La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2013. №4–5 (222–223)

LF en Minsko (Foto: Nina Spakovskaja

Sur la kovropaĝo estas la Minska studento Anton Somin, kiu, partopreninte kelkajn lingvajn festivalojn en Moskvo kaj Peterburgo, lanĉis la ideon okazigi lingvan festivalon en Belarusio. Ĝi okazis la 31an de marto, (Foto: Nina Ŝpakovskaja)


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Krucvortenigmo
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Donacoj
  • Nekrologoj
  • Fotoraportoj (Aleksej klimenko, www.ikue.org, Petra R. Dückershoff
  • Kolofono

Kalendaro

Majo 2013: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Internacia laborista tago.

2. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Moshoeshoe II (Constantine Bereng Seeiso, 1938-1996), reĝo de Lesoto (1966-1990, 1995-1996).
Antaŭ 25 jaroj mortis la sovetunia esperantisto, tradukisto Nikolaj Danovskij (1905-1988).

3. Internacia tago de la libereco de la gazetaro.

Carl von Ossietzky4. Antaŭ 75 jaroj mortis la germana pacifisto kaj ĵurnalisto Carl von Ossietzky (1889-1938), laŭreato de la Nobela Pacpremio (1935).

5. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la dana filozofo, teologo kaj verkisto Søren Aabye Kierkegaard (1813-1855).

8. Venkotago en Eŭropo.
Antaŭ 300 jaroj (1713) Peterburgo iĝis la ĉefurbo de Ruslando.
Antaŭ 25 jaroj (1988) estis fondita Demokrata Unio – la unua opozicia partio en USSR.
Antaŭ 25 jaroj mortis la usona scienc-fikcia verkisto Robert Heinlein (1907-1988).

Venkotago

9. Venkotago: festo de la venko de la Sovetuniaj popoloj en la milito kontraŭ Germanio (1941-1945).

10. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Maximilian Raoul Steiner (1888-1971), usona filmkomponisto.
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la rusdevena francia aktorino Marina Vlady (Poljakova-Bajdarova, 1938-), la tria edzino (1970-1980) de Vladimir Vysockij, kiu estis ŝia tria edzo.
Antaŭ 150 jaroj mortis generalo Thomas Jonathan Jackson (1824-1863), konata ankaŭ kiel Ŝtonmuro, militestro de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko.

Izrail Bejlin

11. Antaŭ 125 jaroj en Tjumeno naskiĝis Izrail Bejlin (1888-1989), famiĝinta en Usono kiel komponisto Irving Berlin, aŭtoro de muzikaloj, filmomuzikoj kaj de pli ol mil kanzonoj, i. a. God Bless America, Puttin' on the Ritz kaj The White Christmas.
Antaŭ 25 jaroj mortis Kim Philby (1912-1988), agento de la brita kaj sovetunia sekretservoj.

13. Antaŭ 125 jaroj (1888) sklaveco estis abolita en Brazilo.

15. Internacia familia tago.

18. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la franca kanzonisto Charles Trenet (1913-2001).
Antaŭ 25 jaroj mortis la pola esperantista verkistino Julia Pióro (1902-1988).

20. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis William Redington Hewlett (1913-2001), kunfondinto (kun David Packard) de la kompanio Hewlett-Packard.

[21maj.jpg]

Kateĥismo

21. Antaŭ 450 jaroj mortis la litova verkisto Martynas Mažvydas (1510-1563), kiu eldonis en Kenigsbergo la unuan litovlingvan libron Kateĥismo (1547).

22. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la germana komponisto Richard Wagner (1813-1883) famiĝinta pro siaj operoj La fluganta holandano, La ringo de Nibelungo, Tristano kaj Isolda k. a.

23. Antaŭ 225 jaroj (1788) Suda Karolino iĝis la oka ŝtato de Usono.

Kirilo kaj Metodio

24. La tago de la slavaj skribo kaj kulturo en Ruslando kaj en kelkaj slavaj landoj (Tago de S-taj Kirilo kaj Metodio).
Antaŭ 25 jaroj forpasis la rusa filozofo kaj filologo Aleksej Losev (1893-1988).

25. Tago de liberigo de Afriko.

Afrika Tago

26. Antaŭ 75 jaroj (1938) Hitlero metis la unuan ŝtonon en la fundamento de la uzino Volkswagen en la ekkonstruata urbo Stadt des KdF-Wagens bei Fallersleben (nun Wolfsburg).
Antaŭ 100 jaroj forpasis la hungara lingvisto kaj poligloto Gábor Bálint (1844-1913), esperantisto kaj idisto.

27. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Johannes Palu (1913-1993), Esperanto-aktivulo en Estonio kaj USSR.

28. Antaŭ 275 jaroj naskiĝis Joseph-Ignace Guillotin (1738-1814), kies nomon ricevis gilotino, kiun li propagandis kiel humanan ekzekutilon.

Bildo de Roerich por La sakrala pruntempo

29. Antaŭ 100 jaroj en Parizo estis premiere surscenigita la baleto La sakrala printempo de Igorj Stravinskij.

31. Monda sentabaka tago.

Sentabaka Tago


Albault (Fotis Irmi Haupenthal)

Carlevaro tro facil-anime prognozis

Intervjuo kun André Albault

Unu el la grand-sinjoroj de la Esperanto-movado sendube estas d-ro André Albault en Tuluzo. Jam oni lin omaĝis per la fest-libro De A al B[1] okaze de lia 75-jariĝo. La redakcio de La Ondo volonte kaptis la okazon de lia 90-jariĝo por la intervjuo, kiun kun la jubileulo faris Reinhard Haupenthal.

La maljunulojn (tia vi estas sojle de via 90-jariĝo) oni kutimas demandi, ĉu ia viv-sekreto situas malantaŭ ilia aĝo. Ĉu tian vi havas kaj pretas ĝin riveli?

En rilato al mia aĝo[2] kaj al eventuala vivo-sekreto, oni komprenu tiun terminon kiel “sekreto pri longa vivo”, mi emas respondi jene:

Jes ja! Mi naskiĝis la 14an de majo 1923 kaj ĉiu kalkulu mian aĝon! Sed la aĝo signifas malmulton. Ĉiu konas long-vivulojn, kiuj aspektas kaj estas junuloj. Inverse oni renkontas maljunulojn, kiuj ne travivis multajn printempojn.

Sekve estas tro frue serĉi ian sekreton, ian eliksiron pri longa vivo. Mi ne fin-vivis mian vivon kaj neniu povas antaŭdiri kia estos tiu fino. Persone mi ne volas scii antaŭe, sed entute tio ne okazos antaŭ sia horo!

Tamen kiel kuracisto kaj por plaĉi al la sindemandantoj mi provos analizi mian vivon por elserĉi la elementojn kiuj favorigas mian relativan long-vivecon.

Mia vivo-stilo: unue mi estas esperantisto kaj multaj akordiĝas opiniante, ke tiu aparteneco favorigas la long-vivecon. Due kiel kuracisto mi studis kaj ekzercis ankaŭ sofrologion[3]. Ne eblas ekzerci tiun fakon, ne profitante mem el ĝi. Kaj havi serenan vivon dank' al sofrologio valoras ĉiun eliksiron. Krom tio mi ĝuis sobran sintenon: ne drinkis alkoholaĵojn, ne manĝegis, ktp.

Mi notu, ke kiel infano mi ĝuis pri la sama instruisto en la tuta tempo de la elementa lernejo. Li donis al ni bonajn lecionojn pri ĉiu-taga vivo. Li instruis nin per rakontoj, per trafaj bildoj kiel ekzemple jena: “Jen homo, kiu fosas sian tombon per siaj dentoj!”

Ali-parte mi en stirado de aŭtomobilo neniam danĝere kondukis. Sed mi ne fieru pri tio, ĉar la vojoj estas pli kaj pli danĝeraj kaj mi ne scias, kio povos okazi morgaŭ!

Ekster tio mi ĵuras, ke mi ne havas sekretojn de longa vivo!

Ĉu vi vidas rilaton inter via kuracisteco – kiel Zamenhof vi estis okul-kuracisto – kaj via nuna san-stato?

Fakte mi jam respondis al tiu demando. Krom ke efektive mi tre admiris Zamenhofon! Sekve fine de miaj ĉefstudoj mi decidis imiti lin ankaŭ profesie.

Mi ne forgesu, ke kune kun mia unua edzino, Hélène, kiu estis instruistino en bub-lernejo, ni decidis esti vegetaranoj. Nia tuta familio, ni ambaŭ kune kun la tri infanoj ekde ilia alveno, sekvis tiun nutro-disciplinon, ĝis kiam Hélène forlasis nin! Post tiuj 21 jaroj da kuna vivo, dum kiu ŝi zorge kaj senmanke preparis al ni bonajn pladojn laŭ vegetaraj receptoj, ĉio estis bona kaj nenio mankis al ni. Iuj konfirmos, ke tiu viv-maniero bon-efikis al ni. Aliaj pridubos. Kiu scias?

Kun ŝia malapero la vivo rapide montris al mi, ke vegetare vivi estas tre malfacile. En nia granda urbo mi konis nur unu vegetaran restoracion. Mi rapidis al ĝi en ĉiu tag-mezo. Mi rapide devis reveni al tradicia manĝo-maniero. Kaj nun kiam mi, oldulo, aliĝis al entrepreno de hejmena manĝo-liverado, mi devis konstati, ke la legomaj kaj aliaj pladoj plej ofte entenas viando-pecojn kaj lardaĵojn, kiuj ja ne konvenas al vegetaranoj. Ba! Mi ne plu apartenas al ili!

Oni povas diri, ke en la Esperanto-movado vi trapasis ĉiujn marojn kaj marĉojn: prezidanto de landa asocio, estrarano de UEA, membro kaj prezidanto (dum 12 jaroj) de la Akademio de Esperanto, por citi nur la ĉefajn. Kiu el ĉi agad-kampoj plej konvenis al vi?

Mi efektive ascendis multajn ŝtupojn de nia movado. En ĉiu el ili mi sentis min hejme kaj gemute. Mi laboris kiel konvenas kaj taŭgas en ĉiu el ili kaj ne konfuzis la rolojn. Kiel prezidanto de asocio mi konsilis agadojn, mi aranĝis diverĝajn sintenojn kaj provis trovi solvojn al la mil kaj unu problemetoj, kiuj rezultas el kuna vivo kaj el la neceso iri antaŭen por movado, kiu volas diskonigi siajn ideojn, kiu volas disvastigi lingvon. Ĉar se ĉiuj hom-grupiĝoj de kelka gravo jam de tempoj nememoreblaj provis ion tian, la Esperanto-movado tion saman efektivigas, sed kun diferenco de skalo kaj de intenseco. En 1887 Ni estis Unu, hodiaŭ ni estas jam grupo en la tuta mondo, kun kiu Oni kalkulu. Morgaŭ ni volas esti plimulto, kiun oni ne povas preteri!

Vi pravas. Ne estis la samaj problemoj ĉe la tiam tre honorinda Akademio. Kvankam similaj problemoj ankaŭ ekzistis. Sed ili ne estas plej esencaj. Esencaj estas la rilatoj kun la lingvo mem! Do problemoj leksikaj, nomenklaturaj, gramatikaj k. a. Iu kvalifis min “rimarkinda leksikografo”[4]. Efektive mi ĉiam ŝatis ekkoni la valoron de vortoj, serĉi la rilatojn inter miaj francaj vortoj, ĉu mi diru “denaskaj”, kaj miaj Esperantaj vortoj. Nova nocio en mia denaska lingvo instigis min serĉi la taŭgan replikon en la Esperanta. La inversa faro okazis kvankam malpli ofte. Sekve, mi ofte proponis t. n. “neologismojn”, kiam ŝajnis al mi, ke io mankas en “mia” lingvo. Plie mi havas vere la senton, ke “mia”, nia lingvo devas konduti, kiel la posteulo de du grandaj lingvoj de la pasinteco: la antikva greka kaj latino. Anglezo pli kaj pli riĉiĝas, absorbante pli kaj pli multajn vortojn el latino! Ni ne lasu ĝin fari tion sola. Ni almenaŭ imitu ĝin!

En intervjuo kun Lins kaj mi[5] jam en 1966 (t. e. longe antaŭ ol Auld proponiĝis kiel kandidato) vi sugestis, ke Kalocsay estu kandidato por la literatura Nobel-premio. Ĉu la ideon proponi Esperantan verkiston vi ankoraŭ trovas aktuala?

La demando kun la Literatura Nobel-premio estas, ke rajtas kandidati nur vivantaj aŭtoroj. Nu, Kalocsay delonge forlasis nin, dum oni scias, ke la kandidato Auld ne havis la bonan ideon ĝisvivi sian elekton. Ni ne povas ŝanĝi la destinon de homoj, sed ni devas trovi alian kandidaton por simila posteno. Ni estas luktanta movado kaj estas nia devo elekti homon por tia grava loko en nia strategio.

Nu, vi demandas “Ĉu vi trovas tiun klopodon ankoraŭ aktuala?”

Ĝis iu el niaj vicoj ne ricevos tiun premion, la klopodo restos aperte aktuala. Estas la tasko de niaj gvidantoj, ne nur la centraj ĉe UEA, sed ankaŭ la periferiaj, ĉe la landaj asocioj, kaj nelaste la faka organizo de verkistoj, kiu fariĝis la Akademio Literatura de Esperanto, estas kolektiva tasko spuri niajn aŭtorojn kaj taksi, kiu el ili havas sufiĉe larĝan dorson, sufiĉe grandan enverguron, por lasi nin esperi, ke li ne ruĝiĝos pro honto inter ali-lingvaj eminentaj kandidatoj!

Libroj de Albault

Vian nomon – prave aŭ malprave – oni ligas al du demandoj: la land-noma nomenklaturo[6] kaj la alfabet-reformo pro la bezonoj de interreto. Ĉu ambaŭ demandojn intertempe solvis la tempo?

Prenu la germanan Franzose, kiu devenas el la oldfranca françois france: français. Ĝi sia-vice generis la rusan француз, legu: “francuz”. Zamenhof eltiris el tio la nomon de ano “franco”, senatente al la fakto, ke la rusa ~uz, germana ~ose, franca ~ois, ~ais same kiel ankaŭ la itala ~ese kaj la hispana ~és el la Latinidaj, ktp signifas nian -ano. Sekve la radiko Franc- envere nomas la landon, neniel la anon!

Ni nun do eliru el la germana Frankreich, landnomo, kaj ni ne bezonas esti tre kleraj por kompreni, ke temas pri tre olda vorto, kiu origine signifis “Ŝtato, lando de la Frankoj”, Latine Francia.

Tiu land-nomo pasis tra Alpoj kaj subiĝis al la franca palataligo klarigita de Dauzat [FRAN CI-YA], kiu iĝis en Mez-Epoko [FRAN CE] kaj finis moderne al [FRAn S.] kun la sama ortografio “France” ekde la 12a jc.

Pri Koreo oni sciu, ke Marco Polo simpligis la lokan landnomon Gaoli al Kore. Nu en tiu lingvo l kaj r estas unu fonemo (kaj unu grafemo de Hangul). Ĝi transskribiĝas per unu el ambaŭ likvidoj laŭ pozicia regulo. Do pro la fama navigatoro en la tuta mondo ekzistas nur unu landnomo, nome, Kore- por ĉi lando, krom en la lando mem kaj kelkaj el ties najbaroj. Sed enlande bone konata estas la Korean Airlines krom aliaj Anglaĵoj! Neniu uzas la radikon por nomi anon. La AdE eraris rilate tiun nomon. Ba! Neniu rimarkis tiun eraron! Divenu kial?

La 15a Regulo de la Fundamento ne povas esti tiel forte molestita de iu nomanta sin Zamenhofano. Kaj se tiu regulo ne ekzistus, tamen ekzistus la multaj lingvoj tra la mondo, kiuj klamus la saman veron. Ni povis dum la frua juneco de nia lingvo toleri kelkajn misajn nomojn, sed nun kiam ĝi adoltiĝis jam tempas por forbalai tiajn malsan-spurojn. Jam temp' est!

… kaj la bezonoj de la interreto?

En la historio de tio, kion vi nomas la alfabet-reformo, la bezonoj de Internet aperas tute laste! Tamen jam de la fruaj jaroj ekzistis la ĝeno kaj sekve la klopodo kontraŭ la supersignaj literoj. Nun ŝajne la plejmulto akomodiĝis kun tiuj literoj, sed ĉio ne estas perfekta kaj ĉie/ĉiam povos aperi okazoj en kiuj ni aŭ niaj amikoj estos ĝenataj.

Pro tio singardemo konsilas daŭre havi sub la mano iun help-alfabeton kiu pretas servi! Des pli ke niaj specialaj literoj estas uzataj cent-procente nur por nia lingvo! Se iu “instanco” iam trovus, ke nia lingvo, tiam konsiderinde disvolviĝinta, ĝenas ĝin per sia ekspansio, ĝi povus relative facile malhelpi specife nian lingvon per serĉo kaj forpelo de tiuj niaj grafemoj. Ne timu, ni ankoraŭ ne atingis la kritikan ekspansion!

Sed oni ne miskomprenu min! Absolute ne estas demando, kiel simplistoj ŝajnigas kredi, ke oni forbalau la Zamenhofan skribon. Tiu estas emblema por nia lingvo, ĝi estas agnoskita de Unikodo, tiu repertuaro de ĉiuj kaj ĉiaj skrib-signoj de la Homaro. Ĝi estas konata de la Reto. Prezentu demandon al ĝi uzante la supersignajn literojn, la Reto respondos al vi per sama skribo. Plie forlasi tiun skribon estus fortranĉi sin el nia tuta movado, el nia pli ol centjara vivo! Tio ne estas pensebla!

Restas, ke la konata NHA, kiu ali-nomiĝis al Ralfo (Racia Alfabeto) perfekte respondas al la Zamenhofa admono: “Necesas forigi tiujn literojn”. Oni atentu ke la digramoj kaj aliaj grafemoj uzataj de Ralfo estas uzataj de naŭ el la 12 plej parolataj lingvoj de la mondo. Ni omnomis ilin “la Mondaj Grafemoj”.

En la politiko ni konas la fenomenon de elder statesman, kies konsilojn kaj opiniojn oni volonte aŭdas, sed ne nepre sekvas. Kian konsilon vi donus al la nuna UEA rigarde al ties rapide falanta membro-nombro?

Se mi estus juna kaj se oni invitus min en la estraron de UEA, mi ĝenerale konsilus al ĝi tri agadojn:

a) serĉado de alianco kun simil-cela asocio ekster la movado;

b) akiri monon ekster la movado;

c) scienca interna studado por scii, ĉu eblus interesi al la internacia lingvo pli da homoj kaj kiuj?

Por a) mi studus per internaj konferencoj kaj per similaj aranĝoj estigataj en simil-celaj asocioj ĉu alianco estus akceptita de la koncernaj membroj ambaŭflanke. Mi komencus per la asocioj, kiuj proponas starigon de Mond-Registaro, konkrete la “Mond-Civitanoj”[7]. Efektive kio povus esti pli bona volbo-ŝlosilo por nia movado, ol Mond-Registaro obeanta la principojn evidentigitajn de tiu aŭtoro? Ĝi certe defendus nian lingvon, kiel ĉiu registaro sian nacian lingvon. Kaj kio estus pli bona volbo-ŝlosilo por movado proponanta tian Mond-Registaron, ol la lingvo de Zamenhof, kiu ebligus al ĉiu Terano libere paroli kun ĉiu alia?

Por b) mi provus trovi instituciojn kapablajn kaj emajn doni stipendiojn al movadoj kiaj la nia! Mi unue rekomencus studi la aferon apud la organismoj de la Nobel-premioj. Mi resendas vin al la punkto 4, kiu estas najbara sed malsama demando. Ĉar se kolego de Kalocsay aŭ de Auld estus premiita, UEA estus en pli bona pozicio por ricevi specifan premion.

Por c) oni certe trovus pli ol unu sektoron, kien ekzerci tian reserĉon sed mi citos nur unu, evidentan laŭ mi. De kiam nia lingvo ekzistas, ni daŭre estis ĝenataj pro la supersignaj literoj kaj Zamenhof mem pli ol unu fojon admonis nin: “Forigu tiujn literojn”. Estas vere, ke li ankaŭ montris al ni kial superas alfabeto kun po litero por ĉiu sono. Des pli ke tia ĝi estas emblema por nia lingvo kaj nedisigeble apartenas al nia movado. Ni do havu du alfabetojn: unu supera per siaj supersignaj literoj, dua malhavanta ilin sed ĝuanta nur grafemojn konatajn pro ilia uzado ne nur en naŭ el la plej parolataj lingvoj de la mondo sed ankaŭ en tre diversaj aliaj! Nome, en ilia alfabeto aŭ en ilia transskribo.

Ĉu la t. n. Civito estas por vi serioza afero? Kian destinon vi antaŭvidas por ĝi?

Mi tute ne konas tiun organismon!

Vi edukis viajn infanojn en Esperanto longe antaŭ ol oni deliris pri “denaskismo”. Ĉu ĉi iom nekutiman uzon de la lingvo vi ankoraŭ juĝas dezirinda, necesa aŭ eĉ nepra?

Oni unue komprenu la pozicion de Esperantisto, ŝatanta sian lingvon meze de oceano da dubantoj, kiuj vidas nur la anglan lingvon kiel help-lingvon. Ĉu vi opinias, ke la infanoj komforte travivas tian situacion? Ili havas siajn kamaradojn eksterhejme aŭ enlerneje. Ili amikiĝas kun ili. Ĉar ili estas nek blindaj nek surdaj, ili rapide konstatas, ke neniu parolas la lingvon de paĉjo kaj de panjo. Ili tamen ekparolas ĝin. Sed ĉar neniam ili amikiĝas kun samlingvaj infanoj, krom en la plej bona okazo, unu fojon jare ĉe la Infan-kongreseto, ili ne firme povas enradikiĝi en nia ĝenerala movado! Aŭ necesus trudi al ili la enbrigadiĝon en diversaj funkcioj de tiu movado! Sed kiel gepatroj ni ne deziras tion, ĉar ni volas antaŭ ĉio, ke iliaj vivonecesaj studoj estu enkalkulitaj en iliaj celoj kaj prioritatoj.

Mi ne bedaŭras, ke ni edukis ankaŭ Esperant-lingve, sed mi ne opinias, ke la afero povu esti ĝeneraligita. La tempoj ne estas sufiĉe maturaj por tio.

Tazio Carlevaro diris, ke estas la destino de ĉiuj plan-lingvoj denove malaperi.[8] Ĉi sorton li prognozis ankaŭ por Esperanto. Ĉu vi dividas la vid-punkton de la tiĉina psikiatro?

La prognozo de Tazio Carlevaro estis facile farita. Ĉiuj nun-tempaj lingvoj, kiel ĉio homa, estas destinita malaperi. Do ankaŭ Esperanto, sed nek pli nek malpli!

Cetere ĉiuj legintoj de tiu rara aŭtoro, certe rimarkis la ĉagrenan humoron de tiu aŭtoro, preta nigrigi ĉian lumon, ĉian esper-radion. Ili ankaŭ rimarkis la elektitan skribon tiel dissemitan per krucoj (x, x, x…), kiuj pensigas pri eterna tombejo, en kiun povas eniri nenia espero al pli bona tempo!

Male mi antaŭvidas epokon, en kiu nia lingvo plene disvolviĝos kaj plene disvastiĝos en nian mondon kunigante ne nur la popolojn, sed ankaŭ iliajn korojn kaj mensojn.

Sed eble tio ne okazos en la tuja estonteco, eble pasos ankoraŭ ia tempo… La tempoj maturiĝos, kiel ĉio kiam alvenas la Printempo! Fakte tiu Carlevaro portis al ni malbonon, malmobilizante la spiritojn de iuj el niaj batalantoj, la plej fragilaj, la plej elŝireblaj.

D-ro Albault, La Ondo dankas pro la interparolo.

Referencoj

1. De A al B. Fest-libro por la 75a naskiĝ-tago de D-ro André Albault. 1923 – 14 majo – 1998 / Ed. I. Haupenthal, R. Haupenthal. [Schliengen]: Edition Iltis, 2000.

2. Kp. la aŭtobiografion en la fest-libro, p. 13-18.

3. Albault A. Sofrologio kaj la kuracanta vorto. Avangarda psikosomata medicino en Tuluzo, Francio. Saarbrücken: Iltis, 1987.

4. Albault A., Léger R. Dictionnaire Français-Espéranto. Marmande: Ed. Françaises d'Espéranto, 1961.

5. Haupenthal R., Lins U. Nobel-Premio por Kalocsay? Ni parolis kun D-ro André Albault // Germana Esperanto-Revuo, 1967, №4, p. 44-45.

6. Albault A. Vojaĝo tra la landoj. Historia-lingva studo pri la land-nomoj. Saarbrücken: Iltis, 1991. – Mult-lingva glosaro pri land-nomoj. Komplemento al “Vojaĝo tra la landoj”. Saarbrücken: Iltis, 1991.

7. Kp. d'Argenlieu O. La prodiĝa povo de la Mond-Civitanoj / Tr. el la fr. André Albault. Paris: Éditions Le Manuscrit, [2012].

8. Carlevaro T. Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045? 2a eld. Bellinzona: Dubois, 2000.


Svetlana Smetanina

Svetlana Smetanina, la nova prezidanto de REU

La 13-14an de aprilo 2013 en Moskvo okazis la 27a Konferenco de Rusia Esperantista Unio (REU), kun 34 voĉdonrajtaj personoj el 8 urboj. La konferenco diskutis la raporton de la estraro de REU kaj taksis ĝian agadon kontentiga. En la diskutado oni parolis pri la perspektivoj de la movado en Ruslando, pri la disvastigo kaj instruado de Esperanto, kaj pri la regiona agado.

Sekvis elektoj. En sekreta voĉdonado Svetlana Smetanina (Moskvo) ricevis 23 voĉojn, kaj Jurij Karcev (Uljanovsk) 4 voĉojn, Do, la Moskva Esperanto-aktivulino Svetlana Smetanita estis elektita kiel la nova prezidanto de REU. Ŝi estas la unua virino en ĉi tiu posteno. En la novelektita estraro estas ankaŭ Miĥail Ĉertilov, Valentin Seguru (vicprezidantoj), Roman Bolŝakov, Nikolao Gudskov (estraranoj).

La Ondo gratulas la novan prezidantinon de REU!


APERO-7

Apero

Apero estas tradicia sezonŝanĝa renkontiĝo de la Moskva Esperanta Asocio “MASI” (eksa Moskva junulara esperanta klubo “MASI”), kiu la 21–24an de februaro 2013 okazis jam la 7an fojon. Ĝi pasis en la bien-ripozejo Jerŝovo apud la malnova urbo Zvenigorod, 40 km okcidente de Moskvo. Apero celas engaĝi en Esperant-lingvan medion la masianojn, ĉi-jarajn kursfinintojn aŭ kursfinantojn, memlernantojn kaj ĉiujn esperantoparolemulojn. Tial ne nur ĉiuj programeroj, sed ankaŭ la ĉiutagecaj kaj personaj komunikadoj okazas nur en Esperanto. La kondiĉoj por tio estis bonegaj – ĉiuj kune loĝis en unu 14-ĉambra dometo. La aĝo de la homoj variis de 19 ĝis 62 jaroj, tamen plej multas gejunuloj. Inter la 44 partoprenantoj estis sep homoj el aliaj Ruslandaj urboj kaj tri eksterlandanoj.

La programo ĉiam multe dependas de la kontribuantoj. Ĉar en Aperoj kutime duono da homoj estas unuafojaj partoprenantoj, la aranĝoj enhave diferenciĝas. Ĉi-jare nin vizitis kroato, civitano de Aŭstrio, loĝanta en Italio, Viktor Bošnjak – sendependa amaskomunika aktivulo, pacaganto kaj nova esperantisto. Li multe kontribuis per prelegoj, filmoj, diskutgvidado, kaj, estante vigla kaj amikema homo, ofte kreis specialan bon-etoson.

Estis tre interesaj prelegoj de Nikolao Gudskov pri ideologio de esperantismo (finvenkismo kaj raŭmismo), de Julia Samsonova pri lingvopolitikaj pozicioj de Unesko kaj TEJO, de Ilja Gimon pri la juda festo Purim kun posta legado de la “Libro de Ester”. Estis prezentitaj rakontoj pri vojaĝo al la Esperanto-urbo Herzberg de Julia Samsonova kaj al Tajlando kaj Kamboĝo de Jekaterina Lubuŝina, pri Ĉilio kaj Sudameriko de la ĉiliano Daniel Karasko kaj pri politika situacio en Tunizio de Viktor Bošnjak. Estis prelegoj de Julia Samsonova pri la absurda planlingvo Globish kaj de Ilja Gimon pri Esperantaj serv-morfemoj, metiejoj pri samtempa rakont-verkado kaj kleriga ludo pri la ĉefverkoj de la Drezdena galerio, aliaj intelektaj kaj lingvaj ludoj, koncerto de Mikaelo Povorin, multaktora skeĉo laŭ la infana fabelo Telefono de Kornej Ĉukovskij, poezi-kantaj vesperoj kun kantado de Sergeo Straŝnenko, Aleksandr Vikulov, Oleg Ĉajka. Okazis ankaŭ pridiskuto de novaj MASI-projektoj kaj la unuaj provoj fari intervjuojn por la konataj Esperanto-radioj (la unua tuj aperis en la Varsovia Vento) – pri kio ni dankas al Sergeo Kuznecov.

Apero

Pliĝustigas la bildon la homaj opinioj. Jen kelkaj impresoj – de la novuloj kaj de spertaj partoprenintoj.

Ilja Gimon: “Tio estis la tria “Apero”, kiun mi partoprenis. La aranĝo iĝas pli kaj pli serioza. Ludoj kaj kantadoj restis, sed ankaŭ prelegoj kaj diskutoj okupas pli kaj pli grandan kaj gravan parton. Mi tre ĝojis pri niaj varmaj (tamen sensangaj) disputoj pri lingvoj, Esperanto, politiko, religio. Krome, mi, certe, ĝojis konatiĝi kun novaj homoj, tre interesaj. Ĉio estis ĝuo!”

Nikolao Nikulin: “Al mi tiu ĉi Apero plaĉis pli multe ol ĉiuj antaŭaj. Denove neniu krokodilis, eĉ en la manĝejo; estis samtempe seriozaj prelegoj-diskutoj kaj distraĵoj; okazis ĉarmegaj muzikaj kantvespernoktoj. Krome, mi enamiĝis al belega knabino, nekonata antaŭe... Mi tre malĝojas pro tio, ke la Apero finiĝis! Mi ne volus, ke ĝi iam fermiĝu!”

Dmitrij Karjakin: “Tiu ĉi Apero estis la unua amasa Esperanto-renkontiĝo, kiun mi vizitis. Kaj mi certe povas diri, ke ĝi estis tre bona kaj utila por ĉiuj, kiuj planis ĝin utile pasigi. Estis multe da diversspecaj partoj de programo, pro tio ĉiu homo povis trovi ion interesan por si mem. Ankaŭ estis tre plaĉaj vesperoj, dum kiuj oni kantis, teumis ktp, do, tio estis kvazaŭ vera vojaĝo al Esperantujo”.

Aleksandr Vikulov: “La Apero plaĉis al mi, unue, pro ĝia etoso. Ĝi estis bonkora kaj sincera, kaj mi povis finfine fari tion, pri kio mi revis multe da jaroj: sidi, fari nenion, ĝui la bonegan etoson, kaj aŭskulti, kiel bone sonas Esperanto. Eblas diri multe pri la programo, sed mi dirus nur, ke al mi plaĉis ĉiuj partoj de ĝi, eĉ tiuj, kiujn mi ne partoprenis. Kaj la diverseco de la okazaĵoj de la programo nur plibonigis la etoson”.

Natalja Ĉistozvonova: “Por mi estis grandega okazo, por mi nur ne estis sufiĉe longe”.

Aleksandra Bezrukova: “Al mi plaĉis “Apero”. Tre plaĉis. Mi amas ĉiujn”.

Dmitrij Bervinov: “La Apero estis organizita tre bone kaj sukcese solvis sian bazan taskon: ni ĉiuj havis eblecon interŝanĝi informojn kaj plibonigi la nivelon de nia lingvokono. La nuntempa problemo estas ke ĉi aranĝo ne estas sufiĉe vasta; ĝin ne konas vasta publiko, tial ĝi tro limigas nian grupon”.

Viktor Boŝnjak: “Por mi tiu ĉi renkontiĝo estis mia unua, do, mi estis tre kontenta, ke mi povas uzi ĉiutage la lingvon Esperanto. Estas klara, ke por mi kiel esperantisto, veninta el alia teritorio sur tiun ĉi teron, estas malfacile konatiĝi kun novaj diversaj personoj kaj samtempe konatiĝi kun iliaj kulturoj, sentoj kaj timoj. Mi esperas, ke la lingvo Esperanto povas detrui limojn kaj timojn en niaj cerboj”.

Apero-8 estas planata por la 20-23 de februaro 2014 en la sama loko.

Bonvenon!

Irina Gonĉarova
kunordiganto de la Moskva Esperanta Asocio “MASI”
http://ek-masi.weebly.com


Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

Kaluga (Foto: Aleksej Klimenko)

La 2an de marto 2013 en la malnova rusa urbo Kaluga tre sukcese pasis la dua Kaluga Lingva Festivalo. Ĝi estis tiom impona kaj sukcesa, ke eblas senhezite diri: la lingvafestivala movado en la urbo stabiliĝis, maturiĝis kaj montras firman tendencon plu evolui.

Sur la fronta paĝo de la programo ĉiu vizitanto povis legi, ke la Festivalon organizas la Administrejo pri klerigado de la urbo Kaluga (Управление образования города Калуги), asistata de la Moskva Esperanto-Asocio “MASI”, Kaluga ŝtata universitato Ciolkovskij, Kaluga filio de la Moskva ŝtata teknika universitato Bauman, Kaluga filio de la Ruslanda ŝtata humanitara universitato.

La antaŭhistorio de la Kaluga festivalo komenciĝis en Moskvo, kien por la 5a Moskva Lingva Festivalo en 2010 venis granda grupo de kalugaj lernejanoj, organizita de Maria Turilova, oficistino de la urba Administrejo pri klerigado. Por la sekva jaro al la MLF antaŭaliĝis jam 60 lernejanoj de Kaluga; kaj tio kaŭzis la neplanitan eventon: la 1an Lernejan Lingvan Festivalon en Moskvo, kiun ni organizis en la Pedagogia kolegio №15. En ĝi estis nekutima ero: konversacia rondo por lernejaj instruistoj kaj gepatroj “Ĉu indas organizi apartajn lingvajn festivalojn por lernejanoj?” Dum la kunveno reprezentantoj de Kaluga, inspiritaj de niaj garantioj pri ĉiaspecaj subtenoj, decidis organizi lernejan LF en sia urbo. Kaj la 21an de aprilo 2012 la 1a Kaluga Lingva Festivalo sukcese pasis en la gimnazio №24.

La duan Kalugan festivalon denove gastigis la gimnazio №24 – kies 300-seĝa solenejo jam ne povis liveri sidlokojn por ĉiuj ĉeestantoj. Je la 11a horo ĉi tie kolektiĝis lingvemuloj el la dudeko da urbaj lernejoj. Kiel kunordiganto de la Moskva Esperanto-Asocio “MASI” kaj direktoro de la Moskva lingva festivalo, en la salutparolo mi klarigis, kial ĝuste esperantistoj lanĉis la lingvafestivalan movadon kaj menciis, ke la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof, traktis ĝin kiel la duan lingvon post la gepatra kaj komunan por ĉiuj.

Dum la Festivalo estis prezentitaj 30 programeroj, dividitaj je tri 40-minutaj blokoj. Kadre de la unua bloko mi prezentis Esperanton. La seĝoj en la klasĉambro ne sufiĉis, kaj oni devis alporti kromajn el la najbaraj klasoj. Ĉiuj aŭskultantoj estis gelernantoj de diversaj aĝoj – kaj ĉiuj estis tre atentaj kaj aktivaj. Ili multe ĝojis pro la disdonitaj flugfolioj kaj broŝuroj, ĉiuj deziris daŭrigon, kelkaj lasis siajn retadresojn. Feliĉe inter la gastoj estis nova Kaluga esperantistino Julia Tenengolc, kiuj antaŭ semajno vizitis la paroligan renkontiĝon Apero-7. Ŝi promesis plu zorgi pri la dezirantoj lerni Esperanton.

Intertempe en la solenejo prezentis la japanan lingvon la masiano Miĥail Ĥaminskij. En la dua bloko li prelegis pri la iberiaj lingvoj kaj en la tria – pri la slavaj. En la dua kaj tria blokoj la masianino Julia Samsonova (konata kiel Klera) prezentis la hebran lingvon kaj tok-pisinon. Intertempe mi estis intervjuita de la urba televido Nika, kaj traktis kun la kaluganoj eblecojn pri aliaj kunaj projektoj.

La programon de la 2a Kaluga LF kronis belega kaj vere festa koncerto, farita de la plej brilaj infanaj artaj kolektivoj de la urbo. Ĉiuj prelegintoj ricevis dankleterojn de la Administrejo pri klerigado.

Kaluga (Foto: Aleksej Klimenko)

Ĉiuj vojaĝ-, loĝ- kaj manĝ-elspezoj de la gastprelegintoj estis kompensitaj de la invitinta organizaĵo. Nun antaŭ la Kalugaj organizantoj staras granda defio: organizi festivalon por ĉiuj urbanoj.

La ekzemplo de Kaluga montras, ke ankaŭ neesperantistoj povas organizi bonegan Lingvan Festivalon, se ili studas nian sperton, sekvas niajn rekomendojn kaj havas nian atenton kaj helpon – ne nur kuraĝigan kaj konsilan, sed ankaŭ kontribuan. Danke al ĉi tiu kunlaboro pozitive famigas sin esperantistoj, kaj Esperanto akiras renomon, estimon kaj prestiĝon. Mi alvokas ankaŭ aliajn urbojn sekvi la kaluganojn – kaj flanke de “MASI” kaj MLF vi ĉiam ĝuos subtenon!

Irina Gonĉarova
direktoro de Moskvaj Lingvaj Festivaloj
kunordiganto de la Moskva Esperanto-Asocio “MASI”
http://ek-masi.weebly.com


Libera Esperanto-Biblioteko: Donaco de Sezonoj

Sezonoj

MASIanoj kun libroj de Sezonoj

La 23an de marto 2013, sabate, malfermiĝis nova direkto en la agado de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. En januaro ĉi-jara Nikolao Nikulin, unu el la masianoj, aranĝis en la libera spaco Domo sub la Arbo modestan breton kun kelkdeko da Esperanto-libroj kaj pompe nomis ĝin Libera Esperanta Biblioteko (LEB).

Ĉi tiu inicato havis ŝancon formorti same silente, kiel ĝi startis, sed la mencio pri ĝi en la artikolo pri la penetrado de masianoj en liberajn spacojn, logis la atenton de Aleksander Korĵenkov, kiu proponis donaci al LEB kelkajn librojn de la Kaliningrada eldonejo Sezonoj. Tio inspiris nin fari el la librotransdonadoj al LEB kaj aliaj okazaĵoj, ligitaj kun Esperanto-libroj, publikajn eventojn en liberaj spacoj. La unuan aranĝon ni organizis en la nesto de LEB – la Domo sub la Arbo.

Ni nomis la eventon: “Konatiĝu: Esperanto-Libro”, reklamis ĝin en la sociaj retejoj kaj – helpe de la sezonanoj kaj masianoj – kompilis jenan programon:

  • skiza rakonto pri libroeldonado en Esperanto kaj (surbaze de la broŝuro Dek libroj, donacita de Sezonoj) pri la plej gravaj Esperanto-libroj;
  • prezento de la eldonejo Sezonoj, ties historio, evoluo kaj planoj;
  • solena transdono de la dek libroj, venintaj poŝte el Kaliningrado, kaj prezentado de la donacitaj libroj diversmaniere: skizajn karakterizojn ricevis la esperantologiaj verkoj Dek libroj, Dek gazetoj, Zamenhofologio, Zamenhof (ambaŭ de Aleksander Korĵenkov), originala novelaro Diverskolore de Trevor Steele kaj traduko de Maigret eraras de Georges Simenon;
  • voĉlegado de fragmentoj el La ĉashundo de la Baskerviloj de Arthur Conan Doyle, Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj de Jules Verne, kaj de kelkaj poemoj de Jorge Luis Borges el La sekreta miraklo;
  • Aŭskultado de la rakonto Emma Zunz de Borges el la 12a sonprogramo de la Kaliningrada podkasta servo Radio Esperanto, voĉlegita de Halina Gorecka.

Gaste venis al la kunveno la eldonistoj de Impeto Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova kun siaj libraj kontribuoj al LEB. Rezulte la mastroj de la Domo proponis al ni kromajn bretojn por la biblioteko – kaj nun ĝi aspektas multe pli impone. La renkontiĝo pasis en amika, vigla kaj gaja etoso, konkorde ni registradis la novajn venaĵojn, remetadis la librojn sur la bretoj, fotiĝis, kantis, teumis, komunikiĝis kun aliaj gastoj de la Domo...

Sezonoj

Ĉar al la prezentado venis nur esperantistoj, la tuta programo pasis en Esperanto. Eble ĝuste pro tio la gejunuloj, venintaj al la Domo post nia programo, multe interesiĝis pri ĝi – kaj kvar el ili tri tagojn poste vizitis la enkondukan renkontiĝon por la baza Esperanto-kurso FaRo-38. Do, pluse al la agrabla kaj kleriga tempopasigo, kiun ni, esperantistoj, ĝuis dum la evento, estis atingita ankaŭ ĝia supercelo – popularigo de Esperanto.

Ni sincere dankas al Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka pro la bonegaj libroj kaj pro la nova impulso por la agado kaj plezuriga okazintaĵo!

Irina Gonĉarova, kunordiganto de MASI
Julia Samsonova, MASI-aktivulo
www.ek-masi.weebly.com

La eldonejo Sezonoj volonte donacos al LEB ĉiun el siaj novaj libroj kaj – ĉe oportuna okazo – ankaŭ plurajn el la pli frue eldonitaj.


Ankoraŭ du esperantistoj ordenitaj en Pollando

Ordenitoj

Stanislao Rynduch (maldekstre) kaj Eŭgeno Macko kun la ordenoj

La 25an de marto 2013 la vojevodo de Grandpolio Piotr Florek dekoris du anojn de la estraro de la Federacio Eŭropo-Demokratio-Esperanto – la vicprezidanton d-ron Eŭgeno Macko kaj la sekretarion Stanislao Rynduch – per la Kavalira Kruco de la Ordeno de Merito por Respubliko Pollando. La ordenojn al ili per sia dekreto la 6an de decembro 2012 atribuis la prezidento de Pollando Bronisław Komorowski.

La ceremonio estis tre solena. Florek eksalutis ĉiujn en Esperanto, kaj en sia parolado li pruvis grandan scion pri la internacia lingvo kaj pri Zamenhof. En la solenaĵo ĉeestis ankaŭ lokaj amaskomunikiloj, interalie, Radio Merkury, kaj pluraj esperantistoj ne nur el Pollando, sed ankaŭ el Hungario kaj Germanio.

Grupfoto en Poznano

Post la enmanigo de la ordenoj la Vojevodo invitis ĉiujn al la regalo en la dekor-salonego, kie pasis unu kaj duono horo en tre simpatia etoso kaj esperdonaj interparoloj.

Tiu plua orden-ceremonio okaze de la 125-jariĝo de Esperanto okazis laŭ la iniciato de la Pollanda asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kies celo estis atribuo de la ordenoj al meritplenaj esperantistoj, kaj kiu evidente pruvas, ke la Pollandaj ŝtataj aŭtoritatoj alte aprezas Esperanton.

Poste la dekoritaj esperantistoj Macko kaj Rynduch invitis ĉiujn ĉeestantojn al komuna vespermanĝo en la proksima restoracio Sphinx. Tiaj solenaĵoj longe restos en la koroj kaj en la memoro de la partoprenantoj.

Eduardo Kozyra kaj Kazimiro Krzyżak

La Ordeno de Merito por Respubliko Pollando rekonas kontribuojn al firmigo de internacia kunlaboro kaj al progresigo de la interrilatoj de Pollando kun aliaj landoj kaj popoloj. Ĝin povas ricevi eksterlandanoj kaj poloj loĝantaj ekster Pollando, ne poloj loĝantaj en Pollando.


Reĝa Ordeno por Otto Prytz

Prytz

Otto Prytz (meze) kaj lia edzino Pilar Menéndez (maldekstre)

La 6an de decembro 2012 Juan Carlos I, Reĝo de Hispanio, decidis doni la Komandorecon de la Ordeno pri Civila Merito al Otto Prytz, akademiano kaj multjara vicprezidanto de Norvega Esperanto-Ligo. La ordeno estis donita al Prytz pro la longedaŭra instruado de la hispana lingvo ĉe la Universitato de Oslo. La transdona ceremonio okazis la 13an de marto 2013 ĉe la ambasadoro de Hispanio en Norvegio, Antonio López Martínez.

La akcepton malfermis la ambasadoro, kiu emfazis, ke Otto Prytz dediĉis la plej grandan parton de sia vivo, aŭ almenaŭ sian tutan profesian vivon, al la instruado de la hispana lingvo, kiu nun estas parolata de preskaŭ 500 milionoj da homoj en pli ol 20 landoj.

La sekva parolanto estis Knut E. Sparre, kiu estis instruisto pri la hispana lingvo ĉe la Universitato de Oslo, kiam Otto Prytz studadis. Sparre menciis, interalie, la engaĝon de Prytz pri Esperanto kaj lian membrecon en la Akademio de Esperanto. Plie li menciis la intereson de Prytz pri ŝako, kiu igis la Norvegan Ŝak-asocion doni al li distingon. Fine li informis, ke Prytz estas prezidanto de la Norvega Komisiono pri Brajlo, nomumita de la Ministerio pri Kulturo. La paroladon komencis kaj finis frazo en Esperanto. Poste oni voĉlegis la ordenan diplomon, kaj ambasadoro López Martínez ornamis s-ron Prytz per la insigno de la ordeno.

Poste Prytz faris la respondan paroladon kaj legis fragmenton el la mezepoka hispana verko "La Libro de Bona Amo". La fragmento temas pri "la ecoj, kiujn la malgrandaj virinoj havas", kaj la poeto donas multajn komparojn.

Post la fino de la oficiala parto de la ceremonio, kvardeko da ĉeestantoj daŭrigis manĝetante, trinketante, kaj agrable babilegante. La aranĝo estis simpla kaj homeca, bonstila, sed ne solenaĉa.

Douglas Draper


KER: Kia esperantumado en Kubo?

Kubo

La 13–17an de marto 2013 en la belega feriejo Los Cocos (La kokosoj) okazis KERo (Kuba Esperanto-Renkontiĝo) – unu el la atingoj de Kuba Esperanto-Asocio, kiu ebligas liberan esperantumadon, kontrolon de rezultoj, transdonon de spertoj, kunsidadon, montgrimpadon, muzikumadon, sportadon, dancadon… Ĉi-jare en KER renkontiĝis esperantistoj de 13 el la 15 Kubaj provincoj, kaj krome malgrandaj delegitaroj el Francio (3) kaj Meksiko (4), kaj niaj ruzaj rusinoj. Entute partoprenis 234 esperantistoj.

La programo estis riĉa: ekskursoj al montaroj, al greka restoracio, al la belvidejo de la parko Escaleras de Jaruco. Okazis diversnivelaj kursoj de Esperanto, kaj ankaŭ de retrokurado (Retroruning), salso, sorobano kaj origamio. Tradicie okazis maskofesto: unu el la plej amuzaj programeroj ene de KERo. Bone funkciis la prelegejo, lotumado, aŭkcio, libroservo, filmejo, ludejo, naĝejo, sportejo, diskejo. La noktaj programoj estis buntaj; interalie, koncertis la duopo La Fratoj El kaj Amindaj, ili honoris muzike sinjoron Julián Hernández.

La provinca filio el Santiago de Cuba ricevis diplomon pro la elstara agado dum 2012, la geinstruistoj ricevis rekonon nome de la Kuba ILEI-sekcio. Teatraĵoj, rakontoj kaj korusoj ne mankis, grupa gitarumado en la noktaj gufujoj altiris atenton ĝis la frumateno kaj forte konkurencis kun la diskejo. Elstare laboris la instruistaro, ĉar ĉi-jare amaso da lernantoj multe parolis Esperante. La grundo estas fruktodona, nun oni devas ekspluati ĝin.

Kubo

Fakgrupoj multe agadis dum la renkontiĝo ĉefe KoNoA (Kubaj Naturamantoj) kaj KLERA (Kuba Ligo de Esperantistoj-Radioamatoroj). KoNoAanoj plantis Bombakson kaj kotonarbon. La radioamatoroj elsendis grupe unuafoje, ili profitis la okazon por varbi favore al Esperanto pere de amatoraj radiostacioj kaj sukcesis kontakti dekojn da amatoraj radiostacioj; restas plibonigi la teknikajn kondiĉojn por internaciaj kontaktoj.

KER 2014 estos pli bona ol la ĉijara, niaj spertoj kaj deziroj tion celos, restas al vi sperti la Kuban Esperanto-etoson. Mi konsilas al vi ne maltrafi KERon 2014. Pensu pri partopreno en unu el la plej amasaj aranĝoj en Ameriko.

Javier Ramos Nistal
Pedro Fernández Rodríguez


Minsko: La unua lingva festivalo

LF en Minsko

La 31an de marto okazis en Minsko (la ĉefurbo de Belarusio) la unua lingva festivalo. La festivalon gastigis la filologia fakultato de la Belarusia ŝtata universitato. Kontraste al plejmulto de “Keefe-tipaj” lingvaj festivaloj en la mondo, la festivalo en Minsko ne estis organizita de la loka esperantista movado. Tamen la ĉefa aktivulo malantaŭ ĝi estis partopreninto de la esperantistaj lingvaj festivaloj en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo Anton Somin, minskano studanta en Moskvo. Kun li el Moskvo venis kelkaj oftaj prezentantoj de diversaj lingvoj.

La organizantoj faris sondadon antaŭ la festivalo por imagi, kiuj lingvoj estas la plej popularaj inter la partoprenontoj. Esperanto montris bonajn rezultojn, trovante sin en la kvino de la plej atendataj lingvoj — tial okazis du prezentoj de ĝi en relative granda ĉambro. Ambaŭ prezentojn faris la Peterburga esperantisto Vjaĉeslav Ivanov.

LF en Minsko

Vjaĉeslav Ivanov prezentas Esperanton (Foto de Aleksej Sorokopit)

Laŭ la festivala statistiko, la plej popularaj estis la prezentoj de la lingvoj hispana (prezentis Nikita Moniĉ) kaj pola (Ljubovj Podporinova), kiujn vizitis po 95 personoj; sekvas la prezentoj de la germana lingvo (Tajtjana Streljcova) kun 88 vizitantoj kaj de Esperanto (Vjaĉeslav Ivanov) kun 84.

La unua festivalo en Minsko estas brila komenco, kun relative granda altirita publiko, kun amaskomunikilaj reeĥoj. Oni planas ripeti la sukceson sekvajare en marto.

Vjaĉeslav Ivanov


FestoFESTO: la programo konturiĝas

FESTO 2013 okazos la 10–18an de aŭgusto 2013 ĉe la Amikejo en la iama Esperanto-ŝtato Moresnet' en la belga vilaĝo Kelmis kun riĉa programo.

La 10a de aŭgusto estos akcepta tago kun interkona vespero. Dimanĉe, la 11an, okazos la oficiala malfermo de la arta programo. Unuafoje dum tiu festivalo Nikolin' kun akompano de sia gurdo prezentos kantojn en la valona kaj franc-belga lingvoj. Post ĉi tiu enkonduko komenciĝos folka balo kun la frisa bando Kapriol'! kiu dancigos la homojn, intermiksante kaj plezurigante la partoprenantaron.

Kapriol

Por lundo estas antaŭvidita dancateliero dum la tago, por ke oni povu profiti la ĉeeston de Kapriol'! por lerni tradiciajn folkajn dancojn. Vespere estas programita la fama Kimo (eventuale kun Hotel Desperado), post loka neesperanta bando en la unua parto.

Marde pli intima vespero ekfajrigos kandelojn kun la stokholma popfolka duopo Ĵomart kaj Nataŝa, kaj por fini la vesperon Kimo per sia akordiono dancigos la publikon…

Merkrede Nikolin' kun gitarakompano de Laŭrenzo prezentos abundan popkanzonan Esperanto-repertuaron. Poste la frislanda duopo Kajto ludos kaj kantos popfolke.

Ĵaŭde ni iros al tute alia muzikstila registro kun la pola metalindustria bando Krio de Morto, kiu ĝis nun maloftege koncertis en Esperantujo krom en ARKONES. Rokuloj, metaluloj kaj alternativuloj havos sian dozon da potencega sono, kvankam la vespero malfermiĝos per rokfolka enkonduko de Martin Wiese (sola, sen La Talpoj).

Vendrede, la 16an, ni restos en la roka etoso kun Martin kaj La Talpoj (konfirmota) kaj roka bando el Belgio aŭ Nederlando.

Sabate, la 17an, Platano repados hiphopaĵojn el sia lasta liberstila albumeto kaj el la albumo planata en la promeskampanjo de Vinilkosmo. Poste venos Jonny M kun DĴ Leo ĉe la muzika mastrumado por kunkanti kun Platano, enkonduke al la propra koncerto, kiu disvolviĝos dancige kun regeaj kantoj el la albumo Ĝojo kaj doloro, aperonta antaŭ FESTO. Fine de la koncerto la ejo transformiĝos al diskejo kiun etosigos DĴ Leo dum la tuta nokto ĝis la tagiĝo…

Dum aliaj noktoj DĴoj vivigos diskejon, dum por trankviluloj servos gufujo kaj Esperanto-kinejo. La taga programo proponos muzikajn atelierojn, ekskursojn, prelegojn, ludojn kaj aliajn programerojn.

Ni nur povas instigi vin aliĝi al FESTO 2013 por ĝui someran festivalecan etoson en la kerno de Eŭropo!

http://alesk.eu/festo2013/aligho/

Flo!


Vide el Bruselo

Baldaŭ 24 aŭ eĉ 30 lingvoj, sen Esperanto

Antaŭ 50 jaroj la esperantistoj esperis, ke la Zamenhofa kreaĵo estos inter la la oficialaj lingvoj de la Eŭropaj institucioj apud la franca, germana, itala kaj nederlanda. En 1974, kiam aldoniĝis la dana kaj la angla, tiaj esperoj restis en esperantistaj rondoj. Nekredeble, sed la esperoj de la plej entuziasmaj esperantistoj ne disiĝis, kiam aldoniĝis la greka (1981), portugala kaj hispana (1986), finna kaj sveda (1995).

Eĉ en la mensoj de la plej duraj esperantistoj la jaro 2004a devintus konfirmi, ke Esperanto politike tute ne eblas en la Eŭropa Unio (EU). Tiam la Eŭropaj institucioj saltis de 11 al 20 oficialaj lingvoj pro la aldono de la ĉeĥa, estona, hungara, latva, litova, malta, pola, slovaka kaj slovena. La plej freŝaj aldonoj estas la bulgara, irlanda kaj rumana (2007) kaj baldaŭ la kroata. Eĉ se aliĝanta lando devas traduki pli ol 100 mil paĝojn de EU-leĝoj al sia nacia lingvo, ĝi ne pripensis alian solvon ol promocii nur sian nacian lingvon.

La 1an de julio, kiam Kroatio aliĝos, EU havos 24 oficialajn lingvojn kaj estos survoje al pli ol 30 lingvoj. Plej grave, la Eŭropa Komisiono (EK) ŝajne dungos la saman kvanton da tradukistoj kaj interpretistoj por la serba, montenegra kaj bosna, kiam tiuj landoj aliĝos al EU. Antaŭ dudek jaroj dum la interna milito en la eksa Jugoslavio tiuj lingvoj estis kutime konsiderataj kiel unu sama lingvo, same kiel hodiaŭ neniu parolas pri la aŭstra kiel lingvo aparta de la germana. Tio ankaŭ estas konfirmo de la principo, ke lingvo estas konstruaĵo de ŝtato ne bazita sur la principoj de facileco aŭ neŭtraleco.

Fronte al la aliĝo de Kroatio, EK-funkciuloj ankoraŭ ne povas respondi al la demando: ĉu ĝi bezonos nur 61 tradukistojn por traduki kroaten aŭ poste trioble sesdek por la serba, montenegra kaj bosna. “Serbio, Montenegro, Bosnio kaj Hercegovino ankoraŭ ne estas membro-landoj. Sekve, la Komisiono ne havas starpunkton pri la nombro de tradukistoj por la lingvoj de tiuj landoj”, – diris funkciulo.

La serba-kroata ne estas unika kazo. Nuntempe, la moldova estas la oficiala lingvo de Moldovio, sed granda parto de ties parolantoj ĝin konsideras varianto de la rumana. Eĉ la Rumania registaro neas, ke la moldova estas lingvo. Kaj multaj bulgaroj nevolonte akceptas la makedonan kiel apartan lingvon. Feliĉe en la Okcidenta Eŭropo la flandra varianto de la nederlanda ne fariĝis oficiala EU-lingvo. Ni ankaŭ ne havas tradukistojn kaj interpretistojn por la skota, kimra kaj irlanda versioj de la angla.

Nur tre timide en EK oni komencas pripensi, kiel plenumi sian leĝan devon havigi tradukon en “oficialaj” lingvoj laŭ la Eŭropaj Traktatoj kaj en la reglamento 1/1958 de EK. “Kiel la Komisiono organizos sian laboron plenumante tiun devon, estas interna afero pri kiu la Komisiono decidos kiam proksimiĝos la membriĝo de tiuj landoj”, – respondis la funkciulo.

Pro la pligrandiĝo de EU kaj kresko de ties kompetento kaj agadoj, la traduka departemento de EK en 2012 traktis ĉ. unu milionon 750 mil paĝojn pere de 2300 oficistoj, du trionoj de kiuj estas tradukistoj. EK plu argumentas, ke la tradukado kostas “nur” 330 milionojn da eŭroj ĉiujare, t. e. 0,60 EUR por ĉiu EU-civitano. Aliflanke, EU kun siaj 23 lingvoj jam funkcias plejparte angle. En la pasinta jaro 77,06% de la dokumentoj tradukitaj en EK estis origine skribitaj angle, nur 5.2% france kaj 2.9% germane.

Foto de EK

Ĉu la estontaj generacioj de eŭropanoj parolos nur angle?
(Foto de la Eŭropa Komisiono)

EK-funkciuloj proklamas, ke ĝi limigis la kreskon de la traduk-kostoj al nur 20% dum 2004–07, kiam la nombro de la oficialaj EU-lingvoj duobliĝis. Funkciuloj ankoraŭ diras, ke la suma kosto de ĉiuj lingvaj servoj – inkluzive de interpretistoj – en ĉiuj EU-institucioj estas malpli ol 1% de la ĝenerala jar-buĝeto de EU, do malpli ol 2 eŭroj por ĉiu eŭropano jare.

Pro la bezono redukti la buĝeton, la Komisiono studas eblojn eviti la kostojn. Oni esploras la eblojn de interkompreniĝo inter parolantoj de similaj lingvoj – menciante la serbo-kroatan kaj latinan lingvojn, ankaŭ la ĉeĥan, slovakan kaj polan. Plie, oni vidas tian eblon por la dana kaj sveda.

EK havas ankaŭ pli realisman esperon je maŝina tradukado kun pli bona kaj pli konfidenca kvalito ol tiu de Google, speciale en la retejoj de EU.

Dafydd ab Iago


Keefe

Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni

Respondas Dennis Keefe

Dum la lasta jaro mi verkis plurajn artikolojn por La Ondo de Esperanto (LOdE) pri temoj de merkatiko, kiuj speciale rilatas al Esperanto – ne al la lingvo mem, mi substreku – sed al informado pri ĝi, kaj al ĝia disvastiĝo. Tiuj artikoloj estigis pli ol cent komentojn en la retejo La Balta Ondo. En ĉi tiu artikolo, post mallonga resumo de la kvin artikoloj, mi pli detale priparolos la reagojn de pluraj komentantoj.

La unua artikolo rakontas pri la Teorio de disvastiĝo de novaĵoj de Everett Rogers (LOdE, 2012, №4, p. 10-11). Ĝi montras, kiel novaj ideoj kutime malrapide ekakceptiĝas tra diversaj tavoloj de la socio. Esperanto, laŭ la difino de Rogers, estas nova ideo.

La dua artikolo utiligas la saman teorion, por montri ĝuste kiaj metodoj plej sukcesas por plirapidigi la publikan akceptadon de novaj ideoj (LOdE, 2012, №5, p. 10-11).

La tria artikolo montras, ke eksperimentado ludas gravan rolon en la sukceso de informado- kaj reklamo-kampanjoj (LOdE, 2012, №6, p. 16). Eĉ unu el la plej sukcesaj reklamaj kampanjoj en la historio, tiu de la vakero Marlboro, troviĝis hazarde, per eksperimentado; ĝi ne estis antaŭplanita.

La kvara artikolo adresas la ofte konstatitan paradokson de la bona ideo kiu mortas, ĉar, kvankam bone kaj eĉ entuziasme akceptita de Grupo I kaj Grupo II, la nova varo, servo aŭ ideo NE estas alproprigata de Grupo III, la decidantoj en organizoj, firmaoj kaj registaroj (LOdE, 2012, №8-9, p. 14-15).

La kvina kaj lasta artikolo, pritraktas ĝeneralan modelon, nomatan KKM, de la influoj kaj la decidoproceso de homoj kiuj aĉetas varojn aŭ kiuj ekakceptas novajn ideojn (LOdE, 2013, №3, p. 3-5).

Kun tiu resumo en nia menso, ni nun ekrigardu kelkajn esperantistajn komentojn je miaj artikoloj pri merkatiko aplikata al Esperanto. Por tiuj legantoj, kiuj volas legi la originalajn komentojn, mi aldonas la fonton (la komentanto, la artikolo, la komento-numero) inter krampetoj. Ekzemple, (BELOV 5,8), indikas, ke sinjoro BELOV komentis pri la artikolo 5, en la komento-numero 8.

Ni komencu per unu el la fruaj komentoj, tiu de la esperantisto Haruo, kio helpos al ni pli bone kompreni la Teorion de disvastiĝo de novaĵoj. En sia komento, Haruo substrekas, ke la Teorio de Rogers, kiel mi prezentis ĝin en la artikolo, tro emfazas la nocion grupo, kaj ne prikonsideras, ke la akceptado de novaĵo estas ĉiam individua ago (ROSS 1,5). Haruo pravas, ke en mia artikolo mankas klarigo pri tio, kio okazas individue, tamen en la teorio de Rogers estas abunde pritraktata tiu fenomeno.

La ĉefa konkludo de Rogers estas, ke la individua decido-proceso estas longedaŭra, eĉ tre longedaŭra, kaj kelkfoje bezonas jarojn, se la novaĵo estas psikologie kaj socie kompleksa – ĝuste tia Esperanto estas. Sekve de tiu principo, esperantistoj devas laŭeble eviti la tro rapidajn, altrudajn, dekminutajn provojn tuj konvinki homojn pri la avantaĝoj de Esperanto. Multe da homoj, kiuj eklernas nian lingvon, jam pensis pri tio dum monatoj aŭ eĉ jaroj.

Ni memoru tamen, ke la individua decidoprocezo estas trajto de homoj, sed grupo-decido estas trajto de organizoj. La decido-proceso de firmaoj, organizoj, asocioj kaj registaroj estas ĉefe grupa, speciale kiam la akiro de io nova estas multekosta aŭ riska. Esperanto estas riska por la plejparto de organizoj. Ron enmetas tiun ideon pri la diferenco de registaroj rilate la decidon elekti lingvon en la instruo-sistemo (GLOSSOP 1,6). La esperantistoj profitos je klara distingo inter individuaj decidoj kaj grupo-decidoj. Intermiksi la du tre malsamajn alirojn povas bremsi nian agadon. Tiurilate, la konsilo de Roland pri premgrupoj estas pensiga (SCHNELL 1,26).

Multe da komentantoj tuŝis la tre gravan, kernan temon de merkatiko nomatan segmentado, tio estas, la klasifikado, elektado kaj celumado de subgrupoj por informi, reklami aŭ varbi pri nia lingvo (SLAVERO 1,18; MARCUS 1,45; VOS 3,1; BELOV 4,3; KIRILL 4,6). Jerome levas la interesan demandon, ĉu estas subgrupoj en Grupo I (VAŜE 1,49). Segmentado ege gravas. Estas fundamenta fakto, ke esperantistaj organizoj ne povas kaj ne devas celumi ĉiujn per mesaĝo pri Esperanto. Eĉ la plej potencaj firmaoj, kiaj Coca ColaProcter kaj Gamble, neniam faras tion.

Segmentoj, celgrupoj diferenciĝas de unu lando al alia. Kelkfoje tiun bazan principon de merkatiko esperantistoj ne bone komprenas. Multe da estroj de niaj movadoj parolas, kvazaŭ la tuta mondo pensus same. Marcus de Brazilo bone komprenas tian miskomprenon, dirante, responde al Laszlo de Hungario: “Do ŝajnas ke hungarie la aferoj estas ege malsamaj ol brazile!” (MARCUS 1,45, TOTH 1,34). Merkatikistoj neniam dirus samideanoj, sed similideanoj aŭ eĉ malsimilideanoj. Homoj ne identas, kaj se ni supozus, ke ĉiuj estas samaj, tio povus malhelpi efikan komunikadon.

Ne eblas fari ĝeneralan strategion por informi pri Esperanto en ĉiuj landoj samtempe, ĉar en ĉiu lando la kvanto da homoj kiuj aŭdis pri Esperanto varias (inter 1 elcento kaj kelkdek elcentoj), kaj la pensoj kiujn tiuj homoj havas estas malsamaj. Por komuniki efike, oni devas scii tion, kion la alkomunikato jam scias pri la afero. Tio rilatas al celgrupo de uzantoj; tio rilatas al la celgrupo da informatoj.

Multe da legantoj prikomentis la naturon kaj la trajtojn de Grupo I, la pioniroj de la Teorio de disvastiĝo, ĉar estas ĝuste tie, kie Esperanto nun troviĝas, kaj kie ni havos multe pli da sukceso rilate informadon, reklamadon kaj varbadon. Roland lanĉas la diskutadon tiurilate pridemandante pri la celgrupo de Linukso-uzantoj, kaj OpenOffice-uzantoj (ROTSAERT 4,7). Tiu pensfadeno altiris kelkajn interesajn rilatajn komentojn de Lu, Kirill, Valdas, kaj Edmundo (WUNSCH-ROLSHOVEN 4,8; KIRILL 4,9; BANAITAS 4,11; kaj EDMUND 4,16). La disvastiĝo de Linukso povas esti fruktodona fonto de ideoj por esperantistoj. Mi pensas, ke la plej interesa komento estis tiu de Valdas (BANAITAS 4,11), kiam li rimarkigas, ke laŭ Vilhelmo Lutermano, Linukso estas la “Esperanto de komputiko”. Tia frazo povas esti ege valora en niaj informo-kampanjoj.

Krom Linukso-uzantoj kiel celgrupo, multe da komentantoj priskribis aliajn, eventualajn, taŭgajn celgrupojn. En Germanio Lu parolas pri la avantaĝoj elekti celgrupon da gejunuloj inter la aĝoj de 12 kaj 14 jaroj, kaj eventuale aliajn junajn aĝojn (WUNSCH-ROLSHOVEN 1,8).

Pri alia celgrupo el Ĉinio venas tre interesa observo, ke en la urbo Xian lokaj esperantistoj aŭ estas enmigrintoj de eksterlando, aŭ enmigrintoj de aliaj provincoj de Ĉinio (ĈIELISMO, 1-22). La reaga komento de Vjaĉeslav konsentas kun tiu observo, kaj indas citi lin, “…jam eblas ensociiĝi pere de Esperanto, post migro en alian landon aŭ regionon eblas trovi la lokan grupon (kaj en iuj okazoj eĉ fondi tian grupon) kaj ekhavi la homajn kontaktojn, konatojn en la nova loko. Mi eĉ supozas, ke tiu apliko de Esperanto estas pli grava kaj ofta, ol la pli atentata rolo de edzperanto” (VAĈESLAV 1,23). Vladimir tiurilate konsentas plene, donante sian propran sperton (VLADIMIR 1,24).

Tiu celgrupo, enmigrintoj, tamen devas alfronti la nuntempan paradokson de la Esperanto-Movado, konvinke prezentitan de Zlatko, nome, ke la esperantistoj volas konservi Esperanton nur por si mem, kaj ke eĉ fervoraj esperantistoj, kvankam ili sonĝas pri iu fina venko, subkonscie ne volas tion (TIŜLJAR 4,12).

Irante al alia subtemo de la leganto-reagoj, ni trovas la praktikajn konsilojn de Mirejo rilate komunikadon. Ŝi bone klarigas, ke ŝi adaptas sian mesaĝon pri Esperanto al ĉiu individua celgrupo, ĉu estas la prezidento de Svislando, aŭ ĉu homo kiu parolas pri sia ĉiutaga utiligado de la pontlingvo angla (GROSJEAN 3,6).

Enirante la problemon de komunikado, Aleksandro MITIN bone komentas la problemon de komunikado de homoj kiuj apartenas al Grupo I kun homoj de postaj grupoj. Legu, ekzemple, lian komenton pri “verda oktopodo” (MITIN 2,1). Li faras ankaŭ tre utilajn komentojn pri la paradokso de la sukcesa komunikado de homoj de Grupo I, la nuntempaj esperantistoj, kun homoj de la sekvaj Grupoj II kaj III, skribante (mi alivortigos iomete): “post Grupo I al Esperanto sin turnu anoj de Grupo II. Sed ĉu la anoj de Grupo II aŭskultos hipiojn? Male: homoj de Grupo II preferas aŭdi seriozajn, sukcesajn homojn…” (MITIN 2,1). Ĝuste, Aleksandro, vi tuŝas alian komunikadan bremsilon de la Esperanto-Movadoj.

Kelkaj el la plej valoraj ideoj rilate al la teorio kaj strategio devenas de Didier, Lu, Cyrille, kaj Kirill. Pri la teorio, Didier prave atentigas, ke la nocio Transiri la Abismon de Geoffrey Moore pritraktas fizikajn, kadukajn teknologiajn ilojn, kiuj povas rapide eksmodiĝi, dum Esperanto ne suferas je tiaj difektoj kaj plu vivos (JANOT 4,5). Ni memoru tiun gravan distingon.

Kirill atentigas nin, ke necesas, ke niaj celgrupoj ekkonu Esperanton, sed tio ne sufiĉas (KIRILL 4,6). Bezonatas ankaŭ, ke celgrupanoj povu kontentigi siajn proprajn bezonojn. Pri tio Kirill havas aldonajn ideojn kiuj videblas en lia retejo.

Multe valoras trastudi kelkajn el la nocioj, prezentataj de Cyrille. La nocio “vendo-funelo” helpos al ni kompreni, kiom da laboro kaj kontaktoj ni devos fari por trovi novajn esperantistojn (HURSTEL 1,53). Li ankaŭ sugestas, ke ni informu grandskale, ĉar estas malfacile trovi ĝuste tiujn eventualajn esperantistojn de Grupo I. Tamen li skribas, per mesaĝo speciale por tiu grava subgrupo (2,12). Lu ankaŭ konsentas kun li pri tia disa komunikado (WUNSCH-ROLSHOVEN 2,10). Finfine, Cyrille kreis instruo-programon RATO, kiu povas signife kontribui al nia ilaro por la antaŭenigo de Esperanto.

Arika Okren

Do, jen supre iom da resumado pri la komentoj, kiujn esperantistoj starigis pri la temo “Merkatiko kaj Esperanto”. Inter tiuj komentoj troviĝas kelkaj bonaj, praktikaj ideoj kiuj povas helpi al Esperanto pli bone diskoniĝi, pli bone disvastiĝi. Ni ĉiuj scias, ke Esperanto estas ege bona ideo pro ĝia relativa facileco kaj ĝia neŭtraleco, interalie. Eble ni aŭskultu la vortojn de iu neesperantisto, la lingvisto Arika Okrent, kiu deklaras, ke en la mondo de planlingvoj ne mankas bonaj ideoj, sed mankas bona sistemo por informi homojn ekster iliaj komunumoj. Mankas, laŭ la vortoj de Arika Okrent, merkatiko (www.failuremag.com/feature/article/discouraging_words).

Do, por Okrent, la problemo estas ne la lingvo mem, sed la ĝusta informado, merkatiko.

Kaj mi finos per la fama demando de iuj el niaj karaj instruistoj de niaj element-lernejoj: Se arbo falas en la mezo de arbaro, kaj estas neniu apude por percepti tiun falon kaj bruon, ĉu ekestiĝas sono? Karaj esperantistoj, kiom da arboj ni faligos en nia tro alte ĉirkaŭmurita lingvo-arbaro, kaj kiom da homoj ekster nia komunumo aŭdos nin? Mi konsentas kun Arika Okrent pri tio, ke bona, eĉ perfekta ideo bezonas esti aŭdata, vidata, perceptata de ekstera publiko, do, ankaŭ merkatiko havas sian modestan rolon en la disvastiĝo de nia kara Internacia Lingvo.

Ni memoru antaŭ ĉio, ke Esperanto estas lingvo, kaj merkatiko havas nenion diri tiurilate. Merkatiko aplikata al Esperanto tuŝas nur la informadon, reklamadon kaj varbadon al ekstera publiko. Ke niaj respondeculoj pri informado kaj niaj movadestroj konstatu tiun fundamentan distingon.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Ĉinio
la 10an de aprilo 2013

La artikoloj de Dennis Keefe pri Esperanto kaj merkatiko

1. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)
La Ondo de Esperanto, 2012, №4.

2. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)
La Ondo de Esperanto, 2012, №5.

3. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2012, №6.

4. Transiri tiun damnindan verdan abismon!
La Ondo de Esperanto, 2012, №8-9.

5. Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №3.

Krome, en La Ondo de Esperanto aperis du pliaj tiutemaj artikoloj:

6. Lu Wunsch-Rolshoven. Kreskigi Esperantujon
La Ondo de Esperanto, 2012, №10.

7. Pascal Dubourg Glatigny. Rutino: la plej forta malamiko de esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №1.


Aspiranto kaj Esperanto

BET-6

BET-6 en Veisiejai (Litovio, 1964). Kunveno.

Tio okazis antaŭ longe, antaŭ 53 jaroj. Mi hejmenvenis post servado en Sovetia armeo (tie mi havis rondeton por lernado de Esperanto). Mi tuj daŭrigis mian interrompitan lernadon en vespera mezlernejo kaj eklaboris kiel simpla laboristo en granda Vilna uzino.

Komenciĝis somero. Post kelkaj semajnoj devis okazi Esperanto-tendaro en Estonio. Kiel mi ricevu ferion por iri al ĝi? Laŭ tiutempa ordo tio eblis nur post unujara laborado, sed mi staĝis nur duonjaron. Mi turnis min al mia senpera estro. Li ne kontraŭis, sed… Necesis iri al la uzina etatestro, kiu diru la decidan verdikton. Li estis malklera malnova komunisto, tre lojala al la soveta reĝimo. Mi iris al li kaj klarigis la situacion:

– Baldaŭ okazos Esperanto-tendaro en Estonio. Mi devas iri al ĝi, mia estro ne kontraŭas, ke mi ricevu ferion tiucele.

– Vi estas aspiranto!? – la etatestro ekmiris.

Laŭ tiutempa sciencista gradado, litovlingve kaj ruslingve, “aspiranto” estis magistro. Senreage al “aspiranto”, mi daŭrigis:

– La tendaro okazos en la somerumejo de la Tartua universitato.

– Vi, tia juna, jam estas aspiranto! Veturu, nepre veturu! – konsentis la estro.

Tiel mi la unuan fojon venis al esperantista renkontiĝo. Ĝi estis la dua Baltia Esperanto-Tendaro – BET. Nun la siglon BET oni deĉifras jene: Baltiaj Esperanto-Tagoj.

BET-oj penis servi kiel kompenso al la Sovetiaj esperantistoj, kiuj, krom kelkaj elektitoj, ne povis iri al Universalaj Kongresoj (UK) de UEA. BET-oj ĉiam pli kaj pli provis imiti la tagordon de UK, konservante ĉiam pli demokratian kaj pli amikecan medion ol tiu en UK.

En la dua BET okazis la unua Somera Universitato, ne tute simila al la Internacia Kongresa Universitato de UK. Ne similis la Somera Universitato de mia unua BET al serioza aranĝo: ĝi okazis en subĉiela sportista naĝejo, la aŭskultantaro kuŝis aŭ sidis preskaŭ senveste, la preleganto (vestita!) lokiĝis antaŭ ĝi en boato. Prelegis, ŝajne, nur tri personoj: unu estono, unu litovo kaj Boris Kolker, kiu nun estas membro de la Akademio de Esperanto. La Somera Universitato en BET iĝis tradicio. Prelegas tie ne nepre doktorgradaj prelegantoj, plej ofte – kompetentaj fakuloj.

BET-2

BET-2 en Kääriku (Estonio, 1960). Boris Kolker prelegas en la Somera Universitato.

Mia unua BET, malgraŭ sia modesteco, estas neforgesebla. Oni atribuis al mi la titolon “direktoro de Esperanto-teatro” kaj mi devis tuj organizi artvesperon. La koncerton partoprenis ĉiuj, kiuj kapablis kanti, muziki, deklami. En la sekva, la tria BET ni, la organizantoj, anticipe avertis partoprenontojn pri ebleco prezenti siajn artnumerojn. Okazis litova vespero, dum kiu koncertis litovaj partoprenantoj (kompreneble, nur en Esperanto) kaj tiu de aliuloj. Tio por longe iĝis tradicio – koncerto de la mastraj kaj koncerto de la gastaj partoprenantoj. Kompreneble, la arta nivelo ne estis alta, sed ja ni koncertis por ni mem! Koncertis nur en Esperanto! BET-oj evoluis, kaj jam longe por esperantistoj koncertas lokaj profesiaj aŭ amatoraj artistoj, kiuj tiel diskonigas la landan kulturon. Foje oni povas de ili surprize aŭdi ankaŭ ion esperantlingve. Ĉi-jara BET-49 en la Litovia urbo Utena elstaros inter multaj BET-oj precipe pro la riĉa kultura programo kun multaj koncertoj esperantistaj kaj folkloraj prezentadoj de artistoj litovaj. Krome, unu vespero estos dediĉita al renkontiĝo kun urbanoj ĉe subĉiela scenejo apud la urba lago, kie dumvespere fajras koloraj fontanoj.

BET-4

BET-4 okazis en la 1962a jaro en Drabeši apud la urbo Cesis (Latvio).
Laŭ la iniciato de Valdas Banaitis (dekstre kun glavo) en kaverna naturo
estis prezentita la dramo Amo estas pli forta ol morto de la latva klasikulo Janis Rainis.
Centre, kun bastono staras la tradukinto, malnova latva esperantisto Ints Čače.

BET-4 okazis en la 1962a jaro en Drabeši apud la urbo Cesis (Latvio). Laŭ la iniciato de Valdas Banaitis (dekstre kun glavo) en kaverna naturo estis prezentita la dramo Amo estas pli forta ol morto de la latva klasikulo Janis Rainis. Centre, kun bastono staras la tradukinto, malnova latva esperantisto Ints Čače.

En BET-2 estonaj esperantistoj okazigis busan ekskurson tra vidindaj lokoj de Estonio. Sed kutime la organizantoj de BET-oj kontentiĝis pri piedekskursoj tra ĉirkaŭaĵoj. Lastatempe, imite al UK, en la programo de BET ekestis plena ekskursa tago. Ĉi-jare BET-49 ofertos kelkajn itinerojn tra pitoreskaj lokoj de la litova lando. Kaj ne nur – dum unu el la ekskursoj oni konatiĝos kun bierfarado kaj gustumos diversajn bierojn. Se vi ŝatas bongustan (kaj nemultekostan!) bieron – Utena estas la urbo por vi! Kaj ne trinku bieron hejme, unusola, ĉar en Utena vi trovos samideanojn! Kiujn eblojn proponos, kien invitos sekvaj BET-oj – ĉu flugi al Luno? Mi ne riskas prognozi…

BET ĉiam estis lingva praktikejo. Kaj ne nur. BET funkcias ankaŭ kiel novaĵagentejo. Primovadaj kaj prilingvaj prelegoj, fantazioj kaj realaj antaŭvidoj, diskutoj kaj kvizoj. En BET vi havos eblecon ekscii multe da kial?

Unu el la tradiciaĵoj de BET estas komuna manĝado en samloka manĝejo (vere, kiuj havas specialajn bezonojn povas nutri sin en iu apudejo). Komuna manĝado, same kiel komuna kantado (kiu nun malofte okazas) unuigas homojn. Ĝi prezentas bonan okazon por senĝena konversaciado, bonan ŝancon al junularo pli proksime konatiĝi kun samaĝuloj.

Alia tradicio de BET estas strebo de ĉiuj parolemuloj praktiki la lingvon, helpi al eksterlandanaj partoprenatoj kompreni la lokan kulturon. La plaĉa litova esperantistino Gražina Opulskienė rememoris jenan kuriozan okazintaĵon:

Tuj antaŭ koncerto al nia grupeto venis du latvoj kiujn mi ne konis, ja estis nur mia dua BET. Ili aspektis simpatiaj uloj. Unu estis Aivars, la dua estis Janis, tion mi vidis sur iliaj ŝildoj, kaj ambaŭ estis pli-malpli en mia aĝo. Ni tuj ekbabilis, kvazaŭ ni estus delonge konataj, kaj dum paŭzetoj inter la kantoj de folklora trupo mi klopodis traduki al Esperanto, pri kio en tiu kanto temis. Aivars aŭskultis kaj komentis, Janis nur bele, ĝentile ridetis. Kiam la kantoj finiĝis, la muzikistoj invitis al dancado, sed neniu kuraĝis esti la unua paro. Janis rigardante min kun daŭre afabla rideto en bela litova lingvo diris: “Gražina, ni iru danci”. Mi miris pri la litova, sed ja ankaŭ mi kapablas eĉ japane diri “je via sano”, ni esperantistoj ja estas minipoliglotoj. Por iom puni lin pro la provo ŝoki min, mi respondis ankaŭ litove: “Mi ne kuraĝas kiel la unua paro”. Tio estis vera. Samtempe mi certis ke la latvo ne povos daŭrigi en la litova kaj konfesos, ke li ne komprenis, ĉu mi dancos aŭ ne… “Ankaŭ mi ne kuraĝas, sed iu devas esti la unua paro” – la latvo daŭrigis per la bela litova, iom kun latva akcento… “Diable!” – mi kriis. – “Ĉu vi, fiuloj, ambaŭ parolas la litovan kaj mi, stultulino, tradukadis al vi la kantojn dum la tuta koncerto?” Aivars ridegis, Janis kaptis min por danci. Nur post kelkaj jaroj mi eksciis, ke Janis bone parolas la litovan ekde sia junaĝo, kaj Aivars havas litovan edzinon kaj en lia familio la litova estas egalrajta lingvo kun la latva.

En iu BET okazis prezentado de anekdotoj. Diverslandaj esperantistoj rakontis sialandajn anekdotojn. Novajn kaj ne tre novajn. Estis gaje. La programo de BET-49 ŝajne ne antaŭvidas ion similan. Tamen la vivo tute neatendite kreas anekdotajn situaciojn. En Esperantujo ekzistas speciala kategorio de lingvaj anekdotoj, kies herooj estas komencantoj. Ekzemple, en unu BET, kiun partoprenis pola familio, mi aŭdis, ke knabo laŭte vokis sian panjon: “Mamo, mamo”! En la pola lingvo tio signifas “panjo”. Mi ŝerce interesiĝis: “ĉu via dekjarulo ankoraŭ bezonas mamon?” La polino ekridis, invitis la knabon kaj klarigis al la konfuziĝinta knabeto la diferencon inter panjo kaj mamo.

Alia okazo estis kun alloga mezaĝulino. Komencanta rusa junulo, ŝajne, deziris amindumi ŝin. Li demandis ŝin: “kiom da langoj vi konas?” (En la rusa lingvo al la Esperantaj vortoj “lingvo” kaj “lango” respondas la sola vorto “jazik”). Al la drasta demando la plaĉulino respondis krude: “piĉlekulojn mi ne kalkulas!”

Dum ĉiu Esperanto-renkontiĝo oni konstatas, ke ne ĉiuj esperantistoj estas la samaj, ekzistas du specoj de esperantistoj – tiuj de la tradicia (Zamenhofa) orientiĝo kaj tiuj de netradicia. La tradiciuloj ĉie kaj ĉiam parolas Esperanton. Iuj eĉ sonĝas en Esperanto (post mia unua BET mi dum du noktoj sonĝis nur en Esperanto!). Esperantistoj de netradicia orientiĝo (malnovlingve: eternaj krokodiloj) dum Esperanto-aranĝoj interparolas nacilingve, ofte eĉ tre laŭte. Kial ili ne povas tion fari flustre eksteraranĝe, kial oni penas restarigi la lingvan Babelturon – eĉ la ĉionscia Dio ne scias. Ili provas alkutimigi nin al krokodilado. Ni eble alkutimiĝus kaj… konkludus, ke Esperanto estas superflua en ĉi tiu moderna anglolingva mondo. Kiel ni iru la vojon celitan por ke la netradiciaj aspirantoj malvenku? Ni esperu kaj esperu, neniam laciĝe, ke Esperanto venkos en la mondo. Sed prefere ni aspiru al disvastiĝo de Esperanto. Komence ĝi venku en UK-oj kaj en BET-oj!

Iam, ankoraŭ en Sovetunio, kontraŭ esperantistoj de la netradicia orientiĝo batalis Verda polico – la kaptitaj netradiciuloj devis pagi punon al la tendara kaso. En la BET-oj de la 21a jarcento oni likvidis la policon. Sed tio tute ne signifas, ke oni rajtas veni al BET por praktiki la anglan, la francan, la hispanan aŭ iun lokan lingvon (malgraŭ la egalrajteco de ĉiuj lingvoj!). Se tiun intencon vi havas, vi ne iru al BET-49! Kaj ankoraŭ. Oni rimarkis, ke en la 21a jarcento ĉion decidas mono. Jen Vilna esperantisto, kuracisto pri ĉina kaj korea medicino, Alfredas Maruška en la reklamfolio de sia kliniko anoncis, ke al ĉiuj, kiuj komprenas Esperanton, li faros 10-procentan rabaton. Al tiuj, kiuj Esperanton parolas – 20-procentan rabaton. Antaŭ nelonge venis al lia kliniko pacientino (ne esperantistino), kiu en Esperanto salutis la kuraciston kaj petis: “helpu min, sinjoro kuracisto”; ĉi tiel ŝi ricevis la anoncitan rabaton de parolanto. Tial, ŝajnas al mi, venontaj al BET tradiciaj esperantistoj havu similan aliĝrabaton! Vi ne insistas pri rabato?

BET

La unua BET okazis en 1959, vere en tendoj, apud la Latvia ĉefurbo Rigo. Ekde tiam ĝi rondiras tra la tri Baltmaraj landoj – Latvio, Estonio, Litovio. La plej etnombra estis la unua: nur 48 partoprenantoj (kun dimanĉaj vizitantoj). La plej multnombraj estis: la Latvia BET-27 (1990) en Jelgava kun 435 partoprenantoj, la Estonia BET-22 (1985) en Kose kun 450 partoprenantoj, kaj la Litovia BET-26 (1989) en Noreikiškės kun 608 partoprenantoj. Al la lasta Litovia BET-46 (2010) en Visaginas venis 150 esperantistoj el 18 landoj. Oni diras, ke BET-49 en Utena estos pli multenombra ol tiu en Visaginas. Ĝi pretendas esti la plej impona BET en Litovio. Ĉu ĝi estos ankaŭ la plej utila BET, dependas ne nur de la organizantoj, sed ankaŭ de la partoprenantoj mem.

Kiam oni invitas min vojaĝi al esperantista renkontiĝo, mi hezitas kaj rezistas. Tiom da preparo… Elspezoj… Prefere mi restu hejme kun la edzino kaj televidilo – malpli da problemoj. La duboj ne forlasas min eĉ kiam mi jam sidas en buso aŭ en aviadilo. Kiam mi atingas la celon, mi revenas hejmen kontenta – tamen mi estis tie! Nu, mi ne agitas vin. Vi decidas mem – iri al la kongreseto BET en Utena! Sciu tamen, ne vi estas la unua, kaj ne vi estos la lasta. Post vi al BET aliĝos ankoraŭ multaj, por ke vi ne estu la lasta!

Vytautas Šilas

Legu pli pri la 49a BET:

BET-49
Vytautas Šilas: Utena – la urbo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
Povilas Jegorovas: Ekskurso en bierfarejo
Kvar prelegoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo
Antanas Visockas: La tuttaga ekskurso
Povilas Jegorovas: Riĉa kultura programo
Povilas Jegorovas: Kurso de Aleksander Korĵenkov pri la historio de Esperanto
Asorti koncertos en BET-49
Povilas Jegorovas: La Litovia parlamentestro akceptis la prezidanton de LEA
Gražina Opulskienė: Lingvaj kursoj en BET-49


E@I

Aŭdi Esperanton en la reto

Foje nekonata Azia komencanto en Vikipedio demandis min, kie li povus aŭdi vortojn kaj frazojn en Esperanto, por ekzerci sian aŭdkomprenon kaj plibonigi sian elparolon. Ĉi tiu artikolo estas traduko de mia respondo.

Forvo enhavas kolekton de 7121 sonregistraĵoj de Esperantaj vokabloj, de diversa kvalito, kun indiko pri sekso kaj lando de la parolanto.

Esperanto furoras en la multlingva frazaro Tatoeba, en kiu krom 239 mil Esperantaj frazoj troveblas ankaŭ 548 sonregistraĵoj. Atentinda estas ankaŭ la kategorio “Esperanto-elparolo” en la Vikimedia Komunejo (111 dosieroj) kaj iom pli en la superkategorio “Esperanto-sono”.

Ĉi tiujn sonojn registris volontuloj kaj ĉiuj reuzeblas laŭ libera permesilo Krea Komunaĵo: Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe (Forvo), Atribuite (Tatoeba) kaj Atribuite-Samkondiĉe aŭ pli libera (Vikimedia Komunejo). Legu pli pri “Krea Komunaĵo” en Vikipedio.

Laŭ informo de E@I, uzantoj de la plej granda Esperanto-vortaro PIV, konsultebla post senpaga registriĝo, baldaŭ povos aŭskulti ĉiun el la preskaŭ 50 mil leksikaj unuoj. Pri ilia voĉregistrado nun diligente laboras unu voĉo en la E@I-oficejo. Ankaŭ lernu!, la plej populara retejo por lerni Esperanton, proponas laŭtlegaĵojn de kelkaj el siaj kursoj (menuo: Lernado – Elŝutaĵoj – MP3) kaj aldone ĝi baldaŭ tute renoviĝos kaj enhavos unu centran kurson kies rakonto estos aŭskultebla.

SES

Kompreneble, la plej bona alternativo tamen restas aŭdi Esperanton parolata vive, pro kio rekomendindas partopreno en Esperanto-renkontiĝo, ekzemple, la komencant-amika Somera Esperanto-Studado en Slovakio. En tiaj lokoj eblas konatiĝi kun la bunteco de la Esperanto-komunumo kaj la elparolaj nuancoj de ties anoj.

oddcast

Por rapide ekhavi ideon pri la sono de Esperanto, ĉiumomente aŭskulteblas Muzaiko. Ekzerci aŭdkomprenon helpas Facila Vento, en kies kategorio Radio troviĝas laŭtlegitaj tekstoj. Ĝia subpaĝo Paroli enhavas liston de nomoj kaj horoj de volontuloj, kiuj volas paroli al komencantoj. Ĉiutage unu vorton, akompanatan de ekzempla frazo, elparolo kaj angla traduko publikigas la blogo Transparent Language. La vorton de la tago eblas aboni retpoŝte, sekvi per RSS-fluo, Facebook aŭ Twitter.

Fine, en artikolo kiel tiu ĉi, ne rajtas manki parolsintezo. Ekzistas pluraj maŝinparoliloj, ekde la libera Parolu ĝis provoversio de komercaj programoj, kiel Oddcast (elektu kaj tajpu iksokode en Enter Text, fine klaku Say It).

Tamen ne multaj esperantistoj jam rimarkis, ke ankaŭ Google-Tradukilo scias krom traduki ankaŭ relative bone paroli. Sufiĉas elekti Esperanton kiel fontlingvon, enskribi tekston kaj klaki la simbolon de laŭtparolilo en la malsupra dekstra angulo de la tekstujo.

Marek Blahuš


Vortoj de komitatano Z

Antaŭraporto el Rejkjaviko

Komitatano Z

“Naŭ viroj kaj Barbara Pietrzak kandidatas por la UEA-estraro”, – resumis Libera Folio la liston de la kandidatoj por stiri nian plej gravan establon dum tri venontaj jaroj. La plej okulfrapa detalo kompreneble estas la ĉeesto de nur unu virino en la listo. Ĉu oni perdis la fidon, ke dua sinsekva estraro kun virina plimulto scius konduki la asocion al pli hela estonteco?

Kiel la sola virino Pietrzak povas esti certa pri sia reelekto, ĉar estraro sen virino ne estas imagebla. Eble ŝi sukcesus ankaŭ sen tiu aldona pluso, ĉar apud la prezidanto ŝi estis la plej videbla estrarano. Ankaŭ ŝiaj kolegoj Amri Wandel kaj Stefan Keller aspiras reelekton, kiu tamen estas same neimagebla kiel neelekto de virino. Eĉ se Rejkjaviko produktus ŝanĝon, kiu en la realo montriĝus nur movada obamaĵo, komence oni rajtos havi almenaŭ senton pri ŝanĝo. Se tri anoj de la nuna estraro enirus la novan sepopon, eĉ falsan senton oni ne havus.

Se oni devos recikligi unu estraranon, tiu povos esti nur Pietrzak, ĉar al Wandel kaj Keller mankas meritoj por reelekto. En la sinprezento por la elekto de B-komitatanoj Wandel citas siajn farojn kiel estrarano en la 90-aj jaroj. Per ili la astronomo eble meritis duan periodon, sed ĉi-foje temus jam pri la kvara periodo. Pri la nuna farto de UEA Wandel portas naŭjaran respondecon, kio sufiĉu. Keller siavice estas tiu, kies kontribuon oni plej malmulte rimarkis. Ĉe sia elekto li estis same nekonata kiel la financa estraranino Loes Demmendaal, kiu tamen diligente aperigis artikolojn en la UEA-revuo pri sia laborkampo. Kiel estrarano pri eksteraj rilatoj ĝuste Keller devus esti elstare videbla kaj aktive artikoli en la revuo. Mirigas cetere, ke Demmendaal rezignas, kvankam dum ŝiaj du periodoj UEA havis solidajn financojn kaj ne interesiĝis pri eŭropaj subvencioj – diference de iuj registaroj kaj spite al la laŭtaj postuloj, ke UEA apogu sin al eksteraj monfontoj anstataŭ membroj.

Ankaŭ Johan Derks revas esti estrarano, sed el tio ne povos rezulti pli ol noto en la protokolo. Li famiĝis kiel akra kritikanto de la estraro, aŭ pli vere misfamiĝis, ĉar per agresa stilo li forpuŝis ankaŭ tiujn, kiuj konsentas pri iuj eroj de lia kritiko. Krome lia kritiko limiĝis al teknikaj kaj formalaj aspektoj, kiuj estas duarangaj apud enhavaj demandoj pri la senco kaj celo de la ekzisto de UEA. Derks estas kandidato ankaŭ en la balotado pri komitatanoj B. Kun sep kandidatoj por ses lokoj tiu balotado temas nur pri tio, kiu ne estos elektita. Derks konscias pri sia magra populareco kaj tial, por certeco, li kandidatiĝis ankaŭ por komitataneco C. Li verve pledas por demokratio en la decidfarado de UEA, sed klare nur se lia propra intereso ne estas sub minaco. Se liaj vortoj kaj faroj kongruus, li ne klopodus enŝteliĝi en la superan organon de UEA laŭ multe malpli demokratia vojo post ebla malkonfido de la membraro.

La lastatempaj ŝanĝoj en la elektoregularo signifas, ke en Rejkjaviko oni elektos ne la estraron sed la estraranojn. Tio okazos simile al la elekto de komitatanoj B. El listo de dek kandidatoj la komitatanoj voĉdonos por sep. Se ili rezonos kiel mi, elektiĝos du eŭropanoj (Pietrzak kaj MacGill), unu aziano (Lee Jung-kee) kaj kvar amerikanoj (Fettes, Raola, Schäffer kaj Vergara). Vojaĝkostoj do multe kreskos en la buĝeto de UEA, sed globaliĝo havas sian prezon.

Komitatano Z

Legu ankaŭ kelkajn pli fruajn Vortojn de Komitatano Z:

De B al Buller
Al pli azia estonteco de UEA
Survoje al la Fettes-erao
Hundoj bojas, karavano vojas
Lingvaj dorsosakuloj


Eksa kosmopiloto

Originala novelo de Miĥail Korotkov

Miĥail Korotkov

Miĥail Korotkov en sia naskiĝregiono Altajo (2012)

Kio povas esti pli bona ol tia rosa aŭgusta mateno! Eble nur por tio valoras vekiĝi tiel frue. Kiu emas dormi ĝis tagmezo, tiu ne vidos tiajn malvarmeton kaj freŝon. Kiam li vekiĝas, estas jam varmego. Ha, ha! Nu, estu tiel, ĉiu vivas en sia propra mondeto.

Teodoro, starante sur la perono de sia domo, dum iom da tempo turnis la brakojn, la kapon, forpelante la dormon, volis aspergi la vizaĝon el manlavujo, sed alidecidis: mi havos ankoraŭ tempon. Fermetinte la okulojn, li rigardis la ruĝan sunon. Ho, kiel bone!

Li prenis korbon de sur benko, iris en la ĝardenon. Dum iom da tempo admiris ruĝflankajn persikojn. “Beluloj! Ili petegas esti pentritaj. Domaĝe, ke mi ne estas pentristo”. Li deŝiris kelkajn kaj metis en la korbon. Li iris kelkajn paŝojn plu, admiris abrikotojn, kaj ankaŭ dekon aŭ dudekon metis en la korbon. Poste li longe ravite klakis per la lango, fikse rigardante tra diafana ŝelo semojn de vinberoj. Li gustumis du-tri berojn kaj ŝmacis pro plezuro, poste deŝiris du grapolojn kaj metis ilin apud la persikoj kaj abrikotoj.

Revenante al la domo, Teodoro aŭdis pumpumadon de motoro kaj vidis en la ĉielo rozkolore brilantan en la sunradioj punkton, kiu rapide pligrandiĝis. Li iris lante, kaj kiam li venis al la perono, la punkto transformiĝis al mikrohelikoptero. Tiaj “libeloj” ne estas nun raraĵo, estas unulokaj, dulokaj, kaj kelkfoje ili flugadas super la urbeto, sed Teodoro miris, kiam la helikoptero alteriĝis apud vojo rekte kontraŭ lia domo.

La alta kaj larĝaŝultra piloto malfacile elgrimpis el la kajuto. Pensinte, li denove engrimpis en la kajuton, ion tie palpserĉis, kaj nelerte saltis sur la teron. Teodoro dume sukcesis rerigardi en sia memoro ĉiujn siajn nemultenombrajn konatojn sur Tero. Kaj fine ekridis. Kompreneble, tiu estas Niko. Kiu krom li povas havi tian ursan amplekson kaj konformajn al ĝi movojn? Poste li subpremis la ridon, Niko jam alproksimiĝis.

– Mi komprenas, Teodoro, ke vi estas surprizita, vidante min. Kvankam, mi devas esti pli surprizita, pro tio ke vi ekloĝis sur tiu rando de Tero.

Ili manpremis sufiĉe oficiale. Sed tio ne estis kialo por Niko haltigi la fluon de sia parolemo.

– Mi trovis vin tre-e malfacile. Nu, Teodoro! Vi estas fama kosmopiloto, ĉiam estis ekzemplo por junuloj, sed kondutas kiel malprosperulo en ĉi vivo.

– Pri tio ni poste parolos, – ne tre saluteme diris Teodoro. – Eniru, se vi spite ĉion alflugis.

Teodoro akompanis Nikon ĝis la laŭbo, alportis tri telerojn, plektitajn el salikaj vergoj, metis en ilin persikojn, abrikotojn, vinberojn. Poste demande rigardis Nikon:

– Eble, po glaseton? El jenaj abrikotoj, – li pikis per fingro la teleron, – ni aŭtune bonegan brandon preparas. Mi nun alportos al vi la faritan antaŭ preskaŭ unu jaro.

– Atendu, Teodoro, mi klarigos al vi, por kio mi alflugis, kaj poste decidu, ĉu bonokaza ĉe tio estos brando, aŭ male.

– Ba! Ĉu post ĉiuj cirkonstancoj povas ankoraŭ esti seriozaj konversacioj?

– Mi ne tute komprenas, kion vi subkomprenas je “post cirkonstancoj”, sed mi alflugis al vi por afero, pro kiu ĉiujn cirkonstancojn ni devos lasi flanke.

– Iel vi, Niko, ruze ĉion turnas ĉirkaŭe. “Cirkonstancoj”, “post cirkonstancoj”. Mi ne pensis, ke post tio, kiam vi antaŭ kvin jaroj elĵetaĉis min el la taĉmento, inter ni povas esti seriozaj aferoj. Dum kvin jaroj neniaj aferoj estis. Elĵetaĉis – kaj silento.

– Lasu, Teodoro, viajn ofendojn. “Elĵetaĉis”. Vi simple flugadis tie inter planedoj kaj ne sciis, ke sur Tero kaj en Kosmo okazis kelkaj eventoj, aperis novaj leĝoj. Oni ne elĵetis vin, sed faris, kiel necesis laŭ la leĝo. Post la terura katastrofo de la ŝipo Selena la limaĝo por la profesia kosmopiloto iĝis 55 jaroj. Oni rajtas flugi kiel turisto, pasaĝero, sed ne labori – adiaŭ la laboro! Oni plu ne rajtas. Neniu vin elĵetis, oni ja proponis al vi instrui en Akademio.

– Ne, karulo, tio estas ne por mi. Mi en la Kosmo kutimiĝis labori per la manoj kaj per la kapo. Sed labori per la lango – tian praktikon mi ne havas. Mi kalkulis: dum tridek jaroj da servo mi pasigis en Kosmo pli multe da tempo, ol sur Tero. Kaj plej ofte en unuopaj flugoj. Mi sovaĝiĝis tie, kia profesoro mi povas esti? – Teodoro ekridis. – Ĉu vi opinias, ke mi dum kvin jaroj nur pri la abrikotoj okupiĝis? Mi tralernis ĉiujn ruzajn elirojn el viaj leĝoj, volis trovi ion utilan, sed forestas tie io simila. Jes, vi havas la leĝon, sed mi – nenion… Krom tio, ke mi la tutan vivon pasigis en Kosmo. Aha, flugu kiel turisto, kiel pasaĝero. Ĉu scias vi, staba animo, kion signifas revo de infaneco? Mi ne scias pri aliaj, sed mi mian revon realigis. Ni iru, mi montros al vi: super mia lito ĝis nun pendas la helmo, en kiu mi flugis dum la lastaj jaroj… Vi, simpla animo, verŝajne decidis, ke mi en tiuj persikoj-abrikotoj trovis la sencon de mia vivo? Vi tie ĉiuj, verŝajne, tiel opinias. Nu, mi revis okupiĝi pri legomoj-fruktoj post la pensiiĝo, sed ne en la nuna aĝo!

– Trankviliĝu, Teodoro. Ĉu vi opinias, ke mi ne havis revon de infaneco? Ĉu mi ne revis ĉasadi sur Marso? Vi memoras tiun nian ŝercon…

– Sed se vi revus, vi ne gluiĝus al fotelo en la stabo.

– Eh, Teĉjo… Same ni revis… Kiam mi post Akademio en la taĉmenton venis, oni diris al mi: “Ho-o, junulo! Kie ni trovos por vi tian skafandron kaj tian kajuton? Ĉi tie eĉ specialaj mendoj ne helpos, tiaj normoj ne ekzistas. Prefere iru en la stabon. Vi ja estante studento, jam verkis teoriajn artikolojn pri kosmaj flugoj. En la stabo oni vin renkontos kiel parencon”. Tiel mi, Teodoro, tien trafis. Kaj dum la tuta vivo certigis sekurecon de viaj flugoj. Kaj vi opiniis, verŝajne, ke la sekureco per si mem aperadis?..

Teodoro metis la kubutojn sur la tablon, apogis la mentonon sur la pugnoj, kaj longe aŭskultis Nikon, kredis kaj ne kredis: eble ĉio ĉi estas nur fabeloj por pravigo? Poste li diris:

– Niko, ĉu mi alportu, eble, boteleton?

– Atendu, Teĉjo. Ni havas malmulte da tempo. Permesu al mi diri, por kio mi alflugis, kaj poste vi decidos…

– Do diru, kial vi tiras kaj turnas?

– Teodoro, la afero estas ekstreme serioza, kaj ĉiu minuto estas kara. Kurte dirante, estas tiel: de sur Luno oni sendis laŭ longa orbito – nu, vi scias, kion tio signifas, vi mem plurfoje flugis – senpilotan kamionan ŝipon kun heliumo-3. Nun sur Tero plimulto de termonukleaj centraloj funkcias per ĝi. Pro nedifinita kialo la orbito de la ŝipo aliiĝis. Anstataŭ flugo laŭ ĉirkaŭtera orbito la ŝipo entranĉiĝos en Teron. Kien? Ricevi ĝustajn informojn ne eblas. Direktado de tiuj ŝipoj sur la orbito ne estas antaŭvidita, nur simpla balistiko. Ĉiu kompanio strebas ja transporti plej malkare.

– Ĉu estos termonuklea eksplodo?

– Ne, tiagrade nenio okazos, kion vi diras? Ĉu vi forgesis la tutan Akademian sciencon? Tiu ŝipo eĉ sen eksplodo faros multe da aferoj. Estus bone, se ĝi falus en oceanon, sur dezerton aŭ sur senhoman regionon de Siberio. Sed se sur Eŭropon?

– Eble, teroristoj tion faraĉis?

– Ne, pri tio eĉ ne temas. Ili ne povus fari tion per sia antaŭdiluva tekniko. Ili povus eble nur deorbitigi la ŝipon, sed direkti en difinitan punkton de Tero… Ĝi povos ja fali ankaŭ sur iliajn hundajn kapojn.

Teodoro enpensiĝis por unu minuto.

– Ŝajne mi komprenas, kion vi volas de mi. Se tiu senpilotaĵo flugas laŭ longa orbito kaj estas deorbitigita, do kion oni povas fari? Ekzemple, mia unua propono. Oni povus sur ŝipo kun mana direktado ĉirkaŭflugi ĝin laŭ tre longigita elipsa orbito, albordiĝi kaj tiele juveliste, – Teodoro pentris en la aero longan arkon, – per mana direktado korekti ĝian flugon, por ke la ŝipo eniru en ĉirkaŭteran orbiton. Kaj alteriĝi ne estos malfacile.

– Nu, Teĉjo, genie! Mi dum la tuta vojo serĉis vortojn, kiel al vi klarigi, sed tio ne bezonatas! Vi ĉion komprenis pli rapide, ol ni en la stabo…

– Nu, mi simple diris, kion oni povus fari. Nur principe. Sed ĉu vi imagas, kiel tiel okazos en Kosmo? La probableco plenumi la laboron, kiel mi supozas, estas 0,3, kaj la probableco forbruli en la atmosfero estas do la restanta 0,7. Eĉ por mi kun mia 30-jara sperto… Mi kompatas tiun kamikazon, kiu konsentos flugi. Mi ripetas: eĉ por mi tio estus ekstreme malfacila. Sed kie vi trovos junan piloton kun necesa sperto?

– Ha… piloton… Tio estas delikata demando… Ni decidis kiel piloton inviti vin.

Teodoro malsereniĝis kaj rigardis preter Niko foren.

– Niko, mi estas jam dum 5 jaroj “profesie netaŭga”. Ĉu vi povas konfidi la laboron al turisto?

– Teĉjo, kiam estas bezone, oni preteriros leĝojn, malpermesojn. Sed la afero tre bezonatas! Ĉu pro iu leĝo lasi milionojn da homoj perei?.. Jen mi desegnos al vi bildon. Vi memoras, certe, la Tungusan meteoriton. Kiu el la junaj kursanoj ne revis veturi tien iomete fosi? Neatendite ĝuste vi trovos ion interesan kaj iĝos fama en la tuta mondo. Ĝis nun estas ja mistero! Ankaŭ mi havis revon, legis amason da libroj pri tiu aĵo. Do jene, tie estis senhomaj lokoj, nur je distanco de 60 km unu evenko paŝtis boacojn. Do, kiam la meteorito bategis, tiu paŝtisto estis forĵetita je dek metroj. Sed eksplodo de tiu ŝipo estos multe pli forta. En Eŭropo povos malaperi negranda lando…

Teodoro silentis.

– Ĉu vi komprenas, Teĉjo, kia estas la situacio? Jam antaŭ multaj jaroj iuj fisaĝuloj el Akademio decidis, ke nuntempaj aŭtomatoj estas kapablaj por ĉio, kaj oni delonge ne plu instruas fakulojn pri la mana direktado. Vi estas nia nura espero… Ne pensu, ni ne sendos vin tiel simple perei. Pro nobla celo… Pripensu ĉion mem. Estas ja elembarasiĝo el ĉiu malfacila situacio. Kiu krom vi?..

Teodoro denove ne diris eĉ unu vorton.

– Do, vi nenion decidis?

Teodoro silente rigardis foren.

– Mi komprenas, dum kvin jaroj vi perdis sperton… Nu, tiaokaze, Teĉjo, por mi estas tempo…

– Kion vi diras! – Teodoro salte ekstaris. – Perdis sperton, perdis sperton! Mi simple ĉion pripensis. Kiam, ĉu tuj ni flugos? Kion mi kunprenu? Ni ja ne por promeno flugos.

Niko apenaŭ rimarkeble ridetis.

– Vi bezonas nenion, Teĉjo. Sur la kosmodromo estas ĉio, vi ekipos vin kaj flugos.

Teodoro staris iom da tempo hezitante.

– Ĉu mi nenion bezonas? Kion vi en tio komprenas? – kaj li decide direktis sin en la domon.

Post unu minuto li eliris, alpremante al si la helmon.

– Mi diras al vi: vi ne bezonos ĝin, – miris Niko. – Ĝi ne taŭgos al nuntempaj skafandroj.

– Sed jes, mi bezonas, – trankvile kontraŭdiris Teodoro. – Vi pravas: mia nuna sperto jam ne estas taŭga. Ĉi tiu helmo almenaŭ kuŝu apude, ĝi kreos al mi la kutiman ĉirkaŭaĵon. Nu, tiel estos pli bone, Niko…

Niko metis sian egan polmon sur la ŝultron de Teodoro kaj rimarkeble ekscite diris:

– Dankon, Teĉjo. Mi ne atendis de vi alian decidon. – Poste ĉiutagece aldiris: – Ni iru en la helikopteron.

Kiam ili jam leviĝis en la aeron, Teodoro, kunpreminte la dentojn kaj penante malkaŝi malĝojon, rigardis sian domon.

– Mi promesas al vi, Niko, ke ni revenos ĉi tien post tri tagoj. Mi havas ĉi tie vaporbanejon. Ni prenos banon, trinkos po glaseton da brando kaj manĝos ĝissate fruktojn.

Li ŝerce batis la ŝultron de Niko kaj ekridis.

Pro ĉi tiu novelo Miĥail Korotkov iĝis laŭreato de Liro-2012 en la branĉo Originala prozo.


Kronprincedzino

Pri kavaliroj kaj damoj de pasinta tempo…

Francis, John. Kronprincedzino. – Antverpeno: FEL, 2011. – 192 p.

Kronprincedzino, la lasta romano de John Francis, aperis kelkajn tagojn antaŭ la morto de la aŭtoro. “Tamen John Francis neniam vidis sian lastan romanon. La libroj survojis al li en la poŝto, en la momento, kiam li forpasis”, – skribas FEL, prezentante ĝin.

Ĉio okazas en fikcia lando Juglando (nomo jam konata laŭ plifruaj libroj de John Francis) kaj ties ĉefurbo Kerno. Ankaŭ ĉiuj aliaj nomoj de personoj kaj lokoj estas fikciaj, sen ia simileco kun iu ajn nacio. Ne estas menciataj teknikaĵoj: ĉio povus okazi kaj antaŭ jarcento, kaj antaŭ jarmilo. Iom similstilajn rakontojn – ekstertempajn, eksterspacajn, romantikismajn – krom John Francis verkis en Esperanto ankaŭ David Jordan kaj Tim Westover, same anglalingvanoj. Do, kredeble, ekzistas konvena tradicio en la angla literaturo.

Dorskovrila rekomendo asertas: “Estas nur simpla, amuza, distra rakonto sed en modela natura lingvo”. Mi tamen hezitus konsenti. Longaj komplikaj frazoj ofte ne tuj kompreneblas, oni devas relegi por plene kapti la sencon. Do malgraŭ la leĝera enhavo la libro legiĝas nerapide. Plie agacas gramatikaj misoj – “sia” anstataŭ “lia”/"ties", iom strangaj vortoj – “aktivoj” (= agoj), “kapunue” (= kap-antaŭen)… kaj simplaj komposteraroj. Miskompostaĵoj povis kaŭzi erarojn pri akuzativo k. s., sed aperas eĉ tute fuŝaj vortoj kiel “rojala palaco” (p. 138), “robusta” (imuna/fortika, p. 143), “porto” (haveno, p. 148), neĝustaj formoj kiel “kamparino”. Tiaj misoj plioftiĝas al la libro-fino. Plie, dorskovrile la libro estas anoncita kiel triĉapitra, sed reale ĝi konsistas el du partoj, la dua duoble pli longa ol la unua. Do ŝajnas, ke la libro ne estis zorge provlegita, almenaŭ ne ĝis la fino.

Entute ne tre klaras, kiajn legantojn unuavice celas la libro. Ĉu knabojn? Sed por plena kompreno bezonatas multaj “fonaj scioj” el Esperanto-kulturo, jam ekde la titolo, probable ne hazarde elektita: unu el nemultaj pure Esperantaj radikoj “-edz-” ja aperis per malmuntado de ĝuste la vorto “kronprincedzino”… Cetere, ankaŭ la verkoj de jam menciitaj David Jordan kaj Tim Westover same por adekvata kompreno postulas seriozajn sciojn pri Esperanto-kulturo.

Nepre laŭdindas freŝaj trafaj esprimoj: “kribri orbuletojn de informo – el la skorio de ilia konversacio” (p. 15); “eĉ … kaj eĉ pli eĉece” (p. 23); “uzante esprimojn en kiuj iu belo limiĝis al la sono” (temas pri fiaskinta instruado de belparolo al kampulino, p. 95). Ankaŭ vortludoj – “al ido nur ioto necesas” (p. 25), “iklo-ulo” (p. 79, en la antaŭa paĝo estis komparataj “kunulo” kaj “kuniklo”).

Tamen aliaj dorskovrilaj frazoj pravas: “Vi deziras senti vin kavaliro? Vi bedaŭras ke vi ne vivis en kastelo kun imponaj remparoj kaj levebla ponto antaŭ la kirasita pordego? – Jen la libro por vi! […] Ne atendu filozofion! Ne atendu sciencon! Ne atendu pasiajn amaferojn!” La intrigo estas plurloke vere streĉa, atentokapta, detektiveca.

En la centro de la rakonto troviĝas ne la kronprincedzino mem, sed ŝia fidela lakeo Jakto, kaj poste – ties nevo Ĉosto, ambaŭ tre saĝaj, singardaj, sukcese plenumantaj eĉ riskajn taskojn. Probable, tiomgrada lojaleco kaj fideleco tre malofte aperas en realo… La kronprincedzino estas sagaca kaj justa, sed ŝia filo – kapricema kaj malica, tio kreas pliajn problemojn. Estas priskribitaj pluraj aventuroj, kaj la fino de la tuta rakonto estas iel abrupta, eĉ sen klaraj ideoj, kio povos sekvi poste.

Post la fino de kapturniga, spion-detektiva intrigo, antaŭ ol lasi diskonigi ĉion al tuta sia popolo, la Kronprinco diras: “Jen rakonto por tuŝi la korojn kaj ŝprucigi la okulojn de sentimentalaj idiotoj tra la mondo, kaj kiuj estos la herooj? kaj kiuj la friponoj?” Ĉu tio estas ankaŭ vualita opinio de John Francis pri sia libro? Nu, tiakaze eble li estis iom tro severa en memkritiko…

Valentin Melnikov (Ruslando)


Beletra Almanako 16

Beletra Almanako, 2013, №16

La 16a kajero de la Beletra Almanako, aperinta en februaro 2013, ne estas kutima, eĉ la prezento far Jorge Camacho estas nekutime mallonga, ja pri Belartaj Konkursoj de UEA ĉio estis dirita en la antaŭa BA. Do, en BA-16 publikiĝis du lastaj premiitaĵoj de la Belartaj Konkursoj vorintaj la pliparton de la almanako: eseo de Aleksandro Melnikov kaj teatraĵo de Carmel Mallia.

En la resto aperas la rakonto Arkta simfonio de Jesper Jacobsen, poeziaĵoj de Liven Dek, Alexandrine Omba kaj Baldur Ragnarsson. Ve, nur ses paĝoj da originala beletro. Kvar poemoj de Rabindronath Tagor aperas en la traduko de Probal Dasgupta el la bengala.

Pli ampleksa estas la sekcio kun artikoloj kaj eseoj. En 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun Humphrey Tonkin donas karakterizon al la periodo, en kiu Zamenhof publikigis la Unuan Libron, kaj komparas kun ĝi la nunan, donante ŝancon al Esperanto. Kaj pri UEA li verdiktas: “Se nia asocio ne respondos al tiuj novaj evoluoj, ĝi mortos same kiel ni mortuloj” kaj demandas: “Ĉu la organoj de UEA havas la kuraĝon iri novan vojon?”

Mikaelo Bronŝtejn parolas pri la forpasoj de Aleksandr Ŝevĉenko, gvidanto de la dudekjara Impeto, kaj de la SF-verkisto Boris Strugackij. Gunnar Gällmo rememoras pri alia forpasinta elstarulo de la sama ĝenro, Harry Harrison. Andreas Künzli recenzas la Esperantan version de la libro Mia stelo de Felicja Raszkin-Nowak, travivinta la Bjalistokan getton, sed forlasinta Pollandon en 1971 pro antisemitismo.

Mi esperas, ke la 17a Beletra Almanako enhavos pli multajn originalajn beletraĵojn kaj recenzojn.

Halina Gorecka


Liro

Literatura konkurso Liro-2012

La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2012 (Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda, Wolfgang Kirschstein), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 23 konkursaĵojn de 14 aŭtoroj el 7 landoj: Aŭstralio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Pollando, Ruslando. (En la antaŭa Liro-2010 partoprenis 39 verkoj de 22 aŭtoroj el 10 landoj.)

La 14an de aprilo 2013 la juĝkomisiono anoncis la rezulton de Liro-2012.

Originala prozo

Laŭreato: Miĥail Korotkov (Ruslando) pro Eksa kosmopiloto

Laŭda mencio: Jean-Luc Tortel (Francio) pro La skarlatineto

Originala poezio

Laŭreato: Aleksandro Mitin (Ruslando) pro Stilaro

Laŭda mencio: Rustam Karapetyan (Ruslando) pro “En domo inter antikvaj mebloj…”

Traduko el la angla (The man who would manage de Jerome K. Jerome)

(Laŭ la Regularo laŭreato ne estas anoncita, ĉar partoprenis nur du verkoj.)

Laŭda mencio: Russ Williams (Pollando)

Traduko el la rusa (Beglec de Anton Ĉeĥov)

Laŭreato: Anna Pentus kaj Mati Pentus (Ruslando)

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2015 havas ekskluzivan rajton publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Antaŭ la 1a de julio 2013 la redakcio de La Ondo de Esperanto decidos pri la estonteco de Liro.

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2012

Legu la rezultojn de la pli fruaj konkursoj.


Ricevitaj libroj

Vidu la plenan liston en nia arkiva retejo

Francis, John. Kronprincedzino: [Originala romano] – Antverpeno: FEL, 2011. – 192 p. – [Recenzoekzemplero].

Goethe, Johann Wolfgang von. Elektitaj poemoj kaj maksimoj / Tradukis el la germana Willy Nüesch. – Berno: W. Nüesch, 2007. – 145 p. – [Donaco de Willy Nüesch].

Goethe, Johann Wolfgang von. Faŭsto: Tragedio. Unua parto / Tradukis el la germana Willy Nüesch. – Berno: W. Nüesch, 2007. – 155 p. – [Donaco de Willy Nüesch].

Goethe, Johann Wolfgang von. Faŭsto: Tragedio. Dua parto / Tradukis el la germana Willy Nüesch. – Berno: W. Nüesch, 2007. – 257 p. – [Donaco de Willy Nüesch].

Goethe, Johann Wolfgang von. Torkvato Tasso: Dramo / Tradukis el la germana Willy Nüesch. – Berno: W. Nüesch, 2008. – 113 p. – [Donaco de Willy Nüesch].

Novalis (pseŭdonimo de Friedrich von Hardenberg). Elektitaj poemoj kaj fragmentoj / Tradukis el la germana Willy Nüesch. – Berno: W. Nüesch, 2007. – 153 p. – [Donaco de Willy Nüesch].


Ricevitaj gazetoj

Beletra Almanako, 2013/16;
Bulteno de Esperantista Klubo en Praha, 2012/3;
Esperanta Finnlando, 2013/1;
Esperanto Aktuala, 2012/5, 2013/1;
Esperanto aktuell, 2013/1;
Esperanto en Azio, 2013/78;
Esperanto en Danio, 2013/1;
Esperanto*Info, 2012/4;
Esperanto, 2013/2,3;
Femina, 2012/31,32;
Formoza Folio, 2013/15;
Ĝenerala Informilo, 2013/176;
KAE-Informilo, 2013/81,82;
Kataluna Esperantisto, 2012/360;
Kontakto, 2012/5,6;
La Brita Esperantisto, 2013/974;
La KancerKliniko, 2012/144;
La Lanterno Azia, 2013/1,2;
La Ondo de Esperanto, 2013/3;
La Revuo Orienta, 2013/2;
La Sago, 2012/84,87,88,90, 2013/91,92;
Le Monde de l'Espéranto, 2013/583;
Monato, 2013/2;
Pola Esperantisto, 2012/1,2,3,4,5;
REGo, 2013/1;
Scottish Esperanto Bulletin, 2013/1;
Svisa Esperanto-Societo Informas, 2013/1,2;
Tempo, 2012/116, 2013/117.


La Ondo de Esperanto7

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2013, №4–5 (222–223)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2013:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto
nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2013.