La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2014. №2 (232)

Bildo de Savrasov

Printempo! Printempo komenciĝas en la norda hemisfero -- vidu, migrantaj birdoj reflugas el la sudo al sia hejmregiono. Ĉi tiun momenton eternigis Aleksej Savrasov (1830-97) en sia pentraĵo Frugilegoj revenis (1871). Partoprenantoj de la unua Ruslanda SES povos vidi ĝin en la artgalerio Tretjakov.


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Nora Caragea. Proverboj trovendaj
  • Disvastigi kurante
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ


Marto 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

marto

2. Antaŭ 75 jaroj Eugenio Pacelli estis elektita romkatolika papo (1939-58) kun la nomo Pio la 12a.

Ali

3. Antaŭ 775 jaroj pereis Vladimiro Rurikido (1187-1239), kieva grandprinco (1223-36).

6. Antaŭ 50 jaroj (1964) la usona boksa mondĉampiono Cassius Clay aliĝis al la Nacio de Islamo kaj akceptis la nomon Muhammad Ali.

7. Antaŭ 25 jaroj (1989) Irano rompis diplomatiajn rilatojn kun Britio pro la skandalo pri la Satanaj versoj de Salman Rushdie.

8. Internacia virina tago.

8 marto

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Lidija Skoblikova (1939-), sovetunia sketistino, la sola sesfoja (du en 1960, kvar en 1964) olimpika ĉampiono en la historio de sketado.

9. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la ukraina poeto Taras Ŝevĉenko (1814-61).

11. Antaŭ 500 jaroj mortis Donato Bramante (1444-1514), konstruinto de la baziliko de S-ta Petro en Romo.

Antaŭ 450 jaroj (1564) aperis Apostolo (Agoj kaj Epistoloj de Apostoloj), la plej malnova presita ruslingva libro kun ekzakta eldondato.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis John Wells (1939-), brita lingvisto kaj esperantisto, prezidanto de UEA (1989-95), prezidanto de la Akademio de Esperanto (2007-13).

Arkadij Severnyj

12. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Arkadij Zvezdin (1939-80), konata kiel Arkadij Severnyj (la Norda), la plej konata plenumanto de la sencenzuraj kanzonoj en Sovetunio.

13. Antaŭ 25 jaroj (1989) Timothy Berners-Lee inventis interreton.

14. Tago de libro en la rusortodoksa eklezio.

Antaŭ 75 jaroj (1939) Slovakio deklaris sian sendependiĝon de Ĉeĥoslovakio.

15. Antaŭ 75 jaroj (1939) Germanio okupis Ĉeĥoslovakion.

Sully-Prudhomme

16. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Sully-Prudhomme (René François Armand Prudhomme, 1839-1907), franca poeto kaj eseisto, la unua nobelpremiito pri literaturo (1901).

18. Antaŭ 700 jaroj estis ŝtiparumita la lasta templana grandmajstro Jacques de Molay (?-1314).

Antaŭ 175 jaroj (1839) Ĉinio malpermesis al britaj kaj alilandaj kompanioj vendi opion en Ĉinio; tio kaŭzis la unuan opian militon.

20. Ekvinokso.

Internacia tago de franclingvanoj.

Antaŭ 775 jaroj mortis Hermann von Salza (ĉ. 1165-1239), grandmajstro de la Teŭtona ordeno (1210-39).

Antaŭ 375 jaroj naskiĝis Ivan Mazepa (1639-1709), hetmano de la ukrainaj kozakoj (1687-1708).

Musorgskij

21. Internacia tago de poezio. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis la rusa komponisto Modest Musorgskij (1839-81).

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Aleksandr Vertinskij (1889-1957), rusa kaj sovetia filmaktoro, komponisto, poeto, kabaredisto kaj kantisto.

23. Antaŭ 75 jaroj (1939) Litovio kaj Germanio interkonsentis pri transdono de Memellando al Germanio. Samtage Hungario per aeratako komencis militon kontraŭ Slovakio.

25. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Frédéric Mistral (1830-1914), provenca poeto kaj vortaristo, nobelpremiito pri literaturo (1904).

27. Internacia tago de teatro.

28. Antaŭ 1650 jaroj (364) imperiestro Valenteniano dividis la Romian imperion, lia frato Valento ekregis la orientan parton de la imperio.

30. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Juan Régulo Pérez (1914-93), kanaria esperantisto, eldoninta preskaŭ cent Esperanto-librojn en la serio Stafeto.

Koalicia armeo en Parizo

31. Antaŭ 200 jaroj (1814) la koalicia armeo sub la gvido de la ruslanda imperiestro Aleksandro la 1a solene venis en la kapitulaciintan Parizon.

Antaŭ 125 jaroj (1889) en Parizo ekfunkciis Eiffel-Turo.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Octavio Paz (1914-98), meksika verkisto kaj diplomato, nobelpremiito pri literaturo (1990).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Zviad Gamsaĥurdia (1939-93), la unua prezidento de Kartvelio (1991-92).

Antaŭ 50 jaroj (1964) rezulte de ŝtatrenverso en Brazilo ekregis reĝimo de generalo Castello Branco.


Ni estos juĝataj laŭ niaj kulturaj atingoj

Kiselman

La novembra Ondo aperigis sekan informon, kies komenco estis jena: “Profesoro Christer Kiselman [prononcu: Ĉiselman] el la Matematika instituto de la Upsala Universitato (Svedio) estas elektita kiel la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE) rezulte de la voĉdonado de 37 akademianoj. Christer Kiselman ekde 1989 estas membro de AdE; lastatempe li oficis en AdE kiel direktoro de la sekcio pri faka lingvo kaj membro en la sekcioj pri gramatiko, pri la ĝenerala vortaro kaj pri prononco. En Esperantujo li estas konata ankaŭ pro la organizado de la esperantologiaj konferencoj en la Universalaj Kongresoj, pro la redaktado de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies kaj pro la multaj prelegoj kaj artikoloj pri temoj esperantologiaj”.

 

Bonvolu kompletigi la oficoliston per pli konkretaj informoj.

Mi estas matematikisto kaj komencis esplori pri partaj diferencialaj ekvacioj. Post kelkaj jaroj mi transiris al kompleksa analitiko kaj geometrio, ankaŭ en nefiniaj dimensioj. Nuntempe mi esploras pri digita geometrio, matematika morfologio kaj diskreta optimumado. Mi gvidis dek sep studentojn ĝis doktoreco.

En Esperantujo mi komencis verki pri gramatiko. Poste mi verkis pri la frua historio de la lingvo kaj ankaŭ pri la filozofiaj kaj religiaj ideoj de Zamenhof.

Oni ofte diras, ke la lingvon evoluigas la uzantoj – verkistoj, ĵurnalistoj kaj aliaj – dum la statuta celo de la Akademio estas “konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon”. Kiel praktike la evoluo de Esperanto estas kontrolata?

Ene de la akademio okazas ĉiama kontrolado de la lingvo. Por mencii nur unu ekzemplon: pri la difino de la nocio kazo en ties negramatika signifo la membroj de la sekcio Ĝenerala vortaro dum la lastaj 13 tagoj dissendis 134 mesaĝojn. Sed mi pensas ke la akademio povus publike fari pli pri tiu kontrolado.

La plej videbla laboro de la Akademio estas leksikografia en la formo de la Oficialaj Aldonoj al la Universala vortaro. La 9a Aldono aperis antaŭ sep jaroj, en marto 2007. Kiel evoluas la preparado de la 10a aldono?

La Sekcio pri Ĝenerala vortaro, kiu okupiĝas pri la oficialaj aldonoj, ankoraŭ ne okupiĝas pri la 10-a Oficiala Aldono, sed anstataŭe okupiĝas pri korektado de kelkaj problemaj aferoj en antaŭaj oficialaj aldonoj. Momente ĝi okupiĝas pri radikoj el la 1-a Oficiala Aldono, kiuj estis tradukitaj en malsamajn lingvojn per malsamsignifaj vortoj. Tiuj nekoheraj tradukoj estos anstataŭigitaj per difinoj.

La ideo estas baldaŭ post tiu laboro eklabori pri la 10-a Oficiala Aldono.

Ĉu oni planas libroforman eldonon de la tuta Akademia Vortaro de Esperanto (Universala Vortaro + Aldonoj)?

La oficialaj aldonoj (malsame al la Universala vortaro) estas plejparte malfacile akireblaj. Pro tio la akademio planas unue reeldoni la oficialajn aldonojn, kunigitajn en unu libron kaj ekipitajn per klarigaj kaj korektaj notoj. La laboro pri tiu ĉi reeldono jam estas sufiĉe progresinta.

Ankoraŭ ne ekzistas plano por eldoni la tutan Akademian vortaron en unu libro, kvankam tio certe estas bona ideo iam efektiviginda.

Ni vidas, ke la Akademio zorgas pri la leksiko, sed kio pri la gramatiko? Ĉu estas planata Akademia Gramatiko de Esperanto? Ja la aŭtoro de PMEG estas direktoro de la gramatika sekcio de Akademio?

La menciota libroprojekto prezentos plurajn flankojn de la lingvo, ne nur la gramatikan.

Se temas pri publikigo, oni scias, ke trifoje aperis Aktoj de la Akademio, laste en 1991. Ĉu aperos plia kolekto?

Principe devos iam aperi plia kajero de la Aktoj, sed tio ne estas urĝa afero, ĉar multaj lastatempaj dokumentoj estas rete alireblaj. La estraro zorgas antaŭ ĉio pri kompletigo de la dokumentaro alirebla per nia retejo.

Vi jam dum kvarona jarcento estas membro de la Akademio. Kio motivis vin kandidatiĝi por la prezidanteco?

Ke tri membroj, kies opiniojn mi tre alte aprezas, petis min; kaj ke krome kvara membro, kies opinion mi same alte aprezas, kuraĝigis min.

En via antaŭbalota memprezento vi skizis laborplanon el kvar eroj. Ĉar ĉi tiuj proponoj ne estas vaste konataj, mi petas vin klarigi ĉiun el ili.

Tamen mia memprezento estas libere alirebla ekde junio 2013...

La unua estas “Priskribo de la lingvo esperanto”. (Cetere, ĉu la minuskla formo estas Fundamenta?)

Tiun ĉi unuan projekton la estraro nun multe plilarĝigis. Ĝi estos libroprojekto prezentonta plurajn alirojn al esperanto: temas pri interlingvistika, lingvistika, socia, psikolingvistika, religia, filozofia, politika, ... aliroj al la kompleksa fenomeno esperanto.

Mi skribas la simbolon por paragrafo tiel: §. Per tio mi ne minacas la fundamentajn principojn de la lingvo. Simile, se iu skribas mardo kaj marto, ne estas minaco. La Fundamento estas la bazo sur kiu la parolantoj de la lingvo evoluigas ĝin.

La dua plugota kampo estas terminologio...

Ĉi tie gravas mia eldiro: “Tamen la amplekso de terminologiaj taskoj superas la forton de AdE”. Kun 60 milionoj da kemiaj terminoj, 80 mil nomoj por medikamentoj, 10 mil nomoj por korpopartoj, 20 mil nomoj por indiki organfunkciojn, 60 mil nomoj por malsanoj, esplorprocedoj kaj operacimetodoj, kaj entute duonmiliono da nomoj en la medicina vortprovizo kun konsidero de gravaj nocioj en la limkampoj la grando estas troa.

Kion ni povus esperi, estas pli granda konscio pri tiu problemo.

Ni notu ke la Fundamento estis akceptita 110 jarojn post la apero de la metra sistemo en la sama lando, kaj tamen ne aprobas la prefikson kilo, nek la radikon gram'. Restas malrespekto al la terminologiaj problemoj.

Plie vi mencias okazigeblon de konferencoj. Ĉu la demando estas nur financa, aŭ?..

Ne ekzistas malfacilaĵoj ... krom la ĉiama manko de tempo.

Kaj laste pri la jura sidejo. Ĉu la akademio eĉ ne estas jure registrita?

La estraro serioze konsideris tiun ideon kaj venis al la konkludo ke la malavantaĝoj superus la avantaĝojn.

Zamenhof en sia lasta artikolo direktita al la esperantistaro ripetis sian opinion pri la neceso revizii la tutan lingvon kaj forigi el ĝi “ĉion, kio post multejara, multehoma kaj ĉiuflanka elprovado montriĝis kiel sendube maloportuna kaj samtempe facile forigebla”, kaj la listojn de ĉi tiuj maloportunaĵoj li plurfoje prezentis. Ĉi tiu reviziado, kiun laŭ Zamenhof devus fari la Lingva Komitato, ne estis farata, ĉar lian artikolon Privat kaŝis. Sed ĉu post la publikigo (1971) la Akademio ne devus plenumi la “testamenton” de la lingvoaŭtoro almenaŭ en la formo de esplorado de liaj listoj de maltaŭgaj formoj?

Ne. Temas pri nepublikigita manuskripto el 1915, ne pri ia “testamento”. Gravas la fakto, ke Zamenhof ne publikigis ĝin. La parolantaro tondas siajn “harojn kaj ungojn” kiel parolantoj de ĉiu natura lingvo.

Ni revenu al la unua demando. Kiujn atencojn kontraŭ la fundamentaj principoj de la lingvo Esperanto oni povas konstati nuntempe?

Neniujn.

Ekzemple, ĉu la neFundamenta surogata x-prezento de la literoj Esperantaj ne estas unu el tiuj?

Ne. En HTML oni skribas ĉ. En LaTeX oni skribas \^c. Tiuj vicoj de simboloj estas provizoraj reprezentantoj de la litero ĉ. Ĝis nun mi ne vidis iun aserti ke la simbolvico ĉ. estus kontraŭ la Fundamento. Komputilaj programoj aŭtomate transformas tiujn simbolvicojn al la celata litero. Same iuj skribas ^c aŭ c^. Oni facile transformas ilin al ĉ.

Se oni skribas ch, oni povas aŭtomate transformi tiun literparon al ĉ, sed devas poste zorge redakti la tekston, ĉar Michaux kaj chashundo transformiĝas al Miĉaux kaj ĉaŝundo, dum kelkaj (sed ne ĉiuj) u devas esti mane ŝanĝitaj al ŭ.

Simile, se oni skribas cx kaj ux, oni devas same zorge redakti, ĉar Michaux transformiĝas al Michaŭ.

Do, kaj la Fundamenta alternativa solvo skribi ch kaj u por ĉ kaj ŭ, kaj la x-sistemo postulas postan redaktadon. Sed en ambaŭ okazoj temas nur pri provizoraj reprezentoj de literoj, kiuj neniel atencas la Fundamenton.

Ĉu io novas en la malnova Akademio?

Atendindas ke la akademio fortigis sian socian kaj sciencan reton per la nomumado de dek eminentaj korespondantoj, el kiuj tri virinoj.

Ĉi tiu intervjuo aperas sojle de via 75-jariĝo. Vi ricevos amason da gratuloj, bondeziroj kaj donacoj. Kiun (bon)deziron vi ŝatus vidi realigita?

En mia unua saluto, libere alirebla, mi skribis: “Ni estos juĝataj laŭ niaj kulturaj atingoj – nenion pli sekuran ni rajtas atendi”. La plej bona donaco estus kreskanta konscio pri tio. Kaj mi ĝojas, ke La Ondo publikigas multon rilatan al kulturo.

Ĉi tion – nome, la kreskantan konscion de nia komunumo pri nia komuna kultura valoro – ankaŭ La Ondo deziras. Ke nia deziro realiĝu!

Intervjuis kaj bondeziris
Aleksander Korjenkov


Gimnastika artfajraĵo Esperanto

Artfajraĵo

Fine de decembro kaj dum januaro 2014 tra Germanio turneis gimnastika prezento kun la nomo “TUI Artfajraĵo de gimnastiko – Esperanto”. 200 mil homoj vidis la spektaklon, kaj pluraj milionoj legis la titolon kaj la mencion de nia lingvo. La gimnastika turneo okazas ĉiujare, sed ĉi-foje la organizantoj nomis ĝin laŭ nia lingvo kaj kunvokis artistojn el la tuta mondo. Ili en la gazetaraj anoncoj parolis pri la “rekonita internacia mondlingvo” aŭ la “popolojn liganta lingvo”. Kantistino dum la spektaklo kantis en Esperanto nian himnon, kun nova melodio. Kaj la gazetoj dum semajnoj ĉe ĉiu prezento menciis Esperanton, ofte konstatante: “Same kiel la lingvo tiel ligas la gimnastika arto.”

Esperanto turneo

Eble ĝuu la gimnastikan prezenton dum minuto http://tinyurl.com/Gimnastiko, aŭ dum horo http://tinyurl.com/Esperanto-gimnastiko.

Afiŝo

Kial ili elektis la nomon “Esperanto” kaj kial la turisma entreprenego TUI apogis tion? Kial simile subtenis nin dum la pasintaj jaroj BMW, la Cirque du Soleil, granda germana hotelo Esperanto, BT Global Services, la ĉina registaro k. a. Kial la vikipedio-kunlaborantoj petas, ke ĉiu lingvo-versio enhavu artikolon pri Esperanto? Kial Google Translate tradukas Esperanton?

Ili akceptas nian mesaĝon kaj la faktan uzadon de Esperanto. Nia lingvo kompare kun aliaj lingvoj kutime troviĝas ie inter la 15a kaj 50a loko (inter ĉ. 6000 lingvoj de la mondo) – simile kiel la dana aŭ serba-kroata lingvoj. Ni multege progresis ekde 1887. Kaj ni plu progresas – ekzemple en Hungario la nombro de Esperanto-parolantoj kvarobliĝis inter 1990 kaj 2011.

Kaj kion ni faru estonte?

– Ni plu ĝuu Esperanton. Tio estas bona por ni kaj ĝuo estas alloga por eksteruloj.

– Due ni plukonstruu Esperantujon.

– Trie ni plibonigu kaj intensigu nian eksteran informadon. Indas prezenti Esperanton kaj Esperantujon de hodiaŭ. Ni prisilentu niajn planojn pri fina venko, dum ĝi estas tiom for. Ankaŭ pri la angla ne indas multe paroli. Nek batali kontraŭ Esperanto-malamikoj. Por sukcesigi Esperanton ni prezentu ĉefe ĝin mem.

Eble mia resuma novjara mesaĝo estas: Ĝuu Esperantujon kaj parolu pri tio!

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand


Esperanto triumfas en karnavalo

Esperanto en Karnavalo

Muzikbando, nomata Esperanto kaj utiliganta motivojn rilatajn al la Internacia Lingvo, partoprenis dum la Karnavala sezono en diversaj festivaloj de la okcidenta Andaluzio, en Hispanio. Temas pri speciala speco de grupo, nomata “comparsa” en la hispana, tipa de tiu celebrado, kiu maskas sin kaj kantas satirajn pecojn en ofte tre spektataj konkursoj.

Unu tia grupo, devenanta el urbo proksima al Sevilo, Mairena del Alcor, ĉi-jare utiligis Esperanton kiel bazon de sia masko kaj siaj spektakloj. Ili estis vestitaj verde, kun blankaj steloj, kaj altaj ĉapoj kun vortoj en Esperanto. La scenejo montris tutmondajn figurojn, kaj flagojn de Esperanto kaj diversaj landoj, kun la vorto “Esperanto” en grandaj literoj. Jam de la komenco oni salutis en Esperanto, kaj ankaŭ parto de la kantado kaj de la krioj estis en tiu ĉi lingvo. La vortoj kaj prononcado ne estis tute ĝustaj, ĉar la partoprenantoj ne estas mem esperantistoj, kvankam probable malmultaj surlokaj spektantoj tion rimarkis.

La apero de tiu bando tute surprizis la esperantistojn en Hispanio. Oni unue rimarkis ĝin kiam ĝia unua spektaklo en la urbo La Rinconada aperis en Youtube. Ni sukcesis kontakti la grupon, kaj interparoli kun la verkisto de la pecoj kaj la muziko, José Manuel Marín, kiu klarigis ke li tute memstare orientiĝis, serĉis la tekstojn per aŭtomataj tradukiloj kaj pretigis la spektaklon, ĉar li simpatiis kun la ideoj pri universaleco kaj unuiĝo. Plejparto de la tekstoj rilatas al la politika aktualeco en Hispanio, kun satiraj aludoj al la sociaj problemoj, sed ankaŭ troviĝas tekstoj pri Esperanto kaj pri tiu universaleco. Nia lingvo estas menciata tute senĝene dum la tuta spektaklo, kvankam ofte en iom kripligita formo, por faciligi komprenon de hispanparolantoj.

La bando sukcesis akiri la trian premion en la festivalo de La Rinconada. Ĝi partoprenis ankaŭ postajn festivalojn, en aliaj apudsevilaj urboj, kaj ankaŭ en Onubo (sudokcidente de Hispanio), kies rezultojn ni ankoraŭ ne konas je la akceptolimo de la marta Ondo. Ĉiukaze, pluraj el tiuj spektakloj estas aŭskulteblaj en la reto, sekvante la vortojn“comparsa Esperanto”, aŭ per ligiloj en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio.

José Antonio del Barrio


Nikaragvo: La unua kongreso

Foto: Maria Mendez

Managvo. Ni atingas Centran Amerikon post longa vojaĝo el Eŭropo, kaj amika verda flago atendas nin jam en la flughaveno. Grupeto de kvar junaj eŭropanoj – Francesco, Sara, Seb, Veronika – unuafoje konatiĝas ne nur kun Nikaragvo, sed kun ĝiaj loĝantoj, vizitantoj de apudaj landoj, kaj ĝiaj koloroj, odoroj, kulturoj.

Privilegio estis ĉeesti la finajn intensajn tuttagajn lecionojn de la kurso de Esperanto en Managvo, elstare gvidita – kaj certe ankaŭ kantita – de Juliano Hernández el Kubo.

Post la unuaj tagoj en Managvo, dum kiuj ni ankaŭ vizitis la universitaton kie kursoj de Esperanto komenciĝos baldaŭ, ni translokiĝis al Granado, kie ekde la 24a ĝis la 26a de januaro 2014 okazis la unua internacia Esperanto-Kongreso en Nikaragvo. Kvardeko da partoprenantoj el dek unu landoj – inter kiuj multaj junuloj el Nikaragvo, Kostariko kaj Meksiko – aktive engaĝiĝis en la programo.

Mirinda estis la etoso, la engaĝiĝo de multaj homoj, la entuziasmo de multaj junaj vizaĝoj. Kadre de la programo ankaŭ kreiĝis Nikaragva Esperanto-Asocio, kaj mi esperas, ke tre baldaŭ ni havos observanton – kaj poste komitatanon – en la komitatoj de UEA kaj TEJO.

La kongreso havis grandan eĥon en la amaskomunikiloj. Intervjuoj ĉe radiostacioj, ĵurnalistoj kiuj ĉeestis la inaŭguron, televido, ĵurnaloj.

Ĉio estis ebla danke al laborego de multaj homoj, sed inter tiuj mi ŝatus mencii du:

Martin Schäffer, kiu ekde multaj jaroj, pere de la Fondaĵo Esperanto Internacia agadas en Nikaragvo, kaj sukcesis atingi tiun ĉi gravan mejloŝtonon, kaj Uriel Gurdián, kolono de la nikaragva movado, kiu kun saĝeco kaj bonhumoro rikoltis multan sukceson. Al ili mi volas aparte danki. Neforgesebla sperto, multaj novaj amikoj, nova verda forto kiu naskiĝis kaj plifortiĝas en Centra Ameriko.

Se vi povas kontribui – eĉ ete – bonvolu donaci al la fondaĵo Ameriko de UEA menciante “Nikaragvo” aŭ al la konto de la fondaĵo Esperanto Internacia ĉe UEA eint-o, same menciante “Nikaragvo”. Ni montru al niaj novaj amikoj, ke la tuta esperantistaro brakumas kaj bonvenigas ilin kun ĝojo!

Francesco Maurelli


Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

UAM

Partoprenantoj de la trijaraj interlingvistikaj studoj kaj de la unujara metodika grupo,
venintaj el dek landoj, sekvas la prelegon de Humphrey Tonkin pri movadhistorio
(Foto: Katalin Kováts)

Efike kaj agrable pasis la interlingvistika sesio ekde la 1a ĝis la 7a de februaro 2014 en la universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kun partopreno de dudeko da gestudentoj el dek landoj (entuziasma kvinopo el Brazilo, triopo el Pollando, po du el Svislando, Francio kaj Germanio, po unu el Ruslando, Hungario, Japanio, Koreio kaj Portugalio).

La populara kaj diskutiga kurso de prof. Humphrey Tonkin pri nuntempa esperanto-movado estis publika kaj allogis ankaŭ gastojn.

La sesio estis la lasta por la tri-jara interlingvistika grupo, kie persista dekopo laboris en tri specialiĝoj:

1) internacia kaj interkultura komunikado kun Zbigniew Galor, Barbara Pietrzak, Ilona Koutny, Humphrey Tonkin kaj Michael Farris;

2) esperanta literaturo kun Humphrey Tonkin kaj Tomasz Chmielik;

3) metodiko de esperanto-instruado kun Katalin Kováts kaj Ilona Koutny.

UAM

Praktika ekzerco dum la metodika kurso (Foto: Katalin Kováts)

La lasta estis komuna aranĝo por la unu-jara instruista trejngrupo, kiu havis ankaŭ minikursojn pri literaturo kaj gramatiko. Dum la semajno okazis ankaŭ ekzamenoj kaj priparolo de diplomlaboraĵoj, kies prezento estas planita por la septembra sesio.

Dum sia intensa semajna vizito, Humphrey Tonkin prelegis ankaŭ anglalingve pri lingvaj rajtoj en la Lingvistika Instituto, en kies kadroj funkcias la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj kaj la rektoro de UAM amike akceptis lin.

La merkreda komuna vespero abundis en programoj dank' al la riĉaj spertoj de la partoprenantoj kaj donis eblecon renkontiĝi kun kelkaj poznanaj esperantistoj. Poste, semajnfine okazis sunplenaj kaj bonetosaj ekskursoj al Gniezno (malnova katedralo) kaj al Szamotuly (kastelo kun riĉa kolekto).

En septembro estas planata starto de nova interlingvistika grupo. Interesiĝantoj pri interlingvistiko kaj esperantologio, kiuj volas sekvi seriozajn studojn kaj akiri atestilon pri interlingvistiko, aliĝu al la eksteraj postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj, unikaj en la mondo! Kontakto ĉe la sube indikita adreso.

Ilona Koutny (interlin@amu.edu.pl)
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
http://www.amu.edu.pl/~interl/


Vide el Bruselo

Eŭropaj elektoj

Bruselo

Jam dum kelkaj monatoj videblas, ke membroj de la Eŭropa Parlamento malpli ofte sin prezentas en la diversaj komitatoj. Plej grava estas la preskaŭ kompleta manko de parlamentanoj dum la kutima ĵaŭda posttagmeza diskuto pri homaj rajtoj ĉiumonate en Strasburgo. La parlamentanoj devas pripensi sian estontecon. Ĉu ili restos anoj de la Eŭropa Parlamento post la 22a de majo? Aŭ ili aliĝos al la vasta armeo de 26 milionoj da senlaboruloj en la 28 landoj de la Eŭropa Unio?

Tiuj demandoj gravas por parlamentanoj. Multaj el ili alkutimiĝis al la jaraj salajroj, kiuj minimumas je 84 mil eŭroj kaj estas dudekoble pli altaj ol la averaĝa salajro en multaj EU-landoj.

Eble nur kvarono el la 400 milionoj da homoj havos la eblon voĉdoni por kandidato de la federacio Eŭropo-Demokratio-Esperanto – nur en Germanio kaj Francio. Ĉi tiuj okaj Eŭropaj elektoj okazos inter la 22a kaj la 25a de majo 2014 en 28 ŝtatoj. Estos voĉdone elektitaj 751 deputitoj por la kvinjara oficperiodo 2014–2019.

Laŭ la sekretario de Eŭropo-Demokratio-Esperanto, Pierre Dieumegard, kaj malgraŭ malbonaj novaĵoj lastatempe, la Eŭropa ideo ne mortis. “En 2014 Eŭropo-Demokratio-Esperanto daŭrigas labori por reala demokratio en Eŭropo, precipe en la lingva kampo, por promocii egalrajtan lingvon havatan de ĉiuj”, – diras Dieumegard.

Verŝajne Eŭropo-Demokratio-Esperanto voĉdoneblos nur en Francio kaj Germanio. Tamen la Esperanto-partio kampanjas baze de internacia programo. Laŭ ĝi Eŭropo estas en si mem internacia. Ekzemple, membroŝtatoj aldonu en siaj edukaj programoj Eŭropan kaj ekologian perspektivojn. Ĝi ankaŭ volas, ke 10 procentoj de armeaj elspezoj en EU estu uzataj por helpo al malriĉaj regionoj en la mondo.

Kompreneble, Esperanto kaj lingvaj rajtoj formas alian centran parton de la programo. La partio estas kontraŭ la nuna ŝajna kaj nedemokratia plurlingveco de la instancoj de EU. “Kiam ne eblas uzi la gepatran lingvon, ni proponas uzi la internacie demokratecan lingvon Esperanto”, – proponas la programo.

El la 400 milionoj da voĉdonantoj nur 28.944 en Francio kaj 11.772 en Germanio elektis la partion Eŭropo-Demokratio-Esperanto, spite al la kandidato Reinhard Selten, kiu en 1994 gajnis la Nobel-premion por ekonomio. Ĉu ĉi-foje eŭropanoj pli emos voĉdoni por Esperanto-partio?

Dafydd ab Iago


Vortoj de komitatano Z

Ricevinte la revuon de Valle

Komitatano ZNi ricevis jam du numerojn de Esperanto de Fabrício Valle. Tuj post sia elekto li memkontente promesis mejloŝtonan reformon de la oficiala organo de UEA. En sia unua numero li aplombe deklaras ĝin “historia”. Sur la paĝoj de tiu ĉi revuo ankaŭ Mark Fettes avizis “novan epokon” sub Valle kaj juĝis la tempon de Stano Marček tiel negative, ke lia nediplomatia vangofrapo vere ne decis al la prezidanto de UEA, ne laste pro tio, ke Fettes mem siatempe ne aliĝis al la kritiko pri Marček.

Laŭ PIV epoko “prezentas apartan novan karakteron”. Klare la revuo estas nun alia pro sia kolora bunteco kaj radikale ŝanĝita grafiko. En la reto tuj aperis laŭdoj, kio ne surprizas. Same estis en 2002, kiam la nova redaktoro Marček plenigis kvar paĝojn per aklamo pri “freŝa vento” kaj “nova kostumo” de la revuo, kiu fariĝis “bunta, alloga, interesa, altnivela”. La sekvon ni konas: la abonantaro ŝrumpis kaj kritikoj laŭtiĝis. Kial ne okazus same pri la revuo de Valle?

EsperantoEksteraĵo povas unue ravi, sed oni rapide alkutimiĝas al ĝi kaj la fascino forvelkas. Kun la tempo pli gravas la enhavo kaj ĝuste ĝi difinas la karakteron de la revuo. La frontpaĝo de la dua numero krias diklitere: “La granda salto antaŭen” kaj “La movado bezonas salti antaŭen”, kvazaŭ tio estus nur afero de decido. Valle eĉ donis nomon al tiu hopo: “novelanismo”. Por infekti aliajn per nova elano tamen ne sufiĉas, ke ĝi ŝprucas el la redaktoro mem, kies elano fakte impresas dubinde vakue kaj pro tio apenaŭ povos daŭri longe. Se Valle estus pli klera pri la monda historio, li ankaŭ ne elektus precize saman sloganon, kiun iam lanĉis Maŭ Zedong por saltigi Ĉinion al komunismo. Rezultis ruiniĝo de la ekonomio kaj malsatmorto de dekoj da milionoj.

Kiel kolportisto de matracoj Valle precipe amas komercon. “Esperantista ekonomio fariĝas kara temo, ĉar ĝi gravegas por la evoluo de Esperanto”, li diras. Tiun ideon oni ne trovas en la Strategia Plano de UEA, kiun la redaktoro devus sekvi anstataŭ reklami proprajn ĉevaletojn. Poste ni legas, ke ĝis nun Esperanto estis konsiderata lingvo de amikeco, demokratia komunikado, ktp, sed “paroli pri komerco kaj profito oni apenaŭ toleris”. Sufiĉus legi la artikolon “Komerco per Esperanto” en Vikipedio por scii, ke UEA havis komercan fakon jam antaŭ la 1a mondmilito kaj ke komerco per Esperanto floris ĝis ĉ. 1930. Poste ĝi preskaŭ estingiĝis, sed tio okazis ne pro netolero de la movado sed pro kaŭzoj ekster ĝia povo. Se iu nun revas atingi ion sur tiu kampo, tiu provu je propra risko, sed UEA kaj ĝia oficiala revuo ne fantaziu.

Mark Fettes prave parolas pri UEA kiel eduka organizaĵo. Ĝia revuo devus esti la ĉefa edukilo, sed la unuaj numeroj de Valle apenaŭ promesas tion. Apud nesekvebla babilado, kiu provas konigi la Strategian Planon, aperas samaj raportoj de samaj aŭtoroj pri samaj jarfinaj aranĝoj, pro kiuj oni priridis la revuon de Marček. Post ĉiu numero la leganto devus senti sin iom pli klera ol antaŭe. Ĉu almenaŭ por estontaj numeroj Valle mendis artikolojn pri lingvaj, kulturaj, movadaj kaj historiaj temoj? Maltrankviligas, ke recenzoj preskaŭ malaperis: nur po unu trionpaĝa recenzeto en ambaŭ numeroj kaj neniu el ili pri beletraĵo. La revuo de UEA devas flegi la librokulturon, ĉar ne komerco sed literaturo vivigis kaj vivtenos Esperanton. Marček komprenis tion, dediĉante du aŭ eĉ tri paĝojn al recenzoj. Se lia posteulo indiferentas pri kulturo, li almenaŭ pensu, ke recenzoj nutras la librokomercon kaj do ankaŭ la kason de UEA, el kiu li estas pagata.

Komitatano Z


Ĝuste tajpi en Esperanto

TajpiLa ĉapelitaj literoj ĉiam estis neelĉerpebla fonto de debatoj en Esperantujo. Sed hodiaŭ ĉiuj komputiloj estas kapablaj fari ilin, kaj la tajpomanieroj estas multaj. Mi ne intencas komenci plian ĉapelliteran debaton, sed nur proponas superrigardon de la ekzistantaj manieroj tajpi la Esperantajn literojn en diversaj komputilaj operaciumoj.

Vindozo. Por Vindozo ekzistas du simplaj programoj, kiuj ebligas tajpi supersignojn: EK (http://www.esperanto.mv.ru/Ek/) kaj Tajpi (http://www.zz9pza.net/tajpi/). Per ambaŭ eblas tajpi, uzante la X-sistemon aŭ alian sistemon, kiun la uzanto povas elekti danke al ampleksaj agordebloj.

Mac OS. Por Apple-komputiloj ekzistas klavararanĝo “US Extended”, kiu estas provizata kun la operaciumo, kaj kiun eblas ŝalti en la agordoj de la klavaro. Ĝi estas kiel usona klavararanĝo, sed aldone enhavas klavkombinojn, kiuj ebligas tajpi multajn supersignojn (ne nur Esperantajn). Por tajpi ĉapelon per tiu klavaranĝo necesas premi Alt+6 kaj la deziratan literon. Por Ŭ necesas premi Alt+B kaj poste U.

Alia metodo, kiu postulas malpli da fingromovoj, estas klavaranĝo, kiun kreis Kalle Kniivilä. Eblas elŝuti ĝin de lia retejo (http://www.kniivila.net/tenejo/ESF-klavaro.zip). Ĉi tiu klavaro estas bazita sur la finna-sveda klavaro kaj aldonas ĉapelojn, dum oni tajpas X-metode.

Linukso. La plej simpla maniero por Linukso estas Esperanta klavaranĝo, kiu ekzistas en pluraj distribuoj (interalie, Ubuntu). Ĝi estas bazita sur usona klavaro, sed kelkaj neEsperantaj literoj kaj interpunkciaj signoj estas anstataŭataj de ĉapelaj literoj (ekzemple, Q kaj W iĝas Ŝ kaj Ĝ).

Pli spertaj Linuks-uzantoj povas redifini klavaranĝon aŭ krei novajn klavkombinojn. Tiujn metodojn bone priskribas Bertilo Wennergren en sia retejo: http://bertilow.com/komputo/linukso.html

Se vi uzas francan aŭ portugalan klavaranĝon, kiu havas senpaŝan klavon por cirkumflekso, vi povas uzi ĝin por tajpi Esperante (^ + C iĝas Ĉ). La sola problemo estas la litero Ŭ, sed eblas aldoni klavkombinon per la dosiero “.XCompose” (gravas la punkto kaj la majuskloj). Kreu ĝin, se ĝi ne ekzistas, en via hejma dosierujo, kaj aldonu:

include "%L"
<dead_circumflex> <v> : "ŭ"
<dead_circumflex> <V> : "Ŭ"

Vi nun povas tajpi Ŭ per la kombino ^ + V (eblas difini alian literon por tio).

Retaj konvertiloj. Se vi ne povas agordi la komputilon aŭ instali programon, ekzistas simpla solvo: konvertiloj en la reto. Sufiĉas tajpi tekston per X-sistemo, H-sistemo aŭ alia metodo, kaj premi butonon por ĉapeligi la tutan tekston. Ekzistas pluraj tiaj konvertiloj; unu estas trovebla en la Komputeko de E@I ĉe la adreso: http://komputeko.net/konvertilo.htm

Lingvohelpilo. Lingvohelpilo (http://lingvohelpilo.ikso.net/) estas gramatik-kontrolilo, kiu aŭtomate konvertas tekston X-metode skribitan. Aldone, en la agordoj, eblas elekti “Mia teksto revenu kun iksoj anstataŭ Esperantaj supersignoj”, se vi bezonas tekston skribitan ikse.

Matthieu Desplantes
E@I-volontulo


Marius estas morta

Marius

Marius estis feliĉa kaj sana. Marius ne havis problemojn dum sia vivo kaj manĝis regule. Marius ankaŭ estis rava. Marius havis nur unu problemon: lia genaro estis maloportuna. Tial veterinaro pafis najlon en la kapon de Marius. Marius estis ĝirafo en la zoo de Kopenhago kaj akiris mondan famon danke al CNN kaj BBC, kiuj montris ŝokiĝon pro la fato de tiu besto kaj ornamis la okazintaĵon per fantazio.

Estis tri partoj entute:

1) La mortigo de la besto, kiu okazis ekster la publiko. Bengt Holst, la direktoro de la zoo, substrekis, ke montri la mortigon ne havas edukajn aspektojn.

2) La publika nekropsio – ne dishakigo, kiel diris kelkaj ĵurnalistoj por fari la eventon pli horora. Jen la eduka aspekto: montri la grandan koron, kiu pumpas sangon tra la longa kolo, la nombron de vertebroj ktp. Vidis tion ankaŭ infanoj, kiuj estis interesitaj kaj ne ŝokitaj. Laŭ Holst ili faris la ĝustajn demandojn.

3) La nutrado de leonoj. Ne nur dimanĉe, sed ĉiutage leonoj manĝas viandon de bestoj, kiuj iam vivis kaj estis feliĉaj. Evidente Stalin pravis: “Unu morto estas tragedio, morto de milionoj estas statistiko”.

Duonfamaj holivudaj geaktoroj, enkarniĝintaj vegetaranoj kaj porbestaj aktivuloj, dokumentis sian ĉagrenon pri la tro frua forpaso de la ĝirafo en sociaj retejoj. Uzantoj de Facebook elmontris sian rabion kaj trudis kompense murdi la direktoron Bengt Holst. Jen koktelo de kelkaj alskriboj kiujn li ricevis: “muka murdisto”, “bastardo”, “pafu vin mem por nutri la leonojn”, “nazio”, “mi esperas, ke en infero ĝirafo fikos vian pugon” kaj pliaj samgustaĵoj.

Kio okazis laŭ scienca vidpunkto? Baze Marius estis viktimo de breda sukceso. En Eŭropo estas instanco, kiu observas la optimuman disvastiĝon de genoj inter la ĝirafoj. Montriĝis, ke la genoj de Marius jam estas sufiĉe reprezentitaj. Do, ne estis solvo transdoni la beston al alia zoo, ĉar tiam estus risko de kruciĝo. Ankaŭ ne indis liberigi ĝin, ĉar ĝi tute ne konas la vivkondiĉojn en la hejmkontinento de siaj prapatroj.

Marius vivis dum 1½ jaroj. En tiu aĝo ĝirafoj ne plu bezonas la patrinon kaj forlasas la gregon por eviti konkurencon kun la patro. (Do Marius ne plu estis “bebo”, kiel asertis iu plorema stelulino.) Hejme en Afriko Marius povintus, se la cirkonstancoj estus feliĉaj, esti kun aliaj ĝirafoj en la sama situacio. En malfeliĉa cirkonstanco li fariĝus predo de leono. Kaj tio okazas plej ofte.

Ĉu vere tiom putriĝas en Danlando? Ĉu Holst estas psikopata murdisto? Aŭ ĉu eble la koncepto pri bestoj ne taŭgas? Marius havas nomon, do kvazaŭ individuecon. Marius tamen ne estis dorlotbesto spite al grandaj brunaj okuloj kaj ĉarma konduto. Zooj daŭre devas zorgi pri la bonfarto de la specio kaj ne pri individuaj bestoj. Esence tio estas “supervivo de la plej taŭgaj”. Pro tio la Kopenhaga zoo decidis dorloti Marius kiel plej eble longe. Ili finis ĝian vivon, kiam indis pripensi la bonfarton de la stoko.

Ĉu la sama furoro estus okazinta, se Marius estintus antilopo aŭ kapro? Ĉu tiuj, kiuj priploris la “ekzekuton”, ankaŭ havas opinion pri la nutromanieroj de leonoj, krokodiloj kaj serpentoj? Porkoj kaj bovinoj en buĉejoj suferis, suferas kaj suferos ĉiutage pli ol Marius. Sed ili havas nur numerojn kaj sekve neniu minacas murdi la direktoron de ajna buĉejo.

Ĝirafoj estas la simbolo de “neperforta komunikado”. En baza ĝiraflingvo direktoro Holst defendis sian pragmatikon kontraŭ emociplenaj atakoj de tutmondaj medioj. Li faris nur unu eraron: li mistaksis la amplekson de homa hipokritemo.

Wolfgang Kirschstein


Brazilaj samideanoj spionataj

Studo de Francisco Stefano Wechsler

Brazilo

Antaŭ 50 jaroj, la 31an de marto 1964, ŝtatrenverso plenumita de brazilaj militistoj forigis la libere elektitan registaron de Brazilo. Rezultis instalo de diktatoreca reĝimo, dum kiu la respublikaj prezidentoj estis ĉiam militistoj. Tia ĉi stato daŭris ĝis 1985, kiam denove enposteniĝis civila prezidanto.

Tuj post la ŝtatrenverso intensiĝis spionado kaj persekutado de maldekstremaj individuoj kaj organizoj. La reĝimo instalis vastan reton por informkolektado, eĉ ene de poŝtoficejoj kaj universitatoj.

Ekde 1966 malkvieto kreskis, ĉefe ene de sindikatoj kaj studentaj organizoj. Dum 1967 kaj 1968 okazis pluraj strikoj de laboristoj. La malkvieto kulminis dum 1968, kaj, sekve de pluraj manifestacioj, serio da dekretoj en la fino de tiu jaro liveris al la policorganoj eksterordinaran povon por aresti kaj pridemandi suspektatojn, sen sciigo al familianoj, amikoj aŭ advokatoj. Sindikatoj kaj studentaj organizoj estis subpremitaj.

Polica torturo – kiu sendube jam ekzistis eĉ antaŭ 1964 – povis prosperi senpune.

Aparte suspektindaj por la reĝimo estis laboristaj kaj ĉiaspecaj junularaj organizoj. Post 1968 maleblis al lernejanoj kaj studentoj organizi ajnan kunvenon aŭ kunsidon sen skriba permeso. Eĉ por alglui afiŝon en edukaj institucioj, ĉu registaraj, ĉu privataj, necesis tia permeso. Policaj spionoj ofte enfiltriĝis en junularajn organizojn por pli precize raporti al aŭtoritatoj pri neleĝa aktivado, ligoj kun la komunista movado kaj partopreno de komunistaj agitantoj.

Rezulte de la dekretoj de 1968 la plej radikalaj maldekstruloj decidis batali kontraŭ la reĝimo per armiloj. Estis uzataj perfortaj metodoj, ekzemple: priraboj de bankagentejoj, ostaĝigo de alilandaj ambasadoroj, kampara gerilo, mortpuno de denuncintoj ktp.

La registaro tuj reagis arestante, torturante kaj mortigante gerilanojn. En la fino de 1974 la gerila movado ne plu ekzistis. Tamen arestado kaj torturado daŭris ĝis 1977, kiam sankciiĝis leĝo pri ĝenerala amnestio, kiu koncernas kaj arestintojn kaj arestitojn. Polica persekutado de maldekstruloj plu okazis ĝis 1985.

Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) fondiĝis en 1968, proksimume kvin monatojn antaŭ la fifamaj dekretoj. Ĝis 1970 BEJO-anoj ĝuis relativan liberecon kaj ne estis ĝenataj de policanoj. Sed jam tiam ni jen kaj jen suspektis, ke spionado pri la brazila esperantista movado ja okazas.

Ekzemple, en 1967 aŭ 1968 mi prelegis ĉe la Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) pri kibucoj, kaj dum la prezento mi uzis kelkfoje la vorton komunismo – ne laŭ la marksisma-leninisma senco, sed koncerne la komunan posedadon okazantan en tiaj bienoj. Post la prelego s-ano José de Arruda Leme Jr. avertis min konfidence, ke ne prudentas uzi tiun vorton, precipe en la ĉeesto de unu homo, kiu venis spioni pri KKE.

Alia ekzemplo: iam dum la militista reĝimo, aperis ĉe Esperanto-kurso en la brazila nordoriento strangaj lernantoj, kiuj klopodis malstimuli la ceterajn daŭrigi la kurson.

En 1970 anoj de BEJO estis alvokitaj al policejo, supozeble pro maldekstrisma agitado dum kunvenoj. Post tiu okazaĵo multaj anoj retiriĝis, BEJO velkis kaj “ekdormis”. Ĝi “revekiĝis” (fakte refondiĝis) nur en 1975.

En 1994 la registaro de la ŝtato San-Paŭlo disponebligis ĉe la San-Paŭla Publika Arĥivejo dokumentojn el la antaŭa Departemento pri Politika kaj Socia Ordo (DEOPS en la portugala). En la komenco de 2013 pliaj dokumentoj el ĉi tiu Departemento estis aldonitaj al la kolekto. Bedaŭrinde, nur parto de la kolekto estas ciferecigita.

Ĝis nun eblis trovi en la dosieroj de DEOPS du dokumentojn, kiuj koncernas la brazilan esperantistan movadon. La unua estas listo de abonantoj aŭ ricevantoj de la revuo El Popola Ĉinio por 1970 kun la respektivaj poŝtadresoj. Ĝia tiama enhavo limiĝis preskaŭ nur al propagando pri la regado de prezidanto Maŭ Zedong, la milita rezistado de Norda Vjetnamujo ktp. Ne ĉiuj abonantoj de la revuo simpatiis kun ĝia politika linio, sed ili legis ĝin pro ĝia alta kvalito laŭ grafika aranĝo kaj lingvaĵo. Notindas en la listo unu institucio: KKE.

Eble tiaspeca listo ŝokos pli junajn esperantistojn, sed probable ĝi ne surprizos tiamulojn. Ni ĉiuj sciis, aŭ almenaŭ suspektis, ke korespondado kun komunismaj landoj estas spionata. Pro la paranoja etoso, ĉiu ricevanto aŭ sendanto de tiaj korespondaĵoj estis suspektinda en la okuloj de la registaro. Trafe ilustras la etoson malagrablaĵo okazinta al la tiama sekretariino de KKE, Juraci Coelho. Unu el la anoj de la Esperantista Junularo de Rio, Pedro Ferreira Cavalcanti, transloĝiĝis al Moskvo, kie li povis senpage studi juron ĉe la universitato Patrice Lumumba. El Moskvo li sendis Kristnaskan mesaĝon al ŝi, kaj pro tio ŝi estis alvokita al policejo, por klarigi la aferon kaj pruvi sian senkulpecon.

Denunco

La dua dokumento temas pri denunco kontraŭ BEJO, supozeble farita de BEJO-ano en la jaro 1970. La dokumento tekstas jene:

1. Kelkaj anoj de Brazila Esperantista Junularo maltrankvilas pri signoj, ke la Internacia Komunista Movado uzas ĉi tiun organizon kiel rimedon por disvastigi marksisman-leninisman propagandon.

2. Unu el tiuj esperantistoj sin turnis al la sekurecorganoj de tiu ŝtato, kaj deklaris la jenon:

a. Brazila Esperantista Junularo celas kultivi la universalan lingvon, uzante ĝin por prosperigi la kunfratiĝon inter popoloj kaj diskonigi pacidealon per reciproka interkompreno;

b. la organizo korespondas kun similaj organizoj dissemitaj tra la mondo, per sidejo situanta en Eŭropo;

c. ekzistas signoj, ke komunistaj landoj, ĉefe Orienta Germanujo, uzas la Movadon por sendi propagandon pri sia reĝimo al alinaciaj homoj, kio jam okazis en oktobro de 1969, kiam la deklaranto ricevis esperantlingvan volumon, enhavantan elementojn de politika propagando pri tiu lando.

 

Tiu ĉi dokumento igas min fari tri demandojn:

1. El kiu(j) fakto(j) originis tiu denunco?

2. Ĉu efektive okazis denunco, aŭ ĉu ĝi estas nur fabrikaĵo?

3. Se efektive okazis denunco, kiu ĝin faris? La afero estas pli malsimpla, ol ĝi unuavide ŝajnas.

Alia membro de Esperantista Junularo de Rio, Gustavo Guimarães Barbosa, estante malkontenta pri la cenzura etoso, forvojaĝis de Rio al sia naskiĝurbo. Tie li kontaktis malnovajn amikojn, kiuj laboris sekrete por la komunista organizo Popola Revolucia Avangardo (VRP), celante perarmilan luktadon kontraŭ la reĝimo. Invitite aliĝi al la organizo, li tuj akceptis.

En aprilo 1970 la junulo venis Rion por kontakti anojn de VRP, kaj profitis la okazon por revidi siajn gepatrojn kaj amikojn. Li surprize vizitis s-anon kaj amikon Amarílio Hévia de Carvalho, kiu ne sciis pri lia partopreno en revolucia organizo. La sekvan tagon, Amarílio akompanis la junulon ĝis la ĉefa stacidomo, kie ambaŭ estis arestitaj, portitaj al kazerno de la armea polico, pridemanditaj kaj torturitaj. La torturado de lia amiko ĉesis pro manko de pruvoj kontraŭ li, kaj post naŭ tagoj li estis liberigita. Post dek tagoj da torturado, oni forportis Gustavon al armea malliberejo en lia naskiĝurbo, kie oni torturis lin dum unu plia tago. Tie li restis ĝis aŭgusto de la sama jaro. Li konsentis prezentiĝi kun aliaj revoluciuloj en pluraj televidaj programoj, en kiuj ili apostatis sian agadon kaj avertis la brazilan junularon pri la danĝeroj de komunismo. En septembro li estis liberigita, sed devis regule prezentadi sin ĉe kazerno en Rio, dum la sekvaj tri jaroj.

Dum la unuaj tagoj de la arestado en Rio la pridemandantoj eksciis, ke ambaŭ arestitoj estas esperantistoj. Sed tiuj ĉi faktoj ŝajne ne gravis al la pridemandantoj, kiuj ne scivolis pri Esperanto aŭ pri la Esperanto-Movado. Tamen, post la aresto, oni priserĉis la dometon, kie la junulo vivis en sia naskiĝurbo, kaj trovis tie prinotitan ekzempleron de la libro Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong kaj almenaŭ unu ekzempleron de El Popola Ĉinio.

Foto ricevita de la redakcio de El Popola Ĉinio

La denunco kontraŭ BEJO verŝajne okazis en oktobro, do jam post lia liberiĝo. Ĉu do eblas, ke, pro la materialo trovita ĉe lia domo kaj pro liaj deklaroj la informkolektaj organoj plie esploris la eblajn ligojn inter Esperanto kaj la internacia komunista movado? Ĉu la denunco iel rilatas al tiu epizodo? Alternative, ĉu temas pri izolita, persona ago de BEJO-ano? Ĉu fakte okazis tiu denunco, aŭ ĉu oni fabrikis ĝin por maski informojn ricevitajn per spionado aŭ aliaj rimedoj? Ĉu la polica persekuto al BEJO-anoj, okazinta samjare en la nordoriento iel rilatas al la faktoj jam prezentitaj? Ĉu ĉiuj epizodoj okazis en la sama jaro 1970 pro simpla koincido?

Neniun el la ĉi-supraj demandoj mi povas nun respondi definitive. Mi nun opinias, ke tre verŝajne ekzistas ia rilato inter la pluraj epizodoj prezentitaj ĉi tie, sed ĝi ankoraŭ restas malklara. Mi ankaŭ opinias nun, ke efektive okazis denunco farita de esperantisto, kaj ĉi tiun konkludon apogas la fakto, ke, laŭ la koncerna dokumento, la denuncinto klopodis iel ŝirmi la reputacion de Esperanto kaj de BEJO. Tamen kial li aŭ ŝi tiele agis kontraŭ la Brazila Movado? Por kompreni ĉi tiun fakton, oni bezonas retromoviĝi al la pasinteco, al tiuj tagoj, kiam regis kontraŭkomunisma paranojo, ne nur ĉe registaraj organoj, sed ofte ankaŭ en la mensoj de multaj brazilanoj. Espereble pliaj dokumentoj elfosiĝos, por ke ni fine povu klare kompreni kaj taksi ĉi tiujn okazintaĵojn.

Ĉi tiu artikolo unue aperis en Brazila Esperantisto, 2013, №345. La aŭtoro iom ŝanĝis la tekston por la internacia legantaro.

Dankon al Anna Lobo de Carvalho, Eduardo Dezena, Jairo Augusto dos Santos kaj James Rezende Piton, por ilia “fosado en pasinteco”. Specialan kaj tutkoran dankon al Amarílio Carvalho kaj Gustavo Barbosa, kiuj afable kaj komplezeme respondis demandojn de la aŭtoro pri doloraj travivaĵoj kaj rememoroj.


Julian Modest

Nora

Novelo de Julian Modest

 

Io okazas al Nora, diris al si mem Rosen. Dum la lastaj tagoj Nora estis maltrankvila kaj iom stranga. Rosen demandis ion, sed ŝi kvazaŭ ne aŭdis lin, kaj Rosen devis du aŭ tri fojojn ripeti la demandon. Li rigardis ŝin kaj miris. Ŝiaj grandaj helbluaj okuloj kvazaŭ ne vidis, kio okazas ĉirkaŭ ŝi. Tamen ĉio aspektis normala. Nora iris al sia laborejo, posttagmeze revenis hejmen. Matene ŝi ĉiam vekiĝis je la sesa horo, eniris la banejon kaj poste kuiris kafon. Rosen kaj ŝi trinkis la kafon kun plezuro. Antaŭe dum la matena kaftrinkado ili konversaciis, ĝenerale pri ĉiutagaj kaj banalaj problemoj: kion Nora devas aĉeti, ĉu dimanĉe ili iros al la vilao, aŭ ĉu Rosen forgesis pagi la fakturojn por la elektrokurento kaj la akvo. Tamen dum la lastaj tagoj ili ne konversaciis, kvazaŭ ili nerimarkite malkutimiĝis konversacii.

Posttagmeze ĉirkaŭ la kvina horo Nora revenis el la laborejo. Ŝi laboris en Financa Ministerio kaj estis unu el la plej bonaj financaj ekspertoj. Nora venis hejmen, lasis la sakon kun la aĉetaĵoj sur la tablon kaj komencis silente prepari la vespermanĝon. Denove ŝi kaj Rosen ne konversaciis. De tempo al tempo Rosen demandis ion, sed ŝi ne aŭdis liajn demandojn kaj ne respondis, aŭ respondis ion neklaran kaj nekompreneblan. Pro tio Rosen komencis maltrankviliĝi. Li demandis sin: kio okazis. Li ne sciis kiel demandi Noran. Tra lia menso kiel fulmoj saltis maltrankvilaj pensoj kaj supozoj. Ĉu Nora havas amanton, demandis sin Rosen maltrankvile. Kiam la virinoj estas enamiĝintaj, ili estas distritaj, neparolemaj kaj strangaj, supozis Rosen. Tiu ĉi suspekto kreskis kiel lavango kaj serioze turmentis lin.

Li longe hezitis kaj finfine decidis per siaj propraj okuloj kontroli sian supozon. Li provis kelkfoje kaŝe spioni Noran, riskante malagrablaĵojn. Li pli frue eliris el la laborejo, sen averti sian ĉefon, kaŝis sin malantaŭ angulo de la Financa Ministerio kaj atendis senpacience la eliron de Nora post la fino de la labortago. Je la kvina horo Nora eliris el la ministerio. La koro de Rosen batis kiel freneza ĉevalo, kiu kuregas sen direkto. Li supozis, ke Nora eliros kun iu kolego, kaj ili ambaŭ ekiros ien, tamen tio neniam okazis. Nora ĉiam eliris el la ministerio sola kaj tuj ŝi direktiĝis al la granda nutraĵmagazeno, kiu troviĝis proksime al la ministerio. Tie ŝi aĉetadis, vagis inter la bretoj, elektis diversajn varojn. Iujn el ili ŝi prenis, aliajn lasis sur la bretoj. Dume Rosen kaŝis sin malantaŭ anguloj en la magazeno kiel kulpa lernanto kaj gvatis de tie Noran. Li hontis kaj diris al si mem, ĉu mi estas tiel povra, ĉu decas al viro je mia aĝo spioni sian edzinon kiel stulta kornohava edzo. Post la aĉetado Nora trankvile eliris el la vendejo kaj ekiris hejmen. Rosen same ekiris post ŝi kulpokonscia.

Tiel pasis kelkaj monatoj kaj Rosen konvinkiĝis, ke Nora ne havas amanton, sed lia maltrankvilo ne malaperis. De tago al tago Nora iĝis pli kaj pli silentema. Eble mi hazarde ofendis ŝin, demandis sin Rosen kaj serĉis en si mem la kialon pri la stranga konduto de Nora. Certe mi estas kulpa, meditis li. Nora estas sentema, delikata kaj eble mi ofendis ŝin nerimarkinte. Mi devas peti ŝian pardonon kaj paroli kun ŝi sincere. Tamen li ne kuraĝis kaj prokrastis tiun ĉi konversacion kun Nora. Li hontis kaj faris ĉion eblan, ke Nora ne koleru al li. Li helpis ŝin en la hejmaj okupoj kaj ĉiam provis esti kara kaj pli atentema al ŝi. Li ege forte amis Noran kaj ne povis pardoni al si mem, se hazarde li estus ofendinta ŝin. Li ne deziris perdi Noran pro iu bagatelaĵo. Ŝi estis la plej kara homo por li, lia lernejana amo.

Rosen kaj Nora konis unu la alian de la gimnazio. Jam kiel lernantoj ili ekamis unu la alian. Poste ili studis en la universitato, geedziĝis kaj jam kvin jarojn vivis kune. Ili ne havis problemojn, loĝis en bela loĝejo, havis aŭton, vilaon. Kion plu oni povas deziri – meditis Rosen. Eble mi devas esti pli kara al ŝi. Mi devas pli ofte donaci al ŝi florojn, pli ofte ni devas festi kune, esti en restoracioj kaj viziti teatrojn, operojn, koncertojn. Ĉi-somere nepre ni devos ripozi ĉe la maro aŭ pli bone eksterlande. Tiu ĉi ideo estas bonega kaj mi parolos kun Nora. Mi demandos ŝin, kie ŝi deziras ripozi, kaj mi tuj mendos flugbiletojn kaj hotelĉambron. Ŝi vidu, ke mi ankoraŭ amas ŝin same kiel iam, kiam ni estis lernantoj kaj vespere, reveninte de la lernejo ni kaŝis nin en la urba parko kaj freneze kisis unu la alian. La kisoj estis varmaj kiel flamoj. Ili sorĉis Rosen kaj igis lin senlime feliĉa kaj fiera. La plej bela knabino en la gimnazio amis lin, kisis lin sindone kaj deziris esti kun li ĝis la fino de la vivo. Tiam Nora estis ege bela knabino kun la okuloj bluaj kiel lago kaj haroj kiel akvofalo. Ŝia korpo estis kvazaŭ skulptita de la plej talenta skulptisto de la mondo.

Ĉi-matene Rosen decidis interparoli kun Nora. Kiam ŝi eliris el la banejo, ili sidiĝis unu kontraŭ la alia ĉe la tablo por trinki la matenan kafon. La tago estis suna. La matena lumo brilis el la lazura ĉielo. Belega mateno, diris al si mem Rosen. Tiu ĉi mateno estas tre konvena por trankvila, sincera konversacio. Li intencis komenci la konversacion per propono pri la eksterlanda ekskurso kaj poste atente demandi ŝin, ĉu eble li iam hazarde ofendis ŝin, aŭ eble ŝi deziras ion, kion li ne scias, aŭ eble io ne plaĉas al ŝi, kaj ili kune devas aranĝi ion.

Kiel ĉiam, ankaŭ ĉi-matene Nora silentis kaj rigardis ien super la kapon de Rosen. Nur ŝi havis tiajn profundajn okulojn. Rosen ĝis nun ne vidis similajn okulojn. Ĝis nun li ne povis precize diri, kian koloron ili havas. Ili aspektis lagobluaj, sed rigardante ilin, li havis la senton, ke ili similas al la maro, aŭ pli ĝuste ilia koloro estas helverda. Ŝia vizaĝo estis blanka kiel lakto kaj ŝiaj lipoj estis kvazaŭ sukoplenaj. Ŝia hararo falis onde sur ŝiajn glatajn ŝultrojn.

– Nora, – diris malfirme Rosen. – Ĉu vi vidas kiel nesenteble venis la printempo?

– Ĉu? – respondis ŝi.

Ŝia demando ŝajnis al Rosen iom stranga kaj li alrigadis ŝin.

– Mi decidis, ke ĉi-jare ni ekskursu eksterlanden. Kien vi deziras, ke ni iru: ĉu en Italion, Francion aŭ eble en Hispanion? – demandis li.

Rosen atendis, ke Nora ekĝojos, sed ŝi silentis, rigardante ien, super lia kapo. Li decidis ripeti la demandon, supozante, ke Nora ne aŭdis lin bone aŭ eble ne komprenis lin. Li denove ekdemandis pli atente, sed subite ŝi ekparolis:

– Li venas ĉiun nokton kaj ĉirkaŭbrakas min.

Rosen ŝtoniĝis. Kion kaj pri kiu ŝi parolas.

– Li jam estas sufiĉe aĝa knabo, alta, bela. Li diras: panjo, mi deziras esti kun vi, esti ĉe vi.

Rosen rigardis ŝin stupore. Kion ŝi parolas? Pri kiu knabo ŝi parolas? – li demandis sin embarasite. Kio okazis al ŝi? Ĉu ŝi estas malsana? Kiam ŝi malsaniĝis, kiam ŝi freneziĝis? Mi eĉ ne komprenis kaj ne supozis!

– Li vivas. Li vivas en iu urbo kaj mi nepre devas trovi lin. Li bezonas min.

Rosen silentis. Li estis tiom konsternita, ke li eĉ ne povis malfermi la buŝon.

– Li ne mortis en la malsanulejo, kiel oni diris al mi. Ja, li naskiĝis viva. Tie, en la malsanulejo, tuj post la nasko oni ŝtelis lin. Oni ŝtelis mian filon kaj donis lin al aliaj gepatroj, al alia familio, ĉe kiu nun li kreskas, aliaj homoj zorgas pri li, sed mi nepre trovos lin, mi trovos lin!

Iom post iom Rosen komencis kompreni, pri kio temas, kaj li kvazaŭ malrapide vekiĝis de profunda koŝmara sonĝo. Antaŭ kvin jaroj Nora estis graveda. Dum naŭ monatoj ĉio estis en ordo, sed dum la nasko la bebo mortis. Estis knabo. La kuracistoj sukcesis savi Noran. Ŝi kaj Rosen tragike travivis la morton de la bebo, sed de tiam pasis kvin jaroj, kaj Nora ne povis gravediĝi denove.

– Mi trovos lin. Mi nepre trovos lin, – ripetis Nora kvazaŭ en sonĝo, – mi trovos lin, kaj li venos kun mi ĉi tien. Li estos kun ni.

Rosen deziris diri ion al ŝi, trankviligi ŝin. Ĉu ni vizitu kuraciston? – demandis li sin, sed rapide li forpelis tiun ĉi penson.

Nora kaj Rosen fortrinkis la kafon, stariĝis de la seĝoj, vestiĝis kaj, same kiel ĉiun matenon, ili ekiris al siaj laborejoj, kvazaŭ nenio okazis.

La tutan tagon Rosen estis maltrankvila. Li ne povis koncentriĝi kaj faris kelkajn gravajn erarojn. Lia kapo bruis, kaj li demandis sin: kion li faru, al kiu kuracisto li iru kun Nora, kaj kiel li konvinku ŝin, ke ili vizitu kuraciston. Kion diros la kuracisto? Kiel oni kuracos ŝin, kaj ĉu oni sukcesos kuraci ŝin. Eble ankaŭ mi baldaŭ freneziĝos. Tio estas terura. Ĉu iu povis supozi, ke okazos ĝuste tio? Kion mi faros? Kio okazos?

Kelkajn tagojn Rosen vivis en koŝmaro. Konstante li demandis sin, kion li entreprenu. La konversacio de la antaŭpasinta mateno ne ripetiĝis. Ĉio estis same kiel ĉiam. Matene ili vekiĝis, trinkis kafon, iris al la laborejoj, vespere revenis, kaj de tempo al tempo ili konversaciis pri negravaj banalaj problemoj: kion ili aĉetu, kiam ili devas pagi la fakturojn pri la elektro, akvo, aŭ ĉu dimanĉe ili iros al la vilao. Rosen ne plu menciis pri ekskurso eksterlanda, ĉar li ne sciis, kiam komenciĝos la kuracado de Nora kaj kiom ĝi daŭros.

Foje posttagmeze, kiam Rosen revenis el la laborejo, li surprize vidis, ke Nora ne estas hejme. Sur la manĝotablo estis noteto, skribita rapide per nerva skibmaniero: “Mi iras serĉi nian filon”.


Nia trezoro

Lusin

Lusin

Anna Aĥmatova, Anatole France, Jack London, Pablo Neruda, George Sand, Stendhal, Mark Twain, Moliero kaj Voltero, – kio kunigas ilin? Jes, ili estas verkistoj, sed, krome, temas pri pseŭdonimoj. Ankaŭ Lusin (= Lu Sin, Lu-Ŝin, Lu Xun, Lu Hsün), fondinto de la moderna ĉina literaturo kaj la plej populara ĉina verkisto de la unua duono de la 20a jarcento, estas pseŭdonimo, kiun la verkisto unuafoje uzis en sia 37a vivojaro, subskribinte sian rakonton La taglibro de frenezulo, inspiritan de la similtitolaĵo de Nikolaj Gogol.

Zhou Zhangshou naskiĝis la 25an de septembro 1881 en Shaoxing (provinco Zhejiang) en klera, sed neriĉa familio, laŭdire en la 32a generacio de la ĉina verkisto kaj filozofo Zhou Dunyi, fondinto de la novkonfuceanismo. Studentiĝinte en 1898 en la Jiangnan-a mararmea akademio en Nankino, li ŝanĝis sian nomon al Zhou Shuren kaj daŭrigis studi en la mina kaj fervoja fako de la Jiangnan-a armea akademio. Tamen influite de la suferoj de sia patro, mortinta pro ftizo, li ekstudis medicinon en la Medicina Instituto en Sendai (Japanio), kiel la unua eksterlanda studento, sed ne finis la studojn, konvinkiĝinte, ke “pli gravas kuraci ne la korpojn, sed la animojn”.

En Japanio li komencis traduki el la rusa kaj eŭropa literaturoj (laŭ japanaj tradukoj) kaj ekverkis pri temoj sociaj kaj literaturaj. En 1909 li revenis al Ĉinio, laboris en lernejoj, kaj post la revolucio (1911) – en la kleriga ministerio: unue en Nankino, poste en Pekino. Samtempe li daŭrigis la verkadon kaj socian agadon. Ekde 1920, sen forlasi la ministerian oficon, li ekinstruis literaturon en la Pekina universitato kaj en la Pekina pedagogia altlernejo.

Kiel dirite, la nomo Lusin unue aperis sub La taglibro de frenezulo, aperinta en la maldekstra revuo Nova Junularo. Ĉi tiu verketo famigis lin, kaj la 60-paĝa novelo La ĉefa historio de A-Q (1921-22) faris lin la plej legata verkisto en Ĉinio. Entute, li verkis tri novelarojn (Krioj, Vagado, Malnovaj legendoj nove redaktitaj), kolekton de “prozaj poemoj” Sovaĝa herbaro, multegajn eseojn, felietonojn kaj satirojn, kaj daŭre tradukis (precipe el rusaj kaj sovetuniaj aŭtoroj), redaktis gazetojn, kompilis antologiojn, partoprenis en la socia agado. En 1930 li kunfondis Union por Libereco kaj Union de Ĉinaj Maldekstraj Verkistoj. La 19an de oktobro 1936 li mortis en Ŝanhajo pro ftizo. Liaj restaĵoj estas en maŭzoleo en la Ŝanhaja parko kun la nomo Lusin.

Plurfoje Lusin esprimis sian subtenon al Esperanto, kiu enradikiĝis en Ĉinio post la revolucia jaro 1911a. Li estis bone informita pri la lingvo kaj movado danke al sia frato Zhou Zouren – aktiva esperantisto, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio (ekde 1922). Dum 1916-19 en Nova Junularo okazis polemiko pri Esperanto. La 4an de novembro 1918 Lusin partoprenis la polemikon per la artikolo River-transiro kaj vojkondukado, en kiu li komparis Esperanton kun boato, atentiginte, ke eble oni iam konstruos pli perfektan motorŝipon, sed se oni nun neglektus la boaton, oni neniam konstruos ŝipon kaj do ne transiros la riveron.

Lusin kaj Jeroŝenko inter pekinaj esperantistoj

Jeroŝenko (sidas la kvina de maldekstre) kaj Lusin (la sesa de maldekstre)
inter pekinaj esperantistoj en 1922.

La ruslanda blinda esperantisto kaj verkisto Vasilij Jeroŝenko (Eroŝenko), en majo 1921 estis arestita en Japanio kaj poste sendita al la Ĉeamura Zemstva Lando (Приамурский Земский Край) – bufra regiono inter Ruslando kaj Japanio. De tie Jeroŝenko, laŭ invito de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA), en oktobro 1921 venis al Ŝanhajo. Tiam Lusin tradukis el la japana kelkajn liajn novelojn kaj eldonis ilin en januaro 1922 kune kun la aktiva esperantisto kaj ĵurnalisto Hujusz. En marto 1922 Jeroŝenko venis al Pekino por instrui Esperanton kaj muzikon en la Pekina universitato (lin invitis la rektoro, esperantisto Cai Yuanpei, la unua kleriga ministro de la Ĉina respubliko), kaj Lusin gastigis lin en sia hejmo. En julio 1922 Jeroŝenko forveturis al Helsinko por partopreni la 14an UKon, revenis al la hejmo de Lusin en novembro kaj definitive forlasis lin en somero 1923, forveturinte al la 23a UK en Nurenbergo. Dum lia foresto Lusin verkis pri li la novelon La komedio de la anasoj, kiu konigis Jeroŝenkon en Ĉinio.

En julio 1923 fondiĝis Pekina Esperanto-Lernejo (PEL), kies rektoro iĝis prof. Cai Yuanpei, kaj Lusin, unu el la direktoroj, gvidis en PEL dum du jaroj kurson pri la ĉina literaturo kun du lecionoj ĉiusemajne.

Ankaŭ poste Lusin subtenis Esperanton, ekzemple, per subvencioj al PEL, ŜEA (kies komitatano en la fino de la 1920aj jaroj estis la eminenta ĉina verkisto Bakin) kaj al ŝanhaja gazeto La Mondo; partoprenis esperantistajn kunvenojn; volonte publikigis en gazetoj, kiujn li redaktis, artikolojn pri Esperanto. Lusin instigis studentojn en PEL traduki beletraĵojn el Esperanto, ankaŭ Esperantajn tradukojn el naciaj literaturoj. Ekzemple, li redaktis la ĉinan tradukon de Johano la Brava de Petőfi, kiun Sun Yong faris laŭ la Esperanta traduko de Kalocsay, antaŭpagis la eldonkostojn kaj donis honorarion al Sun Yuong, kiu poste tradukis ĉinen La kapitanfilinon de Puŝkin kaj aliajn verkojn.

Tre malsana, Lusin en aŭgusto 1936 malgraŭ suferoj denove respondis la demandon de La Mondo pri Esperanto, senditan al pluraj ĉinaj verkistoj. Lusin listigis tri motivojn, pro kiuj li aprobas Esperanton:

1) ĉar ĝi povas unuigi ĉiujn homojn en la mondo – precipe la subprematajn;

2) pro la propra profesio, eble ĝi povas servi al interkonigo de literaturoj;

3) pro tio, ke mi vidas kelkajn esperantistojn, kiuj estas super la hipokritaj egoistoj.

Ĉi tiu respondo, aperinta en oktobro, la monato en kiu Lusin mortis, fariĝis kvazaŭ adiaŭa mesaĝo de la granda ĉina verkisto al la monda esperantistaro.

Ĉinaj esperantistoj alte taksis la subtenon de Lusin kaj tradukis la tutan beletran verkaron de Lusin kaj eldonis ĝin en Esperanto.

Aleksander Korĵenkov

Lusin en Esperanto

Lusin en Esperanto

Verkoj de Lusin en Esperanto

La vera historio de AhQ / Trad. Shen Min Chun. Shanghaj: Eld. Kooperativo, 1930. 146 p.

La vera historio de AhQ / Trad. Shen Min Chun. Pekino: Ĉina Esperanto Eld., 1934. 146 p.

Elektitaj noveloj. Hong Kong: Orienta Kuriero, 1939. 139 p.

Sovaĝa herbaro / Elĉinigis Saint Jules Sü. Ŝanghajo: Ŝanghaja Esperantista Ligo, 1951, 65 p.

Noveloj de Lusin / Trad. Elpin, I. Ko, Pandiŝo, Saint Jules Zee, Tikos, Venlo Fon, Yang Yongsen. Pekino: Ĉina Esperanto-Ligo, 1963. 463 p.

Noveloj de Lusin: Plena kolekto / [Trad. Elpin, I. Ko, Pandiŝo, Saint Jules Zee, Tikos, Venlo Fon, Yang Yongsen]. Pekino: Fremdlingva Eld., 1974. 488 p.

Sovaĝa herbaro. Pekino: Fremdlingva Eldonejo, 1974. 87 p.

Benopeta ofero: Bildlibro / Pentrita de Jonghiang, Hongjen, Jau Kiau. Pekino: Fremdlingva eld., 1978. 57 p.

Matenaj floroj kolektitaj en vespero. Beijing: El Popola Ĉinio, 1981. 159 p.

(Noveloj kaj eseoj de Lusin aperis ankaŭ en Literatura Mondo, El Popola Ĉinio kaj en aliaj gazetoj.)

Pri Lusin en Esperanto

Ge Baoĉjuan. Lusin kaj Esperanto // El Popola Ĉinio, 1961, №6, p. 264-266.

Ding Gingtang, Ŝen Pongnian. Pri Lusin – la fondinto de ĉina moderna literaturo // El Popola Ĉinio, 1962, №5, p. 199-202.

Lusin: granda revoluciulo, pensulo kaj literaturisto / Komp. Ŝen Hin, Ĝong Hjuda kaj Ma Li. Pekino: Fremdlingva Eld., 1975. 32 p.

Lusin kaj Esperanto // Esperanto, 1981, №7-8, p. 126-129.

Mine Yositaka. La vivo kaj verkoj de V. Eroŝenko // Esperanto, 1990, №12, p. 225-228.

Mai Wenbiao. La Pekina Universitato kaj Esperanto // http://www.elerno.cn/elibro/ la_pekina_universitato_kaj_esperanto.pdf (25 dec 2006).

Noto

La koncerna ĉina vorto “ĝeng” havas du signifojn: “ĉefa” kaj “vera”, sed kun la vorto “historio” ĝi havas iom komikan nuancon, apenaŭ transdoneblan en Esperanto.


Babilado de maljuna provincano

La sloganoj el ŝtonoj

Aliçka, Ylljet. La sloganoj el ŝtonoj: [Novelaro] / Tradukis el la albana Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi. – Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2013. – 83 p.

La sloganoj el ŝtonojTerura libro. Eĉ je la unua vido. Rompo de normo. La longo 23,9 cm, la larĝo 17,1 cm. Evidenta fuŝo: oni prenis 0,1 cm de la longo por aldoni ĝin al la larĝo. Kiucele? Je la partia disciplino! Sendube, por lezi la Unuecan Sistemon de Mezuroj. Bonega sistemo. Kaj mi, kiel partiano de glora partio de l' Presismo, tutsimple ne povas silenti, vidante tian arogaĵon. Des pli, ke nia frakcio de libra kovrilo opozicias al iu ajn reviziismo, eĉ se temas pri ceteraj paĝoj de iu ajn libro.

Unueco estas unueco. Sed kion ni povas vidi sur la paĝo 16? En la 4a linio “Li” estas tajpita tute korekte, sed la 41a kaj 42a literoj ĉi-liniaj estas tajpitaj kune! “La” sen spaceto interlitera. Terure! Terure ĝis animskuo!

Ankaŭ la lastan linion en la lasta rakonto mi ne povas lasi sen komento: “super la v armega…” Mi havas nenion kontraŭ la fantazio de la aŭtoro, sed, unue, V devas esti granda. Due, konvene al la partia decido de Plenuma komitato de US de M kaj statistiko la armeo ricevos V-bombon nur en la 2073a jaro. Nur se psikopatoj de scienco…

Ĉio dirita estas nek ŝerco, nek moko, des pli rikano. Mi simple uzis la algoritmon de la aŭtoro. Bonan algoritmon. Krom la plej lasta rakonto kaj la plej lasta linio. Mistero, mistiko kaj enigmo. Mi mem estas eldonisto, mi mem estas kompostisto, mi subskribas permeson por multobligo. Pli ol dek personoj legas tekston antaŭ mia subskribo. Sed… sed… en mia lasta libreto, sur la lasta paĝo oni ĝis nun povas legi: “Karpo stufita kun karpo”. Devas esti “kukurbo”.

La rakonto La malgranda viro estas al mi anime proksima, ĉar konstruita surbaze de simpla erareto. Rilate la enhavon. Ankaŭ mi iam estis vestita “pli malbone ol mizere”. Sed kvankam mi estas nepo de kulako, mi neniam spertis humiligan traktadon pro tio, sed multon vidis. Ironio de l' sorto, en najbara duloĝeja domo vivis komunista funkciulo kaj “malamiko de popolo”, ekzilita Leningrada astrofizikisto Belan-Gajko. Li multon donis al mi, sed klarigi la esencon de la glacia malamikeco inter li kaj la najbaro li ne sukcesis, mi estis tre juna knabo. Sed nun, kiel atestanto, mi povas diri: la aŭtoro skribis el la animo, pura animo, eĉ sen unu falsa noto. Ankaŭ tradukistoj severe senigis min de la eblo iomete (sendube: bondezire) grumbli.

Sed porko koton trovos. La patrino finiĝas jene: “Fine mi trovis pravigon – kaj dormis kviete ĝis la vojaĝfino”. Persono, kiu trafis moralan kolizion, kiu sin trovas “en la situacio de la elekto inter malnobleco kaj honesteco” (Dorota Horodyska) kaj kiu faris paŝon, eĉ se mensan, al honesteco jam ne povas kviete ekdormi. Devas esti: “… dormis ŝajne kviete…” aŭ “kaj dormis kviete pro laco ĝis…” Elekto inter la bono kaj malbono, eĉ se momenta, konsumas multe, tro multe da energio. Mi ne tuŝas pure sciencan flankon de tiu fenomeno, sed volas citi la poeton Jevtuŝenko. Mi ne arogas traduki poezie kaj do diras kiel povas: “Vivas ni sen pretiĝi al morto, / Kaj pro tio fariĝas senhontaj, / Sed sur ĉiu vojkruc' konscienco / Staras kvazaŭ Madon' nevidebla / … / Kaj se eĉ l' konscienc' tute mankas / Konsciencriproĉ' plu en ni restas”.

Ĝuste la momento de elekto ŝaltas turmentajn rimorsojn. Se ne konscie, do subkonscie, dum dormo. Honesta persono ne povas esti eksa, se povas esti eksa, do nur surface. Ĉu la aŭtoro volas tion aŭ ne, sed aĉulojn el liaj rakontoj ronĝas, doloras la konscienco. Kaj tio estas justa. Samkiel mia lasta kroĉo al iu partizano, kiu verkis la postparolon, sed ne subskribis ĝin. Do, mi citas: «Li invitas samtempe al la disputo kun aliaj homoj, al la “interŝanĝo” de eŭropaj “spertoj”». Jen la vortoj por la oreloj de Dio. Sed kial nur eŭropaj “spertoj”? Sed Aŭstralio? Vjetnamio? Ĉinio kun ĝia kultura revolucio? Norda Koreio kun ĝia bizara vivo? Estus pli bone, se tiuj “spertoj” tute ne ekzistus. Sed…

Viktor Sapoĵnikov (Ruslando)


Revo pri la mondolingvo

Sandelin, Bo. Esperanto – drömmen om ett världsspråk. – Stockholm: Dialogos Förlag, 2013. – 179 p., il.; jaketo.

Bo Sandelin

Libroj estas miaj ŝatataj kunuloj. Kelkfoje estas malfacile trovi arde bezonatan furoraĵon novan aŭ jam iomete polvkovritan ekzempleron. Tro plenplenas la hejma biblioteko. Tamen estas unu escepto.

Profesoro emerita Bo Sandelin el Gotenburga Universitato publikigis en 2013 biografion de d-ro Zamenhof sub la titolo Esperanto – drömmen om ett världspråk (revo pri la mondlingvo). Ĝi estas tiom grava kaj interesa legaĵo, ke mi sukcesis ĉiam deponi ĝin hejme ĉe mana distanco en plene videbla loko.

Kun plezuro mi ofte relegas fragmentojn ripete kaj denove. Necesas tuj substreki, ke la teksto estas svedlingva. Fascine fluas vortoj kaj frazoj. Profesoro Sandelin belstile kaj talente velas antaŭen en sia propra lingvo. Malofte prezentitaj fotoj haltigas leganton por pripensi pasintajn kaj freŝajn okazintaĵojn. La bildo, kiu montras konatan triopon Valdemar Langlet, Paul Nylén kaj Jan Strönne malfermis al mi multajn jam forgesitajn faktojn.

Tre ĉarma fragmento en la verko estas priskribo pri Lidia, la plej juna infano en la Zamenhof-familio. Ŝi elektis la instruistan itineron, kiu gvidis i. a. al Svedio, Francio kaj Usono. Vere sukcesa estis ŝia aplikado de la metodo de Andreo Cseh. Indas mencii ĉi tie ŝian entuziasman laboremon. Flua kaj fidinda estas interpretado de Quo vadis en Esperanto.

Ankoraŭ hodiaŭ iuj miras, ke oni havas literaturon en Esperanto. Profesoro Sandelin aludas al la sveda lingvisto Mikael Parkvall, kiu tre detale traktas esperantlingvan eldonadon. Statistikoj montras, ke dum la periodo 1991–2012 oni eldonis 4345 librojn en aŭ pri Esperanto. Tio signifas proksimume 200 verkojn jare. Bedaŭrinde oni ne ĝenerale trovas ilin en ordinaraj librovendejoj. Tiu ĉi prezentata eldonaĵo ŝajnas esti tre bona ilo por la ekstermovada informado. Espereble ĝi trovos sian vojon al multaj librovendejoj kaj bibliotekoj en Nordio. Unuopuloj povas per siaj demandoj kaj rekomendoj facile antaŭenigi la aferon.

Por mi Esperanto – drömmen om ett världsspråk estas eta, sed utila enciklopedio kun 179 paĝoj por kulturi informadon inter diversaj homoj. Ju pli mi legas ĝin, des pli avantaĝajn trajtojn mi rimarkas. Tre bonvena sur la lastaj paĝoj estas prezento de la lingvo mem kaj ĝia strukturo. Tiuj scioj povas gvidi la leganton al la studitinero, kiu ricevas subtenan helpon el Google-serĉilo. Multflanka kaj praktika estas la libro, sufiĉe detala sed ne tro peza por komencantoj. Altkvalite kaj profesie estas kreita la enhava materialo. Tiu, kiu konatiĝos kun la brila produkto, ne seniluziiĝos. Bo Sandelin rajtas meti novan honoran plumon sur sian verkistan ĉapelon. Gratulon!

Jorma Ahomäki (Finnlando)


Miĥail Lermontov

Ne kredu vin

Que nous font après tout les vulgaires abois
De tous ces charlatans qui donnent de la voix,
Les marchands de pathos et les faiseurs d' emphase
Et tous les baladins qui dansent sur la phrase?

A. Barbier*

Lermontov

Ne, ne, junaĝa revemul', ne kredu vin,
      Inspiron timu kiel peston…
Ĝi estas de l' anim' malsana halucin',
      Portanta la obsedan penson.
Ne serĉu vane en bolad' de sang' kaj fort'
      Ĉielan signon gracoplenan!
Eltrivu vian vivon en zorgad' ĝis mort',
      Forverŝu vinon ĉi venenan!

Se vi bonŝancos en mirakla, bela foj'
      Malkovri en l' animo splena
Virgecan novon de kristale pura roj',
      De simplaj, dolĉaj sonoj plena, -
Vi ne aŭskultu ilin, kuru for de l' font',
      Surĵetu tuj forges-katenon:
Per verso mezurita, per glacia vort'
      Vi ne transdonos ties benon.

Se la malĝojo trafos al la korprofunda nest'
      Aŭ ŝtormos tie la pasio,
Vi ne eliru al la brua homa fest'
      Kun via amikin'-furio.
Ne malrespektu vin. Ekhontu pro vendad'
      De tristo, de koler' spontana,
Ne montru la animajn blazojn por parad',
      Por distro de la pleb' profana.

Indiferentas ni al via animstat'.
      Por kio sciu ni pri viaj sentoj,
Esperoj stultaj de l' naiva vivo-start',
      De la sarkasma saĝo pentoj?
Rigardu: jen paŝadas vante sur la strat'
      Kutima homamaso densa;
Sur la vizaĝoj restas spuroj de zorgad',
      Ne brilas tie larm' nedeca.

Sed inter tiuj homoj ne multnombras tro
      Ne eltrivitaj de la vivturmentoj,
Ne akirintaj fruajn faltojn pro
      Krimfaroj aŭ funebraj spertoj!..
Por ili drolas viaj pikoj, via plor'
      Kun melodio monotona,
Kiel ŝminkita ruĝe tragedi-aktor',
      Svinganta per glavet' kartona.

Tradukis el la rusa Ludmila Novikova

Pro ĉi tiu traduko Ludmila Novikova iĝis laŭreato de la literatura konkurso Liro-2013.

* Ĉu ĝenas nin bojad' maleleganta
De tuta ĉi ŝarlatanar' krianta,
Ĉiuj vendantoj de patosaj strasoj,
La klaŭnoj, kiuj ĵonglas per la frazoj?

A. Barbier

En ĉiu tiu kvarverso, el la Prologo de Jamboj de Auguste Barbier, Lermontov anstataŭ “min” uzis “nin”.


Ricevitaj libroj

Vidu la kompletan liston ekde 2013.

Kolbe, Ino. Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen). Teil I und II. Von den Anfängen bis zum Verbot (1933). Leipzig: Lanvesverband Sachsen des Deutschen Esperanto-Bundes, 1996. – 240 p., il. – [Donaco de Detlev Blanke].

Aliçka, Ylljet. La sloganoj el ŝtonoj: [Novelaro] / Tradukis el la albana Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi. – Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2013. – 83 p.

Sandelin, Bo. Esperanto – drömmen om ett världsspråk. – Stockholm: Dialogos Förlag, 2013. – 179 p., il.; jaketo.


Ricevitaj gazetoj

EAB Update, 2014/64;
Esperanto, 2014/1,2;
Esperanto Aktuala, 2014/1;
Kontakto, 2013/5-6;
La Gazeto, 2013/168, 2014/169;
Le Monde de l'Espéranto, 2013/586;
La Ondo de Esperanto, 2014/2;
La Revuo Orienta, 2013/12;
Scienco kaj Kulturo, 2013/3;
Svisa Esperanto-Societo Informas, 2014/1.


Abonhelpa fondaĵo 2013

Ĉi-sube estas menciitaj donacoj, uzitaj por helpabonoj de La Ondo de Esperanto por la jaro 2013a.

Anonima
34,39 EUR
Anonima (Francio)
20,00 EUR
Gerd Bernhard (Germanio)
12,00 EUR
Douglas Draper (Norvegio)
50,00 EUR
Ingvar Enghardt (Svedio)
14,53 EUR
Munkena Esperanto-klubo (Germanio)
38,00 EUR
Tiina Oittinen (Finnlando)
38,00 EUR
Jukka Pietiläinen (Finnlando)
38,00 EUR
Raita Pyhälä (Finnlando)
38,00 EUR
Alex Sousa Santos (Brazilo)
12,00 EUR
Dieter Wilke (Germanio)
8,00 EUR
Pedro Zurita (Hispanio)
6,00 EUR
Wanda Adamiec (Pollando) 140 PLN
35,00 EUR
Ann-Louise Åkerlund (Svedio) 170 SEK
19,75 EUR
Sergej Bronov (Ruslando) 480 RUR
9,98 EUR
Nora Caragea (Germanio) 75 PLN
18,21 EUR
Bronislav Ĉupin (Ruslando) 80 RUR
1,80 EUR
Jos. Koch (Svislando) 18 CHF
14,88 EUR
Jurij Manjaĥin (Ruslando) 40 USD
30,66 EUR
Vjaĉeslav Roĵdestvenskij (Ruslando) 80 RUR
1,80 EUR
Viktor Zaĥarov (Ruslando) 590 RUR
14,00 EUR
Entute:
455,00 EUR

La donacoj al la Abonhelpa fondaĵo ebligis dum 2013 ricevi La Ondon al 21 esperantistoj el 16 landoj.

Dankon al ĉiuj donacintoj kaj donacontoj!

Halina Gorecka


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2014, №3 (233)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2014:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 22 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 690 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (4000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (2400 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1400 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (800 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 20 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2014.