La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2015. №1 (243)

Smolensk

Sur la kovropaĝo de la januara Ondo videblas foto el la vintra Smolensk, afable disponigita de Sergej Amelin. Smolensk estas la temo de la unua artikolo en la ciklo pri la Ruslandaj urboj, kiun vi de tempo al tempo – laŭplane, ĉiusezone – legos (se vi reabonos) en La Ondo de Esperanto.


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

  • Halina Gorecka. Mireille Grosjean: la Esperantisto de la Jaro 2014
  • UK-101: Alta subteno en Slovakio
  • Paweł Fischer-Kotowski. IJK: Post du jaroj en Vroclavo
  • Jerzy Antoni Walaszek. Esperanto: pola kultura heredaĵo
  • Miroslav Malovec. Esperantistoj en vikikonferenco
  • Katalunio: Konservi la memoron
  • Anna Liszewska. La rekorda KAEST
  • Paŭlo Pavliček. Lerni Esperanton en kastelo
  • TEJO en la 41a Malferma Tago
  • Edmond Plutniak. De Stella-Plage al Lille
  • Annika Förster. Kio estas KEKSO?
  • Fritz Wollenberg. Berlina ekspozicio
  • Uli Ender. Zamenhofa Festo en Bavario
  • Ronald Schindler. ... kaj en Berlino
  • Alois Eder. Vasta rigardo
  • Irina Gonĉarova. La 9a MLF: plia paŝo al rekono
  • Vladimir Bespalov. En la Olimpika urbo Soĉi
  • Ariadna García Gutiérrez. JuSKA 2014: “Nia teama laboro”
  • En 2016 BET revenos al Birštonas
  • Koncize (11 informoj)

TRIBUNO

URBOJ DE RUSLANDO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

  • Fotoraportoj (Aleksandr Ruzajev, Anna “Vinga” Kruszyk, Andrzej Sochacki)
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

Januaro 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

januaro

1. Novjarfesto.

Antaŭ 1250 jaroj naskiĝis Alî ibn Musa al-Ridha (765-818), ŝija imamo, la okageneracia posteulo de Mohamedo.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Małgorzata Handzlik (1965-), pola esperantistino kaj membro de la Eŭropa Parlamento.

Gao Xingjian

4. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Gao Xingjian (1940-) ĉina verkisto loĝanta en Francio, literatura Nobelpremiito (2000).

Antaŭ 50 jaroj mortis la usona-brita poeto kaj dramverkisto Thomas Stearns Eliot (1888-1965).

6. Epifanio laŭ la Gregoria kalendaro.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Nikolaj Marr (1864/65-1934), ruslanda kaj sovetunia lingvisto kaj historiisto, kreinto de la “jafetida teorio”.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Liisi Oterma (1915-2001), finna astronomo kaj esperantistino, la unua virino doktoriĝinta pri astronomio en Finnlando.

Kristnasko

7. Kristnasko laŭ la Julia kalendaro.

Antaŭ 25 jaroj naskiĝis la aŭstra skisaltisto Gregor Schlierenzauer (1990-), sesfoja mondĉampiono, venkinto en rekorde multaj (53) etapoj de la skisaltada mondpokalo.

Karel Čapek

9. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis la ĉeĥa verkisto Karel Čapek (1890-1938).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Ruth Dreifuss (1940-), la unua virino kaj la unua judino en la posteno de la prezidento de Svislando (1999).

12. Antaŭ 350 jaroj mortis Pierre de Fermat (1601-65), franca matematikisto kaj poligloto, kies “granda teoremo” estis repruvita nur en 1994 de Andrew Wiles.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Johannes “Barbarus” Vares (1889/90-1946), estona verkisto, ĉefministro de Estonio (1940), la unua prezidanto de la Prezidio de la Supera Soveto de Estonia SSR.

13. Antaŭ 100 jaroj rezulte de sismo en Avezzano (Italio) pereis pli ol 30 mil personoj.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Josef Friedrich (1890-1968), ĉeĥa esperantisto, prezidanto de ĈAE (1939-40).

Emma Hamilton

15. Antaŭ 200 jaroj mortis Emma Hamilton (1765-1815), skandale konata kunulino de admiralo Nelson.

17. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Mircea Ion Snegur (1940-), la unua prezidento de Moldovio (1990-97), kaj Tabaré Ramón Vázquez Rosas (1940-), prezidento de Urugvajo (2005-10, 2015-).

18. Antaŭ 100 jaroj (1915) Japanio prezentis 21-paragrafan ultimaton al Ĉinio.

Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la germana teologo Konstantin von Tischendorf (1815-74) trovinta la “Sinajan kodekson” de Biblio.

Proudhon

19. Epifanio kaj Bapto de Jesuo laŭ la Julia kalendaro.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la rusa pentristo Valentin Serov (1865-1911).

Antaŭ 150 jaroj mortis Pierre-Joseph Proudhon (1809-65), franca politikisto, filozofo kaj anarkiisto.

Antaŭ 25 jaroj mortis Chandra Mohan Jain (1931-90), barata mistikulo kaj guruo, konata kiel Bhagwan Shree Rajneesh kaj Oŝo.

21. Antaŭ 175 jaroj (1840) Jules Dumont d'Urville malkovris Adelilandon.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Albrecht Kronenberger (1940-), germana sacerdoto, instruisto kaj esperantisto, kunredaktoro de la ekumena preĝlibro ADORU; kaj Vladimir Bespalov (1940-), sovetunia kaj ruslanda esperantisto, aktivulo de KEK.

Ivano III

22. Antaŭ 575 jaroj naskiĝis Ivano III (1440-1505), granda princo de la Moskva Regno (1462-1505).

24. Antaŭ 50 jaroj mortis Winston Churchill (1874-1965), ĉefministro de Britio (1940-45, 1951-55).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Joachim Gauck (1940-), prezidento de Germanio ekde 2012.

26. Antaŭ 450 jaroj (1565) ĉe Talikota la unuigita armeo de la dekanaj islamanaj sultanregnoj venkis la armeon de la hinduisma Viĝajanagara imperio.

27. Internacia memortago pri la viktimoj de Holokaŭsto. Antaŭ 525 jaroj mortis Ashikaga Yoshimasa (1436-90), ŝoguno de Japanio (1449-73).

28. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Kaarlo Juho (svede: Carl Johan) Ståhlberg (1865-1952), la unua prezidento de Finnlando (1919-25).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Carlos Slim Helú (1940-), arabdevena meksika entreprenisto, la plej riĉa homo en la nuna mondo.

29. Antaŭ 75 jaroj estis pafekzekutita Adam Zamenhof (1888-1940), filo de la iniciatoro de Esperanto.


Jaro 2014: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej ŝatata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn (kvar el ili, bedaŭrinde, ne reagis) respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2014 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”

El la 15 invititoj ĉi-jare respondis nur 11 personoj; ok viroj kaj tri virinoj; ses eŭropanoj, kvar amerikanoj kaj unu aziano. Inter la respondintoj estas gravuloj de UEA, de SAT kaj de la Esperanta Civito.

Kiel kutime, ĉiu el la partoprenantoj de la “Ronda Tablo” havas sian propran imagon kaj sian propran stilon, kiuj ne povas plaĉi al ĉiu. Sed Esperantujo estas tia, kia ĝi estas, kaj la respondoj aperas tiaj, kiaj ili estas – sen cenzuro kaj kombo.

Baláž

Peter Baláž

Slovakio

E@I-kunordiganto, estrarano de EEU

La plej pozitivaj:

Por mi ĉefe temis pri tio, ke UEA decidis okazigi la 101an Universalan Kongreson en 2016 en Slovakio – kio okazos unuafoje. Estos honoro helpi ĝin realigi. Krome ĝojigis nin ankaŭ ricevo de aŭspicio por ĝi de nia prezidento.

Min ĝojigis ankaŭ la sukcesa okazigo de ambaŭ ĉi-jaraj SESoj (en Slovakio kaj Ruslando) kaj la sukcesa kaj rekorde granda KAEST.

Tre valora estas la oficiala agnosko de la pollanda kultura ministerio, enskribi Esperanton kiel polan kulturan nematerian heredaĵon.

Ankaŭ tre pozitiva estis lanĉo kaj interesiĝo pri AMO-seminarioj (la granda interesiĝo pri ili pruvas, ke homoj daŭre estas scivolemaj, pretaj lerni novajn aferojn, utilajn por Esperanto-agado).

Tre bona novaĵo estas la lanĉo de la nova multlingva retejo www.lingvo.info, kie pluraj esperantistoj kunlaboris. Bonega estis ankaŭ anonco, ke la retejo Duolingo lanĉos kurson de Esperanto – tio alportos milojn da novaj lernantoj de Esperanto. Ĝojiga estas ankaŭ iompostioma restarigo de la retejoj de la Pasporta servo kaj de TEJO – espereble ili funkcios bone kaj longe ĉi-foje.

Pri la negativaĵoj mi nun ne skribos, ĉiam eblus grumbli pri io – falo de membrostatistikoj, neaktivemo, nelegemo, nesufiĉa profesiigo de la movado ktp... Sed pri tiuj aferoj pluraj tre bone scias, kaj estas ja nia tasko ilin plibonigi, pri kio ankaŭ mi provas helpi kiel kaj kie povas.

Bartek

Anna Bartek / Anjo Amika

Hungario

Kantistino, redaktoro de Heroldo de Esperanto, opozicia senatano en la Parlamento de la Esperanta Civito,

Mi aparte ĝojas ke:

– Kultura Centro Esperantista bone progresas kaj eĉ finance bonstatas, post la krizo kaŭzita de ges-roj Rooke (vicprezidanto kaj sekretario en 2012-13);

– la literatura kafejo en Budapeŝto, organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, tre bone evoluas, kun rekorde nombra ĉeestantaro en novembro, kiam gastis verkisto István Nemere;

– la jubilea 30a ARKONES tre sukcesis kun partopreno de pli ol 200 personoj, kaj kun multe da muzikaj programeroj apud la diversaj interesaj prelegoj;

kaj aparte bedaŭras ke:

– la Universala Kongreso en Bonaero estis la malplej sukcesa dum ĉi tiu jarcento;

– la Pasporta Servo daŭre krizas, malgraŭ bonvolaj klopodoj;

– la nova redaktoro de la revuo Esperanto ne tiel kontentigis la publikon, kiel la gvidantoj esperis.

Conde Rey

Marie-France Conde Rey

Francio

Konsulo de la Esperanta Civito

Unue mi rigardos en la medio de la Esperanta Civito. Tre pozitiva estis la proceso pro korupto, kiu okazis kontraŭ iu el niaj senatanoj. Kvankam ni bedaŭras ke tiu proceso devis okazi, tamen ni konstatas ke ĝi iris ĝis sia celo en plena respekto de niaj demokrataj normoj. La procesito perdis sian mandaton de senatano kaj sian rolon de listestro, tamen konservis sian civitanecon.

Ĉe la flanko de feminismo ni notas progreson ekster la Esperanta Civito, ekzemple ĉe la paneldiskuto dum ARKONES en Pollando kaj ĉe la blogo “egalecen” kiu tre objektive kaj avangarde traktas diversajn aspektojn de la temo. La asocio FEM ĝojas ne plu teni la temon kiel ekskluzivan, kaj daŭre fosas sian sulkon: la revuo Femina kaj la Ateliero pri Beletra Kreivo direktita al virinoj. Krome FEM starigis kontaktojn kun Internacia Konsilio de Virinoj kaj estis invitita al ties Eŭropa Konferenco en Malto.

Ni notu ankaŭ la rapidan solvon trovitan por la revuo Literatura Foiro, post la subita kaj tragika forpaso de ĝia ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski en decembro 2013. La tuja helpo de Carlo Minnaja kaj de Perla Martinelli ebligis la normalan aperadon de la revuo dum 2014, en atendo de nova ĉefredaktoro verŝajne jam preta por 2015.

Fine ni taksas negative la konstantan malkreskon de la kulturaj eventoj dum la UK, kaj ni rimarkas ke tio ne okazis ĉe SAT dum ties Dinana kongreso.

Corsetti

Renato Corsetti

Italio

Eksprezidanto de UEA

La Ondo de Esperanto kiel ĉiujare demandas: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2014 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Mi provis fari miajn hejmtaskojn kaj refoliumis ĉiujn ĉi-jarajn numerojn de la revuoj Esperanto kaj La Ondo de Esperanto. Sed mi ne trovis elementojn pri sencohava respondo.

Eble la plej ĝusta respondo estas: ne okazis tre pozitivaj eventoj, kaj ne okazis tre malpozitivaj eventoj en la mondo, kiu pivotas ĉirkaŭ la tradiciaj organizaĵoj, UEA kaj la landaj asocioj, kaj tio en si mem estas malpozitiva elemento.

Jes okazis, tamen, progresoj en la reta mondo. Mi ŝatas citi la novajn kursojn pri Esperanto en Duolingvo, sed ankaŭ aliaj retaj kursoj (ekzemple lernu.net kaj la brazila kurso de Carlos Pereira) pluplenumas siajn funkciojn, ĉar ĉiutage mi estas atingita de tre ĉarmaj mesaĝoj de ekkomencantoj (“mi eklernis pasinta sabato, kaj...”). Oni emas pardoni ankaŭ la eraretojn en tiaj okazoj.

Trezoro

Trezoro / Huang Yinbao

Ĉinio

Konsiliano de UEA, direktoro de Esperanto-Centro Jinkio

Multaj pozitivaj eventoj donis al mi fortajn impresojn en 2014. La individuaj membroj de UEA okulfrape kreskis, eĉ duoble ekzemple en Koreio. Ne malmultaj ĉinaj membroj, kies kotizoj longe estis pagataj per fonduso de UEA, unuafoje mem pagis kotizojn, iuj eĉ kontribuis al la fonduso. La nova programo de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO) okazis en ok landoj de kvar kontinentoj, kun pli ol 180 aktivuloj. La revuo Esperanto aspektas pli bela, kvankam ne perfekta, eĉ aperis eraroj eviteblaj en ĝi.

ILEI naskis kvar novajn sekciojn en Bulgario, Hispanio, Irano, Kongo RD. TEJO pli aktive kontribuas al nia movado. ISAE helpite de Interkultura Centro Herzberg Internacia havebligis en Interreto ĉirkaŭ 2000 artikolojn en 1949-2014. IKEF sukcesis en Ĉinio, kaj havis novan sekcion en Koreio. Interlingvistikaj studoj de la universitato Adam Mickiewicz en Poznano allogis rekorde 26 aliĝintojn el 14 landoj.

Mi pensas ke multaj homoj, same kiel mi, vidinte la renovigitan retejon, bedaŭrus ke UEA malsukcesus pri la reteja projekto. Fakte la planita retejo ankoraŭ ne naskiĝis. Cent mil eŭroj ankoraŭ restas en CO. Tamen ni atendis la bebon tro longe.

Keefe

Dennis Keefe

Usono

Iniciatoro de Universitato de Esperanto

Tre interesa afero ĉi jare estas la enmeto de Esperanto en la liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj en Pollando. Estos interese pripensi la sekvon de tio. Ankaŭ bona estas la disvastiĝo de KER-ekzamenoj, de SES, kaj la AMO-Seminarioj.

Ekster la movado, la apero de artikolo pri Esperanto sur la frontopaĝo de la tre influa usona ĵurnalo, Wall Street Journal, estas bona atingo, same kiel la utiligo de la nomo Esperanto por akrobata kaj muzika grupoj en Germanio kaj Hispanio, bone priraportitaj en la Ondo.

Malsukcesa estas la katastrofa malapero de Pasporta Servo dum tro doloriga, longa tempo. Dankon al tiuj, kiuj antaŭnelonge restarigis la retejon. Ankaŭ negativaj estas la tro rapida malkresko de la Universalaj Kongresoj, kaj la ne tre klara nuntempa misio de UEA. Ŝajnas ke la elito de UEA kaj multaj membroj ne plu estas samideanoj rilate mision. Kien UEA kaj Esperanto?

Kovats

Katalin Kováts

Nederlando

Redaktoro de www.edukado.net, gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA

Eble ne la plej granda, sed certe tre grava atingaĵo estis en la jaro 2014, ke en Poznano denove startis la Interlingvistikaj Studoj. Danke al la financa subteno kaj varbado de ESF, edukado. net kaj deko da privatuloj la 26 aliĝintoj el 14 landoj (el ili 7 brazilanoj!) en septembro komencis siajn 3-jarajn studojn. Estu rekordo en 2017, ke multaj el ili akiros sian diplomon.

Ankaŭ alia gravaĵo okazis en Pollando, kie Esperanto estas agnoskita kiel nemateria kulturheredaĵo. Gratulojn al la pollanda sekcio de EDE kaj al ĉiuj, kiuj agadis por la agnoskigo.

Trie mi mencius, ke en 2014 trapasis la KER-ekzamenojn la 1500a persono. La diplomito kun tiu ĉi atestilnumero estas japana aktivulino, Isikawa Tieko.

Kio rilatas al malsukceso, mi preferas analizi nur la proprajn agadojn kaj bedaŭrinde ripeti mian pasintjaran malkontenton. Malgraŭ ĉiuj klopodoj, mi daŭre ne sukcesas atingi, ke la lernejaj kaj movadaj kursoj pri Esperanto estu registritaj kaj ni en http://edukado.net/kursejo/ havu laŭeble realan datumbazon pri la monda situacio de Esperanto-instruado. Mi donis al mi kaj al la movado unu plian jaron, la lastan por tiu klopodo.

Markovo

Vinko Markovo

Germanio

Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

Pozitiva – almenaŭ por SAT-anoj kaj abonantoj de la gazeto de SAT – estis la fina rekapto de la aperritmo de Sennaciulo, sinsekve enpaĝigita de kvar malsamaj homoj en 2014. La ekzisto de reagema redaktoskipo multe helpis al relative rapida organizo de la diversaj transiroj. Ankaŭ menciindas, ke la lasta numero de la jarkolekto 2014 estas grandparte dediĉita al la situacio en Ukrainio. Ĝi espereble helpos al la legantoj memstare akiri opinion surbaze de plej diversaj vidpunktoj pri la temo, nun vekanta pasiajn reagojn.

Negativa estas la relative modestskala disvastigo de la dokumentfilmo pri Esperanto de Dominiko Gaŭtiero antaŭ neesperantista publiko, kiu spegulas la momentan spertomankon de aktivuloj pri utiligo de tiu maltradicia materialo. Plie indas mencii la ĉikanojn pri vizoj, kiuj denove baris la vojon al SAT-Kongreso por pluraj aliĝintoj el Afriko. La prikongresaj filmetoj en la jutuba kanalo de SATeH (https://www.youtube.com/user/satehejo) povas parte kompensi tion almenaŭ por tiuj, kiuj disponas taŭgan retaliron.

Schäffer

Martin Schäffer

Germanio / Meksiko

Ĝenerala sekretario de UEA

Por mi 2014 estis eksterordinare bonega jaro! Mian senton tamen forte influas bela persona travivaĵo. Naskiĝis mia filino Heide Isabel. Kompreneble, mi kaj mia edzino Mallely planas instrui al ŝi Esperanton.

Nun personaj aferoj flanken: Okazis unuafoje Esperanto-Kongresoj en Irano kaj Nikaragvo, la platformo Duolingo (lingvolernado) akceptis la kreon de Esperanto-kurso, okazis pluraj AMO-Seminarioj (Aktivula Maturigo) de UEA, kaj la nuna membrostatistiko de UEA indikas, ke unuafoje post pluraj jaroj okazas kresketo de la membraro de UEA.

La negativaĵoj de 2014 estas, ke ne okazis, multe pli da atingaĵoj, multe pli da sukcesoj, multe pli da informado, multe pli da donacoj. multe pli granda membrokresko. Ni do ne ripozu, sed laboru por pli vasta, riĉa kaj internacia movado. Tion ni povas atingi nur kune.

Tonkin

Humphrey Tonkin

Usono

Eksprezidanto de UEA

La jaro 2014 estis iasence interstica jaro. Aferoj evoluis; grandaj novaj atingoj ne okazis – sed ĝenerale la pozitivoj superpezis la negativojn. Kompletiĝis la unua jaro de la revuo Esperanto en nova vesto. Kvankam la redaktoro ankoraŭ iom pripalpas sian vojon, la revuo nun aspektas pli profesia, pli inda je progresema organizaĵo. Samo okazis pri la retpaĝaro de UEA: kritikinda eble, sed pli bona ol la malnova. La UK estis rekorde malgranda sed ankaŭ rekorde malproksima al la centroj de esperantista agado.

Se UEA ne trovos vojon por refreŝigi la aspekton kaj enhavon de siaj kongresoj, farante ilin allogaj al averaĝaj esperantistoj (kontraste kun la esperantistoj trempitaj en la Esperanto-organizado), rekordoj pri malgrandeco rompiĝos ankaŭ en la estonteco. Se temas pri mia propra tereno de agado, mi notas laŭdindan stabiliĝon de la Poznanaj kursoj, sukcesan transiron de la redaktoreco de LPLP, kaj stabilecon ankaŭ en la agado ĉe UN. Sed en mondo, kiu momente ŝajnas retrogliti, la mesaĝo de interkompreniĝo alprenas novan urĝon. Ĉu ni pretas por tio?

Vergara

José Antonio Vergara

Ĉilio

Prezidanto de ISAE

Kiel plia signo de tutmondiĝo, la unuafoja okazigo de UK en la sudamerika hispanlingvujo estis pozitiva atingo, des pli ke, laŭ instigo de la nuna prezidanto, oni utiligis la eventon por sisteme pritrakti strategiajn demandojn inter membroj, komitatanoj kaj estraranoj de UEA. Simile, la seminarioj por Aktivula Maturiĝo (AMO) en diversaj mondregionoj estas esperigaj koncerne la ŝancon preteriri, forsuperi la stagnadon.

Ke nia mapo iĝas pli vasta ĉiam estas ĝojige, ĉi-okaze danke al la agado de Heidi Goes diskonigi esperanton en Orienta Timoro. Plie, la 5a Afrika Esperanto-Kongreso kaj la rekorda nombro da aliĝintoj al la Interlingvistikaj Studoj (Poznano) estis agrablaj novaĵoj.

Negative mi taksas la fakton ke, cent jaroj post la eksplodo de terura mondmilito, kiu tiom intense suferigis milionojn da homoj kaj la pacaman koron de Zamenhof (abrupte tranĉante, cetere, la fruajn, eble troajn esperojn pri la estonteco de esperanto), la repaciĝo de la homaro restas neverŝajna utopio.

Legu la pasintjarajn respondoj.


Grosjean

Mireille Grosjean: la Esperantisto de la Jaro 2014

La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013).

En ĉi tiu jaro 18 kandidatigantoj proponis 24 kandidatojn, al kiuj 18 elektantoj jene donis la voĉojn:

Mireille Grosjean 12 voĉoj
Stefan MacGill 7 voĉoj
Hori Jasuo 5 voĉoj
Heidi Goes 4 voĉoj
Kalle Kniivilä kaj Chuck Smith 3 voĉoj

unu kandidato ricevis du voĉojn, kvar kandidatoj ricevis po unu voĉon, 13 kandidatoj ne ricevis voĉojn.

La svisa emerita instruistino Mireille Grosjean, prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2014 pro la sukcesa agado en Afriko, interalie pro la organizo de la 5a Afrika Esperanto-Kongreso; pro la aktiva laboro en ILEI, kies 47an internacian konferencon en Montevideo ŝi gvidis en julio 2014; kaj pro la preparado de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto okazonta en 2015.

En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun Mireille Grosjean, kiun ni gratulas okaze de la laŭreatiĝo.

Halina Gorecka
sekretario

Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE
Višnja Branković (Italio/Kroatio): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (Italio): kasisto de IEF
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto
Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Germanio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Nguyen Xuan Thu (Vjetnamio): direktoro de Komisiono pri Homaj Nomoj de AdE
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro
James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL
Sibayama Zyun'iti (Japanio): vicprezidanto de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta
José Antonio Vergara (Ĉilio): estrarano de UEA
Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto, preleganto

Elektantoj

Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I
Jennifer Bishop (Aŭstralio): ILEI-sekciestro por Aŭstralio
Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito
Anne Jausions (Francio): vic-prezidantino de OSIEK
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktanto de edukado.net
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): konsiliano de UEA
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto Aktuell kaj de Juna Amiko
Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM
Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio
Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): Ĝenerala Sekretario de UEA
Syôzi Keiko (Japanio): estrarano de JEI, eldonanto en Libroteko Tokio

Sekretario

Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto

Legu pli pri la projekto en la retejo de La Ondo de Esperanto


La 9a Moskva Lingva Festivalo: plia paŝo al rekono

mlf

La festivalo allogis mil personojn, pli multe ol iu ajn aranĝo,
organizita de esperantistoj en la finiĝanta jaro 2014a. (Foto: Aleksandr Ruzajev)

La 7an de decembro en Moskvo pasis la naŭa Lingva Festivalo – jam vaste konata en malvastaj rondoj de lingvemuloj en la urboj, kie prosperas aŭ vegetas la lingvofestivala movado kaj ankaŭ en la eĉ pli malvastaj rondoj de esperantistoj. La malvasta rondo de la MLF (Moskva Lingva Festivalo) ĉirkaŭbrakas ĉiujare proksimume mil interesiĝantojn. Kun plena respondeco mi asertas, ke ĉiuj el ili scias pri Esperanto, danke memoras, ke ilian ŝatatan kulturan eventon, tra la tuta jaro atendatan, organizas esperantistoj. Ili scias tion ne nur ĉar en la programo estas riĉa propono de eroj ligitaj kun Esperanto, sed ankaŭ pro tio, ke ili aŭdas pri Esperanto de la scenejo dum la malfermo kaj fermo, vidas Esperanto-ekspoziciojn kaj homojn kun Esperantaj insignoj, legas pri Esperanto en la festivala paĝaro kaj sociaj retejoj kaj ankaŭ en la programfolio, kiu estas la ĉefa helpilo kaj navigilo de la grandioza Festivalo por ĉiu organizanto kaj vizitanto.

Ĉi-jare la kvanto de la festivalaj programerproponoj apenaŭ enŝoviĝis en la limnombron 100. Estis prezentitaj 71 lingvoj, 18 prelegoj, 13 praktikaĵoj, du pupekspozicioj, seninterrompaj ceremonioj de ĉina tegustumado, multlingva karaokeo, prelegforma lingva koncerto kaj granda fina koncerto kun solenaĵoj.

Iom pli detale indas diri pri la fotosesio “Mia vorto”, okazinta sur la fono de la koncerna fotoekspozicio. Lanĉita de la francaj esperantistoj somere 2012, ĝi estas daŭrigata en MLF. Al ĉiu spektanto de la ekspozicio estis proponite fotiĝi kun laŭplaĉe elektebla Esperanto-vorto, kiun la homo devas trovi en la vortaro aŭ demandi de la deĵoranta esperantisto. Ni klarigis, ke la afero estas dediĉita al la aŭtoro de Esperanto, Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kiu ĉi-decembre havas 155-jaran naskiĝdaton. La projekto elvokis viglan intereson kaj aktivan partoprenon de la publiko.

mlf

En la projekto “Mia vorto” partoprenis ankaŭ Varvara Povarova,
kiu en la festivalo prezentis la ukrainan lingvon. (Foto: Aleksandr Ruzajev)

Kiel ĉiam, la festivalon okazigis la Moskva Esperanto-Asocio “MASI”, sin apoganta al la scienca potenco de junaj moskvaj lingvistoj. La teamanoj zorgis pri organizaj aferoj kaj pri la naŭdeko da prelegantoj. Multe helpis ankaŭ la gastiganto de nia vaganta festivalo – la ĉefa porinstruista altlernejo de Ruslando MPGU (Moskva Pedagogia Ŝtata Universitato), pli ĝuste ties instituto pri filologio kaj fremdaj lingvoj. Neniam antaŭe ni ĝuis tiom varman, samideanan kaj helpoplenan akcepton, neniam tiom da profesoroj de la gastiganta instanco kontribuis la programo. La rektoro de la universitato Aleksej Semjonov, kiu ĉeestis la tutan solenan malfermon, en sia salutparolado alte taksis la festivalon kaj proponis la universitaton kiel konstantan bazon por ĝi.

Malgraŭ la grandega konferencejo, la etoso jam dum la malfermo kreiĝis tiom neformala kaj hejmeca, ke la rektoro la duan fojon suprenkuris al la scenejo por anonci al la ĉeestantoj la senpagan universitatan retaliron.

mlf

La festivalon kronis koncerto kun diverspopolaj kantoj kaj dancoj. (Foto: Darja Morgunova)

Post la laciga kaj emociplena festivala tago, kiu komenciĝis je la 11a horo kaj finiĝis post la 20a per la tradicia adiaŭa kanto, kronanta la ĉarman internacian koncerton, la organizantoj kaj programkontribuantoj kuniĝis por negranda festeno, kie daŭris admirplenaj kaj dankaj paroladoj kaj denove sonis kantoj en pluraj lingvoj. Kun ni festis la sukceson la vicdirektorino de la instituto Olga Drozdova, kiu invitis nin plu kunlabori pri lingvaj klerigaj projektoj kaj denove esprimis la esperon, ke ekde nun la festivalo ĉiam okazu en MPGU.

Nu, pri “ĉiam” mi dubas, sed ni plezure tien revenos. Eble ne nur kun la Lingva Festivalo…

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI
direktoro de la MLF

La festivala retejo.


En 2016 BET revenos al Birštonas

BET-52

Litova Esperanto-Asocio invitas al la tradiciaj 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas.

En la programo: somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en la baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj, ripozado en naturo, diskutoj, forumoj, libroservo, diservo, interkona vespero, baza konatiĝo kun la litovaj lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero.

BET-52 okazos en la malgranda urbo Birštonas, je 40 kilometroj de Kaunas kaj je 90 kilometrojn de Vilnius, en la suda parto de Litovio apud la rivero Nemunas. La urbeto, en kiu loĝas 4300 loĝantoj, situas en la centro de la regiona nacia naturparko, ĉirkaŭita de belegaj pinarbaroj. Ĝi estas antikva kaj fama balneologia kuracloko de Litovio, fondita en 1382.

La ĉefa lokalo de BET-52 estos la moderne kaj bonege ekipita sanatorio “Versmė” (str. B.Sruogos, 9), kie loĝos kaj laboros la partoprenantoj. La urbo kaj la sanatorio estas ideala loko por laboro kaj ripozo. Birštonas estas facile atingebla buse kaj aŭtomobile. Kontraŭ aparta pago eblos uzi multegajn (pli ol 50) kuracajn kaj sanigajn procedurojn kaj servojn de la sanatorio, naĝejon, saŭnon, sportan salonon k. a. Eblos rajdi sur ĉevaloj, veturi per ĉaro, rivera ŝipo, lui biciklojn, boatojn k. s. La partoprenantoj de BET-52 libere povos uzi ĉiujn ejojn kaj servojn de la sanatorio (salonoj, aŭditorioj, modernaj teknikaĵoj, muzikiloj, multaj komputiloj kun libera reta aliro, videoekipaĵoj por internaciaj forestaj konferencoj k. s.). BET-52 havos subtenon, kunlaboron kaj diversflankan helpon de la urba municipo. La programeroj okazos en ejoj de la sanatorio, urba kulturcentro kaj en la urba municipo mem.

En Birštonas jam okazis BET-40 en 2004.

Birŝtonas

Antaŭ kaj post BET-52 estas ebleco laŭ moderaj prezoj aktive ripozi, plibonigi sian sanon, uzi multegajn sanigajn kaj kuracajn procedurojn kaj servojn, kuraci sin en unu el tri altnivelaj kaj modernaj sanatorioj kaj kuracejoj de Birštonas “Versmė”, “Tulpės” kaj “Eglė” aŭ en urbaj hoteloj, gastejoj, turismejoj kaj ripozejoj. Interesiĝantoj pri tio bonvolu aparte petu informojn ĉe le organiza komitato.

Pliajn informojn pri la aliĝado, kotizoj, loĝado, manĝado, invitiloj k. a. estas legeblaj en la retejo de LEA.

La Organiza Komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankaŭ sinproponojn.

Poŝta adreso: p. k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio.
Telefonoj: +370-687-12219, +370-686-69875
Retadresoj: litova.ea@mail.lt; irenaa@takas.lt; pjegorovas@takas.lt.

Organiza komitato


Merkatiko kaj ĝiaj limoj en la mondo de Esperanto

Keefe

En la lastaj tri jaroj mi verkis naŭ artikolojn por La Ondo de Esperanto, utiligante nociojn de merkatiko kiuj povas helpi antaŭenigi Esperanton per pli efika informado kaj varbado. En miaj unuaj skribaĵoj mi prezentis la ideojn de d-ro Everett Rogers pri la disvastiĝo de novaj ideoj. En tiuj artikoloj mi unue parolis pri la teorio de la disvastiĝo de novaĵoj – teorio bazita sur jardekoj da esploroj kaj centoj da doktoraj disertacioj – por iom klarigi kiel nova ideo, kiel Esperanto, nur malrapide akceptiĝas de la ĝenerala publiko. En la dua parto de tiu artikolo, aperinta en la posta numero de la Ondo, mi donis kelkajn konkretajn metodojn uzatajn en merkatiko por plirapidigi la ekakcepton de novaj ideoj.

En postaj artikoloj mi skizis ĝeneralan modelon pri la agmaniero de la konsumanto (aĉetanto, uzanto), kaj ankaŭ verkis pri la fenomeno de novaj, ofte tre bonaj ideoj, kiuj neniam estas akceptitaj de la plimulto de la publiko, ĉar tiuj ideoj (produktoj, servoj) ne kapablas, laŭ la vortoj de Geoffrey Moore, transiri la abismon, tio estas, iri de la fazo en kiu ekzistas nova, freŝa ideo jam entuziasme akceptata de idealistoj, al la dua fazo en kiu la ideo devas esti akceptata de praktikaj homoj, kiuj aprobas la ideon nur se ĝi estas sufiĉe praktika kaj profitdona nun – ne en fora venonteco. La legantoj, kiuj interesiĝas pri tiuj temoj, povas legi tiujn artikolojn, listigitajn ĉe la fino de ĉi tiu eseo.

Se ni esperantistoj ĉe loka, landa kaj eĉ internacia niveloj, bone komprenus la teoriojn, la principojn kaj la konkretajn aplikojn de la scienco kaj arto de merkatiko, ni povus plibonigi la informadon kaj varbadon pri Esperanto. Pli da homoj aŭdus pri Esperanto, kaj certe pli da homoj havus multe pli favoran opinion pri la lingvo, kaj finfine multaj el tiuj novaj homoj, kiuj ekaŭdus pri Esperanto kaj ekhavus pli favoran opinion pri ĝi, poste eklernus Esperanton, aŭ iĝus membroj de niaj asocioj, aŭ eĉ ĉeestus Universalan Kongreson. La aplikado de merkatikaj principoj povas multe helpi al ni esperantistoj informi kaj varbi por ĉiaj esperantaj agadoj.

Tamen la sukcesa aplikado de merkatiko al la Esperanto-movadoj havas siajn limojn en la nuntempa stato. Tiuj limoj devenas de pluraj faktoroj. Antaŭ ĉio, estas nur malmultaj esperantistoj kun aŭ profesiaj aŭ praktikaj scioj kaj spertoj pri merkatiko. Ĉu inter miloj da esperantistoj, kiuj membras en niaj diversaj kluboj aŭ asocioj, estas almenaŭ kvin kiuj diplomiĝis pri merkatiko je magistra aŭ doktora nivelo?

Due, merkatiko estas teama laboro, kuna laboro. Unu homo de la teamo kun sperto en merkatiko tute ne sufiĉas por realigi bonan, kompletan projekton. Merkatikistoj plejparte laboras teame: unu homo estas spertulo pri reklamado, alia pri statistiko, alia pri arto kaj grafikaĵoj, alia pri datumbazoj, alia pri la reto, alia pri vendado, alia pri markovalorigo, alia pri publikaj rilatoj, ktp. Unu fakulo, ekzemple, pri reklamado, ne povas eĉ komenci labori sen la konsiloj de aliaj specialistoj de la subfakoj de merkatiko. Sukcesa merkatika kampanjo estas atingo de multnombra teamo. Krome, sukcesa merkatikisto bezonas ne nur la konsilojn kaj kunlaboron de aliaj fakuloj pri merkatiko; ankaŭ la teamo da merkatikistoj bezonas la kunlaboradon de la tuta organizo. Tia teama laboro rilatas tutcerte ankaŭ al la sukcesa realigo de iu ajn strategio de Esperanto.

Trie, merkatiko havas siajn limojn en Esperantujo pro tio, ke la defio de nia lingvo estas internacia, ne loka. En merkatiko la bona apliko de principoj pri komunikado kutime okazas en geografie tre limigitaj celgrupoj. Merkatikistoj ne havas magian metodon por konvinki aŭ allogi homojn de tre diversaj celgrupoj samtempe, kaj se la agokampo etendiĝas en pluraj landoj, pluraj kulturoj, merkatikistoj devas informiĝi pri ĉiu lando, ĉiu kulturo, ĉiu agokampo kaj ĉiu celgrupo. Ekzemple, la ideo traduki trafan sloganon de unu lando por utiligo en alia lando, en alia lingvo, kutime ne sukcesas.

Merkatiko ankaŭ havas siajn limojn pro la fakto, ke merkatika agado ne funkcias aparte de tuteca sistemo. Rilate Esperanton, por simpligi, tiu sistemo konsistas el lingvolernado kaj lingvo-utiligado. La rolo de merkatiko en tia sistemo estas nur inform-laboro, varb-laboro. Merkatiko ne havas rilaton kun lingvolernado nek kun lingvo-utiligado. Merkatiko povas helpi al la ekstera publiko ekinteresiĝi pri Esperanto, sed, se mankas bona vojo por tiuj novaj homoj lerni Esperanton kaj poste por enmeti ilin en la Esperanto-komunumon, la tuta laboro de merkatiko estas ne nur vana, sed ĝi povas ekestigi homojn kun kontraŭa aŭ malfavora rilato al nia afero.

Do merkatiko havas siajn limojn, sed eblas koncepti strategion por la Esperanto-Movadoj tra tri lensoj, kaj tia triflanka sistemo-konceptado estus multe pli fruktodona por nia afero. Unue, la merkatika sistemo por varbi kaj altiri homojn al la eklernado de la lingvo. Due, la lernada aŭ instruada sistemo por helpi memstarigi novajn esperantistojn kaj ekpartoprenigi ilin en la movado. Trie, la socia kaj homa sistemo por helpi al novaj gelernantoj renkontiĝi kun aliaj esperantistoj en lokaj kluboj kaj en virtualaj rondoj, eventuale en landaj kaj internaciaj asocioj aŭ rondoj.

Ne eblas pensi pri merkatika strategio sen samtempe pensi pri aldona, kerna strategio rilate la sinsekvon de paŝoj kiujn nova interesito pri la Internacia Lingvo utiligos por iri tra la fazoj de nekonanto de Esperanto, al neŭtrala ekkonanto, al favora konanto, al eklernanto, al mezlernanto, al altlernanto, al nova membro de loka, landa aŭ internacia asocio aŭ membro de la virtuala mondo de Esperanto. Se estas tro longa tempospaco inter nur du el tiuj paŝoj, la esperantistiĝo de homo povas halti eble portempe, sed eble por ĉiam.

Merkatiko povas helpi varbi 100 novajn homojn, ekzemple, por eklerni nian lingvon, sed, kiel avertis Zlatko Tišljar, el cent homoj kiuj komencas studi Esperanton, eble nur unu restos en Esperantujo jardekojn poste! Tiuj homoj kiuj forlasas Esperanton, ne faras tion, ĉar estas problemo de merkatiko; ili ne plu partoprenas en Esperantaj aferoj, ĉar en unu el la paŝoj sur la longa vojo al esperantistiĝo, ili ie stumblis: kelkaj ne finis la elementan kurson; aliaj forfalis ie en mezgradaj kursoj; aliaj ne trovis amikecon en siaj lokaj kluboj. Ie sur la vojo perdiĝis ĝis 99 procentoj de tiuj, kiuj komencis la vojaĝon al Esperanto-Lando. Se ni komprenus en kiu paŝo kaj pro kio ili forlasis nin, ni estus multe pli bone informitaj por ripari la esperantistiĝan vojon kaj por starigi vere fruktodonajn strategiojn.

Eble vi, kara leganto, povas helpi al ni kompreni kial homoj lasas nin. Se vi povas trovi la kialon de nur unu el tiuj 99 homoj, tio povus signifi, ke du homoj anstataŭ nur unu el cent homoj restos kun ni. Tiu ŝajne eta kresko havus tamen grandan efikon por la kreskado de nia afero. UEA estus kontenta, ĉar tio ankaŭ povus duobligi la nombron de UEA-membroj de 5 mil al 10 mil. Imagu la Esperantajn movadojn, je ĉiuj niveloj lokaj, landaj, internaciaj kaj virtualaj kun duoble pli da homoj, nur ĉar iu el ni povas klarigi, kio okazas post la varbado kaj eklernado. Merkatiko havas siajn limojn, sed nia komuna sperto pri homa vivo kaj kunlaborado povas helpi al ni tie kie varbado kaj merkatiko ne plu utilas.

Esperanto fundamente estas afero de bonkoraj, internaciemaj homoj, ne afero de la artefarita mistifiko de lertaj merkatikistoj. Tamen ni ne subtaksu la valoron de merkatiko por sukcese informi kaj varbi novajn homojn al la pordoj de Esperantujo, sed ni ankaŭ ne forgesu, ke merkatiko havas siajn limojn, kaj tiuj limoj troviĝas en la unuaj tagoj de niaj elementaj kursoj, kaj en la unuaj paŝoj de ekamikeco en niaj lokaj kluboj kaj niaj virtualaj rondoj. Merkatiko povas altiri novulojn al nia afero, sed nur ni bonkoraj homoj povas lerte helpi al tiuj novaj homoj lerni la lingvon, kaj antaŭ ĉio, akcepti ilin afable, ĝentile kaj sen antaŭjuĝoj en niaj rondoj.

Dennis Keefe
(Universitato Florida Atlantic, Usono)

Dennis Keefe pri Esperanto kaj merkatiko

1. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)
La Ondo de Esperanto, 2012, №4.

2. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)
La Ondo de Esperanto, 2012, №5.

3. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2012, №6.

4. Transiri tiun damnindan verdan abismon!
La Ondo de Esperanto, 2012, №8-9.

5. Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №3.

6. Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni
La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.

7. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (1)
La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.

8. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (2)
La Ondo de Esperanto, 2014, №6.

9. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (2)
La Ondo de Esperanto, 2014, №7.

Krome, en La Ondo de Esperanto aperis du pliaj tiutemaj artikoloj:

10. Lu Wunsch-Rolshoven. Kreskigi Esperantujon
La Ondo de Esperanto, 2012, №10.

11. Pascal Dubourg Glatigny. Rutino: la plej forta malamiko de esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №1.


Vide el Bruselo

La nova Eŭropa Komisiono sen plurlingvismo

Thyssen

Ĉu komisionanino pri dungado Marianne Thyssen (foto dekstre) scias, ke ŝi respondecas pri plurlingvismo? (Foto: Eŭropa Komisiono)

La nova Eŭropa Komisiono jam dum kelkaj monatoj laboras. Tamen inter la 28 novaj komisionanoj neniu okupas postenon rekte respondecan pri la plurlingvismo. Laŭ la frisa politikulino Jannewietske de Vries, tio konfirmas la malkreskantan intereson en plurlingvismo ĉe la nivelo de la Eŭropa Unio. En la lastaj jaroj la Komisiono ja havis komisionanon, kiu respondecis nur pri “plurlingvismo” (Leonard Orban, 2007–2010), kaj poste komisionanon pri “eduko, kulturo, plurlingvismo kaj junularo” (Androulla Vassiliou, 2010–2014). En la nuna komisiono neniu membro respondecas rekte pri plurlingvismo.

De Vries profunde maltrankvilas pri tio, kion ŝi vidas kiel ekskluzive utilisman alproksimiĝon al lingvoj sub la nova komisiono. Ŝi atentigas, ke la nova teamo translokigas la unuecon de la funkciuloj respondecaj pri plurlingvismo de la ĝenerala direkcio “Edukado kaj Kulturo” al la ĝenerala direkcio “Dungado”. “Ĉiuj eŭropaj lingvoj – oficialaj EU-lingvoj, sed ankaŭ regionaj, minoritataj aŭ malgrand-ŝtataj lingvoj – servas por multe pli ol por ekonomiaj celoj”, – rimarkigas De Vries. Ŝi timas, ke la nova Komisiono fokusiĝos al grandaj, hegemoniaj lingvoj kaj flankenlasos malpli uzatajn lingvojn malgranda-ŝtatajn kaj regionajn.

“La estonteco de Eŭropaj lingvoj, precipe de tiuj en malpli favora situacio, dependas grandparte de tio, kiel agas la lokaj, naciaj kaj Eŭropaj institucioj. La Eŭropa lingvopolitiko devas enkalkuli la rekonadon kaj egalecan organizon de la lingva diverseco en la Eŭropa Unio, konsiderante lingvojn kiel ŝlosilajn elementojn por la socia kaj ekonomia disvolviĝo de ĉiuj popoloj de Eŭropo sendepende de politika statuso aŭ grandeco”, – diras la frisa politikulino Jannewietske de Vries.

Ŝi ankaŭ atentigas, ke la nova komisiono ignoras multnombrajn iniciatojn de la Eŭropa Parlamento. La lasta rezolucio pri la endanĝerigitaj lingvoj kaj lingva diverseco postulis pli fortan EU-subtenon kaj financadon por progresigi la malgrandajn lingvajn komunumojn en Eŭropo. Ĉi tiu rezolucio estis akceptita la 11an de septembro 2013 kun poraj voĉoj de 92 procentoj de la membroj de la Eŭropa Parlamento. Nepras vidi, kiel la nova parlamento subtenos plurlingvismon.

Dafydd ab Iago


Smolensk, heroa urbo sur sep montetoj

Foto: Sergej Amelin

La fervoja linio el Moskvo al Belorusio, Litovio, Centra kaj Okcidenta Eŭropo pasas tra Smolensk (Смоленск). Nenombreblajn fojojn mi veturis trajne tra la urbo, vidante malproksimete belajn siluetojn de preĝejoj. Ĉiam allogaj aspektas tiuj siluetoj, sed kia estas la urbo mem? Smolensk etendiĝas ambaŭborde de Dnepro kiel Kievo, sur sep montetoj kiel Moskvo. De la montetoj aperas spirohaltiga pejzaĝo.

“Provincaĉo”, – nomas ĝin iuj lokanoj transloĝintaj al la ĉefurbo. “Tre bela historia urbo”, – admire diras pri ĝi vizitintoj. Por trovi la serĉatan belon kaj historion estas rekomendinde veni somere aŭ vintre, ne printempe aŭ aŭtune.

LA ANTIKVA URBO

Smolensk estas unu el la plej malnovaj rusaj urboj, kaj ĝi havas nekutiman historion. Ĝi dum multaj jarcentoj situis kaj ankaŭ nun situas ĉe la okcidenta limo de Ruslando. Laŭ la kvanto de la militoj, kiuj damaĝis ĝin kaj laŭ la kvanto de movoj el unu flanko de la limo al la alia – el Rusujo en Litovion kaj Pollandon, poste reen – la urbo avancas siajn proksimajn konkurenculojn, Pskov kaj Ivangorod.

Estas kutimo konsideri aĝon de urboj ekde la unua mencio en analoj. Povis pasi jaroj, jardekoj antaŭ ol urbon mencias kronikisto. Malnovaj aŭtoroj ne malatentas Smolenskon, tamen la mencioj estas disaj. Kiel urbo de kriviĉoj ĝi menciiĝas en la sen-data parto de la Komenca kroniko de Nestoro, kiu tekstas, ke kriviĉoj “sidas en la supro de Volgo, kaj en la supro de Dvino, kaj en la supro de Dnepro; ilia urbo estas Smolensk”.

En la Ustjuga kroniko de la jaro 863a oni mencias, ke la varengoj Askold kaj Dir petis permeson de Ruriko iri de Novgorodo al Kievo laŭ Dnepro, sed ili ne eniris Smolenskon, ĉar la urbo estis “granda kaj multis homoj”, kompare kun Kievo, al kiu la varengoj venis kaj “ekvidis sur monteto urbon etan”.

Smolensk ekestis sur la antikva vojo “el la varengoj al la grekoj” – el la Balta al la Nigra maro – ĉe unu el ĝiaj branĉoj. Ĝi formiĝis sur la loko, kie oni tiris boatojn inter la basenoj de la Okcidenta Dvino kaj Dnepro. Tiam la urbo situis je 10-12 km okcidente de la nuna Smolensk, kie nun estas la vilaĝo Gnezdovo, kion konfirmas amaso da arkeologiaj monumentoj – ĉ. 2900 tombmontetoj, kreitaj ekde la 9a ĝis la komenco de la 11a jarcentoj. Riĉa trezoraĵo kun pli ol cent arĝentaj ornamaĵoj kaj kelkaj orientaj moneroj, kaŝita en la 10a jc, estis trovita dum la fervojkonstruado en 1867. Ĝi stimulis arkeologiajn esplorojn, kiuj daŭras ĉ. 150 jarojn.

Bildo de Roeriĥ

Komercista ŝipo, survoje el Skandinavio al Bizanco (Bildo de Nikolaj Röriĥ)

Meze de la 10a jc la Bizanca imperiestro Konstanteno la 7a Purpurnaskita skribis, ke “ĉiun printempon al Kievo venis komercaj karavanoj el la nordo – el Novgorodo, Smolensk, Lubeĉ kaj aliaj urboj rusaj kaj el ĉi tie direktiĝis al Bizanco”. Al Smolensk venis slavoj kaj skandinavoj. Evoluis metioj: oni forĝis, prilaboris lignon kaj produktis ceramikaĵojn, sed ĉefe floris komerco.

La urbonomo supozeble devenas de la vorto smola (gudro, rezino) pro tio, ke ĉi tie, sur la bordo de Dnepro oni gudris boatofundojn antaŭ la longa vojo al Bizanco.

Rusujo - 11 jc

LA FLORPERIODO

En la 9a jarcento la riĉa Smolensk estis centro de vasta teritorio inter Novgorodujo kaj Kievujo. En 882 princo Olego survoje el Novgorodo al Kievo venis al Smolensk kaj argumentis tiel trafe, ke smolenskanoj akceptis la superecon de la Novgoroda princo. Preninte Kievon, Olego akceptis la titolon de la Kieva princo, kaj dum longa tempo Smolensk restis en la konsisto de la (Kieva) Rusujo.

La historio de la Smolenska princlando komenciĝis en 1054, kiam Vjaĉeslavo, filo de Jaroslavo la Saĝa, iĝis princo kaj translokiĝis al Smolensk. En 1073 Vladimiro Monomaĥ iĝis smolenska princo por kvin jaroj. Dum tiu tempo sur la apudborda monteto estis ekkonstruita la unua ŝtona konstruaĵo – katedralo de la Endormiĝo de Sankta Dipatrino.

En la 1140aj jaroj komenciĝas politika florado de Smolensk. La urbo iĝas granda administra kaj ekonomia centro, rapide akiras potencon en la interrilatoj de la rusaj landoj. En ĝi fortiĝas propra princa dinastio. Smolensk iĝas ĉefurbo de unu el la plej potencaj rusaj princlandoj, kun la epiteto Granda. La Smolenskaj princoj Rostislavo Mstislavido kaj liaj filoj Romano kaj Davido konstruigis multajn ŝtonajn preĝejojn en la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Ĝis la nuna tempo tri el ili konserviĝis: preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, preĝejo de Sankta Johano kaj preĝejo de Ĉefanĝelo Miĥaelo. En tiu periodo en la urbo estis ĉ. 30-35 mil loĝantoj, 5 monaĥejoj kun bibliotekoj, pli ol 35 ŝtonaj preĝejoj.

PLAGOJ VENAS

En la unua duono de la 13a jc plagoj venas amase. Komenciĝas militoj inter la rusaj princlandoj. La smolenskaj princoj anstataŭ plifortigi sian princlandon partoprenas en militoj kaj malvenkas, perdante homojn. En 1230–1232 en la urbo furiozas epidemio. Baldaŭ en Rusujon invadas tataroj. En 1239 ili proksimiĝis al Smolensk. Ekzistas legendo pri la Smolenska Merkuro (veninta el Moravio), kiu kun la helpo de Dipatrino savis la urbon de tataroj, tamen neniu kroniko mencias lin.

La granda litova princo Vitaŭto, uzante foreston de la Smolenska princo Jurij (Georgo), en 1404 venis kun sia armeo al Smolensk kaj ĉesigis proviantprovizadon. La sen- esperiĝintaj urbanoj, suferante pro malsato, kapitulacis. Dum 110 jaroj Smolensk restis sub la regado de la Granda Litova Princlando. Kune kun la litovaj kaj polaj taĉmentoj smolenskanoj partoprenis en la batalo ĉe Grunwaldo en 1410.

MOSKVO REKUNIGAS LA RUSAJN LANDOJN

Fine de la 15a jc Johano la 3a, rekunigante la rusajn landojn ĉirkaŭ Moskvo, etendis siajn aspirojn al Smolensk. Li militis kontraŭ la Granda Litova Princlando pli ol dudek jarojn. En 1514 lia filo Bazilo la 3a sukcesis ekposedi Smolenskon, en 1522 estis aranĝita packontrakto kun Litovio, laŭ kiu Smolenskujo ekapartenis al la Moskva Regno.

La 16a jarcento prezentis por Smolensk vicon da senfinaj militoj kontraŭ Litovio, poste kontraŭ Pollando. En 1596 sub la kontrolo de Boriso Godunov ekis konstruado de la Smolenska fortikaĵo, kaj en 1602 Smolenskon ĉirkaŭis murego.

Uzinte la Grandan Malordon en Ruslando (legu la artikolon de Sergio Pokrovskij en LOdE, 2012, №11) trupoj de la pollanda reĝo Sigismundo la 3a en septembro 1609 eksieĝis Smolenskon. La sieĝo daŭris ĝis junio 1611, kiam elĉerpiĝis la fortoj de la garnizono kaj okazis perfido. Smolensk denove troviĝis okcidente de la limo ĝis 1654, kiam ĝi estis rekonkerita kaj aligita al la Moskva Regno laŭ la packontrakto de 1667.

Smolensk

La Smolenska katedralo de la Endormiĝo de Sankta Dipatrino, konstruita sojle de la 11a kaj 12a jarcentoj, estis detruita dum la Granda Malordo. Oni restarigis ĝin nur en la 18a jarcento. (Foto: Smolenska regiona turisma-informa centro “Smolenskij terem)

La Norda Milito ankaŭ tuŝis la urbon: en 1708 svedoj malvenkis ĉi tie kaj Karolo la 12a, rifuzinte la intencon ekposedi Smolenskon, moviĝis al Ukrainio. Samjare, pro la administra reformo de Petro la Granda, Smolensk iĝis gubernia ĉefurbo.

Post la centjara paco al Smolensk venis la Napoleona armeo. Apud ĝi la 17–18an de aŭgusto 1812 okazis batalo inter la Ruslanda kaj Napoleona armeoj. En la batalo pereis pli ol dudek mil homoj. Kune kun la retiriĝanta Ruslanda armeo, el la urbo foriris preskaŭ ĉiuj loĝantoj. Napoleono okupis detruitan kaj senhoman urbon kaptitan de flamoj.

Smolensk

Batalo ĉe Smolensko (Bildo de Peter von Hess)

Dum la sekva centjara pacperiodo la urbo iĝis granda industria centro, en kiu kruciĝis la fervojoj Rigo-Orjol (1868) kaj Moskvo-Brest (1870).

LA 20a JARCENTO

En 1900 en Smolensk estis pli ol 56 miloj da loĝantoj, 10 placoj, 139 stratoj, 32 rusortodoksaj, po unu katolika kaj luterana preĝejoj, du sinagogoj, kaj tri monaĥejoj. Funkciis tridek lernejoj, vira kaj virina gimnazioj.

En 1917 en la urbo rapide establiĝis la Soveta potenco.

Ekde la 10a de julio 1941 dum du monatoj daŭris la Smolenska batalo, kiu bremsis la antaŭeniron de la germanoj al Moskvo. Neniam pli frue la Hitlera armeo frontis tian rezistadon – tio kontribuis al fiasko de la plano pri fulmmilito. Tamen la homaj perdoj de Sovetunio estis tre grandaj – 700 mil mortigitaj kaj vunditaj soldatoj. Dum la dujara okupado la urbo estis ege damaĝita, la industrio estis komplete neniigita, 93% de la loĝdomoj estis detruitaj, tre suferis kulturaj kaj historiaj objektoj.

Post la Dua Mondmilito Smolensk estis en la listo de la 15 sovetiaj urboj prioritate rekonstruotaj. En 1955, kiam en la urbo loĝis ĉ. 130 mil personoj, la mastrumado kaj industrio estis nove kreitaj preskaŭ de nulo; ekfunkciis uzinoj produktantaj en la sferoj de aviado, radio kaj elektraj aparatoj. En 1985 Smolensk, samtempe kun Murmansk, ricevis la honoran titolon “Heroa urbo”, plej laste en Sovetunio.

SMOLENSK NUN

Smolensk sur la mapo de moderna Ruslando

En 1991, post la disfalo de Sovetunio, Smolensk revenis al sia kutima stato de limurbo. Bonŝance, aliaj ŝtatoj ne plu pretendas je ĝi. Kun 330 miloj da loĝantoj la urbo estas en la 54a loko en la listo de Ruslandaj grandurboj. En Smolensk funkcias universitato kaj medicina akademio, estas multaj teatroj kaj muzeoj. Malgraŭ militoj konserviĝis aŭ estis rekonstruitaj pluraj historie gravaj monaĥejoj, preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj, ankaŭ la malnova urba muro. La Smolenska metropolito Kirilo en 2009 iĝis Patriarĥo Moskva kaj Tutruslanda.

Smolensk

La supra monumento montras la poeton Tvardovskij kaj ties protagoniston Vasilij Tjorkin, kiu iĝis parto de la rusa folkloro
(Foto: Smolenska regiona turisma-informa centro “Smolenskij terem”)

En la urbo oni flegas memoron pri famuloj, naskiĝintaj en kaj apud Smolensk: la unua kosmonaŭto Jurij Gagarin, princo Grigorij Potjomkin, admiralo Pavel Naĥimov, komponisto Miĥail Glinka, sciencfikciaj verkistoj Isaak Asimov kaj Aleksandr Belajev, poetoj Miĥail Isakovskij kaj Aleksandr Tvardovskij, filmaktoro Jurij Nikulin…

Halina Gorecka


Nia trezoro

Zamenhof

Zamenhof kaj la movado

Ni, esperantistoj, bone scias, ke Lazarj Markoviĉ Zamenhof (1859-1917) estas la aŭtoro de Esperanto, la kreinto de la homaranismo, la tradukinto de Biblio (pli ĝuste, de la Malnova Testamento, la Novan li lasis traduki al la kristanoj) kaj Hamleto, sed ni malofte memoras pri lia rolo en la organizado de la movado por disvastigo kaj utiligo de Esperanto.

De la Unua Libro al la unua gazeto

PromesoEn sia Unua Libro D-ro Esperanto skribis nenion pri la lingvouzantaro kiel movado kun asocioj kaj kluboj. Por la disvastigo de la lingvo en la libro estis presitaj ok slipoj kun jena teksto: “Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson”. Li promesis, ke la adresaro de la 10 milionoj da promesintoj aperos en aparta libro (100 milpaĝaj adresaroj kun 100 adresoj ĉiupaĝe!).

Sian lingvon li intencis transdoni por prilaboro al “ia el la jam konataj instruitaj akademioj”. Li do konfidis la sorton de sia lingvo al la internacia kongreso, kiun proponis en 1888 la societo The American Philosophical Society (APS). Sed APS ricevis nur kelkajn kongresajn aliĝojn, kaj la planita kongreso ne povis okazi. Zamenhof estis devigita repreni la tutan aferon en siajn manojn.

Li ne ricevis dek milionojn da promesoj, sed al li venis centoj da plenigitaj slipoj kun deziresprimo lerni la lingvon sendepende de la nombro de la ricevitaj promesoj. Al la nova lingvo aliĝis pluraj volapukistoj kaj eĉ la tuta volapukista klubo en Nurenbergo. Ĝuste en Nurenbergo la 1an de septembro 1889 enmondiĝis la unua numero de La Esperantisto – la unua Esperanto-gazeto.

“Absoluta leĝdonanto”, aŭ “Infano malvive naskita”?

Jam en la 3a numero de La Esperantisto (decembro 1889), kiam la lingvo aĝis nur du jarojn, Zamenhof proponis kreon de la Tutmonda Ligo de Esperantistoj: “la sola kaj absoluta leĝdonanto en nia afero”. En la 6a kajero (marto 1890) Zamenhof deklaris la ligon fondita. Samkajere aperis la regularo de la Ligo (ŝanĝita de nurenberganoj) kun la tripersona listo de la Provizora Administra Komitato en Nurenbergo.

La Esperantisto

La arbitre formita Ligo preskaŭ ne trovis subtenon ekster Nurenbergo. Kontraŭis ĝin Grabowski, de Wahl, Majnov, Geoghegan kaj multaj aliaj.

Zamenhof amare komentis:

Apenaŭ la Regularo estis presita, en nia afero, ĝis nun tiel paca kaj regula, tuj komenciĝis malkompreniĝoj, disputoj kaj malagrablaĵoj... Ne estis ankoraŭ kreitaj la oficoj administraj, kaj jam multaj volis esti administrantoj; nenio estis ankoraŭ farita, kaj jam multaj estas malkontentaj aŭ ofendiĝis, ke oni forgesis pri ili en la Ligo; la kaso de la Ligo estas ankoraŭ malplena, kaj jam kelkaj timas, ke la mono publika estos perdita aŭ ne bone uzita.

Nominte en la decembra kajero de La Esperantisto la Ligon “infano malvive naskita” Zamenhof konkludis, ke la Ligo ne ekzistas.

La dua Ligo voĉdonas kaj malaperas

En januaro 1893 Zamenhof duafoje anoncis fondon de Ligo Esperantista. Malkiel en 1890, la duan Ligon konsistigis “ĉiuj efektivaj esperantistoj, t. e. abonantoj de nia centra oficiala gazeto”. La Ligo devis funkcii per voĉdonado pri proponoj de la abonantoj. Kiel la sekretarion de la Ligo Zamenhof nomumis sin mem – aliaj instancoj ne ekzistis.

En pluraj numeroj de la gazeto li publikigis reformprojekton de la lingvo, kaj en majo 1894 voĉdonigis sian projekton. La voĉdonado lasis Esperanton senŝanĝa, sed la voĉdonado krizigis la esperantistaron. Pluraj esperantistoj, inkluzive de la Nurenberga klubo, forlasis Esperanton, kaj post la voĉdonado Zamenhof en sia gazeto ne plu menciis la Ligon, kvankam ne aperis informo pri ĝia malfondo. Ĉiuokaze, eĉ se la Ligo plu ekzistis, ĝi malaperis en 1895 samtempe kun la gazeto. Perdinte la gazeton kaj la Ligon, Zamenhof ĉesis aktive okupiĝi pri Esperanto. Pro la senkuraĝiga sperto de la du Ligoj, dum la posta jardeko neniu kuraĝis proponi fondon de internacia organizo.

La nova generacio en Francio

Post kelkaj jaroj en Francio danke al Louis de Beaufront aperis nova movado kun plurmilmembra asocio SPPE (poste SFPE) kaj ties organo L'Espérantiste. Lian iniciaton evoluigis kaj lian influon reduktis novaj aktivuloj: Hippolyte Sebert, Émile Boirac, Carlo Bourlet, Théophile Cart. Esperanto ekpenetris al la franclingvaj Belgio kaj Svislando, poste al Britio, Italio kaj aliaj landoj.

Danke al iliaj klopodoj Zamenhof revenis al Esperanto kiel kunlaboranto de la Pariza eldonejo Hachette. Li baldaŭ konstatis, ke ĉiu el la novaj movadestroj havis siajn proprajn ideojn pri Esperanto. La malkonkordoj inter ili donis al Zamenhof motivon relanĉi la planon pri internacia organizo. Bona okazo por ĉi tiu lanĉo estis la unua Universala Kongreso (UK), kiun Alfred Michaux estis organizanta en Bulonjo-ĉe-Maro kun subteno de la movadestroj.

La tria provo de Zamenhof

Antaŭ la kongreso Zamenhof triafoje iniciatis esperantistan mondorganizon. Ĉi-foje li ne anoncis fondon, sed nur projektis regularon de Tutmonda Ligo Esperantista. Membroj de la Ligo estus ĉiuj abonantoj de la gazeto de la Ligo, sed la voĉdonrajton havus nur la grupoj de la Ligo.

La Ligon devus regi Centra Komitato, kunvenanta ĉiujare en UK, kaj interkongrese la laboron efektivigus kelkaj komitatoj. La Komitato de Agado estis la ĉefa komitato. En ĝiaj manoj devus esti la gazeto kaj la financo de la Ligo, ĝia prezidanto aŭtomate iĝus la sekretario de la Ligo. La unua Komitato de Agado laŭ la regularo estus la Pariza Grupo Esperantista sub la prezido de Bourlet. Krome devus funkcii la komitatoj pri lingvo (de Beaufront), kongresoj (Michaux), cenzuristoj (Cart), ekzamenistoj (Boirac).

Ĉar neniu el la movadestroj aprobis la projekton de Zamenhof, li forigis la nomojn de la gvidantoj, sed per tio li nur kreskigis reciprokajn suspektojn inter la gvidantoj, kiuj preferis plu agi en la organizoj kaj revuoj, kiujn ili mem fondis, sen kontrolo de iu Centra Komitato.

Zamenhof ŝanĝis sian koncepton kaj decidis unue voĉdonigi en Bulonjo la proponon pri dezirindeco de la Tutmonda Ligo. Se la kongreso malakceptos tion, en Bulonjo oni elektu por la provizora Centra Komitato: (1) la redaktorojn de ĉiuj gazetoj esperantistaj; (2) la prezidantojn de ĉiuj lokaj grupoj esperantistaj kun ne malpli ol cent membroj; (3) la prezidantojn de ĉiuj naciaj societoj (= landaj asocioj) esperantistaj.

La elektitoj poste mem dividu la postenojn kaj zorgu pri la estonta agado.

La unua UK (Bulonjo-ĉe-Maro, 1905) malakceptis la proponojn de Zamenhof pri la Ligo kaj Centra Komitato. Estis starigita provizora Lingva Komitato (LK) kun cento da membroj, proponitaj de Zamenhof (LK definitiviĝis en la 2a UK). Krome, oni decidis, ke la Kongresa Estraro estu la Organiza Komitato de la sekva kongreso. Laŭ propono de Sebert estis establita Centra Oficejo (CO), kiel bazo por la Lingva kaj Organiza Komitatoj. Ĉi tiu privata kontoro longe restis la sola funkcianta organo de la internacia movado. Zamenhof laŭeble subtenis ĝin.

Esperantujo strukturiĝas

En aŭtuno 1907 la Ido-skismo montris, ke la neorganizita esperantistaro ne kapablas efike rilati kun eksteraj grupoj. Zamenhof ne deziris reprezenti Esperanton kaj proponis al la idistoj trakti kun LK, kies gvidanto Boirac surpapere estis la sola legitima reprezentanto de Esperanto, sed li havis neniun realan povon; dum la efektive funkciantaj establoj – la Pariza grupo de Bourlet kaj la oficejo de Sebert – havis neniun rajton reprezenti la esperantistaron.

Kun aprobo de Zamenhof la afero pri LK estis solvita en la 4a UK (Dresdeno, 1908) per fondo de la 12-persona Akademio. La sama kongreso aprobis la fondon de la Oficiala Gazeto Esperantista ĉe la Pariza CO kaj starigis kotizadon por CO. En la sama 1908a jaro sen iu ajn ligo kun UK, LK kaj CO estis fondita Universala Esperanto-Asocio (UEA). Rezulte en Esperantujo klare distingiĝis kvar ĉefaj tendencoj:

  • Sebert (CO, Oficiala Gazeto Esperantista) kaj Bourlet (Pariza grupo, Hachette kaj La Revuo) kun subteno de Zamenhof reguligis la kongresojn kaj elektojn, pensante iam fondi federacion de landaj asocioj.
  • Cart (prezidanto de SFPE kun ĉ. 10 mil membroj kaj redaktoro de Lingvo Internacia) opiniis, ke neniu internacia organizo necesas, ĉar LK estas sufiĉa por la esperantistaro, kaj pri la propagando zorgu la landaj asocioj.
  • Harold Bolingbroke Mudie, Hector Hodler kaj aliaj estroj de UEA deziris reorganizi la movadon laŭ la modelo de sia asocio, tamen ili komprenis, ke LK devas funkcii aparte de la movado.
  • Michaux deziris starigi nur unu asocion kun demokratie elektita parlamento, kiu mem elektus LKon.

Inter la partioj daŭris senĉesa konkurado, kiun Zamenhof nomis “interna milito”. Li estis afliktita de tia sinteno de la ĉefadeptoj de lia lingvo: “Mi povas nur tre profunde bedaŭri, ke inter niaj samideanoj regas tia netoleremeco kaj malamikeco, kaj ĝuste en la nuna tempo, kiam unueco estas por ni tiel necesega!”

La Antverpena solvo

Por aranĝi ordon en Esperantujo, kie estis neniu internacia instanco krom LK kaj UK, Sebert kun konsento kaj helpo de Zamenhof, verkis aldonon al la kongresa regularo. Laŭ ĝi (1) ĉiuj kongresaj decidoj estas devigaj por la “komunaj esperantistaj institucioj aŭ personoj oficialaj”; (2) ĉiuj kongresanoj rajtas partopreni kongresajn diskutojn, sed voĉdoni rajtas nur la Rajtigitaj Delegitoj (RD) de esperantistaj grupoj kaj societoj.

En la 7a UK (Antverpeno, 1911) la kreon de la RDoj aprobis la RDoj mem, pagintaj la kotizon al CO. Ili estis elektitaj antaŭ la kongreso de la societoj, reprezentantaj 26 mil esperantistojn. Ekde tiam ordinaraj kongresanoj perdis la voĉdonrajton en la UKoj.

La kongreso diskutis la organizajn problemojn. Laŭ la propono de Mudie, UEA ofertis siajn servojn al la esperantistaro kaj deklaris sin preta malfondiĝi por faciligi fondon de nova internacia asocio. Michaux denove proponis fondi unu solan internacian komitaton, kiu anstataŭus ĉiujn nunajn internaciajn organizaĵojn. Sed la delegitoj akceptis neniun el tiuj proponoj kaj nur fondis komisionon por studi la organizan problemon kaj prezenti konkludon al RDoj post unu jaro. Kiel la komisionestro estis elektita generalo Sebert.

En Antverpeno definitiviĝis “oficialaj esperantistaj institucioj, t. e. institucioj kreitaj kaj subtenataj laŭ deziroj de Internaciaj Esperantistaj Kongresoj, aŭ decidoj de la Rajtigitaj Delegitoj”: LK, UK, CO kaj RD. La plano de Zamenhof kaj Sebert realiĝis, kaj Sebert povis pli trankvile plani la esperantistajn aferojn en sia oficejo, al kiu estis ligitaj la lingva kaj la kongresa komitatoj, kaj al kiu kotizis lokaj societoj por havi siajn delegitojn en la kongresoj.

Michaux kaj la gvidantoj de UEA estis seniluziigitaj.

Michaux kunvenigis la Bulonjan grupon kaj voĉdonigis ĝian likvidon proteste kontraŭ la Antverpenaj decidoj, inspiritaj de Sebert kaj Bourlet kaj subtenitaj de Zamenhof: tiel malaperis unu el la plej grandaj Esperantistaj grupoj en la mondo kun 850 membroj.

Michaux kaj Zamenhof

Pro la akcepto de la Antvepena “konsitucio”, subtenita de Zamenhof, la organizinto de la unua mondkongreso Alfred Michaux forlasis ne nur la movadon, sed ankaŭ la lingvon Esperanto, favore al sia propra planlingvo Romanal.

En la aprila kajero de la organo de UEA Esperanto (1912) Hodler aperigis la artikolon Kion devas scii la esperantistaro? Hodler kritikis la regosistemon de Sebert, kaj alvokis la esperantistojn ne pagi al CO.

Zamenhof subtenis la Centran Oficejon, kiu, laŭ li, esprimis la opinion de la plimulto, per sia artikolo Pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra Organizo. Defendinte la Antverpenan solvon, Zamenhof skribis en la fino, ke ĝi estas lia lasta artikolo pri la movadaj aferoj kaj promesis ne plu partopreni similajn diskutojn en kongresoj kaj gazetoj.

Zamenhof plenumis sian promeson. En la 8a UK (Krakovo, 1912) li deklaris sian foriron el la movado kaj ekokupiĝis pri evoluigo de la homaranismo kaj pri tradukado.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo estas kompilita sur la bazo de la 2a eldono de la libro Homarano (Kaliningrado, 2011) aĉetebla ĉe la libroservo de UEA aŭ ĉe la eldonejo.


Ĉeĥov

Anton Ĉeĥov

Novjaraj martiroj

Sur stratoj estas bildo de infero en ora kadro. Se ne estus festaj mienoj de kortistoj kaj policistoj, oni povus supozi, ke al la ĉefurbo proksimiĝas malamiko. Tien-reen, kun krako kaj bruo, impetas paradaj sledoj kaj kaleŝoj… Sur trotuaroj, elŝovinte langojn kaj pufiginte okulojn, kuras vizitantoj… Ili kuras kun tia pasio, ke se la edzino de Potifar kaptus iun kurantan kolegian registriston je fraka basko, do en ŝiaj manoj restus ne sole basko, sed la tuta oficista flankaĵo kun hepatoj kaj lienoj.

Subite aŭdiĝas strida policista fajfo. Kio okazis? Kortistoj lasas siajn poziciojn kaj kuras al la fajfinto.

– Disiru! Iru plu! Ne licas ĉi tie rigardi! Mortajn homojn neniam vidis, ĉu? Jen popolaĉo…

Ĉe unu el la dom-enirejoj sur trotuaro kuŝas dece vestita sinjoro, en kastorfela palto kaj novaj gumaj galoŝoj… Apud lia morte pala, freŝe razita vizaĝo kuŝaĉas frakasitaj okulvitroj. La palto surbruste apertiĝis, kaj la kolektiĝinta homamaso vidas pecon de frako kun ordeno de Stanislao, triagrada. La brusto malrapide kaj peze spiras, la okuloj estas fermitaj…

– Sinjoro! – policisto puŝas la oficiston. – Sinjoro, ne licas ĉi tie kuŝi! Via moŝto!

Sed la sinjoro eligas nek sonon, nek suspiron… Uminte kun li dum kvin minutoj kaj ne sukcesinte rekonsciigi, la ordo-gardantoj metas lin en fiakron kaj veturigas al hospitala akceptejo.

– Bona pantalono! – diras policisto, helpante al sanitaro senvestigi la malsanulon. – Probable, ses rublojn kostas. Kaj la veŝto fajna… Se juĝi laŭ la pantalono, do li estas el nobeloj…

En la hospitala akceptejo, kuŝinte dum horo kaj duono kaj trinkinte plenan boteleton da valeriana tinkturo, la oficisto rekonsciiĝas… Oni ekscias, ke li estas titola konsilisto Gerasim Kuzmiĉ Sinkletejev.

– Kio vin doloras? – demandas lin polica kuracisto.

– Feliĉan Novjaron, bonan feston… – balbutas li, stulte rigardante la plafonon kaj peze spirante.

– Ankaŭ al vi gratulon… Tamen… kio vin doloras? Pro kio vi falis? Bonvolu rememori! Ĉu vi drinkis iom?

– Ne… Nenion…

– Sed pro kio do vi subite malbonfartis?

– Svenisss… Mi… mi vizitojn faris…

– Multajn, do, vizitojn vi sukcesis fari?

– Ne… ne multajn ja… De liturgio veninte… mi trinkis teon kaj iris al Nikolaj Miĥajloviĉ… Tie, certe, subskribis… De tie mi iris al la Oficira strato… al s-ro Kaĉalkin… Ankaŭ tie subskribis… Plue, mi memoras, en vestiblo mi frostis pro trablovo… De Kaĉalkin mi iris al Viborga distrikto, al Ivan Ivanoviĉ… Subskribis…

– Ankoraŭ unu oficiston oni alveturigis! – raportas la policisto.

– De Ivan Ivanoviĉ, – daŭrigas Sinkletejev, – al negocisto Ĥrimov tutproksime estas. Do mi eniris por gratuli… kun la familio… Oni proponis drinketi pro la festo… Do kiel ne drinketi? Oni ofendas, se ne drinketas… Nu, konsumis mi tri glasetojn… per kolbaso postmanĝis… de tie al la Peterburga flanko, al Liĥodejev… Bona homo li estas…

– Kaj ĉiam piedpaŝe, ĉu?

– Ja, piedpaŝe… Do mi subskribis ĉe Liĥodejev… De li mi iris al Pelagea Jemeljanovna… Tie oni min sidigis matenmanĝi kaj per kafo regalis. Pro la kafo mi varmiĝis, do tial, probable, ĝi en kapon frapis… De Pelagea Jemeljanovna mi iris al Obleuĥov… Obleuĥov havas la baptonomon Vasilij*, do estas lia nomtago… Se ne manĝi nomfestan kukon – estus ofendo…

– Eksan oficiron kaj du oficistojn oni alveturigis! – raportas la policisto…

– Do mi manĝis pecon da kuko, trinkis sorpan likvoron kaj iris al la Ĝardena strato, al Izjumov… Ĉe Izjumov malvarman bieron trinkis… ĝi iel la gorĝon perturbis… De Izjumov al Koŝkin, poste al Karl Karloviĉ, de tie al onklo Petro Semjonoviĉ… Nevino Nastja per varma ĉokolado regalis… Poste al Ljapkin mi venis… Ne, tamen, ne al Ljapkin, sed al Darja Nikodimovna… kaj jam de ŝi iris al Ljapkin… Nu jen, kaj ĉie mi tute bone fartis… Poste ĉe Ivanov, Kurdjukov kaj Ŝiller mi estis, ĉe kolonelo Poroŝkov estis, ankaŭ tie bone fartis… Ĉe negocisto Dunjkin mi estis… Li alkroĉiĝis al mi, ke mi konjakon trinku, kaj kolbaseton kun brasiko manĝu… Do mi trinkis eble tri glasetojn… paron da kolbasetoj manĝis – kaj same tute normale… Nur jam poste, kiam mi de Riĵov eliris, sentis mi en la kapo… tremeton Malfortiĝis… Ne scias, pro kio…

– Vi laciĝis… Ripozu iomete, kaj ni vin hejmen sendos…

– Ne rajtas mi hejmen… – ĝemas Sinkletejev. – Necesas ankoraŭ al la bofilo Kuzjma Vaviloviĉ veni, al la ekzekuciisto, al Natalja Jegorovna… multajn mi ankoraŭ ne vizitis…

– Kaj eĉ ne indas.

– Ne eblas ja… Kiel eblus ne gratuli okaze de Novjaro? Necesas ja… Se ne veni al Natalja Jegorovna, do eĉ vivi mi ne volus… Lasu min, sinjoro doktoro, liberigu bonvole…

Sinkletejev leviĝas, etendas manon al siaj vestoj.

– Hejmen veturu, se vi volas, – diras la doktoro, – sed pri vizitoj vi eĉ pensi ne provu…

– Ne gravas, dio helpos… – suspiras Sinkletejev. – Mi iros poiomete…

La oficisto malrapide vestas sin, envolvas sin en la palton, kaj, ŝanceliĝante, eliras straten.

– Ankoraŭ kvin oficistojn oni alveturigis! – raportas la policisto. – Kien vi ordonos ilin meti?

Tradukis Valentin Melnikov

Notoj

Ĉi tiu rakonto aperis en la unua numero de la Peterburga semajngazeto Oskolki (Vitreroj) por 1886 kun la subskribo A. Ĉeĥonte.

Vizitantoj. Okaze de la Novjarfesto ŝtatoficistoj kutimis viziti estrojn kaj doni al ili kolektive subskribitan gratulfolion.

Vasilij. Laŭ la rusortodoksa Julia kalendaro la 1a de januaro (Gregorie: la 14a de januaro) estas la tago de S-ta Bazilo (ruse: Vasilij).


Vivi pli simple kaj sincere!

La Perdita Generacio. Ĉiamen plu. – Donneville: Vinilkosmo, 2013.

LPG - Ĉiamen plu

La muzik-grupo La Perdita Generacio, kun iom-post-ioma ŝanĝado de sia konsisto, aktivas ekde 2003. En 2004 mi havis la feliĉon partopreni ĝian koncerton en la Rusia IJK, kaj mi daŭre rememoras tiun prezentadon kun vera plezuro (la sincereco kaj vervo de la grupanoj povas neniun lasi indiferenta).

De tiam la grupo aperigis jam du albumojn: eksenlime (2006) kaj Eksplodigos vian domon (2008). Ekde la komenco la grupo havas kaj daŭre kultivas sian originalan stilon, kiun de la muzika flanko karakterizas belaj melodioj, liberaj kaj riĉaj harmoniaj ŝanĝoj, iom bardeca kaj plejparte akustika sono, kaj de la teksta flanko – jen ekstreme bela romantiko, jen sufiĉe forta socia engaĝiĝo (foje pri soci-politikaj aferoj, foje pri naturprotektaj temoj).

La nova albumo sone, enhave kaj “spirite” rezultis pli-malpli la sama, kiel la antaŭaj. Ĝi aŭskultatas tre facile kaj faras tre agrablan impreson.

La muzikoj de Tomas Q Nilsson (kiu daŭre estas la motoro kaj la koro de la grupo) kun paso de tempo neniel triviĝas kaj plu mirigas la aŭskultanton per la elstara romantika melodieco. Aldone al liaj personaj kantoj la albumo enhavas ankaŭ kelkajn artaĵojn, verkitajn de la aliaj grupanoj, kaj eĉ du “eksterajn” kantojn: temas pri la kontraŭmilita La dizertanto de Boris Vian (la kanton krom ĝia aktualeco elstarigas ankaŭ la mirinde bona kaj glata Esperanto-traduko de Franko Luin) kaj pri la moke kritika Plastokanto, verkita de la svedo Mullhippiar Neffsonsson. Tiuj du “pruntaĵoj” tute nature eniras la albumon (sen legi la informojn mi apenaŭ povus diveni, ke temas pri la pruntitaj kantoj). Mi mencias ankaŭ, ke la ĝenerala romantik-melodia sono de la albumo estas trafe buntigita per kelkaj vigle amuzaj pecoj.

Ankaŭ la teksta temaro plu laŭas la kutimojn de la grupo: interapudas jen belaj kaj romantikaj pri-amaj tekstoj, jen instigaj, sed neniom doktaj kaj tedaj spirit-liberigaj viv-instruoj, jen iom acidaj, sed ja justaj kritikoj kontraŭ la nuna vivo-ordo. Ripetindas do, ke LPG kiel arta projekto restas la sama, kaj ankaŭ ĝia nivelo tutcerte neniel malboniĝis. La kvalito de la prezentado kaj registrado estas tute bona, ankaŭ la prononco de la kantistoj estas plejparte plaĉa kaj klara (kvankam la tekstolibreto ja ne restis al mi tute nebezonata).

Bedaŭrinde, mi kiel recenzanto estas devigita aserti kaj eĉ postuli: tiel belaj muzikoj nepre bezonas pli bonkvalitajn tekstojn. Jes ja, sence la tekstoj estas belaj kaj trafaj, sed de la lingva vidpunkto ili meritas multe pli da “antaŭproduktada” poluro.

Pri la eternaj plagoj de la Esperantaj kantotekstoj, kiel mislokitaj akcentoj (malmultaj), adasismoj (ja multaj) kaj akuzativaj problemoj (aperas misoj pri transitiveco de la verboj, ekzemple, “nin plaĉas komputiloj”, “varmo ĉion degelas” k. a.) mi ne parolu multe. Sed aldone troveblas ankaŭ nekutimaj kaj eĉ strangaj vortoformoj (ekzemple, “domoarigato” anstataŭ la supozebla “domoarigado”, “domariĝo”) kaj gramatike senzorge faritaj frazoj. Eĉ se ne ĉiuj, multaj similaj misoj povus esti facile korektitaj okaze de zorga provlegado de la tekstoj. Aparte agacas abundo de neologismoj: de pli-malpli rekoneblaj -iĉ- kaj ri ĝis tute enigmaj (sen perreta priesploro) vortoj tabasami (= rideti), asronado (= kolektiva teumado), ubi (= fari ion bonan sen atendi ian rekomencon). Ve, la tekstolibreto prezentas neniujn klarigojn pri tiuj formoj, kio, ekzemple, faras la tekston de la kanto Ubuntu tute nekomprenebla al la aŭskultanto, kiu ne estis anticipe inicita pri la neologismaj preferoj de la aŭtoroj (la teksto ja havas neniun rilaton al la fama mastruma sistemo!).

Rezulte mi ekhavis la jenan impreson pri la albumo: tre belaj muzikoj kaj interesaj, atentokaptaj, sed iom tro senzorge preparitaj tekstoj. Malgraŭ miaj kritikoj mi kalkulas la finan bilancon evidente pozitiva. La albumo elradias optimismon, plenas je espero kaj esperigo kaj tuj tuŝas la koron kaj la menson. Ĝi ja certe atentindas kaj aŭskultendas, eĉ se ne ĉiuj ĝiaj tekstoj meritas citadon kaj imiton.

La resumo de la ĝenerala mesaĝo de la albumo (kaj teksta, kaj muzika) povus esti prezentita jene: “Ni vivu pli simple kaj sincere!”. Al tiel simpla kaj sincera rekomendo mi kuraĝas nenion kontraŭmeti.

Paŭlo Moĵajevo


Homoj de Putin

Kniivilä, Kalle. Homoj de Putin. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014. – 168 p.

Homoj de Putin

Estas malfacile recenzi libron, kiu ekster la esperantista mondo furoras kaj eĉ iĝis “Libro de la Jaro” en Finnlando. Aparte elstarigas ĝin ankaŭ la fakto, ke ĝi estis publikigita en Esperanto dum ĝi restas aktuala, samjare kun la alta agnosko en Finnlando – ni ĉiuj ŝatus, ke nia Esperanta libra merkato estu tia, kun pli da nebeletraj libroj pri aktualaj temoj.

La libro de Kalle Kniivilä Homoj de Putin estas verkita fare de fakulo pri Ruslando kaj Sovetunio, kiu loĝis en la lando en la fruaj 1990aj jaroj kiel ĵurnalisto de finna gazeto kaj kiu daŭre sekvas la eventojn tie, regule verkante por la sveda gazeto Sydsvenska Dagbladet kaj por sia trilingva blogo. Por prepari la libron pri tiuj, kiuj voĉdonas por Putin en ruslanda provinco, Kniivilä faris vojaĝon tra kelkaj urboj, multe helpis lian verkadon la esperantistaj amikoj, kiujn li mencias en la danka parto.

Tamen la libro ne plaĉis al mi. Mi ne ŝatas la stilon, en kiu ĝi estas verkita – kiam ĵurnalisto intervjuas buŝe homojn kaj poste skribe komentas. Tio kaŭzas la impreson, ke homoj eraras, ne scias la faktojn, tro simpligas aŭ simple stultas, dum la ĵurnalisto scias la veron, posedas la ĝustan moralon, scias la plej taŭgajn prioritatojn ktp. En la epoko de Vikipedio tia manko de neŭtraleco okulfrapas, libreca skriba argumentado kontraŭ la kafume parola rezultas en evidente tro neegala dialogo.

Krom la elektita ĝenro, kiu jam donas al la verkanto multe da tereno por puŝi sian vidpunkton surfone de nesaĝaj intervjuatoj, Kniivilä ne hezitas pri uzo de beletrecaj pritaksaj terminoj kiel “soveta imperio”, “trono [de Putin]” kaj similaj.

Eĉ pli, foje la ĵurnalisto simpligas argumentojn de intervjuitoj: ekzemple la menciita fakulo pri la tjurkaj lingvoj Lebedev hazarde estas mia konato, mi ankaŭ abonas lian blogon, de kie mi scias, ke lia rezonado certe estas pli komplika ol “ekonomio prosperas, ĉar, vidu, mi ĵus aĉetis uzitan aŭton”. Mi ne konas la ceterajn protagonistojn en la libro, sed tiu sola simpligo ruinigas la impreson pri ĉiuj intervjuoj – mi supozas aŭtoran elektemon ankaŭ en ili.

Kvankam Kniivilä kun ŝato kaj respekto traktas la intervjuitojn, ne mokante ilin rekte, foje li permesas manipuladon de logiko: en p. 59 li esprimas certecon, ke malafabla blasfemanto en la fervoja stacio certe ne povas havi opoziciajn vidpunktojn (malagrablaj senkleraj personoj voĉdonas por Putin, konkludus neatenta leganto, kvankam tio ne estas skribita rekte).

Alipaĝe Kniivilä citas virinon rakontantan pri suferoj de la 1990aj: li permesas la leganton preskaŭ kunplori pri tiu historio kaj preskaŭ kompreni la kontentiĝon de pluraj ruslandanoj pri la ŝanĝoj kompare al tiu periodo, sed fine de la ĉapitro ni ekscias, ke la virino, kiu bedaŭras pri la soveta ŝtato, estas filino de generalo (p. 27). En tiu loko eĉ mi, kritika leganto kaj ruslandano, pensis: “Damne kion vi scias pri la suferoj de 1990aj en Moskva familio de generalo!” Tio postlasis malagrablan senton, ke oni manipulas miajn emociojn.

La libro estas legata malfacile pro okul-eltira kompostado: dum estas multe da spaco ĉirkaŭ la teksto, la malgrandaj literoj kungluiĝas ie meze. La lingvaĵo tamen kompensas tion – Kalle Kniivilä estas profesia verkisto, li ankaŭ multe verkas en Esperanto, pro kio liaj tekstoj estas tre fluaj kaj agrablaj (tian percepton povas kaŭzi ankaŭ la kutimo legi liajn tekstojn en Libera Folio). Li ne nomas prezidenton “prezidanto”, ne eksperimentas pri vortuzo, tamen li ankaŭ trovas tre lertajn tradukojn por pluraj nocioj. Malgraŭ la tempe streĉa preparo de la eldono, nur tre maloftaj komposteraroj troveblas, kiel “strado” anstataŭ “strato” aŭ misgramatika “distanciĝis sin” (p. 73). Kelkaj ne tre precizaj tradukoj el la rusa eble estas nur stilaj movoj – kiel la citita reklama epiteto “gorod izobilija” pri Moskvo estas tradukita “urbo de superfluo”, tio taŭge por la tuta kunteksto minore finas la ĉapitron; fakte temas pri urbo “de prospero/abundo”.

Legante la libron, oni povus pensi, ke nur protestantoj kaj volontulaj kontrolantoj savas la landon de totalismo, dum la potenco plurfoje montris, ke ĝi povus esti pli severa en siaj agoj, se veni al totalismo estus la vera intenco. Do ĉe la leganto povas aperi la “mi-ne-kredas-tion” impreso. Tiel guberniestroj iĝis plurloke elekteblaj, la popola kontrolo super elektoj iĝas pli kaj pli vasta, la nova registroregularo ebligis aperon de pluraj novaj politikaj partioj, interreto estas kontrolata multe pli milde ol en aliaj landoj kie oni praktikas tian kontrolon ktp. Sed mi ne estas politologo kaj emas koncedi, ke la pesimismo de Kniivilä venas pro pli granda scio.

Post jaroj da vikipedia sperto estas malfacile legi libron tute sen referencoj. Foje ĉe iu frazo estas menciita fonto (kiel la esploro de Martin Kragh, p. 63), sed plej ofte la aŭtoro lasas siajn konstatojn en la vakuo, eble ĉar tiel ili aspektas pli aksiomece. Por iuj en Ruslando tia verkomaniero povas rememorigi pri la aserto de Obama, ke “Ruslando produktas nenion [krom nafto, kiu fluas mem]”. Kelkaj fontoj estas en la librofina Noto de la aŭtoro, ili estas menciitaj meze de la teksto pri tio, kial kaj kiam Kalle Kniivilä ekinteresiĝis pri Ruslando. Mi konsilus de tiu lasta noto komenci legadon de la libro.

La libro estas leginda. Unue, ĝi estas malofta fenomeno en nia libra merkato: aktuala nebeletra libro, aperinta samtempe en kelkaj lingvoj. Due, homoj kun antaŭjuĝoj kontraŭ rusoj, Putin aŭ io ajn el tiu temaro trovos en ĝi faktaron por iom pli firme bazi siajn juĝojn (mi jam vidis fejsbukajn komentojn, kiuj uzas la libron tiamaniere). Trie, por homo senpartie interesiĝanta pri Ruslando ĝi certe povas doni reliefan impreson pri la homoj, kiuj loĝas ĉi tie, pri iliaj vivmotivoj, kaj ankaŭ pri la valoroj kaj prioritatoj de la aŭtoro. Por ruslandaj legantoj la libro povas rakonti iom pli detale pri tio, kiel ni aspektas elekstere.

Vjaĉeslav Ivanov


Ricevitaj libroj

Vidu la kompletan liston ekde 2003.

[Hammarberg, Jarl]. Martel-Monto, Jarlo. Ajn senvortaĵoj kaj aliaj poemoj. – Bromma: J. Hammarberg, 1983 p. – 150 p., il.

Kniivilä, Kalle. Homoj de Putin. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014. – 168 p. – [Recenzoekzemplero].

Meisl, Joseph. Der “Hillelist”. Lazar Markoviĉ Zamenhof (1859-1917) und die Judenfrage = La hilelisto. Lazar Markoviĉ Zamenhof (1859-1917) kaj la juda demando / Tradukis el la germana kaj komentis Reinhard Haupenthal. – Bad Bellingen: Edition Iltis, 2013. – 24 p. – (Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik; Heft 33). – [Donaco de Reinhard Haupenthal].

Reinhard Haupenthal – Bibliographie seiner Veröffentlichungen Esperantologie Interlinguistik / Bearbeited von Hervé Vallon. – Wiesbaden: Harrassowitz Verlag, 2006. – 142 p. – [Donaco de Reinhard Haupenthal].


Ricevitaj gazetoj

Aktuala. 2014/6;
Dia Regno. 2014/5;
Esperanto. 2014/11;
Esperanto aktuell. 2014/5;
Esperanto en Azio. 2014/85;
Frateco. 2014/106;
La Gazeto. 2014/174;
La Lanterno Azia. 2014/315;
La Ondo de Esperanto. 2014/12;
La Sago. 2014/102;
Monato. 2014/11;
Sennaciulo. 2014/9-10;
Svisa Esperanto-Societo Informas. 2014/4;
Update. 2014/67.


Pri bofiloj kaj bopatrinoj

Mi havas revon, – gangstero konfidencas al sia kolego, – prirabi bankon kaj lasi tie la fingrospurojn de mia bopatrino.

* * *

En loĝejo sonoras telefono. Johano aŭdas:

– Via bopatrino falis en basenon kun krokodiloj!

Johano malkontente grumblis:

– La krokodiloj estas viaj, do vi ilin savu!

* * *

Babilas du amikoj. Unu rakontas al la alia: Mi sidas hejme, trinkas teon. Sonorilo. Mi malfermas la pordon – jen la bopatrino.

– Panjo! Ĉu por longe al ni?

– Ĝis mi ne tedos vin.

– Ĉu? Vi eĉ teon ne trinkos?

* * *

Apotekisto al la aĉetanto:

– Ne, ne, sinjoro. Por aĉeti arsenikon bezonatas kuracista recepto kun stampo. Nura foto de via bopatrino ne estas sufiĉa.

Trovis kaj tradukis Kukucapa Nemoskovskaja


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2015, №1 (243)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2015:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (4000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (2400 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1400 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (800 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 20 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2015.