La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2015. №10 (252)

Vladikavkaz

Sur la kovropaĝa foto estas stratskulptaĵo de Ibragim Ĥajev, kiu montras ludantojn de triktrako en la ĉefurbo de Norda Osetio. Vladikavkaz estas la kvara urbo en nia serio Urboj de Ruslando (p. 12-13). (Fonto: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Backgammon_players_Vlz.jpg)


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

URBOJ DE RUSLANDO

ARKIVO

LINGVO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Sudoku
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Perantoj de “La Ondo de Esperanto”
  • Fotoraportoj (Peter Baláž, Ahmad Reza Mamduhi, TeresaNemere)
  • Kolofono

Oktobro 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

Oktobro

1. Antaŭ 75 jaroj (1940) Finnlando kaj Germanio subskribis aliancan kontrakton.

3. Tago de la Germania unuiĝo: antaŭ 25 jaroj (1990) GDR iĝis parto de FRG.

5. Monda instruista tago.

Antaŭ 375 jaroj naskiĝis Françoise Athénaïs de Rochechouart de Mortemart (1640-1707), konata kiel markizino de Montespan, oficiala favoratino de Ludoviko XIV, de kiu ŝi naskis sep infanojn.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Mario Lemieux (1965-), elstara kanada hokeisto, legendo de Pittsburgh Penguins.

7. Antaŭ 5775 jaroj (3761 a. K.) laŭ la judismo la Eternulo kreis la mondon – komenco de la judisma tempokalkulo.

Lenon

9. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis John Lennon (1940-80), brita rokmuzikisto, kunfondinto de The Beatles.

10. Antaŭ 550 jaroj naskiĝis Selimo I (1465-1520), la naŭa sultano de Otomanio kaj la 88a ĥalifo.

13. Antaŭ 200 jaroj en Italio estis ekzekutita Joachim Murat (1767-1815), bofrato de Napoleono, marŝalo de Francio kaj ĉefadmiralo de Francio, reĝo de la Napola Regno (1808-15).

Antaŭ 25 jaroj mortis Lê Đức Thọ (aŭtente: Phan Đình Khải, 1911-90), vjetnama revoluciulo kaj diplomato, laŭreato (kun Henry Kissinger) de la Nobela Pacpremio (1973), kiun li rifuzis akcepti.

Pisarev

14. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Dmitrij Pisarev (1840-68), rusa publicisto, kritikisto, tradukisto kaj socia aganto.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Dwight David Eisenhower (1890-1969), usona politikisto kaj militisto, 34a prezidanto de Usono (1953-61).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Ranieri Clerici (1940-), itala esperantisto, vicprezidanto de UEA (2007-09).

Antaŭ 25 jaroj mortis Leonard Bernstein (1918-90), usona komponisto, pianisto kaj dirigento.

Napo

15. Antaŭ 100 jaroj (1815) komenciĝis la ekzilo de Napoleono en la insulo Sankta Heleno.

Antaŭ 750 jaroj naskiĝis Temür Öljeytü (1265-1307), la sesa granda ĥano de Mongola Regno kaj la dua imperiestro de Juan (1294-1307).

17. Antaŭ 275 jaroj (1740) en Kamĉatko estis fondita la urbo Petropavlovsk-Kamĉatskij.

18. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Arie de Jong (1865-1957), disvastiganto kaj revizianto de Volapuko.

20. Antaŭ 125 jaroj mortis Richard Francis Burton (1821-90), brita vojaĝanto, geografo, diplomato, lingvisto, verkisto, tradukisto, poligloto.

Stettler

21. Antaŭ 75 jaroj mortis Eduard Stettler (1880-1940), svisa esperantisto, prezidanto de UEA (1920-24, 1928-34).

Antaŭ 25 jaroj mortis Ŝri Ŝri Anandamurti (Prabhat Ranjan Sarkar, 1921-90), filozofo, verkisto, sociaganto kaj guruo, fondinto de Ananda Marga.

22. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Yitzhak Shamir (Icĥak Jezernickij, 1915-2012), ĉefministro de Israelo (1983-84, 1986-92).

Pele

23. Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Petro II (1715-30), nepo de Petro la Granda, imperiestro de Ruslando (1727-30) sub kontrolo de la Supera sekreta konsilio

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Edson Arantes do Nascimento (1940-), konata kiel Pelé – la plej fama futbalisto en la mondo, la sola trifoja mondĉampiono en la historio de futbalo.

26. Antaŭ 125 jaroj mortis Carlo Collodi (aŭtente: Carlo Lorenzini, 1826-90), itala verkisto, aŭtoro de La aventuroj de Pinokjo.

Anna Ioanovna

28. Antaŭ 75 jaroj (1940) la armeo de Italio invadis Grekion.

Antaŭ 275 jaroj mortis Anna (1693-1740), filino de Ivano V (frato de Petro la Granda), imperiestrino de Ruslando (1730-40).

Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Ľudovít Velislav Štúr (1815-56), slovaka poeto, filologo kaj politikisto, ideologo de la slovaka nacia renaskiĝo, unu el la kreintoj de la slovaka literatura lingvo.

28. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Ivan Krestanov (1890-1966), bulgara esperantisto, aŭtoro kaj tradukinto de libroj en/pri Esperanto.

30. Antaŭ 675 jaroj (1340) la kristana armeo de Alfonso XI ĉe Río Salado venkis la muzulmanajn armeojn de Maroko kaj Granado.

31. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Karl Theodor Wilhelm Weierstraß (1815-97), germana matematikisto, konata kiel la patro de la matematika analizo.


Krynica: Jubilea partopreno en la jubilea Ekonomia Forumo

Krynica

Iĝis jam bona tradicio, partopreni kiel “Esperanto” en la prestiĝa “Ekonomia Forumo” en la pola urbo Krynica-Zdrój. Du jubileoj okazis tie ĉi-jare: la forumo mem festis sian 25an jaron, kaj samtempe Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kun la Esperanto-stando partoprenis ĝin jam la dekan fojon.

La forumo, ofte nomata “pola Davos”, altiris ĉi-jare rekorde multajn: tri mil partoprenantoj el 60 landoj aliĝis al tiu ĉi grava evento, kiu okazis la 8-10an de septembro 2015. La ekonomia forumo estas aranĝo kun pintaj personoj de la politika, ekonomia, sed ankaŭ de la socia kaj kultura vivo. Tiajn homojn eblas ĉiujare renkonti dum la forumo, kaj ili kreas plejparton de la programo. Ĉi-foje prezidentoj de Pollando, Kroatio kaj Makedonio malfermis la forumon, diskutante pri la plej aktualaj temoj.

Ĉi-jara ĉeftemo de la forumo estis “Kiel konstrui fortan Eŭropon? Strategio por estonto”. Bedaŭrinde, oni denove (aŭ daŭre) ne komprenas, ke por fortigi senton de la komuneco oni bezonas komunan lingvon. Do pri Esperanto (entute pri lingva temaro en pli vasta kunteksto) oni daŭre evitas paroli.

La programo de la evento estis plenega, ŝajne parte pro la jubilea jaro, parte pro la akriĝantaj problemoj kaj en la mondo kaj en la Eŭropa Unio (EU). Multaj diskutoj do temis ĝuste pri la nuna situacio rilate al la rifuĝintoj, defendado kaj armeaj konfliktoj, eŭro-krizo kaj simile.

Pri Esperanto (kaj rilataj temoj) ne okazis propra diskutpanelo de EEU ĉi-jare, sed ne pro iu neŝato pri la temo, sed simple pro la troa programo dum la jubilea forumo. Estis pluraj programeroj, kiujn la organizantoj devis rifuzi ĝuste pro tro multaj prelegoj kaj diskutoj.

Ja kompare kun antaŭaj jaroj la unuajn du tagojn la prelegoj okazis eĉ ĝis la 22a horo! Paralele okazis eĉ 18 prelegoj kaj diskutoj, kio ankaŭ estas rekordo ĝisnuna.

Krynica

Esperanto tamen bone videblis en la aranĝo – jam la dekan fojon funkciis la Esperanto-stando, kun buntaj informiloj pri Esperanto en la tri laborlingvoj de la forumo (la pola, rusa kaj angla). Pluraj centoj da ili estis disdonitaj al preterpasantoj. La plej popularaj estis skribiloj, insignoj, fald- kaj flugfolioj. Al pli seriozaj interesiĝantoj (kiuj pasigis ioman tempon ĉe la stando kaj vigle interesiĝis pri la lingvo oni donis ankaŭ la DVDjn pri Esperanto (produktitajn de E@I): Esperanto elektronike, Esperanto estas… kaj Esperanto. Disdonata estis ankaŭ kvizo pri Esperanto kun baza enkonduko al la lingvo kaj ekzercoj.

Pri Esperanto tamen oni parolis dum kelkaj diskutoj – kio eĉ pli gravas kaj interesas, ke la temojn malfermis ne ĉeestantaj esperantistoj, sed “ordinara publiko”. Dum diskutoj pri la estonta aspekto de EU (“Kian Eŭropon ni volas en la estonteco?”), pri politika integriĝo aŭ entute pri estonto de EU oni levis la demandon, rimarkon pri la bezono de interkompreniĝo kaj ebla rolo de Esperanto por tio. Kompreneble la vojo por akcepti ion tian de plimulto estas ankoraŭ longa, sed eble paradokse, la nunaj akriĝantaj problemoj povus eĉ parte helpi – ĝuste dum krizaj momentoj oni ja serĉas efikajn kaj rapidajn solvojn – kaj Esperanto ja estas tia.

Videblo de Esperanto do en tiu ĉi loko estas tre grava de pluraj kialoj. Se oni emos konsideri pli serioze la rolon de Esperanto en la estonteco (ĉu tutmonde, ĉu en EU), oni devas esti pli kaj pli ofte vidataj. Gravas ankaŭ partopreni tiajn ĉi aranĝojn, kie ĝuste la decidfarantoj partoprenas – kiuj povas influi aŭ eĉ iniciati decidojn, favorajn (aŭ ne) por antaŭenigo de Esperanto, komuna estonteco, paca kunvivado ktp. La loko ankaŭ donas eblon diskuti kun tre malsamaj personoj, partoprenantaj la forumon kaj vidi/aŭdi iliajn opiniojn, povi reagi al ili kaj samtempe videbligi la komunikan temon de eŭropa integriĝo.

Krom en la stando Esperanto videblis ankaŭ per bela kultura programero – koncerto de Junaj voĉoj okazis en la lasta tago de la forumo posttagmeze. Pri ĝi aperis tutpaĝa informo en la programa libro, kiun ĉiu partoprenanto ricevis. La ensemblo de proksima urbo Nowy Sącz prezentiĝis ĉi-jare ankaŭ en la 100a UK en Lillo. Ĝi estas junulara grupo, kantanta diversspecajn kantojn (inkluzive de popolaj sed ankaŭ popularaj kaj romantikaj) en Esperanto.

Krynica

Krynica: Junaj voĉoj kantas en Esperanto

Grandan dankon meritis speciale la nelacigebla pola aktivulino Halina Komar, danke al kiu entute la partopreno de Esperanto en tiu ĉi forumo estas ebla. Dankon meritas ankaŭ UEA, ESF kaj s-ro Mijoŝi, kiuj kunfinancis la partoprenon de Esperanto en la forumo ĉi-jare. Sen tiu sponsorado ne eblus adekvate ĉeesti kaj havi entute la eblon informi pri Esperanto.

Peter Baláž
EEU-estrarano


“Italoj ne kapablas organizi ion ajn. La Itala Kongreso de Esperanto estas escepto”

Italio

Ne nur seriozaj grandaĝuloj partoprenas la italajn kongresojn (Foto: Ranieri Clerici)

Pri la vereco de la unua titola frazo sufiĉas demandi iun ajn germanan ĵurnaliston, kaj tiu certigos vin. Pri la vereco de la dua frazo sufiĉas partopreni la Italan Kongreson de Esperanto.

La ĉi-jara kongreso okazis la 22-29an de aŭgusto en San Benedetto sul Tronto, alivorte en Sanbenedeto ĉe la rivero Tronto sed ankaŭ ĉe la maro. Ĝi estas unu el tiu milo da italaj urbetoj, kie vi povas peti vidi kvar preĝejojn, kiuj iam estis katedraloj, aŭ kelkajn romajn restaĵojn aŭ kelkajn pentraĵojn de Raffaello (Rafaelo) antaŭ la tagmanĝo sen aparta miro de la turisma gvidisto.

Aliflanke, ĝi estas ankaŭ verda oazo kun 8000 palmoj, strando pura kun ĉiuj komfortoj por turistoj. La urbo fieras pro sia marborda strato kvar kilometrojn longa. Ĉe ĝi estas ĝardenoj kun miloj da plantoj, pin-arbareto, biciklo-vojo, elegantaj ripoz-placetoj, palmoj kaj lagetoj, tenis-ludejoj, fontanoj kaj akvoludoj, artverkoj, porinfanaj ludĝardenoj.

Sed ĉefe estas tie la maro, la varmo, la ombrelegoj sur la strando, la infanoj kun glaciaĵoj, budoj vendantaj plej malsamajn varojn. Al tia etoso venis 242 aliĝintoj al la 82a Itala Kongreso de Esperanto el 35 landoj. Samtempe kaj samloke okazis la 81a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, kio helpis tiri la nombron de aliĝintoj al tiu alta nombro.

La partoprenantoj ĝuis kaj la maron kaj la ekskursojn. Ne estis tago de la tuta semajno, en kiu mankis ekskurso: en San Benedetto mem, sed ankaŭ en Ascoli Piceno, Fermo, Macerata, Offida (kie oni produktas vinon Esperanto), Loreto, Recanati, Ancona, Castelfidardo kaj Civitella del Tronto. La tuta regiono Marche akceptis la kongresanojn, kaj en pluraj urboj la urbestroj aktive intervenis, por ke estu momentoj de debato kun lokanoj pri Esperanto. Tio estis unu el la dimensioj de ĉi tiu kongreso.

La dua dimensio estis la kulturo. Temis pri kulturo pri mondaj temoj kaj pri Esperanto-temoj.

Pasintjare la vicprezidanto de UEA, Stefan McGill, estis la ĉefa honora gasto. Ĉi-jare ni progresis al la prezidanto de UEA, Mark Fettes. Li festparolis dum la inaŭguro kaj gvidis tutsemajnan seminarion “Kultura tutmondiĝo: limoj kaj perspektivoj”. La ŝlosila demando estis: Ĉu tutmondiĝo signifas usoniĝon? Evidente multaj socioj funkcias pli-malpli laŭ kapitalismaj principoj, kaj konsumismaj vivstiloj estas troveblaj preskaŭ ĉie, sed ĉu tio kondukas al konverĝo de kulturoj en la direkto de la usona modelo? Kaj se ne temas pri usona modelo, do, kiel oni priskribu tiun mondon, kiu elformiĝas tra la ĉefaj fluoj de la tutmondiĝo?

La dua subtemo de la seminario estis la rezisto al ĉio ĉi. Abundas homoj, kiuj luktas kontraŭ tiaj unuecigaj premoj. Batalantoj por indiĝenaj rajtoj, mediprotektantoj, aktivuloj por lokaj demokrataj sistemoj kaj ekonomioj, artistoj kiuj flegas kaj transdonas popolajn tradiciojn. Kio estas la efiko de tiuj movadoj; kiajn ŝancojn ili havas, elreligi la gigantan lokomotivon de la tutmondiĝo?

Kaj por ni, esperantistoj, restas la demando: ĉe kiu flanko ni staras? La seminario ne povis elĉerpe respondi la demandojn sed debatis ilin kun riĉeco de opinioj.

La dua seminario estis pri la originala literaturo en Esperanto. Ĉu temo kutima? Tute ne en la prezento de Nicola Ruggiero, unu el la plej promesoplenaj literaturistoj de la nuna generacio. Temis ne pri abstraktaj aferoj, sed pri difinitaj verkoj, pri ekzercoj pri tiuj verkoj, pri ĝeneralaj ekzercoj pri literaturo (ekzemple: verku kanton en Esperanto).

La kultura dimensio de la kongreso estis riĉigita de tiom da prelegoj, kiom mi apenaŭ povas priparoli. Mi povas nur citi la nomojn de kelkaj prelegintoj kaj certe forgesi pri kelkaj el ili: Romano Bolognesi, Maria Butan, Duncan Charters, Fabrizio Pennacchietti, Massimo Ripani.

Estis ankaŭ alia dimensio: la prezento de Esperanto al la loka publiko. La kongreso estis turnita al tio kun pluraj iniciatoj. La promeno tra la urbo kun la grandaj literoj ESPERANTO okazis en la unua vespero, kiam la stratoj estis plenegaj je homoj.

Foto: Ranieri Clerici

Elstaris aliaj du iniciatoj: la kvar prelegoj de Davide Astori el la universitato de Parma pri aktualaj problemoj, kiuj evidente kaŝis informadon pri Esperanto en oportuna loko. Krome estis publika debato pri Esperanto kaj paco, prezidata de Nicola Minnaja kun pluraj parolantoj. Inter ili ankaŭ italoj de la loka Universitato pri Paco.

Mi menciu aliajn du dimensiojn. Unu estas la spektakloj. Ni lernis de la romaj imperiestroj ke oni devas doni al la popolo panon kaj spektaklojn. Ni ne povas doni panon, sed jes ni donegas spektaklojn, almenaŭ unu sed ofte du ĉiutage. Temas pri muzikaj prezentoj de konataj Esperanto-artistoj. Ĉi-foje mi nur atentigu pri unu el la linioj de la programo: “Vespere je la 21a kaj duono ĉe la Teatrejo de la urbo, viale De Gasperi, 124. DRAMO: Ursula – La milito … (monologo en Esperanto, aktorata de Małgosia Komarnicka, Pollando)”. Temas pri epizodoj de la Dua Mondmilito, travivitaj de Ursula Grattapaglia. Verkis ĝin Roman Dobrzyński.

La dua dimensio estas la ĉiuvespera libro-prezentado fare de konataj verkistoj, Carlo Minnaja, ekzemple.

Mi ne parolis pri ĉio, kio okazis, inkluzive de la artikoloj en la gazetoj, sed tio estis pli malpli la ĉi-jara itala kongreso de Esperanto. La venontjara Itala Kongreso de Esperanto de la 20a ĝis la 27a de aŭgusto 2016 okazos en Frascati, kiu estas urbeto tute apud Romo, pro kio vi povos viziti Romon.

Informiĝu rete ĉe kongreso@esperanto.it

Renato Corsetti


SAT kongresis en Slovakio

SAT

La 88a Kongreso de SAT okazis la 8-15an de aŭgusto en la slovakia urbo Nitra, 90 km for de la ĉefurbo Bratislava. La kongreson partoprenis pli ol kvindeko da esperantistoj el dek ok landoj. La plej foraj kongresanoj alvenis el Aŭstralio, Argentino, Ĉinio, Japanio, Koreio, Madagaskaro kaj Usono. Inter la partoprenantoj estis pluraj gejunuloj, kiuj aktive intervenis kaj kontribuis al la programo.

Bonvenigis nin la ĉeforganizanto de la kongreso Peter Baláž. La kongresejo troviĝis en la universitata student-hejmo “Anton Bernolák”. En la akceptejo estis instalitaj tri libroservoj, surmure ekspoziciitaj glumarkoj kaj Esperanto-bildkartoj el privata kolekto. Ĉe alia flanko pendis pluraj T-ĉemizoj kaj sur la tabloj kuŝis aliaj esperantaĵoj por vendado. En apuda ĉambro ni admiris ekspozicion de diversspecaj bildoj.

SAT

Antaŭ la inaŭguro oni prezentis kelkajn rimarkindajn ĵus eldonitajn librojn de la SAT-eldonejo, de la hispana SATeH, kaj Peter Baláž prezentis sian kolekton. Poste oni legis kelkajn salutmesaĝojn. La organizanto prezentis skize la programon. Dum la kongreso okazis kvar laborkunsidoj, socialaj forumoj pri Grekio, Usono, Latin-Ameriko, Mezoriento kaj Orienta Azio, raportoj pri laborgrupoj kaj jarraportoj. Kunvenis liberecanoj, komunistoj, sennaciistoj, vegetaranoj, verduloj, LEA-komitato. Ni estis informitaj pri Vikipedio, pri pretigado kaj farado de Sennaciulo, pri PIV, pri programo kaj planoj de E@I. Stano Marček prelegis pri fungoj kaj informis pri siaj lernolibroj Esperanto per rekta metodo. Pri la familio kaj la verkoj de la fratoj Josef kaj Karel Čapek parolis Petr Chrdle. Aldoniĝis prelego pri ŝovinismo prezentita de Johan Derks. Kun Peter Baláž oni diskutis pri la temo “Ĉu ni pretas je grandaj ŝanĝoj”. Estis ellaborita kaj akceptita la Gvidrezolucio, en kiu oni krom aliaj gravaj punktoj substrekas la neceson respekti la liberon de penso kaj la privatecon de la homaro.

Dum la unua duontaga ekskurso ni promenis tra la urbo Nitra piede kaj trajnete ĝis la katedralo. Ni vizitis ĝin kaj poste ni gustumis la mezepokajn trinkaĵojn preparitajn surbaze de herboj kaj kafon el glanoj spicitan per cinamo kaj kariofilo. Poste ni vizitis sinagogon, kiu nuntempe utilas kiel koncertejo. Kontraŭ ĝi en bele ekipita teejo ni gustumis kelkajn specialajn teojn kaj kuketojn. Nia japana samideanino Hideko Huĝimoto sukcese prezentis kaj parolis pri la teceremonio laŭ japana maniero.

La dua duontaga ekskurso kondukis nin al la urbo Topoľčianky, kie ni vizitis ĉevalejon. Tie oni bredas plurajn rasojn de ĉevaloj. Inter ili troviĝas ĉevalo, simbole donacita al la brita reĝino Elizabeth II dum ŝia vizito en Slovakio la 24an de oktobro 2008. La reĝino kontribuas al ties zorgado kaj oni povas rimarki, ke la “reĝa” ĉevalo estas pli bone prizorgata ol la aliaj. Poste ni vizitis burgon de la 15a jarcento. Ĝi estas nacia kultura heredaĵo. Laste ni vizitis vinproduktejon sen la promesita gustumado.

La tuttaga ekskurso gvidis nin al la historia urbo en meza Slovakio Banská Štiavnica. Ĝi estas konata pro minado de metaloj, ĉefe de arĝento. Unue ni vizitis la mineralogian ekspozicion kun multegaj, diversformaj kaj raraj belkoloraj ŝtonetoj. Post la tagmanĝo ni vizitis la minejon. Ekipitaj per kaskoj, manteloj kaj lanternoj ni subteriĝis kaj paŝadis tra malhelaj koridoroj de la eksa minejo imagante la pezan laboron de tiamaj ministoj. La urbo estas enskribita en la Unesko-listo de kulturaj heredaĵoj. En ĝi troviĝas la plej granda kripo Bansko-štiavnický Betlehem, kiun kelkaj el ni ankaŭ vizitis.

Vesperaj kulturaj programeroj konsistis el prezento de slovaka popolmuziko, vingustumado kaj dancado, filmoj Civitano 4 kaj Ni ne plu estu sklavoj. La teatraĵon R.U.R. prezentis studentoj el la ĉeĥa urbo Svitavy. Koncertis por ni la muzikgrupo No problem el Ĉeĥio, kaj Attila Schimmer el Aŭstrio regalis nin per kantoj el sia repertuaro kaj akrobataĵoj. Dum la adiaŭa vespero ni aŭskultis kantojn, gitarludadon kaj s-ino Tahira Masako el Japanio sukcese aŭkciis kelkajn esperantaĵojn.

La kongreso bone sukcesis malgraŭ la sufoka tropika vetero. La venontjara SAT-kongreso okazos en Herzberg am Harz – La Esperanto-urbo de la 16a ĝis la 23a de julio 2016.

Liba Gabalda

En la retejo de SAT estas legeblaj la deklaracio kaj gvidrezolucio de la kongreso.


Vortoj de Komitatano Z

La iluzio de sendependiĝo

Komitatano Z

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo volas retroiri tien, de kie ĝi venis: sendependiĝi de UEA por esti denove memstara organizo kiel en la komenco. La sendependiĝo de TEJO tamen estas absurda kontraŭdiro, ĉar ankaŭ ekster UEA ĝi volas resti ene de ĝi.

Laŭ la statuto de UEA ĝi ja estas integra, nedisigebla parto de UEA. Memstarigo de TEJO postulus ŝanĝon en la statuto de UEA, sed tio necesigus plurjaran proceduron. TEJO tamen volas sendependiĝi ankoraŭ ĉi-jare, sed esti sendependa ene de alia sendependa organizo ne eblas. Tiel diras ordinara logiko kaj estus strange, se la nederlanda juro sekvus aliajn regulojn.

Laŭ la laborgrupo, kiu estis elektita por prepari la sendependiĝon, iu granda paŝo necesas pro la reguloj de eŭropaj instancoj, de kiuj TEJO ricevas subvenciojn. Ĝi ne diris, kial tio subite iĝis necesa, kvankam dum jardekoj eŭropa mono venis senprobleme. La laborgrupo skribis, ke la membrosistemo de TEJO ne ebligas atingi la minimuman membronombron, kiun Bruselo postulas. Tiu minimumo estas laŭdire 5000 membroj en la EU-landoj, sed en 2014 TEJO havis tutmonde nur 1926 individuajn kaj aligitajn membrojn. Ĉar la TEJO-membraro plu konsistus el la junaj membroj de UEA – el kiuj eble milo en EU – TEJO restus same for de la minimumo kiel nun. Jesuo manĝigis 5000 homojn per kvin panoj kaj du fiŝoj, sed montri al EU milon kiel kvinmilon ne eblas per kosmetikaj tuŝoj en la statistikoj; necesas groteska falsado.

Kiu volas sendependan TEJOn? Mankas signoj pri amasa postulado flanke de junaj esperantistoj. Eĉ male, en la komitato de TEJO aperis duboj kaj rezisto. La aŭtoritato de la nova TEJO-prezidanto Mandirola, verva advokato de la afero, suferis baton en la unua grava voĉdono post lia elekto, ĉar la komitato ne pretis blinde aprobi la kontrakton, per kiu la estraroj de UEA kaj TEJO devus reguligi la novan aranĝon. Kun granda plimulto la komitatanoj decidis, ke la ankoraŭ farota kontrakto estu submetita al ilia voĉdonado. Tiel ili montris pli da respondeco ol iliaj gekolegoj ĉe UEA, kiuj ja akceptis ĉion, kvankam pro tempomanko ili apenaŭ povis legi tion, kion ili lastmomente ricevis por decido. Se en tia situacio la komitatanoj de UEA estus pli konsciaj pri sia digno kiel anoj de la supera organo de la Asocio, la sola decido, kiun ili povus fari, estus prokrasti la aferon al la sekva UK por povi trankvile pristudi ĉion.

Ju pli TEJO iam kreskis, des pli ĝi ligiĝis al UEA kaj fine tute integriĝis kun ĝi. En la UK en Hago en 1964 la voĉo de Lapenna rompiĝis, kiam li diris, ke TEJO atingis 10 mil membrojn. Restas kvinono. La TEJO-estroj bonŝancas ne havi sian Corsetti, kiu skoldus, ke TEJO ne kreas novajn esperantistojn. Iam TEJO eldonis Ĉu vi parolas tendare? kaj Kontakto havis spacon por komencantoj, sed nun gejunuloj lernas la lingvon en la reto. Ke TEJO-anoj sidas en eŭropaj junularaj loĝioj, nek antaŭenigas la lingvon nek signifas ion al gejunuloj, al kiuj TEJO donas ĉiam malpli da io konkreta. Eŭropumado iĝis al ĝi pli grava ol la agonianta Pasporta Servo kaj UK allogas pli da gejunuloj ol IJK. Se restos tiel, TEJO iĝos superflua.

Komitatano Z


Vide el Bruselo

Neniu miraklo por la klimato

Vide el Bruselo

Ĉu la Pariza kunveno estos la lasta ŝanco eviti klimatkatastrofojn? (Foto: Eŭropa Komisiono)

Laŭ sciencistoj, Eŭropo verŝajne travivos ekstreme malvarman vintron ĉi-jare. Ili prognozas, ke la temperaturo falos sub 20 Celsiajn gradojn. Kompreneble, multaj skeptikuloj ĵetas polvon sur raportojn pri la klimata ŝanĝ(iĝ)o kaj deklaras, ke la homaro neniel respondecas pri la klimato. Klimatŝanĝiĝo, laŭ ili, estas maniero por registaroj imposti personojn.

Tamen sciencistoj daŭre indikas la mondvarmiĝon pro la grandegaj masoj da glacio degelantaj en la Arkta Oceano. La freŝa akvo verŝiĝas en la nordan Atlantikon kaj malhelpas la Golfan Marfluon alporti varman akvon el Karibio al la Norda Eŭropo. La marnivelo altiĝis tutmonde inter 17 kaj 21 cm dum la periodo inter 1901 kaj 2010. Plie, Gronlando kaj la Antarkta glacikovraĵo estas daŭre malkreskantaj ekde 1992. La averaĝa jara temperaturo en la nord-okcidenta Eŭropo altiĝis de 8,7ºC al 9,2ºC dum la lastaj 30 jaroj (1984–2013).

Figueres

Christiana Figueres

Malfacile troviĝos solvoj de la defioj, frontantaj la mondon, per interregistaraj traktadoj ene de la Kadra Konvencio de UN pri klimata ŝanĝiĝo. La diskutado finfine povos konduki nur al diplomatia komunikaĵo, sed ĉu ĝi respondos al la defioj? La altranga UN-konferenco, okazonta en Parizo ĉi-decembre, penos certigi internacian interkonsenton por tranĉi karbonemisiojn, kiuj pliigas la temperaturon de la tero.

La politikistoj ne havas sufiĉe da preteco por fari klarajn promesojn pri maniero, laŭ kiu ili intencas redukti karbonemisiojn kaj fari kompromisojn. Christiana Figueres, la administra sekretario de la UN-Konvencio, atentigis, ke ekzistis “granda laboro” farenda antaŭ la pintkunveno, sed la diskutoj en Parizo ne kondukos al “miraklaj solvoj”.

Grava celo de UN estas, ke la landoj reduktu la karbonemisiojn por pluteni la kreskon de la temperaturo sub 2ºC por eviti la plej malbonajn efikojn de klimatŝanĝiĝo. Jam sciencistoj kalkulas, ke la tutmonda varmiĝo estas okazanta je ĉirkaŭ 0,3ºC dum unu jardeko. Christiana Figueres taksas, ke la ĝisnunaj promesoj, ricevitaj de la landaj registaroj limigos la tutmondan varmiĝon nur al 3ºC gradoj.

“Estas maljuste por la publiko opinii, ke Parizo prezentos miraklan solvon”, – ŝi diris en Bruselo. Ŝi ankaŭ koncedas, ke la Pariza interkonsento pri klimatŝanĝiĝo ne povos jure devigi la landajn registarojn. Ĝi estos nur “malferma invito”. Sed sen leĝa kaj ambicia interkonsento estos facile por landoj kaj entreprenoj eviti respondecon pro nereduktado de karbonemisioj.

Dafydd ab Iago


Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio

Vladikavkaz

La supra foto montras la sunaisman moskeon ĉe la bordo de Terek.
(Foto: Vladimir Melnik, Fotobanl "Lori")

Mi naskiĝis en la urbo Orĝonikidze, kiu ne plu estas trovebla sur la novmodaj komputilaj mapoj. Iam nomita omaĝe al la komunisto Sergo Orĝonikidze, la urbo ricevis en 1990 sian novan oficialan nomon – nomon duoblan: Vladikavkaz (Владикавказ) en la rusa kaj Dzaŭĝikaŭ (Дзæуджыхъæу) en la oseta, la dua ŝtata lingvo de Respubliko Norda Osetio.

Vladikavkaz

Vladikavkaz sur la mapo de Ruslando (la ciferoj sur la mapo indikas la jam prezentitajn urbojn kaj Moskvon)

Vladikavkaz

Vladikavkaz sur la mapo de Kaŭkazio

Vladikavkaz estis fondita en la jaro 1784 kiel grava fortikaĵo ĉe la komenco de la transmontara vojo de la norda flanko de Kaŭkazio al ĝia suda deklivo, en Kartvelion. Fruaj esperantistoj preferis skribi Vladikaŭkazo, por montri la ligitecon de la nomo kun la nomo de la montaro. Poste la urbo iĝis sidejo de la administracio de la Tereka provinco, kiu okupis terenojn de kelkaj nunaj kaŭkaziaj respublikoj. La signifo de la urbo ĉiam kreskis, speciale post la okazinta en 1875 funkciigo de la fervojo inter Bakuo kaj Rostov-na-Donu – laŭlonge de la fervojo estis naftominejoj, pro tio la lokomotivoj estis hejtataj ne per karbo, sed per kruda nafto.

Konstruado de la fervojo kondukis ĉi tien miajn prapatrojn. Laŭ familia legendo, mia prapraavo fervojisto estis tre malkontenta, kiam post la vojaĝoj li trovadis siajn infanojn parolantaj pli facile en la lingvo pola, ol en la lingvo ŝtata. Lia edzino estis poldevena, estis por ŝi pli nature uzi la polan kun la infanoj. Restaĵoj de la pola lingvo konserviĝis ĉe mia avo, kiu uzis kelkajn frazojn kaj recitis infanajn poemetojn, kiujn li ĉerpis de sia patrino en la infanaĝo. Mi jam devis lerni la polan per lernolibro. En la urbo daŭre funkcias pola societo kaj malgranda romkatolika preĝejo. Restaĵoj de la pli granda pola preĝejo servas nun kiel teretaĝo de la Domo de Radio (ŝtata radiostudio).

Plejparto de la preĝejoj – de plej diversaj religioj – estis detruitaj komence de la sovetia periodo, kiam ateismo iĝis parto de la ŝtata politiko. Kelkaj estis rekonstruitaj por servi aliajn celojn, kiel la persa ŝijaisma moskeo kaj la germana kirko. Mirakle konserviĝis en Vladikavkaz, ĉe diversaj flankoj de la rivero Terek, la granda armena preĝejo omaĝe al Sankta Gregorio kaj la bela sunaisma moskeo. La moskeon financis la azerbajĝana riĉulo naftoindustriisto Murtuza Muĥtarov, edziĝinta al la oseta virino Jelizaveta Tuganova; la konstruadon realigis pola arkitekto Józef Plośko, multe kreinta en la regiono, speciale en Bakuo.

La ateisma politiko stariĝis ne tuj, estas konata periodo en la historio de la tuta lando kaj speciale de Vladikavkaz, kiam la sovetia ŝtato aspektis kiel espero pri religia toleremo. La granda urba molokanisma komunumo (molokanismo estas kreskinta en la 19a jarcento protestanta kristana movado, kies adeptojn oni translokadis al la randoj de la imperio) salutis la novan potencon kaj helpis ĝian enradikiĝon per sia armita milico, malgraŭ la pacifismo de sia grupo. La Molokana distrikto en la suda parto de la urbo ekzistas ankaŭ nun, sed preskaŭ nur kiel loknomo, multaj urbanoj eĉ ne scias pri ĝia deveno.

Malgraŭ ĉiuj problemoj de la sovetia periodo, pluraj lokanoj konservas pozitivan rilaton al ĝi. Interalie estas pli ol dek Stalin-monumentoj en Osetio, parte starigitaj post 2000. La kaŭzoj de tia rilato estas eble la nacia (etna) politiko de la soveta ŝtato, kiu organizis tuj post sia venko en la interna milito klerigon en la lokaj lingvoj kaj lanĉis politikon de “korenizacija” (ebla traduko: “indiĝenigo”) – celkonscia eduko de fakuloj el inter lokaj etnoj, kun elementoj de pozitiva diskriminacio. (Legu pli pri tio en la ampleksa esploro The Affairmative Action Empire: Nations and Nationalism in the Soviet Union, 1923-1939 de Terry Martin.)

En la Dua Mondmilito (nomata, en sia Sovetia-Germania parto, ruse kaj osete “La Granda Patrolanda Milito”) Vladikavkaz iĝis urbo, ĉe kies randaj stratoj estis haltigita la avancado de la nazia armeo. La Defendo de Kaŭkazio, kies sukceso estas intime ligita al la granda batalo ĉe Stalingrad, iĝis turnopunkto de la milito. La militon omaĝas kelkaj monumentoj, inter kiuj la plej kortuŝaj estas du: ĉe la vilaĝo Dzuarikaŭ sep gruoj simbolas sep fratojn el la familio Gazdanov, ĉiuj filoj de unu patrino mortis en la batalkampoj; en la Kurtata valo estas kvazaŭ sin paŝtanta soleca metala ĉevalo – ĝi simbolas lokanojn, kiuj mortis en la milito (ĉevalo de mortigito retrovas la hejmon). Mi scias kelkajn lokojn en la urbo, kie brikoj en la muroj ankoraŭ konservas cikatrojn de tiamaj eksplodoj.

Tiu milito, bedaŭrinde, ne estis la lasta en la historio de la urbo. En 1991 Vladikavkaz iĝis la ĉefa akceptejo por la ondo de osetdevenaj rifuĝintoj el Kartvelio. Inter ili pluraj parolis kartvele pli bone ol osete, tamen la etnokratia reĝimo de la juna transmontara ŝtato Kartvelio igis ilin fuĝi. Kiam mi aŭdas nun pri rifuĝintoj, mi tute klare imagas, pri kio kaj kiaj sekvoj temas. Preskaŭ samtempe kun la milito en la Suda Osetio, en aŭtuno 1992 ekflamis la oseta-inguŝa interetna konflikto – la paradoksa milito inter du ruslandaj respublikoj pri la administracia aparteno de la tereno oriente de Vladikavkaz. La konflikto restas grava parto de la loka vivo, ĝi estas konservita kaj daŭre flamas en interreto.

Vladikavkaz

Stratskulptaĵo de Ibragim Ĥajev montras ludantojn de triktrako en Vladikavkaz. (https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Backgammon_players_Vlz.jpg)

Vladikavkaz

La plej bona librovendejo
de la urbo estas en domo
konstruita en la Imperia epoko;
ĝi redonas la etoson de la
malnova Vladikaŭkazo.
(Foto: Vjaĉeslav Ivanov)

La 2000aj jaroj alportis revivigon de la ekonomio kaj restarigon de kelkaj entreprenoj, kiuj ne funkciis post la disfalo de Sovetunio. Inter ili estas la granda uzino Elektrocink, kiu ekfunkciis post longa paŭzo. La iama fierindaĵo de la sovetia industrio, la uzino iĝis nun objekto de akra malamo de urbanoj; ĝi foje ellasas en la aeron kemiaĵojn malutilajn por la sano, sed samtempe ĝi donas laborlokojn por centoj da homoj. La loka registaro ne trovas solvon por la problemo, la urbanoj foje eliras protesti.

Ekde 2000 mi ne plu loĝas konstante en Vladikavkaz, sed mi revenas tien regule. La vido de la montoj daŭre estas rava, estas pluraj lokoj, kiuj plibeliĝis, sed samtempe malaperis karaj por mia memoro malgrandaj anguletoj, eble sensignifaj por turisto aŭ urbestro – unuetaĝa domo ĉi tie, granda arbo tie ktp. Kiam mi vidas, kiajn fotojn de Vladikavkaz alŝutas en sociajn retojn la nunaj junuloj, mi komprenas, ke ilia Vladikavkaz jam estas tute alia. Iliaj preferataj promenlokoj ne ekzistis en mia infanaĝo. Mi ĝojas, ke la kompilintoj de NPIV enmetis la vorton “saŭdado”, mi scias, kiel nomi miajn sentojn.

La urbo, en kiu loĝas ĉ. 330 mil personoj, konservas buntan etnan diversecon. Krom osetoj kaj rusoj, en ĝi loĝas grandaj grupoj de armenoj kaj kartveloj, opaj reprezentantoj de pluraj aliaj popoloj. Ekzemple, mi memoras viziti enkondukan lecionon de la araba lingvo en la loka tatara kultura societo. Inter la urbaj etnaj malplimultoj estas ankaŭ koreoj, kiuj vendas superbajn cepojn kaj akvomelonojn, koreaj peklitaĵoj iĝis grava parto de ĉiu loka festa manĝo.

Intertempe post la milito de la jaro 2008 la rilatoj inter Kartvelio kaj Rusio pliboniĝis, denove estas malfermita la aŭtovojo trans Kaŭkazo en Tbilison kaj ne plu Vladikavkaz estas en sakvojo. La fluo de turistoj kaj varkamionoj estas tiom granda, ke la dogano ne sukcesas priservi ĉiujn, somere kolektiĝas vicoj de atendantoj.

Mi ŝatas Kaŭkazion tia, floranta, paca, kun multaj vojaĝantoj kaj aktiva merkato, ankaŭ vi elektu tempon por viziti mian ŝatatan urbon.

Vjaĉeslav Ivanov


Nia trezoro

Andreo Ĉe: Migranta lingva apostol’

Cseh

Ni, esperantistoj, konas la nomojn de multaj admirindaj personoj, kiuj evoluigis Esperantujon de lingvoprojekto al la nuna internacia komunumo. Unu inter tiuj elstaruloj estas memorata tute aparte – Andreo Ĉe.

Li naskiĝis la 12an de septembro 1895 en la transilvania urbo Marosludus (nun Luduş en Rumanio). Lia avo Jakub Čech estis ĉeĥo, kiu meze de la 19a jarcento forlasis Bohemion kaj migris al Transilvanio (ankaŭ en Aŭstrio-Hungario), kie li ricevis ŝtatan oficistan postenon. Lia filo, naskita en 1862, ricevis la germanajn antaŭnomojn Otto kaj Felix, same kiel la patro iĝis ŝtatoficisto kaj ŝanĝis sian ĉeĥan familinomon al la samprononca hungara skribo Cseh.

En 1894 Otto Felix Cseh geedziĝis kun la neriĉa hungarino Gabriella Komaromy, kaj post unu jaro enmondiĝis ilia unuenaskito, baptita latine kiel Andreas Gregorius Joannes kaj registrita hungare kiel András Gergely János Cseh.

Transilvaniano

Dum 1900-05 la juna András lernis en la bazlernejoj de Marosludus kaj Hátszeg (nun Haţeg en Rumanio), poste en la romkatolika gimnazio en Gyulafehérvár (nun Alba Iulia en Rumanio) dum 1905-13. Post la gimnazio li pasigis preskaŭ unu jaron ĉe la gepatroj, kiuj tiam loĝis en Puj (nun Pui en Rumanio) kun plejparte rumana loĝantaro, kaj en 1914 ekstudis juron en la Budapeŝta universitato. En aŭgusto 1916, kiam li feriis ĉe la gepatroj, Rumanio aliĝis al la Unua Mondmilito kaj deklaris militon al Aŭstria-Hungaria Imperio. András Cseh ne revenis al Budapeŝto, sed studentiĝis en la romkatolika altlernejo en Alba Iulia (1916-19).

En junio 1919 Cseh plenumis la finekzamenon kaj poste laboris kiel subpastro kaj religia instruisto en kelkaj urboj de Transilvanio, kiu post la Unua Mondmilito iĝis parto de Rumanio. En 1923 li ricevis episkopan forpermeson kaj okupiĝis nur pri Esperanto. Pro instruado de Esperanto ekster la romkatolika medio (ankaŭ al protestantoj kaj “neŭtraluloj”) en 1934 Cseh estis senigita je la rajto de la pastra servado. Li daŭre restis profesia esperantisto, kun paŭzo dum la Dua Mondmilito, kiam li laboris kiel librovendisto.

La nova metodo konturiĝas

Cseh eklernis Esperanton aŭtodidakte en 1910 aŭ 1911, baldaŭ komencis korespondi, kaj post la studentiĝo (1914) ekpartoprenis la Esperanto-vivon en Budapeŝto.

Komence de 1920 laŭ peto de lokaj laboristoj li gvidis sian unuan kurson de Esperanto en la laborista domo de la transilvania urbo Sibiu. Pro la malfacila postmilita stato en Transilvanio li ne povis mendi lernolibrojn; sed eĉ se li povus mendi, necesus mendi ilin en almenaŭ tri lingvoj parolataj tie: la hungara, la rumana kaj la germana. Li kompilis sian metodon de instruado de Esperanto, kies bazo supozeble estis la rekta metodo de Maximilian Berlitz, sen uzado de lernolibroj kaj de la naciaj lingvoj de la kursanoj. La kurso sukcesis, kaj ĝin sekvis pliaj en Sibiu, Târgu Mureş kaj Cluj (nun Cluj-Napoca), kie li laboris.

Sekretario en Bukareŝto kaj Ĝenevo

Fine de 1922 laŭ invito de la entreprenisto kaj esperantisto Heinrich “Henriko” Fischer-Galaţi, Cseh ekloĝis en Bukareŝto kaj kun Fischer-Galaţi fondis Esperanto-Centron Rumanan, kie ekde 1923 li, kiel sekretario de la Centro, propagandis kaj instruis Esperanton, okazigis kongresojn kaj vojaĝojn k. s. Sed la vivo en Bukareŝto, rumanlingva kaj ortodoksa, ne estis facila por la hungarlingva kaj romkatolika Cseh. Li decidis forlasi la urbon kaj la landon.

En 1924 Edmond Privat invitis lin al Ĝenevo por labori kiel “vojaĝanta propaganda sekretario” en la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado (ICK). Kiel sekretario de ICK li faris multajn propagandajn vojaĝojn tra pluraj landoj kaj kunlaboris pri organizo de kelkaj Universalaj Kongresoj (UK), en kiuj li ankaŭ instruis, gvidis seminariojn kaj aranĝis mesojn kaj predikojn.

Locarno

Andreo Cseh inter la movadgvidantoj. De maldekstre: Robert Kreuz,
Johannes Dietterle, Edmond Privat, Andreo Cseh, Maurice Rollet de l'Isle,
Hans Jakob, Rudolf Hromada (Locarno, 1926).

La Cseh-metodo debutas internacie

En 1927-28 post la 19a UK en Dancigo Cseh prelegvojaĝis kaj instruis Esperanton per sia metodo en Svedio (unu el la kursoj okazis en la parlamentejo), poste li netigis sian kursmetodon, instruante en Norvegio, Estonio kaj Latvio. Liaj kursoj estis tre zorge preparataj surloke, kaj ili havis grandegan sukceson – ofte ilin finis pli multaj personoj ol komencis.

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto, la principoj de la Cseh-metodo estas la jenaj:

a) neuzado de lernolibroj;
b) neuzado de nacia lingvo, sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj;
c) komuna ĥora respondado de la kursanoj;
ĉ) aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de lernejecaj ekzemploj;
d) riĉa aplikado de humuro kaj ŝerco;
e) instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la regulojn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.
Prefere la kurso estu donata de fremdlanda instruisto, por efike plenumi la punkton b.

En 1929 lia kurso aperis libroforme kiel La kurso de Andreo Cseh (6 eldonoj), ekde 1987 kiel Baza Cseh-kurso (7a kaj 8a eldonoj). En 1930 aperis lia Konversacia vortaro (la 6a eldono aperis en 2010) plejparte kun ŝercaj difinoj.

Vidante la sukceson de la nova metodo, multaj instruistoj petis ĝian aŭtoron aranĝi kurson por instruistoj. La unuan porinstruistan seminarion Cseh okazigis kadre de la 21a UK en Budapeŝto (1929).

Al Nederlando

En la fino de 1929 Cseh venis al Nederlando kaj en 1930 ekloĝis en Hago. La 24an de majo 1930 li kun la geedza paro Julia kaj Johannes Rijk Gerardus Isbrücker kunfondis en Hago Internacian Cseh-Instituton de Esperanto, kiu funkcias nun kun la titolo Internacia Esperanto-Instituto (IEI). Dum dek jaroj ĝis la Dua Mondmilito la instituto donis diplomon al 497 Cseh-instruistoj, interalie, al Julio Baghy, Tiberio Morariu, Sigismundo Pragano, Henrik Seppik, Lidia Zamenhof k. a. Laŭ taksoj, la kursojn, kiujn gvidis duonmilo da Cseh-instruistoj finis ĉ. 140 mil personoj.

La dua porinstruista seminario okazis en 1930 en Arnhemo (Arnhem, Nederlando) kun partopreno de ĉ. 200 instruistoj el 20 landoj. Post ĉi tiu seminario la urbestraro de Arnhemo disponigis al la Cseh-Instituto bienon kun granda domo. En ĉi tiu Esperanto-domo, kiu enhavis ne nur grandan salonon kaj klasojn, sed ankaŭ restoracion kaj loĝĉambrojn por 50 personoj, okazis pluraj diversnivelaj kursoj kaj seminarioj, en kiuj Cseh instruis. Ĝis la Dua Mondmilito ĝi estis la plej aktiva Esperanto-centro en la mondo.

Cseh

Partoprenantoj de unu el la multaj kursoj en la Esperanto-domo en Arnhemo
antaŭ busa ekskurso (Somero 1936)

Danke al la amasa instruado de Andreo Cseh kaj liaj disĉiploj, Nederlando meze kaj fine de la 1930aj jaroj estis la plej “esperantigita” lando en la mondo. Laŭ Teo Jung, antaŭ la Dua Mondmilito en Hago estis tri mil esperantistoj. Por la kursfinintoj, kiuj ankoraŭ ne pretis legi Literaturan Mondon, la Cseh-Instituto en 1932 fondis la monatan gazeton La Praktiko. Pro la mallongeco de la tekstoj, klara lingvaĵo, interesaj konkursoj, humura rubriko, abundaj ilustraĵoj kaj akurateco La Praktiko rapide iĝis unu el la plej legataj Esperanto-gazetoj, kaj Andreo Cseh redaktis ĝin dum pli ol 30 jaroj ĝis decembro 1963 (kun paŭzo dummilita).

En la 1930aj jaroj Andreo Cseh, jam ofte nomata Andreo Ĉe, estis verŝajne la plej populara esperantisto. Oni rakontis pri li multajn anekdotojn, nur parte realajn, kiujn li ŝerce diskonigis en siaj kursoj. Lejzerowicz dediĉis al li ĉapitreton en sia “Verda biblio” kaj unu el la rimportretoj de Kalocsay temis pri li.

Cseh

Andreo Ĉe, la Gaja Stelo,
Migranta lingva apostol',
Jen, malgraŭ sia pastra stol',
La ŝercojn ŝutas per sitelo.

La lingvon kvazaŭ tra funelo
En kapojn verŝas dum petol'
Andreo Ĉe, la Gaja Stelo,
Migranta lingva apostol'.

Se ludas li sur la »Tabelo«,
Tumultas post li la popol'
Ravate de miel-parol',
Ho — ratkaptisto de fabelo:

Andreo Ĉe, la Gaja Stelo.

Sed pro la malapero de ICK (1932), kaj pro la potencŝanĝo (1934) kaj disduiĝo (1936) en UEA, la plej fama Esperanto-instruisto en la mondo, kiu amikis kun la “venkitoj” (unuavice, kun Edmond Privat), ne plu rajtis okazigi seminariojn en UKoj. Kaj la komenciĝinta milito haltigis la Esperanto-aktivadon en Nederlando. En 1944 la Esperanto-domon en Arnhemo detruis bomboj.

Unu mondo – unu lingvo – unu mono

Je la 25a mortodato de Zamenhof, la 14an de aprilo 1942, en Nederlando, okupita de nazioj, Andreo Cseh kaj Julia Isbrücker sekrete fondis Universalan Ligon (UL), kiu celis realigi per Esperanto la ideojn de mondfederismo, alivorte: por plenumi la Zamenhofan ideon pri reunuigo de l' homaro per lingvo komuna.

Cseh

La unua ĝenerala kunveno de UL, okazinta la 16an de marto 1946 en Hago, konstatis, ke al la ligo antaŭ ĝia formala fondo aliĝis jam 1294 personoj. La ligo, kies unua prezidanto estis elektita Edmond Privat, transprenis la eldonadon de La Praktiko, fiksis la dumvivan kotizon kaj akceptis la sloganon “Unu mondo – unu lingvo – unu mono”. La nombro da membroj-abonantoj (kiuj ricevis La Praktikon) kaj de la ordinaraj membroj (kiuj pagis nur unu fojon sian kotizon, tre malaltan) fine de la 1950aj jaroj superis 14 mil, pli ol duoblo de la individua membraro de UEA.

En 1959 UL emisiis la monunuon “Stelo” en la valoro de unu, kvin kaj dek steloj, produktitaj en la ŝtata monproduktejo de Nederlando. En 1965 estis emisiita la 25-stela monero. Sed tio estis la “cigna kanto” de la ligo. La multnombraj membroj, pagintaj sian modestan kotizon, apenaŭ plu interesiĝis pri la agado de UL, kaj la membroj-abonantoj ĉiam malmultiĝis; unue, ĉar ne plu okazis amasa instruado de Esperanto kiu en la 1930aj jaroj donis la abonbazon, due, ĉar la mondfederismo, kiun La Praktiko propagandis, trovis malmultajn simpatiantojn, same kiel la homaranismaj ideoj de Zamenhof antaŭ duona jarcento. Cseh eksredaktoriĝis fine de 1963, kaj en 1971 UEA, kiu fine transprenis La Praktikon, fermis ĝin. En 1965 Cseh demisiis la sekretariecon de UL, kiu sen li preskaŭ ĉesis aktivi kaj estis revivigita meze de la 1970aj jaroj por subteni la pozicion de Cseh en la estraro de IEI, kie li post la morto de la paro Isbrücker restis la sola el la fondintoj kontraŭ la tri filinoj de la Isbrücker-oj.

Denove en UKoj

Malkiel UL, IEI daŭre funkciis en Hago, kvankam pli etskale ol dum la antaŭmilita jardeko. Post la reunuiĝo de UEA (1947) kaj precipe post la migro de la oficejo de UEA el Anglio al Roterdamo (1956), Andreo Cseh denove povis okazigi porinstruistajn seminariojn/kursojn en UKoj, kaj ekde 1954 ĝis 1964 li gvidis sian UK-kurson sepfoje.

Cseh

Lian seminarion kadre de la 44a UK en Varsovio (1959) partoprenis 280 Esperanto-instruistoj, plejparte el la Orienta Eŭropo, kie dum la unua postmilita jardeko la esperantistoj preskaŭ ne povis partopreni la internacian esperantistan vivon. Eble eĉ pli multajn (laŭ taksoj inter 250 kaj 400) partoprenantojn allogis la seminario, gvidita de Cseh en la 48a UK en Sofio (1963).

La lastaj jaroj

En ĉi tiu artikolciklo temas pri la progresigo de la Esperanto-movado, kaj ekster nia atento restas, ekzemple, la agado de Andreo Cseh en la Akademio de Esperanto, kies vicprezidanto li estis ĝis la malvenko de la “atistoj” en 1963. Ekster la artikolo restas ankaŭ la aluditaj konfliktoj de la legenda instruisto kun UEA, kiu tamen nomumis lin Honora Membro, kaj kun la usonaj Esperanto-makartistoj.

En 1973 la 78-jara Cseh ekloĝis en la pensiono “Scholtens”, kaj en 1977 en la maljunulejo “Huize Royal”. La 6an de januaro 1978 la ĉefepiskopo de Harlemo redonis al la 82-jara Cseh la rajtojn de la pastro, kiuj estis forprenitaj en 1934, kaj la 15an de februaro li post 44-jara paŭzo kuncelebris la romkatolikan Sanktan Meson. Unu jaron poste, la 9an de marto 1979 li mortis en Hago kaj estis entombigita en la kapela kripto de la Haga romkatolika tombejo.

Aleksander Korĵenkov


Ĉi tiu teksto estas verkita surbaze de la artikolo pri Andreo Cseh en la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK), ĉe kies preparado estis uzitaj, interalie, jenaj fontoj:

Andreo Cseh // Horizonto, 1979, №3.

Borsboom E. Kiu estis Andreo Cseh? // Literatura Foiro, 1995, №155.

Borsboom E. Vivo de Andreo Cseh. Hago: IEI, 2003.

Enciklopedio de Esperanto / Komp. I. Ŝirjaev, L. Kökény, V. Bleier. 2a eld. Budapest: HEA, 1979, p. 87-89 k. a.

Korĵenkov A. Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj, 2005, p. 74, 96, 120.

Kováts K. Stelsemantoj en la ora nordo. Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj. Hago: E-duKati, 2011, p. 13-15 k. a.

van Dijk Z. Historio de UEA. Partizánske: Espero, 2012, p. 94, 101, 107-109 k. a.


Proverbaro

Nia proverbaro (4)

La aprila-maja Ondo proponis klarigi du Zamenhofajn proverbojn:

3. Mano manon lavas.
4. Razisto raziston razas.

Svetlana Konjaŝova (Ruslando), uzante kelkajn vortarojn, jene skribis:

Se scii la daŭrigon de la proverbo, estos pli kompreneble, kial mano manon “lavas”. “Mano manon lavas, kaj du manoj lavas la vizaĝon” (Ruka ruku mojet, a dve – lico); “Mano manon lavas, sed ambaŭ estas puraj” (Ruka ruku mojet, a obe bely ĵivut); kaj “Mano manon lavas, ŝtelisto ŝteliston kaŝas” (Ruka ruku mojet, vor vora krojet). Laŭ la analogio kun la lasta ambaŭ proverboj (“Mano manon lavas” kaj “Razisto raziston razas”), laŭ mia opinio, similas al du partoj de unu proverbo “Mano manon lavas, razisto raziston razas”. La vortaro de la rusa lingvo de Oĵegov klarigas, ke “Mano manon lavas” estas proverbo pri kunagantoj en iu maldeca afero. Do temas pri interhelpo, sed kiel komplezo pro komplezo. (One hand washes another = Scratch my back and I'll scratch yours – Gratu mian dorson, kaj mi gratos la vian).

Klara Ilutoviĉ (Ruslando) atentigas:

La esprimon “Mano manon lavas” havas ankaŭ la jida (laŭvorte: unu mano lavas la alian), la hebrea (mano lavas manon); en la novgreka la proverbo inkludas la esprimon (unu mano lavas la alian, kaj du manoj la vizaĝon), sed la tuta proverbo havas iom alian signifon. Ne “subtenas, tiras, apogas, premas, varmigas, helpas…”, sed “lavas”, verŝajne, ĉar manlavado estas unu el la plej gravaj kaj kutimaj agoj, farataj ambaŭmane.

“Razisto raziston razas”, verŝajne, signifas, ke samprofesiuloj emas agi unu favore al la alia, ĉar, havante samajn aŭ similajn zorgojn kaj problemojn, ili penas esti kune. Instruisto defendas instruiston, kiu faris gravan eraron aŭ krimon, vendisto – vendiston k. s. La proverbo laŭsignife similas al “mano manon lavas”; diferencigas ilin, eble, tio, ke “mano manon lavas” koncernas ajnajn deliktemulojn, dum en “razisto raziston razas” temas nur pri iliaj profesioj.

Uwe Stecher (Aŭstrio) iom malfrue reagis al la 2a Zamenhofa proverbo “Fungon englutis”.

Li skribis:

… en la Germana (pli ĝuste: en ties Aŭstria variaĵo) ekzistas la ĉiutaga dirmaniero “narrische Schwammerln gegessen haben” (= manĝinta frenezajn fungojn); tio estiĝis ĉ. 1900 kaj aludas al la simptomoj post konsumo de “halucigenaj” aŭ venenaj fungoj, kiel ekz. muŝfungo. Oni uzas ĝin por esprimi, ke certa persono kondutas freneze, mallogike, senkontrole.

kaj daŭrigis:

Pri la aliaj demandoj de s-ro Tortel, mi volas atentigi pri la libro Proverbaro tutmonda de Cherpillod, kiu bone respondas tiujn (vidu p. 132 “Razisto…”)

Ĉi-foje ni proponas du pliajn Zamenhofajn proverbojn:

5. Kuri de sia propra korpo. Duoble stranga diro. Stranga laŭsence: ĉu oni povus kuri per io alia ol la propraj kruroj? Nu, eble metafore jes; kuri per aŭtomobilo, kuri rajde surkamele… Tamen oni verŝajne preferus alian parolmanieron: rapidegi per aŭto; rapidrajdi surkamele… Gramatike stranga ankaŭ estas la kvazaŭa duobligo insista de la refleksivo, per la uzo de “propra” apud “sia”. Ni preskaŭ ne bezonas ambaŭ, kiuj iĝas pleonasmaj. En aliaj okazoj Zamenhof uzis tiun insiston en refleksivo: “Li estas sia propra mastrino”; “Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara”. Male en aliaj proverboj li ne sentis la bezonon de sia: “En propra angulo ĉiu estas fortulo”;

“Ĉiu propran saĝon posedas”; “En fremda tegmento li flikas truon, sed en propra ne vidas la fluon”.

6. Ĉe №480 de la Waringhiena klasado de nia Proverbaro, aperas: Enbatiĝi. Oni rajtas konfesi, ke tiu vorto estas iel malfacila. Kion ĝi fakte signifas? Tio ne estas tuj evidenta.

Enbati laŭ PIV signifas: “Malfacile, pene enmeti ion en ion alian; enbati najlon en muron”. Ankaŭ figursence: enbati problemon en kapon, ekzemple, malfacile enŝovi malsimplan problemon matematikan en lernejanan kapon. Sed enbatiĝi? ( = ŝanĝo de stato, truda aŭ memvola, diras PIV). Ĉu: ŝi enbatiĝis malfacilan filozofian demandon? Ĉu: ŝi enbatiĝis en la malamikeman asembleon? Alidire; ĉu ŝi fine ekkomprenis ion, aŭ ĉu ŝi trudis sin en kunvenon? Ĉu ambaŭ diroj estas eblaj, aŭ nur unu? Helpu, geamikoj!

La klarigojn bonvolu sendi al la redakcio ĝis la 1a de decembro.

Jean-Luc Tortel


Terura infano de la rusa kulturo

Pisarev

Dmítrij Ivánoviĉ Písarev (Дмитрий Иванович Писарев) estas la plej terura infano de la rusa kulturo. De unu flanko, ekzistas oficiala pietato al tiu figuro, liaj elektitaj verkoj kaj plenaj verkaroj estis eldonataj ĉe ĉiuj rusiaj reĝimoj, de la alia flanko – citi lin kaj mencii liajn opiniojn ĉiam estis montro de malbonaj moroj (kaj maniero por lernejanoj kaj studentoj inciti siajn instruistojn per citaĵoj el la “klasikulo”). De unu flanko li estis renoma reprezentanto de la progresemaj rondoj de la 1860aj jaroj, de la alia flanko lia radikaleco estis troa eĉ por revoluciuloj (kvankam mem li, reale, ne estis troa revoluciulo)… Ĉiuokaze, memoro pri li ne estingiĝas dum 150 jaroj.

Dmitrij Pisarev naskiĝis antaŭ 175 jaroj, la 2an (Gregorie: la 14an) de oktobro 1840 en la vilaĝo Znamenskoje apud la urbo Jelec (nun en la Lipecka regiono) en sufiĉe riĉa nobela familio. Li estis tipa mirinfano, tre frue ekposedinta vastajn sciojn en diversaj kampoj, kiujn li profundigis en la filologia fakultato de la Moskva universitato.

En 1859, kiam li estis 19-jaraĝa studento, li komencis kunlabori en revuoj, sendante diverstemajn artikolojn. Lia maturiĝo kaj disfloro de lia talento trafis al la plej grava periodo por la 19-jarcenta Rusio – grandaj reformoj, kerno de kiuj estis la abolo de la servuta sistemo en 1861. Lia patoso estis dense ligita kun tiuj gravaj sociaj ŝanĝoj.

Pisarev estis unuavice talenta publicisto, sed li pli famiĝis kiel literatura kritikisto. Tamen analizo de literaturaj verkoj plej ofte estis por li nur preteksto por esprimi siajn opiniojn pri temoj ĝenerale sociaj kaj soci-filozofiaj.

La revuoj, en kiuj li kunlaboris (komence Tagiĝo kaj Rusa vorto – lia ĉefa tribuno, fine de lia vivo Patrolandaj analoj kaj Afero), multe profitis pro li – ofte ĝuste liaj artikoloj estis la ĉefa kaŭzo, pro kiu oni la revuon legis.

En 1862 li aŭdacis skribi kelkajn vortojn, post kiuj, kiam la aŭtoro estis malkovrita, sekvis aresto kaj kondamno al enkarcerigo: “Renverso de la bonorde reganta dinastio Romanov kaj ŝanĝo de la politika kaj socia ordo estas la sola celo kaj espero de ĉiuj honestaj civitanoj”. Li pasigis en prizono (Petra-Paŭla fortreso en Peterburgo) pli ol kvar jarojn, tamen tie li havis permeson pri literaturaj okupoj. Plejparto de lia literatura heredaĵo estis verkita en la prizono!

Post la liberiĝo en novembro 1866, li daŭre aktive kaj pasie okupiĝis pri sia laboro. Tamen, la 4an (Gregorie: la 16an) de julio 1868, veninte ripozi al la Balta Maro en Dubulti (nun en Latvio) kun sia kuzino kaj lasta amatino Maria Vilinskaja (1833-1907, ŝi estas pli konata laŭ la vira pseŭdonimo Marko Vovĉok kiel klasikulo de ukraina literaturo) li dronis dum naĝado en la baltaj ondoj. Li ankoraŭ ne havis plenajn 28 jarojn…

Pisarev

Kio karakterizas la pensmanieron de Pisarev? Diference de ĉiuj rusaj renomaj pensuloj – ĉu “progresemaj”, ĉu “reakciaj” – li ne adoris la “fajnan” klasikan germanan filozofion, sed estis adepto de la simpla kaj komprenebla naturscienca materiismo (ĉefe de Moleschott, kies verkojn li rusigis) kaj pozitivismo (ĉefe de Comte kaj Buckle). Li ne sekvis la ĉefan modon de la progresemaj demokratoj – ne admiris la popolajn tradiciojn kaj ne vidis modelon por la estonteco en la vilaĝa komunumo, sed opiniis, ke la popolo estas malklera, kaj antaŭ ol fariĝi vera historia subjekto, ĝi devas esti klerigota; li ne estis socialisto, sed opiniis, ke la boneco de la proksima estonto dependas de la evoluo de kapitalismo… Li propagandis la evoluteorion de Darwin, sed faris el ĝi prisociajn konkludojn (fariĝinte la unua soci-darvinisto en la lando)… Kaj li esprimis siajn “skandalajn” opiniojn per senambiguaj rektaj vortoj!

Tamen eĉ tio ne sufiĉis: li faris veran sakrilegion, pruvante, ke la “dio” kaj “suno” de la rusa literaturo, Puŝkin, estas sensignifa poeteto, kies verkoj havas nenian valoron. Kaj ne nur Puŝkin, sed ankaŭ aro de aliaj plej bonaj famaj poetoj estas nuraj sentaŭguloj! Tio klarigas, kial oni evitas lin multe citi… Sed kial do oni ne tute lin forgesas kaj plu eldonadas tiujn “blasfemojn”?

Tio okazis pro tio, ke la verkoj de Pisarev, kvankam ili enhavas multe da troigoj, rakontas multon veran. Kaj la homoj, kiuj sentas la filozofion de Kantio aŭ Hegelo tro artefarita, volonte legas pri mondkoncepto pli natura kaj kongrua al ilia propra percepto. La homoj, kiuj opinias, ke la Puŝkina Onegin aŭ la Lermontova Peĉorin ne estas veraj herooj, sed nur sentaŭgaj egoistoj, kun ŝato legas verkojn de tiu, kiu aŭdacis senartifike esprimi tiujn pensojn, kiujn ili mem havas, sed timas aŭdigi! Des pli, ke tiuj radikalaj ideoj estas tre talente, per klara kaj brila lingvaĵo prezentitaj. Kaj tial Dmitrij Pisarev ĉiam trovas dankemajn kaj ravitajn legantojn, eĉ se tiun dankon ne tro decas laŭte esprimadi.

Nikolao Gudskov


Kvin kaŭzoj, pro kiuj ĉiu nepre devas havi sian propran ekzempleron de “Kongresaj paroladoj”

Zamenhof, Lazarj Markoviĉ. Kongresaj paroladoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. – 2a eldono. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2015. – 64 p., 500 ekz. – (Serio Scio, №2).

Kongresaj paroladoj de Zamenhof

Ekzistas libroj, ne leginte kiujn esperantisto ne povas fariĝi esperantisto: iuj lerniloj k. s. Nu, post alproprigo de tiuj libroj oni kutime ilin ne plu bezonas. Ekzistas libroj, sen kiuj esperantisto ne povas daŭrigi sian praktikan uzon de Esperanto – vortaroj ktp. Kaj tiujn librojn oni nepre devas havi konstante sur sia breto (aŭ, almenaŭ, en komputilo).

Sed, krome, ekzistas libroj, sen kiuj oni ne povas bone kompreni, kion signifas “esti esperantisto”, kaj kiujn oni devas relegi denove kaj denove por malkovri al si ion novan. Al tiuj libroj apartenas Esenco kaj estonteco de la ideo de lingva internacia de Zamenhof kaj liaj Kongresaj paroladoj.

Feliĉe, nun aperis la nova eldono de la lasta libro, kaj mi insiste rekomendas al ĉiu, kiu tiun libron ne havas, nepre kaj urĝe ĝin akiri.

Por tio ekzistas minimume kvin kaŭzoj – jen ili laŭ la kresko de la graveco.

1. Zamenhof estas “la patro” de nia lingvo. Kaj la Dekalogo diras: “Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi”. Do, la instruojn de la patro endas estimi, t. e., scii.

2. La personeco de la patro ankaŭ estas sciinda. Por konatiĝi kun ĝi, kun la karaktero, poezieco kaj romantikeco, kaj samtempa praktikeco de la aŭtoro la paroladoj estas tre grava fonto.

3. Bedaŭrinde, nuntempe malaperas la arto de retoriko. La paroladoj de Zamenhof donas pri ĝi brilegan lecionon, speciale se temas pri diversaj aspektoj de argumentado por Esperanto, interlingvistikaj kaj movadaj problemoj.

4. Oni konstante ripetas la vortojn “movado”, “interna ideo”, “neŭtraleco” k. s. Ekzistas diskutoj, kial kaj por kio ekzistas la kongresoj, kial ni parolu en naciaj esperantistaj kunvenoj en Esperanto k. s. Sed la respondoj al ĉiuj tiuj demandoj jam troviĝas en la Kongresaj paroladoj, ne necesas inventi biciklojn. Eĉ se vi ne konsentas kun la Majstro, liajn opiniojn vi ne devas neglekti.

5. Finfine, esperantistoj devas esti kulturaj homoj. La verkoj de Zamenhof estas la bazo de nia kulturo, kaj – sendepende de la ideologia orientiĝo kaj scioj de kiuj ajn aliaj kulturaj fajnaĵoj – sen scio de la bazo la kultureco de la persono estas nur ŝajna.

Do, se vi ĝis nun verkojn de Zamenhof ne havas, kaptu la okazon – nepre akiru, legu kaj relegu – la libro estas negranda (nur 64 paĝoj) kaj ne multekosta.

Nikolao Gudskov


Por kio ni kunvenas?

<…> Ĉar ni decidis kunvenadi ĉiujare el ĉiuj landoj de la mondo kaj multaj el ni faras eĉ tre grandajn oferojn, por povi partopreni en niaj kongresoj, tial ni devas klarigi al ni, por kio ni kunvenas. Se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun ĉiam freŝa kaj neniam malfortiĝanta entuziasmo, kiel homoj, kiuj klare vidas antaŭ si la belan celon, al kiu ili iras; sed se ni ne konscios la celon de niaj kongresoj, tiam ni baldaŭ tute malvarmiĝos por ili, kiel homoj, kiuj vagas sencele kaj kiujn tiu vagado baldaŭ lacigas kaj enuigas. Por kio do ni kunvenas?

<…>Mi ne dubas, ke la plimulto el vi donos al ni nur unu respondon: ni faras manifestacion kaj propagandon por la esperantismo ne pro ia utilo, kiun ĉiu el ni persone povas havi de ĝi, sed pro tiu gravega signifo, kiun la esperantismo havas por la tuta homaro, pro tiu komunehoma celo, kiu nin, aktivajn esperantistojn, altiris al Esperanto; ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la esperantismo en si enhavas. Kiel la antikvaj hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jeruzalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj.

<…> En Esperantujo regas ne sole la lingvo Esperanto, sed ankaŭ la interna ideo de la esperantismo; en Esperantujo regas ne sole la oficiala ĝenerala esperantismo, – tie regas ankaŭ io alia, io ĝis nun ankoraŭ ne precize formulita, sed tre bone sentata de ĉiuj esperantistoj – tie regas la verda standardo!

Kio estas la verda standardo? Se por iu komercisto, kiu uzas Esperanton nur por vendi siajn komercaĵojn, aŭ por iu sportisto, kiu uzas Esperanton nur por amuziĝi, nia standardo estas simpla signo de nia lingvo, simpla interkonsentita dekoracio por niaj kongresoj kaj institucioj – ni, esperantistoj-batalantoj, certe vidas en nia standardo ion alian: ĝi estas por ni io sankta, ĝi estas la signo, sub kiu ni marŝas al nia paca batalado, ĝi estas la voĉo, kiu konstante memorigas al ni, ke ni laboras por Esperanto nur tial, ĉar ni esperas, ke pli aŭ malpli frue, eble post multaj jarcentoj,

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

<…> Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de la esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj, vivu, kresku kaj floru la verda standardo!

Parolado de L. Zamenhof
en la 3a Universala Kongreso Kembriĝo,
la 12an de aŭgusto 1907


Ricevitaj libroj

Vidu la kompletan liston.

Belarta rikolto 2015: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio / Redaktis Ulrich Becker, Michela Lipari, Anna Pentus, Mati Pentus, Humphrey Tonkin. – Novjorko: Mondial, 2015. – 85 p. – [Donaco de Syozi Keiko].

Gvidlibro 2015 / Redaktis Francisco L. Veuthey; Antaŭparolo de Barbara Pietrzak. – Rotterdam: UEA, 2015. – 96 p., il. – [Donaco de Halina Gorecka].

Oz, Amos. Esperanto: Unu el ok rakontoj el la libro “Inter amikoj” / Tradukis el la hebrea Gian Piero Savio, Amri Wandel; Enkonduko de Amri Wandel. – Jerusalemo: Esperanto-Ligo en Israelo, 2015. – 23 p. – [Donaco de ELI].

Zamenhof, Lazarj Markoviĉ. Kongresaj paroladoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. 2a eldono. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2015. – 500 ekz. – (Serio Scio, №2). – [Donaco de Sezonoj].


Ricevitaj gazetoj

Femina, 2014/8;
Frateco. 2015/110;
Heroldo de Esperanto. 2015/8,9;
Internaciisto. 2015/3;
La Lanterno Azia. 2015/8-9;
La Ondo de Esperanto. 2015/8-9;
La Revuo Orienta. 2015/7,8-9;
Literatura Foiro. 2015/276;
Monato. 2015/8-9;
REGo. 2015/4;
Scottish Esperanto Bulletin. 2015/2;
Sennaciulo. 2015/7-8.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2015, №10 (252)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2015:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (5000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (3000 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1750 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (1000 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 25 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2015.