La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2014. №1 (231)

E@I

Sur la kovropaĝo estas la neĝkovrita Helsinko. Sed ventego jam alportis neĝon eĉ al Kaliningrado… Vintro komenciĝis. Baldaŭ komenciĝos nova jaro. Ni esperas, ke nek neĝo, nek “longa sekeco aŭ ventoj subitaj” malhelpos al vi resti kun La Ondo dum la tuta nova jaro. (Foto: Natalja Saljajeva)


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

  • Mark Fettes – la Esperantisto de la Jaro 2013
  • Chen Ji, Xie Ruifeng. La 10a kongreso en Ĉinio
  • David López Rueda. Rekorda kongreso en Meksiko
  • Esperanto en ALTE-konferenco
  • Roterdamo: La 39a Malferma Tago
  • Teresa Liberska. Somero en aŭtuno
  • UEA invitas prelegi en Bonaero
  • Korespondantoj de la Akademio de Esperanto
  • Liba Gabalda. La jubilea Eŭropa Rendevuo
  • Razen Mannadhar. La unua IEKo en Nepalo
  • Zhang Tiezheng. IKEF-China 2013
  • BET jubileos en Jelgava
  • Luko Allemand. CDELI: Esperanto-Studsabatoj daŭras
  • Rodica Todor. Braŝovo denove invitas
  • Koncize (11 informoj)

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Krucvortenigmo Neĝero
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Nekrologe
  • Perantoj de “La Ondo de Esperanto”
  • Fotoraportoj (GK UEA/Liba Gabalda; Etsuo Miyoshi; Razen Mannadhar)
  • Kolofono

Januaro 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

januaro

1. Novjarfesto laŭ la Gregoria kalendaro.

Antaŭ 400 jaroj naskiĝis John Wilkins (1614-72), angla filozofo kaj aŭtoro de planlingvo.

Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Kristijonas Donelaitis (1714-80), fondinto de la litova literaturo.

3. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Robert Marvin “Bobby” Hull (1939-), legenda kanada hokeisto, konata kiel Ora Raketo.

5. Antaŭ 425 jaroj mortis Katerino de Mediĉo (Catherine de Médicis, 1519-89), reĝino kaj regantino de Francio.

6. Epifanio laŭ la Gregoria kalendaro.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis ukraina sovetunia futbalisto Valerij Lobanovskij (1939-2002), multjara trejnisto de la kieva futbalteamo Dinamo.

7. Kristnasko laŭ la Julia kalendaro.

Kristnasko

Antaŭ 25 jaroj mortis Hirohito (1901-89), la 124a imperiestro de Japanio, kaj princo Akihito (1933-) iĝis la 125a imperistro de Japanio.

Anna Bretona

9. Antaŭ 425 jaroj naskiĝis Ivan (Dživo) Gundulić (1589-1638), baroka poeto serba kaj kroata.

Antaŭ 500 jaroj mortis Anna Bretona (1477-1514), la lasta dukino de Bretonio, reĝino de Francio kaj Napolo.

11. Antaŭ 150 jaroj (1864) en Londono ekfunkciis la Ĉaring-Kruca stacidomo.

13. Antaŭ 1400 jaroj mortis S-ta Mungo (518-614), la unua episkopo kaj patrono de Glasgovo.

14. Antaŭ 200 jaroj (1814) la packontrakto de Kiljo finis la militon inter Svedio kaj Danlando.

Antaŭ 200 jaroj (1814) en Peterburgo malfermiĝis publika biblioteko, nun Ruslanda nacia biblioteko.

Ruslanda Nacia Biblioteko

17. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Ĥristos Paraskevaidis (1939-2008), ĉefepiskopo Ĥristodulos de Ateno kaj Grekio kaj ĉefo de la grekortodoksa eklezio (1998-2008).

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Michelle Obama (1964-), la edzino de la usona prezidento Barack Obama.

19. Epifanio kaj Bapto de Jesuo laŭ la Julia kalendaro.

Antaŭ 175 jaroj naskiĝis la franca pentrisro Paul Cézanne (1839-1906).

Cezanne

La kartludantoj” de Paul Cézanne estas la plej multekosta pentraĵo iam ajn vendita.

Antaŭ 200 jaroj mortis la franca verkisto kaj vojaĝanto Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre (1737-1814), aŭtoro de la fama novelo Paŭlo kaj Virginio.

20. Antaŭ 175 jaroj (1839) en batalo ĉe Yungay la armeo de Ĉilio venkis la armeon de Perua-Bolivia Konfederacio.

Dali

23. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Pitirim Sorokin (1889-1968), ruslanda kaj usona sociologo kaj kulturologo.

Antaŭ 25 jaroj mortis la kataluna pentristo, reĝisoro kaj verkisto Salvador Dalí (1904-89).

24. Antaŭ 25 jaroj estis ekzekutita la usona murdisto Theodore Robert “Ted” Bundy (1946-89), murdinta pli ol 30 personojn dum 1974-78.

26. Antaŭ 75 jaroj (1939) la armeo de generalo Francisco Franco konkeris Barcelonon.

Antaŭ 300 jaroj naskiĝis la franca skulptisto Jean-Baptiste Pigalle (1714-85), kies nomon havas placo kaj kvartalo en Parizo.

27. Internacia memortago pri la viktimoj de Holokaŭsto.

Antaŭ 200 jaroj mortis la germana filozofo Johann Gottlieb Fichte (1762-1814).

28. Antaŭ 1200 jaroj mortis Karolo la Granda (742-814), reĝo de frankoj (768-814), kaj imperiestro de Okcidento (800-14).

30. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Hippolyte Sébert (aŭ Sebert, 1839-1930), franca generalo, sciencisto kaj teknikisto, la ĉefa organizanto de la Esperanto-movado en la komenco de la 20a jarcento, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Kongresoj.

31. Antaŭ 300 jaroj Petro la Granda fondis en Peterburgo kuriozaĵkabineton, la plej malnovan muzeon en Ruslando.

Kunstkamera

Jaro 2013: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej konata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2013 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Dek du el la dek kvin demanditoj bonvole respondis.

El la 15 invititoj respondis 12 personoj; 8 viroj kaj kvar virinoj; kvin eŭropanoj, ses amerikanoj kaj unu aziano. Inter la respondintoj estas la nunaj gvidantoj de UEA, de SAT kaj de la Esperanta Civito.

Kiel kutime, ĉiu el la partoprenantoj de la “Ronda Tablo” havas sian propran imagon kaj sian propran stilon, kiuj ne povas plaĉi al ĉiu. Sed Esperantujo estas tia, kia ĝi estas, kaj la respondoj aperas tiaj, kiaj ili estas – sen cenzuro kaj kombo.

Anna Bartek
Renato Corsetti
Marie-France Conde Rey
Etsuo Miyoshi
Mark Fettes
Dennis Keefe
Katalin Kováts
Vinko Markovo
Cindy McKee
Martin Schäffer
Humphrey Tonkin
José Antonio Vergara

Anjo Amika

Anna Bartek / Anjo Amika

Hungario

Kantistino, redaktoro de Heroldo de Esperanto

La plej pozitivaj:
(1) La kvara Ateliero pri redakta kaj beletra kreivo, organizita de Kultura Centro Esperantista la 9–14an de julio sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado. Ni fortikigis la redakcion de la revuo Femina.
(2) La okazigo de la 4a Afrika Esperantologia Semajno la 17–23an de novembro en Burundo, gvidita de la Konsulino de la Esperanta Civito. Estis donacitaj ekzempleroj de PIV, por helpi tiun asocion en malfacila financa momento.
(3) La pliboniĝo de la situacio de la informa gazeto Heroldo de Esperanto, kiu eliris el la redakta krizo, kaj reprenis la trisemajnan aperritmon. El muzikaj eventoj:
(4) post la akcidento ĉe Vinilkosmo la studio bone funkcias, daŭre okazas surbendigado de novaj KD-oj.
(5) Alia bona evento ĉe Jutjub Anjo Amika estas la plej aŭskultata, laŭ la statistiko farita de Jutjub, laŭ tri blokoj de plej favorataj Esperanto-kantoj.

La plej negativaj:
(1) marĝenigo de virinoj kaj Afriko, ĉu en la Akademio de Esperanto, ĉu en la UEA-gvidantaro.
(2) La koruptemo de sen. Dieter Rooke, kiu volis doni certan sumon al volontulo por ne plenumi laboron.
(3) La uragano en Filipinoj, kiu damaĝis la vivon ankaŭ de esperantistoj.

Corsetti

Renato Corsetti

Italio

Vicprezidanto de IEF

Plej negativa afero estas, ke en la jaro 2013a ne okazis io monde rimarkinda. Okazis aferoj sed samtempe kun pozitivaj kaj negativaj aspektoj. Oni elektis novan estraron de UEA, sed tiu estraro dum 2013 apenaŭ donis signojn pri tio, ke ĝi ekzistas aŭ pli precize donis signojn sensignifajn el la vidpunkto de disvastigo de Esperanto en la mondo. Oni pozitive decidis renovigi la paĝaron de UEA kaj eĉ decidis pri granda sumo por profesie refari ilin, sed negative ĝis nun nenio praktike moviĝis tiudirekten. Esperanto ja pozitive progresis en Azio kaj Suda Ameriko, se oni povas juĝi el la renkontiĝoj kaj ĝenerala nivelo de agado, sed negative ĝi pluagonias en multaj eŭropaj landoj dum la esperoj ligitaj kun la Eŭropa Unio restas mizeraj esperoj, ĉar la Eŭropa Unio intensigas sian sintenon de vasalo de la anglalingva Usono.

Ĉu la estraro de UEA komprenos, ke ĝia tasko ne estas aranĝi kursojn por esperantistoj sed kursojn por neesperantistoj? Ĉu la progreso de la angla komencos halti kunlige kun la malprogreso de Usono kaj Eŭropo en la monda potencoludo? Belaj esperoj por 2014.

Conde Rey

Marie-France Conde Rey

Francio

Konsulo de la Esperanta Civito

Inter la plej pozitivaj eventoj mi notas la sekvajn:
– La literaturaj kafejoj okazintaj en Budapeŝto, unue en la Domo de Nacioj kaj poste ĉe la Nacia Fremdlingva Biblioteko. Deko da aŭtoroj jam havis la okazon prezenti sian plej freŝan verkon. La kunordiganto estas d-ro György Nanovfszky, vicprezidanto de la Esperanta PEN. Lin helpas organize Anna Bartek.
– La Pasvorta Reto, telematika tempobanko. La komparo kun la Pasporta Servo montras pli ampleksan oferton kaj pli aktualan funkciadon. Ĝi estas ankoraŭ en fazo de disvolviĝo, sed kun esperiga starto.
– La kunlaboro de lingvistoj por aperigi la unuan tekston en la fiota lingvo pere de la Esperanta alfabeto. La Respubliko de Kabindo en ekzilo tiel prepariĝas por la uzo de la fiota kiel unu el la oficialaj lingvoj.
– La bona nivelo de la Renkontoj de Esperantistaj Familioj. Ĉi-jare en Greziljono (Francio) la organizado de Cyrille Hurstel, la bona etoso kaj la alta edukiteco de la infanoj reliefigis plian sukceson en la longa listo de REF.

Inter la negativaj eventoj mi rimarkis la fiaskon de Kosmo en la klopodoj servi al ISAE kaj la blufon de ISAE, deklarinta falsajn asertojn por akiri subvencion de Eŭropa Unio.

Etsuo Miyoshi

Etsuo Miyoshi

Japanio

Mecenato de Esperanto

Pozitiva evento estas la okazigo de la 3a monda pupekspozicio pere de ĝi oni komprenas pri la ekzisto de la egaleca kaj facila lingvo Esperanto.

Negativa afero estas, ke nia movado pli kaj pli maljuniĝas.

Mark Fettes

Mark Fettes

Kanado

Prezidanto de UEA

La elekto de la nova Estraro de UEA en Rejkjaviko okazis en rimarkinde harmonia etoso, kaj mi estas feliĉa pri miaj samteamanoj. Tamen tio en si mem ne sufiĉus por ŝanĝi la direkton de la Asocio, se ni ne havus ankaŭ novan Strategian Laborplanon, la frukton de multaj monatoj da diskutado kaj kunpensado en la Komisiono pri Strategiaj Demandoj. La Laborplano certe havas siajn malperfektaĵojn – interalie ĝi tro longas kaj sekas por la digesto de mezuma movadano – sed ĝi donas koheran kadron, en kiu fiksi prioritatojn kaj enkonduki ŝanĝojn. Mi ne povas imagi labori efike kaj celkonscie sen tiuspeca gvidilo.

Tre pozitiva estas ankaŭ la elekto de nova redaktoro de la revuo Esperanto. Mem redaktinte la revuon dum jarkvino, mi bone konas ĝian potencialon, kio tute ne realiĝis en la lastaj jaroj. Mi antaŭvidas novan epokon sub la gvido de la nova redaktoro, Fabricio Valle.

Plej negativa: La daŭra falado en la membronombro de UEA estas tre zorgiga. Mi estas konvinkita, ke tio ne estas historie necesa, sed rekta sekvo de tro hezitema kaj malrapida modernigo de la varbmetodoj, servoj kaj agadoj de la Asocio. Unu mezuro de la sukceso de mia prezidanteco estos tio, ĉu ni remetos la Asocion sur la vojon al kresko – ne nur al ses aŭ sep mil membroj, sed al dek mil kaj pli. Do, 2013 espereble markos la nadiron de tiu statistiko.

Keefe

Dennis Keefe

Usono

Iniciatoro de la Universitato de Esperanto

Estas multe da bonaj atingoj de multe da esperantistoj, kiuj meritas mencion ĉi jare. Unue, estas la laboro de Heidi Goes en Indonezio. En tiu lando ekaperis ne nur novaj kursoj kaj novaj esperantistoj, sed ankaŭ tre sukcesa amaskomunikila reago al la afero.

Simile elstara, kaj fakte rimarkinda, estas la ekstera informado de Esperanto-evento, la Tria Monda Pupekspozicio, en Japanio. Tiu evento, kun la helpo de la esperantisto Etsuo Miyoshi, estigis 20 menciojn en japanaj amaskomunikiloj kaj 30 en eksterlandaj ĵurnaloj, radioj, kaj televidoj! Tia nerekta informado kreas pozitivan asociiĝon inter Esperanto kaj la ekstera publiko. Ripetinda, sekvinda.

Tria atingo estas la enretigo de la kompleta universitatnivela kurso de profesoro Amri Wandel pri astronomio kaj astrofiziko en la Universitato de Esperanto www.universitato. info. Tio montras, ke Esperanto uzeblas por instrui sciencajn kaj akademiajn kursojn, instruatajn ankaŭ en altnivelaj universitatoj. Tiu kurso estis prezentata ankaŭ en Israelo, kaj en Usono, ĉe UCLA.

Katalin Kovats

Katalin Kováts

Nederlando

Redaktoro de www.edukado.net, gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA

Kun granda kontento mi sekvas la neimagitajn ludemon kaj riskemon de la 500 esperantistoj, kiuj aliĝis al la reta kultura ludo Risko ĉe edukado.net. Plaĉas al mi vidi, kiom persiste kaj diligente ludas de tago al tago ĉ. 150 personoj, ĉu scivole pri siaj konoj aŭ mankoj pri la lingvo, kulturo kaj movado, ĉu pro la eterna instinkto ludi kaj gajni. La ĉiutaga ludo, komenciĝinta meze de aprilo 2013, daŭros ankaŭ en 2014 kaj espereble allogos pliajn lernemulojn.

Mia malkontento rilatas al la malzorgemo, kiu regas en la movado surkampe de bona administrado de niaj agadoj. Certe funkcias centoj – se ne milo – da Esperanto-kursoj en la mondo, el kiuj je plurdekoj da alvokoj kaj petoj malpli ol 70 estas registritaj en la reta datumbazo de kursoj ĉe edukado.net. Se tie la listo havus la realan nombron de kursoj, kaj ili aperus ankaŭ sur la aldonita mondmapo, ni havus neignoreblajn faktojn pri la disvastiĝeco de nia lingvo, kio tre utilus ankaŭ je ekstermovadaj reprezentiĝoj.

Vinko Markovo

Vinko Markovo

Germanio

Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

Tre pozitiva estis la SAT-Kongreso en Madrido, kiu modele elstaris pro sia horizontale kunlaborema etoso kaj malfermiteco al lokaj neesperantistaj diversmovadaj aktivuloj. Ankaŭ pro la aparte abunda disponigo de kongresaj registraĵoj en la jutuba kanalo starigita de SATeH. Alia fonto de kontento, espereble ankaŭ ekster la kadro de SAT, estas la finfina apero de la dokumenta filmo pri Esperanto de Dominiko Gaŭtiero, kun subtitoloj aŭ dublado en 21 lingvoj.

Negativa estas la dumjare akumulita malfruo en la aperplano de Sennaciulo, nur parte rekaptita de post la kongreso, kaj la administraj ĉikanoj, kiuj ĝenas la vojaĝadon de tiuj esperantistoj, kiuj havas sufiĉajn rimedojn kaj feritempon por povi pensi pri tio. Ĉar al la SAT-administrejo venis lastatempe sciigoj pri mizeregaj personaj situacioj, el ekonomia vidpunkto, kaj tio bedaŭrinde ankaŭ verŝajne validas pli ĝenerale.

Cindy McKee

Cindy McKee

Usono

Reviziisto de La Karavelo, respondeculo de verkoj.com

Iam, kiam homoj aŭdis ke Esperanto estas planlingvo, ili diris: “Tio ne estas natura, do estas monstra!” Nun homoj ofte reagas: “Ho, planlingvo, en ordo”. Laŭ mi, tiu novtempa reago al Esperanto (al ĉiuj planlingvoj, komputilaj lingvoj) pli solidiĝis en 2013. Homoj vidas Esperanton nun en Google, en Android, en sociaj retejoj, en Vikipedio, ktp. Do, Esperanto iĝas pli kaj pli akceptita kiel normala afero.

Vikipedio iĝas pli kaj pli altkvalita. Tio estas tre pozitiva evoluo, ĉar mi vidas ke Vikipedio estas ofta fonto de informoj kaj de terminoj. Ĉu vi aprobas, ĉu vi malaprobas la popularan uzon de Vikipedio kiel scio-fonto kaj kiel termino-fonto, tio(j) okazas. La laborado de kompetentaj vikipediistoj do, estas tre ege grava.

Tradicia movada strukturo kaj kluboj ankoraŭ restas gravaj, sed ne tiel popularaj. Mi vidas provojn sintezi la novajn virtualajn vivstilojn kun tiu tradicia strukturo.

Mi volas citi rimarkon kiu aperis en la Ronda Tablo de 2007:

“La plej pozitiva evento en 2007 estas la apero de Beletra Almanako, ĉar tio kio bremsas la eldonadon de esperantaj literaturaĵoj ankaŭ bremsas la disvolviĝon de Esperanto. Pro la sama kialo, la malevento estas la malapero de Fonto. Esperanto ne plu vivos sen bunta kaj abunda literatura produktaĵo” (Madeleine de Zilah).

Esperantlingvaj eldonistoj publikigas malaltan kvanton da fikcio, ĉar ili ne vendas sufiĉajn ekzemplerojn por eĉ kovri la kostojn de la eldono. Tiu severa situacio daŭras.

Martin Schäffer

Martin Schäffer

Germanio / Meksiko

Ĝenerala sekretario de UEA

Mi opinias, ke la jaro 2013 entute estis bona por la Esperanto-movado. Surprize bone funkciis humanismaj monkolektoj por operacioj de Boĵidar Leonov kaj Adjé Adjévi, du gravaj Esperanto-aktivuloj. Tre pozitiva estas la apero de Global Voices en Esperanto kaj la Reta Universitato de Esperanto (bona komenco sed pliboniginda ankaŭ kun elementoj de Aktivula Trejnado). Rilate al kongresoj menciindas la 1a Indonezia Esperanto-Kongreso kaj la okazigo de la Barata Esperanto-Kunveno.

Ĝojige estis, ke la kapitalo de ESF bone kreskis danke al testamento de Brian Kaneen. Por mi estas kortuŝe, ke daŭre estas homoj kiuj pensas pri la estonteco kaj pri la bonfarto de la Esperanto-movado. Pozitiva ankaŭ estas la akcepto de la Strategia Laborplano en Rejkjaviko kaj la freŝaj ventoj pro la nova estraro de UEA, sed ĉu oni povas esti tute objektiva mem estante en ĝi?

Mi ne memoras pri grandaj negativaĵoj. Estus bele, se pli multe da homoj sekvus la ekzemplon de Brian Kaneen. Oni imagu, se 200 homoj en ĉiu jaro averaĝe donacus aŭ heredus al la Esperanto-movado 5.000 eŭrojn. Tio ege fortigus la movadon.

Tonkin

Humphrey Tonkin

Usono

Eksprezidanto de UEA

Sen ajna dubo, la plej granda novaĵo de la jaro estas la renovigo de la estraro de UEA. Mark Fettes, kiel prezidanto, venas al tiu ofico kun unikaj spertoj: iama oficisto de UEA, iama redaktoro de la revuo Esperanto, unu el la ĉefaj motoroj malantaŭ la reta uzo de Esperanto (precipe Lernu.net), homo tute ĉehejme en internacia medio, kaj homo kiu komprenas ke oni aliru kaj entuziasmigu aliajn homojn per rekta senpretenda elvoko de ties plej bonaj motivoj.

La Komitato elektis por Fettes bonan teamon: min aparte impresas la laboro de la egale progrese pensanta Martin Schäffer. Iuj riproĉaj voĉoj jam leviĝis por rimarki, ke ili ankoraŭ ne vidis ŝanĝojn. Sed ŝanĝi la direkton de tiu krozŝipo, kiu nomiĝas UEA, postulas tempon.

Aliaj impresoj? Mi multe vojaĝis dum la jaro, al ne malpli ol tri landaj kongresoj, aldone al la UK. La kontrasto inter la kvalito kaj manko de kvalito ĉe la landoj estas frapa. Nepre plej impona estis la enhavoriĉa, verva kaj inteligente kunmetita itala landa kongreso. Teda jarkongreso produktas (aŭ eventuale respegulas) tedan movadon. Brilo, aliflanke, briligas la tutan agadon dum la jaro. Eble tie kuŝas leciono ankaŭ por UEA kaj ĝiaj kongresoj.

Fiaskoj? Nu, se oni ne listigas la spektaklon de fizikaj kunpuŝiĝoj de maljunaj esperantistoj, ili feliĉe mankis. Kaj pri kunpuŝiĝoj? Oni povus igi la Universalajn Kongresojn pli interesaj se oni enkondukus boksadan ĉampionecon. Eble oni povus nomi ĝin Arbitracia Tribunalo.

Vergara

José Antonio Vergara

Ĉilio

Prezidanto de ISAE

El ĉio okazinta en la Esperanto-mondeto dum 2013, pri kio mi sciis aŭ aŭdis, plej verŝajne mi daŭre memoros la lanĉon kaj oficialigon de la Strategia Laborplano de UEA, ĉar ĝi esperigas min pri la estontumo. Kiel tradiciemulo, mi ankaŭ tre simpatie rigardis la 100an kongreson de la japanaj esperantistoj. Mi alte taksas kaj ilian rigorplenan, persistan okupiĝon pri Esperanto, kaj ilian lojalan, efikan kontribuon al la tutmonda movado por ĝi.

Tre malĝojige min batis la forpaso de nia kara prof. Rüdiger Sachs, prezidinto de ISAE. Iom da tamena trankvilo alportas al ni liaj sekvantoj, ke ni honorigis lin en Rejkjaviko kaj kontentigis lin per la daŭrigo de Scienca Revuo.


Mark Fettes: la Esperantisto de la Jaro 2013

Mark Fettes

La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012).

En ĉi tiu jaro 16 kandidatigantoj proponis 23 kandidatojn, al kiuj 18 elektantoj jene donis la voĉojn:

Mark Fettes 12 voĉoj

Heidi Goes, Floréal Martorell 4 voĉoj

Mireille Grosjean, Hori Jasuo, Stefan MacGill 3 voĉoj

5 kandidatoj ricevis po du voĉojn, 4 kandidatoj ricevis po unu voĉon.

La 52-jara doktoro pri filozofio Mark Fettes, profesoro en la fakultato pri edukado en la universitato Simon Fraser (Vankuvero, Kanado), prezidanto de UEA kaj estrarano de ESF estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2013 pro la sukcesa kungvidado de la fondaĵo ESF, kiu subtenas multajn valorajn iniciatojn (NASK, Lernu!, Edukado.net k. a.); pro la kreado kaj diskonigado de la nova Strategia Laborplano de UEA; kaj pro alporto de nova etoso kaj energio al la gvidado de UEA, en la Rejkjavika UK kaj poste.

La rezulto de la elekto estis solene anoncita la 14an de decembro 2013 en la Zamenhofa Tago en Kaŭno, kiun partoprenis pli ol cent esperantistoj Litoviaj kaj alilandaj.

En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun Mark Fettes, kiun ni gratulas okaze de la laŭreatiĝo.

Halina Gorecka
sekretario

Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE
Višnja Branković (Italio/Kroatio): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (Italio): vic-prezidanto de IEF
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto
Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Nguyen Xuan Thu (Vjetnamio): direktoro de Komisiono pri Homaj Nomoj de AdE
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro
James Rezende Piton (Brazilo): ĉefdelegito de UEA por Brazilo
Sibayama Zyun'iti (Japanio): vicprezidanto de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta
José Antonio Vergara (Ĉilio): estrarano de UEA

Elektantoj

Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I
Jennifer Bishop (Aŭstralio): ILEI-sekciestro por Aŭstralio, komitatano de UEA
Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito
Anne Jausions (Francio): vic-prezidantino de OSIEK
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): konsiliano de UEA
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto
Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM
Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de la koopera societo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio
Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): ĝenerala sekretario de UEA kaj de GEA
Syôzi Keiko (Japanio): eldonanto ĉe Libroteko Tokio
Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro

Sekretario

Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto

Konciza prezento de la antaŭaj laŭreatoj


AdE

Novaj korespondantoj de la Akademio de Esperanto

Post invito, interkonsento, kaj decido fare de la estraro de la Akademio fariĝis korespondantoj la jenaj personoj, ĉiuj eminentaj en siaj fakoj, por naŭjara periodo, de 2013-12-15 ĝis 2022-12-15.

La Akademio sincere kaj ĝoje bonvenigas siajn novajn korespondantojn.

Wael Al-Mahdi, dentkuracisto kaj trejnisto pri personaj lertecoj de Bahrejno. Li verkas blogon en la angla kaj araba.

Detlev Blanke, specialisto pri interlingvistiko.

Joakim Enwall, profesoro pri la ĉina lingvo ĉe Upsala universitato. Li doktoriĝis pri la lingvo mjaŭ (angle Miao), kiu estas parolata de nacia malplimulto en Ĉinio. Specialisto pri gravaj ne-hindeŭropaj lingvoj.

Sabine Fiedler, profesoro ĉe la Institut für Anglistik, Lepsiko. Specialisto pri frazeologio.

Federico Gobbo, profesiulo pri interlingvistiko kaj esperantologio. Alvenonta profesoro en Amsterdamo.

Wim Jansen, profesiulo pri la eŭska kaj esperanto. Emerita profesoro en Amsterdamo.

Ingrid Maier, profesoro pri la rusa lingvo ĉe Upsala universitato. Specialisto pri la rusa kaj aliaj slavaj lingvoj.

A. Giridhar Rao, fakulo pri la angla. Flue parolas la teluguan, hindian kaj urduan. Senior Lecturer ĉe International Institute of Information Technology, Hajderabado, Barato. Instruisto kaj aktivulo de la barata movado.

Keyhan Sayadpour Zanjani, asista profesoro pri infankardiologio. Prezidanto de la Irana Esperanto-Asocio, tradukanto de La Florejo de Saadi al Esperanto, kunlaborinto pri la traduko de La rakonto de Kjeŭ. Profesie li estas kardiologo en malsanulejo por infanoj.

Esther Schor, profesoro pri la angla ĉe la Universitato de Princeton, NJ, Usono. Ŝi instruas i.a. judan literaturon kaj tradukitan jidan literaturon. Ŝi organizos la Esperantologian konferencon en Bonaero en 2014 kune kun José Antonio Vergara.

La estraro de la Akademio de Esperanto

Laŭ Oficialaj Informoj, №24 (2013 11 23)


Vide el Bruselo

Jaro de progreso kontraŭ impostevitado?

Vide el Bruselo

Eŭropo bezonas pli simplan, sed efikan impostsistemon (Foto: Eŭropa Komisiono)

Je la komenco de 2014 novaj EU-reguloj ekpostulas, ke la membroŝtatoj interŝanĝu “disponeblajn” informojn pri enspezoj, direktor-kotizoj, asekuroj, produktoj, pensioj kaj nemoveblaĵoj.

Tio estas la respondo de la Eŭropa Komisiono je la skandalo pri impostevitado. La skandalo komenciĝis, kiam ĵurnalistoj malkovris reton de centmiloj da bankkontoj en impostparadizoj tra la mondo. Spite al la politikaj deklaroj, raportitaj en la junia Ondo, nun ni povas diri, ke la Eŭropa Unio (EU) ege malfacile sukcesas kontraŭstari la impostevitadon.

La problemo estas konata. Ĉiujare, laŭ la Eŭropa Komisiono, miliardoj da eŭroj de publika mono estas perdataj en EU pro la nepagado de la impostoj, ĉu kvazaŭleĝe aŭ kontraŭleĝe. Laŭ studo de la Komisiono, EU-landoj povus repagi la tutan EU-deficiton dum naŭ jaroj, se ili sukcesus haltigi la impostevitadon. La ŝtatoj de EU suferas seriozan perdon de la enspezoj. Por kompensi la nepagitajn impostojn, honestaj civitanoj kaj entreprenoj portas pezan ŝarĝon. Tamen kelkaj grandaj entreprenoj, – ekzemple, Amazon kaj Google – ja sukcesas pagi la impostojn kompare al la malgrandaj entreprenoj, kiuj trovas sin en konkurenca malavantaĝo.

Eŭropaj parlamentanoj ĵus voĉdonis por pliaj planoj, kiuj devigos la ŝtatojn de EU interŝanĝi impostdatumojn pri novaj tipoj de enspezoj ekde 2017. La Eŭropa Komisiono proponas, ke membroŝtatoj aŭtomate interŝanĝu datumojn pri diversaj enspezoj, dividendrentoj, plusvaloroj kaj bankkontoj.

Parlamentanoj notas, ke en la pasinteco impost-politiko estis konsiderata ekskluzive kiel enlanda afero, pri kiu EU havis neniun kompetenton. Hodiaŭ tia pensado signifas, ke landaj impost-enspezoj multe suferas pro la tutmondigo. Laŭ multaj membroj de la Eŭropa Parlamento, estus pli efike se la Komisiono komisie de la ŝtatoj-membroj kunordigus la interŝanĝon de informoj pri impostado. Malsamaj normoj en la landoj premas la efikecon de interŝanĝo kaj postulos nenecese altajn kostojn por la ŝtatoj kaj por financaj institucioj ene de la Unio.

Tio estas sendube progreso je la nivelo de EU. Tamen laŭ alia studo de la Eŭropa Komisiono, EU-landoj perdas ĉirkaŭ 193 miliardojn da eŭroj nur el la aldonvalora imposto (AVI). Tio estas ĉirkaŭ 1.5% de la tuta malneta enlanda produkto (MEP) en EU en 2011. Tamen neniu scias la ekzaktajn sumojn, kiuj estas perditaj pro laŭleĝa kaj neleĝa impostevitado. Kelkaj sugestas sumojn ĉirkaŭ unu triliono da eŭroj.

Dafydd ab Iago


Nia trezoro

Abdu'l-Baha

`Abdu'l-Bahá

Foje la renomo de homo evidentiĝas nur kiam tiu ne plu vivas. Sed `Abdu'l-Bahá tiom famiĝis, ke bahaanoj jam antaŭ lia morto nomis lin la Majstro; la britia registaro kavalirigis lin; diversnaciaj ŝtatistoj, profesoroj, ekleziuloj kaj poetoj vizitis lin; multaj famuloj – interalie, Lev Tolstoj kaj Mahatma Gandhi – skribe montris sian estimon al li.

`Abdu'l-Bahá (1844–1921) entreprenis dum 1911–1913 trijaran vojaĝon al Egiptujo, Eŭropo kaj Nordameriko, dum kiu li klarigis la instruojn de Bahao (Bahá'u'lláh, 1817–1892) – Profeto-Fondinto de la Bahaa Kredo.

Bildigu al vi la malvarmegon de januaro 1913, kiam post 40 jaroj kiel malliberulo de la otomanaj imperiistoj kaj malgraŭ la ĵusa longega vojaĝo de Persujo al Londono kaj Edinburgo en malkomfortaj transportiloj, li, meze de serioza parolado pri la lingva kaoso en la mondo, faras ion tre malfacilan por publika parolanto: `Abdu'l-Bahá ĉesas paroli! La nove konstruita Framasona Salonego sub la aŭspicio de la Esperanto-societo estas tiom plena, ke 300 personoj devas aŭskulti ekstere. Kelkajn momentojn silento regas, dum li marŝas tien kaj reen! Nur susurado de liaj elegantaj orientaj vestaĵoj estas aŭdebla. Poste, spite al tempoperdo pro interpretado, li ŝercas:

Dum mi parolas, venas en mian menson epizodo, kiu okazis en Bagdado. Estis tie du amikoj, kiuj ne sciis la lingvon unu de la alia. Unu malsaniĝis; la alia vizitis lin, sed ne povis parole esprimi sian simpation, kaj do faris geston, volante diri: “Kiel vi fartas?” Per alia signo la malsanulo respondis: “Mi estas tuj mortonta”, kaj la vizitanto, kredante, ke li diris, ke li ekresaniĝas, diris: “Danke al Dio!” El tiaj ilustraĵoj vi konstatos, ke la plej bona afero en la mondo estas povi vin komprenigi al viaj amikoj kaj ankaŭ ilin kompreni; kaj ke ne estas io pli malbona en la mondo ol ne povi komuniki viajn pensojn al aliaj. Sed, se estus helpa lingvo, ĉiuj tiuj malfacilaĵoj estus forigitaj. Nu, laŭdo estu al Dio! Ĉi tiu lingvo Esperanto elpensiĝis.

“Dankon al Dio, ke D-ro Zamenhof elpensis la lingvon Esperanto; ĝi posedas ĉiujn eblajn kvalitojn por fariĝi rimedo de internacia interkomunikiĝo. Ĉiuj el ni devas esti kontentaj kaj dankemaj al li por lia nobla penado, ĉar tiumaniere li faris bonan servon al siaj proksimuloj. Per senlaca penado kaj sinoferemo flanke de ĝiaj pioniroj Esperanto fariĝos universala. Tial ĉiu el ni devas studi tiun ĉi lingvon kaj disvastigi ĝin laŭ sia eblo”, – diris `Abdu'l-Bahá en Parizo.

En la 9a Universala Kongreso (Berno, 1913) la magazino The Christian Commonwealth faris al Zamenhof jenan demandon: “Ĉu vi opinias, ke la ordono lerni Esperanton, lastatempe donita de `Abdu'l-Bahá al siaj adeptoj, efikos por disvastigi la lingvon en la Oriento?”

Zamenhof respondis:

Mi multe interesiĝas pri la bahaa movado, ĉar ĝi estas unu el la grandaj mond-movadoj kiu, simile al la nia insistas pri la homara frateco kaj alvokas ĉiujn kompreni unu la alian kaj lerni ami sin reciproke. La bahaanoj komprenos la Internan Ideon de Esperanto pli bone ol multaj aliaj… Mi opinias, ke kiam la bahaanoj lernos Esperanton, ĝia Interna Ideo estos granda morala forto, kiu devigos ilin dissemi ĝin sendepende de iliaj apartaj kredoj. Mi ĉiam spertis, ke la plej fervoraj laborantoj por Esperanto estas tiuj konvinkitaj pri la Interna Ideo… Multaj homoj dubis, ĉu Esperanto estos akceptita de Orientaj popoloj; mi neniam opiniis tiel. Mi estas certa, ke bahaanoj portos la lingvon en multajn lokojn, kien ordinaraj eŭropaj propagandistoj neniam irus.

Ĉu lingvo pacigos la mondon? Jes! “La plej grava servo al la homaro estos establi ĉi tiun internacian helpkomunikilon; ĝi trankviligos la homan frataron” (`Abdu'l-Bahá en Vaŝingtono, 1912). Ĉu lingvo harmoniigos religiojn? Jes! “… ĝi [Esperanto. – P. D.] akcelos la alvenon de tiu tago, tiu miljara tago, kiun antaŭdiris profetoj kaj viduloj, tiu tago en kiu, estas dirite, la lupo kaj la ŝafido trinkos el la sama fonto, la leono kaj la cervo sin paŝtos sur la sama herbejo. La signifo de ĉi tiu sankta Skribo estas, ke la batalantaj rasoj, militantaj nacioj, malamikaj religioj, alproksimiĝos unu al la alia en la spirito de amo, kaj kunligiĝos unu kun alia” (`Abdu'l-Bahá en Edinburgo, 1913). Kiu lingvo sukcesos el la kvin cititaj en bahaaj tekstoj? “Tial mi esperas ke ĉiu el vi streĉos ĉiujn siajn fortojn, por ke la lingvo Esperanto larĝe disvastiĝu” (`Abdu'l-Bahá dum Esperanto-bankedo en Parizo, 1913).

`Abdu'l-Bahá ankaŭ diris: “Nu, ni danku la Sinjoron pro tio, ke ĉi tiu lingvo Esperanto estas kreita. Ni do ordonis al ĉiuj bahaanoj en la Oriento studadi ĉi tiun lingvon tre zorge, kaj post nelonge ĝi disvastiĝos tra la tuta Oriento. Mi petas ankaŭ al vi, esperantistoj kaj neesperantistoj, energie klopodadi por la disvastigado kaj propagandado de ĉi tiu lingvo”.

Notindas, ke Shoghi Effendi (1897–1957), nepo de `Abdu'l-Bahá kaj rajtigita interpretanto de bahaaj tekstoj, konsideris la instigojn de `Abdu'l-Bahá al la bahaanaro studi Esperanton: “emfazaj kaj ripetataj admonoj”.

En sia parolado en Stuttgart en 1913 `Abdu'l-Bahá alparolis la ĉeestintojn en la persa; pro manko de persa-germana tradukisto oni angligis liajn vortojn antaŭ ol finfine la germana lingvo aperis. Alivorte, necesis lingvoj por jene rekomendi Esperanton: “Se iu homo estus nun tiel inteligenta, ke li scius ĉiujn lingvojn de la mondo, kian eminentan profiton li havus de tio? Tial estas la plej bona solvo, fondi unu helplingvon, uzebla por ĉiuj popoloj… D-ro Zamenhof estas la fondinto de tia lingvo. Tial ni ĉiuj propagandu Esperanton, por ke venu granda amikeco inter la homoj… Ni devas labori kaj klopodi, ke tiu ĉi lingvo fariĝu parto de la instruado en ĉiuj publikaj lernejoj. Estas absoluta devo de ĉiu nuntempano, ke li akcelu la ellernadon de la ĝenerala helplingvo. Ĉar tiu lingvo estos la rimedo por altigi la signon de l' paco kaj de l' frateco inter ĉiuj”.

Ne estas mirinde, ke la Majstro de Esperanto, Ludoviko Zamenhof, reciproke alte taksis la Majstron de la Bahaa Kredo, skribinte jenajn vortojn: “La personon de `Abdu'l-Bahá kaj lian laboradon mi tre alte estimas: mi vidas en li unu el la plej grandaj bonfarantoj de la homaro”.

Paul Desailly


Kristijonas Donelaitis – 300-jara

Donelaitis

La 1a de januaro 2014 estas la 300-jara naskiĝdatreveno de la litova klasikulo poeto Kristijonas Donelaitis [prononcu: Donelájtis]. Ĉiu popolo havas siajn klasikulojn, literaturajn pionirojn. Por la rusoj tiuj estas Aleksandr Puŝkin kaj Lev Tolstoj. Por la francoj – François Rabelais kaj Viktor Hugo. Por la litovoj unu el tiaj estas Kristijonas Donelaitis.

Kristijonas Donelaitis naskiĝis la 1an de januaro 1714 en la vilaĝo Lazdynėliai (germane: Lasdinehlen), ĉ. 5 kilometrojn orienten de la urbo Gumbinė (germane: Gumbinnen, nun Gusev), en la norda parto de tiama Prusuja reĝlando (nun Kaliningrada regiono en Ruslando). Post la Dua Mondmilito la vilaĝo malaperis. En ĝia iama loko poste estis plantitaj 275 kverketoj – tiom da jaroj estis pasintaj ekde lia naskiĝo. En 1990 tie estis starigita memorŝtono kun litovaj kaj rusaj surskriboj. Tiel la naskiĝloko de Donelaitis estis markita.

La gepatroj de la estonta poeto estis liberaj kamparanoj. Kiam Kristijonas estis sesjara, mortis lia patro (kamparano kaj forĝisto), la patrino restis kun sep infanoj. Ekde 1731 Kristijonas lernis en la lernejo ĉe la katedralo de Kenigsbergo (litove: Karaliaučius, nun Kaliningrado) kaj loĝis en komunloĝejo por malriĉuloj. Por vivteni sin li kantis en la katedrala koruso. En 1736 Donelaitis studentiĝis en la Teologia fakultato de la Kenigsberga universitato. Estas notinde, ke li aliĝis al la universitato kiel Christian Donelaitis kaj finis ĝin kiel Christian Donalitius, kun la nomo laŭmode latinigita.

En 1740 Donelaitis finis la universitaton kaj iris al ŝtatlima urbeto Stalupėnai (germane Stallupönen, nun Nesterov) por servi kiel kantoro – helpinstruisto, gvidanto de preĝeja infana koruso, orgenisto. En 1743 li ekpastris en la samregiona vilaĝo Tolminkiemis (germane Tollmingkehmen, nun Ĉistyje Prudy). Tie li edziĝis, fariĝis paroĥestro, konstruigis novajn preĝejon kaj lernejon. Li diservis en la lingvoj litova kaj germana; trionon de la paroĥanoj konsistigis litovoj. Antaŭ la granda pesto de la jaroj 1709–1710 en la paroĥo loĝis nur litovoj. Post la pesto tie ekloĝis multaj germanaj koloniistoj. En Tolminkiemis Donelaitis vivis 37 jarojn. La 18an de februaro 1780 li mortis kaj estis sepultita en tiea preĝejo.

La preĝejo postmilite estis duondetruita. En 1948 ĝi ankoraŭ posedis tegmenton, sed en 1958 restis nur muroj ĝis la fenestrosubo. En 1960 estis decidite restarigi la preĝejon. La restarigan projekton pretigis kaj pri restarigo okupiĝis arkitekto Napaleonas Kitkauskas. En 1979 la restarigita preĝeja domo estis inaŭgurita kiel la muzeo Donelaitis. Ĝi funkcias ĝis nun.

Чистые Пруды

Ĉistyje Prudy (Kaliningrada regiono, Ruslando): En la rekonstruita luterana kirko,
kie Kristijonas Donelaitis dum 37 jaroj estis pastoro, nun funkcias la sola muzeo en la mondo,
dediĉita al la aŭtoro de La Sezonoj.

Dum la sovetia tempo la muzeo estis ofte vizitata de litovoj. Ekzemple, en 1989 ĝin vizitis 73 mil venintoj el Litovia SSR. Nun venas nur po kelkcent jare. De Tolminkiemis (litovoj neniam diras “Ĉistyje Prudy”) ĝis la litovia ŝtatlimo estas nur 15 kilometroj. Tamen gravajn obstaklojn kreas la sufiĉe alta vizokosto kaj kelkhora starado ĉe la limo. Tute ne bonvene la venantojn renkontas la limgardistoj kaj doganistoj ... Nu, la jaro 2014 estas deklarita Donelaitis-jaro. Eble io ŝanĝiĝos pozitive...

Sed ni revenu al Donelaitis. Ekster la paroĥa regiono li estis konata kiel majstra predikisto, komponanto de muziko por siaj versaĵoj. Tamen tra la tuta Kenigsberga lando li famiĝis kiel kapabla mekanikisto, produktanto de termometroj, barometroj, horloĝoj. Li produktis horizontalajn pianojn. Malmultaj tiam konis lin kiel poeton... Nur post lia forpaso oni komencis ĉiam pli estimi lin pro lia poemo La sezonoj.

En 1977 Unesko enmetis la poemon de Donelaitis en la liston de la Eŭropaj literaturaj ĉefverkoj. Dum la aŭtuna konferenco de 2013 Unesko decidis listigi la 300-jaran naskiĝdatrevenon de Donelaitis en la registro de la cent mondgravaj jubileoj de la jaro.

Nin atingis nur kelkaj kreaĵoj de Donelaitis: tri germanlingvaj versaĵoj kaj ses heksametraj fabloj, unu nefinita versrakonto kaj lia majstroverko, la poemo La sezonoj. Neniu muzika komponaĵo. La poeton al la verkado instigis la paroĥestro el la apuda vilaĝo Valtarkiemis (germane Walterkehmen, nun Olĥovatka) Pilypas Ruigys – aŭtoro de la unua studo pri la deveno de la litova lingvo, ties beleco kaj riĉeco. Donelaitis ofte kontaktis la samekleziulon kaj en 1746 anstataŭis lin.

La poemo La sezonoj estis verkita ĉirkaŭ la jaro 1765, kaj poste ĝi estis nur redaktata. Komence ĝi havis nur 659 versojn. Verŝajne kun ĝi Donelaitis en 1757 veturis al Kenigsbergo, sed eldoniston li ne trovis. Poste li daŭre laboris pri la poemo, kaj fine ĝi ekhavis 2968 versojn.

Kia verko estas La sezonoj? Ĝi estas eposa poemo pri vilaĝa vivo dum la kvar sezonoj. La partoj estas: Printempaj ĝojoj, Someraj laboroj, Aŭtunaj riĉaĵoj, Vintraj zorgoj. Ĉion la aŭtoro montras per paraleligo de la homo kaj naturo: ĉiu sezono estas konforma al certa periodo de la homa vivo.

Donelaitis tre alte taksis la ligon de la homo kun la naturo. En la poemo abundas bildoj de la naturo, kiuj respondas al la homa vivo kaj enhavas alegorian signifon. Jen la aŭtoro ĝuas najtingalan kanton, poste li parolas pri ĝia griza, ne belaspekta vestaĵo, komparas ĝin kun tiu de simpla senluksa buro (buro – kamparano, servutulo). La moralo – estu modestaj. La aŭtoro ofte akcentas la kredon je Dio. La buroj estas laboremaj, honestaj kaj bonaj homoj, ĉar ili kredas, ke ĉion – laborojn, mizerojn kaj ĝojojn – sendas al ili Dio. Donelaitis ne evitis prezenti homajn malvirtojn. Drinkulojn kaj pigrulojn li damnis. Li bedaŭris, ke litovoj komencas forgesi siajn tradiciojn, imitas fremdlandanojn.

La unuan fojon la poemon La sezonoj kune kun sia germana traduko (La jaro en kvar sezonoj) en 1818 aperigis vicrektoro de la Kenigsberga universitato, teologo kaj folkloristo, profesoro Liudvikas Rėza (germane: Ludwig Rhesa). Poste aperis ankoraŭ kelkaj tradukoj de la poemo en la germana (1869, 1894, 1966). Nun ĝi estas eldonita en la lingvoj rusa (1946, 2011), pola (1933, 1982), ĉeĥa (1960), bjelorusa (1961), latva (1824), angla (1967, 1985), kartvela (1968), hungara (1970), armena (1986), sveda (1991), hispana (2013). Krome, la poemo estas tradukita al la lingvoj estona, itala, latina, franca, jida, japana. Ankaŭ al Esperanto!

En la protokolo de Konstanta komisiono pri Donelaitis, kunveninta la 3an de februaro 1966, ni legas:

Dum la kunsido de la komisiono akademiano K. Korsakas informis, ke litovaj esperantistoj decidis traduki la Jaron al Esperanto. Esperantisto K. Naudžius [1905-1973, instruisto, – V. Ŝ.] jam plenumis laŭvortan tradukon. La literaturan tradukon povus fari la konata Esperanto-tradukisto Pumpr [Tomaŝ Pumpr (1906-1972), majstra tradukanto, E-akademiano, – V. Š.) loĝanta en Ĉeĥoslovakio. Estis decidite subteni la penojn de esperantistoj kaj eldoni Donelaitis-on esperantlingve. Prizorgi, ke la Kultura ministerio pagu honorarion al K. Naudžius pro la laŭvorta traduko de la Jaro al Esperanto.

La traduko de Naudžius ne estis publikigita. Tutsimple, laŭ aserto de Esperanto-veterano Antanas Mekis, Pumpr kritikis la tradukaĵon kiel malbonstilan kaj ne taŭgan al heksametro. La akademiano diris, ke li neniam konsentus ke lia nomo figuru tie kiel redaktoro.

Samtempe kun Naudžius la poemon esperantigis litova esperantisto Stasys Sabalis (1908-1963). Eble, la tutan. En 1962 mi transskribis grandan parton de Printempaj ĝojoj. Kie nun troviĝas la tradukaĵo de Sabalis, mi ne scias. En la verkaro El mia Esperanta skatolo (2009) la grandan poeton Donelaitis al la Esperanto-mondo prezentis la eminenta litova esperantisto Petras Čeliauskas. Li publikigis sian tradukon de Printempaj ĝojoj. Mi ne komparis la tradukojn de Sabalis kaj Čeliauskas. Verŝajne en ambaŭ oni povas trovi iujn mankojn kaj avantaĝojn. Por via lego mi prezentas po unu fragmenton el la tradukoj de ambaŭ tradukintoj.

Jam sunet' venante vekis la mondon
Kaj ridetis, vintrajn penojn mem detruante;
Nun glaciaj verkoj de l' frosto ekis perei,
Kaj ŝaŭmanta neĝo ĉie iĝis nenio.
Tuj la vent' tepida kampojn milde karesis
Kaj el la mort' herbetojn ĉie vokis diversajn.
Ĉiuj bestoj kun arbustoj vekiĝe sin levis,
Valoj kun montetoj kampaj peltojn forĵetis.
Ĉiuj, kiuj en lago vintron vivaj pasigis,
Aŭ sub arba radik' dum vintra tempo dormetis,
Ĉiuj rampis are por saluti someron.
Ratoj kun putoroj trenis sin de l' malvarmo,
Korvoj kun kronikoj, pigoj ankaŭ kun strigoj.
Talpoj, musoj kun idaro varmon laŭdadis.
Muŝoj kun insektoj, kuloj kun aro da puloj
Nin turmenti ree ĉie jam kolektiĝis.

(La komenco de la poemo en la traduko de Sabalis)

Veproj, arbaroj sen fin' de kantoj diversaj sonoris,
Same herbejoj, kampar' ĉiuloke plenis de sonoj.
Turdoj, kukoloj amase flugadis senorde kaj ludis
Ankaŭ per gaja pepad' sincere laŭdis Kreinton.
Alten al blua ĉiel' hirundoj leviĝis facile
Kaj fulme tra l' aer' kiel kugloj pafadis,
Poste per simpla manĝaĵ' kontentiĝis sen spico bongusta
Kaj satiĝinte denove babilis sian fabelon.
Gruo al nigra nubar' kiel viro decide surgrimpis
Kaj ĝemante per kri' sonorigis laŭte ĉielon.
Sed tio estis ne plor', tiu ĝia sonora kriado,
Ne! Ĝi volis nur diri, kiel Dia potenco
Per birda kantad' mirinde sin manifestas.
Kaj en la voĉa korus' paseroj kun idoj ĉirpadis:
“Ŝajnas, ke nia gent' ankaŭ same adoras Kreinton.”

(Verslinioj 65-79 en la traduko de Čeliauskas)

Vytautas Šilas


Чехов

La fuĝinto

Novelo de Anton Ĉeĥov

 

Tio estis longa procedo. Komence Paŝka kun la patrino iris sub pluvo jen tra falĉita kampo, jen laŭ arbaraj padoj, kie al liaj botoj gluiĝis flavaj folioj; li iris ĝis mateniĝo. Poste li ĉirkaŭ du horojn staris en malhela antaŭĉambro kaj atendis, kiam oni malriglos la pordon. En la antaŭĉambro estis ne tiel malvarme kaj humide, kiel ekstere, sed ĉe ventoblovoj ankaŭ ĉi tien enflugis pluvŝprucoj. Kiam la antaŭĉambron iom post iom plenigis homoj, la premegita Paŝka apogis la vizaĝon al ies peltmantelo, forte odoranta je salita fiŝo, kaj ekdormetis. Jen klakis la riglilo, la pordo malfermiĝis, kaj Paŝka kun la patrino eniris en la akceptejon. Ĉi tie denove oni devis longe atendi. Ĉiuj malsanuloj sidis sur benkoj senmove kaj silente. Paŝka pririgardadis ilin kaj same silentis, kvankam li vidis multon strangan kaj ridindan. Nur unufoje, kiam en la akceptejon eniris hopanta junulo, ankaŭ Paŝka deziris hopi; li puŝis la patrinon je la kubuto, hihiis en la manikon kaj diris:

– Panjo, rigardu, pasero!

– Silentu, karulo, silentu! – diris la patrino.

En malgranda giĉeto aperis dormema helpkuracisto.

– Venu enskribi vin! – diris li basvoĉe.

Ĉiuj, ankaŭ la ridinda hopanta junulo, moviĝis al la giĉeto. La helpkuracisto demandis ĉiun pri la nomo kaj patronomo, aĝo, loĝloko, kiom longe oni malsanas ktp. El la respondoj de sia patrino Paŝka eksciis, ke li nomiĝas ne Paŝka, sed Pavel Galaktionov, ke li estas sepjara kaj analfabeta kaj malsanas jam de la Pasko.

Baldaŭ post la enskribado oni devis ekstari por nelonge; tra la akceptejo paŝis la kuracisto en blanka antaŭtuko, zonita per viŝilo. Preterpasante la hopantan junulon, li levis la ŝultrojn kaj melodie tenoris:

– Jen stultulo! Vere, ĉu ne stultulo? Mi diris, ke vi venu lunde, sed vi venas vendrede. Laŭ mi, vi povas tute ne veni, sed, stultulaĉo, ja via kruro pereos!

La junulo faris lamentan vizaĝon, kvazaŭ li estus petonta almozon, palpebrumis kaj diris:

– Bonvolu komplezi, Ivan Nikolaiĉ!

– Kial diri: Ivan Nikolaiĉ! – mokripetis la kuracisto. – Se dirite veni lunde, do obeu. Stultulo, jen ĉio…

Komenciĝis la akceptado. La doktoro sidis en sia ĉambreto kaj vokis la malsanulojn laŭvice. Ofte el la ĉambreto aŭdiĝis stridaj ŝrikoj, infana ploro aŭ koleraj krioj de la doktoro:

– Nu, kial vi kriegas? Ĉu mi tranĉas vin? Sidu trankvile!

Venis la vico de Paŝka.

– Pavel Galaktionov! – kriis la kuracisto.

La patrino konsterniĝis, kvazaŭ ŝi ne atendus la vokon, kaj, preninte Paŝkan je la mano, kondukis lin en la ĉambreton. La doktoro sidis ĉe la tablo kaj aŭtomate frapadis per marteleto dikan libron.

– Kio doloras? – li demandis sen rigardi la enirintojn.

– La knabeto havas malsanan kubuton, bona sinjoro, – respondis la patrino, kaj ŝia vizaĝo ŝajnigis, kvazaŭ efektive ŝin terure afliktus la malsano de Paŝka.

– Malvestu lin!

Paŝka spiregante malvolvis la tukon ĉe la kolo, viŝis la nazon per la maniko kaj komencis senhaste detiri de si la peltmanteleton.

– Virino, vi venis ne por gasti! – la doktoro malkontente diris. Kiel malrapidega! Ja vi ne estas sola en la vico.

Paŝka haste demetis la mantelon sur la plankon kaj helpe de la patrino senĉemiziĝis. La doktoro pigre rigardis lin kaj frapetis lian nudan ventron.

– Rimarkindan ventregon vi kreskigis al vi, fraĉjo Paŝka, – li diris kaj suspiris. Nu, montru vian kubuton.

Paŝka strabis al ujo kun sanga lavakvo, rigardis la antaŭtukon de la doktoro kaj ekploris.

Беглец

– Me-e – mokimitis la doktoro. – Jam estas tempo edzigi la petolulon, sed li ploregas! Senhontulo!

Penante ne plori, Paŝka rigardis al la patrino, kaj en lia rigardo legeblis la peto: “Ne diru hejme, ke mi ploris en la malsanulejo!”

La doktoro ekzamenis lian kubuton, kelkfoje premis ĝin, suspiris, ŝmacis per la lipoj, poste denove premis.

– Endas bati vin, virinaĉo, sed mankas la batanto, – li diris. – Kial vi ne pli frue venigis lin? La brako ja pereos! Komprenu ja, stultulino, ja la artiko malsanas.

– Vi pli bone scias, bona sinjoro… – suspiris la virino.

– Bona sinjoro… Vi putrigis la brakon al la knabo, kaj jen: “bona sinjoro”. Kiel li laboros sen brako? La tutan vivon vi devos varti lin. Se akno aperas sur la nazo, vi tuj hastas malsanulejen, sed kun la knabeto vi duonjaron atendis. Ĉiuj vi samas.

La doktoro ekfumis. Dum la cigaredo eligis fumon, li skoldis la virinon kaj balancis la kapon laŭ la ritmo de kanto, kiun li enpense kantetis, kaj ion pripensadis. La nuda Paŝka staris antaŭ li, aŭskultis kaj rigardis la fumon. Kiam la cigaredo estingiĝis, la doktoro vigliĝis kaj ekparolis alitone:

– Aŭskultu, virino. Ŝmiraĵoj kaj tinkturoj ĉi-kaze ne helpos. Necesas, ke li restu en la malsanulejo.

– Se necesas, do, kial li ne restu?

– Ni operacios lin. Kaj vi, Paŝka, restu, – diris la doktoro, frapante Paŝkan je la ŝultro. – La patrino reiru, sed ni, fraĉjo, restu ĉi tie. Ĉe mi, fraĉjo, estas bone, dolĉa vivo! Kiam ni, Paŝka, ĉion faros, ni iros kapti fringelojn, mi montros al vi vulpon! Ni iros gasti kune! Jes? Ĉu vi volas? Kaj la patrino venos preni vin morgaŭ! Jes?

Paŝka demande rigardis al la patrino.

– Restu, karulo! – ŝi diris.

– Li restas, li restas! – gaje kriis la doktoro. – Ni ne plu diskutu! Mi al li vivan vulpon montros! Ni kune veturos foiren por bombonoj. Marja Denisovna, konduku lin supren!

La doktoro, ŝajne gaja kaj konsentema ulo, ĝojis havi kompanion; Paŝka volis komplezi lin, des pli ke neniam estis en foiro kaj volonte li rigardus vivan vulpon, sed ĉu eblas sen la patrino? Iom pensinte, li decidis peti la doktoron permesi ankaŭ al la patrino resti en la malsanulejo, sed antaŭ ol li ekparolis, la helpkuracistino jam kondukis lin supren laŭ la ŝtuparo. Li iris kaj gapis ĉiudirekten. La ŝtuparo, plankoj kaj pordofostoj – ĉiuj grandegaj, rektaj kaj brilaj – estis farbitaj je belega flavo kaj bonguste odoris je oleo. Ĉie pendis lampoj, kuŝis tapiŝbendoj, en la muroj elstaris kupraj kranoj. Sed plej plaĉis al Paŝka la lito, sur kiu oni sidigis lin, kaj griza aspra litkovrilo. Li tuŝis la kusenojn kaj litkovrilon, pririgardis la ĉambron kaj decidis, ke la doktoro tre bone vivas.

La ĉambro estis negranda, nur trilita. Unu lito estis malplena, la duan okupis Paŝka, kaj sur la tria sidis maljunulo kun acidaj okuloj, kiu konstante tusis kaj sputis en kruĉon. De la lito de Paŝka tra la pordo videblis parto de alia ĉambro kun du litoj. Sur unu dormis palega magrulo kun kaŭĉuka sako sur la kapo; sur la alia, disiginte la brakojn, sidis viro kun bandaĝita kapo, tre simila al virino.

La helpkuracistino, sidigis Paŝkan, eliris kaj baldaŭ revenis, tenante aron da vestaĵoj.

– Tio estas por vi, – ŝi diris. – Vestu vin.

Paŝka malvestiĝis kaj plezure komencis surmeti la novan veston. Surmetinte ĉemizon, pantalonon kaj grizan kitelon, li memkontente pririgardis sin kaj pensis, ke en tia vesto estus bone promeni tra la vilaĝo. Li imagis, kiel la patrino sendas lin al la ĉerivera legomĝardeno por pluki brasikfoliojn por la porkido; li iras, kaj geknaboj ĉirkaŭis lin kaj envie rigardas lian kiteleton.

Eniris flegistino kun du stanaj bovloj, kuleroj kaj du pecoj da pano. Unu bovlon ŝi metis antaŭ la maljunulo, la alian antaŭ Paŝka.

– Manĝu! – ŝi diris.

En la bovlo Paŝka vidis grasan brasiksupon kaj viandopecon en ĝi kaj li denove pensis, ke la vivo de la doktoro tute ne estas malbona, kaj ke la doktoro tute ne estas tia kolera, kia li aspektis komence. Longe li manĝis la supon, lekante la kuleron post ĉiu gluto. Kiam en la bovlo restis nur viando, li strabis al la maljunulo kaj enviis, ke tiu ankoraŭ manĝas. Suspirinte, li ekmanĝis la viandon, penante manĝi laŭeble longe, sed liaj penoj malsukcesis, baldaŭ malaperis ankaŭ la viando. Restis nur panpeco. Ne estas bonguste manĝi nuran panon sen aldonaĵo, sed nenio fareblis, Paŝka iom pensis kaj formanĝis la panon. Tiumomente eniris la flegistino kun novaj bovloj. Ĉi-foje en la bovloj estis viandaĵo kaj terpomoj.

– Sed kie la pano? – demandis la flegistino.

Anstataŭ respondi Paŝka pufigis la vangojn kaj elspiris.

– Nu, kial vi formanĝis? – riproĉe diris la flegistino. – Kun kio vi manĝos la viandaĵon?

Ŝi eliris kaj alportis plian pecon da pano. Ĝis nun Paŝka neniam manĝis frititan viandon, kaj, gustuminte ĝin, li trovis ĝin tre bongusta. Ĝi rapide malaperis, kaj restis eĉ pli granda panpeco, ol post la supo. La maljunulo, manĝinte, kaŝis sian restintan panon en la ŝranketon; Paŝka volis fari same, sed iom pensis kaj formanĝis sian panon.

Satmanĝinte, li iris promeni. En la najbara ĉambro, krom tiuj, kiujn li vidis tra la pordo, estis ankoraŭ kvar homoj. Nur unu el ili kaptis lian atenton – alta, gracila viro kun moroza harkovrita vizaĝo. Li sidis sur sia lito kaj konstante pendolece kapbalancis kaj svingis la dekstran brakon. Paŝka longe ne povis forŝiri la rigardon de li. Komence la ritmaj pendolmovoj de la viro ŝajnis al li kuriozaj, farataj por ĉies amuzo, sed kiam li atente rigardis la vizaĝon de la viro, li hororis kaj komprenis, ke la viro netolereble suferas. Enirinte la trian ĉambron, li vidis du virojn kun ruĝegaj vizaĝoj, kvazaŭ argilŝmiritaj. Ili senmove sidis sur la litoj kaj per siaj strangaj vizaĝoj, sur kiuj malfacilis distingi trajtojn, similis al paganaj idoloj.

– Diru, kial ili estas tiaj? – demandis Paŝka la flegistinon.

– Ili, knabo, suferas je varjolo.

Reveninte en sian ĉambron, Paŝka sidiĝis sur sian liton kaj komencis atendi la doktoron por iri kun li kapti fringelojn aŭ veturi al foiro. Sed la doktoro ne venis. En la pordo de la najbara ĉambro por momento aperis la helpkuracisto. Li klinis sin al la malsanulo kun glacio sur la kapo kaj vokis:

– Miĥajlo!

La dormanta Miĥajlo ne reagis. La helpkuracisto svingis la brakon kaj foriris. Atendante la doktoron, Paŝka pririgardis sian maljunan najbaron. La maljunulo senĉese tusis kaj sputis en la kruĉon; lia tusado estis tirata, knaranta. Al Paŝka plaĉis, ke kiam la maljunulo tusante enspiris aeron, en lia brusto io fajfis kaj diversvoĉe kantis.

– Avo, kio fajfas en vi? – demandis Paŝka.

La maljunulo respondis nenion. Paŝka iom atendis kaj demandis:

– Avo, sed kie estas la vulpo?

– Kia vulpo?

– Viva.

– Sed kie ĝi povas esti? Arbare!

Pasis multe da tempo, sed la doktoro ankoraŭ ne venis. La flegistino alportis teon kaj skoldis Paŝkan pro tio, ke li ne rezervis panon por teo. Denove venis la helpkuracisto kaj ree klopodis veki Miĥajlon; malantaŭ la fenestroj blue krepuskiĝis, en la ĉambroj eklumis lampoj, sed la doktoro ne aperis. Jam estis malfrue por veturi al foiro aŭ kapti fringelojn; Paŝka etendiĝis sur la lito kaj ekmeditis. Li rememoris la bombonojn, promesitajn de la doktoro, la vizaĝon kaj voĉon de la patrino, la mallumon en sia dometo, la fornon, la grumbleman avinjon Jegorovna… Subite li sentis sopiron kaj triston. Li rememoris, ke morgaŭ la patrino venos por li, ridetis kaj fermis la okulojn.

Lin vekis susuro. En la najbara ĉambro iuj paŝis kaj duonflustre parolis. En la lumeto de noktolampoj kaj lucernoj tri figuroj moviĝis ĉe la lito de Miĥajlo.

– Ĉu porti kun la lito aŭ sen? – demandis unu el ili.

– Sen. Kun la lito ni ne trapasos la pordon. Jen li mortis nebonhore, eniru li la Ĉielan Regnon!

Unu el ili prenis Miĥajlon je la ŝultroj, alia je la kruroj, kaj ili levetis lin. La brakoj de Miĥajlo kaj la baskoj de lia kitelo libere ekpendis. La tria, la virinsimila viro, komencis krucosigni sin, kaj ili triope, senorde piedfrapante kaj surpaŝante la baskojn de la kitelo de Miĥajlo, iris el la ĉambro.

En la brusto de la dormanta maljunulo sonis fajfado kaj diversvoĉa kantado. Paŝka streĉis la aŭdon, rigardis la senlumajn fenestrojn kaj terurite saltis de la lito.

– Pa-a-anjo! – li ĝemis base.

Беглец

Kaj, ne atendante respondon, li kuregis en la najbaran ĉambron. La lucerneto kaj noktolampo apenaŭ lumigis la ĉambron; la malsanuloj, maltrankvilaj pro la morto de Miĥajlo, sidis sur siaj litoj. Miksiĝante kun ombroj, taŭzitaj, ili aspektis pli larĝaj, pli altaj kaj ŝajnis fariĝi pli kaj pli grandaj. Sur la lasta lito en la angulo, kie estis plej mallume, sidis viro svingante la kapon kaj la brakon.

Paŝka, ne atentante la pordojn, pafis sin en la ĉambron de la varioluloj, de tie en la koridoron, el la koridoro li sagis en grandan ĉambron, kie kuŝis kaj sidis sur litoj longharaj monstroj kun maljunulinaj vizaĝoj. Trakurinte la virinan fakon, li denove trafis en la koridoron, vidis la balustradon de la konata ŝtuparo kaj kuris malsupren. Ĉi tie li rekonis la akceptejon, kie li sidis matene, kaj ekserĉis la elirpordon.

La riglilo klakis, blovetis malvarma vento, kaj Paŝka stumblante elkuris en la korton. Li havis nur unu penson – kuri kaj kuri! Li ne konis la vojon, sed estis certa, ke se li kuros, li nepre estos hejme ĉe la patrino. La nokto estis malserena, sed malantaŭ la nuboj lumis la luno. Paŝka kuris de la perono rekte antaŭen, ĉirkaŭkuris tenejon kaj trafis senfolian arbustaron. Iom starinte kaj pensinte, li impetis reen al la malsanulejo, ĉirkaŭkuris ĝin kaj denove haltis hezite: post la malsanulejo blankis tombokrucoj.

– Pa-anjo! – li kriis kaj ĵetis sin reen.

Preterkurante mallumajn, severajn domojn, li ekvidis lumigitan fenestron. La hela ruĝa makulo en la mallumo ŝajnis terura, sed Paŝka, freneza pro timo, ne sciante, kien kuri, turniĝis al ĝi. Apud la fenestro estis perono kun ŝtuparo kaj pordo kun blanka ŝildo. Paŝka suprenkuris la ŝtuparon, rigardis tra la fenestro, kaj akra enorma ĝojo subite kaptis lin. Post la fenestro li vidis la gajan, konsenteman doktoron, kiu sidis ĉe tablo kaj legis libron. Ridante pro feliĉo, Paŝka etendis la brakojn al la konata vizaĝo. Li volis krii, sed nekonata forto senspirigis lin, batis liajn krurojn. Li ŝanceliĝis kaj svenis sur la ŝtupojn.

Kiam li rekonsciiĝis, jam tagiĝis, kaj la bone konata voĉo, hieraŭ promesinta foiron, fringelojn kaj vulpon, diris apud li:

– Jen stultulo, Paŝka! Ĉu ne stultulo? Endas bati vin, sed mankas la batanto.

Tradukis el la rusa Anna kaj Mati Pentus

Pro ĉi tiu traduko Anna kaj Mati Pentus iĝis laŭreatoj en la branĉo “Traduka prozo el la rusa lingvo” en Liro-2012.


Danĝeraj rilatoj

Laclos, Choderlos de. Danĝeraj rilatoj: Romano / Tradukis el la franca Jean-Luc Tortel; Antaŭparolo de André Cherpillod. – Chapecó: Fonto, 2012. – 298 p.

Laclos

Belega libro. Luksa, plaĉa kovrilo, bela ĝis risketo. Nu, kion fari: ni vivas en la tempo de totala mensogado = reklamado. Por vendi sian varon produktistoj (ankaŭ eldonistoj) senavare disipas la monon por plibeligi ĝuste la eksteraĵon, neglektante la enhavon. Pro tio pli kaj pli multaj instinkte, subkonscie sentas la eblon esti trompitaj. Kreskas skeptikeco kaj certeco ĉe prudentaj personoj, ke ju pli brilega pako, des pli laksiga enhavo.

Feliĉe, ĉi libro ne celas malpezigi niajn monujojn kaj prezentas decan enhavon. Mi komencu de l' tabelo “Proksimuma prononco de la francaj nomoj”. Tre utila tabelo! Ekzemple: danceny = dansni', Cécile Volanges = sesil' volanĵ', Dijon = diĵon, Saint-Mandé = senmande k.t.p. Mi emfazas valoron de ĉi tiu tabelo, ĉar antaŭ nelonge mi legis tradukon el la germana lingvo kaj trovis la vortojn: “heilstrom”, “einstellen” kaj “regelungelungen”. Mi eĉ PIV-on ĉifis, sed ve al mi kaj PIV – klarigon mi ne trovis...

Tamen mi revenu al nia libro. Al traduka kaj presa flankoj. Bedaŭrinde, de paĝo al paĝo mi trovis la jenon: “la g timus” “Por hodiaŭa vespere” devas esti “vespero”, “Ĉe la morgaŭa matenmanĝo ŝi fariĝis...” Evidenta miso inter “os” kaj “is”. Aspektas iomete stranga la uzo de “La” kaj “L'” sur la samaj paĝoj. Nu, tion mi lasu al malatentemo de l' kompostisto.

Mi tuŝu la tekston mem. La redaktinto (Laclos mem) en sia “antaŭparolo” (postparolo en la Esperanta versio) avertis, ke li ne redaktis la leterojn el kiuj konsistas la libro. Li agis prave. La redaktado nur forbalaus la etoson de la iama epoko. Mi plene konsentas kun la redaktinto, kiu diris: “enabundas lingvaj eraroj”. Iuj leteroj ja aspektas tede. Niatempe neniu skribas tiajn. Nu, kion fari – la epoko de poŝtelefonoj kaj interreto jam kutimigis nin al lapidara stilo.

Do, faktas kolizio – ja ne eblas lapidare transdoni la pigretan, lantan, ceremonian, tradician (profunde) pensmanieron kaj ties esprimon. Do, la “redaktinto” avertas pri miksa uzado de stiloj kaj parolesprimoj. Cetere, tiuj “miksoj” estis perfekte tradukitaj de Jean-Luc Tortel. La libro postulas iom da peno plonĝi en etoson de la delonge pasinta epoko. Sed la ludo kostas kandelojn. Eĉ por gejunuloj. Nu, la “redaktinto” asertis: “Tamen ŝajnas al mi, ke konsili la legadon al gejunuloj estus trouzi”. Oj! La nuntempa junularo... Do, la libro estas tutmonda heredaĵo kaj estas legenda por ĉiuj aĝoj. Do, agrablan legadon, karaj geamikoj, agrablan legadon!

Viktor Sapoĵnikov


Historio de la vivo, morto kaj resurekto

Helfricht, Jürgen. La Dresdena Sinjorina preĝejo. Kroniko de la jaro 1000 ĝis hodiaŭ / Tradukis el la germana Benoît Philippe. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2013. – 88 p., il.

Dresden

Ekzistas diversaj arkitekturaj monumentoj, kiuj estas tre gravaj por koncernaj urboj kaj landoj. La gravecon al ili donas aŭ historia signifo (ordinara domo povas esti valora pro tio, ke en ĝi naskiĝis aŭ vivis fama homo), aŭ rolo en historiaj eventoj, aŭ aparta arta beleco. La Dresdena Sinjorina preĝejo (Frauenkirche) estas, sendube, tre bela specimeno de la baroka arto, samtempe signife difinanta silueton de la fama baroka urbocentro, kaj ludis rolon en la historio de la Saksia ĉefurbo. Sed plian valoron al ĝi donas la tragika detruo kaj aŭdaca rekonstruo, renasko de tiu kultur-historia objekto.

La preĝejo, konstruita en 1726–1743 de la arkitekto George Bähr sur loko de pli frua mezepoka sanktejo, estis ruinigita la 13–14an de februaro 1945 pro usona-brita aviadilbombado, pereiginta ĉirkaŭ 35 mil homojn kaj detruinta la tutan Dresdenon ĝis neekzisto; tiam ankaŭ pereis la fama baroka centro. Estis bezonataj jardekoj de skrupula sindona laboro de restaŭristoj por relevi el ruinoj la ĉefajn historiajn valoraĵojn. La Sinjorina preĝejo, la plej alta el la detruitaj valoraĵoj, plej longe atendis la rekonstruon, kiu efektiviĝis en 1996–2005, kaj kostis 179,7 milionojn da eŭroj, kiujn kontribuis pli ol unu miliono da donacantoj.

La libro rakontas pri la historio de la konstruado de la preĝejo en la 18a jarcento, pri ĝia vivo poste dum du jarcentoj, sed plejparton de la libro okupas la kroniko kaj donitaĵoj pri la restaŭrado, akompanaj malkovroj, kontribuo de apartaj personoj ktp. Ĝi estas vera himno por tiuj, kiuj revivigis la gravan artan monumenton, per tio montrinte, ke eĉ la plej detruaj militaj agoj malvenkas al la strebo de la homoj savi la Belon.

La libro estas provizita de bonaj nigro-blankaj kaj koloraj ilustraĵoj, kiuj permesas imagi la aspekton de la preĝejo (aŭ rememori ĝin por tiuj, kiuj ĝin jam vidis), kaj de miljara Kroniko de la ĉefaj eventoj en la vivo, rekonstruoj kaj renaskiĝo de la Sinjorina preĝejo ekde la momento, kiam en la 1004a jaro sur ĝia loko aperis la unua ligna kristana sanktejo. La esperantigon de la teksto far Benoît Philippe mi opinias senriproĉa.

Mi rekomendas la libron al ĉiuj, kiuj ŝatas la urbon Dresdeno – ĉu ili jam tie estis aŭ nur revas ĝin viziti, kaj ĝenerale al ĉiuj, kiuj ŝatas kaj admiras la barokan arton.

Krome, la libro gravas por ĉiuj, kiuj volas kredi, ke la kreiva potenco de la homoj povas superi la plej malbonajn sekvojn de milito.

Nikolao Gudskov


Pascoli, melankolia poeto

Pascoli, Giovanni. Myricae (Mirikoj) / Tradukis el la itala Nicolino Rossi. – Venafro: Edizioni EVA, 2012. – 144 p.

Pascoli

Je mia bedaŭro mi devas konstati, ke mi jam vivis tiom longe por observi debaton en la lando, kie mi vivas, pri la legindeco de literaturaj klasikuloj. Postmodernaj nanoj “sur la ŝultroj de gigantoj” vere ĉirpas pri la temo, ĉu vere endas aŭ eĉ indas legi la klasikulojn… Kion diri, anstataŭ gapi en plena miro?

Kun tiu senutila debato en freŝa memoro, mi prenis la eldonon de Mirikoj de Giovanni Pascoli en la traduko de Nicolino Rossi. Giovanni Pascoli estas preskaŭ komplete nekonata en lingvoj, kiujn mi pli-malpli kapablas legi. Do des pli bone, ke ni almenaŭ en Esperanto havas belan eldonon de lia ĉefverko.

La libro komenciĝas per tre (fakte: tro) konciza enkonduko pri la vivo kaj la poezio de Pascoli. Rossi referencas al eseo de Pascoli mem: “La poezio estas jam en la aĵoj, sufiĉas ĝin eltrovi; kaj inter la poeziaj aĵoj, krom la belaj simplaj de la naturo, enestas ankaŭ la sento kaj la kontentiĝo pri la propraĵo, eĉ se limigita”. Do bone, sed mi estus preferinta prezenton en iom malpli kompakta lingvo por tiom malofta verkisto.

Ho dom' de mia patro, nura, trista

Kiam Pascoli estis 11-jara, la familion trafis katastrofo. La patro reveninte “la neston” estis murdita.

murdite li diris: Pardonon;
kaj krion en okuloj retenis,
du pupojn li portis por dono...

Kaj nun tie la hejmo ermitas,
atendas lin vane:
li senmova, mirgapa alspitas
la pupojn ĉielen, lontane.

(La dekan de Aŭgusto)

La perdoj daŭris, ariĝis. En la sekvo de kelkaj jaroj mortis ankaŭ la patrino, du fratoj kaj unu fratino. “La nesto” fariĝis ŝlosilvorto por Pascoli, simbolo por la perdita familia harmonio, kion li klopodis rekrei, sed la antaŭa idilio spite al ĉiuj klopodoj estas perdita.

En la rozuj' sovaĝa branĉ-skeleta
ekpendas nesto, kiom printemptage
tra ĝi dissonis triloj ondovage
de la idaro birda, kantimpeta!

Nun sola plumo nuras, flirte eta,
hezitas kaj leĝeras ventolage;
tiu antikva rev' en menso aga
fuĝemas ĉiam, restas tamen preta;

kaj jam rigardo de l'ĉiel' sin turnas,
de la ĉielo kie lasta brilo
eksoris disradie kaj vanuas;

tere ĝi kraŝas, kie putre urnas
folioj ŝimaj dum la ventpupilo
ploradas onde, tra l'kamparo fluas.

(La nesto)

Tiel Pascoli estas unu el la grandaj melankoliaj poetoj de la itala literaturo. La libro estas tre bonvena aldono al nia parnaso.

Pacon! Krias sonorilo
sed lontana, febla jam.

Marmorkruca tombokorto
staras kie ombro mutas
kaj fuĝema fumeskorto
el ĉiel' dislume gutas.
Pacon! Pacon! al mi ŝutas
el la blanka nokto-pram'.

(Neĝa nokto)

Densa lingvaĵo, ankaŭ en la traduko. Mi jen kaj jen prenis la italan originalon por konstati, ĉu Rossi vere transponis al la Esperanta prozodio la apartecon de la poezio de Pascoli. Tiu leganto diras, ke li sukcesis.

Ĝi estas bela libro, zorge produktita kun bela papero, kaj estas plezuro legi ĝin post tiom da elektronikaj libroj. Tamen estas – maloftaj sed ĝenaj – komposteraroj en ĉi tiu plaĉa eldono.

La libro estas rekomendata al ĉiuj seriozaj interesatoj de la monda literaturo.

Wolfgang Kirschstein


Jen kio estas akceptebla nivelo en Esperantujo

Jonny M. Foresto: Ret-albumo. – Jonny M, 2013.

Foresto

Se mi ne eraras, mi jam aŭdis unu kanton el la nova akustika albumeto de Jonny M en lia koncerto kadre de FESTO. Ĝenerale ĉio sonas en ordo, mi daŭre ŝatas la kantovoĉon de Jonny M. Mi tre ĝojas, ke li prenis la tempon por lingvaj korektoj de Ricardo Cash (sen ke mi kontrolis ĉiun unuopan vorton de la kantotekstoj) – tre laŭdinda paŝo al ĝenerale pli bona nivelo de Esperanto-muziko!

Entute al mi iomete mankas pliaj instrumentoj – akustika ne aŭtomate signifas “(preskaŭ) nurgitaro”; la muziko sonas malpli interese ol tiu de la konataj regeo-kantoj. Dum kvar kantoj en tiu minimuma aranĝado estas tute en ordo, mi ĝojas ke ne estas pli, aŭ estus tro monotone. Verŝajne mi estas jam tro alkutimigita al la danciga, vigla regeo de Jonny; la melankoliaj malrapidaj kantoj estas iomete malfacile digesteblaj por mi. Hodiaŭ kaj Internacia amo (el la albumo Regestilo) estas ekzemploj, kiel malrapideco kaj regeo estas bonege kombineblaj; kompare al ili, la novaj kantoj ne tiom elstaras.

Mi ĝenerale tre bonvenigas la elprovemon de Jonny M. Kompreneble, granda parto de la supraj punktoj estas luksokritiko, ĉar li jam liveris tiom bonan albumon (Regestilo – la albumo de la jaro, laŭ mi!). Mi forte rekomendas al ĉiuj muzikemuloj aŭskulti la kvar kantojn; jen kio estas akceptebla nivelo en Esperantujo.

Gunnar R. Fischer

La kvar kantoj estas senpage aŭskulteblaj je meza kvalito en la retejo de Jonny M. La altkvalita kolekto estas elŝutebla kontraŭ nur 2 eŭroj.


Ricevitaj libroj

Helfricht, Jürgen. La Dresdena Sinjorina preĝejo. Kroniko de la jaro 1000 ĝis hodiaŭ / Tradukis el la germana Benoît Philippe. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2013. – 88 p., il. – [Recenzoekzemplero].

Laclos, Choderlos de. Danĝeraj rilatoj: Romano / Tradukis el la franca Jean-Luc Tortel; Antaŭparolo de André Cherpillod. – Chapecó: Fonto, 2012. – 298 p. – [Recenzoekzemplero].

Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj: Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la konferenco “Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko” (KAEST), okazinta en Modra (Slovakio), 2012 / Kompilis Peter Baláž, Katarína Nosková. – Partizánske: Espero, 2013. 244 p., il. – [Recenzoekzemplero].

Pascoli, Giovanni. Myricae (Mirikoj) / Tradukis el la itala kaj antaŭparolis Nicolino Rossi. – Venafro: Edizioni EVA, 2012. – 144 p. – [Recenzoekzemplero].


Ricevitaj gazetoj

Aktuala, 2013/6;
Bulteno de Esperantista Klubo en Praha, 2013/3;
Esperanto, 2013/11;
Esperanto aktuell, 2013/5;
Esperanto en Azio, 2013/81;
Esperanto*Info, 2013/5;
Frateco, 2013/102;
Kataluna Esperantisto, 2013/361;
La Ondo de Esperanto, 2013/12;
La Revuo Orienta, 2013/10;
La Sago, 2013/95;
Norvega Esperantisto, 2013/5;
Sennaciulo, 2013/1-4;
Svisa Esperanto-Societo Informas, 2013/4.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2014, №1 (231)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2014:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 22 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 690 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2014.