promenigas legantojn tra la vasta neformala areo de la Berlina Bienalo 2012.

Analizan tekston de Sten Johansson pri La granda kaldrono de John Francis oni povas konsideri recenza eseo. Li recenzas ankaŭ la kolekton Nomoj kaj sortoj de Júlia Sigmond. La saman libron priatentas Ricardo Felipe Albert Reyna. Por kompletigi ĉi tiun kunplektiĝon Júlia Sigmond recenzas la romanon Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj de Ruben Fonesca (trad. el la portugala Rogério Ferreira).

Konkursaĵoj de Belartaj Konkursoj publikiĝis ekde la 100a paĝo. Fotoj de Marcos Faria ornamas la almanakon.

Halina Gorecka


Ricevitaj libroj

Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il. – [Recenzoekzemplero].

Kongoli, Fatos. Hunda haŭto: Romano / Tradukis el la albana Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi. – Białystok: Książnica Podlaska, 2011. – 138 p. – [Donaco de Tomasz Chmielik].

Orwell, George. Mil naŭcent okdek kvar / Tradukis el la angla Donald Broadribb. – 2a eld. – Nov-Jorko: Mondial, 2012. – 288 paĝoj. – [Recenzoekzemplero].


Ricevitaj gazetoj

Beletra Almanako, 2012/15;
EAB Update, 2013/60;
Esperanta Finnlando, 2012/5;
Esperanto, 2012/12;
Esperanto aktuell, 2012/6;
Esperanto en Azio, 2012/77;
Esperanto en Danio, 2012/5;
Frateco, 2012/98;
Ĝenerala Informilo, 2012/175;
Informilo por Interlingvistoj, 2012/4;
La Lanterno Azia, 2012/11, 12;
La Ondo de Esperanto, 2013/1;
La Revuo Orienta, 2012/11, 12;
La Sago, 2012/89;
Literatura Foiro, 2012/259;
Monato, 2012/12;
REGo, 2012/6;
Scienco kaj Kulturo, 2012/5;
Tempo, 2012/115.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2013, №2 (220)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2013:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto
nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2013.