La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2014. №4–5 (234–235)

Argentino

Sur la kovropaĝo estas El Zanjón – galerioj subteraj kun malnovaj akvoputo, vinfarejoj, olivpremejoj ktp, hazarde trovitaj en la Bonaera kvartalo San Telmo. Ekster la oficiala programo de la 99a UK okazos speciala subtera ekskurso tra El Zanjón.
(Foto: Francisco L. Veuthey)


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

  • José Antonio del Barrio. Radia bonveno al la printempo
  • José Antonio del Barrio. Post karnavalo, bikinoj
  • La Estraro de UEA kunsidis
  • Povilas Jegorovas honorita
  • UEA: Malpli ol 5 mil membroj
  • Peter Baláž. UK: Slovakio invitas
  • IJK: TEJO subvenciis kvin homojn
  • Prezidento subtenas Esperanton
  • Mireille Grosjean. Tria Tutmonda Konferenco
  • Tiina Oittinen. Vintraj Tagoj: ne nur la Akademio
  • Romualda Jeziorowska. La plej long-noma renkontiĝo
  • Piet Buijnsters. IEI: Cseh-metoda seminario
  • Juan Carlos Montero Medina. La tria KERo
  • Bharat K. Ghimire. Speciala Renkontiĝo en Nepalo
  • Ahmad Reza Mamduhi. La unua kongreso en Irano
  • Flo. Elloke tutmonden
  • Vjekoslav Morankić. ... Ĉio estas la banan’
  • G.B. Dum la sezono de mimozoj
  • Irina Gonĉarova. La tria lerneja LF en Kaluga
  • Irina Gonĉarova. APERO-8: Prepare al SES
  • Dave Dewar. Nov-Zelanda kongreso
  • Koncize (10 informoj)

TRIBUNO

ARKIVO

  • Ivan Eidt Colling, Rita Mara Netto de Moraes. Stel-Domo en Kuritibo, kiel materiigo de lingva kaj filozofia idealo: Eseo

LINGVO

  • Sergio Pokrovskij. Okazo kaj kazo: Studaĵo (1)

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Krucvortenigmo
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Nekrologe
  • Fotoraportoj (P.B.; Flama; Monique Prezioso)
  • Kolofono

Majo 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

Majo

1. Internacia laborista tago.

2. Antaŭ 25 jaroj (1989) la hungaria armeo komencis malkonstrui la defendan barilon en la limo kun Aŭstrio.
Antaŭ 25 jaroj mortis la sovetunia ruslingva verkisto Veniamin Kaverin (Zilber, 1902-89), aŭtoro de la aventura romano Du kapitanoj.

Sergio la Radoneĵa

3. Internacia tago de la libereco de la gazetaro.
Antaŭ 700 jaroj (necerta dato) naskiĝis Sergio (laike Bartolomeo) la Radoneĵa (1314-92), fondinto de la Pentekosta Laŭro, sanktulo de la rusortodoksa eklezio, grava figuro en la formiĝo de la rusa nacio.

4. Antaŭ 175 jaroj mortis Denis Davydov (1784-1839), rusa oficiro kaj poeto, la plej fama partizana komandanto dum la kontraŭnapoleona kampanjo en 1812.

6. Antaŭ 125 jaroj (1889) en Parizo ekfunkciis mondekspozicio.
Antaŭ 50 jaroj mortis la japana esperantisto Hideo Yagi (1899-1964), prezidanto de UEA (1962-64).

8. Venkotago en Eŭropo.

Venkotago

9. Venkotago: festo de la venko de la Sovetuniaj popoloj en la milito kontraŭ Germanio (1941-45).

Saltykov-Ŝĉedrin

10. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Léon Ernest Gaumont (1864-1946), franca entreprenisto kaj filmproduktanto, fondinto de la filmkompanio Gaumont.
Antaŭ 125 jaroj mortis la rusa verkisto Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin (1826-89).

11. Antaŭ 75 jaroj (1939) japana taĉmento invadis en Mongolion; komenciĝis la Halhin-Gola limkonflikto.
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la irlanda verkistino Ethel Lilian Voynich (1864-1960), aŭtoro de la romano Ojstro.

12. Antaŭ 650 jaroj en Krakovo fondiĝis Jagelona universitato.

13. Antaŭ 25 jaroj mortis Eduards Jaunvalks (1901-89), aŭtoro de du vortaroj kaj unu lernolibro de Esperanto por latvoj.

14. Antaŭ 1050 jaroj mortis papo Johano XII (937-964).

17. Antaŭ 200 jaroj (1814) estis akceptita konstitucio de Norvegio.

Hawthorne

19. Antaŭ 150 jaroj mortis la usona verkisto Nathaniel Hawthorne (1804-64).
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Jānis Lūsis (1939-), latva sovetia atleto, olimpika ĉampiono pri lancado (1968).

21. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Ivan Bella (1964-), la unua slovaka kosmonaŭto (Sojuz TM-29, 1999).

22. Antaŭ 75 jaroj (1939) Ciano kaj Ribbentrop subskribis “Ŝtalan Pakton” pri amikeco kaj alianco inter Gernanio kaj Italio.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Nikolaj Makarov (1914-88), sovetia inĝeniero, kreinto de la pistolo PM (Makarov).

24. La tago de la slavaj skribo kaj kulturo en Ruslando kaj en kelkaj slavaj landoj (Tago de S-taj Kirilo kaj Metodio).

McKellen


25.
Tago de liberigo de Afriko.
Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Igorj Sikorskij (1889-1972), ruslanda kaj usona inĝeniero, kreinto de aviadiloj kaj helikopteroj.
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Ian Murray McKellen (1939-), brita aktoro, plenuminto de la rolo de Gandalfo.

26. Antaŭ 750 jaroj naskiĝis Koreyasu (1264-1326), ŝoguno de Japanio (1266-89), kiu monaĥiĝis en la aĝo 25 jaroj.

Kalvino

27. Antaŭ 450 jaroj mortis Johano Kalvino (1509-64), franca teologo, fondinto de kalvinismo.

28. Antaŭ 50 jaroj (1964) fondiĝis Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP).
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Vida Jerman (1939-2011), kroata aktorino kaj esperantistino.

29. Antaŭ 100 jaroj pli ol mil personoj dronis pro subakviĝo de la kanada ŝipo Empress of Ireland en la golfo de S-ta Laŭrenco.
Antaŭ 200 jaroj mortis Joséphine de Beauharnais (fraŭline: Marie Josèphe Rose Tascher de La Pagerie, 1763-1814), la unua edzino de Napoleono kaj imperiestrino de Francio (1804-1809).
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Tenzing Norgay (1914-86), nepala ŝerpo, kiu kun Edmund Hillary surgrimpis Evereston en 1953.

30. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la rusa socia aganto kaj anarkiisto Miĥail Bakunin (1814-76).
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Akinoumi Setsuo (1914-79), japana sumoisto, la 37a jokozuno.

31. Monda sentabaka tago.


La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (1)

de Dennis Keefe

Keefe

Esperantistoj, movadestroj kaj ordinaraj parolantoj, ofte pripensas, kiamaniere trovi novajn homojn por lerni nian lingvon, kaj por eventuale iĝi membroj de niaj asocioj – internaciaj, landaj kaj lokaj. Esperantistoj deziras informi, varbi, allogi, konvinki.

La Universala Esperanto-Asocio volas iri de 5 mil membroj al 10 mil. Landaj asocioj estos pli kontentaj, se pli da homoj aniĝos al iliaj rondoj. Lokaj kluboj pli bone funkcios se estos pli da lernantoj, pli da prelegoj, pli da ĉeestantoj. Ĉiu el ni ĝojas, kiam aperas artikolo pri Esperanto en gazetaro, ju pli longa des pli bona, ju pli alloga kaj kvalita, des pli helpa. Kaj ĉiuj, kiuj laboras ĉe la kerna, grava, kultura flanko de Esperanto, volas pli da sukceso al siaj agadoj: muzikaj ĉe Vinilkosmo; literaturaj ĉe Beletra Almanako; popolmovadaj ĉe Lingvaj Festivaloj; kulturfestivalaj ĉe KEF, kaj tiel plu. Por ke esperantistoj pli bone atingu pli kontentigajn informadajn kaj varbajn celojn, estos fruktodone utiligi kelkajn principojn de la fako merkatiko.

En ĉi tiu artikolserio mi volas trakti diversajn principojn kiujn oni utiligas en la fako merkatiko, principoj, kiujn, en kelkaj situacioj, esperantistoj povas uzi por antaŭenigi la Esperanto-movadojn. Por tion fari, mi utiligos la subfakojn de merkatiko, komentante pri unu aŭ du el la ĉefaj trajtoj de kelkaj el tiuj subfakoj, kaj, poste, aldonante konkretan aplikon al la Esperanto-movadoj.

Antaŭ ol komenci la trarigardon de la subfakoj de merkatiko, mi volas substreki, ke, kvankam mi estis dediĉita instruisto pri merkatiko ĉe la komerca lernejo HEC Parizo kaj ĉe la Universitato de Nankino en Ĉinio (MBA Programo), mi estas kontraŭ la apliko de merkatiko por firmaoj kaj organizoj, kiuj altrudeme mistifikas kaj profitcele ekspluatas homojn. Mi ne estas favora al la utiligado de merkatiko por la gigantaj agraj kompanioj, telekomunikadaj entreprenoj kaj petrolaj konzernoj; mi estas por la utiligado de la principoj de merkatiko por lukti kontraŭ tiuj malsanaj komercaj interesoj. Merkatiko devas ekzisti por antaŭenigi la interesojn de la publiko. Mi pensas, ke Esperanto estas bona ideo por la homoj tra la tuta mondo, kaj ke merkatiko kaj ĝiaj subfakoj povas helpi al la disvastigo de tiu nobla ideo.

Kun konsidero de tio, ni nun rigardu merkatikon, ĝiajn subfakojn, kaj ĝiajn aplikojn al nia mondo de Esperanto. Unue, sciu, ke ĉiu subfako de Esperanto ofte iĝas kurso pri merkatiko en niaj universitatoj kaj komercaj lernejoj. Ĉe la komenco de la studado de tiaj kursoj estas ĝenerala kurso pri merkatiko, nomata “Enkonduko al merkatiko”. En postaj semestroj kaj jaroj studentoj, kiuj specialiĝos pri merkatiko ĉe la bakalaŭra, magistra kaj doktora niveloj, studos diversajn subfakojn de merkatiko: reklamadon, prezo-strategion, varmarko-strategion, klientoservo-sistemojn (ofte nomataj vendado-sistemoj), sociologion kaj psikologion de konsumantoj, produkto-strategion, distribuadon, segmentadon, internacian merkatikon, interretan merkatikon, publikajn rilatojn, promociadon, statistikon kaj enketadon, merkatikon de organizo al organizo.

Mi ne skribos pri la ĝenerala kurso pri merkatiko, parte ĉar ties enhavo pli bone esprimiĝas en la subfakoj. En la nuna artikolo temas pri kvar subfakoj:

  • reklamado;
  • prezo-strategio;
  • varmarko-strategio;
  • klientoservo-sistemoj.

En postaj artikoloj mi pritraktos aliajn subfakojn. Nun, ek!

Eventoj

1. Reklamado

En merkatiko oni difinas reklamadon kiel pagitan anoncon. Reklamado estas nur unu parto de informado-sistemo de organizo. Oni devas pensi ankaŭ pri subfakoj publikaj rilatoj, klientoservo-sistemoj kaj varmarko-strategio. Esperantistoj kutime troigas la valoron de reklamado por nia afero kaj subtaksas la valoron de publikaj rilatoj, klientoservo-sistemoj kaj varmarko-strategio, pri kiuj mi parolos poste.

Ekzemplo de sukcesa apliko de reklamado al la Esperanto-movado venas de Hungario. Tie László Szilvási metis pli ol mil radio-reklamojn pri sia retejo kaj pri kursoj de Esperanto. La reklamado estis sukcesa, ĉar, unue, estis konkreta celgrupo (homoj kiuj loĝas en malgrandaj urboj en Hungario); due, estis sufiĉe da ripetado de la reklamoj; trie, estis rilato de la reklamoj kun posta agado, tio estas, aliĝo al kursoj de Esperanto.

Ekzemplo de malsukcesa reklamo de Esperanto estis menciita al mi de George Lagrange ĉe manĝotablo en la kastelo Grésillon. Antaŭ kelkaj jardekoj, esperantistoj en Francio elspezis ekvivalenton de miloj da eŭroj, tiam francaj frankoj, por tutpaĝa reklamo pri Esperanto en fama tutlanda semajna gazeto. Rezulto: nur du homoj informiĝis pri Esperanto, kaj unu el ili estis parenco de la esperantisto kiu starigis tiun reklamadon! Kialoj de la malsukceso? Unue, la reklamo volas atingi ĉiajn homojn, ne difinitan, limigitan celgrupon. Due, la reklamo ne sufiĉe ripetiĝis. Tiaj aliroj kontraŭstaras bazajn principojn de reklamado.

2. Prezo-strategio

Keefe

En merkatiko estas multe da principoj pri la starigo de prezoj. Kelkaj estas taktikaj, kelkaj strategiaj. Unu el la ĉefaj nocioj rilatas la kongruon inter la prezoj kaj la celgrupoj. Unu prezo por unu celgrupo; alia prezo, pli alta aŭ pli malalta, por alia celgrupo. Ni prenu du ekzemplojn el Esperantujo: unu sukcesan, kaj unu, laŭ mi, malsukcesan.

La eksperimento de Tim Westover estas bela ekzemplo de du prezoj por du malsamaj celgrupoj. En sia libro Marvirinstrato Tim disponigas la libron pagendan en la retejo Amazon.com. Vi povas mendi la libron, paperan version kun bona kovrilo por la prezo de 8 eŭroj, kaj la elektronikan version por malpli ol 3 eŭroj. Vi povas fari similajn mendojn en multaj landoj kiaj Usono, Brazilo, Hispanio, Ĉinio kaj eĉ en Barato. Aliflanke, en alia retejo, vi povas elŝuti ĝin tute senkoste en pdf-formato. Bona taktiko kaj bona strategio, ĉar ĉiu celgrupo havas sian prezon. Jen modelo por aliaj verkistoj de Esperantujo, laŭ mi.

Aliflanke estas probable granda malsukceso pri prezo-strategio, kiu devenas de UEA. Ilia strategio estas pli fundamenta eraro, nome, la prezo por la partopreno en la Universala Kongreso de Esperanto ne kongruas kun ĝia ĉefa celgrupo: membroj de UEA-socio. Mi klarigas. La membroj de UEA kutime ne estas riĉaj, eĉ ne mezriĉaj. Tamen, la kongreso ofte okazas en prestiĝaj kunvenejoj, altkostaj urboj kun luksaj hoteloj kaj altprezaj restoracioj. Mi rekomendus, ke UEA okazigu siajn kongresojn en relative neriĉaj landoj, en senpagaj universitatoj, en malmultekostaj studentaj domoj, kiuj havas malmultekostajn manĝejojn. Tiuj kongresanoj kiuj tamen volas, ĉiam povas loĝi en kvinstelaj hoteloj kaj iri kongresen per taksioj.

Keefe

3. Varmarko-strategio

Ĉi tiu subfako de merkatiko pritraktas la valoron de la nomo, de la varmarko aŭ de la organizo. La celo de varmarko-strategio subdividiĝas en tri partoj: unue, agu tiel ke homoj en la celgrupo memoru vian nomon aŭ markon; due, ke la celgrupo komencu ŝati kaj favore pensi pri ĝi; kaj trie, ke ili emu aĉeti la varon aŭ agi favore al la ideo aŭ organizo.

Sukceso pri varmarko-strategio okazis ĉe la komencaj jaroj de la lingvo mem: la nomo Esperanto, la stelo kiel la emblemo, la verda koloro, la rapida kreado de libroj kaj gazetoj, kaj la ege grava asociiĝo de la koncepto Esperanto kun diversaj eksteraj ideoj: la fakaj kluboj, la famaj verkistoj kiaj Lev Tolstoj kaj Jules Verne, kaj ĝis la subteno de pluraj ĉambroj de komerco tra Eŭropo.

En la lastaj jaroj en Esperantujo, eble la plej granda malsukceso rilate varmarko-strategion estas nia nekapablo montri al ekstera publiko kelkajn fortajn asociojn inter la jam bone konataj, jam bone respektataj organizoj (aŭ fenomenoj, homoj ktp), kiaj UNESKO kaj Esperanto, Guglo kaj Esperanto aŭ eĉ Vikipedio kaj Esperanto. La fakto, ke Guglo elektis nin kiel traduklingvon, kaj eĉ fenestromontris nin en sia retejo, povas esti tre fruktodona por ni. Sed, estas nia rolo klare montri tiajn pozitivajn asociiĝojn al la ekstera publiko.

4. Klientoservo-sistemoj

Grava parto de ĉiu sukcesa firmao estas profesia vendo-sistemo. IBM, Xerox kaj Procter kaj Gamble estas famaj pro siaj profesiaj sistemoj. Unu el la ĉefaj principoj de klientoservo-sistemo estas, ke la merkato, la tuto de eventualaj klientoj, devas subdividiĝi en partoj, kaj por ĉiu parto de la merkato estas unu servisto-vendisto kiu respondecas pri ĝi. Esperantistoj povas labori multe, multe pli fruktodone bone scipovante utiligi tian strukturon kaj respondeco-sistemon. En tia sistemo vendisto provas trovi klientojn, aĉetantojn, kaj simile provas servi al siaj klientoj kiel eble plej bone. Krome, ĉu la individuaj servisto-vendistoj en la sistemo sukcesas aŭ ne sukcesas, videblas per mezureblaj rezultoj (ekzemple, la kvanto de vendoj).

Keefe

Estas malfacile trovi en Esperantujo ekzemplon de aplikado de la supre menciitaj principoj de klientoservo-sistemoj. Do, mi skizos kia povas esti tia sistemo, prenante Usonon kiel ekzemplon. Tipaj klientoservo-sistemoj en Usono dividas la landon en teritoria reto aŭ hierarkio. En tiu strukturo estas la lando mem (Usono), poste estas regionoj (Okcidento, Nordoriento, ktp), poste ŝtatoj (Kalifornio, Florido, ktp), poste, partoj de ŝtatoj (Norda Florido, Meza Florido, Suda Florido, ktp) kaj urboj (Miamo, Orlando, ktp), kaj finfine, kvartaloj de tiuj urboj se ili estas sufiĉe grandaj (Miamo, ekzemple povas havi plurajn servokvartalojn).

Klientoservo-sistemoj estas klaraj, logikaj, efikaj. La sistemo baziĝas sur la sistemo de teritorioj kaj respondeco, kion mi skizis en la antaŭa alineo. Krome, ĉiam klare videblas kiu respondecas pri kiu parto. Se iu firmao ĉe la adreso Strato La Salle, numero 123, en la urbo Ĉikago volas informiĝi pri la servoj de IBM, estas unu homo de la klientoservo de IBM, kiu respondecas ĝuste pri tiu kvartalo de Ĉikago.

Kia povus esti klientoservo-sistemo por UEA? Ĉiu teritorio aŭ lando havus unu respondeculon. Kaj ĉiu subteritorio havus unu respondeculon. Pri kio respondecus tiaj respondeculoj? Tute ne pri vendoj, ĉar esperantistoj ne vendas (krom se vi pensas pri libroj en libroservo). UEA ne estas vendo-organizo, ĝi estas asocio, servo-organizo. Nia rolo estas helpi al neesperantistoj ekkoni nian lingvon, eklerni ĝin, utiligi ĝin. Do la respondeculoj prizorgos informadon, starigon de kursoj kaj de Esperanto-aranĝoj en siaj teritorioj. Krome, tiuj respondeculoj informos, publike, pri siaj rezultoj. En bone funkcianta organizo mezurado-sistemo estas nemalhavebla.

Pri informado: kiom da radio-programoj kaj televidaj programoj menciis Esperanton dum la jaro? Kiom da fojoj? Kiom da minutoj? Kia kvalito? Kiom da artikoloj pri Esperanto aperis en la gazetaro de la lando (ankaŭ kiom aperas en la subteritorioj; pensu pri la reta, hierarkia sistemo skizita antaŭe)?

Pri kursoj: kiom da kursoj okazis dum la jaro en la lando, en la subpartoj, en la urboj? Kiom da homoj eklernis, mezlernis Esperanton? Kiom da homoj en la lando aliĝis al retaj kursoj, ekzemple, al tiu de Brazilo aŭ al Lernu? Kiuj elementaj lernejoj, mezlernejoj, altlernejoj aranĝis Esperanto-kursojn, ktp? Kiom da KER-ekzamenintoj? Kiom da BEK-Kursoj? Kiom da universitataj kursoj en la listo de Germain Pirlot?

Estas aliaj tre atentindaj aferoj en ĉiu lando, en ĉiu teritorio: kiom da prelegoj pri Esperanto dum la jaro? Kiom da partoprenoj en Lingvaj Festivaloj, Expolingvoj, ktp? Kiom da specialaj kursoj kiaj tiaj de Kvinpetalo kaj Grésillon en Francio, Herzberg en Germanio, kaj Poznano en Pollando. Kiom da homoj spektis fakkursojn ĉe la Universitato de Esperanto? Kiom da homoj ĉe ponto-aranĝoj kia Esperanto-Insulo en Ĉinio?

Respondeco pri informado, pri kursoj kaj pri kulturaj aranĝoj estas la bazo de la apliko de sukcesaj principoj de klientoservo-sistemo en Esperantujo ĝenerale kaj en UEA specife.

Se UEA, kiel preskaŭ ĉiu sukcesa firmao, asocio kaj organizo, alproprigus tiun respondeco-sistemon, ni vidos alian, multe pli pozitivan vizaĝon de la Esperanto-movadoj. Multe malpli da mistifiko kaj troigado de rezultoj, kaj multe pli da klara, logika, efika alstrebado al celoj, kiuj gravas. Ekde tiam kiam ĉiuj klare vidas sian modestan rolon, kaj klare vidas la rezultojn, kompareblajn tra landoj kaj tra jaroj, ni havos la bazon por pli amikeca kaj profesia kunlaborado por antaŭenigi unu el la plej bonaj ideoj de la lastaj jarcentoj: Esperanto.

(Daŭrigota)

La artikoloj de Dennis Keefe pri Esperanto kaj merkatiko

1. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)
La Ondo de Esperanto, 2012, №4.

2. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)
La Ondo de Esperanto, 2012, №5.

3. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2012, №6.

4. Transiri tiun damnindan verdan abismon!
La Ondo de Esperanto, 2012, №8-9.

5. Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №3.

6. Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni
La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.

Krome, en La Ondo de Esperanto aperis du pliaj tiutemaj artikoloj:

7. Lu Wunsch-Rolshoven. Kreskigi Esperantujon
La Ondo de Esperanto, 2012, №10.

8. Pascal Dubourg Glatigny. Rutino: la plej forta malamiko de esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №1.


Post karnavalo, bikinoj en Esperanto

bikino

Ŝajnas ke Esperanto jam atingis statuson de normala lingvo, taŭga por ĉiuj avenuoj de la vivo, eĉ plej frivolaj. En la pasinta numero de La Ondo ni raportis pri la utiligo de nia lingvo por kanti en karnavalaj festivaloj en la sudo de Hispanio. Nun ni povas informi pri nova atingo: eblas anonci bikinojn per Esperanto.

Firmao radikiĝinta en Barcelono, nomata Catbikinis, plurlingvigis sian retejon http://www.catbikinis.com/, kaj inkludis inter la lingvojn uzatajn ankaŭ Esperanton. Ĉiuj sekcioj kun informoj pri la varoj kaj entrepreno mem estas legeblaj en nia lingvo. La nivelo de la lingvo estas tute profesia, ne farita per aŭtomata tradukilo. Pri ĝi zorgis la barcelona aktivulo Karles Berga.

La respondeculo de la firmao, Joan Artés, kun kiu ni kontaktis sekve al la informo pri la iniciato, rakontis ke de la komenco la retejo estis fasonita kiel multlingva. Unue komenciĝante per la angla, kataluna kaj hispana, kaj poste kvazaŭ per kuncentraj cirkloj, pliampleksante sinsekve al aliaj lingvoj, ĝis la alveno al Esperanto (prioritate antaŭ ekzemple la ĉina kaj la araba).

bikino

La unua kontakto de la entreprenisto kun Esperanto estis lia koincido en aŭlo de kvartala kulturcentro, kie ankaŭ okazis kunvenoj de esperantistoj organizitaj ĉirkaŭ la Barcelona Esperanto-Centro. Lia sinteno al la lingvo estas tute plena de simpatio, kaj li havas inter siaj planoj iam lerni la lingvon. Li certe admiras la pasion per kiu la esperantistoj ligiĝas al la lingvo.

Fakte, kvankam li ŝanĝis karieron por sin dediĉi al la dizajno kaj la komercado per la reto, lia vivovojo rilatas pli rekte al la lingvoj. Li studis filologion ŝemidan, specialiĝinte pri hebrea kaj arameaj lingvoj, kaj konas plurajn aliaj lingvojn. Li laboris kiel oficiala tradukisto, ankaŭ inter lingvoj de Hispanio (kastilia, galega kaj kataluna), kaj kiel eldonisto, korektisto kaj aŭtoro.

Li komentis ke li ja esperas ricevi mendojn, kiel en ajna alia kazo, eĉ se li malkonas la proporcion de junaj knabinoj (la celgrupo de ilia varo) troviĝantaj en la internacia esperantista komunumo, kaj ĉu inter ili troviĝas signifa procento da nudistoj aŭ similaj (oni devas mencii ke la vestopecoj kiujn ili faras estas ja tre malgrandaj, tiel ke oni povas paroli pri mikrobikinoj). Ĉiukaze li ne tro zorgas pri tio ĉar, li asertas, “mi faris rilate al bikinoj la samon kiel multaj esperantistoj en sia veto pri la lingvo; fari kion mi ŝatas, kun karaktero pli romantika ol ekonomia. Ĉar mi kredas ke en tiu ĉi mondo la aferoj plej interesaj estas tiuj farataj pro plezuro, vokiĝo aŭ konvinko, multe super la mera ekonomia profito, kaj kompreneble sendepende de tio kion opinias aliaj (ĉiam avidaj kritiki tiun kiu elektas fari kion ili mem ne kuraĝas)”

José Antonio del Barrio


Vide el Bruselo

Kimrio kontraŭ Eŭropo

Kimrio

Kiel kimro, mi komprenas, ke plejmulto da homoj en Anglio, kaj certe en la sud-orienta Anglio kontraŭas plian proksimiĝon al la Eŭropa Unio (EU). Se la lastaj opinisondoj ripetiĝos fine de majo je la balota tago, la Brita Sendependeca Partio UKIP iĝos la dua partio en Kimrio kaj denove gajnos unu el kvar kimraj seĝoj en la Eŭropa Parlamento (EP). Laboristoj prenos du seĝojn kaj konservativuloj unu. La kimra partio Plaid Cymru ne plu havos seĝon en EP, unuafoje en 15 jaroj.

Multaj kimroj ripetas la malnovajn historietojn el la sud-orienta Anglio pri la minaco el Eŭropo. Kompreneble, la londona gazetaro estas pli influa en Kimrio ol en Skotlando. Kompreneble, estas relative pli da angloj en Kimrio ol en Skotlando. Sed kial ni kimroj ne povas pensi por ni mem?

La lasta esploro montris, ke preskaŭ 37% de plenkreskaj kimrianoj voĉdonus por eksiĝo de Britio el EU, kaj nur 28% voĉdonus por resto en EU. La ceteraj ne scias aŭ ne interesiĝas pri la temo. Ankaŭ estas socia diferenco: la malriĉaj ekonomiaj grupoj estas pli favoraj por eksiĝo el EU, dum la pli bonstataj grupoj estas pli favoraj por ke Britio restu en EU.

Jane Hutt

Deklaroj de membroj de la kimra registaro ne ŝanĝas la kimran pensmanieron. “La Eŭropa Unio estas esenca por la sukceso de Kimrio kaj de Britio en la estonteco”, — diris la kimra financministro Jane Hutt. Laŭ Hutt, eksiĝo el EU estas malutila al Britio kaj aparte ruiniga por Kimrio.

Hutt atentigas, ke 150 mil dungoj en Kimrio dependas de kontaktoj kun EU. Estas pli ol 59 mil laborpostenoj en 500 entreprenoj dependaj de firmoj el aliaj EU-landoj, kiuj baziĝas en Kimrio. Kimrio ricevis 3,7 miliardojn da eŭroj el Eŭropaj strukturaj fondusoj. Tiu mono helpis 169 mil homojn en Kimrio gajni kvalifikojn, helpis 55 mil homojn trovi laborpostenojn kaj kreis 8.200 entreprenojn.

Kiel ĉiuj, ni kimroj voĉdonos emocie. Kaj ĉi tie la kontraŭeŭropanoj havas la plej fortajn argumentojn. Laŭ UKIP, EU respondecas pri ĉio malbona. La kimra EP-ano John Bufton kulpigis EU eĉ pri lastatempaj inundoj. “Permesi inundojn estas afero de eŭropa politiko enkondukita de direktivo adoptita en 2007”, — diris Bufton. Estas malfacile kontraŭi tiajn argumentojn en malfacila tempo.

Dafydd ab Iago


Bonan apetiton!: Retejo pri senviandaj receptoj

Bonan apetiton

La 21an de marto 2014 estis lanĉita “Bonan Apetiton”, nova projekto de E@I. Temas pri retejo por vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto, atingebla je la adreso http://apetito.ikso.net.

Ĝis nun ne ekzistis recepto-retejo en Esperanto, do tiu projekto plenumas ĉi bezonon. Ĝi havas potencialon pro tio, ke Esperanto-parolantoj devenas de diversaj landoj kaj tiel povas aldoni receptojn el multaj landoj, regionoj (dum ekzemple francaj kuirretejoj havas plejparte francajn receptojn). Pluraj kernaj membroj de E@I estas vegetaranoj aŭ inklinas je senperforta vivstilo, pro tio estis decidita, ke la retejo estos dediĉita al senviandaj receptoj. Tio certe ĝojigos vegetaranojn kaj veganojn, kiuj estas aparte nombraj en Esperantujo. Sed viandomanĝantoj (inter kiuj estas, cetere, la programanto de “Bonan Apetiton”) ne ĉagreniĝu: tio ne malhelpas uzadon de la retejo kaj eĉ senviande povas ekzisti granda diverseco de pladoj.

Bonan apetiton

La ĉefa funkcio (kaj avantaĝo) de “Bonan Apetiton” estas, ke uzantoj povas mem aldoni siajn receptojn por diskonigi siajn ŝatatajn manĝaĵojn aŭ tradiciajn pladojn de sia lando. Eblas ilustri la recepton kaj ĉiun paŝon de la preparado per fotoj. Aliaj uzantoj povas komenti la receptojn kaj voĉdoni por ili. Eblas ankaŭ esplori la receptojn laŭ diversaj kriterioj: ingrediencoj, devenlando, kategorioj.

Aparte utila estas integrita konvertilo (por konverti mason kaj volumenon de diversaj ingrediencoj, ankaŭ tre utila por homoj, kiuj kutimas uzi la usonan mezursistemon) kaj estas planataj pluaj funkcioj, interalie sistemo por proponi artikolojn pri kuirado kaj nutrado.

La retejo estas taŭga kontribuo de E@I por la planata unua TEVA-kongreso, kiu estas planata ĝuste enkadre de SES, dum kiu ankaŭ estis jam pasintjare aplikita “verda rabato” por senviandaj partoprenantoj. Espereble esperantistoj baldaŭ riĉigos la retejon per siaj bongustaj receptoj kaj ankaŭ tiel ĉi kontribuos al eĉ pli ofta kaj diversspeca uzado de Esperanto, ĉi-foje en la gastronomia fako.

La projekto estis planita jam delonge: la programinto, Matthieu Desplantes, komencis labori pri ĝi dum sia staĝo en E@I en 2011. Sed post tio la projekto ne evoluis, kaj li rekomencis labori pri apetito.ikso.net en 2014 dum sia volontulado enkadre de EVS (Eŭropa Volontula Servo). La retejo estis realigita per kutimaj ret-teknologioj (HTML5/CSS3, PHP/MySQL, jQuery).

Matthieu Desplantes kaj Peter Baláž


Kio estas GIL

GIL

Katarína Nosková prelegas pri diverslingvaj verboj kompare al Esperanto
en la 20a konferenco de GIL (2010)

En la februara Ondo aperis raporto pri la 23a konferenco de GIL (Interlingvistiko en la 21a jarcento), kiu okazis fine de 2013 en Berlin. Kiel tie menciite, GIL estas la akronimo de Gesellschaft für Interlinguistik (Societo pri Interlingvistiko). Mi prezentu ĝin iom pli detale.

GIL

La fondo

La 6an de aprilo 1991 en Berlino 14 orientgermanaj interlingvistoj (ne nur esperantistoj) fondis GIL. Ilin kunigis la konvinko, ke sen scienca bazigo ne eblas atingi efiko-daŭran plibonigon de la prestiĝo de planlingvo en sciencaj kaj politikaj decidopovaj medioj. Tio estas sperto farita i. a. en GDR. La ĉi-rilatajn orientgermanajn rezultojn mi resumis en la festlibro por A. Duliĉenko.

GIL ĉefe celas:

  • kontribui al la evoluigo de interlingvistiko kaj esperantologio;
  • kontribui al la konatigo de la fakoj al neinformitaj lingvistoj kaj aliaj fakuloj kaj tie varbi kunlaborantojn kaj subtenantojn;
  • aktivigi kapablajn personojn, interlingvistike kaj esperantologie interesatajn aŭ interesigeblajn, ebligi al ili fake prelegi, publikigi kaj alimaniere science aktiviĝi;
  • kaj fine per ĉio ĉi doni kontribuon al la internacia interlingvistika kaj esperantologia medio.

Objekto de interlingvistiko

Laŭ GIL interlingvistiko studu la internacian lingvan komunikadon kaj ties optimumigon per planlingvoj, etnaj lingvoj kaj aliaj rimedoj. Krom (ĉefe) Esperanto de GIL estis traktitaj i. a. Ido, Interlingua, Interlingue, la Latino, Latino sine flexione, Loglan, Novial, Spelin, Toki Pona, Volapuko, sciencfikciaj lingvoj (i. a. la Klingona) kaj aliaj produktoj de lingvo-inventado. Oni krome traktis problemojn de tradukado, de lingvafrankaoj, de bibliotekoj kaj arkivoj pri planlingvoj kaj aliajn aspektojn de interlingvistiko.

Germana organizaĵo kun eksterlandaj membroj

GIL, leĝe registrita en Germanio, uzas la germanan kiel laborlingvon. Inter la aktuale 83 membroj de GIL krom germanoj ankaŭ estas personoj kun jenaj gepatraj lingvoj: angla, ĉeĥa, finna, franca, hungara, irlanda, itala, japana, kataluna, kroata, nederlanda kaj sveda. Inter la 206 publikigitaj tekstoj en la 20 aktoj nur estas po 1 en la angla, Esperanto, Ido kaj Interlingua.

GIL havas certagrade akademian karakteron. Inter ĝiaj membroj, ĉefe lingvistoj/filologoj kaj lingvo-instruistoj, preskaŭ ĉiuj finis diplomnivelajn universitatajn studojn. 38 personoj havas akademiajn gradojn (17 universitataj profesoroj kaj 21 doktoroj).

La konferencoj kaj la aktoj

Inter la ĉefaj agadoj de GIL estas la ĉiujaraj konferencoj, publikigo de la aktoj, eldono de la informa bulteno, eksteraj prelegoj, disponigo de materialoj por universitataj kaj aliaj studoj. La konferencojn, kiuj ĝis nun ĉiuj okazis en Berlino, partoprenis po 30-45 personoj. Oni kutime prezentas 10-14 prelegojn. La aktoj (120-160 paĝaj) ne nur iras al la membroj sed estas dissendataj al 20 germanaj bibliotekoj kaj 10 interlingvistikaj kolektoj, krome al kelkaj gravaj lingvistoj kaj interlingvistoj. La 20 volumoj, aperigitaj ĝis la fino de 2013, sume ampleksas pli ol 2800 paĝojn, verkitajn de 77 diversaj aŭtoroj.

GIL

Jen la temoj de la ĝisnunaj konferencoj (la unua, 1991, estis la fondo-aranĝo, sen temo)

(2) Interlingvistikaj aspektoj de la eŭropa lingvo-politiko (1992)
(3) Lingvistiko kaj interlingvistiko (1993)
(4) Esperantologio (1994)
(5) Tradukado kaj interpretado en planlingvoj (1995)
(6) Terminologi-sciencaj aspektoj de interlingvistiko (1996)
(7) Soci-kulturaj aspektoj de planlingvoj (1997)
(8) Interlingvistiko kaj leksikografio (1998)
(9) Lingvo-politiko por Eŭropo (1999)
(10) Pri la strukturo de planlingvoj (2000)
(11) Planlingvoj kaj iliaj komunumoj (2001)
(12) Planlingvoj kaj elektronikaj medioj (2002)
(13) Lingvo-inventado – lingvo-planado – planlingvoj (2003)
(14) Internaciaj planlingvoj – evoluo kaj komparo (2004)
(15) Lingvo-politiko kaj lingvo-kulturo (2005)
(16) Esperanto – kiel el projekto fariĝis lingvo (2006)
(17) Planlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj (2007)
(18) Esperanto kaj aliaj lingvoj en komparo (2008)
(19) La rolo de personuloj en la historio de planlingvoj (2009)
(20) Lingvo-inventado kaj ĝiaj celoj (2010)
(21) Faka komunikado – interlingvistikaj aspektoj (2011)
(22) Planlingvoj – ide-historiaj aspektoj (2012)
(23) Interlingvistiko en la 21a jarcento (2013)

GIL

IntI – la Bulteno de GIL

Ekde 1992 aperadas la A5-formata bulteno Interlinguistische Informationen (IntI, Interlingvistikaj Informoj). En ĝis nun 89 kajeroj (la lasta 4/2013) sume aperis pli ol 1400 paĝoj. Se oni volas orientiĝi pri la ĉefaj eventoj, fakuloj kaj publicaĵoj en Germanio kaj internaciskale (kaj scipovas la germanan) dum la lastaj 20 jaroj (1992-2012), trarigardo de la bultenoj donas sufiĉajn informojn.

IntI informas i. a. pri la agado de GIL, pri pasintaj kaj estontaj aranĝoj en kaj ekster GIL, bibliotekoj kaj katalogoj, personaj kaj aliaj bibliografioj, novaj publicaĵoj pri interlingvistiko kaj esperantologio, krom tio pri lingvopolitiko (aparte pri la eŭropa), instruado de interlingvistiko en altlernejoj, akiro de altlernejaj kaj universitataj akademiaj gradoj pro interlingvistikaj studoj kaj lige al tio pri la defenditaj disertacioj (bakalaŭriĝo, magistriĝo, doktoriĝo ktp.), interlingvistiko en la Interreto, recenzoj, fakaj artikoloj.

Frato de la blukovrila IntI estas la flavkovrila IpI (Informilo por Interlingvistoj), redaktata por pli esperantista celgrupo (vidu http://esperantic.org/en/communications/ipi/archive).

La retpaĝaro

La retpaĝaro http://www.interlinguistik-gil.de/wb/pages/startseite.php enhavas krom la bazajn informojn (celoj, ĉefaj agadoj, statuto, estraro, GIL-aliĝilo, kontaktadreso ktp.) ankaŭ ĉiujn tekstojn de la 20 volumoj de la aktoj (PDF-dosieroj), krome multajn enhavtabelojn de IntI (ekde №82 ankaŭ la kompletajn kajerojn). Oni trovas informojn pri la sekva konferenco kaj aliĝilon. Bazaj informoj ankaŭ troviĝas en la angla.

La estraro

Fiedler

Prof. d-ro Sabine Fiedler, anglisto, prezidanto de GIL, en la 23a konferenco (2013)

GIL estis fondita laŭ mia iniciato. Mi gvidis la organizaĵon 1991-2011. La nova prezidanto estas Sabine Fiedler (anglistino, Universitato Leipzig), mi fariĝis honora prezidanto kaj daŭre redaktadas IntI. Al la estraro apartenas Rudolf Fischer (Universitato Münster, informadikisto kaj lingvisto, vicprezidanto), Cornelia Mannewitz (slavistino, Universitato Greifswald), Velimir Piškorec (germanisto, Universitato Zagreb) kaj Cyril Brosch (hindoĝermanisto, Freie Universität Berlin).

Finvorte

Estus dezirinde, ke en multaj landoj estiĝu organizaj kadroj, similaj aŭ malsimilaj al GIL, por iniciati kaj kunordigadi sisteman interlingvistikan agadon. Tia evoluo povus pozitive influi ne nur la naciskalan sed ankaŭ la internacian sciencan agadon.

Detlev Blanke

Literaturo

Blanke D. Interlingvistiko en GDR // Mikrojazyki, jazyki, inter'jazyki. In honorem professori Alexandro D. Duliĉenko. Sbornik v ĉest' ordinarnogo professora Aleksandra Dmitrieviĉa Duliĉenko. Tartu: Universitas Tartuensis, 2006, p. 502–512.

Blanke D. Kiel organizi interlingvistikan agadon? Kelkaj spertoj de GIL // La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: UEA, 2010, p. 241–256.


Ni dieu, ni maître

BakuninInter la ses apostoloj de la anarkiismo (Godwin, Proudhon, Stirner, Bakunin, Tolstoj, Kropotkin) estas tri rusoj. Ĉi tiu nacia devio estas klarigenda. La adeptoj de la koncepto de la psika katastrofismo estu trankvilaj. La tri rusaj aristokratoj tute ne konformas al la rolo de l' ofendito: ĉiuj tri estis riĉaj, brile talentaj kaj ĝuis la rekonon de l' socio. Sed hodiaŭ temas ne pri ĉiuj tri. En la apostola konstelacio unu astro brilas pli forte ol la aliaj – la stelo de Miĥail Bakunin, naskiĝinta antaŭ 200 jaroj, la 18an (Gregorie: la 30an) de majo 1814.

Bakunin havis feliĉan infanaĝon en la familia bieno. Ĉi tiun feliĉon al la dekinfana familio donacis lia patro – filozofo kaj diplomato, en 1812 eksiĝinta el la ŝtata servo kaj dediĉinta sin al la familiaj aferoj. En la aĝo 14 jaroj Miĉjo iĝis signojunkro, en 19 jaroj artileria suboficiro, sed en la aĝo 21 jaroj li eksarmeaniĝis, kaj kiel 26-jarulo li forlasis Ruslandon. En Parizo li konatiĝis kun Markso kaj Proudhon, kaj baldaŭ la renegato de la rusa aristokratio eksentis sin malamiko de la ŝtato.

Kial rusaj idealistoj ofte kliniĝas al anarkio? Probable pro la esenco de l' regado en Ruslando. Eĉ la vorto ŝtato (gosudarstvo) en la rusa lingvo – malsame al la angla state kaj la franca état – estas derivaĵo de l' vorto reganto (gosudarj). La opinio pri la publika regulado kiel pri subiĝo de la amaso al la reganto, dominas en la Ruslanda konscio. La tuta socia organizo de l' vivo en Ruslando estas konsiderata kiel subordigado. Kunordigado mankas eĉ tie, kie sen ĝi apenaŭ eblas agado – en la niveloj komunuma, municipa, universitata.

“Kio estas proletaro kiel reganta klaso? – ironiis Bakunin pri la Marksa doktrino. – Ĉu vere la tuta proletaro estos ĉe la ŝtatrega stirilo?”

En 1849 Bakunin estis arestita apud Dresdeno. Du jaroj en prizonoj saksaj kaj aŭstraj, du mortkondamdoj, ŝanĝitaj al dumviva mallibero, pliaj ses jaroj en karceroj de Peterburgo, kvar jaroj de Siberia ekzilo, fuĝo al Japanio, poste al Usono kaj Londono…

Malkiel liaj ribelintaj antaŭuloj, la decembristoj, kiuj post la aresto volonte “kunlaboris kun la enketo”, Bakunin perfidis neniun. La decembristaj oficiroj en 1825 venigis siajn soldatojn sur la Peterburgan placon, kie atendis pafoj. Oficiro Bakunin venis al la barikadoj en Prago kaj Dresdeno, kredante ke lia armea sperto estos utila por la ribelantoj. La diferenco okulfrapas ankaŭ en la celoj. La decembristoj projektis anstataŭigi la imperiestron per sia armea diktaturo. Bakunin revis pri libero. Libero por ĉiuj.

“Ĉu libero por ĉiuj estas rajto”, – mi demandus lin, se mi havus tian eblon. Preskaŭ certe li konsentus kun mi.

“Ĉu do anarkiistoj rekonas la rajton”, – mi daŭrigus.

“Certe!” – li konsentus.

“Sed kial anarkiistoj ne rekonas la skribitan rajton?” – estus mia sekva demando. Mi ne scias, kion respondus Miĥail Bakunin, sed la nunaj bakuninistoj kapablas doni neniun kontentigan respondon.

Alen Kris


Nia trezoro

Umberto Eco

Eco

Umberto Eco ne estas esperantisto: li nek parolas la lingvon, nek havis okazon ĝin apogi iamaniere. Sed li estas interesa persono kiu povus esti la modelo de tio kion esperantistoj dezirus el la goja intelektularo. Forte engaĝita en la junulara katolika movado, dum la universitata studado pri Tomaso el Akvino li forlasas ĝin kaj la religian kredon entute. Lia filozofio rapide turniĝas al la interpretado de la signoj kaj li famiĝas kiel unu el la unuaj italaj fakuloj (fakte preskaŭ la sola) pri moderna semiologio, la scienco de komunikado pere de signoj, scienco antikva kiom filozofio, ekde Platono, Aristotelo kaj la helena stoika skolo. En la dudeka jarcento plej profundaj esploristoj, fakte iniciatintoj de diversaj aspektoj de semiologio estis usonano Charles Peirce (1839-1914), sviso Ferdinand de Saussure (1857-1913) kaj ĝuste Umberto Eco (1932).

Ĉi lasta startas de la filozofia teorio de Peirce kaj ĝin evoluigas al la analizo de la kulturo kaj al la maniero laŭ kiu oni perceptas ĝin. Tial laŭ li la pura teksto-strukturo estas nur parto de la komuniko, dum alia parto estas konfidita al la interpreto fare de la utiliganto, kaj tio trenas lin al aparta interesiĝo pri tradukado. Multajn fakajn librojn li verkis, sed la plej grandajn sukcesojn li tamen trafis per siaj romanoj: La nomo de la rozo (1980) estis tradukita en 47 lingvojn kaj vendita en 30 milionoj da ekzempleroj; La pendolo de Foucault (1988) konfirmis la grandan sukceson de la unua romano, kvankam ne atingante tiel pintajn rekordojn.

Eco

Lia esplorto pri la signifo trenis lin al la interesiĝo pri la “perfekteco” de lingvo, kun ampleksa studo de la provoj pri kreado de tia lingvo ekde la mezepoko. En 1993 aperas La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo1, historia, popularscienca verko kiu ne estis tiom atentata de la kritiko kaj kiu daŭre ne apartenas al lia plej fama produktado: tamen ĝi atingis konsiderindan eldonnombron, trenate de la sukcesoj en la romana ĝenro. La verko estas interesa ĉar ĝi signas netan rekonsideron pri la internacilingva demando. La komenca aliro de Eco al la temo estis skeptika: kiel adepto de la ĝenerala lingvistika skolo, la ideo pri lingvo konstruita ĉetable estis rigardata en Italio sen intereso, kvazaŭ temus pri ludo de originaluloj. Antipode, por doni plian forton al la finaj konkludoj la frontpaĝa frazo estas ĉerpita el verko de Francesco Soave, Konsideroj rilate al la starigo de universala lingvo (1774), kiu tiel tekstas: Mi certe neniam volos konsili al vi sekvi la bizaran penson, kiu enkapiĝis al vi, revi pri universala lingvo. La kavalkado de Eco daŭras tra la tuta historio de la homa specio komencante de Adamo: kiun lingvon al li parolis Dio? en kiu lingvo li donis la nomojn al la bestoj? kialingve li parolis al Eva? Ĉar ja mencioj pri la lingvo aperas en Genezo, ĉe ĉapitroj 2, 10, 11. Pli konkrete kaj dokumentite, Eco esploras la lastajn okcent jarojn spure al la serĉintoj de lingvo perfekta: la provoj de Ramon Llull en la dektria jarcento, de Komensky kaj de multaj aliaj, kiuj serĉas tra la logiko la bazajn principojn, sed… ne trovas; tamen iliaj serĉadoj laŭgrade grimpas monton kiu alproksimiĝas al la celo.

De lingva perfekteco al lingvo tuthomara la paŝo estas mallonga: se oni trovas lingvon perfektan, bazitan sur logiko, do ĝi estas same (kaj facile) alirebla de ĉiuj, kvankam ne estas tuŝita la problemo, ĉu logiko estas egala por ĉiuj homoj, ĉu la koncepto pri realo estas komuna, ĉu konceptoj pri certeco, probablo, decideblo estas subtavolo absolute ĝenerala. En la verko nur dek kvin paĝoj estas dediĉitaj al la internaciaj helpaj lingvoj, kaj ene de ili iom pli ol ses al Esperanto. La zamenhofa kreaĵo estas rigardata kun estimo, ne kiel provo sed kiel realaĵo: estas rakontite pri la judeco, pri la hilelismo, pri la klopodo kaŝi la fakton, ke la unua celo de la komuna lingvo estis por unuigi la judojn, kiuj tiam, pro la diversaj persekutoj ĉiulokaj, estis konsiderantaj la ideon denove kuniĝi en unu teritorion kun unu lingvo. Estas menciita la vasta apogo al Esperanto fare de renomaj sciencistoj; nu, entute eble ĝi estas la plej legita itala verko kiu science-historie donas precizajn kaj ekvilibrajn informojn pri Esperanto.

Sed la “meritoj” de Eco vidataj de la esperantistoj ne konsistas nur el tiu kelko da paĝoj. En tuj posta intervjuo, farita en Parizo okaze de la franca eldono de la lbro, li enfokusigas la rolon de internacia artefarita lingvo, kaj li taksas Esperanton kiel la nuran sukcesan, laŭ du vidpunktoj. Unu estas la traduka: Eco estis impresita pri la kvanto de tradukoj kaj konkludis, ke se en Esperanto oni povas esprimi ĉion kion la granduloj esprimis en siaj etnaj lingvoj, do ĝi tute taŭgas por esti tuthomara, kvankam ankoraŭ vidata kiel helpa, kiel pontolingvo. Ĝis ĉi tiu punkto li aprezis la celon de Zamenhof kiu revis pri kolekto de ĉefverkoj el la diversaj lingvoj. Sed dum la esplorado de la tradukoj, Eco alproksimiĝis ankaŭ al la personeco de Zamenhof kaj al lia interhoma religio. Stimulo estis la lekcioj de li donitaj el la Eŭropa Katedro de la “Collège de France“, kio kaŭzis intervjuon fare de István Ertl, tiam redaktoro de la UEA-revuo, kaj François Lo Jacomo, pariza lingvisto membro de la Akademio de Esperanto. Tiu intervjuo estis plurfoje komplete aŭ resume eldonita, kaj kiel Esperanto-dokumento de UEA n. 32E, kaj en la UEA-gazeto, kaj, en la originala franca, kiel Umberto Eco, l’espéranto et le plurilinguisme de l’avenire2. Tiu intervjuo startas de la konsideroj pri la tradukado, kiu, antikva kiel la homo, nur en la pasinta jarcento estis traktata detale kiel filozofia problemo pli ol kiel simple lingva aŭ literatura. La transiro al dulingvaj aŭ plurlingvaj familioj puŝas la temon al la graveco de la familia lingvo kompare al tiu de la medio. Sed Eco agnoskas la emocian rilaton al la lingvo, kaj li agnoskas, ke la rilato al Esperanto baziĝas sur la ideologia fono sur kiu ĝi naskiĝis kaj ankoraj vivas: la justeco inter la popoloj, el kiu la esperantistoj estas tre sentemaj pri la lingva aspekto. En tiu intervjuo Eco konfesas, ke li pasis de indiferenteco al intereso: li startis de la koncepto de Whorf, ke ĉiu lingvo kuntrenas iun specifan koncepton kaj interpreton de la mondo, kaj ke tio ne eblas en internacia lingvo, ĝuste ĉar internacia, kie ne konfrontiĝas interpretoj malsamaj unu de la alia. Due, li startis de la koncepto, ke artefarita lingvo ne eblas, ne povas funkcii, sed poste li rimarkis, ke, se oni ne scius ke Esperanto estas artefarita, oni povus ĝin kredi natura.3

Je la demando, ĉu Esperanto kuntrenas sian propan mondpercepton Eco respondas, ke tion rajtas diri nur tiuj kiuj konas kaj praktikas la lingvon, sed li havas la impreson ke Esperanto povas iĝi ia Honkongo de la lingvoj, kie la renkontiĝo estas ebla sen iu trudo de unu al la alia. En la lastaj ses monatoj da esplorado, Eco rimarkas, ke malantaŭ Esperanto estas iu “religio”, kio klarigas, kial Esperanto sukcesis male al aliaj projektoj. La personoj ne konas la vivantan elanon kiu estas sub la lingvo, kaj li estis fascinita pli multe de la biografio de Zamenhof ol de la gramatiko.

En registraĵo ĉe la Radikala Radio li diras, ke Esperanto estas ĉefverko. Jen do sciencisto, kiu transiris de indiferenteco al intereso, de nekono al informiĝo, de skeptikeco al estimo.

Carlo Minnaja

Notoj

1. En Esperanta traduko de Daniele Mistretta: La serĉado de la perfekta lingvo, Edistudio, 1994, kun antaŭparolo de Humphrey Tonkin. En tiu traduko estas uzata la termino “semiotiko” kiel samsignifa al “semiologio”.

2. Language Problems and Language Planning, 18, 2, 1994, p. 87-112.

3. En la tempo de la intervjuo, 20.1.1993, la konceptoj pri artefariteco de lingvo kontraste kun natureco, estis ankoraŭ iom primitiva, kaj la terminoj uzataj de Eco en la intervjuo estas influataj de tiu proksimumeco.


Twain

La familio McWilliams
kaj la kontraŭŝtelista alarmilo


Rakonto de Mark Twain

La konversacio drivis glate kaj agrable de vetero al rikoltoj, de rikoltoj al literaturo, de literaturo al skandalo, de skandalo al religio, kaj poste hazarde saltis sur la temon kontraŭŝtelistaj alarmiloj. Kaj nun por la unua fojo s-ro McWilliams montris emocion. Kiam ajn mi perceptas tiun signon ĉe ĉi tiu homo, mi rekonas ĝin kaj silentiĝas kaj donas al li oportunon por malŝarĝi sian koron. Li diris kun malbone regata emocio:

“Mi ne pagas eĉ unu cendon por kontraŭŝtelistaj alarmiloj, s-ro Twain – ne unu cendon – kaj mi diros al vi la kialon. Kiam ni preskaŭ finis konstrui nian domon, ni trovis, ke iom da mono restis al ni, pro tio, ke la tubisto ne sciis pri ĝi. Mi proponis klerigi la paganojn per ĝi, ĉar mi ĉiam ial malestimis la paganojn; sed s-ino McWilliams diris male, ke ni havu kontraŭŝtelistan alarmilon. Mi akceptis ĉi tiun kompromison. Mi klarigu, ke ĉiam, kiam mi volas ion, kaj s-ino McWilliams volas ion alian, kaj ni decidas akiri tion, kion s-ino McWilliams volas – kiel ni ĉiam decidas – ŝi nomas tion kompromiso. Nu, bone: la viro venis de Novjorko kaj instalis la alarmilon kaj postulis tricent dudek kvin dolarojn por ĝi kaj diris, ke ni povos dormi trankvile nun. Do tiel ni faris dum kelka tempo – dum eble monato. Poste iun nokton ni flaris fumon, kaj mi ricevis proponon ellitiĝi kaj esplori la problemon. Mi ekbruligis kandelon kaj ekiris al la ŝtuparo kaj renkontis ŝteliston elirantan el ĉambro kun korbo da stanaj teleroj, kiujn li mistaksis arĝentaj en la mallumo. Li fumis pipon. Mi diris, ‘Mia amiko, ni ne permesas fumadon en ĉi tiu ĉambro.’ Li diris, ke li estas fremdulo kaj do oni ne atendu, ke li sciu la regulojn de la domo; li diris, ke li estis en multaj domoj tiel bonaj, kiel ĉi tiu, kaj neniam antaŭe estis tia malpermeso. Li aldonis, ke laŭ lia sperto tiaj reguloj neniam estis konsiderataj aplikeblaj al ŝtelistoj ĉiuokaze.

“Mi diris: ‘Do plu fumu, se tia estas la kutimo, kvankam mi opinias, ke koncedi al ŝtelisto privilegion ne donitan al episkopo estas evidenta signo de la malmoraleco de la nuna epoko. Sed formetante tion, kian rajton vi havas eniri ĉi tiun domon tiel ruze kaj kaŝe, sen sonorigi la kontraŭŝtelistan alarmilon?’

“Li aspektis konfuzita kaj hontigita kaj diris embarasite: ”Mi petegas mil pardonojn. Mi ne sciis, ke vi havas kontraŭŝtelistan alarmilon, ĉar alie mi estus sonoriginta ĝin. Mi petegas vin ne mencii tion kie miaj gepatroj aŭdus tion, ĉar ili estas maljunaj kaj malfortaj, kaj tia ŝajne fia malrespekto al la sanktaj konvencioj de nia kristana civilizacio eble tro draste disŝirus la delikatan ponton, kiu pendas mallume inter la pala efemera nuno kaj la solenaj profundaj abismoj de la eternoj. Ĉu vi bonvolus doni al mi alumeton?’

“Mi diris: ‘Via sentemo decas, sed se vi permesos al mi paroli rekte, metaforojn vi ne plene majstras. Ŝparu vian femuron; tiuj alumetoj ekflamiĝas nur per la skatolo, kaj malofte eĉ tie, fakte, se fidi mian sperton. Sed por reveni al la afero: kiel vi eniris ĉi tien?’

“ ‘Tra fenestro sur la dua etaĝo.’

“Ja estis tiel. Mi reaĉetis la telerojn kontraŭ lombardista prezo, minus reklamokosto, bonan-noktis la ŝteliston, fermis la fenestron post li, kaj revenis al la komandejo por raporti. La sekvan matenon ni alvokis la viron pri la kontraŭŝtelista alarmilo, kaj li venis kaj klarigis, ke la alarmilo ne eksonoris ĉar neniu parto de la domo krom la teretaĝo estis konektita al la alarmilo. Tio estis simple idiota; estus same malutile surhavi nenian kirason en batalo, kiel havi ĝin nur sur la kruroj. La profesiulo nun konektis la tutan duan etaĝon al la alarmilo, postulis tricent dolarojn por tio, kaj foriris. Iun postan nokton mi trovis sur la tria etaĝo ŝteliston ekgrimpantan malsupren laŭ ŝtupetaro kun multaj diversaj posedaĵoj. Mia unua impulso estis fendi lian kapon per bilarda bastono; sed mia dua estis ne plenumi tiun agon, ĉar li estis inter mi kaj la bilarda bastonaro. La dua impulso estis klare la plej taŭga, do mi detenis min kaj komencis kompromisi. Mi reaĉetis la posedaĵojn kontraŭ antaŭaj prezoj, post subtraho de dek elcentoj pro uzo de ŝtupetaro, ĉar ĝi estis mia ŝtupetaro, kaj la sekvan tagon ni alvokis la profesiulon denove kaj igis lin konekti la trian etaĝon al la alarmilo, kontraŭ tricent dolaroj.

“La ‘anoncilo’ jam atingis imponajn dimensiojn. Ĝi surhavis kvardek sep tekstajn etikedojn kun la nomoj de la diversaj ĉambroj kaj kamentuboj, kaj ĝi okupis la spacon de ordinara vestoŝranko. La gongo tiel grandis kiel lavo-pelvo kaj situis sur la muro super nia lito. Estis drato de la domo al la loĝejo de la koĉero en la stalo kaj nobla gongo apud lia kapkuseno.

“Nun devus esti komforte al ni krom unu difekto. Ĉiumatene je la kvina la kuiristo malfermis la kuirejan pordon laŭ kutimo kaj ekbruegis tiu gongo! Kiam tio okazis unuafoje, mi pensis, ke certe alvenis la Lasta Tago. Mi ne pensis tion en la lito – sed ekster ĝi – ĉar la unua rezulto de tiu terura gongo estas ĵeti vin trans la domon kaj frapi vin kontraŭ la muron kaj poste volvi vin kaj igi vin barakti kiel araneo sur forno, ĝis iu fermas la kuirejan pordon. Verdire ekzistas nenia bruo eĉ iomete komparebla al tiu terura bruo farita de tiu gongo. Nu, tiu katastrofo okazis ĉiumatene regule je la kvina horo kaj perdigis al ni tri horojn da dormo, ĉar, komprenu, kiam tiu aĵo vekas vin, ĝi ne nur parte vekas vin; ĝi vekegas vin totale, konsciencon kaj ĉion, kaj vi tiam spertos dek ok horojn da absoluta maldormo – dek ok horojn de la plej neimagebla absoluta maldormo, kiun vi iam ajn spertis en via vivo. Fremdulo mortis ĉe ni iam, kaj ni foriris kaj lasis lin en nia ĉambro tra la nokto. Ĉu tiu fremdulo atendis ĝis la Ĝenerala Juĝo? Tute ne; li vekiĝis je la kvina la sekvan matenon en la plej tuja kaj senceremonia maniero. Mi sciis, ke li vekiĝos; mi tre bone sciis. Li kolektis sian viv-asekuron kaj vivis feliĉe poste, ĉar ekzistis sufiĉa pruvo pri la sendubeco de lia morto.

“Nu, ni laŭgrade paliĝis survoje al pli bona lando, tio estas ĉiela, pro la ĉiutage perdita dormo; do ni fine alvokis la profesiulon denove kaj li konektis draton al la ekstero de la pordo, ĉe kiu Thomas la intendanto ĉiam faris unu etan eraron – li malŝaltis la alarmilon nokte, kiam li iris dormi, kaj reŝaltis ĝin frumatene, ĝuste antaŭ ol la kuiristo malfermis la kuirejan pordon, ebligante al tiu gongo ĵeti nin trans la domon, fojfoje frakasante fenestron per unu aŭ la alia el ni. Fine de la semajno ni ekperceptis, ke tiu ŝaltilo estis iluzio kaj kaptilo. Krome ni malkovris, ke bando de ŝtelistoj loĝadis en la domo la tutan tempon – ne precize por ŝteli, ĉar jam restis malmulte, sed por kaŝi sin de la polico, ĉar ili estis ĉasataj, kaj ili ruze taksis, ke la detektivoj neniam imagus, ke ŝtelista tribo ekloĝus en domo fame protektita de la plej impona kaj ampleksa kontraŭŝtelista alarmilo en Usono.

“Ni alvokis la profesiulon denove kaj ĉi-foje li proponis brilan ideon – li riparis la ilon tiel, ke malfermo de la kuireja pordo malŝaltis la alarmilon. Tio estis nobla ideo, kaj li postulis pagon laŭe. Sed vi jam antaŭvidas la rezulton. Mi ŝaltis la alarmilon ĉiunokte je la dormo-horo, ne plu dependante de la febla memoro de Thomas; kaj tuj post kiam la lumoj malŝaltiĝis la ŝtelistoj eniris per la kuireja pordo, tiel malŝaltante la alarmilon sen atendi ĝis la kuiristo faros ĝin matene. Vi vidas, kiel ĝena estis nia situacio. Dum monatoj ni ne povis inviti gastojn. Mankis libera lito en la domo; ĉiujn okupis ŝtelistoj.

“Fine, mi elpensis propran solvon. La profesiulo venis alvokite kaj aranĝis alian draton al la stalo kaj muntis ŝaltilon tie, por ke la koĉero povu ŝalti kaj malŝalti la alarmilon. Tio bonege funkciis, kaj sezono de paco sekvis, dum kiu ni komencis denove inviti gastojn kaj ĝui la vivon.

“Sed poste la neregebla alarmilo inventis novan problemon. Unu vintran nokton ni estis ĵetitaj el la lito de la subita muziko de tiu terura gongo kaj kiam ni stumblis al la anoncilo, pliigis la gaslumon, kaj vidis la vorton ‘Vartejo’ indikita, s-ino McWilliams tuj svenis kaj mi preskaŭ faris same. Mi ekkaptis mian ŝrotpafilon kaj staris atendante la koĉeron dum tiu ŝoka bruado daŭris. Mi sciis, ke ankaŭ lia gongo elĵetis lin kaj ke li aperos kun sia pafilo tuj post kiam li sukcesos vestiĝi. Kiam mi taksis la tempon taŭga, mi rampis al la ĉambro apud la vartejo, rigardetis tra la fenestro, kaj vidis la nebulan konturon de la koĉero en la korto sube, kie li staris atente kaj atendis oportunon. Tiam mi saltis en la vartejon kaj pafis, kaj sammomente la koĉero pafis al la ruĝa brilo de mia pafilo. Ni ambaŭ sukcesis; mi kripligis flegiston kaj li forpafis ĉiujn miajn malantaŭajn harojn. Ni pliigis la gaslumon kaj telefonis ĥirurgon. Estis nenia indikaĵo de ŝtelisto kaj neniu fenestro estis mallevita. Unu glaco mankis, sed tio estis kie la pafo de la koĉero eniris. Jen bonega mistero – kontraŭŝtelista alarmilo eksonoris meznokte propravole, kaj estis neniu ŝtelisto en la najbaraĵo!

“La profesiulo venis pro la kutima alvoko kaj klarigis, ke temis pri ‘falsa alarmo’. Li diris, ke tio facile ripareblas. Do li refaris la vartejan fenestron, postulis rekompencon por tio, kaj foriris.

“Kion ni suferis pro falsaj alarmoj dum la sekvaj tri jaroj neniu fontoplumo povas priskribi. Dum la sekvaj tri monatoj mi ĉiam kuris kun mia pafilo al la ĉambro indikita, kaj la koĉero ĉiam avancis armite por subteni min. Sed neniam estis io ajn por alpafi – la fenestroj estis fermitaj sekure. Ni ĉiam alvokis la profesiulon, kiu riparis tiujn specifajn fenestrojn tiel, ke ili restos silentaj dum pli-malpli semajno, kaj ĉiam memoris sendi fakturon tian:

Drato $ 2.15
Niplo .75
Du horoj da laboro 1.50
Vakso .47
Glubendo .34
Ŝraŭboj .15
Reŝargi pilon .98
Tri horoj da laboro 2.25
Ŝnureto .02
Lardo .66
Pomado “Pond” 1.25
Risortoj po 50 2.00
Fervojaj tarifoj 7.25

“Finfine tute natura afero okazis – post kiam ni respondis tri aŭ kvar centojn da falsaj alarmoj – ni ĉesis respondi ilin. Jes, mi simple ekstaris trankvile post kiam alarmo ĵetis min trans la domon, trankvile inspektis la anoncilon, notis la ĉambron indikatan; kaj tiam mi senĝene malkonektis tiun ĉambron de la sistemo kaj revenis al la lito kvazaŭ nenio estus okazinta. Cetere mi ne rekonektis tiun ĉambron kaj ne alvokis la profesiulon. Nu, ne necesas diri, ke kun la paso de tempo ĉiuj ĉambroj estis malkonektitaj kaj la tuta maŝino estis malaktiva.

“Dum tiu senprotekta tempo okazis la plej forta fatalaĵo. La ŝtelistoj eniris iun nokton kaj forportis la kontraŭŝtelistan alarmilon! Jes, sinjoro, ĉiun eron de ĝi: elŝiris ĝin entute, vulpe kaj kulpe: risortojn, gongojn, pilon, kaj ĉion; ili prenis cent kvindek mejlojn da kupra drato; restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.

“Estis malfacilege regajni ĝin; sed fine ni sukcesis, kontraŭ mono. La alarmila kompanio diris, ke ni devas nun instali ĝin ĝuste – kun iliaj novaj patentitaj risortoj en la fenestroj por malebligi falsajn alarmojn, kaj ilia nova patentita horloĝo konektita por malŝalti kaj ŝalti la alarmilon matene kaj nokte sen homa helpo. Tio ŝajnis bona sistemo. Ili promesis funkciigi la tutan aferon ene de dek tagoj. Ili komencis labori kaj ni foriris por la somero. Ili laboris kelkajn tagojn; poste ili foriris por la somero. Post tio la ŝtelistoj enloĝiĝis kaj komencis sian someran feriadon. Kiam ni revenis aŭtune la domo estis tiel malplena kiel biero-ŝranko kie farbistoj laboris. Ni reaĉetis aferojn kaj poste alvokis la profesiulon denove. Li venis kaj plenumis la laboron kaj diris: ”Bone, ĉi tiu horloĝo estas agordita por ŝalti la alarmilon je la 10:00 ĉiunokte kaj malŝalti ĝin je la 5:45 ĉiumatene. Vi nur devas streĉi ĝin ĉiusemajne kaj lasi ĝin – ĝi mem prizorgos la alarmilon.’

“Post tio ni havis tre trankvilan sezonon dum tri monatoj. La fakturo estis kolosa, kompreneble, kaj mi diris, ke mi ne pagos ĝin antaŭ ol la nova maŝinaro pruvos sin sendifekta. Post la interkonsentitaj tri monatoj mi do pagis la fakturon, kaj tuj la sekvan tagon la alarmilo komencis zumi kiel dek mil svarmoj da abeloj je la deka matene. Mi antaŭenigis la indikilon dek du horojn, laŭ la instrukcioj, kaj tio malŝaltis la alarmilon; sed okazis alia problemeto nokte, do mi devis denove antaŭenigi ĝin dek du horojn por ke ĝi ŝaltu la alarmilon denove. Tiaj sensencaĵoj daŭris unu aŭ du semajnojn ĝis la profesiulo venis kaj instalis novan horloĝon. Li venadis ĉiun trian monaton dum la sekvaj tri jaroj por instali novan horloĝon. Sed tio ĉiam malsukcesis. Ĉiuj liaj horloĝoj havis la saman perversan difekton: ili ŝaltis la alarmilon tage kaj ili ne ŝaltis ĝin nokte; krome se vi mem permane ŝaltis ĝin, ili tuj malŝaltis ĝin post kiam vi turnis la dorson.

“Nu, jen la historio de tiu kontraŭŝtelista alarmilo – ĉio estis la pura vero, tute ĝuste kaj sen malica celo. Jes, sinjoro – kaj post kiam mi dormis naŭ jarojn kun ŝtelistoj kaj bontenis multekostan kontraŭŝtelistan alarmilon la tutan tempon, por protekti ilin, ne min, kaj sole el mia propra poŝo – mi neniam konvinkis ILIN kontribui eĉ damnitan cendon – mi fine diris al s-ino McWilliams, ke jam sufiĉas; do kun ŝia plena konsento mi malmuntis la tuton kaj interŝanĝis ĝin kontraŭ hundo, kaj mi pafis la hundon. Mi ne scias, kion vi pensas pri tio, sinjoro Twain, sed mi kredas, ke tiuj aĵoj estas kreitaj nur por la bono de la ŝtelistoj. Jes, sinjoro, kontraŭŝtelista alarmilo kombinas en si mem ĉion, kio malagrablas pri incendio, tumulto kaj haremo, kaj samtempe havas neniom de la diversaj kompensaj avantaĝoj, kiuj kutime apartenas al tiu kombinaĵo. Ĝis la revido; mi eltrajniĝas ĉi tie.”

Tradukis el la angla Russ Williams

Pro ĉi tiu traduko Russ Williams iĝis laŭreato de Liro-2013 en la branĉo “Traduka prozo el la angla”.


Puŝkin

Aleksandr Puŝkin

Al la kalumniantoj kontraŭ Rusio

Pro kio vi, retoroj, levas afekcion?
Pro kio anatemas vi Rusion?
Kio incitis vin? Ĉu bru' en Litovi'?
Ho, lasu: estas ĝi kverelo interslava,
Malnova hejma far' – serĉado de plej prava,
Problemo, kiun solvi ne kapablas vi.

Dum la centjaroj ja batalas
        Najbaraj gentoj inter si;
        Alterne en ĉi luktoj falas
        Jen la najbaroj, jen Rusi'.
        Kiu finvenkos en la kontraŭstaro:
        Ĉu Pola aŭ ĉu Rusa land'?
Ĉu slavaj rojoj fluos al la rusa maro?
        Ĉu ĝi sekiĝos? jen demand'.

Do, ĉit: ne legis vi analojn,
        Ne konas vi de l' histori' realojn;
        Por vi ja estas sen kompren'
        Ĉi tiu familia scen';
        Por vi ja fremdas Kremlo, Prago;
        Kaj ĉiam perpleksigas vin
        Senbrida nia glora ago,
        Pro kio vi malamas nin…
        Ĉu tial havas vi ekbolon,
Ke iam sur la Moskva incendi-ruin'
        Rebatis ni arogan volon
        De tiu, kiu tretis vin?
        Ĉu tial, ke de nia sago
Abismon falis la domina unuop'
        Kaj pagis ni per nia sango
        Por la libero de Eŭrop'?

Minacas vi per vort' – ekprovu per armilo!
Ĉu rusa fortegul', kuŝanta en trankvilo,
Ne pafos el la Ismaila glor-fusil'?
Ĉu jam senfortas vorto de la rusa caro?
        Ĉu novas de Eŭropo kontraŭstaro?
        Ĉu jam forgesis venki rusa fil'?
Ĉu tro malmultas ni? De Permo ĝis Tavrido,
De finna norda rok' ĝis suna ter' Kolĥido,
        De l' indignita Kremla sfer'
        Ĝis la Ĉiniaj limdistancoj,
        Brilante per la ŝtalaj lancoj,
        Ĉu ne leviĝos Rusa ter'?..
        Do, sendu, majstroj de ĉikanoj,
        La filojn, plenajn de malic':
        Atendas ilin en ĉi kampoj
        Por ili fama ĉerka vic'.

(1831)

Tradukis el la rusa Ludmila Novikova

La marta referendumo en Krimeo, kies diversnacia loĝantaro per grandega plimulto da voĉoj decidis, post la 60-jara disiĝo, realiĝi al Ruslando, en iuj medioj provokis kampanjon kontraŭ Ruslando. Ĉi tiu kampanjo iom similas al la kampanjo, iniciatita en 1831 de Franciaj parlamentanoj (La Fayette, Mauguin, Lamarque k. a.) por armea interveno en Ruslandon lige kun la Novembra Ribelo en la Ruslanda parto de Pollando, kiu tiutempe estis dividita inter la regnoj Pruslanda, Ruslanda kaj Aŭstria.

Aleksandr Puŝkin en julio 1831 petis permeson fondi novan revuon: “kiam la maliciĝinta Eŭropo almilitas Ruslandon, dume ne per armiloj sed per ĉiutaga rabia kalumniado, oni permesu al ni, rusaj verkistoj, rebati la senhontajn kaj malklerajn atakojn de fremdlandaj gazetoj”. Ne ricevinte permeson, Puŝkin en aŭgusto verkis poemon, adresitan al la francaj parlamentanoj.

1. En 1610 polaj trupoj okupis Moskvon, kaj Ladislao IV regis en Kremlo kiel caro Vladislavo I de Ruslando dum 1610–12 (Vd. Pokrovskij S. La Granda Malordo // La Ondo de Esperanto, 2012, №11). Prago estas Varsovia apudurbo en la dekstra bordo de Vistulo, kiun la Ruslanda armeo de Suvorov konkeris en 1794.

2. En 1812, okupinte kaj bruliginte Moskvon, Napoleono kun sia armeo devis senglore retreti el Moskvo. Preskaŭ la tuta Napoleona invadintaro pereis.

3. En 1790 la armeo de Suvorov post nur kelkhora sturmo venkoprenis la “nekonkereblan” Turkian fortreson Ismail.


Disfalas regnoj ŝoke,
Pasas gentoj kaj lingvoj

Leopardi, Giacomo. Kantoj / Tradukis el la itala, notoj Nicolino Rossi. – Napoli: Rolando Editore, 2012. – 208 p.

Leoperdi

La Esperanta Vikipedio instruas, ke Giacomo Leopardi estas unu el la plej gravaj verkistoj de la itala literaturo, sed apenaŭ konata eksterlande. Tio povas ŝanĝiĝi, ĉar danke al Nicolino Rossi ni havas nun elstaran eldonon de la Kantoj de Leopardi.

Sed kial ni legu la versojn de iu italo, kiu mortis iam en la 19a jarcento? En la genio de Leopardi jam kuŝas la burĝono de lia tragedio. Li profundiĝis en sciencoj, sorbis lingvojn, voris librojn – kaj ruinigis siajn okulojn, ĉar ĉio okazis ĉe kandela lumo. Liaj pensoj celis al senlimeco, sed li estis kvazaŭ kaptita en la limoj de sia ne tro sana korpo, de la province politikaj baroj kaj rigidaj pensmanieroj. Ni aŭdu la voĉon de Leopardi mem. Jen la kanto La infinito:

Ĉiam karis al mi ĉi mont' ermita,
kaj tiu heĝo, kiu egan parton
de l' fora horizont' al vido baras.
Sed side prigvatante, vastsenliman
spacon preter ĉi tiu, kaj arkanajn
silentojn, kaj kvieton profundegan
mi ĉe la pens' imagas; ke apenaŭ
la koro ne ektimas. Kaj se l' venton
mi aŭdas flustri tra l' branĉar', mi tiun
infinitan silenton al ĉi voĉo
prikomparas; kaj pensas pri l' eterno,
kaj pri l' mortaj epokoj, kaj la nuna
kaj viva, kaj son' ĝia. Jen tra tiu
ĉi senlimec' fordronas penso mia
kaj ŝipperei dolĉas en ĉi maro.

Nicolino Rossi konstatas, ke Leopardi ĉiam rakontis sin mem. Leopardi tamen ne universaligas siajn proprajn spertojn, sed “La pensoj, la sentoj, la kormovoj de Leopardi ŝajnas, ekde la origino, universalaj. La alvokiteco sin nepre identigi kun la homa naturo, ĉi inklino, kiu estas samtempe kaj malfeliĉo kaj eco, estas en la poeto instinkta estmaniero kunnaskita, spontana, naturega…”

La libron komencas skiza kronologio pri la viveventoj kaj la verkaro de Leopardi. Rossi muntas la biografion el citaĵoj de leteroj kaj similaj samtempaj fontoj. Tiamaniere Rossi sukcese povas montri la ligon inter la verko kaj vivo de Leopardi.

Ĉiu el la kantoj havas krome etan enkondukon, kiu klarigas kiam Leopardi verkis ĝin, kaj kian pozicion ĝi havas en la verkaro de Leopardi. Krome ankaŭ estas helpo por plene kompreni kaj aprezi la foje densajn tekstojn de Leopardi.

Espereble Vikipedio baldaŭ devos ŝanĝi la frazon pri la relativa nekonateco de Leopardi ekster Italio.

Wolfgang Kirschstein


Neordinara talenta virino

Đurić-Trbuhović, Desanka. En la ombro de Alberto Ejnŝtejno / Tradukis el la serba Agnesa Eremija, Dimitrije Janičić, Tereza Kapista, Pribislav Marinković, Ljiljana Popović; Antaŭparolo de Dimitrije Janičić. – Beogrado: Interpress, 2012. – 188 p., il.; 200 ekz. – (Biblioteko Esperanto; №6).

Ejnŝtejno

Pri la vivo de la mondfama sciencisto Alberto Ejnŝtejno estas multaj libroj, sciencaj studoj kaj esploroj, sed pri la vivo de lia unua edzino Mileva Mariĉ oni tre malmulte scias. Nun la Esperanto-legantoj havas la bonegan eblecon ekscii detalojn pri la vivo kaj agado de unu rimarkinda neordinara virino – Mileva Mariĉ, kiu estis edzino de Alberto Ejnŝtejno kaj kiu estis kun li, kiam la granda sciencisto faris kaj aperigis siajn plej valorajn sciencajn verkojn.

La libro En la ombro de Alberto Ejnŝtejno de profesorino Desanka Đurić-Trbuhović estas tradukita en multajn lingvojn. En 1982 ĝi aperis en germana traduko en Zuriko; el la germana oni tradukis ĝin en la francan, kaj poste ĝi aperis en la angla kaj en la japana lingvoj.

Tre detale kaj profunde profesorino Desanka Đurić-Trbuhović priskribas la interesan kaj neordinaran vivon de Mileva Mariĉ. Mileva naskiĝis en Serbio kaj estis knabino "per viveca imago kaj sagaca observado de ĉiuj okazintaĵoj ĉirkaŭ si". Ŝi estis la plej saĝa kaj inteligenta lernantino "kvazaŭ ŝi mem jam ĉion sciis, kaj en la lernejo ŝi ĉion nur rememoris. Ŝi estis karakterize talenta por matematiko".

Post la gimnazio Mileva veturis al Zuriko por studi. Tiam la Zurika universitato estis la unua en la germana regiono, en kiu oni permesis al virinoj studi, kaj en ĝi studis mondfamaj virinoj, kiuj poste iĝis eminentaj sciencistinoj kiel Nadeĵda Suslova, Maria Hajmfegtlin, Maria Sklodowska kaj aliaj.

Post bona sukceso, kiun Mileva havis en la akceptoekzameno en Federala teknika altlernejo, en oktobro 1896 ŝi komencis studi matematikon kaj fizikon. Tie ŝi konatiĝis kun Alberto Ejnŝtejno. Verŝajne la matematiko proksimigis ilin. Ili ofte estis kune kaj ekamis unu la alian. Pri ili Desanka Đurić-Trbuhović skribas: “En Berno la feliĉo floris por ili ambaŭ. Mileva estis senfine sindonema al li kaj tute peneme laboris por li. Ŝi vidis kaj sentis lian grandan valoron kaj helpis lin por progresi por ne perdiĝi en sia propra suspekto”.

En la tuta libro estas emfazita la sindonemo de Mileva Mariĉ al Ejnŝtejno. Ŝi estis la plej fervora lia apoganto kaj strebis ĉiuflanke helpi lin. Mileva neglektis siajn proprajn sciencajn esplorojn. Ŝi iĝis fidela edzino, diligenta dommastrino kaj sindona patrino al la filo Hans Alberto, kiu naskiĝis la 14an de majo 1904. Mileva forte influis sian edzon. “Sidante apud li dum tagoj kaj noktoj kaj laborante sampene, ŝi kreis ĉe li tiujn laborkutimojn, tiun diligentecon en la laboro, kiu dank' al Mileva, restis por li la tutan vivon”.

Mileva Mariĉ forpasis la 4an de aŭgusto 1948. En la lastaj paĝoj de la libro la aŭtorino skribas: “Ŝi fordonis ĉion pri kio ŝi disponis, eĉ pli ol tion. La revoj de junaĝo ne realiĝis, la vivo sekvis alian vojon. Travivis ŝi grandan, kulminan amon, kiu valoris ŝiajn oferojn, ĉar ŝi helpis, ke realiĝu la altiĝo kaj gloro de la viro, kiun ŝi adoris”.

Por verki tiun ĉi rimarkindan libron la aŭtorino faris signifajn esplorojn, kolektis multajn leterojn kaj dokumentojn. La Esperanta traduko de la libro estas brila.

En la ombro de Alberto Ejnŝtejno estas libro alloga, kiel interesa kaj atentokapta romano pri la vivo de la modesta, sed neordinara talenta virino – Mileva Mariĉ.

Julian Modest


Ricevitaj libroj

Vidu la kompletan liston ekde 2003.

Đurić-Trbuhović, Desanka. En la ombro de Alberto Ejnŝtejno / Tradukis el la serba Agnesa Eremija, Dimitrije Janičić, Tereza Kapista, Pribislav Marinković, Ljiljana Popović; Antaŭparolo de Dimitrije Janičić. – Beogrado: Interpress, 2012. – 188 p., il.; 200 ekz. – (Biblioteko Esperanto; №6). – [Recenzoekzemplero.]

Leopardi, Giacomo. Kantoj / Tradukis el la itala, notoj Nicolino Rossi. – Napoli: Rolando Editore, 2012. – 208 p. – [Recenzoekzemplero].


Ricevitaj gazetoj

Aktuala Esperanto, 2014/2;
Bulteno de Esperantista Klubo en Praha, 2014/1;
Dia Regno, 2014/1;
Esperanta Finnlando, 2014/1;
Esperanto aktuell, 2014/1;
Esperanto en Azio, 2014/82;
Esperanto, 2014/3;
Frateco, 2014/103;
Ĝenerala Informilo, 2014/181;
Heroldo de Esperanto, 2013/15,16,17, 2014/1;
Kontakto, 2014/1;
La Brita Esperantisto, 2014/976;
La Gazeto, 2014/170;
La Lanterno Azia, 2014/306,307;
La Ondo de Esperanto, 2014/3;
La Revuo Orienta, 2014/1,2;
La Sago, 2013/96;
Literatura Foiro, 2013/265,266, 2014/267;
Monato, 2014/2,3;
Nova Urbo, 2012-2013/Vintro, 2013/Printempo, 2014/Vintro;
REGo, 2014/1;
Scottish Esperanto Bulletin, 2014/1;
Tempo, 2013/120.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2014, №4-5 (234-235)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2014:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 22 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 690 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (4000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (2400 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1400 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (800 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 20 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2014.