La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2014. №8-9 (238-239)

Foto de Andrzej Sochacki

La postkongresa Ondo estas tradicie pli ampleksa ol kutime pro la multaj esperantistaj renkontiĝoj, okazintaj en julio kaj aŭgusto.
Inter ili speciale elstara estis la Somera Esperanto-Studado (SES), kiu unuafoje okazis en du malsamaj landoj.
La kovropaĝa foto de Marek Blahuš atestas, ke SES estis sukcesa. (Foto: Andrzej Sochacki)


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Krucenigmo “Ventmuelilo”
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Nekrologoj
  • Fotoraportoj (Laurent Vignaud, Nguyen Thi Nep, Srećko Radulović)
  • Kolofono

Septembro 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

Septembro

1. Sciotago (komenco de la lernojaro) en Ruslando kaj kelkaj ekssovetuniaj landoj.
Antaŭ 75 jaroj (1939) Germanio invadis en Pollandon, komenciĝis la 2a Mondmilito.

Simenon

3. Antaŭ 825 jaroj (1189) Rikardo I de Anglio (la Leonkora) estis kronita en Vestminstro.
Antaŭ 1750 jaroj mortis Sun Xiu (235-264), la regnestro de la orienta Wu (258-264) en la epoko de la Tri Reĝlandoj en Ĉinio.

4. Antaŭ 25 jaroj mortis la belga franclingva verkisto Georges Simenon (1903-89), aŭtoro de krimromanoj pri komisaro Maigret.

5. Antaŭ 100 jaroj (1914) komenciĝis la batalo ĉe Marno.

8. Antaŭ 100 jaroj (1914) apud Lvovo la rusa piloto Pjotr Nesterov (1886-1914) per sia aviadilo ramis aŭstrian aviadilon kaj pereis; tio estis la unua “aerramo” en la historio.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Demetrios Papadopoulos (1914-1991), ekumena patriarko Demetrio I de Konstantinopolo (1972-91).

10. Antaŭ 175 jaroj (1839) en Moskvo komenciĝis konstruado de la katedralo de Kristo la Savinto, la plej alta ortodoksa preĝejo (103 m).

Moskvo

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Igorj “Jegor” Letov (1964-2008), rusa poeto kaj muzikisto, gvidinto de la punka grupo Graĵdanskaja oborona.

11. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Gojko Stojĉeviĉ (1914-2009), patriarko Paŭlo de Serbio (1990-2009).
Antaŭ 100 jaroj en la batalo ĉe Marno forpasis Claudius Colas (1884-1914), franca eldonisto kaj esperantisto, redaktoro de Espero Katolika.

12. Antaŭ 100 jaroj la armeo de Francio kaj Anglio venkis la armeon de Germanio en la batalo ĉe Marno; fiaskis la germania plano de rapida venkmilito en la okcidento.

1914

14. Antaŭ 850 jaroj mortis Sutoku (1119-64), la 75a imperiestro de Japanio (1123-42).
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Robert Gascoyne-Cecil (1864-1958), brita diplomato, unu el la ideologoj de la Ligo de Nacioj, laŭreato de la Nobela pacpremio (1937).

Cooper

15. Antaŭ 225 jaroj naskiĝis la usona verkisto James Fenimore Cooper (1789-1851).
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la argentina verkisto Adolfo Bioy Casares (1914-99).

17. Antaŭ 75 jaroj (1939) Sovetunio invadis en Pollandon.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Tomáš Jan Baťa (1914-2008), ĉeĥa ŝuindustriisto.

21. Internacia tago de paco.
Antaŭ 50 jaroj (1964) Malto sendependiĝis de Britio.

22. Antaŭ 475 jaroj mortis Guru Nanak (1469-1539), fondinto de sikismo.
Antaŭ 25 jaroj mortis Izrail Bejlin (1888-1989), famiĝinta en Usono kiel komponisto Irving Berlin, aŭtoro de muzikaloj, filmomuzikoj kaj de pli ol mil kanzonoj, i. a. God Bless America, Puttin' on the Ritz kaj White Christmas.

23. Ekvinokso. Antaŭ 125 jaroj mortis William Wilkie Collins (1824-89), angla verkisto.
Antaŭ 75 jaroj mortis Sigmund Freud (1856-1939), aŭstria judo, fondinto de psikanalizo.

Potjomkin

24. Antaŭ 275 jaroj naskiĝis Grigorij Potjomkin (1739-1791), rusa princo kaj politikisto, favorato de Katarino II, kunordiginta la aranĝadon de Novrusujo.

26. Eŭropa tago de lingvoj.
Antaŭ 75 jaroj en Francio estis malpermesita la komunista partio, kies gvidantoj estis arestitaj.
Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Martin Heidegger (1889-1976), germana filozofo, aŭtoro de la teorio pri esto.

27. Monda turisma tago.

28. Antaŭ 150 jaroj (1864) en Londono estis fondita Internacia asocio de laboristoj – la 1a Internacio.
Antaŭ 75 jaroj (1939) Varsovio kapitulaciis al Germanio.
Antaŭ 25 jaroj mortis Ferdinand Marcos (1917-89), prezidanto de Filipinoj (1965-86).

29. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Miguel de Unamuno y Jugo (1864-1936), hispana filozofo kaj verkisto.

30. Internacia tradukista tago.
Antaŭ 75 jaroj (1939) Ignacy Mościcki transdonis la prezidentecon de Pollando al Władysław Raczkiewicz, kiu nomumis generalon Władysław Sikorski ĉefministro (en ekzilo).
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Jean-Marie Lehn (1939-), franca kemiisto, fondinto de la supermolekula kemio.
Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Monica Bellucci (1964-), itala aktorino kaj modelino.


Bonaero

99a Universala Kongreso de Esperanto

La 99a Universala kongreso de Esperanto, okazinta en Bonaero de la 26a de julio ĝis 2a de aŭgusto, estis kongreso de ekstremoj. Unue ĝi estis tre malgranda, nur 706 registritaj aliĝintoj, kiun nombron subis nur la kongresoj en 1905, 1910, 1915 kaj 1920, do antaŭ tre longe. Mankis multaj konataj figuroj, kiuj kutimas umi en kongresoj lastatempaj: Humphrey Tonkin, Renato Corsetti (kvankam ili aliĝis), Michaela Lipari, menciante nur kelkajn. La longa vojaĝo (jes, iom laciga) eble fortimigis multajn. Tamen lokaj kostoj estis malpli altaj ol en multaj eŭropaj kongresurboj. Kompense ĉeestis multaj latinamerikanoj, kiuj donis ian apartan guston. La angla ne estis multe parolata ekster la plej luksaj hoteloj, do, mi provis travivi per la hispana kaj eĉ ne multe provis per la angla. Krome, laŭ diskutoj postkongresaj en Fejsbuko, grandan parton de kongresanoj trafis kongresa gripo, ja en Argentino estis vintro kun tiuepokaj malsanoj.

Malgraŭ la malgrandeco de la kongreso la aferoj okazis en tri ĉefaj ejoj. La ĉefa kongresejo Panamericano estis tipe luksa hotelo kun funkciantaj ejoj. Movada foiro okazis en alia hotelo kaj multaj solenaĵoj kaj kulturaj prezentadoj en la teatro Metropolitan. Kontrolado de eniroj estis eĉ pli strikta ol kutime: necesis apartaj biletoj por eventoj en Metropolitan, krome la biletoj por la fermo estis haveblaj nur en la dua duono de la semajno. Tamen la ejoj estis taŭge elektitaj, tiel ke senteblis, ke ili estas plenaj, kaj foje eĉ mankis lokoj.

UK-99

La kongresejo

La urbo mem similas iomete la diversajn mez-orienteŭropajn ĉefurbojn, aŭ eble Ruslandon en la 1990aj jaroj: unuflanke pompaj klasikstilaj konstruaĵoj de antaŭ jarcento, kelkloke tute pompaj modernaj vitraj ĉielskrapantoj kaj ankaŭ signoj de ekonomiaj problemoj, homoj dormantaj surstrate, truoj en balustradoj. Kaj en turismaj lokoj daŭra kriado de monŝanĝemuloj, pli bona kurzo sed ankaŭ risko ricevi falsan monon. Dum la kongresa semajno la Argentina ŝtato estis deklarita nepagipova rilate siajn eksterlandajn ŝuldojn, sed tio neniel videblis surstrate; manifestacioj, jes, certe, sed ili okazis konstante pri ajna temo. Eble pro malbona ekonomia situacio ne okazis urbestra akcepto. Mankis ankaŭ aliaj kutimaj programeroj, i. a. plene forgesiĝis programero pri la belartaj konkursoj, nu, ne ĉeestis multaj el la gajnintoj (la nomoj estis legitaj dum la fermo).

Necesis improvizi en pluraj aliaj programeroj. Aŭkcio ja okazis malgraŭ manko de la aŭkciisto Tonkin. La rezervaj kandidatoj Mark Fettes kaj José Antonio Vergara malfeliĉe interkonsentis samtempe ĉeesti en kunsido, kaj rezultis, ke Osmo Buller devis aŭkcii. Malgraŭ sia senkulpigo, ke kiel finno li ne povas fari similajn piroteknikaĵojn kiel Humphrey, la aŭkcio tamen pasis tre bone. La plej multekosta kaj dezirata ŝajnis esti la aliĝnumero unu por la venontjara kongreso, kiun gajnis Synnöve Mynttinen el Finnlando, kiu tamen donacis ĝin al la prezidanto de la LKK de la venonta UK.

Nu, ne mankis emociaj momentoj. La inaŭgura parolo de Mark Fettes estis tute brila, same emocia la akcepto de la kongresa flago fare de la LKK-prezidanto de la 100a UK, kaj la monda premiero de la serba filmo Laŭ la spuroj de Tibor Sekelj (kun Esperantaj subtitoloj), kiun filmis du serbaj filmistoj en Suda Ameriko vizitante lokojn, kie Sekelj vizitis. Por sportemuloj io tute nova estis la organizo de futbalmatĉo de rapide kunmetita Esperanta teamo kontraŭ armen-devena argentina teamo. Nu, ĉar la Esperanta teamo apenaŭ provludis, la rezulto estis 8-3 por la armena teamo.

UK-99

Francisco Veuthey, nederlanda argentinano, al kiu oni atribuis la unuan ideon okazigi la kongreson en Bonaero, prelegis pri la historio de Argentino miksante la erojn el sia familia historio kun la historio de la lando. Nu, historio ne estas facila afero, kio rimarkeblis en komentoj de preleganto pri eventulaj aliaj opinioj de ĉeestantaj argentinanoj, aŭ ke kiam preleganto diris ke Britio atakis Argentinon dufoje, el la publiko iu kriis: tri.

Preskaŭ mankis kritiko ĉe kutimaj ”plendokunsidoj” Estraro respondas kaj Centra Oficejo respondas. Ŝajnas ke la membraro, aŭ almenaŭ tiu parto, kiu venis al Bonaero, havas grandajn esperojn kun la nuna estraro de Mark Fettes. La prezidanto mem konstatis, ke ne ĉio iris tiel bone kiel planite: Konsilio, kiu estis planita por helpi estraron, ne funkciis laŭ deziroj, estraraj teamoj ŝajnas funkcii malpli bone ol individuaj estraranoj, almenaŭ se pensi pri la malfruo de la jarraporto, kio ne okazis eĉ en jaroj, kiam la asocio estis multe pli kriza ol nun. La tuta agadkampo estas reformulita kaj aspektas iom malsama ol antaŭe, ekzemple, la loko de kulturo, almenaŭ se paroli pri libroj, restas en la nova strukturo de konsciigo, kapabligo, komunumo iom neklara. Aperis kritikoj, ke tradiciaj kaj sukcesaj agadkampoj kaj kongresaj programeroj forfalas dum atenton prenas novaj agadoj, ĉu same sukcesaj?

UK-99

La kongresa libroservo

En movada flanko la plej grava novaĵo estis ke la komitato akceptis post multjara diskutado la regularon por reta voĉdonado, kiu ebligos al la komitatanoj voĉdoni rete kaj ne nur en kunsidoj dum UK. Ĉu el tio realiĝos pli bona konsultado de estraro kun la komitato, videblos ene de kelkaj jaroj?

Ankaŭ la kongresaj tagoj ricevis novajn nomojn surbaze de la nova laborplano: tago de konsciigo, tago de kapabligo, tago de komunumo kaj tago de kunordigo. Tamen, ĉe la programero Tago de kapabligo iu skribis la afiŝon Tago de lernejo. Longaj tradicioj malaperas malrapide. IKU-prelegoj fokusiĝis al tre diversaj temoj de lingva justeco al pliacigido de oceanoj, sed IKU-libro aperis en inversigita paĝordo, tiel ke la paĝo unu estis ĉe la fino.

La ĉefa kritiko tamen venis ĉe la programero Legantoj de “Esperanto”, kie la nova redaktoro Fabricio Valle longe klarigis sian eksperimentadon kun la tradicia revuo. Temis pri kritiko pro tro malgrandaj literoj. Valle promesis korekti multajn aliajn aferojn, ekzemple tro akrajn kolorajn fonojn ĉe tekstoj, sed ne la grandecon de literoj. Valle eksperimentis siajn kapablojn ankaŭ kiel redaktoro de la Kongresa Kuriero, kiu tamen fariĝis nur dupaĝa. Nu, ne nepre pro la malgrandeco de la kongreso, sed pro maltalenteco de la redaktoro, kiu esperis, ke venos amase materialoj, sed mem fakte verkis tre malmulte. Laŭ la kritiko aperinta en la Kuriero mem temas pri kurieroj “sensukaj, seninteresaj kaj malprofesie produktitaj”, tamen ne nur rilate la kurieron de Bonaero sed ankaŭ ĝenerale.

Jukka Pietiläinen

Fotoj de Stanislav Belov

Legu ankaŭ:

Jukka Pietiläinen: Rejkjaviko – malgranda kaj intima (Rejkjaviko, 2013)
Jukka Pietiläinen: Hanojo – eburtura kongreso (Hanojo, 2012)
Jukka Pietiläinen: Pluva, sed malskandala kongreso (Kopenhago, 2011)

Artikoloj pri ĉiuj UKoj ekde la 1991a jaro estas legeblaj en la retejo de La Ondo de Esperanto.


Rezolucio de la 99a Universala Kongreso de Esperanto

Ni, 706 partoprenantoj en la 99a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 57 landoj de ĉiuj mondopartoj al Bonaero, Argentino,

Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco;

Konstatinte,

ke Esperanto reprezentas plene aktualan strebadon, kun evidentaj ligoj al aliaj esencaj agadoj kadre de la nuntempaj tutmondigaj tendencoj,

ke la celado al sanaj, dauripovaj socioj, bazitaj sur paco, justeco, demokratio kaj ekonomio servanta al la homoj kun respekto al la vivosubtenaj sistemoj de la naturo, kongruas al la interkultura solidareco kiu ĉiam motivis la Esperanto-movadon,

kaj ke en la diversaj aliroj al daŭripovo ofte mankas sufiĉa atento al la ligo inter la lingvaj demandoj kaj aliaj esencaj agadoj, kio donas al ni la taskon daŭre kaj pli efike labori tiukampe;

Alvokas

ĉiujn subtenantojn de Esperanto fari ĉion eblan por plenumi nian apartan rolon kiel movado por justa, konscia multlingvismo, kaj viciĝi inter la diversaj sociaj movadoj por interkultura kaj kontraŭdiskriminacia edukado, homaj rajtoj, naturprotektado, popola klerigado, rimedoŝparaj vivstiloj kaj aliaj;

Deklaras,

ke la valoroj necesaj al la konstruado de daŭripova monda socio estas kernaj valoroj de nia movado, ĉar mondo, en kiu Esperanto daŭre havos sencon, estos mondo, kiu ekonomie kaj ekologie, politike kaj kulture, konservas diversecon, pacon kaj justecon.


IJK en varma vintro

IJK-70

Ekde mia esperantistiĝo mi partoprenis plurajn diversspecajn aranĝojn, sed dank' al TEJO mi povis pli spertiĝi, partoprenante ĉi-jare la 70an Internacian Junularan Kongreson en Brazilo, kio estis por mi samtempe granda honoro kaj aventuro. Jam januare, atendante rezultojn de la konkurso, mi eltranĉis afiŝon de la 70a IJK el Kontakto kaj surgluis ĝin super mia lito en studenta hejmo, atendante senpacience.

Finfine realiĝis mia granda revo! Fortalezen mi alvenis du tagojn antaŭ la komenco de la kongreso, mi havis do sufiĉe da tempo por esplori la kongresejon kaj ekkoni LKKanojn, helpante pri lastaj prepariĝoj. Miaj unuaj tagoj en Brazilo ne estis facilaj precipe por mia korpo: alkutimiĝo al la varmega vetero kaj vento daŭris tri tagojn, post kiuj mi jam povis plene ĝui la etoson de IJK, malgraŭ tio ke mi ĝis nun miregas kiel eblas vivi en tiom varmega klimato.

Partoprenis 116 esperantistoj el 22 landoj, inter kiuj mi tuj trovis miajn amikojn el Eŭropo kaj Brazilo; pri kelkaj aliaj mi jam aŭdis aŭ retbabilis kun ili pere de Whatsup-grupo, fondita kiel eksperimento antaŭ IJK; kun aliaj mi rapide amikiĝis, kaj post unuaj tagoj mi jam sentis min kvazaŭ mi revenus al kutima kongresa amikaro. Kiel gajnintino de la TEJO-konkurso “Partoprenu IJKn” mi ne nur amuziĝis dum la kongreso, sed ankaŭ diligente laboris, interalie, partoprenante TEJO-kunsidojn kaj prizorgante propran matenan programeron: novulan programon. Kaj ĝuste tiu tasko estis por mi unue plej streĉiga, ĉar mi neniam antaŭe organizis nek eĉ partoprenis novulan programon. Sed rapide evidentiĝis, ke partoprenantoj bonvenigis min kun entuziasmo kaj ege ĝuis komunajn matenajn ludojn, kiujn mi gvidis. Surprizis min ankaŭ organizantoj, kiuj de tempo al tempo aliĝis al ludoj kun ni, kio estis por mi plej bela premio pro la preparado de la programero.

La programo estis plena je interesaj momentoj: memorinda programero pri Meksiko, sukcesa AMO-sesio, inspira prelego pri ekonomia kreskado, kurso de ĉina te-kulturo, bunta scienca programo… Aparte menciindas Kulturlingva Festivalo, kiu okazis la unuan tagon ĉe la ĉarma urboplaco en Fortalezo. Tiu ĉi tago estis por mi iom freneza – ne nur mi prizorgis la polan budon sed ankaŭ helpis dum intervjuo en fortaleza radio! Ĝi estis por mi emociiga travivaĵo, kvankam mi nur rolis eksterlandan esperantistinon el la lando de Zamenhof. La festivalon plivigligis koncertoj de Esperantaj muzikistoj kaj strata teatraĵo en la portugala lingvo, kiun mi tute ne komprenis tamen pro la granda talento kaj peno de la artistoj mi ĝuis.

IJK-70

Tamen la ĉarmon de la IJK kreis por mi ne la programo, sed precipe novaj amikoj kaj la urbo – tute alia ol tiuj konataj al mi. Sunaj tagoj kaj temperaturo, kiun mi timetis antaŭ la alveno, ne estis tiom teruraj por malvarmema eŭropanino; ni ĝuis naĝadon en la oceano kaj en la naĝejo meze de la brazila vintro – afero malfacile imagebla por mi antaŭe!(Verŝajne mi estas nun konata inter brazilaj esperantistoj kiel la pola knabino kiu senĉese plendis pri varmo kaj miris pri freneza grandeco de papilioj). Kio do restos plej longe en mia kapo kiel la esenco de la brazila IJK? Multaj miaj belaj memoraĵoj rilatas al apartaj homoj kaj precipe al la etoso de vesperaj programeroj, el kiuj ĉiu estis aparte ĉarma por mi. Kortuŝaj momentoj en la gufuja “ĉambro de poetoj”, komuna dancado dum koncertoj de la lokaj grupoj Damas Cortejam, Ore Acana kaj de nia Esperanta Supernova, rido de miaj novaj amikoj, dormado en hamako kaj varmeco de tiu lando daŭre mistera por mi – nepriskribeblaj momentoj, kiuj igis tiun kongreson vere IJK de la IJKj, mi certas ke ne nur por mi!

Romualda Jeziorowska


SES el la vidpunkto de kunorganizanto

SES

La 12-20an de julio okazis la 8a SES (Somera Esperanto-Studado) en la urbo Nitra (Slovakio), kiu post du jaroj gastigos la 101an Universalan Kongreson de Esperanto. Mi jam partoprenis SESon, sed ĉi-foje, estante volontulo ĉe E@I, mi estis parto de la organiza teamo (kvankam mia kontribuo al organizado estis pli modesta ol tiu de multaj organizantoj: mi okupiĝis pri teknika helpo kaj pri la kinejo), kaj tio ebligis al mi vidi la aferon iom malsame.

SES ne estas kutima Esperanto-renkontiĝo: ĝia ĉefa celo estas instrui Esperanton je ĉiuj niveloj, de tutaj komencantoj ĝis altnivelaj parolantoj (A1 ĝis C1, laŭ la eŭropa sistemo). Pro tio ĉeestis ne nur fluaj parolantoj, sed ankaŭ multaj homoj, kiuj apenaŭ sciis ion pri Esperanto. Entute ĉeestis 248 homoj el 28 landoj kaj de ĉiuj aĝoj (ekde 2 ĝis 85 jaroj ĉi-foje).

Matene okazis Esperanto-kursoj, gvidataj de dek Esperanto-instruistoj, inter kiuj estis famuloj kiel Stano Marček, Zlatko Tišljar kaj Bertilo Wennergren. Por spertuloj estis unuafoje organizita kurso pri Esperanta literaturo kaj kulturo gvidata de Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero. La kursoj ŝajnas efikaj, ĉar ĉe kelkaj partoprenantoj mi klare rimarkis progreson dum la semajno.

SES

Nitra: Birke Dockhorn instruas.

SES estis bona okazo montri al novuloj, ke Esperanto ne estas nur lernado de gramatikaj reguloj kaj teoriaj diskutoj, sed ankaŭ viva lingvo kaj kulturo kaj amuziĝo. Tion bone montris la ĉiuvesperaj koncertoj: ludis jam famaj Esperanto-kantistoj kiel JoMo (kiu tre sukcese dancigis la homojn), Martin kaj la Talpoj kaj Kim, sed kantis ankaŭ Kaŝi el Germanio (kiu unuafoje montris sian talenton en la pasintjara SES) kaj la ĉeĥa bando NOPROBLEM, kiu antaŭnelonge komencis kanti Esperante.

SES

Martin kaj la Talpoj koncertas.

En Esperanto eblas okupiĝi ne nur pri Esperanto: por ilustri tion, la organiza teamo strebis prezenti Slovakion, kiun eksterlandanoj ofte apenaŭ konas. Pro tio la duan tagon de SES okazis koncerto de tradicia slovaka muziko, sekvita de vingustumado (ege populara programero). Estis ankaŭ diversaj ekskursoj: en Nitra mem, al Bratislava kaj al la fama kaj bela minurbo Banská Štiavnica.

Dum lingva tago partoprenantoj povis prezenti sian lingvon; kompreneble estis kurseto de la slovaka, sed ankaŭ prezentoj de polaj kantoj, de la franca (kiun mi mem faris), de la korea kaj de pli maloftaj lingvoj, kiel la feroa kaj eĉ Volapuko. Aliaj programeroj estis danckursoj, ukulel-kursoj, aligatorejo, kvizo pri naciaj himnoj, diversaj manlaboroj, kinejo…

Okazis ankaŭ KER-ekzameno, per kiu oni povas ricevi oficialan atestilon agnoskatan de Eŭropo. Partoprenis dek homoj; ĉiuj krom unu sukcesis en la parola parto, kaj pri la skriba parto la rezultoj aperos septembre.

Mi estas tre kontenta pri ĉi tiu semajno, kaj ŝajnas al mi, ke ankaŭ plej multaj partoprenintoj ne bedaŭras sian decidon veni al SES. Mi ŝatis multegajn aferojn: la kursojn, la prelegojn, la koncertojn (ĉefe tiun de JoMo), la diskotekon, kaj kompreneble la homojn — ja la partoprenantoj estas la ĉefaj kreantoj de etoso kaj bonaj spertoj dum SES, kaj memoroj de amikoj estas la plej valoraj. Ankaŭ la loko estis tre bona laŭ mi: Nitra estas bela urbo facile atingebla de Bratislava kaj Vieno, kaj la SESejo estis proksima al la urbocentro kaj havis bonajn ĉambrojn kaj koncertan salonon. Nur la manĝaĵo ne plaĉis al kelkaj homoj, sed mi ne povas memori Esperanto-aranĝon, dum kiu neniu plendis pri manĝaĵo.

Mi volas danki al la organiza teamo, kiu laboregis pri la sukceso de tiu semajno, kaj invitas la legantojn veni al SES en Ruslando (de la 17a ĝis 25a de aŭgusto 2014) aŭ al la venontjara SES, kiu verŝajne okazos en Banská Bystrica, ankaŭ en Slovakio, la 11-19an de julio 2015.

SES

Grupo da partoprenantoj el Slovakio kaj Ĉeĥio.

Matthieu Desplantes
E@I-volontulo

Fotoj de Andrzej Sochacki

Legu ankaŭ:

Katarína Nosková: SES plena je surprizoj (2013)
Katarína Nosková: SES 2012: rekorda kaj perfekta (2012)
Miroslav Hruška: SES: ĉu ankaŭ alikontinente? (2011)


La unua SES ekster Slovakio

SES

La gvidantoj de E@I kaj MASI, Peter Baláž kaj Irina Gonĉarova, bone kunlaboris
dum la preparado kaj surloke por sukcesigi la unuan SES ekster Slovakio
(Foto: Julia Samsonova)

87 partoprenantoj el dek landoj (Ruslando 57, Francio 10, Germanio 7, Slovakio 5, Belgio 2; Ĉinio, Danlando, Hungario, Pollando, Svedio, Tajlando po 1) partoprenis la unuan ruslandan SES, kiu okazis la 17–25an de aŭgusto en Koltiŝevo, proksime de Moskvo. Ĝi estis ankaŭ la unua Somera Esperanto-Studado ekster Slovakio, kie SES startis en la jaro 2007 je la centjariĝo de Esperanto en Slovakio (ekde la eldono de la unua lernolibro por slovakoj en 1907).

Antaŭtagmeze la instruistoj en sep grupoj zorgis pri la plibonigo de la lingvonivelo de la venintoj. La specifaĵo de la ruslanda SES estis kurso de la rusa lingvo, kiu trovis siajn interesiĝantojn, kiuj per Esperanto dum unu semajno lernis la rusan.

La posttagmeza programo estis, kiel kutime, plena je prelegoj, manlaboroj, sportoj, ekskursoj, ktp. Vespere okazis koncertoj, gufujo, filmoj kaj tabloludoj. La gufuja programo estas riĉigita per “poetaj vesperoj”, dum kiuj oni konatiĝis kun la verkoj de Puŝkin, Lermontov, Blok kaj aliaj rusaj verkistoj.

En la koncerta programo ne povis manki tradiciaj ruslandaj bardaj kantoj, kiujn prezentis, interalie, Mikaelo Povorin kaj Mikaelo Bronŝtejn. Sian bonegan programon faris ankaŭ Kimo el Danlando, kiu post 25 jaroj revenis al Rusio por koncertumi, kaj la unuan vesperon dancigis ĉiujn per siaj rapidaj kaj kantaj dancoj kaj la duan tagon ĝuigis la publikon per sia gufuja koncerto.

La unuan fojon okazis antaŭkongreso, kiun ĉefe eksterlandanoj povis pasigi en Moskvo, malkovrante la vidindaĵojn de la ĉefurbo de la plej granda lando en la mondo.

Kia do estis la unua ruslanda SES? Por la organizantoj certe interesa sperto, malgraŭ la politika situacio, kiu timigis aŭ malhelpis al pluraj veni ĉi tien. La ejo montriĝis tre taŭga, kun pluraj luksaĵoj (ekzemple, propra lago kaj senpaga baseno por naĝi), kun bela naturo ĉie ĉirkaŭe, romantikaj laŭboj kaj diversaj sportejoj. Ĉu la ruslanda SES iĝos tradicia? Eble jes, tion decidos kelkaj faktoroj, kiel tempo, organiza energio, sed ankaŭ interesiĝo de ruslandaj esperantistoj, kiuj tamen venis en malpli granda kvanto, ol la organizantoj esperis.

Ĉu sekvos SESoj en aliaj landoj? Eble jes, tion montros la tempo kaj ebloj; tre gravas bona loka organiza teamo kaj taŭgaj surlokaj kondiĉoj.

Peter Baláž
SES-kunorganizanto
E@I-kunordiganto


Malgraŭ ĉio en Krimeo

Krimeo

Tri novaj esperantistinoj-fratinoj, Katinjo, Vulpido kaj Tenera; du el ili (ĝemeloj)
unuafoje festis sian naskiĝtagon en Esperantujo.

Dum la dek unuaj tagoj de julio en la turista ripozejo Espero, sur la strato Esperanto en Tarĥankut (Krimeo) okazis esperantista renkontiĝo. Ĝin oni ekpreparis pasint-jare, sed pro la milito en Ukrainio la renkontiĝo iĝis malpli granda ol planite. Dudeko da esperantistoj el Jalto aktive partoprenis la programon. Inter la partoprenantoj estis nur sep eksterkrimeaj ruslandanoj, inkluzive de kelkaj aktivuloj el Ĉuvaŝio kaj pastro Ilja Smikov el la Moskva Eklezia Rusortodoksa Akademio.

Antaŭ la renkontiĝo, ĝia kunorganizanto kievanino Ivanna Romanova multe informis pri Esperanto en la urbo. Danke al ŝi okazis prelegoj pri Esperanto en la urba muzeo kaj en la ripozejo por multaj lernejanoj. La intensa paroliga kurso daŭris du semajnojn (eĉ post la fino de la renkontiĝo). Ĝin finis tri lernantinoj el la urbo kaj du ripozantoj el Ukrainio, kiuj ricevis diplomojn de la Krimea Esperanto-Centro. Ĉi tiu Centro aperis post la referendumo en Krimeo, ĝi estas neŭtrala kaj sendependa de la Esperanto-asocioj en Ukrainio kaj Ruslando. Ĉiutage okazis lingvaj ludoj; oni naĝis kaj ripozis ĉe la maro. Pavel Moĵajev el Simferopolo prezentis koncerton kaj multe kantis dum vespera ĉemara lignofajro.

La renkontiĝo montris, ke eĉ en tre malfacilaj kondiĉoj eblis okazigi esperantistan kunestadon. La aktivuloj de la Jalta Esperanto-Klubo, kiu estas kerno de la Krimea Esperanto-Centro, estas kontentaj, ke en Tarĥankut aperis la unuaj esperantistoj.

Jefim Zajdman


La deka Eŭropa kongreso: Malgranda, sed riĉ-enhava

Rijeka

De la 6a ĝis la 12a de julio okazis en kroatia urbo Rijeka la deka kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Kvankam kun nur 146 partoprenantoj el 21 landoj ĝi estis la plej malgranda ĝisnuna EEU-kongreso, ĝi estis tre riĉa enhave.

La kongreson aŭspiciis la ŝtatprezidento de Kroatio Ivo Josipović, kio grave levis ĝian prestiĝon kaj la amaskomunikiloj tre interesiĝis pri ĝi. Aŭspiciis la kongreson ankaŭ la urbestraro de Rijeka kaj estraro de la regiono Primorsko-Goranska: la urbo disponigis senpage la kongresejonm kaj la regiono helpis per iom da mono por preparlaboroj. La urbestraro ankaŭ kunvokis gazetaran konferencon. Aperis aro da artikoloj en gazetoj, TV- kaj radio-raportoj.

Dum la malfermo unue estis kantataj la Kroatia kaj la Eŭropa himnoj, oni legis la mesaĝon de la ŝtatprezidento, la reprezentantoj de la urbo kaj la regiono salutis la kongreson, Seán Ó Riain kaj Nikola Rašić parolis pri la celoj de la kongreso kaj de la ĉeftemo, Jozefo Reinvart transdonis la premion Cigno por 2013 al la Kroatia E-Ligo kaj fine oni povis spekti tre interesan provkodon kun la Eŭropa himno en Esperanto (kantata de koruso de Oostende) kaj kun la komencoj de ĉiuj 28 landaj himnoj, dum kiuj prezentiĝis fotoj pri la plej karakterizaj vidindaĵoj de la koncernaj landoj.

Kadre de la kongresa ĉeftemo okazis kvin prelegoj, inter kiuj tri de neesperantistaj universitataj profesoroj (Milorad Pupovac, profesoro kaj deputito en kroatia parlamento; Emil Heršak kaj Jagoda Granić). Krom ili prelegis Nikola Rašić kaj Seán Ó Riain. La prelegaro donis la eblon akcepti priteman rezolucion kun proponoj al EU kiel igi la komunikadon en EU pli justa.

La asembleo de EEU akceptis la diversajn raportojn kaj elektis novan estraron por la sekva 3-jara periodo: La prezidanto restas Seán Ó Riain, ankaŭ la vicprezidantino Flory Witdoeckt kaj la sekretario Zlatko Tišljar. La estraro nun havas tri pliajn membrojn: Nikola Rašić, Petro Balaž kaj Sandra Schweder. La malferma asemblea kunsido traktis strategion de EEU kaj akceptis kvin strategiajn celojn: unue pluaktivi en Platformo por multlingvismo de la neregistaraj organizoj, klopodante plu klarigi la eblan rolon de Esperanto kiel katalizilo por lerni naciajn fremdlingvojn; due pluagi disvastigante la proponon al Eŭropaj korusoj kanti la Esperantan tekston de la Eŭropa himno kiam oni tion deziras; trie stimuli Eŭropajn Esperanto-asociojn, grupojn kaj entreprenojn krei projektojn kadre de konkursoj de EU; kvare disvastigi solidaran kunlaboron inter pli riĉaj kaj fortaj landaj asocioj kaj tiuj en krizo; kaj kvine EEU klopodos realigi Euroscola en Strasburgo dulingve (kiel eksperimento) en kiu la oficialuloj uzos la anglan kaj la partoprenantaj gejunuloj el dudeko da landoj Esperanton.

La antaŭlastan tagon oni dediĉis al demando pri novigaj manieroj aktivi en lokaj grupoj ĉar ankaŭ la agado de E-societoj estas en grava krizo. Estis proponitaj interesaj novaj agadmanieroj aparte por etaj urboj, kaj aparte por grandaj. Okazis ankaŭ multaj alitemaj prelegoj.

La kulturajn programojn komencis folklora vespero kun la folklora grupo Zora el Opatija. Lundon okazis koncerto de kanzonoj de Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović kiu kantis popolajn kaj popularajn kanzonojn de parto de iama Jugoslavio. Mardon koncertis tenoro Neven Mrzlečki, membro de Operteatro en Zagrebo. Li kantis elektitajn ariojn de diversaj oper- kaj operetautoroj parte kroataj parte diversnaciaj en Esperanto.

La postan tagon ni vidis la teatraĵon Societo de viktimoj de Shirley Valentine de Georgo Handzlik. Ludis Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik.

Ĵaŭde ni havis esceptan honoron aŭskulti koncerton de la juna perkutistino Kaja Farsky. Ŝia lerto kreis por ĉiuj neforgeseblan vesperon en kiu tremis la emocioj.

Rijeka

La lasta koncerto estis de la ensemblo Druyd el Zagrebo. La koncerto kreis la atmosferon de ne-teraj kondiĉoj, kondukis nin de la praeksplodo al la enormaj spacoj de la disvastiĝanta kosmo.

Paralele kun kelkaj programoj eblis spekti elektitajn filmojn el arkivo de Krunoslav Tišljar. Temas pri tre interesaj dokumentoj pri la E-movado ekde 1980 ĝis 2010.

La ekskursa tago donis la eblecon viziti la insulon Krk perŝipe aŭ aŭtobuse viziti historiajn urbojn de Istrio.

Aparte menciindas, ke la esperantistaj verduloj festis sian 30-jariĝon kaj ke Kroatia E-Ligo sukcesis ricevi subvencion por 10 gejunuloj kiuj havis la celon lerni pri la organizado de internaciaj kongresoj.

Jen la konkludoj akceptitaj fine de la kongreso:

La kongreso

1) substrekas la gravecon de lingva justeco, kiel ero de la ĝenerala justeco;

2) atentigas pri la neceso, ke EU evoluigu kulturan politikon;

3) bedaŭras la decidon de la itala EU-prezidanteco forigi la francan kaj germanan lingvojn de sia prezidanteca retejo. Tiu decido rekte kontraŭas la oficialan EU-politikon de multlingvismo kiun decidis la EU-ĉefoj de ŝtato kaj registaro en la Eŭropa Konsilio de Barcelona en 2002;

4) konsideras, ke la retejo de ĉiu EU-prezidanteco devus esti en ĉiuj 24 oficialaj EU-lingvoj, por alparoli ĉiujn civitanoj en la 28 EU-landoj egalrajte, kaj tiel alproksimigi la Eŭropan integriĝon al la civitanoj;

5) konsideras, ke la kosto de tia retejo ne estas pravigo, ĉar temas nur pri salajroj de ĉirkaŭ 50 tradukistoj dum 6 monatoj, ĉiun 14an jaron;

6) substrekas la gravecon de la kantado de la Eŭropa himno far civitanoj el diversaj EU-landoj kune en neŭtrala lingvo por antaŭenigi la Eŭropan identecon harmonie kun naciaj kaj regionaj identecoj;

7) atentigas, ke la Civilsocia Platformo por Multlingvismo, starigita far la Eŭropa Komisiono en 2009, rekomendas praktikajn testojn en lernejoj por ekscii kiu dua lernota lingvo plej kuraĝigas la sekvan lingvolernadon, kaj apelacias al ĉiu EU-Membroŝtato starigi tiajn programojn en siaj lernejoj, laŭ la supremenciita oficiala EU-politiko, ke ĉiu lernu tri lingvojn, la denaskan kaj du aliajn;

8) rekomendas al la Eŭropa Komisiono tradukigi la raporton de la Civilsocia Platformo por Multlingvismo de junio 2011 al ĉiuj 24 oficialaj EU-lingvoj;

9) rekomendas al ĉiuj EU-membroŝtatoj studi la Slovakian modelon de la Eŭropa Konvencio por plie engaĝi la civitanojn en la Eŭropa integriĝo.

10) Post fakaj prelegoj pri la kongresa temo, la kongreso konstatis, ke:

a) ekzistas tendenco en la tutmondiĝo, ke fortiĝu supera lingvo, metanta ĉiujn aliajn lingvojn en duarangan pozicion;

b) ekzistas minimume 2 vojoj por plibonigi tiun staton: 1) ke oni kreu artefaritajn regionajn lingvojn baze de lingva parenceco, ekzemple meza slava, latinida kaj ĝermana lingvoj; 2) ke oni uzu neŭtralan lingvon por la tuta Eŭropo;

c) por komenci la procezon de plijustigo de lingvaj rilatoj, ĉiu civitano senescepte, devus rezigni pri la uzo de la propra lingvo por komunikado inter malsamlingvanoj.

En Rijeka, la 12-an de Julio 2014

Zlatko Tišljar


La ora jubileo de BET

BET-50

Prezidanto de Esperanto-Asocio de Estonio Tõnu Hirsik, prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio Margarita Želve, organizantino de la unua BET Biruta Rozenfelde, estrarano de Litova Esperanto-Asocio Zenonas Sabalys.

La 50aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis ekde la 28a de junio ĝis la 5a de julio 2014 en Latvio, en Jūrmala – la plej granda kuracurbo en Baltio, ĉe la bordo de la Riga Golfo de la Balta Maro, konata pro la unikaj naturaj riĉaĵoj, saniga ĉemara klimato, pinarbaroj, dunoj kaj pli ol 26-kilometra blanksabla strando. BET funkciis en la Hortikultura mezlernejo de Bulduri, kiun oni konsideras unu el la plej floraj partoj de la urbo, ĉar apud la lernejo situas dendrologia parko kun multaj florbedoj kaj unikaj arboj. Ja al jubilea aranĝo konvenas loko kun belaj floroj. Al BET-50 aliĝis 172 partoprenantoj el 16 landoj.

BET-50

La paroligan Esperanto-kurson gvidis Svetlana Smetanina (Ruslando), kurson por komencantoj – Nina Pietuchowska (Pollando), kaj kurson de la latva lingvo – Biruta Rozenfelde.

Funkciis Somera Universitato, dum kiu oni prelegis pri diversaj temoj. Krome dum BET oni povis lerni liniajn dancojn (instruis Vida Kulikauskienė el Litovio), partopreni kvizon kaj ludi vortludojn, ĉeesti rondeton de rakontantoj, spekti filmojn pri Esperanto-vojaĝoj, ekscii historion pri ekesto de BET, akiri Esperanto-valoraĵojn dum aŭkcio, esprimi sin dum Libera tribuno k. a. La Diservon en Esperanto gvidis romkatolika pastro Māris Laureckis (Latvio).

Dum la ekskursa tago oni vizitis du palacojn de la fama arkitekto Francesko Bartolomeo Rastrelli en Rundāle kaj Jelgava.

La vespera programo estis riĉa kaj diversspeca: Interkona vespero, dum kiu ĉiu ricevis specialajn bombonojn de BET-50, koncerto de la latva Esperanta kantistino Austra Pumpure kaj ensemblo Animo, prezentaĵo Lingvo de danco de Laimdota Andersone, lumspektaklo de Solotronik (Hispanio), koncerto de la latva ensemblo Knaboj de Emburga, internacia koncerto, arta konkurso Maro kaj maristoj, kaj la adiaŭa vespero kun jubilea kuko.

BET-50

Ĉiutage aperis la BETa informilo Ora BET-ano, kiu respegulis la aktualan programon, raportis pri okazintaĵoj, publikigis opiniojn de partoprenantoj. Ili laŭdis la riĉan programon, amikan familian etoson, allogan lokon kaj aktivan partoprenantaron. Nur unu grava manko flanke de la Organiza Komitato estis menciita – oni ne antaŭmendis sunan, varmegan veteron.

Margarita Želve


Vide el Bruselo

La aŭtuna Eŭropo

Dum la lastaj monatoj britaj politikistoj minacas Skotlandon, ke tie ne estos permesate uzi la britan pundon, se ili voĉdonos por sendependeco la 18an de septembro. Ili ankaŭ insiste asertas, ke Skotlando estos malriĉa kaj ne apartenos al la Eŭropa Unio. Tamen britaj politikistoj ne tro akre atakas Skotlandon, interalie, pro tio ke ili kredas, ke plimulto da skotoj voĉdonos kontraŭ sendependeco.

Eble tio estas la kialo por la tre malsama situacio de Katalunio, kie opinisondoj montras plimulton por sendependeco. Antaŭ la novembra referendumo pri sendependeco en Katalunio, politikistoj el Madrido agas fortege kontraŭ Barcelono. Krom minacoj, ke Katalunio restos ĉiam fore de EU – la ministro pri eksterlandaj aferoj diris “eterne” – iama prezidanto de la Eŭropa Parlamento eĉ diris ke hispanaj soldatoj povus malhelpi la sendependiĝon de Katalunio.

Jordi Pujol i Soley

Jordi Pujol i Soley

Sed ŝajnas, ke la minacoj – kaj la daŭra malpermeso al katalunoj voĉdoni – havas kontraŭan efekton. Nun Madrido provas alian taktikon. Pli ol dek jarojn post kiam li forlasis la oficejon kiel prezidanto de Katalunio, la hispana registaro decidis juĝi Jordi Pujol i Soley, kiu estis prezidanto de la Generalitato de Katalunio de 1980 ĝis 2003. La proceso kontraŭ Pujol komenciĝos en Madrido la 15an de septembro. Pujol estis la unua prezidanto elektita post la morto de la generalo Franco. Por multaj homoj Pujol estis simbolo por ruza kaj pragmata kataluna naciismo. Pujol iam estis enprizonigita de Franco pro kantado en la kataluna kaj pro disdonado de flugfolioj kontraŭ la diktatoreco. Kaj eĉ se li sendube gajnis gravegan lokon en la historio de la lando, li nun alportis honton al Katalunio en grava momento.

Fine de julio Pujol anoncis, ke li dum 34 jaroj ne deklaris al financaj aŭtoritatoj eksterlandan bonhavon hereditan de sia patro. Krome polico nun enketas akuzojn pri lia filo, ankaŭ Jordi. Laŭ akuzoj, la filo kontraŭleĝe ricevis por siaj privataj entreprenoj registarajn kontraktojn dum la periodo, kiam lia patro estis kataluna prezidanto. Dum jaroj estas duboj kaj flustrado pri la financoj de la familio. En 1984 la hispania registaro devis preni kontrolon pri banko, fondita de la familio Pujol, post ĝia bankroto. Nun aperis mencio de kontoj en Argentino, Andoro, Svislando, Ĵerzejo kaj la Kajmana Insularo kun la valoro de pli ol 100 milionoj da eŭroj. Kelkaj kalkulas, ke la familio Pujol kolektis ĝis 150 milionojn da eŭroj.

Sed kial Madrido ne esploris la akuzojn pli frue? La respondo ŝajne estas, ke la ruza politikisto Pujol estis necesa por multaj registaroj en Madrido. Estas loko por dubi speciale pri financaj ligoj al politikistoj en Madrido, kiam temas pri supozataj procentaĵoj de la registaraj kontraktoj en Katalunio. Madrido ankaŭ volas pafi al koro de la sendependeca movado.

Lia plej politikema filo Oriol Pujol jam forlasis sian postenon de la prezidanto de la partio, kiun lia patro fondis. Kreskas la premo al la nuna kataluna prezidanto Artur Mas el la sama partio. Sed kia estos la efiko de la skandalo por la novembra referendumo? Ĉu malpli da homoj voĉdonos por sendependeco? Eble ne, ĉar daŭre plendas katalunoj ke ili ne havas sufiĉe da memstareco en ekonomiaj kaj kulturaj aferoj, kaj ke Madrido ne respektas la katalunan lingvon. La kataluna registaro ankaŭ taksas, ke Katalunio perdas ĉ. 15 miliardojn da eŭroj jare pro tio, ke ĝi restas en Hispanio.

Dafydd ab Iago


La misteroj de nia Proverbaro

Proverbaro

La Zamenhofa Proverbaro estas trezoro por nia lingvo. Unu sola ekzemplo: “ŝtono de falpuŝiĝo”. Tre malfacile, eble eĉ neeble, estus trovi pli precizan, pli konvenan, pli demonstrecan de la konstru-kapablo de Esperanto, ol tiun nomon de la konusforma ŝtono, kiu ĉe murangulo ŝirmis domon kontraŭ la ferradoj de ĝiranta ĉeval-veturilo.

Centojn da aliaj brilaj trovaĵoj entenas tiu juvel-montrejo de signifoj. Kial brilaj? Tial, ke proverboj ofte portas du sencojn, unu konkretan, tuj unuanivele tradukeblan, kaj alian figursencan, duanivele enhavantan pli ĝeneralan, eĉ universalan konstaton, moralon, instruon. Kiam ni diras: “draŝi fojnon” ni komprenas, ke temas pri vana laboro, ĉar ni ne povas eltiri grenon el herbaro, kiu laŭdifine ne enhavas ĝin. La konkretan sencon lingvistoj nomas denotacio, la abstraktan, kaŝitan, eltirotan: konotacio. Ĝuste tiu konotacio, tiu kromsenco, ofte estas la ĉefsenco en l' afero.

Tamen kiu el ni ne renkontis en la Proverbaro malfacilajn, eĉ tute nekompreneblajn dirojn? Antaŭ pli ol jarcent-duono Gaston Waringhien en La Nica Literatura Revuo citis kelkajn ekzemplojn kaj petis la helpon de samideanoj pli subtilaj, aŭ de tiuj, kies lingvo aŭ kulturo entenas la saman diron. Li ricevis malmultajn respondojn, kaj lia provado baldaŭ estingiĝis.

Eble tiun rapidan sinkon de la enketo pri proverboj kaŭzis la malfaciloj de l' epoko; dum la Malvarma Milito la leteroj pene trapasis la feran kurtenon; korespondado estis bremsata; la sendantoj kaj ricevantoj estis suspektataj, ktp.

Nun per la reto la afero faciliĝis. Ni do varme esperas la sukceson de tiu klariga entrepreneto.

Ni komencu per la iom mistera “Bela birdo!” (№160 en la Waringhiena eldono). La denotacio estas simpla. Sed kio kaŝiĝas en la konotacio? Kial birdo, kaj ne fiŝo aŭ insekto? La sama Waringhien en sia vortaro Esperanta-franca tradukas ĝin per “joli coco” (beleta papago, “coco” estas ofta nomo por papago); papago ĉi tie por strangulo, kaj beleta ironie por malbela. Krome grava estas la krisigno, kiu indikas emocian sencon, do kroman sencon, ne nur simplan priskribon de birdo kiu estus bela. Franclingvano, pro simileco kun “joli coco” tuj sentos ĉe “Bela birdo!” aludon al individuo malfidinda, suspektinda, iu fripono, delogulo, ktp. Ankaŭ Eli Urbanová uzas la esprimon en simila senco.

La demandoj estas: Kiu la unua uzis la esprimon en teksto? Zamenhof? Ĉu ĉiu el ni, legantoj, uzas aŭ uzus ĝin en la negativa senco de franclingvanoj aŭ de Urbanová? Ĉu la esprimo samas en aliaj naciaj lingvoj?

Ni senpacience atendas respondojn, por pluŝvebigi tiun tiklan beston!

Jean Luc Tortel


Julian ModestLa peko

Novelo de Julian Modest

Paŭlo ŝoforis malrapide, rigardis la vojon antaŭ si kaj la kampon, kiu vastiĝis ĉe la ŝoseo. Estis la fino de la somero. De la flava kampo kvazaŭ radiis senespero. Delonge li ne havis tian malbonan humoron. Unu sola demando turmentis lin: ĉu li iru tien? Ĉu estas senco? Multaj jaroj pasis de tiam. Ja ĉio jam estas forgesita. Ĉu li devas tuŝi malnovajn vundojn? Eble jes. Li ne povis forgesi sian promeson. Tiam, tre delonge, li promesis al si mem, ke li nepre revenos ĉi tien. Nepre revenos. Kaj tiu ĉi tago venis subite. Dum longa tempo li prokrastis sian revenon. Ĉiam li trovis kialojn por ne ekiri, sed nun li decidis. Li diris al si mem: mi devas iri kaj ekiris. Dum la pasintaj jaroj li meditis nur pri tio.

Ĝis la urbo restis ĉirkaŭ dek kvin kilometroj. Kiel nun aspektas la urbo? Ĉu ĝi ŝanĝiĝis? Ĉu en ĝi loĝas homoj, kiu memoras lin? Ĉu li rekonos ilin? Kvazaŭ ĉio en lia memoro estis forviŝita: bildoj, vizaĝoj, stratoj, domoj… Paŭlo memoris nenion, aŭ eble li ne deziris memori. Lia animo pezis kiel ŝtono, kaj li ne sciis kiel liberiĝi de tiu ĉi pezo. En lia koro kvazaŭ nestis raba birdo, kiu senĉese bekis lin kaj memorigis lin pri la malagrabla evento kaj revenigis lin al la pasintaj jaroj. Ĉiuj diris, ke la rememoroj de la pasinteco, de la infanaĝo, estas la plej belaj, sed por Paŭlo ili ne estis belaj.

Lia patro estis instruisto kaj la patrino – oficistino. Ilia familio ne estis tre malriĉa, sed Paŭlo anime suferis. Li vidis, ke la patro humiliĝas, klinas la dorson antaŭ la ĉefoj kaj akceptas ĉion silente, senvorte. La patrino ĉiam kalkulis la monerojn kaj eĉ al si mem ne deziris konfesi, ke ili vivas malriĉe. Ŝi ĉiam penis, ke iliaj vestoj estu kudritaj, lavitaj, gladitaj, malgraŭ tio, ke la vestoj estis malnovaj kaj jam elfrotitaj. La patro ĉiutage diligente purigis siajn ŝuojn, tamen ne sukcesis kaŝi, ke ili estas malnovaj kaj deformitaj. Ĉu eblis kun malnovaj kaj aĉaj ŝuoj stari antaŭ la lernantoj. La manikoj de lia jako same estis elfrotitaj. Ĉu kun tiaj vestoj instruisto havas aŭtoritaton kaj ĉu la lernantoj estimos lin, malgraŭ tio, ke lia patro estis ege erudita kaj havis bonan koron.

Kiam Paŭlo finis gimnazion, li diris al la patro, ke li deziras studi en universitato. La patro alrigardis lin moke kaj demandis:

– Vi deziras studi en universitato, ĉu? Vidu min. Mi studis kaj finis matematikon, kaj nun mia salajro estas mizera. Ĝi sufiĉas por nenio. Tiuj, kiuj ne studis, estas riĉaj. Vidu vian onklon, mian fraton. Li ne deziris studi en universitato kaj nun li estas riĉulo. Li iĝis kudristo. Li havas multe da klientoj kaj multe da mono. Pli bone estus, se vi ellernus iun metion.

La patro parolis, sidante ĉe la fenestro en la eta malhela ĉambro. Li rigardis la korton ekstere kaj kvazaŭ parolis al si mem. Li estis tute senespera, nenio bona estis en lia vivo. Ĉiuj lia penoj: studado, laboro, klopodoj estis vanaj. Eble li sincere deziris helpi Paŭlon kaj montri al li alian vojon en la vivo, kiu igos Paŭlon pli feliĉa.

– Mi havas ideon, – daŭrigis la patro, – delonge mi havas tiun ĉi ideon. Iru al la onklo kaj lernu la kudristan metion. Iĝu kudristo. Vi kudros vestojn, oni estimos vin. Vi perlaboros pli da mono ol mi, instruisto. Laboru kaj lernu ĉe via onklo unu aŭ du jarojn. Eble la kudrista metio plaĉos al vi. Vi perlaboros monon, kaj poste vi studos. Vi ankoraŭ junas.

La patro elspiris kaj denove rigardis tra la fenestro. Liaj okuloj estis tristaj.

– Do, finfine, mem decidu. Mi ne deziras konsili vin. Post jaroj vi diros, ke mi malbone konsilis vin.

 

La onklo Boris loĝis en la urbo Varna. Kiam Paŭlo venis al Varna kaj diris al la onklo, kial li venis, la onklo ne estis tre kontenta, sed akceptis lin. Ja Paŭlo estis lia nevo, filo de lia pli aĝa frato.

– Jes, – diris la onklo. – Estus bone, se mi havus helpanton. Dum la lastaj monatoj mia laboro plimultiĝis. Mi kudras vestojn al muzikantoj, kantistoj, artistoj. Vi helpos min. Dum du jaroj vi ekposedos la metion. Nun vi loĝos en mia domo, kiel diris via patro.

Paŭlo tute ne deziris iĝi kudristo, sed li ne deziris ĉagreni la patron. Paŭlo amis lin kaj kompatis lin. La tutan vivon la patro vivis honeste. Kun granda emo kaj inspiro li instruis la gelernantojn, amis ilin kaj tio igis lin ne ŝpari fortojn. Laŭ Paŭlo ne estis pli laborema viro ol lia patro, kiu senĉese legis, solvis novajn matematikajn taskojn kaj kvazaŭ dezirus, ke ĉiuj liaj lernantoj iĝu matematikistoj. Liaj gelernantoj ofte partoprenis en matematikaj konkursoj kaj gajnis premiojn, tamen ĉiam oni menciis nur la nomojn de la lernantoj, kaj neniu menciis la nomon de la instruisto, kiu instruis ilin. Tio ĉagrenis la patron, sed li neniam diris ion. Nur de tempo al tempo li deprenis siajn okulvitrojn kaj per poŝtuko viŝis ilin. Nur tio montris, ke li estas maltrankvila. Nur tiel li esprimis siajn sentojn.

La laboro ĉe onklo estis ege enua. Paŭlo lernis tajli, kudri, gladi… Laŭ li en la mondo ne estis pli enua kaj pli malagrabla laboro ol la kudrado. La kudrejo estis vasta, hela, sed por Paŭlo ĝi ŝajnis malvasta kaj obskura, plenplena je kostumoj, pantalonoj, manteloj, kiuj pendis sur hokoj, estis sur seĝoj kaj sur la granda tablo. Paŭlo senpacience atendis la finon de la labortempo. Li eliris el la kudrejo kaj tuj rapide ekiris al la mara bordo. Nur tie li sentis sin viva. Profunde li enspiris la freŝan maran aeron kaj fiksis la rigardon al la horizonto. La maro senfine bluis. Tio estis la libero: la vasteco, la vento kaj ne la kudrejo kun la kostumoj, pantalonoj kaj manteloj.

La onklo estis severa kaj postulema. Same, kiel la patro de Paŭlo, li deziris, ke ĉio estu perfekta. Kiam iu ĵus kudrita vesto ne plaĉis al li, li igis Paŭlon kudri ĝin denove.

– Vi nun lernas la metion, – grumblis la onklo, – vi devas iĝi la plej bona kudristo, kaj tio estas la senco. Malbonaj kudristoj multas. Vi devas esti la plej bona, kaj la homoj venos al vi, mendos ĉe vi siajn vestojn kaj vi perlaboros multe da mono.

Fojfoje al la onklo plaĉis la vesto, kudrita de Paŭlo, kaj li diris:

– Bone, bone, vi komencas alkutimiĝi kaj ekposedi la metion.

La familio de la onklo ne havis infanon kaj eble tial li opiniis, ke Paŭlo ekposedos lian metion kaj daŭrigos lian laboron. La onklo deziris, ke Paŭlo heredu la kudrejon, kies nomo estis: “Kudrejo de Boris Mavrov – moda kudristo”. Nur tiel la kudrejo ne malaperos.

Kiam la onklo havis bonan humoron, li ofte parolis pri diversaj famaj privataj entreprenoj.

– Estas, – diris li, – dolĉaĵejo “Agop kaj filoj”, kiu produktas bonegajn dolĉaĵojn. Neniu povas produkti tiajn dolĉaĵojn kiel ili. Ilia sperto estas transdonita de patro al filo jam dum jardekoj. Tio estas tradicio kaj vi, Paŭlo, se vi daŭrigos la kudristan laboron, iĝos fama. Vi estos la plej bona moda kudristo.

Tiaj estis la revoj de la onklo.

 

La aŭto eniris la urbon. Paŭlo reduktis la rapidecon kaj direktis la aŭton al la urbocentro. La urbo aspektis pli alia ol antaŭe. Estis novaj konstruaĵoj, hoteloj, domoj, placoj. La onklo loĝis proksime al la mara ĝardeno, en malgranda silenta strato. Paŭlo facile trovis la straton. Ĝi estis kiel antaŭe. Li ne sukcesis parki la aŭton sur tiu ĉi strato kaj parkis sur najbara strato. Piede li ekiris al la domo de la onklo, eniris en la malhelan enirejon kaj supreniris sur la malvastan ŝtuparon, kiu havis metalan balustradon kun ornamaĵoj, similaj al vinberaj folioj. Ĉio tie estis tre bone konata al Paŭlo, kvazaŭ hieraŭ li estus ĉi tie. Paŭlo haltis antaŭ masiva pordo kun ŝildeto: “Familio Mavrovi”. Antaŭ premi la butonon de la sonorilo, li iom hezitis, eĉ faris paŝon malantaŭen kaj diris al si mem: “Ĉu mi devis veni?” Tamen decide li premis la butonon. La akra sono aŭdiĝis ie en la domo solece kaj triste. Paŭlo atendis kelkajn sekundojn. Eble neniu estas en la domo, meditis li senrevigite. Vane li venis ĉi tien. Denove li sonorigis. Post iom da tempo li perceptis malrapidajn paŝojn. Aŭdiĝis krako de ŝlosilo, kvazaŭ iu dolore ektusis. La pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo ekstaris la onklo, jam maljuna, kurbiĝinta kun maldensaj haroj, sulkigita vizaĝo. Antaŭ jaroj li estis svelta, korpulenta, ĉiam glate razita kaj mode vestita.

– Kion vi serĉas? – demandis la onklo kaj alrigardis lin esploreme. Eble li jam ne bone vidis.

– Onklo, mi estas Paŭlo.

La maljunulo ektremis. Lia vizaĝo streĉiĝis kaj li ekis fermi la pordon, sed diris:

– Kion vi deziras?

– Mi venis vidi vin kaj … pardonpeti.

Eble Paŭlo mallaŭte prononcis la vorton “pardonpeti”, kaj la onklo ne aŭdis ĝin.

– Eniru, – diris obtuze la onklo.

Ili eniris la vastan gastoĉambron, kiu plenplenis je malnovaj kaj nenecesaj mebloj. La onklo montris al Paŭlo unu el la foteloj kaj Paŭlo sidiĝis. La onklo eksidis sur seĝon ĉe la granda masiva tablo en la centro de la ĉambro.

Kelkajn minutojn ili silentis. Paŭlo meditis, kiel komenci la parolon. Plurfoje li pripensis kaj ripetis la vortojn, kiujn li deziris diri al la onklo. La maljunulo sidis kontraŭ li kaj rigardis lin severe. Liaj nigraj okuloj similis al du akraj najloj. La aero en la gastoĉambro estis mucida, kaj super la mebloj kvazaŭ pendis peza nubo, el kiu subite eklumos fulmo kaj aŭdiĝos surdiga tondro. Paŭlo devis diri ion. La silento jam estis turmenta.

– Onklo, mi eraris, mi pekis, pardonu min. Mia ago estis stulta, ago de stulta bubo.

– Mi ne pardonos vin. Mi ne povas pardoni vin, – levis voĉon la onklo. – Mi kaj via onklino amis vin kiel nian filon. Por vi ni estis pretaj je ĉio.

– Mi scias, sed…

– Kial vi ŝtelis la monon kaj forkuris? Via kompatinda patro ne travivis tion kaj mortis! Kaj kie vi estis, kie vi kaŝis vin dum tiom da jaroj? Ni nenion sciis pri vi.

– Mi estis en Germanio. Mi ŝtelis vian monon kaj…

– Kaj?

– Mi tie per la mono komencis studi. Vi sciis, ke mi ege deziris studi. Mi finis la studadon kaj iĝis arkitekto.

– Vi faris la plej grandan pekon! Vi ŝtelis monon kaj forkuris. Por vi ne estas pardono! – ripetis la onklo.

– Nun mi deziras redoni la monon, kiun mi ŝtelis…

La onklo stariĝis de la seĝo kvazaŭ io bruligis lin.

– Ne! – ekkriis li. – Mi ne bezonas vian pekan monon! Mi ne deziras monon. Tiam mi povis doni al vi multe da mono. Mi ne bezonas monon! Iam per honesta laboro mi perlaboris mian monon kaj vi, vi komencis vian vivon malhoneste kun ŝtelo. For de ĉi tie! Mi ne deziras vidi vin! Vi estas jam arkitekto, vi eble estas riĉa, sed vi estas ŝtelisto! Vi ŝtelis kaj forkuris, sed vi devis almenaŭ telefoni al viaj gepatroj. Ili, kompatindaj, ne sciis, kio okazis al vi kaj ili forpasis kun malfermitaj okuloj. Mi ne deziras vidi vin!

Paŭlo ekstaris, metis sur la tablon koverton en kiu estis la mono, sed la onklo prenis la koverton kaj reĵetis ĝin al Paŭlo.


“Ĉio estas tre malcerta, kaj ĝuste tio trankviligas min”

Jansson

Antaŭ cent jaroj naskiĝis Tove Jansson.

La patro de Tove Jansson estis Viktor Jansson (1886-1958), Finnlanda skulptisto. Ŝia patrino estis Signe Hammarsten Jansson (1882-1970), filino de pastro el Svedio, artistino kiu faris desegnojn por gazetoj, ilustraĵojn kaj kovrilojn de libroj kaj poŝtmarkojn por la Finnlanda poŝto. La gepatroj renkontiĝis en Parizo, kie ili studis arton, geedziĝis en Svedio en 1913 kaj ekloĝis en Helsinko, ĉefurbo de Finnlando, kiu tiam estis sub Ruslanda regado. Tie naskiĝis Tove la 9an de aŭgusto 1914. Kiam ŝi havis tri-kvar jarojn, Finnlando iĝis sendependa, kaj la patro partoprenis ĉe la venkonta “blanka” flanko en la enlanda milito de Finnlando.

Tove kreskis kun du etaj fratoj en svedlingva artista familio. La somerojn ŝi ofte pasigis ĉe la geavoj sur la insulo Blidö en la Stokholma insularo, aŭ sur insulo en la Finna Golfo oriente de Helsinko; la ceteron de la jaro la familio loĝis en apartamento kun ateliero en la centro de Helsinko. Simile Tove kiel plenkreskulo vivos dum sia tuta vivo. Ŝia patro estis skulptisto, kiu tamen nur malregule povis kontribui mone al la familio. La ĉefan familian enspezon perlaboris ŝia patrino per siaj desegnoj. Tove dumvive konservis tre proksiman rilaton amikecan kaj kolegan al la patrino. La patron ŝi admiris, sed junaĝe ŝi ne eltenis liajn ideojn. Viktor Jansson tiam estis antikomunisto kaj antisemito, dum Tove estis fervora antifaŝisto kaj havis judajn kaj maldekstremajn amikojn kaj amantojn.

Tove jam infanaĝe kaj junaĝe talente desegnis, sed ankaŭ verkis rakontojn. 16-jara ŝi ekstudis pentradon kaj desegnadon en la ĉefa arta lernejo de Svedio en Stokholmo, kie ankaŭ ŝia patrino estis edukita. 19-jara ŝi elektis plustudi en Helsinko por povi helpi al sia patrino desegne perlabori por la familio. Iom post iom ŝi iĝis same konata desegnistino kiel la patrino. Ŝi faris multajn ilustraĵojn por infanlibroj, sed ankaŭ satirajn desegnojn pri aktualaj temoj, interalie karikaturojn de Hitler kaj Stalin, kio kaŭzis al ŝi ĝenojn de la dummilita cenzuro.

Mumoj

En ŝiaj desegnoj baldaŭ aperis kelkaj fantaziaj figuroj, duone bestoj, duone homoj, kiuj iĝis ŝiaj karakterizaj rekoniloj. Unu el ili, la snorko, poste nomota Mumintrolo (la nomon donis ŝia onklo Einar Hammarsten), iĝis ŝia kvazaŭa identigilo. En la mezo kaj fino de la 1930aj jaroj ŝi precipe studis kaj praktikis pentradon, dum samtempa pangajnado per gazetaj desegnoj kaj libro-ilustraĵoj. En 1940 kaj 1943 okazis en Helsinko artekspozicioj kun ŝiaj bildoj. De 1934 ĝis 1940 ŝi verkis ok novelojn, kiuj aperis en diversaj Finnlandaj gazetoj svedlingvaj.

Kvankam hodiaŭ plej konata pro sia verkado, ŝi dumvive okupiĝis pri pentroarto kaj ilustrado. Ŝi faris ilustraĵojn interalie por La hobito de Tolkien kaj por Alico en Mirlando de Carroll. Dum granda parto de sia vivo ŝi rigardis sin antaŭ ĉio pentroartisto. Interalie ŝi faris plurajn grandajn murpentraĵojn en diversaj publikaj konstruaĵoj de Finnlando.

Dum la milita tempo de 1939 ĝis 1945 ŝi denove ekverkis por infanoj. Jen ŝi komencis krei tiun apartan mondon, kiu iom post iom iĝos Muminvalo, kaj loĝigis en ĝi kelkajn figurojn ĉirkaŭ la centra rolo de Mumintrolo. Ĉiuj ŝiaj infanlibroj estas riĉe ilustritaj de Tove mem.

La unua libro La etaj troloj kaj la granda inundo estis preta en majo 1944 kaj aperis en 1945. Ĝi estas fabelo, kiu paŭsas plurajn klasikajn verkojn por infanoj, kaj la verko ne estis reeldonita post 1945. Sed ŝi tuj pluis per nova aventuro kun la figuroj el Muminvalo, kaj jam en 1946 aperis Kometo en Muminvalo, kiu estas tre sendependa drama kreaĵo pri minacanta katastrofo, aventuro kiu baldaŭ iĝis fama kaj “klasika” infanlibro de tiu speco, kiu fascinas ankaŭ plenkreskulojn. Same kiel postaj verkoj, ĝi aperis en alilingvaj tradukoj.

Poste sekvis en 1948 Ĉapelo de sorĉisto, kiu uzas fantazion kaj magion en maniero tre tipa de Tove Jansson. En 1950 sekvis Memoroj de Muminpatro, kiu parodias la figuron de aplomba patriarko fanfaronanta pri sia sovaĝa junaĝo, kaj en 1954 Somermeza dramo, kie la aŭtorino enkondukas ludon per roloj-rolantoj kaj certagrade uzas paralelajn ago-tavolojn. Tio estas sufiĉe komplikaj literaturaj rimedoj en infanlibro, tamen ŝi aplikas ilin en tre vigla kaj amuze burleska formo.

En 1957 aperis Vintro en Muminvalo, kiu uzas precipe sentojn, etosojn kaj imagojn pli ol agojn. Post ok jaroj, en 1965, sekvis La patro kaj la maro, kie la familio forlasas sian valon, ĉar Muminpatro volas sperti aventuron sur insulo. Ĉi tie la tavoloj por plenkreskuloj dominas super la infanlibra dimensio. Kaj fine, en 1970, aperis Malfrue novembre, melankolia adiaŭo al Muminvalo, kie iasence ĉefrolas la tuta familio de Mumintrolo, kvankam tiu familio mem ne ĉeestas en la rakonto. La verko aperis samjare kiam mortis la patrino de Tove Jansson.

Inter ĉiuj figuroj en Muminvalo – kaj da tiaj troviĝas pluraj dekoj – troviĝas du evidentaj portretoj. Muminpanjo estas Signe Hammarsten Jansson, la pseŭdonimo Ham, la patrino de Tove. Kaj Tu-tiki, kiu aperas en Muminvintro, estas la kunvivantino de Tove Jansson, la grafika artisto Tuulikki Pietilä. Certe en Muminpatro oni ankaŭ trovas iom da ironia karikaturo pri ŝia patro, la granda skulptisto, kaj ankaŭ aliaj proksimuloj donis trajtojn al kelkaj figuroj. Sed la plej multaj el ili ludas rolon enkarnigi apartan homan trajton. Tamen la figuroj ne iĝas unudimensiaj, kio pruvas la majstrecon de la aŭtorino. Tove Jansson vidis kaj vidigis la homecon en ĉiu reduktita tipo de sia svarmanta galerio.

Muminvalo

La supra listo de verkoj pri Muminvalo enhavas rakontojn (romanojn) ilustritajn. Krome aperis novelaro Muminvalo (orig. Det osynliga barnet, 1962; Esperanta traduko de Eckhard Bick, 1984), kaj kelkaj belegaj bildlibroj por infanetoj kun versoj, precipe: Kio sekvis jen? (1952) kaj Kiu konsolos la kniton? (1960). Krome Tove Jansson kreis bildstrian rakonton pri Mumintrolo, kiun poste daŭrigis ŝia frato Lars Jansson. Surbaze de la Mumin-rakontoj ŝi kreis ankaŭ teatraĵojn.

Inter la figuroj de Muminvalo troviĝas interalie Mumintrolo mem, figuro naiva, fidema, iom inhibicioplena. Plue: Muminpatrino, prizorgema sed permesema, praktika, prudenta, la ĉefa figuro de sekureco. Muminpatro, malpraktika, fantaziema, egocentra, dorlotita. Eta Mim, gaja, malica sed ne malbonvola, aminda, nenion timas, absolute sincera, malhipokrita, ŝatas danĝerojn. Filifjonkino, neŭroza, timeganta, sensukcese ema plenumi ĉiujn konvenciajn devojn. Gafsino, sukcesa kaj sekura konvenciulino. Hemuloj, plene okupitaj de sia propra manio, tedaj kolektantoj, apenaŭ rimarkas aliulojn, malmulte pensas, tamen ne intence malicas. Morho, soleca, timiga, sopiras je varmo kaj eble kompanio, sed frostigas kaj fortimigas tiujn se ŝi atingas ilin. Snif, malgranda, malkuraĝa, enviema, tre amas posedaĵojn. Snorkfraŭlino, sentema, vantema, romantika, koketa, kiu tamen faras inteligentaĵojn. Snufmumriko, kiu amas liberecon, ne zorgas pri posedaĵoj aŭ komforto, malamas regulojn kaj malpermesojn, konas la mondon dank' al sia vagado. Tu-tiki, malsentimentala, sendependa, afereca, kiu klopodas instigi Mumintrolon liberiĝi de sia panjo kaj de ĉio kutima kaj sekura.

Jansson

Tove Jansson mem asertis, ke ŝi ne verkis tiel multe por infanoj, kiel por si mem. Ŝi deklaris, ke “en ĉiu infanlibro devus troviĝi vojo, kie la aŭtoro haltas, sed la infano povas pluiri”. Ŝajnas tamen klare, ke la unuaj Mumin-verkoj direktiĝas ĉefe al infanoj, dum la lastaj enhavas pli multe da eroj por plenkreskuloj aŭ adoleskuloj, kiujn okupas demandoj pri la ekzistado.

En 1968 aperis la novelaro Filino de skulptisto, kie ŝi rakontas pri sia infanaĝo. Post la morto de la patrino en 1970, Tove Jansson verkis preskaŭ nur por plenkreskuloj. En 1971–72 ŝi faris okmonatan vojaĝon ĉirkaŭ la mondo kun sia koramikino (de 1956) Tuulikki Pietilä. Dum tiu ŝi verkis novelojn, interalie de Somera libro, kiu aperis en 1972. Ĝi belege prezentas la rilaton inter knabineto kaj ŝia avino. La roluloj estas evidente inspiritaj de ŝiaj patrino kaj nevino.

Aliaj novelaroj estas Aŭskultantino (1971), Pupdomo kaj aliaj rakontoj (1978) kaj Vojaĝo kun malpeza pakaĵo (1987). Ŝi verkis ankaŭ kelkajn romanojn, kiel Sunurbo (1974) kaj Honesta trompisto (1982).

Ĉiuj tekstoj de Tove Jansson havas karakterize malsentimentalan tonon, ian trajton de indulga afereco. Kiam iu persono aŭ figuro okaze iĝas tro regata de siaj emocioj aŭ revoj, ĉiam iu pretas por rekonduki lin aŭ ŝin al la sobraj realaĵoj. Ĉi tiu trajto estas esence sama en la plenkreskulaj verkoj, en la infanrakontoj kaj eĉ en la bildrakontoj por infanetoj. La rilato inter fantazio kaj realo, aŭ inter arta kreado kaj ĉiutaga vivo, estas ofta temo en ŝiaj verkoj. Alia oftaĵo estas la dilemo inter sociaj kaj familiaj rilatoj unuflanke, kaj aliflanke bezonoj kaj deziroj de la individuo. Kelkfoje senteblas minacantaj katastrofoj, kiujn oni travivas aŭ evitas relative stoike. Ĉe multaj el ŝiaj figuroj aperas homa obsedo je io specifa, kelkfoje ankaŭ malkapablo interkompreniĝi kun aliuloj.

La amrilatoj de Tove Jansson ludis gravan rolon ankaŭ en ŝia laboro. La unuaj koramikoj estis ankaŭ ŝiaj kolegoj en la pentroarto. Alia, la maldekstra politikisto Atos Wirtanen, stimulis ŝian verkadon. Kiam ŝi unuafoje 32-jara enamiĝis al virino, la teatra reĝisorino Vivica Bandler, ŝi komencis verki ankaŭ por teatro kaj filmo, kaj pli malfrue ankaŭ por televido kaj radio. Fine la rilato al Tuulikki Pietilä signifis, ke ŝi ekverkis plejparte por plenkreskuloj.

Se oni serĉus moton de Tove Jansson, ĝi eble povus esti diraĵo de Tu-tiki en Muminvintro: “Ĉio estas tre malcerta, kaj ĝuste tio trankviligas min”.

En la lastaj jardekoj ŝi ricevis amason da literaturaj premioj, en Nordio kaj alilande. Surbaze de la figuroj en Muminvalo kreskis tutmonda komerca industrio, kvankam la aŭtoro klopodis bremsi ĝin.

De 1965 ĝis 1992 Tove kaj Tuulikki pasigis ĉiun someron en eta domo sur la ŝero Klovharun en la Finna golfo. Somere de 2001 forpasis Tove Jansson.

Sten Johansson


Mediteranea breviero

Matvejević, Predrag. Mediteranea breviero / Tradukis el la kroata Tomasz Chmielik. – Bydgoszcz: Skonpres; Svidniko: Libro-Mondo, 2007. – 231 p., il.

Mediteranea breviero

Predrag Matvejević, la aŭtoro de Mediteranea breviero estas neordinara persono. Filo de kroatino kaj ruso, li naskiĝis en 1932. En la Zagreba universitato li prelegis pri la franca literaturo. En 1991 li forlasis Jugoslavion kaj dum tri jaroj instruis la komparan literaturon en Sorbono, kie en 1994 li iĝis profesoro. De 1994 Matvejević loĝas en Italio, vojaĝas tra la mondo kaj prelegas en diversaj universitatoj. Predrag Matvejević estas aŭtoro de pluraj verkoj kaj ricevis multajn prestiĝajn premiojn.

En Mediteranea breviero estas menciite, ke “Predrag Matvejević favoras Esperanton kaj ne kaŝas sian ĝojon, ke liaj verkoj aperas en la Zamenhofa lingvo. Li skribis la antaŭparolon por la ĉinlingva eldono de 7000 tagoj en Siberio, aperinta en 2004, okaze de la pekina Universala Kongreso”.

Kiam mi eklegis Mediteranean brevieron, tradukitan en Esperanton de la konata kaj talenta tradukisto kaj esperantisto Tomasz Chmielik, mi estis ravita de la enhavo, de la alloga esprimmaniero kaj de la brila Esperanto-traduko. Komence mi iom miris, kia estas la libro: ĉu historia, geografia, filozofia aŭ ĝi enhavas vojaĝpriskribojn, sed legante plu, mi konstatis, ke ĝi estas poezia. Iuj legantoj certe ne konsentos kun mi, sed kiam ili tralegos la libron, ili konvinkiĝos, ke mi pravis. Predrag Matvejević poezie priskribas la fenomenon Mediteraneo.

Por ni, loĝantoj de Suda Eŭropo, Mediteraneo estas nia domo, kaj la aŭtoro tre trafe emfazas: “La eksterordinareco de la situo, tuteco kaj fermiteco de la spaco impresas tiel, kvazaŭ Mediteraneo estas la mondo por si mem, kaj ankaŭ mondo-centro: la maro ĉirkaŭita de la firma tero, kaj la firma tero ĉirkaŭita de la maro”.

En tiu neordinara poezia libro Matvejević emocie priskribas la homojn mediteraneajn, iliajn tradiciojn kaj kutimojn, vivmanieron, la havenojn, la insulojn, la duoninsulojn, la marajn fluojn…

Pri la mediteraneaj homoj la aŭtoro rimarkis: “La praloĝantoj de la mediteranea spaco pli sentis sin ligitaj kun siaj urboj ol kun ŝtato aŭ nacio (tiel estis ĝis antaŭnelonge)”. La plej grava estas la rilato de la mediteraneanoj al la maro. Por iuj el ili la maro estas la vivo, aliaj timas la maron. Iuj konstruas domojn sur la bordo, aliaj pli malproksime de la maro.

Tre interesaj estas la insuloj de Mediteraneo. Kiel vera poeto Matvejević emfazas: “Al la insuloj oni atribuas homajn trajtojn kaj agordojn: ili povas esti solecaj, pacemaj, soifantaj, nudaj, kalvaj, nekonataj, virgaj, sopirataj, malbenitaj, riĉaj kaj iafoje feliĉaj aŭ beataj”. Gravan rolon ludas la maraj ondoj. Ili havas multajn nomojn kaj en la diversaj golfoj ricevas aliajn nomojn. La aŭtoro direktas sian atenton al la maraj fluoj, en kiuj oni vidas migradojn de la maro. “La mediteraneaj fluoj ne estas fortaj, sed profundaj. Malofte ili kirliĝas, sed ili postlasas spurojn”.

La libro enhavas tri ĉapitrojn: La breviero, Mapoj kaj Glosaro. Tre allogaj estas la meditoj pri la mapoj antikvaj. Iuj versioj de mapoj estis subordigitaj al la mondkoncepto de Eklezio. De Glosaro oni konstatas la profundajn lingvajn konojn de la aŭtoro pri diversaj lingvoj.

Traduki tiun ĉi libron certe estis tre malfacila kaj pena laboro, tamen Tomasz Chmielik bonege plenumis la respondecan taskon. Estas bone, ke la tradukiston helpis seriozaj lingvaj konsultantoj kiel Spomenka Štimec, Elda Doerfler kaj Jean-Pierre Danvy.

Mi, kiel esperantisto, leganto kaj mediteranea loĝanto tre forte rekomendas la libron al la Esperanto-legantoj, ĉar ĝi plivastigos iliajn konojn kaj riĉigos iliajn emociojn. Pere de tiu ĉi bonega libro ili konatiĝos kun talenta aŭtoro, kiu profunde esploris la fenomenon Mediteraneo.

Julian Modest


Por tiuj kiuj estis kaj ne estis

Vajs, Ján. Ultima Thule: Kongresumi kaj vojaĝi en Islando. – Bratislava: Karpaty-Infopress, 2013. – 48 p., il. – 100 ekz. – (Eldonserio Tra la mondo per Esperanto; №2).

Ultima Thule

La Universalaj Kongresoj estas la ĉefaj manifestiĝoj de la Esperanto-komunumo. Ili havas riĉajn programojn kaj ofte okazas en landoj malproksimaj kaj interesaj. Do, la vizitantoj povas ĝui, krom la vivo en Esperanto-etoso, ankaŭ turismadon en lokoj, al kiuj ili alimaniere ne trafus. Kombino de tiuj du eroj – la esperantisma kaj turisma – faras ilin speciale allogaj. Sed, bedaŭrinde, ne ĉiuj kaj ne ĉiam sukcesas ilin viziti…

Do, por tiuj, kiuj ne vizitis la 98an UKon en Rejkjaviko, bona konsolo estos konatiĝo kun la riĉe kaj bele ilustrita broŝuro de Ján Vajs Ultima Thule (la nomo signifas duonmitan antikve priskribitan ekstreme nordan landon, kiun en la mezepoko oni, prave aŭ malprave, identigis kun Islando).

La broŝuro tre detale raportas pri la ĉefaj okazintaĵoj dum la kongreso; preterlasoj se estas, do nur neeviteblaj – ne eblas viziti ĉiujn paralele okazantajn dumkongresajn eventojn! Tamen ĉio plej grava estas menciita kaj fotita. Paralele estas raportoj pri la plej gravaj ekskursoj al la ĉefaj belaĵoj de la lando – varmaj fontoj kaj lagoj, akvofaloj, lafaj kampoj, gejseroj ktp. Ankaŭ pri la unutaga flugekskurso al Gronlando kun ties belaĵoj kaj indiĝenaj inuitoj. Skizo pri unikaj specialaĵoj de la islandaj historio kaj kulturo same ne mankas. Do, neĉeestinto povas sufiĉe bone kompreni, kia estis la kongreso kaj imagi, kiom belas la norda lando.

Kaj al mi, kiu ja estis en la Rejkjavika kongreso, la broŝuro refreŝigis la rememorojn pri Islando; spektinte la fotaĵojn mi kvazaŭ denove spiris la freŝan oceanan aeron… Tial la libreto ne malutilos kiel valora memoraĵo ankaŭ por tiuj, kiuj ĉeestis!

Nikolao Gudskov


Ricevitaj libroj

Vidu la kompletan liston.

Harrison, Harry, Invado: Tero [Romano] / Tradukis el la angla Mikaelo Ĉertilov. – M.: Impeto, 2012. – 160 p.; 400 ekz. – [Aĉeto].

Kelmer, Ricardo. Manlibro de la sendependa verkisto: Kiel publikigi librojn kaj disvolvi la karieron de verkisto / Tradukis el la portugala Jozefo Lejĉ. – M.: Impeto, 2012. – 48 p., il.; 400 ekz. – [Aĉeto].

Matvejević, Predrag. Mediteranea breviero / Tradukis el la kroata Tomasz Chmielik. – Bydgoszcz: Skonpres; Svidniko: Libro-Mondo, 2007. – 231 p., il.

Modest, Julian. Mara stelo: Novelaro, originale verkita en Esperanto. – M.: Impeto, 2013. – 112 p.; 500 ekz. – [Aĉeto].

Parra Cárdenas, Eliazar. Toki pona en 76 ilustritaj lecionoj / Tradukis el la hispana Marek Blahuš. – Partizánske: Espero. 2013. – 108 p., il. – (Donaco de Espero).

Raportoj de la 100-a Japana Esperanto-Kongreso. – Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 2014. – 72 p., il. – [Donaco de JEI].

Vajs, Ján. Ultima Thule: Kongresumi kaj vojaĝi en Islando. – Bratislava: Karpaty-Infopress, 2013. – 48 p., il. – 100 ekz. – (Eldonserio Tra la mondo per Esperanto; №2).


Ricevitaj gazetoj

Aktuala, 2014/4;
Bulteno de Esperantista Klubo en Praha, 2014/2;
Dia Regno, 2014/3;
Esperanta Finnlando, 2014/3;
Esperanto aktuell, 2014/3;
Esperanto en Azio, 2014/84;
Esperanto, 2014/6, 7-8;
Ĝenerala Informilo, 2014/182;
Heroldo de Esperanto, 2014/4, 5, 6, 7, 8, 9;
Internaciisto, 2014/3;
KAE-Informilo, 2014/87;
Kontakto, 2014/3;
La Gazeto, 2014/173;
La Lanterno Azia, 2014/320, 311, 312;
La Ondo de Esperanto, 2014/7;
La Revuo Orienta, 2014/5, 6, 7;
La Sago, 2014/100,101;
Literatura Foiro, 2014/269;
Monato, 2014/6, 7;
Norvega Esperantisto, 2014/3;
Pola Esperantisto, 2013/4-5, 6;
REGo, 2014/2-3, 4;
Scienco kaj Kulturo, 2014/4;
Sennaciulo, 2014/1-2, 3-4, 5-6.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2014, №8-9 (238-239)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2014:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 22 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 690 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (4000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (2400 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1400 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (800 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 20 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2014.