INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2015. №7 (249)Sur la kovropaĝo estas vidaĵo el Rostovo la Granda. Kial la malgranda urbo Rostovo fiere portas la epiteton Granda? La respondon al ĉi tiu demando vi ekscios, traleginte la artikolon, verkitan de Nikolao Gudskov kadre de nia ciklo “Urboj de Ruslando”. ENHAVOKALENDAROTEMOEVENTOJ
TRIBUNO
LINGVO
URBOJ DE RUSLANDO
ARKIVOKULTURO
MOZAIKO
DIVERSAĴOJ
Julio 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj1. Antaŭ 1050 jaroj naskiĝis Abu Ali al-Hasan Ibn Al-Haitham (965-1039), araba matematikisto, astronomo, fizikisto kaj filozofo, konata en Eŭropo kiel Alhazen/Alhacen. 3. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Jerzy Buzek (1940-), ĉefministro de Pollando (1997-2001), prezidanto de la Eŭropa Parlamento (2009-12), simpatianto de Esperanto. [K-alico1.jpg] 4. Antaŭ 225 jaroj naskiĝis George Everest (1790-1866), kimra geografo, kies nomon la Reĝa Geografia Societo donis al la Ĉomolungmo – la plej alta monto en la mondo. Antaŭ 150 jaroj (1865) aperis Alico en Mirlando de Lewis Carroll. [249-06.jpg] 6. Antaŭ 1375 jaroj (640) la araba armeo venkis la bizancan ĉe Heliopolis kaj komencis la 60-jaran militon kontraŭ la Afrika Ekzarkejo. Antaŭ 600 jaroj estis ŝtiparumita la ĉeĥa predikanto Jan Hus (1369-1415). Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Nursultan Nazarbajev (1940-), la unua kaj sola prezidento de Kazaĥstano ekde 1991. 7. Antaŭ 125 jaroj mortis Henri Nestlé (Heinrich Nestle, 1814-90), germandevena svisa sukeraĵisto, fondinto de la kompanio Nestlé. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Ringo Starr (Richard Starkey, 1940-), drumisto de The Beatles. 9. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Seva Novgorodcev (Vsevolod Levenŝtejn, 1940-), populara ruslingva radioparolisto de BBC. Damo Godiva (Pentraĵo de John Collier) 10. Laŭ legendo antaŭ 975 jaroj (1040) damo Godiva (ĉ. 997-1086) rajdis nuda surĉevale tra Coventry plenumante la veton, akceptitan por redukti la impostojn. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Vera Inber (fraŭline: Ŝpencer, 1890-1972), ruslingva sovetia verkistino. Antaŭ 100 jaroj mortis Vaĵa Pŝavela (Luka Razikaŝvili, 1861-1915), kartvela verkisto. 11. Antaŭ 325 jaroj (1690) ĉe Boyne okazis la plej granda batalo de la Glora Revolucio, en kiu la armeo de la protestanta reĝo Vilhelmo la 3a venkis la armeon de la romkatolika reĝo Jakobo la 2a. 13. Antaŭ 425 jaroj naskiĝis Emilio Bonaventura Altieri (1590-1676), papo Klemento la 10a (1670-76). Aleksandro la Neva 15. Antaŭ 775 jaroj (1240) la armeo de la novgoroda princo Aleksandro Jaroslavido venkis la svedan armeon ĉe la rivero Nevo, pro tio li iĝis nomata Aleksandro la Neva. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Vladimir Ŝmurlo (1865-1931), ruslanda esperantisto kaj interlingvisto. Antaŭ 75 jaroj en Usono mortis Robert Pershing Wadlow (1918-1940), la plej alta homo en la mondo (272 cm). 17. Antaŭ 225 jaroj mortis Adam Smith (1723-90), skota ekonomikisto kaj filozofo. 18. Antaŭ 725 jaroj (1290) Eduardo la 1a publikigis edikton pri forpelo de ĉiuj judoj el Anglio. Antaŭ 25 jaroj mortis Yun Posun (1897-1990), la dua prezidanto de la Suda Koreio (1960-62). 19. Antaŭ 225 jaroj (1790) la ruslanda marameo de Fjodor Uŝakov frakasis la turkan mararmeon. Antaŭ 75 jaroj (1940) Hitlero donis la titolon generalfeldmarŝalo al 12 generaloj. Antaŭ 50 jaroj (1965) ekfunkciis tunelo sub la Blanka Monto. [249-21.jpg] 21. Antaŭ 1650 jaroj (365) sismo grave damaĝis la Aleksandrian Lumturon, unu el la sep mirindaĵoj de la mondo. 24. Antaŭ 775 jaroj mortis Konrad von Thüringen (1206-40), la 5a grandmajstro de la Teŭtona Ordeno. 25. Komenco de la 100a Universala kongreso de Esperanto en Lillo (Franci0). 26. Antaŭ 128 jaroj (1887) en Varsovio aperis la Unua Libro de Zamenhof – la naskiĝdato de Esperanto. Antaŭ 100 jaroj mortis James Murray (1837-1915), skota leksikografo, aŭtoro de la “Oksforda Angla Vortaro“. 27. Antaŭ 275 jaroj naskiĝis Jeanne Barret (1740-1807), la unua virino kiu en 1766 ĉirkaŭnavigis la mondon maskinte sin kiel viro. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis José Luis Chilavert (1965-), legenda paragvaja piedpilka golisto, kiu mem golis 62 fojojn; inkluzive de tri goloj en unu ludo – unika atingo de golisto. 29. Antaŭ 1400 jaroj (615) Pukalo la Granda iĝis reĝo de la maja regno Baakul; li regis dum 68 jaroj ĝis sia morto en 683. Antaŭ 125 jaroj mortis la nederlanda pentristo Vincent Willem van Gogh (1853-90). 31. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Joanne “Jo“ Rowling (1965-), brita verkistino, aŭtorino de la furoraj romanoj de Harry Potter. MASI 20-jara. Bela juna aĝo!
Ĉi-jare festas sian dudekjariĝon MASI – la plej aktiva esperantista kolektivo en Ruslando.
Kiel kaj kiucele fondiĝis MASI? Kiucele aperas organizaĵoj? Normale – por plenumi iujn aktualajn taskojn, ĉu ne? MASI fondiĝis, kiam nia vigla grupo konstatis, ke ĝi dum preskaŭ unu jaro plenumas certajn movadajn taskojn kaj entuziasmas konkeri la novajn… La konsciiĝo riveliĝis komence de januaro 1995, dum la revena vojo el Tübingen al Moskvo post la 38a IS, kiun amase partoprenis rusiaj esperantistoj, ĉefe junaj, aliĝintaj al tiu ĉi vojaĝo, organizita de ni por ĉiuj dezirantoj. Sed kiuj estas “ni”? Deko da gestudentoj kaj kelkaj profesoroj de la Moskva aŭtomobil-konstrua instituto, kurte – MASI (la rusa lingvo akcentas en similaj sigloj la literon, signantan la organizaĵon, do, niaokaze “I” = Instituto). Al ĉiuj Esperanto-aktivaĵoj de tiu ĉi grupo ekde la unua kunveno aliĝis ankaŭ eksterinstitutaj junaj moskvaj geesperantistoj. La ideon fondi esperantistan klubon en la instituto subtenis la tiama rektoro Jurij Avraamov, la vicrektoro pri scienco Anatolij Ŝljapin (mem bone ellerninta Esperanton) kaj la tuta Scienca Konsilio. La 24an de februaro 1995 en la biblioteka salono de MASI en ĉeesto de kelkdeko da studentoj, instituta administrantaro, altrangaj reprezentantoj de aliaj superaj lernejoj kaj raportistoj de la unua ŝtata televidkanalo Ostankino la Esperanto-klubo de MASI (EK MASI) estis solene fondita. La verdan rubandon tondis György Nanovfszky – la tiama ambasadoro de Hungario en Ruslando. Sub lia gvido la unuaj klubanoj eĉ recitis ĵuron pri fideleco al Esperanto… Rezultis vere solena festo! Jen tiel en la instituto MASI fondiĝis la esperantista MASI – Moskva Amikaro de Studantoj kaj Instruantoj. La vortoj “gestudentoj”, “profesoroj”, “studantoj” kaj “instruantoj” sugestas, ke en la instituto oni instruis Esperanton? Jes, sed temas ne nur pri tio. La vortoj “Studantoj” kaj “Instruantoj” signifas, ke ĉiu aktivemulo dum niaj Esperanto-aranĝoj estas bonvena instrui la aliajn pri siaj propraj sciencaj aŭ kulturaj kompetentoj, pri siaj interesoj kaj hobioj, tial ĉiu havas eblecon iĝi en iu programero instruanto, en la alia – studanto, sendepende de sia rango aŭ posteno ie ajn ekster Esperantujo. Ni mem kapablis realigadi riĉegajn kelktagajn programojn – similajn al la nunaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj (kiel SES, JES aŭ IJK). En Rusio tiam tiaspecaj aranĝoj kaj la miriga formo de intelektula tempopasigo ne estis konataj, kaj junaj esperantistoj de la tuta lando strebis ilin viziti. Temas ĉefe pri StRIGoj (Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio), kiuj furoris dum dek jaroj (1996-2006), kolektante de 36 (en 1996) ĝis ĉ. 300 (en 2006) partoprenantojn. Dum StRIGoj estis striktaj reguloj pri senkrokodilado kaj nepra partopreno de programeroj; en la unua duontago pasis diversnivela Esperanto-instruado. Dum StRIGoj estis trovitaj multaj netrivialaj metodelementoj de Esperanto-instruado – ja tiu devis esti nepre maltradicia… Ja la tradiciajn metodojn multaj el la StRIGaj studantoj ricevadis de mi en la instituto MASI, kiu dumtempe transformiĝis al la Moskva Ŝtata Industria Universitato (ruse: MGIU). Nun pri “gestudentoj” kaj “profesoroj”… Nu jes, dum 17 jaroj (1994-2011) mi oficiale instruis Esperanton en MASI/MGIU kiel devigan studobjekton por studentoj de diversaj teknikaj fakoj, kaj la plena kurso foje daŭris tri jarojn… Sonas tute surprize. Kiel tio eblis? Longa historio… Pri studentoj kaj profesoroj! En 1991 la konata interlingvisto kaj esperantisto, d-ro Sergej Kuznecov fondis organizaĵon, nomitan Asocio Subtena de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AsAIS), kaj invitis min kiel administran direktoron. En la tempo de la perestrojko la allogaj ebloj de tiu ĉi novtipa internacia instanco allogis multajn entreprenemajn administrantojn, kaj tre rapide al la Asocio aliĝis kelkdeko da altlernejoj el la tuta lando, ankaŭ el Moskvo, kompreneble. Sed nepra kondiĉo de AIS por ĉi tiu asocio estis posedo de Esperanto – unuavice, de profesoroj, por ke ili povu kompetente ekzameni studentojn en Esperanto. La avangarda instituto sur tiu vojo iĝis MASI, kie estis organizita koncerna Esperanto-kurso. Instrui oni invitis min. Tial miaj unuaj MASI-studantoj estis profesoroj – la rektoro, la vicrektoroj, la katedrestroj kaj aliaj – ĉirkaŭ 15 homoj. Mi rektmetode instruis dum unu monato, kaj la rapidaj bonaj rezultoj tiel impresis la lernintojn, ke oni invitis min por etate instrui Esperanton al studentoj… La unua, eksperimenta, grupo estis formita el la dek plej brilaj studentoj de la dua lernojaro, kaj ili lernis kun mi ĉirkaŭ tri jarojn, ĝis la fina diplomdefendo laŭ la AIS-reguloj. Por akcepti la ekzamenojn venis komisiono el AIS-Senatanoj kun la prezidanto de AIS profesoro Helmar Frank. La ekzamenoj pasis en tri lingvoj kaj estis tre sukcesaj. Intertempe mi instruis ankaŭ al aliaj studentaj grupoj de MASI, laŭ diverslongaj programoj. Multaj centoj da studentoj ricevis sufiĉe firmajn sciojn pri Esperanto dum tiuj jaroj… Ĉu vi instruis Esperanton nur en MASI? Ekde 1977 mi seninterrompe aktivas en la landa movado kiel organizanto de Esperanto-aranĝoj kaj Esperanto-instruisto. Paralele kun ĉeesta instruado en Moskvo, mi dum tri jaroj (1988-1991) laboris en la kooperativo KOPSO pri koresponda Esperanto-instruado. Ankaŭ en ĉi-printempa FaRo de MASI gejunuloj lernis Esperanton entuziasme kaj gaje. En 2002 mi ellaboris metodon de rapida rekta Esperanto-instruado “Faru la Rondon!” (FaRo). Kun tiu kurso mi faris monatan turneon en Norvegio. En la nuna jaro okazos jam la 45-a FaRo. Post ĉiu FaRo okazas gramatika daŭriga kurso, post tiu – la perfektiga. Sennombre mi instruis plej diversmaniere en Esperanto-kursoj kaj dum Esperanto-aranĝoj, por ĉiuj aĝkategorioj kaj niveloj. Dekoj da miaj kursfinintoj prezentas la plej grandan parton de la tuta rusia KER-ekzamenitaro. Kiujn lernolibrojn vi uzas? En FaRo – neniujn. Post ĉiu leciono mi disdonas la printitajn tekstojn, inter la lecionoj mi laboras kun la lernantoj rete. Sed en MASI mia lernolibro (1995) ricevis stampon de la Ministerio pri Supera Klerigado, kiu rekomendis ĝin kiel lernilon por la studentoj de altlernejoj. La lernolibro estis reeldonita en MGIU en 2004. Mi verkis ankoraŭ kelkajn Esperanto-lernolibrojn, unu el kiuj aperis en 2006 en la granda eldonejo AST kaj estis rapide elaĉetita en librovendejoj tra la tuta lando. Kvankam Moskvo estas la plej granda urbo en Eŭropo, verŝajne estas malfacile dum dudeko da jaroj regule trovi dezirantojn lerni la lingvon. Kiel vi trovas ilin, aŭ: kiel ili trovas vin? Mi ne konas iun plej sukcesan rimedon. Ĉiu venas laŭ sia propra pado. Sed estas unu strangaĵo… Eĉ se venas nur tri homoj por la kurso (kaj bezonatas minimume ses) – mi anoncas la komencon, kaj iel okazas, ke al la leciono venas la necesa homkvanto. Nu, ne akceptu tion kiel rekomendon, ĉar eble, tio funkcias nur ĉe mi… Ĉio cetera estas ordinara: anoncoj en la reto, publikaj prelegoj en junularujoj, prezent-lecionoj kaj aktiva promociado de Esperanto dum la Lingvaj Festivaloj… Bonvolu pli detale rakonti pri la Lingvaj Festivaloj, ja MASI okazigas pli ol unu festivalon jare. Grandioza temo. Por prluraj paĝoj de La Ondo… Jes, la Lingvaj Festivaloj estas la ĉefa soci-utila atingo de MEA MASI, pri kiu eblas fieri. La Moskva Lingva Festivalo (MLF) estas la plej granda LF en la lando (ĉ. 100 programeroj por ĉ. 1000 partoprenantoj) kaj unu el la plej klerigaj (malpli da distraĵoj, pli da sciencaj informoj). MLF okazas unu fojon jare, kaj fine de 2015 ni planas okazigi jam la dekan. Dum la lastaj kvar jaroj ni kunorganizas LF-on por lernejanoj en Kaluga. Moskvaj festivalanoj multe kaj bonkvalite kontribuas al la programoj de ĉiuj ĉefaj rusiaj LF (en Ĉeboksari, Sankt-Peterburgo, Novgorodo), ankaŭ en eksterlando: la vicdirektoro de MLF Anton Somin jam la trian jaron laŭ la modelo de la MLF okazigas brilajn festivalojn en la Belarusia Ŝtata Universitato en Minsko. Mi ŝatus substreki, ke la promociado de Esperanto dum ĉiuj niaj festivaloj estas eksterordinare ampleksa. Ĝenerale, oni lernas la lingvojn por uzi ilin. Kiel MASIanoj uzas Esperanton? Nia tasko estas ne nur instrui, sed krei medion por praktikado de la lingvo. Niaj kelktagaj lingvaj mergiĝoj kaj instruaj renkontiĝoj (la tradicia februara renkontiĝo APERo kaj Alternativa Lingva Trejnado ALTe kun rigora lingva disciplino), lingva praktikado dum kunvenoj, gastakceptoj kaj vojaĝoj, legado, tradukado, ret-agado k. s. – ĉio tio ĉeestas. Dum kelkaj jaroj ni havis belan muzik-dancan Esperanto-teatron, kies prezentadojn povis spekti partoprenantoj de SES, JES, IJK, REK. Nun ni klopodas konkeri novajn terenojn: temas pri voĉigo de filmoj kaj sonregistrado de Esperantaj literaturaĵoj, kreo de Esperanto-biblioteko en urba biblioteko. En la pasinta jaro apud Moskvo sukcese okazis la unua internacia Esperanto-lernejo SES-Rusio. Ĉi tiu grandioza aktivado apenaŭ eblus sen planado kaj kunordigado, ĉu ne? La bazaj planeroj estas klaraj, ili ripetiĝas de jaro al jaro: februare APERo, marte/aprile aliurbaj LF, maje VsPLESk (tradicia renkontiĝo de amikoj de Esperanto en la urbo Pljos) kaj vojaĝo al EsPrimo (tradicia Ural-Siberia renkontiĝo), KER-ekzameno; somere vojaĝoj, septembre lanĉo de kursoj kaj novaj projektoj, oktobre MLF, novembre ALTe, decembre eksterlandaj vojaĝoj. Plus konstanta instruado, klubaj kunvenoj kaj cetera ĉiutaga aktivado. Ĉiun apartan aranĝon, jes, necesas plani, speciale se ĝi estas nova. Kunplanas multaj niaj aktivuloj. Ofte temas pri ĵusaj aŭ antaŭjaraj kursfinintoj. Danke al tio nia organizaĵo ĉiam restas juna. Ekzistas konstantaj membroj kun pli ol dek-jara sperto kaj eĉ tri membroj, kiuj aliĝis ĉe la fondo, sed ili ne multe partoprenas en la organizado kaj restas ĉefe “konsumantoj”. MASI ĵus iĝis 20-jara. Bela juna aĝo! Mi deziras, ke MASI estu ĉiam juna, tamen mi kaptas la okazon kore danki ĉiujn masianojn, kiuj kontribuis al nia glora historio! Kiuj partneroj reale kunlaboras kun vi? Ĉu temas pri organizaĵoj? Vi ridos, sed mi povas nomi kun plena certeco nur Sezonojn. La eldonejo regule interesiĝas pri nia agado, publikigas niajn artikolojn en La Ondo de Esperanto kaj en La Balta Ondo, donacadas librojn al la biblioteko, foje subtenas morale. Amikajn interrilatojn ni havas kun la Urala-Siberia movado, sed ĉefe temas pri niaj vizitadoj al iliaj aranĝoj kun programkontribuoj, mi ne nomus tiaĵojn “kunlaboro”. Por vere kunlabori necesas krei novajn komunajn projektojn, kaj ni penas, sed dume ne tre sukcese, ni nur palpas tiun vojon. Sed ni ne cedos! Ni esperas ekhavi komunajn projektojn ne nur kun rusiaj movadanoj, sed ankaŭ kun eksterlandaj, ne nur kun esperantistaj organizaĵoj, sed ankaŭ kun neesperantistaj. Kion vi mem dezirus al MEA MASI okaze de la 20-jariĝo? Mi respondus: por MEA MASI – 5K: Komunumo. Konsciiĝo. Kapabliĝo. Kunlaboro. Kresko. Intervjuis Aleksander Korĵenkov Legu ankaŭ:La kvara Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga
Sukcesa kampanjo por EsperantoLa 24an de majo estis celebrita balotado en Hispanio por la lokaj municipoj kaj 13 el la 17 regionaj registaroj. La elektoj estis tre specialaj pro la partopreno de novaj sukcesaj partioj kiuj rompis la tradician dupartiismon de la lando kaj la granda sukceso de kandidatecoj de popola unueco bazitaj en maldekstremaj movadoj, kiuj venkis en pluraj el la ĉefaj urboj de la lando, inklude de Madrido kaj Barcelono. En Barcelono la venkinto estis koalicio “Barcelona en comú” (Barcelono Kolektive), kiun gvidis konata aktivulino por la rajtoj de la homoj elpelitaj el siaj hejmoj pro domŝuldoj, nomata Ada Colau (Ada Kolaŭ'). Unu el la interesaj trajtoj de ilia kampanjo estis la utiligo de afiŝoj en dudeko da lingvoj, inter kiuj Esperanto. Ili estas plu alireblaj en la retejo de la kampanjo, ĉe la adreso https://barcelonaencomu.cat/es/material-de-campana Temis pri veto por la multlingvismo, en urbo kun forta ĉeesto de eksterlandanoj, ĉu turistoj, ĉu migrantoj. Pri la iniciato fakte respondecis la t. n. Akso pri Migrado, tio estas, la rondo kiu ene de la strukturo de tiu socia movado okupiĝas pri la problemoj de alilandaj kaj alilingvaj komunumoj en la urbo. Tiu Akso proponis la enkondukon de afiŝoj kaj aliaj kampanjaj materialoj en la lingvoj de la komunumoj de enmigrintoj en Barcelono, de la plej parolataj, kiel la angla, la araba, la urdua aŭ la ĉina, ĝis pli minoritataj kiel la rumana, la gvarania aŭ la amaziĥta (berbera), kaj eĉ respektante diversajn dialektojn kaj lingvajn variantojn. Per tio ili volis ne nur montri fokuson sur la multlingvismon mem, sed ankaŭ solidarecon kun tiuj komunumoj, kiuj, eĉ se ĝenerale ne voĉdonantaj en tiaj ĉi balotadoj jam iĝis parto de la barcelona socio. En tiu kunteksto, esperantistoj ligitaj al tiu movado proponis la eldonon de la afiŝoj ankaŭ en Esperanto, por videbligi la strebadon al akceptemo kaj multlingvismo. La respondeculoj de la “Akso” tion rapide aprobis, kaj nia lingvo eĉ aperas sur la unua loko en la retejo de la kampanjo. Pri la esperantigo respondecis ĉefe esperantisto veterana, aktivulo de la kampanjo de BeC. La iniciato ricevis kompletan apogon de la kampanjantoj, kiuj krome vidas la ĉeeston de Esperanto kiel kontribuon al la flegado de la kolektiva memoro de la popola Barcelono, urbo kie Esperanto dum multaj jaroj estis simbolo de popola aktivado. Pri la sekvo de la ĉeesto de Esperanto, oni ankoraŭ nenion povas aserti. Post la venko de la kandidato de BeC, estas penseble ke tiu strebo pri ampleksa multlingvismo povu roli kiel principo en la municipa agado, kaj ke Esperanto povu trovi lokon. Ni esperu. Toño del Barrio Duolingvo: Pli ol 25 000 ekslernis EsperantonEkde la 28a de majo estas plia oferto de Esperanto-kurso en la reto: La lingvolernejo Duolingo ofertas testan version de Esperanto-kurso en la angla lingvo; tion povas uzi ankaŭ nedenaskuloj de la angla. Dum la unuaj du semajnoj aliĝis pli ol dudek mil lernantoj kaj ĉiutage aldoniĝas pluraj centoj. Multaj homoj esperis tion, sed verŝajne apenaŭ iu aŭdacis serioze prognozi tian sukceson. La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, konfesis, ke “ni ne supozis, ke la interesiĝantoj tiom rapide iĝos realaj lernantoj”. Kelkaj Esperanto-parolantoj fulmrapide trairis la lecionojn: ili povas fari testojn, kiuj permesas transsalti kompletajn lecionarojn. Tiel ankaŭ progresantoj povas por plulernado facile uzi la kurson, kiu instruas proksimume 2000 vortojn – pli ol la plej multaj aliaj Esperanto-kursoj. La unua vera komencanto pretis post nur tri tagoj, la dua post ses tagoj. Kun tiuj du junaj virinoj tiam jam eblis interparoli en Esperanto. La registraĵoj per skajpo troviĝas ĉe youtube.com (serĉu duolingo+esperanto aŭ “Esperanto in 6 Days with Duolingo”) La kurso ekprepariĝis en septembro 2014 sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen. Dume kolektiĝis jam antaŭaliĝoj – fine estis pli ol 20 mil lernemuloj. Nun la teamo havas dekon da kunlaborantoj – tre bone por plupoluri la kurson, kiu ekzistas nuntempe nur en plibonigenda “beta-versio”. Ĉiutage alvenas centoj da proponoj, kiujn indas konsideri. Certe la nombroj estas imprese altaj kompare kun kutimaj Esperanto-kursoj. Ni konsideru, ke Duolingo estas tre sukcesa lingvolernejo kaj akiris ene de kelkaj jaroj por entute 14 lingvoj tutmonde jam 100 milionojn da lernantoj, el kiuj 20 milionoj nuntempe aktivas. Se oni eliras iom optimisme de unuprocenta potencialo, eblus atingi iam 200 mil Esperanto-lernantojn. Kompreneble multe dependos de tio, kiom da ĝenerala informado pri Esperanto okazos, ĉefe en amaskomunikiloj en kaj ekster la reto. Kaj de la buŝ-al-orela rekomendado… La publikigo de la kurso stimulis intereson pri Esperanto ĉe kelkaj ĵurnalistoj, kiuj raportis kaj intervjuis, ĉefe en usonaj gazetoj kaj radio. Krome ekzemple la lernhelpa retejo Memrise jam preparis vortliston surbaze de la Duolingo-vortaro. Evidente Esperantujo supreniris signifan ŝtupon. La konvinkaj ecoj de Duolingo, kiuj altiris entute tiom multajn lernantojn, verŝajne konsistas el kombino de etaj lernunuoj kun ludemo. Oni ne komencas per legado de longa teksto, sed tuj plenumas ekzercojn, ekzemple: Kio estas la traduko de “ne” en la angla? Elektu, kiu bildo (kun vorto) kongruas kun la angla “man”? La lernanto vidas la progreson ĉe la ekzercetoj kaj fine de la leciono ricevas poentojn, kiuj estas komparataj kun la rezultoj de aliaj lernantoj, kiujn oni povas aldoni kiel “amikoj”. Se vi deziras subteni la lernadon, eble iru al la diskutejo duolingo.com/topic/915/sent kaj respondu demandojn. Aŭ invitu homojn partopreni – atentigante, ke ankoraŭ temas pri testa versio. Lu Wunsch-Rolshoven Svislando: Kolokvo pri instruadoLa kolokvo okazis parte en la universitato de Neuchâtel kaj parte en la urba biblioteko De la 13a ĝis la 16a de majo okazis en Svislando la Tria Tutmonda Kolokvo pri la Instruado de Esperanto. En la franca lingvo la evento nomiĝis “Conférence”, (laŭ la Unua en 1922 kaj la dua en 1927) sed tio ne eblas en Esperanto, ĉar ILEI, la organizanto, okazigas ĉiun jaron Konferencon en julio. Do la du eventoj devis havi klarajn ne konfuzigeblajn nomojn. La solena malfermo altiris proksimume 70 personojn, kiuj povis aŭskulti diversajn alparoladojn kaj ĝui muzikajn prezentojn: Jean-Thierry von Büren kantis baritone ariojn en Esperanto kaj Marion Bélisle tre senteme ludis per sia violonĉelo la “Cignon” de Saint-Saens. Akompanis ilin per piano Monique Fragnière. Mireille Grosjean uzis la okazon por prezenti al la publiko, kie sidis diversaj politikistoj de la regiono, la signifan apogon al Esperanto, kiu regas en la kantono Neuchâtel, ĉu en la ĉelaga suba parto (urbo Neuchâtel), ĉu en la montara parto ĵurasa (urbo La Chaux-de-Fonds), ĉu flanke de dekstremuloj, ĉu flanke de maldekstremuloj. En ĉiujaraj ILEI-Konferencoj okazas laŭstatutaj kunvenoj de la Komitato kun raportoj, buĝeto k. s. Tio tute ne okazis dum la Kolokvo. Dum tri plenaj tagoj prelegantoj traktis la temon Instruado de Esperanto: metodoj, faktoj, lerniloj, uzo de nuntempaj teknikiloj, ebla evoluo. Vigla interŝanĝo de ideoj okazis inter la prelegantoj kaj inter prelegantoj kaj partoprenantoj. Unika momento por konatiĝi, diskuti, profunde analizi metodojn, malkovri novajn eblojn. Prelegis Dr hab Ilona Koutny, Dr Katalin Kováts, Dr Duncan Charters, Zsófia Kóródy, Stano Marček, Zlatko Tišljar, Mireille Grosjean, Monique Arnaud, Dietrich Weidmann, Monika Molnar, Marta Kovács kaj István Ertl (en libera vicordo). Bedaŭrinde Dr Angela Tellier (Springboard to Languages) ne povis veni el Britio, nek Petro Baláž (lernu.net) el Slovakio; tamen ilia laboro aperis per la helpo de modernaj prezentiloj, kiujn ili sendis al la organizantoj. En tre moderna salono de la universitato de Neuchâtel tri profesiaj interpretistoj tradukis el Esperanto al la franca kaj inverse. Tiel personoj el la urbo kaj studentoj el la universitato povis senpage eniri, sidiĝi kaj sekvi la prezentojn kaj debatojn. Kaj tion ili faris. En la vestiblo estis disdoneblaj informiloj kaj revuoj, librovendejo kun lernolibroj kaj vortaroj, kaj ekspozicio kun diversaj literaturaj verkoj kaj afiŝoj pri Esperanto ĝenerale. Ĉiu povas diskuti pri la demando: “kia estas sukcesa evento”? La opinioj malsamas. Okaze de la Tria Tutmonda Kolokvo ne okazis fuŝoj aŭ paneoj (pozitiva aspekto), ne aperis multe da diplomatoj, nur unu (negativa aspekto), tamen ĉiu ŝtato de la mondo ricevis invitleteron de la respubliko kaj kantono Neuchâtel kaj poste diversajn gazetarajn komunikojn. Tio jam estas tre pozitiva fakto. La subteno de la respubliko kaj kantono Neuchâtel estis mirinde altkvalita, efika kaj malavara. Mireille Grosjean Vortoj de komitatano Z Lasu la Universalan Kongreson en paco!Sojle de la 100a Universala Kongreso de Esperanto ni haltu iom ĉe tiu unika fenomeno, pri kiu UEA kiel ĝia mastro plene rajtas fieri. Ne povas esti pli ol manpleno da aliaj ĉiujaraj kongresoj en la mondo, kiuj havus pli longan historion. Iu en UEA devus esplori la aferon, ĉar se UK estus eĉ rekordhavanto, UEA devus fari pli da bruo pri tio en sia sinprezentado. Jam kiam la numerado estis apenaŭ duonvoje, UK estis unu el la kronjuveloj de UEA en ĝia kandidatigo por la Nobel-pacpremio. Kun centoj kaj miloj da homoj el dekoj da landoj sur la fama “neŭtrala fundamento” UK ja estas miniatura realiĝo de la revo pri pace kunvivanta homaro. Centfoja eldono de tiu miniaturo certe meritus premion de iu aŭtoritato. Pri kandidatigo por Nobel-premio tamen oni de longe ne parolas – kaj kiu emus paroli, se eĉ gravuloj de UEA memmalestime deklaris, ke ilia asocio ne meritas ĝin. Unu el la subtradicioj ene de la longa tradicio estas plendi, ke UK restas ĉiam sama, laŭ la modelo de Bulonjo, kaj ne adaptiĝas al la nuna tempo. Certe ankaŭ en Lillo okazos samaj programeroj kiel en la najbara urbeto en 1905, ĉar kongreson oni ja devas malfermi kaj fermi, intertempe bali kaj bankedi, spekti artaĵojn kaj aŭdi prelegojn, kaj movadaj organoj devas kunsidi. Tamen la kongreso ŝanĝiĝis. Kiu havas malnovajn kongreslibrojn, komparu la programojn de nunaj UK-oj kun tiuj pasintaj aŭ legu la libron de Ziko Sikosek Sed homoj kun homoj por konstati, ke la ŝanĝiĝo precipe signifis kreskon de la programo per novaj eroj. Post kelkaj malgrandaj UK-oj ŝajnis nature suspekti, ke io misas en la koncepto, kiu postulus renverson, sed la malgrandeco havis eksterajn kaŭzojn. Se la aliĝoj vere falus pro eluziĝo de la koncepto, ia revoluciemo estus pli pravigebla, sed dum ne estas tiel, estus malsaĝe tuŝi la plej sukcesan markon de UEA. Pli urĝas zorgi pri la estingiĝo de la brilo de alia kronjuvelo, la revuo Esperanto, kies abonsinko ne haltas. Tio ja okazas, ĉar la koncepto misas, aŭ pli ĝuste ĝi estis fuŝita. Ŝatata plendo estas, ke la UK-oj estas tro enfermitaj, pro kio la neesperantista publiko ne atentas pri ili. Ili do devus malfermiĝi kaj eĉ okazi en periferiaj urboj, kie ne eblus ne rimarki ilin. Verŝajne la kongresoj tamen povas okazi nur tie, kie estas preteco inviti kaj organizi ilin. UEA ĵus decidis kongresi en Seulo en 2017 anstataŭ Montrealo, kvankam en la sesoble pli granda Seulo la UK riskos anonimecon multe pli ol en Montrealo. El la periferio eĉ ne estis kandidato. La ekstera videbleco estas tamen mem periferia afero. Multaj UK-oj ja videblis en siaj urboj kaj eĉ tutlande, sed ĉu ie tio lasis daŭrajn spurojn? Esperantistoj facilanime nomas sukcesa ion, kio fakte estas efemera kaj rapide englutota de forgeso. La sukceso de UK, kiu preterglitus la atenton de eksteruloj, povus esti multe pli daŭripova ol tiu de alia UK, antaŭ kies kongresejo flirtus dekoj da flagoj kaj pri kiu skribus ĉiu gazeto de la urbo, se la kongresanoj revenus hejmen pli kleraj pri la lingvo, kulturo kaj movado, mense pli riĉaj pro la semajno pasigita en la miniatura paca mondo kaj reŝargitaj per entuziasmo por esperantumi en siaj hejmlokoj. Disdoni varbilojn sur stratoj de Lillo povos luli onin en memkontento pri agado por la lingvo, sed ĝi estos falsa kontento, se poste la samaj kongresanoj en centoj da urboj tra la mondo refalos en sian malnovan letargion. Komitatano Z Vide el Bruselo Malhisi la flagojn[La greka ĉefministro Alexis Tsipiras ridetas kun la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker. (Foto: Eŭropa Komisiono) - Bruselo249.jpg] La ĵurnalistoj malofte rigardas en la pasintecon. Ĉiam ni enfokusigas la estontecon kaj ĉion, kio novas. Antaŭ kvin jaroj, Eŭropo ŝajnis solvi la grekan “problemon” laŭ la tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso. Jam estis faritaj kaj interkonsentitaj “solidaj, fareblaj kaj betonaj proponoj” por Eŭropo, diris Barroso. Efektive, Barroso volis montri ion alian ol la germana membro de la Eŭropa Komisiono Günther Oettinger. La germana komisionano proponis, ke impostoficistoj el aliaj EU-landoj helpu la grekan ŝtaton kolekti impostojn, ĉar la grekoj evidente ne kapablas ĝis nun fari tion. Oettinger, kiu tiutempe respondecis pri energio kaj ne estis konata kiel spertulo en ekonomiaj kaj financaj aferoj, faris tiam ankaŭ alian proponon. Membro-ŝtatoj de la Eŭropa Unio kun troaj ŝuldoj kiel Grekio malhisu siajn flagojn ĝis duono de la flag-masto. Sekvis, kompreneble, protesta ŝtormo en Grekio pro la malprudentaj vortoj de la germana komisionano. Same kiel Barroso antaŭ kvin jaroj, la nuna prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker deklaras, ke la greka problemo estas kvazaŭ solvita. “La Komisiono laboras tage kaj nokte kun la Eŭropa Centra Banko kaj la Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj kun la grekaj aŭtoritatoj por trovi solvojn, kiuj estus en la intereso de la stabileco, solideco kaj integreco de la eŭrozono. Ĉi tiu tre malfacila afero estos solvita en la venontaj tagoj kaj semajnoj. Ni solvos ĝin”, – li diris ankaŭ kelkaj semajnoj. Sed jam alflugis spertuloj de la IMF, kaj Juncker ŝanĝis sian kanton. La intertraktado pri ŝuldoj inter Grekio kaj prunto-donintoj rekomenciĝos kaj daŭros ĝis solvo estos trovita. “La intertraktado komenciĝos denove, unue je teknika nivelo, poste je politika nivelo”, – diris Juncker. Kompreneble, Eŭropo intertempe evoluis, kaj la situacio ne plu estas tiom danĝera por aliaj landoj. Ja antaŭ kvar jaroj, la pollanda financministro Jacek Vincent-Rostowski pentris preskaŭ senesperan bildon: “Sendube ni estas en danĝero, kaj Eŭropo estas en danĝero. Se la eŭrozono disfalos, la Eŭropa Unio ne vivos multe pli longe”, – ni raportis en La Ondo de Esperanto (2011. №10). Tiam ni ankaŭ notis la vortojn de la tiama parlamentano Derk Jan Eppink: “Ni estas puŝantaj Grekion en truon, el kiu ĝi ne elmergiĝos sen malpezigi sian monon. Greka bankroto estas nur demando de tempo”. Dafydd ab Iago Merkatiko, strategio kaj Esperanto: Strategio-ĉeno por lokaj asociojPli kaj pli da esperantistoj interesiĝas pri merkatiko: la scienco kaj arto informi, varbi kaj reklami, por ke membroj de iu celgrupo, en nia kazo venontaj esperantistoj, iĝu “amikoj” de nia lingvo Esperanto. Por la Universala Esperanto-Asocio, tio povas signifi membriĝi en UEA. Por la movadestroj de UEA, tio povas signifi ankaŭ aliĝi al la Universala Kongreso. Por Vinilkosmo, tio povas signifi ekkonigi novan muzikogrupon aŭ vendi pli da diskoj de la fama kantisto Jomo. Por Lingva Festivalo tio povas esti altiri homojn de la urbo por partopreni kursojn de diversaj lingvoj kaj ankaŭ de Esperanto. Por lokaj asocioj kaj kluboj de nia lingvo, merkatiko povas esti la plej bona maniero allogi homojn al lokaj kursoj de Esperanto, kaj poste iel hejmigi ilin en niaj rondoj. Sed por bone utiligi la principojn de merkatiko, oni devas ekkoni ilin kaj lerni bone apliki ilin. Ne sufiĉas agi sen scioj kiel tro ofte eĉ la plej talentaj kaj eminentaj movadestroj de Esperantujo foje faras. Oni devas bone lerni kelkajn bazajn principojn de la arto kaj scienco de merkatiko. Krome oni devas apliki tiajn principojn en ia strategia kadro. Merkatiko sen strategio ne multe valoras, kaj simile, strategio sen merkatiko ofte ne donas kontentigajn rezultojn. Kelkfoje tiaj merkatikaj kaj strategiaj principoj troviĝas en potencaj teorioj kiel tiu de la Disvastiĝo de Novaĵoj de Everett Rogers. Kelkfoje tiaj ideoj devenas de sukcesa eksperimentado kiel en la kazo de Duolingo kaj Esperanto, aŭ en Lingvaj Festivaloj, aŭ en Esperanto-Insulo. Ĉiaokaze, ĉu de la teoria vojo, ĉu de la praktika, indas, ke esperantistoj je la internacia, landa kaj loka niveloj priatentu ideojn kiuj povas helpi al ni informi, varbi kaj reklami por sukcese antaŭenigi Esperanton. En kelkaj artikoloj en La Ondo de Esperanto, mi prezentis kelkajn bazajn teoriojn de la fako merkatiko, kiuj trafe aplikiĝis al la Esperanto-movadoj: disvastiĝo de novaĵoj (2012, №4, 5), modelo de konsumantoj (2013, №3), la graveco de eksperimentado kaj la Vakero de Marlboro (2012, №6), la damninda verda abismo (2012, №8-9); Subfakoj de merkatiko (2014, №4-5, 6, 7) k. a Tamen en ĉi tiu artikolo mi volas iri de la pli teoria flanko de merkatiko al la pli praktika. Mi volas speciale rigardi ideojn kiuj povas helpi la lokajn asociojn, la lokajn klubojn de Esperanto. Tia pli desubisma, loka vojo devas interesi eĉ la movadestrojn ĉe la pinto de la movadoj, ĉar UEA kaj aliaj internaciaj asocioj de Esperanto bezonas pli viglajn, membrohavajn, lokajn asociojn en la bazo de iliaj, iom tro, hierarkiaj organizoj. Antaŭ ĉio, la loka asocio, ekzemple tiu de Madrido kie mi mem esperantistiĝis, devas ĉekomence pensi pri informado kaj varbado. Mi kredas, ke ĉiuj lokaj grupoj konsentas kun mi pri tio se ili volas altiri novajn homojn al siaj urbaj Esperanto-kluboj. Kiam mi loĝis en Madrido kaj ĉeestis mian unuan kurson de Esperanto ĉe la Liceo de Esperanto, mi venis al tiu klubo, ĉar iun printempan tagon mi hazarde vidis afiŝeton en la placo Mayor de Madrido. Tio estas, kelkajn tagojn aŭ semajnojn antaŭe, la loka klubo de Esperanto metis tiujn afiŝojn en diversaj lokoj de Madrido por informi kaj varbi, kaj rezulte de tiu informado, almenaŭ 30 homoj kaj mi aliĝis al la kurso de aprilo 1980. Nun pli kaj pli da esperantistoj pensas, ke estas bone informi kaj varbi kaj reklami, sed nura informado kaj varbado tute ne sufiĉas. Tre fundamenta principo de merkatiko estas, ke oni tute ne faras tiajn merkatikajn paŝojn se oni ne havas jam enkape tre konkretan sekvan paŝon kiu rekte kontribuas al la celoj de la organizo. Reklami por nur reklami ne havas sencon. Oni bezonas celon, kaj tiu celo devas poste doni ion valoran al la organizo. Kion volas loka klubo de Esperanto? Ni povas pensi pri novaj lernantoj de Esperanto. Ni povas pensi pri novaj membroj de la klubo. Ni povas pensi pri homoj kiuj poste kunlaboros kun diversaj taskoj kiaj posteni ĉe budo en lingva foiro, zorgi pri la loka klubejo, aŭ eĉ helpi starigi Lingvan Festivalon sponsoratan de esperantistoj. Ni povas koncepte pensi pri multbranĉa vojo al Esperanto, vojo al la loka klubo, kaj tiu vojo konsistas el pluraj paŝoj inter kiuj informado kaj varbado estas nur unu el multaj. Tiu multalternativa vojo estas eble iomete longa, sed ni povas dividi ĝin en paŝoj, sufiĉe facile atingeblaj paŝetoj por novaj esperantistoj. Kion fari? Antaŭ ĉio oni devas, kiel supre menciite, informi kaj varbi. Sed oni ne reklamus pri membriĝo en la loka klubo aŭ aliĝo al Universala Kongreso de Esperanto, ĉar tiaj paŝoj estas ĉekomence tro grandaj. Oni informos, ekzemple, pri prelego. Estas pli facile venigi homojn al simpla, mallonga prelego, ol varbi ilin por ĉeesti trimonatan kurson. Krom pri prelegoj, lokaj kluboj povas informi pri ekspozicio pri Esperanto. Tion faris Marko kaj Daniela Noulin en la franca urbo Vendome kun belaj rezultoj. Oni povas inviti al la ekprezentado de nova ZEO (Zamenhof-Esperanto Objekto). Tion mi vidis en Hispanio kiam oni donis al strato la nomon Zamenhof kun nova stratŝildo. Oni povas inviti al provleciono. Tion faris la fama esperanta instruisto Andreo Cseh, kaj multe da aliaj instruistoj en multaj landoj. Oni povas inviti al malferma tago. Pri tiu tago ni scias en Roterdamo, sed ankaŭ eblas fari malfermajn tagojn por la ekstera publiko en lokaj klubejoj. Kelkfoje la evento mem iĝas la invitilo. Ekzemple, estas la komerca lingvo-foiro Expolangues en Eŭropo, kie asocioj de Esperanto deĵoris ĉe budoj pri la Internacia Lingvo. Oni povas pensi pri aliaj diversaj nelingvaj foiroj: tiuj de la festo de la unua de majo, asocio-foiroj, eĉ komercaj foiroj, kaj eble la plej prestiĝa kiun mi vidis ĝis nun en Esperantujo, la Ekonomia Forumo en Krynica en Pollando. Se estas nur informado, aŭ varbado, kiel en la supraj ekzemploj, tio estas punkto-strategio. En la mondo de sukcesaj strategiaj agoj, tiuj punkto-strategioj valoras preskaŭ neniom, bedaŭrinde, por lokaj grupoj de Esperanto. Bezonatas ĉeno da agoj, strategiaj agoj kiuj iel kunlabore, sinergie interrilatas, kaj kiuj, viciĝante unu apud la alia, unu post la alia, kreas multe pli fortan strategian elanon kaj efikon: novaj lernantoj, novaj membroj en loka klubo, novaj aktivuloj, novaj verkistoj. Kaj novaj vojaĝantoj al landaj kaj Universalaj kongresoj. Sed, kion fari por atingi tiajn alstrebindajn celojn? Karaj legantoj, karaj lokanoj, metu en la centron de via loka klubo la merkatikan ilon: strategio-ĉenon. El kio tiu ilo konsistas? Unue, pensu pri kiamaniere informi kaj varbi, tio estas la unua parto de la ĉeno. Due, ĝuste en tiu informado, enmetu inviton al posta okazaĵo kia prelego pri Esperanto, prelego en Esperanto pri alia temo, provleciono de unu horo, filmo en Esperanto, vespero de muziko kun kantoj de diversaj landoj kaj lingvoj, ktp. Estas multe da paŝoj kiujn via loka klubo povas elekti. Sed, la kerno de la strategio estas krei multpartan vojon el multaj, relative facilaj paŝoj kiuj direktiĝas al la strategiaj celoj de via klubo: pli da gelernantoj, pli da aktivuloj, pli da membroj en la asocio. Jen tio estas la kerna nocio strategio-ĉeno. Punkto-strategio, kiel jam substrekite, ne valoras, ĉar tio estas nur unu ero de la ĉeno, parto de strategio, parto de sistemo. Dupaŝa strategio valoras multe pli, speciale se vi faras kaj la unuan kaj la duan paŝojn bone, celtrafe, alloge. Ekzemple, bona distribuado de allogaj, klaraj afiŝoj tra la urbo aŭ ĉe la universitato, aŭ lerta utiligado de reklamo en Fejsbuko, aŭ bela, altira artikolo pri Esperanto en loka ĵurnalo kiel la unua paŝo, kaj bona, interesa prelego pri Esperanto, aŭ efika provleciono kiel la dua paŝo. Kvankam dupaŝa strategio estas multe pli fruktodona ol nura strategia punkto, ju pli multpaŝa kaj kompleta estas via strategio-ĉeno, des pli granda estos la pozitiva efiko por via loka klubo. Kaj nun por fini per iom da fantazio, sed ankaŭ laŭ propra sperto, mi skizos unu ekzemplon de tre sukcesa apliko de la strategio-ĉeno. Unue, en via loka klubo vi metas afiŝojn en la universitato por altiri studentojn al prelego pri Esperanto. Due, vi faras tiun prelegon en la universitato mem, kaj ĉe la fino de la prelego, vi invitas la ĉeestantajn studentojn al unuhora provleciono en la venonta semajno. Trie, vi faras la provlecionon, kaj ĉe la fino de la provleciono, vi anoncas 30-horan kurson de Esperanto kiu komenciĝas en la sekva semajno. Kvare, vi instruas la enkondukan kurson, kaj ĉe la fino de tiu kurso, vi invitas la kursanojn al via ĉiusemajna Esperanto-rondo, kie lokaj klubanoj babilas en la Internacia Lingvo, eble en Esperanta klubejo aŭ en loka kafejo, ekzemple. Kvine, por la sekvaj paŝoj, via loka klubo devas lerni ankaŭ kiel esti bonkoraj, afablaj, aŭskultemaj, kaj akceptemaj sen prijuĝoj kun viaj novaj esperantistoj. Do, jen, unu konkreta ekzemplo de strategio-ĉeno. Estas, kiel en la kubo de Rubik, dekoj aŭ centoj da manieroj estigi tiun sukcesan paŝon-post-paŝan vojon por efektivigi bonajn rezultojn en via urbo. Indas pristudi profunde vian lokan situacion kaj plani iom pli strategie, sisteme, celstrebe, logike. Sistema pensado, ne punkta pensado donas longdaŭrajn rezultojn. Vera strategio, ne ŝajniga strategio. Rezultoj, ne vortoj. Jaroj, ne tago. Ĉeno, ne nura ero de tiu ĉeno. Bona ideo nur bonas se ĝi povas lokiĝi en bone elpensita aro da aliaj sufiĉe bonaj ideoj. Ne aro, ŝtuparo. Ne ero, ĉeno. La merkatikilo nomata strategio-ĉeno. Dennis Keefe Dennis Keefe pri Esperanto kaj merkatiko1. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1) 2. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2) 3. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto 4. Transiri tiun damnindan verdan abismon! 5. Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto 6. Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni 7. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (1) 8. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (2) 9. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (3) 10. Merkatiko kaj ĝiaj limoj en la mondo de Esperanto 11. Lingvaj Festivaloj kaj merkatiko: Vojaĝo de provlecionoj al landaj televidoj Kie kongresi post tri jaroj?La 21an de majo en nia novaĵretejo estis lanĉita voĉdonado pri la demando: “En kiu Eŭropa lando, kie ĝis nun neniam okazis UK, oni prefere okazigu la 103an Universalan Kongreson de Esperanto post tri jaroj?” La proponita listo enhavis 10 landojn kun relative vigla movado. Laŭ la statistiko estis ricevitaj entute 1154 voĉoj, sed preskaŭ 800 (pruvite: 783, sed eble ni malrimarkis kelkajn neamase donitajn falsvoĉojn) estis donitaj de almenaŭ tri fraŭdulo(j), kiuj sukcesis rompi la regulon pri la eblo doni nur unu voĉon. Plejmulto da falsitaj voĉoj venis de iu, kies IP-adreso estas registrita en Pollando (tio povas esti nur artifiko de la entuziasma manietulo, reale loĝanta en tute alia lando) Da validaj voĉoj reale estas 371.
Rezulte, Portugalio evidentiĝis la plej dezirata kongreslando per pli ol triono de la donitaj voĉoj. Tio ne estas hazarda, ĉar Portugalio jam kandidatiĝis por la 101a UK en 2016, kaj fine malgajnis al Slovakio. La alta loko de Luksemburgio eble estas ŝuldata al la voĉoj de esperantistoj el la najbaraj Germanio kaj Francio – la du plej grandaj Esperanto-regnoj en Eŭropo. En la tria loko estas Ruslando, kie aktivuloj klopodis inviti la 95an UK en 2010, sed la Estraro de UEA preferis okazigi ĝin en Kubo. Ĉi tiuj tri landoj sume ricevis 79% da voĉoj, dum por la ceteraj sep landoj estas donitaj 21% da voĉoj. Nature, la supra rezulto respegulas nur la opinion de la vizitantoj de nia modesta novaĵretejo, kaj ĝi ne povas esti konsiderata kiel serioza argumento ĉe elektado de kongreslando, tamen oni ankaŭ ne rajtas plene bagateligi ĉi tiun “vox populi”. Aleksander Korĵenkov PS. Mi konfesas, ke mi donis mian testan voĉon al Luksemburgio Rostovo la GrandaRostovo la Granda (Ростов Великий = Rostóv Velíkij, ĉ. 200 km nord-oriente de Moskvo en la Jaroslavla regiono) estis fondita ĉe la larĝa, sed malprofunda lago Nero, ĉirkaŭita de marĉoj. Sub 1-1,5 metroj de akvo kuŝas plurdekmetra tavolo de ŝlimo. La teritorio ĉirkaŭ la lago estas ĝia eksa fundo, kaj la ŝlimo faras la terenon tre fekunda. Tial en la ebena marĉa regiono, riĉa je ranoj kaj kuloj, tre frue ekloĝis homoj, kaj Rostovo troviĝas inter la plej malnovaj rusaj urboj: kroniko unue mencias ĝin en la jaro 862a kiel urbon en la frufeŭda Rusa Regno de Ruriko. Tiutempe tie loĝis la finna gento meria. En la 10a jarcento slavoj ekvenis al la regiono, kaj en la 11a jarcento la malmultnombraj merioj estis pace kaj nerimarkeble asimilitaj de ili. Fine de la 10a jarcento Rostovo iĝis unu el la plej grandaj urboj de Rusujo, centro de ĝia nord-orienta parto, apanaĝo de princo Jaroslavo (la estonta granda princo Kieva, Jaroslavo la Saĝa). En 991 ĉi tie estis konstruita la unua kristana preĝejo kaj aperis katedro de episkopo. Dum la 11a jarcento Rostovo estis la ĉefurbo de la regiono, fariĝinta fine sendependa princlando, sed en la 12a jarcento la politika centro de la princlando translokiĝis al Suzdal kaj poste al Vladimiro, dum Rostovo restis centro religia kaj komerca. Ĝuste tiam, malgraŭ la perdo de la politika signifo, ĝi ricevis la kromnomon “la Granda”. Rostovo estas fama ankaŭ kiel la devenurbo de Aleĉjo la Pastrido (Алёша Попович), unu el la ĉefaj heroaj prodoj de la rusaj kavaliraj epopeoj. Rostovon, diference de pluraj nord-orientaj rusaj urboj, ne multe damaĝis la mongola invado en 1238. Dum la sekva feŭda periodo, kiam la politika disdivido de Rusujo atingis tre grandan gradon, ĝi denove iĝis centro de apanaĝo, kies princoj en la 14-15a jarcentoj eĉ emisiis sian propran monon, kaj ĝi sukcesis eviti la ekstreman degeneron de aliaj apudaj urboj. Ekde 1328 la Rostovaj princoj dependis de la Moskvaj, kaj ekde la 1430aj jaroj la Rostova princlando plene eniris en la establiĝantan Moskvan Regnon. Al la prospero de Rostovo en la Mezepoko kontribuis la fakto, ke ĝi estis centro de eparĥio kaj de aktiva religia vivo. Ĝuste el ĝi devenas Sergio la Radoneĵa (Сергий Радонежский, 1314-1392) – aŭtoritata reformisto de la rusaj monaĥejoj kaj la plej adorata sanktulo en la Rusortodoksa eklezio. En 1454 la Rostovaj episkopoj ricevis la rangon de ĉefepiskopoj, kaj en 1589 – de metropolitoj. Tial dum la tuta ekzisto de la urbo en ĝi estis konstruataj pluraj preĝejoj, monaĥejoj (eĉ nun plu funkcias kvar monaĥejoj!), palacoj de princoj, episkopoj kaj mitropolitoj. La katedralo dediĉita al la Endormiĝo de Dipatrino, origine konstruita el ligno, en la 12a jarcento estis refarita el kalkoŝtono, poste kelkfoje detruiĝis kaj rekonstruiĝis. La lasta, nun ekzistanta brika katedralo, aperis en 1512. Al la 16a jarcento apartenas kelkaj el aliaj nunaj konstruaĵoj en Rostovo – preĝejo de Isidoro la Benita sur remparo, baziliko de la Abrahama monaĥejo, la plej malnova parto de la Metropolita palaco… Sed la plej signifa arkitektura heredaĵo de Rostovo apartenas al la 17a jarcento. En 1608, en la epoko de la “Granda Malordo”, la urbon detruis kaj bruligis la trupoj de Falsdemetrio la 2a. Poste neniujn militajn invadojn la urbo travivis, sed en 1631-1633 ĝia centro estis ĉirkaŭita de 2,7-kilometra terremparo, konstruita laŭ la plej moderna por tiu tempo maniero, sub la gvido de la nederlanda militinĝeniero Jan Cornelius van Rodenburg, en la formo de naŭpinta stelo. Oni asertas, ke nun ĝi estas la plej bone konserviĝinta tiaspeca tera fortikaĵo – nek en Nederlando, nek en Svedio kaj aliaj landoj, kie oni konstruis fortikaĵojn laŭ la nederlanda maniero, restis tiom plenaj remparoj! Dum 1652-1690 la Rostova kaj Jaroslavla mitropolito estis Jono la 3a Sisoido (Иона Сысоевич, 1607-1690), multe zorginta pri konstruado. Li rekonstruigis kaj grave pligrandigis la Metropolitan palacon, en kies konsiston eniris kvin novaj preĝejoj, pluraj loĝ- kaj mastrumkonstruaĵoj kaj dekoraj “fortikaĵaj” muroj kaj turoj. Krome estis konstruitaj nova sonorilejo kun surloke gisitaj sonoriloj (la plej granda Sisoj pezas 33 tunojn; ĉiuj konserviĝis kaj funkcias ĝis nun) kaj kelkaj paroĥaj kaj monaĥejaj preĝejoj en Rostovo kaj en aliaj urboj de la metropolitujo. La ensemblo de la Metropolita palaco ricevis poste la nomon Rostova Kremlo (tio ne estas tute korekta, ĉar ĝi ne estas citadelo, kastelo aŭ vera fortikaĵo), kiu kune kun la katedralo, sonorilejo, turoj kaj apudaj urbaj preĝejoj, aspektas kiel mirinda fabela urbo. La arkitekturaj trajtoj ŝajnas iom arkaikaj, ĉar, cele de stila unueco, ili parte imitas la ornamaĵojn de la 16-jarcenta katedralo, sed en ili samtempe senteblas kaŝe uzitaj tute ĝisdataj barokaj ideoj. La arkitekto Petro Dosajev kombinis la malsamajn elementojn plene kohere. La preĝejojn ornamis per freskoj kaj ikonostazoj la plej bonaj tiutempaj artistoj… Ĝenerale, la tuta Kremla ensemblo fariĝis unu el la plej belaj kaj esprimivaj arkitekturaj monumentoj de la 17a jarcento en Rusio. En la fino de la 18a jarcento la rezidejo de la metropopolitoj estis translokita el Rostovo al Jaroslavlo. La brila verko de Jono ne plu estis bezonata kaj komencis detruiĝi. Estis eĉ ordono de Aleksandro la 1a malkonstrui ĝin kaj el la ricevitaj brikoj fari foirajn butikojn. Feliĉe, estis malkonstruita nur la alta horloĝturo, kaj la ceteron oni ne tuŝis pro protestoj de rostovanoj. La Rostova Kremlo iom-post-iom kadukiĝis. Nur en 1883 tie estis fondita muzeo kaj komenciĝis riparlaboroj, tamen plena scienca restaŭro ne okazis. En 1953 tra Rostovo iris forta tornado, kiu faris multajn damaĝojn kaj forŝiris plurajn tegmentojn kaj kupolojn de la kremlaj konstruaĵoj. Por savi la monumenton, kies historia kaj kultura valoro fariĝis por ĉiuj evidenta, estis investitaj grandaj rimedoj, kaj fine de la 1950aj jaroj la ĉefaj restaŭraj laboroj estis faritaj; krome, la muzeo grave vastiĝis kaj riĉiĝis. De tiam Rostovo estas ŝatata kaj multe vizitata turisma centro en la fama itinero “Ora Ringo”. En la 18a jarcento en Rostovo estis lanĉitaj ĉiujaraj foiroj, kiuj daŭris ĝis la fino de la 19a jarcento. Dum la foiro al la urbo kun ĉ. 10 mil loĝantoj venadis ĝis 100 mil gastoj. Unu el la ĉefaj enspezofontoj por la lokanoj estis gastigado de la foirgastoj. La ĉefa figuro en la urbo iĝis riĉa negocisto, kaj en Rostovo abunde konstruiĝis grandaj negocistaj domoj kaj palacetoj. Fine de la 19a kaj en la 20a jarcentoj (dun la Sovetia epoko), en la urbo aperis kelkaj ne tre grandaj industriaj entreprenoj. Nun en la urbo loĝas iom pli ol 30 mil homoj. Ekster siaj famaj turismaj lokoj Rostovo vivas kiel malbrua provinca distrikta urbeto, sur kies stratoj konserviĝis la etoso de la antaŭaj epokoj. La rakonto pri Rostovo estus ne plena, se ni ne mencius almenaŭ du aferojn, pri kiuj ĝi famas tra la lando. La unua estas la fama loka arta metio “finiftj” – suremajla pentroarto, ekzistanta ĉi tie ekde la 1760aj jaroj. Ĝi venis eble el la nordaj rusaj urboj, eble el Francio, kie ĝi iam aperis – tamen nek en Limoĝo, nek en Solviĉegodsko, nek en aliaj lokoj ĝi plu ekzistas, sed en Rostovo ĝi prosperas. Ĉi tie ekde 1960 funkcias fabriko de emajlaj pentraĵoj kun propra muzeo kaj vendejo, kie oni povas aĉeti aŭ mendi belan broĉon, orelringojn, skatolojn, ikonojn, portretojn… La tekniko estas fajna kaj komplika, la objektoj kostas sufiĉe multe, sed la intereso pri ili, almenaŭ en Rusio kaj orientaziaj landoj, kie oni aprezas komplikajn manlaborojn, restas alta. La dua menciindaĵo estas la granda legombreda signifo de Rostovo. Pro la speciale taŭga fekunda grundo ĉirkaŭ la lago Nero bonege kreskas diversaj legomoj, kaj iam de ĉi tie al aliaj urboj de Rusio, inkluzive de Moskvo kaj Peterburgo, venis grandkvante freŝaj kaj sekigitaj karotoj, petroseloj, asparagoj, kukumoj kaj similaĵoj. Ĝis nun la lokaj kamparanoj uzas por legomoj la vorton “varo”. Ĉi tie unue en Rusio oni komencis kultivi pizojn kaj produkti el ili konservaĵojn – tiu industrio ekzistas ĝis nun. Apud Rostovo unue en Rusio aperis kaj plu ekzistas plantejoj de cikorio – pseŭdokafo kaj kafmiksaĵoj el ĝi ĝis nun estas ĉi tie produktataj; eĉ pli: “cikorio” estas tre ŝatata loka trinkaĵo… Certe, ankaŭ tio estas siaspeca kultura heredaĵo – ja pizojn manĝas eĉ tiuj, kiuj neniam interesiĝis pri Rostovo. Se vi venos al Rostovo por kelkaj horoj, laŭ la itinero “Ora ringo”, vi nepre vizitos Kremlon kun ties arkitekturaj belaĵoj kaj riĉan muzeon, kie vi vidos malnovajn ikonojn, artajn religiajn brodaĵojn, pentraĵojn, emajlaĵojn ktp. Se vi sukcesos, vi aŭskultos belegan sonoradon de la 17-jarcentaj sonoriloj. Vi vizitos apudan artan bazaron, kie povos aĉeti emajlajn ornamaĵojn kaj skatolojn, lokajn nigrajn poluritajn ceramikaĵojn kaj aliajn memoraĵojn. Ne malbonas freŝe kaptitaj kaj fumigitaj fiŝoj el la lago Nero. La Jakoba-Demetria monaĥejo de Savinto ĉe la bordo de Nero Se vi havos iom pli da tempo, vizitu la Abrahaman kaj Savinto-Jakoban monaĥejojn, kiuj prezentas kromajn elstarajn arkitekturajn ensemblojn. Sed en Rostovon indas veni speciale por kelkaj tagoj – dekoj da malgrandaj, sed oportunaj hoteletoj facile ebligas tion. Tiam vi povos malrapide promeni tra malnovaj stratoj kun negocistaj domoj de pasintaj jarcentoj, viziti la emajlan fabrikon, plurajn malgrandajn muzeojn, inter kiuj estas ne nur kutimaj – ekzemple, muzeo de negocista vivo aŭ muzeo de armiloj – sed eĉ muzeo de Princino Rano, tre ŝatata de infanoj. Vi povos viziti apudajn pitoreskajn vilaĝojn – Poreĉje kun la plej alta en Rusio eksterurba kampanilo, kie estis centro de legomĝardena kulturo (kun muzeo pri tiu fako), Iŝna kun bonege konserviĝinta ligna preĝejo de la 17a jarcento, Borisogleb kun la malnova monaĥejo de Sanktaj Boriso kaj Glebo, kiu konkuras laŭ la beleco kun Rostova Kremlo mem Tute bela kaj valora tempopasigo, kredu min! Nikolao Gudskov En ĉi tiu ciklo jam aperis:Halina Gorecka: Smolensk, heroa urbo sur sep montetoj (La Ondo de Esperanto, 2015, №1) Nia trezoro La multfaceta talento de Edmond PrivatEdmond Privat [prononcu: Edmón Privá] naskiĝis la 17an de aŭgusto 1889 en Ĝenevo, kie liaj gepatroj posedis lernejon, kiun en 1814 fondis lia praavo Egiste Privat. En ĉi tiu lernejo Edmond ekstudis kiel la plej juna lernanto, kaj poste li iĝis la plej juna en sia licea klaso – je du jaroj pli juna ol lia samklasano Hector Hodler. Post la abiturienta ekzameno (1907) Privat vojaĝis en Britio kaj Norda Ameriko, studis lingvistikon kaj literaturon en Ĝenevo kaj Parizo, kaj ekde 1912 laboris kiel instruisto en Svislando kaj Britio. Dum la Unua Mondmilito Privat kiel ĵurnalisto de Journal de Gèneve, Temps kaj Daily News vizitis plurajn lokojn de la Orienta Eŭropo. Precipe li interesiĝis pri Pollando: li fondis komitaton por sendependiĝo de Pollando kaj en 1918 doktoriĝis pri historio per tezo pri la Pollanda ribelo en 1830. Tradukisto, ĵurnalisto, profesoroEkde 1920 Privat laboris en la Ligo de Nacioj (LN) kiel tradukisto, kaj dum 1922–27 ankaŭ kiel konsilanto kaj poste vicdelegito de la LN-delegacio de Persio. Fininte la karieron ĉe LN, li dum kvarona jarcento estis profesoro pri la anglaj lingvo kaj literaturo en la komerca altlernejo en Bellinzona (1933–45) kaj en la Neŭŝatela universitato (1945–59). Pli ol tri jardekojn Privat kunlaboris en la socialisma ĵurnalo La Sentinelle, en la kooperativa Coopération, kaj en la kristana kaj pacifista gazeto L'Essor, kiun li redaktis (1944–49). Li verkis france librojn pri temoj sociaj kaj historiaj kaj en 1925 kunfondis la Ĝenevan radion. Privat multe laboris en la kontraŭkoloniisma komitato, kunfondita de li en 1925, kaj partoprenis la kampanjon de Nansen kontraŭ malsato en Ruslando. Privat kaj GandhiTre grava por Privat estis la konatiĝo kun Mahatma Gandhi en 1931 kaj helpo ĉe ties prelegvojaĝado. Laŭ invito de Gandhi, Edmond Privat kun sia edzino en 1932 akompanis lin ŝipe al Barato kaj pasigis tie kelkajn monatojn. Privat fondis kaj prezidis komitaton por sendependiĝo de Barato. La ideoj de Gandhi pri neperforta rezistado iĝis parto de la filozofio de Privat, kiu estis pacifisto, kvakero, nudisto, vegetarano kaj apoganto de civilservo. [Gandhi kaj Privat en Villeneuve (1931) Siajn ideojn pri la socia ordo Privat prezentis en la libro La choc de patriotismes (Parizo, 1931), kiu aperis en Esperanto kiel Interpopola konduto (Budapeŝto, 1935), kaj en Federala sperto (1958). Seniluziigita pri LN (poste ankaŭ pri UN), li aliĝis al la mondfederismo, kredante la sperton de la diversnaciaj Svislando kaj Usono pli pozitiva ol tiun de la interŝtataj organizoj, kiuj ne sukcesas preventi militojn kaj konfliktojn inter la ŝtatoj. La kaŭzo, laŭ li, estis, ke federacio havas centrajn organojn konsistantajn el personoj respondecaj al la elektintaj popolanoj, sed la organoj de LN/UN konsistas el reprezentantoj de registaroj, respondecaj al siaj landaj registaroj kaj defendantaj ties interesojn. Edmond Privat subtenis proksimajn rilatojn kun Romain Rolland, Jawaharlal Nehru, Pierre Cérésole kaj aliaj “progresemuloj” de sia epoko. Kvankam Privat aliĝis al la Svisa Socialisma Partio ankoraŭ en 1920, li publike kritikis la militon de la socialisma registaro de Francio en Alĝerio kaj la “realan socialismon” en la landoj, gvidataj de komunistoj. Malgraŭ sia admiro al Usono, li kondamnis la Usonan agreson kontraŭ Vjetnamio. Ĉi tiun kritikon li faris nelonge antaŭ sia morto, okazinta la 28an de aŭgusto 1962 en Rolle. Privat dufoje edziĝis: en 1911 kun la franca esperantistino Angèle Fallot kaj en 1926 kun la svisa esperantistino Yvonne Bouvier, kiu multe helpis lin en lia agado. Entuziasma pioniro de EsperantoEn la antaŭa ĉapitro ni rakontis, ke en februaro 1903 la 13-jara Edmond Privat eklernis Esperanton samtempe kun sia 15-jara amiko Hector Hodler, kaj ke post kelkaj semajnoj ili fondis junularan Esperanto-klubon kaj la revuon Juna Esperantisto. Ni daŭrigu pri Privat. En 1904 Edmond publikigis sian unuan eseon pri Esperanto, kaj en 1905 la 16-jara ĝenevano partoprenis la unuan esperantistan mondkongreson en Bulonjo-ĉe-Maro (tien li venis ne piede, kiel kredigas la Enciklopedio de Esperanto kaj Vikipedio, sed trajne) kaj tie unuafoje montris sian oratoran talenton. En 1906 Hector kaj Edmond partoprenis en la organizado de la dua kongreso en Ĝenevo, sed post la fino de la liceo en 1907 ilia kunlaboro malintensiĝis: Hector dediĉis sin plentempe la redaktado de Esperanto kaj organizado de UEA, kaj Edmond iris al Kembriĝo por lerni la anglan kaj por helpi ĉe la organizo de la tria UK. Fine de 1907 li, kiel agento de la Pariza eldonejo Hachette, iris al Usono por starigi komercajn kontaktojn. Vojaĝoj kaj renkontiĝojEn Usono Privat rapide plenumis la komision de Hachette kaj poste dum pluraj monatoj propagandis kaj instruis Esperanton. Li rakontis pri Esperanto al pluraj influaj usonanoj kaj eĉ prezentis Esperanton al la prezidento Roosevelt en la Blanka Domo. Privat estis ofte intervjuata kaj diskoniĝis tra Usono kiel eksperto pri la nova lingvo; en ĉi tiu rolo lin invitis la senato de Ohio por prezenti Esperanton en diskuto pri leĝo pri instruado de la lingvo en la publikaj lernejoj de Ohio. Krom prelegi kaj instrui en Usono kaj Kanado, Privat verkis anglalingvan lernolibron de Esperanto kaj kunorganizis la unuan Esperanto-Kongreson en Usono, antaŭ kiu li gvidis unusemajnan superan kurson. Reveninte al Eŭropo, Privat plu propagandis kaj instruis la lingvon, verkis lernolibrojn, eseojn kaj poemojn, gajnis la poezian premion en la Unuaj Floraj Ludoj kadre de la 5a UK (Barcelono, 1909), fondis Internacian Esperanto-Instituton en Ĝenevo kun filioj en aliaj landoj, kaj multe vojaĝis. Unu el liaj vojaĝceloj estis Ruslando en la vintro 1911–12, kaj tiam li ne nur prelegis por esperantistoj, sed vizitis Zamenhofon en Varsovio kaj renkontiĝis en Peterburgo kun la ĉefministro Vladimir Kokovcev por pledi por Esperanto, suspektata en Ruslando pro la juĝo pri la prezidanto de la REL Aleksandr Postnikov. En 1913 li denove venis al Usono kaj estis akceptita de la prezidanto Wilson kaj de la financisto Carnegie. En siaj milittempaj vojaĝoj li ofte renkontiĝis kun esperantistoj kaj estis unu el malmultaj alilandaj samideanoj, kiuj vizitis Zamenhofon en Varsovio, unue sub la Ruslanda, poste sub la Germania regado. Post la milito Edmond Privat diskoniĝis en Esperantujo kiel la “ambasadoro” de Esperanto ĉe LN kaj gvidanto de la Esperanto-movado. Ĉe la Ligo de NaciojEn la 1a Asembleo de LN (decembro 1920) laŭ la iniciato de Privat estis prezentita projekto de rezolucio pri Esperanto, subskribita de reprezentantoj de 11 landoj. Ĝia traktado estis prokrastita al la 2a Asembleo, antaŭ kiu la asista ĝenerala sekretario de LN Inazô Nitobe vizitis la 13an UK (Prago, 1921) kaj verkis raporton “La lingva problemo kaj la Ligo de Nacioj”, en kiu li nomis Esperanton “motoro de internacia demokratio”. En la 2a Asembleo (septembro 1921) la ĝenerala sekretario de LN ricevis la taskon prepari raporton pri instruado de Esperanto en lernejoj por la 3a Asembleo. LN dissendis demandaron pri instruado de Esperanto al la registaroj kaj disponigis sian sidejon en Ĝenevo por Internacia Konferenco pri Instruado de Esperanto en Lernejoj (aprilo 1922). La konferenco, kiun Privat kunorganizis, proponis al LN rezolucion pri instruado de Esperanto. Post la konferenco kaj surbaze de la ricevitaj respondoj LN pretigis tre pozitivan raporton “Esperanto kiel internacia helpa lingvo”. La 3a Asembleo de LN (septembro 1922) akceptis ĉi tiun raporton, sed transdonis la demandon pri instruado de Esperanto al la LN-Komisiono pri intelekta kunlaborado, kiu rifuzis rekomendi Esperanton al instruado en lernejoj. Kvankam la enkonduko de Esperanto en lernejojn ne estis atingita, la rekono de Esperanto en LN spronis pliajn eksterajn agadojn, kiujn Privat organizis aŭ kunordigis: Komerca kaj Turisma Konferenco en Venecio (1923), Internacia Radio-Konferenco en Ĝenovo (1924), Konferenco pri Komerco kaj Industrio en Parizo (1925), Konferenco “Paco per lernejo” en Prago (1927). Li ankaŭ starigis bonajn kontaktojn kun la Internacia Labor-Oficejo en Ĝenevo. La kontrakto de HelsinkiAntaŭ la Unua Mondmilito Privat ne multe agadis en UEA, kvankam li estis ĝia komitatano. Sed post la morto de Hodler (1920) li daŭrigis la organizan laboron de sia forpasinta amiko. La antaŭmilita Esperanto-komunumo estis dupolusa: la individuaj esperantistoj ĉe UEA kaj la landaj asocioj (naciaj societoj) ĉe la Centra Oficejo en Parizo. La dueco daŭris post la milito. La solvon trovis Edmond Privat (vicprezidanto de UEA) kaj Gabriel Chavet (sekretario de la Centra Oficejo): dum la kuna ŝipveturado al la 14a UK (Helsinki, 1922) ili interkonsentis konservi la du centrojn kaj fondi tegmentan instancon. Ilia plano estis akceptita en la 14a UK kiel la Kontrakto de Helsinki. Laŭ ĝi la landaj asocioj starigis sian Konstantan Reprezentantaron (KR). KR kaj UEA formis sespersonan Centran Esperanto-Komitaton (poste Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, ICK). Unu jaron poste en la 15a UK (Nurenbergo, 1923) estis elektita la unua ICK kun Edmond Privat kiel ĝia prezidanto. Ĝis 1928 Privat restis prezidanto de ICK, kaj dum 1924–28 li estis ankaŭ prezidanto de UEA. Ekde 1920 ĝis 1934 Privat redaktis la organon de UEA Esperanto kaj ĉiunumere aperigis en ĝi siajn ĉefartikolojn. Krome li prezidis la Svisan Esperanto-Societon kaj plenumis aliajn movadajn taskojn, inter kiuj la plej honora estis la ĉiujara parolado ĉe la solena inaŭguro de UK. UEA: La vojo malsuprenUEA progresis, ĝia membraro en 1925 atingis 9 mil 424 personojn, ĝis nun ne reatingita nombro; la 15a UK en Nurenbergo (1923) estis rekorda kun 4963 aliĝintoj. Tamen en 1928 Privat estis devigita demisii el la prezidantaj postenoj en UEA kaj ICK pro kampanjo de la franca ĉefdelegito de UEA Georges Delanoue. La demokratieco de Privat, liaj rilatoj kun Gandhi kaj Rolland ŝajnis neakcepteblaj por la estroj de la neŭtrala movado, en kiu aperis naciismaj tendencoj en pluraj landoj. En UEA kaj ICK komenciĝis membrofalo, financa krizo kaj konfliktoj. En 1932 KR nuligis la Kontrakton de Helsinki. ICK ĉesis ekzisti, kaj en la 25a UK, okazinta en la nazia Kolonjo (1933), oni trovis kompromisan solvon. La rekonstruita UEA ne plu konsistis el individuoj, sed el landaj asocioj kaj “aktivaj membroj”. La unua elekto de la komitato, okazinta en la 26a UK (Stokholmo, 1934), estis ŝoka, ĉar Edmond Privat kaj kelkaj aliaj internacie konataj aktivuloj ne estis elektitaj. Privat ĉesis agi en UEA, kiu en 1936 disduiĝis je du asocioj, kiuj rekuniĝis nur post la Dua Mondmilito en 1947. Post la Dua MondmilitoKvankam la reunuiĝinta UEA en 1951 donis al Privat la titolon Honora Prezidanto, li apenaŭ reaktiviĝis en ĝi, sed akceptis la prezidantecon de la Universala Ligo, sekrete fondita en Nederlando, okupita de nazioj, por disvastigi la mondfederismon per Esperanto. Granda postmilita atingo de Privat estis lanĉo de la Esperanto-programo en la Svisa Radio Internacia, en kiu li paroladis ekde 1946 ĝis sia morto. Dum siaj lastaj vivojaroj li, malgraŭ malfacila moviĝado, laŭeble partoprenis la esperantistan vivon en Svislando. Daŭran popularecon ĝuis liaj libroj, precipe Karlo, Vivo de Zamenhof, Historio de la lingvo Esperanto kaj Esprimo de sentoj en Esperanto, kiuj estas plurfoje reeldonitaj, ankaŭ post lia morto. Aleksander Korĵenkov Ĉi tiu teksto estas verkita surbaze de la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Edmond Privat en la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK), ĉe kies preparado estis utiligitaj jenaj fontoj: Enciklopedio de Esperanto / Komp. I. Ŝirjaev, L. Kökény, V. Bleier. 2a eld. Budapest: HEA, 1979. Gacond C. Private kun Edmond Privat // Esperanto, 1989, №7-8. Gacond C. Private kun Privat // La Gazeto, 2001, №95. Gacond C., Dognac H. Edmond Privat kaj la privata lernejo Privat // Esperanto, 2003, №12; 2004, №1. Gacond C., Schneller R. Edmond Privat mortis antaŭ 50 jaroj // Svisa Esperanto-Societo Informas, 2012, №3. Klag R. Mahatma Gandhi, Edmond Privat kaj Esperanto [Prelegoteksto de nedatita elsendo de Radio Aŭstria Internacia]. Korĵenkov A. Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj, 2005. Künzli A. Universalaj Lingvoj en Svislando: Svisa Enciklopedio Planlingva. La Chaux-de-Fonds: SES; CDELI, 2006. Lagrange G. Privat kaj Lanti // La Ondo de Esperanto, 1992, №3, 4). Privat E. Aventuroj de pioniro. La Laguna: J. Régulo, 1962. Privat E. Esperantistaj legendoj // Esperanto, 1954, №3. La verda vivo de PapazovPapazov, Dimitar. El mia verda vivo. Rememoroj de esperantista kaj socia aganto / Antaŭparolo de Detlev Blanke. – Berlino-Sofio: Dafna, 2013, 218 p., il.Kun atento kaj krajono mi komencis esplori la recenzatan verkon. Ĝuste esplori, ĉar la aŭtoro estas ne nur travivinto de la bulgariaj kaj alilandaj eventoj, sed li estas partoprenanto de la historio. La verkon de Dimitar Papazov iom ordigis kaj redaktis Detlev Blanke, ankaŭ li verkis la antaŭparolon, enmetis la enhavtabelon kaj “inventis” pli ol 200 subtitolojn. Temas pri eldonado, Esperanto-movado en Bulgario ekde la unuaj pioniroj Miloslav Bogdanov kaj Dimitar Blagojev, politikaj procezoj, financa agado, kunlaboro en la internacia Esperanto-movado, partopreno en naciaj kaj internacia kongresoj kaj konsultiĝoj. Sian biografion Papazov pliriĉigis per historia informo pri la deveno de la familio “Papazov” kaj ĝiaj ligoj al la revolucia komitato por liberigo, kiuj estas tre gravaj por la aŭtoro. Dum sia poresperanta agado Papazov laboris ĉefe kiel sekretario. Unue oni komisiis al li prezidantan postenon por la Organiza Komitato de la 34a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO en Veliko Tarnovo (1978). Post la IJK Papazov estis invitita labori en la ĉefoficejo de la Bulgara Esperanto-Asocio (BEA). Tie li dum 15 jaroj laboris kiel organiza sekretario kaj ĝenerala sekretario de BEA. Fine de la 1970aj kaj dum la 1980aj jaroj prioritatoj de BEA troviĝis en kelkaj direktoj. La unua celo estis krei materian fundamenton de la asocio, kiu en 1978 konsistis el du presbazoj por la Urba Estraro de BEA kun 15 laborantoj. BEA, siatempe ricevanta ŝtatan subvencion 1000 dolaroj, sukcesis danke al kreitaj entreprenoj, en kiuj laboris 3000 personoj, grave firmigi la financan fundamenton kaj rifuzi la ŝtatan subvencion. Ekzemple dum 1987 BEA perlaboris 1 milionon da dolaroj laŭ la tiama valutkurzo. Dum la 42a kongreso de BEA Papazov transdonis al la sekvonta estraro la asocion kun kapitalo de preskaŭ 8 milionoj da dolaroj ricevitaj de la mastrumagado kaj per nemoveblaĵoj ne malpli valoraj. La dua direkto de la laboro de Papazov en BEA estis plijunigo de la asocio kaj profesiigo de la laboro en la Centra Estraro kaj en la distriktaj estraroj. Plia celo de Papazov estis kolektado de materialo pri la historio de BEA. Danke al la subteno de la estraro de BEA Papazov sukcesis establi Bulgaran Esperanto-Muzeon kaj gajnis profesian oficiston de la Nacia Biblioteko en Sofio por prilaboro de la dokumentoj. Krom la suprecititaj direktoj Papazov laboris por la Balkana Esperanto-movado. Li iniciatis kaj organizis la unuan Balkanan Esperanto-Renkontiĝon en Bankja (apud Sofio) kaj estis elektita kiel sekretario de la Balkana Esperanto-komitato. Papazov aktivis ankaŭ ekster la Esperanto-movado. Li laboris en Nacia Muzeo de la Revolucia Movado en Bulgario. Poste li laboris kiel profesia organizanto en la Sofia distrikta junulara organizaĵo por establigo de junularaj domoj kaj kluboj. Kiel prezidanto de la neregistara organizo Espero Papazov estis logita al diversaj neesperantaj organizaĵoj. Li iniciatis kreadon de popola legejo (kulturdomo) kaj fariĝis ties vicprezidanto, krome membro de la Gvida Konsilio de la Organizaĵo de la Unuigitaj Bulgaroj kaj de ĝia socia parlamento kun reprezentantoj el pli ol 40 landoj. Papazov membras en la Nacia Konsilantaro de la Nacia Movado de Rusofiloj, kiu organizas ĉiujarajn renkontiĝojn kun pli ol 10 mil personoj. Li estas membro de la Asocio de la Sciencistoj en Bulgario kaj de la Asocio de la Sendependaj Bulgaraj Verkistoj. En 2008 Papazov estis elektita eksterlanda profesoro de la Internacia Cirila-Metodia Akademio por Slava Klerigado, registrita en Moskvo. Papazov preskaŭ monotone priskribas siajn prepar-, dum- kaj la postkongresajn laborojn por Internacia Junulara Kongreso (1978) kiujn oni taksis kiel altnivelaj. Sendube la laboroj por Komsomolo kaj en la junulara Esperanto-movado donis al Papazov bezonatajn spertojn por iom ordigi materialojn por iam verkota historio de Bulgara Esperanto-movado. La recenzata verko estas nur kiel fundamento por la planata konstruaĵo. Ekzemple grandan parton de sia verko Papazov dediĉas ĝuste al la bulgara Esperanto-movado kaj al socialisma movado en Bulgario kiuj estis nedisigeblaj almenaŭ ĝis la ŝanĝoj en politika sistemo de socialisma bloko mem. Apartan atenton la aŭtoro dediĉis al la Balkana Esperanto-Movado kaj al la ideo de Stalin pri la unuigo de Bulgario kaj Jugoslavio. Pri ĉi tiu ideo mankas informoj, sed Papazov esperas je tago kiam oni malfermos la arkivojn kun sekretaj dosieroj. Papazov kelkfoje aludas pri sia lama memoro. Tamen li tre detale priskribis diversajn epizodojn en lia fruktodona poresperanta agado, ekzemple: batalo de du esperantistoj kontraŭ policistoj; alveno de 500 polaj esperantistoj anstataŭ la atenditaj 50; pri la “perditaj” 5000 dolaroj, en situacio kiam en Bulgario oni povus aresti eĉ pro 5 dolaroj. En la 1980aj jaroj danke al mono ricevita pro la sukcesa mastrumagado BEA povis vivteni mem kaj realigi siajn projektojn, eldonagadon, Bulgaran Esperanto-Teatron ktp. Sed la ekonomiaj kaj politikaj ŝanĝoj post la falo de la socialisma sociordo, neniigis la tre perspektivan projekton pri la Bulgara Enciklopedio “Esperanto”. Laŭ la plano, diskonigita en 1995, ĝi devus havi ĉ. 1200 paĝojn kun pli ol 3800 artikoloj. Estis planite transdoni la libron al presejo en septembre 1996. Sed en 2004 aperis informo, ke la bulgara teamo, kompilinta la Enciklopedion, kapitulacis kaj la verko ne estos eldonita pro la financaj problemoj. Ni do restis sen tiu grandega trezorejo da scioj pri Esperantaj historio, kulturo, movado ktp. La nuna verko de Dimitar Papazov iom ŝtopas la breĉon. Oni povus nur bedaŭri, ke la eldonkvanto estas nur 60 ekzempleroj. Ni povas esperi ke ĉi tiu verko instigos aliajn veteranojn de Esperanto-movado verki similajn rememorojn. Papazov modeste mencias pri sia serioza esploro kiel pajlero por la estontaj historiistoj. Sed la recenzata verko jam estas preta kiel fundamento de Bulgara Esperanto-historio. Anatolij Sidorov Literatura konkurso Liro-2015La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Por Liro-2015 estas proponitaj du tradukendaj verkoj: 1. Traduko el la angla: Lost on dress parade – novelo de O. Henry; 2. Traduko el la rusa: Bargamot i Garasjka – novelo de Leonid Andrejev. La originaloj de la tradukendaj tekstoj estas elŝuteblaj en nia retejo: Lost on dress parade; Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). Oni povas sendi la tekstojn rete (slipoj estu sendataj en apartaj mesaĝoj), al la ret-adreso sezonoj@yahoo.com. La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2015. La laŭreatoj (unu en ĉiu branĉo) ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La organizantoj ĝis la 1a de januaro 2018 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la premiitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizantoj en okazo de libroforma eldono. La plej bona traduko de la novelo de O. Henry aperos en la antologio de anglalingva literaturo, eldonota de Sezonoj. Bonŝancon! Halina Gorecka Detalaj informoj pri la antaŭaj konkursoj. Ricevitaj librojBronŝtejn, Mikaelo. Kaj ekmatenos: Poemaro. – M.: Impeto, 2014. – 152 p., il.; 300 ekz. – [Aĉeto]. Kie estas volo, tie estas vojo: Memorlibro pri Hideo Yagi / Redaktis Doi Ĉieko. – Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 2006. – 128 p., il. – [Donaco de Syôzi Nobuyuki]. Papazov, Dimitar. El mia verda vivo. Rememoroj de esperantista kaj socia aganto / Antaŭparolo de Detlev Blanke. – Berlino; Sofio: Dafna, 2013. – 218 p., il.; 60 ekz. – [Recenzoekzemplero]. Ricevitaj gazetojAktuala, 2015/3; Pri pacientoj kaj doktorojStatistikoPaciento: Diru bonvole, sinjoro doktoro, ĉu mi havas ŝancojn resaniĝi? Doktoro: Centprocente jes! La statistiko montras, ke mortas naŭ el dek malsaniĝintoj je tiu ĉi malsano. Naŭ miaj pacientoj jam mortis. Tial vi estas ĝuste tiu deka, kiu nepre resaniĝos. La sola kondiĉoAl doktoro venis paciento suferanta pro kapdoloro. Kuracisto faras preskribon por li: – Jen por vi medikamento kontraŭ kapdoloro. Glutu unu tablojdon vespere, kaj matene … se vi vekiĝos, ankoraŭ unu. Plukis kaj tradukis Kukucapa Nemoskovskaja La Ondo de EsperantoSENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2015, №7 (249)Aperas ĉiumonate Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.© La Ondo de Esperanto, 2015. |