INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2014. №12 (242)La kovropaĝa foto de la moskva programisto kaj esperantisto Aleksandr Lebedev, montras de supro la slovakian urbon Nitra, kie ĉi-jare okazis SES 2014. Se vi ne vidis tiun panoramon, ne malĝoju, vi povos vidi ĝin en la venont-jara SAT-Kongreso aŭ en la 101a Universala Kongreso, okazonta tie en 2016. ENHAVOKALENDAROTEMOEVENTOJ
TRIBUNO
KULTURO
MOZAIKO
DIVERSAĴOJ
Decembro 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj1. Monda kontraŭaidosa tago. 2. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Humphrey Tonkin (1939-), filologo, brita kaj usona esperantisto, prezidanto de UEA (1974-80). 4. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la turka kantistino Sertab Erener (1964-), gajninto de la Eŭrovido-Kantokonkurso en 2003. 6. Antaŭ 25 jaroj (1989) en la Montreala Politekniko la kanada kontraŭfeministo Marc Lépine mortigis 14 junulinojn kaj sin mem. 8. Antaŭ 100 jaroj (1914) ĉe Falklandoj la brita mararmeo de Sturdee venkis la germanan mararmeon de von Spee. Antaŭ 150 jaroj mortis Georgo Buleo (George Boole; 1815-64), fondinto de la “bulea algebro” kaj de la matematika logiko. 10. Tago de homaj rajtoj. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Heinrich August Luyken (1864-1947), germandevena brita esperantisto, aŭtoro de kvar romanoj en Esperanto. 11. Antaŭ 50 jaroj mortis la usona kantisto Samuel “Sam” Cooke (1931-64), ofte nomata la Reĝo de Soulo. 12. Antaŭ 75 jaroj (1939) la finnlanda armeo venkis la sovetuniajn trupojn ĉe Tolvajärvi. Antaŭ 75 jaroj mortis la usona filmaktoro Douglas Fairbanks (1883-1939). 13. Antaŭ 150 jaroj (1864) Paragvajo komencis militon kontraŭ Brazilo. Antaŭ 25 jaroj (1989) estis fondita la Liberal-demokrata partio de Sovetunio, nun konata kiel Liberal-demokrata partio de Ruslando (gvidanto: Vladimir Ĵirinovskij). Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Sofia Zamenhof (1889-1942), esperantistino, filino de Lazarj “Ludoviko” Zamenhof. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la japana kantisto kaj gitaristo Hideto “hide” Matsumoto (1964-98). 14. Antaŭ 25 jaroj mortis la sovetunia fizikisto Andrej Saĥarov (1921-89), kunkreinto de H-bombo kaj politikisto, laŭreato de la porpaca nobelpremio (1975). Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Karl Carstens (1914-92), prezidanto de FR Germanio (1979-84). 15. Tago de Zamenhof – Tago de la Esperanta libro. Antaŭ 50 jaroj mortis Sergej Oĵegov (1900-64), aŭtoro de la plej populara vortaro de la rusa lingvo. 16. Antaŭ 1300 jaroj mortis Pepino el Herstalo (ĉ. 635-714), reĝo de frankoj (680-714). 17. Antaŭ 775 jaroj naskiĝis Kujo Yoritsugu (1239-56), kakamuea ŝoguno (1244-52). 19. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Arvydas Sabonis (1964-), le plej fama litova korbopilkisto, olimpika ĉampiono (1988) en la teamo de USSR, sesfoje proklamita la plej bona korbopilkisto de la jaro en Eŭropo. 20. Antaŭ 25 jaroj (1989) Usono invadis en Panamon. 22. Antaŭ 375 jaroj naskiĝis la franca dramaturgo Jean-Baptiste Racine (1639-99). Antaŭ 25 jaroj mortis Samuel Beckett (1906-89), irlanda verkisto, kunfondinto de la “absurda teatro”, laŭreato de la literatura nobelpremio (1969). Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Swami Satchidananda (1914-2002), barata filozofo, guruo kaj jogmajstro. 24. Antaŭ 200 jaroj (1814) Usono kaj Britio subskribis pactraktaton en Gento. 25. Kristnasko laŭ la Gregoria kalendaro. Antaŭ 25 jaroj post mallonga juĝo estis pafekzekutitaj la rumania komunisma ŝtatestro Nicolae Ceauşescu (1918-89) kaj lia edzino Elena Ceauşescu (1919-89). 26. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Yun Chi-ho (1864-1945), korea politikisto, unue aktivulo de la sendependisma movado kaj ministro pri eksteraj aferoj, poste partiano de Japanio. 27. Antaŭ 75 jaroj en la nazia koncentrejo Mauthausen mortis la germana filmteoriisto, historiisto kaj esperantisto Hermann Wilhelm Häfker (1873-1939), aŭtoro de la libro Jarmiloj pasas (1931), kiun li verkis en Esperanto. 30. Antaŭ 1975 jaroj naskiĝis Titus Flavius Vespasianus (39-81), romia imperiestro Tito (79-81). 31. Antaŭ 500 jaroj en Bruselo (tiam: en Brabanto) naskiĝis Andreas Vesalius (Andries van Wesel, 1514-64), fondinto de la scienca anatomio de la homo. Post la Granda MilitoALVOKO AL LA DIPLOMATOJde D-ro L. L. ZamenhofOkaze de la Zamenhofa Tago ni publikigas la alvokon, kiu unue aperis Esperante kaj angle en The British Esperantist (1915, №123, p. 51–55), poste en Esperanto (1915, №4, p. 42-43 kun iom ŝanĝita subtitolo (“Alvoko al diplomatio. Letero de doktoro L. L. Zamenhof”). Probable ĝi estis verkita verkita ĝuste antaŭ cent jaroj, fine de 1914 – vd. leterojn de Zamenhof al Sebert de la 30a de decembro 1914 (Orig3: 2686) kaj de 6 feb 1915 (Orig3: 2697–2698). Atentu, ke en ĉi tiu alvoko Zamenhof ne uzis la vorton “Esperanto”. Terura milito ekkaptis nun preskaŭ la tutan Eŭropon. Kiam finiĝos la grandamasa reciproka buĉado, kiu tiel forte malhonoras la civilizitan mondon, kunvenos la diplomatoj kaj penos reordigi la rilatojn inter la popoloj. Al vi, al tiuj estontaj reordigantoj, mi nun min turnas. Kiam vi kunvenos post la plej ekstermanta milito, kiun iam konis la historio, vi havos antaŭ vi eksterordinare grandan kaj gravan taskon. De vi dependos, ĉu la mondo havu de nun fortikan pacon por tre longa tempo kaj eble por ĉiam, aŭ ĉu ni havu nur kelktempan silenton, kiun baldaŭ denove interrompos diversaj eksplodoj de intergentaj bataloj aŭ eĉ novaj militoj. Pripensu do frutempe kaj tre zorge vian taskon, ĉar nun, kiam por via laboro estas oferitaj multaj centmiloj da homaj vivoj kaj milionoj da tre malfacile akiritaj homaj bonstatoj, vi havos sur vi tre grandan moralan respondecon. Zorgu do, ke via laboro ne estu sencela kaj senfrukta, kaj ke post la fino de viaj laboroj la homaro povu diri: ni ne vane elportis la grandegajn kaj terurajn oferojn. Ĉu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X kaj la terpeco B al la gento Y? Estas vero, ke tian laboron vi devos fari; sed ĝi devas esti nur negrava parto de viaj laboroj; gardu vin, ke la refarado de la karto ne fariĝu la tuta esenco de viaj laboroj, ĉar tiam viaj laboroj restus tute senvaloraj, kaj la grandegaj sangaj oferoj, kiujn la homaro elportis, restus vanaj. Kiom ajn vi volos kontentigi la popolojn, kiom ajn justaj vi penos esti kontraŭ diversaj gentoj, vi nenion atingos per refarado de la karto, ĉar ĉiu ŝajna justeco koncerne unu genton estos samtempe maljusteco koncerne alian genton. La nuna tempo ne estas simila al la tempo antikva: sur ĉiu disputebla peco da tero laboris kaj verŝis sian sangon ne unu gento, sed ankaŭ aliaj gentoj; kaj se vi decidos, ke tiu aŭ alia terpeco devas aparteni al tiu aŭ alia gento, vi ne sole ne faros agon justan, sed vi ankaŭ ne forigos sur tiu terpeco la kaŭzon de estonta batalado. La “liberigo”, kiun vi donos al tiu aŭ alia terpeco, estos nur sofismo, ĉar ĝi signifos nur, ke al tiu aŭ alia gento vi donos la rajton, esti sur tiu terpeco mastroj super homoj de aliaj gentoj, kiuj ankaŭ tie naskiĝis, laboris kaj suferis kaj havas koncerne sian patrujon la samajn naturajn rajtojn, kiujn ĉiu infano havas koncerne sian patrinon. Estas vero, ke tiu gento, kiun vi privilegios, entuziasme krios: “Vivu la diplomatoj!” kaj se tiu gento sur la koncerna terpeco prezentos la plimulton, ĝi per teroro silentigos la aliajn, kaj ĉiuj gazetoj en la mondo diros, ke “la tuta loĝantaro de la terpeco A sentas sin tre feliĉa” … Sed tio estos mensogo, simpla mensogo, kiun la mondo ne komprenos nur pro tio, ke la ĝemado de la terore silentigitaj prematoj, de homoj, kiuj en sia patrujo fariĝis “fremduloj”, ne venos al ĝiaj oreloj. Transdonante ian terpecon al la homoj de tiu aŭ alia gento, vi ĉiam faros maljustaĵon kontraŭ aliaj homoj, kiuj havas la samajn naturajn rajtojn koncerne tiun terpecon. La sola efektive justa decido, kiun vi povas fari, estas: laŭte proklami kiel oficialan, firme interkonsentitan kaj plene garantiitan decidon de ĉiuj eŭropaj regnoj, la sekvantan elemente naturan, sed ĝis nun bedaŭrinde ne observatan principon: Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj. Tio estas, ke en sia privata vivo ĉiu civitano en ĉiu regno havas plenan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas; ke, se en la institucioj publikaj estas uzata unu sola regna aŭ loka lingvo, tio estas nur poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne humiliga tributo de gentoj mastrataj al gento mastranta. Ĉar la gentaj nomoj, kiujn portos ankoraŭ multaj regnoj kaj provincoj, estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la loĝantoj de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la loĝantoj de alia supozata deveno, tial ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian. Plej bone estus, se anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj eŭropaj regnoj ni havus iam proporcie kaj geografie aranĝitajn “Unuigitajn Ŝtatojn de Eŭropo”. Sed se nun estas ankoraŭ tro frue, por paroli pri tio, oni devas almenaŭ per oficiala kaj interkonsentita akcepto de la supre dirita principo forigi tiun grandegan malbonon, tiun senfinan fonton de konstantaj bataloj, kiun prezentas la identigado de lando kun gento. Kiam la supre dirita principo estos oficiale fiksita per garantiita decido de ĉiuj eŭropaj regnoj, tiam malaperos la ĉefa kaŭzo de militoj kaj de konstanta reciproka timado kaj senfina armiĝado, ĉar tiam oni jam neniam kaj nenie povos diri, ke “la patrujo estas en danĝero”. Oni scias ja tre bone, ke la vortoj “patrujo en danĝero” ne signifas, ke iu volas deŝiri parton de nia patrujo kaj ĵeti ĝin en la maron, aŭ ke iu volas rabi por si la havon de ĝiaj loĝantoj, sed plej ordinare tiuj vortoj signifas simple: “Minacas danĝero, ke sur ia terpeco, kie ĝis nun mia gento estis mastro kaj aliaj homoj estis nur pli aŭ malpli tolerataj, morgaŭ eble alia gento fariĝos mastro kaj mia gento estos nur tolerata”. Kiam en la tuta Eŭropo regos politika justeco absoluta, t. e. natura, ĉie kaj por ĉiuj egala, kiam en ĉiu lando ĉiuj loĝantoj estos morale kaj materiale plene egalrajtaj, kiam la landoj ne portos plu gentajn nomojn, kiam la regna lingvo ne havos plu karakteron gente-ŝovinisman kaj humiligan kaj ne ekzistos plu gentoj-mastroj kaj gentoj-servantoj – tiam ne ekzistos plu kaŭzo por intergentaj militoj; tiam ĉiu homo povos sidi tute trankvile en sia natura, sole vera kaj sincere amata patrujo, li ne bezonos plu timi, ke iu povas “forpreni” ĝin de li, kaj li ne bezonos revi pri forpreno de la patrujo de aliaj homoj. Mi scias tre bone, ke la malamo inter la gentoj ne malaperos subite, en unu tago, kian ajn aranĝon la diplomatoj farus. Sed por tio poste laboros jam personoj privataj, per predikado, edukado, alkutimigado ktp.; de vi, diplomatoj, ni atendas nur, ke vi donu al ni la eblon tion fari. Reciproka malamo inter la diversaj gentoj de la homaro ne estas io natura, kiel ne estus natura ia reciproka malamo inter la diversaj familioj de unu gento: la malamon kaŭzas nur – krom la facile forigebla reciproka nekomprenado kaj nekonado – la ekzistado de gentoj premantaj kaj gentoj premataj, la blinda egoismo, fiereco kaj kalumniemeco de la unuaj, la natura reagemeco de la lastaj. Estas facile interfratigi homojn liberajn kaj egalrajtajn, sed estas nefareble interfratigi homojn, el kiuj unuj rigardas sin kiel rajtajn mastrojn super la aliaj. Se vi eĉ farus nenion alian, se vi nur forigus la gentajn nomojn de la landoj (afero tre facile farebla), vi jam farus per tio agon eksterordinare gravan, vi kreus novan eron en la historio de Eŭropo. Ĉar en lando kun neŭtrala nomo la tuta natura plena egalrajteco de ĉiuj ĝiaj loĝantoj pli aŭ malpli frue nepre estos atingita, sed en lando kun nomo genta la egalrajteco neniam estos plena kaj daŭra, ĉar la malfeliĉa nomo ne sole kvazaŭ pravigos la plej malnoblajn intergentajn maljustaĵojn en la diversgentaj landoj de la orienta Eŭropo, sed eĉ en landoj pli civilizitaj ĝi ĉiam konfuzos la kapojn eĉ de la plej honestaj civitanoj, subtenante en ili ĉiam la opinion kaj senton, ke la lando apartenas nur al tiu gento, kies nomon ĝi portas, kaj ĉiuj aliaj gentoj estas en ĝi nur fremduloj. Eĉ ĉe la plej bona volo la civitanoj de tiu lando ne povas alkutimiĝi al la ideo, ke ili ĉiuj prezentas unu nacion, ĉar por tia nacio simple ne ekzistas vorto, kaj, demandite pri tio, al kiu popolo li apartenas, la loĝanto de tia lando pro manko de tiu vorto estas devigata nomi ian genton; kaj ĉi tiu devigata konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento anstataŭ al la komuna nacio de la lando forte subtenas la gentan ŝovinismon kaj malpacon inter la samlandanoj.
Resumante ĉion, kion mi diris, mi ripetas: Kiam post la fino de la milito kunvenos la diplomatoj, ili povos fari ŝanĝojn en la karto de Eŭropo; sed tio ne devas esti ilia ĉefa laboro. Ilia ĉefa laboro devas esti: starigi en la nomo kaj sub la garantio de siaj registaroj pli-malpli la sekvantajn leĝojn: 1. Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion aŭ supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la aliaj gentoj. 2. Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo regna. En tiuj publikaj institucioj, kiuj havas karakteron speciale lokan, anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ĝi sian konsenton. Sed la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata ne kiel humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto. 3. Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ Konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo, starigita per interkonsento de ĉiuj eŭropaj regnoj. 4. Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj. Sinjoroj diplomatoj! Post la terura eksterma milito, kiu starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj, Eŭropo atendas de vi pacon. Ĝi atendas ne kelktempan interpaciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola konvenas al civilizita homa raso. Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj. Japanio: Obama, sed ne tiuLa lastjara 100a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la granda urbo Tokio, la ĉefurbo de Japanio. Kontraŭe, la ĉi-jara 101a kongreso gastis la 11-13an de oktobro en la malgranda urbo Obama kiu frontas al bela maro. La urbo Obama estas historio-riĉa kaj havas kelkajn fiŝajn havenojn. Estas interese, ke kiam Barack Obama kandidatiĝis por la posteno de la usona ŝtatprezidanto, la urbanoj apogis lin ĉar la literumoj koincidas. Inter la 240 kongresanoj estis 29 el 9 landoj ekster Japanio, inkluzive de 12 el Ĉinio kaj 7 el Koreio, kiuj partoprenis en la 4a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) en la antaŭa semajno. Krome, preskaŭ 200 personoj pagis reduktitan kotizon por morale subteni la kongreson sen ĉeesti ĝin. En la inaŭguro salutis Suzuki Keiichiro, la prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kiel la kongresa prezidanto; Kitagawa Syozi, la estro de Loka Kongresa Komitato; Matsuzaki Kouji, la urbestro de Obama; reprezentantoj de la invititaj landaj asocioj: Nan Youli el Ĉinio, Bak Suhyeon (Elstara) el Koreio kaj s-ro Huynh Van Ut el Vjetnamio; kaj invititaj prelegantoj: prof-ino Gong Xiaofeng (Arko) el Ĉinio kaj Kim Seon-Wook (Suno) el Koreio. Ĝojigis la ĉeestantojn, ke la urbestro Matsuzaki salutis du-trione en la bele prononcita Esperanto – ja Kitagawa Syozi, la estro de LKK estis instruisto de la urbestro kiam li estis en duagrada mezlernejo. La kongresa temo estis “Ni akordu trans la maro – manĝo, naturo kaj amikiĝo”. Prelegoj malfermaj al la civitanoj okazis pri jenaj temoj:
Okaze de la kongreso memore eldoniĝis la bild-libro La vilaĝo, al kiu blovis la vento en Esperanto. Pri la nukleaj centraloj prelegis en alia programero la budhisma monaĥo Nalazima Tetuen, kaj la germana kuracisto d-ro Dieter Kleemann. Kiel unu el la fakkunsidoj okazis “Azia Agado”. Tie la invititoj el Azio raportis pri sia agado en Koreio, Vjetnamio kaj Ĉinio. Sekvis raportoj pri Japanio, KAEM (Komisiono pri Azia Esperanta Movado de UEA) kaj pri JEJ (Japana Esperanto-Junularo) kaj invito al la 33a Komuna Seminario okazonta en Vjetnamio. Menciiĝis, ekzemple, “kakaotokaj” (poŝtelefonaj) kursoj en Koreio, printempa kaj somera renkontiĝoj en Vjetnamio kaj kurso en universitato en Hanojo, la 10a kongreso kaj malfermo de la Esperanto-muzeo en la urbo Zaozhuang en Ĉinio, enketo de JEI-membroj pri taksado kaj farendaĵoj de JEI. Petiĝis kontribuo de japanoj al la azia movado. JEJ fortigas edukadon. Post ĉiu raporto okazis demandoj, kaj sekvis libera diskuto. Multaj kongresanoj loĝis en vilaĝaj loĝejoj proksime de fiŝhaveno. La kongresa bankedo estis en la dua vespero ĉe la vilaĝloĝejoj. Do, en la bankedo oni preparis multajn freŝajn krudajn fiŝojn. Partoprenantoj multe ĝuis la manĝaĵojn. La programeroj en la lasta tago estis mallongigitaj pro la proksimiĝo de tajfuno. Ni revenis hejmen kun kara memoro kaj refreŝigita energio. Kimoto Yasuhiro Vide el Bruselo Nova komisiono kaj novaj skandalojJuncker estas sub la [Juncker estas sub la lumoj post la impost-skandalo (Foto: Eŭropa Komisiono)] Potenco ĉiam koruptas, se oni longe restas ĉe la pinto. Sed ne pasis eĉ unu monato ekde la enoficiĝo de la nova prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, kiam tiu alfrontis gravan skandalon. Temas pri interkonsentoj de la Luksemburgia registaro kun grandegaj firmaoj. En la longa listo de tiuj firmaoj estas, interalie, ABN Amro, Amazon, Apple, BNP Paribas, Citigroup, Cargill, Eon, Gazprom, GE Group, McGraw Hill, Ikea, Fed Ex, Timberland, Volkswagen, Vodafone kaj Verizon... La pikanta detalo estas, ke multaj el la dubindaj interkonsentoj estis faritaj dum la longega 18-jara periodo, kiam Juncker estis ĉefministro de Luksemburgio. Tiom gravaj estas la akuzoj, ke nur post unu semajno Juncker respondis al la informoj, kiuj sekvis la raporton de sendependaj ĵurnalistoj pri 550 “komfort-leteroj” el Luksemburgio. Tiuj impost-decidoj helpis ĉirkaŭ 340 grandajn internaciajn firmaojn minimumigi impostpagojn, kaj per tio prirabis aliajn EU-landojn je ties impost-enspezoj. “Mi bedaŭras se tiuj laŭleĝaj impostdecidoj kondukis al neimpostado”, – li diris al ĵurnalistoj en Bruselo. “Verŝajne estis certa kvanto de impostevitado en Luksemburgo, same kiel en aliaj EU-landoj. En Eŭropo estas nesufiĉa impost-harmoniigo”, – li diris poste al membroj de la Eŭropa Parlamento. Kvankam Juncker akceptis esti politike respondeca por la decidoj, li aldonis ke la impost-aŭtoritatoj agas sendepende de la registaro. La nova prezidanto de la Eŭropa Komisiono ankaŭ neas, ke estas interes-konflikto ĉar li estras la Komisionon, dum tiu enketas la impost-sistemon de Luksemburgio. Iom insulte por ĉiuj eŭropanoj, kiuj pagas pli altan imposton ol 1-5%, kiujn pagis grandaj firmaoj, Juncker diris, ke estas “komuna praktiko” en 22 membro-ŝtatoj. La nova prezidanto parolas pri leĝo, kiu enkondukus aŭtomatan interŝanĝon de informoj pri impost-decidoj en EU. Sed tiu leĝo devas esti interkonsentita de ĉiuj 28 ŝtatoj por fariĝi EU-leĝo. Kaj oni ja scias, ke Luksemburgio dum jaroj malhelpis la interŝanĝon de informoj pri bankaj havaĵoj. Kiel kutime, sekvis granda debato en la Eŭropa Parlamento. Juncker solvos la problemojn, laŭ la prezidanto de la centro-dekstruloj en la parlamento Manfred Weber: “Malsukcesis ne EU, sed ties ŝtatoj-membroj mem, kiuj faris neniujn klopodojn harmoniigi siajn kompaniajn impostsistemojn. Ni bezonas travideblecon pri la landaj impost-decidoj kaj ankaŭ harmoniigitajn impostobazojn”, – diris Weber, kiu apartenas al la sama politika grupo kiel Juncker. Sentis indignon la prezidanto de la maldekstruloj Gianni Pittella: “Impostevitado estas monda fenomeno, kaj estas la plej granda honto, ke ĝi ne estas eĉ kontraŭleĝa. Tial la leĝo devas esti ŝanĝita”. Pittella alvokis al pli klara difino deimpost-paradizoj, al severaj punoj por la deliktuloj kaj al pli klara impostraportado. Dafydd ab Iago Nia Proverbaro: Fungon englutis!En la postkongresa Ondo (p. 18) estis komencita la temo pri la figura signifo de kelkaj ne tute klaraj eroj el la Zamenhofa Proverbaro. Ni komencis per la iom mistera “Bela birdo!” (№160 en la Waringhiena eldono). Franclingvano, pro simileco kun “joli coco” tuj sentos ĉe “Bela birdo!” aludon al individuo malfidinda, suspektinda, iu fripono, delogulo, ktp. La demandoj estis: Kiu la unua uzis la esprimon en teksto? Zamenhof? Ĉu ĉiu el ni, legantoj, uzas aŭ uzus ĝin en la negativa senco de franclingvanoj? Ĉu la esprimo samas en aliaj naciaj lingvoj? Alvenis du reagoj en la novaĵretejo La Balta Ondo: Thomas Matus (Usono) skribis: «Bela birdo = joli coco = (angle) pretty Polly, ĉar “Polly”-nomon oni uzas pliofte por papago. Nu, konotacio por ni, naskitaj inter anglolingvanoj, eble estus: “homo kiu ripetas frazojn, pli intencante obteni kuketon (Polly wants a cracker!) ol komuniki sencon”. Do, mi konsentas, ke bela birdo estus fripono, kies diro sensenca allogas viktimon. Vidu kompare la lastan frazon de forscena voĉo kiu enkondukas en la unuan esperantdialogan filmon Angoroj: “Kaj jen Karleto: ankoraŭ unu maltrankviliga figuro. Ŝajne li iun serĉas – ĉu kunulon por ludi kartojn? Ne – pli probable viktimon de kiu eltrudi monon. Nu, kial ne ĉi tiu digna miopa burĝo?” Jen nia bela birdo!» Mikaelo Povorin (Ruslando) komentis: «Mi tute ne komprenas sen kunteksto “Bela birdo!”. Tamen post detala klarigo mi konstatas, ke simila esprimo ekzistas en la rusa: “Bona ansero!” (“Ĥoroŝ gusj!”) Verdire, mi ne sukcesus precize klarigi, eĉ kion tio signifas en mia gepatra lingvo, sed vortaro sugestas: ironie, pri subite evidentiĝintaj negativaj trajtoj de iu. Eble estas simile pri multaj esprimoj kun konotacio: iuj uzas ilin, aliaj ne, kaj ne ĉiuj kun tute sama kromsignifo». Anne Jausions, ekster la temo pri “Bela birdo” prave kritikis la klarigon pri “ŝtono de falpuŝiĝo” el mia enkonduko: «La murangula ŝtono masonita por ŝirmi domojn kontraŭ la feraj radoj de ĉevalveturiloj ne celis faligi, sed nur peli ilin. Krome la uzo de “iĝ” ne taŭgas: la veturilo ne puŝiĝis, sed estis puŝita de la ŝtono. Oni rajtus do proponi, se la esprimo ne estus Zamenhofa, tiun alian dirmanieron: ŝtono de pelpuŝigo». Dankon al la reagintoj! La dua demando koncernas la esprimon “Fungon englutis!” Retroviĝas en tiu esprimo la krisigno jam vidita post “Bela birdo”! Ni do konkludas, ke enestas konotacio (abstrakta, figura kromsenco). Sed kiu? Eble akcepti ion malagrablan? Tia prifunga diro estus sensignifa al multaj homoj, ekzemple, francoj, kiuj ŝatas manĝi fungojn. Por nomi devigan akcepton de malagrablaĵo, francoj anstataŭe diras: “Engluti kolubrojn!” (Tiu pluralo indikas malagrablan aferon vere daŭran ). Ĉu ĉiuj konsentas kun tiu pejorativa ideo en Fungon englutis? Jean Luc Tortel Sen titolo en la keloEn la cara Ruslando en 1895 junulo eklernis Esperanton. Lia nomo estis Ivan Ŝirjaev. Li aĝis tiam 18 jarojn kaj studis en la seminario de Jaroslavl. Lia fascino por la nova lingvo – Esperanto ekzistis nur ok jarojn – estis tiel granda, ke li ĝis la morto en 1933 intense okupis sin pri ĝi (pli detale en mia artikolo Ŝirjaev, la favorato en Literatura Foiro, junio 1993). Ŝirjaev posedis rimarkindan talenton sur la tereno de literatura verkado. En tiu branĉo multaj esperantistoj estis vokitaj, sed malmultaj elektitaj. Nia ruso apartenis al la lasta kategorio. Liaj noveloj furoris en gazetoj kaj baldaŭ aperis libroforme. Sep rakontoj (1906, 2a eld. 2008), Tra la loko ensorĉita (1913), Forta impreso (1914). Ŝirjaev montris sin majstro en la vekado de iu maltrankviliga, ĝene prezentanta antaŭsento. Kutime tuj en la unua alineo de rakonto, io terura estas anoncanta sin. Disvolviĝas tiu streĉo, nomata suspenso. Interalie, pro tiu eco mi estis kaptita kaj apartenis al liaj admirantoj. Sekve de la unua mondmilito kaj precipe de la komunistigo de la lando samideanoj en Okcidenta Eŭropo ne plu atentis la aŭtoron. Komence de la 1990aj jaroj mi vizitis la Internacian Esperanto-Muzeon en Vieno. Okazis agrabla babilo kun ĝia direktoro Herbert Mayer. En iu momento li demandis “Kion vi pensas pri Ivan Ŝirjaev?” Kiel ŝatanto de liaj noveloj mi respondis: “Ŝirjaev, unu el niaj grandaj beletristoj”. Mayer samopiniis kaj menciis sian intencon eldoni lian romanon Sen titolo. “Kie vi trovis tiun nekonatan manuskripton?” Li rakontis: Kiam mi fariĝis direktoro de la Muzeo en 1971, mi inspektis la kelon por ekkoni ĉiujn posedaĵojn. Tiris mian atenton kesto, kiu estis komplete fermita. Evidentiĝis, ke ĝi devenis el Sovetunio kaj estis sendita en 1933 ĉi tien. La tiama direktoro Hugo Steiner (1878– 1969) pro iu kaŭzo ne malfermis la pakon kaj metis ĝin en la kelon. Tie ĝi dormis dum 40 jaroj ĝis la momento, kiam mi, la posteulo de Steiner, malkovris la unikan enhavon. La filino de Ŝirjaev estis enpakinta post la patra morto ĉiujn liajn paperojn kaj sendis la tuton al Vieno. Mayer petis mian kunlaboron en sia projekto pri la eldono de Sen titolo. Jam estis pretigitaj de li la presprovaĵoj. Ilin mi akceptis kontrol-legi. La romano montriĝis pli malpli aŭtobiografia, kaj pro tio, ke ni malmulte scias pri Ŝirjaev, la enhavo tre valoras. Ĝi krome donas raran bildon de la frutempa disvastiĝo de Esperanto en Ruslando. Dum mia legado aperis la supozo, ke ie kaj ie troviĝas vortoj, kiuj ne staras en la originalo. Por ne bremsi la eldonon mi ne ekdiskutis pri tio. Antaŭ kelkaj jaroj aperis artikolo de esperantisto, kiu rekomendis ankaŭ faksimile eldoni la romanon. Ni ja scivolas koni la aŭtentan skribaĵon de Ŝirjaev. Li konklude suspiris, ke tia eldono verŝajne ne povus efektiviĝi pro la eta nombro de aĉetontoj. Verŝajne prave, sed Internacia Esperanto-Instituto volonte presigos ĝin, se almenaŭ 50 samideanoj antaŭaĉetus tiun libron. IEI atendas reagojn poŝte kaj rete: Riouwstraat 172, 2585, HW Den Haag, Nederlando Ed Borsboom Legu ankaŭ la artikolon de Sergio Pokrovskij en La Ondo de Esperanto, 2010, №1. AMU Poznanon!Esperantic Studies Foundation (ESF) jam de jaroj finance subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo. “Amu tiun ĉi universitaton! Ĝi estas unika, ĉar ĝi proponas interlingvistikajn studojn, pri kio ne povas fanfaroni multaj aliaj landoj”, diras la gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, membro de la Akademio de Esperanto d-ro Ilona Koutny, farante aludon al la Esperanta mallongigo de la Universitato Adam Mickiewicz UAM, aŭ AMU. Ja ĝuste amo kaj pasio al Esperanto kaj interlingvistiko estas tio, kio kunigas en Poznano tiun grupon el pli ol dudek homoj de diversaj profesioj kaj aĝoj, kiuj venas al Poznano de landoj tra la mondo: Svedio, Brazilo, Usono, Irano, Rusio, Kroatio, kaj aliaj. En la prestiĝa Universitato Adam Mickiewicz – la dua plej granda universitato en Pollando – la studentoj havas unikan ŝancon ricevi ampleksan edukon pri planlingvoj kaj interkultura komunikado, kompareblan al filologiaj studoj de aliaj lingvoj: “Kadre de interlingvistiko ni studas naciajn, etnajn lingvojn, kaj ankaŭ internaciajn planlingvojn, kiuj volis solvi la problemon de internacia komunikado. Kompreneble, la studoj fokusiĝas al la plej disvastiĝinta planlingvo, Esperanto: literaturo, lingvistiko, historio kaj diversaj praktikaj flankoj de la lingvo”, diras Ilona Koutny. Tiu ĉi tri-jara multfaceta postdiploma interlingvistika programo funkcias ekde 1998, kaj dum 16 jaroj ĝi helpis eduki multajn aktivulojn kaj altigi la prestiĝon de Esperanto kiel akademia studobjekto: “Nur en tiu programo eblas klerigi niajn aktivulojn ĝis la grado, kiun oni povus atendi de la homoj de 21a jarcento, kiuj ambicias ŝanĝi la mondon”, diras UEA-prezidanto kaj ESF-estrarano Mark Fettes, kiu subtenas la klopodojn de Ilona kaj ŝia teamo ekde ĝia komenco, eĉ se li iom bedaŭras, ke en la tuta mondo ne estas aliaj similaj programoj. Por subteni tiun bonegan programon eĉ pli ol en la pasintaj jaroj, aldone al la ĉi-jara kaj la venontjara planita subvencio de $5000, ESF lanĉas specialan donacprogramon “AMU Poznanon”: por ĉiu eŭro (dolaro, eno, realo, ktp.) donacita de esperantistoj al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, ESF aldonos samvaloran donacon, tiel ke la komune kolektita sumo atingu $5000! Do, se vi donacos 10 eŭrojn kadre de tiu ĉi kampanjo, ESF donacos pliajn 10 eŭrojn, kaj se vi donacos 100 eŭrojn, ESF aldonos 100 pliajn eŭrojn al la programo, ktp. Do, anstataŭ la planitaj $5000 nur de ESF, la programo povas ricevi aldonajn $5000 pere de VIA donaco, duobligita de ESF. Tiel, via donaco al la kampanjo “Amu Poznanon” helpos subteni tiun unikan programon per $10.000, entute, en 2015! Kvankam la plejparton de laboro la studentoj faras distance, oni devas veni kaj persone ĉeesti la universitatan sesion du-foje jare, en februaro kaj septembro, kaj la kolektita mono helpos al esperantistoj, kiuj bezonas tian helpon, pagi la studkostojn kaj vojaĝkostojn, ja por kelkaj el ili, ekzemple, brazilanoj, la flugdistanco estas pli ol 10 mil kilometroj! Vi povas donaci rete (esperantic.org/amu) aŭ per UEA-konto: esfo-p (donacante per UEA, nepre menciu “por AMU Poznanon”, kaj samtempe sciigu al admin@esperantic.org pri la farita donaco) – en ambaŭ kazoj ESF faros egalkvantan donacon. Interlingvistikaj Studoj kaj ESF esperas je via partopreno kaj via malavareco… duobligita! Lernu pli pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano ĉe http://www.amu.edu.pl/~interl/ ESF Nia trezoro Gustav John RamstedtPer la suba artikolo en Nia trezoro finiĝis la dujara ciklo dediĉita al eminentuloj, kiuj subtenis Esperanton. En la sekva jaro ĉi-rubrike aperos artikoloj pri dek plej gravaj movadorganizantoj. La granda finna lingvisto kaj diplomato Gustav John Ramstedt naskiĝis la 22an de oktobro 1873. La malriĉa familio havis 11 infanojn, el kiuj ne nur Gustav John iĝis elstara civitano. El liaj fratoj Rafael (1888-1933) estis populara ŝlagrokantisto kaj Manu (1881-1960) socialista parlamentano, dum Armas (1894-1979) iĝis la ĉefa finna adepto de Occidental-Interlingue. Ramstedt lernis Esperanton verŝajne en 1890 kiel la unua finno, kies esperantisteco estas dokumentita. En 1891 li aperis en la adresaro de Zamenhof kiel №3604. En lia taglibro tamen la unua mencio pri Esperanto aperas nur en januaro 1895, kiam li aĉetis lernolibron por perfektigi sian lingvoscion. Tiutempe li jam havis kontaktojn kun alilandaj esperantistoj, precipe rusoj. En 1897 A. Zinovjev proponis al li kompili liston de Esperanto-radikoj kun finna traduko, sed por tio li ne havis tempon. Por sia planata kolekto Voĉoj de popoloj A. Kofman mendis de li tradukojn el pluraj lingvoj, i. a. la japana, kiun Ramstedt tiam ne sciis, kvankam Kofman ial kredis tion. La libroprojekto ne realiĝis, sed multaj tradukoj de Ramstedt aperis dise, iuj eble celitaj por Kofman. En sia periodo en Tokio Ramstedt esperantigis por La Revuo Orienta du poemojn de V. A. Koskenniemi, kiuj aperis en 1920 kiel la unua prezento de la finna beletro en Japanio. Ramstedt ekstudis teologion en la Universitato de Helsinko, sed baldaŭ lingvoj konkeris lin, kaj la intenco iĝi pastro cedis al kompara lingvistiko. Post magistriĝo en 1898 li komencis esplorvojaĝon, kiu daŭris ĝis 1901 kaj direktiĝis al la centra regiono de Volgo kun pluraj finn-ugraj popoloj, al la regiono sude de Bajkalo kaj al la centro de Mongolio. Li celis verki disertacion pri siaj eltrovaĵoj, sed okazis katastrofo: la kesto kun liaj notoj k.a. materialoj estis ŝtelita en trajno. Tamen, dank' al bona memoro kaj notoj en unu kunportita kajereto li povis fari en 1902 licenciulan kaj tuj poste doktoran disertaciojn. Printempe 1903 Ramstedt vizitis la regionojn en Kaŭkazo kaj norde de la Kaspia Maro. Aŭtune 1903 startis la tria vojaĝo, kiu iris tra Kaŭkazo kaj la Kaspia Maro al Turkmenio kaj Kazaĥio, sed baldaŭ li malsaniĝis je malario kaj devis reveni. En 1904 li faris dum ok monatoj esplorojn ĉe kalmukoj en la regiono de Volgo kaj Dono. En majo 1905 li iris al Turkestano, la nuna aŭtonoma regiono Xinjiang en Ĉinio, por esplori orientmongolajn lingvojn, sed en decembro li tamen devis reveni hejmen pro la milito inter Japanio kaj Ruslando kaj la kaoso post la revolucio de 1905. En 1909 li faris dum duona jaro esplorojn en la centra parto de Mongolio. Tien iris ankaŭ la lasta vojaĝo en 1912, kiu daŭris kvin monatojn. Siajn sep esplorvojaĝojn li priskribis en Seitsemän retkeä Itään (Sep vojaĝoj orienten, 1944). Ramstedt fariĝis docento en la Universitato de Helsinko en 1906 kaj en 1917 ĝia unua profesoro pri la altaja lingvistiko. En 1916 li fariĝis ankaŭ ano de la Finnlanda Scienca Akademio. En 1908 Ramstedt faris prelegserion Lingvoscienco kaj Esperanto en la Universitato de Helsinko, la unuan tian universitatan kurson en la mondo. Tio verŝajne eblis, ĉar li estis docento de la universitato kaj ĉar inter ĝiaj aŭtoritatuloj troviĝis ankaŭ la prestiĝa lingvisto Emil Setälä, patro de Vilho Setälä kaj amiko de Esperanto. Ankaŭ poste, kiam Ramstedt vivis en Tokio, li daŭrigis lingvosciencajn esplorojn kaj ekstudis ankaŭ la korean. El tio rezultis en 1939 la unua moderna korea gramatiko A Korean Grammar (Грамматика корейского языка, 1951). En 1939 Japana Esperanto-Instituto eldonis Traktaton pri la origino de japana popolo de Motojuki Tokieda, kiun Ramstedt unue legis en Japan Advertiser en 1929. Li konsentis kun la aŭtoro, ke “la origino de la japana popolo estas intermiksita raso naskita el la geedziĝo inter viroj de suda gento kaj virinoj de norda gento”. Apoge al la konkludoj de Tokieda li verkis leteron, kiun la sama revuo aperigis. La du tekstoj estis eldonitaj kune de JEI en Esperanta traduko. Al Tokio Ramstedt venis en 1919 kiel la unua finnlanda ambasadoro kaj restis tie dek jarojn. Pri tiu periodo li poste faris radioprelegaron, eldonitan kiel libro en 1950 (Lähettiläänä Nipponissa; Kiel ambasadoro en Nipono). En ĝi temas ankaŭ pri kontaktoj kun esperantistoj, kiuj ofte invitis lin prelegi. La prelegoj instigis multajn lerni Esperanton, i. a. la verkiston Miyazawa Kenji, kiu aŭdis Ramstedt en 1926. (Lia Nokto de la Galaksia Fervojo, en kiu ankaŭ Esperanto rolas, aperis Esperante en 1984 en traduko de Konisi Gaku.) Ne mankis tamen ankaŭ malamikoj de Esperanto; ekzemple, la guberniestro de Shizuoka malpermesis Esperanto-klubojn, post kio tieaj aktivuloj petis konsilon de Ramstedt. Li rakontas: Pripensinte la aferon el diversaj flankoj, ni fine decidis, ke mi faros prelegvojaĝon al Shizuoka. Mi prelegos Esperante – tiam ni vidos, kiel sin tenos la guberniestro al tio. – Mi veturis al Shizuoka. Ĉiuj esperantistoj de la urbo estis en la prelegejo. En la salono certe estis ankaŭ multaj aliaj, kiuj konis la situacion kaj scivolis, kio okazos. En streĉita atmosfero mi komencis la prelegon. La publiko sekvis ĝin sciavide. Oni atendis, ke en iu ajn momento aperos policanoj kaj dispelos la kunvenon. Tamen, mi povis sen ĝeno fini mian prelegon. Eble iuj elrevigis, sed almenaŭ la esperantistoj estis ĝoje surprizitaj. Ili estis tre dankaj al mi pro la afero. Ili komprenis, ke ĉar mi apartenis al la diplomataro, mi iom ŝanĝis la opinion de ilia guberniestro pri esperantistoj. Ankaŭ sian societon ili povis poste ekfunkciigi sen interveno de aŭtoritatoj. Por esperantistoj en Osaka Ramstedt verkis Kalevala-stilan longan laŭdpoemon, kiu aperis en Verda Utopio (marto 1921). Lia okupiĝo pri poezio komenciĝis frue; kiel 20-jarulo li jam eldonis kolekton de kontraŭalkoholaj poemoj. Li kompilis ankaŭ antologion de japana poezio en la finna (1953), sed ĝian aperon li ne plu vidis, ĉar li mortis la 25an de novembro 1950. Osmo Buller Calle ZacamilOriginala novelo de Sten JohanssonConsuelo, Wendy kaj mi kutime veturis urben per la sama matena buso, kaj alveninte ni ĉiam atendis ĝis la alveno de Marisol, kiu venis per buso el Quezaltepeque. Poste ni paŝis laŭeble rapide al la lernejo. Kelkfoje iu el la busoj malfruis, kaj tiam unu el la monaĥinoj atendis nin en la pordego, preta ŝlosi ĝin post ni. Se tiu estis patrino Ursula, ŝi skoldis nin, kvazaŭ kulpus ni ke la aŭtobuso fiksiĝis en trafiko. Posttagmeze ni ne same rapidis de la lernejo. Ni pasumis preter la butikoj de Avenida Lincoln, rigardis en la montrofenestrojn, legis la afiŝojn de magazinoj ekster la gazetbudoj. Marisol klopodis iom rapidigi nin, ĉar ŝia buso ekiris kvaronhoron pli frue ol la nia, sed efektive ni ĉiam havis sufiĉe da tempo. La stratoj restis kvietaj, ĉar la vespera svarmado ankoraŭ ne komenciĝis, kiam finiĝis niaj lecionoj. Iutage, antaŭ ol eniri en Avenida Lincoln, Consuelo proponis: “Kial ne iri laŭ Calle Zacamil?” Ni rigardis ŝin. Kia ideo! “Ĝi ne estas agrabla strato”, diris Marisol. “Sed ni povus rigardi la putinojn.” Wendy ŝajnis konsternita, kaj mi iom cerbumis. “Ĉu ili ne laboras nokte?” mi diris. Mia pliaĝa frato Toño kutime nomis ilin noktaj papilioj, kaj mi ne povis imagi ilin en la intensa posttagmeza sunbrilo. “En Calle Zacamil ili staras ankaŭ tage. Venas tien kamionŝoforoj kaj aliaj, kiuj laboras dum la tuta nokto.” Neniu demandis, kiel ŝi scias tion. Marisol ne volis rigardi ilin, sed ŝi ne povis paŝi sola al la buso, do la rezulto estis, ke la tuta kvaropo iris laŭ Calle Zacamil. Ĝi vere estis teda strato, longa, rekta kaj senombra. Ŝajne situis tie plejparte oficejoj kaj etaj fabrikoj, unu benzinvendejo kaj iom pli fore kiosko de tortiljoj. Apud ĝi sidis du indianinoj vendante legomojn. Mi ne scias, kial ili elektis tiun lokon, ĉar la aŭtoj nur preteriris, tiel ke polvo neĝis sur tortiljoj kaj legomoj. Ĉiuokaze Consuelo paŝis tien por aĉeti botelon da kolao, kiun ni dividis, kaj poste ni pluiris. Mi komencis senti kalkanan frotvundon. Estas strange, ke kelkaj stratoj kaŭzas pli da frotvundoj ol aliaj, kaj Calle Zacamil estis tipa frotvundiga strato. Tuj post trafikcirklo tri putinoj staris trans la strato. Du estis dikaj kaj unu maldika. Ni haltis por gapi al ili. “Ni ne haltu ĉi tie”, diris Marisol. “Venu, ni devas iri al la busoj.” Consuelo ridis. “Mi ne komprenas, ke iu volas esti kun tiaj grasulinoj”, mi diris. Unu el la dikaj mansignis al ni kaj kriis, ke ni foriru de tie. Sed ĝuste tiam liveraŭto alveturis kaj bremsiĝis inter ni kaj la putinoj. La ŝoforo malfermis la pordon niaflanke kaj fajfis. “Ĉu vi ŝatus etan veturigon, beletaj?” “Kien?” diris Consuelo, dum Wendy kaj Marisol ekkuris foren kiel du timigitaj kunikloj. Mi kaptis la brakon de Consuelo provante tiri ŝin en la sama direkto. Tiam la dikulino, kiu kriis al ni, alpaŝis tra la strato. “Malaperu!” ŝi raŭkis al ni. “Ĉesu stratumi kaj iru hejmen!” Poste ŝi turnis sin al la ŝoforo. “Kaj vi, koko de diablo, lasu la lernejajn knabinetojn, se vi volas plu konservi la fikilon!” Refoje Consuelo ridis, kaj ni paŝis ĝis Wendy kaj Marisol. “Konfesu ke ĉi tio superas gapadi al senvaloraĵoj en butikfenestroj!” ŝi diris. “Mi neniam revenos ĉi tien”, diris Wendy. “Li sendube pensis, ke ni estas tiaj.” “Certe. Putinoj en lerneja uniformo, ĉu ne? Vi estas tro infaneca, Wendy. Li nur ŝercis, komprenu.” Mi turnis min por rigardi. La dika putino plu staris parolante kun la ŝoforo. “La maldikulino ŝajnas tre juna”, mi diris. “Ŝi eble estas filino de tiu, kiu koleris.” “Ŝi ne povas”, diris Wendy. “Kiu volus edziĝi al putino?” Nun Consuelo ridis triafoje, pli laŭte ol antaŭe. “Kiom vi aĝas, Wendy? Ĉu vi pensas ke nur edzinoj povas havi bebon?” “Ne, kompreneble ne. Sed ĉu tiuj vere havas infanojn? Imagu, se via propra panjo estus tia!” Nun la liveraŭto ekiris. Mi rigardis malantaŭen. Restis nur du putinoj en la sunbrilo apud la trafikcirklo, unu dika kaj unu maldika. “Mi ne komprenas, kial li preferis la dikulinon”, mi diris. “Komprenu, Lorena, ke iuj viroj ŝatas grason”, diris Consuelo. “Aŭ eble li prenis ŝin ĉar ŝi kostas malpli.” “Kiel vi povas scii?” mi diris. Nun ŝi nur ridetis. “Mi scias ĉion sciindan. Mia granda fratino Carmen jam havis amason da uloj. Mi vidis ilin umi. Pli-malpli, ĉiuokaze.” “Ĉesu!” diris Wendy. “Vi naŭzas min!” Mi ŝatus demandi ŝin pli multe pri tiuj aferoj, sed mi ne volis, kiam la aliaj ĉeestas. Mi ne estis certa, precipe pri Wendy. Eble ŝi povus klaĉi al la monaĥinoj. Enbuse hejmen al Santa Teresa, Consuelo ripetadis, kion diris la dika putino al la viro en la liveraŭto. Tio estas, ne laŭte, sed flustre en mian orelon. Unue ŝi kvazaŭ okulmontris al iu knabo en la buso, kaj poste ŝi flustris, ke tiu koko de diablo perdos la fikilon. Mi ridis tiel, ke mi preskaŭ pisetis, kaj Wendy klopodis ŝajnigi, ke ŝi ne konas nin.
Tiun printempon ni promenis dekfoje aŭ pli laŭ Calle Zacamil por rigardi la putinojn, dum la posttagmezoj iĝis pli kaj pli varmegaj kaj polvoplenaj sur la longa strato. Iufoje staris tie nur unu, alifoje tri aŭ kvar. Okazis eĉ ne unufoje, ke staris neniu. Se la plej kolerema ĉeestis, ŝi gestis minace al ni kaj kriis, ke ni iru hejmen. La aliaj putinoj ŝajne ne zorgis pri ni, nek eĉ rigardis al ni. La juna maldikulino nur iufoje ĉeestis. Paŝante tie mi ŝvitis en mia lerneja uniformo, kaj la ĝisgenuaj ŝtrumpoj jukigis al mi la krurojn. La putinoj havis ŝuojn kun altaj kalkanumoj, jupojn, kiuj apenaŭ kovris la kalsonetojn, se entute ili surhavis kalsonetojn, kaj striktajn bluzetojn. Pli malfrue printempe ili tenis ombrelojn kontraŭ la suno. La grasaj ventroj falte ondis, kaj la femuroj tremis. Nu, mi pensas, ke ili tremis, sed vere mi ne vidis tre detale de trans la vasta strato. “Mi dezirus, ke ni povus surhavi tian veston”, mi diris iutage. “Fi, vi estas freneza”, diris Wendy kun supereca mieno. “Nur malbonaj virinoj tiel montras ĉion. Ili estas malpuraj.” “Mi pensas ke ne. Cetere multaj en la televido estas vestitaj tiel. Kantistinoj. Ili sendube estas same puraj kiel vi. Aŭ eĉ pli.” “Mi ne pensis tiel”, ŝi diris. “Ili estas malpuraj en alia maniero.” “Vi volas diri pekaj, ĉu ne”, diris Consuelo. “Nu, naŭzas min tio, kion ili faras. Tio malpurigas ilin.” “Hm. Vi pensas, ke la viroj malpurigas ilin, kiam ili enŝovas sian ilon”, diris Consuelo. “Ĉesu! Mi fartas malbone, kiam vi parolas tiel.” Consuelo nur ridis. “Atendu ĝis vi mem komencos kun knaboj. Tiam vi komprenos.” “Kion? Mi certe ne iĝos putino!” Wendy kaj Marisol interkonsentis ne plu promeni kun ni laŭ Calle Zacamil. Sed tio daŭris nur unu semajnon, poste ili denove akompanis nin. Sendube ili same scivolis kiel ni, kvankam ili ŝajnigis esti pli bonaj.
Iutage policaŭto haltis ĉe la loko de la putinoj. Policisto staris apude parolante kun unu el la dikulinoj. Ŝajne sidis en la aŭto alia virino, eble la maldika putino. Kiam la policisto ekvidis nin, li ekiris tra la strato. “Kien vi, knabinoj?” li vokis. “Al la aŭtobusoj. Ni iros hejmen de la lernejo”, diris Consuelo. “Prefere elektu alian vojon.” “Se jes, ni maltrafus la buson.” Ŝi iris kelkajn paŝojn foren, kaj ni ceteraj postsekvis ŝin kiel ombroj. Dume la veraj ombroj lekis niajn piedojn sur la fendita pavimo. “Kiun lernejon vi frekventas?” Ni rigardis Consuelon. Se mi ne jam estus ŝvita, mi vere iĝus tia nun. Imagu, se la monaĥinoj ekscius ion! “Beata María Encarnación”, diris Consuelo. Mi ne scias, kie ŝi trovis tiun nomon. La policisto ŝajne cerbumis pri kie situas tiu lernejo, dum ni plu malproksimiĝis de la loko. “Mi petos ilin teni siajn lernantinojn en pli bona ordo”, li diris reirante al la aŭto. Samtempe granda benzinkamiono pasis inter ni kaj li. Ni plu kuretis tra la polvonubo. “Kia bonŝanco”, mi anhelis, kiam denove eblis spiri. “Sed eble li tamen iros al Santa Lucia por paroli kun la monaĥinoj.” “Stultaĵo”, diris Consuelo. “Kiel li povus koni nian lernejon?” “Mi ne scias. Eble li rekonis niajn uniformojn?” Tamen ni neniam aŭdis ion ajn flanke de la monaĥinoj pri nia vojo hejmen de la lernejo. Do, post semajno ni denove komencis iri laŭ Calle Zacamil.
La lastan fojon, kiam mi promenis tie kun la knabinoj, ekfalis pluvego, kaj ni trovis ŝirmon sub la tegmenteto de la tortiljokiosko. Consuelo klopodis inciti la vendoknabon, sed li paŭtis. “Por stari ĉi tie vi devas aĉeti ion.” Liaj stufitaj tortiljoj ŝajnis same polvoplenaj kiel kutime, do ni aĉetis kolaon, kiun ni dividis, kvankam ni samefike povus malfermi la buŝon kun la vizaĝo turnita supren en la pluvo. Kiam ĉesis la pluvo kaj ni ekiris antaŭen, blanka Mondeo preteriris sur la strato. Ĝuste dironte, ke ĝi estas sama kiel la nia, mi ekvidis la numerplaton. Mi preskaŭ ekkriis, sed iel mi ekhavis strangan senton, do mi silentis. Ni pluiris antaŭen, kvankam mi klopodis kiel eble plej malrapidi. “Rapidu, Lorena”, diris Marisol. “Mi ne volas refoje maltrafi la buson pro vi.” Okazis tiel, ke kelkajn semajnojn pli frue ŝi ne atingis sian buson ĝustatempe, do ŝia patrino devis veturi ĝis ni en Santa Teresa por venigi ŝin. Jam de malproksime mi vidis, ke la blanka Mondeo haltis apud la putinoj. Staris tie du dikulinoj, kaj unu el ili ŝajne diskutis kun iu en la aŭto. Poste ŝi malfermis la pordon kaj sidiĝis. La aŭto tuj ekiris, faris U-turnon kaj ekveturis kontraŭ kaj preter ni, reen al la urbocentro. Mi ne kontrolis, kiu sidas ĉe la stirilo. Mi turnis la kapon maldekstren al ruboplena dezerta parcelo apud la strato, sed la cetera triopo kompreneble gapis al la aŭto. “Viraĉo en kompleto”, diris Consuelo. “Hejme li certe havas edzinon kaj infanojn. Mi demandas min kiel aspektas la edzino, ĉar li trovas tiun simion pli seksalloga.” Ŝi jam plurfoje vizitis min hejme kaj renkontis Panjon kaj mian fraton. Sed tiam Paĉjo ne estis hejme. Ĉiuokaze mi ne povis memori, ke li estis. “Viroj estas naŭzaj”, diris Wendy. Marisol ŝajne konsentis, kaj Consuelo ridetis kiel kutime, kvazaŭ sciante pli bone. “Tamen knaboj estas seksallogaj, ĉu ne?” “Ne, ankaŭ ili estas naŭzaj.” “Nur atendu du jarojn”, diris Consuelo. “Tiam ankaŭ vi sopiros je knaboj.” Mi diris nenion. Ni plupaŝis tra la polvo al niaj busoj kiel kutime.
Ankaŭ hejme ĉio estis kiel kutime. Paĉjo forestis por kromlabori, Panjo admonis min pri hejmtaskoj kaj Toño mokadis min. Kiam alvenis la semajnfino, mi volis nek restadi hejme, nek renkontiĝi kun Consuelo kaj Wendy, do mi petis permeson viziti la avinon kaj avon. En la sekva semajno mi iris kun Wendy kaj Marisol postlerneje laŭ Avenida Lincoln. Consuelo paŭtis dum kelkaj tagoj. Poste ŝi ekhavis novan ideon. “La Evangelia liceo por knaboj trejnas naĝadon en la banejo de Delgado. Ni povos iri rigardi, kiam ili plonĝas kaj naĝas.” Do, dum la restanta parto de la printempa semestro ni postlerneje iris la vojon preter tiu banejo. Eblis stari ĉe la barilo rigardante la junulojn. Ĉiufoje kelkaj el ili stulte pozis vidante nin, ĝis ilia instruisto riproĉis ilin. Marisol maltrafis sian buson trifoje antaŭ la someraj ferioj. Ŝi eĉ demandis min ĉu ŝi povus dormi ĉe ni anstataŭ esti venigita hejmen de sia panjo. “Mi ŝatus tion, sed bedaŭrinde tio ne eblas”, mi diris. “Mia paĉjo volas nur la familion ĉirkaŭ si, kiam li venas hejmen de sia laboro.” Edifoj de afekta junulinoPrivat, Edmond. Vizio de juna virino / Tradukis el la franca Jean-Pierre Danvy; Antaŭparolo de Eric Descoeudres; Postparolo de Perla Martinelli. – Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2014. – 49 p.Edmond Privat verkis ne nur en Esperanto. Kaj neesperantlingvaj verkoj de tiu aŭtoro, grava por la historio de la Esperanto-kulturo kaj esperantista memkonscio, povas eniri la esperantlingvan kuntekston nur per tradukoj. Ĝuste tio okazis pri la franclingva verko Vision d'une jeune femme (Vizio de juna virino) danke al la traduko far Jean-Pierre Danvy. Ĉu mi povas kompreni la esencon de la verko? Ja mi ne estas virino, nek juna… Verŝajne, tamen, jes: ja ankaŭ Privat, verkinte ĝin, ne estis virino, kaj en 1948, kiam aperis la libreto, li jam troviĝis sur la sojlo de la maljuneco. Do, pri virina psikologio kaj io tia ne temas. Per la masko de junulino la aŭtoro kaŝas siajn proprajn meditojn pri la vivo, morto, Sankta Triunuo kaj pri pluraj aferoj realaj kaj transcendaj. Por kio, do, tiu masko? Verŝajne, se maljuniĝanta saĝulo simple rakontus edifaĵojn pri la rezultoj de siaj vivmeditoj kaj mondkoncepto, apenaŭ la enuiga libro estus legebla. Sed kiam anstataŭ la aŭtoro parolas junulino, foje en formo de dialogo kun geamikoj, la teksto fariĝas pli vigla kaj flue legebla. Tia bona stilisto, kia estis Privat, ne povis tion ne kompreni – kaj li prezentis siajn pensojn en tiu formo. La libreto estas negranda kaj facile legebla. Ĝi gravas por ni tial, ke ĝi donas al ni klaran kaj koheran bildon pri lia mondkoncepto, kiu ja signife influis la tutan idean fonon de nia movado. Nikolao Gudskov Ricevitaj librojHaupenthal, Reinhard. Pri la start-kondiĉoj de du plan-lingvoj. La Unuaj Libroj de Schleyer (1880) kaj de Zamenhof (1887). 3a eld., ŝanĝita kaj vastigita. – Bad Bellingen: Edition Iltis, 2013. – 48 p. – (Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik; Heft 35). – [Donaco de Reinhard Haupenthal]. Jarkolekto de TAKE 2012: [Artikolaro] / Redaktis Pierre Grollemund. – Wintzenheim: TAKE, 2012. – 52 p., il. – [Donaco de TAKE]. Privat, Edmond. Vizio de juna virino / Tradukis el la franca Jean-Pierre Danvy; Antaŭparolo de Eric Descoeudres; Postparolo de Perla Martinelli. – Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2014. – 49 p. – [Recenzoekzemplero] Сидоров, Анатолий Вениаминович. Эсперанто-движение на Северо-Западе России. – Санкт-Петербург: [А. Сидоров], 2014. – 160 с., илл. – [Donaco de Anatolij Sidorov]. Ricevitaj gazetojEsperanto, 2014/10; La Ondo de EsperantoSENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2014, №12 (242)Aperas ĉiumonate Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.© La Ondo de Esperanto, 2014. |