La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2015. №8-9 (250-251)

Foto: Halina Gorecka

La kovropaĝa foto montras memorindan momenton de la jubilea UK: centoj da kongresanoj, venintaj el Lillo, promenadis tra la urbo de la plej unua UK kaj ekvidis, ke super la urbodomo de Bulonjo-ĉe-Maro unuafoje flirtas alia flago ol tiu de la urbo aŭ de Francio. (Foto: Halina Gorecka)


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

  • Arta Aŭtuno en Poznano
  • Fotoraportoj (Marija Belošević, Srećko Radulović, ICH)
  • Kolofono

Septembro 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

oktobro

1. Sciotago (komenco de la lernojaro) en Ruslando kaj en kelkaj ekssovetuniaj landoj.

Ludoviko XIVAntaŭ 300 jaroj mortis Ludoviko XIV (1638-1715), reĝo de Francio dum 72 jaroj (1643-1715) kaj 100 tagoj – plej longe inter la reĝoj de grandaj eŭropaj ŝtatoj.

2. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Lennox Lewis (1965-), brita-kanada boksisto, olimpika ĉampiono (1988), plurfoja mondĉampiono en la superpeza kategorio inter 1993 kaj 2003.

Antaŭ 50 jaroj en Berlino mortis la germana verkisto Johannes Bobrowski (1917-65), naskita en Tilzito (nun: Sovetsk en Kaliningrada regiono de Ruslando).

6. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Franz Josef Strauß (1915-88), germana politikisto, prezidanto de Kristana-Sociala Unio (1961-88).

Antaŭ 25 jaroj mortis Thomas “Tom” Fogerty (1941-90), ritmgitaristo en Creedence Clearwater Revival.

7. Antaŭ 75 jaroj (1940) Rumanio cedis la Sudan Dobruĝon al Bulgario.

Batalo ĉe Tendra

9. Antaŭ 225 jaroj (1790) la rusa mararmeo de Fjodor Uŝakov ĉe Tendra venkis la Otomanan mararmeon.

kfc

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Harland David “Kolonelo” Sanders (1890-1980), kreinto de la rapid-restoracia reto “Kentucky Fried Chicken”

Antaŭ 25 jaroj estis murdita Aleksandr Menj (1935-1990), rusortodoksa pastro, predikanto kaj teologo.

11. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Jānis Pliekšāns (1865-1929), latva poeto verkinta kun la plumnomo Rajnis.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Bashar Hafez al-Assad (1965-), prezidento de Sirio ekde 2000.

kaverno Lascaux

12. Antaŭ 75 jaroj (1940) en la kaverno Lascaux (Francio) estis trovitaj pentraĵoj, faritaj antaŭ ĉ. 17 mil jaroj.

Antaŭ 25 jaroj (1990) en Moskvo reprezentantoj de USSR, Usono, Britio, Francio, GDR kaj FRG subskribis traktaton pri la reunuigo de Germanio.

13. Antaŭ 75 jaroj (1940) Italio invadis Egiption.

Medvedev

14. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Dmitrij Medvedev (1965-), la tria prezidento de Ruslando (2008-12).

Agatha Christie

15. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Agatha Christie (fraŭline: Miller, 1890-1976), brita verkistino, aŭtorino de pli ol 60 krimromanoj.

17. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Edward Symoens (1915-95), instruisto kaj esperantisto, prezidanto de Flandra Esperanto-Ligo (1979-84) kaj de ILEI (1987-91).

20. Antaŭ 25 jaroj (1990) la Suda Osetio deklaris sian sendependiĝon de Kartvelio.

21. Internacia tago de paco.

Antaŭ 600 jaroj naskiĝis Frederiko III (1415-93), imperiestro de la Sankta Romia Imperio (1452-93).

23. Ekvinokso.

Ĥubilaj

Antaŭ 50 jaroj (1965) ĉesis la dua Barata-Pakistana milito.

Antaŭ 800 jaroj naskiĝis Kublaj-Ĥano (Ĥubilaj, 1215-94), nepo de Ĝingis-Ĥano, fondinto de la imperio Juan.

Antaŭ 275 jaroj naskiĝis Go-Sakuramachi (1740-1813), la lasta (oka) virina imperiestro de Japanio (1762-71).

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Friedrich Wilhelm Ernst Paulus (1890-1957), germana generalo kaj feldmarŝalo, estro de la 6a armeo, kapitulacinta ĉe Stalingrado (1943).

ARKONES

25. En Poznano komenciĝos ARKONES-31.

Antaŭ 225 jaroj (1790) fondiĝis la Pekina Opero.

Antaŭ 250 jaroj naskiĝis Michał Kleofas Ogiński (1765-1833), pollanda kaj ruslanda politikisto kaj komponisto, aŭtoro de la polonezo “Adiaŭ al Patrujo” (1794), tre populara en Belarusio, Pollando kaj Ruslando.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ethel Rosenberg (fraŭline: Greenglass, 1915-1953), usona judino, ekzekutita kune kune sia edzo Julius Rosenberg la 19an de junio 1953 kiel sovetia spiono.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Stefan Maul (1940-), germana ĵurnalisto kaj esperantisto, fondinto kaj redaktoro de Monato (1980-91, 1999-2010).

Poroŝenko

26. Antaŭ 200 jaroj (1815) Aŭstrio, Pruslando kaj Ruslando kreis la Sanktan Aliancon, al kiu poste aliĝis preskaŭ ĉiuj eŭropaj reĝoj.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Petro Poroŝenko (1965-), la 5a prezidanto de Ukrainio ekde 2014.

28. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Georgij Tovstonogov (1915-89), sovetia teatra reĝisoro kaj pedagogo, gvidanto de la Granda Dramteatro en Leningrado (1956-89), kiu nun estas nomita omaĝe al li.

30. Antaŭ 25 jaroj mortis Patrick Victor Martindale White (1912-90), aŭstralia verkisto, literatura Nobelpremiito (1973).

 


uk-100La jubilea kongreso

100a Universala Kongreso de Esperanto

Lillo, 25 julio – 1 aŭgusto 2015

 

La 100a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Lillo, kaj kiel jubilea ĝi kaptis multajn kongresanojn, eĉ rekordkvante dum la unuaj 15 jaroj de la 21a jarcento. Tamen la fina nombro de kongresanoj, iomete sub 2700, restas for de la antaŭa franca UK en Montpeliero (3133) en 1998, kio certe atestas pri la malkreskanta kvanto da personoj, kiuj partoprenas en UK, se ne pri io alia. Landaj salutantoj en la inaŭguro venis el 68 landoj.

La kongresejo Lille Grand Palais estas unu el tiuj novaj kongresejoj, kiuj de ekstere aspektas kiel betonaj bunkroj, sen fenestroj, ne io aparte alloga. Ankaŭ la Esperantaj flagoj, kiuj dum la komenca tago flirtis en pluvo kaj vento, estis hisitaj nur al duona stango, kaj mi ne estis la sola en kies kulturo tio signifas, ke iu mortis.

UK-100

La duonhisitaj flagoj (Foto: Peeter Aitai)

La centra halo en la dua etaĝo (aŭ la tria, laŭ la kongresa mapo) de la kongresejo estis bona por renkonti amikojn, etosumi, danci ktp. La kongresa kafejo estis en la sama halo kaj eblis aĉeti ankaŭ ion por manĝi, tamen dum la unua tago multaj aferoj elĉerpiĝis, interalie, porokaza kongresa biero, kiu tamen rehaveblis en postaj tagoj.

La pli malgrandaj kongresaj salonoj estis kaŝitaj foje en strangaj lokoj: unue necesis iri al pli supra etaĝo kaj poste necesis malsupri. Krome la rulŝtuparo iris nur al la dua etaĝo kaj poste necesis mem grimpi la stuparojn, nu troviĝis ankaŭ liftoj. Mi ne kontrolis, kiom bone la liftoj sufiĉas por klare maljunulara kongresanaro. Tamen iel ŝajnis al mi, ke eble ĉi-foja kongresanaro estis iom pli juna ol dum la pasintaj malgrandaj UKoj. Kvanto de kongresanoj ja rilatas ankaŭ al financa parto. La aŭkcio, tradicie gvidita de Humphrey Tonkin, portis al UEA unu el la plej bonaj rezultoj, nome pli ol 4000 eŭroj. Krome malaperis, forvendiĝis libroj el la libroservo jam dum unuaj tagoj. Feliĉe pro la proksimeco eblis nova livero el Roterdamo dum la ekskursa tago.

La inaŭgura parolado de Mark Fettes atendite referencis multe al Zamenhofa parolado en la unua Esperanto-Kongreso en 1905. La kongreso certe estis jubilea, kaj tio videblis, sed ne tro multe. La surprizo de la inaŭguro tamen estis kiam la prezidanto de la Akademio Christer Kiselman sukcesis silentigi la aŭskultantaron, kiam li admonis esperantistojn pro maltoleremo, nome en neniu nacia lingvo oni venus al ideo nomi iun lingvan fenomenon en nepropra lando “malsano”, kiel okazis en libro aperinta antaŭ 61 jaroj Du malsanoj en Esperanto, kaj, laŭ Kiselman, la sama tendenco kontraŭbatali malŝatatajn lingvajn fenomenojn daŭras ankaŭ nuntempe en Esperanto. Fakte en la esperantologia konferenco Vera Barandowská-Frank emfazis, ke estas nenio malbona en dialektoj, ili nur riĉigas la lingvon.

Ankaŭ aliaj kongresaj salonoj foje estis tro malgrandaj, sed foje ankaŭ aranĝeblis novaj prezentoj de tiuj teatraĵoj kiuj estis tro popularaj. Eble nomi nur unu, kiun mi mem sukcesis vidi, la itala profesia grupo faris teatraĵon pri la sorto de enmigrintoj en Italio kaj uzis Esperanton kiel lingvon de tiuj enmigrintoj por ne ligi la temon aparte al iu grupo de enmigrintoj.

UK-100

Pluraj kongreseroj estis tiel popularaj, ke malsufiĉis sidlokoj en kelkaj kunvenejoj
(Foto: Halina Gorecka)

Unu el kutimaj brilaj kongreseroj, la nacia vespero, bonege sukcesis ankaŭ en Lillo. Komence estis kanzona ekskurso tra Francio, poste sekvis kantoj de Jacques Brel, kiu tamen estis belgo sed kun franceca kulturo. Brile. La ekrano, kiu ofte restas senutiligata dum io prezentiĝas sur la scenejo, estis bone utiligata: eblis vidi laŭtemajn bildojn, aperis kantotekstoj por kunkanti. La nordo de Francio estis ankaŭ mineja regiono, kiun spegulis kelkaj el kantoj, tre kortuŝe, kaj kiel decas por mondcivitanoj kiel ni, la programero estis dediĉita omaĝe al mortintoj de mineja akcidento kiu okazis en Soma, Turkio en 2014.

Tamen granda parto el la kongresanoj devis sekvi la solenaĵojn en apudaj salonoj helpe de ekrano. Verŝajne la unuaj aliĝintoj ricevis biletojn en la ĉefa salono, dum malfrue aliĝintaj devis kontenti pri la televida ekrano. Mi mem apartenis al la feliĉuloj, sed konatoj, kiuj ne estis same feliĉaj, rakontis, ke estis kvazaŭ rigardi la aferon per televido: bone videblis, sed etoso mankis.

Inter la solenaĵoj ĉi-foje estis ankaŭ la ekskursa tago. Iom multekosta ceremonia vojaĝo al Bulonjo-ĉe-Maro pintis en la urba teatro kie okazis la kongreso en 1905, per promenado kun flagoj kaj standardoj al la stacidoma placo, kie estis inaŭgurita monumento memore al Zamenhof kaj la unua kongreso, kaj plu al urbodomo de Bulonjo, en kies tegmento la unuan fojon aperis alia flago ol tiu de la urbo aŭ de Francio.

UK-100

La Esperanta standardo flirtas sur la urbodomo de Bulonjo-ĉe-Maro
(Foto: Halina Gorecka)

Ankaŭ la urbo Lillo invitis parton el la kongresanoj al sia urbodomo kaj malfacilas diri, kiu el la akceptoj estis malpli bunta, nur limigita kvanto da vino kaj tre etaj manĝaĵetoj. Nu, nuntempe urbaj akceptoj ja kutimas esti limigitaj, sed ne ĉiam tiugrade.

La kunsido de legantoj de la revuo Esperanto estis en unu el malfacile troveblaj salonoj, kaj ĝi allogis malpli da publiko ol kutime. Iom bedaŭrinde, la redaktoro mem uzis la tempon por rakonti pri siaj malfacilaĵoj en la redakta laboro, kaj mankis tempo por komentoj kaj demandoj de la legantoj. Malkontento estis unu el senteblaj ecoj de tiu kunsido.

Inter la oficialaj decidoj faritaj en la kongreso estis du aparte gravaj: unue temis pri elekto de nova ĝenerala direktoro de UEA. Osmon Buller anstataŭos post duona jaro Veronika Poór el Hungario, kiel 32 jara ŝi estas nur iom pli juna ol Osmo mem, kiam li komencis labori en la CO, nu tamen ne komence kiel ĝenerala direktoro. La alia, eble pli grava, kvankam ne same rapide videbla decido, estis jura sendependiĝo de TEJO, kiun la komitato akceptis, tamen restas ankoraŭ praktikaĵoj antaŭ ol la decido vere validos.

Osmo Buller la lastan fojon ĉeestis en UK kiel oficisto de UEA. Li pensiiĝos en la unua kvarono de la venonta jaro. Ankaŭ Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de la iniciatoro de Esperanto, partoprenis la lastan fojon en la kongreso, almenaŭ kiel la parenco de Ludoviko Zamenhof. Lin estontece anstataŭos liaj du filinoj, unu el kiuj, Margareta, salutis persone la kongreson. Do, emociaj momentoj ne nur rilate la jubileon de UKoj. La plej kortuŝa tamen estis la lasta oficista kongreso de Osmo Buller. Lia voĉo kolapsis jam en la kunsido “La Centra Oficejo respondas”, kaj en la fermo li apenaŭ kapablis diri ion alian ol ”Vivu UEA!”.

Jukka Pietiläinen

Pri la 24 antaŭaj UKoj (ekde 1991 ĝis 2014) oni povas legi en nia retejo.


UK-100

UK-100: La kongresa rezolucio

 

Rezolucio de la 100a Universala Kongreso de Esperanto

 

Lillo, Francio, la 1an de aŭgusto 2015

La 2 695 partoprenantoj en la 100a Universala Kongreso de Esperanto,

kunveninte el 82 landoj, de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2015, en Lillo, Francio,

diskutinte la temon Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj en sep diversaj sesioj tra la kongresa semajno,

volante kontribui al la disvolviĝo de la Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturoj proklamita de Unesko,

konstatas, ke interkultura dialogo estas same urĝe necesa hodiaŭ, kiel ĝi estis antaŭ 110 jaroj, kiam okazis la unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro;

asertas, ke por vere interkomprenigi la homojn, tiu dialogo devas esti afero ne nur de la cerbo sed ankaŭ de la koro, kunplektanta klerigon kaj kundiskutadon, arton kaj amikecon;

atentigas, ke ĝuste tian multflankan interkulturan dialogon praktikas kaj disvolvas la tutmonda Esperanto-movado en siaj centoj da kongresoj kaj renkontiĝoj ĉiujare;

instigas ĉiujn aliajn aktivulojn kaj movadojn por interkultura dialogo doni pli da atento al la lingva dimensio de sia laboro, kaj al la reala funkciado de Esperanto kiel lingvo inkluziva kaj egaleca, kies uzado povas plifaciligi kaj pliprofundigi tian dialogon;

ree dediĉas sin al la kultivado kaj disvastigado de la valoroj de reciproka respekto, paco kaj justeco inter ĉiuj homoj, konforme al la celoj de Unesko kaj kunlige kun la aktualaj streboj de Unuiĝintaj Nacioj por konstrui daŭripovan mondan socion.


La 71-a IJK: La Komitato pli surprizis ol la programo

Foto: Clemens Fries

Ĉirkaŭ 300 personoj el pli ol 50 landoj partoprenis en la 71-a Internacia Junulara Kongreso en Vizbadeno, Germanio. En la lastaj kvar jaroj la kongreso ĉirkaŭiris la mondon, okazinte – post Kievo (Ukrainio) – en Hanojo (Vjetnamio), Nazareto (Israelo) kaj Fortalezo (Brazilo). Nun ĝi revenis al Eŭropo, tamen ne plene al la kutima por Eŭropo grandeco. Kaj tio eĉ malgraŭ la plej granda en la lastaj jaroj karavano – 59 personoj (tiel!) venis al la IJK kune, rekte el la 100-a Universala Kongreso en Lillo (Francio).

Kiel kongresejo servis komforta junulargastejo, kiun por la kutimaj kondiĉoj de IJK oni povas nomi luksa. Ĉiutaga purigado de la ĉambroj ne apartenas al ordinaraĵoj en junularaj renkontiĝoj. Tio, siavice, influis la kongresan kotizon, kiu estis iom alta.

Multaj elektis tendumi apud la kongresejo – kio estis malpli kosta, sed evidentiĝis ankaŭ pli danĝera. Dum la semajno iuj eksteruloj eniris la kampadejon kaj priŝtelis kelkajn tendojn.

Tumultaj elektoj

En la IJK okazis la komitata kunveno de TEJO: kadre de tri kunsidoj estis traktitaj dek tri tagorderoj, inter kiuj elekto de la nova estraro. Romualda Jeziorowska, la ununura membro de la Elekta Komisiono, kiu partoprenis en la kongreso, prezentis al la Komitato la raporton laŭ kiu kandidatiĝis naŭ personoj. La Komisiono rekomendis elekti ok el ili – do, esence pligrandigi la nombron de la estraranoj je unu. Jeziorowska argumentis, ke la kandidatoj estas valoraj – oni profitu de la kapablaj kaj laboremaj homoj – kaj kun proponitaj ok estraranoj oni povus havi seksan ekvilibron kun kvar viroj kaj kvar virinoj.

Spite tiun rekomendon la Komitato decidis malgrandigi la estraron ĝis 5 personoj. Tion pravigis ŝparoj je la vojaĝkostoj por la estraraj kunvenoj, kiuj en TEJO okazas du fojojn jare. Sed tio ne estis la lasta devio de la Komitato al la rekomendoj de la Elekta Komisiono.

En la dua kunsido Rogier Huurman prezentis petskribon subskribitan de 13 personoj – komitatanoj, anstataŭantoj kaj unu estrarano – laŭ kiu vicprezidanto Michael Boris Mandirola kandidatiĝu por la posteno de prezidanto por doni al la Komitato elekteblon. Dume Łukasz Żebrowski, la prezidanto 2011–2013 kaj 2013–2015, kandidatiĝu ankaŭ por simpla estraraneco. TEJO volas sendpendiĝi de UEA kaj en la proponata nova statuto troviĝas artikolo, kiu limigas la prezidantecon ĝis du sinsekvaj oficperiodoj. – Kvankam tiu leĝo ankoraŭ ne validas, ni kondutu laŭ la ĝia spirito – klarigis Huurman, la iniciatinto de la petskribo. Ĉe la kandidatiĝo de Mandirola reagis alia kandidato, Costanza Schönfeld: – Mi retiros mian kandidatiĝon, se Michael Boris estos elektita prezidanto.

La sekreta voĉdono tamen ne kondukis al elekto. Żebrowski ricevis subtenon de 10 komitatanoj, Mandirola – 9. Kun 5 sindetenoj kaj 2 nevalidaj voĉoj mankis la postulata subteno de minimume duono de la ĉeestantoj. Ambaŭ kandidatoj prezentis sin denove. Żebrowski emfazis, ke la organizo sub lia prezidado daŭre progresis kaj li volas realigi pliajn planojn: – Se la komitatanoj estas kontentaj pri mia laboro kaj pri la evoluoj en TEJO sub mia gvido, ili reelektu min por ke mi daŭrigu. Mandirola atentigis pri la laborstilo kiu distingas la kandidatojn: – Por mi tre grava estas la ekstera mondo, dum Łukasz fokusiĝas al la interno. Krome, okaze de problemoj li prezentas al la Komitato solvojn, kiujn la Komitato akceptu aŭ rifuzu, dum mi preferas labori grupe kaj kune kun la komitatanoj serĉi respondojn al problemaj demandoj.

En la dua voĉdono ĉiuj voĉdoniloj estis validaj kaj la sindetenoj falis ĝis 3. Mandirola ricevis 14 voĉojn kaj Żebrowski – 8. Tiel TEJO ekhavis novan prezidanton. Tuj post la elekto plia homo retiris sian kandidatiĝon – Tobiasz Kubisiowski, kandidato por la posteno de ĝenerala sekretario. Por tiu funkcio estis elektita per 21 voĉoj Arina Osipova el Rusio. La nova kasisto iĝis Cédric Marchal el Belgio (23 voĉoj).

Tiam sian kandidatiĝon subite retiris ankaŭ Alexandre Raymond, estrarano pri informado, kulturo kaj Pasporta Servo en la oficperiodo 2013–2015. Por la Estraro restis du liberaj lokoj kaj du kandidatoj – ambaŭ elektiĝis: Ariadna García Gutiérrez el Kubo kun 23 voĉoj, kaj Juliana Evandro el Brazilo kun 16.

La Estraro de TEJO 2015–2017

Prezidanto: Michael Boris Mandirola (Italio) – kunordigo, eksteraj rilatoj, aktivula trejnado, rilatoj kun UEA
Ĝenerala Sekretario: Arina Osipova (Rusio) – edukado, kongresoj, rilatoj kun ILEI kaj Fondumo Zamenhof
Kasisto: Cédric Marchal (Belgio) – financoj, subvencipetado, rilatoj kun UEA
Vicprezidanto: Juliana Evandro (Brazilo) – informado, kulturo, homaj rimedoj, adoleska agado, Pasporta Servo
Ariadna García Gutiérrez (Kubo) – landa agado, scienca kaj faka agado

Alia tikla punkto estis la sendependiĝo disde UEA. La proponata statuto, kiun kelkajn tagojn pli frue akceptis la Komitato de UEA, ne ricevis la verdan lumon de TEJO. Malgraŭ la insisto de la nova prezidanto, la Komitato decidis prokrasti la debaton. La komitatanoj postulis pli da tempo por konatiĝi kun la proponata statuto kaj ankaŭ la kontrakton, kiun TEJO intencas subskribi kun UEA kaj kiu difinos detalojn de la kunlaboro. Por tia proceduro voĉdonis 14 komitatanoj, dum 6 tuj esprimis sian subtenon por la proponata statuto. La Komitato de TEJO revenos al tiu temo kaj decidos pri ĝi en reta voĉdono.

En la kongreso okazis kunsidoj de Adoleska Komisiono, Komisiono de Aziaj Junuloj kaj Amerika Komisiono. Aparte kunvenis aktivuloj engaĝitaj en la grandan projekton de TEJO pri trejnado de trejnistoj, kiu ricevis financan subtenon de la Eŭropa Unio.

AMO-fotado

Inter 15 kaj 20 interesitojn altiris la 14-a AMO-seminario (Seminario pri Aktivula Maturigo), kiu ĉi-foje temis pri fotado. Sub la temo “Kiel foti mojose” sep gvidantoj instruis same pri la teknikoj de fotado kaj filmado, kiel pli vaste pri merkatiko. Priparolon de kutimaj eraroj sekvis la praktika parto. En la fono daŭre estis la bezonoj de la Esperanto-movado – reklamado de E-aranĝoj, raportado pri ili, varbado por la E-kursoj.

KLF pli kuirarta ol kultura

Kadre de la 71-a IJK okazis ankaŭ KLF. Malantaŭ ĉi tiu akronimo ne staris, kiel kutime, Kultura kaj Lingva Festivalo, sed Kulinara Lingva Festivalo. La ideo, tamen, restis la sama. La kongresanoj prezentis dekojn da landoj en la publika spaco, urbocentre, proksime al la ĉefa stacidomo. Ne mankis manĝaĵoj (precipe dolĉaj!) nek trinkaĵoj (precipe alkoholaj!). La Festivalo ne altiris grandan atenton de vizbadenanoj, sed venis televida skipo, kiu elsendis poste la materialon registritan tie. La tuto donis tre pozitivan impreson, gajan kaj diversecan.

Post la Festivalo oni iris al proksima klubejo, kie okazis koncerto de Jonny M kaj diskejo de DĴ Leo. La klubejo estis malfermita ankaŭ al neesperantistoj, kiuj por la plezuro gustumi Esperanto-muzikon devis pagi 5 eŭrojn.

Al tutmonda justeco, egalecen!

La kongresa temo, “Tutmonda justeco”, ne estis tre amplekse traktita. Apud la prelegoj pri iniciatoj por justa mondo kaj evolua kunlaboro (ambaŭ de Ulrich Matthias) kaj rajto je kono (de Michael Boris Mandirola) abundis programeroj pri seksegaleco kaj GLAT (akronimo por gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj), prizorgataj de Paulína Kožuchová kaj Rolando Bonkorpa el Egalecen. Ilia aktivado estis rimarkebla ankaŭ sur kelkaj nomŝildaj: laŭ la propono de Egalecen, menciita en la kongresa libro, homoj metis sur sian nomŝildon la preferatan pronomon, kun prefero al “genroneŭtrala” ri. “Enkonduko al neduumaj genroj” de Bonkorpa kaptis grandan atenton de la publiko – ĝi ricevis tiom da laŭdoj, ke oni petis la preleginton ripeti sian prezenton.

La nokta vivo

Eble la plej grava en IJK – kaj certe plej multnombre partoprenata – estas la vespera-nokta programo. La kutimaj trinkejo kaj gufujo, en kiuj ĉiam svarmas homoj, kaj la koncertoj: Asorti, Martin Wiese, JoMo, Ŝanĝo, Inicialoj DC… Unu vesperon okazis kvizo laŭ la modelo de “Famili-duelo”, televidprogramo konata en 57 landoj. Ekzempla demando: Nomu ion, kio estas malfacile lernebla. La respondoj? “La rusa lingvo” (23), “la angla lingvo” (22), “flugi” (20), “la ĉina lingvo” (18), “la franca lingvo” (17). La enketitoj, kiuj respondis la demandojn, estis inter la partoprenantoj de la kongreso – ĉiu aliĝinto ricevis antaŭ la IJK retmesaĝon kun ligilo al la enketilo.

Pli ol abunda estis la programo de la kinejo, kiun prizorgis Nils Klünder. La listo de la montrataj filmoj ampleksis 25 titolojn, inter kiuj iuj en la “plej altkvalita 3D-tekniko”.

Kaj ĝis Vroclavo!

IJK-2015

La sekva IJK okazos en Vroclavo, kaj la pollandanoj estis inter la plej aktivaj
en Vizbadeno (Foto: Kasia Wróblewska el la Reta fotaro de PEJ: fotoj.pej.pl)

La venonta IJK okazos en Vroclavo (Pollando), la 16–23an de julio 2016, tuj antaŭ la 101a Universala Kongreso en Nitro (Slovakio). Pli da informoj – paŝon post paŝo – aperos en la retejo http://ijk2016.tejo.org.

Paweł Fischer-Kotowski


Rekorda konferenco de ILEI

ILEI

[La podiuloj de maldekstre: Ariadna García Gutiérrez, Stefan MacGill,
Jean Vandecasteele (urbestro de Ostendo), Mirejo Grosjean, Kristin Tygat (tradukado),
Marc Cuffez (prezidanto de LKK) (Foto: Mónika Molnár)

Al la 48a konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), okazinta la 17–25an de julio 2015 en Oostende (Belgio), aliĝis 170 personoj el 34 landoj, kaj partoprenis ĝin 138 personoj el 30 landoj. Pluraj partoprenantoj konstatis, ke tia grandeco estas tre pozitiva: sufiĉe da bunteco en la diversaj devenlandoj en ne tro granda homamaso. Eblis tra la semajno rekoni preskaŭ ĉiujn, certe ne paroli kun ĉiuj, certe ne amikiĝi kun ĉiuj. Tre ĝojiga travivaĵo por tiu granda grupo da esperantistoj. Junuloj vigligis la etoson, helpis en la komitatkunsidoj, harmonie miksiĝis kun la kutimaj mezaĝuloj; infanoj akompanis siajn gepatrojn, salutis la konferencon, sentis sin bone en intima etoso de junulargastejo komplete rezervita por la esperantistoj.

Mankis 10 afrikanoj, kies kandidatiĝo por akiro de vizo estis tute kontentiga laŭ la kriterioj kaj postuloj de la eŭropa zono-spaco Schengen, sed tamen pro nekomprenebla kialo ili ne ricevis enirpermesilon al Eŭropo. El tio vidiĝas plian fojon, ke ni devas iri al Afriko por konatiĝi kun ili.

ILEI

Kadre de la ĉiujara Konferenco deĵoras la Komitato, la ĉeforgano de la Ligo. Grava tasko staris sur la tagordo en 2015: elekto de la estraro. Tripersona Elekta Komisiono preparis la eventon. Ĉesis membri en la estraro Magdaléna Fefjičova, Bharat Ghimire, Zsófia Kóródy, Enikő Sereghy kaj Penny Voss. Novaj fortoj alvenas: Elena Nadikova, Emile Malanda Nianga kaj Ivan Colling, pro la komenca decido, ke la estraro ne superu la nombron de sep personoj. Do plu deĵoras en ĝi Xiafeng Gong “Arko”, Mireille Grosjean, William Harris, kaj Radojica Petrovic.

La partoprenantoj havis malfacilan taskon elekti inter tri paralelaj programeroj. Plej diversaj allogaj prelegoj apudis densan Instruistan Trejnadon (IT), kiu arigis pli ol 40 personojn. Tiu lertigado okazis sub la gvidado de vasta grupo de altnivelaj pedagogoj kiel Duncan Charters, Mireille Grosjean, Zsófia Kóródy, Katalin Kováts, Elisabeth Le Dru kaj Radojica Petrović.

La konferenca temo “Granda paco post grandaj militoj” rilatis al la centjariĝo de la tragikaj eventoj de la Unua Mondmilito kaj al la regiono, kiu pagis pezan prezon en tiu konflikto. Kadre de ekskursoj la partoprenantoj povis viziti diversajn lokojn, kiuj famiĝis pro diversaj eventoj ligitaj al la historio. Paralele kaj kompletige la enkonduka prelego kaj prezentoj pri pacedukado montris la vojon al transira paŝo al solvado de konfliktoj. Plie ĉiu partoprenanto ricevis donace afiŝon pri paco kun teksto en plej diversaj lingvoj.

Kun tiom da bunteco en la devenlandoj de la esperantistoj la kutima komenca “frandvespero” same kiel la “lingva festivalo” estis plej riĉaj kaj allogaj. Ĉiuj ĝuis pri lingvoj kaj per langoj, oreloj gustumis novajn sonojn kaj buŝoj malkovris novajn gustojn. Oni kutimas observi, ke gastronomio estas plej bona ilo al harmoniaj interkulturaj rilatoj.

Kion diri konklude? La estraro konstatis la bonegan laboron de la Loka Konferenca Komitato, dankis al ĝiaj membroj elkore, listigis la plibonigendajn punktojn kaj invitas vin al la 49a konferenco de ILEI en Nyíregyháza (Hungario) en aŭgusto 2016. Ni rendevuos en hungara betulejo!

Mireille Grosjean
Prezidanto de ILEI


La unua jubileo de SES

Foto: Andrzej Sochacki

La 11–19an de julio en la Slovakia urbo Martin okazis la jubilea, deka Somera Esperanto-Studado (SES), al kiu venis 190 homoj el 27 landoj por lerni Esperanton aŭ plibonigi la konon de la Lingvo Internacia.

La ĉefa celo de SES estas instrui Esperanton je diversaj niveloj – ekde plenaj komencantoj kiuj konstruas siajn unuajn frazojn kun Stano Marček aŭ Viktor Solé, ĝis lingvaj spertuloj kiuj cerbumas pri gramatiko kun Bertilo Wennergren aŭ ekkonas novajn vortojn kun Konstantin Tiĥomirov. Entute instruis 12 instruistoj de 12 landoj! Krome, same kiel pasintjare, okazis literatura kurso de Russ Williams kaj Nicola Ruggiero.

SES

Peter Weide instruas en SES (Foto: Aleksej Ogurcov)

Sed SES ofertis ne nur antaŭtagmezan lingvolernadon. La programo estis riĉa, kaj ĉiuj povis trovi por si ion interesan. Vojaĝemuloj povis viziti famajn slovakajn urbojn, kastelojn, bestoĝardenon aŭ la montaron Altaj Tatroj. Scivolemuloj povis partopreni interesajn posttagmezajn prelegojn. La programeroj estis buntaj: kursetoj de diversaj lingvoj, diskutrondoj pri vivstiloj kaj socisistemoj, manartaĵoj, movadprelegoj kaj danckursoj. Dancemuloj esprimis sin ankaŭ dum vesperaj koncertoj, interalie de Asorti kaj Kaŝi.

SES

Koncerto de Asorti (Foto: Andrzej Sochacki)

Sportemuloj havis ŝancon gajni en konkursoj dum la sporta tago aŭ ludi simple por plezuro dum la tuta semajno. Frandemuloj esploris gustojn de la tuta mondo dum la Internacia Kuirarta Festivalo. Noktemuloj serĉis homlupojn dum Homlupaj Noktoj. Diboĉemuloj povis lasi sian monon en drinkejo.

Omaĝe al la deka okazigo de la somera studado, Marek Blahuš proponis kvizon pri SES kun valoraj premioj. Ni festis la jubileon ankaŭ per kuko kaj medogustumado. Krome dum la lasta vespero okazis aŭkcio de bela pentrajo kun montara pejzaĝo de Martin, kiun dum SES kreis unu el la partoprenantoj. La bildon post sufiĉe longa batalo gajnis Dorota Rodzianko, kiu volis konservi ĝin kiel belan memoraĵon pri la jubilea SES.

SES 2015 estis la lasta SES antaŭ la venontjara 101a Universala Kongreso en Nitra, pro kiu SES ne okazos en 2016. Tamen mi esperas, ke la organizantoj, ripozinte post la grandega laboro dum UK-101, denove invitos nin al SES en 2017 kaj poste.

Anna Liszewska
E@I-volontulino


NASK: Denove en Norda Karolino

NASK 2015

NASK: Lee Miller instruas (Foto: Ellen Eddy)

La 1–8an de julio de 2015 duafoje okazis la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto en la tereno de Universitato William Peace, en la urbocentro de Raleigh, Norda Karolino. Tiu tereno estas belega: historiaj konstruaĵoj, modernaj klasĉambroj, kaj komforta loĝejo (en kiu loĝis nur la NASK-studentoj kaj teamanoj, vere Esperantuje). Estis varme, sed ne terure, kaj ĉiuj konstruaĵoj estis bone klimatizitaj. La klasĉambroj jam estis pretaj kun komputilo, interreto, projekciilo, kaj sonsistemo. La tereno funkcias komplete per sendrata interreta sistemo.

NASK spertis feliĉan kreskon dum la pasintaj kelkaj jaroj, kaj ĉi-foje venis 57 studentoj, ĉefe el Usono, Latinameriko kaj Kanado. 28 el ili jam partoprenis en pli fruaj jaroj, kaj 29 estis novaj. La kursaro okazas ĉiujare dank’ al la konstanta administra laboro de Ellen Eddy, kiu kapablas solvi preskaŭ ĉiujn problemojn por la partoprenantoj, krom fojaj plendoj pri la vetero. Iu kiu interesiĝas pri la kursaro en 2016 povas kontakti ŝin.

La studentoj lernis en tri niveloj, kiel kutime. NASK dum multaj jaroj ne proponas kurson por komencantoj; oni jam devus scipovi la bazajn elementojn de la lingvo kaj esti preta kompreni instruadon per Esperanto antaŭ ol alveni. En la postbaza nivelo instruis Ĵenja Bondelid, usona instruisto kaj aktoro el la Insulo Vidbeo en Vaŝingtonio. En la meza nivelo kune instruis Lee Miller el Misurio kaj Tim Westover el Georgio; kaj en la supera kurso instruis Paŭlo Gubbins el Britujo konata kaj amata instruisto kiu jam instruis ĉe NASK en Vermonto kaj Kalifornio. Subtene kaj ĉionfarante laboris Hoss Firooznia el Novjorkio en la roloj de helpinstruisto kaj redaktisto de la ĉiutaga revueto La NASKa Fasko.

La ĉi-jara grupo estis aparte vigla kaj partoprenema, kaj ege laborema. Dum mi preterpasis ĉambrojn en la dormejo mi ofte vidis homojn ĉe la skribotabloj diligente studantaj. En la meznivela kurso, ekde la unua tago mi havis la senton: “Ho, tiu grupo vere ne bezonas instruiston; ili tute kapablas instrui sin mem”. Kaj eĉ en la manĝejo kaj survoje al lecionoj ĉiuj parolis Esperanton.

Pro tio ke samtempe okazis kune kun NASK la Kino-Teatro-Festivalo (KTF), ne estis tiom da ekskursoj kaj prezentadoj kiel kutime. Multaj NASKanoj partoprenis en la KTF kaj ties projektoj kaj prezentadoj, kaj tiel profitis de ambaŭ programoj.

Ok-taga kurso estas sufiĉe mallonga. Homoj venas, kaj esperas “perfektiĝi” pri Esperanto dum NASK. Vere, ne eblas… mi dirus senhezite ke post pli ol 40 jaroj en Esperantujo mi ankoraŭ ne “perfektiĝis”, sed simple survojas. Sed ĉiu kiu partoprenis en NASK 2015 ne nur survojas, sed progresis. Kaj progreso, ne perfekteco, estas la signo de sukceso.

Lee Miller


Medalo pro Esperanto

Kozyra

Edward Kozyra, konata Esperanto-aktivulo kaj propagandisto de la internacia lingvo, vicprezidanto de la Pollanda asocio “Eŭropo-Demokratio-Esperanto”, ricevis la Bronzan Krucon de Merito pro la promociado de Esperanto.

La premiado okazis en la Ŝekspira Teatro en Gdansko kadre de la konferenco “25 jaroj de memregado. Defioj por la venontaj 25 jaroj”. Komisiite de la Pollanda prezidento Bronisław Komorowski, la Pomeria vojevodo Ryszard Stachurski enmanigis la Oran Krucon de Merito al Gabriela Lisius pro la libervola sangodonado; la Arĝentan Krucon de Merito ricevis Jerzy Kapejewski pro popularigado de la pollandaj historio kaj kulturo. Inter la tri laŭreatoj de la Bronza Krucon de Merito estas Edward Kozyra, ricevinta la ŝtatan distingon pro la promociado de Esperanto.

La ceremonion ĉeestis, interalie, Bogdan Borusewicz, prezidanto de la Pollanda Senato, Pomeriaj senatanoj, lokaj aŭtoritatoj. En la festa ceremonio Edward Kozyra transdonis al kelkaj el la altrangaj ĉeestantoj sian freŝe eldonitan preskaŭ dumilpaĝan kvinvoluman Esperantan-anglan-polan vortaron.

Halina Gorecka

La redakcio de La Ondo de Esperanto kaj de La Balta Ondo gratulas la senlacan samideanon Kozyra!

Fontoj:

http://www.gdansk.uw.gov.pl/urzad/aktualnosci/item/1403-25-lat-samorzadnosci-medale-dla-zasluzonych
http://www.malbork1.pl/artykul/39979/medal-za-propagowanie-esperanto


Nazarbajev “venkis” Esperanton

Kazano

En Ruslando du stratoj estis registritaj en la listo de ZEOj (Zamenhof-Esperanto-Objektoj) – strato Esperanto en la Tatarstana ĉefurbo Kazano kaj strateto de Esperantistoj en Bogorodsk (distrikta centro en la regiono de Niĵnij Novgorod). Sed ĉi-somere la nombro da ZEO-stratoj en Ruslando duoniĝis, ĉar la plenumkomitato (t. e. urbestraro) de Kazano la 26an de junio 2015 renomis la straton Esperanto al la strato Nursultan Nazarbajev, honore al la prezidento de Kazaĥstano.

La urbestraro faris tion laŭ la propono de Sagit Dĵaksybajev, prezidanto de la kazaĥa kultura-nacia societo de Tatarstano. Irek Ŝaripov, direktoro de la Domo de amikeco de la popoloj de Tatarstato, jene klarigis la ŝanĝon de la stratnomo:

Ni pensas, ke la decido pri renomigo de la strato Esperanto honore al Nazarbajev estas tre bona, ĉar Esperanto estas unu el la fiaskintaj projektoj de la juna Sovetia ŝtato. Tiam oni opiniis, ke ĉiuj ekparolos en ĉi tiu nova lingvo. Ĝi estas nerealiĝinta projekto, kaj ni do pensas, ke nomŝanĝo estos sufiĉe sendamaĝa.

Tamen ne ĉiuj samopinias kun la aŭtoritatoj, kaj plejparto de reagoj en la reto kritikis la nomŝanĝon. Estis iniciatitaj kelkaj protestkampanjoj, kaj kvar plendoj estis senditaj al la juĝejo de la Vaĥitova distrikto de Kazano.

La 12an de aŭgusto 2015 la juĝejo de la Vaĥitova distrikto traktis en unu proceso kvar plendojn.

La plendantoj atentigis, ke la urba komisiono pri toponimoj, kiun gvidas la vicurbestrino Ljudmila Andrejeva, havas rekomendon doni nomon de persono al urba objekto nur dek jarojn post la morto de la persono kaj ne rajtas nomi straton omaĝe al vivanto. Krome, laŭ la plendantoj, ĉi tiu decido, farita sen konsidero de la opinio de la strat-loĝantoj, lezas la rajton de la memadministrado. Aldone, la plendantoj dubigis la meritojn de la Kazaĥstana prezidento. En la trihora juĝkunsido intervenis ankaŭ la prezidantino de REU Svetlana Smetanina, kiu sciigis, ke la monda esperantistaro atente sekvas la aferon pri la strato Esperanto.

La juĝo konstatis, ke laŭ la statuto de la urbo la suverenan rajton renomi la stratojn havas la urba plenumkomitato kaj persone ties estro (Denis Kalinkin), kaj la toponima komisiono povas nur esprimi sian opinion, se oni petas ĝin, kaj do la decido estis laŭleĝa. Se temas pri la meritoj de Nazarbajev, oni memorigis, ke la prezidento de Kazaĥstano estas laŭreato de la ordeno “Pro meritoj antaŭ la Tatarstana Respubliko”.

Studinte la ambaŭflankajn argumentojn, la juĝistino Jana Malkova malakceptis la plendojn kaj lasis valida la decidon pri la nomŝanĝo. La plendintoj planas apelacii al la Supera Kortumo de Tatarstano. Se tiu ne kasacios la verdikton de la distrikta juĝejo, ili apelacios al la Supera Kortumo de Ruslando.

La prezidantino de REU nomis admirinda la aktivadon de la loka loĝantaro, deziranta rehavi la Esperantan straton, kaj notis la plifortiĝon de la loka Esperanto-asocio. Tamen ŝi ne kaŝis sian ĉagrenon pro tio, ke UEA neglektis la peton de REU pri subteno de la protesta kampanjo.

Cetere, la nomo de la strato kelkfoje ŝanĝiĝis. Ĝis 1927 ĝia nomo estis Tria Popereĉnaja Boljŝaja, dum 1927–1947 ĝi estis strato Esperanto, dum 1947–1988 la strato havis la nomon Ĵdanov, kaj en 1988 ĝi rericevis la nomon Esperanto.

Aleksander Korĵenkov


Drakoj, batalantaj sur via tablo

drakoj

Al ludemuloj certe plaĉos nova projekto http://drakoj.ikso.net/, lanĉita de la organizaĵo E@I. Ĉi tiu retejo temas pri la rolludo Pathfinder, variaĵo de Dungeons & Dragons (foje nomata en Esperanto “Danĝerejoj kaj drakoj”). Ĝi enhavas ne nur detalajn regulojn de la ludo en Esperanto, sed ankaŭ Esperanto-angla-germanan terminaron, kiu enhavas ĉiujn vortojn, kiujn vi povas bezoni en la rolludo. Vi povas tie ankaŭ elŝuti la tutan regularon kiel 111-paĝan libron kaj rolulformularojn — foliojn kun detalaj statistikoj, kiujn oni bezonas por ludi. Kompreneble, ĉio estas senpaga.

La retejon kreis Matthias von Laer (mem pasia ludanto), kiu laboris dum unu jaro ĉe E@I per la Eŭropa Volontula Servo.

Esperanto-ludemuloj, jen nova defio por vi – praktiki la lingvon, lerni novan vortprovizon kaj venki ĉiujn drakojn kaj danĝerojn :).

Matthieu Desplantes
E@I


Nia trezoro

Eŭgeno Lanti, la unua sennaciisto

Eŭgeno Lanti

Inter tiuj, kiuj evoluigis Esperanton kiel socian fenomenon, eble la plej nekutiman personecon havis Eŭgeno Lanti. Malkiel la ceteraj movadgvidantoj, li ne studis en gimnazio aŭ liceo, dum longa tempo manlaboris, kaj, plej grave: li fondis en Esperantujo tute apartan movadon, kiu ne fontis el la antaŭmilita movado, konstruita de Zamenhof, L. de Beaufront, profesoroj Bourlet, Boirac kaj Cart, generalo Sebert kaj iliaj samtempuloj, nek el UEA de Hodler, Mudie, Privat k. a. Sed antaŭ konatiĝi kun lia Esperanta agado, ni rememoru lian vivon familian kaj profesian.

LA VIVO DE EUGÈNE ADAM

Eŭgeno Lanti naskiĝis la 19an de julio 1879 kiel Eugène Aristide Alfred Adam en la neriĉa kaj malklera familio de Jean Anténor Adam kaj ties edzino Henriette (fraŭline: Laniepce), kiuj havis etan farmbienon apud la vilaĝo Néhou en la apudmara departemento Manche (La Maniko) en Normandio. Lia patro estis drinkema ĉarpentisto, kies ĉefa fako estis produktado de lignoŝuoj.

Post la elementa lernejo la juna normando iĝis metilernanto ĉe lignaĵisto en la apuda urbeto Bricquebec kaj poste en Valognes, en la sama departemento. En 1897 Eugène iris al Rueno, kie li eklaboris kiel meblisto. En 1899 li transloĝiĝis en Parizo, tie laborante kiel ebonisto, poste kiel meblodesegnisto, kaj post kelkjara plumigrado li en 1903 definitive ekloĝis en Parizo.

Reveninte al Parizo, Adam aliĝis al vespera kurso por iĝi instruisto pri meblodesegnado kaj en sia 30a vivojaro diplomiĝis kiel element-lerneja fakinstruisto; en ĉi tiu ofico li laboris ĝis sia pensiiĝo en 1935, kiam la registaro de Francio reduktis la buĝeton por klerigado kaj ebligis fruan emeritiĝon al instruistoj.

Ankoraŭ kiel juna lignaĵisto li konatiĝis kun la influaj anarkiistoj Sébastien Faure kaj Han Ryner (Jacques Élie Henri Ambroise Ner). Danke al ili kaj al sia memlernado li aliĝis al anarkiismo, studis en multaj vesperaj kaj dimanĉaj kursoj, kunlaboris en anarkiismaj gazetoj kaj partoprenis diskutojn en politikaj kunvenoj, en kiuj li ricevis la kromnomon Lanty el la franca L'anti = kontraŭulo.

La Unua Mondmilito, al kiu li estis mobilizita kiel ambulancisto, vekis en li abomenon al ĉia naciismo. Aliflanke, la subteno de la milito fare de pluraj anarkiistaj ĉefoj distancigis lin de anarkiismo. La bolŝevista revolucio en Ruslando (1917) konvertis la 40-jaran Adam al komunismo, same ideoriĉa kaj alloga kiel anarkiismo, sed pli kolektivisma kaj ja venkinta almenaŭ en unu lando. En decembro 1920 li estis inter la kunfondintoj de la francia komunista partio (tiam: Francia sekcio de la Komunista Internacio = Kominterno).

Ni aldonu, ke en 1908 li geedziĝis kun Marie Cornière, same el Normandio, sed post kelkaj monatoj ili ĉesis vivi kune, sen oficiale divorci. Ili oficiale eksedziĝis nur en 1934, por ke li povu geedziĝi kun la brita esperantistino Ellen Kate Limouzin (ŝi estis onklino de George Orwell), kun kiu li kunloĝis en Parizo ekde 1926.

Ni finu la rakonton pri la vivo de Eugène Adam, kaj transiru al la vivo de Eŭgeno Lanti.

FOR LA NEŬTRALISMON!

En la armea ambulanco li en la fino de 1914 eklernis Esperanton kune kun la romkatolika pastro Lecomte (en la ambulancon estis mobilizitaj 13 pastroj), kaj ili lernadis ĝin en liberaj momentoj de la kvarjara militservado. La ideo pri la uzado de planlingvo por kunlaborigo de la monda laboristaro tre plaĉis al li, kaj post la malmobiliziĝo li lernis ankaŭ Idon kaj dum kelkaj jaroj korespondis kun Louis de Beaufront – eminenta fakulo teoria kaj praktika pri Esperanto kaj Ido. En somero 1919 li publikigis sian unuan verkon lingvofakan Où en est la question de la langue internationale?, por kiu la postparolon verkis la franca verkisto kaj pacifisto Romain Rolland, nobelpremiito pri literaturo (1915). En ĉi tiu broŝuro li pledis nek por Esperanto, nek por Ido, sed ĝenerale por la internacia planlingvo.

Eŭgeno Lanti

En 1919 li konatiĝis kun Lucien Bannier kaj Louis Glodeau, kiuj invitis lin al refonda kunveno de la laborista esperantista asocio Liberiga Stelo (LS), fondita en 1910. Li konsentis iĝi redaktoro de la organo de LS Le Travailleur Espérantiste (poste: Laborista Esperantisto) kondiĉe, ke li rajtas aperigi en ties unua numero la sloganon laŭ kiu la LSanoj estas unue revoluciuloj kaj nur due esperantistoj aŭ idistoj.

En siaj artikoloj Lanti alvokis fondi supernacian organizaĵon peresperantan, kiu fariĝu modelo de la estonta senklasa kaj sennacia homaro. Tiuj ideoj estis malproksimaj de la ideologio de la neŭtrala movado, por kiu Esperanto estis helplingvo faciliganta kontaktojn en komerco, turismo kaj aliaj vivosferoj internaciaj. La nova movado debutis kun la slogano “For la neŭtralismon!”. Tiun titolon portis artikolaro de Lanti en Laborista Esperantisto, kies broŝurforman eldonon Henri Barbusse antaŭparolis per la vortoj: “La burĝaj kaj mondumaj esperantistoj estos pli kaj pli mirigataj kaj terurataj de ĉio povanta eliri el tiu talismano: Instrumento donanta al ĉiuj ajn homoj la eblon interkompreniĝi”.

Liberiga Stelo kunvenis la 1–3an de aŭgusto 1921 en Prago kun 79 partoprenantoj el 15 landoj sub la honora prezido de Henri Barbusse. En ĉi tiu kunveno, transformiĝinta al kongreso, LS ŝanĝis sian nomon al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). La kongreso jene formulis la ĉefajn celojn de SAT:

a) utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda;

b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro;

c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj;

<...>

SAT fondiĝis kiel la kolektivo de individuoj senkonsidere pri la naciŝtata divido de la mondo – eĉ ĝia Ĝenerala Konsilantaro konsistis el reprezentantoj de hor-zonaj sektoroj “por esti sendependa de ŝtataj kaj geografiaj limoj”. La kontraŭneŭtralisma pozicio de SAT estis firmigita en la 2a Kongreso (Frankfurto, 1922), kies honora prezidanto estis Romain Rolland. Tiu kongreso eĉ decidis, ke SATano ne rajtas esti samtempe membro de burĝa kaj neŭtrala esperantista organizo (ĉi tiu decido poste estis nuligita).

SAT ANTAŬENMARŜAS

poŝtmarko ussr 1926

Post la fondo de SAT Laborista Esperantisto ŝanĝis la nomon al Sennacieca Revuo. La redaktoro dissendis anoncon pri la suicido de E. Adam, anstataŭ kiu la revuon ekredaktis E. Lanty (poste la nomo iĝis Eŭgeno Lanti).

Somere 1922 Lanti okaze de sia vizito al la Komunista Internacio renkontiĝis en Kremlo kun Ernest-Wilhelm Drezen – altranga ŝtatoficisto kaj gvidanto de la Sovetlanda (poste Sovetrespublikara) Esperantista Unuiĝo (SEU). Malgraŭ ideologiaj kaj organizaj diverĝoj la du gvidantoj interkonsentis pri kunlaboro; SEU detenis sin de aktiva kritiko de SAT, kaj en la organoj de SAT ne aperis kritiko de Sovetio. La ambaŭflanka kompromisemo ebligis organizi la 6an Kongreson de SAT en Leningrado (1926).

SAT rapide ekprogresis. Post la Leningrada kongreso la membraro de SAT preskaŭ duobliĝis pro amasa aliĝo de sovetuniaj membroj, kaj en 1927 ĝi atingis 5216 membrojn. Du jarojn poste, en 1929, SAT havis rekorde multajn 6524 membrojn (UEA havis tiam 9113 individuajn membrojn).

Ekde 1924 ĝis 1931 Sennaciulo (ĝi iĝis la organo de SAT) aperis ĉiusemajne. Ĉiumonate aperis Sennacieca Revuo (La Nova Epoko) kaj La Lernanto, tiu lasta en 1928–30 havis la eldon-kvanton 10 mil ekz. Ĉiujare centoj da artikoloj el Sennaciulo aperis en nacilingvaj tradukoj dise tra la mondo – Esperanto kaj Heroldo de Esperanto ne estis tiel uzataj. Aperis ĉe SAT pluraj libroj didaktikaj, beletraj, politikaj, sciencaj, inkluzive de la Plena Vortaro de Esperanto, kies eldonon Lanti iniciatis.

La aktivado de SAT estis bunta: perado de informoj, amasa instruado de Esperanto (intermilite aperis sep eldonoj de la laborista lernolibro Petro), internaciisma edukado de laboristoj, kontaktigo de diverslandaj laboristaj organizoj, livero de materialo al laboristaj gazetoj pere de speciala gazetara servo k. s.

LA SKISMO

Dum la komencaj jaroj SAT agis kiel supertendenca laborista organizo, en kiu kunlaboris anoj de la tri ĉefaj laboristaj politikaj doktrinoj: anarkiistoj, komunistoj kaj social-demokratoj. Unue, la kunlaboron ĉesigis la anarkiistoj, kiam Lanti rifuzis protesti kontraŭ aresto de anarkiistaj esperantistoj en USSR. En 1925 plejparto da aktivaj anarkiistoj foriris el SAT kaj fondis Tutmondan Ligon de Esperantistaj Senŝtatanoj.

SAT havis nur individuajn membrojn, sed en la 8a Kongreso (Gotenburgo, 1928) realiĝis konvencio pri kunlaboro inter SAT kaj lingvo-teritoriaj laboristaj esperantistaj asocioj (LEAoj). Post la Gotenburga kongreso SAT publikigis la verkon de Lanti La laborista esperantismo, en kies antaŭparolo li nomis ĝin “kvazaŭa programo”. Lanti, kiu en 1928 eksiĝis el la komunista partio, propagandis sennaciismon kiel nemarksistan doktrinon, metante la interesojn de Esperanto super la interesoj de nacioj kaj pravigis pozitivan rolon de imperiismo, ĉar “kontraŭbatali imperialismon signifas bari al la historia procezo, kiu tendencas nepre al starigo de mondmastrumado kaj mondlingvo”. En 1930 li evoluigis siajn ideojn, kiuj aperis komence de 1931 kiel la Manifesto de la sennaciistoj, kaj fondigis la sennaciistan frakcion en SAT.

Eŭgeno Lanti

La lanĉo de la nemarksisma sennaciismo akrigis la rilatojn inter SAT kaj SEU. SEU komencis kontraŭbatali sennaciismon kaj blokis parton de la mono de SAT en Moskvo. En marto 1931 el SAT estis eksigitaj Drezen kaj ok aliaj opoziciuloj, ĉefe gvidantoj de GLEA (Laborista Esperanto-Asocio por Germanlingvaj Regionoj), kiun ekgvidis komunistoj. Skismo ne eviteblis. En aŭgusto 1932 komunistaj esperantistoj fondis Internacion de Proleta Esperantistaro.

La gvidantoj de la social-demokrataj esperantistoj, precipe en Aŭstrio, ne subtenis la sennaciecan organizformon de SAT, sed preferis internacion de landaj asocioj kaj, ĉar SAT ne akceptis tion, en printempo 1933 estis fondita Internacio de Socialistaj Esperantistoj, bazita sur la ideologio de la 2a Internacio.

Perdinte tri fortajn LEAojn (Sovetunio, Germanio kaj Aŭstrio) en 1933 SAT restis kun malpli ol du mil membroj (nur 1244 en 1935). Sennaciulo fariĝis monata gazeto. En la 13a Kongreso de SAT (Stokholmo, 1933) Lanti rezignis pri la gvida posteno en SAT kaj ŝanĝis sian iaman sloganon je: “Ni estu unue esperantistoj, SATanoj”.

ADIAŬ, EŬROPO!

Malgraŭ la eksgvidantiĝo Lanti daŭrigis sian agadon. Li plu verkis kaj tradukis; en 1935-36 eldonis sian propran gazeton Herezulo por kritiki la realan socialismon en USSR kaj popularigi sennaciismon kiel la solan ideologian bazon de SAT en la estonteco. La 11an de junio 1936 li por ĉiam forlasis siajn naskiĝlandon, parencojn kaj geamikojn kaj komencis sian longan mondvojaĝadon.

1936: Hispanio, Portugalio, Japanio.
1937: Japanio, Aŭstralio.
1938: Aŭstralio, Novzelando.
1939: Novzelando, Urugvajo, Argentino, Ĉilio.

Fine de 1940 li venis el Ĉilio al Meksiko, kie, same kiel en la antaŭaj landoj, li havis densajn kontaktojn kun lokaj esperantistoj kaj praktikis la sennaciecan vivon. En Meksiko li pasigis pli ol ses jarojn, interalie, kunlaborante en la gazetoj Renovigo kaj Satana Bulteno. Suferante pro tumoro en la kapo, li sin pendumis la 17an de januaro 1947.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto estas verkita surbaze de la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Lanti en la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK), ĉe kies preparado estis utiligitaj jenaj fontoj:

Bartelmes N. Eŭgeno Lanti, la homo kaj la pensulo // Sennacieca Revuo, 1972, №100.

Bartelmes N. Vojaĝo tra la pensomondo de E. Lanti // Sennacieca Revuo, 1970, №98.

Borsboom E. Vivo de Lanti. Parizo: SAT, 1976.

Enciklopedio de Esperanto / Komp. I. Ŝirjaev, L. Kökény, V. Bleier. 2a eld. Budapest: HEA, 1979, p. 325 k. a.

Duc Goninaz M. La socia statuso de Esperanto: tri historiaj teorioj (Zamenhof, Lanti, Lapenna) konfronte al la nuna realo // Strategiaj demandoj de la Esperanto-komunumo. Varsovio, 1985, p. 34-41.

Korĵenkov A. Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj, 2005, p. 80-88.

Lagrange G. Lanti post du generacioj // Sennacieca Revuo, 1976, №104.

Lagrange G. Privat kaj Lanti // La Ondo de Esperanto, 1992, №2, 3.

Lins U. Disigitaj amikoj: La lasta korespondo inter Demidjuk, Nekrasov kaj Lanti // La Ondo de Esperanto. 1996. №3, 4–5.

Lins U. La danĝera lingvo: Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. Gerlingen: Bleicher-eldonejo, 1988.

Waringhien G. Beletre, sed ne el katedro. 2a eld., reviziita kaj ampleksigita. Antverpeno: FEL, 1987, p. 101-105.


Bobrowski

Johannes Bobrowski (1917–1965)

Kune kun Hermann Sudermann (1857–1928) kaj Agnes Miegel (1879–1964) Johannes Bobrowski formas verkistan triopon devenintan kaj vivintan en la (ne plu ekzistanta) Orienta Prusujo. En siaj verkoj ili eternigas homojn kaj pejzaĝojn el regiono kies iamaj aŭtoktonoj malaperis.

La 2an de septembro 2015 pasas 50 jaroj de la morto de la (orient-)germana aŭtoro Johannes Bobrowski. Li naskiĝis la 9an de septembro 1917 en la Foso-Strato 7 (nun: Smolenskaja) en Tilzito (Sovetsk) kiel filo de fervoj-oficisto Gustav Bobrowski.

En 1925 la familio translokiĝas al Ranenburg (en Mazurio) kie Bobrowski frekventas la gimnazion.

Tri jarojn poste ili ekloĝas en Königsberg (Kaliningrad), kie Bobrowski abiturientiĝas en 1937 kaj konatiĝas kun Johanna Budrus, la posta edzino. Dum la tuta milito li soldat-servas, iĝas sovetia milit-kaptito en 1945, sed revenas al Berlino en 1949. De tiam li laboras kiel lektoro. Lian verkaron konsistigas nur kelkaj volumoj: en 1961 li aperigas la unuan poemaron Sarmatische Zeit (Sarmata Tempo) sekvate en 1962 de Schatten Land Ströme (Ombro Lando Riveroj). En 1964 sekvas la romano Levins Mühle (La muelejo de Levin), jaron poste la rakontaro Muso-festo kaj aliaj rakontoj.

Krom tio Johannes Bobrowski elpaŝis kiel lirikisto. La sekva eta selekto donu ideon pri lia stilo kaj pri liaj temoj.

Sambuka floro

Venas
Babelo, Isaako.
Li diras: Ĉe la pogromo,
Kiam mi infanis,
al mia kolombo
oni deŝiris la kapon.

Domoj en ligna strato,
kun bariloj, super ili sambuko.
Blanke polurita la sojlo,
Laŭ la eta ŝtuparo –
Tiam, vi scias,
la sango-spuro.

Homoj, vi diras: forgesi –
Venas la junaj homoj,
Ilia rido kiel sambukaj arbustoj.
Homoj, la sambuko
emas morti
pro via forgesemo.

Ebeno

Lago.
La lago.
Dronintaj
la bordoj. Sub la nubo
la gruo. Blanka, ekluma
la jar-miloj
de paŝtisto-popoloj. Kun la vento

mi suprenvenis la monton.
Jen mi vivos. Ĉasisto
mi estis, sed min kaptis
la herbo.

Instruu min paroli, herbo,
Instruu min esti morta kaj aŭskulti,
longe, kaj paroli, ŝtono,
min instruu resti, akvo,
ne demandu post mi, nek vento.

Respondo

Super la barilo
via parolo:
De la arboj falas la ŝarĝo,
la neĝo.
Ankaŭ en la renversita sambuko
la sibla kanto merla, la grila
voĉo herba
fendas ŝirojn en la muron, hirunda flugo akra
kontraŭ la pluvo. Konstelacioj
iras surĉiele
en roso.

Kiuj min enfosas
sub la radikoj,
aŭdas:
li parolas,
al sablo,
pleniganta lian buŝon – tiel parolos
la sablo kaj krios
la ŝtono, kaj flugos
la akvo.

Vilaĝa kirko 1942

Fumo
ĉirkaŭ neĝ-tegmento kaj traba muro.
Tra la deklivo
kornikaj spuroj. Sed la rivero
en glacio.

Tie
vidiĝas, disfalinta
ŝtono, muraĵo, la arko,
krevinta la muro,

kie staris la vilaĝo
kontraŭ la hilo, la rivero
saltis en la frua jaro,
ŝafido, antaŭ la pordo,
ronda golfo
Por la vento,

ĉirkaŭiranta sur la altoj,
sombra, la propra
ombro, ĝi vokas, raŭk-voĉe
la korniko
rekrias al ĝi.

Kompilis, selektis kaj tradukis Reinhard Haupenthal

 

Notoj

1. Sudermann H. La ekskurso al Tilsit: Litova rakonto. Bad Bellingen: Edition Iltis, 2012. 44 p.

2. Miegel A. La virinoj de Nidden // La Ondo de Esperanto, 2007, №8/9, p. 23.


Rusa Antologio: Poemoj de Konstantin Romanov

KOnstantin Romankov

Kvankam preskaŭ ĉiuj grandaj rusaj poetoj de la 18a kaj 19a jarcentoj estis nobeloj, nur unu el ili apartenis al la reganta dinastio – malantaŭ la poezia plumnomo K. R. sin kaŝis Granda Princo Konstantin Konstantinoviĉ [Romanov] (1858-1915), filo de Granda Princo Konstantin Nikolajeviĉ kaj nepo de Nikolao I. En la junaĝo li servis kiel suboficiro en mararmeo kaj kiel oficiro en gvardio, estis prezidanto de la Ruslanda Akademio de Sciencoj kaj ĉefo de la armeaj altlernejoj. Li laŭeble evitis politikon, ekde la junaĝo li aktoris kaj muzikis, kaj en 1882 en Vestnik Jevropy (Heroldo de Eŭropo) aperis lia unua poemo, subskribita K. R.

De K. R. aperis kvar poemaroj, prozaĵoj, dramo La Reĝo Judea (Devjatnin tradukis ĝin al Esperanto) kaj kelkaj tradukoj, inkluzive de Hamleto, kiu longe restis la plej bona inter la rusaj tradukoj. Liajn poemojn karakterizas homamo, lirikeco, meditemo kaj melodieco. Pli ol 50 poemoj de K. R. populariĝis kiel romancoj (i. a. de Ĉajkovskij). Lia poemo pri morto de soldato Umer bednjaga v boljnice vojennoj iĝis popolkanto kun pluraj tekstaj versioj – tio realigis lian revon akiri la popolan fidon kaj amon “Ne pro l' deveno nobla kaj nobela / Nek pro la sang' de l' cara dinasti'” sed pro la versoj kiuj “kuracos la turmentojn de l' funebro / ĝojigos l' koron de la feliĉul'”.

Per ĉi tiu paĝo, la 22a laŭvice, finiĝas la ciklo Rusa Antologio, kiu aperis en La Ondo de Esperanto ekde julio 2007 danke al la traduka laboro de Valentin Melnikov. Ni planas eldoni la tutan materialon elektronike kun aldono de kelkaj tradukoj, kiuj pro spacomanko ne aperis en La Ondo.

Aleksander Korĵenkov

* * *

En ĉambroj estingiĝis lum',
      Aromo fluis roza…
Ni sidis benke, sub ombrum'
      de la betul' branĉoza.

Duope junis vi kaj mi!
      Feliĉis ni senlime
Per la printempa idili';
      Ni amis tut-anime!

Al ni direktis la krescent'
      Dukorna sian brilon;
Ke ne rompiĝu la silent',
      Retenis mi babilon;

Okulojn bluajn vi sen vol'
      Mallevis en kvieto:
Pli elokventas, ol parol',
      La mut-dialogeto.

Mi ne konfesis en real',
      Pri kio kor' sopiris,
Sed tion kante najtingal'
      Anstataŭ ni eldiris.

* * *

Ah, tiu nokto belas en sublim',
Ĝi nin instigas revi kaj sopiri,
      Parolu do… aŭ vi ne povas diri,
      Esprimi tutan plenon de l' anim'?

En tia nokt' ne eblas regi sin
El brusto kor' impetas malgraŭ volo!…
      Silentu, ja senpovas la parolo
      Antaŭ tioma ĉarmo kaj fascin'.

* * *

Se volvas per malvarma ondo
Min la monduma vant' sen cel' –
Min stele gvidas tra la mondo
      La amo kaj la bel'.

Al ili ĵuris mi fervore
Kaj ĉiam restos en fidel':
Varmigas amo min enkore,
      Ĝi – mia viv' kaj hel'.

Sen lac', sen pigro, sen enui,
Kuraĝe al la sankta cel'
Impetas mi, por surgenui
      Antaŭ eterna bel'.

* * *

Ho, ne rigardu min tiel esplore!
Koren ne gapu al mi sen diskret',
Scii penante, mi kion enkore
Gardas ĵaluze en pia sekret'.

Sentoj ekzistas malklaraj: envorte
Ilin ne povas esprimi parol';
Tial do ili regadas nin forte,
Ĉar la sekret' restas for en izol'.

Ho, ne koleru, se mi tuthezite
Antaŭ vi mutos kun ŝrumpa statur':
Kaŝas ĉielo post nuboj evite
Sian profundon de pura lazur'.

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov


Babilado de maljuna provincano

“Vere aŭ fantazie?”

Moura, Fátima. Aidoso, ege trans la doloro / Tradukis el la portugala Givanildo Ramos Costa. – Rio-de-Ĵanejro: Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz, 2010. – 80 p.

aidoso

Mi pardonpetas pro pruntepreno, se ne diri “ŝteleto”, de la titolo de la recenzo de Valentin Melnikov pri Konvinka kamuflaĵo de Trevor Steele (siavice Valentin titolis ĝin laŭ rakontaro de Claude Piron). En sia recenzo Valentin trafe rimarkis ke: “Trevor detale priskribas la sperton kun brazilaj spiritistoj, mirindan resaniĝon… ne povas esti, ke li mensogas, sed li rakontas tute neeblajn aferojn. Mi estis perpleksa, ĝis… finlego de la libro”.

Ankaŭ mi finlegis. La libron Aidoso: ege trans la doloro, kiun eldonis brazilaj spiritistoj. Ĝia tradukinto menciis, ke li “esperantigis ĝin tre spiritismcele” kaj klarigis, ke en sia origina lingvo la libro estis verkita “per serena stilo, agrabla kaj sekura”. Mi volonte kredas lin, ja ankaŭ la lingvaĵo de l' traduko estas agrabla kaj fluga. En rezulto ni havas pli-malpli sukcesan reklam-libreton, en kiu la aŭtorino nur tuŝis, skize montris la temaron.

Ne, ne. Mi havas nenion kontraŭ reklamo kaj des pli spiritismo. Dum pli ol 30 jaroj mi ricevadas librojn, sonbendojn kaj laste lumdiskojn, kiujn produktas la spiritisma eldona asocio F. V. Lorenz. Min ege impresis la libro pri teruraj turmentoj de animoj post sinmortigo de iliaj (azen)portantoj. Jam post 60 paĝoj mi ekkredis, ke la aŭtoro ĉiusemajne frekventis la transan mondon por esplori kaj detale priskribi la senfinan turmentadon de ties loĝantoj. Inter kiuj sendube ĉeestis sinmortigintoj pro nekuraceblaj malsanoj.

Ĝin mi povas kompari nur kun verkoj de Erich Maria Remarque. La sama temo. La lando perdis militon. Terura manko de nutraĵo, hejtaĵo, kuraciloj. En malvarma kelo lante mortas juna knabino pro ftizo, tiam nekuracebla. Sed ŝi ne dronis en malespero, ĉar ŝi havis sufiĉe da geamikoj. Tio estas grava, tre grava. Pri tio skribas verkistoj, sciencistoj, filozofoj, sanktuloj. Nu, la temo eternas, la Granda Kosmo regule vomas la freŝan porcion da miasmoj en kiuj, ve, dronas junaj personoj. Ĉe renkontiĝo kun ĉiu nova gasto – pesto, lepro, sifiliso, kancero – kuracistoj senhelpas. La bonkora homaro, ve kaj ve, estas timema kaj plena da naŭzo al iaspecaj malsanuloj. Oni tutsimple lasas ilin vegeti. Feliĉe, ne mankas grandanimuloj, inter kiuj estas Fátima Moura, kiu per sia verko vokas al karitato, volas varbi ankoraŭ da grandanimuloj. Volas, sed ne scias. Neniu scias. Ankaŭ ne mi. Sed mi kuraĝas almenaŭ provi respondi la dorspaĝan demandon; “Kiel la nespiritistoj reagas al tiu fakto?” Nu, ja pli normale ol iam. Multe da klinikoj, societoj, kuraciloj iom bremsas la malsanon… Sed restas la problemo de amikoj. Ili devas ofte viziti malsanulon por mensogi al li. Multe mensogi. Arte, sincere, elokvente mensogi. Unu amiko devas neglekte svingi la manon, dirante “Ne tro laborigu la kapon – kalviĝos frue”, kaj plu paroli pri ĉio krom la malsano. La dua gurdas pri popola medicino kiu dum jarmiloj trovis tiom da receptoj, kiom sufiĉas kontraŭ ĉiu malsano kaj eĉ sano. La tria mentoras pri la superscienca nuntempa medicino kiu ne paŝas, sed galopas al malkovro de konvena kuracilo. La kvara, sesa ktp ĉerpas balaaĵon el interneto, aŭ elsuĉas el sia dikfingro. Ju pli bizaras pruvo, des pli ĝi utilas al malsanulo. La sola celo de tiu intestobruado estas ruinigo de kastelo, la mondpercepto de malsanulo. Por posta ioma, insista kaj sistema helpo en konstruado, kompilado de sia propra “kastelo”, eĉ se ĝi estos konstruata el sekaj fekaĵbuloj de lama kamelo.

Nur post tia doloriga, masoĥisma ago povas aperi espero. Pri io simila oni blekas eĉ en TV-kesto. Cetere, pli kaj pli bondezire. Mi, ĝisosta eklektikisto, iom plukis el vivo del eterna Spirito. Ankaŭ mi estas nekuracebla kuŝinvalido, sed mi pli rapide mortos pro rido, ruliĝante sur la planko, ol pro mia malsaneto, ĉar mi havas kompleton da amikoj, kiuj provas gargari mian cerbon. Je Dio, ili tentas min priskribi iliajn… sed tio estas tute alia temo.

Pardonu min pro la longeco kaj dankon pro via atento.

VikS


Pasiiga kaj sorĉa kapriolado

Kapriol'! Kavaliriko: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014.

Kavaliriko

La nederland-frisa grupo Kapriol'! ekzistas kaj aktivas de 2009, prezentante varian dancan kaj kantan muzikon, kiu emas sekvi la malnovan nederlandan muzikan tradicion. En la repertuaro de la grupo enestas kaj la popolaj muzikaĵoj (kun iom da moderna prilaboro), kaj pure originalaj pecoj. Krome, la kapriolanoj ŝatas aranĝi la t. n. folkbalojn, dum kiuj gravas ne tiom la dancaj movoj, kiom la komuna festado mem. Multaj el iliaj registritaj artaĵoj, laŭ mi, tre sukcese kreas kaj transdonas la etoson de tiaj aranĝoj: “Gravas ne en kia stat' kaj ankaŭ ne la diven' // Venis ni dancigi vin kaj gravas nur kompren'” (el la teksto de Reva danco).

La ĝenerala sono de la Kapriolaj verkoj ĉe la unua aŭdo impresas kiel popolstila dank' al la uzado de flutoj, akordiono, vjolo, gitaro, mandolino kaj aliaj similaj muzikiloj, kun iom da perkutiloj; plifortigas tiun impreson ankaŭ la riĉa kaj bonkvalita plurvoĉa kantado. Tamen evitu la kaptilon, kiun, konfesinde, trafis mi mem dum la recenzado de la albumo Aventur' de la sama grupo.

La vero estas, ke la kapriolanoj fakte ne ludas la pure popolan muzikon, sed nur uzas ĝin kiel grundon, surbaze de kiu ili aktive eksperimentas, kombinante kaj interplektante plej diversajn stilojn (ankaŭ sufiĉe modernajn). Kompare kun la antaŭa disko tiu eksperimentemo iĝis eĉ pli klara kaj sentebla, ankaŭ la ĝenerala sono de post tiu tempo eĉ pli variiĝis kaj rimarkinde evoluis al la sono iom pli “densa” kaj eble eĉ “peza”. Krome, kelkaj fragmentoj sonas preskaŭ psikedele; mi, kiel ŝatanto de la mondfama bando The Beatles, ne povis ne rimarki, ke la dua parto de Sofisma ĵigo stile kaj sone iom similas al la spirito de la bitlaj (pardonu mian esperantigemon, sed mi preferas paroli Esperante pri La Bitloj, ne pri The Beatles) kantoj Strawberry Fields Forever kaj Flying. La muziko de la grupanoj vere riĉas je neatenditaj, sed interesaj muzikaj kaprioloj, kiujn la atenta muzikemulo nepre malkovros kaj ĝuos!

La enhavo de la disko estas bunta kaj varia. Inter la 14 pecoj enestas ses originalaĵoj kaj kvin instrumentaj komponaĵoj; tri kantoj estas tute senmuzikaj kaj prezentataj nur per tre riĉa kaj impresa multvoĉa kantado. Krom danc-muzikoj aperas ankaŭ la popolaj kantoj pri la eternaj temoj (la amo, perfido, disiĝo k.s.). Interesan guston aldonas ankaŭ du maristaj kantoj. La kvalito de la muzika kaj kanta prezentadoj estas brila; la sonoj de la muziko jen pasiigas, jen sorĉas. La tekstolibreto enhavas interesajn klarigojn pri la enhavo kaj deveno de la prezentaĵoj.

La tekstoj de la kantoj estas ĝenerale sufiĉe simplaj lingve kaj glataj gramatike (malgraŭ kelkaj etaj pekoj). En la kantado tamen foje (tute ne ĉiam!) aŭdeblas pikaj stumbloj ĉe kelkaj konsonantoj (ekzemple, “ĉ” kelkfoje sonas kiel “c” kaj inverse; “f” anst. “v” – unu tiu eraro bedaŭrinde eniris ne nur la tekstolibreton, sed ankaŭ la multfoje ripetatan refrenon en la kanto Kampulo kaj grafo, kie anst. la supozata “verve” oni trovas “ferve”), sed tiuj misetoj preskaŭ ne malbonigas la impreson pri ĝenerale bela kaj klara prononco de la artistoj. Kiel iom pli gravan malglataĵon mi taksas la evidentan misakcentadon de la vorto “adiaŭ” (kun la akcento sur la lasta “a”), kiu refrene ripetiĝas en la lasta kanto.

Muzike kaj sone la albumo impresas treege neordinare kaj bone; se forestus la jam menciitaj malglataĵoj, mi nepre nomus ĝin senriproĉa. La disko eble ŝajnos iom tedeta al la gejunuloj preferantaj pli bruan kaj ritman muzikon, sed ĉiu subtila muzikemulo (precipe la ŝatantoj de muzikaj popol-tradicioj) nepre (re)aŭskultos ĝin kun plezuro kaj intereso. Mi trovas la albumon ege atentinda kaj sincere rekomendas ĝin al ĉiuj.

Paŭlo Moĵajevo


Beletra AkmanakoBeletra almanako, №23

La kovropaĝon de la 23a (junio 2015) Beletra Almanako (BA) ornamas bildo de la Madrida pentristino Marta de la Sota. Ŝiaj botanik-temaj desegnaĵoj markas la tradiciajn almanakajn rubrikojn.

Enkondukita de Probal Daŝgupto, la somera BA prioritatas prozon. La filozofia novelo La jaro 14 de Grigorij Arosev kaj Evgenij Kremchukov prezentas tri tempajn tavolojn kaj tri protagonistojn, kiuj troviĝas antaŭ tio, kio okazos al ili (kaj la mondo) jam morgaŭ. Ĉu kaj kiel oni povas iradi senŝue enurbe legu en Nudpieda somero de Klára Ertl. Tri paĝojn okupas poeziaĵoj de nederlandanino Anneke Schouten-Buys.

La parabolo La libro de sortoj de Jaroslav Melnik, ukraina verkisto loĝanta en Litovio, aperas en la traduko de Olga Kerziouk. Ĉi tiu rakonto unue aperis ruse en 2000 en la renoma literatura magazino Novyj Mir (ukrainlingve nur en 2012).

Da tradukita poezio estas granda sortimento. Per traduko de Probal Daŝgupto oni konatiĝas kun la bildo de Esperanto per la okuloj de deekstera vidanto – Srikanth Reddy, baratdevena usona aŭtoro. Sekvas poemoj de la hispanino Maria Ángelos Maeso, japano Tanikawa Shuntaro kaj hungarlingvaj Béla Markó, Kinga Fabó kaj Péter Zilahy.

Ralph Dumain eseas pri La tragedio de l' homo. Lingvopolitika artikolo de Jouko Lindstedt serĉas respondon al “Kial Zamenhof ne povis antaŭvidi la mondan anglan?” Luiz Fernando Dias Pita prezentas komparon inter la Esperanta kaj brazila literaturoj dum 1950–1980. Wim Jansen eseas pri minacoj al la stabileco de la lingva evoluo kaj Gerrit Berveling pri funkciado de la klasika metrika poezio.

En la recenza sekcio oni trovas analizon de Federico Gobbo pri Homarano de Aleksander Korĵenkov kaj pri la originala verkaro de Lidia Zamenhof. La eksa ambasadoro de Hungario en Ruslando, György Nanovfszky analizas du verkojn de ĵurnalisto Kalle Kniivilä pri la nuna Ruslando. Troviĝas kelkaj pliaj recenzoj.

Halina Gorecka


Ricevitaj libroj

Bonvenon en Francio!: Turisma kaj konversacia libreto / Kompilis Sonia Amariglio. – 4a eld. – Paris: Espéranto-France, 2015. – 20 p., il. – [Donaco de Halina Gorecka].

Dua bulteno: 100-a Universala Kongreso de Esperanto. Lillo, 25 julio – 1 aŭgusto 2015. – [Rotterdam]: [UEA], [2015]. – 24 p., il. – [Donaco de Halina Gorecka].

Jarlibro 2015 / Redaktis Francisco L. Veuthey; Antaŭparolo de Barbara Pietrzak. – Rotterdam: UEA, 2015. – 256 p., il. – [Donaco de Halina Gorecka].

Kongresa libro: 100-a Universala Kongreso de Esperanto. Lillo, 25 julio – 1 aŭgusto 2015. / Redaktis Clay Magalhães. – Rotterdam: UEA, 2015. – 168 p., il. – [Donaco de Halina Gorecka].

La Konstitucio de la Regno Japanio: [Dulingva eldono] / Tradukis el la japana Hirotaka Masaaki, Sibayama Zyūn'iti, Yamakawa Syuiti. Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 2014. – 88 p. [Donaco de Mine Yositaka].

Moura, Fátima. Aidoso, ege trans la doloro / Tradukis el la portugala Givanildo Ramos Costa. – Rio-de-Ĵanejro: Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz, 2010. – 80 p., il. – [Recenzoekzemplero].

Opletajev, Vladimir Vasiljeviĉ. Simboloj de Rusio. – M.: Impeto, 2015. – 100 p., il.; 500 ekz. – [Donaco de Svetlana Smetanina].


Ricevitaj gazetoj

Aktuala, 2015/4;
Beletra Almanako, 2015/23;
Belfrido, 2015/1,2,3,4,5,6,7;
Dia Regno, 2015/3;
Esperanta Finnlando, 2015/3;
Esperanto aktuell, 2015/3;
Esperanto en Skotlando, 2015/201;
Esperanto, 2015/6,7-8;
Frateco, 2015/109;
Ĝenerala Informilo, 2015/186;
Helianto, 2015/Julio;
Heroldo de Esperanto, 2015/6,7;
Informilo por Interlingvistoj, 2015/1-2;
Juna Amiko, 2015/2;
KAE-Informilo, 2015/91;
Kontakto, 2015/2;
La KancerKliniko, 2015/154;
La Lanterno Azia, 2015/5,6,7;
La Ondo de Esperanto, 2015/7;
La Revuo Orienta, 2015/4,5,6;
Literatura Foiro, 2015/275;
Monato, 2015/6,7;
Norvega Esperantisto, 2015/3;
Pola Esperantisto, 2015/2,3;
REGo, 2015/3;
SES Informas, 2015/2;
Sennaciulo, 2015/3-4,5-6;
Tempo, 2015/1.


пчёлкаPri abeloj kaj mielo

– Ĉu vi kontentas pri viaj abeloj? – oni demandis komencantan abelbrediston.

– Jes, treege! Mi ankoraŭ ne kolektis mielon, sed ili mordis jam ĉiujn miajn najbarojn!

* * *

– Min mordpikis via abelo, – plendas Ludoviko al sia najbaro, kiu bredas abelojn.

– Montru, kiu el ili! Mi severe punos ĝin!

* * *

En la kabineton de Holmso eniras doktoro Vatsono kun kontraŭabela reto sur la kapo.

– Kara Vatsono, ĉu vi ŝirmis vin per reto por ke abeloj ne mordpiku vin?

– Ne, kara Holmso, la unuan fojon via dedukta metodo trompis vin, – Vatsono formetis la reton, kaj vidiĝas, ke lia tuta vizaĝo estas ŝvelinta. – Mi surmetis la reton, ĉar abeloj jam pikis min…

Plukis kaj tradukis Kukucapa Nemoskovskaja


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2015, №8–9 (250–251)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2015:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (5000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (3000 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1750 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (1000 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 25 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2015.