La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2013. №6 (224)

Foto de Pavel Perŝin

Sur la kovro- kaj dorso-paĝoj estas fotoj de la kaliningradano Pavel Perŝin, kiu kvindekjariĝos la 23an de junio. Kiel dekjarulo ekfotis birdojn kaj bestojn, kaj en 12 jaroj mem faris el kartono kaj lensoj “teleobjektivon” por distanca fotado. Ni deziras al la jubileulo, kiu estas pasia ĉasisto kaj fiŝisto, sukcesan fotoĉasadon!


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

  • Katalin Kováts. La Dua Tutmonda Ekzameno
  • Ĵurnalisma Malferma Tago
  • Akademiaj elektoj
  • Amri Wandel. Azia Kongreso en Jerusalemo
  • Stella Lindblom. Svedoj kongresis en Karlstad
  • Renato Corsetti. Mez-Oriento: La sesa kunveno
  • Jean Ripoche. IFEF kaj UFE kunkongresis
  • Lorenzo Noguero. La 72a HEK: “Bela programo”
  • Heidi Goes. Unuafoje en Indonezio
  • Vytautas Šilas. Danke al Dio kaj negoca parko
  • Andrej Rjazancev. La Muziko de la Parolo
  • Jindříška Drahotová. En la pensiono Espero
  • Vjaĉeslav Ivanov. Denove LF en Peterburgo
  • Agbolo Apelete Didier. Unuamaja festo en Togolando
  • Ela Karczewska. Vivu Sicilio, vivu Mazara!
  • Povilas Jegorovas, Gražina Opulskienė. Prepare al BET-49
  • Małgosia Komarnicka. Migranta ekspozicio
  • Małgosia Komarnicka. Eŭropa Tago en Vroclavo
  • Claude Nourmont. Kvinpetalo, februaro-majo 2013
  • Bert Schumann. Greziljono atendas vin!
  • PEJ: labore kaj feste en Vroclavo
  • Koncize (9 informoj)

TRIBUNO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Aleksej Korĵenkov. Sudoku
  • Rid(et)u kun ni! (Kolektis kaj tradukis Henryk Kramarczyk)
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Fotoraportoj (Paŭlo Kverko, Semjon Vajnblat, Heidi Goes)
  • Kolofono

Kalendaro

Junio 2013: Jubileoj, memordatoj, festoj

Internacia infana tago

1. Internacia Infana Tago.

Kapoor

2. Antaŭ 25 jaroj forpasis la plej fama hinda aktoro Raj Kapoor (1924-1988).

3. Antaŭ 50 jaroj forpasis Johano la 23a (Angelo Giuseppe Roncalli; 1881-1963), romkatolika papo (1958-1963).

9. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la usona filmaktoro John Christopher “Johnny” Depp (1963-).

10. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la sovetia rusa komponisto Tiĥon Ĥrennikov (1913-2007).

Adam Zamenhof

11. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Adam Zamenhof (1888-1940), la filo de Ludoviko Zamenhof, kaj Bartolomeo Vanzetti (1888-1927), italdevena usona laboristo kaj anarkiisto, kiu kun sia kunulo Ferdinando Nicola Sacco estis ekzekutita la 23an de aŭgusto 1927.

12. Tago de Ruslando.

Antaŭ 50 jaroj Medgar Wiley Evers (1925-1963), aktivulo de la movado por egalrajteco de afroamerikanoj en Usono, estis pafmurdita de la Ku-Kluks-Klan-ano Byron De La Beckwith.

13. Antaŭ 1700 jaroj (313) imperiestroj Konstanteno kaj Licinio subskribis la Edikton de Milano pri religia toleremo.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Fernando António Nogueira Pessoa (1888-1935), portugala poeto, prozisto, eseisto kaj dramaturgo.

14. Internacia Tago de Sangodonanto.

15. Antaŭ 125 jaroj mortis Frederiko III (1831-1888), kiu dum la 99 lastaj tagoj de sia vivo estis imperiestro de Germanio kaj reĝo de Prusio.

Tereŝkova

16. Antaŭ 100 jaroj la parlamento de Sud-Afriko malpermesis terposedadon al negroj.

Antaŭ 50 jaroj startis la kosmoŝipo Vostok-6 kun Valentina Tereŝkova (1937-), la unua (dum 19 jaroj la sola) virino en Kosmo.

Antaŭ 700 jaroj naskiĝis Giovanni Boccaccio (1313-1375), itala verkisto.

17. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Heinz Wilhelm Guderian (1888-1954) nazia generalo, iniciatoro de konstruado kaj uzado de tankoj.

20. Internacia Tago de la Rifuĝintoj.

Antaŭ 125 tagoj forpasis Johannes Hermann Zukertort (1842-1888), malgajninta al Wilhelm Steinitz en la unua oficiala ludoserio por la ŝaka mondĉampioneco (1886).

21. Solstico. Antaŭ 400 jaroj Miĥail Romanov estis kronita kiel la caro de Ruslando.

Antaŭ 100 jaroj la 39-kilograma usonanino Georgia “Tiny” Broadwick (1893-1978) iĝis la unua paraŝutistino en la mondo.

Antaŭ 50 jaroj Giovanni Battista Enrico Antonio Maria Montini (1897-1978) iĝis la romkatolika papo Paŭlo la 6a (1963-1978).

Jozefino

23. Antaŭ 125 jaroj laborista koruso en Lille (Francio) unuafoje kantis La Internacion de Eugène Pottier (vortoj) kaj Pierre De Geyter (muziko).

Antaŭ 250 jaroj naskiĝis Joséphine de Beauharnais (fraŭline: Marie Josèphe Rose Tascher de La Pagerie, 1763-1814), la unua edzino de Napoleono kaj imperiestrino de Francio (1804-1809).

24. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis la pola pentristo Jan Alojzy Matejko (1838-1893).

25. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Georgios Kyriakos Panagiòtou (1963-), grekdevena brita kantisto, famiĝinta kiel George Michael.

Antaŭ 75 jaroj en Vieno mortis princo Nikolaj Trubeckoj (1890-1938), rusa lingvisto kaj filozofo.

26. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Miĥail Ĥodorkovskij (1963-), oligarĥo, kiu, estante la plej riĉa ruslandano, en 2003 estis arestita kaj poste enprizonigita pro impost-evitado kaj aliaj financaj krimoj.

Antaŭ 1650 jaroj mortis Juliano la Apostato (331-363), romia imperiestro (161-363).

27. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Peter-Paul Mauser (1838-1914), germana inventisto kaj produktanto de armiloj, interalie, de “Gewehr 98” (pli ol 100 milionoj da produktitaj fusiloj).

28. Antaŭ 175 jaroj en Britio okazis kronado de la reĝino Viktoria.

Kenji

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Ossaka Kenĵi (1888-1969), kunfondinto kaj prezidanto de Japana Esperanto-Instituto.

Antaŭ 25 jaroj forpasis Pavel Rosa (1906-1988), fondinto kaj honora prezidanto de Slovaka Esperanto-Asocio.

29. Antaŭ 400 jaroj dum la premiero de la Ŝekspira dramo Henriko VIII en Londono forbrulis la teatro Globe.

Antaŭ 100 jaroj komenciĝis la Dua Balkana Milito.

30. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Alfonso López Michelsen (1913-2007), prezidanto de Kolombio (1974-1978).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Perla Martinelli (1938-), itala esperantistino, redaktoro de Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto kaj Femina.


Grigorij ArosevPostprezidaj meditoj

Post la eksiĝo de la prezida posteno en Rusia Esperantista Unio (REU) mi ekanalizis la rezultojn de mia propra laboro. De ekstere la rezultoj efektive aspektas magraj, pli ĝuste – neekzistantaj. Mi konsentas kun tio kaj eĉ pretas akcepti la “titolon” de la plej malsukcesa prezidanto de REU – probable iuj ŝatos tion kaj kontentiĝos pro la “agnosko”. Mia egoo ne suferus, ĉar dorloti miajn proprajn ambiciojn mi kutimas ekster Esperantujo. En la “Esperanto-movado” estas tro simple atingi asocian postenon, do la facileco de atingado devas egali al la facileco de malsukcesa elposteniĝo.

Mi prezidantiĝis, havante kelkajn erarajn iluziojn. La unua, sed ne la ĉefa, estis ke interreto por esperantistoj en Rusio havas grandan signifon. Notu: ne ĝenerale por homoj, sed por esperantistoj, do por individuoj, kiuj opinias sian esperantistecon grava. Sed evidentiĝis, ke ne. Oni volonte uzas la ekzistantajn servojn, sed tion, kion REU povis proponi/oferti – ne. REU ne havis sufiĉajn financajn rimedojn por kreo de io elstare granda (ekzemple de nova socia reto), kaj la nura afero, kiun ni lanĉis de nulo, estis la retejo E-kluboj.ru. Ĝi evidentiĝis tute malbezonata, kvankam mi ĝis nun taksas la ideon tute bona. La observado de rilato de esperantistoj al ceteraj retejoj lasas fari kelkajn konkludojn:

1. Esperantistoj pli ŝatas uzi ĉiukonatajn retservojn (ekz., Facebook);

2. Sekvo de la unua: esperantistoj neglektas bonajn retejojn, kiuj ofertas jen tute malkutimajn servojn (ekz. jam forgesita, sed laŭkoncepte ege bona abonu.com), jen servojn kiuj proponiĝas aliloke (malgraŭ nemagra investado, esperanto.com daŭre estas absolute malpopulara, se kompari ĝin kun la esperantista uzantaro de Facebook);

3. Sekvo de la unuaj du: esperantistoj aktive uzas specifajn retejojn nur se mankas alternativo (ekz. UEA.org, LiberaFolio.org) kaj certajn informojn/ servojn oni ne povas ricevi aliloke.

Lige kun tio estas aparte interesa la sorto de la retejo eoru.ru, kie “vivas” la retaj versioj de la rusa-Esperanta kaj Esperanta-rusa vortaroj de Boris Kondratjev. Mi iniciatis financan subtenon de la retejo eoru.ru – ĉiujare REU-estraro donis al la vortara skipo modestan sumon, kiu kompreneble ne povis, eĉ parte, kompensi la laboron, sed jes – elspezojn por retnomo kaj lokigo de la serviloj. Sed malgraŭ evidenta (eĉ tro evidenta) utileco kaj bezonateco de la retejo, ĝi estas nesufiĉe aktive vizitata: laŭ oficialaj informoj marte estis 970 unikaj vizitoj, aprile – iom pli ol 1100. Oni ne povas imagi, ke esperantistoj ne bezonas vortarojn. La nura konkludo estas, ke oni ne kutimas uzi la retajn vortarojn, malgraŭ ke eoru.ru estas simplega kaj oportunega por uzo. Se manko de kutimiĝo malhelpas uzi vortarojn, ĉu oni esperu je uzado de io pli “ekzota”?..

La dua iluzio koncernis la rilaton de esperantistoj al la laboro de movadaj funkciuloj. Mi, havinte nulan sperton en la “plenkreskula” Esperanto-movado, sed sufiĉan pri la junulara (en la dua duono de la 1990aj, kiam SEJM-2 ankoraŭ vivis kaj relative bonfartis), esperis, ke nun, same kiel SEJM-junuloj antaŭ 15 jaroj, membroj de REU kaj ceteraj aktivaj esperantistoj respektos la laboron de la aliaj. Vane mi esperis je amasa subteno. Kelkaj homoj daŭre opinias, ke, akceptinte volontulan nepagatan postenon, movadaj funkciuloj tuj ekdevas fari multegajn aferojn. “Evidentiĝas, ke en ĉi tiu urbo estas pluraj homoj, por kiuj Ostap Bender estas bezonatega!” – skribis antaŭ jarcento la verkistoj Ilf kaj Petrov. Do, estis tre amare vidi tian misrilaton, kvankam kompreneble ne ĉiuj kondutas tiel. Plejparto respektas onian laboron. Sed des pli frapa estas misrilato – ĉiuj ni estas homoj. Dankoj estas akceptataj kiel io memevidenta, kelkaj skandaloj kaj vanaj akuzoj seniluziigas kaj senfortigas. (Parenteze, tia misrilato venas nur flanke de homoj, kiuj neniam okupis seriozan postenon en la landa movado, ĉar tiuj, kiuj jam havas tian sperton, konscias malfacilecon kaj sendankecon de la laboro.)

La tria iluzio, pli ĝuste – seniluziiĝo – estis mi mem. Mi planis inviti por laboro en REU novajn aktivulojn, plejparte tiujn, kun kiuj ni laboris kune en SEJM-2. La afero malsukcesis – malgraŭ daŭra persvadado preskaŭ neniu konsentis, kaj tiuj, kiuj formale konsentis, reale faris nenion. (Raraj esceptoj – ekzemple, la kasisto de REU – nenion ŝanĝas ĉi-rilate. Estis privata venko de estrarano, kiu siatempe proponis kandidaton por la ofico de kasisto.) Kroma maltrafo estis mia evidentiĝinta malkapablo insisti pri plenumo de certaj taskoj flanke de tiuj, kiuj surprenis la respondecon – estraranoj kaj komisiitoj. Mia (erara) penslogiko estis jena: “Homo respondecas pri io, do li/ŝi memoras tion, kaj faros, se povos”. Tia atendado rezultigis fiaskon de multaj ideoj kaj projektoj. Ĉu mi kulpas? Sendube. Konsciante tion, mi mem provis fari ion, kompreneble, kun magra rezulto. Aferoj kaj farendaĵoj amasiĝis, tempo mankis, teamanoj pasivis, okupiĝante nur pri siaj aktivadoj. Bona insistema prezidanto milde devigus ilin plenumi la asociajn taskojn. Mi ne povis.

Antaŭ iom da tempo mi aperigis en La Ondo kaj REGo la artikolon Kio estas reala trezoro de REU?, kie mi esprimis la opinion, ke rusiaj esperantistoj nenion bezonas de REU, kaj sekve ne pretas aktivi en la Unio kaj por la Unio. La teksto elvokis multajn reeĥojn, inter kiuj estis pozitivaj kaj negativaj. Rusianoj, konintaj min persone, miskomprenis la artikolon, opiniante, ke mi provas pravigi mian propran malsukcesan agadon per “eksteraj” kialoj. Tute ne – mi neniam negis miajn erarojn, sed ja unu homo ne povas esti kaŭzo de la tuta malbono! Alilandanoj analizis la tekston pli neŭtrale, ne aldonante personan opinion pri mi, kaj iliaj komentoj estis pli raciaj. Sed la tempo iom post iom pruvas, ke la Esperanto-agado (almenaŭ en Rusio – karaj alilandanoj, ĉu ankaŭ en viaj ŝtatoj?) efektive dispeciĝas je privataj aktivadoj, kies “posedantoj” ne bezonas rilati kun la landa asocio. Ĝia, de landa asocio, tasko estas pruvi sian bezonatecon kaj utilecon. Mi mem sincere volas, ke tiel okazu, kaj ekde nun mi faros ĉion, kion povas fari ordinara membro – ĉiujare pagi kotizon. Tamen mi havas kelkajn dubojn, ke io radike ŝanĝiĝos, ĉar por mi estas evidenta vivneceso rekoncepti la rolon kaj strukturon de REU. Do fari tion, kion apenaŭ faros la ĵuselektita estraro.

Grigorij Arosev

Legu ankaŭ:

Grigorij Arosev: Kio estas la reala trezoro de REU?

Grigorij Arosev: Ĉu Esperanto povas doni ion principe novan al la mondo? (Intervjuo)


Azia Kongreso en Jerusalemo

Jerusalemo

Jerusalemo, vidata el la oliva monto

Mi ŝatus komenci ĉi tiun raporteton per letero de fama Esperanto-kantisto, kiun mi ricevis antaŭ nelonge:

Mi ankoraŭ ne havis la tempon skribi al vi por danki vin pro la mirinda kongreso en Jerusalemo. Ne gravas la pluvo, la etoso estis bonega, la diverseco de la originoj valoris, la ekskursoj ege interesaj. La internacia vespero estis tute neforgesebla, eble la plej kortuŝa de mia vivo de esperantisto!! Denove dankon, Amike, jOmO.

Multajn similajn mesaĝojn mi ricevis skribe kaj buŝe post la 7a Azia Esperanto-Kongreso, okazinta la 18–22an de aprilo en Jerusalemo. Tri jarojn pli frue, kiam Israelo invitis la kongreson, la reago de pluraj aktivuloj de la Komisiono de Azia Esperanto-Movado de UEA (KAEM) estis: “Israelo ja troviĝas en Eŭropo, ĉu ne?”

Tamen dum la 6a Azia Kongreso en Mongolio (2010) KAEM decidis okazigi sian sekvan Kongreson en Israelo. Aldone ELI ofertis al la kongresanoj turisman kovron de la tuta lando ene de du semajnoj: antaŭkongreso en la norda parto, dum la kongreso duontagaj ekskursoj en Jerusalemo kaj apude, kaj postkongreso en la Morta Maro, Eilat kaj Petra en Jordanio. Tiu turisma programo reflektis ankaŭ la kongresan temon: “ekologio de paco – kunvivado de homo, medio kaj naturo”. Kiel distra teamo estis kontraktitaj Kajto kaj denove JoMo, kiu sukcesege koncertis en la pasintjara Israela Kongreso. La bezono informi al la tuta Esperantujo spronis la rapidan konstruon de nova retejo, en kiu apartapaĝe iom post iome akumuliĝis la informoj pri la Azia Kongreso.

Entute partoprenis ĉ. 150 personoj el 25 landoj. La programo estis tri-parta: en la mateno ĝis la posttagmezo – ekskursoj en kaj apud Jerusalemo; ĝis la vespermanĝo – kleriga programo (prelegoj); kaj post la vespermanĝo – arta kaj distra programo. En la inaŭguro salutis la vicurbesto pri kulturo kaj arto, estis legita la saluto de la prezidanto de UEA, kaj parolis la eliranta kaj novelektita prezidantoj de KAEM.

La dumkongresa ekskursa programo konsistis el kvar ekskursoj en Jerusalemo: la okcidenta apudurba regiono – la holokaŭsta muzeo Yad Vashem kaj la araba vilaĝo Abu Goŝ, kie oni gustumis la plej bonan orientan manĝon; la orienta apudurba regiono – Oliva Monto kaj natura promeno en la rivero Kelt; la antikva Jerusalemo – la Templa Monto, la Tomba preĝejo kaj la Lamenta Muro; kaj la moderna Jerusalemo – Kneset (parlamento) kaj la Israela Muzeo.

En la kleriga programo estis prelegoj pri tre variaj temoj – interalie, pri Indonezio, pri la infanedukado en Vjetnamio, ĉina opero, cunamo-katastrofo en Japanio. Okazis debato pri la paco en la Mezoriento, gvidita de Renato Corsetti, kaj prelegoj pri moderna pentrado en Israelo. En la arta programo ĉefrolis la mirindaj Kajto kaj Jomo, kiuj kantigis kaj dancigis la kongresanojn de ĉiuj aĝoj. Krome aperis israelaj dancgrupoj, orienta ventrodanco kaj eŭritmia dancado. Plej vigla kaj riĉa estis la internacia vespero, kiu estis tute spontanea.

Morta Maro

Esperantistoj en la Morta Maro

Post la kongreso trideko da kongresanoj partoprenis kvintagan ekskurson al Jeriko, la Morta Maro, Masada, Eilat kaj la Ruĝa Maro kaj Petra, la nabatea antikva urbo en Jordanio.

Amri Wandel


Mez-Oriento: La sesa kunveno

Ararato

Unu el la problemoj de la Meza Oriento estas, ke homoj kaj popoloj tie kverelas inter si. Estas pluraj historiaj, religiaj kaj sociaj kialoj por kvereli. Ŝijaanoj, ekzemple, ankoraŭ memoras pri la murdo de Alī ibn Abī Tālib en la 7a jarcento. Kion diri pri la homoj elpelitaj de tio, kio estis iam Palestino. Ili ankoraŭ vivas kaj memoras. Kaj la turkoj memoras la provon post la unua mondmilito fare de la okcidentaj landoj okupi Turkujon (neniu okcidentano vizitanta Turkujon povas klarigi al si, kial mortis tiom da aŭstralianoj en Galipoli.) Inter ĉi tiuj memoroj estas ankaŭ la memoro de la armenoj pri la genocido dum la unua mondmilito. Multe malpli oni memoras pri la pozicio kaj agado de la armenoj en la Turka Imperio okaze de tiu milito.

Ĉi tiun maron da memoroj ankoraŭ nun utiligas la grandaj potencoj por estigi problemojn, kiam tiuj estas avantaĝaj por ili mem. La nuna ekzemplo de Usono, kiu pere de Kataro, provas invadi Sirion estas sub ĉies okuloj, krom tiuj de la okcidentaj ĵurnalistoj, kiu rediras siajn litaniojn pri homaj rajtoj.

En ĉi tiu kadro agas MONA (Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA), kiu ĉiujare provas trovi landon, kie ne okazas milito kaj al kiu, ĉiu rajtas veturi. Post Turkujo estis la vico de Armenujo, kiu gastigis la 6an Mezorientan Kunvenon en Erevano de la 29a de marto ĝis 1a de aprilo kun postkunvenaj ekskursoj la 2–3an de aprilo.

Partoprenis ĝin ĉ. 35 esperantistoj inkluzive de deko da armenaj esperantistoj, al kiuj aldoniĝis ankaŭ vizito de erneja klaso, kiu lernas Esperanton, gvidata de la prezidanto de la armena asocio, Gayane Abrahamyan. Ĉeestis iujn partojn de la programo Andy, esperantisto el Kubo, kiu nun esploras pri la armena lingvo kaj historio, kaj sveda esperantisto laboranta nun en Armenujo kun sia filino Anna, kiu ludis violonon kaj kantis dum la interkona vespero.

Didier Izacard el Germanujo jene skribis al la loka organizantino, Karine Arakelyan:

Mi ŝatus danki vin kaj viajn helpantinojn, Esperanto-amikinojn, pro la perfekte organizita restado dum la 6a MK en via urbo Erevano, via lando Armenujo <…> mi bonege ĝuis la etoson inter la partoprenantoj, la bonajn (troajn) manĝojn kaj eĉ vinojn, la interesajn ekskursojn al mirindaj lokoj enurbe kaj montare, al monaĥejoj, foje kaŝitaj kvazaŭ miraĝoj en dezerto, al la blua lago Sevan, al la ebenaĵo de la monto Ararat kun virga blankeco… Mi ŝatis kaj ĝuis la afablecon kaj ĝentilecon de la homoj renkontitaj en diversaj lokoj, kaj mi ne kontraŭis la varmecon de la suno post nia longfrosta vintro!
Armenio

Parto de la kongresanoj en ekskurso

Aparte kontentaj estis la turkaj partoprenintoj, kiel raportas ilia gvidanto, Murat Ozdizdar:

Mi kaj miaj samlandanoj vere ĝuis la kunvenon. Miaj gelernantoj estis komencantoj kaj ili nun pli entuziasme ellernas nian lingvon kaj daŭrigas la lernadon… Ni manĝis bonege. Kiel ĉiuj scias, la kuirarto de armenoj estas mondfama <…> Mi, miaj gelernantoj kaj familianoj vizitis la Genocidan Muzeon sen problemo. Fine mi povas diri ke ni ĉiuj estis tre kontentaj…

La frazero pri la Genocida Muzeo estas malgranda miraklo de la esperantista popola diplomatio. La streĉoj inter la du landoj (cetere, laŭ mia opinio, varmigata de politikistoj, kiuj profitas el ĝi) estas ankoraŭ tiom grandaj, ke ne ekzistas rektaj vetureblecoj inter la du landoj. Turkoj devis flugi al Kartvelujo kaj de tie aŭtobusete atingi Erevanon. Turkoj laborantaj por la turka registaro ne estas akceptataj en Armenujo ktp. En ĉi tiu situacio la abunda ĉeesto de turkoj kaj ilia vizito al la Muzeo de Genocido estas malgranda venko de prudento kaj diplomatio.

Ĉeestis la kunvenon ankaŭ lastatempe maloftaj homaj ekzempleroj: kartvelaj esperantistoj.

Ankaŭ pro tio la 7a Mezorienta Kunveno venontan jaron okazos en en Tibiliso/Tbiliso, Kartvelujo, kie la movado renaskiĝas, kaj kie oni povas abunde debati pri tio, ĉu la kartvela ĉefurbo en Esperanto havu la nomon Tbiliso laŭ la loka elparolo aŭ la iom pli facile proneonceblan kaj pli internacian Tibiliso.

Renato Corsetti


Denove Lingva Festivalo en Peterburgo

LF en Peterburgo

LF en Peterburgo (Foto: Nikolaj Surovegin)

La 21an de aprilo 2013 en Sankt-Peterburgo okazis la sepa lingva festivalo, kiun organizis la lokaj aktivuloj Vjaĉeslav Ivanov kaj Sergej Andrejsons. Ĝin gastigis prestiĝa Universitato pri Informteknologio, Mekaniko kaj Optiko.

La festivalo kunvenigis ĉ. 250 lingvemulojn, kelkaj prelegantoj venis el aliaj urboj: Moskvo, Kazano kaj Velikij Novgorod. Okazis prezentoj de 37 lingvoj kaj kelkaj prelegoj pri diversaj lingvistikaj fakoj kaj problemoj. La unuan fojon en Sankt-Peterburgo estis prezentitaj la lingvoj malta, litova kaj orovaria.

Esperanto estis prezentita dufoje, la prezentojn sume ĉeestis 30 aŭskultantoj. En la kvindekminuta prezento sufiĉis spaco por la informoj pri la gramatiko, historio kaj nuntempo de la internacia lingvo, la ĉeestintoj starigis interesajn demandojn.

Speciale por la junaj vizitantoj (6–12-jaraj) okazis programero pri evoluo de skribsistemoj, en kiuj la infanoj mem provis skribi piktogramojn sur la skribtabulo kaj eĉ sur argilaj tabuletoj.

Vjaĉeslav Ivanov


Vide el Bruselo

EU malsukcesas kontraŭi impostevitadon

EU-flago

Pro la malkovro de centmiloj da bankkontoj en impostparadizoj tra la mondo, ekmoviĝis ankaŭ moŝtuloj en Bruselo. Tamen evidentiĝas, ke la Eŭropa Unio (EU) nur ege malfacile kapablos kontraŭi impostevitadon.

Dum la lasta kunveno de financministroj, Aŭstrio kaj Luksemburgio blokis la proponon de la Eŭropa Komisiono altigi impost-travideblecon. Financoficistoj bezonas havi aliron al detaloj de kontoj en EU por malkovri malfidajn praktikojn.

Ano de la Eŭropa Komisiono Algirdas Šemeta malferme parolis pri “granda seniluziiĝo”. Tamen estis malatentita lia alvoko “korekti la situacion” de eŭropaj ĉefoj, kiuj kunvenis meze de majo por priparoli la impostevitadon.

La EU-ŝtatoj ne sukcesas interkonsenti pri la korekto de la bank-direktivo de EU, kiu daŭre permesas al landoj eviti aŭtomatan inform-interŝanĝon pro la premo de Luksemburgio kaj Aŭstrio. Kutime EU-landoj decidas pri la plejmulto da <->aferoj per voĉdono inter la membroj kaj post konsentigo kun la Eŭropa Parlamento. Tamen ĉiu lando daŭre povas bloki decidojn pri financaj aferoj, kaj ĝuste tio okazas, kiam temas pri banka travidebleco celanta kontraŭi impostevitadon.

“Senhonta obstrukcismo fare de Luksemburgio kaj Aŭstrio, kiuj daŭre blokas klopodojn por atingi taŭgan travideblecon de bankaj kontoj, devas esti venkita”, – diris verdula membro de la Eŭropa Parlamento Sven Giegold.

“Mi estas tre seniluziigita vidinte blokita la interkonsenton pri la reviziita Ŝparado-Direktivo de EU”, – mesaĝis Šemeta en Twitter. Por Šemeta estis lastjare farita studo pri la efiko de nelegala impostevitado kaj de “laŭleĝaj” impost-deflankiĝoj. – “Verŝajne, impostevitado kaj impost-deflankiĝo povus kosti al la registaroj de la Eŭrop-Uniaj membroŝtatoj unu trilionon da eŭroj jare”.

Italio estas konsiderata kiel la lando kiu plej multe perdas en Eŭropo, almenaŭ laŭ absolutaj ciferoj. La perdo de impostoj en Italio verŝajne superas 180 miliardojn da eŭroj jare. Tamen Estonio estas la plej granda perdanto proporcie – pli ol 28% de la registaraj enspezoj en Estonio estas perditaj.

La studo ankaŭ notas ke impostevitado valoras pli ol la tuta sanzorga buĝetaro en EU. Se oni sukcesus haltigi impostevitadon, EU-landoj povus repagi la tutan EU-deficiton dum nur 8.8 jaroj. Laŭ la studo impostevitado kaj imposto-deflankiĝoj subfosas la vivantecon de la eŭropaj ekonomioj kaj sendube helpis krei la nunan ŝuldo-krizon, kiu minacas la bonfarton de centmilionoj da homoj en Eŭropo por venontaj jaroj.

Dafydd ab Iago


La Milana edikto

Skizo de Sergio Pokrovskij

Kiam kristanismo venkis en Romio? Unu el la popularaj respondoj datas tiun venkon per la Milana edikto de la jaro 313ª. Ni do marku la 1700-an datrevenon de tiu evento, fama en la historio de Kristanujo, per vica artikolo jubilea.

En mia prezento mi ofte sekvos du tiutempajn kristanajn aŭtorojn, la latinulon Laktancio (Lactantius, klasikulo de la latina prozo kaj patro de la okcidenta eklezio) kaj la grekon Eŭzebio Pamfilo (Εὐσέβιος ὁ Παμφíλου, episkopo de Cezareo kaj ariano). Ilia naiva partieco naskas vervon, kiu pli bone esprimas la etoson de la epoko ol la prezentoj pli objektivaj.

1. Pri la pereo de l' persekutantoj

La erao de Diokleciano

Ĉe la sojlo de la tria jarmilo mi jam rakontis1 pri la apero de tiu granda figuro, malfermanta la periodon nomatan La malfrua antikveco.

DioklecianoDiokleciano establis la reĝimon de kvaropa regado, kiun la modernaj historiistoj nomas tetrarkio. Romio havis du superajn imperiestrojn (Diokleciano kaj lia amiko Maksimiano), titolatajn aŭgustoj. Ĉiu aŭgusto elektis sian helpanton, titolatan cezaro; la cezaro de Diokleciano estis Galerio, la cezaro de Maksimiano estis Konstancio Ĥloro (la patro de Konstanteno la Granda).

Romio restis unu imperio, kvankam la ĉefaŭgusto Diokleciano kaj Galerio sin okupis precipe pri ties parto orienta; dum Maksimiano kaj Konstancio, pri la parto okcidenta.

Diokleciano finis la krizon de la 3ª jc, kiam dum 55 jaroj (235–284) en Romio aperis 20–25 «soldataj imperiestroj». Li regis 20 jarojn, post kio li libervole abdikis. La longa pacperiodo ebligis al la regantoj atenti malpli urĝajn zorgojn, inter kiuj estis la aferoj religiaj. Tiel je 297-03-31 aperis tre feroca edikto kontraŭ la maniĥeanoj.

La kristanoj tamen ankoraŭ plurajn jarojn plu ĝuis la pacon, kiu daŭris ekde la jaro 260ª, kiam imperiestro Galieno ĉesigis la antaŭan persekuton.

La Granda Persekuto

Aŭgurado

Rakontas Laktancio (Pri la mortoj de l' persekutantoj, ĉap. 10ª):

Dum la restado en la provincoj orientaj Diokleciano, pro sia timemo, senĉese provis diveni la estonton, buĉigis bestojn kaj per ilia hepato aŭgurigis.
Kun la oferantoj ĉeestis kelkaj el la veraj servistoj de la Sinjoro, kiuj sanktigis sian frunton per la senmortiga signo. Tiu ago, forpelante la demonojn, rompis la sakramenton. La manko de la ordinaraj signoj en la internaĵoj de la ofero perpleksigis la haruspeksojn, kaj ili buĉis unu beston post alia.
Tamen la pluaj oferoj plu nenion rivelis, ĝis kiam la ĉefharuspekso Tagiso, ĉu diveninte, ĉu rimarkinte ion suspektindan, deklaris, ke tial la oferoj silentas, ke malpiuloj ĉeestas la riton de l' dioj inspiritan.
Tiam Diokleciano furioziĝis kaj ordonis, ke ne nur ĉiuj ĉeestantaj la riton, sed ĉiuj estantaj en la palaco, oferu al dioj; kaj la malobeantojn oni skurĝu; kaj skribe li ordonis al la militestroj igi la soldatojn fari la abomenaĵon, kaj la malobeantojn forpeli el la militservo.
Nur tiun gradon atingis tiam lia furiozo.

La hezitoj de Diokleciano

La vintron de la jaroj 302ª/303ª Diokleciano pasigis en Nikomedio, «kien baldaŭ venis cezaro (Galerio) Maksimiano por eksciti la koleron de la maljunulo kontraŭ la kristanoj, kies persekutoj jam komenciĝis»:

… Dum longa tempo la maljunulo rezistis la furiozon de Galerio, dirante ke amasa sangoverŝo estus danĝera por la paco de la ŝtato; ke la kristanoj volonte iros al la morto; kaj ke sufiĉas malpermesi tiun religion al la korteganoj kaj soldatoj.
Tamen Diokleciano ne sukcesis bridi la furiozon de tiu homo, kaj decidis peti konsilon de la amikoj.
Ĉar Diokleciano estis tiom ruza, ke ĉion bonan li faris sola, sen ies konsilo, por atribui al si la tutan meriton; sed farante malbonon li konsultis multajn homojn, por transporti la riproĉon sur la aliajn.
Antaŭ la krimo li do invitis kelkajn eminentajn juristojn kaj militistojn. Iuj el ili pro sincera malamo kontraŭ la kristanoj opiniis, ke tiujn necesas ekstermi kiel malamikojn de la dioj kaj de la ŝtata religio; kaj kiuj opiniis alie, aŭdinte la opinion de kolego ĝin subtenis, pro timo aŭ komplezemo.
Tamen tio ne sufiĉis por konvinki la imperiestron, kaj li decidis konsulti la diojn kaj sendi al la orakolo de Apolono la Mileta. Tiu respondis kiel konvenas al malamiko de la vera religio …
Ne povante kontraŭstari la amikojn, la cezaron kaj Apolonon, la imperiestro ordonis, ke almenaŭ oni evitu sangoverŝon; dum la cezaro volis bruligi vivaj tiujn, kiuj rifuzos oferi al la idoloj. [ĉap. 11ª].

La ediktoj kontraŭ la kristanoj

Tiel je 303-02-24 aperis la unua edikto kontraŭ la kristanoj. Ĝin sekvis du pluaj, pli severaj.

Ĉi tie mankas loko por esplori, ĉu la persekuto efektive estis «la plej feroca kaj la plej sanga» en la ĝistiama historio de kristanismo (multaj historiistoj vidas en tio retorikan hiperbolon).

Tamen certa estas alia fakto, pri kiu atestas kaj la fontoj, kaj la posta evoluo de la eventoj: la nombro de apostatoj estis grandega. Apostatis eĉ episkopoj, inter ili, «laŭ asertoj de la malamikoj de la Eklezio», s-ta Marceleno la episkopo de Romo. La persekuto do reale impresis la socion.

La rakonto de Eŭzebio atestas, ke granda parto de la socio ne aprobis tiujn persekutojn. Multaj funkciuloj ĝin sabotadis. Kristanismo jam estis konata dum 250 jaroj; dum tiu tempo ĝi mildiĝis, perdis la radikalajn trajtojn de sia frua periodo, iĝis socie akceptebla kaj akceptata.

Galerio

Post la abdiko de Diokleciano kaj la morto de Konstancio Ĥloro (306) Galerio, kiun la ekleziaj verkistoj prezentas kiel la instiganton de la persekuto, iĝis ĉefaŭgusto.

En la jaro 310ª, dum sia restado en Serdiko (la nuna Sofio) Galerio grave malsaniĝis. Eŭzebio kaj precipe Laktancio longe kaj senkompate priskribas la detalojn de lia malsano; mi ŝparos al la leganto tiun edifan abomenaĵon, tiom pli ke ĝi estas ĉerpita el la biblia priskribo de la malsano kaj morto de Antioĥo (2Mak 9:5–10). Galerio suferis kaj baldaŭ mortis pro kancero.

La toleredikto de Galerio

Skribas Eŭzebio (Eklezia historio 8:17; aŭ Laktancio, Mortoj, 34):

Konsciinte en siaj suferoj, kiajn krimojn li (Galerio) faris kontraŭ la kristanoj, li koncentriĝis, vokis Dion la Plejpotencan, kaj kunvokinte la korteganojn, li ordonis tuj ĉesigi la persekuton de la kristanoj, kaj per edikto igi tiujn konstrui kirkojn kaj plenumi diservojn, preĝante pri la imperiestro (…):

«La imperiestro cezaro Galerio Valerio Maksimiano, nevenkebla, aŭgusto, la granda pontifiko, la granda venkinto de la ĝermanoj, la granda venkinto de Egiptujo, (…) tribuno je la 20ª fojo, imperiestro je la 19ª, konsulo je la 8ª, patro de la patrujo, prokonsulo;
kaj la imperiestro cezaro Flavio Valerio Konstanteno, pia, prospera, nevenkebla, aŭgusto, la ĉefa granda pontifiko, tribuno je la 5ª fojo, imperiestro je la 5ª, konsulo, patro de la patrujo, prokonsulo;
kaj la imperiestro cezaro Valerio Licinio (…) – salutas la loĝantojn de siaj provincoj.
Inter niaj faroj por la bono de la ŝtato, nia ĝisnuna zorgo estis restarigi la malnovan ordon, kaj revenigi la kristanojn al la religio de iliaj patroj kaj la ĝusta pensmaniero; ĉar pro sia pensmaniero tiuj kristanoj tiom malsaĝiĝis, ke ili forĵetis la kutimojn de la antikvuloj kaj eĉ de siaj gepatroj. Ili faris por si siajn leĝojn kaj aranĝis kunvenojn en diversaj provincoj.
Tion ni malpermesis al ili per niaj ediktoj, ordonante al ili reveni al la antikvaj institucioj; tiam multaj el ili obeis pro timo, multaj malobeis kaj ricevis punon kaj mortis diversmaniere.
Ĉar ni vidas, ke multaj kristanoj en sia obstino ne respektas la religion de la dioj, nek kultas sian dion kristanan, tial ni, en niaj senlima homamo kaj ĉiama pardonemo, bonvolis verŝi sur ĉiujn nian indulgemon. La kristanoj restu kristanoj, kaj konstruu domojn por siaj kunvenoj, kondiĉe ke ili faros nenion kontraŭ la publika ordo. Per aparta letero ni instrukcios la juĝojn kiel ili kondutu rilate al ili. Tial, laŭ nia indulgemo, la kristanoj preĝu al sia dio pri nia sano, pri la prospero de la imperio kaj de ili mem, por ke trankvile ili vivu en sia hejmo.»

La aŭtoro de la edikto baldaŭ poste liberiĝis el siaj suferoj kaj forpasis …

Laktancio tamen restas senkompata kiel Biblio:

Sed eĉ per tiu faro ne ricevis Galerio indulgon de Dio pro siaj krimoj; male, post kelkaj tagoj … lia moliĝinta korpo konsumiĝis en terura putrado.

Ĉi tiun «Serdikan» (t.e. Sofian) toleredikton oni publikigis en Nikomedio je 311-04-30. Atentindas ke en ĝia enkonduko mankas forme devata mencio de Maksimeno Daja la cezaro de la Oriento; sendube ĝi estis tie, sed ĝin forcenzuris la piaj aŭtoroj. Forcenzuris tial, ke Daja tre malvolonte akceptis la edikton, kaj baldaŭ kreis pretekston por rekomenci persekutadon en la provincoj kiujn li regis.

La toleredikto ne glorigis la mortantan Galerion inter la kristanoj. Sian venkon ili preferis atribui al la leviĝanta suno, la nova imperiestro Konstanteno la Granda.

2. La juna Konstanteno

Konstanteno

Filo de la cezaro de Okcidento Konstancio Ĥloro, sian junaĝon Konstanteno pasigis en la Oriento, ĉe la kortego de Diokleciano, kiel garantiulo pri lojaleco de sia patro.

Abdikante (kun Maksimiano), Diokleciano aŭgustigis la cezarojn Konstancio kaj Galerio, kaj nomumis novajn cezarojn anstataŭ la aŭgustigitajn. Galerio sukcesis nomumigi siajn homojn ne nur por sia Orienta parto, sed ankaŭ por la Okcidento; anstataŭ la atendebla Konstanteno la nova cezaro de la Okcidento iĝis Severo.

El la du novaj aŭgustoj la pli aĝa Konstancio Ĥloro iĝis ĉefaŭgusto.

La fuĝo

Skribas Laktancio (Mortoj, 24):

Okupite de siaj kruelaĵoj, Galerio ankoraŭ ne planis forpuŝi Konstancion kaj atendis lian morton; sed li ne supozis, ke ĝi okazos tiom baldaŭ.
Kiam Konstancio tute malfortiĝis, li sendis al Galerio leteron, ordonante ke tiu tuj sendu la filon al la patro.
Galerio neniel volis tion. Li ĉiel insidadis kontraŭ la junulo, kiun li ne aŭdacis ataki malkaŝe, antaŭtimante internan militon kaj, precipe, malamon de la soldatoj …
Sed ĉio estis vana, ĉar la mano de Dio protektis tiun homon kaj liberigis lin je la decida momento. Finfine iam fine de la tago Galerio donis al Konstanteno sigelaĵon kaj permesis forveturi al la patro sekvatage, post matena instrukciado. Li intencis aŭ iel reteni Konstantenon, aŭ sendi kurieron al Severo por ke tiu lin retenu en Italio.
Antaŭvidante tion, Konstanteno hastis fuĝi tuj post la vespermanĝo, kiam la imperiestro ripozis …

Nekredeble rapide Konstanteno venis al la mortanta patro, kiu, rekomendinte la filon al la armeo, transdonis al li la imperion. Tiel sur la mortolito li trovis la sopiratan ripozon de la vivo.
Akceptinte imperion, Konstanteno la aŭgusto antaŭ ĉio zorgis redoni al la kristanoj la liberon pri ilia religio.

Fakte Konstanteno trovis la patron en Bononia, t.e. en Bulonjo-ĉe-Maro, la urbo bone konata al la esperantistoj. La patro kaj la filo kune entreprenis sukcesan ekspedicion kontraŭ la piktoj en Britio; tie en Jorko (tiam Eboracum) je 306-07-25 (plenan jaron post la fuĝo de Konstanteno), mortis Konstancio Ĥloro.

Unu imperio, ses imperiestroj

La ribelo de Konstanteno malfermis la skatolon de Pandora. Galerio ne povis militi kontraŭ Konstanteno, ĉar ties legioj Gaŭliaj kaj Britiaj estis la plej fortaj. Tial Galerio ja sendis purpurojn al Konstanteno, tamen ne aŭgustajn sed nur cezarajn.

La sukceso de Konstanteno provokis Maksencion, filon de Maksimiano la eksa kunaŭgusto de Diokleciano, kiu samkiel Konstanteno heredis nenion. Ankaŭ Maksencio sukcesis en Romo, kaj kun li lia patro reprenis la aŭgustan rangon. Tion Galerio ne povis akcepti, kaj provis reinstali Severon en Italio; la provo fiaskis kaj Severo pereis.

Galerio kaj Maksimiano provis konvinki Dioklecianon repreni la potencon kaj restarigi la ordon. Sed la maljunulo donis sian faman respondon: «Se vi vidus, kian brasikon ni kreskigas ĉi tie, tiam vi ne juĝus vian proponon loga»2. Li tamen konsentis renkontiĝi kun siaj ekskolegoj; probable li persvadis Maksimianon reabdiki; kaj anstataŭ la pereinta Severo oni kreis novan aŭguston, Licinion, la malnovan amikon de Galerio.

La imperio havis tiam 6 faktajn regantojn. 4 el ili reciproke sin agnoskis:

  • aŭgusto Galerio en Balkanio kaj Anatolio;
  • aŭgusto Licinio en Panonio kaj Recio;
  • Maksimeno Daja en Sirio kaj Egiptio;
  • Konstanteno en Gaŭlio kaj Britio.

Krome estis du uzurpantoj:

  • Maksencio en Romo, Italio kaj Hispanio;
  • Domicio Aleksandro en Afriko.

Vizio pagana (la 310ª jaro)

En la jaro 310ª, revenante el militiro kontraŭ ĝermanoj, Konstanteno vizitis sanktejon de pramalnova kelta sundio, identigata kun Apolono, kiun siavice Konstanteno kaj lia patro identigis en sia kulto kun la Suno Nevenkebla. Tie li havis vizion, kiun jene priskribas panegiro (tiutempe la panegiroj rolis kiel programaj komunikoj oficialaj, simile al la nunaj paroladoj de ŝtatestroj):

Ŝajnis, Konstanteno, ke tie vi vidis vian Apolonon3 kaj la diinon Venko prezenti al vi laŭrkronojn; el kiuj ĉiu aŭguris po 30 jarojn. Do, vi vidos pli da generacioj ol la maljunulo Nestoro. Sed kial mi diras «ŝajnis»? Vi vidis la dion, kaj rekonis vin en la simileco al tiu, al kiu la inspiraj kantoj de la poetoj promesis tutmondan regadon4. Kaj tio, mi pensas, nun realiĝis; ĉar vi, imperiestro, estas kiel li – juna, gaja, saniga (salutifer) kaj belega [ Panegiroj latinaj, 7:21 ].

Kiel povus aspekti tiuj «aŭguroj»? Eble estis la banala XXX; sed eble estis T (la unua litero de la latina ter, «trioble»), metita sur la ciferon dek (X).

La tezon de la panegiro apogas la moneroj de Konstanteno, kiuj dum dekkelke da jaroj (do, ankoraŭ longe post la Milana edikto) prezentis similsencajn motojn:

  • Soli Comiti Augusti – Al la Suno kamarado de Aŭgusto
  • Soli Comiti Constantini Augusti – Al la Suno kamarado de Konstanteno la Aŭgusto
  • Soli Invicto Comiti – Al mia kamarado la Suno nevenkebla
Monero de Konstanteno

Monero de Konstanteno

Vizio kristana

Konstanteno alianciĝis kun Licinio (310); Maksencio venkis Domicion Aleksandron, kaj reakiris Afrikon (309 aŭ 310) kaj alianciĝis kun Maksimeno Daja.

Tamen Maksencio plu ŝajnis facila predo, kaj Konstanteno forprenis al li Hispanion (311) kaj marŝis al Romo (312). Je kelkaj kilometroj norden de Romo, ĉe la ponto Mulvia (Pons Mulvius) okazis la decida batalo. Maksencio malvenkis kaj dronis; Konstanteno iĝis la mastro de la Okcidento.

Batalo ĉe la ponto

La batalo ĉe la ponto Mulvia (Pieter Lastman, 1613)

Konstanteno

Laktancio rakontas (44:5), ke je la nokto antaŭ la batalo

Konstanteno ricevis averton en sonĝo, desegni sur la ŝildoj ĉielan di-signon antaŭ ol komenci la batalon; li faris kiel estis ordonite: vekiĝinte, li desegnigis sur la ŝildoj oblikvan literon «X» kun kape fleksita supro (transversa Х littera, summo capite circumflexo), la signon de Kristo.

La Eklezia historio de Eŭzebio pri tiu vizio de Konstanteno silentas; sed la pli malfrua Vivo de Konstanteno, tradicie (kaj malĝuste) atribuata al tiu sama Eŭzebio, priskribas ĝin alimaniere kaj ĉe aliaj cirkonstancoj. Dum militiro (supozeble al Romo) Konstanteno pripensas, al kiuj dioj li sin turnu por liberigi Romon. Prudente li decidas, ke «estas malsaĝe kulti diojn neekzistantajn», kaj ke prefere li kultu dion veran. Sed kiu estas tiu? Konstanteno preĝas pri signo, kaj vidas (kaj la tuta armeo vidas) luman signokrucon sur la suno, kun surskribo «Per Tio Venku!» («Ἐν Τούτῳ Νίκα», kion tradicie oni latinigas per «In Hoc Signo Vinces» t.e. «Per tiu signo vi venkos»). En la nokto li sonĝas pri la monogramo ĥi-roto ☧ (X+P, la unuaj literoj de la greka vorto Χριστός, Kristo), kiun li metas sur sian standardon.

La komunaĵo de ĉiuj ĉi tiuj vizioj (pagana kaj kristanaj) estas la litero X; estas hipotezo, ke eble Konstanteno uzis la tradician sunan emblemon ✱ aŭ ✶ (kiu novtempe iĝis emblemo judisma, ✡), kiu simbolis la Sunon por la sunkultanoj, kaj kiun egale eblis interpreti kiel la monogramon I+X (Ἰησοῦς Χριστός, Jesuo Kristo) por la kristanoj.

La vizio de Licinio

En februaro de la jaro 313ª Konstanteno kaj Licinio kunvenis en Milano, kie Licinio edziĝis al Konstancia, duonfratino de Konstanteno. Kompreneble la imperiestroj profitis la okazon por priparoli la kurantajn aferojn, interalie la realigon de la toleredikto de Galerio.

Konstanteno

Konstanteno kaj la Suno Nevenkebla. Ora medalo, la 313ª jaro.

El Milano Konstanteno forveturis en Gaŭlion; dum Licinio devis haste reveni Orienton: profitante lian foreston, Maksimeno Daja invadis liajn provincojn kaj sieĝis Bizancon.

La decida batalo okazis je 313-04-30 sur la Kampo Serena (Campus Serenus), ĉe la nuna limo Turkia-Bulgaria. Kiel kutime, je la nokto antaŭ la batalo Licinio havis vizion:

En la sonĝo Licinio vidis anĝelon de Dio, kiu al li ordonis tuj ellitiĝi kaj kun la tuta armeo preĝi al Dio la Plejalta; se tiel li faros, li venkos. Al Licinio ŝajnis, ke li staras apud la anĝelo instruanta al li, kiel li preĝu. Vekiĝinte, li vokis la sekretarion kaj diktis al tiu la vortojn, kiujn li ŝajnis plu aŭdi:
«Dio ĉiopova, ni petas vin, sankta Dio, ni petas! La tutan juĝon al vi ni konfidas, nian savon, nian imperion. Per via volo ni venkas kaj prosperas. Dio ĉiopova, Dio sankta, aŭdu nian preĝon. Niajn manojn al vi ni etendas. Aŭdu nin, Dio sankta, Dio plejalta!»
Oni faras multajn kopiojn de tiu preĝo, kaj dissendas ilin per la oficiroj, por ke ĉiu soldato povu ĝin parkerigi. Ĉiuj kuraĝiĝis, fidante je la venko de la ĉielo sendata. [Mortoj, 46:3–7]

Je la sekva mateno la du armeoj staras sur la kampo vid-al-vide. Subite la soldatoj de Licinio demetas siajn kaskojn kaj ŝildojn, etendas la manojn al la ĉielo; la imperiestro komencas la preĝon, la soldatoj laŭte ĝin ripetas (trifoje).

En la batalo la armeo de Maksimeno Daja restas pasiva kaj malvenkas. Daja fuĝas de la batalkampo kaj post kelkaj monatoj mortas en Tarso.

3. «La Milana edikto»

Laktancio, Pri la mortoj, ĉap. 48ª:

Licinio do, kaptinte parton de la malamika armeo, kaj ĝin dislokinte, baldaŭ post la batalo movis la armeon en Bitinion kaj, veninte Nikomedion, dankis Dion per kies helpo li estis venkinta; kaj je la 13ª de junio, dum la tria konsulado Konstantena kaj sia, ordonis publikigi edikton (litteras) pri restarigo de la eklezio, adresitan al la estro [de Nikomedio], jene tekstantan:

«Kiam ni, Konstanteno la aŭgusto kaj Licinio la aŭgusto, feliĉe renkontiĝis en Milano kaj diskutis la aferojn pri la publikaj bono kaj paco, ni decidis komenci per tio, kio koncernas la dian kulton; laŭ kio ni permesas al la kristanoj kaj al ĉiuj libere sekvi ajnan religion laŭplaĉe, por ke la diaĵo tronanta ĉiele (divinitatis in sede cæleste) favoru kaj nin kaj niajn regatojn5.

Do, post tiu sukcesa interkonsiliĝo kaj prudenta pripenso ni konkludis, ke al neniu estu malpermesite libere elekti kaj observi la kulton kristanan aŭ religion kiun li opinias pleje al si konvena; por ke la plej alta dieco, al kies sankteco ni libervole nin dediĉus, en ĉio povu manifesti siajn kutimajn protekton kaj favoron.

Tial via moŝto sciu, ke post forpreno de ĉiuj ordonoj kontraŭ la kristanoj, kiuj antaŭe estis skribe faritaj al via ofico, ni volas ke ĉiuj elektintaj tiun religion povu libere kaj malkaŝe ĝin praktiki, sen ĉikano aŭ molesto.
(5)Ni juĝis konvena klare rekomendi al via zorgemo, ke la kristanoj havu plenan kaj absolutan eblon plenumi siajn diservojn;
(6)samkiel la aliaj povu libere kaj malkaŝe observi sian religion, por ke tiel paciĝu nia tempo; ĉiu povu libervole elekti sian religion, ĉar ni malvolas ion ajn forpreni el ies digno aŭ religio …

Sekvas instrukcioj pri restituo al la kristanoj de la kirkoj kaj havaĵoj konfiskitaj; la nunaj posedantoj de la konfiskaĵoj povas sin turni al la distrikta tribunalo por ricevi kompensaĵon.

Ĝuste ĉi tiu letero estas tio, kion oni tradicie (mis)nomas «La Milana edikto». Eŭzebio en sia Eklezia historio donas grekan tradukon de la sama teksto (10:5), sen indiki kie kaj kiam ĝi estis publikigita. Tuj poste Eŭzebio prezentas mallongan leteron de Konstanteno al Anulino la prokonsulo de Afriko pri restituo al la kristanoj de iliaj konfiskitaj havaĵoj; ĝi estas do analogia al la letero de Licinio, tamen malpli impona. Atentindas, ke Licinio (al kiu la historiistoj riproĉas avarecon) faras ordonon pri ŝtataj kompensaĵoj al la aĉetintoj de la restituataj posedaĵoj, dum Konstanteno tion ignoras.

Konstanteno

Unu imperio, unu imperiestro, unu religio

Pasis 11 jaroj, kaj en la jaro 324ª Konstanteno decidis regi sola. En kelkaj bataloj li venkis Licinion, lin kaptis kaj post kelkaj monatoj ekzekutigis. La imperio denove havis unu solan imperiestron.

Por pravigi Konstantenon Eŭzebio demonigas Licinion. Dankinte Dion pri la venko de kristanismo, li daŭrigas (Hist. 10:8):

Sed la malica demono malamanta la bonon ne povis toleri la brilon de tiuj aferoj; kaj la missorto de la menciitaj tiranoj ne estis sufiĉa leciono por Licinio. Li estis bona reganto; la granda imperiestro Konstanteno honoris lin per la dua rango kaj boparenceco; kaj tamen li forlasis la bonan vojon kaj iris per la vojo erara de la malpiaj tiranoj. (…)

Kaj ĉar la malpiulo sukcesis en siaj mezuroj, li komencis prepari ĝeneralan persekuton kontraŭ la kristanoj. Kaj li plenumus sian planon, ĉar nenio malebligis ĝian realigon; sed Dio, la defendanto de Sia popolo, antaŭvidante liajn planojn, ekbruligis en la profundo de la mallumo lumilon helan kaj por ĉiuj savan, kaj per etendita brako kondukis en tiujn regionojn Sian servanton Konstantenon.

Malfacilas diri, kiam kaj kio decidigis Konstantenon, tamen en tiu tempo sian religion li jam elektis: li favoris kristanojn; al siaj infanoj li donis edukon kristanan; restante ekster la eklezio, li donis al la episkopoj ordonojn pri la eklezia administrado, partoprenis diservojn kun la fideluloj kaj kun la episkopoj; evidente li vidis kristanismon kiel la ontan ĉefreligion de la imperio ŝtate administratan – kvankam la tradician religion paganisman li neniel ĝenis.

La dek tria apostolo

Konstanteno mortis je 337-05-22 kaj estis entombigita en la Konstantinopola kirko de la S-taj Apostoloj. Lia porfira sarkofago staris centre inter 12 aliaj, aranĝitaj duoncirkle; tiuj estis cenotafoj omaĝe al la 12 apostoloj. Li mem preparis por si tiun tombon, «per sia eksterordinara fido antaŭvidante, ke postmorte liaj korpaj restaĵoj estos honorataj kiel relikvoj apostolaj»6. Efektive, la ortodoksa eklezio honoras Konstantenon kiel sanktan imperiestron apostolegalan (ισαπόστολος).

Ke la imperiestroj postmorte iĝas dioj, tio estis afero tute kutima. Tiel 31 jarojn pli frue Konstanteno diigis sian ĵus mortintan patron Konstancio Ĥloro. En sia nova religio Konstanteno devis kontentigi sin je rango pli modesta.

Tiun rangon li ja meritis: neniu apostolo kristanigis pli da homoj. Estas tamen iom paradoksa, ke tiun kristanigon faris homo nebaptita; ke la gloregan Nicean Koncilion kunvokis kaj grandparte prezidis, kaj eĉ proponis la dogman terminon samesenca (ὁμοούσιος) en la Kredkonfeson, homo kiu eĉ ne estis kateĥumeno. (Konstanteno baptiĝis en la lasta monato de sia vivo.)

Ne mirindas, ke al tiu homo la Eklezio preferis atribui la gloron de la toleredikto, kaj ties precizigon fare de Licinio; ke la gracan vizion de Licinio necesis kontraŭpezi per simila vizio ĉe la ponto Mulvia.

Fakte, en la batalo ĉe la ponto Mulvia kristanismo tute ne estis politika faktoro: Maksencio ne persekutis la kristanojn, kaj la kristanoj ne estis multaj en la Okcidento. Tute male sur la kampo Serena: Daja estis la plej fervora persekutanto, kaj la kristanoj estis multaj en la Oriento. Sed la kristanaj aŭtoroj ne povis allasi, ke ilia heroo Konstanteno aperu malpli inspirita kristano ol Licinio.

En la Roma eklezio Konstanteno iel perdis sian sanktulecon, kvankam la fama falsaĵo, «La Konstantena donaco» (Donatio Constantini) dum jarcentoj estis prezentata kiel atuta argumento pri la rajtoj kaj privilegioj de la papoj. La papoj do havis evidentan motivon pligrandigi la aŭtoritaton de la donacinto – sed ial malzorgis tion.

4. Kronologio

240 ?? n. Laktancio
250-03-31 n. Konstancio Ĥloro
260 n. Eŭzebio (≈)
263 n. Licinio (aŭ eble 250 ? 265 ?)
270 n. Maksimeno Daja (nevo de Galerio, fratinido)
272-02-27 n. Konstanteno (aŭ eble 274 ? 282 ?)
284-09-17 la armeo proklamas Dioklecianon imperiestro
285, somero Maksimiano iĝas kunimperiestro (cezaro)
286 Maksimiano iĝas aŭgusto
294-03-01 Tetrarkio (nomumo de la cezaroj)
297-03-31 La edikto kontraŭ la maniĥeanoj
303-02-23 «La granda persekuto»
305-05-05 abdiko de Diokleciano kaj Maksimiano
305, somero Konstanteno fuĝas en Bulonjon-ĉe-Maro (Bononia)
306-07-25 m. Konstancio Ĥloro
306-10-28 la armeo proklamas Konstantenon aŭgusto
307 n. Krispo; Galerio cezarigas Licinion
308-11-11 Galerio aŭgustigas Licinion
310 Konstanteno vizias Apolonon (La Panegiro 6ª)
311-04-30 la toleredikto de Galerio (Nikomedio)
312-10-27 «Ἐν Τούτῳ Νίκα» => «In Hoc Signo Vinces»
312-10-28 batalo ĉe la Mulvia ponto apud Romo
313, februaro? la «Milana edikto»
313-04-29 la vizio de Licinio
313-04-30 la batalo sur la Kampo Serena (Campus Serenus)
313-06-13 Licinio publikigas la «Milanan edikton» en Nikomedio
313, aŭtuno sinmortigo de Maksimeno Daja
313 m. Diokleciano
315 Eŭzebio iĝas episkopo de Cezareo (≈)
312-10-27 la kruc-monograma vizio
321 la honorinda Suntago (venerabilis dies Solis)
324-09-18 kapitulaco de Licinio; Konstanteno la sola imperiestro
325 la Nicea koncilio
330-05-11 Konstantinopolo la nova Romo iĝas la ĉefurbo
336 Krispo ekzekutita, monaton poste Faŭsta mortigita
336 pilgrimo en Jerusalemon
337, majo bapto de Konstanteno
337-05-22 m. Konstanteno
340 m. Eŭzebio

Notoj


1. Kristanaj kalendaroj. La Ondo de Esperanto, 1998, n-ro 1.

2. Aurelius Victor: Epitome 39:6.

3. vian Apolonon – Vergilio, Ecl. 4.10: tuus iam regnat Apollo, kie tuus rilatas al Diano.

4. Oni hezitas, ĉu tiu simila estas Apolono aŭ Oktaviano Aŭgusto.

5. Plejparte mi sekvas Laktancion, sed kelkajn pecojn, kiel ekz-e ĉi tiun, pli oportunas traduki laŭ la greka traduko de Eŭzebio.

6. Vivo de Konstanteno, ĉap. 60ª.


Serioza libro pri la vivo de Zamenhof

Korzhenkov, Aleksander. Zamenhof: The life, works and ideas of the autor of Esperanto / Trans. Ian M. Richmond, Edited by Humphrey Tonkin. – New York: Mondial, 2010. – 100 p, il.

Zamenhof

Por tiu, kiu serioze okupiĝas pri lingvoscienco kaj lingvopolitiko kaj pensas, ke esperanto povas ludi gravan rolon en interetna kaj internacia komunikado, la figuro de Zamenhof povas esti iom problema. Ĝi eĉ povas esti obstaklo, kiam oni provas priskribi potencialajn avantaĝojn de esperanto kiel internacia pontlingvo. La ĉefa problemo estas, ke li ne havis specialan edukadon pri lingvosciencoj, sed li provis plenumi taskon, kiu timigus eĉ kadron de la plej altkvalitaj aplikataj lingvistoj. Kaj, por plimalbonigi la aferon, li plejparte sukcesis.

Konvinki la tradician fakularon pri atingo de nefakulo ĉiam estas tikla afero. Sed ĝi estas farebla. Sed tiam aperos dua problemo – la aliro de multaj esperantistoj al Zamenhof. Portretoj kaj aliaj bildoj estas ĉie kaj ĉiam, kvazaŭ li estus nordkorea diktatoro. Iuj parolas pri li kiel “la Majstro” kaj uzas esprimojn kiel “la Zamenhofa lingvo” kaj kantas kantojn pri li. Tio ĉio povas krei en hazarda observanto ideon, ke temas pri sekto kaj ne pri praktika solvo de kelkaj (kvankam ne ĉiuj) gravaj lingvaj problemoj.

Do la apero de serioza libro pri la vivo de Zamenhof, kiu ne estas hagiografio kaj kiu ne daŭrigas popularajn mitojn, estas longe atendita. Feliĉe, ĉi tiu libro povas servi kiel enkonduko pri la vivo kaj verkoj de Zamenhof por lingvistikaj fakuloj same kiel laikoj.

La libro, kiu estas mallongigita versio de Homarano de la sama aŭtoro, enhavas 16 ĉapitrojn, enkondukon de Humphrey Tonkin, liston de cititaj verkoj, liston de kolektoj de verkoj de Zamenhof kaj bibliografiojn de verkoj pri Zamenhof kaj esperanto. Krome, estas aldonitaj kelkaj skizoj pri la nuna stato de esperanto: esperanto kaj universitatoj, librejo, profesiaj kontaktoj inter esperantistoj ktp.

Zamenhof

Kiel enkonduka teksto pri Zamenhof la verko de Korĵenkov havas multajn avantaĝojn. La aŭtoro havas evidentan simpation al Zamenhof, sed ne hezitas paroli pri liaj miskalkuloj pri politikaj, religiaj kaj lingvaj aferoj. Li malkaŝe admiris liajn atingojn, sed ne traktis Zamenhof-on kiel sanktulon aŭ la plej grandan geniulon en la historio de lingvistiko.

La bildo, kiu aperas, ankaŭ ne estas precize tiu, kiun oni kutime trovas inter esperantistoj. Okazas, ekzemple, ke la ĉefaj celoj de la nuna movado ne tre kongruas kun liaj. Povas esti ŝoko ekscii, ke multaj kritikoj de esperanto aŭ la movado, kvankam maltrafaj nun, ja aplikiĝas al iuj celoj de Zamenhof, kiu unue volis, ke esperanto iĝu pontlingvo ene de multlingvaj landoj kaj ne inter landoj. Aldone iuj el liaj ideoj (renomo de landoj kaj idealo pri universala homa religio) ne plaĉus al multaj nunaj esperantistoj. Tamen, la konciza sed ĝisfunda klarigo de Korĵenkov pri la politika, kultura, religia kaj lingva kuntekstoj, en kiuj naskiĝis kaj vivis Zamenhof ebligas la leganton kompreni la motivojn de Zamenhof eĉ tiam, kiam tiu ne dividas ĉiujn liajn celojn.

La ordo de la ĉapitroj estas parte kronologia kaj parte laŭtema. Iam estas iuj malklarecoj kiam aperas katafora referenco al ideo, kiu estas pli detale priskribita nur poste. Ekzemple, en la 56a paĝo estas skribita, ke kiam Zamenhof estis en Usono, li troviĝis en lando, kiun li antaŭ 30 jaroj proponis kiel lokon de juda hejmlando. Nur en la sekva ĉapitro (p. 60) estas klarigo pri kio temis.

La traduko de la libro fare de Ian M.Richmond estas preskaŭ ĉiam flua, agrabla, kaj rezulte ĝi ne legiĝas kiel traduko. Espereble estos sekvaj tradukoj al aliaj nacilingvoj kaj ili estos tiom taŭgaj stile, kiom tiu ĉi. Ekzistas, tamen kelkaj detaloj, pri kiuj oni povus diskuti.

En la 23a paĝo oni legas pri la unua nekrologo en esperanto, ke ĝi estis “Esperanto's first hagiographic text”. En la nuna angla hagiographic sugestas, ke temas pri sanktulo (kaj en tiu kazo certe devas aperi la nomo de la forpasinto) aŭ pri troigo de entuziasmo kaj senkritikeco de la aŭtoro.

En la 72a paĝo, oni lernas, ke la laŭvorta traduko anglen de homaranismo estas humanityism, kiu sonas kaj malbele kaj ankaŭ maltrafe. Tiu neologismo ŝajnas pli esti traduko de homarecismo aŭ homecismo. Eble pli bona traduko de homaranismo estus humanitism (eĉ pli bone estus humanitarianism, kiu bedaŭrinde jam estas uzata pri alia afero).

En la 83a paĝo oni trovas “Zamenhof's heart stopped beating”, kiu sonas angle pli kiel medicina taksado ol eŭfemia esprimo pri la fino de vivo. Sed sume tiuj problemoj estas malmultaj kaj malgrandaj.

Alia malforta punkto, estas la listo de verkoj de Zamenhof. Ĝi estas ĉefe malgranda (sume nur tri pozicioj) kaj temas pri kolektoj. Ĝi ne donas ideon pri la kvanto, rango aŭ kvalito de liaj verkoj.

Tamen la plej grava problemo estas la malkongrueco de la titoloj en la kovrilo kaj titolpaĝo. La kovrilo anoncas The Life of Zamenhof (La vivo de Zamenhof), sed la titolpaĝo estas Zamenhof: The Life, Works and Ideas of the Author of Esperanto (Zamenhof: La vivo, verkoj kaj ideoj de la aŭtoro de esperanto), titolo, kiun oni ne trovas en la kovrilo. Aldona problemo estas, ke kvankam la libro estas trovebla en google books, la nomo de la aŭtoro estas skribita Korženkov kaj ne Korzhenkov (kiel en la libro) aŭ Korĵenkov (kiel li mem kutime skribas esperante). Tiuj malakordoj povas kaŭzi, ke la libro ne trafas al ĉiuj, kiuj devas legi ĝin.

Kaj tio estus domaĝa. La libro devas esti deviga pozicio ne nur en anglalingva interlingvistiko sed ankaŭ en aplikata lingvistiko. Esperanto estas, finfine, unu el la plej grandaj kaj plej sukcesaj projektoj en la historio de lingvistiko. Espereble tiu ĉi libro helpos iujn ekster la movado kompreni tion.

Michael Farris

Legu ankaŭ: Katarína Nosková. Biografia skizo “Zamenhof” aperis en la slovaka


Nomoj kaj sortoj

Sigmond, Júlia. Nomoj kaj sortoj: [Originala novelaro]. – Cluj-Napoca: Exit, 2011. – 110 p.

Nomoj kaj sortoj

Kiel kutime: iu ajn libro, legota de mi, devas dum iom da tagoj simple kuŝi sur apudlita tableto. Por ke mi povu legi kaj relegi la titolon de la libro.

Kial? Nu, por provi konjekti pri la tuta libro. Ĝiaj ideo, strukturo, koncepto, intrigo, fabulo ktp ĝis 30–35 parametroj. La lastaj estas la enhavo mem kaj la lingvoposedo. Ĉu stulte? Tute ne. Vi nur provu. Post tiuj ekzercoj la propra legado estas multe pli emocie riĉa kaj profunda.

Do, Nomoj kaj sortoj. Tre interesa temo! Iuj el ni kredas, ke la nomo de persono influas al lia/ŝia sorto. Aliaj nur ridas. Ceteraj… Ceteraj eĉ ne pensas pri similaj bagateloj. Mi kredas, kaj pro tio mi atendis de la libro ian novan rigardon, aspekton, traktaĵon. Finfine mi maturiĝis kaj eklegis la libron.

Kaj ricevis senteblan frapon kontraŭ mia kompatinda “emociaro”. Plena senreviĝo en mia kapablo antaŭlegi.

La unuan rakonton Adela mi legis eĉ trifoje, sed trovis neniun ligon de ŝia nomo kaj ŝia sorto. Do, la nomo (titolo) de la libro neniom estas/os kun ĝia sorto ligita. Samkiel en malnova anekdoto. Sidas du verkistoj. Unu gaja, la dua trista. Tre trista.

– Karulo! De kie tristo?

– Mm… mi romanon finverkis…

– Do, ĝoju!

– Aha… ĝoju… titoli ne povas!

– Fu… dirlididi… bagatelo… Ĉu vi menciis bovon aŭ submarinon?

– Ne…

– Do jen la titolo “Sen bovoj kaj submarinoj”…

La samon mi povas diri pri ĉiuj rakontoj. Sed kiaj rakontoj! La sekva Elmero min simple kortuŝis. Belega rakonto. Antaŭ ĉio – ĝustego de la priskribo. Temas pri jeno: Elmero svingas hakilon super la kapo de infano kaj diras: “Mi povus mortigi, sed mi ne mortigas, ĉar mi amas lin”.

La saman scenon mi travivas kvar–kvin fojojn dum la jaro. Jes! Ĉar mi vivas eĉ kun du debiluloj reale kaj konkrete. La unua – 51-jara viro. Recidivulo. La dua – 36-jara virino. Ankaŭ ŝatantino svingi hakilon. Ŝia eksedzo, ne debila, sed stulta, faris provon forpreni hakilon kaj ricevis baton kontraŭ sia “brasiko”. Tiu idioto simple ne scias, ke svingado de hakilo por debilulo estas simpla danco por eligi “vaporon”. Por altiri atenton al si. Mi ne estas idioto kaj pro tio permesos al ili ambaŭ esprimi amon al mi pere de svingata hakilo super mia kapo. Ili sufiĉe rapide trankviliĝas kaj… kaj… nun min kaptas la sento, ke sinjorino Júlia tutsimple ĉeestas apud ni. Ŝi simple rigardas kaj preskaŭ dokumente priskribas ĉion. Strange kaj mirinde, sed… la fakto.

Ankaŭ mia Elmero havante la tutan ĉambron da molaj pupoj, iam ridante, iam plorante, perdante la salivon, ludas kun pupoj. Mi povas ĵuri, ke li neniam legis pri iu ajn historia evento. Des pli li ne povis legi Esperantan libron, sed li agis, kvazaŭ leginte la libron Nomoj kaj sortoj. Aŭ inverse.

La koincido estas plena. Tio ne povas esti, sed jen okazis. Inter ni kaj sinjorino Júlia kuŝas miloj da kilometroj kaj – eĉ pli grave – diferenco de la tempo. La libro estis jam verkita, sed priskribas tujajn eventojn. Kaj priskribas tre ĝuste. Sen elpensaĵoj, falsoj, afektoj. Tio signifas, ke sinjorino Júlia estas tre, tre riĉa sinjorino. Ŝi dungis dudekon da agentoj (spionoj) kaj sendis ilin al mia kompatinda urbeto, por ke ili ĉion dokumentu…

Nu, nu … mi ŝercas. Sed se daŭrigi serioze, min varmigis la lingvaĵo. Trankvila, pacienca, senpeza. Pure virina, pro tio varma. Senteblas zorgemo pri uzo de la vortoj. La kompozicioj de ĉiuj rakontoj estas senriproĉaj. Mi rekomendas ĝin al ontaj legantoj.

Bonan legadon!

Viktor Sapoĵnikov (Ruslando)


Bonvenon en Serbio

Utila libreto kun misgvida titolo

Alfirević, Bojana. Bonvenon en Serbio: Gvidilo por esperantistoj = Dobrodošli u Srbiju: Vodič za esperantiste. – Beogrado: Bojana Alfirević, 2012. – 136 p.; 300 ekz.

Kiam mi prenis la libreton kun la titolo Bonvenon en Serbio kaj kun la subtitolo “Gvidilo por esperantistoj”, mi pensis, ke temas pri turisma gvidlibro, kaj, verŝajne, tiel pensus ĉiu alia homo. Tamen temas pri tute alia afero – reale evidentiĝis, ke ĝi estas Esperanto-serba konversaci-libro!

Kiel konversacia libro, ĝi estas senriproĉa. Estas prezentitaj la alfabeto (fakte du alfabetoj, kiujn uzas la serboj, kvankam poste estas por oportuno uzata nur la latina) kun prononco, vortoj kaj frazoj laŭ kvin temoj, ĉiu kun pluraj subtemoj. Aldone estas donitaj tri serbaj kulinaraj receptoj. Uzi la libron, por iom kontakti kun lokanoj, facile povas ĉiu esperantisto en Serbio kaj aliaj eksjugoslaviaj landoj, parolantaj, fakte, la saman lingvon (Bosnio-Hercegovino, Kroatio, Montenegro). Pro la dulingveco, ĝin ankaŭ povas uzi la loĝantoj de tiuj landoj en esperantistaj aranĝoj. Ĝi povas utili ankaŭ por komencantoj. Por lingvoŝatantoj ĝi povas esti utila kiel la unua enkonduko en la parolan serban lingvon.

La libreto estas kompilita zorge kaj saĝe. Interesatoj ne preterlasu ĝin pro la misgvida titolo.

Nikolao Gudskov (Ruslando)


Nia trezoro

Frigyes Karinthy

Karinthy

Ekde la 1910aj jaroj la plej legata, citata kaj menciata humuristo de Hungario, sed krome poeto, dram- kaj prozverkisto, kun vasta erudicio naturscienca kaj filozofia: jen la impona figuro de Frigyes Karinthy (1887–1938). Kvankam li estis ankaŭ esperantisto, pri tiu aspekto de lia vivo eĉ esperantistoj foje traktas fikciaĵojn el liaj verkoj kiel faktojn.

Pri sia lingvoscio en 1928 li deklaris jene: “Esperanton, kvankam mi sufiĉe bone ĝin komprenas, je mia doloro, mi ankoraŭ ne parolas kontentige”. Ni povas supozi ke la nivelo de lia parolkapablo estis relative malalta, sed ke li legis kaj komprenis la lingvon sufiĉe por orientiĝi pri movadaj aferoj.

Karinthy ekde 1918 ofte kaptis eblojn helpi la Esperanto-movadon. En 1929 li skribis pri sia engaĝiĝo: “Nur la Esperanto-movado havas ŝancon por garantii la ekziston de la naciaj lingvoj, tiuj multmiljaraj kulturvaloroj, en la minaca ventokirlo de Babelo”. Kies lingvo estas Esperanto? Tiu estis la alia demando, kiun li klopodis prilumi en siaj artikoloj. “Fremda, sed ne fremdula; alia ol nia lingvo, sed ne de aliuloj; ĝi estas lingvo de ni ĉiuj, aŭ se oni preferas, nenies lingvo, ĉar ĝi ne servas imperiestrojn, ŝtatinteresojn, vantecon de landoj. Ĝi ne batalas kontraŭ nacioj, kontraŭ lingvoj, ĝi neniun vivantan lingvon volas asimili, aliigi, forbalai, neniigi, silentigi. Ĝi volas ekzisti sen nei la ekziston de aliaj. Ĝi ne havas alian celon ol kiun ĝi asertas pri si, nome krei ordon en la monda Babelo. Ĉiu parolas sian propran lingvon, krome unu plian, kiun ĉiu komprenas en la tuta mondo”.

En la 1920aj jaroj plurajn mallongajn verkojn de Frigyes Karinthy oni tradukis Esperanten, kaj libroforme aperis Morgaŭ matene en 1923 (tradukis Kalocsay), Norda vento en 1926 (Károly Bodó), fine Vojaĝo en Faremidon en 1936 (Lajos Tárkony). (La lastan István Bakonyi jam en 1923 aperigis en Ido.)

La interligo de Karinthy kun la movado daŭris. En 1928–29 kun la verkisto-esperantisto Béla Vikár (1859– 1945) li membris en la organiza komitato de la 20a Universala Kongreso en Budapeŝto kaj partoprenis ties literaturajn aranĝojn kun sia amiko la verkisto Dezső Kosztolányi (1885–1936). Ili kune ĉeestis ankaŭ aliajn Esperanto-eventojn, ekzemple literaturan vesperon de la budapeŝta Esperanto-grupo: la 25an de februaro 1930 oni voĉlegis el la verkoj de ambaŭ, kaj Karinthy mem laŭtlegis sian verketon por publiko ducentkapa.

Nova organizaĵo en la literatura vivo estis la hungara PEN-Klubo fondita en 1926. En 1930 Kosztolányi elektiĝis ties prezidanto. Dank' al lia organiza laboro la 10a kongreso de Internacia PEN-Klubo okazis en majo 1932 en Budapeŝto. Karinthy kuraĝis elpaŝi por Esperanto per parolado en la kongreso.

Karinthy kiel granda satiristo verkis humuraĵojn pri multo, ankaŭ pri Esperanto kaj pri sia propra lingvoscio. Li amuzis siajn amikojn per anekdoto laŭ kiu li absolute ne komprenis Esperanton: la prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio kun delegacio vizitis la malsanan Karinthy en hospitalo. Kun floro en la mano li volis laŭtlegi longan salutan tekston en Esperanto, sed Karinthy, intencante kaŝi sian nescion, pretekstis, ke pro cerbo-operacio li forgesis Esperanton. Ni ne scias ĉu tia renkontiĝo vere okazis…

Karinthy estis en 1932–1938, ĝis sia morto, prezidanto de Hungara Esperanto-Societo (HES). En la 1930aj jaroj ekzistis pluraj Esperanto-societoj en Hungario, kun grandaj diferencoj. Dum HES restis politike neŭtrala organizaĵo, Hungara Esperanto-Federacio (HEF, 1935–1944), apogis la iredentisman politikon de la hungara registaro, sub prezido de la antisemito d-ro Ágost Benárd (1880–1968?), parlamenta deputito ne konanta Esperanton, voĉdoninta por la unua kontraŭjuda leĝo de Hungario. En HES tiaĵo estis neimagebla eĉ post la morto de Karinthy.

La poresperanta aktivado de Karinthy malpliiĝis en la dua duono de la 1930aj jaroj. En artikolo la 8an de marto 1938 li skribis pri tio: “Mi entuziasme restas dumviva adepto de Esperanto. Mia agemo paraliziĝis, sed ne la konvinkiĝo pri ĝia sukceso”.

Karinthy la 29an de aŭgusto 1938 abrupte forpasis. La revuon Hungara Heroldo jam redaktis la afergvida prezidanto de Federacio, kiu eĉ en mallonga nekrologo taksis menciinde, ke “varmkora amiko de Esperanto” ne parolis Esperanton.

Kvankam inter la prauloj de Karinthy estis judoj, lin mem ankoraŭ ne trafis la unuaj kontraŭjudaj leĝoj. Nur lian vidvinon koncernis amaso da kontraŭjudaj dekretoj. Ŝin oni mortigis en 1944 en Aŭŝvico.

“Kun granda simpatio mi vidas la senesperan, tragikan lukton de la batalantoj por artefarita lingvo kontraŭ la etoso de la epoko”, – skribis Karinthy en 1929. Tamen li senhezite engaĝiĝis en tiun lukton. La Internacia Lingvo kaj ĝia propagando estis esenca parto de lia vivo.

Laŭ la artikolo “La beletra rondo de la revuo Nyugat kaj la Internacia Lingvo” de Árpád Rátkai (Beletra Almanako, 2010, №8), kompilis

István Ertl


El la parolado de Karinthy en la 10a kongreso de Internacia PEN-Klubo

… Nur artefarita lingvo povas servi al la intelekta komunikado. Ekzistas tia lingvo. Kvin milionoj da homoj ĝin uzas. Ekzistas 500-paĝa bibliografio de la verkoj tradukitaj al tiu lingvo.

Jen do mia propono:

1. Por elprovi la efikecon de ĉi tiu lingvo, mi petas ke PEN-Klubo realigu eksperimenton. Ĝi tradukigu novelon kun senduba literatura valoro al dek lingvoj, interalie al Esperanto, kaj poste retradukigu tiujn tradukojn al la lingvo de la originalo, fare de tradukistoj kiuj ne konas la tekston. Konstateblos, ke la traduko farita el Esperanto plej proksimos al la originalo, ĝi plej bone redonos ties proprajn ecojn.

2. Se la eksperimento sukcesos, PEN-Klubo aliĝu al la klopodoj pri Esperanto: ĝi fariĝu la peranta lingvo por la aferoj, por la komerco, diplomatio, scienco kaj literaturo!


Du novaj libroj de Sezonoj

Ŝerloko Holmso en Esperanto

Meze de majo en Kaŭno (Litovio) estis presitaj du novaj libroj en la populara libroserio Mondliteraturo de la eldonejo Sezonoj.

Arthur Conan Doyle. La aventuroj de Ŝerloko Holmso: Novelaro / Tradukis el la angla István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 248 paĝoj. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 18).
Prezo: 20 eŭroj.

Estas preskaŭ nekredeble, ke ĉi tiu klasikiĝinta novelaro ĝis nun ne aperis en Esperanto. Fine, Sezonoj realigis la ideon de William Auld kaj eldonis la aventurojn de Ŝerloko Holmso kaj d-ro Vatsono, pri kies esperantigo kompetente laboris okpersona tradukteamo.

Hobito en Esperanto

John Ronald Reuel Tolkien. La hobito, aŭ tien kaj reen: Fabelo / Tradukis el la angla Christopher Gledhill kaj William Auld (poemoj). – Represo de la 2a eldono (2005). – Kaliningrado: Sezonoj, [2013]. – 224 paĝoj, il. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 9).
Prezo: 18 eŭroj.

La du Esperanto-eldonoj de La hobito (2000, 2005) rapidege disvendiĝis, kaj nun Sezonoj aperigis represon de la dua eldono kun korekto de kelkaj komposteraroj. Certe, ankaŭ ĉi tiu eldono havos bonan debiton, danke al la nova filmserio, kies unua filmo nun furoras en la mondo.

La du novaj libroj baldaŭ estos aĉeteblaj ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe pluraj grandaj Esperanto-libroservoj, kiuj ricevos la librojn post kelkaj semajnoj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povos aĉeti la librojn rabatite rekte ĉe Sezonoj en Kaliningrado, aŭ ĉe niaj reprezentantoj en Kaŭno, Vilno, Olsztyn kaj Moskvo.
Ili estos vendataj en BET-49 kaj ARKONES XXIX.

La aktuala librolisto de Sezonoj estas konsultebla rete: http://esperanto. org/Ondo/Prezlist.htm Atentu, ke kelkaj el la libroj en ĉi tiu listo estas rande de elĉerpiĝo.

Halina Gorecka


Ricevitaj libroj

125 jaroj de Esperanto. Bydgoszcz – Esperanto-kontaktoj en 125 landoj de la mondo / Redaktis Andrzej Grzębowski. – Kruszyn Krajeński: Skonpres, 2012. – 20 p., il.; 3000 ekz. – [Donaco de ISTK].

Alfirević, Bojana. Bonvenon en Serbio: Gvidilo por esperantistoj = Dobrodošli u Srbiju: Vodič za esperantiste. – Beogrado: Bojana Alfirević, 2012. – 136 p.; 300 ekz. – [Recenzoekzemplero].

Korzhenkov, Aleksander. Zamenhof: The life, works and ideas of the autor of Esperanto / Trans. Ian M. Richmond; Edited by Humphrey Tonkin. – New York: Mondial, 2010. – 100 p, il. – [Recenzoekzemplero].

Rodin, Sen [ps. de Filippo Franceschi]. Kapitalismo. Lasta akto. – Thaumiers: La KancerKliniko, 2012. – 22 p. – (La KromKancerKliniko, №27). – [Donaco de La KancerKliniko].

Schiller, Friedrich. Don Karlos, Infanto de Hispanio: Drama poemo / Tradukis el la germana Willy Nüesch. – Berno: Willy Nüesch, 2006. – 251 p. – [Donaco de Willy Nüesch].

Schiller, Friedrich. Elektitaj poemoj / Tradukis el la germana Willy Nüesch. – Berno: Willy Nüesch, 2007. – 82 p. – [Donaco de Willy Nüesch].

Sigmond, Júlia. Nomoj kaj sortoj: [Originala novelaro]. – Cluj-Napoca: Exit, 2011. – 110 p. – [Recenzoekzemplero].


Ricevitaj gazetoj

EAB Update, 2013/61;
Esperanto, 2013/4;
Femina, 2013/33;
Frateco, 2013/99;
Internaciisto, 2013/2;
Kontakto, 2013/1;
La Lanterno Azia, 2013/297;
La Ondo de Esperanto, 2013/4-5;
La Revuo Orienta, 2013/3;
Literatura Foiro, 2013/261;
Monato, 2013/3,4,5;
Pola Esperantisto, 2012/6;
REGo, 2013/2.


Rid(et)u kun ni!

Edzino demandas sian edzon:

– Amata, kiel mi vestu min por la hodiaŭa spektaklo?

La edzo senpacience rigardas horloĝon kaj respondas:

– Rapide.

* * *

Koncertgvidanto demandas muzikiston antaŭ ties prezentado:

– Ĉu vi ludas nur violonon?

– Ne, mi ludas ankaŭ pianon.

– Ho, perfekte, vi povos mem akompani vin.

* * *

Interparolas du kritikistoj.

– Mi miras, ke oni ne prifajfis tiom enuan teatraĵon!

– Ja oni ne povas fajfi oscedante!

Kolektis kaj tradukis Henryk Kramarczyk


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2013, №6 (224)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2013:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto
nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2013.