La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2013. №11 (229)

Agnieszka Moser

Sur la kovropaĝo estas la varsovia esperantistino Agnieszka Mozer, kiu, kiel “pupambasadorino”, venis al la japana urbeto Higashikagawa por la Monda Pupekspozicio 2013. (La foton sendis Etsuo Miyoshi)


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

LINGVO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Nora Caragea. Proverboj trovendaj
  • Halina Gorecka. Kie sidas prezidanto?
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Nekrologo
  • Fotoraportoj (VEA, Svetlana Milanović, Andrzej Sochacki)
  • Perantoj de “La Ondo de Esperanto”
  • Kolofono

Novembro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

Novembro

1. Monda Vegana Tago.

Antaŭ 125 jaroj mortis Nikolaj Prĵevaljskij (1839-1888), rusa vojaĝanto kaj natursciencisto.

2. Antaŭ 75 jaroj (1938) la Viena Arbitracio donis al Hungario parton de la suda Slovakio kaj la sudon de la Karpata Rutenio.

3. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Catherine Schulze (1913-1999), usona esperantistino kaj mecenato de Esperanto (NASK, ESF).

Antaŭ 25 jaroj mortis Jiří Kořínek (1906-1988), ĉeĥa esperantisto kaj tradukanto.

4 novembro

4. Tago de Nacia Unueco en Ruslando.

Joe Dassin

5. Antaŭ 875 jaroj (1138) la dujara Lý Anh Tông (1136-1175) iĝis imperiestro de Vjetnamio.

Antaŭ 75 jaroj (1938) en Usono naskiĝis Joe Dassin (1938-1980), franca kantisto kaj komponisto.

7. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Nestor Maĥno (1888-1934), ukrainia anarkiista revoluciulo.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Albert Camus (1913-1960), franca verkisto kaj filozofo, nobelpremiito pri literaturo (1957).

9. Antaŭ 75 jaroj taĉmentoj de SA kaj grupoj de civiluloj aranĝis en Germanio kaj Aŭstrio kontraŭjudan pogromon, kiu enhistoriiĝis kiel “Kristala nokto” aŭ “Nokto de rompitaj vitrinoj”.

Ataturk

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Jean Monnet (1888-1979), unu el la ideologoj kaj fondintoj de la Eŭropa Unio, ofte nomata “La patro de Eŭropo”.

10. Antaŭ 125 jaroj (1888) Jack la Buĉisto murdis sian lastan viktimon, la londonan putinon Mary Jane Kelly (1863-1888).

Antaŭ 75 jaroj mortis Mustafa Kemal Atatürk (1881-1938), konstituinto kaj la unua prezidento de la laika Turka Respubliko.

13. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Petar II Petrović-Njegoš (1813-1851), reganto kaj metropolito de Montenegro (1830-1851), filozofo kaj poeto.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Lon Nol (1913-1985), prezidento de Kamboĝo (1972-1975).

14. Antaŭ 50 jaroj (1963) pro erupcio de subakva vulkano sude de Islando formiĝis la insulo Surtsey.

insulo

15. Antaŭ 25 jaroj (1988) la Nacia Konsilio de Palestino proklamis la sendependiĝon de Palestino.

Antaŭ 275 jaroj naskiĝis Friedrich Wilhelm Herschel (1738-1822), germandevena brita astronomo, malkovrinto de Urano kaj de infraruĝa radiado, aŭtoro de 24 simfonioj.

Bhutto

16. Antaŭ 75 jaroj (1938) la svisa kemiisto Albert Hofmann sintezis D-Lizergan Acidan Dietilamidon (LCD).

Antaŭ 25 jaroj (1988) Benazir Bhutto (1953-2007) estis elektita ĉefministro de Pakistano kaj iĝis la unua gvidantino de moderna islama ŝtato.

17. Internacia Studenta Tago.

Capablanka

19. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis José Raúl Capablanca (1888-1942), kuba diplomato kaj ŝakisto, la 3a mondĉampiono pri ŝako (1921-1927).

Antaŭ 75 jaroj mortis la ruslanda filozofo Lev Ŝestov (Jehuda Lejb Ŝvarcman, 1866-1938), en 1921 migrinta al Francio.

20. Monda Infana Tago.

22. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la angla komponisto, pianisto kaj dirigento Edward Benjamin Britten (1913-1976).

Antaŭ 50 jaroj estis murdita la 35a prezidento de Usono John Fitzgerald Kennedy (1917-1963).

Kennedy

Antaŭ 50 jaroj mortis la angla verkisto Aldous Hŭley (1894-1963), aŭtoro de la romano Mirinda Nova Mondo.

24. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Dale Carnegie (Carnagey, 1888-1955), usona pedagogo, psikologo kaj verkisto.

Antaŭ 50 jaroj, du tagojn post la murdo de Kennedy, ties supozata murdinto Lee Harvey Oswald (1939-1963) estis pafmortigita de Jack Ruby.

25. Antaŭ 150 jaroj (1863) finiĝis la batalo ĉe Chattanooga, en kiu la usona armeo venkis la konfederacian armeon.

Antaŭ 50 jaroj mortis Aleksandr Marinesko (1913-1963), kapitano de submarino, torpedinta i. a., la germanan ŝipon Wilhelm Gustloff.

28. Antaŭ 50 jaroj estis murdita la 22-jara usona aktorino Karyn Kupcinet (1941-1963).

30. Antaŭ 25 jaroj (1988) en USSR ĉesis ĵamado de radio Libero.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la filipina revoluciulo Andrés Bonifacio y de Castro (1863-1897).


DasguptaPostprezidaj meditoj

La Asocio

Iuj inter ni pensas, ke estraroj ĝenerale, kaj prezidantoj aparte, emas meti tre personan stampon sur la tegmentan asocion de la movado dum siaj mandatoj. Sed mia ĉefa konstato, post mia elveno el du sinsekvaj prezidmandatoj ĉe UEA, estas, ke de estraro al estraro la laboroj fakte estas profunde kontinuaj. Fine de la UK en 2007 Ranieri Clerici, daŭrige al delonga okupiĝo de la asocio, proponis al la estraro kernan tagorderon: “UEA rigore formulu prilingvan homan rajton, UN-iniciate prisekveblan ĉe ĉiuj ŝtatoj; kaj ligu al la esperantismo la strebadon por la akceptigo de tiu rajto”. Apud la multe gurdita epokfareco de la interreto, tiu tagordero motivis la ĝenevan simpozion en 2008 kaj la ŝtupaltigon de partoprenado en UN-organizoj kaj ALTE ligitan kun la nomoj Blonstein, Keller, Kováts, Maradan. La tagordero Clerici reliefas en la strategia laborplano nun efektivigata.

La kontinentaj devenoj gravetis nur dum la tokia Nitobe-simpozio, kiam japana membro de la spektantaro pasie deklaris al la ensalonaj eŭrop/amerikanoj, “La historio estintus malsama, se la latina estus skribata per ĉinaj ideogramoj”. Reage al li, lia samkontinentano, prezidonta la asocion, kaptis mikrofonon kaj aforismis, “Bonvolu rimarki, ke finfine Esperanto ja estas la latina skribata per ĉinaj ideogramoj”, tiel reformulante klasikan hipotezon de Piron. Tamen ne tiaj detaloj movas la movadon; la eventuala surpodia plusvaloro de iu prezidanto estas kremo sur aliloke bakitaj kukoj. Gravas la organizaĵo. Bonvene tenas ĝin enfokuse ĝia nuna estraro.

La Komunumo

Tamen ne nur tiu ĉi organizaĵo mastrumas la komunumon. Nian movadon markas multe pli da interorganiza kontinueco, ol la publiko rimarkas. Ekde Rejkjaviko 1977, la tuta komunumo refasonas la kernajn celojn de sia ekzistado kaj impetado. Tial ni faras esplorojn kongruajn kun la scienca seriozeco. Tial ni romane kaj aliĝenre revizitas niajn biografiojn kaj la potencialojn de senpera dialogado inter la diverstipaj individuoj formiĝintaj en la Esperanta komunumo.

Dasgupta

El tia kirlado fontis interalie la agnostikismo Jordan-Cole-Dasgupta kovita dum NASK en 1978; ni tri frukte kunmetis vidpunkton skeptikan pri la lapenismo kaj iuj tepidaj postskriboj suplementintaj ĝin. Mi mem trafis plu kovi tiudirektajn komprenojn kun diverskonsista amikaro vidalvide kaj koresponde. La rezulton sintezas mia verko Loĝi en homaj lingvoj (Novjorko: Mondial, 2011). Miaj konversacipartneroj evidente ne estas la solaj rekonceptantoj: en la Esperanta komunumo vibre sonas kaj resonas malsamegaj memkomprenoj, lingvistikoj, poetikoj. Tiun diversecon esprimas diversampleksaj organizaĵoj. El ili UEA, SAT, la Esperanta Civito kaj MAS foje identigas sin kiel tegmentajn. Tamen ankaŭ TEJO, ILEI, la Akademio de Esperanto kaj ESF tegmente resumas vivadojn kaj opiniadojn (ĉi tiu aludo al Ribillard ne bezonas vian atenton, se vi ne kaptis ĝin). Interpersonaj agordiĝoj por ebligi komunajn laborojn trans instituciaj limoj, foje en subvenciataj projektoj, pli kaj pli karakterizas la hodiaŭan komunumon.

La Entrepreno Esperanto

Preter la diverseco de voĉoj, ni rimarku ankaŭ fundamentan renovigon de la entrepreno, kiu nin ĉiujn kunligas. Niaj pioniroj pretis celi, ke la naci-ŝtatoj en siaj edukejoj kaj komunikejoj adoptu Esperanton kiel ĉefan interlandan lingvon; tiuepoke eĉ niaj taktikaj desubistoj rigardis la popolanojn kiel premgrupon laborontan por la sama strategia celo. Hodiaŭ ni rekomprenas, kiastile do ni intervenu sur diversaj podioj historiaj sed ne ŝtataj. Mia verko Loĝi en homaj lingvoj proponas, ke nia komunumo ne nur kibicu pri la ŝtatoj, sed sin engaĝu senpere en la historia sfero – rekte alirante kaj refasonante la principan ilaron, per kiu la homoj serioze komprenas siajn lingvanecojn kaj tradukemojn.

Ĉi-epoke laŭ mi ni plej bezonas postlapenan reanalizon de nia rilato al la sinsekvaj lingvistikoj. Provizore akceptu, mi petas, la ideon ke la historia lingvistiko – specifa reago al la konatiĝo de Eŭropo kun la sanskrita lingvo kaj la lingvoteoria tradicio de Panini ĝis Bhartrihari – leviĝis lige kun la romantikisma “etna” kompreno de “la popoloj”, kaj ke post tiu “etnopa-diakrona” epoko ni eniris “naciopan-strukturan” epokon en la lingvistiko. Laŭ tiu dismeto, la aktuala lingvoscienco kaj la postmodernaj iniciatoj – grave rekomprenendaj lige kun la demokratiiga figuro Bhartrihari fine de la paninia tradicio, sed tio estas tagordero ne jam digestita en niaj medioj – rilatas ne nur al kolektivoj sed unuavice al la rajtanta homo unuopa, kiu sin identigas sub diversaj rubrikoj sen foroferi la individuecon. Lige kun tiu rekompreno, niaj diversterenaj lingvemuloj – en kaj ekster Esperantujo, sed laŭeble la esperantujanoj ludu gvidan rolon – devas laŭ siaj cirkonstancoj renovigi la rilaton inter la lingvistiko, la beletristiko kaj la arto ĝenerale. Mi pensas pri la emfazo de William Auld pri la parenceco inter la lingvoj kaj “aliaj artoj”. La scienco estas nur parto de nia repertuaro.

Multaj ligas la Esperantan entreprenon kun la klerismo – do, kun la elano de la dekokajarcenta Eŭropo. Tamen la lumecon de la epoko makulis kolizioj inter imperiestroj kaj imperiatoj. Ne surbaze de la klerismo ni povas hodiaŭ refari la scenejon, mi pensas. Prefere ni fasonu modelon renesancan, universaleman, ĝisoste demokratiaman. Kreaj renkontiĝoj povos kreski, se ĉiuj kultivos propralokajn, proprasektorajn renesancojn kaj refadenos al malnovaj aŭ loke gravaj renesancoj.

Tia kultivado evidente devos esti multvoĉa. Ĉi-konekse mi reatentigas vin pri la graveco de la Projekto Vizaĝoj. Tiu kontribueto mia – akceptita en la nuna strategia laborplano, dankon – ne nur reliefigas la voĉdiversecon de la Esperanta komunumo. Ĝi ankaŭ subkomprenigas, ke ni ĉiuj havas la devon diversnuancigi nian aŭskultadon. La Vizaĝojn mi komprenas kiel figurojn, ĉe kiuj renkontiĝadas la Esperanta entrepreno kaj diversaj aliaj kontribuadoj al la homa historio. Aldoni plusan vervon al tiu renkontiĝado miakomprene bezonas fariĝi unu el la gravaj prioritatoj en nia komuna entrepreno – por plikomunigi ĝin.

Probal Dasgupta


ARKONES: Oni ne povas kabei…

Arkones-29

Kiam al Martin Wiese aliĝis Bertilo Wennergren, antaŭ la arkonesanoj aperis “Persone du-trione”,
kaj mankis nur Anders Grop ĝis la kompleta “Persone”. (Foto: Andrzej Sochacki)

Saluton… Finfine Vi venas… mi komencis ĉagreniĝi, kiam mi ne vidis vin ĉi tie. Saluton, tre agrable ekkoni vin! – ĉiuj ĵus venintaj homoj aŭdis tiajn bonvenojn la 20an de septembro en la longa koridoro de la Fervojista Kulturdomo en Poznano. Tie malgravis, ĉu oni estas nova esperantisto, kiu apenaŭ komencis verdan aventuron, ne konante la etoson de Esperantaj renkontiĝoj, ĉu malnova amiko, kiu konas ĉiujn kaj estas de ĉiuj atendita, ĉu eĉ stelulo, kiu ludos, kantos, gvidos ludojn aŭ prelegos dum tiu unika semajnfino. Ne ekzistas simila renkontiĝo: ARKONES havas unikan etoson, unikajn celojn kaj, laŭ mi, ĝi plej taŭgas por la unua renkontiĝo. Kial?

Ducento da personoj en la aĝo de 5- ĝis eble 90 jaroj ebligas trovi grupon al kiu oni apartenas kaj samtempe permesas senti unuecon – la ege maloftan impreson, ke ne plu gravas, kiu vi estas, vi apartenas al la loko al kiu vi volas partopreni, ĉar ĝi estas taŭga, bela kaj interesa. Kiu ne volas aparteni al la grupo de talentuloj?

Arkones-29

ARKONES montras la plej montrendan flankon de Esperantujo: nian kulturon. 21 prelegoj donis ĉi-foje la bildon de la komunumo, kiu konsistas el kaj prenas elementojn de multaj landoj kaj tradicioj. Prenas, kompreneble, la plejbonaĵojn! Portretoj de famaj esperantistoj pruvis, kiel interese Esperanto povas ŝanĝi la vivon; rakontoj pri la juda artistino Vera Gran, klezmera muziko, religio Oomoto, novdruidoj kaj eĉ bovina lakto montris la buntecon kaj diversecon de esperantistaj interesoj.

La organizantoj ankaŭ prizorgas esperantistojn, kiuj volus ekscii pli pri la Esperantaj movado kaj kulturo. Pro tio ne mankis prelegoj pri la nova teamo de UEA, volontula laborado de doktoroj-klaŭnoj, lingvoinstruado kaj multaj pliaj. La du libroservoj donis la eblecon legi, kion oni ne povas spekti aŭ alimaniere sperti en Fervojista Kulturdomo.

En Poznanon ĉiujare venas por la antaŭlasta septembra semajnfino artistoj, kaj pro tio tuttempe daŭras koncertoj aŭ spektakloj, kaj sur la muroj en koridoro (ĉiam plena da homoj, kiuj diboĉas, marĉandas kaj klaĉas en la longa koridoro) pendas artaj afiŝoj. Anjo Amika koncerte malfermis la renkontiĝon, koncertis la dueto ĴeLe, kaj Jarlo Martelmonto fermis la Konfrontojn per sia spektaklo Ma ma ma. Ili prezentiĝis ankaŭ pasintjare, sed ĉi-jare okazis ankaŭ koncerto de la fama “Persono” Martin Wiese kun kantoj novaj kaj klasikaj kaj koncerto de klezmera muziko.

Arkones-29

Jarlo Martelmonto estas verŝajne la plej ofta eksterlanda artisto en ARKONES.
Ankaŭ ĉi-septembre la sveda poeto venis al Poznano kun sia nova spektaklo,
kiun li surscenigis helpe de internacia teamo. (Foto: Andrzej Sochacki)

La organiza teamo ne forgesis pri tiuj, kiuj volas pli aktivan amuziĝon. Oni povis ludi preskaŭ tuttempe diversajn ludojn. Nur Risko kaj pasis la temp' estis en la programo, sed mi vidis kelkajn aliajn. Jakub Rebelski ĉiĉeronis tra Poznano tri grupojn, kaj la urbestraro faciligis tion, anoncinte semajnon sen biletoj.

Ĉio, pri kio mi skribis, montras, kiel taŭga ARKONES estas por novuloj, kiuj de tempo al tempo ne certas, ĉu ili volas daŭri la aventuron kun internacia lingvo. Mi certigas, ke post tiu rakonto oni ne povas kabei, oni vidas, kiel ege interesa, diverskolora kaj bela estas la kulturo de la verda stelo.

Anna Maria Koniecpolska-Lachowska

Fotoj: Andrzej Sochacki

Legu ankaŭ pri la kvar laste okazintaj Konfrontoj:

Aleksander Korĵenkov: ARKONES jubileas (2009)

Halina Gorecka: ARKONES XXVI (2010)

Przemysław Wierzbowski: ARKONES – tradicie moderna (2011)

Konstantin Tiĥomirov: ARKONES: Kulta kulturaranĝo (2012)


Aŭtuna sesio en la universitato UAM

Foto: Akio Hikita

Dum la tria semajno de septembro la pollanda urbo Poznano reeĥas Esperantan parolon, ĉar jam ekde 1998 dum tiu semajno okazas sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) kaj tuj poste, ĉi-jare jam la 29an fojon la semajnfina kultura aranĝo Arkones.

La aktuala interlingvistika grupo – tri brazilanoj, du svisoj, po unu germanino, rusino, hungaro kaj polo – komencis sian trian studjaron. István Ertl prezentis panoramon de la nuntempa Esperanta literaturo. La grupo laboris en tri specialiĝoj: pri internacia kaj interkultura komunikado (lingvistikaj kaj sociologiaj aspektoj) kun Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor, pri literaturo (beletra tradukado) kun István Ertl, kaj pri lingvopedagogio kun Katalin Kováts kaj Ilona Koutny.

La trian specialiĝon povis partopreni la grupo de la unujara instruista trejnado, komuna aranĝo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, ILEI kaj edukado.net. La dek unu aliĝintoj (el Brazilo, Francio, Germanio, Hungario, Japanio, Kanado, Pollando kaj Portugalio) laboris fervore sub la gvidado de katalin Kováts pri metodologio de lingvoinstruado kaj speciale pri tiu de Esperanto. Ili konatiĝis ankaŭ kun tiklaj problemoj de la Esperanta gramatiko helpe de Ilona Koutny kaj donace povis partopreni en kelkaj okupoj de la interlingvistika grupo.

Al la programo kontribuis Stefan MacGill, eksprezidanto de ILEI kaj nuna vicprezidanto de UEA, pri kursplanado surbaze de la kurso Esperanto etape. La merkreda komuna vespero okazis en bona etoso kun skeĉoj de MacGill, muziko de Suzanna Kornicka kaj komuna kantado ĉe tabloj kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

“Kelkaj kursanoj ricevis stipendion de UEA-ILEI kaj la fonduso ESF. Tiuj instancoj disponigas stipendiojn, ĉar ili komprenas la gravecon ne nur lanĉi novajn iniciatojn, sed ankaŭ protekti ĝisnunajn atingojn”, – diris Stefan MacGill. La nuna trijara kurso finiĝos en 2014. UEA, ILEI, UAM kaj aliaj nun aktive laboras, por ke nova trijara kurso povu komenciĝi en septembro 2014.

Prof. dr Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj


Monda Pupekspozicio 2013

Etsuo Miyoshi

Kun la rekorda nombro de 15 mil vizitantoj la 6an de oktobro finiĝis la 3a Monda Pupekspozicio en la japana urbeto Higashikagawa. Al ĝia sukceso kontribuis 20 mencioj en japanaj amaskomunikiloj kaj pliaj 30 informoj en ĵurnaloj, televido kaj radio eksterlande.

La ekspozicio estis ĉi-jare dediĉita al Pollando por omaĝi la naskiĝlandon de d-ro Zamenhof. La pupkolekto kun pli ol 800 pupoj en tradiciaj kostumoj el 44 landoj estis farita danke al la tutmonda esperantistaro. Inter la polaj pupoj troviĝas ekzempleroj el porcelano donacitaj de la Pollanda Ambasado en Japanio, de la Pollanda ĉekarpata regiono, de la vojevodo de Silezio, de la vojevodo de Mazurio kaj 17 pupoj donacitaj de Facebook-amiko.

“Ĉi tiu pupekspozicio estas okazo por lerni pri aliaj kulturoj kaj kreskigi la popolan interkompreniĝon”, – emfazis dum sia parolado la ambasadoro de Pollando en Japanio, Cyryl Kozaczewski dum la malferma ceremonio. Ĝin ĉeestis ankaŭ la guberniestro de Kagawa, S-ro Keizô Hamada, la Urbestro de Higashikagawa, S-ro Hideki Fujii kaj aliaj aŭtoritatuloj pri kulturo kaj turismo de la regiono.

Atentokapta por la ĉeestantoj kaj la amaskomunikiloj estis, ke la edzino de la Pollanda Ambasadoro, iliaj du filinoj kaj nia pupambasadorino veninta el Pollando, Agnieszka Mozer, surhavis tradiciajn polajn kostumojn.

Gastoj estis bonvenigataj en la ĉefsalono per muziko de Chopin. Tutmura mapo de Pollando montris la diversajn vojevodiojn kaj sur 16 podioj estis prezentitaj pupoj laŭ la vojevodia deveno.

La enketiloj montras, ke la vizitintoj pozitive taksis la ĉeeston de ĉarma pupambasadorino, la prezentitan materialon kaj esprimis sian esperon pri la plua okazigo de la ekspozicio. Plie, homoj esprimis sian rekonsciiĝon pri la kultura valoro de la japanaj pupoj. 50% el la vizitantoj sciigis, ke ili konas, kio estas Esperanto, ke ĝi necesas por la monda paco kaj kuraĝigis la esperantistojn daŭre agi malgraŭ la nuna dominado de la angla.

La pupekspozicion ĉiujare organizas la Nova Turisma Asocio en la urbo Higashikagawa. Ĉi-jare ĝin aŭspiciis la Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo de la Pola Respubliko, la Ambasado de Pollando en Japanio kaj la polaj vojevodioj Lubuŝio, Mazovio kaj Silezio.

Etsuo Miyoshi


Velikij Novgorod: LF tradiciiĝas

LF en Novgorodo

Maksim Ŝarapov

Maksim Ŝarapov

La 6an de oktobro en Velikij Novgorod okazis la dua lingva festivalo. Per tiu fakto la lingva festivalo en ĉi tiu nordokcidenta Ruslanda urbo iĝis ĉiujara tradicio. La lokaj aktivuloj montris, ke ili ne timas daŭre okupiĝi pri la afero.

La Novgoroda festivalo estas inter la malplimulto de la lingvaj festivaloj, organizataj de neesperantista institucio. Ĝin faras la fakultato pri lingvistiko kaj interkultura komunikado de la urba ŝtata universitato. La ĉeforganizanto, postdiploma studanto de la fakultato Maksim Ŝarapov, tamen parolas Esperanton.

Krom la lokaj prelegantoj multaj venis el Peterburgo kaj Moskvo. La rusdevena programisto Petro Saveljev vojaĝis plej longe – el la ĉeĥa urbo Brno – por prezenti la ĉeĥan kaj la finnan, al kiuj li estas enamiĝinta.

LF en Novgorod

Vjaĉeslav Ivanov prezentas Esperanton

Esperanto estis prezentita de Vjaĉeslav Ivanov el Sankt-Peterburgo. Lian prezentadon ĉeestis 19 personoj – pli multe ol ĉiun el la aliaj prezentadoj. La publiko aparte ŝatis la anekdoton pri Grabowski, kaj la ideon, ke Esperanto per sia reguleco ne igas onin aspekti malpli saĝe, kiel la pli komplikaj etnaj lingvoj. Ĉiuj ricevis presitaĵon pri la eblecoj lerni kaj praktiki Esperanton. Oni promesas la trian lingvan festivalon komence de oktobro sekvajare. Venu gaste.

Vjaĉeslav Ivanov

Fotoj de Sofja Greŝnaja


SESSES 2014 ankaŭ en Ruslando

La 17–25an de aŭgusto 2014 – jen la memorinda tempo! Almenaŭ por ĉiuj, kiuj emus partopreni la unuan Someran Esperanto-Studadon (SES) ekster Slovakio – nome en Ruslando!

La deziro de E@I kaj de la SES-teamo estas alporti Esperanton al laŭeble multaj homoj, ebligi al ili lerni la lingvon en bona etoso, kontraŭ akceptebla prezo, kun amuza aldona programo. Tial ekestis planoj okazigi ne unu grandan SES, kiun ne povas partopreni nepagipovaj homoj de tro foraj landoj. Oni do decidis provi okazigi SES-ojn en pluraj lokoj, por tiel alporti ĝis pli proksime al la homoj. Unu el la problemaj landoj dum pluraj jaroj estis Ruslando – multaj interesatoj ne povis veni al SES en Slovakio pro granda distanco, alta vojaĝkosto, vizoj ktp.

Danke al la kunlaboro kun la Moskva Esperanto-Asocio MASI, kaj ĉefe kun ties gvidantino Irina Gonĉarova, venont-jare okazos la unua SES en Ruslando – proksime al la ĉefurbo Moskvo, je nur 20-minuta vojaĝo de la internacia flughaveno Ŝeremetjevo. En novembro jam eblos aliĝi al SES 2014 en Slovakio aŭ en Ruslando (kompreneble, eblos aliĝi al ambaŭ).

La organiza teamo esperas venigi multajn lernemulojn de Ruslando, Ukrainio, sed kompreneble ankaŭ de aliaj mondopartoj, por kiuj jam estas preparata interesa aldona programo kun netradiciaj ekskursoj.

La jaro 2014 estos por E@I riĉa je agado – ne nur laŭ retaj projektoj, sed ankaŭ laŭ la organizataj aranĝoj: SES en Slovakio (12–20 jul 2014, urbo Nitra), SES en Ruslando (17–25 aŭg 2014, rande de Moskvo) kaj KAEST en Modra, Slovakio (13–16 nov 2014).

Planata estis ankaŭ SES en Rio-de-Ĵaneiro, sed pro kelkaj malfacilaĵoj (malkongruaj datoj, tempomanko, piedpilka mondpokalo samtempe ktp.) estis decidite prokrasti ĝin. Tamen la organizantoj ne cedis pri la ideo kaj forte pripensas okazigi SESon en Brazilo januare 2015 – tuj antaŭ la Brazila Esperanto-Kongreso. Tiel la aranĝo daŭre estos “somera”, kaj ĝi ebligos al homoj de Suda Ameriko partopreni ĝin dum iliaj ferioj.

Detaloj baldaŭ aperos en la retejo: http://ses.ikso.net

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

Legu ankaŭ:

Katarína Nosková. SES plena je surprizoj (SES 2013)
Katarína Nosková. SES 2012: rekorda kaj perfekta (SES 2012)
Miroslav Hruška. SES: ĉu ankaŭ alikontinente? (SES 2011)


Christer Kiselman – nova prezidanto de la Akademio de Esperanto

Kiselman

Profesoro Christer Kiselman [prononcu: Ĉiselman] el la Matematika instituto de la Upsala Universitato (Svedio) estas elektita kiel la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE) rezulte de la voĉdonado de 37 akademianoj.

Christer Kiselman ekde 1989 estas membro de AdE; lastatempe li oficis en AdE kiel direktoro de la sekcio pri faka lingvo kaj membro en la sekcioj pri gramatiko, pri la ĝenerala vortaro kaj pri prononco. En Esperantujo li estas konata ankaŭ pro la organizado de la esperantologiaj konferencoj en la Universalaj Kongresoj, pro redaktado de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies kaj pro la multaj prelegoj kaj artikoloj pri temoj esperantologiaj.

La nova estraro de AdE estas kvarpersona:

Christer Kiselman, prezidanto
Probal Dasgupta, vicprezidanto
Brian Moon, vicprezidanto
Renato Corsetti, sekretario

Kiel direktoroj estis elektitaj:

Sergio Pokrovskij, Faka Lingvo
Bertilo Wennergren, Gramatiko
Markos Kramer, Ĝenerala Vortaro
Anna Lowenstein, Kontrolado de lerniloj
Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo
Paul Gubbins, Literaturo
Probal Dasgupta, Prononco
Carlo Minnaja, Komisiono Historio de AdE
Nguyen Xuan Thu, Komisiono pri homaj nomoj

Profesoro Christer Kiselman prezentis kvar proponojn por la laborplano de la Akademio. La unua estas Priskribo de la lingvo esperanto. Li prezentas ĝin jene: “Mi volas provi prezenti pli taŭgan priskribon de esperanto, se eble kun helpo de elstaraj lingvistoj sendepende de tio, ĉu ili membras en AdE aŭ ne”.

Aleksander Korĵenkov

Laŭ Oficialaj Informoj, №21 (2013 10 01) kaj retejo de Christer Kiselman


Vide el Bruselo

Karibio volas kompenson de Eŭropo

Sklavoj

La bildo “Sklavtransportado en Afriko” estas prenita el Vikimedia-Komunejo

Pli ol 50 jarojn post la sendependiĝo kaj ĉirkaŭ 180 jarojn post la liberigo de la sklavoj en la Brita Imperio, karibaj ŝtatoj finfine oficiale komencis agadon kontraŭ Britio, Francio kaj Nederlando por ricevi kompenson. Dum la lasta jardeko oni multe diskutas pri leĝa proceduro kontraŭ tiuj, kiuj profitis la jarcentojn de la sklaveco.

Nun membroŝtatoj de la kariba ekonomia komunumo (Karikom) apogas altnivelan komitaton, kiu traktas la kompensadon pro la sklaveco kaj genocido fare de tri eksaj koloniantoj: Britio, Francio kaj Nederlando. Dume ekster la kazo restas aliaj landoj kiel Hispanio kaj Portugalio. En la komitato estas ĉefministroj de landoj kiel Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Gujano, Haitio kaj Surinamo. Jam estas kontraktita la brita advokata firmao Leigh Day, kiu sukcese luktis por kompenso por kenjanoj, kiuj estis turmentitaj de la brita kolonia registaro en la jaroj 1950–1960aj.

Laŭ Ralph Gonsalves, ĉefministro de Sankta Vincento kaj Grenadinoj, la sklaveco kaŭzis egan malriĉecon kaj subevoluon antaŭ la sendependiĝo, kaj tio hodiaŭ kaŭzas gravajn problemojn por atingi ekonomian kaj socian progreson en la karibaj landoj.

Profesoro Hilary Beckles el Barbado diras, ke kompenso de okcidentaj landoj pro sklaveco ne signifas rektajn pagojn al homoj, sed riparadon de la historia damaĝo, kiu helpus Karibion trovi vojojn antaŭen. Historia studo kalkulas la profitojn de sklavkomerco kaj de la karibaj plantejoj al pli ol kvin procentoj de la brita ekonomio en la momento de la industria revolucio.

Laŭ profesoro Beckles, ĉiuj rasoj spertis iun formon de sklaveco. Kaj multaj akademianoj substrekas la longdaŭrecon de sklaveco fare de arabaj komercsitoj. Tamen, se la afrika sklaveco fare de eŭropaj landoj ne estis unika pro ties longdaŭreco, ĝi elstaras pro brutaleco. Ĝi estis sistemo de sklaveco, en kiu homoj estis viditaj jure kiel ne-homoj. La afrika sklaveco fare de koloniantaj landoj Eŭropaj estis ankaŭ unika pro tio, ke ĝi sinreproduktis – la gefiloj de la sklavoj estis naskitaj kiel sklavoj.

Aliflanke, okcidentaj landoj ne havis skrupulojn, kiam temis pri kompenso. Ekzemple, la haitiaj sklavoj, kiuj sukcesis gajni sian liberecon de Francio, devis pagi 150 milionojn da oraj frankoj al Francio ekde 1825 ĝis 1922. Ĝis hodiaŭ Haitio ne povas rericevi tiujn pagojn, kiuj estas bezonataj por akiri internacian rekonon.

Dafydd ab Iago


Kuehn Malvenzzi enkondukas Esperanton en la Venecian Bienalon

La arkitekturoficejo Kuehn Malvezzi elektis Esperanton kiel la nuran lingvon de sia katalogo por la arkitektura bienalo en Venecio 2012. “Common ground”, ĝenerala temo de la internacia renkontiĝo kompreneble tradukiĝis per “komuna fundamento”.

La arkitektura bienalo estas la plej grava eŭropa nekomerca faka renkontiĝo. Ĝi establiĝis en 1980, kaj ĉiun duan jaron invitiĝas mondfama arkitekto por prezenti teman ekspozicion. La lastan okazigon kuratoris la brito David Chipperfield kiu elektis tiun titolon “common ground” por pripensi, kion komunan la nuntempa arkitekturo dividas kun la socio.

Partoprenis 55 landoj kun siaj propraj naciaj ekspozicioj. Chipperfield bedaŭras la aktualan tendencon de arkitekturo, kiu memreprezentiĝas kaj ne vere respondas aŭ sekvas la homajn postulojn. Arkitekturo – la nura arto kiu havas konkretan tuj uzeblan funkcion – fariĝis artverko kaj la uzantoj de la konstruaĵoj fariĝis spektantoj.

La bienalo ambiciis prezenti alispecajn manierojn praktiki arkitekturon hodiaŭ. Tiucele la kuratoro invitis preskaŭ 200 artistojn kaj arkitektojn por pripensi kaj ilustri la situacion. Inter la plej gravaj invititoj oni kalkulas la italgermanan triopon Kuehn Malvezzi el Berlino. La agentejo ricevis ankaŭ la plej prestiĝan lokon de la ekspoziciejo en la Pavilono Italia, fronte al la ĉefa enirejo.

Bienale

Surpriza por la vizitantoj estis la malkovro de la 200-paĝa fortike bindita katalogo en Esperanto. Malgrandformata flugfoliaro provizis la anglan version de la teksto al la interesatoj ne legipovaj Esperante. Kial do pripensi pri komuneco kaj oferti luksan katalogon al ne-ekzistanta legantaro kaj malbonkvalitan broŝuron al la vasta plejmulto? Ne nur por facile frustri la publikon. Kuehn Malvezzi sentas grandan similecon inter la nunaj situacioj de Esperanto kaj de arkitekturo. Ili ambaŭ celis al iu monda komuneco en respekto de diverseco kaj fakte fariĝis okupo kaj deziro de tre etaj komunumoj.

En la katalogo ili pravigas sian elekton: “Esperanto kiel transnacia lingvo estas bone pripensita interbredilo kun universalismaj ambicioj; ĝi estas modernisma invento kiu estis konfrontita kun rezistoj en la reala vivo”. Kial do la publiko timis kaj Esperanton kaj arkitekturon kaj ne vaste aliĝis al iliaj proponoj? Tiu demando ne trovas respondon sed ĝi ne malhelpas pludisvolvi la kulturan proponon.

La kataloga teksto estis tradukita en Esperanton de la tradukservo LinguaForce el Rennes. Estas bedaŭrinde, ke la traduko de tiu malfacila teksto, verkita en ĵargono nekutima en Esperanto, estis iom haste efektivigita. La diverseco de la cerboj, kiuj kontribuis al la traduko, estas videbla. Iuj partoj fluas sed aliaj vere lamas, penas kaj malklaras. Ankaŭ en la preso okazis malglataĵoj: la eldonisto ne renkontis teknikan problemon kun la supersignoj krom pri la “ĵ”, kiu verŝajne inspiris al li daŭran estetikan alergion! Plue la kvalito de la ciferitaj bildoj en la enkonduko memorigas la grafikan kvaliton de la Esperanta gazetaro. Tamen la aliaj bildoj de la katalogo, tiuj de partoprenantaj artistoj, konsistigas sufiĉe belan artlibron, escepto en nia lingvo.

Sufiĉe strange estas ke, kvankam preskaŭ ĉiuj el la proksimume 200 mil vizitantoj de la 2012a bienalo devis sin konfronti kun la neatendita ĉeesto de Esperanto, la evento restis ne rimarkata en la movado. Ĉu la esperantistoj pretas varbi, nur kiam ili mem pilotas la eventon? Tamen pli aŭ malpli malfrue ili devos konstati, ke homoj en la mondo interesiĝas pri Esperanto, pri la lingvo sed ankaŭ pri la ideo de Esperanto. En la lastaj jaroj Esperanto fariĝis ne plu rara motivo de artaj medioj.

Simona Malvezzi deklaris:

Ni kreis spacon, spacan intervenon, kiu nomiĝas “komuna fundamento”, traduko en Esperanton de “common ground”. Esperanto estas sonĝo, sed ne ekzistas. Ne ekzistas vera “common ground”, oni devas konkeri ĝin ĉiufoje, kiam oni prilaboras projekton kune kun la tiamaj partneroj.

Ĉu la esperantistoj mem pretas ĉiufoje repridiskuti kaj rekonkeri sian teritorion, adaptiĝi al la momentaj kaj lokaj partneroj? Ĉu ili posedas tiun flekseblecon kiu garantias la viveblecon de la komuna fundamento?

Pascal Dubourg Glatigny


Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj

ENKONDUKO

1.1 Ekzistas kaj estas praktike uzataj la jenaj tri sistemoj por trakti la proprajn nomojn en Esperanto:

a) Plena esperantigo, jam tradicie uzata por multaj gravaj geografiaj nomoj (ekzemple Afriko, Nov-Jorko, Bulonjo-ĉe-Maro, Rejno, Himalajo) kaj por historie gravaj personoj (ekzemple Konfuceo, Julio Cezaro, Ŝekspiro). Plene esperantigitan propran nomon karakterizas kelkaj nepraj trajtoj:

1) Ĝia parola formo uzas nur la 28 Esperantajn sonojn, kiuj en ĝia skriba formo estas reprezentataj de la respektivaj Esperantaj literoj;

2) La nomo havas la finaĵon[1] "-o" (kio estas nepra por ĉiuj Esperantaj substantivoj).[2]

3) Ĉe elparolo de la nomo oni sekvas la akcentajn regulojn de Esperanto.

Krome, en plenaj esperantigoj oni emas eviti sonkombinojn nekutimajn por Esperanto.

b) Parta esperantigo, kiun karakterizas la uzado de Esperantaj literoj prononcataj laŭ la reguloj de Esperanto, sed eventuale kun alia akcentado ol en Esperanta vorto (ekzemple Zamenhof, Gamal Abdel Naser kaj Ban Ki-mun).

c) Uzo de la originala skribo de la propra nomo (tradicie uzata nur se la originala nomo estas skribata per latinalfabetaj literoj, ekzemple Kálmán Kalocsay) aŭ iu pli-malpli akceptita sistemeca latinliterigo de la propraj nomoj, originale skribataj per alia skribosistemo (ekzemple ĉinaj propraj nomoj en pinjina transskribo, kiel Dèng Xiăopíng).

1.2 Aldone, esperantigo (ĉu plena aŭ parta) povas en tri malsamaj manieroj baziĝi sur alilingvaj versioj[3] de la nomo:

a) Ĝi povas baziĝi sur la origina prononco de la nomo, ekzemple Ŝekspiro kaj Budapeŝto.

b) Ĝi povas baziĝi sur la origina skribo de la nomo, ekzemple Londono kaj Freŭdo.

c) Ĝi povas baziĝi sur la origina signifo de la nomo, ekzemple Nigra Maro kaj Bonaero.

Ofte estas uzata kompromiso inter du aŭ tri el ĉi tiuj esperantigo-manieroj, ekzemple Alzaco (bazita sur originaj skribo kaj prononco), Santiago de Ĉilio (bazita sur originaj skribo kaj signifo) kaj Nov-Jorko (bazita sur originaj signifo kaj prononco).

LA AKADEMIO KONSTATAS, KE:

2.1 Ĉiu el la tri sistemoj menciitaj sub 1.1 havas siajn proprajn relativajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn:

a) Plena esperantigo pli bone konformas al la spirito de la lingvo, estas facile uzebla parole, ebligas tujan kaj klaran derivadon kaj estas egale oportuna rilate al ĉiuj lingvoj kaj skribosistemoj. Tamen ĝi povas malfaciligi la rekonon de la esperantigita propra nomo; krome, ne ĉiam estas facile elekti la plej taŭgan plene Esperantan formon (ofte pri tio decidas nur la lingva tradicio).

b) Parta esperantigo ebligas facilan legon kaj elparolon de la nomo (se ne atenti pri la akcento, kies pozicio estas neniel indikita), sed manko de la Esperanta finaĵo ne ebligas al la propra nomo iĝi normala Esperanta vorto. Ĉi tiu sistemo estas uzata precipe por la lingvoj kaj skribosistemoj, kiuj uzas alfabeton alian, ol la latinan (kaj ties variaĵojn).

c) Uzo de la originalaj latinliteraj propraj nomoj ofte (sed ne ĉiam) ebligas facilan rekonon de la koncerna vorto en la skriba formo (precipe por tiuj, kies gepatra lingvo uzas variaĵon de la latina alfabeto), sed malebligas facilan derivadon kaj povas kaŭzi multajn problemojn kaj miskomprenojn ĉe la bezono pri ĝia parola uzo.

2.2 Pro la supre prezentitaj konsideroj nun ne eblas rekomendi unu solan ĉiam uzindan manieron trakti diversajn proprajn nomojn en Esperanto.

LA AKADEMIO REKOMENDAS:

3.1 Elektante kaj uzante iun el la prezentitaj sistemoj (depende de la bezonataj celoj en diversaj situacioj) oni ĉiam konsideru kaj pesu la eventualajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn, kiujn povas kaŭzi la uzo de ĉiu sistemo en ĉiu konkreta okazo.

3.2 Indas plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn, precipe kiam temas pri:

a) Ofte bezonataj kaj menciataj aferoj (ekzemple la komputil-rilataj nomoj Vindozo, Linukso, Guglo).

b) La propraj nomoj vaste konataj (ekzemple grandaj urboj aŭ aliaj geografiaĵoj; nomoj de eminentaj historiaj personoj, ekzemple Komenio, Voltero, Ejnŝtejno, Baĥo) aŭ ĉiuj ajn nomoj, por kiuj oni bezonas la eblon de facila derivado (ĉefe en scienco, ekzemple Galvano – galvanismo, Koŝio – koŝia vico).

c) La propraj nomoj ofte ripetataj en iu sama teksto (ekzemple la nomo de la ĉefobjekto en iu granda informa teksto aŭ la nomoj de la ĉefaj personoj de iu beletra verko; ekzemple sinjoro Tadeo).

3.3 Dum mankas ĝenerale akceptitaj principoj pri esperantigo de diverslingvaj propraj nomoj, ĉe eventuala esperantigo estas rekomendate sekvi la modelojn de la jam tradiciiĝintaj ekzemploj: interalie, ne ĉiam sufiĉas rekte transskribi la originalan elparolon per la Esperantaj literoj, aŭ simple kopii la skriban formon aldonante al ĝi la finaĵon "-o"; necesas zorgi, ke la rezulto estu ekvilibra rilate la prononcon, skribon, kaj laŭeble facilan rekoneblon. Traduki nomojn aŭ nompartojn eblas en ĉiuj okazoj, kiam la nomo aŭ nomparto havas travideblan signifon en sia origina formo; tamen tia tradukado estas klare preferinda al prononca-skriba adapto nur kiam temas pri nomoj, kies diverslingvaj versioj similas inter si pli laŭ la signifo ol laŭ la prononco kaj skribo (kiel ĉe Nigra Maro).

3.4 Krome, oni konsideru la fonetikajn apartaĵojn de Esperanto: la esperantigo ne entenu silabe elparolendajn konsonantojn (kiel la "r" en Brno[4]), kaj prefere oni evitu nekutimajn sonkombinojn, precipe se por multaj Esperanto-parolantoj estas malfacile prononce distingi ilin de iuj pli kutimaj sonkombinoj (kiel la "rŭ" en Rŭando[5] aŭ la "ngk" en Hongkongo[6], kiujn multaj prononcus same kiel "ru" kaj "nk").

3.5 Kiam temas pri relative novaj aŭ malmulte konataj esperantigoj (tamen nepre bezonataj en iu konkreta okazo pro la supre prezentitaj konsideroj), oni laŭeble menciu la originalan formon de la nomo parenteze aŭ piednote por eviti miskomprenon.

3.6 La neesperantigitajn proprajn nomojn laŭeble akompanu prononc-indiko konforma al la jenaj postuloj:

a) La prononc-indiko estu prezentita tuj ĉe la unua apero de la propra nomo inter rektaj aŭ rondaj krampoj per minusklaj literoj.

b) La prononc-indiko principe uzu nur la Esperantajn literojn (en la okazo de manko de ĝusta Esperanta sono responda al la alilingva oni prezentu la plej proksiman Esperantan sonon, eĉ se tiel oni nur proksimume transdonas la originalan prononcon kaj perdas iujn informojn).

c) Por indiki la akcenton oni prefere uzu la dekstran tipografian kornon super la akcentata vokalo (tio estas la modelo prezentita en la Fundamento), ekzemple [gastón varengjén]; en la okazoj, kiam ĝia uzo prezentas malfacilaĵon, oni prezentu la akcentatan vokalon majuskle (ekzemple [gastOn varengjEn]).

Rimarko 3.6.1. Kiam tio povas esti utila, precipe en fakaj aŭ enciklopediecaj tekstoj, oni povas libere prezenti diverslingvajn proprajn nomojn ankaŭ en la origina formo, eĉ se ili uzas nelatinliteran skribon. Okaze de nelatinlitera skribo estas tamen dezirinde provizi ilin ankaŭ per latinlitera formo (plene aŭ parte esperantigita) aŭ per prononc-indiko.

Rimarko 3.6.2. En specialaj okazoj, kiam la prezento de ĝusta prononco estas aparte grava, oni povas prezenti ankaŭ aliformajn prononc-indikojn (ekzemple per la uzo de la Internacia Fonetika Alfabeto aŭ iuj aldonaj tipografiaj signoj kaj rimedoj), tamen oni konsciu, ke la sola sistemo egale komprenebla por ĉiuj esperantistoj estas la uzo de la Esperantaj literoj.

3.7 Ĉiu esperantisto povas mem decidi kiuforme uzi sian nomon en la Esperanta medio. Sed oni konsciu, ke formo, kiu ne estas almenaŭ parte esperantigita, ĉiam estos konsiderata kiel fremdaĵo en Esperanta teksto kaj povas esti misprononcita aŭ iel misformita okaze de kopiado aŭ alia reuzo de tiu nomo.

4. Ĉi tiu rekomendo plene anstataŭas la antaŭajn Rekomendojn pri propraj nomoj de la Akademio de Esperanto de la jaro 1989 (el la Aktoj de la Akademio III, 1975 – 1991, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11). Tiuj antaŭaj rekomendoj do perdas sian statuson de validaj rekomendoj de la Akademio de Esperanto.

Kromdeklaro pri la nomoj Zamenhof kaj Vaŝington

La Akademio de Esperanto, lige kun sia esploro pri la skribado de diversgrade esperantigitaj propraj nomoj, rekonsideris rimarkon IV en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. La rimarko aperis en sekcio I(B) de la Aldono:

“B) 2 propraj nomoj

Paŭl/o
Zamenhof

RIM.IV. La nomo Zamenhof komence estis uzata kun apostrofo (ekzemple en la “Unua Libro”); en la Fundamento (fine de la Antaŭparolo) ĝi aperas sen apostrofo, tiel same kiel la virnomo Vaŝington (12, 19). Dume oni trovas en la U.V., ĉe an/, la urbonomon Nov-Jork sen apostrofo, sed en la ekzercaro (37, L. 1) troviĝas Nov-Jorko, kie ne povas temi pri preseraro. Fakte temas pri neesprimita licenco al la 16a Regulo pri apostrofado de substantivoj, licenco, laŭ kiu ĉe propraj nomoj povas esti forlasata ne nur la finaĵo de l’ substantivo, sed ankaŭ la apostrofo mem.”

(Fonto: Aktoj de la Akademio II, 1968-1974, p. 12.)

La Akademio ĉi-pere nuligas tiun licencan interpreton de la apero de senapostrofaj Zamenhof kaj Vaŝington en la Fundamento kaj konstatas, ke tiuj nomformoj estas rigardendaj kiel nur parte esperantigitaj.

La estraro de la Akademio de Esperanto kaj la direktoro de la Sekcio pri Prononco: Christer Kiselman, prezidanto; Brian Moon, vicprezidanto; Probal Dasgupta, vicprezidanto kaj direktoro de la Sekcio pri Prononco; Renato Corsetti, sekretario.

Notoj

1. Notu ke kiam finaĵo aldoniĝas al iu vortobazo en Esperanto, tiu vortobazo ĉiam devas havi almenaŭ unu silabon. Tial, ekzemple, oni konsideru la nomon Bo ne plena esperantigo, sed nur parta esperantigo.

2. Ĉi tiu regulo ne validas por citaĵecaj nomoj, ekzemple la nomo de la komedio Kiel plaĉas al vi de Ŝekspiro. Sub ĉi tiun fenomenon de citaĵecaj nomoj oni ankaŭ klasigu la uzon de nesubstantivaj Esperantaj vortoj kiel propraj nomoj, ekzemple la nomojn Amplifiki kaj Kore de Esperantaj muzikgrupoj. Tiaj citaĵecaj nomoj eĉ povas enteni skribsignojn kutime ne renkontatajn ene de vortoj; ekzemplo estas la krisigno en la nomo lernu!.

3. La esperantigo povas baziĝi ne nur sur la origina lingvo de la nomo aŭ (ĉe geografiaj nomoj) sur la lingvo parolata en la nomata loko, sed sur diverslingvaj formoj: ekzemple, la Esperanta nomo Kopenhago de la dana ĉefurbo baziĝas ne sur ĝia dana nomo København [kebmháŭn], sed sur ĝiaj nomoj en multaj aliaj eŭropaj lingvoj.

4. Preferinda povus esti la formo Bruno laŭ la germana kaj latina nomoj de tiu urbo (temas pri la dua plej granda urbo de Ĉeĥujo).

5. Preferinda estas la formo Ruando (temas pri la afrika ŝtato).

6. Preferinda estas la formo Honkongo (temas pri speciala administra parto de Ĉinujo).

Laŭ Oficialaj Informoj, №22 (2013 10 10)


Nia trezoro

Mario Pei

PeiNaskita en Romo, Italio, Mario Andrew Pei (1901–1978) estis fama usona lingvisto kun italaj radikoj, kaj konsiderata kiel unu el la grandaj poliglotoj de la 20a jarcento, kiu konis centon da lingvoj, de kiuj li aktive regis tridekon, inter ili la italan, anglan, francan, hispanan, portugalan, rusan, germanan, latinan, malnovan grekon kaj sanskriton. Migrinte en 1908 al Usono, en Novjorko li trapasis diversajn specialajn lernejojn kaj ricevis ankaŭ jezuitan edukadon. En 1932 li doktoriĝis ĉe la Columbia universitato per verkaĵo pri la lingvo de la oka jarcento en norda Francio. Restante fidela al la sama universitato, de 1952 ĝis 1970 Pei instruis kiel ĝia profesoro romanan filologion.

Multnombre li publikigis diverstemajn verkaĵojn en kaj ekster la romanistiko, kiuj trovis vastajn atenton, aprezon kaj signifon. Liaj abundaj scioj kaj konoj pri lingvoj estis urĝe bezonataj kaj kondukis dum la dua mondmilito al la kunlaboro kun la ministerio pri defendo de la usona registaro, kie li laboris kiel lingva konsilanto kaj aŭtoro de klerigaj tekstoj por usonaj soldatoj. Pei verkis kvindekon da libroj. En 1941 li publikigis sian unuan libron pri la itala lingvo. Post tio sekvis The Story of Language (1949), The Story of English (1952), The Story of Tedesco (1952), All about language (1954), Language for everybody (1956), Talking your way around the world (1961), How to learn languages and what languages to learn (1966), Double-speak in America (1973), The Story of Latin and the Romance Languages (1976) kaj aliaj.

La ĉefa kontribuo, kiun Pei postlasis sur la kampo de la interlingvistiko, estis lia ampleksa libro (291 p.) One Language for the World, kiu aperis en 1958 en la angla lingvo. Kvankam nuntempe apenaŭ plu uzata, legata aŭ citata, ĉi tiu libro devas esti taksita kiel “klasika” scienca verko pri la problemo de la universala, internacia aŭ komuna mondlingvo. Pro diversaj kialoj, kiujn li detale klarigis en sia leginda libro, Pei montris sin konvinkita, ke la homaro ne nur iam devus disponi pri komuna lingvo, sed ke la popoloj ankaŭ dezirus havi tian mondlingvon. Pei kredis, ke tia komuna lingvo povus multe kontribui al la paca internacia kunlaboro, ligita kun la libereco de la individuo, kvankam tia lingvo mem ne kapablus eviti internaciajn konfliktojn. Sed ĝi povus almenaŭ efike helpi eviti miskomprenojn en la komunikado kaj tradukado, subteni la sciencon kaj teknologion, helpi la evoluon de la literaturo, akceli la turismon kaj eĉ krei laborlokojn. La ĉefa problemo estus nur la metodo laŭ kiu elekti tian lingvon el 2796 naturaj lingvoj kaj el 600 konstruitaj lingvoj (ciferoj de Pei). Ĉu do tia komuna mondlingvo estu etna-nacia (natura) lingvo, ekzemple la mondvaste uzataj angla, franca, hispana, ĉina au rusa, aŭ ĉu ĝi estu la idiomo de malgranda tribo, aŭ ĉu tiucele estu adoptita iu konstruita lingvo (li ne uzis la terminon planlingvo) kiel Esperanto, Ido, Interlingua aŭ Basic English?

PeiDum por ĉiuj ceteraj iam proponitaj konstruitaj lingvosistemoj Pei ne vidis iun ŝancon realiĝi, li evidente esprimis certan simpation por la zamenhofa Esperanto, kies diversajn avantaĝojn li klare vidis. Li emfazis la (laŭdiran) propedeŭtikan valoron de ĉi tiu planlingvo kaj rekomendis enkonduki ĝin en la instruplanojn de la lernejoj. Malgraŭ tiu favorado de Esperanto, lia principa skeptiko pri la konstruitaj lingvoj restis konservita.

Rimarkinde estas, ke Pei egalrajte traktis la etnajn-naciajn kaj konstruitajn lingvojn en siaj konsiderado, analizado kaj rekomendado por ludi la rolon de mondlingvo. Kaj li starigis la kriteriojn. Lingvo, kiu servus nur al malgranda elito, kiu estus uzata nur kiel klasĉambra ekzerco aŭ kiu estus adoptita sole de relative malmultaj ŝatantoj, laŭ li ne taŭgus kiel mondlingvo. Tia lingvo devus almenaŭ funkcii en la sama maniero, aŭ dimensio kiel la angla en Usono aŭ la rusa en Sovetunio. Tia mondlingvo ankaŭ ne devus esti perfekta nek aparte facila, sed ĝi simple devus ludi la rolon de la mondlingvo. La enkondukon de tia komuna lingvo li sugestis aparte en la kazo de iuj multlingvaj ŝtatoj (li menciis interalie Hindan Union, Sudanon kaj Svislandon). Krom tio, tia lingvo ankaŭ ne devus funkcii por esprimi iun apartan idean principon, celon aŭ intereson, sed ĝi devus servi nur kiel rimedo (angle: tool). Plej grave estus, ke tia mondlingvo ne estu aprobita nur de kelkaj, sed ke ĝi estu akceptita de ĉiuj. Inter la malavantaĝoj de la planlingva movado Pei menciis la diversajn tendencojn, kiuj konkurencas kaj kontraŭbatalas unu la aliajn. Alia ĝeno estis laŭ li la rigida insistemo de la interlingvistoj, kiuj krom konstruita lingvo ne vidas alian solvon de la “lingvoproblemo”. Ĉi tiun sintenon Pei kritikis kiel “Esperanto-naciismon”, aŭ “Interlingua-naciismon”.

Lia libro One Language for the World estis notita de Unesko-Kuriero, №11, 1963, sur kies paĝoj la aŭtoro ricevis la okazon prezenti la planlingvan temon. Skizante la historion de la provoj krei universalan lingvon, Pei pritaksis ankaŭ la valoron de Esperanto, kiun li laŭdis kiel bonegan ekzemplon de fonetika lingvo. La fonetikecon kaj normigitecon de Esperanto li eĉ pli alte estimis ol ĝian laŭdiran neŭtralecon mem, se per tio oni komprenas la internaciecon kaj etnan sendependecon de planlingvo. Al la aktualaj planlingvoj Pei riproĉis, ke ili ne sufiĉe konsideras la kreskantajn signifon kaj evoluon de la naturaj lingvoj, kiuj disvastiĝas kun la ambicio fariĝi modernaj universalaj lingvoj. Pro la menciitaj avantaĝoj de planlingvoj, al kiuj apartenis laŭ li ankaŭ la manko de la danĝero disdialektiĝi, Pei kredis, ke internacia konstruita lingvo kiel Esperanto estus tuj adoptebla, enkondukebla kaj utiligebla por la monda komunikado, dum la naturaj lingvoj devus unue reformi sian ortografion. Aprezante la kulturajn valorojn, kiujn Esperanto laŭ li jam kreas pere de sia praktika uzado, Pei skribis, ke li ĝojus, se li povus konstati, se ĉirkaŭ tia planlingvo naskiĝus ankaŭ universala kulturo.

Mario Pei apartenis al la redakta komitato de La monda lingvo-problemo, sed ŝajnas, ke li mem ne postlasis artikolon en tiu ĉi fakrevuo, kiu estis tiam kontrolata de V. Sadler.

Pei pledis por praktika solvo de la “lingvoproblemo”. La perspektivon de la angla lingvo, kiu rapide disvastiĝas inter la popolaro de la moderna mondo, li komparis kun la analoga situacio de la latina lingvo en la antikva tempo, kiam ĝi estis adoptita de la etruskoj, iberoj kaj gaŭloj kiel lingua franca.

Konklude, la profesia lingvisto Mario Pei kredis, ke la mondlingva movado havas en principo ian ŝancon por sukcesi. Samtempe li atentigis, ke tiu sukceso dependos de tio, ĉu la registaroj de la mondo interkonsentos pri la enkonduko aŭ adopto de iu konkreta idiomo kiel komuna mondlingvo. Sed li timis, ke la ĉefa obstaklo de la solvo de la problemo verŝajne konsistas en tio, ke estas neeble konvinki ĉiujn popolojn pri la absoluta supereco de unu el la ekzistantaj lingvoj, ĉu natura, ĉu konstruita.

Andreas Künzli


Historio de UEA

van Dijk, Ziko. Historio de UEA. – Partizánske: Espero, 2012. – 376 p. – 300 ekz.

Historio de UEANe mankas verkoj pri UEA. La direktoro de UEA Hans Jakob verkis skizon pri UEA dum 1908–1933. En Utila Estas Aliĝo Ulrich Lins per tri kontribuaĵoj en leĝera stilo priskribas elektitajn epizodojn el la unua jarcento de la asocio. En kelkaj historiografiaj verkoj UEA ricevas sian parton (kolektiva verko Esperanto en perspektivoHistorio de Esperanto de Aleksander Korĵenkov). Ziko van Dijk kontribuis per la kongresa historio Sed homoj kun homoj. Lia monografio La asocio entenas tri studojn: pri la Biblioteko Hodler, pri la statutoj kaj pri la historioj de esperanto.

La monografio Historio de UEA estas traduko de la germanlingva doktoriĝa laboraĵo de tiam ankoraŭ Ziko Sikosek (doktoriĝo en 2006). La Esperanta versio aperis liberpermesile por ebligi ĝian disvastiĝon.

La historia fadeno ekmalvolviĝas longe antaŭ apero de UEA kaj finiĝas en la jaro 1989. La verko sekvas kutiman mondhistorian periodigon kun la du mondmilitoj kiel markiloj kaj la falo de la Berlina muro kiel punktofino. Kontribuas al la subperiodigo propre Esperantaj eventoj.

Kiel la fontoj servis arkivaj materialoj en la biblioteko Hodler de UEA, arkivo de Esperanto-Asocio de Britio, CDELI; libroj kaj gazetoj; korespondado kaj konversacioj.

Ĝeneralaj rimarkoj. Ĉe la eklego min frapetis la germaneca frazkonstruo – influo de la tradukiteco kaj neatenta redaktado, se entute tiu estis. Enŝteliĝis mistajpoj kaj kuriozaj vorttransmetoj kiel UE-A. Jen foje Ligo de Popoloj, jen kutima Ligo de Nacioj. UEA donis permeson uzi bildojn, kaj ili estas malavare dissemitaj sur la libropaĝoj.

La enkonduko klarigas, ke “ĉi tiu verko montras la politikan historion de la monda Asocio, precipe kun la demando pri neŭtraleco”. Tial relative malgrandan atenton ricevas aliaj facetoj en la agado de UEA, kiel eksteraj rilatoj, instruado, ktp. Sed la organizaj demandoj ricevas sufiĉe detalan traktadon.

Unue estas pritraktata la periodo 1887–1920, ekde la “prahistorio” kun mallonga rakonto pri Zamenhof, fruaj jaroj de Esperanto, la organizaj provoj de la lingvokreinto kaj la unua Universala Kongreso. Sekvas la “eksperimentaj jaroj” de UEA, ideaj ĝermoj: laŭ Hodler por la estonteco de la gazeto Esperanto necesas organizo, servanta por antaŭenigi ankaŭ la lingvon. La duan ĝermon oni vidas en la iniciato de Esperanto-konsuloj kaj Esperanto-oficejoj). Post la konstituigo de UEA okazas elprovado de la strukturo kun oftaj ŝanĝoj de statutoj kaj posta stabiliĝo, venas konfrontado kun la naciaj societoj. Dum la 1a Mondmilito UEA en la neŭtrala Svislando, organizis peradon de korespondaĵoj kaj aliajn servojn. Apud tiuj informoj van Dijk montras per ekzemploj sintenojn de landaj asocioj (naciaj societoj) kaj gazetojoj.

Postmilite pro la frua morto de Hodler, la plej grava figuro de UEA, tri svisoj – Stettler, Privat kaj Jakob – ekgvidis la asocion. Intertempe la naciaj societoj serĉis tegmenton por kunlaboro. La solvon elcerbumis dum la komuna prama veturado al la UK en Helsinki Edmond Privat de UEA kaj Gabriel Chavet de Esperanta Centra Oficejo. La nova Internacia Centra Komitato entenis reprezentanojn de la naciaj societoj kaj de UEA. Ĝi zorgis pri la ĝeneralaj interesoj de la movado, reprezentante esperantistojn internacinivele kaj organizante UK-ojn.

Kiel ofte okazis, ne longe oni atendis aperon de kvereloj, kaj sekvis la “Stokholma renverso” (1934) kun forigo de la malnovaj gvidantoj. Kaskontrolo sub la nova prezidanto evidentigis katastrofan staton de la asocia financo. Tiuj atentokaptaj, eĉ detektivecaj paĝoj malkovras la nehonestajn agojn de Jacob pri la financo. Aspektas tiel, ke ĉi tiu “servisto de l' ideo” ne distingis inter la asocia kaso kaj sia propra poŝo. (Posta foto el ĉ.1954 montras lin en sia domo, meze de granda salono kun tutmura bretaro, antaŭ impona skribotablo, katalogaj kestoj apudaj, kaj tajpistino fronte.)

La strebo de la novaj estroj ŝpari per migro al Britio renkontis proteston de svisaj membroj ĉe tribunalo. Tiel aperis nova organizaĵo Internacia Esperanto Ligo, al kiu iris preskaŭ ĉiuj landaj societoj. La “malnova” UEA restis en Svislando. Estas interese sekvi la intrigan kulisan manovradon de Stettler. Jen aperas la berna delegito Karl Max Liniger, unue estrarano, kaj poste prezidanto de UEA. Ĉu vere nur pajloviro? Mankas en la libro informoj aldonaj, krom tio, ke li retiriĝis el la prezidanteco en 1940 pro familiaj kaŭzoj. Kiu kaj kia estis reale ĉi tiu mistera prezidanto de UEA?

Malpermesoj kaj la Dua mondmilito, kunfandiĝo de la du asocioj (1947), komunismo kaj kontraŭkomunismo (1945–1955), la erao de Ivo Lapenna (1955–1974)… Lapenna pro sia forta personeco ĝis nun elvokas kontraŭajn sentojn. Artikoloj kaj rememoroj ankoraŭ ne ebligas adekvate taksi lian kontribuon al la Esperanto-movado. Same kiel antaŭe, politikaj starpunktoj de individuoj kunpuŝiĝas en UEA. Personaj ambicioj superas raciajn solvojn. Kaj denove Hans Jakob, kiu daŭre fraŭdis, perfidis kaj damaĝis sian asocion, tio klariĝis dum la profesia kontrolo komence de 1960. Sed ne nur li profitigis sin, aliajn interasajn kazojn prezentas van Dijk…

Sekvas translokiĝo al Roterdamo, aventuroj kun la ribelema junularo kaj la orienta bloko, novtipa ĝenerala sekretario, problemoj pri kelkaj landaj asocioj, atakoj kontraŭ UEA, konceptoj pri “neŭtralismo” kaj “aktiva neŭtralismo” kaj multo plia.

Post tralego de la libro, eble oni havus impreson, ke tro da konfliktoj estis en UEA kaj ĉirkaŭ ĝi. Kiel asertas la aŭtoro, “bazo por konfliktoj estis, preter la politikaj kaj organizaj demandoj, precipe personaj ambicioj”. Mi aldonu, ke kelkaj kazoj estis por mi naŭzaj. Tian libron, pro abundo de faktoj, oni ne legas unutire. La aŭtoro prezentas ne nur faktojn, sed ankaŭ konkludojn kaj prijuĝojn, kiujn oni nature povas kontraŭargumenti. Kelkaj epizodoj el la historio de UEA estas detalege prezentitaj: ĉu vere valoras tia (mis)proporcio, dum kelkaj gravaĵoj restas apenaŭ menciitaj? Eĉ en scienca esploro ne eblas resti deflanka observanto.

Halina Gorecka


Homarano: Nepre havenda libro

Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. – 2a eldono, korektita kaj ampleksigita. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. – 360 p.; 500 ekz. – (Serio Scio; №8).

HomaranoLa dua eldono de tiu vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof aperis nur du jarojn post la unua eldono de 2009, kio en Esperantujo atestas brilan sukceson de vendo. Jam ĉe la unua apero, la legantaro komprenis, ke la hagiografia tempo forpasis, kaj ke venis tiu de objektiva biografio. Dubindas, ke estonte naskiĝos studo pli kompleta, escepte se aperos nova(j) dokumento(j), afero pli kaj pli neverŝajna, kun la paso de l' jaroj.

La dua eldono de Homarano ne estas nura represo de l' antaŭa: ĝi numeras 360 paĝojn, kaj la antaŭa 320. La titoloj de kelkaj ĉapitroj ŝanĝiĝis; ilia enteno konsideras novajn vidpunktojn, kaj kelkajn eltrovojn aperintajn post 2009; la stilo en pluraj lokoj iĝis, se eble, pli “objektiva” kaj malpli “subjektiva”.

La ĉefa rezulto de tiu preskaŭ definitiva studo, estas montri, ke se ni estas “Esperantistoj”, ni neniel estas “Zamenhofanoj”. La ĉefa ideo de Zamenhof estis lia hilelismo-homaranismo. La lingvo estis en lia animo afero nur flanka, akcesora; la spirita unuiĝo de la homaro per la hilielismo-homaranismo ĉiam restis por li la granda celo (“Hilelismo estas la plej grava el ĉiuj miajn laboroj”).

Kiel lia vivo influis al nia Esperanto, ni povas ekscii, ekzemple, legante ke, se la Unua Libro estus aperinta kelkajn monatojn antaŭe, ni havus verban formon kun ~es por imperfekto kaj ne havus la akuzativon… Tio verŝajne klarigas, kial li facile proponis kaj estis preta akcepti ŝanĝojn en la lingvo: da Esperantoj li sendube havis pli ol dek en la kapo, sed ĉiu speco restis la sama persono sub malsama vesto, t. e. gramatiko simpla, radikoj senŝanĝaj, plejeble internaciaj, leksiko simpligita per afiksoj…

Antaŭ tiu verko, kiu laŭ la ŝablona diro “legiĝas kiel romano”, oni restas senvoĉa, kiam oni konsideras la gigantan laboron kiun ĝi necesigis. Evidente Aleksander Korĵenkov estis “surloke” kompare, ekzemple, kun Gaston Waringhien, kiu eldonis la korespondadon Zamenhofan.

Sed kion signifas “surloke”, kiam centoj kaj miloj da kilometroj disigas bibliotekojn, arkivejojn aŭ dokumentejojn en Grodno, Peterburgo, Moskvo por tiu, kiu vivas en la iama “Emanuel-Kant-urbo”?

Sed malgraŭ tiu taskego, kiu pelis la aŭtoron al la unua rango de la zamenhofologoj, eble eĉ al la trono, ni restas malsataj pri pluraj “misteroj” en la Lazara vivo (Post la legado de la unua ĉapitro oni ne plu emas skribi “Ludoviko”).

Kial li iris studi medicinon je pli ol mil kilometroj de sia hejmo? Ĉu parizano facile irus studi medicinon en Romo? Berlinano en Barcelono? Tio estas proksimume la distanco inter Varsovio, kie staris brila universitato, kaj Moskvo. Ĉu patra deziro forigi lin de la politikemo? Patrina zorgo pri rilato kun netaŭga knabino? Deziro de Lazaro proksimiĝi al alia loko, kaj do al alia persono? (Li komence celis studi en Tartu!). Iu romantika esperantistino iam deklaris al mi: “Amafero, certe amafero!” Ni verŝajne neniam scios. (Amuze estas aldoni, ke la samon ŝi asertis pri Kabe: “Kabe certe kabeis pro amafero!” Je mia miro, ŝi pludiris: “Vidu lian portreton en Esperanto en perspektivo! Kia belulo!” Ni lasu ŝin al ŝiaj imagoj…)

Alia demando, pli grava: kio estis la malsano, kiu dum pluraj semajnoj detenis la knabon Zamenhof for de la lernejo? Se konsideri la severon de lia patro Marko, ĝi devis esti sufero klare videbla, elĉerpiga, febra, daŭra. Je tiuj kriterioj, post elimino de la flava malsano, facile videbla, restas nur unu el la pluraj tifaj febroj, aŭ rikeciozoj, transdonataj de puloj, cimoj sed ĉefe de korpaj pedikoj. Oni nun forgesis, kiel familiaraj kaj abundaj estis homaj parazitoj en la pasintaj jarcentoj. Rikeciozo povas mortigi, precipe infanon (fratineto de Lazaro mortis ankaŭ pro nenomita malsano). Sed pli grave, oni konsideris, ke tifa febro povis sekvaĵe doni al posta plenkreskulo tre gravan arteriton, la malsanon de Bürger (aŭ Buerger), kiu tre oftis en judaj homgrupoj tiutempaj. Mi priprelegis en Bureso, kaj montris histologiajn vidojn pri ĝi. Nuntempe oni simple sin turnu al Vikipedio por spekti tiajn bildojn kaj havi kontentigajn informojn pri la “Buerger-malsano” en multaj naciaj lingvoj. Ĉu Zamenhof suferis tiun tipon de arterito, tiam oftega ĉe orienteŭropaj judoj “helpe” de tabako? Ni neniam scios, ĉar ne ekzistis liatempe arteraj radiografioj. Sed ni neniam forgesu, ke Zamenhof havis du vivojn – la tagan de kuracisto kaj la noktan de esperantisto – aktiveco jam neeltenebla de bonfarta homo; krome li estis tre grava malsanulo, kiu jam en siaj kvardekaj jaroj apenaŭ povis simple paŝi.

Alia demando, flanka; onidiro sufloris en Francujo, ke ankaŭ Alfred Michaux estis juda. Sed nenia skriba aŭ atesta pruvo de tio ekzistas. Estas nun nur unu persono kun tiu nomo en Bulonjo; altelefonita, ŝi respondis, ke nenian rilaton ŝi havas kun tiu advokato, kies sekvaĵo malaperis en Bulonjo. La prezidanto de la loka juda asocio ankaŭ telefone respondis, ke li konas neniun judon kun tiu nomo, kiu cetere ne aspektas juda (Kio nenion pruvas: Klein, Bernard, Wolf, Picard kaj aliaj oftaj francaj familiaj nomoj povas esti judaj aŭ nejudaj). Li aldonis, ke pro la dummilita preskaŭ kompleta bombodetruo de la urbo, ne restas familiaj arkivoj en la Bulonjaj urbodomo aŭ sinagogo.

Resume, kvankam bedaŭrinde restas truoj en la puzlo, ĉio konebla en la vivo kaj idearo de Zamenhof troviĝas en tiu nepre havenda libro. Do senatende mendu ĝin, se vi ankoraŭ ne posedas.

Jean-Luc Tortel

Legu ankaŭ la recenzon de la unua eldono (recenzis Walter Żelazny).


Stilaro

Poemo de Aleksandro Mitin

Mitin

1.

Kiel diris unu fama verkistino,
Poezio estas vortoj plus muziko.
Dum centjaroj logas homojn per fascino
Rim' kaj ritm' en teksta aerobatiko.
Sed parolas kritikistoj, ke finfine
Rutiniĝis rimoj en la stil' klasika.
Novajn vortojn serĉas pegazist' obstine
Sed ne trovas ilin eĉ plej artifika.

2.

Tamen, sendube, versaĵoj ekzistas sen iu ajn rimo,
Kiam la teksto muzikas per ritm' elokventa kaj strikta:
Pafas akcentoj en celon plej ĝuste, sen iu maltrafo –
Kantu, poeto! Per frazoj bombastaj eldiru plej gravan.
Jen heksametro. La plej fama ritmo el la historiaj:
Saĝaj helenoj preferis per ĝi fari belajn eposojn.
Ĝi, plej antikva, travivis epokojn, uzeblas ĝis nuno.
Estas la stilo tre alta, triumfa, patosa kaj bela.

3.

Ankaŭ tekst' estas versa,
Eĉ se rompiĝis kutimaj limoj:
Ritm' povas esti diversa
Tamen restas senriproĉaj rimoj.
Verŝajne, estos malfacile por leganto,
Tamen, se similas tekst' al kanto,
Do videblas eĉ por pedanto:
Ankaŭ ĝi estas versa.

4.

Oni nomas poeton “majstro de liro”,
Sed delira vagad' en sublim' okazas vanta.
Tamen fruktas abunde senbrida kirlo
De malŝveba, tondra muzik' konsonanta.
Vers', kiel tiuj de Majakovskij,
Estas alia poeta racio.
Klasikemuloj devas milde agnoski:
En versoj tre gravas – aliteracio!

P. S.

Do stiloj versaj
Estas diversaj.

Pro ĉi tiu poemo Aleksandro Mitin iĝis laŭreato de Liro-2012 en la branĉo Originala poezio.


Ricevitaj libroj

Vidu la kompletan liston.

Browne, Peter E. Meksika etoso: [Dulingva poemaro: Esperanto, ĉina] / Tradukis el Esperanto Peng Zhengming. – [Pekino]: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 2008. – 137 p., il. – [Donaco de Peter E. Browne].

Browne, Peter E. The word. Tomo III. Los lenguajes del muro. – Edinburg: Editora Campamocha, 2009. – 160 p., il. – [Donaco de Peter E. Browne].

Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. – 2a eldono, korektita kaj ampleksigita. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. – 360 p.; 500 ekz. – (Serio Scio; №8). – [Donaco de Sezonoj].

van Dijk, Ziko. Historio de UEA. – Partizánske: Espero, 2012 – 376 p., il.; 300 ekz. – [Recenzoekzemplero].


Ricevitaj gazetoj

EAB Update, 2013/63;
Esperanta Finnlando, 2013/4;
Esperanto Aktuala, 2013/5;
Esperanto aktuell, 2013/4;
Esperanto en Azio, 2013/80;
Esperanto, 2013/9;
Ĝenerala Informilo, 2013/179;
Heroldo de Esperanto, 2012/17, 2013/8,10;
Internaciisto, 2013/4;
KAE-Informilo, 2013/84;
La Lanterno Azia, 2013/302;
La Ondo de Esperanto, 2013/10;
La SAGO, 2013/93.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2013, №11 (229)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2013:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2013.