INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2014. №7 (237)Sur la kovropaĝo de la julia Ondo estas la pentraĵo Foliarbaro (1897) de la rusa pentristo Ivan Ivanoviĉ Ŝiŝkin (1832-1898). En la nuna sezono oni povas vidi tiajn pejzaĝojn ne nur sur bildoj, sed ankaŭ en la arbaroj de Ruslando. Venu, ekzemple, al SES apud Moskvo kaj vidu! ENHAVOKALENDAROTEMO
EVENTOJ
TRIBUNO
LINGVO
KULTURO
MOZAIKO
DIVERSAĴOJ
Julio 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj1. Antaŭ 400 jaroj mortis Isaac de Casaubon (Casaubonus, 1559-1614), la plej klera homo en la tiutempa Eŭropo. 2. Antaŭ 50 jaroj (1964) prezidento Lyndon Johnson subskribis leĝan akton, kiu malpermesis segregacion en Usono. 3. Antaŭ 1050 jaroj (964) la armeo de la Rusa Regno sub la gvido de la novgoroda kaj kieva princo Svjatoslav venkis la armeon de Ĥazarujo. 5. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Jean Cocteau (1889-1963), franca verkisto, pentristo kaj reĝisoro. 6. Antaŭ 25 jaroj mortis János Kádár (Csermanek, 1912-89), ĝenerala sekretario de Hungara socialista laborista partio (1956-88). 8. Antaŭ 125 jaroj (1889) aperis la unua numero de la usona ĵurnalo The Wall Street Journal. 9. Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Ann Radcliffe (fraŭline: Ward, 1764-1823), angla verkistino, aŭtorino de t. n. gotikaj romanoj. 11. Antaŭ 50 jaroj mortis Maurice Thorez (1900-64), ĝenerala sekretario de la Franca komunista partio (1930-64). 12. Antaŭ 25 jaroj mortis la japana esperantista verkisto Miyamoto Masao (1913-89). 14. Antaŭ 225 jaroj (1789) ribelantoj okupis la parizan prizonon Bastilo; ĉi tiu tago estas nun la nacia festo en Francio. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la ĉeĥa kantisto Karel Gott (1939-). 15. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la sovetunia kaj usona esperantisto Boris Kolker (1939-), aŭtoro de kelkaj E-lernolibroj. 16. Antaŭ 25 jaroj mortis Herbert von Karajan (1908-89), aŭstria dirigento. 17. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis la usona verkisto Erle Stanley Gardner (1889-1970), aŭtoro de pli ol cent krimromanoj. 18. Antaŭ 1950 jaroj (64 p. K.) en Romo komenciĝis incendio kiu detruis preskaŭ la tutan urbon. 19. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Samuel Colt (1814-62), usona armilfabrikisto, inventinto de la fama revolvero “Kolto”. 20. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Erik Axel Karlfeldt (1864-1931), sveda poeto, laŭreato de la literatura Nobel-premio (1931). 21. Antaŭ 600 jaroj naskiĝis Francesco della Rovere (1414-84), papo Siksto IV dum 1471-84. 24. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Mahoko Yoshimoto (1964-), japana verkistino kun la pseŭdonimo Banana Yoshimoto. 25. Antaŭ 450 jaroj mortis Ferdinand I (1503-64), imperiestro de S-ta Romia Imperio (1558-64). 26. En Bonaero komenciĝos la 99a Universala Kongreso de Esperanto. 28. Antaŭ 100 jaroj (1914) Aŭstrio-Hungario deklaris militon kontraŭ Serbio. Komenciĝis la Unua Mondmilito. 29. Antaŭ 1000 jaroj (1014) ĉe Belasica la armeo de la bizanca imperiestro Bazilo I venkis la armeon de Bulgario. 30. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la franca filmaktoro kaj reĝisoro Louis de Funès (1914-83). 31. Antaŭ 100 jaroj Raoul Villain en pariza kafejo murdis la francan socialiston kaj pacifiston Jean Jaurès (1859-1914). La prezidento de Kroatio akceptis esperantistojnEsperantistoj konversacias kun la prezidento de Kroatio (Foto: Domagoj Opačak) La 11an de junio la prezidento de Kroatio Ivo Josipović akceptis delegacion de esperantistoj okaze de la baldaŭ okazonta Eŭropa Esperanto-Kongreso en Rijeka, kies aŭspicianto li estas. En la delegacio estis prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) Seán Ó Riain, sekretario de EEU Zlatko Tišljar, estrarano de EEU Nikola Rašić, prezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo (KEL) Anto Mlinar, sekretariino de KEL Spomenka Štimec, prezidanto de Loka Kongresa Komitato Boris Di Costanzo kaj la prezidanto de Kroatia Esperanto-Junularo Đivo Pulitika. La interparolo daŭris 30 minutojn. La delegacio prezentis al Ivo Josipović la laboron de eŭropaj esperantistoj kaj transdonis kelkajn informmaterialojn. Ili aparte petis lin subteni la proponon de EEU al Buroo de Eŭropa Parlamento okazigi unu sesion de Euroscola en 2015 en Esperanto. Ivo Josipović, kiu profesie estas interalie ankaŭ muzikisto-komponisto aparte interesiĝis pri muziko en Esperanto kaj petis ke ni sendu al li informojn pri tio kaj la Esperanto-tradukon de la kroata himno. Zlatko Tišljar Konatiĝu kun ŜanĝoNe pasis ankoraŭ duonjaro ekde la debuto de la grupo en la Esperanta mondo, sed ĝi iĝas ĉiam pli populara en Esperantujo kvankam la grupanoj tute ne parolas Esperante! Temas pri la grupo Ŝanĝo, kiu debutis en ĉi-jara JES (Junulara Esperanto-Semajno en Szczawno-Zdrój). La junaj muzikistoj el Vroclavo kun multaj, ofte strang-aspektaj muzikiloj, ravis la publikon per sia nekutima muziko kun Esperantaj tekstoj. Malofte okazas, ke popularaj muzikistoj elektas Esperanton. La anoj de Ŝanĝo agas en grupoj, konataj kaj ŝatataj en Pollando. Ekzemple, Kamil Rogiński, la fondinto de Ŝanĝo, muzikumis, interalie, en Orkiestra Rivendell, R.U.T.A, Klinika Lalek kaj Ocelot. La elekto de Esperanto estas forte ligita kun la ideologio de Ŝanĝo: ili kredas je paca mondo de egalaj homoj, devenintaj de diversaj kulturoj kaj mondopartoj, kiuj povas kompreni unu la aliajn kaj vivi en amikeco, kvazaŭ “granda rondo familia”. Kiam mi unuafoje interparolis kun ili, mi tuj komprenis, kial ili elektis Esperanton – ili estas esperantistoj en siaj koroj! Post dujara laboro ili ĵus eldonis sian unuan K-diskon! En ĝi Esperante kantas, interalie: Maciej Balcar el la pollanda blusroka grupo Dżem, portugala fado-kantisto João de Sousa, aktorino Natasza Sołtanowicz, hungara ŝamanino Halina Bergerné Wilk. Ŝanĝon subtenas la grupo Foliba, kies specialaĵo estas tradiciaj ritmoj el okcidenta Afriko. La kovrilon ornamas bildoj de la gvidanto de Ŝanĝo Kamil Rogiński. La JESa koncerto tiom plaĉis al junuloj, ke PEJanoj decidis plivastigi kunlaboron kun la grupo. La PEJa logo aperis sur la kovrilo de la debuta disko de Ŝanĝo, kies titolo estas Ŝanĝo de la vibrado de la terglobo. La grupo komencis koncertvojaĝon: la unua koncerto okazis en Kautzen (Aŭstrio). Baldaŭ okazos koncertoj en Varsovio kaj Vroclavo. Kiam denove en Esperanta kongreso? Ni atendas senpacience. Romualda Jeziorowska Vide el Bruselo Ĉu Bruselo decidos pri klimato?La EU-balotoj montris, ke kreskis partioj kaj politikistoj, kiuj kontraŭas la ideon de Eŭropo, kaj ankaŭ tiuj, kiuj kontraŭas kelkajn bazajn ideojn de homaj rajtoj. La Eŭropa Parlamento (EP) devos ankoraŭfoje bonvenigi Marie Le Pen, gvidantinon de la Nacia Fronto, kiu atingis 25% da voĉoj en Francio. Ŝi volas konstrui ekstremdekstrularan politikan partion en Eŭropo. La brita kontraŭeŭropa Sendependa Partio (UKIP) atingis 27.5% – antaŭ aliaj britaj partioj. La ĉefo de UKIP Nigel Farage volas, ke Britio forlasu la Eŭropan Union (EU). Tamen la esperantistoj povas esti kontentaj pri la rezulto de Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kiu atingis 33 mil 115 voĉojn en Francio kompare al 28 945 en 2009 kaj 25 259 en 2004. Post la elektoj EU estos malpli ambicia. Unu el la plej gravaj defioj povas esti senresponda – la minaco de klimata ŝanĝiĝo. En oktobro la gvidantoj de EU-landoj planas decidi pri la politiko pri klimato kaj energio. Jam komence de la jaro la Eŭropa Komisiono proponis 40-procentan redukton de forcejaj efikaj gasoj kaj uzadon de pli da renovigebla energio. Kvankam facilas interkonsenti pri komunaj komunikoj, ne estas facile por la 28 EU-landoj interkonsenti pri novaj leĝoj. Nun Eŭropaj gvidantoj ŝajnas malpli decidemaj pri novaj rimedoj por redukti la uzadon de la fosiliaj (mineralaj) brulaĵoj. Colin Roche, kampanjanto por Amikoj de la Tero Eŭropo, timas, ke la gvidantoj nun puŝas “malpurajn” fosiliajn energiojn sub la preteksto de energia sekureco. “La sola vojo al energia sekureco estas rompi la dominadon de importitaj fosiliaj brulaĵoj”, – diras Roche. Li ankaŭ alvokas la EU-landojn al evoluigo de propra, pura kaj renovigebla energio. Laŭ Roche, la EU-propono por klimata kaj energia politiko por 2030 jam estas “danĝere netaŭga”. Roche diras, ke Eŭropo elspezas miliardojn da eŭroj ĉiujare, importante tergason kaj nafton. Li volas, ke EU tranĉu forcejajn gasojn per almenaŭ 60% ĝis 2030, reduktu la uzon de energio je 50% kaj pliigu la parton de renovigeblaĵoj al 45%. Dafydd ab Iago Lingvolernado per la retoInter multaj aliaj aferoj, Interreto estas aparte taŭga por lernado, interalie de lingvoj. Hodiaŭ oni ne nepre devas iri al lingvokursoj aŭ aĉeti kostajn lernolibrojn: ebloj lerni lingvojn rete tre multiĝis en la lastaj jaroj. Mi prezentos kelkajn senpagajn retejojn. Estus tro longe listigi ĉiujn retejojn por lerni unuopajn lingvojn, sed indas mencii la plurlingvajn retejojn http://www.deutsch.info por la germana kaj http://www.slovake.eu por la slovaka. Tre populara estas Duolingo, kiu instruas ĉefe per tradukado. En ĉiu leciono, oni petas vin traduki frazojn al via lingvo aŭ al la cellingvo, aŭ skribi aŭdatajn frazojn. Ĉiu leciono enkondukas novajn vortojn aŭ novan gramatikaĵon. Duolingo estas foje kritikata pro tio, ke ĝi pli instruas traduki ol paroli kaj havas multajn strangajn frazojn, ĉefe komence (“La hundo manĝas abelon”), sed ĝi estas tre bona por lerni vortojn kaj bazojn de lingvo. Nuntempe ĝi ebligas lerni kelkajn lingvoj per la angla, kaj la anglan per kelkaj lingvoj, sed multaj kursoj estas preparataj, kaj kelkaj estas jam en uzebla testa versio (ekzemple la hispana per la franca, aŭ la germana per la rusa). Potenciale utila retejo estas Vikilibroj, fratprojekto de Vikipedio por krei liberajn lernolibrojn (ne nepre pri lingvoj). Kontrolu ĝin, verŝajne ekzistas en via lingvo lerniloj por lingvoj. Havenda programo estas Anki. Ĝi ebligas konservi informojn en sia memoro per sistemo de ripetataj demandoj kaj respondoj. Oni povas lerni ion ajn per ĝi (ekzemple historiajn datojn aŭ ĉefurbojn), sed ĝi estas aparte taŭga por lingvoj. Ekzistas multaj elŝuteblaj kartaroj: vi verŝajne trovos iun pri la lingvo, kiu interesas vin, sed se ne, vi povas facile krei propran kartaron. Anki estas disponebla por ĉiaj komputiloj kaj poŝtelefonoj. Retejo kun simila koncepto estas Memrise, kiu enhavas multajn senpagajn kursojn pri lingvoj kaj aliaj temoj. Sed la plej granda avantaĝo de la Interreto estas, ke vi povas ekzerciĝi kun aliaj homoj. Por praktiki skriban lingvon, mi rekomendas Lang-8. La principo estas simpla: skribu tekston pri io ajn kaj denaskuloj korektos vin. Se vi korektas la tekston de alia uzanto, via teksto aperos pli alte en la listo de korektendaj tekstoj, kaj vi pli verŝajne ricevos korekton. Por ekzerciĝi parole, unu el la plej bonaj retejoj estas italki. Eblas pagi por individuaj kursoj kun profesoro, sed eblas ankaŭ tute senpage serĉi uzantojn laŭ diversaj kriterioj kaj facile trovi partneron por lingva interŝanĝo per Skajpo. Matthieu Desplantes Dennis KeefeLa subfakoj de merkatiko,
|
Kvaropo | 1977 | 2000 | 2000 (0) |
25 jaroj | 1978 | 2500 | 2500 (200) |
Gárdonyi G. La steloj de Eger | 1980 | 10000 | 8755 (1215) |
Baza literatura krestomatio | 1982 | 3000 | 3000 (520) |
Gvidlibro por supera ekzameno (4a eld.) | 1983 | 2000 | 2000 (520) |
Lienhardt A. Amuza legolibro en Esperanto | 1984 | 2860 | 2860 (1920) |
Nemere I. Febro | 1984 | 1500 | 1500 (1060) |
Seppik H. La tuta Esperanto | 1985 | 2530 | 2115 (1317) |
Rusa Antologio
Apollón Nikolájeviĉ Majkóv [Аполлон Николаевич Майков] naskiĝis la 23an de majo (Gregorie: la 4an de junio) 1821 en Moskvo, en la nobela familio de la pentristo Nikolaj Majkov kaj verkistino Jevgenija Majkova (fraŭline: Gusjatnikova. En 1834 la familio ekloĝis en Peterburgo, kie li studis en la jura fakultato de la Peterburga universitato kaj poste eklaboris en la ŝtata fiska departemento. Danke al la subvencio de la imperiestro Nikolao la Unua, Majkov pasigis du jarojn eksterlande, studante arton, kaj post la reveno al Ruslando (1844) iĝis ŝtatoficisto; ekde 1852 dum pli ol 40 jaroj li laboris en la cenzura administrejo, fine kiel prezidanto de la komitato pri cenzurado de eksterlandaj presaĵoj.
Majkov ekverkis tre frue kaj en la 21-jara aĝo aperigis sian unuan poemaron, kiun sekvis pliaj poemaroj, dramoj kaj tradukoj. Majkov poeziis plejparte pri la naturo kaj historio; en liaj “verkoj de bono kaj belo” sentiĝas influoj helena kaj malnovrusa. Pro sia skeptika rilato al la okcident-eŭropa kulturo li estis forte atakata de la “progresemuloj”. Multaj liaj poemoj danke al muzikigo de Ĉajkovskij kaj Rimskij-Korsakov estas kantataj ĝis nun. Majkov mortis la 8an (20an) de marto 1897. Al la rusa kulturo kontribuis ankaŭ liaj fratoj: kritikisto Valerian, prozisto kaj tradukisto Vladimir, literaturhistoriisto kaj bibliografo Leonid. (AlKo)
Faris ĝardenon mi; tie sub fagoj disbranĉaj
En frida ombro starigis Priapan statuon.
Li, kultivanto de pacaj ĝardenoj, gardanto
De ĉiuj boskoj, ĝarden-laboriloj kaj floroj,
Donas al junaj arbetoj la forton por kreski,
Dotas per verdaj folioj, per fruktoj sukplenaj.
Ĉe la statu', el la groto elfalas bruante
Fonto hel-akva, kaj ĝin superŝirmas per branĉoj
Kverkoj, sur tiuj nun turdoj konstruas la nestojn…
Estu indulga, gardanto de l' paca ĝardeno!
Vi, ho kronita per krono, plektita el vitoj,
El flavaj spikoj, hedero! Disverŝu la benon
Vi malavare sur la laborilojn plej simplajn,
Sur la fosilon, kaj serpon rond-arkan, kaj sokon,
Kaj sur la korbojn, per fruktoj plej dense ŝarĝitajn.
Similas helan tagon senperturba viv'
Printemp-diluvon – vivo plena de alarmoj.
Jen tie – sunradi' kaj ombro de oliv'
Ĉi tie – fulmoj, tondroj, ankaŭ larmoj.
Ho! brilon de printempo volas mi en tut',
Kaj dolĉon, kaj amaron de la larmogut'!
Parolu kun popol' sen timo lasi tuton –
korupti korteganojn, sed en pleja grad'
la oficulojn. Car', komencu sen kompat'
Pro ŝtel' sur Ruĝa plac' publikan ekzekuton.
Da sentaŭguloj famili'
Per riĉ' kaj klin' ceremonia
Regadas super la patri',
Spitante al leĝaro ĉia,
staradas dense ĉirkaŭ tron' –
avida mopsa koterio –
kaj simplanimas en rezon':
“Nur ni ja estas land' Rusio!”
Feliĉo?..
Estas vivo-pad',
laŭ dev' – obstini en irad',
spit'al kanajl', ĉe l' bar' ne cedi,
esperi, ami, ankaŭ – kredi.
Hirundet' alflugis
El trans maro vasta,
Kaj ekkantis gaje:
Februar' koleru,
Marto ĉiel mornu,
Estu neĝ' aŭ pluvo –
Sed printemp' odoras!
Tradukis el la rusa Valentin Melnikov
Nia trezoro
Profesoro Zenon Klemensiewicz inter 51 viktimoj de aviadila katastrofo!” – informis la unua paĝo de la ĵurnalo Trybuna Ludu la 3an de aprilo 1969. Mi tiam estis ĵurnalisto de la studenta semajnrevuo Itd. Kelkajn semajnojn pli frue mi vizitis Krakovon, por raporti pri instruado de Esperanto en la Jagelona Universitato.
Zenon Klemensiewicz (1891–1969) dum multaj jaroj estis elstara profesoro en tiu prestiĝa altlernejo, kaj danke al li Esperanto estis tie regula studobjekto. Instruis ĝin Mieczysław Sygnarski. Li estis amiko de la profesoro kaj invitis lin ĉeesti la lecionon, pri kiu mi intencis raporti. Mi trafis tiam unikan okazon paroli en Esperanto kun prof. Klemensiewicz antaŭ studentoj. Verŝajne li deziris demonstri al ili la praktikan funkciadon de la lingvo. Poste li mallonge prelegis kaj finis per jena sentenco: “Esperanto estas frukto de la pola kulturo”.
Tiu “pola kulturo” estis memkomprenebla kiel la “eŭropa kulturo”. Tamen tiam “forte staris muroj”, kiuj per kontraŭstaraj ideologioj dividis la popolojn de la malnova kontinento, kaj ne estis facile aludi ĝian kulturan identecon. Ni, aktivuloj de Pola Esperanto-Junularo, entuziasme ekspluatis la aksiomon de la eminenta lingvisto en nia poresperanta propagando.
Prof. Klemensiewicz multfoje uzis sian aŭtoritaton por pledi pri Esperanto. Liaj argumentoj estis troveblaj en diversaj publikaĵoj.
Certe la lingvistika klopodo de d-ro Zamenhof estis sendube granda kaj fruktodona, kion jam agnoskis interalie la plej eminenta pola lingvosciencisto prof. d-ro Jan Ignacy Baudouin de Courtenay. En la kadro de mia scienca kompetenteco mi povas esprimi mian opinion pri la lingvistika aspekto de tiu ĉi lingvo internacia. Certe ĝi havas gravegan signifon, ĉar Esperanto estas antaŭ ĉio kreitaĵo de prudenta lingvistika produktado. Esperanto baziĝas sur gramatikaj kaj vortaj fundamentoj de la hindeŭropaj lingvoj, kiujn uzas multaj milionoj da homoj. El la gramatika sistemo de tiuj ĉi diversaj lingvoj la kreinto de Esperanto, polo – d-ro Zamenhof, elektis lerte tion, kio estas komuna por ili – sed la plej simpla, kaj subigis tion al senescepta regularo. Ne tro multa provizo da parolsonoj enestanta en la fonologia sistemo de Esperanto, troviĝas en tre multaj naturaj lingvoj. Pro tio ilia prononcado ne kaŭzas malfacilaĵojn. Sed kredeble la plej egan faciligon ni trovas en la lernado de la vorttrezoro, dank’ al la du principoj de ĝia konstruo: la disvolvita sistemo de la uzado de la sufiksoj kaj prefiksoj. La semantikaj kategorioj, fiksitaj de ili, ampleksas principe ĉiujn pli gravajn fakojn, klasojn kaj kategoriojn de ekkono.
(Laŭ W. Włodarczyk, p. 46-47)
La supra citaĵo estas nur fragmenta ekzemplo de la ĝenerale pozitiva pritakso de Esperanto fare de prof. Klemensiewicz. Li ne nur teoriumis pri la Zamenhofa lingvo, sed ankaŭ ĝin praktikis.
La komenco de mia interesiĝo pri la Esperantaj lingvo kaj organizaĵoj – se mi bone memoras – atingas la gimnazian periodon en Nowy Sącz, kiam mi havis 14-15 jarojn. Kelkaj miaj kolegoj arde ekfervoriĝis pri Esperanto, dum multaj horoj ni kune interparolis en tiu ĉi lingvo kaj samkiel plimulto de la esperantistoj ni korespondis kun la tuta mondo.
(Samloke, p. 48-49)
En 1909 Zenon Klemensiewicz ekstudis en la Jagelona Universitato en Krakovo kaj aliĝis al grupo de studentoj-esperantistoj. La protektanto de ilia rondo estis prof. Odo Bujwid, fama esperantisto. Ankoraŭ kiel studento Klemensiewicz debutis en la Esperanta literaturo per sia traduko de la novelo Sur Olimpo de Henryk Sienkiewicz.
Poste lia scienca laboro bremsis lian aktivan okupiĝon pri Esperanto, sed ankoraŭ en 1964 li diris: “De tempo al tempo mi havas kontakton kun esperantistoj, unuavice kun la Krakova filio de Pola Esperanto-Asocio”.
Li estis honora membro de PEA. Tiutempe ankaŭ ne malaperis de lia horizonto la Lingvo Internacia. “Mi komprenas, ke devas kreiĝadi novaj vortoj por novaj signifaĵoj, novaj konceptoj, nomoj de objektoj. Sed ne ŝajnas al mi ĝusta la enkondukado de novaj vortoj en Esperanton, anstataŭantaj la ĝisnunajn, precipe kiam ili rompas la regulojn de la tradicia esperanta vortfarado. Oni devas treege lerte gardi la evoluon de Esperanto, kiel lingvo, por unuflanke ne stagnadi, kio kontraŭstaras al la vivo, kaj aliflanke per troa liberalismo ne alkonduki al riĉeco, kiu fariĝas embarasa kaj rezulte povas grave difekti unu el fundamentaj principoj kaj avantaĝoj de la lingvo internacia Esperanto, t. e. ĝian simplecon kaj unusignifecon de la vortkreaj strukturoj”. (Samloke, p. 48)
Zenon Klemensiewicz impresis min kiel tipa ekzemplo de modesta saĝulo. Fakte li enskribiĝis en la polan lingvistikon kiel unu el ĝiaj plej eminentaj aŭtoritatoj. Longa estas listo de liaj sciencaj verkoj. Oni kalkulis sescenton da diversspecaj publikaĵoj. Granda parto da ili koncernas sintakson de la pola lingvo. Alia grava kampo de liaj esploroj estis la historio de la pola lingvo. La procedon de ĝia evoluo li priskribis ekde la plej malnova tempo ĝis la aktuala stato. Krome li okupiĝis pri la lingvo de arto kaj pri didaktiko de la gepatra parolo. Prof. Klemensiewicz estis ankaŭ populariganto de la lingvoscienco kaj aktivis en multaj organizaĵoj. Li estis longjara efektiva membro de la Pollanda Akademio de Sciencoj kaj dum kelka tempo ĝia vicprezidanto. Li estris la Instituton de Lingvoscienco ĉe la Akademio de Sciencoj kaj membris en la redakta komitato de vortaro de la pola lingvo.
Ĉio ĉi estas nur parto de la senlaca aktivado de prof. Klemensiewicz. La lasta el liaj sciencaj agoj estis esplorado de gazetara lingvo. Lia elstara disĉiplo fariĝis Irena Tetelewska, kies publikaĵojn mi uzis, studante la ĵurnalismon en Varsovia Universitato. Ĝuste kune kun ŝi prof. Zenon Klemensiewicz estis revenanta el Varsovio al Krakovo la fatalan tagon. La aviadilo pro nekomprenebla kialo ne surteriĝis en Krakovo, sed daŭrigis flugi suden kaj proksime al la ĉeĥoslovakia limo ĝi falis teren. Ĉiuj pasaĝeroj pereis. La kaŭzoj de la katastrofo neniam estis klarigitaj. Normala afero tiutempe.
Roman Dobrzyński
Golec, Józef. Słownik biograficzny esperantystów polskich. Cieszyn, 2010.
Klemensiewicz, Zenon. Esperanto w oświetleniu lingwistycznym. Warszawa, 1959.
Włodarczyk, Walerian. Esperanto? Eldiroj de eminentaj polaj intelektuloj. Warszawa, 1964.
Babilado de maljuna provincano
Malferminte ĉi libron mi eksentis obtuzan frapon kontraŭ la cerbon. “Ve, ja ankaŭ ĉi tie ritmaj vortoj…” – ekveis mia memo. Nu, kion fari? Mi apenaŭ toleras tiaspecan produkton de la homa intelekto kaj plene konsentas kun Platono, kiu en siaj utopioj trovis lokon por ĉiuj, krom versuloj. Tiu bando de ritmuloj estas preta ritmigi “paŭzon – naŭzon”, “umon – rektumon”, kaj vendi eĉ sian propran patrinon por ricevi verson. Baldaŭ eĉ kortaj hundoj bojos verse.
Ne, ne, mi ne estas sovaĝulo. Havas mian panteonon de poetoj. Poetoj, sed ne tiuj vortotorturistoj… Kvankam mi ĉiam dorlotas etan esperon renkonti ion samgrandan kun versoj de Omar Ĥajam, Miĉjo Anĝelo, Anna Aĥmatova k. a. Krom tio mi estas ŝparema, se ne diri avareta persono. Do, la libro akirita devas esti legita.
Malferminte la libron, mi estis surprizita. “Albana Literaturo”. Strange. Dum mia sufiĉe longa vivo mi legis multe da tradukoj el diversaj lingvoj, sed neniam el la albana. Sendube, mi aŭdis pri Enver Hoĝa, sed dum ia ajn diktatoreco liberpensuloj scias forgliti de premo kaj persekuto. Mia scivolemo kreskis, kaj mi eĉ rapidis legi la unuan poemon Meditoj dum razado. Legis kaj ricevis la duan frapon. Agrablan. Kvazaŭ patro post sinrazado. Nu, mi ja ĉiam gapis tiun riton, mistikan por mi. La samon faris mia filo. Mi sinkis nostalgion. Kaj sinkis plu post Listo de farotaĵoj:
Mi promesas al mi, ke baldaŭ mi vizitos vin,
sed mi pretas neniam, kiam tio koncernas vin.
De kiam vi estas nur sekva punkto
en mia listo de farotaĵoj,
ĉiam mi trovas ion pli urĝan.
Ĉar vi povas atendi.
Sufiĉas flari la odoron de tomatoj,
por revenigi en la memoro la ĝardeneton de l' infaneco
distranĉatan de akvotorentetoj sveltaj kiel anasaj gorĝoj.
La senton de la dolĉa melankolio anstataŭigis sento de amaro. Flavaj libroj. Libroj malpermesitaj en la komunisma tempo. Idiotaĵo flanke de la reĝimo.
Se vi manĝas libron, vi formanĝas vin,
pecon post peco, de la kornoj internen,
kiel rikoltmaŝino
en la kolektivaj farmoj.
Jen trankvila frisko de:
Kiam vi proksimiĝas al la kvardeko
aŭ pli bone: se vi proksimiĝas al la kvardeko,
ĉar la kvardekjariĝo ne ĉiam estas regulo,
sed elekto…
O, ho, ho… mi jam estas multe pli ol kvardekjara.
La libro ja elradias forton. Trankvilan kaj neniam falsan forton. Ne sen ironio en Kiel, diable, surmeti tiun ĉemizon?
Kiel surmeti tiun malbenitan ĉemizon?
Se inversigi ĝin, etikedo aperas sur la gorĝo,
Kaj la produktomarko sufokas la spiron.
Mi volonte citus la tutan libron. Ĝi indas tion. Indas ian Panteonon. Persone de mi povus esti nur unu eta riproĉo – la libro estas tro maldika. Sed tute senriproĉa estas tradukado. La falso en tradukado ĉiam sentiĝas, la teksto, ĉu proza, ĉu versa, iĝas lama, sengusta. Mi trovis nenion similan. Mi eĉ konfuzon trafis traleginte la lastan “verson”:
La sekva atestanto | 62 |
Vi estas unu el ni | 63 |
Kelkaj spasmoj de l' diafragmo | 64 |
En la loko sen nomo | 65 |
Por sproni iom da atento | 66 |
Nur ekvidinte la ciferojn dekstre, mi komprenis, ke mi jam legas la enhavtabelon de la libro. Nu, la libro, en kiu eĉ la enhavtabelo sonas verse, nepre devas esti aĉetenda.
Viktor Sapoĵnikov
Vidu la plenan liston
Lleshanaku, Luljeta. Lundo en sep tagoj: [Poemaro] / Tradukis el la albana Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi. – Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2013. – 70 p., il. – [Recenzoekzemplero].
Sobolewski, Wojciech. Bydgoszcz por eksterlandaj turistoj = Bydgoszcz dla turystów zagranicznych / Tradukis el la pola Andrzej Korniluk. – Bydgoszcz: Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo, 2014. – 20 p., il.; 2000 ekz. – [Donaco de ISTK].
Wojtasik, Mieczysław. Pikiloj de vivo: Aforismoj kun ekologio fone = Kolce życia: Aforizmy z ekologią w tle / Tradukis el la pola Jam Skonieczka. – Kruszyn Krajeński: Skonpres, 2013. – 20 p., il.; 1000 ekz. – [Donaco de ISTK].
Алексеева, Ирина Саверьевна. Ода Самарканду: Стихи, переводы на 62 языка, эссе / Редактор-составитель Анатолий Ионесов; Предисловие Анатолия Ионесова, Владимира Ионесова. – Москва: Юность, 2013. – 100 с., ил.; 500 экз. – [Donaco de Irina Aleksejeva, kun dediĉo].
P. 80. Odo al Samarkando / Tradukis el la rusa Vladimir Masalkin.
Dia Regno, 2014/2;
Esperanto Aktuala, 2014/3;
Esperanto aktuell, 2014/2;
Esperanto en Azio, 2014/83;
Heroldo de Esperanto, 2014/2,3;
La Gazeto, 2014/172;
La Ondo de Esperanto, 2014/6.
Karlo venigis hejmen sian amatan junulinon kaj prezentis ŝin al la patrino:
– Panjo, ŝi estas mirinda junulino. Ŝi eminente kuiras, bonege kudras, akurate ordigas loĝejon...
– Bonege, filo! Kontraŭ 20 eŭroj tage ŝi venu al ni en ĉiuj mardoj kaj vendredoj.
* * *
Malfruvespere ebria Petro revenas hejmen. Ĉe la pordo la furioza edzino renkontas lin kun pato. Malferminte la pordon, edzo ricevas fortan frapon per pato sur sian kapon.
– Jen pro tiu eksplodema temperamento mi amas vin, – diras la edzo kaj svenas en la loĝejon.
* * *
Ludoviko rakontas al sia edzino, kiel bonŝance li sukcesis aĉeti duonpreze porbiciklan lanternon.
– Kial vi ĝojas? Vi ja ne havas biciklon, – rimarkigis la edzino.
– Aŭskultu, – koleriĝis Ludoviko, – mi ja ne komentas kiam vi aĉetas mamzonon.
Amasigis Kukucapa Nemoskovskaja
Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2014:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 22 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 690 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (4000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (2400 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1400 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (800 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 20 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.