La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2013. №10 (228)

Krynica

Sur la kovropaĝo estas Romualda Jeziorowska el la Pollanda urbo Vroclavo (nuntempe ankaŭ staĝantino en Edukado@Interreto),
deĵoranta en la Esperanto-stando de EEU dum la Ekonomia forumo en Krynica. (Foto: Peter Baláž)


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

JUBILEO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Halina Gorecka. Matematike kaj logike
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Fotoraportoj (Peter Baláž, Olivier Maury, Bojana Alfirević)
  • Kolofono

Oktobro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Internacia Maljunula Tago.

Fondotago de Ĉina Popola Respubliko.

Antaŭ 75 jaroj (1938) la germana armeo invadis en Sudetion, kaj la pollanda armeo invadis en Teŝinan Silezion.

Batalo ĉe Largs

2. Antaŭ 750 jaroj (1263) ĉe Largs okazis batalo inter la armeoj de Norvegio kaj Skotlando.

3. Tago de la germana unueco.

Antaŭ 75 jaroj estis ekzekutita la sovetia esperantisto Vladimir Varankin (1902-1938), aŭtoro de la romano Metropoliteno.

4. Antaŭ 75 jaroj estis ekzekutita la sovetia esperantista verkisto kaj tradukisto Nikolaj Nekrasov (1900-1938).

5. Monda Instruista Tago.

[05Diderot.jpg]

Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Denis Diderot (1713-1784), franca verkisto, kleriganto, filozofo kaj fondinto de la Enciklopedio.

Antaŭ 250 jaroj mortis Aŭgusto III (1696-1763), reĝo de Pollando kaj grandprinco de Litovio (1734-1763), kaj princo-elektanto de Saksujo (Frederiko Aŭgusto II, 1733-1763).

6. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis la franca piloto kaj sportisto Roland Garros (1888-1918), kies nomon havas la fama tenisejo en Parizo kaj pokalo en ĝi organizata.

Antaŭ 600 jaroj mortis Dawit I (1382-1413), reganto de Etiopio el la Salomonida dinastio.

9. Antaŭ 50 jaroj (1963) pli ol 2 mil homoj pereis pro katastrofo de la digo Vajont en Italio.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Nikolaj Buĥarin (1888-1938), bolŝevista funkciulo en Sovetunio.

Piaf

10. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la itala komponisto Giuseppe Verdi (1813-1901).

Antaŭ 50 jaroj mortis Édith Piaf (Aŭtente: Édith Giovanna Gassion, 1915-1963), franca kantistino kaj aktorino.

11. Antaŭ 875 jaroj (1138) en Alepo pro sismo pereis ĉ. 230 mil homoj.

Antaŭ 50 jaroj, la sekvan tagon post Édith Piaf, mortis Jean Cocteau (1889-1963), franca verkisto, pentristo kaj reĝisoro.

14. Antaŭ 100 jaroj (1913) 439 ministoj pereis pro eksplodo en la brita minejo Senghenydd.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Katherine Mansfield (Aŭtente: Kathleen Beauchamp, 1888-1923), la plej grava novzelanda verkistino.

15. Antaŭ 150 jaroj (1863) unuafoje dronis armea submarino (“H. L. Hunley”) kun sia tuta okpersona skipo.

Batalo de l' popoloj

16. Antaŭ 200 jaroj (1813) apud Lepsiko komenciĝis la kvartaga “Batalo de l' popoloj”, en kiu la Napoleona armeo malvenkis al la koalicia armeo.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Egidius Lucas Maria Wensing (1913-2004), nederlanda esperantisto, diverstempe vicprezidando kaj ĝenerala sekretario de UEA.

Antaŭ 75 jaroj mortis Karl Kautsky (1854-1938), germana ekonomikisto kaj marksisto.

18. Antaŭ 350 jaroj naskiĝis princo Eŭgeno de Savojo (1663-1736), aŭstra militestro.

Antaŭ 275 jaroj naskiĝis Andrej Bolotov (1738-1833), rusa verkisto, sciencisto kaj filozofo, kiu oficis en Kenigsbergo, kiam ĝi estis sub la Ruslanda administrado (1758-1762).

22. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Bao Dai (Ngueyn Phúc Vinh Thuy, 1913-1997), la lasta imperiestro de Vjetnamio.

Jerofejev

24. La tago de UN.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Venedikt Jerofejev (1938-1990), rusa verkisto famiĝinta pro sia “poemo” Moskva-Petuŝki.

25. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis la franca komponisto Georges Bizet (1838-1875).

28. Antaŭ 475 jaroj (1538) en Sankta Domingo estis fondita la unua universitato en Ameriko: universidad Santo Tomás de Aquino.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Li Dazhao (1888-1927), kunfondinto de Ĉina Komunista Partio.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Eros Ramazzotti (1963-), itala kantisto kaj komponisto.

Antaŭ 875 jaroj mortis Boleslavo III Kurbabuŝa (1086-1138), princo de Pollando (1107-1138).

29. Antaŭ 150 jaroj (1863) fondiĝis Internacia Ruĝa Kruco.

Ruĝa kruco

30. Antaŭ 75 jaroj la radia versio de La milito de mondoj de Herbert Wells, emisiita de CBS, kaŭzis grandan panikon en Usono.

31. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Dunga (Carlos Caetano Bledorn Verri, 1963-), brazila futbalisto, kapitano de la brazila futbala teamo gajninta la Mondpokalon en 1994.


Strategio, en kiu Kapabligo kernas

La dokumento kun la titolo Strategia Laborplano de UEA 2013-2017, aprobita de la Komitato de UEA en Rejkjaviko, estas 38-paĝa, kaj ne ĉiuj aktivuloj de nia movado kuraĝas trastudi ĝin. La Ondo de Esperanto petis la novan prezidanton de UEA, Mark Fettes, resume prezenti la ĉefajn ideojn de la Strategia Laborplano. Ni dankas lin pro la konsento. Ĉies opinioj estas bonvenaj kiel komentoj.

Mark Fettes

Imagu jene. Vi ĵus fariĝis la ĉefdirektoro de transnacia firmao. Temas pri firmao sufiĉe malnova, kun branĉoj en multaj landoj. La merkata niĉo de ĝia ĉefa produkto estas relative stabila, sed malgranda, kaj la akciposedantoj konstante timas ŝrumpon. Oni dungis vin por enspiri novan energion en la entreprenon, aplikante novan vendostrategion kiu kondukos al kresko.

Tamen la situacio estas komplika. La diversaj branĉoj de la firmao jam delonge kutimas mem decidi pri siaj vendostrategioj, kaj ofte ilia ĉefa zorgo estas kontentigi la jamajn klientojn, ne serĉi novajn. Krome, kvankam kreskas intereso pri la produkto en Interreto, la krozumantoj plejparte ignoras la landajn filiojn, trovante sufiĉan oferton el senkostaj fontoj.

Sed la situacio estas eĉ pli malbona! Ĉar ĉi-kaze, viaj klientoj estas samtempe viaj laboristoj. Ne temas pri fabrikoj plenigeblaj per amase aĉeteblaj laborfortoj, sed pri “dometa industrio” kie ĉio dependas de la laboremo kaj talento de la unuopaj produktantoj. Pro tio, neniu vere havas plenan superrigardon pri la produktokapablo de la firmao kiel tuto, nek scias, kiel direkti ĝiajn laborfortojn al la plej fruktodonaj terenoj.

Nu, jen la situacio, nuksoŝele. Vi devas trovi strategion. Kion fari?

STRATEGIO POR KIUJ?

Mi ne vere opinias, ke tiu entreprenisma rigardo al UEA estas la plej taŭga por niaj celoj; tamen utila ĝi ja povas esti, ĉefe por konsili nin kontraŭ tro rapida kaj senkritika apliko de komercaj modeloj al niaj problemoj.

Esperanto estas multaj aferoj samtempe: ideo, aŭ idearo; lingvo, kaj lingva kolektivo; tutmonda movado, konsistanta el multegaj organizaĵoj kaj grupiĝoj; kaj kultura komunumo, kun siaj mitoj, ritoj, tradicioj, kaj tiel plu. Neniu analizo sukcesos plene enretigi tiun kompleksan realon. Do, se ni parolas pri strategio, ni devas esti tre singardaj. Strategio por kiuj? Kaj por kio?

La pli fruaj strategiaj planoj de UEA ne ŝajnis al mi kontentige respondi tiujn demandojn. Ili tro facilanime imagis la movadon unueca, samcela, kunagadema. Mi ne rekonis la buntecon de la esperantistaro en iliaj listoj de taskoj kaj devizoj.

Sendube ankaŭ la nova Strategia Laborplano de UEA plenumas tion malperfekte. Tamen, mi pensas ke ĝi almenaŭ videbligas la pensadon de la aŭtoroj multe pli klare. Legante ĝin, vi trovos sisteman klopodadon distingi inter la celoj de la movado ĝenerale kaj la specifaĵoj de UEA. Krome ni provis ĉie identigi la organizajn rimedojn disponeblajn por fari la laboron, kaj cerbumi pri iliaj fortoj kaj malfortoj. Sur ĉiu el la kvar ĉefaj agadkampoj (Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo) ni venis do kvazaŭ al areto de laborplanoj por diversaj branĉoj aŭ fakoj de la Asocio.

Sed tiu klopodo al klareco havas sian prezon. La suma amplekso de la Laborplano estas preskaŭ 40 paĝoj A4, kaj eĉ je tiu longeco, ne eblis trakti multajn detalojn, kiuj necesos por la efektiviga laboro. Do, jen dilemo: ĉu vere utilas strategia dokumento, en kiu nur la plej motivitaj kaj diligentaj sukcesos trovi sian lokon?

Mi vidas nur unu solvon al tio: ke iom post iom ni kreu strategian dokumentaron, kiun kunligas kelkaj komunaj ideoj kaj kohera organiza filozofio, sed kiu krome estas same bunta kaj diversstila kiel la diversaj eroj de nia monda mozaiko. Tion oni ne povas fari en nur kelkaj monatoj, sed iusence ĝi estas inter la unuaj strategiaj prioritatoj de la Laborplano mem. Ĝi estos nome frukto de la strebo enplekti pli kaj pli da aktivuloj – loke, lande, regione, fake, ktp – en la kunpensado kaj kunplanado de la movada evoluigo je ĉiuj niveloj.

PRI KERNOJ KAJ MOTOROJ

Sekve oni rigardu la nunan Strategian Laborplanon esence kiel bazon aŭ kadron por tiu daŭronta strategia planado. El tiu vidpunkto, ĝia strukturo kaj ĝiaj emfazoj eventuale fariĝos pli kompreneblaj kaj inspiraj.

Enkondukon al la Laborplano vi trovos en la pasintjara Strategia Bazo de UEA. Tie ni (la Komisiono pri Strategiaj Demandoj) proponis analizon laŭ kvar ĉefaj agadkampoj: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo. Tiuj nomoj malsimilas al la kutimaj etikedoj (informado, instruado, utiligo, ktp), ĉar ili fontas el provo pli tutece kompreni la dinamikon de la movado. Ni skribis jene:

Rigardante la kvar agadkampojn… oni vidas, ke ili kune konsistigas vojon por konduki homojn el la ĝenerala publiko al aktiva partopreno en la Esperanto-komunumo. Necesas emfazi, ke tiu ĉi ne estas io aparte de la “movado.” La multflanka kultura agado de nia komunumo ne nur donas spiritan kontentiĝon, sed ankaŭ vekas intelektan intereson, kaj pruvas kaj disvolvas la esprimpovon de Esperanto. La agadkampo Komunumo celas subteni kaj evoluigi tiujn flankojn de la movado. Tamen, sukceso sur tiu kampo dependas ankaŭ de la alfluo de novaj aktivuloj kun la bezonataj lingvaj kaj aliaj kapabloj – la celo de la agadkampo Kapabligo. Siavice, motivi la homojn fari la necesan investon de tempo, mono kaj energio por kapabliĝi estas la esenco de la kampo Konsciigo. Do, UEA ne rajtas neglekti aŭ elstarigi unu el tiuj tri kampoj: ili estas partoj de unueca kaj dinamika tuto, kiun ĝi provu fari pli kohera, harmonia kaj efika enkadre de la agadkampo Kunordigo.

Perceptemaj legantoj jam rimarkos, ke tiu perspektivo kontraŭas la ideon, ke pri la “komunumo” zorgas raŭmistoj kaj pri “konsciigo” la finvenkistoj. Certe ekzistas streĉoj: ja povas okazi, ke la vivo de la komunumo fariĝas tro enfermita kaj sencela, kiel povas ankaŭ okazi, ke la informado troe emfazas la idean flankon de Esperanto kaj ne sufiĉe ĝian realan funkciadon kiel lingvo de interhomaj rilatoj kaj komuna agado. Nia tasko, tamen, estas evoluigi ambaŭ kampojn. Kaj tio eblas, laŭ mi, se ni vidas la trian kampon, Kapabligo, kiel la kernan kaj ĉefan – la motoron de nia evoluo.

Antaŭ kelkaj jaroj mi skribis pri tio, ke Esperanto estas unuavice eduka movado. Tiu percepto kuŝas ie kerne en la Strategia Laborplano, kvankam ni malmulte traktis ĝin – vi trovos ĝin en unu el la dek du strategiaj prioritatoj, kiujn la Plano proponas. Sed fakte la konstanta emfazo pri aktivula trejnado, kultivado de lingvaj kaj kulturaj konoj, plibonigado de servoj kiel la kongresoj kaj la libroservo – ĉio ĉi spegulas mian konvinkon, ke Esperanto trovas sian plej grandan valoron, kiam ĝi malfermas vojojn al kleriĝo, spertiĝo, eĉ spirita disvolviĝo en larĝa senco. Se UEA povos pli konsekvence kaj kvalite enkonstrui tiun ideon en siaj agadoj kaj decidoj, ĝi faros gravan servon al la movado kiel tuto.

CELE ALIAN TUTMONDIĜON

Tamen, por ke strategio estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia.

Jam je mia eklaboro en la Centra Oficejo de UEA, antaŭ pli ol kvarona jarcento (!), estis frape klare, ke la landaj asocioj vivas pli-malpli sendepende de la monda asocio, eĉ se ili pagas al ĝi kotizojn kaj sendas komitatanojn al ĝiaj kunsidoj. Fojon post fojo, en la debatoj pri tiu aŭ alia movada temo, mi aŭdis homojn deklari, “Nu, UEA estas la landaj asocioj”, kvazaŭ tio sufiĉus por elsorĉi koheran organizon el dekoj da disaj naciaj organizoj kun siaj propraj historioj, tradicioj, kaj cirkonstancoj.

Nu, la monda evoluo jam preterkuris nin. Vole-nevole, ĉiuj landoj nun trovas sin kunplektitaj en la procezoj de “tutmondiĝo” aŭ “globaliĝo”; la historio kaj cirkonstancoj fariĝis certagrade tuthomaraj. Temas, laŭ mia opinio, pri antaŭvidebla sekvo de tiuj samaj evoluoj, kiuj pelis Zamenhof al la lanĉo de Esperanto – evoluoj kiuj evidente kuntrenas grandan lingvan maljustecon kaj perdon de lingva diverseco, sed kiuj samtempe plifortigas la bazon por efika tutmonda agado cele al alispeca, pli homama, daŭropova estonteco.

Alivorte, ni frontas la taskon konstrui vere tutmondan movadon por Esperanto, vere universalan asocion – ĉar ĝis nun tio nur parte realiĝis. Tio estas la defio de la kvara agadkampo, Kunordigo. Se ni konsideras, ke por tion atingi ni bezonas la kunlaboron kaj kunplanadon de (ni diru) deko da aktivuloj ĉiulande, kaj ke UEA jam ampleksas sepdekon da landaj asocioj, ni vidas ke jam por la formulado kaj gvidado de la landnivelaj strategioj necesas sepcento da kunlaborantoj. Tio estas jam malgranda Universala Kongreso, kaj ni ankoraŭ ne pritraktis la regionajn kaj mondajn dimensiojn de la agado.

Mi pensas, ke tian movadon, tian asocion, ni povos iom post iom konstrui. Sed ne per desupraj deklaroj kaj dokumentoj; temas pri pacienca, persista kultivado de laborteamoj ĉiulande, kiuj povas pensi samtempe loke kaj monde, kiuj konas kaj komprenas la Strategian Laborplanon de UEA sed ankaŭ funde komprenas la ŝancojn kaj komplikaĵojn je landa nivelo. Eble nun ankoraŭ pli klaras, kial Kapabligo ludas tiel kernan rolon en la Plano. Mi pensas ke malmultaj landaj movadoj povas mem trejni homojn pri ĉiuj bezonataj kapabloj kaj scioj, sed per translima kunlaboro oni povas multon atingi en seminarioj, retaj kursoj, kaj atelieroj kadre de pli grandaj landaj aŭ internaciaj renkontiĝoj.

Eventuale krome substrekindas, ke por tiu kvalita kresko nepras ankaŭ la kvanta. Mi ne rigardas la ŝrumpon de la membraro kiel pruvon de la fiasko de Esperanto, kiel iuj ŝajne volas vidi ĝin. Ne, tio simple indikas bezonon de organiza renovigo. Ne mankas kialoj membri, se asocio estas aktiva kaj kreema, se ĝi donas al siaj membroj okazojn disvolvi kaj ĝui sian esperantistecon. Ni devas ĉiuj lerni pensi alimaniere pri la defioj de asocia gvidado, kaj profiti de la spertoj de sukcesaj movadoj kaj organizoj sur aliaj kampoj de la socia vivo. Pri tio, almenaŭ, mi konsentas kun la iom cinika analizo de Komitatano Z, kiu tiel dubeme esprimis sin lastatempe en La Ondo pri la renoviga potencialo de la nova UEA-estraro. La membrostatistiko ja gravas kiel unu konkreta mezuro (ne la sola) de la sukceso de nia strategio.

PER KVALITO AL KVANTO!

En la komitatkunveno en Rejkjaviko, Dennis Keefe atentigis, ke sukcesaj strategioj en la komerca mondo estas ofte tre simplaj, “skribitaj sur papera buŝtuketo” kaj simile. Jes, estus bele, se ni povus veni al tiu punkto. Mi esperas ke iu estonta prezidanto de UEA povos tiel kelkfraze lanĉi novan komprenon de nia afero, kiu donos freŝan impulson kaj direkton al centoj kaj miloj da aktivuloj tra la mondo.

Tian movadon ni devas tamen ankoraŭ krei. Tio estas la reala defio, kiun la Strategia Laborplano provas sisteme analizi kaj al kiu ĝi proponas plurflankan respondon. Mi ne bedaŭras, ke tiel estas; pli bone malfrue, ol neniam. Kaj en tiu laboro estas taskoj por ni ĉiuj. Se vi, estimata leganto, konsentas pri iuj aspektoj de tiu analizo, tiam mi invitas vin kunlabori en la renovigo de niaj strukturoj kaj agadoj. Precipe se vi vidas ŝancon kontribui al la agado por Kapabligo, dividante viajn konojn kun aliaj, aŭ organizante trejnadon pri fako aŭ laboro perspektive grava, vi partoprenos en la strategia evoluigo de nia movado. Per kvalito al kvanto!

Mark Fettes
prezidanto de UEA

Elŝutu la Strategian Laborplanon de UEA.


Ekonomia Forumo en Krynica denove kun Esperanto

Esperanto-stando

La 3–5an de septembro Esperanto denove estis prezentita dum la Ekonomia forumo en Krynica (Pollando), kiun partoprenas multaj gravaj politikistoj, ekonomistoj, ĵurnalistoj, artistoj.

EEU tradicie pretigis la Esperanto-standon, ĉe kiu oni povis informiĝi pri Esperanto kaj ricevi informilojn pri la lingvo. Ĉe la stando deĵoris, ankaŭ tradicie, aktivuloj de Pola Esperanto-Junularo. Danke al la subteno de UEA eblis ne nur financi diversspecajn informilojn, sed ankaŭ prepari paneldiskuton “Federacia Eŭropo – ĉu kun komuna lingvo por ties loĝantoj?”

La diskuton gvidis estrarano de EEU Peter Baláž, kiu anstataŭis la prezidanton de EEU Seán Ó Riain, kiu ne povis pro laboraj kialoj forlasi Bruselon en tiu tempo. Partoprenis ĝin Jozef Reinvart, nome de Ministerio de eksterlandaj aferoj de Slovakio, kun sia tre trafa prezento: “Bezono je radikala ŝanĝo en la tradicia lingva kaj kultura politiko de EU”.

Al la diskuto kontribuis ankaŭ du eminentaj gastoj. La unua estis Artur Sosna, kunprezidanto de la Luksemburga-Pollanda komerca klubo, mem parolanta ses lingvojn kaj tre interesiĝanta pri Esperanto kaj ties ebla utiligo en EU. La dua estis la eksa ĉefministro de Saksio (Germanio) kaj nun profesoro en la universitato en Dresdeno: Georg Millbrodt. Li mem parolas plurajn lingvojn, bone konscias pri la lingva problemaro de EU kaj ankaŭ pri la avantaĝoj de Esperanto, sed iom skeptikas pri Esperanto kiel komuna lingvo por la komuna Eŭropo. Fine de la paneldiskuto plurajn pensigajn vortojn pri la temo diris Halina Komar – multjara Esperanto-movadano kaj aganto por triaaĝa publiko. Sen ŝia persista kaj pacienca laboro la ĉeesto de Esperanto en la Ekonomia forumo estus ne ebla.

Necesas konscii, ke la Esperanto-budo estas entute ununura stando de neregistara organizo en la tuta forumo – kaj krome tute senpage permesita de la organizantoj! (Simpla partopren-kotizo por la forumo kostas 450 eŭrojn!). Estas do tre bone, ke Esperanto-movado povas videbliĝi tie kaj informi la partoprenantojn (ĉi-jare partoprenis ĉirkaŭ du mil homoj) pri la internacia lingvo. Per tia ĉi agado nia lingvo iĝas pli aktuala kaj rimarkata fenomeno. Ni strebu, ke okazu pli da tiaj publikaj prezentoj de Esperanto – nia lingvo meritas tion!

Peter Baláž
EEU-estrarano


Partoprenu IJK-on

Foto: Anna Maria Koniecpolska-Lachowska

Ĉio komenciĝis per simpla mesaĝo sendita en februaro en la interreto sub la titolo “Partoprenu IJK-n!” Mi serĉis en la reto: kiam kaj kie okazos la kongreso, kiom da tagoj ĝi daŭros, kiom kostus… Feliĉe iu klarigis al mi, ke tio estas ne nur kuraĝigo, sed ankaŭ konkurso, kiu povas faciligi la partoprenon en la kongreso, kiun mi volonte vizitus.

Mi povas memfide diri, ke la rapida respondo de la organiza teamo, kiu preskaŭ tuj trovis por mi taskojn plenumendajn dum la kongreso, malebligis mian retiriĝon, malgraŭ ke en la laborejo mi ne plu havis feritagojn, kaj dum la somerferioj mi devus skribi tezon… Sed mi ankaŭ devas estri la gufujon, fari kunsidon de sonĝoj, skribi raportojn! Tiel komenciĝis nekredebla aventuro kun mia unua, kaj la 69a por la mondo, Internacia Junulara Kongreso en Israelo.

La kibuco Afikim, la urbocentro de Nazareto, kaj finfine nur la rando de tiu ĉi lasta – feliĉe kun la helpo de organizantoj kaj gastigantoj, neniu devis maltrankviliĝi atingante la IJK-ejon. Dum la antaŭkongresaj vojaĝoj ni ĉiuj tenis niajn dikfingrojn por vjetnaminoj, kaj kiam malgraŭ seriozaj problemoj en la ambasadejo, ĉiuj sukcesis alveni – la ĝojo ne konis limojn.

Foto: Anna Maria Koniecpolska-Lachowska

Malgraŭ problemoj la vjetnaminoj sukcese venis al Israelo.
(Foto: Anna Maria Koniecpolska-Lachowska)

La 19an de aŭgusto ĉiujn 80 partoprenantojn salutis la organizantoj: Oded, Eran, Dror, Sergeo, malproksima kunorganizanto Karina de Pollando. La muziko de loka artisto helpis al la antaŭkongresanoj rememori la etoson de la araba distrikto en Hajfo, Tel-Avivan varman plaĝon kaj buntajn budojn en “Via Dolorosa” en Jerusalemo. De tie ni venis rekte al la kongreso.

Ravitaj, ni troviĝis sub la protektaj flugiloj de Dorotka, Tina, Łukasz, kiuj ĉion faris, por ke ni konu bone ne nur Israelon, sed ankaŭ unu la aliajn. Inaŭguritaj malfrue vespere trinkejo kaj kaŝita sub la olivarboj gufujo donis sufiĉe unikan ritmon al ĉiuj alvenantaj, varmaj noktoj.

Matenmanĝo – tagmanĝo – vespermanĝo, konsistantaj el multaj legomoj kaj tradiciaj arabaj pladoj digestiĝis dum la matenaj klasoj kaj ankaŭ posttagmezaj – ĉefe kunsidoj de TEJO. Kiel multe da lernindaj aferoj! Kurso por komencantoj, kurso por tiuj, al kiuj, malgraŭ la sperto, ankoraŭ mankas familiareco kun “-ig” kaj “-iĝ”, trejnadoj de Mirinda kaj Klera – kiel efektivigi lecionojn, prelegoj pri la historio, nuntempo kaj eĉ la estonteco de la lando en kiu ni estis… Sed ankaŭ tiaj interesaĵoj kiel pluramemo – kun memorinda diskuto: kial homoj komplikas la vivon per monogamaj rilatoj, kial per poligamiaj. Por eviti almenaŭ iujn komplikaĵojn venis volontulo Quentin kun la bonaj novaĵoj: “TEJO PROTEKTAS VIN!” skribita sur ne-hazardaj memoraĵoj.

Posttagmanĝaj TEJO-kunsidoj, en kiuj partoprenis estraranoj, komitatanoj kaj anstataŭantoj, kun multaj fortaj debatoj – malgraŭ la varmega klimato – estas, laŭ mi, la plej bona maniero por lerni pli kaj implikiĝi en la organizo. Legante tiun ĉi tekston, vi ekscios, kio okazis dum la kongreso, sed vi ne sentos la komunumon kaj subitan deziron engaĝiĝi en tiun movadon. Simile pri TEJO, legado de raportoj eldonitaj ĉe la paĝaro povas doni scion pri agadoj kaj planoj, sed nur kunvenoj, diskutoj, voĉdonoj, eĉ kvereloj alproksimigas.

Eĉ kun tiel bona kompanio kaj kun tia plena horaro, estas malfacile resti en unu loko, kiam ĉie estas Israelo, la Sankta Lando, la lulilo de kulturoj kaj religioj. La organizantoj certigis, ke dum la kongreso kaj dum la antaŭ- kaj postkongresaj vojaĝoj ili montros al ni diversajn vizaĝojn de la lando: ni ekkonis la kulturon kaj tradiciajn dancojn de ĉerkesoj, druzoj, vizitis Nazaretajn preĝejojn, moskeon, sinagogon; sabate piediris en forlasitaj (pro ŝabato) stratoj de Safedo, naĝis en la rivero Jordano.

Foto: Anna Maria Koniecpolska-Lachowska

Esperantistoj naĝas en Jordano (Foto: Anna Maria Koniecpolska-Lachowska)

Dum la vesperoj mi ne povis kredi, de kie estas ĉi tiu energio kiu igis nin post longa tago ankoraŭ salti supren kaj danci laŭ la ritmo de labambo. Eble pro la teo farita de herboj, kolektitaj de Tali, trinkataj en la gufujo?

Jam pasis multe da tempo ekde kiam ni revenis al la ĉiutaga vivo, sed mi kredas, ke ne nur mi povas ankoraŭ reaŭdi la voĉon de Michael Boris, anoncanta ke la lupoj denove pretas mortigi iun dum la nokto (trankviliĝu, tio estis nur ludo gvidita de Michael), la sonon de Jordano, de la gitaro de Oded kaj de tute ĥaosaj kantoj pri la ordo en vortaro kiu plaĉas al ni; mi kredas ke multaj homoj dissemitaj tra la mondo havas sub la palpebroj bildojn de dancantaj esperantistoj kun ĉerkesoj, de tradiciaj vestoj de vjetnaminoj, de pajlaj ĉapeloj de la venontjara IJK-gastigantaro – brazilanoj. Mi certas, ke ne nur mi havas bonajn travivaĵojn montrante la fotojn pri geamikoj, parolante pri tiu eksterordinara vojaĝo kun la aliaj. Mi devas nur aldoni unu plian frazon: “Partoprenu IJK-on!”

Anna Maria Koniecpolska-Lachowska


Ĉiel-blua marbordo iĝis verda

Italio

Kiam oni kunmetis la 1an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro en la unua jardeko de la pasinta jarcento, oni estis plene en la franca periodo de Esperanto, kaj oni oficialigis la radikon lazur-, kiu signifu laŭ la Plena Ilustrita Vortaro: “Blua koloro de la ĉielo aŭ de Mediteraneo”. De tiam estis eble paroli pri la “lazura marbordo” kun plena feliĉo de ĉiuj parolantoj de la franca. Ĉi tiu ĉielblua marbordo estas la marbordo inter Marsejlo, Francujo, kaj Ĝenovo, Italujo. Tie okazis la ĉi-jara itala Esperanto-kongreso de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto en Castellaro (Kastelaro) apud la pli konata San Remo (Sanremo), en la itala flanko de la ĉielblua marbordo sed tre proksime al Francujo.

Diri, ke ĝi estis pli sukcesa ol tiu de la pasinta jaro en Mazaro, mi ne rajtas, ĉar oni malpermesis tion al mi (ni ne konkurencu kun ni mem, kaj simile), sedefektive…

Partoprenis 250 esperantistoj el 34 landoj, malgraŭ tio ke pro la kutimaj vizaj problemoj kelkaj afrikaj esperantistoj ne sukcesis atingi Eŭropon.

La recepto de la sukceso estas daŭre la sama, esence kulturo kaj maro.

La kongresa temo estis “Sin kompreni por sin respekti” kaj ĝi estis traktata en la inaŭgura parolado de Humphrey Tonkin (en italaj kongresoj laŭkutime emas festparoli nur prezidantoj aŭ eksaj prezidantoj de UEA) kaj en eĉ tro multaj kleraj prelegoj (mi neos, ke mi skribis tion, se la kongresaj organizantoj hazarde legos ĉi tiun artikolon). Al tio aldoniĝis du seminarioj semajnolongaj, unu gvidata de Paul Gubbins (Esperanto, fenestro al la Eŭropa kulturo) kaj unu gvidata de Maria Nuyanzina (Historio, teorio kaj praktiko de tradukado), kaj la jam kutima seminario pri lingvoinstruado de Katalin Kováts. Bonŝance estis ebleco forfuĝi la kulturon, se ĝi iĝis tro prema. La maro estis proksima kaj krome okazis kvin duontagaj kaj ses tuttagaj ekskursoj. Alivorte, homoj restis por la seminarioj nur pro ties elstareco. Apartan mencion meritas la ekskurso al Bordighera, ĉar tie estas muzeo, kiu portas la nomon de la fama esperantisto Clarence Bicknell, anglo sed pioniro de Esperanto en Italujo. Ankaŭ tie estis simpozio pri li kun kleraj paroladoj. Do, temis pri kultura ekskurso al la komenco de la itala Esperanto-movado.

Tria ingredienco de la itala kongreso jam de jaroj estas koncertoj kaj spektakloj. En Castellaro okazis ses koncertoj, el kiuj tri en la centra placo de la urbeto, ankaŭ por la neesperantista publiko. Koncertis Kim el Danlando, Guillaume Armide el Francujo, la grupo Kapriol'! el Nederlando, Maria Grazia Barboni kaj Manŭel Rovere el Italujo kaj Georgo Handzlik el Pollando. La teatraj spektakloj estis de Saŝa Pilipović kaj Georgo Handzlik. Al ili aldoniĝis pupteatra prezento.

Fine, se vi vespere ne sciis kion fari kaj ne volis naĝi sub la luno, vi povis partopreni la vesperan/noktan programon, kiu konsistis ne nur el amuzaj eroj (naciaj manĝoj) sed ankaŭ el tre seriozaj noktaj meditadoj pri la senco de Esperanto gvidataj de Davide Astori, konata itala lingvisto, kaj el praktikaj ekzercoj pri sorobano (Kimie Markarian).

Mi forgesis diri, ke estis ankaŭ kursoj de Esperanto por komencantoj, progresantoj kaj spertuloj (Mariana Berariu, Mariana Gencheva, Rafael Matéos).

Tio estis nur parto de la programo, sed mi ne rakontos pri aliaj eroj, ĉar vi certe ne kredus min pri tiom da riĉeco de la itala kongreso: libroservo, libroprezentado, prelegoj pri pluraj temoj (Ho Song, Maria Butan, José dos Santos, Robb Kavasnak, Humphrey Tonkin pri Ŝekspiro), infana programo, ktp.

Mi diru nur, ke dum unu semajno la ĉielblua marbordo iĝis verda marbordo, ĉar estis tre vizitata gazetara konferenco, du artikoloj en naciskalaj gazetoj, televida raporto de la nacia televido kaj deko da artikoloj ĉiutage en la gazetaro de la marbordo.

Vi ne povas pensi ne ĉeesti la venontjaran kongreson, kies recepto estos kulturo kaj montoj (ne iuj ajn montoj sed Dolomitoj).

Renato Corsetti


FESTO 2013: Estis bonega festivalo!

Festo 2013

Ĉi-jare la muzika festivalo FESTO okazis la 10–18an de aŭgusto en Kelmis – la iama ĉefurbo de la iama Neŭtrala Moresneto.

Tiu stranga teritorio aperis en 1816, kiam Nederlando kaj Prusio konkurence volis posedi tiean zinkminejon. Post la sendependiĝo de Belgio (1830), Moresneto troviĝis inter Belgio kaj Prusio (poste Germanio). En 1908 Wilhelm Molly proklamis tie la Esperanto-ŝtaton Amikejo, sed la Unua Mondmilito, post kiu la “insulo” ekapartenis al Belgio, forgesigis la historion de Amikejo…

La akceptejo de FESTO malfermiĝis sabate, la 10an de aŭgusto, kaj post la vespermanĝo okazis interkona vespero.

Dimanĉe komenciĝis provludoj, kaj ekfunkciis la libroservo de FEL kaj la diskoservo de Vinilkosmo. La artan programon malfermis la vespera koncerto de Nikolin', kiu post longa paŭzo revenis sur la Esperantan scenejon kun sia gurdo kaj kun kanzonoj en la franca, valona kaj Esperanto.

Festo 2013

Nikolin (Foto: Denis Tombal)

Post la sukcesa koncerto de Nikolin', Kapriol'! surscenejiĝis, kaj tuj komenciĝis folka balo. La etoso ekflamis, kaj la partoprenantaro plene ĝuis la muzikon kundancante. Feliĉo lumis sur la vizaĝoj de la dancantoj kaj de la artistoj. Unuafoje ni vidis tiom etosigan koncertan balon de Kapriol'! Post la balo la homoj iris al la drinkejo kaj gufujo por daŭrigi la feston.

Festo 2013

Kapriol'! (Foto: Françoise Eriksen)

La lundan posttagmezon Kapriol’! reaperis kun sia folkdanca ateliero; muzikante ili promenadis en la tuta festejo kaj revenadis en la koncertejon, sekvataj de pluraj partoprenantoj por danci kune en la ejo.

La lundan vesperon komencis Kimo kun sia akordiono (nova kaj elektronika!) kaj gastoj: Roĉjo ĉe fluto, Sebastian (de La kuracistoj) ĉe violono en kelkaj kantoj kaj ĉe ukulelebaso en aliaj; eĉ Jonny M kantis gaste… Pro la kantoj bone konataj la etoso rapide varmiĝis dancigante la homojn.

Post mallonga paŭzo ekkoncertis la brusela artisto Gaëtano, kiu kantis kaj gitaris kun akompano de la basisto Olivier Catala. Lia koncerto estis bonega, kaj la spektantoj gustumis ĉiujn kantojn de Gaëtano plenumitaj per la bela kaj brila voĉo… Post la koncerto Gaëtano iris al tablo por prezenti sian diskon kaj faris multajn subskribojn sur la diskolibretoj. Poste la koncertejo transformiĝis al diskejo por la nokto…

Marde, la 13an, funkciis la salsa ateliero, kiun gvidis Kimo kun la helpo de Meva, kaj la gurda ateliero de Nikolin'. Okazis vizito al la muzeo de Kelmis, al kiu la festanoj iris kun esperantaĵoj kaj muzikiloj kvazaŭ manifestacie. Vespere ĴomArt kaj Nataŝa regalis la ĉeestantaron per emociplena koncerto kun tipe intima etoso, kiun ili scias krei dum siaj spektakloj…

Festo 2013

ĴomArt kaj Nataŝa (Foto: Olivier Maury)

Merkredo estis ekskursa tago kun vizitado de Eupen kaj Maastricht; kaj Irek Bobrzak el Varsovia Vento kaptis la okazon por intervjui neekskursemulojn. Vespere okazis plia koncerto de Nikolin', ĉi-foje nur en Esperanto, kun akompano de Laŭrenzo (gitaro), Omar (ĝembeo) kaj Sebastian (ukulelebaso). Post ŝia elscenejiĝo, la duopo Kajto daŭrigis kun popfolka spektaklo.

Festo 2013

Kajto (Foto: Olivier Maury)

La ĵaŭdan matenon, kvazaŭ Kajto dormus ĉesceneje, oni retrovis ilin en kantateliero, kiun sekvis gitarateliero de ĴomArt. Vespere unue Kimo kun Martin Wiese prezentis la plej famajn kantojn el la repertuaro de Amplifiki, al kio la publiko abunde kontribuis en la etosigo… La dua parto, pro la bedaŭrinda neveno de Krio de Morto, pasis kiel internacia miksa koncerto kun pluraj artistoj.

Festo 2013

Kimo kaj Martin (Foto: Olivier Maury)

Vendrede, la 16an de aŭgusto, en la unua parto koncertis Martin kun kantoj el sia disko Pli ol nenio kaj kun novaj kantoj el la albumo, aperonta kadre de la Promeskampanjo de Vinilkosmo… Kiel kutime, Martin faris bonan koncerton kaj la publiko ŝatis ĝin.

En la dua parto prezentiĝis la belga triopa punka bando René Binamé (drumo kaj du gitaroj) kun trafaj kaj engaĝitaj liberecanaj tekstoj. Ĉe la tria kanto, esperantigita de Platano, sur la sceno aperis Kvenĉjo, Platano kaj Aleĉjo, kiuj kantis kune la tradukitan version de La vie s'écoule, la vie s'enfuit (Vivo fluas, vivo fuĝas).

Sabato estis la lasta programtago de FESTO antaŭ la dimanĉa adiaŭo kaj disiro. Kaj aldoniĝis pluraj personoj, kiuj venis vendrede por ĝui la etoson de la du lastaj FESTO-tagoj.

La vespero ekis per hiphopa spektaklo de Platano kiu repadis kantojn el la Pafklika epoko kaj novajn kantojn el sia plej nova disko Semoj. La repado fluis laŭ hiphopaj ritmoj, kaj dum la koncerto aperis gaste Omar el Senegalio kaj Jonny M.

Festo 2013

Repisto Omar Ndiaye repas kun Platano kaj Johnny M (Foto: Ivo Miesen)

Sekve Jonny M komencis sian regean koncerton kun DĴ Leo ĉe la muzikmiksado. Tiu koncerto prezentis lian novan albumon Regestilo kaj ĉarmegis la partoprenantaron, kiu kune kun li kantis la rekantaĵojn kaj kelkfoje la tutajn kantojn… Post la sukcesega koncerto de Jonny M, DĴ Leo daŭrigis per diskejo dum la lasta FESTA nokto.

Festo 2013

Jonny M koncertas en Kelmis (Foto: Flo!)

Estis bonega festivalo! Homoj alte taksis ĝin kaj estis feliĉaj pro bonaj kondiĉoj kaj programeroj. Ĉiuj plenĝuis la tuton kaj ĉefe la etoson, en kiu miksiĝis en internacia miksaĵo ankaŭ intergeneracia partoprenantaro… Sed tie ĉiuj estis mense junaj!!!

Françoise kaj Flo!


La 17an fojon en Pluezek

Pluezek

La 17aj Internaciaj Esperantaj Renkontiĝoj de Pluezek (Plouezec) akceptis la 17–24an de aŭgusto pli ol cent partoprenantojn. Ĉiuj kontribuis al la tradicia, studa etoso, sed ankaŭ gaja kaj varmkora, kiu allogas dum niaj someraj renkontiĝoj en Bretonio.

Matene, okazis diversaj kursoj sub la gvido de fremdaj kaj francaj instruistoj. Nia honorgastino, juna koreino Ana Sonĝanta, kaj la polo Georgo Handzlik gvidis la babilad-kurson. Dimitri Cibulevskij (Ukrainio) gvidis la duan nivelon. Michel Dechy kaj Jean-Luc Kristos, ambaŭ francoj, gvidis la duan kaj la unuan kurson, kaj E. Le Dru la porinfanan kurson. Kuraĝuloj trapasis la francajn ekzamenojn de la unua kaj dua nivelo.

Pluezek

Juna koreino Ana Sonĝanta

Antaŭ la komuna tagmanĝo oni povis viziti la libroservon. Inter la 14a kaj la 17a turismo kondukis nin al la plej vizitindaj regionaj monumentoj. Je la 17a horo en diversaj atelieroj oni povis elekti inter teatro, kanto, jogo, informadiko, keltaj desegnoj, Tinjĉo (bildostrioj), sunhorloĝoj…

Post la komuna vespermanĝo okazis diversaj aranĝoj artaj kaj klerigaj, interalie: spektaklo Aŭtoro de Karmen de la franca koruso Interkant, bretonaj dancoj, prelego de Ana Sonĝanta pri alternativaj lernejoj, kantvespero, koncerto Bardo sen barbo de Georgo Handzlik kaj fine adiaŭa vespero kun diversaj distraĵoj.

Busa promenado kondukis la partoprenantojn al muzeo de malaperinta familia magazino, Le Petit Echo de la mode pri la modo de la pasinta jarcento.

La 18aj Esperantaj Renkontiĝoj okazos la 16–23an de aŭgusto 2014.

Jeanne Pouhaër


Vide el Bruselo

Savi endanĝerigitajn lingvojn

Bruselo

28 ŝtatoj-membroj signifas 24 lingvojn (Foto: Eŭropa Komisiono)

Por multaj ekster Bruselo, tiaj plenkunsidaj voĉdonoj en la Eŭropa Parlamento (EP) estas kontraŭlogikaj aŭ hipokritaj. Parlamentanoj ĵus akceptis raporton, kiu alvokas la registarojn en la tuta Eŭropa Unio (EU) agadi por daŭra lingva diverseco. Aliaflanke, ili decidis tranĉi la buĝeton de la interpretad-servo.

En si mem, la raporto pri la lingva diverseco estas laŭdinda. Ĝi estis verkita de la korsika parlamentano François Alfonsi. La registaroj devas esti pli atentaj al la minacoj, kiuj povas konduki al formorto de lingvoj, laŭ Alfonsi, kiu mem defendas la korsikan parolatan de 160 mil homoj. Studo de Unesko montras, ke el ĉirkaŭ 255 lingvoj hodiaŭ parolataj en Eŭropo, 128 estas en “danĝero” kaj ĉirkaŭ 90 estas en “serioza danĝero” aŭ “maltrankviliga situacio”.

“Tiuj endanĝerigitaj lingvoj inkluzivas la sameajn lingvojn en la norda Finnlando. Ni laboras por certigi ilian supervivadon pere de ekstra financado por bazlerneja instruado kaj same-lingvaj amaskomunikiloj inkluzive de radio kaj televido”, – diras la finnlanda parlamentano Hannu Takkula.

EP-ano Izaskun Bilbao Barandica el Eŭskio rimarkigas, ke lingvo povas esti endanĝerigita en unu lando, sed ne en najbara lando. “La eŭska lingvo estas en bona sano en la sudo de Eŭskio, sed estas en danĝero en la eŭska-parolantaj areoj de Francio”, – li diras. Bilbao Barandica volas konkretajn rimedojn, kiuj helpos eviti tiajn lingvajn diferencojn en landlimaj regionoj.

Samtempe kun la alvoko protekti la lingvan diversecon kaj la lingvojn en danĝero, la parlamento akceptis planon de la nederlanda parlamentano Esther de Lange por ŝpari monon per “pli efika” interpreta servo. Nun interpretistoj ĉeestos komitatajn kaj aliajn kunvenojn nur post peto de parlamentano. “Ĉiu membro rajtas paroli en sia propra lingvo. Sed malnecesa interpretado devus esti evitita”, diris de Lange.

Laŭ de Lange, la parlamento savos “milionojn” da eŭroj. La Eŭropa Parlamento estas la sola institucio en la mondo kiu funkcias tiom multlingve. Post la membriĝo de Kroatio, parlamentaj kunsidoj povas esti interpretataj el kaj en 24 lingvoj.

Evidente, la kostoj de parlamenta interpretado – sen paroli pri tradukado – estas altaj. Ili estas ĉirkaŭ 58 milionoj da eŭroj jare pro pli ol 5200 kunvenoj. Oni kalkulas pri ĉirkaŭ 100 mil interpretistaj labortagoj. De Lange kalkulas, ke la parlamento povas sennecese elspezi 5 milionojn da euroj jare pro tio, ke preskaŭ 15% da kunvenoj estas nuligitaj lastminute.

Bedaŭrinde, la ŝanĝo de la interpretadreguloj (tio ja ŝparos monon) ne estas sendanĝera por lingva diverseco en la parlamento. Nun multaj neanglalingvaj parlamentanoj parolas angle pro la “simpleco”, eĉ se ili ne bone regas la anglan. Plia malhelpo por alparoli aliajn parlamentanojn propralingve danke al la interpretadservo ne favoras multlingvecon.

Dafydd ab Iago


E@ISomeraj eldonaĵoj de E@I

Krom kreado de retejoj kaj organizado de aranĝoj E@I okupiĝas pri eldonado. Temas plejparte pri lernolibroj, instrutekstoj, kaj fakaj libroj, kies enhavo kongruas kun la celoj de Edukado@Interreto. Ĉi-somere aperis du novaj libroj.

toki pona en 76 lecionoj

toki pona

En 2004 Eliazar Parra Cárdenas faris retan lernolibron de la ĉarma planlingveto toki pona en la hispana, kaj post 9 jaroj Marek Blahuš tradukis ĝin en Esperanton. La libro estis unuafoje aĉetebla en SES 2013 en Martin, kie ĝi akiris por toki pona multajn ŝatantojn de diversaj landoj.

Ĉi tiu bela, plenkolora, bunte ilustrita lernolibro estas interesa ankaŭ pro tio, ke ĝi estas la unua papera lernolibro de tokipono en la mondo! Ne hazarde la unua presita lernolibro aperis ĝuste en Esperanto. Ja la kreintino de tokipono, Sonja Elen Kisa, estas esperantistino, kaj multaj tokiponistoj estas ankaŭ esperantistoj. Eĉ la lingvo mem enhavas vortojn devenajn de Esperanto.

Tokipono estas bazita sur la minimumismo. Por esprimo de ĉio ĝi uzas nur 118 vortojn. Ĝi instruas siajn parolantojn pensi simple, vivi en nuntempo kaj kompreni la mondon.

La unua papera lernolibro de toki pona en Esperanto estas aĉetebla ĉe info@ikso.net. La prezo estas 9 eŭroj plus sendokostoj (triona rabato ekde 3 ekzempleroj).

Krome, danke al la nuna E@I-staĝanto Václav Zouzalík ekestis ankaŭ retpaĝo kun la kurso de toki pona: www.tokipona.info.

kaest 2012

KAEST 2012

La dua libro estas prelegkolekto de KAEST 2012 – Konferenco pri aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko. Ĝia subtitolo estas “Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj” – kio estis la ĉeftemo de KAEST 2012. En la libro troveblas entute 30 prelegoj de 22 aŭtoroj.

Pri la ĉeftemo eblas ene trovi artikolojn de pluraj eminentaj esperantistoj kaj edukistoj, interalie, de Katalin Kováts, Zsófia Kóródy, Stefan McGill, Stano Marček, Zlatko Tišljar, László Szilvási.

Enestas pluraj alitemaj artikoloj, kiujn prezentis Marek Blahuš, Jozef Reinvart, Ján Vajs kaj aliaj. Ĝojige estas, ke pluraj junaj prelegantoj (Konstantin Tiĥomirov, Václav Zouzalík, Miroslav Hružka, Michal Matúžov) vere allogis publikon, kaj iliaj kontribuoj estas tre interesaj – kaj pere de la nova libro nun ankaŭ legeblaj.

KAEST okazas ĉiun duan jaron. Ĉiu estas bonvena en KAEST 2014, okazonta post unu jaro en la slovakia urbeto Modra (25 km de Bratislava). Baldaŭ aperos detaloj ĉe http://kaest.ikso.net

La libro aĉeteblas ĉe la libroservo de UEA. Por pli grandaj mendoj skribu al info@ikso.net. La prezo estas 7,50 eŭroj plus sendokostoj (triona rabato ekde 3 ekzempleroj).

Aperis ankaŭ novaj varbiloj pri lernu.net: T-ĉemizoj, aĉetsakoj, tasoj kaj skribiloj. Ili jam trovas sian publikon kaj helpas reklami la retejon lernu.net kaj Esperanton mem.

Peter Baláž
E@I-kunordiganto


DiderotTempora mutantur

La 5an de oktobro 1713 naskiĝis Denis Diderot.

Tempora mutantur et nos mutamur in illis. 300-jariĝo de Denis Diderot… Kiel rapide pasas la tempo! Konscie vivinte pli ol sesonon de tiu periodo mi klare komprenas (sentas) ties kompaktan mallongon. Duonjarcento kaj aldone – historia peco reprezentata kiel preskaŭ persone travivita realaĵo, pere de vasta legado: socia, beletra kaj filozofia.

Diderot estis kaj restas al mi samtempa, kiel enciklopediisto, beletristo, ideologo. Liaj Monaĥino kaj Nevo de Rameau en originalo donis al nia russtudenta grupo materialon por lingva analizo. Paralele mi legis liajn filozofajn traktatojn – mi trovis lin perfekta monisto ne cedinta al tento de simplismo, tia kia mi mem aspiris iĝi, ĉar min iritis enorme la obtuza, molesta kaj vulgare ruza dialektiko – fonto el kiu nin trinkigis zorgeme niaj ideologiaj instruistoj.

Dideroton mi trovis ankaŭ perfekta moralisto, ĉar li indikis etikan fundamenton en la naturo de homo: ion kion oni povus kontraŭstari al la morala kodo de l' konstruanto de l' komunismo – tute abstrakta aro de etikaj imperativoj, imito de kristanismo sen ties intua radikado. Nun mi opinias surfaca, preskaŭ plata lian penetron en la naturo de l' moralo, sed ĉiam plej alte laŭdenda – lian strebon al la penetro.

Diderot

Sed ankaŭ, mi komprenas nun, ke tiu menciita samtempeco de Diderot estas eble tre subjektiva fenomeno. Estas homoj kiuj tro ĉerpas el la pasinteco.

Por tio oni povas, certe, doni sufiĉe raciajn pravigojn. Ne estas sekreto la sistema krizo en la kulturo de l' homaro: fakto kiu, cetere, povas esti arde kontestota de la pli junaj generacioj aŭ de tiuj miaj samaĝuloj, kiuj ŝatas la ĉiam vivantan filozofion de Kandido. Tamen la ampleksoj kompareblas, do ĉiu volontulo povas simple provi – unu post unu – tralegi verkojn de la alfabetlistaj najbaroj: Derrida kaj Diderot. Du spiritaj francaj aŭtoritatoj, simboloj de du epokoj: la kontrasto estas mortiga por la Kandida optimismo.

Kion neniu povas nei kiel akiron de la moderna erao – tio estas la seniluziiĝo pri la kuraca efekto de la klerigado. Denis Diderot faris kolosan laboron en tiu tereno. Lia titana pacienco de l' ĉefredaktoro de l' enciklopedio baziĝis sur la firma kredo pri la magia potencialo de scio. La scio kaj la eduko, instruis la enciklopediistoj, kapablas saĝigi kaj nobligi la homaron. La kruela 20a jarcento, kiu faris ĝenerala la popolan edukadon, entombigis tiun kredon. La klerigo paŝis paralele kun barbariĝo, kaj la plej sukcesaj pensuloj de l' postmilito preferis analizi ne la naturon de l' spirito kaj materio, sed seksan subtekston de beletra bildo.

La sola aĵo sendube konfirmiĝis en tia geologia drivo: la socia moralo vere kapablas al rapidaj ŝanĝoj. Per kiuj moviloj? Se Denis Diderot vivus hodiaŭ, li nepre starigus antaŭ si tiun fundamentan demandon.

Alen Kris


Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (18)

de Halina Gorecka

Kenigsbergo

En la 17a paĝo de nia rakonto (LOdE, 2012, №1), ni haltis en la tempo, kiam la provinco Orienta Prusio, danke al la helpo de la Regna registaro, en la mezo de la 1920aj jaroj estis reakiranta relativan bonfarton. Ni vidu la tiaman staton kaj postan evoluon.

Demografie kaj okupe

En la Orienta Prusio antaŭ la Dua Mondmilito estis ĉ. 2,5 milionoj da loĝantoj. La provinco estis malpli dense loĝata ol la tuta Germanio: ĉi tie en 1939 estis 67,3 homoj por 1 km² (en Germanio mem: 131 homoj por 1 km²). En la kamparo vivis ĉ. 70%, kaj nur 30% en la urboj. La plej grandaj urboj estis Kenigsbergo (372 mil loĝantoj), Elbing (86 mil), Tilsit (58 mil), Allenstein (50 mil), Insterburg (49 mil).

Pli ol duono (55%) da laborantoj estis okupataj en agrikulturo kaj forstumado, kaj nur 21% en la industrio kaj metiado (En Germanio la industrio laborigis 41%, agrikulturo kaj forstumado 29%). Komerco kaj transporto laborokupis 13% de la orientprusia loĝantaro.

Duonmiliono da laboruloj estis dungitoj, el ili nur 15 mil en grandaj industriaj entreprenoj. Etentreprenistoj kaj komercistoj nombris ĉ. 90 mil.

Nacie kaj religie

La loĝantoj de la Orienta Prusio estis grandparte germandevenaj. Tamen konserviĝis pola kaj litova loĝantaro. Precizaj nombroj mankas, ĉar la popolnombradoj havis nur demandojn pri la gepatra lingvo kaj religio. La Pollandaj fontoj indikas, ke la pola loĝantaro nombris 300-350 milojn (ĉ. 12-15% de la tuto), plejparte en la okcidentaj distriktoj Marienwerder, Marienburg, Stuhm, Rosenberg kaj Elbing, sed ankaŭ en la sudo (distrikto Allenstein) kaj en la nordo (distrikto Ermland, Varmio). En la malsupra fluo de Nemano (distriktoj de Tilsit, Ragnit, Niderunga kaj Heidekrug) loĝis litovoj, ĉefe malriĉaj kamparanoj, fiŝkaptistoj kaj metiistoj. La nombro da judoj malpliiĝis de 9 mil en 1933 al 3 mil en 1939, la plimulto fuĝis de la nazia potenco.

Al la protestantismo apartenis 84%, al la romkatolikismo 16%. Preskaŭ ĉiuj poloj kaj plimultaj litovoj estis romkatolikaj.

La monda krizo

La monda ekonomia krizo, komenciĝinta en 1929, damaĝis la orientan provincon. Multaj industriaj entreprenoj de la enklavo ekzistis danke al la ŝtataj mendoj. Sed en la nova situacio la registaro draste reduktis la mendojn. Nur en Kenigsbergo dum la krizo bankrotis 513 firmaoj. Bankrotis la plej granda varfo Schichau. La vagonfabriko Stein sukcesis elvivi forkaptinte la ŝtatan mendon de la fabriko el Kolonjo. La agrikultura sektoro ne estis konkurenckapabla kaj ekzistis ĉefe danke al la helpo de la Regna registaro, sufiĉa por pagi ŝuldojn.

La malfavora ekonomia situacio kontribuis al la populariĝo de la nazioj, kiuj vidis la ĉefan kaŭzon de la krizo en la kondiĉoj de la Versajla traktato. La 25an de majo 1929 en Kenigsbergo por la unua fojo faris siajn publikajn paroladojn la partigvidantoj Hitler kaj Hess, akirintaj favoron ĉe plej diversaj tavoloj – komercistoj, studentoj, oficistoj, armeanoj. Kontribuis al tio ankaŭ la situo de la provinco, kies loĝantaro strebis al reunuiĝo kun la cetera Germanio. Eventuala minaco flanke de Pollando kaj Litovio kaj situacio de la germanoj tie kreis la senton de sendefendeco, kiun povus venki nur pli forta ŝtatpotenco.

Nazioj ekregas…

Hitlero en Kenigsbergo

Hitlero en Kenigsbergo (1938)

En januaro 1933 nazioj akiris la potencon en Germanio. Ekformiĝis diktaturo. La rajtoj, kiujn laŭ la Vejmara konstitucio ricevis la germanaj ŝtatoj, malpligrandiĝis kaj poste estis likviditaj. La potenco de la lokaj registaroj transiris al la regnaj komisaroj.

En 1933 la prezidanto de Orienta Prusio iĝis Erich Koch. Koch fondis konzernon, kiu englutis, interalie, multnombrajn teksajn kaj lignoprilaborajn entreprenojn en la Orienta Prusio. Li celis ne nur industriigon de la regiono, sed ankaŭ sociigon de la orientprusia produktado. Tiel, el la profito de la konzerno estis financataj edukaj projektoj, kaj loĝkonstruado (domaro en Elbing, modelaj vilaĝoj k. a.). La tradicia, 28 Orientgermana Foiro okazis la 11-14an de marto 1940. Ĝin salutis telegrame Hitlero, dezirante al la foiro, kies celo estas vastigi la varinterŝanĝadon kun la orientaj regionoj, grandajn sukcesojn en la kuranta jaro.

Novaj teritorioj

En 1939 Germanio aneksis la Klajpedan distrikton (Memelland) kaj aligis ĝin al Orienta Prusio. La distrikto prezentis 140-kilometran strion kun la larĝo 20 km. En ĝi estis 145 mil loĝantoj, inkluzive de 40 mil en Memel (nun Klaipėda en Litovio). La loĝantaron tie konsistigis germanoj kaj prusiaj litovoj (lietuvininkai), ankaŭ memellandanoj (Germane: memellander). La loĝantoj rajtis elekti germanian aŭ litovian civitanecon. Personoj venintaj al la distrikto dum 1923–1939 devis formigri.

Rezulte de la Pollanda kampanjo en 1939 Germanio aneksis la liberan urbon Danzig (Gdańsk) kaj kelkajn Pollandajn teritoriojn. Tio kaŭzis novan administran dividon de la Orienta Prusio.

Intertempe, Kenigsbergo – la plej granda kaj grava komerca kaj industria centro de la Orienta Prusio – iĝis grava fervoja nodo kaj mararmea centro. Grandaj marŝipoj venis per la kanalo en la urban havenon. Ĉi tie lokiĝis gardoŝipoj, submarinoj kaj kontraŭminaj ŝipoj. En la urbo situis ankaŭ flugarmea bazejo. 62-kilometra ŝoseo estis liganta Kenigsbergon kun la fortikaĵo Pillau. Pillau estis bone ekipita marhaveno kun bordodefendaĵoj kaj mararmea bazejo. Laŭ la Kurŝa terlango, de Cranz ĝis Memel kondukis bona ŝoseo. Sur la terlango estis konstruitaj bone maskitaj fuortoj. Al civiluloj estis malpermesate uzi la vojon Cranz-Memel. Malnovaj kasteloj kaj biendomoj ĉirkaŭ Kenigsbergo ekuziĝis kiel armeaj objektoj kaj deponejoj.

(Daŭrigota)

Legu la pli fruajn ĉapitrojn.


Jerome K Jerome

La viro kiu volis direkti

Rakonto de Jerome K. Jerome

Mi informiĝis de homoj, kiuj devus scii – kaj mi povas kredi tion – ke en la aĝo de dek naŭ monatoj, li ploris ĉar lia avino ne permesis al li manĝigi ŝin per kulero, kaj en la aĝo de tri jaroj kaj duono oni elprenis lin lacegan el pluvo-barelo, kien li estis grimpinta por instrui ranon naĝi.

Du jarojn poste li neripareble vundis sian maldekstran okulon, montrante al kato kiel porti katidojn sen damaĝi ilin, kaj dum tiu sama periodo li estis danĝere pikita de abelo dum li portis ĝin de floro, kie liaopinie ĝi nur malŝparis sian tempon, al floro pli riĉe mieloprodukta.

Lia deziro estis ĉiam helpi aliajn. Li pasigis tutajn matenojn klarigante al maljunaj kokinoj kiel kovi ovojn, kaj rezignis pri posttagmezaj rubusaj promenoj, anstataŭe sidante hejme elŝeligante nuksojn por sia dorlotita sciuro. Antaŭ ol li havis sep jarojn, li disputis kun sia patrino pri la estrado de infanoj kaj riproĉis sian patron pro ties maniero eduki lin.

Dum la infanaĝo, nenio pli plaĉis al li ol “varti” aliajn infanojn, kaj nenio malpli plaĉis al ili. Li prenis al si tiun admonan devon komplete propravole, sen espero pri rekompenco aŭ danko. Ne gravis al li, ĉu la aliaj infanoj estis pli aĝaj ol li aŭ malpli; pli fortaj aŭ malpli; kiam ajn kaj kie ajn li trovis ilin, li komencis “varti” ilin. Iam, dum lerneja ekskurso, aŭdeblis kompatindaj krioj el fora parto de la arbaro, kaj post serĉado oni trovis lin kuŝanta sur la grundo, kaj lia kuzo (knabo duoble pli peza) sidis sur lin kaj konstante batadis lin. Savinte lin, la instruisto diris:

“Kial vi ne restas kun la etaj knaboj? Kion vi faras ĉe li?”

“Bonvolu, sinjoro”, estis la respondo, “mi vartadis lin.”

Li “vartus” eĉ Noan, se li trovus lin.

Li estis afabla knabo kaj en la lernejo li ĉiam permesis al la tuta klaso kopii de sia tabulo – ja li kuraĝigis ilin kopii. Li celis helpi, sed ĉar liaj respondoj ĉiam estis tute malĝustaj – kun distingebla kaj neimitebla malĝusteco specifa al li – la rezulto al liaj sekvantoj estis rimarkinde malkontentiga; kaj pro la malmatureco de juneco, kio ignoras motivojn kaj juĝas nur per rezultoj, ili kutimis atendi lin ekstere kaj bategi lin.

Lia tuta energio estis dediĉata al la instruado de aliaj, lasante neniom por liaj propraj celoj. Li venigis malspertajn junulojn al sia ĉambro kaj instruis ilin boksi.

“Nun, provu bati al mi la nazon”, li diris, starante antaŭ ili en defenda pozo. “Ne timu. Batu kiel eble plej forte.”

Kaj tion ili faris. Kaj post kiam li reekregis sin post la surprizo, kaj iom malpliigis la sangadon, li klarigis al ili kiel ili faris ĝin tute malĝuste, kaj kiel facile li blokus la baton se ili nur batus lin ĝuste.

Du fojojn dum golfo li kripligis sin por pli ol semajno, montrante al novulo kiel svingi; kaj mi memoras iam dum kriketo vidi lian centran palison fali kiel keglo, dum li klarigis al la sendanto kiel irigi la pilkojn rekte. Poste li longe disputis kun la juĝisto pri la poentado de tio.

Estas sciate, ke dum ŝtorma veturo tra la Markolo, li kuris en ekscito al la komandejo por informi la kapitanon, ke li “ĵus vidis lumon du mejlojn for maldekstre”; kaj se li estas en omnibuso li kutime sidas ĉe la ŝoforo kaj atentigas lin pri la diversaj obstakloj, kiuj povus malhelpi ilian progreson.

En omnibuso komenciĝis mia propra persona konateco kun li. Mi estis sidanta malantaŭ du sinjorinoj, kiam la konduktoro venis por kolekti monon. Unu el ili donis al li sespencon, petante bileton al Piccadilly Circus, kiu kostas du pencojn.

“Ne”, diris la alia sinjorino al sia amikino, donante al la viro ŝilingon, “Mi ŝuldas al vi ses pencojn, do vi donu al mi kvar pencojn kaj mi aĉetos ambaŭ.”

La konduktoro prenis la ŝilingon, truis du dupencajn biletojn, kaj poste staris klopodante kompreni la aferon.

“Tio ĝustas”, diris la sinjorino kiu parolis laste, “donu al mia amikino kvar pencojn.”

La konduktoro faris tion.

“Nun vi donu tiujn kvar pencojn al mi.”

La amikino transdonis ilin al ŝi.

“Kaj vi”, ŝi konkludis al la konduktoro, “donu al mi ok pencojn, kaj tiam ĉio estos en ordo.”

La konduktoro donis al ŝi la ok pencojn – la sespencon ricevitan de la unua sinjorino plus pencon kaj du duonpencojn el sia propra sako – iom suspekteme, kaj foriris, grumblante pri tio, ke liaj devoj ne inkluzivis fulmokalkuladon.

“Nun”, diris la pli maljuna sinjorino al la pli juna, “mi ŝuldas al vi ŝilingon.”

Mi konsideris la incidenton finita, kiam subite ruĝvanga sinjoro sur kontraŭa seĝo ekkriis stentore:

“Hej, konduktoro! Vi trompe retenis kvar pencojn de tiuj sinjorinoj.”

“Kiu trompis kiun pri kiuj kvar pencoj?” respondis la indigna konduktoro de la supro de la ŝtuparo. “Tio estis dupenca tarifo.”

“Du pencoj du fojojn ne faras ok pencojn”, respondis la ruĝvangulo arde. “Kiom vi donas al la homo, kara sinjorino?” li demandis, parolante al la unua el la junaj sinjorinoj.

“Mi donis al li ses pencojn”, respondis la sinjorino, ekzamenante sian monujon. “Kaj poste mi donis al vi kvar pencojn”, ŝi aldonis, parolante al sia akompanantino.

“Jen multekosta dupenco”, trudis sin krud-aspekta viro sur la malantaŭa seĝo.

“Ho, tio ne eblas, kara”, respondis la alia, “ĉar mi ŝuldis al vi sespencon dekomence.”

“Sed mi donis”, persistis la unua sinjorino.

“Vi donis al mi ŝilingon”, diris la konduktoro, kiu revenis, fingromontrante akuze al la pli maljuna sinjorino.

La pli aĝa sinjorino kapjesis.

“Kaj mi donis al vi sespencon kaj du pencojn, ĉu ne?”

La sinjorino konsentis.

“Kaj mi donis al ŝi” – li montris al la pli juna sinjorino – “kvar pencojn, ĉu ne?”

“Kiujn mi donis al vi, kara, kiel vi scias”, komentis la juna sinjorino.

“Diablo prenu min, se tiu ne estas mi, kiu estis trompita je kvar pencoj”, kriis la konduktoro.

“Sed”, diris la ruĝvangulo, “la alia sinjorino donis al vi sespencon.”

“Kiun mi donis al ŝi”, respondis la konduktoro, denove indikante per la akuza fingro la maljunan sinjorinon. “Vi povas priserĉi mian saketon se vi volas. Mi ne havas ajnan sespencon.”

Ĝis nun ĉiuj forgesis, kion ili faris, kaj kontraŭdiris sin kaj unu la alian. La ruĝvangulo surprenis la taskon ĝustigi ĉion, kun la rezulto ke, antaŭ ol Piccadilly Circus estis atingita, tri pasaĝeroj ekplendis pri la malĝentila lingvaĵo de la konduktoro. La konduktoro jam vokis policanon kaj skribis la nomojn kaj adresojn de la du sinjorinoj, celante procesi kontraŭ ili pro la kvar pencoj (kiujn ili volonte pagus, sed la ruĝvangulo ne permesis tion al ili); la pli juna sinjorino konvinkiĝis, ke la pli aĝa sinjorino intencis trompi ŝin, kaj la pli aĝa sinjorino ploradis.

La ruĝvanga sinjoro kaj mi plu iris al la stacio Charing Cross. Ĉe giĉeto ni eksciis, ke ni celis la saman kvartalon, do ni iris tien kune. Li parolis pri la kvar pencoj la tutan vojon.

Ĉe mia pordo ni manpremis, kaj li afable esprimis ĝojon pri la malkovro, ke ni estis proksimaj najbaroj. Mi tute ne komprenis, kio pri mi allogis lin, ĉar li ege enuigis min, kaj mi, laŭ mia kapablo, klopodis eviti lin. Poste mi eksciis pri lia kurioza trajto, ke lin ĉarmis ĉiu, kiu ne rekte insultis lin.

Tri tagojn poste li enrompiĝis en mian kabineton neanoncite – li ŝajnis rigardi sin mia intima amiko – kaj pardonpetis, ke li ne vizitis pli frue; mi ja pardonis.

“Mi renkontis la poŝtiston survoje”, li diris, donante al mi bluan koverton, “kaj li donis al mi ĉi tion, por vi.”

Mi vidis, ke estis fakturo pri la akvoservo.

“Ni devas oponi ĉi tion”, li daŭrigis. “Tio estas por akvo ĝis la 29a de septembro. Vi ne devas pagi tion en junio.”

Mi respondis, ke la akvo-fakturo estas pagenda, kaj ne ŝajnis al mi grave, ĉu mi pagas en junio aŭ en septembro.

“Temas ne pri tio”, li respondis, “sed pri la principo. Kial vi pagu por akvo, kiun vi neniam havis? Laŭ kia rajto ili devigas vin pagi tion, kion vi ne ŝuldas?”

Li estis flua parolanto, kaj mi estis sufiĉe stulta por aŭskulti lin. Post duona horo li persvadis min, ke la demando estis ligita kun la neforpreneblaj rajtoj de la homaro, kaj ke se mi pagus tiujn dek kvar ŝilingojn kaj dek pencojn en junio anstataŭ en septembro, mi estus malinda je la privilegioj, por kiuj miaj antaŭuloj batalis, havigis ilin al mi kaj mortis.

Li diris al mi, ke la kompanio tute ne pravis, kaj incitita de li, mi eksidis kaj verkis insultan leteron al la prezidanto.

La sekretario respondis, ke pro la sinteno, kiun mi alprenis, ili devus trakti tion kiel testan kazon, kaj supozis, ke miaj advokatoj konsentus servi min miaflanke.

Kiam mi montris al li ĉi tiun leteron, li ekĝojis.

“Lasu ĝin al mi”, li diris, enpoŝigante la korespondaĵon, “kaj ni donos lecionon al ili.”

Mi lasis ĝin al li. Mia sola senkulpigo estas, ke tiam okupis min la verkado de tio, kion oni tiutempe nomis komedidramo. Mia malmulta penso-kapablo verŝajne estis absorbita de la teatraĵo.

La decido de la juĝisto iom malardigis min, sed nur pliflamigis lian fervoron. Lokaj juĝistoj, li diris, estas ventkapaj kadukuloj. Tio estis afero por pli supera juĝisto.

La sekva juĝisto estis afabla maljuna sinjoro, kaj li diris, ke konsiderante la nekontentigan vortumadon de la sub-klaŭzo, liaopinie la kompanio ne rajtas ricevi plenan kompenson de siaj kostoj, do sume mi devis pagi nur iom malpli ol kvindek pundojn, inkluzive la originalajn dek kvar kaj dek pencojn.

Poste nia amikeco velkis, sed loĝante en la sama antaŭurbo, mi neeviteble ofte vidis lin, kaj eĉ pli ofte aŭdis pri li.

Ĉe ĉiaj festoj li estis aparte rimarkebla, kaj dum tiaj okazoj li, estante en sia plej gaja humoro, estis plej timinda. Neniu pli penadis por la plezuro de aliaj, nek produktis pli kompletan malfeliĉon.

Unu kristnaskan posttagmezon dum vizito al amiko, mi trovis dek kelkajn maljunajn gesinjorojn, kiuj trotis solene ĉirkaŭ vico de seĝoj en la mezo de la salono dum Poppleton ludis la pianon. De tempo al tempo Poppleton subite ĉesis, kaj ĉiuj falis lace sur la plej proksiman seĝon, videble ripozemaj; ĉiuj krom unu, kiu tiam mallaŭte forŝteliĝis, sekvita de enviaj rigardoj de tiuj, kiuj plu restis. Mi staris ĉe la pordo rigardante la strangan scenon. Baldaŭ eskapinta ludanto proksimiĝis al mi, kaj mi demandis lin, kion celis la ceremonio.

“Ne demandu min”, li respondis grumble. “Nur ia damna stultaĵo de Poppleton.” Kaj li aldonis akre, “Ni devos ludi taskludojn post ĉi tio.”

La servistino ankoraŭ atendis taŭgan momenton por anonci min. Mi donis al ŝi ŝilingon por ne anonci min, kaj mi eskapis nerimarkite.

Post bona vespermanĝo, li ofte proponis improvizan dancadon kaj petis helpon volvi la tapiŝojn, aŭ helpon movi la pianon al la alia flanko de la salono.

Li sciis sufiĉe multajn societajn ludojn por fondi sian propran malgrandan purgatorion. Ĝuste kiam vi estis en la mezo de interesa diskuto, aŭ en rava babilado kun bela virino, li kaptis vin per: “Venu por literaturaj konsekvencoj”, kaj tirante vin al la tablo kaj metante paperan slipon kaj krajonon antaŭ vin, li komandis vin verki priskribon de via plej ŝatata heroino en fikcio kaj kontrolis, ĉu vi plenumis ĝin.

Li neniam indulgis sin. Ĉiam estis li, kiu volontulis eskorti la maljunulinojn al la stacio, kaj kiuj neniam foriris antaŭ ol li vidis ilin sekure eniri la malĝustan vagonaron. Estis li, kiu rolludis “sovaĝajn bestojn” kun la infanoj, kaj teruris ilin ĝis plorĝemoj, kiuj daŭris la tutan nokton.

Se temis pri intencoj, li estis la plej bonkora homo en la mondo. Li neniam vizitis malsanajn homojn sen enpoŝa frandaĵo, kiu naŭzis kaj plimalsanigis ilin. Li aranĝis el sia propra poŝo jaĥtajn ekskursojn por maraj malemuloj, kaj ŝajnis rigardi iliajn sekvajn agoniojn kiel maldankemon.

Li ĝojis aranĝi geedziĝojn. Iam li planis aferojn tiel, ke la fianĉino alvenis al la altaro tri kvaronhorojn antaŭ la fianĉo, kio kaŭzis malagrablaĵojn en tago, kiu devus esti plena nur de ĝojo, kaj iam li forgesis la pastron. Sed li estis ĉiam preta konfesi, kiam li faris eraron.

Ankaŭ dum funebroj li ĉiam aktivis, atentigante la malĝojajn parencojn, ke estis pli bone por ĉiuj, ke la kadavro mortis, kaj esprimante pian esperon, ke ili baldaŭ sekvos ĝin.

La plej ĉefa ĝojo de lia vivo, tamen, estis implikiĝi en geedzaj kvereloj de aliuloj. Neniu proksima geedza kverelo estis kompleta sen li. Li kutime eniris kiel arbitracianto kaj poste fariĝis ĉefa atestanto por la apelacianto.

Se li estus ĵurnalisto aŭ politikisto, lia mirinda kompreno de aliulaj aferoj alportus al li estimon. Lia eraro estis apliki ĝin praktike.

Tradukis el la angla Russ Williams

Pro ĉi tiu traduko Russ Williams ricevis laŭdan mencion Liro-2012 en la branĉo Traduko el la angla lingvo.

Noto

Temas pri societaj ludoj: seĝludo (post ĉeso de muziko, oni sidiĝu sur seĝojn ĝis la lasta estas okupata), taskludo (ĉiu lote eltiru noton kun tasko), literaturaj konsekvencoj (oni verku daŭrigon aŭ simile), bestludo (oni imitu bestan konduton aŭ/kaj blekadon).


Nia trezoro

Franz Jonas

Jonas

Franz Jonas estas precipe konata kiel urbestro de Vieno (1951–1965) kaj ŝtatprezidento de la Aŭstria Respubliko (1965–1974). Nur relative malmultaj personoj en Aŭstrio memoras, ke Franz Jonas ankaŭ interesiĝis pri Esperanto; kaj eĉ pli malmultaj scias, kiel intense li okupiĝis pri la lingvo, kiel rapide li lernis kaj poste bone regis ĝin.

Plej ofte en la biografio de “gravaj personoj” retrospektive la biografoj – ĉefe la historiistoj, politiksciencistoj kaj ĵurnalistoj – elektas biografajn aspektojn, nur ĵetas lumon sur la “menciindajn” travivaĵojn de la priskribata persono kaj lasas detalojn en la mallumo.

Tio estas ankaŭ la kazo en la biografioj pri Franz Jonas, en kiuj Esperanto nur marĝene estas rimarkita, kvankam ĝi ludis gravan rolon por li – precipe dum la intermilita periodo.

Franz Josef Jonas naskiĝis en 1899 en Floridsdorf (la hodiaŭa 21a distrikto de Vieno) kiel kvara el entute ok infanoj de laborista familio. Lia patro Josef Jonáš foriris en 1895 el la naska vilaĝo Kamenice apud Jihlava kaj edziĝis kun Kateřina Rokosová (naskita en Pavlov apud Třešť), kiun li ekkonis en Hollabrunn.

Post la dek lernejaj jaroj Franz Jonas decidis lerni la metion de kompostisto. Jam dum tiuj jaroj montriĝis ecoj, kiuj karakterizis lin dum lia tuta vivo: granda diligenteco, ekzakteco kaj emo sin ĉiam pliklerigi. Tion li ankaŭ faris dum la unua mondmilito – li soldatiĝis en 1917 kaj kunportis al la fronto en sia tornistro francajn kaj stenografajn lernolibrojn, kiujn li legis kaj studis vespere en sia ŝirmejo.

Reveninte el la milito, Franz Jonas denove eklaboris kiel kompostisto en la presejo, en kiu li lernis sian metion, kaj en 1924 li estis promociita al korektisto. En danckurso en 1920, li renkontis dancpartnerinon, Margarete Towarek (1898–1976), kiu iĝis plej grava persono en lia vivo. Spertante, ke ili havas similajn ŝatokupojn, ili geedziĝis en decembro 1922.

En la sama jaro Franz Jonas konatiĝis kun Esperanto, kiam li kompostis Esperantajn gazetojn. Tiam li jam studis la anglan kaj la francan en la “Floridsdorfer Arbeiterheim”, popoldomo por laboristoj. Jonas tuj interesiĝis pri Esperanto, kiun li eklernis kune kun sia edzino en la “Arbeiterheim”, kaj li ankaŭ aliĝis al la laboristaj esperantistoj. Ankoraŭ en 1922 li iĝis sekretario de la Aŭstria Laborista Ligo (ekde 1924 Aŭstria Laborista Ligo Esperantista), li komencis internacian korespondadon kaj lernis la lingvon tiom rapide, ke li jam en 1923 brile trapasis la porinstruistan ekzamenon kaj ekgvidis Esperanto-kursojn.

En la sekvontaj jaroj Franz Jonas intense dediĉis sin al Esperanto kaj al la laborista Esperanto-movado: Li iĝis estro de la Esperanto-grupo Frateco, regule parolis ĉe ties kunvenoj, kaj en 1925 li kunaranĝis la kvinan SAT-kongreson en Vieno. Li konatiĝis kun Otto Simon (1876–1941), kiu tiutempe estris la Aŭstrian Laboristan Ligon Esperantistan (ALLE) kaj samtempe membris en la ŝtata ekzamena komitato pri Esperanto, kaj estiĝis baldaŭ amikaj interrilatoj inter Jonas kaj Simon.

Kiam ALLE aperigis sian propran gazeton La Socialisto en 1926, Franz Jonas estis ties kunfondinto kaj ĉefa organizanto. Ĝis la malpermeso de la organo en 1934 li verkis por ĝi multajn artikolojn, kiuj ankaŭ respegulas lian sintenon al Esperanto. Kiel juna laboristo Jonas forte identiĝis kun la idealoj de la Socialdemokratia Partio en Aŭstrio. Sekve, laŭ lia vidpunkto, Esperanto estu ilo por venki la kapitalismon kaj helpi la internacian socialismon, ĝi estu helpilo por realigi la devizon: “Proletoj el ĉiuj landoj unuigu vin”. La demandon, kial gelaboristoj lernu Esperanton, li respondis tre klare: por ke ili povu batali kune kun gelaboristoj el la tuta mondo kontraŭ la kapitalismo. “Kaj tion ili povas pli bone kaj pli facile, se ili regas la internacian lingvon Esperanton” (La Socialisto, 1930, №73).

La Socialisto ankaŭ indikas, ke Franz Jonas, kiel estrarano de ALLE, tre intense kaj aktive partoprenis la diskutojn dum ties ĝeneralaj kunvenoj. Interalie li referis dum la ĝenerala kunveno en 1931 pri la historio de SAT, precipe pri la diferencoj inter la komunistaj kaj socialistaj membroj. Pro tiuj diferencoj li estis en 1933 kunfondinto de la Internacio de Socialistaj Esperanistoj.

Tiutempe la Socialdemokratia Partio en Floridsdorf jam atentiĝis pri la juna, fervora kaj disciplinita laboristo, Franz Jonas, kiun la partio sendis al la laborista altlernejo en Döbling, kie li partoprenis kursojn kaj montriĝis kiel unu el la plej diligentaj studentoj. Ankaŭ tial Jonas intensigis ekde 1930 siajn politikajn aktivecojn kaj en 1932, dum la tempo de ekonomia krizo kaj politikaj streĉoj, li iĝis sekretario de la Socialdemokratia Partio en Floridsdorf.

Post la intercivitana milito kaj la malpermeso de la Socialdemokratia Partio en Aŭstrio, en februaro 1934 Jonas estis akuzita pro ŝtatperfido kaj arestita por 14 monatoj, ĝis kiam li estis deklarita senkulpa kaj fine liberigita komence de 1936. Tamen, kiel socialisto kaj esperantisto li iĝis suspektinda persono kaj restis ĝis la fino de la Dua Mondmilito en danĝero esti denove malliberigita.

Post la Dua Mondmilito komenciĝis lia rapida politika kariero: estante komisiito (ekde majo 1945) pri industrio kaj rekonstruado en la distrikto Floridsdorf, li estis unu el la plej favoraj parolantoj ĉe popolkunvenoj. Pro la sukcesa laboro oni elektis lin distriktestro de Floridsdorf (1946), urba konsilisto pri nutrado (1948) kaj poste urba konsilisto pri konstruado (1949).

Sekvinte Theodor Körner kiel urbestro de Vieno en 1951, Franz Jonas okupiĝis plene pri siaj politikaj taskoj kaj ofte plenumis sian oficon 16 horojn tage. Tamen, ankaŭ kiel urbestro de Vieno kaj poste kiel ŝtatprezidento de Aŭstrio li ĉiam volonte akceptis Esperanto-delegaciojn kaj apartajn esperantistojn kaj restis en konstanta letera kontakto kun siaj esperantistaj amikoj. Jam kiel urbestro Franz Jonas protektis kaj elstare partoprenis la 35an SAT-kongreson en Vieno (1962).

Jonas

Ŝtatprezidento Franz Jonas kaj Ivo Lapenna dum la 55a Universala Kongreso en Vieno, 1970
(Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ÖNB/Esp: 497 C)

Sed la kulmino estis la protektado de la 55a Universala Kongreso de 1970 en Vieno kaj lia esperantlingva parolado ĉe la inaŭguro antaŭ pli ol du mil partoprenantoj.

Bernhard Tuider


Imperiismo deinterne

Chomsky, Noam. Imperiaj ambicioj. Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro: Intervjuoj kun David Barsamian / Tradukis el la angla Tatjana Auderskaja, George Baker, David Curtis, John Dale, Manuel Giorgini, Lusi Harmon, William Harmon, Zelimir Pehar, Biljana Petrović, Renato Petrović, João José Santos, Russ Williams; Antaŭparolo de Renato Corsetti; Enkonduko de David Barsamian. – Rotterdam: Bero, 2013. – 160 p.

Chomsky

Oni ripetas: imperiismo, imperiismo… Sed bone difini, kio ĝi estas, oni ne ofte kapablas. Des pli: bone klarigi ĝiajn fontojn kaj faktorojn ĝin subtenantajn, speciale en tiuj kazoj, kiam ĝi ne nepre ŝajnas esti utila por imperiisto mem. Tial tre utila estas la esperantlingva versio de la verko de Noam Chomsky (Ĉomski) Imperiaj ambicioj, kiu, malgraŭ prokrasto (la angla originalo aperis en 2005), tute ne malaktualiĝis.

Chomsky estas unuagrade fama sciencisto-lingvisto, kies teorioj estas arde akceptataj aŭ same arde malakceptataj de liaj kolegoj, sed sendube grave influintaj la ĝeneralan lingvistikon dum lastaj 50 jaroj. En Esperanto oni povas konatiĝi kun ili laŭ lia libro Lingvo kaj menso, kaj li ankaŭ (eble, pro malkompetenteco) estas konata malamiko de Esperanto: famas lia antaŭdekjara eldiro “Esperanto ne estas lingvo”.

Krom tio, li estas aktiva socia aktivulo de maldekstra (liberecan-socialisma) karaktero, jam delonge – ekde la Vjetnama milito – protestanta kontraŭ la imperiisma politiko de sia lando. Lia analizo de la usona politiko estas tre kompetenta, multflanka kaj – kio faras ĝin speciale valora – farita deinterne, de progresema usonano.

La libro estas ne monografio pri la temo, sed surpaperigita serio de naŭ porradiaj intervjuoj, faritaj de David Barsamian inter marto 2003 kaj februaro 2005. La temoj varias, sed ĉiuj koncernas la ŝanĝojn en la mondo kaj en la usona politiko post la teroristaj agoj la 11an de septembro 2001. La dialoga karaktero faras la tekston vigla kaj facile legebla.

La aferoj traktataj estas, unuavice, la kaŭzoj de la agreso kontraŭ Irako, sed ili ne limiĝas je tiu punkto. Chomsky vidas la modernan usonan imperiismon en la vasta historia perspektivo, kaj tiel klarigas ĝiajn fontojn kaj karakterizajn trajtojn; krome, kiel kontraŭulo de la kapitalisma sistemo, li ligas ĝin ĝuste kun la interesoj de la kapitalo.

Ĉiuj intervjuoj-ĉapitroj estas interesaj, sed “Historio kaj memorado” kaj “Doktrino de bonaj intencoj” min aparte frapis. Rigardante de la vidpunkto de Dawkins, ideologiaj pravigoj de imperia konduto estas tipaj memoj (sinreproduktantaj kaj disvastiĝantaj informunuoj), aŭ eĉ kompleksoj de memoj – mempleksoj. Tial la imperiisma politiko bone enradikiĝas en la popola konscio kaj (tion Chomsky eĉ ne atentas) penetras en la konscion de certaj reprezentantoj de aliaj popoloj (iusence pravas la aserto, ke la nuntempa plej populara mondreligio estas usonismo). La zorgo de Chomsky estas kontraŭstari la ŝtatan imperiismon, agresemon kaj kapitalismon ĝenerale, kaj por tio li proponas la solan rimedon: konstantan, ĉiutagan seninterrompan reziston, dum sporadaj protestaj agoj, eĉ tre amasaj, estas plejparte senrezultaj.

Chomsky en radiaj intervjuoj ne povis tuŝi senrezerve ĉiujn trajtojn de la moderna imperiismo kaj de la manieroj ĝin kontraŭstari. Tamen estas strange, ke li, lingvisto de la unua grado, tute neglektas ĝian lingvan dimension, tiom klaran por ĉiu esperantisto. Nu, verŝajne, ĝuste tiu aspekto plej malbone videblas el Usono eĉ por la plej sagacaj homoj!

La libron tradukis granda teamo el diversaj landoj sub la ĝenerala gvido de Renato Corsetti. La laboro estas vere laŭdinda, kaj la teksto estas senriproĉa, kvankam mi preferus, se la ĉefredaktoro ne redecidus malesperantigi la personajn nomojn, pri kio li mencias en la antaŭnotoj.

Nu, tio estas afero de la gusto. Ĝenerale eblas diri, ke la libron legu ĉiuj, kiujn interesas la mondo, en kiu ili vivas, kaj kiuj volas kompreni, kial okazas diversaj eventoj, malbone influantaj nian vivon. Mi esperas, ke da tiaj homoj inter esperantistoj estas granda plimulto.

Nikolao Gudskov


Kio kaj kia estas Oomoto

Dobrzyński, Roman. Rakontoj el Oomoto. – [Kruszyn Krajeński]: Skonpress, 2013. – 255 p., il.

Rakontoj el Oomoto

Multaj esperantistoj konas la vorton Oomoto, ĉar ĝi daŭre okazigas fakkunsidon en UK kaj ĉiujare donas la premion Onisaburo Deguĉi.

Sed kiom da personoj scias la aktualan Oomoton? Kiel Oomoto naskiĝis? Kiamaniere ĝi aktivas religie? Kiam ĝi enkondukis Esperanton? Kiom da historio ĝi havas? Kial Oomoto ofte prezentas japanan tradician arton en fakkunsidoj? Ĉu estas rilato inter arto kaj Oomoto? Kia estas la vivo en Oomoto? Kion Oomoto celas? Laŭ mia opinio, malmultaj povas respondi tiujn demandojn.

Roman Dobrzyński prenas Oomoton kiel la trian temon en Esperantujo. Li ne nur pritraktis alloge interesajn objektojn kiel ĵurnalisto, sed ankaŭ lia maniero por elsendi estas unike kreiva. Ĉi tiu libro ne estas simpla legindaĵo sed ankaŭ spektindaĵo. Tio ne signifas la abundecon de fotoj uzataj en la libro. Fakte 66 fotoj estas prezentataj en ĝi. Sed temas pri tio, ke la libro aldone havas 43-minutan filmon sur disko je la stilo DVD.

Antaŭ du jaroj lia filmo Japana printempo – Oomoto 2009 gajnis la unuan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA.

La filmo aldonita ĉi-foje estas en nova versio. Ĝi inkluzivas scenojn pri la Interamikiĝa Evento memore al la 90-jara datreveno de la fondiĝo de EPA (Esperanto-Populariga Asocio – satelita organizo pri Esperanto en Oomoto), kiu okazis fine de majo kaj komence de junio ĉi-jare en Oomoto.

Kvin jaroj da dediĉado de li al Oomoto ebligis al li en la libro kaj en la filmo sukcese montri diversajn aspektojn de Oomoto: vivo en Oomoto-Centro, ne nur kiel fundamenta historio kaj doktrino de Oomoto, sed ankaŭ kiel propra dikoncepto pere de intervjuo al mi kaj interreligia movado, unu el la fundamentaj sanktaj libroj de Oomoto, Rakontoj el la Spirita Mondo, la ideala estonta mondo celata de Oomotanoj, Esperanta aktivado en Oomoto ĝuste dum 90 jaroj kaj lastatempa internacia movado, eĉ la vizito al Oomoto de Inazo Nitobe, komprenmaniero pri arto, kredo kaj vivo, la agado de eminenta oomotano kaj esperantisto, Miyoshi Etsuo, por popularigi nian karan lingvon en Eŭropo.

Ĝi certe enkondukos vin al la aŭtenta Oomoto!

Okuŭaki Toŝiomi


Beletra almanako 17Beletra Almanako, junio 2013

Mi estas tre kontenta pri la junia Beletra Almanako (№17) kaj konsentas kun la respondeca eldonisto, Ulrich Becker, ke ĝi “estas nekutime riĉa kaj varia”.

En la proza fako aperas mallongaj originalaĵoj de Mikaelo Bronŝtejn, Sen Rodin, Keyhan Sayadpour kaj Anina Stecay. Poezie ĉeestas: Eulalie Balakaji, Gerrit Berveling, Mao Zifu, Baldur Ragnarsson, Paulo Silas kaj Zsófi Zimonyi.

Tradukite el la angla de Barry Friedman aperas La psomofilo de Carl Djerassi. Reinhard Haupenthal prezentas sian tradukversion de La almozulino de Lokarno de la germana verkisto kaj dramaturgo Heinrich von Kleis. Pensu pri aliaj de la palestina poeto Mahmood Darwish aperas per du tradukoj, Poemo leopard-lingva de Virgil Teodorescu legeblas en la de li inventita leoparda lingvo kaj traduko el la rumana.

La neforgesebla damo de la scenejo, Belka Beleva estas omaĝita per fotoj kaj eseo de Miguel Fernández. Teatro plu: unuvoĉa drameto Noemi de Paul Gubbins. Aldone li, apogante sin sur korespondaĵoj kun Jadwiga Gibczyńska, rakontas pri la komuna laboro pri la monodramo, ekde la komenco destinita por la pola aktorino. La teksto de Inuk, prezentita en Esperanto dum la 62a UK en Rejkjaviko (1977), aperas per enkonduko de Baldur Ragnarsson kaj represo de la samjara artikoleto de Juan Régulo Pérez.

Interesa estas la artikola parto. Hamphrey Tonkin eseas pri Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo. Jurij Finkel rakontas pri siaj marksisme orientitaj impresoj pri Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári. Fabienne Berthelot emociveke konigas sian propran Kancerkronikon (la tria sinsekva ero en BA pri malsano per la okuloj de la koncernato). Yohanes Manhitu primeditas poezion. Ralph Dumain, kiu decidis konstrui (ret)memorejon pri Endre Tóth, disponigis al BA la unuan eron – memornotojn de Lester Shepard, amiko de la hungara verkisto.

Recenzoj multas en la somermeza BA. Jen la listo: La princo de ĉe la hunoj de Eugène de Zilah, Ne ekzistas verdaj steloj de Liven Dek, Aŭtodafeo de João José Santos, La silika hakilo de Jorge Camacho, La fontoj nevideblaj de Baldur Ragnarsson, La ekskurso al Tilsit de Hermann Sudermann, Odoj & aliaj poemoj de Gerrit Berveling, Toldi de János Arany, Kallokaino de Karin Boye, kaj Zwischen Utopie und Wirklichkeit: Konstruierte Sprachen für die globalisierte Welt: materialo de la pasintjara simpozio pri planlingvoj en la Bavara Ŝtata Biblioteko.

Halina Gorecka


Ricevitaj libroj

Vidu la kompletan liston

Auld, William. En barko senpilota: Plena originala poemaro / Enkonduko de Aldo de' Giorgi. – Pizo: Edistudio, 1987. – 879 p. – [Aĉeto].

Chomsky, Noam. Imperiaj ambicioj. Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro: Intervjuoj kun David Barsamian / Tradukis el la angla Tatjana Auderskaja, George Baker, David Curtis, John Dale, Manuel Giorgini, Lusi Harmon, William Harmon, Zelimir Pehar, Biljana Petrović, Renato Petrović, João José Santos, Russ Williams; Antaŭparolo de Renato Corsetti; Enkonduko de David Barsamian. – Rotterdam: Bero, 2013. – 160 p. – [Recenzoekzemplero].

Dobrzyński, Roman. Rakontoj el Oomoto. – [Kruszyn Krajeński]: Skonpress, 2013. – 255 p., il. – Kun DVD. – [Recenzoekzemplero].

Gvidlibro 2013 / Redaktis Roy McCoy. – Rotterdam: UEA, 2013. – 96 p., il. – (Donaco de UEA).

Jarlibro 2013 / Redaktis Roy McCoy. – Rotterdam: UEA, 2013. – 280 p., il. – (Donaco de UEA).


Ricevitaj gazetoj

Beletra Almanako, 2013/17;
Femina, 2013/34;
Frateco, 2013/101;
Kontakto, 2013/3;
La KancerKliniko, 2013/147;
La Ondo de Esperanto, 2013/8-9;
Literatura Foiro, 2013/263;
Monato, 2013/8-9;
Norvega Esperantisto, 2013/4;
Pola Esperantisto, 2013/1;
REGo, 2013/4;
Scienco kaj kulturo, 2013/2;
Scottish Esperanto Bulletin, 2013/2;
Svisa Esperanto-Societo Informas, 2013/3.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2013, №10 (228)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2013:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2013.