La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2013. №7 (225)

Foto de Francisko L. Veuthey

La julia Ondo aperas sojle de la ĉefa Esperanto-evento de ĉi tiu jaro – la 98a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta la 20–27an de julio en la impona Rejkjavika koncerta-konferenca centro Harpa, kies eksteron vidigas la kovropaĝa foto de Francisko L. Veuthey.


ENHAVO

KALENDARO

  • Julio 2013: Jubileoj, memordatoj, festoj

TEMO

EVENTOJ

  • Ĝenevo: Invito al Rejkjaviko
  • Traduka helpopeto por lernu.net
  • UEA: Komitatanoj B elektitaj
  • UAM: Denove instruista trejnado
  • Katalin Kováts. La dua tutmonda KER-ekzameno
  • Shi Chengtai. La Harbina JS tradiciiĝis
  • Martin Sawitzki. Nurenbergo: Duobla jubileo
  • Nekrologo
  • Małgosia Komarnicka. Vroclavo: Esperanta vendredo
  • Halina Gorecka. Toruno: Literature kaj etnografie
  • Tim Owen. Britio: sukceso kaj malsukceso
  • Elda Doerfler. Kunlabore en Alp-Adrio
  • Elżbieta Frenszkowska. Olŝtino: Omaĝe al Julian Tuwim
  • Pavla Dvořáková. Esperanto kaj muzoj
  • Ĉeĥio: Novaj ZEOj en Lipnice
  • Okuŭaki Toŝiomi. Japanio: EPA 90-jara
  • Luis L. Cordova Arellano. Meksiko: Finiĝis kurso ĉe UNAM
  • Nia 31a sonprogramo finfine aperis
  • Koncize (9 informoj)

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

  • Fotoraportoj (Mónika Molnár, M.K., Marijus Dilba)
  • Kolofono

Rejkjaviko atendas vin… Kaj mil aliajn kongresanojn

[La Rejkjavika koncert-konferenca centro “Harpa” - nia ĉi-jara kongresejo (Foto: Francisko L. Veuthey) Uk98-harpa.jpg]

La 20an de junio, precize unu monaton antaŭ la komenco de la 98a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta la 20–27an de julio en Rejkjaviko, aliĝis kongresano №1000 – bona preteksto por fari kelkajn demandojn al kongresaj responsuloj en la Centra Oficejo de UEA.

Unue respondas Clay Magalhães, Konstanta Kongresa Sekretario.

Clay Magalhães

Se ne estas sekreto, kiu estas la feliĉa milulo?

La islanda veterano Hallgrimur Sæmundsson.

Kaj el kiuj landoj oni aliĝis plej amase?

Plej multe da aliĝintoj estas el Japanio (97), Francio (88), Germanio (83), Ĉinio (59), Italio (44) kaj Nederlando (42).

Ĉu la laŭlanda distribuo estas kutima, aŭ en la antaŭaj jaroj la supro de la landlisto estis alia?

Kutime la tri pintaj landoj estas samaj kiel ĉi-jare. Ili alternas laŭ ordo inter si kaj ofte ankaŭ kun la kongresa lando. Rimarkinda estas la kvanto de ĉinoj en Rejkjaviko. Eble Ĉinio aperos inter la unuaj landoj kun plej multe da aliĝoj ankaŭ al la venontaj UK-oj.

Ĉi-jare la Loka Kongresa Komitato estas malgranda, nur 14-persona, ĉu ĝi sukcesas fari la tutan laboron, kiun kutime LKK faras, aŭ la Roterdamaj CO-anoj havas pli da ŝarĝo ol normale?

Fakte en Havano LKK estis nur 9- kaj en Kopenhago 11-persona! Kun la profesiigo de la Kongresa Fako de UEA la laboro de LKK malgrandiĝis. La taskoj de LKK ĉefe rilatas al laboro tuj antaŭ la kongresa semajno kaj dum ĝi. Kompreneble, tio ne signifas, ke LKK nenion faras monatojn kaj jarojn antaŭ la UK, sed por la fruaj taskoj ne necesas granda nombro da laborantoj. Dum la UK en Rejkjaviko laboros ankaŭ alilandaj helpantoj.

uk-98

La provizora programo, aperinta en la Dua Bulteno, estas tradicia. Ĉu tamen la kongreso havas iujn novajn aŭ nekutimajn programerojn?

La programo estas sufiĉe plena de la tradiciaj programeroj kiuj ne povas manki en UK-oj. Unu semajno apenaŭ sufiĉas por eviti koliziojn inter tiuj programeroj kaj ankaŭ inter ili kaj aliaj programeroj kiuj okazas nur unufoje aŭ neregule. Tamen ni provas aldoni novajn, interesajn erojn; ekzemple ĉi-jare estos 5-leciona kurso pri la historio de Esperanto. Ni ankaŭ provas doni lokan etoson al la programo, ekzemple per prelegoj pri la lando.

Ni aŭdis plendojn de kelkaj homoj, ke ili ne sukcesis ricevi lokon en la antaŭ- aŭ/kaj postkongresaj ekskursoj. Ĉu oni ne antaŭvidis grandan interesiĝon pri ili?

Kelkaj kongresanoj kontaktis nin provante trovi ekstran lokon en antaŭ- kaj postkongresa ekskursoj. Por la postkongresa ni sukcesis havi ekstran grupon dank' al nia agentejo en Islando. Bedaŭrinde ĉe la antaŭkongresa ekskurso la problemo estas, ke la kapacito en la hoteloj laŭ la itinero de la ekskurso ne sufiĉas por la granda kvanto de turistoj (ne nur esperantistoj) kiuj volus mendi.

Kia kultura kaj arta programo atendas nin en Rejkjaviko?

Ĝi estos sufiĉe riĉa, i.a. kun la partopreno de pianistino kaj baritono el Argentino, violonistino el Usono, teatra grupo el Ĉeĥio, aktoro el Serbio, disk-ĵokeo el Germanio, muzikista duopo el Svedio kaj kantisto el Italio.

Personoj, kiuj interparolis kun ni pri la kongreso scivolas pri tri aferoj: (1) la vetero en Rejkjaviko kaj la kunprenendaj vestoj; (2) la eblo interkompreniĝi surloke en vendejoj, restoracioj, muzeoj…; kaj (3)islandaj gustumindaĵoj…

Ŝerce islandanoj diras, ke, se vi ne ŝatas la veteron, atendu 5 minutojn kaj ĝi ŝanĝiĝos komplete. Somere ne estas altaj temperaturoj, inter 10 kaj 20 gradoj, sed povas esti sufiĉe da vento. Konsilindas do varm(et)aj vestaĵoj, ĉefe kontraŭ vento kaj pluvo. La interkompreniĝo inter la lokuloj kaj turistoj okazas ĉefe en la angla, dana, sveda, norvega kaj germana. Oni ĉefe manĝas fiŝaĵojn kaj ŝafaĵojn, kaj precipe tiuj lastaj tre bongustas. En Rejkjaviko estas ankaŭ kelkaj vegetaraj restoracioj. Konsiderante la kvanton de loĝantoj, impresis min la kvanto de 24-horaj vendejoj dise tra la urbo.

La konversacion daŭrigas Ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller.

Osmo Buller

En la inaŭguro de la unua Rejkjavika UK (1977), kiun ĉeestis la prezidento de Islando d-ro Kristján Eldjárn, gravan 40-minutan paroladon faris Ĝenerala Direktoro de Unesko Amadou-Mahtar M'Bow; en la inaŭguro parolis en Esperanto la Islanda kulturministro kaj la urbestro de Rejkjaviko. Ĉu kaj kiel ĉi-jaran kongreson apogas aŭtoritatoj internaciaj kaj landaj?

La apogo de landaj aŭtoritatoj estas ĉefe morala, ekzemple, partopreno de gravuloj en la Honora Komitato. Okazos ankaŭ la tradicia urba akcepto. Pri ĉeesto de aŭtoritatuloj en la inaŭguro oni ekscios nur iom antaŭe, sed io same unika kiel en 1977 ja ne okazos.

Kiel estos traktata la kongresa temo "Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj"?

La traktadon reĝisoros Orlando Raola, kies planon mi ankoraŭ ne konas detale.

Tri el la kvar plej freŝaj kongresurboj (Havano 2010, Kopenhago 2011, Rejkjaviko 2013) troviĝas surinsule kaj unu (Hanojo 2012) en la Hindoĉinia duoninsulo. Ĉu nur hazardo? Same kiel tio, ke tri kongreslandoj (Francio 1998, Brazilo 2002, Italio 2006) samjare fariĝis mondaj ĉampionoj en futbalo?

La insuleco estas nur amuza hazardo. Ke tri kongreslandoj gajnis la futbalan mondpokalon, estas ne hazardo sed koincido. Kiel vi vidos, venontjare Argentino estos monda ĉampiono.

Kvankam la Rejkjavika UK estos pli granda ol tiuj en Havano kaj Hanojo, ĝi daŭrigas la serion de "magraj kongresoj": post Pekino (2004), Vilno (2005) kaj Florenco (2006) neniu UK allogis pli ol 2000 personojn, kaj facile prognozeblas, ke ankaŭ la kongreso en Bonaero estos malgranda. Kial oni elektas kongresi en landoj, kiuj ne logas multajn, ja oni povus pli ofte kongresi en Francio, Italio aŭ Hispanio kun pli da kongresanoj kaj pli da profito por UEA?

Ĉe elekto de landoj UEA dependas de tio, de kie venas invitoj. La malfortiĝo de la movado en multaj landoj kaŭzis, ke landaj asocioj tie hezitas aŭ tute ne pretas inviti UK. Tamen, la malkresko de nombroj ne okazis nur pro la lokoj sed ankaŭ pro la monda ekonomia krizo, kiu reduktis turismon ĝenerale.

Pli da geografio: Ĝis 1981 el la unuaj 65 UKoj nur kvar okazis ekster Eŭropo, sed dum 2000–2015 Eŭropo gastigis naŭ kongresojn, kaj sep okazis ekster ĝi. Ĉu la ekstereŭropiĝa tendenco daŭros?

Konvena ritmo estus unu UK en tri jaroj ekster Eŭropo anstataŭ ĉiun duan jaron kiel en la lastaj jaroj. Estas interese, eĉ se negative, ke nun kiam UK ofte estas ekster Eŭropo, iuj eŭropanoj plendas, ke ĝi estas multekosta, ĉar ĝi okazas "malproksime". Kun la tutmondiĝo de UEA ankaŭ UK-oj tutmondiĝis, kion eĉ komitatanoj de UEA ne ĉiam komprenas – ekzemple en komitatkunveno en Havano iu plendis pri la malproksimeco de Kubo. Kubaj esperantistoj evidente pensis malsame pri tio.

La jubilea 100a UK okazos post du jaroj en Lilo. Ĉu jam estas intereso pri la 101a kaj postaj? Kiam oni unuafoje kongresos en Ruslando kaj rekongresos en Usono?

Estas interesiĝo almenaŭ en Koreio, Kroatio kaj ankaŭ en Portugalio, kie UK neniam okazis. Interesiĝo estas ankaŭ en la usona landa asocio, sed mi dubas, ke UK povus okazi tie tre baldaŭ, kaj same pri Rusio, kies landa asocio laŭ mia scio ankaŭ ne pensas pri ebleco de UK-invito.

Multaj kritikas la UK-ojn kaj proponas iel evoluigi ilin. Kiuj proponoj ŝajnas al vi realigindaj, realigeblaj kaj realigendaj?

Verdire mi apenaŭ vidis tiajn proponojn. Kutima trajto de la proponantoj estas, ke ili ne havas ideon pri la tuta komplekso de aferoj, kiuj ligiĝas al la okazigo de UK. Laŭdire UK ne ŝanĝiĝas, sed ĝi ja ŝanĝiĝas iom post iom, pro kio oni eble ne rimarkas tion. Nuntempe la baza programo havas plurajn erojn, kiuj mankis antaŭ 10–20 jaroj. Neniu alia projekto en la Esperanto-movado estis same sukcesa kiel UK kaj estus danĝere riski tiun sukceson per drastaj ŝanĝoj.

Laste: vi partoprenis multegajn kongresojn. Kiu(j) el ili plej pozitive impresis vin?

La aliaj ja restas en la ombro de mia unua UK en Helsinko en 1969, ĉar mi eĉ nun funkcias per la motiviĝo, kiun inokulis en mi Ivo Lapenna per sia festparolado tie. Rejkjaviko estos mia 30-a, sed nur du UK-ojn post 1969 mi ĉeestis kiel simpla kongresano: Stokholmon en 1980 kaj Budapeŝton en 1983, kaj mi ne povas elekti inter ili. Pri tio, kiu impresis min plej multe inter tiuj, kiujn mi kunorganizis kiel funkciulo de UEA, mi preferas pensi post mia emeritiĝo.

Dankon, kolegoj, pro la afablaj respondoj. Ĝis renkontiĝo en Rejkjaviko!

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Fotoj de Francisko L. Veuthey


UEA: Komitatanoj B elektitaj

Roterdamo. La 17an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2013-2016. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Atie van Zeist, Piet Schuil kaj Rob Moerbeek. Laborantoj de la Centra Oficejo helpis la komisionon en la nombrado, kiu daŭris preskaŭ kvar horojn.

Balotilo estis sendita al 4392 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1188, t.e. 27,0%. Estis 1185 validaj kaj 3 malvalidaj balotiloj. Ĉar pri la ses elekteblaj lokoj konkursis nur sep kandidatoj, la voĉdonado eble ne estis same interesa kiel en 2010, kiam por la sama nombro da lokoj estis 13 kandidatoj kaj la balota procentaĵo estis pli alta, 32,3%. La rekordo, 33,8%, datiĝas de 1998.

Plej multe da voĉoj, 1002, ricevis Mark Fettes. La aliaj sukcesaj kandidatoj estis Stefan MacGill (973), José Antonio Vergara (887), Barbara Pietrzak (881), Amri Wandel (874) kaj Dennis Keefe (859). Ne elektita estis Johan Derks, kiu ricevis 566 voĉojn.

La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Estas unu Komitatano B por ĉiu komencita milo da membroj laŭ la stato fine de la antaŭa jaro, ĉi-kaze la 31an de decembro 2012. Krome, ĉiuj aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj kun minimume 100 membroj rajtas nomumi Komitatanon A. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la kunsidoj de la Komitato. Fine, la Komitatanoj A kaj B rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de la suma nombro de la Komitatanoj A kaj B.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2013, N-ro 503.

Legu ankaŭ:

Balotado pri komitatanoj B komencita

Komitatano Z. Antaŭraporto el Rejkjaviko


La dua Tutmonda KER-ekzameno

Katalin Kovats

Katalin Kováts, la iniciatinto, organizanto kaj administranto de la mondekzameno,
ĉi-jare akceptis ankaŭ per skajpo la parolan parton de la ekzameno.

Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net – simile al la pasinta jaro – denove sukcesis kunlaborigi ĉ. 70 personojn el 16 landoj por okazigi samtempan ekzamensesion tra la tuta mondo. Al la ekzameno, okazinta la 8an de junio, aliĝis 250 kandidatoj, el kiuj fine ekzameniĝis 243. Unu kandidato en Pollando kaj 6 en Ruslando ne aperis en la indikita tempo.

La plej multe da kandidatoj varbiĝis denove en la meksika urbo Tecamac. Ni nur kun admiro sekvas la fruktodonan laboron de la loka esperantista teamo. Inter la lando, same kiel antaŭ unu jaro, elstaras Francio kun entute 76 kandidatoj.

La kampanjon partoprenis 24 urboj en 16 landoj de Eŭropo (145 personoj), Ameriko (83) kaj Azio (5), laŭalfabete:

Argentino (Bonaero) 7
Belgio (Gento) 12
Brazilo (Kuritibo 13, Maceio 11) 24
Finnlando (Helsinko) 8
Francio (Arras 17, Avinjono 8, La Roshe-sur-Yon 13, Limoĝo 12, Liono 9, Tuluzo 8, Parizo 9,) 76
Germanio (Berlino) 7
Japanio (Tokio) 5
Kolombio (Kalio) 8
Meksiko (Tecámac 36, Tijuana 4) 40
Nikaragvo (Managvo) 7
Pollando (Varsovio) 5
Ruslando (Moskvo) 14
Serbio (Senta) 9
Svedio (Malmo) 5
Svislando (La Chaux-de-Fonds) 9
Usono (San Francisko) 7

En ses lokoj okazis ne nur skriba parto, sed helpe de skajpo, eblis ankaŭ trapasigi la parolan parton de la ekzameno. Por tio ĉiuurbe kunligiĝis la ekzamenloko kaj du ekzamenantoj el diversaj landoj. La lokajn teknikaĵojn kaj sekurecon prizorgis la organizantoj, dum la ekzamenantoj laboris el sia hejmo. Tiel eblis ekzemple ekzameni 15 meksikanojn, kun kiuj Katalin el Hago, Márta Kovács el Budapeŝto, alifoje Petra Smidéliusz el Bonaero sidis ĉe la komputilo. Skajpekzamenis ankoraŭ aliloke Renato Corsetti, Zsofia Kóródy kaj el Liono surloke ankaŭ Mirejo Grosjean. En La Chaux-de-Fonds kaj Tuluzo tiaj sesioj okazos post 1-2 semajnoj.

Krom kelkaj etaj teknikaj defioj kaj malkonektiĝoj la skajpa ekzameno mem teknike tute bone “ekzameniĝis”, kaj tio malfermos novajn eblojn por la okazigo de kompleksaj ekzamenoj tra la mondo sen vojaĝigo de la ekzamenantoj.

La testojn oni skribis en du geografiaj blokoj, eŭropanoj kune kun japanoj, kaj usonanoj kune kun latinamerikanoj. Ni uzis du seriojn el ĉiuj tipoj kaj niveloj, entute 12 testojn. Aldone je ĉiu nivelo ni devis pretigi grandliterajn versiojn por la anoncitaj vidhandikapaj kandidatoj.

Ĉi-jare ankaŭ en la sendado de la dokumentoj estis novaĵoj. En Usono kaj Latin-Ameriko en tri diversaj lokoj oni produktis la materialon surloke kaj tiel ĉefe enlande sendis la kovertojn al la adresatoj. Ĉiuj aliaj testkovertoj kaj pakaĵoj estis pretigitaj en Hago kaj senditaj el Nederlando. La materialoj – krom tiu de Ruslando – atingis siajn celojn ĝustatempe. Por Moskvo necesis apliki B-planon, lastmomentan elektronikan sendadon.

Por tiu ĉi sesio estis kompilitaj proksimume 200 paĝoj da testoj. Bedaŭrinde - pro aliĝo de kandidato, kies artikolo origine enestis en iu testo - necesis lastmomente ŝanĝi la materialojn. Tial ĉe la enpaĝigo enŝteliĝis 3 eraroj en la koncernan dokumenton. La misnumerigadon de du taskoj, helpe de la surlokaj gvidantoj, en ĉiu loko oni flekse kaj rapide solvis, ĝi kaŭzis problemojn – aŭ pli precize vekis akrajn kritikojn – nur inter kelkaj junaj kandidatoj de Varsovio kaj Berlino. Bedaŭrinde iliaj mokaj komentoj en Facebook celis ne la perfektigon de la sistemo, sed demoraligon de la ekzameno. La problemo estos raportita al ITK.

La tutmonda kunagado ankaŭ ĉi-jare altiris la atenton de la ekstermovadaj novaĵservoj, en pluraj lokoj ĵurnalisto vizitis la ekzameniĝantojn, kaj sekve de tio unu post la aliaj aperadas pozitivaj artikoloj pri Esperanto post la evento.

En kelkaj urboj ni sukcesis atingi, ke altrangaj lokaj honoraj gastoj estis enplektitaj en la proceduron, ekzemple, en Liono la vicurbestro ricevis kaj mem portis la testojn al la ekzamenloko kaj poste eĉ ĉeestis la festan restoracian manĝon, kiun la trapasintoj okazigis. En aliaj urboj universitataj profesoroj, lernejaj direktoroj, bibliotekestro kaj direktoro de socia organizaĵo subtenis la aranĝon per sia ĉeesto kaj kunlaboro.

La pretiĝo al la ekzameno por la partoprenintoj signifis sisteman kaj seriozan lernadon de la lingvo. La komuna sperto de la ekzameno fortigas la komunumojn kaj donas okazon je fiero.

Katalin Kováts, la organizanto, nun administras la sesion, kolektas per enketilo la surlokajn spertojn kaj pretigos detalan analizon kun notoj pri la plibonigendaj eroj de la aranĝo. La testpakaĵoj jam survojas al Budapeŝto, kie okazos la korektado kaj taksado. La unuaj rezultoj kaj atestiloj atendeblas dum la 98a UK en Rejkjaviko, kie, verŝajne, la du direktoroj de la Budapeŝta Lingvocentro mem enmanigos la dokumentojn al la ĉeestaj kandidatoj aŭ iliaj reprezentantoj.

Mi kore dankas miajn kolegojn de la prepar- kaj ekzamenanta teamo kaj ĉiujn lokajn kontribuantojn, sen kiuj ne eblintus tiu granda, tutmonda aranĝo. Same korajn dankojn ŝi sendas al ĉiuj, kiuj esprimis siajn gratulojn kaj aprecis la faritan laboron.

Katalin Kováts

Legu ankaŭ:

La Dua Tutmonda Ekzameno (Antaŭekzamena artikolo de Katalin Kováts)

KER: Eksterordinara ekzamentago por 356 kandidatoj (intervjuo kun Katalin Kováts post la unua Tutmonda KER-ekzameno en 2012) http://sezonoj.ru/2012/07/213ker/


Nurenbergo: Duobla jubileo

Foto: Alfred Schubert

Por esperantoparolanto la jaro havas kelkajn regulajn gravajn datojn: la renkontiĝoj dum Novjaro, la apero de la plej ŝatata gazeto kaj la ĉiujara kunveno de la landa asocio. La Germana Esperanto-Kongreso okazas ĉiam dum Pentekosto, ĉi-jare la 17–20an de majo. Ĉi-foje la grupo de Nurenbergo invitis pasigi kvar tagojn kun riĉa programo, kaj 170 homoj sekvis tiun inviton, multaj el la najbaraj landoj, sed venis partoprenantoj eĉ el Usono kaj Tajvano.

La nurenberganoj tre ĝojis pri tio, ĉar tiu kongreso estis duobla jubileo. Ĝi estis la 90a inter la germanaj kongresoj, kaj ĝi okazis en la jaro de la 125a datreveno de nia grupo – la plej malnova Esperanto-grupo en la mondo. Ĝi Esperantiĝis en 1888.

Nurenbergo havas riĉan historion kaj rilate al Esperanto kaj al la ĝenerala mondo. Vi aŭdis pri ĝia malfacila rolo dum la Tria Regno kaj post la dua mondmilito. Sed kion vi scias pri ĝia longa historio? Ĉu vi sciis, ke ĝi estis unu el la ĉefproduktejoj de ludiloj? Ke oni en Nurenbergo konstruis la unuan fervojon sur la Eŭropa kontinento? Ke ĝi estis tre grava komerca urbo? Aŭ ke sub la urbo troviĝas multegaj tuneloj kiujn oni uzis por fermenti kaj stoki bieron?

Tonkin prelegas (Foto: Alfred Schubert)

Kadre de tio la elekto de la kongrestemo estis facila: “Pioniroj kaj Vizioj”. Kaj vere venis la pioniroj kaj viziistoj! Ni bonvenigis la antaŭan UEA-prezidanton prof. Humphrey Tonkin, kiu solene enkondukis nian kongreson. Prof. Martin Haase festprelegis pri la historio de Esperanto en Nurenbergo.

La Esperantisto de la jaro 2012 Peter Baláž plurfoje prezentis projektojn de E@I kaj la Esperanta Vikipedio. Unu prelego estis farita virtuale el Kanado: ĉar Jean Codjo ne povis persone veni por prezenti sian projekton de lernejo en Benino per “Skype”. Fine de la kongreso prof. Tonkin faris subtenan aŭkcion kiu kolektis preskaŭ 500 eŭrojn por tiu subtenenda projekto.

Estis aliaj prelegoj pri pioniroj kiel Joachim Giessner – grava germana Esperantisto-fervojisto, kaj pri la nurenbergano Albrecht Dürer – mondfama artisto kaj matematikisto.

Sed ni ne nur viziumis. Ankaŭ okazis tre praktikaj programpunktoj. Dum la jarĉefkunveno GEA elektis novan prezidanton, Sebastian Kirf, kiu jam delonge aktivas multflanke pri Esperanto kaj regule gvidas Esperanto-kursojn en sia altlernejo en Emden. Kunvenis fakgrupoj, kiel AGEI, kaj sub gvido de Zsófia Kóródy kun Peter Zilvar okazis KER-ekzamenoj.

Post tiom da laborado kaj pensado ni bezonis distran vesperan programon. Venis Ĵomart kaj Nataŝa por muzikumi kaj Saša Pilipović kun sia teatraĵo pri Galileo. Por danciga muziko zorgis DĴ Leo.

Samtempe kaj -loke kun la kongreso okazis la junulara aranĝo “Kekso”. kiu celas al novaj interesitoj en la germana junularo. Ili sukcese lernis nian lingvon kaj partoprenis en kelkaj programpunktoj.

Ni ofertis ekskursojn por montri la vidindaĵojn de Nurenbergo. Okaze de la jubileo de nia grupo okazis festa akcepto en la urbodomo kun honoraj paroloj kaj bela manĝaĵo. Poste ni vizitis nian novan Esperanto-arbon, kiu feliĉe ne nur troviĝas centre en la urbo, sed eĉ antaŭ unu el niaj regulaj renkontiĝlokoj. Nun ni ĉiam povas renkontiĝi en la urbo ĉe la Esperanto-arbo.

Foto: Alfred Schubert

Multaj el vi certe antaŭe aŭdis pri nia kongreso, ĉar, preparante ĝin, ni invitis sendi al ni salutojn el la tuta mondo. Kaj ni tre ĝojis pri la riĉa rezulto. En la kongreso ni prezentis ilin (vidu la supran foton), kaj individue vi povas rigardi ĉiun saluton en la reto.

Ni ĝojis gastigi la Germanan Esperanto-Kongreson en Nurenbergo kaj deziras bonan sukceson al la venonta, kiu okazos en Erfurto.

Martin Sawitzki

Fotoj de Alfred Schubert


Perlo en la kongresa koliero: 62a UK en Rejkjaviko (1977)

Kvin semajnojn antaŭ la malfermo de la 98a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko ni proponas konatiĝi kun la ĉefpaĝa artikoleto el la revuo Esperanto pri la unua Islanda UK, okazinta antaŭ 36 jaroj en tute alia epoko. Jen teksto el tiu epoko, kiam multaj esperantistoj sincere kredis je plua progresado de Esperanto, ja ties prestiĝo en Rejkjaviko, laŭ la aŭtoro de la suba artikolo (evidente, Simo Milojević), “atingis nivelon ĝis nun ne spertitan”.

UK-77

Perlo en la kongresa koliero

62a Universala kongreso de Esperanto, Rejkjaviko 1977 07 31 – 08 06

Kiam oni venigas mil homojn al la ĉefurbo de Islando, tio signifas invadon de ĉi tiu ŝtato sen soldatoj. La 62a Universala Kongreso de Esperanto, inter la 31a de julio kaj 6a de aŭgusto 1977, kun 1197 aliĝintoj, estis ĝuste tia invado, ĉar la kongresanoj kelkprocente pligrandigis la feritempan loĝantaron de la plej norda ĉefurbo en la mondo. La Movado unuafoje kunvenis en lando, kie la Kongreso efektive estis ĉeftemo de la publika kaj kultura vivo de la lando.

Havi en la Kongreso la ĉeestoprivilegion de la plej altranga ŝtata funkciulo, d-ro Kristján Eldjárn, ŝtatprezidanto, estas malofte spertita honoro. Sed, havi samtempe ankaŭ la Ĝeneralan Direktoron de Unesko, s-ron Amadou-Mahtar M'Bow, tio signifas plenumiĝon de jardekojn longaj movadaj revoj. La Prezidanto de lslando pasigis kun la kongresanoj iom malpli ol kvar horojn; la Ĝenerala Direktoro de Unesko elektis ĝuste nian Kongreson por liveri sian plej signifan paroladon pri la komunikado en la hodiaŭa mondo. Li krome renkontiĝis plurfoje kun movadaj funkciuloj kaj estis gasto en speciala tagmanĝo kun trideko da esperantistoj.

Esperanto

La Kongreso en Rejkjaviko estas pruvo, ke la prestiĝo de la Internacia Lingvo kaj UEA, kiel ĝia ĉefa organiza portanto, atingis nivelon ĝis nun ne spertitan. En la impone longa vico de Universalaj Kongresoj, Rejkjaviko estas la plej brila perlo de tiu koliero. Ĝi tion meritas ne nur pro la prestiĝaj trajtoj de la aranĝo, sed ankaŭ pro pluraj aliaj aspektoj, kiujn ni traktas tra la paĝoj de ĉi tiu numero.

Unu el la specifaj trajtoj de la 62a UK estas la fakto, ke ĝi eble unuafoje en la riĉa kongresa historio sukcesis starigi veran dialogon kun la kongresa lando, kies funkciuloj kaj fakuloj rolis en la kongresa programo apenaŭ malpli ol la movadanoj.

Nia Kongreso ja estas unu el la plej imponaj internaciaj eventoj okazintaj en Islando. Tamen, Islando montriĝis pli ol preta digne gastigi nin kaj regali ne nur per la spirhaltigaj unikeco kaj belo de siaj pejzaĝoj, sed ankaŭ per veraj spiritaj malkovroj, kiaj estis la majstra prezento de Inuk kaj partoj de la kongreslanda vespero.

Kiam ni estonte serĉos novajn lokojn por niaj kongresoj, ni serĉu novajn Islandojn. Ne gravas, se ilia Movado estas malforta, ĉar la Kongreso generos kaj multobligos tiujn fortojn. Rejkjaviko kun sia malmultnombra LKK estu nia definitiva kuraĝigo tiurilate. La decido kongresi en Islando estas unu el la plej senriproĉaj trafoj en la kongresa historio. Laŭ pluraj vidpunktoj, la 62a UK restos dum longa tempo – modelo por sukcesi.

Esperanto, 1977, №9 (861), p. 141.


Komputile

WikiTrans: rapide kaj bonkvalite traduki

La programo WikiTrans scias traduki en Esperanton ĉiujn 4 milionojn da anglaj artikoloj el Vikipedio. Malgraŭ la alta kvalito de la maŝintraduko, ili tamen ne povas aŭtomate fariĝi parto de la Esperanta Vikipedio, ĉar la tradukaĵon necesas poluri lingve kaj teknike. Por laŭeble simpligi tiun taskon, teamo de vikipediistoj kunvenis de la 1a ĝis la 5a de majo en Partizánske (Slovakio) por seminario organizita de E@I danke al subvencio de Esperantic Studies Foundation.

El Danlando venis Eckhard Bick, la aŭtoro de WikiTrans, kaj inter la deko da ĉeestantoj troviĝis du administrantoj de la Esperanta Vikipedio, Marek Blahuš kaj Michal Matúšov. Speciale por la seminario oni pretigis aldonaĵon al la vikipedia interfaco, kiu ebligas al la uzanto serĉi tradukitan tekston, provlegi ĝin kaj enmeti la korektitan tradukon en la Esperantan Vikipedion, kreskigante ties artikolbazon (nun 182 mil artikoloj). La organizintoj kredas, ke per tia provlegado novaj artikoloj ekestas pli rapide ol per traduko plene permana.

Oni ne nur entuziasme testadis la novan ilon, sed ankaŭ diskutis lingvistikajn, esperantologiajn kaj politikajn aspektojn de la projekto; ekzemple, la terminologian defion. Kvankam la tradukvortaro de WikiTrans nun ampleksas pli ol 200 mil kapvortojn (eble ĝi estas la plej granda Esperanta tradukvortaro), por multaj anglaj vortoj kaj plurvortaĵoj simple ankoraŭ ne ekzistas enuziĝinta Esperanta traduko, do WikiTrans devas ofte proponi proprajn esprimojn. Eblas pritaksi la vortaron kaj influi ĝian evoluon ĉe http://xl.wikitrans.net

Alia diskutata afero estis tradukindeco. Laŭ iuj kritikoj, la tradukoj de WikiTrans helpas disvastigi anglecajn vidpunktojn pri la mondo. Tio supozeble plej problemas ĉe politikaj, religiaj kaj historiaj anglalingvaj artikoloj, kiuj do devus pliriĉiĝi per informoj de alikulturanoj aŭ el alilingvaj artikoloj. Sekve, laŭ konsento farita en la seminario, indas en Esperanton traduki precipe stabilajn kaj kulture neŭtralajn informojn (ekzemple, biologio kaj aliaj natursciencoj) pli ol kulture ŝanĝiĝemajn temojn (ekzemple, usonaj sportistoj kaj muzikistoj). Kiel temo aparte interesa por esperantistoj proponiĝis geografio: Tipa esperantisto multe vojaĝas kaj ĉiu havas unuamanajn sciojn pri sia propra aŭ vizitata regionoj.

wikitrans

Fine oni faris eksperimenton por esperantigi artikolojn pri ĉiuj filmoj de Charlie Chaplin, por praktike testi la sistemon. Evidentiĝis, ke eblas produkti novan artikolon dum ĉirkaŭ 20 minutoj. Tio ankoraŭ povos pliboniĝi, kiam Eckhard Bick adaptos la sistemon por bone trakti fenomenojn tipajn al la filma lingvaĵo kaj kiam la nova reviziilo fariĝos stabila. Se vi volas helpi testi ĝin, vidi rezultojn de la Chaplin-eksperimento aŭ simple legi respondojn al oftaj demandoj pri WikiTrans, vizitu la retadreson: http://eo.wikipedia.org/wiki/P:WT

Marek Blahuš, Eckhard Bick


Julian Modest

Nebezonata lingvo

Rakonto de Julian Modest

Julian Modest naskiĝis la 21an de majo 1952 en Sofio. En 1977 li finstudis la bulgaran filologion en la Sofia universitato Sankta Kliment Ohridski, kie en 1973 li eklernis Esperanton. Jam en la universitato li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en Bulgara Esperantisto. En 1977 li akiris diplomon de instruisto de Esperanto en gimnazioj, superaj lernejoj kaj universitatoj.

De 1977 ĝis 1985 li loĝis en Budapeŝto, kie li estis aktiva kunlaboranto de la revuoj Hungara Vivo, Budapeŝta Informilo, Literatura Foiro, Fonto, Monato kaj aliaj. Tie aperis liaj noveloj, recenzoj kaj artikoloj. Li estas aŭtoro de la Esperantaj libroj: Ni vivos! (dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof), La Ora Pozidono (romano), Maja pluvo (romano), D-ro Braun vivas en ni (dramoj), Mistera lumo (novelaro), Beletraj eseoj (esearo), Sonĝe vagi (novelaro), Invento de l' jarcento (komedioj), Literaturaj konfesoj (esearo), La fermata konko (novelaro) kaj de pluraj bulgarlingvaj libroj. Ekde 1999 Julian Modest estas la ĉefredaktoro de Bulgara Esperantisto.


Ĉi-nokte onklino Dona dormis malbone. Ŝi ofte vekiĝis, leviĝis, sonĝis terurajn kaj strangajn sonĝojn, kiuj subite malaperis, kvazaŭ ili dronus ie en la senlimo, kaj en ŝi restis nur timo kaj maltrankvilo. Ŝi kuŝis en la lito tremanta kun la seka gorĝo kaj provis ekdormi, ĉar je la morgaŭa tago atendos ŝin granda aventuro. Ŝi veturos al Usono. Nur pro tiu ĉi penso ŝia koro kuntiriĝis. Ŝi ne povis kompreni, kial: ĉu pro ĝojo aŭ pro timo. Ja ŝi flugos per aviadilo milojn da kilometroj super nekonataj landoj kaj oceano. Tamen onklino Dona firme decidis kaj diris: jes, mi iros, eĉ se tio estos mia lasta veturo en la vivo.

Delonge senpacience onklino Dona atendis tiun ĉi momenton. Dum la solecaj sendormaj noktoj ŝi revis pri la veturado, ŝi imagis kiel ĝoje renkontos ŝin la filino Lena, la bofilo Stefano kaj la nepo Demetro. Onklino Dona varme ĉirkaŭbrakos kaj kisos ilin. La nepo Demetro jam estas kvinjara, sed onklino Dona ankoraŭ ne vidis lin, ĉar li naskiĝis en Usono. Lena ofte sendis fotojn al onklino Dona, kiujn ŝi ĝoje rigardis, sed ŝi deziris ĉirkaŭbraki la nepon, premi lin al sia koro kaj eksenti lian varman korpon kaj la batojn de lia eta koro. Ja, ŝi tiom multe deziris havi nepon, zorgi pri li, esti ĝoja kun li. Kaj jen, Lena kaj Stefano jam havas filon, sed bedaŭrinde ili loĝas tre malproksime, en Usono, en Ĉikago, kaj dum tiom da jaroj onklino Dona ne povis gasti ĉe ili. Sed kion fari. Tia estas la nuntempa vivo. Ĝi ŝanĝiĝis. La mondo iĝis kvazaŭ tre eta, kaj nun oni povas loĝi kie ili deziras, ĉu en Usono, ĉu en Eŭropo, ĉu en Azio.

Kiam Lena kaj Stefano iĝis senlaboraj, Lena diris al onklino Dona:

– Panjo, Stefano kaj mi decidis veturi al Usono. Tie ni serĉos nian ŝancon en la vivo. Vi vidas, kio okazis ĉi tie. Mi estas sen laboro, Stefano – same. Mi jam du jarojn ne povas trovi laboron. Via pensio estas tre malgranda. Ĝi ne sufiĉas eĉ por vi mem.

– Ĉu vi serioze decidis tion? – demandis onklino Dona kaj ŝia koro kuntiriĝis, plena je doloro.

– Jes panjo, – respondis Lena kaj mallevis la kapon. Por ŝi estis malfacile paroli kaj rigardi onklinon Dona.

– Tamen vi ankoraŭ estas junaj. Eble la situacio en nia lando ŝanĝiĝos, pliboniĝos kaj post iom da tempo Stefano kaj vi trovos konvenajn laborlokojn ĉi tie. Kiel vi devas forveturi tiel malproksime?

– Panjo, ni estas junaj, ni ne povas resti ĉi tie kaj vivteni nin per via mizera pensio. Ni nepre devas fari ion. Ni devas ordigi nian vivon.

– Ho, – elspiris peze onklino Dona, – se vi jam decidis…

– Ne maltrankviliĝu! Ni regule sendos al vi monon, kaj post iom da tempo vi venos loĝi ĉe ni. Mi scias, ke por vi ĉi tie estos malfacile. Vi estos sola. Tamen se ni loĝos ĉi tie, ni estos kondamnitaj je malrapida, sed certa morto.

– Por mi ne estos malfacile loĝi sola, – firme diris onklino Dona. Ŝi estis forta virino. – Mi ankoraŭ ne estas tro maljuna. Mi estas sana kaj mi povus prizorgi min mem. Por mi estos pli grave, se vi fartos bone en la malproksima lando. Estu feliĉaj tie. Ne gravas, ke vi loĝos en Usono. La plej granda ĝojo por ĉiu patrino estas scii, ke ŝiaj idoj estas vivaj, sanaj kaj feliĉaj.

 

Stefano kaj Lena forveturis, kaj post kelkaj semajnoj onklino Dona ricevis leteron. Ili skribis, ke ili jam loĝas en Ĉikago, kaj ĉio estas en ordo. En la sekvaj leteroj ili skribis al onklino Dona, ke ili havas laboron kaj bone fartas. Onklino Dona tamen ne estis certa, ĉu ĉio estas tiel, kiel Lena skribas en la leteroj. Ĉu oni povas bone farti malproksime de la patrujo, tamen ŝi deziris kredi al Lena.

Post unu jaro Lena skribis, ke ŝi estas graveda kaj baldaŭ naskos knabon. Ŝi kaj Stefano decidis, ke la nomo de la knabo estu Demetro kiel nomiĝis la patro de Lena, kiu forpasis antaŭ dek jaroj. Kiam onklino Dona ricevis tiun ĉi leteron, ŝi kvazaŭ forflugus. Finfine ankaŭ ŝia filino Lena havos infanon. “Lena kaj Stefano estu vivaj kaj sanaj, kaj Dio gardu ilin”, – diris al si mem onklino Dona. Ne estis pli feliĉa virino ol ŝi. Delonge ŝi revis pri nepo kaj jen, Lena kaj Stefano havos idon.

Lena naskis belan sanan knabon, sed onklino Dona ne povis vidi lin, ĉar ili estis tre malproksime. Ŝi atendis, ke Lena sendos al ŝi bileton por aviadilo, por ke onklino Dona iru al Usono kaj gastu al ili, sed ĉiam okazis io kaj la bileto ne venis. Tiel pasis kvin jaroj. Demetro jam estis granda knabo – kvinjara kaj onklino Dona daŭre esperis, ke baldaŭ vidos lin. Tamen iom post iom ŝi komencis perdi esperon. “Ho ve, mi ne sukcesos vidi Demetron, – diris ŝi al si mem. – Mi forpasos kun la malfermitaj okuloj, sed Dio gardu ilin. Ili estu sanaj kaj vivaj. Mia vivo jam proksimiĝas al la fino”.

 

Tute neatendite Lena telefonis al onklino Dona kaj diris, ke ŝi sendis la aviadilbileton, kaj ili atendas onklinon Dona gasti ĉe ili. La koro de onklino Dona denove ekludis kaj ekflugis kiel birdo. Ŝia vizaĝo eklumis, kaj ŝiaj lacaj okuloj pleniĝis je larmoj. Finfine ŝi flugos al Usono kaj vidos Lenan, Stefanon kaj Demetron. La plej grava por ŝi estis Demetro – ŝia kara nepo. Ĉu povas esti pli granda ĝojo por avino, kiu dum tiom da tempo vivis sola, malproksime de siaj parencoj: filino, bofilo kaj nepo.

Onklino Dona komencis prepari sin por la longa veturado. Ŝi aĉetis donacojn por Lena kaj Stefano. Por la nepo Demetro ŝi aĉetis belegan libron Fabeloj kun koloraj ilustraĵoj. Onklino Dona ne havis paciencon. Ŝi deziris tuj ekveturi, vidi Demetron, sidi apud li kaj komenci legi al li belegajn kaj interesajn bulgarajn fabelojn. Ja, ŝi ne nur legos al li la fabelojn, sed rakontos ilin. Por avino estas granda ĝojo rakonti al la nepo fabelojn, kaj li aŭskultu kaj perceptu ĉiun vorton kiel la seka tero sorbas la printempan pluvon.

Por la veturado onklino Dona aĉetis novan mantelon kaj novajn ŝuojn. Ŝi frizis sian hararon. Delonge ŝi nenion novan estis aĉetinta por si mem, sed nun ŝi deziris aspekti bone kaj esti vestita en novaj vestoj. Ja, ŝi veturos tiom da kilometroj tra la granda mondo. Ŝi iros en alian landon al aliaj homoj, kaj ŝi devos bone aspekti. Onklino Dona estis inteligenta virino. Preskaŭ tridek jarojn ŝi estis instruistino de la bulgaraj lingvo kaj literaturo. La lernantoj amis kaj estimis ŝin. Iam, antaŭ jaroj, ŝi verkis kaj aperigis recenzojn, artikolojn, partoprenis en konferencoj kaj simpozioj, sed post la pensiiĝo ŝia vivo kvazaŭ silentiĝis, kaj kiam Lena kaj Stefano forveturis al Usono, ŝia vivo eksimilis al olda rustinta ŝipo, lasita kaj forgesita en fora golfo.

 

La matenon antaŭ la ekveturo, onklino Dona vekiĝis tro frue. Ŝi preskaŭ ne dormis dum la nokto. Ŝi vestiĝis kaj preparis sin por la veturado. Venis Drago, ŝia nevo, kiu per aŭto veturigis ŝin al la flughaveno. Ŝia fratino Mila, du ŝiaj kuzinoj kaj la gepatroj de Stefano venis al la flughaveno adiaŭi ŝin. Ĉiuj ĉirkaŭbrakis, kisis ŝin kaj deziris al ŝi agrablan veturadon. Onklino Dona maltrankviliĝis, kiel ŝi flugos. La vojo estis tre longa. En Prago ŝi devis resti unu tagon kaj poste daŭrigi al Usono per alia aviadilo. Feliĉe, en la aviadilo al Prago ŝi konatiĝis kun virino, kuracistino kiu same veturis al Ĉikago. Ili konversaciis dum la flugado kaj poste kune flugis de Prago al Ĉikago.

En la haveno en Ĉikago onklinon Donan atendis Lena, Stefano kaj la nepo Demetro. Onklino Dona brilis pro feliĉo. Ŝajnis al ŝi, ke neniam en la vivo ŝi estis tiom ĝoja. Ŝi kisis, ĉirkaŭbrakis ilin kaj la plej multe Demetron, kiun ŝi vidis unuan fojon. Demetro estis tre bela kun densa krispa hararo kaj nigraj okuloj kiel olivoj. Li aspektis iom maldika, sed vigla.

– Mia bela nepo – ĝojis onklino Dona. – Diru al mi kiel vi nomiĝas? Vidu kion mi portas por vi de Bulgario – libron kun belaj fabeloj. Ni kune legos kaj poste ni rakontos ilin.

Ŝi donis al Demetro kolore ilustritan libron, sed li daŭre silentis kaj nur rigardis onklinon Donan per siaj larĝe malfermitaj okuloj. Eĉ vorton li ne prononcis.

“Eble li timas. Li ne konas min”, – pensis onklino Dona kaj ne ĉesis paroli al li kare, sed post kelkaj minutoj ŝi turnis sin al Lena kaj demandis:

– Lena, ĉu Demetro povas paroli. Kial li silentas?

– Kompreneble li povas paroli, sed li ne komprenas vin, ĉar vi parolas al li bulgare.

– Kial? Ĉu li ne parolas bulgare?

– Li parolas nur angle, – respondis Lena. – Ni konversacias kun li angle.

– Ĉu nur angle? – miris onklino Dona. – Kaj li eĉ unu bulgaran vorton ne scias?

– Li ne scias.

– Sed kial? Kiel eblas? Nekredeble!

Onklino Dona ne nur miris, sed indigniĝis.

– Kial vi permesis tion? Ja, vi estas bulgaroj! – diris ŝi kolere.

– Panjo, – alrigardis ŝin Lena. – Kial Demetro devas scii la bulgaran lingvon. Li naskiĝis en Usono. Kial li bezonos bulgaran. Li neniam loĝos en Bulgario. Lia vivo estos ĉi tie, en Usono. Vi vidas, ke nun ĉiuj junaj homoj forlasas Bulgarion kaj serĉas laboron eksterlande.

– Lena kial vi parolas tiel! Ni estas bulgaroj. Ni naskiĝis en tiu ĉi lando. Ĝi estas nia patrujo.

– Panjo, tio estas falsaj vortoj kaj frazoj, kaj nur instruistino kiel vi povas eldiri ilin.

Onklino Dona eksilentis. Ŝi nur alrigardis la bulgaran libron kun la fabeloj, kiu nun estis tute nenecesa. Poste ŝi alrigardis la grandajn mutajn okulojn de Demetro. Onklino Dona ankoraŭ ne kredis, ke eĉ unu vorton ŝi ne povos diri al li kaj tute ne povas konversacii kun li, kvazaŭ inter ili estus grandega oceano, kaj nek ŝi, nek li povus tranaĝi ĝin por atingi unu la alian.

Sofio,
la 17an de oktobro 2012


Rimantas Ĉerniauskas

Du rakontoj de Rimantas Černiauskas

 

Rimantas Černiauskas (1950–2011) litova prozisto kaj dramaturgo, estis prezidanto de Klajpeda fako de Litova Verkista Asocio, redaktoro de la literatura almanako Baltija. Li verkis por adoltoj kaj infanoj kaj tradukis el la rusa kaj sveda lingvoj. Liaj noveloj estis tradukitaj al la lingvoj rusa, pola, sveda, hispana, franca. Laŭreato de literaturaj konkursoj kaj de la premioj Gorkij (1988), Simonaitytė (1996), Donelaitis (2008). En 2007 kaj 2009 liaj porinfanaj libroj estis elektitaj kiel la plej bonaj porinfanaj libroj en Litovio.

La du subaj noveletoj estas la unuaj verkoj de Černiauskas tradukitaj en Esperanton. Ili aperis en la novelaro Miestelio istorijos (Urbetaj historioj), posteume eldonita de la Vilna eldonejo Versus aureus en 2012.

 


Ŝnobel-premio

En unu vilaĝo vivis viro kun tre longa nazo. Tie oni nomis lin Ŝnobelo. Li ŝovadis sian nazon ĉe bezono kaj ĉe senbezono. Ekzemple, en vidvinan dormoĉambron de Gustas. Dum la nazoŝovado li naskigis multe da infanoj. Tutan taĉmenton da knaboj kaj knabinoj kun longaj nazoj. Oni do nomis lian vilaĝon Ŝnobel-vilaĝo.

Ankaŭ la infanoj de Ŝnobel-vilaĝo estis viglaj kaj scivolemaj, ŝovadis siajn nazetojn ĉe bezono kaj senbezono. Ekzemple, en klaslibron, kie ili korektis siajn poentojn. Iuj el ili fariĝis ministroj, aliaj iĝis stiristoj, havaĵ-forprenantoj, knabinaj perfortantoj. Unu Ŝnobelo tre riĉiĝis, ŝovinte sian nazon al bankrotanta banko. Li akiris multe da mono, eĉ pli da amikoj, tamen gloron ne meritis.

– Ŝnobelo estas riĉulo? – rikanis homoj. – Li ŝtelis nian ŝparmonon kaj iĝis riĉa!

Ju pli kreskis la Ŝnobelaj riĉaĵoj, des pli disvastiĝis maldecaj paroloj. Ĉiu lia amiko ekhavis du aŭ tri malamikojn kaj neniel eblis ŝtopi iliajn buŝojn.

– Bonajn agojn faru, – konsilis avo, la plej maljuna vilaĝa Ŝnobelo, – la bonajn farojn oni longe memoras.

– Kiujn? – ĝemis la riĉulo.

– Disdonu vian monon, – konsilis la avo, – kaj la homoj vin memoros samkiel la sanktan Franciskon.

– Malamikoj estas multaj, kaj homoj eĉ pli multaj. Mi ja restos same nuda kiel ili.

Ĉi vortojn aŭdis iu preteriranta fremdulo kun verda dorsosako surŝultre. En lia urbeto oni nomis lin Vagisto.

– Veron vi diras, Ŝnobelo, – diris la fremdulo, – bonaj faroj estas nur iluzio.

– Kia do povas esti iluzio? – ekatentis la riĉulo.

– Estas homaj pensoj kaj opinio, kiun ili ne havas, sed tralegas en libroj aŭ gazetoj.

– La veron vi diras, – manfrapis la riĉulo, – kion mi faru, por ke pri mi oni verku librojn?

– Tute malmulton, preskaŭ nenion, – ekridetis la preteriranto kaj palpebrumis ambaŭokule, – fondu vianoman premion, kaj ĉiujare vin mencios televido kaj ĉiuj landaj gazetoj.

Al Ŝnobelo la ideo ŝajnis progresa kaj meritanta bonan regalon. Eksidinte en ĝardeno vid-al-vide, Ŝnobelo kun la vojaĝanto formanĝegis rostitan anseron, farĉitan per brasikoj kun pomoj kaj fortrinkis tri botelojn da ruĝa, kiel porkida sango, franca Cabernet.


Komunisto

– Vi estas la sama kiel mi, – diris al mi Bengt Berg, trista sveda poeto, – vi loĝas en provinco.

– Jes, – mi kapjesis, – mi loĝas en provinco.

– Varmlando estas terura provinco, mi sentas min tute alie, kiam mi venas al Stokholmo, ĉi tie estas pli multe da moviĝo kaj libero, ĉi tie oni generas ideojn.

– Jes, sed en la centro ĉiuj sentas sin geniuloj, kaj vin ili traktas naiva vilaĝano…

Suspire mi kirlis la lastajn gutojn de la plej malmultekosta ĉipa koktelo – la rusa vodko kun glacio.

– Estas eĉ pli malbone, – diras al mi Bengt Berg, – mi diros al vi sekrete… – subite li eksilentis, fortrinkis sian pokaleton kaj rigardis al mia vizaĝo per siaj brilantaj okuloj, – nun vi ne plu deziros kun mi paroli…

– Kial?

– Ĉar mi estas komunisto.

– Ĉu vi deziras diri, ke vi ne agnoskas nian sendependecon?

– Ne, ne, ne, – skuis la kapon Bengt, – kun rusoj mi havas nenion komunan, sed tutegale mi sentas grandan honton.

– Pro kio?

– Pro tio, kion vi devis travivi.

– Tamen, Bengt, – kortuŝiĝis mi, – danke al Dio, vi estas poeto, sed ne sveda prezidento.

– Vi ne komprenis min, – pluskuis la kapon la trista kunparolanto, – min neniu iam komprenas. Nek svedoj, nek litovoj. Jen pro tio mi estas komunisto.

Tradukis el la litova Vytautas Šilas


Oriento-Okcidento…

Steele, Trevor. Paradizo ŝtelita. – Antverpeno: FEL, 2012. – 336 p.

Paradizo Ŝtelita

Paradizo ŝtelita de Trevor Steele, daŭrigas la temon de Flugi kun kakatuoj (legu mian recenzon en LOdE, 2012, №12). Eblas diri, ke ili formas dilogion, kvankam la rolantoj estas tute diversaj. Ankaŭ la nova libro traktas eventojn en Aŭstralio (ĉi-foje, en la apuda insulo Tasmanio) en la 19a jarcento: amase venis britoj por “civilizi” la kontinenton, kaj tio kaŭzas neeviteblan morton por aborigenoj, por kiuj ne restas loko sur ilia propra tero. Iuj eŭropanoj penas protekti lokanojn, admonas trakti ilin homece, sed plejmulto eĉ ne konsideras aborigenojn homoj. Eble nur “mankanta ĉenero” inter homoj kaj simioj…

Eksa vicguberniestro diras:

Vidu, granda parto de la problemo estas la primitiveco de la aborigenoj. Ili vagadas tra arbaroj kaj laŭ marbordoj, kultivas nenion, kaj kontribuas nenion utilan al progreso. Ilia nomada vivmaniero signifas, ke ili pretendas posedi grandan terenon, multe pli grandan, ol ili bezonus, se ili kultivus la teron aŭ paŝtus bestojn. Estus loko kaj por ili kaj por la setlantoj, se nur ili adoptus pli produktan vivmanieron. Sed ne, ili rifuzas vidi, ke tiu antikva nomadeco ne estas parto de la moderna vivo. Mi supozas, ke ili formortos, kaj eble baldaŭ.

La sama moŝtulo, ĉiam zorginta pri la “ordo”, opinias, ke krimuloj, ekzilitaj al aŭstralia punkolonio, devas nepre suferi, ĉar, “se onidiroj disvastiĝas, ke en la kolonioj iamaj karceruloj prosperas – kaj mirige multaj el ili ja faris tion pro troa dorlotado far miaj antaŭuloj – kian sencon havas sendi ilin? (…) Mi pendumigis centojn da kanajloj, kaj mi fieras pri tio. Krimuloj devis atendi justecon, ne kompaton miaflanke”.

Epizodoj ne viciĝas kronologie. La rakontanto, ĵurnalisto-historiisto, kolektas informojn pri eventoj okazintaj antaŭ 30-50 jaroj, do liaj “nunaj” (meze de la 19a jc.) konversacioj kun la roluloj alternas kun la senperaj priskriboj de iamaj travivaĵoj. Do kelkaj eventoj estas montritaj el vidpunkto de diversaj homoj.

Ĉi-foje en la centro de la rakonto troviĝas la aborigena virino Trukanini. Tute atendeble, blankuloj mistraktis ŝin ne nur same kiel ŝiajn kunfratojn, sed ankaŭ multfoje seksperfortis ŝin, infektis per venera malsano, senigis de la ebleco naski. Poste ŝi havis aborigenan edzon, tre baldaŭ murditan de blankuloj, poste alian… eble bonan homon, kiu tamen ne amis ŝin.

Alia protagonisto estas misiisto Robinson, devenanta el malriĉa kvartalo de Londono. Li fuĝis en Aŭstralion pro monproblemoj (alikaze li baldaŭ estus sendita tien mallibere). Iuj nomis lin bravulo, eĉ heroo, ja li ne nur protektas aborigenojn, sed longe vivas kun ili, lernas ilian lingvon, rilatas fratece, eltenas severegajn kondiĉojn. Aliaj malamas lin kaj diras, ke la vera kaŭzo de lia agado estas monavido, kaj pro mono li pretas trompi iun ajn. Strange, sed ĉiuj pravas…

Trukanini, bela kaj deziranta veran amon, iĝas (ne baldaŭ kaj ne simple) amatino de Robinson. Oni povus laŭkutime kondamni la hipokritecon de religiaj aktivuloj, ankaŭ la trudeman arogantecon de britoj, sed ne ĉi-foje. Ĵetu ŝtonojn, kiu mem estas senpeka… kaj ĉu nomi tion peko? Forta reciproka amo, eĉ se ne porĉiama kaj ne ekskluziva. Feliĉo por li kaj ŝi, kaj nenia malbono por la edzo de Trukanini (ne scipovanta kaj ne deziranta doni al ŝi plezuron), nek por s-ino Robinson (loĝanta fore kaj pensanta pri siaj propraj aferoj)…

Misiistoj ĉiam strebas “civilizi”, t. e. kristanigi, “sovaĝulojn”, spite ĉion. (Relegu La stratojn de Aŝkelono de Harry Harrison.) Tamen ĉi-kaze la civilizigo, ŝajne, estas savo en rekta senco, alternativo al ekstermo.

Oni planas transloĝigi ĉiujn aborigenojn al fora insulo, ke ili ne povu reveni al la ĉefa tero kaj ne ĝenu la blankulojn. Sed ili baldaŭ eksopiras pri hejmaj lokoj kaj eĉ komencas morti pro nostalgio (laŭ vortoj de kuracisto). Kion fari?.. Robinson serĉas aliajn taŭgajn lokojn, kie aborigenoj povus vivi, ne ĝenante blankulan socion. Baldaŭ ni vidas, ke vere lia ĉefa ag-motivo estas mono, la promesita granda premio. Tute ne ĉio rezultiĝas laŭ liaj intencoj, la aborigenoj ne interesiĝas pri terkultivado kaj malkaŝe mokas predikojn pri dio. Persono, veninta por kontrolo kaj helpo, konstatas: “la provo establi ian regulan vivmanieron por la aborigenoj estis en si mem laŭdinda. Sed Robinson ne konsultis siajn klientojn. Li ne demandis ilin, kion ili volas fari. Li havis siajn celojn – kaj laŭ mi kaj s-ro Walker tiuj celoj estas miskonceptoj – kaj sendevie iris en tiun direkton, kvazaŭ la nigruloj estus idiotoj kun nenia ideo kiel inde vivi”. La du kulturoj, du vivmanieroj tro diferencas kaj neniel kunigeblas…

“Okcidento estas Okcidento, kaj Oriento estas Oriento…” Tamen Robinson ne cedas – li volas plu ricevadi grandan monon por sia agado. Li trompas la inspektantojn; fine tuta lia vivo iĝis “serio da perfidoj kaj da egoismaĵoj… La bono, kiu sendube estis en li, estis subpremata de mon- kaj gloravido.”

Trukanini relative bonŝancis. Malgraŭ multaj danĝeroj kaj suferoj, ŝi ĝisvivis pli ol 60-jaran aĝon, ne ofte atingatan de aborigenoj eĉ en “naturaj” kondiĉoj, sukcesis iel adaptiĝi al la civilizo. Ja troviĝis vere bonkoraj blankuloj por subteni ŝin. Sed ŝi restis sola, la lasta el sia gento…

Ankaŭ ĉi-foje, samkiel en Flugi kun kakatuoj, Steele ne hezitas priskribi la eventojn tiaj, kiaj ili estas: kun krudaj detaloj, iam eĉ naŭzige. Ĉu necesis? Probable jes, ja tia estis la vivo. Ankaŭ ĉi tie sonas senrespondaj vortoj: “Vere estas malfacile kompreni, kiel blankuloj pensas. Ili kredas, ke unu homo povas preni teron kaj nomi ĝin sia. Kiel homo povas posedi teron? La tero estas por ĉiuj homoj de la tribo, kaj ĉiuj devas bone trakti la teron. <…>) Via ĉefo disdonas nian teron al blankuloj. Ĉu li ne scias, ke ni vivas ĉi tie ekde la komenco de la mondo kaj devas prizorgi la teron? Kiel li povas doni nian teron al fremduloj? <…> Ĉu vi ne havas vian teron en alia parto de la mondo? Kie estas la ostoj de viaj antaŭuloj?”

Mankas respondoj… Post pli ol jarcento ni vidas, ke nenio esence ŝanĝiĝis. Kapitalismo por pluekzisto ĉiam bezonas “civilizi” (t. e. alproprigi) novajn teritoriojn. Bonstato de unu homo atingeblas nur per mizeriĝo de cent aliaj. Plejmulto de denaskaj anglalingvanoj plu kredas sin “elito de la homaro” kaj atribuas al si rajton ekspluati kaj eĉ murdi aliajn popolojn…

Estus tro banale fini la recenzon per “Legu kaj pensu!” – mi jam skribis tion plurfoje. Sed kio alia direblas?..

La lingvaĵo de la libro estas bonega, ankaŭ la individua parolmaniero de diversaj personoj estas transdonita sukcese. Tamen anstataŭ “altpiĉa voĉo” mi preferus skribi “alttona” aŭ simple “alta”. Preseraroj ne rimarkeblas, sed la paĝoj 266–271 aperas en fuŝa vicordo. Nu, almenaŭ nenio perdiĝis el la teksto.

Valentin Melnikov


Interesa legaĵo por lingvemaj esperantistoj

Chomsky, Noam. Lingvo kaj menso / Tradukis el la angla Edmund Grimley Evans. – Rotterdam: UEA, 2010. – 188 p. – (Serio Scienca penso, №2).

Lingvo kaj menso

Malgraŭ tio, ke esperantistoj superaveraĝe interesiĝas pri lingvoj kaj scipovas ilin, ne abundas lingvistika literaturo en esperanto. Ekzistas studoj pri esperanta lingvistiko, pri ties specialaj problemoj, sed mankas libroj pri ĝenerala lingvistiko kaj lingvistika priskribo de aliaj lingvoj. Eĉ lingvistikaj terminaroj mankas; la Etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado (angla-esperanta-hungara kaj germana-esperanta-pola versioj, Koutny 2003, 2008) entenas nur la bazajn terminojn.

Por esperanto tradukliteraturo estis komence kaj ankaŭ nun estas tre grava, ĝi same riĉigas la esperantajn kulturon kaj lingvon kiel la originalaĵoj. El la monda belliteraturo multaj klasikaj verkoj estas tradukitaj esperanten, sed en sciencaj kaj teknikaj terenoj estas grandaj mankoj, ofte ne ekzistas eĉ bazaj enkondukaj verkoj, ne parolante pri aktualaj superrigardaj verkoj.

Bedaŭrinde, la situacio por lingvistiko estas eĉ pli malbona ol averaĝe. Ĉu ni konkludu, ke esperantistoj interesiĝas unuavice pri esperanto, uzas siajn proprajn metodojn por priskribi ĝin? Tiel okazas memvola izoliĝo de aliaj lingvoj kaj de la monda fluo de lingvistikaj pensoj. Aliflanke ni pretendas, ke lingvistoj interesiĝu pri esperanto... Por dialogi kun lingvistoj necesus apliki por ĝia priskribo ankaŭ metodojn uzatajn por naturaj lingvoj. Jes ja, esperanto estas natura lingvo, en la nuna epoko ĝi plenumas ĉiujn funkciojn de naturaj lingvoj. Necesas trovi ĝiajn trajtojn similajn al aliaj naturaj lingvoj kaj ĝiajn specifajn, kiuj distingas ĝin de ili. Tio eblas, se ni uzas similajn kadrojn por la priskribo.

La unua paŝo estas ekkoni la ĝeneralajn mekanismojn malantaŭ ĉiuj lingvoj, ekkoni kaj traduki lingvistikan literaturon. Sed kiel komenci? Ja abundas libroj pri lingvistiko, diversaj skoloj malsame aliras la problemojn kaj la terminoj ne ĉiam kongruas. Plej bone estus traduki lingvistikan enciklopedion, ekzemple, tiun de D. Crystal. Tie diversaj lingvistikaj terenoj estas prezentataj, ne skolospecife, tio spronus la terminologian laboron pri lingvistiko.

Necesus traduki ankaŭ kelkajn klasikaĵojn el lingvistiko. La verkaro de Chomsky certe apartenas al tio, do la elekto de UEA estas bona. Chomsky estas korifeo de moderna lingvistiko; li famiĝis ankaŭ pro sia politika sinteno. Lia lingvistika agado dum pli ol 50 jaroj influis kaj influas forte la lingvistikan pensadon. Fine de la kvindekaj jaroj li kreis novan paradigmon per sia genera gramatiko kontraŭstarante la tiaman kondutisman aliron al lingvoj. Kion elekti de tiu fekunda sciencisto? Liaj lingvistikaj konsideroj multe evoluis de la genera transforma gramatiko tra la universala gramatiko, aperis lia teorio pri principoj kaj parametroj, pri regado kaj ligado ĝis la minimumisma programo kaj eĉ trans ĝi. Eblintus traduki iun el liaj pli aktualaj verkoj ol la Lingvo kaj menso, sed iu ajn elekto estus demandosignebla, ja tio estus nur guto el lia verkaro.

La Lingvo kaj menso estas unu el la famaj verkoj de Chomsky, kiu aperis en tri eldonoj (1968, 1972, 2006) kaj multaj tradukoj. La prelegaro intertempe ampleksiĝis de 3 ĝis 7 ĉapitroj, ja lia aliro ŝanĝiĝis dum la tempo. Li envolvas filozofion kaj psikologion al la traktado de lingvistiko. Pro la prelega fluo, ne estas pluaj subĉapitroj, kiuj povus faciligi la komprenon, nek aparta bibliografio. Sed nekutime, la libro havas kvin antaŭparolojn: du enkondukajn al la esperanta eldono far du esperantistaj lingvistoj kaj tri antaŭparolojn de Chomsky mem por la tri ldonoj.

Probal Dasgupta, kiu havas bonajn fakajn rilatojn kun la aŭtoro kaj konsideras sin genera lingvisto, prezentas la Universalan Gramatikon (kun rimarkoj pri la internacia lingvo), disvolvitan far Chomsky kaj konsideratan kiel bazo por la lingva kapablo de la homa specio kaj genetike hereditan. En la dua antaŭparolo Hiroshi Nagata skizas la evoluon de la ĉefaj tezoj de Chomsky prave ne ellasante kritikon, nome ke “lia esplormaniero estis kaj estas ekskluzive idealigita. Sekve sufiĉas esplori ĉe la angla lingvo por kapti eblajn propraĵojn de la universala gramatiko”. Nagata proponas esplori, kiujn principojn starigitajn kiel universalajn, posedas esperanto, kaj utiligi esperanton por ekzameni la taŭgecon de universala gramatiko – pri tio mi povas nur konsenti.

La rilato de menso kaj lingvo estas baza lingvofilozofia demando, kiu delonge interesas pensulojn. Chomsky prezentas en la unuaj tri ĉapitroj la pasintecon, la nunon kaj la estontecon (en la 1960aj jaroj), kiel lingvoscienco povas kontribui al la studado de la menso. La sekvaj ĉapitroj traktas formon kaj signifon en naturaj lingvoj (4a), la formalan naturon de la lingvo (5a) kaj lingvosciencon kaj filozofion (6a). La 7a ĉapitro Biolingvistiko kaj la homa kapablo estis aldonita por la 3a eldono (2006) kaj spegulas la lastatempan reviziitan aliron de Chomsky al la problemo. Indekso de nomoj kaj nocioj finas la libron.

La traduko de Edmund Grimley Evans estas adekvata, li sukcesis solvi la problemojn, kiujn starigis la esperantigo de terminoj de genera lingvistiko. Tamen pri kelkaj terminoj eblus diskuti. Ekzemple li uzas frazeron por la angla phrase anstataŭ sintagmo, kiu ne estas malbona, sed en la akronimoj ĉe la frazostrukturo, kie F dividiĝas al SF kaj VF, ĝi rememorigas frazon. Krome ĝi uziĝas ankaŭ en la senco de frazrolo (en la supre menciita etvortaro). Por immediate konstituent eblas uzi senperan konstituenton. Mi pridubas ankaŭ la neceson de framo anstataŭ kadro.

La esperantigo de propraj nomoj estas iom danĝera, ja ili identigas homojn kaj lokojn. Aspektas strange sur la titolpaĝo, ke la eldonisto UEA rilatas al Rotterdam (ne Roterdamo), sed Chomsky al Masaĉuseca (ne Massachusetts) Instituto de Teknologio.

La 2a volumo en la serio Scienca Penso (la unua estis la fama verko de Darwin) estas interesa legaĵo por lingvemaj esperantistoj.

Ilona Koutny


Karavelo

Senpretenda rimaĵaro

Neĉajev, Nikolao. Karavelo: [Originala poemaro]. – Irkutsk: [Nikolao Neĉajev], 2012. – 26 p.

[K-nechajev.jpg]Jen malgranda libreto kun versaĵetoj de la irkutskano Nikolao Neĉajev, esperantisto ekde 1990, kiu ekpoeziis, tamen, nur en 2007. La poemetoj ĝis nun estis publikigitaj en la portugalia ret-revuo La Karavelo, kaj tiel nomiĝas ankaŭ la kolekto. Kiajn impresojn ili elvokas?

Unue, la poezio estas forme tute simpla. Ĉio estas glata kaj korekta de la teknika vidpunkto, la aŭtoro priskribas impresojn pri la naturo de sia ŝatata regiono (kiu ja elstaras pro la lagego Bajkalo), esperantistaj renkontiĝoj k. s. La sentoj belaj kaj agrablaj, personaj – sed ne tro originalaj.

Due, la versaĵoj estas tre malgrandaj (kelkaj konsistas el du rimitaj versoj, ankaŭ ĉeestas provo pri hajkoj); verki ion pli longan kaj plenan je pli grava enhavo li eĉ ne penas. Tial la ĝenerala nivelo restas komencanta (de la poezia, ne la lingva vidpunkto). Ĉar Neĉajev poeziumas jam dum kvin jaroj, tio ne atestas pri lia progreso kiel poeto. Do, ni havas ankoraŭ unu poeton de hejma skalo. La plej pozitiva afero en la apero de tia aŭtoro estas tio, ke li loĝas en la loko, kie ĝis nun iu esperantista kreado ne ekzistis.

Nikolao Gudskov


Tipa regea afrikaĵo, bedaŭrinde tute sen vizaĝo

Zhou-Mack Mafuila. Originoj. – Donneville: Vinilkosmo, 2012.

Originoj

La unua tutesperanta albumo de la zaira kantisto Zhou-Mack Mafuila rezultis tre unustila, eĉ tede unustila: preskaŭ ĉiuj kantoj prezentas tre similajn regeajn komponaĵojn kun multe da drumoj, recitativecaj kaj parolataj frazoj (nur du kantoj titolitaj Marcelina kaj Haŭto elfalas el la tuta tendenco; la unua sonas iom roke, dum la dua similas lirikan baladon). Tipas ankaŭ multaj eĥoj inter la koruso kaj la ĉefkantisto, tekstaj ripetoj kaj ĉiuj ceteraj elementoj, kliŝaj por meznivelaj regeaj muzik-grupoj, multegaj tra la mondo. Karakterizas la albumon ankaŭ la tipa “afrika” temaro. Sed, bedaŭrinde, multo da afrikaĵoj kaj tipaj regeaj artifikoj ne sufiĉe efikas por fari la albumon vere atentinda.

Muzikoj estas relative simplaj; la muzik-aranĝoj – plejparte unustilaj (ilin certagrade ornamas riĉaj instrumentaj improvizaĵoj, sed tiuj fone de simpleco de la ĝenerala muzika kanvaso foje impresas eĉ plumpe). Melodiaj fragmentoj tre malmultas. Ankaŭ la tekstoj prezentas nenion interesan nek originalan. Dominas la simplalingvaj rezonadoj pri “senkompata mondo”, en kiu “homoj nur batalas plu, batas, pafas, murdas sin”, pro kio “Afriko mortas en mizero”, tamen oni “kantu por ke regu espero kaj liber'” (kvankam ankaŭ priamaj kantoj ne mankas). Karakteriza trajto, kiu, mi opinias, pli bone priskribas la muzikan senpovecon de la albumo, ol la optimismon de la aŭtoro, estas, ke eĉ tiel mornaj tekstoj kiel “Bom-bom-bom, bombardoj en ripet', tak-tak-tak respondas mitralet'” estas kantataj kaj ripetataj en senzorga maĵoro.

La teĥnika realigo de la albumo estas ja senriproĉa; krom bela tekstolibreto oni provizis la diskon ankaŭ per la karaokeaj versioj de ĉiuj kantoj. Tamen la kantado kaj prononco de la kantisto estas neniel elstaraj; kompreni multajn fragmentojn sen la helpo de la teksto-libreto preskaŭ ne eblas.

Rezoluciante pri la disko, mi konkludas, ke Zhou-Mack Mafuila ankoraŭ ne sufiĉe maturiĝis kiel aŭtoro kaj plenumanto por digne prezenti sian arton inter dekoj da aliaj Esperanto-artistoj. La albumo eble povus servi nur por unu-du-foja ilustrado de nacia kaj stila bunteco de la Esperanta muzika kulturo, sed ĝi certe ne povas bone ekzempli ĝian bonan nivelon. Se vi do dubas, per kio kompletigi vian Esperanto-muzikotekon, prefere pensu pri io alia.

Paŭlo Moĵajev


Nia trezoro

Bakin

Bakin

En Nia trezoro ĉi-jare aperis artikoloj pri tri verkistoj (Lev Tolstoj, Jules Verne kaj Frigyes Karinthy), kiuj simpatiis kun Esperanto, akceptis honorajn postenojn en esperantistaj organizoj kaj laŭdis la lingvon en siaj verkoj aŭ paroladoj.

Ankaŭ Bakin estis fama verkisto. Sed, malkiel la tri menciitoj, li ne nur subtenis Esperanton, li mem uzis ĝin. Sed antaŭ ol legi pri tio, unue iom konatiĝu kun li, ĉar eĉ la plej popularaj aziaj verkistoj en Esperantujo estas malpli konataj ol la aŭtoroj okcidenteŭropaj kaj Usonaj.

Bakin estas pseŭdonimo de Li Yaotang, alinome Li Feigan, kiu naskiĝis la 25an de novembro 1904 en riĉa familio de prefekto en Guangyuan (Siĉŭano). Li studis en Chengdu, Nankino kaj Parizo. Sub la influo de la Movado de la Kvara de Majo (1919) li akceptis revoluciajn ideojn kaj konvertiĝis al anarkiismo.

En 1929 aperis libroforme lia unua romano Pereo, verkita en Parizo en 1928, kaj antaŭe publikigita en Novela Monatĵurnalo (Ŝanhajo) sub la pseŭdonimo Bakin (aŭ Ba Jin) el la nomoj de lia amiko Ba Enbo kaj Kropotkin (laŭ alia versio: Bakunin kaj Kropotkin). Poste li verkis multajn romanojn, novelojn kaj eseojn (lia originala verkaro estas 26-voluma); multe tradukis el la angla, franca, germana, japana, rusa kaj Esperanto (lia tradukaro estas 10-voluma). Dum la kontraŭjapana milito li forlasis anarkiismon kaj aliĝis al komunismo.

Post la venko de la revolucio (1949) Bakin ne migris al Tajvano, sed aktive partoprenis en la starigo de la Popola Ĉinio. Dum la Kultura Revolucio (1966–1976) li estis ekzilita kaj devis kamplabori. Post la rehabilito Bakin okupis gravajn postenojn: vicprezidanto de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, prezidanto de Ĉina Verkista Asocio, prezidanto de Ĉina PEN-Klubo, honora prezidanto de Ĉina Literaturista kaj Artista Federacio… Liaj verkoj aperis en dekoj da lingvoj. Bakin ricevis premiojn kaj honorajn titolojn en pluraj landoj kaj plurfoje estis proponita por literatura Nobel-premio, kies komitato tamen ne volis premii verkiston el Ĉina Popola Respubliko. En 2003 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio proklamis lin “popola verkisto”. Pro malsano Bakin pasigis siajn lastajn jarojn en hospitalo, kaj la 15an de oktobro 2005 forpasis en Ŝanhajo en sia cent-unua vivojaro.

Bakin - La familio en EsperantoBakin konatiĝis kun Esperanto en 1921 en anarkiista medio kaj tuj (apenaŭ 17-jara) verkis artikolon pri Esperanto kaj konatiĝis kun Esperanto-aktivuloj, sed mem lernis Esperanton nur en 1924, kiam li fondis kun Lu Jianbo la revuon La Popolamaso por disvastigi anarkiismon kaj Esperanton (li estis membro de Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj). En Parizo li konatiĝis kun la fama ĉina esperantisto Hujucz, kaj ilin ligis amikeco dum duona jarcento.

Reveninte al Ĉinio fine de 1928, li baldaŭ iĝis komitatano de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA), en kies sidejo li dum kelka tempo loĝis, kaj redaktoro de ties organo La Verda Lumo, en kiu aperis du beletraĵoj verkitaj de li en Esperanto: En la malluma nokto (1928) kaj Mia koro (1930).

Tiutempe Bakin instruis Esperanton koresponde ĉe ŜEA, verkis artikolojn pri Esperanto kaj pri Esperanta literaturo. En 1932 li tradukis en la ĉinan el Esperanto Printempon en la aŭtuno de Baghy, (pli ol dek eldonoj de la Bakina traduko aperis en Ĉinio) kaj sub ĝia influo verkis ĉine la romaneton Aŭtuno en la printempo, kiu poste aperis en pluraj lingvoj inkluzive de Esperanto.

En 1930 Bakin kompilis la fabelaron Ŝipo de feliĉo de Eroŝenko kun 16 fabeloj tradukitaj en la ĉinan de li mem kaj de aliaj. Li ankaŭ tradukis al la ĉina alilingvajn verkojn helpe de Esperanto-tradukoj (tri libroj kaj pluraj poemoj kaj noveloj en gazetoj kaj kolektoj).

En 1931 Japanio invadis en Ĉinion. En 1932 la sidejo de ŜEA estis bombe detruita. Bakin baldaŭ post tio forlasis Ŝanhajon kaj en 1933 forlasis la Esperanto-movadon, kvankam li plu uzadis Esperanton, atentante la Esperantajn tradukojn de verkoj, kiujn li dum la milito tradukis el la angla kaj rusa.

Bakin reaktiviĝis post la revolucio (1949) kaj iĝis komitatano de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), fondita en 1951. Dum la Kultura Revolucio li ne povis aktive okupiĝi pri Esperanto, sed li rekomencis post la rehabilito. Li estis vicprezidanto (1980), prezidanto (1986) kaj honora prezidanto (1989) de ĈEL; kunfondinto de la societo Amikoj de Esperanto (1981); Membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1981) kaj membro de la Honoraj Komitatoj de ambaŭ UKoj en Pekino (1986, 2004). Okaze de lia 90-jariĝo ĈEL eldonis en 1995 ĉinlingvan libron Bakin kaj Esperanto kun liaj tekstoj pri Esperanto kaj liaj tradukoj el Esperanto.

Aleksander Korĵenkov

 

Libroformaj tradukoj de Bakin el Esperanto

Akita Uĵaku. Danco de skeletoj (laŭ la traduko de Ŝuzui Haĵime, 1930).
Amicis, Edmondo de. La floro de l' pasinto (laŭ la traduko de Rosa Junck, 1930).
Baghy, Julio. Printempo en la aŭtuno (1932).
Tolstoj, Aleksej N. La morto de Danton (laŭ la traduko de Nikolao Hohlov, 1931).

Verkoj de Bakin tradukitaj en Esperanton

Aŭtuno en la printempo (Tradukis Laŭlum, 1980).
Frosta nokto (Tradukis Laŭlum, 1990).
La familio (Tradukis Wei Yida kaj Laŭlum, 1999)

Ĉefaj fontoj

Libroj

Bakin kaj Esperanto. Beijing, 1995. [Cinlingva]
Konciza historio de la Ĉina Esperanto-Movado. Pekino, 2004. P. 217–218.
Sutton, Geoffrey. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto. New York, 2008. P. 180–182.
Zhu En. Esperanto kaj Bakin // Internacia Kongresa Universitato. 60a sesio. Rotterdam, 2007. P. 95–110.

Gazetoj

Bakin. Postskribo de la sepa volumo de “Kolekto de tradukoj de Bakin” // El Popola Ĉinio, 1997, №2.
Chen Yuan. Nia Bakin, nia lingvo // El Popola Ĉinio, 1995, №3.
Li Shijun. Bakin kaj la 20-a jarcento // El Popola Ĉinio, 1994, №8.
Shi Chengtai. Esperanto en Bakin // Esperanto, 1994, №10, 11.

Estas uzitaj tekstoj en la retejo www.espero.com.cn kaj retmesaĝoj de Li Jianhua (2008).


Liro

Literatura konkurso Liro-2013

[Vin-liro.gif]

La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Post analizo de la lastatempaj Liroj kaj konsultiĝo kun fakuloj, la organizantoj ŝanĝis la strukturon de la konkurso. Ekde ĉi tiu jaro la konkurso enhavos nur tradukajn branĉojn.

Por Liro-2013 estas proponataj du tradukendaj verkoj:

1. Traduko el la angla: The McWilliamses and the burglar alarm – novelo de Mark Twain.

2. Traduko el la rusa: Не верь себе – poemo de Miĥail Lermontov.

La originaloj de la tradukendaj tekstoj estas elŝuteblaj en la reto, ekzemple:

La novelo de Twain en Gutenberg

La poemo de Lermontov en feb aŭ en wikisource

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2013.

Oni povas sendi la tekstojn rete (slipoj estu sendataj en apartaj mesaĝoj), al la adreso sezonoj@yahoo.com. Petu la sekretarion konfirmi la ricevon.

La laŭreatoj (unu en ĉiu branĉo) ricevos diplomojn kaj libropremiojn<%0>. La organizantoj ĝis la 1a de januaro 2016 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la premiitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizantoj en okazo de libroforma eldono. La premiita traduko de la rakonto de Mark Twain aperos en la antologio de anglalingva literaturo, kaj la premiita traduko de Не верь себе estos publikigita en la poemaro de Lermontov, kiun Sezonoj eldonos en 2014 okaze de la 200-jariĝo de Lermontov.

Bonŝancon!

Halina Gorecka
sekretario de Liro

Detalaj informoj pri la antaŭaj konkursoj.


Ricevitaj libroj

Chomsky, Noam. Lingvo kaj menso / Tradukis el la angla Edmund Grimley Evans. – Rotterdam: UEA, 2010. – 188 p. – (Serio Scienca Penso, №2). – [Recenzoekzemplero].

Dua bulteno: 98-a Universala Kongreso de Esperanto. Rejkjaviko, 2013. – [Rotterdam]: [UEA], 2013. – 24 p., il. – [Donaco de Halina Gorecka].

Kowalczyk, Aleksandra. Kultura kaj turisma atrakcieco de urbo Bydgoszcz / Tradukis el la pola Regina Grzębowska. – Kruszyn Krajeński: Skonpres, 2013. – 20 p., il,; 1000 ekz. – [Donaco de ISTK].

Neĉajev, Nikolao. Karavelo: [Originala poemaro]. – Irkutsk: [Nikolaj Neĉajev], 2012. – 26 p. – [Recenzoekzemplero].

Petrinović, Martina. Zagreb. La ĉefurbo de Kroatio / Tradukis el la kroata Judita Rey Hudeček. – Zagreb: Turisma Asocio de la Urbo Zagreb, [2012]. – 64 p., il. – [Donaco de KEL].

Steele, Trevor. Paradizo ŝtelita: Romano. – Antverpeno: Flanda Esperanto-Ligo, 2012. – 336 p. – [Recenzoekzemplero].

Universitatoj de la tria aĝo kaj kluboj de senjoroj en Bydgoszcz, Pollando / Redaktis Andrzej Grzębowski. – Kruszyn Krajeński: Skonpres, 2013. – 20 p., il,; 3000 ekz. – [Donaco de ISTK].

Лукьянин, Валентин Петрович. Обыкновенная история, ХХ век. Документальная повесть об отце. Лукьянин, Пётр Матвеевич. Чёрная тетрадь: Стихотворения. – Екатеринбург: УМЦ УПИ, 2012. – 296 с., ил. – [Donaco de Valentin Lukjanin].


Ricevitaj gazetoj

Esperanta Finnlando, 2013/2;
Esperanto, 2013/5;
Esperanto Aktuala, 2013/2,3;
Esperanto aktuell, 2013/2;
Esperanto en Danio, 2013/2;
Ĝenerala Informilo, 2013/177;
La KancerKliniko, 2013/146;
La Lanterno Azia, 2013/4;
Norvega Esperantisto, 2013/2,3.


Valentin Melnikov

Liberikoj

(liberaj limerikoj)

La poeto de l' skolo Ibera
ĉiam verkis laŭ stilo libera.
“Ĉu ĝi estas poem'?” –
“Mi ne scias eĉ mem!” –
li respondis per vorto sincera.

Laŭ dir' de hispanoj, Cervante-
-s, sen dub', pli talentis ol Dante.
Italoj oponas,
ke Dante pli bonas,
nur vante la tempon perdante.

Verkist' fama – Jonathan Swift –
neniam veturis per lift'.
Kaj same Ŝekspir' –
laŭ onidir'.

Por moderna poeto Honkonga
Limerik' ĉiam ŝajnis tro longa…


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2013, №7 (225)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2013:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto
nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2013.