INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2013. №8–9 (226–227)La kovropaĝa foto ne estas farita en amuzparko – sur la fona duoninsulo estas Gronlanda vilaĝo, kiun vidis grupo da partoprenantoj de la Rejkjavika UK, elektintaj tuttagan ekskurson al Gronlando por vidi la grandiozecon de la nordo kaj kuraĝon de ĝiaj enloĝantnoj. ENHAVOKALENDAROTEMO
EVENTOJ
TRIBUNO
ARKIVOKULTURO
MOZAIKO
DIVERSAĴOJ
Septembro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj1. Sciotago (komenco de la lernojaro) en Ruslando kaj kelkaj ekssovetuniaj landoj. 2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Liliuokalani (Lydia Kamaka'eha Paki, 1838-1917), la lasta reĝino de Havajo (1891-1893). 3. Antaŭ 1150 jaroj (863) la armeo de Romana Imperio (Bizancio) venkis arabojn ĉe la rivero Lalakaon. 4. Antaŭ 450 jaroj naskiĝis Zhu Yijun (1563-1620), imperiestro Wanli (1572-1620) de Ĉinio. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Henryk Paruzel (1913-1977), pola esperantisto, redaktoro de Biblia Revuo, inventinto de la simpligita muziksistemo “Muzilo”. Antaŭ 950 jaroj forpasis Togrul-bek (990-1063), turkmena selĝukido, fondinto kaj la unua sultano (1037-1063) de Selĝuka Imperio. 5. Antaŭ 75 jaroj (1938) en Ĉilio post fiaskinta puĉo polico mortpafis 61 junajn membrojn de la naciisma partio Movimiento Nacional-Socialista. Antaŭ 375 jaroj naskiĝis Ludoviko XIV (1638-1715), kiu estis reĝo (konata kiel Suno-reĝo) de Francio dum 72 jaroj (1643-1715) – plej longe inter la monarkoj de grandaj reĝlandoj. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Sarvepalli Radhakrishnan (1888-1975), la dua prezidento de Barato (1962-1967). 6. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Atilio Orellana Rojas (1963-), argentina esperantisto, internacie konata instruisto de Esperanto. 8. Antaŭ 125 jaroj (1888) okazis la unua matĉo en la Angla Futbala Ligo. 9. Antaŭ 500 jaroj (1513) la angla armeo venkis la skotan ĉe Flodden, en la batalo pereis la skotlanda reĝo Jakobo IV. Antaŭ 100 jaroj (1913) la rusa piloto Pjotr Nesterov faris la unuan lopon en la historio de la aviado. 12. Antaŭ 800 jaroj (1213) kruckavaliroj venkis la albigensan armeon ĉe Muret. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Maurice Chevalier (1888-1972), franca kanzonisto kaj aktoro. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis James “Jesse” Owens (1913-1980), usona atleto, kiu gajnis kvar orajn medalojn en la 11aj Olimpikoj (Berlino, 1936). 15. Antaŭ 400 jaroj naskiĝis François de La Rochefoucauld (1613-1680), franca filozofo kaj verkisto, aŭtoro de maksimoj kaj memoraĵoj. 16. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Frans Eemil Sillanpää (1888-1964), finna verkisto, laŭreato de la literatura Nobelpremio (1939). 19. Antaŭ 125 jaroj (1888) en Spa (Belgio) okazis la unua beleckonkurso en la mondo. 20. Antaŭ 150 jaroj mortis Jacob Grimm (1785-1863), germana verkisto kaj lingvisto, unu el la du fratoj Grimm, kiuj kompilis libron de germanaj fabeloj. Antaŭ 25 jaroj mortis Tibor Sekelj (1912-1988), jugoslavia esperantisto, mondvojaĝanto, verkisto. 22. Ekvinokso. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Dean Reed (1938-1986), usona kantisto, akkoro, reĝisoro kaj socia aganto, populariĝinta precipe en la Suda Ameriko kaj Orienta Eŭropo. 23. Antaŭ 2075 jaroj naskiĝis Gajo Julio Cezaro Aŭgusto (63 a.K.-14 p.K.), la unua imperiestro de Romio (27 a.K.-14 p.K.). Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Romy Schneider (Rosemarie Magdalena Albach-Retty, 1938-1982), aŭstrodevena franca-germana aktorino. 25. Antaŭ 500 jaroj (1513) Vasco Núñez de Balboa iĝis la unua eŭropano, kiu atingis la pacifikan bordon de Ameriko. 26. Eŭropa Tago de Lingvoj. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Sergej Oldenburg (1863-1934), ruslanda kaj sovetia orientalisto, sekretario de la ruslanda kaj sovetunia scienckademioj (1904-1929). Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Thomas Stearns Eliot (1888-1965), usona kaj angla poeto, dramaturgo kaj kritikisto, laŭreato de la literatura Nobelpremio (1948). 27. Monda Turisma Tago. 28. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Seán Lester (1888-1959), irlanda diplomato, la lasta ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj (1940-1946). 29. Antaŭ 50 jaroj (1963) la sovetia nuklea submarino K-181 emerĝis en la norda poluso. [09-29.jpg] Antaŭ 100 jaroj mortis la germana inĝeniero Rudolf Diesel (1858-1913), inventinto de la dizela motoro. 30. Internacia Tradukista Tago. Antaŭ 75 jaroj (1938) ĉefministro de Britio Neville Chamberlain, ĉefministro de Francio Edouard Daladier, Regna Kanceliero de Germanio Adolf Hitler kaj ĉefministro de Italio Benito Mussolini en Munkeno subskribis interkonsenton pri transdono de la ĉeĥoslovakia Sudeta regiono al Germanio. Rejkjaviko – malgranda kaj intima98a Universala Kongreso de EsperantoRejkjaviko, 21–28 jul 2013Islando, loĝantare la plej malgranda lando (eĉ se kalkuli la liberan urbon Dancigo en 1927), kiu gastigis universalan kongreson, faris tion ĉi-jare la duan fojon. La kongreso kun 1034 aliĝintoj estis malpli granda ol en 1977 (1199 aliĝintoj), sed ne multe, kaj la nova kongresejo Harpa montriĝis tute taŭga por malgranda kongreso. Eĉ en granda salono ne troviĝis multe da malplenaj lokoj kaj ĝi donis impreson, ke la salono estas grandparte plena. Foje la malgrandaj salonoj estis eĉ tro malgrandaj dum ne atendite venis multaj homoj ekzemple al kunsido de ISAE. Salono Zamenhof (Foto: Natalja Saljajeva) Interesa ero rilate al partoprenantoj estis la kvanto de ĉinoj, 62 laŭ la kongresa libro – multe pli ol pasintjare en Vjetnamio. Inter gravuloj, ĉeestantaj la inaŭguron, estis ankaŭ ambasadoro de Ĉinio, kio fakte emfazas la gravecon de Ĉinio en la Esperanta komunumo. La salono Zamenhof havis super la podio ne la tradician Esperantan flagon, sed ekranon kie flirtis elektronika Esperanta flago. Teknikaĵoj ĝenerale funkciis bone, sed necesis teknika paŭzo dum filma paŭzo (la filmo komenciĝis sen voĉo kun anglaj subtekstoj) kaj anstataŭ prezento de filmo, en la programo estis muziko kaj la filmo estis prezentita iom poste dum la malfermo. Temis pri animita filmo Espero, kiu temis pri ekologio kaj estis originale farita kun esperanta voĉo de Mariana Evlogieva, kaj la unuan fojon ĝi estis prezentita dum la kongreso. La neesperanta reĝisorino Simone Giampaolo ekhavis ideon verki filmon en esperanto. La festparolado de la eksiĝanta prezidanto Probal Dasgupta estis eble pli klara ol liaj antaŭaj, sed ne vere io aparte entuziasmiga. La parolado temis pri tio, kion ni povus lerni de Islando. La centra loko en la kongresejo estis la kafejo de Harpa, kie ŝajnis al mi, ke la personaro parolas inter si la hispanan. Ankaŭ en mia hotelo la deĵorantoj estis almenaŭ parte neislandanoj. Do, la ekonomia krizo ne signifis amasan foriron de eksterlandaj laboristoj. Ankaŭ la multekostececo de la lando ne multe efikis al aŭkcio, kiu donis gajnon da 1589 eŭroj, proksimume similan kvanton kiel en la pli granda UK en Kopenhago antaŭ du jaroj. Aŭkcio funkciis per eŭroj, kaj en eŭroj estis ankaŭ prezoj en libroservo, sed tamen kontante akceptata mono estis nur islandaj kronoj. La elekto de la nova estraro ne donis multe da surprizoj, almenaŭ por aktivaj legantoj de La Ondo. El la listo de favoratoj de Komitatano Z nur unu ne elektiĝis. La kompatinda Johano Derks malgajnis ĉion, ĉar en la elekto de komitatanoj B li ricevis duonon el la voĉoj de la plej populara kandidato, en la elekto de komitatanoj C li gajnis nur kvaronon kaj restis la lasta. La nova estraro esti preskaŭ tia, kian prognozis Komitatano Z en la aprila-maja Ondo de tiu ĉi jaro, nur anstataŭ Raola estrarano fariĝis Keller. Kongresanoj ligas grandajn esperojn al la nova prezidanto de UEA Mark Fettes kaj al la nova estraro pri reformoj, kaj la nova prezidanto estis unu el la plej popularaj kongresanoj. La nova estraro planas labori iom alistile, ne dividante taskojn al unuopaj estraranoj sed formante subteamojn ĉirkaŭ plej gravaj taskoj. Granda parto el estraranoj estas aŭ iam estis profesiaj esperantistoj, ĉu bona aŭ malbona eco? Grandaj esperoj estas ligitaj al la nova estraro, kiu, malgraŭ malaj onidiroj, ne estas pli juna ol la antaŭa, sed kelkajn monatojn malpli juna. Almenaŭ stile la novismoj jam komenciĝis, ĉar sian ferman paroladon la nova prezidanto faris libere, sen notoj, moviĝante sur la podio kaj ankaŭ donante dum sia parolado taskojn al la publiko. En la nacia vespero temis grandparte pri vikingaj tradicioj. Unu el plej interesaj eroj estis la islanda nacia luktoarto glima, kiu similis foje dancadon, foje luktadon. Restis neklara, kiu el la luktantoj gajnis. Tamen en la programo estis ankaŭ popolmuziko kun balkana etoso fare de grupo da junaj muzikistoj. Krome la plurtalentecon de islandanoj montris ankaŭ la anoncisto de la vespero (samtempe vicprezidanto de LKK), kiu dum vespero fojfoje aliĝis al (islanda) koruso, kiu prezentis islandajn kantojn nacilingve kaj en Esperanto. La malgrandeco de la lando certe igas kontaktojn kun lokaj gravuloj pli facilaj, kaj ne estis aparta surprizo vidi la prezidenton de Islando parolanta dum la inaŭguro. La prezidento Ólafur Ragnar Grímsson venis, nature, sen gardistoj, kaj laŭ onidiro eĉ ŝoforis mem sian aŭtomobilon. La malgrandeco de la lando, urbo kaj urbocentro, videbligis esperantistojn vaste, kaj iuj restoracioj havis menukartojn en Esperanto. Rejkjaviko (Foto: Natalja Saljajeva) IKU-prelegoj estis ĉi-jare la kutimaj naŭ, sed nur du el ili kunhavis pli da prelegoj kaj AIS-kurson. Unu el tiuj temis eble la unuan fojon en historio de IKUoj pri muziko, nome pri violono, fare de la finna-franca Hannes Larsson, kun pluraj sonekzemploj. En la esperantologia konferenco ni aŭdis eĉ prelegon en la dana (kun esperanta traduko de Christer Kiselman) fare de islanda neesperantisto, Guðrún Kvaran, pri la islanda lingvopolitiko, kiu rezistas firme, kaj sukcese, kontraŭ internaciaj fremdvortoj, kiuj svarmas al aliaj lingvoj. La demandoj al ŝi estis tamen faritaj pere de la angla. Ĉu io mankis el la kongresa programo? Eventuale. mankis prelego pri la ekonomia krizo en Islando, sed kion fari, se la lokaj esperantistoj preferis prelegi pri temoj pli foraj en la historio. Eble unu el la sekvoj de la krizo estis, ke la regalado dum la urbestra akcepto estis la plej magra dum la pasinta jardeko, nur glaso da vino kaj iomete da manĝetoj. Necesis duono el la kongresanaro por aranĝi kongreson – tiel aspektis dum la fermo kiam ankaŭ helpantoj, mem kongresanoj, estis vokitaj al la podio por dankoj. Kongresanoj helpis diversmaniere, interalie, interpretante dum la ekskursoj. La aranĝoj ĝenerale bone funkciis, kvankam foje ne restis loko en aŭtobuso por iuj partoprenantoj de duontaga ekskurso. Komuna foto antaŭ la kongresejo, kiu ne estas nuntempe aparte populara aŭ sukcesa aranĝo, ŝajnis ĉi-foje kolekti relative grandan amason da kongresanoj. Fotoj estas videblaj diversloke en sociaj komunikiloj kaj aliloke en reto. Komuna foto (Foto: Natalja Saljajeva) Jukka Pietiläinen Legu ankaŭ:Jukka Pietiläinen. Hanojo – eburtura kongreso (Hanojo, 2012) Jukka Pietiläinen. Pluva, sed malskandala kongreso (Kopenhago, 2011) Artikolojn pri ĉiuj UKoj ekde la 1991a jaro estas legeblaj en nia malnova retejo. Rezolucio de la 98a Universala Kongreso de Esperanto1034 partoprenantoj en la 98a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 55 landoj de ĉiuj mondopartoj al la plej norda ĉefurbo, Rejkjaviko, sur la insulo Islando, Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Insuloj sen izoliĝo: por pli justa komunikado inter lingvo-komunumoj; Konstatas, ke insuloj – historiaj, geografiaj kaj sociaj – estas originaj fontoj de biologia kaj kultura diverseco, kiujn indas konservi kaj protekti; Esprimas maltrankvilon pri la nuntempe akriĝantaj minacoj al tiu diverseco, pro pluraj homogenigaj kaj detruaj tendencoj de la regantaj ekonomiaj kaj politikaj sistemoj tutmonde; Samtempe bonvenigas la kreskantajn ŝancojn por translima kaj transkultura interkompreniĝo, kiujn donas la disvastiĝo de komunikaj rimedoj kiel Interreto; Atentigas pri la graveco de lingva diverseco kaj lingva justeco en la protektado de tiu kultura bunteco, kiun heredigis al ni la insuloj de la mondo; Memorigas, ke ĝuste tiu protektado de diverseco estas kerna valoro de la movado por la internacia lingvo Esperanto; Konfirmas la volon de la Esperanto-movado kunlabori cele al mondo de “insuloj sen izoliĝo”, kie ĉiuj lingvoj kaj kulturoj povas kunekzisti kaj plue disflori en reciproka respekto; Alvokas al mondvasta kunlaboro per lingve justaj rimedoj por kontraŭstari la minacojn de klimatŝanĝo kaj biokultura homogeniĝo; Asertas la urĝecon de tia agado por konservi la trezorojn de nia insuleca planedo. Rejkjaviko, la 27an de julio 2013 Mark Fettes – nova prezidanto de UEA!Mark Fettes fermas la Kongreson (Foto: Francisco L. Veuthey) Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato de UEA en Rejkjaviko la 20an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocion dum du oficperiodoj ekde 2007. La kunsidon partoprenis 44 komitatanoj aŭ iliaj anstataŭantoj kaj 2 observantoj. Komence ĉeestis nur la komitatanoj A kaj B, kiuj alektis al la supera organo de la Asocio kvin komitatanojn C. Elektitaj estis Zsófia Kóródy (35 voĉoj), Julián Hernández Angulo (30), Jean Codjo kaj Stefano Keller (po 24), kaj Orlando E. Raola (21). Ne elektiĝis Marcel Delforge kaj Josep Franquesa Solé (po 17), kaj Johan Derks (9). Poste la Komitato diskutis pri la nombro de elektotaj estraranoj kaj aŭdis sinprezentojn de la kandidatoj. Per plimulto de voĉoj oni akceptis la proponon de la Elekta Komisiono, ke la Estraro konsistu el sep membroj. Origine estis dek kandidatoj, el kiuj Johan Derks forfalis pro sia neelekto kiel komitatano. En la voĉdonado sukcesis Mark Fettes (43 voĉoj), Stefan MacGill (37), José Antonio Vergara (35), Lee Jung-kee (34), Martin Schäffer (33), Stefano Keller (30), kaj Barbara Pietrzak (24). Krome, Orlando Raola ricevis 23 kaj Amri Wandel 21 voĉojn. La Estraro estas preskaŭ tute nova: nur Stefano Keller kaj Barbara Pietrzak membris ankaŭ dum la antaŭa oficperiodo. Du novelektitoj havas tamen antaŭan sperton pri la laboro en la Estraro: Mark Fettes estis ĝia membro 1992-1998 kaj José Antonio Vergara 2007-2010. Respondecoj de la novaj UEA-estraranojMark Fettes (prezidanto) gvidas la subteamon “Mastruma Evoluo”: Strategia laborplano, financo, Centra Oficejo, kongresa politiko, TEJO, CED, uea.org; Martin Schäffer (ĝenerala sekretario): Komitato, komunika politiko, Delegita Reto, financo kaj administrado (kunlabore kun Fettes); Stefan MacGill (vicprezidanto) gvidas la subteamon “Movada Evoluo”: Kapabliga agado (ILEI, edukado.net, aktivula trejnado), Komisionoj pri Oceanio kaj Afriko; José Antonio Vergara, subteamo “Konsciigo”: Tutmonda Inform-Reto (TIR); Faka agado, Terminologia Esperanto-Centro (TEC), IKU; TEJO kaj CED (kunlabore kun Fettes); Stefano Keller gvidas la subteamon “Monda Evoluo”: Konsciigo: Komisiono pri Rilatoj kun Internaciaj Organizaĵoj (KRIO), Ĝemelaj urboj; Barbara Pietrzak: Kultura evoluigo (i.a. Akademioj Lingva kaj Literatura, Belartaj Konkursoj), Komisionoj pri Eŭropo kaj Mezoriento/Nord-Afriko; Lee Jung-kee: Kapabligo (kunlabore kun MacGill), Novaj landaj asocioj, Komisiono pri Azia Esperanto-movado, Esperanto-Centroj. BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena49aj Baltiaj Esperanto-TagojGrupo da BETanoj post la malfermo (Fotis Choe Taesok) La 49a BET estis mia kvara BET en la moderna (postsovetia) epoko. Ili ĉiuj estis organizitaj en Litovio. Laŭ ĉiuj aspektoj, kiuj gravas al mi, la 49a BET, okazinta la 6–14an de julio 2013 en Utena estis la plej bona. Ĉu ideala? Probable jes! La urbo Utena situas en la nord-orienta parto de Litovio. Sed havante iom pli ol 750 jarojn ĝi havas nur kelkajn malnovajn konstruaĵojn el la 19a jarcento. Sed la ĉirkaŭa naturo kun river(et)oj kaj multnombraj lagoj allogas ŝatantojn de ekologia turismo. Utena kun ĉ. 30 mil loĝantoj estas tre ĉarma, trankvila, bone prizorgita urbo. La urbaj gvidantoj (ni konatiĝis kun la urbestro kaj vicurbestro dum BET) sukcesis konservi ĉe transiro al la libermerkata ekonomio la ĉefajn entreprenojn de Utena. La plej gravaj estas la bierproduktejo “Utenos alus” kien iris du ekskursoj (unu kun gustumado de kvin bierspecoj) kaj la trikotaĵa fabriko “Utenos trikotažas”, kies firmaan vendejon kun favoraj prezoj multaj vizitis aĉetocele. Ili kaj aliaj entreprenoj grave kontribuas al la urba buĝeto. Danke al tio Utena havas multajn allogaĵojn, urbajn skulptaĵojn, fontanojn, florbedojn, bonajn vojojn por aŭtoj kaj vojetojn por piedirantoj kaj biciklantoj, kajojn ktp. Ĉe la malfermo de BET-49 bonvenige parolis la urbestro de Utena Alvydas Katinas. Sian saluton al la partoprenantoj sendis la prezidanto de Sejmo, la Litovia parlamento, Vydas Gedvilas. Nia kongresejo estis la kolegio de Utena, kies oportunaj ejoj, provizitaj per komputiloj kaj projekciiloj, perfekte taŭgis por ĉiuj eroj; estis libere uzebla komputila ĉambro kun konstanta ret-aliro, ankaŭ sendrata. La koncerta programo okazis en la granda salono de la muzika lernejo, en la urba kulturcentro kaj sur la subĉiela scenejo ĉe la lago Dauniškis. Aparte riĉa estis la folklora programo. Kutime oni organizas unu nacian vesperon, sed dum la 49a BET estis kvar vesperaj programoj, en kiuj ni konatiĝis kun la lokaj kantoj, muziko kaj dancoj. Gaje kaj vigle pasis koncerto-diskoteko kun la blovensemblo Indraja. Koncertas kanklista ensemblo (Fotis Halina Gorecka) En sia salutmesaĝo la prezidanto de UEA Probal Dasgupta emfazis, ke la Baltiaj Esperanto-Tagoj estas unu el la gravaj eventoj sur la esperantista kalendaro kaj deziris al ĝi longan kaj buntan vivon. BET estas kiel malgranda UK, kaj UEA nature donas al ĝi sian aŭspicion. Kaj la programo de la 49aj Tagoj konfirmis tion. Memorante pri la dumviva lernado, kiu estas nuntempe tre populara en la Eŭropa Unio (ankaŭ esperantistoj sukcesas ricevi monon por tiaspecaj projektoj), en BET funkciis divers-tipaj kaj divers-nivelaj kursoj, gvidataj de elstaraj instruantoj: Stano Marček, Svetlana Smetanina, Miĥail Lineckij. Novaĵo de ĉi tiu BET estis du kursoj. La kvarprelega ciklo de tradukisto, eseisto, historiisto Petras Čeliauskas temis pri “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”. La litova lingvo estas la plej arkaika vivanta hindeŭropa lingvo, prezenton de ĝiaj kuriozaĵoj sekvis nemalofte rideksplodoj de la aŭskultantoj. La Ruslanda ĵurnalisto kaj esploristo Aleksander Korĵenkov per kvin prelegoj prezentis la ĉefajn etapojn de la historio de Esperanto kaj senvualigis kelkajn historiajn misterojn. En unu el la 30 programeroj de la Somera Universitato (Fotis Halina Gorecka) La Somera Universitato proponis por la kleriĝema publiko nekredeble abundan 30-eran sortimenton de prelegoj kaj prezentoj. Oni serĉis respondojn, ekzemple, pri kio okazas en Skotlando kun Ed Robertson, el kio konsistas niaj manĝaĵoj kun Tōnu Hirsik, konatiĝis kun la vivo, agado kaj verkado de Ludmila Jevsejeva (Margarita Želve) kaj Pulgis Andriušis (Gražina Opulskienė). Eldonejoj Sezonoj kaj Impeto prezentiĝis, sonlibrojn en Esperanto konigis Stano Marček, pri diversaj retaj projektoj, interalie, sociaj retoj parolis Dima Ŝevĉenko. Anna Striganova ekspoziciigis propramane faritajn pupojn kaj parolis pri “Fabelaj mondoj”. Pri la plej juna ĉefurbo Astana rakontis kaj bildojn montris la subskribinto de ĉi tiu artikolo. Mikaelo Bronŝtejn kontribuis al la programo prelege kaj koncerte. Manŭel kantas subĉiele (Fotis Choe Taesok) Cetere, la oferto de esperantista arta programo estis varia kaj riĉa. Koncertis Asorti, Solotronik, Mikaelo Bronŝtejn, Nataŝa Bertse kaj Miĥail Povorin. Emanuele Rovere (Manŭel) kantis ankaŭ por la urbanoj en la subĉiela koncertejo ĉe la lago Dauniškis. Sume dek du koncertoj esperantistaj kaj folkloraj en ĝenerala (ne arta festivalo) esperantista kongreseto estas maloftaĵo, eble eĉ unikaĵo. Kelkfoje dum BET eblis spekti admirindajn unuhorajn prezentadojn de lum-muzika fontano, vera allogaĵo por turistoj kaj lokanoj. La lum-muzika fontano en Utena (Foto: Lolita Kaminskienė) Ĉiutage aperis Heroldo de Utena, la riĉe ilustrita gazeto de BET-49, prizorgita de Vytautas Šilas. Cetere, partoprenis pluraj esperantistaj ĵurnalistoj, inkluzive de la prezidanto de TEĴA Audrys Antanaitis, kiu gvidis neformalan TEĴA-kunvenon en la apudkongresa kafejo Žarija, kie dum la BETa semajno oni ĉiam povis aŭdi esperantistojn, kiuj babilis Zamenhof-lingve kaj krokodile. Ankaŭ per la nepra ekskursa tago – merkredo – BET similas al UK. Ankaŭ ĉi-foje Antanas Vysockas modele planis kaj efektivigis la tuttagan ekskurson en la lagregiono de la orienta Aŭkŝtajtio. Unue la ekskursantoj venis al la muzeo de ceramiko en Leliūnai, kie nin bonvenigis la “reĝo de potistoj” Vytautas Valiušis, fondinta la klerigan centron kun muzeo en 2001. Ĉirkaŭ 700 eroj troviĝas en la muzeo, ne nur ceramikaj potoj, teleroj, tasoj, kruĉoj kaj fajfiloj, sed ankaŭ ĉiutagaj objektoj de kamparanoj por variigi la ekspozicion. La mastro evoluigas la ceramikan arton organizante renkontiĝojn por kolegoj, instruante al junuloj kaj infanoj. Ĉio ĉi estas ebla en la iama duetaĝa lernejo kun korto. La “reĝo de potistoj” Vytautas Valiušis (Fotis Halina Gorecka) En la ekskursa itinero troviĝis la biendomo de la familio Tyzenhaus, interesa ekspozicio de la popola ligna skulptisto Lionginas Šepka, kies naiva arto kaj malfacila vivo neniun lasis indiferenta. En Rokiškis estis vizitita la novgotika preĝejo de S-ta Mateo. Ni ĉirkaŭiris la plej aĝan kaj dikan en Litovio kverkon, kies aĝon oni taksas ĉ. 1500 jaroj. En Zarasai esperantistoj uzis kuriozan promenradon por atingi la lagobordon kaj ĉirkaŭrigardi. La akvomuelejo Šlyninka aĝas 300 jarojn kaj enloĝas ĝin petolemaj diabloj, historiojn pri ili konigis la muelisto, kiu montris la procedon de muelado kaj baptis nin per faruno. Poste venis vico por gustumi la muelejan specialaĵon – sekalajn flanojn bakitajn laŭ malnovaj receptoj. Bone gustis ankaŭ pano kaj kvaso. Laste estis promeno per ŝipoj sur la lago Alaušas kun fiŝsupo sur eta insulo (al- kaj debordiĝo okazis gaje). Nepre menciindas bonega interpretado dum la tuta ekskurso kiun faris Gražina Opulskienė. Ĉe la urbestra akcepto pro ekferiado de la urbestro, sesdekon da esperantistoj en la kafejo Abu bonvenigis la vicurbestro Vidmantas Valinčius. En neformalaj paroloj li rakontis pri la laboro de la urbestraro, kiu malavare subtenis la organizadon de BET-49, pri la projekto lagregiono (kune kun Latvio kaj Bjelorusio) subtenita de la Eŭropa Unio, ankaŭ pri sia hobio – vojaĝoj kaj konatiĝo kun novaj lokoj, ja li estas eksa instruisto pri historio. Ne mankis bongustaj manĝaĵoj, trinkaĵoj, gitaro kaj kantado. 216 efektivaj partoprenantoj el dudeko da landoj travivis interesajn kaj agrablajn tagojn en la urbo Utena, flegante daŭran amikecon, konatiĝante kun la lokaj folkloro kaj historio, perfektiĝante en la Somera Universitato, promenante kaj kantante, ĝuante agrablan veteron, kiu estis nek tro malvarma nek varmega – ideala por laboro kaj ripozo, eĉ pluvo prokrastiĝis ĝis la ferma tago. Dankon al la organizantoj – Povilas Jegorovas kaj la teamo de helpantoj, dankon al la kursgvidantoj, prelegantoj, artistoj, kaj al la partoprenantoj! Utena: Ĉe la fermo de BET-49 merititajn aplaŭdojn kaj florojn ricevis Povilas Jegorovas kaj liaj helpantinoj Halina Gorecka SES plena je surprizojLa organizantoj de SES-2013; de maldekstre: Víť Mišurec (Ĉeĥio), Dorota Rodzianko (Pollando), Romualda Jeziorowska (Pollando), Zsófia Pataki (Hungario), Peter Baláž (Slovakio), Katarína Nosková (Slovakio). (Foto: Andi Münchow) La sepa Somera Esperanto-Studado, kiun en Slovakio ĉiujare organizas Edukado@Interreto, okazis la 12–20an de julio 2013. Regula vizitanto povis ĉi-jare sperti kelkajn apartajn aferojn. Post du jaroj en Nitra, SES translokiĝis al pli montara regiono, en la urbon Martin. La aŭspicion transprenis la urbestro Andrej Hrnčiar, prezidanto de la Žilina regiono Juraj Blanár kaj ankaŭ ministro de edukado, scienco, esplorado kaj sporto Dušan Čaplovič. La ministro eĉ verkis alparolon por SESanoj, kiu aperis en programlibro, kaj finance subtenis la aranĝon. La urbo Martin iĝis oficiala partnero de SES, helpis plurmaniere, kaj posedantoj de la Urbo-Karto pagis je 50% malpli altan aliĝkotizon. Aliĝis 263 personoj, reale venis 230 el 27 landoj, plejparte eŭropanoj (sed ĉeestis ankaŭ homoj el Koreio, Japanio, Usono…). La unuan novaĵon ili rimarkis antaŭ la komenco: la organizantoj decidis, ke SES meritas sian propran retpaĝon kaj lanĉis ĝin http://ses.ikso.net. Tie amasiĝadis ĉiuj informoj, programskizoj, kontaktoj kaj kompreneble funkciis aliĝilo. Kaj en la aliĝilo atendis alia surprizo: la “verda rabato” por la senvianda manĝo, kies lanĉo kaŭzis tiomajn ardajn diskutojn en Esperantio. Fine evidentiĝis, ke pli ol du trionoj de la partoprenantoj (69%) elektis manĝi vegetare aŭ vegane. SES-2013 (Foto: Andrzej Sochacki) La programstrukturo ĝenerale estis simila al la pasinta jaro. Post instruado, kiu okazis en dek klasoj (po du klasoj en ĉiu el kvin niveloj), okazis prelegoj, ekskursoj, sportumado, koncertoj… Ĝisnokte funkciis trinkejo, apude en pli trankvila loko Gufujo. En la trinkejo konfirmiĝis la aserto de la fama kanto: “Ĉio bela en la mondo devas iam iĝi plast’”. Kio estas la koloraj plastaĵoj, per kiuj kelkaj SES-anoj pagas? Kvazaŭ iu kolektadus ĵetonojn por aĉetĉaroj en komercdomoj. Sed ne, temis pri la populariĝanta “plasta mono” steloj (renaskiĝanta Esperanta valuto). La aktuala kurzo (1 eŭro = 4,147 steloj) estis bone memorebla por partoprenantoj el Pollando, kie zloto havas similan valoron. Promenante en la kongresejo, oni trovis ekspozicion. Sur la muroj en la akceptejo kaj apuda koridoro antaŭ la manĝejo aperis ilustraĵoj. Interesaj, ŝercaj, sed por kelkaj eĉ ŝokaj, indignigaj kaj ofendaj. Pri kio temis la bildoj? Ekologio, sana vivostilo, vegetaranismo kaj veganismo kompare kun viand-industrio, mondopolitiko, religioj, malriĉeco kaj multo pli. Sed ĉiujn bildojn kunigis la ĉefa celo pensigi homojn pri la nuntempa, ĉefe “okcidenta” vivmaniero. Dum SES mi aŭdis ne malofte, ke homoj diskutetas pri la temoj en koridoroj, trinkejo aŭ manĝejo. La celo de la ekspozicio estis plenumita. Ĉu plenumiĝis la celo ankaŭ de la dua ekspozicio, ni ne scias. En la koridoro apud la manĝejo oni pendigis bildvortaron de korpopartoj. Ĉu niaj partoprenantoj lernis iom de Esperanta anatomio, ni ne scias, sed rimarkita ĝi estis ĉiukaze: en la listo de plendoj pendigita fine de SES nekonato kritikis lokigon de la ekspozicio: “Mi ne volas vidi bildon e vulvo, dum mi staras en vico por vespermanĝo”. Rapide reagis alia persono: “Mi jes”. Aparte sukcesa estis Nacia vespero kaj prezentoj de partoprenantoj mem dum la internacia vespero. En SES aperis kaŝita talento: la kantadon de Carsten (Kaŝi) el Germanio ĉiuj ĉeestantoj tuj ekŝatis kaj rapide aperis en la interreto video-registraĵo sub la nomo “Esperanto havas talenton”. El neesperantistaj artistoj venis kanti la roka slovaka talento Peter Bažík & S.H.O.P kun du kantoj rekte en Esperanto! Tiu ĉi programero estis malfermita ankaŭ por publiko. Peter Bažík kantas en SES (Foto: Andrzej Sochacki) Koncertoj okazis ĉiuvespere kaj prezentiĝis pluraj Esperanto-talentoj: familia duopo ĴeLe, germana plurtalenta Johannes, itala bardo Manŭel, regea Jonny M, litova virtuoza Asorti, kaj sveda populara bando La Perdita Generacio. En sia kongresa sako ĉiu trovis aldonan surprizon: tute novan albumon Ĉiamen plu de La Perdita Generacio por povi ĝui la Esperanto-muzikon ankaŭ post reveno hejmen. Dankon al la eldonejo Vinilkosmo kaj al la grupo LPG, kiuj ebligis la belan donacon al la SES-partoprenantoj. SES-2013: La Perdita Generacio (Foto: Andrzej Sochacki) SES 2013 estis denove sukcesa. La organiza teamo jam anoncas, ke ĉiuj povas plani sian somerferion por la samaj tagoj kiel ĉi-jare: SES 2014 okazos ekde la 12a ĝis la 20a de julio en Nitra, tuj post la EEU-kongreso en la kroata urbo Rijeka. Kaj se Slovakio tro foras por vi, ne malesperu – prepariĝas jam SES-oj ankaŭ en aliaj mondopartoj, plej reale en Brazilo 2014! Katarína Nosková Kultura vigliĝo en radikala etosoLa politika radikaleco de SAT percepteblas pli ol antaŭ kelkaj jaroj – la Internacio, kantita de grupo inkluzivanta anojn de la koruso Interkant’ komence kaj fine de la Kongreso de SAT en Madrido (2013-07-28 – 2013-08-04), tion emblemas. Senteble kreskas la kolektiva optimismo post la finance malfacilaj jaroj. La politika spektro larĝiĝas per la pliaktiviĝo de la frakcioj. Kunvenis la ekologia, sennaciista, komunista, liberecana frakcioj kaj la Vegetara Sekcio. Al la komforta kongresejo en la universitata kvartalo venis iom pli ol 100 membroj kaj nemembroj. Mankis kvin komoranoj kaj du malianoj, al kiuj la hispana ambasado respektive la franca konsulejo rifuzis vizojn. En 2011 la sarajeva kongreso proponis krei artan fakon en SAT, kaj, kvankam tio restas neplenumita, viglas nun la menciita Interkant’, gvidata de Franjo Leveque. La kultura flanko de la kongreso estis eksterkutima: Unu vesperon aperis la indignula koruso Solfónica, kies scenejo estas plej ofte la stratoj kaj placoj, kie homoj protestas kontraŭ la nuna ŝtata politiko de fiska rigoro. Ankaŭ Jomo dancigis la kongresanojn dum tuta vespero. La spektaklo Vivu la teatro! surprizis ĉiujn per la komedia kaj deklama talento trovita inter la kongresanoj. En alia tago Miguel Fernández abunde kaj verve deklamis el sia nova libro Poezio: armilo ŝargita per futuro, kolekto de socie engaĝita, revolucia poezio eldonita de SATeH (SAT en Hispanio). En aparta kunveno la Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) prezentis novajn eldonaĵojn. Aperis finfine, kun ĝena malfruo, la senpacience atendita filmo Esperanto de Dominique Gautier, kiun SAT-EFK financis. Kongresanoj spektis ĝin apreze kaj ekplanis ĝian disvastigon. Montrinda estas nova bildrakontaro de Serĝo Sir’: BoRoKo – Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj kun bildstrie rerakontitaj klasikaj verkoj. Salutoj al la kongreso venis de Luis Garcia Montero (poeto, aktivulo en Izquierda Unida), unu distrikta federacio de CGT, IWW, COS (Laborista kunordigantaro), Alan Woods (Internacia Marksisma Tendenco) kaj Eduardo Larrouy (Grupo Esperantista de Bilbao). La nun streĉa socia-politika situacio en Hispanio speguliĝis en aranĝoj kiel podia diskuto (“Esperanto ekster Esperantujo – Simpatio al Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj”) inter hispaniaj aktivuloj de la gazetoj Tierra y Libertad, Germinal, CNT, Estudios kaj de la traduk-reto Tlaxcala. Granda grupo de kongresanoj vizitis la anarki-sindikatistan sindikaton CNT. Du membroj de tiu senhierarkia, senfunkciula sindikato klarigis ĝian funkcimanieron. En alia tago Tonyo del Barrio prelegis hispanlingve por eksteraj vizitantoj pri Esperanto kaj SAT. Kongresanoj laŭdas la organizantojn, kiuj kaj faciligis kontaktojn kun lokaj neesperantistoj kaj prizorgis akuratan disvolviĝon de la programero-riĉa kongreso. Kiel menciite, la kongreson trafis konata plago: vizaj barieroj. SAT atentas la pli larĝan kuntekston. Dumkongrese projekciiĝis la filmo Mondcivitanoj en ĉeesto de la reĝisorino Natalia Román kaj aktivulo de movado kontraŭ polica ĉikanado de senlegitimilaj enmigrintoj. La filmo temigas la situacion de enmigrintoj en Hispanio kaj diversajn manierojn reflekti ĝin. En ĝi Pedro Sanz, aktivulo de SATeH, prezentis la sennaciismon al la hispanlingva publiko. Preskaŭ fine de la kongreso venis informo, ke en Moskvo okazas amasarestoj de eksterlandanoj. Du alineoj en la kongresa Deklaracio “gratulas la agantojn kontraŭ policaj ĉikanoj direktataj al senlegitimilaj enmigrintoj kaj alvokas la EU-ŝtatojn, kiuj membras en la Frontex-sistemo, ĉesigi la ĉikanojn” kaj “energie kondamnas la en Moskvo kaj aliloke okazantajn amasarestojn de enmigrintoj kaj postulas ilian ĉesigon”. La Deklaracio mencias ankaŭ la nuntempe kreskantan emon “en liberecanaj kaj aliaj maldekstraj medioj uzi Esperanton kiel identecan signon, interalie per situigo de la lingvo en kolofonoj kaj artikolresumoj, kaj ekuzo de la lingvo en plurlingvaj retejoj”. Temas pri reviviĝo de malnova tradicio de la anarkiista-liberecana medio. La kontraŭhierarkia, antaŭfigura politika fono de Esperanto ricevas agnoskon tie eĉ ĉe multaj, kiuj mem ne lernas ĝin. La SAT-anoj devis trakti unu tre zorgodonan aferon: la ne plu laŭordan eldonritmon de Sennaciulo. Dum la kongreso oni komencis alvenigi freŝajn fortojn al la redakta skipo kaj alvokis la membraron pli aktive kontribui. Aliaj traktitaĵoj, kiuj eniris la Gvidrezolucion, estis, ke “la PK [Plenum-Komitato] studu kiel oportune liberigi la datumojn de PIV, kiam la kondiĉoj permesos” kaj ke la PK estigu “la teknikan bazon de retpaĝaro celanta informi ne-esperantistojn pri SAT, komencante laŭeble per informado en la angla”. SAT faras eksteran informadon en diversaj lingvoj – sed la anglalingva lamas de kelkaj jaroj. Nekutime valoraj estis la postkongresaj ekskursoj. “Vojaĝo al la Mezepoko” gvidita de vera fakulo, Félix Rodrigo Mora, kondukis lunde al ĉirkaŭmadridaj lokoj ekster la ordinara turista itinero. Oni ekkonis lokojn ligitajn al la tiel nomata consejo abierto (malferma konsilio) kaj la forua leĝaro, la komunuma reĝimo, la interhelpaj sistemoj, la popola romanika arto. Pli ĝenerale temis pri la fluso kaj malfluso de tolerado en la mezepoko, la tiama religieco, la klasbatalo esprimiĝinta en la kontestado inter la konsilioj kaj la reĝeco. Vegetaranoj kaj veganoj pli rimarkeblis ĉi-jare – kaj ilia agadmotivo atingis la Gvidrezolucion. Oni “ĝojas, ke ĉi-jare ĉiu kongresano povis manĝi laŭ propra dieto, kaj bonvenigas la pretecon de la Vegetara Sekcio helpi organizantojn de ontaj Kongresoj pri planado de ekvilibraj manĝoj”. SAT ĉi-rilate partoprenas evoluon multlande observatan. En aliaj rilatoj SAT – oni esperas – antaŭiras la ceteran socion: per sia penado maksimume praktiki la rektan demokration, konkretiĝinta dumkongrese en kvin malfermaj tutmatenaj laborkunsidoj, kie traktiĝas ĉiuj aferoj de la Asocio, kaj per sia kontraŭhierarkiemo, kiu inklinigas lasi spacon por novuloj en dumkongresaj funkcioj. Kiel ajn etskale, SAT daŭre klopodas “kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio”. Gary Mickle Ponto de la EsperoLa 46a konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estis unika el pluraj vidpunktoj. Ĝi okazis en Germanio, kie ĝis nun neniam okazis tiu ĉiujara ĉefevento de la Esperanto-instruistaro, kies konferencoj estas listigitaj ekde 1976. Ĝi okazis la 12–18an de julio en Sieber, urboparto de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, kie la evoluinta Esperanto-infrastrukturo ofertis multajn servojn al la partoprenantoj. Ne nur multaj dulingvaj ŝildoj, Esperanto-menukartoj en pluraj kafejoj, restoracioj, aro de esperantlingvaj turismaj kaj informaj broŝuroj estis je helpo al la vizitantoj, sed ili povis ankaŭ ĝui la gastamon de la Esperanto-hotelo Zum Pass kaj senĝene konversacii kun la urbestro Gerhard Walter en la internacia lingvo. Dum la inaŭguro de la konferenco okazis ankaŭ alia inaŭguro: nova ZEO aperis apud la konferencejo Haus des Gastes. Temas pri ponto super la rivero Sieber, kiu ricevis la nomon “Ponto de la Espero”, pri kio informas memorŝtona tabulo en la germana, pola kaj en Esperanto. Zsófia Kóródy, urbestro Gerhard Walter, vilaĝestro de Sieber Reinhard Ahlborn Dum la konferenco okazis tri plursesiaj seminarioj. La unuan gvidis Katalin Kováts, kiu altnivele traktis metodikajn temojn kaj laborigis la seminarianojn por realigi intensan instrukapabligan trejnadon, kiu donis bonan ŝancon je spertiĝo al pluraj gekolegoj, kiuj alikaze ne povintus sekvi tian internacian fakan kursaron. La gvidanto de la dua seminario estis Sabine Trenner, kiu ne nur teorie sed ankaŭ per praktikaj rolludoj instruis pri mediaciado, konfliktsolvado kaj ofertis specialiĝon pri tiu temo. La tria seminario sub la gvido de Rudolf Fischer celis ellabori strukturon kaj postularon por la KER-ekzamenoj A1 kaj A2. Parolante pri la ekzamenoj, indas mencii, ke dum la konferenco okazis B2 kaj C1 nivelaj UEA/ITK KER-ekzamenoj, kiujn trapasis dek kandidatoj. La komitato de ILEI, krom la ĉiujara kunsido, raportado, diskutado kaj planado devis decidi ankaŭ pri la konsisto de la ĉefa gvidorgano kaj elekti novan prezidanton unu jaron post la regule okazinta elektado de estraranoj. Pro la demisio de Stefan MacGill en aprilo 2013 provizore ekrolis Zsófia Kóródy kiel aganta prezidanto, kaj nova prezidanto fariĝis Mireille Grosjean, kiu ricevis preskaŭ unuaniman subtenon de la komitato por gvidi la ligon en la sekvaj jaroj. La komitato reelektis sian antaŭan vicprezidanton, tiel Zsófia daŭrigas sian laboron kiel respondeculo pri instrukapabligado, ekzamenoj kaj Esperanto-centroj. La ĉefprelegon pri la konferenca temo “Instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj” ni dankas al Mireille Grosjean, pri virtuala lingvolernejo prelegis Duncan Charters, metodikajn temojn kaj ekzamenojn traktis Katalin Kováts, Zsófia Kóródy kaj Jesuo Moinhos, tradukadon Peter Zilvar. Literaturo aperis en la prelegoj de Gian Carlo Fighiera kaj Marija Jerković, gramatiko, lingvistiko estis traktitaj de Rob Moerbeek kaj Pjer Bouvier. Pri universitata instruado raportis Ilona Koutny kaj Sebastian Kirf, movadajn kaj sciencajn temojn prezentis Stefan MacGill, Martin Ptasinski kaj Mihai Trifoi. La urborigardado en Herzberg kaj la ekskursoj al la regiono, al la belaj kaj famaj urboj Goslar, Göttingen kaj Hannover celis konatigon de lokaj historio, kulturo kaj tradicioj. Dum la vizitoj la partoprenantoj ricevis fakan gvidadon, ĉiĉeronadon. Aparte ni povas mencii la speciale por la konferencanoj organizitan viziton al la universitata biblioteko en Göttingen kaj la promenadon inter la historiaj konstruaĵoj de Goslar, urbo de Unesco-mondkulturheredaĵo. Ankaŭ la muzik- kaj dancprogramoj ligiĝis al la Harz-regiono, al la montaro; restos en la memoro la folklora vespero de Harzklub Pöhlde kaj la koncerto de la Harz-Musikanten, kiuj ambaŭ sukcesis tiom entuziasmigi la publikon, ke el trankvila aŭskultado fariĝis vigla komuna dancado ĉirkaŭ la tabloj en la konferencejo. Per belegaj melodioj vigligis la adiaŭan rostadvesperon muzikistoj el la loka orkestro Sieberaner Musikanten. La organizantoj de la konferenco estis AGEI, la germana ILEI-sekcio, Interkultura Centro Herzberg (ICH) kaj urbo Herzberg mem, kies urbestro per jenaj vortoj salutis la konferencon: “Multaj homoj kredas, ke la lernado finiĝas ĉe la forlasado de la lernejo… Esperanto-instruistoj scias, ke la tuta vivo estas lernado. Kaj ĝuste tio stabiligas nian junecon. La proverbon ‘kiu haltas, tiu rustiĝas’ mi volas persone emfazi per la aldono: kaj tiu, kiu ĉesas lernadon, rustiĝas eĉ pli rapide”. Paralele kun la konferenco okazis alia ĉiujara evento: la ĝemelurboj Herzberg kaj Góra (Pollando) jam la 8an fojon organizis la kunferiumadon Somera Arbara Lernejo (SALO) por 12– 18-jaraj gelernantoj. Estas ĝojige, ke pluraj el ili jam kelkfoje partoprenis en tiu somera evento kaj lernas Esperanton dum la lernojaro en siaj lernejoj aŭ en klubkunvenoj, tiel la lingva nivelo de la gejunuloj ebligis naturan interkomunikadon. Estis granda ĝojo por ili konatiĝi kun eksterlandanoj el 25 landoj kaj lerni pri iliaj lingvoj kaj kulturoj. Ni esperas, ke la partoprenantoj de la 46a ILEI-konferenco ĝuis ĉiun tagon kaj kunportis multajn spertojn kaj belajn travivaĵojn el Germanio, el Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo. Zsófia Kóródy IEK-2013: Pri la Esperanta muzikoLa urbo Saint-Amand-Montrond situas en la centro de Francio. Fakte ekzistas kolono, tre proksime de la urbo, kiu indikas la punkton. La centro estas konsiderata kiel unu el la plej malprogresemaj lokoj de Francio, sed la partoprenantoj de la Internacia Esperanto-Konferenco, okazinta ĉi tie la 20-26an de julio, ne rimarkis tion. La organizantoj, Ĵak Le Puil kaj lia edzino, Armela LeQuint, faris ĉion, por ke ni sentu nin bone. Dum la Interkona Vespero ni ĝuis la bonegajn manĝaĵojn kaj la lokan vinon. Ni estis tre feliĉaj renkonti niajn amikojn kaj amikinojn. La sekva tago, kiel kutime, estis dediĉita al la prezentado de la kvin verkoj, proponitaj por la OSIEK-premio. Anne Jausions, la prezidanto de OSIEK, rakontis pri ili. Unu el tiuj estis ne libro, sed DVD Esperanto Elektronike de Peter Baláž. La libroj estis: Dek tagoj de kapitano Postnikov de M. Bronŝtejn, Ordeno de Verda Plumo de Josip Pleadin, Nu, kaj Do? de Sen Rodin kaj La Gefianĉoj de Al. Manzoni, pro la traduko de G. Battista Cadei. Poste Ĵak Le Puil prelegis pri la regiono. Kelkaj OSIEK-anoj sur la placo de Saint-Amand-Montrond: Daniel Lachassagne, Lunde komenciĝis prelegoj. La ĉeftemo estis: “Esperanta Muziko”. Ni ĝuis la prelegojn de Jean-Pierre Danvy pri Lou Harrison, de Mikaelo Bronŝtejn pri la rusa barda kulturo kaj pri la oraj kantoj de la rusa Esperantujo, de Michel Duc Goninaz pri la francaj kanzonoj en Esperanto dum la 20a jarcento, de Sergio Sir' pri klarneto kaj pri la Intervaloj, de Ansofi' Markov pri muzikistoj en Esperanto-movado, de Ĵak Le Puil pri li! Kaj la vizitoj! Tre interesaj! La fortreso de Montrond, kiu komenciĝis en la 9a jarcento, la abatejo de Noirlac, kiun Claude Jausions detale priskribis gvidante nin tra ĉiuj konstruaĵoj kaj la belega ĝardeno, la arbaro Tronçais, unu el la plej grandaj en Francio, Bourges: la malnovaj kvartaloj, la katedralo, kiu vere impresis nin, kaj la marĉoj, la romia amfiteatro de Drevand, kaj la Ordomego, tre impona kaj tre riĉa! Ni ne parolu pri la distraj programoj de vesperoj! Koncertoj, filmoj, spektakloj, la grupo Maragan' kun kanzonoj, pliaj koncertoj! Vendrede okazis la Ĝenerala Asembleo de OSIEK. Unue la asembleo diskutis kaj aprobis la kasraporton de Eric Laubacher. Poste Anne Jausions kaj Mantha Christou interŝanĝis la oficojn de la prezidantino/vicprezidantino, kaj Mantha Christou estos prezidantino dum tri jaroj. Poste ni diskutis kaj voĉdonis por la loko de nia konferenco en 2015. Ĉar Višnja Branković jam kandidatiĝis kaj kontaktis la Katalunan Esperanto-Asocion, ni voĉdonis por ŝi, kaj ni daŭrigos la diskutadon venontjare. Pri la temo en la jaro 2015 estis decidite: “Esperanto kaj Interreto”. Poste ni voĉdonis por la premio. Estis du voĉdonadoj, ĉar neniu ricevis pli ol 50%, inter la libro de Bronŝtejn kaj DVD de Baláž. Gajnis la libro Dek tagoj de kapitano Postnikov. Kaj poste venis la momento de la prezentado de Braŝovo (Braşov), kie nia venonta konferenco okazos. Rodica Todor rakontis, donis la nomojn de hoteloj kaj iliajn prezojn, klarigis la programon, montris fotojn, parolis pri la postkonferenca aranĝo ktp. Ni multe dankas al Ĵak Le Puil kaj Armela LeQuint! Dank' al ili ni ĝuis agrablan konferencon! Nia nova rendevuo estos en Braŝovo de la 19a ĝis la 25a de julio 2014 kun la temo “La Maro en literaturo kaj muziko”. Mantha Christou Neforgesebla NASK 2013NASK en Raleigh: Fabjo Monteiro el Brazilo prezentas siajn filmojn de “Globeto – interreta televido”. NASK 2013 estis luma fasko el kulturo, amuzaĵo kaj amikeco, okazinta de la 26a de junio ĝis la 5a de julio meze de la urbo Raleigh en la usona ŝtato Norda Karolino. Mi estas tre feliĉa pro mia decido partopreni en tiu prestiĝa kursaro jam longedaŭra, komencita en la jaro 1969 kaj daŭre okazigata de la fonduso Esperantic Studies Foundation. Ĝi estis mirinda okazo por praktiki nian lingvon. Partoprenis ĉirkaŭ 50 homoj, ĉefe el Usono, sed ankaŭ el Aŭstralio, Barato, Brazilo, Ĉilio, Kanado, Kolombio, Koreio, Kubo, Germanio kaj Meksiko. Tamen ne gravis la deveno: ni ĉiuj estis anoj de granda familio ligita de frateca amo! Mi ĝoje amikiĝis kun multaj homoj, kaj mi sentis min hejme. La etoso estis tre agrabla. La universitato William Peace estas vera paradiza ĝardeno: belega, arboplena, silenta. Krome moderna kaj komforta. Ni havis bonan manĝaĵon: matene, tagmeze kaj vespere. La postbazan kaj meznivelan kursojn instruis Lee Miller kaj Derek Roff. Mi frekventis la superan kurson, gvidatan de la klera kaj entuziasma d-ro José Antonio Vergara. Mi estas ravita pro la kurso kaj pro la fakto, ke la amindaj usonanoj serioze studas kaj parolas Esperanton! Grava temo de nia kurso estis diskuto pri la rolo por Esperanto en la moderna mondo. Interalie ni analizis eseojn de Trevor Steele (Ĉu malesperi?, LOdE, 2011, №10), José Antonio Vergara (Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo”, LOdE, 2011, №11) kaj Jorge Camacho (La zombia lingvo, aperinta en Libera Folio). Menciinda estas la mojosa ĵurnalo La NASKa Fasko, kiu aperis ĉiutage dum la kursaro kaj legeblas en la kursretejo ĉe http://lodestone.org/nask. Ankaŭ menciinda estas la ĉarma flago de Esperanto sur la pordo de mia dormoĉambro: ĝi estis manfarita de samideanino Mar Cardenas. Sur la flago videblas mia nomo per orumitaj literoj! Tre emocie! En la liberaj posttagmezoj ni faris ekskursojn tra la urbocentro, vizitis interesajn muzeojn kaj spektis artfajraĵojn okaze de la datrevenfesto de la sendependiĝo de Usono. Dum la artaj vesperoj ni multe amuziĝis per filmoj, kantoj, ludoj. Ni do havis tre bonan tempon dum la neforgesebla NASK 2013! Maria Nazaré de C. Laroca Vortoj de Komitatano Z Ĉu io nun estas nova?Jam de kelkaj semajnoj ni estas en la Fettes-erao, sed nenion specialan ni ankoraŭ sentas. Eble sub la surfaco io ankoraŭ maturiĝas kaj postulas de ni iom da pacienco. Se tamen en Rejkjaviko komenciĝis nova ĉapitro en la historio de UEA, oni devus senti pli da vibrado en la aero. La aero tamen ĉesis vibri jam antaŭ la kongreso. Ne ekestis diskutoj pri kandidatoj kaj iliaj celoj. Neniu eĉ flustris eblan alian nomon por prezidanteco ol Mark Fettes. Silentis tiuj, kiuj antaŭe plendis pri la sovetieco de la elektoj. Amri Wandel, kiu fine elfalis el la estraro, ne postulis revizion de la elektoregularo, sed li flegme akceptis la sorton. Eĉ la reelekto de Dasgupta en Havano okazis en pli streĉa etoso, kun aldona vigligo pro la nuligo de la kontrakto kun redaktoro Marček kaj tuj poste la nuligo de la nuligo. Ankaŭ ĉi-foje Marček estis fordankita, sed neniu ekkampanjis por li. Male, du estraranoj, kiuj en Havano petskribis por li, ĉi-foje maldungis lin. Kiam laste povoŝanĝo en UEA pasis same sensuke? UEA havas novan estraron, sed kiel novan? Nia kongresa raportisto kalkulis, ke ĝi estas pli maljuna ol la antaŭa, kiam ĝi estis elektita. Evidente la reelektitaj Pietrzak kaj Keller aĝas nun tri jarojn pli ol en Havano, sed ankaŭ ĉiuj aliaj estas jam super 50. Fettes kaj Vergara ne estas novaj, ĉar iam ili jam estis estraranoj. Unuafojaj estas nur tri, sed ankaŭ el ili MacGill kiel direktoro de la CO antaŭ 30 jaroj ne impresas tre freŝe. La elekton de MacGill akompanas enigmo: jarkomence li rezignis kiel prezidanto de ILEI por havi tempon por redakti Junan Amikon. Kiel li nun tamen havas tempon por UEA? Novaĵo estas, ke kelkaj gvidantoj havas eksterajn interesojn, kiuj povas kunfrotiĝi kun tiuj de UEA. Fettes prezidas la usonan fonduson ESF, kun kiu estas finance plektitaj la instrua retejo de Katalin Kováts, la retkursejo Lernu! kaj la firmao E@I, kies direktoro Peter Baláž elektiĝis al la nova organo de UEA, la konsilio, same kiel Francesko Maurelli el la firmao Kosmo, kies dancado sur la delikata limo inter delikto kaj permeseblo ĉirkaŭ eŭropaj subvencioj ne ĉesas kaŭzi bruon. Ĝenerala sekretario Martin Schäffer starigis retan adresaron, kiu iel konkurencas kun la delegita reto de UEA kaj Pasporta Servo de TEJO. Ankaŭ lia fonduso Esperanto Internacia paŝas sur tereno, kiu tradicie apartenis al UEA. Ni vidos, kiel tiuj samideanoj solvos siajn dilemojn. Jes, nova estas la konsilio, kiu “kunpensos kaj kunaktivos” kun la estraro. Tempo montros, kiel vivipova ĝi estos, sed unu konsekvenco ŝajnas neevitebla: plia pasiviĝo de la komitato. Pri la aktivigo de la komitato devus zorgi la estraro, sed de longe ĝi ne sukcesis pri tio. La nova estraro apenaŭ povos esti pli sukcesa, eĉ se ĝi volus, ĉar ĝi ne havos tempon por okupiĝi pri la komitato, se ĝi volos doni sencon al la nova konsilio. Fine, nova estas la Strategia Plano. Ĝi havas pli da ŝanco ne esti rapide forgesita kiel antaŭaj planoj, ĉar Fettes kiel ĝia ĉefa aŭtoro certe sentas sin honorligita al ĝi, sed inter la komitatanoj verŝajne malmultaj legis, kion ili akceptis. Al la membraro la dokumento restos fremda, ĉar ĝi estas nedigesteble ampleksa. Helpus, se ĝi estus kristaligita al unu aŭ kelkaj frapfrazoj, kiuj povus emocie kapti la animojn, sed el ĝiaj ĉefvortoj – konsciigo, kapabligo, komunumo, kunordigo – saltas neniu sparko. Se tamen la estraranoj foliumos ĝin de tempo al tempo, ĝi almenaŭ servos al ili kiel utila memorando pri farindaj aferoj, kaj tio estus tute sufiĉa. Ni esperu, ke ja komenciĝis nova ĉapitro. La mezurilo pri sukceso tamen ĉiam restos la sama: membrostatistiko. Komitatano Z Legu kelkajn pli fruajn Vortojn de Komitatano Z: Antaŭraporto el Rejkjaviko La origino de la vorto “vosto”La lingvoj, kiujn oni parolas en Eŭropo, estas dividitaj en kelkaj grupoj, nomitaj ankaŭ lingvaj familioj. Ĉiu el ili estas karakterizita de komunaj elementoj, ekzemple de similaj vortoj. Ekzistas la latinida lingvo-familio kun i.a. la franca, la hispana, la itala, la rumana; la ĝermana kun i.a. la angla, la sveda, la germana, la nederlanda; la slava kun i.a. la rusa, la pola, la ĉeĥa, la bulgara. Zamenhof ĉerpis por sia kreaĵo Esperanto el tiuj familioj: 60% da vortoj el la latinida, 30% el la ĝermana, 10% el la slava. Li volonte elektis vortojn, kiuj troviĝis en pli ol unu lingvo. Ekzemple: tablo: table (fr), table (ang), tafel (germ), tafel (ned) Lernanto mia daŭre forgesas la sencon de “vosto”. Ĝi ne aperas en la latinidaj kaj ĝermanaj idiomoj kaj li konkludis, ke ĝi devas deveni el la slava. Etimologia Vortaro de Esperanto konfirmis lian supozon. Ĝia aŭtoro, la svedo Ebbe Vilborg, aldonas du interesajn rimarkojn. “Vosto” estas ekskluzive bazita sur la rusa “(ĥ)vost” (хвост). Tio signifas, ke en la aliaj slavaj lingvoj ĝi ne havas lokon. Zamenhof malobeis sian propran ŝaton por plurlingva radiko. Tio kaptas la atenton. Plie notas Vilborg, ke la motivo por tiu elekto estas neklara. Li ne aldonas hipotezon, kial Zamenhof decidis favore al “vosto”, kvankam la svedo jes faras tion ĉe aliaj nekonataj vort-devenoj kiel “edzo”, “je”, “ju” ktp. Verŝajne ĝis nun filologoj ne rompis al si la kapon por malvualigi la misteron. Jen mia provo de teorio sur la tereno de la etimologio. “Vosto” signifas laŭ Kabe “posta parto de la korpo de besto”. Ĉevaloj, hundoj. katoj posedas ĝin. Problemo prezentas sin pro tio, ke “vosto” en multaj idiomoj krome ricevis duan signifon, nome “peniso”. Ankaŭ la latina “cauda” portas ambaŭ nociojn. Tiun duoblaĵon bonmanieraj homoj dum konversacio evitas. Por pruvi tion, mi prenas la historion de la vorto “vosto” en la germana lingvo por montri la ĝenon kaj la sekvon. En la malnov-germana lingvo (ĉirkaŭ la jaro 800) oni uzis por “vosto”la vorton “zagel”, kiu paŝo post paŝo akiris krome erotikan karakteron. Tio fariĝis malagrabla kaj en la korteza poezio de la mez-epok-germana lingvo (ĉirkaŭ la jaro 1200) ekaperis alia termino: “schwanz”. Ankaŭ al tiu novismo oni atribuis en postaj jarcentoj la seksan elementon. Nun ni vidas trian etapon. En la nov-germana la parolantoj en la salono preferas “schweif” por deteni sin de ĉia konfuzo. Povas esti, ke Zamenhof konsciis pri tiu ne dezirata evoluo kaj serĉis solvon. Lia selektota radiko por tiu besta korpoparto devus vivi en kiel eble plej malmultaj lingvoj, se eble nur en unu. Tiel poste la damaĝo pro la trivialeco estus minimuma. La rusa anoncis sin kiel taŭga fonto, ĉar el la tuta slava lingvo-familio nur en ĝi oni uzas “(ĥ)vost”. Cetere ĝis 1970 Esperanto rezistis al la tikla kromideo. Tamen tiam Waringhien (anticipe?) enmetis ĝin en PIV, kvankam ĝis nun mi neniam renkontis en la paroloj aŭ skribaĵoj de esperantistoj la vorton en tiu specifa signifo. Ed Borsboom fr. = franca, ang = angla, germ. = germana, ned. = nederlanda. Ĝi estas ankaŭ en la belarusa (ĥvost) kaj la ukraina (ĥvist). E@I kun tri novaj projektoj, subtenitaj de EULa teamo de E@I krom poresperanta agado okupiĝas ankaŭ pri EU-projektoj (ĉefe lingvoinstruaj). Ankaŭ ĉi-jare E@I sendis plurajn projekt-proponojn al la agentejo EACEA en Bruselo. En julio venis la respondo: el ĉiuj proponitaj projektoj estis aprobitaj tri, en kiuj E@I estas envolvita. Unu projekton E@I mem kunordigos, en la du aliaj ĝi estos partnero. Temas pri kreado de multmediaj multlingvaj retkursoj en la stilo de lernu.net. La unua projekto (kiun E@I mem kunordigos) estas daŭrigo de la retejo www.slovake.eu. EU subtenos ĝian evoluigon per 398 mil eŭroj. Pri la projekto laboros 9 partneroj el 7 landoj. Nova paŝo inkluzivos kreadon de kursoj por progresantoj en niveloj B1 kaj B2 laŭ KER, aldonajn tradukojn al la rusa, hungara kaj kroata lingvoj, kreadon de poŝtelefonaj aplikaĵoj, mediateko ktp. La dua projekto, subtenita de EU, estas destinita por lingvo najbara al la slovaka – la ĉeĥa. La monpeton por ĝi sendis la lingva centro de la Universitato Masaryk en Brno (Ĉeĥio), en kiu nun laboras E@I-estrarano Marek Blahuš. La universitato pretigis la projekton surbaze de la pozitiva sperto en la kunlaboro kun E@I pri la projekto www.deutsch.info, kie la lingva centro estas partnero. Krome la centro helpis traduki la retejon slovake.eu al la ĉeĥa lingvo, kaj post tio ekestis ideo krei similan projekton por la propra lingvo. La projekto por la ĉeĥa lingvo estos same multlingva kurso, kun aldona specialiĝo pli altnivela pri la medicina lingvaĵo (en la universitato studas pluraj estontaj kuracistoj). La projekto ricevos subtenon de 240 mil eŭroj. La tria projekto estas nelingva – “Cybermobbing” (Kibernetika/Interreta ĉikanado). Dum du jaroj necesos krei multlingvan kurson/retejon kun la instrukcioj, informoj kaj atentigoj pri la danĝeroj de la cifereca mondo al la infanoj kaj adoleskuloj. Por la projekto oni disponigos 400 mil eŭrojn. La projekto tute bone eniras la agadkampon de E@I, kiu specialiĝas ĝuste pri “Edukado ĉe Interreto” – do eduki junularon pri la danĝeroj de interreto (kaj pri homoj kiuj misuzas ĝin) estas tre taŭga kaj tre aktuala projekto en la nuna mondo. Pri la novaj EU-projektoj la laboro komenciĝos ĉi-vintre kaj daŭros dum sekvaj du jaroj. Pri la progreso de la novaj iniciatoj ni detale informos la legantojn kiam tio aktualos. Peter Baláž Adoptitaj infanojProbal Dasgupta, forlasinta la prezidantecon de UEA en Rejkjaviko, pro baldaŭa operacio ne povis sendi al ni siajn “postprezidajn meditojn”. Anstataŭe li sendis nepublikigitan tekston, kiun li verkis antaŭ kelkaj jaroj okaze de jarŝanĝo. Karaj legantoj! Ĉi tiun jarfinon mi proponas tosti kun vi al la adoptitaj infanoj kaj iliaj gepatroj. Vi certe aŭdis pri la sugesto, ke ĉiu eŭropano lerne adoptu alilokan lingvon kaj amikiĝu kun ĝiaj parolantoj. Bonvolu mediti pri tiu sugesto – kaj similaj alikontinentaĵoj. Sed tia adopto estas nur parolfiguro. Jarsojlan toston mi proponas al la senmetaforaj adoptintoj, por ke la hejmoj familiaj reliefu al ni, kiuj celas “unu grandan rondon familian”. Variigante laŭguste, iuj volos tosti precipe al la adoptitaj infanoj – kaj sendube evitos bondeziri al “tiuj kompatinduloj” ian nericevitan feliĉon. Ili esprimos sin kontraŭ la senpripensa sento de feliĉa normalo ĉe tiuj “ni”, kiuj por “tiuj” ekzilitoj havas nur kompaton. Aliaj preferos tosti al la adoptaj gepatroj. Rolas en nia medito ne nur tiuj, kiuj depetis infanojn de peranta instanco sialanda aŭ alilanda. Ni tostas ankaŭ la vicpatrojn/patrinojn en familioj “rekunmetitaj” post eksgeedziĝo. Vere festindas la bunteco de niaj primeditatoj. Efektive, tiaj elektoj – do la sperto varti biologie nepropran infanon kiel persone propran – oftiĝas en niaj socioj. Sed nia kompreno ne ĉesis atribui ian “naturecon” al sendivorca, senadopta familio. La faktoj kuras antaŭen, sed postrestas niaj psikoj. Ĉu ni restu katenitaj al la klasika bildo de familia feliĉo – kaj de fabele monstraj vicpatrinoj? Ĉu ne estas evidente al ni, ke pro tiu sama logiko de “natureco” bazita ekskluzive sur naskoj kaj sur “la natura familio” – kaj sur la klano, la nacio, kaj aliaj grandigoj de la familia natureco – multaj restas malamikaj al artefarita lingvo? Familia kunvivado ne okazas. Ĝi estas io prizorge farata. En ĉiu moderna familio ni konscie muldas nian interkonduton al la psikaj bezonoj de niaj samhejmanoj. Funkciigadi hejmon ne estas simple. Por interkonduti tiel gracie, ke neniu konstante spertu troan streĉiĝon, ni glatigadas niajn movojn, “komprenante unu la alian”. La feliĉa familio estas ne natura, sed kultura – la reciproka donacado de komprenemo. En tiu ĉi donacada sezono indas memori la sloganon kreitan de Julio Baghy en La verda koro: “kulturo = homa kompreno”. Ĉi-rilate Esperanto, kiu plej evidentigas la konscian rolon de la uzantoj, estas modelo por la aliaj lingvoj, kie oni mitas pri la natureco. Ni akcelu en etnaj lingvoj la konsciiĝon pri tio, ke familion aŭ etnon feliĉan faras la interglatiga fortostreĉo. Eks pri la “naturaj” samsangecoj de ĉiuj tiuj sangaj mitoj! Probal Dasgupta Manĝi kaj paroli en KaŭkazoMi kaj mia edzino Anna ĉeestis la Mezorientan Kunvenon (MK) en Armenujo kaj krome vojaĝis en Kartvelujo. La redakcio invitis min skribi pri niaj spertoj rilate al lingvo, do al la raporto de Renato Corsetti aperinta en la junia Ondo mi aldonas kelkajn rimarkojn pri lingvo… kaj pri manĝo, kio estis ankaŭ interesa por ni. Pri manĝadoMi manĝas vegane kaj Anna manĝas vegetare. Ni iom supozis, ke en la iom tradiciaj konservativaj kulturoj de Armenujo kaj Kartvelujo, vegetarismo ne estas populara nek vaste konata – des malpli veganismo! Ĉar grava parto de MK evidente estis komuna manĝado ĉiutage, ni do demandis la ĉeforganizanton Karine Arakeljan pri la ebloj. Ŝi ne havis multan sperton pri veganismo, sed tute afable petis pliajn informojn pri la afero, kaj certigis nin, ke ŝi aranĝos veganan manĝon por ni, tiel ke ni ĉiam povos komune manĝi kun la grupo. Kaj jen tiel estis! Ni estis tre agrable impresitaj de ŝia zorgado en ĉiuj el la antaŭaranĝitaj restoraciaj komunaj manĝadoj, ke mi kaj Anna ricevu iajn veganajn ĉefpladojn, ne nur grandajn kaj bongustegajn, sed ja laŭ la armena kuirarto, do ni estis tre dankaj pro tiu gastama zorgado. Laŭ manĝa vidpunkto, la vojaĝo estis tute sukcesa kaj sategiga! Ni jam konis iujn armenajn manĝojn, kiuj plaĉas al ni, danke al armena restoracio en nia pollanda hejmurbo, sed ja estis bonege malkovri kaj ĝui tiom pli multajn diversajn aŭtentajn bongustaĵojn de la regiono. Jen bona kaj espereble inspira ekzemplo por aliaj aranĝoj en ne tre vegetaraj kulturoj. Komuna manĝo en MK (Foto: Gavriel Zeevi) Krome, kvankam la koncepto de vegetara kaj vegana dieto ja apenaŭ disvastiĝis en tiuj du landoj, ni trovis surprizan manieron elturniĝi, danke al konsilo de Esperanta amiko loĝanta en Tbiliso: pro religiaj kialoj, multaj armenoj kaj kartveloj fastas regule laŭ loka kristana kutimo, kaj tute koincide, tiu fasto ne signifas, ke oni ne manĝas entute, sed signifas, ke oni ne manĝas bestajn produktojn – do tute koincide kaj pro aliaj motivoj ol niaj, ilia fasto estas simple vegana manĝado! Do ni lernis peti “fastan” manĝon en la lokaj lingvoj. Tiel, kiam ni solaj esploris promene, ni sukcesis facile kaj certe aĉeti vere veganan manĝon, ekzemple ĉe la oftaj kioskoj vendantaj bongustegajn freŝajn panaĵojn kun diversaj legomoj interne, sen zorgi pri konfuzoj pri “ĉu fiŝaĵo estas vegetara? ĉu ovoj estas veganaj?”, ĉar ĉiuj vendistoj verŝajne komprenas, kio estas fasta manĝo! Interese, ke turistaj gvidlibroj kiel Lonely Planet havas kelkajn pesimismajn konsilojn por vegetaranoj kaj veganoj, sed tute ne menciis ĉi tiun tre efikan fastan mendoteĥnikon! Pri lingvojMalkiel dum multaj el niaj diverslandaj vojaĝoj, ni trovis, ke en Armenujo kaj Kartvelujo la angla lingvo estas ne tre utila (krom en butikoj aŭ restoracioj klare destinitaj al eksterlandaj turistoj). Ambaŭ landoj havas siajn proprajn unikajn lingvojn kun siaj propraj unikaj alfabetoj. Do plejparte vizitantoj devas dependi de la rusa lingvo, kio estis nekutima sperto por ni. Mi tute ne scipovas la rusan, sed Anna iom parolas ĝin, kaj ŝi ĝuis ekzerci sian rusan dum la vojaĝo dum ni aĉetis manĝon, biletojn, kaj tiel plu. Eĉ evidente edukitaj riĉaj homoj ofte parolis ruse sed ne angle. Ekzemple, negocisto en moda kompleto, kiu afable helpis nin trovi buseton en labirinta busostacio, tute ne parolis angle. Simple, por la armenoj kaj kartveloj la rusa estas natura dua lingvo, kiel konfirmis al mi kelkaj el la lokaj esperantistoj, dum ni parolis pri la uzado de la rusa. Nur junaj studentoj ŝajnis paroli la anglan pli bone ol la rusan (kaj en Tbiliso svarmis lernolibroj pri la angla por studentoj). Iam Anna ruse petis informon de junuloj, kaj ili ne komprenis ŝin kaj respondis angle – malofta okazo dum nia vojaĝo! Por mi kiel eksterulo estis trafega kontrasto inter la situacio de la rusa lingvo tie kaj ĝia situacio en Polujo, kie la rusa estis trudita desupre de Sovetunio post la dua mondmilito, kaj (laŭ miaj polaj konatoj) poloj plejparte ne volis lerni aŭ uzi ĝin, ĉar ĝi estis la trudita lingvo de la subpremanta potenco. La ne tiel liberiga sovetunia “liberigo” de Polujo de la nazioj, kiu enkondukis postajn mizerajn jardekojn, estas sufiĉe evidenta klarigo. Do tio scivoligis min, kial la sinteno de armenoj kaj kartveloj al la rusa estas tiel alia? Ĉu nur temas pri la paso de tempo? Kiam la rusa unue estis trudita sur Armenujon kaj Kartvelujon de Sovetunio, ĉu homoj simile malemis lerni kaj uzi ĝin, kaj nur post kelkaj generacioj ĝi fariĝis jam normala akceptita afero (simile al, ekzemple, la angla en Barato?) Aŭ ĉu temis pri tio, ke Polujo restis nur satelita lando sub influo de Sovetunio, dum Armenujo kaj Kartvelujo estis partoj de Sovetunio? Mi aŭdis, ke en la frua sovetunia tempo, Armenujo iom prosperis, do supozeble tio helpis favorigi lokajn sintenojn al la rusa lingvo. Ĉiuokaze, la diferenco inter armenaj kaj polaj sintenoj al la rusa estis tre interesa por ni! Krome ni rimarkis, ke la rusa evidente restas kvazaŭ-esperanteca interlingvo inter homoj de la ekssovetuniaj landoj, ĉar dum la kongreso ukraina kun armenaj esperantistoj ofte senkonscie “krokodilis” ruse! Mi kaj Anna ŝercis inter ni, ke estus bele, se ekzistus ia vere internacia lingvo, kiun tiuj malsamlandanoj povus uzi por interkompreniĝi :) Russ Williams En Berno antaŭ cent jarojLa 9a Universala Kongreso de Esperanto de la jaro 1913 devintus esti invitita al Ĝenovo, sed pro organizaj problemoj, interalie, la demisio de la prezidanto de la LKK, ĝi ne povis okazi en Italio. Kiel alternativo oni decidis pri Berno (Svislando), kiu estis je dispono kiel kandidato kune kun Edinburgo kaj Bukareŝto. Pro tio Zamenhof skribis al Hippolyte Sebert, la gvidanto de la Esperantista Centra Oficejo en Parizo, la sidejo de la Konstanta Komitato de l’ Kongresoj (KKK), siajn dubojn pri la senco organizi la kongreson en Berno, des pli ke en ĉi tiu urbo atendis la esperantistojn kelkaj tre influaj kontraŭuloj de Esperanto, precipe idistoj, kiuj povus fari publikan skandalon. Krom tio li timis, ke mankos sufiĉaj aliĝantoj kaj partoprenantoj. Zamenhof proponis al Sebert rezigni pri la UK en 1913 kaj koncentri ĉiujn fortojn al la jubilea kongreso en Parizo en 1914. UK en la berna Kazino Sed malgraŭ la zamenhofaj duboj kaj avertoj, la 9a UK estis malfermita la 24an de aŭgusto en Berno kaj daŭris ĝis kaj 31a kun 1203 partoprenantoj (laŭ la jarlibro de UEA, sed 1015 laŭ Enciklopedio de Esperanto) el 30 landoj en la berna Kazino. Zamenhof aperis en akompano de sia edzino Klara kaj sia iom kaprica filino Lidia, kiu eklernis Esperanton nur kelkajn semajnojn antaŭe. Ilia filo Adamo alveturis el Laŭzano, kie li studis kaj doktoriĝis pri medicino. La membroj de LKK estis: Jakob Schmid, prezidanto; Immanuel Olŝvanger, sekretario; Fritz Merz, financo; Jules Perlet, loĝado; Charlotte Pulvers, kongreslibro; Max Burghold, distro, polico. La honorofico de la alta protektanto estis plenumita de kolonelo Emil Frey, eksa membro de la svisa registaro kaj oficanta direktoro de la centra oficejo de la Universala Telegrafa Unio. Lia varma germanlingva kongresa salutparolado estis laŭtlegita de Lina Häberli en Esperanto-traduko. Frey laŭdis kaj dankis la “grandan verkon”, kiun Zamenhof kreis, kaj montris sin konvinkita, ke “krei kaj vivigi internacian lingvon signifas fari al la homaro nemezureblan servon, kies gravecon nur tiu povas estimi, kiu konas la murojn starigitajn inter la popoloj per la diverseco de lingvoj”. Krom tio, paroladis reprezentantoj de la kantona konsilantaro kaj de diverslandaj registaroj. Kolonelo Frey estis samtempe la prezidanto de la pompa Honora Komitato, kiun konsistigis aro da signifaj publikaj personecoj kiel Emil Lohner, reprezentanto de la Kantona Registaro; G. Michel, prezidanto de la Urba Konsilantaro; Charles Albert Gobat, parlamentano, direktoro de la Internacia Pac-Oficejo kaj nobelpremiito pri paco (1902); Fritz Koch, ĝenerala sekretario de la Internacia Unio de Poŝtoj, Telegrafoj, Telefonoj. Inter aliaj membroj elstaris la ĝeneralaj direktoroj de la Svisaj Poŝtoj kaj de la Svisaj Telegrafoj, la vic-direktoro de la Internacia Oficejo de la Fervojoj, la rektoro de la Berna Universitato, la direktoro de la Nacia Banko, la prezidanto de la Svisa Asocio por Komerco kaj Industrio, kaj reprezentantoj de la armeo, eklezioj, kuracistaro kaj gazetaro. Ĉar Zamenhof en Krakovo anoncis, ke li ne plu volas ludi la rolon de la “Majstro”, li rezignis en Berno pri sia propra kongresa parolado kaj delegis la noblan taskon al René de Saussure, frato de la fama lingvisto Ferdinand de Saussure, kiu deĵoris kiel prezidanto de la kongresa akcepta komitato. Malgraŭ la averto de Zamenhof, de Saussure tamen daŭrigis nomi lin majstro kaj esprimis al li, publike kaj oficiale, la “profundan dankon, admiron kaj amsenton de la tuta Esperantistaro”. Samtempe, de Saussure proklamis la unuan periodon de la Esperanto-historio “forpasinta” kaj solene inaŭguris la “duan periodon”, kiu laŭ li “estu la decida periodo, dum kiu Esperanto enradikiĝos pli forte en la tuta mondo!” Aliaj okazaĵoj estis tri laborkunvenoj de UEA, kiu okazigis sian 4an kongreson sine de la UK, sub la gvido de Théophile Rousseau kaj John Pollen, kiuj anstataŭis la UEA-prezidanton Harold Bolingbroke Mudie, kiu devis iri al Kanado, kaj de Hector Hodler, ĝenerala direktoro de UEA, kiu en sia parolado emfazis la neceson plimultigi la asociajn membrojn. Kiel en la antaŭaj UKoj, ankaŭ en Berno okazis pluraj fakkunsidoj. En la teatra vespero estis surscenigitaj la spektakloj Patreco de Mathilde Wolf kaj Ginevra de Edmond Privat. Okazis muzika kaj literatura vesperoj, internacia oratora konkurso, oficiala festeno, granda koncerto kaj internacia kongresbalo, kiel ankaŭ festo sur la monto Gurten kaj tri Esperanto-diservoj por protestantoj, katolikoj kaj judoj. Friedrich Uhlmann celebris la unuan framasonan riton en Esperanto. La dumkongresa ekskurso kondukis la esperantistojn al Interlaken en Berna Oberlando. Unu el la dumkongresaj programeroj, kiujn oni legas hodiaǔ kun amuzo, estis priraportita de la Kongresa Gazeto jene: Dimanĉon, je la sesa amasiĝis sur la Herrengasse antaŭ la Kazino ĉirkaŭ la naciaj flagoj la mil kongresanoj. Dank´al agemo de l´Komisionanoj ordo baldaŭ regis, kaj sekvante la urbmuzikistaron, kiu ludis gajajn marŝariojn, la tuta Kongresanaro ekiris tra la Marktgasse kaj la Spitalgasse (ĉefaj stratoj en la urbocentro, aK) ĝis la stacidomo kaj de tie tra la Christoffelgasse, preter la monumento al la Universala Poŝta Unio, tra la Bundesgasse ĝis antaŭ la Federacia Palaco. Multaj Kongresanoj portis verdajn flagojn. La stratoj estis superplenaj je Bernaj kaj fremdaj rigardantoj, kiuj tre interesiĝis. Sed kiam la sekvantaro alvenis sur la Bundesplatz, la rigardantoj estis tiel multegaj, ke oni devis iom atenti antaŭ ol grupiĝi. Tiam la urbmuzikistaro solene ludis la svisan nacian himnon; ĉiuj kapoj senĉapeliĝis, kaj ĉiuj nepre ĉiuj, kantis tiun himnon al libereco. Kaj nun tra la Amthausgasse reekmarŝis la Kongresanaro ĝis la Kazino. Tie [estis], sur vasta balkono, S-rino kaj D-ro L.L. Zamenhof, ĉirkaŭitaj de la estradaj eminentuloj, kiuj intertempe trinkis teon. La sekvantaro helike amasiĝis kaj haltis antaŭ la balkono. Post ovacio al la kreinto de Esperanto, la Kongresanoj ĥore kantis la Esperon akompanatan de la urbmuzikistaro. Dum tiu kantado, la vidaĵo, el la balkono, de la placo tute nigra je homoj estis tre impresiga. Pro maldiskreteco oni povis ekscii, ke la idistoj klopodas saboti la kongreson, sendante leteron al la aŭtoritatoj de ŝtato, kantono kaj urbo kun la alvoko ke oni rezignu sendi oficialan reprezentanton al la UK. La skandalo fariĝis publika, ĉar la letero estis submetita al la prezidanto de la kongreso, Schmid, kiu okupiĝis pri la afero. Ambaŭ flankoj ĵetis oleon en la fajron. En la kongresejo cirkulis bildkarto kun sarkasma karikaturo: dekstre ĝi montris la kongresan prezidanton Schmid en formo de giganta urso, maldekstre estis videbla mortpendigilo kun vireto, supozeble idisto, surportanta la titolon Weltsprache-Amt kaj sufokata de la giganto. La idistoj anoncis, ke ili daŭrigos sian lukton kontraŭ Esperanto. La esperantistoj simple ignoris la agadon de Weltsprache-Amt, kio devis forte ĉagreni la idistojn. La kongresa parolado de Emil Frey estis publikigita ankaŭ en la periodaĵo Die Weltsprache, organo eldonita de la svisaj idistoj. Ĉar Frey estis ankaŭ honora prezidanto de la ‘Unuiĝo por la kreo de Mondlingva Oficejo’, proksima al la idistoj, li deklaris, ke li “nepre deziras gardi la neŭtralecon” rilate la planlingvan demandon. Kiel aldonaĵo de la revuo Esperanto aperis ses numeroj de la Oficiala Kongresa Gazeto, kiu publikigis krom multaj programaj informoj ankaŭ la paroladojn de la ĉefaj movadaj funkciuloj. La loka kaj svisa gazetaro dediĉis al la 9a Universala Kongreso de Esperanto en Berno plurajn artikolojn. Andreas Künzli Rusa antologio Poemoj de Ivan NikitinLa vivo de Iván Sávviĉ Nikítin (Иван Саввич Никитин) ne estis eventoriĉa. Li naskiĝis la 21an de septembro (Gregorie: la 3an de oktobro) 1824 en komercista familio en la urbo Voroneĵ. Li ekstudis en porpastra seminario, sed ne finis ĝin, kaj pro la ŝanceliĝo de la familia entrepreno devis rezigni la planon pri universitato kaj eklaboris kiel tenanto de hotelo kun ĉevalejo, en kiu plejparte haltis vojaĝantoj. Tie li aŭdis multajn historiojn, kiujn li poste uzis en siaj verkoj. Siajn unuajn poemojn Nikitin publikigis en loka gazetaro en 1849, kaj poste aperis du liaj poemaroj (1856, 1859) kaj granda poemo Fikomercisto (1858), kiujn oni povis aĉeti en la librovendejo kaj legi en la legejo, kiujn li fondis en Voroneĵ. En lia verkaro elstaras poemoj pri naturo kaj pri vivo de simplaj kamparanoj kaj urbanoj. Unuavide senpretendaj, ili tre populariĝis en Ruslando, kaj pluraj el ili – ekzemple, kanzono pri la brava komercisto veturanta el foiro – nun estas konataj “al ĉiu ruso” kiel popolkantoj en multaj versioj, ofte tre foraj de la originalo. La 37-jara poeto mortis pro ftizo la 16an (28an) de oktobro 1861 en Voroneĵ, baldaŭ post la eldono de la romaneto Ĵurnalo de seminariano (1861). (AlKo) KAMPOLa kamp' etendiĝis je onda sateno, al N. D.Minutojn de trankvilo ne venenu Kaj se jam de lulilo nur kruelon * * *Amik', ne ploru! Multas tristo * * *Dum Nevo pompa en border' granita AL LA INFANODezir-angoroj vin ne celas, Senzorga ekster viv-tempesto, Temp' venos – larmon viŝos mano, Portante vian krucon deve, Tradukis el la rusa Valentin Melnikov Maturaj konfesojJaničić, Dimitrije Diso. Maturaj meditadoj / Postparolo de Zlatoje Martinov. – Beogrado: Interpress, 2012. – 112 p., il.; 500 ekz. – (Biblioteko Esperanto; №5).Mi ĉiam scivolis, kiel oni ekscias pri Esperanto kaj kial komencas lerni ĝin. En la libro Maturaj meditadoj en la enkonduka eseo Esperanto kaj amikeco la aŭtoro rakontas, kiel li eksciis pri la Lingvo Internacia. Li estis juna instruisto en montenegra vilaĝo kaj en trajno li konatiĝis kun Marinko Ĝivoje, kiu rakontis al li pri Esperanto. Dimitrije Janičić iĝis unu el la plej fervoraj esperantistoj en la nuna Serbio. Li organizis Esperanto-konferencojn, redaktis Esperanto-revuojn Jugoslavia Stelo kaj Jugoslavia Fervojisto, verkis novelojn kaj poemojn, kiuj estis premiitaj en pluraj literaturaj konkursoj kaj aperis en diversaj Esperanto-revuoj, estis tre aktiva ĵurnalisto. Malgraŭ sia vasta Esperanto-agado Janičić en la libro demandas sin: kial ĝis nun Esperanto ne venkis? “Ŝajnas, ke homoj ne ŝatas bonegajn ideojn. Aŭ tia ideo estas por malriĉuloj kiuj helpe de tiu lingvo povus rapide kaj facile kompreni unu la alian? Aŭ por idealistoj, kiuj pensas pri monda frateco. Eble tio estas hobio por pensiuloj?” Janičić ne donas rektan respondon al tiu ĉi grava demando, sed la libro enhavas rakonton, kies titolo estas Kavalira anatemo. En la rakonto temas pri jarcenta kverko. Kavaliro, vundita en batalo, mortas sub la branĉoj de la kverko, sed antaŭ la morto li eldiras la vortojn: “Estu malbenata ĉiu kiu rompos branĉon de ĉi tiu arbo!” La kverko estas elokventa metaforo de Esperanto. Esperanto ne venkis, sed ĝi estas kiel la jarcenta kverko, kaj neniu povas rompi branĉon de ĝi. Esperanto ekzistas kaj ekzistos, kaj sub ĝia ombro la homaro trovas kredon kaj esperon. Janičić estas talenta poeto kaj tre varias la temoj de liaj poemoj: la amo, la naturo, la virina beleco, la soleco, la revoj kaj aliaj. Por la poeto la amo estas la plej grava sento. Li ne povas imagi la vivon sen la amo. Ĉar nur ĝi faros vian vivon sencoplenan, La amo ne nur riĉigas, sed eternigas nin. En la poemoj, dediĉitaj al la amo, Janičić spertas esprimi elokventajn komparojn kaj metaforojn. Per trafaj vortoj li vekas profundajn sentojn kaj bildigas la pensojn kaj meditojn. La poeto ŝatas observi la naturon, vidas la eternan sencon en la harmonio de la naturo. Emocie li interpretas la belecon de la aŭtuno en la poemo Aŭtuno. Oktobro ploras Tamen la aŭtuno ne estas nur sezono de pluvoj kaj “bakitaj maronoj”, la aŭtuno memorigas la forpason de la vivo, la solecon kaj en la longa aŭtuna nokto la poeto serĉas la varmon de la amata ino. La virina beleco ĉiam ravas nin. Tre impresa estas la poemo Nekonata naĝantino. La versaĵo similas al eta kolora bildo. El la rivero kiel Venero eliras bela nuda virino kaj la poeto ne povas disŝiri sian rigardon de ŝi: Tiam alnaĝis ŝi Janičić talente komparas la ravan inan korpon al la beleco de la aŭtuno: aŭtuno komencis senvestigi Tre gravaj por la homa vivo estas la revoj. Kio estas la vivo sen revoj? Ĉu ni estos veraj homoj se ni ne revos? La poeto kredas, ke dank' al la revoj ni realigas niajn celojn, daŭrigas nian malfacilan vivovojon kaj li firme ordonas: Ne cedu de viaj revoj! Kiam jaroj fajrigas vian belecon, Ne cedu de viaj revoj! Maturaj meditadoj enhavas kelkajn eseojn de konataj esperantistoj, amikoj de Dimitrije Janičić, kiel João José Santos, Zhuang Yue, Imre Szábo, Mikaelo Lineckij, Josip Pleadin, Kalle Kniivilä. Ili estas elstaraj kaj bone konataj esperantistoj, gastoj en la libro de Janičić. Zlatoje Martinov verkis kompetentan postparolon al la libro sub la titolo Konvinkiga kaj harmonia liriko. Maturaj meditadoj estas vera matura verko. La volumo prezentas aŭtoron, kiu havas riĉan vivosperton. Lia vivo estas aktiva kaj emociplena. Li dediĉis ĝin al unu el la plej noblaj ideoj en la mondo – Esperanto. Dimitrije Janičić sukcesis elokvente profunde esprimi sian amon, sian esperon, dubojn, filozofiajn meditojn en belegaj poemoj. La libro pruvas, ke Esperanto estas lingvo per kiu oni povas transdoni eĉ la plej subtilajn homajn pensojn kaj sentojn. Julian Modest Urug: Nederlanda klasikaĵo en EsperantoHaasse, Hella S. Urug / Tradukis el la nederlanda Piet Buijnsters. – Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 2012. – 115 p.; 120 ekz.En 1948 aperis en Nederlando la libro Oeroeg kiel unu el la unuaj “librosemajnaj donacoj”. Jam ekde kelkaj jaroj okazis ĉiujare la “librosemajno”, dum kiu vendejoj kaj eldonejoj stimulas aĉetadon kaj legadon. Per la eldono de la novelo Oeroeg de la juna nederlanda verkistino Hella Haasse (1918–2011), naskiĝinta kaj plenkreskinta en la tiama Nederlanda Indio, la nuna Indonezio, plifortiĝis tradicio kiu pluekzistas ankoraŭ nuntempe. Oni invitas verkiston skribi rakonton, kiun senpage ricevas aĉetintoj de libroj dum la “librosemajno”. Oeroeg restas ĝis nun unu el la plej konataj kaj amataj el tiuj donacoj, kvankam en sia tempo ĝia apero ne estis sen kritiko. La perforta nederlanda kontraŭbatalo de la indonezia sendependiĝo ankoraŭ estis tre freŝa kaj aktuala. Hella Haasse sukcesis surpaperigi klasikan verketon, kiu trafe priskribis la naturon kaj sorton de homaj rilatoj en tiuj tiklaj cirkonstancoj. Kiam oni atentigis min pri Esperanta versio de Oeroeg, mi decidis ke estis bona okazo finfine legi ĉi tiun klasikaĵon de la nederlanda literaturo de la lasta jarcento. Dum mia legado mi miris pro tio, ke mi ankoraŭ ne legis ĝin. La titolo Oeroeg ja akiris mitajn proporciojn en Nederlando, eĉ por tiuj kiuj neniam legis la libron. Oni vaste konas ĝin kaj la akran senton de mikso el nostalgio kaj angoro elvokita de ĝi. Ĝi estas sento spertita de tiuj, kiuj travivis koloniadon kaj ĝian kompleksan influon en la individuaj vivoj kaj amikeco de homoj kiuj troviĝas flanke de, aŭ, kiel ĉi tie, sur la limoj inter koloniigintaj kaj koloniigitaj. En kelkaj tradukoj la libro nomiĝas La nigra lago (ekz. angle kaj germane) aŭ Por ĉiam fremdulo (ekz. rumane). Tiuj tradukotitoloj reliefigas la tragikan senton de neniam komprenita mistero, kiam evidentiĝas, ke ne eblas vera renkontiĝo inter homoj sin trovantaj kontraŭstare ambaŭflanke de la koloniaj limoj, aŭ sub kaj super la surfaco de la konscio rilate al tiuj limoj. Ili estas limoj kiuj montriĝas finfine pli internaj kaj interkoraj ol eksteraj kaj interlandaj. La tradukanto Piet Buijnsters elektis reteni en la Esperanta versio la originan titolon Urug (nederlanda prononco: uruĥ), kiu signifas tergliton en la tiea sundana lingvo. La centra amikeco en la rakonto ludas kontraŭ fono de historiaj terŝoviĝoj meze de la dudeka jarcento, la amikeco inter la indiĝeno Urug kaj la nederlanda rakontanto spertas tian ŝanĝegon kaj speciale okazas interna terŝoviĝo ĉe Urug mem. Urug estas juna, enlanda knabo kies gepatroj laboras sur teplantejo de nederlandaj koloniistoj en Indonezio, tiam ankoraŭ Nederlanda Indio. La rakontanto estas la filo de la koloniista edzoparo. Li rakontas la historion kiel plenkreskulo, rememoriganta siajn junajn jarojn en Indonezio. Ni neniam aŭdas lian nomon, kaj la libro portas la nomon de Urug, el kies vidpunkto la historio ne estas rakontita. Kiel knabo sur la teplantejo, la filo de la koloniistoj parolis la sundanan lingvon pli bone ol la nederlandan kaj li sentis sin pli ĉehejme en la domo de la indiĝenaj laboristoj. “Urug estis mia amiko” estas la fama unua frazo de Urug, kaj la rakontanto diras: “Mi ne scias kial mi volas postuli de mi klarigon pri mia rilato al Urug… Eble incitas min lia nerevokebla, nekomprenebla alieco, tiu sekreto de spirito kaj sango, kiu por infano kaj knabo ankoraŭ ne kaŭzis problemojn, sed kiu nun ŝajnas des pli turmenta”. Ofte sekvas priskriboj de simileco kaj malsimileco inter la du knaboj: “Urug kaj mi en similaj noktovestoj de striita ŝtofo sencele rampis inter la potoj kun filikoj…” Tamen: “Kun la facilmovaj piedfingroj kurbigitaj, li kaŭrante balanciĝis sur ŝtonoj kaj arbobranĉoj, pli certa pri sia sintenado ol mi, kaj reaganta pli rapide je perdo de ekvilibro”. Tiaj vortoj antaŭmontras al la fina parto de la libro kaj la rakontanto diras: Tiam mi ankoraŭ tiel ensorbiĝis en niaj ludoj ke mi nur malklare konsciis pri tiuj aferoj. Hella Haasse sukcesas per etosoplenaj priskriboj de la ĉirkaŭaĵoj kaj de la naturo krei taŭgajn, spegulantajn dekorojn, antaŭ kiuj ludas la homaj rilatoj kaj sortoj. Plej grava kaj riĉe simbola de tiuj priskriboj temas pri “la Nigra Lago, kiu situis pli alte en la montoj. En la fantazioj de Urug kaj mi la montolago ludis grandan rolon; tion kaŭzis ĉefe la misteraj rakontoj kiuj pri ĝi cirkulis. [La lago] profunde en la praarbaro, estis renkontejo de fiaj spiritoj kaj animoj de mortintoj; tie loĝis vampiro…” Tre signife sekvas: “… kiam ni estos grandaj, ni tien iros por kontraŭbatali tiujn ulojn”. Tien nokte iris grupo da festantaj vizitantoj kaj ili veturis sur la lago per “floso, sur kiu estis konstruita bambudometo de du etaĝoj”. Rezulte de sovaĝa ludado inter viroj “vetante pri kiu unue atingus la lagon” kaj kiuj ridante malrespektis la enlandajn sentojn pri tiaj signifoplenaj lokoj, parto de la floso disrompiĝas kaj dronas la patro de Urug, kiu kiel servanto akompanis ilin. Ĉu eblas pli taŭga simbola priskribo de la koloniista projekto? Ekde tiu okazo forte ekŝanĝadas la vivoj de la du knaboj. La du amikoj iras al siaj diversaj lernejoj en la vilaĝoj kaj urboj kaj dum la jaroj kiuj pasas pli kaj pli kreskas inter ili diferencoj. Kiam insultas Urug-on blankaj samklasanoj de la protagonisto, tiu lasta ne vere defendas Urug-on, Urug retiriĝas silente, kaj sekvas la unua fojo en iliaj vivoj, ke la rakontanto ne scias, kien Urug iris kaj kie li troviĝis. Dum vizito al la teplantejo de sia junaĝo ili dum kuna banado en la rivero eksciis, ke ne plu ekzistas ilia infana mondo: Malaperinta estis la sorĉoregno en kiu ni rolis kiel herooj kaj esploristoj. <…> Ni ne plu estis infanoj. Urug studas kaj fariĝas kuracisto kaj la rakontanto foriras por studado en Nederlandon. Antaŭ la foriro la du viroj lastfoje renkontiĝas. Urug intertempe travivis fazon de adoptado de nederlandaj kutimoj, plursence perdis sian naivecon kaj finfine serioziĝis kaj decidis elekti vivon batalantan por la indonezia sendependiĝo. La verando de la domo de ilia lasta renkontiĝo, plene de plantoj en potoj kaj birdoj, memorigas la rakontanton al la Nigra Lago. Li sentas la saman nevideblan danĝeron. Li ne atingis la saman kreskon kaj konscion kiel Urug. La rakontanto forlasas Indonezion kaj studas en Nederlando. Post kelkaj jaroj, nur mallonge prirakontitaj en la novelo, li revenas al Indonezio kiel soldato. Dum sortoplena lasta sceno li renkontas en la loko de ilia junaĝo personon, de kiu ne estas klara ĉu vere temas pri Urug aŭ ne. De tiu lasta, klimakse konfronta sceno de la libro la protagonisto diras: Ŝajnis al mi ke ĉi tio estas la momento en kiu ĉiuj eventoj, de post la naskiĝo de Urug kaj mi, senrevene kondukis… Ĉi tie, por la unua fojo, estis la vojkruciĝo sur kiu ni en ekstrema honesto povis renkonti unu la alian. Unuflanke oni kritikis Hella Haasse pro tio, ke ŝi aŭdacis subtile reliefigi la mallumajn aspektojn de la nederlanda okupado de la indoneziaj insuloj, aliflanke sonis voĉoj kiuj elmontris ke en la libro ne estas rekta kritiko de la koloniado. Kvankam la rakontanto kiel knabo sentas sin amiko de Urug, kaj kvankam li demandas sin kaj la plenkreskulojn kial Urug ricevas alian, malpli altan edukadon kaj traktadon, li tamen neniam rekte malakceptas la koloniadon kaj la kontraŭbatalon de la sendependiĝo. Kiel plenkreskulo li ankoraŭ havas demandojn, tamen demandojn ankoraŭ nur el sia propra vidpunkto. “Mi volis registri la bildon de tiuj jaroj, kiuj nun tiel senspure preterpasis kvazaŭ ili nenio pli estus ol fumo en la vento”. “Mi konis lin, kiel mi [la lagon] konis – kiel spegulantan surfacon. La profundaĵon mi neniam sondis. …Ĉu mi por ĉiam estos fremdulo en la lando de mia naskiĝo…?” Se vere vivintus la rolantoj de Urug, ili ne plu vivintus hodiaŭ. Nun ekzistas ankoraŭ nur niaj nigraj lagoj kun iliaj spegulantaj surfacoj, sub kiuj vivas niaj mortintoj, kiuj, pro nia memoro kaj, eble pli grave, pro nia forgesado aŭ nekonscio de ili, kaŭzas tion, kion ni vidas sur tiuj surfacoj kaj tion kion ni timas sub ĝi. Hella Haasse poste diris ke Urug estas la ombro de la rakontanto. La lando de nia naskiĝo, en kiu ni riskas resti fremduloj, estas nia propra vivo. Finfine do, eble nia propra, nekonata amo povus esti la vampiro en la lago. Ĝuste pro tio ke Urug estas subtila, sen rekta kritiko al kiuj ajn historiaj movadoj aŭ kontraŭmovadoj, ĝi fariĝis akra, pensiga klasikaĵo kun universala signifo. Indas do konatiĝo de ĝi en Esperantujo, kie oni celas per hela lingvo atingi pli klaran vidadon tra interhomaj kaj interkulturaj surfacoj. Piet Buijnsters sukcesis per bela Esperanto-traduko alporti tiun verketon al plej larĝa internacia konscio en nia nuna “postkolonia” tempo, en kiu antaŭaj imperioj gardas sin kontraŭ enmigrado el antaŭaj kolonioj, kaj en kiu antaŭaj kolonioj mem montriĝas imperioj. La temo restas aktuala, pripensenda kaj prileginda. Tio estus ankaŭ ebla respondo al demando kial ĝuste nun Esperanten traduki ĉi tiun libron, krom la fakto ke antaŭnelonge mortis Hella Haasse. Ĝi estas bela, verda libreto kun taŭga foto de homoj apud kaj sur Indonezia lago sur la kovrilo. Ĝi enhavas, krom klarigan enkondukon pri la historio de la rilato inter Nederlando kaj Indonezio de Ed Borsboom kaj biografio de Hella Haasse kaj antaŭparolo de Buijnsters, ankaŭ klarigojn pri indoneziaj vortoj. Kiel en la nederlanda originalo, oni elektis ne transigi multajn indoneziajn vortojn. Nederlandanoj, speciale tiuj kiuj longtempe vivis en Indonezio, konas kaj uzas tiujn vortojn. En la nederlanda lingvo oni adoptis tiujn vortojn kiel parton de la propra lingvo kaj pro tio la verko sonas aŭtentika. Oni tamen povas sin demandi ĉu netradukado en Esperanto-versio vere havas la saman rezulton. La teksto estas en senserifa litertipo, kiu aspektigas ĝin nenecese malmultekosta, kaj ofte ĝi enhavas ĝenige malegalajn spacojn inter la vortoj. Fojfoje vortoj estas erare disrompitaj inter la linioj (els-taris, ned-erlanda, kons-cia). Se oni pretas pretervidi tiajn bedaŭrindaĵojn, ĉi tiu eldono povas preni gravan lokon inter mondaj verkoj aperintaj en Esperanto. Hannes van Loggerenberg Flugi kun kakatuoj verko de la jaro 2012(HeKo) Ricevinte pli ol la duoblon de la voĉoj, kompare kun la ceteraj kandidatoj, Flugi kun kakatuoj de Trevor Steele gajnis la premion La Verko de la Jaro 2012, asignitan de la abonantaro de Literatura Foiro pri la prozaj beletraĵoj surmerkatigitaj dum 2011/12. La romanon de Steele eldonis Flandra Esperanto-Ligo. Por Trevor Steele temas pri la tria sukceso en ĉi tiu premio, kio konfirmas lian akcepton ĉe la publiko en la dua jarcento de esperanto, analoge al la sukceso de István Nemere fine de la unua jarcento. Certe Trevor Steele ne estas ĉampiono de eksperimenta prozo, sed ankaŭ tiu trajto kontribuas al lia sukceso. Probable li havas nek la filozofian profundon de Eugène de Zilah nek la elanon de Liven Dek (liaj rektaj konkurantoj ĉi-foje), sed tiuj interesas malpli la legantojn. Kiuj finfine juĝas kaj asignas la premion. PS. Valentin Melnikov recenzis la romanon Flugi kun Kakatuoj en la pasintjara decembra kajero de La Ondo de Esperanto. Literatura konkurso Liro-2013La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Post analizo de la lastatempaj Liroj kaj konsultiĝo kun fakuloj, la organizantoj ŝanĝis la strukturon de la konkurso. Ekde ĉi tiu jaro la konkurso enhavos nur tradukajn branĉojn. Por Liro-2013 estas proponataj du tradukendaj verkoj: 1. Traduko el la angla: The McWilliamses and the burglar alarm – novelo de Mark Twain. 2. Traduko el la rusa: Не верь себе – poemo de Miĥail Lermontov. La originaloj de la tradukendaj tekstoj estas elŝuteblaj en la reto, ekzemple: La novelo de Twain en Gutenberg La poemo de Lermontov en feb aŭ en wikisource Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2013. Oni povas sendi la tekstojn rete (slipoj estu sendataj en apartaj mesaĝoj), al la adreso sezonoj@yahoo.com. Petu la sekretarion konfirmi la ricevon. La laŭreatoj (unu en ĉiu branĉo) ricevos diplomojn kaj libropremiojn<%0>. La organizantoj ĝis la 1a de januaro 2016 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la premiitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizantoj en okazo de libroforma eldono. La premiita traduko de la rakonto de Mark Twain aperos en la antologio de anglalingva literaturo, kaj la premiita traduko de Не верь себе estos publikigita en la poemaro de Lermontov, kiun Sezonoj eldonos en 2014 okaze de la 200-jariĝo de Lermontov. Bonŝancon! Halina Gorecka Nia trezoro Josip Broz TitoJosip Broz kun poste prenita kromnomo Tito naskiĝis en 1892 en Kumrovec (Kroatio) de slovena patrino kaj kroata patro. Dum la unua mondmilito li estis militkaptito en Ruslando kaj tie entuziasmiĝis pri komunismo. Reveninte al Jugoslavio li aktiviĝis kiel komunisma aktivulo kaj pro tio li estis enprizonigita dum 1929–1933. Poste li rapide progresis en sia politika kariero kaj fariĝis ĉefsekretario de la Jugoslavia Komunisma Partio. Dum la dua mondmilito li organizis pere de sia partio ribelon de jugoslaviaj popoloj kontraŭ la okupacio fare de Germanio kaj Italio. Li gvidis la partizanan movadon, kiu kreskis kaj fine venke forpelis la okupantojn. En 1945 fondiĝis Socialisma Jugoslavio kun reganta komunisma partio gvidata de Tito, kiu samjare iĝis ŝtatprezidanto de Jugoslavio. En 1948 li ne akceptis la postulon de Stalin submetiĝi al Soveta superrego, kaj pro tio ekestis danĝera konflikto. Pro tio Tito decidis reformi la Jugoslavian politikon kaj en 1950 komencis evoluigi novan ŝtatekonomian sistemon en Jugoslavio: socialisman memadministradon, kiu sukcese funkciis ĝis la disfalo de Jugoslavio en 1991. Ĝi estis specifa formo de ekonomio en kiu la fabrikoj apartenis nek al privatuloj, nek al la ŝtato, sed al homoj kiuj laboris en ili. Ne volante submetiĝi ankaŭ en la internacia politiko al la komunisma bloko, gvidata de Sovetunio, nek al la kapitalisma mondo, Tito iniciatis internacian asociiĝon de ŝtatoj, kiuj same ne volis aparteni al iu el la du blokoj. Ĝi poste ricevis la nomon “Movado de Nealiancitaj Landoj”, kaj en 1980 en ĝi estis pli ol 120 ŝtatoj, kiuj forte influis la internacian politikon, ĉar ili havis plimulton en la ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Tito estis elektita en Jugoslavio kiel dumviva prezidanto kaj li restis en tiu funkcio ĝis sia vivofino en 1980. Tito estis ankaŭ esperantisto. Pro la okazigo de la 38a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo en 1953 (la unua UK en iu komunisma lando) esperantistoj petis akcepton ĉe Tito, kiu renkontiĝis kun kvarpersona esperantista delegacio la 4an de majo 1953. Ivo Borovečki rakontis en sia artikolo Tito kaj Esperanto, aperinta en la libro Tito (Zagrebo: KEL, 1980): Sidante dekstre de Tito mi tradukadis la vortojn de Mason Stuttard el Esperanto en la serbokroatan lingvon. Tiam subite Tito ekridis kaj diris: “Mi devas diri ke mi sufiĉe komprenas Esperanton, ĉar ankaŭ mi lernis ĝin iam. Nur vi tro rapide parolas”. Kaj tiam je nia granda surprizo kaj ĝojo Tito aldonis en Esperanto: “Mi lernis Esperanton en malliberejo.” Dum tiu interparolo Tito interalie diris ankaŭ la jenon: “Mi lernis Esperanton, sed dum mallonga tempo. La lernado estis por mi facila kaj mi komprenas se vi malrapide parolas… Esperanto estas bela lingvo kaj homoj povas ĝin tre facile ellerni <…> Mi legis en Esperanto sufiĉe bone, sed mi ne havis okazon por konversacio. Esperanton mi lernis dum kelkaj monatoj en malliberejo <…> Mi devas diri al vi, ke Esperanto havas multajn malamikojn kiuj konsideras ĝin mortinta lingvo. Tio rezultas el la fakto ke grandaj nacioj deziras, ke ilia lingvo superregu, sed Esperanto havas universalan karakteron. Esperanto havas estontecon”. Tiam la mondo eksciis, ke Tito lernis Esperanton. Li publike deklaris tion ankaŭ dum sia prelego por politikaj aktivuloj en Kumrovec la 26an de marto 1977: “Mi inter aliaj aferoj lernis lingvojn. Unue mi lernis Esperanton, tiam la anglan ktp.” Dum kelkaj jaroj filmreĝisoro Veljko Bulajić intervjuadis Titon por ampleksa biografio. Estis planitaj dek elsendoj, sed li sukcesis kompletigi nur kvar. En la 2a elsendo, elsendita en la jugoslavia televido la 10an de majo 1980, kelkajn tagojn post la morto de Tito, parolante pri sia restado en malliberejo en Maribor li deklaris: “Mi lernis ankaŭ fremdajn lingvojn. Unue mi ellernis Esperanton kaj poste mi transiris al la angla lingvo”. Tito efektive ŝatis lerni lingvojn. Jam antaŭe li parolis tre bone krom la serbokroatan kaj slovenan ankaŭ la rusan, germanan kaj kirgizan. En majo 1958 Tito akceptis delegacion de jugoslavia esperantista junularo kaj tiam li ankaŭ esprimis subtenon al la Esperanto-movado kaj petis. ke ili sendu al li Esperanto-gazetojn. En 1958 li akceptis esti honora prezidanto de la 17a kongreso de jugoslaviaj esperantistoj en Novi Sad. Tiam li sendis al la kongreso salutleteron en kiu li interalie skribis: … grava rolo apartenas ankaŭ al la Esperanto-movado. Aparte grava povas esti la kontribuo de la esperantistoj al la evoluigo de kultura kunlaborado, ĉar ĉi tie estas plej facile trovi komunan lingvon de amikeco kaj interkompreno. En 1973 okazis en Beogrado la 58a Universala Kongreso, kies alta protektanto estis Tito. Nome de li en la solena malfermo parolis alta jugoslavia funkciulo Veljko Milatović, kiu interalie citis jenajn vortojn de Tito: Esperanton kiel lingvon, feliĉe ne alportas konkerantoj, fortaj kaj potencaj, kiuj ankaŭ en niaj areoj provis forpuŝi la naciajn lingvojn. Esperanto estiĝis kaj evoluas el la bezono mem de la homoj kaj popoloj, kiuj parolas malsamajn lingvojn, interkompreniĝi kaj alproksimiĝi. En tiu libervoleco kuŝas ĝia plej profunda kultura, civiliza kaj humana misio… Ĝi devas evolui en vere demokrata maniero, ne per dekretoj de supre. Kiam gvidantoj de la Internacia Esperanto-Muzeo (Vieno) petis Titon, kiel gravan esperantiston, sendi foton por la muzeo, li tuj sendis grandan foton kun sia persona subskribo. Per tio li konfirmis, ke li konsideras sin esperantisto. Interalie cirkulas rakonto pri tio ke Tito renkontiĝis kun la aŭstria prezidento Jonas kaj ke ili interparolis en Esperanto. Tio estas mito, pri kiu ekzistas neniaj dokumentoj. Fine mi diru, ke Tito havis plian kontakton kun Esperanto. Lia dua edzino Herta Haas (1940–1943) estis filino de Henrik kaj Priska Haas, centraj figuroj de la Esperanto-movado en Maribor. Pri tio legu pli detale en la libro 100 jaroj de Esperanto en Maribor (Esperanto-Societo Maribor, 2010). En Esperanto ekzistas ankaŭ Biografio de Tito de Vladimir Dedijer, tradukita de Mason Stuttard (Slovenia Esperanto-Ligo, 1953) kaj libroj de la Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino Tito kaj la nealianciteco (1978) kaj Josip Broz Tito – La nealianciteco – Konscienco de la Homaro (1979). Zlatko Tišljar La legisto de Bernhard Schlink en EsperantoBernhard Schlink. La legisto: Romano / Tradukis el la germana Jean-Luc Tortel; Notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2013. — 120 paĝoj; 400 ekzempleroj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 19).Milionoj da venditaj ekzempleroj en kvardeko da lingvoj, prestiĝaj libropremioj, la unua loko en la usona literatura furorlisto (unuafoje por germana literaturo) kaj la samtitola filmo (2008), kies ĉefaktorino Kate Winslet estis Oskar-premiita (2009) pro la rolo de Hanna, atestas la sukceson de La legisto de Bernhard Schlink. Ĝi senprecedence rapide estis enmetita en la studprogramojn de la germanaj gimnazioj. Laŭ Newsweek, «La legisto de Bernhard Schlink estas mallonga, morale komplika, erotike ŝargita romano, studanta la influon de la kulposento al la germana generacio, naskiĝinta post Holokaŭsto». Pri kio temas? La subita amo de 15-jara adoleskulo el profesora familio kaj 36-jara virino same subite ĉesis, kiam ŝi senaverte forlasis la urbon. Post ok jaroj li, jam studento de la lasta studjaro de jura fakultato, revidis ŝin en proceso inter eksaj voktinoj de porvirina koncentrejo. Sed ĉi tiu ne estas la sola mistero, kiun frontis la protagonisto de La legisto. Esperanto iĝis la 40a lingvo en kiu La legisto aperis. Ĝin tradukis el la germana originalo Jean-Luc Tortel kaj eldonis Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kun permeso de la kopirajt-posedanto Diogenes (Svislando). La romano aperis kiel la 19a ero en la populara libroserio Mondliteraturo. La legisto estis lanĉita la 7an de julio 2013 en la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena (Litovio). Ĝi estas aĉetebla en la libroservo de UEA kaj en aliaj gravaj Esperanto-libroservoj kontraŭ 12 eŭroj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rabatite ĉe la eldonejo Sezonoj kaj ties reprezentantoj en la koncernaj landoj. Legu la komencon de la romano. Halina Gorecka Ricevitaj librojVidu la kompletan liston. Dobrovičová, Margita. La knabino kun vizaĝo de luno: [Prozaĵetoj] / Tradukis el la slovaka Ján Vajs; Postparolo de Slavomíra Očenášová-Štrbová. – Liptovský Mikuláš: Exlibris: 2002. – 122 p., il. – [Donaco de Ján Vajs]. Haasse, Hella S. Urug: [Romano] / Tradukis el la nederlanda Piet Buijnsters. – Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 2012. – 115 p. – 120 ekz. – [Recenzoekzemplero]. Janičić, Dimitrije Diso. Maturaj meditadoj / Postparolo de Zlatoje Martinov. – Beogrado: Interpress, 2012. – 112 p., il.; 500 ekz. – (Biblioteko Esperanto; №5). – [Recenzoekzemplero]. Pásztor, Andrienne Földi. Danco de Feinoj: [Artikoloj, dramo, noveloj]. – Székesfehérvár: Holnap Magazin, 2012. – 178 p., il. – [Donaco de Andrienne Pásztor]. Raportoj de la 99a Japana Esperanto-Kongreso. – Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 2012. – 44 p., il. – [Donaco de Japana Esperanto-Instituto]. Sudoł, Adam; Bierzyńska-Sudoł, Magdalena. Gvidlibro pri la muzeo = Przewodnik o muzeum. – Bydgoszcz: Muzeo pri pola diplomatio kaj rifuĝintoj, 2012. – 20 p., il.; 1000 ekz. – [Donaco de ISKT]. Ricevitaj gazetojAŭroro, 2013/1,2,3,4,5,6; La Ondo de EsperantoSENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2013, №8–9 (226–227)Aperas ĉiumonate Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto
|