La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2014. №2 (232)

Mark Fettes

Sur la kovropaĝo de la februara Ondo al ni ridetas la nova prezidanto de UEA Mark Fettes, proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2013. Intervjuo kun li malfermas ĉi tiun kajeron, kiu pro pluraj interesaj tekstoj estas je kvar paĝoj pli ampleksa ol kutime.


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Krucvortenigmo
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Fotoraportoj (Pierre Jagueneau; Tobiasz Kabisiowski / Miroslav Hruška; Verda mesaĝo)
  • Kolofono

Februaro 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

Februaro

1. Antaŭ 200 jaroj (1814) la koalicia armeo en batalo ĉe La Rothière venkis la Napoleonan armeon (la unua malvenko de Napoleono en Francio mem).
Antaŭ 150 jaroj (1864) komenciĝis la Pruslanda-Danlanda milito.
Antaŭ 150 jaroj en Tomsko mortis Fjodor Kuzjmiĉ (1776-1864), kiun multaj kredis imperiestro Aleksandro I.

Iov

2. Antaŭ 425 jaroj (1589) estis establita la ofico de Patriarko Moskva kaj Tutruslanda. La unua patriarko iĝis Iov (Ivan, 1525-1607).
Antaŭ 25 jaroj mortis Ondrej Nepela (1951-89), slovaka artsketisto, trifoja mondĉampiono, ĉampiono de la 11a Vintra Olimpiko (Sapporo, 1972).

3. Antaŭ 1000 jaroj Haraldo II (ĉ. 994-1018) iĝis reĝo de Danlando.

5. Antaŭ 25 jaroj (1989) ekfunkciis la televida kanalo Eurosport.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis William Seward Burroughs (1914-97), usona verkisto.

6. Antaŭ 350 jaroj naskiĝis Mustafo II (1664-1703), sultano de la Otomana (Osmanida) imperio (1695-1703).

7. Komenciĝos la 22a Vintra Olimpiko en Soĉi.

Soĉi 2014

8. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Samuel Meyer (1864-1921), franca esperantisto kaj tradukanto.

9. Antaŭ 50 jaroj (1964) en Insbruko (Aŭstrio) finiĝis la 9a Vintra Olimpiko, en kiu Sovetunio ricevis 11 orajn medalojn, Aŭstrio restis la dua kun 4 oraj medaloj.

Antaŭ 25 jaroj mortis Tezuka Osamu (1928-89), japana aŭtoro de animeoj kaj mangaoj.

10. Antaŭ 75 jaroj mortis papo Pio la 10a (1857-1939).

[0212manzarek.jpg]

Manzarek12. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Raymond “Ray” Manzarek (1939-2013), usona muzikisto, kunfondinto kaj klavisto de The Doors.

13. Antaŭ 275 jaroj (1739) la persa armeo de Nadir Ŝaĥ apud Delhio venkis la armeon de la Mogola imperio de Grandaj Mogoloj.
Antaŭ 100 jaroj mortis Alphonse Bertillon (1853-1914), franca juristo, inventinta sian metodon de antropologia identigado de krimuloj.

14. Tago de S-ta Valenteno ĉe okcidentaj kristanoj.
Antaŭ 200 jaroj la Napoleona armeo ĉe Vauchamps venkis la koalician armeon.
Antaŭ 1000 jaroj Henriko II (973-1024) estis kronita kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

Kronado de Henriko II

15. Antaŭ 25 jaroj (1989) la sovetuniaj trupoj forlasis Afganion.
Antaŭ 450 jaroj naskiĝis Galileo Galilei (1564-1642), itala fizikisto, matematikisto, astronomo kaj filozofo.

16. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Czesław Niemen (Czesław Wydrzycki; 1939-2004), pola kantisto kaj komponisto.
Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la brazila futbalisto Bebeto (José Roberto Gama de Oliveira, 1964-), mondĉampiono (1994).

Jaan Ojalo

17. Antaŭ 1650 jaroj mortis la romia imperiestro Joviano (330-364).

18. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Jaan Ojalo (1914-2004), estona esperantisto, prezidanto de EAE (1992-95).
Antaŭ 450 jaroj mortis Mikelanĝelo (1475-1564), itala skulptisto, pentristo, arkitekto kaj poeto.

21. Internacia tago de la denaska lingvo.

22. Antaŭ 300 jaroj (1714) en Peterburgo ekfunkciis botanika ĝardeno.

23. Tago de Defendanto de l' Patrujo en Ruslando, Belarusio, Ukrainio kaj kelkaj ekssovetiaj landoj.
Antaŭ 550 jaroj mortis Zhu Qizhen (1427-64), imperiestro de Ĉinio (1435-49, 1457-64).

25. Antaŭ 100 jaroj mortis John Tenniel (1820-1914), angla pentristo kaj karikaturisto, la klasika ilustrinto de la libroj de Lewis Carroll pri Alico.

Alico

26. Antaŭ 1650 jaroj (364) Valentiniano I (321-375) iĝis romia imperistro.

27. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Eemil Nestor Setälä (1864-1935), finna politikisto kaj filologo, kiu en novembro 1917 prezidis la finnlandan senaton, kiu proklamis la sendependiĝon de Finnlando. Lia filo Vilho Setälä estis aktiva esperantisto.


Mark fettesSubteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado

 

La 52-jara doktoro pri filozofio Mark Fettes, profesoro en la fakultato pri edukado en la universitato Simon Fraser (Vankuvero, Kanado), prezidanto de UEA kaj estrarano de ESF estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2013.
Li afable konsentis respondi al niaj demandoj.

 

Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

Verdire, mi sentis min iom kiel Obama ricevanta la Nobel-Pacpremion! Vi verŝajne memoras, ke tio okazis jam malpli ol jaron post lia elektiĝo. Li ankoraŭ ne havis tempon por fari multon konkretan… Tion oni ne povus diri pri mia ESF-laboro, sed se temas pri UEA, mia mandato estas ankoraŭ juna!

Ĉi tiu estas la dek-sesa proklamo de la Esperantisto de la Jaro, sed nur la trian fojon la laŭreato havas tiel grandan, ok-voĉan distancon de la kandidato kiu okupis la duan lokon. Kial, laŭ vi, oni ĉi-foje havis tre klaran preferon?

Nu, oni donis Nobel-premion al Obama pro la multaj esperoj, kiujn oni investis en lin… kaj ankaŭ en Usonon. Verŝajne temas pri io simila. UEA drivas kaj ŝrumpas, jam de jardeko aŭ pli, sed oni daŭre sentas ĝian gravecon. Kaj mi diris klare, ke mi volas ŝanĝojn. Do, estas esperoj… espereble ne tute senbazaj.

La internacia elektantaro menciis tri motivojn, aŭ meritojn, pro kiuj vi estis elektita. La unua estas la sukcesa kungvidado de la fondaĵo ESF. Ĉu vi povas prezenti ĉi tiun fondaĵon kaj diri, kial vi mem decidis engaĝi vin por sufiĉe longa tempo al laboro en ĝi?

ESF

ESF estis fondita en 1968, nur kelkajn jarojn post mia naskiĝo, sed mi ekkunlaboris kun ĝi en 1995, kiam ĝi estis ankoraŭ relative malgranda kaj malmulte konata fondaĵo. Tiam ĝia ĉefa celo estis stimuli intereson kaj esplorojn pri Esperanto ĉe usonaj profesoroj kaj intelektuloj. Sed en 1999 ni ricevis grandan heredaĵon de la usona esperantisto Cathy Schulze, kiu sepobligis niajn rimedojn. Mi estis tiam en la lasta fazo de miaj doktoriĝaj studoj; post la defendo de mia tezo, mi dum du jaroj okupis duontempan postenon ĉe ESF kun la celo plivastigi ĝian agadon. Poste mi profesoriĝis kaj devis forlasi tiun ESF-postenon, ne sen bedaŭro! De tiam mi kunlaboras kiel estrarano.

Tra la jaroj ni efektive sukcesis fari iom da interesaj aferoj, interalie kelkajn Nitobe-simpoziojn, la Tekstaron de Esperanto, multajn subvenciojn al interlingvistikaj projektoj kaj studentoj, kaj kompreneble la grandajn retprojektojn lernu.net kaj edukado.net. Mi rolis stimule, kunplane kaj subtene en la plimulto el tiuj projektoj.

Kelkaj atentigis, ke investi monon en la nepalpeblan reton estas vana elspezo de mono, multe pli bone uzebla, ekzemple, por presado de lernolibroj por malriĉaj landoj, por granda reklamkampanjo kaj simile.

Nu, mi ne scias, al kiu generacio apartenas la atentigantoj, sed ŝajnas al mi ke por la junaj generacioj la reto estas ĉiusekunde palpebla – ĝi fariĝis konstanta akompananto al niaj pensoj, niaj amikecoj, niaj esperoj. La reto gravas, ĉar ĝi rekte peras rilatojn inter la homoj, sendepende de geografio, kulturo, klaso, ktp. En tiu senco ĝi helpas krei mondon, kie Esperanto povas pli plene kaj facile disvolviĝi.

UEA

La dua motivo estas via rolo en la kreado kaj diskonigado de la nova Strategia Laborplano de UEA. Kiel ĝi estis kovata, diskutata kaj polurata antaŭ la akcepto en Rejkjaviko? Ĉu iuj tezoj estis ŝanĝitaj dum la laboro?

La ellaboro de la Laborplano, en la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, daŭris pli ol du jarojn, kvankam estis oftaj paŭzoj en la laboro pro la okupiteco de la komisionanoj. Ĝi dekomence estis ĉefe mia projekto, tamen, ĉar mi jam pensis pri la venonta Estraro. Tial plej ofte mi verkis iun pecon de la Plano kaj dissendis ĝin al miaj kunlaborantoj, kiuj reagis kun komentoj, kritikoj, alternativoj ktp. Efektive la Plano multe profitis de tiu kolektiva laboro. Mi ankaŭ lernis el la Strategiaj Forumoj en Kopenhago kaj Hanojo.

La tria elektokialo estas “alporto de nova etoso kaj energio al la gvidado de UEA, en la Rejkjavika UK kaj poste”. Mi mem en Rejkjaviko konstatis la novan etoson, ekzemple, en la fermo, kaj pluraj el miaj kunparolantoj estis tre kontentaj pri la surŝtupara adiaŭo. Estas interese, ĉu ekŝanĝiĝas ankaŭ la laborstilo de la Estraro?

Mi dekomence emfazis la gravecon de teama laboro en la Estraro, kaj rilatoj de reciproka respekto kaj subteno. Al tio kontribuas niaj oftaj kunsidoj – ĉiun duan semajnon ni kunsidas dum horo aŭ horo kaj duono, kutime per Skajpo. Vi krome eble legis pri la sistemo de subteamoj, kiun mi enkondukis por certigi ke neniu estrarano restos izolita en sia laboro. Ĝenerale mi dirus, ke tiuj paŝoj sukcesis krei vere bonan kaj harmonian laborstilon. Aliflanke, necesas agnoski ke ni ĉiuj estas volontuloj, kaj simple ne eblas atingi plene profesian labornivelon en tiuj kondiĉoj – tro ofte intervenas profesiaj, familiaj kaj aliaj premoj. Do, pacienco, komprenemo kaj komunikemo estas nepraj aldonaj kvalitoj por bona estrara laboro. Feliĉe, tiujn ni havas, aŭ sukcesas disvolvi.

Revuo Esperanto

Antaŭ nelonge oni povis vidi plian novaĵon – la novajn aspekton kaj koncepton de la revuo Esperanto. Kiel oni reagas al la novaĵoj?

Mi vidis ĝenerale pozitivajn, ofte eĉ entuziasmajn reagojn. Kompreneble la unua numero de nia nova redaktoro Fabricio Valle ne povis esti perfekta, ĉar li ankoraŭ devas akiri senton kaj sperton pri la multegaj detaloj de la redaktado. Tamen oni jam tuj perceptas lian ĵurnalisman ambicion, lian volon fari revuon indan je tutmonda, mondoŝanĝa movado.

Eĉ por skeptikuloj, mi supozas ke liaj klopodoj vekos simpation. Espereble ankaŭ kunlaboron! Ja revuon elfaras ne nur redaktoro, sed ĉiuj, kiuj kontribuas al ĝi enhave kaj forme. Fabricio realigos siajn revojn nur kun la helpo de centoj da kunverkantoj.

En via respondo ĉe nia jarŝanĝa “Ronda Tablo” vi notis, ke la daŭra falado en la membronombro de UEA estas la plej negativa tendenco, kaj aldonis, ke la sukceson de via prezidanteco oni mezuru per rekresko – “ne nur al ses aŭ sep mil membroj, sed al dek mil kaj pli”. Ĉu ŝerca novjarfesta bondeziro aŭ?..

Ne, tio ne estis ŝerco! Mi pensas pri fenomenoj kiel la kreskado de registriĝoj ĉe lernu.net, kiuj jam atingis pli ol 150 000. Kompreneble tio ne egalas al membriĝo en organizo, sed ĝi montras, ke ekzistas bazo por tute alispecaj varbstrategioj.

UEA de multaj jaroj estas tro enfermita en la verda geto: ni varbas nur inter la homoj plej konvinkitaj, plej facile atingeblaj, kaj ofte nur inter tiuj, kiuj jam foje membriĝis pro kongreso. Ni devas komenci aliri multe pli vastan publikon kun niaj argumentoj kaj niaj agadoj. Evidente la reto liveras unu el la plej praktikaj rimedoj tiucele, kaj la kreo de vere bona multlingva retejo estos grava paŝo en tiu direkto.

Krom la falado de la membro- kaj abon-statistikoj, kiuj negativaj fenomenoj estas en la Esperanto-komunumo ĝenerale?

Mi ĝenerale preferas ne emfazi la negativajn flankojn, ĝuste ĉar iuspeca negativismo kreskadis en la movado dum la lastaj jaroj. Mi dirus simple, ke ni estas ankoraŭ en procezo de maturiĝo. Ne mankas brilaj, agemaj homoj en niaj vicoj, sed niaj strukturoj kaj tradicioj ofte postrestas la bezonojn. Kiel prezidanto de UEA, mi esperas trovi vojojn por subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado, kiam necese per novaj organizaj formoj kaj metodoj.

Kaj kiujn tendencojn vi opinias plej subtenindaj?

De jaroj, kadre de ESF, mi kunlaboras kun la junaj homoj de E@I, kaj tiu sperto estis tre kontentiga kaj esperiga. Mi ankoraŭ atendas multon el tiu direkto. Mi sekvas kun admiro la laboron de Heidi Goes en Indonezio; similaj klopodoj necesas en diversaj mondopartoj, por ke nia movado estu vere kaj plene tutmonda. Tre plaĉas al mi la retradio Muzaiko, la muzikeldona agado de Vinilkosmo, la mirinda libroproduktado de Mondial, la intelekta kaj kultura nivelo de Beletra Almanako. Se ĉio ĉi havas ion komunan, temas ĝuste pri la krea potenco de Esperanto, ĝia kapablo kunmeti personecojn, talentojn, perspektivojn, celojn, por fari ion novan kaj kvalitan.

Ĉu vi mem alportas novan tendencon? Se jes, kiel vi priskribus ĝin?

Hodler

En la 1990aj jaroj, kiam mi estis Ĝenerala Sekretario de UEA, mi iniciatis tri aferojn, el kiuj du montriĝis iusence vivipovaj: la Manifesto de Prago, kiu provizis idean kadron por multaj postaj iniciatoj, kaj la Nitobe-simpozioj, kiuj provizis organizan kadron por niaj dialogoj kun la politika kaj akademia mondo. La tria estis Monda Kunagado, iuspeca Unesko-asocio por esperantistoj. Simple mankis al mi tempo (kaj sperto) por adekvate gvidi la evoluon de tiu lasta, kaj post elana komenco ĝi iom post iom glitis en stagnon kaj forgeson. Tamen la bazaj ideoj malantaŭ tiu iniciato restas tute aktualaj kaj utilaj, kaj mi esperas doni al ili novan formon en la planata Centro por Kultura Evoluigo.

Nu, kiel priskribi ĉion ĉi? Esence, mi vidas Esperanton ne kiel ion strangan aŭ esoteran, sed kiel fenomenon profunde ligitan al la nuntempo, al la idea kaj kultura evoluo de la homaro. Do, interesas min la demando, kion oni povas konkrete fari per ĝi, ne estonte sed nun, idee kaj kulture. En tio mi sentas proksiman parencecon al Hector Hodler kaj al la historiaj radikoj de UEA, kiu estiĝis ĝuste kiel organiza kadro por tia konkreta agado, la “plifaciligo de ĉiuspecaj spiritaj kaj materiaj rilatoj” inter la homoj. Vi povus nomi tion “hodlerismo”, se vi volas. Tendenco ne nova, sed ĉiam renoviĝanta.

Lastatempe vi komencis paroli pri “daŭripovo” en rilato al Esperanto. La vorto tamen preskaŭ mankas en la Strategia Laborplano. Ĉu temas pri ŝanĝo de direkto?

La Plano estas labordokumento, kaj do jes, diversaj ŝanĝoj daŭre okazas, responde al diskutoj kaj evoluoj en UEA kaj ekster ĝi. Ĉi-kaze mi ne estis tute kontenta pri la emfazo pri lingva justeco en la Strategia Bazo de UEA – la dokumento, kiu fundamentis la ellaboron de la Laborplano. Lingva justeco estas utila koncepto, sed tro limigita; ĝi ne sukcesas enteni la plej gravajn valorojn de la movado. Diskutante kun José Antonio Vergara, mi konstatis ke la kleriga, konsciiga forto de Esperanto respondas al la ideoj de Unesko pri “edukado por daŭripova evoluo”, kaj konkludis ke tio estus bona kadro por klarigi niajn celojn kaj agadojn al aliaj kaj trovi novajn aliancanojn. Mi nun komencis verki serion de mallongaj artikoloj en la revuo por evoluigi tiun ideon kaj stimuli diskuton pri ĝi en movadaj rondoj.

Ĉi tiu intervjuo aperos en La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi havas pri ĉi tiu revuo?

La Ondo estas unu el la revuoj, kiujn mi plej plezure ricevas kaj tralegas. En la lastaj jaroj ĝi multe kontribuis al la fluo de ideoj kaj informoj en la movado. Mi esperas, ke ankoraŭ longe tiel estos!

Kaj nun du-tri pli personaj demandoj. Ĉu via ampleksa esperantista agado malhelpas vian laboron en la universitato, aŭ vi sukcesas iel utiligi profesie Esperanton?

Mi certe pagas ian profesian koston pro mia okupiĝo pri Esperanto, simple ĉar mia tempo estas limigita, kaj kiam mi verkas (ekzemple) Strategian Laborplanon, tiuj horoj estas neuzeblaj por verki fakajn artikolojn. Aliflanke, Esperanto tiel profunde kaj esence rolis en mia persona kleriĝo, ke mi ne domaĝas tiun partan repagon. Temas pri speco de interezo! Krome, per Esperanto mi faris profesiajn kontaktojn, ekzemple kun François Grin, ĝeneva ekonomikisto, kiuj foje fruktas en komunaj esplorprojektoj. Ĝuste kun Grin mi partoprenas en granda eŭropa projekto pri lingvopolitiko, lanĉota komence de aprilo.

Vi havas multajn taskojn profesiajn kaj Esperantajn. Sed kion vi faras dum viaj liberaj horoj, supozeble tre malmultaj?

Ekde de la adoleska aĝo mi tre ŝatas kuri, prefere relative longajn distancojn, 10 ĝis 20 km, kaj sur padoj en arbaro kaj montaro, ne sur stratoj. Mi tre ŝatas la naturon kaj volonte vagas kaj tendumas montare – plej ofte kun mia edzino kaj infanoj, kiuj nun aĝas 13, 16, 19. Mi ĝuas romanojn, poezion, historion; filmojn, teatron, koncertojn (ne sufiĉe ofte!). Hejme mi ofte kuiras.

Neniu laŭreato evitis respondi al nia tradicia demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

La plenan verkaron de William Auld, kies Infana raso mirigis kaj inspiris min en la komenco de mia esperantistiĝo. La miraklan kaloĉajan tradukon de Infero de Dante. Kaj… nu, eble la festlibron por Humphrey Tonkin, La arto labori kune, kiu sidas jam tri jarojn sur mia breto. Sur la insulo mi finfine trovus tempon tralegi ĝin!

Dankon pro la respondoj. Ke viaj samteamanoj kunlaboru tiel, ke vi pli ofte havu la tempon legi, aŭskulti kaj spekti ekster viaj taskoj universitataj kaj movadaj!

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ:

Mark Fettes: la Esperantisto de la Jaro 2013

Jaro 2013: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Halina Gorecka. La Esperantisto de la Jaro

Mark Fettes. Strategio, en kiu Kapabligo kernas

Jukka Pietiläinen. Rejkjaviko – malgranda kaj intima


La Litovia asocio kongresis

LEA

La 14an de decembro 2013 en Kaŭno okazis la 49a kongreso de la Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĝi estis pli grava ol kelkaj antaŭaj, ĉar ĉi-jare finiĝis la kvinjara deĵorperiodo de la asocia estraro, kaj oni devis elekti novajn estraron kaj prezidanton. Krome, la Kongreso koincidis kun la 25-jariĝo de la restarigo de la LEA en 1988.

La kongreson, kiun partoprenis pli ol 100 esperantistoj, enkondukis la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Estis kantita himno de Esperanto La Espero. La kongreso per minuto de silento omaĝis la du ĉi-jare forpasintajn eminentajn litoviajn esperantistojn – Telesforas Lukoševičius kaj Aloyzas Urbonas.

Povilas Jegorovas

Pri la esperantista agado en Litovio dum 2013 raportis Povilas Jegorovas. Li listigis kaj karakterizis la ĉefajn aktivaĵojn de la asocio ĉi-jare – la ege sukcesajn 49ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn en Utena, sufiĉe aktivan informadon pri Esperanto en la litoviaj amaskomunikiloj (menciindas publikaĵoj de Gediminas Degėsys, Vytautas Šilas, Audrys Antataitis, Povilas Jegorovas k. a.). Okazas instruado de Esperanto en la universitatoj de Vilno (Gediminas Degėsys) kaj Šiauliai (Zenonas Saballys), en gimnazioj de Mažeikiai, en Panevėžys, distrikto de Jonava k. a. Ekzistas eblecoj lerni Esperanton litovlingve interrete. Stabile aktivaj estis la internaciaj ligoj de LEA – partopreno en la Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko, en la Itala Esperanto-kongreso, en esperantistaj aranĝoj en Slovakio, Finnlando, intensa kaj utila kunlaboro kun La Ondo de Esperanto kaj La Balta Ondo... En la eldonado elstaris Palmira Lukoševičienė) en Panevėžys kun kvar represoj de la unuaj lernolibroj de Esperanto por litovoj de Juozas Audronis, Stasys Tijūnaitis, Antanas Prapuolenis kaj Pulgis Andriušis. Okaze de BET-49 aperis dulingva (litove kaj Esperante) libreto pri Utena. Menciindas partopreno de esperantistoj en la Vilna internacia librofoiro printempe kaj en la Vilna librofestivalo aŭtune, libroekspozicio en Alytus, ĵurnalista tendareto en majo, printempa Rideto en Šiauliai, partopreno en kanta festivalo en Visaginas. Inter la esperantistaj kluboj plej aktive laboras tiuj en Panevėžys, Šiauliai kaj Jurbarkas. Ne tiel ofte kiel antaŭe, tamen aperas artikoloj en la retejo Barelo, preparata de Antanas Grincevičius. Taesok Choe zorgas pri la retejo de la LEA www.esperanto.lt. Funkcias la Yahoo-grupo esperanto-lt@yahoogroups.com. Iom post iom aperas novaj artikoloj en Vikipedio. Vytautas Šilas litovlingve verkis la eseon Zamenhof en historia Litovio, gravan artikolon pri la 300-jariĝo de Kristijonas Donelaitis kaj kelkajn aliajn artikolojn en La Ondo de Esperanto. LEA partoprenis en la celebrado de la 110-jariĝo de la eminenta litova vojaĝanto kaj esperantisto Antanas Poška.

Daŭre estas flegataj kontaktoj de LEA kun oficialaj instancoj de Litovio. La 25an de aprilo 2013 okazis renkontiĝo de la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas kun tiutempa prezidanto de la Litovia parlamento (Sejmo) Vydas Gedvilas. Okazis multaj kontaktoj kun la urbestro de Utena Alvydas Katinas k. a.

La ĉefaj problemoj de la Asocio estas la komplika financa situacio kaj necesega fundamenta riparado de la Zamenhof-domo en Kaŭno. Espereble en 2014 la afero iom moviĝos antaŭen. Necesas ankaŭ plivastigi la instruadon de Esperanto en la lando.

Fine de sia parolado Povilas Jegorovas enmanigis gratuldiplomojn al 19 litoviaj esperantistoj, kiuj en 2013 festis diversajn jubileojn de sia vivo (krom al forestintaj dum la kongreso). En la diskuto pri la esperantista laboro dum 2013 partoprenis Algimantas Piliponis (Vilno), Zenonas Sabalys (Šiauliai), Marijus Dilba (Vilno), Stasys Raulynaitis (Jurbarkas), Vida Kulikauskienė (Panevėžys), Dalia Draugelienė (Kaŭno). La Kongreson salutis prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio Margarita Želve.

Sekvis elektoj. Kiel la prezidanto de LEA por la sekva kvinjara periodo per absoluta plimulto de la partoprenintoj estis elektita Povilas Jegorovas. Lin helpos la estraro, preskaŭ unuanime elektita, kun la unua vicprezidanto Audrys Antanaitis, vicprezidantoj Gediminas Degėsys kaj Arimantas Račkauskas, respondeca sekretario Irena Alijošiūtė kaj dek estraranoj.

Post la tagmanĝa paŭzo komenciĝis la tradicia ĉiujara festo Zamenhof-Tagoj 2013. Ĝin komencis Halina Gorecka el Kaliningrado per proklamo de la Esperantisto de la Jaro 2013 – ĉi tiun titolon ricevis la nova prezidanto de UEA prof. Mark Fettes el Kanado. Poste Aleksander Korĵenkov prelegis pri la temo “Antaŭ cent jaroj: Zamenhof en la 1913a jaro”. Sekvis prelego de Halina Gorecka pri la romano La legisto de Bernhard Schlink, ilustrita per bildoj kaj filmeroj. Zenonas Sabalys rakontis siajn impresojn kaj montris bildojn pri la 98a Universala Kongreso en Rejkjaviko kaj pri Islando. La tago finiĝis per du koncertoj: la flutistino Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė kun siaj lermantoj ludis diversajn klasikajn verkojn. Alian koncerton prezentis instrumenta triopo de la Muzika akademio de la Universitato Vytautas la Granda, en kies prestiĝa kaj moderna salono okazis la kongreso de LEA kaj Zamenhof-Tagoj. Dimanĉe, la 15an de decembro tiuj, kiuj ne disveturis hejmen, havis eblecon por neformalaj diskutoj kaj interparoloj.

Funkciis libroservoj de LEA kaj de Sezonoj, oni povis aboni diversajn Esperanto-gazetojn kaj revuojn, pagi membrokotizojn de LEA kaj de UEA. Pli ol 20 personoj surloke aliĝis al BET-50 en Jelgava kaj 5 personoj al la 99a UK en Bonaero.

Povilas Jegorovas


Jes, ankaŭ mi festis dum JES!

Foto: Ivo Miesen

Kim kaj JoMo sur la JESa scenejo (Foto: Ivo Miesen)

185 homoj. 24 landoj. 52 gastoj el Germanio. 33 Poloj. Po 17 homoj el Francio kaj Slovakio, 13 el Ruslando. Nur nombroj, sed ili multe signifas por ĉiuj partoprenantoj de la kvina JES en Szczawno Zdrój (Ŝĉavno Zdruj). 184 personoj, kun kiuj vi bonvenigis la Novan Jaron restas en via koro, kaj multe da tiuj “nombroj” vi volas vidi dum la sekva JES por kune saluti la 2015an jaron. Mi tiel sentas, kiam mia koro batas daŭre laŭ la bamba ritmo, instruita de Sebastian kaj Gunnar, kiam mi gastigas homojn, restantajn en Pollando unu semajnon post JES, kiam mi spektas fotojn…

Sed ni revenu al Szczawno, al la 28a de decembro 2013. Vetero pli-malpli bona (se laŭ vi vintro ne devas havi neĝon, eble eĉ bonega!), kaj en la trankvilan urbeton venas grupoj de stranguloj, diverslandaj amikoj; unuvorte: esperantistoj. Al Szczawno tio ne tro strangas: la ĉarma urbeto konas esperantistojn dum multaj jaroj danke al la Silezia Esperanto Asocio, kiu ĉiujare organizas en ĉi tiu kuracurbo feriadon.

Kiel ĉiam, se temas pri Esperantaj renkontiĝoj, festivaloj kaj kongresoj, oni povis multe lerni dum unu semajno. Ĉu finlerni – mi persone dubas, sed eĉ pli bone se ni komencas nur, ĉar aŭtomate ni planas rakonti poste kaj daŭrigi. Kion daŭrigi? Ho, danci! ekzemple! Kim, Max kun Paul instruis kiel danci sambon, ĉaĉon, valson… paroli! Partoprenantoj povas ekkoni la ĉeĥan, polan, Esperantan lingvojn. Fari origamion! Ludi ukulelon! Ĉiujn novatingitajn talentojn ni uzis dum la semajno – ĉu por komuniki kun aliaj, ĉu por moviĝi laŭritme dum la novjara balo, ĉu por plibeligi la koncerton de Kim per komuna ukulela ludado.

JES

Kion dumtage oni lernis, vespere oni faris. Kaj koncertoj mojosegis (mi skribas pri junulara evento, ĉu mi rajtas uzi vorton mojosa?) JoMo, kiel ĉiam, movigis la publikon, eĉ pli, ĉar kun li surscenejen saltis Kim kaj ili duope kantis bone konatajn temojn. Kim poste ne volis stari sole sur la scenejo, do li invitis okpersonan orkestron de ukulelistoj (bone, eble du ukulelistoj kaj ses ukulelumantoj).

Belega surprizo estis la loka grupo Ŝanĝo, kiu kun sia muziko uzas Esperantajn tekstojn. Ŝanĝo estas projekto realigata de amikaro: grupo de junaj, talentaj idealistoj renkontiĝis kelkajn jarojn antaŭe en Malsupra Silezio (multe da ili jam dum jaroj muzikumas en konataj alternativaj pollandaj muzikgrupoj kiel R.U.T.A, Foliba, MoskwaArkona) kaj decidis aldoni sian propran voĉon, melodion kaj ideon al interkultura miksaĵo de ĉi tiu regiono. Per forta sentebla ritmo ili invitis nin al dancado, kaj eĉ laculoj, sidantaj en teatra prelegejo, piedfrapademis laŭ la ritmo. Demanditaj, kial ĝuste Esperanto, ili respondis, ke ĝi realigas la ideon kiun ili volas popularigi: ke komuneco ne nepre signifu komunumo reguligata de domineca sistemo. Ĉiutage parolante la polan, sur la scenejo ili prenas muzikon kiel la ĉefan komunikmanieron, ili ankoraŭ ne parolas Esperante – ni tamen esperas, ke la varma aplaŭdo dum JES kuraĝigis ilin, por ke ili iĝu parto de nia kulturo kaj eluzi la lingvon internacian ne nur en kantoj, sed ankaŭ en la normala vivo.

Ne nur koncertoj estis vespere – okazis, kompreneble, interkona kaj internacia vesperoj, kiel ĉiam sukcesaj, kelkfoje okazis diskotekoj de DJ Gunnar, dum kiuj partoprenantoj provis uzi la informojn de Kim, Max kaj Paul, sed dum la plej grava jarŝanĝa nokto okazis ĉi-jare vera balo! La balon komencis niaj dancinstruistoj per bela viena valso, kaj antaŭ la noktomezo reĝis muziko taŭgan al standarda dancado, sed en la komenco de la 2014a jaro Gunnar farigis la salonon ebria pro sovaĝa diskoteka muziko (kaj ne nur pro la muziko).

Mi ne estus mi, se mi ne skribus kelkajn vortojn pri ekskursoj. Dum ĉi-jara Junulara Esperanta Semajno estis organizitaj du apartaj – al la subteraj koridoroj ene de la monto Osówka (Osuvka) kaj al Vroclavo. Sub la monto partoprenantoj trairis piede kaj parte per boatoj 1700 metrojn longajn koridorojn, aŭskultante survoje mirindajn faktojn kaj ĝis nun neklarigitajn sekretojn pri la planoj de nazioj rilate al Silezio. Kaj partoprenantoj de ekskurso al Vroclavo? Vi demandu ilin, mi ne estus objektiva en mia opinio, ĉar mi kunorganizis kaj parte gvidis tiun ekskurson tra mia urbo plejŝatata en la tuta mondo. Do, se vi, kara leganto, interesiĝas pri tiu ekskurso – simple venu, mi konas la vojon, mi gvidos.

Post tiu semajno de miroj, amikeco, lernado, ebriiĝado, dancado, esperumado oni povas komenci novan jaron 2014an, per granda danko al la organizantoj, kaj per respondo al la demando: “Ĉu vi estos la sekvan jaron?” JES!

Anna Maria Koniecpolska-Lachowska


Pli ol 200 partoprenantoj en NR

NR

La Novjara Renkontiĝo de Esperantoland estas kvazaŭ vintra REF (Foto: Gretel Schumann)

Ŝajne la urbo Saarbrücken kun sia situo ĉe la francia-germania landlimo aparte logas Esperanto-parolantojn por komune festi.

Jam antaŭ tri kaj kvar jaroj estis iom pli ol 190 partoprenantoj en la sarbruka NR, ĉi-foje eĉ 203 homoj venis por festi la novan jaron tie en internacia rondo. El tiuj estis 82 junuloj ĝis 20 jaroj en la junulara programo NIS; proksimume duono el ili parolas Esperanton kiel denaskan lingvon, kio faras el NR specon de vintra Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF).

Ankaŭ ĉi-foje la programoferto estis abunda – ofte oni povis elekti inter kvar ĝis sep samtempaj programeroj. Eblis aŭdi prelegojn pri alkoholo kaj aliaj drogoj, pri novaj metodoj de traŭmato-kuracado, esplori la demandon “ĉu la ĉielo falos sur nian kapon?”, ekscii pri Islando, pri lumturoj, pri biciklado ĉe BEMI, pri senkomerca vivmaniero, nutraĵo-disdonado kaj veganismo, informiĝi pri energiproduktado kaj klimatgasa kompensado, kompreni kiel funkcias entreprenmodelado per specialaj komputilprogramoj, kiel oni minejsimile serĉas kaj kunigas viajn datumojn en interreto aŭ kiel oni povas akiri monon por nekomerca projekto. Estis prezento de la historio de Kelmis, de la komputeko, de vikia bildvortaro kaj de tio, kion faras kaj kion faru la Akademio de Esperanto. Oni traktis temojn kiel la varbadon por Esperanto, rilatojn al ĵurnalistoj kaj ties rezultojn en televidaj elsendoj. Estis krome du prezentoj de politikaj partioj okupiĝantaj pri Esperanto.

Eblis senstreĉige gimnastiki, budhisme mediti, triki, ĵongli, improvize teatrumi, lerni ĵuĵicuon kaj kalkuladon per sorobano, subteksti filmojn, krei lumfotojn kaj fluoreskajn bildojn, trejni magian prezenton, ekzerci tradukadon, muzikon kaj aparte kantadon, ludi kartojn, triktrakon (kun konkurso), luphomon kaj multajn aliajn ludojn. Okazis la granda kvizo “Ĝepardi'!” kaj ŝerckonkurso – ambaŭ kun entuziasma publiko.

En internaciaj horoj oni gustumis la kunportitajn manĝaĵojn el niaj devenlandoj, montris gestojn, prezentis lingvojn, stereotipojn kaj antaŭjuĝojn, literaturon, vestaĵkodojn kaj fine povis partopreni en kvizo.

La etuloj ludadis, kantetis, plej diverse manlaboris, lernis uzi poŝtranĉilon, dum vespere ili povis ĝui piĵamajn rakontojn. La pli aĝaj junuloj grandparte spontanee uzis sian ferian tempon en la Novjara Internacia Semajno (kaj la organizantoj kelkfoje admiris ilian inventemon…). Interalie ili partoprenis en urboludo kaj danckurso. Granda estis ankaŭ la entuziasmo pri la ludposttagmezo kun unuopaj ludostacioj. En la kursa parto estis diversaj ofertoj por komencantoj, progresantoj pli aŭ malpli (lingvo)ludemaj kaj por konversaciemuloj.

Okazis koncertoj de Kajto kun multaj tradiciaj kaj tre ŝatataj kantoj. Jim Petit prezentis nekutiman kaj aparte plaĉan koncerton sur hindstilaj glitgitaroj. Pluraj partoprenantoj ofertis pianajn kaj gitaran koncertojn kaj krome prezentiĝis unuopaj pecoj dum la muzika vespero. Estis Magia Vojaĝo tra la Mondo, kaj dum la lasta tago de la jaro okazis silvestra balo, kiu dancigis ĝis la frua mateno.

Kelkfoje ni promenis en la apuda arbaro kaj iom esploris la urbon, interalie ties plaĉan naĝejon. Kaj kompreneble en la doma kafejo ni pasigis multan tempon babilante kaj ludante.

Elsendiĝis televida raporto pri NR en la regiona televido kaj du radioelsendoj. Artikolis la sarlanda gazeto kaj dissendiĝis du informoj de la germana novaĵagentejo dpa; sekve de tio publikigis noticojn pri NR ankaŭ pluraj aliregionaj gazetoj kiel Neues Deutschland kaj Focus.

La loko por la venonta 13a NR kun NIS ankoraŭ ne estas fiksita – sed multaj partoprenantoj jam antaŭĝojas denove jarfine festi en NR.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand


La 30a IF: ne adiaŭa sed jubilea

IF 30

Nördlingen: HDP (maldekstre) kaj ses diverslandaj ekssovetianoj (Foto: Rémy Bouchet)

Ĉu HDP (Hans-Dieter Platz) volis starigi specialan varbokampanjon por IF, kiam li anoncis, ke la 30a Internacia Festivalo estos la lasta? Nu, tio malvarbis kelkajn homojn, kiuj ne volis veni por celebri funebron, sed aliflanke, tio (re)venigis homojn, kiuj ja ne volis maltrafi la lastan okazon por IF-umi. Inter la 27a de decembro kaj la 4a de januaro la junulara kaj familia gastejo de la ĉarma bavara urbo Nördlingen gastigis jam por la tria fojo la festivalanojn.

Fine aliĝis 120 homoj el 22 landoj, al kiuj aldoniĝis kelkaj vizitantoj por la silvestra festo. Sed surprizo tuj ĉe la alveno. Iuj diris al mi, kvazaŭ konfidence: eble ne estos la lasta! Sed la “sekreto” klare staris en la enkonduko de la festivala libreto.

En iuj esperantistaj aranĝoj, oni ne tro scias kion pozitivan raporti, kaj per ĝentilaj vortoj oni simple skribas, ke estis bona etoso (silentante pri la negativaj aspektoj). Tiel oni ne bezonas raporti pri IF. Estis ja bona etoso, des pli kiam ni eksciis, ke ne estos la lasta. Sed ne nur!

Plej multaj prelegoj estis aparte elstaraj, dank'al tio, ke prelegis homoj rekonataj en sia fako, kaj ne nur en nia Esperanto-mondeto.

Thomas Bormann loĝas en Istanbulo kaj estas korespondanto en Turkio por la publikaj germanaj radioj, do plej trafe li prelegis pri “Ĵurnalismo en Turkio – cenzuro sen cenzuristoj”. Bernard-Régis Larue, specialisto pri meteoritoj prelegis pri “Krateroj, Asteroidoj, Meteoritoj” kaj dum prelego montris ne nur bildojn, sed verajn ŝtonetojn. Amri Wandel, profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo prelegis pri “Aŭroro, la nordia lumo” (la sama prelego okazis en IKU en Rejkjaviko). Jozef Reinvart, vic-ambasadoro de Slovakio en Grekio, montris kiel “Slovakio [estas] modela lando de EU en interreta multlingva instruado”. La menciitaj prelegoj okazis enkadre de Internacia Vintra Universitato, kaj eta ekzameno post du el la prelegoj ebligis ricevi diplomon de Akademio Internacia de la Sciencoj. Entute 26 homoj sukcesis.

Estis ankaŭ bonega prelego de Harald Schicke, naturkuracisto, pri la faktoroj de aĝiĝo. Ian Fantom analizis en “Novparolo – retrospektive” kiom la novparolo de Orwell en 1984 kompareblas al la nuntempa lingvaĵo de politika propagando. Kiel kutime oni raportis pri diversaj vojaĝoj: pri mirindaĵoj de Islando, pri nekonata Albanio, pri grimpado sur Akonkagvo en la spuroj de Tibor Sekelj… kaj pri multaj aliaj temoj. En la mondon venis nova vento, rakontis la vicprezidanto de UEA Stefan MacGill, kiu prezentis planojn pri AMO kaj SPAMO en almenaŭ tri kontinentoj.

La kadra temo estis “Retrospektive”, sed kiel kutime plej multaj prelegoj okazis ekster ĝi. Retrospektive estis tre amuze vidi bildojn de la IFoj ekde la unua, en la komenco de la 1980aj jaroj. La nuna ambasadoro de Germanio en Moskvo (kiu partoprenis nun la 24a fojon) jam ĉeestis… Ne ĉiam facilis rekoni la homojn, kiuj tiam estis ja junaj kaj belaj, aŭ la infanojn de partoprenantoj, kiuj nun jam estas gepatroj…

Kompreneble, ni ĝuis la kutimajn ingrediencojn de la koktelo IF: iom da gimnastiko, tajĝiĉuano kaj jogo, saŭno, Iano ĉe piano, fabelaj mondoj de Anna Striganova, silvestra bufedo kun sia ordo, polonezo, silvestra balo, kisoj, bondeziroj, promenadoj …

La regiono estas aparte interesa, prahistorie kaj historie. Nördlingen situas en kratero kreita pro falo de asteroido antaŭ 15 milionoj da jaroj. Iom pli lastatempe, ĝi estas aparte bela urbeto kie en mezepoko oni konstruis urban muron kaj trabfakajn domojn. Ĝi ne estas unika en la regiono. En la ĉirkaŭaĵo abundas tiaj urbetoj kun ĉarmaj mezepokaj bone konservitaj restaĵoj. Aparte plezure estis malkovri inter tiuj belaĵoj dum ekskursoj Rothenburg ob der Tauber kaj Oettingen.

Rusa fadeno ligis pli malpli la vesperan programon, sub ĉiĉeronado de Mikaelo Bronstein. Sed malgraŭ klopodoj pri novaj programeroj la antaŭknajpaj vesperaĵoj estis pli palaj ol kutime. Nu, ni ne komprenis la rusan humuron… Tamen unuafoja partoprenanto Nataŝa bele debutis per koncerto Aŭrora mia land'. Kaj rusaj bardoj estas interesaj.

Rusoj ne loĝas nur en Rusujo, eĉ ne nur en Rusio. Kaj homoj, kiuj iam loĝis en Sovetunio, iel emas re-renkontiĝi en IF. Nu, iuj konatiĝis en IF siatempe kun la nuna partnero, migris al alia lando, kaj retrovas la geamikojn en la varma etoso de IF, tute aparte en la Knajpo, la plej baza kaj ĝuinda renkontiĝejo dum IF.

Mi ne farus objektivan raporton, se mi ne dirus kelkajn vortojn pri ĝi. Ĝi estas la koro de IF. Ne nur biero kaj vino, sed ankaŭ teoj, kafo, kokteloj. Kaj babiladoj ĝis nekredebla horo. Fermiĝas nur post kiam la lasta kliento iras dormi, foje tre malfrue, aŭ tre frue, laŭ la vidpunkto. La vorto mem ne plu estas neologismo, ni uzas ĝin nun de ? jaroj. Kaj la koncepto? Lingvohistoriistoj esploru, kaj donu la respondon. T(d)rinku, do t(d)rinku vi, samideano!

Claude Nourmont
30-foja partopreninto


La oka Lingva Festivalo en Moskvo

MLF 8

La 15an da decembro 2013, dimanĉe, okazis la 8a Moskva Lingva Festivalo, ĉiujare organizata de la Moskva Esperanto-Asocio MASI kunlabore kun junaj lingvistoj el la ĉefurbaj altlernejoj. Ĉi-foje nia organiza partnero estis la Instituto pri lingvistiko de la Ruslanda ŝtata sociscienca universitato (RGGU), kaj la festivalo pasis en la ĉefa konstruaĵo de RGGU, en la centro de Moskvo.

La strukturo de la programo estas bone konata de ĉiuj klasikstilaj ruslandaj lingvaj festivaloj: Malfermo kun la parado de la prelegontoj, la Kerno, konsistanta el la 7 blokoj de la 40-minutaj programeroj (po 20-25 en unu bloko), la Fermo kun koncerto kaj enmanigo de la diplomoj. Antaŭ du jaroj ni decidis proponi al la publiko ne pli ol 100 programerojn en la kerna parto de la festivalo. En tiu ĉi jaro la 100 ofertoj disdividiĝis jene: 66 prilingvaj lecionoj, 20 prelegoj (ĉefe prilingvistikaj kaj iom da kulturologiaj) kaj 14 praktikaĵoj (ekzemple, “Kiel superi psikologian baron, parolante fremdlingve kun eksterlandano”, “Internacia komitato de la Ruĝa Kruco serĉas poliglotojn”, leksikaj ludoj en fremdaj lingvoj).

MLF 8

En la prezentado de la ukraina lingvo

Kiel ĉiam en moskvaj festivaloj, dum la komunaj aranĝoj de la scenejo multfoje estis menciita Esperanto, samkiel en la papera programo, kiun havis ĉiu vizitinto, samkiel en la afiŝoj, disvastigitaj en moskvaj universitatoj, samkiel, kompreneble, en la festivala retejo kaj multaj aliaj retejoj, kiujn prizorgas nia organiza teamo. Ĉi-jare ni uzis la hazardan koincidon de la datoj por emfazi pri la Zamenhof-naskiĝtago. Krom la kutimaj prezentadoj de la lingvo Esperanto (ĉi-foje estis tri) okazis Esperanto-gastejo, dediĉita al la Tago de Esperanta Libro, kiun gvidis Nikolao Gudskov. Bonŝance ĝuste tiun ĉi festivalon decidis sperti Aleksandro Melnikov la sola en Ruslando doktoriĝinto pro interlingvistika temo. D-ro Melnikov proponis al la publiko la prelegon “Kiel la artefarita lingvo naskis la naturan kvazaŭetnon”. Menciindas ankaŭ la prelego de Larisa Dmitrijeva “La angla kaj Esperanto kiel internaciaj helplingvoj”, kiun ŝi faris en la angla. En la vestiblo la atenton de gastoj allogis la du belaj fotoekspozicioj “Mia vorto”, kompilitaj el la portretoj de esperantistoj el multaj landoj.

Bedaŭrinde, ĝis nun ni ne kapablas inventi la sistemon por kalkuli la vizitantojn, tial ni povas nur supozi, ke la festivalon dum la tago vizitis pli (eĉ multe pli) ol mil homoj. Sed ni povas garantii, ke ĉiun instruan programeron ĉeestis de 5 ĝis 200 gastoj, kaj ke matene dum la Malfermo kaj vespere dum la Koncerto la salonego estis plenplena.

Mi estas tre kontenta pri la 8a MLF. Pli kaj pli serioze ni aliras al la selektado kaj preparado de la lingvoprezentantoj, multaj novaj talentaj junaj lingvistoj kontribuis al la programo, nia publiko estas vigla, scivolema kaj inteligenta. Kaj la etoso ĉi-foje estis speciale bon-emocia kaj varma – eble pro ofta spontana komuna kantado, eble pro la intime ĉarma novjarstila koncerto, eble pro amika zorgemo de la organizantoj pri la instruistoj kaj gastoj, eble pro la mem muroj de RGGU – kiu akceptis nin kiel hejmo...

Irina Gonĉarova
direktoro de MLF
kunordiganto de MEA MASI
Moskvo

Legu pri la 7a MLF (2012)


E@IKiel verki kaj uzi subtekstojn por filmoj

En la lastaj jaroj aperis en Esperanto subtekstoj por nacilingvaj filmoj. Tio estas tre bona maniero diskonigi sian kulturon, kaj eble ankaŭ vi volos subtekstigi viajn ŝatatajn filmojn.

Plej ofte video kaj subtekstoj estas en apartaj dosieroj. La subteksta dosiero ĝenerale havas la finaĵon .srt aŭ .ass kaj estas nura teksta dosiero konsistanta el ĉiuj subtekstoj kun ties daŭroj kaj pozicioj. Se vi jam havas alilingvajn subtekstojn por tiu filmo, vi povas simple malfermi la dosieron kaj traduki la tekston al Esperanto (simple reskribu la nunan lingvoversion, tamen konservu la ekzistantajn tempo-indikojn de unuopaj subtekstoj – tio ŝparos al vi vian tempon por agordado de la tempo al la bildo/parolo. Tamen prefere poste provrigardu kaj reagordu la tempon, foje la traduko estas pli/malpli longa ol la originala subteksto).

Se vi volas mem krei la subtekstojn dekomence, ekzistas multaj programoj por tio. Rekomendindaj estas “Aegisub”, disponebla por ĉiuj operaciumoj, kaj “Subtitle editor” por Linukso, ambaŭ facile troveblaj per reta serĉilo. La funkciado estas simila: ŝargu videon, kaj la programo povos bildigi ĝian sonon en formo de ondo, sur kiu vi povas aranĝi la pozicion de ĉiu subteksto. Kiam vi konservos vian subtekstan dosieron, elektu la signaron UTF-8.

E@I

Ne traduku laŭvorte, ĉar subteksto estas ĝenerale pli mallonga ol la parola teksto. Por ĉiu subteksto, evitu skribi pli ol du liniojn kaj pli ol 15 signojn en sekundo; la spektanto havu tempon legi, kaj la ekrano ne estu tekstokovrita.

Spekti filmon kun subtekstoj estas multe pli simple ol krei ilin. Multegaj programoj ekzistas por spekti videojn. Unu el la plej uzataj estas VLC, disponebla por ĉiuj operaciumoj. Se la video- kaj subtekstodosierojn havas la saman nomon kaj estas en la sama dosierujo, la filmo aŭtomate aperos kun la subtekstoj. Alie, komencu spekti la videon kaj ŝovu la subtekstan dosieron al la VLC-fenestro.

Bonan spektadon!

Matthieu Desplantes
E@I-volontulo


Vide el Bruselo

Viando eŭropa

Foto: EK

Ĉiam malpli da bovoj estas bredataj ekstere (Foto: EK)

Vegetarismo kaj Esperanto havas longan kunhistorion. Jam en 1893 aperis favoraj artikoloj pri vegetarismo kiujn Zamenhof poste metis en la Fundamentan Krestomation. Laŭ la Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA), Zamenhof mem havis pozitivan sintenon al vegetarismo. Ankaŭ indas noti, ke dum la kvara UK en Dresdeno, en aŭgusto 1908, fondiĝis asocio, kiu fariĝis poste TEVA.

Do, multaj esperantistoj ne surpriziĝas pri la negativaj efikoj al nia sano kaj al la vivo ĝenerale de la moderna intensa viando- kaj lakto-produktado. Antaŭ nelonge eldoniĝis nova raporto en Bruselo pri la efikoj de intensiva viando- kaj lakto-produktado. La raporto notas ke tutmonda agrikulturo dediĉas al la viandoindustrio 70 procentojn de la disponebla tero kaj unu trionon el la trinkebla akvo.

Por fari nur unu kilogramon da bovaĵo oni bezonas 15.500 litrojn da akvo. Tio egaligas la kvanton de akvo por malgranda naĝejo kaj por nur kvar bifstekoj. Kaj kio pri nia kara fromaĝo? Unu kilogramo da fromaĝo valoras ĉirkaŭ kvin mil litrojn da akvo. Kaj tio okazas en la mondo, kie ne estas sufiĉa akvo por pli ol unu miliardo da homoj. Eble plej grave, nia kreskanta bezono je viando kaj lakto respondecas pri ĉ. 32% de la forcejaj gasoj.

“Ĉiufoje, kiam ni manĝas, ni faras politikan elekton. Ni trudas nin en la vivojn de aliaj homoj en la mondo, en la medion, en la biodiversecon kaj en la klimaton”, – diras Adrian Bebb el la asocio Amikoj de la Tero Eŭropo. Bebb estas unu el la spertuloj, kiuj okupiĝis pri la raporto.

Malfeliĉe, la Eŭropa Unio daŭre elspezas miliardojn da eŭroj por subteni ne nur la produktadon de viando por eŭropanoj, sed ankaŭ por eksportado. La neregistara organizo Amikoj de la Tero Eŭropo alvokis al EU publike agnoski la neceson de agado kontraŭ troa viando-produktado kaj konsumado. EU ĉesu subteni la industrian viando-produktadon per la komuna agrikultura programo (KAP).

Dafydd ab Iago


Nia trezoro

Georgi Dimitrov

Dimitrov

La nomo de Georgi Dimitrov estas bone konata ne nur en Bulgario, sed en multaj eŭropaj landoj. Li estis unu el la bulgaraj politikistoj, kiuj post la Dua Mondmilito ludis gravan rolon en la politiko de la lando.

Georgi Dimitrov naskiĝis la 18an de junio 1882 en vilaĝo Kovaĉevci, proksime al Sofio. Kiam li estis kvarjara, liaj gepatroj translokiĝis en Sofio. Lia familio estis tre malriĉa, kaj Dimitrov devis frue eklabori. Jam dekdujara li komencis labori en presejo. En 1902 Dimitrov iĝis membro de la socialdemokratia partio kaj komencis tre aktivan politikan kaj socian agadon. En 1909 Dimitrov estis elektita membro de la Centra Komitato de la partio.

En 1913 oni elektis lin deputito. En 1923 li estis gvidanto de ribelo, konata en la bulgara historio kiel la Septembra Ribelo. En tiu ĉi ribelo partoprenis laboristoj kaj vilaĝanoj, kies ĉefa celo estis establo de komunista reĝimo en Bulgario. La ribelo ne sukcesis, kaj Dimitrov fuĝis en Jugoslavion. De Jugoslavio li iris al Aŭstrio kaj dum kelkaj jaroj loĝis en Aŭstrio, Svislando kaj Germanio. En 1933 en Berlino estis bruligita la germana parlamentejo. Dimitrov kaj du bulgaraj komunistoj estis arestitaj kaj akuzitaj pro la bruligo. Post la proceso Dimitrov iĝis sovetia civitano kaj ekloĝis en Moskvo. En 1935 li estis elektita estro de la Komunista Internacio.

Post la Dua Mondmilito Georgi Dimitrov revenis en Bulgarion. En 1946 li iĝis ĉefministro-prezidanto de Bulgario kaj en 1949 ĝenerala sekretario de CK de la Bulgara Komunista Partio. En 1949 li malsaniĝis kaj la 2an de julio 1949 li forpasis en sanatorio Barviĥa, apud Moskvo.

Georgi Dimitrov estis bone informita pri Esperanto kaj Esperanto-movado. Kiam li estis redaktoro de la sindikata ĵurnalo Rabotniĉeski vestnik (Laborista gazeto) li ofte aperigis informojn pri la laborista Esperanto-movado en Bulgario.

Antaŭ la Dua Mondmilito kaj dum la milito en Bulgario estis tre forta laborista Esperanto-movado. Multaj bulgaraj komunistoj estis aktivaj esperantistoj. Unu el ili estis Asen Grigorov, Esperanto-poeto, ĵurnalisto, redaktoro de Esperanto-ĵurnaloj kaj aŭtoro de Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj. Dum unu jaro tuj post la militfino, Asen Grigorov estis sekretario de Georgi Dimitrov kaj uzis la eblecon por konversacii kun Dimitrov pri Esperanto.

Evidentiĝis, ke Dimitrov konis la agadon de bulgaraj esperantistoj antaŭ la milito. Li certe bone sciis la rilaton de Stalin al Esperanto, tamen Dimitrov diris al Asen Grigorov, ke oni devas daŭrigi la agadon kaj antaŭ ĉio eldoni en Esperanto broŝuron pri nova demokratia Bulgario, pri ĝia esenco, pri ĝiaj sukcesoj sur la kampo de la rekonstruado ekonomia, sociala, politika kaj kultura. Tiuj ĉi vortoj (vidu la citaĵon paĝosube) montras, ke Dimitrov komprenis, ke Esperanto povas esti tre taŭga ponto de bulgara lando al aliaj landoj kaj montras, ke li estis sufiĉe kuraĝa kaj neglektis la negativan rilaton de Stalin al Esperanto.

Por Georgi Dimitrov estis tre agrable, ke tiutempe belga ĵurnalo aperigis grandan artikolon pri li, verkitan surbaze de letero de bulgara esperantisto, tiam studento, Kunĉo Valev, kiun leteron li sendis al sia belga korespondanto esperantisto, same studento.

Post la milito en Bulgario ne sufiĉis papero por la presado de ĵurnaloj kaj gazetoj kaj kelkfoje Dimitrov helpis, ke la Esperanto-eldonaĵoj en Bulgario havu paperon, kiu estis ege grava por disvastigo de Esperanto. (Entute, Grigorov rakontis pri kvar epizodoj, en kiuj li havis kun Dimitrov interparolojn pri Esperanto, laste kun lia nova sekretario Cvetko Banĉev, ankaŭ esperantisto.)

Danke al pozitiva rilato al Esperanto de Georgi Dimitrov, Esperanto-movado en Bulgario rapide progresis post la Dua Mondmilito.

Georgi Mihalkov


El la rememoroj de Asen Grigorov

Mi havis la feliĉon esti sekretario de Georgi Dimitrov tuj post lia reveno en Bulgario, 1945. Kvankam mia sekretarieco daŭris ne longe (1945–1946), mi konservis pri Dimitrov neforgeseblajn, karajn rememorojn. Tiujn el ili, kiuj rilatas al Esperanto, mi raportos ĉi-sube. Kelkajn tagojn post mia sekretariiĝo, en novembro 1945 mi petis la permeson de G. Dimitrov paroli dum kelkaj minutoj pri Esperanto. Li tuj donis ĝin.

Mi starigis la problemon pri Esperanto sur praktika bazo. Mi ne parolis pri estontaj ebloj de la lingvo, ne teoriumis ĝenerale, ne donis perspektivojn izolitajn de la kuranta momento, sed priskribis la nunan praktikan agadon de la bulgaraj esperantistoj. <…>

Kamarado Dimitrov aŭskultis min atente. Kiam li aŭdis pri la agado, kiun ni per niaj nemultaj fortoj faris, li mem komencis paroli. Li diris:

– Vi devas daŭrigi vian agadon. Antaŭ ĉio vi devas verki kaj eldoni broŝuron pri nova demokratia Bulgario, pri ĝia esenco, pri ĝiaj sukcesoj sur la kampo de rekonstruado ekonomia, sociala, politika kaj kultura. Vi estas neŭtrala organizo, viaj vastaj ligoj kun alilandaj Esperanto-medioj estas valoraj, kaj vi devas ilin bone uzi. Samtempe – li admonis – vi devas esti atentemaj kontraŭ provoj de provoka kaj spiona karaktero.

Mi demandis lin, ĉu mi, estante lia sekretario, rajtas daŭrigi en eksteroficaj horoj la redaktadon de “Internacia Kulturo”.

– Jes, vi rajtas, – li diris, substrekante sian konsenton per jesa gesto de la kapo.

<…> Georgi Dimitrov, la gvidanto de la bulgara popolo, la legenda heroo de Leipzig, la fondinto de Popola Respubliko Bulgario, ne estis esperantisto. Sed li amike rilatis al nia afero, al Esperanto kiel unu el la lingvoj, per kiu ni, kiel bonaj patrioroj kaj konsekvencaj internaciistoj, povas servi al nia socialisma patrolando.

Paco: GDR-eldono, 1982, p. 20-21.


VinjetoNia libroproduktado en la 2013a jaro

Ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tia statistiko ne estas centprocente fidinda, ĉar ne ĉiujn librojn ricevas kaj vendas la Roterdama libroservo; krome, Laste aperis registras ankaŭ “malnovajn novaĵojn”. Sed ĝi donas bonan imagon pri la libroeldonado en Esperantujo, precipe la resumaj tabeloj.

Ĉi-jare la resumo estas iom malpli ampleksa. Ni vidu, kiom da libroj kaj paĝoj oni eldonis, kion oni eldonis laŭĝenre, kaj kiuj eldonis ĉi tiujn librojn en la pasinta jaro kaj dum la 23-jara historio de nia kalkulado.

La pasinta jaro similas al la kelkaj lastaj jaroj. Aperis (legu nun kaj poste: “aperis en la rubriko Laste aperis”) 178 libroj iomete pli ampleksaj (142 paĝoj) ol kutime (132 paĝoj). Inter ili estas 145 veraj libroj pli ol 48-paĝaj kaj 33 broŝuroj – pasint-jare estis 120 libroj kaj same 33 broŝuroj.

La tema distribuo estas sufiĉe kutima – plej multas traduka beletro. Abundas libroj kaj broŝuroj prilingvaj kaj priesperantaj ĝenerale. Tre malmultas libroj teknikaj kaj sciencaj.

1991–2010.
Sume aŭ averaĝe
2011
2012
2013
1991–2012.
Sume aŭ averaĝe
Nombro de libroj en/pri Esperanto
4020
172
153
178
4523
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
527.892
19.775
23.144
25.344
596.155
Nombro de la eldonintoj
1038
78
78
92
1116
Averaĝa paĝonombro de unu libro
131,1
115
151
142
132
Averaĝa prezo de unu libro (EUR)
9.7
10,28
11,31
11,29
9,86
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Esperanto
603
18
17
23
661
Originala beletro
472
13
19
28
532
Traduka beletro
819
26
41
41
927
Planlingvistiko kaj esperantologio
440
37
20
18
515
Esperanto (historio, kulturo, movado)
540
26
20
25
611
Politiko, historio, filozofio
394
33
22
22
471
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
275
7
4
4
290
Religio
198
7
7
9
221
Aliaj temoj
279
5
3
8
295

Vidinde la respondojn al “Kiom?” kaj al “Kion?”, ni vidu la respondon al “Kiuj?”. Pasintjare donacis al ni librojn 92 eldonintoj, el kiuj 29 estas novaj. Jam la kvinan jaron sinsekve la plej produktema inter la Esperanto-eldonistoj estas Vilhelmo Lutermano, kies MAS en la franca vilaĝo Embres-et-Caltelmaure produktis 13 librojn. Sed paĝonombre ĝin superis – interalie, danke al la Beletraj Almanakoj – la nov-jorka Mondial.

2013. Libroj     2013. Paĝoj
MAS (Francio) 13 Mondial 2699
Mondial (Usono) 12 MAS 2090
Iltis (Germanio) 8 KAVA-PECH 1414
La Blanchetiére (Francio) 8 Fonto 1106
Fonto (Brazilo) 6 La Blanchetiére 767
KAVA-PECH (Ĉeĥio) 6 Inst. für Kybernetik (Germanio) 728
Impeto (Ruslando) 4 JEI 682
JEI (Japanio) 4 Panevėžio spaustuvė 644
Panevėžio spaustuvė (Litovio) 4 Sezonoj (Ruslando) 592
S. Marček (Slovakio) k. a. 4 Verda Kukolo (Ruslando) 575

Tamen en la supro de la resumaj tabeloj por 23 jaroj la unuajn tri lokojn okupas eldonejoj, kiuj ne elstaris en 2013: UEA eldonis pasint-jare nur 3 librojn, FEL 2 librojn, kaj Libro-Mondo ŝajnas velkinta.

1991-2013. Libroj     1991-2013. Paĝoj
UEA (Nederlando) 153 FEL 21335
Libro-Mondo (Pollando) 133 UEA 18429
FEL (Belgio) 116 Libro-Mondo 17477
Impeto 103 Fonto 16507
Fonto 99 Impeto 16334
Iltis 92 Mondial 16028
MAS 90 KAVA-PECH 14350
Sezonoj 85 Sezonoj 13834
KAVA-PECH 82 MAS 13459
Mondial 76 Arĥivaro E.Privat (Svislando) 12553

Dum kelkaj lastaj jaroj Francio ĉiam estas plej supre en la landolisto.

2013. Libroj     2013. Paĝoj
Francio 31 Francio 3741
Germanio 16 Usono 3055
Usono 15 Brazilo 2074
Brazilo 13 Germanio 2057
Ĉeĥio 11 Ĉeĥio 1987
Japanio 10 Japanio 1626
Ruslando 9 Ruslando 1553
Nederlando 8 Italio 1132
Kroatio 7 Pollando 863
Pollando 7 Nederlando 809

La resumaj tabeloj restis preskaŭ senŝanĝaj, kaj ili respegulas la realan staton de la Esperanto-eldonado dum la lastaj 23 jaroj. Plej altas en la resuma landlisto Francio kaj Germanio, kiuj, interalie, estas la du landoj kun plej multaj individuaj membroj de UEA.

1991-2013. Libroj     1991-2013. Paĝoj
Francio 528 Francio 57665
Germanio 421 Germanio 50303
Pollando 329 Japanio 41700
Nederlando 306 Ruslando 40872
Ruslando 276 Pollando 37556
Brazilo 235 Brazilo 35030
Japanio 235 Nederlando 34351
Usono 218 Usono 27202
Italio 176 Italio 25940
Belgio 153 Belgio 25748

Kompreneble, mi statistikis ankaŭ la traduklingvojn, sed mankas la loko por aperigi la preskaŭ senŝanĝajn tabelojn.

Aleksander Korĵenkov


GrassEl “Mia Jarcento”

de Günter Grass

En 1999 aperis Mia jarcento de Günter Grass – cent mallongaj rakontoj, mozaikeroj de la dudeka jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio, kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de nia dudeka jarcento. Jam dek du ĉapitroj el Mia jarcento de la nobel-premiito Grass aperis en La Ondo de Esperanto, elektite kaj tradukite de Wolfgang Kirschstein. Nun ni proponas la dek-trian eron, en kiu Grass priskribas imagatan renkontiĝon de svisa ĵurnalistino kun Erich Maria Remarque kaj Ernst Jünger. En trankvila svisa hotelo en la jaroj 1960aj ili interparolas pri la eventoj, okazintaj antaŭ cent jaroj.

1914

Finfine, post ripetaj kaj vanaj klopodoj de du kolegoj de nia instituto, mi sukcesis meze de la 1960aj jaroj persvadi la du maljunajn sinjorojn al renkontiĝo. Eble mi, kiel juna virino, ricevis pli grandan porcion da feliĉo, kaj krome kiel svisino mi havis la avantaĝon de neŭtraleco. Eble miaj leteroj, kvankam konkrete skizantaj nian esplortemon, estis plenumitaj kiel tenera, se ne timida, frapeto ĉe la pordo – post kelkaj tagoj preskaŭ samtempe venis la konsentoj.

Pri la memorinda “iomete fosilie” aspektanta paro mi raportis al miaj kolegoj. Trankvilajn ĉambrojn mi mendis en la hotelo “La Cikonio”. Tie ni sidis, plejofte en galerio de la rostejo kun rigardo al la rivero Limmat, vid-al-vide al la urbodomo kaj al la nobela domo “Luphundo”. Sinjoro Remarque – tiam en sia 67a vivojaro – venis el Locarno. Li, evidente bonvivanto, aspektis pli kaduka ol sinjoro Jünger, kiu ĵus pasis sian sepdekjariĝon kaj tenis sin speciale sportece. Loĝante ie en Vurtembergo li vojaĝis tra Bazelo, post kiam piedmarŝo tra Vogezoj kondukis lin al Hartmannsweilerkopf, por kiu iam oni sange batalis.

Nia unua konversacia rondo ekis iom hezite. Miaj sinjoroj “historiaj atestantoj” parolis scioplene pri svisaj vinoj: Remarque laŭdis specojn de Tiĉino, Jünger preferis la valezan Dole. Ambaŭ evidente klopodis montri al mi sian bone konservitan ĉarmon. Amuzaj, sed ankaŭ ĝenaj estis iliaj provoj babili kun mi en la svisgermana dialekto. Sed kiam mi citis la komencon de la anonima kanto Flandra Mortodanco, ofte kantita dum la Unua Mondmilito: “La morto rajdas nigran ĉevalon, Ĝi portas netravideblan mantelon”, unue Remarque kaj poste ankaŭ Jünger zumis la makabre melankolian melodion; ambaŭ konis la versojn, per kiuj finiĝas ĉiu strofo: “Granda mizero en Flandrio, en Flandrio rajdas la morto”. Poste ambaŭ rigardis direkte al la granda katedralo, kies turoj superis la domojn de la varfo.

Post ioma silento, interrompata per kraĉotusado, Remarque diris, ke en aŭtuno 1914 – tiam li ankoraŭ estis en lernejo en Osnabrück, kiam la volontulaj regimentoj elsangadis ĉe Bixschoote kaj Ipro – lin forte impresis la legendo pri Langemark, laŭ kiu oni respondis al anglaj maŝinpafiloj per la Kanto de l' Germanoj. Eble pro tio – kaj ankaŭ laŭ instigo de la instruistoj – multaj gimnaziaj klasoj registris sin al la milito kiel volontuloj. Ĉiu dua ne revenis hejmen. Kaj la transvivintoj, kiel li, kiuj tamen ne rajtis iri al gimnazio, ankoraŭ hodiaŭ estas difektitaj. Li ĉiukaze komprenis sin mem kiel “vivantan mortinton”.

Sinjoro Jünger, kiu subtile ridetis dum la rakonto pri lernejaj spertoj – ŝajne nur mezlernejo – ankaŭ nomis la kulton de Langemark patriota stultaĵo, tamen li agnoskis, ke jam antaŭ la komenco de la milito lin ekkaptis sopiro al danĝero, emo por nekutimo, eĉ se servante en la franca Fremdula Legio:

“Kiam tio komenciĝis ni sentis nin kunfanditaj en unu granda korpo. Sed eĉ kiam la milito ekmontris siajn ungojn, min kapablis fascini la batalo kiel interna sperto ĝis la fino de miaj tagoj kiel gvidanto de ataktrupo. Simple konfesu, kara Remarque, eĉ en En okcidento nenio nova, via brila debuta verko, vi rakontas ne sen kortuŝiĝo pri la forto de la soldata kamaradeco ĝis la morto”.

“Tiu libro”, diris Remarque, “ne vicigas personajn spertojn, sed estas kolekto de frontspertoj de sensence oferita generacio. Mia servo en lazareto sufiĉis kiel fonto”.

La maljunaj sinjoroj ne ekkverelis, sed ambaŭ emfaze akcentis, ke ili havas malsamajn opiniojn pri milito, kultivas kontraŭajn stilojn kaj krome apartenas al respektive malsamaj frakcioj. Dum la unua daŭre komprenis sin kiel “neplibonigeblan pacifiston”, la alia postulis esti komprenita kiel “anarkiisto”.

“Ba!”, vokis Remarque. “En En ŝtalaj fulmotondroj vi ĝis la lasta ofensivo de Ludendorff estis serĉanta aventurojn kiel bubo. Facilanime kolektis atakgrupeton por akiri pro sanga plezuro unu-du kaptitojn kaj ankaŭ eble por rabi boteleton da konjako…”

Sed li koncedis, ke kolego Jünger en siaj taglibroj ja parte kaptis trafe la pozician tranĉean militon kaj ĝenerale la karakteron de la materia batalo.

Je la fino de nia unua konversacia rondo, kiam la sinjoroj jam malplenigis du botelojn da ruĝa vino, Jünger denove menciis Flandrion:

“Kiam ni post du jaroj kaj duono fosis tranĉeojn en la frontsekcio de Langemark, ni trovis pafilojn, portepeojn kaj kartoĉujojn de la jaro dekkvara. Ni trovis eĉ tiujn pikhelmojn, kun kiuj tiam volontuloj elmarŝis regimentope…”

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein


Faroj kaj nefaroj fariĝas la vivo

Schlink, Bernhard. La legisto: Romano / Tradukis el la germana Jean-Luc Tortel; Notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 120 p.; 400 ekz. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 19).

Legu pli pri la libro.

Legisto

La legisto de Bernhard Schlink estas unu el la plej sukcesaj germanlingvaj verkoj de la lastaj jaroj. En Germanio la romano jam estas porlerneja legaĵo kaj jam ekzistas 40 tradukoj, eĉ en la rusa, malgraŭ tio, ke unu temo de La legisto estas absolute “netradicia seksrilato” inter 15-jara knabo kaj 21 jarojn pli maljuna virino.

LA INTRIGO

La intrigo de la romano komenciĝas fine de la 1950aj jaroj en germana universitata urbo. Michael Berg, juna gimnaziano, komencas amrilaton kun multe pli aĝa virino – Hanna.

Iliaj renkontiĝoj sekvas riton: banado, amorado kaj legado de libroj de la mondliteraturo. Hanna foje reagas en stranga, violenta maniero. Pro tiu erotika obsedo Michael adoltiĝas, sed post kelkaj monatoj li tamen sentas distanciĝon al Hanna:

Kiam aviaj motoroj paneas, tiam ne tuj finiĝas la flugo. Avioj ne falas kiel ŝtonoj; ili plu glisas dum du aŭ tri horkvaronoj, kiam temas pri plurreaktoraj pasaĝeraj flugŝipegoj, ĝis kiam ili rompiĝas, provante alteriĝi. Pasaĝeroj nenion rimarkas. Per aktivaj aŭ paneaj motoroj oni sentas simila la flugadon. <…> Tiusomere ekglisis nia amo. Pli ĝuste mia amo al Hanna; pri la ŝia al mi nenion mi scias.
(p. 39)

Kaj en iu tago Hanna subite malaperas. Michael ne plu povas trovi ŝin. Aliaj amikinoj ne povas adekvate anstataŭi la rolon de Hanna, tamen la memoro kaj la obsedo iom post iom malfortiĝas. Tiam Michael ankoraŭ ne scias, ke Hanna influos lin la tutan vivon…

En la dua parto Michael estas studento de juro. Lia profesoro, kiu fuĝis de la nazioj, sendas la seminarion al Frankfurto por observi procezon kontraŭ militkrimuloj. Tie Michael revidas Hannan. Li ekscias, ke ŝi estis gardistino en kromkoncentrejo apud Aŭŝvico. Tie unu el ŝiaj taskoj estis sendi viktimojn por gasumado en Aŭŝvico. Detale la tribunalo ekzamenas ŝian konduton dum unu marŝo de morto. Dum iu nokto la gvatistinoj enŝlosis la kaptitojn en preĝejo. Hanna evidente rifuzis malŝlosi la pordon kaj tial akceptis, ke la kompatindaj viktimoj brulis vivaj. Ŝia konduto estas pli stranga ol iam ajn. Ŝi apenaŭ defendas sin, ja ŝi aperas eĉ ofende fiera.

Fine Michael trovas la solvon de la baza problemo de Hanna. Ŝi estas analfabeto kaj faras ĉion por kaŝi tion, kion ŝi komprenas kiel honton. Hanna estas kondamnita al ĝismorta restado en prizono.

En la tria parto Michael reprenas la kontakton kun Hanna. Li surbendigas legaĵojn por Hanna, sed evitas renkonti ŝin. Intertempe ŝi lernas mem legi. Ili ne plu renkontiĝas fizike – sed estas en kontakto ĝis la morto de Hanna.

Jen la baza intrigo, sed la libro enhavas multe pli. En treege lerta maniero Schlink kudras etajn diskursojn, pripensojn kaj eseetojn pri diversaj etikaj problemoj en la romano. Almenaŭ pro ili La legisto meritas plurfojan legadon.

LA VERKISTO

Schlink estas ano de tiu generacio, kiu “distanciĝis de siaj gepatroj kaj de la tuta generacio de uloj krimaj, deturniĝemaj, nazi-toleremaj kaj nazi-akceptantaj” (p. 87). Ili akre malakceptis la sintenon de la gepatroj: “Kiel oni povus havi ion por diri al siaj infanoj, kiam oni la naziajn krimojn partoprenis, ĉeestis aŭ ne volis rigardi? Kial post 1945 oni toleris aŭ eĉ akceptis la krimintojn en la socion?” (p. 86)

Tiun ribelon de la postmilita generacio kontraŭ la gepatra generacio naskis en la germana literaturo la “patro-romanoj”. Ĝi estas temo en multaj verkoj de Schlink. En la serio de krimromanoj pri la iama prokuroro Selb ano de la patra generacio estas ĉefrolulo. En La hejmeniro la serĉo de la patro estas la centra temo.

Schlink – aŭ almenaŭ la rakontanto de La legisto – tamen ne simple kondamnas, kiel “tipa” ano de la dua generacio estus farinta.

La krimon de Hanna mi volis samtempe kompreni kaj kondamni. Sed tiucele tro abomena ĝi estis. Kiam mi provis kompreni, mi havis la senton, ke mi ne kondamnas, kiel tio meritas; kiam mi kondamnis, kiel tio meritas, ne plu restis loko por kompreno. Mi tamen nepre volis kompreni <…> Mi ne eltiriĝis el la afero; mi volis ambaŭ; la komprenon kaj la kondamnon. Sed ambaŭ mi ne povis kunigi.
(p. 81)

LA TRADUKO

La traduko fluas kontentige, sed Jean-Luc Tortel ne ĉiam trafas la plej precizan vorton. Ĝenas la uzo de ci kiel traduko de la germana intima persona pronomo. Por citi la vortojn de Bertil Wennergren: “Tio plej ofte estas netaŭga tradukomaniero, ĉar ci apenaŭ kapablas redoni la sencon de ofte uzata normala vorto, kiam ĝi mem estas maloftega vorto…”

Estas ĝojige, ke la serio Mondliteraturo agnoskas, ke La legisto ja estas valora aldono al nia parnaso.

Wolfgang Kirschstein

Legu pli pri la libro.


Invit' al Ĉeĥesko

Březina, Otokar. Moje matka = Mia patrino: [Poemaro en 14 lingvoj] / Preparis Viktor Dvořák, Miroslav Malovec; Tradukis el la ĉeĥa en Esperanton Stanislav Schulhof, Jiří Kořínek, Jaroslav Krolupper. – Svitavy: Ĉeĥa Esperanto-Asocio; Jaroměřice nad Rokytnou: Societo Otokar Březina, 2013. – 40 p., il.

Mia patrino

Kleraj homoj tra la mondo (almenaŭ en Eŭropo) havas sufiĉe bonan scion pri proza parto de la ĉeĥa literaturo: ĉiuj konas la nomojn de Jaroslav Hašek, Karel Čapek, pli erudiciaj – ankaŭ de Franz Kafka kaj Milan Kundera – legis ion el iliaj verkoj, tradukitaj al multaj lingvoj. Sed pri la ĉeĥa poezio eksterlande oni scias preskaŭ nenion.

Do jen al eksterlanda publiko estas prezentata unu el ĉeĥaj poetoj, kredeble fama en sia lando – Otokar Březina, propranome Václav Ignác Jebavý (1868–1929). Li estis plurfoja kandidato por Nobelpremio, kaj havis realan ŝancon ricevi ĝin en 1929 – sed, malfeliĉe, mortis ĝuste tiujare.

Por prezenti al vasta publiko, oni elektis unusolan lian poemon – Mia patrino, tradukitan al 14 lingvoj (en la angla, germana kaj rusa aperas po du diversaj tradukoj, en Esperanto eĉ tri). La akompanaj tekstoj estas en la ĉeha, Esperanto, angla kaj itala lingvoj.

Ekzistas pluraj samspecaj libroj: unu poemo, plej grava por certa nacia kulturo kun ties multaj tradukoj. Kutime Esperanto aperas tie nur por pligrandigi nombron de prezentitaj lingvoj. Tiel siatempe estis eldonitaj Testamento de Taras Ŝevĉenko kaj Sed kiu jen iras… de Janka Kupala. Ĉi-foje, tamen, la libreton kompilis esperantistoj Viktor Dvořák kaj Miroslav Malovec, do Esperanto okupas gravan lokon.

La poemo konsistas el naŭ kvarversaj strofoj. La poeto rememoras sian patrinon – ŝi vivis malfacilan vivon, sen ĝojoj, kun peza laboro. Li vidas en si ŝiajn trajtojn, kaj konstatas, ke lia vivo estas same malgaja, kia estis la ŝia.

La originalo aperas en du versioj, de 1895 kaj de 1933, sed la diferenco estas nur en du literoj (eble, nur ortografiaj reguloj ŝanĝiĝis intertempe?) kaj du komoj – do eble ne necesis la ripeto. Tamen interesa estas la “editora rimarko” pri aŭtoraj korektoj kaj neeviteblaj preseraroj, tiel ke oni eĉ ne povas esti certa, kiu varianto estas la vera aŭtora: ĉu noktomezo estas verda aŭ dezirata (ĉeĥe tiuj vortoj diferencas nur per unu litero kaj unu supersigno)…

La libro enhavas tri tradukojn al Esperanto, fare de tre konataj poetoj: Stanislav Schulhof (1920), Jiří Kořínek (1970) kaj Jaroslav Krolupper (2012).

Tiu de Schulhof estas ne sufiĉe preciza. “Buduaro” ĉi-kuntekste neniel taŭgas por “azilo” (ĝuste tiu vorto staras en la originalo), same “parfumo” por (neekzistanta) florodoro kiu povus konsoli pezan vivon de mizera virino. Perdiĝis kelkaj detaloj, kiel verda (aŭ tamen dezirata?) noktomezo.

Al mi plej plaĉis la traduko de Kořínek, kiel la plej adekvata. Nur en la 6a strofo strange sonas “vidakvum'” (temas pri larmoj – kial ne diri pli klare?), ankaŭ “senlaŭtas” (t. e. silentas) estas tro precioza.

Krolupper plurfoje uzis vortojn nekonvenajn stile: “langvore” kiam temas pri virino ĝissvene laca; “ardo de laboro”, kiam temas pri peza laboro, farata evidente sen entuziasmo, nur pro neceso. Kelkaj vortoj estas videble altiritaj nur pro rimbezono.

La kompilintoj avertas, ke kelkaj nacilingvaj tradukoj ne estas “liberaj por publikigo” kaj ke ili ne sukcesis trovi heredantojn de aŭtoraj rajtoj; do ili estis devigitaj prezenti nur fragmentojn: nur po tri strofoj legeblas el la angla kaj bulgara tradukoj. Ni plian fojon konstatu absurdecon de “kopirajtaj” leĝoj, kiuj nenion donas al la aŭtoro/tradukisto (jam mortinta), sed nur baras la vojon de verkoj al legantoj kaj eventuale riĉigas tiujn, kiuj mem nenion faris – heredantojn, kies naskiĝon la aŭtoro eĉ ne povis prognozi, kaj avidajn eldonistojn.

Kun intereso mi legis ankaŭ du rusajn tradukojn, ambaŭ freŝajn (2012). Ili ambaŭ malĝojigis min. Tro “alta” stilo, nenature pompaj vortoj, kelkloke la senco tro malproksimas de la originalo. Kaj krome – konstante lamas la ritmo, kiu en la originalo kaj en ĉiuj Esperanto-tradukoj estas senriproĉa sespieda jambo kun inaj rimoj. Ŝajnas, ke iam mondfama rusa skolo de poemtradukado definitive malaperis, ho ve… El ĉiuj nacilingvaj tradukoj, kiujn mi povis taksi, vere bonas (sence kaj forme) nur la germana de Otto František Babler, 1970.

Preseraroj certe neeviteblis. Vere ĝenas “sag'” anstataŭ necesa “sang'” en Esperanto-traduko de Kořínek (p. 15) – kio tamen facile kompreneblas laŭ aliaj tradukversioj; du miskompostaĵoj troviĝas en la ruslingva parto, eble ankaŭ en la aliaj. Certe neniu leganto kapablas taksi la libron plene – sed ĝenerale ĝi lasas bonan impreson.

Al la libro estas suplemente almetita DVD kun 52 “virtualaj vizitoj” – speciale faritaj 360-gradaj panoramoj, rigardeblaj de ĉiuj flankoj. Temas pri kasteloj, preĝejoj, muzeoj, turoj ktp. de la regiono Vysočina, kie vivis la poeto. La kompilintoj nomas tion “neformala invitilo por virtuala kaj future ankaŭ reala promeno laŭ memoraĵoj de la regiono”. La tekstoj estas en la ĉeha, angla kaj Esperanto.

Valentin Melnikov


LebedevaLa mortinta tempo

La ruslingva novelo Мёртвое время (La mortinta tempo) de la moskva verkisto Grigorij Arosev aperis en la decembra numero de la literatura magazino Дружба народов (La amikeco de la popoloj). Menciinda estas la fakto, ke la novelo estas dediĉita al la rusia esperantistino Lena Lebedeva, kiu forpasis en februaro 1997 pro kancero.

La aŭtoro rakontis al La Ondo, ke li “volis substreki, ke la memoro pri Lena daŭre vivas”. Samtempe Arosev diras, ke “la protagonistinoj ne havas iun ajn rilaton al ŝi, do tiuj, kiuj konis Lena-n, ne serĉu similecon inter ŝi kaj virinoj el la novelo. Por mi gravis entekste emfazi la strebon vivi malgraŭ ĉio, kiun havis Lena ĝis la lastaj tagoj”. “Estus tre bone, se iu tradukus ĝin en Esperanton. Mi ne kapablas adekvate traduki min mem, pro tio la afero dependas de eventualaj volontuloj”, – aldonas Arosev.

La mortinta tempo estas integra peco de la triparta verko Televizia romano, kiun poparte publikigas literaturaj gazetoj. La dua, kiu nomiĝas Неуместный (Malkonvena), aperis en la konata literatura revuo Новый мир (La nova mondo).

Druĵba narodov en la lastaj sovetiaj jaroj estis ege populara, poste ĝia eldonkvanto signife malgrandiĝis, sed ĝis nun ĝi estas sufiĉe aŭtoritata en la ruslingva literatura mondo.

Legi la novelon La mortinta tempo oni povas en la reto


Liro

Literatura konkurso Liro-2013

En la pasinta jaro la organizantoj de Liro ŝanĝis la koncepton de la konkurso kaj lasis en ĝi nur la tradukojn. La nova juĝkomisiono de Liro-2013 (Edmund Grimley Evans, Nikolaj Gudskov, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov, Wolfgang Kirschstein) ricevis ses konkursaĵojn, po tri en ĉiu branĉo. (En Liro-2012 partoprenis 23 konkursaĵoj, sed nur kvin en la du tradukaj branĉoj.)

La 18an de januaro 2013 la juĝkomisiono anoncis la rezulton de Liro-2013.

Traduko el la angla: The McWilliamses and the burglar alarm de Mark Twain.

Laŭreato: Russ Williams (Pollando).

Laŭda mencio: Falk Tippmann (Germanio).

Traduko el la rusa: Ne verj sebe de Miĥail Lermontov.

Laŭreato: Ludmila Novikova (Ruslando)

Laŭda mencio: Aleksandro Mitin (Ruslando).

La laŭreatoj de Liro-2013 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2015 havas ekskluzivan rajton publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2013

Detalaj informoj pri la antaŭaj konkursoj.


La Ondo de Esperanto en la 2013a jaro

La Ondo de Esperanto

Nur en la fino de la pasinta jaro la abonantaro de La Ondo superis duonmilon, kaj do ni jam la dek-unuan sinsekvan jaron havas pli ol 500 abonantojn. Tamen la 502 ricevitaj kotizoj estas la plej magra rezulto dum ĉi tiu periodo.

Jaro Ruslando Aliaj landoj Entute
1998 147 136 283
1999 133 170 303
2000 122 238 360
2001 115 257 372
2002 101 305 406
2003 98 407 505
2004 104 421 525
2005 92 450 542
2006 93 452 545
2007 91 448 539
2008 95 478 573
2009 85 458 543
2010 78 431 509
2011 86 470 556
2012 77 441 518
2013 80 422 502

La plej granda malkresko estas en du anglalingvaj landoj: Britio (-7 abonoj) kaj en Usono (-5). La plej granda kresko estas en Pollando (+6 abonoj), danke al tio, ke post unujara paŭzo ni denove varbis en la du lastaj Arkonesoj. Kresketo konstateblas ankaŭ en Litovio (+3) kaj Ruslando (+3).

Jen landoj kun pli ol dek abonantoj (enkrampe estas la nombroj por 2012):

Ruslando 80 (77)
Pollando 63 (57)
Francio 38 (40)
Germanio 38 (41)
Brazilo 32 (31)
Usono 23 (28)
Hispanio 18 (20)
Italio 17 (17)
Belgio 16 (16)
Finnlando 16 (16)
Serbio 13 (15)
Svedio 13 (16)
Britio 12 (19)
Japanio 12 (13)
Ĉeĥio 11 (11)
Nederlando 10 (8)

En la nuna ne tre optimisma monda ekonomia situacio preskaŭ ĉiuj vendoj (escepte de ĉiutagaĵoj) falas, precipe se temas pri kulturaj varoj. Tiusence la iom-post-ioma reduktiĝo de la abonantaro estas apenaŭ evitebla. Laŭ la ricevataj abonlistoj, la malkreskado ŝajnas daŭri ankaŭ ĉi-jare. Ĉu ni sukcesos denove havi pli ol 500 abonantojn? Ĉiu leganto povas helpi per reabono, informado en kluboj kaj renkontiĝoj, kaj per donaco al nia Abonhelpa Fonduso.

Aleksander Korĵenkov


Ricevitaj libroj

Beleva, Belka. Teatro sen lingva bariero: Travivitaj rememoroj. – Sofio: Bulgara Esperanto-Asocio, 1986. – 128 p., il. – [Donaco de Georgi Mihalkov].

Březina, Otokar. Moje matka = Mia patrino: [Poemaro en 14 lingvoj] /.Preparis Viktor Dvořák, Miroslav Malovec; Tradukis el la ĉeĥa en Esperanton Stanislav Schulhof, Jiří Kořínek, Jaroslav Krolupper. – Svitavy: Ĉeĥa Esperanto-Asocio; Jaroměřice nad Rokytnou: Societo Otokar Březina, 2013. – 40 p., il. – [Recenzoekzemplero].

Schlink, Bernhard. La legisto: Romano / Tradukis el la germana Jean-Luc Tortel; Notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 120 p.; 400 ekz. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 19). – [Donaco de Sezonoj]


Ricevitaj gazetoj

Beletra Almanako, 2013/18;
Esperanta Finnlando, 2013/5;
Esperanto aktuell, 2013/6;
Femina, 2013/35;
Ĝenerala Informilo, 2013/180;
Heroldo de Esperanto, 2013/12,13,14;
Informilo por Interlingvistoj, 2013/4;
Internaciisto, 2014/1;
KAE-Informilo, 2014/85;
La Lanterno Azia, 2013/304,305;
La Ondo de Esperanto, 2014/1;
La Revuo Orienta, 2013/11;
La Sago, 2013/94;
Literatura Foiro, 2013/264;
Monato, 2013/12, 2014/1;
Norvega Esperantisto, 2013/6;
Pola Esperantisto, 2013/2-3;
REGo, 2013/6;
Tempo, 2013/119.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2014, №2 (232)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2014:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 22 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 690 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (4000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (2400 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1400 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (800 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 20 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2014.