La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2014. №6 (236)

Ahmatova

Sur la kovropaĝo de ĉi tiu kajero de La Ondo estas portreto de Anna Aĥmatova, farita de Natan Aljtman en 1911.
Okaze de la 125a naskiĝdatreveno de la plej konata rusa poetino ni aperigas eseon de Grigorij Arosev
kaj specimenojn de ŝia poezio en Esperantaj tradukoj.


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

  • Riĉprograma Malferma Tago
  • Amri Wandel. Kongreso meze de dezerto
  • Promenvojo kun Esperantaj ŝildoj
  • José Antonio del Barrio. Hispanio: flamenko kaj instruado
  • Ileana Schrøder. Jarkunveno en Danlando
  • Jack Warren. Post 40 jaroj denove en Sheffield
  • Jean Mével, Laurent Vignaud. Kongreso 2014 de FFEA
  • Petra Dueckershoff. PSI, jam la trideka
  • Renato Corsetti. Verdas Kaŭkazo!
  • Edmond Ludwig. Nova muzika talento en Francio
  • Elżbieta Karczewska. Omaĝe al Ludoviko
  • Tobiasz Kubisiowski. Jubilea kunveno de PEJ
  • Ronald Schindler. Ponta festo
  • Lu Wunsch-Rolshoven. Ĝui Paskon surmonte kaj envale
  • Jan Pospíšil. Bibliaj Tagoj 2014
  • Sun Mingxiao. Internacia Festivalo en Ĉinio
  • Boĵidar Leonov. Karlovo-2014
  • Tria Interlingvistika Simpozio
  • Ilona Koutny. Studi interlingvistikon ĉe UAM
  • Vjaĉeslav Ivanov. Lingva Festivalo en Belarusio
  • Vjaĉeslav Ivanov. Pri lingvoj en Peterburgo
  • Koncize (11 informoj)

TRIBUNO

LINGVO

  • Sergio Pokrovskij. Okazo kaj kazo: Studaĵo (2)

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

  • Fotoraportoj (Latifou Gbadamassi; Irina Gonĉarova/Julia Samsonova; Petra Dueckershoff)
  • Kolofono

Junio 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

junio

1. Internacia Infana Tago.
Antaŭ 150 jaroj suicidis Hong Xiuquan (1813-64), gvidinto de la Tajpina ribelo en Ĉinio.
Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Charles Kay Ogden (1889-1957), angla verkisto kaj lingvisto, aŭtoro de la simpligita angla lingvo “Basic English”.

Sillanpää

3. Antaŭ 50 jaroj mortis Frans Eemil Sillanpää (1888-1964), la sola finna laŭreato de la literatura Nobelpremio (1939).

4. Antaŭ 975 jaroj mortis Konrado la 2a (990-1039), imperiestro de la Sankta Romia Imperio (1027-39).
Antaŭ 25 jaroj (1989) estis perforte ĉesigita la protesta manifestaciado sur la pekina placo Tian An Men.

5. Monda Tago de Medio.
Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Gonçalo Neves (1964-), agronomo kaj portugala E-verkisto.

7. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Khwaja Ahmad Abbas (1914-87), barata verkisto, scenariisto, reĝisoro kaj filmproduktanto.

9. Antaŭ 25 jaroj mortis la sovetunia azerbajĝana kantisto kaj artisto Raŝid Behbudov (1915-89).

11. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la germana komponisto kaj dirigento Richard Strauss (1864-1949).
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis John Young “Jackie” Stewart (1939-), skota piloto de Formulo Unu, trifoja mondĉampiono (1969, 1971, 1973).

Tago de Ruslando

12. Tago de Ruslando.

14. Internacia Tago de Sangodonanto.
Antaŭ 75 jaroj en Parizo mortis la rusa poeto kaj kritikisto Vladislav Ĥodaseviĉ (1886-1939).

Andropov

15. Antaŭ 625 jaroj (1389) la serba armero malvenkis al la turka en la Kosova Kampo.
Antaŭ 125 jaroj mortis la rumana poeto Mihai Eminescu (Eminovici, 1850-89).
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Jurij Andropov (1914-84), prezidanto de ŝtatsekureca komitato de USSR (1967-82), ĝenerala sekretario de CK KPSU (1982-84).

17. Antaŭ 775 jaroj naskiĝis Eduardo I “Longkrurulo” (1239-1307), reĝo de Anglio (1272-1307).
Antaŭ 75 jaroj sur placo en Versajlo okazis la lasta publika ekzekuto, estis gilotinita la seria murdisto Eugen Weidmann (1908-39).
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la pola filmreĝisoro Krzysztof Zanussi (1939-).

18. Antaŭ 75 jaroj (1939) la poetino Marina Cvetajeva revenis el Parizo al Sovetunio.

20. Monda Tago de la Rifuĝintoj.

21. Solstico.

22. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la usona verkisto Dan Brown (1964-).

23. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis la rusa poetino Anna Aĥmatova (Gorenko, 1889-1966). Legu la artikolon de Grigorij Arosev pri ŝi.
Antaŭ 100 jaroj mortis Srila Bhaktivinoda Thakur (1838-1914), bengala teologo kaj predikanto, gaudija-vajŝnava sanktulo.

24. Antaŭ 700 jaroj (1314) la skota armeo venkis la anglan en la batalo ĉe Bannockburn.
Antaŭ 75 jaroj (1939) Siamo ricevis la nomon Tajlando.
Antaŭ 25 jaroj mortis Hibari Misora (1937-89), japana kantistino kaj aktorino, la unua virino ricevinta la Premion de la Popola Honoro.

28. Antaŭ 100 jaroj en Sarajevo Gavrilo Princip pafmortigis la ĉefdukon de Aŭstio-Hungario Franz Ferdinand d'Este (1863-1914) kaj ties edzinon kaj per tio provokis la Unuan Mondmiliton.

Sarajevo

30. Antaŭ 125 jaroj (1889) en Parizo fondiĝis Interparlamenta Unio.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Francisco da Costa Gomes (1914-2001), prezidento de Portugalio (1974-76).
Antaŭ 25 jaroj mortis la sovetia teatra kaj filma aktoro Rostislav Pljatt (1908-89).

Junio

La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (2)

La dua parto

Keefe

En mia antaŭa artikolo en La Ondo de Esperanto mi skribis pri subfakoj de la arto kaj scienco de merkatiko. Mi listigis dekon da subfakoj, kaj poste mi pli detale prezentis kvar el tiuj subfakoj: reklamadon, prezo-strategion, varmarko-strategion kaj klientoservo-sistemojn. Poste mi donis ekzemplojn, kiel esperantistoj kaj Esperanto-asocioj bone, aŭ ne sufiĉe bone, aplikis la principojn de tiuj subfakoj al la Esperanto-movadoj.

Tamen ni ne troigu la utilecon de merkatiko por la sukcesigo de Esperanto. Certe, pli da atento al merkatiko povas helpi al la Esperanto-movadoj, sed estus erare pensi, ke mi aŭ aliaj esperantistoj povas lerte kaj ĉiam trafe apliki la principojn de merkatiko por antaŭenigi nian lingvon. Krome, merkatiko aplikiĝas nur al parto de tio, kion ni faras, ĉefe al la kampoj de informado kaj varbado.

Kaj eĉ se oni havas bonajn merkatikajn metodojn, oni ne forgesu, ke bona strategio enhavas multe pli ol nur merkatikon. Multe da aliaj aferoj gravas. Ekzemple, la kvanto kaj kvalito de nia kultura eldonado; la organizkapablo de la landaj asocioj; la homsimpatia sinteno de lokaj kluboj. La sukceso de sociaj movadoj – ekzemple, de tiuj de Mahatma Gandhi aŭ Martin Luther King – baziĝas sur preskaŭ ĉio krom merkatikaj nocioj. Ni memoru tion en nia klopodo antaŭenigi Esperanton.

Nun ni rigardu tri aliajn subfakojn de merkatiko, nome, segmentado, distribuado, kaj Internacia merkatiko. Dum vi legos mian priskribadon, kaj ekzemplojn, ankaŭ mem pensu pri aplikado al via Esperanta laboro. Kiel merkatiko aplikiĝas al via loka, landa aŭ tutmonda laboro? Pensu pri tio. Nun ek!

1. SEGMENTADO

segmentado

Kio estas tio? La subfako segmentado povas estis difinita kiel la divido kaj subdivido de iu merkato (la tuto) en similecaj pecoj (la eroj). Tiu dividado povas okazi laŭ pluraj manieroj kaj laŭ diversaj kriterioj. Ekzemple, oni povas dividi merkaton laŭ geografio. Nordameriko aŭ Sudameriko? Koreio aŭ Vjetnamio? Ĉikago aŭ San-Francisko? Urbo aŭ kamparo? En la montaro aŭ apud la oceano? En centra kvartalo aŭ randa kvartalo?

Se vi estas gvidanto de Esperanto-asocio, ĉiam estas bone pensi pri geografia segmentado. Rigardu vian lokan, landan aŭ eĉ universalan asocion kaj pripensu, kiaj estas viaj geografiaj segmentoj. Se vi havas iom da mono en via buĝeto por informado, indas scii, ke vi tute ne havas monon por informadi pri Esperanto ĉie. Provi informadi al ĉiuj samtempe estas unu el la plej gravaj eraroj en merkatiko. Oni devas celumi, kaj celumi al la segmento kiu estas la plej fekunda.

Do, se vi estas en la geografia zono Novjorko, al kiu kvartalo celumi? Ĉu al la centra Manhatano, aŭ ĉu al unu el la aliaj kvin grandaj kvartaloj de Novjorko? Eblas dividi grandan urbon je kvin kvartaloj; ankaŭ eblas dividi ĝin je 20 aŭ eĉ pli. Merkatiko instruas, ke ĉiu segmento varias. La ŝlosilo estas dividi geografian teritorion en segmentojn unue, kaj poste elekti la plej promesplenan, plej fruktodonan segmenton por servi. Tiaj promesplenaj segmentoj iĝas viaj celgrupoj.

En mia lasta artikolo pri la subfakoj de merkatiko, mi menciis la varbkampanjon de la hungara esperantisto László Szilvási. Lia kampanjo estas bona ekzemplo de geografia segmentado. Li dividis Hungarion laŭ la segmentoj urboj kaj vilaĝoj, kaj poste elektis la vilaĝojn por starigi sukcesan reklamkampanjon pri Esperanto. Indas studi lian ekzemplon.

Estas pluraj aliaj kriterioj kaj subkriterioj por dividi merkatojn per segmentoj. Ni ĵus vidis la geografian kriterion. Alia segmentado-maniero, tre ofte utiligata, estas la demografia. Tio estas, kiaj estas la trajtoj de la homoj de unu merkato? Ni rigardu la trajtojn de ili: 1) aĝo: ĉu juna, mezjuna, maljuna? 2) profesio: ĉu studento, laboristo, instruisto, kuracisto, emerito, ktp? 3) enspezonivelo: ĉu riĉa, tre riĉa, mezriĉa, neriĉa, malriĉa? 4) sekso: ĉu vira, virina? 5) eduknivelo: ĉu mezlerneja, universitata, magistra, doktora? 6) familia stato: ĉu fraŭla, edza, seninfana, kuninfana, vidva?

En la subfako segmentado estas multe da aliaj alirmanieroj kaj iloj, kiuj povas utili al la Esperanto-movadoj. Supre ni vidis, ke unue oni dividas merkaton en segmentoj. Poste, oni elektas unu el tiuj segmentoj, kiu siavice iĝas la celsegmento aŭ celgrupo. Poste, oni devas pripensi kiel ĝuste servi al tiu elektita segmento. Kia estas la celgrupo? Kiamaniere ili pensas? Kiun varon aŭ servon proponi al ili? Kian mesaĝon sendi al ili? Kiel konvinki ilin, varbi ilin, eĉ membriĝigi ilin? Kie disponigi la servon aŭ varon? Kiun prezon estigi por la varo aŭ servo?

Ekzemple, imagu, ke en via urbo, ni diru, Londono, vi decidas, ke la plej taŭga segmento estas emeritoj kiuj loĝas en la norda parto de la urbo, kaj kiuj havas universitatan diplomon pri lingvoj. Vi decidas, ke vi proponos al tiaj homoj kurson de 10 semajnoj por eklerni Esperanton, kaj ke vi varbos por tiu kurso per anonco aŭ artikolo en loka ĵurnalo, kune kun serio da prelegoj en klubejoj por maljunuloj en la sama urbo. Vi ankaŭ decidas, ke via mesaĝo por altiri tiajn homojn ne estas pri paco nek pri internacia harmonio, nek pri Pasporta Servo, nek pri membriĝo de UEA, kaj eĉ ne pri facileco lerni la lingvon, sed pri eblo utiligi Esperanton kiel ekzercadon por la menso kaj cerbo. Tio estas: piedirado estas bona fizika ekzerco por la korpo, kaj Esperanto estas bona mensa ekzerco por la cerbo. Krome, vi decidos kiu kursoprezo estas la plej bona por tia kurso kaj tia celgrupo. Eble vi havos du prezojn: prezon por tiuj kiuj havas sufiĉe da mono, kaj alian malaltan prezon por tiuj kiuj malriĉas, sed tamen volas lerni.

2. DISTRIBUADO

distribuado

Alia valora subfako de merkatiko estas distribuado, alinomate kanalo-liverado. En ĉi tiu parto de merkatiko, oni decidas kiel venigi, kiel liveri la varojn aŭ servojn al la elektita celgrupo.

Ekzemple, imagu, ke via familio produktas vinon en la mezo de Francio. Vi povas vendi vian vinon ĉe vi, atendante ke turistoj vidos vian vinejon kaj haltos por aĉeti. Vi ankaŭ povas vendi vian vinon al unu, aŭ al pluraj el la grandaj vendejoj. Vi povas krei retejon kaj vendi vian vinon per interretaj mendoj. Vi povas kuniĝi kun viaj najbaroj kaj kune vendi vian vinon. Vi povas eksporti, aŭ vi povas havi agentojn kiuj vendas por vi eksterlande. Estas multe da manieroj atingi vian celgrupon. Vi elektos la plej bonan kanalon por servi ilin.

Simile en Esperantujo.

Ni povas pripensi la vendadon kaj distribuadon de libroj en Esperantujo. Kiel nia vinoproduktanto, unue, ni povas konsideri ĉiajn eblojn por atingi nian celgrupon. Ĉu vendi nur ĉe UEA, pensante ke centrigita sistemo estos pli servo-efika kaj pli malmultekosta? Ĉu vendi per starigo de multe da internaj libroservoj, kiujn oni ofte vidas en lokaj grupoj kaj ĉe Esperanto-eventoj? Ĉu forigi la sistemon de interna vendado (distribuado nevidata de la neesperantista publiko) kaj provi meti Esperantajn librojn en ĉiaj librovendejoj, por ke homoj ekster Esperantujo povu konstati, ke ni havas beletron, vortarojn, lernolibrojn ktp? Ĉu rezigni pri la vendado de paperaj libroj, kaj investi en la merkato de bitlibroj nur? Ĉu fermi niajn multekostajn libroservojn kaj meti la tuton en la manojn de la giganta vendejo Amazon.com? Ĉu unu el la supraj elektoj? Ĉu du? Ĉu ĉiu el ili?

Sed kanalo-liverado rilatas ne nur al la librovendado. Pensu pri kursoj. Kie ili okazu? Ĉu en lokaj klubejoj? Ĉu en kultura centro? Ĉu en klubejo de neesperantistoj? Ĉu en Lingvaj Festivaloj? Ĉu en universitato? En Ĉinio oni ne sufiĉe ofte konsideras la distribuadon de kursoj. En urbo kun kvin milionoj da homoj ofte estas nur unu kurso kiu servas 50 gelernantojn de unu kvartalo; pensu, ke en tia urbo povas esti dekoj da kvartaloj kie Esperanto povas instruiĝi.

3. INTERNACIA MERKATIKO

internacia merkatiko

Strategioj kaj taktikoj pri reklamado, prezo-strategio, varmarko-strategio, klientoservo-sistemoj, segmento-elektado, distribuado k. a. varias laŭ lando, laŭ teritorio, laŭ kulturo. Kelkfoje tiuj variabloj radikale malsamas de unu lando al alia, kaj kelkfoje ili sufiĉe similas. Tiu laŭlanda variado estas ĉeftemo de la subfako internacia merkatiko. La sama varo vendata en lando A kaj en lando B probable ne havas ĝuste la saman prezon, nek la saman distribuadan manieron, nek la saman reklamadon. Multo, eĉ la plejparto de la merkatikaj variabloj de tiuj varoj aŭ servoj, devas varii, se la firmao aŭ organizo volas bone sukcesi. Internacia sukceso kutime venas al organizo, nur kiam ĝi estas bone informita pri lokaj kondiĉoj kaj kiam ĝi reagas ĝuste al tiaj kondiĉoj. En la internacia merkatiko prefere pensu ne pri samideanoj, nek pri similideanoj; pensu pri malsamkutimuloj.

Kiel ekzemplo de tiu variado, la fama internacia rapidmanĝejo McDonalds havas similajn sed ne la samajn manĝaĵojn en diversaj landoj kiaj Usono, Francio, Barato. En Barato ili ne vendas manĝaĵojn el bovaĵo dum en Usono tia manĝaĵo estas la plej vendata. En Francio eblas mendi bieron, sed ne en Usono, ktp. La lokigo de tiuj manĝejoj malsimilas de unu lando al alia. En Ĉinio tiaj manĝejoj ne troviĝas en malriĉaj kvartaloj, sed en Usono jes. La menslokigo en la reklamado ne estas la sama. En Usono oni pensas pri McDonalds kaj rapideco, malmultkosteco; en Ĉinio, kontraŭe, pri malrapideco kaj multkosteco.

Dennis Keefe

McDonalds proponas similajn, sed ne la samajn manĝaĵojn en diversaj landoj.

Parenteze, mi tre bedaŭras, ke estas ĝuste firmaoj kiaj McDonalds kaj aliaj, kiuj bone utiligas la principaron de merkatiko. Kiel la leganto de ĉi tiu artikolo eble memoras, mi estas kontraŭ tia utiligado de merkatiko. Mi estas, tamen, por la uzado de merkatiko, kiam ĝi servas la interesojn de kulturo, de la publiko, de homoj.

Movadestroj povus multe pli bone pripensi strategiojn kaj taktikojn por antaŭeniri Esperanton, se ili pli bone komprenus la internacian merkatikon. Ofte en Esperantujo iu esperantisto de iu lando verkas informfolion, kreas reklamon aŭ redaktas varbilon. Poste liaj kunlaborantoj pensas, ke tiu informilo estas bona, kaj ili, siavice, petas, ke alilandanoj traduku tiun dokumenton en aliajn lingvojn, por ke ĝi servu por informi, reklami, varbi en aliaj landoj. Tiu ideo ŝajnas bona, sed ĝi kontraŭstaras al unu el la plej bazaj fundamentoj de Internacia merkatiko, nome: landaj merkatoj ne samas, kaj kelkfoje eĉ ne similas.

Ekkono de la principoj de la internacia merkatiko estas speciale utila al internacia firmao, organizo aŭ asocio kiu devas agadi samtempe en pluraj landoj. Ĝis nun la esperantistoj ofte missupozas, ke ĉiuj landoj kaj ĉiuj homoj de Esperantujo estas samideanoj. Interesa vorto estas samideano, sed ĝi ne spegulas la realan situacion, kaj se oni ne scias pri tio, kio vere okazas en la mensoj de homoj de aliaj landoj, malfacile oni povas konvinki ilin ellerni la Internacian Lingvon.

En venonta artikolo por La Ondo de Esperanto, mi pritraktos tri pliajn subfakojn de merkatiko. Unu el ili estos publikaj rilatoj. En la kadro merkatiko, tiu subfako estas parto de la informado-mikso, kiu konsistas el reklamado, promociado, vendado kaj publikaj rilatoj.

Dennis Keefe

La artikoloj de Dennis Keefe pri Esperanto kaj merkatiko

1. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)
La Ondo de Esperanto, 2012, №4.

2. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)
La Ondo de Esperanto, 2012, №5.

3. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2012, №6.

4. Transiri tiun damnindan verdan abismon!
La Ondo de Esperanto, 2012, №8-9.

5. Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №3.

6. Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni
La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.

7. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (1)
La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.

Krome, en La Ondo de Esperanto aperis du pliaj tiutemaj artikoloj:

8. Lu Wunsch-Rolshoven. Kreskigi Esperantujon
La Ondo de Esperanto, 2012, №10.

9. Pascal Dubourg Glatigny. Rutino: la plej forta malamiko de esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №1.


Verdas Kaŭkazo

7a Mezorienta Kunveno en Kartvelujo

Tbiliso

La tradicia Mezorienta Kunveno okazis ĉi-jare rande de Meza Oriento, en Tbiliso, ekde la 5a ĝis la 10a de aprilo. Tamen ĝi estis unu el la plej sukcesaj el pluraj vidpunktoj. La partoprenantoj estis rekorde multnombraj, pli ol 50, kaj ili venis el dekkvino da landoj. Aparte notinda estis la ĉeesto de la kartveloj kaj de iliaj najbaroj armenaj kaj turkaj. Aperis ankaŭ israelanoj kaj ukrainaj esperantistoj, kiuj feriis en Kartvelujo kaj hazarde rimarkis la kunvenon en la reto. Aldone al ili estis esperantistoj el pluraj eŭropaj landoj kaj el Kebeko, Kanado.

Kulture ni ĉiuj riĉiĝis per prelegoj kaj debatoj pri la mezepoka kartvela verko Kavaliro en tigra felo, kies traduko por la okazo estis rearanĝita kaj disponigita rete. La publiko ankaŭ rajtas peti pdf-version ĉe la adreso araba.komisiono@gmail.com. Se iu ne estis en Kartvelujo, tiu simple ne povas kompreni la influon de tiu verko de Ŝota Rustaveli en la ĉiutagan kartvelan vivon. Kaj ankaŭ oni ne povas imagi reĝinon, kiel Tamar, la heroino de la poemego, kiu regas militeman landon en la frua mezepoko. La tradicio pri ina regado kaj organizado tamen restis, kaj Nana Ĥizambareli, la estrino de la kartvela esperantistaro, reĝinis dum nia kunveno.

Sed ne nur pri Tamar ni lernis. Ni aŭskultis prelegojn pri la kartvela movado, la armena movado kaj la movado en la tuta Meza Oriento. Evidentiĝas, laŭ mi,ke la kaŭkaza esperantistaro estas devigata kunlabori kun la najbaraj landoj, almenaŭ Turkujo kaj Irano. Mia revo estas, ke ili aranĝu komunan aranĝon venontjare aŭ ke la venontjara irana kongreso iĝu speco de regiona kongreso. Ni ankaŭ aŭskultis riĉan prelegon de Aleksandro Melnikov, akademiano el Rusujo, pri la komuna kulturo de esperantistoj.

Turisme la programo ofertis troan multon. De la ekskursoj dum la tago al la antikva ĉefurbo kaj tra la nuna Tbiliso al la postkongresa dutaga vagado tra la orienta vin-regiono Kaĥeti.

Restis nur unu demando ne solvita, kiel oni esperantigu la nomon de la kartvela ĉefurbo. Kartveloj insistas pri Tbiliso, aliaj havas malfacilaĵojn elparoli tiun vorton kaj varias inter Tibiliso, Tibliso, Tifliso, ktp.

La ĝenerala etoso de la kunveno, tamen restis mezorienta, en la senco, ke la programo komenciĝis, kiam tio estis oportuna por ĉiuj, la prelegoj daŭris pli longe aŭ pli mallonge depende de la intereso de la aŭskultantoj, la manĝoj daŭris longe ĉar la manĝaĵoj estis bongustaj, ktp. Kiu bezonas alian etoson?

Dankon meritas la kartvelaj organizantoj kaj ĉiuj partoprenintoj.

Renato Corsetti

Legu ankaŭ la pasintjaran artikolon de Renato Corsetti pri la 6a Mezorienta Kunveno en Armenio.


Pri lingvoj en Peterburgo

LF en Peterburgo

Matvej Gordon prezentas la jidan
lingvon, kiun li instruas
en Peterburgo

La 13an de aprilo en Peterburgo okazis la oka lingva festivalo. Organizata de lokaj esperantistoj, ĝi kunvenigas ŝatantojn de lingva diverseco en bela ejo oportune lokita en la centro de la urbo – la universitato pri informteknologio, mekaniko kaj optiko (ITMO), kies studenta scienca societo efike kunlaboris pri preparado de ĉi tiu kleriga evento.

Furoris ĉi-jare prezentoj de la ĉina lingvo fare de la Peterburga esperantisto German Dudĉenko kaj de la tibeta lingvo fare de la moskvanino Tamara Iluĥina, kiu verkis kelkajn librojn pri la tibeta.

Ĉi-jare estis iom malpli da elekteblaj prelegoj (48) kompare al la pasinta jaro (60). Okazis bulgara, Esperanta kaj franca paroligaj kluboj (evento, en kiu gvidanto strebas paroligi komencantojn pri iu facila temo); aparte sukcesis infana metiejo – infanoj en luda formo esploris evoluon de skribsistemoj kaj provis skribi sur veraj argilaj tabuloj.

Esperanto estis prezentita en tri diversaj formoj – kiel lingvo (fare de Vjaĉeslav Ivanov, dufoje), kiel ero de la prelego pri lingvokonstruado ĝenerale (Miĥail Kolodin), kaj en la formo de paroliga klubo (German Dudĉenko).

Lingva festivalo estas malferma evento, kie en la daŭro de la tago eblas viziti kelkajn prezentojn (enkondukajn lecionojn) de diversaj lingvoj. En la Peterburga festivalo tiuj prezentoj daŭras 50 minutojn, inter ili estas dekminuta paŭzo. Samtempe okazas kelkaj prezentoj sesfoje dum la tago. La festivalo altiras ĉefe studentojn, sed partoprenas ĝin homoj de plej diversaj aĝaj kaj profesiaj kategorioj.

Vjaĉeslav Ivanov


Vortoj de komitatano Z

Esperanto plej gravas – kaj unue “Esperanto”

Komitatano Z

Ne indas denove paroli pri la revuo de Valle, ĉar nenio nova direblas. La redaktoro de Esperanto daŭre diras, ke numeron post numero la revuo fariĝas pli bona kaj malaperas la infanmalsanoj de ĝia nova stilo. Verŝajne eĉ li mem ne plu kredas siajn promesojn. La direktoro jam alarmis la komitaton pri la malbone evoluanta membrostatistiko. La multe tamtamita reformo de la revuo ne lubrikis la statistikon, ĉar laŭ la informo de Buller al la komitato, komence de majo la revuo havis kelkdek abonantojn malpli ol unu jaron pli frue. Via kolumnisto do ne estas la sola, kiu malkontentas pri la piroteknikaĵo de Valle. Oni povas konsili al la estraro nur, ke ĝi denove ekserĉu novan redaktoron, ĉar la eksperimento kun Valle fiaskis. Agnoski sian eraron eĉ kreskigus respekton al la estraro, ĉar tiel ĝi montrus, ke ĝi serioze celas la bonon de la Asocio kaj ne blinde kredigas propran pravon, kiam malpravo evidentas al ĉiu.

La estraro sidas jam preskaŭ jaron, sed malfacilas vidi signojn pri komenco de pli bona periodo en UEA. Mark Fettes anoncis, ke la membrostatistiko estas la mezurilo pri la sukceso de lia estraro. Miraklo tamen necesos, por ke realiĝu la celo pri 10-procenta kresko de la membraro ĉiujare, kiel skribite en la Strategia Plano. Tamen ne kulpas nur la revuo, kies karnavala vesto ne allogas pli da membroj.

Esperantistoj membriĝas en UEA, ĉar kiel ĝia nomo diras, ĝi estas Esperanto-asocio en la monda skalo. Por Esperanto-asocio Esperanto estas la ĉefa afero. Se io alia ol Esperanto estus la ĉefa ekzistokialo kaj celo de UEA, ĝia nomo estus vortumita laŭ tiu alia afero. Laŭ la statuto de UEA la disvastigo de la uzado de Esperanto estas ĝia ĉefa celo, kvankam nur malmultaj legis la statuton kaj kredas populistojn kiel Renato Corsetti, por kiuj la unua celo de UEA estas disvastigi Esperanton. Tiu simplismo kaŭzis forvelkon de agadoj, kiuj ĝuste celis disvastigi la uzadon de Esperanto. Iam UEA klopodis instigi terminologian agadon, eĉ kun dungito en sia Terminologia Esperanto-Centro, sed de dudek jaroj oni ne plu aŭdas pri TEC. Antaŭ tridek jaroj UEA kaj ILEI lanĉis triŝtupan internacian ekzamensistemon, sed unu generacion poste la tria, supera ŝtupo plu mankas. Jen nur du ekzemploj pri neglektado de la kreo de kvalitaj kondiĉoj por pli vasta uzado de Esperanto.

Oni ofte ŝercas, ke ĉiuj diskutoj de esperantistoj pli aŭ malpli frue fariĝas disputoj pri lingvaj detaloj. Oni eĉ donis nomon al tiu fenomeno: “leĝo de Tonjo”, laŭ Tonjo del Barrio, kiu iam sprite skribis pri ĝi. Eblas ridi aŭ plendi pri tiu fenomeno, sed ankaŭ ĝi montras, kiom la lingvo gravas al esperantistoj. Tial estas kompreneble, ke UEA allogas ilin malpli, se ili sentas, ke aliaj aferoj gravas al UEA pli ol Esperanto. Kelkfoje oni volas fari el UEA asocion por homaj rajtoj ĝenerale, kiel Kep Enderby dum sia prezidanteco, aŭ por lingvaj rajtoj. Nun Mark Fettes artikolas pri daŭripova mondo kiel la vojo de UEA kaj pri la neceso alianciĝi kun aliaj fortoj, kiuj strebas por daŭripovo. Ĉio tio estas aferoj, pri kiuj indas paroli ankaŭ sur la forumoj de UEA, sed ne pli ol paroli. Ili restu flankaj temoj, kaj UEA evitu preni starpunkton pri ili. Temas ja pri sociaj kaj politikaj problemoj, pri kiuj esperantistoj same malsame opinias inter si kiel homoj ĝenerale. Eĉ pri lingvaj rajtoj ne povas ekzisti universale akceptita esperantista starpunkto.

Esperanto fariĝu denove la plej grava afero por UEA, kaj tiam disvastigo de Esperanto estu malpli grava ol la disvastigo de ĝia uzado. Tiu ĉefa celo precipe signifas kvalitan kreskon de la Esperanto-komunumo – kaj de la individua esperantisto – kaj nur duagrade ĝian nombran kreskon. El ĝi tamen nature sekvos nombra kresko de UEA, kiam esperantistoj rimarkos, ke Esperanto gravas al UEA kaj ke ĝi unuavice servas al la lingvo kaj al siaj membroj. Plej urĝe ni tamen atendu de la estraro, ke ne nur Esperanto sed Esperanto gravas al ĝi. La revuo de UEA renaskiĝu kiel revuo, kiun oni denove povos montri al esperantistoj. Poste ĉio cetera iros de si mem, aŭ almenaŭ multe pli facile.

Komitatano Z

Legu kelkajn pli fruajn Vortojn de Komitatano Z:

Ricevinte la revuon de Valle
Atendante la revuon de Valle
Ĉu io nun estas nova?
Antaŭraporto el Rejkjaviko
De B al Buller
Al pli azia estonteco de UEA
Survoje al la Fettes-erao
Hundoj bojas, karavano vojas
Lingvaj dorsosakuloj


Volapuko havas novan Cifal!

Hermann Philipps

La 1an de majo la Volapuka movado ekhavis sian okan Cifal (prezidanton): Hermann Philipps, kiu loĝas en Bonn (Germanujo) transprenas la bridon de Brian Bishop (Anglujo).

La nomo Volapük (kion Zamenhof esperantigis Volapuko) signifas “monda lingvo”. Ĝi estis la unua internacia lingvo, parolata inter homoj de multegaj nacioj. Johann Martin Schleyer (1831-1912), germana pastro, la unua Cifal, kreis la lingvon en 1879. Subtenantoj baldaŭ havis movadon tra Eŭropo. Post dek jaroj estis anoj ĉie, ekzemple en Japanujo, Ĉinujo, Afriko, Usono, Aŭstralio. Estis pli ol 250 kluboj, pli ol 50 revuoj, kaj pli ol 500 eldonaĵoj. Ĝi estis tiel populara, ke du vaporŝipoj en Rejno nomiĝis Volapük. Multaj el la unuaj esperantistoj estis antaŭe entuziasmaj volapukistoj.

Volapuko

La Volapuka movado malfortiĝis post la morto de Schleyer, ĝis en 1931 d-ro Arie de Jong eldonis gramatikon kaj vortaron, kaj restarigis la lingvon. Li ankaŭ fondis internacian revuon, kiu aperis ĝis la 1960aj jaroj.

Brian Bishop, la sepa Cifal ekde 1984, starigis novan Zänabür Volapüka (Centra Oficejo pri Volapuko) por kunigi kaj disponigi ĉiuspecajn Volapukajn materialojn, inter kiuj multaj eroj estis hereditaj de antaŭaj prezidantoj. La havaĵo de la Centra Oficejo nun restas ĉe la biblioteko Butler de la Esperanto-Asocio de Britio. Krome, troviĝas multaj volapukaĵoj en la Bavara Ŝtata Biblioteko en Munkeno, en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kaj aliloke. Reinhard Haupenthal eldonas multajn librojn pri kaj en la lingvo ĉe sia Iltis Verlag. Post la centjara datreveno de Volapuko en 1979, Ralph Midgley fondis novan organon Vög Volapüka (Voĉo de Volapuko). En 2007 la movado oficialiĝis kiel Sog Bevünetik Volapüka (Internacia Societo de Volapuko).

Brian Bishop


KAESTKAEST: Konservi nian heredaĵon

KAEST estas mallongigo de Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. Ĝi okazas ĉiun duan jaron, ĉi-foje la 13a–16an de novembro en Slovakio.

La ĉeftemo de KAEST 2014 estas “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”. La konferenco ĉiam havas ĉeftemon, pri kiu oni prelegas, kaj paralele okazas dua parto de prelegoj “ceteraj”. Do ne trovinte sian lokon ĉe la ĉeftema programo, oni povas prelegi (aŭ ĉeesti prelegojn) pri io alia.

La programo de KAEST konsistas el:

  • prelegoj (en du paralelaj blokoj, ĉeftemaj kaj alitemaj)
  • trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj k. s.)
  • fakaj diskutoj (pri certa temo)
  • vespera (neformala) programo (vingustumado, filmoprezentado, diskutoj, k. s.)
  • ekskurso (en dimanĉa posttagmezo)

Kaj kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn. Oni ne timu, ke la konferenco celas nur fakulojn – oni povas ĝin partopreni sen esti sciencisto aŭ teknikisto – oni povas simple ĉeesti kaj aldone ekscii ion novan, utilan, interesan.

La programo de KAEST konsistas el prelegoj kaj seminarietoj. Ĝi komenciĝos ĵaŭde la 13an de novembro 2014 per vespermanĝo kaj finiĝos dimanĉe la 16an de novembro 2014 per tagmanĝo. Post fino de la ĉefa programo eblos dimanĉe posttagmeze partopreni ankoraŭ unu ekskurson. Se vi restos en Slovakio post la fino de la ĉefa programo kaj ŝatus pli longe resti tranokti en Modra, alparolu la organizantojn.

Kompare kun antaŭaj jaroj, la aranĝo havos novaĵojn: seminarion kaj trejnadon pri skanado kaj plian AMO/ SPAMO-seminarion. Tiuj seminarioj daŭros pli longe ol KAEST mem. Ili komenciĝos pli frue ol KAEST kaj finiĝos post ĝia fermo. Se vi ŝatus ĉeesti ankaŭ ilin, bonvolu mencii vian emon partopreni en la aliĝilo.

Detaloj pri KAEST troveblas ĉe: http://kaest.ikso.net

Peter Baláž
E@I-kunordiganto


Vide el Bruselo

Bjalistoko, Ukrainio kaj Eŭropo

Krimeo

Monto Ajudag en Krimeo

La krizo en Ukrainio ĉiam pli pensigas min pri Bjalistoko. Kompreneble, ĉiu esperantisto scias pri la kreinto de nia lingvo Ludoviko Zamenhof. Ni ankaŭ scias, ke la tiama Bjalistoko estis urbo multlingva kaj multetna. Pli ol cent jarojn poste la urbo perdis tian multetnan econ. Ne plu aŭdiĝas multe de belarusa, rusa, germana kaj jida lingvoj, sed pli kaj pli nur la pola. Eĉ la loka pola dialekto ŝajne perdas siajn ecojn. Ŝajne la granda orientdevena vortprovizo de la loka dialekto sukcese malaperas pro kreskanta unueciĝo de la pola lingvo.

Pro la trista historio de Bjalistoko ligiĝas mia penso al unu el la plej grandaj timoj por la nuna relative paca kaj prospera okcidenta Eŭropo. Kion fari, se nacioj denove komencas interbatali? Estas nepenseble, ke Germanio konkerus germanlingvajn teritoriojn en Aŭstrio, Belgio, Danlando, Francio, Italio, Svislando, Ĉeĥio, Luksemburgio, Pollando kaj Kaliningrada regiono de Ruslando. Ankaŭ neniu pensas, ke Francio konkerus franclingvajn teritoriojn en Belgio, Italio kaj Svislando.

La listo de Eŭropaj nacioj aŭ samlingvanoj, kiuj vivas en pluraj landoj estas longa. Svedoj vivas ankaŭ en Finnlando, kaj finnoj en Svedio. Danoj vivas ankaŭ en Germanio, kaj italoj en Svislando. Hungaroj vivas ne nur en Hungario, sed ankaŭ en Slovakio, Ukrainio, Serbio, Kroatio, Slovenio kaj Rumanio. Sed post la dua mondmilito ĝenerale akceptiĝis, ke ne plu multe ŝanĝiĝos la landlimoj en Eŭropo, krom en la trista kaj sanga okazo de la sudokcidenta Balkanio. Ankoraŭ oni ne akceptas internacie la novajn landlimojn en Azerbajĝano, Kartvelio, Kipro, kaj nun – Krimeo.

La anekso (aŭ unuiĝo, laŭ la Ruslanda vidpunkto) de Krimeo kaj la timo, ke vasta teritorio en suda kaj orienta Ukrainio baldaŭ povos iĝi ruslanda, ŝanĝis la rilatojn inter homoj kaj politikistoj en la Eŭropa Unio kaj Ruslando. Oni timas la estontajn agadojn de Ruslando, ekzemple, en Belarusio kaj en la baltaj landoj. La sekvoj de tiuj timoj en EU baldaŭ aperos.

Unue, pli kaj pli malfacilos por ruslandanoj vojaĝi en EU. Ne plu temas pri senviza eniro por ruslandaj civitanoj. Ekonomie, science kaj kulture estos malpli da kontaktoj. Esperantistoj estis inter la unuaj, kiuj spertis la malfacilaĵojn. La nunjara kaj 26a Aroma Jalto en majo estis nuligita. Ne estas verŝajne, ke ĉi tiu Esperanto-festivalo revenos al la belega Krimeo.

Aliflanke, Ruslando pli kaj pli turnas orienten kaj serĉas ligojn kun kreskantaj ekonomioj kiel Ĉinio kaj Barato.

Dafydd ab Iago

Krimeo

Partoprenantoj de la someraj esperantistaj renkontiĝoj en Tarĥankun kun plezuro vizitas la naturan basenon Kaliko de Amo en Atleŝ. Ĝi estos vizitebla ankaŭ dum la sekva renkontiĝo, planita en Krimeo por la 1–10a de julio. (La foton sendis Jefim Zajdman)


Nia trezoro

Antanas Poška

Antanas Poška

La plej elstara litova vojaĝanto de la 20a jarcento estis la esperantisto Antanas Poška. Lia epopea vojaĝo al Hindio tra Eŭropo, Norda Afriko, efektiviĝis nur dank' al Esperanto. La pasio al sciado igis lin vojaĝanto, dank' al la kono de Esperanto li ĉie dece reprezentis Litovion. Per sia enhave riĉa vivo Antanas Poška pruvis la praktikan valoron de Esperanto kaj iĝis imitinda ekzemplo por la nuna generacio de esperantistoj.

Antanas Poška naskiĝis la 24an de marto 1903 en la nordlitova vilaĝo Gripkeliai (nuntempe en la distrikto Pasvalys). Same kiel multaj samvilaĝanoj li povus resti simpla terkulturisto. La vivon tamen antaŭdestinis la internacia lingvo!

En 1913, la apenaŭ dekjarulo Antanas ricevis la lernolibron de Esperanto Tarptautinės kalbos vadovėlis. Dum la ŝafpaŝtado li parkeris ĝin. Komenciĝis la Unua Mondmilito. Foje inspektanta germana ĝendarmo ekvidis ĉe la knabo la lernolibron kaj paroligis lin esperantlingve, donis al li adresojn de Berlinaj esperantistoj. De tiuj Antanas ricevis adresojn de esperantistoj en Kaŭno. Tiam ankaŭ aliaj samvilaĝanoj komencis lerni Esperanton. Ilin publike riproĉis la paroĥestro: “la lingvon elpensis judo, kaj al romkatolikoj ne decas lerni ĝin!”. La juna Antanas tuj oponis: “Diru, kiun naciecon havis Jesuo!”

En 1921 Antanas Poška translokiĝis al Kaŭno. Ĉi tie li laboris kaj frekventis vesperan gimnazion, vizitis kunvenojn de esperantistoj. La elstara litova esperantisto Adomas Jakštas-Dambrauskas (konata kiel Dombrovski) proponis al la 19-jara gimnaziano iri al Veisiejai por registri rememorojn de lokuloj pri Lazaro Zamenhof. La venigitan materialon Dambrauskas publikigis. Ho ve, en la rememorojn enŝteliĝis kronologiaj kaj aliaj eraroj, kiujn poste korektis aŭtoritataj biografoj de Zamenhof.

La unua Esperanto-kongreso de Poška, la 15a Universala Kongreso en Nurenbergo (Germanio), tre impresis lin. Tie li konatiĝis kun la gefiloj de Ludoviko Zamenhof – Adamo (iam loĝinta en Kaŭno) kaj Lidija. Baldaŭ Poška iĝis ne nur uzanto kaj propagandanto de Esperanto, sed ankaŭ diskoniganto de Litovio. Unue, per radio. Kiam la 12an de junio 1926 en Kaŭno ekfunkciis unu el la plej potencaj Eŭropaj radio-stacioj, la unuajn aŭskultantojn gratulis en Esperanto Antanas Poška, kiu fariĝis gvidanto de la regula Esperanto-programo Nia anguleto.

Foje, de sveda radioaŭskultanto venis demando pri parenceco inter la litova kaj hinda lingvoj. Antanas Poška, medicina studento, decidiĝis esplori la demandon mem kaj veturi al Hindio. Al li, la ĉefdelegito, UEA rekomendis laŭvoje prelegi pri Litovio kaj Esperanto. Tiel en aŭtuno 1929 komenciĝis lia motorcikla grandvojaĝo tra Germanio, Ĉeĥio, Aŭstrio, Hungario, Jugoslavio, Bulgario kaj Grekio. De Egiptio kaj Palestino al Irako kaj Irano. En Irano li grave ekmalsanis kaj perdis sian motorciklon. Tehranaj esperantistoj kaj bahaanoj preskaŭ dum duona jaro zorgis pri lia sanstato. Fine, li atingis Bombajon, estis loĝigita en bahaa centro kaj ekstudis antropologion en la Bombaja universitato.

Dum sia kvarjara estado en Hindio Poška kiel antropologo partoprenis sciencajn ekspediciojn. Li interesiĝis pri ĉiutaga vivo de lokuloj, pri la landa kultura heredo. Samkiel en Eŭropaj, ankaŭ en Aziaj landoj Poška en Esperanto prelegis pri Litovio. En Bombajo kaj Kolkato li Ĉe-metode instruis Esperanton kaj tiel kontribuis al la starigo de la Esperanto-movado en Hindio.

La plej malfacila etapo de la vojaĝo estis la reveno tra Turkio. Tie oni suspektis lin esti angla spiono. Lin oni arestis, katenis kaj ligite al ĉevalo pelis tra la lando ĝis la Bulgara landlimo… Mi memoras la vortojn de Antanas Poška: “Plani vojaĝon estas ĝojo. Plenumi la vojaĝon estas bagno. Rememori la vojaĝon estas kompenso por ĉio. La vivo estas vojaĝo”.

Nur en 1937, post la okjara migrado, Poška revenis en Litovion. En la sama jaro li iĝis prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, reelektita en 1939. Sed komenciĝis la Dua Mondmilito, vastiĝis nazia persekutado de la judoj. La nobla Poška entreprenis klopodojn por savi familianojn de Zamenhof per prezento de litova civitaneco al ili. Kelkajn judojn li sukcesis savi de la persekuto. Unu el la savitoj estis aktiva Vilna esperantisto Akiv Gerŝater.

Antaŭ la milito en junio 1940 Litovio estis aligita al Sovetunio; komence de julio estis likviditaj ĉiuj nekomunistaj organizaĵoj, ankaŭ la Litova Esperanto-Asocio… Fine de 1944 la sovetia reĝimo revenis. En junio 1945 Antanas Poška kiel “angla spiono” kaj “naciisto” estis arestita kaj ekzilita al Komio, kaj post tri jaroj – al la norda Kazaĥio. Tie, kvankam ekzilito, li povis plenumi arkeologian kaj antropologan laboron. En 1958 li estis rehabilitita kaj post unu jaro revenis en Litovion. En 1964 Antanas Poška estis elektita prezidanto de la Vilna Esperanto-klubo. Ĝis sia vivofino li restis vojaĝanto (Kaŭkazo, Moldovio, Kirgizio, Ĉeĥoslovakio) kaj aktiva esperantisto.

Antanas Poška rakontis:

La vivo ne dorlotis min. Ĉio estis atingita per obstino, laboro kaj celkonscio. Ĝi estis plena de strebo, lukto ne nur por kono, sed ankaŭ por pano <…>. Lerninte la internacian lingvon Esperanto mi havis amikojn en la tuta mondo. Ili estis de diversaj rasoj, religioj, nacioj kaj landoj, sed ĉiuj ili estis homoj – deziris vivi, ĝoji, krei, amikiĝi.

Pri sia epopea vojaĝo Antanas Poška ekverkis libroserion De la Balta Maro ĝis Bengalio. Antaŭ la Dua Mondmilito estis eldonitaj du volumoj. Post la restarigo de la sendependeco de Litovio estis eldonitaj pliaj volumoj de la iama soveta politika prizonulo. La oka, la lasta, aperis en 2012. La alloge priskribitaj jam malaperintaj etnografiaĵoj, sociaj kaj politikaj fenomenoj ankaŭ nun interesas scivolajn legantojn kaj diversajn fakulojn.

En 1979 Poška ekverkis en Esperanto vojaĝlibron Ni ĉiuj estas fratoj. Fragmentojn el ĝi en 1993 publikigis la revuo Litova Stelo. Iam ĝi aperos plene kaj diskonigos la vojaĝanton, ĵurnaliston kaj esperantiston Antanas Poška.

Poška mortis la 16an de oktobro 1992. Post la adiaŭo en la salono de la Litova Verkista Asocio, okazis la lasta vojaĝo de Antanas Poška – al la Vilna tombejo Antakalnis… Tamen malgraŭ la forvojaĝo li restas vivi inter ni!

Vytautas Šilas


Anna Aĥmatova: ĉion postvivinta

Aĥmatova

La vivo de Anna Aĥmatova meritas ne dupaĝan artikolon, sed diversĝenrajn librojn – fakte, tiuj estas jam amase verkitaj. Preskaŭ ĉiu imagebla temo estas jam pritraktita kaj pridisertita. Neoficiala retejo, dediĉita al Aĥmatova, nombras pli ol 600 artikolojn pri ŝi. Okaze de ŝia 125-jariĝo ni nur rememoru la ĉefajn eventojn el la vivo de unu el la plej elstaraj rusaj poetoj.

Aĥmatova, pri kiu oni ne povas diri “tro frue forpasinta” (je la mortotago ŝi aĝis 76 jarojn), personigas plejeble dignan vivon, kies fono ĉiam estis malfeliĉo – jen iu, jen alia. Sed diversaj tragedioj, iom-post-iom ruinigantaj ŝian ekziston, servis por bono de ŝia talento. La konstato estas sufiĉe cinika, sed tia estas naturo de poetoj. Oni ĉiam diskutas, ĉu genio devas kreski en malfeliĉaj cirkonstancoj – la respondoj kaj opinioj varias, tamen da vere grandaj poetoj kun (ĉ)iurilate malfeliĉa sorto estas multe pli, ol kun la feliĉa. Se la unua edzo de Aĥmatova, poeto Nikolaj Gumiljov, ne estus mortpafita, se ilia filo, sciencisto kaj historiisto Lev Gumiljov, ne estus arestita kaj kondamnita por plurjara prizonado, se ŝia tria edzo Nikolaj Punin same ne estus malliberigita, apenaŭ estus verkita Rekviemo, unu el perloj de la rusa poezio de la 20a jarcento.

Aĥmatova, origine Anna Gorenko, naskiĝis la 11an (Gregorie: la 23an) de junio 1889 en Odeso, sed jam sekvajare la familio ekloĝis en la apudpeterburga Carskoje Selo (la urbo nun nomiĝas Puŝkin). Ĉiun someron la estonta poetino pasigis apud Sebastopolo, kie ŝi daŭre ŝokis tieajn junulinojn per sia sendependa konduto: ŝi banis sin en la maro dum ŝtormoj, sunbruniĝis ĝis senhaŭtiĝo, promenis nudpiede kaj faris multon alian, kion ne faris la “bonedukitaj” knabinoj.

Aĥmatova

Anna verkis unuan versaĵon je la aĝo de 11 jaroj. La patro malpermesis al ŝi subskribi poeziaĵojn per ilia familinomo, tial la juna poetino baldaŭ ekuzis pseŭdonimon, kiu originis el la fraŭlina familinomo de unu el ŝiaj praavinoj. La unua versaĵo de Aĥmatova estis publikigita en 1911. Unu jaron pli frue ŝi geedziĝis kun Nikolaj Gumiljov, unu el la plej brilaj reprezentantoj de la rusa poezia “Arĝenta epoko”, kaj jam sekvajare naskiĝis ilia filo – la sola infano naskita de Aĥmatova (ankaŭ de Gumiljov, kiu estis pafekzekutita en 1921).

Studentoj de rusiaj filologiaj fakultatoj diligente parkeras la titolojn kaj la sinsekvon de la unuaj kvin poeziaj kolektoj de Aĥmatova: La vespero (1912), La rozario (1914), La blanka aro (1917), La plantago (1921), Anno Domini MCMXXI (1922). (Preskaŭ ĉiuj libroj estis en sekvaj jaroj multfoje reeldonitaj.) Sed ol scii la titolojn kaj eldonjarojn de la libroj, multe pli gravas kompreni, kio enestis en tiuj libroj.

Ŝiaj versaĵoj mem estis faritaj majstre, fajne kaj tre sagace, sed ĉefe oni konstatis, ke en la rusa literaturo la unuan fojon eksonis virina voĉo. Bedaŭrinde mankis en la pli fruaj jarcentoj rusaj nomoj, samskalaj kun Mary Shelley, Jane Austen aŭ la fratinoj Brontë. La menciitaj personoj ja verkis prozon, tamen egale – apud Lomonosov, Puŝkin, Tolstoj aŭ Dostojevskij neniam troviĝis samgravaj virinoj, ĉu prozistinoj, ĉu poetinoj.

Tamen la verkoj de Aĥmatova altiris la atenton ne nur pro la sekso de la aŭtorino. Ŝi respegulis emociojn, travivaĵojn, suferojn kaj ĝojojn de siaj samtempulinoj. Tuj ekde la libro La vespero en Rusio aperis amasaj imitantoj – poeziemaj junulinoj, foje leginte versaĵojn de Aĥmatova, jam ne povis verki alimaniere. (Privata rimarko. En niaj familiaj arkivoj konserviĝis kajero kun versaĵoj de mia praavino Olga Goppen, edzino de la pafekzekutita diplomato Aleksandr Arosev kaj patrino de tutlande konata aktorino Olga Aroseva, kiujn Goppen verkis inter la 1915 kaj ĉ. 1930. Mi ne komparas talentojn de Aĥmatova kaj mia praavino, sed estis tre interese noti la similecon – fojfoje dumlege ŝajnis, ke temas pri la plej komencaj, tute mallertaj versaĵoj de la estonta klasikulino.)

* * *

Kiam mort-timon afekcian
En ni elvokis Germani'
Kaj la spiriton Bizantian
Jam perdis rusa eklezi',

Kiam ĉe-Neva metropolo
Sen la kutima pomp-inklin',
Kiel putin' post alkoholo,
Ne sciis, kiu prenas ĝin, –

Mi aŭdis voĉon false flatan,
Ĝi diris: «Vin atendas ben',
Forlasu pekan kaj malsatan
Ruslandon vian sen reven'.

Mi viajn sangajn manojn lavos,
Eligos honton el la kor',
Kaj poreterne vin forlasos
Suferoj viaj kaj dolor'».

Sed mi, trankvila kaj firmeca,
La aŭdon ŝirmis sen hezit',
Por ke pro diro ĉi maldeca
Ne malpuriĝu la spirit'.

1917

Tradukis Ludmila Novikova (1989, 2014)

La rilatoj de Aĥmatova kun viroj ne estis facilaj kaj senambiguaj. Bedaŭrinde, parolante pri “viroj” oni subkomprenu ankaŭ la filon… La divorco de Aĥmatova kaj Gumiljov okazis en 1918, kaj preskaŭ tuj ŝi geedziĝis kun alia poeto, nun apenaŭ konata ekster scienculaj rondoj – Vladimir Ŝilejko. Ilia geedzeco daŭris nur tri jarojn (oficiale – ok). Poste komenciĝis komplikaj kaj suferoplenaj rilatoj kun Nikolaj Punin. Oktobre 1935 Aĥmatova postvivis koŝmaran semajnon: samtage estis arestitaj Punin kaj Lev Gumiljov.

Tre baldaŭ ambaŭ estis liberigitaj, tamen tiu tempo ne pasis senspure. En 1938 Lev estis kondamnita por kvin jaroj en prizono, kaj en 1949 por pliaj dek. Lev Gumiljov dum multaj jaroj erare opiniis, ke la patrino faris malmulton por liberigi lin (dum kiam ŝi faris ĉion, kion povis). La interkomunikado de Aĥmatova kaj Gumiljov longajn jarojn estis tre malvarma.

Inter 1923 kaj 1934 Aĥmatova preskaŭ ne havis publikigojn. Krome multaj versaĵoj estis perditaj dum oftaj translokiĝoj, kiujn spertis la poetino. Malgraŭ ĉio en 1940 aperis ŝia nova versokolekto, kiu nomiĝis El ses libroj.

Inter 1935 kaj 1940 Aĥmatova verkis la poemon Rekviemo, kie ŝi resumis terurajn travivaĵojn de sia vivo.

El “Rekviemo”

IX

Frenezo jam sur la anim'
duone volvis la vualon,
trinkigas per la fajra vin'
kaj logas en la nigran valon.

Kaj mi komprenis en sopir':
la lukt' al ĝi estas cedenda –
aŭdante min en la delir',
kiu jam ŝajnis esti fremda.

Ĝi ne permesos, malamik',
al mi eĉ ion kune preni
(kaj vanus peto kaj suplik'.
kaj vantus preĝ-admone peni):

nek la okulojn de la fil'.
fiksintaj la turmenton ŝtonan,
nek tiun tagon de l' forir',
nek rendevuon la prizonan,

nek la teneron de la man',
nek la palpiton de tremolo,
nek sonon mildan en lontan' –
la lastan vorton de konsolo.

1940

Tradukis Nikolai Lozgaĉev (1989)

Sed Rekviemo renkontiĝis kun la legantoj nur en la dua duono de la 1950aj jaroj, ĉar en 1946, post la fino de la milito (Aĥmatova estis evakuita el Leningrado, pasigis kelkajn jarojn en Taŝkento kaj revenis tuj post forigo de la sieĝo) la poetino estis severe kritikita de la oficialuloj kaj forstrekita el la literatura vivo. Temis pri ukazo de la Organiza Buroo de KPSU, kie interalie oni skribis:

«Aĥmatova estas tipa reprezentantino de la popole fremda malplena senidea poezio. Ŝiaj versaĵoj, plenigitaj de la pesimisma kaj dekadenca spirito, sekvantaj gustojn de la malnova salona poezio, kiu rigidiĝis sur la pozicioj de la burĝa-aristokrata estetiko kaj dekadenco, “la arto pro la arto”, kaj kiu ne deziras esti samtempa kun la popolo, malutilas la edukadon de nia junularo kaj ne povas esti tolerataj en la sovetia literaturo».

Estis preskaŭ verdikto. Se tio estus skribita pri iu ajn fine de la 1930aj jaroj, la homo ne vivus pli ol kelkajn monatojn. Aĥmatova estis bonŝanca – oni nur eksigis ŝin el la Verkista unio kaj malpermesis publikigon de ŝiaj versaĵoj. Aldoniĝis la duaj arestoj de Lev Gumiljov kaj Punin. La poetino ĉesigis la rilatojn kun Punin en 1938, tamen ili restis proksimaj unu al la alia. Ambaŭ viroj “ricevis” po dek jarojn – malfeliĉe, Punin tion ne postvivis, mortinte aŭguste 1953 en prizono, jam post la forpaso de Stalin. Gumiljov estis senkulpigita en 1956.

La du lastaj verskolektoj de Aĥmatova nomiĝis La poemoj (1958, kun postaj reeldonoj) kaj La kuro de la temo (1965). Samjare kun la lasta libro Aĥmatova estis omaĝita de la Oksforda universitato per la honordoktora grado. Ŝi mortis la 5an de marto 1966.

Ĝis la lasta tago Aĥmatova ne perfidis sian muzon. Baze ŝi konsentis kun la “akuzoj”, faritaj en 1946 – ŝi ja efektive verkis tiustile. Alia afero estas, ke tio ne povus esti motivo por elĵeti ŝin el la literaturo. Unu el ŝiaj provoj liberigi la filon estis publikigo de la lojala kontraŭmilita poemaro Gloron al la Paco (1950), sed ĝi ne estis tute natura por ŝi – Aĥmatova neniam inkludis versaĵojn el tiu libro en siajn postajn kolektojn. Tamen certan servon tiu libro faris – en 1951 la poetino estis reakceptita en la Verkistan union kaj publikigoj restartis. En 1955 la ŝtato eĉ liveris al ŝi senpagan apudurban dometon – tie ŝin vizitis, interalie, la dudekjara Iosif Brodskij, ricevinta la poezian “benon” de Aĥmatova.

Pravecon ĉiam evidentigas la tempo. Ĝis nun multegaj junulinoj, nombrante siajn ŝatatajn poetojn, nepre mencias la familinomon de Aĥmatova. Pasis jarcento post ŝiaj unuaj versaĵoj kaj duonjarcento post ŝia morto, sed ankaŭ ĉi-tempe oni legas ŝin kaj (re)malkovras emociplenan, sentoriĉan, iom malhelan, sed senkompare belan mondon de la poezio de Aĥmatova:

* * *

Pro kio miksis vi panpecon
Kaj akvon mian kun venen'?
Pro kio lastan liberecon
Transformas vi je pupa scen'?
Ĉu tial, ke mi ne moktretis
Amikojn ĉe perea rand'?
Ĉu tial, ke fidela restis
Mi al malĝoja mia land'?
Do estu tiel. Sort' poeta
Ja estas vojo de martir':
En ĉenoj, en ĉemizo penta
Kun kandeleto vea ir'.

1935

Tradukis Ludmila Novikova (2013)

Grigorij Arosev


Klarigo de la homaj reagoj

Tišljar, Zlatko. Ekzistado: Kibernetika klarigo de la mondo. – Zagrebo: Izvori, 2012. – 79p., il.

Ekzistado

La plej novan libron de Zlatko Tišljar karakterizas interfakeco. Ĝi baziĝas sur kibernetiko, psikologio, sociologio, filozofio kaj logiko/komputado. La verko proponas psikokibernetikan klarigon de la homaj reagoj al eksteraj stimuloj surbaze de plurnivela algoritmo.

La lingvaĵo estas klara kaj la multaj diagramoj faciligas la komprenon. La enhavo estas legebla ankaŭ por nefakuloj pri kibernetiko aŭ psikologio. En la dua ĉapitro troveblas resumo pri la bazaj principoj de kibernetiko.

Laŭ la ekstera formo temas pri belaspekta eldonaĵo. La malmola kovrilpaĝo montras sinsekvon de binaraj ciferoj kaj de DNA-kodo kun homa cerbo en la fono. La naturamikoj aprezos la recikligitan paperon kiu neniel ĝenas la legadon danke al la formato kiu ebligis al la eldonisto uzi grandan litertipon. Troveblas en la libro nur malmultaj komposteraroj.

Se oni serĉas psikokibernetikon en interreto, oni trovas malmulton krom la libro de Maxwell Maltz, cetere menciita en la bibliografio de Tišljar. Sed tiu usona verko el la jaro 1960 ne proponas klarigan teorion sed nur praktikajn trukojn, poste reuzitajn ekzemple de Anthony Robbins kaj aliaj guruoj pri memhelpo.

Do ne temas pri resuma libro de bone konata esplorkampo sed pri provo haki vojon en nova tereno. Kiel skribas la aŭtoro en la unua ĉapitro “Tial ĉi tiu verko estas starta elirpunkto por scienco serĉi pli detalajn elementojn en la hierarkia strukturiĝo de la naturo”. La aŭtoro plurloke mencias ke kunlaboro de pluraj personoj estos bezonata por daŭrigi la esploron:

En tiuj pli foraj niveloj necesas kolektiva laboro por trovi la ĝustajn respondojn (p. 11);

ili sendube devos esti reviziataj baze de diskutoj kaj esploroj de pluraj homoj. <…> Tio restu tasko de la postaj esploroj de aliaj (p. 73).

Kvankam la subtitolo de la verko estas “kibernetika klarigo de la mondo”, la prezentita skemo koncernas ĉefe la nivelon de homo. Por aplikado al aliaj universeroj oni devos atendi sekvan libron de Tišljar aŭ de estontaj kunlaborantoj.

Tiu belaspekta libro kun pensiga enhavo havos sian lokon apud Senĝenaj Dialogoj de Alberto Fernández en la biblioteko de Esperanto-parolantoj.

Thierry Salomon


Dua akto en atentinda muzik-serio

Inicialoj DC. Signoj de viv': K-disko. – [s. l.]: Inicialoj D. C., 2012.

Inicialoj DC

La projekto Inicialoj DC ne estas tute nova en Esperantujo. Ĝi aktivas ekde 2003, kaj ĝia antaŭa albumo Urbano al mi persone faris tre agrablan impreson. La nova albumo Signoj de viv' entute (laŭ la stilo, enhavo kaj kvalito) tre similas al la antaŭa disko, tial dum la recenzado ne eblas eviti ripetojn.

La muzika stilo de la disko prezentas nelaŭtan miksaĵon de elektronika “ambienta” muziko, popular-sonaj koloroj kaj iom milda pop-roko. La melodioj entute ne estas tro atentokaptaj (foje ili estas eĉ iom rep-stilaj, kiam temas ne pri veraj melodioj, sed pri nura parolado; ĉi-foje tamen ne tro ritma kaj skanda, sed ja iom persona kaj intima), sed ili estas bone enplektitaj en la ĝeneralan “ŝveban” kaj malstreĉan son-kanvason. En la muziko dominas iom hele minora tono kaj trankvilaj ritmoj, tamen ankaŭ kelkaj pli viglaj pecoj enestas. Tiuspeca muziko bone taŭgas por servi kiel iom malstreĉa fono, sed ĉi-okaze ĝi posedas ne nur fonajn kvalitojn, sed ankaŭ ian agrablan sorĉon.

La tekstoj restis same interesaj kaj belaj poezie (kvankam kun iom da lingvaj malglataĵoj). Plejparte ili prezentas “vivo-notojn” kaj “vivo-impresojn” de la aŭtoro; foje temas pri metafor-riĉaj personaĵoj komprenendaj nur sente-intuicie, foje – pri pli objektivaj privivaj rezonadoj. La ĝenerala humoro de la tekstoj tre varias kaj pendolas de preskaŭ tute nigra melankolio (“nin atingos nek ĝojo nek pen'”) tra filozofia introspekto (“ĉu min helpos la anĝela voĉ' aŭ nur mi mem?”) al optimismigaj (“sed ni unikas ĉiuj en milionoj”) kaj aktivigaj tekstoj (“estas tempo fari ion por vi mem”). Kompreneble, ankaŭ la priamaj fragmentoj ne mankas; enestas ankaŭ soci-engaĝitaj tekstoj. De la lingvaĵa vidpunkto la tekstoj ja enhavas kelkajn erarojn (ĉefe pri (ne)transitiva uzo de la verboj), sed la kvanto de tiuj misoj, laŭ mi, estas malpli granda, ol tiu de la averaĝa Esperanto-muzikalbumo. Feliĉe, ĉiuj akcentoj ŝajnas esti en la ĝusta loko.

Ĝenerale la albumo rezultis, mi ripetu, tre simila al la antaŭa, kvazaŭ temus pri albumo-ĝemelo aŭ dua seriero de iu album-serio. Ĝi tamen ne estas nura teda ripetado, sed plu praktikas kaj arte ellaboras daŭre interesan kaj aŭskultindan stilon. La peco Rendevuo, mirinde kombinanta eksteran muzikan simplecon kun fiksa poezia formo de la teksto, estas vera ĉarmaĵo de la albumo.

Se vi ŝatas nelaŭtan trankviligan muzikon kun iom da pop-rokaj elementoj (foje pli, foje malpli ekscitan) kaj kun ne tro komplikaj, sed kunsento- kaj eĉ pensad-vekaj tekstoj, tiu ĉi albumo estos por vi nepre atentinda. Ĝi plaĉos ankaŭ al ĉiuj ŝatantoj de nepordanca, sed iom “persone diskreta” popular-elektronika muziko.

Paŭlo Moĵajevo


LiroLiteratura konkurso Liro-2014

La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Post la pasintjara eksperimento la organizantoj decidis konservi la novan strukturon de la konkurso. Ankaŭ en ĉi tiu jaro la konkurso havos nur tradukajn branĉojn.

Por Liro-2014 estas proponataj du tradukendaj verkoj:

1. Traduko el la angla: The roads we take – novelo de O. Henry.
2. Traduko el la rusa: Muĥi – poemo de Aleksej Apuĥtin.

La originaloj de la tradukendaj tekstoj estas elŝuteblaj en la reto, ekzemple:

The roads we take en la projekto Gutenberg;

Muĥi en Wikisource kaj en Antologio de rusa poezio.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). Oni povas sendi la tekstojn rete (slipoj estu sendataj en apartaj mesaĝoj), al la adreso sezonoj@yahoo.com.

La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2014.

La laŭreatoj (unu en ĉiu branĉo) ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La organizantoj ĝis la 1a de januaro 2017 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la premiitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizantoj en okazo de libroforma eldono. La plej bona traduko de la novelo de O. Henry aperos en la antologio de anglalingva literaturo, eldonota de Sezonoj.

Bonŝancon!

Halina Gorecka
sekretario de Liro

Detalaj informoj pri la antaŭaj konkursoj.


Ricevitaj libroj

Vidu la plenan liston.

Gudskov, Nikolao. Origino de la vivo sur la Tero / Enkonduko de Amri Wandel. – M.: Impeto, 2011. – 80 p., il.; 300 ekz. – [Aĉeto].

Tišljar, Zlatko. Ekzistado: Kibernetika klarigo de la mondo. – Zagrebo: Izvori, 2012. – 79p. – [Recenzoekzemplero].

Заменгоф, Л. Л. Основы международного языка эсперанто (Fundamento de la internacia lingvo Esperanto). Репринтное вопроизведение издания “Посредника” 1911 года. – M.: Impeto, 2011. – 112 p.; 500 ekz. – [Aĉeto].


Ricevitaj gazetoj

Esperanta Finnlando, 2014/2;
Esperanto en Skotlando, 2014/200;
Esperanto, 2014/4,5;
Formoza Folio, 2014/16;
Frateco, 2014/104;
Informilo por Interlingvistoj, 2014/88-89;
Internaciisto, 2014/115;
KAE-Informilo, 2014/86;
Kontakto, 2014/2;
La Gazeto, 2014/171;
La Lanterno Azia, 2014/308,309;
La Ondo de Esperanto, 2014/4-5;
La Revuo Orienta, 2014/3;
La Sago, 2013/98;
Le Monde de l'Espéranto, 2014/587;
Literatura Foiro, 2014/268;
Monato, 2014/4,5;
Norvega Esperantisto, 2014/2;
Sennaciulo, 2013/11-12;
Svisa Esperanto-Societo Informas, 2014/2;
Update, 2014/65.


Rid(et)u kun ni

Nenio pli kolerigas virinon, kiu foriras al la laborejo, ol feritago de ŝia edzo.

* * *

Konsilo por mastrino: elirante el interreto, purigu la historion kaj lasu malfermita nur unu paĝon kun receptoj de supo.

* * *

– En Moskvo oni lastatempe preskaŭ ne drinkas…

– Kial do?

– Alaho malpermesas.

* * *

Se homo malfermas buŝon kaj nenion diras, tio signifas, ke li manĝas.

* * *

– Kara, mi tre rekomendas al vi doktoron Piloloff. Li havas tian vastan kaj profitdonan klientaron, ke li povas permesi al si diri, ke vi ne estas malsana, se vi havas neniun malsanon.

* * *

– Kial vi multon sukcesas kaj optimisme rilatas al ĉio?

– Simple mi kun neniu diskutas.

– Sed tio ne eblas!

– Nu, se ne eblas, do, ne eblas.

Kunrastis Kukucapa Nemoskovskaja


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2014, №6 (236)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2014:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 22 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 690 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (4000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (2400 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1400 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (800 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 20 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2014.